Guy de Maupassant La konfeso de Théodule Sabot

Kiam Sabot eniris en la kafejon de Martinville, oni jam komencis ridi. Kia ŝercemulo li fakte estas, tiu neimagebla Sabot! Krome, estas li, kiu ne ŝatas la pastrojn! Ho ne, tute ne, absolute ne! Male li manĝus ilin, se li povus.

Sabot (Théodule), ĉeflignaĵisto, reprezentis la aŭdacan politikan partion de Martinville. Li estis alta, malgrasa viro kun grizaj kaj malicaj okuloj, kun haroj gluitaj sur la tempioj, kun maldika buŝo. Kiam li diris: "Nia sankta drinkema patro" laŭ sia propra maniero, ĉiuj tordiĝis. Li ne forgesis labori ĉiudimanĉe dum la meso. Li buĉis sian porkon ĉiujare en la lundo de la sankta semajno por ke li ankoraŭ havu kolbason ĉe Pasko, kaj kiam la pastro preterpasis, li ĉiam diris por ŝerci: "Jen li, kiu drinke englutas sian bonan Dion."

La pastro, homo dika, ankaŭ tre alta, timis lin pro lia ŝercemo, kiu havigis al li partianojn. Abato Maritime estis politikulo, amiko de la lertaj rimedoj. La luktado inter ili daŭris jam de dek jaroj, luktado sekreta, obstina, senĉesa. Sabot estis komunuma konsilanto. Oni kredis ke li fariĝos komunumestro, kio certe signifus la definitivan malvenkon de la eklezianoj.

La voĉdonado estis baldaŭ okazonta. La religia partio de Martinville forte tremis. Nu, iun matenon la paroĥestro foriris al Rouen, sciigante al sia servistino ke li vizitos la ĉefepiskopon.

Li revenis du tagojn poste. Li aspektis ĝoja, triumfa. Kaj ĉiu sciis en la morgaŭa tago, ke la preĝeja ĥorejo estos tute renovigata. Sumo de sescent frankoj estis donacita de lia episkopa Moŝto, el privata kaseto.

Oni detruos ĉiujn malnovajn abiosidilojn de la ĥorejo kaj anstataŭigos ilin per novaj el kverka kerno. Do jen tre granda lignaĵista laboro, pri kiu oni parolis la saman vesperon en ĉiuj domoj.

Théodule Sabot ne ridis.

Kiam li iris en la posta tago tra la vilaĝo, la najbaroj, amikaj aŭ malamikaj, demandis al li ŝerce:

- Ĉu estas vi, kiu renovigos la ĥorejon de la preĝejo?

Li trovis neniun respondon, sed li koleregis, maldolĉe koleregis.

La maliculoj aldonis:

— Estos profitiga laboro; ne malpli ol ducent aŭ tricent frankoj da gajno.

Du tagojn poste oni sciis ke la riparado estos konfidata al Célestin Chambrelan, la lignaĵisto de Percheville. Kaj oni neis la novaĵon, kaj oni anoncis ke ĉiuj benkoj de la preĝejo estos ankaŭ refarataj. Tio certe sumiĝus je du mil frankoj, kiujn oni petis de la paroĥa estraro. Granda estis la emocio.

Théodule Sabot pro tio ne plu povis dormi. Neniam laŭ homa memoro iu regiona lignaĵisto plenumis tian laboregon. Kaj nun grava diro disvastiĝis. Oni flustris tre mallaŭte, ke la paroĥestro bedaŭregas ke li devas konfidi tiun laboron al profesiulo ekster la komunumo pro tio ke la opinioj de Sabot absolute malebligas ke oni komisiu ĝin al li.

Sabot eksciis tion. Kiam komencis noktiĝi, li iris al la paroĥestra domo. La servistino respondis al li ke la abato estas en la preĝejo. Li iris tien.

Du fraŭlinoj de la Virgulino, maljunaj acidaj sekulinoj, ornamis la altaron por la Maria-monato sub gvidado de la pastro. Li, starante meze de l' ĥorejo, ŝveligante sian imponan ventron, estris la laboron de la du virinoj, kiuj supreniĝinte sur seĝojn aranĝis bukedojn ĉirkaŭ la tabernaklo.

