Tarafo (de la turka «taraf» — «grupo da homoj») — orkestro de moldavaj kaj rumanaj popolaj muzikaj instrumentoj, kiu prezentas artverkojn de moldava kaj rumana muzika folkloro. Nuntempaj tarafoj povas inkludi ne nur popolajn muzikilojn kaj ludi ne nur verkojn de folkloro.
Ĉapitro 1.
La tago de lingvistiko
Sorto ofte alsendas, kion oni ne atendas [1]
Rimarko: piednotoj laŭ la numeroj en kvadrataj krampoj vidu post la fino de la ĉapitro.
Vendredo, la 28-a de aŭgusto 1992.
En unu el la urboj, situantaj en la nordo de Moldavio (oficiale — Respubliko Moldovo), privata detektivo Valerij (en la ŝtata lingvo — Valeriu) Demeter sidis en sia modesta kabineteto kaj provis legi libron. Per legado li volis distri sin de depresiaj pensoj.
La tempo por legado estis havebla pro manko de klientoj. La deprimigaj pensoj ĉeestis pro la eventoj, okazintaj semajnon antaŭe.
Reveninte, subite, hejmen el Kiŝinevo unu tagon pli frue ol planite, Demeter kaptis sian edzinon kun alia viro. La sceno ne permesis ian ajn misinterpreton.
Tiu viro nun troviĝis en hospitalo — la medicina diagnozo: komato. Polico malfermis krimenketon pri la okazo. Valerij ne figuris en la polica krimdosiero — ne li metis la amanton de sia edzino en komaton. Kvankam sen Demeter la afero ne estus okazinta.
Iajn kialojn por maltrankviliĝi pri tio, kiel progresas la krima enketo, Valerij havis. Kaj jes, li maltrankviliĝadis. Sed pli li afliktiĝadis pro sia kvinjara filino.
Ŝi ekde la komenco de aŭgusto loĝis eksterlande (nun — eksterlande), ĉe la bopatrino en Krimeo — jen la edzino profitis la liberecon.
Valerij pensis pri tio, kio nun okazos al lia filino, kiel ŝi vivos sen patro. Li malĝojis, ke lia eksedzino edukados Alisa-n malĝuste. Demeter primeditadis, kial Jelena lin adultis; li pensis pri la venonta divorca proceduro, pri la divido de la havaĵo kaj pri tio, kie li post la divorco loĝos.
Laboraj aferoj de Demeter ankaŭ iĝis malbone.
En aŭgusto la detektiva agentejo "Regiono", konsistanta nur el Valerio mem kaj lia sekretariino Iza Kac, ne akiris novajn klientojn.
En la antaŭa monato estis nur unu kliento; lia afero (kaj respektive la honorario de la detektivo) finiĝos postmorgaŭ. En junio "Regiono" ankaŭ ne havis klientojn. Ĵuste pro tio Demeter iradis al Kiŝinevo kaj kromlaboris tie per mendoj de solidaj ĉefurbaj kolegoj el la detektiva agentejo DIA (Detect Invest Activ). Ĉefe li okupiĝis per ekstera observado — per gvatado, pli simple dirante.
La klientoj mankis, kvankam "Regiono" estis la sola provizanto de privataj detektivaj servoj en la tria, laŭ grandeco, urbo de la lando. Fakte, jam ne en la tria, sed en la dua: Tiraspolo nun estas ne en Respubliko Moldovo, sed en la sendependa Ĉednestria Moldava Respubliko [2].
En la urbo de Valerij 160 miloj da homoj loĝas, dekoj da diversaj firmaoj agas, sed la mendantoj de la servoj de Demeter estas tiom, kiom lacrimoj de kato.
Valerij antaŭe esperis, ke, almenaŭ, ĵaluzaj edzoj kaj edzinoj garantios al la agentejo ĉiam resti flosanta — sed ne, vivo okazis pli komplika.
La aferoj malboniĝis komence de 1992, kiam en Moldavio, sekvante Rusion, oni "liberigis" prezojn, ĉesis reguligu la kurson de la dolaro kaj ververe komencis konstrui kapitalismon. Pli ĝuste, oni ĉesigis socialismon, kapitalismo konstruiĝis memstare.
La klientoj ne estis pretaj pagi tiom, kiom la agentejo bezonis. Valerij ne avaris, simple lia laboro postulis multajn elspezojn. Nur ja Nero Wolfe sidis trankvile en sia oficejo kaj solvis ĉiujn problemojn per lia sola dungito, la vigleca Archie Goodwin. En realo, ekzemple, por kompetente kaŝsekvi homon necesas tri profesiuloj pri gvatado. Kvankam, preferinde, pli ol tri. Kaj aŭto estas bezonata, sed pli bone — du.
Valerij ne havis problemojn pri profesiaj helpantoj. Kun li volonte kunlaboris eksaj milicistoj kaj aktualaj policistoj [3] — sekrete de siaj superuloj, certe.
Sed ilia helpo devas esti pripagata. Samkiel uzo de informaj resursoj de polico kaj aliaj ŝtataj organoj.
