Ilja ILF, Evgenij PETROV Unuetaĝa Usono


Elrusigis Vladimir OKC


Antaŭparolo

La 13-an de decembro 2003 okazos la centjara jubileo de Eŭgeno Petrov (origine Evgenij Petroviĉ Katajev), granda rusa verkisto, kiu famiĝis en la tuta mondo kiel aŭtoro (kune kun Ilja Ilf) de verkoj “Dek du seĝoj”, “La ora bovido” kaj multaj aliaj.

Petrov naskiĝis en Odeso en familio de instruisto. Li estis prototipo de Pavliko Baĉej en trilogio “Ondoj de Nigra maro” verkita de lia frato Valentino Katajev. En 1920 li finis klasikan gimnazion kaj ekoficiis kiel korespondanto de Ukrainia telegrafa agentejo.

Poste li tri jarojn servis kiel detektivo. Kaj denove li estis prototipo de ĉefa personaĵo de “Verda furgono” verkita de A. Kozaĉinskij. La libron kaj la samnoman filmon oni tre ŝatas en Rusio.

En la jaro 1923 Petrov venis Moskvon. V.Katajev engaĝis lin en medion de ĵurnalistoj kaj literatoroj. Petrov iĝis raportisto de revuo “Papriko” kaj en 1926 ekoficiis en revuo “Gudok”(Sireno). Li verkis ĉefe humuraĵojn kaj satirikaĵojn.

En 1927 dum kuna verkado de romano “Dek du seĝoj” komencis krea kunlaboro de Ilf kaj Petrov. Tembazon de l' romano proponis V. Katajev, al kiu la kunaŭtoroj dediĉis la verkon. En siaj rememoraĵoj Petrov skribis poste:” Ni momente decidis, ke temo pri seĝoj ne devas esti esenco de la romano, sed nur kaŭzo, motivo por prezenti la vivon”. Ĉi tion perfekte dum duonjaro realigis ambaŭ kunaŭtoroj: la verkoj (ĝia daŭrigo estas “La ora bovido”) iĝis esprimplenaj ekzemploj de “enciklopedio de la soveta vivo” dum tiama epoko.

Ĉefa persono de l' ambaŭ libroj, gaja aventuristo Ostapo Bender estas ĝis nun tre populara en Rusio. Pluraj liaj frazoj iĝis ofte uzataj aforismoj kaj belsonajn kanzonojn el filmoj oni povas aŭskulti tre ofte.

Ekde 1932 Ilf kaj Petrov verkis felietonojn por ĵurnalo “Pravda”. En la jaroj 1933–1934 ili vizitis Okcidentan Eŭropon kaj en 1935 Usonon. Abundaj notoj al fotoj pri la vojaĝo en Usonon, publikigitaj en revuo “Ogonjok” (Lumeto), turniĝis en libro “Unuetaĝa Usono” (1937).

Post morto de Ilf en 1937, Petrov ion verkis sole, sed samtempe kune kun G.Munblit verkis kelkajn kinoscenarojn de filmoj ŝatataj ĝis nun: “Muzika historio”, “Antono Ivanoviĉ koleras”, “Maltrankvila homo” k.a.

Dum la Granda Patria milito Petrov servis kiel milita korespondanto kaj pereis la 2-an de julio 1942 pro aviadilakcidento, kiam li revenadis Moskvon el Sebastopolo.

Lia amiko kaj kunaŭtoro Ilja Ilf (origine Ilja Arnoldoviĉ Fainzilberg) naskiĝis same en Odeso la 16-an de oktobro 1897 en familio de banka oficisto. En la jaro 1913 li finis teknikan lernejon, poste laboris en desegna buroo, en telefona stacio, en aviadila kaj grenada fabrikoj. Post la revolucio li estis librotenisto, ĵurnalisto en JugROSTA, redaktoro de humuraj revuoj, membro de odesa unio de poetoj.

En la jaro 1923 li venis Moskvon kaj eklaboris kiel raportisto de revuo “Gudok” (Sireno), en kiu kunlaboris dum la 1920-jaroj M.Bulgakov, Ju.Oleŝa kaj ceteraj verkistoj, kiuj famiĝis iom poste. Ilf verkis tie humuraĵojn kaj satirikaĵojn, ĉefe felietonojn.

Ilja Ilf kaj Eŭgeno Petrov, ambaŭ odesanoj, interkonatiĝis en 1926 kaj dum dek unu jaroj estis veraj amikoj kaj fruktodonaj kunlaborantoj.

En 1936, en Usono, Ilf jam komencis suspekti sian gravan malsanon — tuberkulozon. Reveninte Moskvon, li akurate plenumis ĉiujn rekomendojn de kuracistoj kaj eĉ provis ŝerci, tamen la malsano superis. Foje li prenis pokalon kun ĉampano kaj proponis nomi ĝin: “Ich sterbe” (germane “Mi mortas”). Kiel estas konate, tiuj vortoj estis lastaj, kiujn diris Antono Ĉeĥov, granda rusa verkisto, same mortinta pro tuberkulozo.

La 13-an de aprilo 1937 li mortis kaj poste lia korpo estis kremaciita. Liaj amikoj, alvenintaj adiaŭiĝi, trovis en ĉambro stakojn de tuj eldonita libro “Unuetaĝa Usono”.

Verkoj de Ilf kaj Petrov estas eldonitaj angle (en Usono kaj Britio), germane, france, ĉeĥe, pole, norvege, svede, hispane, itale, turke, japane, ĉine, arabe kaj sume en tridek kvin lingvoj. Ili disvastiĝis tra la tuta mondo. Ili “meritis” aŭtodafeon en hitlera Germanio. Ilin malpermesis Franko en Hispanio. Sed en ĉefaj lingvoj de la mondo ili asertis, ke en Sovetunio loĝis du talentaj, bonkoraj kaj gajaj amikoj, tre amintaj sian patrujon.

Omaĝe al la centjara jubileo de Eŭgeno Petrov, okazonta ĉi-jare (2003), mi tradukis libron “Unuetaĝa Usono” en Esperanton el la rusa. Ĝi estas malpli konata en la mondo, ol “Dek du seĝoj” kaj “La ora bovido”, kvankam preskaŭ samtempe kun apero de la ruslingva originalo en 1937, aperis la anglalingva traduko far Charles Malamuth sub titolo “Little Golden America”.

Kvarope (ambaŭ kunaŭtoroj kaj geedzoj Adams el Nov-Jorko) en limuzino ili traveturis Usonon de Atlantiko ĝis Pacifiko kaj reen dum du monatoj. Supre jam estis dirite, ke la libro aperis sur bazo de pluraj fotoj kun abundaj subskriboj en revuo “Lumeto” en 1936. Sed, bedaŭrinde, la libro, eldonita antaŭ morto de unu el kunaŭtoroj — Ilja Ilf, havas neniujn ilustraĵojn. El diversaj fontoj mi eltiris kelkajn bildojn, por ke leganto povu pli facile imagi personojn, pejzaĝojn, vidindaĵojn ktp, menciitajn en la libro. Sed mia kolekto evidente estas tro malabunda kaj bezonas pliigon.

Kvankam la vojaĝo en Usonon okazis delonge, fine de la jaro 1935, sed, mi esperas, ke nuntempa leganto ĝuos pro enhavo de la libro, samkiel mi, ĉar en ĝi kunaŭtoroj:

profunde kaj detale malkovras ordinaran vivon de tiamaj usonanoj; konatigas kun pluraj usonaj eminentuloj (Hemingway, Ford, Morgan, Chaplin, Twain, Edison,Williams, Reed, Townsend, Steffens k.a.); prezentas multajn urbojn kaj urbetojn de Usono (Nov-Jorko, Ĉikago, Kansaso, Oklahomo, Las-Vegaso, San-Francisko, Lasanĝelo, Holivudo, San-Diego, El-Paso, San-Antonio, Nov-Orleano kaj ĉefurbo de Usono — Vaŝingtono); venigas vin en indianan vigvamon kaj meksikian vilaĝon; prezentas iujn naciajn sportojn — rodeo, lukton “wrestling”, usonan futbalon kaj meksikian koridon; venigas vin en tre altan supraĵon de “Empire State Building” kaj profunde subteren, en kavernojn de Karlsbado; detale priskribas usonan unikan inventaĵon “la elektra seĝo” kaj inventadon de la unuaj elektra lampo kaj fonografo de Edison; prezentas belegajn pejzaĝojn de Usono, situantajn en prerioj, montoj, naciaj parkoj kaj eĉ en dezertoj; venigas vin en Blankan Domon, kie okazas konversacio inter prezidanto Rusvelt (Roosevelt) kaj raportistoj;detale rakontas pri filmado en Hollywood.

Junio, 2003 Vladimir OKC


La unua parto El fenestro de la dudeksepa etaĝo

La unua ĉapitro. “Normandio”


Je la naŭa el Parizo al Havro forveturas speciala trajno kun pasaĝeroj de “Normandio”. Ĝi senhalte moviĝas kaj post tri horoj alvenas havran maran stacion. Pasaĝeroj elvagoniĝas kaj pasas laŭ kovrita kajo, leviĝas sur plej altan etaĝon per eskalatoro, iras tra kelkaj haloj kaj izolitaj descendiloj kaj trafas grandan vestiblon. De ĉi tie ili per liftoj atingas necesajn etaĝojn de “Normandio”. Ekstera aspekto de l' ŝipo restas nevidebla por pasaĝeroj.

Ni enliftiĝis kaj bela knabo vestita je ruĝa livreo kun oritaj butonoj per gracia manmovo ekfunkciigis ĝin. Nova brila lifto iomete leviĝis kaj subite komencis moviĝi malsupren, malgraŭ pluraj manipuladoj de l' knabo, kiu senespere premis ĉiujn butonojn. Ni malleviĝis tri etaĝojn anstataŭ leviĝo je du etaĝoj kaj tuj ekaŭdis tre konatan frazon, memkompreneble en la franca: “La lifto ne funkcias”.

En nian kajuton ni ascendis laŭ ŝtuparo kovrita per brulimuna, kaŭĉuka tapiŝo de helverda koloro. La saman materialon oni uzis por koridoroj kaj vestibloj de l' vaporŝipo. Pro tio paŝoj estas molaj kaj tute neaŭdeblaj. Tio estas agrabla. Plej grava avantaĝo de kaŭĉuka kovraĵo aperas dum marbalanciĝo: tiam plandumoj kvazaŭ gluiĝas al ĝi. Verdire tio ne savas kontraŭ marmalsano, sed protektas kontraŭ falo.

La ŝtuparo estis vasta kaj nekruta, do ĝia amplekso taŭgis ne nur por ŝipo, sed eĉ por ĉiu konstruaĵo. Kajuto same aspektis ne kiel la ŝipa. Vasta ĉambro kun du fenestroj, du larĝaj litoj faritaj el ligno, brakseĝoj, murŝrankoj, tabloj, speguloj kaj ĉiuj necesaĵoj inkluzive telefonon. Kaj ĝenerale “Normandio” similas ŝipon nur kiam okazas ŝtormo, ĉar tiam ĝi iomete balanciĝis. Dum kalmo ĝi estas kvazaŭ grandega hotelo kun belaj maraj perspektivoj, kiu subite apartiĝis de la kajo de iu moda banurbo kaj kun rapideco 30 mejlojn hore eknavigas al Usono.

De sube, de ĉiuj etaĝoj de l' stacio akompanantoj elkriis siajn lastajn bondezirojn kaj salutojn. Ili kriis france, angle, hispane. Ruse ankaŭ. Stranga homo vestita je nigra markitelo kun arĝenta ankro kaj ŝildo de Davido sur maniko kriis ion hebree. Iom poste, ni eksciis, ke li estas rabeno servanta en Ĝenerala Transantlantika Kompanio, kiu helpas preĝi al ioma parto de pasaĝeroj. Por aliaj partoj servas katolika kaj protestanta klerikoj. Muzulmanoj, paganoj kaj sovetaj inĝenieroj havas neniun spiritan priservon.

Ĉi-rilate GTK permesis al ili fari ĉion laŭbezone. “Normandio” havas grandan katolikan preĝejon kun oportuna por preĝado elektra lumeto. Altaron kaj iujn religiaĵojn oni povas kovri per specialaj ŝirmiloj kaj tiam la preĝejo taŭgas por protestantoj. La rabeno kaj hebreoj havas neniun apartan ĉambron kaj por preĝado ili uzas infanĉambron. Ĉi-cele GTK donas kurtenojn, por ke gajaj surmuraj bildoj de diversaj bestetoj ne malhelpu preĝadon.

La ŝipo eliris el la haveno. Sur la kajo staris homamaso. “Normandio” estis la unika kaj neordinara ŝipo, do ĉiu apero de la koloso altiras en Havro ĉies atenton. La franca bordo malaperis en fumo de malserena tago. Vespere ekbrilis lumoj de Saŭthemptono. Dum horo kaj duono “Normandio” akceptis anglajn pasaĝerojn kaj poste eknavigis al la oceano, kie ŝtorma ventego pelis nevideblajn ondojn.

Ĉio komencis vibri en poŭpo, kie situis nia kajuto. Vibris plankoj, muroj, lukoj, brakseĝoj, glasoj super lavabo kaj lavabo mem. Vibrado de l' ŝipo estis tiom forta, ke eksonis eĉ tiuj objektoj, pri kiuj ni antaŭe ne supozis. Unue en nia vivo ni aŭdis sonojn de viŝtuko, sapo, tapiŝo, papero kaj kurtenoj. Sonis kaj bruis ĉio troviĝanta en la kajuto. Se iu pasaĝero por momento distriĝis kaj malstreĉis muskolojn de sia vizaĝo, do tuj li komencis kunbati la dentojn. La tutan nokton ŝajnis, ke iu atakas pordojn, frapas fenestrojn, laŭte ridegas. Ni kalkulis centon da diversaj sonoj, kiuj okazis en nia kajuto.

“Normandio” efektivigis sian dekan vojaĝon inter Eŭropo kaj Ameriko. Post la dekunua vojaĝo ĝia poŭpo estos riparata kaj kialoj, kiuj kaŭzas vibradon, estos likviditaj.

Matene al ni venis ŝipano kaj hermetike fermis lukojn per metalaj ŝirmiloj. Ŝtormo plifortiĝis. Malgranda kargoŝipo malfacile moviĝis al la franca bordo. Foje ĝin kovris ondego kaj tiam estis videblaj nur pintoj de ĝiaj mastoj.

Antaŭe ni opiniis, ke oceana trafiko inter Malnova kaj Nova mondopartoj estas tre vigla, kun multaj ŝipoj. Fakte okazis, ke la oceano estas vastega kaj tute malplena. La vidita ŝipeto, kiu distancis kvarcent mejlojn de Eŭropo, estis sola, kiun ni renkontis dum kvin tagoj de nia vojaĝo. “Normandio” balanciĝis malrapide kaj signifoplene. Ĝi moviĝis preskaŭ sen redukto de rapideco kaj facile disigis altajn ondojn premantajn ĝin de ĉie kaj nur iufoje faris al oceano egalmezurajn riverencojn. Tio ĉi ne estis lukto de eta produkto de hommanoj kontraŭ furiozinta elemento, sed tio estis konkurado de du egalfortaj objektoj.

En duoncirkla fumhalo tri fame konataj luktistoj kun platigitaj oreloj deprenis siajn jakojn kaj kartludis. El sub ties veŝtoj vidiĝis ĉemizoj. La luktistoj malfacile ion pripensis. En iliaj buŝoj troviĝis grandaj cigaroj. Apude du viroj ŝakludis kaj ĉiuminute restarigis sur ŝaktabulon dismoviĝantajn pecojn. Alia paro apogis siajn mentonojn sur manplatojn kaj sekvis ŝakludon. Nu kiu, krom sovetianoj dum ŝtorma vetero uzas praktike la malakceptitan damgambiton? Certe, tiuj simpatiaj Botvinnikoj (NB. Botvinnik, Mikailo, soveta ŝaka grandmajstro) estis sovetaj inĝenieroj!

Iom post iom aperis novaj konatiĝoj kaj grupoj. Oni disdonis tajpitan liston de pasaĝeroj, kiu interalie entenis ridindan familian nomon Buterbrod (NB. Buterpano): gesinjoroj Buterbrod kaj juna sinjoro Buterbrod. Se nin akompanus Marŝak (NB. Marŝak, Samuilo, soveta poeto) do li nepre verkus versojn por infanoj kun jena titolo “Dika sinjoro Buterbrod”.

Ni atingis Golfstrimon (Gulf Stream). Varmeta pluvo faris aeron simila al la sama oranĝeria, kiu enhavis naftofulgon, elĵetitan de unu el tuboj de “Normandio”.

Ni komencis pririgardi la ŝipon. Pasaĝero el la tria klaso ne povas vidi ŝipon, kiu lin veturigas. Li ne rajtas eniri la unuan kaj la duan klasojn. Same ne povas ekzameni “Normandion” pasaĝero el la turista klaso, ĉar limoj estas malpermesataj por transiro.

Interalie la unua klaso okupas 90 procentojn de “Normandio”. Ĉio estas granda tie: ferdekoj por promenadoj, restoracioj, fumhaloj, salonoj por ludoj kaj speciale por damoj, oranĝerioj, en kiuj diketaj francaj paseroj saltas sur vitraj branĉoj kaj de sur plafono malsuprenpendas centoj da orkideoj, teatro kun 400 sidlokoj, naĝbaseno kun akvo lumigita per verdaj elektraj lampoj, universala vendejo, sportaj haloj, en kiuj solidaj sinjoroj kuŝas sur dorsoj kaj suprenĵetas pilkojn, sencelaj haloj, en kiuj la samaj sinjoroj laciĝintaj ĵeti pilkojn aŭ alie sporti dormetas en brakseĝoj, kaj tapiŝego en la ĉefa salono, kiu pezas 30 pudojn (ĉ.500 kg).

Eĉ fumtuboj de “Normandio”, kiuj ŝajne devas aparteni al la tuta ŝipo, fakte apartenas nur al la unua klaso. En unu el tiuj estas instalita kamero por hundoj de pasaĝeroj el la unua klaso. Belaj hundoj sidas en kaĝoj kaj tre enuas. Ili multe dormas pro balancado. Iufoje ilin oni promenigas laŭ aparta ferdeko. Tiam ili hezite bojas kaj sopire rigardas tempestan oceanon.

Ni malleviĝis en kuirejon. Dekoj da kuiristoj preparis manĝaĵojn en la deksepmetra elektra fornoplato. Ankoraŭ dekoj sentripigis birdojn, tranĉis fiŝojn, bakis panon, kuiris tortojn. En aparta filio oni preparis koŝerajn manĝaĵojn por hebreoj. Iufoje tien venis la ŝipa rabeno por kontroli kuiradon kaj inspekti laboron de gajaj francaj kuiristoj, por ke tiuj hazarde ne aldonu ion malpermesatan en ortodoksajn manĝaĵojn. En fridujoj oni stokis viktualion. Tie estis kruela frosto.

“Normandio” estas ĉefverko de francaj tekniko kaj arto. Teknikaĵoj de “Normandio”efektive estas altkvalitaj. Meritas admiron ĝiaj rapideco, fajropreventiloj, neordinara kaj eleganta silueto de l' korpo, radiostacio. Tamen antaŭa franca arto estis pli perfekta. Senriproĉaj estas pentraĵoj sur vitraj muroj, sed ceteraj pentraĵoj havas nenion rimarkindan. Samaj estas bareliefoj, mozaikoj, skulptaĵoj, meblo. Ili estas ornamitaj per oro, kolora ledo, brila metalo, silko, altvalora ligno, bela vitro.

Tie estas multaj riĉaĵoj, sed tre mankas vera arto. Entute tion ĉi francaj pentristoj, senespere disiginte manojn, nomas “Triumfo-stilo”. Antaŭ nelonge en Parizo sur Elizeaj Kampoj Champs Elysees) oni establis kafejon “Triumfo” pompe ornamita je buduara ĝenro. Domaĝe! Estus bone, ke konstruadon de “Normandio” realigu krom elstaraj francaj inĝenieroj ankaŭ plej lertaj francaj pentristoj kaj arkitektoj, des pli, ke tiuj estas en Francio.

Iuj teknikaj difektoj, ekzemple poŭpa troa vibrado, nefunkciinta duonhore lifto kaj ceteraj domaĝaj bagateloj ne estis kulpo de inĝenieroj konstruintaj tiun ĉi perfektan ŝipon, sed ĉefe kulpo de malpaciencaj mendintoj, kiuj urĝigis komencon de ekspluatado kaj deziris ĉielmaniere ricevi lazuran rubandon pro rekorda rendimento.

Antaŭ alveno en Nov-Jorkon okazis parada bankedo kaj prezentado de amatora arto de pasaĝeroj. La tagmanĝo estis tute ordinara, nur rusa kaviaro estis aldonita, kiun en menuo oni mise nomis “Okra” (NB. ruse “Ikra”). Krome al pasaĝeroj oni disdonis paperajn ĉapelojn kvazaŭ korsarajn, petardojn, insignojn similajn al lazura rubando kun vorto “Normandio” kaj monujojn fabrikitajn el artefarita ledo same kun marko de GTK. Disdonadon de memoraĵoj oni faras pleje por gardi ŝipajn akcesoraĵojn kontraŭ ŝtelo, ĉar pluraj pasaĝeroj ŝatas ion kunpreni por rememoro.

Dum la unua vojaĝo de “Normandio” malaperis multaj tranĉiloj, forkoj, kuleroj kaj eĉ teleroj, cindrujoj kaj karafoj. Tial estas pli oportune donaci insignon ol perdi necesan kuleron. Pasaĝeroj estis tre kontentaj. Korpulenta sinjorino separe sidinta en manĝejo dum kvin tagoj de l' vojaĝo tuj metis sur la kapon korsaran ĉapelon, uzis petardon kaj alpinglis insignon. Probable la virino volis plene utiligi ĉiujn avantaĝojn de sia bileto.

Vespere komenciĝis etburĝa amatora spektaklo. Pasaĝeroj grupiĝis en la salono. Oni ĉesigis lumigadon kaj per projekciilo lumigis malgrandan podion, sur kiun supreniĝis maldika junulino vestita je arĝentkolora robo. Profesia orkestro rigardis ŝin kun kompato. Publiko entuziasmigis ŝin per aplaŭdo. La fraŭlino subite malfermis buŝon kaj tuj ĝin fermis. La orkestro tolereme ripetis preludon. Aŭskultantoj supozis ion teruran kaj do penis ne rigardi unu la alian. Finfine la fraŭlino ektremis kaj ekkantis popularan kanzonon “Diru al mi pri amo” tiel mallaŭte kaj fuŝe, ke ŝian teneran alvokon neniu aŭdis. Ŝi ne finis kantadon kaj forkuris de l' estrado kovrinte la vizaĝon per manoj. Poste tien venis pli maldika junulino en nigra robo nudpiede. Ŝia mieno esprimis timon. Al ŝi plaĉis nudpiede paŝi.

Spektantoj komencis kiel ŝtelistoj forlasi la salonon. Ĉio ĉi estis tute malsama ol nia vivoplena amatora arto.

Dum la kvina vojaĝa tago ferdekoj de l' ŝipo kovriĝis per valizoj kaj pakaĵoj lasintaj kajutojn. Pasaĝeroj de tribordo tenis ĉapelojn kaj fikse rigardis horizonton. La bordo ne estis ankoraŭ videbla, sed ĉielskrapantoj similaj al senmoviĝantaj fumkolonoj aperis kvazaŭ el marsupraĵo.

Tio ĉi estis surpriza kontrasto — post malpleno de oceano subite montriĝis plej granda urbo en la mondo. En la suna fumvualo brilis ŝtalaj eĝoj de la centduetaĝa konstruaĵo — “Impajr Stejt Bildin” (Empire State Building).

Malantaŭ de l' poŭpo de “Normandio” flugis mevoj. Kvar etaj, fortegaj trenŝipoj ekmovis korpegon de l' ŝipo tirante kaj antaŭenpuŝante ĝin al haveno. Maldekstre ekaperis ne tro granda verdkolora statuo de Libereco (Statue of Liberty). Iom poste ĝi montriĝis dekstre. Nin oni turnis, sekve la urbo prezentis al ni diversajn siajn flankojn. Finfine ĝi haltis, plena de bruo kaj tute nekonata.

Pasaĝeroj foriris laŭ kovritaj descendiloj en doganejon, faris ĉiujn formalaĵojn kaj eliris al urbaj stratoj nevidinte eksteraĵon de l' ŝipo, kiu ilin alveturigis.



La dua ĉapitro. La unua vespero en Nov-Jorko


Doganejo de varfo “Franca Linio” (French Line) estas vasta. De sur plafono malsuprenpendas grandaj feraj literoj de la latina aboco. Ĉiu pasaĝero ekstaras sub la unua litero de lia familia nomo. Ĉi tien oni liveros de la ŝipo lian pakaĵon kaj ĉi tie ĝi estos ekzamenata.

Voĉoj de alvenintoj kaj renkontantoj, ridoj kaj kisoj faris obtuzan bruon en la halego, kies konstruaj elementoj similis samajn de iu fabriko produktanta turbinojn.

Ni neniun informis pri nia alveno kaj sekve nin neniu renkontis. Ni senpacience staris sub siaj literoj atendante doganiston. Baldaŭ li venis. Li estis pacema kaj malhastema viro. Lin tute ne maltrankviligis tio, ke ni transnavigis la oceanon por demonstri al li niajn valizojn. Li ĝentile tuŝis nur supraĵon de enhavo de niaj pakaĵoj kaj tuj finis la ekzamenon. Poste li eligis sian langon, tute ordinaran, malsekan, nehavantan iujn teknikajn aldonaĵojn, malsekigis per ĝi grandajn etikedojn kaj algluis ilin sur niajn valizojn.

Kiam ni liberiĝis, tiam jam venis vespero. Blanka taksio kun tri lumantaj lanternetoj sur kovrilo, simila al malmoderna kaleŝo, veturigis nin al hotelo. Komence ni estis maltrankvilaj pro nia decido preni tian arkaikan aŭton, sed rigardinte straton ni ekvidis samajn aŭtojn kun tri lanternetoj moviĝantajn diversflanken. Post tio ni ekkvietiĝis kaj komprenis, ke lumoj sur kovriloj de taksioj helpas distingi ilin inter ceteraj aŭtoj. Same por tio en Usono taksioj havas plej efektajn kolorojn: oranĝan, flavan, blankan.

Ni ne sukcesis pli detale pririgardi Nov-Jorkon el la aŭto, ĉar ni veturis laŭ sufiĉe malhelaj kaj mallumaj stratoj. Iufoje io infere bruis sube kaj tondris supre. Kiam ni haltis apud semaforoj, nin ĉirkaŭigis pluraj aŭtoj kaj ŝirmis observon. La ŝoforo kelkfoje redemandis necesan adreson. Probable li ne tute komprenis nian anglan lingvon. Iufoje li returniĝis kaj rigardis nin kun espero kaj lia vizaĝo kvazaŭ anoncis: ”Nenio grava! En Nov-Jorko ankoraŭ neniu perdiĝis”.

La brika hotelo havis tridekdu etaĝojn kaj ĝia silueto estis preskaŭ nevidebla surfone de la nokta, flavruĝkolora ĉielo.

Dume ni registris sin, du servistoj ĝentile atendis nin apud niaj pakaĵoj. Unu havis surkole ŝlosilon de ĉambro, kiun ni preferis. Lifto levis nin sur la dudeksepan etaĝon. Ĝi estis komforta lifto de ordinara hotelo, nek tre nova kaj tre malnova, nek tre kara kaj, bedaŭrinde, nek tre malkara.

La ĉambro plaĉis al ni, sed ĝin ni ne ekzamenis. Ni rapidis elhoteliĝi en la urbon, en ĝian etoson. Fenestraj kurtenoj ŝanceliĝis pro freŝa mara vento. Ni ĵetis niajn mantelojn sur divanon, elkuris en mallarĝan koridoron kun mozaika tapiŝo, kaj lifto mole mallevis nin. Ni signifoplene ekrigardis unu la alian. Do, tio estas grava evento! Unuafoje en nia vivo ni ekpromenadas tra Nov-Jorko!

Fajna, preskaŭ diafana standardo de Usono kun stelaro kaj ruĝblankaj strioj pendis super porĉo de l' hotelo. Sur alia flanko de l' strato videblis polurita kuba konstruaĵo de hotelo “Ŭoldorf-Astorio” (Waldorf-Astoria). Oni reklamas ĝin kiel plej luksa hotelo en la mondo. Lumo en ĝiaj fenestroj estis okulblindiga kaj super ĝia porĉo pendis eĉ du naciaj flagoj. Sur trotuaro kuŝis morgaŭaj ĵurnaloj. Iuj preterirantoj kliniĝis, prenis ekzemplerojn de “Nova Novjorka Tempo”(The New York Times), “Tribuno de Heroldo” (Herald Tribune) kaj metis du cendojn apude. Vendisto forestis. La ĵurnaloj estis premitaj per brika fragmento samkiel en Moskvo.

Cilindraj rubujoj staris en anguloj de vojkruciĝo. En unu vidiĝis fajro, kiun okazigis cigareda stumpo bruliginta ĵurnalojn, kiuj plej ofte plenigas novjorkajn rubujojn. Poluritaj muroj de l' hotelo “Ŭoldorf-Astorio” respegulis alarman ruĝan lumon. Pasantoj ridetis kaj ion replikis. Tien jam paŝis policano kun decidema vizaĝo. Ni konkludis, ke nia hotelo evitis danĝeron kaj do reiris plu.

Tuj ni eksentis ian maloportunecon. Ĝis tiam ni supozis, ke malrapide promenos laŭ stratoj atente observante la urbon. Sed Nov-Jorko estas tute malsama urbego kaj ne similas urbojn, en kiuj oni marŝas malrapide. Preter ni homoj ne iris, sed fakte kuris. Sekve ni estis devigitaj preni tian rapidan ritmon kaj jam ne sukcesis halti. En Nov-Jorko ni travivis tutan monaton kaj ĉiam hastis ien laŭbezone. Tial ni aspektis kiel efektivaj aferistoj kaj sekve eĉ milionulo Morgan povis envii nin pro nia aktiveco.

Do ni kuris preter tre lumigitaj reklamaj ŝildoj kun vortoj: “Kafejo” (Cafe), “Unuigitaj Cigaroj” (United Cigars) aŭ “Drogo-Sodo” (Drug Soda) entenantaj ion allogan kaj ankoraŭ nekompreneblan. Tiuritme ni atingis la 42-an straton kaj tie sukcesis halti.

En tieaj vendejaj vitrinoj jam vintro estis en sia plena apogeo. En unu staris sep artefaritaj elegantaj virinoj kun arĝentkoloraj vizaĝoj. Ĉiuj estis vestitaj je karakulaj peltoj kaj havis belajn okulojn. En apudaj vitrinoj staris jam dek du virinoj kaj reklamis sportajn vestaĵojn. Iliaj okuloj estis bluaj, lipoj ruĝaj kaj oreloj rozaj. Artefaritaj viroj prezentis malmultekostajn, sed altkvalitajn kostumojn.

Verdire ni ne tro atente rigardis la vitrinojn. Nian atenton pli altiris io alia. Tio estis teleskopo troviĝanta sur aŭto.

Ĝi rigardis la ĉielon. Ĝin posedis ordinara homo simila al samaj en Ateno, Napolo aŭ Odeso. Li aspektis same sengaje, kiel ĉiuj ekspluatantoj de surstrataj teleskopoj en la tuta mondo.

La luno estis videbla inter du sesdeketaĝaj konstruaĵoj, tamen la observanto rigardis per la teleskopo ne ĝin, sed iom pli alte, — li rigardis supraĵon de “Empire State Building”, konstruaĵo havanta cent du etaĝojn. Lumo de l' luno kvazaŭ kovris ĝin per blanka neĝo. Ni estis tute ravitaj pro tiu nekutime bela konstruaĵo brila kiel trabego de artefarita glacio. Ni longe staris tie silente, suprenlevinte kapojn. Novjorkaj ĉielskrapantoj elvokas laŭdon al ĉiuj homoj konstruintaj tiujn ĉi luksajn domojn.

Iufoje grundo tremis sub niaj piedoj kaj el trotuaraj kradoj subite eliĝis varmego kiel el forno. Tio estis rezulto de trafiko de loka metroo aŭ “subway”.

El kelkaj lukoj kun metalaj kovriloj, enigitaj en pavimon, eliĝis vaporo. Ni neniel sukcesis kompreni kaŭzon de tio. Ruĝaj reklamoj ĵetis sur vaporon operan lumon kaj ŝajnis, ke subite aperos Mefistofelo kaj post ioma tuŝado li ekkantos base sian arion el “Faŭsto”.

Ni repaŝis antaŭen kaj nin denove surdigis krioj de gazetportistoj.

Lumigado de la 42-a strato estis perfekta. Tamen avenuo “Larĝa vojo” (Broadway) estis lumigita ankoraŭ pli per miliardoj da elektraj lampoj. Pluraj reklamaj ŝildoj faritaj el kilometroj da diverskoloraj tubetoj aperis antaŭ ni tute neatendite, samkiel Nov-Jorko mem aperas el senlima malpleno de Atlantiko.

Ni staris en plej fame konata strata angulo de Usono. Broadway aŭ “Granda Blanka Vojo”, kiel usonanoj preferas nomi ĝin, etendiĝis antaŭ ni.

Lokaj elektraĵoj tre similas dresitan beston en iu cirko. Oni ordonas al ĝi grimaci, salti trans barieroj, afekti kaj danci. Trankvilan kreaĵon de Edison oni aliformigis en marleonon dresitan de Durov (NB. Durov, Vladimiro, rusa dresisto). Ĝi kaptas naze pilkojn, ĵonglas kaj plenumas ĉiun ordonon. Elektra parado neniam ĉesas. Reklamaj lumoj ekflamiĝas, turniĝas kaj estingiĝas, kaj tuj refunkcias. Diversformaj kaj diverskoloraj literoj forkuras malproksimen kaj post sekundo ili revenas kaj komencas novan furiozan kuradon.

Sur Broadway funkcias pluraj teatrejoj, kinejoj kaj dancejoj. Centoj miloj da pasantoj preferas promenadi tie. Enirejoj de kinejoj estas tiom lumigitaj, ke eĉ ne eblas supozi rezulton de aldono almenaŭ unu lampo, ĉar evidente okazos eksplodo pro troa lumo. Feliĉe mankas loko, en kiun oni povus enigi kroman lampon. Sur iu supra etaĝo de ĉielskrapanto “Paramount” brilas elektra ciferplato. La luno kaj ĉielaj steloj estas nevideblaj pro reklama lumo. Preterkuras senvoĉa aŭta torento. En vitrinoj inter ĉelaj kravatoj turniĝas kaj eĉ cirklosaltas etaj brilaj etikedoj kun prezoj.

Interne de terura rumoro trankvila almozulo ludas saksofonon. Sinjoro en cilindra ĉapelo surkape iras al teatrejo kune kun sinjorino vestita je moda vespera robo. Laŭ trotuaro paŝetas blindulo kun sia hundo-kondukanto. Kelkaj junuloj promenadas sen kapvestoj. Tio estas nova modo. Iliaj glataj haroj brilas kaj respegulas la lumon. Odoras diversprezaj cigaroj.

Ĝuste kiam ni pridiskutis tion, ke ni nun estas tiel malproksime de Moskvo, apude aperis kinejo “Kameo” prezentanta sovetan filmon “Nova Gulivero”.

Broadway-aj homaj ondoj tiradis nin kelkfoje tien kaj reen kaj finfine elĵetis nin en iun flankan straton.

Ni ankoraŭ malbone konis la urbon kaj nur rimarkis supergrundan fervojon, sub kiu ni troviĝis. Haltis buso kaj ni tuj eniris ĝin. Eĉ plurajn tagojn post tio, kiam ni jam pli bone konis la urban trafikon, ni ne sukcesis rememori tiun lokon, en kiun veturigis nin la buso. Ŝajne ĝi estis ĉina kvartalo, aŭ itala, aŭ hebrea.

Ni pasis laŭ mallarĝaj fetoraj stratoj. Tiea lumigado estis ordinara, nedresita kaj faris neniujn saltojn. Granda policano staris apogante sin al dommuro. Sur lia kaskedo brilis blazono de Nov-Jorko. Li rimarkis nian malcertecon kaj proksimiĝis al ni, sed ne ricevinte demandojn, li denove okupis la lasitan lokon.

El unu domaĉo aŭdiĝis tre enuiga kantado. Viro, staranta ĉe ĝi, eksplikis, ke tie troviĝas dormoloko de “Usona Sava Armeo ” (American Salvation Army).

— Kiu rajtas dormi tie?

– Ĉiu. Neniu demandas lian nomon kaj interesiĝas pri liaj okupoj aŭ pasinteco. Vizitintoj ricevas senpage liton, kafon kaj panon. Matene same kafon kaj panon. Poste ili rajtas foresti. Nur sola postulo: ili devas matene kaj vespere preĝi.

Kantado, kiun ni aŭdis, probable estis plenumado de tiu postulo. Ni eniris la domon. Antaŭe, ĉirkaŭ dudek kvin jaroj, ĉi tie situis ĉina opia fumejo. Ĝi estis malpura kaj malluma malĉastejo. De tiam ĝi iĝis pli pura, sed perdinte antaŭan ekzotikecon, ĝi ne iĝis pli hela. Supre oni preĝis kaj sube estis dormejo kun nudaj muroj kaj ŝtona planko, sur kiu staris veltolaj militaj litoj. Odoris malbona kafo kaj humideco samkiel en ĉiu filantropa ejo. Ĝenerale dormoloko similis la saman, kiun priskribis en teatraĵo “Sur fundo” Gorkij (NB. Gorkij, Maksimo, granda rusa verkisto), nur laŭ usona maniero.

La kantado finiĝis kaj ĉirkaŭ ducent alvenintoj okupis sidlokojn. Inter usona nacia flago staranta sur podio kaj pendintaj surmure tekstoj el Biblio vigle moviĝis ruĝvanga oldulo en nigra kostumo. Li parolis kaj gestis kun tioma energio, kvazaŭ li ion ajn vendis. Interalie li oratoris pri edifa historio de sia vivo, pri bonfaranta krizo okazinta tiam, kiam li elkore alvokis Dion.

Antaŭe li estis trampo (“same kiel vi, oldaj diabloj!”), ŝtelis kaj malakceptis Dion (“rememoru viajn kutimojn, miaj amikoj”). Nun li ĉesigis tiun vivmanieron. Li havas propran hejmon kaj vivas kiel estimata homo. Antaŭ nelonge li eĉ aĉetis radioricevilon. Ĉion li ricevis helpe de Dio senpere.

La maljunulo oratoris tro flue kaj probable jam milfojon, aŭ pli. Finfine li alvokis aŭskultantojn ankoraŭ kanti kaj rekomenciĝis enuiga kantado.

Pluraj vizitintoj estis maljunaj, kun nerazitaj vangoj kaj indiferentaj okuloj. Ili balanciĝis sur krudaj benkoj kaj obeeme kantis. Iuj ne sukcesis superi dumtagan lacecon kaj ekdormis.

Ni klare imagis iliajn hodiaŭajn vagadojn tra ruboplenaj novjorkaj lokoj. Post tio sidi ĉi tie kaj kanti psalmojn por ili estis efektive turmente.

Ni eliris kaj repaŝis laŭ iuj mizeraj kvartaloj, nekonante lokon de nia situo. Super ni kuregis trajnoj. Ĉe apotekoj staris junuloj kun helaj ĉapeloj kaj interĵetis kurtajn frazojn.

Tre malfrue ni revenis la hotelon kun diversaj impresoj pri Nov-Jorko, surprizitaj per ĝiaj grandeco, riĉeco kaj mizero.



La tria ĉapitro. Tion oni povas vidi el hotela fenestro


La unuaj horoj en Nov-Jorko, promenado tra la nokta urbo kaj reveno en la hotelon, por ĉiam restos en nia memoro kiel tre grava evento.

Ni eniris sufiĉe vastan hotelan vestiblon ornamitan per marmoro. Dekstre post glata ligna bariero staris du junaj kontoristoj. Ambaŭ havis palajn, glate razitajn vangojn kaj etajn nigrajn lipharojn.

Apude sidis kasistino ĉe aŭtomata kalkulilo. Maldekstre situis tabaka butiko. Ĝiaj vitrinoj prezentis malfermitajn cigarujojn. Ĉiu cigaro estis envolvita per diafana, brila papero kun ruĝoraj ringetoj.

Sur blankaj, brilaj supraĵoj de kovriloj estis pentritaj malmodernaj beluloj kun grandaj lipharoj, oraj kaj arĝentaj medaloj, verdaj palmoj kaj negrinoj rikoltantaj tabakon. En anguloj de kovriloj vidiĝis prezoj: kvin, dek aŭ dekkvin cendoj pro unu peco. Aŭ dekkvin cendoj pro du, aŭ dek cendoj pro tri pecoj. Pli dense ol cigaroj kuŝis paketoj kun cigaredoj same envolvitaj per diafana papero. Usonanoj preferas fumi “Lucky Strike” en malhelverda paketo kun ruĝa cirklo centre, “Chesterfield” en blanka paketo kun oritaj literoj kaj “Camel” en flava paketo kun bruna kamelo (NB. fakte dromedaro).

Tutan muron situantan kontraŭ portalo okupis kelkaj vastaj liftoj kun oritaj pordoj, kiujn malfermis servistoj kaj informis gastojn pri tio, ke liftoj funkcias kun nepra halto en la deksesa etaĝo. Iom poste ni komprenis tiun ĉi artifikon de l' administracio, kiu volis tiamaniere pliigi nombron da vizitantoj de restoracio kaj kafejo troviĝantaj tie.

Ni eniris lifton kaj ĝi rapide komencis leviĝi. En etaĝaj haltoj servisto malfermis pordon kaj kriis: ”Up!” (Supren). Post eniro de virino ĉiuj viroj deprenis siajn ĉapelojn kaj ni faris samon. Tiel ni konatiĝis kun la unua usona kutimo. Sed konatiĝo kun kutimoj de la fremda lando ne estas tute facila afero kaj preskaŭ ĉiam ĝi okazigas iun konfuzon. Post kelkaj tagoj dum vizito al eldonejo ni same demetis niajn ĉapelojn post eniro de virino en lifton. Tamen ceteraj viroj troviĝantaj kune kun ni tie ne faris samon kaj rigardis nin mire. Fakte ĉapelojn viroj demetas nepre en loĝejaj kaj hotelaj liftoj, sed aliloke tio ne estas deviga.

En la dudeksepa etaĝo ni eliris el la lifto kaj laŭ malvasta koridoro direktis nin al nia ĉambro. Grandegajn duaklasajn hotelojn situantajn en centro de Nov-Jorko oni konstruas tre ŝpareme, — koridoroj estas mallarĝaj, ĉambroj estas karaj, sed malgrandaj kun nealtaj plafonoj. Investantoj komisias al entreprenistoj jenan taskon: enigi kiel eble multajn ĉambrojn en ĉielskrapanton. Tamen ĉambretoj rezulte aspektas tre alloge kaj tute komforte. Ili enhavas ĉion necesan: varman kaj malvarman akvon, duŝejon, poŝtpaperon, telegrafajn blankedojn, poŝtkartojn kun bildo de l' hotelo, paperajn ujojn por malpura vesto kun formularoj, en kiujn necesas nur enskribi kvanton de vesto bezonanta lavadon. Ĝenerale en Usono oni lavas ĉion rapide kaj tre bone.

Gladitaj ĉemizoj aspektas pli bone ol la novaj en vitrinoj de vendejoj. Ĉiun oni enmetas en paperujon, ĉirkaŭigas per papera rubando kun informilo pri lavejo kaj akurate alpremas manikojn per pingletoj. Krome ĉiuj truoj estas plene ŝtopitaj. Komforto en Usono ne estas parto de troa lukso, ĝi efektive estas norma kaj tute akirebla.

Post nia eniro la ĉambron ni provis trovi ŝaltilon kaj longe ne sukcesis tion. En obskuro ni vagadis tra la ĉambro, bruligis alumetojn, ekzamenis ĉiujn murojn kaj pordojn, sed nenion trovis. Kelkfoje ni jam malesperiĝis kaj sidiĝis por ripozi. Finfine ni sukcesis lumigi la ĉambron. Ŝaltiloj troviĝis ĉe ĉiu lampo kaj estis fajnaj ĉenoj kun globetoj sur finoj. Alterno de tiroj pro globeto realigis lumon kaj mallumon. Litoj ne estis aranĝitaj por dormado kaj ni provis trovi butonon por alvoki ĉambristinon. La butono forestis.

Tiam ni konjektis, ke necesas alvoki ŝin aŭ ĉiun alian serviston per telefono. Alveninta ĉambristino estis negrino. Ŝi aspektis iom timeme kaj post nia peto aranĝi litojn por dormado ŝia timo videble pliiĝis. Finfine ŝi ordigis niajn litojn plurfoje ripetante “Yes, sir” (Jes, sinjoro). Iom poste ni eksciis, ke kutime litojn en hoteloj aranĝas klientoj mem kaj do nia nokta pretendo estis la unua precedento en historio de l' hotelo.

En la ĉambroj staris meblaro, kiun poste ni vidis senescepte en ĉiuj hoteloj de Usono situantaj en Oriento, Okcidento kaj Sudo de l' lando. Nordon ni ne vizitis. Sed ni estas certaj, ke tie ni trovus la saman novjorkan meblaron: brunan komodeton kun spegulo, metalajn litojn lerte farbitajn kaj sekve aspektantajn kiel lignaj, kelkajn molajn seĝojn, brakseĝon taŭgan por balancado kaj porteblajn elektrajn lampojn kun maldikaj longaj stangoj kaj grandaj kartonaj kloŝoj.

Sur komodo kuŝis dika libreto en nigra bindaĵo. Sur ĝia supraĵo vidiĝis orita stampo de l' hotelo. Tio ĉi estis Biblio. Ĝi estis adaptita por aferistoj, kiuj kutime ne havas sufiĉan libertempon. La unua paĝo entenis kroman liston preparitan de zorgema hotela administracio:

— Por trankviligo de animduboj, vidu la paĝon N, tekston tian;

— Por decidi familiajn malfacilaĵojn, vidu…;

— Kiam okazas monproblemoj, vidu…;

— Por prosperi en laboro, vidu… La indikita paĝo estis uzita pli ofte kaj sekve iomete malpuriĝis.

Ni malfermis fenestrojn. Ĉi tie ili malfermiĝas ankaŭ laŭ usona maniero, alie ol en Eŭropo. Ilin necesas suprenlevi, samkiel en trajnoj.

La fenestroj de niaj ĉambroj rigardis tri flankojn. Sube kuŝis la nokta Nov-Jorko dormanta ĉe bordo de Atlantiko. De la oceano blovis varmeta vento. Apude situis kelkaj ĉielskrapantoj kaj ŝajnis, ke ili estas facile atingeblaj permane. Iliajn fenestrojn oni povas kalkuli. Pli malproksime lumoj en fenestroj aspektis kiel horizontalaj linioj kaj ankoraŭ pli malproksime inter densa lumamaso estis nigra, kurba strio tute nelumigita. Ni supozis, ke tie fluis ĉu Hudsono, ĉu Orienta rivero (East River). La videbla lumigita mondo ne estis permanente senmova kaj iufoje ni rimarkis, ke iu lumeto estingiĝis. Verŝajne unu el sep milionoj da novjorkanoj enlitiĝis kaj sekve elŝaltis lumon. Kiu li estas? Kontoristo aŭ oficisto de metroo? Povas esti enlitiĝis juna vendistino sonĝanta pri unu miliono da dolaroj?

Nov-Jorko dormis. Same dormis ĝiaj loĝantoj, kies praŭloj aŭ ili mem venis ĉi tien el Skotlando, Irlando, Hamburgo kaj Vieno, Kovno kaj Belostoko, Napolo kaj Madrido, el Latina Ameriko, Ĉinio, Aŭstralio kaj Afriko. Dormis homoj kun diverskolora haŭto: blanka, nigra aŭ flava. Ni rigardis malproksimen kaj meditis pri okupoj kaj kutimoj de tiuj ĉi loĝantoj. Ni tre deziris kiel plej baldaŭ tion ekscii.

Finfine ni enlitiĝis tute lacaj. Por la unua tago impresoj estis tre multaj. Malutile tiel konatiĝi kun tia urbego kiel Nov-Jorko. Ni samtempe sentis plezuron pro kvieta kuŝado en oportunaj usonaj litoj kaj ĥaoson en niaj kapoj, en kiuj kvazaŭ miksiĝis balancado en “Normandio”, veturado en taksio, promenado laŭ Broadway.

Matene ni rigardis tra la fenestro kaj ekvidis la urbon kovritan per maldensa nebulo. Pejzaĝo similis la saman vilaĝan. Kelkaj blankaj fumetoj leviĝis supren. Al pinto de iu dudeketaĝa dometo eĉ oni aligis idilian metalan koketon. Sesdeketaĝaj ĉielskrapantoj, kiuj hieraŭ ŝajnis tiel proksimaj, nun estis disigitaj de nia hotelo per pluraj ruĝaj tegmentoj kaj cento da altaj kamentuboj kaj lukoj, inter kiuj vagis ordinaraj katoj. Sur kontraŭincendiaj brikaj muroj vidiĝis reklamoj.

Ĝenerale Nov-Jorko konsistas kvazaŭ el kelkaj tavoloj. Plej altan tavolon okupas supraĵoj de ĉielskrapantoj, pli altaj ol la nia. Ili havas pintojn, vitrajn aŭ oritajn kupolojn brilajn sub la suno, aŭ turetojn kun grandaj horloĝoj. Ampleksoj de turetoj preskaŭ egalas kvaretaĝan domon. La sekvan tavolon okupas plataj tegmentoj kun kamentuboj, lukoj kaj katoj, jam menciitaj. Sur unu tegmento troviĝas unuetaĝa dometo kun ĝardeneto, arbetoj, brikaj padoj, fontaneto kaj kelkaj pajlaj brakseĝoj. Tie oni povas plezure ripozi spirante benzinan odoron de floroj kaj aŭdante melodian brulegon de supergrunda fervojo. Ĝi okupas la trian tavolon de la urbo situantan plejparte en nivelo de la duaj-triaj etaĝoj, ie ĝi troviĝas pli alte. Tiu ĉi unika konstruaĵo havas metalajn apogilojn kaj dum trajna veturado ĝi terure tondras.

Por vidi plej lastan tavolon necesas elŝovi sin el fenestro kaj rigardi ĝuste malsupren. Ĉio troviĝanta tie aspektas samkiel en renversa binoklo: vojkruciĝo kun aŭtetoj, piedirantoj kaj pasejo.

El alia fenestro oni povas vidi riveron Hudsonon, kiu estas limo inter usonaj ŝtatoj Nova Jorko (New York) kaj (Nova Ĵerzejo). Konstruaĵoj situantaj ĉe unu bordo de l' rivero apartenas al Nov-Jorko urbo (New York City) kaj sur la mala bordo al Jersey City (Ĵerzejo urbo). Oni eksplikis al ni, ke tiu kvazaŭ stranga administra disigo havas certajn oportunojn. Oni povas labori en unu ŝtato kaj loĝi en la alia, spekuli en Nov-Jorko kaj pagi impostojn en Nova Ĵerzejo (tie ili estas malpli grandaj), edziĝi en Nov-Jorko kaj divorci en Nova Ĵerzejo aŭ male, konsiderante lokajn leĝojn kaj prezojn. Iom poste ni aĉetis aŭton por vojaĝo tra Usono kaj ŝparis kelkajn dolarojn, asekurinte ĝin en Nova Ĵerzejo.



La kvara ĉapitro. Apetito foriras dum manĝado


Alveninto unuafojon vizitinta Nov-Jorkon povas sentime foriri el hotelo kaj profundiĝi en urbajn labirintojn. Perdi la vojon ĉi tie preskaŭ ne eblas, kvankam pluraj stratoj mirinde similas unu la alian. Sekreto estas facila. Plejparto de stratoj kaj avenuoj estas paralelaj kaj perpendiklaj. La Unua avenuo, la Dua avenuo, la Tria avenuo, Leksingtona (Lexington) avenuo, la Kvara avenuo, Parka avenuo (ĉi tie preferas loĝi riĉuloj), Madisona avenuo, la Kvina avenuo (ĉi tie situas multaj vendejoj) ktp. La Kvina avenuo dividas la urbon je du partoj: orienta kaj ŭesta. Ĉiujn avenuojn interkrucigas centoj da stratoj. Ĉiu avenuo havas iun propran econ: unu estas pli vasta ol la alia, super la Tria kaj la Sepa troviĝas supergrunda fervojo, Parka avenuo havas meze gazonon, sur la Kvina avenuo situas “Empire State Building” kaj “Radio city”. Aspektoj de novjorkaj stratoj preskaŭ neniel distingiĝas kaj do eĉ longtepme loĝanta tie urbano malfacile diferencigas ilin. La lokan geometrion iom rompas zigzaga Broadway disiganta la urbon diagonale, kies longo superas kelkajn dekojn da kilometroj.

Ĉefe trafiko de aŭtoj kaj piedirantoj kompreneble okazas en vastaj avenuoj. Sub ili troviĝas nigraj kaj malsekaj, kiel karboŝaktoj, kvartrakaj tuneloj de metroo (subway). Super ili tondras supergrunda fervojo (elevated railroad). Krom aŭtoj surstrate moviĝas malmodernaj duetaĝaj busoj kaj tramoj. Probable en Kievo, en kiu oni ĉesigis traman trafikon sur plej ĉefa strato, okazus granda miro pro sciigo, ke plej vigla novjorka avenuo Broadway havas traman trafikon. Grandan ĉagrenon kutime sentas iu persono bezonanta trai la urbon laŭlarĝe, kiu ĉi-cele prenas taksion. Aŭtomobilo moviĝanta laŭ iu strato baldaŭ trafas en longan trafikŝtopiĝon. Dume policanoj dispelas snufantan aŭtan gregon laŭ plilongaj avenuoj, en mallarĝaj malpuretaj stratoj grupiĝas indigna amaso da maltrankvilaj ŝoferoj, kies pasaĝeroj, malpacience elŝovas sin el fenestroj kaj poste sopire eklegas siajn ĵurnalojn.

Malfacile oni povas kredi, ke antaŭ sepdek jaroj en kruciĝejo inter la Kvina avenuo kaj la 42-a strato, kie dum kvin minutoj amasiĝas tiom da aŭtoj, kiom oni ne sukcesus kalkuli en tuta Pollando, staris ordinara ligna gastejo kun jena informo por preterveturantaj sinjoroj:

ONI MALPERMESAS ENLITIĜI EN BOTOJ;

ONI MALPERMESAS AL PLI OL SES GASTOJ DORMI EN UNU LITO.

Ni eliris el la hotelo por matenmanĝi kaj baldaŭ trafis la 42-an straton. Dum unuaj tagoj post nia alveno en Nov-Jorkon ni nepre trafis la 42-an straton.

En homamaso movanta nin aŭdiĝis fragmentoj de rapida novjorka parolado, malfacile komprenebla ne nur por moskva, sed ankaŭ por londona orelo. Ĉe fasadoj sidis knaboj-ciristoj tamburantaj per siaj brosoj laŭ fuŝe faritaj kestoj allogan melodion. Surstrataj fotistoj celis per siaj fotiloj “Lejko” (Leica) preterirantojn, preferante gesinjorojn alvenintajn el provinco. Preminte ĉanon li aliras al la fotito kaj donas informfolion pri lia fotejo. Kontraŭ dudekkvin cendoj la fotito povas ricevi belan bildon prezentantan lin en kuriozaj pozoj.

Sub fulgokovritaj spanoj de ponto, en kies ombro brilis koto restinta post hieraŭa pluvo, staris viro kun oblikve surmetita ĉapelo kaj malbutonumita ĉemizo, kiu ion deklamis. Ĉirkaŭ li grupiĝis du dekoj da gapuloj. Li estis adepto de senatano Hjuo (Huey) Long, antaŭnelonge mortigita en Luiziano. Li parolis pri eksproprietigo. Iuj aŭskultantoj demandis lin. Li respondis. Ŝajnis, ke lia plej grava tasko estis ridigo de aŭskultantaro.

Apud li sur sunlumigitan trotuaron ekstaris korpulenta negrino el Sava Armeo kun surmetita malmoderna ĉapelo kaj uzdifektitaj ŝuoj. Ŝi eltiris el valizeto sonorileton kaj laŭte ektintis. La valizeton ŝi metis sur trotuaron ĉe siaj piedoj. Ĝisatendinte kelkajn aŭskultantojn de l' adepto de l' mortinta senatano, ŝi duonfermis la okulojn pro la suno kaj komencis ion krii frapante sian ampleksan buston. Ni foriris kaj ankoraŭ kelkan tempon klare aŭdis kriojn de la negrino en urba bruo.

Apud vesta vendejo trankvile marŝis viro. Sur liaj dorso kaj brusto pendis du afiŝoj kun jenaj vortoj: “Ĉi tie oni strikas”. Proksime same marŝis tien kaj reen ankoraŭ kelkaj strikantoj. Super granda vitrino de angula domo malgraŭ sunplena mateno lumis bluaj literoj “Cafe” (Kafejo). Ĝi estis vasta, sufiĉe lumigita kaj tre pura. Ĉe muroj troviĝis vitraj vendotabloj kun bonaspektaj, apetitaj manĝaĵoj. Maldekstre de eniro situis kasejo. Dekstre estis metala kesto kun eta tranĉita fendo kiel en iu ŝparmonujo. El fendo elstaris pinto de blua kartona bileto. Ĉiuj enirantoj tiris la pinton. Samon faris ankaŭ ni.

Ektintis melodia frapo de sonorilo. Ni prenis biletojn kaj el la fendo aperis nova bileta pinto. Poste ni alkutimiĝis agi samkiel ceteraj novjorkanoj venintaj kafejon por rapide matenmaĝi. Ni prenis de aparta tablo po unu malpeza bruna pleto, metis sur ilin forkojn, kulerojn, tranĉilojn kaj paperajn buŝtukojn.

Ni estis vestitaj je pezaj paltoj kaj surmetitaj ĉapeloj do sentis sin iom maloportune. Ni proksimiĝis al dekstra rando de vitra vendotablo. Laŭ ĝia longo estis instalitaj tri vicoj de nikelkovritaj tubetoj destinitaj por pletoj kun manĝaĵoj, kiujn oni plenigis moviĝante plu. Interne de vendotablo troviĝis granda elektra forno.

En ĝi oni varmigis supojn, rostaĵojn, diversajn kolbasetojn, porkaĵojn, terpomon dispremitan, rostitan kaj kuiritan, globetojn de burĝona brasiko, ŝpinacon, karoton kaj plurajn aliajn garnaĵojn.

Bele aspektantaj kuiristoj kun blankaj ĉapoj kaj junaj vendistinoj kun rozaj kufoj elmetis sur vitran supraĵon telerojn kun manĝaĵoj kaj faris trueton per kompostilo en bileto konforme al kosto de ĉiu manĝaĵo. Plue kuŝis salatoj kaj legomaĵoj, diversaj almanĝaĵoj, fiŝoj en ĵeleo kaj majonezoj. Apude kuŝis pano, buterumitaj bulkoj kaj tradiciaj rondaj kukoj kun poma, fraga kaj ananasa farĉoj. Akireblaj estis same kafo kaj lakto. Ni antaŭenmoviĝis puŝante niajn pletojn. Sur dika tavolo de rabotita glacio kuŝis pladetoj kun kompotoj kaj glaciaĵoj, oranĝoj kaj duonoj de grapfruktoj, staris diversformaj glasoj kun sukoj. Obseda reklamo alkutimigis usonanojn trinki sukojn inter matena kaj taga manĝoj. Sukoj havas vitaminojn utilajn por sano de konsumantoj kaj sukvendo utilas por sukproduktantoj. Ni baldaŭ kutimiĝis ankaŭ al tio.Komence ni trinkis pulpan oranĝan sukon, poste diafanan verdan sukon de grapfrukto. Poste ni gustumis grapfrukton mem, sur kiun ni ŝutis sukeran sablon kaj manĝis ĝin per tekulero. Ĝia gusto samtempe similas citronon kaj oranĝon, sed enhavas pli da suko. Kaj fine iom timeme ni eltrinkis tomatan sukon aldonante pipron. Ĝi estis plej plezura kaj freŝiga. Ĝi pleje taŭgis por niaj sudruslandaj stomakoj. Sole ni ne alkutimiĝis en Usono manĝi melonon antaŭ tagmanĝo, kiu okupas gravan lokon en listo de lokaj almanĝaĵoj.

Meze de kafejo staris poluritaj lignaj tabloj kaj vestostangoj. Laŭdezire oni povas meti sian ĉapelon sur apartan breteton troviĝantan sub tablo. Sur tabloj staris boteletoj kun oleo, vinagro, tomata saŭso kaj ceteraj akraj spicoj. Ankaŭ estis sukera sablo en vitraj ujoj kun aperturoj en metala kloŝeto.

Pago pro manĝado en kafejo estas tute simpla. Lasante kafejon vi nepre aliros al kasisto kun via kompostita bileto kaj tie okazos kvitiĝo. Ankaŭ vi povas aĉeti cigaredojn kaj preni dentpurigilojn.

Funkciado de kafejo estas perfekte organizita, samkiel produktado de aŭtoj aŭ tajpiloj. Ankoraŭ pli perfekte funkcias aŭtomatejoj, kiuj faras procezon de nutrado virtuoza. En iliajn murojn oni instalis vitrajn ŝranketojn kun fendoj por moneroj “nickel” (kvincendo). Interne de ŝranketo troviĝas teleroj kun supo aŭ rostaĵo, glaso da suko aŭ kuko. Aĉetanto enigas kvincendon en fendon, apertas pordeton, prenas supon kaj portas ĝin al tablo por manĝi tie. Por lia ĉapelo sub tablo ankaŭ estas aparta breteto. Laŭbezone li enigas alian kvincendon por ricevi el krano mezuritan dozon da kafo kun lakto. Sed aŭtomatejoj ne estas sufiĉe ofte vizitataj en Usono. Ĉiam estas homplenaj ordinaraj restoracioj kun ne tre altaj prezoj, kiujn posedas grandaj trustoj.

Plej populara el tiuj estas “Ĉajlds” (Childs), kiu iĝis en Usono sinonimo de malmultekosta kaj altkvalita nutrado. Pri persono, kiu nutras sin en Childs-restoracio, oni diras, ke lia semajna salajro egalas 30 dolarojn. Se vi troviĝas en ĉiu parto de Nov-Jorko do laŭdezire vi atingos saman restoracion perdinte ne pli ol dek minutojn. Tiea manĝaĵaro estas identa kiel en kafejoj aŭ en aŭtomatejoj, sed vi havas tamen iujn avantaĝojn: ekzemple vi rajtas demandi kelnerinon “Ĉu bonkvalita estas hodiaŭa bovidaĵo?” kaj ricevi respondon “ Jes, sinjoro”.

Ĝenerale Nov-Jorko mirindas pro tio, ke tie estas ĉio necesa. Vi povas renkonti homon de ĉiu nacio, aĉeti ĉiun manĝaĵon aŭ objekton: de brodita ukraina ĉemizo ĝis ĉina bastoneto kun osta maneto destinita por dorsogratado, de rusaj vodko kaj kaviaro ĝis ĉilia supo kaj ĉina nudelo. Ne ekzistas tiuj delikataĵoj, kiujn ne povus prezenti Nov-Jorko. Sed pro ĉio necesas pagi dolarojn. Sed ni volus rakonti pri plejmulto de usonanoj, kiuj kapablas pagi nur cendojn en Childs-restoracioj, kafejoj kaj aŭtomatejoj. Alivorte nin interesas ordinara civitano havanta dignajn laboron, salajron kaj vivkondiĉojn.

Ideala organizado en manĝejoj, alta kvalito de nutraĵoj, multnombraj manĝaĵoj, minimuma tempo necesa por manĝado estas tute aprobinda. Sed laŭ nia opinio ĉio ĉi nur bele aspektas kaj eble utilas por homsano, tamen aldonas neniun plezuron. Usonanoj kutimiĝis al tio. Ili manĝas tre rapide, perdinte dum manĝado neniun troan minuton. Ili nutras sin samkiel oni plenigas benzinujon.



La kvina ĉapitro. Ni serĉas anĝelon sen flugiloj


Tempo pasadis. Ni ankoraŭ troviĝis en Nov-Jorko kaj ne sciis ĝustan daton de forveturo kaj kurson de nia vojaĝo. Interalie ni planis veturi tra la tuta kontinento de Atlantiko ĝis Pacifiko ankoraŭ en Moskvo kaj ofte diskutis pri detalaĵoj.

Ni trairis dekojn da kilometroj laŭ malsekaj, pro oceanaj ŝprucoj, ferdekoj de “Normandio” disputinte pri la vojaĝo kaj menciinte diversajn geografiajn nomojn: Kalifornio (California), Teksaso (Texas) k.a.

La plano ŝajnis al ni tute simpla. Ni venas Nov-Jorkon, aĉetas aŭton kaj veturadas komence laŭ prerioj, transpasas montojn, trinkigas nian fidelan aŭton per malvarmega kordilera (NB. Kordileroj — The Cordilleras) akvo kaj fine la granda pacifika suno ĵetos blindigantajn radiojn sur niajn brunigitajn vizaĝojn.

Post nia alveno en Usonon ĉio okazis ne tiel simple kaj romantike. Kontraŭ aĉeto de aŭto neniu el niaj novaj amikoj en Nov-Jorko oponis. Vojaĝo en propra aŭto estas plej malkara kaj interesplena rimedo de moviĝado en Usono. Fervojo kostas multe pli. Krom tio ne taŭgas konatiĝi kun la lando el trajna fenestro, precipe por verkistoj.

Tiel nia plano rilate al aŭto estis korekta. Nun ni bezonis akompananton por la vojaĝo. Nia posedo de la angla lingvo sufiĉis por preni hotelĉambron, mendi manĝaĵojn en restoracio, spekti filmojn kaj eĉ kompreni ĝian enhavon, konversacii kun agrabla kaj pacienca persono, sed ne pli. Kaj ni bezonis ĝuste “pli”-on. Serĉata persono devus:

— perfekte konduki aŭton;

— bonege koni Usonon, por plene prezenti ĝiajn vidindaĵojn;

— bone paroli angle kaj ruse;

— esti bone edukita;

— havi bonan karakteron, por ke nia kuna vojaĝo estu plezura;

— ne esti avida kaj intencanta perlabori grandan monsumon.

Lasta deziro estis plej grava, ĉar ni havis ne tro multe da mono. Tiamaniere ni fakte serĉis idealulon: rozon sen dornoj, anĝelon sen flugiloj, ĝenerale iun kompleksan hibridon el ĉiĉerono — ŝoforo — interpretisto — altruisto. Okaze eĉ Miĉurin (NB. Miĉurin, Ivano, granda rusa botanikisto) perdus esperon, ĉar por rezultigi tiun hibridon necesas dekoj da jaroj.

Estis sensence aĉeti aŭton ne trovinte konvenan hibridon. Tamen daŭrigo de nia troviĝado en Nov-Jorko reduktis monsumon demetitan por aĉeto. Ni neniel sukcesis decidi tiun malfacilan taskon.

Cetere ankaŭ tempo mankis por primeditado.

Kiam ni estis preparantaj la vojaĝon, ni ne konsideris unu gravan cirkostancon “hospitality” — usonan gastamecon. Ĝi estas senlima kaj eĉ superas ĉion similan, inkluzive gastamecon rusan, siberian aŭ kartvelan. Post interkonatiĝo usonano nepre invitas vin al sia hejmo aŭ al restoracio por trinki koktelon. Dum trinkado li konatigas vin kun siaj amikoj, kiuj poste konatigos vin kun la siaj. Post du tagoj vi akiros cent novajn konatojn kaj dum semajno jam la tutan milon. Estas danĝeri restadi en Usono tutan jaron, ĉar vi povas iĝi drinkulo kaj trampo.

Niaj novaj amikoj tre volonte deziris montri al ni ĉion laŭ nia volo, akompani nin ĉien, ekspliki ĉion nekompreneblan. Mirindaj estas usonanoj, amiki kaj fari aferojn kun kiuj estas agrabla kaj utila tempopasigo.

Ni preskaŭ neniam restis solaj. La ĉambra telefono ekfunkciis de mateno mem kaj tintadis tutan tagon. Dum maloftaj kaj kurtaj interrompoj de niaj rendevuoj kun necesaj kaj interesaj personoj ni pensis pri idealulo, kiun ni bezonis.

Ni eĉ amuziĝis laŭ konsiloj de la amikoj.

— Tion vi devas spekti, alie vi ne komprenos Usonon!

– Ĉu vi ankoraŭ ne vidis burleskaĵon? Tial vi ne vidis tutan Usonon! Ja tiun vulgaran spektaklon oni povas vidi nur en Usono!

– Ĉu vi ĝis nun ne vidis aŭtan vetkuradon? Pardonu, sed vi ankoraŭ ne scias, kio estas Usono!

Estis hela oktobra mateno, kiam ni ekaŭtis el Nov-Jorko al agrikultura foiro okazanta en urbeto Denberio (Danbury) en ŝtato Konektikuto (Connecticut).

Ruĝa aŭtuna pejzaĝo videblis de ambaŭ vojflankoj. Foliaro havis inkandeskan koloron kaj, kiam ni opinias, ke ne ekzistas en la mondo ion pli ruĝa, aperis alia bosko kun unika ruĝa india koloro. Tio ne similis al ornamo de apudmoskva arbaro, kiun kutimiĝis vidi niaj okuloj, entenanta ruĝan, helflavan kaj helbrunan kolorojn. Ne, ĉi tie ĉio flagris kiel dum sunsubiro kaj tiu ĉi incendio proksime de Nov-Jorko kaj tiu ĉi mirinda india arbara festo daŭriĝis la tutan oktobron.

Muĝado kaj tondro ekaŭdiĝis dum nia proksimiĝo al Denberio. Brutaro de aŭtoj ripozis sur ankoraŭ verdaj deklivoj de malgranda valo, en kiu oni aranĝis foiron. Policanoj permane severe forpelis nin plu. Finfine ni trovis taŭgan haltejon kaj ekpaŝis al stadiono.

Apud ronda tribuno muĝado fariĝis netolerebla kaj el post altaj muroj de l' stadiono sur nin falis ŝtonetoj kaj varma sablo, kiujn elĵetis aŭtoj dum abruptaj turnoj. Okuloj aŭ dentoj estus lezitaj pro tio ĉi. Ni pli rapide marŝis protektante niajn vizaĝojn permane, samkiel loĝantoj de Pompeo (NB. antikva itala urbo) faris dum pereo de ilia patrourbo pro erupcio de l' vulkano.

Por aĉeti biletojn ni perdis iom da minutoj starinte en vico. Ĉirkaŭe bruis gaja provinca foiro.

Vendistoj, kiujn multfoje menciis O'Henrio (NB. O'Henry, granda usona verkisto), laŭte ofertis siajn varojn: strangajn aluminiajn fajfilojn, ornamitajn bastonetojn kaj ceterajn foirajn bagatelaĵojn. Oni pelis ien bovinon kun belaj okuloj kaj longaj okulharoj, kies bestmamo allogante balanciĝis.

Posedanto de mekanika orgeno mem dancis sub surdiganta muziko de sia ilo. Balancilo, kvazaŭ iu boato, estis aligita al brila metala stango kaj dum balancado ĝi faris plenan rivoluon. Kiam balancantoj trafis plej altan punkton, pendinte kapojn malsupren, tiam virinoj histerie ek kriis, samkiel en moskva Gorkij-parko. Apud starantaj vendistoj de salitaj nuksetoj kaj biskvitoj kun fromaĝo ridegis pro tio.

Aŭtaj vetkuradoj ne plaĉis al ni. Ruĝaj, blankaj kaj flavaj aŭtoj kun neordinaraj radoj kaj numeroj sur ambaŭ flankoj, tondrantaj kiel raketaj moviloj, veturegis preter ni. Unu rondveturo alternis la alian. Samtempe konkuris dek aŭtoj. Spektantoj muĝis. Tio ĉi nin nur enuigis.

Gajigi publikon povus, certe, iu aŭta akcidento. Ĉefe por tio oni venas ĉi tien. Subite eksonis alarmaj signaloj. Ĉiuj momente ekstariĝis. Unu el maŝinoj plenmove flankiĝis de l' trako kaj falis. Ni sukcesis vidi suferintan vetkuradiston sidantan senkaske, kiu tenis sian batbluan zigomon. Li aspektis tre severe. Li perdis gajnan ŝancon, por kiu li riskis sian vivon.

Dum interrompoj sur ligna podio, situanta centre de l' stadiono, cirkaj klaŭnoj prezentis laboron de kvar malsukcesuloj konstruantaj domon. Sur tiujn falis brikoj, ili malpurigis unu la alian per farbo, kvazaŭ hazarde batis sin per marteloj kaj eĉ memforgese desegis siajn gambojn. Tiun ĉi artifikaron venintan el greka kaj romana antikveco nuntempe lerte daŭrigas granda klaŭno Fratellini kaj foiraj komikuloj el Denberio. Ĉiam estas agrable rigardi perfektan cirkan spektaklon, ĉar neniam tediĝas ĝiaj precizaj artifikoj, kiujn poluris jarcentoj.

La foiro finiĝis. Estis malmulte da vizitantoj en lignaj pavilonoj, en kiuj sur longaj tabloj kuŝis grandaj kvazaŭ lakitaj legomoj kvazaŭ nemanĝeblaj. Orkestroj muzikis adiaŭajn marŝojn kaj la tuta homamaso paŝis al siaj aŭtoj. En haltejo oni demonstris kaj certe vendis kuplitajn vagonetojn (vehiklojn).

Usonanoj, plej ofte tiuj estis geedzoj, popare envagoniĝis kaj multe admiris allogan internon de vehiklo: oportunaj litoj, aĵuraj kurtenoj, divano, simpla metala forneto. Kio povas esti pli bona — aligi tiun vagoneton al aŭto, forveturi el brua urbego kaj ekkuregi, ekkuregi kien okuloj rigardas! Cetere niaj okuloj kvazaŭ vidas tra arbaro Grandajn Lagojn (Great Lakes), plaĝojn ĉe Pacifiko, kanjonojn kaj vastajn riverojn.

Ĝemanta edzo kun edzino elvagoniĝis. Ĉio estas tre kara. Ĉi tie, en Denberio vagonetoj kostas de tricent kvindek ĝis sepcent dolaroj pro unu.

Granda amaso da aŭtoj revenadis senbrue Nov-Jorkon kaj post horo kaj duono jam ekvidiĝis brila horizonto. Lumis ĉielskrapantoj kaj super tero brilis reklamoj.

Allogitaj de ŝtormo de lumo ni decidis pli detale konatiĝi kun amuzoj de popolo. Vespera Nov-Jorko, per sia tuta aspekto, parolas al promenanto:

— Donu kvincendon (nickel), enŝovu ĝin! Ne ŝparu vian kvincendon kaj vi ricevos plezuron!

Klakoj aŭdiĝis el granda vendejo de amuziloj. En ĝi estas starigitaj kelkaj mekanikaj bilardoj diversformaj. Necesas enŝovi kvincendon en certan fendon kaj post tio liberiĝas bilardbastono. Ludanto rajtas kvinfoje frapi ŝtalan globon kaj se li gajnis kelkajn poentojn, tiam li ricevas kartonan ateston de vendejmastro. Post duonjaro, dum kiu li permanente ludos kaj sekve permanente enŝovos kvincendojn, li kolektos poentkvanton taŭgan por preni unu el belaj premioj starantaj sur breto.

Tiuj estas vitra vazo, aŭ aluminia ilo por kirli koktelojn, aŭ surtabla horloĝo, aŭ malkara skribilo, aŭ razilo. Entute tie estas ĉio necesa por dommastrino, infano kaj eĉ gangstero. Usonanoj ŝatas distriĝi tiamaniere: sole, koncentriĝinte, indiferente, sen ofendoj kaj entuziasmo.

Post bilardo oni povas aliri al mekanika maldika profetino kun flava vizaĝo sidanta en vitra ŝranko. Apud ŝi duoncirkle kuŝas ludkartoj. Memkompreneble necesas enŝovi kvincendon, por ke ĝi “viviĝu”. Ĝia kapo ekbalanciĝas, brusto kvazaŭ spiras kaj falsa brako ekmoviĝas super ludkartoj. Por ekzaltemaj personoj tiu ĉi spektaklo ne taŭgas, ĉar ili povas eĉ freneziĝi. Post duonminuto funkciado de l' profetino ĉesas kaj ĝi rerigidiĝas je antaŭa pozo. Nun necesas tiri tenilon. El fendo aperas profetaĵo de fato. Plej ofte ĝi entenas portreton de via estonta edzino kun ŝiaj trajtoj.

Post amuzilvendejoj ni trafis tre strangan ejon. En ĝi tondras ĵazo, kies sonoj similas bruegon de supergrunda fervojo. Vizitantoj aĉetas biletojn kontraŭ tridekkvin cendoj. Tiu revuo nomiĝas “burleskaĵo”.

Halo estis superplena kaj junaj decidemaj servistoj trovis sidlokojn por novaj gastoj, sed iuj ne sukcesis sidiĝi kaj rigardis spektaklon starante en pasejoj.

Sur estrado malbone kantis virino. Ŝia voĉo ne taŭgis eĉ por kantado ĉe plej indulgema parencaro. Samtempe ŝi dancis. Ĉiuj komprenis, ke ŝi neniam estos baletistino. Sed publiko malsevere ridetis, ĉar ĝi venis ĉi tien tute por alio.

“Alio” konsistis el tio, ke la virino subite ekpaŝetis laŭ podio kaj komencis forĵeti apartajn elementojn de sia vesto. Tion ŝi faris malrapide, por ke spektantoj povu pririgardi ĉiujn detalojn. Ĵazo subite ĉesigis ludon kaj la junulino malaperis malantaŭ kurtenoj. Rigardantoj ege aplaŭdis. Sur scenon ekstariĝis atlete aspektanta anoncanto de programo vestita je smokingo kaj proponis jenon:

— Aplaŭdu ankoraŭ pli kaj tiam ŝi demetos ĉion restan!

Post tiuj vortoj ekaperis tia ovacio, kiun sendube neniam aŭdis mondfame konataj geaktoroj: Mattio Battistini, Anna Pavlova kaj Kino (Kean). Ne! Sola talento ne sufiĉas por tia publiko! La virino reaperis surscene kaj iom post iom fariĝis tute nuda, nur tenante etan detalaĵon antaŭ si por kontentigi teatran cenzuron.

Post la unua kantistino kaj dancistino venis la dua kaj faris la samon. La tria prezentis nenion novan. Same aperadis alterne ankoraŭ sep fraŭlinoj. Diferenco inter ili tamen estis. Iuj estis brunulinoj kaj ceteraj blondulinoj.

Tiu ĉi mekanika pornografio daŭriĝis kelkajn horojn kaj ĝi tre similis iun industrian procezon. La revuo havas preskaŭ neniun erotikon, samkiel produktado de polvosuĉiloj aŭ kalkuliloj.

Surstrate senbrue pluvetis. Sed se okazus fulmotondro, tiam eĉ ĝi ne estus aŭdebla, ĉar Nov-Jorko mem fulmas kaj tondras pli forte ol ia ŝtormo. Ĝi estas la turmenta urbo. Ĝi permanente devigas rigardi ĝin. Tio okulojn dolorigas. Sed ne rigardi ĝin ne eblas.



La sesa ĉapitro. Paĉjo kaj panjo


Antaŭ nia forveturo el Moskvo ni prenis multajn rekomendojn, kiujn en Usono oni tre aprezas. Niaj konataj usonanoj tajpis ĉefe jenon: “Kara sinjoro, mi rekomendas miajn amikojn… ktp, ktp. Salutu vian edzinon”.

Korespondanto de “Novjorka Tempo” (The New York Times) Ŭoltero Djuranti (Walter Duranty) tajpis siajn rekomendojn tre rapide kaj elbuŝigis cigaredon nur por drinki krimean madejron. Ni prenis 12 liajn leterojn. Dum adiaŭo li diris: “Vizitu, vizitu Usonon! Tie nuntempe estas pli interese, ol ĉi tie en Rusio. Ĉe vi nun ĉio supreniras” — kaj li montris kvazaŭ ŝtuparon. “Ĉi tie ĉio klariĝis. Nia situacio ne estas certa kaj ankoraŭ oni ne scias, kio okazos”.

Multe da rekomendoj donis al ni Luiso Fiŝer (Louis Fisher), kiu dediĉis al ni duonon de sia labortempo. — ”En Usono vi povas trafi en unu danĝeron: radikalajn inteligentajn rondojn, kiujn vi tutan tempon vizitados. Tiamaniere vi nenion gravan vidos kaj post reveno hejmen vi opinios, ke ĉiuj usonanoj estas tre progresemaj kaj intelektaj homoj. Sed tio ne estas realo. Provu renkonti kiel eble multe da riĉuloj, senlaboruloj, oficistoj, farmuloj kaj ĝenerale serĉu ordinarajn personojn, ĉar tiuj konsistigas Usonon”. Li rigardis nin per siaj tre nigraj kaj bonaj okuloj dezirinte feliĉan kaj fruktodonan vojaĝon.

Nin superis avido. Kvankam niaj valizoj jam estis tro plenigitaj per rekomenditaj leteroj, sed al ni ŝajnis, ke tiom ne sufiĉas. Ni rememoris, ke Ejzenŝtejn (NB. Eisenstein, Sergeo, granda soveta reĝisoro de filmoj) jam vizitis Usonon kaj ni ekveturis al lia loĝloko en Potiliĥa.

Fame konata kinovilaĝo situis sur pitoreskaj bordoj de Moskva rivero. Sergeo Miĥajloviĉ loĝis en nova domo, kiu ankoraŭ ne estis ĝisfine konstruita. Interne de la domo troviĝis pluraj incensiloj kaj meksikiaj ĉapelegoj. En lia kabineto staris bonkvalita fortepiano kaj skeleto de infano sub vitra kovrilo. Ejzenŝtejn renkontinta nin estis en verdstria piĵamo. Iom poste li tutan vesperon skribis rekomendojn, rakontis pri Usono, regalis konfitaĵon kaj rigardis nin per siaj infanaj, kristalaklaraj okuloj.

Dum unu semajno ni ekposedis rekomendojn adresitajn al guberniestroj, aktoroj, redaktoroj, senatanoj, fotistino kaj simple al bonaj personoj, inkluzive negran pastoron kaj dentiston. Por renkonti ĉiun adresaton separe necesas du jarojn.

Do, kion finfine fari?

Dank' al helpo de soveta konsulejo situanta en angulo de la 61-a strato kaj la Kvina avenuo en Nov-Jorko ni invitis tiujn kaj post tri tagoj okazis granda akcepto.

Ni staris kune kun konsulo en la dua etaĝo, sur kies muroj estis pendigitaj bildegoj kun fotoj de DneproGES (NB. Hidroelektra stacio sur Dnepro rivero), rikoltado de greno per kombajnoj kaj infanĝardenoj. De sube ascendis dum du horoj pluraj gesinjoroj alvenintaj laŭ rekomendoj de Djuranti, Fiŝer, Ejzenŝtejn kaj ankoraŭ du dekoj da niaj bonfarantoj. Sinjoroj venis kune kun siaj edzinoj kaj videble havis bonan humoron. Ili estis pretaj fari laŭeble ĉion petitan kaj helpi al ni pli detale ekkoni Unuiĝintajn Ŝtatojn de Norda Ameriko.

Gastoj salutis nin, interŝanĝis kelkajn frazojn kaj pasis en salonojn, en kiuj staris tabloj kun drinkaĵoj kaj etaj diplomataj sandviĉoj.

Ni naive opiniis, ke post alveno de ĉiuj invititoj, ĉar ni estas kialo de l' akcepto, ni same ĉeestos kaj levos pokalojn kaj manĝos sandviĉojn. Sed, ne. Laŭregule, ni devis resti sur sia loko ĝis foriro de lasta gasto.

El la halo jam aŭdiĝis bruaj ekkrioj kaj gajaj ridoj, sed ni kiel antaŭe staris surloke, renkontis malfruiĝintojn, akompanis forirantojn kaj ĝenerale plenumis mastrajn funkciojn. Alvenis ĉirkaŭ cent kvindek gastoj kaj ni tiel ne sukcesis kompreni, kiu el tiuj estis guberniestro aŭ dentisto. La brueman socion plejparte konsistigis multaj grizetharaj damoj kun okulvitroj, ruĝvangaj ĝentlemanoj, atlete aspektantaj junuloj kaj altaj, maldikaj fraŭlinoj. Ĉiu alveninto estis tre interesa por ni kaj do ni multe turmentiĝis pro tio, ke ne eblas interparoli aparte kun ĉiu.

Post tri horoj homtorento direktis sin malsupren laŭ ŝtuparo. Al ni aliris nealta dika viro kun kalva kapo, sur kiu brilis grandaj ŝvitgutoj. Li ekrigardis nin tra pligrandigaj okulvitroj, ekskuis sian kapon kaj plena da sentoj diris per sufiĉe bona rusa lingvo:

— Ho, jes, jes, jes! Tio ĉi estas nenio! Sinjoro Ilf kaj sinjoro Petrov, mi ricevis mesaĝon de Fiŝer. Nun bonvolu paroli nenion. Vi ne komprenas. Mi scias, kion vi bezonas. Ni ankoraŭ intervidiĝos.

Kaj li malaperis, malgranda, korpulenta, kun videble forta kvazaŭ fera korpo. En adiaŭa svarmo ni ne sukcesis detale interparoli kun li kaj solvi enigmon de liaj vortoj.

Post kelkaj tagoj, kiam ni ankoraŭ estis kuŝantaj en litoj kaj meditis pri serĉata idealulo, ekfunkciis telefono kaj nekonata voĉo prezentiĝis kiel s-ro Adams kaj petis permeson viziti nin. Ni urĝe vestiĝis nekomprenante, por kio nin bezonas s-ro Adams kaj kiu li estas.

La ĉambron venis tiu sama dikulo kun fera korpo, kiun ni renkontis en la konsulejo.

– Ĝentlemanoj, — diris li senprokraste. — Mi deziras helpi al vi. Ne, ne, ne! Vi ne komprenas. Mi opinias, ke mi devas helpi al ĉiu sovetiano veninta Usonon.

Ni proponis al li seĝon, sed li rifuzis. Li kuradis laŭ nia malvasta ĉambro, de tempo al tempo puŝante nin per sia konveksa, malmola ventro. Tri malsupraj butonoj de lia veŝto estis malbutonumitaj kaj do vidiĝis pinto de lia kravato. Subite nia gasto ekkriis:

— Mi multon devas al Soveta Unio! Jes, jes, sinjoroj! Tre multon! Vi eĉ ne parolu, ĉar vi ne komprenas, kion vi faras en via patrolando!

Li tiel emociiĝis, ke erare eliris tra malfermita pordo en koridoron kaj ni perforte retiris lin en la ĉambron.

– Ĉu vi jam vizitis Sovetunion?

— Surely (Certe)! — ekkriis s-ro Adams. — Certe! Sed bonvolu ne paroli tie — “vizitis Sovetunion!”. Mi loĝis kaj laboris tie sep jarojn. Mi tie ŝanĝiĝis, sed tion vi ne kapablas kompreni.

Post kelkminuta parolado de s-ro Adams ni komprenis, ke ni tute ne konas Usonon, USSR-on kaj ĝenerale nenion komprenas, samkiel tuj naskitaj bovidoj. Sed s-ro Adams ne estis kulpa.

Post kiam ni informis lin pri nia vojaĝo tra Usono, li rekriis sian ŝatatan “surely” kaj tiel emociiĝis, ke subite malkovris sian ombrelon situantan ĝis tiam ĉe lia akselo kaj iom da tempo staris sub ĝi, kvazaŭ kaŝis sin de pluvo.

— Surely! — ripetis li. — Certe! Absurde estus opinii, ke eblas ekkoni Usonon sidante en Nov-Jorko. Ĉu ne, s-ro Ilf kaj s-ro Petrov?

Iam poste, kiam nia amikeco ege firmiĝis, ni rimarkis, ke s-ro Adams eldirinte iun penson, ĉiam petis konfirmi ĝian korektecon kaj ne trankviliĝis ĝis tiam, kiam la petita konfirmo ne estis ricevita.

— Ne, ne, sinjoroj! Vi nenion komprenas! Necesas plano de via vojaĝo! Tio ĉi estas plej grava. Kaj mi faros ĝin. Ne, ne parolu! Vi nenion scias pri tio ĉi, ĝentlemanoj!

Subite li demetis sian jakon, forĵetis la okulvitrojn sur divanon (poste li serĉis ilin dek minutojn en siaj poŝoj), dissternis sur genuoj aŭtan mapon de Usono kaj komencis desegni iujn liniojn.

Antaŭ niaj okuloj li transformiĝis el malordema strangulo en preciza, agema usonano. Ni interŝanĝis la rigardojn. Ĉu eble li estas tiu serĉata idealulo, pri kiu ni revis, aŭ tiu perfekta hibrido, kiun ne kapablus bredi eĉ Miĉurin kune kun Berbank (NB. Burbank, Luther, usona bredisto)?

Dum du horoj ni vojaĝis laŭ mapo de Usono. Kia alloga estis tiu agado!

Ni longe diskutis demandon pri veturo al Milvokio (Millwaukee) en ŝtato Viskonsino (Wisconsin).Tie samtempe agadas du s-roj LaFollette: unu estas guberniestro kaj la dua — senatano. Al ambaŭ eblas akiri rekomendojn.

Oldulo Adams sidis trankvile kaj ne rekomendis veturi al Pacifiko laŭ norda itinero tra Urbo de Sala Lago (Salt Lake City), ĉar kiam vi atingos ĝin, tiam eble montpasejoj estos kovritaj per neĝo.

– Ĝentlemanoj! — diris li. — Ne, ne, ne! Tio estas danĝerega! Estus stulte riski viajn vivojn. Ne, vi tamen ne kapablas imagi, kio estas aŭta vojaĝo.

— Kaj mormonoj? — ĝemis ni.

— Nu, mormonoj, tio estas interesa, sed ili estas tiuj samaj usonanoj, kiel ĉiuj, tamen la neĝo estas tre danĝera.

Ni spertis entuziasmon dum diskutado pri danĝeroj, montpasejoj, prerioj ktp. Sed pli plezure estis kalkuli kun krajono enmane kostdiferencon inter aŭta kaj trajna vojaĝoj, kvanton de benzino necesan por unu milo da mejloj, koston de modesta manĝo de ordinara turisto. Ni unuafoje aŭdis vortojn “camp” (kampadejo) kaj “tourist-house” (turista domo). Ankoraŭ ne komencinte vojaĝon, ni jam meditis pri ŝparo de niaj elspezoj, ankoraŭ ne aĉetinte aŭton, ni jam meditis pri ĝia necesa lubrikaĵo. Nov-Jorko ŝajnis jam al ni kiel malhela loko, kiun necesas urĝe forlasi al libereco.

Kiam nia entuziasma diskuto transiris en nedistingeblan murmuron, s-ro Adams subite ekstariĝis de sur divano, premis sian kapon permane, fermis okulojn kaj senespere kvazaŭ mortis dum tuta minuto.

Ni ektimiĝis.

S-ro Adams ne malferminte okulojn komencis premi ĉapelon permane kaj balbuti:

– Ĝentlemanoj, ĉio falis! Vi nenion komprenas!

Tuj tio iĝis klara, kion ni ne komprenis. S-ro Adams alveturis kune kun sia edzino kaj restigis ŝin en aŭto por rapide viziti nin kaj inviti en sian domon por matenmanĝi.

Ni ekkuregis laŭ koridoro. En lifto s-ro Adams eĉ eksaltis pro malpacienco. Malantaŭ angulo de Leksingtona avenuo sur la 48-a strato en bela, sed jam uzita aŭto “krajsler” (chrysler) sidis juna sinjorino kun samaj pligrandigaj okulvitroj kiel de s-ro Adams.

— Bekio! (Becky, karesa derivaĵo de Rebecca) — ekĝemis nia nova amiko etendante siajn dikajn brakojn al la aŭto. Pro konfuzo li faligis sian ĉapelon kaj tiam lia globa kapo ekbrilis sub la aŭtuna novjorka suno.

— Kaj kie estas via ombrelo? — demandis la sinjorino ridete.

La suno tuj ĉesigis sian briladon sur kapo de s-ro Adams. Li forgesis la ombrelon en nia ĉambro supre kaj sian edzinon sube. En tiu ĉi situacio ni konatiĝis kun s-ino Rebekio Adams.

Sidlokon ĉe stirilo de l' aŭto okupis s-ino Adams kaj ni ĉagrene interŝanĝis la rigardojn.

— Ne, verŝajne, ŝi ne estas tiu hibrido, kiun ni bezonas, ja ĝi devas perfekte konduki aŭton.

S-ro Adams jam rekonsciiĝis kaj rezonis, kvazaŭ nenio okazis. Dum tuta veturo ĝis avenuo Ŭesto de Centra Parko (Central Park West), sur kiu troviĝas lia apartamento, li asertis gravecon de nia estonta kunvojaĝanto.

— Ne, ne, ne! — kriis li. — Vi ne komprenas. Tio estas tre, tre grava!

Ni ĉagreniĝis, ja ni mem sciis, kiel tio gravas.

Loĝejan pordon apertis negrino, kies jupon tenis dujara knabino, kun firma korpeto. Ŝi estis eta kopio de s-ro Adams sen okulvitroj. Ŝi ekrigardis gepatrojn kaj per maldika voĉeto diris:

— Paĉjo kaj panjo (Papa and Mamma).

Gepatroj ekĝemis pro plezuro kaj feliĉo. Ni trian fojon interŝanĝis la rigardojn.

— Ho, li aldone havas bebon! Ne, li sendube ne estas la hibrido!



La sepa ĉapitro. La elektra seĝo


Usona verkisto Ernesto Heminguej (Ernest Hemingway), aŭtoro de “Fiesta” antaŭ nelonge eldonita en USSR kaj kaŭzinta plurajn diskutojn ĉe sovetaj literaturistoj, estis en Nov-Jorko samtempe kun ni.

Li venis la urbon por semajno. Li permanente loĝas en loketo Ki-Ŭesto (Key West) situanta en ekstrema suda pinto de duoninsulo Florido. Heminguej estis granda viro kun lipharoj kaj nazo deskvamiĝinta pro la suno. Li estis vestita je flanela pantalono, lana veŝto, kiu ne taŭgis por lia forta brusto, kaj pantofloj sur nudaj piedoj.

Ni kune staris meze de l' hotela ĉambro de Heminguej kaj estis okupitaj pri ordinara usona afero — tenis enmane ampleksajn pokalojn kun koktelo “haj-bol”(highball) — viskio kun glacio. Laŭ nia opinio en Usono ĉiu afero komenciĝas tiel. Eĉ kiam ni vizitis eldonejon “Ferrar & Rinehart”, kun kiu ni kunlaboras, gaja, rufa s-ro Ferrar, eldonisto kaj poeto, tuj venigis nin en bibliotekon. Libroj tie estis multaj, sed ankaŭ staris granda fridujo. El ĝi li eltiradis diversajn botelojn kaj glacierojn samtempe demandante nin pri koktelo, kiun ni preferas — “Manhattan”, “Bacardi” aŭ “Martini”. Li tuj komencis kirli ĝin tiel lerte, kvazaŭ li neniam verkis kaj eldonis versojn, sed ĉiam laboris kiel verŝisto.

Usonanoj tre ŝatas kirli koktelojn.

Ni konversaciis pri Florido kaj Heminguej en momento ekparolis pri lia evidente ŝatata temo:

— Dum via aŭta vojaĝo nepre vizitu min en Ki-Ŭesto. Ni tie kaptos kune fiŝojn.

Kaj li montris, kiel ordinara fiŝkaptisto permane, dimension de fiŝoj kaptitaj en Ki-Ŭesto, kies ampleksoj estis malpli ol de kaĉaloto kaj pli ol de ŝarko.

Ni maltrankvile interŝanĝis la rigardojn kaj promesis nepre viziti lin por fiŝkapti kaj serioze diskuti literaturajn temojn. Ĉi-rilate ni estis tute senprudentaj optimistoj. Ja se ĉiuj niaj promesoj, kiujn ni jam sukcesis disdoni, estus plenumitaj, tiam nia reveno hejmen okazus nur post kvin jaroj. Ni tre volis fiŝkapti kune kun Heminguej, malgraŭ nia malsperteco pri manipulado per fiŝbastono kun bobeno (spinning) kaj ceteraj nekonataj iloj.

Dum konversacio temis pri jam rigarditaj vidindaĵoj de Nov-Jorko kaj pri tiuj, kiujn ni dezirus ankoraŭ viziti antaŭ nia forveturo okcidenten. Hazarde iu menciis novjorkan ŝtatan prizonon Sing-Sing. Ni konis la nomon ankoraŭ en nia infaneco leginte librojn pri mondfame konataj detektivoj Nat Pinkerton kaj Nick Carter.

Subite Heminguej diris:

— En apuda ĉambro nun sidas mia bopatro, kiu bone konas la prizonestron. Eble li helpos al vi viziti ĝin.

La verkisto venigis simpatian oldulon, kies maldikan kolon ĉirkaŭigis alta, malmoderna, amelita kolumo. Li informiĝis pri nia deziro kaj poste malcerte promesis okazigi ĝin. Ni daŭrigis komunan konversacion pri fiŝkaptado, vojaĝoj kaj ceteraj agrablaĵoj. Heminguej eldiris sian deziron viziti Sovetunion kaj vojaĝi al Altajo (NB. situas en suda Siberio). Dum eksplikado de lia deziro vojaĝi ĝuste al Altajo kompare kun aliaj pitoreskaj lokoj de USSR, ni tute forgesis promeson pri Sing-Sing.

Nu, ja ofte okazas dum gaja konversacio, ke iu elbabilis senbazan penson tenante enmane pokalon kun koktelo “haj-bol”!

Tamen post unu tago iĝis klara fakto pri tio, ke usonanoj tute ne estas babilemuloj. Ni ricevis du mesaĝojn. Unu estis adresita al ni. En ĝi la bopatro de Heminguej afable informis nin pri lia interparolado kun la prizonestro s-ro Ljuis (Lawes) kaj pri tio, ke ni povas dum ajna tempo observi Sing-Sing. En la dua li rekomendis nin al s-ro Ljuis.

Ni rimarkis tiun ĉi afablecon de usonanoj kaj iom poste ni ofte konvinkiĝis pri tio, ke ili preferas promesi nur ion efektivigeblan. En Usono ni ne renkontis personon promesintan kaj ne efektivigintan ion ajn.

Foje nia nova novjorka amiko proponis al ni per ŝipo de frukta kompanio viziti Kubon, Jamajkon kaj Kolumbion. Li diris, ke ni povas vojaĝi tute senpage kaj eĉ obteni sidlokon en manĝejo apud ŝipestro, kio estas tre honora. Certe, ni konsentis.

— Tre bone, — diris nia konato. — realigu vian aŭtan vojaĝon kaj dum reveno bonvolu telefoni al mi. Ĉio estos en ordo.

Post nia vizito al Kalifornio ni rememoris proponon de novjorka amiko, kiun li faris dum konversacio kun nepra koktelo konsistigita el nekutima miksaĵo, verdaj folioj, sukero kaj ĉerizeto kuŝinta sur fundo de pokalo. Nur en San-Antonio, Teksaso, ni decidis telegrafi al li kaj baldaŭ ricevis eĉ iomete ofenditan respondon: “Via tropika vojaĝo jam delonge estas aranĝita”.

Pro manko de tempo, ni ne sukcesis vojaĝi al Suda Ameriko, kvankam ĉiam kun admiro rememoris tiun ĉi usonan ĝentilecon.

Ni petis s-ron Adams kune kun ni viziti la prizonon Sing-Sing kaj li konsentis. Sekvontan tagon matene ni eniĝis lian aŭton “krajsler” kaj post unuhora turmentado pro novjorkaj semaforoj ni finfine forlasis la urbon. Ĝenerale oni rajtas nomi novjorkan stratan moviĝadon kiel strata haltado. Ĉiuokaze haltado superas moviĝadon. Post duonhoro de nia veturado okazis, ke s-ro Adams forgesis nomon de urbeto, en kiu situas Sing-Sing. Haltiginte la aŭton ĉe vojrando ni demandis laboriston eltirantan proksime iujn kestojn pri la korekta kurso. Li senprokraste ĉesigis laboron kaj alvenis al ni.

Jen ankoraŭ mirinda trajto. Ĉiu plej okupita pro laboro usonano ĉiam trovas iom da tempo por kurte, precize kaj tolereme ekspliki al migrulo la necesan kurson. Li neniam eraras aŭ mensogas. Lia indiko ĉiam signifas veron. Fine de l' konversacio la laboristo ekridetis kaj demandis:

– Ĉu vi hastas al elektra seĝo? Bonŝancon!

Ni ankoraŭ dufoje redemandis la korektan kurson ĉe homoj renkontitaj sur ŝoseo kaj ĉiu foje s-ro Adams aldonis ridindan ŝercon pri tio, ke ni hastas al elektra seĝo. Homoj efektive ridis.

La prizono troviĝis ĉe rando de eta urbo Ossening. Apud prizonaj pordegoj staris kelkaj aŭtoj. Ni iom ekmaltrankviliĝis ekvidinte malgrandan, ĝibetan oldulon, kiu alveturis samtempe kun ni, lasis aŭton tenante du ampleksajn, paperujojn enmane. En ili troviĝis manĝaĵoj kaj oranĝoj. La oldulo treniris al ĉefa enirejo por transdoni siajn donacojn. Kiu estas malliberigita tie? Probable, filo.

Ni supozis, ke la oldulo konsideris sian filon kiel modesta, kvieta junulo, sed male tiu eble estis gangstero aŭ eĉ murdinto. Jes, malfacila estas sorto de geolduloj.

Grandega, fermita per krado, portalo estis alta kaj similis kaĝon por leonoj. Sur ambaŭ muraj flankoj pendis ŝtalaj lumigiloj. Apude staris tri policanoj. Ĉiu pezis almenaŭ du cent anglajn funtojn (ĉ.90 kg), kiujn konsistigis ne graso, sed muskolaro taŭga por subpremo kaj humiligo.

S-ro Ljuis ne estis en la prizono, ĉar li forveturis por ĉeesti elektadon de deputito por kongreso de l' ŝtato Nova Jorko. Sed tio signifas nenion, oni diris al ni. Dum telefona interparolado s-ro Ljuis domaĝis pri tio, ke li mem ne havas eblecon prezenti al ni la prizonon, sed li ordonis fari tion al sia asistanto.

Poste nin oni venigis en akceptejon, blankan ĉambron kun tre brilaj kraĉujoj, kaj fermis kradon. Ĝis nun ni neniam estis en malliberejo, sed eĉ tie ĉi, interne de ideala pureco kaj brilo, bruo pro fermata krado kaŭzis niajn timon kaj tremadon.

Asistanto de l' prizonestro estis maldika viro kun forta korpo. Ni senprokraste komencis observadon.

Hodiaŭ estis tago por rendevuoj. Ĉiun malliberulon, kompreneble se li ne ricevis kroman punon, rajtas viziti samtempe tri personoj. Granda ĉambro per poluritaj barieroj estas dividita je separaj kvadratoj, en kiuj staras po du benketoj: unu kontraŭ la alia. Sur unu sidas malliberulo, sur la alia sidas vizitantoj. Rendevuo daŭriĝas unu horon. Ĉe elirejo staras gardisto. Ĉiuj malliberuloj havas grizan veston, sed reguloj permesas vestiĝi duone je apartaj detalaĵoj: aŭ griza pantalono, aŭ griza svetero. En la ĉambro aŭdiĝis egala murmuro simila al la sama kiel en kineja vestiblo. Infanoj, venintaj por vidi patrojn, iufoje kuris trinki akvon. Jam konata oldulo konstante rigardis sian amatan filon. Mallaŭte ploris virino. Ŝia edzo, malliberulo, klininte kapon, rigardis siajn manojn.

Cirkonstancaro de rendevuoj estas videble simpla kaj do vizitantoj povas kaŝe transdoni al malliberuloj ion malpermesatan. Sed tio senutilas, ĉar post fino de rendevuo kaj reveno en kameron ili estos skrupule kontrolitaj.

En korto ni vidis grupojn de arestitoj, kiuj sunvarmiĝis kaj ludis pilkon (nia akompananto diris, ke tio estas itala ludo, ĉar en Sing-Sing troviĝas multaj italoj). Tamen en la korto oni povas vidi nur malpli grandan parton de malliberuloj. Ĉiuj ceteraj tiutempe spektis filmon en prizona kinejo.

— Nun en la malliberejo troviĝas du mil ducent naŭdek naŭ malliberuloj, — diris la vicprizonestro. — El ili okdek kvin personoj estas kondamnitaj por dumviva enŝloso kaj dek ses por elektra seĝo. Sendube ĉiuj dek ses kondamnitoj estos mortigitaj, kvankam ili esperas ricevi amnestion.

Novaj ejoj de Sing-Sing indas intereson. Sendube, ke konstruadon rimarkeble influis alta nivelo de usona tekniko kaj ĝenerale usona vivmaniero, kiu ĉi tie nomiĝas “the standart of living” (vivnormo).

Plej bonan prezenton pri la prizono povus doni bildoj, sed bedaŭrinde interne de Sing-Sing fotado estas malpermesata.

Jen kion ni interne vidis. Mallarĝaj, kiel ŝipaj kajutoj, kameroj, kun leonaj kradoj anstataŭ pordoj, okupas ĉiujn ses etaĝojn. En ĉiu etaĝo troviĝas metalaj galerioj kaj ŝtuparoj. Ĝi malpli similas iun loĝejon eĉ prizonan, sed pli iun mekanikan uzinon. Kameroj ne havas fenestrojn, sekve lumo penetras tien tra internaj kradoj.

Ĉiu kamero-kajuto havas liton, tableton kaj necesejon kovritan per polurita kovrilo. Sur muraj hokoj pendas radio-kapaŭdiloj. Du-tri libroj kuŝas sur tableto. Al muroj estas aligitaj diversaj bildoj: aŭ belulinoj, aŭ basbalistoj, aŭ ĉielaj anĝeloj laŭ gustoj de malliberuloj.

En tri novaj konstruaĵoj de l' prizono ĉiu malliberulo troviĝas en separata kamero. Dum konstruado oni pripensis kaj enigis ĉiujn plibonigojn laŭ usonaj normoj kaj do ĝi estas sufiĉe oportuna, se eblas uzi tiun ĉi vorton por la prizono. Ĉi tie sufiĉas lumo kaj freŝa aero.

— Mil okcent personoj estas dislokitaj ĉi tie. Restintaj kvin centoj troviĝas en la malnova konstruaĵo aperinta antaŭ cent jaroj. Iru ni tien.

Ĝi estis tute malsama kaj similis realan sultanan konstantinoplan malliberejon. En malgrandaj (mallarĝaj kaj malaltaj) kameroj oni ne povas vertikale stari kaj dum sido sur lito genuoj tuŝas kontraŭan muron. Litoj estas dunivelaj por du malliberuloj kuŝantaj unu super la alia. Tie ne sufiĉas lumo, forestas brilaj necesejoj kaj pacigantaj bildetoj kun anĝeloj. Nur malsekeco kaj timo.

Probable mienoj de niaj vizaĝoj iĝis iom angoraj, ĉar la vicprizonestro ŝerceme diris:

— Kiam vi venos ĉi tien kiel arestitoj, mi enlokos vin en novan konstruaĵon de l' prizono kaj vi iam eĉ povos vidi riveron Hudsonon, samkiel ceteraj plej meritaj uloj.

Kaj li aldonis tute serioze.

— Mi aŭdis, ke en Sovetunio penta sistemo (penitentiary system) celas rebonigi kondamnitojn kaj revenigi tiujn en sinon de l' socio. Ho ve! Ni okupiĝas nur pri puno de krimuloj.

Ni ekparolis pri dumviva enŝloso.

— Unu malliberulo troviĝadas en la prizono jam dudek du jarojn kaj ĉiujare li petas amnestion, — diris nia akompananto. — Kaj ĉiujare lian peton oni malakceptas, ĉar li iam faris gravan krimon. Tamen nuntempe li estas tute malsama homo kaj mi liberigus lin, ĉar li ne estas danĝera por la socio. Ĝenerale mi liberigus duonon de ĉi tieaj malliberuloj pro la sama kaŭzo, sed mi estas nur gardisto.

Ankoraŭ al ni oni montris malsanulejon, bibliotekon, dentejon kaj ceterajn ejojn necesajn en prizono. Ni leviĝadis en liftoj, paŝadis laŭ belaj koridoroj. Certe, neniujn karcerojn oni al ni ne montris kaj ni, pro komprenebla ĝentileco, ne demandis.

En unu el kortoj ni aliris al unuetaĝa brika domo sen fenestroj kaj la vicprizonestro mem apertis pordon per granda ŝlosilo. Ĉi tie laŭ verdikto de l' ŝtato Nova Jorko oni efektivigas mortpunojn sur elektra seĝo.

La seĝon ni ekvidis tuj. Ĝi staris en vasta ĉambro sen fenestroj, en kiun lumo penetris tra plafona vitraĵo. Ni faris du paŝojn laŭ blanka marmora planko kaj haltis. Malantaŭ de l' seĝo, sur alia pordo situanta kontraŭ tiu, tra kiu ni eniris, per grandaj literoj oni skribis “SILENCE!” (silento). Tra tiu ĉi pordo oni enigas mortkondamnitojn.

Pri malakcepto de amnestia peto kaj hodiaŭa ekzekuto al mortkondamnito oni diras frumatene. Iom poste oni senharigas etan cirklon sur lia kapo, por ke elektra kurento senembarase faru sian aferon.

La tutan tagon li troviĝas en sia kamero kaj kun senharigita cirkleto sur la kapo li havas jam neniun esperon. Ekzekuton kutime oni realigas antaŭ noktomezo.

— Tio, ke la mortkondamnito tutan tagon spertas antaŭmortajn turmentojn, estas tre malgaja, — diris nia akompananto, — sed okaze ni povas fari nenion. Tion postulas la leĝo, kiu konsideras tiujn turmentojn kiel kroman punon.

Kvankam sur la elektra seĝo jam estis mortigitaj ducent viroj kaj tri virinoj, sed ĝi aspektis kiel tute nova. La flava seĝo estis farita el ligno kaj havis altan dorson kaj kubutapogilojn. Ĝi estis tute paciema kaj povas stari kiel kutima meblo endome de iu puritana familio. Sur ĝi povus sidi surdeta oldulo kaj legi siajn ĵurnalojn. Tamen ledaj braceletoj, per kiuj oni ĉirkaŭigas brakojn kaj krurojn de mortkondamnito, nuligas tiun ĉi imagon.

Sed post pli detala observo, la seĝo kaŭzis niajn negativajn sentojn, kiam ni ekvidis kvazaŭ poluritajn kubutapogilojn, ĉar ni ne volis imagi tiujn personojn, kiuj faris tiun ĉi “poluradon”.

