Guy de Maupassant En la kamparo

Al Octave Mirbeau

La du pajlokovritaj domoj staris unu apud la alia malsupre de monteto, proksime al malgranda somera banloko. La du kamparanoj pene laboradis sur la nefekunda tero por kreskigi ĉiujn siajn idojn. Ĉiu geedza paro havis kvar infanojn. Antaŭ la du pordoj najbaraj la tuta etularo svarmis de la mateno ĝis la vespero. La du plej aĝaj havis ses jarojn kaj la du plej junaj ĉirkaŭ dek kvin monatojn; la geedziĝoj, kaj poste la naskiĝoj, okazis en ambaŭ familioj proksimume en la sama tempo.

La du patrinoj apenaŭ distingis siajn idojn en la amaso, kaj la du patroj ilin tute intermiksis. La ok nomoj dancis en iliaj kapoj, miksiĝis senĉese; kaj kiam necesis voki unu, la viroj ofte kriis tri nomojn antaŭ ol diri la ĝustan.

El la du loĝejoj, la unuan — laŭ veno el la somerloko Rolleport — okupis la geedzoj Tuvache, kiuj havis unu filon kaj tri filinojn; la alia kampodomo gastigis la paron Vallin, kiu havis unu filinon kaj tri filojn.

Ĉio tio vivis nur el supo, terpomoj kaj multa aero. Je la sepa horo matene, en la tagmezo, kaj je la sepa vespere, la mastrinoj kunigis sian bubaron por doni al ĝi la kaĉon, same kiel ansergardistoj kunigas siajn bestojn. La infanoj sidis laŭ aĝordo antaŭ la tablo ligna, polurita de kvindekjara uzado. La buŝo de la lasta ideto apenaŭ atingis la nivelon de l' tabla tabulo. Oni metis antaŭ ilin la kavajn telerojn plenajn de pano moliĝinta en la akvo, en kiu estis kuiritaj la terpomoj, duona brasiko kaj tri bulboj; kaj la tuta vico manĝis ĝis satiĝo. La patrino enmetis mem la kulerplenon en la buŝon de la plej malgranda. Iomete da boligita viando en la dimanĉo estis festo por ĉiuj; tiam la patro lasis daŭreti la manĝon ripetante: "Mi volonte havus tion ĉiutage."

En unu posttagmezo de l' aŭgusta monato, eleganta veturilo subite haltis antaŭ la du domoj kaj juna sinjorino, kiu mem kondukis, diris al la sinjoro sidanta apud ŝi:

— Ho! Rigardu, Henri, tiujn infanetojn! Ĉu ili ne estas belegaj, tiel svarmantaj en la polvo.

La viro nenion respondis, alkutimiĝinte al tiuj admiroj, kiuj estis dolorigaj kaj preskaŭ riproĉaj por li.

La juna sinjorino daŭrigis:

— Mi devas ilin kisi! Ho! kiel mi volus havi unu, tiun, la plej malgrandan.

Kaj subite el la veturilo ŝi kuris al la infanoj, prenis unu el la du lastaj, tiun de l' geedzoj Tuvache, kaj levinte ĝin en siajn brakojn ŝi kisis lin pasie sur liaj malpuraj vangoj, sur liaj blondaj, ondaj haroj ŝmiritaj de tero, sur liaj manetoj, kiujn li formovis por sin liberigi de la tedaj karesoj.

Nun ŝi reiris en la veturilon kaj foriris kun trota rapido.

Sed ŝi revenis la postan semajnon, eksidis mem surtere, prenis la bubon en siajn brakojn, plenŝtopis lin per kremkukoj, donis bombonojn al ĉiuj aliaj kaj ludis kun ili kvazaŭ knabineto, dum ŝia edzo pacience atendis en la eleganta transportilo.

Ŝi ankoraŭ revenis, interkonatiĝis kun la gepatroj, reaperis ĉiutage kun poŝoj plenaj de frandaĵoj kaj moneroj.

Ŝi nomiĝis S-ino Henri d'Hubières.

Iun matenon ĉe la alveno, ŝia edzo sekvis ŝin el la veturilo, kaj ne atentante pri la etularo, kiu nun ŝin bone konis, ŝi penetris kun li en la loĝejon de la kamparanoj.

Ili staris tie, fendante lignon por kuiri la supon; ili rektiĝis tute surprizitaj, prezentis seĝojn kaj atendis. Tiam la juna sinjorino komencis diri tremante inter paŭzetoj en la parolo:

— Bravuloj miaj, mi venas al vi, ĉar mi tre dezirus… mi tre dezirus kunpreni kun mi vian… vian malgrandan bubon…

La kamparanoj, miregantaj kaj senideaj, ne respondis.

Ŝi retrovis spiron kaj daŭrigis:

— Ni ne havas infanojn; ni estas solaj, mia edzo kaj mi… ni lin gardus… ĉu vi volas?

La kamparanino komencis kompreni. Ŝi demandis:

— Ĉu vi volas preni nian Karleton? Ha, ne! kompreneble ne!

