Tove Jansson: Vintro en muminvalo

Unua ĉapitro La subneĝa salono

La ĉielo estis preskaŭ nigra sed la neĝo klare blua en la lunbrilo.

La maro dormis subglacie, kaj sube, profunde inter la teraj radikoj ĉiuj bestetoj sonĝis pri printempo. Sed al tiu restis sufiĉe longa tempo, ĉar la jaro atingis nur ĝis iomete post Novjaro.

Ĝuste kie la valo faris molan kurbiĝon por altiĝi direkte al la montoj situis neĝkovrita domo. Ĝi similis kaprican neĝdunon kaj ŝajnis tre soleca. Tuj apude la rivero karbonigre serpentis inter glaciaj randoj, la fluo tenis la akvon senglacia dum la tuta vintro. Sed neniuj piedsignoj transiris la ponton, kaj ĉirkaŭ la domo la neĝblovaĵoj estis netuŝitaj.

Endome estis varme. Amaso da torfo malrapide brulis en la kela forno. La luno penetris tra la fenestro kaj lumigis la blankajn vintrokovrilojn de mebloj kaj la lustron vualitan per tulo. Kaj salone, ĉirkaŭ la plej granda kahelforno, la muminfamilio dormis sian longan vintrodormon.

De ĉiam ili dormadis de novembro ĝis aprilo, ĉar tion faradis iliaj prapatroj kaj mumintroloj respektas tradiciojn. Ĉiuj havis piceajn pinglojn enstomake, precize kiel iliaj prapatroj kutimis, kaj apud la litoj ili esperplene metis ĉion bezonotan frue printempe. Fosilojn, grandigajn lensojn kaj filmstriojn, ventmezurilojn kaj similaĵojn.

La silento estis trankvila kaj plena de atendoj.

De temp’ al tempo iu suspiris kaj turnis sin pli profunden en sian dormokavon.

La lunbrila strio migris de la balancoseĝo ĝis la salona tablo, rampis trans la latunajn globojn de la lito kaj lumis rekte en la vizaĝon de Mumintrolo.

Kaj tiam okazis io kio neniam okazis de kiam la unua mumintrolo ekvintrodormis. Li vekiĝis kaj ne povis reendormiĝi.

Mumintrolo rigardis la lunbrilon kaj la glaciajn kristalojn sur la fenestra vitro. Li aŭdis la fornon murmuri sube en la kelo kaj pli kaj pli vekiĝis kaj surpriziĝis. Fine li ellitiĝis kaj plandis ĝis la lito de sia patrino.

Li malforte tiris al ŝi la orelon, tamen ŝi ne vekiĝis sed indiferente buliĝis.

Se eĉ ne la patrino vekiĝas, ne indas provi pri la ceteraj, pensis Mumintrolo kaj plandis plu tra la fremdeca misteroplena domo. La horloĝoj jam delonge haltis, kaj ĉie kuŝis delikata tavolo da polvo. Sur la salona tablo staris la supujo kun restantaj piceopingloj de aŭtune. Kaj ene de sia tula robo la lustro tintis mallaŭte en soleco.

Subite li ektimis kaj tuj haltis en la varma mallumo ekster la lunbrila strio. Li sentis sin terure forlasita.

Panjo! Vekiĝu! vokis Mumintrolo tirante ŝian kovrilon. La tuta mondo malaperis!

Sed la panjo ne vekiĝis. Ŝiaj sonĝoj pri somero dum tempeto malkvietiĝis, sed ŝi ne povis vekiĝi. Mumintrolo buliĝis sur la tapiŝo apud ŝia lito, kaj la longa vintra nokto pluis.

Je la tagiĝo la surtegmenta neĝduno ekmoviĝis. Ĝi glitis kelkan distancon, poste ĝi decide transiris la tegmentan randon kaj sidiĝis kun mola falbruo.

Nun ĉiuj fenestroj estis enneĝigitaj, kaj tra la vitroj nur malintensa griza lumo enŝteliĝis en la domon. La salono estis pli malrealeca ol iam ajn, kvazaŭ ĝi troviĝus fore subtere.

Mumintrolo longe aŭskultis kun la oreloj rekte supren, poste li eklumigis sian noktan lampon kaj plandis ĝis la komodo por legi la printempan leteron de Snufmumriko. Ĝi kuŝis en la kutima loko sub la eta tramo el marŝaŭmo, kaj ĝi similis ĉiun printempan leteron kiun Snufmumriko postlasadis vagante suden en oktobro.

Unue estis skribite Saluton per liaj grandaj rondaj literoj. La efektiva letero estis mallonga.

Dormu bone kaj ne malĝoju. En la unua varma printempa tago mi revenos al vi. Atendu min antaŭ ol konstrui la digon.

Snufmumriko

Mumintrolo plurfoje tralegis la leteron kaj subite sentis ke li malsatas.

Li iris en la kuirejon. Ankaŭ ĝi situis multajn mejlojn subtere kaj estis timige bonorda kaj malplena. La manĝoprovizejo estis same dezerta. La sola afero kiun li trovis estis botelo da vakcinia suko kiu fermentis kaj duonan pakon da polva krakpano.

Li sidiĝis sub la kuireja tablo kaj ekmanĝis legante re kaj refoje la leteron de Snufmumriko.

Poste li kuŝiĝis surdorse kaj rigardis la kvarangulajn lignajn pecojn sub la tablo. Estis tre silente.

Saluton, flustris Mumintrolo. Dormu bone kaj ne malĝoju. En la unua varma printempa tago, li diris iom pli laŭte. Kaj poste li kantis plengorĝe: Mi revenos al vi! Al vi mi revenos kaj estas printempo kaj varme kaj mi revenos kaj revenos mi kaj jen mi kaj ĉiutage mi revenos al vi…

Kaj li tuj eksilentis vidante du etajn okulojn kiuj gapis al li sub la lavtablo.

Li gapis reciproke, kaj estis same silente kiel antaŭe. Tiam malaperis la okuloj.

Atendu, timeme vokis Mumintrolo. Li rampis ĝis la lavtablo kaj mallaŭte logis: venu, venu! Ne timu. Mi estas afabla. Revenu…

Sed kiu ajn loĝis sub la lavtablo ne revenis. Mumintrolo metis vicon da krakpanpecetoj surplanke kaj elverŝis iom da vakcinia suko.

Kiam li revenis en la salonon la vitraj globetoj plafone tintis melankolie.

Nun mi foriros, diris Mumintrolo severe al la lustro. Mi laciĝis de ili ĉiuj kaj nun mi ekiros suden por renkonti Snufmumrikon. Li provis malfermi la pordon eksteren, sed ĝi fiksiĝis pro frosto.

Ĝemetante li kuradis de fenestro al fenestro, sed ĉiuj frostfiksiĝis. Tiam la sola mumintrolo kuris supren en la subtegmentejon, klakmalfermis la tegmentan lukon kaj elgrimpis sur la tegmenton.

Ondo el malvarma aero akceptis lin.

Li perdis la spiron, glitis kaj ruliĝis trans la tegmentan randon. Kaj jen Mumintrolo senpove glitis en novan danĝeran mondon kaj falis profunde en la unuan neĝdunon de sia vivo. Ĝi malagrable pikis lian veluran haŭton, sed samtempe lia nazo flaris novan odoron. Ĝi estis pli serioza ol iu ajn odoro kiun li iam flaris, kaj ĝi estis iomete timiga. Sed ĝi ege vekis kaj interesis lin.

Griza duonlumo dense kovris la valon. Sed la valo ne plu estis verda, ĝi estis blanka. Ĉio moviĝanta senmoviĝis. Ĉiuj vivantaj sonoj estis for. Ĉio angula iĝis ronda.

Jen neĝo, flustris Mumintrolo. Panjo aŭdis paroli pri ĝi, kaj oni nomas ĝin neĝo.

Kvankam Mumintrolo nenion sciis pri tio, lia velura haŭto decidis ekkreski.

Ĝi decidis iom post iom iĝi felo bezonata vintre. Tio daŭros longe, sed la decido estis farita. Kaj jam tio ja estas bona afero.

Dume Mumintrolo mem pene paŝis plu tra la neĝo kaj alvenis al la rivero. Ĝi estis la sama rivero kiu travidebla kaj gaja kutimis kuri tra la somera ĝardeno de Mumintrolo. Sed nun ĝi aspektis malsame. Ĝi estis nigra kaj indiferenta, ankaŭ ĝi apartenis al la nova mondo kie li ne hejmis.

Por esti certa li rigardis la ponton. Li rigardis la leterkeston. Ili estis ĝustaj. Li iomete levis la kovrilon, sed venis neniu alia poŝtaĵo ol velkinta folio senteksta.

Nun li jam alkutimiĝis al la vintra odoro kaj ĝi ne plu igis lin scivola.

Li rigardis la jasmenon kiu estis senorda pelmelo el nudaj branĉoj kaj terurite pensis: Ĝi mortis. La tuta mondo mortis dum mi dormis. Ĉi tiu mondo apartenas al iu kiun mi ne konas. Eble al la morho. Ĝi ne estas farita por ke mumintroloj vivu en ĝi.

Li hezitis momenton. Sed poste ŝajnis al li eĉ pli terure esti sola vekulo inter dormantoj.

Kaj tial Mumintrolo faris la unuajn piedsignojn sur la ponto kaj plu supren laŭ la deklivo. Ĝi estis tre malgranda spuro, sed ĝi estis decidema kaj iris rekte inter la arbojn, suden.

Dua ĉapitro La sorĉita bandometo

Ĉe la mara flanko, pli okcidente, eta sciuro senplane saltis tien-reen sur la neĝo. Ĝi estis tre malsaĝa sciureto kiu volonte pensadis pri si mem kiel «la belvosta sciuro».

Cetere li pensadis nek ofte nek longe. Pli ĝuste li kutimis percepti aŭ senti. Ĵus li sentis ke la matraco en lia nesto komencis esti malmola, do li ekiris serĉi novan.

De temp’ al tempo li murmuris «matracon…» al si mem por ne forgesi kion li serĉas. Li tiel facile forgesis.

La sciuro saltis tien kaj ĉi tien, inter la arbojn kaj sur la glacion, li ŝovis la nazon en la neĝon kaj cerbumis, rigardis supren al la ĉielo, skuis la kapon kaj denove saltis plu.

Fine li atingis la groton kaj eniris ankaŭ en ĝin. Sed veninte tiel foren li ne plu povis koncentriĝi sed tute forgesis la matracon. Anstataŭe li sidiĝis sur sian voston kaj komencis pripensi, ke ankaŭ eblus nomi lin «la belliphara sciuro».

Trans la neĝduno ĉe la grota enirejo iu metis pajlon surteren. Kaj sur la pajlo staris granda kartonskatolo kun aertruoj en la supro.

Jen io stranga, diris la sciuro surprizite. Tiu skatolo ne troviĝis ĉi tie antaŭe. Devas esti io malĝusta pri ĝi. Aŭ ĉi tio estas tute malĝusta groto. Ankaŭ eblus ke mi estas malĝusta sciuro, sed tion mi ne ŝatus kredi.

Li malfermis angulon de la kovrilo kaj enigis la kapon en la skatolon.

Ene de la varmo troviĝis io mola kaj agrabla, kaj subite la sciuro rememoris sian matracon. Liaj akraj dentetoj truis la molaĵon kaj eltiris tufeton da lano.

Li eliris unu tufon post alia, li akiris plenbrakon da lano kaj laboris furioze per ĉiuj kvar piedoj. Li estis tre kontenta kaj ĝoja.

Kaj subite iu provis mordi al li la kruron. Fulmrapide li elsaltis el la skatolo, hezitis dum momento, kaj decidis esti pli scivola ol timigita.

Baldaŭ kolera kapo kun hirta hararo eliĝis tra la kovrila truo.

Ĉu vi entute prudentas!?! diris eta Mim.

Ne, mi pensas ke ne, respondis la sciuro.

Nun vi vekis min, daŭrigis eta Mim severe. Kaj manĝis mian dormsakon. Pri kio temas?

Sed la sciuro tiel ekscitiĝis ke li jam reforgesis la matracon.

Eta Mim elsnufis kaj komplete elskatoliĝis. Ŝi fermis la kovrilon super sia fratino kaj iris antaŭen por palpi la neĝon.

Ho, ĉu tiel ĝi aspektas, ŝi diris. Ĉion ili eltrovas. Ŝi tuj premis neĝbulon kaj celtrafe ĵetis ĝin al la sciuro. Poste eta Mim eliris el la groto por ekposedi la vintron.

Ŝia unua ago estis gliti sur la glacia roko kaj tre malmole sidiĝi.

Ha, ĉu vere, diris eta Mim minace. Ĉu statas tiel!

Poste ŝi ekpensis pri tio, kiel Mim aspektas kun la piedoj supren kaj longe ridis, sola kun si mem. Ŝi rigardis la monton pensante. Poste ŝi diris «Aha» kaj glitis sur la postaĵo la tutan vojon malsupren laŭ la monto eĉ tra la ĝibo kaj pluiris foren sur la glatan glacion.

Sesfoje ŝi refaris tion kaj rimarkis, ke ŝia ventro malvarmas.

Tiam eta Mim reiris en la groton kaj elŝutis sian dormantan fratinon el la kartona skatolo. Ja Mim neniam vidis sledon, tamen ŝi havis definitivan antaŭsenton, ke skatoloj uzeblas prudente.

Kiom koncernas la sciuron, li sidis en la arbaro distrite rigardante de unu arbo al la alia.

Je lia vosto li ne povis memori en kiu el ili li loĝas kaj kion li efektive eliris serĉi.

Mumintrolo ankoraŭ ne atingis tre fore suden kiam la mallumo komencis densiĝi sub la arboj.

Je ĉiu paŝo la piedoj subiĝis profunde en la neĝon, kaj la neĝo ne plu estis tiel ekscita kiel komence.

La silento kaj la senmoveco en la arbaro estis absoluta. Jen kaj jen granda neĝamaso falis de branĉo. Dum momento ĝi svingiĝis, kaj poste ĉio denove estis senviva.

La tuta mondo vintrodormas, pensis Mumintrolo. Nur mi vekiĝis kaj ne povas reendormiĝi. Nur mi vagos, vagados, dum ĉiuj tagoj kaj ĉiuj semajnoj, ĝis ankaŭ mi iĝos neĝduno kiun neniu eĉ konas.

Kaj tiam la arbaro malfermis sin kaj sub li etendiĝis alia valo. Transe li vidis Solecan Montaron. En ondo post ondo ĝi vagadis suden, kaj neniam antaŭe ĝi aspektis tiel soleca.

Nur nun Mumintrolo vere komencis frosti. La vespera mallumo alrampis el la krutaĵoj kaj malrapide grimpis supren al la frostigitaj krestoj. Tie supre neĝo kuŝis kiel dentaj blankaj strioj kontraŭ nigra roko, blanke kaj nigre, kaj dezerto tiel longe kiel oni vidis.

Tie transe troviĝas Snufmumriko, diris Mumintrolo al si. Li sidas ie manĝante oranĝojn. Se mi scius ke li scias ke mi grimpos trans ĉi tiun montaron pro li, mi povus fari tion. Sed tute sola tio ne eblas.

Kaj Mumintrolo turnis sin kaj komencis malrapide repaŝi sur siaj propraj piedsignoj.

Mi streĉos ĉiujn horloĝojn, li pensis. Eble pro tio la printempo venos iomete pli rapide. Kaj ja povus okazi ke iu el ili vekiĝus se mi ekzemple hazarde frakasus ion grandan.

Sed li sciis ke neniu el ili vekiĝos.

Subite io okazis. Malgranda spuro deflanke trairis tiun de Mumintrolo. Dum longa tempo li staris senmova gapante al ĝi. Io vivanta plandetis tra la arbaro, eble antaŭ nura duonhoro. Ĝi ne povis esti malproksima. Ĝi iris kontraŭ la valon kaj sendube estis malpli granda ol li mem. La piedoj apenaŭ sinkis tra la neĝo.

Mumintrolo tute varmiĝis, de la vosta tufo ĝis la pintoj de la oreloj.

Atendu! li kriis. Ne foriru de mi! Li ĝemante stumblis antaŭen tra la neĝo, kaj subite konkeris lin la tuta timego pro mallumo kaj soleco.

Evidente ĝi troviĝis ie dum la tuta tempo, jam ekde kiam li vekiĝis en la dormanta domo, sed nur nun li vere kuraĝis ektimi.

Li ne plu kriis, ĉar li timis ne ricevi respondon. Li ne kuraĝis levi la nazon de la spuro kiu apenaŭ vidiĝis tra la mallumo. Li krablis kaj rampis kaj senĉese ĝemis en soleco.

Kaj subite li ekvidis la lumon.

Kvankam ĝi estis tre malgranda ĝi plenigis la tutan arbaron per milda ruĝa lumo.

Mumintrolo trankviliĝis. Li forgesis la spuron kaj malrapide plupaŝis, ĝis li alvenis kaj ekvidis, ke ĝi estas tute ordinara kandelo kiu staras stabile ŝovite en la neĝon. Ĉirkaŭ si ĝi havis piramidan dometon konstruitan el globaj neĝbuloj. Ili estis tralumataj kaj malforte flavruĝaj kiel la ŝirmilo de la hejma noktolampo.

Trans la lampo iu enfosis sin en la neĝon en komforta kavo, iu kiu kuŝis rigardante supren al la serioza vintra ĉielo kaj fajfis, tre mallaŭte, sed tamen.

Kia kanto estas tio? demandis Mumintrolo.

Ĝi estas kanto pri mi mem, respondis iu el la kavo. Kanto pri Tu-tiki kiu konstruis neĝlanternon, sed la rekantaĵo temas pri tute aliaj aferoj.

Mi komprenas, diris Mumintrolo kaj sidiĝis en la neĝon.

Tion vi ne faras, diris Tu-tiki amike kaj eliĝis tiom ke ŝi montris sian ruĝe- kaj blankstrian puloveron. Ĉar la rekantaĵo temas pri ĝuste tiaj aferoj kiujn oni ne komprenas. Ĝuste nun mi pensas pri nordlumo. Oni ne scias, ĉu ĝi ekzistas aŭ nur vidiĝas. Ĉio estas tre malcerta, kaj ĝuste tio trankviligas min.

Poste ŝi rekuŝiĝis en la neĝon kaj daŭrigis rigardi la ĉielon, kiu jam tute nigriĝis.

Mumintrolo levis sian vizaĝon kaj vidis la nordlumon, kiun antaŭ li neniu mumintrolo jam vidis. Ĝi estis blanka kaj blua kaj iomete verda kaj drapiris la ĉielon per longaj flirtantaj kurtenoj.

Mi pensas ke ĝi ekzistas, li diris.

Tu-tiki ne respondis. Ŝi rampis ĝis la neĝlanterno kaj eligis sian kandelon.

Ĉi tiun ni kunportu hejmen, ŝi diris. Antaŭ ol la morho venos sidiĝi sur ĝin.