Sabot sentis sin ĝenata en tiu loko, kvazaŭ li estus enirinta ĉe sia plej granda malamiko, sed la soifo je la prolito piketadis lian koron. Li proksimiĝis kun la ĉapo en la mano, ne sin okupante pri la virgulinaj fraŭlinoj, kiuj restis surprizitaj, konsternitaj, senmovaj sur la seĝoj.

Li balbutis:

— Bonan tagon, sinjoro paroĥestro

La pastro respondis sed ne rigardis lin, plene okupate de sia altaro:

— Bonan tagon, sinjoro lignaĵisto.

Sabot, malplena je ideoj, ne plu povis trovi vorton. Post silento li tamen diris:

— Vi faras preparojn, ĉu ne?

Pastro Maritime respondis:

— Jes, baldaŭ estos la Maria-monato.

Sabot ankoraŭ diris: "Ha, tial!" kaj li silentis.

Li nun sentis la bezonon retiriĝi parolinte pri nenio, sed rapida ekrigardo al la ĥorejo lin retenis. Li ekvidis dek ses refarendajn sidilojn, ses dekstre kaj ok maldekstre, plus du ĉe la sakristia enirejo. Dek ses kverkaj sidiloj, tio valoras pli ol tricent frankojn, kaj se oni bone finlaboros ilin oni povos gajni nete ducent frankojn, kondiĉe ke oni ne estu mallerta.

Tiam li balbutis:

— Mi venas por la laboro.

La pastro ŝajnis surprizita. Li demandis:

— Kiu laboro?

Sabot, tute konfuzita, murmuris:

— La farenda laboro.

Tiam la pastro turnis sin al li kaj lin rigardis en la okulojn:

- Ĉu vi volas paroli pri la riparoj en la ĥorejo de mia preĝejo?

Laŭ la tono, kiun pastro Maritime aŭdigis, Théodule Sabot sentis ektremegon trakuri lian dorson kaj lin kaptis furioza deziro forkuregi. Li tamen respondis humile:

— Fakte jes, sinjoro paroĥestro.

Tiam la abato krucigis la brakojn sur sia larĝa ventro kaj diris, kvazaŭ mirparalizita:

- Ĉu estas vi… vi… vi, Sabot.. kiu venas por peti tion de mi?.. Vi… la nura malpiulo de mia paroĥo?.. Sed tio estus skandalo, publika skandalo. Lia ĉefepiskopa Moŝto min admonus, aliloken min forsendus, eble.

Li spiris kelkajn sekundojn kaj reparolis laŭ pli trankvila tono:

— Mi komprenas ke estas al vi maldolĉe vidi tian ampleksan laboron konfidita al la lignaĵisto de paroĥo najbara. Sed mi ne povas fari alie, escepte se… eble… sed ne… tio ne povas… Vi pri tio ne konsentus, kaj sen tio, neniam.

Sabot rigardis nun la vicon de la benkoj ordigitaj ĝis la elireja pordo. Hmm… se oni ĉion tion ŝanĝus!.. Kaj li demandis:

— Kion vi do postulus? Vi tamen diru.

La pastro respondis kun firma tono:

— Mi devus havi brilegan pruvon pri via bonvolo.

Sabot murmuris:

— Mi ne kontraŭdiras… Mi ne kontraŭdiras… eble ni povos akordiĝi.

La pastro deklaris:

— Vi devos publike komuniiĝi dum la ĉefmeso la venontan dimanĉon.

La lignaĵisto sentis sin paliĝi kaj ne respondinte li demandis:

— Kaj la benkoj, ĉu ankaŭ ili estas refarotaj?

La paroĥestro respondis kun akcento:

— Jes, sed poste.

Sabot rediris:

— Mi ne kontraŭdiras, mi ne kontraŭdiras. Mi ja ne estas ribelema, mi ja konsentas pri la religio, ho jes! Kio jukados min estas la praktikado, sed tiuokaze mi ne montriĝos kontraŭstara.

Malsupreniĝinte de sur siaj seĝoj, la fraŭlinoj de la Virgulino estis nun kaŝitaj malantaŭ la altaro; kaj ili aŭskultis, palaj pro emocio.

