Komencis kalkuli siajn tagojn la nova, 1986-a jaro. Ĝi estos grava, eblas diri, ŝanĝiga jaro en la historio de la Soveta ŝtato, la jaro de la 27-a Kongreso de KPSU. La Kongreso fiksos la ĉefajn celojn de la politika, soci-ekonomia kaj spirita evoluo de la sovetia socio ĝis la sekva jarmilo. Ĝi akceptos la programon de akcelado de nia paca konstruado.

Ciuj fortostreĉoj de KPSU estas direktataj al garantio de la plua plibonigo de la vivo de la sovetia popolo.

Ankaŭ en la internacia areno estas bezonata pliboniga ŝanĝo. Ĝin atendas, ĝin postulas la popoloj de Soveta Unio, la popoloj de la tuta mondo.

Bazante sin sur tio, en la komenco de la nova jaro Politika Buroo de CK KPSU kaj Soveta Registaro akceptis decidon pri la vico de grandskalaj, principakarakteraj ekstera-politikaj agoj. Ilia senco estas maksimumgrade kontribui al plibonigo de la internacia situacio. Ilin diktis la bezono venki la negativajn tendencojn de kontraŭstaro, kiuj akriĝis dum la lastaj jaroj, liberigi vojojn por limigo de la nuklea vetarmado sur la Tero kaj ĝia prevento en la kosmo, por ĝenerala redukto de milita danĝero, por starigo de konfido kiel integra komponanto de la interŝtataj rilatoj.

I.

La ĉefa el tiuj agoj estas la konkreta, planata por la precize difinita periodo, programo de la plena likvido de la nuklea armilaro en la tuta mondo.

Soveta Unio proponas, agante laŭfaze kaj konsekvence, efektivigi kaj finfari la procezon por liberigi la Teron for de la nuklea armilaro dum la proksimaj 15 jaroj, ĝis la fino de la nuna jarcento.

La 20-a jarcento donacis al la homaro energion de atomo. Sed tiu granda atingo de la menso povas iĝi por la homoj ilo de memekstermo.

Ĉu eblas solvi tiun konflikton? Ni estas certaj, ke eblas. Trovi efikajn vojojn por likvido de la nuklea armilaro estas efektivigebla tasko, se ekokupiĝi pri ĝia solvo senprokraste.

Soveta Unio proponas ekde 1986 komenci efektivigon de la programo pri liberigo de la homaro disde la timo antaŭ nuklea katastrofo. Kaj la fakto, ke tiu jaro estas proklamita far UN Intemacia Jaro de Paco, servas kiel aldona politika kaj morala stimulo. Por tio necesas leviĝi super la nacieca egoismo, taktikaj antaŭkalkuloj, disputoi kaj malkonkordoj, kies signifo estas nula kompare kun la konservo de la ĉefaj valoroj — paco, fidinda estonto. Energio de atomo devas servi nur al paco — por tio konstante pledis kaj pledas nia socialisma ŝtato.

Ĝuste nia lando estis la unua, kiu ankoraŭ en 1946 starigis la demandon pri malpermeso de produktado kaj uzo de atoma armilaro, kaj ankaŭ ĝi la unua komencis uzi nuklean energion pacocele por la bono de la homaro.

Kiel praktike Soveta Unio hodiaŭ opinias pri vicordo de redukto de nukleaj armilaroj — kiel portantoj, tiel frapŝargoj — ĝis ilia plena likvido? Sume niaj proponoj aspektas jene.

La unua etapo. Dum 5–8 jaroj USSR kaj Usono duoble reduktas nukleajn armilarojn, atingantajn la teritorion de unu kaj la alia. Sur tiaspecaj portantoj, restantaj ĉe ili, oni konservas ne pli ol po 6000 ŝargoj.

Estas memkompreneble, ke tiu redukto estas ebla nur ĉe reciproka rifuzo por USSR kaj Usono de kreo, proveksplodigoj kaj disvolvo de la atakaj kosmaj armilaroj. Kiel multfoje avertis Soveta Unio, kreo de la ataka kosma armilaro forstrekos la esperojn pri redukto de la nukleaj armilaroj sur la Tero.

En la unua etapo estas atingata kaj realigata decido pri plena likvido de la mezdistancaj raketoj de USSR kaj Usono en la eŭropa zono — kaj la balistikaj, kaj la flugilaj — kiel la unua paŝo sur la vojo de liberigo de eŭropa kontinento for de la nuklea armilaro.