Ĉu necesas informo pri la persono, kiun serĉas Demeter — ĉu li estas konata de la polico aŭ ne? Kaj se li estas konata, ĉu necesas ricevi kopion de la polica dosiero?
Ne problemas — nur donu monon. Sed kiam la bilanco kalkulatas — la honorario de kliento minus la esplorkostoj — rezultas, ke la enspezo estas nulo komplete, ikso dekume.
Valerij Demeter ankaŭ iom maltrankviladis pri sia propra mensa stato. Pli precize, nur pri unu problemo: la interna voĉo.
Ĝi eksonis en lia kapo antaŭ kvar jaroj, kiam Valerij ankoraŭ servis en milico. Ĉio komenciĝis post malgrava kontuzo, kiun Valerij ricevis dum la operacio por aresti bandeton de gastantaĉaj en lia urbo „hajdukoj” [4].
La interna voĉo ne estis tiuspeca, kiun havis, ekzemple, Johano de Arko, kaj, ĝenerale, sen iu mistikismo. Simple en kapo de Valerij mallaŭte sonis liaj propraj pensoj (pri laboraj aferoj, pri homoj, pri diversaj vivaj problemoj). Tamen sonigis la pensojn ne mem Valerij, sed tiu ĉi interna voĉo.
Demeter kutime nur aŭdis diriton per la voĉo. Sed de tempo al tempo Valerij kun li malkonsentadis kaj kontraŭparolis — sen vortoj, certe: nur pense. La interna voĉo al Demeter respondadis, fojfoje — ŝerce aŭ moke.
Dum la medicinaj jarkontroladoj de sano en la milico kaj poste en la policio Valerij ne rakontis pri la interna voĉo al iu ajn kuracistoj: li timis, ke doktoroj konsideros lin kiel posedanto de psika devio. Li estos sendata al psikiatristoj — kaj adiaŭ, lia oficira kariero. Aŭ eĉ li estos eksoficigita de la servo kaŭze de la sanstato.
Tamen sian internvoĉon Valerij sukcese toleris. Problemojn, videblajn al eksteraj homoj, „Envoĉĉjo” por Valerio ne kaŭzis. Kiam kun envoĉo Demeter parolis, liaj lipoj ne moviĝis, tion li multfoje kontrolis. La interparolado ĉiam iris tre rapide, same kiel penso.
Eĉ se la interna voĉo sonis en tiuj momentoj, kiam Valerio parolis kun ekstera persono, lia kunparolanto ne povus rimarki ion. Valerij ne havis iajn paŭz-diskonigojn, li tute povis samtempe konversacii kun ekstera homo kaj respondi al la ena voĉo.
Demeter ofte memorigis al si la frazon, kiun li tralegis en "Sano" - sovetia populara scienc-medicina revuo: “Voĉoj en la kapo estas aŭdaj halucinoj, ne ĉiam kaŭzitaj per psika malsano». Ne ĉiam — ĉio en ordo.
Hodiaŭ, la 28-a de aŭgusto, en la lando estis nelabora tago. Hieraŭ oni unuafoje celebris novan ŝtatan feston — la Tagon de Sendependiĝo de Moldovo — en honoro al eventoj, kiuj okazis jaron antaŭe [5]. Ĉar la 27-a falis je ĵaŭdo, venontan vendredon oni deklaris ankaŭ nelabortaga — laborotago fariĝis la sekva sabato, la 5-a de septembro. Do moldovanoj ripozadis kvin tagojn sinsekve: ja lunde la 31-a estas ankaŭ ŝtata festo: «Limba noastră cea română» — «Tago de nia rumana lingvo».
Tamen ĉiuj tiuj nelaboraj tagoj fakte validas nur por laboristoj de ŝtataj entreprenoj. En privataj firmaoj la decido dependis de la posedanto — nun ja regas merkata ekonomio.
Valerij ne venis al sia oficejo la 27-an, sed hodiaŭ li decidis aperigi sin tie. Kial sidi hejme kaj rememori la eventojn de la sabato? Eble iu kliento ekaperos — kaŭzoj por kontakti privatdetektivon ne dependas de liberaj kaj festaj tagoj.
Valerij legis la rakonton de Ernesto Sabato "La Tunelo" el la kolekto "Latinamerika Novelaro". La rakonto, laŭ opinio de la detektivo, estis tro saĝuma, sed havis interesan intrigon pri serĉado de homo. La heroo serĉas fraŭlinon, pri kiu li scias nur tion, ke ŝi iam vizitis pentraĵan ekspozicion. Li decidas serĉi ŝin en grupoj laŭ komunaj interesojn, kiujn ŝi supozeble devus havi:
"Socio dividiĝas je tiel nomataj horizontalaj stratumoj, kiuj unuigas individuojn kun similaj gustoj — kaj trovi la deziratan personon en taŭga stratumo ne estas tre malfacile, precipe se ĝi konsistas el homoj kun neordinaraj gustoj... Sed ĉio tio estas jam banala — tiuj, kiuj okupiĝas pri muziko, Esperanto aŭ spiritismo komprenos min."