La pastro, sentante sian venkon, fariĝis subite afabla, familiara:

— Bonege, bonege. Jen parolo saĝa; kaj ne stulta, mi garantias. Vi vidos, vi vidos.

Sabot ridetis kun ĝenata mieno; li demandis:

- Ĉu ne estus eble ĝin iomete prokrasti, tiun komunion?

Sed la pastro ree montris sian seriozan vizaĝon:

- Ĉar la laboroj estos al vi konfidataj, mi volas esti certa pri via konvertiĝo.

Kaj li daŭrigis pli dolĉe:

— Vi venu por la konfeso morgaŭ; estos necese ke mi vin ekzamenu almenaŭ dufoje.

Sabot ripetis:

- Ĉu dufoje?

— Jes.

La pastro ridetis:

— Vi ja bone komprenas ke vi bezonas ĝeneralan purigadon, kompletan lavadon. Mi do atendos vin morgaŭ.

La lignaĵisto, tre emociita, demandis:

— Sed kie vi operacios?

— En la konfesejo, kompreneble.

- Ĉu en tiu kesto, tie… en la angulo? Sed… sed… ĝi ne tre plaĉas al mi, tiu via kesto.

— Kial ne?

— Tial ke… tial ke mi ne kutimas je tio. Kaj ankaŭ tial… ke mi havas iomete surdajn orelojn.

La pastro montris sin kompleza:

— Nu, vi venu al mia loĝejo, en mian ĉambron. Ni faros tion kune, kapon ĉe kapo. Ĉu plaĉas al vi?

— Jes, tiel certe konvenas al mi, sed ne en via kesto.

— Nu, ĝis morgaŭ je la sesa, post la taga laboro.

— Interkonsentite; estas dirite, estas akceptite; ĝis morgaŭ, sinjoro paroĥestro.

Kaj li etendis sian grandan krudan manon, en kiun la pastro brue faligis la sian.

La sono de la klako kuris sub la volboj ĝis malantaŭ la orgenaj tubegoj, kie ĝi formortis.


Dum la tuta posta tago, Théodule Sabot ne estis trankvila. Li spertis ion similan al la timo, kiun oni havas, kiam oni devas eltirigi denton. En ĉiu momento tiu penso revenis al li: "Mi devos konfesi hodiaŭ vespere". Kaj lia malserena animo, animo de ateisto nebone konvinkita, baraktis pro konfuza kaj forta timo al la dia mistero.

Li sin direktis al la paroĥestra domo tuj post kiam li finis sian laboron. La pastro lin atendis en la ĝardeno, legante sian preĝolibron en malgranda aleo. Li aspektis radianta kaj proksimiĝis al li kun sonora rido:

— Nu! Jen ni estas. Eniru, eniru, sinjoro Sabot; oni ne manĝos vin.

Kaj Sabot pasis la unua. Li balbutis:

— Se tio ne ĝenas vin, bonvolu tuj aranĝi laŭ nia amika interkonsento.

La pastro respondis:

— Je via servo. Mi havas tie ĉi mian surplison. Post nur unu minuto ni povos komenci.

La lignaĵisto, tiel emociita ke li ne plu povis pensi, rigardis lin surmeti la blankan faldoplenan veston. La pastro faris al li signon:

— Surgenuiĝu sur tiu kuseno.

Sabot restis staranta, honta ke li devas surgenuiĝi. Li balbutis:

- Ĉu estas vere necese?

Sed la pastro estis majestiĝinta.

— Nur sur la genuoj oni proksimiĝu al la tribunalo de la pentemuloj.

Kaj Sabot surgenuiĝis.

La pastro diris:

— Eldiru la Konfiteoron. (1)

Sabot demandis:

— Kion do?

— La Konfiteoron. Se vi ĝin ne plu scias, ripetu unu post la alia la parolojn, kiujn mi nun prononcos.

Kaj la pastro klare eldiris la sanktan preĝon per malrapida voĉo, skandante la vortojn, kiujn la lignaĵisto ripetis, kaj li diris:

— Nun vi konfesu.

Sed Sabot diris nenion plu, ne sciante per kio komenci.