Mumintrolo serioze kapjesis. Li vidis la morhon unu solan fojon. En tiu aŭgusta nokto antaŭlonge. Glacie malvarma kaj griza ŝi kaŭris en la ombro de la siringoj nur rigardante al ili. Sed kiel ŝi rigardis. Kaj kiam ŝi foriris, la tero kie ŝi sidis jam frostiĝis.

Dum momento Mumintrolo scivolis ĉu la vintro efektive estas rezulto de tio ke dekmil morhoj sidis sur la tero. Sed li decidis paroli pri tiu afero nur kiam li iomete pli bone konos Tu-tiki’n.

Dum ili elserĉis la vojon malsupren laŭ la deklivo, la valo heliĝis, kaj Mumintrolo vidis ke la luno leviĝis.

La mumindomo dormis sola kun si mem trans la ponto. Sed Tu-tiki turnis sin okcidenten kaj diagonale trairis la nudan fruktoĝardenon.

Ĉi tie kreskadis pomoj, Mumintrolo rimarkigis amikeme.

Sed nun kreskas neĝo, diris Tu-tiki forece kaj paŝis plu.

Ili venis ĝis la maro kiu estis nur granda mallumo kaj singarde suriris la mallarĝan ponton al la bandometo.

Ĉi tie mi kutimis plonĝi, flustris Mumintrolo tre silente kaj rigardis la flavajn rompitajn kanojn kiuj eliĝis el la glacio. La akvo estis tute varma, kaj mi naĝis kvin naĝmovojn sub la akvo.

Tu-tiki malfermis la pordon de la bandometo. Ŝi eniris kaj metis la kandelon sur la rondan tablon kiun la patro de Mumintrolo antaŭlonge trovis en la maro.

Ĉio estis simila en la malnova okangula bandometo de la familio. La nodaj truoj de la flaviĝintaj tabulmuroj, la fenestroj kun etaj verdaj kaj ruĝaj vitroj, la mallarĝaj benkoj kaj la ŝranko por banmanteloj kaj la kaŭĉuka hemulo kiun neniam eblis komplete plenblovi.

Ĉio estis sama kiel somere. Tamen la ĉambro estis ŝanĝita en sekreta maniero.

Tu-tiki demetis la ĉapon kiu tuj grimpis supren laŭ muro por pendigi sin sur najlon.

Tian ĉapon ankaŭ mi ŝatus havi, diris Mumintrolo.

Vi ne bezonas ĉapon, diris Tu-tiki. Vi povas svingi la orelojn por teni vin varma. Sed viaj piedoj malvarmas.

Kaj trans la planon alpaŝis du lanaj ŝtrumpoj kaj kuŝiĝis antaŭ Mumintrolo.

Samtempe ekbrulis fajro en la tripieda fera kameno plej fore, kaj subtable iu komencis mallaŭte ludi fluton.

Li estas timida, diris Tu-tiki. Jen kial li ludas subtable.

Sed kial li ne videblas? demandis Mumintrolo.

Ili tiel timidas ke ili iĝis nevideblaj, respondis Tu-tiki. Ili estas ok malgrandegaj sorikoj, kiuj dividas la domon kun mi.

Ĉi tio estas la bandomo de Paĉjo, diris Mumintrolo.

Tu-tiki serioze rigardis lin. Vi eble pravas kaj eble malpravas, ŝi diris. Somere ĝi estis de iu patro, vintre ĝi estas de Tu-tiki.

Surkamene poto komencis boli. La kovrilo levis sin kaj kulerego turnis la supon. Alia kulero enŝutis iom da salo kaj bonkondute reiris al la fenestrobreto.

Ekstere la malvarmo kreskis kiam nokto alproksimiĝis, kaj la lunbrilo lumigis ĉiujn verdajn kaj ruĝajn vitrojn.

Rakontu al mi pri la neĝo, diris Mumintrolo sidiĝante sur la sunpaligitan ĝardenan seĝon de la patro. Mi ne komprenas ĝin.

Ankaŭ mi ne, diris Tu-tiki. Oni supozas ke ĝi malvarmas, sed se oni faras el ĝi neĝdomon ĝi varmiĝas. Oni pensas ke ĝi blankas, sed foje ĝi roziĝas kaj foje bluiĝas. Ĝi povas esti plej mola el ĉio kaj pli malmola ol roko. Nenio estas certa.

Telero da fiŝosupo singarde alŝvebis tra la aero kaj surtabliĝis antaŭ Mumintrolo.

Kie viaj sorikoj lernis flugi? li demandis.

Nu, diris Tu-tiki. Oni ne demandu ĉiujn pri ĉio. Eble iuj volas konservi siajn sekretojn en paco. Ne zorgu pri ili, nek pri la neĝo.

Mumintrolo manĝis sian supon.

Li rigardis la angulan ŝrankon kaj pripensis kiel bone estas scii, ke lia propra banmantelo pendas tie ene. Ke meze de ĉio nova kaj maltrankviliga restas io certa kaj hejmeca. Li sciis ke lia banmantelo estas blua, ke mankas al ĝi pendigilo kaj ke kredeble kuŝas bluaj sunokulvitroj en ĝia poŝo.

Fine li diris: Tie ni kutimas havi niajn banmantelojn. Tiu de Panjo pendas plej interne.

Tu-tiki etendis la manon kaj kaptis sandviĉon. Dankon, ŝi diris. Tiun ŝrankon vi neniam malfermu. Vi devas promesi al mi neniam malfermi tiun ŝrankon.

Mi promesas nenion, diris Mumintrolo malgajmiene kaj rigardis suben al sia supo.

Subite ŝajnis al li plej grave el ĉio en la mondo malfermi tiun pordon por rigardi, ĉu la banmantelo restas. Nun la fajro brulis tiel ke muĝis en la kamentubo. La bandomo estis tute varma, kaj subtable la fluto daŭrigis sian solecan melodion.

Nevideblaj manoj forportis la malplenajn telerojn. La kandelo brulsinkis en lagon el stearino kie la meĉo dronis, kaj nun lumis nur la ruĝa okulo de la kameno kaj la desegno el verdaj kaj ruĝaj lunbrilaj kvadratoj surplanke.

Mi intencas dormi hejme ĉi-nokte, diris Mumintrolo severe.

Bone, diris Tu-tiki. La luno ankoraŭ ne subiris, do vi certe trovos la vojon.

La pordo malfermiĝis per si mem kaj Mumintrolo elpaŝis sur la neĝon.

Ĉiuokaze, li diris. Ĉiuokaze mia blua banmantelo pendas en tiu ŝranko. Dankon pro la supo.

La pordo fermiĝis, kaj ĉirkaŭ li troviĝis nur lunlumo kaj silento.

Li rapide rigardis foren al la glacio kaj kredis vidi la grandan malgracian morhon glitpaŝi antaŭen ĉe la horizonto.

Li vidis ŝin atendi trans la ŝtonoj ĉeborde. Kaj dum li paŝis tra la arbaro ŝia ombro obstine insidis malantaŭ ĉiu arbo. La morho kiu sidiĝis sur ĉiu lumo kaj paligis ĉiujn kolorojn.

Fine Mumintrolo atingis la dormantan domon. Li malrapide grimpis supren laŭ la enorma duno ĉe la norda flanko kaj rampis ĝis la tegmenta luko kiu restis duonmalfermita.

La aero endome estis varma kaj odoris je mumintrolo, kaj la lustro tintis rekone kiam li preteriris sur la planko. Mumintrolo ŝovis sian matracon suben kaj metis ĝin apud la liton de lia patrino. Ŝi iom suspiris endorme kaj murmuris ion kion li ne komprenis. Poste ŝi ridis pri io kaj ruliĝis pli proksimen al la muro.

Mi ne plu apartenas ĉi tien, pensis Mumintrolo. Nek tien. Mi ne scias kio estas veka kaj kio sonĝata. Kaj poste li endormiĝis en momento kaj la someraj siringoj kovris lin per sia amika, verda ombro.

Eta Mim ĉagrenite kuŝis en sia difektita dormsako. Vespere komencis blovi, kaj la vento direktiĝis rekte en la groton. La malseka kartonskatolo disfendiĝis en tri lokoj kaj la remburaĵo de la dormsako konfuze flugadis de angulo al angulo en la groto.

Hej, aĝa fratino, vokis eta Mim batante la dorson de la mimlino. Sed la mimlino plu dormis, ŝi eĉ ne moviĝis.

Nun mi koleriĝas, diris eta Mim. Ĝuste kiam fratino unufoje kiel escepto povus utili.

Ŝi piedbate forigis la dormsakon. Poste ŝi rampis ĝis la enirejo de la groto kaj rigardis eksteren en la nigran mallumon kun certa plezuro.

Nun ni vidu, murmuris eta Mim decideme kaj glitis suben de la monto.

Ĉi-ekstere estis pli dezerte ol ĉe la fino de l’ mondo — se iu entute iam atingis tiel foren. Je mallaŭta flustro la neĝo balais la glacion kiel grandaj grizaj ventumiloj. La strando malaperis en mallumo, ĉar la luno jam subiris.

Jen ni ekiras, diris eta Mim kaj etendis la jupojn en la severa vento el norde. Ŝi komencis gliti inter la neĝmakuloj, eksteren-internen, disigis la krurojn kaj konservis la sekuran ekvilibron al kiu oni kutimas se oni estas Mim.

La kandelo en la bandometo jam antaŭlonge finbrulis kiam eta Mim preterglitis. Ŝi vidis nur la pintan tegmenton siluete kontraŭ la nokta ĉielo. Sed ŝi ne pensis: jen nia malnova bandomo. Ŝi flaris la akran kaj danĝeran odoron de vintro kaj haltis ĉeborde por aŭskulti. La lupoj ululis meze de Soleca Montaro, ege malproksime.

Nun estos serioze, murmuris eta Mim rikanante en soleco en la mallumo. Ŝia nazo diris al ŝi ke jen proksimume iras la vojo al Muminvalo kaj la domo kie troviĝas varmaj kovriloj kaj eble eĉ nova dormsako. Ŝi kuris trans la strandon kaj inter la arbojn laŭ rekta linio.

Ŝi estis tiel malgranda ke ŝiaj piedoj ne lasis spurojn en la neĝo.

Tria ĉapitro La granda frosto

Nun denove ĉiuj horloĝoj funkciis. Mumintrolo streĉis ĉiun horloĝon en la tuta domo por senti sin malpli sola. Ĉar la tempo ĉiuokaze perdiĝis li altempigis ilin je malsamaj horoj — eble iu el ili estis la ĝusta.

Ili de temp’ al tempo batis, kelkfoje la vekhorloĝo sonoris kaj tio konsolis lin. Sed li ne povis forgesi la teruran aferon — ke la suno ne plu leviĝis. Tio efektive estas vera; mateno post mateno heliĝis en ia griza krepusko kaj iom post iom transiĝis en la longan vintronokton — sed la suno neniam montris sin. Ĝi estis perdita tutsimple, eble ĝi ruliĝis for en la universon. Komence Mumintrolo rifuzis kredi tion. Li longe atendis.

Ĉiutage li iris ĝis la marbordo kaj sidiĝis por atendi kun la nazo turnita orienten. Sed nenio okazis. Tiam li iris hejmen kaj fermis la tegmentan lukon post si kaj ekbruligis longan vicon da kandeloj sur la kornico de la kahelforno. Tiu kiu loĝis sub la lavtablo ankoraŭ ne elvenis por manĝi sed kredeble vivis tre sekretan kaj gravan vivon en soleco.

La morho vagadis fore sur la glacio dum tute propra cerbumado kiun neniu iam ekscios, kaj en la vestoŝranko de la bandometo kaŝiĝis danĝero malantaŭ la banmanteloj. Kion fari pri tia afero?

Tiaj aferoj ekzistas, oni ne scias kial, kaj oni restas senpove ekstera.

Mumintrolo trovis grandan skatolon da koloraj bildoj en la subtegmentejo kaj profundiĝis en sopiran admiron al ilia somera beleco. Estis floroj kaj sunleviĝoj kaj ĉaretoj kun buntaj radoj, brilaj kaj pacaj bildoj kiuj memorigis al li la mondon perditan.

Unue li dismetis ilin sur la salona planko. Poste li ekhavis la ideon alglui ilin sur la murojn. Li gluis malrapide kaj zorge por ke tio daŭru longe, kaj la plej belajn li metis super sia dormanta patrino.

Mumintrolo jam gluis ĝis la spegulo kiam li rimarkis, ke la granda arĝenta pleto estas for. Ĝi ĉiam pendadis dekstre de la spegulo per rubando kun ruĝa kruckudra brodaĵo, kaj nun restis nur la rubando kaj pli malhela ovalaĵo sur la tapeto.

Li ege incitiĝis, sciante ke la patrino amas tiun pleton. Ĝi estis heredaĵo kiun oni neniam rajtis uzi, kaj ĝi estis la sola aĵo kiun oni brilpoluris por Somermezo.

Mumintrolo afliktite rondiris en la domo serĉante. La pleto ne restis. Sed li rimarkis ke ankaŭ amaso da aliaj aferoj mankas, kusenoj kaj kovriloj, faruno kaj sukero kaj kaseroloj. Eĉ la kafokruĉa ĉapo kun brodita rozo.

Mumintrolo akceptis tion tre malbone, ĉar ŝajnis al li ke li respondecas pri la dormanta familio. Unue li suspektis tiun, kiu loĝis sub la lavtablo. Li pensis pri la morho kaj tio kio troviĝis en la vestoŝranko de la bandomo. Efektive povus esti ĉiu ajn, ĉar la vintro estis plena de strangaj estaĵoj kiuj agis malklare kaj kaprice.

Mi devas demandi Tu-tiki’n, pensis Mumintrolo. Ja mi intencis puni la sunon ne elirante ĝis ĝi revenos. Sed ĉi tio pli gravas.

Kiam Mumintrolo venis en la grizan duonlumon, fremda blanka ĉevalo staris antaŭ la verando rigardante lin per brilaj okuloj. Li singarde salutis, sed la ĉevalo ne moviĝis.

Tiam Mumintrolo ekvidis, ke ĝi estas farita el neĝo. La vosto estis la balailo el la ŝtipejo, kaj la okuloj speguletoj. Li vidis sin mem en la spegulaj okuloj de la ĉevalo, kaj tio timigis lin. Do li iris ĉirkaŭvojon kaj rapide plandis malsupren al la nudaj jasmenoj.

Se jen troviĝus nur unu sola kiun mi konus de antaŭe, pensis Mumintrolo. iu kiu ne estas sekreta sed tute ĉiutageca. iu kiu ankaŭ vekiĝis kaj ne rekonis ĉion. Eblus diri: Saluton! Ĉu ne estas terure malvarme. Ĉu neĝo ne estas stultaĵo. Ĉu vi jam vidis kiel aspektas la jasmenoj!? Ĉu vi memoras, somere… Aŭ ion similan.

Tu-tiki sidis kantante sur la apogrelo de la ponto.

Mi estas Tu-tiki kaj mi faris ĉevalon, ŝi kantis.

Sovaĝan blankan ĉevalon kiu galopas,

kiu stamfas foren surglacie antaŭ nokto,

blankan solenan ĉevalon kiu galopas

portante la grandan froston surdorse.

Poste venis la nekomprenebla rekantaĵo.

Kion vi volas diri? demandis Mumintrolo mishumore.

Mi volas diri, ke ĉi-vespere ni verŝu riveran akvon sur lin, diris Tu-tiki. Tiam li frostiĝos dumnokte kaj glaciiĝos. Kaj kiam venos la granda frosto li forgalopos kaj neniam plu revenos.

Mumintrolo dum kelka tempo silentis.

Poste li diris: Iu forportas aĵojn el la domo de Paĉjo.

Jen nur agrable, ĉu ne, diris Tu-tiki gaje. Troviĝas tro multege da aĵoj ĉirkaŭ vi. Kaj aferoj kiujn vi memoras kaj aferoj pri kiuj vi revas.

Kaj poste ŝi pluis per la dua strofo.

Mumintrolo subite turnis sin kaj foriris. Ŝi ne komprenas min, li pensis. Malantaŭ li la triumfa kanto daŭris.

Kantu, nur kantu, murmuris Mumintrolo, ploreme kaj kolere. Kantu pri via abomena vintro kun nigraj glacioj kaj malamikaj ĉevaloj el neĝo kaj figuroj kiuj neniam aperas sed kaŝiĝas kaj kondutas strange! Li stamfis plu supren laŭ la deklivo, li piedbatis la neĝon kaj la larmoj frostiĝis sur lia nazo kaj subite li ekkantis propran kanton.

Li kriis kaj blekis plenforte por ke Tu-tiki aŭdu lin kaj incitiĝu.

Jen kiel Mumintrolo kantis sian koleran someran kanton:

Vi bestoj kaŝiĝemaj de la frosto kaj mallum’

vi kaŝis mian sunon per malseka griza brum’

Mi tiel ege solas kaj mi lacas en la kor’

sopiras mi al valo kun verdaĵo kaj kun flor’

Ĉar logas min somero kun ĝarden’ kaj mara ond’

mi ne plu volas vivi en terura neĝa mond’!

Kiam mia suno aperos por rigardi vin, vi konstatos kiel ridindaj vi estas, kriis Mumintrolo ne plu zorgante klopodi rimi.

Tiam mi loĝos sur sunfloro

kaj kuŝos surventre sur varma sablo

Kaj la fenestro estos malfermita dumtage

al ĝardeno kaj burdoj

kaj bluega ĉielo

kun mia propra

oranĝkolora suno!

Fariĝis terure silente kiam la opona kanto de Mumintrolo finiĝis.

Li staris senmova aŭskultante, sed neniu kontraŭdiris al li.

Nun io devas okazi, li pensis tremante. Kaj tiam ĝi okazis.

De supre sur la deklivo io venis glitante malsupren. Ĝi venis en kaskado el glimanta neĝo kriante: Foren! Atentu!

Mumintrolo staris senmove nur gapante.

Rekte al li alkuregis la arĝenta pleto, kaj sur ĝi sidis la malaperinta kafokruĉa ĉapo. Tu-tiki verŝis riverakvon sur ilin, Mumintrolo terurite pensis. Kaj nun ili iĝis vivaj kaj galopas foren kaj neniam plu revenos…

Jen okazis la kunpuŝiĝo. Mumintrolo ĵetiĝis profunden en la neĝon, kaj tie sube li aŭdis la ridon de Tu-tiki.

Poste estis alia rido, rido kiu povis aparteni nur al unu sola persono en la tuta mondo.

Eta Mim! kriis Mumintrolo per buŝo plena de neĝo. Li krable surpiediĝis, tute ekster si pro ĝojo kaj atendoj. Jen ŝi efektive sidis en la neĝo. Ŝi tondis truojn en la kafokruĉa ĉapo por kapo kaj brakoj, kaj meze de ŝia ventro estis la brodita rozo.

Eta Mim! ekkriis Mumintrolo. Ho, vi ne scias… Ĉio estis tre alia, tre soleca… Ĉu vi memoras somere…

Sed nun estas vintro, diris eta Mim kaj eligis la arĝentan pleton el la neĝo. Bela transkapiĝo, ĉu ne!?