Valerij Demeter okupiĝis pri muziko, li ludis flueron kaj najon [6] en unu el la lokaj amatoraj orkestroj. Li akiris kapablon ludi la muzikinstrumentojn en infanaĝo (en rondeto de la Pionira Palaco, kien la patrino de Valerij sendis lin por eskapi la huliganan influon de stratoj) — kaj jen la hobio restis por la tuta vivo.
Kion signifas "spiritismo", Demeter sciis el la kurso de scienca ateismo, aŭdita en la Supera Lernejo de Milico.
Sed kion signifas "Esperanto"? Ĝi similas al la moldava vorto "speranță" — espero.
Privata detektivo eliris el sia kabineto, eniris la akceptĉambron. Iza hodiaŭ ankaŭ venis en la oficejon — pro komputilo, kiun ŝi ne havis hejme. La fraŭlino memstare studis nun la hebrean lingvon, interalie, per kurso sur kompaktdisketo.
Certe, sukcese ŝi ellernos ĝin, ja ŝi finis la fakultaton pri fremdlingvoj en la loka pedagogia instituto, jam konas la anglan kaj la francan.
Sekretariino de Demeter studis la hebrean lingvon, ĉar ŝi volis elmigri al Israelo, kaj Valerij kun angoro pensadis, kiel li daŭrigos labori sen ŝi.
— Ĉu ci scias, kio estas Esperanto?
La sekretariino de la estro de la agentejo «Regiono» (kaj ankaŭ lia librotenistino, mastrumistino, purigistino, reklamistino, foje — agento de ekstera observado kaj agento-enketisto) frapis klavon. Ŝi deprenis la aŭdilojn, levis siajn brunajn okulojn al la ĉefo.
Iza estis plenformeta malbelulino, sed tio estis nur formale.
Unue, ĉe ŝi ĉio estis en ordo pri «la fajro, trembrilanta en la vazo» [7]. Due, ŝi ellaboris sian propran stilon. Pasintjare, ĝuste antaŭ la malfermo de la agentejo, Iza vojaĝis al Israelo, al parencoj, kiuj elmigris pli frue. Ŝi revenis tute transformiĝinta. Al Valerij en lia Supera Lernejo de Milicio oni legis diversajn fakkursojn ligitajn al serĉa agado — aparte, oni instruis pri ŝanĝo de eksteraĵo de detektivo. Verŝajne en Israelo simila specialisto konsultis Iza-n, sed nur fakulo civila.
Hararanĝoj, kiujn Iza komencis uzi, estis kun oblikvaj franvolvaĵoj, en stilo „ŝtupetaro“, kun malregulaj randoj, kun volumo ĉe la kapverto kaj kun longeco ĝis sub la mentono.
Okulvitrojn la fraŭlino komencis uzi kun angulaj kadriloj. Pro tio ĉio ŝia vizaĝo vizuale ne plu aspektis tro ronda.
Okulojn ŝi lernis ŝminkadi tiel, ke ili aspektis pli grandaj.
Ankaŭ Iza alimaniere vestiĝis: portis vestojn en malvarmaj tonoj, kun etaj desegnoj, vertikalaj strioj — pro tio korpa pufeco de la knabino iom kaŝiĝas.
Kaj ŝi eterniĝis en severa dieto, manĝumis iujn malaltokaloriajn krakpanojn kaj trinkis kefiron kun branoj.
Iza estis por Demeter pli ol nura sekretariino. Pli trafe estus nomi ŝin «kompaniano». Kvankam, eble tamen ne: kompaniano dividas kun alia kompaniano ĉiujn riskojn kaj kostojn. Dum Valerij pagis al Iza fiksitan salajron ligitan al la dolara kurzo, ĉiajn krompagojn pro restado post la labortago kaj pro laboro dum semajnfinoj, kaj ankaŭ aldonajn gratifikojn, kiam «Regiono» havis profitdonajn klientojn. Laŭ la kriterioj de ilia urbo la salajro estis bona, sed kompreneble, por la nivelo de Iza (du fremdaj lingvoj, ekstera korespondanto de ĵurnaloj, organizaj kapabloj) — ĝi estis iom nesufiĉa. Sed la fraŭlino laboris sen plendoj.
— Esperanto? Artefarita lingvo. Kial ci demandas?
— Mi trafis la vorton en cia libro. Sed kion tio signifas — «artefarita»? Ĉu por ĝi oni uzas parolsintezilojn?
Iza indulgeme ridetis.
— Neniaj sinteziloj. Ĝi estas lingvo, kies vortaro kaj gramatiko estas elpensitaj de homo — ne formiĝis spontanee. Oni povas diri, ke ĝi estas ne "artefarita", sed «plana» aŭ «sinteza» lingvo.
Kreis ĝin unu judo el Rusio en la pasinta jarcento. En la libron «Cent grandaj judoj» oni lin ne inkluzivigis.
— Klare, li ne sufiĉe grandas. Krome, kial bezonas artefaritan lingvon, se la neartefaritaj multas?
