PLATONO

KRATILO

tradukita el la greka de

DONALD BROADRIBB

hermogeno: Ĉu ni konsultu Sokraton pri la temo?

klejnio: Se vi deziras.

hermogeno: Nu, Sokrato, Kratilo diras ke ekzistas natura nomo por

ĉiu ekzistaĵo, kaj ke tiu nomo ne ekzistas nur pro interkonsento de la uzantoj. Ĝi ne estas nur kolekto de sonoj de la parolantoj, sed nomoj havas ian korektecon, saman kaj por helenoj kaj por barbaroj. Mi demandas al li ĉu lia nomo "Kratilo" estas "korekta" kaj li diras ke jes.

"Kion pri 'Sokrato" mi diris. "Ankaŭ 'Sokrato'" li diris. "Kaj ĉiuj aliaj personoj? Ĉu la nomoj de ĉiuj el ili estas iliaj korektaj nomoj?" Kaj li diris, "Nu, via nomo ne estus 'Hermogeno' eĉ se ĉiuj personoj nomus vin tiel!"[1]

Nu, mi demandas ĉar mi serioze volas scii kion li diras, sed li rifuzas klarigi, li nur parolas sarkasme al mi. Li ŝajnigas ke li sekrete scias la faktojn, kaj ke se li volus diri ilin al mi, mi nepre akordus kun li pri tio kion li diras. Se vi povos diri vian opinion pri tiu 'orakolo' de Kratilo, mi volonte aŭskultos. Mi preferus aŭdi vin paroli pri la korekteco de nomoj ol lin, se vi bonvolos.

sokrato: Hermogeno Hiponikos, malnova aformismo diras "malfacile estas trovi kio estas plejbona" kaj kio estas vera pri nomoj estas tre granda temo. Se mi estus povinta aŭskulti la kvindekdrakman kurson de Prodiko kiu, laŭ li, instruas pri tio, vi senprobleme povus scii nun la veron pri la korekteco de nomoj. Sed mi ne studis tiun kurson, nur la unudrakman. Mi ne scias la veron pri nomoj. Sed mi estas preta ekzameni la temon kun vi kaj Kratilo. Kiam li diras ke "Hermogeno" ne estas via vera nomo, mi suspektas ke li nur ŝercas. Verŝajne li opi- nias ke vi ĉiam bezonas monon. Sed, kiel mi ĵus diris, estas malfacile scii pri tiaj aferoj, do ni devos kune ekzameni ĉu vi pravas aŭ ĉu Kra- tilo.

hermogeno: Nu, Sokrato, mi ofte diskutis ĉi tion kun aliaj personoj, kaj mi ne povas persvadiĝi ke la korekteco de nomo estas io alia ol tra- dicio kaj interkonsento. Mi opinias ke kiel ajn oni nomas iun, tiu nomo estas korekta. Se la nomo ŝanĝiĝas, kaj oni uzas alian, la posta nomo ne estas malpli korekta ol la antaŭa. [Ni ja ŝanĝas la nomojn de

niaj sklavoj, kaj la novaj nomoj ne estas malpli ĝustaj ol la antaŭaj.][2]

kratilo: Nenio havas naturan nomon, nomo varias laŭ la kutimoj kaj tra- dicioj de la nomantoj. Tamen, se ne estas tiel, mi estas preta lerni kaj aŭskulti ne nur al Kratilo sed al ĉiu alia.

385 sokrato: Eble estas kiel vi diras, Hermogeno, sed ni ekzamenu la aferon. Laŭ vi, negrave kiun ajn nomon oni uzas, tiu estas la korekta nomo, ĉu?

hermogeno: Tion mi kredas.

sokrato: Negrave ĉu individua persono ĉu urbo mem donas la nomon?

hermogeno: Jes.

sokrato: Ĉu? Eĉ se mi dirus ke iu el tiuj estaĵoj kiujn oni nun nomas "homoj" eĉ se mi dirus ke tio estas ĉevalo? Aŭ se mi nomus ĉevalon homo? "Homo" estas ĝia nomo laŭ la publiko, sed por individuo ĝi estas ĉevalo? Aŭ individuo nomas ĝin homo, kvankam la publiko no- mas ĝin ĉevalo? Ĉu tion vi diras?

hermogeno: Tion mi kredas.

sokrato: Do diru al mi: ĉu, laŭ vi, io estas korekte aŭ false dirata?

hermogeno: Jes.

sokrato: Unu diraĵo estas vera kaj alia falsa?

hermogeno: Certe.

sokrato: Kaj diraĵo kiu diras realon estas vera, kaj diraĵo kiu diras mal- realon estas falsa?

hermogeno: Jes.

sokrato: Do diraĵo esprimas realon aŭ malrealon.

hermogeno: Certe.

sokrato: Ĉu diraĵo povas esti tute vera, kvankam partoj de ĝi estas falsaj?

hermogeno: Ne, la partoj devas ankaŭ esti veraj.

sokrato: Ĉu nur la grandaj partoj devas esti veraj, kvankam ne la mal-

grandaj? Aŭ ĉu ĉiuj? hermogeno: Ĉiuj, laŭ mia opinio.

sokrato: Ĉu, laŭ vi, ekzistas malpli granda parto de diraĵo ol vorto?[3]hermogeno: Ne; ĝi estas la plej malgranda. sokrato: Kaj ĝi estas parto de vera diraĵo? hermogeno: Jes.

sokrato: Do vi konsentas ke ĝi estas vera? hermogeno: Jes.

sokrato: Kaj parto de malvera diraĵo estas malvera? hermogeno: Vi pravas.

sokrato: Ĉu nomo povas esti malvera aŭ vera, same kiel diraĵo? hermogeno: Kompreneble.

sokrato: Sed negrave kiel oni nomas ion, tio estas ĝia nomo? hermogeno: Jes.

sokrato: Negrave kiom da nomoj oni donas al io, jen ĝiaj nomoj kiam oni parolas?

hermogeno: Sokrato, mi ne povas trovi alian normon de korekteco: kion mi nomas ion, jen mia nomo por ĝi; kaj kion vi nomas ion, jen via nomo por ĝi. Mi vidas tion en ĉiuj grupoj, ĉiuj havas proprajn nom- ojn por la samaj objektoj. helenoj alimaniere parolas ol aliaj helenoj, kaj helenoj parolas alimaniere ol barbaroj.

sokrato: Nu, ni pripensu, Hermogeno: ĉu vere estas kiel vi opinias, ke ĉio havas propran realecon? Protagoro diris ke la homo estas "mezur- anto de ĉiuj aferoj" — Ke kiaj aferoj ŝajnas al mi, tiaj ili efektive estas por mi; kiaj ili ŝajnas al vi, tiaj ili estas por vi. — Aŭ ĉu vi opinias ke ili havas ian fundamentan realecon?

386 hermogeno: Kiam mi estas konfuzita, mi kelkfoje emas konsenti kun Protagoro. Sed mi ne vere kredas ke estas tiel.

sokrato: Ĉu? Ĉu vi vere emis kredi ke ne ekzistas malbona persono?

hermogeno: Je Zeŭso, ne; mi ofte spertis neceson kredi ke ekzistas tre malbonaj personoj, kaj vere tre multaj.

sokrato: Kaj ankaŭ tre bonaj?

hermogeno: Malmultaj.

sokrato: Tamen ili ekzistas?

hermogeno: Jes.

sokrato: Ĉu estas ĉi tiel: ke la tre bonaj personoj estas tre saĝaj, kaj la tre malbonaj personoj estas tre malsaĝaj?

hermogeno: Mi kredas ke jes.

sokrato: Sed se la vero estas kiel Protagoro diris, ke la aferoj estas kiaj oni kredas ilin, ĉu kelkaj el ni ja povus esti saĝaj kaj aliaj malsaĝaj?

hermogeno: Ne povus esti.

sokrato: Mi kredas ke vi konsentos ke se saĝeco kaj malsaĝeco ekzistas, ne povas esti ke Protagoro pravas. Ĉar neniu persono povus vere esti pli saĝa ol alia, se kion oni kredas tio estas vera por la kredanto.

hermogeno: Tiel estas.

sokrato: Kaj mi kredas ke vi ankaŭ ne konsentos kun Eŭtidemo ke ĉiam ĉio estas samtempe sama laŭ ĉiuj personoj. Ĉar tiel ne povus ekzisti bonuloj kaj malbonuloj, se same laŭ ĉiuj personoj kaj por ĉiam ekzis- tas boneco kaj malboneco.

hermogeno: Vi pravas.

sokrato: Do, se ĉio ne estas ĉiam samtempe sama por ĉiuj personoj kaj ankaŭ ne havas apartan realecon por ĉiu individua persono, estas klare ke ĉiu afero havas propran fundamentan ekziston, kiu ne estas tirata supren kaj malsupren laŭ nia kaprico, estas propra ekzisto na- tura por ĝi.

hermogeno: Mi kredas ke estas tiel, Sokrato.

sokrato: Ĉu aferoj povas havi propran naturon, sed agoj rilataj al ili ne? Aŭ ĉu aferoj kaj agoj estas unusola kategorio?

hermogeno: Certe.

387 sokrato: Do ankaŭ agoj estas farataj laŭ sia propra naturo, ne laŭ nia kaprico. Ekzemple, se ni provas tranĉi ion realan, ĉu ĉiu el ni povas tranĉi laŭ nia kaprico kaj per kio ajn ni volas? Aŭ ĉu ni volas laŭ- nature tranĉi per laŭnatura ilo, ĉar nur tiel ni ĝuste faras la agon; se ni agas kontraŭnature, ni misagas kaj efektivigas nenion?

hermogeno: Mi kredas ke estas tiel.

sokrato: Kaj kiam ni provas bruligi ion, necesas ne bruligi laŭ ĉies opinio, sed laŭ la ĝusta procedo. Ĉio estas bruligata laŭ sia natura metodo kaj per kio estas natura por ĝi.

hermogeno: Tiel estas.

sokrato: Kaj estas tiel pri ĉiu alia ago.

hermogeno: Certe.

sokrato: Nu, ĉu parolado estas ago?

hermogeno: Jes.

sokrato: Ĉu vi akceptas ke necesas ne paroli laŭkaprice, sed paroli ĝuste, paroli laŭ la naturo de aferoj kaj per la natura ilo? Nur tiel oni agas kaj parolas. Se ne, oni misagas kaj efektivigas nenion.

hermogeno: Mi kredas ĝuste kiel vi diras.

sokrato: Ĉu nomi ne estas parto de parolado? Ĉar oni diras vortojn kiam oni nomas.

hermogeno: Certe.

sokrato: Ĉu do nomado ne estas ago, se parolo estas ago rilatanta al iu afero?

hermogeno: Ĝi estas ago.

sokrato: Nu, ni trovis ke agoj havas propran naturon, ili ne havas sian na- turon nur laŭ nia opinio.

hermogeno: Tiel estas.

sokrato: Sekve, necesas ke aferoj estu nomataj kaj nomiĝu laŭ sia naturo kaj per sia ilo, ne laŭ nia kaprico, laŭ nia ĵusa decido. Ni devas agi kaj nomi tiel, ne alimaniere.

hermogeno: Mi kredas tiel.

sokrato: Nu, se ni devas tranĉi ion, ni devas uzi ilon. hermogeno: Jes.

sokrato: Kaj ni se devas naveti, ni devas uzi ilon; kaj se ni devas bori ni devas uzi ilon.

hermogeno: Certe.

sokrato: Kaj se ni devas nomi, ni devas uzi ilon. 388 hermogeno: Tiel estas. sokrato: Per kio oni devas bori? hermogeno: Borilo. sokrato: Per kio oni navetas? hermogeno: Naveto. sokrato: Per kio oni nomas? hermogeno: Nomo.

sokrato: Vi bone respondas. Ĉu nomo estas instrumento? hermogeno: Certe.

sokrato: Se mi demandus: "kia instrumento estas naveto?" Ĉu vi respon- dus "instrumento per kiu oni navetas?"

hermogeno: Jes.

sokrato: Kion ni faras kiam ni navetas? Ni apartigas la kunajn vefton kaj varpon, ĉu ne?

hermogeno: Jes.

sokrato: Kaj ni povas simile paroli pri boriloj kaj la aliaj instrumentoj, ĉu ne?

hermogeno: Certe.

sokrato: Ĉu vi povas simile paroli pri nomo? Se nomo estas la instrumen­to, kion ni faras kiam ni nomas?

hermogeno: Mi ne scias diri.

sokrato: Ni instruas aliajn personojn, kaj distingas objektojn, ĉu ne?

hermogeno: Certe.

sokrato: Do nomo estas instruilo kaj distingilo, same kiel naveto apartig- as fadenojn.

hermogeno: Jes.

sokrato: Naveto estas uzata de teksisto, ĉu ne? hermogeno: Kompreneble.

sokrato: Bona teksisto bone uzas naveton, instruisto uzanta nomon bone instruas.

hermogeno: Jes.

sokrato: Kies produkton la teksisto bone uzas uzante naveton? hermogeno: De ĉarpentisto.

sokrato: Ĉu ĉiu persono estas ĉarpentisto, aŭ nur trejnita persono? hermogeno: Trejnita persono.

sokrato: Kies produkton la boristo bone uzas uzante borilon? hermogeno: De forĝisto.

sokrato: Ĉu ĉiu persono estas forĝisto, aŭ nur trejnita persono? hermogeno: Trejnita persono.

sokrato: Bone. Kies produkton la instruisto uzas uzante nomon? hermogeno: Mi ne scias.

sokrato: Ĉu vi ne povas almenaŭ diri kiu transdonis al ni la nomojn kiujn ni uzas?

hermogeno: Mi ne povas.

sokrato: Ĉu vi ne opinias ke la leĝo transdonis ilin? hermogeno: Povas esti.

sokrato: Do instruisto uzas la produkton de leĝfaristo uzante nomon, ĉu ne?

hermogeno: Mi kredas ke jes.

sokrato: Ĉu vi kredas ke ĉiu persono estas leĝfaristo, aŭ nur trejnita per-

7

sono?

hermogeno: Trejnita persono.

sokrato: Sekve, Hermogeno, ne ĉiu persono kapablas fari nomon,

sed nur nomfaristo. Ŝajnas ke ĉi tiu estas la leĝfaristo, la plej malofta el ekspertoj en la homaro.

hermogeno: Tiel ŝajnas.

sokrato: Bone. Kion la leĝfaristo uzas kiel modelon farante nomojn? Ni konsideru tion simile al la antaŭaj diraĵoj: kiun modelon la ĉarpent- isto uzas farante naveton? Tion kio laŭ sia naturo navetas, ĉu ne?

hermogeno: Certe.

sokrato: Se li rompas la naveton dum li faras ĝin, ĉu li faros alian laŭ la formo de la rompitaĵo, aŭ laŭ la origina modelo kiun li uzis por ĝi?

hermogeno: Laŭ la origina modelo, mi supozas.

sokrato: Ĉu ni ne dirus ke tiu estas la plej korekta naveto?

hermogeno: Mi kredas ke jes.

sokrato: Do, kiam necesas naveto por delikata aŭ dika ŝtofo, ĉu el lino, ĉu el lano, ĉu el io alia, ĉiu naveto devas esti laŭ la modelo kiu estas plej natura. Tiun naturon oni devas doni al la produkto.

hermogeno: Jes.

sokrato: Kaj estas same pri la aliaj instrumentoj. Oni devas trovi la natur­on de ĉiu instrumento kaj doni ĝin al tio el kio oni faras ĝin — ne laŭ sia kaprico sed laŭ ĝia naturo. Ekzemple, oni devas scii doni la taŭg- ajn naturajn formojn de boriloj al la fero.

hermogeno: Certe.

sokrato: Kaj la naturajn formojn de naveto al la ligno.

hermogeno: Tiel estas.

sokrato: Ĉar evidente estas naveto por ĉiu speco de teksaĵo, kaj estas simile pri la aliaj iloj.

hermogeno: Jes.

sokrato: Sekve, kamarado, la leĝfaristo devas scii formi la naturon de ĉiu nomo per sonoj kaj silaboj. Laŭ tiu naturo de nomo kiel modelo oni devas fari la nomojn, por esti majstro de nomfarado. Sed ne mis- supozu ke ĉiu leĝfaristo uzas la samajn silabojn. Forĝistoj ne ĉiuj uzas la saman feron por ĉio, farante sian instrumenton por la sama celo. Tamen ili uzas la saman modelon, eĉ kvankam el diversaj feroj, por ĝuste produkti la instrumenton, negrave ĉu ĉi tie ĉu inter la barbaroj. Ĉu ne?

hermogeno: Certe.

sokrato: Do vi egale taksu la leĝfariston ĉi tie kaj tiun inter la barbaroj, se li donas la taŭgan formon al ĉiu nomo, eĉ kvankam uzante kiajn ajn silabojn. Leĝfaristo ne estas malpli bona ĉar li loĝas ĉi tie, ĉu en iu alia loko.

hermogeno: Certe.

sokrato: Kiu scias ĉu la taŭga formo de naveto troviĝas en iu peco de lig- no: la ĉarpentisto kiu faris ĝin, aŭ la teksisto uzonta ĝin?

hermogeno: Verŝajne, Sokrato, la uzonto.

sokrato: Kion pri la uzonto de la produkto de lirfabrikanto? Ĉu ne li estas la persono kiu scias plej bone direkti la laboron, kaj scias ĉu ĝi estas bone aŭ malbone farita?

hermogeno: Certe.

sokrato: Kaj li estas kiu?

hermogeno: La lirludisto.

sokrato: Kaj kiu scias taksi la produkton de ŝipfaristo?

hermogeno: Kapitano.

sokrato: Nu, kiu plej bone scias direkti la laboron kaj taksi la produkton de leĝfaristo, ĉi tie kaj inter la barbaroj? Ĉu ne la uzonto?

hermogeno: Jes, tiu.

sokrato: Kaj ĉu tiu estas la persono kiu scias demandi?

hermogeno: Certe.

sokrato: Kaj tiu sama persono scias respondi?

hermogeno: Jes.

sokrato: Ĉu vi nomus la personon kiu scias kaj demandi kaj respondi ion alian ol dialektikisto?[4]

hermogeno: Tio estas lia nomo.

sokrato: Do la ĉarpentisto devas fari stirilon por ŝipo dum la kapitano direktas lin, por ke la stirilo estu bona.

hermogeno: Evidente.

sokrato: Kaj evidente la leĝfaristo devas fari nomon dum dialektikisto direktas lin, por ke la nomoj estu bonaj.

hermogeno: Tiel estas.

sokrato: Konsekvence, Hermogeno, la faranto de nomoj devas esti ne malseriozulo aŭ hazardulo, kiel vi supozas. Kratilo pravas dirante ke objektoj havas naturajn nomojn, kaj ne ĉiu persono povas esti nom- fabrikisto, nur tiu kiu rigardas la naturon de ĉiu nomo kaj kapablas esprimi ĝin per literoj kaj silaboj.