Kelkaj metroj for de la seĝo staris kvar firmaj benkoj por atestantoj kaj eta tablo. En muron oni enigis lavabon. Jen estas tuta medio, en kiu okazas transiro en pli bonan mondon el la malpli bona. Ne pensis, probable, juna Tomaso Alvo Edison, ke elektro plenumos tiujn ĉi malgajajn devojn.

Tra pordo troviĝanta en maldekstra angulo de l' ĉambro vidiĝis eta ejo iom pli granda ol telefona budo. En ĝi sur muro pendis marmora distribua panelo, plej ordinara panelo kun malmoderna kontaktilo, kiun oni povas vidi en ajna mekanika metiejo aŭ maŝinejo de iu provinca kinejo. Post kontakto elektra kurento grandpotence frapas tra kasko kapon de mortkondamnito kaj ĉio finiĝas. Jen estas la tuta tekniko.

Persono, funkciiganta kontaktilon, — diris nia gvidisto, — enspezas cent kvindek dolarojn pro unu ekzekuto. Ne eblas liberiĝi de dezirantoj fari tion ĉi.

Iam oni diris, ke kvazaŭ tri personoj samtempe ekfunkciigas kontaktilon kaj neniu scias, kies ilo mortigis. Fakte ĉio estas pli simpla. Ekzekutisto mem scias ĉion kaj timas sole tion, ke iu konkuranto forprenos lian profitan laboron.

Tra alia pordo ni eniris ĉambron por anatomiaj analizoj, post kiu situis tute senbrua ĉambro ĝis plafono plenigita per simplaj lignaj ĉerkoj.

– Ĉerkojn faras malliberuloj de nia prizono, — diris la akompananto.

— Nu, ŝajne, sufiĉas! Iru ni for!

Subite s-ro Adams ekpetis permeson eksidiĝi sur la elektran seĝon por sperti sentojn de mortkondamnito.

— Ne, ne, ĝentlemanoj, — trabalbutis li, — tio ne forprenos multe da tempo.

Li firme solidiĝis sur la sidloko kaj fiere pririgardis ĉiujn. Oni komencis realigi ordinaran preparon al ekzekuto. Per larĝa leda zono li estis aligita al la seĝdorso, liajn gambojn oni alpremis al kverkaj seĝkruroj kaj brakojn al kubutapogiloj. Kaskon oni ne surmetis, sed s-ro Adams ekpetegis, ke almenaŭ pinton de drato oni aligu al lia kapo. Dum momento ni tre ektimiĝis. Tamen okuloj de s-ro Adams brilegis pro neimagebla scivolemo. Tuj iĝis komprenebla tio, ke li apartenas al tiuj homoj, kiuj preferas ĉion fari mem, tuŝi ĉion per siaj manoj, vidi kaj aŭdi ĉion nur per siaj okuloj kaj oreloj.

Antaŭ nia foriro el Sing-Sing, ni venis preĝejon, en kiu tiutempe mil kvincent malliberuloj spektis filmon “D-ro Sokrato”. Estis laŭdinda tio, ke la filmo estis freŝa kaj ĝin povis spekti ordinara publiko ekstere de l' prizono en Ossening. Tamen estis tre strange, ke enhavo de l' filmo prezentis agojn de gangsteroj. Ĝia montro al malliberuloj estis fakte samo, se oni incitus drinkulon per brando. Estis jam malfrue. Ni dankis afablan akcepton, leona krado malfermiĝis kaj ni foriris. Post sidado sur la elektra seĝo s-ro Adams neatendite trafis en melankolion kaj silentis la tutan vojon.

Dum veturado ni vidis starantan ĉe rando de ŝoseo kamionon kun grave difektita pro akcidento pugo. Homamaso diskutis pri la okazaĵo. Aliloke ni observis pli grandan grupon, kiu aŭskultis oratoron parolantan pri hodiaŭa voĉdonado. Preskaŭ ĉiuj aŭtoj havis sur siaj malantaŭaj vitroj balotajn etikedojn. Iom plu en boskoj kaj arbaretoj finbruladis senkomparebla aŭtuno.

Vespere ni vizitis restoracion “Holivudon” (Hollywood). Estis la sepa. Granda elektra panelo lumis super porĉo. Junaj servistoj en duonmilitista uniformo, uzata kutime en hoteloj, restoracioj kaj teatroj, lerte helpis al enirantoj. En vestiblo pendis bildoj kun nudaj belulinoj revantaj pri pasio.

Kiel en ceteraj restoracioj, en kiuj oni rajtas danci, mezon de “Holivudo” okupis longforma podio. Ĉirkaŭ ĝi kaj iomete pli alte troviĝis tabloj. Ankoraŭ pli alte lokiĝis multepersona ĵaztrupo.

Ĵazon oni povas ne ŝati, precipe en Usono, ĉar ĝi aŭdiĝas ĉie. Tamen usonaj ĵaztrupoj ludas bone kaj en la restoracio “Holivudo” estis unu el plej majstraj kaj do ni aŭskultis ĝin plezure.

Kiam teleroj kun ne tro apetita usona supo jam estis surtabligitaj antaŭ ni, el malantaŭo de l' orkestro subite aperis junulinoj nudaj duone, nudaj trikvarone kaj nudaj naŭdekone. Ili intense eksaltis sur la podion, foje trafinte per siaj plumoj en telerojn kun supo aŭ en boteletojn kun mustardo.

Probable ĝuste tiel, severaj militistoj de Mahometo imagis paradizon, — sur tablo troviĝas manĝaĵoj, ejo estas varmeta kaj hurioj ĝuigas ilin.

Poste fraŭlinoj ankoraŭ plurfoje aperis en interrompoj de la unua manĝaĵo kaj la dua, antaŭ kafo kaj dum kaftrinkado. Mastro de “Holivudo” ne permesis al ili malstreĉiĝi.

La restoracio estis tute plenigita. Tagmanĝo en ĝi kostas du dolarojn por unu persono. Tio signifas, ke meza novjorkano povas ĝin viziti nur unufoje dum monato aŭ eĉ malpli ofte. Tamen ĉi tie li rajtas danci, aŭskulti ĵaztrupon, manĝi kotleton, rigardi huriojn kaj ricevi plenan ĝuon.

Mienoj sur vizaĝoj de dancistinoj estis diversaj: stultaj, kompatindaj, krudaj, sed samtempe ĉiuj estis lacaj.

Ni adiaŭiĝis. Ni spertis malgajon pro novjorka feliĉo.



La oka ĉapitro. Plej granda novjorka areno


Membroj de klubo “Germana regalo” kunvenas ĉiumarde en blanka halo de novjorka hotelo “Ambasadoro”.

La nomo de l' klubo precize prezentas rajtojn kaj devojn de ĝiaj membroj. Ĉiu pagas pro si mem. Sur tiu potenca ekonomia bazo grupiĝis pluraj ĵurnalistoj kaj verkistoj. Tamen ekzistas unu escepto. Honoraj gastoj ne pagas, sed ili devas deklami iun ridindan improvizaĵon. Gravas ne temo, sed lakoneco kaj rido.

Estos domaĝe, se ridon la improvizaĵo ne aperigis, sed lakoneco estas nepra, ĉar deklamoj okazas dum matenmanĝo daŭranta unu horon.

Pro deklamado la gasto ricevas neabundan matenmanĝon kaj grandan gipsan medalon de l' klubo, sur kiu estas prezentata ebrieta viro en ĉifita cilindra ĉapelo, kuŝanta sub la klubaj komencoliteroj.

Dum la tuta ovacio medalojn oni pendigas sur kolojn de gastoj kaj poste ĉiuj forlasas la klubon.

Mardo estas labortago kaj ĉiuj membroj de “Germana regalo” estas aferistoj. Je horo kaj duono ĉiuj jam sidas en siaj oficejoj kaj laboras por disvastigi kulturon aŭ simple profiti.

Dum tiu ĉi kunveno ni renkontis direktoron de “Medisona Skvara Ĝardeno” (Madison Square Garden), plej granda novjorka areno, en kiu oni aranĝas plej popularajn boksmatĉojn, plej multenombrajn mitingojn kaj ĝenerale ĉion plej grandan.

Ĉi-marde gastoj en la klubo estis ni, alvenintaj sovetaj verkistoj, fame konata usona kinoaktoro kaj jam menciita direktoro.

Ni preparis tekston, prefere ne humuran, sed lakonan. Ĝin oni tradukis en la anglan kaj unu el ni neniom konfuzinta pro tio, ke li oratoras al amaso de majstroj pri la angla, eklegis jenan tekston:

– “Sinjoro kunvenestro kaj ĝentlemanoj!

Ni efektivigis grandan vojaĝon el Moskvo por konatiĝi kun Usono kaj jam sukcesis viziti Vaŝingtonon kaj Hartfordon. Ni loĝas en Nov-Jorko jam tutan monaton kaj nun spertas amon al via granda, pure usona urbo.

Subite sur nin kvazaŭ oni elverŝis malvarman akvon.

— Nov-Jorko ne estas tuta Usono, — diris niaj novaj amikoj. Ĝi estas nur ponto inter Eŭropo kaj Ameriko. Vi ĝis nun troviĝas sur tiu ĉi ponto.

— Kiam ni vizitis Vaŝingtonon, distrikto Kolumbio, — ĉefurbo de Unuiĝintaj Ŝtatoj, ni estis naive certaj pri tio, ke ĝi sendube estas parto de Usono. Sekvonttage vespere ni kontentige eksentis, ke ni komencis iomete kompreni la usonan vivon.

— Vaŝingtono tute ne estas Usono, — diris oni al ni, — ĝi estas urbo de ŝtata oficistaro. Se vi efektive deziras konatiĝi kun Usono, tion vi ĉi tie ne trovos.

Ni obeeme metis siajn valizojn en aŭton kaj veturis al Hartfordo, ŝtato Konektikuto, en kiu iam loĝis matura verkisto Marko Tven (NB. Mark Twain, pseŭdonomo de Samuel Langhorne Clemens).

Tie nin oni tuj honeste antaŭsciigis:

— Konsideru, ke Hartfordo ankoraŭ ne estas Usono.

Kiam ni tamen demandis, kie situas Usono, loĝantoj de l' urbo malcerte indikis iun flankon.

Nun ni venis ĉi tien, s-ro kunvenestro kaj ĝentlemanoj, por meti al vi la saman demandon, kie situas Usono, ĉar ni ĉefe alveturis por konatiĝi kun ĝi kiel eble pli bone?”

La deklamo havis grandan sukceson. Membroj de l' klubo “Germana regalo” aplaŭdis tre longe. Iom poste ni eksciis, ke plejparto de membroj ne sukcesis kapti niajn profundajn rezonojn pro stranga rusa-angla prononco de l' oratoro.

Tamen s-ro kunvenestro, sidinta apud ni, evidente kaptis la sencon. Turninte en nian flankon sian malgrasan kaj saĝan vizaĝon, li frapadis per sia marteleto kaj sekve ĉesigis ovacion. Li diris en veninta silento:

— Mi tre bedaŭras, sed mi mem ne kapablas nuntempe ekspliki al vi, kie situas Usono. Revenu ĉi tien antaŭ la tria de novembro 1936 — kaj tiam ĉio estos klara, kio estas Usono kaj kie ĝi situas.

Tiu ĉi estis sprita kaj sole korekta respondo al nia demando. La trian de novembro 1936 okazos la elektado de usona prezidanto kaj do usonanoj opinias, ke nur tiam klariĝos vojo, laŭ kiu iros Usono.

Poste la kunvenestro donis parolon al bonstatura viro prezentita kiel kolonelo. Li senprokraste ekparolis mokeme rigardante la alvenintojn.

— Mia afero, — diris li, estas luigado de "Medisona Skvara Ĝardeno" al ĉiuj dezirantoj. Kaj ĉio nun okazanta en la mondo donas al mi profiton. Se komunistoj aranĝas mitingon kontraŭ Hitler, — mi luigas la arenon al ili. Se adeptoj de Hitler aranĝas mitingon kontraŭ komunistoj, — mi luigas ĝin al ili. En mia halego hodiaŭ demokratoj malbenas respublikistojn kaj morgaŭ respublikistoj pruvos de sama tribuno, ke sinjoro Rusvelt (NB. Roosevelt, Franklin Delano, tiama usona prezidanto) estas bolŝeviko kaj kondukas Usonon al anarkio.

Mia areno estas luigebla por ĉiuj kaj tio estas mia afero. Sed mi tamen havas propran opinion.

Antaŭnelonge advokatoj de Bruno Haŭptmann mortiginta fileton de Lindberg (NB. Lindbergh, Charles, usona aviadisto realiginta unue senalteriĝan transflugon de Nov-Jorko ĝis Parizo en 1927 dum 33 kaj duono horoj) volis lui la arenon por agiti por indulgo al Haŭptmann. Tiun peton mi rifuzis. Sed ĉiuj aliaj estas bonvenaj. Pagu monon kaj okupu lokojn, kaj ne gravas, kiu vi estas: bolŝeviko, anarkiisto, reakciulo, baptisto — pri tio mi ne interesiĝas.

Fininte paroladon, la aŭdaca kolonelo eksidiĝis sur sian seĝon kaj retrinkadis sian kafon.

En “Medisona Skvara Ĝardeno”, en tiu ĉi “halego por ĉiuj”, laŭ vortoj de l' kolonelo, ni spektis grandan matĉon inter eksa monda ĉampiono, italo Karnera (Carnera, Primo) kaj germana boksisto, ne plej bona, sed unuagrada.

La areno de “Medisona Skvara Ĝardeno” ne estas ronda, kiel la kutima cirka, sed longforma, rektangula. Ĉirkaŭ rektangulo sur krudaj deklivoj situas seĝaro kaj jam ĝis komenco de l' matĉo ni observis imponan vidaĵon — tutajn dudek kvin mil sidlokojn malplenajn. Okaze de l' matĉo seĝojn oni aldonis kaj starigis ilin sur la arenon, apud alta ringo, kiu estis helege lumigita.

Akraj krioj de kolportistoj kun blankaj ĉapoj disvastiĝis interne de la grandega konstruaĵo. Ili ofertis salitajn nuksetojn kaj biskvitojn, maĉgumojn kaj boteletojn kun viskio. Ĝenerale usonanoj ŝatas remaĉadi multon: maĉgumon, dolĉaĵojn, pintojn de cigaroj k.a. Ties makzeloj permanente moviĝas kaj klakas.

Karnera kaj lia rivalo trafis antaŭlastan paron. Sub surdigantaj aklamoj Karnera venis sur la ringon kaj ĉirkaŭrigardis per sia severa-konfuzita rigardo, kiun kutime havas tre altaj kaj fortaj homoj. Li kvazaŭ timis ion aŭ iun dispremi, rompi, kripligi.

En lia patrolando, en Italio, oni preferas nomi lin “il gigante” (giganto) pro lia staturo (NB. 197 cm, 117 kg) kaj tre longaj brakoj. Se li estus konduktoro de iu moskva tramo, li povus senbare preni pagmonon de pasaĝeroj troviĝantaj en kontraŭa flanko. La giganto forĵetis buntan mantelon kaj iĝis videbla lia sengrasa, bela korpo simila al iu ne ĝisfine konstruita gotika templo.

Lia rivalo estis solida, mezaltkreska germano kun blankaj haroj. Eksonis signalo kaj sekundantoj forlasis la ringon. Karnera trankvile komencis bati la germanon. Eĉ ne bati, sed kvazaŭ draŝi. Ja kamparano Karnera faris kutiman por li laboron. Liaj longaj brakoj alterne moviĝis, ofte ne atingante celon, sed kiam ili frapis korpon de la germano, tiam novjorka publiko ekkriegis: “Karnera! Bu-u!”.

Neegaleco de l' konkurantoj estis tute videbla: Karnera estis multe pli alta kaj pli peza ol la germano.

Tamen spektantoj rekriis emocie, kvazaŭ rezulto estis malklara. Ĝenerale usonanoj preferas krii kaj eĉ iufoje ŝajnas, ke ili alvenas ne spekti bokson aŭ futbalon, sed sole krii. Dum la tuta matĉo daŭris muĝo. Se io ne plaĉis al spektantoj aŭ ili opiniis, ke unu el boksistoj malplenumas regulojn, neglekte pungobatas aŭ malkuraĝas, tiam ili kune komencis muĝi: “Bu-u-u! Bu-u-u!” transformiĝante je aro de simpatiaj bizonoj en feltaj ĉapeloj. Krom tio, spektantoj per sia kriego entuziasmigis konkurantojn. Dum tri kaj duono rundoj de bokso inter Karnera kaj la germano ili fordonis tiom da energio, realigis tiom da moviĝoj, ke, se ĉion ĉi oni povus utiligi, do eble konstruis sesetaĝan domon kun ebena tegmento kaj kafejo en la unua etaĝo.

La trian rundon la germano finis jam preskaŭ blindigita. Lia okulo estis grave difektita. Iom poste li subite eksvingis brakojn, kiel fiaskinta kartludanto, forlasis la ringon kaj rifuzis boksi plu.

Terura “Bu-u-u! Bu-u-u!” ektondris ĉie. Tio ĉi estis tute malaprobinda ago — forlaso de la ringo. Malgajnintajn boksistojn necesas forporti, ja pro tio spektantoj pagas monon. Sed la germano supozeble imagis, ke baldaŭ li estos nokaŭtita kaj do decidis ĉesigi la matĉon.

Spektantaro indignis ĝis kiam la malfeliĉa boksisto ne malaperis post kurtenoj. Tiu indigno pri konduto de l' germano eĉ iom malpliigis aklamojn al la venkinto. La giganto suprenlevis siajn kunpremitajn brakojn, poste li surmetis sian luksan, silkan mantelon, plonĝis sub ŝnuregoj kaj malrapide ekmoviĝis al vestejo per paŝmaniero de olda, laborema ĉevalo revenanta ĉevalstalon, por enigi sian longan muzelon en sakon kun aveno.

Lasta paro de boksistoj ne estis interesa. Baldaŭ ni kune kun ĉiuj forlasis la arenon. Ĉe elirejo kolportistoj jam vendis vesperajn ĵurnalojn “Ĉiutagaj Novaĵoj” (Daily News) kaj “Ĉiutaga Spegulo” (Daily Mirror) prezentantajn sur la unuaj paĝoj grandlitere informon pri tio, ke Karnera dum la kvara rundo superis sian rivalon. De post tiu minuto, kiam okazis la venko, ĝis kiam ni aĉetis la ĵurnalon, pasis ne pli ol duonhoro.

En la nokta ĉielo lumis elektra skribaĵo “Ĝek Dempsi” (Jack Dempsey). Granda boksa ĉampiono, fininte sian karieron kiel sportisto, establis apude de “Medisona Skvara Ĝardeno” restoracion kaj drinkejon, kiujn preferas viziti sportaj zelotoj. Certe, neniu usonano riproĉos s-ron Dempsi pri ŝanĝo de lia profesio. Li perlaboras monon kaj okupiĝas pri siaj aferoj. Ja ne gravas, kiamaniere li profitas! Tiu mono estas pli bona, kiu estas multa!

Bokson oni rajtas ŝati aŭ ne ŝati. Tio estas privata opinio de ĉiu homo. Sed bokso tamen estas sporto malfacila, povas esti eĉ nenecesa, sed finfine ĝi estas sporto. Koncerne de usona lukto necesas diri, ke vidaĵo estas tute nesporta, kvankam rimarkinda.

Ni rigardis tiun ĉi lukton en “Medisona Skvara Ĝardeno”.

Laŭ reguloj de l' usona lukto… Cetere, por kio paroli pri la reguloj, se ĝia unikeco estas ĝuste tio, ke ekzistas neniuj reguloj? Oni povas lukti ĉiel: elrompadi brakojn de rivalo, enigi fingrojn en lian buŝon por disŝiri ĝin, kiam la konkuranto provas formordi la fingrojn, tiradi harojn kaj orelojn, simple bati, gratvundi vizaĝon per ungoj, sufoki premante kolon — ĉion oni rajtas fari. Tiu ĉi lukto nomiĝas “wrestling” kaj kaŭzas sinceran intereson de spektantoj.

Luktistoj baraktadas sur ringo unu super la alia ĉirkaŭ dek minutojn, ploras pro doloro kaj kolero, nazosiblas, forkraĉas, akutkrias kaj ĝenerale kondutas naŭze kaj abomene kiel pekuloj en infero.

Abomeno kreskas plu, kiam post duonhoro iĝas komprenebla stulta trompo, kiun efektivigas la luktantoj, ja ĉi tie forestas eĉ simpla, surstrata pugnobatalo inter du ebriaj huliganoj. Se iu fortegulo efektive dezirus rompi brakon de rivalo, tion li atingus nepre. Rigardinte “wrestling”-on, kiam okazis plej severaj agoj de konkurantoj, ni vidis neniujn vundojn. Sed usonanoj ŝatas tiun ĉi iluzion kiel infanoj kaj kvazaŭ mortas pro ekstazo.

Tamen ne eblas kompari tiun ĉi vulgaran vidaĵon kun konkurado de vakeroj! Sur la sama rektangula areno, kiun profanis “wrestling”-o, ni spektis “rodeon” — rajdkonkurson de paŝtistoj alvenintaj el Okcidento.

Ĉi-foje forestis ringo kaj kromaj seĝoj. Pura sablo plenigis tutan supraĵon de l' areno. Sur tribuno sidis muzikistoj kaj plenforte blovis en siajn blovinstrumentojn.

Malfermiĝis pordegoj de densa, ligna baraĵo kaj komenciĝis parado de partoprenantoj. Sur rimarkindaj ĉevaletoj rajdis reprezentantoj de romantikaj ŝtatoj de Usono. Vakeroj (cowboys) kaj vakerinoj (cowgirls), t.e. paŝtistoj kaj paŝtistinoj el Teksaso, Arizono kaj Nevado. Ŝanceliĝis ĉirkaŭrandoj de grandaj ĉapeloj, fraŭlinoj permane salutis publikon. Sur la arenon jam venis kelkaj centoj da rajdantoj, tamen el la pordegoj aperadis ankoraŭ novaj gevakeroj.

Post fino de l' parado komenciĝis konkurso. Vakeroj laŭvice elrajdis rapide el la pordegoj sur bovoj, kiuj furioze kalcitris. Verŝajne la bovoj estis intence furiozigitaj per iu doloro, ĉar ili kalcitris tre aktive. Celo de ĉiu rajdanto estis plej longatempa troviĝado sur bovdorso, kiun li rajtas teni nur per sola brako. Sub plafono pendis grandega horloĝo kun sekunda montrilo videbla en ĉiu loko. Unu vakero sukcesis rajdi sur koleriĝinta besto deksep sekundojn, la alia — dudek kvin. Iuj rajdantoj alteriĝis jam post la dua aŭ la tria sekundo. Venkinton bovo malsuprenĵetis je la kvardeka sekundo. Vakeraj vizaĝoj estis streĉitaj, ĉar sinĝenaj paŝtistoj ne volis malhonoriĝi antaŭ gastoj.

Dum alia konkurso vakeroj rapide elrajdis sur ĉevaloj svingante lazon. Antaŭ ĉevalo galopis bovido suprenlevinte voston. La sekunda montrilo ekfunkciis. Subite maŝo de lazo forflugis el mano de l' vakero kaj, kvazaŭ viva, sekundon pendis sur kapo de l' bovido, sed jam dum la sekva sekundo ĝi kuŝis sur la areno. La urĝanta vakero alkuris por kiel eble plej rapide ŝnuri ĝin laŭ teksasaj reguloj kaj prezenti sian akurate pakitan, sed malespere bovoblekantan aĉetaĵon.

Zelotoj de rodeo akutkriis kaj enskribis rezultojn en libretojn.

Plej malfacila konkurso okazis fine. Ĉiu vakero devas rajdatingi kornobatantan, malican bovinon, kiu galopis laŭ la areno tiel rapide, ke estis tre malfacile supozi por tiu ĉi entute trankvila besto. Atinginte ĝin la vakero malsuprensaltis for de l' ĉevalo sur kolon de l' bovino kaj firme manpreminte kornojn penis klini la bestkapon. Plej grava kaj malfacila estis alterigo de l' bovino.

Pluraj vakeroj ne sukcesis fari tion. Ja necesas krom alterigo ankoraŭ urĝe ŝnuri ĝiajn hufojn kaj elmelki en boteleton, kiun la vakero tuj elpoŝigis, almenaŭ iom da lakto. Ĉiu konkuro daŭriĝis unu minuton. La venkinto, sukcesinta melki la bovinon, solene suprenlevis brakojn kun boteleto kaj gaje forkuris al posto de l' baraĵo.

Perfektaj konkursoj de paŝtistoj, ties minoraj kanzonoj kaj nigraj gitaroj, igis nin forgesi bruajn klakojn de boksaj gantoj, malfermitajn, salivajn buŝegojn kaj larmokovritajn vizaĝojn de konkurantoj de l' usona lukto “wrestling”.

La kolonelo diris veron. Sur lia areno oni povas spekti bonon kaj malbonon.



La naŭa ĉapitro. Ni aĉetas aŭton kaj forveturas


Dum veturado al Sing-Sing kaj ankoraŭ pli frue dum matenmanĝo, ni admonis s-ron Adams vojaĝi tra Usono kune kun ni. Ĉar ni havis neniujn argumentojn, do ni monotone ripetadis jenan frazon:

— Nu, veturu kune kun ni! Tio estos tre interesa!

Ni admonis lin, samkiel junulo admonas fraŭlinon ami lin. Li havas neniun bazon, sed tre deziras esti amata. Jen li sekve ĝemas.

S-ro Adams nenion respondis, kiel tiu sama fraŭlino, aŭ provis ekparoli pri alia temo.

Tiam ni komencis petegi lin plie. Ni elpensis torturon, kiu turmentis la bonkoran, maljunan ĝentlemanon tutan semajnon.

— Konsideru, s-ro Adams, vi estos kialo de nia pereo. Sen vi ni pereos en tiu ĉi lando, superplenigita per gangsteroj, benzinstacioj kaj ovoj kun ŝinko. Ni malsaniĝos antaŭ viaj okuloj en Nov-Jorko kaj mortos.

— Ne, ne, ĝentlemanoj, — parolis s-ro Adams, ne! Ne eblas tiel agadi. Jes, jes, jes! Vi tion ne komprenas, s-ro Ilf kaj s-ro Petrov.

Sed ni senkompate repetis lin sentante, ke nia amiko hezitas kaj necesas, kiel plej baldaŭ, forĝi tiun ĉi diketan, enigitan en akuratan, grizan kostumon, feron, dume ĝi estas inkandeska. Geedzoj Adams estis reciproke amantaj kaj bonege komprenantaj unu la alian. En okuloj de sia edzino li povus tralegi: “Mi scias, ke vi tre deziras veturi kaj vi malfacile detenas sin de tio, por ke tuj komenci vojaĝon kune kun ne tro konataj personoj. Tio estas via karaktero. Por vi ne gravas, restigi min sola kune kun bebo. Vi estas scivolema kiel negrido, kvankam vi jam estas sesdektrijara. Rememoru, kiom da fojoj vi veturis tra Usono per aŭto kaj trajno? Vi konas la landon samkiel vian loĝejon. Se vi deziras revidi ĝin ankoraŭfoje, tiam veturu. Por vi, mi ĉiam estas oferema.

Nur unu demando ne estas komprenebla por mi — kiu direktos aŭtomobilon? Cetere, faru ĉion ajn laŭ via deziro. Pri mi mem vi povas tute ne pensi”.

“Ne, ne, Bekio! — ŝi povus tralegi en la edzaj okuloj. Nekorekte kaj iom antaŭtempe opinii tiel malgaje pri mi. Mi absolute ne volas veturi ien ajn. Mi simple deziras helpi al la homoj. Kaj krome, mi ruiniĝos sen vi. Kiu razos mian kapon? Estos pli bone, se vi veturos kune kun ni. Vi estas ankoraŭ pli scivolema ol mi. Tion ĉiuj scias. Veturu! Samtempe vi direktos aŭton.”

“Kaj bebo?” — respondis okuloj de s-ino Adams.

“Ho, jes! Bebo! Tio estas terura: mi tute perdis la atenton!”

Kiam senvorta konversacio alvenis tiun ĉi punkton, s-ro Adams turnis sin en nian flankon kaj ekkriis:

— Ne, ne, ĝentlemanoj! Tio ĉi ne eblas!

— Kiel do ne eblas? — lamentis ni. — Ĉio eblas kaj estos bona. Dum veturo ni haltos kaj noktos en hoteloj.

— Nu, kiu noktos en hoteloj? — ekkriis subite s-ro Adams. — Ni pasigos noktojn en gastejoj aŭ kampadejoj.

— Jen, efektive, — daŭrigis ni, — vi ĉion scias. Nu, veturu! Vorton de honesto! Sinjorino Adams, veturu kune kun ni! Veturu kune kun la tuta familio!

— Kaj bebo? — samtempe ekkriis la geedzoj.

— La bebon vi povas lokumi en infanvartejon.

— Ne, ne, ĝentlemanoj! Ho, ve! Vi iluziiĝis! Tie ĉi ne ekzistas infanvartejoj. Vi nun estas ne en Moskvo.

Jes, tio estas vero. Ni estis ne en Moskvo. El fenestroj de apartamento de gesinjoroj Adams vidiĝis nudaj arboj de Centra parko kaj el Zoologia ĝardeno aŭdiĝis raŭkaj krioj de papagoj imitantaj signalojn de aŭtoj.

— Tiam vartu pri ŝi viaj konatoj, — diris ni.

La geedzoj ekhezitis. Sed la aferon malbonigis la filineto mem, kiu venis la ĉambron vestita je piĵamo kun brodita sur ĝia fronto musido Miki Maŭs (Mickey Mouse). Ŝi venis por diri “Bonan nokton” antaŭ enlitiĝo. La gepatroj kun ĝemado alkuris al sia filino. Ili brakumis kaj kisis ŝin kelkfoje turninte sin al ni. Nun en iliaj okuloj oni povas tralegi jenon: “Kiel? Interŝanĝi tiun ĉi etan belulinon je du fremduloj? Tio okazos neniam!”

Alveno de l' bebo forĵetis nin al elira punkto. Necesas ĉion rekomenci. Kaj ni reatakis.

— Kia ĉarma estas infano! Kiomaĝa ŝi estas? Ĉu efektive nur dujara? Ŝi aspektas kiel okjara. Ŝi mirinde estas memstara knabino kaj ŝi bezonas plian liberecon! Ĉu ŝajnas al vi, ke permanenta zorgado de gepatroj iom bremsas pluan inteligentecon de infano?

— Jes, jes, jes, sinjoroj! — parolis la feliĉa patro preminte la bebon al si. — Tio estas nur ŝerco viaflanke.

Post kiam la bebon oni enlitigis, ni kvin minutojn dece parolis pri nenio grava, kaj poste ni rekomencis admoni. Ni faris multajn proponojn okaze de l' bebo, sed neniu estis akceptita. Kiam ni absolute perdis esperon, subite elbuŝiĝis jena nia frazo:

— Kaj ĉu eble vi havas iun konatan matronon, kiu konsentus varti la bebon dum via foresto?

Okazis, ke, ŝajne, necesa damo ekzistas. Ni jam komencis pli detale evoluigi la ideon, sed neatendite s-ro Adams ekstariĝis. Liaj okulvitroj ekbrilis. Li iĝis tre serioza.

– Ĝentlemanoj! Ni bezonas du tagojn por decidi la taskon.

Dum du tagoj ni vagadis tra Nov-Jorko meditante pri tio, kio okazos, se gesinjoroj Adams rifuzos nian proponon veturi kune. Kie ni tiam trovos necesan idealulon? Ni delonge staris antaŭ vitrinoj de vendejoj prezentantaj akcesoraĵojn por vojaĝoj. Sakoj faritaj el skota ŝtofo kun zipoj, dorsosakoj el ŝipa veltolo, valizoj el mola ledo, plejdoj kaj termosoj — ĉio memorigis vojaĝon kaj allogis al ĝi.

Ĝustatempe en nian hotelan ĉambron venis s-ro Adams. Li aspektis absolute malsame. Li estis trankvila kaj triumfa. Lia veŝto estis plene butonumita.

— S-ro Ilf kaj s-ro Petrov, — diris la eta dikulo, spiregante kaj viŝante malvarman ŝviton de sur sia kalvaĵo, — ni decidis akcepti vian proponon.

Ni volis lin brakumi, sed li deflankiĝis, dirinte:

– Ĝentlemanoj, nun venis tre serioza momento. Ne eblas perdi tempon plu. Vi devas tion kompreni.

Dum la pasintaj du tagoj s-ro Adams ne sole akceptis la proponon, sed ankaŭ detale pripensis okazontan kurson. Ĝi kaŭzis turniĝon de niaj kapoj.

Komence ni transiras longan kaj malvastan ŝtaton Novan Jorkon laŭlonge kaj haltos en Skenektedio (Schenectady) — urbo de elektra industrio. Posta granda halto okazos en Baffalo (Buffalo).

— Eble, estas tre triviala rigardado de Niagara akvofalo (Niagara Falls), sed, ĝentlemanoj, tion vi devas nepre vidi.

Poste ni veturos laŭ bordoj de lagoj Ontario kaj Erio kaj atingos Detrojton (Detroit). Tie ni observos uzinojn de Ford kaj poste ni trafos Ĉikagon (Chicago). Plue nia celo estos urbo Kansaso (Kansas City).

Tra Oklahomo ni trafos Teksason. El Teksaso ni atingos urbon Santa Feon, en ŝtato Nova Meksikio. Tie ni vizitos indian teritorion. Lasinte Albukerkon (Albuquerque) ni transpasos Rokan montaron (Rocky Mountains) kaj trafos Grandan kanjonon. Poste estos Las Vegaso kaj fame konata digo sur rivero Kolorado (Colorado Boulder Dam).

Kaj jen ni okazas en Kalifornio post transpaso de montoĉeno Sierra Nevado, kie ni vizitos San-Franciskon, Losanĝelon, Holivudon (Hollywood) kaj San-Diegon. Post atingo de bordoj de Pacifiko ni veturos reen laŭ meksikia limo, tra El Paso, San Antonio kaj Hjustono. De tie ni moviĝos laŭ Meksikia golfo kaj atingos nigrajn ŝtatojn: Luiziano, Misisipo kaj Alabamo. Ni haltos en urbo Nova Orleano kaj tra norda parto de ŝtato Florido tra Talagasio (Tallahassee), Savano (Savannah) kaj Ĉarlstono (Charleston) ni aŭtos al Vaŝingtono, la ĉefurbo de Unuiĝintaj Ŝtatoj.

Nuntempe estas facile skribi pri tio, sed tiam… Kiom da krioj, disputoj, reciprokaj persvadoj okazis! Ni ĉie volis troviĝi, sed tempolimon de la vojaĝo geedzoj Adams determinis tre konkretan — du monatojn kaj neniu tago plu. Ili firme deklaris, ke ili povas forlasi la bebon nur dum sesdek tagoj.

Nun restis aĉeto de aŭto. Kaj kion aĉeti?

Kvankam jam ĝis tiam ni sciis, ke ni aĉetos plej malkaran aŭton troviĝantan en Usono, sed ni tamen decidis viziti aŭtomobilan eksponejon de la jaro 1936, kvankam nun estas novembro de 1935.

Ekspozicio situis en du etaĝoj kaj kolektis, kiel en fokuso, ĉiujn brilajn atingojn de aŭtomobila Usono. Forestis orkestroj, palmoj kaj bufedoj, — ĝenerale neniuj kromaj ornamaĵoj. La aŭtoj mem estis tiel belaj, ke bezonis nenion. Perfekta, usona teknika stilo konsistas el tio, ke esenco havas nenion troan. Aŭto estas celo de via vizito kaj do tie ĉi ekzistas nur ĝi. Vi rajtas tuŝi ĝin permane, eniĝi ĝin, turni stirilon, funkciigi antaŭlanternojn, detale ekzameni motoron.

Longaj korpoj de multekostaj “pakardoj” (packard), “kadilakoj” (cadillac) kaj “rols-rojs”-oj (rolls-royce) staris sur spegulaj podioj. Sur apartaj placetoj rotaciis speciale poluritaj ĉasioj kaj motoroj. Turniĝis kaj saltis nikelitaj radoj prezentante elastecon de risortoj kaj amortiziloj.

Ĉiu kompanio demonstris sian unikan teknikaĵon, por ĝisfine allogi aĉetanton kaj maltrankviligi lin (ĉefe lian edzinon).

Ĉiuj aŭtoj, kiujn demonstris kompanio “Krajsler” (chrysler), estis orkoloraj. Pli ĝuste, ties koloro estis kafa-ora, kiun havas skarabo. Ĝemado aŭdiĝis ĉirkaŭ tiuj aŭtoj. Belaj, maldikaj usonaninoj kun helbluaj okuloj estis pretaj fari krimon por akiri tiun aŭton. Iliaj edzoj turmentis pro imago, ke hodiaŭ nokte ili estos sole kune kun siaj edzinoj kaj tiam okazos konversacio pri la ekspozicio.

Ĉiu el edzoj longe estos paŝanta apud geedza lito, sur kiu kuŝas, kiel katido, lia amatino kaj balbuti:

— Karulino, ja nia “plimut”-o (plymouth) veturis nur dudek mil mejlojn. Ĝi estas ideala aŭto. Sed lia edzino eĉ ne aŭskultos lian balbutadon kaj sole ripetos:

— Mi deziras orkoloran “krajsler”-on!

Kaj tiun nokton kutima geedza lito transformiĝos por malfeliĉa edzo je kuŝejo de hinda fakiro kun enigitaj najloj.

Tamen malaltaj, potencaj “kord”-oj (cord) kun kristalaj antaŭlanternoj troviĝantaj interne de aloj por pli oportuna ĉirkaŭblovado, devigas forgesi orajn skarabojn. Usonaninoj interniĝas en aŭtojn kaj sidas tie multajn horojn nedezirante eliri. En plena ekstazo ili premas butonon kaj antaŭlaternoj elrampas solene el aloj. Ili repremas la butonon kaj tiuj malaperas en siaj nestoj. Kaj denove elekstere oni povas vidi nenion — nur nudan, brilan alon.

Tamen oro kaj kvarcovitro perdas sian allogon apud luksaj kaj eksmodaj formoj de grandaj “rols-rojs”-oj (rolls-royce). Komence oni volas preteriri tiujn nigrajn, simplajn aŭtojn, ĉar ŝajnas iom stranga tio, ke ili staras apud pli modernaj ekzempleroj. Tamen dum atenta esplorado iĝas klara tio, ke ĝi estas ĉefa aŭto ĉi tie. Ĝi servados tutan vivon kaj sekve ĝin preferas aĉeti superriĉaj oldulinoj aŭ princoj. Krom tio, ĝi estas prestiĝa aŭto samkiel diamantoj aŭ karaj peltoj.

Ni ankaŭ interniĝis en saman aŭton kaj sentis sin en ĝi ne tro oportune, kiel lordo gardanta sigelon, sed perdinta ĝin kaj atendanta punon.

Post iom da tempo ni lasis ĝin kaj decidis aĉeti ion alian, ĉar ĝi ne taŭgis por nia tre malfacila vojaĝo. Des pli, ke ĝi estis tro kara kaj kostis kelkajn mil dolarojn.

Ankaŭ ni esploris ceterajn specojn de aŭtoj. Ni sidis en helblua “bjuik”-o (buick) kaj en eta, malkara “ŝevrole”-o (chevrolet), funkciigis per butono antaŭlanternojn de “ford”-o (ford), tuŝis permane “plimut”-on (plymouth), “olsdmobil”-on (oldsmobile), “studebeker”-on (studebaker), “hudson”-on (hudson), “neŝ”-on (nashes) kaj eĉ premis sirenon de “kadilak”-o tiel, kvazaŭ pro tio dependis aĉeto de l' aŭto. Sed, eliginte el interno de l' mirinda aŭto potencan muĝon, ni deflankiĝis. Ne! Ne aĉetos! Mankas mono!

Ni vizitis ankaŭ aliajn aŭtajn eksponejojn. Ili situis ĉefe sub la libera ĉielo, sur senuzitaj terenoj de l' urbo. Ties lukson iom malbonigis granda afiŝo kun skribaĵo “Konsumitaj aŭtoj”. Tie ankaŭ estis diversaj aŭtoj, sed tempo videble maljunigis ilin kaj nenia riparo povus kaŝi ties estimindan aĝon.

— Tiujn aŭtojn preferas aĉeti tre riĉaj personoj, — neatendite diris s-ro Adams.

— Mi konsilas aĉeti novan “ford”-on. Konsumita aŭto kostas malpli, sed vi ja ne scias, kiom da benzino kaj oleo ĝi bezonas, kiom da fojoj vi riparos ĝin dum veturado. Ne, ne, sinjoroj, aĉeto de malnova aŭto estas stultaĵo.

Ĉiu bazaro havis apartan lokon, en kiu sub baldakeno, staris aŭtomobilo ornamita per alloga afiŝo: “Hodiaŭa sensacio”, kaj ni ege ekdeziris ĝin aĉeti, des pli, ke la sensacio kostis malmulte kaj aspektis, kiel la nova. Sed Adams estis tiam necedema kaj haltigis nin de danĝera aĉeto.

Ni aĉetis novan “ford”-on.

Komence ni volis aĉeti ĝin kun radioricevilo. Sed al ni oni rakontis unu teruran eventon. Antaŭnelonge okazis aŭta akcidento en montaro. Kripligitaj homoj kelkajn horojn troviĝis en difektita aŭto kaj kontraŭvole aŭskultis sonojn de fokstrotoj el funkciinta radioricevilo. Post tio ni, certe, rifuzis ĝin aĉeti, des pli, ke ĝi kostis kvardek du dolarojn.

Ankaŭ ni rifuzis hejtilon, kiun ni dubinde uzos, ĉar pro ĝi ŝvitas venta vitro. Ni ŝparis dekdu dolarojn. Cindrujo kostis malmulte, sed mankis tempo por aĉeti ĝin.

Unuvorte, ni aĉetis plej ordinaran “ford”-on, sen radio, hejtilo, cindrujo, posta kofro, sed kun elektra fajrilo.

Vendis ĝin al ni komercisto (dealer) en malsupra parto de l' urbo, ie sur la Dua avenuo kaj angulo de la 1-a strato, areo ne por aristokratoj. Nia nova aŭto aŭ, kiel oni en Usono nomas ĝin “car”, staris en malplena remizo, en kiu estis duonlumo kaj koto. La komercisto aspektis kiel gangstero kaj kvazaŭ ne tro volis vendi la aŭton al ni. Se ni ĝin aĉetos estos bone, se ne — ankaŭ nenio grava okazos. Tamen ni tuj ekvidis ĝuste tion, kion ni serĉis. La aŭtomobilo estis tute nova, havis musan koloron, aspektis kiel kara, sed kostis malmulte. Kion plian oni povus deziri de aŭto? Ĉu senpagajn kukojn, kiel amis paroli Majakovskij (NB. Majakovskij, Vladimiro, granda rusa poeto, pli frue vizitinta Usonon)? Tiuj mirakloj ne ekzistas en la mondo! Kaj do ni tuj pagis monon.

Nia nova “car” tuj ekplaĉis al ni.Kaj post kiam ĉiuj klopodoj finiĝis: ni ricevis konduklicencon kaj flavan numeron 3C-99-74 kun skribaĵo “Nov-Jorko”, asekuris nin pro akcidentoj, ni unufoje veturis tra Nov-Jorko en sia aŭto, kiun direktis s-ino Adams kaj ŝia edzo sidis apude. Ni estis tre fieraj kaj absolute ne komprenis, kial la granda urbo neniel reagas. Por fari al ni komplimenton, olda Adams diris, ke dum sia vivo neniam vidis tiun perfektan, ekonomian kaj facile moviĝantan aŭton.

— Jes, tre oportune konduki ĝin. Vi devas esti feliĉaj pro sukcesa aĉetaĵo, — konfirmis s-ino Adams.

Ni ankaŭ sentis kontentigon pro tio, ke inter dudek kvin milionoj da usonaj aŭtomobiloj ni posedas la plej bonan.

Lastan nokton ni pasigis ĉe geedzoj Adams.

Ni decidis ellitiĝi kiel eble pli frue por forveturi, kiam la bebo estos dormanta. Sed tio ne sukcesis. La knabineto ekvidis nin portantajn valizojn. Ne eblas senkompate rigardi tiam la geedzojn. Ili per mensogaj voĉoj asertis la bebon, ke post unu horo ili revenos. La negrino ploris. Ni rimorsis.

La aŭto ekmoviĝis laŭ malseka asfalto de Ŭesto de Centra parko, rapidindikilo komencis dekalkuli mejlojn kaj ni forveturis en nian longan vojaĝon.



La dua parto. Tra orientaj ŝtatoj


La deka ĉapitro. Laŭ ŝoseo


Majestaj ĉielskrapantoj de Nov-Jorko restis malantaŭe. Faritaj el rustorezista ŝtalo elementoj de “Impajr” (NB. Empire State Building) malklare vidiĝis en matena vualo, kovrinta la grandegan urbon.

En maldensa nebulo situis supraĵoj de ĉielskrapantoj “Radio siti” (Radio City), “Krajsler” (Chrysler), “Vulvort” (Woolworth) kaj aliaj grandaj konstruaĵoj havantaj kaj nehavantaj nomojn. Ilin ni vidis veturante viglan kaj modestaspektan periferian kvartalon.

Laŭ ŝtona pavimo fluis malpura akvo. Verda viadukto de la supergrunda fervojo transpasis straton en alteco de la kvina etaĝo. Energiaj novjorkanoj rapide veturis en aŭtoj laŭ siaj devoj. Brilis reklamo de razisto — rotacianta vitra cilindro kun blankaj, ruĝaj kaj bluaj strioj. En ruĝbrika domo oni vendis rostitajn sandviĉojn. Cetere, ĉi tie ĉiuj konstruaĵoj estis faritaj el ruĝa briko kaj sekve nenion allogan oni povas vidi.

En Nov-Jorko ekzistas pluraj problemoj. Milionoj da loĝantoj aŭdace penadas plibonigi siajn vivkondiĉojn. En ĝi estas tre multe da mono, kiun posedas nur koterio de riĉuloj. Tio ĵetas tragedian lumon sur ĉion okazantan en Nov-Jorko.

Ni forlasis la urbon por du monatoj.

Kurso de la unua tago estis klara. Ni veturos en Skenektedion (Schenectady) laŭ federala ŝoseo N 9, trans Poukipsio (Poughkeepsie), la nomo en la angla lingvo bezonas dekdu literojn, riveron Hudson kaj ĉefurbon de la ŝtato Nova Jorko — Olbenio (Albany).

Skemo de l' vojaĝo ankaŭ estis komprenebla. En nia dispono estas sesdek tagoj, dum kiuj ni devos traveturi ĉirkaŭ dek mil mejlojn. La veturado mem bezonas kvardek tagojn, se ni ĉiutage superos distancon je ducent kvindek mejloj. Dek kvin tagojn ni planas uzi por ĉirkaŭrigardoj, konatiĝoj, studadoj k.a. Sume tio deprenos kvindek kvin tagojn. Kvin tagoj estas rezervitaj por neantaŭvidotaj eventoj. Necesas rimarkigi, ke unu mejlo egalas kilometron kaj ses dekonoj.

Nia valizo situis en kofro instalita sub malantaŭan sidlokon. En ĝi troviĝis ĉemizoj, naztukoj kaj ĉefe rekomendoj novaj kaj malnovaj al personoj loĝantaj en lokoj, kiujn ni vizitos. Adresitoj estis profesoroj, teatristoj, poetoj, inĝenieroj, politikistoj, guberniestroj kaj senatanoj. Entute rekomendoj sufiĉis.

Venis tempo plenumi promeson kaj verki apartan ĉapitron pri usonaj vojoj. Ili meritas tion. Povas esti, ili meritas ne nur apartan ĉapitron, sed laŭdplenan libron. Nun ni jam kutimiĝis al tiu perfekta atingo de konstrua teknologio, sed nia unua impreso restas neforgesebla. Ni veturis laŭ ferbetona plato kun dikeco je dek unu coloj. Tiu ideale glata supraĵo estis iom aspra kaj havis grandan koeficienton de kluĉado. Eĉ pluvo ne sukcesis fari ĝin glita.

Ni ruliĝis laŭ ĝi tiel rapide kaj senbrue, kiel pluvguto malsuprenfluas laŭ vitro. La ŝoseo havis laŭlonge blankajn, dikajn striojn. Laŭ ĝi en ambaŭ direktojn povas veturi samtempe kvar aŭtoj. Praktike, tiuj vojoj, samkiel vojoj de antikva Romo, estis konstruitaj por ĉiam.

S-ino Adams kelkfoje turnis sin en nian flankon kaj perokule kvazaŭ demandis nin, sed ni simulis nian nekomprenon, kvankam ĉio estis tute komprenebla. Ŝi volis akceli moviĝon, tamen la komercisto rekomendis veturi dum la unuaj kelkaj tagoj kun rapideco ne pli ol 40 mejlojn hore. Tio necesas por ne difekti la novan, ankoraŭ nefunkciintan motoron. S-ro Adams ekrigardis rapidindikilon kaj ekvidinte, ke la montrilo balanciĝas apud ciferoj “50”, tuj ekklopodis:

— No, no, Becky! It's impossible! (Ne, ne, Bekio! Tio ne eblas!). La aŭto estas ankoraŭ iomete kruda kaj bezonas delikatan uzadon. Ĉu vere, sinjoroj?

Ni tiam nenion komprenis pri la problemo kaj nur kapjesis rigardante blankajn striojn de l' ŝoseo.

Ho, ŝoseo! Dum du monatoj ĝi kuregis renkonten al ni — farita el betono, asfalto kaj frakasita ŝtono saturita per bitumo.

Malfacile veturi laŭ usona federala ŝoseo malrapide. Sola deziro ne sufiĉas, ĉar ĉirkaŭ via aŭto moviĝas aliaj veturiloj pli rapide, kiuj vole-nevole enigas vin en torenton. Tuta Usono kuregas ien kaj ĝia halto ŝajne neniam okazos. Ŝtalaj hundoj kaj birdoj brilis sur avanoj de aŭtoj.

Inter milionoj da aŭtoj ni traveturis distancon de unu oceano ĝis la alia, kiel sablero pelita de benzina ventego, jam dum multaj jaroj blovanta en Usono!

Nia aŭto veturis preter kelkaj gazolinaj stacioj kun ses, ok kaj eĉ dek ruĝaj aŭ flavaj kranoj. Ĉe unu el tiuj ni haltis por plenigi cisternon.

El puraspekta konstruaĵo, en kies vitrino vidiĝis diversaj aŭtaj akcesoraĵoj, eliris viro en surmetitaj striaj kepo kaj supertuto. Sub lia malbutonumita kolumo vidiĝis leda kravato forme de papilio. En cisternan truon li enigis guman tubon kaj verŝilo aŭtomate komencis kalkuli kvanton de konsumitaj benzinaj galjonoj (NB. Galjono en Usono = 3,78 litroj). Samtempe la kalkulilo montris koston. Ĉiu nova galjono kaŭzis melodian sonon.

Tie ni unuafoje ekaŭdis vorton “service”, kiu signifas — servado.

La cisterno estis plenigita kaj ni povas veturi plu. Sed ĝentlemano en striaj kepo kaj leda kravato opiniis male, kvankam jam faris ĉion, kion ni petis: vendis dek unu galjonojn da benzino. Kaj tiam komencis granda usona servado.

La servisto de gazolina stacio (en Usono benzinon oni nomas gazolino) apertis kapoton kaj per metala bastoneto kun gradoj kontrolis nivelon de oleo en motoro. Se la oleo ne sufiĉas, tiam li alportos ĝin, troviĝantan en belaj ujoj, kaj aldonos kontraŭ aparta pago.

Poste li kontrolas aeran premon en pneŭmatikoj kaj laŭbezone li ĝin regulas. Ni konservis premon en frontaj pneŭmatikoj ses britajn funtojn kaj en postaj — tridek.

Fine la servisto ekzamenas la ventan vitron. Se ĝi bezonas purigon, do li faras tion per mola ĉifono kaj laŭdezire aplikas necesan pulvoron.

Ĉion li faras vigle, tamen sen hasto. Dum lia laboro, kiu kostas nenion por vojaĝanto, li krome komunikas novaĵojn pri la ŝoseo kaj vetero en la vizitotaj lokoj.

Nu, ŝajne, ĉio estas en ordo kaj jam nenio bezonas revizion. Tamen al vojaĝanto plaĉas tiu servado kaj do por ĉiu okazo li petas ekzameni funkciadon de dekstra, fronta pordeto. La servisto favore ridetas, elpoŝigas instrumentojn kaj post du minutoj la pordeto ekfunkcias senriproĉe.

Kiel komplemento, vojaĝanto ricevas belan mapon de l' ŝtato, kiun eldonis iu nafta kompanio vendanta benzinon ĉe vojoj. Ekzistas mapoj de “Standard Oil”, “Shell”, “Esso” k.a. Ĉiuj mapoj estas presitaj sur perfekta papero, facile legeblas kaj havas freŝan, absolute kredindan informon. Ne eblas, ke al vi oni donis pasintjaran mapon jam ŝanĝitan. Ĉiu freŝa mapo havas eĉ informon pri farataj riparoj de vojo en certaj lokoj. Ĝia dorso indikas hotelojn kaj gastejojn, en kiuj oni povas pasigi nokton. Ankaŭ estas indikoj pri vidindaĵoj situantaj apud la ŝoseo.

La tuta servado ne dependas de kvanto de aĉetita gazolino kaj speco de aŭtomobilo. Malnova “ŝevroleo” kaj plej moderna “duzenbergo” (duesenberg) ĉie renkontas saman rilaton.

Dum adiaŭado la servisto rekomendis al ni eĉ iom malakceli rapidecon ĝis 30 mejlojn hore kaj ne dum la unuaj 500 mejloj, sed dum la unua milo. Rezulte la motoro poste funkcios ideale. S-ino Adams tre ĉagreniĝis pro tio, sed akurate plenumis la rekomendon.

Ni, viroj, estis dum veturado pri nenio okupitaj kaj do komencis kalkuli kaj kompari. Nia muskolora “ford” konsumas unu galjonon da benzino por 16 mejloj. En ŝtato Nova Jorko benzino kostas 16 cendojn pro unu galjono, sekve plena dekkvar-galjona cisterno kun benzino kostanta du dolarojn kaj dudekkvar cendojn garantiis veturon longan je ducent dudek kvar mejloj. Kiam ni komparis mejlojn kaj kilometrojn, do okazis, ke kosto de sama vojaĝo en Usono estas sufiĉe malplia ol en Eŭropo.

Tiu konsola aritmetiko helpis al ni toleri afliktojn de pli rapide veturantaj aŭtoj, kiuj devancis nin. Usonanoj tre ŝatas devanci, kvankam tio ofte rezultigas akcidentojn, laŭusone “accident”. Ĉiujare kreskas kapacito de motoroj, sekve kreskas rapideco de aŭtoj, des pli, ke samtempe vojoj iĝas pli bonaj kaj perfektaj. Nun hundoj en Usono tion bone komprenas kaj neniam venas vojojn por kuri bojante post aŭtomobilo, ĉar ili scias, ke tie ilin atendas morto.

Por matenmanĝi ni haltis ĉe apudŝosea restoracio kun afiŝo “Manĝo kaj Danco”. Ni estis solaj en granda, duonhela ĉambro kun dancejo meze.

Ni manĝis brunan supon kune kun salitaj krakenoj, kiuj plene konvenis sian nomon, ĉar akre krakis en niaj buŝoj. Kiam ni ekmanĝis bifstekojn, alveturis en malnova “ford” mastro de restoracio. Li alportis faskojn de sekaj, maizaj tigoj por ornami salonon. Hodiaŭ, vespere alvenos loka junularo kaj okazos dancoj. Tio ĉi aspektis tre agrable, pace kaj eĉ patriarkece. Ja ni troviĝis nur cent mejlojn for de Nov-Jorko, kiu estas plej brua loko en la tuta mondo. Kaj ĉi tie regas kvieto, provincia, sincera flirto dum dancado, ornamaĵoj el tigoj kaj floroj.

Apud enirejo de l' restoracio disvastiĝis senbrila betono de altkvalita ŝoseo. S-ino Adams reĉagreniĝis, ĉar ŝi devas konduki aŭton malrapide.

Alilandulo, eĉ ne posedanta la anglan lingvon, sentime povas veturi laŭ ĉiu usona vojo. Li nenie perdos necesan vojon, ĉar ili havas numerojn. Indikiloj kun numeroj de ŝoseoj staras tre dense kaj sekve ne eblas erari.

Iufoje du ŝoseoj unuiĝas. Tiam sur apudvoja stango vidiĝas du numeroj: supre — la federala kaj malsupre — la ŝtata. Iufoje okazas kuniĝo de kvin, sep aŭ eĉ dek ŝoseoj, sekve kvanto de indikiloj sur stango respektive pliiĝas.

Ekzistas diversaj indikiloj, tamen ni vidis neniun troan, kiu distrus ŝoforon. Ĉiu indikilo staras tre oportune, dekstre de ŝoseo kaj ĝia situo permesas al ŝoforo vidi samtempe ĝin kaj vojon. Bildoj supozas neniun miskomprenon. En Usono ne ekzistas indikiloj kun malfacile kompreneblaj simboloj.

Preskaŭ ĉiuj indikiloj havas spegulajn reflektilojn, kiuj nokte reflektas lumon de aŭtaj lanternoj. Do tiujn indikilojn oni povas vidi tutan tagnokton. Nigraj skribaĵoj sur flava fono (tiu kolora kombinaĵo estas plej oportuna) avertas: “Malrapide”, “Lerneja areo”, “Stop! Danĝero!”, “Mallarĝa ponto”, “Rapideco limigita — 30 mejloj”, “Vojkruciĝo” aŭ “Post 300 futoj estos kaveto”, kiu nepre situas en la indikita loko. Cetere, tiu ĉi indiko renkontiĝas tre malofte kune kun sama kaveto.

Ĉe vojkruciĝoj staras fostoj kun grandaj lignaj sagoj, sur kiuj estas skribitaj nomoj de urboj kaj distancoj ĝis ili.

Bruante kaj muĝante flugis renkonten pezaj kamionoj kun brilaj cisternoj plenaj da lakto por sep milionoj da novjorkanoj. Enkomence, ni estis iom timemaj dum alproksimiĝo de tiuj kamionoj, kiuj veturis kun skuala rapideco. Plej majeste aspektas kamionoj nokte, kiam ili estas ornamitaj per ĉenoj de verdaj kaj ruĝaj ampoloj, senhalte hastantaj liveri lakton en la urbon ĝismatene.

Ankoraŭ pli majeste aspektas kamionoj veturigantaj en specialaj kromĉaroj samtempe tri aŭ kvar novajn aŭtomobilojn. Transporto de novaj aŭtoj perkamione, distance ne pli ol unu mil mejlojn, kostas malpli ol pertrajne. Tuj preter ni traflugis nova skualo kun brilaj verniso kaj nikelo. Dum momento ni fermis niajn okulojn pro netolerebla brilo kaj poste reveturis plu.

Vojoj estas unu el plej rimarkindaj atingoj en Usono, inter kiuj estas tiel nomataj “highways” — plej altkvalitaj vojoj. Laŭ ili veturas regule aŭtobusoj kun meza rapideco 60 mejlojn hore. Busa veturo kostas duoble malpli ol la trajna.

Ĉiutempe, eĉ dum plej malbona vetero, rapide veturas tra Usono pasaĝeraj busoj. Kiam nokte oni vidas ties siluetojn flugantajn laŭ dezerto, nevole rememoriĝas poŝtaj diliĝencoj, kondukitaj per maltimemaj kaleŝistoj, kiuj estas menciitaj en noveloj de usona verkisto Bret Harte.

Malfruiĝo estas malpermesata. Ĉiu ŝoforo tion bone scias kaj do repremas akcelilon. Tra fenestroj aŭdiĝas ventobruo kaj dormetantaj pasaĝeroj aŭskultas unikan melodion de amerika kontinento.

Usono situas sur granda aŭtomobila vojo.

Kiam ni nun fermas okulojn kaj rememoras la landon, en kiu travivis kvar monatojn, ni imagas ne Vaŝingtonon kun ĝiaj ĝardenoj, kolonoj kaj multaj monumentoj, ne Nov-Jorkon kun ĝiaj ĉielskrapantoj, mizero kaj riĉo, ne San-Franciskon kun ĝiaj oblikvaj stratoj kaj pendantaj pontoj, ne montojn, ne uzinojn, ne kanjonojn, sed iun vojkruciĝon kun gazolina stacio surfone de drataro kaj reklamaj afiŝoj.



La dekunua ĉapitro. Eta urbo


Ni haltis en eta urbo kaj tagmanĝis en apoteko.

Ĉi tie necesas ekspliki, kio estas eta usona urbo kaj kio estas apoteko prezentanta manĝon. La ĉapitro povas havi malsaman titolon: “Farmaciisto senmistika aŭ mistero de usona apoteko”.

Kiam grandaj usonaj aferistoj serĉintaj gravan profiton turnis la atenton al farmacio, do ili ekinteresiĝis pri agado de apotekistoj troviĝantaj post siaj barieroj.

Kion apotekistoj, gravmiene, per pistiloj pulvorigas en dikvandaj, fajencaj bovloj? Medikamentojn? Nu, kiom da medikamentoj ekzistas en la mondo? Kvindek, cent, nu cent dudek, finfine! Cent dudek varmomoderigaj, ekscitaj kaj dolormildigaj medikamentoj! Kial, oni faras ilin en apotekoj per metia rimedo? Necesas establi serian produktadon en fabrikoj.

Post kiam oni komencis produkti medikamentojn industrie, malsanuloj nenion gajnis, ĉar medikamentoj ne iĝis malpli karaj. Sed apotekistoj perdis sian enspezon. Ĝin nun ricevas fabrikantoj.

Por iel kompensi la perdon farmaciistoj komencis vendi glaciaĵon, freŝigan akvon, galanterion, ludilojn, cigaredojn kaj drogojn, — unuvorte ili ekagadis diversmaniere.

Kaj do nuntempe usona apoteko aspektas interne kiel granda verŝotablo kun rotaciaj altaj taburetoj starantaj apud ĝi. Post verŝotablo vantkuras rufaj kelneroj en oblikve surmetitaj pilotĉapoj aŭ koketaj fraŭlinoj, kun haroj buklitaj por pluraj jaroj, similaj al iu moda kinostelo. Iam ili similis al Kay Frencis, iam al Greta Garbo, kvankam iom pli frue ĉiuj similis Gloria Svenson (Swanson). Ili kirlas kremon, verŝas el nikelitaj kranoj gasigitan akvon, rostas kokidojn kaj kun tinto ĵetas en glasojn glacierojn.

Tamen apoteko jam transformiĝis je taverno, sed ĝia mastro devas esti diplomita farmaciisto, kiu rajtas vendi kafon, glaciaĵon, rostaĵojn kaj ceterajn drogojn.

Kutime en plej malproksima loko de apoteko troviĝas vitra ŝranko kun medikamentoj, kiun tuj neniu povas ekvidi.

En Nov-Jorko konserviĝis nur sola apoteko, en kiu farmaciisto mem preparas medikamentojn.

Ho, ĝi estas rimarkinda ejo, kiun penetris aŭreolo de medicina mistero! Por konvinki ĉiujn, ke tie li preparas medikamentojn permane, la mastro elstarigis en vitrinon amason da malnovaj, jam flavaj receptoj. Tio ĉi aspektas kiel laborloko de iu antikva alkemiisto. Oni eĉ sentas timon dum eniro! Alie aspektas ordinara apoteko. En ĝi oni povas manĝi, aĉeti poŝan horloĝon aŭ vekilon, kaserolon aŭ ludilon, aĉeti aŭ lui libron.

Ni melankolie ekrigardis menuon. Manĝo N1, manĝo N2, manĝo N3, manĝo N4!

Dinner number one, dinner number two, dinner number three, dinner number four! Manĝo N4 kostas duoble pli ol manĝo N2. Tio ne signifas, ke ĝi estas duoble pli bongusta, — ne, simple ĝi estas duoble pli granda. Se manĝo N2 nomata “kantri sosiĝ” (country sausage) havas tri kolbasetojn, do manĝo N4 havas ses samajn kolbasetojn.

Post manĝado ni ekinteresiĝis pri mensaj nutraĵoj, kiujn en apoteko ankaŭ oni vendis. Tie troviĝis akre kolorigitaj bildetoj kun lokaj vidindaĵoj, tre malkaraj — du ekzempleroj kontraŭ kvin cendoj. La nekolorigitaj kostis pli: unu kontraŭ kvin cendoj, ĉar ties kvalito estis pli alta. Ni fiksrigardis breton kun libroj. Ĉiuj estis romanoj: “Esti pekulo — afero de viro”, “Flamo de forbrulinta amo”, “La unua nokto”, “Flirto de edziĝintoj”.

— Ne, ne, ĝentlemanoj, — diris s-ro Adams, — vi ne rajtas ofendiĝi. Vi troviĝas en eta usona urbo. Amaso da homoj imagas Usonon kiel lando de ĉielskrapantoj, en kiu ĉiun tagnokton aŭdiĝas tondro de sub- kaj superteraj trajnoj, infera muĝado de aŭtomobiloj kaj permanenta akra kriado de borsaj makleristoj, kiuj vantkuradas inter ĉielskrapantoj svingante brakojn kun akcioj, kies kurzo ĉiusekunde falas. Tiu ĉi imago estas firma, malnova kaj kutima.

Certe, ĉio ĉi ekzistas — ĉielskrapantoj, superteraj fervojoj kaj kurzofalantaj akcioj. Sed tio apartenas nur al Nov-Jorko kaj Ĉikago. Cetere, eĉ tie borsistoj ne vantkuradas laŭ trotuaroj, batfaligante usonajn civitanojn, sed troviĝas kaŝe de loĝantaro en siaj borsoj, en kiuj okupiĝas pri diversaj aĉaj maĥinacioj.

En Nov-Jorko staras pluraj ĉielskrapantoj. En Ĉikago — iom malpli. En ceteraj grandaj urboj staras du aŭ tri en tuta urbo. Ĉiu aspektas iel sole kaj similas akvoprovizan turon aŭ belfridon. En etaj urboj ĉielskrapantoj forestas.

Usono ĉefe estas unuetaĝa kaj duetaĝa lando. Plejparto de nia popolo loĝas en malgrandaj urboj, kies civito kalkulas de tri ĝis dekkvin mil personojn.

Ĉu estas vojaĝanto, kiu ne spertis freŝan, neripeteblan senton de emocia atendado, penetrintan en animon dum eniro en urbon, ankoraŭ nevizititan? Ĉiu strato aŭ strateto apertas al serĉantaj okuloj de l' vojaĝanto plurajn novajn arkanojn. Jam vespere ŝajnas, ke li sukcesis ekami la urbeton. Aspekto de surstrata homamaso, arkitekturo de konstruaĵoj, bazara odoro, kolora gamo unika por la urbo kreas la unuajn, plej bazajn impresojn de l' vizitanto. Li povas loĝi en ĝi tutan jaron, viziti ĉiujn lokojn, konatiĝi kun multaj personoj, poste forgesi ties nomojn kaj ĉion viditan, sed la unuaj impresoj restas por ĉiam.

Tion ne eblas diri pri usonaj urboj. Ekzistas, certe, en Usono kelkaj urboj, kiuj havas siajn neripeteblajn vizaĝojn — San-Francisko, Nov-Jorko, Nov-Orleano aŭ Santa-Feo. Ilin oni povas admiri, ili indas amon aŭ malamon. Ĉiuokaze ili provokas aperon de iu sento. Sed preskaŭ ĉiuj, ceteraj, usonaj urboj similas unu la alian, kiel kvin kanadaj ĝemeloj, kiujn ne scipovas distingi eĉ ties tenera patrino. Tiu senkolora kaj vulgara konglomerato de briko, asfalto kaj reklamoj aperigas en sino de vojaĝanto nur sentojn de ĉagreno kaj seniluziiĝo.

Kaj se en la unuan urbeton vojaĝanto alvenas kun espero kontempli ion unikan, do en la dua vizitita urbeto lia atendo iom malpliiĝas, en la tria ĝin anstataŭigas miro, en la kvara — ironia rideto, en la kvina, en la deksepa k.t.p. lia atendo transformiĝas je plena indiferenteco, kvazaŭ al via aŭto renkonten kuregas ne novaj nekonataj urbetoj de la neesplorita lando, sed kutimaj fervojstacioj kun siaj nepraj sonorilo, kaldrono kaj deĵoranto en ruĝa kaskedo.

Ĉiun urbon trapenetras ĉefa strato, kiu nepre nomiĝas Ĉefa Strato (Main Street) aŭ Ŝtata Strato (State Street), aŭ Larĝa Vojo (Broadway).

Ĉiu malgranda urbo volas esti simila al Nov-Jorko. Do, ekzistas Nov-Jorkoj kun du mil rezidantoj, kun mil okcent rezidantoj kaj eĉ kun naŭcent. Ties rezidantoj promenas fiere laŭ sia Brodvej-o kaj aprezas ĝin pli ol sama novjorka.

Arkitektura aspekto de konstruaĵoj situantaj sur ĉefa strato ne donas al nova okulo iun artan plezuron. Ili estas faritaj el ordinaraj brikoj, kunmetitaj en duetaĝajn kubojn. En ili homoj perlaboras monon kaj do neniuj abstraktaj ornamaĵoj estas bezonataj.

Malsupra parto de urbo nomiĝas “business center” — afera centro. Tie funkcias oficejoj, vendejoj, kinejoj. Trotuaraj estas senhomaj. Tamen pavimoj estas plenaj per aŭtoj. Ilin oni nur ne rajtas parki kontraŭ fajropreventiloj aŭ enirejoj, pri kio avertas skribaĵo:“No parking!” — “Parkado malpermesata!”.

Iufoje okazas malfacile trovi lokon por parki aŭton, aŭ kiel parolas rusoj loĝantaj en Usono — “priparkovat”. Iun tagon ni estis vespere en San-Diego ĉe pacifika bordo. Ni volis vespermanĝi kaj serĉis parkejon, sed ne sukcesis tion dum la tuta horo. La urbo estis tiel superplenigita per aŭtoj, ke por nia sola aŭto loko ne restis.

Karakteron de eta usona urbo atribuas ne tieaj domoj, sed aŭtomobiloj kaj ĉio akcesora — benzinaj stacioj, riparejoj, vendejoj de “Ford” aŭ “General Motors”. Tio rilatas al ĉiuj urbetoj. Vi povas traveturi kelkajn mil mejlojn, pejzaĝo kaj klimato ŝanĝiĝis, la horloĝon necesas ĝustigi respektive al loka tempo, sed urbeto, en kiu vi intencas pasigi nokton, estos preskaŭ sama, kiun vi vizitis antaŭ du semajnoj. Same en ĝi forestas promenantoj, sama kvanto de aŭtoj staras ĉe vojrandoj, reklamoj de apotekoj kaj remizoj same brilas per sama neono aŭ argono. Ĉefa strato same nomiĝas Brodvej, Mejn Strit aŭ Stejt Strit. Iufoje okazas, ke domoj estas konstruitaj el malsama materialo.

“Residential Part”, rezidanta parto de urbo, estas tute senhoma. Silenton foje rompas nur susuro de kloŝoj de preterveturantaj aŭtoj. Viroj laboras en ilia “afera centro”, dommastrinoj estas okupitaj pri purigado. En unu- aŭ duetaĝaj domoj funkcias polvosuĉiloj, oni movas meblaron kaj viŝas oritajn kadrojn kun fotoportretoj. En ĉiu domo estas po ses aŭ sep ĉambroj, sekve estas multe da laboro tie. Sufiĉe viziti ajnan domon, por ke vi sciu, kia meblaro troviĝas en ceteraj milionoj da similaj domoj kaj eĉ ĝian situon.

Najbaraj kortoj ne havas barilojn. Tie oni konstruis garaĝojn, kiujn oni ne ŝlosas. Cementa vojeto troviĝas inter domeniro kaj trotuaro. Dika tavolo de falinta foliaro kuŝas sur kvadrataj gazonoj. Belaj domoj brilas sub radioj de la aŭtuna suno.

Iufoje kelkaj vilaoj de la rezidanta parto, en kiuj loĝas riĉuloj, okazigas gravan impreson. Tie estas plena idilio de riĉo, kiu ŝajne povas okazi nur en fabelo. Negrinoj en blankaj antaŭtukoj kaj kufoj promenigas junajn sinjorojn. Rufaj knabinoj kun helbluaj okuloj ludas flavajn ringojn. Perfektaj “touring cars” — turismaj aŭtoj staras apude.

Afera centro aspektas malsame kaj tieaj konstruaĵoj similas iun fajran depoton, en kiuj oni perlaboras monon por supre menciita idilio. Diferenco de ties fasadoj estas tiel grava, ke ne eblas komence kredi, ke ili situas en la sama urbo. Multon oni povas kompreni dum vizito en etan urbon kaj ne gravas ĝia situo; en Oriento, en Okcidento aŭ en Sudo. Ĉie okazos samo.

Nia aŭto moviĝas plu kaj preterveturas multajn urbetojn. Kiaj pompaj nomoj! Sirakuzo (Syracuse), Pompeo (Pompeii), Batavio (Batavia), Varsovio (Warsaw), Kaledonio (Caledonia), Vaterlo (Waterloo), Genevo (Geneva), Moskvo (Moscow). En malgranda Moskvo en apoteko oni proponas matenmanĝon N2: varmajn flanojn kun acera suko kaj en kinejo oni prezentas filmon pri gangstera vivo, jen estas ĝuste usona Moskvo.

En Usono ekzistas kelkaj Parizoj kaj Londonoj. Ankaŭ estas Ŝanhajo, Harbino kaj eĉ dek Peterburgoj (Sankt Petersburg). Moskvo estas en ŝtato Ohio, du aliaj urboj situas en malsamaj ŝtatoj. En unu el Peterburgoj loĝas eĉ cent mil rezidantoj. Estas kelkaj Odesoj (Odessa, NB. Ambaŭ aŭtoroj naskiĝis en Odeso situanta apude de Nigra maro). Ne gravas, ke Odeso situanta en ŝtato Teksaso havas neniun maron. Kiu estis tiu odesano veninta tien el malproksimo? Ĉu trovis li tie sian feliĉon? Kompreneble, tion neniu scias. Estas Napolo kaj Florenco. En usona Napolo anstataŭ itala vulkano Vesuvo fumas tubo de loka fabriko de konservaĵoj kaj en Florenco, certe, estas sensence diskuti pri freskoj kaj similaj malpli interesaj artaĵoj, kiuj ne donas nepran profiton.

Kompense, en tiuj ĉi urboj oni povas aĉeti plej modernan aŭton aŭ elektran fridujon (revo de novgeedzoj) kaj ĉiuj loĝejoj havas varman kaj malvarman akvon. Se en urbeto estas hotelo, do tiam el la tria krano elverŝiĝas glacia akvo.

En urbo funkcias kelkaj eklezioj — metodista, kongregacia kaj baptista. Nepre troviĝas multekolona preĝejo de eklezio “Kristana scienco”. Tamen, se vi ne estas ekleziano, do vi tiam vizitu “moving pictures” — kinejon, kie vi povas spekti bele realigitan, sed stultan filmon.

En ĉiu urbo estas luksaj elementaj kaj mezaj lernejoj. Fakte lernejoj estas kiel regulo plej bonaj konstruaĵoj en urbo. Tamen, kiam knaboj libertempas, do ili preferas imiti agojn de gangsteroj viditajn en kinejo kaj senfine pafas el revolveroj aŭ “machine-guns” (mitraloj), kiujn tre multe produktas fabrikoj de ludiloj.

Senkonsola estas aŭtomobila-benzina angoro de etaj urboj.

Pluraj malkontentaj verkistoj de Usono loĝis en urbetoj situantaj en Meza Okcidento. Ili protestis kontraŭ unutoneco, kontraŭ mortiganta kaj senĉesa serĉado de dolaroj, kiu ne havas finon.

Iuj urbetoj faras heroajn streĉojn por iel ajn diferenci dis de siaj unutipaj fratoj. Por tio oni elpendigas afiŝojn kun nomo de l' urbo, samkiel vendistoj samon faras super siaj vendejoj, por ke aĉetanto sciu, kion tie oni vendas.

“Redvud siti” (Redwood City)! Kaj jenaj afiŝoj en versoj: “Climate best by government test” (Plej bona klimato laŭ testo de registaro). Tie oni vendas klimaton. Povas esti, ke loka klimato estas plej bona, sed vivo tiea estas sama, kiel en ceteraj urbetoj, kies klimato estas malsama.

Ĉefa strato. Post grandaj vitrinoj staras aŭtomobiloj, kiujn, okaze de la proksimiĝanta Nova Jaro, oni kovris per diafana papero kaj ornamis per buntaj rubandoj. Post malpli grandaj vitrinoj saĝaj apotekistoj elpremas sukon el oranĝoj kaj preparas ovaĵon kun ŝinko. Tra la urbo rekte laŭ strato veturas karga trajno kaj brue sonas ĝia signalo.

Tio estas tipa eta usona urbo kaj ne gravas ĝia nomo: Parizo, Moskvo, Kairo aŭ unu el pluraj usonaj Springfield-oj.



La dekdua ĉapitro. Granda eta urbo


Aŭtomobila vojaĝo tra Usono similas vojaĝon trans oceano monotona kaj majesta. Dum ĉiu eniro sur ferdekon, matene aŭ vespere, dum ŝtormo aŭ kalmo, lunde aŭ ĵaŭde, ĉiam ĉirkaŭe estas senlima akvo. Same ĉiu rigardo el aŭta fenestro vidas perfektan ŝoseon kun apudaj gazolinaj stacioj, gastejoj kaj reklamaj afiŝoj. Tio ĉi estis vidata hieraŭ kaj antaŭhieraŭ kaj estos vidata nepre morgaŭ kaj postmorgaŭ. Tagmanĝo en ŝtato Ohio estos sama, kiel estis hieraŭ en ŝtato Nova Jorko. Samkiel en vaporŝipo, kie ŝanĝo de latitudo kaj longitudo neniel influas menuon kaj regularon por pasaĝeroj. Tiu konstanta monotoneco estas kolosa larĝeco kaj nekalkulebla riĉeco de Unuiĝintaj Ŝtatoj. Antaŭ geografia prezentado de usona Oriento, kies reliefo estas diversa, necesas rimarkigi plej gravon: ĝi estas plenigita per aŭtoj kaj elektro.

Nia vojaĝo nur komenciĝis, tamen ni jam sukcesis rompi plej gravan punkton de plano prilaborita de s-ro Adams.

– Ĝentlemanoj! — diris li antaŭ forveturo. — Vojaĝo laŭ usonaj vojoj estas serioza kaj danĝera.

— Sed ja usonaj vojoj estas plej perfektaj en la mondo! — oponis ni.

— Jes, jes, jes, sinjoroj, ĝuste pro tio ili estas plej danĝeraj. Ne, ne, ne oponu al mi. Vi simple ne deziras kompreni. Ju vojoj estas pli bonaj, des pli rapide veturas aŭtoj. Ne, ne, ne, ĝentlemanoj! Tio estas tre danĝera. Ni devas preni nepran kondiĉon — vespere ni haltos kaj enhoteliĝos. Kaj fino! Finished!

Tiun kondiĉon ni ĉiuj akceptis.

Tamen, kiam venis vespero ni ne haltis, kion postulis s-ro Adams, sed veturis plu kun funkciantaj antaŭlanternoj tra longega ŝtato Nova Jorko.

Ni proksimiĝis al monda centro de elektra industrio — la urbo Skenektedio (Schenectady).

Timege veturi vespere laŭ granda usona ŝoseo. Ĉirkaŭe estas mallumo. Kiel fulmoj okulfrapas lumĵetiloj de renkontaj aŭtoj. Ili flugas unu post la alia, kiel etaj lumaj uraganoj, akre sonante kaj snufante kiel katoj. Rapideco de nia aŭto ne estis ŝanĝita, tamen ŝajnas, ke ĝi pliiĝis duoble. Antaŭe, sur longa oblikva voja parto, vidiĝis ĉeno de moviĝantaj, paradaj lumgirlandoj, surfone de kiuj estas preskaŭ nerimarkeblaj ruĝaj lumoj de preterveturantaj aŭtoj. Tra malantaŭa fenestro permanente penetras senpacienca lumo de atingantaj aŭtoj. Ne eblas halti aŭ malakceli nian moviĝadon. Necesas veturi nur antaŭen plu. Pro egalritmaj blindigantaj ekbruloj de lumo ĉiu homo komencas konvulsie oscedi. Dormiganta indiferenteco ekposedas animon. Perdiĝas celo de la vojaĝo. Kaj sole en sino de cerbo pulsas terura penso: tuj iu ebria kaj gaja idioto kun optimisma rideto enpuŝiĝas nian aŭton kaj okazos akcidento.

S-ro Adams nervoze turniĝis sur sia sidloko, apude de sia edzino, kiu kun vera usona certeco, tamen eniĝis tian frenezan ritmon de la nokta veturado.

— Nu, Bekio, Bekio, — balbutis li senespere. — What are you doing?.. (Kion vi faras?..) It's impossible!(Tio ne eblas!)

Li turniĝis al ni. Liaj okulvitroj maltrankvile ekbrilis.

– Ĝentlemanoj! — elparolis li per voĉo de profeto. — Vi ne komprenas, kion signifas aŭta akcidento en Usono!

Finfine li atingis tion, ke s-ino Adams grave malakcelis moviĝon kaj ĉesigis plezure devanci kamionojn. Li alkutimigis nin al monaka reĝimo de veraj aŭtaj vojaĝantoj, kiuj celas esplori landon, anstataŭ meti siajn ostojn en akurate aranĝitan ĉevojan kanaleton.

Multe pli malfrue, dum fino de l' vojaĝo, ni aprezis liajn rekomendojn. Dum jaro kaj duono de sia partopreno en la monda milito Usono perdis kvindek mil mortigitajn civitanojn. Dum la pasinta jaro kaj duono sur usonaj vojoj pereis kvindek ses mil civitanoj. Kaj en Usono ne ekzistas tiu potenco kapabla preventi tiun ĉi amasan mortigon.

Ĝis Skenektedio restis ankoraŭ ĉirkaŭ dudek mejloj, sed la urbo jam demonstris sian elektran potencon. Apud la ŝoseo aperis lanternoj similaj al melonoj, kiuj ĵetis tre helan, sed ne blindigintan, flavan lumon. Oni povis vidi tiun mirindan, lumantan substancon, kiu buliĝis interne de la lanternoj.

La urbo mem aperis neatendite. Tio okazas kutime dum alproksimiĝo al ceteraj usonaj urboj. Ŝoseo ne ŝanĝiĝas, sed pliiĝas kvanto de reklamoj kaj gazolinaj stacioj. En unu usona urbeto oni elpendigis ĉe eniro al ĉefa strato jenan afiŝon:

PLEJ GRANDA ETA URBO DE UNUIĜINTAJ ŜTATOJ

Tiu ĉi memnomiĝo bone konvenas al Skenektedio kaj al ceteraj usonaj urboj fonditaj apude de grandaj uzinoj, grenujoj aŭ naftaj basenoj. Ĝi fakte estas tiu sama eta urbo kun siaj “afera centro” kaj “rezidanta parto”, kun sia Brodvej aŭ Mejn Strit, nur pli granda laŭ longeco kaj vasteco. Entute, certe, ĝi estas granda urbo. En ĝi estas multe da asfalto, briko kaj elektraj lampoj, povas esti, eĉ pli ol en Romo. Kaj sendube pli multe en ĝi estas elektraj fridujoj, lavmaŝinoj, polvosuĉiloj, banujoj kaj aŭtoj. Tamen la urbo estas ege malgranda spiritsence kaj do ĝi povus lokiĝi sur areo de unu strateto.

En tiu ĉi urbo, en kiu oni produktas tre lerte plej malgrandajn motorojn por ovokirliloj kaj plej grandajn generilojn por elektra stacio “Boulder dam” sur rivero Kolorado okazis jena evento.

Unu inĝeniero ekamis edzinon de alia inĝeniero. Post iom da tempo ŝi eksedziniĝis kaj denove edziniĝis al la amata homo. Ĉiuj urbanoj sciis, ke la romano estis ideale pura, ke ŝi ne adultis kaj tolereme atendis divorcon. La novgeedzoj komencis la novan feliĉan vivon, opiniante, ke ĉiuj problemoj finiĝis. Fakte, ili eraris, ĉar ties turmentoj nur ekaperis. Vizitoj al ili ĉesis kaj ilin neniu invitis gasti. Ĉiuj ilin ne bezonis. Tiu estis reala bojkoto, kies plej grava negativaĵo estis tio, ke agoj okazis en la urbo, en kiu ĉiuj urbanoj konis unu la alian kaj do ofte kunvenis por kartludi briĝon aŭ pokeron. Ĝenerale, tiu reago de la loĝantaro al la nova geedza paro estis tute ŝajna, ĉar enanime ili indiferente rilatis al stato de tiuj personoj, sed origina usonano ne devas divorci. Tio estas maldeca. Rezulte tiu homo, kuraĝinta ekami kaj edziĝi al la eksedziniĝinta virino, forlasis la urbon. Estis bone, ke tiam ankoraŭ ne okazis krizo kaj do oni povis facile trovi novan laborlokon.

Socio de urbeto, aperinta kaj kreskinta apud granda industria entrepreno, entute kunligita kun ĝia funkciado, pli ĝuste kun interesoj de ĝiaj posedantoj, kapablas forte influi. Formale laboranton oni neniam maldungas pro liaj konvinkoj. Li rajtas kredi en Usono ĉiun koncepton, ĉiun eklezion. Li estas libera civitano. Tamen, se li ne vizitas preĝejon, iufoje laŭdas komunismon, do iun momenton, kiun li mem ne rimarkos, li perdos laboron kaj malaperos el la urbo. Personoj, kiuj lin elpelos, ne tro kredas Dion, sed regule vizitas preĝejon. Tio estas maldeca — ne viziti preĝejon. Koncerne komunismon, do pri tio okupiĝu meksikianoj, slavoj aŭ negroj. Tio estas neusona afero.

En Skenektedio ni enloĝiĝis en hotelon kun tri akvoj: varma, malvarma kaj glacia. Poste ni eliris promeni. Estis nur la deka vespere, sed stratoj jam estis senhomaj. Ĉe randoj de trotuaroj estis parkitaj malhelaj aŭtoj. Maldekstre de l' hotelo estis malplena kampo kovrita per herbo. Tie estis tute mallume. Post la kampo, sur tegmento de sesetaĝa konstruaĵo malrapide eklumis kaj poste malrapide estingiĝis inicialoj “G.E.” — Ĝenerala Elektra Kompanio (General Electric Company). La inicialoj similis iun imperiestran. Tamen neniam imperiestroj ne havis tiun potencon, kiun havas elektraj ĝentlemanoj konkerintaj Azion, Afrikon kaj starigintaj sian blazonon en la Malnova kaj en la Nova partoj de l' mondo.

Tial preskaŭ ĉio rilatanta al elektro finfine havas rilaton al “Ĝenerala Elektra Kompanio”.

Post la hotelo, sur ĉefa ŝoseo moviĝis oscilante ĉenoj de lumo, kiuj konfirmis tiean intensan trafikon. Perfekta, betona vojo, ĉirkaŭiganta la kampon, estis malplena kaj eĉ ne havis trotuaron, ĉar evidente konstruistoj ne povis supozi, ke ekzistas personoj, kiuj alvenos al ĉefa oficejo de “G.E.” piede anstataŭ aŭte.

Kontraŭe de la oficejo staris kantino alligita al malnova kamioneto. En ĝi troviĝis maljunulo kun lipharoj. Li vendis rostitan maizon (pop corn) aspektantan kiel malfermiĝintaj, blankaj burĝonoj. Sur vendotablo staris benzina lumigilo. Ni komencis diskuti pri preparo de l' nutraĵo.

— Ta ce kukuruza! (Tio estas maizo) — subite diris la vendisto en la ukraina-rusa lingvo. De kie vi venis, ĉar vi parolas ruse?

— El Moskvo.

– Ĉu vi diras veron?

— Jes.

La oldulo ege emociiĝis kaj eliris el la kantino.

– Ĉu vi estas kvazaŭ la delegitoj de soveta reĝimo? — demandis li. — Aŭ, eventuale, vi venis por labori aŭ studi?

Ni eksplikis, ke ni estas vojaĝantoj.

— Jes, jes, — diris li, — ĉu vi observas, kiel ĉi tie en Unuiĝintaj Ŝtatoj okazas aferoj?

Longatempe ni staris apud vitrino de la kantino aŭskultante rakonton de l' vendisto saturigitan per miksaĵo el ukrainaj, rusaj kaj anglaj vortoj.

Li venis Usonon antaŭ tridek jaroj el eta vilaĝo situanta en Volina gubernio. Nuntempe ĝi apartenas al Pollando. Komence li laboris en karbaj minejoj. Poste li kamplaboris en farmobieno. Poste oni dungis laboristojn en lokomotivan uzinon situantan en Skenektedio kaj li eklaboris en ĝi.

— Tiel pasis mia vivo, kiel unu tago, — diris li sopire.

Jam lastajn ses jarojn li havas neniun laborlokon. Li disvendis ĉiun siajn valoraĵojn kaj perdis loĝejon.

— Mi mem kaj mia direktanto, polo, kune vendas “pop korn”-on.

— Kaj ĉu via salajro estas sufiĉa?

— Ne, ne. Eĉ ne sufiĉas por tagmanĝo. Mi malsatas. Mia malnova vestaĵo ne taŭgas eĉ por promenado laŭ strato.

— Kiel vi ne revenas vian patrujon?

— Nu, tiea situacio estas ankoraŭ pli malbona, laŭ leteroj de samvilaĝanoj. Nu, kaj kio okazas nun en Ruslando? Pri ĝi ĉi tie oni parolas diverse. Mi ĝuste ne scias, kiun fidi aŭ ne fidi.

Okazis, ke la viro, delonge forveturinta el Rusio, atente sekvas ĉion, kion oni skribas kaj parolas en Skenektedio pri lia eksa patrujo.

– Ĉi tien venas diversaj lektoroj, — diris li, — kaj oratoras en “high school” (meza lernejo). Iuj favore parolas pri la soveta reĝimo, la aliaj male. Kaj se la lektoro favore oratoras, do recenzoj en ĵurnaloj estas “very bad” (tre negativaj). Jen kolonelo Kuper (Cooper) favore parolis pri la soveta reĝimo kaj oni skribis, ke li vendis sin kontraŭ du milionoj. Riĉa farmulo vizitinta USSR-on laŭdis sovĥozojn (sovetajn mastrumojn) kaj poste oni diris, ke por li estis aranĝita speciala sovĥozo. Unu instruistino el Skenektedio antaŭnelonge vizitis Leningradon (NB. nun St.Peterburgo) kaj loĝis en ĝi. Post reveno Usonon ŝi ankaŭ laŭdis Sovetunion. Tiam oni elpensis mensogon pri tio, ke ŝi lasis en USSR sian fianĉon, kiun ŝi amas kaj timas, ke malfavoraj eldiraĵoj povas kaŭzi malbonon al li.

— Kaj kion vi mem opinias?

— Nu, kiu interesiĝas pri mia opinio ĉi tie? Mi scias sole, ke mi pereas ĉi tie, en Skenektedio. Li ekrigardis lumantajn inicialojn “G.E.” de elektraj, mondaj dominantoj kaj aldonis:

— Tre multe da maŝinoj. Ĉion fabrikas maŝinoj. Oni ne bezonas laboristojn.

— Kion, laŭ via opinio, necesas fari por plibonigi vivkondiĉojn de laboristoj?

— Rompi, dispremi maŝinojn! — firme kaj konvinke respondis la vendisto de rostita maizo.

Ni jam ĝis tiam aŭdis diskutojn pri likvido de maŝinoj. Tio ŝajnas nekredebla, ke en la lando, en kiu produktado de maŝinoj estas virtuoza, en kiu nacia genieco realiĝis ĝuste dum inventado kaj produktado de maŝinoj reduktantaj bezonon pri laboristaj manoj kaj faciligantaj laboron de homoj, — aperis eldiraĵoj, kiuj estus strangaj eĉ en frenezulejo.

Ankaŭ ni rememoris novjorkan kafejon sur Leksingtona avenuo, kiun ni vizitis ĉiutage por matenmanĝi. Dum la unuaj kvin tagoj ĉe eniro de l' kafejo nin renkontadis ĉarma fraŭlino en oranĝkolora antaŭtuko kun freŝa hararanĝo kaj beligita vizaĝo (ŝajne ŝi ellitiĝis je la sesa por prepari sin ĝustatempe por laboro), kiu disdonis kuponojn. Sed la sesan tagon sur loko, kie staris junulino, ni ekvidis aŭtomaton farantan la saman laboron, kiu krome plaĉe sonis, kion, certe, ne povis fari la junulino. Same ni rememoris rakonton pri negro laborinta en haveno kiel kontrolisto, kiu kalkulis stakojn da kotono. Dum laboro li inventis ilon kapablan kalkuli tiujn stakojn kaj proponis ĝin al mastroj. Ili kun plezuro ekuzis la kalkulilon, sed negron ili maldungis. Li iĝis senlaborulo.

Sekvonttage ni vizitis uzinojn de “Ĝenerala Elektra Kompanio”. Ni ne estas specialistoj, sekve ni ne rajtas priskribi ilin tiel, kiel ili meritas tion. Ni ne volas prezenti al legantoj nur niajn impresojn. Ni mem kun plezuro tralegus priskribaĵon de iu soveta inĝeniero, kies fako estas elektro. Tamen ni komprenis tiean altan teknikan nivelon kaj perfektan ordon.

En labo ni ekvidis plej eminentajn fizikistojn de l' mondo, laborantajn sen jakoj. Ili servas por la kompanio, kiu donas al ili ne tro grandan salajron. Sed por esploroj kaj inventoj mastroj de l' kompanio monon ne ŝparas. Ĉiu bezonata monsumo havas neniun limigon. Tio permesis inviti plej talentajn fizikistojn. Neniu usona universitato povas doni tiujn liberajn laborkondiĉojn, kiujn ili havas en la uzina labo.

Tamen ĉio, kion tiuj sciencistoj inventas, estas plena propraĵo de l' kompanio. Dank'al ilia laboro progresas scienco kaj samtempe la kompanio grave profitas.

En komforta kaj bele ornamita klubejo por inĝenieroj, dum matenmanĝo, ni estis ege surprizitaj, aŭdinte eldiraĵojn de kelkaj inĝenieroj tre similajn al tiuj, kiujn eldiris la vendisto de “pop korn”-o. Memkompreneble ties formoj ne estis same primitivaj, sed ties senco restis sama.

— Tro multe da maŝinoj! Tro multe da teknikaĵoj! Maŝinoj kulpas pri embarasoj, kiuj venis nian landon.

Kaj tion parolis homoj, kiuj mem produktas diversajn, perfektajn maŝinojn. Probable ili jam antaŭvidis momenton, kiam maŝinoj senlaborigos ne nur laboristojn kaj ilin ankaŭ.

Fine de l' matenmanĝo nin oni konatigis kun maldika kaj altkreska, grizhara ĝentlemano, kies vangoj estis plenaj de sana, tomata ruĝeco. Li estis malnova amiko de s-ro Adams. Malgranda, dika Adams kaj lia amiko longe brue batis laŭ dorsoj, kvazaŭ ili volis elbati polvon el jakoj.

– Ĝentlemanoj, — diris kontenta Adams, — mi rekomendas al vi sinjoron Ripli (Ripley). Vi povas preni gravan utilon de li, se vi deziras kompreni, kion signifas la usona elektra industrio. Vi devas peti s-ron Ripli prezenti lian elektran dometon.

Ni petis.

— Bone, — diris s-ro Ripli, — very well (tre bone). Mi montros al vi mian elektran dometon. — Kaj li invitis nin sekvi lin.



La dektria ĉapitro. Elektra dometo de sinjoro Ripli


Sinjoro Ripli (Ripley) alkondukis nin al peroneto de sia dometo kaj ekpetis nin premi butonon de elektra sonorilo.

Anstataŭ abrupta kutima sono aŭdiĝis melodio, kvazaŭ venanta el iu muzika skatolo. Pordo apertis mem kaj ni venis enirejon.

S-ro Ripli alpaŝis al pendanta surmure kesteto, per kutima manmovo apertis pordeton kaj montris al ni iun elektrilon.

— Kvin diversajn melodiojn ĝi eligas, — diris li ridetante. — Se ĉe enirpordo sonorigas gasto, do tiam sonas la melodio, kiun vi jam aŭdis. Se vi premos butonon por voki servistinon el alia ĉambro, tiam sonas ario de Karmen.

Li premis la butonon kaj reale la aparato ekmuzikis fragmenton de l' ario.

— Voko por matenmanĝo estas marŝo de universitato de Jel (Yale), por tagmanĝo — kristnaska angla kanzono. La lasta kvina sono estas alarma. Bedaŭrinde ankoraŭ ne ekzistas sono, laŭ kiu mastro povas determini, kia gasto sonorigas: ĉu agrabla aŭ male.

Eldirinte tiu ŝercon, s-ro Ripli ekridis.

— Nu, tio estas simple kuriozaĵo. Kaj nun bonvolu veni mian kabineton.

Sinjoro Ripli estis reprezentanto de tre multnombra usona tipo de ruĝvanga kaj grizhara aferisto. Al tiu tipo apartenas prosperantaj usonanoj kun sufiĉa enspezo, bona apetito kaj granda rezervo de optimismo. Kiam ili iĝas kvardekjaraj, do tiam iliaj vangoj ruĝiĝas kaj haroj griziĝas ĝis vivfino kaj ne eblas determini realan aĝon de tiuj viroj: ĉu kvindek aŭ sesdek ok.

Veninte la kabineton, s-ro Ripli tuj okupis molan brakseĝon, situantan inter skribtablo kaj bretaro kun libroj, surmetis siajn krurojn sur la tablon kaj ekfumis cigaredon.

— Tiel mi ripozas post laboro, — rimarkis li elbuŝigante fumon.

Li fumis hasteme, ne enigante fumon, sed nur faris ĝin abunda.

— La fumado mem ne estas tro danĝera, — informis li, — pli danĝera estas enspirado de fumo amasiĝanta en ĉambro. Ĉu vere? Plej malutila estas ĝuste tia medio.

Tiam ni rimarkis, ke fumo ne suprenleviĝas, ne disvastiĝas en la ĉambro kaj ĝenerale ne buliĝas, kiel kutime, sed videble moviĝas al la libra bretaro kaj malaperas en ĝi. Ekvidinte efekton, kiun okazigis liaj agoj, s-ro Ripli daŭrigis fumadon pli intense. Post iom da temo fumo mirakle malaperis kaj en la ĉambro ni flaris nenian ĝian odoron.

— Malantaŭ la bretaro estas kaŝe instalita elektra ventola ilaro, — eksplikis s-ro Ripli.

Li alpaŝis al cirkla vitra ilo kun kelkaj montriloj kaj diris:

— Jen aparato por reguligo de enĉambra temperaturo. Se vi ŝatas varmetan noktan temperaturon, ekzemple ĉirkaŭ dek du gradoj, kaj je la sepa matene vi volas ĝin plialtigi, tiam bonvolu fiksi la unuan nadlon en la certan lokon kaj same la duan nadlon — kaj vi povas trankvile enlitiĝi. La aparato plenumos ĉiujn viajn dezirojn. Ĝi aŭtomate konservos interne de l' domo donitan temperaturon, malgraŭ, kia temperaturo estas ekstere: varma aŭ malvarma. Nu, ĉi tie, en la kabineto restas nur bagatelaĵoj. Jen lampoŝirmilo ĵetas oportunan lumon sur la skribtablon. Se oni ĝin suprenturnos, tiam ĝi eklumigos plafonon, kiu reflekte eklumigos la ĉambron per duonhela lumo, ne blindiganta okulojn.

Poste ni pasis manĝoĉambron. En ĝi troviĝis diversaj elektriloj, kiuj ne estis teknike novaj, sed aspektis tre bele: kafkruĉo, panorostilo, teujo kun fajfilo kaj pato por preparo de nacia usona manĝaĵo — ovaĵo kun lardo aŭ ŝinko. Ĉiuj aĵoj estis plej modernaj. Sur bufedo, supozeble por kontrasto, staris malnova alkohola varmigilo. Usonanoj ŝatas prezenti evoluadon de tekniko. Ford havas modernan uzinon kaj apude muzeon kun malnovaj aŭtoj kaj lokomotivoj. En korto de “Ĝenerala Elektra Kompanio”, kiel monumento, staras unua generilo kaj en kabla fako, apud maŝino, el kiu permanente elrampas novfabrikita kablo kun arĝentkolora ŝelo, oni prezentas unuan kablon de Edison enigitan en malgracian, krudferan tubon.

Tamen plej grava surprizo atendis gastojn en kuirejo. En ĝi staris elektra forno kun tre blanka supraĵo.

— En malsupra parto de l' forno estas instalita ujo por vazaro, — diris s-ro Ripli. — Tie teleroj estas ĉiam varmetaj, sekve antaŭ manĝado ili ne bezonas kroman varmigon. Se vi volas prepari legoman supon kaj rostaĵon por tagmanĝo, do vi metas legomojn en kaserolon, aldonas akvon kaj starigas sur la fornon. Viandon vi metas en bakfornon. Poste vi fiksas la unuan nadlon ĉe indikilo “supo’ kaj la duan — ĉe “rostaĵo”. Vi povas foresti eĉ tutan tagon. Viaj manĝaĵoj post iom da tempo estos pretaj kaj dum la tago ili estos varmetaj. Fiodoro ne okazas en la kuirejo, ĉar en ĝi funkcias elektra aera eltirilo.

S-ro Ripli rapide elpoŝigis pecon da papero kaj flamigis ĝin. Fumo kaj fulgo momente malaperis.

— Ankoraŭ unu problemo! Post preparado de manĝaĵoj restas multe da rubo.

Sur vizaĝo de s-ro Ripli aperis kompatinda mieno. Tamen post unu momento sur ĝi jam denove vidiĝis optimisma rideto. Li aliris al staranta apud la forno kvadrata rubujo kaj suprenlevis kovrilon.

— En ĝin vi povas ĵeti ĉiun rubon kaj, ferminte kovrilon, ekfunkciigi motoron. Post iom da tempo rubujo estos malplena kaj pura. Rubo estis muelita kaj forĵetita en kanalaron.

S-ro Ripli rapide prenis dimanĉan ĵurnalon, pezantan ĉirkaŭ kvin funtojn, ĉifis kaj ĵetis ĝin en la rubujon. Aŭdiĝis mallonga zumo — kaj la ruĝvanga ĝentlemano fiere levis la kovrilon. La rubujo estis malplena.

Dum dek minutoj s-ro Ripli, kiel prestidigitisto, per elektro ankaŭ decidis aliajn gravajn taskojn okazantajn kutime en kuirejo — konservado de nutraĵoj kaj lavado de malpura manĝilaro.

Li demonstris fridujon, kiu mem ne bezonis glacion, sed, male, ĝi glaciigas akvon en blanka kuveto simila al la fotografia. Glacieroj aspektis kiel akurataj kubetoj. En la fridujo estis fakoj por viando, lakto, fiŝo, ovoj kaj fruktoj.

Poste estis malfermita alia ujo, kiu havis multajn bretetojn, stangonetojn kaj kroĉilojn.

— En ĝin oni metas malpurajn kulerojn, telerojn, kaserolojn. Poste oni fermas aparaton kaj ŝaltas kurenton. De ĉiuj flankoj sur manĝilaron ŝprucas varma akvo kaj post kelkaj minutoj ĝi iĝas pura. Tamen ĝi ankaŭ bezonas viŝadon. Oho, kia estas teda kaj enuiga tiu laboro! Ĉu vere? Tamen, ne! Post lavado aŭtomate ĉesas akvofluo kaj anstataŭ ĝi el specifikaj truetoj alvenas seka, varma aero. Post ankoraŭ kelkaj minutoj la manĝilaro iĝas pura kaj seka.

S-ro Ripli intercetere demonstris al ni ovokirlilon kaj venigis nin suprenleviĝi en dormoĉambron.

Tie li rapide demetis sian jakon kaj enlitiĝis.

— Bonvolu imagi, ke mi estas dormanta.

Ni facile tion imagis.

— Kaj jen venis mateno. Necesas ellitiĝi. Oho-ho-ho!

S-ro Ripli iomete leviĝis kaj preskaŭ nature oscedis.

— Turnu vian atenton al tiu lampo. Mi ŝaltas kurenton kaj, dume mi tiriĝas, oscedas kaj demetas piĵamon, ĝi lumigas mian korpon per artefaritaj sunaj radioj rezultigantaj ordinaran sunbrunecon. En mia dispono estas dek minutoj. Poste mi ŝaltas alian, kvarcan lampon kaj komencas gimnastiki. Ĉar pluraj homoj ne ŝatas gimnastiki matene, do nia firmao tion konsideris kaj inventis jenan aparaton. Vi ne bezonas mem moviĝi. Rimenoj ĉirkaŭigantaj vian korpon tre lerte masaĝos vin. Tamen, laŭ rekomendoj de kuracistoj, tion necesas fari dum ne pli ol kvin minutoj, ĉar plua masaĝo povas efektivigi malutilon. Sed homo, ĝentlemanoj, estas ne tro perfekta instrumento, tial li povas forgesi ekrigardi horloĝon kaj elŝalti kurenton. Tamen la aparato ne permesas tion kaj mem elŝaltiĝos, post kvin minutoj de funkciado.

Ni jam kelkfoje renkontiĝis kun tiu teknikaĵo. Ĝi nomiĝas “foolproof” (“fulpruf ”) — imuneco de stultulo. Altkvalitaj aparatoj timas homon kaj ne fidas lian inteligentecon. Ĉiuloke, kie tio eblas, ĝi penas preventi sin kontraŭ misaĵoj, kiuj karakterizas vivan ulon. La elpensita sinonimo estas kruela kaj vipanta — “fulpruf”! Observante konstruadon de grandega hidrostacio Boulder-dam, ni vidis arganon mallevintan en profundan montfendejon plenajn kargovagonojn. Estas facile imagi tutan danĝeron de okazantaj operacioj, je se oni erare premos malan butonon, do tio povas kaŭzi katastrofon. Tamen eraro ne eblas. En kajuto de maŝinisto estas nur sola butono. La argano funkcias memstare. Ĝi neniam estas ebria kaj ĝia inteligenteco estas tre perfekta.

Kaj s-ro Ripli intertempe demonstris plu novajn elektrajn miraklojn de sia dometo. Tie estis elektra razilo, plej moderna polvosuĉilo, lavmaŝino, speciala gladkapabla premilo anstataŭ elektra gladilo. Kiam li el sub polurita tablo eltiris elektran kudromaŝinon, ni jam estis lacaj. Se tiam s-ro Ripli kondukus nin en la korton kaj ordonus: “Turnu, dometo, al Nov-Jorko sian postaĵon kaj al mi sian fronton” kaj la dometo obeus, do ni ne tro estus mirigitaj.

Nun necesas klarigi, kiu estas s-ro Ripli. Li estas ĉefo de publika fako (publicity) en “Ĝenerala Elektra Kompanio”. Plisimpligita rusa interpreto de l' vorto “publicity” signifas reklamon. Reale ĝi estas grave pli vasta kaj ludas rolon en usona vivo preskaŭ saman kiel la tekniko mem.

En nia lando pri usona “pablisiti” aperis opinio, ke ĝi fakte estas laŭtaj krioj de alvokantoj, multnombraj afiŝoj, brilaj reklamoj k.t.p. Certe, tiu reklamo ekzistas en Usono. Tamen tiun rimedon preferas apliki nur fabrikantoj de cigaredoj, maĉgumoj, alkoholaĵoj aŭ freŝiga trinkaĵo “Koka-Kola” (Coca Cola).

La dometo de s-ro Ripli ne estas reklamaĵo. Reale ĝi estas hejma labo. En ĝi la grizhara ĝentlemano ĉiutage kalkulas elspezojn por ekspluatado de ĉiu elektrilo. Li interesiĝas pri ties ekonomieco.

Samtempe li verkas libron, en kiu ne ekzistas deklaroj pri tio, ke produktoj de “General Electric” estas pli bonaj, ol produktoj de korporacio “Vestinhaŭs”(Westinghouse Electric Corporation). Male, li pozitive respondis nian demandon pri kvalito de fridujoj produktataj de “Vestinhaŭs”. En sia libro s-ro Ripli eksplikas oportunecon de elektriloj endome kaj pruvas per kalkulaĵoj ilian ekonomiecon kompare al gaso, nafto aŭ karbo. En la libro estas precizaj konkludoj pri tagaj, semajnaj kaj monataj elspezoj pro funkciado de elektra forno. Enfine li informas, ke entute ekspluatado de la elektra dometo kostas sep dolarojn monate. Li tre bone scias, ke tiu informo estas plej taŭga maniero admoni konsumanton.

Moderna usona tekniko estas nekompareble pli perfekta ol usona socia sistemo. Dum kiam tekniko aperigas idealajn objektojn faciligantajn vivkondiĉojn, socia sistemo ne donas al ordinara civitano eblecon perlabori monon por aĉeti tiujn objektojn.

Kredito estas bazo de usona merkato. Preskaŭ ĉiuj objektoj troviĝantaj endome de usonano estas akiritaj kredite: forno, sur kiu li preparas manĝaĵojn, meblaro, polvosuĉilo kaj eĉ domo mem, en kiu li loĝas, ĉio aĉetita kredite. Pro ĉio necesas pagi monon multajn jarojn. Reale, nek domo, nek meblaro, nek perfektaj aparatoj al li ne apartenas. Leĝo estas tre severa. Se vi sukcesis fari naŭdek naŭ pagojn, tamen ne faris la lastan centan, do tiam la objekton oni rajtas forpreni. Propraĵo por absoluta plimulto de popolo estas fikcio. Ĉio, eĉ lito, sur kiu oni dormas, apartenas al vendinto aŭ banko. Kaj kiam iu persono iĝas senlaborulo, li tuj bone ekkomprenas, ke li ne estas proprietulo, sed plej ordinara sklavo kiel negro, nur kun blanka haŭto.

Tamen deteni sin de aĉeto neniel eblas.

Ĉe enirpordo tintas sonorilo kaj en enirejon venas tute nekonata vizitanto. Neperdante tempon por detale ekspliki celon de sia alveno, li deklaras jenon:

— Mi venis por munti en via kuirejo novan elektran fornon.

— Sed mi havas la gasan, — respondas la surprizita proprietulo de eta domo, lavmaŝino kaj kutima meblaro, pro kio necesas pagi ankoraŭ multajn jarojn.

— La elektra forno estas multe pli bona kaj ekonomia. Cetere, mi ne admonos vin. Mi nun ĝin muntos kaj post unu monato mi revenos. Se ĝi ne plaĉos al vi, mi ĝin forportos, kaj se ĝi plaĉos, tiam ni kontraktos tre favorajn kondiĉojn: la unuan monaton vi pagos dudek kvin dolarojn, kaj poste…

La vizitanto muntas la fornon. Dum monato mastro jam sukcesis rimarki, ke ĝi reale estas tre perfekta, li alkutimiĝis al ĝi kaj ne povas disiĝi. Li subskribas kontrakton kaj sentas sin riĉega, kiel Rokfeller (Rockefeller).