Tiam pastro Maritime denove helpis:

— Infano mia, mi faros al vi demandojn ĉar vi ŝajnas sufiĉe malsperta. Ni pritraktu unu post la alia la diajn ordonojn. Vi min aŭskultu kaj ne konfuziĝu. Parolu tute senkaŝe kaj neniam timu ke vi diros tro multe.


Adoru unu Dion nur,

perfekte ĉiam amu Lin.


Ĉu vi amis iun aŭ ion tiel, kiel Dion? Ĉu vi Lin amis per via tuta animo, via tuta koro, kun la tuta energio de via amo?

Sabot ŝvitis pro la klopodego al pensado. Li respondis:

— Ne. Ho ne, sinjoro paroĥestro. Mi amas la bonan Dion tiel, kiel mi povas. Ho — jes — mi amas Lin sufiĉe. Diri ke mi ne amas miajn infanojn, ne; tion mi ne povas. Diri ke se estus necese ke mi elektu inter ili kaj Dio, mi ne preferus… Diri ke, se estus necese, mi kunsentus perdi cent frankojn pro amo al la bona Dio… tion mi ne povas. Sed mi Lin amas sufiĉe; mi Lin tamen amas.

La pastro, gravmiena, prononcis:

— Via amo al Li devas superi ĉiun alian.

Kaj Sabot, plena de bonvolo, deklaris:

— Mi faros mian eblon, sinjoro pastro.

Abato Maritime daŭrigis:


Ne ĵuru vane vi per Di'

kaj same ne per io ajn.


- Ĉu vi foje diris iun blasfemon?

— Ne. - Ho! certe ne! — Mi neniam blasfemas, neniam. Hazarde en kolera momento mi ja povas diri: Dia fulmotondro! Sed vere, mi ne blasfemas.

La pastro ekkriis:

— Tio estas ja blasfemo!

Kaj grave:

— Vi ne plu faru tion. Mi daŭrigas:


Dimanĉojn memortenu vi

por servi Dion kun sindon'.


— Kion vi faras en la dimanĉoj?

Nun Sabot gratis orelon:

— Nu, mi servas la bonan Dion kiel mi plej bone povas, sinjoro paroĥestro. Mi lin servas… hejme. Mi laboras en la dimanĉoj.

La pastro, imponega, lin interrompis:

— Mi scias; vi kondutu pli dece en la estonteco. Mi preterlasas la sekvantajn ordonojn, certa ke vi ne pekis je la du unuaj. Ni pritraktu la sesan kune kun la naŭa. Mi daŭrigas:


Havaĵon de alia hom'

ne ŝtelu nek retenu vi.


- Ĉu vi iel senhavigis iun je ties posedaĵo?

Sed Théodule Sabot ekindignis:

— Ha, ne! Mi estas honesta viro, sinjoro pastro. Tion mi ĵuras, absolute. Diri ke mi ne kelkfoje kalkulis kelkajn pliajn horojn al bonstataj klientoj, mi tamen ne povas. Diri ke mi neniam aldonas kelkajn centimojn al la fakturoj, nur kelkajn centimojn, mi tamen ne povas. Sed ŝtelinta, ha ne, vere mi ne estas.

La pastro diris severe:

— Forpreni unu nuran centimon konsistigas ŝtelon. Vi ne plu faru tion.


Malvere ne atestu vi

kaj ne mensogu iel ajn.


- Ĉu vi mensogis?

— Ne, vere ne. Mi ne estas mensogulo. Tio estas mia aparta virto. Diri ke mi neniam persvadis iun pri io, kio ne ekzistas, kiam temis pri mia intereso, mi tamen ne povas. Sed mensogulo mi certe ne estas.

La pastro simple diris:

— Vi pli atentu estontece pri via konduto.

La paroĥestro ne insistis kaj absolvis.

Théodule Sabot plenumas la laborojn de l' ĥorejo kaj komuniiĝas ĉiumonate.


1. Konfiteoro, lat. confiteor (: mi konfesas): la komenca vorto de la konfeso de pekoj, laŭ la romkatolika eklezio.


Tradukis Roland Dupuis

Загрузка...