— Tial, ke ĝi estas facile lernebla. Jen ci en la mezlernejo kvin jarojn lernis la francan, en via milica lernejo — la anglan. Ĉu ci regas ilin?
— Kun vortaro.
— Jen ĵuste. Sed Esperanto estas tiel konstruita, ke eĉ la malplej talenta ulo povas ellerni ĝin.
— Ĉu multaj homoj uzas ĝin?
— Amaseto.
— Verŝajne, la «Potenca Amaseto».
— Ne potenca. Sed ili estas ĉie. En nia urbo, cetere, ili ankaŭ ekzistas. Iam aperis pri ili artikoleto en «SP». Ilia klubestro diris, ke Esperanto kontraŭstaras sur la internacia areno al la imperiaj lingvoj. La rusan, kompreneble, li celis. Kaj Esperanto, laŭ li, estas neŭtrala, ĝi donas neniujn senbazajn avantaĝojn al ajn popoloj aŭ ŝtatoj. Sed pli bone legu mem.
La junulino leviĝis kaj alportis al Valerij volumon de la soveta Mallonga Literatura Enciklopedio [8]. Multaj judaj familioj, forveturante al la Tero Israela, disdonis siajn bonajn hejmajn bibliotekojn al konatuloj, restantaj en Moldavio. Iza alportis multajn librojn al la oficejo de "Regiono". En la akceptejo staris ŝrankoj kun diversaj manlibroj kaj enciklopedioj, kio donis al la ejo solidan aspekton kaj malsimilecon al policejo. Ĉiuj mebloj kaj cetera aranĝo en la agentejo ankaŭ devenis de samlandanoj, forveturintaj al Israelo. Same kiel la televidiloj, skribmaŝinoj kun kirilaj kaj latinaj literoj, fridujo, komputiloj (kvankam pro la komputiloj oni devis krompagi). Valerij aĉetis en vendejo nur modernan turnseĝon por Iza laŭ ŝia postulo.
Valerij fermis la enciklopedian volumon:
— Multas aferoj en la mondo, kiujn mi ne bezonas. Ĉu ci veturas kun mi al Kaŭŝano?
Al Kaŭŝano estis necese veturi pro enketo laŭ mendo de julia kliento kaj pro kelkaj aliaj detektivaj aferoj.
Ĝis la 1-а de aŭgusto Kaŭŝano estis ĉefronta urbo: la distanco inter ĝi kaj la urbo Bendero, kie okazis bataloj, estas proksimume dudek kilometroj.
La milito, ne tre rimarkata en aliaj partoj de la lando, sed daŭrinta kvin monatojn, finiĝis per la malvenko de la Respubliko Moldovo.
Ĉednestria Moldava Respubliko restis nesubigita. La taĉmentoj de la ruslanda armeo («pacigantoj») venis en Ĉednestrion aldone al la jam tie staciita 14-а armeo — iama soveta, sed same fariĝinta milita forto de Rusia Federacio.
La 1-an de aŭgusto oni anoncis la disigon de la armitaj formacioj de la Moldova Respubliko kaj de la ĉednestriaj popolarmeanoj. Oni dissolvis ankaŭ la volontulajn taĉmentojn, konsistantajn el moldavaj naciistoj kaj rumanoj el Rumanio.
La escepta (milita) stato estis nuligita en la lando la 19-an de aŭgusto. En la eksaj frontaj kaj apudfrontaj teritorioj restis nur policistoj — do, kiel estis konvinkita Demeter, homoj pli adekvataj ol la militistoj kaj, des pli, ol la volontuloj.
Sed la detektivo timis, ke ĉirkaŭ Kaŭŝano la situacio sur la ŝoseoj estas ankoraŭ nenormala. Certe restas tie pliaj postenoj de voja polico, kontroloj, kaj, nature, diversaj policistaj koruptaj agoj kaj eltrudoj de mono.
Kiam en aŭto, havanta aŭtonumeron el malproksima parto de la lando, veturas sole nemaljuna viro, estas preskaŭ garantite, ke policistoj trovos pretekston por lin ĝeni kaj priserĉi.
Priserĉon, precipe dum la revena vojo, Valerij tute ne bezonis, samkiel aldonan klarigadon pri tio, kiu li estas kaj pri kio li okupiĝas. Tial por la vojaĝo estis necesa kunulino. Kiam en la aŭto sidas paro — viro kaj virino — tiam la sinteno de la vojaj kaj aliaj policistoj al la ŝoforo estas tute alia. Almenaŭ en Moldavio.
— Mi jam diris al ci: morgaŭ mi iros al sinagogo. Necesas societumi, akiri freŝajn israelajn gazetojn kaj revuojn por legi.
Iza atente rigardis la ĉefon. Cetere, ŝi ĉiam rigardis lin tro atentege — Valerij pro tio eĉ sentis malkomforton kaj kontrolis, ĉu ĉio estas en ordo ĉe lia kostumo, ekzemple, ĉu la pantalonfendo ne estas malfermita senintence.
— Mia datumo de forveturo, cetere, preciziĝis.
Demeter ekspiris:
— Nu, jen... Kiam?
— Post sep monatoj.