Tiam S-ro d'Hubières intervenis:

— Mia edzino malklare sin esprimis. Ni volas lin adopti, sed li revenos por viziti vin. Se li dece kondutos, kiel ĉio jam prave supozigas, li fariĝos nia heredonto. Se hazarde ni poste havus infanojn, li ricevus same kiel ĉiu alia. Sed se li ne dezirus niajn zorgojn, ni donacus al li, kiam li fariĝos plenaĝa, la sumon de dudek mil frankoj, kiu estos tuj deponata por li ĉe la notario. Kaj ĉar ni ankaŭ pensis pri vi, ni pagos al vi ĝis via morto renton de cent frankoj ĉiumonate. Ĉu vi bone komprenis?

La virino estis leviĝinta, tute furioza.

— Ĉu vi volas ke mi vendu al vi Karleton? Ha, ne! Ne tiajn aferojn oni povas peti de patrino! Ha ne! Tio estus abomenaĵo.

La viro diris nenion, serioza kaj pripensanta; sed li aprobis sian edzinon per daŭra kapmovado.

S-ino d' Hubières maldolĉe seniluziiĝinte ekploris, kaj turniĝinte al sia edzo, per voĉo plena de plorsingultoj, voĉo de infano, kies ĉiuj ordinaraj deziroj estas kontentigataj, ŝi balbutis:

— Ili ne volas, Henri, ili ne volas!

Tiam ili faris ekstreman klopodon.

— Sed amikoj miaj, pensu pri la estonteco de via infano, pri lia feliĉo, pri…

La kamparanino, koleregante, lin interrompis:

— Estas tute vidite, tute aŭdite kaj tute pripensite. Foriru, kaj neniam, vi aŭdas, neniam mi revidu vin ĉi tie. Ĉu estas imageble ke oni tiel volas forpreni infanon!

Tiam S-ino d' Hubières rimarkigis elirante, ke ili estas du etuloj, kaj ŝi demandis tra siaj larmoj kun la persistemo de ordonema kaj dorlotata virino, kiu neniam volas atendi:

— Sed la alia etulo, li ja ne estas via, ĉu?

Patro Tuvache respondis:

— Ne, li apartenas al la najbaroj; vi povas iri al ili se vi volas.

Kaj li reeniris en sian domon, kie resonis la indigna voĉo de lia edzino.

La Vallin-anoj sidis ĉetable manĝante kun malrapido pantranĉaĵojn, kiujn ili ŝpareme ŝmiris per iomete da butero pikprenita el telero kuŝanta inter ili.

S-ro d' Hubières rekomencis siajn proponojn sed kun pli da komentarioj, kun pli da oratora singardo, kun pli da ruzo.

La du kamparanoj skuetis la kapon kiel rifuzosignon; sed kiam ili aŭdis ke aldoniĝos cent frankoj ĉiumonate, ili mirrigardis unu la alian, terure allogitaj, farante al si reciproke perokulajn demandojn.

Ili restis longatempe silentaj, turmentataj, hezitantaj; la virino finfine demandis:

— Kion diras la mastro?

Li deklaris kun verdikta tono:

— Mi diras ke ne estas neglektinde.

Tiam S-ino d' Hubières, kiu tremis de angoro, parolis al ili pri la estonteco de la bubo, pri lia feliĉo, kaj pri la tuta mono, kiun li povus doni al ili poste. La kamparano demandis:

— Tiu rento de mil ducent frankoj, ĝi ja estos promesata en notaria ĉeesto?

S-ro d' Hubières respondis:

— Tute certe, jam morgaŭ.

La farmistino, meditante, daŭrigis:

— Po cent frankoj en la monato, tio ne sufiĉas por kompensi la foreston de la etulo. Li laboros post kelkaj jaroj, la knabeto; ni devas havi cent dudek.

S-ino d' Hubières, piedfrapetante pro malpacienco, tuj konsentis; kaj ĉar ŝi jam volis kunpreni kun si la infanon, ŝi donis cent frankojn kiel donacon, dum ŝia edzo faris skribaĵon. La komunumestro kaj unu najbaro rapide venigitaj ĉeestis kiel bonvolaj atestantoj.

Kaj la juna edzino, radianta, forprenis la hurlantan bubeton same kiel oni kunprenas el magazeno deziritan frivolaĵon.

La geedzoj Tuvache, sur la sojlo de sia pordo, rigardis lin foriri, mute, severe, eble bedaŭrante sian rifuzon.

Oni tute ne plu aŭdis ion pri la malgranda Johano Vallin. Ĉiumonate la gepatroj iris al la notario por ricevi de li siajn cent dudek frankojn; kaj ili nun ne plu interrilatis kun siaj najbaroj, ĉar la edzino de Tuvache superŝutis ilin per insultoj, kaj senĉese ripetis de pordo al pordo, ke oni ja devas esti tute degenerinta por vendi sian infanon, ke tio estas teruraĵo, naŭzaĵo, koruptaĵo.