Estas sendube, ke tiu maniero estas multe pli efektiva ol ordinara luma reklamo.

Ŝajnas, ke en vivo de ordinara, aŭ alivorte, laboranta usonano devas veni momento, kiam li finas plenan pagon kaj iĝas reala proprietulo. Sed tio malofte okazas. Lia limuzino malnoviĝis. Firmao proponas novan, belan modelon. La malnovan aŭton firmao prenas kontraŭ cent dolaroj kaj por restantaj kvincent dolaroj ĝi proponas krediton.

Poste proprietulo de la nova modelo neatendite perdas laboron, laŭusone “job”, kaj tiam lian novan limuzinon kun du signaloj, elektra flamigilo kaj radioricevilo oni redonas al ĝia fakta proprietulo — banko, kiu kreditis.

Estas tre malfacile ne aĉeti ion novan. Dum lastaj jaroj en Usono produktado de objektoj de amasa konsumado iĝis tre perfekta. Nu, simple ne eblas deteni sin de aĉeto de nova polvosuĉilo, kiam la malnova povas funkcii ankoraŭ dek jarojn!

Antaŭnelonge en Nov-Jorko oni elpensis novan rimedon de reklamo.

En loĝejon de ordinara urbano alvenas vizitanto kaj deklaras:

— Bonan tagon! Mi estas kuiristo. Mi proponas prepari por vi kaj por viaj gastoj bonan, apetitan manĝaĵon el miaj nutraĵoj. La manĝaĵo kostos neniom por vi. Tamen mi petas du kondiĉojn: unue, mi kuiros manĝaĵon en miaj kaseroloj, kiujn mi alportos, kaj due, vi nepre invitos por manĝado ne malpli ol sep sinjorinojn.

Certan tagon la kuiristo alvenas kune kun siaj kaseroloj kaj preparas bongustan manĝaĵon. Fine de festeno li triumfe aperas kune kun siaj kaseroloj en manĝoĉambro kaj demandas, ĉu estas kontentigitaj gastoj pro la manĝaĵo kaj li petas enskribi adresojn de ĉiuj alvenintaj virinoj. Ĉiuj estas kontentaj. La kuiristo modeste informas, ke saman manĝaĵon povas prepari ĉiu dommastrino, se ŝi ekdeziras utiligi tiujn kaserolojn. Tuta gastaro venas kuirejon kaj ĉirkaŭrigardas la kaserolojn. Ĉiu havas tri partojn, kiuj helpas konservi vitaminojn. Kondiĉoj de aĉeto estas konvenaj. Sekvonttage la kuiristo vizitas tiujn virinojn kaj vendas kaserolojn kredite. Reale la novaj kaseroloj estas multe pli perfektaj ol la malnovaj, tamen vivo iĝis malpli facila, ĉar pligrandiĝis ŝuldo.

Ne! Luma reklamo kaj ĵurnalaj anoncoj estas elementa klaso de lernejo.

Ĉiujare en Usono okazas interesega evento. Konstrua firmao, kune kun grupo de arkitektoj kaj elektra kompanio konstruas domon. Ĝi iom similas dometon de s-ro Ripli. Tamen ĝi havas ne sole elektrajn novaĵojn, sed samtempe la arkitektajn, novajn konstruajn materialojn, meblaron kaj korteton. Post fino de konstruado la firmao anoncas tutlandan konkurson pri plej perfekta priskribaĵo de tiu domo. Kiel premio, gajninta aŭtoro ricevas tiun domon. La evento ĉiam provokas grandan intereson. Lastfoje la domon ricevis malriĉa deksesjara knabino.

Revuoj multe eldonis ŝiajn biografion kaj portretojn. Al ŝi oni proponis laboron (job) en fako de reklamo de iu granda kompanio. Tamen, sorto de l' fraŭlino ne gravas. Plej grava estas tio, ke legantoj, kontentaj pri ŝia feliĉo, mem ekpensis pri plibonigo de siaj loĝkondiĉoj. Ĉiuvespere, surmetante okulvitrojn, patroj de familioj, kun krajono enmane, kalkulis elspezojn necesajn por aĉeto de tiu domo kaj konkludis, ke ĝi estas konvena. Kaj poste…

Forlasante gasteman s-ron Ripli ni tutkore dankis lin kaj dum adiaŭado demandis:

— Jen vi perdis kelkajn horojn pro nia alveno. Ja vi sciis, ke ni ne aĉetos nek fridujon, nek fornon. Ĉu ne?

— Kaj, povas esti, vi iam priskribos mian dometon, — respondis ruĝvanga, grizhara ĝentlemano. — Ja bona “pablisiti” ĉiam estos bezonata.



La dekkvara ĉapitro. Usonon oni ne povas surprizi


Kiam ni traveturis ĉirkaŭ tridek mejlojn for de Skenektedio, s-ino Adams diris al sia edzo:

— Iĝis malvarmete. Surmetu ĉapelon.

S-ro Adams iom da tempo turniĝis sur sidloko, iomete leviĝis kaj serĉis ĉirkaŭ si permane. Poste li ĝeme kliniĝis kaj ekserĉis ĉe piedoj. Fine li turnis sin al ni.

– Ĝentlemanoj, — diris li ploravoĉe, — bonvolu serĉi mian ĉapelon apud vi.

La ĉapelo forestis.

S-ino Adams haltis ĉe rando de ŝoseo. Ni eliĝis kaj komencis diligente serĉi ĝin en la limuzino kaj en valizoj. S-ro Adams eĉ batetis siajn poŝojn. La ĉapelo malaperis.

— Intercetere, ĝentlemanoj, — rimarkis s-ro Adams, — mi bone rememoras, ke mi havis la ĉapelon.

– Ĉu vere, vi rememoras? — demandis lia edzino kun rideto, pro kiu s-ro Adams ektremis. — Kia mirinda memoro!

— Jes, jes, jes, tio estas tute nekompreneble, — diris s-ro Adams, — la belega ĉapelo…

— Vi forgesis vian ĉapelon en Skenektedio! — ekkris la edzino.

— Ne, Bekio, ne! Ne parolu tiel: forgesis en Skenektedio! Oh, ne. Mi ne povas trankvile aŭskulti, kiam vi parolas pri tio, ke mi forgesis la ĉapelon en Skenektedio. Ne, serioze, ne eblas tion konfirmi!

— En tiu kazo, kie ĝi estas?

— Ne, Bekio, nu kiel mi povas respondi, kie ĝi estas?

Li elpoŝigis naztukon kaj komencis viŝi la kapon.

— Kio estas tio? — demandis s-ino Adams.

— Tio estas naztuko, Bekio!

— Tio ĉi ne estas naztuko, sed buŝtuko. Donu ĝin al mi. Efektive, la buŝtuko kun inicialoj de l' hotelo. Kiamaniere ĝi trafis vian poŝon?

S-ro Adams turmentiĝis. Li staris apud la limuzino, levinte kolumon de sia palto, kaj senpacience movis piedojn. Sur lian kalvon falis pluvglutoj.

Ni komencis emocie diskuti pri okazinta situacio. Klariĝis, ke lastfoje la ĉapelon oni vidis hodiaŭ matene, en hotela restoracio. Ĝi kuŝis sur seĝo apud s-ro Adams. Dum matenmanĝo okazis granda disputo pri itala-abisena milito.

— Evidente, ke tiam vi enpoŝigis buŝtukon anstataŭ naztuko! -supozis s-ino Adams.

— Oh, Bekio, vi ne devas tiel paroli, — enpoŝigis buŝtukon. Ne, ne, tio estas senkompate.

— Kion ĉi-kaze nun fari? Ĉu reveni por ĝi en Skenektedio?

— Tamen, ĝentlemanoj, — diris s-ro Adams, jam iomete kvietiĝinta, — tio estos stulta ago, se ni revenos en Skenektedion. Jes, jes, ĝentlemanoj. Ĉu ni tion profunde pripensis? Mia ĉapelo en 1930 kostis kvar dolarojn. Plus ĝia purigo en 1933 — kvindek cendoj. Sume — kvar dolaroj kaj kvindek cendoj.

S-ro Adams eligis krajoneton kaj komencis kalkuli.

— Mia ĉapelo nun valoras ne pli ol unu dolaron kaj duonon. Distanco ĝis Skenektedio kaj reen egalas sesdek mejlojn. Nia limuzino per unu galjono da benzino traveturas ĉirkaŭ dekkvin mejlojn, do ni perdos kvar galjonojn aŭ sesdek kvar cendojn. Plus necesas enkalkuli ekspluatadon de l' aŭto, elspezojn por oleo kaj lubrikaĵo. Serioze! Oh, ne! Nia reveno estos stultaĵo.

S-ino Adams proponis ion malsaman — elsendi la buŝtukon perpoŝte kaj samtempe peti hotelan administracion elsendi la ĉapelon en Detrojton poŝtrestante, kiun ni venos post du tagoj.

Dum nia matenmanĝo en eta kafejo de urbeto Springfieldo aŭ Genevo, s-ro Adams foriris al poŝto kaj baldaŭ revenis, aspektante triumfe kiel homo plenuminta sian devon.

Pasis la tria tago de nia vojaĝo. Monato, kiun ni travivis en Nov-Jorko, donis multajn impresojn, tamen, ju pli ni renkontis personojn kaj objektojn, des malpli komprenis Usonon. Ni provis ĝeneraligi. Kelkfoje dum tago ni ekkriis:

— Usonanoj estas naivuloj, kiel infanoj!

— Usonanoj bone laboras!

— Usonanoj estas granda nacio!

— Usonanoj estas avaraj!

— Usonanoj estas sensence malavaraj!

— Usonanoj estas radikalemaj!

— Usonanoj estas senspritaj, konservativaj, senesperaj!

— En Usono neniam okazos revolucio!

— En Usono revolucio okazos post kelkaj tagoj!

Fakte nia ĝeneraligo estis ĥaoso, de kiu ni volus kiel plej baldaŭ liberiĝi. Kaj jen tiu memliberiĝo iom post iom komenciĝis. Unu post la alia ekaperis diversaj flankoj de usona vivo, kiuj estis nevideblaj ĝis nun en novjorka bruego.

Ni sciis, ke ne necesas hasti. Ankoraŭ estas tro frue ion konkludi. Ni devas kiel plej multe observi.

Ni glitis laŭ la lando, kiel laŭ ĉapitroj de ampleksa, alloga romano, premante sian senpaciencan deziron informiĝi enfine de l' libro. Ni komprenis: esenco estas ordo kaj sistemeco.

En elektra dometo de s-ro Ripli ni komprenis, kio estas “pablisiti”, laŭruse — kvazaŭ reklamo. Ĝi lasis nin neniam. Ĝi ĉirkaŭigis nin ĉiam.

Iufoje ni aŭtis kvin minutojn nevidinte reklamojn de ambaŭ flankoj de ŝoseo. Tio estis tiel mirinde, ke iu el ni ekkriis:

— Malaperis reklamoj! Rigardu — kampoj estas, vilaĝoj estas kaj reklamoj forestas!

Tamen li estis grave punita pro sia senkredeco pri potenco de usona “pablisiti”. Ankoraŭ ne finiĝis lia diskurso, kaj subite el post ĝirejo de l' ŝoseo renkonten al ni alflugis tuta amaso da diversaj reklamoj.

Ne! Usonon oni ne povas surprizi!

Reklamo tiel profunde penetris la usonan vivon, ke se iam usonanoj matene vekiĝus kaj ne ekvidus ĝin, do tiam plejmulto el ili trafus en plej maloportunan situacion.

Ja tiam estus nekompreneble –

— Kiujn cigaredojn fumi?

— Kie aĉeti konfekcion?

— Per kiu trinkaĵo sensoifiĝi: “Koka-Kola” aŭ “Ĝinĝer- Ejl” (Ginger Ale)?

— Kiun viskion drinki — “Blanka Ĉevalo” (White Horse) aŭ “Ĝonni Ŭoker”(Johnny Walker)?

— Kiun benzinon preferi: “Ŝell (Shell) aŭ “Standard Ojl” (Standard Oil)?

— Al kiu Dio kredi: baptista aŭ presbiteria?

Ne eblus simple decidi –

– Ĉu necesas maĉi gumon?

— Kiu filmo estas rimarkinda kaj kiu estas reale genia produkto?

– Ĉu necesas eniri militmaran floton kiel volontulo?

– Ĉu estas utila aŭ male klimato de Kalifornio?

Kaj ĝenerale sen reklamo okazus tio, kion ne scias eĉ diablo mem! Tiam ĉiu devus pripensi mem siajn vivpaŝojn.

Ne, kun reklamo vivo estas pli facila. Usonano ne bezonas ion ajn pripensi. Tiun lian funkcion prenis al si granda negocistaro.

Ne necesas decidi, kiun trinkaĵon elekti.

Drink “Coca-Cola” (Trinku “Koka-Kola”)!

“Koka-Kola” refreŝigas sekan gorĝon!

“Koka-Kola” vigligas nervan sistemon!

“Koka-Kola” alportas utilon al korpo kaj al patrujo!

Kaj, ĝenerale, tiu, kiu trinkas “Koka-Kola”, obtenos bonan vivon!

“Meza usonano”, malgraŭ lia ekstera aktiveco, reale estas tre pasiva persono. Al li necesas doni ĉion plene preparitan, kiel al kapricema edzo. Se vi diras, ke tiu trinkaĵo estas plej bona, do tiam li trinkos nur ĝin. Sciigu lin, ke iu partio promesas certan avantaĝon kaj li voĉdonos al ĝi. Kredigu lin, ke tiu Dio estas “vera” kaj li kredos lin. Nur ne faru sole unu — ne igas lin pripensi ion dum nelaboraj horoj. Tion li ne ŝatas kaj al tio li ne kutimiĝis. Por tio, ke li fidu viajn vortojn, necesas ripeti ilin kiel plej ofte. Sur tiu bazo estas konstruita grava parto de la usona reklamo: negocia, politika kaj ĉia.

Rezulte, reklamo insidas vin ĉie: endome kaj ĉe gastigantoj, surstrate kaj dum veturo, en taksio, en metroo, en trajno, en flugmaŝino, en kaleŝo de urĝa helpo ktp.

Ankoraŭ kiam ŝipo “Normandio” albordiĝis al novjorka haveno, tiam nian atenton altiris du objektoj. Unu estis malgranda, verda — statuo de Libereco. La alia estis grandega, impertinenta panelo, kiu reklamis maĉgumon “Rigli” (“Wrigley's Chewing Gum ”). De tiam pentrita sur afiŝoj verda muzeleto kun granda megafono sekvis nin dum la vojaĝo tra la tuta lando admonante, petegante, postulante, ke ni provu maĉi “Rigli” aroman, originalan, altkvalitan gumon.

La unuan monaton ni tenis sin firme. Ni ne trinkis “Koka-Kola”. Kaj ni ĝin ne trinkis preskaŭ dum la tuta vojaĝo. Ankoraŭ kelkaj tagoj kaj ni estus jam en la oceano, sur sendanĝera areo. Tamen reklamo nin finfine konkeris. Ni ne sukcesis en ekzameno kaj provis la trinkaĵon. Ni rajtas nun sincere deklari: jes, “Koka-Kola” efektive refreŝigas gorĝon, vigligas nervojn, resanigas korpon, mildigas animajn turmentojn kaj faras homon genia kiel Leo Tolstoj. Ĉu povus ni deklari ion alian, se reklamo tion encerbigis dum tri monatoj, ĉiutage, ĉiuhore kaj ĉiuminute!

Pli terura, persista kaj aroga estas reklamo de cigaredoj. “Ĉesterfild” (Chesterfield), “Kemel” (Camel), “Laki Strajk” (Lucky Strike) kaj ceteraj tabakaj specoj. Ilin oni reklamas kun tia furiozeco, kiu ekzistas nur en dancoj de derviŝoj aŭ ĉe festo “ŝahsej-vahsej”, kies ĉeestantoj memforgeseme pikas sin per ponardoj kaj kovriĝas per sango glorante sian Dion. Tutan nokton ardas super Usono flamaj skribaĵoj, tutan tagon blindigas okulojn koloraj afiŝoj: “Plej bonaj en la mondo! Sekigitaj cigaredoj! Ili alportas bonŝancon! Plej bonaj en la suna sistemo!”.

Ĝustadire, ju pli ampleksa estas reklamo, des malpli valora estas reklamata objekto. Nur vendo de iu bagatelaĵo povas kompensi elspezojn por ties freneza reklamo. Domoj de usonanoj, iliaj vojoj, kampoj, arboj estas kripligitaj per tedaj afiŝoj. Tamen pro afiŝoj pagas ankaŭ aĉetanto. Al ni oni eksplikis, ke boteleto de “Koka-Kola” kostanta kvin cendojn forprenas de fabrikanto unu cendon, por reklamo oni donas tri cendojn kaj kie malaperas la kvina cendo ne necesas skribi. Tio estas klara.

Fabrikantoj de rimarkindaj kaj utilaj teknikaĵoj kaj komfortaĵoj, kiuj estas multaj en Usono, ne povas tiel intense reklami siajn produktojn, kiel estas reklamata bagatela maĉgumo aŭ bruna viskio kun forta apoteka saporo kaj figusto.

Unufoje, traveturante iun urbeton, ni ekvidis post drata bariero blankan, gipsan ĉevalon starantan sur verda herbejo, inter arboj. Komence ni opiniis, ke ĝi estas monumento omaĝe al iu ĉevalo, heroe pereinta dum la milito inter Nordo kaj Sudo por liberigo de negroj. Ve, ne! Tiu ĉevaleto kun inspiraj okuloj silente memorigis al veturantoj pri ekzisto de unika viskio “Blanka ĉevalo”(White Horse), freŝiganta animon, plisaĝiganta junulojn kaj donanta konsolon al olduloj. Pluan informon pri tiu mirakla drinkaĵo konsumanto povus trovi en “Blanka taverno”, situanta ankaŭ tie, en ĝardeno. En ĝi li povus ekscii, ke la viskio kapablas ebriigi lin dum kvin minutoj, ke al tiu, kiu ĝin preferas, neniam adultas lia edzino kaj liaj filoj bonorde maturiĝos kaj eĉ trovos decan laboron (“job”).

Neordinareco de tiu reklama speco konsistas el groteskaj trograndigoj, kapablaj provoki nur rideton de aĉetanto. Gravas, ke li tralegus informon. Tio sufiĉas. Iam ĝi komencos rezultigi, kiel malrapida, orienta veneno.

Foje ni dum vojaĝo vidis vagan cirkan pakaĵĉaron kun oritaj ornamaĵoj. Apud ĝi, ĝuste sur ŝoseo dancis du grandaj pingvenoj kaj disdonis bombonojn okaze de Kristnasko. Ekvidinte nian limuzinon ili komencis postkuri ĝin per rulglitiloj. Al ni ili donis po unu longa dolĉaĵo, kvankam ni jam delonge lasis infanaĝon. Ni, plezure surprizitaj, veturis plu kaj ekrigardis la donacojn. Okazis, ke reale pakpapero havis reklamon de l' kompanio “Shell” vendanta benzinon.

Reklamo iom malutilas vojaĝon. En ĉiuj flankoj, en kiujn vojaĝanto direktas sian rigardon, troviĝas nepre iu peto, postulo aŭ teda memorigo.

“Se vi volas, ke oni fidus al viaj vortoj, ripetu ilin kiel plej ofte”. En malgranda orienta urbo, kiun ni traveturis, ĉiuj telegrafaj fostoj sur Ĉefa strato estis kovritaj per tute samaj afiŝoj kun portreto de s-ro Ĝozefo A. Bolduin (Josef A. Boldwin), kandidato por kongreso de respublikana partio.

Oni reklamas ne nur vestojn, kandidatojn, trinkaĵojn aŭ benzinon, sed eĉ tutajn urbojn. Staras ĉe vojo kolosa panelo, dudekoble pli granda ol aŭto. Urbo Karlsbado (Carlsbad), ŝtato Nova Meksikio (New Mexico) sciigas pri si mem jene:

“Ĝis Karlsbado restas 23 mejloj. Bona vojo. Famaj mineralaj fontoj. Usonano povas imagi, ke temas pri origina Karlsbado (NB. Ĝi situas en Ĉeĥio). Bonaj preĝejoj. Teatroj (probable temas pri du kinejoj, en kiuj oni demonstras filmojn pri gangsteroj). Senpaga plaĝo. Luksaj hoteloj. Vizitu Karlsbadon!”

La urbo estas ekinteresiĝinta pri vizito de vojaĝanto, ĉar eble al li ne plaĉos famaj fontoj, sed li nepre aĉetos iom da gazolino aŭ manĝos en la urbo kaj sekve restigos kelkajn dolarojn por doni profiton al la urbo. Kaj povas esti, vojaĝanto vizitos iun karlsbadan preĝejon kaj do tio estos agrabla al Dio.

Klerikoj ne apartiĝis de laikaro. Tutan nokton lumas en Usono neonaj tubetoj kun skribaĵoj pri preĝejaj okazaĵoj. Unu preĝejo allogas per preĝeja ĥoro, la alia — per lekcio pri sociologio. Inter la skribaĵoj estas jena sentenco, prenita el leksikono de iu spicvarejo: “Aliru! Vi estos kontentigitaj per nia servado!”

Ni jam parolis, ke la vorto “pablisiti” havas tre vastan sencon. Ĝi estas ne sole la reklamo mem, sed ankaŭ ĉiu mencio pri iu objekto aŭ persono. Se oni skribas pri tio, ke iu estis sukcese kuracita kaj nun resaniĝas, do tio ankaŭ estas “pablisiti”. Unu usonano envie diris al ni, ke Dio en Usono havas grandan “pablisiti”, ĉar pri li ĉiutage parolas kvindek mil pastroj.

Ekzistas ankoraŭ unu speco de reklamo, kiun oni povas nomi kiel scienca-kleriga. Ĉevoje subite ekaperas tuta serio da paneloj, kiu etendiĝis kelkajn mejlojn. Ĝi iom similas iun demandaron. Egalaj flavaj tabeloj kun nigraj literoj demandas vojaĝantojn. Post ĉiu cento da futoj ili mem respondas. Temas pri tekstoj el Biblio, pri anekdotoj, pri geografio kaj historio. Fine, kiam laca vojaĝanto esperas ekvidi aliajn utilajn informojn, li vidas reklamon de iu sapo por razado, kaj kun abomeno sentas, ke ĝia nomo firme enigis lian memoron por ĉiam.

Usonanon ĉiam ĉirkaŭigas reklamo. Sed, eĉ kiam li rigardas en ĉielon, li ankaŭ vidas tie ĝin. Flugmaŝinoj lerte skribas en helblua ĉielo vortojn, kiuj faras al iu aŭ al io “pablisiti”.

Nia griza limuzino ruliĝis plu kaj plu laŭ ŝtato Nova Jorko.

— Haltu! — ekkriis neatendite s-ro Adams. — Ne, ne! Vi devas tion ekvidi kaj enskribi en viajn agendojn.

La aŭto haltis.

Ni ekvidis sufiĉe grandan, flavan panelon, kies tekston, ŝajne, elpensis iu usona filozofo: “Revolucio estas formo de regado ebla nur eksterlande”.

S-ro Adams ĝuis.

— Ne, ĝentlemanoj! — parolis li.Vi tute ne komprenas, kio estas reklamo en Usono. Ho, ne! Usonano kutimiĝis fidi reklamon. Tion necesas kompreni. Jen, jen. Ĉi tie revolucio simple ne eblas. Tion prezentas kiel seneraran veron la vidita panelo. Jes, jes, sinjoroj! Ne necesas disputi!

Tre originala ŝajnas deklaro, ke revolucio estas “formo de regado”. Cetere, fakto de aperigo de tiu panelo supozas, ke estas homoj, kiujn necesas admoni, ke revolucio en Usono ne povas okazi.

— Ne, ĝentlemanoj, kiam vi vidas, ke el tridek kvin paĝoj de dimanĉa revuo dudek kvin paĝojn okupis reklamo, vi ne opiniu, ke ĝin neniu legas. Ho, ne! Estus stulte tiel opinii. Ne ekzistas reklamo, kiun neniu bezonas.

Ni alveturis al Niagara akvofalo vespere.

Aspergataj per akva polvo, ni longe rigardis la akvofalon, ĵetantan de granda alteco milojn tunojn da akvo, kiun ankoraŭ oni ne sukcesis verŝi en botelojn kaj vendi, kiel plej refreŝiga, plej saniga trinkaĵo, kuracanta tiroidon, helpanta pri studo de matematiko kaj kontribuanta por prospera spekulado.

S-ro Adams ion kriis, sed bruego de la akvofalo surdigis lian voĉon.

Vespere, kiam ni forlasis la urbon Niagaro, s-ino Adams haltigis la limuzinon ĉe trotuaro, por demandi ĝustan vojon al Klivlendo (Cleveland), kiu situis sur nia vojo al Detrojto (Detroit). La strato estis malplena, nur du maljunaj personoj, aspektantaj kiel laboristoj, staris ĉe lanterno. Kiam s-ro Adams komencis mallevi vitron de fenestro, ili rapide alproksimiĝis al ni, por ekscii, kion ni bezonas. S-ro Adams demandis pri necesa vojo al Klivlendo. Ambaŭ ekparolis kune. Iun tempon ni ne sukcesis ion ajn kompreni. Fine unu ekkaptis iniciaton, flankenigis sian kamaradon kaj komencis ekspliki al ni:

— Oho, Dio mia! Vojo al Klivlendo! — parolis li emocie. — Ja mi naskiĝis tie! Do mi konas vojon al Klivlendo! Min vi povas fidi. Vi ricevis bonan ŝancon, kiam renkontis min!

Li estis multe feliĉa helpi al ni, tre energie eksplikis ĉiujn detalojn de veturado: kie necesas ĝiri dekstren kaj kie — maldekstren, kie manĝaĵoj kostas pli malkare. Samtempe lia kamarado apenaŭ ne ploris enviante, ke li ne povas same ion ekspliki kaj provis eniĝi konversacion. Sed klivlendano ne permesis al li eĉ enigi solan vorton. Kiam ni forveturis, li estis ĉagreniĝinta kaj estis preta veturi kune kun ni ĝis Klivlendo mem, nur por tio, ke ni ne perdu ĝustan vojon.

Ili adiaŭiĝis kun tiu potenca “gud najt” (good night), kvazaŭ ni estis ilia proksima parencaro forveturanta militi.



La dekkvina ĉapitro. Dirborno (Dearborn)


Nia limuzino solene enveturis tiun lokon, kie oni ĝin fabrikis nur antaŭ kelkaj monatoj, en urbon Dirbornon — centron de Ford-a aŭtomobila industrio. Oho, Dio mia! Kiom da aŭtoj ni ekvidis tie! Ili staris ĉe vojrandoj, ruliĝis laŭ vastaj betonaj ŝoseoj de dirborna parko aŭ la tute novaj troviĝis sur preterveturantaj kamionoj. Ni estis grave surprizitaj, kiam ekvidis plurajn samkolorajn modelojn, kiel nia limuzino. Ni naive opiniis, ke ĝi estas unika ekzemplero kaj jen tia frapo!

Se urboj povus elekti al si veteron, kiel homo elektas kravatojn aŭ duonŝtrumpojn, do tiam Dirborno nepre elektus malbonan veteron kun flavgriza pluvo. La tago estis terura. Malvarma, akva polvo flugis en aero, kovranta per malagrabla brilo aŭtojn kaj konstruaĵojn de Miĉigana avenuo, kuniganta Dirbornon kun Detrojto.

Tra pluvo vidiĝis lumantaj reklamaj ŝildoj de farmaciejoj.

— Tiun saman tagon, — diris s-ro Adams kaj turniĝis al ni, — unu ĝentlemano, kiel rakontas Dikkens (NB. Dickens, Charles, granda brita novelisto), surmetis, kiel kutime, cilindran ĉapelon kaj ekpaŝis al sia oficejo. Necesas rimarkigi al vi, ke stato de tiu ĝentlemano estis prospera. Li havis helbluokulajn gefilojn, belan edzinon kaj perlaboris multe da mono. Tion pruvis lia cilindra, silka ĉapelo, je nur kelkaj personoj en Anglujo iras al oficejo tiel vestitaj. Kaj subite, trapasante ponton trans Tamizo (NB. rivero Thames fluanta tra Londono), la ĝentlemano silente saltis en akvon kaj dronis. Ne, sinjoroj! Vi devas kompreni! Feliĉa homo en la cilindra ĉapelo ne saltas en Tamizon! Ĉu ŝajnas al vi, ke en Dirborno ankaŭ oni dezirus surmeti tian ĉapelon?

La strato finiĝis. De sur alta loko malfermiĝis severa industria panoramo. Sonis signaloj de lokomotivoj moviĝantaj inter uzinaj fakoj. Granda ŝipo fajfante navigis laŭ kanalo al centro de l' uzino. Ĝenerale tie estis ĉio, kio diferencigas industrian areon de infanĝardeno, — multe da fumo, vaporo, klako kaj tre malmulte da ridetoj kaj feliĉa balbutado. Tie ĉeestis ia neordinara seriozeco, kiel en milita kampo apud fronta linio.

Kiam s-ro Adams kaj s-ro Groznij, kiu fakte estis kamarado Groznij, ĉar li estis reprezentanto de soveta firmao “Avtostroj” en Dirborno, estis ricevantaj permeson observi la uzinon, ni troviĝis en halo de informa buroo kaj pririgardis starantan sur pargeta planko novan modelon de limuzino “ford”. En la halo ĝi aspektis iom pli granda ol ekstere. Estis nekredeble imagi, ke uzinoj de Ford ĉiutage produktas sep mil samajn perfektajn kaj belajn aŭtojn.

Kvankam ankoraŭ estis decembro de 1935, sed Dirborno kaj Detrojto jam estis plenigitaj per reklamaj ekzempleroj de la estonta jaro. Specimenoj de aŭtoj staris en apartaj vestibloj, en vendejoj de distribuistoj. Kaj eĉ en vitrinoj de apotekoj kaj konfitejoj, inter kukoj, klisteriloj kaj cigarujoj rotaciis aŭtaj radoj en dikaj fajrstonaj (NB. Firestone) radringoj. Sinjoro Henrio (Henry) Ford ne kaŝis siajn produktojn kaj eksponis ilin ĉie. Tamen en lia labo staris modelo de la jaro 1938, pri kiu oni diverse parolis. Laŭdire ĝia motoro troviĝas en posto, radiatoro tute forestas, kupeo estas duoble pli granda kaj ĝenerale ĝi havas multajn teknikajn novaĵojn. Ĝi estos kaŝita ĝis certa tempolimo por ĉiuj kaj precipe por personaro de “Ĝeneralaj Motoroj” (General Motors), kiu proksime produktas “ŝevrole” (chevrolet) kaj “plimut” (plymouth) — limuzinojn de “ford”-a klaso.

Permeso estis ricevita tre rapide. Administracio disponigis al ni “linkoln”-on, kiu havis eĉ ursan felon, probable pro deziro aranĝi al gastoj el malproksima Nordo plej kutiman medion. En la limuzino ankaŭ troviĝis ŝoforo kaj kondukanto. Ni enveturis uzinan pordegon.

Laŭ vitrigita galerio, kuniganta du ejojn, malrapide moviĝis aŭtaj elementoj, kiujn oni pendigis al ĉenstablo. Tiu malrapida, konstanta movado estis videbla ĉie: super kapo, iom malpli alte, ĉe planko — moviĝis stampitaj detaloj de karoserioj, radiatoroj, radoj, motoroj, formoj kun sablo, en kiuj brilis likva metalo, kupraj tubetoj, kapotoj, stiriloj kun aligitaj kabloj. Ili foje leviĝis, foje malleviĝis aŭ malaperis malantaŭ angulo. Iufoje ili forlasis ejojn kaj pasis ekstere moviĝante laŭ muro kaj, kiel ŝafaj korpoj, balanciĝis sur hokoj. Milionoj da elementoj troviĝis tie. Pro tiu vidaĵo eĉ nia spiro haltis.

Tiu ĉi ne estis uzino.Tiu ĉi estis rivero forta, iomete malrapidema, kiu akcelas sian fluadon proksimiĝante al delto. Ĝi fluis dum tagnokto, kiam okazas malbona vetero aŭ suna tago. Milionojn da elementoj ĝi portis al unu loko, kie aperis miraklo — elŝeliĝado de aŭto.

Ĉe ĉefa ĉenstablo homoj laboras tre intense. Nin surprizis ties malgaje streĉaj mienoj. Ili estis plene okupitaj pri laboro kaj mankis tempo, por almenaŭ levi kapojn. Estis videbla ne nur korpa laceco, sed ŝajnis, ke ili estas psike depremitaj pro ĉiutaga seshora frenezigo, de kiu necesas longe ripozi, refortiĝi, por sekvonttage denove sperti tion.

Laboro estas dispartigita tiel, ke laboristoj nenion scipovas, ili estas diletantoj. Tial ili ne manipulas maŝinojn, sed servas al tiuj. Laboristoj en Ford-aj uzinoj perlaboras decan salajrojn, sed ili ne estas valora personaro. Ĉiumomente ĉiu povas esti maldungita kaj lian laborlokon tuj okupas alia homo, kiu dum dudek du minutoj ellernos sian laboran taskon. Tia laboro donas salajron, sed ne donas kvalifikon, necesan por estonto. Pro tio usonanoj ne ŝatas tie labori kiel laboristoj, sed preferas varbiĝi kiel majstroj aŭ oficistoj. Ĉe Ford laboras ĉefe meksikianoj, poloj, ĉeĥoj, italoj kaj negroj.

Laŭ ĉenstablo unu post la alia moviĝis luksaj kaj malkaraj limuzinoj. Ili elveturis tra vastaj pordegoj en mondon, en preriojn, en liberon. Homoj, kiuj ilin produktis restas en siaj statoj.

Limuzinoj estis diverskoloraj: nigraj, bluaj, verdaj, kanonmetalaj (tiu estas oficiala nomo) kaj muskoloraj. Unu karoserio estis heloranĝa, probable destinita por taksio.

Inter ĉiea bruo pro muntado kaj klakado de aŭtomataj renĉiloj unu laboristo estis tute trankvila. Li estis kolorigisto, kiu per eta peniko surmetis kolorajn striojn sur karoseriojn.

Li havis neniujn instrumentojn faciligantajn laboron. Li ne hastis kaj eĉ sukcesis atente pririgardi siajn rezultojn. Sur muskoloran limuzinon li metis verdan strion, sur oranĝkoloran taksion li metis bluan strion. Li laboris kiel libera pentristo, kiu neniel rilatis al tekniko, simila al iu nurenberga majstro de kantado (NB. Meistersinger, en germana urbo Nurenbergo). Supozeble, en labo oni konkludis, ke lia antikva labormaniero estas plej efektiva.

Eksonis signalo, la ĉenstablo haltis, kaj en ejon enveturis malgrandaj vagonoj kun manĝaĵoj por laboristoj. Nelavante manojn, laboristoj aliris al vagonoj, aĉetis sandviĉojn, tomatan sukon, oranĝojn kaj sidiĝis sur plankon.

– Ĝentlemanoj, — diris s-ro Adams, vigliĝinte, — ĉu vi scias, kial laboristoj de Ford-a uzino matenmanĝas sur cementa planko? Tio estas tre, tre interese. S-ro Ford indiferente rilatas al manĝmaniero de liaj laboristoj. Li scias, ke la ĉenstablo igas ilin plenumi laboron, kaj do ne gravas, kie ili manĝas — sur planko, ĉe tablo aŭ tute nenion manĝas. Mala situacio estas en uzino de “General Electric”. Estus stulte opinii, ke tiea administracio amas siajn laboristojn pli, ol s-ro Ford — la siajn. Intercetere tie ekzistas perfektaj kantinoj por laboristoj. Tamen tie laboras specialistoj kaj tion necesas konsideri, ĉar ili rajtas lasi la uzinon. Tio ĉi estas ĝuste usona trajto, sinjoroj. Fari nenion troan. Ne dubu pri tio, ke s-ro Ford opinias pri si mem, ke li estas amiko de laboristaro. Tamen li neniam donos al ili kroman cendon.

Al ni oni proponis eniĝi en tuj fabrikitan limuzinon. Ĉiu nova aŭto traveturas du aŭ tri ekzamenajn rondojn laŭ speciala uzina vojo. Ĝi estas ekzemplo de tre malbona vojo, kiun fakte ne eblas trovi en la tuta lando.

Kelkaj kavetoj kaj flako situis sur ĝi. La limuzino, farita antaŭ niaj okuloj per manoj de diletantoj, havis rimarkindajn ecojn. Ĝi turnis sin post la abruptaj ĝiroj kun rapideco ĉirkaŭ kvindek mejlojn hore kaj ne tro kliniĝis, per la tria rapidumo ĝi ne superis kvin mejlojn hore kaj tiel mole transveturis kavetojn, kvazaŭ ili tute forestis.

— Jes, jes! — ĝoje parolis Adams. Sinjoro Ford scipovas fabriki aŭtojn. Tamen vi eĉ ne komprenas, kia progreso okazis ĉi-rilate. “Ford” de la tridekkvina jaro estas pli perfekta, ol “kadillak” de la dudekoka jaro. Dum sep jaroj limuzino de malkara klaso iĝis pli bona, ol tiama limuzino de luksa klaso. Jen, jen, bonvolu tion enskribi en viajn agendojn, sinjoroj Ilf kaj Petrov, se vi deziras scii, kio estas Usono.

Ĉi tie ne nur moviĝis elementoj, el kiuj oni fabrikis aŭtojn, ne nur aŭtoj elveturis tra uzinaj pordegoj kiel permanenta torento, sed la uzino mem iom post iom ŝanĝiĝis, moderniĝis kaj renovigis ekipaĵojn.

En muldejo k-do Groznij subite gaje ekkris. Li ne vizitis ĝin nur du semajnojn, tamen ĉi tie okazis gravaj ŝanĝoj. Li staris meze de la muldejo kaj lia vizaĝo, lumigita per ekflamoj, esprimis tiun admiron, kiun povus kompreni sole iu samfaka inĝeniero.

Grizflava tago baldaŭ iĝis nigroflava krepusko. Kiam ni forlasadis la uzinon, en korto jam grupiĝis amaso da novaj aŭtoj kaj en ĝia centro ni rimarkis heloranĝan taksion, antaŭnelonge viditan sur la ĉenstablo.

En frizejo sur Miĉigana avenuo, en kiu nin oni tondis, unu majstro estis serbo, la alia — hispano, la tria — slovako, kaj la kvara — hebreo naskita en Jerusalemo. Tagmanĝis ni en pola restoracio, en kiu kelnerino estis germanino. Homo, kiun ni demandis pri ĝusta vojo, ne posedis la anglan lingvon. Li estis greko, antaŭnelonge veninta ĉi tien de Peloponeza duoninsulo. Li havis nigrajn, sopirajn okulojn de filozofo forpelita. En kinejo ni subite ekaŭdis ruslingvan frazon: ”Manjo, mi ja diris al vi, ke estis vane spekti tiun ĉi “pikĉer” (NB. picture)”.

— Jen, jen, sinjoroj, — parolis s-ro Adams, — vi nun troviĝas en ĝuste reala Usono.

Matene ni vizitis s-ron Sorensen, direktoro de eksterlandaj uzinoj de Ford.

Ni trapasis halon, sur kies pura, pargeta planko estis eksponitaj elementoj de tipa limuzino kaj ĝuste en paltoj kaj ĉapeloj nin oni enkondukis en vitrigitan kabineton de l' direktoro. Tie staris granda skribtablo, sur kiu estis neniu papero, sed nur telefono kaj kalendaro.

En la kabineton venis altkreska, maldika homo en griza kostumo, kun grizhara kapo, freŝa vizaĝo kaj irmaniero de atleto. Enmane li tenis etan, nigran plastan detalaĵon. S-ro Sorensen origine estis dano, filo de kamenisto, laborinta mem kiel kamenisto kaj poste kiel modelisto.

Antaŭ nia forveturo el Usono, ni tralegis en vaŝingtona ĵurnalo artikoleton kun listo de deko da personoj perlaborantaj plej altajn salajrojn en la lando. Sinjoro Sorensen estis la deka. La unuan lokon okupis Mej Ŭest (NB. West, Mae), kinostelo, vulgara, dika, netalenta virino. Ŝi ricevis en 1935 kvarcent kvindek mil dolarojn. Sorensen ricevis cent dekdu mil.

Nun li tuj komencis paroli pri la detalaĵo tenata. Antaŭe ĝin oni faris el ŝtalo kaj nuntempe ĝi estas farita el plasto.

— Ni ĉiam situas interne de movado, — diris s-ro Sorensen. — Tio estas esenco de l' aŭtomobila industrio. Ne eblas eĉ dum minuto halti, ĉar nin tuj kursuperas konkurantoj. Ni nun pensas pri produktoj de la jaro 1940.

Li lasis la ĉambron kaj revenis baldaŭ, portante muldaĵon. Tiu estis fragmento de motoro, kiun li mem gisis el ŝtalo.

— Ni ankoraŭ longe ĝin esploros, sed, eventuale, ĝi iĝos elemento de nova limuzino.

Ni tuŝis la elementon de limuzino, fabrikota post kelkaj jaroj.

Sinjoro Sorensen kondukis nin rigardi fotaĵon, sur kiu li estis fotita kune kun direktoro de Gorkij-a uzino Djakonov kaj k-do Groznij. Naive ridetante, la trio rigardis ĝuste en fotilon.

Dum konversacio ni sukcesis enigi nian peton pri renkonto kun s-ro Ford kaj s-ro Sorensen promesis informiĝi pri tiu ebleco. Tamen ni dubis pri tio, ĉar nin oni antaŭsciigis, ke Ford estas jam maljuna, multe okupita kaj nevolonte akceptas vizitantojn.



La deksesa ĉapitro. Henrio (Henry) Ford


Matene oni telefonis el oficejo de s-ro Sorensen kaj diris, ke s-ro Ford pretas nin akcepti.

Ankaŭ nin oni petis komence viziti s-ron Kameron, personan sekretarion de Ford, kiu atendos nin en buroo de konstrukciistoj.

— Nun s-ro Ford forestas, — sciigis li nin, — kaj mi ne povas precize diri, kiam vi lin ekvidos. Ĉar vi hodiaŭ reobservos la uzinon kaj kelkfoje veturos preter la oficejoj, do bonvolu informiĝi tiam pri alveno de s-ro Ford.

Ni jam sciis, ke Ford ne havas sian kabineton kaj ofte kontrolas laboron de buroo de konstrukciistoj. Do, sciigo nin ne surprizis kaj ni sub ursa felo denove ekveturis rigardi dirbornajn miraklojn.

Poste ni vizitis muzeon de aŭtoj. Ĝi havas nur unu eksponejon, kies areo egalas ok hektarojn. Planko estas farita el tektona pargeto, kiu sonas sub piedoj, kiel ŝtalo. Plafonon apogas metalaj kolonoj, en kiujn oni instalis kaloriferojn.

La muzeo ankoraŭ ne estas preta.Tamen rimarkindaj eksponaĵoj jam estas alveturigitaj ĉi tien el la tuta mondo. Dekoj da vaporaj maŝinoj inkluzive apenaŭ antikvan kaldronon de Ŭatt (NB. Watt, James, granda skota inventisto). Ĉiuj maŝinoj estas starigitaj sur fundamentojn, por ke ili funkciu. Grandan parton okupas aŭtomobila fako. Ŝajnas, ke ĉi tie kolektiĝis ĉiuj specimenoj produktitaj en la mondo. Ne eblas diri, ke antaŭ tridek jaroj konstrukciistoj ne pensis pri beleco de siaj produktoj. Certe, ili aspektas iom malmoderne, sed estas tre belaj ekzempleroj. Ili havas multe da ruĝa kupro, brila verdflava kupro, spegula vitro, marokeno. Ankaŭ sur ilia fono estas bone videblaj avantaĝoj de modernaj limuzinoj, kiuj estas pli malkaraj, simplaj, potencaj kaj elegantaj.

Probable, Ford ankoraŭ mem ne havas plenan imagon pri estonta aspekto de lia muzeo, ĉar vidiĝas manko de ĝenerala ideo pri aranĝo kaj situo de eksponaĵoj. Ford hastas kaj alveturigas novajn objektojn. Ĉi tie estas lignaj plugiloj, erpiloj, teksostabloj, kudromaŝinoj, tajpiloj, antikvaj gramofonoj, lokomotivoj kaj trajnoj.

Sur reloj, enigitaj en poluritan pargeton, staras malnova trajno kun arabeskoj sur krudferaj kradoj. Sur eksteraj supraĵoj de vagonoj estas pentritaj rozetoj kun folietoj kaj sub fenestroj, en medalionoj, kamparaj pejzaĝoj. Vagonoj estas aligitaj al malgranda lokomotivo kun kupraj lanternoj, balustrado kaj blazonoj. En sama trajno antaŭ sepdek kvin jaroj knabo nomata Edison (NB. Edison, Thomas Alva, granda usona inventisto) disvendis ĵurnalojn al pasaĝeroj.

En ĝi lian orelon frapis konduktoro, post kio li surdiĝis. En 1927, kiam oni celebris la okdekan jubileon de Edison, refunkciis malnova fervojo inter Dirborno kaj Detrojto kaj malnova trajno veturigis la grandan inventiston. Kaj, kiel tio estis antaŭ sepdek kvin jaroj, Edison disvendis ĵurnalojn al gastoj. Forestis sole malĝentila konduktoro, kiu forĵetis la knabon el la trajno. Iufoje oni demandis Edison-on: kiel influis lia surdeco lian laboron? Li tiel respondis:

— Neniel. Ĝi eĉ helpis al mi, ĉar mi ne aŭdis multajn stultaĵojn, kiujn ofte parolas homoj.

La trajno moviĝis al Dirborno. Kaj ĉirkaŭe, en la tuta mondo, funkciis elektro, tintis telefonoj, sonis gramofonaj platoj kaj elektraj ondoj disvastiĝis ĉie. Kaj ĉi tion inventis la surda oldulo kun vizaĝo de militestro, kiu malrapide, apogita per fremdaj brakoj, trapasis vagonojn kaj vendis ĵurnalojn.

Forlasante la muzeon, ni ekvidis en vestiblo enigitan en plankon betonan platon. Ĝi prezentas spurojn de edisonaj piedoj kaj lian subskribon, kiun li faris mem.

Ni forveturis al alia muzeo de Ford, tiel nomata “vilaĝo”, Grinfild-villeĝ (Greenfield Village). Ĝi okupis grandan areon kaj, por ĝin ĉirkaŭrigardi, al vizitantoj oni disponigis malmodernajn kaleŝojn, ĉarojn kaj diliĝencojn. Sur benkoj sidis veturigistoj en peltoj kaj cilindraj ĉapeloj. Ili klakis per vipoj. Ili kaj ĉevaloj aspektis strange, tamen enveturo en Grinfild-vilaĝon en aŭtoj estas malpermesata. Ni eniĝis en kaleŝon kaj ekveturis laŭ vojo, kiun ni longe ne vidis. Ĝi estis kvazaŭ el la kvindekaj jaroj de la deknaŭa jarcento, — koto, iomete kovrita per ŝtonetoj. Ni ruliĝis laŭ ĝi trote.

“Vilaĝo” estas nova eksperimento de Ford, kies signifon estas malfacile ekspliki. Eĉ Ford mem ŝajne ne scias, por kio li ĝin fondis. Povas esti, li volis revivigi la pasintan epokon kun ĝia etoso, pri kiu li sopiras, aŭ li volis, male, kontrastigi tiaman mizeron kaj nuntempajn teknikajn atingojn.

En la muzean vilaĝon el Menloparko oni translokigis malnovan labon de Edison, en kiu okazis la unuaj, multnombraj esploroj pri funkciado de la unua elektra ampolo, kiu tie unue lumiĝis. En la labo unue ekparolis fonografo kaj ankoraŭ multo okazis tie unue.

La labo estis reale malriĉa ligna domo kun knaranta planko kaj malpuraj muroj, interne de kiu aperis modernaj teknikaĵoj. Restaĵoj de edisona laboro estis videblaj. En la labo troviĝis pluraj vitraj kaj metalaj iloj, vazoj kaj retortoj. Por purigi ilin necesas eĉ tuta semajno.

Vizitantojn renkontis buklohava oldulo kun brilaj, nigraj okuloj. Sur lia kapo estis silka ĉapeto, kiun kutime portas akademianoj. Li energie komencis konversacii kun ni. Li estis unu el kunlaborantoj de Edison, sola ulo viva nun.

Li senprokraste eksvingis ambaŭ brakojn kaj ekkris per plej ebla potenco:

– Ĉion, kio de tie foriris en la mondon, faris juneco kaj potenco de Edison! Maljuna Edison estis neniu kompare al juna Edison! Li estis leono de scienco!

Kaj la oldulo montris al ni galerion de fotaj portretoj de Edison. Iuj prezentis lin juna, simila al Bonaparto (NB. Napoleon Bonaparte, franca imperiestro) — sur blankan frunton malleviĝis fiera hartufo. Sur la aliaj li similis Ĉeĥov — studenton (NB. Ĉeĥov, Antono, granda rusa verkisto). La maljunulo daŭrigis svingi vigle la brakojn. Ni eĉ ekpensis, kial la usonano estas tiom ekzaltiĝema. Cetere, ni baldaŭ eksciis, ke li estas franco.

La sciencisto, rakontante pri sia granda amiko, ekzaltiĝis ankoraŭ plu. Ni estis atentaj aŭskultantoj kaj pro tio ni estis premiitaj. La oldulo montris al ni la unuan lampon en la mondo, kiu eklumis. Li eĉ detale rakontis pri tiu ĉi evento. Ili sidis ĉirkaŭ lampo kaj atendis rezulton. Pluraj filamentoj eklumis kaj post unu momento forbrulis. Kaj finfine ili trovis filamenton, kiu eklumis kaj ne forbrulis. Ili sidis unu horon, — la lampo lumis. Ili sidis du horojn senmoviĝante, — la lampo lumis. Ili sidis la tutan nokton. Tiu estis triumfo.

— Scienco povas nenien foriri de Edison! — ekkris la oldulo. — Eĉ modernajn radiolampojn generis lumo de tiu ĉi inkandeska lampo.

Per tremantaj, sed tre lertaj manoj, la oldulo enigis la lampon en radioricevilon kaj kaptis kelkajn brodkastajn staciojn. Amplifo estis ne tre granda, sed sufiĉa. Poste la maljuna sciencisto prenis stanan folion kaj enmetis ĝin en fonografon, la unuan maŝinon ekparolintan per la homa voĉo. Ĝis tiam aliaj maŝinoj kapablis nur zumi, grinci aŭ fajfi. La oldulo ekfunkciigis la fonografon, albuŝigis tiun saman megafonon, kiun prenis enmane Edison, kaj diris tiujn samajn vortojn, kiujn diris Edison, el porinfana, malnova kanzono pri Meri (Mary) kaj ŝafineto. La kanzono finiĝas per rido: ha-ha-ha!

— Ha-ha-ha! — tute klare diris la fonografo.

Ni sentis sin tiel, kvazaŭ la aparato naskiĝis tuj antaŭ niaj okuloj.

— Tiun nokton Edison iĝis senmorta! — ekkris la oldulo.

En liaj okuloj aperis larmoj. Kaj li ripetis:

— Juneco estis potenco de Edison!

Kiam la maljunulo eksciis, ke ni estas verkistoj, li tuj iĝis serioza, solene ekrigardis nin kaj diris:

— Skribu nur tion, pri kio vi pensas. Ne por Anglio aŭ Francio, sed skribu por la tuta mondo.

Li tre ne volis, ke ni foriru. Li rakontis pri Edison, pri la abisena milito, li malbenis Italion kaj militon, li laŭdis sciencon. Vane s-ro Adams tutan horon provis enigi almenaŭ unu vorton en tiun uraganon da pensoj, konkludoj kaj eldiroj. Tion li ne sukcesis. La franco ne permesis al li eĉ malfermi buŝon. Fine ni komencis adiaŭiĝi kaj ambaŭ olduloj montris, kiel kutime tion ili faras. Ili batis unu la alian laŭ brakoj, laŭ ŝultroj kaj dorsoj.

— Good bye, sir! (Ĝis revido, ĝentlemano), — kriis Adams.

— Good bye, good bye! — eĥis la oldulo.

— Thank you very, very match! (Grandan, grandan dankon), — kriis Adams malleviĝante laŭ ŝtuparo.

— Veri, veri! — aŭdiĝis de supre.

— Ne, ĝentlemanoj, — diris s-ro Adams, — vi nenion komprenas. En Usono estas bonaj homoj.

Kaj li elpoŝigis grandan, familian naztukon kun ruĝaj kvadratoj kaj, nedeprenante okulvitrojn, sekigis per ĝi siajn okulojn.

Kiam ni preterveturis labon, oni diris, ke s-ro Ford ankoraŭ ne aliris. Ni veturis plu al uzino fabrikanta lumĵetilojn, situanta dekkvin mejlojn for de Dirborno. Nia juna kondukanto estis parolema persono kaj distris nin la tutan vojon. Okazis, ke en Ford-aj uzinoj funkcias sia, malpublika polico, kiu kalkulas kvincent personojn. En ĝi servas eksa ĉefo de detrojta polico kaj Ĝo Luis (Joe Louis), fama boksisto. Dank'al ĝi en Dirborno regas tuta paco. Sindikatoj tie ne ekzistas. Ilin oni devigis kaŝiĝi.

Uzino, al kiu ni veturis, estis precipe interesa, ĉar ĝi estis efektivigo de iu nova, teknika kaj politika ideo. Ni jam kelkfoje aŭdis pri ĝi, ĉar ĝi estas aktuala konekse al tiuj opinioj, kiuj ekzistas en Usono, pri diktaturo de maŝinoj kaj pri tio, kiel feliĉigi vivon kaj konservi samtempe kapitalismon.

Dum konversacio kun ni, s-ro Sorensen kaj s-ro Kameron, kiuj ambaŭ estis kvazaŭ la dekstra kaj la maldekstra brakoj de Henrio Ford, diris, ke se ili komencus establi novan entreprenon, do ili neniam konstruus uzinon gigantan. Anstataŭ unu uzino ili establus centojn da malgrandaj, nanaj uzinetoj, situantaj proksime unu de la alia.

En Dirborno ni ekaŭdis novan sloganon: ”Kampara vivo kaj urba salajro”.

— Imagu vi, — diris ili al ni, — arbareton, kvietan rivereton, eĉ plej malgrandan. Apude funkcias eta uzino. Ĉirkaŭe loĝas farmuloj. Ili kulturas kampojn kaj laboras en uzineto. Freŝa aero, bonaj dometoj, bovinoj, anseroj. Se komencos krizo kaj sekve ni reduktos produktadon, laboristo ne mortos pro malsato, ĉar li havas terenon, panon, lakton. Ja vi scias, ke ni ne estas filantropoj, ni okupiĝas pri aliaj aferoj, ni fabrikas bonajn, malkarajn limuzinojn. Kaj se nanaj uzinoj ne realigus grandan teknikan efekton, s-ro Ford ne akceptus la ideon. Sed ni jam sukcesis konkludi, ke en nana uzino, kie forestas granda amaso da maŝinaro kaj personaro, labora kapacito estas sufiĉe pli alta, ol en granda uzino. Tiamaniere, laboristo vivas kiel kamparano kaj perlaboras kiel urbano. Krom tio, ni evitigas lin de tiraneco de komercistoj. Ni rimarkis, ke se ni iom pligrandigas salajron, tuj en Dirborno proporcie kreskas prezoj. Tio ne okazos, se malaperos konglomerato de dekoj kaj centoj da laboristoj en unu loko.

Tiu ĉi ideo aperis ĉe Ford, kiel li mem diris al ni poste, antaŭ dudek jaroj. Samkiel ceteraj usonaj iniciatoj, ĝi estis longe ekzamenata, ĝis disvastigo. Nuntempe jam ekzistas dudek nanaj uzinoj kaj Ford establas la novajn ĉiujare. Distanco inter uzinetoj dek, dudek kaj eĉ kvindek mejlojn ne konsternas s-ron Ford. Ideala stato de usonaj vojoj ne aperigas problemon.

Rezulte, senco de l' ideo estas ĉies prospero. Vivo kampara, salajro urba, krizo ne estas danĝera, teknika perfekteco estas atingita. Ili ne diris al ni sole, ke la ideo havas grandan politikan parton — transformi proletaron kvazaŭ en etajn proprietulojn kaj samtempe liberigi grandajn industriajn centrojn de danĝera amasiĝo da laboristaro. Reale, tiam ne necesos speciala, sia polico. Kompense, iliaj membroj ricevu po unu bovineto kaj granda negro Ĝo Luis idilie melku. Eksa ĉefo de detrojta polico vagu laŭ herbejoj en surmetita florkrono, kiel Ofelio, kaj balbutu: “Mankas laboro, mi enuas, enuas, ĝentlemanoj!”

La paroloj de usonanoj ĉiam akordiĝas kun la agoj. Leviĝinte sur holmon, ni ekvidis pejzaĝon, pri kiu oni rakontis al ni. Uzino, produktanta lumĵetilojn, situis ĉe eta rivero kaj digo okazigis nur sep futojn da akvofalo. Tamen tio sufiĉis, por funkciigi du malgrandajn turbinojn. Ĉirkaŭ la uzino reale estis arbareto kaj herbejeto, vidiĝis farmoj, aŭdiĝis klukado, bojado kaj, unuvorte, ĉiuj kutimaj kamparaj sonoj.

La uzino troviĝis en unu vitrigita ejo. Plej rimarkinda estas tio, ke en ĝi laboras nur kvincent laboristoj, produktantaj ĉiujn, diversajn lanternojn por ĉiuj uzinoj de Ford. Inter klukado kaj gruntado la uzino fabrikas hore mil antaŭlanternojn, sescent postlanternojn kaj kvincent plafonlanternojn.

Naŭdek ok procentoj de uzina laboristaro estas farmuloj, kaj ĉiu havas de kvin ĝis kvindek akreojn (NB. unu akreo = 0,4 hektaro). En la uzino oni laboras du skipojn, tamen se ĝi funkcius plenkapacite, do tiam kvanto de produktaĵoj elkreskus je unu fojo kaj duono. Pri kio okupiĝos laboristoj, havantaj neniujn akreojn, — la nova ideo parolas nenion, kvankam tiuj homoj konsistigas plimulton de proletaro de Unuiĝintaj Ŝtatoj. Sed se suspektinde favoraj kapitalistoj sukcesus disloĝigi tutan usonan proletaron en kamparon, kio laŭ si mem estas plej nova burĝa utopio, — do eĉ tiam ekspluatado ne malaperus, sed, certe, plifortiĝus kaj transformiĝus en pli rafinitan rimedon.

Malgraŭ etendiĝintaj ĉirkaŭ la uzino kamparaj pejzaĝoj, laboristoj, dense starantaj ĉe malgrandaj ĉenstabloj, havis samajn malgaje ekscititajn mienojn, kiujn havis laboristaro en Dirborno. Kiam eksonis signalo por matenmanĝo, laboristoj, samkiel en Dirborno, tuj sidiĝis sur plankon kaj rapide ekmanĝis siajn sandviĉojn.

— Bonvolu diri, — demandis ni administranton, paŝantan kune kun ni preter ĉenstablo, — ĉu vi scias, kiom da lanternoj jam estas fabrikitaj hodiaŭ?

Li aliris al muro, sur kiu pendis longaj, mallarĝaj paperfolioj, deprenis la supran kaj tralegis:

– Ĝis tagmezo ni fabrikis kvar mil dudek tri antaŭlanternojn, du mil kvardek cent tridek ok postlanternojn kaj mil naŭcent naŭdek du plafonlanternojn.

Ni ekrigardis niajn horloĝojn. Estis kvarono post tagmezo.

— Informon pri produktaĵoj mi ricevas ĉiuhore, — aldonis la administranto kaj rependigis la bultenon sur hoketon.

Ni reveturis al la oficejo de Ford. Ĉi-foje al ni iom hastante eliris renkonten s-ro Kameron kaj nin venigis. En sia kabineto s-ro Kameron kalkulis nin perokule kaj petis alporti kroman seĝon. Ni sidiĝis en paltoj, kio estis maloportune, kaj do ni decidis demeti tiujn. Tamen en pordoj de la ĉambro aperis Henrio Ford.

Li demande pririgardis gastojn kaj riverencis. Okazis ioma tumulto dum manpremado kaj rezulte de tio Ford translokiĝis tien, kie mankis seĝo. Tamen s-ro Kameron rapide ĉion ordigis kaj Ford eksidis. Li sidis sur seĝo, metinte unu gambon sur la alian. Li estis maldika, preskaŭ plata, iom ĝibeta oldulo, kun saĝa, faltoplena vizaĝo kaj arĝentkoloraj haroj. Li estis vestita je freŝa, griza kostumo, nigraj ŝuoj kaj ruĝa kravato. Ford aspektis pli june, ol siaj sepdek tri jaroj, sed sole liaj brunaj manoj kun dikaj artikoj pruvis lian maljunecon. Oni diris al ni, ke li iufoje vespere dancas.

Ni tuj ekparolis pri nanaj uzinoj.

— Jes, — diris s-ro Ford, — mi vidas eblecon establi malgrandajn uzinojn, eĉ la ŝtalfandajn. Tamen, nun mi ne rifuzas de grandaj fabrikoj.

Li parolis pri tio, ke li imagas estontan landon, kovritan per etaj fabrikoj, kaj laboristojn, liberigitajn de jugo de komercistoj kaj financistoj.

— Farmulo, — daŭrigis Ford, — produktas grenon, ni produktas limuzinojn, sed inter ni staras Ŭoll-strit (NB. Wall Street, strato en Nov-Jorko, kiu reprezentas komercan kaj financan mondon), staras bankoj, kiuj deziras posedi kvoton de rezultoj de nia laboro, samtempe nenion produktante. — Kaj li rapide eksvingis permane antaŭ sia vizaĝo, kvazaŭ forpelinte kulon, kaj diris: — ili scipovas sole unu — artifiki, ĵongli per mono.

Ford ŝatas paroli pri sia malamo al Ŭoll-strit. Li tre bone komprenas, ke se li vendas almenaŭ unu akcion al Morgan, tiam tiu akiros ĉiujn restintajn.

Dum konversacio Ford ofte movis gambojn. Li jen alpremis ilin al skribtablo, jen krucigis, jen restarigis ambaŭ sur plankon kaj komencis balanciĝi. Li havis proksime situantajn, virecajn okulojn. Kaj ĝenerale, li aspektis kiel ordinara, rusa kamparano, kiu forrazis plene barbon kaj surmetis anglan kostumon.

Ford venas laborejon kune kun ĉiuj kaj pasigas en uzino ĉiun labortagon. Li ne permesas ion ajn produkti laŭ desegnaĵo, nehavanta lian vizon. Ni jam menciis, ke li ne havas propran kabineton. Kameron diris pri li tiamaniere:

— Sinjoro Ford cirkulas.

Laborrimedo de Ford delonge disvastiĝas ekster limoj de produktado de limuzinoj mem aŭ ceteraj objektoj. Tiu ĉi sistemo en plej alta grado influas la mondan vivon. Tamen, liaj agoj kaj agoj de aliaj industriistoj tiel modifis Usonon, ke en ĝi neniu scias, kio okazos morgaŭ. Li persiste ripetadas al ĉirkaŭantoj:

— Tio min ne koncernas. Mi havas propran taskon. Mi fabrikas limuzinojn.

Denove okazis tumulto, kutima dum adiaŭa manpremado, kaj renkonto kun unu el plej interesaj unikuloj de Usono — Henrio Ford — finiĝis.



La deksepa ĉapitro. Timiga urbo Ĉikago (Chicago)


Pasis semajno post nia forveturo el Nov-Jorko. Iom post iom aperis nia vojaĝa sistemo. Ni tranoktis en kampadejoj aŭ en turistejoj, kiuj reale estis ordinaraj domoj, kies mastroj luigas al vojaĝantoj malmultekostajn ĉambrojn kun larĝaj, oportunaj litoj, — sur kiuj nepre kuŝas kelkaj diversaj litkovriloj. Apud staras komodo kun spegulo, balancilo, ĉemura ŝranko, fadena bobeno kun enigita kudrilo kaj Biblio sur nokta tableto.

Mastroj de gastejoj — laboristoj, etaj komercistoj kaj vidvinoj — sukcese konkuras kun hoteloj, kies posedantoj iĝas tre furiozaj pro tio.

Ni ofte renkontis apud vojoj reklamajn panelojn de hoteloj, kiuj iom nervoze alvokis vojaĝantojn decidŝanĝi kaj preferi loĝadon en hoteloj.

PLENIĜU VIA KORO PER FIERO, KIAM VI ELPAROLAS

NOMON DE LA HOTELO, EN KIU VI LOĜIS

Ili fakte estis kaŝitaj agoj kontraŭ sennomaj gastejoj kaj kampadejoj.

— Ne, ne, ĝentlemanoj, — parolis s-ro Adams, kiam venis krepusko kaj necesis pensi pri dormoloko, — mi demandas vin serioze: ĉu vi volas, ke via koro pleniĝu per fiero? Tio estas interese, kiam via koro pleniĝas per fiero, sed monujo proporcie malpleniĝas.

Ne, ni ne volis, ke niaj koroj pleniĝu per fiero!

Kiam iĝis mallume kaj nia limuzino traveturis iun urbeton, ni haltis ĉe dometo kun afiŝo: “Ĉambroj por turistoj”, eniris ĝin kaj malkune ekparolis:

– “How do you do!” — “Bonan tagon!”

Tuj aŭdiĝis eĥo:

– “How do you do!”, kaj el kuirejo eliris grandaĝa virino kun antaŭtuko kaj trikaĵo enmane.

S-ro Adams, al kies scivolemo povus envii infano aŭ juĝa enketisto, komencis demandi ŝin pri lokaj novaĵoj.

– Ŝurli (surely)! Certe! — ekkriis li, eksciinte, ke en la urbeto loĝas du mil rezidantoj, ke hieraŭ okazis loterio, ke loka kuracisto volas edziĝi, ke antaŭnelonge infano malsaniĝis je paralizo. — Certe!

Li pridemandis la mastrinon, kiam ŝi vidviĝis, kie studas gefiloj, kiom kostas viando, kiom da jaroj ŝi pagos al banko pro dometo.

Ni jam estis en litoj, en la dua etaĝo, sed de malsupre aŭdiĝis:

— Certe! Certe!

Poste niaj oreloj aŭdis grincadon de ligna ŝtuparo. S-ro Adams leviĝis supren kaj unu minuton staris ĉe pordo de nia ĉambro. Li tre volis babili.

— Sinjoroj, — demandis li, — ĉu vi jam dormas?

Kaj, ne ricevinte respondon, li iris al sia ĉambro.

Tamen matene, precize je la sepa, kiel vojaĝestro, li brue eniris nian ĉambron, freŝa, razinta, kun akvoglutoj sur brovoj kaj ekkriis:

— Ellitiĝu! Ellitiĝu! Good morning, sirs! (Bonan matenon, ĝentlemanoj!).

Kaj komencis nova vojaĝtago.

Ni trinkis tomatan sukon kaj kafon el dikvandaj kruĉoj, manĝis “ŝinkon kaj ovon” (ham and egg) en senhoma kaj dormema kafejeto sur Mejn-strit kaj eniĝis la limuzinon. S-ro Adams kun granda senpacienco atendis nian alvenon. Li tuj turniĝis al ni kaj komencis paroli. Preskaŭ seninterrompe li parolis tutan tagon. Supozeble li konsentis vojaĝi kune kun ni pro tio, ke ni estis tre bonaj aŭskultantoj kaj konversaciantoj.

Tamen estas rimarkinde, ke ne eblas nomi lin babilulo, ĉar ĉiuj liaj eldiraĵoj estis interesaj kaj saĝaj. Dum du monatoj de nia vojaĝo li neniam ripetis samon. Li estis spertulo preskaŭ pri ĉio.Li estis inĝeniero, antaŭnelonge emeritiĝinta kaj ricevinta renton de malgranda kapitalo, kiu realigas modestajn vivkondiĉojn kaj sendependecon, sen kiu, li, efektive, povus ekzisti neniun minuton.

— Nur hazarde mi ne fariĝis kapitalisto, — diris al ni iufoje s-ro Adams. — Ne, ne, tio estas tute serioze. Tio estos interesa por vi. Iam mi revis fariĝi riĉulo. Mi perlaboradis multe da mono kaj decidis asekuri sin tiamaniere, por ke al veno de mia kvindeka jubileo ricevi grandan monsumon de asekuraj societoj. Ekzistas tia asekura rimedo, kiam necesas pagi kolosajn kotizojn, por ke maljunece iĝi riĉulo.

Mi elektis du plej fidindajn asekurajn societojn en la mondo — peterburgan societon “Rusio” kaj unu honestegan germanan societon en Munkeno. Ĝentlemanoj! Mi tiam opiniis, ke se eĉ iam la tutan mondon diablo prenos, do nenio grava en Rusio kaj Germanio okazos. Tamen en la mil naŭcent deksepa jaro en Rusio okazis revolucio kaj la asekura societo “Rusio” malaperis. Tiam ĉiuj miaj esperoj translokiĝis en Germanion. En la mil naŭcent dudekdua jaro mi iĝis kvindekjara. Mi esperis ricevi kvarcent mil markojn. Ĝentlemanoj! Tiu estis, kiel mi pensis, tre granda, kolosa monsumo. Kaj tiam mi ricevis jenan mesaĝon de la munkena asekura societo:

“Tre respektinda sinjoro Adams, nia societo gratulas vin okaze de alveno de via kvindeka jubileo kaj aldonas ĉeke kvarcent mil markojn”. Ĝi estis fakte la honestega asekura societo en la mondo. Sed ve, ĝentlemanoj! Aŭskultu! La tuta monsumo taŭgis nur por aĉeto de unu skatoleto kun alumetoj, ĉar tiam en Germanio estis tre granda inflacio kaj en spezo oni uzis miliardajn bankbiletojn. Mi asertas vin, sinjoroj, ke kapitalismo estas plej ŝanceliĝema objekto sur la tero. Sed mi estas feliĉa. Mi ricevis plej bonan donacon — mi ne iĝis kapitalisto.

Sinjoro Adams facile rilatis al mono — iomete da humuro kaj malmulte da estimo. Ĉi-sence li tute ne similis ordinaran usonanon.

Origina usonano pretas humure rilati al ĉio, krom mono. Sinjoro Adams posedis multajn lingvojn. Li loĝis en Japanio, Rusio, Germanio, Hindio. Li perfekte konis Sovetunion kaj laboris en Dneprostroj (NB. konstruado de hidroelektostacio sur rivero Dnepro), en Stalingrado, Ĉeljabinsko, kaj kono de la malnova Rusio helpis al li ekkoni Sovetan landon tiel, kiel malofte sukcesas aliaj fremduloj. Li veturis tra USSR en malkomfortaj vagonoj, konversaciis kun laboristoj kaj kamparanoj. Li vidis la evoluan landon, konante ĝian pasintecon kaj antaŭvidante ĝian estontecon. Por tio li studis verkojn de Markso kaj Lenin, legis diskursojn de Stalin kaj abonis ĵurnalon “Pravda” (Vero).

Sinjoro Adams estis tre malkoncentriĝema, sed tio ne estis tradicia, milda malkoncentriĝo de sciencisto, sed energia, persista malkoncentriĝo de vigla, scivolema homo, ekzaltiĝema dum konversacio pri iu temo aŭ penso kaj forgesanta tiam la tutan mondon.

Pri ĉio, kio rilatis al la vojaĝo, s-ro Adams estis neordinare atentema kaj evitema.

— Hodiaŭ vespere ni venos Ĉikagon, — parolis s-ino Adams.

— Ne, ne, Bekio, ne parolu tiel. Eble ni venos, eble ne, — replikis li.

— Sed, — eniĝis diskuton ni, — sed ĝis Ĉikago restis nur cent mejloj, kaj se oni kalkulu, ke ni veturas meze tridek mejlojn hore, do…

— Jes, jes, sinjoroj, — ekbalbutis s-ro Adams, — ho, ne! Ankoraŭ nenio estas certa.

— Kial, nenio estas certa? Nun estas la kvara post tagmezo kaj do al la oka ni atingos Ĉikagon.

— Eble atingos, eble ne. Jes, jes, sinjoroj, serioze… Nenio estas certa. Ho, ne!

— Tamen, kio kapablas embarasi nian venon en Ĉikagon je la oka?

— Ne, ne, tiel ne eblas paroli. Estus stulte tiel opinii. Vi tion ne komprenas. Jes, jes, sinjoroj.

Male pri monda politiko li parolis tre volonte kaj deziris aŭskulti neniujn replikojn. Li deklaris, ekzemple, ke milito okazos post kvin jaroj.

— Kial ĝuste post kvin jaroj? Kial ne post sep?

— Ne, ne, sinjoroj, ĝuste post kvin jaroj.

— Sed kial?

— Ne diru al mi “kial”! Mi scias. Ne, serioze. Ho, ne! Mi deklaras, ke milito okazas post kvin jaroj.

Li tre koleris kontraŭ ĉiu repliko.

— Ne, ne diru! — ekkris li. — Estas stulte kaj ride opinii, ke milito okazos ne post kvin jaroj.

— Bone. Hodiaŭ vespere en Ĉikago ni daŭrigos nian diskuton serioze.

Proksime de Ĉikago kalkulilo indikis la unuan milon da mejloj. Ni ekkris “Hura”! Same hurais s-ro Adams emocie saltante sur sia sidloko.

— Jen, jen,sinjoroj, ni traveturis jam mil mejlojn!

Ĉiun milon da mejloj necesas ŝanĝi oleon en la limuzino kaj reŝmiri ĝin. Ni haltis ĉe serva stacio. Nian aŭton oni levis per speciala elektra stablo kaj servisto en stria kepo elverŝis malpuran oleon kaj enverŝis la novan, ekzamenis bremson, reŝmiris pecojn.

Sinjoro Adams demandis lin pri lia salajro, pri lia origino kaj pri urbaj novaĵoj. Ĉiu, eĉ efemera konatiĝo, donis al s-ro Adams grandan plezuron. Tiu ĉi homo estis naskita por komunikiĝi kaj amikiĝi kun aliuloj. Li egale ĝuis pro konversacio kun kelnero, apotekisto, preteriranto, kiun li demandis pri ĝusta vojo, sesjara negrido, kiun li nomis “sir” (sinjoro), mastrino de gastejo aŭ bankoestro.

Li staris enŝovinte brakojn en poŝojn de somera palto kaj levinte kolumon, sen ĉapelo, (sendaĵo en Detrojton ne venis) aktive kapjesis al konversacianto:

— Certe! Mi aŭskultas vin, sinjoro! Jes, jes, jes. Ho, ne! Tio estas tre, tre interese. Certe!

Nokta Ĉikago, al kiu ni alveturis laŭ vastega kajo, disiganta la urbon de lago Miĉigano (Michigan), aspektis tre bele. Dekstre estis nigreco, kiun plenigis ritma mara bruo pro albatiĝantaj ondoj ĉe bordo. Laŭ la kajo, preskaŭ kontakte, tre rapide veturis aŭtoj, lumigante asfalton per siaj lanternoj. Maldekstre — kelkajn mejlojn da areo okupis ĉielskrapantoj. Ties lumantaj fenestroj rigardis la lagon. Lumoj de supraj etaĝoj miksiĝis kun lumoj de steloj. Brilis elektraj reklamoj.

Ĉi tie, samkiel en Nov-Jorko, elektro estas dresita. Ĝi gloras samajn produktojn — “Koka-Kola”, viskion “Ĝonni Ŭoker”, cigaredojn “Kemel”. Sur paneloj vidiĝas enuigintaj du knabetoj: unu ne trinkas oranĝan sukon kaj do estas maldika, lia kontenta antipodo trinkas multe da oranĝa suko kaj do estas dika, dank' al fabrikantoj de l' trinkaĵo.

Ni alveturis al hotelo “Stivens”. Laŭ informa prospekto, ĝi estas plej granda hotelo en la mondo, en kiu estas tri mil ĉambroj, grandaj haloj, vendejoj, restoracioj, kafejoj, koncertaj kaj dancaj salonoj. Entute, la hotelo similis grandan ŝipon, kies komforto kapablas kontentigi ĉiujn bezonojn de loĝantoj, dum certa tempo izolitaj de mondo. La hotelo estis granda kaj, probable, en ĝi oni povus troviĝi tutan vivon, neelirante eksteren. Ĉu sole por promeni? Sed promeni oni povas laŭ ebena tegmento de l' hotelo. Tiea promeno estas eĉ pli oportuna ol la surstrata, ĉar ne eblas aŭta akcidento.

Ni eliris al la kajo, kiu nomiĝas Miĉigana avenuo, kelkfoje kun plezuro pririgardis ĉirkaŭaĵojn kaj ekpaŝis al la unua perpendikla strato, kie subite haltis.

— Ne, ne, ĝentlemanoj! — ekkriis Adams, kontenta pro nia miro.

— Ne miru, mi petas, Ho, ne! Tio ja estas Usono! Ne, serioze, estus stulte opinii, ke ĉikagaj viandaj reĝoj konstruis ĉi tie sanatorion.

La strato estis mallarĝa, duone lumigita, tre enuiga. Ĝin krucis ankoraŭ pli mallarĝaj stratetoj, tute mallumaj kaj malpuraj, kun ŝtonaj pavimoj — mizerkvartalo, kies konstruaĵoj havis nigriĝintajn, brikajn murojn kaj incendiajn ŝtuparojn. Apud staris rubujoj.

Ni sciis, ke en Ĉikago estas mizerkvartaloj, sed tio, ke ili situas en centro de l' urbo, — estis tute neatendite. Ŝajnis, ke Miĉigana avenuo estas nur la urba dekoracio, post kiu situas sino de l' urbo.

Nia unua impreso estis entute korekta. Ni promenis laŭ la urbo kelkajn tagojn kaj plie estis surprizitaj per sensensa konglomerato de konstruaĵoj konsistigantaj ĝin. Eĉ laŭ kapitalisma koncepto, kiu allasas samtempan ekzistadon de riĉeco kaj mizero sur la tero, Ĉikago estas peza, malgracia, maloportuna urbo. Dube, ke aliloke de l' mondo paradizo kaj infero interplektiĝis tiel dense, kiel en Ĉikago. Apude de marmoraj kaj granitaj tegaĵoj de ĉielskrapantoj sur Miĉigana avenuo situas abomenindaj stratetoj, malpuraj kaj fetoraj. Meze de l' urbo elstaras fabrikaj tuboj kaj veturas trajnoj kovrantaj konstruaĵojn per vaporo kaj fumo. Iuj mizeraj stratoj aspektas tiel, kvazaŭ tie okazis tertremo — rompitaj barieroj, oblikviĝintaj tegmentoj de lignaj kabanoj, mallerte pendigita drataro, malpuraj rubejoj kaj mizera infanaro en ĉifonoj. Kaj apude, kelkajn paŝojn de ĉi tie, — luksa vasta avenuo, ĉirkaŭigita per arboj, kun belaj vilaoj kaj parkitaj limuzinoj. Reale tiu ĉi najbareco de infero okazigas vivon en paradizo ne tro plezura. Kaj ĉio ĉi estas en unu el plej riĉaj, aŭ pli ĝuste, en plej riĉa urbo de l' mondo!

Laŭ stratoj ĵetas sin diversloken gazetportistoj kriante:

— Mortigo de policano!

— Rabatako en bankon!

— Detektivo Tomas mortigis en rabloko gangsteron Ĝejms-on, moknomatan “Bebo”!

— Gangstero Filips, moknomata “Anĝeleto”, mortigis detektivon Paterson-on!

— Aresto de “racketeer” (ĉantaĝisto)!

– “Kidnap” (Infanŝtelo) sur Miĉigana avenuo!

En la urbo oni pafas. Estus mirinde, se ĉi tie oni ne pafus, ne ŝtelus gefilojn de milionuloj (signifo de l' vorto “kidnap”), ne posedus kaŝitajn bordelojn, ne ĉantaĝus. “Racket” (ĉantaĝo) estas plej fidinda kaj profita profesio, se ĝi rajtus nomiĝi kiel iu profesia speco. Ekzistas neniu laborkampo, kiun ne tuŝus ĉantaĝo.

Vendejon eniras atlete aspektantaj junuloj kun helaj ĉapeloj kaj petas vendiston pagi ĉiumonatan tributon al ili. Kompense la junuloj promesas malpligrandigi imposton, kiun pagas la vendisto al ŝtato. Se la vendisto rifuzas la peton, tiam la junuloj enmanigas mitralojn (machine-gun) kaj ekpafas en vendotablon. Tiam la vendisto kapjesas. Tio estas ĉantaĝo. Poste alvenas aliaj junuloj kaj ĝentile petas la vendiston pagi tributon al ili, pro tio, ke ili evitigas lin de la unuaj junuloj. Kaj same ekpafas la vendotablon. Tio ĉi ankaŭ estas ĉantaĝo. Estraranoj de flavaj sindikatoj ricevas monon de fabrikantoj pro rompo de striko. Laboristoj pagas al ili por ricevi laborlokon. Kaj tio ankaŭ estas ĉantaĝo. Artistoj pagas dek procentojn de siaj salajroj al iuj agentoj de dunga firmao, eĉ kiam ili mem trovas laborlokon. Kaj tio ĉi estas ĉantaĝo. Terapeŭto petas malsanulon, kies hepato doloras, viziti dentiston por konsulti kaj ricevas de tiu kvardek procentojn de honorario. Ankaŭ tio ĉi estas ĉantaĝo.

Ekzistas alia rimedo, pri kiu rakontis al ni unu ĉikaga kuracisto.

Antaŭ elektado por kongreso de ŝtato Ilinojso, — diris la kuracisto, — al mi venis tute nekonata viro. Li estis politikulo (politician) de respublikana partio. Politikulo estas aferaĉisto okupiĝanta pri primitiva politiko, kiu donas al li enspezon. Mi tre malamas tiujn personojn — malĝentilajn kaj arogantajn. Ili nepre havas salivitan cigaron en buŝo kaj falsan sigelringon, iliaj ĉapeloj estas surmetitaj tre oblikve. “Bonan matenon, doktoro — diris li. Kiun vi elektos?” Mi volis frapi lian vizaĝaĉon kaj forĵeti lin surstraten. Sed, komparinte niajn staturojn, mi komprenis, ke batita eble estos mi mem. Tial, mi modeste respondis, ke voĉdonos al pli plaĉa kandidato. “Bone”, — diris la politikulo. — Ŝajne, ĉu vi havas filinon, kiu jam kvar jarojn atendas laborlokon de instruistino?” Mi jesis. “Kaj jen, — diris la neinvitita gasto, — se vi voĉdonos al nia kandidato, tiam ni helpos al via filino ricevi serĉatan laborlokon. Sed firme ni nenion promesas. Sed se vi voĉdonos al nia konkuranto, tiam via filino neniam laboros kiel instruistino, kion mi promesas firme”.

Per tiuj ĉi vortoj nia konversacio finiĝis. “Ĝis revido, doktoro! — diris li adiaŭe. Kiam okazos elektado, mi vin vizitos”. Nu, certe, mi tre koleris, eĉ suferis pro tiu ĉi senhonteco. Tamen dum elekta tago li alveturis al mi per aŭto. Denove enporde de mia domo aperis lia dika cigaro. “Bonan matenon, doktoro! — diris li. — Mi povas veturigi vin al elektejo”. Kaj, bedaŭrinde, mi veturis kune kun li. Mi tiam opiniis, ke finfine ne gravas, kiu estos elektita — demokrato aŭ respublikano. Kaj la filino, eble, ricevos laborlokon. Mi ankoraŭ al neniu rakontis tion krom vi, ĉar mi hontis. Sed tiel politike agas multaj homoj. Ĉie ekzistas ĉantaĝo, ĉie okazas diversaj devigoj, kaj se vi deziras esti tute honesta, tiam vi iĝu komunisto. Sed por tio necesas multon oferi. Tio ĉi malfacilas por mi”.

Ĉikaga ĉantaĝo estas plej fama en Usono. En Ĉikago estis urboestro nomata Cermak. Komence li estis ordinara laboristo kaj poste iĝis sindikata estrarano. Li estis tre populara kaj eĉ amikis kun nuna usona prezidanto Rusvelt. Ili eĉ nomis unu la alian laŭ la unuaj (NB. baptaj) nomoj: Frank kaj Tonni. Laboristoj diris pri li: “Tonni estas nia kamarado kaj ni fidas lin”. Gazetoj skribis pri kortuŝa amikeco de la prezidanto kaj la simpla laboristo (jen, kion kapablas atingi en Usono ordinara homo kun kalhavaj manoj!). Antaŭ du aŭ tri jaroj Cermak estis mortigita. Post li restis tri milionoj da dolaroj kaj kvindek kaŝitaj bordeloj, kiujn posedis lerta Tonni. Rezulte okazis, ke la ĉantaĝisto estis samtempe la urboestro de Ĉikago.

El tiu ĉi fakto ne sekvas, ke ĉiuj urboestroj de usonaj urboj estas ĉantaĝistoj. Kaj ĝenerale ne sekvas, ke la prezidanto de Unuiĝintaj Ŝtatoj amikas kun kanajloj. La fakto estas simple escepta konjunkturo, sed kazo kun Cermak donas sufiĉan imagon pri tio, kio estas reale la urbo Ĉikago en la ŝtato Ilinojso.

Dum la unua vespero en Nov-Jorko ni estis maltrankviligitaj pro ĝiaj mizero kaj riĉeco. Ĉi tie en Ĉikago, nin plenigis kolero al personoj, okupiĝantaj sole pri profito, kiuj konstruis en fruktodona prerio, apud granda lago Miĉigano tiun ĉi timigan urbon. Ne eblas eĉ pensi, ke la urbo aperis rezulte de mizero, sed male ĝi aperis rezulte de riĉeco, multaj teknikaj atingoj, agrokulturado kaj brutbredado. La tero donis al homo ĉion, kion li kapablis preni. Homo laboris kun diligento kaj lerto, pri kiuj oni povas nur admiri. Oni rikoltis tiom da greno, akiris tiom da nafto kaj fabrikis tiom da maŝinoj, ke sume ili povus kontentigi duonon de monda loĝantaro.

Sed sur abunda, fruktodona grundo elkreskis, spite al racio, grandega monstra venena fungo — urbo Ĉikago en la ŝtato Ilinojso. Tio ĉi estas iu supereco de absurdo. Ĉi tie oni tute serioze povas opinii, ke tekniko en manoj de kapitalismo estas tranĉilo en manoj de frenezulo.

Oni povas diri, ke ni estas tre impresemaj personoj, ke ni estas tre forlogitaj, ke en Ĉikago estas luksa universitato, filharmonio, kvazaŭ plej perfekta en la mondo akvodukto, saĝa radikala intelektularo, ke ĉi tie okazis grandioza tutmonda ekspozicio, ke Miĉigana avenuo estas plej bela en la mondo. Tio ĉi estas vero. Ĉio ĉi ekzistas en Ĉikago. Sed tio ĉi nur aperigas kontraston kun mizero, maloportunaj konstruaĵoj kaj arbitro de ĉantaĝistoj. La luksa universitato ne instruas junularon, kiel superi mizeron, radikala intelektularo estas impotenta, polico pafas ĉefe ne banditojn, sed malesperigitajn strikantojn, la tutmonda ekspozicio feliĉigis nur mastrojn de hoteloj, kaj plej bela Miĉigana avenuo multon perdas pro najbareco kun mizerkvartaloj.

Bonaj homoj en Ĉikago decidis distri nin kaj alveturigis en studentan klubon de Ĉikaga universitato por ĉeesti balon, aranĝitan okaze de dono de sendependeco al Filipinoj.

Studenta balo estis senalkohola, gaja kaj entute agrabla. En granda halo dancis filipinaj junulinoj, nigraokulaj belulinoj kun plataj nazoj, glitis laŭ planko japanoj, ĉininoj, super homamaso moviĝis blanka silka turbano de juna hinduo. Li estis vestita je frako kun blanka brustumo, gracia deloganto kun brilaj okuloj.

— Mirinda balo, ĝentlemanoj, — diris sinjoro Adams, strange subridante.

– Ĉu ĝi ne plaĉis al vi?

— Ne, ĝentlemanoj, mi ja diris. La balo estas tre bona.

Kaj li subite alpaŝis al la hinduo kaj komencis demandi lin, pri vivkondiĉoj en komuna loĝejo, pri kvanto da rupioj, kiun alsendas ĉiumonate lia patrino kaj pri kio li okupiĝos post ricevo de diplomo. La junulo ĝentile respondis kaj sopire rigardis amason da gedancantoj, al kiu li tre volis realiĝi.

De sur plafono pendis filipinaj kaj usonaj flagoj, orkestro surscene estis lumigita per viola lumo, muzikistoj suprenlevis saksofonojn. Estis milda, bona, familia balo, sen ebriuloj, sen ofendiĝintoj, sen skandaloj. Estis agrable senti, ke ni estas ĉe historia evento. Ja oni liberigis filipinanojn, donis al ili sendependecon! Sed ja oni povis ne doni, sed donis. Oni mem donis! Tio estas noble.

Revenante la hotelon s-ro Adams ĉiuntempon balbutis:

— Serioze, ĝentlemanoj! Ho, ne!

— Kio okazis?

— Ne, ne, ĝentlemanoj, mi tutan tempon volas demandi vin: kial ni donis sendependecon al Filipinoj? Serioze, ĝentlemanoj, ni estas bonaj homoj. Ni mem donis sendependecon, pripensu nur. Jes, jes, jes, ni estas bonaj homoj, sed ni ne povas toleri, kiam oni provas malplenigi nian monujon. Tiuj diablaj filipinanoj produktas tre malmultekostan sukeron kaj, certe, eksportas ĝin ĉi tien sen dogano. Ja ili antaŭe estis same parto de Unuiĝintaj Ŝtatoj. Kosto de tiea sukero estas tia malkara, ke niaj produktantoj de sukero ne kapablas konkurenci kun ili. Nun, kiam ili ricevis de ni sian longe atenditan sendependecon, ili devos pagi doganon pro sukero samkiel ceteraj fremdaj negocistoj. Trafe, ke ni ne perdis Filipinojn, ĉar bonkoraj civitanoj konsentis preni de ni sian sendependecon nur kondiĉe, ke tie restos niaj armeo kaj administracio. Nu, diru al mi, sinjoroj, ĉu ni rajtis rifuzi tiun ĉi peton? Ne, ĝuste, ĝentlemanoj, mi deziras, ke vi konfirmu nian noblecon. Mi postulas tion.



La dekoka ĉapitro. Elitaj mondaj muzikistoj


Vespere, ni senpripense parkis la limuzinon ĉe enirejo de l' hotelo kaj ekpaŝis aŭskulti koncerton de Kreisler (NB. Kreisler, Fritz, fama usona violonisto).

Riĉa Usono akiris ĉiujn elitajn mondajn muzikistojn. En Nov-Jorko, en “Karnegi-Holl” (Carnegie Hall), ni aŭskultis Raĥmaninov (NB. Raĥmaninov, Sergeo, granda rusa komponisto kaj pianisto elmigrinta en Usonon) kaj Stokovskij (NB. Stokowski, Leopold, usona dirigento).

Raĥmaninov, tion diris al ni konata komponisto, antaŭ eliro al estrado, kutime troviĝas en sia tualetejo kaj rakontas anekdotojn. Post kiam ektintas sonorilo, Raĥmaninov afektas sopiran mienon de granda rusa ekzilito kaj iras al estrado.

Altstatura, ĝibeta kaj maldika, kun longa malgaja vizaĝo, kun kurtaj haroj, li sidiĝis ĉe fortepiano, disiginte faldojn de sia eksmoda surtuto, ordigis per granda mano manumon kaj turnis sin al publiko. Lia rigardo kvazaŭ parolis: “Jes, mi estas malfeliĉa ekzilito kaj devas koncerti antaŭ vi por viaj malestimindaj dolaroj. Kaj pro mia tuta humiliĝo mi petas tre malmulton — silenton”. Kaj li ludis.

Okazis tia silento, kvazaŭ tuta milo da aŭskultantoj estis mortigita per nova, ankoraŭ nekonata, venena, muzika gaso. Raĥmaninov finis ludon. Ni atendis eksplodon de ovacio. Tamen en partero aŭdiĝis nur normalaj aplaŭdoj. Ni ne fidis siajn orelojn. Sentiĝis malvarma indiferenteco, kvazaŭ publiko venis ne aŭskulti perfektan muzikon luditan de l' elstara muzikisto, sed plenumi iun enuigan, tamen necesan devon. Sole en galerio aŭdiĝis kelkaj krioj de entuziasmuloj.

Ĉiuj koncertoj, kiujn ni ĉeestis en Usono, okazigis saman impreson. Aŭskulti koncerton de la fama Filadelfia orkestro, estrita de Stokovskij, venis tuta mondumo de Nov-Jorko. Ne estis komprenebla ties elekto, ĉar ili vizitas ne ĉiujn koncertojn. Viandaj kaj kupraj reĝoj, fervojaj reĝinoj, princoj de maĉgumo kaj simple princinoj de dolaroj en vesperaj roboj kaj frakoj, kun diamantoj, okupis balkonon.

Verŝajne, Stokovskij komprenis, ke sola muziko ne sufiĉas por tiu publiko, ke necesas ankaŭ io ekstravaganca. Kaj la elstara dirigento aplikis por si mem unikan, kvazaŭ cirkan aperon. Li ne frapis kelkfoje per taktobastoneto laŭ pupitro. La orkestro jam estis tute preta, do li eniris la scenon tre rapide kaj tuj eksvingis brakojn. Same rapide komenciĝis uverturo al “Meistersinger” (NB. germane ”Die Meistersinger von Nurnberg”, opero de Richard Wagner). Tiu ĉi estis ĝuste usona ritmo. Neniu momento estas perdita. Tempo estas mono. Ludado estis tute senriproĉa. Tamen en koncertejo ĝi rezultigis preskaŭ neniujn emociojn.

Viandaj kaj kupraj reĝoj, fervojaj reĝinoj, princoj de maĉgumo kaj princinoj de dolaroj nun aprezas verkojn de Baĥ (NB. Bach, Johann Sebastian, germana orgenisto kaj komponisto), Brams (NB. Brahms, Johannes, germana komponisto), kaj Ŝostakoviĉ (NB. Ŝostakoviĉ, Dmitrij, rusa komponisto). Kial nun ili aprezas verkojn de tiuj komponistoj, ili ni scias, ne volas scii kaj ne povas scii. Post unu jaro ili eble same aprezos verkojn de Mocart (NB. Mozart, Wolfgang Amadeus, aŭstra komponisto), Ĉajkovskij (NB. Ĉajkovskij, Petro, rusa komponisto) kaj Prokofjev (NB. Prokofjev, Sergeo, rusa komponisto).

Burĝaro forprenis arton de la popolo kaj ĝi ne deziras subteni la ŝtelitan arton. Certajn muzikistojn oni aĉetis en Usono kontraŭ granda mono. Enuantaj riĉuloj jam trosatiĝis per Ŝaljapin (NB. Ŝaljapin, Teodoro, rusa basulo), Heifec (NB. Heifetz, Jaŝa, usona violonisto), Horovic (NB. Horovitz, Vladimir, usona pianisto), Raĥmaninov, Stravinskij, Ĝilji (NB. Gigli, Beniamino, itala kantisto), Toti Dal Monte (NB. Dal Monte, Toti, pseŭdonomo de Meneghelli, Antonietta, itala kantistino).

Milionuloj facile pagas dek dolarojn pro unu enirbileto. Tamen subvencio de opero aŭ simfonia orkestro estas tre kara por ili. La ŝtato monon ne donas. Restas fama usona bonfarado. Filantropoj subtenas en tuta Usono nur tri operojn, el kiuj sole “Metropolitena Opero” funkcias eĉ tri monatojn ĉiujare. Kiam ni sciigis, ke en Moskvo funkcias kvar operoj tutan jaron, kun somera trimonata interrompo, usonanoj ĝentile miris kaj enanime ne kredis.

Antaŭ kelkaj jaroj patronoj ricevis publikan vangofrapon de granda dirigento Toskanini (NB. Toscanini, Arturo, usona dirigento), kiu tiam estris novjorkan filharmonion. Ĝi tiam malprosperis. Mankis mono. La patronoj estis okupiĝintaj pri siaj aferoj kaj nenion pensis pri stato de iuj klarnetoj, violonĉeloj kaj kontrabasoj. Fine venis momento, kiam la filharmonio estis devigita fermiĝi. Tio okazis samtempe kun la sepdekjara jubileo de Arturo Toskanini. Kaj la granda muzikisto trovis rimedon. Li ne petis monon de viandaj kaj kupraj reĝoj. Li eldiris ĉion al popolo. Post radiokoncerto li alpaŝis al mikrofono kaj petis ĉiun radioaŭskultanton elsendi almenaŭ unu dolaron kontraŭ fotaĵo, kiun Toskanini donacos kun sia aŭtografo. Kaj Toskanini estis rekompencita pro sia longa, malfacila vivo, — la filharmonio ricevis necesan monon de tiuj homoj, kiuj ne kapablis aĉeti enirbileton por aŭskulti Toskanini. Oni diras, ke plimulto de oferuloj estis malriĉaj italaj enmigrintoj.

En vivo de Toskanini okazis eta, sed interesa kuriozaĵo.

Kiam li estis dirto de milana opero “La Scala”, en Italio oni organizis konkurson de opera komponado. Toskanini estis ĵuriano de l' konkurso. Unu sentalenta komponisto, antaŭ prezento de sia komponaĵo, longe estis tro komplezema ĉe la fama muzikisto, flatis al li kaj ĉiel faris plezuron. Li petis, ke lian operon recenzu Toskanini. Recenzo estis negativa kaj do la operon oni malaprobis. Pasis dek jaroj, kaj jen en Nov-Jorko la sentalenta komponisto denove renkontiĝis kun Toskanini.

— Nu, majstro, la afero nun jam ne estas aktuala, — diris la komponisto, — sed mi volus scii, kial vi tiam malaprobis mian operon?

– Ĝi ne plaĉis al mi, — respondis Toskanini, — mi bonege rememoras vian komponaĵon. Ĝi entute taŭgas por nenio.Nu, kio estas tio!

Li sidiĝis ĉe fortepiano kaj rapide traludis parkere kelkajn ariojn de malbona opero malakceptita de li antaŭ dek jaroj.

— Ne, tio taŭgas por nenio, — reparolis li ludante, — tio meritas neniun kritikon!

Do, jam estis vespero, kiam ni ekpaŝis aŭskulti koncerton de Kreisler, senpripense parkinte la limuzinon ĉe enirejo de l' hotelo. De la lago blovis malvarma vento. Ni grave malvarmiĝis, kvankam ni trairis kurtan distancon preter kelkaj domoj. Ni estis tre ĝojaj pro tio, ke anticipe aĉetis enirbiletojn.

Promenejo estis preskaŭ senhoma. Ni eĉ ekpensis, ke ni malfruiĝis kaj la koncerto jam komenciĝis. En koncertejo ankaŭ estis malmulte da alvenintoj kaj ĝi estis nur duone plenigita. “Evidente ĉikaganoj preferas malfruiĝi”, — deduktis ni.

Sed ni vane hastis akuzi ĉikaganojn, kiuj plejparte estas tre precizaj homoj. Ili ne malfruiĝis. Ili simple ne venis. La koncerto komenciĝis kaj finiĝis en la duonplena halo.

Sur estrado staris grandaĝa viro en vasta vizitkostumo, kun dika ventro, sur kiu pendis balancanta ĉeneto kun brelokoj. Li staris, vaste dislokiginte genuojn, kaj kolere alpremis violonon per sia mentono. Tiu ĉi estis Kreisler — la unua monda violonisto. Violono estas danĝera muzikilo. Oni malpermesas koncerti violonon meznivele aŭ simple bone, kiel, ekzemple, ludi pianon. Meznivela violona ludado estas terura, sed la bona estas apenaŭ tolerinda. Ludi violonon necesas perfekte, nur tiam ĝi ĝuigas. Kreisler koncertis fajne, poetike kaj saĝe. En Moskvo post tiu ĉi koncerto okazus nepre duonhora ovacio. Por ĝin ĉesigi, necesus ŝajne forigi fortepianon kaj elŝalti ĉiujn lustrojn. Sed ĉi tie, samkiel en Nov-Jorko, la koncerto ne okazigis jubilon de l' publiko. Al Kreisler oni aplaŭdis, sed ne sentiĝis sincera danko. La publiko kvazaŭ parolis al la violonisto: “Jes, vi scipovas ludi violonon, vi ludis perfekte. Sed via arto finfine ne estas tre grava afero. Ĉu necesas emociiĝi pro ĝi?” Kreisler, probable, decidis komplezi al la publiko. Estus pli bone, se li tion ne faru. Li ludis muzikaĵojn plibanalajn, iujn valsojn kaj bostonojn — verkaĵojn de primitiva gusto. Li atingis tion, ke la publiko iom vigliĝis kaj komencis postuli reludon. Tio ĉi estis humiliĝo de la granda artisto, elpetinta almozon.

Ni eliris Miĉiganan avenuon malplaĉe sentante sin.

— Jen, jen, sinjoroj, — diris al ni s-ro Adams, — vi postulas de usonanoj tro multon. Antaŭ kelkaj jardekoj okazis jena evento, kiun mi ĉeestis. Jes, jes, sinjoroj, ĝi estos interesa por vi. Supozeble vi scias, ke en Nov-Jorko okazis la unua spektaklo de “Parsifal” komponita de Vagner (NB. Wagner, Richard, germana komponisto) kaj prezentita jam post morto de l' aŭtoro. Mi, certe, spektis ĝin. Mi tre aprezas komponaĵojn de Vagner. Mi okupis sidlokon situantan en la sepa vico kaj komencis aŭskulti. Apud mi sidis granda rufa sinjoro. Kvin minutojn post komenco de la spektaklo mi rimarkis, ke la rufa sinjoro ekdormis. Ĝenerale, nenio terura okazis, se li ne ronkus kaj lia kapo ne ekkuŝiĝus sur mian ŝultron, kiel sur kusenon. Mi vekis lin. Li ekvigliĝis, sed post unu minuto redormis. Ĝentlemanoj! Mi ne estas malica homo, jes, jes, jes. Sed mi ne sukcesis tion toleri. Ho, ne! Mi tre forte puŝis lian flankon. Li vekiĝis kaj longe rigardis min, nenion komprenante. Poste lia mieno ekesprimis suferon. “Pardonu min, sinjoro, — diris li, — sed mi estas tre malfeliĉa homo, mi alveturis Nov-Jorkon el San-Francisko nur por du tagoj kaj mi havas multajn aferojn. Mia edzino origine estas germanino. Ja vi scias, sinjoro, ke ĉiuj germanoj tre aprezas muzikon, samkiel gefrenezuloj. Mia edzino ne estas escepto. Kiam mi estis forveturanta, ŝi diris: “Ĝejmso, promesu al mi, ke vi spektos la unuan spektaklon de “Parsifal”! Dio mia! Kia estas feliĉo, spekti la unuan spektaklon de “Parsifal”! Ĉar mi ne povas esti tie, spektu almenaŭ vi mem. Vi devas fari tion por mi. Promesu tion”. Mi promesis, ja ni, aferistoj, kutime plenumas niajn promesojn. Kaj jen mi estas ĉi tie, sinjoro!” Mi proponis al li reveni lian hotelon, ĉar reale li ja plenumis sian promeson, kaj sekve malhonesteco al li ne danĝeras. Li energie ekpremis mian manon kaj tuj forkuris. Jes, jes, jes, ĝentlemanoj. Li tre plaĉis al mi. Vi ne devas mallaŭdi usonanojn tre severe. Ili estas honestaj homoj kaj meritas profundan estimon.

Aŭskultante rakonton de s-ro Adams, ni aliris al la hotelo kaj tie, ni, ege teruriĝinte, ne trovis nian mirindan limuzinon. Sinjorino Adams ekserĉis en sia mansaketo ŝlosilon de l' aŭto kaj fiaskis.

Okazis plej terura, kio povus okazi dum nia vojaĝo, — malaperis nia limuzino kun ŝlosilo kaj konduklicenco.

— Aĥ, Bekio, Bekio, — balbutis sinjoro Adams malesperinte. — Ja mi parolis al vi, mi parolis…

— Kion vi parolis al mi? — demandis s-ino Adams.

— Ho, ne! Bekio! What did you do? (Kion vi faris?) Ĉio pereis. Jes, jes, sinjoroj. Mi jam parolis, ke necesas esti tre atentema.

Ni rememoris, ke en la aŭto troviĝis ankaŭ niaj valizoj, ĉar ni decidis elveturi el Ĉikago tuj post reveno el koncertejo kaj pasigi nokton en iu eta urbo.

Ni paŝis laŭ Miĉigana avenuo ŝanceliĝante pro malĝojo. Ni eĉ ne sentis fridan venton, kiu disblovis niajn paltojn.

Kaj subite ni ekvidis nian limuzinon. Ĝi staris ĉe mala flanko de l' avenuo. Maldekstra fronta rado troviĝis sur trotuaro, pordoj estis malfermitaj. Interne funkciis lumigilo. Kaj eĉ lanternoj de nia kara trezoro konfuziĝinte lumis.

Ni ekkuris al ĝi, ĝoje kriante. Kia feliĉo! Ĉio estis surloke — kaj ŝlosilo, kaj konduklicenco, kaj pakaĵo. Okupitaj pri ekzameno de l' aŭto, ni ne rimarkis alvenon de granda policano.

– Ĉu vi estas posedantoj de l' aŭtomobilo? — demandis li tondrovoĉe.

— Yes, sir! Jes, sinjoro! — timiĝinte traflustris s-ro Adams.

— Aha! — ekkriis la giganto, rigardante de supre malsupren etan, dikan Adams — on. — Ĉu vi scias, diablo vin prenu, kie necesas parki aŭtojn en la urbo Ĉikago?

— Sed, sinjoro oficiro… — humileme respondis Adams.

— Mi ne estas oficiro! — rekriegis la policano. Mi estas ordinara policano. Ĉu vi ne scias, ke parko de aŭtoj apud hoteloj sur Miĉigana avenuo estas malpermesata? Ĉi tie ne estas Nov-Jorko. Mi devigas vin respekti lokajn trafikregulojn!

Verŝajne, s-ro Adams imagis, ke nun “sinjoro oficiro” lin ekbatos kaj do li kovris sian kapon permane.

— Jes, jes! — kriis la policano. — Ĉi tie ne estas Nov-Jorko, en kiu vi povas lasi sian “lavujon” meze de la ĉefa strato!

Li, probable, venĝis al Nov-Jorko pro iuj malnovaj ofendoj.

– Ĉu vi scias, ke mi estis devigita eniĝi en vian aĉan aŭton, alilokigi kaj du horojn gardi ĝin?!

— Jes, sinjoro oficiro! — trabalbutis Adams.

— Mi ne estas oficiro!

— Ho, ho! Sinjoro policano! I'm very, very sorry! Mi tre, tre bedaŭras!

— Well! (Bone!) — diris la policano pli milde. — Ĉi tie estas Ĉikago, sed ne Nov-Jorko!

Ni opiniis, ke li eldonos al ni “ticket” (avizon), post kio ni devos veni al tribunalo, kiu eble nin monpunos je granda sumo aŭ eĉ kondamnos por elektra seĝo (kiu konas tiujn ĉikaganojn!). Sed la giganto subite ekridegis timigbase kaj diris:

— Nu, forveturu. Kaj alifoje rememoru, ke ĉi tie estas Ĉikago, sed ne Nov-Jorko.

Ni haste eniĝis la limuzinon.

— Good bye! (Ĝis revido!) — ekkris la vigliĝinta oldulo Adams, kiam la aŭto ekmoviĝis.

— Good bye, mister officer! (Ĝis revido, sinjoro oficiro!)

Respondis al ni nur malkomprenebla muĝado.



La tria parto. Al Pacifiko

La deknaŭa ĉapitro. En hejmlando de Marko Tven (Mark Twain)


De komenco de la vojaĝo ni traveturis ŝtatojn: Nova Jorko, Pensilvanio, Ohio, Miĉigano, Indiano kaj Ilinojso. En niaj kapoj restis nomoj de pluraj urbetoj, en kiuj ni matenmanĝis, tagmanĝis, spektis filmojn en kinejoj kaj tranoktis. Poughkeepsie, Hudson, Albany, Troy, Auburn, Waterloo, Avon, Fredonia, Erie, Sandusky, Toledo, Peoria, Springfield.

En tiuj ĉi urbetoj kaj en cento da ceteraj, nemenciitaj, sur ajna ĉefa placo staras malgrandaj monumentoj omaĝe al soldato de la Civila milito. Ili aspektas tre paceme kaj tute ne militeme. Ie en Eŭropo bronza aŭ ŝtona militisto nepre svingus sabron aŭ rajdus elkriante ion similan al: “Antaŭen, herooj!”. Sed la monumentoj en usonaj urbetoj tute ne entuziasmigas. Soldateto staras apatie, apoginte sin per fusilo; lia tornistro estas ekipita laŭ ĉiuj reguloj, lia kapo kliniĝis al manoj kaj ŝajne la batalanto por liberigo de usona sklavaro baldaŭ ekdormetos pro lulado de aŭtuna kvieteco.

Tiujn monumentojn oni alveturigis el Germanio. Ĉiuj estas samaj kaj distingiĝas unu de la alia preskaŭ neniel. Ekzistas etaj soldatoj, taŭgaj por stari endome, kaj luksaj modeloj de soldato, ĉe kies piedoj kuŝas kuglego. Nur antaŭnelonge usonanoj liberiĝis de tiu ĉi fremda “dependeco” kaj komencis fabriki krudferajn kaj ŝtonajn soldatetojn per siaj manoj kaj el enlandaj materialoj.

Krome, ĉiu usona urbeto, kies rezidantoj spertas sinceran patriotismon, havas kanonon, restintan de la milito inter Nordo kaj Sudo, kaj areton da kuglegoj. Ili kune kun soldato prezentas milithistorian parton de urbo.

Moderna ĝia parto jam estas konata al ni, ĉar kutime tie situas servejoj por aŭtoj, farmaciejoj, restoracioj, vendejoj, en kiuj ĉiu varo kostas kvin aŭ dek cendojn, kaj butikoj de koloniaj varoj, kiujn posedas firmao “Atlantiko kaj Pacifiko” (NB. A&P). Afiŝoj de la kompanio kun ruĝaj kaj oritaj literoj estas en ĉiu urbo. Ĉiuj butikoj estas konstruitaj unutipe kaj sekve aĉetanto ĉie scias, ke pipro kuŝas sur maldekstra vendotablo, vanilo sur certa breto kaj kokosoj sur la alia.