Mi vekiĝis kaj ne povis reendormiĝi, rakontis Mumintrolo. Ne eblis malfermi la pordon kaj la suno perdiĝis kaj eĉ ne tiu kiu loĝas sub la lavtablo…

Jes ja, diris eta Mim gaje. Kaj poste vi gluis kolorbildojn surmure. Vi similas vin. Mi scivolas, ĉu ne eblus plirapidigi ĉi tiun pleton se oni frotus ĝin per stearino?

Tio povus esti bona ideo, diris Tu-tiki.

Kredeble ĝi irus eĉ pli rapide sur la glacio, diris eta Mim. Se oni trovus bonan velon en la mumindomo.

Kaj la vento restus, dirus Tu-tiki.

Mumintrolo rigardis ilin pensante.

Poste li kviete diris: Vi povas prunti mian sunŝirmilon.

Posttagmeze Tu-tiki sentis en sia nazo ke la granda frosto alvenos. Ŝi verŝis riverakvon sur la ĉevalon kaj enportis brullignon en la bandometon.

Hodiaŭ restu endome, ĉar nun ŝi alvenos, diris Tu-tiki.

La nevideblaj sorikoj kapjesis, kaj en la ŝranko io konsente susuris. Poste Tu-tiki eliris por averti la ceterajn.

Estu trankvila, diris eta Mim. Mi certe venos endomen kiam mi sentos pinĉadon al la piedfingroj. Kaj oni ĉiam povas meti iom da pajlo super la mimlino. Kaj jen Mim direktis la arĝentan pleton pluen sur la glacion.

Tu-tiki pluiris kontraŭ la valon. Survoje ŝi renkontis la belvostan sciuron. Ĉi-vespere vi restu endome, ĉar nun venos la granda frosto, diris Tu-tiki.

Jes ja, diris la sciuro. Ĉu vi eble vidis arbokonuson kiun mi verŝajne mislokis ie proksime de ĉi tie?

Ne, diris Tu-tiki. Sed nun promesu ne forgesi kion mi diris. Restu endome kiam krepuskiĝos. Tio estas grava.

La sciuro distrite kapjesis.

Tu-tiki pluiris al la mumindomo kaj grimpis supren laŭ la ŝnura ŝtupetaro. Ŝi malfermis la tegmentan lukon kaj vokis Mumintrolon.

Li okupiĝis ripari la banŝortojn de la familio per ruĝa kotona fadeno.

Mi volis nur rakonti, ke nun venos la granda frosto, diris Tu-tiki.

Eĉ pli granda? demandis Mumintrolo. Kiel grandaj troviĝas?

Ĉi tiu estas la plej danĝera, respondis Tu-tiki. Ŝi venos en la krepusko, kiam la ĉielo verdiĝos, rekte el la maro.

Ĉu ĝi estas ino? demandis Mumintrolo.

Jes, kaj tre bela, diris Tu-tiki. Sed se vi rigardus rekte en ŝian vizaĝon, vi glaciiĝus. Vi iĝus precize kiel krakpano, tiel ke iu ajn povus rompi vin en pecetojn. Tial vi restu endome ĉi-vespere.

Poste Tu-tiki reelrampis sur la tegmenton.

Mumintrolo iris en la kelon kaj plenigis la hejtfornon. Li sternis tapiŝojn sur la dormantan familion.

Poste li streĉis ĉiujn horloĝojn kaj forlasis la domon. Ĉar li sentis ke li deziras akompanon kiam alvenos la glacia sinjorino.

Kiam Mumintrolo atingis la bandometon, la ĉielo estis pli pala kaj komencis verdiĝi. La vento endormiĝis, kaj la mortaj kanoj staris senmove ĉe la glacia rando.

Li aŭskultis kaj trovis ke la kvieto mem havas tonon tre malaltan, sonoran. Eble tio estis la glacio kiu frostiĝis eĉ pli profunden en la maron.

La bandomo estis varma, kaj surtable staris la blua tekruĉo de Muminpanjo.

Li sidiĝis sur la ĝardena seĝo kaj demandis: Kiam ŝi venos?

Baldaŭ, diris Tu-tiki. Sed ne necesas zorgi.

Mi ne zorgas pri la glacia sinjorino, diris Mumintrolo. Mi zorgas pri la aliaj. Tiuj pri kiuj mi scias nenion. Tiu kiu loĝas sub la lavtablo. Kaj en mia vestoŝranko tie. Aŭ la morho kiu nur rigardas min kaj ne diras eĉ unu vorton.

Tu-tiki frotis al si la nazon cerbumante. Vidu, troviĝas tiom da aferoj kiuj ne trovas spacon en la somero kaj aŭtuno kaj printempo, ŝi diris. Ĉio iomete timema kaj iomete mirinda. Kelkaj specoj de noktaj bestoj kiuj konvenas nenie kaj pri kiuj neniu kredas. Ili restas for dum la tuta jaro. Kaj poste, kiam ĉio estas kvieta kaj blanka kaj la noktoj longiĝas kaj ĉiuj vintrodormas — tiam ili aperas.

Ĉu vi konas ilin? demandis Mumintrolo.

Kelkajn, respondis Tu-tiki. Ekzemple tiun kiu loĝas sub la lavtablo mi konas bonege. Sed mi pensas ke li preferas vivi sekrete, do mi ne povas prezenti vin unu al la alia.

Mumintrolo piedbatis piedon de la tablo suspirante. Bone, bone, li diris. Sed mi ne volas vivi sekrete. Jen oni enfalas en ion tute novan, kaj neniu zorgas demandi en kia mondo oni vivis antaŭe. Eĉ eta Mim ne emas paroli pri la vera mondo.

Kaj kiel do eblas scii, kiu estas la vera, diris Tu-tiki kun la nazo kontraŭ la fenestrovitro. Jen ŝi venas.

Eta Mim ŝovmalfermis la pordon kaj ĵetis la arĝentan pleton surplanken kun klaktintado.

La velo estas en ordo, ŝi diris. Sed kion mi nun bezonas, tio estas mufo. La ovovarmigilo de via patrino neniam iĝos mufo, kiom ajn mi distondas ĝin. Kiel ĝi nun aspektas, oni eĉ ne emus donaci ĝin al evakuita sciuro[1].

Mi vidas tion, diris Mumintrolo kaj malgaje rigardis la ovovarmigilon.

Eta Mim ĵetis ĝin surplanken, kaj nevidebla soriko senprokraste forigis ĝin en la kamenon.

Nu, ĉu ŝi baldaŭ venos? demandis eta Mim.

Mi pensas ke jes, diris Tu-tiki seriozmiene. Elvenu por rigardi.

Ili eliris sur la banponteton kaj flaris al la maro. La vespera ĉielo estis tute verda, kaj la tuta mondo ŝajnis farita el maldika vitro. Regis absoluta silento, kaj delikate desegnitaj steloj ĉie trabrilis spegulante sin al la glacio. Estis terure malvarme.

Jes, ŝi venos, diris Tu-tiki. Nun ni iru endomen.

La sorikoj ĉesis ludi subtable.

Fore surglacie la glacia sinjorino alpaŝis. Ŝi estis blanka kiel stearino, sed se oni rigardis ŝin tra la dekstra fenestrovitro ŝi ruĝiĝis, kaj vidata tra la maldekstra ŝi estis helverda.

Subite Mumintrolo sentis la vitron tiel malvarmiĝi ke doloris al li, kaj li timante retiris la nazon.

Ili sidiĝis atendante apud la kameno.

Ne rigardu tien, diris Tu-tiki.

Hej, jen iu rampas en miajn brakojn, ekkriis eta Mim surprizite kaj gapis suben al sia malplena jupo.

Miaj sorikoj timas, diris Tu-tiki. Sidu senmova, ili baldaŭ foriros.

Nun la glacia sinjorino preteriris la bandometon. Eble ŝi ĵetis rigardon tra la fenestro, ĉar frosta aerfluo trairis la ĉambron kaj paligis la ruĝan feran kamenon. Poste tio jam pasis. La nevideblaj sorikoj embarasite saltis el la brakoj de eta Mim, kaj ĉiuj kuris ĝis la fenestro por rigardi.

La glacia sinjorino staris ĉe la rando de la kanoj kun la dorso al ili. Ŝi klinis sin suben al la neĝo.

Estas la sciuro, diris Tu-tiki. Li forgesis resti endome.

La glacia sinjorino klinis sian belan vizaĝon super la sciuro kaj distrite gratis lin malantaŭ la orelo. Li gapis ravite al ŝi, rekte en ŝiajn malvarmajn bluajn okulojn. La glacia sinjorino ridetis kaj plupaŝis.

Sed sur ŝiaj piedsignoj kuŝis la malsaĝa sciuro rigida kaj senmova kun ĉiuj siaj piedetoj supren.

Nun okazis malbone, diris Tu-tiki severe tirante la ĉapon suben sur la oreloj. Ŝi malfermis la pordon, kaj blanka neĝo kiel fumo bloviĝis en la bandomon. Post momento ŝi revene enŝteliĝis tra la porda fendo kaj metis la sciuron surtablen.

La nevideblaj sorikoj alkuris kun varmega akvo kaj volvis la sciuron en varman viŝtukon. Sed liaj piedetoj same malĝoje kaj rigide elstaris, kaj eĉ ne unu sola el liaj lipharoj moviĝis.

Li estas tute morta, diris eta Mim aferece.

Tamen li ekvidis ion belan antaŭ ol morti, diris Mumintrolo kun tremanta voĉo.

Nu bone, diris eta Mim. Ĉiuokaze li nun jam forgesis ĉion. Kaj mi intencas fari beletan mufon el lia vosto.

Vi ne povas! ekkriis Mumintrolo afliktite. Li devas kunporti la voston en la tombon. Ĉar ni ja entombigos lin, ĉu ne, Tu-tiki?

Hm, diris Tu-tiki. Oni ne vere scias, ĉu la vosto iel utilas al iu kiu jam mortis.

Mi petas, diris Mumintrolo. Ne ripetu senĉese ke li mortis. Estas tiel terure.

Kiam oni jam mortis, oni mortis, diris Tu-tiki amike. Tiu sciuro iam iĝos tero. Kaj ankoraŭ poste kreskos arboj el li kie novaj sciuroj saltados. Ĉu vi do trovas tion malĝojiga[2]?

Eble ne, diris Mumintrolo kaj blovis la nazon. Sed ĉiuokaze ni entombigos lin morgaŭ, kaj tio estos kun plena vosto kaj tre bela kaj zorga entombigo.

En la sekva tago la bandometo estis tre malvarma. La fajro ankoraŭ brulis enkamene, sed oni vidis ke la nevideblaj sorikoj estas lacaj. La kafokruĉo kiun Mumintrolo alportis de hejme havis maldikan glacitavolon sub la kovrilo.

Mumintrolo cetere rifuzis trinki kafon, pro respekto al la morta sciuro. Nun vi devas doni al mi mian banmantelon, li diris solene. Ĉar Panjo diris, ke oni ĉiam frostas en entombigoj.

Turnu vin for kaj kalkulu ĝis dek, diris Tu-tiki.

Mumintrolo turnis sin alfenestre kaj kalkulis. Kiam li atingis ĝis ok Tu-tiki fermis la pordon de la vestoŝranko kaj donis al li lian bluan banmantelon.

Imagu ke vi memoris ke la mia estas blua, diris Mumintrolo ĝoje. Li tuj enpoŝigis la manojn sed ne trovis sunokulvitrojn.

Anstataŭe kuŝis tie iom da sablo kaj globforma blanka ŝtoneto.

Li fermis la manon ĉirkaŭ la ŝtono. Ĝi konservis la tutan someron en sia rondeco, preskaŭ ŝajnis al li ke ĝi ankoraŭ estas varma pro sunbrilo.

Nun vi aspektas kvazaŭ vi venus al malĝusta festeno, diris eta Mim.

Mumintrolo ne rigardis ŝin.

Ĉu vi venos al la entombigo aŭ ne, li digne demandis.

Kompreneble ni venos, diris Tu-tiki. Li estis bona sciuro, en sia maniero.

Precipe la vosto, diris eta Mim.

Ili pakis la sciuron en malnovan banĉapon kaj ekiris en la akran malvarmon.

La neĝo knaris sub iliaj piedoj, kaj la spirado elstaris kiel blankaj fumoj el la buŝo. La nazo tiel rigidiĝis ke eĉ ne eblis sulki ĝin.

Jen severa sperto, ĉu ne, diris eta Mim feliĉe kaj saltetis supren laŭ la frostigita strando.

Ĉu vi ne povas marŝi iom pli malrapide, petis Mumintrolo. Ĉi tio tamen estas funebro.

Li devis spiri per tre, tre mallongaj tiroj por ne estis superita de la glacia aero.

Mi neniam antaŭe sciis ke vi havas brovojn, diris eta Mim interesite. Nun ili blankiĝis, kaj vi aspektas pli konfuzita ol iam ajn.

Tio estas prujno, diris Tu-tiki severe. Kaj nun vi silentu, ĉar nek vi nek mi scias ion pri entombigoj.

Mumintrolo ekĝojis. Li portis la sciuron ĝis la domo kaj metis ĝin antaŭ la neĝan ĉevalon.

Poste li grimpis supren laŭ la ŝnura ŝtupareto kaj suben en la varman, dormantan salonon.

Li traserĉis ĉiujn komodajn tirkestojn. Li renversis ĉion, sed li ne trovis kion li serĉis.

Tiam li iris ĝis la lito de la patrino kaj flustris demandon en ŝian orelon. Ŝi suspiris kaj ruliĝis unu turnon. Mumintrolo refoje flustris.

Tiam la patrino respondis endorme, el profunde de sia virina kompreno pri ĉio kio konservas la tradicion: Funebraj rubandoj… troviĝas en mia vestejo… plej alte… dekstre… Poste ŝi resinkis en sian vintrodormon.

Sed Mumintrolo eligis la ŝtupetaron el sub la ŝtuparo kaj grimpis ĝis la plej alta breto en la vestejo.

Tie li trovis la skatolon kun ĉio nenecesa kio fojfoje povas esti tute necesa: nigraj rubandoj por funebro, kaj oraj rubandoj por granda festeno kaj la ŝlosilo de la domo kaj la ĉampankirlilo kaj porcelana gluaĵo kaj ekstraj latunaj globoj por la litoj, interalie.

Kiam Mumintrolo revenis eldomen li portis funebran rubandon ĉirkaŭ la vosto. Li nodis nigran banteton al la ĉapo de Tu-tiki.

Sed eta Mim rekte rifuzis ornamon. Se mi malĝojas mi ne bezonas montri tion per banto, ŝi diris.

Se vi malĝojas, tio estas, diris Mumintrolo. Sed tion vi ne faras.

Ne, diris eta Mim. Mi ne kapablas. Mi nur ĝojas aŭ koleras. Ĉu helpas la sciuron se mi malĝojas? Sed se mi koleras al la glacia sinjorino povas okazi, ke iam mi mordos al ŝi la kruron. Kaj tiam ŝi eble evitos grati aliajn sciuretojn malantaŭ la orelo nur pro tio ke ili estas beletaj kaj vilaj.

Troviĝas iom da prudento en tio, diris Tu-tiki. Sed ankaŭ Mumintrolo pravas, kiel ajn tio eblas. Kaj kio nun okazos?

Nun mi fosos truon en la tero, diris Mumintrolo. Jen estas ĉarma loko kie kutimis kreski lekantoj.

Sed kara amiketo, diris Tu-tiki malĝoje. La tero estas frostigita kaj malmola kiel roko. Ne eblas enfosi eĉ akridon en ĝin.

Mumintrolo senpove rigardis ŝin nenion dirante. Neniu diris ion plian. Kaj ĝuste tiam la neĝa ĉevalo klinis la kapon kaj singarde flaris la sciuron. Ĝi turnis siajn spegulajn okulojn al Mumintrolo kaj la balaila vosto kviete svingiĝis.

Samtempe la nevidebla soriko komencis ludi malĝojan melodion per sia fluto. Mumintrolo danke kapjesis.

Tiam la neĝa ĉevalo levis la sciuron sur sian dorson kun vosto kaj banĉapo kaj ĉio, kaj ĉiuj komencis repaŝi al la mara strando.

Jen kiel Tu-tiki kantis pri la sciuro:

Estis iam sciuro,

tre malgranda sciuro.

Li ne havis tro da prudento

sed li estis varma kaj vila.

Nun li malvarmas, ege malvarmas,

kaj ĉiuj piedetoj rigidas.

Sed ankoraŭ li havas

plej belan voston de l’ mondo.

Kiam la ĉevalo sentis malmolan glacion sub la hufoj ĝi skuis la kapon kaj ĝiaj okuloj ekbrilis. Kaj subite ĝi faris salton pro ĝojo kaj ekgalopis.

La nevidebla soriko transiris al gaja kaj rapida melodio. Pli kaj pli malproksimen galopis la neĝa ĉevalo kun la sciuro surdorse. Fine ĝi estis nura punkto kontraŭ la horizonto.

Mi demandas min ĉu ĉi tio okazis laŭ ĝusta procedo, diris Mumintrolo maltrankvile.

Ne povus okazi pli bone, diris Tu-tiki.

Jes, ja povus, diris eta Mim. Se mi ricevus la belan voston por mufo.

Kvara ĉapitro La misteruloj

Kelkajn tagojn post la entombigo de la sciuro Mumintrolo ektrovis, ke iu ŝtelis torfon el la ŝtipejo.

Ekster la pordo iris larĝaj spuroj en la neĝo, kvazaŭ iu trenus sakojn post si.

Ne povas esti Mim, pensis Mumintrolo. Ŝi estas troege malgranda, kaj Tu-tiki prenas nur kion ŝi bezonas. Devas esti la morho.

Li sekvis la spuron kun hirtaj nukharoj. Ja neniu alia ol li povis gardi la brulaĵon de la familio, kaj ĉio estis afero de honoro.

La spuro finiĝis surmonte malantaŭ la groto.

Jen kuŝis la sakoj da torfo. Ili estis stakitaj kiel brulŝtiparo, kaj sur ili kuŝis la ĝardena sofo de la familio kiu perdis unu antaŭan piedon en la lasta aŭgusto.

Tiu sofo faros impreson, diris Tu-tiki kaj aperis malantaŭ la ŝtiparo. Ĝi estas malnova kaj sekega.

Certe, diris Mumintrolo. Ĝi sufiĉe longe estis heredata en la familio. Oni povus ripari ĝin.

Aŭ fari novan, diris Tu-tiki. Ĉu vi volas aŭdi la kanton pri Tu-tiki kiu faris vintran fajregon?

Se plaĉas al vi, diris Mumintrolo senemocie.

Tiam Tu-tiki komencis malrapide stamfadi en la neĝo dum ŝi kantis:

Jen venas la mutaj,

la solaj, vagemaj,

sovaĝaj, pacemaj,

— batu tamburojn —

la fajro krakadas

por nigro kaj blank’!

Jen vostoj svingiĝas,

dancado longiĝas,

— batu tamburojn —

batu kaj dancu

por nigra la nokt’!

Mi jam havas sufiĉe de via nigra nokto, vokis Mumintrolo. Ne, mi ne volas aŭdi la rekantaĵon. Mi frostas! Mi estas sola! Mi volas rehavi la sunon!