391 hermogeno: Mi ne scias kiel mi devus respondi al viaj asertoj, Sokra­to. Vere ne estas facile subite konvinkiĝi, sed mi estus pli persvadita de vi se vi montrus al mi kio estas tiu natura taŭgeco de nomo.

sokrato: Estiminda Hermogeno, mi ne povas respondi. Vi forgesas ke an- taŭ nelonge mi diris ke mi ne scias sed ke mi ekzamenos kun vi. Nun ni — mi kaj vi — ekzamenis, kaj montriĝis almenaŭ ĉi tio aldone al kion ni antaŭe sciis: nomo havas ian ĝustecon kaj ne ĉiu homo scias ĝuste doni nomon al io. Ĉu ne?

hermogeno: Certe.

sokrato: Post tio necesas serĉi, se vi vere volas scii, kiu estas tiu ĝusteco.

hermogeno: Nu mi ja vere volas scii.

sokrato: Do ni ekzamenu.

hermogeno: Kiel ni devas ekzameni?

sokrato: Oni ĝuste lernas tion de ekspertoj, al kiuj oni pagas kaj dankas.

Ekzistas sofistoj, al kiuj via frato Kaliaso pagis multan monon kaj tial opiniiĝas saĝa. Ĉar vi ankoraŭ ne ricevis vian heredaĵon, vi devos peti vian fraton ke li instruu al vi la veron pri ĉi tiuj aferoj, kiun li lernis de Protagoro.

hermogeno: Sed estus eksterordinare, Sokrato, peti tion, ĉar mi tute mal- akceptas %a 'Vero[5] de Pitagoro; kiel mi povus opinii ke la diraĵoj en ĝi havas ian valoron?

sokrato: Nu, se vi ne akceptas tion, do vi devos lerni de Homero kaj la aliaj poetoj.

hermogeno: Sokrato, kion Homero diras pri nomoj, kaj kie?

sokrato: Multloke. Plej klare kaj plej bone kiam li distingas inter la nomoj kiujn homoj uzas kaj la dioj uzas por la samaj aferoj. Ĉu vi ne scias ke li diras ion grandiozan kaj nekredeblan en tiuj tekstoj pri la ĝusteco de nomoj? Klare, kiam la dioj donas nomojn, ili diras la ĝustan natu- ron de la nomoj. Ĉu vi ne akordas?

hermogeno: Mi ja scias ke se ili donas nomojn, ili ĝuste nomas. Sed pri kiuj nomoj vi parolas?

sokrato: Ĉu vi ne scias pri la rivero en Trojo, kiu tute sola kontraŭbatalis Hefeston:[6]la rivero kiun la dioj nomas "Ksanto, sed la homoj nomas Skamandro

hermogeno: Mi scias.

392 sokrato: Nu, ĉu vi ne opinias ke estas gravege scii ke ĝi devus esti nomata Ksanto kaj ne Skamandro? Kaj, se vi preferas, pri la birdo ki- un, li diras,

la dioj nomas ĥalkis, sed la homoj kumindis[7]ĉu vi opinias triviala la informon ke tiu birdo estas pli ĝuste nomata ĥalkis ol kimindis?Aŭ batieia kaj murine? Kaj multo alia de ĉi tiu po­eto kaj aliaj. Nu, eble ĉi tio estas tro malfacila por analizo fare de mi kaj vi, sed mi kredas ke Skamandrio kaj Лstianakso estas pli taŭgaj por homa konsiderado. Li diras ke ili estas la nomoj de la filo de Hek- toro, kaj mi kredas ke estas facile trovi kion li diras pri ilia korekteco. Ĉu vi memoras la tekston en kiu estas tiuj nomoj?

hermogeno: Certe.

sokrato: Laŭ via kredo, kiun el la du nomoj Homero opiniis pli korekta nomo por la infano, Лstianakso Skamandrio?

hermogeno: Mi ne scias.

sokrato: Pripensu: se iu demandus al vi ĉu vi kredas ke saĝuloj aŭ mal- saĝuloj uzas la ĝustajn nomojn, kiel vi respondus?

hermogeno: Klare mi dirus ke la saĝuloj.

sokrato: Nu, ĉu la virinoj aŭ la viroj en urbo estas pli saĝaj, ĝenerale?

hermogeno: La viroj.

sokrato: Ĉu vi ne scias ke Homero diras ke la Trojaj viroj nomas la infan- on de Hektoro Astianakso ? Do evidente la virinoj nomis lin Skama­ndrio, ĉar la viroj nomis lin Astianakso.

hermogeno: Ŝajne.

sokrato: Kaj Homero opiniis la virojn de Trojo pli saĝaj ol iliaj virinoj, ĉu ne?

hermogeno: Mi kredas ke jes.

sokrato: Do li kredis ke Лstianakso estas pli ĝusta nomo por la infano ol Skamandrio, ĉu ne?

hermogeno: Klare.

sokrato: Ni konsideru la kialon. Ĉu li ne mem plej bone klarigis? Ĉar li diras —

sola li defendis ilian urbon kaj longan muron[8]Pro tio, ŝajne, li prave nomas Лstianakso[9] la filo de la savinto de la urbo.

hermogeno: Tiel ŝajnas al mi.

sokrato: Kio? Mi mem ankoraŭ ne komprenas, Hermogeno, sed vi kom- prenas?

hermogeno: Je Zeŭso, ne mi!

393 sokrato: Kaj, amiko, Homero mem donis la nomon Hektoro[10], ĉu ne?

hermogeno: Do?

sokrato: Ŝajnas al mi ke ĝi estas preskaŭ sama kiel Astianakso, ĉar ambaŭ nomoj havas saman signifon en la helena. ^naks [mastro] kaj ^ektхr [tenanto] signifas pli-malpli la samon, ambaŭ estas reĝaj nomoj. Kiu "mastras" ion "tenas" ĝin, ĉar klare li estras kaj havas kaj tenas ĝin. Aŭ ĉu vi opinias ke mi diras neniaĵon, ke mi trompas min kredante ke mi iel sekvas la spurojn de la vidpunkto de Homero pri la korekt- eco de nomoj?

hermogeno: Je Zeŭso, ne vi! Laŭ mia opinio, vi trafas ĝin.

sokrato: Estas prave, laŭ mia opinio, nomi la idon de leono leono, kaj la idon de ĉevalo ĉevalo. Mi ne parolas pri kiam monstro naskiĝas el ĉevalo, sed pri kiam la ido estas samnatura kiel la naskinto. Se ĉevalo kontraŭnature naskus bovinan idon, tio estus nomenda "bovido', ne "ĉevalido". Simile, mi ne nomus nehoman idon de homo "homido". Kaj same pri arboj kaj ĉio alia. Ĉu vi akordas kun mi?

hermogeno: Mi akordas.

sokrato: Bone. Sed atentu por ke mi ne misgvidu vin. Ĉar se ido naskiĝas el reĝo, ĝi estas nomenda "reĝo", kaj ne gravas el kiuj silaboj tiu nomo konsistas, se ĝi signifas la samon. Ankaŭ ne gravas ĉu litero aldoniĝas al ĝi aŭ forpreniĝas el ĝi, se la esenco de la afero restas kaj estas klare videbla en la nomo.

hermogeno: Kion vi diras?

sokrato: Nenion kompleksan. Estas simile al la literoj de la alfabeto. Vi scias ke ni donas nomojn al la literoj, sed la nomoj ne estas la literoj mem, escepte de kvar: e, u, o, kaj х.[11] Vi scias ke por la aliaj vokaloj, kaj la konsonantoj, ni aldonas ekstrajn literojn por formi iliajn nom- ojn. Sed se ni klare konservas la signifon, la nomo estas korekta. Ek- zemple, beta. Vi vidas ke la aldonitaj e kaj t kaj a ne malhelpas tiun literon montri sian naturon per la tuta nomo decidita de la leĝfar- into. Li bone sciis doni nomojn al la literoj.

hermogeno: Ŝajnas al mi ke vi tute pravas.

394 sokrato: Nu, ĉu ne estas same pri "reĝo"? Reĝo naskiĝas de reĝo, bo­na el bona, bela el bela, ktp., el ĉiu speco ido simila naskiĝas, krom se naskiĝas monstro, do ĝi havas la saman nomon. Povas esti ke la sila- boj estas tre diversaj, tiel ke amatoro kredus ke ili estas tute malsimi- laj kvankam ili signifas la samon. Estas simile kiam ni uzas medika- mentojn, la koloroj kaj odoroj povas multe varii kiam temas pri la sama substanco. Por la kuracisto, kiu konas ilian koncepton, ili estas similaj, kaj la aldonaĵoj ne timigas lin. Tute same personon kiu kom- prenas la signifojn de nomoj ne timigas aldono aŭ ŝanĝo aŭ manko de litero, eĉ se la literoj estas tute malsimilaj, ĉar la koncepto restas

sama.[12]

Kiel ni ĵus diris, Лstianaks kaj fнektхr havas neniujn komunajn lite- rojn escepte de la t, sed ili havas identan signifon. Simile, kiuj literoj estas komunaj al ili kaj ^rĥepolis[13]? Sed ili signifas la samon. Kaj estas multaj aliaj nomoj kiuj nur signifas "reĝo". Pluraj vortoj signifas "ge- neralo" ekzemple rtgis, kaj 'Polemarĥos[14], kaj Eupolemos. Kaj estas di­versaj kiuj signifas "kuracisto": latroklйs kaj Лkesimbrotos[15]. Kaj simi­le ni povas trovi multegajn aliajn kiuj distingiĝas per siaj silaboj kaj literoj, sed indikas la samajn konceptojn. Ĉu vi samopinias?

hermogeno: Certe.

sokrato: Do laŭnaturaj naskitoj devas ricevi samajn nomojn.

hermogeno: Certe.

sokrato: Kion pri tiuj kiuj naskiĝas kontraŭnaturaj, monstraj? Ekzemple, kiam el bona pia viro naskiĝas malpia filo. Estas simile kiel antaŭe, se ĉevalo naskas bovinan idon, la ido devus ne havi la patran nomon sed tiun de sia speco, ĉu ne?

hermogeno: Certe.

sokrato: Kaj la malpia ido de piulo devas ricevi nomon laŭ sia speco.

hermogeno: Tiel estas.

sokrato: Nek Qeofilos, ["di-amanto"] nek mnesideos, ["memor-dio"], nek iu el tiaj nomoj. Lia nomo devas esprimi la malon de tiuj, se lia nomo devas esti korekta.

hermogeno: Tute certe, Sokrato.

sokrato: Simile "Oresto",[16] Hermogeno, verŝajne estas korekta, negrave ĉu li hazarde ricevis tiun nomon, ĉu ĝin donis al li poeto kiu volis indiki lian sovaĝan naturon kaj lian ferocon kaj lian montecon per lia no- mo.

395 hermogeno: Klare, Sokrato.

sokrato: Ankaŭ la nomo de lia patro konformas al lia naturo.

hermogeno: Klare.

sokrato: Sendube tiel estis rilate al Agamemnono[17], admirata pro laboreg- ado, glorata pro pacienco. Indiko pri tio estas liaj spertoj kaj pacien- co en Trojo. La nomo Agamemnono indikas ke li estas admirinda pro sia persistado. Same la nomo Atreo estas korekta. Li murdis Kri- sipon kaj tre kruelis kontraŭ Tiesto, kaj tiel kaŭzis la detruon kaj ruiniĝon de sia bonfamo. Tiu priskriba nomo estas iomete ŝanĝita kaj kaŝita, tiel ke la naturo de tiu homo ne estas klara al ĉiuj. Sed la signi- fo de Atreo estas sufiĉe klara al spertuloj pri nomoj. Kaj rilate al obs- tineco [ateires], sentimeco [atreston], kaj ruinigo [ateron] tiu nomo estas ĉiel korekta. Ankaŭ la nomo de Pelopso ŝajnas al mi ĝusta. Ĝi signifas personon kiu vidas proksimaĵojn.

hermogeno: Kiel tio pravas?

sokrato: Laŭdire tiu viro, kiam li murdis Mirtilon, tute ne antaŭsciis nek antaŭvidis la katastrofan estontecon de sia tuta gento. Li vidis nur ti- on kio estis proksima — t.e. pelas — kaj tuja, kiam li fervoris edzinigi kiel ajn Hipodamian. Ankaŭ ĉiu opinius ke la nomo de Tantalo estas korekta kaj laŭ lia naturo, se la diraĵoj pri li estas veraj.

hermogeno: Kiuj?

396 sokrato: Ke multaj teruraj misfortunoj trafis lin dum lia vivo, la lasta el ili estis la detruiĝo de lia patrio; kaj kiam li mortis, en Hadeso ŝto- no svingiĝis [talanteia] super lia kapo. Estas mirinde kiel tio akordas kun lia nomo. Estas simple kvazaŭ iu volis nomi lin plej mizera [ta- lantatos] sed kaŝis la nomon dirante ke li estas Tantalos [Tantalo], kaj la tradicio hazarde konservis tion kiel lian nomon. Kaj ŝajnas ke la nomo de lia patro Zeŭso ankaŭ bonege taŭgas, kvankam estas malfacile observi tion. La nomo de Zeŭso simple estas kia frazo. Oni dividas ĝin, kaj unuj uzas unu parton, la aliaj uzas la alian parton — iuj nomas lin Zкna, aliaj nomas lin Ј>ia. Kombinite, ili klarigas la na- turon de la dio. Kiel ni diris, estas taŭge ke nomo kongruas al la sig- nifato. Por ni kaj ĉiuj aliaj neniu alia estas la kaŭzo de vivo pli ol la estro kaj reĝo de ĉio. Do estas korekte ke ĉi tiu nomiĝas Dio, pro kiu ĉiuj ĉiam vivas.[18] Unuaaŭde ŝajnas insolente nomi lin infano de Kro- no, ĉar li estas inda ido de granda intelekto — sed koron signifas ne knabon sed lian puran [ka^aron] kaj senmakulan [akeraton] mens- on.[19] Li estas laŭtradicie filo de Urano[20], kies signifo "suprenrigardo" estas ankaŭ bele taŭga nomo, ĉar tiel, Hermogeno, laŭ la astronomi- istoj oni akiras puran menson.[21] Do la nomo estas ĝusta. Se mi me- morus la geneaologion laŭ Hesiodo mi parolus simile ankaŭ pri la antaŭaj generacioj, montrante ke iliaj nomoj estas ĝustaj, por provi ĉu jes aŭ ne validas ĉi tiu saĝo kiu ĵus subite trafis min el mi ne scias kie.

hermogeno: Nu, Sokrato, vi ŝajnas al mi subite orakoli ekstaze.

sokrato: Tion mi ŝuldas, Hermogeno, al Eŭtifro el Prospaltio. Jam de ĉi- matene mi multe estas kun li aŭskultante lin. Ekstaze li ne nur plen- igis miajn orelojn per la saĝodajmono sed ankaŭ kaptis mian mens- on. Mi kredas ke li instigas nin. Hodiaŭ li inspiru nin por fini la enke- ton pri nomoj. Sed morgaŭ, se vi akceptas, ni forsendos la inspiron kaj trovos personon kiu kapablas purigi nin de la ekstazo — aŭ pastr- on aŭ Sofiston.