Kaj kelkfoje ŝi prenis en siajn brakojn sian Karleton, kriante al li kun vantemo, kvazaŭ li komprenus:

— Mi ja ne vendis vin, mi ja ne vendis vin, etulo mia. Mi ne estas riĉa sed tamen mi ne vendas miajn idojn.

Kaj dum jaroj kaj ankoraŭ jaroj estis tiel ĉiutage krudaj aludoj fikriataj antaŭ la pordo, tiel ke ili penetru en la najbaran domon. Patrino Tuvache finfine kredis ke ŝi superas ĉiujn homojn en la regiono ĉar ŝi ne vendis Karleton. Kaj tiuj, kiuj parolis pri ŝi, diris:

— Pensu tamen, tiel alloga estis la propono; nu vere ŝi kondutis kiel bona patrino.

Oni citis ŝin kiel ekzemplon; kaj Karleto, kiu fariĝis dekok-jara, kreskinta kun tiu opinio, kiun oni senĉese ripetis al li, kredis sin mem pli valora ol siaj kamaradoj ĉar oni ne vendis lin.

La familio Vallin vivetis pli komforte dank' al la pensio. Tio estis la kaŭzo de la nekvietigebla kolerego de la najbaroj Tuvache, kiuj daŭre estis mizeraj.

Ilia plej aĝa filo foriris por militservi. La dua mortis; Karleto restis sola, pene laborante kun la maljuna patro por nutri la patrinon kaj du pli junajn fratinojn.

Li nun fariĝis dudekunu-jara, kiam en unu mateno brila veturilo haltis antaŭ la du domoj. Juna sinjoro kun ora poŝhorloĝa ĉeno malsupreniris kaj donis la manon al blankhara sinjorino. Tiu persono diris al li:

— Estas tie, infano mia, ĉe la dua domo.

Kaj li eniris kvazaŭ hejmen en la farmdometon de la familio Vallin.

La maljuna patrino lavis siajn antaŭtukojn; la patro, paralizita, dormetis ĉe la fajrejo. Ambaŭ levis la kapon, kaj la junulo diris:

— Bonan tagon, paĉjo; bonan tagon, panjo.

Ili rektiĝis, miregante. La kamparanino lasis fali pro emocio la sapon en la akvon kaj balbutis: — Ĉu estas vi, knabo mia?

Li prenis ŝin en siajn brakojn kaj ŝin kisis ripetante: "Bonan tagon, panjo."

Dume, la maljunulo tremante diris kun la trankvila tono, kiun li neniam perdis: "Ĉu vi revenis, Johano?", kvazaŭ li estus vidinta lin antaŭ unu monato.

Tuj post la rekoniĝo, la gepatroj volis eliri por elmontri la fierigan filon ĉie en la regiono. Oni kondukis lin al la urbestro, al la skabeno, al la pastro, al la instruisto.

Karleto, starante sur la sojlo de sia farmdomo, rigardis lin pasi.

Vespere ĉe la manĝo li diris al la maljunuloj:

— Kiel stultaj vi estis, kiam vi lasis preni la knabon de la familio Vallin!

Lia patrino obstine respondis:

— Ni ne volis vendi nian infanon!

La patro nenion diris.

La filo daŭrigis:

— Ĉu ne estas terure, ke mi estis tiel oferata!

Tiam patro Tuvache parolis kun kolera tono:

— Ĉu vi nun riproĉas, ke ni vin konservis?

Kaj la junulo, krude:

— Jes, mi riproĉas tion al vi; vi estas sentaŭguloj. Gepatroj kiaj vi nur kaŭzas la malfeliĉon de l' infanoj. Vi meritas ke mi vin forlasu.

La virino ploris en sian teleron. Ŝi ĝemis glutante kulerojn da supo, kies duonoj perdiĝis refalante:

— Penu do ĝismorte por eduki infanojn!

Tiam la knabo krude:

— Mi preferus ne ekzisti ol esti tio, kio mi nun estas. Kiam mi vidis la alian ĉi tiun matenon, mia sango ekbolis. Mi diris al mi: jen kio mi nun estus!

Li sin levis:

— Nu, mi sentas ke estas pli bone ke mi ne restu ĉi tie, ĉar mi vin riproĉadus de mateno ĝis vespero kaj mi havigus al vi mizeran vivon. Tion, — vi aŭdu — mi neniam pardonos al vi!

La du maljunuloj silentis, teruritaj, larmantaj.

Li daŭrigis:

— Ne, tiu ideo estas al mi tro obseda. Mi preferas foriri por vivi aliloke.

Li malfermis la pordon. Bruo de voĉoj eniris. La familio Vallin festenis kun la reveninta filo.

Tiam Karleto kolere piedfrapis sur la sojlo kaj li kriis, turnante sin al la gepatroj:

— Adiaŭ, nulaĉoj!

Kaj li malaperis en la mallumon.

Загрузка...