Tiu ĉi majesta unutipeco donas al la firmao “Atlantiko kaj Pacifiko” kvazaŭ iujn trajtojn de senmorteco. Ni supozas, ke kiam okazos pereo de nia planedo, tiam plej lastaj estingiĝos lumoj de tiuj butikoj, ĉar la firmao tre bone priservas aĉetantojn kaj disponas ĉiam plej abundan kaj freŝan sortimenton de koloniaj varoj de bananoj ĝis cigaredoj kaj cigaroj, fabrikitaj el enlandaj kaj importitaj tabakoj.

Ĝis nun malbona vetero akompanis nian vojaĝon. Sole dum la unua tago lumis la malvarmeta, frostigita suno. Jam en Buffalo estis pluvo, en Klivlendo ĝi estis pli abunda, kaj en Detrojto ĝi iĝis kvazaŭ iu puno, sed en Ĉikago ĝin anstataŭigis furioza, frida vento, kiu forŝiris ĉapelojn kaj apenaŭ ne estingis reklamojn.

Proksime de Ĉikago en pluvo kaj nebulo ni preterveturis metalurgiajn uzinojn de Geri (NB. Gary, Elbert, ĉefa organizinto de usona ŝtala korporacio “The United States Steel Corporation”). Metalurgio kaj malbona vetero kune okazigis unikan ensemblon, kiun ni neniam vidis. Kaj nur post nia forveturo el Ĉikago, ni ekvidis la bluan ĉielon, laŭ kiu vento rapide kaj senceremonie pelis nubojn.

Vojo ŝanĝiĝis, ne ŝoseo mem, laŭ kiu ni veturis, sed ĉio ĉirkaŭiganta ĝin. Ni nun lasis industrian Orienton kaj trafis en Mezan Ŭeston.

Estas tri ĝustaj indicoj, laŭ kiuj usonanoj senerare ekkonas, ke reale ili troviĝas en originala Ŭesto. En vitrinoj de restoracioj kaj apotekoj malaperas afiŝoj, reklamantaj “hot dog”-on. “Varma hundo” situas ne tro malproksime de ordinara hundo: tio estas varma kolbaseto. En la tuta mondo oni spritas pri kolbaseto kaj hundo, sed sole en orienta Usono la spritaĵo eniris kutimvivon, kaj per la vorto “hundo” tie oni oficiale nomas kolbaseton.

Anstataŭ “hot dog” lokaj restoracioj kaj apotekoj prezentas en siaj vitrinoj afiŝojn reklamantajn okcidentan manĝaĵon — sandviĉon kun rostita sur krado porkaĵo (barbecue).

Due, ĉi tie anstataŭ optimismaj “all right” (ĉio pravas) kaj “okay” (bone) en eldiroj de lokaj loĝantoj aŭdiĝas ne malpli optimisma vortkombino “you bet” (certe), kio fakte signifas: “mi vetas”, sed estas uzata por ĉiuj okazaĵoj. Ekzemple, se vi demandas kelnerinon, ĉu estos bongusta rostaĵo, kiun vi mendis el manĝa sortimento N3, la fraŭlino ĉarme ekridetos kaj respondos:

— You bet! (Certe!)

La tria, lasta indico estas plej grava — tio estas apero surstrate malmodernaj, eĉ antikvaj vehikloj. En aŭtoj fabrikitaj en 1910, kun maldikaj radoj, veturas tutaj familioj de respektindaj loĝantoj de Ŭesto. En malnovaj kaj altaj kupeoj malrapide moviĝas farmuloj en bluaj supertutoj (overalls) trastebitaj laŭ kunkudroj per blankaj fadenoj. Grandaj manoj de farmuloj firme premas stirilojn. Ien trenas sin familio de negroj. Enfronte sidas juna negro kun sia edzino. Sur postaj sidlokoj dormetas grizhara bopatrino kaj etaj negridoj, kun nekutima scivolemo, rigardantaj nian flavan, novjorkan numeron. La familio verŝajne direktas sin malproksimen, ĉar al aŭto estas aligitaj sitelo kaj ligna ŝtuparo. Longorelaj kaj longkruraj muloj trenas laŭ ŝoseo kamparajn furgonojn kaj veturilojn. Ĉaristoj, same en supertutoj, pelas mulojn stare. Ni nenie vidis, dum la tuta vojaĝo, sidintan mulpeliston. Kvanto da antikvaj “ford”-oj pliiĝas (NB. Temas pri aŭta modelo “Old Henry”). Ties konturoj estas eksmodaj, iomete ridindaj kaj samtempe kortuŝaj. Ili meritis fidon kaj respekton. Ili estas dudek aŭ dudekkvin jaraj, sed ankoraŭ moviĝas, veturigas, funkcias, tiuj bonkvalitaj, malkaraj nigraj ĉaroj. Oldulo apenaŭ spiras, ĉiuj pecoj tremas, ĝia krudtolo eluziĝis, vicrado rustiĝis, sed ĝi realigas siajn taskojn, aminda kaj iomete komika aŭtomobila veterano.

Ni troviĝis en Ŭesto. Ni lasis vintron kaj proksimiĝas al somero. Ni trafas ne nur en pli oportunan sezonon, sed ankaŭ en centran geografian zonon, kie tempo diferencas de la atlantika je unu horo. Nun en Nov-Jorko estas la deka kaj ĉi tie — nur la naŭa. Veturante al San-Francisko ni ankoraŭ dufoje precizigos niajn horloĝojn. El okcidenta zono ni trafos en montan zonon, kaj poste — en la pacifikan.

Ĉe interkruciĝo de tri vojoj, male de eta ligna kafejo prezentanta bieron troviĝantan ne en boteloj, sed en ladvazoj, staris fosto, al kiu oni aligis larĝajn indikilojn kun nomoj de urboj. Krom direkton kaj distancon, sagoj indikis tion, kion en Ŭesto oni preferas same kiel en Oriento, — belsonajn, majestajn kaj famajn nomojn de urboj.Estis agrable ekkoni, ke de tiu ĉi loko ĝis Edino (Eden) — 42 mejlojn, ĝis Memfiso (Memphis) — 66, ĝis Meksikio — 44, kaj ĝis Parizo (Paris) nur 17 mejlojn. Sed ni elektis ne Parizon kaj ne Memfison. Ni bezonis Hanibalon (Hannibal). Sago indikis dekstren kaj distancon — 39 mejlojn.

– Ĝentlemanoj, — diris Adams, — bonvolu memorigi al mi vespere pri biero en ladvazoj, ĉar mia rakonto estos interesa por vi.

Ĝuste post tridek naŭ mejloj aperis Hanibalo. Krudfera tabulo, starigita de “Historia societo de ŝtato Misuro (Missouri)” antaŭ eniro de l' urbo, sciigis, ke ĉi tie granda humuristo Marko Tven (Mark Twain) travivis sian infanecon, ke en la urbo konserviĝis lia domo kaj parko, el kiu estas vidata rivero Misisipo (Mississipi), estas monumentoj kaj kavernoj ktp.

Dume ni serĉis dormolokon kaj s-ro Adams longatempe demandis mastrinon de gastejo, kiun ni elektis, pri lokaj novaĵoj, pri krizo kaj pri ŝia opinio pri Rusvelt, — jam venis krepusko. Pririgardo de vidindaĵoj ni prokrastis ĝis morgaŭa mateno. Tamen ni sukcesis tiun vesperon viziti domon de Marko Tven, situantan sur ĉefa strato. Kaj s-ro Adams sukcesis ricevi respondojn de olda mastrino pri tio, ke nun en la urbo ĉio okazas tre glate kaj grandan enspezon donas turistoj, ke krizo antaŭ iom da tempo grave influis, sed tamen ne tiel serioze, kiel en Oriento, ke prezidanto Rusvelt estas bona homo, ĉar li zorgas pri malriĉuloj.

Muzeo estis provizora, aranĝita por la centjara jubileo de Marko Tven (NB. Mark Twain estas pseŭdonomo de Samuel Clemens, naskita la 30-an de nov.1835, en Florida, Misuro, kaj mortinta la 21-an de apr. 1910, en Redding, Konektikuto). Ĝi troviĝis en banko “Hanibala Kredita Kompanio” (Hannibal Trust Company), ruiniĝinta antaŭ la jubileo. Pro tio fotaĵoj kaj diversaj relikvoj strange miksiĝis tie kun kontoraj vandoj kaj ŝtalaj rigliloj de bankaj trezorejoj. Super grandega (ve, por ĉiam malplena) brulrezista kaso pendis stirilo de rivera ŝipo. Similan stirilon premis permane Marko Tven, kiam li estis juna kaj kiel ŝipano navigis laŭ Misisipo.

Krom ni, tiutempe vizitis la muzeon nur unu homo. Lia malgaja mieno, sendube, apartenis al persono, kiu antaŭe estis kreditoro de l' banko kaj venis ĉi tien sole por tio, ke ankoraŭfoje rigardi majestan kaj tute malplenan bankan kason, en kiu troviĝis lia modesta ŝparmono.

Sur muroj pendis fotaĵoj. En aparta ĉambro staris lito, sur kiu mortis la verkisto. Ĝin oni speciale alveturigis ĉi tien por celebri la jubileon. Ĉie kuŝis manuskriptoj, la unuaj eldonaĵoj de liaj libroj, ŝuetoj, skarpetoj kaj nigraj puntaĵoj de tiu knabino, kiu estis prototipo de Bekio Tetĉer (Becky Thatcher). Ĝenerale la muzeo estis aranĝita fuŝe kaj grandan intereson ne okazigis.

Ankaŭ en la muzeo troviĝis gipsa modelo de monumento, por kies instalo oni proklamis nacian monkontribuon. Ĝi prezentas la aŭtoron kune kun liaj personaĵoj, kies kvanto superas kvindek personojn. La monumento kostos milionon dolarojn kaj, per tiu ne tro granda sumo, oni starigos, vide la modelon, unu el plej malbelaj monumentoj en la mondo.

Ni vespermanĝis en restoracieto, situanta male de l' muzeo. Sinjoro Adams, kiu nenion drinkis, subite mendis bieron. Juna kelnero (waiter) alportis du ladvazojn da biero.

— Tio estas grandega afero, — diris s-ro Adams, rigardante, kiel la kelnero malfermas la biervazojn, — kaj ĝis nun neniu sukcesis tion. Perturbis lada odoro. La biero postulas nepran situon en kverkaj bareloj kaj elverŝon en vitrajn botelojn. Sed vi, sinjoroj, devas kompreni, ke transveturigo de la biero en vitraj boteloj estas maloportuna kaj multekosta. Ili okupas tro grandan spacon. Tio pliigas elspezojn. Antaŭnelonge oni inventis lakon, kies odoro similas odoron de kverka barelo. Kvankam oni volis inventi lakon por produktado de elekraĵoj. Nun per ĝi oni kovras internojn de ladvazoj kaj do la biero havas neniun kromguston. Tio estas la grandega afero, sinjoroj!

Li eĉ drinkis du pokalojn da biero, kiun ĝenerale li ne ŝatis. Li drinkis pro estimo al tekniko.

La biero estis efektive tre bongusta.

Elirinte matene el la gastejo, ni ekvidis la etan, oldan kaj tute neriĉan urbon. Ĝi pitoreske disvastiĝis sur montetoj, kliniĝintaj al Misisipo. Ĉi tieaj oblikvoj tre similas samajn de iu volga (NB. rivero Volga, plej granda rivero en eŭropa parto de Rusio) urbeto, situanta sur alta bordo. Nomojn de stratoj ni ne konis, sed supozis, ke ili same estas similaj al la volgaj — Lavanga aŭ Decidua.

Jen kia estas Hanibalo, la urbo de Tomo Sojer (Tom Sawyer) kaj Heko (Huck) Finn!

Mirinda afero! La urbo estas fame konata ne pro produktado de aŭtoj, kiel Detrojto, ne pro buĉejoj kaj banditoj, kiel Ĉikago! Ĝin gloras literaturaj personaĵoj de “La aventuroj de Tomo Sojer”, la plej amindaj kaj gajaj aventuroj, el ĉiuj, iam ajn okazintaj en la monda literaturo.

Samkiel aliloke, surstrate homoj preskaŭ forestis. Tamen tiuj personoj, kiujn ni renkontis, tre similis heroojn de la libroj de Tven — timemaj kaj bonkoraj negroj, respektinda juĝisto, jam matene enbuŝiginta malkaran cigaron, kaj knaboj en veluraj, firmaj pantalonoj kun ŝelkoj. Ili grupiĝis je aretoj kaj ion ludis. Ĉar ili kaŝe ĉirkaŭrigardis, do ŝajnis, ke ili ludis kontraŭ mono.

La strato, sur kiu loĝis infanece Marko Tven, tiam ankoraŭ Semo Klemens (Sam Clemens), preskaŭ neniel variis. Super enirejo de dometo de l' verkisto pendis cirkla blanka lanterno kun skribaĵo: “La domo de Marko Tven”. Interalie, usonanoj preferas prononci Tvejn kaj Tam. Eĉ plej serioza, plej aferema usonano, dum konversacio pri tiu mondfame konata bubo, komencas rideti kaj liaj okuloj fariĝas pli bonaj.

En la dometo loĝas du malriĉaj, preskaŭ mizeraj oldulinoj, kiuj estas malproksimaj parencinoj de familio Klemens. Ambaŭ estas tiel maljunaj kaj maldikaj, ke ili ŝanceliĝis kiel herberoj.

Du ĉambroj de la unua etaĝo estis malvastaj kaj polvoplenaj. Patro de Marko Tven estis redaktoro de loka ĵurnalo kaj havis tre modestan enspezon. Staras brakseĝoj kun elŝoviĝintaj eksteren risortoj kaj ŝanceliĝantaj tabletoj kun fotoj.

— Sur tiu ĉi brakseĝo, — diris unu maljunulino, — sidis onklino Polio (Polly), kaj tra jena fenestro elsaltis kato Pitero (Peter), post kiam Tomo donis al ĝi ricinoleon. Ĉirkaŭ tiu ĉi tablo kunvenis la tuta familio, opiniante, ke Tomo dronis, kvankam li kaŝe staris apude kaj subaŭskultis.

La maljunulino rakontis tiel, kvazaŭ ĉio priskribita en libro pri Tomo Sojer, ĝuste okazis reale.

Fine ŝi proponis aĉeti fotaĵojn, kiuj estas fakte ties enspezo. Ĉiu el ni aĉetis po unu fotaĵo kontraŭ duondolaro.

— Nin tre malofte oni vizitas, — enspirante diris la oldulino.

En la ĉambro, troviĝanta ĉe enirejo, surmure pendis memoriga ŝildo kun portreto de la verkisto kaj saĝaj vortoj, enskribitaj de loka bankisto, tre ŝatinta verkaĵojn de Marko Tven.

“Vivo de Marko Tven instruas, ke malriĉeco pli versimile estas vitala stimulo, ol malakcelanta kaŭzo”.

Tamen aspekto de la mizeraj, forgesitaj maljunulinoj elokvente refutis tiun ĉi konsekvencan filozofian koncepton.

Apud la domo staris eta ordinara bariero. Sed vigla “Historia societo de ŝtato Misuro” jam sukcesis aligi al ĝi krudferan tabulon kun sciigo pri tio, ke ĝi estas kopio de tiu bariero, kiun Tomo Sojer permesis al siaj amikoj farbi kontraŭ unu pomo, blua vitra globeto kaj ceteraj belaĵoj.

Ĝenerale “Historia societo de ŝtato Misuro” agadas ĝuste laŭusone. Ĉio estas konkreta kaj certa. Ne estas enskribita frazo: “Jen estas domo, en kiu loĝis knabino, prototipo de Bekio Tetĉer el la libro “La aventuroj de Tomo Sojer”. Ne, tio, probable, estus vera, sed tro nebuleca por usona turisto. Li deziras scii precize — tiu knabino aŭ ne. Kaj lin oni konvinkas: “Jes, jes, ne maltrankviliĝu, ŝi estas tiu. Vi ne vane perdis monon pro gazolino kaj tempon por veturo ĉi tien. Ŝi estas efektive tiu”.

La maljunulinoj vendis al ni kelkajn fotaĵojn. Sur unu videblis Bekio Tetĉer mem, jam maljuna. Ŝi, ŝajne, edziniĝis al iu advokato. Antaŭnelonge de sia morto Marko Tven alveturis en Hanibalon kaj fotis kune kun ŝi. Granda fotaĵo de du gejunuloj pendas en la muzeo kun kortuŝa subskribo: “Tomo Sojer kaj Bekio Tetĉer”.

Alia fotaĵo prezentas indianon, kiun Marko Tven menciis en la libro kiel “indiano Ĝo”. La fotaĵo estas farita en 1921. La indiano tiam estis centjara. Tion almenaŭ konfirmas la urbo Hanibalo.

Fine ni ekpaŝis al Kardifa monteto, kie situas unu el tre raraj monumentoj en la mondo — la monumento omaĝe al literaturaj herooj. Faritaj el krudfero Tomo Sojer kaj Heko Finn intencas iri por distriĝi. Apud la monumento ludis kelkaj adoleskoj, tre similaj al siaj krudferaj kamaradoj. Gaja kriado aŭdiĝis apud piedestalo de l' monumento.

Frumatene ni forlasis Hanibalon. Laŭ ŝoseo tre rapide veturis dormemaj migraj komizoj. Tage ili laboras, vespere dormas kaj nokte migras de unu loko al la alia. Nokte vojoj estas malplenaj kaj tiuj demonoj de komerco havas eblecon veturi plenmove.

Ni veturis inter falĉitaj kampoj de maizo kaj tritiko, preter ruĝaj farmaj grenujoj kaj bienoj, en kiuj metalaj ventaj turbinoj pumpas akvon el putoj, kaj tagmeze ni atingis urbon Kansason (Kansas City). Proksimume Kansaso situas en centro de Usono. De ĉi tie estas egala distanco ĝis Nov-Jorko, ĝis San-Francisko, ĝis Nova Orleano kaj ĝis kanada limo.

Do, ni venis centron de Unuiĝintaj Ŝtatoj, centron de prerioj, la urbon Kansason, situantan ĉe la rivero Misuro. Kio estas pli usona, ol tiu ĉi loko? Tamen mastro de restoracieto, kiun ni enkuris por varmiĝi per kruĉo da kafo, estis bessarabia (NB. nun Moldavio) hebreo el urbo Bendero. Miniatura framasona steleto brilis en butontruo de lia jako. Bendero, Misuro, Bessarabio, framasonismo — ĉio kune turnis niajn kapojn!

Li elpoŝigis brunajn malgrandajn fotaĵojn kaj montris ilin al ni. Ili prezentis liajn parencojn, kiuj restis en Bendero, — du provincaj junuloj kun krispaj kapoj, kiujn apogis starantaj kolumoj. Ankaŭ la mastro de l' restoracio montris sian framasonan membrokarton. Nomo de libera masonisto estis Morgen, kaj li alveturis Usonon antaŭ tridek jaroj.

— Morgen, — ripetis li, — vi, memkompreneble, aŭdis — “gut morgen” (NB. germane, “bona mateno”). Jen tiu mi estas. Preskaŭ Morgan (NB. fama financisto)!

— Kaj kie do estas viaj kvindek mil dolaroj, sinjoro Morgan? — gaje demandis Adams.

— Kies kvindek mil dolaroj? — miris la mastro.

— Ne, ne, sinjoro, ne diru tiel “kies”! Viaj! Viaj kvindek mil dolaroj! Vi ja alveturis perlabori monon! Kie ĝi estas, tiu mono?

— En banko! — malgajhumure respondis s-ro Morgen. — Tuta mia mono troviĝas en banko, sed kurantan konton posedas alia persono.

Lia malfreŝa aspekto kaj neordinara humuro memorigis al ni iun. Jam poste, kiam ni estis veturantaj al urbo Amarillo, ŝtato Teksaso, ni sukcesis rememori tiun, kiun similis la bendera framasono.

En 1933 ni vizitis Atenon. Pri ekskursoj al Akropolo kaj al ceteraj antikvaj lokoj ni ne menciu. Sed pri unu okazaĵo necesas rakonti.

Suferintaj pro lernejaj rememoroj, ni decidis veturi el Ateno al Maratono. Al ni oni eksplikis ĝustan vojon. Necesas eniri placon, de kiu veturas busoj al Maratono, aĉeti biletojn kaj veturi tien. Ni vigle ekpaŝis kaj, proksime de necesa placo, ni perdis ĝustan direkton. Razisto, kiun ni petis indiki vojon, ĉesigis razi klienton kaj eliris straton, por montri plej oportunan vojon.

Kliento ankaŭ eniris straton kaj, malgraŭ tio, ke liaj vangoj estis kovritaj per ŝaŭmo, ankaŭ komencis ekspliki vojdirekton. Iom post iom ĉirkaŭ ni kolektiĝis homamaso, en kies centro ni staris konfuzitaj pro okazinta tumulto. Fine, por ĝustigo, oni proponis al ni kvinjaran knabon, kiel ĉiĉerono.

Knabo laŭgreke nomiĝas “mikro”. Li kondukis nin, de tempo al tempo loginte nin per fingro kaj mimiko.

Surplace ni ekvidis malnovajn busojn, al kies postoj oni alligis eluzitajn valizojn. Tiuj busoj devis veturi al Maratono. Ni diris neniujn vortojn kaj perdis deziron veturi. Mikro ricevis kvin drakmojn pro maltrankviligo kaj ni ekiris al kafejo, situanta male de busa haltejo, por ripozi kaj trinki rimarkindan grekan kafon.

Kvar belaj kaj malriĉe vestitaj nenifaruloj kartludis sur felta tapiŝeto, kovrinta marmoran tableton. Ĉe vendotablo troviĝis mastro, senmoraliĝinta viro. Li aspektis apatie kaj al ĉio rilatis indiferente. Li akceptis nian mendon kaj eliris por prepari kafon.

Kaj tiam ni ekvidis lian junan portreton pendintan surmure. Ronda energia kapo, triumfa rigardo, lipharoj levintaj supren, blanka kolumo, eterna kravato, potenco kaj brilo de juneco. Ho, kiom da jaroj, kiom da malfeliĉoj necesis por tio, ke tiu bela atenano iĝis tia kompatinda malprosperulo, kiun ni renkontis. Kontrasto inter portreto kaj ĝia mastro estis tre akra. Ĉio estis komprenebla senvorte. Tuta vivo de la malprospera greko estis antaŭ ni.

Jen kiun rememoris al ni sinjoro Morgen, bessarabano, hebreo kaj framasono el Kansaso urbo.



La dudeka ĉapitro. Marsoldato


En oklahoma ĵurnalo ni vidis foton de junulino, duonkuŝanta en blanka malsanuleja lito, kaj subskribon: “Ŝi ridetas eĉ en kuŝejo de suferoj”. Atente legi pri tio, kial la junulino ridetas en kuŝejo de suferoj, ni ne sukcesis, pro manko de tempo, kaj la ĵurnalo estis demetita for. Sinjoro Adams tamen sukcesis tralegi artikoleton troviĝantan sub la foto, kiam li trinkis kafon. Lia mieno sulkiĝis, kaj li malkontenta ekrigardis gasan kamenon, starantan en restoracio. Ni haste nutris sin per ovaĵo kun ŝinko, intencante baldaŭ forlasi urbon Oklahomon.

En pluraj lokoj de Meza Ŭesto estas elirejoj de natura gaso, kiun per specialaj duktoj oni liveras al urboj. Ĝi malmulte kostas. Sinjoro Adams rigardis rozhelbluan flamon, flagrantan en portebla nikelita kameno, kaj kolere nazosiblis.

— Sinjoroj, — diris li, — mi mem estas granda optimisto, sed iufoje mi malesperas pro usona optimismo. Kaj li kun abomeno ripetis: “Ŝi ridetas eĉ en kuŝejo de suferoj!”

Ni hastis, sekve konversacio pri temo, ekscitinta s-ron Adams, ne okazis. Dum veturado li, ŝajne, forgesis ĝin, ĉar li tiam estis rigardanta unikan vidaĵon. Ni veturis tra aluminia nafta arganaro.

Ankoraŭ hieraŭ, proksimiĝante al Oklahomo laŭ stepo, kie kreskis nur neallogaj, polvokovritaj bukedoj, ni ekvidis la unuajn naftajn arganojn. Sur grandaj kampoj dense staris kradaj metalaj mastoj. Balanciĝis, apenaŭ knarante, dikaj lignaj vektoj. Homoj forestis. Ĉi tie, en stepa senbrueco, en profunda silento oni suĉis nafton. Ni longe veturis, aro da arganoj iĝis pli densa, vektoj same balanciĝis; iufoje estis apenaŭ videbla figuro de laboristo vestita je supertuto, farita el firma helblua veltolo. Li nehastante paŝis de unu argano al la alia.

Koloro de arganoj estis hela, ĉar ilin oni farbis per aluminia farbo, kiu similas arĝentkolorajn ornamaĵojn de novjara arbo. Ĝi donas al teknika Usono belan aspekton. Tiun ĉi koloron havas naftaj ujoj, benzinaj kaj laktaj aŭtaj cisternoj, fervojaj pontoj, strataj lanternoj en urboj kaj eĉ ĉevojaj lignaj stangetoj.

En Oklahomo ankaŭ staris arganoj kaj ritme balanciĝis vektoj. Nafton oni trovis en la urbo mem. Arganoj pli kaj pli proksimiĝadis al la urbo kaj fine, superinte malfortan reziston, ili penetris la urbajn stratojn. En kortoj de domoj, sur trotuaroj, sur pavimoj, ĉe lernejoj, bankoj kaj hoteloj — ĉie oni suĉas nafton. Naftujoj staras apud grandaj, deketaĝaj konstruaĵoj. Ovaĵoj kun ŝinko havas naftan kromguston. En neokupita, senuza tereno infanaro ludas ferpecojn kaj rustintajn renĉilojn. Domaĉojn oni likvidas kaj sur ties loko aperas novaj arganoj kaj vektoj. Kaj tie, kie hieraŭ kies avino, sidinte ĉe ronda tablo, hoktrikis lanan tukon, hodiaŭ knaras vekto, kaj nova aferema posedanto en ŝama veŝto gaje kalkulas akiritajn galjonojn.

Krom naftaj arganoj, Oklahomo mirigis nin per multaj servejoj por funebraj ceremonioj. Dum serĉado de dormoloko ni kutime direktis sin al rezidanta parto de urbo, por preni ĉambrojn. Ni alveturis al domo kun lumigita elpendaĵo kaj teruriĝinte ekvidis, ke ĝi estas servejo por funebraj ceremonioj. Same ni trifoje proksimiĝis al alloge lumigitaj konstruaĵoj kaj trifoje retiriĝis pro sama kaŭzo. Ni vidis neniun elpendaĵon de gastejo, luiganta al vojaĝantoj ĉambrojn. Ĉi tie oni proponis sole eternan ripozon, eternan pacon. Verŝajne, rezidantoj de Oklahomo tiom prospere suĉis nafton, ke ne bezonis kroman enspezon de luigo de ĉambroj.

Ni estis devigitaj fari tiel, ke “niaj koroj pleniĝu per fiero” kaj ekloĝis en hotelo. Duagrada hotelo, kiun ni elektis, nomiĝis tre pompe — “Kadilako”, kvankam ĝin oni establis, ŝajne, ĝis nafta prospero, ĉar el krano por varma akvo elverŝis la malvarma, kaj el krano por malvarma akvo tute nenio elverŝis. Sinjoro Adams sincere ĉagreniĝis. Anstataŭ babilema mastrino, konanta ĉiujn urbajn novaĵojn, li renkontis kvindekjaran hotelservanton, kiu respondis ĉiujn demandojn unutipe kaj tute indiferente: “Yes, sir” (Jes, sinjoro), aŭ “No, sir” (Ne, sinjoro). Samtempe li fumis tre fiodoran cigaron. Post lia foriro s-ro Adams longe tusis kaj purigis la nazon, samkiel dronanto, kiun oni eltiris sur bordon ĝuste antaŭ lia pereo. Post unu horo s-ro Adams aliris al pordo de nia ĉambro kaj espere ekfrapis. Ĉar niaj palpebroj ne kapablis malfermiĝi pro laceco, do ni nenion respondis. S-ro Adams delikate refrapis la pordon. Respondo forestis.

– Ĝentlemanoj, — diris li per voĉo, kiu povus disŝiri niajn korojn, — ĉu vi ankoraŭ ne dormas?

Tamen ni tre volis dormi kaj sekve denove respondis nenion. Sinjoro Adams ankoraŭ unu minuton staris ĉe la pordo kaj nur tiam ektrenis sin al sia ĉambro plene ĉagreniĝinta. Lia kutima vespera tempopasigo en Oklahomo estis rompita.

Matene s-ro Adams estis plenforta kaj gaja, kiel kutime. Betona ŝoseo onde leviĝis supren kaj estis videbla je kelkaj antaŭaj mejloj. Ĉe vojrando staris juna marsoldato, levinta supren polekson, kies nigra militpalto estis malbutonumita. Apud li staris sama marsoldato, kiu ankaŭ levis supren sian dikan fingron. Limuzino, veturinta antaŭ ni, kuris preter junuloj senhalte. Probable, ĝi estis plenigita. Ni haltis.

Levita polekso signifas en Usono veturpeton. Ĉiu homo, veninta vojrandon, estas konvinkita pri tio, ke lin oni nepre veturigos. Se ne la unua aŭto, do la kvina, la sepa aŭ la deka lin alveturigos. Tiamaniere oni povas okazigi longadistancan vojaĝon: en unu aŭto traveturi cent mejlojn, en la alia — ankoraŭ cent, en la tria — eĉ kvincent mejlojn.

Du personojn ni ne povis alveturigi pro manko de sidlokoj. La junuloj kondiĉis sian rendevuon en poŝto de urbo Amarillo, kaj unu eniĝis en la limuzinon. Li akurate starigis sian valizeton ĉe piedoj, elpoŝigis cigaredon kaj petis permeson ekfumi. Sinjoro Adams tuj turnis sian kapon posten, kiel tio eblis, kaj superŝutis nian kunvojaĝanton per demandoj. Ho, sinjoro Adams ricevis plenan revenĝon pro Oklahomo.

Li aspektis kiel adolesko, kun bela, iomete tro memfida, eĉ iom impertinenta vizaĝo. Samtempe li estis tre simpatia junulo. Li respondis tre volonte.

Pri sia kamarado li ne maltrankviliĝis, ĉar tiu atingos rendevuan lokon per alia aŭto. Tio estis jam kelkfoje. Ili okazigas grandan vojaĝon (trip) de Nov-Jorko ĝis San-Francisko laŭ ordono de komandanto. Por tio ili petis unu monaton kaj jam tri semajnojn ili veturas per tiu ĉi rimedo. Ili supozis resti en Ĉikago nur tri horojn, sed restis naŭ tagojn, ĉar tie ili renkontis allogajn koketulinojn.

En Dejmono ili ankaŭ pasigis tro multe da tempo, ĉar ilin alveturigis juna sinjorino, komence aspektanta tre fiere. Ili eligis botelon da viskio kaj proponis al ŝi eldrinki kune kun ili. Post kiam la sinjorino eldrinkis viskion, tuta ŝia fiereco malaperis. Poste ili drinkis bieron kaj veturis al ŝia fratino, kies edzo forestis. Kvarope ili festenis kvar tagojn, ĝis reveno de edzo. Tiam necesis kiel plej baldaŭ retiriĝi.

Uniforma kaskedo sen kokardo brave troviĝis sur bela kapo de l' marsoldato. Grandaj plataj butonoj normale brilis. En butontruoj vidiĝis iuj kupraj bombetoj kaj revolveretoj. La soldato tute ne fanfaronis. Usonanoj ĝenerale malofte fanfaronas. Oni lin petis prezenti sin, jen do li rakontas.

Apude aŭdiĝis saluta signalo el preterveturanta nigra aŭto “bjuik”, en kies fronto sidis kamarado de nia kunvojaĝanto. Ili interŝanĝis nekompreneblajn kriojn. Konversacio daŭris.

La soldato rakontis al ni pri sia vizito al Francio, kie ankaŭ okazis interesa kuriozaĵo. Post kiam ŝipo alnavigis ilin al Havro, sep marsoldatoj ricevis permeson distri en Parizo. Post ekskurso tra urbo, ili trafis Grandan bulvardon kaj decidis tagmanĝi en restoracio. Ili mendis komence tro modestan manĝaĵon, ovaĵon kun ŝinko (ham and egg). Poste ilia apetito pligrandiĝis kaj ili mendis ĉampanon kaj ceterajn delikataĵojn. Mono por pago, certe, forestis. Ĉu marsoldato havas monon por ĉampano?

Kelnero (garcon) vokis ĉefan kelneron, sed ili diris al li:

— Jen kio, bonvolu elimini koston de nia manĝo el milita ŝuldo, kiun Francio ĝis nun ne redonis al Usono.

Ĝenerale, okazis grandioza skandalo, pri kiu oni skribis en ĵurnaloj. Tamen komandantaro punis nin nesevere, nur riproĉe.

Kion li opinias pri milito?

— Pri milito? Vi mem tion scias. Jen ankoraŭ nelonge ni militis en Nikaragvo. Ĉu mi ne scias, ke ni militis ne por interesoj de l' lando, sed por interesoj de “Unuiĝinta Frukto” (United Fruit), banana kompanio? Inter marsoldatoj tiu ĉi milito tiel nomiĝas — banana milito. Sed se oni ordonas al mi partopreni militon, mi ĝin partoprenos, ĉar mi estas marsoldato kaj devas plenumi ordonojn.

Li ricevas dudek kvin dolarojn ĉiumonate. En San-Francisko, li esperas, lia kariero estos pli prospera ol en Nov-Jorko, tial li konsentis tie servi. En Nov-Jorko loĝas liaj edzino kaj bebo, al kiuj li eldonas dek dolarojn ĉiumonate. Lia edzino oficas. Certe, li edziĝis tro frue, ĉar li estas nur dudekunujara. Sed jam tio okazis, do nenion li kapablas ŝanĝi.

En Amarillo la marsoldato nin forlasis. Li danke salutis nin ridete kaj iris al poŝto. Li estis tre juna, tial liaj kuriozaĵoj ŝajnis ne tro kondamnindaj.

Ni pasigis nokton en lignoladaj kabanoj de Amarillo — kampadejo. Ni estingis fornojn kaj gasajn kamenojn kaj enlitiĝis. La kampadejo situis proksime de vojo. Kiel brua ventego preterveturis aŭtoj, kies lanternoj tra fenestroj lumigis murojn de la kabano.

Amarillo estas nova kaj pura urbo. Ĝin aperigis tritiko antaŭ dekkvin jaroj. En ĝi troviĝas: surstrataj lanternoj kovritaj per aluminia farbo, loĝdomoj faritaj el lilkoloraj brikoj, granda deketaĝa hotelo, apotekoj kaj ĉio necesa por animo, pli korekte — por korpo. Por animo tie nenio estas.

Veninte apotekon, ni ekvidis en ĝi plurajn junulinojn, kiuj matenmanĝis antaŭ foriro al oficejoj.

Ili perfekte oficas, ĉar ĉiu scipovas kalkuli per ilo, korespondi kaj tajpi. Sen tiuj ĉi scipovoj ne eblas preni neniun laboron. Cetere, kune kun tiuj, same estas malfacile preni.

Plimulto de tiuj junulinoj loĝas kune kun siaj parencoj kaj redonas parton de siaj salajroj por kunpagi pro kredite aĉetita dometo, aŭ pro fridujo, same akirita kredite. Future ŝi edziniĝos kaj ankaŭ aĉetos dometon kredite, post kio ŝi kune kun edzo multe laboros por dum dek jaroj pagi kvin aŭ sep mil dolarojn, kontraŭ kiuj ili akiros dometon. Kaj dum tuta dekjara tempo feliĉaj geedzoj tremos pro timo, ke ili estos maldungitaj kaj sekve forestos mono necesa por pago. Ilian domon oni forprenos. Ho, kian timigan vivon spertas milionoj da usonanoj akirantaj tiumaniere sian etan elektran feliĉon!

Sur junulinoj estis vestitaj kurtaj cervaj aŭ hundaj veŝtoj. Ili ridetis, depeciginte rostitan panon per belaj fingretoj. Bonaj, agemaj fraŭlinoj, revantaj pri unika usona feliĉo!

En apoteko ni ekvidis germanan desegnilaron.

— Sinjoro Adams, ĉu en Usono oni ne fabrikas desegnilojn?

— Kompreneble, ne! — energie respondis Adams. — Ni ne povas fabriki desegnilojn. Jes, jes, sinjoroj, ne ridu. Ni volas, sed ne povas. Tuta Usono, kun sia grandioza tekniko, ne povas establi fabrikadon de desegniloj. Tiu sama Usono, kiu produktas milionojn aŭtojn ĉiujare!

Ĉu vi komprenas, kial? Se tiujn ilojn bezonus la tuta loĝantaro, ni organizus tiam amasan produktadon kaj produktus dekojn milionojn da perfektaj desegniloj kontraŭ malkaraj prezoj. Sed la loĝantaro de Usono bezonas nur dekojn milojn da desegniloj. Tio signifas, ke amasa produktado ne estos profitdona, kaj do desegnilojn oni produktos permane. Tamen ĉio produktita en Usono permane, sed ne permaŝine, kostas tre multe. Tiam okazus, ke prezo de usonaj desegnilaroj estus pli kara, ol la germanaj. Sinjoro Ilf kaj sinjoro Petrov, enskribu en viajn agendojn, ke granda Usono iufoje estas senforta antaŭ maljuna, kompatinda Eŭropo, mi petas. Tion vi nepre devas scii!



La dudek unua ĉapitro. Roberts kaj lia edzino


Malvasta elstaraĵo de norda parto de Teksaso disigas ŝtatojn Oklahomon kaj Novan Meksikion. Amarillo situas en Teksaso kaj, veturante el ĝi al Santa-Feo, ni ofte renkontis lokajn pentrindajn indiĝenojn.

Du vakeroj (cowboys) pelis aron da etaj stepaj bovinoj, vilaj kiel hundoj. Grandegaj feltaj ĉapeloj ŝirmis vakerojn de la akra dezerta suno. Spronoj sur iliaj botoj bele aspektis kune kun figuraj, damaj kalkanumoj. Vakeroj kriis “hoto” kaj plenmove turnis siajn galopantajn ĉevalojn. Tio ĉi ŝajnis iom troa, kio necesas por kutima pelado de bovaro. Tamen, tie ĉi estas Teksaso, kaj ĝiaj indiĝenoj scipovas paŝti brutarojn! Ni, urbanoj, ne kapablas konsili ion ajn al ili.

En malnova, vitrigita “ford” ankaŭ veturis vakeroj. Por tiuj grandaj junuloj mankis spaco en la aŭto, kaj do ili sidis tute senmove, foje tuŝante unu la alian per siaj ĉapelegoj. Preterveturante, ni vidis ene de l' aŭto kvin vakerojn, kiuj estis tre peza ŝarĝo por la aŭto kun maldikaj radoj, farita en 1917. Tamen “Olda Henrio”, kun knarado, iom post iom trenis sin antaŭen.

Kamionoj kun altaj barieroj veturigis ien ĉevalojn kaj mulojn. Mirinda tamen estas la lando! Ĉi tie eĉ ĉevalojn oni veturigas per aŭtoj. Ĉu ekzistas pli granda humiligo por tiu ĉi besto! Supre de furgonoj vidiĝis longaj oreloj de muloj kaj foje aperis belaj ĉevalaj muzeloj, en kies okuloj estis neesprimebla, vetura sopiro.

Traveturinte kurtan distancon post Amarillo, ni ekvidis novan “hiĉhajker”-on (hitchhiker), kun suprenlevinta polekso. Tiel en Usono oni nomas homojn, kiuj petas veturigi ilin. Ni haltis. Viro mallevis brakon. Sur li estis supertuto, el sub kiu vidiĝis malbutonumitaj kolumoj de du ĉemizoj. Ankaŭ sur li estis hela kaj pura velura jaketo. Li diris al ni, ke li celas atingi urbon Fenikson (Phoenix) en ŝtato Arizono. Nia celo estis malsama, sed ĝis Santa-Feo niaj direktoj estis samaj, kaj do ni lin invitis kunvojaĝi.

Sinjoro Adams ne perdis tempon kaj tuj komencis lin pridemandi.

Nomo de nia kunvojaĝanto estis Roberts. Li metis sian ĉapelon sur siajn genuojn kaj volonte ekrakontis pri si mem. Ankoraŭ unu bona trajto de usonanoj estas ilia societemeco.

Lia amiko sciigis lin, ke en Fenikso estas vaka laborloko, kie oni pakas fruktojn kaj perlaboras dek ok dolarojn semajne. Ĝis Fenikso estas sepcent mejlojn. Li ne havas necesan monon. Tutan nokton li veturis en kargovagono, en kiu estis tre malvarme. Kune kun li en vagono veturis ankoraŭ kelkaj vaguloj. Roberts hontis veturi sen bileto kaj do li helpis al servistoj kargi pakaĵojn. Ceteraj vaguloj, malgraŭ malvarmo, dormis kaj spertis neniujn rimorsojn.

Roberts veturis el Oklahomo. En tiea malsanulejo troviĝas lia edzino. Li elpoŝigis artikoleton eltranĉitan el ĵurnalo, kaj ni ekvidis foton de juna virino, duonkuŝanta en blanka malsanuleja lito, kaj subskribon: “Ŝi ridetas eĉ en kuŝejo de suferoj”.

Sinjoro Adams emocie eksvingis brakojn.

— Sir (sinjoro), — ekkriis li, — mi jam legis pri via edzino en ĵurnalo!

Kelkajn horojn seninterrompe Roberts rakontadis al ni historion de sia vivo.

Li parolis nehaste, trankvile, kaj ne alvokis kompaton aŭ kunsenton. Lin oni petis rakonti — kaj do li rakontas.

Origine li estas teksasano. Liaj patro kaj duonpatro estis meblistoj. Li finis mezan lernejon (high school), sed por plua kleriĝo mankis mono. Li laboris en eta kompara konserva fabriko, en kiu li iĝis majstro. Tamen fabrikado tie daŭris nur tri monatojn jare. Oni dungas sezonlaboristojn, kiuj migradas kune kun siaj gefamilianoj tra la tuta lando. Komence ili laboras sude, poste ili migras norden, kie rikolto okazas iom pli malfrue. Ili estas efektivaj nomadoj. Nenion signifas tio, ke ili estas blankuloj kaj civitanoj de Usono. Antaŭe ili estis malnomadoj, kiujn moderna tekniko igis migri. Al viroj oni salajras dudek cendojn hore, al virinoj — dek sep cendojn. Nutraĵojn oni eldonas el kantino, kaj poste ties kostojn oni depagas el salajro. Kun farmuloj mastroj de samaj fabrikoj kontraktas tiel. Ili donas al farmuloj ŝulde semojn kaj pagas certan monon pro rikoltaĵo. Oni kontraktas printempe, kiam farmuloj spertas iujn malfacilaĵojn. Ĝenerale, fabrikantoj scipovas profiti.

Pri profita scipovo Roberts parolis sen indigno, sed aprobe.

Tamen mastro de fabriko, en kiu li laboris, ankaŭ spertis malfacilaĵojn, ĉar lin turmentas lokaj bankoj. Lia futuro ne estas klara. Verŝajne, bankoj lin formanĝos. Tio ofte okazas en Usono.

Do jen, li laboris kiel majstro kaj edziĝis al filino de la fabrikmastro. Geedziĝo estis tre feliĉa. Junaj geedzoj ĉion faris kune — vizitis kinejon kaj konatojn, dancis nur unu kun la alia. Ŝi estis instruistino, tre bona kaj saĝa junulino. Ŝi ne volis havi infanojn, ĉar ŝi timis, ke ili deprenos edzon de ŝi. Ili ambaŭ bonstatis. Dum kvar jaroj de kuna vivo ili ŝparis du mil dolarojn. Ili havis dek ok purarasajn bovinojn kaj propran limuzinon. Ĉio pasadis tre glate kaj eĉ nenion pli bonan ili deziris. Kaj jen februare de la pasinta jaro mia edzino falis de ŝtuparo kaj rezulte okazis grava lezo de ŝia vertebraro. Kelkaj operacioj kaj kuracado dum jaro kaj duono forprenis tutan ilian ŝparmonon. Finfine tio pli similis rabatakon de banditoj ol al homaman medicinan helpon. Kuracistoj forprenis ĉion — disponeblan monon kaj monon, ricevitan pro vendo de bovinoj kaj limuzino. Restis neniu cendo. La unua hospitalo postulis dudek kvin dolarojn ĉiusemajne, la oklahoma postulas kvindek. Mia edzino bezonas metalan korseton kostantan cent dudek dolarojn.

Kiam li estis parolanta pri kuracistoj, li tute ne plendis kontraŭ ili. Ne, li diris tute trankvile:

— Nenion oni povas fari. Mi ne havis feliĉon.

Rara usonano serĉas kaŭzojn de okazinta plago, ĉar ĝenerale tion ili ne ŝatas. Ĉiu, kiu bonstatas, neniam diros, ke iu multe favoris lin. Ĉion bonan li atingis mem, per siaj manoj. Tamen se aferoj iras neglate, li neniun kulpigos. Li diros, kiel diris al ni Roberts: “Mi ne havis feliĉon” aŭ “Mi ne sukcesis fari aferon. Tio signifas, ke mi ne scipovas ĝin fari”. Kuracistoj fakte rabis Roberts-on, sed li ne pensas, ĉu tio estas justa aŭ maljusta, li sole esperas, ke sekvontjare li havos feliĉon.

En Fenikso li perlaboros dek ok dolarojn semajne kaj elspezos ses aŭ sep. La restintajn li pagos pro kuracado de l' edzino, kiu esperas enspezi per instruado de la latina lingvo endome. Sed kiu en Oklahomo deziras lerni la latinan endome? Tio ĉi estas ne sufiĉe kredebla.

Malgaje ridetante, Roberts remontris al ni la ĵurnalan eltranĉaĵon. Sub foto estis optimisma subskribo: “Ŝi scias, ke ŝi estas paralizita por ĉiam, sed ne perdas esperon. — Ja kune kun mi estas mia edzo! — diris juna virino dum konversacio kun nia raportisto”.

Sinjoro Adams subite ekkaptis manon de Roberts kaj skuis ĝin.

— Good boy, — tramurmuris li kaj deturnis sin. — Bona junulo.

Roberts enpoŝigis la eltranĉaĵon kaj eksilentis. Li aspektis kiel la dudekokjara. La trankvila junulo kun vireca bela vizaĝo kaj nigraj okuloj. Lia nazo kun ĝibeto memorigis indiajn trajtojn. Roberts tuj klarigis, ke en li estas kvarono da indiana sango.

Mirindaj estas tiuj teksasanoj! Ili scipovas paŝti bovarojn kaj toleri frapojn de fato. Supozeble, ke la indiana sango okazigis tiun stoikan karakteron de nia kunvojaĝanto! Franco aŭ italo, okazinta en sama situacio, verŝajne, komencus ofte peti Dian helpon aŭ male malbenus lin, sed la usonano estis trankvila. Lin oni petis rakonti — kaj li rakontis.

Do, ni konversaciis kun li kelkajn horojn. Ni metis multajn demandojn kaj ĉiuj estis detale responditaj. Ni atendis, ke li same ekvolis ekkoni ion pri ni, des pli, ke ni interparolis ruse, kaj la rusan lingvon dube li aŭdis antaŭe. Tamen li nenion demandis, ne interesiĝis pri ni mem, pri celo de nia vojaĝo, pri la lingvo, kiun ni uzis.

Nin surprizis lia nescivolemeco kaj ni demandis lin pri Soveta Unio, kion li aŭdis pri ĝi?

— Jes, — diris Roberts, — mi aŭdis pri rusoj, sed nenion scias. Sed mia edzino legas ĵurnalojn kaj, probable, ŝi ion scias.

Tiam ni komprenis, ke li ne demandis nin tute ne pro sia delikateco. Male — usonanoj estas eĉ iom krudaj. Ne, simple tio lin ne interesis, samkiel, verŝajne, lin ne interesis proksima najbara Meksikio kaj malproksima Nov-Jorko.

Ni haltis por matenmanĝi en loĝloko apud fervoja stacio, situanta proksime de Santa- Rozo, kiun sekigis la suno. Mastro de manĝejo, en kiu ni manĝis sandviĉojn kun fromaĝo kaj ŝinko, estis meksikiano kun granda osteca nazo.

Sandviĉojn preparis li mem, lia edzino, kiu konis neniujn anglajn vortojn, kaj lia filo, maldika knabo kun kurbaj gamboj kaj vakera zono ornamita per kupraĵoj. La meksikia familio preparis manĝaĵojn tiel brue, kvazaŭ ĝi disigis heredaĵon. Lerta, trankvila usona “priservado” (service) malaperis, kvazaŭ ĝi neniam ekzistis. Krome, la sandviĉoj kostis duoble pli, ol kutime. Sur ĉefa strato situis vendejo, en kiu oni vendis indiajn metiproduktojn: litkovrilojn, ornamitajn potojn, idolojn kun grandaj cilindraj nazoj. Ĉion ĉi lumis la varma, novembra suno. Tamen varmeco estis ne plej forta, kiu okazas somere.

Kelkajn mejlojn for de loĝloko, en kiu ni haltis, okazis nia unua, aŭta akcidento. Ni apenaŭ ne trafis kanaleton.

Ni ne rakontos, kiel ĝi okazis kaj kiu kulpis pri ĝi. Ni povas nur sciigi, ke geedzoj Adams ne kaŭzis la akcidenton. Kiam la limuzino proksimiĝis al kanaleto, ni sidis trankvile kaj silentis, atendante ĝian renversiĝon. Neniu suprenlevis brakojn al ĉielo kaj adiaŭiĝis pense kun parencoj. La aŭto tamen ne renversiĝis. Ĝi tre kliniĝis kaj haltis tuj apud rando de l' kanaleto. Ni singarde eliĝis, malfacile penante ne perdi ekvilibron (inkluzive la animan).

Ni sukcesis interŝanĝi eĉ neniun vorton pri la okazaĵo, kiam la unua alveturanta aŭto (ĝi estis kamiono) haltis, kaj el ĝi eliris ŝoforo kun nova, firma ŝnuro enmane.

Tute senvorte, li kunligis nian limuzinon kaj kamionon, kaj momente eltiris ĝin survojen. Ĉiuj ŝoforoj preterveturantaj haltis kaj proponis sian helpon. Estis agrable sperti tion. Ŝoforoj sincere volis helpi, samkiel tion faras formikoj, kiuj vidas sian fraton trafintan en akcidenton. Ni estis eĉ feliĉaj, ke okazis la akcidento, ĉar alie ni ne ekkonus tiun bonan, usonan trajton. Kiam ŝoforoj estis konvinkitaj pri tio, ke ilian helpon ni ne bezonas, ili tiam ekveturis plu.

Nia savinto deziris al ni bonan vojaĝon kaj forveturis. Dum adiaŭado li ekrigardis en flankon de s-ino Adams kaj trabalbutis, ke limuzinon devas direkti viro, sed ne virino. Sinjorino Adams kondutis kiel perfekta damo (lady). Ŝi eĉ ne intencis konfesi, ke dum la akcidento la limuzinon direktis ne ŝi.

La usonano, eltirinta nian limuzinon, ne volis aŭdi niajn dankojn. Helpo dum veturadoj en Usono ne estas ia elstara heroeco. Se nia savinto mem trafus en akcidenton, ni same silente kaj trankvile helpus al li. Pri pago pro helpo eĉ paroli ne eblas, ĉar oni povos mallaŭdi tion.

Post du tagoj ni mem savis aŭton, kiam ni reveturis en Santa-Feon el indiana vilaĝo, situanta apud urbeto Taoso. Falis malseka neĝo. Ŝoseo glaciiĝis, kaj nia limuzino iufoje turniĝis nevole, proksimiĝante al rando de krutaĵo. Ni veturis malrapide, sed situacio estis danĝera.

Neatendite, post unu ĝirejo, ni ekvidis renversiĝintan kamioneton, kuŝantan transverse de ŝoseo. Apud ĝi, tien kaj reen paŝis juna meksikiano, en plena konfuziĝo. Sur li estis roza ĉemizo, blua kravato, griza veŝto, karmezinaj ŝuoj, verdaj duonŝtrumpoj kaj malhel-violkolora ĉapelo. Proksime, sur deklivo, kuŝis, en sanga flako dorse, alia meksikiano. Ŝajnis, ke li estis morta.

Katastrofo, verŝajne, okazis ĵus, kaj la savinta junulo tiom senraciiĝis, ke eĉ ne povis saĝe ekspliki, kiel ĝi okazis. Li paŝadis ĉirkaŭ la kamiono kaj ion sensence murmuris. Li similis frenezulon.

La kuŝanto malfermis okulojn kaj ekĝemis. Tiu ĉi terura sono iom normaligis la buntan meksikianon, kaj li ekpetis nin veturigi la vunditon en lian vilaĝon — Villarde. Ni proponis veturigi lin en proksiman malsanulejon, sed la meksikiano insistis veturigi en la vilaĝon. Ĝi situis tridek mejlojn for de la ŝoseo. Ni ĉiuj kune malfacile enigis la vunditon en la limuzinon.

Tiutempe alveturis iu usonano kaj informiĝis pri necesa helpo. Ni dankis lin kaj diris, ke nun ni veturigos la vunditon. La bunta meksikiano restis ĉe sia difektita kamiono.

Vojo estis malfacila kaj ni perdis tri horojn por atingi la vilaĝon Villarde. Ĉe nia limuzino tuj amasiĝis tuta vilaĝanaro. Malgraŭ tio, ke estis ordinara tago, ili ĉiuj estis vestitaj feste je novaj jaketoj el ledo kaj felo de simioj. Ni transdonis la vunditan meksikianon al liaj parencoj. Dum minuto li rekonsciiĝis kaj sukcesis rakonti pri la akcidento. Tiutempe alveturis la sama usonano, kiu haltis sur la ŝoseo. Okazis, ke li sekvis nin.

— Jen kio, — diris li, — vi, sinjoroj, estas nesingardemaj. Ja tiu ĉi meksikiano povus morti en via limuzino. Vi ja ne scias plenan danĝeron de lia stato. Kaj povas esti, li jam estis mortanta. Ĉu vi imagas, kio povus okazi? Vi veturigis kadavron de loka indiĝeno. Meksikianoj komence nepre opiniis, ke vi lin batfaligis kaj mortigis. Kiel vi pruvus vian senkulpecon? Meksikianoj estas tre emociaj homoj kaj vi spertus plurajn malfacilaĵojn. Kaj jen mi pripensis, ke mi sekvu malantaŭ vi kaj laŭnecese atestu por vi.

Tiu ĉi ago de l' usonano prezentas bonan trajton de usona karaktero.

Kiam ni adiaŭiĝis, la usonano donis al ni sian vizitkarteton. Eble lia atesto iam estos bezonata. El ĝi ni ekkonis, ke li estas direktoro de gimnazio (grammar-school). Li traveturis multajn troajn mejlojn por fari al ni tiun ĉi komplezon.

Karaktero de usona popolo havas multajn rimarkindajn kaj allogajn trajtojn. Ili estas perfektaj kaj lertaj laborantoj. Sovetaj inĝenieroj diras, ke dum kunlaboro kun usonanoj, ili ricevas efektivan plezuron. Usonanoj estas ekzaktaj, sed ili ne estas pedantoj. Ili estas akurataj kaj scipovas plenumi la promesiton. Ili fidas promesojn de aliaj homoj. Ili ĉiam pretas helpi. Ili estas bonaj kamaradoj, facilaj personoj.

Tamen unu bonan trajton — scivolemecon — usonanoj preskaŭ ne havas. Tio precipe koncernas junularon. Ni traveturis dek ses mil mejlojn laŭ usonaj vojoj kaj renkontis plurajn personojn. Preskaŭ ĉiutage ni vojaĝis kune kun “hiĉhajker”-oj. Ĉiuj estis parolemaj, sed neniu estis scivolema kaj demandis ion pri ni.

Survoje nin renkontis ligna arko: “Bonvenon al Nova Meksikio!”

Apude de l' arko ni aĉetis benzinon kontraŭ dudek kvar cendojn pro galjono. Ĝi kostas pli, ol en Teksaso. Agrablon de gastema slogano iom malbonigis altaj lokaj prezoj. En diversaj ŝtatoj de Usono benzino kostas de dek kvar ĝis tridek cendojn pro galjono. Plej kara, certe, estas benzino en dezertoj, kien ĝin oni veturigas el malproksimo. Ankaŭ vidiĝis jena afiŝo: “Proviziĝu benzinon ĉi tie. En ŝtato Arizono ĝi kostos je kvar cendoj pli kare”.

Traleginte ĝin, certe, ĉiu veturanto aĉetas benzinon ĉi tie.

Ĉevoja argilo estis ruĝkolora, dezerto flava, ĉielo blua. Iufoje renkontiĝis nealtaj cedroj. Ducent mejlojn ni veturis laŭ ŝtona, maloportuna vojo. Sed apud ĝi jam oni konstruas novan grandiozan ŝoseon de Losanĝelo ĝis Nov-Jorko.

Ni haltis ĉe malnova puto, super kiu pendis granda plakato:

“Via avo trinkis ĉi tie akvon, kiam li estis migranta en Kalifornion por oro”.

Alia plakato sciigis, ke la puto estas plej malnova en Usono. Ĉe la historia puto sidis en budo mastro kaj vendis kolorajn kartetojn kun bildo de la puto. Ĉirkaŭ enterigita fosto paŝis du ursidoj kun ĉenoj. La mastro diris, ke ambaŭ estas tre malicaj. Sed la ursidoj aspektis male, kaj stariginte sin sur postaj kruroj, ili elpetis regalojn de preterveturantoj. Malantaŭ de l' budo vidiĝis antikva fortikaĵo kun ligna palisaro, kiujn menciis en siaj verkoj Majn Rid (NB. Reid, Thomas Мауne, usona verkisto).

Ĝenerale medio ŝajnis malmoderna kaj ni kvazaŭ trafis en tiun epokon, kiam oni skalpis kapojn kaj sieĝis fortikaĵojn. Mankis sole indiana sago, ĵus eniginta en palisaron kaj ankoraŭ trenanta post flugo.

Kune kun ni ĉe la puto haltis eksmoda, eluzita aŭto. En ĝi, inter kusenoj kaj vatitaj litkovriloj, sidis plej ordinara patrino kune kun blonda kaj ploranta filo sur siaj genuoj. En kaĝo troviĝis ordinara, trankvila hundo kun granda vosto. Edzo eliĝis el limuzino kaj ekparolis kun la mastro de l' historia puto.

Purigante nazon de l' filo, patrino rapide rakontis al ni pri siaj familiaj aferoj. La familio moviĝas el urbo Kansaso en Kalifornion. La edzo trovis tie laborlokon. Tuta propraĵo troviĝas en la limuzino. La hunda kaĝo situis ĉe benzujo kaj do fiodoro ne plaĉas al la hundo. Ĝi sopire rigardis la mastrinon. Ŝajne, ĝi volis pli rapide atingi Kalifornion.

Vespere ni veturis al Santa-Feo, unu el plej malnovaj urboj de Unuiĝintaj Ŝtatoj de Norda Ameriko.



La dudekdua ĉapitro. Santa-Feo (Santa Fe)


Ni malrapide veturis tra urbo, elektante hotelon. Ni mem ne konis rimedon, per kiu ni ĝin elektis, sed ĉiam ĝi kontentigis ĉiujn niajn pretendojn. Kvardolara ĉambro por du personoj havis oportunajn litojn kun kelkaj litkovriloj kaj plataj, kiel dolaro, kusenoj, duŝejon kun blanka mozaika planko kaj siblantan centran hejtadon.

Dum elektado, ni neniam preferis loĝi en hoteloj nomataj “Mejflaŭer” (Mayflower). Tiel nomiĝis ŝipo, en kiu Usonon alvenis unuaj enmigrintoj el Britio, kaj same nomiĝas plej karaj usonaj hoteloj.

En Santa-Feo ni loĝis en hotelo “Montezumo”.

Kiam ni eniris vestiblon de l' hotelo, kelkaj usonanoj, sidintaj sur balanciloj kun ĵurnaloj enmane, kun espero ekrigardis nin. En iliaj okuloj estis granda deziro babili kun iu. Tio ŝajnas stranga, ke en aferema kaj agema Usono ekzistas tiuj personoj. Plimulton konsistigas maturaj sinjoroj vestitaj je decaj kostumoj. Aŭ ili jam perlaboris sufiĉe da dolaroj, aŭ ili perdis esperon perlabori, tamen ili havas multe da libertempo, kaj, side sur hotelaj balanciloj, ili avide gvatas sian oferon. Gardu vin Dio kontraŭ tio, ke vi demandu tiun sinjoron pri iu bagatelo. Li ne lasos konversacianton kelkajn horojn. Optimismavoĉe li rakontos ĉion, kion li scias. Ĉiu lia frazo havos la vortojn “ŝur!” (sure), kiu signifas “certe!”, aŭ “ŝurli” (surely), kiu same signifas “certe”. Krome, liaj frazoj ĉiam entenos la vorton “najs!” (nice) — “agrable”!

Ni rapide preteriris personojn sur balanciloj, lavis sin en ĉambro kaj eliris surstraten, por trovi oportunan restoracion.

Dum monato kaj duono de nia vivo en Usono, al ni tre tedis tipaj usonaj manĝoj kun numeroj: “matenmanĝo N2” (breakfast number two) aŭ “tagmanĝo N1” (dinner number one). Precipe ne plaĉis al ni marinitaj, peklitaj kukumoj, rostita ŝinko (bacon), kiu similis lignoladon, kaj tre blanka, sed tute sengusta (ne, havanta guston de vato) pano. Ni estis pretaj nutri sin per ĉiuj malsamaj manĝaĵoj: italaj, ĉinaj aŭ hebreaj.

Tial ni espere ekrigardis elpendaĵon “Originala Meksikia Restoracio” kaj eniris tien.

Sur muroj de la restoracio pendis krudaj kaj belaj meksikiaj tapiŝoj, sur kelneroj estis vestitaj oranĝkoloraj, silkaj ĉemizoj kaj buntaj kravatoj. Al ni plaĉis medio kaj ni gaje babilis rigardante menuon. Ni mendis supon, kies nomon nun ni ne povas rememori, kaj manĝaĵon nomatan “enĉalada”. Ni forgesis nomon de la supo, ĉar jam la unua kulero da ĝia konsisto malplenigis niajn kapojn de ĉio, kaj restigis sole unu deziron — kiel plej baldaŭ ekpreni fajroestingilon kaj superakvi flamon en niaj buŝoj. La manĝaĵo “enĉalada” estis longaj, apetite aspektantaj flanoj kun enigitaj pipro kaj pulvo, sur kiujn oni verŝis nitroglicerinon. Tiuj nutraĵoj ne taŭgis, kaj ni malsataj, koleriĝintaj kaj soifantaj, elkuris el la restoracio. En apoteko ni manĝis, kiel kutime, tiujn samajn numeritajn manĝaĵojn, kiuj tiel ne plaĉis al ni.

Malfacile irante post okazintaj turmentoj, ni ekpromenis laŭ urbo Santa-Feo. Fasadoj de konstruaĵoj, faritaj el briko kaj ligno, ĉi tie forestis. Ĉirkaŭe staris hispanaj domoj el argilo, kiujn apogis firmaj abutmentoj, el sub tegmentoj elstaris randoj de kvadrataj aŭ cirklaj plafonaj traboj. Laŭ stratoj promenis vakeroj, kies altaj kalkanumoj ritme frapis. Al enirejo de kinejo alveturis limuzino, el kiu eliris indiano kaj lia edzino. Frunton de l' indiano ĉirkaŭigis helruĝa bandaĝo. Sur kruroj de l' indianino estis dikaj blankaj gamaŝoj. La geedzoj ŝlosis la aŭton kaj eniris la kinejon. Sur alta podio de ŝua vendejo sidis kvar usonaj knaboj kun glate aranĝitaj haroj. Ili aspektis kiel dektri-dekkvarjaraj adoleskoj kaj ties mienoj estis tute sendependaj.

Sinjoro Adams longe rigardis la knabojn kaj, fine, nominte ilin “sinjoroj”, informiĝis pri tio, kiel ili planas pasigi hodiaŭan vesperon.

— Ni nun purigas fremdajn ŝuojn, por obteni iom da mono, ĉar vespere ni vizitos dancejon, — respondis unu knabo.

Aliajn eksplikojn de ili ni ne ricevis, kaj ni ekpaŝis al la hotelo, kie siblanta centra hejtado varmigis nian ĉambron ĝis dudek kvin Celsiaj gradoj.

Usonanoj preferas kontrastajn temperaturojn. Ili laboras en varmigitaj ejoj kaj ofte trinkas tre malvarmajn trinkaĵojn.

Varmego en la ĉambro kaj ne ĝis fino estingita flamo de la manĝaĵo “enĉalada” rezultigis tion, ke matene ni estis kvazaŭ sekigitaj, sed pretaj agi plu.

Santa-Feo estas ĉefurbo de ŝtato Nova Meksikio, plej juna ŝtato en Usono, kaj samtempe unu el plej maljunaj usonaj urboj. Tamen, krome kelkaj originalaj hispanaj konstruaĵoj, la restaj domoj estas novaj, konstruitaj je hispana stilo. Do ĝi aspektas kiel artefarita urbo, kvazaŭ konstruita por usonaj turistoj.

En longa konstruaĵo de palaco de guberniestro nun funkcias muzeo de Nova Meksikio, kies eksponaĵoj bone reprezentas indian, hispanan kaj meksikian kulturojn. Antikvaĵojn usonanoj havas malmulte, do ĉiuj estas atente gardataj. Eniro en la muzeo estis libera. Ekster la urbo, inter severaj ruĝaj montetoj, situas majesta konstruaĵo de antropologia instituto de Rokfeller (The Rockefeller Institute of Anthropology). Vicdirektoro s-ro Ĉepman (Chapman) konatigis nin kun funkciado de la instituto.

Ni vidis perfekte organizitajn ejojn, en kiuj sur metalaj bretoj akurate estis dismetita riĉa kolekto de ornamita india vazaro, kuŝas indiaj tapiŝoj kaj ŝtofoj, por kies konservado oni regulas specialan temperaturon, kaj labojn, en kiuj junaj sciencistoj esploras antikvaĵojn. S-ro Ĉepman post observado diris al ni:

— Indianoj nepre malaperos. Ni serioze ilin esploras, sed ni preskaŭ nenion faras, por konservi tiun popolon.

En katedralon ni trafis tagmeze, kaj sacerdoto, ĉesiginte manĝadon, malŝlosis pordon kaj venigis nin internen. Li prezentis rimarkindajn hispanajn skulptaĵojn, starantajn ĉe muro.

Kiam li ekkonis, ke ni venis el Soveta Unio, li iĝis ankoraŭ pli komplezema.

— Mi ankaŭ estas komunisto, — diris li, — sed, certe, ne tia, kiel vi. Kristo estis pli ol homo. Tial li agas malsame, ne kiel agas homoj. Kaj ni ne rajtas pri tio diskuti.

Paroĥestro de malnova preĝejo de Sankta Miguelo, konstruita en 1541, estis franco el Franciskana ordeno. Li prenis pro observado po sepdek kvin cendojn. La konstruaĵo mem estas tre malnova, sed skulptaĵoj estas novaj, fabrikitaj en Germanio. Ili plaĉis al la pastro, kaj do li laŭdis ilin, el kio ni konkludis, ke li estas profano kaj nenion komprenas en arto.

Li ankaŭ demandis, de kie ni venis, sed nenion diris pri sia kredo. Li sciigis nin pri tio, ke Franciskana ordeno en Rusio ne funkcias kaj proponis aĉeti kartetojn kun bildoj de la preĝejo de Sankta Miguelo.

Reveninte la hotelon, ni komencis ekzameni stakojn da rekomendaj leteroj kaj liberiĝi de tiuj, kiujn ni ne uzis kaj jam ne uzos.Kelkaj leteroj de konata novjorka verkisto, estis adresitaj al granda usona poeto Ŭitero Biner (Witter Bynner). Tri liajn leterojn ni decidis tralegi, ĉar rekomendajn leterojn oni ne sigelas.

Tekstoj de la leteroj estis tre kortuŝaj, sed estis strange, ke en ĉiuj tri leteroj nin li rekomendis, kiel pasiaj adorantoj de Marko Tven (Mark Twain). Ni longe meditis pri tio, kial la novjorka verkisto elstarigis tiun detalaĵon de niaj biografioj. Finfine ni rememoris, ke foje rakontis al li pri nia vojaĝo al urbo Hartfordo, ŝtato Konektikuto, en kiu Marko Tven loĝis, kiam li jam estis fame konata verkisto kaj prosperis. Ni rakontis pri lia luksa, trankvila vilao, kiu situis apud domo de verkistino Biĉer Stou (Harriet Beecher Stowe), verkinta libron “Kabano de onklo Tomo”(Uncle Tom's Cabin) kaj parolis pri tio, ke nun tie funkcias biblioteko, sur kies bretoj ni vidis ilustraĵojn al, konata ankoraŭ en nia infaneco, libro de Marko Tven “Princo kaj senhavulo” (The Prince and the Pauper).

Ni meznivele parolas angle, kaj tial nian rakonton akompanis nia energia gestado, kiu rezultigis imagon de nia novjorka konato, ke ni estas pasiaj adorantoj de Marko Tven.

Kunpreninte rekomendajn leterojn, ni veturis al Ŭitero Biner. Sur stratoj de Santa-Feo ni vidis reprezentantojn de india tribo “pueblo”, kiuj venis la urbon por vendi tapiŝojn, potojn, telerojn kaj fajnajn akvarelojn, kiuj prezentas militajn dancojn. Vestoj, ornamaĵoj kaj armiloj estas pentritaj tre precize, do akvareloj povas esti grava helpilo por lernado de india kulturo.

Sinjoro Ŭitero Biner loĝas en domo, kiun plenigis indiaj metiproduktoj. Ĝi eĉ similas muzeon. Post kiam li tralegis rekomendan leteron, li gaje ekridetis.

— Mia amiko skribas al mi, — diris li, — ke vi estas pasiaj adorantoj de Marko Tven.

Ni interrigardis.

— Tio estas bonege, — daŭrigis la poeto. — Mi mem amikis kun Tven kaj do nun mi povas vin tre plezurigi. Tven iam donacis al mi sian foton kun enskribita verso. Ĝi estas grava raraĵo, kaj al vi, pasiaj adorantoj, estos interese tralegi ĝin.

Li venigis nin al muro, sur kiu pendis fotoj de usonaj kaj alilandaj verkistoj. Ni atente rigardis foton de Marko Tven kaj aŭskultis la verson.

Ni pasigis ĉe s-ro Biner interesplenan vesperon kaj informiĝis pri loko, kie ni morgaŭ povus renkonti indianojn.

Sinjoro Biner diris al ni, ke en Santa-Feo, centro de tri civilizacioj — india, hispana kaj meksikia, loĝas pluraj verkistoj, pentristoj kaj poetoj. Ĉi tie ili trovas azilon de moderna Usono. Sed tuj post ili en Santa-Feo alvenas milionuloj, kiuj konstruas vilaojn kaj enspiras odorojn de antikvaj civilizoj, ĝis tiam akirinte multe da tute modernajn dolarojn.

En la urbo loĝas Mak-Kormik (McCormick), fama industriisto, kiu posedis multajn fabrikojn en malnova Rusio. Antaŭnelonge li vizitis, kiel turisto, Sovetunion, en kiu li travivis dek unu tagojn, kaj reveninte en Santa-Feon, prelegis pri la vojaĝo.

– Ĉi tie jam kolektiĝis tiom da milionuloj, — diris Ŭitero Biner, — ke necesas serĉi alian loĝlokon. Cetere, ili kaj tie nin atingos. Nenie de ili oni kapablas sin kaŝi.



La dudektria ĉapitro. Renkonto kun indianoj


Sinjoro Biner konsilis al ni veturi al urbo Taoso, de kiu du mejlojn for, situas granda vilaĝo de indiana tribo “pueblo”.

Ni forlasis Santa-Feon kaj la hotelon “Montezumo” kun ĝia siblanta centra hejtado, kiu matene varmigis nian ĉambron eĉ ĝis tridek gradoj super nulo. Ni avide enspiris freŝan aeron, veturante laŭ monta vojo.

Ni aŭtis laŭ verda malvasta riverkomenco de Rio-Grande, kaj post kelkaj dekoj da mejloj ni trafis indianan vilaĝon San-Ildefonso. Post tiu ĉi pompa hispana nomo sekvis neniu katolika katedralo, respektindaj prelatoj, kaj ĝenerale originaj hispanoj. Malgrandan placon ĉirkaŭigis domaĉoj, faritaj el argilo. Apud ĉiu troviĝis eta kupola forno. Meze de l' placo staris korpulenta virino. Du longaj harplektaĵoj, kuŝantaj sur ŝia dika mamo, estis ornamitaj per ruĝaj kaj verdaj fadenoj. En ŝiaj oreloj vidiĝis truetoj por orelringoj.

Ni demandis la virinon pri indiano Agapito Pina, kiun al ni rekomendis s-ro Biner, kaj okazis, ke antaŭ ni li mem staris, kvankam li aspektis kiel virino.

Li reale estis gajulo kaj blaganto. Li venigis nin en sian kabanon, ĉirkaŭŝmiritan per blanka argilo kaj similan al iu ukrainia dometo.

Estis malserena vintra tago. Subite ekneĝis, kaj baldaŭ ĉio blankiĝis: rimarkindaj kupolaj fornoj, kelkaj senfoliaj arboj, similaj al malmoliĝintaj fumoj, kaj tuta vilaĝa placo. En forno de Agapito Pina brulis unu ŝtipo, staranta vertikale.

Olda, maldika indianino kaŭris apud la forno. Ŝi estas patrino de Agapito Pina. Ŝi estas okdektrijara, tamen ŝiaj haroj estas nur duone grizaj. Agapito estas sesdekjara kaj havas neniun grizan haron. La oldulino prenis cigaredon, kiun ni proponis, kaj plezure ekfumis.

Agapito ankaŭ prenis cigaredon, ne ekfumis, sed kaŝis ĝin, verŝajne, por sia patrino.

Neatendite Agapito ekkantis indian kanzonon, ritme akompanante per piedfrapoj. Interno de l' kabano estis malampleksa kaj do Agapito dancis tre proksime de ni. Fininte unu kanzonon, li rigardis niajn okulojn, kaj daŭrigis kanti kaj danci plu. Sur argila breto kuŝis fotoj de dancantaj indianoj. Ni supozis, ke baldaŭ la indiano petos monon.

Tamen, kiam Agapito finis kanti kaj danci, li ne komencis peti monon kaj ne proponis al ni fotojn. Li simple penis plezurigi siajn gastojn. Ni kontentige konvinkiĝis, ke ni troviĝas ne en Napolo, sed en indiana rezervejo, kaj niaj ruĝhaŭtaj fratoj rilatas al turistoj sen iu profito, kiun atendas ricevi blankuloj.

Sur puraj muroj de l' ĉambreto pendis diverskoloraj maizaj faskoj. En angulo kuŝis bele ornamitaj festaj pantofloj de nia gastiganto.

Vilaĝanoj kulturas parcelojn. Ĉiu posedas unu akreon. Riĉuloj forestas kaj malriĉuloj forestas. Pli ĝuste, ĉiuj estas malriĉuloj. Pri ekzisto de oceanoj kaj Eŭropo Agapito ne scias. Tamen, lia konato informis lin antaŭnelonge, ke en Usono estas urbo Nov-Jorko.

Agapito eliris la placon por adiaŭiĝi kun ni, kaj grandaj neĝeroj falis sur liajn nigrajn, rektajn harojn.

Vojo situis inter ruĝaj pumikaj montoj kun plataj, kvazaŭ detranĉitaj, pintoj. Ties koloro tre similis al koloro de haŭto de Agapito Pina: kviet-ruĝa, antikva, iom malhela. Ruĝeco de indiana haŭto estas tute unika. Ĝin ankaŭ havas montoj kaj aŭtuna naturo.

Vetero estis humida, plorema, samtempe aŭtuna kaj vintra. Komence neĝis, poste pluvis, vespere altiriĝis nebulo. Lanternoj de l' limuzino lumigis ne sufiĉe, aŭtoj survoje preskaŭ forestis. Ni fakte estis solaj interne de sovaĝa india naturo. Profunde sube, seninterrompe kaj ne tro laŭte bruis rivero Rio-Grande.

Atinginte Taoson ni haltis ĉe grizblua kampadejo de kapitano O'Hej (O'Hay). Altkreska kapitano kunprenis ŝlosilojn kaj venigis nin elekti kabanojn.

Li servis en usona armeo kiel kapitano kaj eksiĝis. Ĉi tie, en Taoso, ĉio plaĉas al li. Li mem kaj lia edzino prosperas, ĉar ilia kampadejo estas plenigita dum ok monatoj jare. Ĉiutage alvenas novaj personoj el diversaj lokoj de l' lando, kaj do vespere li ŝatas babili kun iu nova turisto.

— Pli bone esti mastro de la kampadejo, ol armea kapitano, — diris sinjoro O'Hej, malŝlosante pordon, — kaj vivo ĉe granda vojo estas pli interesa, ol en granda urbo.

Elektita kabano aspektis bele. Sur muroj de puraj ĉambretoj estis pentritaj ruĝbluaj, indiaj ornamaĵoj, staris malaltaj, molaj litetoj, ĉe metala hejtilo kuŝis alportita splitaro kaj ujo kun karbo. El la ujo elstaris kamena tenajlo, por ke loĝanto ne prenu karbon permane kaj do ne malpuriĝu. En eta kuirejo troviĝis gasa forno kun du disketoj.

Apude de ĉiu kabano troviĝis garaĝeto por unu limuzino. Samkiel en ceteraj lokoj de Usono, garaĝeto ne havis seruron. Ĝi entute ne havis eĉ pordojn. Spertaj ŝtelistoj ne preferas ŝteli aŭtojn el tiuj garaĝoj, ŝanĝi numerojn kaj kaŝi sin de polico. Tio aferaĉo ne estas simpla kaj profitdona. Jen se en aŭto troviĝus mono…

Sinjoro Adams kelkfoje parolis pri la temo.

— En malgrandaj usonaj urboj, — diris li, — homoj lasas loĝejojn, ne ŝlosinte pordojn. Ĝentlemanoj, vi povas mise imagi, ke vi trafis la landon de tute honesta loĝantaro. Tamen ĉi tie ankaŭ ekzistas samaj ŝtelistoj, kiel ekzemple la francaj, la grekaj aŭ la italaj. Sed usonaj ŝtelistoj preferas ŝteli kvazaŭ ek de pli alta nivelo. Ni estas pli riĉaj, ol eŭropanoj, do ĉi tie preskaŭ neniu ŝtelas jakon, ŝuojn aŭ panon. Memkompreneble, mi ne konsideras malsatulojn, kiuj povas ŝteli ĉion. Tio iufoje okazas. Mi parolas pri spertaj ŝtelistoj. Ili ne bezonas eluzitan jakon aŭ aŭton. Tamen bankbileton de cent dolaroj vi ne metu iel ajn. Mi devas vin atentigi pri tio. Ĝi estos nepre ŝtelita. Ek de cent, ne, eĉ ek de kvindek dolaroj, usonanoj same preferas ŝteli, kiel en la tuta mondo. Tamen ilia plej alta nivelo estas tioma, kiun neriĉa Eŭropo eĉ ne sonĝis.

Ni reeniĝis la limuzinon kaj veturis al indianoj. En veninta krepusko griza koloro de nia aŭto estis preskaŭ sama, kiun havis pala, cindra pejzaĝo. Post du mejloj ni proksimiĝis al eniro de vilaĝo de india tribo “pueblo”, kiu loĝas en tiu ĉi loko, ankoraŭ ĝis tiam, kiam alvenis Amerikon blankuloj. Ceteraj indiĝenoj estas forpelitaj de naskiĝlokoj al rezervejoj. Aborigenoj “pueblo” restis en sia patrolando verŝajne pro tio, ke tie estis nenio donanta profiton al blankuloj: nafto, oro, karbo kaj oportunaj paŝtejoj.

Skribaĵo sur ligna tabulo sciigis, ke por konatiĝo kun la vilaĝo necesas ricevi permeson de l' triba estro. Ni baldaŭ trovis etan kabanon de la estro, kaj eniris ĝin, laŭte parolante “Bonan vesperon” (Good evening) kaj salutante per ĉapeloj. Tamen ni estis surprizitaj, ĉar apud fajrujo, en kiu brulis du ŝtipoj, kaŭris olda indiano. Rebriloj de flamo glitis laŭ lia ruĝa vizaĝa haŭto. Kun fermitaj okuloj, li similis akcipitron, dormetantan en zoologia ĝardeno, kiu iufoje duonlevas siajn palpebrojn, por, kun malamo kaj enuo, ekrigardi observantojn, ĉirkaŭigintajn ĝian kaĝon, aŭ ekŝiri indikilon kun latina enskribaĵo, atestanta pri tio, ke ĝi fakte estas akcipitro, dominanto de montaj supraĵoj.

Antaŭ ni estis persono, kiu iam fumis pacpipon aŭ militis kontraŭ invadintoj, la sangavida kaj nobla indiano. Verkistoj: kapitano Mejn Rid kaj Gustavo Emar (NB. Aimard, Gustave, franco) reale priskribis siajn indiajn personaĵojn. Infanece ni tiel ilin imagis.

Li ignoris niajn salutvortojn. Lia vizaĝo neniel reagis nian alvenon. Al nia peto, pri konatiĝo kun la vilaĝo, li rilatis indiferente kaj nur apenaŭ kapjesis, nenion parolante. Al ni proksimiĝis juna indiano kaj diris, ke la vilaĝestro estas tre olda kaj senforta, ke li baldaŭ mortos.

Elirinte el la kabano ni ekvidis grupon da knaboj ĉe nia limuzino. Indiidoj estis nigraokuloj, kun rektaj nigraj haroj, ties malgrandaj nazoj havis ĝibetojn kaj haŭta koloro similis koloron de rusa kvinkopeka monero. Ili rigardis nin, kaj en iliaj okuloj forestis timo. Al ni ŝajnis, ke ili kondutas, kiel junaj leonidoj. Unu “leonido”, cetere, aliris al ni kaj fiere postulis kvin cendojn. Post kiam ni neis lian postulon, li ne ekpetaĉis, sed turnis sin kun malestimo.

Nin ĉirkaŭigis rimarkindaj loĝejoj. En la vilaĝo loĝas ĉirkaŭ unu milo da rezidantoj, kaj ĉiuj dislokiĝis en tri konstruaĵoj. Tiujn grandajn, argilajn domojn konsistigas apartaj ĉambretoj, aligitaj unu al la alia je kelkaj etaĝoj. La domegoj havas terasojn kun plataj tegmentoj. Oni povas translokiĝi de unu etaĝo al la alia nur per ordinara eskalo. Antaŭe, dum militbataloj, oni kaŝis eskalojn, kaj tio transformigis domegojn en neakireblajn fortikaĵojn. Tiu ĉi kutimo konserviĝis ĝis nun, kvankam cirkonstancoj jam tute ŝanĝiĝis.

Odoraĉis fumo kaj sterko. Malhelpis iradon viglaj, ruĝkoloraj porkidoj, kurantaj sur la placo. Sur tegmento de konstruaĵo staris kelkaj indianoj kaj rigardis nin. Pacemaj hundoj de indianoj lerte kuris laŭ eskaloj. Rapide venis krepusko.

Al ni aliris grizhara indiano kun ordonema vizaĝo. Li estis vilaĝa policano. Samkiel ceteraj vilaĝanoj, sur li estis vestita varmiga blublanka kapoto. Liaj devoj estis tute pacaj kaj ne troŝarĝigaj, ĉefe li instigas infanaron matene viziti lernejon. Li proponis morgaŭ observi ĝin, ĉar hodiaŭ jam estas malfrue kaj do infanaro baldaŭ enlitiĝos. Ni konversaciis apud rivereto, disiganta du domojn. Granda trabo kunligis ambaŭ bordojn kiel ponteto. Nenio memorigis pri nuneco, kaj nia limuzino, preskaŭ nevidebla en krepusko, ŝajnis kiel tuj veninta “Tempomaŝino” el fikcio de Herberto Ŭels (NB. Wells, Herbert, brita verkisto).

Ni revenis Taoson. Dum kvin minutoj ni traveturis kvazaŭ kelkajn jarcentojn, kiuj estis inter du malaj epokoj. En la urbo estis lumigitaj vendejoj, ĉe vojrandoj staris aŭtoj, en budo oni rostis maizon, originalan usonan “pop-korn”-on, en apoteko oni vendis oranĝan sukon, kaj ĉio okazis tute kutime, kvazaŭ neniam indianoj ekzistis ĉi tie.

Ni alveturis al kvadrata placo, kie situis antikva konstruaĵo, en kiu funkciis restoracio “Don Fernando”. Por la urbeto, situanta malproksime de fervojo, en kiu loĝas nur ĉirkaŭ du mil loĝantoj, la restoracio estis tre bona. En ĝi kelnerinoj estis silentemaj, junaj indianinoj, kiujn estris hometo kun malgaja vizaĝo de ordinara hebreo el Vilno. Reale li estis hebreo Don Fernando, kiu enmigris Usonon el Svislando. Tion li mem diris al ni. Tamen li ne diris, kial li tiel hispane nomiĝas.

Li rakontis al ni, ke en Taoso rezidas ĉirkaŭ ducent artistoj. Ili pentras, versas, komponas, skulptas. Ĉi tien ilin allogas unika medio: sovaĝa naturo, kunligo de tri kulturoj — india, meksikia kaj pionira usona, — kaj ankaŭ malkaraj vivkondiĉoj.

Proksime de ni sidis eta sinjorino en nigra robo, kiu ofte rigardis nian flankon. Ni rimarkis, ke ŝi estas ekscitiĝinta.

Post manĝado ni venis antikvan filion de l' restoracio, kie troviĝis ŝamaj indiaj pupoj kaj bunte kolorigitaj idoloj kun verdaj kaj ruĝaj nazoj. Alirinta Don Fernando diris, ke kun ni volas interparoli s-ino Feŝina, rusino, jam longe loĝanta en Taoso. Ni konsentis, kaj post unu minuto alpaŝis sinjorino, kiun ni rimarkis en la manĝejo.

— Pardonu min, — diris ŝi ruse, — sed kiam mi ekaŭdis vian parolmanieron, mi ne sukcesis subpremi mian demandon. Ĉu vi estas rusoj, jes?

Ni jesis tion.

– Ĉu vi delonge alvenis Usonon? — daŭrigis demandi s-ino Feŝina.

— Du monatojn.

— De kie vi alveturis?

— El Moskvo.

– Ĉu rekte el Moskvo?

Tiu ĉi sciigo grave surprizis ŝin.

— Tio ĉi estas neimageble! Mi loĝas ĉi tie jam plurajn jarojn inter usonanoj, kaj neniam renkontis rusojn.

Ni rimarkis, ke ŝi tre deziras ankoraŭ multon demandi, kaj venigis ŝin al nia kampadejo. Post kelkaj minutoj ŝi alveturis al ni en sia malnova aŭto, kiun direktis ŝi mem. Ŝi troviĝis longe en nia ĉambro kaj neniam sukcesis kontentiĝi pri parolado.

Ŝi kaj ŝia edzo, fame konata rusa pentristo Feŝin, loĝis en Kazano, situanta ĉe bordoj de granda rivero Volga. Ŝia edzo amikis kun usonanoj, laborintaj en “ARA” (NB. American Relief Administration, Usona Helpa Administracio), kaj tiuj en 1923 invitis lin viziti Usonon. Liaj pentraĵoj tre plaĉis al usonanoj. Ili decidis elmigri. Li prosperis kaj enspezis multe da mono. Tamen ili ne sukcesis alkutimiĝi al vivo en granda urbo kaj alvenis ĉi tien, en Taoson. Dum tri jaroj ili konstruis bonan domon, pro kiu ili elspezis dudek mil dolarojn. Tamen, kiam la domo jam estis preta, ili eksedziĝis. Okazis, ke ambaŭ vane travivis kune multajn jarojn, ke iliaj karakteroj estas tute nekonvenaj. La edzo lasis Taoson kaj nun loĝas en Meksiko — Urbo (Mexico City). Ŝia filino studas baleton en Holivudo (Hollywood). Ŝi restis sola en Taoso kaj havas preskaŭ neniom da mono. Ŝi eĉ ne kapablas hejti sian bonan domon vintre. Pro tio ŝi prenis dometon kontraŭ tri dolaroj monate en vilaĝo Rio-Ĉakito, kie loĝas nur meksikianoj, neparolantaj angle, sed bonkoraj. Necesas iel perlabori. Ŝi verkis scenaron por kino, sed dume nenion enspezis. Ŝi ne volas vendi sian domon, ĉar post krizo ĝi kostas ne pli ol kvin mil dolarojn.

Nia gastino neniel povis kontentiĝi pri parolado, ofte almetis manojn al sia nervoza vizaĝo kaj ripetis:

— Estas tre strange interparoli ruse en Taoso kun novaj konatoj. Diru al mi, ĉu mi korekte prononcas ĉiujn rusajn vortojn?

Ĝenerale, ŝi parolis tute korekte, tamen iufoje haltis, rememorante necesan vorton.

— Aŭskultu, kial vi ĉi tie loĝas? Petu permeson reveni Sovetunion.

— Mi volonte revenus. Tamen kien mi veturos? Tie loĝas tute malsamaj homoj, kaj mi neniun konas. Jam estas malfrue ŝanĝi mian vivon.

Ŝi forlasis nin en sia malnova limuzino.

Stranga sorto! Kie loĝas la rusa virino? En Rio-Ĉakito, ŝtato Nova Meksikio, en Junajted Stejts of Amerika (United States of America), inter indianoj, meksikianoj kaj usonanoj.

Matene ni senprokraste forveturis al vilaĝo Pueblo, al lernejo, al nia konata policano. Tie estis nebulo, en kiu apenaŭ vidiĝis grizaj arboj, proksimaj kaj malproksimaj montoj. Melankoliaj indianoj, en siaj kapotoj, samkiel antaŭe, staris sur tegmentoj kaj similis malliberigitajn sklavinojn de iu haremo. Hundoj diskuradis, indiferente nin rigardante, levis laŭ eskaloj kaj malaperis post pordoj.

Lernejo estis granda kaj bone aranĝita, samkiel ceteraj lernejoj en Usono. Ni ekvidis belajn, ampleksajn klasĉambrojn, pargetajn plankojn, brilajn fajencaĵojn, nikelitajn kranojn.

La policano ne sukcesis nin akompani. Liaj devoj restigis lin en la lernejo. Unu indiido batis la alian pli etan laŭ kapo. La policano malrapide riproĉis la kulpulon de interbatiĝo. Ĉirkaŭe, silentemaj kaj signifoplenaj, kiel kacikoj dum granda kunsido, staris lernantoj. Ili atente aŭskultis edifojn de l' policano, sed kiam li foriris, ili komencis salti kaj kuri, samkiel ĉiuj petoluloj en la mondo.

Lernejestro, kies fako estis historio, lasis kulturan Orienton de l' lando kaj translokiĝis ĉi tien, por pli bone ekkoni indianojn.

— Tre talenta infanaro, talenta popolo, precipe ŝatanta arton, — diris la direktoro. — La talenta popolo kaj samtempe enigmoplena. Mi jam plurajn jarojn loĝas inter ili, sed ĝis nun mi ilin ne komprenas. Indianoj, laŭleĝe, estas devigitaj lernigi siajn gefilojn. Se la leĝo ne ekzistus, tiam ili neniujn lernigus. Ja ĉiuj instruistoj estas blankuloj kaj oni instruas anglalingve. Plimulto de infanoj lernas tre bone. Tamen, kiam knaboj iĝas dek- aŭ dekunujaraj, ili subite ĉesigas vizitojn al lernejo. Kaj ne vizitas ĝin dum tuta jaro. Tiutempe oni instruas al ili ion indian (pri tio ni ĝuste ne sukcesis konatiĝi). Kaj kiam tiu knabo denove alvenas lernejon, li jam estas plensence indiano, kaj neniam apartenos al “blankaj” kulturo kaj vivmaniero. Aŭtoritatuloj diris al ili: “Elektu! Se vi deziras vivi kiel blankuloj, foriru kaj neniam revenu! Se vi deziras vivi kiel indianoj, tiam forgesu ĉion, kion oni al vi instruis”. Preskaŭ ĉiam infanoj preferas resti en siaj familioj. Iufoje ili petas legi malnovajn usonajn periodaĵojn. Indianoj ne uzas elektron, ne havas aŭtojn. Ili vivas inter blankuloj kaj silente malestimas tiujn. Ili ĝis nun ne konsideras blankulojn, kiel potenco de ilia lando. Kaj tio ne estas mirinda, se vi rememoru, ke historio de india popolo ne konas okazon, kiam unu tribo sklavigus la alian. Entute sklavigado ne eblas, eblas sole elbuĉigado de ĉiuj tribanoj (tiuj okazoj ekzistis).

Dum ekskurso nin akompanis dekkvinjara knabino. Subite ŝi diris:

– Ĉu vi scias, ke en Ĉikago loĝas indianino? Ŝi estas mia fratino.

Tre rara evento. Ŝia fratino edziniĝis al blankulo, al pentristo. Verŝajne, li estas unu el taosaj fantaziuloj, veninta ĉi tien por enspiri odorojn de antikvaj civilizoj.

Centre de l' vilaĝo staris malnova hispana preĝejeto. Popolo “pueblo” estas katolikoj, sed tre strangaj. Dum Kristnasko kaj Pasko ili elportas statuon de madono kaj dancas ĉirkaŭ ĝi militdancon. Poste ili amasiĝas en iu kaverno kaj preĝas en ĝi, sed estas dubinde, ke laŭ katolika rito.

Rigardante silentemajn ruĝhaŭtulojn, similajn al antikvaj romanoj, ni rememoris vortojn de la lerneja direktoro ”Jes, jes, ili estas katolikoj, ili parolas angle, ili vidis aŭtojn kaj ceterajn modernaĵojn, tamen ili estas origine indianoj, antaŭ ĉio ili estas realaj indianoj — kaj nenio plu”.

Timigitaj pro akcidento sur glaciiĝinta ŝoseo, pri kiu ni jam antaŭe rakontis, ni aĉetis en Santa-Feo mirindajn orkolorajn ĉenojn por la limuzino, kaj elveturis al Albukerko (Albuquerque).



La dudekkvara ĉapitro. Tago de malfeliĉoj


Antaŭ forveturo el Santa-Feo al Albukerko geedzoj Adams prenis informon pri stato de vojo kunliganta ambaŭ urbojn. Ili vizitis lokan aŭtomobilan klubon, kelkajn gazolinajn staciojn, turistan buroon kaj revenis kun multaj mapoj. Sinjoro Adams mienis malgaje, sed lia edzino male estis plena per certeco. Ni atendis ilin en la limuzino, kaj jam el malproksimo ekaŭdis iliajn emociigitajn voĉojn.

– Ĝentlemanoj! — diris s-ro Adams solene. — Ni informiĝis pri tio, ke Albukerko distancas cent mejlojn kaj survoje nun pluvas. Ekzistas loko longa je unu mejlo, en kiu vojo malleviĝas mil futojn. Bonvolu, sinjoroj, nenion paroli. Tio estas terure!

— Kaj kio sekvas el tio? — demandis s-ino Adams trankvile.

— Bekio! Bekio! Ne parolu tiel — “kio sekvas el tio”. Vi mem ne scias, kion vi diras!

— Nu, bone, vi estas ĉiam prava. Tamen mi volas koni vian planon.

— Ne, ne, Bekio, ne eblas tiel paroli. Necesas esti prudentema. Ho, ne! Mi avertas vin, sinjoroj, ke danĝero minacas nin.

— Sed kion finfine vi deziras — demandis s-ino Adams mallaŭte. — Ĉu vi volas, ke ni turnu nin reen?

— Ho, Bekio! Ne parolu tiel “ni turnu nin reen”! Kiel vi povas elparoli tiujn vortojn?

— Nu, tiam ekveturu!

— Ne, ne, Bekio! Serioze! Malleviĝo mil futojn! Ne eblas tiel paroli — “ekveturu”! Jes, jes, Bekio, vi ne estas eta knabino.

— Bone. Tiuokaze ni restas en Santa-Feo. Ĉu ne?

— Vi ĉiam tiel kondutas, — ekĝemis s-ro Adams, — viaj vortoj dolorigas min. Kiel vi povas tiel paroli — “ni restas en Santa-Feo”! Ne, ne, sinjoroj, tio estas terure!

Sinjorino Adams silente ekfunkciigis motoron, kaj ni ekveturis. Tamen antaŭ nia forlaso de l' urbo, s-ino Adams ankoraŭ kelkfoje “prenis informon”. Tio estis sola malforteco de nia vireca ŝoforino (driver). Kiam ŝi proksimiĝis al benzinstacio, ŝi signalis, kaj tuj el budo alkuris vigla junulo en stria kepo. S-ino Adams demandis lin pri necesa vojo.

— La tria vojo dekstren, mem (NB. derivaĵo de “madam”, sinjorino)! — respondis la junulo, purigante manojn per ĉifono, — kaj post ĝirejo veturu rekten!

– Ĉu konstante rekten?

— Jes, mem.

La junulo ekprovis forkuri.

– Ĉu vojo estas bona? — demandis s-ino Adams, ekprenante rapidkomutilon.

— Jes, mem.

— Grandan, grandan dankon (thank you very, very match)! — kriis s-ro Adams.

— Veri (very), veri! — aldonis la edzino.

— Veri maĉ (very match)! — aldonis ni.

Ni deveturis kaj ĉe nova stacio haltis.

— Necesas konvinkiĝi, — zorgoplene parolis s-ino Adams.

— Konvinkiĝo neniam estas troa, — konfirmis s-ro Adams, frotante manojn.

Kaj ĉio ripetiĝis denove — "Jes, mem" kaj "Ne, mem".

Kiam ni lasis Santa-Feon, venis krepusko, kiu pliigis singardemecon de s-ro Adams. Li silentis tutan vojon. Verŝajne, lian sentrankvilan animon jam penetris antaŭsento pri danĝero.

Baldaŭ iĝis mallumo. Antaŭlanternoj de nia limuzino, faritaj en nana uzineto de Ford, malfacile tralumigis malhelon saturitan per pluvakvo.

Nur unufoje s-ro Adams rompis sian tragedian silenton.

— Bekio! — ekkriis li. — Ni forgesis viziti poŝton en Santa-Feo por preni mian ĉapelon, kiun probable oni jam sukcesis ricevi el Kansaso. Jes, jes, sinjoroj, la ĉapelo nepre frenezigos min.

— Nenio grava okazis, ni sendos el Albukerko karton kun peto pri tio, ke oni translokigu la ĉapelon en San-Franciskon, — replikis s-ino Adams.

Vojaĝo ĝis Albukerko estis tute normala. Ni eĉ ne rimarkis danĝeran vojparton, kie estis milfuta malleviĝo, kvankam kelkajn horojn nervoze kaj atente enrigardis mallumon.

Tamen, atinginte la urbon, ni komencis serĉi dormlokon, perdis veran vojon kaj trafis grandan kavon. Unufojon dum la vojaĝo, post kiam ni kutimiĝis veturadi laŭ oportunaj betonaj ŝoseoj kaj ĉie renkonti servejojn, ni eliĝis tuj en koton kaj, ĝemante, ekprovis puŝi nian limuzinon, kiu enŝlimiĝis ĝis bufro kaj sekve ne moviĝis.

— Jes, jes, sinjoroj, — ekkriis s-ro Adams, — vi simple nenion komprenas pri aŭta akcidento!

Tiutempe aliris ĝentlemano, diris “mem” al sinjorino Adams, okupis ŝian sidlokon kaj forte premis akcelilon. La limuzinon tuj penetris fetora fumo, ekaperis furioza zumado, s-ro Adams, timiĝinte, deflankiĝis, kaj la aŭto, disĵetante fluidan koton, atingis vojon.

Tio estis la unua ĉenero de kelkaj malfeliĉoj, trafintaj nin sekvonttage.

Ni forlasis Albukerkon terurmatene. Belajn argilajn domojn, kun elstarantaj eksteren plafonaj solivoj, panelojn kun reklamoj de “Koka-Kola”, monakejojn, farmaciejojn, antikvajn hispanajn misiejojn kaj gazolinajn staciojn — ĉion akvumis griza pluvo. Ĉe domenirejoj pendis lignaj jugoj de bova jungilaro (por memoro al la unuaj pioniroj — orserĉantoj). Sur tegmentoj de meksikiaj domoj sekiĝis, pli ĝuste, malsekiĝis, faskoj de papriko. Ankaŭ malsekiĝis afiŝoj pri ekskursoj al indianaj vilaĝoj kaj al hispanaj misioj (plej proksima distancis cent okdek mejlojn).

Hodiaŭ ni devas transpasi Rokmontaron (Rocky Mountains).

Subite pluvo ĉesis, kaj aperis la suno. Ni komencis admiri pitoreskan pejzaĝon kaj ĝuis, kiel tri fame konataj porkidoj, ne suspektintaj pri danĝero.

La limuzino suprenleviĝis pli kaj pli, kaj finfine atingis grandan platon. Vojon kovris degelantaj neĝo kaj glacio. Estis hele kaj malvarme, kiel dum printempo. La plata alteco egalis dekdu mil futojn.

— Rigardu, rigardu! — kriis s-ino Adams. — Kiaj rokoj vidiĝas ĉe horizonto. Kia beleco! Ombro! Ombro! Verda ombro de roko!

– Ĝentlemanoj! Tio estas majesta! — admiris s-ro Adams, kaj emocie turniĝis sur sia sidloko. — Jes, jes, ĝentlemanoj, tiuj vidindaĵoj nobligas animojn, kaj…

Li subite eksilentis kaj, eltirinte kolon, ekrigardis la vojon.

La aŭto komencis gliti laŭ malseka glacimiksaĵo. Ĝi ekŝanceliĝis, postaj radoj turniĝis flanken. Sinjorino Adams premis bremson, kaj la aŭto haltis laŭlarĝe de vojo.

Ho, kiel ni ne volis lasi la varmetan limuzinon kaj enigi niajn piedojn, metitajn en facilajn ŝuojn, en glaciplenan akvon! Ni decidis volvi radojn per ĉenoj. Kvankam s-ro Adams ne partoprenis laboron, tamen li ankaŭ eliĝis kaj same malsekigis siajn piedojn.

— Mi petas vin, — diris s-ino Adams, estrinta laboron, — ne enmiksiĝu.

— Sed, Bekio, — balbutis la malgaja edzo, — mi devas labori kune kun ĉiuj.

Rokmontaro restis en nia memoro, kiam la 27-an de novembro ni estis tie. Malantaŭe, malsupre situis Teksaso, Ĉikago, Nov-Jorko, Atlantiko, Eŭropo. Antaŭe, malsupre situis Kalifornio, Pacifiko, Japanio, Siberio, Moskvo. Ni staris en glacia miksaĵo kaj mallerte volvis purajn radojn per ĉenoj.

Post unu horo ĉenojn ni aligis, kaj s-ino Adams ekfunkciigis motoron. En plej alta loko de intermonto troviĝis malnova, ligna kabano kun elpendaĵo “Kafejo”. Kelnerino estis junulino, kiu urbamode aspektis kaj tute ne similis iun kamparaninon.

Ni eldrinkis po glaseto da ĝino, varmiĝis kaj daŭrigis la vojaĝon, forgesinte ĉiujn niajn malgajojn.

Sed, nur kiam ni denove ekadmiris belajn pejzaĝojn, okazis terura tondro, kaj s-ino Adams, haltigis la limuzinon, ekrigardis nin kaj poste sian edzon.

— Ho, Bekio, — trabalbutis li, — jen, mi ja avertis…

— Kion vi avertis?

— Ne, Bekio, serioze, demandu min pri nenio. Tio estas terura!

Tamen nenio terura okazis. Simple rompiĝis mallerte aligita ĉeno kaj difektis apogilon de maldekstra alo.

Ni malmuntis la ĉenon kaj singardeme ekveturis plu. La suno varmigis pli. Glacio tute malaperis, kaj ni, samkiel jam menciitaj porkidoj, revigliĝis. Al ni plaĉis belaj ĉirkaŭaĵoj kaj suna tago.

— Ni komforte veturas, ĝentlemanoj! — parolis s-ro Adams. — Kaj kion spertis pioniroj, kiuj dum semajnoj, eĉ dum monatoj, moviĝis laŭ ĉi tiu vojo kune kun siaj gefamilianoj, sen nutraĵoj kaj akvo! Jes, jes, ĝentlemanoj! Sen akvo, kune kun edzinoj kaj etaj gefiloj.

Sinjoro Adams subite eksilentis. Do ni ne sukcesis ekkoni detalojn de pionira marŝado. Eltirinte kolon, li terure rigardis antaŭen.

La vojon baris tabulo kun afiŝo: “La vojo estas riparata. Ĉirkaŭveturo (detour) distancas dek unu mejlojn”. Meze de ĉirkaŭveturo, kiun kovris rozkolora argilo, staris kliniĝinta blua, duetaĝa buso de kompanio “Griza Ĉashundo” (Grey Hound), kiu veturis al Losanĝelo. Ĝi similis ŝipon, trafintan rifojn. Al ĝi proksimiĝis helflava raŭpa traktoro.

Antaŭ ni, longatempe, veturis stranga veturilo simila al india vigvamo kun rusta tubo de forno. Ni estis surprizitaj, kiam aŭto-vigvamo kuraĝe ekmoviĝis laŭ mola koto. Ni sekvis ĝin. El fenestroj de l' buso “Griza Hundo” elrigardis enuantaj pasaĝeroj. Verŝajne, tiuj dek unu mejloj estis plej malbonaj en tuta Usono, almenaŭ ni poste nenie samon renkontis.

Ni kelkfoje fiksiĝis en grandaj flakoj, eliĝis kaj puŝis la limuzinon per ŝultroj. Ŝuojn, paltojn, kaj eĉ vizaĝojn — ĉion malpurigis rozkolora argilo.

Kiam ni atingis malmolan vojon, ni rimarkis, ke aŭto-vigvamo haltis, kaj el ĝi eliris multnombra familio, kiu tuj komencis kolekti lignaĵojn por aranĝi fajron. La familio, probable, intencis manĝi. Ni preterveturis kun envio, ĉar post multaj suferoj ni same ekvolis manĝi.

La suno tre varmigis, kaj do ni baldaŭ sekiĝis kaj nia humoro pliboniĝis.

— Rigardu! Rigardu! — ekkriis s-ino Adams, svinginte per brakoj. — Kiaj belaj rokoj!

— Bekio! Ne liberigu viajn brakojn kaj rigardu nur vojon, — diris s-ro Adams.

— Ne, rigardu tiun rokon, — rekriis Bekio, — ĝi similas kastelon.

— Kaj tiu — turon.

– Ĝentlemanoj! Rigardu urĝe! Tiu mirinda roko similas grandan pecon da fromaĝo.

— Ne, pli ĝuste — kukon.

— Kun vianda farĉo.

— Aŭ longan, longan kolbason… ĉu vi konas, sinjoroj, ekzistas tia milana kolbaso, tre bongusta.

Nia apetito plikreskis. Kiam ni preterveturis pitoreskajn rokojn, kiuj, laŭ opinio de s-ro Adams similis teleron da supo, ni komprenis, ke baldaŭ mortos pro malsato.

Tamen nova evento abstraktis niajn pensojn. Sinjoro Adams hazarde malfermetis pordon, kaj lin apenaŭ ne eltiris el la limuzino turnoblovo.

Kiam ni veturis laŭ ĉefa strato de urbo Gallono, serĉante taŭgan restoracion, ekaŭdiĝis krako, kompare al kiu, jam okazinta sono de rompiĝinta ĉeno, ŝajnis kiel melodia ĉirpado de lokusto.

Nia aŭto ektremis kaj haltis. Komence ni komprenis, ke ni estas vivaj kaj do ekĝojis. Poste ni konkludis, ke okazis akcidento, ĉar flankon de nia nova aŭto enpuŝiĝis malnova, verda duonkamioneto.

Ĉirkaŭ niaj aŭtomobiloj tuj aperis trafikŝtopiĝo. Ni malgaje rigardis difektitajn alon kaj ŝtupon. Kulpulo de la akcidento eliĝis el duonkamioneto, murmurante pardonojn.

— Sinjoro! — diris s-ro Adams, surkoksiginte la manojn. — Vi enpuŝigis nian aŭton.

Li pretis ekbatali.

Sed batalo ne okazis. Nia kontraŭulo konfirmis sian kulpon kaj diris, ke ĉion kaŭzis “malbenitaj bremsoj”. Li tiel sincere konfuziĝis, kaj difektoj okazis ne tro gravaj, do ni decidis ne informi policon, sed adiaŭiĝi kiel amikoj.

En urbeto Gallopo ni pli bone komprenis Usonon. Reale ĝi neniel distingiĝis de ceteraj usonaj urbetoj kaj havis neniun unikecon. Ĝia rezidantaro ne interesiĝas pri aferoj en Eŭropo, Azio kaj Afriko. Eĉ usonajn aferojn ili malmulte konas. Tamen ses mil loĝantoj fieras pri tio, ke ili havas endome varman kaj malvarman akvon, bankuvon, duŝon, fridujon kaj paperon en necesejo, entute saman komforton, kiun havas loĝantaro de Kansaso aŭ Ĉikago.

Kvankam ankoraŭ ne venis la tria, s-ro Adams admonis nin resti en la urbeto.

— Hodiaŭ estas terura tago, — diris li, — tago de malfeliĉoj. Jes, jes, estus stulte ne kompreni tion. Ĝentlemanoj! Ni trompu faton. Morgaŭ ĝi ne kapablos malhelpi nian vojaĝon.

Kaj li foriris al servejo, por informiĝi pri kosto de riparo de la limuzino. Li petis nin resti ene. Dudek minutojn ni diskutis kun s-ino Adams pri hodiaŭaj malfeliĉoj.

— Nu, hodiaŭ nin jam nenio minacos. Pasis ankoraŭ dek minutoj, sed s-ro Adams ne alvenis.

— Mi scias, ke lin ne eblas restigi sola. Mi estas certa pri tio, ke li nun sidas kune kun vendisto kaj diskutas pri Ligo de Nacioj, tute forgesinte, ke ni lin atendas.

Ankoraŭ post dek minutoj al ni alkuris knabo kaj diris, ke s-ro Adams petas nin urĝe veni en la vendejon. Sinjorino Adams ekblankiĝis.

– Ĉu io okazis kun li? — demandis ŝi rapide.

— Ne, mem, — respondis la knabo, rigardante flanken.

Ni ekkuris al la vendejo kiel plej rapide. Stranga vidaĵo aperis antaŭ niaj okuloj. Ni supozis, ke neniu rezidanto de la urbeto Gallopo vidis antaŭe ion saman. Ŝajnis, ke peza bombaviadilo “Kaproni” (Caproni) elĵetis ĉiun kolekton da bomboj, antaŭdifinitan por abisena reĝo (negus) Haile Selassie. Granda vitrina vitro kuŝis sur trotuaro, tute rompita. En malplena kadro, surfone de du plej novaj “ford”-oj, staris s-ro Adams, prenante enmane arketon de okulvitroj. Fingro de lia dekstra brako estis tranĉita, sed li tion ne rimarkis kaj ion eksplikis al konfuzita vendisto pri Ligo de Nacioj.