397 hermogeno: Nu, mi konsentas. Tre volonte mi aŭdos la ceteron pri nomoj.

sokrato: Do necesas fari tion. Kie vi volas ke ni komencu nian enketon, ĉar ni jam trovis modelon? Ni devas trovi ĉu nomoj mem atestas al ni ke ĉiu el ili ne fariĝis hazarde sed havas ian korektecon. La nomoj donitaj al homoj kaj herooj povas nin trompi, ĉar multaj el ili doniĝis nur omaĝe al prapatroj kaj tute ne taŭgas por kelkaj, kiel ni komence diris. Multaj doniĝis kvazaŭ pro deziro, kiel Eŭtiĥido, Sхsias, kaj Teo- filo[22], kaj multaj aliaj. Sed mi kredas ke ni devus lasi ilin, estas multe pli verŝajne ke ni trovos la korektecon de nomoj de eternaj naturaĵoj. Ili sendube plej serioze ricevis taŭgajn nomojn. Eble kelkajn el ili do- nis potenco pli dieca ol tiu de la homoj.

hermogeno: Mi kredas ke vi bonege parolas, Sokrato.

sokrato: Estas plej inde komenci per la dioj, kaj ekzameni kial ili korekte ricevis la nomon "dioj", ĉu ne?

hermogeno: Verŝajne.

sokrato: Mi supozas ke estas ĉi tiel: Mi opinias ke la unuaj homoj en la helena regiono kredis ke la solaj dioj estas tiuj pri kiuj nun kredas multaj barbaroj: suno, luno, tero, steloj, ĉielo. Ili vidis ilin ĉiam kur- antaj kaj moviĝantaj, do pro tiu ilia naturo oni nomis ilin dioj[23]. Poste, agnoskante multajn aliajn, ili donis al ili tiun saman nomon. Ĉu vi opinias ke tio kion mi diras estas vera, aŭ ne?

hermogeno: Mi plene opinias ke jes.

sokrato: Kion do ni ekzamenu post tio?

hermogeno: Klare la dajmonojn [kaj heroojn kaj homojn].[24]

sokrato: Nu, Hermogeno, kion vi vere kredas signifi la nomon dajmonoj? Konsideru mian respondon.

hermogeno: Nur diru.

sokrato: Ĉu vi scias kiuj, laŭ Hesiodo, estas la dajmonoj?

hermogeno: Mi ne scias.

sokrato: Nu, ĉu vi scias ke laŭ li la unua speco de homoj estis ora?

hermogeno: Jes, mi scias tion.

sokrato: Li diras pri ĝi —

Tamen, ekde kiam Fatalo kovris ĉi tiun specon,

398 Ili nomiĝas subteraj sanktaj dajmonoj

Bravaj, malbonevitantoj, gardantoj de mortemaj homoj.[25]

hermogeno: Do?

sokrato: Nu, mi kredas ke kiam li diras "ora speco", li celas diri ne ke ili konsistis el oro sed ke ili estis bonaj kaj noblaj. Pruvo de tio por mi estas ke li diras ke ni estas fera speco.

hermogeno: Vi pravas.

sokrato: Kaj se li trovus ke iu el la nuntempuloj estas bona, li dirus ke tiu estas el la ora speco, ĉu ne?

hermogeno: Verŝajne.

sokrato: Ĉu bonuloj estas aliaj ol sagacaj?

hermogeno: Ili estas sagacaj.

sokrato: Do tial li des pli diras, mi kredas, ke ili estis dajmonoj, ĉar ili est­is sagacaj kaj spertaj [daimones], kaj efektive tiu vorto troviĝas en arkaika formo de nia lingvo.[26] Nu, li mem kaj aliaj poetoj bele diras ke kiam bonulo mortas, tiu ricevas grandajn pozicion kaj honoron kaj fariĝas dajmono pro sia reputacio pri sagaco. Ankaŭ mi pretendas ke ĉiu [sagaca kaj][27] bona homo estas dieca kaj vivante kaj mortinte, kaj prave nomiĝas dajmono.

hermogeno: Kaj ankaŭ mi same opinias, Sokrato. Kaj kion pri "heroo"?

sokrato: Ne estas malfacile scii tion. Ilia nomo ne estas malklara, ĝi montras ilian originon en amo.

hermogeno: Kion vi diras?

sokrato: Ĉu vi ne scias ke la herooj estas duondioj?

hermogeno: Do?

sokrato: Nu, ĉiuj naskiĝis pro amoro de dio kun virino, aŭ de viro kun virino. Se vi ekzamenos ĉi tion laŭ la antikva atika lingvo, vi pli bone komprenos. Montriĝos al vi ke la nomo venis el amo, el kiu naskiĝis la herooj, per tre malgranda variigo de la nomo.[28] Aŭ tiel estis pri la herooj, aŭ ili estis saĝuloj, spertaj oratoroj kaj diskutistoj, kapablaj demandadi; kiel mi ĵus diris, en la atika lingvo la herooj estis oratoroj kaj demandistoj[29], tiel ke la heroa genro estis grupo de oratoroj kaj sofistoj. Tio ja ne estas malfacila afero. Tamen ja estas malfacile kom- preni kial la homoj nomiĝas "homoj". Ĉu vi povas informi?

hermogeno: Kiel, kara amiko, mi povus? Kaj eĉ se mi povus mi ne klopo- dus, ĉar mi opinias ke vi pli taŭge trovos la kialon ol mi.

399 sokrato: Ŝajne vi fidas la nocion de Eŭtifro.

hermogeno: Klare.

sokrato: Vi prave fidas. Ĉar mi nun kredas lerte elpensi, kaj povas esti ke, se mi ne detenos min, mi fariĝos hodiaŭ pli saĝa ol decas. Konsideru: Unue, endas koncepti pri nomoj ke ofte ni enmetas aŭ elprenas lite- rojn de koncernata nomo, kaj ni ŝanĝas la vokaltonon.[30] Ekzemplo estas diifilos[31] [amiko de Zeŭso] — Ĝi fariĝas nomo anstataŭ espri- mo, kiam ni elprenas la duan i kaj ni prononcas la centran silabon malsuprene anstataŭ suprene.[32] En aliaj vortoj ni enmetas literojn, kaj prononcas [suprene anstataŭ] malsuprene.[33]

hermogeno: Vi pravas.

sokrato: Tio validas pri la vorto "homo" [andropos] mi kredas. La vorto fariĝis el esprimo. Unu litero, a, estas elprenita kaj la fina vokalo est­as sentonigita[34].

hermogeno: Mi ne komprenas.

sokrato: Estas ĉi tiel: La vorto aneropos [homo] indikas ke la aliaj bestoj neniam pririgardas aŭ primeditas aŭ ekzamenas [anaerei] kion ili vi­das, sed la homo kaj vidas — jen la opхpe [vidas] — kaj ekzamenas [anaerei] kaj primeditas kion li vidas [opхpen]. Tial la homo estas la sola besto kiu ĝuste nomiĝas aneropos [homo], ĉar ĝi anaerхn ha op­хpe [ekzamenas kion ĝi vidas].[35]

hermogeno: Nun kio? Ĉu mi rajtas demandi vin pri io kion mi volonte scius?

sokrato: Certe.

hermogeno: Ŝajnas al mi ke io devas sekvi: ni parolas pri la "psiko"[36] kaj la "korpo" de homo.

sokrato: Jes.

hermogeno: Ni provu analizi ankaŭ ilin, simile al la antaŭaj vortoj.

sokrato: Vi volas ke ni ekzamenu la taŭgecon de la vorto "psiko" kaj poste de"korpo"?

hermogeno: Jes.

400 sokrato: Mia unua penso estas ke mi kredas ke la personoj kiuj donis la nomon "psiko" volis indiki ke kiam ĝi estas en korpo ĝi estas la kaŭzo de vivo. Ĝi provizas la kapablon spiri kaj restaŭriĝi [ana- psikon]. Kaj kiam la restaŭranto eliras, la korpo pereas kaj mortas. Mi kredas ke tial oni nomas ĝin "psiko". Se vi deziras — sed atendetu. Mi kredas ke mi povas trovi pli kredeblan klarigon por la disĉiploj de Eŭtifro, ĉar mi suspektas ke ili malaprobos kaj opinios mian jaman klarigon tro malsubtila. Se plaĉas al vi, ni ekzamenu la jenan klarig- on —

hermogeno: Nur diru.

sokrato: La naturon de la korpo, kio vivigas kaj funkciigas ĝin? Ĉu ĝin subtenas kaj daŭrigas io alia ol la psiko?

hermogeno: Nenio alia.

sokrato: Kaj ankaŭ: ĉu vi samopinias kun Anaksagoro ke la naturo kiu ordigas kaj subtenas ĉion alian estas la menso kaj psiko?

hermogeno: Jes.

sokrato: Do la potencon kiu daŭrigas kaj subtenas tiun naturon: fusin oĥei kaj eĥei vi povas nomi fuseĥen, kio, plibonigite, estas la vorto psuĥe [psiko].[37]

hermogeno: Certe, kaj mi opinias ĉi tiun klarigon pli laŭregula ol la an- taŭa.

sokrato: Tiel estas. Tamen ŝajnas ridige, se ĝi montriĝas pli ĝusta nom- faro.

hermogeno: Nu, ĉu ni nun konsideru la sekvan vorton?

sokrato: "Korpo"?

hermogeno: Jes.

sokrato: Pluraj ebloj ekzistas. Tre multaj, se oni permesas kelkajn ŝanĝ- etojn. Iuj diras ke soma estas sema de la psiko, kvazaŭ enterigita en la nuntempo. Kaj ĉar ĝi vidigas kion la psiko esprimas [semainei], ĝi es­tas korekte nomata sema.[38] Tamen mi kredas ke la du Orfeoj donis ti­un nomon, ĉar ili supozis ke la psiko suferas punon kaj estas ĉirkaŭ- ita kvazaŭ en karcero, gardate ĝis ĝi pagos siajn ŝuldojn. Tiu karcero estas la korpo. Kaj ne necesas sanĝi eĉ unu literon.

hermogeno: Mi kredas ke sufiĉe estas dirite pri tio, Sokrato. Pri la nomoj de la dioj, kiel vi ĵus parolis pri Zeŭso, ĉu ni povas similmaniere ek- zameni kiel iliaj nomoj estas korektaj?

401 sokrato: Jes, je Zeŭso, Hermogeno. Se ni estas inteligentaj, unu afero estas plej grava: ke pri la dioj ni scias nenion, nek pri ili nek pri la no- moj per kiuj ili nomas sin. Estas evidente tamen ke ili korekte nomas sin. Post tio plej grave estas: ke en niaj preĝoj la regulo estas ke kiel kaj laŭ kiuj ili deziras nomiĝi, tiel ni nomas ilin, ĉar ni scias nenion alian. Mi opinias tion bona kutimo. Se vi deziras, nia ekzameno estu kvazaŭ ni diras al la dioj ke ni tute ne ekzamenas ilin — ĉar ni ne kre- das ke ni povas fari tion — sed ni ekzamenas la supozojn de homoj

uzitajn por doni la nomojn. Tiel ni estos plej senkulpaj.

hermogeno: Nu, Sokrato, ŝajnas al mi ke vi prave parolas, do ni faru tion.

sokrato: Ĉu ni komencu per Hestia, kiel kutime?

hermogeno: Tiel estas bone.

sokrato: Kion celis la persono nominta Hestian?

hermogeno: Je Zeŭso! Mi vere ne kredas tion facila demando.

sokrato: Sendube, amiko Hermogeno, la unuaj nomintoj ne estis ordinar- aj personoj sed astronomiistoj kaj subtilpensantoj.

hermogeno: Do?

sokrato: Estas klare al mi ke tiaj homoj faris la nomojn, kaj se iu rigardus la fremdajn nomojn, ne malpli tiu trovus kion ĉiu signifas. Ekzemple, kion ni nomas ousia [= realo] aliaj nomas essia, kaj ankoraŭ aliaj di­ras osia.[39] Estas logike ke la realo de aferoj nomiĝas, laŭ la unua el tiuj variantoj, Hestia. Krome, ankaŭ ni diras ke io partoprenanta en realo estas, do estas prave uzi la nomon Hestia. Ŝajnas ke ankaŭ ni iam uzis la vorton essia por nomi la realon. Eble tiel pensis la establintoj de oferoj, ĉar kiam ili preskribis ke unue oni oferu al Hestia antaŭ ol al la aliaj dioj, verŝajne ili celis tiel indiki ke essia estas la universala realo. La personoj kiuj elektis la vorton osia verŝajne konsentis kun Heraklito ke ĉio ekzistanta ŝanĝiĝas kaj neniam restas senŝanĝe. La kaŭzo kaj fundamento de ĉio estas хdoun [puŝo], do estas ĝuste ke ĝi nomiĝas osia. Personoj kiuj scias nenion povas diri nenion pli pri la afero. Post Hestia estas prave ekzameni Rea kaj Kronos, kvankam ni jam diskutis la nomon Kronos. Sed eble mi diras sensencaĵojn.

hermogeno: Kial, Sokrato?

sokrato: Kara amiko, mi elpensis abelaron da saĝeco. hermogeno: Kion?

402 sokrato: Estas vere ridige, tamen mi kredas ke ĝi estas fidinda. hermogeno: Kio?

sokrato: Mi kredas vidi Herakliton diri antikvajn saĝaĵojn jam konitajn de Kronos kaj Rea, kaj kiujn Homero deklaris.

hermogeno: Kiujn?

sokrato: Heraklito diras ke "ĉio pasas kaj nenio restas," kaj li komparas ti- on kun la fluo de rivero, dirante "dufoje en la saman riveron vi ne en- paŝas".

hermogeno: Jes.

sokrato: Nu, ĉu vi opinias ke la persono kiu donis al la prapatroj de ĉiuj dioj la nomojn Rea kaj Krono pensis ion alian ol Heraklito? Ĉu vi supozas ke li senkiale nomis ilin ambaŭ "riveroj"? Kiel Homero kaj, mi kredas, Hesiodo diras: Oceano la origino de la dioj kaj Tetis patrino.[40]

Ankaŭ Orfeo diras: Belflua Oceano la unua edziĝis, Li Maron sian sampatrinan fratinon edzinigis[41]

Vi povas vidi ke tiuj deklaroj interakordas kaj apogas ĉion diritan de Heraklito.

hermogeno: Vi klare diras ion al mi, Sokrato, sed mi ne komprenas la sig- nifon de la vorto Teeus [= Maro].

sokrato: Nu, tio preskaŭ klarigas sin mem, ĉar ĝi estas maskita formo de la vorto "fonto". Ĉar diattхmenon [kribrita] kaj eeoumenon [= filtrita] indikas fonton. La vorto Teeus konsistas el tiuj du vortoj.

hermogeno: Tre lerte, Sokrato.

sokrato: Kompreneble. Sed kio sekvas? Ni jam parolis pri Dia. hermogeno: Jes.

sokrato: Ni diskutu liajn fratojn, Posidono[42] kaj Plutono, kaj la alian nom­on per kiu oni nomas lin[43].

hermogeno: Certe.

403 Sokrato: Mi kredas ke Poseidхn [Posidono] estas tiel nomita [de la pranominto][44] ĉar la marnaturo haltigis lin kaj ne permesis lin plu antaŭeniri kaj fariĝis kvazaŭ piedĉeno por li. Do li nomis la reganton de ĉi tiu potenco 'Poseidхn ĉar li estis kvazaŭ "posidesmon" [piedĉen- anto][45]. La e enestas por plibeligi la nomon, sendube. Aŭ eble ne estis tiel, sed origine estis ll anstataŭ la s, por signifi ke la dio "scias mul- ton" (polla eidotos). Aŭ eble li nomiĝis "La skuanto" laŭ la verbo skui [seiein], kaj la p kaj d estas aldonitaj. Rilate al Plutono [ tiu nomo estas ĉar li donas riĉon [plouton], ĉar riĉaĵoj venas el la tero. Pri la nomo Hadeso [^aides]: Ŝajnas ke ĝenerale oni supozas ke ĝi venis el aides [teruro]; oni timas tiun nomon, do oni nomas lin Plu- tono.

hermogeno: Sed kion vi mem opinias, Sokrato?

sokrato: Mi kredas ke oni tre ofte miskonceptas la potencon de tiu dio, kaj maljuste timas lin. Kiam iu el ni mortas, oni ĉiam timas eterne esti tie, ĉar la psiko foriras al li, ne plu vestite per la korpo, kaj tion oni timas. Laŭ mia opinio ĉi ĉio akordas kun la ofico kaj nomo de la dio.

hermogeno: Kiel?

sokrato: Mi diros al vi kion mi kredas. Diru al mi: kiu ĉeno pli forte dev- igas beston resti senmove, ĉu neceso aŭ emocio?

hermogeno: Sokrato, emocio estas multe pli forta.

sokrato: Sed multaj personoj irinte tien fuĝus de Hadeso, se li ne ligus ilin per la plej forta ĉeno, ĉu ne?

hermogeno: Klare.

sokrato: Do li nepre ĉenas ilin per emocio, ĉar tiu estas la plej granda ĉeno, ne neceso.

hermogeno: Ŝajne.

sokrato: Sed ekzistas multaj emocioj, ĉu ne?

hermogeno: Jes.

sokrato: Ĉu ekzistas pli granda emocio ol kiam oni kredas ke pro kunulo

oni fariĝas pli bona persono?

hermogeno: Je Zeŭso, neniu alia, Sokrato.

404 sokrato: Do Hermogeno, ni devas diri ke pro tio neniu volas veni ĉi tien el tie, eĉ ne la Sirenoj. Li ĉenis ilin same kiel ĉiujn aliajn. Ŝajne tiajn vortojn Hadeso scias diri. Laŭ tiu argumento, tiu dio estas plej- kompetenta Sofisto kaj vere granda bonfaranto al la homoj ĉe li. Kaj li sendas tiom da bonaĵoj ankaŭ ĉi tien. Li havas multe pli tie, kaj pro tio li ricevis la nomon Riĉo [^louton]. Li ne volas esti kun korpo- havaj homoj, nur kun personoj kies psiko puriĝis el ĉiuj korpaj mal- bonoj kaj emocioj — ĉu tio ne indikas al vi ke li filozofie planas? Ĉar tiel li povas teni ilin ĉenitaj per fervoro esti piaj. Sed dum ilin regas la emociegemo kaj manio de la korpo, eĉ ne la patro Krono povus teni ilin ligitaj per la ĉenoj pri kiuj li estas fama.

hermogeno: Sendube vi pravas, Sokrato.

sokrato: Kaj li tute ne ricevis la nomon Hadeso, Hermogeno, pro teruro [aidos]; sed multe pli pro lia scio [eidenai] de ĉio bona la leĝfaristo nomis lin Ha(i)deso.

hermogeno: Bone. Kion ni diras pri Demetra kaj Hera kaj Apolono kaj Atena kaj Hefesto kaj Areso kaj la aliaj dioj?

sokrato: Demetra ŝajnas esti nomita tiel ĉar ŝi donas [did-] manĝaĵojn kvazaŭ patrino [meter-]. Hera estas amata [erate]; laŭtradicie Zeŭso ame posedis ŝin. Eble la leĝfaristo astronomiante maskis la vorton "aero" [aera] kaj faris el ĝi la nomon Hera, metante la unuan literon ĉe la fino.[46] Vi komprenos se vi multfoje ripetos la nomon Hera. Ter- refatta[47]: Multaj personoj timas ĉi tiun nomon kaj ankaŭ la nomon Apolono, verŝajne pro sia manko de sperto pri la ĝusteco de nomoj. Ili ŝanĝas ĝin al Fersefone,[48] kaj ĝi teruras ilin. Sed ĝi sciigas ke la di- ino estas saĝa [sofe]. Ĉar ĉio moviĝas [feromenas ], saĝeco [sofia] tu- ŝas kaj tuŝetas kaj kapablas akompani ĝin. La diino prave ankaŭ nom- iĝas Terepafa, aŭ io tia, pro sia saĝeco, kaj ĉar ŝi tuŝas la moviĝ- anton.[49] — Tial Hadeso estas kun ŝi, ĉar ŝi estas saĝa kaj li estas sa- ĝa. — Nuntempe oni aliigas ŝian nomon por belsonigi ĝin, oni opi- nias tion pli grava ol vereco, kaj nomas ŝin Terrefatta. Kiel mi diris, ankaŭ estas same pri la dio Apolono, kies nomon multaj personoj timas, kvazaŭ ĝi teruras. Ĉu vi rimarkis?

hermogeno: Certe, kaj vi pravas.

sokrato: Tamen, laŭ mia opinio, ĝi plej bone esprimas la potencon de la dio.

hermogeno: Kiel?