Krome Usono devas preni sindevigon ne liveri siajn strategiajn kaj mezdistancajn raketojn al aliaj landoj, kaj Britio kaj Francio — ne kreskigi siajn samspecajn nukleajn armilarojn.

Ekde la komenco necesas, ke USSR kaj Usono interkonsentu pri ĉesigo de ajnaj nukleaj eksplodoj kaj sin turnu al aliaj ŝtatoj kun alvoko kiel eble pli frue aliĝi al tiu moratorio.

La unua etapo de la nuklea malarmado koncernas du landojn — USSR kaj Usonon — nur pro tio, ke ĝuste ili devas montri ekzemplon al aliaj nukleaj regnoj. Pri tio kun la tuta sincero ni deklaris al la prezidento de Usono R. Reagan dum la renkontiĝo en Ĝenevo.

La dua etapo. En tiu etapo, kiu devas komenciĝi ne pli malfrue ol en 1990 kaj daŭri dum 5–7 jaroj, al la nuklea malarmado komencas aliĝi ĉiuj aliaj nukleaj regnoj. Dekomence ili prenus sindevigon frostigi ĉiujn siajn nukleajn armilarojn, kaj ankaŭ ne havi ilin sur teritorioj de aliaj landoj.

USSR kaj Usono dum tiu periodo daŭrigas la reduktojn, pri kiuj ili interkonsentis en la unua etapo, kaj efektivigas ankaŭ pluajn rimedojn pri likvido de siaj nukleaj mezdistancaj armilaroj kaj frostigas siajn taktikajn nukleajn armilojn.

Post kiam USSR kaj Usono finas 50-procentan redukton de siaj samspecaj armiloj en la dua etapo, estas akceptata ankoraŭ unu radikala paŝo — ĉiuj nukleaj regnoj likvidas la taktikan nuklean armilaron, t.e. la armilojn kun distanco (efikradiuso) ĝis 1000 km.

En tiu etapo soveti-usona interkonsento pri malpermeso de atakaj kosmaj armilaroj devus iĝi multflanka, kun nepra partopreno en ĝi de la ĉefaj industriaj regnoj.

Ĉiuj nukleaj regnoj ĉesigus proveksplodigojn de la nuklea armilaro.

Estus fiksita malpermeso krei nenukleajn armilojn, bazitajn sur novaj fizikaj principoj, kiuj laŭ siaj detruaj kapabloj proksimiĝas al la nukleaj aŭ aliaj amasekstermaj rimedoj.

La tria etapo komenciĝas ne pli malfrue ol en 1995, dum kiu oni finfaras likvidon de ĉiuj ankoraŭ restintaj nukleaj armiloj. Ĝis la fino de 1999 sur la Tero ne plu restas nuklea armilaro. Estas ellaborata universala interkonsento pri tio, ke tiu armilaro plu neniam reaperu.

Oni konsideras, ke estos ellaboritaj specialaj procedoj de likvido de la nuklea armilaro, kaj ankaŭ de malmuntado, refaro aŭ neniigo de la portantoj. Krome oni interkonsentos pri kvanto de armilaro, likvidenda en ĉiu etapo, pri la loko, kie ĝi estos likvidata, k. t. p.

La kontrolo pri la likvidataj kaj limigataj armilaroj estus efektivigata kiel per naciaj teknikaj rimedoj, tiel per inspektado surloke. USSR pretas interkonsenti pri ajnaj aliaj aldonaj kontrolrimedoj.

Akcepto de la proponata por ni programo de nuklea malarmado, sendube, pozitive influus al intertraktadoj, efektivigataj en duflankaj kaj multflankaj forumoj. Ĝi difinus klare konturitajn vojdirektojn kaj orientilojn, fiksus konkretajn limdatojn por atingo de interkonsentoj kaj ilia realigo, aldo- nus al intertraktadoj celdirekton kaj celkonscion. Per tio estus venkita la danĝera tendenco, kiam rapideco de la vetarmado superas rezultivecon de intertraktadoj.

Do, ni proponas eniri la trian jarmilon sen nuklea armilaro surbaze de reciproke akcepteblaj kaj strikte kontrolataj interkonsentoj. Se la administracio de Usono, kiel ĝi multfoje deklaris, strebas al celo de likvido de nuklea armilaro plene kaj ĉie, oni disponigas por ĝi praktikan eblecon fari tion reale. Anstataŭ malŝpari proksimajn 10–15 jarojn por kreo de la nova ekstreme danĝera por la homaro armilaro en kosmo, kiu laŭdire estas destinita por fari nukleajn armilarojn nebezonataj, ĉu ne estus pli prudente ekokupiĝi pri likvido de tiuj armilaroj mem — kaj rezulte nuligi ilin? Soveta Unio, mi ripetas, proponas ĝuste tian vojon.