— Kion vi faris! — ekkriis s-ino Adams, malfacile spirante.

— Ne, Bekio! Nenio serioza. Mi nenion faris. Mi iris tra vitrina vitro. Kiam mi estis diskutanta kun la vendisto, mi ne rimarkis, ke mi iras ne tra pordo, sed tra vitrino. Nu, mi ja ne estas kulpa pri tio, ke vitrino estas tiel granda kaj komenciĝis tuj de grundo.

Sinjorino Adams ekprovis palpi sian amatan edzon. Tio estis tute nekredeble, ke li havis neniujn vundojn. Nur liaj okulvitroj rompiĝis.

– Ĉu vi spertas doloron? — demandis s-ino Adams. — Ja vi enpuŝiĝis en dikan vitron!

— Sed, Bekio, mi estis tiom surprizita, ke nenion sentis.

Sinjoro Adams donis monon al la konsternita vendisto kaj gaje diris:

— Vi ne devas opinii, ke mi perdis vane tempon ĉi-tie. Mi plene informiĝis pri riparo de nia aŭto. Mi proponas prokrasti riparon, ĉar ni nepre ankoraŭfoje trafos akcidenton. Kiam ni revenos Nov-Jorkon, tiam ni ĉion riparos kaj refarbos. Ne hastu, sinjoroj, elspezi viajn dolarojn.

Ni tiel timis tion, ke hodiaŭaj malfeliĉoj ankoraŭ ne finiĝis, ke paŝis laŭ strato singardeme kaj ofte turniĝis. Nur kiam ni enlitiĝis, ni komprenis, ke tago de malfeliĉoj jam pasis.



La dudekkvina ĉapitro. Dezerto


Usono prepariĝis por Kristnasko. En urbetoj antaŭ vitrinoj de vendejoj jam brilis ornamaĵoj de novjaraj arboj. Tradicia Santa Klaŭso (Santa Claus) kun granda blanka barbo moviĝis laŭ stratoj en orita ĉaro. Elektra ventolilo elĵetis el ĉaro artefaritan neĝon. Ĥoroj en radio kantis malmodernajn anglajn kanzonojn. Santa Klaŭso prenis enmane reklamfolion de universala magazeno: “Kristnaskaj donacoj — kredite”. Ĵurnaloj informis, ke ĉi-jara antaŭfesta komerco pli prosperas, ol la pasintjara.

Ju pli ni antaŭenmoviĝis al Kalifornio des pli varmigis la suno, kaj ĉielo iĝis pli pura kaj helblua.

Ni transveturis limon de ŝtato Arizono. Tre perfekta ŝoseo direktis nin al urbo Flagstaffo. Tedaj reklamaj paneloj preskaŭ malaperis, kaj nur iufoje el post kakto aŭ flava sarkaĵo elŝoviĝis afiŝeto de “Koka-Kola”. Gazolinaj stacioj renkontiĝis malpli ofte.

Tamen ĉapeloj de lokaj loĝantoj estis pli grandaj. Ĝis nun ni nenie vidis tiujn grandajn ĉapelojn kiel en Arizono, ŝtato de dezertoj kaj kanjonoj.

Estas dubinde, ke oni povas trovi en la mondo ion pli majestan kaj belan ol usonan dezerton. Tutan semajnon, kiam ni veturis tra ĝi, ni ne laciĝis admiri. Ni alvenis ĝustatempe. Vintro en dezerto estas sama somero, tamen pli hela kaj pura, sen troa varmego kaj polvo.

Areo, kiun ni venis, estis tute malplena kaj sovaĝa, tamen ni ne sentis nin kiel ermitoj. Vojo kaj aŭto igis dezerton pli atingebla, sed ne senigis ĝian allogecon. Male, belecon, kiun rezultigis naturo, kompletigis beleco, kiun rezultigis lertaj hommanoj. Ni samtempe admiris unikajn kolorojn de dezerto kaj perfektajn arkitekturaĵojn: vastan glatan ŝoseon, arĝentkolorajn pontetojn, akurate enmetitajn akvoduktojn, artefaritajn teramasojn kaj foskavojn. Eĉ gazolinaj stacioj, kiuj tedis en Oriento kaj en Meza Ŭesto, ĉi-tie, en dezerto, aspektis kiel elstaraj monumentoj de homa potenco. Kaj aŭto en dezerto ŝajnis pli bela ol en urbo, ĉar ĝia polurita supraĵo respegulis la sunon, kaj ĝia ombro ŝajnis pli nigra kaj precize situis sur sovaĝa sablo.

Vojoj en dezerto estas, evidente, unu el plej rimarkindaj atingoj de usona tekniko. Ili estas same perfektaj, kiel en loĝlokoj. Samaj precizaj kaj kompreneblaj flav-nigraj tabuletoj memorigas pri necesaj ĝiroj, mallarĝaj pontoj kaj zigzagoj. Samaj blankaj indikiloj kun nigraj borderoj montras vojnumerojn, kaj lignaj sagoj kun urbonomoj — distancojn ĝis tiuj urboj. En dezerto ankaŭ ekzistas specialaj iloj, kiuj renkontiĝas tre ofte kaj nomiĝas “brut-krado” (cattle-gird). Ampleksaj paŝtejoj separiĝas unu de la alia per pikdrato, por ke brutaro restu en siaj areoj kaj ne kaŭzu kverelojn inter vakeroj. Tamen kion apliki, por ke brutaro ne transiru ŝoseojn? Ja ne eblas meti pikdraton laŭ tuta ŝoseo de ambaŭ flankoj! Kaj iu sennoma inventinto elpensis jenon. Kanaletojn, situantajn ĉe ŝoseoj, oni kovris per metalaj kradoj. Brutaro, alpaŝinta al tiuj kradoj, timas, ke iliaj kruroj penetros truojn de kradoj, sekve haltas kaj foriras. Simpla usona solvo!

En Usono vojaĝanton ne maltrankviligas kutimaj duboj: “Kie mi nun estas? Ĉu mi sukcesos trovi dormolokon? Ĉu precize funkcias rapidindikilo? Ĉar mi veturas Okcidenten, do ĉu jam necesas ĝustigi horloĝojn?” Ne. Li kutimiĝis al tio, ke ĉe vojo lin ĉiam atendas kampadejoj, kiujn konsistigas kabanetoj kun ĉambreto, duŝejo, kuirejeto kun gasa forno kaj apuda garaĝo. Ankaŭ li ofte vidas dum veturado jenajn afiŝetojn: ”Post duonmejlo — kontrolo de rapidindikilo”. Kaj reale tie staras fosteto, de kiu distancas kvin mejlojn alia fosteto. Per tiu ĉi simpla maniero vi povas kontroli funkciadon de via rapidindikilo. Kiam estas necese, vin renkontas paneloj kun tekstoj: “Venis tempo ĝustigi horloĝojn” aŭ “Vi forlasas Novan Meksikion kaj venas Arizonon”.

Tio aspektas tiel, kiel kvazaŭ vi forlasas la teron kaj enveturas la ĉielon.

Ni gaje moviĝis laŭ dezerto, tute forgesinte hieraŭajn terurojn. Jam ŝajnis neebla ekzistado de koto, malvarmo kaj neĝo. Sinjoro Adams, plene eldorminta en Gallopo kaj solide manĝinta matene, fartis tre bone. Lin superplenigis novaj ideoj kaj li tre volis babili. Ni diskutis diversajn temojn, aŭskultis opinion de s-ro Adams pri stato de Germanio post faŝista puĉo, pri stato de lerneja klerigo en Usono kaj pri ŝancoj de Rusvelt dum nova elekto.

Tamen ĉio ĉi ne sufiĉis por s-ro Adams. Li senpacience pririgardis vojon, espere ekvidi homon kun suprenlevita polekso. Tamen nin ĉirkaŭigis nur ruĝa sablo. Homoj en dezerto forestis. Feliĉe, al s-ro Adams decidis helpi la naturo mem, kaj li eldiris al ĝi sian tutan stokon da sentoj.

Ni traveturis “farbitan dezerton” (painted desert).

Ĝis la horizonto mem, kvazaŭ ŝtoniĝintaj ondoj de ŝtorma oceano, disvastiĝis glataj sablaj montetoj. Ili surmetiĝis unu la alian, faris spinojn kaj faltojn. Ilin mirinde kaj bunte farbis la naturo per blua, roza, ruĝbruna kaj pajla koloroj. Ties tonoj estis ege puraj.

La vorton “dezerto” oni ofte uzas kiel simbolo de unuformeco. Usona dezerto estas neordinare varia. Post ĉiuj du-tri horoj aspekto de dezerto ŝanĝiĝis. Aperis montetoj kaj rokoj, similaj al piramidoj, turoj, kuŝantaj elefantoj, ĝisdiluvaj dinosaŭroj.

Sed antaŭe nin atendis io ankoraŭ pli rimarkinda.

Ni enveturis en rezervejon de ŝtoniĝinta arbaro, ĉirkaŭigita per pikdrato. Komence ni nenion eksterordinaran rimarkis, sed kiam ni fiksrigardis plie, tiam ni ekvidis, ke el sablo kaj ŝtono elstaras ŝtipoj kaj kuŝas trunkoj.

Ĉi-loke antaŭ kelkaj dekoj da milionoj jaroj kreskis arbaro. Antaŭnelonge ĝin oni eltrovis. Vidaĵo estis tute unika — meze de dezerto en granda silento kuŝas ruĝbrunaj trunkoj. Dum milionoj jaroj lignaĵerojn substituadis saleroj, kalkeroj kaj fereroj. Arboj asimilis malmolecon de marmoro.

En la rezervejo oni aranĝis etan muzeon, en kiu oni preparas ŝtoniĝintajn ŝtipojn. Oni ilin dissegas kaj poluras. Supraĵo konservas ĉiujn detalaĵojn de arbo kaj komencas brili per ruĝaj, bluaj kaj flavaj vejnoj. Ne ekzistas similaj marmoroj kaj malakitoj, kiuj povus konkuri per beleco kun polurita ŝtoniĝinta arbo.

En la muzeo oni diris al ni, ke tiuj arboj kreskis antaŭ cent kvindek milionoj jaroj. La muzeo mem, probable, aperis nur antaŭ unu jaro. Ĝi estis malgranda, sed tute moderna konstruaĵo kun metalaj fenestroj kaj pordoj, kun akvodukto, en kiu fluis varma kaj malvarma akvo. Dum eliro, oni supozas ekvidi apudajn metroon, flughavenon aŭ universalan magazenon, sed oni ekvidas tuj dezerton etendiĝintan je kelkaj centoj da mejloj.

La rezervejon oni atente gardas, kaj nenion, eĉ eron, oni povas kunpreni. Tamen kiam ni jam lasis la rezervejon, ni ekvidis gazolinan stacion, kies barilo estis farita el samaj ŝtoniĝintaj trunkoj. Arberojn oni vigle vendis kontraŭ kvin cendoj pro unu. Iu metiisto per elektra ilo, tre bruanta, lerte faris memoraĵojn — broĉojn kaj braceletojn, segis, tornis, poluris kaj gravuris enskribaĵon “Por bona memoro”.

Ni enmetis kelkajn arberojn en valizon kaj ekveturis plu.

Ĉe vojo, suprenlevinte polekson, staris viro kun sako.

Ni jam skribis, ke usonanoj estas tre komunikiĝemaj, bonvolaj kaj ĉiam pretaj favori. Kiam ili helpas al vi, ekzemple eltiras vian aŭton trafintan kavon, tiam ili faras tion simple, modeste, rapide, sen atendo de danko, eĉ pervorta. Ili helpas, ŝercas viglige kaj forveturas.

Suprenlevita polekso, kiel estas konate, signifas veturpeton. Ĉi-signalo iĝis sama parto de usona aŭtomobilismo, kiel vojindikiloj.

Por verkisto, kaptanto de animoj kaj temoj, tiu kutimo estas tre oportuna. Personaĵoj mem eniĝas vian aŭton kaj volonte rakontas siajn vivhistoriojn.

Ni haltis. Viro volis atingi urbon San-Diegon, en Kalifornio. Ni povis veturigi lin nur ĝis Flagstaffo.

Nova kunvojaĝanto eniĝis la limuzinon, metis sian sakon sur genuojn, kaj ricevinte demandon pri li mem, pri loĝloko, li komencis rakonton.

Lia naskiĝloko situas en ŝtato Masaĉuseco (Massachusetts). Tie li laboris tutan vivon kiel seruristo. Antaŭ kvin jaroj li translokiĝis al alia urbo, ne sukcesis trovi laborlokon kaj tie finiĝis lia antaŭa vivo. Li permanente migras serĉante iun laboron. Li jam kelkfoje traveturis la tutan landon tien kaj reen, sed nenion decan trovis. Foje lin oni veturigas en aŭtoj, tamen pli ofte li migras en kargovagonoj kune kun vagantoj. Tio estas pli rapida. Sed li mem ne estas vagabondo. Li kelkfoje tion insiste ripetis. Verŝajne, al li tion oni jam parolis antaŭe.

Subvencion al li oni ne donas, ĉar li ne havas konstantan loĝlokon.

— Mi ofte renkontas samajn homojn, kiel mi mem, — diris li, — kaj inter ili estas kuracistoj, juristoj, prenintaj superan kleron. Kun unu doktoro mi amikiĝis, kaj ni vagadis kune. Poste ni decidis verki libron. Ni volis rakonti al la tuta mondo pri tio, kiel ni vivas. Ni komencis ĉiutage enskribi vidaĵojn kaj sukcesis multon verki. Mi aŭdis, ke eldono de libro multon profitas. Tamen en ŝtato Nebrasko (Nebraska) ni kaŝe veturis en kargovagono, sed nin oni kaptis, trovis la manuskripton, disŝiris ĝin, batis kaj elĵetis nin for. Jen tiel mi vivas.

Li ne plendis. Li simple rakontis. Simpleco estis tute sama, kiu estis dum rakonto de marsoldato pri lia konatiĝo en Ĉikago kun koketulinoj. La marsoldato ne fanfaronis, la senlaborulo ne serĉis kompaton.

La homo elfalis el socio. Evidente, ke li opinias, ke socian reĝimon necesas ŝanĝi. Kaj kiel?

— Necesas depreni de riĉuloj iliajn trezorojn.

Ni aŭskultis lin pli atente. Li furioze frapis per sia malpura granda pugno laŭ dorso de sidloko kaj ripetis:

— Depreni monon! Jes, jes! Depreni monon kaj restigi al ĉiu po kvin milionoj! Al senlaboruloj doni po tereneto, por ke ili kulturu plantojn kaj nutru sin, sed al riĉuloj restigi nur po kvin milionoj.

Ni demandis, ĉu sumo de kvin milionoj ne estas troa?

Sed li ne ŝanĝis sian opinion.

— Ne, necesas restigi al ili po kvin milionoj. Ne eblas malpli.

— Kaj kiu deprenos ties trezorojn?

— Oni deprenos! Rusvelt deprenos. Se elektu oni lin dufojon prezidanto. Li tion realigos.

— Kaj ĉu kongreso malpermesos?

— Nu, kongreso konsentos! Ja tio estas justa. Kial oni ne konsentos? La afero estas klara.

Li estis tiel alloginta pri tiu naiva ideo, li tiel deziris, ke tuj, per si mem, malaperu maljusteco, ke ĉiuj bonstatu, ke li eĉ ne volis mediti, kiamaniere tio ĉi povas okazi. Li fakte estis granda infano, kiu deziras, ke ĉio estu farita el ĉokolado. Al li ŝajnas, ke se li petos bonkoran Santa Klaŭson, do tiam ĉio sorĉe ŝanĝiĝos. Santa Klaŭso alveturos en sia kartona sledo, kiun veturigos arĝentkoloraj cervoj, okazigos varmetan neĝventon — kaj ĉio ordiĝos. La kongreso konsentos. Rusvelt ĝentile deprenos miliardojn, kaj riĉuloj kun humilaj ridetoj tiujn miliardojn fordonos.

Milionoj usonanoj iluziiĝas pri tiuj naivaj ideoj. Kiel por ĉiam eviti krizon?

Ho, tio estas tute simpla. La registaro devas enspezi al ĉiu oldulo, atinginta sesdek jarojn, po ducent dolaroj ĉiumonate, kondiĉe, ke li tutan monsumon nepre elspezu. Tiam aĉetkapablo de loĝantaro elkreskos kelkfoje kaj do krizo tuj finiĝos. Samtempe vivkondiĉoj de olduloj grave pliboniĝos. Ĉio estas klara kaj simpla. Olduloj tre deziras ricevi po ducent dolaroj ĉiumonate, junuloj tre deziras, ke krizo kiel plej baldaŭ finiĝu kaj ili ricevu finfine laboron, do ili fidas ĉion. Taŭnsend (NB. Townsend, Francis), inventinto de tiu ĉi mirakla rimedo, dum tre kurta tempo altiris milionojn da aktivaj adeptoj.

En la tuta lando oni fondis klubojn kaj komitatojn de Taŭnsend. Ĉar proksimiĝas elekto de la prezidanto, do la ideon oni volas korekti. Nun oni proponas enspezi po ducent dolaroj al ĉiu oldulo, atinginta kvindek kvin jarojn.

Sugesto de simplaj ciferoj efikas tre forte. Efektive, ĉiu infano estus kontenta, se ĉiu adolto donus al li po unu cendo. Por adolto tio estus tre malgranda ofero, sed ĉe li kolektiĝus granda monsumo.

Ni nun ne mencias avangardajn usonajn laboristojn kaj radikalan inteligencion. Temas pri meza usonano — ĉefa aĉetanto kaj ĉefa elektanto. Li estas simpla, tre demokrata persono. Li scipovas labori kaj multe laboras. Li amas siajn edzinon kaj gefilojn; aŭskultas radion, ofte vizitas kinejon kaj tre malmulte legas. Krom tio, li tre respektas monon. Li ne havas al ĝi pasion de avarulo, li ĝin respektas, samkiel onklon — fame konatan profesoron. Kaj li deziras, ke en la mondo ĉio estu ankaŭ simpla kaj komprenebla, kiel en lia hejmo.

Kiam oni vendas al li ĉambran fridujon, aŭ elektran fornon, aŭ polvosuĉilon, do tiam vendisto neniam abstrakte parolas. Li precize kaj afereme eksplikas, kiom da cendoj necesos elspezi pro elektro hore, kioman komencpagon li petas kaj kiun ekonomion kaŭzos la aĉeto. Aĉetanto volas scii ciferojn, dolaran profiton.

Same oni vendas al li politikan ideon. Nenio abstrakta, nenio filozofia. Li donas sian voĉon, kaj al li oni promesas ducent dolarojn ĉiumonate aŭ promesas niveli riĉojn. Tio estas ciferoj. Tio estas komprenebla. Tion li konsentas. Iom poste li ekvidos, ke la ideoj funkcias ne same bone, kiel fridujo aŭ polvosuĉilo. Sed nun li ankoraŭ fidas ilin.

En Flagstaffo ni adiaŭiĝis kun nia kunvojaĝanto.

Kiam li lasis la limuzinon, ni ekvidis, en kiun mizeron li trafis. Lia difektita palto estis malpura, verdkoloraj vangoj estis delonge ne razitaj, kaj en oreloj kolektiĝis polvo el Pensilvanio (Pennsylvania), Kansaso kaj Oklahomo. Dum adiaŭiĝo sur lia malgaja vizaĝo aperis optimisma rideto.

— Baldaŭ ĉio pliboniĝos, — diris li. — kaj al ili, nur po kvin milionoj, ne cendon pli.

Kiam ni elveturis el Flagstaffo, direktante al Granda Kanjono, sinjoro Adams diris:

— Nu, kion vi opinias pri tio, ke tiu malfeliĉulo proponas restigi al riĉuloj po kvin milionoj? Ĉu vi ne scias? Nu, tiam mi diru. En animprofundo li ankoraŭ esperas, ke li mem iam iĝos milionulo. Usona edukado estas terura objekto, ĝentlemanoj!



La dudeksesa ĉapitro. Granda kanjono


Vespere de ĉiu tago nia oldulo, kiun ni sukcesis tre ekami, iĝis laca. Traveturita longa distanco, pluraj impresoj, senlimaj konversacioj, kaj fine respektinda aĝo rezultigis laciĝon de s-ro Adams.

Se vespere s-ino Adams petis sian edzon demandi iun pri ĝusta vojo, la oldulo komencis maltrankvile svingomoviĝi sur sia sidloko. El lia konduto oni povus konkludi, ke li simple forgesis, kiel efektivigi la peton. Li devas mallevi fenestrovitron, elŝovi la kapon eksteren, diri “Pardonu min, sinjoro” kaj informiĝi pri la vojo. Tamen li forgesis fari plej gravan agon — mallevi fenestrovitron. Kaj ĉiufoje, kiam lia kapo ne elŝoviĝis eksteren, li provis rompi ĝin per sia kubuto. Nur dank' al firmeco de usona vitro, frunto kaj brakoj de s-ro Adams restis ne vunditaj. Ni ĉesigis peti lin okazigi ion similan vespere.

Ni rapide aŭtis laŭ malplena ŝoseo, cele hodiaŭ atingi Grandan Kanjonon — unu el rimarkindaj, geografiaj mirakloj de l' mondo.

Ni ankaŭ laciĝis kaj forgesis kontroli s-inon Adams. Ŝi tuj tion rimarkis kaj komencis akceli movadon.

Nun nia limuzino superis cent kilometrojn hore. Ni rimarkis, ke virino ĉiam preferas veturi pli rapide, ol tion postulas cirkonstancoj.

Ni denove trafis farbitan dezerton. Purbluaj montetoj situis ĉe horizonto. Sunsubiro ankaŭ estis pura, naiva, kvazaŭ ĝin pentris provincia fraŭlino.

Jam estis menciite, ke sian ĉapelon s-ro Adams ĝis nun ne ricevis, kaj do pro malvarmo haŭto de lia senhara kapo iĝis blua, samkiel koloro de dezertaj montetoj.

En absoluta mallumo ni venis Grandan Kanjonon kaj prenis kabanon de loka kampadejo. Ĝin oni konstruis el dikaj traboj por prezenti vivkondiĉojn de usonaj pioniroj. Tamen ene ĝi aspektis tute moderne kaj havis oportunajn litojn, centran hejtadon, varman kaj malvarman akvon. Ankaŭ tie troviĝis elektraj torĉoj kun longaj apogiloj, kiuj staris sur planko.

Post vespermanĝo al turistoj, kiuj kolektiĝis en negranda teatrejo same farita el dikaj traboj, oni montris kurtan filmon pri marŝo al profundo de l' kanjono sub gvido de spertaj kondukantoj. Ankaŭ estis koncerto.

Sur podion eniris dika knabo kun banĝo. Li kuraĝe sidiĝis kaj komencis pinĉi kordojn de sia muzikilo, ritme frapante per vakeraj botoj. Poste eniris tre altkreska, maldika vakero kun gitaro. Li rigardis publikon kaj diris:

— Mi volis muziki kaj kanti kune kun du miaj amikoj, sed ili ne alvenis. Mi, verdire, ne scipovas kanti sole.

Ĉiuj ekridegis kaj ni ankaŭ. La vakero mensogis pri tio, ke li ne scipovas kanti, ĉar li volis ĝojigi alvenintojn.

En koncerto ankaŭ ĉeestis juna negro, kiu lerte dancis. Matene ni lin renkontis ĉe kabano, en kiu ni pasigis nokton. Li balais aleon. Disiginte siajn grandajn grizajn lipojn, li ekdeziris al ni bonan matenon. Ni eksciis, ke ĉiuj artistoj, partoprenintaj la koncerton, estis servistoj de la kampadejo.

Ni rapide ekpaŝis al la kanjono.

Imagu vi jenon. Iu kvazaŭ subtranĉis montan ĉenon, renversis kaj enpremis ĝin en la glatan, kovritan per arboj, teron. Poste la montan ĉenon oni eligis. Restas, kvazaŭ ĝia renversita formo aŭ malaj montoj. Tio estas Granda Kanjono, gigantaj disŝiroj de grundo.

Montojn oni kutimiĝis observi de malsupre. La kanjonon necesas rigardi de supre. Vidaĵo de Granda Kanjono estas tute unika, kaj nenie en la mondo io simila ekzistas. Ni delonge restis ĉe rando de tiu majesta abismo. Ni, kvaropo de babilemuloj, diris neniun vorton. Tre profunde traflugis malrapide birdo, kvazaŭ tranaĝis fiŝo. Ankoraŭ pli profunde, apenaŭ videbla pro ombro, fluis rivero Kolorado (Colorado).

Granda Kanjono reale estas grandioza nacia parko, okupanta centojn da kvadrataj mejloj. Samkiel ceteraj naciaj parkoj aŭ rezervejoj, ĝi estas perfekte aranĝita. Hoteloj kaj vojoj, livero de presaĵoj, fotaĵoj, mapoj, informiloj kaj buŝaj eksplikoj estas tre bonaj. Ĉi tien usonanoj ŝatas alveni tutfamilie por ripozi, des pli, ke prezoj en hoteloj kaj en manĝejoj estas samaj, kiel aliloke. Vizito kostas unu dolaron. Post pago, oni algluas al antaŭa vitro de aŭto buntan etikedon, kaj vizitanto rajtas loĝi kaj migri en la parko laŭdezire almenaŭ tutan jaron.

Estus bone, se ni malleviĝus en profundon de la kanjono kaj travivus en traba kabano kun centra hejtado almenaŭ duonjaron, inter ĥaoso de naturo kaj ideala priservado, sed mankis tempo. Ni nur sukcesis ĉirkaŭveturi la kanjonon per aŭto.

Subite ni ekvidis strangan funebran procesion. Laŭ perfekta aleo de l' parko tre malrapide moviĝis aŭtomobilo kun ĉerko. Post ĝi defilis homoj kun blankaj ledaj antaŭtukoj. Iuj sur ŝultroj portis bastonojn. Malantaŭ de la procesio senbrue veturis ĉirkaŭ tridek malplenaj aŭtoj.

Oni adiaŭiĝis kun olda vakero, servinta en la parko. La olda vakero dum vivo estis framasono, kaj do homoj en blankaj antaŭtukoj ankaŭ estis framasonoj. Bastonoj estis stangoj de flagoj. Ni ekakompanis la funebran procesion. El arbaro ekaperis damao kaj timeme ekrigardis amason da aŭtoj. Ĉasado en la parko, certe, estas malpermesita, kaj do la damao ne timis pafon. Ĝi volis transiri la vojon, sed ĝin fortimigis benzina fiodoro. Finfine la damao fajne transsaltis la vojon, kelkfoje aperis inter arbetaro ĝia silueto kaj iĝis nevidebla.

— Sinjoroj, — diris Adams, — ne eblas plu prokrasti. Necesas elverŝi akvon el radiatoro kaj enverŝi likvaĵon rezistan al frosto. Noktoj jam iĝis malvarmaj, kaj do akvo povas glaciiĝi. Tiam la radiatoro difektiĝos. Ĉi tie, en la parko ni trovis varmetan garaĝon, sed mi ne estas certa pri tio, ke sekvontan nokton ni trovos la saman.

En garaĝo ni vidis ies limuzinon trafintan akcidenton. Tra plafono de “bjuik” (buick) penetris dikaj branĉoj de arbo. Motoro premis sidlokon de ŝoforo. Ene troviĝis branĉetoj kaj verdaj folioj. La ŝoforo de “bjuik” ekdormis, kiam li direktis la limuzinon. Tio iufoje okazas en Usono. Glata ŝoseo, lulado de aŭto, dumtaga laco — kaj homo ekdormas, nerimarkante tion mem. Vekiĝo preskaŭ ĉiam okazas terura. “Bjuik”, kiun ni vidis, enpuŝiĝis arbon tiel forte, ke en loko de katastrofo oni ne sukcesis difini, kie komencas produkto de “General Motors” kaj kie finiĝas produkto de la naturo. Feliĉe, dorminta ŝoforo ne nur restis viva, sed entute ricevis neniujn vundojn. Ni ekrigardis s-inon Adams. Kvankam ŝi neniam ekdormis dum movado, sed sur niaj vizaĝoj estis skribita kvazaŭ averto.

Diversajn imponajn vidaĵojn ni observis, veturante ĉirkaŭ la kanjono. Bluroza matena vualo jam malaperis. Ni kelkfoje haltis ĉe barieroj kaj rigardis la abismon. Nun ĝi havis abrikotan koloron. Sub ni, distance unu mejlon, vidiĝis la heliĝinta rivero. Ni kriis tutforte por aŭdi eĥon. Kaj longe niaj moskvaj voĉoj saltis inter rokoj, revenis kaj reflektis en la spaco.

Fine ni atingis elirejan budon. Kontrolisto forestis. Hodiaŭ estis granda usona festo “Danka Tago” (Thanksgiving Day) kaj do multaj servistoj ne laboris. Tamen sur vitron de l' budo kontrolisto aligis noteton: “Ĝis revido. Venu ĉi tien denove”.

– Ĝentlemanoj, — edife diris s-ro Adams, — enskribu ĉi tion en viajn agendojn.

Kaj li komencis interese rakonti pri usona servado. Li multon sukcesis rakonti dume ni traveturis kvardek mejlojn for de la budo. Tiam li levis sian brakon al okuloj kaj tuj rigidiĝis.

— Bekio, — diris li apatie, — ĉu vi eltiris mian horloĝon el sub kuseno?

— Ne, — respondis Bekio, ĵetinte edzon akran rigardon.

— Ho, ho, — ekĝemis sinjoro Adams, — ne rigardu min tiel, mi petas. Tion ne eblas fari. Rigardu sole ŝoseon.

— Vi restigis la horloĝon en la kampadejo, — diris s-ino Adams rigardante ŝoseon.

— Ne, ne, Bekio, — pli emocie replikis Adams, — mi ne restigis ĝin en la kampadejo, mi forgesis ĝin sub kuseno.

Ni haltis. Klariĝis, ke la horloĝo kostas dudek kvin dolarojn. Sed tio ne estis plej grava. Malfeliĉo estis tio, ke ĝi estis donaco de s-ino Adams mem al ŝia edzo.

Ni komencis kalkuli kaj kompari perditan tempon, okdekmejlajn distancon, koston de benzino kun la forgesita horloĝo. Rezulte superis tio, ke ĝi estis valora memoraĵo.

Tamen ni ne revenis la kampadejon. El gazolina stacio ni telefonis al la kampadejo kaj informiĝis pri tio, ke servisto, ordigintan nian kabanon, jam foriris kaj se li trovis la horloĝon, do li nepre redonos ĝin al administracio.

— Bone, — diris sinjorino Adams, — tiuokaze ni ne revenu al la kampadejo. La horloĝon oni elsendu al ni en San-Franciskon, poŝtrestante.

Administranto, kun kiu ni telefonis, samtempe petis redoni ŝlosilon de l' kabano, kiun ankaŭ forgesis s-ro Adams. Bekio malaprobe ekrigardis la edzon kaj promesis redoni la ŝlosilon perpoŝte.

Post tiuj okazoj ni du horojn veturis tute silente.



La dudeksepa ĉapitro. Viro en ruĝa ĉemizo


El Granda Kanjono ni aŭtis laŭ nova, ankoraŭ nedifektita vojo. Altaj kaj densaj arbaroj de l' nacia parko iom post iom malaperis. Ilin substituis flavaj rokoj, post kiuj denove disvastiĝis dezerto. La ŝoseo malleviĝis per oblikvaj kurbiĝoj. Ĝi apartenis al rimarkinda speco de usonaj vojoj, tiel nomataj: “pitoreskaj vojoj” (scenic road). Oni konstruis ĝin ne nur oportuna, firma, vasta kaj sendanĝera dum pluvo, sed ankaŭ atingis tion, ke dum ĉiu ĝiro vojaĝanto povu admiri novajn, diversajn vidaĵojn de sama pejzaĝo.

— Ne, serioze, ĝentlemanoj, — parolis s-ro Adams, ĉiuminute elŝovinte sin el la limuzino, — vi ne volas kompreni, kio estas usona servado. Ĝi estas plej alta grado de priserva scipovo. Vi ne bezonas grimpi laŭ rokoj por trovi oportunan vidpunkton. Vi ĉion povas observi side en aŭto. Sekve, aĉetu aŭtomobilojn, aĉetu gazolinon, aĉetu oleon!

Ni kutimiĝis al dezertoj, kaj do la novan ni renkontis kun plezuro. Ĉi tie estas limo de rezervejo de nomada india tribo “navaho” aŭ alie “navajo”. Ĝi estas unu el plej multenombraj indiaj triboj. Ĝi kalkulas sesdek mil personojn. Antaŭ kvin jaroj ĉi-areo estis tute neatingebla, kaj nur antaŭnelonge, post konstruo de la ŝoseo, ĉi tien komencis veni turistoj.

Navaho-anoj malamas kaj malestimas “blankvizaĝajn fratojn”, kiuj dum jarcentoj buĉadis ilin, pelis ilin en maloportunajn lokojn kaj finfine enigis en la senfruktodonan dezerton. Malamo troviĝas en ĉiu rigardo de indiano. Ili ne deziras akcepti kulturon de blankuloj.

Indianoj preskaŭ tute ne miksiĝas kun blankuloj. Tiu ĉi multjarcenta persista rezistado de indianoj verŝajne estas unu el plej rimarkindaj fenomenoj en la homa historio.

Registaro, kiu antaŭe ekstermis indianojn, nuntempe penadas konservi ties malmultenombran idaron. Estras indian departementon en Vaŝingtono unu liberala ĝentlemano. Estis aranĝitaj tiel nomataj indiaj rezervejoj, en kiuj blankuloj rajtas komerci kun indianoj nur sub kontrolo de ŝtato. Forpelitaj el fruktodonaj areoj, nun indianoj okupas malgrandan teritorion de dezerto. Oni establis muzeojn de india arto. Kontraŭ groŝoj oni aĉetas indiajn pentraĵojn, tapiŝojn, farbitajn argilaĵojn kaj arĝentajn braceletojn. Oni konstruis kelkajn perfekte aranĝitajn lernejojn por indiana infanaro. Usonanoj eĉ iomete fieras pri lokaj indianoj. Samkiel fieras estro de zoologia ĝardeno pri rara olda leono. La besto jam estas maljuna kaj do sendanĝera, ĝiaj ungegoj malakriĝis, dentoj elfalis. Sed ĝia felo estas ankoraŭ bela.

Kiam oni establas rezervejojn, lernejojn kaj muzeojn, tiam oni forgesas tion, ke bazo de evoluado de popolo estas patra lingvo. Tamen en indiaj lernejoj instruas nur blankuloj kaj nur en la angla lingvo. India skribo tute ne ekzistas.

Verdire, ĉiu india tribo parolas en sia unika lingvo, sed tio ne estas embaraso. Mankas volo. Multaj usonaj spertuloj pri india kulturo povus, dum mallonga tempo, krei indian skribon, almenaŭ por plej gravaj triboj.

Tagmeze ni atingis urbeton Kameron. En ĝi situis kelkaj konstruaĵoj — poŝto, vendejoj, eta, sed perfekte aranĝita hotelo kun restoracio, kampadejo kaj du argilaj, indiaj vigvamoj.

Ni eniris la vigvamon. Patro de familio forestis. Sur planko sidis bela indianino, simila al ciganino (ordinare indianoj aspektas pli bele ol indiaj virinoj). Ĉirkaŭ ŝi amasiĝis kelkaj gefiloj. Plej juna, suĉinfano, estis alligita al tabuleto, kuŝanta sur planko. Plej aĝa estis sepjara knabo. Infanoj estis malpuraj, sed tre belaj, kiel ties patrino.

— Bekio, Bekio! — emocie ekkriis s-ro Adams. — Iru ĉi tien, kiel plej baldaŭ! Ĉi tie estas juna infanaro!

Geedzoj Adams tre sopiris pri ilia bebo kaj ĉiam kaptis ĉiun okazon por karesi iun infaneton, preni ĝin sur brakojn kaj donaci dolĉaĵon. Infanoj tre favoris s-ron Adams, volonte sidiĝis sur liajn brakojn kaj ion balbutis. Patrinoj, dankemaj pro tiuj karesoj, same favore rigardis lin kaj dum adiaŭo diris al li tiel tenere “ĉion bonan” (good bye), kvazaŭ li estis ne hazarde renkontita vojaĝanto, sed bonkora avo, alveninta el Kansaso por ekvidi siajn amatajn nepojn. Entute, geedzoj Adams, ricevis ĉiam grandan plezuron pro tiuj renkontoj.

— Kie, kie estas infanoj? — ekkriis s-ino Adams, haste prenante el saketo ĉokoladon.

— Nu, junaj ĝentlemanoj, — vigle diris s-ro Adams, — kiu volas ricevi ĉokoladon?

Etuloj timeme ekploris. La bela patrino perplekse provis ilin kvietigi. Nur plej aĝa, sepjara knabo, superis sin, premis pugnetojn kaj ekrigardis nin tiom furioze, ke ni tuj retiriĝis.

— Jen, jen, ĝentlemanoj, — konfuze diris s-ro Adams, — indianoj jam infanece edukas malamon de siaj idoj al blankuloj. Ho, ho! Jes, indianoj “navaho” estas saĝaj homoj. Pro kio, efektive, ili povus ami blankulojn!

Kiam ni estis elirantaj, al la vigvamo alveturis malnova rusta aŭto (similan antikvan ekzempleron ni ne vidis eĉ en Teksaso), kaj el ĝi eliris patro de l' familio.

— Bonan tagon, sinjoro (How do you do, sir), — diris Adams, provante ekkonversacii.

La indiano ne respondis. Li montris al ni siajn lipojn kaj faris permane nean geston. Li ne volis interparoli kun blankuloj. Li prenis faskon de seka lolo kaj ekpaŝis al la vigvamo tute ne rigardante nian flankon. Ni interesis lin ne pli, ol polvo de dezerto. Liajn imponan irmanieron kaj nepenetreblan mienon povus envii iu sperta angla diplomato.

Ni tre klare imagis momente hipokriton de tiuj india departemento, lernejoj, muzeoj, rezervejoj, kiu kvazaŭ similis vantan filantropecon de olda pekulo, mallerte kompensanta kulpojn okazigitajn pasintece.

Kiam ni lasis Kameron, oni avertis nin, ke proksime situas neniu loĝloko.

Perfekta ŝoseo permesis akceli nian veturadon. Dum kvin horoj ni renkontis neniun. Nur unufoje ni vidis blankan ĉevalon paŝantan sole ien, sen pelanto. Ankaŭ estis unu ĉirkaŭveturo (detour), ĉar kelkaj laboristoj finis konstruadon de lasta parto de l' ŝoseo.

De ambaŭ flankoj disvastiĝis farbita dezerto. Ni persekutis la sunon, malrapide subirantan en Pacifikon, ien en Japanion. Ni transveturis limon de “navaho” rezervejo. Tamen kie troviĝis tiuj sesdek mil mizeraj kaj fieraj homoj, ni ne sukcesis ekscii, kvankam ili estis ie ĉirkaŭe kune kun ties brutaroj, lignofajroj kaj vigvamoj. Kelkfoje ni vidis ĉe horizonto figuron de rajdanto, aperis polva nubo kaj baldaŭ ĝi malaperis.

La suno subiris kaj dezerto iĝis rozkolora. Trans rivero Malgranda Kolorado (Little Colorado) oni konstruis novan pendantan ponton. Iĝis mallume kaj malvarme. Konsumiĝis benzino. Ni ekvolis manĝi. Tamen, ankoraŭ s-ro Adams ne sukcesis eldiri opinion pri tio, ke hodiaŭan nokton ni pasos en dezerto, kaj tuj ĉe mala flanko de l' ponto ekbrilis lumeto kaj ni alveturis al dometo.

Apud ĝi ni ĝoje rimarkis gazolinan stacion. Krom tiuj du konstruaĵoj, starantaj en dezerto sen barieroj, estis nenio. La domo fakte estis ranĉo (ranch). En ĝi estis oportunaj litoj, elektra lumigado, vapora hejtado, varma kaj malvarma akvo kaj meblaro, sama kiel en ĉiu domo de Nov-Jorko, Ĉikago aŭ Gallopo. En manĝejo oni proponis al ni tomatan sukon kaj bifstekon (steak) kun osto, similan al litero “T”, same belaspektan kaj same sengustan kiel en Nov-Jorko, Ĉikago aŭ en Gallopo, kies prezoj estis samaj kiel en Nov-Jorko, Ĉikago aŭ en Gallopo, kvankam konsiderante nian senesperan staton, oni povus postuli pli karan prezon.

Tiu ĉi vidaĵo de usona vivnivelo (standard of living) estis ne malpli majesta ol farbita dezerto. Se oni demandus, kio estas plej grava naciaĵo de Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko, ni respondus jene, tio estas domo en dezerto. Ĝi estas kvazaŭ reprezentanto de usona vivo: plena komforto ene kaj mizeraj indiaj vigvamoj ekstere. Samkiel en Ĉikago, kie apud Miĉigana avenuo situas rubejo. Ĉie vojaĝanto renkontas komforton kaj malriĉecon, mizeron kaj riĉecon, kiuj kvazaŭ du fratinoj, prenante unu la alian permane, staras ĉe ĉiuj vojoj kaj ĉe ĉiuj pontoj de l' granda lando.

Ĉe enirejo de l' domo kuŝis malnova jugo, apud kies ambaŭ flankoj troviĝis kelkaj ŝtipetoj de ŝtoniĝinta arbo. Tie nin renkontis grizeta vakero, kiu estis mastro de l' ranĉo kaj la gazolina stacio. Li venis dezerton el Teksaso antaŭ dudek jaroj. Tiam ĉiu civitano de Usono rajtis senpage obteni sescent akreojn da dezerta areo kaj okupiĝi pri brutbredado. Necesis nur por aranĝi ranĉon investi ducent dolarojn. La vakero tiam estis junulo. Li akiris brutaron, konstruis ranĉon kaj edziĝis. Ankoraŭ antaŭ kvin jaroj necesis trarajdi ducent mejlojn ĝis plej proksima vojo. Sed jen antaŭnelonge oni konstruis ŝoseon, komencis aperi turistoj, la vakero konstruis gazolinan stacion kaj aranĝis gastejon en sia domo. En salono flagras granda kameno, surmure pendas cervaj kapoj, indiaj tapiŝoj kaj leoparda felo, staras kelkaj balanciloj kaj porteblaj elektraj torĉoj kun kartonaj kloŝoj (tiuj samaj estis en la ĉambro de nia novjorka hotelo). Estas piano kaj radio, kiu seninterrompe brodkastas muzikon kaj novaĵojn. Edzino kaj filino kuiras kaj kovras tablon. La vakero mem estas tipa usona edzo kaj patro, bonanime kaj ridetante asistas al ili mastrumi: aldonas ŝtipojn en la kamenon kaj vendas gazolinon. Tamen jam vidiĝas elementoj de estonta granda hotelo. Ekzistas skribtablo, sur kiu kuŝas ordinaraj kovertoj, sed baldaŭ, probable, kuŝos kovertoj kun vinjeto prezentanta fasadon de nova hotelo, indian profilon kaj belan skribaĵon: “Hotelo Dezerto” aŭ “Hotelo Ponto de Navaho”.

Por turistoj ili jam preparis indiajn tapiŝojn kaj bagatelaĵojn. Inter tiuj tapiŝoj estas du ekzempleroj, kiujn la mastro ne volas vendi, kvankam pro ĉiu oni proponis al li ducent kvindek dolarojn.

— Kaj kial vi ne volas ilin vendi? — demandis s-ro Adams.

La maljuna vakero estis fakte interesa konversacianto.

— Bone (well), — diris li malrapide, — ili estas ritaj indiaj tapiŝoj, kiujn indianoj nomas robojn. Ilin donacis al mi unu indiano. Navaho-anoj havas superstiĉon pri tio, ke malsanulo envolvita en tiujn robojn, baldaŭ resaniĝos. Tial ili iufoje alvenas kaj petas la robojn. Mi, certe, donas. Dume malsanulo kuŝas ene de la roboj, ĉirkaŭ li tribanoj dancas ritan dancon, por ke li kiel plej baldaŭ resaniĝu. Tiu kuracado daŭriĝas iufoje kelkajn tagojn. Mi tre amas kaj estimas navaho-anojn. Do, mi ne volas vendi la tapiŝojn kaj senigi la kuracilon.

La mastro stariĝis, alpaŝis, frapante per altaj kalkanumetoj de siaj vakeraj botoj, al la kameno kaj aldonis grandan ŝtipon. Poste li revenis kaj daŭrigis rakonton:

— Navaho efektive estas rimarkinda popolo. Ili estas senriproĉe honestaj. Inter ili neniam okazas krimoj. Mi opinias, ke ili ĝenerale ne scias, kio estas krimo. Dum dudek jaroj mi kutimiĝis tiel ilin estimi, kiel antaŭe estimis neniun blankulon. Kaj mi tre kompatas ilin. Pluraj indiaj infanoj mortas. Ĉar ili deziras nenian helpon de blankuloj. Ili rezistas penetron de blankuloj kaj malpermesas eniri siajn vigvamojn. Mi havas bonajn rilatojn kun indianoj, tamen, malgraŭ tio, ke mi loĝas dudek jarojn kune kun ili — mi estas fremdulo por ili. Sed homoj estas plej rimarkindaj kaj honestaj.

La olda vakero rakontis al ni historion pri unu indiano, kiu subite decidis okupiĝi pri komerco.

La indiano iel akiris grandan kapitalon — ducent dolarojn. Ĉu li vendis brutaron, ĉu li trovis nafton en sia tereno, sed rezulte aperis mono. Li vizitis proksiman urbeton, aĉetis bagatelaĵojn kontraŭ ducent dolaroj kaj alveturigis ilin en sian nomadejon. Tiu estis la unua okazo en historio de la tribo “navaho”. Komerco estis tre vigla. Tamen mi rimarkis, ke la indiano komercis iel strange. Li vendis siajn varojn kontraŭ samaj prezoj, kiujn li mem pagis dum aĉeto. Nu, mi komencis ekspliki al li, ke necesas obteni ioman profiton kaj do vendi varojn plikare.

— Kiel “plikare”? — demandis min la indiano.

— Tre simple, — respondis mi, — se vi aĉetis iun varon kontraŭ unu dolaro, tiam vi vendu ĝin kontraŭ dolaro kaj dudek cendoj.

— Kial mi devas vendi ĝin plikare, — redemandis min tiu komercisto.

— Tio estas senco de komerco, — diris mi, — aĉeti malplikare kaj vendi plikare.

Tiam la indiano tre ekkoleriĝis.

— Tio estas trompo. Kaj vi konsilas al mi trompi miajn tribanojn.

Mi ekprovis ankoraŭfoje klarigi sencon de komerco kaj lian lukron.

Tamen mia india amiko nenion komprenis.

— Kion signifas “lukro”? — demandis li.

— Nu, kompensi viajn elspezojn.

— Mi havis neniujn elspezojn.

— Sed vi veturis en urbeton, aĉetis, alveturigis, laboris!

Fine mi ne sukcesis lin konvinki. Mi multe penis, sed nenio rezultiĝis. Li estis tre obstina, kiel taŭro, kaj ripetis:”Vi konsilas malhonestaĵon”. Mi diris al li: ”Tio estas komerco” kaj aŭdis lian replikon: “Sekve komerco estas malhonestaĵo”. Rezulte li daŭrigis komercon sammaniere kaj baldaŭ ĉesigis la okupon. Tiel fermiĝis la unua entrepreno kun indiana kapitalo.

…Ni rememoris tiun indianon post unu monato, kiam ni ĉeestis senaton de Usono dum pridemandado de Ĝono Pirponto Morgan, Plijuna (Morgan, John Pierpont, Jr), kiun efektivigis senata komisiono. Ni ankoraŭfoje mencios ĉi-epizodon fine de l' libro.

La komisiono estis okupiĝinta pri enigo de Usono en (NB.la Unuan) mondan militon.

— Diru al mi, — demandis senatano Naj (Nye), — ĉu vi komprenis, ke pruntedonante monon al eŭropaj landoj, vi tiamaniere subtenis la militon?

— Jes, mi komprenis.

— Por kio do vi tion realigis?

— Kial por kio? — miris granda oldulo kaj duonleviĝis de sia sidloko. — Ja tio estas mia afero (business)! Komerco! Ili aĉetis monon, kaj mi ĝin vendis.

…La edzino venigis la mastron en manĝejon por kovri tablon. Baldaŭ ili ankaŭ nin venigis.

Kiam ni estis manĝantaj, la ĉambron eniris altkreska viro en botoj kaj helruĝa drapa ĉemizo, kiun ĉirkaŭigis revolvera kartoĉingo. Li havis rufgrizajn harojn, kornajn okulvitrojn kaj belan rideton. Lin akompanis virino. Ili salutis la gemastrojn kaj sidiĝis ĉe apuda tablo. La viro ekaŭdis, ke ni interparolas en fremda lingvo. Kaj laŭte diris al la akompanantino:

— Tiuj personoj, probable, estas francoj. Do vi nun povas konversacii kun ili france.

— Mi ne posedas la francan, — replikis lia edzino.

— Kial do vi ne posedas? Ja ni jam estas geedzoj dekkvin jarojn, kaj vi ĉiam diris al mi, ke vi naskiĝis apude de Parizo distance du horojn.

— Tio estas vero.

— Tial interparolu france!

— Sed mi ne konas la francan lingvon! Mi estis naskita en Londono, situanta fakte du horojn de Parizo, se oni flugos aeroplane!

La viro en ruĝa ĉemizo brue ekridegis. Supozeble, tiun ĉi familian ŝercon ili jam kelkfoje ripetis dum renkontoj kun fremduloj.

Al s-ro Adams tre plaĉis la ŝerco kaj li tuj diris:

— Mi vidas, sinjoro, ke vi estas gajulo, — proksimiĝante al li.

— Certe (surely)! — ekkris la viro en ruĝa ĉemizo.

Kaj siavice proksimiĝis al s-ro Adams.

Estis rimarkeble, ke ambaŭ viroj havas grandan deziron interbabili. Same tiel ekaperas nur amo post la unua rigardo.

— Kiel vi fartas, sinjoro (How do you do, sir)? — diris Adams kaj plu paŝis.

— Kiel vi fartas? — diris la viro kaj ankaŭ paŝis plu.

– Ĉu vi venis el Nov-Jorko? — demandis li.

— Certe! — gaje respondis s-ro Adams.

Post unu momento ili interbatetis laŭ dorsoj, kaj intercetere malaltkreska Adams batetis fakte laŭ talio, sed male la altkreska lia amiko batetis lin preskaŭ laŭ nuko.

La viro en ruĝa ĉemizo estis unu el plej interesaj personoj, kiujn ni renkontis en Usono.

— Li estas sola blankulo, kiun indianoj venigis sian tribon. Li loĝas kune kun ili kaj foje venas al mi gasti.

Lia biografio estas tute unika.

Post kolegio li iĝis misiisto, edziĝis kaj venis laŭ ordono al “navaho” tribo, por kristanigi tiujn. Tamen la nova misiisto baldaŭ komprenis, ke indianoj ne volas kristaniĝi. Ĉiuj liaj penoj estis vanaj. Lia stato estis malfacila, sed indianoj plaĉis al li. Post unu jaro li deklaris al sia estraro, ke li rifuzas kristanigi indianojn.

— Mia kristana devo estas helpo al ĉiuj homoj, — diris li, — sendepende de tio, al kiu konfesio ili apartenas. Mi ĉion ĝisfunde pripensis. Laŭ via ordono mi restos en dezerto kune kun indianoj, sed mi ne daŭrigos mian mision. Mi simple helpos al ili iel ajn. Ĝis nun navaho-anoj venigis neniun blankulon en sian tribon. Se mi sukcesos pri tio, tiam ni meditos pri kristanigo.

Eklezia estraro difinis liajn deklarojn kiel tre radikalaj.

— Vi devas agadi samkiel ceteraj misiistoj, — diris oni al li.

Sed li rifuzis.

Post tio, lin oni maldungis. Kaj la strangulo restis kune kun siaj danĝeraj ideoj, edzino kaj sen mono.

Li revenis la dezerton kun forta deziro resti tie por ĉiam. Tio estis antaŭ dek ok jaroj. Li ekloĝis en indiana nomadejo kaj ekvivis kiel ordinara indiano. Li ne havis monon. Li okupiĝis pri brutbredado kaj ĉasado. Trapasis jaroj. Indianoj kutimiĝis al la stranga gaja kaj kuraĝa viro kun okulvitroj. Iufoje li vizitis urbeton kaj ion abonis al indiaj infanoj, admonis indianojn kuraci ĉe kuracistoj kaj ne aligi etulojn al tabuloj. Li perfekte ekposedis la indian lingvon kaj tre ekamis la popolon. Tamen li neniel sukcesis propagandi kristanismon. Li rezonis, ke tion li efektivigos iom poste. Tamen post iom da tempo, li tute ĉesigis tiun rezonadon pri kristanismo. Li komprenis, ke jam pasis plej granda kaj, verŝajne, plej bona parto de lia vivo kaj pasis ĝi fruktodone. Li estis feliĉa.

— Mi volis kristanigi indianojn, — diris al ni la viro en ruĝa ĉemizo, ĉirkaŭigita per revolvera kartoĉingo, — sed rezultiĝis malo: ili indianigis min. Jes! Nun mi mem estas plej ordinara indiano. Ĉu vi volas, ke mi skalpu vin?

Kaj li, laŭte ridegante, kvazaŭ skalpis s-ron Adams. Poste li eksidis kaj aldonis:

— Mi konas neniujn pli honestajn kaj noblajn homojn, kiel indianoj. Ili lernigis al mi ami la sunon, la lunon, dezerton, kaj, ĝenerale, kompreni la naturon. Mi nun ne povas imagi, kiel mi antaŭe vivis malproksime de indianoj.

— Sinjoro! — subite ekkriis Adams. — Vi estas nobla homo!

Li elpoŝigis naztukon kaj sekigis okulojn, ne demetante okulvitrojn. Sekvonttage ni ellitiĝis je la sesa. Jam mateniĝis, sed ankoraŭ la suno ne leviĝis. Estis malvarme, samkiel tiutempe okazas kutime en Moskvo. Ni tremis en siaj someraj paltoj. Sablon kovris prujno. La dezerto ŝajnis krepuska kaj ne tiel bela, kiel hieraŭ. Ni ĝiskuris al la ponto kaj rigardis riveron Malgrandan Koloradon (Little Colorado). Sub ni vidiĝis roko, simila al templo, kiun ĉirkaŭigis terasoj. Ĝi ankaŭ aspektis ne tiel bele, kiel hieraŭ. Dume ni estis kurantaj reen kaj varmiĝantaj, la suno leviĝis kaj tuj lumigis kaj beligis la dezerton. Post duonhoro ni demetis paltojn kaj ankoraŭ post duonhoro iĝis eĉ varmege.

Antaŭ nia forveturo al Bouldera digo (Boulder dam), kiu distancis tricent mejlojn, ni haltis ĉe gazolina stacio. Tie ni ekvidis la misiiston en ruĝa ĉemizo. Li laboris anstataŭ la vakero, okupiĝinta pri mastrumado. Li kaj s-ro Adams denove komencis bateti unu la alian laŭ dorsoj.

— Mi estas bolŝeviko (I am a bolshevik)! — ekkriis la eksa misiisto dum adiaŭo, indikante permane sian ruĝan ĉemizon kaj laŭte ridegante. — Adiaŭ (good bye)!

— Adiaŭ, sinjoro! — replikis Adams.

Ŝoseo oblikve leviĝis. Ni rigardis posten kaj delonge observis la etan ranĉon, la gazolinan stacion kaj ruĝan ĉemizon de la misiisto-indiano.

Lastan fojon ni rigardis la dezerton de navaho, kaj remiris tion, ke meze de Usono, inter Nov-Jorko kaj Losanĝelo, inter Ĉikago kaj Nova-Orleano, ĉirkaŭigitaj de ĉiuj flankoj per elektrostacioj, naftaj arganoj, fervojoj, milionoj da aŭtoj, miloj da bankoj, borsoj kaj preĝejoj, surdigataj per tondroj de ĵazbandoj, kinofilmoj kaj gangsteraj mitraloj, — sukcesis indianoj plene konservi sian vivmanieron.



La dudekoka ĉapitro. Juna baptisto


Leviĝado inter flavaj rokoj daŭriĝis horon kaj duonon. Jam delonge malaperis la malgranda ranĉo de l' vakero, la gazolina stacio kaj la ponto trans la rivero Malgranda Kolorado (Little Colorado), sed dezerto de navaho ankoraŭ vidiĝis poste kaj sube, la lasta azilo de pursangaj, centprocentaj amerikanoj, kies plej grava malfeliĉo estas tio, ke ili estas ruĝhaŭtuloj, nekapablaj komerci, sed kapablaj pentri kaj danci militajn, sendanĝerajn dancojn.

Post du-tri ĝiroj la dezerto ankaŭ malaperis. Subite ni trafis mirindan ripozlokon, similan al samaj situantaj en Tirolo, en Svisio aŭ en Kaŭkazo. Ni estis kvazaŭ interplanedaj vojaĝantoj, revenintaj el Marso al Tero, en ĝian plej belan areon — en virgan arbaron Kanab. Survoje kuŝis pura lanuga neĝo. De ambaŭ flankoj kreskis altaj rektaj pinoj. Brilis la decembra suno.

En Usono iufoje okazas tiuj metamorfozoj.

Mirinda vidaĵo baldaŭ finiĝis. La ŝoseo komencis malleviĝi, kaj ni trafis ŝtaton Utahon, kion sciigis malgranda afiŝo. Ĉi tie denove disvastiĝis dezerto, sed pli varma. Ni traveturis etan loĝlokon. Ĉirkaŭ domoj kreskis arboj kaj troviĝis kelkaj benzinaj stacioj. Preteriris du blankulinoj. Unu veturigis en ĉareto bebon, ordinaran bebon, kies gepatroj konas radion, mekanikan bilardon kaj vitaminojn. Ĝi jam ne estas indiido, alligita al tabuleto.

Ĉu vi konas, ĝentlemanoj, tion, ke en la ŝtato Utaho loĝas mormonoj? — demandis s-ro Adams.

Ni ekĝemis pri tio, ke ne vizitis urbon de Sala lago (Salt Lake City) kaj forlasos Usonon, nevidinte mormonojn.

— Ne, sinjoroj, ne ĝemu pri tio, ĉar el urbo de Sala lago ni ne povus atingi Kalifornion, pro glaciiĝintaj transirejoj. Rememoru Rok-montaron, mi petas.

— Veturpetanto (hitchhiker)! — ekkriis subite s-rino Adams.

Ni ekvidis viron starantan kun valizeto ĉe la vojo.

– Ĉu ni veturigu lin? — demandis s-ro Adams.

Ni pli atente enrigardis la viron. Li aspektis kiel dudekjara kaj sur li estis vestita helflava diktola mantelo.

– Ĉu, supozeble, li estas mormono? — diris Adams.

Ĉi-supozo decidis la aferon kaj ni lin venigis la limuzinon.

La veturpetanto, bedaŭrinde, estis ne mormono, sed ordinara, tre kredema baptisto.

Li demetis sian mantelon kaj restis en griza jako kaj laborista velura pantalono. Sur lia brunhaŭta vizaĝo estis aknoj kaj nelongaj nigraj vangharoj. Lia biografio estis tute ordinara, sama kiel de multaj usonaj junuloj. Filo de neriĉa farmulo el Nebrasko, li finis mezan lernejon (high school) kaj serĉis laboron en Arizono por lukri kaj ŝpari monon por plua studado en kolegio. Nuntempe li pretas okupiĝi pri io ajn. Li estas lertulo kaj ŝatas labori. Se li ne trovos laboron en Kalifornio, tiam li revenos al patro kaj vintre laboros en farmobieno. Ankaŭ li ĉasos sovaĝajn katojn kaj kojotojn.

Samkiel aliaj junuloj, la veturpetanto estis tute nescivolema kaj nenion demandis. Tamen li volonte rakontis pri si mem kaj respondis niajn demandojn.

Kiam oni demandis lin pri Moskvo, li respondis jene:

— Tie oni realigas la kvinjaran planon. Tie ĉiuj laboras kaj ricevas pro tio manĝojn trifoje dum tago.

— Nu, bone, sinjoro, — diris Adams, — supozu ni, ke tio estas realo. Kaj kion vi ankoraŭ aŭdis?

— Mi aŭdis, ke la unua kvinjara plano prosperis kaj do nun oni preparas la duan. Tie ĉiuj havas laboron kaj helpas unu la alian. Tamen baldaŭ komenciĝos milito, post kies fino la teron dufojon revenos Mesio. Kaj rusoj pereos, ĉar ili estas sendiuloj. Sen kredo en Dio neniu saviĝos kontraŭ turmentoj de infero. Tion deklaras Biblio.

— Kaj kiu diris al vi pri la baldaŭa dua alveno?

— Nia pastoro.

— Kaj kiel baldaŭ?

— Tre baldaŭ, — tute serioze respondis la juna baptisto, — post du-tri jaroj.

— Tre bone, sinjoro! — ekkriis Adams. — Supozu ni, ke tio estas vero. Vi ĵus diris, ke rusoj helpas unu la alian kaj ĉiuj laboras. Sekve, ili estas bonaj homoj. Ĉu?

— Jes, — respondis la baptisto post ioma medito.

— Bonege, sinjoro! Ili ekspluatas neniun kaj amas unu la alian. Laŭ via koncepto, ili aperigis dian regnon surtere. Sed ili ne kredas en Dio. Kion fari? Nu, nu, sinjoro! Respondu, mi petas!

— Se ili estas sendiuloj, ili ne trafos paradizon, — diris la baptisto firmvoĉe, — ili pereos.

— Sed ja ili estas bonaj homoj. Tion vi mem diris.

— Ne gravas. Jes, ili faras bonajn aferojn. Tion ankaŭ parolis nia pastoro, kaj li estas justa viro. Tamen Biblio deklaras, ke ne sufiĉas nur bonaj aferoj, necesas ankaŭ kredo. Sekve ili pereos.

— Ne, serioze, sinjoro, — persistis s-ro Adams, — vi ja estas junulo kaj finis mezan lernejon. Pro kio Kristo dufojon revenonta la teron, punos cent sepdek milionojn da rusoj, kiuj atingis tion, ke en Rusio ne ekzistas malsatuloj kaj senlaboruloj, ĉiuj estas sataj kaj feliĉaj? Jes, jes, sinjoro! Vi tion pripensu! Cent sepdek milionoj laborantaj, honestaj kaj bonaj homoj. Ĉu Dio estos tiom kruela kaj ne enlasos ilin la paradizon?

La veturpetanto profundiĝis en pensadon. Li evidente kompatis bonajn rusojn. Li longe hezitis antaŭ respondo.

— Mi opinias, — trabalbutis li, — se Biblio tion deklaras, do necesas akcepti ĝin tutan, aŭ…

— Nu, nu, sinjoro, aŭ… — ekkriis kontenta s-ro Adams.

— Sen kredo en Dio neniu saviĝos, — mallaŭte diris nia kunvojaĝanto.

— Rigardu! Rigardu! — ekkriis s-ino Adams.

Ni enveturis en Zionan kanjonon (Zion Canyon), kaj do konversacio kun la juna baptisto ĉesis.

En budo de kontrolisto neniu estis. Ni haltis la aŭton kaj kelkfoje eksignalis, sed neniu alvenis.

– Ĝentlemanoj, oni ne volas preni niajn dolarojn pro ekskurso, sekve ni rigardos la kanjonon senpage.

Dum iom da tempo ni veturis inter malvastaj ruĝaj rokoj, el kiuj diversflanken elŝoviĝis pinoj kaj iuj radikoj. Montfendejo poiome plivastiĝis. Iuj rokoj havis tre longajn rektajn krevojn, per aliaj krevoj oni kvazaŭ desegnis kvadratojn.

– Ĉu vi volas, sinjoroj, — diris s-ro Adams, — ke mi vendu al vi belan literaturan esprimon? Kiom vi pagos? Nenion? Ĉu vi volas senpage? Nu, bone. Jen ĝi: vento skribis sur tiuj ĉi rokoj sian kronikon. Ĉu taŭgas? Enskribu ĝin en viajn agendojn. Mi serioze opinias, ke mi nun pliriĉigis la rusan literaturon.

Nia limuzino kelkfoje ĝiris. La montfendejo iĝis ankoraŭ pli vasta. Nur hieraŭ ni opiniis, ke Granda kanjono estas plej bela kaj nenie ekzistas io pli majesta. Sed nur post unu tago ni ekvidis la alian kanjonon, ne tiom grandan, sed pli ekzotikan kaj fantastan. Grandan kanjonon ni observis de supre. Zionan kanjonon ni traveturis laŭ ĝia fundo aŭ laŭ artefaritaj niĉoj en rokoj. Granda kanjono aspektis kiel renversa montaro. Ĉi tie ni vidis murojn de la kanjono de malsupre. Ni trafis kvazaŭ en sorĉan regnon de infanaj sonĝoj kaj fantazioj. Vojo, laŭ kiu ni veturis estis en ombro, kaj altajn rokojn lumigis la suno. Surfone de ĉielo vidiĝis kvazaŭ ruĝaj turoj, karuselo, piramidoj, bestkapoj. Ie brilis akvofalo, simila al akurate algluita ladrubando.

Ni enveturis tunelon. Certan tempon ni moviĝis en plena mallumo. Baldaŭ enfronte aperis lumo. En tunela muro oni aranĝis arkan breĉon kaj terason kun ŝtona bariero. Ni haltis kaj lasis la aŭton. Ĝia pordo klakis, kiel kanonpafo. Nin ĉirkaŭigis rokoj. Nur videblis ĉielero. Surfunde estis malgranda lago. En tia solena medio homo kutime silentas aŭ komencas iel ajn petoli. Ni subite, eĉ por si mem, akre ekkriis, por ekaŭdi eĥon.

La tunelo distancis kilometron kaj duonon. Ĝin oni breĉis kontraŭ pli ol miliono dolaroj speciale por observado de l' kanjono. En ĝi estis kelkaj breĉoj, kaj el ĉiu oni povas vidi novan pejzaĝon. Tre malproksime malsupre sinuis asfalta ŝoseo, laŭ kiu senbrue moviĝis aŭtetoj. Preskaŭ ĉiuj rokoj memorigis ion — katkapon, ungegojn, ombron de lokomotivo. Plej impona estis kolosa figuro de indiano, kiun elĉizis la naturo sur roko. Lia vizaĝo estis kvieta kaj rigora. Sur lia kapo estis io, simila al ordinara india plumo.

Ni elveturis el la tunelo kaj jam post kvin minutoj malleviĝis laŭ tiuj sinuoj de l' ŝoseo, kiujn antaŭnelonge rigardis el la teraso. Sur la vojo kuŝis falintaj flavaj folioj. Ni renkontis kelkajn flakojn, kovritajn per maldika glacio. Ombro de mala muro tuŝis kruron de indiano. Estis plena, senlima silento. Ni veturis tre malrapide, elŝaltinte motoron. Ni malleviĝis malsupren kviete kaj solene, kiel ŝvebanta birdo.

Aperis arbeto kun flavetaj, kokidaj folioj, kaj post ĝi — la alia kun verdaj folioj. Ni trafis someron.

Hodiaŭ, dum unu tago, pli ĝuste dum kelkaj horoj, ni trafis ĉiujn kvar sezonojn.

Antaŭ nia forlaso de Ziona kanjono, ni vizitis rimarkindan fendegon inter rokoj, kiun indianoj nomas “Templo de Sinouava” (Temple of Sinawava). Interne de fendego sur granda piedestalo sidis ventraĉa, malbela idolo. Ni longe rigardis ĝin, kaj nur poste komprenis, ke ĝin faris la naturo, sed ne homoj. Ĉirkaŭ la monumento bruis rapida rivereto, turnanta ŝtonerojn.

Ni jam ne miris tion, ke la naturo anticipis indian arkitekturon, indiajn pentraĵojn kaj la indianon mem. Ĉi-konkludoj aperantaj post vojaĝo tra dezerto de navaho, ŝajnis post observado de Ziona kanjono tre malabundaj kaj nedecidemaj. Ĉi tie klariĝis, ke tuta arto — egipta, greka, ĉina, gotika, imperia stilo, kaj eĉ nuda formalismo — tio ĉi jam ekzistis iam, kaj ĉion ĉi genie aperigis la naturo.

— Estu ni gajaj, sinjoroj, — diris Adams, kiam ni informiĝis pri necesa vojo al Las Vegaso kaj ekakcelis veturadon. — Ni pagis neniun cendon pro observo de la vidita pejzaĝo, memoru tion.

Tamen li ne sukcesis fini sian eldiraĵon, kiel ni renkontis budon, el kiu afable elrigardis kontrolisto. Li haltigis nin, prenis du dolarojn, lekis perlange rondan etikedon kaj algluis ĝin sur vitron de nia aŭto.

– Ĝis revido, sinjoro (good bye, sir)! — diris Adams triste kaj tuj aldonis: — nur du dolarojn pro tuta beleco! Ho, ne! Mi opinias, ke pago estas tre malmultekosta.

Nia kunvojaĝanto petis eligi lin en proksima urbeto. Li longe skuis niajn brakojn kaj ripetis, ke ni estas bonaj personoj. Li metis sian valizon sur ŝultron, prenis mantelon permane kaj ekiris for. Sed post kelkaj paŝoj li haltis, turnis sin kaj demandis:

— Se mi trafus Rusion, ĉu mi ankaŭ trovus laboron?

— Certe, — respondis ni, — samkiel ceteraj tieaj loĝantoj.

— Jes… — diris la juna baptisto. — Sekve, laboro estas! Jes…

Li volis ion aldoni, sed, probable, ŝanĝis decidon kaj rapide, nerigardante returnen, ekpaŝis laŭ strato.



La dudeknaŭa ĉapitro. Sur kresto de digo


Ni denove rompis nian promeson, kiun jam kelkfoje eldiris al sinjoro Adams, halti dum alveno de krepusko. Nia provita limuzino venis Las Vegason nokte, en plena mallumo. La luno ankoraŭ ne leviĝis. Ie enfronte vidiĝis lumturo, kiu, dum nia movado, translokiĝis maldekstren kaj poste restis malantaŭ. Anstataŭ ĝi aperis alia lumturo. Ĉi-loke nia ondeca ŝoseo situis sub aeroplana vojo direktanta en Losanĝelon. En granda silento de dezerto aŭdiĝis nur ĝemoj kaj balbutoj de s-ro Adams.

— Bekio! Bekio! Ne tro rapide! Kvardek mejlojn hore — tio estas troa.

— Lasu min en paco, — diskrete replikis lia edzino, — alie mi eliĝos kaj vi vojaĝu sen mi plu.

— Sed, Bekio! Bekio! Tio ne eblas (It's impossible)! — ĝemis la edzo.

— Mi ne volas paroli kun vi (I don't want to speak with you)! — ekkriis ŝi.

— Kaj geedzoj komencis interpiki unu la alian anglalingve. Lumturoj speguliĝis en iliaj okulvitroj.

Lastfine aperis enfronte lumetoj de Las Vegaso.

Multon povas imagi moskvano dum frosteta decembra vespero, kiam li trinkas teon kaj aŭskultas rakontojn pri helaj tremantaj lumoj en Las Vegaso. Li tuj bildigas akrajn meksikiajn rigardojn, toreadoron en velura pantalono, gitaron, banderilojn kaj tigran pasion.

Kvankam ni jam delonge konvinkiĝis tion, ke usonaj urboj ne aperigas al vojaĝanto iujn surprizojn, tamen ni enanime esperis. Ĉar tre alloge brilis lumoj de nekonata urbo en varmeta nigra dezerto. Kiu tion scias! Ĉu vekiĝinte en kampadejo kaj elirinte surstraten, ni ekvidos sudajn kafejojn sub baldakenoj, pitoreskajn bazaretojn, kie super amasoj da legomoj vidiĝas aroganta muzelo de kamelo, kaj ni aŭskultos bruon de homamaso kaj blekojn de azenoj. Sed la Unuiĝintaj Ŝtatoj per kunaj penoj okazigis por nia imago novan baton. Vekiĝinte en kampadejo kaj elirinte surstraten, ni ekvidis urbon Gallopon kun ĝiaj gazolinaj stacioj, farmaciejoj, malplenaj trotuaroj kaj pavimoj, laŭ kiuj moviĝis pluraj aŭtomobiloj. Ni eĉ supozis, ke nun, samkiel en Gallopo, el post angulo aperos duonkamiono kaj enpuŝis flankon de nia limuzino. Estis enuige rigardi tiun unuformecon. Traveturinte dezerton, ni vizitis multajn urbetojn, kaj ĉiuj, krom Albukerko kaj Santa-Feo, estis tute similaj al Gallopo. Verŝajne nenie en la mondo ekzistas sama paradokso: unuformaj urboj en varia dezerto.

Las Vegaso ĝisfine kuracis nin. Poste ni jam neniam esperis renkonti iun surprizon en nova urbo. Ĉi-konkludo reale efektivigis ioman utilon, ĉar io tamen surprizis nin.

En la urbo ni restis ankaŭ por matenmanĝi en apoteko matenmanĝon N3 (breakfast N3) kaj lasis ĝin ĉirkaŭveturinte skvaron kun lanternoj. Ni faris tion tre haste kaj hazarde trafis straton kun kontraŭdirekta trafiko, sekve malplenumis lokajn trafikregulojn. Al ni tuj alveturis polica aŭtomobilo. Policano ordonis al ni halti.

— Mi estas ege, ege kulpa (I'm very, very sorry) — diris s-ino Adams maldikavoĉe.

— Mi tre, tre petas pardonon!

— Tre, tre, sinjoro oficiro! — subtenis ŝin s-ro Adams.

Ĉi-foje ni ankaŭ ne ricevis teruran avizon (ticket). Policano estis kontenta pro tio, ke naivaj novjorkaj provinciuloj investis lin “oficiro”, kaj do li sole faris diskurson pri lokaj trafikreguloj en Las Vegaso, kiun s-ro Adams aŭskultis kun granda atento:

— Certe, sinjoro oficiro! Jes, sinjoro oficiro! Sendube, sinjoro oficiro!

Fine la policano indikis al ni vojon en Boulder-urbon (Boulder city).

Preterveturinte tri blokojn, ni rimarkis polican aŭtomobilon atingintan nin. Ĉu “sinjoro oficiro” ŝanĝis sian decidon kaj tamen volas enmanigi avizon? Sinjorino Adams akcelis movadon, sed policana “pakard” (packard) rapide atingis nin kaj “sinjoro oficiro”, elŝovinte sin el fenestro, diris:

— Sinjorino! Mi sekvis vin por konvinkiĝi pri tio, ke vi ne perdos ĝustan vojon. Tamen tio bedaŭrinde okazis. Vi preterveturis du troajn blokojn.

— Grandan, grandan dankon (Thank you very, very match)! — ekkriis s-ro Adams kaj trankviliĝinte ekspiris.

— Very, very! — subtenis lin s-rino Adams.

— Very match! — replikis ni, samkiel eĥo en Ziona kanjono.

Ĝis Boulder-urbo estis nur tridek mejlojn, kaj post kvindek minutoj ni jam haltis ĉe federala budo, simila al la ceteraj, situantaj ĉe enirejoj de usonaj naciaj parkoj. Ĉi tie budo staris ĉe enirejo de la urbeto, fondita dum konstruado de plej potenca digo en la mondo sur rivero Kolorado. En budo oni donis al ni paspermesilon, sur kiu estis enskribitaj reguloj por vizitantoj de la konstruejo, kaj ni enveturis la urbeton.

Estis strange, ke ni malmulton aŭdis en Usono pri konstruado de la digo. Periodaĵoj pri ĝi preskaŭ nenion skribis, kaj sole pri fino de konstruado, kiam ĉi tiean inaŭguradon venis prezidanto Rusvelt (Roosevelt), oni aperigis kurtan filmon. Ni spektis ĉi tiun kronikon kaj lia diskurso fiksiĝis en nia memoro. Li parolis pri signifo de agado de federala registaro. Li laŭdis iujn guberniestrojn kaj senatanojn, kontribuintaj al konstruado de la digo, sed li nenion diris pri personoj, kiuj projektis kaj konstruis ĝin, ĉi tiun grandan monumenton prezentantan venkon de homo super la naturo.

Nia vizitado de Bouldera digo, krom ebleco per siaj okuloj vidi la teknikan miraklon, ankaŭ ebligis renkonti inĝenieron Thomson, unu el malmultenombraj ceteraj, usonaj inĝenieroj, kiujn dekoraciis sovetia registaro per ordeno de “Laborista Ruĝa Flago”.

Blankaj konstruaĵoj de l' urbeto okulblindige reflektis la eternan dezertan sunon. Kvankam ili estis konstruitaj nur por provizora loĝado kaj nuntempe ties duono estis malplena, kaj baldaŭ tute malpleniĝos ties resto, kaj la urbeto, probable, estos ruinigita. Tamen ĝi plaĉis al ni pli, ol ĝiaj fratoj, similaj al Gallopo, konstruitaj por ĉiam. En ĝi estis tre multe da gazonoj, florbedoj, korbopilkaj kaj tenisaj ejoj.

Ni renkontis s-ron Thomson en hotelo kaj tuj ekpaŝis kune al konstruejo.

Thomson, ĉefinĝeniero pri muntado de “Ĝenerala Elektro” (General Electric) estis maldika, kvardekjara viro kun longaj nigraj okulharoj kaj tre viglaj okuloj. Malgraŭ ripoztago (ni venis dimanĉe), sur li estis laborista pantalono kaj kurta ŝama jako kun zipo. Oni diris al ni, ke li estas unu el plej spertaj, kaj povas esti, plej sperta ĉefmuntisto en la mondo, kvazaŭ la monda ĉampiono pri muntado de kolosaj generatoroj.

La ĉampiono havis sunbrunajn manojn, kiujn kovris kaloj kaj freŝaj grataĵoj. Thomson maturiĝis en Skotlando. En lia senriproĉa angla prononco aŭdiĝis malsimila skota “r”. Dum (NB. la Unua) mondmilito li servis kiel brita piloto. Lia vizaĝo konservis videblan tristecon, kiun ofte havas militveteranoj. Li fumas pipon, kaj iufoje, laŭ malnova milita kutimo, mem rulumas cigaredojn el flava papero.

Lia fako preskaŭ separis lin de lia patrolando, almenaŭ tio ŝajnis al ni. Ĉar li estas brito, oficas en usona kompanio kaj migras tra la tuta mondo. Probable, ekzistas neniu kontinento, en kiu sinjoro Tomson ne muntis kelkajn maŝinojn. En USSR Tomson troviĝis sep jarojn, laboris en Stalingrado kaj en Dneprostroj-o (NB. hidroelektrostacio sur rivero Dnepro, nun en Ukrainio), meritis ordenon de “Laborista Ruĝa Flago”; kaj nun ĉi tie, en dezerto, sub la varmega suno muntas generatorojn de Bouldera digo. Ĉi tie li laboros ankoraŭ unu jaron. Kio estos poste? Li ne scias. Supozeble lin “Ĝeneral Elektrik” oficsendos Sudan Amerikon, aŭ en Hindion, Aŭstralion aŭ en Ĉinion.

— Mi tre volus viziti denove USSR-on, — diris Tomson, — kaj observi nunan situacion. Ja mi restigis en via lando ereton de mia koro. Bedaŭrinde, mi, kune kun mia edzino, ne havas idojn, do mi nomas tiel miajn muntitajn maŝinojn. En Rusio troviĝas kelkaj miaj idoj, plej amataj idoj. Kaj do mi volus vidi ilin.

Li komencis rememori personojn, kune kun kiuj li laboris.

— Mi neniam forgesos minuton, kiam muntado en Dneprostroj-o estis finita kaj mi proponis al Vinter (Winter) premi konektilon, por ke lia mano ekfunkciigu generatorojn. Mi diris tiam: “Sinjoro Vinter, supo estas preta”. En okuloj de Vinter estis larmoj. Laŭ rusa kutimo ni interkisis unu la alian. En Rusio estas multe da spertaj inĝenieroj, sed Vinter estas tute unika figuro. La samajn, kiel li mem, oni povas kalkuli per fingroj de unu mano. Kio li estas nun? Kie li?

Ni diris, ke nuntempe Vinter estras Glavhidroenergostroj-on.

— Tio meritas bedaŭron, — diris Tomson. — Ne, tiu spertulo ne devas ofici en kancelario.

Ni klarigis, ke Glavhidroenergostroj-o ne estas kancelario, sed io tre pli grava.

— Mi tion komprenas, — respondis Tomson, — tamen, ĉi-afero ne taŭgas por sinjoro Vinter. Li estas marŝalo. Li devas ĉeesti militkampon. Li devas estri iun konstruadon. Mi scias, ke vi nun multon konstruas. Pasis jaroj, kaj do nun oni povas konversacii pli malkaŝe. Plimulto de niaj inĝenieroj ne kredis, ke la unua kvinjara plano prosperos, ke viaj netrejnitaj laboristoj kaj junaj inĝenieroj kapablos iam ekposedi komplikajn teknologiajn procesojn, precipe la elektroteknikajn. Sed, tion vi atingis! Nun ĉi-fakton neniu rajtas nei.

Tomson petis s-inon Adams lasi ŝoforan sidlokon, por ke li direktu la aŭton, ĉar antaŭe estis danĝera vojparto, kaj li lerte ekkondukis ĝin laŭ kapturna krutaĵo al fundo de la kanjono.

Dum malleviĝado kelkfoje aperis aspekto de la digo.

Imagu montan riveron Koloradon, fluantan laŭ fundo de grandega ŝtona koridoro, kies muroj estas altegaj, preskaŭ vertikalaj, nigraruĝaj rokoj. Ties alteco superas sescent kvindek futojn. Inter du faritaj de la naturo muroj, hommanoj konstruis el ferbetono la trian muron, barantan fluadon de l' rivero. Ĉi-muro estas duoncirkla kaj similas hardiĝintan akvofalon.

Post kiam ni admiris la dignon de malsupre, ni leviĝis supren, por rigardi ĝian supraĵon. Tomson petis nin paŝi nur laŭ dekstra flanko. De sur grandega alteco ni ekvidis sekigitan fundon de l' kanjono kun postsignoj, kiujn restigis la unika konstruado: eroj de formujoj kaj cetera konstrua rubo. Al fundo malrapide descendis kargovagono, alligita al ŝtala kablo.

— Nun eblas transiri al maldekstra flanko, — diris sinjoro Tomson.

Li anticipe preparis interesan efekton. Maldekstren de l' digo situis abunda, pura malvarmeta lago. Kiam s-ro Tomson atingis mezon de l' digo, li vaste disŝovis siajn gambojn de ambaŭ flankoj de blanka linio.

— Nun, — diris li, — mi staras per unu gambo en Arizono, kaj per la alia — en Nevado. Bouldera digo, situanta en intertuŝejo de kvar ŝtatoj — Arizono, Nevado, Utaho kaj Kalifornio, — eldonas al dezerto ne sole elektron, sed ankaŭ akvon. Krom hidroelektrostacio ĉi tie estos centro de irigacia sistemo de Tutusona kanalego.

— Bonvolu diri, — demandis ni s-ron Tomson, — kiu estas aŭtoro de projekto de l' digo?

Li surprizis nin, ĉar ne sukcesis respondi la demandon. Li nur menciis nomojn de akciaj societoj, kiuj laŭ mendo de registaro realigis la projekton.

— Verŝajne, — diris Tomson, — se iun konstruiston oni demandus, kiu ĉi tie muntas turbinojn, li ne sukcesus mencii mian nomon. Li simple dirus, ke muntadon realigas kompanio “Ĝeneral Elektrik”. Inĝenieroj en Usono malofte estas konataj. Ĉi tie oni konas nur firmaojn.

— Tamen ni, sinjoro Tomson, opinias, ke ĉi tio estas granda maljusteco. Ni konas tiun, kiu konstruis katedralon de Sankta Petro en Romo, kvankam ĝi estis konstruita antaŭ multaj jarcentoj. Aŭtoroj de Bouldera digo, kiu kunligis rimarkindan teknikon kaj mirindan konstruarton, rajtas esti fame konataj.

— Ne, — diris sinjoro Tomson, — mi ne vidas tiun maljustecon. Mi mem, ekzemple, ne strebas al famo. Mi estas tute kontenta pri tio, ke mian nomon konas ducent fakuloj en la mondo. Krome, nuna teknika stato estas tia, ke malfacile oni povas difini aŭtoron de certa projekto. Epoko de Edison finiĝis. Nun estas ĝenerala teknika progreso. Kiu konstruas Boulderan digon? Ses fame konataj kompanioj. Kaj neniu plu.

— Tamen en USSR estas pluraj fame konataj inĝenieroj kaj laboristoj. Periodaĵoj skribas pri ili, aperigas iliajn portretojn.

— Vi simple profundiĝis en konstruadon. Ĝi nuntempe signifas tre gravan rolon. Iom poste vi forgesos ĝin kaj ĉesigos fami inĝenierojn kaj laboristojn.

Ni ankoraŭ longatempe diskutis pri fameco, sed ŝajnis al ni, ke neniu sukcesis aliopiniigi. Vidpunkto de Tomson estis komprenebla por ni: kapitalismo deprenis lian famecon, — pli ĝuste, uzurpis ĝin, kaj do tiu ĉi fiera viro ne deziras eĉ ion ajn aŭdi pri ĝi. Li fordonas al liaj mastroj sian kapablon kaj ricevas pro tio salajron. Li opinias, ke ili kvitas.

Stare sur supraĵo de unu el plej perfektaj konstruaĵoj de nia epoko, pri kiu precize estas konate nur tio, ke estas nekonataj ĝiaj aŭtoroj, ni parolis pri fameco en Usono.

Fameco en tiu ĉi lando komenciĝas kune kun reklamo. Tamen oni reklamas iun personon nur tiam, kiam iu profitas pro tio.

Kiu en Usono estas reale fame konata? Tiuj, kiuj mem “faras” monon, aŭ tiuj, per kies kontribuo, “faras” monon iu alia. Esceptoj el tiu ĉi regulo ne ekzistas. Mono! Tutlande estas fame konata ĉampiono de bokso aŭ futbalo, ĉar matĉoj, en kiuj li partoprenas, alportas abundan profiton. Ankaŭ estas fame konata kinostelo, ĉar ŝian famecon bezonas entreprenisto. Tamen li povas neigi tiun famecon ĉiumomente laŭ sia kaprico. Fame konataj estas gangsteroj, ĉar profitas periodaĵoj, eldonantaj plaĉajn artikolojn pri ili.

Kaj kiu ekvolos glori Tomson, aŭ Ĝakson, Vilson aŭ Adams, kiuj nur konstruas elektrostaciojn kaj pontojn, muntas maŝinojn kaj irigaciajn sistemojn?! Iliaj mastroj eĉ malprofitos pro ties fameco, ĉar tiam necesos plialtigi salajrojn.

– Ĝentlemanoj, — diris al ni sinjoro Adams, — se vi opinias, ke Ford estas fame konata en Usono pro tio, ke li produktas plej malkarajn aŭtojn, do vi eraras. Estus stulte tiel opinii. Simple laŭ tuta lando veturas aŭtoj kun lia nomo sur radiatoroj. En via lando gloriĝis tute malsama Ford, li tie gloriĝis kiel mekanikisto. En Usono Ford gloriĝis kiel prosperanta komercisto.

Jes, probable, karega sinjoro Tomson estas prava, kiam li rifuzas usonan famecon. Gloro en Usono estas varo. Sekve, samkiel ceteraj varoj en Usono, ĝi donas profiton ne al tiu, kiu ĝin produktis, sed al tiu, kiu ĝin vendas.



La kvara parto. La ora ŝtato

La trideka ĉapitro. Rekordo de sinjorino Adams


Ĉe limo de Kalifornio oni haltigis nin apude de inspektorejo, kiun ĉirkaŭigis malgrandaj kaktoj, kaj oni esploris la limuzinon.

En Kalifornion oni ne rajtas enigi nek fruktojn, nek florojn. Kalifornianoj timas, ke la ŝtaton povas penetri bakterioj kaj provoki flormalsanojn. Inspektoro algluis sur frontan vitron de nia aŭto etikedon kun bildo, prezentanta helbluan perspektivon kaj verdajn palmojn, kaj ni trafis Kalifornion, “la Oran ŝtaton”.

Tamen, preterveturinte inspektorejon, neniujn palmojn ni ekvidis. Tie estis dezerto, same majesta kaj admirinda, kiel en Arizono, Nevado kaj Nova Meksikio. Nur la suno ĉi tie radiis pli varme kaj aperis multaj kaktoj. Abunda kaktaro elŝoviĝis el sablo de ambaŭ flankoj de ŝoseo. Ties alteco egalis al alteco de iu pomarbo.

Tiel pasis duontago. Ni matenmanĝis bananojn kaj nuksojn, kiel simioj. Vojo transpasis de unu plataĵo al la alia kaj poiome leviĝis. Kaktoj malaperis ankaŭ subite, kiel ili aperis. Ĉe horizonto ekvidiĝis krada turo. Post ĝi — la alia kaj ankoraŭ la tria. Ili similis marsajn militmaŝinojn. Ni preterveturis linion de alta tensio, konstruitan por liveri kurenton de Bouldera digo al Kalifornio. Elektro ritme trafikis trans sabloj kaj montetoj de dezerto.

– Ĝentlemanoj, — diru al mi, — ĉu vi sentas sonoron en viaj oreloj? Konfesu.

Ni fiksaŭskultis. En oreloj reale io sonoris. Sinjoro Adams ekiĝis tre ĝoja.

— Tio estas rezulto de atmosfera hipotensio, — diris li. — Ne konsternu tio vin! Ni nerimarkeble grimpis sur sufiĉe grandan altecon. Tamen mi opinias, ke tio estas nia lasta transpasejo.

Sinjoro Adams, samkiel ĉiam, estis prava.

Baldaŭ ni komencis descendi laŭ pitoreska sinua vojo en novan dezerton. Ĉar ni vidis ĝin de sur granda alteco, do ĝi aspektis malsame, kompare al ceteraj, jam vizititaj, dezertoj. Ĝin kovris maldensa vualo de vaporoj. Post longatempa interrompo denove aperis rezultoj de homa agado: kultivitaj kampoj, irigaciaj kanaloj, verdaj plantoj, ampleksaj vitejoj, malaperantaj en nebula horizonto, kaj naftaj arganoj de urbo Bekersfildo (Backersfield). Estis decembro. Aperis palmoj, arboj, kaj junulinoj, vestitaj je jupoj aŭ je pantalonoj. Virinaj pantalonoj kaj surkolaj tuketoj estis precizaj indikiloj pri proksime situanta Holivudo (Hollywood), ĉar tio estis kinematografia stilo.

Ĉi-parto de Kalifornio estas irigaciita dezerto. Se ĝin oni ne akvumos dum almenaŭ semajno, ĝi turniĝos je sama dezerto, kiel antaŭe. Florojn necesas akvumi ĉiutage, por ke ili ne pereu.

— Ne, serioze, ĝentlemanoj! — ekkriis s-ro Adams. — Kalifornio estas unika ŝtato! Ĉi tie principe neniam okazas pluvo. Jes, jes, principe. Vi simple ofendos kalifornianon, se vi diros al li, ke ĉi tie iufoje pluvas. Tamen, se tiun tagon, kiam vi alvenis, okazis pluvo, — tiam kaliforniano tre ekkoleras, levas la ŝultrojn kaj parolas jenon: “Okazis io nekomprenebla. Mi loĝas ĉi tie dudek jarojn, ĉi tie mortis mia unua edzino, kaj la dua malsaniĝis, ĉi tie maturiĝis miaj gefiloj kaj finis mezan lernejon, sed pluvon mi vidas unuafoje!” Tio estas vero, sinjoroj. Vi ne volas kompreni, kio estas Kalifornio. Mi persvadas vin — ĉi tie iufoje pluvas!

Naftaj arganoj apud Bekersfildo, respektive al la oklahomaj, metalaj, estis faritaj el ligno. Ci tie troviĝas pli malnovaj naftobasenoj. Kaj denove, apud arganoj, ni ekvidis aĉajn kabanojn. Tiu estas realo de usona vivo: ju pli riĉhava areo, ju pli milionojn dolarojn oni elsuĉas aŭ elterigas tie, des pli malriĉaj kaj malbelaspektaj kabanoj troviĝas tie, en kiuj loĝas homoj, elsuĉantaj kaj elterigantaj tiujn milionojn.

Cetere, suĉas nafton ne sole grandaj kompanioj. Suĉas individue ankaŭ lokaj rezidantoj, posedantoj de domoj kaj aŭtoj. Ili boras truon en sia tereno kaj elterigas kelkajn galjonojn tage. Tiun rimedon usonanoj nomas “sovaĝa kato”(wild-catting).

Bekersfildo distingiĝas de pluraj, jam viditaj Gallopoj, sole per ĝiaj palmoj. Tamen ĉi tiu distingo estas grava: ĉar Gallopo kun palmoj plaĉas al ni multe pli, ol Gallopo sen palmoj.

Ĉi tieaj komerco kaj reklamo estas pli viglaj, ol en dezerto. Post multenombraj kaj unuformaj afiŝoj “Trinku Koka-Kolon”, ĉi tie sentiĝis novjorka aktiva zorgemo pri konsumantoj. Mastro de eta gazolina stacio, situanta ĉe elirejo de Bekersfildo, pendigis super sia stacio komikan homfiguron, faritan el malplenaj ujoj de maŝina oleo. Ĝi balanciĝis pro ventoblovoj, bruis kaj ĝemis, samkiel sola, forgesita fantomo. En ĝia ĝemado klare aŭdiĝis: “Aĉetu oleon nur el Pensilvanio. Tiu ĉi oleo estas produktita en kvakera ŝtato. Kvakeroj estas bonaj homoj, kaj do ili ne produktas malbonkvalitan oleon!”

Iom plue, super aŭta servejo (service station), pendis tute neordinara afiŝo, kiun rimarkis s-ro Adams, brue ekaplaŭdis kaj ekkriis:

— Bekio! Haltu ĉi tie!.. Jes, jes, ĝentlemanoj, — diris li, — bonvolu atente legi tekston de la afiŝo, se vi deziras kompreni animon de usonano.

Jen la teksto: “Aŭta priservo. Ĉi tie vin ĉiam oni renkontas kun amika rido!”

Ni tuj imagis kutiman situacion: vunditan pasaĝeron en tre difektita aŭto, simila al tiu, kiun ni vidis en Granda kanjona garaĝo, oni renkontas kun rido.

— Ne, ne, sinjoroj, serioze, rido estas stilo de usona vivmaniero. Ĉi tio estas vero. Tamen, usona rido, ĝenerale sincera, laŭta kaj vivĝoja, iufoje incitas.

Imagu vi, ke renkontiĝas du usonanoj.

La unua usonano (ridetas). — Saluton!

La dua usonano (montras kelkajn dentojn). — Saluton!

La unua. — Kiel vi fartas (ridas)? (How do you do!)

La dua. — Tre bone. Dankon! (montras ĉiujn tridek du dentojn, inter kiuj estas tri oraj). Kaj kiel vi fartas?

La unua. — Bonege (Very nice)! (laŭte ridas) Kiel pasas viaj aferoj?

La dua. — Perfekte! (ridegas) Kaj la viaj?

La unua. — Senriproĉe! (laŭte ridegas) Nu, ĝis la revido, salutu vian edzinon!

La dua. — Dankon. Ha-ha-ha! Vi ankaŭ salutu! (same laŭte ridegas kaj forte frapetas ŝultron de amiko) Ĝis la revido (Good bye)!

Usonanoj ridas kaj seninterrompe montras dentojn ne pro iuj okazintaj kuriozaĵoj, sed tial, ke tio estas ties stilo. Usono estas lando, kies loĝantaro preferas primitivan klarecon en ĉiuj siaj aferoj kaj ideoj.

Pli bone esti riĉulo, ol malriĉulo. Kaj homo, anstataŭ tio, ke perdi tempon por meditado pri kialoj, kiuj rezultigis mizeron, kaj forigi tiujn kialojn, penas iel ajn akiri milionon.

Pli bona estas miliardo, ol miliono. Kaj homo, anstataŭ tio, ke ĉesigi ĉiujn aferojn kaj ĝui per sia miliono, sidas en oficejo, ŝvitas kaj penas akiri miliardon.

Sporto estas pli utila por homsano, ol legado de libroj. Kaj homo preferas libertempe sporti.

Homo bezonas foje distriĝi, por deflankiĝi de okupoj, kaj li vizitas kinejon aŭ burleskejon, en kiuj oni lin ne devigas pensi pri io grava, ĉar tio malhelpos al li ripozi.

Rido estas pli bona, ol ploro. Kaj homo ridas. Evidente, iam li devigis sin ridi, samkiel dormi kun aperta ventolgiĉeto, matene gimnastiki kaj purigi dentojn. Kaj poste li kutimiĝis. Nun lia rido aperas libere, eĉ sendepende de lia volo. Se vi vidas ridantan usonanon, ne pensu, ke li reale ridas. Li ridas sole pro tio, ke ĉiuj usonanoj devas ridi. Kaj ĝemu kaj sopiru nur meksikianoj, slavoj, hebreoj kaj negroj.

Ni enveturis perfektan kvarstrian ŝoseon, kunligintan Losanĝelon kaj San-Franciskon, kaj denove trafis turbulentan aŭtan torenton, de kiu ni jam komencis malkutimiĝi en dezerto. La ŝoseo kun blankaj strekoj estis nigra kaj grase brilis. Preter ni, brile per vitroj, kun fajfo kuris aŭtoj. De malproksime ili ŝajnis tre altaj, ĉar la ŝoseo respegulis ties radojn. Veturis “bjuik”-oj (buick), “ford”-oj, “krajsler”-oj (crysler), “pakard”-oj (packard), muĝis kaj katblekis pluraj aŭtomobiloj. Permanenta trafiko okazas sur usonaj vojoj.

Kalifornio famiĝis pro tieaj aŭtaj katastrofoj. Apud vojo pli ofte ni renkontis grandajn panelojn, kiuj petegis ŝoforojn veturi pli atenteme. Ili estis perfekte pentritaj, lakonaj kaj timigaj. Granda policano, tenis sub maldekstra brako kadavron de knabino kaj lia dekstra brako estis direktita rekte nin. Sube estis teksto: ”Ĉesigu tiujn mortigojn!” Sur alia panelo estis pentrita senprudentiĝinta viro kun infana kadavro surmane kaj teksto: “Kion mi kaŭzis!”

— Ne, Bekio, mi ne volas, ke nin oni renkontu kun amika rido, — diris s-ro Adams. — Ĝentlemanoj, ĉu vi volas, ke nian difektitan limuzinon oni renkontu kun amika rido? Bekio, ne superu kvardek mejlojn hore, mi petas.

Sinjorino Adams provis ion oponi, sed la paneloj kaŭzis tre fortajn niajn impresojn, kaj do mi subtenis peton de s-ro Adams. Nia kuraĝa kondukantino estis devigita obei.

— Bekio, — laŭte demandis s-ro Adams, — ĉu efektive vi deziras, malfacile tenante mian pezan kadavron, kriegi tra tuta Kalifornio: “Kion mi kaŭzis!”?

Poste s-ro Adams profundiĝis en mapon kaj komencis ion streki sur ĝi.

– Ĝentlemanoj! — diris li fine. — Ni devas viziti Sekvojan parkon (Sequoia National Park). Ĝi situas proksime. Post urbo Delano necesas ĝiri dekstren. Ĉirkaŭvojo ne estas longa — nur sesdek mejlojn. Nia vizito ne superos kvin minutojn, kaj poste ni revenos la ŝoseon por daŭrigi nian veturon al San-Francisko. Ne, sinjoroj, diru al mi nenion. Okazos simpla stultaĵo, se mi ne vizitos Sekvojan parkon. Ni devas esti realaj vojaĝantoj.

Nun ni estas tre dankemaj al s-ro Adams pro tio, ke li venigis nin en Sekvojan parkon, sed tiam ni estis tre lacaj pro veturo tra dezerto, estis superplenigitaj per multaj impresoj kaj tre volis, kiel plej baldaŭ, atingi San-Franciskon, por tuj konsenti lian proponon.

Okazis eta konsilio, en kiu sinjoro Adams, ĉiam tre atentema, kondutis kiel Suvorov (NB. Suvorov, Aleksandro, granda rusa militestro).

Estis akceptita jena decido — viziti Sekvojan parkon dum kvin minutoj.

Kiam ni atingis Delanon, jam pasis du horoj. Dekstre aperis montoj. Ni direktis la limuzinon tien. Tio estis Sierra Nevado, montara ĉeno, situanta inter altebenaĵo Kolorado kaj Kalifornia valo.

Denove antaŭ ni estis severaj montaraj vidaĵoj, denove sinjorino Adams, admire levis ambaŭ brakojn, elŝovis sin el fenestro kaj kriis: “Rigardu, rigardu!” — kaj ni petegis ŝin repreni stirilon kaj rigardi vojon, promesis dum tagmanĝo rakonti pri ĉiuj vidindaĵoj belforme. Tamen ĝis tagmanĝo ankoraŭ ne venis tempo.

Komenciĝis ascendo laŭ pitoreska vojo inter etaj rokoj, riveroj kaj brila, sub la suno, koniferfoliaro. Ni spertis grandan plezuron, leviĝante supren al blua ĉielo, tien, kie, sur neatingebla por ni alteco, situis neĝa supraĵo. Sube, sur preskaŭ vertikalaj verdaj deklivoj vidiĝis malvastaj vojstrioj, laŭ kiuj ni antaŭnelonge aŭtis. Baldaŭ la suno ankaŭ okazis kvazaŭ sube.

— Kie ja estas sekvojoj? — sopire demandis ni.

— Toleru, — iom konfuze respondis sinjoro Adams. — Sekvojoj baldaŭ aperos.

— Sed jam venis tempo por tagmanĝo, — replikis sinjorino Adams, rigardante horloĝon kaj samtempe turnante stirilon.

Baldaŭ aperis enireja budo de nacia parko kaj ni, facile ekspirinte, pagis po unu dolaro. Tamen pasis ankoraŭ ĉirkaŭ unu horo, kiam ni ekvidis la unuan sekvojon.

— Rigardu, rigardu! — ekkriis s-ino Adams, haltigante la limuzinon.

Komence ni nenion rimarkis. Samnivele al ŝoseo senmove staris tuta arbaro de koniferaj pintoj, kies trunkoj kreskis sur deklivoj sube. Sed unu pinto, troviĝanta inter la ceteraj, iel malsimilis tiujn. Rigardinte pli atente, ni rimarkis, ke ĝia koniferfoliaro estas pli verda kaj havas malsaman formon. Ni singardeme ekrigardis suben. Ĉiuj trunkoj estis videblaj de radikoj ĝis pintoj, sed tiu ĉi trunko, dikega kiel turo, daŭriĝis ie sube kaj ne eblas vidi ĝian komencon.

— Nu, kion vi diros, ĝentlemanoj? — triumfis s-ro Adams. — Vi, ŝajne, demandis, kie estas sekvojoj?

— Rigardu, rigardu! — rekriis s-ino Adams.

Ĉi-foje necesis rigardi supren. Apud ni kreskis el tero alia trunko de giganta arbego. Kial ni tuj ĝin ne rimarkis? Ĝi estis tre granda, tro nenormala inter ordinaraj trunkoj de ĉirkaŭigantaj ĝin abioj kaj pinoj, por ke okulo, kutimiĝinta distingi naturan diferencon inter malgrandaĵo kaj grandaĵo, povus tuj rimarki tiun ĉi fenomenon.

Ni malrapide ekmoviĝis plu, de arbo al arbo. Du unuaj, kiuj nin mirigis, estis plej malgrandaj ekzempleroj. Nun ni veturis tra antikva malserena arbaro, fantasta arbaro, en kiu vorto “homo” perdas sian fieran signifon, sed ĉi tie fieran signifon havas nur vorto “arbo”. Sekvojoj, laŭ determino de sciencistoj, apartenas al “konifera klaso” kaj kreskas kune kun ordinaraj abioj kaj pinoj, sed okulfrapas homon tiel, kvazaŭ li ekvidis inter kokinoj kaj porkidoj vivan pterodaktilon aŭ mamuton.

Plej granda arbo aĝas kvar mil jarojn. Ĝi nomiĝas “Generalo Ŝerman”. Usonanoj estas tre praktikaj personoj. Apud la arbo pendas tabuleto informanta, kun granda precizeco, tion, ke el ĝi oni povas ĉarpenti kvardek domojn, kun kvin ĉambroj en ĉiu, kaj tion, ke ĝi estas pli longa, ol vagonaro de “Unio Pacifiko” (Union Pacific Railroad Company). Tamen ni, rigardante tiun ĉi diafanan kaj malserenan arbaron, ne volis pensi pri kvinĉambraj domoj kaj vagonaro de “Unio Pacifiko”. Ni rememoris vortojn de Pasternak (NB.Pastenak, Boriso, granda rusa verkisto kaj poeto): “En arbaro buliĝis katedrala mallumo” kaj meditis pri tio, ke la arbaro jam ekzistis, kiam forestis ne nur Kristoforo Kolumbo (Christopher Columbus), Gajo Cezaro (Gaius Julius Caesar), Aleksandro Makedona (Alexander the Great), kaj eĉ egipta faraono Tutanĥamono (pharaon Tutankhamen).

Anstataŭ kvin minutojn, ni troviĝis en la arbaro du horojn, ĝis kiam krepusko iĝis tre malluma. Pri tagmanĝo ne eblas eĉ revi ĝis reveno al valo. Kaj ni volis tion fari. Sed subite geedzoj Adams interrigardis unu la alian kaj sur iliaj vizaĝoj aperis tute samaj malbonaŭguraj ridetoj. Ni klare supozis, kion ekvolis realigi niaj karaj geamikoj. Vane ni ilin petegis intencŝanĝi, rememori la bebon. La geedzoj estis necedemaj. Interprenante manojn, ili foriris “informiĝi”. Feliĉe, ili tre baldaŭ revenis, ĉar neniu estis en la arbaro, krom “Generalo Ŝerman”. Ekiĝis tre malvarme.

— Bonege! Revenu ni laŭ la malnova vojo, — diris ni.

— Nenio farebla, veturu ni, — ekspirante diris s-ino Adams kaj ekfunkciigis motoron.

— Ne, serioze, ĝentlemanoj, — diris s-ro Adams, — estus bone informiĝi pri alia vojo al valo.

— Por kio necesas alia vojo? Estas perfekta vojo, laŭ kiu ni veturis.

– Ĝentlemanoj! Kroma informo neniam estas troa.

Kaj subite ni ekmalĝojĝis, ĉar renkontis gardiston. Li havis neniujn zorgojn, lia humoro estis bonega, kaj li ion gaje fajfis. La geedzoj Adams atakis lin kiel vampiroj.

— How do you do! — diris sinjorino Adams.

— How do you do! — diris la gardisto.

Kaj komenciĝis multaj demandoj. La gardisto diris ĉirkaŭ kvindekfoje “jes, mem!” kaj “ne, mem!”

– Ĝentlemanoj! — ekkriis s-ro Adams eniĝinte la limuzinon. — Ekzistas alia vojo. Preter la arbo “Generalo Grant”. Ĝi distancas proksime, nur dekkvin mejlojn.

— Sed nun estas mallume. Ni ja tute nenion ekvidos.

— Jes, jes, sinjoroj! Ne parolu tiel “ni nenion ekvidos”.

Antaŭ forveturo sinjorino Adams decidis kontroli ricevitan informon kaj redemandis la gardiston.

– Ĉu ni devas veturi antaŭen rekte? — demandis ŝi.

— Jes, mem.

– Ĝis kiam ni atingos “Generalon Grant”?

— Jes, mem.

— Kaj poste dekstren?

— Ne, mem. Maldekstren.

— Sekve, maldekstren.

— Jes, mem.

– Ĉu, dekstren?

— Ne, mem.

– Ĝis la tria vojkruciĝejo?

— Ne, mem. Ĝis la dua vojkruciĝejo.

— Grandan dankon! — ekkriis s-ro Adams.

Kaj komenciĝis nia granda nokta marŝado de supraĵoj de Sierra Nevado al Kalifornia valo. Du horojn ni veturis en plena mallumo. Kio kreskis ĉirkaŭe ni ne vidis kaj, probable, neniam ekvidos. Verŝajne tie estis kaj generalo Grant, kaj generalo Li (Lee, Robert) kaj ankoraŭ deko da ceteraj sudaj kaj nordaj generaloj (NB.Temas pri generaloj de Civila milito en Usono). Dum turnoj, lanternoj de nia aŭto lumigis glatajn, kretajn rokojn.

Maldekstre estis profundega abismo, tre malproksime apenaŭ vidiĝis kelkaj lumetoj. Subite nia aŭtomobilo ektremis, arieraj radoj komencis devojiĝi. Ni tuj rememoris la tagon de malfeliĉoj, Rok-montaron, Gallop-on kaj fikse sidiĝis. La nestirata limuzino turniĝis laŭlarĝe de vojo kaj dek metrojn glitis malantaŭen, kaj fine haltis distance kelkajn centimetrojn de rando de la abismo.

— Ne, ne, sinjoroj, — ekbalbutis s-ro Adams, penante lasi la aŭton kaj frapante vitron per kubuto, — kviete, kviete… Jes, jes, jes… Tio estas terure! Ĉio pereis!

Elirinte vojon, ni ekvidis, ke ni staras sur glacio.

Unu ĉeno estis en ordo. Ni ĝin volvis sur rado kaj komencis poiome puŝi la limuzinon. Sinjorino Adams trafe turnis ĝin kaj ni daŭrigis nian movadon. Ni ĉiuj jam alkutimiĝis dum gravaj okazaĵoj konservi fieran silenton. Silentis ni kaj nun. Sole s-ro Adams varme flustris:

— Bekio! Bekio! Ne pli kvin mejlojn hore! Ne, serioze. Vi devas kompreni, kio signifas falo de tia alteco!

Inter pintoj de koniferoj, kliniĝintaj super la abismo, aperis tre granda ruĝa lunarko.

Marŝado laŭ glaciiĝinta vojo daŭriĝis tre longe. Ni ne kapablis mediti pri tempo, kaj niaj stomakoj jam ne bezonis manĝojn. Baldaŭ glacio finiĝis, sed aldoniĝis nova plago. Ruĝa benzinindikilo malleviĝis preskaŭ ĝis limo kaj estis apenaŭ videbla.

— Nian gazolinon diablo prenis! — kun ekstazo kaj teruro ekkriis s-ro Adams.

Ni traveturis ankoraŭ ioman distancon, aŭskultante funkciadon de motoro kaj meditante pri tio, kie ni pasigos nokton, kiam benzino elĉerpiĝos kaj la aŭto haltos.