405 sokrato: Mi penos diri kion mi kredas: neniu alia nomo pli taŭgus por la kvar potencoj de la dio, ĝi konvenas por ĉiuj kaj montras la muzikan kaj orakolan kaj kuracan kaj persagan karakterojn.

hermogeno: Diru, ĉar vi diras al mi ke tiu nomo estas vere miriga.

sokrato: Pli ĝuste, harmonia, ĉar la dio estas muzikisto. Unue, la "purig- oj"[50] kaj purigaj oferoj en la kuracarto kaj la orakolarto kaj iliaj medi- kamentoj kaj la fumigoj uzataj de la orakoloj kaj la banoj kaj la asper- gadoj kiujn ili uzas, ĉiuj tiuj povas provizi puriĝon al la homoj korpe kaj psike, ĉu ne?

hermogeno: Kompreneble.

sokrato: Do li estas "la dio kiu purigas" kaj "la dio kiu forlavas" (apolou- хn) kaj "la dio kiu liberigas" (apoluхn) de tiuj malbonoj, ĉu ne?

hermogeno: Certe.

sokrato: Nu, pro la liberigoj kaj la forlavoj, kiel kuracisto de tiaj aferoj, li ĝuste nomiĝus Apolouхn. Pro sia orakolado kaj verparolo kaj simpl- eco [haploun]— ĉar ili estas unusama — kiel la Tesaloj nomas lin, li plejĝuste nomiĝus Aplono. Tiel ĉiuj Tesaloj diras pri tiu dio. Ĉar li estas ĉiam "majstra ĵetisto" per pafarko, li estas "la ĉiampafanta" [aei- ballхn].

Rilate al muziko: ni devas supozi ke [kiel en "akoloudos" (akompan- anto) kaj "akoitis" (edzino)],[51] la a ofte signifas "kune" kaj tiel "kun- vagado" [homou polesis] ĉirkaŭ la ĉielo — oni parolas pri la polo [po- lusoj/ĉieloj][52] — kaj pri la kantoharmonio. Oni nomas tion "kunson- ado', ĉar li kunmovas ĉion harmonie, laŭ la spertuloj pri muziko kaj astronomio. Ĉi tiu dio estras la harmonion, "kunmovas" [homopolхn] ĉion, kaj inter dioj kaj inter komoj.

Same kiel homokeleueon kaj homokoitin vortiĝas akoloueon kaj akoi- tin, anstataŭigante homo- per a- [sam-; kun-], tiel oni diras tвpollona ĉar li "kunmovas" [homopolхn]. Oni enmetas ekstran l por ke ĝi ne estu identa kun la finomo.[53] Kelkaj personoj ankoraŭ estas suspekt- emaj, ĉar ili malĝuste komprenas la nomon kaj ili timas ke ĝi signifas ian pereon. Sed, kiel mi ĵus diris, ĝi rilatas al ĉiuj karakterizaĵoj de la dio: simpla, ĉiamĵetanta, puriganta, ĉionmovanta.

406 Muzo kaj muziko ĝenerale, verŝajne, ricevis sian nomon ĉar ili celas [mхseai] reserĉon kaj filozofion.

%eto [Letoa] estas pro la mildeco de tiu diino, pro ŝia volonta [eeel- emona] plenumo de kion oni petas. Ankaŭ kiel la fremduloj nomas ŝin — ĉar multaj nomas ŝin Letх[54] — supozeble kiuj ŝin nomas Xкeх faras tion ĉar ŝia karaktero estas nesovaĝa, milda kaj glata [leion]. Artemis ĉar ŝi ŝajnas tutsana [artemes] kaj bonkonduta. Ankaŭ ŝiaj nomintoj aludis al la morala juĝo de la diino, sendube ĉar ŝi malamas la "plugadon de virino" [aroton misesases][55] fare de viro. Aŭ pro tio aŭ pro ĉio tia tiu nomo doniĝis al la diino.

hermogeno: Kion pri Dioniso[56] kaj Afrodita?

sokrato: Vi petas multon, filo de Hiponiko. Eblas serioze aŭ ludeme paro­li pri la naturo de la nomoj de la dioj. Vi devos demandi al aliaj por ricevi seriozan respondon, sed nenio malhelpas ke ni lude ekzamenu la aferon. Ankaŭ la dioj estas ludemaj, ĉar la nomo Dioniso estus "la vindonanto" [Didoinisos][57], nur ŝercnomo. Vino kredigas [oieseai] al

senmensaj drinkantoj ke ili havas menson [nous], do ili prave nomiĝ- us "supoz-mensaj".

Rilate al Afrodita, estus erare oponi Hesiodon. Ni devas konsenti kun li ke ĉar ŝi naskiĝis el ŝaŭmo [afros] ŝi nomiĝis Afrodita.

hermogeno: Nepre ne forgesu Atenan, Sokrato, ĉar vi estas Atenano. Nek Hefeston kaj Areson.

sokrato: Ilin mi malverŝajne forgesus.

hermogeno: Ne.

sokrato: Sed ŝia alia nomo estas pli malfacila ol tiu, ĉu ne? hermogeno: Kiu? sokrato: Ni nomas ŝin Palasa. hermogeno: Estas vere.

407 sokrato: Pravas la personoj kiuj kredas ke tiu nomo estas pro ŝia armita dancado, laŭ mia opinio. Ni ja nomas levi sin aŭ ion alian for de la tero aŭ per la manoj, svingi [pallein], kaj danci ni nomas palles- dai.

hermogeno: Kompreneble.

sokrato: Do tio estas la klarigo de Palasa.

hermogeno: Tute ĝuste. Sed kion vi diras pri la alia nomo?

sokrato: Pri Atena ?

hermogeno: Jes.

sokrato: Tio estas malpli facila, amiko. Ŝajnas ke la antikvuloj kredis pri Atena kiel diras la modernaj ekspertoj rilate al Homero: la plejparto de ili akceptas ke la poeto diris ke Atena fariĝis el menso [nous] kaj intelekto [dianoia]. Ŝajnas ke la nomfarinto ion tian celis pri ŝi. Li eĉ pli altetakse ŝajne diras ke ŝi estas la intelekto de dio, ĉar li diris ke ŝi estas di-mensa [ĉteonoa].[58] Kiel fremduloj, li uzis a anstataŭ e[59], kaj li forprenis la i kaj la s. Sed eble ne estis tiel. Eble li nomis ŝin di-menso [Qeonoe] ĉar ŝi konceptis la providencon multe pli bone ol la aliaj. Kaj tute ne misa estus la konkludo ke temis pri ŝia moro-scio [edei noe- sis] kaj la nomo estis Ĉdonoe. Li, aŭ iuj aliaj, poste ŝanĝis ĝin al Atena, kion ili supozis pli bela.

hermogeno: Kion pri Hefesto [^efaistos]?

sokrato: Ĉu vi demandas pri la nobla lumjuĝisto? [faeos histora]?

hermogeno: Verŝajne.

sokrato: Estas klare al ĉiu ke li estas Festo [Taistos], kun aldonita e, ĉu ne?

hermogeno: Sendube; se vi ne havas alian opinion, mi kredas.

sokrato: Por ke tio ne okazu, demandu pri Areso .

hermogeno: Mi demandas.

sokrato: Nu, se vi akceptas, li estas Areso [^res] ĉar li estas maskla [ar- rкs] kaj vireca [andreios]. Aŭ li nomiĝis ĉar li estas rigida kaj mal- ŝanĝiĝema, do arrotos kio signifas "malŝanĝiĝema", do Areso ĉiel taŭ- gas por militdio.

hermogeno: Certe.

sokrato: Je la dioj, ni ĉesu pri la dioj! Mi timas diskuti ilin. Demandu laŭ- vole pri iuj aliaj, kaj "tiam vi vidos kiaj estas la ĉevaloj" de Eŭtifro.

hermogeno: Nu, mi faros tion; sed permesu ke mi demandu al vi pri Her- meso , ĉar Kratilo diras ke mi "ne estas filo de Hermeso". Do ni provu ekzameni Hermeson kaj kompreni tiun nomon, por ke mi sciu ĉu li pravas pri tio.

408 sokrato: Hermes ŝajnas rilati al parolado kaj signifi "interpretisto" [hermenea], kaj "meŝagisto" kaj "ŝtelisto", kaj "trompisto" pri vortoj, kaj komercisto — ĉio tia temas pri parolado. Kiel ni diris antaŭe, "pa- roli" signifas "uzi vortojn", kiel Homero plurloke diras. Li diras ke "li planis" [emesato], kio signifas "elpensis" [meĥanesasdai]. Per ĉi tiuj du vortoj, "diri" kaj la vorto "plani" — ĉar "diri" signifas "paroli" [eir- ein] — la leĝfarinto kvazaŭ ordonas al ni: "Homoj, la personon kiu plane parolis vi prave nomu eiremes ". Ni beligis (laŭ nia supozo) la nomon kaj faris el ĝi Hermeso. [Ankaŭ Irisa, laŭŝajne, venis el la vor­to "paroli" [eirein], ĉar ŝi estis mesaĝisto.]

hermogeno: Je Zeŭso, mi kredas ke Kratilo plene pravis kiam li diris ke

29

mi ne estas "Hermogeno". Mi estas tute mallerta pri vortoj.

sokrato: Ankaŭ estas verŝajne ke Pano estas dunatura filo de Hermeso, kamarado.

hermogeno: Kiel?

sokrato: Vi scias ke "parolo" [logos] signifas "ĉion" [pan], kaj ke ĝi ĉirkaŭ- iras kaj vagadas konstante, kaj estas dunatura: vera kaj falsa.[60]

hermogeno: Certe.

sokrato: Ĝia vero estas glata kaj dia kaj loĝas supre inter la dioj; la falso loĝas malsupre kun la homaro kaj estas sovaĝa kaj tragika. Tial la plej multaj rakontoj pri la tragika vivo estas falsaj.

hermogeno: Nepre.

sokrato: Prave do Pano, kiu deklaras kaj ĉiam vagadas [polхn] estas "Pan la Kapropaŝtisto" [Panaipolos], ĉar lia supro estas glata, kaj lia mal- supro estas malglata kaj kaprosimila.[61] Pan estas aŭ logos aŭ frato de logos, ĉar li estas filo de Hermeso. Ne estas mirinde ke frato similas al frato. Sed, kiel mi diris, karulo, ni ĉesu paroli pri la dioj.

hermogeno: Pri ĉi tiaj dioj, jes, Sokrato, se vi deziras. Sed kio malhelpas vin diskuti la aliajn? Ekzemple, la suno kaj la luno kaj la astroj kaj la tero kaj la ĉielo kaj la aero kaj fajro kaj akvo kaj sezonoj, kaj jaro?

sokrato: Vi ordonas multegon, sed se tio plaĉos al vi, mi akceptas.

hermogeno: Tio multe plaĉos al mi.

sokrato: Kiun vi deziras kiel la unuan? Aŭ ĉu ni diskutu, kiel vi diris, la sunon [helios]?

hermogeno: Certe

409 sokrato: Mi kredas ke estos pli klare se ni uzos la dorian vorton por tio — halios estas la doria vorto. — halios estas ĉar ĝi kolektas [hali- zein] la homojn kiam ĝi leviĝas; aŭ eble ĉar ĝi konstante turniĝas [heilein]; aŭ ĉar dum sia iro ĝi multspecigas la produktojn de la tero. 'Poikillein [multspecigi] kaj aiolein estas sinonimoj.[62]

hermogeno: Kaj luno?

sokrato: Tiu nomo ŝajnas misfortunigi Anaksagoron[63].

hermogeno: Kial?

sokrato: Ĝi ŝajne sciigis pli frue ol lia lastatempa deklaro, kiam li diris ke la luno [selene] ricevas sian lumon de la suno.

hermogeno: Kiel?

sokrato: La vortoj selas [lumo/fulmo] kaj fos [lumo] estas sinonimoj.

hermogeno: Jes.

sokrato: La lumo ĉirkaŭ la luno estas ĉiam kaj nova kaj malnova, se la disĉiploj de Anaksagoro pravas. Ĉar ĉirkaŭirante ĝin konstante ĝi al- donas novan lumon, dum restas la lumo de la antaŭa monato.[64]

hermogeno: Certe.

sokrato: Multaj personoj uzas la vorton selanaia anstataŭ selкnк .

hermogeno: Certe.

sokrato: Ĉar ĉiam estas nova kaj malnova lumo, [neon kai henon eĥei aei] la plej korekta vorto estus Selaenoneoaeia, mallongigite tio estas Selanaia.

hermogeno: Tiu nomo estas bombasta, Sokrato; sed kion vi diras pri la monato kaj la astroj?

sokrato: Monato [meis] korekte devas deriviĝi el malmultiĝi [meiousdai]. Astroj verŝajne ricevis sian nomon laŭ lamplumo [astrape]. Astrape, ĉar ĝi konsistas el okul-turnado [хpa anastrefei], devas esti anastro- pe,[65] kaj oni plibeligis ĝin por fari la nunan vorton fнstrape.

hermogeno: Kion pri fajro kaj akvo?

sokrato: Mi tute ne scias pri fajro, sendube aŭ la Eŭtifra muzo forlasis min, aŭ ĝi estas malfacilega vorto. Vidu kian rimedon mi uzas kiam ajn mi tute ne scias ion tian.

hermogeno: Kian?

sokrato: Mi diros al vi. Sed respondu ĉi tion: ĉu vi povas diri kial oni ku- timas nomi ĝin fajro?

hermogeno: Je Zeŭso, ne mi.

sokrato: Pripensu kion mi suspektas pri ĝi. Mi scias ke la helenoj prenis vortojn de la barbaroj, precipe la helenoj loĝantaj inter la barbaroj.

hermogeno: Do?

sokrato: Vi scias ke se oni penas montri la taŭgecon de nomo laŭ la hele­na lingvo anstataŭ laŭ la lingvo al kiu ĝi apartenas, la entrepreno de­vas fiaski.

hermogeno: Prave.

410 sokrato: Konsideru ĉu eble tiu vorto "fajro" [pur] estas fremdlingva, ĉar ne estas facile trovi ligon inter ĝi kaj la helena lingvo. La frigian- oj[66] tute klare uzas ĉi tiun vorton, kun nur etaj modifoj. Estas same pri "akvo" [hudхr] kaj "hundoj" [kunes] kaj multaj aliaj vortoj.

hermogeno: Tiel estas.

sokrato: Do ni ne perfortu tiujn vortojn, ĉar iu povas informi pri ili. Do mi formetas "fajron" kaj "akvon".

[aer], Hermogeno, havas tiun nomon ĉar ĝi levas [airei] super la te- ron. Aŭ eble ĉar ĝi konstante fluas [aei hreei]. Aŭ ĉar vento fluas el ĝi, kaj poetoj uzas la vorton aetas por signifi "ventoj". Eble aer originis en la vorto aetorroun [ventonkreanta][67]

Mi supozas ke ĉielo [aiter], ĉar ĝi ĉiam kuras flue ĉirkaŭ la aero de- vus nomiĝi aei deer ["ĉiam-kur-aero"] .

Tero [ge] estas pliklarsignifa kiam oni diras gaian [teron]. Qaia ĝuste diriĝus genneteira [naskintino], kiel diras Homero, kiu diras gegaasin anstataŭ gegennesdai [naskiĝi]. Bone. Kio sekvos tion?

hermogeno: Sezonoj [horai], Sokrato, kaj jaro [eniautos kaj etos].

sokrato: Sezonoj [horai] devas esti dirata laŭ la arkaika atika maniero, se oni volas kompreni ĝin. rR$1[68] nomiĝas tiel ĉar ili dividas la vintr- on de la somero kaj de la ventoj kaj la terproduktoj. Ĉar ili dividas [horizein] ili nomiĝas horai. Eniautos kaj etos [ambaŭ signifas mona- to] sendube estas unusama vorto. Ĝi estas tio kio enlumigas ĉiujn kreskaĵojn kaj iĝantojn, laŭvice, kaj kontrolas ilin en si. Simile kiel la antaŭe diskutita nomo Zeŭso estis dividita en du partojn, Zena kaj Dia[69], ankaŭ ĉi tie kelkaj diras eniautos kiu signifas en si [en heauto]; aliaj diras etos kiu signifas etazei [reguligas]. Do la tuta parolo estas "kio reguligas en si", esprimata per du partoj, tiel ke du vortoj fariĝis, eniautos kaj etos, el unusola vorto.

hermogeno: Nu, Sokrato, vi multege progresas.

sokrato: Mi kredas ke mi jam longe veturis en la saĝterenon.

hermogeno: Nepre.

sokrato: Sed vi diros: eĉ pli rapide.