— Oh. Ci ja diris, ke post jaro kaj duono. Kiam ci ellernos la lingvon ĝis flua parolo.
Iza rigardis al sia ĉefo iel tre malgaje.
— Jes, mi tion diris, Valer'. Mi ankaŭ pensis, ke... — ŝi longe, dum minuto silentis. — Ke efektiviĝos tie certa projekto en mia persona vivo. Kaj ke, eble, ĝenerale mi neniam foriros de ĉi tie. Sed tio ne plenumiĝas.
Ŝi silentis kaj denove ripetis:
— Ne plenumi-i-ĝas.
Per kia trista voĉo ŝi parolas. Ĉu ŝi eĉ eklarmis? Ŝi ja estas jam dudekokjaraĝa, sed sola. Estas ĝene demandi pri la «projekto» el la privata vivo.
Iza ŝaltis la elektran teokruĉon en la kuireja ĉambreto, najbara al la akceptejo, kaj daŭrigis:
— En Jerusalemo unu virino gravediĝis en julio. Proksimume unu monaton antaŭ la nasko ŝi ĉesos labori, kaj mi okupos ŝian lokon.
— Kian lokon?
— Vendistino kaj purigistino en suvenira butiketo. Kompreneble, tio estas nur por la unua tempo, ĝis kiam mi vere orientiĝos en la lando kaj integriĝos en la novan medion.
Do, ci iom post iom serĉu novan sekretariinon. Kaj novan ejon. Mi vendos ĝin antaŭ la foriro, pardonu. Mi povas, kompreneble, vendi ĝin al ci, se ci trovos monon.
La sidejo de la agentejo „Regiono“ apartenis al Iza. La detektiva agentejo troviĝis en unuetaĝa domo, kie antaŭe estis la centro de riparoj kaj servoj. Kiam venis kapitalismo, la centro ĉesis esti bezonata al la ŝtato.
En tumulto de antaŭlasta jaro de ekzistado de USSR kaj en kondiĉoj de nesufiĉa komtenteco de malfrusovetaj oficistoj, okupiĝintaj pri privatigo, Iza aĉetis trionon de la domo pro modera prezo.
Antaŭe en tiuj tri ĉambroj estis ŝuriparejo. La odoro de la ŝua gluaĵo ankoraŭ restas.
La domo estis malnova, sed ĝia tegmento estis forta.
Iza intencis malfermi tie ian vendejon aŭ ion similan. Sed ŝi renkontis Valerij-n, la malnovan konaton, kiu rakontis planon pri kreado de detektiva agentejo. Tiel Demeter akiris kaj ejon, kaj sekretariinon.
La estro de «Regiono» pagis al Iza justan luan prezon laŭ la urba konjunkturo kaj konsiderante la lokon (la domo ja ne estis en centro de la urbo). Iza ricevadis la luan pagon ĉiam akurate, same kiel ŝian salajron de sekretariino. Se al Demeter mankis mono por tio, li pruntedonis ĝin.
— Ĉe mi laste ĉio malbonas pri bonaj novaĵoj.
Iza silentis iom da tempo.
— Ankaŭ ĉe mi. Kaj en Kaŭŝanon ek veturu cia Jelena “La Terura”. Ŝi ja eĉ havas polican legitimilon.
La edzino laboris en la pasporta oficejo. Sur ŝia serva atestilo vere estis skribite: "Ministerio de Internaj Aferoj".
— Ŝi ne veturos.
— Ĉu ne degnos akompani edzon sian? Alisa ja nun ne estas hejme.
Valerij prokrastis respondi.
Ĉiuokaze ja necesas iam al ŝi rakonti...
—Ni nun vivas separite kaj ni divorcos.
—Oj!
Iza senmoviĝis kun malfermita buŝo.
- Vej, - murnuris Demeter, multfoje aŭdinta de Iza la hebrean esprimon "oj vej", signifantan malĝojon, maltrankvilecon, ĉagrenon, malkontentecon, konsternadon, nekomprenon, kaj ĉe Iza ankaŭ ironion kaj multe pli.
— Valer', atendu minuteton, mi devas ŝanĝi veston.
Iza ekkuris en la kabineton de la detektivo. Al ĝi apudis malgranda ĉambro, en kiu staris divano, tablo kaj ŝrankoj kun vestoj de Valerij kaj Iza. Detektivo dum la tagoj de gvatado devas regule ŝanĝi siajn vestojn. Same kiel virino, nur ŝi — en ajnaj tagoj.
Valerij pensis, ke Iza havas havas ion kun rilato al la menstrua ciklo— tial ŝia humoro estas malbona kaj ŝia konduto estas stranga.
La helpantino de la detektivo, elirinte el la ĉambro kun ia pakaĵo en la manoj, unue kuris al la necesejo. Reveninte, Iza faligis sin en sian turnoseĝon.
Ŝi havis sur si multekostan kostumon kun pantalonoj.
— Honore al kio ci tiel oficiale vestiĝis?
Iza forgestis la demandon.
—Kiam okazis via rompo
Demeter nevolonte respondis, ke sabate.