Soveta Unio sin turnas kun alvoko al ĉiuj popoloj kaj ŝtatoj, unuavice, kompreneble, al la nukleaj, subteni la programon de likvido de la nuklea armilaro ĝis 2000. Por ajna senantaŭjuĝa homo estas absolute evidente, ke rezulte de efektivigo de tia programo neniu malgajnos, sed gajnon havos ĉiuj. Temas pri la problemo de la komunhomara signifo, kaj solvi ĝin eblas kaj necesas nur kune. Kaj ju pli frue tiu programo estos reale efektivigata per praktikaj faroj, des pli sekura iĝos vivo sur nia planedo.

II.

Inspirata de la sama koncepto kaj strebo entrepreni ankoraŭ unu praktikan paŝon en kunteksto de programo de nuklea malarmado, Soveta Unio akceptis gravan decidon.

Ni plilongigas je tri monatoj nian unuflankan moratorion pri ajnaj nukleaj eksplodoj, kies limdato estis la 31-a de decembro 1985. Tiu moratorio validos ankaŭ plu, se Usono, siavice, ankaŭ ĉesos siajn nukleajn proveksplodojn. Ni ankoraŭfoje proponas al Usono aliĝi al tiu-ĉi iniciato, kies signifo estas evidenta senescepte por ĉiuj en la mondo.

Estas klare, ke por ni akcepti tian decidon estis tute ne facile. Soveta Unio ne povas senfine montradi unuflankan retenemon rilate al nukleaj proveksplodoj. Sed tro grandaj estas la vetaĵoj, alta estas grado de respondeco, por ke ni ne elprovu ĉiujn eblojn por influi poziciojn de aliuj per forto de ekzemplo.

Ĉiuj specialistoj, sciencistoj, politikistoj, militistoj samopinias pri tio, ke ĉesigo de proveksplodoj efektive firme fermas kanalojn de perfektigo de la nuklea armilaro. Kaj tiu tasko estas la unuavica. Sola redukto de nukleaj arsenaloj sen malpermeso pri proveksplodigoj de nuklea armilaro ne ebligas la eliron el la dilemo de la nuklea minaco, ĉar la restanta parto estas modernigata, restas la eblo krei pli kaj pli rafinitan kaj mortigan nuklean armilaron, elprovi ĝiajn novajn variaĵojn en eksplodkampoj.

Do, ĉesigo de proveksplodoj estas praktika paŝo al likvido de nukleaj armilaroj.

Mi volas anticipe diri jenon. Eblaj referencoj al la problemo de kontrolo, kiel obstaklo por establi la moratorion pri nukleaj eksplodoj, havas nenian bazon. Ni deklaras kun plena difiniteco — la kontrolo por ni ne estas la problemo. Se Usono konsentos pri ĉesigo de ĉiuj nukleaj eksplodoj sur reciproka bazo, inda kontrolo pri observado de la moratorio estos plene garantiita per la naciaj teknikaj rimedoj, kaj ankaŭ per internaciaj proceduroj — en necesaj okazoj ankaŭ kun inspektado surloke. Ni invitas Usonon interkonsenti pri tio.

USSR rezolute pledas por tio, ke la moratorio iĝu duflanka, kaj poste ankaŭ multflanka ago. Ni pledas ankaŭ por renovigi triflankan (kun partopreno de USSR, Usono kaj Britio) intertraktadon pri plena kaj totala malpermeso de proveksplodigoj de nuklea armilaro. Tion oni povus fari senprokraste, jam dum tiu-ĉi monato. Ni ankaŭ pretas enkadre de Ĝeneva Konferenco pri Malarmado senprokraste komenci multflankan intertraktadon pri malpermeso de proveksplodigoj, kiun povus partopreni ĉiuj nukleaj regnoj.

La nealianciĝintaj landoj proponas aranĝi konsultiĝojn kun la celo disvastigi validecon de la moskva kontrakto de 1963 pri malpermeso de proveksplodigoj de nuklea armilaro en atmosfero, en kosma spaco kaj sub akvo nun ankaŭ por subteraj proveksplodoj, pri kiuj en la kontrakto ne temis. Soveta Unio konsentas ankaŭ kun tio.