411 hermogeno: Nu, post tio mi volonte vidus la ĝustecon de la belaj no­moj kiuj rilatas al virto, ekzemple: sagaco [fronesis] kaj intelekto [su- nesis] kaj justeco [dikaiosune] kaj ĉio alia tia.

sokrato: Nu, amiko, vi vigligas nemalgrandan klason de vortoj. Sed ĉar mi surmetis la leonhaŭton, mi ne senkuraĝiĝu. Necesas ekzameni, mi supozas, sagaco [fronesis] kaj intelekto [sinesis] kaj opinio [gnome], kaj scio [episteme] kaj la aliajn kiuj, laŭ via diro, estas belaj nomoj.

hermogeno: Certe ni ne neglektu ilin.

sokrato: Je la Hundo! Mi kredas ke mi ne malbone orakolas! Kion mi ĵus pensis estas: ke la tre antikvaj nomfarintoj, kiel la plej multaj el la nuntempaj saĝuloj, serĉas por trovi informon pri estaĵoj kaj pro sia propra tro multa mensturniĝo ili konkludas ke tiuj objektoj mem ĉir- kaŭiras. Ili ne rimarkas ke la kaŭzo estas ilia propra interna kapturn- iĝo, sed decidas ke la aferoj faras tion laŭnature, ke nenio estas sen- mova aŭ plene stabila, ke ĉio fluas kaj moviĝas kaj estas plena de ĉia movo kaj konstanta ŝanĝiĝado. Mi diras tion pripensinte ĉiujn vort- ojn ĝis nun pritraktitajn.

hermogeno: Kiel povas esti, Sokrato?

sokrato: Eble vi ne rimarkis dum la ĵusa pritraktado ke la nomoj doniĝis ĉiam ĉar la objektoj moviĝas kaj fluas kaj ŝanĝiĝas.

hermogeno: Mi ne multe pensis pri tio.

sokrato: Nu, la unua vorto en nia listo estas tute simila.

hermogeno: Kiu vorto?

sokrato: Sagaco [fronesis]. Ĝi estas pensado kun moviĝo kaj fluo [foras kai hrou noesis] eble ankaŭ avantaĝa moviĝo [onesis foras]; do, se vi volas, tiu vorto temas pri moviĝo.

Opinio [gnхme] sendube indikas rigardon al estiĝo kaj observadon. [gones skepsin kai nхmesis]. Observi [nхman] kaj rigardi [skopein] es­tas sinonimoj.

Se vi volas, intelekto [noesis] estas celado al noveco [neou hesis], "esti nova" signifas ke ekzistaĵoj konstante estiĝas. La nomfarinto intencis indiki la almovon de la menso, uzante la vorton neoesis. La praformo de tiu vorto ne estis noesis, oni diris duoblan e: noeesis.

412 Prudento [sofrosune] estas savo [sхteria] de la sagaco [fronesis] kiun ni ĵus ekzamenis.

Scio [episteme] signifas ke valora menso sekvas [hepomenes] la mov- iĝon de objektoj, kaj nek postlasiĝas nek antaŭiras. Do necesas en- meti e kaj diri hepeisteme.

Intelekto [sunesis] ŝajnas simile esti ia kolektaĵo, kaj esprimas kuniri [sunienai] kaj ensume akompanas scion. Intelekto indikas ke la men­so veturas kun la objektoj.

Sed saĝo [sofia] signifas tuŝi moviĝon. Ĝi estas pli obskura vorto kaj pli fremda. Sed necesas memori ke la poetoj ofte diras, kiam okazas

34

komenco de rapida antaŭeniro, esude [li rapidis]. Estis fama Lacede- mona viro nomata Sous [Rapido]. Kaj la Lacedemonanoj uzas tiun vorton por la senco "rapide ataki". Saĝo [sofia] signifas moviĝotuŝon [foras epafen], ĉar ekzistaĵoj moviĝas.

Bona [agados] estas nomo aplikata al ĉio kiu pro sia naturo estas ad- mirinda. Ĉar ekzistaĵoj moviĝas — kelkaj estas rapidaj, kelkaj estas malrapidaj — tiu vorto ne aplikiĝas al ĉiuj rapidaĵoj, nur al la admir-

indaj. Al la admirinda rapido [0oou agastх] atribuiĝas la vorto "la bo-

»

no".

Justeco [dikaiosune] havas sian nomon pro konscio pri kio estas justa [dikaiousunesei], tio estas facila kunmetaĵo. Sed justa [dikaios] mem estas malfacila. Ŝajnas ke oni interkonsentas nur ĝis certa punkto, kaj preter tio oni disputas. Personoj kiuj opinias ke ĉio moviĝas, supozas ke la plejparto estas nenio alia ol enhavaĵo, kaj ke trairas ĝin io kio kaŭzas la estiĝon de ĉio. Tio estas plej rapida kaj plej fajna. Ĝi ne po­vus trairi senreziste la tutan ekzistaĵaron se ĝi ne estus plej fajna. Kaj ĝi devas esti rapida tiel ke estas kvazaŭ ĉio alia staras senmove. Ĝi estras ĉion alian kiam ĝi trairas. Ĉi tiu vorto prave nomiĝas dikaios, la k aldoniĝis por facila prononco.

413 Ĝis tio estas ĝenerala interkonsento rilate al kion ni ĵus diris pri jus­to. Sed mi, Hermogeno, ĉar mi estas obstina pri ĝi, informiĝis, sekre- te, ke la Justo kaj la Kaŭzo estas unusama afero — tio per kio io ek- ekzistas estas kaŭzo — kaj pro tio estas ĝuste nomi ĝin Dia, laŭ ies diro. Tiam mi, aŭdinte ĉion ĉi, kviete demandas al ili: "Amiko, kio es­tas justo, se estas tiel?"

Nu, mi ŝajnas demandi pli ol decas, kaj voli salti pli ol estas permes- ate. Ili diras ke mi sufiĉe demandis kaj ili volas kaj penas kontentigi min per ankoraŭ aliaj respondoj, kaj neniu interakordo ekzistas. Unu diras ke Justo estas la suno, nur tio trairas kaj brulas kaj estras la ekzistaĵaron. Kiam mi ĝoje diras ke nun mi aŭdis ion vere belan, li ridas pri mi kaj demandas al mi ĉu mi do kredas ke ne estas justeco inter la homoj kiam la suno sub iris.

Do mi petas ke li mem diru al mi kio ĝi estas, kaj li diras ke ĝi estas fajro. Estas malfacile kompreni tiun respondon. Iu diras "Ne, ne fajro mem, sed la varmo kiu ekzistas en la fajro."

Iu alia diras ke li ridas pri ĉio ĉi, kaj ke la Justo estas, kiel diras Anak-

35

sagoro, menso. Ĉar ĝi estas plenpotenca, kaj unusola substanco, kaj, li diras, ĝi ordigas ĉion kaj penetras ĉion. Sekve, amiko, mi estas pli perpleksa ol kiam mi komencis serĉi kio estas la Justo. Tamen, ŝajnas ke la nomo estas donita al ĝi pro la kialoj kiujn ni ekzamenis.

414 hermogeno: Mi kredas, Sokrato, ke vi aŭdis tion de iu alia, kaj ne el- pensas ĝin nun.

sokrato: Ankaŭ la aliajn aferojn?

hermogeno: Ne ĉiujn.

sokrato: Do aŭskultu: eble mi povos trompe kredigi vin ke mi ne aŭdis la ceteron de aliaj personoj. Post justeco, kio restas por ni? Mi kredas ke ni ankoraŭ ne diskutis kuraĝon. Maljusteco estas klare malhelpo al penetrado; kuraĝo [andreia] estas vorto kiu temas pri batalo — batalo estas en la realo; se la realo estas fluanta, kuraĝo [andreia] es­tas nenio alia ol la malo de fluado [enantia hroe]. Se oni elprenas la d el la vorto andreia la senco de andreia evidentiĝas. Estas klare ke ku- raĝo ne estas la malo de ĉia fluo, nur tiu kiu kontraŭas Juston; ĉar nur tial oni laŭdus kuraĝon. Maskla kaj viro [arren kaj aner] havas sencon similan al tio: supren-fluo [anх hroe].

Virino [gune] ŝajnas al mi celi naskon [gone]. Ina [eelu] ŝajnas ricevi sian formon laŭ cico [eele ]. Ĉu eblas, Hermogeno, ke cico [eele] tiel nomiĝas ĉar ĝi abundigas [teeelenai] kiel akvumatan teron?

hermogeno: Verŝajne, Sokrato.

sokrato: Kaj mi kredas ke eĉ la vorto flori [eallein] bildigas la kreskon de junuloj, ĉar ĝi estas rapida kaj subita. Tio estas esprimata per la vor­to, kiu estas kunmetaĵo el eein [kuri] kaj halleseai [salti]. Ne supozu min portata ekster la kurejon kiam mi atingas ebenan teron; tamen restas al ni multegaj vortoj ekzamenindaj.

hermogeno: Vi pravas.

sokrato: Unu el ili estas la vorto rimedo [teĥne], ni vidu kion tio signifas.

hermogeno: Certe.

sokrato: Ĝi signifas mens-teno [heksin nou]; elprenu la t de teĥne kaj metu e inter la ĥ kaj la n, [la n kaj la e] ĉu ne?[70]

hermogeno: Tre mizera provo, Sokrato.

sokrato: Kara amiko, ĉu vi ne scias ke la unuaj nomoj donitaj jam estas kovritaj de personoj dezirantaj troornami ilin? Ili surmetas kaj el- prenas literojn por belsonigi la vortojn, kaj ĉiel tordas ilin, kaj la vor- toj suferas plibeligon kaj la efikon de tempo. Ekzemplo estas la vorto spegulo [katoptron]. Ĉu vi ne opinias nekredebla ke oni enmetis la literon r? Sed mi opinias ke tion faris personoj kiuj tute ne valorigis veron kaj celas nur faciligi la buŝadon.[71] Pro multaj literoj aldonitaj al la pravortoj la rezulto estas ke neniu povas kompreni la signifon de la vortoj. Ekzemple, ni trovas Sfinga [Sfinkso] anstataŭ fikos por la sig- nifo "Sfinkso",[72] kaj multajn aliajn tiajn vortojn.

hermogeno: Jes, tio estas vera, Sokrato.

sokrato: Sed se oni rajtas enmeti kaj elpreni literojn laŭ sia deziro, estas facilege agordi ĉiun ajn vorton kun kiu ajn objekto.

hermogeno: Vi pravas.

sokrato: Jes, mi pravas. Sed mi kredas ke saĝa direktoro estos moderema, kiel sendube estas vi.

hermogeno: Tion mi deziras.

sokrato: Kaj mi volas tion kun vi, Hermogeno. Sed ne estu tro harfend- ema, amiko, por ke vi ne forprenu mian forton.[73]

415 Mi atingos la kulminon de nia diskuto kiam apud rimedo ni pritrakt- os "aparato" [meĥane]. Ŝajnas al mi ke aparato signifas fini [anein] multon, ĉar grandaĵo [mekos] signifas "multe". La vorto meĥane kon- sistas el ambaŭ vortoj, mekos kaj anein.

Sed, kiel mi ĵus diris, ni iru al la kulmino de la diskuto ĉar necesas ekzameni "virto" [arete] kaj "malvirto" [kakia]. Mi ne klare vidas la originon de la unua el tiuj vortoj, sed mi kredas ke la dua estas evi- denta. Ĝi akordas kun ĉiuj vortoj jam diskutitaj: ĉiuj ekzistaĵoj mov- iĝas, kaj ĉio iranta malbone [kakos ion] estas malvirto [kakia].

Kiam ĝi estas en la psiko — kiam oni malbone iras rilate al objek- toj — ĝi ricevas la pli ĝeneralan nomon kakia. Mi kredas ke kio estas "malbone iri" montriĝas per la vorto malkuraĝo [deilia], kiun ni ankoraŭ ne diskutis, ĉar ni preteriris ĝin kvankam ĝi devus ekzamen- iĝi kun kuraĝo [andreia][74] — mi kredas ke ni preteriris ankaŭ multajn aliajn vortojn.

Psika malkuraĝo [deilia] signifas ke ekzistas forta ĉeno [desmos], ĉar lian estas speco de forto.[75] Do malkuraĝo estas la plej ega kaj granda ĉeno de la psiko.

Malfacilo [aporia] estas malbono, kaj tia estas ĉio, mi opinias, kiu malhelpas iradon kaj marŝadon [poreues^ai].[76] Tio laŭaspekte signifas "malbone iri", sinretene kaj malhelpate marŝi. Kiam la psiko havas ti- on, ĝi pleniĝas per malvirto. Kiam tiel estas, la signifo estas "malvir­to", la kontraŭo de "virto". "Virto" [arete] signifas. unue, facilan iron, kaj, due, la ĉeson de la ĉiama fluo de bono en la psiko. Tial, ŝajne, ĝi ricevis la nomon kiu signifas "ĉiam flui neregeble kaj nehaltigeble": la korekta formo de tiu nomo estus aeireites [ĉiam-flua] (eble ĝi devas esti hairete signifanta "plej elektinda sinteno [hairetotates]".)[77] Mal- longigite ĝi estas simple arete .

Eble vi diros ke mi elpensas tion. Sed mi diras ke se la antaŭa disku- to, pri malbono, pravas, do ankaŭ la diskuto pri ĉi tiu vorto "virto" estas korekta.

416 hermogeno: Sed kion pri malbono [kakos] kiun vi multe uzis en viaj diskutoj? Kiel estiĝis tiu vorto?

sokrato: Je Zeŭso! Tio ŝajnas al mi esti eksterordinara kaj malfacile klar- igebla vorto. Mi uzos la saman rimedon por ĝi.

hermogeno: Kiun?

sokrato: Ke ankaŭ ĉi tiu vorto ŝajnas esti prenita el barbara lingvo.

hermogeno: Mi kredas ke vi pravas. Se vi akceptas, ni lasu tion kaj ni pro- vu trovi la korektecon de la vortoj "bela" kaj "malbela".

sokrato: Rilate al malbela [aisĥros] estas evidente al mi kion ĝi signifas: ĝi akordas kun niaj antaŭaj diskutoj. Mi kredas ke la nomfarinto volis insulti la malebligon kaj haltigon je la fluo de ekzisto, per ĉiuj siaj vortoj. Kaj nun al tio kio povas konstante flui [aei isĥonti ton hroun] li donis la nomon aeisĥoroun, kaj malgrandigante tion li uzis la vort- on aisĥros.

hermogeno: Kaj bela [kalos]?

sokrato: Estas malpli facile kompreni tion, tamen ĝi klarigas sin: nur la kombinaĵo ou kaj ĝia longo estas modifita.[78]

hermogeno: Kiel?

sokrato: Mi kredas ke la vorto nomiĝis laŭ la vorto "menso".

hermogeno: Kion vi diras?

sokrato: Nu, kio, laŭ via opinio, estas la kaŭzo de ĉiu nomo? Ĉu la nom- doninto?

hermogeno: Certe.

sokrato: Kaj tio devas esti menso, ĉu dia menso ĉu homa menso.

hermogeno: Jes.

sokrato: Kaj la nomiĝo [to kalesan] de objektoj kaj la belo [to kaloun] est­as la sama afero: menso, ĉu ne?[79]

hermogeno: Ŝajnas tiel.

sokrato: Medicino estigas kuracadon, la ĉarpentarto estigas ĉarpentaĵojn, ĉu ne?

hermogeno: Prave.

sokrato: Kaj nomanto belon? [to kaloun kala]

hermogeno: Devas esti.

sokrato: Kaj kiel ni diris, la nomanto estas menso?

hermogeno: Certe.

sokrato: Sekve belo estas korekta nomo por la intelekto, ĉar ĝi estigas ti- on kion ni nomas kaj akceptas kiel belan.

hermogeno: Tiel ŝajnas.

sokrato: Kaj kion estigas la menso kaj la intelekto, tio estas laŭdinda; kion ili ne estigas, tio estas malakceptinda, ĉu ne?

hermogeno: Certe.

sokrato: Medicino estigas kuracojn kaj la ĉarpentarto estigas ĉarpentaĵ- ojn, ĉu vi konsentas?

hermogeno: Jes ja.

sokrato: Kaj nomado belon? [to kaloun kala]

hermogeno: Devas esti.

sokrato: Kaj la nomanto estas la menso?

hermogeno: Certe.

sokrato: Sekve, "belo" estas korekta nomo por la intelekto kiu estigas tion kion ni diras kaj aprobas kiel belan.

hermogeno: Tiel ŝajnas.

sokrato: Kio ankoraŭ restas?