Kaj subite okazis tio, kio nepre okazas en Usono, en lando de aŭtaj mirakloj. Aperis gazolina stacio, tre malgranda kun sola krano. Sed kiel ni estis ĝojaj, renkontinte ĝin! Denove komenciĝis servado (service). Komenciĝis vivo! Dormema servisto, balbutante “jes, mem” kaj “ne, mem”, tute plenigis nian benzinujon. Traveturinte dudek mejlojn, ni rimarkis, ke li forgesis alŝraŭbi ŝtopilon. Sekve ni ĝis urbo Fresno veturis sen ŝtopilo kaj timis elĵeti cigaredstumpojn en fenestrojn, ĉar ni opiniis, ke benzino povas ekflami kaj nian aŭton “diablo prenos”, kaj kune kun ĝi, li prenos ankaŭ nin.

Longe ni moviĝis laŭ vojo, kiun de ambaŭ flankoj ĉirkaŭigis palmoj.

Urbo Fresno, famiĝinta pro tio, kiel diris s-ro Adams, ke en ĝi loĝas tre multe grekoj, dormis. Stratoj estis tute malplenaj. Nur sola altkreska policano malrapide paŝis preter vendejoj kaj ekzamenis ties serurojn. Usonaj grekoj povis dormi trankvile.

Kiam ni alveturis al hotelo, jam venis noktomezo. Distanckalkulilo montris, ke hodiaŭ ni traveturis tricent sepdek kvin mejlojn. Sinjorino Adams prenis stirilon dekses horojn seninterrompe. Tio ĉi estis reala rekordo. Ni volis hurai, sed ne sukcesis. Mankis voĉoj.



La tridekunua ĉapitro. San-Francisko


Kvindek mejlojn ĝis San-Francisko vojaĝantoj povas observi konkuradon inter posedantoj de San-Mateo ponto kaj posedantoj de pramo. Temas pri tio, ke la urbon oni povas atingi nur trans golfo, se oni proksimiĝas al ĝi el urbo Oklendo (Oakland). Komence apud vojo staras modestaj, malgrandaj afiŝoj, kiuj proponas transveturi golfon laŭ ponto aŭ per pramo. Vojaĝanto ankoraŭ nenion komprenas. Dum proksimiĝado afiŝoj iĝas pli altaj kaj pli larĝaj, pli trudemaj iĝas alvokoj de mastroj de ponto kaj mastroj de pramo.

“Plej kurta kaj malkara vojo al San-Francisko estas ponto San-Mateo!” — asertas ĝiaj mastroj.

“Plej rapida kaj agrabla vojaĝo al San-Francisko okazas sur pramo! Unuaklasa restoracio. Ĉarma vidaĵo al Ora pordego!” — persistas mastroj de pramo.

Tie, kie vojo disduiĝas, afiŝoj iĝas gigantaj kaj eĉ ŝirmas la ĉielon kaj la sunon. Ĉi tie vojaĝanto devas elekti direkton.

Ni elektis pramon.

Traveturinte Oklendon, ni haltis ĉe prama kajo. Tie jam amasiĝis kelkaj aŭtomobiloj. Ni atendis nelonge, dek minutojn. Ektintis sonorilo, kaj al kajo aliĝis larĝa pruo de pramo kun du maldikaj fumtuboj, starantaj apude. Ŝipanoj metis descendilon, kaj el pramo elveturis karavane pluraj aŭtoj. Ni vidis neniun piedirantan pasaĝeron. Maŝinoj preterveturis nian amason kaj direktis sin al Oklendo. Tuj retintis sonorilo, kaj sur ankoraŭ varmetajn, odorantajn per benzino kaj oleo, lokojn ekmoviĝis ankaŭ karavane aŭtoj el nia amasiĝo.

Tuta operacio de malŝarĝo kaj ŝarĝo daŭriĝis du minutojn. Aŭtomobiloj okupis holdon, de ambaŭ flankoj de maŝinejo, po du vicoj en ĉiu flanko. Kaj la pramo dekajiĝis.

— Mi opinias, ke ne necesas ŝlosi la limuzinon, — diris s-ino Adams, rigardante pasaĝerojn, kiuj facilmense lasis siajn aŭtojn malfermitajn kaj ĵetis sin sur supran ferdekon.

— Sed ŝlosilon mi tamen kunprenos, — diris s-ro Adams. — Memoru, Bekio, ke singardemo estas plej fidela amiko de vojaĝanto.

Ni leviĝis supren. Super maŝinejo estis haleto kun lignaj benkoj, du mekanikaj bilardoj, aŭtomato vendanta maĉgumon, kaj eta restoracio. Sur pruo kaj poŭpo estis ferdekoj por promenadoj, sur flankoj, super aŭtomobiloj, troviĝis pontetoj kun du savŝalupoj. Sur poŭpo svingiĝis usona stelstria flago.

La golfo estis tiom vasta, ke komence ni eĉ ne vidis malan bordon. Ĉi tie ĝia larĝeco superis kvin mejlojn. Ŝajnis, ke ni trafis realan maron.

— Mi opinias, ĝentlemanoj, — diris s-ro Adams, — ke vi ne intencas admiri Oran pordegon. Ĉu ne?

Ni diris, ke ni intencas.

— Kaj vane, ĝentlemanoj. Ora pordego tre similas vian moskvan Miasnickan pordegon tiusence, ke ambaŭ ne ekzistas. Estas simple elirejo al la oceano, kiu, cetere, ne vidiĝas de l' pramo.

— Sed oni plurfoje ja reklamis vidaĵon al Ora pordego.

— Ne, serioze, ĝentlemanoj, — diris s-ro Adams, — vi tro multon postulas de akcia societo de sanfranciskaj pramoj. Vi ja rajtas transiĝi la golfon, vi ricevas haltejon por via aŭto, vi povas aĉeti maĉgumon ĉe aŭtomato. Kaj vi deziras vidi krome Oran pordegon! Necesas, sinjoroj, kompati mastrojn de l' pramo. Ja ili jam hodiaŭ apenaŭ prosperas pro konkurado kun

mastroj de San-Mateo ponto, kaj kio okazas kun ili post du jaroj, kiam oni finkonstruos tiun objekton, por kies malapero ili elspezis milionon dolarojn!

Kaj sinjoro Adams indikis permane konstruaĵon, kiu elmalproksime ŝajnis etendita trans la golfo drataro.

Kaj jen ĝi, monda teknika miraklo — fame konata pendanta ponto! Ju pli proksime almoviĝis la pramo al ĝi, des pli grandioza ĝi ŝajnis. Dekstre, tute ĉe horizonto, vidiĝis konturoj de alia konstruata ponto trans la golfo.

“Impajr Stejt Bildin” (Empire State Building), Niagaro, uzino de Ford, Granda kanjono, Bouldera digo kaj pendantaj sanfranciskaj pontoj, — ĉio ĉi estas ingrediencoj de unu komplekso. Usona naturo kaj usona tekniko ne nur kompletigas unu la alian, por kune konsterni imagipovon de homo, subpremi ĝin, — ili prezentas tre precize amplekson, larĝecon kaj riĉecon de l' lando, en kiu ĉio devas esti nepre plej alta, plej larĝa kaj plej riĉa en la mondo. Se ja perfektaj vojoj, do unu kaj duono miliono kilometroj! Se ja aŭtomobiloj, do dudek kvin milionoj ekzempleroj! Se ja konstruaĵo, do cent du etaĝoj! Se ja pendanta ponto, do ĝia ĉefa spano longiĝas unu kaj duono kilometrojn!

Nun sinjorino Adams povis libere krii: “Rigardu! Rigardu!” Ŝin neniu haltigis. Kaj ŝi multfoje uzis sian rajton. La pramo navigis preter, staranta en akvo, krada pilono. Ĝi estis larĝa kaj alta, kiel “Generalo Ŝerman”. De sur ĝia alteco nia pramo ŝajnis, probable, tre malgranda, samkiel homo sur fundo de Granda kanjono. Ĝis mezo la pilono estis farbita arĝentkolore. Ĝia alia duono ankoraŭ estis kovrita per minio.

De ĉi tie jam klare vidiĝis San-Francisko, aperanta el akvo, samkiel malgranda Nov-Jorko. Sed ĝi ŝajnis pli agrabla ol Nov-Jorko. Gaja, blanka urbo similis amfiteatron malleviĝantan al la golfo.

— Jen, jen, ĝentlemanoj, — parolis s-ro Adams, — vi ne scias, kio estas la golfo! Serioze. En ĝi libere povas grupiĝi ĉiuj flotoj de ĉiuj landoj. Jes, jes, jes. Estus bone kolekti ĉi tie tiujn flotojn kaj dronigi ilin.

Gaje babilante, ni vice admiris la ponton kaj la urbon.

— De kie vi, samlandanoj? — ekaŭdiĝis subite evidenta volga (NB. Volgo rivero) baso.

Ni ekrigardis returnen. Apud ni staris ŝipano de l' pramo en drapa uniformo, el sub kiu vidiĝis stria ĉemizo, per kiu vestas sin ĉiuj maristoj en la mondo. Sur nigra rubando de lia blua kaskedo estis skribita nomo de l' pramo “Ora pordego” (Golden Gate). Li havis larĝan ruĝan vizaĝon, grizajn tempiharojn kaj bluetajn okulojn.

– Ĉu efektive el Rusio?

— El Moskvo.

— Ho, mia Dio! — ekkriis la ferdeka ŝipano de l' pramo “Ora pordego”. — Ĉu efektive el Moskvo?! Kaj vi ne pensu, mi ne estas malamiko. Nu, kio nun okazas en Rusio? En Moskvo? Kaj ĉu vi ne vizitis Siberion?

Kaj, ne atendinte respondojn al siaj demandoj, li haste komencis rakonti pri si mem. Li, supozeble, delonge deziris interparoli kun rusoj kaj do nun li parolis rapideme, kaj samtempe iufoje ĵetis rigardon al proksimiĝanta bordo.

– Ĉu vi ankaŭ ne vizitis Blagoveŝenskon? Domaĝe, ĝi estas mia patrourbo. Diablo min instigis kaj mi en 1919 eskapis el Rusio, kiam militis Kolĉak (NB. Kolĉak, Aleksandro, militestro dum Civila milito en Rusio). Kun tristo mi tion rememoras. Miaj tri fratoj estas ŝipestroj kaj navigas laŭ Amuro (NB. rivero en sudorienta Siberio). Ja mi ankaŭ estis kapitano. En nia familio ĉiuj estis kapitanoj. Kaj jen nun…Ve, diablo… — Simpla ŝipano. Kaj kie? En pramo! Mi estas dankema, ke min oni almenaŭ dungis…

— Ni bedaŭras. Sed vi povus esti kapitano kiel antaŭe.

— Tamen ĉi tie mi havas komforton! — Li prononcis “kamfort” laŭangle.

Mi ne sukcesis kompreni, ĉu li tion diris serioze aŭ amare ironiis pri sia prama “komforto”.

— Nu, feliĉe bonstatu! — ekkriis li. — Mi kuru! Servo!

Ni ekhastis suben, dume oni jam ekmetis descendilon kaj ĉiuj aŭtomobiloj, krom la nia, jam senpacience intencis ekmoviĝi.

— Donu al mi urĝe la ŝlosilon! — ekkriis al la edzo s-ino Adams.

Laŭ rapideco, kun kiu s-ro Adams komencis serĉi ĝin en poŝoj, ni komprenis, ke nun okazas katastrofo. Ne trovinte la ŝlosilon en veŝto, li haste komencis ekzameni jakon.

— Nu, bonvolu pli rapide! — instigis lin sinjorino Adams.

La unuaj aŭtoj jam atingis bordon.

— Vi perdis la ŝlosilon! — diris s-ino Adams.

— Aĥ, Bekio, Bekio, — balbutis s-ro Adams, serĉante ĝin en ĉiuj poŝoj kaj eltirinte iujn paperaĵojn, — ne diru tiel — “vi perdis la ŝlosilon”.

Kaj ĉirkaŭe estis bruego de aŭtaj signaloj. Fajfegis aŭtoj, starantaj poste, kaj aŭtoj, atendantaj surborde. Al ni alkuris kelkaj ŝipanoj.

— Pli vigle, vigle! — kriis ili.

Surdigita per krioj, s-ro Adams anstataŭ sistema serĉado komencis fari tute nekompreneblajn agojn, — li purigis okulvitrojn kaj subrigardis la limuzinon, poste li rigardante plankon levis laŭvice siajn piedojn, poste ekprovis leviĝi sur supran ferdekon.

Tamen atendi plu simple ne eblis. Bravaj ŝipanoj, inter kiuj ni rimarkis nian amuran kapitanon, rapide sidigis nin en la limuzinon kaj kriante ion similan al “vira” (NB. komando), komencis puŝi ĝin al kajo.

— Mi tre, tre bedaŭras (I'm very, very sorry) — murmuris s-ro Adams, kapoklinante je du flankoj, kiel prezidanto. — Mi terure bedaŭras (I'm terrible sorry)!

Ĉe seninterrompa tintado de l' pramo, signaloj de aŭtoj kaj ofenda rido de ŝoforoj, ŝipanoj elrulis nin al ŝtona kajo kaj kuris returnen al la pramo. Kaj s-ro Adams restis vidalvide kune kun sia kolerinta edzino.

— Mi tre, tre bedaŭras! — daŭrigis murmuri s-ro Adams, kapoklinante.

— Nu! — ekkriis s-ino Adams. — Kiel longe ni haltos ĉi tie sur la kajo?

— Aĥ, Bekio, ne parolu tiel, — diris s-ro Adams, rekonsciiĝinte, — ne, serioze, vi dolorigas min per tiuj ĉi vortoj.

— Nu, bone, mi sole volas scii, kion ni faros ĉi tie sur la kajo. Kien vi metis la ŝlosilon?

Ni komencis streĉe rememori, kiel s-ro Adams prenis la ŝlosilon kaj tion, ke li diris tiam frazon ”singardemo estas plej fidela amiko de vojaĝanto”.

— Nu, rememoru, kien do vi ĝin metis?

— Aĥ, Bekio! Kiel mi povas diri, kien mi ĝin metis? Vi rezonas kiel eta knabino.

— Permesu al mi! — firme diris s-ino Adams kaj, enŝovinte du fingrojn en veŝtan poŝon de la edzo, tuj eltiris de tie la ŝlosilon. — Kio estas tio?

Sinjoro Adams silentis.

— Mi demandas vin, kio estas tio?

— Ne, serioze, Bekio, — ekbalbutis s-ro Adams, — ne parolu tiel — “kio estas tio?”. Ĉi tio estas la ŝlosilo, Bekio. Ja vi mem bone vidas.

Post unu minuto ni jam aŭtis laŭ stratoj de San-Francisko.

Ĝi estas plej bela urbo de Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko. Verŝajne tial, ke ĝi neniel Usonon memorigas. Plimulto de ĝiaj stratoj estas oblikvaj. Aŭta veturado tra la urbo similas distrilon “usonaj montetoj” kaj donas al pasaĝero plurajn fortajn impresojn. Tamen en la urbo estas areo, kiu memorigas plej ebenan en la mondo Leningradon (NB. Nun Sankt-Peterburgo) kun ĝiaj placoj kaj vastaj avenuoj. Ĉiuj restaj partoj de San-Francisko estas mirinda apudmara miksaĵo de Napolo kaj Ŝanhajo. Similecon al Napolo povas konfirmi ni mem. Similecon al Ŝanhajo konfirmas ĉinoj, kiuj loĝas en San-Francisko multenombre.

Al atingoj de l' urbo necesas atribui tion, ke ĝia ĉefa strato nomiĝas ne Mejn-strit (Main street), ne Stejt-strit (State street), ne Brodvej (Broadway), sed simple Merkata strato (Market street). Ni vane serĉis “Supran urbon” (Uptown) kaj “Malsupran urbon” (Downtown). Ne! Ambaŭ forestis en San-Francisko. Aŭ, pli ĝuste, ĉi tie estis tre multe da supraj kaj malsupraj urbopartoj. Probable, rezidantoj de Frisko, tiel alkutimiĝis amikece nomi ĝin alilandaj maristoj, povas ofendiĝi pro tio, ke ni kvazaŭ provas kontraŭstarigi la urbon al Nov-Jorko aŭ Gallopo kaj eltiri ĝin el kuna familio de usonaj urboj. Eble, tio estas realaĵo. Tamen, laŭ nia fremda opinio, San-Francisko pli similas iun eŭropan urbon, ol la usonan. Ĉi tie, samkiel en ceteraj usonaj urboj, supermezura riĉo kaj supermezura mizero situas apude, ŝultro al ŝultro, do senriproĉa smokingo de riĉulo tuŝas malpuran kitelon de senlabora ŝarĝisto. Sed ĉi tiea riĉo almenaŭ ne estas tiel afliktanta kaj enuiga, kaj mizero almenaŭ estas neordinara.

San-Francisko apartenas al tiuj urboj, kiuj jam komence plaĉas kaj plaĉas plu ĉiun sekvontan tagon.

De sur alta Telegrafa monteto malfermiĝas bela panoramo de l' urbo kaj la golfo. Ĉi tie estas aranĝita larĝa placeto kun blankŝtona bariero kaj florvazoj.

La brilan, sub la suno, golfon transnavigas diversflanken blankaj pramoj. Ĉe kajo staras grandaj oceanaj ŝipoj. Ili fumas, intencante fornavigi al Jokohamo, Honoluluo kaj Ŝanhajo. De sur aerodromo de militbazejo startas aviadilo kaj, brile per alo, malaperas en serena ĉielo. Meze de la golfo, sur insulo Alkatrazo (Alcatraz Island), simila elmalproksime al malnova kirasŝipo, oni povas distingi federalan prizonon por plej danĝeraj krimuloj. En ĝi nun troviĝas Al-Kaponeo (Capone, Alphonse), fame konata gangsteroestro, terorizinta la landon. Ordinarajn banditojn en Usono oni sidigas sur elektran seĝon. Al-Kaponeo estas kondamnita por dek unu jaroj en malliberejo ne pro kontrabando aŭ raboj, sed pro nepago de laŭenspeza imposto de kapitalo, akirita per raboj kaj kontrabando. En la prizono Al-Kaponeo verkas kontraŭsovetajn artikolojn, kiujn ĵurnaloj de Hersto (Hearst, William Randolph) plezure eldonas. La fame konata bandito kaj murdisto estas zorgoplena pri stato de Usono kaj planas savi sian hejmlandon kontraŭ disvastigo de komunismaj ideoj. Kaj usonanoj, tre ŝatantaj humuron, nenion ridindan vidas en tiu ĉi situacio.

Sur Telegrafa monteto estas konstruita alta turo, de kies pinto malfermiĝas ankoraŭ pli vasta panoramo. Tamen nin tien oni ne enlasis. Ĉar ĉi-matene de sur la turo ĵetis sin malsupren kaj pereis senlabora junulo, sekve tiutempe eniro en la turon estis malpermesita.

Sanfranciska golfo estas disigita de Pacifiko per du duoninsuloj kun altaj rokoj enfine, kiuj elstaras de norda kaj suda flankoj de l' golfo. Tio ĉi estas Ora pordego. La norda duoninsulo estas rokplena kaj ĝin kovras sovaĝa arbaro. San-Francisko situas sur la suda duoninsulo fronte al la golfo.

Ni alveturis al Ora pordego. Apude sur alta loko oni aranĝis belan parkon kaj konstruis muzeon de fajna arto kun multenombraj kopioj de fame konataj eŭropaj skulptaĵoj. Ĉi tie finiĝas “Linkolna ĉefvojo” (Lincoln highway): aŭtoŝoseo de Nov-Jorko ĝis San-Francisko. Usonaj teknikistoj estas mirinde modestaj personoj. Finaĵon de ilia betona ĉefverko, kunliganta Atlantikon kun Pacifiko, ili signis per memorfosteto alta je tri futoj: sur ĝi estas litero “L”, malgranda bronza bareliefo de Linkolno kaj ĉizita skribaĵo: “La Ŭesta finaĵo de Linkolna ĉefvojo”. Nomoj de konstruistoj restis nekonataj. Kion do fari! Homoj, kiuj post jaro kaj duono aŭtos laŭ sanfranciskaj pontoj, ne konos tiujn, kiuj la pontojn projektis kaj konstruis.

Oni ebligis observon de konstruado por ni. Ni sidiĝis en militan boaton kaj fornavigis al insuleto Jerba-Bueno (Yerba Buena), situanta meze de l' golfo. La insuleto apartenas al milita administracio, kaj por viziti ĝin, necesas ricevi specialajn paspermesilojn. La ponto San-Francisko — Oklendo, longa je sep kilometroj, konsistas el kelkaj diversformaj partoj. Plej interesa estas ĝia okcidenta, pendanta parto, longa je 3,2 kilometroj. Ĝi kunligas San-Franciskon kaj insuleton Jerba-Buenon kaj konsistas el pendantaj spanoj kaj centra piliero. En la insulo la okcidenta parto aliĝas al la orienta parto, kiu siavice kunligas la insulon kun Oklendo. Tiu ĉi parto konsistas el konzola spano longa je pli ol kvarcent metroj kaj kelkaj spanoj kun kradaj ĉevronaroj.

Ĉefa laboro sur la insulo, jam preskaŭ finita, estas grandega tunelo, breĉita tra rokoj. En ĝi kuniĝas du partoj de l' ponto. La tunelo kaj la ponto estas duetaĝaj. Laŭ supra sesvica etaĝo moviĝos aŭtoj. Laŭ malsupra duvica etaĝo aŭtos kamionoj kaj inter ili, meze troviĝos elektra fervojo. Por piedirantoj oni aranĝas du trotuarojn. Kompare kun tiu ĉi pontego ceteraj eŭropaj kaj usonaj pontoj ŝajnas tute malgrandaj.

Nun oni plektas ŝtalan kablon, sur kiu pendos la ponto. Ĝia diametro egalas unu metron. Ĝi ŝajnis maldika drato, kiun ni vidis elmalproksime. La kablo, kiun plektis moviĝantaj iloj, memorigis Guliveron (Gulliver), kies ĉiun hareton liliputoj aligis al kejloj. La pendanta, super la golfo, kablo havas dratan savreton, laŭ kiu paŝas laboristoj. Ni kuraĝis okazigi malgrandan promenadon preter la kablo. Sento estas sama, kiel sur tegmento de ĉielskrapanto, nur kun tiu diferenco, ke subpiede estas nenio, krom drata reto, tra kiu vidiĝas ondoj de l' golfo. Blovas tre forta vento.

Kvankam promenado estis tute sendanĝera, ni timeme ĉirkaŭprenis la kablon permane.

— Kia dika! — parolis s-ino Adams, penante ne rigardi suben.

— Perfekta kablo, — konfirmis s-ro Adams, tenante sin por la ŝtala apogilo.

— La kablon konsistigas deksep kaj duono miloj maldikaj ŝtalaj dratoj, — eksplikis nia kondukanto.

Ni plezuriĝis pro tiu ĉi kvanto kaj alpremiĝis al la kablo pli firme.

– Ĝentlemanoj, — diris al ni s-ro Adams, rigardante ĉielon kaj preskaŭ pendinte sur la kablo, — mi ankoraŭ neniam vidis saman kablon. Ĝi estas tre bona kablo. Kiom da dratoj, vi diris, ĝi havas?

— Deksep kaj duono miloj!

Kaj s-ro Adams karesis la ŝtalan kablon.

— Kaj nun ni leviĝos pli supre, — proponis la kondukanto, — ĝis pinto de l' piliero.

Sed ni ne volis lasi la apogilon.

— Aj-aj-aj, kia kablo! — ekkrias s-ro Adams. — Ne, ne, ĝentlemanoj, rigardu vi, kia dika ĝi estas! Kiom da dratoj?

— Deksep kaj duono miloj, — diris la kondukanto.

— Sincere mi ne volus lasi ĝin, — replikis s-ro Adams.

— Sed ni ne lasos ĝin kaj leviĝos laŭ la kablo, — naive diris la kondukanto.

— Ne, ne, sinjoroj, ĉi tie la kablo estas pli perfekta! Rigardu pli atente, kia estas fajna kaj samtempe fidinda laboro.

Sinjoro Adams hazarde ekrigardis suben kaj fermis la okulojn.

— Perfekta, perfekta kablo, — ekbalbutis li, — enskribu tion en viajn agendojn.

– Ĉu eble vi volas observi konzolan parton de l' ponto? — demandis la kondukanto.

— Ne, ne, sinjoro! Ne, serioze, kia estas mirinda kablo! Ĝi tre plaĉas al mi. Mi interesiĝas, kiom da dratoj ĝin konsistigas?

— Deksep kaj duono miloj, — diris la kondukanto malĝoje.

Li komprenis, ke ni nenien plu iros, kaj proponis reveni. Tutan returnovojon ni iris prenante la kablon kaj admiris ĝiajn unikajn ecojn.

Nur trafinte firman rokan supraĵon de insulo Jerba-Bueno, ni komprenis heroecon de laboristoj, kiuj gaje fajfis kaj plektis la kablon super la oceano.



La tridekdua ĉapitro. Usona futbalo


La kvinan tagon de nia restado en San-Francisko ni rimarkis, ke la urbo komencas nin ensuĉi, samkiel antaŭe, mil urboj, dek dezertoj, dudek ŝtatoj kaj Nov-Jorko apenaŭ tute ne ensuĉis nin. Niajn agendojn superplenigis pluraj enskribaĵoj kun datoj de aferaj renkontoj, aferaj matenmanĝoj kaj aferaj akceptoj (cocktail party). Ni vivis kiel usonaj aferistoj kaj havis samtempe neniujn aferojn. Ni sole timis malfruiĝi iun rendevuon. Simile al Ĉiĉikov (NB. Ĉefpersonaĵo de libro far Gogol “Mortaj animoj”), ni vizitis urboestron, italon Rossi, grizharan kalvetan ĝentlemanon kun nigraj brovoj. Li montris al ni leteron, senditan el Honoluluo nur hieraŭ. Ĝin kunveturigis “Ĉina klipero” (China Clipper) amfibia boato, kiun kreis Sikorskij (NB. Sikorsky, Igor, ruso loĝinta en Usono, inventinto de helikoptero). Ĝuste kvin minutojn ni laŭdis San-Franciskon kaj la urboestro regalis al ni altkvalitajn cigarojn. Ni lasis urbodomon (City house) kun agrablaj ridetoj sur vizaĝoj kaj maltrankvilo en animoj. Venis tempo ĉesigi aferajn renkontojn kaj komenci realan aferan vivon, kio signifas sencele promenadi laŭ la urbo.

Ni unuafoje ĉirkaŭveturis kabon ĉe Ora pordego kaj trafis la kajon. Laŭ ĝi etendiĝis plaĝo, kiun kurbatis ondoj de Pacifika oceano. Estis sunplena, sed venta decembra tago. Bansezono jam finiĝis, kaj do apudplaĝaj distrejoj ne funkciis. Tamen dum varmetaj ferioj ĉi tie oni ŝatas ripozi kaj distriĝi. Ĉi tie oni povas provi sian forton, aŭti en frapantaj unu la alian elektraj veturiletoj, ricevi kontraŭ dek cendoj portreton de sia estonta edzino kun ŝiaj karakteraj trajtoj, ludi mekanikan bilardon kaj ĝenerale distriĝi laŭ tuta usona distra kompleto. Ĉi-loko estis tre bela. La kajo amplekse ne cedis la oceanon — ambaŭ ne havis videblan finaĵon.

En restoracio “Topsio” (Topsy), kies ĉefmanĝaĵo estas rostita ensekpane kokido, tegmenta pinto estis ornamita per kokokapo kaj en halo pendis portretoj de kokoj, ni observis, kiel libertempas ordinara, neriĉa loĝanto de San-Francisko. Li aĉetas kontraŭ kvindek cendoj rostitan kokidon, kaj formanĝinte ĝin, komencas danci ĝis malfortiĝo. Kiam dancado ekenuigas lin, li kune kun sia amata fraŭlino (girl) malsuprenglitas, nekompatante sian festan pantalonon, laŭ polurita ligna kanaleto, kiun oni starigis en la halo speciale por distrantaj kokmanĝantoj.

Verŝajne pro influo de la oceano, loka klimato aŭ pluraj alilandaj maristoj, restoracioj en San-Francisko funkcias iom malsame, ol ceteraj usonaj restoracioj.

En restoracio de Bernŝtejn, en urbocentro, apud Merkata strato, oni nutras nur fiŝajn manĝaĵojn, ĝia interno similas iun ŝipon, kelneroj aspektas kiel maristoj. Ĉie pendas savringoj kun skribaĵo “Bernŝtejn”. Certe, tio ĉi ne estas tre unika fantazio, sed kompare kun apoteka matenmanĝo N3, vizitanto ricevas kroman plezuron, des pli, ke prezoj estas preskaŭ egalaj.

Proksime de l' kajo estas tute neordinara restoracio “Lukao”(Lucca). Ĝia mastro ŝajnas reala mago, sorĉisto kaj filantropo. Pro tagmanĝo la sorĉisto, vere, postulas ne tiel malmulte — tutan dolaron; tamen vizitanto de la restoracio rajtas mendi plaĉitan manĝaĵon ankoraŭ kelkfoje, pagante pro ĝi nenion. Ankaŭ en la restoracio estas alia surprizo. Kiam vizitanto lasas ĝin, oni donas al li malgrandan pakaĵon kun tortetoj, akurate ĉirkaŭvolvitan per rubando.

— Sed mi ne mendis tortetojn! — diras vizitanto paliĝante.

— Tio ĉi kostas nenion, — respondas kelnero, rigardante lin per akraj napolaj okuloj. — Donace.

Samtempe li donas al vizitanto iun bileteton, kiu fakte estas pagkupono de konfitejo “Lukao”, kie li rajtas senpage preni glason da kafo kaj kukon. Tiutempe konsternita racio de vizitanto ne kapablas kompreni, ke koston de tortetoj, kafo kaj kuko li jam pagis, kiam li fordonis sian dolaron. Tuta genia komerca supozo de “Lukao” estas tio, ke morgaŭ pluraj nunaj vizitantoj ne venos la konfitejon, pro tempomanko.

Ĉesiginte aferajn vizitojn, ni sentis sin vigle kaj vivoplene, kiel studentoj post ekzameno. En Parizo kaj en Moskvo ni vidis originalajn skulptaĵojn de Rodeno (NB. Rodin, Auguste, franca skulptisto), do spekti liajn kopiojn ni ne volis kaj vagis laŭ la urbo senplane kaj sencele.

Hazarde ni trafis “Tropikan Naĝan basenon” (Tropical Swimming Pool), troviĝantan en ampleksa malnova konstruaĵo. Ni staris en paltoj en ejo, en kiu estis sufoka oranĝeria aero, kaj rigardis junan paron, en bankostumoj, ludantan tablan tenison (Ping-Pong) kaj dikulon baraktantan en granda ujo kun akvo, ni rimarkis kelkajn mekanikajn bilardojn kaj aŭtomaton kun maĉgumo — kaj ekkuris plu, en Japanan ĝardenon.

Ĝin donacis al la urbo japana imperiestrino. En la ĝardeno ĉio estas malgranda —ĝibaj bambuaj pontetoj, nanaj arboj kaj japana dometo kun dismoveblaj paperaj pordoj. En ĝi loĝas japano, kiu, laŭdezire de vizitantoj, kuiras por ili originalan japanan teon. Ni sidis en nana bambua laŭbo kaj trinkis aroman verdan bolaĵon, kiun senbrue surtabligis la ĝentila mastro.

Kiam ni eksentis sin jam tute sur benitaj insuloj de Nippon (NB. Japanio), niaj akompanantoj rakontis, ke tiu ĉi japano antaŭnelonge pereigis sian edzinon. Li tiel turmentis ŝin, ke ŝi elverŝis sur sin kerosenon kaj flamigis ĝin.

El la japana ĝardeno ni foriris al ĉina kvartalo. Ĝi estis pitoreska kaj sufiĉe malpura. Tie estis ĉio ĉina — loĝantoj, paperaj lanternoj kaj longaj tolaĵoj kun hieroglifoj. Sed en butikoj troviĝis nur japanoj vendantaj kimonojn, ĥalatojn, lignajn pantoflojn, kolorigitajn fotojn kaj ĉinajn bagatelaĵojn kun stampo: ”Fabrikita en Japanio” (Made in Japan).

Fine de nia libera tago ni vizitis futbalan matĉon. Ludis teamoj de du universitatoj —“Santa-Klaro” (Santa Clara) kaj “Teksasa Kristano” (Texas Christian).

Tamen ĝis priskribado de tiu ĉi evento, kiu iagrade helpis al ni kompreni karakteron de Usono, necesas diri kelkajn vortojn pri usona futbalo ĝenerale.

Futbalo en Usono signifas: plej granda stadiono, plej granda amasiĝo de homoj kaj aŭtoj unuloke, plej laŭta krio, kiun kapablas realigi ulo, havanta du brakojn, du gambojn, unu kapon kaj unu, oblikve surmetitan, ĉapelon; ĝi signifas — plej granda kasa enspezo, plurnombra futbala gazetaro kaj speciala futbala literaturo (rakontoj, noveloj kaj romanoj pri futbala vivo). Granda futbala matĉo en Usono estas evento pli grava, ol koncerto direktanta de Toskanini (NB. Toscanini, Arturo, itala dirigento), ciklono en Florido, milito en Eŭropo kaj eĉ ŝtelo de filino de fame konata milionulo. Se iu bandito ekvolus famiĝi, do li ne devas efektivigi sensacian krimon tiun tagon, kiam okazas futbala matĉo inter armeo kaj floto, sed trovi por tio pli konvenan, kvietan tempon. Mussolini, ekzemple, trovis tre oportunan momenton por invado en Abisenion (NB. Nun Etiopio). Tiun tagon en Usono estis neniu futbala ludo, kaj do li ricevis bonan reklamon sur la unuaj paĝoj de gazetaro. Alitagon, informo pri la invado translokiĝus sur la duajn aŭ sur la triajn paĝojn.

La matĉo, kiun ni vidis en San-Francisko, ne estis tre grava, sed ne tute sensignifa, kaj do ni ne konsilus al Ĝilji (NB. Gigli, Beniamino, itala tenorulo) aŭ al Jaŝo Hejfec (NB. Heifetz, Jascha, usona violonisto) koncerti tiam en San-Francisko.

Tribunoj de stadiono encentre estis superplenigitaj, sed enfine preskaŭ vakaj. Entute amasiĝis ĉirkaŭ tridek mil personoj. Komence ludo ŝajnis nekomprenebla kaj do neinteresa.

Usona futbalo havas nenion komunan kun eŭropa futbalo. Tiuj ĉi ludoj estas tiom malsamaj, ke, kiam en Nov-Jorko en kinejo, oni montris epizodon de futbala matĉo de du eŭropaj teamoj, tiam publiko eĉ ekridegis.

Do, dum iom da tempo ni sukcesis kompreni, kio okazas sur kampo. Viroj en ledaj kaskoj, iomete similaj al ruĝaj kaj blankaj skafandristoj, staris kelkajn sekundojn vizaĝo kontraŭ vizaĝo, klininte dorsojn kaj kapojn. Post fajfa signalo ili freneze ekkuregis kaj miksiĝis kune, laŭ nia opinio, kaptante fremdajn gambojn. Sama tumulto iufoje okazas en kokejo, kiam ĝin penetras putoro. Aŭdiĝis eĉ klakado de flugiloj. Poste ĉiuj falis unu la alian farante grandan moviĝantan homamason. Publiko leviĝis de sidlokoj kaj komencis laŭte krii. Fajfis arbitracianto. Futbalistoj reokupis siaj lokojn, kaj ĉio rekomenciĝis.

Dum la unuaj minutoj ni eĉ ne vidis pilkon, pli ĝuste ni rimarkis ĝin unu-du sekundojn, kaj poste niaj okuloj perdis ĝin. Iom post iom ni eksukcesis sekvi la pilkon kaj kompreni situacion. Kiam venis la unua paŭzo, ni jam ion komprenis pri usona futbalo, kaj kiam venis la dua — ni jam estis ĝiaj ekspertoj, ripetis nomojn de plej bonaj ludantoj kaj kriis kune kun ceteraj spektantoj.

Ĝenerale usona futbalo estas jeno: du teamoj havas siajn golejojn sen supraj traboj. Herba kampo havas blankajn laŭlarĝajn liniojn, kiujn ĉiu teamo penas obteni. Ni ne mencios detale ludregulojn. Ili ne estas simplaj. Gravas tio, kiel ili ludas. Pilko estas leda, ne globa, sed longforma. Tiu ĉi formo pli taŭgas por firma ĝia premado al ventro. Kiam teamoj staras kliniĝinte, malantaŭe de ili troviĝas po tri ludantoj. Centra ludanto ĵetas pilkon posten inter disŝovitaj siaj gamboj al unu el atendantaj teamanoj. Oponanto ne tuj vidas tiun, kiu kaptis pilkon, kaj do tio estas avantaĝo de komencanta teamo. La kaptinto iufoje frapas pilkon perpiede antaŭen cele, ke ĝin kaptos lia teamano, iufoje fordonas ĝin kaŝe al alia teamano el manoj en manojn. La ricevinto alpremas pilkon al ventro aŭ flanko kaj ekkuras antaŭen. Oponantoj rajtas lin puŝi, kapti liajn gambojn, stumbligi lin. Iufoje la kuranto (tio okazas tre malofte kaj sekve rezultigas ovacion de publiko) sukcese elturniĝas de kaptado kaj alportas pilkon post lasta linio de oponanta teritorio. Tamen pli ofte okazas, ke lin oni kaptas kaj faligas teren. Se li sukcesis teni pilkon ĉe si plu, do daŭrigo, aŭ futbala paroksismo, komencas de tiu loko, kie estis faligo. Iufoje, la ricevinto kun pilko, se li estas kapabla kuranto, okazigas grandan ĉirkaŭkuron, por eviti kaptadon. Sed oponantoj rapide malkovras pilkotenanton kaj urĝe penas lin haltigi. Tiu fordonas pilkon al la alia, kiu siavice ankaŭ fordonas pilkon al alia samteamano. Tamen antaŭenmoviĝo estas malfacila, preskaŭ neebla, tasko. Pilkotenanton oni iufoje eĉ faligas sur terlokon situantan pli proksime al teritorio de lia teamo ol starta loko. Dum paŭzo, la teamo tenanta pilkon, interŝanĝas opiniojn pri plua ludtaktiko. Laŭtradicie, ĝi enflanke grupiĝas farinte cirklon tiel, ke estas videblaj nur kliniĝintaj dorsoj, disŝovitaj gamboj kaj kapoj encentre. Post tiam, kiam aperis nova timiga plano, komenciĝas nova verviga interpuŝiĝo.

Teamoj “Santa-Klaro” kaj “Teksasa Kristano” estis preskaŭ egalfortaj, kvankam junaj kristanoj el Teksaso iomete superis. Dum interpuŝiĝoj, laŭ ilia taktiko, teksasano kun pilko ĵetis sin antaŭen rekte en amason da santa-klaranoj, penante okupi almenaŭ unu colon de distanco. Lin oni tuj faligis. Komenciĝis la nova interpuŝiĝo, kaj la nova colo estis okupita. Tio ĉi memorigis atakon sur Okcidenta fronto dum la monda milito, kiam post tritaga artileria preparo, armeoj sukcesis moviĝi cent metrojn antaŭen. Malrapide kaj persiste teksasanoj proksimiĝis al golejo de santa-klaranoj. Streĉo pliiĝis. Pli laŭte kriis junuloj en oblikvaj ĉapeloj. Nun ni pli atente rigardis publikon.

Sur tribuno de l' stadiono, vizaĝo kontraŭ vizaĝo, sidis studentoj de universitatoj “suferantaj” pro siaj teamoj. Apud ni sidis kelkaj miloj santa-klaranoj en ruĝaj kaskedoj, kune kun sia orkestro. Male tutan centron de la tribuno okupis kristanaj junuloj en blankaj kaskedoj, venintaj el Teksaso ankaŭ kune kun sia orkestro.

Kiam ĝis lasta linio de “Santa-Klaro” restis ĉirkaŭ dudek futojn, teksasanoj leviĝis de siaj sidlokoj, demetis siajn blankajn kaskedojn kaj, ritme svinginte tiujn en flankon de la oponanto, komencis krii laŭ ordonoj de orkestra dirigento:

— Iru! Iru! Iru! (Go! Go! Go!)

Ekzakta traduko de tiu ĉi vorto signifas “Iru!”, sed ĉi-rilate ĝin oni preferu traduki kiel: “Antaŭen!”

Orkestranoj ankaŭ ekstaris kaj, suprenlevante trumpetojn al la ĉielo, eligis takte de krioj “Iru!” kakofoniajn sonojn.

Santa-klaranoj en siaj ruĝaj kaskedoj klinkape silentis. Ĝis paŭzo superis teamo “Teksasa Kristano”. Nova malfeliĉo falis sur kapojn de santa-klaraj studentoj dum paŭzo, kiam ili elkraĉadis kaj eltiradis herbon trafintan ilin dum la matĉo kaj ordigis sin por plua ludo, subite ekkrakis tamburoj, eksonoris fanfaroj, kaj sur kampon eniris blanka orkestro “Teksasa Kristano”. Enfronte iris, kvazaŭ dancante, ĉeftamburisto, kiu virtuoze ludis maldikan bastoneton. La orkestro ludis marŝon de l' universitato. Tiutempe orkestro “Santa-Klaro” suferis preskaŭ same, kiel suferis Vagner (NB. Wagner, Richard, germana komponisto) aŭskultante malamindajn sonojn de “Traviato” (NB. Opero komponita de italo Verdi, Giuseppe). Sed orkestro de l' oponanta teamo ludis kaj ludis plu modajn fokstrotojn kaj kanzonojn, marŝante laŭ la kampo karavane kaj farante diversajn figurojn. Ĝia dirigento movis sian korpon diversflanken, dancis kaj intencis inciti kaj konsterni siajn malamikojn.

Komenciĝis la sekva periodo.

Post muroj de l' stadiono vidiĝis konstruaĵoj de San-Francisko, starantaj sur oblikvaj stratoj, freŝe verdiĝis arboj en ĝardenoj, la herba kampo brilis sub la suno, facila aromo de ostroj, juneco kaj feliĉo, veninta de la oceano, miksiĝis kun tro dolĉa odoro de viskio. La publiko por instigi pluan entuziasmon kaj memore al “seka reĝimo” (NB. La dekoka Amendo al la Usona Konstitucio malpermesanta produkti, vendi kaj drinki alkoholaĵojn de 1920 ĝis 1933, angle — Prohibition days) elpoŝigis platajn boteletojn kaj drinkis viskion rekte el gorĝetoj, sidante sur la tribuno.

Kaj rekomenciĝis interesa interpuŝiĝo. Nun teamo “Santa-Klaro” startis pli trafe. Ili okupis novan linion kaj pli proksimiĝis al golejo de l' oponanto. Tuj leviĝis ruĝaj kaskedoj. Kaj santa-klaraj junuloj komencis instigi siajn futbalistojn.

— Iru! Iru! Iru! (Go! Go! Go!) — kriis ili per siaj alttonaj junaj voĉoj.

Orkestro “Santa-Klaro”, stariĝis sur benkojn kaj faris tian muzikan bruegon, kiu ŝajne kapablis cindrigi malamindajn kaj arogantajn junajn kristanojn. Post ĉiu nova fajfo de arbitracianto, la ludo proksimiĝis al golejo de teksasanoj. Santa-klaranoj senmetafore per siaj fruntoj breĉis vojon kaj okupis colojn kaj futojn de verda herbo. Instigitaj per krioj, ili tre kliniĝis, kaj, kiel kornobatemaj kaproj, ĵetis sin en amason da malamikaj ventroj.

— Santa-Klaro! — kriegis junuloj, sidantaj ie super ni. — Santa-Klaro! Iru! Iru!

Iliaj okuloj elorbitiĝis. Buŝoj estis larĝe malfermitaj. Al dentoj aliĝis forgesitaj maĉgumoj. Proksimiĝis momento de kvitiĝo.

Sed subite okazis io terura, rezultiginta tion, ke ambaŭ malamikoj, sidantaj sur malaj tribunoj, samtempe eligis unuecan disŝirantan krion, kiu havis ĉion — kaj triumfon, kaj fierecon, kaj teruron. Unuvorte, tiu ĉi estis unika krio, plej laŭta krio, kiun kapablas eligi tridek mil personoj.

Plej lerta futbalisto el “Teksasa Kristano” neatendite kaptis pilkon kaj ekkuregis al golejo de “Santa-Klaro”. Li devis trakuri la tutan kampon. Oni penis lin kuratingi de diversaj flankoj kaj kapti liajn gambojn. Ĵetis sin sub liaj gamboj plej bravaj gardantoj el “Santa-Klaro”. Sed la malaltkreska futbalisto, alpreminte pilkon al ventro, kuris kaj kuris plu. Tio ĉi estis iu miraklo. Komence li kuris laŭ rando de l' kampo, poste li abrupte turniĝis al ĝia mezo. Li saltis trans, ĵetinta sub liajn gambojn, santa-klarano kaj lerte evitis plurajn brakojn, tirintajn al li. Malfacile estas priskribi emociojn de la publiko. Fine la ludanto transkuris la lastan linion kaj haltis. Tio estis ĉio. “Teksasa Kristano” gajnis. Nia tribuno malhonoriĝis. La mala ekzaltiĝis.



La tridektria ĉapitro. Rusa monteto


Ni revenis post la futbalo bonhumore kaj interrompante unu alian komencis rakonti al geedzoj Adams niajn futbalajn impresojn. Ili ne rigardis la matĉon, ĉar tiutempe vizitis poŝton.

— Ne parolu al mi pri futbalo, — diris s-ro Adams. — Ĝi estas terura, barbara ludo. Ne, serioze, min dolorigas via rakonto pri futbalo. Anstataŭ studado, junuloj okupiĝas pri tio, kion nur diablo scias. Ne, serioze, ne parolu ni pri tiuj ĉi stultaĵoj.

Sinjoron Adams io afliktis. Apud li kuŝis granda strekumita papera folio kun enskribitaj ciferoj kaj iuj markoj, kaj eta pakaĵo.

— Do, Bekio, — diris li, — mia ĉapelo ankoraŭ ne venis San-Franciskon. Tamen ni sendis en Santa-Feon ordonon elsendi ĝin ĝuste en San-Franciskon!

– Ĉu vi firme memoras, ke en San-Franciskon? — demandis s-ino Adams. Ŝajnas al mi, ke lastfoje vi petis elsendi la ĉapelon en Losanĝelon.

— Ne, ne, Bekio, ne parolu tiel. Mi ĉion enskribis.

Sinjoro Adams demetis okulvitrojn kaj, proksimiginte la folion al la okuloj, komencis deĉifri siajn notojn.

— Jes, jes, jes, — murmuris li — jen. Laŭ lastaj sciigoj, la ĉapelon oni sendis el Detrojto en Ĉikagon. Poste en St.Luizon. Sed ĉar ni ne vizitis St.Luizon, do mi skribe petis elsendi ĝin en Kansason. Kiam ni venis la urbon, la ĉapelo tiam ankoraŭ ne sukcesis atingi ĝin.

— Bone, — diris s-ino Adams, — tion mi memoras. En Santa-Feo ni forgesis veni poŝton, kaj vi skribis leteron en Las Vegaso! Rememoru, ja samtempe vi sendis la ŝlosilon en Grandan kanjonon. Ĉu eble vi erare konfuzis adresojn?

— Aĥ, Bekio, kiel vi povas tiel opinii! — ekĝemis s-ro Adams.

— Tiam, kio estas la pakaĵo? — ekkriis Bekio. — Ĝi estas tiom malgranda, ke en ĝi ne povas troviĝi la ĉapelo!

Geedzoj Adams ĵus revenis el poŝto kaj ankoraŭ ne sukcesis malfermi la pakaĵeton. Ĝin ili malkovradis longe kaj akurate, varme diskutante pri ĝia enhavo.

– Ĉu eble en ĝi troviĝas mia horloĝo el Granda kanjono? — rimarkis s-ro Adams.

— Ne eblas, ke en ĝi estas via horloĝo, ĉar la pakaĵeto venis el Santa-Feo!

Fine la pakaĵeto estis malfermita. En ĝi kuŝis la ŝlosilo kun ronda kupra disko, sur kiu estis martelita figuro “82”.

– Ĝuste tion mi parolis! — ekkriis s-ino Adams.

— Kion vi parolis, Bekio? — flateme demandis s-ro Adams.

— Tio ĉi estas ŝlosilo de ĉambro en Granda kanjono, kiun vi erare elsendis al poŝto en Santa-Feo. Kaj ordonon pri la ĉapelo vi, verŝajne, sendis en kampadejon de Granda kanjono. Mi opinias, ke via peto pri horloĝo, kiun mi donacis al vi, ankaŭ trafis Santa-Feon anstataŭ Grandan kanjonon.

— Sed, Bekio, ne parolu tiel nepripensite, — trabalbutis s-ro Adams. — Kial nepre mi estas kulpa pri ĉio? Ne, serioze, Bekio, mi petas vin, estu justa. Des pli, ke tion ĉi ni povas facile korekti. Ni skribos… Jes… Kien do ni skribos?

— Antaŭ ĉio necesas elsendi la ŝlosilon kaj tiun ĉi malbenitan plejdon, kiun vi kunportis en Fresno.

— Sed, Bekio, ja mi forgesis en Fresno mian binoklon, kiu, mi opinias, estas pli kara, ol la plejdo.

— Bone. Do ni sendos la ŝlosilon en Grandan kanjonon, la plejdon en Fresnon, kaj en Santa-Feon sciigon pri la horloĝo… Tamen ne, pri la horloĝo necesas skribi en Grandan kanjonon, kaj en Santa-Feon, antaŭ ĉio, necesas sendi nian pardonpeton. Poste…

— Kaj la ĉapelo? — karese demandis sinjoro Adams.

— Atendu minuton vi! Jes, la ĉapelo. Kun ĝi ni faros jenon…

Tiutempe oni ekfrapis la pordon, kaj en la ĉambron venis altkreska viro, kun larĝaj rondaj ŝultroj kaj granda ronda kapo, sur kiu troviĝis malgranda kepo kun butono. La viro, evidente sentis amplekson de sia korpo, kaj do penis paŝeti kiel eble plej mallaŭte. Tamen pargeto sub li ekkrakis, kvazaŭ en la ĉambron oni enigis horizontalan pianon. Haltinte, la strangulo diris per maldika, melodia voĉo, en la bonega rusa lingvo:

— Bonan tagon! Min delegis al vi molokana (NB. rusa kristana sekto) komunumo. Ĝi kutimiĝis venigi ĉiun alveninton el Rusio… Bonvolu ĉeesti nian molokanan tetrinkadon. Mi alveturis aŭte, do vi ne maltrankviliĝu.

Ni multon aŭdis pri rusaj molokanoj en San-Francisko, disigitaj de la patrujo, sed, simile al indianoj, konservintaj siajn lingvon, morojn kaj kutimojn.

Post kvin minutoj s-ro Adams kaj la sendito de molokana komunumo iĝis amikoj. Sinjoro Adams montris bonan konon de subjekto kaj neunufoje ne miksis molokanojn kun duĥoboroj aŭ subbotnikoj (NB. rusaj kristanaj sektanoj).

Dum veturado al Rusa monteto, kie loĝas sanfranciskaj molokanoj, nia konduktanto rakontis historion de ilia migrado.

Iam, tre delonge, molokanoj loĝis apud Volgo. Ilin opresis la cara registaro, sendis al ili pastrojn kaj misiistojn. Molokanoj ne cedis. Tiam ilin oni transloĝigis Kaŭkazon, en karsan regionon. Ili tie, en novaj lokoj, daŭrigis fari tion, kion ili faris dum jarcentoj — kulturi grenon.

Sed tiea vivo iĝis pli kaj pli malfacila, persekutado iĝis pli kruela, kaj do molokanoj decidis forlasi la patrujon, kiu iĝis duonpatrino por ili. Kien veturi? Homoj veturis Usonon. Kvincent familioj en 1902 venis Usonon. Kial ili trafis San-Franciskon? Homoj veturis San-Franciskon. Ankaŭ venis San-Franciskon ili. Nia konduktanto aspektis kvardekjara, do li venis Usonon, kiam li estis sesjara knabo. Tamen li ŝajnis tute ordinara ruso, kaj ni eĉ ne kredis, ke li scipovas paroli angle. En Usono molokanoj volis, kiel antaŭe, grenkulturadi, sed mankis mono por aĉeti kampojn. Tiam ili komencis labori en sanfranciska haveno kiel ŝarĝistoj. En la urbo ili ekloĝiĝis separe sur monteto, iom post iom konstruis domojn kaj preĝejon, kiun ili solene nomas “Molokana preĝejo” (Molokan Church), aranĝis rusan lernejon, kaj tiu loko de tiam nomiĝas “Rusa monteto” (Russian Hill).

La oktobran revolucion molokanoj akceptis ne kiel molokanoj, sed kiel proletoj. Ŝarĝistoj enanime superis molokanojn. Unue, dum tutaj iliaj vivoj, homoj eksentis tion, ke ili havas patrujon, kiu nun ne estas duonpatrino por ili. Dum kolektivigo unu el respektindaj molokanaj olduloj ricevis de siaj nevoj el USSR leteron, en kiu ili demandis lian konsilon: ĉu aliĝi kolĥozon (NB. Kolektiva mastrumado) aŭ ne. Ili sciigis, ke alia molokana oldulo malkonsilis tion. La onklo, ne kiel malnova molokana pastro, sed kiel malnova sanfranciska ŝarĝisto, respondis al ili — aliĝu. Tiu ĉi maljunulo fiere parolis al ni, ke nun li ofte ricevas dankajn leterojn de nevoj. Kiam San-Franciskon venis Trojanovskij (NB. supozeble, A. Trojanovskij, la unua ambasadoro de USSR en Usono), kaj poste Ŝmidt (NB. supozeble, Otto Schmidt, rusa sciencisto), molokanoj renkontis ilin kun floroj.

Ni longe aŭtis laŭ la urbo, leviĝante de unu monteto sur la alian. Ŝajne, ni traveturis ĉinan kvartalon.

— Kaj jen Rusa monteto, — diris nia fortega direktanto kaj komutis la duan rapidecon.

La aŭto ekzumis kaj komencis grimpi supren laŭ ŝtona pavimo.

Ĉi tie nenio rememorigis San-Franciskon! La strato pli similis periferion de olda Tulo aŭ Kalugo. Ni haltis apud negranda domo kun perono kaj eniris internen. En la unua ĉambro, sur kies muroj pendis malnovaj fotoj kaj bildoj, eltranĉitaj el revuoj, amasiĝis multaj homoj. En ĝi estis maljunaj barbuloj kun okulvitroj kaj junuloj en jakoj, el sub kiuj vidiĝis rusaj ĉemizoj. Same estis vestitaj rusaj ĝisrevoluciaj laboristoj dum festaj tagoj.

Sed pleje impresis nin virinoj. Ni eĉ ekvolis froti niajn okulojn, por konvinkiĝi, ke tiuj ĉi virinoj ekzistas en la jaro 1935, kaj ne ie en malnova rusia perdita loko, sed en benzina-elektra San-Francisko, en la mala mondoparto. Inter ili ni ekvidis rusajn kamparaninojn, blankvizaĝajn kaj ruĝvangajn, en bonaj festaj bluzoj kun pufoj kaj larĝaj jupoj, kies fasono estis moda antaŭ multaj jaroj en Rusio kaj restis en San-Francisko sen iuj ŝanĝoj; ekvidis oldulinojn kun profetaj okuloj. Ili estis en indienaj tuketoj. La virinoj parolis mole kaj ronde, per melodiaj voĉoj, emfazantaj “o” kaj, laŭ rusa kutimo, donis siajn manojn fosilforme. Plimulto de tiuj virinoj tute ne scipovis paroli la anglan lingvon, kvankam travivis en San-Francisko preskaŭ tutan vivon. Kunveno similis malmodernan kamparan geedziĝon: kiam ĉiuj jam amasiĝis, sed festeno ankoraŭ ne komenciĝis.

Preskaŭ ĉiuj viroj estis altkreskaj kaj larĝaŝultraj, samkiel tiu la unua, kiu nin venigis. Ili havis grandegajn brakojn — brakojn de ŝarĝistoj.

Nin oni venigis malsupren, kie estis sufiĉe vasta ejo.En ĝi staris mallarĝa longa tablo, sur kiu troviĝis manĝaĵoj: kukaro, salitaj kukumoj, dolĉa pano kaj pomoj. Sur muroj pendis portretoj de Stalin (NB. Stalin (Ĝugaŝvili), Jozefo,Ĝenerala sekretario de Komunista partio de Sovetunio en 1922–1953), Kalinin (NB. Kalinin, Miĥailo, prezidanto de USSR en 1919–1946) kaj Voroŝilov (NB. Voroŝilov, Klimo, marŝalo, prezidanto de USSR en 1953–1960). Ĉiuj sidiĝis ĉe la tablo, kaj komenciĝis konversacio. Nin oni demandis pri kolĥozoj, fabrikoj, pri Moskvo. Oni alportis glasojn da teo, kaj subite plej granda molokano en okulvitroj, sufiĉe maljuna kun grizeta barbeto, profunde ekspiris kaj ekkantis per neordinare laŭta voĉo, komence eĉ ŝajnis, ke li ne ekkantis, sed ekkriis:

Elturmentis min aflikto,

La malbenita vipuro.

Brulu ĝis fino, mia keno,

Forbrulos kune kun ci, ankaŭ mi.

La kanton ankaŭ ekkantis ĉiuj viroj kaj virinoj. Ili kantis same, kiel la ĉefkantanto, — plenvoĉe. Tiu ĉi kantado havis neniujn nuancojn. Ili kantis forte, nur forte, penante superkrii unu la alian. Stranga, iomete malagrabla komence, kantado iĝis pli kohera. Orelo baldaŭ kutimiĝis al ĝi. Malgraŭ forta laŭteco, ĝi havis ion tristan. Precipe bonsonis virinaj voĉoj, furioze kantantaj altajn notojn. Same akraj kaj malĝojaj voĉoj flugis ien super herbejoj, dum krepuskoj, post herbfalĉado, permanente sonadis, malrapide mallaŭtiĝis kaj intermiksiĝis fine kun ĉirpado de griloj. Homoj kantis tiun ĉi kanton ĉe Volgo, poste inter kurdoj kaj armenoj, apud Karso. Nun oni kantas ĝin en San-Francisko, ŝtato Kalifornio. Se oni forpelos ilin en Aŭstralion, en Patagonion, en insulojn Fiĝiojn, ili tutegale eĉ tie kantos tiun ĉi kanton.

Kantoj estas ĉio, restinta ĉe ili de Rusio.

Poste la viro en okulvitroj palpebrumis al ni kaj ekkantis:

Ĉiuj ni estas idoj de l' popolo,

Infanoj de labora familio estas ni,

Frata unio kaj libereco — jen estas

Nia devizo batala.

Sinjoro Adams jam kelkfoje sekigis siajn okulojn kaj estis kortuŝita eĉ pli, ol dum konversacio kun la eksa misiisto pri virecaj indianoj “navaho”, li ne detenis sin kaj ekkantis kune kun molokanoj.

Tamen la kantado nin surprizis. En la vortojn: “Malbonaj tagoj foriris, kompensa horo venis” molokanoj enigis sian ideologian korektaĵon. Ili kantis jene: “Malbonaj tagoj foriris, vojon Kristo al ni montris”. Sinjoro Adams, malnova sendiulo kaj materiisto, ne kaptis la vortŝanĝon kaj vigle daŭris kanti, larĝe malfermante la buŝon.

Kiam kantado finiĝis, ni demandis pri korekto de teksto. La ĉefkantanto denove palpebrumis al ni kaj diris:

— Ni havas kantotekstaron, laŭ kiu ni kantas. Tamen la kanto, kiun ni speciale por vi kantis, estas baptista.

Li montris tre eluzitan libreton. En ĝia antaŭparolo oni sciigis:

“Kantoj estas solenaj, malgajaj kaj mezaj”.

“Vojon Kristo al ni montris” — evidente, estis meza kanto.

Por plezurigi nin, molokanoj kun granda vervo kantis kanzonon — “Kiel min akompanis mia patrino”, kantis ĝin sen ŝanĝoj, kaj poste ili longatempe kantis rusajn kantojn.

Poste ni daŭrigis konversacion pri multaj diversaĵoj. Ili demandis nin, ĉu eblas reveno de molokanoj al la patrujo?

Apude aperis disputo inter du olduloj.

— Tutan sklavecon sub la suno okazigis pastroj, — diris unu oldulo.

La dua konsentis kun tio ĉi, sed konsentis disputante.

— Ni ducent jarojn nenion pagis al pastroj! — ekkriis la unua.

La dua denove konsentis. Ni la disputon ne enmiksiĝis.

Estis tempo foriri. Ni adiaŭiĝis kun niaj gastamaj mastroj. Fine, jam starante, molokanoj rekantis “Kiel min akompanis mia patrino”, — kaj ni eliris la straton.

De sur Rusa monteto klare vidiĝis la lumigita urbo. Ĝi disvastiĝis malproksime diversflanken. Sube okazis usonaj, italaj, ĉinaj kaj simple maraj pasioj, oni konstruis miraklajn pontojn, sur la insulo, en federala malliberejo troviĝis Al-Kaponeo, kaj ĉi tie, en iu propravola prizono, troviĝis homoj kune kun siaj rusaj kantoj kaj rusa teo, troviĝis kune kun sia nostalgio grandaj homoj, kvazaŭ gigantoj, perdintaj la patrujon, sed rememorantaj ĝin ĉiuminute…



La tridekkvara ĉapitro. Kapitano Ikso


Nevolonte ni lasis San-Franciskon. Sed geedzoj Adams estis neadmoneblaj, la tutan vojaĝon necesas okazigi dum du monatoj, kaj neniu tago plu.

— Jes, jes, ĝentlemanoj, parolis s-ro Adams, — ni ne rajtas turmenti nian bebon pli ol sesdek tagojn. Ni ricevis hodiaŭ leteron. Pasintsemajne knabinon oni venigis en zoologian ĝardenon kaj montris al ŝi akvarion. Kiam ŝi momente ekvidis multajn fiŝojn, ŝi ekkriis: “Ne fiŝojn plu! (No more fish!). Nia filineto enuas. Ne, ne, ĝentlemanoj, ni devas aŭti kiel eble plej baldaŭ.

Plenaj de bedaŭro, ni lastfoje veturis laŭ pitoreskaj ĝibaj stratoj de San-Francisko. En tiu malgranda skvaro ni povus sidi sur benko kaj ne sidis tie, laŭ tiu brua strato ni povus promeni, sed ni neniam tie estis, en tiu ĉina restoracio ni povus grandapetite matenmanĝi, sed ni ĝin ne vizitis. Kaj malĉastejoj, malĉastejoj! Ja ni forgesis plej ĉefan — fame konatajn malĉastejojn de malnova Frisko, kie ŝipanoj vundas unu la alian per dikaj boteloj de rumo, kie malajzianoj dancas kune kun junaj blankulinoj, kie kvietaj ĉinoj stultiĝas de opio. Aĥ, ni forgesis, forgesis! Kaj jam nenion ni povas fari, necesas veturi!

Ni malproksimiĝis plu kaj plu for de San-Francisko laŭ vojo konstruita ĉe bordo de l' oceano. Ankoraŭ hieraŭ ni vizitis Kalifornian universitaton, kie ni renkontis profesoron de slava literaturo, sinjoron Kaun, kiu, tenante enmane libron de Leo Tolstoj, tradukitan en la tataran lingvon, rakontis al siaj studentoj pri nacia politiko de USSR, pri kultura evoluado de popoloj. Malaltkreska, grizhara kaj eleganta, profesoro iufoje enigis sian lecionon spritaĵojn, kaj kelkaj dekoj da gejunuloj atente aŭskultis rakonton pri malproksima lando kun nova kaj mirinda vivmaniero. Vespere ni vizitis loĝejon de l' profesoro, situantan ĉe sanfranciska golfo, apud Berklio (Berkeley). Sinjoro Kaun venigis sian hejmon dekkvin plej bonajn siajn gestudentojn. Flamis kameno, gejunuloj sidis sur planko, babilis kaj krakis arakidojn.

Unu el fraŭlinoj leviĝis, foriris ien kaj post dek minutoj revenis kun malsekaj haroj, malvolvitaj samkiel ĉe najado. Ŝi naĝis en la golfo. En kuirejo, en granda ligna kesto dormis ses novnaskitaj hundidoj. La profesoro ofte tien venis kaj, kunmetinte la manojn, kortuŝe rigardis ilin. Poste ni eliris bordon de la golfo kaj, sub lumo de la luno, promenadis laŭ sabla plaĝo. Gejunuloj sidiĝis ronde kaj ĥore kantis kelkajn studentajn kanzonojn. Komence ili kantis batalan kanton de “ursoj” direktitan kontraŭ studentoj de stanforda universitato, kiuj estas iliaj ĝismortaj oponantoj sur futbala kampo.

“La ursoj” multe kaj akorde kantis, kvankam iliaj voĉoj estis malfortetaj, kaj do voĉo de unu molokano povus superi ĉiujn. Ili rakontis al ni, ke en Kalifornia universitato estas okdekkvarjara studento. Li studas ne sole pro neordinara amo al scioj. Ekzistas ankaŭ unu cirkonstanco. Tre delonge, kiam la nuna oldulo estis juna viro, li ricevis heredaĵon de sia onklo. Laŭ ekzakta senco de testamento, la heredanto rajtis preni interezon de granda kapitalo, ĝis fino de kurso en universitato. Poste la heredaĵon oni devos doni al filantropeco. Tiamaniere, onklo-aferisto penis per unu pafo mortigi du leporojn — klerigi la nevon kaj preni Dian indulgon pro pekoj, neeviteble kunligitaj kun lia rapida riĉiĝeco. Tamen la nevo estis ne malplia aferisto, ol la onklo. Li registris sin en la universitato kaj ĝis nun li estas studento prenanta interezon de kapitalo. Tiu ĉi malhonestaĵo daŭriĝas jam sesdekkvin jarojn, kaj do la mortinta onklo-aferisto neniam povas transnomadi el infero al paradizo. Unuvorte, tiu ĉi estas kuriozaĵo en historio de Kalifornia universitato.

Tio ĉi okazis hieraŭ, kaj hodiaŭ, ni, ĉirkaŭblovataj per oceana vento, aŭtis tra “Ora ŝtato” direkte al Losanĝelo. Traveturinte urbeton Montereon (Monterey), ni rimarkis ĉe unu ligna domo memortabulon: “Ĉi tie loĝis Roberto Luiso Stevenson (NB. Stevenson, Robert Louis, skota verkisto) la duan duonon de la jaro 1879”. Ni aŭtis laŭ vojo, ne nur oportuna kaj bela, sed ankaŭ iom eleganta. Ĉio ĉirkaŭiganta ŝajnis eleganta — kaj serenaj dometoj, kaj palmoj, kies folioj brilis tiel, kvazaŭ ilin tuj oni kolorigis per emajla farbo, kaj la sennuba ĉielo montranta tion, ke proksimtempe ne pluvos. Sole la oceano tondris kaj furiozis, samkiel needukita parenco ĉeestanta nomfeston en deca familio.

– Ĝentlemanoj, — diris s-ro Adams, vi nun veturas preter, tre raraj en Usono, lokoj, kie loĝas rentuloj. Usono ne similas Francion, kie rentulon vi povas renkonti ĉie. Usonanoj preskaŭ neniam haltas, akirinte iun monsumon, — ili permanente pliriĉiĝas. Tamen ekzistas stranguloj, kiuj subite komencas ripozi. Plej ofte tiuj estas ne tro riĉaj personoj, ĉar riĉulo kapablas aranĝi Kalifornion en sia propra novjorka loĝejo. Kalifornio allogas per lokaj malkaraj vivkondiĉoj kaj klimato. Rigardu! Rigardu! Tie loĝas etaj rentuloj. Tamen, krom rentuloj, ĉi tie preferas loĝi usonaj liberalistoj. Ĝentlemanoj! Nia radikala inteligencio konsistas el honestaj, bonaj homoj. Jes, jes, ĝentlemanoj, estus stulte opinii, ke Usono estas nur normo, nur akirado de dolaroj, nur briĝludo aŭ pokerludo. Ne, ne, ĝentlemanoj! Rememoru tiun junan sinjoron, ĉe kiu ni pasigis vesperon antaŭnelonge.

“La juna sinjoro”, malnova konato de s-ro Adams, estis ano de aristokrata familio. Liaj gepatroj estis tre riĉaj. Li estis bonege edukita, kaj lin atendis facila, rafineca vivo, sen zorgoj kaj meditoj, kun tri aŭtomobiloj, golfludo, bela kaj karesa edzino, entute ĉio, kion povas disponigi riĉeco kaj origino el la pionera familio, kies praŭloj albordiĝis de “Mejflauer” (NB. ”Mayflower”, nomo de l' ŝipo, sur kiu venis Usonon la unuaj pilgrimuloj en 1620) antaŭ kelkaj jarcentoj. Sed li tion ĉi rifuzis.

Ni vizitis lin tre malfrue vespere (tio estis en granda industria urbo). Lia lua loĝejo konsistis el unu vasta ĉambro kun gasa kameno, skribmaŝino, telefono kaj preskaŭ sen meblaro. La mastro kaj lia edzino, germana komunistino, estis nelaŭusone palaj. Ĉi-palecon kutime havas personoj, kies labortago ne estas reglamentita kaj tre ofte finiĝas post meznokto, kiuj ne havas tempon kaj monon, por sporti, kiuj neglektas sian manĝadon, kiuj plene dediĉis sin por elektita agado.

Konvinkiĝinte pri maljusteco de kapitalisma sistemo, la junulo ne daŭrigis nur legadon de agrablaj, entuziasmigantaj animon, libroj, sed li prenis ĉiujn argumentojn, ekpaŝis ĝis fino, lasis la riĉan patron kaj aliĝis al komunista partio. Nun li estas partia aktivulo.

Post duonhoro de nia alveno, venis ankoraŭ unu gasto, sekretario de distrikta komitato de l' partio. Ĉar meblaro mankis, do li sidiĝis sur plankon. Antaŭ ni estis du tipaj reprezentantoj de usona komunismo — komunisto-laboristo kaj komunisto-inteligenciano.

La sekretario estis juna, zigomeca, simila al iu moskva komsomolano (NB. KomSoMol — Kommunistiĉeskij Sojuz Molodjeĵi — Komunista Unio de Junularo). Ŝajnis, ke al li mankis sole, por plena simileco, kepo kun longa viziero pendanta kiel kornico. Li estis dokisto kaj nun li organizis grandan strikon de havenaj ŝarĝistoj.

— Ni jam perdis kelkajn kamaradojn mortigintajn, sed ni strikos ĝis fino, — diris li. — Hieraŭ nokte polico provis alveturigi al ŝipoj strikrompantojn. Ili komence depuŝis niajn pikedanojn kaj eĉ uzis revolverojn. Lokon de interpuŝo policanoj lumigis per lumĵetilo. Multajn laboristojn minacis aresto. Tiam unu el niaj kamaradoj alkuris al la lumĵetilo kaj ĵetis en ĝin ŝtonon. La ilo estingiĝis, kaj laboristoj sukcesis en mallumo defendi siajn poziciojn kaj ne enlasi strikrompantojn. Tiun ĉi strikon estas malfacile organizi, ĉar ni ne havas sindikatan unuecon, — dokistoj strikas, sed ŝipanoj laboras. En nia bordregiono oni strikas, sed en Atlantika bordregiono oni laboras. De tio trafe profitas posedantoj, kiuj direktas kargojn en atlantikajn havenojn. Ĉi-ŝanĝo kostas pli, sed nun por ili mono ne estas plej grava. Ili penas nin superi. Ni nun multon faras por firmigi profesian movadon kaj esperas atingi sukceson.

Li subite profundiĝis en pensadon kaj eldiris:

— Se ni obtenus iun aŭton, almenaŭ plej malnovan. Ja mi havas grandan distrikton. Kiam necesas mia veturo ien por partiaj aferoj, mi eliras vojon kaj levas polekson. Ĝi estas sola mia transportilo.

Li ekparolis pri tridek dolaroj, necesaj por komenci batalon kontraŭ mezepoka ekspluatado de meksikianoj kaj filipinanoj laborantaj sur cepaj plantejoj. Tamen ili forestis, tiuj tridek dolaroj. Necesas ilin akiri.

Iuj partiaj aktivuloj vivas je du dolaroj semajne. Ridinda mono por lando de milionuloj. Nu do, ili kune kun sia mizera mono kuraĝe batalas kontraŭ Morgan-oj… Kaj atingas sukcesojn. Morgan-oj, kune kun siaj miliardoj, kune kun sia forta gazetaro timas kaj malamas ilin.

Sinjorino Adams kune kun edzino de nia mastro delonge ien foriris kaj ĵus revenis, aĉetinte panon kaj kolbason. Dum kiam ni finis konversacion, ili faris sandviĉojn sur ŝanceliĝanta tablo. Okazis vidaĵo, kiun en Rusio oni konas laŭ muzeaj pentraĵoj, prezentantaj ĉiutagan vivon de rusaj revoluciuloj antaŭ la jaro mil naŭcent kvin.

— …Jes, s-ro Ilf kaj s-ro Petrov, mi vidas, ke vi rememoris tiujn ĉi bonajn homojn, — daŭrigis s-ro Adams. — Usonanoj ŝatas forlogiĝi pri ideoj. Kvankam ĝenerale ili estas aferistoj kaj scipovas labori, sekve en revolucia movado ili preferas aktive agadi, sed ne babili. Vi vidis ĉi-sekretarion. Tre agema junulo. Mi konsilas al vi, ĝentlemanoj, halti en Karmelo (Carmel), kie loĝas eĉ pli interesaj personoj. Tie loĝas Linkolno (Lincoln) Steffens. Li estas unu el plej bonaj personoj en Usono.

Ŝoseo foje proksimiĝis al la oceano, foje malproksimiĝis. Foje ni traveturis longajn palmajn aleojn, foje ni leviĝis sur altaĵojn inter verdaj ĝardenoj kaj vilaoj. En malgranda kvieta urbo Karmelo ni matenmanĝis en restoracieto, sur kies muroj pendis fotoj de fame konataj kinosteloj kun iliaj aŭtografoj. Ĉi tie jam sentiĝis Holivudo (Hollywood), kvankam ĝi distancis ankoraŭ ducent mejlojn.

Stratoj de Karmelo kun multaj verdaĵoj descendis al bordo de l' oceano. Ĉi tie, samkiel en Santa-Feo kaj Taoso, loĝas pluraj pentristoj kaj verkistoj.

Alberto Riso Viljams (Albert Rhys Williams), usona verkisto kaj amiko de Ĝono Rid (NB. Reed, John, revolucia verkisto kaj aktivulo, aŭtoro de libro “Dek tagoj, ŝokintaj la mondon”, enterigita sur Ruĝa placo, en Moskvo, Rusio), kiu okazigis vojaĝon kune kun li al Rusio dum la revolucio, altkreska grizhara viro, kun juna vizaĝo kaj bonanime duonfermitaj okuloj, renkontis nin en korto de eta domaĉo, kiun li luis ĉiumonate. Lia loĝejo similis aliajn usonajn domojn sole per tio, ke ĝi havis kamenon. Ĉio cetera estis malsama. Tie troviĝis neordinara sofo, kovrita per tapiŝo, estis pluraj libroj, sur tablo kuŝis broŝuroj kaj ĵurnaloj. Tuj ĵetiĝis en okulojn tio, ke en la domo oni ŝatas legi. En sia kabineto Viljams malkovris grandan kanan korbon kaj valizon. Ilin superplenigis manuskriptoj kaj gazetaj eltranĉaĵoj.

— Jen, — diris Viljams, — materialoj por libro pri Soveta Unio, kiun mi nun finverkas. Mi havas ankoraŭ kelkajn korbojn kaj valizojn kun materialoj. Mi volas, ke mia libro estu tute informoplena kaj prezentis al usona leganto kompletan kaj precizan imagon pri vivmaniero en USSR.

Viljams kelkfoje vizitis nian landon kaj dum unu el siaj vizitoj loĝis tutan jaron en vilaĝo.

Kune kun Viljams kaj lia edzino Lusita Skvajr (Lucita Squier), ni ekpaŝis al Linkolno Steffens. Lusita vestiĝis per tola mordova (NB. unu el nacioj de Rusio) robo kun ornamaĵoj.

— Mi vestis ĝin por memoro pri Rusio, — diris ŝi.

Ni iris laŭ bordo de l' oceano, ne lacante admiri ĝin.

— Nigra maro estas pli bela, — rimarkis Lusita Skvajr.

Ni laŭdis Karmelon, ĝiajn dometojn, arbojn kaj kvieton.

— Moskvo pli plaĉas al mi, — sekatone rimarkis ŝi.

— Vi ŝin ne aŭskultu, — diris Viljams, — ŝi estas fanatikulino. Ŝi ĉiam pensas pri Moskvo. Al ŝi nenio en la mondo plaĉas, krom Moskvo. Post ŝia reveno ĉi tien, ŝi ekmalamis ĉion usonan. Vi ja aŭdis! Ŝi diris, ke Nigra maro estas pli bela, ol Pacifiko. Ŝi eĉ kapablas diri, ke Nigra maro estas pli granda, ol Pacifika oceano: sole pro tio, ke Nigra maro estas soveta.

— Jes, — obstine daŭrigis Lusita, — mi tion jam diris kaj ankoraŭ diros. Mi volas veturi Moskvon! Ni ne devas resti ĉi tie neniun minuton plu!

Konversaciante tiamaniere, ni alpaŝis al vilao de Linkolno Steffens, preskaŭ nevidebla de la strato pro densaj verdaĵoj.

Steffens estas fame konata usona verkisto. Lia duvoluma aŭtobiografio iĝis en Usono klasikaĵo.

Kormalsano malpermesis al li ellitiĝi. Ni eniris ĉambron, kie staris fera blanka lito. En ĝi, kape al fenestro, apogante sin per kusenoj, duonkuŝis oldulo kun oraj okulvitroj. Iomete sube de lia brusto, sur litkovrilo, troviĝis benketo kun skribmaŝino. Steffens finis verki artikolon.

Malsano de Steffens estis nekuracebla. Sed, samkiel ceteraj destinitaj personoj, komprenantaj sian staton, li revis pri estoneco, parolis pri ĝi, ion planis. Ĝustadire, por si mem li planis sole jenon: forveturi al Moskvo, por antaŭ morto revidi landon de socialismo kaj morti tie.

— Mi ne povas resti ĉi tie plu, — diris li kviete, turnante la kapon al fenestro, kvazaŭ simpla kaj libera naturo de Kalifornio sufokis lin, — mi ne povas plu aŭskulti tiun ĉi idiotan optimisman ridon.

Tion ĉi diris homo, kiu tutan sian vivon fidis usonan demokration, apogis ĝin per sia talento de verkisto, ĵurnalisto kaj oratoro. Tutan vivon li opiniis, ke socia sistemo de Unuiĝintaj Ŝtatoj estas ideala kaj kapablas disponigi al homoj liberecon kaj feliĉon. Kvankam li ricevis “frapojn” sur tiu ĉi vojo, li ĉiam estis fidela al ĝi. Li deklaris: “La tuta afero konsistas en tio, ke en nia administracio mankas honestaj personoj. Nia sistemo estas bona, sed ni bezonas nur honestajn homojn”.

Kaj nun li diris al ni:

— Mi volis verki libron por mia filo, en kiun meti tutan veron pri mi mem. Kaj jam komence mi devis…

Subite ni ekaŭdis kurtan surdan ploregon: Linkolno Steffens ploris. Li kovris permane sian belforman kaj nervozan vizaĝon — vizaĝon de sciencisto.

Edzino levis lian kapon kaj donis al li tukon. Sed li, jam ne kaŝante siajn larmojn, daŭrigis:

— Mi devis konfesi al la filo, kiel estis malfacile por mi opinii sin mem honesta homo, kvankam reale mi estis koruptulo. Jes, mi ne sciis tion, ke min koruptis burĝa socio. Mi ne komprenis, ke gloro kaj respekto, kiun mi meritis, estis nur koruptaĵo pro tio, ke mi subtenis maljustan vivsistemon.

Antaŭ unu jaro Linkolno Steffens membriĝis al komunista partio.

Ni longe diskutis pri transportado de Steffens al Soveta Unio. Trajne lin ne eblas veturigi pro kormalsano. Ĉu eble ŝipe? El Kalifornio trans Panama kanalo en Nov-Jorkon, kaj de tie trans Mediteraneo al nigramara bordo. Dum kiam ni tion planis, Steffens, malfortiĝinta pro konversacio, kuŝis en la lito, surmetinte brakon sur tajpilo. Paca, en blanka ĉemizo kun malbutonumita kolumo, maldika, kun eta barbo kaj maldika kolo, li similis mortantan Donkiĥoton.

Estis jam mallume, kiam ni paŝis reen al vilao de Viljams. Post ni iris s-ro Adams brako sub brako kun Bekio kaj, ekspirante, balbutis:

— Ne, ne, ĝentlemanoj, estus stulte opinii, ke en Usono mankas rimarkindaj personoj.

Vesperon ni trapasis ĉe unu karmela arkitekto, kie kunvenis loka inteligencio.

En sufiĉe granda hispana halo, kun lignaj solivoj sub plafono, estis pluraj homoj.

Malaltkreska, kiel pupeto, mastro, razita, sed kun longaj artistaj haroj, ĝentile regalis alvenintojn freŝigajn trinkaĵojn kaj siropojn. Lia filino decidmiene alvenis al horizontala piano kaj laŭte ludis kelkajn muzikaĵojn. Ĉiuj aŭskultis kun ekstrema atento. Tio similis mutan scenon el “Revizoro” (NB. Komedio verkita de Nikolao Gogol, i.a. ĝin tradukis Zamenhof en Esperanton). Gastoj kvazaŭŝtoniĝis en tiuj pozicioj, en kiuj ilin atingis muziko, iu kun glaso ĉe buŝo, iu kliniĝis dum konversacio, iu kun talereto, sur kiu kuŝis maldika biskvito. Sole unu malaltkreska viro, kies longeco de liaj ŝultroj egalis lian altecon, ne aperigis necesan ĝentilecon. Li ion laŭte rakontis. Viandplenaj, platigitaj oreloj pruvis, ke li estas boksisto. Sinjoro Adams ektiris nin al li. Oni prezentis lin, kiel eksa monda ĉampiono, sinjoro Ŝarki (Sharkey), riĉulo (tri milionoj da dolaroj), ĉesiginta aferojn kaj ripozanta en Karmelo inter radikala inteligencio, kiu tre plaĉas al li.

Sinjoro Ŝarki gaje elorbitigis siajn paletajn okulojn kaj tuj permesis al ni palpi lian muskolaron. Ĉiuj gastoj jam palpis muskolaron de s-ro Ŝarki, sed li neniel sukcesis trankviliĝi kaj fleksis siajn mallongajn fortajn brakojn.

— Drinku ni, — diris subite s-ro Ŝarki.

Kune kun tiuj ĉi vortoj li venigis sin ĉirkaŭ dekkvin gastojn de l' arkitekto, inkluzive lian muzikan filinon, nin, geedzojn Viljams kaj Adams.

La monda ĉampiono luis belan vilaon, al kies fenestroj Pacifiko alrulis siajn ondojn, lumigitajn per la luno. Ŝarki malfermis ŝrankon, el kiu aperis rumoj, ĝinoj, diversaj specoj de viskio kaj eĉ greka mastiko, ĝenerale ĉio plej forta, kion produktas alkohola monda industrio.

Miksinte inferajn koktelojn kaj disdoninte al gastoj pokalojn, s-ro Ŝarki malfermis siajn palajn okulojn pli larĝe kaj komencis furioze mensogi.

Unue li deklaris, ke li konvinkiĝis pri senkulpeco de Bruno Hauptmann, murdisto de filo de Lindbergh, kaj li pretas esti atestanto de tiu ĉi afero, kvankam li timas aperigi sian ligon kun alkoholaj kontrabandistoj (bootleggers), kiam efikis “la seka reĝimo”.

Poste li rakontis, kiel foje, li estris trimastan skunon direktitan al Suda poluso, kiu glaciiĝis kaj do ŝipanaro ekdeziris lin mortigi, sed li sole subpremis ribelon kaj sukcese ĝisnavigis al varmetaj latitudoj. Tiu ĉi estis tro fantasta, tro korsara rakonto, tute taŭga por drinki ĉi-okaze ankoraŭfoje.

Poste s-ro Ŝarki sciigis, ke li tre ŝatas radikalan inteligencion kaj tion, ke en Usono necesas kiel eble plej baldaŭ okazigi revolucion. Poste li venigis ĉiujn en dormoĉambron kaj montris tri knabinojn, dormantajn en tri litoj. Tie li rakontis tre romantikan historion pri lia edzino, kiu forkuris kune kun lia pordisto; li postkuris ilin kun revolvero enmane, atingis kaj ordonis al perfidulo-pordisto edziĝi al virino, kiun li delogis. Siajn filinojn li lernigas pri matena marŝado, opiniante, ke tio estas prava edukado.

Ĝenerale, sinjoro Ŝarki ne permesis al gastoj enui almenaŭ minuton.

Li venigis gastojn en gimnastikan halon, demetis sian ĉemizon kaj, nuda ĝis zono, komencis suprentiri sin sur rekon.

Fine li surmetis boksajn gantojn kaj ekvokis dezirantojn je kamarada matĉo.

En okuloj de s-ro Adams ekbrulis tiu flameto, kiun ni jam vidis, kiam li sidiĝis sur elektran seĝon kaj kiam li kantis kune kun molokanoj spiritajn himnojn. Tiu ĉi homo devas sperti ĉion.

Oni surmetis al li ledajn gantojn, kaj li kun knaba akutkrio ĵetis sin al la monda ĉampiono. La eksa ĉampiono komencis salti ĉirkaŭ s-ro Adams, kvazaŭ defendante sin kun artefarita teruro. Ambaŭ dikuloj saltis kaj histerie akutkriis pro rido. Finfine s-ro Adams sidiĝis sur benkon kaj komencis masaĝi sian iomete difektitan ŝultron. Poste gastoj eldrinkis ankoraŭ po unu pokalo kaj disiris al siaj domoj.

Matene ni adiaŭiĝis kun Linkolno Steffens kaj forveturis al Holivudo.

Post duonjaro ni ricevis de ni amiko, sinjoro Adams, leteron. Koverton superplenigis gazetaj eltranĉaĵoj. Ni ekkonis multajn novaĵojn el Karmelo. Riso Viljams ĝisfine verkis sian libron pri Soveta Unio, sed nun, post apero de projekto de nova Konstitucio de USSR, li daŭrigis laboron, por enigi necesajn korektojn.

Bonkora sinjoro Ŝarki, naiva kiel infano, ŝipestro kaj alkohola kontrabandisto (bootlegger), monda ĉampiono Ŝarki reale estis polica agento, kunliginta kun faŝista “Usona legio”, krom tio li estis malnova provokisto, perfidinta iam Bilon Hejvud (Bill Haywood), fame konatan gvidanton de “Industriaj laboristoj de la mondo”. Ankaŭ li tute ne estas s-ro Ŝarki, samkiel kapitano Baksio (Boxy) aŭ Berge, aŭ Forester. Dum (NB. la Unua) monda milito, kiam li perfidis Bilon Hejvud, li estis fame konata ĉikaga ĉantaĝisto (racketeer) kun alnomo “Kapitano Ikso”.

Kaj ankoraŭ post monato ni tralegis en ĵurnalo, ke en urbo Karmelo, ŝtato Kalifornio, mortis sepdekjara verkisto Linkolno Steffens. Ne okazis lia morto en la lando de socialismo.

Li mortis pro korparalizo apud sia tajpilo. Sur papera folio, enigita en ĝin, estis tajpita artikolo pri hispanaj eventoj. Lastaj vortoj de tiu artikolo estis jenaj:

“Ni, usonanoj, devas memori, ke ni estos devigitaj same batali kontraŭ faŝistoj”.



La tridekkvina ĉapitro. Kvar filmonormoj


Estas timige elparoli, sed Holivudo (Hollywood), kies famo centfoje ĉirkaŭis la tutan mondon, pri kiu dum dudek jaroj oni verkis pli librojn kaj artikolojn, ol dum ducent jaroj oni verkis pri Ŝekspiro (Shakespeare), granda Holivudo, sur kies ĉielo aperas kaj malaperas steloj milionfoje pli rapide, ol pri ili sukcesas rakonti astronomoj, Holivudo, pri kiu revas centoj miloj da junulinoj en ĉiuj lokoj de la terglobo, — tiu ĉi Holivudo estas enua, diable enua. Kaj se unu oscedo en eta usona urbo daŭriĝas kelkajn sekundojn, do ĉi tie ĝi pliiĝas ĝis plena minuto. Kaj foje tute mankas fortoj necesaj por fermi la buŝon. En tia stato oni sidas, ferminte la okulojn kaj malferminte la buŝon, kiel kaptita leono.

Holivudo estas korekte planita, perfekte asfaltita kaj bonege lumigita urbo, en kiu loĝas tricent mil rezidantoj. Ĉiuj aŭ mem laboras en kinoindustrio aŭ priservas tiujn, kiuj en ĝi laboras. La tuta urbo okupiĝas pri sola afero — produktas, aŭ, kiel oni parolas en Holivudo, elpafas (shoots) filmojn. Krakado de filmilo tre similas krakadon de mitralo, kaj pro tio aperis termino “elpafi”. Ĉiujare tie oni “elpafas” ĉirkaŭ okcent filmojn. Nombro estas grandioza, samkiel ceteraj nombroj en Usono.

La unua promenado laŭ holivudaj stratoj estis turmenta por ni. Stranga afero! Plimulto de piedirantoj ŝajnis al ni konataj. Ni neniel sukcesis forĵeti penson, ke ni jam ie vidis tiujn homojn, konas ilin kaj ion scias pri ili. Sed kie ni ilin vidis kaj kion ni scias pri ili — mortigu vi nin, neniel ni povis rememori.

— Rigardu, rigardu, — kriis ni unu la alian, — nu, tiun, en serena ĉapelo kun moda mallarĝa rubando, ni ja sendube vidis. Tiujn ĉi impertinentajn okulojn ja ne eblas forgesi! Kie ni kun li renkontiĝis?

Sed post la viro kun impertinentaj okuloj iris ankoraŭ centoj homoj, — estis maljunuloj similaj al komponistoj, sed false fajfantaj modan kanteton “Ĉik-ta-Ĉik” (Cheek to Cheek) el filmo “Cilindro” (Top Hat), kaj maljunuloj, similaj al bankistoj, sed vestitaj kiel etaj deponantoj, kaj junuloj en tute ordinaraj ledaj jakoj, similaj al gangsteroj. Nur junulinoj havis entute unu vizaĝon, kiu estis turmente, malplaĉe konata, samkiel estis konataj fizionomioj de junuloj kun gangsteraj mienoj kaj respektindaj maljunuloj, similaj al iuj bankistoj, komponistoj aŭ, sole Dio scias, al kiu. Fine tio ĉi iĝis netolerebla. Kaj nur tiam ni komprenis, ke ĉiujn tiujn homojn ni vidis en filmoj, ke tiuj ĉi personoj estas geaktoroj aŭ gestatistoj, ludintaj la duajn aŭ la triajn rolojn. Ili estis ne tiom konataj, ke iliaj vizaĝoj aŭ nomoj klare restis en memoro, sed samtempe io malklara pri ili konserviĝis.

Kie ni vidis tiun belulon kun meksikiaj vangharoj? Ĉu li ludis rolon en filmo “Amu nur min” (Be Mine Alone) aŭ en muzika dramo “Renkontu min noktomeze” (Meet Me at Midnight).

Apotekoj en Holivudo estas luksaj. Ili estas ornamitaj per nikelo kaj vitro. En ili priservas disciplinigita personaro en blankaj jaketoj kun epoletoj, kiuj atingis tian laborperfektecon, ke eĉ memorigas maŝinejojn de elektraj stacioj. Tiun imagon kontribuas siblado de kranoj, mallaŭta bruado de etaj motoroj, kirlantaj “maltan lakton” (malted milk), kaj metala kromgusto de sandviĉoj.

Super la urbo pendis la hela kristnaska suno. Densaj nigraj ombroj falis sur asfaltitan grundon. Holivuda klimato havas ion malplaĉan. La suno havas nenion sunan, ĝi similis la varman lunon, kvankam ĝi tre varmigis. En aero ĉiam sentiĝis ia malsaniga sekeco, kaj fetoro de eluzita benzino, saturinta la urbon, estis neeltenebla.

Ni trairis sub strataj lanternoj, al kiuj oni aligis artefaritajn kartonajn abiojn kun elektraj kandeloj. Tiu ĉi dekoracio estis aranĝita okaze de alveno de Kristnasko, kiu en Usono estas granda kaj serena festo de komerco, tute ne kunligita kun religio. Ĝi estas grandioza disvendado de malnovaj varoj, kaj kvankam ni ne amas dion, sed ni ne rajtas akuzi lian kunagadon en tiu ĉi malluma afero.

Tamen antaŭ nia rakonto pri dio, pri komerco kaj holivuda vivo, necesas rakonti pri usona kino.

Ni, moskvaj spektantoj, estas iom dorlotitaj per usona kinematografio. Tio, kion oni venigas Moskvon kaj demonstras al kinoekspertoj nokte, estas preskaŭ ĉiam plej bona, produktita en Holivudo.

Moskvo vidis filmojn de Lui Majlston (Lewis Milestone), King Vidor, Ruben Mamuljan (Reuben Mamoulian) kaj Ĝon Ford (John Ford), kinematografia Moskvo vidis plej bonajn filmojn de plej bonaj reĝisoroj. Moskvaj spektantoj admiris porkidojn, pingvenojn kaj musojn de Disnej (Disney), admiris ĉefverkojn de Ĉaplin (Chaplin). Tiuj reĝisoroj, escepte de Ĉaplin, kiu eldonas unu filmon dum kelkaj jaroj, produktas kvin, ok, dek filmojn ĉiujare. Kaj, kiel jam estas konate, usonanoj “elpafas” okcent filmojn ĉiujare. Certe, ni suspektis, ke tiuj sepcent naŭdek filmoj ne havas gravan signifon. Sed ja ni vidis nur bonajn filmojn, kaj pri la malbonaj ni nur ion aŭdis. Tial aperis malagrablaj impresoj de usona kinematografio, kiam ni konatiĝis kun ĝi en ĝia origina lando.

En Nov-Jorko ni preskaŭ ĉiuvespere vizitis kinejon. Dum vojaĝo al Kalifornio, haltinte en etaj kaj grandaj urboj, ni vizitis kinejojn jam ne preskaŭ, sed simple ĉiuvespere. Kutime dum unu prezento oni montras du grandajn filmojn, unu kurtan komedion, unu animacion kaj kelkajn kronikojn, kiujn produktis diversaj firmaoj. Entute ni spektis pli ol cent grandajn filmojn.

Kinoraportistoj en Usono prezentas plej freŝajn novaĵojn, animacioj de Disnej estas bonegaj, inter ili estas efektive ĉefverkoj, tekniko de usona kino ne bezonas laŭdon — ĉiuj konas, ke ĝi troviĝas en tre alta nivelo, — sed tiel nomataj “belartaj” filmoj simple timigas.

Ĉiuj tiuj filmoj estas sube de nivelo de homa digno. Al ni ŝajnas, ke spektado de tiuj filmoj estas humiliga okupo. Ili supozas birdan cerbon, malfacilan pensadon de homa kornohava bruto, kamelan senkapricecon. Kamelo kapablas semajnon ne trinki akvon, certa speco de usonaj spektantoj kapablas dudek jarojn laŭvice spekti sensencajn filmojn. Ĉiuvespere ni eniris kinejon kun iu espero, sed eliris sentinte sin tiel, kvazaŭ ni formanĝis tedan, plene konatan, matenmanĝon N2. Cetere, al spektantoj, plej ordinaraj usonanoj — garaĝoservistoj, vendistinoj, mastroj de vendejoj — tiuj filmoj plaĉas. Komence ni miris pri tio ĉi, poste ni ĉagreniĝis, poste ni informiĝis, kial tiuj filmoj sukcesas.

Tiujn ok aŭ dek bonajn filmojn ni ne vidis dum trimonata vizitado de kinejoj. Ĉi-rilate koko, disŝovelinta konatan sterkejon, estis pli feliĉa, ol ni. Bonajn filmojn demonstris al ni en Holivudo reĝisoroj mem, elektinte kelkajn ekzemplerojn el cent filmoj produktitaj dum lastaj jaroj.

Ekzistas kvar ĉefaj filmonormoj: muzika komedio, historia dramo, gangstera filmo kaj filmo, kiun partoprenas fame konata opera kantisto. Ĉiu el tiuj ĉi normoj havas nur unu temon, kiun oni senfine kaj lacige ŝanĝas. Usonaj spektantoj fakte spektas permanente la samon. Ili tiel alkutimiĝis al tio, ke se oni prezentos al ili ion novan, ili, ŝajne, ekploros, kiel infano, de kiu oni deprenis malnovan, tute eluzitan, rompiĝintan je du pecoj, sed amatan ludilon.

Temo de muzika komedio estas tia, ke malriĉa kaj bela junulino iĝas stelo de varieteo. Samtempe ŝi enamiĝas al estro de varieteo (bela junulo). Tamen temo ne estas tute simpla, ĉar la estro trafis en ungegojn de alia dancistino, ankaŭ bela kaj longgamba, sed kun abomena karaktero. Do aperas ia dramo, kolizio. Ekzistas variantoj. Anstataŭ malriĉa junulino, iĝas stelo malriĉa junulo, kvazaŭ malbela anasido. Kune kun siaj kamaradoj li establas ĵazbandon. Iufoje okazas, ke steloj iĝas ambaŭ: junulino kaj junulo. Kompreneble, ke ili amas unu la alian. Tamen amo okupas nur unu kvinonon de filmo, restajn kvar kvinonojn okupas varieteo. Unu horon kaj duonon malaperas kaj reaperas nudaj gamboj kaj sonas gaja motiveto de, nepra en tiuj okazaĵoj, kanteto. Se filmado kostis multe da mono, do tiam oni demonstras plej belajn, en la mondo, gambojn. Se filmo estas malmultekosta, tiam oni demonstras ordinarajn gambojn, ne tro belajn kaj longajn. Tio ne koncernas la temon, ĉar ĝi ni igas spektantojn pensadi. La temo devas konformiĝi al frap-danco (tap-dance). Publiko ĝin ŝatas. Sekve tiuj filmoj sukcesas kase.

En historiaj dramoj eventoj estas tute diversaj, depende de tio, kiu estas precipa rolulo. Ekzistas du kategorioj: antikva greka-roma kaj pli moderna — musketera. Se en filmo ĉefa heroo estas Julio Cezar (Julius Caesar) aŭ, ni diru, Numo Pompilij (Numa Pompilius), tiam aperas greka-romaj fibroplastaj ekipaĵoj, kaj junuloj, kiujn ni vidis sur holivudaj stratoj, furioze “hakas” unu la alian per postiĉaj buĉhakiloj kaj glavoj. Se ĉefa heroino estas Ekaterino la Dua, aŭ Mario-Antuaneto (Marie Antoinette), aŭ iu altkreska anglino kun reĝa sango, tiam tio estas musketera kategorio, kun svingado de ĉapeloj, kiuj balaas plankon per strutaj plumoj, pluroblaj dueloj sen gravaj kaŭzoj, postkuroj kaj persekutoj sur dikpugaj ĉevaloj, kaj ankaŭ majesta, platona kaj enua ligo de juna malriĉa nobelo kun imperiestrino aŭ reĝino, akompanata per strikte tempomezuritaj kisoj (holivuda cenzuro permesas kisojn daŭriĝantajn certan longecon). Temo de dramo estas tia, kion Dio disponigis. Sed se Dio nenion disponigis, tiam oni ludas sen temo. Ĝi ne gravas. Gravas dueloj, ekzekutoj, festenoj kaj bataloj.

En filmoj el bandita vivo herooj de komenco ĝis fino pafas el aŭtomataj pistoloj, mitraloj kaj eĉ el stablaj maŝinpafiloj. Ofte oni realigas persekutojn per aŭtoj, dum kiuj maŝinoj nepre pugoglitas turniĝante, kio estas precipa detalaĵo de filmo. Tiuj filmoj bezonas multnombran trupon. Dekoj aktoroj eliĝas el listo de roluloj jam en komenco de filmo, ĉar ilin “mortigas” ceteraj roluloj.

Oni diras, ke tiuj filmoj tre similas realan vivon, sed havas solan diferencon, ke efektivaj gangsteroj, kiuj rabatakas bankojn kaj ŝtelas infanojn de milionuloj, ne povas eĉ revi pri tiomaj enspezoj, kiujn donas filmoj el ilia vivo.

Fine, filmo kun partopreno de opera kantisto. Nu, ĉi tie, vi mem komprenas, ke postuloj estas tute ne striktaj. Ja neniu postulos, ke opera kantisto rolis samkiel Koklen (Coquelin)-pliaĝa! Ludi li ne scipovas kaj ne volas. Li volas kanti, kaj tiun leĝan deziron necesas kontentigi, des pli, ke spektantoj ankaŭ volas, ke la kantisto kantu kiel eble pli longe. Sekve, kaj ĉi tie temo ne havas signifon. Kutime oni prezentas jenan historion. Malriĉa junulo (estus dezirinde, certe, ke li estus bela, sed necesas konsideri eksteraĵon de l' kantisto, — ventraĉeto, saketoj sub la okuloj, mallongaj gamboj) studas kantadon, sed ne sukcesas. Kial li fiaskis, ne eblas kompreni, ĉar komence de sia studado li kantas same virtuoze, kiel zenite de sia gloro. Li trafas en “Metropolitenan operon”(Metropolitan Opera), kaj sur lin subite falas kolosa, nekredebla, eksterordinara, mirakla kaj supernatura sukceso, tia sukceso, kiun ne havis eĉ Ŝaljapin (NB. Ŝaljapin, Teodoro, granda rusa basulo) dum liaj plej bonaj jaroj. Varianto estas nur unu: sukcesas ne kantisto, sed kantistino, kaj tiam, laŭ ŝekspiraj leĝoj pri dramo, rolon de mecenato ludas jam ne virino, sed riĉa alloga viro. Ambaŭ variantojn publiko akceptas kun sama ĝojo. Sed precipaj estas popularaj arioj, kiujn oni kantas en filmo. Oni preferas enigi ariojn el operoj “Pajacio” (Pagliacci), “Bohemo” (La Boheme), aŭ “Rigoletto”. Publiko ilin ŝatas.

En ĉiuj kvar filmonormoj konserviĝas unueco de stilo.

Ne gravas, kiun ludas holivuda aktorino — amatinon de kruckavaliro, fianĉinon de hugenoto aŭ nuntempan fraŭlinon, — ŝi ĉiam estas kombita plej novmode. Horizontala hararanĝo same aspektas sur antikva kapo kaj sur la hugenota. Ĉi tie Holivudo kompromison rifuzas. Ĉiun cedon al historio — buĉhakilojn, arkebuzojn, oni akceptas, sed hararanĝo devas esti nepre moderna. Publiko tion ŝatas. Mezaj jarcentoj estas multaj, kaj ili ne meritas ŝanĝon de hararanĝo. Se ĝi ŝanĝiĝos en 1937, tiam oni kombos aktorinojn laŭmode de tiu jaro.

Ĉiuj historiaj dramoj efektivigas saman malvarman usonan amon sur diversaj fonoj. Iufoje surfone de milito pro Dia ĉerko, iufoje surfone de forbruligo de Romo, kiun faris Nerono, iufoje surfone de kartonaj skandinavaj kasteloj.

Krom ĉefaj filmonormoj ekzistas la kelkaj duagradaj, ekzemple, filmoj kun partopreno de mirinda infano (wunderkind). Ĉi tie afero dependas de hazardo. Necesas serĉi talentan infanon. Nun tian infanon oni trafis — ŝi estas eta knabino Ŝirlio Templ (Shirley Temple). Infana temo estas nura — infano kontribuas feliĉon de adoltuloj. La etulinon oni filmas samtempe en kelkaj filmoj, por feliĉigi ŝiajn gepatrojn, kiuj profitas per ilia filino, samkiel per subite ekfunkciinta nafta fontano.

Krom tio, renkontiĝas filmoj pri vivo de laboristoj. Tiuj estas tute malnobla faŝista fuŝaĵo. En eta suda urbo, kie idilie susuras arboj kaj pace lumas lanternoj, ni spektis filmon nomatan “Rif-Raf”(Riffraff). En ĝi oni prezentis laboriston luktintan kontraŭ mastro kaj mastra sindikato. La kuraĝan laboriston oni maldungis kaj li iĝis vagabondo. Li falis tre suben. Poste li revenis al la mastro, kiel la facilmensa kaj erarinta filo. Li pentis kaj lin oni redungis kun malfermitaj brakoj.

Kultura usonano ne agnoskas la landan kinematografion kiel belarto. Eĉ pli: li diros al vi, ke usona kinematografio estas morala epidemio, ne malpli malutila kaj danĝera, ol skarlatino aŭ pesto. Ĉiuj bonegaj atingoj de usona kulturo — lernejoj, universitatoj, literaturo, teatro, — ĉio estas konsternita kaj surdigita per kinematografio. Ĉarma kaj saĝa knabo, bonege lerninta en lernejo kaj studinta en universitato, post kelkaj jaroj diligenta vizitado de kinejo similas idioton.

Tion ni suspektis ankoraŭ proksimiĝinte al Holivudo.

Kiam ni estis revenantaj, post la unua promenado, al nia hotelo “Holivudo” situanta sur bulvardo Holivudo, troviĝanta en la urbo Holivudo, ni haltis ĉe vitrino de zoologia vendejo. Tie sur papera sternaĵo petolis malbelaj kaj bonaj hundidoj. Ili ĵetis sin sur vitron, bojis kaj, ĝenerale, ĝojis. En alia vitrino troviĝis en kaĝo eta simio kune kun ankoraŭ pli malgranda simiido sur brakoj. Se la patrino estis amplekse iom pli granda ol katino, do korpeto de ŝia ido estis tute mikroskopa, rozkolora, nuda kaj kompatinda. La patrino tenere lekis ĝin, nutris, karesis ĝian kapeton, kaj fiksrigardis ĝin. Ŝi neniel reagis spektantojn. Tio estis efektiva patrineco.

Tamen ni neniam vidis pli akran karikaturon pri patrina amo. Ĉio ĉi tre similis tion, kion faras homoj, kaj samtempe iel malagrable, tial malgranda homamaso grupiĝinta ĉe vitrino, diris neniun vorton. Sur ĉiuj vizaĝoj estis strangaj, konfuzitaj ridetoj.

Ni malfacile foriris de vitrino.

Poste ni konfesis unu la alian, ke rigardante la simion kune kun bebo, ni ekpensis pri usona kinematografio.

Ĝi same similas la efektivan belarton, kiel simia amo al idoj similas la homan. Ĝi tre similas kaj samtempe estas netolereble malagrabla.



La trideksesa ĉapitro. Dio de fuŝaĵo


Fenestroj de nia ĉambro rigardis bulvardon Holivudo. Sur unu angulo de vojkruciĝo situis farmaciejo, sur la alia — banko, post kiu vidiĝis nova konstruaĵo. Tutan ĝian fasadon okupis elektraj literoj ”Makso Faktor” (Max Factor).

Antaŭ multaj jaroj Makso Faktor, junulo en disŝiriĝinta pantalono, venis Usonon el suda Rusio. Sen longatempa meditado Makso komencis produkti ŝminkon kaj parfumon por teatroj. Baldaŭ produktoj de sinjoro Faktor aperis en ĉiuj kvardek ok ŝtatoj de Usono. De ĉiuj flankoj al Makso ekfluis mono. Nuntempe Makso estas tre riĉa persono kaj amas rakonti al vizitantoj historion de sia vivo. Kaj se hazarde vizitanto venis el Elizavetgrado, Nikolajevo aŭ Ĥersono (NB. Eksaj ruslandaj urboj, nun en Ukrainio), do, li povas esti certa, ke la feliĉa mastro nepre donacas al li memore grandan vazon kun vizaĝa kremo aŭ kolekton de artefaritaj okulharoj, pri kiuj esprimis pozitivajn recenzojn Marleno Ditriĥ (Marlene Dietrich) kaj Mariono Devis (Marion Davies). Antaŭnelonge Faktor solenis iun jubileon — aŭ dudekjaran datrevenon de sia fruktodona agado sur ŝminka kampo, aŭ vican datrevenon de sia trafa veno al usona bordo. Invitiloj estis faritaj el velena papero, luksa bristola kartono, altkvalita celofano kaj ŝtalaj risortoj. Tiuj dikaj albumoj, kies bombasta stilo sciigis adresiton pri tio, ke lin oni invitas, havis sur kovrilo grandliteran titolon “Invitilo”.

Sub niaj fenestroj dek ok horojn ĉiutage kriis junaj gazetkolportistoj. Precipe elstaris unu akra kaj plensona voĉo. Kun tiu voĉo ne eblas perei sur la tero. Ĝi, sendube, apartenis al estonta milionulo. Ni eĉ foje elŝoviĝis el fenestro, por vidi tiun junan talentulon. Li staris sen kepo. Sur li estis “ĉiama” tola pantalono kaj leda holivuda jaketo. Vendante gazetojn, la talentulo kriegis tiel, ke ni volis morti, nur ke ne aŭskulti tiujn timigajn sonojn. Akiru li sian milionon kiel eble plej baldaŭ kaj kvietiĝu! Sed post du tagoj la estimata knabo kaj liaj kamaradoj-kolportistoj ekkriegis ankoraŭ pli forte. Iu sufiĉe konata kinoaktorino estis trovita morta en ŝia aŭto, kaj ŝia enigma morto estis sensacio dum tutaj kvar aŭ kvin tagoj. Hersta (NB. ears, William Randolph — usona eldonisto) ĵurnalo “Ekseminer” (Examiner) sole tion publicis.

Tamen pli timiga, ol bravaj kolportistoj, estis milda virino, staranta male de niaj fenestroj. Sur ŝi estis uniformo de Sav-Armeo (Salvation Army) — nigra kapoto kun larĝaj rubandoj kunigitaj sub ŝia mentono. Tuj post matenkomenco ŝi starigis trikruran stativon, kiu apogis pendantan, sur fera ĉeneto, sitelon kovritan per krado, kaj ektintis per sonorilo. Ŝi kolektis donojn por mizeruloj okaze de Kristnasko. Donojn necesas meti en tiun hejman sitelon. Sed senkoraj, okupintaj pri sia kinofuŝaĵo, holivudanoj neniel atentis la virinon en kapoto kaj monon ne donis. Ŝi ne tedis al piedirantoj, ne petis ilin kontribui, ne kantis spiritajn kantojn. Ŝi agis per pli efika rimedo — tintadis per sonorilo, malrapide, trankvile, senĉese, senfine. Ŝi nur unufoje interrompis ĉiutage sian agadon por manĝi aliloke. Tamen ŝi tagmanĝis tre rapide, kaj nenien plu foriris ĝisvespere. Iufoje ni deziris elkuri el la hotelo kaj fordoni al tiu terura persono ĉiun nian ŝparmonon, nur ke ŝi ĉesigu tintadon de sia sonorilo, frenezigantan nin. Sed nin haltigis penso pri tio, ke la virino plezure ricevinta nian kontribuon, venos sur saman lokon ankoraŭ pli frue kaj foriros ankoraŭ pli malfrue.