De somero de la pasinta jaro ni alvokas Usonon sekvi nian ekzemplon — ĉesigi nukleajn eksplodojn. Vaŝingtono ĝis nun ankoraŭ ne faris tion malgraŭ la protestoj kaj postuloj de la socia aktivularo, spite al la volo de la plimulto de ŝtatoj de la mondo. Eksplodigante pli kaj pli novajn nukleajn instalaĵojn, la usona flanko daŭrigas vetkuron por atingi nerealigeblan revon pri milita supereco. Tio estas la senrezulta kaj danĝera politiko. La politiko, ne inda por tiu nivelo de la civilizacio, kiun atingis la nuntempa socio.

Pro manko de pozitiva reago de Usono la sovetia flanko rajtis jam komence de la 1-a de januaro 1986 renovigi la nukleajn proveksplodojn. Se sekvi la kutiman «logikon» de vetarmado, tiel, evidente, endis agi.

Sed la afero estas tia, ke ĝuste tiun, se estas permesate tiel diri, logikon necesas rezolute rompi. Ni entreprenas ankoraŭ unu provon tiudirekte. Alie la procedo de milita konkurado transformiĝos en lavangon, kiam ajna kontrolo pri evoluo de eventoj iĝus neebla. Subigi sin al kataklismoj de nuklea vetkuro ne estas permeseble. Tio signifus agi kontraŭ voĉo de prudento, kontraŭ homa sento de memkonservo. Estas bezonataj novaj, kuraĝaj aliroj, nova politika pensado, akriĝinta konscio de respondeco pri sortoj de la popoloj.

La usona administracio denove havas aldonan tempon por pripensi niajn proponojn pri ĉesigo de nukleaj eksplodigoj kaj doni al ili pozitivan respondon. Ĝuste tiun reagon oni atendos de Vaŝingtono ĉie en la mondo.

Soveta Unio sin turnas kun alvoko al la prezidento kaj la kongreso de Usono, al la usona popolo. Ekzistas la ebleco haltigi la procedon de la perfektigo de la nuklea armilaro kaj kreon de novaj tiaj armiloj. Oni ne rajtas preterlasi ĝin. La sovetiaj proponoj metas Sovetan Union kaj Usonon en la egalan situacion. Ili ne enhavas provojn superruzi aŭ trompi la alian flankon. Ni proponas enpaŝi la vojon de prudentaj respondecaj decidoj.

III.

Por realigo de la programo pri redukto kaj likvido de la nukleaj arsenaloj necesas funkciigi la tutan ekzistantan sistemon de intertraktadoj, atingi maksimume altan efikecon de la malarmad-mekanismoj.

Baldaŭ en Ĝenevo rekomenciĝos la soveti-usona intertraktado pri la nukleaj kaj kosmaj armiloj. Dum nia renkontiĝo kun la prezidento R. Reagan en Ĝenevo en la novembro pasintjara ni havis sinceran interparolon pri la tuta problemaro de la intertraktado, t.e. pri la kosmo, pri la strategia ofensiva armilaro, pri la nukleaj mezdistancaj armiloj. Estis decidite akceli la intertraktadon, kaj tiu-ĉi interkonsento ne devas resti nur deklaracio.

La sovetia delegitaro en Ĝenevo havas instrukcion gvidi la aferon en strikta konformo al tiu-ĉi interkonsento. Ni atendas same konstruktivan rilaton de la usona flanko, precipe en la kosma demando. La kosmo devas resti paca, oni ne devas lokigi tie la ofensivan armilaron. Oni ne devas ankaŭ krei ĝin. Kaj samtempe estu starigita la plej severa kontrolo, inkluzivanta malfermon de koncernaj laboratorioj por inspektado.

La homaro estas nun en la grava etapo de la nova kosma erao. Kaj necesas rifuzi pensmanieron de la ŝtonepoko, kiam ĉefa zorgo estis ekhavi plej grandan bastonegon aŭ plej pezan ŝtonon. Ni estas kontraŭ armiloj en la kosmo. Nia materiala kaj intelekta potencialoj garantias por Soveta Unio eblecojn krei ajnan armilon, se oni devigos nin al tio.

Sed ni komprenas la tutan respondecon antaŭ la nuna kaj estontaj generacioj. Laŭ nia profunda konvinko, ni devas iri en la trian jarmilon ne kun la programo de «stelaj militoj», sed kun la grandskalaj projektoj de paca civilizado de la kosmo per la fortoj de la tuta homaro. Ni proponas praktike komenci ellaboron kaj efektivigon de tiuj projektoj. Tio estas unu el la plej gravaj vojoj al progreso sur ia tuta nia terglobo kaj al formiĝo de firma sistemo de sekureco por ĉiuj.