Sed jen ĝuste kial ni ekbruligos la grandan vintran ŝtiparon ĉi-vespere, diris Tu-tiki. Morgaŭ vi rericevos vian sunon.

Mian sunon, ripetis Mumintrolo tremante.

Tu-tiki kapjesis gratante al si la nazon.

Mumintrolo restis silenta dum longa tempo.

Poste li diris malcerte: Ĉu vi pensas ke ĝi rimarkos ĉu la ĝardena sofo kunbrulos aŭ ne?

Nun aŭskultu, diris Tu-tiki severe. Ĉi tiu fajro estas mil jarojn pli aĝa ol via ĝardena sofo. Vi estu fiera ke ĝi rajtas kunbruli.

Tiam Mumintrolo diris nenion plu. Mi devos klarigi tion al la familio, li pensis. Kaj kiam venos la printempaj ŝtormoj eble drivos al la strando plia ligno kaj novaj sofoj.

La ŝtiparo pli kaj pli grandiĝis. Sur la monton oni trenis sekajn arbojn, duonputrajn trunkojn, malnovajn barelojn kaj tabulojn kiujn iu trovis surstrande. Sed iu mem neniam videblis. Mumintrolo sentis, ke la tuta monto estis plena de bestoj, sed li ne sukcesis vidi ilin.

Eta Mim altrenis sian kartonskatolon. Ĝi ne plu estas bezonata, ŝi diris. La arĝenta pleto estas pli bona por gliti. Kaj mia fratino ŝajne bonfartas dormi en la salona tapiŝo. Kiam ni ekbruligos ĝin?

Kiam la luno leviĝas, diris Tu-tiki.

Mumintrolo estis en grandega ekscito dum la tuta vespero. Li vagadis de ĉambro al ĉambro kaj ekbruligis pli da kandeloj ol kutime. Fojfoje li staris senmova aŭskultante la spiradon de la dormantoj kaj la mallaŭtajn klaketojn en la muroj kiam la ekstera malvarmo kreskis.

Li estis certa ke nun la sekretuloj elvenos el ĉiuj siaj truoj, ĉiuj lumtimantoj kaj malrealuloj pri kiuj Tu-tiki parolis. Ili alplandos al la granda fajro bruligata de ĉiuj bestetoj por kompatigi la mallumon kaj malvarmon. Kaj fine li vidos ilin.

Mumintrolo ekbruligis la petrollampon kaj iris en la subtegmentejon.

Li malfermis la tegmentan lukon. Ankoraŭ la luno ne vidiĝis, sed la valo estis malforte lumigata de nordlumo. Malsupre ĉe la ponto moviĝis vico da torĉoj ĉirkaŭitaj de dancantaj ombroj. Ili iris direkte al la maro kaj la monto.

Mumintrolo singarde malgrimpis kun la brulanta lampo. La ĝardeno kaj la arbaro estis plenaj de nedifineblaj lumoj kaj flustroj, kaj ĉiuj piedsignoj kondukis al la monto.

Kiam li venis sur la maran strandon la luno staris super la glacio, krete blua kaj terure malproksima. Io moviĝis apud li, kaj li rigardis suben en la kolerajn kaj brilajn okulojn de eta Mim.

Nun estos brulego, ŝi diris ridante. Ni forbruligos la tutan lunbrilon.

Ili samtempe rigardis supren al la monto kaj vidis flavan flamon eksalti; Tu-tiki ekbruligis la ŝtiparon.

Ĝi tuj vestis sin per flamoj, de sube ĝis la pinto, ĝi roris kiel leono kaj ĵetis sian speguliĝon rekte suben sur la nigran glacion. Iu soleca melodieto rapide preterkuris Mumintrolon, tio estis la nevidebla soriko kiu malfrue rapidis al la vintra rito.

Etaj kaj grandaj ombroj moviĝis solene saltante ĉirkaŭ la fajro surmonte. Kaj jen la vostoj komencis batadi tamburojn.

Jen foriris via ĝardena sofo, diris eta Mim.

Kion fari el ĝardenaj sofoj, diris Mumintrolo senpacience. Li stumblante grimpis supren laŭ la glacikovrita monto kiu glimis en la fajrolumo. Pro la varmego la neĝo degelis, kaj varma akvo fluis sur liaj piedoj kaj manoj.

La suno revenos, pensis Mumintrolo ekscitite. Finiĝos mallumo kaj soleco. Oni povos sidiĝi en sunbrilo en la verando por varmigi la dorson…

Nun li atingis la supron de la monto. Estis varmege ĉirkaŭ la fajro. La nevidebla soriko komencis novan, pli sovaĝan melodion.

Sed la dancantaj ombroj forglitis kaj la tamburoj sonis trans la fajro.

Kial ili foriris? demandis Mumintrolo.

Tu-tiki rigardis lin per siaj trankvilaj bluaj okuloj. Sed li ne estis certa ĉu ŝi vere vidas lin. Ŝi rigardis en sian privatan vintran mondon kiu obeas siajn proprajn fremdajn leĝojn dum jaro post jaro, dum li dormadis en la varma mumindomo.

Kie troviĝas tiu kiu loĝas en la bandoma ŝranko? demandis Mumintrolo.

Kion vi diris? demandis Tu-tiki foreste.

Mi volas renkonti tiun kiu loĝas en la vestoŝranko! ripetis Mumintrolo.

Li ne rajtas eliri, diris Tu-tiki. Oni ne povas scii kion tia ulo elpensus fari.

Amaso da etaj estaĵoj kun longaj kruroj bloviĝis kvazaŭ fumo super la glacio. Iu kun arĝentaj kornoj stamfe preterpasis Mumintrolon, kaj super la fajro io nigra flugis norden per grandaj flugilbatoj. Sed ĉio okazis tro rapide, kaj Mumintrolo neniam havis tempon prezentiĝi.

Kara Tu-tiki, li petis tirante ŝian puloveron.

Tiam ŝi diris amike: Jen fore estas tiu kiu loĝas sub la lavtablo.

Ĝi estis sufiĉe malgranda besto kun brosformaj brovoj, kiu sidis sola gapante en la fajron.

Mumintrolo sidiĝis apud lin kaj diris: Mi esperas ke la krakpano ne esti tro malfreŝa?

La besto rigardis lin sed ne respondis.

Vi havas tiel nekutime brosajn brovojn, ĝentile daŭrigis Mumintrolo.

Tiam la brova besto respondis: Snadaf umuh.

Kiel? demandis Mumintrolo surprizite.

Radamsa, diris la besteto kolere.

Li havas propran lingvon, kaj nun li kredas ke vi ofendis lin, klarigis Tu-tiki.

Sed tion mi tute ne intencis, Mumintrolo timeme diris. Radamsa, radamsa, li aldonis petege.

Tiam la brova besto iĝis tute ekster si, stariĝis kaj malaperis.

Kion mi faru, diris Mumintrolo. Nun li plu loĝos sub la lavtablo dum tuta jaro sen scii ke mi simple volis diri al li ion belan!

Tiaĵoj okazas, diris Tu-tiki.

La ĝardena sofo kolapsis en pluvo el fajreroj.

Nenio plu brulis, sed ĉio ardis kaj la neĝakvo bolis en la rokaj fendoj. Tiam la soriko ĉesis ludi kaj ĉiuj rigardis foren al la glacio.

Tie sidis la morho. Ŝiaj rondaj okuletoj spegulis la fajron, sed cetere ŝi estis nur enorma, senforma grizo. Ŝi estis multe pli granda ol en aŭgusto.

La tamburoj silentiĝis kiam la morho glitpaŝis supren laŭ la monto. Ŝi venis rekte ĝis la fajro. Kaj poste ŝi sidiĝis sur ĝin dirante nenion.

Siblis terure kaj vaporo vualis la tutan monton. Kiam ĝi fordrivis ne plu troviĝis ardo. Nur granda griza morho kiu disblovis neĝan nebulon.

Mumintrolo fuĝis suben sur la strandon. Li trovis Tu-tiki’n kaj vokis:

Kio nun okazos? Ĉu la morho estingis la sunon?

Trankviliĝu, diris Tu-tiki. Ŝi ne venis por estingi la fajron, ŝi venis por varmigi sin, la kompatinda. Sed ĉio varma estingiĝas kiam ŝi sidiĝas sur ĝin. Nun ŝi elreviĝis refoje.

Mumintrolo vidis la morhon stariĝi kaj flari inter la frostigitaj karbopecoj. Ŝi iris ĝis lia petrollampo kiu ankoraŭ brulis plej fore sur la monto. Li vidis ĝin estingiĝi.

Dum kelka tempo la morho restis. La monto estis malplena, ĉiuj foriris. Poste ŝi reglitis suben sur la glacion kaj unuiĝis kun la mallumo, same sola kiel alvenante.

Mumintrolo reiris hejmen.

Antaŭ ol endormiĝi li malforte tiris la orelon de sia patrino kaj diris: Ĝi ne estis tre amuza festeno.

Ho, domaĝe, murmuris la patrino endorme. Sed eble venontfoje…

Sed sub la lavtablo sidis la besto kun brosaj brovoj kverelante al si mem.

Radamsa! ĝi diris. Radamsa! kaj skuis la ŝultrojn. Kredeble neniu krom ĝi mem sciis kion ĝi volis diri.

Tu-tiki sidis sub la glacio fiŝhokante. Ŝi pripensis kiel prudenta estas la maro, kiu de temp’ al tempo iomete malaltiĝas. Tiel ke sufiĉas subiri tra la glacitruo ĉe la bandoma ponteto kaj sidiĝi kun sia fiŝvergo sur ŝtono. Super la kapo oni havas agrablan verdan glaciplafonon, kaj antaŭ la piedoj troviĝas la maro.

Nigra planko kaj verda plafono, kiuj ambaŭ pluas senfine ĝis ili unuiĝas kaj fariĝas mallumo.

Apud Tu-tiki kuŝis kvar fiŝetoj. Ankoraŭ unu kaj ŝi havos fiŝsupon.

Subite ŝi aŭdis la ponteton balanciĝi pro senpaciencaj paŝoj. Mumintrolo frapis la bandoman pordon tie supre. Li atendis iom kaj refoje frapis.

He ho! kriis Tu-tiki. Mi estas subglacie!

La eĥo saltis supren sub la glacia plafono kriante: He ho! Ĝi glitis tien-reen plurfoje vokante: Subglacie!

Baldaŭ la nazo de Mumintrolo singarde ŝoviĝis suben tra la glacitruo. Liaj oreloj estis ornamitaj per malstreĉaj oraj rubandoj.

Li rigardis la nigran akvon kiu vaporis pro frosto kaj la kvar rigidajn fiŝojn de Tu-tiki.

Li frostotremis kaj diris: Ĝi neniam venis.

Kiu? demandis Tu-tiki.

La suno! kriis Mumintrolo.

Suno, ripetis la eĥo. Suno, suno, suno… pli kaj pli fore sub la glacio kun pli kaj pli mallaŭta voĉo.

Tu-tiki haŭlis la fadenon.

Ne tiel rapidu, ŝi diris. Ĝi alvenis ĉi-tage en ĉiu jaro, do supozeble ĝi faros same ankaŭ nun. Retiru la nazon por ke mi povu supreniri.

Tu-tiki krablis supren el la glacitruo kaj sidiĝis sur la bandoman ŝtuparon. Ŝi iomete flaris kaj aŭskultis. Poste ŝi diris: Post momento. Jen sidiĝu atendi.

Eta Mim alvenis glitante de la glacio kaj sidiĝis apud ilin. Ŝi ligis ladskatolajn kovrilojn sub la ŝuoj por plirapidiĝi.

Do nun denove oni atendu ion mirindan, ŝi diris. Ne pro tio ke mi kontraŭas, se la lumigado estos pli bona.

El la tera flanko du maljunaj kornikoj alflugaĉis kaj sidiĝis sur la tegmenton de la bandometo. Minutoj pasis.

Subite la lanugo sur la dorso de Mumintrolo stariĝis, kaj en grandega ekscito li vidis ruĝan brilon kolektiĝi sur la krepuska ĉielo sube ĉe la horizonto. Ĝi densiĝis en mallarĝan ruĝan spliton kiu ĵetis longajn lumradiojn laŭ la glacio.

Jen ĝi! kriis Mumintrolo.

Li levis etan Mim kaj kisis ŝin rekte sur la buŝon.

Ej, ne stultumu, diris eta Mim. Ĉu ĉi tio do estas kaŭzo por brui?

Jes ja! vokis Mumintrolo. Estos printempo! Varmiĝos! Ĉiuj vekiĝos!

Li kaptis la kvar fiŝojn kaj ĵetis ilin alten ĉielen. Li stariĝis surkape sur la glacio. Neniam antaŭe li sentis tian feliĉon.

Tiumomente la glacio denove malheliĝis.

La kornikoj ekflugis kaj malrapide flirtegis al la tero. Tu-tiki kolektis siajn fiŝojn, kaj la ruĝa strieto jam rampis sub la horizonton.

Ĉu ĝi ŝanĝis sian intencon? Mumintrolo terurite ekkriis.

Ne strange, kiam vi tiel kondutas, diris eta Mim kaj forglitis sur siaj skatolkovriloj.

Ĝi revenos morgaŭ, diris Tu-tiki. Tiam ĝi estos iomete pli granda, proksimume kiel rando de fromaĝo. Trankviliĝu.

Kaj Tu-tiki subiris subglacien por plenigi la supkaserolon per marakvo.

Kompreneble ŝi pravis. Ne povas esti tiel facilege por suno suriri la ĉielon. Sed oni ne malpli elreviĝas pro tio ke la aliaj pravas.

Mumintrolo sidis gapante suben al la glacio, kaj subite li sentis, ke li ekkoleras. Ĝi komenciĝis en la stomako kiel ĉiuj fortaj emocioj. Li sentis sin trompita.

Kaj li hontis ke li bruis kaj ke li portis orajn rubandojn orele. Tio eĉ pli kolerigis lin. Fine li sentis, ke li devas fari ion ege teruran kaj malpermesitan por retrankviliĝi. Kaj tuj.

Li salte stariĝis, kuris trans la ponton kaj en la bandomon. Tie li iris rekte ĝis la vestoŝranko kaj vaste malfermegis la pordon. Jen pendis la banmanteloj. Jen kuŝis la kaŭĉuka hemulo kiun neniam eblis plenblovi. Precize kiel somere. Sed surplanke sidis io eta gapante al li, tre vila kaj griza kaj kun granda nazo.

Poste ĝi ekvivis, preterkuris lin kiel laŭplanka aerfluo kaj malaperis. Li vidis la voston gliti kiel nigra ŝnuro tra la bandoma pordo. La vostpeniko dum momento fiksiĝis en la pordofendo sed estis distirita, kaj la estaĵo malaperis komplete.

Sed Tu-tiki envenis kun la supkaserolo enmane dirante: Do, vi tamen ne povis rezisti malfermi.

Troviĝis nur iaspeca aĉa rato tie, diris Mumintrolo malgajmiene.

Ne estis rato, diris Tu-tiki. Estis trolo. Tia trolo kia vi estis antaŭ ol iĝi mumintrolo. Tiel vi aspektis antaŭ mil jaroj.

Mumintrolo trovis nenion por diri. Li iris hejmen kaj sidiĝis en la salono por cerbumi.

Iom poste Mim venis por prunti kandelojn kaj sukeron. Mi aŭdas terurajn aferojn pri vi, ŝi diris admire. Laŭdire vi ellasis vian propran prapatron el la vestoŝranko. Oni diras ke vi similas unu la alian.

Ej, silentu, diris Mumintrolo.

Li iris en la subtegmentejon por elserĉi la familian fotoalbumon.

Paĝo post paĝo kun dignaj mumintroloj, plej ofte pozante antaŭ kahelfornoj aŭ en verandoj. Neniu sola similis la trolon de la vestoŝranko.

Devas esti eraro, pensis Mumintrolo. Li ne povas esti parenco.

Li rigardis sian dormantan patron. Nur la nazo similis tiun de la trolo. Sed eble antaŭ mil jaroj…?

Subite la lustro ektintis. Ĝi malrapide balanciĝis tien-reen, kaj ene de la tulo io moviĝis. Ĝi estis vila kaj eta, kaj longa nigra vosto pendis rekte suben inter la vitrogloboj.

Jen li estas, murmuris Mumintrolo. Mia prapatro ekloĝis sur la salona lampo.

Sed tio ne ŝajnis tro danĝera. Mumintrolo jam komencis alkutimiĝi al la sorĉita vintro.

Kiel vi fartas, li demandis mallaŭte. La trolo rigardis lin el la tulo svingante la orelojn.

Zorgu la lustron, daŭrigis Mumintrolo. Ĝi estas familia heredaĵo.

La trolo klinis la kapon flanken kaj rigardis lin kun streĉe atenda mieno.

Nun li parolos, pensis Mumintrolo. Kaj en tiu momento li terure ektimis ke la prapatro ion diros. Imagu se li parolus fremdan lingvon, precize kiel faris la eta besto kun brovoj. Imagu se li ekkolerus kaj dirus radamsa aŭ ion similan. Kaj poste ili neniam plu povus interkonatiĝi.

Ŝŝŝ! flustris Mumintrolo. Nenion diru.

Eble tamen ili estis parencoj. Kaj parencoj kiuj venas vizite povas resti longe. Se temas pri prapatro li povus resti por ĉiam. Kiu scias. Se oni ne estas singarda, li povus miskompreni kaj ekkoleri. Kaj poste ili devus vivi kun kolera prapatro dumvive.

Ŝŝŝ! ripetis Mumintrolo. Ŝŝŝ!

La prapatro skuis la lustron sed nenion diris.

Mi montros al li la domon, pensis Mumintrolo. Tion farus Panjo se iu parenco venus por viziti nin.

Li prenis la lampon kaj lumigis belan mane pentritan bildon titolitan Filifjonkino ĉe fenestro. La trolo gapis al la bildo kaj skuis sin.

Mumintrolo pluiris al la pluŝa sofo kaj lumigis ĝin. Li montris al la trolo laŭvice ĉiujn seĝojn, la salonan spegulon kaj la tramon el marŝaŭmo, entute ĉion valoran kaj belan kiun la muminfamilio posedis.

La trolo rigardis ĉion atente sed evidente sen kompreni pri kio temas. Fine Mumintrolo suspiris kaj metis la lampon sur la kornicon de la kahelforno. Sed tiam la trolo ekinteresiĝis.

Ĝi faligis sin el la lustro kaj kuris kiel griza ĉifonamaseto ĉirkaŭ la kahelforno. Ĝi ŝovis la kapon tra la lukoj kaj longe flaris en la fendo inter la kahelforno kaj la muro.

Devas esti vero, pensis Mumintrolo ekscitite. Mi estas lia parenco. Ĉar Panjo ĉiam diradas, ke niaj prapatroj vivis malantaŭ kahelfornoj…

Tiumomente sonoris la vekhorloĝo, kiun Mumintrolo kutimis alĝustigi je krepuska horo, ĉar ĝuste tiam li ĉiam plej sopiris je kompanio.