417 hermogeno: Vortoj rilantantaj al bono kaj belo: valoro [sumferon] kaj profitigo [lusiteloun] kaj avantaĝo [хfelima] kaj profitdono [kerda- lea], kaj la maloj.

sokrato: Valoro: Vi mem povus trovi tion laŭ la antaŭaj esploroj. Ĝi ŝajne estas frato de kompreno. Ĝi signifas nenion alian ol la samtempan portiĝon [hama fora] de la psiko kun objektoj,[80] kaj kio estas farata per tio nomiĝas kunportaĵoj [sumferonta], do sumperifereseai {kun- ĉirkaŭportiĝi]. Profitdono [kerdaleon]: tiu vorto venas el profito. Pro- fito [kerdos], se la d ŝanĝiĝas en n, indikas sian signifon. Ĝi estas alia maniero esprimi la bonon. Kiam ĝi estas kunmiksita [kerannutai] trairante ĉion, ĉi tiu nomo ricevas sian signifon: d enmetiĝis anstataŭ n, tiel ke ĝi sonas kerdos.

hermogeno: Kion pri profitigo? [lusiteloun]

sokrato: Ŝajnas ke ĝia signifo, Hermogeno, ne estas kiel la vendistoj uzas ĝin: ke la koston ĝi nuligas [apoluei]. Mi kredas ke lusiteloun ne sig­nifas tion. Ĝi signifas ke ĝi estas la plej rapida realaĵo, ke ĝi ne per- mesas ke estu halto. Kaj ke moviĝo, atinginte finon [telos], ne ĉesas moviĝi, ne haltas, sed konstante liberiĝas [luei], se ĝi provas proksi- miĝi al fino [telos]. Ĝi liberiĝas senĉesa kaj senmorta. Tial mi kredas ke la bono diriĝas esti lusiteloun, ĉar ĝi nuligas la finon [luon to telos] de moviĝo.

ofelimos [avantaĝa] estas fremda vorto. Homero ofte uzas ĝin en la formo ofellein [avantaĝi]. Tiel nomiĝas "kreski kaj fari".

hermogeno: Kion ni pensas pri la maloj de tiuj vortoj?

sokrato: Mi opinias ke ne necesas diskuti tiujn vortojn kiuj estas nur la kontraŭoj.

hermogeno: Kiujn vortojn?

sokrato: malvaloro [asumforon], kaj malavantaĝa [anхfeles], kaj malpro- fitigo [alusiteles], kaj malprofito [akerdes].

hermogeno: Vi pravas.

sokrato: Sed indas diskuti "damaĝa" [blaberos] kaj "pereiga" [zemiхdes].

hermogeno: Jes.

sokrato: Rilate al damaĝa [blaberon]: ĝi signifas malhelpi fluon [blapton ton hroun]. "Malhelpi" signifas "voli alligi" boulomenon haptein]. "Al- ligi" estas sinonimo de ligi [dein]: "nepre kulpigi". "Voli ligi fluon" [boulomenon haptein hroun] devas esti boulapteroun, sed beligite ĝi estas, mi kredas, blaberon.

hermogeno: La vortoj montriĝas tre kompleksaj, Sokrato, kaj nun, ŝajnas al mi, estas kvazaŭ vi imitas fluton per via buŝo kaj penas sonigi pre- ludon de Atena leĝo, proklamante ke tiu nomo signifas boulapter- oun.

418 sokrato: Ne mi kulpas, Hermogeno, kulpas la nomdoninto.

hermogeno: Vi pravas. Sed kion signifas pereiga [zemiхdes]?

sokrato: Kio do estas pereiga [zemiхdes]? Rimarku, Hermogeno, ke mi diris veron kiam mi diris ke aldonante kaj elprenante literojn la men- so multe ŝanĝas nomojn. Kelkfoje malgranda ŝanĝo multe ŝanĝas la

41

sencon, farante kontraŭon. Ekzemple, mi pensas pri "necesa" [deon], ĉar tiu vorto nun memorigas al kion mi celis diri, ke nia t.n. "bela" moderna lingvo inversigis la signifon de "necesa" [deon] kaj pereiga [zemiхdes] kaj malaperigis la sencon kiun ambaŭ malnovaj vortoj celis.

hermogeno: Kion vi diras?

sokrato: Mi klarigos al vi. Vi scias ke niaj prauloj multe uzis la literojn i kaj d, kaj ne malplej la virinoj, kiuj plej konservas la arkaikan lingvon. Nun anstataŭ la i oni uzas ё aŭ e, kaj anstataŭ d ili uzas z, opiniante ilin pli grandiozsonaj.

hermogeno: Do?

sokrato: Kiel la antikvuloj diris himeran anstaŭ hemeran, nuntempe ans- tataŭ hemeran oni diras hemeran.

hermogeno: Jes.

sokrato: Ĉu vi scias ke nur tiuj malnovaj nomoj montras la intencon de la nomintoj? Tiam oni ĝoje sopiris [himeirousin] la fariĝon de lumo el la mallumo, kaj nomis tion tago [himeran].

hermogeno: Evidente.

sokrato: Sed nun, tragike, oni tute ne komprenas la signifon de hemera [tago]. Kelkaj eĉ kredas ke hemera havas sian nomon ĉar ĝi mildigas [hemera poiei].

hermogeno: Evidente

sokrato: Kaj vi scias ke la antikvuloj diris duogon anstataŭ zugon [jugo].

hermogeno: Certe.

sokrato: Nu, la vorto zugon montras nenion. Korekte ĝi nomiĝus duogon, ĉar ĝi kunigas duon [duoin agхgen], kaj tio fariĝis zugon. Estas simile pri multaj aliaj vortoj.

hermogeno: Evidente.

sokrato: Samteme, la vorto deon [ĝusteco] esprimas la malon de la aliaj vortoj rilatantaj al bono. Kvankam "ĝusteco" estas koncepto parenca al "bono', ĝi montriĝas esti ĉeno [desmos], do ĝi malebligas moviĝon, kvazaŭ frato de la vorto "damaĝa".

hermogeno: Ja aspektas tiel, Sokrato.

419 sokrato: Sed ne se oni uzas la malnovan vorton kiu multe pli verŝaj- ne estas la korekta formo, anstataŭ la nunan. La vorto akordas kun la bon-vortoj kiujn ni diskutis, se oni anstataŭigas la e per i kaj uzas la malnovan formon diion [Zeŭsa]. Tio indikas "bonon" do ĝi estas laŭda vorto, eĉ kvankam deon ne estas tia. Tiel la nomfarinto ne kon- traŭdiras sin mem, kaj "ĝusteco, avantaĝo, profitdono, profitigo, bo­no, valoro, prospero" indikas la saman aferon: kelkaj laŭde indikas ordigon kaj ĉiemoviĝon, aliaj malaprobe indikas retenon kaj ligon. Zemiodes [pereiga], laŭ la malnova formo kun d anstataŭ z, montriĝ- as esti vorto nomanta ligon de moviĝo [dounti to ion]: demiodes .

hermogeno: Kion pri plezuro [hedone] kaj malplezuro [lupe] kaj emocio [epidumia], Sokrato?

sokrato: Nu, plezuro [hedone] ne ŝajnas al mi esti malfacila, Hermogeno. Verŝajne ĝi ricevis sian nomon ĉar ĝi inklinas al avantaĝo [onesin]. — La litero d enmetiĝis, tiel ke la vorto estas hedone anstataŭ hones.

Malplezuro [lupe] evidente nomiĝis pro la nuliĝo [dialuseos] kiun la korpo sentas dum tiu emocio.

Ĝeno [ania] estas malebligo de iro. [(aj-ienai].

^lgedгn [doloro] ŝajnas al mi esti fremda vorto, kaj nomita laŭ al- geinos [suferiga].

Odune [malĝojo] verŝajne estas nomita ĉar ĝi vestas sin [enduseos] per malplezuro.

^ĥdedon [ĉagreno] tute klare estas bildo de premo farata de ŝarĝo.[81]

'fiara [ĝojo] verŝajne ricevis sian nomon pro gajeco kaj prospero [diaĥusei kai euporia] de la fluo de la psiko.

Terpsis [ĝuo] el terpnon [ĝuiga]: terpnon nomiĝas pro bildigo de la psiko kiel herpsis [marŝo] de pnoe [spiro]. Korekte ĝi nomiĝus herp- noun, sed dum la paso de tempo ĝi ŝanĝiĝis al terpnon.

Eufrosune [feliĉo] tute ne bezonas specialan klarigon. Estas klare al ĉiu ke ĝi estas el eu sumferesdai [bona moviĝo] de la psiko laŭ la realaĵoj. La korekta vorto estus euferosune, tamen ni diras eufrosune.

Ankaŭ epieumia [emocio] ne estas malfacila. Estas evidente ke ĝi ri­cevis sian nomon pro la iro de potenco en la menson [eumon iouse].

Qumos [menso] ricevas sian nomon pro la euseхs [furiozo] kaj zeseхs [bolado] de la psiko.

420 ^imeros [sopiro] nomiĝis laŭ la rivero kiu plej tiras la psikon. Ĝi flu­as fervore [hiemenos] celante objektojn, kaj tiel ĝi tiregas la psikon pro la celado de la fluo [hroes], kaj pro ĉi tiu tuta potenco ĝi nomiĝas himeros.

Voeos [nostalgio] ricevis sian nomon ĉar ĝi indikas ne apudeston [de la sopiro kaj fluo][82] sed alilokan [alloei] eston ie [pou], do foreston [apontos]. Tial oni uzas la vorton poeos, kiam io forestas, sed himeros kiam ĝi ĉeestas.

Erхs [amo] ĉar ĝi eisrei [enfluas] el ekstere, kaj ĝia fluo ne apartenas al la havanto sed estas enkondukata tra la okuloj. Tial ĝi antikve nomiĝis esros pro sia enfluo — ĉar oni uzis o anstataŭ х — sed nun ĝi nomiĝas erхs pro la ŝanĝo de la o al х. Nun pri kio ni diskutu?

hermogeno: Kion vi opinias pri doksa [opinio] kaj similaĵoj?

sokrato: Doksa nomiĝis aŭ laŭ diхksei [ĉaso] al scio pri kiaj estas aferoj; aŭ, pli verŝajne, laŭ ĵeto de sago [toksou].

oiesis [supozo] akordas kun tio. Ĝi simile signifas la "moviĝon" [oi- sin][83] de la psiko al ĉio ajn, rilate al kia estas ĉiu realaĵo.

Ankaŭ decido [boule] parencas al ĵeto [bole] kaj voli [bouleseai], ĝi signfas kaj alĵeton kaj pripenson [bouleueseai]. Ĉiuj tiuj vortoj ŝajnas esti bildigitaj laŭ ĵeto [bole]. Estas same pri la malo, aboulia [sen- zorgo] kiu klare estas misfortuno de persono kiu maltrafas kion li ce- lis kaj volis kaj deziris.

hermogeno: Vi vere pritraktas multon nun, Sokrato.

sokrato: Mi jam kuras al fino. Mi ankoraŭ volas diskuti ananke [neceso], kiu sekvas tiujn vortojn, kaj hekousios [laŭvola].

^ekousios [laŭvola] signifas cedon [eikon] kaj nereziston. Kiel mi dir­is, montriĝas ke ĝi estas ekcedo al onia volo [boulesis].

Kontraste, "necesa" kaj "rezistanta" estas kontraŭvolaj; ili temas pri eraro kaj stulteco. La vorto anankaios [necesa] estas bildo de trairo de valo [anke]; ĉar la valo estas malfacile irebla kaj malglata kaj multe surkreskita, ĝi malhelpas iron [ienai]. Verŝajne tio estas la kialo de la vorto anankaios [necesa]: la bildo de veturo tra valo.

Dum forto restos ni ne ĉesu, sed vi plu demandadu.

421 hermogeno: Mi demandas pri la plej gravaj kaj noblaj vortoj: vero kaj falso kaj ekzisto — kaj ankaŭ pri tio kion ni nun diskutas: la vorto nomo [onoma] mem.

sokrato: Vi konas la vorton maiedsai[84], ĉu ne?

hermogeno: Jes, ĝi signifas serĉi.

sokrato: Verŝajne onoma [nomo] estas kunmetaĵo el frazo signifanta ke ĝi estas [on] tio kion oni serĉas [zetema]. Vi pli facile komprenos per la vorto onomastos [renoma], ĉar ĝi tute klare diras ke ĝi estas on hou masma estin [tio je kio estas serĉo].

tвledeia [vero] simile estas kunmetita el frazo. Moviĝo estas la dieco [0eia] de ekzisto, do ŝajnas ke la vorto alкdeia [vero] fariĝis el la frazo deia ale [dia vagado].

^Pseudos [falseco] estas la malo de moviĝo. Ĝi estas ankoraŭ alia riproĉvorto kiu signifas "sinreteno" kaj "devo halti", kio estas kompar- ebla kun dormantoj [kadeudousi]. La enmetita ps kaŝas la celon de la vorto.

On [esto] kaj ousia [esenco] sinonimas kun vero. ili estas la vorto ion [iro] sen la i. Simile estas pri malesto [oukon], vorto kiun iuj uzas, tio estas ne iro [ouk ion].

hermogeno: Ŝajnas al mi ke vi ege brave konstruas tiujn vortojn, Sokrato; sed se iu demandus pri la korekteco de la vortoj ion [iro] kaj hreon [fluo] kaj doun [ligado]...

sokrato: "Kiel ni respondus?" ĉu tion vi demandas?

hermogeno: Nu, certe.

sokrato: Ni respondus kiel ni jam diris, kaj tiel ni kredigus ke ni klarigas ilin.

hermogeno: Kiel?

sokrato: Ke tiuj kiujn ni ne komprenas estas fremdlingvaj vortoj; eble io tia estas vera pri ili. Kvankam povas esti ke pro sia antikveco la ori­gina formo de la vortoj ne plu estas trovebla. La vortoj tiom modifiĝ- is ke tute ne mirigas se la antikva lingvo tute ne diferencas de fremda lingvo, por ni.

hermogeno: Vi diras nenion eksterordinaran.

sokrato: Miaj diroj estas verŝajnaj. Sed ne atendu ke mi pravigu ilin. Ni devas fervore ekzameni ilin, tamen pripensu: se iu ĉiam plu ekzame- nas la vortojn kiujn li uzas por klarigi aliajn vortojn, kaj denove pri- demandas tiujn vortojn, senfine, neeviteble li fine atingos finon de sia kapablo respondi, ĉu ne?

hermogeno: Mi kredas ke tiel estas.

422 sokrato: Ĉu oni ne prave ĉesigas, kiam oni laciĝis per tio, kiam oni atingas la vortojn kiuj estas kvazaŭ la bazaj elementoj de aliaj paroloj kaj nomoj? Ne plu ŝajnas prave supozi ke ili estas kompilitaj el aliaj vortoj, kiam tio okazas. Ekzemple, ni ĵus diris ke agados konsistas el agastos [admirinda] kaj doos [rapida]. Verŝajne ni povus diri ke doos [rapida] konsistas el aliaj vortoj, kaj ili el ankoraŭ aliaj. Sed se ni atin­gas vorton kiu ne konsistas el iuj aliaj vortoj, ni prave dirus ke ni atingis la bazajn elementojn kaj ne bezonas plu analizi ĝin.

hermogeno: Mi kredas ke vi pravas.

sokrato: Verŝajne, Hermogeno. Ŝajnas ke ĉio jam dirita kondukas al tio. Se estas tiel, kiel mi kredas, do venu ekzameni kun mi, por ke mi ne diru sensencaĵojn, kia devas esti la korekteco de la originaj nomoj.

hermogeno: Nur parolu, kaj mi kunekzamenos laŭeble.

sokrato: Nu, estas unu sola korekteco por ĉiu nomo, negrave ĉu baz- nivela ĉu kunmetita, tiurilate la nomoj tute ne varias. Mi kredas ke vi akordas kun mi pri tio.

hermogeno: Certe.

sokrato: Kaj ĉi tiu korekteco de la vortoj kiujn ni ĵus diskutis celas esti tia

46

ke ĝi klarigas la esencon de ĉio.

hermogeno: Nepre.

sokrato: Tio devas validi egale pri la baznivelaj kaj la kunmetitaj nomoj.

hermogeno: Certe.

sokrato: Sed la kunmetitaj nomoj evidente estas derivitaj el la baznivelaj nomoj.

hermogeno: Evidente.

sokrato: Bone. La baznivelaj nomoj, kiuj ne estas derivitaj el aliaj, kiel ili laŭeble plej klarigas al ni la esencon — se ili vere estas nomoj? Nu, respondu al mi ĉi tion: se ni ne havus voĉon aŭ langon, sed ni volus indiki unu al la alia diversaĵojn, ĉu ni ne provus indiki nian celon per la manoj kaj kapo kaj aliaj korpopartoj, same kiel la mutuloj nun?

hermogeno: Kiel povus alie esti, Sokrato?

423 sokrato: Mi supozas ke se ni volus indiki supron aŭ senpezecon, ni levus la manojn ĉielen, imitante la naturon de tio kion ni celas espri- mi. Se ni volus indiki malsupron aŭ pezecon, ni mallevus la manojn teren.

Kaj se ni volus indiki kurantan ĉevalon aŭ alian beston, sendube ni imitus ilin laŭeble bone per niaj korpoj.

hermogeno: Ŝajnas al mi ke devas esti kiel vi diras.

sokrato: Mi supozas ke por indiki per la korpo ni imitus tion kion ni ce­las, per nia korpo.

hermogeno: Jes.

sokrato: Kaj kiam ni volas indiki ion per la voĉo kaj lango kaj buŝo, niaj imitaĵoj kongruas kun tio kion ni volas imiti.

hermogeno: Mi kredas ke tio estas neevitebla.

sokrato: Do nomo estas pervoĉa imito de tio kion ĝi imitas, kaj imitanto tiel nomas la imitaĵon per sia voĉo.

hermogeno: Mi kredas ke tiel estas.

sokrato: Je Zeŭso, amiko, mi tamen kredas ke mi eraras.

hermogeno: Kial?

sokrato: Ĉar laŭ tiu argumento, ni devus diri ke homoj kiuj imitas ŝafojn kaj kokojn kaj aliajn bestojn nomas ilin per sia imitado.

hermogeno: Vi pravas.

sokrato: Ĉu vi kredas ke efektive estas tiel?

hermogeno: Ne. Do, Sokrato, kia imitaĵo ja estas nomo?

sokrato: Unue, mi kredas, kiam ni imitas ion, ni ne imitas sammaniere kiel muziko, kvankam ambaŭ uzas sonojn. Kiam ni ja imitas sam- maniere kiel muziko, ni ne donas nomojn. Mi proponas al vi ĉi tion: ĉu objektoj havas sonon kaj formon, kaj multaj el ili ankaŭ havas koloron?

hermogeno: Certe.

sokrato: Nu, ŝajnas ke kiam oni imitas tiujn aspektojn, tio ne estas la nomdona arto. Temas, anstataŭe, pri muziko aŭ skribado, ĉu ne?

hermogeno: Tiel estas.

sokrato: Nu, pripensu: ĉu ne ĉio havas esencon, kiel ankaŭ koloron kaj la diritaĵojn? Unue, ĉu koloro kaj sono ne ambaŭ havas esencojn, kaj ĉio alia ekzistanta?

hermogeno: Mi kredas ke ili havas.

sokrato: Do sekve? Se iu povus imiti la esencon de ĉio per literoj kaj sila- boj, li esprimus ties naturon, ĉu ne?