El ĉiuj reklamaj artifikoj, kiujn ni vidis, el ĉiuj rimedoj de altrudo, memorigo kaj admono — sonorilo ŝajne estis plej konvinka kaj efika. Efektive, kial necesas peti, pruvi, admoni? Anstataŭ tio, necesas tintadi per sonorilo tutan tagon, semajnon aŭ jaron, tintadi ĝis tiam, kiam senforta, turmentita pro tintado, komencanta haluciniĝi loĝanto fordonas siajn dek cendojn.

Post kelkaj tagoj, niaj turmentoj preskaŭ malaperis. Ni komencis viziti kinostudiojn, kiuj en Rusio nomiĝas kinofabrikoj. Ni frue lasis la hotelon kaj revenis malfrue, do ni preskaŭ ne aŭdis la sonorilon. Sed aperis nova enigmo. Ĉiufoje, kiam ni prenis ŝlosilon de nia ĉambro en kontoro, servisto enmanigis alvenintajn leterojn kaj paperfoliojn, entenantajn nomojn de personoj, telefonintaj al ni. Kaj ĉiufoje inter nomoj de niaj amikoj kaj konatoj estis jena noto “Al s-roj Ilf kaj Petrov telefonis kapitano Trefiljev”. Tio daŭriĝis kelkajn tagojn. Poste notoj iĝis pli detalaj. “Telefonis kapitano Trefiljev kaj petis komuniki al li tagon kaj horon de rendevuo”. Entute, evidentiĝis, ke kapitano estis aktiva, ĉar en lasta noto li petis nin telefoni al li. Li loĝis en la sama hotelo, en kiu loĝis ni.

Kelkajn tagojn ni observis kinostudiojn. Certe, ni ne eniĝis teknikajn aferojn, ĉar tekniko vidiĝis ĉie mem. Samkiel en ĉiuj usonaj entreprenoj, kiujn ni vidis (krom fordaj ruliĝantaj stabloj, kie dominas febro), en holivudaj studioj oni laboras ne tro haste, sed konvinke kaj lerte. Forestas agitiĝo, taŭzitaj haroj, kreaj turmentoj, ŝvita entuziasmo. Forestas ĝemkrioj kaj histerioj. Ĉiu usona laboro iomete similas cirkan spektaklon, — lertaj movoj, ĉar ĉio estas anticipe pripensita, kurta ordono — kaj spektaklo estas realigita.

Mezkvante filmon en Holivudo oni “elpafas” dum tri semajnoj. Se filmado daŭriĝas pli ol tri semajnoj, tio jam estas deficito, malprofito. Ekzistas esceptoj, kiuj havas usonan karakteron. Fame konata dramisto Marko Kaneli (Marc Connelly) nun produktas filmon laŭ sia glorinda spektaklo “Verdaj paŝtejoj” (Green Pastures). Tiu interesa verkaĵo rakontas tion, kiel mizera negro imagas Dian paradizon. Sinjoro Kaneli havas neordinarajn kondiĉojn. Li mem estas aŭtoro de spektaklo, verkinta scenaron, laŭ kiu li mem filmas. Kiel escepto, oni permesis filmi dum monato kaj duono. Lia filmo apartenas al klaso “A”. Filmoj, kiujn oni “elpafas” dum tri semajnoj, apartenas al klaso “B”.

Antaŭ komenco de filmado ĉio estas kolektita, ĝis lasta ŝnuro. Scenaro estas en ordo, geaktoroj kaj pavilonoj estas pretaj. Kaj tiam “elpafado” de filmo daŭriĝas rapide kaj senĉese.

Marko Kaneli filmas en studio de “Fratoj Ŭorner” (Warner Bros.), kiu ĉiujare, ni ne sukcesas nun rememori precizan kvanton, produktas okdek, cent aŭ cent dudek filmojn. Ĝi estas grandega, perfekta fabriko de fuŝaĵo. “Verdaj paŝtejoj” por entreprenemaj “Fratoj” estas ne ofta evento, ĉar ĝi estas raraĵo, filmata laŭ bona scenaro. Oni diras, ke antaŭnelonge ĉi tie oni faris filmon dum ok tagoj kaj ĝi estis ne malpli bona, ol ceteraj filmoj de klaso “B” — pura, kaj samtempe, naŭza filmo.

Sur teritorio de la studio oni konstruis realan urbon.

Ĝi estas plej stranga urbo en la mondo. El tipa strato de eta usona urbo, kun garaĝo kaj butiko kun kvincendaj varoj ni eliris al venecia placo. Tuj post Palaco de la Doĝoj (Palace of the Doges) ekvidiĝis rusa drinkejo, sur kies elpendaĵo oni pentris samovaron kaj astrakanan ĉapon. Ĉiuj dekoracioj tre similas originalojn. Eĉ distance kelkajn paŝojn ne eblas kredi, ke tiuj monumentaj enirejoj de katedraloj, karboŝaktoj, oceana haveno, banka kontoro, Paragvaja vilaĝo, fervoja stacio kun duono de pasaĝera vagono estas faritaj el malpezaj sekaj tabuloj, farbita papero kaj gipso.

Stranga, fantoma urbo, laŭ kiu ni paŝis, ŝanĝis ĉiuminute. Jarcentoj, popoloj, kulturoj, ĉio miksiĝis neordinare kaj facile.

Ni eniris grandegan duonobskuran pavilonon. Nun en ĝi oni nenion filmis, sed ankoraŭ nelonge ĉi tie okazis granda festeno de arto. Tion oni povas dedukti, rigardante plurkanonan fregaton, kiu okupis ĉiun spacon. Ĉirkaŭe kuŝis amaso da armiloj — sabroj, graploj, oficiraj spadoj, hakiloj kaj cetera pirata rekvizito. Ĉi tie oni batalis ne ŝerce. La fregato estis farita tre bonkvalite, kaj se ĝi reale estus tuta, sed ne ĝia duono, ĝi taŭgus por oceana navigo, kaj kapto de negocaj ŝipoj glorante grandajn korsarojn — “Fratoj Ŭorner”.

En sekva pavilono ni ekvidis lumigilojn kaj oritan dekoracion el “musketera filmonormo”. Fame konata kinoaktoro Frederiko Marĉ (Fredric March) staris en kamizolo, ŝtrumpoj kaj botetoj kun bukoj. Lia malbrila, tre bela vizaĝo estis lumigita surfone de dekoracia ombro.

Nun en la pavilono oni ĝustigis lumigitan lokon por rolulo, kaj por ne tro lacigi la grandan aktoron, oni venigis figuranton. Post kiam ĉio estos en ordo, Marĉ estos filmata.

En alia pavilono ni ekvidis aktorinon Betio Devis (Bette Davis), kiun niaj spektantoj konas laŭ filmo “Krimo de Marvino Blejk” (The Crime of Marvin Blake). Ŝi sidis en brakseĝo kaj nelaŭte, sed kolere parolis, ke dum dek tagoj ŝi ne havas liberan horon, por lavi siajn harojn. Mankas tempo! Necesas “elpafi” filmon.

— Mi devas filmiĝi ĉiutage, — lace parolis ŝi, laŭkutime ridetante per sia brila kinematografia rideto.

Atendante filmadon la aktorino abomene, pli ĝuste — apatie, rigardis ien, kie paŝis apud filmilo viro kun tre konata vizaĝo. Kie ni vidis tiun ĉi duaklasan aktoron? Ĉu en filmo “Infanoŝtelistoj” (Kidnappers) kun mitraloj kaj postkuroj? Aŭ en filmo “Amo de Valtasaro” (The Love of Balthazar), kun katapultoj, greka fajro kaj vortoj “mene, tekel, fares”?

Laŭ mieno de la aktoro, kiu nun filmiĝis en cilindro (top hat) kaj frako (filmo similis tipon “ Etulo sur Brodvejo” (Child of Broadway), tuj vidiĝis, ke laboro neniel lin entuziasmigas. Ĉio tedis kaj iĝis malagrabla.

Sama mieno estas tipa por ĉiu pli-malpli pensanta holivudano. Ili malamas sian laboron, klare komprenante, ke ili ludas ĉiun absurdon kaj senutilaĵon. Unu kinematografisto, prezentante al ni studion, en kiu li laboras, senmetafore mokis pri ĉiuj filmadoj. Saĝaj personoj en Holivudo, kiuj estas multaj tie, simple ĝemas pro humiligo de arto, kio okazas ĉi tie ĉiutage kaj ĉiuhore. Tamen ili ne povas trovi alian laboron kaj foriri ien. Malbenas sian laboron scenaristoj, reĝisoroj, aktoroj kaj eĉ teknikistoj. Nur mastroj de Holivudo bonstatas. Por ili arto ne gravas, por ili gravas sole kaso.

En plej ampleksa pavilono oni filmis scenon de balo sur ŝipo. Sur scenejo amasiĝis kelkaj centoj da statistoj. Loko de filmado estis mirinde lumigita. Holivudaj studioj disponas grandegan kvanton de lumo — kaj ĝin oni ne ŝparas. Venis paŭzo de filmado, kaj oni malpliigis lumigadon, kaj statistoj laciĝintaj danci, disiris en duonobskurajn angulojn de la pavilono por ripozi kaj babili. Junulinoj en maraj uniformoj, kun ordenoj kaj admiralaj epoletoj, tuj laŭte ekmurmuris ion intiman, daman. Junuloj en blankaj maraj kiteloj, kun stultetaj okuloj de kinematografiaj leŭtenantoj, promenadis laŭ la pavilono, transirante kaŝantajn surplanke elektrajn kablojn.

Ho, tiuj mirindaj kinoleŭtenantoj! Se dankema homaro iam subite ekdeziros fondi monumenton al dio de Fuŝaĵo, do kinematografia leŭtenanto estas plej taŭga modelo por ĝi. Kiam komence de filmo aperas heroo en blanka kitelo kaj brave surmetita kaskedo, tiam vi kvietanime povas lasi kinejon. Nenio bonkora, saĝa kaj interesa en filmo ne okazos. Tiu estas mem dio de Fuŝaĵo, gaja kaj malplenkapa.

Kiam ni estis rigardantaj dekoracion kaj statistojn, malantaŭe subite aŭdiĝis rusa voĉo, efektiva, nobela.

– Ĉu, Koljo, ni iros hodiaŭ ien?

Alia voĉo de staba-kapitana tembro respondis:

— Kaj kun kia mono, Koĉjo, ni iros?

Ni vigle turniĝis.

Malantaŭ ni staris du ĝentlemanoj en frakoj. Bruna ŝminko kovris ties sufiĉe malfreŝajn vizaĝojn. Staraj kolumoj devigis ilin fiere teni siajn kapojn, sed malgajo vidiĝis en iliaj okuloj. Aĥ, kiel delonge Koljo estis juna, kaj Koĉjo kun siaj faltoj aspektis kiel oldulo. Ili maljuniĝis ĉi tie, en Holivudo, — du, verŝajne vladivostokaj, enmigrantoj. Tute ne gaja estas prezentado de sennoma ŝipa ĝentlemano en danca filmo el vivo de junaj idiotoj. Baldaŭ oni estingos lumon, kaj ili fordonos siajn frakojn kaj kolumojn en stokejon. Tutan vivon ili vizitis stokejojn kaj tio daŭriĝos ĝis morto.

Eksonis signalo, aperis blindiginta lumo. Junulinoj, leŭtenantoj, ĝentlemanoj en frakoj ekhastis al scenejo.

Ni forlasis studion kaj jam post duonhoro malrapide aŭtis ene de aŭta amasiĝo al urbeto Santa-Moniko (Santa Monica), por enspiri tie freŝan aeron de la oceano. Granda ĉefurbo de kinematografio fiodoris per benzino kaj rostita ŝinko. Junulinoj en serenaj flanelaj pantalonoj ageme iris laŭ trotuaroj. En Holivudon venas junulinoj el la tuta mondo. Ĉi tie oni bezonas plej freŝan materialon. Amasoj da ankoraŭ ne aperintaj steloj plenigas la urbon, belaj junulinoj kun malagrablaj rigoraj okuloj. Ili deziras gloron — kaj por tio ili estas pretaj fari ĉion. Povas esti, ke nenie en la mondo grupiĝas samtempe tiom da decidemaj kaj nesimpatiaj belulinoj.

Kinosteloj de ambaŭ seksoj (en Usono viroj ankaŭ meritas tiun “titolon”) loĝas sur stratoj, direktitaj al la oceano. Tie ni trafis homon, kies fako, probable, estas unika. Li sola prezentas jenan mirindan rimedon de lukrado. Li sidis sub strikta ombrelego. Apude staris tia afiŝo: “Vilaoj de kinosteloj estas ĉi tie. De la 9-a matene ĝis la 5-a kaj duono vespere”. Li estas ĉiĉerono, montranta al turistoj vilaojn de kinosteloj elekstere. Kompreneble lin oni internen ne venigas, kaj do ne eblas vidi Glorion Svenson (Gloria Swanson), trinkantan matenan teon. Li montras domon, en kiu loĝas Haroldo Lojd (Harold Lloyd) kaj alian domon de Greto Garbo.

Kvankam labortago estis en sia kulmino, neniu engaĝis la ĉiĉeronon, kaj sur lia vizaĝo vidiĝis nekaŝita abomeno al sia absurda fako kaj al usona kinematografio.

Iom pli malproksime ni ekvidis junulon, starantan tuj meze de pavimo. Sur lia brusto pendis plakato: “Mi estas malsata. Donu al mi laboron”.

Al tiu viro ankaŭ neniu aliris.

La oceano estis vasta, seninterrompa vento blovis en bordon, kaj trankvila brueto de ondoj memorigis tion, ke en la mondo ekzistas reala vivo kun sinceraj sentoj, kiujn ne necesas mezuri per preciza kvanto de filmometroj, kiujn plenigas frap-dancoj, kisoj kaj elpafoj.

Kiam ni eniris vestiblon de nia hotelo, renkonten al ni ekmoviĝis de sur sofo potenca figuro. Apogante sin per bastono, figuro alproksimiĝis al ni kaj laŭtvoĉe diris:

— Permesu prezenti min al vi. Kapitano Trefiljev, eksa blankgvardiano (NB. Blanka gvardio, batalinta kontraŭ Ruĝa gvardio dum Civila milito en Rusio).

La kapitano havis grandan ridetantan vizaĝon. Li afable rigardis nin per siaj porkaj okuloj kaj tuj deklaris, ke jam delonge okupiĝas pri politika agado, — kvankam ni, propre, nenion aŭdis pri la kapitano tiam, kiam li estis okupinta pri ĝi.

La kapitano kaptis niajn manojn, sidigis nin sur sofon kaj tuj, neperdante eĉ minuton, ekparolis. Li sciigis nin pri tio, ke li veturigis konatan ordonon de Denikin al Kolĉak (NB. Generalo kaj admiralo de Blanka gvardio), kiu subordigis la duan al la unua. Ni memoris alian familian nomon kaj neniel reagis tre pitoreskan rakonton de la kapitano pri tio, kiel li veturigis la ordonon ĉirkaŭ la mondo.

— Komprenu min, kiel mi rapide veturis en ekspresoj! De trajno al ŝipo! De ŝipo al trajno! De trajno denove al ŝipo! De ŝipo denove al trajno! Tra Eŭropo, Atlantiko, Usono, Pacifiko, Japanio, Fora Oriento… Mi venis humida, kiel hundido, sed Kolĉak jam forestas. Lin oni pafekzekutis! Nu, mi ekkuregis reen. De trajno al ŝipo, de ŝipo al trajno, de trajno denove al ŝipo. Frapo! Ankoraŭ en Usono oni informis min, ke Denikin forestas — li transdonis komandadon al Vrangel. Diablo prenu! Mi reveturis al Parizo, sed jam tie Vrangel forestas. Nu, mi post ioma meditado forlasis ilin kaj enmigris Usonon. Nun mi estas vojaĝanto kaj lektoro.

La kapitano elpoŝigis dikan cigarujon kaj komencis regali rusajn cigaredojn kun ingoj.

— Mi mem ilin faras, — diris li, — ingojn mi ricevas el Bulgario. Tiun usonan senutilaĵon mi eĉ en buŝon ne enmetu. — Kaj tuj, sen iu transiro, diris: — Ĉu vi vidas mian haŭton sur vizaĝo? Bonega haŭto, ĉu? Mirinde glata kaj rozkolora. Samkiel de suĉporkido. Mi malkovros al vi unu sekreton. En la deksesa jaro surfronte sub Kovelo eksplodo de obuso deŝiris tutan haŭton de mia vizaĝo al diabla patrino. Estis necese transloki haŭton de mia postaĵo. Ĉu ĝi plaĉas al vi? Bonege? Medicina miraklo! Mirinda haŭto! Tion mi al sinjorinoj ne diras, sed al vi, ĉar vi estas verkistoj kaj psikologoj, mi rakontis. Sed vi al neniu diru, mi petas!

Poste li petis nin preni lian bastonon.

– Ĉu bonege? Kaj? — ekscite kriis li. — Dudek du funtoj da pura fero! Mi estis malsana kaj ne kapablis sporti, do mi prenas la bastonon, por ke ne malfortiĝu muskolaro.

Dum adiaŭado li sciigis, ke antaŭnelonge, antaŭ forveturo al Suda Ameriko, li bezonis plombi samtempe sep dentojn.

— Absolute mankis tempo! Mi, komprenu min, tiel multe kuris antaŭ forveturo, ke mi ekdormis en brakseĝo de dentisto. Mi vekiĝis post unu horo — kaj kion vi opinias? — ĉiuj sep dentoj havis novajn plombojn. Mi eĉ nenion sentis! Ĉu?

Kiam ni leviĝis laŭ ŝtuparo al nia ĉambro, la kapitano laŭte kriis al ni elsube:

— Nur al sinjorinoj, bonvolu, nenion diru!

Li samtempe demonstris al ni siajn rozkolorajn vangojn kaj afable svingis sian dudekdufuntan bastonon.



La trideksepa ĉapitro. Holivudaj servutuloj


Ni sidis kune kun unu usona kinematografisto en malgranda holivuda kafejo, ornamita, samkiel la multaj aliaj, en iu Bagdada stilo.

Estis varma decembra vespero, kaj eniraj pordoj estis larĝe malfermitaj. Seka vento frapis per folioj de surstrataj palmoj.

– Ĉi vi deziras scii, — parolis la kinematografisto, — kial ni, kune kun nia mirinda tekniko, kun niaj talentaj aktoroj kaj reĝisoroj, inter kiuj estas plej bonaj artistoj de la mondo, kial ni, produktantaj iufoje bonegajn filmojn, kial ni tutan tagnokton filmas niajn absurdajn, idiotajn filmojn, de kiuj spektanto iom post iom stultiĝas? Ĉu vi tion deziras scii? Bonvolu, mi diru.

Li mendis pokaleton da ŝereo (sherry).

Necesas rememori, kiu estis negativa figuro en malnova usona kinematografia dramo. Tiu preskaŭ ĉiam estis bankisto. En tiamaj kinodramoj li estis kanajlo. Nuntempe, inter mil filmoj produktitaj en Holivudo dum lastaj jaroj, vi trovos neniun bankiston, prezentitan kiel negativa persono. Nun li estas pozitiva bonkora, simpatia aferisto, helpanta al malriĉuloj aŭ al geamantoj. Tio okazis tial, ke nun posedantoj de Holivudo estas bankistoj, grandaj kapitalistoj. Ili, komprenu vi mem, ne permesas, ke ilin oni prezentis en filmoj kiel kanajloj. Mi diru al vi pli. Usona kinematografio estas, ŝajne, sola industrio, en kiun kapitalistoj venis ne nur por profito. Tio ne estas simple, ke ni produktas idiotajn filmojn. Oni ordonas al ni ilin produkti. Holivudo intence plenigas kapojn de usonanoj per siaj filmoj. Neniun seriozan problemon holivuda filmo prezentas. Mi tion certigas. Niaj mastroj tion ne permesas. Tiu multjara efiko jam donis terurajn fruktojn. Usonajn spektantojn oni malkutimigis mediti. Nun ordinara kinovizitanto troviĝas sur tro malalta nivelo. Li malvolonte spektos ion saĝan, anstataŭ frap-danca aŭ pseŭdohistoria filmo. Tial pli enhavriĉaj eŭropaj filmoj havas ĉi tie mizeran debiton.

Mi rakontas al vi pri teruroj, sed tio estas realo. Necesas multjara laboro, por restarigi guston de usona spektanto. Sed kiu laboros por tio? Ĉu posedantoj de Holivudo?

Nia konversacianto parolis tre sincere. Probable, tiu ĉi temo turmentis lin seninterrompe.

— …Ĉi tie ja ekzistas neniu sendependa homo, krom Ĉaplin. Ni servas al siaj mastroj kaj faras ĉion, kion ili ordonas. Vi povas demandi, kiel tamen aperas kelkaj bonaj filmoj, produktitaj en Holivudo? Ili aperas spite al volo de mastro. Tio estas subita trafo, cedo de mastro al servanto, por ke tiu ne ĉesigu sian laboron. Iufoje oni kaŝas bonan filmon de mastroj, por ke tiuj ne povu ĝin difekti. Ĉu vi konas Luion Majlston (Lewis Milestone)? Kiam li filmis “En ŭesta fronto nenio ŝanĝiĝas” (All Quiet on the Western Front), li, timinte mastrojn, kiuj ofte alvenas scenejojn kaj ion rekomendas, disvastigis onidiron, ke dum filmado okazas eksplodoj, tre danĝeraj por vivo. Mastroj ektimiĝis kaj vane ne maltrankviligis la ruzan reĝisoron plu. Tamen ĝisfine kaŝi ĉion li ne sukcesis. Foje lin alvokis emociplena mastro kaj demandis:

— Aŭskultu, Luio, oni diras, ke via filmo havas malfeliĉan finalon. Ĉu tio estas vero?

— Jes, tio estas vero, — konfesis Majlston.

— Sed tio ne eblas! — ekkriis la mastro. — Usona publiko ne spektos la filmon kun tia finalo. Necesas ĝin ŝanĝi.

— Tamen scenaro estas verkita laŭ fame konata libro de Remark (NB. Remarque, Erich Maria, germana novelisto, aŭtoro de “Im Westen nichts Neues”), kiu havas ĝuste tian finalon.

— Tion mi ne konas, — senpacience diris la mastro, mi ne legis la libron de Remark kaj tio min ne koncernas. Sufiĉas, ke ni elspezis multe da mono por rajto de surscenigo. Sed mi ripetas vin: usona publiko ne spektos vian filmon kun tia finalo.

— Bone, — diris Majlston, — mi ŝanĝos finalon.

— Jen, tio estas admirinde! — ekĝojis la mastro. — Kio do okazos fine de l' filmo?

— Tre simple. Laŭ Remark la militon gajnis francoj, kio okazis reale. Sed ĉar vi deziras alian finalon, mi transdonos gajnon al germanoj.

Tiu ĉi sprita respondo savis la filmon. Ĝi havis grandegan sukceson. Sed tio okazas tre malofte. Ordinare eĉ konata, eĉ fame konata reĝisoro estas devigita fari ĉion, kion al li oni ordonas. Antaŭ iom da tagoj, unu reĝisoro fame konata en la tuta mondo, prenis scenaron, kiu ekplaĉis al li. Li jam kelkajn jarojn serĉis ion enhavriĉan por filmado. Imagu vi liajn ĝojon kaj plezuron, kiam li ĝin finfine trovis! En filmo devas ludi rolon Marleno Ditriĥ, la kinostelo de Holivudo. Ŝi tralegis la scenaron kaj konkludis, ke roloj de ceteraj geaktoroj estas tro grandaj kaj indas sukceson, sekve ili malfaciligos ŝian elstaron. Kaj nekomparebla Marleno postulis, ke tiuj roloj estu reduktataj. Dramo estis plene difektita. Reĝisoro rifuzis filmi laŭ difektita scenaro. Lia fameco helpis al li eldiri tiun kuraĝan decidon kaj ĉesigi laboron, kiu estas malagrabla por li. Samaj homoj en Holivudo estas nur unuoj. Konklude, la stelo superis, ĉar por niaj mastroj stelo estas plej grava. Usona publiko konas nomon de stelo, sed ne reĝisoro. Se sur afiŝo estas nomoj de Marleno Ditriĥ, aŭ Greto Garbo, aŭ Frederiko Marĉ, publiko tutegale alportos siajn milionojn en kason, kaj ne gravas, kiun bagatelon ludas tiuj rimarkindaj geaktoroj. Tamen finalo de tiu historio estis tre simpla, — oni venigis alian reĝisoron, kiu ne rifuzas ion ajn, por ne perdi laboron, kaj proponis filmi la difektitan scenaron. Tiu malbenis sian mizeran faton kaj komencis “elpafi” filmon.

Ĉu eble vi opinias, ke nin direktas iuj kleraj kapitalistoj? Bedaŭrinde, ili estas plej ordinaraj stultetaj dolarofaristoj. Vi, certe, konas “Metro-Goldvin-Majer”(Metro-Goldwyn-Mayer, Inc.). Ties studioj produktas ĉiujare amason da filmoj. Jen kion mi povas rakonti pri maljuna Goldvin — posedanto de la kompanio.

Foje li venas al siaj konatoj kaj gaje sciigas:

— Mia edzino havas tiajn belajn brakojn, ke ili estas modelo por skulpti ŝian buston.

Oni diras ankaŭ, ke unu el aktorinoj de Goldvin, kiu enspezas dek mil dolarojn semajne (steloj ricevas tiom grandan honorarion ne pro iu filantropeco, sed pro tio, ke mastro enspezas almenaŭ samon semajne de ŝia ludado), invitis lin matenmanĝi en ŝian kastelon, kiun ŝi sukcesis aĉeti en Francio. Antaŭ matenmanĝo oni demonstris la kastelon al Goldvin. La oldulo atente palpis silkajn tapetojn, tuŝis litojn, por esplori elastecon de risortoj, detale pririgardis defendajn turojn. Sed pleje li ekinteresiĝis pri antikva suna horloĝo. Post kiam oni eksplikis al li ĝian funkciadon, li ekemociiĝis kaj ekkriis:

— Tio estas bonege! Kion sekvan ili nun inventos!

Estas evidente, ke ni komunikiĝas kun profanaj personoj opiniantaj, ke suna horloĝo estas moderna inventaĵo. Tia estas ties nivelo de scioj, nivelo de kulturo. Kaj tiuj homoj ne sole investas monon por filmado. Ne, ili enmiksiĝas en ĉion, enportas korektaĵojn, ŝanĝas scenarojn kaj instruas nin, kiel necesas filmi. Nu, mi eldiris tiom da malagrablaĵoj, ke, ŝajne, sufiĉas. Jen, kio! Enaŭtiĝu ni kaj veturu por freŝiĝi.

Ni ekveturis eksteren de la urbo kaj trafis rezervan basenon, kiu debitas akvon al Losanĝelo, kiam difektiĝas akvoduktaj stacioj.

Nokto estis nigra. En kvieto kaj obskuro ni efektive ripozis kaj refortiĝis, post timigaj rakontoj pri Holivudo.

Reveninte la hotelon “Holivudo”, ni ekdormis tiel profunde, ke eĉ nenion sonĝis.



La tridekoka ĉapitro. Preĝu, pesu vin kaj pagu!


Antaŭkristnaskaj klopodoj ĉiutage pliiĝis. Milionoj da meleagroj estis mortigitaj, senplumigitaj kaj metitaj en vitrinojn de vendejoj, ĉarmante holivudanojn per siaj flaveta subhaŭta graso kaj violkoloraj stampoj de sanitara inspekto, metitaj sur ties brustetojn.

Ni jam parolis, ke Kristnasko laŭusone estas festo, havanta neniun rilaton al religio. Tiun tagon oni festas tute ne naskiĝon de Dio. Tiam okazas festo honore al tradicia kristnaska meleagro. Tiun tagon konfuzita Dio, ridetante, retiriĝas posten.

Kun adoro al meleagro estas kunligita ankoraŭ unu stranga rito — interŝanĝo de donacoj. Multjara, lerte organizita komerca reklamo tiel efikis, ke interŝanĝo de donacoj iĝis por homoj kvazaŭ ties devo, kiu multe pliriĉigas negocistojn. Tuta senutilaĵaro, kolektiĝinta dum jaro en vendejoj, disvendiĝas dum kelkaj tagoj kontraŭ pli altaj prezoj. Vendejoj estas superplenaj. Senraciiĝintaj aĉetantoj prenas ĉion viditan. Usonano prezentas donacojn ne nur al siaj edzino, infanoj kaj geamikoj. Li ankaŭ donacas ion al siaj estroj. Aktoro el kinostudio donacas ion al siaj reĝisoro, kinooperatoro, sonooperatoro, ŝminkisto. Juna servistino en kontoro donacas ion al ŝia ĉefo, verkisto ion donacas al eldonisto, ĵurnalisto — al redaktoro. Plimulto de donacoj havas tute nekaŝitan karakteron de koruptaĵo.

Iras donacoj ankaŭ de supre suben — de estroj al subuloj. Sed ĝi similas malabundan flueton kompare kun potencaj fontanoj de amo kaj respekto, direktitaj de sube supren.

Aktoro donacas al ŝminkisto du botelojn da altkvalita ĉampano esperante, ke tiu tutan jaron ŝminkos lin tre bone, al reĝisoro oni donacas por subteni utilan amikecon, al operatoroj, por ke tiuj memoru la aktoron kaj pli bone filmu kaj surbendigu.

Elekto de donaco estas tre respondeca afero. Necesas scii, al kiu kaj kion donaci, por anstataŭ danko ne elvoki ofendon. Donaca febro kaŭzas al usonanoj multajn klopodojn, gravajn elspezojn, tamen ĝi ankaŭ alportas al komercistoj paradizajn minutojn kaj semajnojn.

Oni donacas unu al la alia cigarojn, vinojn, parfumojn, koltukojn, bluzojn, bagatelaĵojn. Vendejaj senditoj kuras tra la urbo kaj disveturigas donacojn, pakitajn en specialan kristnaskan paperon. Kamionoj ankaŭ disveturigas nur donacojn. Akompananta de muzikistoj en belaj generalaj uniformoj, veturas tien kaj reen ruĝnaza Santa Klaus kun vata barbo, kovrita per naftalina neĝo. Post dio de donacoj kuras knaboj. Adoltoj ĝemas, rigardante kristnaskan avon kaj streĉe rememoras, al kiu necesas ankoraŭ ion donaci. Ne permesu Dio, ke oni iun forgesu — tiam tutan jaron interrilatoj estos difektitaj.

Ĝustadire, nur ĉi-okaze oni mencias dum tiuj antaŭkristnaskaj tagoj nomon de Dio.

En Usono estas multaj religioj kaj multaj dioj: protestanta, katolika, baptista, metodista, kongregacia, anglikana. Milionoj da homoj volas ion kredi, kaj dekoj da potencaj eklezioj proponas al ili siajn preĝejojn.

Malnovaj, se oni tiel diru, eŭropaj religioj malsukcesas pro ia abstrakteco. Ili pli taŭgas en kaduka Eŭropo. En Usono, apud ĉielskrapantoj, elektraj lavmaŝinoj kaj aliaj novaj teknikaĵoj, ili aspektas iel pale. Necesas io pli moderna, efekta kaj reala, io pli aferema, ol ĉiama ĝuado en ĉielo pro bonfara vivo sur la tero.

Ĉi-rilate plej usona estas sekto, kiu sin nomas “Kristana scienco”. Ĝi havas milionojn da adeptoj. Kaj ĝi reale similas iun kolosan malsanulejon, sen ĉeesto de kuracistoj kaj medikamentoj. “Kristana scienco” estas granda kaj riĉa. Rimarkindaj preĝejoj kun belaj bankaj enirejoj apartenas al ĝi en pluraj urboj kaj urbetoj.

“Kristana scienco” ne proponas longatempe atendi rekompencon en ĉielo. Ĝi realigas siajn aferojn sur la tero. Tiu ĉi religio estas praktika kaj oportuna. Ĝi parolas:

– Ĉu vi malsaniĝis? Vin dolorigas hernio? Kredu je Dio kaj hernio plu vin ne dolorigos!

Kristanismo kiel scienco, kiu tuj donas utilon! Tio estas komprenebla por ordinara usonano, tio venas lian cerbon, nebuligitan dum jaroj de supermezura kaj streĉa laboro. La religio, kiu estas same utila, kiel elektro. Tio taŭgas. Je tio oni povas kredi.

— Nu, bone! Kaj kion fari, se hernio plu dolorigas?

— Tio signifas, ke via kredo ne sufiĉas. Kredu pli je Dio, kaj li helpos al vi en ĉio.

Li helpos en ĉio. En Nov-Jorko ni foje eniris en preĝejon de “Kristana scienco”, situantan centre de l' urbo. Nemultenombra amaso da homoj sidis sur benkoj kaj aŭskultis grandaĝan ĝentlemanon, sur kiu estis altkvalita, tajlorita ĉe sperta majstro, kostumo. (En Usono kostumoj, tajloritaj laŭ mendo, estas signo de monhaveco).

Sinjoro Adams, kiu akompanis nin en tiu ekskurso, streĉis aŭdon, klininte sian kapon. Li permane donis signon, ke ni alvenu pli proksime. Tio, kion ni ekaŭdis, tre similis scenon en novjorka dormejo, kiun ni trafis la unuan vesperon de nia alveno en Usonon. Nur tie oni admonis mizerulojn, sed ĉi tie oni admonis riĉulojn. Tamen oni admonis tute same — helpe de vivaj atestantoj kaj nekontesteblaj faktoj.

— Gefratoj, — parolis la grandaĝa ĝentlemano, — antaŭ dudek jaroj mi estis malriĉa kaj malfeliĉa. Mi loĝis en San-Francisko. Mi havis neniun laboron, mia edzino estis mortanta, miaj infanoj malsatis. Mi de neniu atendis helpon, sole de Dio. Kaj unu matenon voĉo de Dio diris al mi: “Iru al Nov-Jorko kaj ekservu en asekura societo”. Mi lasis ĉion kaj translokiĝis en Nov-Jorkon. Malsata kaj en ĉifono, mi vagis laŭ stratoj kaj atendis, kiam Dio helpos al mi. Fine mi ekvidis elpendaĵon de asekura societo kaj komprenis, ke Dio sendis min ĝuste ĉi tien. Mi eniris tiun grandegan kaj luksan konstruaĵon. Ĉar mi estis vestita en ĉifono, do oni malpermesis viziti administranton. Tamen mi atingis lin kaj diris:

— Mi volas servi en via societo.

– Ĉu vi konas asekuran aferon? — demandis li min.

— Ne, — respondis mi firmavoĉe.

— Kial do vi volas servi ĝuste ĉi tie?

Mi rigardis lin kaj diris:

– Ĉar Dio sendis min al vi.

La administranto nenion respondis, alvokis sekretarion kaj ordonis dungi min kiel liftisto.

Ĉi-loke la rakontanto paŭzis.

— Kaj kio okazis kun vi poste? — senpacience demandis unu el aŭskultantoj.

– Ĉu vi volas scii, kio nun mi estas? Nun mi estas vicprezidanto de tiu asekura societo. Kaj tion realigis Dio.

Ni eliris el preĝejo iom konsterniĝintaj.

— Ne, ĝentlemanoj, — emocie parolis s-ro Adams, — ĉu vi aŭdis? Se unu aferisto tute serioze povas diri al alia aferisto inter klakado de kalkuliloj kaj telefona sonorado, ke Dio sendis lin tien por servi kaj tia rekomendo tiel efikas, do tiam vi mem povas vidi, ke li estas tre oportuna, aferema Dio. Efektiva usona Dio de kontoroj kaj entreprenoj, anstataŭ iu eŭropa babilemulo preferanta senutilan filozofion. Eĉ katolikismo en Usono akiris novajn trajtojn. Pastro Koglin (Coughlin) konstruis propran radiostacion kaj reklamas sian Dion kun sama fervoro, kiel oni reklamas “Koka-Kolon”. Serioze, ĝentlemanoj, eŭropaj religioj ne taŭgas por usonanoj. Ili ne havas sufiĉan aferan bazon. Krom tio, ili estas tro saĝaj por ordinara usonano. Li bezonas ion pli simplan. Al li necesas diri, je kiu Dio kredi. Li mem ne kapablas kompreni. Des pli, ke li ne havas tempon por tio, ĉar li estas okupita. Mi ripetas, ĝentlemanoj, li bezonas simplan religion. Diru al li, kiun utilon alportas tiu religio, kion ĝi postulas elspezi kaj kiujn avantaĝojn ĝi havas. Sed, tion vi diru konkrete, mi petas. Usonano ne elportas necertecon.

Unu tagon, kiam ni estis en nia hotelo “Holivudo”, situanta sur bulvardo Holivudo, kaj laboris, en nian ĉambron enkuris geedzoj Adams. Ĝis tiam, ni ankoraŭ neniam vidis ilin tiel aspektantajn. Sur s-ro Adams palto pendis nur sur unu ŝultro. Li eligis iujn nekompreneblajn kriojn, kaj ĉiuminute lia vizaĝo iĝis pli ruĝa. S-ino Adams, milda s-ino Adams, kiu ne perdis ĉeeston de spirito kaj sinregadon eĉ sur glaciiĝintaj montpasejoj, kuris laŭ la ĉambro kaj ekkriis:

— Mi bedaŭras, ke mi ne havis revolveron! Mi ŝin pafmortigus, kiel hundon!

— Ne, Bekio! — kriis Adams. — Mi volis pafmortigi ŝin, kiel hundon!

Ni ektimiĝis.

— Kio okazis? Kiun vi volis pafmortigi? Pro kio — kiel hundon?

Tamen pasis ĉirkaŭ dek minutoj, post kio geedzoj Adams iom trankviliĝis kaj sukcesis komenci rakonton pri tio, kio ilin tiel kolerigis.

Okazis, ke ili frumatene, ne volis nin veki kaj forveturis al Losanĝelo aŭskulti predikon de fame konata en Usono kreintino de nova religio, Emio Makferson (Aimee McPherson).

Post disputo pri tio, kiu estos rakontanta, superis, kiel ĉiam, s-ro Adams.

– Ĝentlemanoj! Tio estas simple nekredeble! — kriis li laŭtvoĉe. — Vi multon perdis, ne akompaninte nin. Enskribu en viajn agendojn tion, kion vi ne vidis, sinjoroj. Do, ni venis preĝejon de Emio Makferson. Malgraŭ tio, ke ĝis komenco de prediko restis ankoraŭ unu horo, preĝejo estis superplena. Tie troviĝis pli ol mil homoj. Kaj ĉiuj estis bonaj, simplaj homoj. Servistoj, probable, akceptis nin kiel iuj gravuloj kaj sidigis en la unuan vicon. Ni sidis kaj atendis. Certe, ni ekparolis kun sidantaj najbaroj. Bonegaj personoj. Unu estis farmulo el Iovao (Iowa), la alia ankaŭ speciale venis ĉi tien. Li havas en Nevado etan ranĉon.

Bonaj, honestaj homoj, kiuj volas je io kredi kaj bezonas spiritan nutraĵon. Necesas nepre doni al ili ion, se ili bezonas, ĝentlemanoj! Fine eksonis muziko, kiel en cirko, — kaj aperis Emio Makferson, kun bukla hararanĝo, kun karmezina manikuro, en blanka kapoto, ŝminkita, ruĝigita. Ŝi estis ne tre juna, sed ankoraŭ bela. Ĉiuj jubilis. Vi nur enpensu, ĝentlemanoj!

Anstataŭ enua pastro eniras moderna bela virino. Kaj ĉu vi scias, kion ŝi parolis? Tio estis teruro!

— Se mi havus revolveron, — enigis s-ino Adams, — mi ŝin…

— Ne, ne, Bekio, ne estu tiel sangavida. Ne, serioze, ne interrompu min. Do, ĝentlemanoj, mi ne volas transdoni ŝian sensencaĵon. En Eŭropo tio elvokis ridon de eĉ plej malkleraj homoj. Sed ni troviĝas en Usono, sinjoroj. Ĉi tie necesas paroli nur tre simplajn aĵojn. Vorton de honesto, tiuj bonaj homoj, venintaj en preĝejon, ekstaziĝis. Tiu spirita nutraĵo, kiun proponis al ili Emio Makferson, ne taŭgis eĉ por kanario, se ĝi bezonis religion. Kruda ĉarlatanaĵo, kun aldono de mizeraj spritaĵoj kaj granda porcio de erotiko, kiun prezentis ĥoro de junulinoj en diafanaj blankaj pelerinoj. Sed plej ĉefa evento okazis poste. Emio Makferson sciigis, ke ŝi bezonas cent mil dolarojn por riparo de la preĝejo. Cent mil dolaroj, ĝentlemanoj, estas granda mono eĉ en riĉa Usono. Kaj mi volus diri, ke usonanoj ne tre amas fordoni siajn dolarojn. Vi mem komprenas, ke ŝi simple petis alvenintojn monkontribui, tiam ŝi kolektus tre malmulton. Tamen ŝi elpensis geniaĵon! Orkestro ĉesigis muzikon, tremigantan volbon, kaj buklita, kiel anĝelo, fratino Makferson reoratoris. Ŝia oratoraĵo estis tute entuziasma. Sinjoroj, vi ĉion perdis, ĉar vi ne aŭdis tiun mirindan oratoraĵon. “Gefratoj, — diris ŝi, — mono necesas. Ne por mi, certe, sed por Dio. Ĉu vi povas doni Dion unu pencon de ĉiu funto de pezo de via korpo, kiun li donacis al vi laŭ sia neeldirita favoro? Nur unu pencon!

Tio estas ne tro multe! Nur unu pencon petas de vi Dio! Ĉu efektive vi rifuzos al li?”

Tuj laŭ vicoj diskuris servistoj, disdonante paperfoliojn kun jena teksto:

PREĜU, PESU VIN KAJ PAGU!

Nur unu penco de funto de viva pezo!

Pesu vin mem! Pesu viajn parencojn!

Pesu viajn gekonatojn!

Ĉu vi scias, sinjoroj, ja tio estas genie elpensita! Kun tre bona kono de trajtoj de usona karaktero. Usonanoj tre ŝatas ciferojn. Konvinki ilin oni povas pli simple per ciferoj. Alie oni ne fordonus monon. Sed unu penco de ĉiu funto de viva pezo estas io konvinka kaj afera. Krome, tio estas interesa okupo. La farmulo revenos al si en Iovaon kaj tutan semajnon li pesos siajn najbarojn kaj parencojn. Kia ridego okazos!..

Jes, jes, jes, ĝentlemanoj, servistoj duanfojon diskuris laŭ vicoj, tenante pli grandajn pletojn. Ili kolektis plenajn pletojn dum kelkaj minutoj. Ordinara usonano pezas ĉirkaŭ cent okdek funtojn. Mia dika najbaro el Nevado fordonis du dolarojn! Kvankam li estas neriĉa persono. Lin oni konvinkis helpe de idiota aritmetiko. Ĝentlemanoj, mi parolas tute serioze. Religio de ĉiuj ĉarlatanaj sektoj situas en mezo de vojo de multiplika tabelo al plej vulgara varieteo. Malmulte da ciferoj, malmulte da malnovaj anekdotoj, malmulte da pornografio kaj tre multe da arogaĵoj. Enskribu tion en viajn agendojn, ĝentlemanoj!



La trideknaŭa ĉapitro. Lando de dio


Emio Makferson superplenigis paciencan kapablon de sinjoro Adams.

— Ne, serioze, sinjoroj, — parolis li, paŝante laŭ nia ĉambro, — mi kaj Bekio decidis veturi. Ne, ne, ĝentlemanoj, mi bonege vin komprenas. Vi estas verkistoj, vi deziras profunde konatiĝi kun usona kinematografio. Jes, jes, por vi tio estas absolute necese. Sed ni havas ĉi tie neniun aferon. Permesu al ni viziti Meksikion.

Samtempe s-ro Adams dissternis sur lito grandan, jam difektitan sur fleksiĝoj, mapon kaj premis ĝin per sia ventro.

— Ni veturos al Meksikio kaj ripozos ĉe bordo de la maro. Mi kaj Bekio jam vizitis “Komercan Ĉambron” (Chamber of Commerce) kaj informiĝis tie. Krom tio, ni nun foriros al “A.A.A..” (NB. supozeble, American Automobile Association, Usona Aŭtomobila Asocio) kaj tie ni ankaŭ informiĝos. Ĉu vere, Bekio? Tuj apud limo estas unu pitoreska loko — meksikia vilaĝo Ensenado. Mirinda plaĝo, bona ŝoseo. Poste ni renkontiĝos en San-Diego. De tiu urbo komenciĝos nia reveno al Nov-Jorko. Kion vi opinias, sinjoroj?

Malgraŭ tio, ke vojaĝo alportis al scivolemaj geedzoj Adams grandan plezuron, ili ektimiĝis, ke ni ne revenos Nov-Jorkon ĝis la fiksa dato. Intercetere, sen ilia bebo, ili tre sopiris kaj, renkontinte iun infanon, premis ĝin en siaj brakoj kaj multe kisis. Restado en Holivudo super planita limtempo ilin timigis.

— Se ni ekaŭtos la dudeksesan de decembro, tiam ni ĝustatempe revenos hejmen, — parolis s-ro Adams, desegnante per ruĝa krajono nian returnvojon sur la mapo. — Laŭ meksikia limo ni aŭtos al El-Paso, poste trans San-Antonio ni trafos Nov-Orleanon, kaj plue, traveturinte preskaŭ ĉiujn nigrajn ŝtatojn, ni atingos Vaŝingtonon.

Kvankam ni bedaŭris pro forveturo de niaj kunvojaĝantoj, sed tio estis necesa, ĉar ni devis resti en Holivudo ankoraŭ kelkajn tagojn. Turmenti sinjoron Adams kaj venigi lin kune kun ni en diversajn studiojn, estis ne tro humane. Ni interkonsentis renkontiĝi la dudekkvinan de decembro en San-Diego, urbo situanta ĉe pacifika bordo, tuj apud meksikia limo. Se tiam ni ne alvenos, tiam geedzoj ekaŭtos sen ni, kaj ni devos atingi ilin trajne.

Ni tiel alkutimiĝis al geedzoj Adams, ke, kiam ni ĉiuj estis starantaj ĉe nia lavita, brila pro freŝeco, limuzino, ni neniel sukcesis adiaŭi. Lastan minuton ili denove foriris en “Komercan Ĉambron” por pli informiĝi kaj ne eliris tro longe el ĝi. Ni iom da tempo ilin atendis, sed poste ankaŭ foriris laŭ siaj okupoj.

Ni konatiĝis en Holivudo kun multaj personoj, ekkonis multon interesan. Tamen unu peko troviĝas en niaj animoj. En Holivudo ni ne renkontis Ĉarlion Ĉaplin, kvankam tio eblis kaj ni tion tre deziris.

Tio okazis pro tio, ke rendevuon kun Ĉaplin permesis organizi persono, kiu tute ne povis tion realigi, se li tion provis atingi eĉ tutan jaron. Bedaŭrinde, ni perdis multajn tagojn, ĝis tiam, kiam ni komprenis tion. Kiam ni provis efektivigi nian renkontiĝon alie, Ĉaplin, finis muzikon por filmo “Moderna Tempo” (Modern Times), kaj forveturis ripozi. Poste venis serena festo de komerco: “Gaja Kristnasko” (Merry Christmas). Poste ni devis forveturi. Tial nia renkontiĝo kun Ĉaplin ne okazis.

Konversacioj kun Majlston, Mamuljan kaj aliaj grandaj reĝisoroj konvinkis nin, ke tiuj spertaj majstroj turmentiĝas pro bagatelaj filmoj, kiujn ili devas filmi. Samkiel ceteraj elstaraj artistoj ili deziras filmi ion signifoplenan. Sed holivuda sistemo ne permesas al ili tion fari.

Ni vidis kelkajn rusojn, kiuj estis en Holivudo. Ili multe laboras, foje prosperas, foje ne, sed ĉiuj sentas sin kulpaj pro tio, ke nun troviĝas ĉi tie, sed ne en Moskvo. Ili ne parolas pri tio, sed tio estas videbla.

Kiam Moskva Arta teatro vizitis Usonon, unu tute juna aktoro restis filmiĝi en Holivudo. Restis por tri monatoj, sed troviĝas jam pli ol dek jarojn. Li apartenas al tiuj, kiuj prosperas. Liaj aferoj pliboniĝas.

Kiel tio esprimiĝas? Li lukras kvincent dolarojn semajne. Li kontraktis kun firmao por sep jaroj. Sed vi ne pensu, ke sepjara kontrakto estas granda feliĉo. Ĝia esenco estas tio, ke aktoro, subskribinta ĝin, devas servi nur en tiu studio, kun kiu li kontraktis. Tamen studio mem rajtas ĉiun duonjaron ŝanĝi kontrakton kaj maldungi la aktoron. Fakte kontrakto estas sepjara por la firmao, sed nur duonjara por la aktoro.

Necesas multe labori. Frumatene li elveturas filmiĝi kaj revenas hejmen malfrue vespere. Post fino de unu filmo li rajtas ripozi unu semajnon kaj poste komencas filmiĝi en la alia. Halto ne ekzistas. Hastu li ŝanĝi ŝminkon. Ĉar li estas alilandulo, do li ludas rolojn de alilanduloj — meksikianoj, hispanoj, italoj. Li haste interŝanĝas vangharojn hispanajn je la italaj. Li havas koleran vizaĝon, tial li prefere ludas kanajlojn, banditojn kaj primitivajn krudulojn.

— Ja tio estas fakto! — kriis li al ni. — De unu filmo ĝis la alia estas tiom kurta intervalo, ke mi ne sukcesas parkerigi rolon. Vorton de honesto.

Li montris al ni sian vilaon (bonan usonan domon kun elektriloj, gasa hejtilo ene de planko kaj arĝentkolora novjara arbo), limuzinon (bonan vojaĝ-aŭtomobilon kun cigarflamigilo kaj radio) kaj edzinon (bonan rusan virinon kun grizaj okuloj). Poste li komencis demandi tion, pri kio evidente li pleje interesiĝis.

— Nu, kio nova estas en Sovetunio?

Ricevinte plej detalan respondon pri situo en USSR, li kun plia intereso, demandis:

— Nu, kaj kio nova estas en Moskvo?

Ricevinte ne malpli detalan respondon pri Moskvo, la aktoro ekkriis:

— Nu, kaj kio nun okazas en Moskva Arta teatro?

Ni rakontis.

– Ĉu efektive Miĉjo Janŝin (NB. Janŝin, Miĥaelo, popola artisto de USSR) estas meritita artisto de la respubliko? — gaje ĝemis li. — Ja Miĉjo estas knabo! Ni kune ludis mutajn rolojn. Kaj Ĥmeljov (NB. Ĥmeljov, Nikolao, popola artisto de USSR)? Ĉu efektive li ludas rolon de caro Teodoro? Tio estas mirinde! Ĥmeljov, ja kune kun mi… Ni ja estis fakte infanoj en la dudekdua jaro. Nu, pri Iljinskij (NB. Iljinskij, Igor, popola artisto de USSR) mi ĉion scias. Li iĝis fame konata, kaj ni kune studis en studio. Tio estas fakto, ke ni studis! Kune kun Igor!

Li neniel sukcesis alkutimiĝi al penso, ke Janŝin, Ĥmeljov jam artsence elkreskis kaj transformiĝis je grandaj aktoroj. Li ne sukcesis alkutimiĝi, ĉar mezuris laŭ holivudaj normoj. Ja li mem dum dek tri jaroj, ĝustadire, neniel ŝanĝiĝis. Nu, lia salajro pliiĝis, li aĉetis aŭton, sed li ne iĝis fame konata aktoro. Nur antaŭnelonge, antaŭ unu monato, oni komencis enigi lian nomon en liston de roluloj. Ĝis tiam eĉ tio ne ekzistis. Simple estis sennoma kinematografia genio kun meksikiaj vangharoj kaj brilaj okuloj. Sed li efektive estas tre talenta aktoro.

Malfrue nokte, akompaninte nin laŭ senbruaj holivudaj stratoj, li subite furioziĝis kaj komencis ĉion malbeni.

— Holivudo estas vilaĝo! — kriis li ardvoĉe. — Tio estas fakto! Sovaĝa vilaĝo! Ĉi tie mankas freŝa aero!

Kaj ankoraŭ longe oni povas aŭdi en tuta Kalifornio lian basan rusan voĉon: Vilaĝo! Mi kredigas vin, vilaĝo! Tio estas fakto!

Lia ĝemkrio estis lasta, kion ni aŭdis en Holivudo. Matene ni elveturis trajne en San-Diegon laŭ santafea fervojo.

Komence ni atingis Losanĝelon, kiu distancas de Holivudo… ĝenerale, neniel distancas, ĉar ambaŭ urboj kuniĝas, Holivudo nerimarkeble pasas en Beverlion-Hil (Beverly Hills), Beverlio-Hil pasas en Santa-Monikon, Santa-Moniko pasas en ion alian.

Losanĝelo signifas Anĝeloj. Jes, ĝi estas urbo de anĝeloj, kiuj malpuriĝis en nafto. Ĉi tie, samkiel en urbo Oklakomo, oni trovis nafton en la urbo mem, kaj do tutajn stratojn okupas metalaj arganoj, kiuj suĉas, pumpas, faras monon.

Losanĝelo estas peza urbo, kun grandaj konstruaĵoj, malpuraj kaj movoplenaj stratoj, feraj incendiaj ŝtuparoj, elstarantaj sur fasadoj de domoj. Ĝi estas kalifornia Ĉikago, kun samaj brikoj, plej realaj mizero kaj riĉeco.

Kiam ni jam estis pretaj forveturi, ni ekvidis homamason, starantan antaŭ enirejo de restoracio. Sur elpendaĵon de restoracio oni aligis afiŝon sciigantan, ke tie Sav-Armeo disdonas senpagan kristnaskan tagmanĝon por senlaboruloj. Pordoj de l' restoracio estis ankoraŭ fermitaj, ĉar ĝis tagmanĝa tempo estis tro frue. Staranta homvico konsistis el ĉiuj tipoj de usonaj senlaboruloj — vagabondo, kun delonge nerazitaj vangoj kaj mentono, kvieta oficisto, kiu ankoraŭ ne mallernis ligi kravaton kaj esperas iam reeniri respektindan socion. Ankaŭ tie staris junuloj, kiuj maturiĝis tiam, kiam malaperis laboro, do ili neniam laboris kaj ne scipovas labori, ili nenie povas ellerni labori. Ilin, fortoplenajn, kapablajn junulojn, neniu bezonas. Tie staris olduloj, laborintaj tutan vivon, sed kiuj neniam plu laboros, patroj de familioj, honestaj laboristoj, riĉigintaj dum iliaj vivoj multajn mastrojn, kiujn ankaŭ neniu bezonas.

Eptono Sinkler (NB. Sinclair, Upton, usona verkisto), kun kiu ni renkontiĝis antaŭ iom da tagoj en Pasadeno, malgranda kaj bela kalifornia urbo, diris al ni:

— Kapitalismo kiel reĝimo, donanta al homoj profiton kaj salajron, kiel sistemo, kiu ebligas bonstaton, delonge finiĝis. Sed, bedaŭrinde, homoj tion ankoraŭ ne komprenis. Ili opinias, ke tio estas intertempa sama malfacilaĵo, kiuj okazis antaŭe. Ili ne komprenas tion, ke jam neniam kapitalismo ne proponos laboron por dek tri milionoj da usonaj senlaboruloj. Ja krizo, de la trideka jaro, kiam ĝi komenciĝis, videble velkis, aferoj iras konsiderinde pli bone, sed senlaboreco ne malpliiĝas. Homojn anstataŭigis novaj maŝinoj kaj raciigo de produktado. Plej riĉa lando en la mondo, “lando de Dio”, tiel nomas ĝin usonanoj, granda lando ne kapablas proponi al siaj civitanoj nek laboron, nek panon, nek loĝejon.

Kaj tiu ĉi granda, pasia viro, tutan vivon baraktinta en serĉado de vero, estinta kaj liberalulo, kaj socialisto, kaj fondinto de propra socia teorio, sub kies flago li kandidatiĝis por guberniestro de Kalifornio de demokrata partio kaj eĉ kolektis naŭcent mil voĉdonojn, — lace klinis la kapon. Ni sidis en lia vilao, iom obskura, malmoderna, polvoplena kaj ia senviva. La vilao ankaŭ estis laca kaj malnova. Lia provo aranĝi en Kalifornio apartiĝintan ŝtaton, en kiu ne ekzistos senlaboreco, fiaskis. Oni ne elektis Sinkler-on guberniestro de la ŝtato. Kaj nenio okazus, ke eĉ li iĝus guberniestro.

— Tio ĉi finiĝis, — diris dum adiaŭo Sinkler. — Mi revenas al literatura laboro.

Li havis belan arĝentkoloran kapon. Li estis en griza flanela kostumo kaj someraj ŝuoj, faritaj el binditaj mallarĝaj rimenetoj. Enmane li prenis branĉetan, kurbigitan bastonon. Tia li restis en nia memoro — maljuna viro, staranta ĉe pordo de sia modesta malnova domo, lumigita per la kalifornia sunsubiro, ridetanta kaj laca.

Stratoj de festa Losanĝelo estis neordinare senbruaj.

Stacidomo estis preskaŭ senhoma. En kiosko oni vendis gazetojn, kolorajn bildkartojn, kvincendajn paketojn kun kandoj. Tiuj rondaj kandoj kun trueto enmeze similas kalan plastron. Ties gusto jesigas vidan impreson.

Iu fervojisto ronkis malantaŭ bariero, metinte sian kaskedon kun lakita viziero sur nazon. Ni eniris pulmanon kaj sidiĝis sur rotaciantaj veluraj brakseĝoj kun puntaj tuketoj sur dorsapogiloj. Kondukisto-negro senbrue enportis niajn valizojn, senbrue metis ilin sur pakaĵreton kaj silente foriris.

Tuj post la urbo aperis boskoj de oranĝarboj. Ties helaj fruktoj vidiĝis inter densa verdaĵo. Dek mil arboj situis en regula ordo. Grundo inter arboj estis ideale purigita, kaj sub ĉiu arbo staris kerosena hejtilo. Dek mil arboj — dek mil hejtiloj. Noktoj estis sufiĉe malvarmaj, kaj oranĝoj bezonis varmigitan aeron. Ja estis vintro. Hejtiloj eĉ pli impresis, ol oranĝaj plantejoj mem. Denove ni ekvidis senriproĉan kaj grandiozan usonan organizaĵon.

Subite oranĝajn boskojn anstataŭigis la naftaj. Ili estis eĉ ne boskoj, sed densaj ĝangaloj de naftaj arganoj. Iuj situis sur la oceana plaĝo, la aliaj situis en la oceano mem.

Poste ĉio intermiksiĝis. Oranĝaj kaj naftaj plantejoj alternis unu la alian, kaj tra fenestro penetris samtempe aromo de oranĝoj kaj peza odoro de kruda nafto.

Finfine malaperis rezultoj de hommanoj kaj antaŭ ni malkovriĝis la oceano, vasta, fiera kaj paca. Estis tempo de malalta tajdo, kaj la oceano malproksimen retiriĝis de la bordo. Humida mara fundo reflektis la subirantan sunon. Ambaŭ sunoj (reala kaj reflektita) fortstreĉe kuregis post la trajno. La suno rapide subiris post horizonto, pliruĝiĝis, platiĝis, taŭziĝis, perdis formon. Kaj la oceano, situanta apud fervojo, senhaste alrulis facilajn verd-bluajn ondojn, kaj ne bezonis ies atenton al si.

Pasaĝeroj murmuretis per gazetaj folioj, dormis en brakseĝoj, venis en fumejon, kie oni povas ankaŭ drinki pokaleton da iu “Bakardio” (Bacardi) aŭ “Manhatano” (Manhattan), konversacii kun najbaro, ekkrii sian ĉiaman “ŝurli” (shurely) aŭ simple dormeti sur veluraj divanoj.

Jam venis vespero, kiam ni atingis San-Diegon. En stacidomo nin renkontis per gajaj krioj geedzoj Adams, kiujn superplenigis meksikiaj impresoj, kaj ili tre volis kiel eble plej baldaŭ konatigi nin.

— Sinjoroj! — ekkriis s-ro Adams, apenaŭ ni eniris peronon. — Ĉu vi scias, kiu estis la unua persono, kiun ni renkontis sur meksikia grundo? La plej unua, kiun ni trafis survoje! Jes, jes, ĝentlemanoj, li estis tereka (NB. regiono de suda Rusio) kozako! Plej origina tereka kozako, ĝentlemanoj! Li bonege parolas ruse. Sed li konas neniun hispanan vorton.

Adams-oj veturigis nin en “Kalifornian Aŭtan Korton” (motelon kaj kampadejon), en kiu ili loĝis ekde hieraŭ. Ili jam amikiĝis kun ĝia posedanto, ekkonis ĉiujn sandiegajn novaĵojn: kiel abunda estos ĉi-jara rikoltaĵo de oranĝoj, kiel statas naftaj aferoj, ĉu pliiĝis alveno de turistoj en Kalifornion kaj multajn ceterajn utilajn informojn, kiujn bezonas ĉiu pensema vojaĝanto.

Posedanto de motelo renkontis nin, kiel siajn amatajn parencojn. Necesas opinii, ke geedzoj prezentis nin al li en plej favora lumo. Post ĝojaj kaj longaj elverŝoj ni restigis siajn pakaĵojn en ĉambro, kiun oni al ni disponigis, kaj foriris tagmanĝi.

San-Diego kaj situanta proksime urbo San-Pedro estas bazoj de pacifika militfloto de Unuiĝintaj Ŝtatoj. Laŭ stratoj pasumis matrosoj. Solenaj, altsveltaj kaj silentemaj, ili akompanis sub brakoj siajn fraŭlinojn. Gajaj junulinoj alpremiĝis al kavaliroj, babilante kaj ridegante.

Ni kelkfoje ĉirkaŭigis elektitan restoracion kaj nenie sukcesis parki. Ĉiuj lokoj estis okupitaj, ĉie staris aŭtoj. Dum serĉado de parkejo, ni plu kaj plu forveturis de la restoracio, transnomadante de unu strato al la alia. Sed la urbon tiel superplenigis aŭtoj, ke nenie estis loko por nia muskolora limuzineto. Diablo ĉiujn prenu!

Finfine ni alveturis en plej malproksiman ekstremejon de Junajted Stejts (Unuiĝintaj Ŝtatoj), kiun eĉ ne penetris urba bruo. En obskuro aŭdiĝis sole rumoro de l' oceano. Tie ni parkis kaj foriris al la restoracio. Ĝis ĝi ni iris duonhoron. Jen kiuj kuriozaĵoj fojfoje okazas en la lando, en kiu estas dudekkvin milionoj da aŭtoj!

En la restoracio, tenante forke grandan pecon da pala kristnaska meleagro, sinjoro Adams solene ekkriis:

— Nun, ĝentlemanoj, ni atingis plej ekstreman lokon de Unuiĝintaj Ŝtatoj. Plue moviĝi nenien. De nun, kion ni ne farus, kien ni ne veturus, ni direktas nin hejmen, al Nov-Jorko! Manĝu ni, ĝentlemanoj, tiun ĉi meleagron por nia sano! Ni traveturis jam ses mil mejlojn! Hura!



La kvina parto. Returnen al Atlantiko

La kvardeka ĉapitro. Laŭ malnova hispana vojo


La malavara decembra suno elverŝis sian lumon sur gajan urbon San-Diegon, sur ĝiajn helflavajn palacetojn, konstruitajn je hispana stilo, kun feraj balkonoj kaj forĝitaj kradetoj sur fenestroj, sur stucitajn razenojn apud domoj kaj sur dekoraciajn arbetojn kun densa darkverda foliaro ĉe eniraj pordoj.

En brilo de klara mateno restis en rodo militfloto. Destrojeroj restis ŝipbordo al ŝipbordo, po kvar ŝipoj kune, dense, kiel kartoĉoj en ŝarĝujo de Braŭning-pistolo (NB. Browning, John Moses, usona inventisto de pafiloj). Helgrizaj linioj de malnovaj krozoŝipoj kaj kirasŝipoj etendiĝis ĝis horizonto mem. Varmeta vintra dormeto plenigis golfon, kaj altaj maldikaj mastoj de militŝipoj senmove elstaris en la palblua ĉielo. Drednaŭtoj kaj plej novaj ŝipoj ĉi tie forestis. Povas esti, ili nun restis en San-Pedro, kaj povas esti, ili marveturas en la oceanon por manovroj.

Ni enveturis en kabon malproksime eniĝintan maren. Tie jam estis teritorio de milita haveno. Sentinelo en aspra verda uniformo eliris el sia vitra budo kaj ĝentile ekrigardis nin. Ekvidinte fotilon, li diris, — nenion fotu per tiu ĉi fotilo, mi petas. Tio estas malpermesite.

La kabo estis malplena. Neniun homon ni trafis. Eĉ plej mallerta japana skolto povus senembarase foti militajn konstruaĵojn, klare viditajn sube. Supozeble, tiuj fotoj jam delonge estis faritaj kaj, certe, usonaj militaj bazejoj estas same bone konataj al japanoj, kiel la ilia propra en Nagasakio. Kiam ni estis reveturantaj, la sentinelo eĉ ne eliris el budo. Li nur palpebrumis al ni, kaj preterlasis nin nenion ĉirkaŭrigardinte.

En San-Diego funkcias granda aviada uzino. Ĝi estas interesa laŭ du kaŭzoj. Antaŭ ĉio, ĝi estas konstruita dum tri monatoj. Due, apud ĝi amasiĝas eksteruloj, samkiel apud populara kafejo. Al la uzino oni povas tute proksime aliri, kaj por tio neniuj permesoj kaj paskartoj necesas. Oni povas ne dubi, ke tia senzorgeco donas al japanoj veran plezuron.

Dum veturado al la oceano ni vidis bone planitajn stratojn kun larĝaj asfaltitaj pavimoj, kun trotuaroj, kun arĝentkoloraj lanternoj. Ni vidis tutan urbeton kun kanalaro kaj akvodukto, kun gaso kaj elektro, liverantaj ĉiun terenon, unuvorte — urbon kun ĉiuj oportunaĵoj. Sed sen konstruaĵoj. Ankoraŭ neniu domo estis en tiu urbo, kies stratoj jam havis nomojn.

Tiel oni vendas terenojn en Usono por konstruado de domoj. Iu granda kompanio aĉetas teritorion, kie, laŭ ĝia supozo, estos nova urbeto, aranĝas ĉion, kion ni vidis, kaj poste disvendas kun profito terenojn. Alia kompanio, kiu okupiĝas pri konstruado de domoj, dum du monatoj konstruos por vi belegan hispanan vilaon, kun striaj markezoj, kun banejo en la unua etaĝo, kun banejo en la dua etaĝo, kun balkono, kun razeno antaŭ domo kaj fontano malantaŭe, — ĉion realigos, nur pagu vi dek mil dolarojn, se vi ilin posedas. Ne nepre kontante, oni permesas popece. Sed ne allasu, granda usona Dio, ke vi perdu laboron kaj ĉesigu pagon!

— Sinjoroj, — solene parolis maljuna Adams, — vi devas memori, ke tuta vegetalaro — palmoj, pinoj, oranĝaj kaj citronaj ujoj, ĉiu herbeto, — estas kultivitaj per hommanoj. Kalifornio tute ne estas paradizo. Ĝi estis dezerto. Tian Kalifornion faris akvo, vojoj kaj elektro. Se vi ne akvumos Kalifornion dum semajno, do plagon ne eblos korekti dum jaroj. Ĝi reiĝos dezerto. Ni nomas Kalifornion “la Ora ŝtato”, sed pli korekte oni nomus ĝin “ŝtato de rimarkinda homa laboro”. En tiu ĉi paradizo necesas seninterrompe labori, alie ĝi turniĝos je infero. Memoru, ĝentlemanoj! Akvo, vojoj kaj elektro.

Apud la oceano mem troviĝis belega vilao, sur kies pordo, pli forte ol la kalifornia suno, brilis kupra tabuleto:

“Ĉefa oficejo de la internacia asocio de teosofoj”.

— Ne, ne, ĝentlemanoj! — kriis s-ro Adams. — ne miru pri tio. Tie, kie jam estas akvo, vojoj kaj elektro, oni facile vivas. Kiel vi vidas, teosofoj estas tute ne stultuloj.

Male de multemejla bonega plaĝo staris en longega vico kabanoj kun loĝantoj. Eĉ nun vintre, en iuj ejoj oni loĝis. Sur ties peronetoj varmiĝis junulinoj kun iuj sendependaj vizaĝetoj, — ĉarmaj sovaĝulinoj, forkurintaj al la naturo de respektindaj kaj riĉaj gepatroj, de frenezeco kaj bruego de grandaj urboj.

Apud malnova hispana misiejo ni turniĝis orienten, hejmen. Sur tiea monteto staras alta brika kruco omaĝe al hispana monako Ĵunipero Serra, kiu iam okupis la areon “por gloro de Dio kaj hispana reĝo”. De sur la monteto vidiĝas la tuta urbo kaj la golfo.

Ni enveturis sur “Old Spanish Trail” — malnovan hispanan vojon. Betono, asfalto kaj gruzo grave ŝanĝis la malnovan vojon. Konkerintoj (conquistadores), evidente, ne ekkonus nun tiujn lokojn. Tie, kie antaŭe fajfis plumigita sago de indiano, nun troviĝas gazolina stacio kaj rapide funkcias kompresoro pumpanta aeron en aŭtan pneŭon. Kaj tie, kie hispanoj sufokiĝis pro sia leda kaj ŝtala ekipaĵaro, tiriĝis laŭ apenaŭ videbla pado, nun situas ordinara usona “highway”, altnivela vojo, iufoje eĉ kun oblikvaj ĝirejoj.

Kvankam ni nun moviĝis orienten, sed la suno lumis ĉiutagon malpli. Denove ni ekvidis malproksimajn montojn, bluantajn kaj liliantajn ĉe horizonto, denove venis krepusko kaj nokto, eklumis lumĵetiloj. Estis jam tre malfrue, kiam ni atingis El-Centron.

Aĉa urbeto El-Centro situas en “Imperial Vally” — imperia valo. La tuta valo mezuras tridek mejlojn longe kaj tridek mejlojn larĝe. Rikoltaĵoj de citronoj ĉi tie okazas trifoje dum jaro, kaj oranĝoj — dufoje. Decembre kaj januare ĉi tie oni kultivas legomojn, kiuj tiutempe nenie en Usono kreskas. Nun oni rikoltas laktukon, poste melonojn. Kaj en tiu ĉi paradiza valo, kie fruktas grandaj kaj palaj grapfruktoj, en la valo, tute plenigita per vertiĝa aromo de citronoj kaj oranĝoj, en tiu ĉi valo malhumane, kiel, povas esti, nenie en la mondo, okazas ekspluatado de meksikianoj kaj filipinanoj. Kaj ankoraŭ pli, ol pro tieaj laktuko kaj oranĝoj, la valon oni konas pro brutalaj punrimedoj kontraŭ strikantoj, malfeliĉaj, multeinfanaj, mizeraj, ĉiam malsataj, meksikianoj-sezonuloj. De ĉi tie Meksikio distancas entute dek du mejlojn.

Motelo “Las-Palmas”, en kiu ni haltis, estis io meza inter kampadejo kaj hotelo. En ĝi estis halo kun dekoraciaj plantoj en tinoj, kun balanciloj kaj molaj divanoj, kiuj similis la samajn en iu hotelo, kio donis motivon al koro de vojaĝanto pleniĝi per fiero (ĉu vi memoras frazon “Pleniĝu via koro per fiero, kiam vi eldiras nomon de hotelo, en kiu vi haltis!”?). Aliflanke, prezo pro ĉambro estis negranda kaj klare indikis, ke “Las-Palmas” tamen estas kampadejo.

Entute ĝi estis oportuna loĝejo. Ĝin posedis germano, antaŭ tridek jaroj veninta Usonon el Aŭstrio, en kajuto de la tria klaso. Nun, krom kampadejon, li posedas ankoraŭ hotelon “Kalifornio”, troviĝantan en kvaretaĝa konstruaĵo, kun kafejo kaj manĝotablo. Tial sur lia vizaĝo vidiĝas ĉiama rideto, sama, kiel de sinjoro Makso Faktor kaj ceteraj feliĉuloj.

El-Centro, kun ĝiaj difektitaj trotuaroj kaj brikaj arkadoj, El-Centro, morna urbo de ekspluatado kaj granda negoco, situis ankoraŭ en Kalifornio. Benson, kiun ni trafis sekvonttagon vespere, situis jam en Arizono.

Al ĝi ni aŭtis tra vastegai kampoj de kaktoj, kiuj nomiĝas “giant cactus” — gigantaj kaktoj. Ili kreskis amase aŭ sole kaj similis miloble pliigitajn kukumojn, kiujn oni starigis vertikale. Ilin kovras kaneloj, kiel korintikaj kolonoj, kaj haretoj, kiel simiaj gamboj. Ili havas mallongajn dikajn braketojn. Tiuj aldonaĵoj neordinare ŝanĝas aspekton de gigantaj kaktoj. Iuj kaktoj preĝas, levinte brakojn al la ĉielo, la aliaj brakumas, la triaj vartas infanojn. Iuj simple staras en fiera kvieto, de supre rigardante preterveturantojn.

Kaktoj vivas, samkiel vivis iam indiaj triboj. Tie, kie loĝas unu tribo, la alia ne rajtas loĝi. Ili ne intermiksiĝas.

Dezerton kun kaktoj anstataŭigis sabla dezerto, efektiva Saĥaro, kun striaj pro ombroj kaj kavoplenaj dunoj, sed Saĥaro usona: ĝin trais perfekta ŝoseo kun oazoj, kie anstataŭ kameloj ripozis aŭtoj, kie forestis palmoj, kaj kie anstataŭ fontoj fluis benzinaj riveretoj.

En Bensono loĝas okcent kvindek rezidantoj. Kion ili faras ĉi tie en la dezerto? Kial ili amasiĝis en tiu ĉi punkto de la terglobo?

Evidentiĝis, ke ĉi tie estas pulva fabriko de Djupon (DuPont), unu el realaj potenculoj de Usono, — Djupon, produktanta rimarkindajn kinofilmon, kombilojn kaj eksplodaĵojn!

Kion oni povas ĉi tie fari, en ordinara usona urbeto kun kelkaj gazolinaj stacioj, kun du aŭ tri apotekoj, kun nutraĵvendejo, en kiu jam ĉio estas preparita — pano distranĉita, supo kuirita, toastoj por supo pakitaj en diafanan paperon? Kion homoj povas fari, krom freneziĝi?

En vendejo, en kiu ni aĉetis distranĉitan panon, kuiritan supon kaj iun jam formanĝitan fromaĝon (almenaŭ ĝi tiel aspektis), oni diris al ni, ke nun senlaboreco en la urbo forestas, ĉar la pulva fabriko funkcias plenmove.

Kiam s-ro Adams, kaptinte jakon de vendeja mastro, komencis demandi lin pri okupoj de lokaj loĝantoj, tiu respondis jene:

— Estas konate, kion ili faras. Fumas “Ĉesterfild”-on, trinkas “Koka-Kolon”, sidas en apoteko. Ili nun havas monon. Iu bezonas pulvon.

Iu bezonas pulvon, iu bezonas kupron, milita industrio komencis funkcii pli streĉe.

Alimatene ni trafis Bisbion (Bisbee), urbeton situantan en montaro. Ĉi tie troviĝas kupraj minejoj de Arizono. Dometoj situis sur krutaj deklivoj. Al ili kondukis longaj lignaj ŝtuparoj. Sur placo de la urbo staras ruĝa, gisita el kruda kupro, monumento al nekonata laboristo, kiu alportis grandan profiton al posedanto de minejoj. En apoteko sur tabloj staras belaj sukerujoj, stampitaj el ŝika ruĝa kupro. Tuj post la urbo vidiĝas giganta kratero, kiun kvazaŭ kreis la naturo mem. Reale ĝin elfosis homoj. Tie troviĝas malnova kupra minejo.

Poste ni trafis dezerton kun kaktoj, kiujn ni ankoraŭ ne vidis. Granda globo kun pingloj havas longan florantan branĉon. Post kiam ni traveturis tiun dezerton, ni trafis la alian, en kiu kreskis nur telegrafaj fostoj kaj nenio plu. Pasis ankoraŭ unu tago, kaj el dezerto de telegrafaj fostoj ni trafis dezerton, en kiu kreskis afiŝoj, plakatoj, reklamoj kaj ceteraj, skribaj, pentritaj kaj stampitaj ĝemkrioj pri urbo Ŭajt-siti (White City).

Ĉiujn du mejlojn, kaj poste pli ofte, plakatoj furioze invitis vojaĝantojn en Uajt-siti-on. Ili promesis tiujn plezurojn, ke se sub pseŭdonomo “Ŭajt-siti” kaŝus sin Nico (NB. franca banloko) aŭ Soĉio (NB. ruslanda banloko), do kaj tiam, ŝajne, tio ne sukcesus kompensi furiozan entuziasmon, kiu estis en petegoj, postuloj kaj admonoj pri vizito al la urbo.

Konsternitaj per tiu persisteco, ni iom deflankiĝis de nia kurso. El Arizono ni trafis ŝtaton Nov-Meksikion, kaj ju pli ni proksimiĝis al Ŭajt-siti-o, des pli ŝrikaj iĝis reklamoj. Fine klariĝis, ke urbon Ŭajt-siti-on fondis fame konata vakero Ĵimo Ŭajt (Jimmy White), kiu malkovris ankoraŭ pli fame konatajn kavernojn de Karlsbado (Carlsbad Caves).

Antaŭ dudek jaroj vakero Ĵimo Ŭajt, tiam ankoraŭ ne fondinta urbon de sia nomo, rimarkis, ke el iu fendo en tergrundo leviĝas densa fumo. Ekinteresiĝinte pri tio ĉi, li pliproksimiĝis kaj ekvidis, ke tio ne estas fumo, sed nekredeble grandega amasiĝo da vespertoj, elfluganta el sub grundo. La vakero brave malsupreniĝis en la fendon kaj malkovris tie kolosajn stalaktitajn kavernojn. Baldaŭ tiuj kavernoj estis deklaritaj kiel nacia propraĵo kaj oni faciligis oportunecon de ilia ĉirkaŭrigardo. La kavernoj eniĝis liston de naciaj parkoj de Unuiĝintaj Ŝtatoj. Kaj kio koncernas Ĵimon Ŭajt, do li ne kontentiĝis per gloro de malkovrinto kaj geografiisto, kaj fondis, apude de la kavernoj mem, kampadejon el kelkaj kabanoj kun fiera nomo Ŭajt-siti-o, kaj plenigis vastan ĉirkaŭigantan spacon per sciigoj kaj eldiraĵoj pri sia urbeto.

Aranĝo de la stalaktitaj kavernoj de Karlsbado donas tre klaran imagon pri Usono, pri stilo de usona laboro.

Centojn da mejloj ĉirkaŭe okupis dezerto kun realaj viperoj. Sekve ni supozis, ke, verŝajne, necesos ien enrampi kiel bestoj. Tamen, kiam ni proksimiĝis al la kavernoj, ni ekvidis mirindan vidaĵon: du liftoj, perfektaj liftoj kun belaj kajutoj, kiuj kun agrabla urba zumado mallevis nin sepcent futojn subteren. Sur supraĵo estis vendejo, en kiu oni vendis indiajn memoraĵojn, bonega informejo kaj necesejoj, samkiel en ĉiu unuaklasa hotelo. Tio ĉi estis elektra, laŭte parolanta, ultramoderna parto de la dezerto.

Spektado de la kavernoj deprenas tutan tagon, sed ĉar ni malfruiĝis, do ni partoprenis nur la duan duonon de ekskurso. Malleviĝinte en liftoj sur fundon de la kavernoj, ni trafis subteran manĝejon. Matenmanĝo estis tute ordinara, sed necesas memori, ke nutraĵojn oni veturigas ĉi tien elmalproksime. Estis kafo en dikaj tasoj kun sengusta pano, envolvita en diafanan paperon, sandviĉoj, oranĝoj de kalifornia origino, ne tro bongustaj — kutima usona matenmanĝo en loko, situanta sepcent futojn sube de la tersupraĵo.

Poste oni ĉiujn kolektis kaj organizis longan homĉenon, antaŭen ekpaŝis kondukanto en verda duonmilita uniformo de servistoj de naciaj parkoj. La lasta iris alia servisto, zorganta pri tio, ke neniu perdiĝu.

Dum nia movado, transirante el unu halo al la alia, antaŭe oni ŝaltis elektron kaj malantaŭe ĝi estingiĝis. Lumo ĉie estis maskita kaj kaŝitaj lumigiloj situis en oportunaj lokoj, taŭgaj por plej bela lumigado de la haloj.

Antaŭ ni malkovriĝis grandiozaj dekoracioj: gotikaj volboj, etaj, kaŝintaj sin en niĉoj, temploj, multetunaj puntaj stalaktitoj, pendintaj de volboj. La haloj estis pli ampleksaj ol plej grandaj teatroj en la mondo. Stalagmitoj aspektis kiel krispaj miniaturaj japanaj ĝardenoj aŭ kiel brilaj kalkaj monumentoj. Stalaktitoj pendis kiel grandegaj ŝtonaj manteloj kun faldoj. Staris kalkaj Budaoj, maketoj de teatraj spektakloj, vidiĝis ŝtoniĝintaj miraĝoj kaj nordbriloj, — ĉio, kion kapablas imagi homo, estis ĉi tie, inkluzive etan stalagmiton, kiu similis gangsteran mitralon.

Ekskursantoj iris ĉene, kaj similis procesion de monakoj, kiun prezentis Makso Rejnhard (NB. Reinhardt, Max, aŭstra teatra direktoro).

Antaŭ eliro el la kavernoj, gastojn oni sidigis sur stalagmitan barieron, aperintan en unu el haloj, kaj nia kondukanto lekciis tri minutojn, aldoninte ciferojn. Iom da ciferoj por pli bone fiksi viditajn miraklojn — tio ĉiam plaĉas al usonanoj. Lektoro informis, kiom aĝas stalaktitoj, kia estas plej granda kaj kiom kostis instalado de liftoj (cent sepdek kvin mil dolarojn). Post tio li sciigis loĝlokojn, el kiuj alvenis ekskursantoj.

Entute ekskurson partoprenis sepdek du personoj. Kvar venis el ŝtato Montano, du el Norda Dakoto, dek kvar el Nov-Meksikio, naŭ el Kalifornio ktp. Homoj alvenis preskaŭ el ĉiuj usonaj ŝtatoj. Tion ni rimarkis ankoraŭ surtere antaŭ enirejo de la kavernoj. Tie staris aŭtoj kun bluaj, verdaj, flavaj, brunaj numeroj, kiuj indikis ties apartenecon al diversaj ŝtatoj. Fine la lektoro sciigis, ke ekskurson partoprenis du rusaj vojaĝantoj el Moskvo. Ĉar el nia kvaro, plej respektinde aspektis geedzoj Adams, do ĉiuj kolektiĝintoj ekrigardis ilin.

Poste la alia servisto, kiu iris fine de nia procesio, foriris en apudan halon, elŝaltis elektran lumigon kaj ekkantis iun tristan kanzonon, por demonstri akustikon de la kavernoj. Li distancis kvarcent futojn, sed ni aŭdis eĉ lian spiradon.

Lacaj, ni falis sur sidlokojn de nia fidela limuzino, kaj ĝi denove veturigis nin. Ni aŭtis al El-Paso, situanta apud la meksikia limo. Mallaŭta zumado de motoro kaj konstanta murmurado de gruzo sub radoj dormigis nin. Ni dormeme klinis la kapojn, kaj eĉ s-ro Adams profundiĝis en pensadon.

Ni vekiĝis pro subite veninta silento. La limuzino haltis. S-ro Adams demande rigardis nin. Evidentiĝis, ke veturpetanto petis veturigi lin. Ni konsentis kaj tuj ekbedaŭris. Li parolis kiel ebriulo. Cetere, li estis absolute sobra. Tio estis originala difekto de lia eldirado. Siajn vidpunktojn pri vivo li eldiris rapide kaj volonte. Ili estis same malnovaj, kiel liaj griza jako kaj ĉifita nigra pantalono, kiun kovris lanugeroj.

— Milito proksimiĝas, — deklaris li, balbutante kaj glotante tutajn silabojn, — junularo volas militi. Ili bezonas iun agadon. Ili bezonas ajnan laboron, laboron kaj famon. Laboro forestas, ĝin de homoj forprenis maŝinoj. Estus bone, almenaŭ parton de tiuj malbenitaj maŝinoj likvidi.

Por korekto de aferstato estus bone, ke iom da homoj pereus en milito, kaj parto de maŝinoj estus likvidita. Tiam ĉio iros glate. Tion ni aŭdis jam multfoje.

Kiam ni veturis preter meksikiaj domaĉoj kun rompitaj vitroj kaj dispenditaj sur ŝnuroj ŝiriĝintaj kusenegoj, nia mizera kunvojaĝanto ĵetis malestiman rigardon je amason da meksikianoj, kolektiĝintaj ĉe perono de unu el domaĉoj. Ili estis vestitaj je eluzitaj duonpeltaĵetoj el tenda tolo kun ŝafofelaj kolumoj.

— Meksikianoj, — diris nia kunveturanto per sia ebria elparolo, — preferas loĝi en koto. Tutegale kioman enspezon ili perlaboros, ili restos malpuraj. Tiuj estas meksikianoj. Salajro povas esti kvin dolarojn semajne aŭ kvin dolarojn tage, — nenio ilin ŝanĝos.

Tiuj vidpunktoj de la veturpetanto simpligis lian vivon. Ĉion oni povus decidi tre simple. Iom da homoj necesas mortigi, parton de maŝinoj necesas likvidi. Kaj se ekzistas malriĉaj homoj, do ili estas neordinara popolo, preferanta vivi en mizero, ĉiuj tiuj meksikianoj, negroj, poloj.

— Se salajro estos eĉ ses dolarojn tage, — ripetis li kun persisteco de ebriulo, — ili tutegale vivos kiel almozuloj. Ili tion ŝatas.



La kvardekunua ĉapitro. Unu tago en Meksikio


El-Paso, urbo situanta en plej suda Teksaso, aspektas kiel iu miraĝo. Post vastega dezerto, post senfinaj kaj senhomaj vojoj, post silento, en kiu aŭdiĝis sole zumado de nia motoro, subite — granda urbo, tuj cent mil loĝantoj, centoj da elektraj elpendaĵoj, viroj, vestitaj samkiel en Nov-Jorko aŭ Ĉikago, kaj junulinoj, beliĝintaj tiel, kvazaŭ apud ekzistas neniu dezerto, sed tutan areon okupas kinejoj, manikurejoj, manĝejoj kaj dancejoj.

Sed ni ja ĵus traveturis tiun dezerton! Ni aŭtis laŭ ĝi kun rapideco kvindek mejlojn hore, kaj tamen ni perdis kelkajn tagojn por ĝin trai, pro ĝia grandeco. Ĝi nin ravis kaj ni foje murmuris ion similan al “dezerto aŭskultas Dion”. Sed en El-Paso oni eĉ nenion pensis pri majesteco de dezerto. Ĉi tie oni okupiĝis pri aferoj. Grincis aŭtomataj kasoj kaj kalkuliloj, alterne ekbrilis reklamaj lumoj, kaj radio peze rukulis, kiel kolombo, kies voston oni bruligis.

Refortiĝinte en restoracio per dikaj viandaĵoj, kiujn oni nomis “bebi-bif” (baby beef), ni piede ekpaŝis al Meksikio. Ĝi situis apud urborando de El-Paso. Necesas nur trairi ponton trans duonsekan, pro vintro, riveron Rio-Grande, post kiu jam estis meksikia urbo Juarezo.

Ni timis viziti Meksikion. Kaj jen kial. Niaj pasportoj havis unujaran vizon por restado en Unuiĝintaj Ŝtatoj, kiun eldonis al ni s-ro Eliso A.Ĵonson (Ellis A.Johnson), usona vickonsulo en Moskvo. Sed ĉiu vizo perdas sian validecon aŭtomate, kiam vi lasas la landon. Kio okazas, se dum reveno el Meksikio en Usonon oni diros al ni, ke registaro de Unuiĝintaj Ŝtatoj opinias, ke sian gastan devon ĝi plenumis kaj ne insistas pri tio, ke ni plu estu ĝiaj gastoj? Teruro penetris nin, kiam ni imagis, ke restajn tagojn de niaj vivoj ni pasigos en urbo Juarezo, troviĝanta en distrikto Ĉi-hua-hua. Aliflanke ni tre deziris viziti Meksikion. Plenaj per tiuj animaj emocioj, ni alpaŝis al ponto, kunliganta El-Pason kaj Juarezon, kaj eniris limejon.

Proksimeco de Meksikio sentiĝis per fiodoro — ĉu karbolo, ĉu formalino, — kiu saturis ĉion en malgranda limejo. Enmigra oficisto, metante cigaron de unu angulo de sia buŝo al la alia, longe kun intereso rigardis niajn pasportojn. Necesas opinii, ke sovetaj civitanoj tre malofte venas en limejon de El-Paso.

La oficisto neatendite estis bonvolema. Same neatendite alia oficisto povas esti ĉikanema. Estas malfacile ilin kompreni! Ilia fako, verŝajne, bazas ĉefe sur emocioj, humoroj, kaj similaj nekapteblaj nuancoj. La oficisto laŭte deklaris, ke ambaŭ rusaj ĝentlemanoj rajtas tute sentime viziti Meksikion. Iliaj vizoj ne perdos siajn validecojn. Du rusaj ĝentlemanoj tute ne maltrankviliĝu pri tio. Poste li eliris kune kun ni sur la ponton kaj diris al homo, sidinta en budo de kontrolistoj:

— Tiuj du personoj estas rusaj ĝentlemanoj. Ili vizitas Meksikion. Preterlasu ilin.

Singardema s-ro Adams demandis, ĉu la oficisto deĵoros, kiam ni estos revenantaj en Usonon.

— Jes, jes, — respondis la oficisto, — mi estos ĉi tie tutan tagon. Ne maltrankviliĝu rusaj ĝentlemanoj pri nenio. Mi estos ĉi tie kaj pasigos ilin returnen en Usonon.

Ni pagis po du cendojn de iu imposto kaj post unu minuto atingis meksikian grundon.

Sur meksikia parto de la ponto ankaŭ estis limejo, sed tie nenion oni demandis. Vere, ĉe budo staris safranovizaĝa viro kun malpura kolo, vestita je bela uniformo de darkkolora kakio, kun oritaj borderoj. Sed vizaĝo de meksikia limgardisto mienis tutplenan malestimon al siaj devoj. Lia vizaĝo kvazaŭ parolis jenon: “Jes, malfeliĉa fato devigis min vesti tiun ĉi belan uniformon, sed mi ne malpurigu miajn graciajn manojn, dum kontrolo de iuj malpuraj paperaĉoj. Ne! Vi neniam ekvidos, ke tion faros nobla Juano Ferdinando Cristobalo Colbajos!”

Ni ne havis meksikiajn vizojn, ĉar diplomataj rilatoj inter niaj landoj ne ekzistis, kaj do ni estis multe kontentaj, ke trafis tiom noblan hidalgon, kaj rapide ekpaŝis laŭ ĉefvojo de Juarezo.

Dum longa tempo ni alkutimiĝis al benzina odoro, dominanta en Usono, do ni iom ŝokiĝis pro lokaj odoroj. Odoris rostitaj manĝaĵoj, forbrulinta oleo, ajlo, kapsiko, ĉio odoris forte kaj peze.

Strato estis homplena. Malrapide promenis solenaj, nehastantaj piedirantoj. Preteriris junuloj kun gitaroj. Malgraŭ tio, ke sur ili brilis oranĝkoloraj ŝuoj kaj novaj ĉapeloj, sed entute ili aspektis iom malpure. Kripluloj laŭte petegis almozon. Ĉarmaj nigraokulaj kaj nazmukaj infanoj kuris post alilanduloj, petante pencojn. Probable ekzistas regulo, ke ju pli malriĉa estas iu suda urbo, des pli gravan signifon havas brilo de ŝuoj. Preterpaŝis taĉmento de soldatoj, dikvizaĝaj, puriĝintaj, kun grincantaj militbalteoj, taĉmento de skandale bonordaj militistoj.

Ĝuste kiam ni aperis sur stratoj de Juarezo, al ni alpaŝis negaja junulo, kun vangharoj sur maldika vizaĝo. Li estis en verda pantalono kaj ĉemizo kun malbutonumita kolumo. Li proponis aĉeti cigaredojn, biletojn por hodiaŭa batalo de taŭroj, kontrabandan tabakon kaj ankoraŭ mil artiklojn. Li proponis ĉion, kion povas proponi komercisto al aĉetanto. Li rimarkis, ke ni cedas, pliigis siajn klopodojn kaj venigis nin al cirko, en kiu okazos batalo.

Sur eksteraj muroj de cirko pendis grandaj afiŝoj kun reklamo de usona viskio. Eniri la cirkon ni ne sukcesis. Tie nun okazis mitingo de laborista-kamparana unio, direktita kontraŭ eksprezidanto Kajes (Calles), kiu penas ree prezidi.

Tutan placon ĉirkaŭ la cirko plenigis homoj kun ruĝverdaj rubandoj en butontruoj (ĝi estas emblemo de l' unio). Ene de l' cirko oni muzikis, stertore oni oratoris, kaj ĉe enirejo staris milita orkestro, kiun ni jam hodiaŭ vidis. Krioj, venintaj el la cirko, homamasiĝo, kiu aŭskultis ilin, starante sur senŝtona placo, vento, movanta varman, dornan polvon kaj pajlon, decidemaj kaj malsaĝaj vizaĝoj de soldatoj, — ĉio ĉi rezultigis malkvietan, pulvan humoron.

Ni trapaŝis bazaron, kie oni rostis, bakis kaj kuiris manĝaĵojn, kies aspekto tuj elvokis neestingeblan soifon. Ĉe butiketoj sidis homoj. Manĝaĵojn de sur platoj ili prenis per manoj.

Poste ni vizitis preĝejon. Ĉe ĝia enirejo amasiĝis impertinentaj almozuloj kun malpuraj inspiritaj vizaĝoj de profetoj. En la preĝejo oni servis majestan meson, kaj virinoj en nigraj vestoj ploris pri sia amara, malfeliĉa, malsekura meksikia vivo. La preĝejo estis malvasta, longa. Kelkaj brulantaj kandeloj almenaŭ lumigis ĝin. Virinoj sidis sur lignaj benkoj kun altaj dorsapogiloj. Zumis eta orgeno.

Kiam efikis “la seka reĝimo” (NB. prohibition) Juarezo estis alkohola oazo por suferantaj usonanoj. Eĉ nun en la urbeto estas kelkaj grandaj restoracioj, kiuj priservas prefere alilandulojn. Ĉiuj situas apud ponto trans Rio-Grande.

Batalo de taŭroj devas okazi je la tria, sed komenciĝis kvardek minutoj post la tria. Ni, dum tiu tempo, sukcesis multfoje ĉirkaŭrigardi arenon kaj publikon, ne tro abunde kolektiĝintan ĉi tie. Inter spektantoj estis kelkaj usonanoj, kies surdigaj “ŝurli” (shurely) iufoje aŭdiĝis proksime de ni.

La arenon ĉirkaŭigis amfiteatro sen tegmento, tre bela kaj krude konstruita. La konstruaĵo estis laŭ karaktero popola, simpla, tute sen iuj ornamaĵoj. Al spektantoj, kiuj timis malsaniĝi sidinte sur cementaj sidlokoj, oni luigis platajn pajlajn kusenetojn en striaj tegoj. Granda orkestro konsistanta el knaboj vestitaj je darkaj jakoj, verdaj kravatoj, kaskedoj kun longaj vizieroj kaj grizaj pantalonoj kun blankaj strioj, laŭte kaj false trumpetis hispanajn marŝojn. La rondan arenon kovris pura sablo.

Fine post lignaj pordegoj komenciĝis movado, kaj aperis ok — dek homoj. Antaŭe iris du junulinoj en kostumoj de toreadoroj. Hodiaŭ estis neordinara batalo. Du el kvar taŭroj, indikitaj en programo, devas mortigi fratinoj, venintaj el Meksiko-urbo. La unua Mario havis kromnomon “La Cordobestita”, la duan Terezon oni kromnomis “La Citanita”. La orkestro ludis tutpove. Post la junulino paŝis viroj en uzitaj kostumoj kun oritaj ornamaĵoj. Ili afereme aspektis, kaj al salutoj de publiko respondis per etaj riverencoj. La junulinoj-matadoroj emociiĝis kaj malalte riverencis. Fine de procesio paŝis paro de ĉevaloj en jungilaro, kiuj post batalo fortiros mortigitajn taŭrojn.

Laŭ vicoj paŝis vendistoj, kiuj kunportis en siteloj botelojn kun limonado kaj flakonetojn kun viskio.

Malgranda maldika nigra taŭro enkuris la arenon. Ludo komenciĝis.

Rekte sub niaj benkoj staris en aparta loko tre maldika meksikiano kun spado, kiun li ĉirkaŭfrotis per tola ĉifono. Tiun spadon oni donas al toreadoro antaŭ fina trapiko.

Ĉar ni ne estas ekspertoj kaj fervoruloj de taŭrologio, ni ne uzos specialajn terminojn, des pli, ke ili estas nekonataj al ni.

La unuan taŭron oni mortigis longe kaj mallerte.

Vidaĵo estis turmenta jam komence, ĉar tuj evidentiĝis deziro de l' taŭro forkuri el la areno. Ĝi klare komprenis, ke ĉi tie ĝin atendas malbono. Ĝi ne volis batali, ĝi volis trafi en stalon aŭ en paŝtejon, kaj pluki tie malmolan meksikian herbon, sed ne ĵeti sin je homoj.

Vane ĝin oni incitis, enpikante en kolon kroĉilojn kun buntaj rubandoj. Necesas longe martirigi la taŭron, por elvoki ĝian furiozecon. Sed eĉ kiam ĝi furioziĝis — kaj tiam ĝi baldaŭ kvietiĝis, se oni ĝin lasis en paco.

En tiu vidaĵo plej peza estis tio, ke la taŭro ne volis morti kaj timis siajn kontraŭulojn. Finfine oni ĝin furiozigis, kaj ĝi ekatakis la junulinon-toreadoron. Ŝi ne sukcesis ĉiam deflankiĝi, kaj la taŭro kelkfoje puŝis ŝin per sia forta flanko. La junulino grimacis pro doloro, sed daŭrigis svingi ruĝan pelerinon antaŭ okuloj de l' taŭro. Ĝi puŝis ŝin per kornoj, faligis sur sablon kaj trapaŝis super ŝi. Ĝian atenton deturnis al si pli spertaj viroj. Tiutempe la junulino stariĝis kaj, frotante kontuzitajn lokojn, direktis sin al bariero, kie troviĝis asistanto kun spado. Nun ni vidis ŝin proksime, distance de unu metro. Ŝi spiregis. Ŝia velura toreadora jaketo difektiĝis. Sur ŝia vangosto estis ekskoriaĵo. Ŝi prenis el manoj de la meksikiano spadon, iom deflankiĝis de la bariero kaj, turninte sin al balkono, kie sidis la urba estraro, demetis ĉapeton. De sur balkono oni svingis per tuketo, kaj la junulino, laŭinfane profunde ekspirinte, ekpaŝis al la taŭro.

Venis decida momento. “La Citanita” ekcelis kaj trapikis spadon en kolon de l' taŭro, tuj post ĝiaj kornoj. Spado, lerte celita kaj penetrinta profunde korpon de taŭro, ĝin mortigas. Oni diras, ke tio estas efekta. Unu piko — kaj taŭro falas al piedoj de venkinto. Sed la junulino ne sukcesis mortigi la taŭron. Ŝi pikis malforte kaj mallerte. La taŭro dekuris, portante en sia kolo la balancantan spadon. La junulino spertis kelkajn humiligajn momentojn, kiam banderilistoj provis atingi la taŭron, por eltiri el ĝi la spadon. Tio ripetiĝis kelkfoje. La taŭro malfortiĝis, la junulino ankaŭ. Rozkolora ŝaŭmo aperis sur muzelo de l' taŭro. Ĝi malrapide paŝis laŭ la areno. Kelkfoje ĝi alpaŝis al fermitaj pordegoj. Subite ni ekaŭdis pacan vilaĝan muĝadon, malproksiman kaj fremdan al ĉio, okazanta sur la areno. De kie ĉi tien povus penetri bovino? Aĥ, jes, la taŭro! Ĝi faris ankoraŭ kelkajn plektantajn paŝojn kaj komencis genufleksi. Tiam sur la areno aperis granda viro en civila kostumo kaj buĉis la taŭron per eta ponardo.

La junulino ekploris pro malplezuro, honto kaj doloro. Publiko estis malkontenta. Nur poste, kiam la dua fratino, “La Cordobestita”, mortigas sekvan taŭron, al la unua oni permesis repraviĝi, kaj ŝi sufiĉe trafe kelkfoje preterlasis la taŭron distance de unu centimetro de sia kokso, trompinte ĝin per la ruĝa pelerino. Aperis aplaŭdoj, la junulino revigliĝis kaj faris al publiko kelkajn baletajn riverencojn.

La tre maldika meksikiano afereme purigis per ĉifono sangokovritan spadon, kiun oni redonis al li. Ĉevaloj fortiris la senvivan beston, kaj sur la arenon oni enigis la trian taŭron, same malgrandan kaj nigran, kiel la unua. Kaj tiu taŭro ankaŭ sciis, ke ĝin atendas io malbona. Ĝin ankaŭ oni domaĝis. “La Cordobestita” ĝin pikis same turmente longe kaj mallerte, kaj finfine oni ĝin buĉis per ponardo. Terura estas transiro de vivo al morto. Subite taŭro falas, io en ĝia kruda korpo okazis, venis ĝia fino. Rigardi tion estas honte kaj timige, kvazaŭ vi mem partoprenis en tiu ĉi mortigo el post angulo.

Povas esti, batalo kun partopreno de furiozaj taŭroj kaj fame konata toreadoro havas ion sportan, povas esti! Sed tio, kion ni vidis en la malgranda provinca meksikia urbeto, elvokis abomenon.

Tamen plej malbona okazis poste. Tri matadoroj en klaŭnaj maskoj kaj kostumoj, kun kusenaj bustoj, flankoj kaj pugoj, gardantaj ilin kontraŭ frapoj, duonhoron mokis la kvaran taŭron. Komence tio estis ordinara cirka interludo, kiu kutime finiĝas, kiam klaŭnoj forkuras de areno rajde unu sur la alia, kaj poste reaperas, por riverenci al publiko, demeti maskojn kaj malkovri sian verajn, senŝminkitajn, saĝajn vizaĝojn.

Sed ĉi tie interludo finiĝis per buĉado de l' taŭro. Tio estis tiel neatendite kaj terure, ke ni eĉ stariĝis de siaj sidlokoj. Kiam ni estis paŝantaj al elirejo, tiam ni ekvidis, ke la taŭron oni forigas. Ĝia nobla nigra muzelo peze kaj malglore estis tirata laŭ sablo, kaj ekblindiĝintaj okuloj atente kaj severe rigardis muĝantajn kaj blekantajn spektantojn. Publiko ĵetis al toreadoroj siajn ĉapelojn kaj tiuj lerte reĵetis ilin returnen. Ni malrapide iris laŭ malsufiĉe lumigitaj stratoj de l' urbo Juarezo. Sonis gitaroj. Junuloj tuŝis kordojn, apoginte sin al senŝelitaj unuetaĝaj domaĉoj. El restoracio “Lobby N2” aŭdiĝis pasia meksikia kanzono. En animo estis malgaje.

Pasinte preter Juano-Ferdinando-Cristobalo Colbajos, kiu same neniel atentis nin, kaj ĵetinte lastan rigardon je Meksikio, ni transiris la ponton. Ni ekmiris kaj eĉ ektimiĝis, ekvidinte foreston de la oficisto, kiu promesis revenigi nin en Usonon. Anstataŭ li staris la alia, kun tia kolera vizaĝo, ke ni atendis nenion bonan. Sed almenaŭ ni prezentis siajn pasportojn, la kolera oficisto ekkriis:

– Ĉu tiuj estas du rusaj ĝentlemanoj, kiuj hodiaŭ matene foriris al Meksikio? Jes, jes, al mi oni jam parolis pri ili! Oni ĉion sciigis. Du rusaj ĝentlemanoj povas libere veni Unuiĝintajn Ŝtatojn. Ne trankviliĝu ili.

Kaj li diris al kontrolisto en budo:

— Tiuj estas du rusaj ĝentlemanoj, kiuj iras el Meksikio al Usono. Preterlasu ilin!

Kiam ni forlasis limejon, s-ro Adams diris:

— Ne, sinjoroj, tio estas organizita lando. La matena oficisto foriris, sed ne forgesis diri al sia substituulo, ke vespere el Meksikio revenos du rusoj. Tio estas servado, ĉu ne? Kaj jen kion mi ankoraŭ volas eldiri. Mi volas diri, ke en nia lando vi povas ĉiam trinki dolĉan akvon el krano, vi ne malsaniĝos pro abdomena tifo, — akvo ĉiam estos ideala. La lando, en kiu vi ne bezonas suspekte trarigardi litan tolaĵon, — ĝi ĉiam estos pura. La lando, en kiu vi ne bezonas pensi pri tio, kiel aŭti el unu urbo al la alia. Vojo ĉiam estos bona. La lando, en kies plej malkara restoracio vin oni ne toksas. Manĝaĵo, probable, ne estos bongusta, sed ĉiam bonkvalita. La lando kun alta vivnivelo. Kaj tio iĝas pli videbla, ĝentlemanoj, kiam vi trafas alian landon, kiel ni hodiaŭ trafis la alian amerikan landon. Ne, ne, ĝentlemanoj, mi ne volas diri, ke Usono estas tute perfekta lando, sed ĝi havas siajn dignojn, kiujn necesas ĉiam memori.

Antaŭ nia veno al El-Paso, ni travivis en Usono sufiĉe longan tempon kaj multe aŭtis tra la lando. Ni tiel kutimiĝis al perfektaj vojoj, bona priservado, al pureco kaj komforto, ke ĉesigis tion rimarki. Sed nur unu tago, kiun ni pasigis en Meksikio, devigis nin laŭdigne pritaksi materialajn atingojn de Unuiĝintaj Ŝtatoj.

Iufoje okazas utila unutaga forlaso de lando, por ke pli bone ekkoni ĝin.



La kvardekdua ĉapitro. La Novjaro en San-Antonio


Antaŭtage de la Novjaro (NB. 1936) nia griza limuzino enveturis en San-Antonion, plej grandan urbon de ŝtato Teksaso.

— Mi konas ĉi tiun urbon, — diris s-ro Adams. Mi ĝin vizitis pasintjare. Mi asertas vin, sinjoroj, ke ĝi estas belega urbo.

La urbo estis neordinare vigla. Ĝia centro kun deko da dudeketaĝaj konstruaĵoj aspektis post dezerto kiel reala Nov-Jorko. Lumis maldikaj gasaj tubetoj de reklamoj kaj vitrinoj de vendejoj. Traveturinte etajn usonajn urbojn, ni tute malkutimiĝis de popolamaso kaj nun, kiel vilaĝanoj, mire okulumis trotuarojn, kiujn superplenigis piedirantoj. Inter ordinaraj molaj ĉapeloj kaj kurtaj vangharoj foje vidiĝis larĝaj ĉapeloj kaj tute imponaj vangharoj, kiuj indikis proksimecon de Meksikio kaj vakeraj ranĉoj.

Ni aŭtis jam ĉirkaŭ du monatojn. Ni volis iom ripozi kaj distriĝi. Vigla popolamaso, plene malfermitaj butikoj, aromoj de kafo kaj tabaka fumo — tiu ĉi fremda, vanta etoso enigis en korojn lirikan melankolion kaj kune kun ĝi kaŝan esperon pri miraklo. Povas esti, subite okazos io rimarkinda, io unika, kio ne okazas kun ordinaraj vojaĝantoj en fremda urbo, en kiu estas neniu konata animo. En tiu ĉi antaŭtago de la Novjaro ni sentis sin precipe malproksime de la patrolando, de Moskvo, de geamikoj kaj parencoj. Verdire, ni tre volis eldrinki grandan tigoglason da vodko, manĝi haringon kaj nigran panon, ni volis gaji, deklami gajajn kaj sensencajn tostojn.

— Jes, jes, ĝentlemanoj, nun en Moskvo, verŝajne, estas neĝo, — diris s-ro Adams, kun kompato rigardante niajn malĝojajn vizaĝojn.

La ĝentlemanoj ekĝemis.

— Ne, serioze, ni nepre devas hodiaŭ bone festi la Novjaron. Ne, ne, sinjoroj, mi havas planon. Nun estas nur la oka vespere. Mi proponas veturi rekte al hotelo “Roberto Li”. Mi sciigis miajn korespondantojn pri tiu ĉi adreso. Tie ni razos kaj ordigos nin, restigos en garaĝo nian aŭton kaj eliros surstraten. Mi konas en San-Antonio unu belan restoracieton. Ĝi situas proksime de la hotelo. En ĝi kolektiĝas poetoj kaj pentristoj. San-Antonio memorigas Santa-Feon kaj Karmelon tiusence, ke ĝin preferas artistoj. Jes, jes, ĝentlemanoj! Ho, ne! En tiu restoracieto oni proponas bongustajn manĝaĵojn… Hodiaŭ ni ne estos tro ŝparemaj. Ni konatiĝos kun poetoj kaj pentristoj kaj festenos. Ĝentlemanoj! Kion vi opinias pri tiu ĉi plano?

Kaj s-ro Adams frapetis manplate laŭ kalva kapo kun braveco de efektiva diboĉulo.

Ni entuziasme komencis efektivigi tiun ĉi belegan planon. Post unu horo ni viglaj, lavintaj, kun restaĵoj de pudro sur razitaj vangoj kaj kun espero en animoj, ni eliris surstraten kaj miksiĝis kun homamaso.

— Unue ni elsendos gratulajn telegramojn, — diris s-ro Adams.

Telegrafa buroo “Ŭesta Unio”(Western Union) fakte estis malgranda vendejo, disigita je du partoj per larĝa kverka tablo, ĉe kiu sidis junulo kun krajono, metita sur lia orelo. Apud enirejo de la buroo atendis du knaboj — biciklistoj en kruringoj, kaskedoj kaj jaketoj kun epoletoj kaj serenaj butonoj. Ili devas disveturigi telegramojn al adresatoj. Biciklojn kun tre larĝaj stiriloj kaj dikaj bendoj ili alpremis al stratlanternoj. Knaboj tre fieris pro siaj uniformoj kaj aspektis grave, sed ili entute estis infanoj kaj do pasigis sian libertempon plej facilanime. Ili enmetis en tubon de bicikla stirilo petardon, bruligis ĝin kaj, dekurinte al pordo, rigardis piedirantojn, kiuj desaltis, proksimiĝinte al biciklo kaj ekaŭdinte eksplodeton tuj ĉe siaj oreloj. Se eksplodeto okazis speciale akra, kaj piediranto tre nervoze desaltis, knaboj eniĝis en la buroon, ekridegis, kaj elrigardis surstraten. Tiutempe junulo kun krajono sur orelo riproĉe minacis ilin fingre. Poste telegrafaj knaboj interbatiĝis kun grupo da ordinaraj knaboj, sen kruringoj, epoletoj kaj bicikloj. Malamikaj flankoj pafis unu la alian per petardoj, kiuj surdige eksplodis.