La trolo rigidiĝis, poste ĝi kuris en la kahelfornon tiel ke la cindro fumis. Kaj post momento ĝi komencis incite klaktintigi la kamenklapon.

Mumintrolo malsonorigis la vekhorloĝon kaj aŭskultis kun batanta koro. Sed nenio plua aŭdiĝis.

Iom da fulgo malrapide falis el la kamentubo, kaj la kamenklapa ŝnuro pendolis.

Mumintrolo iris sur la tegmenton por trankviliĝi.

Nu, kiel vi fartas kun la avo! kriis eta Mim en la sledo-deklivo.

Bonege, diris Mumintrolo digne. En malnova familio kiel la nia oni scias kiel konduti.

Li subite estis tre fiera havi prapatron. Kaj krome vigligis lin tio, ke eta Mim havis entute neniun familian arbon, sed pli ĝuste estiĝis pro nura hazardo.

Tiunokte la prapatro de Mumintrolo rearanĝis la tutan domon, tute kviete sed kun surpriza forto.

Li turnis la sofon kontraŭ la kahelfornon kaj rependigis ĉiujn bildojn. Tiujn, kiuj malplej plaĉis al li, li pendigis renversite. (Aŭ eble ĝuste tiujn li preferis, kiu scias?)

Ĉiuj mebloj estis translokitaj kaj la vekhorloĝo kuŝis en la sitelo kun rubakvo. Anstataŭe li altrenis amason da rubo el la subtegmentejo kaj stakis ĝin ĉirkaŭ la kahelforno.

Tu-tiki venis rigardi. Mi pensas ke li faris tiel por senti pli da hejmeco, ŝi diris kaj frotis al si la nazon. Li klopodis konstrui hejmecan vepron ĉirkaŭ sia domo. Por esti en paco.

Sed kion diros Panjo? demandis sin Mumintrolo.

Tu-tiki levis la ŝultrojn. Nu, kial do vi devis ellasi lin, ŝi diris. Ĉiuokaze tiu trolo nenion manĝas. Tre oportune kaj por vi kaj por li. Eble vi provu preni la aferon kiel amuzaĵon.

Mumintrolo kapjesis.

Li cerbumis kelkan tempon. Poste li enrampis en la vepron el difektitaj mebloj, malplenaj kestoj, fiŝretoj, paperrulaĵoj, malnovaj korboj kaj ĝardenaj laboriloj. Tre rapide li konstatis, ke tie estas hejmece.

Li decidis dormi en korbo kun lignolano staranta sub forĵetita balancoseĝo.

Efektive li neniam sentis sin tute sekura en la duonluma salono kun ĝiaj malplenaj fenestroj. Kaj la dormanta familio igis lin melankolia.

Sed nun, en la malvasta spaco inter transporta kesto, la balancoseĝo kaj la malantaŭo de la sofo, li sentis sin absolute sekura kaj tute ne sola.

Li povis vidi pecon de la mallumo ene de la kahelfornaj lukoj, sed li tre zorgis ne ĝeni sian prapatron kaj densigis la vandojn de sia nesto kiel eble plej silente.

Vespere li kunportis tien la lampon kaj kuŝis aŭdante la prapatron susuri en la kahelforno.

Tiel mi eble loĝis antaŭ mil jaroj, Mumintrolo amuzite pensis.

Kelkan tempon li pripensis ĉu voki ion tra la kamentubo. Ion de sekreta akordo. Sed li rezignis tion, estingis la lampon kaj kunvolvis sin profunde en la lignolano.

Kvina ĉapitro La solaj gastoj

Ĉiutage la suno staris iom pli alte surĉiele. Fine ĝi atingis tiel alten ke ĝi ĵetis kelkajn timemajn radiojn en la valon. Tiu estis tre grava tago. Ankaŭ pro tio ke posttagmeze alvenis fremdulo.

Li estis maldika hundeto kun difektita lana ĉapo tirita suben ĝis la okuloj. Li asertis ke lia nomo estas Jelp kaj ke la manĝo elĉerpiĝis en la valoj pli fore. De kiam la glacia sinjorino venis tien estis eĉ pli malfacile trovi ion manĝeblan. Laŭdire iu hemulo en senespero manĝis sian propran kolekton de skaraboj, sed tio supozeble estis nura onidiro. Pli kredinde estus se li manĝus la kolekton de sia kolego. Ĉiuokaze amaso da bestoj ekiris kontraŭ Muminvalon.

Iu asertis ke tie troviĝas sorpoj kaj konfitaĵa kelo. Sed sendube ankaŭ tiu konfitaĵa kelo estis nura onidiro…

Jelp sidiĝis en la neĝo sur sian maldikan voston kaj ĉifis la tutan vizaĝon pro ĉagrenoj.

Ni vivas per fiŝosupo, diris Tu-tiki. Sed pri konfitaĵa kelo mi neniam aŭdis ion.

Mumintrolo ĵetis rapidan rigardon al la ronda neĝduno malantaŭ la ŝtipejo.

Jen ĝi estas! rakontis eta Mim. Tie troviĝas tiom da konfitaĵo ke oni povus malbonfarti, ĉio kun jaro kaj ruĝa ŝnuro ĉirkaŭ la kovrilo!

Iumaniere mi gardas la aferojn de la familio dum ĝi dormas, diris Mumintrolo ruĝiĝante.

Kompreneble, murmuris Jelp subiĝeme.

Mumintrolo rigardis la verandon kaj poste la ĉifitan vizaĝon de Jelp.

Ĉu vi ŝatas konfitaĵon, li demandis kolere.

Mi ne scias, diris Jelp.

Mumintrolo suspiris kaj diris: Nu bone. Sed memoru ke vi komencu per la plej malnovaj konservujoj.

Kelkajn horojn pli malfrue aro da etaj knitoj alvenis trans la ponton, kaj konfuzita filifjonkino kuradis tien-reen en la ĝardeno plendante. Ŝiaj florpotoj frostiĝis. Iu formanĝis ŝian manĝon. Kaj survoje al Muminvalo ŝi renkontis senrespektan gafsinon kiu diris ke vintro estas vintro kaj ke oni prizorgu siajn aferojn ĝustatempe.

En la krepusko la valo estis plena de bestoj kiuj tretis vojojn al la konfitaĵa kelo. Tiuj, en kies kruroj restis iom pli da forto, iris ĝis la maro kaj la bandometo kaj ekloĝis tie.

Sed neniu rajtis loĝi en la groto.

Eta Mim pretekstis ke necesas ne ĝeni la mimlinon.

Antaŭ la mumindomo sidis la plej mizeraj lamentante.

Mumintrolo elvenis tra la tegmenta luko kun la petrollampo enmane kaj lumigis ilin. Nun vi venu endomen dum la nokto, li diris. Oni ne scias pri morhoj kaj alio kio insidas.

Mi ne grimpas per ŝnura ŝtupetaro, deklaris maljuna homso.

Tiam Mumintrolo komencis elfosi la dompordon el la neĝo. Li ŝovelis kaj gratis kaj penis. Li fosis longan malvastan tunelon traneĝe, sed kiam li fine atingis la doman muron tie tute ne troviĝis pordo. Nur frostfiksiĝinta fenestro.

Ŝajne mi misfosis, diris Mumintrolo al si mem. Kaj se mi farus novan tunelon mi eble tute maltrafus la domon. Tial li frakasis la vitron kiel eble plej mallaŭte, kaj la gastoj enrampis.

Ne veku la familion, diris Mumintrolo. Jen dormas Panjo kaj jen Paĉjo kaj tie for estas Snorkfraŭlino. Mia prapatro dormas en la kahelforno. Vi povas envolvi vin en la tapiŝojn, ĉar ĉio cetera estas pruntedonita.

La gastoj riverencis al la dormanta familio. Poste ili bonkondute volvis sin per tapiŝoj kaj tablotukoj, kaj la plej malgrandaj endormiĝis en ĉapoj, pantofloj kaj similaĵoj.

Multaj malvarmumis kaj iuj sopiris hejmen. Ĉi tio estas terura, pensis Mumintrolo. Baldaŭ la konfitaĵa kelo estos malplena. Kaj kion mi diru kiam la familio vekiĝos printempe kaj la bildoj pendas mise kaj la tuta domo estas plena de bestoj?

Li rerampis eldomen tra la tunelo por esplori ĉu iu postrestas ekstere.

Regis blua lunbrilo kaj Jelp sidis sola en la neĝo tirbojante. Li direktis la nazon rekte supren kaj ululis, longan, melankolian kanton.

Kial vi ne enlitiĝas? demandis Mumintrolo.

Jelp rigardis lin per okuloj kiuj verdiĝis en la lunbrilo. Unu orelo direktiĝis supren dum la dua aŭskultis flanken. Lia tuta vizaĝo aŭskultis.

Tre mallaŭte ili aŭdis lupojn ululi. Jelp malgaje kapjesis kaj denove surkapigis la ĉapon.

Jen miaj grandaj fortaj fratoj, li flustris. Se vi scius kiom mi sopiras al ili.

Ĉu vi ne timas ilin? demandis Mumintrolo.

Jes, diris Jelp. Jen la malĝojiga afero.

Poste Jelp ekiris laŭ la tretita vojo al la bandometo.

Mumintrolo reiris en la salonon.

Malgranda knito ektimis la spegulon kaj nun plorsingultis en la tramo el marŝaŭmo.

Cetere regis silento.

Kiajn problemojn ĉiuj havas, pensis Mumintrolo. Eble tamen ne estas tiel terure pri tiu konfitaĵo. Ja eblus ĉiuokaze rezervi la dimanĉan skatolon. Tiun kun fragoj. Provizore.

Je la sunleviĝo la valo vekiĝis pro klara, penetra kornomuziko. Mim eksidis en la groto kaj komencis bati la takton perpiede. Tu-tiki streĉis la orelojn, kaj la hundo Jelp kuris sub la benkon kun la vosto interkrure.

La prapatro de Mumintrolo kolere tintigis la kamenklapon kaj la plej multaj gastoj vekiĝis.

Mumintrolo kuris ĝis la fenestro kaj elrampis tra la neĝa tunelo.

En la pala vintra sunbrilo granda hemulo glitis malsupren laŭ la deklivo. Li blovis brilan latunan kornon kaj ŝajnis farti bonege.

Tiu manĝos multe da konfitaĵo, pensis Mumintrolo. (Kaj kion li havas subpiede?)

La hemulo demetis la kornon sur la tegmenton de la ŝtipejo kaj forigis la skiojn.

Vi havas bonajn deklivojn, li diris. Ĉu vi havas slalomon ĉi tie?

Mi demandos, diris Mumintrolo.

Li rerampis en la salonon kaj demandis: Ĉu troviĝas iu ĉi tie nomata Slalomo?

Mi nomiĝas Salome, flustris la knito kiun timigis la spegulo.

Mumintrolo iris eksteren al la hemulo kaj diris: Nur preskaŭ. Troviĝas iu nomata Salome.

Sed la hemulo flaradis sur la tabakbedo de Muminpatro kaj ne aŭskultis. Jen bona domejo, li diris. Jen ni konstruos neĝdomon.

Vi povus loĝi ĉe mi, diris Mumintrolo malcerte.

Ne dankon, respondis la hemulo. Tio estas malsaniga kaj enfermita. Mi preferas freŝan aeron, kaj multe da freŝa aero. Nun ni eku por ne perdi tempon.

La gastoj de Mumintrolo iom post iom elvenis el la domo kaj staris rigardante.

Ĉu li ne povus plu ludi? demandis la eta knito Salome.

Por ĉio estas ĝusta tempo, diris la hemulo gaje. Ĝuste nun ni laboru.

Post kelka tempo ĉiuj gastoj okupiĝis konstrui neĝdomon sur la tabakbedo de Muminpatro. La hemulo mem banis sin en la rivero dum kelkaj frostantaj knitetoj terurite rigardis lin.

Mumintrolo kuris ĝis la bandometo tiel rapide kiel liaj kruroj kapablis.

Tu-tiki! li kriis. Hemulo alvenis… Li intencas loĝi en neĝdomo kaj ĝuste nun li banas sin en la rivero!

Ej, ĉu tia hemulo, diris Tu-tiki seriozmiene. Do ne plu estos paco ĉi tie. Ŝi demetis la fiŝvergon kaj kuniris.

Survoje ili renkontis etan Mim, kiu radiis pro ekscito. Ĉu vi vidis kion li surhavas, ŝi kriis. Ili nomiĝas skioj! Mi tuj akiros precize similajn!

La domo de la hemulo malrapide ricevis sian formon. La gastoj laboris laŭ sia plena kapablo, sed ĵetis sopirajn rigardojn al la konfitaĵa kelo. La hemulo gimnastis apud la rivero. Ĉu ne malvarmo estas mirinda, li diris. Mi neniam estas en tiel bona fizika stato kiel vintre. Ĉu ne ankaŭ vi prenos banon antaŭmanĝe?

Mumintrolo gapis al la pulovero de la hemulo, kiu estis nigra kaj citronflava kun zigzaga desegno. Li zorgeme demandis sin, kial la hemulo ne ŝajnas al li simpatia. Delonge li ja sopiris kaj sopiradis je iu kiu ne estu mistera kaj fora sed gaja kaj konkreta, precize kia estis la hemulo.

Kaj nun li sentis sin pli fremda al la hemulo ol al la kolera kaj nekomprenebla besto sub la lavtablo.

Li senpove rigardis al Tu-tiki. Kun levitaj brovoj ŝi rigardis sian ganton kaj eligis la suban lipon. Tiam Mumintrolo sciis, ke ankaŭ Tu-tiki ne ŝatas la hemulon. Li turnis sin al la hemulo kaj diris kun la afableco de malbona konscienco: Devas esti agrable ŝati malvarman akvon.

Mi ŝatas ĝin plej multe el ĉio, diris la hemulo kaj brilis al li. Ĝi forpelas ĉiujn nenecesajn pensojn kaj fantaziojn. Kredu min; troviĝas nenio tiel danĝera kiel iĝi endomulo.

Ho? diris Mumintrolo.

Jes. Oni tiel facile ekhavas ideojn pro tio, diris la hemulo. Kiam vi kutimas manĝi ĉi tie?

Kiam mi ricevas fiŝojn, diris Tu-tiki mishumore.

Mi ne manĝas fiŝojn, diris la hemulo. Nur legomojn kaj berojn.

Ĉu torfberan konfitaĵon? demandis Mumintrolo esperplene. La granda kruĉo da torfbera kaĉo estis la sola afero ne dezirata.

Sed la hemulo diris: Ne. Prefere fragojn.

Postmanĝe la hemulo surmetis la skiojn kaj supreniris sur la plej grandan deklivon, tiun kiu malsupreniris en la valon de la monto super la groto. Sub ĝi staris ĉiuj gastoj rigardante, ne sciante tute certe kion pensi.

Ili stamfis perpiede en la neĝo kaj de temp’ al tempo viŝis al si la nazon, ĉar estis tre malvarma tago.

Jen la hemulo venis glitante malsupren. Aspektis terure. Meze de la deklivo li turnis sin en nubo el glimantaj neĝeroj por gliti en kontraŭa direkto. Poste li ekkriis kaj refoje turnis sin. Li iris tien-reen kaj lia nigra-flava pulovero dolorigis la okulojn.

Mumintrolo fermis la okulojn kaj pensis: Kiom ĉiuj malsamas.

Eta Mim staris super la deklivo kriante pro ĝojo kaj admiro. Ŝi frakasis barelon kaj ligis du daŭbojn subŝue.

Jen mi venas! ŝi kriis. Senhezite eta Mim ekiris malsupren de la deklivo laŭ rekta linio. Mumintrolo malfermis unu okulon kaj vidis ke ŝi sukcesos. Ŝia kolera vizaĝeto estis plena de gaja certeco kaj la kruroj disstaris kiel rigidaj bastonoj sur la deklivo.

Subite Mumintrolo iĝis tre fiera. Eta Mim iris trafe-maltrafe, ŝi duonfale stumblis proksime al pino, ŝanceliĝis kaj retrovis la ekvilibron — poste ŝi alvenis suben kaj ridegante sidiĝis en la neĝon.

Ŝi estas unu el miaj plej malnovaj amikoj, klarigis Mumintrolo al la filifjonkino.

Tion mi kredas, diris la filifjonkino acide. Kiam oni prezentas kafon en ĉi tiu familio?

La hemulo alproksimiĝis al ili. Li demetis la skiojn kaj lia vizaĝo brilis pro amikemo kaj bonkoreco. Nun ni instruos al Mumintrolo skii, li diris.

Prefere ne, dankon, murmuris Mumintrolo kaj retretis malantaŭen. Li rapide okulserĉis Tu-tiki’n. Sed ŝi jam foriris, eble por fiŝkapti por nova supo.

Oni devas nur ne timi, diris la hemulo kuraĝige kaj ligis la skiojn ĉe la piedoj de Mumintrolo.

Sed mi ne volas… komencis Mumintrolo mizere. Eta Mim rigardis lin kun levitaj brovoj.

Nu bone, diris Mumintrolo malgaje. Sed neniu granda deklivo.

Certe ne, nur la deklivo malsupren ĝis la ponto, diris la hemulo. Fleksu la genuojn. Klinu vin antaŭen. Ne permesu al la skioj disiri. Rekta trunko. Brakoj proksime al la flankoj. Ĉu vi nun povas memori kion mi diris?

Ne, diris Mumintrolo.

Li sentis puŝon al la dorso, fermis la okulojn kaj glitis. Unue la skioj disiĝis tiel foren kiel ili povis. Poste ili suriris unu la alian kaj implikiĝis kun la skibastonoj. Super ĉio kuŝis Mumintrolo en stranga pozo.

La gastoj ekvigliĝis.

Necesas pacienco, diris la hemulo. Restariĝu, amiketo, kaj ni reprovos.

La kruroj tremegas, murmuris Mumintrolo.

Ĉio tio estis preskaŭ pli aĉa ol la soleca vintro. Eĉ la suno, al kiu li tiel ege sopiris, lumis rekte en la valon kaj vidis lian humiligon.

Nun la ponto alkuris kontraŭ lin, supren laŭ la deklivo. Mumintrolo etendis unu kruron aeren por savi la ekvilibron. La dua kruro pluiris sola. La gastoj hurais kaj trovis la vivon denove amuza.

Ne plu ekzistis supren kaj suben. Nur neĝo kaj mizero kaj katastrofo.

Kaj fine Mumintrolo pendis de la saliko apud la rivera rando kun la vosto en malvarma akvo, kaj la tuta mondo estis plena de skioj kaj skibastonoj kaj novaj, malamikaj perspektivoj.

Oni ne perdu la kuraĝon, diris la hemulo amike. Ankoraŭ foje!

Sed ne iĝis plia fojo, ĉar Mumintrolo perdis la kuraĝon. Li vere faris tion, kaj longe poste li ofte revis pri kio okazus, se li irus la trian, triumfan fojon. Tiam li glitus sur la ponton laŭ bela kurbiĝo kaj turnus sin al la aliaj kun rideto. Kaj la aliaj krius pro admiro. Sed tiel do ne okazis.

Anstataŭe Mumintrolo diris: Mi iros hejmen. Iru plu laŭplaĉe, sed mi iros hejmen.