424 hermogeno: Certe.

sokrato: Kaj kio, laŭ vi, estus tiu persono? Simile kiel vi diris ke la antaŭaj estis muzikisto kaj skribisto, kio estas ĉi tiu?

sokrato: Nu, ŝajnas al mi, Sokrato, ke li estas la persono kiun ni de longe serĉas: la nomdonisto.

sokrato: Se tiel estas, ni bezonas nun ekzameni la vortojn kiujn vi antaŭe indikis: hroe [fluo], ienai [iri], kaj sĥeseõs [reteno], por trovi ĉu li vere elektis iliajn literojn kaj silabojn por esprimi ilian esencon.

hermogeno: Certe.

sokrato: Bone. Ni vidu ĉu nur ili estas la originaj nomoj, aŭ ĉu estas mul- taj aliaj.

hermogeno: Mi kredas ke estas multaj aliaj.

sokrato: Verŝajne. Sed kiun principon de analizo la imitisto uzis kiam li komencis imitadi? Ĉar la imitado de esenco uzas silabojn kaj literojn, sendube estas plej prave unue ekzameni la sonojn — same kiel per­sonoj provantaj ritmojn unue konsideras la potencojn de la bazaj sonoj, kaj poste de la kombinaĵoj kaj nur post tio transiras al ekzame- no de ritmoj.

hermogeno: Jes.

425 sokrato: Nu, unue ni devas ekzameni la vokalojn, poste la aliajn, la konsonantojn kaj la mutajn literojn — jen la nomoj uzataj de la ekspertoj — kaj la literojn kiuj estas nek vokaloj nek mutaj, kaj ankaŭ la diversajn specojn de vokaloj. Kaj plene ekzameninte ĉion, ni devos doni al ili nomojn; ni vidu ĉu ili havas ion komunan, same kiel sonoj. Post tio ni ekzamenu ĉu ili havas kategoriojn, simile al sonoj. Kaj tre zorge konsiderinte ĉi ĉion, ni povos apliki ilin al iliaj imitataĵoj — unuope aŭ plurope, same kiel pentristo kiu kelkfoje uzas nur purpur- on, alifoje uzas alian koloraĵon, kaj kelkfoje preparas kolormiksaĵon kia haŭtokoloro aŭ io tia — laŭ mia scio, li uzas koloraĵon taŭgan por ĉiu bildo — simile ni apliku la sonojn al objektoj, unuope, kiam tio ŝajnas taŭga, aŭ plurope tiel ke ni faras tion kion oni nomas "silaboj". Kunmetinte silabojn ni faros substantivojn kaj verbojn. Kaj el la sub- stantivoj kaj verboj ni kunmetos ion grandan kaj belan kaj kompletan same kiel oni desegnas beston, ni faros parolon per nomado aŭ ora- torado aŭ kia ajn estas la arto. Kompreneble ne ni, ĉar mi forportiĝis per longa parolado — la antikvuloj kunmetis la vortojn; se ni fake ekspertas, nia tasko estas ekzameni ilin ĉiujn por vidi ĉu aŭ ne la pra- formoj kaj la kunmetaĵoj estas ĝustaj. Ĉar ni nepre ne ekzamenu malĝuste aŭ erare, mia amiko Hermogeno.

hermogeno: Je Zeŭso ne, Sokrato.

sokrato: Sed, ĉu vi opinias vin kapabla ekzameni ilin tiel? Mi ne povas.

hermogeno: Mi neniel povas.

sokrato: Ĉu vi volas ke ni lasu la aferon, aŭ ke ni provu laŭeble, eĉ se ni malmulte kapablas ekzameni ilin? Ni agnosku unue, kiel antaŭ ne- longe pri la dioj, ke ni neniom scias la veron, ni nur faras homajn konjektojn pri ili. Ni nun diru al ni, ke se ni aŭ iu alia devus certa- maniere diskuti ilin, do tiel estu; sed nunmomente ni devas pritrakti ilin laŭ nia kapablo. Ĉu vi konsentas, aŭ ne?

hermogeno: Mi nepre konsentas kun vi.

426 sokrato: Mi supozas ke ŝajnas absurde, Hermogeno, ke eblas trovi estaĵojn imitatajn per literoj kaj silaboj; sed necesas, ĉar ni ne havas pli bonan rimedon ekzameni la veron de la pranomoj — krom se vi volas ke ni agu kiel la dramistoj kiam ili perpleksas kaj mekanike enkondukas diojn. Verŝajne ni povus simile eskapi el la embaraso dirante ke la dioj faris la unuajn nomojn do tial ili estas korektaj. Ĉu tiu estas la plej bona rimedo? Aŭ eble ke ni transprenis de iuj barbaroj la nomojn, ĉar la barbaroj estas pli antikvaj ol ni. Aŭ ke la nomoj estas ne plu ekzameneblaj pro sia antikveco, same kiel la bar- baroj. Jen pluraj tre plaĉaj rimedoj por persono kiu ne volas pravigi la pranomojn. Sed se oni ne scias la korektecon de la pranomoj, ne est­as eble kompreni la korektecon de la kombinaĵoj kiuj dependas de ili. Estas klare ke persono pretendanta esti eksperto devas povi plej kon- vinke ekspliki la pranomojn, alie li sciu ke li nur sensence parolos pri la kombinaĵoj. Ĉu vi konsentas?

hermogeno: Mi ne povas ne konsenti, Sokrato.

sokrato: Tio kion mi komprenas pri la pranomoj ŝajnas al mi ridinda kaj aroganta, Tamen, se vi volas, mi konigos ilin al vi. Se vi povas trovi pli bonan klarigon, penu konigi ĝin al mi.

hermogeno: Mi akceptas. Bonvolu paroli kuraĝe.

sokrato: Unue, r ŝajnas al mi esti esprimilo por ĉia movado [kinesis]. 'Kinesis [movado] estas vorto kiun mi ankoraŭ ne eksplikis. Klare ĝi signifas celadon [hesis]. La antikvuloj ne uzis la literon e, nur e. La vorto deriviĝis el kiein [iri], fremda vorto — tio signifas "iri". Se iu trovus la antikvan vorton en moderna formo ĝi ĝuste estus hesis. Nu, el la fremda vorto kiein, kun ŝanĝo de la e kaj enmeto de n fariĝas ki­nesis, kiu devus esti kieinesis. Stasis [situo] estas la malo de hesis, ortografie iom plibeligita.

La litero r, kiel mi diris, ŝajnis al la nomdoninto esti bona esprimilo por moviĝo, kaj li ofte uzis ĝin tiucele. Unue en hrein [flui] kaj hroe [fluo] li esprimas moviĝon per la litero r, ankaŭ en tromos [tremado], treĥein [kuri], kaj en tiaj vortoj: krouein [bati], drauein [frakasi], erei- kein [ŝiri], druptein [diserigi], kermatizein [dishaki], hrumbein. [kirli]. Li esprimas ĉi ĉiujn per la litero r; mi supozas ke li rimarkis ke la lan- go malplej ripozas dirante tiun literon kaj plej moviĝas, tial li uzis ĝin.

La litero i estas por subtilaĵoj, kiuj plej trairas ĉion. Tial li esprimis ienai [iri] kaj hiesdai [ĵeti] per la litero i.

427 Simile, f kaj ps kaj s kaj z — literoj dum kiuj oni elspiras — uziĝ- as por psuĥron [frida], kaj zeon [varmega], kaj seiesdai [skuiĝi] kaj, entute, seismos [skuo]. La nomfarinto ŝajnas esti uzinta tiujn literojn kiam ajn li volis esprimi blovon fusхdes].

La kompakteco kaj langa firmeco de la literoj d kaj t ŝajne opiniiĝis utilaj por esprimi ligon [desmos] kaj senmovecon [stasis ].

Ĉar li rimarkis ke la lango pleje glitas dirante la literon l, li uzis ĝin por leia [glataĵo], la vorto olisdanein [gliti] mem, kaj liparos [glata], kaj kollхdes [viskozo], kaj ĉiuj aliaj tiaj vortoj.

La forto de la litero g retenas la gliton de la lango, kaj esprimas glis- ĥros [malavara], glukus [dolĉa], kaj gloiхdes [viskozeco].

Li perceptis ke la litero n prononciĝas interne kaj esprimas "enecon"; ĝia funkcio kaj prononciĝo estas samaj. Ekzemple: endon [interne] kaj entos [en].

Li asignis al la litero a la signifon "grando", kaj al la litero к la signifon "larĝo", ĉar ili estas grandaj literoj.

La litero o esprimas rondecon, tial ĝi estas abunde metita en la vor- ton gongulon [rondeco].

Ŝajnas ke la leĝfarinto simile kunligis literojn kaj silabojn kun ĉiu ekzistaĵo por fari signojn kaj nomojn, simile kunmetis ilin por la ce- teraj vortoj. Tia estas la korekteco de nomoj, Hermogeno, laŭ mia opinio — krom se Kratilo ĉi tie diras ion alian.

hermogeno: Nu, Sokrato, Kratilo ofte multe ĝenis min, kiel mi diris ko- mence, per deklaro ke ekzistas ia korekteco de nomoj, kvankam li neniam klarigas kio ĝi estas. Mi tute ne scias ĉu li intence aŭ kontraŭvole parolas tiel malklare. Do, Kratilo, diru al mi ĉi tie antaŭ Sokrato: ĉu vi konsentas kun kion diras Sokrato pri nomoj, aŭ ĉu vi povas diri ion pli ĝustan? Se vi povas diri ion pli ĝustan, do diru ĝin,

51

por ke aŭ vi lernu de Sokrato aŭ vi instruu ambaŭ nin.

kratilo: Kion, Hermogeno? Ĉu vi supozas ke estas facile lerni aŭ instrui ion tiel rapide — precipe tion, kio ŝajnas esti la plej granda temo?

428 hermogeno: Je Zeŭso, ne mi. Sed mi kredas ke Hesiodo pravis kiam li diris ke aldoni iometon al iometo estas utile.[85] Do se vi povas eĉ iometon aldoni, ne hezitu helpi ne nur Sokraton — ĉar vi estas just- ulo — sed ankaŭ min.

sokrato: Kratilo, mi kaj mia kolego tute ne plene fidas kion ni diris dum nia ekzameno. Do kuraĝe parolu, se vi eble povas diri ion pli bonan. Ne mirigus min ke vi povas diri ion pli bonan, ĉar estas klare al mi ke vi mem ekzamenis la temon kaj ankaŭ lernis de aliaj. Do se vi diros ion pli bonan, vi povos kalkuli ankaŭ min kiel unu el viaj lernantoj.

kratilo: Kiel vi diris, Sokrato, mi okupiĝis pri la temo kaj eble mi povos fari vin lernanto. Sed mi timas ke fariĝos inverse, ke vi ekdiros al mi la vortojn uzitajn de Aĥilo kiujn li diris al Ajakso en Preĝoj:

^jakso, 'Popolestro, dia filo de Telamono,

'Vi ŝajnas esti dirinta ĉion en mia menso.[86]

Efektive, Sokrato, vi ŝajnas esti ia orakolo, ĉu inspirita de Eŭtifro, ĉu parolas alia Muso jam delonge troviĝanta en vi.

sokrato: Kratilo, amiko, Jam delonge mi mem miras pro mia saĝeco kaj mi malfidas ĝin. Mi opinias ke ni devas reekzameni kion mi diras, ĉar sintrompo estas plej aĉa. Kiam la trompanto eĉ ne iomete for- estas sed ĉiam ĉeestas, ja estas terure, ĉu ne? Ofte necesas rekonside- ri la jamdiraĵojn kaj peni, laŭ la vortoj de la poeto, rigardi "kaj antaŭ- en kaj malantaŭen"[87]. Do nun ni rigardi kion ni diris. Ni diras ke korekta nomo estas tiu kiu montras kia estas la objekto — ĉu tio jam estas sufiĉe diskutita?

kratilo: Mi opinias ke tute plene, Sokrato.

sokrato: Do nomo havas instruan celon.

kratilo: Nepre.

sokrato: Kaj ĝi estas arto, kun praktikantoj.

kratilo: Nepre.

429 sokrato: Kaj ili estas...kiuj?

kratilo: La leĝfaristoj, kiel vi diris jam komence.

sokrato: Ĉu ĉi tiu arto establiĝas inter homoj simile al la aliaj, aŭ ne? Mi celas diri ĉi tion: iuj pentristoj estas pli kompetentaj ol aliaj, ĉu ne?

kratilo: Nepre.

sokrato: La pli bonaj faras siajn laboraĵon — la bildojn — pli bone; kaj la malpli bonaj malpli bone faras bildojn, ĉu ne? Kaj estas same pri domkonstruistoj, kelkaj konstruas pli bonajn domojn ol aliaj.

kratilo: Jes.

sokrato: Ĉu ankaŭ inter leĝfaristoj, kelkaj pli bone laboras ol aliaj?

kratilo: Mi kredas ke ne.

sokrato: Vi, do, ne kredas ke kelkaj leĝoj estas pli bonaj ol aliaj?

kratilo: Ne.

sokrato: Nek, verŝajne, unu nomo estas pli bone donita ol alia?

kratilo: Ne.

sokrato: Do ĉiuj nomoj estas korekte donitaj, ĉu?

kratilo: Se ili ja estas nomoj.

sokrato: Sed kion ni diru pri la nomo de Hermogeno, se li efektive tute ne havas Hermesan karakteron? Ĉu ĝi do ne vere estas lia nomo, aŭ ja estas lia nomo sed ĝi estas malkorekta?

kratilo: Ĝi ne vere estas lia nomo, Sokrato, ĝi nur ŝajnas esti lia nomo. Sed efektive ĝi estas nomo de iu alia persono kiu havas kongruan karakteron.

sokrato: Sed ĉu oni ne mensogas[88] asertante ke li estas Hermogeno? Ĉar ja estus mensogo aserti ke li estas Hermogeno kvankam li ne estas tio.

430 kratilo: Kion vi diras?

sokrato: Nu, laŭ via pretendo, oni tute ne povas mensogi — kvankam, amiko Kratilo, tre multaj personoj ja mensogas, kaj nuntempe kaj antikve.

kratilo: Sed Sokrato, kiel povus persono kiu diras ion tamen diri nenion? Sed tio ja estas la signifo de "mensogi": "diri nerealaĵojn".

sokrato: Amiko, via argumento estas tro subtila por mi je mia aĝo. Sed diru al mi: ĉu laŭ vi oni ne "diras" falsaĵon, sed oni ja "asertas" ĝin?

kratilo: Mi ankaŭ ne kredas ke oni "asertas" falsaĵon.

sokrato: Nek "parolas" nek "deklaras"? Se iu renkontus vin en fremda lan- do, prenus vian manon, kaj dirus: "Saluton, fremda Atenano, Hermo­geno filo de Smikriono," — se li dirus, aŭ asertus, aŭ parolus, aŭ deklarus, tiujn vortojn — ĉu la vortoj celus tamen Hermogenon? Aŭ eble neniun?

kratilo: Mi kredas, Sokrato, ke li dirus nur sensignifajn sonojn.

sokrato: Nu mi bezonas scii ĉu la sonoj estas vero aŭ falsaĵo. Aŭ ĉu parto de ili estas vero, alia parto falsaĵo? Ankaŭ tio sufiĉus.

hermogeno: Laŭ mi tiu persono nur faras bruon, li nur movas siajn lipojn sensignife, same kiel se iu batas latunon.

sokrato: Nu eble ni povus tamen interkonsenti, Kratilo, ĉi tiel: ĉu vi kon­sentas ke nomo estas unu afero, kaj la objekto kiun oni nomas estas alia afero?

hermogeno: Jes.

sokrato: Kaj ĉu vi akceptas ke nomo imitas la objekton?

hermogeno: Tute certe.

sokrato: Sed vi ankaŭ akceptas ke pentraĵo imitas objekton alimaniere?

kratilo: Jes.

sokrato: Bone — eble mi nur miskomprenis. Bonvolu diri ĉu vi akceptas ĉi tion: — oni povas atribui ambaŭ specojn de imitado — bildoj kaj nomoj — al la objektoj kiujn ili imitas, ĉu ne?

kratilo: Prave.

sokrato: Unue konsideru ĉi tion: oni povas supozi ke bildo pri viro temas pri viro, kaj bildo pri virino temas pri virino, kc., ĉu ne?

kratilo: Certe.

sokrato: Kaj ankaŭ povas esti inverse, ke bildo pri viro temas pri virino, kaj bildo pri virino al viro.

kratilo: Ankaŭ tio povas okazi.

sokrato: Ĉu ambaŭ supozoj estas korektaj, aŭ nur la unua supozo?