— Klaretas. Certe, ci foriras al neniu alia virino, foriras сi simple tiel.
— Kial ci tiel certas pri tio?
— Oj, Valera. Antaŭ miaj belokuloj tuta ekzisto cia estas. Se en ĝi iu nova virino aperus, mi tion rimarkus centfoje.
Kial mi, stultulineto, ne konjektis pri la divorco dum kvin tagoj? Simple ĉar mi malkoncentriĝis pro mia melankolio.
Ŝi spektas al ci kiel al ebria infano. Kaj ŝi fariĝis malnormale gaja.
Valerio morne rimarkigis:
— Sed nun ja amuzilo alvenaĉis — mia eksedziĝo. La melankolio pasis.
— Sincere dirante, jes! Pasis!
Iza ekridis kaj ridis ial pli longe, ol oni kutime faras dum konversacioj. Ŝi kvazaŭ sufokiĝis pro rido.
— Kun mi en nia departamento de krimesploro unu germano servis, Rudik Diterle. Li diris, ke en germana lingvo ekzistas vorto „Schadenfreude“.
— Oj, Valer', ci hodiaŭ festas la tagon de lingvistiko. Unue Esperanto, poste la germana. Kaj kion signifas cia vorto?
— Ĝojon pri fremda malĝojo. En kiu ci nun mergiĝas ĝis super la oreloj.
Iza ektiris siajn orelojn.
— Do, Demeter. Nun ni trinkos teon, kaj mi diros al ci kruelajn sed verajn vortojn, kiujn neniu krom mi al ci eldiros.
— Teon donu, vortoj ne necesas.
Tamen Iza eldiris ĉiujn vortojn, kiujn ŝi volis.
— La malĝojo en ĉi tiu situacio, Valera, estas vere nur por cia filino. Kiu kreskos sen patro kaj kiun la patrinaĉo edukos laŭ sia spirito. Ci mem kulpas pri tio, kio okazis. Ci edziĝis al la malĝusta virino, Valerĉjo. Kompreneble, tio ne estas tute cia kulpo — tiel la sorto formiĝis. Ci ja diferencas de nia Griĉjo Kazakov. Ci tro dediĉis sin al cia polica servo. Ci havis malmultajn knabinojn — ci ne instruiĝis kompreni ilin.
Kaj igis cin edziĝi je si la unua... — Iza paŭzis, — vantulineto kun pupa vizaĝeto, kiu tion ekdeziris.
Iza leviĝis el la tablo. Ŝi parolis, marŝante tien-reen tra la akceptejo, kaj tute ekscitiĝis.
— Ŝi neniam vere amis cin. Ŝi al ci ne konvenis. Al ci fakte plaĉas virinoj de alia tipo! De alia korpkonstruo, finfine. Ŝi ja similas al tineo! Blankeca, plateca, fieca. Kaj trafumita per tabako! Kvankam ci mem estas nefumanto.
Pri la amo — tio estas nur knabinecaj nazmukoj. Sed pri la fumado...
— Unu sinjorino pri alia sinjorino ĉiame la plej-pleje afablajn bonparolojn eldiri kapablas.
— Ĉu Leskov-on [9] ci legis dum foresto de klientoj? Sprite, sed ĉi kaze ne pri tio temas. Kiam mi antaŭ sep jaroj unuafoje ekvidis ŝin, mi preskaŭ svenis: kiel la fraŭlo malbonŝancis! Kaj ĉio finiĝis inter vi precize tiel, kiel mi antaŭvidis. Mi ja komprenas, kio okazis.
Iza denove plenigis la tason de Valerij per teo, ne demandante, ĉu li bezonas tion.
Demetero fariĝis iritita.
— Kion ankoraŭ ci komprenumaĉis?
— Mi ja multon lernis de ci dum ĉi tiuj dek ok monatoj. Ekzemple, rimarki kaj kompari detalojn.
— Kaj la nazon ŝovi en fremdajn aferojn! Kion ci komparumis?
Iza ekmordis bombonon kaj trinketis teon.
— Tio elementas, Watson. Ci telefonis al mi pri la vojaĝo al Kaŭŝano antaŭhieraŭ malfrue vespere. AITN [10] ĉe mia telefonaparato montrigis cian hejman numeron. Konsekvence, post la sabata rompo ci plu loĝas en via loĝejo. Do, Jelena estas forpelita. Pro kia kialo viro, havanta trankvilan karakteron (kvankam sufiĉe tedan) kaj estanta modela edzo, povus forpeli el la domo la patrinon de sia filino?
Iza finmanĝis la bombonon.
— Cetere, mi havas rilaton al la okazo.
Valerij ektremis.
— Kio!?
Iza denove leviĝis, trairis la akceptejon, haltis, ŝovinte la manojn en la pantalonpoŝojn.
— Ci telefonis el Kiŝinevo al ŝia laborejo vendrede tagmeze. Ci ne atingis ŝin, kaj ci ne havis tempon por plu provi. Ci kontaktis min kaj petis min transdiri al ŝi, ke ci revenos unu tagon pli frue. Ci ne plu telefonis al ŝi, sciante mian plenumemon.