Kaj sen rigardi iun li rampis en la neĝan tunelon kaj en sian varman salonon kaj plej internen en sian neston sub la balancoseĝo.

Eksterdome li aŭdis la hemulon vokadi sur la skideklivo. Mumintrolo ŝovis la kapon en la kahelfornon kaj flustris: Ankaŭ mi ne ŝatas lin.

La prapatro ĵetis iom da fulgo suben, eble por montri sian simpation. Mumintrolo pace komencis desegni per karbo sur la malantaŭa flanko de la salona sofo. Li desegnis hemulon kiu staris surkape en neĝamaso. Kaj ene de la kahelforno staris granda skatolo da fraga konfitaĵo.

En la sekva semajno Tu-tiki obstine sidadis sub la glacio fiŝhokante. Apud ŝi sub la verda glacia plafono sidis longa vico da gastoj ankaŭ fiŝhokante. Jen la gastoj kiuj ne ŝatis la hemulon. En la mumindomo iom post iom kolektiĝis tiuj, kiuj ne zorgis, fortis aŭ kuraĝis manifestacii.

Frumatene la hemulo enŝovis la kapon tra la frakasita fenestro por lumigi al ili per torĉo. Li ŝatis torĉojn kaj bivakajn lignofajrojn — kiu do ne faras tion? — sed li iel trudis ilin en malĝustan lokon.

La gastoj amis siajn longajn, senordemajn matenojn kiam ili lasis la tagon alveni iom post iom, dum ili parolis pri siaj noktaj sonĝoj aŭdante Mumintrolon kuiri kafon kuireje.

Ĉion interrompis la hemulo. Li ĉiam komencis dirante ke la aero estas enfermita kaj priskribante kiel malvarme kaj agrable estas eksterdome.

Poste li socieme parolis pri kiel oni uzu la novan tagon. Li vere faris ĉion eblan por ke ili bonfartu kaj neniam estis vundita kiam ili rifuzis amuziĝi. Li iom frapis al ili la dorson dirante: Nu bone. Baldaŭ vi sendube rimarkos kiom mi pravas.

La sola kiu ĉie sekvis la hemulon estis eta Mim. Li malavare instruis al ŝi ĉion kion li sciis pri skiado radiante bonvolon pro ŝia rapida prosperado.

Fraŭlineto, diris la hemulo. Vi naskiĝis sur skioj. Baldaŭ vi superos min!

Jen ĝuste la intenco, diris eta Mim sincere.

Sed kiam ŝi ĉion ellernis, ŝi malaperis al propraj deklivoj, kiujn neniu konis, kaj ne plu zorgis pri la hemulo.

Ial pli kaj pli da bestoj ŝteliris subglacien por fiŝhoki, kaj fine en la skideklivo lumis nur la nigra-flava pulovero de la hemulo mem.

La gastoj ne emis esti truditaj en ion novan kaj malfacilan.

Ili ŝatis sidi parolante pri kiel estis antaŭe, antaŭ ol venis la glacia sinjorino kaj elĉerpiĝis la manĝo. Ili rakontis unu al la alia kiel ili meblis siajn hejmojn kaj kiuj estis iliaj parencoj kaj konatoj kaj kiel terure estis, kiam la granda frosto alvenis kaj ĉio iĝis malsama.

Ili ankoraŭ proksimiĝis al la kameno aŭskultante unu la alian ĝis fine estis ilia vico rakonti.

Mumintrolo vidis, ke la hemulo iĝas pli kaj pli sola. Mi devas forlogi lin antaŭ ol li mem rimarkos tion, pensis Mumintrolo. Kaj antaŭ ol elĉerpiĝos la konfitaĵo.

Sed ne estis tre facile trovi pretekston kiu estis kaj kredinda kaj delikata.

De temp’ al tempo la hemulo skiis ĝis la maro kaj klopodis ellogi la hundon Jelp el la bandometo. Sed Jelp neniam interesiĝis, nek pri hundsledo nek pri deklivskiado. Dum la tutaj noktoj li estis eksterdome tirbojante al la luno, kaj dumtage li estis laca kaj volis dormi.

Fine la hemulo demetis la skibastonojn kaj diris petege: Komprenu, mi tiel ege amas hundojn. Mi ĉiam pensadis ke iam mi havos propran hundon kiu ankaŭ ŝatas min. Kial vi ne volas ludi kun mi?

Mi ne scias precize, murmuris Jelp ruĝiĝante. Kiel eble plej rapide li reŝteliris en la bandometon por plu revi pri la lupoj.

Kun ili li volis ludi. Estus senlima feliĉo ĉasadi kun la lupoj, akompani ilin ĉie, fari kiel ili kaj plenumi ĉiujn iliajn dezirojn. Kaj iom post iom li ŝanĝiĝus kaj iĝus same sovaĝa kaj libera kiel ili.

Ĉiunokte kiam la lunbrilo glimis en la prujnofloroj sur la fenestrovitro, Jelp vekiĝis bandome kaj sidiĝis por aŭskulti. Kaj ĉiunokte li tiris la lanan ĉapon sur la orelojn kaj plandis eksteren.

Li ĉiam iris la saman vojon, oblikve trans la strandon kaj deklivon kaj en la sudajn arbarojn. Li iris tiel foren ke la arbaro maldensiĝis kaj li povis vidi en Solecan Montaron. Tie Jelp sidiĝis sur la neĝo por atendi ĝis li aŭdis la lupojn ululi. Foje ili estis tre malproksime, foje pli proksime. Sed ili kantis preskaŭ ĉiunokte.

Kaj ĉiufoje kiam Jelp aŭdis ilin, li suprenigis la nazon kaj respondis.

Je mateniĝo li reiris hejmen kaj eniris la bandoman vestoŝrankon por dormi.

Unufoje Tu-tiki rigardis lin kaj diris: Tiel vi neniam forgesos ilin.

Mi ne volas forgesi ilin, respondis Jelp. Jen kial mi iras tien.

Stange estis, ke la plej timema el ĉiuj, la eta knito Salome, vere ŝatis la hemulon. Ŝi ĉiam esperis aŭdi pli da korna muziko. Bedaŭrinde la hemulo estis tiel granda kaj ĉiam tiel urĝata ke li neniam rimarkis ŝin.

Kiom ajn ŝi rapidis, li ĉiam forskiis de ŝi, kaj kiam ŝi iufoje atingis la muzikon ĝi jam silentiĝis kaj la hemulo okupiĝis pri io alia.

Kelkfoje la knito Salome provis klarigi kiom ŝi admiras lin. Sed ŝi estis ege tro timida kaj malkonciza, kaj la hemulo neniam estis tre bona aŭskultanto.

Do nenio grava iĝis dirita.

Iunokte la knito Salome vekiĝis en la tramo el marŝaŭmo, kie ŝi aranĝis por si sur la malantaŭa platformo. Estis iom malkomforte dormi tie pro ĉiuj butonoj kaj sekurpingloj kiujn la muminfamilio dum la paso de jaroj metis en sian salonan ornamaĵon. Kaj la knito Salome kompreneble estis tro respektoplena por forigi ilin.

Nun ŝi aŭdis ke Tu-tiki kaj Mumintrolo interparolas sub la balancoseĝo — kaj tuj komprenis ke la afero koncernas ŝian amatan hemulon.

Ĉi tio ne plu eblas, diris la voĉo de Tu-tiki en la mallumo. Ni devas reakiri trankvilon. Post kiam li komencis sian kornomuzikon, mia muzikema soriko rifuzas ludi fluton. La plej multaj el miaj nevideblaj amikoj fuĝis norden. La gastoj estas nervozaj kaj malvarmumas ĉar ili sidas subglacie dum la tutaj tagoj. Kaj Jelp kaŝiĝas en la ŝranko ĝis mallumiĝas. Iu devas diri al li ke li foriru.

Mi ne povas, diris Mumintrolo. Li tiel certas ke ni ŝatas lin.

Do ni devas trompe forpeli lin, diris Tu-tiki. Rakontu al li ke la deklivoj en Soleca Montaro estas multe pli altaj kaj bonaj ol ĉi tie.

Sed tie ja ne troviĝas skideklivoj, diris Mumintrolo riproĉe. Nur abismoj kaj dentaj rokoj kiuj eĉ ne surhavas neĝon.

La eta knito Salome frostotremis, kaj ŝiaj okuloj eklarmis.

Tu-tiki diris: Hemulo ĉiam elturniĝas. Kaj ĉu vi trovas pli bone lasi lin kompreni ke ni ne ŝatas lin? Pensu pri la afero.

Ĉu ne vi povas fari tion, petis Mumintrolo mizervoĉe.

Li loĝas en via ĝardeno, diris Tu-tiki. Estu pli brava! Ĉiuj pli bonfartos poste. Ankaŭ li.

Poste silentiĝis. Tu-tiki elrampis tra la fenestro.

La eta knito Salome kuŝis sendorma gapante en la mallumon. Ili intencis forsendi la hemulon kaj la latunan kornon.

Ili intencis lasi lin fali en abismon. Troviĝis nur unu afero por fari. Necesas averti lin pri Soleca Montaro. Sed delikate. Tiel ke li ne komprenas, ke ili volas liberiĝi de li, ĉar tio malĝojigus lin.

La knito Salome dum la tuta nokto restis sendorma cerbumante. Ŝia eta kapo ne kutimis je tiel gravaj pensadoj, kaj je la mateniĝo ŝi senpove endormiĝis. Ŝi preterdormis la matenan kafon kaj la tagmanĝon, kaj neniu eĉ memoris ŝin.

Post la kafo Mumintrolo iris sur la skideklivon.

Saluton! diris la hemulo. Vi ne estas tre parolemaj, mi rimarkis. Tuj kiam mi venas vi iĝas silentaj kaj foriras.

Mumintrolo rapide rigardis lin, sed la hemulo ŝajnis nur interesita kaj gaja. Tiam Mumintrolo longe enspiris kaj diris: La afero estas ke hazarde troviĝas tre mirindaj deklivoj en Soleca Montaro.

Ĉu vere? diris la hemulo.

Jes ja! Enormaj! daŭrigis Mumintrolo nerve. Ili deklivas supren kaj suben kaj estas vere enormaj!

Oni devus esplori ilin, diris la hemulo. Sed estas sufiĉe malproksime. Se mi ekirus tien povus okazi, ke ni ne plu renkontiĝus ĝis printempe. Kaj tio ja estus bedaŭrinda, ĉu ne?

Jes, diris Mumintrolo mensoge kaj ege ruĝiĝis.

Sed tamen imagu, pripensis la hemulo. Tio estus vivo en sovaĝejo! La vespera lignofajro kaj ĉiumatene nova montopinto por venki! Longaj glitadoj en la ravinoj kun mola netuŝita neĝo kiu susuras kiam la skioj tratranĉas…

La hemulo profundiĝis en revado. Vi estas vere afabla kiam vi interesiĝas pri mia skiado, li diris danke.

Mumintrolo gapis al li. Kaj poste ne plu eblis. Li kriis: Sed tiuj deklivoj estas danĝeraj!

Ne por mi, diris la hemulo. Vi tre afable zorgas, sed mi amas deklivojn.

Sed tiuj deklivoj estas vere neeblaj! kriis Mumintrolo. Ili kondukas rekte en abismon kaj ili eĉ ne surhavas neĝon! Mi diris tute erare! Nun mi subite ekmemoras, ke ili tute ne konvenas por skiado!

Ĉu vi certas pri tio? demandis la hemulo surprizite.

Kredu min, petis Mumintrolo. Mi petas, restu ĉe ni. Mi pripensis lerni skii…

Nu, en tiu okazo, diris la hemulo. Se vi tiel ege volas ke mi restu.

Post la interparolo kun la hemulo Mumintrolo estis tro afliktita por hejmeniri. Anstataŭe li vagis ĝis la marbordo kaj sekvis ĝin foren kun granda kromvojo ĉirkaŭ la bandometo.

Paŝante li sentis sin pli kaj pli senŝarĝigita. Fine li preskaŭ emociiĝis, fajfadis kaj lerte piedbatis glacipecon antaŭ si laŭ la strando. Kaj tiam malsubite komencis neĝi.

Ĝi estis la unua neĝado post Novjaro, kaj Mumintrolo tre surpriziĝis.

Unu floko post alia kuŝiĝis por degeli sur lia varma nazo. Li kaptis ilin enmane por admiri ilin dum mallonga sekundo, li rigardis supren kaj vidis ilin sinki kontraŭ lin, pli kaj pli multaj, pli molaj kaj malpezaj ol lanugoj.

Ĉu ĉi tiel okazas, pensis Mumintrolo. Kaj mi supozis ke ĝi kreskas de sube.

La aero pli mildiĝis. Oni vidis nenion ĉirkaŭ si pro falanta neĝo, kaj Mumintrolon kaptis la sama mirego kiun li kutimis senti somere vadante en la maron. Li deĵetis de si la banmantelon kaj faletendis sin en neĝamason.

Vintro! li pensis. Ja eblas ŝati ĝin!

Krepuske vekiĝis la knito Salome kun angora sento ke io tro malfruas. Poste ŝi memoris la hemulon.

Ŝi saltis suben de la komodo, unue sur seĝon kaj poste sur la plankon. La salono estis malplena, ĉar ĉiuj estis bandome por vespermanĝi. La knito Salome grimpis en la fenestron kaj ekploronte ĵetis sin eksteren tra la neĝa tunelo.

Eksterdome troviĝis neniu luno kaj neniu nordlumo. Nur dense falanta neĝo kiu gluiĝis al la vizaĝo kaj robo kaj malhelpis al ŝi paŝi. Ŝi palpiris ĝis la neĝdomo de la hemulo kaj rigardis enen. Ĝi estis malluma kaj forlasita.

Tiam paniko kaptis la kniton Salome, kaj anstataŭ atendi ŝi ekiris en la neĝegadon.

Ŝi vokis al sia adorata hemulo, sed tio estis kiel kriado tra plumkusenoj. Ŝiaj nerimarkeblaj piedsignoj tuj estis kaŝitaj de falanta neĝo.

Vespere la neĝado ĉesis.

Ĝi fortiriĝis kiel malpeza kurteno kaj la perspektivo estis libera ĝis fore mare kie malhelblua nuba muro kaŝis la sunsubiron.

Mumintrolo rigardis la minacan veteron kiu ruliĝis antaŭen tie ekstere. Estis kvazaŭ la kurteno leviĝus por la lasta drama akto de teatraĵo. La scenejo etendiĝis blanka kaj malplena ĝishorizonte, kaj surstrande rapide mallumiĝis. Mumintrolo kiu neniam spertis neĝoŝtormon kredis ke tio estas fulmotondro. Li preparis sin ne ektimi kiam venos la unua tondrado.

Sed neniu tondro venis.

Nek fulmoj.

Anstataŭe leviĝis eta neĝokirlo el la blanka ĉapo sur unu el la altaĵetoj ekster la bordo.

Malkvietaj ventpuŝoj rapidis tien-reen super la glacio kaj flustris en la ĉeborda arbaro. La malhelbluo kreskis kaj la ventpuŝoj iĝis pli bruskaj.

Subite ŝajnis ke granda pordo blovmalfermiĝis, la mallumo ekfaŭkis kaj ĉio iĝis plena de fluganta malseka neĝo.

Ĝi ne plu falis de supre, ĝi preterkuris laŭ la grundo, ĝi muĝis kaj puŝis kiel viva estaĵo.

Mumintrolo perdis la ekvilibron kaj ruliĝis sur la neĝo. Neĝo plenigis liajn orelojn kaj li terure ektimis.

La tempo kaj la tuta mondo estis perditaj.

Ĉio palpebla kaj videbla forflugis, kaj restis nur envultita kirlaĵo el dancanta malseka mallumo.

Iu prudentulo povus informi ke nun komenciĝas la longa printempo.

Sed hazarde ĝuste tiam troviĝis neniu prudentulo sur la strando, nur konfuzita mumintrolo kiu rampis mane-piede kontraŭ la vento en tute malĝusta direkto.

Li rampis, rampadis kaj neĝo ŝtopis liajn okulojn kaj kolektiĝis surnaze kiel granda duno. Mumintrolo pli kaj pli konvinkiĝis ke la vintro elpensis ĉi tion por montri al li definitive ke li ne elturniĝas.

Unue trompi lin per bela kurteno el malrapide falantaj neĝflokoj, kaj poste ĵeti ĉiun belan neĝon en lian vizaĝon per ŝtormo. Ĝuste tiam, kiam li kredis komenci ŝati la vintron.

Iom post iom Mumintrolo ekkoleris.

Li stariĝis kaj provis krii kontraŭ la ŝtormo. Li batis al la neĝo kaj iom ĝemis, ĉar ĉiuokaze neniu povis aŭdi lin.

Kaj poste li laciĝis.

Li turnis la dorson al la neĝoŝtormo kaj ĉesis batali.

Nur tiam Mumintrolo rimarkis ke la vento estas varma. Ĝi kunportis lin en la blovatan neĝon, ĝi malpezigis lin kaj donis al li imagon de flugado.

Mi estas nenio krom vetero kaj vento, mi estas peco de la neĝoŝtormo, pensis Mumintrolo kaj ĉesis fiksteni sin. Estas preskaŭ kiel somere. Oni batalas kontraŭ la ondoj, kaj poste oni turnas sin kaj lasas sin flosi teren sur la surfo, velas for kiel korko kun amaso da etaj ĉielarkoj en la onda ŝaŭmo kaj surteriĝas ridante kaj nur konvene timigite ĉe la strando.

Mumintrolo etendis la brakojn kaj flugis.

Nur provu timigi, li pensis feliĉe. Nun mi ekkomprenis vin. Vi ne estas pli terura ol ĉio alia, se oni nur ekkomprenas vin. Nun vi ne plu povas trompi min.

Kaj la vintro dancis plu kun li laŭ la tuta longa strando, ĝis li falis sur la nazon stumblante sur la subneĝa ponteto kaj vidis malintensan varman lumon tra la fenestro de la bandometo.

Ho, ĉu mi estas savita, diris Mumintrolo elrevigite. Domaĝe ke ĉio ekscita ĉiam finiĝas kiam oni ne plu timas ĝin sed finfine povus amuziĝi.

Kiam la pordo malfermiĝis vaporanta varma aero fluis eksteren en la ŝtormon, kaj Mumintrolo malklare vidis ke la bandometo plenplenas de bestoj.

Jen unu el ili! iu vokis.

Kiu do estas la alia? demandis Mumintrolo kaj viŝis neĝon el la okuloj.

La knito Salome misvagis en la neĝoŝtormo, diris Tu-tiki seriozmiene.

Glaso da varma fruktsuko alŝvebis tra la aero. Dankon, diris Mumintrolo al la nevidebla soriko. Poste li diris: Sed la knito Salome ja neniam iras eldomen?

Ankaŭ ni ne povas kompreni tion, diris la pli aĝa homso. Kaj ne utilas serĉi ĝis la neĝoŝtormo kvietiĝis. Ŝi povas esti ie ajn kaj supozeble estas kovrita de neĝo.