Ne allasi penetron de la vetarmado en la kosmon signifas malbari vojon al profundaj reduktoj de la nuklea armilaro. Sur la traktotablo en Ĝenevo kuŝas la sovetia propono duone redukti la koncernajn nukleajn armilojn de USSR kaj Usono, kio estus gravega paŝo al plena likvido de la nuklea armilaro. Sed se ŝlosi la solvon de la kosmo-problemo, tio signifas ne deziri ĉesigon de la vetarmado sur la Tero. Pri tio necesas diri rekte kaj klare. Ne hazarde adeptoj de la nuklea vetarmado estas ankaŭ vervaj adeptoj de la programo pri «stelaj militoj». Tio estas du aspektoj de la sama politiko, spita al la homaj interesoj.

Pri la eŭropa aspekto de la nuklea problemo. Ekstreman maltrankvilon kreas tiu situacio, kiam spite al la sana prudento, spite al la naciaj interesoj de la eŭropaj popoloj en certaj landoj de la Okcidenta Eŭropo oni daŭrigas dislokadon de la usonaj raketoj de unua frapo. Tiun-ĉi problemon oni jam traktas dum multaj jaroj. Sed la kondiĉoj de sekureco en Eŭropo iĝas ĉiam pli malbonaj.

Necesas stopi tian pason de la eventoj, dishaki tiun gordian nodon. Soveta Unio delonge proponas liberigi Eŭropon de la nuklea armilaro, kiel la mezdistanca, tiel la taktika. Tiu-ĉi propono restas valida. Por la unua radika paŝo ĉidirekte ni proponas nun, kiel estis dirite supre, jam en la unua etapo de la proponata de ni programo likvidi ĉiujn balistikajn kaj fiugilajn mezdistancajn raketojn de USSR kaj Usono en la eŭropa zono.

Atingo de praktikaj rezultoj en la Ĝeneva intertraktado signifus materialigon de la proponata de ni programo pri plena likvido de la nuklea armilaro ĝis la jaro 2000.

IV.

Soveta Unio opinias absolute reala la taskon plene likvidi en tiu-ĉi jarcento ankaŭ tian barbaran armilon de amasa ekstermo, kia estas la kemia.

En la intertraktoj pri la kemia armilaro enkadre de la Ĝeneva Konferenco pri Malarmado lastatempe reliefiĝas antaŭenmoviĝo. Tamen tiuj intertraktoj nepermeseble malakceliĝis. Ni pledas por intensigi la intertraktadon pri akcepto de efika kaj kontrolebla internacia konvencio pri malpermeso de la kemia armilaro kaj pri likvido de la havata municio de tiu armilaro konforme al la interkonsento pri tio kun la prezidento de Usono R. Reagan en Ĝenevo.

En la problemo pri malpermeso de la kemia armilaro, same kiel en aliaj problemoj pri la malarmado estas postulata freŝa vidpunkto de ĉiuj partoprenantoj de la intertraktado. Mi deziras tutklare emfazi, ke Soveta Unio pledas por plej rapida kaj plena likvido de tiu-ĉi armilaro kaj de industria bazo por ĝia produktado. Ni pretas garantii ĝustatempan anoncon pri lokoj de la entreprenejoj por produktado de kemia armilaro kaj ĉesigon de ĝia produktado, komenci ellaboron de proceduroj por likvido de la koncema produktad-bazo kaj baldaŭ post validigo de la konvencio komenci ankaŭ likvidon de municioj de la kemia armilaro. Krome, ĉio-ĉi realiĝus sub strikta kontrolo, inkluzive internaciajn inspektadojn surloke.

Certaj laŭŝtupaj paŝoj ankaŭ kontribuus al radika solvo de la problemo. Ekzemple, eblus multflanke interkonsenti pri netransdoneblo de la kemia armilaro al kiu-ajn kaj pri ĝia nedislokeblo sur teritorioj de aliaj ŝtatoj. Soveta Unio, ekzemple, ĉiam strikte observis tiun principon en sia praktika politiko. Ni proponas al aliaj ŝtatoj sekvi nian ekzemplon kaj praktiki la saman prudenton.

V.

Paralele kun forigo de amaseksterma armilaro el arsenaloj de la ŝtatoj, Soveta Unio proponas, ke objekto de interkonsentitaj reduktoj estu ankaŭ ordinaraj armilaroj kaj armitaj fortoj.

Загрузка...