Sed mi cian peton, pardonu, igno-o-ris, — Iza moke ridetis, — pro miaj personaj antipatioj kontraŭ Demeter Jelena Vasiljevna. Pri tio, ke ci alvenos unu tagon pli frue, ŝi ne sciis. Ci neatendite aperis kaj trafis en vodevilan situacion. Jen la rezulto de cia sepjara geedzeco.
Ŝi rigardas cin kun kompato, sen malica ĝojo.
— La rezulto de mia geedzeco estas Alisa.
Valerij leviĝis kaj foriris al sia kabineto.
Kaj se ŝi telefonus al Jelena? Ci scius nenion. Kaj vi vivus kiel antaŭe. Ĉu tio estus pli bona aŭ pli malbona? — Mi ne scias. Ne, mi scias: pli malbona.
Baldaŭ en la kabineton eniris Iza; laŭ ŝia aspekto estis videble, ke ŝi volas daŭrigi la konversacion.
Per kio plia ŝi ankoraŭ volas cin najli al la muro?
Sciante, ke Iza ne toleras imiton de la odesa juda parolmaniero, per kiu reale neniu parolas, krom filmaj roluloj, Valerij demandis ĝuste tiel:
— Tamen ki-i-on vi havas al mi-i returne di-i-ri?
— Tamen mi havas al ci diri unue pri unu kaj poste pri la aliu.
Iza rigardis rekte en la okulojn de Demeter. La serioza rigardo, nenia mokeco.
— Unue. Mi estas en cia flanko, mi estas en cia teamo. Cetere, en la teamo kun malmultaj membroj.
Valerij ekhontis pro sia antaŭa frazo, li forturnis la rigardon.
— Mi scias, Iz'. Kaj mi scias, kion mi ŝuldas al ci.
Iza kapjesis.
— Due. Al Kaŭŝano mi kun ci veturos. Pro la nove malkovritaj cirkonstancoj, — la fraŭlino sarkasme subridis. — Donu instrukciojn.
Demeter ekparolis kun Iza kiel estro kun subulino. Li mallonge rakontis pri la celo de la estonta vojaĝo; diris, kion la asistantino devas kunpreni kaj kiel vesti sin.
— Ni forveturos je la sesa matene, antaŭ ol policistoj vigliĝоs sur la ŝoseoj.
— Ĉio komprenita. Sed ĝenerale, Valer', kiel сi nun vivas rilate al la ĉiutaga mastrumado? Ekzemple kion pri cia vespermanĝo hodiaŭ?
— Mi fritos ovojn.
— Ĝuste estas diri: «mi preparos okulovaĵon». Se Kazakov estus ĉi tie, li stulte ŝercus pri cia respondo. Ci venu vespermanĝi al mi.
— Ne, Iz', dankon.
— Kial do?
— Mi ĝenas. Subulino nutras estron...
— Oj vej! Estu pli simpla, kaj homoj al ci altiriĝos. Cetere, pardonu, sed ci jam delonge ne estas tro alta estro…
Daŭrigota
________________________
[1] Sorto ofte alsendas, kion oni ne atendas — LLZ, Proverbaro.
[2] Ĉednestria Moldava Respubliko (ĈMR) — nerekonita ŝtato, kio kovras ĉirkaŭ 12 % de la teritorio de la Respubliko Moldovo. ĈMR situas sur la maldekstra bordo de rivero Dnestro (Dnestr, Nistru) kun malgranda anklavo sur la dekstra bordo, kie troviĝas la urbo Bendero (Bender, Benderi). La ĉefurbo de ĈMR estas la urbo Tiraspolo. En 1992 la loĝantaro de ĈMR estis proksimume 740 000 homoj, inter kiuj estis proksimume egala nombro da moldavoj, rusoj kaj ukrainoj.
La unua impulsa kaŭzo de la movado pro sendependeco de Ĉednestrio estis kreado en Moldavio radikal-naciisman organizon «Popola Fronto de Moldovo» kaj akcepto en 1989 respublikan leĝon pri lingvoj, kiu transigis la skribsistemon de la moldava lingvo al la latina grafiko kaj krome senigis la rusan lingvon de la statuso de la dua ŝtata lingvo.
ĈMR (komence sub la nomo «Ĉednestria Moldava Soveta Socialista Respubliko») proklamis sian sendependecon de la Moldava Soveta Socialista Respubliko la 2-an de septembro 1990.
La oficiala klarigo pri tiu ĉi ago estis la malemo de la loka loĝantaro eliri el Sovetunio (en tiu tempo la gvidantaro de Moldavio jam montris politikan kurson al eliro el Sovetunio).
Grava faktoro, kiu kondiĉis la strebon de la loĝantoj de Ĉednestrio eliri el Moldavio, estis ilia malemo aliĝi al Rumanio (en la komenco de la 1990-aj jaroj la eblo de unio inter Moldavio kaj Rumanio ŝajnis al multaj proksima realeco).