Sed kie estas la hemulo? demandis Mumintrolo.

Li tamen eliris por serĉi, diris Tu-tiki. Ŝi iomete rikanis aldonante: Ŝajne vi interparolis pri Soleca Montaro.

Nu, kio do, diris Mumintrolo bruske.

La rideto de Tu-tiki kreskis. Vi havas bonegan persvadan talenton, ŝi diris. La hemulo rakontis al ni ke la skideklivoj en Soleca Montaro estas mizeraj. Li tre ĝojis ke ni tiel ŝatas lin.

Sed mi pensis… komencis Mumintrolo.

Trankviliĝu, diris Tu-tiki. Povas okazi ke ni komencas ekŝati la hemulon.

Ja tre eblas, ke la hemulo ne havis komprenon pri pli fajnaj nuancoj kaj ke li ne ĉiam perceptis kion liaj kunuloj pensis. Sed li havis flarsenson pli bonan ol tiun de la hundo Jelp. (Krome la flarsenso de Jelp ĝuste nun estis difektita de sentimentala pensado.)

La hemulo trovis du malnovajn tenisrakedojn en la subtegmentejo, kaj tiujn li uzis kiel neĝorakedojn. Li trankvile tretis antaŭen tra la neĝoŝtormo kun la nazo altere klopodante trovi la malfortan odoron de la plej malgranda knito el ĉiuj.

Li ekpensis eniri en sian neĝdomon, kaj tie li flaris la knitodoron.

La eta besto estis ĉi tie por serĉi min, la hemulo bonvole pensis. Kaj kial ŝi faris tion… Subite la hemulo malklare memoris ke la knito Salome iam provis rakonti ion al li sed estis venkita de sia timideco.

Dum li paŝis plu tra la neĝoŝtormo lia memoro vidis unu imagon post alia: La knito atendante sur la skideklivo… la knito kurante sur la skispuro… la knito flarante la latunan kornon… Kaj la hemulo konsternite pensis: Mi ja estis malamika al ŝi. Li ne eksuferis pro malbona konscienco, ĉar tio malofte trafas hemulojn. Sed li pli ekdeziris trovi la kniton Salome.

Do li genuis surneĝe por esti certa ne perdi la odorspuron.

Ĝi vagis tien-reen, kiel bestetoj vagas kiam ili estas paralizitaj de teruriĝo. Iufoje la knito estis sur la ponto kaj danĝere proksime al ĝia rando. Poste la odorspuro supreniris laŭ la deklivo kaj malaperis.

La hemulo pensis dum kelka tempo, kio por li estis sufiĉe ĝena.

Poste li ekfosis. Li elfosis la tutan deklivon. Kaj fine li trovis ion malgrandan kaj varman.

Ne timu, diris la hemulo. Estas nur mi.

Li ŝovis la kniton inter la puloveron kaj la lamlanan ĉemizon, stariĝis kaj plu plaŭdpaŝis sur la neĝorakedoj.

Efektive li preskaŭ forgesis la kniton Salome kaj pensis nur pri varma fruktsuko.

En la sekva tago kiu estis dimanĉo la vento denove kvietiĝis. Estis varme kaj nebule kaj oni sinkis preskaŭ ĝisnaze en neĝon.

La tuta valo aspektis kiel petola luna pejzaĝo. Dunoj kuŝis kiel enormaj rondaj buloj aŭ belkurbaj altaĵoj kun tranĉile akra eĝo. Ĉiu branĉeto surhavis grandan neĝan ĉapelon. Kaj la arboj aspektis kiel altegaj kukoj komponitaj de sukeraĵisto kun originala fantazio.

Esceptokaze ĉiuj gastoj svarmis eldomen en la neĝon kaj aranĝis grandegan neĝbulan militon. Ja la konfitaĵo estis pli-malpli elĉerpita, sed ĝi vere donis al ili brakan kaj kruran forton.

La hemulo sidis sur la tegmento de la ŝtipejo ludante latunan muzikon kun la feliĉa knito Salome apud si.

Li ludis «Enmarŝo de hemuloj» kaj finis sian preferatan muzikaĵon per speciale komponita trilo. Poste li turnis sin al Mumintrolo kaj diris: Nun vi ne malĝoju, sed mi intencas tamen ekiri al Soleca Montaro. Sed venontan vintron mi promesas instrui al vi skiadon.

Sed mi ja diris, komencis Mumintrolo zorgeme.

Mi scias, mi scias, interrompis la hemulo. Vi pravis tiam. Sed post ĉi tiu neĝoŝtormo la deklivoj tie for estas vere bonegaj. Kaj pripensu kiom pli da freŝa aero troviĝas tie!

Mumintrolo rigardis al Tu-tiki.

Ŝi kapjesis. Tio signifis: Lasu lin iri. Tiu afero estas solvita, kaj nun ĉio aranĝas sin mem.

Mumintrolo iris endomen kaj malfermis la kahelfornajn lukojn. Unue li mallaŭte vokis sian prapatron. Softa rekona signalo kiu sonis proksimume ĉi tiel: Tiu-uu, tiu-uu. La prapatro ne respondis.

Mi traktis lin neglekte, pensis Mumintrolo. Sed kio nun okazas efektive estas pli interesa ol tio kio okazis antaŭ mil jaroj.

Li eligis la grandan skatolon kun fraga konfitaĵo el la kahelforno. Poste li skribis per karbo sur la papera kovrilo: «Al mia malnova amiko la hemulo.»

Tiuvespere Jelp devis strebi antaŭen tra neĝo dum tuta horo por atingi sian sopiran kavon. Ĉiufoje kiam li sidis tie sopirante la kavo iom pligrandiĝis, sed nun ĝi situis profunde en neĝamaso.

Soleca Montaro estis komplete neĝkovrita kaj etendiĝis antaŭ li en delikata blankeco. Estis senluna nokto, sed la steloj brilis nekutime intense tra la humida aero. Malproksime tondris neĝlavango. Jelp sidiĝis por atendi la lupojn.

Ĉi-nokte li devis atendi longe.

Li imagis kiel ili kuras antaŭen sur la neĝa tereno, grizaj, grandaj kaj fortaj — kiel ili subite haltas aŭdante lin tirboji ĉe la arbara rando.

Eble ili pensas: Tie for troviĝas kamarado. Kuzo kun kiu eblus konatiĝi…

La penso ekscitis Jelp’on kaj lia fantazio iĝis pli aŭdaca. Li pluornamis sian revon atendante. Li lasis la luparon aperi fore sur altaĵo. Ili alkuras kontraŭ lin… Ili svingas la vostojn… Tiam Jelp memoris ke vera lupo neniam svingas la voston.

Sed tio ne gravis. Ili tamen alvenas, ili rekonas lin… Ili fine decidis ke li rajtu akompani ilin…

La danĝero de la revo superis la solan hundon, li turnis la kapon al la steloj kaj tirbojis.

Tiam respondis la lupoj.

Ili estis tiel proksime ke teruro kaptis Jelp’on. Li faris mallertan provon fosante kaŝi sin en la neĝo. Okuloj eklumis ĉie ĉirkaŭ li.

Nun la lupoj estis tute silentaj. Ili staris en rondo ĉirkaŭ li, kaj la rondo proksimiĝis.

Jelp svingis la voston kaj jelpis, sed neniu respondis. Li prenis sian lanan ĉapon kaj ĵetis ĝin supren por montri, ke li volonte ludus kaj efektive estas sufiĉe senkulpa.

Sed la lupoj eĉ ne rigardis la ĉapon. Subite Jelp sciis, ke li eraris. Ili ne estas liaj fratoj, kaj ne eblus amuziĝi kun ili.

Eblus nur esti manĝita kaj eventuale havi tempon penti, ke li kondutis kiel azeno. Li ĉesis svingi la voston pensante: Domaĝe. Mi povus dormi ĉiunokte anstataŭ sidi ĉi tie en la neĝo sopirante ĝis frenezo…

La lupoj proksimiĝis.

Tiam klara sono de korno ekpenetris tra la arbaro. Ĝi estis reeĥo el latuna muziko, kiu forskuis la neĝon el la arboj kaj igis la flavajn okulojn palpebrumi. En sekundo la danĝero malaperis kaj Jelp sidis sola apud sia lana ĉapo. Sur larĝaj neĝrakedoj la hemulo venis glitante supren laŭ la deklivo.

En lia dorsosako kuŝis la knito Salome varma kaj dormema aŭskultante la muzikon.

Ĉu vi sidas ĉi tie, hundeto? diris la hemulo. Ĉu vi longe atendis min?

Ne, respondis Jelp.

Baldaŭ ni havos kruston sur la neĝo, diris la hemulo gaje. Kaj kiam ni atingos Solecan Montaron vi ricevos varman lakton el mia termoso.

Kaj la hemulo glitis plu sen rigardi dorsen.

Jelp plandis post li. Tio ŝajnis al li la plej prudenta afero kiun li povus fari.

Sesa ĉapitro La unua printempo

Post la unua printempa ŝtormo malkvieto kaj ŝanĝo aperis en la valo. La gastoj komencis sopiri hejmen pli ol iam. Unu post alia foriris, ofte nokte, kiam la neĝokrusto faciligis marŝadon sur la neĝo. Iuj faris al si skiojn, kaj ĉiuj kunportis almenaŭ malgrandan skatolon da konfitaĵo. La lastaj devis dividi inter si la kruĉon da torfberoj.

Fine la plej lasta gasto ekiris trans la ponton, kaj la konfitaĵa kelo estis absolute malplena.

Nun restas nur ni, diris Tu-tiki. Vi kaj mi kaj eta Mim. Kaj la misteruloj jam kaŝis sin ĝis la venonta vintro.

Mi neniam vidis tiun kun la arĝentaj kornoj, diris Mumintrolo. Nek tiujn etajn kun longaj kruroj kiuj bloviĝis super la glacio. Nek tiun nigran kiu flugis super la fajro kun grandegaj okuloj.

Ili apartenis al la vintro, diris Tu-tiki. Ĉu vi ne sentas ke nun estos printempo?

Mumintrolo kapneis. Ĝi estas tro frua. Mi ne povas rekoni ĝin, li diris.

Sed Tu-tiki turnis sian ruĝan ĉapon inverse, kaj la interna flanko estis palblua. Ĉi tiel mi ĉiam faras kiam mia nazo sentas la printempon, ŝi diris. Kaj poste ŝi sidiĝis sur la puto-kovrilon kaj kantis jene:

Mi estas Tu-tiki

kiu inversigis la ĉapon!

Mi estas Tu-tiki

kiu flaras varmajn ventojn.

Jen venas la grandaj ŝtormoj.

Jen venas la tondraj lavangoj.

Jen turnas sin la tero

kaj ĉio iĝas alia.

Jen ĉiuj povas demeti la lanan kalsonon

kaj meti ĝin en ŝrankon.

Iuvespere kiam Mumintrolo hejmeniris de la bandometo li haltis mezvoje streĉante la orelojn.

Estis nuba, varma nokto plena de moviĝado. La arboj jam antaŭlonge deskuis la neĝon, kaj li aŭdis ilin skui siajn branĉojn en la mallumo.

De fore elsude venis forta ventpuŝo. Li povis sekvi ĝin susure trairi la arbaron kaj pluiri preter li supren laŭ la kontraŭa deklivo.

Pluvo da akvogutoj falis el la arboj suben en la malheliĝantan neĝon, kaj Mumintrolo levis la nazon flarante.

Eble tio estis odoro de tero. Li pluiris sciante ke Tu-tiki pravas, vere iĝas printempo.

Unuafoje en longa tempo Mumintrolo zorge rigardis siajn dormantajn patron kaj patrinon. Li tenis la lampon super Snorkfraŭlino rigardante ŝin penseme. Ŝia vila fruntharo glimis en la lampobrilo, ŝi vere estis tre dolĉa. Tuj vekiĝinte ŝi kuros en la vestejon por preni sian verdan printempan ĉapelon. Ŝi ĉiam faradis tiel.

Mumintrolo metis la lampon sur la kahelfornan kornicon kaj rigardis ĉirkaŭ si en la salono. Efektive aspektis terure tie. La plej multaj aĵoj estis fordonacitaj, pruntedonitaj aŭ tutsimple ŝtelitaj de iu malzorgema gasto.

Kio restis troviĝis en nepriskribebla malordo. La kuirejo estis plena de uzita manĝilaro. La fajro en la hejtforno baldaŭ estingiĝos, ĉar la brulligno elĉerpiĝis. La konfitaĵa kelo estis malplena. Kaj la fenestrovitro rompita.

Mumintrolo cerbumis. Surtegmente la malseka neĝo komencis defali. Ekkrakis kiam ĝi falis teren ekster la domo. La supra parto de la suda fenestro subite montris pecon da nuba nokta ĉielo.

Mumintrolo iris ĝis la dompordo kaj palpesploris ĝin. Ŝajnis al li ke ĝi iomete cedas. Tiam li serĉis piedapogon surplanke kaj almetis sian plenan forton.

Tre, tre malrapide la elira pordo malfermiĝis ŝovante antaŭ si la neĝamason.

Mumintrolo ne rezignis antaŭ ol la pordo plene malfermiĝis al la nokto.

Nun la vento alkuris rekte al la salono. Ĝi forblovis la polvon el la tulo de la lustro kaj rondiris unu turnon en la kahelforna cindro. Poste ĝi iomete levis la kolorbildojn gluitajn surmure. Unu el ili malfiksiĝis kaj flugis eldomen.

Odoro de nokto kaj pingloarbaro troviĝis en la ĉambro, kaj Mumintrolo pensis: Ĉi tio estas bona. Necesas de temp’ al tempo aerumi sian familion. Li eliris sur la ŝtuparon kaj rigardis en la humidan mallumon.

Nun mi havas ĉion, diris Mumintrolo al si. Mi havas la tutan jaron. Ankaŭ la vintron. Mi estas la unua mumintrolo kiu vivis dum tuta jaro.

Efektive ĉi tiu vintra rakonto devus finiĝi ĝuste nun. Tiu unua printempa nokto kaj la ŝtormo kiu blovas en la salonon siamaniere estas pompa fino, kaj poste oni havus liberan eblon mem elpensi kiel ĉio pluis. Sed efektive tio signifus trompon.

Ĉar ĉiuokaze ne eblas esti absolute certa pri tio, kion diris la patrino vekiĝinte. Nek ĉu la prapatro rajtis plu loĝi en la kahelforno. Nek ĉu Snufmumriko atingis reveni antaŭ ol la libro finiĝis. Nek ĉu la mimlino elturniĝis sen la kartona skatolo. Nek kie Tu-tiki loĝis kiam la bandometo vere refariĝis bandomo. Nek pri amaso da aliaj aferoj.

Sendube estas pli bone daŭrigi.

Antaŭ ĉio la glacirompiĝo gravas, ĝi estas ege tro drama por esti ekskludita.

Nun venis la sekreta monato kun belaj sunaj tagoj, gutado de tegmentoj, ventoj kaj flugantaj nuboj — kaj dumnokte akra malvarmo kun neĝokrusto kaj blindiga lunbrilo. Mumintrolo rondiris en sia valo kun kapturno pro atendo kaj fiero.

Nun alvenis la printempo, tamen ne kiel li antaŭe pensis. Ĝi ne plu estis tiu, kiu liberigis lin de fremda kaj malamika mondo, sed ĝi estis la natura daŭrigo de nova sperto, kiun li venkis kaj proprigis.

Li esperis ke la printempo estos tiel longa ke li konservos sian atendon kiel eble plej longe. Ĉiumatene li preskaŭ timis la plej mirindan: ke iu en la familio vekiĝos. Li moviĝis singarde kaj zorge evitis alpuŝi ion en la salono. Kaj poste li kuris en la valon por flari la novajn odorojn kaj vidi kio okazis de hieraŭ.

Peco da tero sude de la ŝtipejo komencis iĝi senneĝa. La betuloj ekhavis ombreton da ruĝa tono — sed oni vidis ĝin nur defore. La suno radiis rekte en la neĝdunojn, kiuj iĝis fragilaj kaj rompiĝemaj kiel vitro. Kaj la glacio malheliĝis, kvazaŭ la maro tralumus ĝin.

Eta Mim ankoraŭ glitadis tie ekstere. Ŝi interŝanĝis la skatolkovrilojn al kuirejaj tranĉiloj metitaj eĝe sub la ŝuoj.

Jen kaj jen Mumintrolo vidis ŝiajn spurojn en formo de okoj sur la glacio, sed malofte ŝin mem.

Ŝi ĉiam posedis la kapablon amuziĝi kun si mem, kaj kion ajn ŝi pensis kaj opiniis pri la printempo, ŝi sentis neniun bezonon informi iun pri la afero.

Tu-tiki purigis la bandometon.

Ŝi viŝis ĉiujn ruĝajn kaj verdajn fenestrajn vitrojn puraj, por ke la unua somera muŝo bonfartu, ŝi pendigis la banmantelojn en la sunbrilon kaj provis ripari la kaŭĉukan hemulon.

Nun la bandomo refariĝos bandomo, ŝi diris. Poste kiam ĉie estos varmege kaj verde kaj vi kuŝos kun la ventro kontraŭ la varmaj tabuloj sur la banponteto aŭdante akvoklukadon kontraŭ la strando…

Kial vi ne diris tion vintre, demandis Mumintrolo. Tio konsolus min. Mi diris: jen kreskis pomoj. Kaj vi nur respondis: sed nun kreskas neĝo. Ĉu vi ne komprenis ke mi estis melankolia?

Tu-tiki levis la ŝultrojn. Necesas ĉion mem eltrovi, ŝi diris. Kaj grimpi trans ĉion tute sola.

La suno brulis, brulegis.

Ĝi boris truetojn kaj kanalojn en la glacio, kaj tie sube la maro malkvietiĝis kaj sopiris supren.

Trans la horizonto grandaj ŝtormoj vagis tien-reen.

Dumnokte Mumintrolo kuŝis aŭdante krakadon kaj klakadon en la dormanta domo.

La prapatro silentis. Li jam fermis malantaŭ si la kahelfornajn lukojn kaj eble denove reiris mil jarojn. La kamenklapa ŝnuro malaperis en la fendo inter la kahelforno kaj la muro, kun franĝoj kaj perloj kaj la tuta kompleto.

Li ŝatis ĝin, pensis Mumintrolo. Nun li ne plu dormis en la korbo kun lignolano sed translokiĝis en sian propran liton. Matene la suno penetris pli kaj pli profunde en la salonon kaj surprizite lumigis araneaĵojn kaj polvotufojn. La plej grandajn polvotufojn kiuj volviĝis rondaj kaj personecaj, Mumintrolo kutimis porti en la verandon. Sed la malgrandaj rajtis kuradi laŭplaĉe.

Posttagmeze la tero sub la suda fenestro varmiĝis. Sube en ĝi ekis moviĝado de brunaj bulboj kiuj rompiĝis kaj etaj radikfadenoj kiuj fervore ensuĉis la degelantan neĝon.

Kaj en iu blova tago tuj antaŭ la krepusko aŭdiĝis forta kaj majesta knalo fore de la maro.

Nu bone, diris Tu-tiki kaj demetis sian tetason. Jen la printempa kanonado.