La junulo prenis telegramon, eltiris el post sia orelo krajonon kaj, rapide trakalkulinte vortojn, diris:

— Du dolaroj kaj okdek cendoj.

Ni elpoŝigis monon.

— Tiun ĉi telegramon, — diris la junulo, — oni liveros en Moskvon ankoraŭ hodiaŭ. Sed, povas esti, ĉu vi deziras, ke la telegramon oni liveru morgaŭ matene? Ja ĝi estas la gratula telegramo, kaj mi opinias, ke via adresato estos kontenta, ricevinte ĝin morgaŭ matene.

Ni konsentis kun tiu ĉi konkludo.

– Ĉi-okaze prezo estos malsama.

La junulo prenis paperfolion, faris kalkulon kaj diris:

— Entute du dolaroj kaj dek cendoj.

Sepdek cendoj de ekonomio! La junulo ekplaĉis al ni.

– Ĉu, povas esti, vi deziras, sinjoro, sendi la telegramon alimaniere? Ni havas specialan rabaton por telegrafaj mesaĝoj. Tia telegramo atingos la adresaton iom pli malfrue kaj kostos unu dolaro kaj duono, sed vi rajtas aldoni al teksto ankoraŭ ok vortojn.

Ni troviĝis en la buroo “Ŭesta Unio” ĉirkaŭ unu horon. La junulo enskribis ciferojn en kelkajn paperfoliojn, informiĝis en manlibroj kaj finfine ŝparis por ni ankoraŭ dek cendojn. Li kondutis kiel bonkora ŝparema onklo, kiu instruas al facilanimaj nevoj lekciojn pri vivo. Li zorgis pri nia monujo pli, ol ni mem. Tiu ĉi oficisto antaŭ alveno de la Novjaro, kiam necesas hasti hejmen, ŝajnis ne nur ideale tolerema kun siaj klientoj. Li ŝajnis fidela amiko, kies devoj estis ne nur priservado, sed ankaŭ zorgado pri ni, savado de vivaj eraroj.

— Ne, serioze, ĝentlemanoj, — diris al ni s-ro Adams, — vi jam sufiĉe vojaĝas tra Usono kaj devas kompreni, kio estas usona servado. Antaŭ dek jaroj mi intencis vojaĝi ĉirkaŭ la terglobo kaj volis aĉeti biletojn en unu turista buroo. Vojplano estis tre komplika kaj multekosta. En tiu buroo oni kalkulis kune kun mi kaj finfine helpe de iuj diversaj fervojaj kombinaĵoj ŝparis por mi cent dolarojn. Entute cent dolarojn! Ĝentlemanoj! Cent dolaroj estas granda mono. Jes, jes, jes. Ho, ne! Mi petas, vi ne forgesu, ke buroanoj havas certan interezon de transakcio kaj farinte koston de mia bileto malpli kara, ili malpliigis sian enspezon. Jen, jen, jen! Tio estas principa senco de usona servado. La buroo enspezis malpli, kiam priservis min, ol ĝi povus enspezi, tamen sekvontfoje mi nepre revenos ĝuste tien kaj redonos al ili sian monon. Ĉu vi komprenas, ĝentlemanoj? Malpli, sed pli ofte. Tio estas tute sama, kio okazis ĉi tie, en telegrafa buroo “Ŭesta Unio”. Ne, vere, ĝentlemanoj, vi simple ne komprenas, vi ne volas kompreni, kio estas usona servado.

Sed s-ro Adams eraris. Ni jam delonge komprenis, kio estas usona servado. Kaj se ni admiris laboron de la junulo kun krajono sur orelo, do ne pro tio, ke ĝi ŝajnis al ni escepto, sed tial, ke ĝi konfirmis la regulon.

Dum la vojaĝo ni ĉiutage diversforme uzis usonan servadon kaj ellernis aprezi ĝin, kvankam iufoje ĝi aspektis kiel iu apenaŭ videbla bagatelo.

Unutagon en Nov-Orleano ni trafis fruktan havenon. Estis sorĉa havena nokto, kiun saturigis akraj signaloj de vaporŝipoj kaj grincado de kunpuŝiĝintaj vagonoj. Ni aliris al frukta butiketo, por aĉeti pirojn. Unu peco kostis kvin cendojn. Ni petis kvar pirojn. Tiam vendisto, metinte fruktojn en paketon, diris:

— Vi devas pagi pro kvar piroj dudek cendojn, sed ses pirojn mi vendas kontraŭ dudek kvin cendoj. Se vi aldonos ankoraŭ kvin cendoj, do vi ricevos ses pirojn, anstataŭ kvar.

— Sed pri tiu ĉi rabato forestas informo!

— Jes, sed tion mi mem scias, — diris la vendisto.

“Simple li estas honesta homo”, — povas diri vi. Jes, efektive. Sed servado inkluzivas honeston. Kaj vi povas esti certa, ke, metinte la sesan piron en paketon, la vendisto ne pensis pri tio, ke li faras iun honestaĵon. Li simple “faris priservadon” de kliento.

Alifoje, en Ĉarlstono (Charleston), Suda Karolino (Sauth Carolina), ni eniĝis malplenan vagonon de tramo, tiriĝinta laŭ ĉefvojo kun bruego, kutima por tiu malmoderna transportilo. Tramkondukisto krome vendis biletojn.

— Unu bileto kostas dek cendojn, — diris li, — sed por kvar biletoj estas rabato. Ili kune kostas dudek ok cendojn. Vi ŝparos dek du cendojn! Ĉu vi komprenas? Entute po sep cendoj pro unu bileto!

Tutan vojon li turniĝis kaj montris al ni, kiel al surduloj, sep fingrojn kaj kriegis:

— Sep cendoj! Ĉu vi komprenas? Sep cendojn pro unu bileto!

Li ricevis grandan plezuron doni al ni rabaton, fari al ni priservadon.

Ni kutimiĝis al tio, ke en lavejoj oni ne sole lavas, sed ankaŭ flikas tolaĵojn, kaj se en manikoj de malpura ĉemizo oni forgesis manum-butonojn, ilin oni aligas al purigita tolaĵo en speciala koverteto, sur kiu estas stampita reklamo de la lavejo. Ni jam ne rimarkis, ke en restoracioj, kafejoj kaj farmacejoj oni metas glacion en glasojn kun akvo, ke en gazolinaj stacioj oni senpage donas informon kaj vojmapojn, kaj en muzeoj senpage oni disponigas katalogojn kaj broŝurojn. Servado precipe estas bona pro tio, ke ĝi iĝas necesa kaj neanstataŭigebla, kiel aero.

En novjorka universala vendejo “Mejzi” (Macy's) post dorsoj de komizoj pendas plakatoj por atentigi aĉetantojn: “Ni estas ĉi tie, por ke vi nin maltrankviligu!”

Al venda servado rilatas kaj klasika usona eldiraĵo “Aĉetanto ĉiam pravas”.

Asekuraj societoj en tiuj raraj okazoj, kiam ties interesoj koincidas kun interesoj de asekuritaj klientoj, efektivigas miraklojn de priservado. Ili kontraŭ malpli alta pago kuracas homon, kiu asekuris sian vivon, ĉar ili perdos profiton, se la homo mortos. Aliflanke la homo tre volas vivi kaj, resaniĝinte, li gloras asekuran priservadon.

En Usono ekzistas interesa komercejo “Mejl-order-haus” (mail-order-house). Fakte, samaj komercejoj estas konataj ankaŭ en Eŭropo, sed ili tie ne prosperas kaj ofte fiaskas. Tio estas komerco per poŝto. Ĉi tie servado estas ĉefa afero. Se ĝi estas malbona, do ne sukcesos helpi altkvaliteco de varoj kaj ŝika kabineto de ĝia estro. “Mejl-order-haus” ĉefe priservas farmulojn. Ĝia katalogo entenas ĉion, de kudrilo ĝis meblaro de tuta domo. Sukceso de tiu ĉi agado estas tio, ke ĉiun mendon oni plenumas dum dudek kvar horoj, kaj neniu sekundo plu, sendepende de tio, kio estas mendita — cent cigaredoj aŭ horizontala piano, kaj sendepende de tio, kien necesas veturigi la mendaĵon — al la Kvina avenuo aŭ al malgranda dometo en ŝtato Dakoto. Se la mendaĵo ne plaĉos, ĝin oni rajtas redoni en “Mejl-order-haus”, kaj jam pagita mono estos tuj redonita, sen kelkaj cendoj pro poŝtaj elspezoj.

Se usonano opinias, ke lin bone priservis iu servisto aŭ ŝtata oficisto, li tiun tagon skribos leteron al kompanio aŭ al departemento, en kiu li eldiros jenon: “Tiam kaj tie min bone priservis tiu sinjoro. Permesu gratuli vin okaze de tiu ĉi bonega oficisto”. Kaj tiuj ĉi leteroj ne perdiĝas vane. Al bona servisto aŭ oficisto oni plialtigas salajron. Usonanoj bone komprenas, ke por bona servado necesas ne sole “libro por plendoj”. Kvankam leteroj kun plendoj ankaŭ ekzistas.

Fojfoje, dezirante doni ĉion kaj anstataŭ ricevi ion, servado fariĝas komika kaj eĉ vulgara.

Ekzistas tuta katalogo de pretaj telegramoj, longaj kaj konvinkaj, pompe komponitaj telegramoj por ĉiuj vivokazoj. Oni povas sendi tiun telegramon kontraŭ entute dudek kvin cendoj. Ĉar laŭ telegrafo oni transdonas ne tekston, sed nur ĝian numeron, enmetitan en katalogon, kaj subskribon de adresanto. Tio estas kvazaŭ kuriozaĵo, kiu memorigas matenmanĝon N4. Ĉio jam estas sortimentita, kaj homo plene liberiĝas de malplezura devo — pensi, kaj elspezi troan monon.

Ekzistas gratuloj okaze de nomfesto, nova loĝejo, Novjaro, Kristnasko. Tekstoj kaj stiloj de telegramoj estas adaptitaj al ĉiuj bezonaĵoj kaj gustoj — gratulaj telegramoj por novedzoj, respektemaj nevoj, malnovaj klientoj, amantoj, infanoj, verkistoj kaj oldulinoj. Estas versaj telegramoj:

“Sirakuzoj Teksaso Smit feliĉan Kristnaskon al via vendejo, saluton al via edzino transdonu, prosperon al via negoco”.

Por diboĉaj studentoj ekzistas speciale longaj kaj tre konvinkaj telegramoj al gepatroj kun peto elsendi monon antaŭ tempolimo kaj kun minaco, ke okazos rifuzo, li mortigos sin.

Kaj tuta plezuro kontraŭ dudek kvin cendoj!

En la lando oni estimas kaj aprezas servadon. Ĝi estas ne nur komerca scipovo iel profiti. Necesas diri ankoraŭfoje: servado eniris en la sinon de la popolo, ĝi estas grava parto de la popola karaktero. Enesence ĝi estas stilo de laboro.

Sur tiu ĉi estima sento al servado, samkiel sur ĉiuj popolaj sentoj, bone ludas klerikoj kaj bankistoj. Oni opinias, ke klerikoj donas al popolo servadon. Ĉar en preĝejoj oni ankaŭ “servas”, sed malsaman, plej ĉefan sencon de tiu ĉi vorto eklezio ankaŭ ŝatas apliki. En cerbojn de homoj estas enigata penso, ke eklezio servas al popolo.

“Servado” estas amata eldiraĵo de rabisto el Ŭol-Strito (Wall Street). Li, senkaŝe rabanta homojn, kaj ne nur apartajn personojn, sed tutajn urbojn kaj landojn, nepre diros, ke li estas eta homo, sama simpla viro kaj demokrato, samkiel ceteraj bonaj homoj, kaj, ke li servas ne al mono, sed al socio. Li “faras servadon” al homoj.

— Do, ĝentlemanoj, — diris s-ro Adams, kiam ni lasis la buroon “Ŭesta Unio”, — nun ni komencas diboĉi. Bonvolu sekvi min. Ŝajne, la restoracio troviĝas proksime. Antaŭen! Go ahead!

— Go! Go! Go! — ekkriis s-ino Adams.

Ĉar jam estis ĉirkaŭ la deka vespere kaj ni ĉiuj tre volis manĝi, do ni haste ekmoviĝis antaŭen.

– Ĝi estas mirakla restoracio, — parolis s-ro Adams. Mi opinias, ĝentlemanoj, ke ni mendos po unu granda bifsteko kaj paron de altkvalita kalifornia vino. Kvankam, se ni decidis diboĉi, do tiam ni mendos francan aŭ rejnan vinon. Interalie, ĝentlemanoj, ĉu vi rimarkis, ke usonanoj drinkas malmulte da vino kaj preferas viskion? Ho-o! Ne, serioze, ĝentlemanoj, ĉu efektive vi ne scias? Tio estas tre, tre interese kaj estos utile por vi. Ĝi estas profunda problemo. Mi konsilas, ĝentlemanoj, enskribu tion en viajn agendojn. Komprenu, botelo da bona vino antaŭsupozas bonan konversacion. Homoj sidas ĉe tabloj kaj interparolas, kaj ĉi tie unu kompletigas la alian, sen bona konversacio vino ne donas plezuron. Sed usonanoj ne ŝatas kaj ne scipovas konversacii. Ĉu vi rimarkis? Ili neniam longe sidas ĉe tablo. Ili ne havas temon por konversacio. Ili aŭ dancas aŭ ludas briĝon. Kaj preferas viskion. Li eldrinkis tri glasetojn da viskio kaj tuj ebriiĝis. Do li ne bezonas konversacion. Jes, jes, jes, ĝentlemanoj, usonanoj ne drinkas vinon.

Ni longe iris laŭ iu tre larĝa strato, kun vilaoj de ambaŭ flankoj. “Afera centro” restis malproksime poste. Ni trafis “rezidantan parton”. Ĉi tie forestis restoracioj, vendejoj kaj apotekoj. Komenciĝis pluvo. Antaŭ semaforoj pendis plakatoj: “40 mortoj rezulte de aŭtaj akcidentoj en San-Antonio pasintjare. Gardu vin!”.

– Ĉu, povas esti, ni revenos? — diris s-ino Adams.

— Oh, Bekio, — ekkriis la oldulo, — nu kiel vi povas tiel paroli —“ni revenos”! Ĝis nia restoracio restis tute malmulte. Mi bone memoras tiun lokon.

Ni paŝis ankoraŭ duonhoron sub pluvo kaj iĝis pli mornaj ĉiuminute. Ni trapasis aŭtan tombejon, poste vakejon, kie oni vendis uzitajn aŭtojn. Renkonten al ni traveturis kelkaj aŭtoj kun junuloj, kiuj ion kriegis kaj bruligis petardojn. Ĉe kruciĝejo oni starigis balancilon kun diverskoloraj ampoloj. Gaja paro triste balancis en metala boato. Nur ĉi tie ni rimarkis, ke pluvo pliiĝis.

En elektra lumo bone vidiĝis pluvaj fluetoj.

— Nu bone, — diris s-ino Adams kun imanenta rezonado, — se vi ne memoras, kie troviĝas via restoracio, do ni povas demandi policanon.

— Ne, ne, Bekio, — trabalbutis s-ro Adams, — ne parolu tiel. Serioze. Restoracio estas ie proksime.

— Sed kie? Sur kiu strato?

— Ne, Bekio, serioze, vi ne devas tiel paroli.

— Mi nun demandu policanon, — decideme diris s-ino Adams. — Kiel nomiĝas via restoracio?

— Nu, Bekio, mi petas, ne maltrankviliĝu. Ne, vere, ĝentlemanoj, ne necesas maltrankviligi policanon.

— Mi demandas vin: kiel nomiĝas restoracio?

— Bekio, ne parolu tiel, — balbutis s-ro Adams, — min dolorigas viaj vortoj.

— Vi forgesis nomon de restoracio! — diris s-ino Adams.

— Ho, Bekio! Kiel vi povis tiel opinii? — traĝemis s-ro Adams, metante manojn sur sian humidan kapon.

Interparolante tiel, ni trapaŝis la tutan urbon kaj ekvidis antaŭe darkan, probable, malsekan dezerton.

Ni returniĝis kaj, stumblante, ekkuris al centro de la urbo.

— Estus bone preni taksion, — diris s-ino Adams.

Sed taksiojn ni ne renkontis. Verŝajne, ilin jam prenis aliaj homoj, renkontantaj la Novjaron. Estis jam post la dekunua. Ni kuris sub pluvo, malsataj, koleraj kaj lacaj. Ju pli ni proksimiĝis al la centro, des pli ofte preterveturis aŭtoj kun kriantaj gejunuloj. La centro estis superplena. Niaj nervaroj tute difektiĝis, kaj ni ektremis pro esploroj, kiuj aŭdiĝis de ĉiuj flankoj. Odoris pulvo, kiel dum strataj bataloj. Ĉie oni vendis knarilojn, kiuj imitis pafadon de mitralo.

– Ĝentlemanoj! — ekkriis subite s-ro Adams. — Ĝoju ni.

Li momente aĉetis knarilon kaj gaje komencis ĝin turni. Iu krianta junulo frapetis s-ron Adams per knarilo laŭ lia kalvaĵo, kaj s-ro Adams frapetis per knarilo tiun laŭ ŝultro.

Ni eniris la unuan apotekon kaj mendis sandviĉojn.

Kiam oni preparis ilin, ni triste intertuŝis niajn pokalojn kun tomata suko kaj ekdeziris feliĉon de unu al la alia. Ĝuste tiam venis la noktomezo.

Tiel ni renkontis la Novjaron en urbo San-Antonio, ŝtato Teksaso.



La kvardektria ĉapitro. Ni enveturas en sudajn ŝtatojn


Matene, post vigla renkonto de la Novjaro, ni vekiĝis en hotelo “Roberto Li” kun sola pasia deziro — veturi! Veturi kiel eble plej baldaŭ, tuj, momente! Vane s-ro Adams konvinkis nin, ke San-Antonio estas belega urbo, ke estus nepardoneble stulte ne vidi ĝin (“Ne, serioze, ĝentlemanoj!”), ke ni nenion komprenas kaj deziras kompreni, — ni sopire ripetis unu samon:

— Jes. Ni nenion komprenas kaj deziras kompreni, kaj, probable, jam neniam komprenos. Ni volonte agnoskas tion ĉi. San-Antonio estas mirinda urbo, sed ni volas veturi. Krom tio, ne forgesu, s-ro Adams, ke vin atendas bebo.

Dum mencio pri bebo geedzoj Adams ankaŭ ekhastis, kaj jam post duonhoro ni aŭtis laŭ tiu sama larĝa kaj longa strato, kie hieraŭ sub densa pluvo serĉis sennoman restoracion.

Antaŭ forveturo el San-Antonio, ni ĉirkaŭaŭtis Brekenriĝ-parkon (Breckenridge Park). Tion postulis s-ro Adams.

— Vi ne devas opinii, ke San-Antonio estas malbona urbo. Ĝi estas bona, oportuna urbo, kaj vi devas vidi Brekenriĝon.

Granda belega parko estis malplena. Nur kelkaj arboj estis nudaj. Sur ĉiuj restaj, tute kiel somere, flustris densa verda foliaro. Parkoj diversflanken trais irigaciaj kanaloj kun ŝtonaj bordoj. Akvo mallaŭte plaŭdis kaj transfluis el unu kanalo en la alian, troviĝantan iomete sube. Ni vidis kamelon kaj marajn leonojn, admiris knabojn, ludantajn sur tute verda herbejo futbalon, vidis tablojn kaj seĝojn, aranĝitajn por piknikoj, kaj, ricevinte solidan informon almenaŭ en dek gazolinaj stacioj, ekmoviĝis plu, laŭ suda Teksaso, al limo de Luiziano.

Jam multfoje ni tiel forlasis unu urbon, por ke vespere trafi la alian, traveturinte dum tago dekon da grandaj kaj etaj Ĉefstratoj. Geedzoj Adams sidis fronte, ni malantaŭe kaj inter ni ofte troviĝis vica veturpetanto (hitchhicker), kun sako sur genuoj. Sed neniam ni tiel hastis. Ŝajnis, ke senriproĉa motoro de nia limuzino nutras sin ne sole per gazolino, sed ankaŭ per nia ega senpacienco — plej baldaŭ en Nov-Jorkon, plej baldaŭ sur vaporŝipon, plej baldaŭ en Eŭropon! Finiĝis la dua monato de nia aŭta vojaĝo. Tio estas tre kurta tempolimo por tiu ĉi granda, interesa lando. Sed Usono jam superplenigis nin ĝisfunde.

Proksimiĝis negra Sudo. Lastajn mejlojn, ĝis Luiziano, ni aŭtis en arbaroj. Brilis la suno. Estis varmete kaj ĝoje, kiel printempe en Ukrainio. Pli ofte ni preterveturis urbetojn, vilaĝojn, gazolinajn staciojn kaj vidis libere kurantajn laŭ kampoj ĉevalojn kun disvolviĝantaj kolharoj.

Fine ni preterveturis indikilon kun skribaĵo “La ŝtato Luiziano” kaj rapide kuregis plu inter ruĝkoloraj kampoj de rikoltita kotono.

Monumentajn preĝejojn de Oriento kaj Okcidento anstataŭigis lignaj blankaj preĝejetoj sur kolonetoj anstataŭ fundamento, hispanajn kaj indiajn nomojn anstataŭigis la francaj, kaj en gazolinaj stacioj, kie s-ino Adams informiĝis, oni respondis al ŝi ne “Jes, mem” (Yes, ma'am), sed “Jes, mom”.

Traveturinte urbeton Lafajeton (Lafayette), ni ekvidis grandan, pendantan laŭlarĝe de strato, plakaton kun bildo de malagrabla, memkontenta fizionomio kaj dika surskribaĵo: “Elektu min ŝerifo. Mi estas Amiko de la popolo!”

Tiu ĉi ĝemkrio de polica amiko de l' popolo el ŝtato Luiziano memorigis manieron de antaŭnelonge mortigita luiziana senatano Hjuo Long (Huey Long), kiu ankaŭ opiniis sin “amiko de l' popolo”, la tuta popolo, escepte de negroj, meksikianoj, intelektuloj kaj laboristoj, kaj postulis disdonadon de riĉaĵoj, ĉiuj riĉaĵoj, escepte de kvin milionoj, kiujn, laŭ lia propono, estis necese restigi al ĉiu milionulo.

Ĉi tie, en Sudo, ni ekvidis tion, kion ankoraŭ neniam vidis en Usono, — piedirantojn, treniĝintajn laŭ ŝoseo. Inter ili estis neniu blankulo.

Preteriris maljuna ĝibeta negrino en dikaj flavaj ŝtrumpoj, uzitaj malpuraj ŝuoj, antaŭtuko kaj eksmoda ĉapeleto kun banto.

Ni proponis al s-ro Adams alveturigi la oldulinon.

— Ne, ne, ne! — ekkriis li. — Kion vi parolas!? Ne, serioze! Vi ne komprenas, kio estas la Sudaj ŝtatoj. Alveturigi negrinon! Jes, jes, ĝentlemanoj. Ŝi simple ne sukcesos kompreni, ke blankuloj volas ŝin alveturigi. Ŝi ekpensos, ke vi volas moki ŝin.

Sur la ŝoseo inter aŭtoj subite aperis griza ĉevalo, tiranta duradan kabrioleton kun kapuĉo (samajn eksponaĵojn ni vidis en muzeo de Ford). En ĝi sidis bienulino kun filino.

La malmoderna kaleŝo ĝiris al grunda vojo, al ordinara, imagu vi, grunda vojo kun strio de flaviĝanta herbaro meze. El ĉiuj preterveturantaj aŭtoj elŝoviĝis homoj kaj rigardis la kabrioleton, kiu malproksimiĝis, impone balancante sur siaj risortoj, altaj kaj maldikaj, kiel piedetoj de araneo. Kun sama scivolemo farmuloj rigardis antaŭ tridek jaroj fumplenan kaj knarantan aŭton kun plumpa karoserio, en kiu sidis pasaĝeroj en peltaĵoj, faritaj el lupa felo, kaj grandaj savokulvitroj.

— Ni alproksimiĝis al granda rivero. Krepuske ĝi brilis metale.

— Misisipo! — ekkriis s-ro Adams.

— Tio ne estas Misisipo, — trankvile diris Bekio.

— Tio estas Misisipo!

— Tio ne estas Misisipo!

— Bekio! Ne parolu tiel. Mi malfacile aŭskultas, kiam vi parolas, ke tio ne estas Misisipo.

— Kaj tamen tio ne estas Misisipo.

S-ro Adams ekĝemis. Ni traveturis ponton kaj trafis Morgan-urbon. Antaŭ nia serĉado de dormejo, ni haltis ĉe restoracio “Blua ansero”, por vespermanĝi.

— Sinjoro, — demandis s-ro Adams mastron, palpebrumante, — kiel nomiĝas tiu ĉi rivero? Mi mem ĝin konas, sed mia edzino interesiĝas.

– Ĝi nomiĝas Aĉafalajo, — respondis la mastro.

— Kiel? Kiel?

— Aĉafalajo.

— Multan, multan dankon, — trabalbutis s-ro Adams, retiriĝante, — multan, multan…

Tio estis la unua fakta eraro, kiun okazigis s-ro Adams dum la tuta vojaĝo.

Dum manĝado s-ro Adams maltrankvile sidis kaj sopiris. Finfine li prenis mapon kaj gvidlibron, iom da tempo rigardis ilin, kaj poste, ne rigardante la edzinon, malkuraĝe diris:

— Mi povas sciigi al vi, ĝentlemanoj, interesan detalaĵon. Tiu ĉi malbenita Aĉafalajo estas plej profunda rivero en la mondo. Enskribu tion en viajn agendojn.

Por iel plenigi enuan vesperon en enua Morgan-urbo, ni faris tion, kion alkutimiĝis fari en tiuj okazoj, — ni vizitis kinejon. Kutime, spektante ekranon, s-ro Adams ne sole koleriĝis, sed ankaŭ ironiis subjekton kaj rolulojn de holivuda produkto. Sed ĉi tie li protestis tre emocie. Jam post dek minutoj ni rimarkis, ke s-ro Adams kondutis tute nekutime. Li saltis sur sia sidloko, ĝemis kaj sufiĉe laŭte prononcis:

— Diablo, diablo, diablo prenu!

Subite li elkriis sian “diablo prenu” tra tuta halo, stariĝis kaj balbutante damnojn kaj elkraĉante, elkuris surstraten. Ni restis spekti filmon, sentante, ke nun surstrate okazas granda familia batalo.

Post kiam seanco finiĝis, ni trovis ĉe enirejo de l' kinejo neniun el geedzoj. Tre malfacile ni trovis ilin en malaj randoj de l' urbo. Feliĉe tiuj randoj distancis proksime unu de la alia.

Sinjoro Adams sen ĉapelo (lia ĉapelo ankoraŭ migris el unu urbo al la alia), kun staranta kolumo de palto, larĝe paŝis laŭ darka ŝoseo direkte al Meksikia golfo kaj daŭrigis prononcaĉi: “Diablo, diablo prenu!”

— Ne, serioze, ĝentlemanoj, — diris li lamente al ni, — mi plu ne povas tion toleri. Jes, jes, jes. Tiu kino finfine frenezigos min. En Nov-Jorko mi neniam vizitis kinejojn. Kaj do hodiaŭa vizito estis tre malfacila por mi, ĉar mi malkutimiĝis. Ne, vere. Mi volis pafi ekranon per mitralo.

La geedzoj baldaŭ repaciĝis, kaj vespere okazis anima konversacio ĉe gasa kameno en gastejo.

Ĝis Nov-Orleano restis ĉirkaŭ cent mejlojn. Sunan matenon ni daŭrigis la vojaĝon. Estis plezura, tute somera vetero. Ni aŭtis laŭ nova, sed iom mallarĝa vojo preter eta rivero. Sur mala flanko disvastiĝis ruĝaj kotonaj kampoj, sur kiuj vidiĝis disĵetitaj pecoj de blanka vato, kaj kampoj de sukera kano, kie negroj hakis ĝiajn sekajn kulmojn per “maĉetoj” — specialaj grandaj tranĉiloj.

La rivereton ofte krucis ĝibaj mallarĝaj pendantaj pontetoj.

Dum kelkaj horoj ni aŭtis preter unutipaj kaj mizeraj domaĉoj de negroj-kamplaboristoj. Tio estis unutipeco, kiun realigis ekstrema mizero, iu normo de mizero. En malplenaj kortoj, kiujn ĉirkaŭigis duonfalintaj hurdoj, vidiĝis neniuj bovoj, porkoj kaj kokoj, kaj eĉ neniu peco de pajlo. Tio estis plej ekstrema nivelo de malriĉeco, antaŭ kiu pitoreska mizero de indianoj povas ekŝajni supera bonstato, eĉ lukso. Tio estis en Sudo de Usono, en unu el plej fruktodonaj areoj de la terglobo.

Antaŭ ni denove ekvidiĝis granda, glata, tute malplena rivero, kiu similis Volgon, sed, ŝajne, ĝi estis ne tiel larĝa.

— Tio estas Misisipo! — solene diris Bekio.

S-ro Adams peze ekspiris. Li tre volis, ke ĝi nomiĝu alie. Sed duboj malaperis. Jam ekvidiĝis ponto — fame konata nova arĝentkolora ponto kun flankaj vojoj por aŭtoj kaj meza fervojo por trajnoj. Denove usona naturo kaj usona tekniko konkuris unu kontraŭ la alia. Plej longan en la mondo riveron krucis plej longa en la mondo ponto sur pilieroj. Ĝi ekfunkciis nur antaŭ kvin tagoj, ĝin oni konstruadis tri jarojn kontraŭ dekkvin milionoj da dolaroj. Post la ponto komenciĝis larĝa ŝoseo kaj ekvidiĝis vilaoj. Ni enveturis Nov-Orleanon.

Nov-Orleanon oni povus nomi usona Venecio (ĉar ĝi, samkiel Venecio, staras en akvo), se ĝiaj multenombraj kanaloj ne estus kaŝitaj en grundo.

La urbo vaste etendiĝis sur malaltaĵo situanta inter rivero Misisipo kaj lago Pontĉertrejno (Pontchartrain). De loko, kie Misisipo enfluas Meksikian golfon, ĝis la urbo distanco egalas naŭdek mejlojn. Pli proksime al la golfo oni ne sukcesis trovi taŭgan teritorion por konstrui la urbon. Sed kaj tie, kie ĝi situas, grundon konsistigas aluvia ŝlima argilo. La urbo ĉiam suferis pro inundoj kaj marĉofebroj. Akvo, kiu ĝin riĉigis, samtempe malfeliĉigis ĝin. Dum tuta sia vivo la urbo batalis kontraŭ si mem, kontraŭ grundo, sur kiu ĝi staras, kontraŭ akvo, kiu ĝin ĉirkaŭigas de ĉiuj flankoj. Ĝi batalas kaj nun. Sed plej grava tasko jam estas plenumita. Lago Pontĉertrejno estas apartigita de la urbo per betona kajo, kiu malsuprenleviĝas al lago ŝtupare. Alirejojn al la urbo distance de multaj mejloj kovras sistemo de digoj, laŭ kiuj pasas senriproĉaj ŝoseoj. Rezulte de multjara batalo de la homo kaj la naturo, venkis la homo.

Plano de l' urbo estas tre simpla. Stratoj paralelaj al la rivero, ripetas fleksiĝon, kiun faras la rivero tiuloke, kaj havas formon de krescento. Ilin krucas tute rektaj kaj longaj stratoj. Sub unu el tiuj, situanta centre de l' urbo, troviĝas plej granda kanalo. La strato nomiĝas “Kanala”. Ĝi estas ĉefa strato, disiganta la urbon je du partoj — la franca estas malordema, kiel malnova Parizo, kun mallarĝaj stratoj, etaj arkadoj sur maldikaj lignaj kolonetoj, butikoj, ne tro alloge aspektantaj, sed kun altkvalitaj francaj manĝaĵoj, restoracioj, havenaj drinkejoj, ŝtonaj pavimoj kaj surstrataj tabloj, kiujn superplenigis fruktoj kaj legomoj, kies beleco precipe vidiĝas surfone de malpuraĵoj kaj elĵetitaj, rekte surstraten, ruboj, — kaj la nova usona parto, kiu nenion aldonas al ordinara aspekto de ceteraj usonaj urboj, kiu jam estas konata al legantoj.

Iam Luiziano apartenis al Francio kaj Nov-Orleanon fondis francoj. Estas malfacile diri, ĉu restis en Nov-Orleano la franca etoso, sed al Kanala strato eniras stratoj kun francaj nomoj: Dofeno (Dauphin), Tuluzo (Toulouse), Rojalo (Royale) kaj eĉ Elizaj Kampoj (Champs-Elysees). En la malnova parto, en restoracio de Arno oni preparas tian kafon, kiun, verŝajne, ne eblas trovi en la tuta Usono.

Nivelo de la urba supraĵo troviĝas unu metron kaj duonon sube de la mara supraĵo. En la urbo forestas sekaj lokoj taŭgaj por enterigo de mortintoj. Tial ilin oni ĉi tie ĉiam sepultis samkiel en antikva Egiptujo — en sarkofagoj, super grundo.

Ni vizitis tombejon situantan en la franca parto kaj iom da tempo promenis laŭ tiu enua, blanka urbeto de mortintoj. Kvarangulaj blankigitaj sarkofagoj estas faritaj el brikoj. Ĉerkon oni enigas en frontan truon kaj poste obturas per brikoj. Super unu ĉerkujo oni aranĝas la duan, iufoje la trian. Laŭ sia brika, duetaĝa arkitekturo la tombejo memorigas etan usonan urbon, en kiu estas eĉ sia Ĉefa strato (Main Street).

Poste ni vizitis fotan vendejon, por ripari fotilon. Dume s-ro Adams konversaciis kun mastrino pri perspektivoj de plua evoluado de l' urbo (perspektivoj ŝajnis malbonaj) kaj pri komerco (komerco ankaŭ estis malbona), en vendejon venis tre bela junulo kun nigraj okuloj kaj ĝiba franca nazo.

– Ĉi mi povas vidi mastron? — demandis li.

— Li nun forestas, — respondis la mastrino, maldikega, kun okulvitroj, — sed se vi ion bezonas, do vi povas eldiri tion al mi.

— Sed mi volus interparoli kun mastro, — trabalbutis la junulo kaj petege ekrigardis nin.

– Ĉu afero estas tro grava? — demandis la mastrino.

— Jes… Cetere, ĝi estas ne tiom grava, sed mi opiniis… Kvankam vi, certe, ankaŭ povas… Mi volas diri al vi…

Li proksimiĝis al la mastrino kaj tre mallaŭte diris:

— Mi volus purigi vitrinon de via vendejo entute kontraŭ kvin cendoj.

La mastrino diris, ke, bedaŭrinde, ŝi ne bezonas tiun laboron. La junulo pardonpetis kaj, kelkfoje stumblinte, elkuris el la vendejo.

Ni kelkajn minutojn silentis, kaj poste s-ro Adams ĵetis sin surstraten. Li revenis post dek minutoj.

— Ne, ne, ĝentlemanoj, — diris li, balancante globan kapon, — diru al mi nenion. Tio estas terure! Vi ne kapablas kompreni, kian mizeran nivelon trafis tiu junulo. Ne, serioze. Mi malfacile kuratingis lin, ĉar li rapide paŝis laŭ strato. Mi interparolis kun li. Li estas senlabora pentristo. Mendoj jam delonge finiĝis kaj probable la novaj ne okazos. La junulo jam perdis esperon ion perlabori per sia fako. Li pretas fari ajnan laboron. Sed tio ankaŭ estas senespera. Jes, jes, sinjoroj, tiu ĉarma knabo malsatas jam kelkajn jarojn. Li neniel volis preni mian dolaron. Li eĉ koleriĝis.

— Kiel! Ĉu vi ne sukcesis enmanigi al li…

— Ne, serioze, ĝentlemanoj, ne parolu tiel — “ne sukcesis enmanigi”. Estas stulte tiel opinii. Ne, vere. Ne parolu ni pri tio.

Ni jam delonge forlasis la vendejon, trapasis tutan Kanalan straton kaj alproksimiĝis al Misisipo, sed s-ro Adams daŭrigis ĝemi kaj balbuti:

— Ne, serioze, ĝentlemanoj, ne parolu ni pri tio.

Nov-Orleano estas bela urbo. Ĝi tre plaĉis al ni, sed sento de apatio kaj enuo, kaptinta nian aŭtan grupon dum la antaŭnovjara vespero en San-Antonio, samkiel longatempa pluvo, ne deziris ĉesi. Ni jam konsumis “kremon” de l' vojaĝo. La homo ne kapablas admiri senpaŭze. Tial tutan belecon de Nov-Orleano ni perceptis mense. Niajn animojn nenio penetris.

Apud Misisipo, sur granda placo, estis preskaŭ neniu. De ligna kajo debordiĝis samaj, kiel en San-Francisko, pramoj kun aŭtoj. Sur bariero, metante gambojn al la rivero, triste sidis negro en pajla ĉapelo, malleviĝinta sur lia nazo. Apud li staris olda frenezulo en nigra palto surŝultre, kaj direktis debordiĝintajn kaj alvenintajn pramojn. Samtempe li ion kriis. Al ni alvenis surstrata fotisto kaj apatie, kvazaŭ li vidis nin hieraŭ aŭ antaŭhieraŭ, demandis nin ruse, ĉu deziras ni foti. Li venis Usonon antaŭ dudek jaroj el Kovno (NB. nun Kaunaso en Litovio) por iĝi milionulo. Kaj tia skeptikeco sentiĝis en liaj vizaĝo kaj tuta figuro, ke ni ne demandis lin pri aferoj kaj pluaj perspektivoj.

Subite el post ligna kajo eltiriĝis tre alta kaj longa objekto, en kiu ni ne tuj difinis vaporŝipon. Ĝi moviĝis preter ni, supren laŭ la rivero. Proksime al ĝia pruo staris du altaj fumtuboj transverse de ferdeko, ornamitaj per iuj pentritaj bukloj, kiuj similis krudferajn fostojn de iu monumenta baraĵo. La vaporŝipon movis unu grandega rado, troviĝanta post poŭpo.

— La lasta Mohikano (NB. india tribo, menciita en fame konata novelo de usona verkisto J.F.Cooper “The Last of the Mohicans”), — diris s-ro Adams. Nun en tiuj vaporŝipoj oni navigas sole por ripozo kaj distriĝo, kaj tre malofte. Ne, ne, finiĝis Misisipo, finiĝis!

Ni rigardis la riveron, laŭ kiu navigis iam barĝoj kun varoj kaj sklavoj. Apud ĝi loĝis olda Tomo, kun kiu konatigis legantojn verkistino Biĉer-Stou (Harriet Beecher Stowe). Laŭ ĝi moviĝis floso de Hekelberio Finn (Huckleberry Finn), kiu kaŝiĝis de persekutintoj de negro Ĝimo. Nun la rivero estas preskaŭ malplena. Rivera transporto estas tre malrapida por Unuiĝintaj Ŝtatoj. Ĉiujn riverajn kargojn nun transportas trajnoj kaj kamionoj. Rapido — jen estas slogano, sub kiu evoluis ekonomio de Unuiĝintaj Ŝtatoj lastatempe. Rapido, spite ĉion.

Kaj sklavoj jam forestas en Usono. Laŭ leĝo, negroj estas liberaj kaj plenrajtaj civitanoj. Sed nur provu negro veni kinejon, tramon aŭ preĝejon, en kiuj troviĝas nur blankuloj!

Vespere ni promenadis laŭ stratoj de Nov-Orleano kaj ekvidis kinejon “Palaco”, super kiu lumis fajra skribaĵo: “Belega suda teatro. Nur por koloruloj”



La kvardekkvara ĉapitro. Negroj


Ju plu ni penetris la Sudajn ŝtatojn, des pli ofte ni vidis diversajn obstaklojn por negroj. Estis apartaj necesejoj “por koloruloj”, specialaj benkoj en busa haltejo aŭ aparta ejo en tramo. Ĉi tie estis eĉ specialaj preĝejoj por blankaj baptistoj kaj por nigraj baptistoj. Kiam baptista dieto post iom da jaroj vizitos la teron, por likvidi helpantajn unu al la alia sovetajn ateistojn, li estos tre kontenta de siaj preĝejoj en Sudo de Usono.

Lasante Nov-Orleanon ni ekvidis grupon da negroj, kiuj drenis marĉojn. Laboron ili faris per plej primitiva rimedo. Negroj havis nenion, krom fosilojn.

– Ĝentlemanoj! — diris s-ro Adams. — Tio devas esti por vi precipe interese. Simplaj fosiloj en lando de grandega meĥanizado! Ne, ne, ĝentlemanoj. Estus stulte opinii, ke en Usono mankas maŝinoj por drenado de marĉoj. Sed laboro de tiuj homoj estas preskaŭ vana. Ili estas senlaboruloj, kiuj ricevas etan subvencion. Pro tiu subvencio oni devas doni iun laboron, iun okupon. Jen oni donis al ili fosilojn — fosu ili. Labora kapacito ĉi tie egalas nulon.

Nia plua kurso pasis laŭ bordo de Meksikia golfo, tra ŝtatoj Luiziano, Misisipo kaj Alabamo. Tiujn ŝtatojn ni traveturis dum unu tago kaj haltis en Florido. Poste el Florido — al bordo de Atlantiko, al Georgio, poste tra Suda Karolino, Norda Karolino kaj Virginio — al Vaŝingtono.

La unuan parton de nia vojo laŭ bordo de Meksikia golfo ni traveturis tre rapide. Usona tekniko denove frapis niajn imagajn kapablojn. Post uzinoj de Ford, digo en Bouldero, sanfranciskaj kaj novorleana pontoj estis malfacile mirigi nin per io ajn. Sed en Usono ĉio okazas ebla. Batalo kontraŭ akvo — jen pri kio okupiĝas ĉi tie tekniko. Tutajn dekojn da mejloj etendiĝis alterne pontoj kaj moleoj. Foje ŝajnis, ke nia limuzino estas motora boato, ĉar ĉirkaŭe, kion kapablis vidi okulo, estis sole akvo, super kiu mirinde troviĝis larĝa betona ŝoseo. Poste aperis nova ponto, poste nova moleo, kaj denove ponto. Kiuj fortoj, kioma mono estis necesaj, por tion ĉi konstrui! Plej mirinda estis tio, ke distance de dudek mejloj de ĉi tie pasis perfekta paralela fervojo, kaj nia ŝoseo, kies konstruado estis monda teknika atingo kaj postulis centojn da milionoj dolaroj, ne estis tro necesa. Evindentiĝas, ke dum tempo de “prosperado” la ŝoseon oni konstruis por allogi ĉi tien turistojn. La bordon de Meksikia golfo kovris kajo longa je kelkaj centoj da mejloj. Bedaŭrinde ni ne enskribis precizan longon, sed ni ĝuste memoras — kelkaj centoj da mejloj. Malfacile kredi tion, sed ni tutan tagon aŭtis preter maro, disigita de ni per firma kaj bela kajo.

Ni tranoktis en eta havena urbo Pensakolo, en Florido. Tutan nokton pluvis. Nia limuzino staris sub la ĉielo, kaj matene ni neniel sukcesis funkciigi motoron. S-ro Adams paŝis ĉirkaŭ la maŝino kaj, svingante la brakojn, parolis:

— Nian baterion diablo prenis! Nian baterion diablo prenis!

Pluvo tre malĝojigis s-ron Adams, kaj li duobligis sian aŭtan diskretecon.

Feliĉe, diablo ne prenis nian baterion. Simple, iomete malsekiĝis dratoj, kaj post kiam ili resekiĝis, motoro ekfunkciis.

– Ĝentlemanoj! — diris s-ro Adams, rigardante la malhelan ĉielon. — Mi petas vin, estu kiel eble plej singardemaj. Prokrastu ni forveturon. Ĉu eble denove pluvos?

— Kaj ĉu ne repluvos? — diris s-ino Adams. — Ja ni ne estu ĉi tie en Pensakolo tutan vivon.

— Ho, Bekio, vi ne scias, kio estas Florido. Ĉi tie estas tre ŝanĝiĝema kaj danĝera klimato, kaj ĉio povas okazi.

— Sed kio povas ĉi tie okazi?

— Ne, serioze, Bekio, vi rezonas, kiel eta knabino. Ĉi tie ĉio povas okazi.

— Limokaze, se ni trafos pluvon, ni aŭtos sub pluvo.

— Ni ĉiuj tre volis plej baldaŭ forveturi, do ni ne obeis s-ron Adams, sed uzante trankvilan periodon, ekmoviĝis plu, preter la golfo, laŭ novaj pontoj kaj moleoj. Post unu horo de nia forveturo el Pensakolo, ni trafis tropikan fulmotondron (pli ĝuste, ĝi estis subtropika fulmotondro, sed tiam ĝi ŝajnis al ni tiel terura, ke ni opiniis, ke ĝi estas la tropika). Estis ĉio, kiel en verkaĵoj de Ĵulo Vern (NB. Verne, Jules, granda franca verkisto), — tondro, fulmo kaj falanta el la ĉielo akvo, kiel Niagaro. Nun ĉie estis akvo. Ni aŭtis vidante preskaŭ nenion. Foje akvofalo estis tia densa, ke ŝajnis — ni aŭtas laŭ fundo de Meksikia golfo. Dum ĉiu tondrofrapo s-ro Adams saltis kaj murmuris:

— Jes, jes, ĝentlemanoj. Kviete… Kviete.

Li, sendube, timis, ke la limuzinon trafos fulmo.

Ni volis halti kaj atendi finiĝon de fulmotondro, sed ni timis, ke akvo trafos motoron kaj baterion reale “diablo prenos”. Ni tremante rememoris gazetajn artikolojn pri uraganoj en Florido kaj fotojn de elŝiritaj kun radikoj gigantaj arboj kaj forĵetitaj de reloj trajnoj.

Tamen, ĉio, samkiel en libroj de Ĵulo Vern, finiĝis bone.

Ni tranoktis en urbo Talagasio (Tallahassee) kaj matene jam atingis Georgion. Estis januara, preskaŭ varmega tago, kaj ni baldaŭ forgesis niajn hieraŭajn timojn.

En Georgio estis multaj arbaroj. Ial Sudaj negraj ŝtatoj ĉiam ŝajnis al ni kiel plenaj kotonaj kampoj kaj tabakaj plantejoj. Kaj ĉi tie ni ekvidis, krom plantejojn kaj kampojn, ankaŭ densajn sudajn arbarojn. Ni aŭtis laŭ aleoj, super kiuj pendis, kvazaŭ kapraj barboj, iuj vostoj de arbo “pikono” (pecan), kiun ni neniam antaŭe vidis.

Negroj trafis pli ofte, foje kelkajn horojn ni vidis neniun blankulon, sed en urbetoj regis blankulo, kaj se negro vidiĝis ĉe vilao kovrita per hedero en “rezidanta parto”, do nepre kun broso, sitelo aŭ sako, kiuj indikis lian apartenecon al servistaro.

Alta nivelo de usona vivnormo ne tute konkeris Sudajn ŝtatojn. Ĝi, certe, penetris tre malproksimen, — sudaj Ĉefstratoj, farmaciejoj, kvadratetoj da butero dum tagmanĝo kaj matenmanĝo, mekanikaj bilardoj, maĉgumoj, gazolinaj stacioj, ŝoseoj, “T-ostaj stekoj” (T-bone steaks), junulinoj kun hararanĝoj de kinosteloj kaj reklamaj plakatoj neniel distingiĝas de la orientaj, okcidentaj kaj nordaj kvadratetoj da butero, junulinoj, ŝoseoj kaj plakatoj; sed en Sudaj ŝtatoj estas io sia, unika, io mirinde ĉarma, varmeta. Ĉu, la naturo? Povas esti, parte la naturo. Ĉi tie forestas katizaj palmoj kaj magnolioj, la polurita suno, kiel en Kalifornio. Tamen ĉi tie forestas sekeco de dezerto, kiu foje sentiĝas tie. Sudaj ŝtatoj estas lando de rustikaj pejzaĝoj, arbaroj kaj tristaj kantoj. Sed, certe, la naturo ne estas ĉio.

Animo de Sudaj ŝtatoj estas homoj. Kaj ne blankuloj, sed negroj.

Ni haltis en Ĉarlstono (Charleston), Suda Karolino. Post ĉirkaŭrigardado de l' urbo kaj revenante vespere hejmen laŭ ĉiama Ĉefstrato, ni ekvidis en duonlumigita strateto negridinon, kiu aĝis proksimume dek du jarojn. Knabino nin ne vidis. Ŝi portis enmane korbon. Ŝia irmaniero komence ŝajnis stranga. Sed, kiam ni enrigardis pli fikse, ni ekvidis, ke la knabino dancas. Tio estis talenta improvizaĵo, difinita, ritma, preskaŭ finita danco, kiun ni volus nomi jene: “Knabino el Suda ŝtato”. Dancante, negrineto malproksimiĝis plu kaj plu laŭ darka strateto, glitis, turniĝis, saltetis — kaj gracie balancis per malpeza, malplena korbo. Fininte tagan komercon, la urbo ekdormis, ĉirkaŭ estis plena kvieto, sed ni kvazaŭ aŭdis sonojn de banĝo, ĉar nin impresis la ritma kaj muzika danco.

Negroj estas talentaj. Blankuloj volonte aplaŭdas ilin, konsiderante ilin suba raso. Oni favore permesas negrojn esti artistoj. Probable, kiam nigrulo estas sur estrado kaj blankulo estas en loĝio, li povas rigardi nigrulon de supre, kaj memamo de sinjoro ne suferas.

Negroj estas impresemaj. Blankuloj rilatas al tio ironie kaj opinias, ke negroj estas stultaj. Efektive! Por bone komerci, necesas nenia impreseco.

Parolante nun pri blankuloj, ni konsideras sudajn ĝentlemanojn, kaj ne sole ilin, sed ankaŭ ĝentlemanojn el Nordo, kiujn infektis psikologio de sklavoposedo. Ni ankaŭ volas diri, ke ne ĉiuj homoj de Sudo konsideras negrojn subuloj, sed, bedaŭrinde, tiuj konsistigas plimulton.

Negroj havas abundan imagan kapablon. Ili ŝatas, ekzemple, nomi sin kiel iuj eminentuloj, do iufoje iu pordisto, liftisto aŭ kamplaboristo Ĝimo Smit (Jim Smith) prononcas sian plenan nomon jene: Ĝimo-Georgo-Vaŝingtono-Abramo-Linkolno-Granto-Nabukadnesero-Smit (Jim George Washington Abraham Lincoln Grant Nebuchadnezzar Smith).

— Nu, certe, — parolas suda ĝentlemano, kies imagon tutan tagon plenigas sola bela sonĝo — miliono da dolaroj, — ja li estas absoluta idioto!

En ĉiuj filmoj kaj vodeviloj negrojn oni prezentas kiel komikaj personoj, ludantaj malspritajn, sed bonkorajn servistojn.

Negroj ŝatas la naturon. Kiel ceteraj artistaj uloj, ili estas kontemplemaj. Sudaj ĝentlemanoj tion tiel eksplikas. Negroj, laŭ ilia opinio, estas pigraj kaj ne kapablas je sistema laboro. Ĉi tie oni nepre rakontas okazon, kiam negro, perlaborinta kvin dolarojn, sekvonttage kune kun sia nigra junulino (girl), iris al arbaro aŭ al rivero. Post tio oni faras profundpensan konkludon, aŭ kvazaŭ teorian pravigon de ekspluatado de nigra homo:

— Por li ne gravas salajro, tutegale li vivos kiel porko. Tial necesas salajri lin kiel eble malpli.

Fine negroj estas impetemaj. Ho! Ĉi tie suda ĝentlemano iĝas grave maltrankvila. Li jam eltiras revolveron “colt”, ŝnuron kaj pecon da sapo. Li jam preparas lignofajron. Li iĝas subite nekredeble nobla kaj suspektema. Ja negroj, laŭ lia opinio, estas seksaj krimuloj. Ilin necesas simple pendumi.

Negroj estas sciavidaj. Ĉi tie suda ĝentlemano vidas mil motivojn. Klara afero — ili estas simple impertinentuloj kaj senpardonindaj homoj. Ili eniĝas en fremdajn aferojn. Ĉie ili ŝovas siajn nigrajn nazojn.

Samtempe, suda ĝentlemano opinias, ke negroj tre amas lin. En kinodramoj pri vivo de bienuloj nepre ĉeestas olda grizhara negro, adoranta sian sinjoron, por kiu li pretas fordoni sian vivon.

Aĥ, se suda ĝentlemano, favora spektanto aŭ partoprenanto de linĉado, komprenus subite, ke por plena centprocenta humaneco, al li mankas ĝuste tiuj, mokitaj negraj ecoj! Kion li tiam dirus?

De negroj oni deprenis ŝancon de evoluado kaj perfektiĝo. Por ili en urboj estas vakaj nur laborlokoj de pordistoj kaj liftistoj, kaj en hejmlando, en Sudaj ŝtatoj, ili estas senrajtaj kamplaboristoj, humiligitaj ĝis stato de hejmaj bestoj, — ĉi tie ili estas sklavoj.

Kaj tamen se oni deprenu de Usono negrojn, ĝi kvankam iĝos iomete pli blanka, sed verŝajne iĝos pli enua dudekoble.

Ni kutimiĝis inviti en nian limuzinon ĉiujn veturpetantojn, atendantajn okazon ĉe vojo. Jam proksime de Vaŝingtono, en Norda Karolino, ni kunprenis apud malnova gazolina stacio dekokjaran junulon el tendaro “CCC” (NB. Civilian Conservation Corps, Civila Korpuso de Konservado). Tiujn tendarojn aranĝis Rusvelt por senlaboraj junuloj komence por ses monatoj, — ĉar li esperis ĉesigi senlaborecon dum ses monatoj, — sed poste evidentiĝis, ke ĉesigi senlaborecon tiel facile ne eblas, — tendarojn oni restigis por nedeterminita tempo. La junulo volis traveturi ok dek mejlojn, por atingi sian hejmurbon Elizabettaŭnon (Elizabethtown). Estis sufiĉe malvarma pluvo. La junulo tute ŝrumpis en siaj somera ĉemizo de kakia koloro kaj feltoĉapelo kun larĝaj randaĵoj kaj truetoj.

Nia lasta veturpetanto iomete varmiĝis ene de limuzino kaj komencis respondi niajn demandojn. Li aldonis nenion al aperinta ĉe ni imago pri ordinara usona junulo — parolema, aplomba kaj nescivolema.

Lia historio estas kutima. Lia patro estas farmulo, kies aferoj pasas malbone. La junulo finis mezlernejon. Por aniĝi kolegion mankis mono. Li ekserĉis laboron. Li fiaskis. Tiam li aniĝis “CCC”. Tie li kune kun ceteraj junuloj purigas arbarojn, fosas kontraŭfajrajn kanalojn. Oni bone ilin nutras, vestas kaj donas tridek dolarojn monate (kvin dolarojn enmane, kaj dudek kvin — al gepatroj). Fakte, tio estas subvencio. Kio okazos poste — li ne scias. Li scias nur, ke li estas juna, sana, lia haŭto estas blanka, li ludas bazopilkon. Tio signifas, ke ĉio estos en ordo — “all right” — kaj iel reboniĝos. En lia kapo forestas nebulo. Male, absoluta klereco. Sed, plimulton de niaj demandoj li ne sukcesis respondi. “Mi tion ne scias”. Tamen, kiam demando estis komprenebla por li, li respondis tuj, sen meditado, per jam preta formulo, ŝajne kutima en familio de lia patro-farmulo en urbeto Elizabettaŭno.

– Ĉu vi tamen deziras aniĝi kolegion?

— Certe. Kvankam mi konas junulojn kun diplomoj en poŝoj, kiuj migras ene de l' lando serĉante laboron, tamen diplomita fakulo pli facile povas fari karieron.

— Kiuj studaĵoj en kolegio vin interesas?

— Kiel kiuj? Tiuj, kiujn oni studas tie.

Ni veturis preter negra vilaĝeto. Ĝi apartenis al sama normo de negra mizero. Trovi en ĝi bonan negran domon estus same strange, kiel ekvidi malbonan vojon.

— Domojn de negroj oni povas distingi de domoj de blankuloj, — diris nia kunvojaĝanto ridetante.

– Ĉu ĉiuj negroj vivas tiel malbone?

— Certe, ĉiuj.

— Nu, jen vi elkreskis en Sudo. Diru al ni, ĉu vi konas almenaŭ unu riĉan negron?

La junulo pensis iom da tempo.

— Ne, mi konas neniun, — respondis li finfine.

— Kial do? Ĉu negroj estas mallertaj laboristoj?

— Ne, ili scipovas labori.

– Ĉu eble ili estas malhonestaj uloj?

— Kial malhonestaj? Mi bone konas negrojn. Negroj estas bonaj homoj, inter ili estas bonaj futbalistoj.

— Kiel tial okazis, ke ĉiuj negroj estas malriĉaj?

— Tion mi ne scias.

– Ĉu via patro konas iujn negrojn?

— Ni konas multajn negrojn.

– Ĉu vi bone rilatas al ili?

— Certe.

– Ĉu vi venigus iun negron al manĝotablo de via familio?

La junulo ekridis.

— Ne, tio ne eblas.

— Kial?

– Ĉar. Negro kaj blankulo ne povas sidi kune ĉe la tablo.

— Nu, kial do?

— Evidente, vi venis el Nov-Jorko! — diris la junulo.

Al sudaj loĝantoj Nov-Jorko ŝajnas ekstremo de libera pensado kaj radikalismo.

— Nun diru al ni jen kion. Ni traveturis kelkajn negrajn ŝtatojn kaj iufoje vidis sufiĉe belajn negrinojn. Ĉu vi povus ekami negrinon?

— Jes, tio eblas, — diris la junulo, post ioma meditado, — tio povus okazi. Efektive, inter kolorulinoj foje renkontiĝas belulinoj, precipe mulatinoj.

— Kaj se vi ekamus, ĉu vi edziĝus?

— Nu, ne! Tio absolute ne eblas.

— Kial?

— Tio ne eblas.

— Se vi ekamus tre forte. Aŭ blanka junulino ekamus negron kaj edziniĝus al li. Ĉu?

La junulo eksvingis la brakojn.

— Ne, tuj evidentiĝas, ke vi venis el Nov-Jorko.

— Kaj kio? Tiun negron, verŝajne, oni pendumus?

— Mi opinias, ke okazus io simila.

La junulo longe kaj gaje ridis.

Nian konversacion ni enskribis absolute precize.

Ne nur ĉi tie, sed en Nov-Jorko mem, pri kiu la suda junulo parolis kun teruro, preskaŭ ne eblas ekvidi negron en restoracio, kinejo aŭ preĝejo. Nur kiel kelnero aŭ pordisto.Ni vidis en granda novjorka halo “Karnegi” (Carnegie Hall) en koncerto de negra kantistino Mariano Anderson centon da inteligentaj negroj sidantaj en galerio kiel tute separa grupo.

Certe, laŭ usonaj leĝoj, kaj precipe en Nov-Jorko, negro rajtas sidiĝi ĉiuloke inter blankuloj, viziti “blankan” kinejon aŭ “blankan” restoracion. Sed li mem tion neniam faros. Li tre bone scias, kiel finiĝas tiuj eksperimentoj. Lin, kompreneble, oni ne batos, kiel en Sudo, sed liaj pliproksimaj najbaroj pleje tuj demonstre eliros, — tio okazos sendube.

Laŭ leĝo, negroj estas liberaj civitanoj de Unuiĝintaj Ŝtatoj, sed en Sudo de ili laŭ diversaj pretekstoj oni deprenas voĉdonan rajton, kaj eĉ en Vaŝingtono mem, en tiu konstruaĵo, kie oni verkis leĝojn, estis jena okazo.

Negron Deprist (DePriest) ĉikaganoj elektis kiel kongresano. Li sidis kune kun afliktiĝintaj blankaj kongresanoj dum sesioj de Ĉambro de Reprezentantoj. Tamen tio ne estis ĉio. Tiu nigra persono kune kun sia asistanto alkutimiĝis viziti manĝejon de Kongreso. Oni ne rajtis lin elpeli, kaj silentajn demonstrojn li tute ignoris. Finfine oni elpensis neordinaran decidon — ĉesigis funkciadon de la manĝejo. Plene ĉesigis funkciadon de la manĝejo de Kongreso, por ke la negro ne povu manĝi tie kune kun blankaj personoj.

— Jen, jen, ĝentlemanoj, — diris s-ro Adams, post kiam ni alveturigis la junulon el “CCC”, — mi rakontu al vi rimarkindan historion pri miaj amikoj el insulo Trinidado. Tie loĝis konata usona familio. Ili decidis translokiĝi al Nov-Jorko. Tiutempe mi intencis lasi Nov-Jorkon por unu jaro kaj volis proponi mian loĝejon al ili. Mi sciigis posedanton de la domo pri novaj loĝantoj kaj forveturis. Kiam mi revenis post unu jaro, la posedanto atakegis min apenaŭ ne per pugnoj. “Tio estas malbeleco! — kriis li. — Mi neniam pensis, ke vi min tiel malnoble damaĝis!” Mi tre ektimiĝis kaj ekpensis pri eblaj kialoj de lia kolero. “Mi ne komprenas, kio estas mia kulpo?” — demandis mi la domoposedanton. ”Vi venigis mian domon negrojn”, — traĝemis li. “Sed bonvolu, — diris mi, — mi venigis miajn amikojn el insulo Trinidado. Ili estas blankuloj, samkiel vi kaj mi. Ili loĝis tie dek tri jarojn kaj nun revenis Usonon”. —“Aĥ, kial vi tuj ne sciigis min, ke viaj amikoj loĝis en insulo Trinidado! Mi tiam ne permesis ilin venigi!” —“Kio okazis?” — demandis mi. “Okazis tio, ke ĉiuj miaj loĝantoj unuvoĉe deklaras pri viaj amikoj, ke tiuj havas almiksaĵon de negra sango. Inter ili estas avino, kies haroj estas tro krispaj. Tio estas fakto. Unu loĝanto jam lasis mian domon. La ceteraj deklaras, ke, se mi elpelos tiujn negrojn, ili rompos kontrakton kaj lasos la domon”. Ne, serioze, ĝentlemanoj, estus stulte opinii, ke negroj bone loĝas en Nov-Jorko. En nia domo estas negro-liftisto, tio estas alia afero.

En Norda Karolino iĝis pli malvarme, kaj en Virginio ankoraŭ pli. Maldensa pluvo akvumis karoserion de nia limuzino tutan lastan tagon de nia vojaĝo. Ĝis Vaŝingtono restis lastaj mejloj, kaj s-ro Adams timis, ke akvo ne komencus glaciiĝi. Jam ekvidiĝis plakatoj kun reklamoj de vaŝingtonaj hoteloj.

— Stop! Stop! — ekkriis subite s-ro Adams.

La maŝino haltis.

– Ĝentlemanoj! — solene diris li. — Ĉu vi deziras scii, kio estas Usono?

Ni jesis.

— Tial rigardu.

Kaj s-ro Adams indikis permane plakaton, preter kiu ni apenaŭ ne traveturis.

Ni ekvidis bildegon kun ekstreme kortuŝa enhavo. Vidiĝis bela patrino, kvazaŭ Greto Garbo kun bela filino simila tipon de Ŝirlio Templ (Shirley Temple) sur brakoj. Malantaŭe staris mirinda anĝelo-gardanto kun vizaĝo de holivuda kinoleŭtenanto kaj kun grandaj flugiloj.

— Ne, ne, — kriis s-ro Adams, — subskribo! Subskribo! Ĉu vi komprenis, kion diras anĝelo-gardanto al tiu bona patrino? Li konsilas deponi monon en bankon por ŝia filino. La anĝelo estas tiom bonkora, ke eĉ eksplikas, en kiun bankon necesas deponi monon! Ne, serioze, ĝentlemanoj, vi ne deziras scii, kio estas Usono.

Kiam ni estis enveturantaj Vaŝingtonon, rapidindikilo montris ĝuste dek mil mejlojn.

Ni lastfoje hurais.



La kvardekkvina ĉapitro. Usona demokratio


Unu usonanino havis deksepjaran filinon kaj maturaĝan filon. Foje la junulino ne revenis hejmen. Ŝi forestis tutan nokton. Sekvonttage ŝi ankaŭ ne aperis. La junulino foriĝis. Ŝin serĉis polico kaj fiaskis. Patrino konsideris sian filinon pereinta. Pasis unu jaro. Kaj jen, foje amiko de ŝia filo sciigis lin teruran novaĵon. Li vidis la junulinon, kiun oni konsideris pereinta, en sekreta bordelo. (Oficiale, en Usono prostituo ne ekzistas. Fakte tie estas multaj sekretaj bordeloj). Frato tuj kiel kliento venis tiun bordelon. Tie li efektive ekvidis sian fratinon. Li malfacile ŝin ekkonis, ĉar ŝi terure ŝanĝiĝis. Tio, kion ŝi rakontis al li, estis pli terura. Ŝin oni ŝtelis kaj vendis.

— Mi fiaskis, — diris la junulino, — kaj vi ne provu savi min. Personoj, kiuj min ŝtelis, estas tiom potencaj, ke neniu povas batali kontraŭ ili. Ili senmedite povas mortigi vin aŭ min.

Malgraŭ tio, batalo komenciĝis. La patrino vokis policon, — sed tio nenion rezultigis. Post dorsoj de banditoj estis iuj nekonataj, sed neordinare potencaj homoj. La patrino plendis al tribunalo. Advokato de banditoj pruvis, ke la junulino estas jam malnova prostituitino kaj ĝuste ŝi minacas la socion, sed ne ŝtelita ŝin bando. Supera tribunalo de la ŝtato ankaŭ decidis proceson favore al banditoj. Nenion rezultigis vizito de la patrino al Vaŝingtono, kiu simple ne rajtas ŝanĝi decidon de la ŝtata tribunalo. Jen tio estas ĉio. La junulino restis en bordelo.

Tio okazis en la lando, kie oni deklaris liberecon de parolado. Al patrino de la junulino oni disponigis liberecon ne nur paroli, sed ankaŭ krii. Ŝi kriis, sed ŝin neniu ekaŭdis.

Tio okazis en la lando, kie oni deklaris liberecon de preso. Sed neniu gazeto menciis la proceson. Kie estis tiuj lertaj, senlacaj, rapidpiedaj raportistoj, de kies subtila rigardo ne forglitas nek unu ŝtelo, nek unu riĉa edziĝo, nek unu paŝo de kinostelo eĉ de la kvara klaso?

Tio okazis en la lando, kie oni deklaris netuŝeblecon de individuo. Sed malfeliĉa individuo troviĝis en bordelo, kaj neniuj potencoj sukcesis ŝin eltiri. Ŝajne, eĉ elĉerkiĝinta Abramo Linkoln (NB. Lincoln, Abraham, la 16-a prezidanto de Usono) nenion povus fari. Al li ne sukcesus helpi eĉ kanonoj de generalo Grant!

Ĉiufoje, kiam ni refreŝigas en memoro elementojn, el kiuj kolektiĝas usona vivo, aperas ĝuste banditoj, kaj se ne banditoj, do ĉantaĝistoj, kaj se ne ĉantaĝistoj, do bankistoj, kio, ĝenerale, estas samo. En memoro aperas tuta tia homa rubo, malpuriginta la liberamantan kaj laboreman landon.

Kio povas esti pli ĝoja ol libera elektado en demokrata lando, kies civitanoj laŭ konstitucio havas ĉiujn rajtojn pri “libereco kaj strebado al feliĉo”? Feste vestitaj elektantoj iras al balatujoj kaj tenere metas tien balotilojn kun nomoj de amataj kandidatoj.

Reale okazas tio, kion rakontis al ni ĉikaga kuracisto: venas ĉantaĝisto-politikulo kaj per ĉantaĝo aŭ minacoj obeigas bonan homon voĉdoni pro iu fraŭdulo.

Do, rajto pri libereco kaj strebado al feliĉo sendube ekzistas, sed ebleco por realigo de tiu rajto estas ekstreme dubinda. En tro danĝera najbareco kun monaj trezorejoj de Ŭol-strito (Wall street) situas tiu rajto.

Kompense eksterajn formojn de demokratio usonanoj observas kun neordinara skrupulo. Kaj tio, necesas diri veron, impresas.

Henrio Ford laŭ sia stato en usona socio estas figuro preskaŭ neatingebla. Kaj jen foje li venis en unu ejon de sia uzino, kie troviĝis kelkaj inĝenieroj, manpremis ĉiun kaj ekparolis pri aktuala afero. Dum parolado maljuna Ford havis maltrankvilan mienon. Iu penso turmentis lin. Kelkfoje li ĉesigis paroladon duonvorte, klare provante ion rememori. Finfine li pardonpetis antaŭ konversaciantoj, interrompis interparolon kaj alpaŝis al juna inĝeniero, kiu sidis en malproksima angulo de ĉambro.

— Mi tre bedaŭras, sinjoro Smit, — diris sinjoro Ford, — sed mi, ŝajne, forgesis vin saluti.

Troa manpremo ne estos peza ŝarĝo por bilanco de fordaj aŭtaj uzinoj, sed impreso estas grandega. Tiun junan inĝenieron Ford neniam gastigos, sed dum laboro ili estas egalaj, ili ambaŭ produktas aŭtojn. Multajn malnovajn laboristojn de sia uzino Ford konas laŭnome kaj vokas tiujn jene: “Saluton, Majko!” aŭ; “Saluton, Ĝono!” Majko kaj Ĝono ankaŭ vokas lin: “Saluton, Henrio!” Ĉi tie ili kvazaŭ egalas, ili kune produktas aŭtojn. Sed vendas aŭtojn sole maljuna Henrio. Kaj maljunaj Majko aŭ Ĝono, kiam ili kadukiĝos, estos forĵetitaj surstraten, samkiel oni forĵetas malnovan lagron.

Do, traveturinte dek mil mejlojn, ni trafis ĉefurbon de Unuiĝintaj Ŝtatoj.

Vaŝingtono, kun siaj nealtaj registaraj konstruaĵoj, ĝardenoj, monumentoj kaj vastaj avenuoj iomete similas Vienon, iomete Berlinon, iomete Varsovion, iomete ĉiujn ĉefurbojn. Kaj nur aŭtomobiloj memorigas tion, ke la urbo troviĝas en Usono. Ĉi tie por ĉiuj du homoj estas unu aŭto, sed por ĉiuj kvincent mil rezidantoj estas neniu konstanta teatro. Post vizitoj al domo de Georgo Vaŝington (NB. Washington, George, la unua prezidanto de Usono) en Maunt-Vernono (Mount Vernon), al sesio de Kongreso kaj al tombo de nekonata soldato evidentiĝis, ke vidi, propre, plu nenion. Restis nur ekvidi prezidanton. En Usono tio ne estas tre malfacile.

Dufoje semajne, je la deka kaj duono matene, prezidanto de Unuiĝintaj Ŝtatoj akceptas ĵurnalistojn. Ni trafis tiun akcepton. Ĝi estis en Blanka Domo (White House). Ni eniris akceptejon, kie staris grandega ronda tablo, farita el sekvojo. Tio estis donaco al unu el eksaj prezidantoj. Vestejo forestis, do venintaj ĵurnalistoj metis siajn paltojn sur tiun tablon, kaj kiam ĝi superpleniĝis, do tiam oni metis vestaĵojn rekte sur plankon. Iom post iom kolektiĝis ĉirkaŭ cent personoj. Iuj fumis, interparolis kaj senpacience ĵetis rigardojn je eta blanka pordo, post kiu, probable, estis la prezidanto de Unuiĝintaj Ŝtatoj.

Oni konsilis al ni proksimiĝi al la pordo, por ke ni povu vidi la prezidanton, alie povas okazi, ke post dorsoj de ĵurnalistoj li ne estos videbla. Kun lerteco de spertaj tramaj batalantoj ni trapuŝiĝis antaŭen. Antaŭ ni restis nur tri ĝentlemanoj. Tiuj estis grizharaj kaj tre respektindaj sinjoroj.

La difinita horo jam venis, sed ĵurnalistojn oni ne enigis. Tiam grizharaj ĝentlemanoj ekfrapis la pordon, komence mallaŭte, kaj poste — pli forte. Ili frapis al la prezidanto de Unuiĝintaj Ŝtatoj, samkiel frapas asistanto de reĝisoro al aktoro, memorigante al li pri ludo. Oni frapis ridetante, sed tamen frapis.

Finfine la pordo malfermiĝis, kaj ĵurnalistoj, puŝante unu la lian, impetis antaŭen. Ni ekkuris kune kun ĉiuj. Kavalkado trakuris laŭ koridoro, poste laŭ granda malplena ĉambro. Tie ni facile devancis ege spirantajn grizharajn ĝentlemanojn kaj sekvantan ĉambron ni atingis la unuaj.

Antaŭ ni, en profundo de cirkla kabineto, sur kies muroj pendis antikvaj litografoj kun bildoj de misisipaj vaporŝipoj, kaj en etaj niĉoj staris modeloj de fregatoj, post mezmezura skribtablo, kun fumata cigaro enmane kaj kun ĉeĥova (NB. Ĉeĥov, Antono, granda rusa verkisto) nazumo sur granda bela nazo sidis Franklino Rusvelt, la prezidanto de Usono. Post lia dorso brilis steloj kaj strioj de du naciaj flagoj.

Komenciĝis demandoj. Ĵurnalistoj demandis, la prezidanto respondis.

Tiu tuta rito, certe, estis iom kondiĉa. Ĉiuj sciis, ke neniujn neordinarajn sekretojn la prezidanto malkovros. Iujn demandojn la prezidanto respondis serioze kaj vaste, iujn li ŝerce respegulis (kvankam tio ne estas facila afero, dufoje semajne ŝerce respeguli demandojn de persistaj ĵurnalistoj), iujn li respondis, ke pri ili li parolos poste.

Granda bela vizaĝo de Rusvelt aspektis laca. Nur hieraŭ Supera tribunalo abolicis “AAA” (NB. Agricultural Adjustment Administration, Administra Akomodo de Agrokulturo), lian aranĝon, akomodantan semadon, kiu estis unu el fustoj de lia programo.

Demandoj kaj respondoj deprenis duonhoron. Kiam okazis paŭzo, la prezidanto demande ekrigardis kunvenintojn. Tion oni komprenis kiel signalo por kuna retiriĝo. Aperis separaj eksklamacioj: “Adiaŭ, sinjoro prezidanto!” — kaj ĉiuj foriris. Kaj sinjoro prezidanto restis sola en sia cirkla kabineto, inter fregatoj kaj stelaj flagoj.

Milionoj da homoj, oldaj kaj junaj, kiuj konsistigas grandan usonan popolon, honestan, brueman, talentan, laboreman kaj iomete tro respektantan monon, akorde de konstitucio rajtas fari ĉion, ja ili estas mastroj de l' lando. Oni povas eĉ Morgan, Ĝonon Pirponton Morgan mem venigi al pridemandado de senata komisiono kaj minace demandi lin:

— S-ro Morgan, ĉu vi enigis Unuiĝintajn Ŝtatojn en mondan militon por persona profito?

Demandi la popolo rajtas. Sed kiel s-ro Morgan respondas — tion ni aŭdis mem.

Kaj tiam ĉio estis tute demokrate.

Ĉiu rajtis ĉeesti sesion de senata komisiono, eniro estis libera. Same vi rajtis meti vian palton ĉien ajn, — meti ĝin sur plankon, enpuŝi ĝin sub seĝon, sur kiu vi sidas.

En unu fino de negranda halo troviĝis seĝoj, en la alia — tablo, ĉe kiu okazis pridemandado. Sur tablo estis neniu drapo, nek ruĝa, nek verda. Ĝi estis longa, polurita tablo. Ĉio estis tre simple. Ĉe seĝo de la miliardulo kuŝis sur planko lia dika, jam malnova teko. Ĉirkaŭ Morgan troviĝis liaj juristoj kaj konsilistoj. Ili estis multaj, dekoj da homoj. Grizharaj kaj ruĝvangaj, dikaj kaj kalvaj aŭ junaj, kun trapenetraj rigardoj, — ili armiĝis per faktoj, atestoj, dokumentoj, foliantoj kaj paperujoj. Tuta tia bando de morgan-aj bravuloj sentis sin absolute senĝene.

Prezidis senatano Naj (Nye) kun maldika, inspirita, preskaŭ rusa vizaĝo. (Al li konvenus nacia rusa ĉemizo kun oblikva kolumo). Pridemandadon okazigis senatano Klark (Clark), rondvizaĝa kaj gaja. Tuj vidiĝis, ke al li plaĉas pridemandi mem Ĝonon Pirponton Morgan, plijunan.

“La plijuna” ulo estis sepdekjara. Li estis grandega kaj dikega oldulo en longbaska darka jako. Sur apopleksia nuko de Morgan vidiĝis kokida grizhara lanugo. Morgan estis kvieta. Li sciis, ke neniu malbono povas okazi. Kiam oni lin demandos, li ekrigardos siajn juristojn, kaj tiuj tuj furioze komencos serĉi en libroj kaj sufloros al li respondon.

Tio estis mirinda vidaĵo. Kelkaj dekoj da konsilistoj ion flustris en orelojn de Morgan, enmanigis iujn paperojn, sufloris, helpis. Tion ne Morgan parolis — parolis liaj miliardoj. Kaj kiam en Usono parolas mono, ĝi ĉiam parolas aŭtoritate. Ja ekzistas en Usono ŝatata proverbo: “Li aspektas kiel miliono da dolaroj”.

Efektive miliono da dolaroj aspektas tre bone.

Kaj Morgan, en sia longbaska darka jako, simila al maljuna dika korvo, aspektis kiel kelkaj miliardoj.

Pro voko al senata komisiono persono rajtas ricevi ĉiutagan enspezon, por nutri sin ktp. Ĝono Pirponto Morgan, plijuna akceptis tiun enspezon. Li uzis ĉiujn rajtojn, kiujn disponigis al li demokrata konstitucio.

Morgan ricevis ĉion, akorde de konstitucio, eĉ iom pli. Kaj ĉion ricevis la popolo?

Sur teritorio de Unuiĝintaj Ŝtatoj loĝas cent dudek milionoj da homoj.

Dek tri milionoj el ili ne havas jam multajn jarojn laboron. Kune kun gefamilianoj tio konsistigas kvaronon de tuta loĝantaro de l' lando. Samtempe ekonomiistoj asertas, ke sur teritorio de Unuiĝintaj Ŝtatoj nun, jam hodiaŭ, oni povus nutri miliardon da homoj.



La kvardeksesa ĉapitro. Malkvieta vivo


La vojaĝo venis al fino. Dum du monatoj ni vizitis dudek kvin ŝtatojn kaj kelkajn centojn da urboj, ni spiris aeron de dezertoj kaj prerioj, transveturis Rokan montaron, vidis indianojn, konversaciis kun junaj senlaboruloj, oldaj kapitalistoj, radikalaj inteligencianoj, revoluciaj laboristoj, poetoj, verkistoj, inĝenieroj. Ni ĉirkaŭrigardis uzinojn kaj parkojn, admiris vojojn kaj pontojn, grimpis sur Sierra-Nevadon kaj descendis en kavernojn de Karlsbado. Ni traveturis dek mil mejlojn.

Kaj dum la tuta vojaĝo nin ne lasis penso pri Sovetunio.

Granda distanco inter ni kaj soveta lando, ĝustigis nian imagon pri ĝi. Necesas ekvidi kapitalisman mondon, por nove taksi mondon socialisman. Ĉiuj avantaĝoj de socialisma aranĝo de nia vivo, kiujn dum ĉiutaga kontakto kun ili homo simple ne atentas, elmalproksime ŝajnas precipe signifoplenaj. Ni komprenis sentojn de Maksimo Gorjkij (NB. Granda rusa verkisto), kiu, reveninte en USSR post longatempa vivo eksterlande, multfoje, ĉiutage, ripetis unu samon: ”Rimarkindan aferon vi faras, kamaradoj! Grandan aferon!”

Ni tutan tempon interparolis pri Soveta Unio, faris paralelojn, komparis. Ni rimarkis, ke sovetianoj, kiujn ni ofte renkontis en Usono, sentis samon. Ĉiu konversacio preskaŭ ĉiam finiĝis per jenaj vortoj pri Unio: “Kaj ĉe ni tio”, “Kaj ĉe ni tiel”, “Estus bone tion apliki ĉe ni”, “Tion ni faras pli bone”, “Tion ni ankoraŭ ne scipovas”, “Tion ni jam produktas”. Sovetianoj, troviĝantaj eksterlande, estas ne simple vojaĝantoj, inĝenieroj kaj diplomatoj. Ili ĉiuj estas amantoj, disigitaj de objekto de ilia amo kaj ĉiuminute pensantaj pri ĝi. Tio estas neordinara patriotismo, kiu ne estas komprenebla, ekzemple, al usonano. Verŝajne, usonano estas bona patrioto. Kaj se oni demandos lin, ĉu li amas sian landon, li sincere jesos, sed samtempe klariĝos, ke li ne amas Morgan-on, ne konas kaj ne volas koni nomojn de homoj, projektintaj pendantajn pontojn en San-Francisko, ne interesiĝas pri tio, kial en Usono ĉiujare kreskas sekeco, kiu kaj por kio konstruis Boulder-digon, kial en Sudaj ŝtatoj oni linĉas negrojn kaj kial li devas manĝi frostigitan viandon. Li diros, ke li amas sian landon. Sed li indiferente rilatas al agrokulturo, ĉar li ne estas farmulo, al industrio, ĉar li ne estas industriisto, al financoj, ĉar li ne estas financisto, al arto, ĉar li ne estas artisto, al milito, ĉar li ne estas militisto. Li estas fervorulo, kiu perlaboras tridek dolarojn semajne, kaj li volas kraĉi sur Vaŝingtonon kun ĝiaj leĝoj, sur Ĉikagon kun ĝiaj gangsteroj kaj sur Nov-Jorkon kun ĝia Ŭol-strit. De sia lando li petas sole unu — restigi lin enpace kaj ne malhelpi al li aŭskulti radion kaj viziti kinejon. Jen kiam li iĝos senlaborulo, tiam estos alia afero. Tiam li pri ĉio meditos. Ne, li ne komprenos, kio estas patriotismo de soveta homo, kiu amas ne oficialan patrolandon, kiu donas al li rajtojn de civitano, sed realan patrolandon, kie li posedas teron, uzinojn,vendejojn, bankojn, drednaŭtojn, aeroplanojn, teatrojn kaj librojn, kie li mem estas politikisto kaj mastro de ĉio.

Ordinara usonano ne povas toleri abstraktajn interparolojn kaj ne koncernas malproksimajn de li temojn. Lin interesas sole tio, kio senpere estas ligita kun liaj: hejmo, limuzino aŭ plej proksimaj najbaroj. Vivo de l' lando interesas lin unufoje dum kvar jaroj, kiam okazas elekto de nova prezidanto.

Ni ne asertas, ke tia foresto de spiriteco estas organika eco de usona popolo. Ja batalis iam nordaj armeoj por liberigo de negroj de sklaveco! En tiuj, ilin transformis kapitalismo, kaj ĝi plene subtenas en ili tian spiritan malviglecon. Teruraj estas krimoj de usona kapitalismo, kiu kun mirinda lerteco subŝovis al la popolo vulgarajn filmojn, radion kaj ĉiusemajnajn ĵurnalajn absurdaĵojn, sed restiginta al si Tolstoj (NB. Tolstoj, Leo, granda rusa verkisto), Van Gog (NB. Van Gogh, granda nederlanda pentristo), kaj Einŝtejn (NB. Einstein, Alberto, granda usona sciencisto), sed profunde indiferenta al ili.

En la mondo, ĝenerale, ekzistas sole unu nobla strebado de homa racio — superi spiritan kaj materialan mizeron, feliĉigi homaron. Usonanojn, kiuj starigis tiun celon en sia lando, — avangardajn laboristojn, radikalajn inteligencianojn, oni konsideras bonokaze kiel danĝerajn strangulojn, kaj malbonokaze — kiel malamikojn de socio. Rezultiĝis tio, ke eĉ nerektaj batalantoj por feliĉo de homaro — sciencistoj, inventistoj, konstruistoj ne estas en Usono popularaj. Ili, kun iliaj atingoj, inventaĵoj kaj mirindaj konstruaĵoj, restas en ombro, tutan famecon akiras boksistoj, banditoj kaj kinosteloj. Kaj ene de l' popolo, kiu vidas, ke pro kresko de nombro de maŝinoj vivo malboniĝas, ekzistas eĉ malamo al teknika progreso. Estas homoj, kiuj pretas rompi maŝinojn, simile al dronanto, kiu deziras eltiriĝi el akvo, ekpremas kolon de sia savanto kaj enigas lin en profundon.

Jam estas dirite, ke usonano, malgraŭ lia afera aktiveco, estas pasiva naturo. Iu Hearst aŭ holivuda aferaĉisto sukcese kondukas bonajn, honestajn, laboremajn ordinarajn usonanojn al spirita nivelo de sovaĝulo. Tamen eĉ tiuj potenculoj ne kapablas elŝiri de la popolo penson plibonigi vivon. Tia penso en Usono estas tre populara. Kaj jen grandaj kaj malgrandaj Hearst-oj konvinkas siajn legantojn, ke usonanoj estas unikaj naturoj, ke “revolucio estas formo de regado, ebla nur eksterlande”. Kaj al elektanto oni altrudas ideojn, kies nivelo ne superas nivelon de meza holivuda filmo. Kaj tiuj ideoj havas kolosan sukceson.

Ĉiujn tiujn politikajn ideojn, kiuj devas plibonigi staton de usona popolo, nepre oni prezentas forme de facila aritmetika tasko por elementa lernejo. Por kompreni la ideon, elektanto devas enmanigi paperfolion kaj krajonon, fari facilan kalkuladon — kaj rezulto aperos. Propre, tio ne estas ideoj, sed trukoj, taŭgaj por reklamo. Ili ne meritas eĉ mencion, se ili ne allogus milionojn da usonanoj.

Kiel savi Usonon kaj plibonigi ĝian staton?

Hjuo Long proponas disigi riĉaĵojn. Aperas paperfolio kaj krajono. Elektanto spiregas, adicias, multiplikas, subtrahas kaj dividas. Tio estas tre alloga okupo. Nu, kia saĝulo estas tiu Hjuo Long! Ĉiu ricevos grandan monon! Homoj tiel allogiĝis pri tiu baza aritmetiko, ke tute ne pensas pri tio, kiel tiujn milionojn akiri.

Kiel plibonigi vivon? Kiel savi Usonon?

Aperas nova giganto de penso, kvazaŭ Sokrato aŭ Konfuceo, kuracisto s-ro Taŭnsend (Townsend). Penso, kiu penetris en mediteman kapon de tiu respektinda aganto de medicino, ie en eta eŭropa lando povus aperi nur en psikiatria malsanulejo, en ĉambro por kvietaj, ĝentilaj kaj absolute senesperaj alienuloj. Sed en Usono ĝi havas konsternan sukceson. Ĉi tie eĉ ne necesas okupiĝi pri subtrahado kaj multiplikado. Ĉi tie ĉio estas simpla. Ĉiu oldulo kaj ĉiu oldulino, kiu iĝis sesdekjara, ricevos po ducent dolarojn monate, kun promeso, ke ili tiun monon nepre elspezos. Tiam mekanike pliiĝos komerco kaj mekanike malaperos senlaboreco. Ĉio okazos mekanike!

Ni vidis sonan filmon pri kunveno de taŭnsenda komitato, kiun li mem prezidis. Komence de kunveno s-ro Taŭnsend, maldikega oldulo kun efelidoj sur vizaĝo, kun okulvitroj kaj en malmoderna surtuto, prezentis etan informon pri sia projekto.

— Gesinjoroj, — diris li, post ioma tusado, — mi ne dormis multajn noktojn dum pensado pri mia plano.

Se Marko Tven sukcesus vidi tiun efelidan olduleton, tian metodan, akuratan kaj, probable, diotimeman! Povas ne dubi, ke ĝuste tiu olduleto, reveninte hejmen post preĝeja spektaklo de fratino Makferson, ekpesas sin mem kaj siajn gefamilianojn, por kalkuli, kiom da pencoj de viva pezo li devas pagi pere de estimata fratino al Dio.

Post s-ro Taŭnsend oratoris alvenintaj geolduloj. Ili venis sur scenon kaj demandis. La pensemulo respondis.

— Sekve, ĉu mi ricevos po ducent dolarojn? — demandis oldulo.

— Jes, se mia plano realiĝos, — firme respondis la pensemulo.

– Ĉu monate?

– Ĉiumonate.

— Nu, mi dankas, — parolis oldulo.

Kaj liberigis lokon por sekva oratorino.

— Diru al mi, s-ro Taŭnsend, — demandis ŝi emocie, — ĉi tien mi venis kune kun mia edzo. Ĉu ni ambaŭ ricevos po ducent dolarojn?

— Jes, ambaŭ, — gravmiene respondis la pensemulo.

— Tio signifas, ke sume estos kvarcent dolaroj.

— Tute precize, kvarcent dolaroj.

— Mi krome ricevas dek sep dolarojn de pensio. Ĉu oni ĝin ne deprenos?

— Ne, vi ankaŭ ricevos vian pension.

Oldulino malalte riverencis kaj foriris.

Kiam ni estis forlasantaj Usonon, kvanto de adeptoj de Taŭnsend kreskis kun timiga rapideco. Jam neniu politikisto kuraĝis antaŭ elektado deklari ion kontraŭ la genia doktoro.

Sed usonaj kapitalistoj komprenas, ke filmoj, radiobrodkasto, artikoloj en revuoj, deklaroj pri revolucio, “kiu ne povas okazi en Usono”, eklezioj kaj aritmetikaj kalkuladoj povos esti nesufiĉaj. Kaj jam kreskas “usonaj legioj” kaj “ligoj de libereco”, iom post iom oni trejnas faŝistan etaton, por ke en necesa momento ĝi turniĝu je efektivaj sturmuloj, kiujn oni ordonas sufoki revolucian movadon perforte.

Usono estas riĉa. Kaj ne simple riĉa. Ĝi estas riĉa fenomene. Ĝi havas ĉion: nafton, grenon, karbon, oron, kotonon —ĉion, kio kapablas troviĝi subtere kaj kreski sur grundo. Ĝi havas bonegajn laborulojn, lertajn, akuratajn, rendimentajn, honestajn, agemajn. Al sia riĉeco Usono paŝis rapide. La lando memorigas homon, komence vendintan ŝelkon en butiketo en novjorka kvartalo Ist-sajd (East Side), poste li establas vendejon de konfekcio kaj translokiĝas al Bruklino (Brooklyn). Poste li establas universan vendejon, komencas aĝioti kaj translokiĝas al Bronkso (Bronx). Kaj, fine, li aĉetas fervojon, centon da vaporŝipoj, du kinostudiojn, konstruas ĉielskrapanton, establas bankon, aniĝas al golfa klubo kaj translokiĝas al Parka avenuo.

Li estas miliardulo. Tutan vivon li strebadis al tiu ĉi celo. Li komercis diversmaniere. Li ruinigis homojn, akaparis, tutan tagon aĝiotis, li laboris dek ses horojn tage, li faris monon. Vekiĝinte, li pensis pri mono. Kun sama penso li ekdormiĝis. Kaj jen li estas ekstreme riĉa. Nun li povas ripozi. Li havas vilaojn ĉe oceano, jaĥtojn kaj kastelojn. Sed lin trafas nekuracebla malsano. Li pereas, kaj neniuj miliardoj kapablas lin savi. Stimulo de usona vivo estis kaj estas mono. Moderna usona tekniko elkreskis kaj evoluis por tio, ke oni povu pli rapide fari monon. Ĉio, kio alportas monon, evoluis, ĉio, kio ne alportas monon, degeneris kaj velkis. Gasaj, elektraj, konstruaj kaj aŭtomobilaj kompanioj akirantaj monon, kreis tre altan vivnivelon. Usono leviĝis ĝis alta grado de bonstato, restiginte Eŭropon malproksime post si. Kaj tiam evidentiĝis, ke ĝi estas serioze kaj grave malsana. La lando trafis plenan absurdon. Ĝi nun kapablas nutri miliardon da homoj, sed ne kapablas nutri sian cent dudek milionojn da civitanoj. Ĝi havas ĉion, por garantii al loĝantoj trankvilan vivon, sed rezultiĝis tio, ke tuta loĝantaro maltrankviliĝas pri io: senlaborulo timas, ke jam neniam trovos laborlokon, laboranto timas, ke li povas perdi laborlokon, farmulo timas rikoltomankon, ĉar tiam prezoj elkreskos kaj li estos devigita aĉeti grenon kontraŭ pli altaj prezoj, same li timas abundan rikolton, ĉar prezoj falos kaj grenon li estos devigita vendi kontraŭ groŝo, riĉuloj timas banditojn, kiuj povas ŝteli iliajn infanojn, banditoj timas elektran seĝon, negroj timas linĉadon, politikistoj timas elektadojn, burĝo timas malsanon, ĉar kuracistoj deprenos tutan lian ŝparmonon, komercisto timas, ke venos ĉantaĝistoj kaj ekpafos vendotablon per mitralo.

En fundamento de vivo en Soveta Unio troviĝas komunisma ideo. Ni havas precizan celon, al kiu moviĝas la lando. Jen kial ni, homoj, malpli riĉaj ol usonanoj, jam hodiaŭ estas multe pli trankvilaj kaj feliĉaj, ol ĝi — la lando de Morgan kaj Ford, dudek kvin milionoj da aŭtomobiloj, miliono kaj duono da idealaj vojoj, la lando de malvarma kaj varma akvo, banejoj kaj servado. Slogano pri tekniko, kiu solvas ĉion, Stalin deklaris post tio, kiam triumfis la ideo. Jen kial teknikon ni ne konsideras kiel eliĝinta el ujo danĝera monstro, kiun ne eblas reenigi tien. Male ni volas atingi teknikan Usonon kaj devanci ĝin.

Usono ne scias, kia ĝi estos morgaŭ. Ni scias kaj povas kun certa precizeco rakonti, kia nia lando estos post kvindek jaroj.

Kaj tamen ni povas tre multon ellerni de Usono. Ni tion faras, sed lekcioj, kiujn ni prenas de Usono, estas epizodaj kaj tro specialaj.

Ni unue devas esplori Usonon, esplori ne nur ĝiajn aŭtojn, turbogenerilojn kaj radioaparatojn (tion ni faras), sed ankaŭ manieron de agado de usonaj laboristoj, inĝenieroj, aferistoj, precipe de aferistoj, ĉar se niaj staĥanov-anoj (NB. Staĥanov, Alekseo, avangarda ministo, kies altaj laboraj atingoj donis lian nomon al enlanda movado kaj kamarada konkurado) jam superas normojn de usonaj laboristoj, kaj inĝenieroj ofte ne cedas al la usonaj (tion konfirmis usonanoj mem), sed pluraj niaj aferistoj kaj ekonomiistoj ankoraŭ ne atingis samajn rendimenton kaj akuratecon de laboro de iliaj usonaj samfakuloj.

Ne parolu ni nun pri atributoj de niaj ekonomiistoj, pri ties ideismo kaj funkciivo. Tiujn atributojn edukis Komunista partio. Ne parolu ni pri mankoj de usonaj aferistoj — pri ties senideismo, avideco, senprincipeco. Tiujn mankojn edukis kapitalismo. Por ni nun estas pli grava esplorado de ties ĉiuj atributoj, ĉar ni volas studi ĉe ili. Ĉe ili devas studi ne nur inĝenieroj, sed ankaŭ niaj ekonomiistoj kaj aferistoj.

Usona aferisto ĉiam trovas tempon por interparolo pri aferoj. Li sidas en sia oficejo, demetinte jakon, kaj laboras. Laboras li kviete, nerimarkeble, senbrue. Li nenien hastas aŭ malfruiĝas. Li havas solan telefonon. Lin neniu atendas en akceptejo, ĉar rendevuo (appointment) estas difinita absolute precize kaj konversacio deprenas neniun troan minuton. Li okupiĝas sole pri aferoj. Kiam li partoprenas konferencojn, tio ne estas konata. Verŝajne, li kunsidas tre malofte.

Se usonano diris en konversacio, eĉ parenteze: “Mi tion faros”, al li ne necesas tion rememorigi. Ĉio estos farita. Kapablo teni vorton, teni firme, precize, pere de ĉiuj rimedoj, — jen kio estas plej grava, kion ni devas studi ĉe usonaj aferistoj.

Ni skribis pri usona demokratio, kiu reale donas al homo neniujn liberecojn kaj nur maskas ekspluatadon de unu homo la alian. Sed en usona vivo estas fenomeno, kiu devas interesi nin ne malpli, ol nova modelo de iu maŝino. Tiu fenomeno estas demokrateco en rilatoj inter homoj. Kvankam tiu demokrateco ankaŭ kovras socian malegalecon kaj estas pure ekstera formo, sed por ni, akirintaj socian egalecon inter homoj, tiuj eksteraj formoj de demokrateco nur povas elstarigi justecon de nia sociala sistemo. Eksteraj formoj de tiu demokrateco estas perfektaj. Ili tre helpas dum laboro, frapas burokratismon kaj pliigas homan dignon.

Soveta Unio kaj Unuiĝintaj Ŝtatoj — tiu ĉi temo estas grandega. Niaj notoj estas nur rezulto de vojaĝaj observoj. Ni simple volus pliigi en soveta socio intereson al Usono, al studado de tiu ĉi granda lando.

Ni elveturis el Vaŝingtono al Nov-Jorko. Ankoraŭ kelkaj horoj — kaj vojaĝo laŭ usona tero finiĝos. Dum tiuj finalaj horoj ni pensis pri Usono. Ŝajne, en nia libro ni rakontis ĉion, pri kio ni pensis.

Usonanoj tre koleras kontraŭ eŭropanoj, kiuj venas Usonon, uzas ĝian gastemecon, kaj poste mallaŭdas ĝin. Usonanoj ofte kun agaco parolis tion al ni. Sed ni ne komprenas tiel starigitan demandon — mallaŭdi aŭ laŭdi. Usono ne estas premiero de nova teatraĵo, kaj ni ne estas teatraj recenzantoj. Ni enskribis niajn impresojn pri la lando kaj niajn opiniojn pri ĝi.

Kion oni povas diri pri Usono, kiu samtempe terurigas, ravas, elvokas domaĝon kaj prezentas ekzemplojn taŭgajn por imitado, pri la lando riĉa, mizera, benita kaj sentalenta?

Ni povas diri honeste, metinte la brakojn sur korojn: tiun ĉi landon estas interese observi, sed loĝi en ĝi ni ne volus.



La kvardeksepa ĉapitro. Adiaŭ, Usono!


En Nov-Jorko estis freŝa vetero, blovis vento, brilis la suno.

Mirinde estas bela Nov-Jorko! Sed kial aperas sopiro en tiu ĉi granda urbo? Konstruaĵoj estas tiom altaj, ke la suno lumigas nur suprajn etaĝojn. Kaj tutan tagon ŝajnas, ke la suno subiras. Jam matene okazas subiro. Verŝajne, pro tio estas tiel sopire en Nov-Jorko.

Ni revenis tiun ĉi urbon, kie loĝas du milionoj da aŭtomobiloj kaj sep milionoj da homoj, kiuj priservas ilin. Ho, tio estas rimarkinda vidaĵo, kiam aŭtoj komencas promeni laŭ Centra parko! Neniel oni sukcesas forĵeti penson, ke tiu grandega parko, situanta meze de Nov-Jorko, estas aranĝita por tio, ke aŭtoj povu tie spiri freŝan aeron. En la parko estas ĉefe nur aŭtaj vojoj, por piedirantoj mankas areo. Nov-Jorkon okupis aŭtomobiloj, kiuj mortigas kaj vundas loĝantojn, kondutas kiel efektivaj okupantoj. Homoj rifuzas de multo, nur por sensoifigi siajn subpremantojn per benzino, oleo kaj akvo.

Krom aŭtoj, ekzistas ankoraŭ unu potenculo en Nov-Jorko. Tio estas bruego. Ĝin oni realigas grandkvante. Sub grundo hurlas metroo, super kapo tondras supertera fervojo, centoj miloj da motoroj samtempe bruas sur stratoj, kaj nokte, kiam bruego iomete malpliiĝas, pli evidente aŭdiĝas maltrankvilaj kaj longaj sirenoj de policaj, incendiaj kaj gangsteraj aŭtomobiloj. Hurlado proksimiĝas, preterkuras kaj malaperas ie malproksime. Iun oni pafmortigis pro ĵaluzo, iun pro malamo, iun simple pro tio, ke oni ne sukcesis dispartigi predon. Kaj povas esti, iu pendumis sin, veneniĝis, trapafis sian koron, netolerinte vivkondiĉojn en la urbo de aŭtomobiloj, bruego kaj kapdoloro.

“Bromo-Seltzer” — trinkaĵon kontraŭ kapdoloro oni vendas ĉie, kune kun oranĝa suko, kafo kaj limonado. Baldaŭ “bromo-seltzer” oni enigos en menuon. Tagmanĝon konsistigos: unue — “bromo-seltzer”, due — “ĉilio” aŭ meksikia supo, trie — fiŝo “soleo” kaj kvare — ree “bromo-seltzer”. Kaj se en unu Nov-Jorko kvanto de telefonoj estas plia, ol en tuta Anglio, do, senkondiĉe, en Nov-Jorko oni tage konsumas pulvorojn kontraŭ kapdoloro pli, ol en Anglio duonjare. En pli kvietaj kvartaloj de Nov-Jorko loĝejoj kostas pli ne pro tio, ke ili estas pli komfortaj, sed pro tio, ke tie estas malpli da bruo. En Nov-Jorko oni vendas silenton, kaj tiu ĉi varo multe kostas. Ĝi similas anglan kostumon. Multekoste, sed bone.

En Nov-Jorko ne eblas disiĝi de angora sento. Laŭ plej vigla avenuo subite traveturas banka kirasaŭtomobilo, farbita ruĝkolore. Ĝiaj mitraloj estas direktitaj rekte amasiĝon da junuloj en helaj ĉapeloj, kiuj promenadas kun cigaroj en dentoj. Tiel en Nov-Jorko oni transportas monon. Tio eblas nur en kirasaŭtoj, male ĝin kaptos tiuj junuloj en helaj ĉapeloj. Ja ili tre suspektinde kaj minace subridas, metinte manojn en poŝojn de siaj stretaj paltoj!

Kelkajn tagojn ni adiaŭadis kun novjorkaj amikoj, stratoj kaj ĉielskrapantoj.

Forveturan tagon ni vizitis apartamenton de s-ro Adams en Ŭesto de Centra parko. Pordon malfermis negrino, montrinta tiajn blankajn afrikajn dentojn, ke en vestiblo iĝis pli serene.

En manĝoĉambro ni ekvidis s-ron Adams, alpremintan al sia brusto etan bebon. Apud staris s-ino Adams kaj parolis:

— Vi tenas bebon jam kvin minutojn. Nun venis mia vico.

— Ne, ne, Bekio, — respondis s-ro Adams, — ne parolu tiel. Min dolorigas viaj vortoj.

Sur tablo kaj planko kuŝis elpakitaj sendaĵoj. Inter ŝnuretoj kaj vindpapero kuŝis diversaj aĵoj: malnova plejdo, binoklo, kolumo, kelkaj ŝlosiloj kun grandaj hotelaj platoj kaj ankoraŭ aliaj bagatelaĵoj.

— Jen, jen, ĝentlemanoj, — diris s-ro Adams, varme premante niajn manojn, — miaj aĵoj iom post iom komencas veni al mi. Restas, nur elsendi ŝlosilojn al hoteloj — kaj ĉio estos en ordo. Mankas sole la ĉapelo.

— Plej bone estus preni ĝin en Vaŝingtono, — edife diris s-ino Adams, lerte preninte la knabinon el brakoj de l' edzo.

— Ne, ne, Bekio, — ekĝemis s-ro Adams, — vi ne devas tiel agi. Ni ja donis ordonon al vaŝingtona poŝto elsendi la ĉapelon ĉi tien. Lasu la bebon, ja vi tenas ŝin tro longe sur viaj brakoj. Tio estas malutila por ŝi. Estu ŝi kuranta laŭ la ĉambro.

Kiam Bekio estis lasanta la bebon sur plankon, s-ro Adams kriante: “Ne, ne, serioze!” — brakumis la knabinon kaj repremis ŝin al la brusto.

Eksonis zumilo, kaj en la ĉambron venis poŝtisto kun sendaĵo.

— Finfine nun ĝi venis! — ekkriis Adams.

Jes, tio estis ĝi. S-ro Adams solene eltiris el sendaĵo sian malnovan amatan ĉapelon kaj tuj surmetis ĝin sur la kapon.

— Iru! — ekkriis li akravoĉe. Vi hodiaŭ forveturas, ĝentlemanoj, sed ĝis nun vi ne leviĝis sur supraĵon de “Impajr Stejt Bildin” (Empire State Building). Estus stulte ne realigi tion. Jes, jes, sinjoroj, se vi deziras scii, kio estas Usono, vi devas leviĝi sur “Impajr”-on.

Kiam la bebo ekvidis, ke ŝiajn gepatrojn denove forkondukas nekonataj ĝentlemanoj, kiuj jam forkondukis ilin por du monatoj, ŝi ekploregis. Ŝi stamfis kaj kriis, plorante: "No more trips!" — “Neniujn vojaĝojn plu!”

La gepatroj ĵuris al la bebo, ke ili lasas ŝin nur por kvin minutoj, sed ŝi plorante gurdis, ke: “tiunfojon ili ankaŭ parolis, ke lasas ŝin por kvin minutoj, sed ne revenis tre longe”.

Kiam ni malleviĝis en lifto, ni aŭdis ploron de l' infano. Patro kaj patrino aspektis konfuze, sed nedetruebla sciavido brilis en iliaj okuloj.

— Deksesan fojon leviĝi sur “Impajr”-on, — balbutis s-ro Adams, — tio estas tre, tre interese, ĝentlemanoj!

Lastan fojon ni traveturis en imperialo de buso laŭ la Kvina avenuo. Manekenoj kun rozkoloraj oreloj rigardis nin el vitrinoj. Inter aŭtoj moviĝis tri cirkaj elefantoj, invitintaj novjorkanojn viziti vesperan spektaklon.

Vivo procedis kiel kutime.

Ni leviĝis sur supraĵon de “Impajr Stejt Bildin” (Empire State Building).

Kiom da fojoj, irante preter ĝi, ni ĝemis kaj balbutis: “Aĥ, diablo! Nu, nu! Bonege!”, aŭ ion similan. Kaj atingis ĝin nur du horojn antaŭ nia forveturo el Usono.

La unua lifto levis nin tuj en la okdeksesan etaĝon.

Levado daŭriĝis nur unu minuton. Kompreneble, ni vidis nenion, nek etaĝojn, nek interŝtuparojn. Ni moviĝis en ŝtala tubo, nur oreloj, kiujn kvazaŭ plenigis akvo, kaj stranga malvarmeto en abdomeno konfirmis nian neordinare rapidan leviĝadon. Lifto ne krakis kaj ne frapis. Ĝi moviĝis impete, glate kaj senbrue. Nur ekflamis lampetoj super pordo, montrantaj numerojn de etaĝoj. Sur placeton de la okdeksesa etaĝo ni eniris per iomete malfortiĝintaj kruroj.

La dua lifto veturigis pasaĝerojn sur supraĵon de l' konstruaĵo, de kie ni tra grandaj vitroj de galerio ekvidis Nov-Jorkon. Hieraŭ neĝis. Sur stratoj neĝo jam degelis, sed sur ebenaj tegmentoj de ĉielskrapantoj ĝi kuŝis kiel puraj, subtilaj blankaj kvadratoj. Monta aero sur supraĵoj de ĉielskrapantoj savis neĝon de degelo.

La mirinda urbo, kiun kadris krestoj de moleoj, situis sube. Grizan vitran aeron iomete origis la suno. Laŭ nigraj mallarĝaj stratoj moviĝis etaj aŭtoj kaj trajnoj de superteraj fervojoj. Urba bruego estis velka, ne aŭdiĝis eĉ hurlado de policaj sirenoj. Ĉirkaŭe fiere vidiĝis ĉielskrapantoj en tagmeza krepusko de novjorkaj stratoj, sur kiuj brilis sennombraj vitroj. Ili staris, kiel urbaj gardistoj, armitaj per brila ŝtalo. Ĉe moleo de kompanio “Kjunard-Ŭajt Star” (Cunard-White Star, Kjunard-Blanka Stelo) vidiĝis vaporŝipo kun tri fumtuboj. Tuboj estis flavaj kun nigraj ringetoj. Tio estis “Maĵestik” (Majestic), kiun konsistigis kvindek ses mil tunoj da ŝtalo, ligno, tapiŝoj kaj speguloj, — brita vaporŝipo, en kiu ni hodiaŭ devas forveturi. Sed kiu malgranda kaj senforta ĝi aspektis de sur supraĵo de “Impajr”!

Post du horoj ni jam estis sur la vaporŝipo. “Maĵestik” marveturis sian lastan vojaĝon. Poste ĝin oni devos ruinigi, kvankam ĝi estas tute nova. Post apero de “Normandio” kaj “Reĝino Mario” (Queen Mary), novaj kolosaj atlantikaj vaporŝipoj, “Maĵestik” iĝis tro modesta kaj malrapida, kvankam ĝi trais la oceanon dum bona tempo — ses tagojn.

Enorma korpo de “Maĵestik” jam debordiĝis, kiam ni lastfoje ekaŭdis:

— Adiaŭ, sinjoroj! Jes, jes, jes! Ho, ne! Ne, serioze! Mi esperas, ke vi komprenis, kio estas Usono!

Kaj super kapoj de akompanantoj furioze eksvingiĝis malnova fidela ĉapelo de s-ro Adams kaj tuketo de lia edzino, vireca ŝoforino, kiu dufoje veturigis nin tra la tuta kontinento, neniam laca, tolerema, ideala kunvojaĝantino.

Kiam “Maĵestik” veturis preter Ŭol-strit (Wall Street), jam venis mallumo kaj aperis lumo en ĉielskrapantoj. En fenestroj ekbrilis elektra oro, kaj povas esti, reala oro. Tiu lasta, ora vidaĵo de Usono akompanis nin ĝis eliro al la oceano.

“Maĵestik” akcelis movadon, ekbrilis adiaŭa lumo de lumturo, kaj post kelkaj horoj neniu spuro restis de Usono.

Malvarma januara vento pelis grandan oceanan ondon.

Загрузка...