La nerekonita respubliko asertis sian realan sendependecon en 1992 rezulte de milito kontraŭ la oficiala Kiŝinevo (kutime estas uzata la termino «Ĉednestria konflikto»), kiu daŭris de la 2-a de marto ĝis la 1-a de aŭgusto 1992. ĈMR defendis sian suverenecon grandparte pro tio, ke la 14-a gvardia ĝeneralmilitistara soveta armeo, bazita en Ĉednestrio, rifuzis doni ĵuron al la novformita sendependa ŝtato Moldovo.
La 1-a de aprilo 1992 la armeo transiris sub la jurisdikcion de Rusia Federacio laŭ ordono de la prezidanto de Rusio B. Jelcin.
En la armita konflikto la 14-a armeo subtenis la ĉednestrian flankon, malhelpante la moldav‑rumanajn militistojn efektivigi vastan ofensivon kontraŭ la regiono nomata „maldekstra bordo“.
Kompare al aliaj armitaj konfliktoj en la eksa USSR aŭ eksa Jugoslavio, la kvinmonata milito en Ĉednestrio kaŭzis relative malgrandan nombron de viktimoj: ĉirkaŭ 1 000 mortintoj de moldav-rumana flanko kaj ĉirkaŭ 2 500 de ĉednestria flanko, inkluzive viktimojn inter la civila loĝantaro de ĈMR.
[3] En la Moldava Sovetia Socialisma Respubliko, kiu estis parto de USSR, la sistemo de ŝtataj organoj, kies tasko estis gardi la publikan ordon, nomiĝis ne "polico", sed "milico" (samkiel en ĉiuj aliaj lokoj de Sovetunio). Tamen tiu sovetia «milico» ne estis tradicia milico, t.e. popola civitana armeo.
En Moldavio la milico estis renomigita je polico antaŭ la disfalo de Sovetunio, en la jaro 1990. Valerij Demeter, do, servis kaj en milico kaj en polico.
[4] Hajdukoj — armitaj kamparanoj, ribelantoj, rabistoj, similaj al Robin Hood. Ili batalis dum la XV-XIX jarcentoj en teritorioj de Besarabio, Rumanio kaj la balkanaj regionoj kontraŭ la turkaj okupantoj, kaj ankaŭ kontraŭ la lokaj bienuloj.
En la policaj instancoj de la urbo, kie loĝas Valerij, oni ŝerce donis la nomon «hajdukoj» al nelokaj krimuloj, «gastrolantoj», kiuj alvenas al la urbo el aliaj teritorioj por fari krimajn agojn.
[5] La 27-an de aŭgusto 1991 estis alprenita la Deklaracio pri Sendependeco de la Respubliko Moldovo, kiu proklamis la sendependecon de Moldavio kaj ĝian eliron el la Sovetunio. La deklaracio, interalie, proklamis la rumanan lingvon surbaze de la latina grafiko kiel la oficialan lingvon de la ŝtato.
[6] Fluero (de la moldava kaj rumana "fluier") — moldava kaj rumana popola muzikinstrumento: ligna fluto kun kun ses aperturoj por la fingroj. Najo (de la moldava kaj rumana "nai") estas plurŝalma fluto, kutime konsistanta el 24 kunligitaj lignaj tubetoj.
[7] Temas pri strofoj el la poemo "Malbela knabino" de sovetia poeto Nikolaj Zabolockij (1903-1958):
«А если это так, то что есть красота
И почему её обожествляют люди?
Сосуд она, в котором пустота,
Или огонь, мерцающий в сосуде?»
Laŭvorta traduko:
« Kaj se tiel estas, kio estas beleco
Kaj kial ĝin diecigas homoj?
Ĉu ĝi estas vazo, en kiu estas malpleno,
Aŭ fajro, trembrilanta en vazo?»
[8] La aŭtoro de la artikolo pri Esperanto en la soveta Mallonga Literatura Enciklopedio estas V. P. Grigorjev.
En la artikolo, interalie, estas dirite:
"Manko de vivaj ligoj kun konkreta «popolo-lingvokreanto» malfaciligas la evoluon en E. de stilaj kontraŭmetoj de la tipo de la rusaj «очи — глаза — зенки»."
(Краткая литературная энциклопедия. — М: Изд-во «Советская энциклопедия», 1975, Т. 8. — С. 959).
Jen tamen unu evidenta traduko de «очи — глаза — зенки» en Esperanton: «belokuloj, ĉarmokuloj (alta stilo) — okuloj (norma) — okulaĉoj, fiokuloj (negativaj)».
[9] Nikolaj Semjonoviĉ Leskov (1831–1895) — rusa verkisto, kiu uzis en siaj verkoj unikan ironian lingvostilon, lingvan virtuozecon per neordinaraj kombinoj de popola etimologio kaj altstilaj esprmoj. Valerij celas imiti la parolstilon de la herooj de Leskov, sed, ŝajne, tion ne eblas traduki al esperanto adekvate.
[10] AITN — Aŭtomata Identigilo de Telefona Numero. Meze de 1992, kiam okazas la agado de la romano, tiaj aparatoj en la iama Sovetunio ankoraŭ estis maloftaĵo