La glacio malrapide ondis kaj nova knalo tondre alproksimiĝis.

Mumintrolo elkuris el la bandometo por aŭskulti en la varma vento.

Rigardu, jen venas la maro, diris Tu-tiki malantaŭ li.

Malproksime mare siblis blanka rando el ondoj, koleraj kaj malsataj ondoj kiuj ronĝis pecon post peco de la vintra glacio.

Nun nigra fendo kuris tra la glacio, ĝi iris tien-reen ĝis ĝia forto elĉerpiĝis kaj ĝi malaperis. La maro refoje leviĝis. Kaj la fendoj pluiris. Ili plivastiĝis.

Nun mi konas iun kiu devos rapidi, diris Tu-tiki.

Eta Mim sendube jam vidis ke io okazos. Sed ŝi tutsimple ne povis rezigni. Ŝi devis iri tien por rigardi, eksteren tute ĝis la loko kie la maro liberiĝis. Ŝi glitis ĝis la lasta glacirando kaj faris fieran okon tuj antaŭ la vizaĝo de la maro.

Poste ŝi turnis sin kaj rapide glitis reen sur la rompiĝantajn glacipecojn.

Unue estis nur delikataj fendoj. «Danĝere» skribis la fendoj, kien ajn oni rigardis.

La glacio ondis, altiĝis kaj malaltiĝis, kaj de temp’ al tempo kanonpafo de festo kaj detruo pelis frostotremojn de feliĉo laŭ la dorso de eta Mim.

Espereble tiuj idiotoj ne venos ĉi tien por savi min, ŝi pensis. Tio detruus ĉion. Ŝi glitis for tiel ke la kuirejaj tranĉiloj kliniĝis flanken, sed la bordo ne alproksimiĝis.

Nun la fendoj malfermis sin kaj iĝis riveroj. Kolera ondeto ŝprucis supren.

Kaj subite la maro estis plena de balanciĝantaj glaciinsuloj kiuj konfuzite kunpuŝiĝis unu kontraŭ la alia. Sur unu el ili staris eta Mim vidante la akvon vastiĝi ĉirkaŭe, kaj ŝi pensis sen tre granda timo: Jen bela afero.

Mumintrolo ekiris por savi ŝin. Tu-tiki dum kelka tempo rigardis, poste ŝi eniris en la bandometon por varmigi akvon sur la kameno. Nu ja, ŝi diris suspire. Savi kaj saviĝi. Tiel ĉiam estas en iliaj aventuraj rakontoj. Mi dezirus ke iu iam verku pri tiu kiu klopodas poste varmigi la heroojn.

Kurante Mumintrolo rigardis fendeton kiu kuris apud li tra la glacio. Ĝi havis la saman rapidecon kiel li. Li sentis la glacion leviĝi pro la mara hulado, poste ĝi disrompiĝis kaj komencis ondi.

Eta Mim staris senmova sur sia glacipeco rigardante la saltantan mumintrolon. Li aspektis precize kiel resaltanta kaŭĉuka pilko, kaj liaj okuloj estis globaj pro ekscitiĝo kaj peno. Kiam li saltis apud ŝin, Mim levis la brakojn kaj diris: Metu min sur vian kapon por ke mi povu salti for kiam okazos malfeliĉo.

Ŝi kaptis firman prenon al liaj oreloj kaj kriis: Tuta kompanio al strando, ek!

Mumintrolo ĵetis rapidan rigardon al la bandomo. Leviĝis fumo el la kamentubo, sed neniu staris surponte por maltrankvili. Li hezitis kaj liaj kruroj laciĝis pro elreviĝo.

Ekiru! kriis eta Mim.

Kaj Mumintrolo saltis. Li saltis, saltadis, kunpremante la dentojn dum liaj kruroj tremegis. Ĉiufoje kiam li transiris sur novan glacipecon li ricevis malvarman duŝon sur la ventron.

La tuta glacia tegaĵo jam disrompiĝis kaj la ondoj dancis valson.

Tenu la takton! vokis eta Mim. Nun venas ondo… nun vi sentas ĝin subpiede… saltu!

Kaj Mumintrolo saltis, ĝuste kiam la ondo malrapide antaŭenpuŝis la glacipecon sub li. Un’ du tri, un’ du tri, kalkulis eta Mim laŭ valsa takto. Un’ du tri restu — un’ du tri saltu!

Liaj kruroj tremis kaj la ventro estis tute glacikovrita. Subite la nuba ĉielo disrompiĝis en ruĝan sunsubiron kaj la glacio kaj ondoj brilis tiel ke doloris al la okuloj. La dorso de Mumintrolo varmiĝis, sed lia ventro frostiĝis kaj la tuta kruela mondo valsis kun li.

En la bandoma fenestro Tu-tiki serioze sekvis ĉion, kaj nun ŝi vidis ke okazos malfeliĉo.

Aj aj, ŝi pensis. Li ja ne scias ke mi rigardis lin dekomence…

Ŝi elkuris sur la ponteton kaj kriis brave!

Sed tiam jam estis tro malfrue.

Mumintrolo ne havis fortojn por la lasta sola salto kaj nun kuŝis enmare ĝisorele dum eta vigla glacipeco batadis al li la nukon.

Eta Mim lasis liajn orelojn kaj faris longan salton teren. Estas strange kiel simple oni kutimas elturniĝi, se oni estas Mim.

Jen ekprenu, diris Tu-tiki kaj etendis firman manon. Ŝi kuŝis surventre sur la lavtabulo de Muminpanjo rigardante rekte en la ekscititajn okulojn de Mumintrolo.

Bone, bone… ŝi diris. Malrapide Mumintrolo estis haŭlata trans la glacian randon, li krablis inter la strandajn ŝtonoj kaj diris: Vi eĉ ne eliris por rigardi.

Mi vidis vin tra la fenestro, diris Tu-tiki zorgeme. Nun envenu en la bandomon por varmiĝi.

Ne, mi iros hejmen, diris Mumintrolo. Li surpiediĝis kaj stumble ekiris.

Varman fruktsukon! vokis Tu-tiki post li. Ne forgesu trinki ion varman!

La vojo estis malseka pro degelinta neĝo, kaj Mumintrolo sentis radikojn kaj pinglojn sub la piedoj, li frostis tiel ke li tremegis, kaj la kruroj ankoraŭ estis malstabilaj.

Li apenaŭ turnis la kapon kiam eta sciuro saltadis trans la vojon.

Bonan printempon, diris la sciuro distrite.

Ne tro bonan, diris Mumintrolo pluirante. Subite li haltis gapante al la sciuro. Ĝi havis grandan tufan voston kiu brilis en la sunsubiro.

Ĉu oni nomas vin la belvosta sciuro? Mumintrolo malrapide demandis.

Certe, diris la sciuro.

Ĉu estas vi! ekkriis Mumintrolo. Ĉu vere estas vi!? Kiu renkontis la glacian sinjorinon?

Mi ne memoras, diris la sciuro. Sciu, mi tre facile forgesas.

Klopodu memori, petis Mumintrolo. Ĉu vi eĉ ne memoras la agrablan matracon el lanaj tufoj?

La sciuro gratis malantaŭ la orelo cerbumante. Mi memoras multajn matracojn, li diris. Lantufajn kaj aliajn. Lantufojn mi plej multe ŝatas.

Kaj la sciuro senpense saltis plu en la arbaron.

Ĉi tion mi devos esplori poste, pensis Mumintrolo. Nun mi tro multe frostas. Mi devas iri hejmen…

Kaj jen li ternis, ĉar unuafoje en sia vivo li ege malvarmumis.

La hejtforno en la kelo ĉesis bruli, kaj en la salono estis tre malvarme.

Mumintrolo kun tremantaj manoj etendis tapiŝon post tapiŝo sur la ventron, sed malgraŭ tio li ne pli varmiĝis. Doloris al lia kruro kaj pikis al lia gorĝo. Subite la vivo estis nur malĝoja kaj lia nazo ŝajnis fremda kaj enorma. Li klopodis volvi sian glacie malvarman voston, kaj jen li refoje ternis.

Tiam vekiĝis lia patrino.

Ŝi ne aŭdis la kanonpafojn de la glacirompiĝo, nek la neĝoŝtormon kiu hurlis en la kahelforno, ŝia domo estis plena de malkvietaj gastoj kaj la vekhorloĝoj sonoradis dum la tuta vintro sen veki ŝin.

Nun ŝi malfermis la okulojn kaj plenveke rigardis al la plafono.

Poste ŝi eksidis enlite dirante: Nun vi ekhavis malvarmumon.

Panjo, diris Mumintrolo kun klakantaj dentoj, se mi nur certus ke li estas la sama sciuro kaj ne iu nova.

La patrino iris rekte en la kuirejon por varmigi fruktsukon.

Estas nelavite, vokis Mumintrolo mizere.

Bone bone, diris la patrino. Ĉio estos en ordo.

Ŝi trovis kelkajn ŝtipojn malantaŭ la rubakva sitelo. Ŝi eligis ribosukon el sia sekreta ŝranko, kaj sendolorigilon kaj koltukon el flanelo.

Kiam la akvo ekbolis ŝi miksis fortan malvarmuman kuracilon el sukero kaj zingibro kaj malnova citrono, kiu kutimis kuŝi malantaŭ la kafokruĉa ĉapo sur la dua breto de supre.

Nun ne plu troviĝis kafokruĉa ĉapo. Nek kafokruĉo. Sed tion Muminpanjo ne rimarkis. Por esti certa ŝi murmuris etan sorĉformulon super la malvarmuma kuracilo. Tion ŝi lernis de sia avino. Poste ŝi iris salonen kaj diris: Trinku ĝin dum ĝi estas varma.

Mumintrolo trinkis kaj milda varmo fluis en lian malvarman stomakon. Panjo, li diris, troviĝas tiel multe por klarigi…

Unue vi dormu, diris la panjo kaj volvis flanelon ĉirkaŭ lian kolon.

Nur unu aferon, diris Mumintrolo dormeme. Promesu ke vi ne faros fajron en la kahelforno, ĉar tie loĝas nia prapatro.

Kompreneble ne, diris la patrino.

Subite li sentis sin tute varma kaj trankvila kaj libera de respondeco. Li iom suspiris kaj enboris la nazon en la kusenon. Poste li endormiĝis for de ĉio.

La patrino sidis en la verando kaj bruligis filmbendon per grandiga lenso. Ĝi fumis kaj ardis kaj akra agrabla odoro pikis al ŝi la nazon.

La sunbrilo estis tiel varma ke vaporis de la malseka verando, sed la ombro malantaŭ la ŝtuparo estis glacie malvarma.

Oni ĝenerale devus vekiĝi iom pli frue printempe, rimarkigis la patrino.

Vi pravas, diris Tu-tiki. Ĉu li ankoraŭ dormas?

La patrino kapjesis.

Vi devus vidi kiel li saltis inter la glacipecoj! diris eta Mim fiere. Li, kiu dum duono de la vintro ĝemadis kaj gluis kolorbildojn.

Mi scias, mi vidis ilin, diris la patrino. Sendube li estis ege sola.

Poste li eltrovis iaspecan maljunan prapatron, daŭrigis eta Mim.

Lasu lin mem rakonti kiam li vekiĝos, diris la patrino de Mumintrolo. Mi ja vidas ke okazis sufiĉe multe dum mi dormis.

Nun la tuta filmbendo elĉerpiĝis, kaj krome ŝi sukcesis bruligi rondan nigran truon en la verando.

La venontan printempon mi devos vekiĝi antaŭ ĉiuj aliaj, ripetis la patrino. Por esti en paco kelkan tempon kaj fari tion kio plaĉas al mi.

Kiam Mumintrolo finfine vekiĝis, ne plu doloris al lia gorĝo.

Li vidis ke la patrino forprenis la tulan ŝirmilon de la lustro kaj pendigis la kurtenojn. La mebloj staris en siaj iamaj lokoj, kaj la rompita fenestra vitro estis riparita per kartonpeco. Ĉiuj polvotufoj estis for.

Sed la rubo de la prapatro antaŭ la kahelforno restis netuŝita. Sur bela afiŝo la patrino skribis: Ne tuŝi!

El la kuirejo venis la trankviliga sono de vazlavado.

Ĉu mi rakontu al ŝi pri tiu kiu loĝas sub la lavtablo? pensis Mumintrolo. Eble ne… Li demandis sin ĉu resti malsana ankoraŭ iom por esti flegata, Sed poste ŝajnis al li eĉ pli interese prizorgi la patrinon. Do li iris en la kuirejon kaj diris:

Venu, mi montros al vi la neĝon.

La patrino tuj ĉesis lavi, kaj ili iris eldomen en la sunbrilon.

Nun ne restas tre multe el ĝi, klarigis Mumintrolo. Sed vi devus vidi ĝin vintre! Neĝdunoj super la tuta domo! Oni profundiĝis ĝis la nazo! Komprenu, la neĝo venas de la ĉielo kiel malvarmaj steletoj, kaj tie supre en la nigro flirtas bluaj kaj verdaj kurtenoj.

Kiel bele, diris la patrino.

Jes, kaj poste oni glitas sur la neĝo, pluis Mumintrolo. Oni nomas tion skiado. Oni simple glitas rekte malsupren, kiel fulmo, en granda nubo el neĝo, kaj se oni ne zorgas eblas eĉ mortbatiĝi!

Kiel mirinde, diris la patrino. Ĉu oni uzas pletojn por tio?

Ne, ili pli konvenas sur la glacio, diris lia filo kaj embarasiĝis.

Imagu, imagu, diris Muminpanjo kaj duonfermis la okulojn kontraŭ la suno. La vivo tamen estas sufiĉe rava. Mi pensadis ke arĝenta pleto estas uzebla nur en unu maniero, sed jen montriĝas ke ĝi estas eĉ pli bona por io tute alia. Kaj ĉiuj diradas: ne konservu tiom da konfitaĵo — sed jen subite ĉio estas manĝita!

Mumintrolo ruĝiĝis. Ĉu Mim rakontis… li diris. Jes ja, diris la patrino. Dank' al Dio ke vi zorgis pri la gastoj, tiel ke mi ne devas honti pri tio. Kaj sciu, la domo ŝajnas multe pli vasta sen amaso da tapiŝoj kaj aĵetoj. Krome ne necesas purigi tiel ofte.

La patrino levis iom da neĝo kaj faris neĝbulon. Ŝi ĵetis ĝin mallerte kiel panjoj kutimas, kaj ĝi falis per kluka sono kelkan distancon for.

Ne tre bone, diris la patrino ridante. Eĉ Jelp farus tion pli bone.

Panjo, mi treege amas vin, diris Mumintrolo.

Ili malrapide vagis plu ĝis la ponto, sed ankoraŭ neniu poŝtaĵo venis. La vespera suno ĵetis longajn ombrojn tra la valo kaj ĉio estis paco kaj mirinda kvieto.

La patrino sidiĝis sur la apogrelo de la ponto kaj diris:

Kaj nun mi finfine volas aŭdi iom pli pri nia prapatro.


En la sekva mateno la tuta familio vekiĝis samtempe. Ili vekiĝis ĝuste kiel oni devus vekiĝi kiam la printempo alvenis; per gaja kaj tinteganta gurdo.

Tu-tiki staris sub gutado de la tegmento kaj krankis kun sia inversigita ĉielblua ĉapo surkape, kaj la ĉielo estas same blua kiel tiu, kaj la suno brilis al la arĝentaj garnaĵoj de la gurdo.

Apud ŝi sidis eta Mim, duone fiera kaj duone embarasita, ĉar ŝi propramane provis ripari la kafokruĉan ĉapon kaj poluris la arĝentan pleton per sablo. Neniu el ili bonfartis pro tio, sed kredeble la intenco pli gravas ol la rezulto.

Pli fore sur la deklivo la dormema mimlino alportis la salonan tapiŝon en kiu ŝi dormadis dum la tuta vintro. Hodiaŭ la printempo decidis ne esti poezia sed nur petola. Ĝi disĵetis amason da senordaj nubetoj ĉiele, ĝi forbalais la lastan neĝon de la tegmentoj, ĝi desegnis riveretojn ĉie kaj ĝenerale ludis aprilon.

Mi vekiĝis! vokis Snorkfraŭlino atendoplene. Mumintrolo amike frotis sian nazon kontraŭ la ŝia kaj diris: Bonan printempon! Samtempe li demandis sin ĉu li iam ajn povos rakonti al ŝi pri sia vintro tiel ke ŝi komprenos ĝin.

Li vidis ŝin kuri ĝis la vestoŝranko por elpreni la verdan printempan ĉapelon.

Li vidis sian patron fervore kolekti ventmezurilon kaj fosilon kaj ekiri en la verandon.

Senĉese ludadis la gurdo de Tu-tiki kaj la sunbrilo fluis suben en la valon kvazaŭ la naturaj potencoj pardonpetus pro tio ke ili antaŭe tro malamikis kontraŭ siaj propraj bestetoj.

Hodiaŭ venos Snufmumriko, pensis Mumintrolo. Estas tute konvena tago por reveni hejmen.

Li staris senmova en la verando vidante la familion svarmi surtere, ĵusvekiĝinte kaj gaje kiel kutime.

Li kaptis la rigardon de Tu-tiki. Ŝi krankis la valson ĝisfine, ridis kaj diris: Nun la bandometo estas libera!

Mi opinias ke la sola kiu ekde nun povos loĝi en la bandomo estas Tu-tiki mem, diris la patrino de Mumintrolo. Kaj krome estas sufiĉe etburĝe havi bandomon. Oni povas tute same bone surmeti la banŝorton surstrande.

Koran dankon, diris Tu-tiki. Mi pripensos la aferon.

Poste ŝi pluiris kun la gurdo pli foren en la valo por veki ĉiujn aliajn dormantajn bestetojn.

Sed Snorkfraŭlino jam trovis la unuan kuraĝan nazpinton de krokuso. Ĝi aperis en la varma terpeco sub la suda fenestro kaj ankoraŭ eĉ ne estis verda.

Ni metu glason super ĝin, diris Snorkfraŭlino. Por ke ĝi travivos ĉi-nokte kiam estos malvarme.

Ne faru tion, diris Mumintrolo. Lasu ĝin elturniĝi laŭ propra kapablo. Mi pensas ke ĝi pli bone prosperos se ĝi rajtos havi iom da malfacilaĵoj.

Subite li sentis sin tiel ĝoja ke li devis esti sola. Li paŝetis foren al la ŝtipejo.

Kaj kiam neniu vidis lin, li ekkuris. Li kuris tra la neĝdegelaĵo kun la suno dorse, kuris nur pro tio ke li estis feliĉa kaj pensis pri entute nenio.

Li kuris ĝis la strando kaj eksteren sur la ponteto kaj rekte tra la malplena, aerumita bandomo.

Poste li sidiĝis sur la bandoman ŝtuparon kie la printempa maro alondis.

Nun oni apenaŭ aŭdis la gurdon kiu ludis plej fore en la valo.

Mumintrolo fermis la okulojn kaj klopodis memori kiel estis, kiam la glacio unuiĝis kun la horizonta mallumo.


Fino.

Загрузка...