431 kratilo: Nur la unua.

sokrato: Tiu supozo kiu konektas la imiton kun la koncerna objekto.

kratilo: Mi kredas ke jes.

sokrato: Por ke ni ne interbatalu per vortoj — ĉar mi kaj vi estas ami- koj — lasu min klarigi. Mi uzas la vorton "korekta" por esprimi ke la supozo estas aplikebla al kaj la bildoj kaj la nomoj; kiam temas nur pri nomoj, mi uzas la vortojn "korekta" kaj "vera". Pri la alia supozo, kiu kunligas malsimilaĵojn, mi diras ke ĝi "nekorekta"; kaj "falsa" ki­am temas pri nomoj.

kratilo: Sed Sokrato, tio validas nur pri bildoj; kiam temas pri nomoj, ili devas ĉiam esti korektaj.

sokrato: Kial vi diras tion? Kia estas la diferenco? Mi ja povas iri al viro kaj diri al li "jen via bildo" kaj montri aŭ bildon de li mem, aŭ bildon de virino. Per "montri" mi celas diri "perceptigi per liaj okuloj".

kratilo: Nepre.

sokrato: Nu, mi povas ankaŭ reiri al li kaj diri "jen via nomo". Nomo estas imito same kiel bildo. Do, mi diras al li "jen via nomo", kaj post tio mi perceptigas per liaj oreloj la imitaĵon, mi diras al li "viro", aŭ "virino" se temas pri ina homo. Ĉu vi akceptas ke tio estas ebla kaj kelkfoje okazas?

kratilo: Sokrato, mi volas konsenti kun vi; do tiel estu.

sokrato: Vi pravas per tio, amiko, se tiel estas, kaj ni ne bezonas inter- batali pri ĝi. Nu, se la unua supozo fariĝas, ni povas uzi la vorton "korekta"; kaj se la dua supozo fariĝas, "falsa". Sekve, se oni ja povas korekte aŭ false uzi la nomojn, oni povas simile uzi verbojn. Kaj se

55

verboj kaj nomoj estas tiel uzeblaj, same estas pri frazoj, ĉar mi kredas ke frazoj konsistas el ili. Ĉu vi konsentas, Kratilo?

kratilo: Jes. Mi opinias ke vi pravas.

sokrato: Nu, se ni komparas pranomojn kun bildoj, simila situacio okazas kiel dum portretado: oni povas uzi ĝustajn kolorojn kaj formojn; aŭ oni povas uzi nur kelkajn kaj ne uzi kelkajn, ellasi kelkajn; aŭ oni po- vas aldoni ekstrajn; ĉu ne?

kratilo: Jes.

sokrato: La persono kiu uzas ĉiujn faras bonajn bildojn; la persono kiu aldonas aŭ ellasas ankaŭ faras bildojn, sed malbonajn.

kratilo: Jes.

sokrato: Do kion pri la persono kiu imitas la realon per silaboj kaj literoj? Ĉu ne validas la sama argumento: se li uzas ĉiujn taŭgajn, la bildo — la nomo — estas bona; sed se kelkfoje li ellasas aŭ aldonas iomete, bildo fariĝas sed ĝi ne estas bona; sekve, kelkaj nomoj estas bone far- itaj, kaj aliaj malbone.

kratilo: Verŝajne.

sokrato: Do verŝajne unu persono estas bona nommetiisto, kaj alia mal- bona.

kratilo: Jes.

sokrato: Kaj lia nomo estas "leĝfaristo", ĉu ne?

kratilo: Jes.

sokrato: Verŝajne estas, je Zeŭso, kiel en la aliaj artoj, ke unu leĝfaristo estas bona, alia malbona, se ni interkonsentis pri la jamdiraĵoj.

432 kratilo: Prave. Sed komprenu, Sokrato, kiam ni uzas la literojn a kaj b kaj ĉiujn aliajn literojn por skribi nomon, se ni elprenas aŭ aldonas aŭ ŝanĝas ion, la nomo ne estas skribata de ni, nek korekte nek iel ajn; ĝi tuj fariĝas io alia, kiam tio okazas.

sokrato: Sed tio ne estas ĝusta metodo por ekzamenadi, Kratilo.

kratilo: Kial?

sokrato: Verŝajne tio kion vi diras estas valida pri numero — se temas pri la numero dek, aŭ iu ajn alia numero, kaj vi forprenas aŭ aldonas ion,

56

ĝi fariĝas alia numero. Sed la korekteco de kvalito aŭ de bildo ne es­tas tia. Male, ĝi tute ne reprezentas la tutan naturon de tio kion ĝi bildigas, se ĝi estas bildo. Ni ekzamenu kion mi diras: supozu ke estas du objektoj — Kratilo kaj bildo de Kratilo. Kaj iu dio ne nur bildigas viajn koloron kaj formon, kiel faras portretisto, sed ankaŭ ĉion internan precize kia ĝi estas, inkluzive de moleco kaj varmeco, kaj moviĝon kaj psikon kaj menson ĝuste kiaj ili estas en vi. Unu- vorte, ĉion kion vi havas, kaj starigas tiun duoblaĵon apud vin. Ĉu te­mas pri Kratilo kaj bildo de Kratilo, aŭ du Kratiloj?

433 kratilo: Nu, mi supozas, Sokrato, ke estus du Kratiloj.

sokrato: Do vi vidas, amiko, ke ni devas trovi alian korektecon en bildoj kaj nomoj kiajn ni diskutis, kaj ne postuli ke nenio estu elprenita aŭ aldonita. Ĉu vi ne komprenas kiom al bildoj mankas atributoj de tio kion ili bildigas?

kratilo: Mi komprenas.

sokrato: Estus absurde, Kratilo, se nomoj havus ĉiujn atributojn de tio ki­on ili nomas. Ekzistus duoblaĵoj de ĉio, kaj neniu povus diri kiu estas la objekto kaj kiu estas la nomo.

kratilo: Vi pravas.

sokrato: Do, amiko, kuraĝe akceptu ke unu nomo estas bone farita kaj alia ne, kaj ne postulu ke la literoj estu precize kia estas la objekto kiuj ili nomas. Permesu ke netaŭgaj literoj uziĝu. Kaj se tio estas vali­da pri literoj, ĝi ankaŭ estas valida pri vortoj en frazo. Kaj se tio valid­as pri vorto, do ankaŭ frazo en parolo povas enhavi malĝustaĵojn.

Malgraŭ tio ĝi nomas kaj esprimas aferojn sufiĉe, se ĝia kerno estas simila al la afero kiun ĝi esprimas. Estis tiel, se vi memoras kion mi kaj Hermogeno antaŭ nelonge diris, pri la nomoj de la literoj de la alfabeto.

kratilo: Mi ja memoras.

sokrato: Tute bone. Do afero esprimiĝas kiam tiu kerno enestas, eĉ kvan- kam ne ĉio en ĝi estas taŭga. Estas plejbone kiam ĉio ja estas ĝusta, nebone kiam malmulto estas ĝusta. Ni akceptu tion, amiko, por ke ni ne similu al personoj en Egino[89] kiuj vagas laŭlonge de strato malfrue en la nokto. Ni ne volas riski verdikton de la Vero ke estas tro mal- frue por ni. Se vi ne akceptas, do vi devos trovi alian principon de korekteco de nomoj, kaj ne plu diri ke silaboj kaj literoj manifestas objekton. Se vi diros ambaŭ principojn, vi kontraŭdiros vin mem.

kratilo: Nu, mi akceptas kion vi diras, Sokrato.

sokrato: Ĉar ni atingis tiun interkonsenton, nun ni ekzamenu ion plian: se ni diras ke nomo estas bone donita, ĝi devas uzi taŭgajn literojn.

kratilo: Jes.

sokrato: Kaj la objekto similas al la literoj?

kratilo: Certe.

sokrato: Do la diskuto pri bona nomdono estas finita. Se nomo estas malbone donita, la plejparto konsistas el taŭge similaj literoj, por ke la nomo estu bildo, sed ankaŭ enestas io netaŭga, tiel ke la nomo ne estas bona aŭ bone formita. Ĉu ni interkonsentas pri tio?

kratilo: Mi opinias ke prefere ni ne disputu pri tio, Sokrato, ĉar ne plaĉas al mi la deklaro ke povas ekzisti nomo kiu ne estas bone farita.

sokrato: Ĉu plaĉas al vi la deklaro ke nomo manifestas objekton?

kratilo: Jes.

sokrato: Sed ke kelkaj nomoj konsistas el aliaj, originaj nomoj, kaj aliaj nomoj mem estas originaj, ĉu vi akceptas ke tio estas vera?

kratilo: Jes.

sokrato: Nu, por ke la originaj nomoj manifestu la objektojn, ĉu vi konas pli bonan metodon ol ke ili plejeble similu al tio kion ili manifestas? Aŭ ĉu vi preferas akcepti kion diras Hermogeno kaj multaj aliaj personoj, ke nomoj estas konvencio kaj indikas objektojn por la personoj kiuj antaŭscias la signifon? Laŭ tiu vidpunkto, la korekteco de nomoj estas konvencio, kaj tute ne gravas ĉu ili havas sian nun konvencian formon, ĉu la inverson — ke kion ni nun nomas "mal- granda" oni rajtas nomi "granda', kaj kion ni nun nomas "granda" oni rajtas nomi "malgranda". Ĉu tiu metodo plaĉas al vi?

434 kratilo: Multege pli preferinde, Sokrato, estas ke la nomoj indiku kiaj estas la signifatoj, kaj ne estu nur akcidentaj.

sokrato: Vi plene pravas. Nu, se nomo estas simila al la objekto, nepre la

58

literoj devas simili al la objektoj el kiuj oni faris la originajn nomojn. Jen mia penso: ĉu oni povus fari la portretajn bildojn kiujn ni menci- is, similajn al la realaĵoj, se ne ekzistus similigaj koloraĵoj por bildigi la objektojn? Au ĉu ne estus eble?

kratilo: Ne estus eble.

sokrato: Ĉu same ankaŭ nomoj ne similiĝus al io ajn, se ne ili ne konsis- tus el ia origina simileco al la objektoj kiujn la nomoj bildigas? Kaj nomoj konsistas el literoj.

kratilo: Jes.

sokrato: Do mi prezentas ankaŭ al vi la argumenton kiun jam akceptis

hermogeno: vi akceptas ke estas bone dirite ke r estas ĝusta por impulso kaj moviĝo kaj rigideco, ĉu ne?

kratilo: Mi akceptas tion.

sokrato: Kaj l por glateco kaj moleco kc., kiel ni diris?

kratilo: Jes.

sokrato: Ĉu vi scias ke ni diras "sklerotes " kaj la Eretrianoj[90] diras "sklero- ter " por la sama afero [rigideco]?

kratilo: Certe.

sokrato: Ĉu r kaj s ambaŭ similas al sama afero, kaj la r en la finaĵo signi- fas la samon por ili kiel la s por ni, aŭ ĉu estas alia signifo por ili kaj por ni?

kratilo: Klare ili signifas la samon.

sokrato: Ĉu la signifo estas pro la simileco en la r kaj la s, aŭ ne?

kratilo: Pro la simileco.

435 sokrato: Ĉu ili estas plene similaj?

kratilo: Kiam ili signifas "moviĝo" jes.

sokrato: Eĉ kvankam enestas l? Ĉu ĝi ne signifas la malon de rigideco?

kratilo: Eble ĝi erare enestas, Sokrato. Kiel vi diris antaŭ nelonge al Her­mogeno, ke necesas elpreni kaj enmeti literojn; mi kredas ke vi pravis. Eble anstataŭ l ni devus diri r.

sokrato: Bona respondo. Sed, kiel ni diris, ĉu ni ne komprenas unu la ali- an dirante la vorton sklкros [rigida], kaj ĉu vi ne komprenas kion mi diras nun?

kratilo: Jes, mi komprenas pro kutimo, mia bonega amiko.

sokrato: Dirante "kutimo', ĉu vi kredas ke temas pri io alia ol "konven- cio"? Aŭ ĉu vi difinas "kutimo" alie ol mi? Kiam mi prononcas tiujn sonojn mi komprenas la sencon, kaj vi scias ke mi komprenas, ĉu ne?

kratilo: Jes.

sokrato: Sed se vi komprenas kion mi prononcas, mi esprimas ion al vi.

kratilo: Jes.

sokrato: Do malgraŭ malsimileco mi komprenigas min, eĉ kvankam la l estas malsimila al tio kion vi diras esti rigida. Se estas tiel, kio alia es­tas ol ke vi estigas konvencion kun vi mem? La korekteco de la nomo estas konvencio por vi, ĉar la literoj esprimas kaj similecon kaj mal- similecon; do temas pri kutimoj kaj konvencio. Eĉ se vi farus kiel eble plej grandan distingon inter "kutimo" kaj "konvencio", vi nepre devus diri ke ne simileco sed kutimo kaŭzas la signifon. Ŝajnas al mi ke ku- timo esprimas signifon kaj per simileco kaj per malsimileco. Ĉar ni interkonsentis, Kratilo — mi supozas ke via silento estas konsento — neeviteble kaj konvencio kaj kutimo unuiĝas esprimante tion kion ni celas diri: diru, amiko, se vi volas pritrakti numerojn, kiel, laŭ via su- pozo, nomoj havas similecon al ĉiu el la numeroj, se vi ne akceptas ke via interkonsento kaj konvencio estas estro de la korekteco de no- moj?

Al mi mem plaĉas ke la nomoj laŭeble similas al la objektoj. Sed ne estas vere, kiel diras Hermogeno, ke la tiro de simileco estas ege granda, do ni devas uzi la konvencion por kompreni pri la korekteco de nomoj. Ja plejbone estas kiam aŭ la tuta aŭ la plejmulto de nomo konformas al simileco al la rilataĵo, laŭeble; kaj plej malbona estas la malo. Sed diru al mi, post tio, kian povon por ni havas la nomoj kaj kia, laŭ ni, estas ilia valoro?

kratilo: Ŝajnas al mi ke ilia valoro estas instrui, Sokrato; tiel ke tute sim­ple kiam persono scias la nomojn, tiu ankaŭ scias kiujn objektojn ili

nomas.

sokrato: Sendube, Kratilo, vi diras ĉi tion: ke kiam iu scias kia estas la nomo — kiu similas al la objekto — tiu scias ankaŭ la objekton, ĉar ĝi similas al la nomo. Ĉi tiu estas la unusola arto aplikebla al ĉiuj simil- aĵoj. Laŭ tio, vi ŝajnas diri al mi ke kiu ajn scias la nomojn, tiu scias ankaŭ la objektojn.

kratilo: Vi plene pravas.

sokrato: Bone. Ni vidu kiu estas ĉi tiu instrumaniero pri estaĵoj kiun vi diras nun, kaj ĉu estas ankaŭ alia, kvankam ĉi tiu estas tamen pli bo- na, aŭ ne estas alia. Kion vi opinias?

436 kratilo: Mi opinias ke ne ekzistas alia metodo, ĉi tiu estas la sola kaj plej bona.

sokrato: Ĉu temas pri unusola metodo por trovi estaĵojn, tiel ke oni same trovas la nomojn kaj ankaŭ trovas la objektojn kiujn ili nomas? Aŭ ĉu serĉi kaj trovi devas esti alia afero, kaj ĉi tio estas lernometodo?

kratilo: Nepre oni uzas la saman metodon por serĉi kaj trovi kiel por instrui.

sokrato: Sed ni pripensu, Kratilo: se iu serĉas objektojn kaj sekvas la no­mojn, por trovi la signifon de ĉio, ĉu vi konscias ke ekzistas ne mal- granda danĝero trompiĝi?

kratilo: Kiel?

sokrato: Klare ke la unua nomdoninto donis la nomojn laŭ sia supozo pri la naturo de la objektoj, kiel ni diris, ĉu ne?

kratilo: Jes.

sokrato: Se tiu nomdoninto erare supozis, kaj donis nomojn laŭ sia supo­zo, kiel ni kiuj sekvas lin povas lerni, alie ol erare?

kratilo: Sed ne estas tiel, Sokrato. Tute sen dubo la nomdoninto sciis do- ni nomojn; se ne estus tiel, kiel mi jam diris, ili ja ne estus nomoj. Jen la plej bona pruvo por vi ke la nomdoninto ne eraris: ĉar tute ne es- tus plena ordo inter ĉiuj objektoj. Ĉu vi ne konscias dum vi mem parolas ke ĉio estas ordohava kaj la nomoj fariĝis laŭ unusola prin- cipo?

sokrato: Sed tio, mia bona amiko Kratilo, tute ne estas defendo. Se la

61

nomdoninto jam en la komenco eraris, li perforte ordigis ĉion alian konforme. Ne estas mirinde, same kiel kelkfoje diagramoj estas origi­ne iomete kaj neklare eraraj kaj ĉio cetera rezultanta el ili interakord- as. Jam en la komenco de ĉio, ĉiu persono nepre tre zorge konsideru kaj ekzamenu ĉu ĝi jes aŭ ne estas korekta. Sufiĉe ekzameninte, la cetero montriĝas sekvi. Do mi ne mirus se la nomoj interakordus. Ni ekzamenu kion ni argumentis en la komenco: ke ĉio iras kaj moviĝas kaj fluas, kaj ni diris ke la nomoj indikas al ni tiun realon. Ĉu vi opi- nias ke ili montras ion alian?

kratilo: Neniel, kaj ili korekte indikas.

sokrato: Ni rigardu. Unue ni elektu la nomon epistкmк [scio]. Ĝi estas ambigua, kaj pli ŝajnas indiki ke ni haltigis [histкsi] nian psikon ĉe objektoj. ol ke ĝi ĉirkaŭportiĝas; pli korekte estas komenci kiel nun, kaj anstataŭ enmeti la literon e por fari hepeistкmк, enmeti la literon i.[91]

Kaj bebaion [firma], ĉar ĝi estas reprodukto de bazo [basis] kaj situo, ne de moviĝo.

Kaj historia [ekzameno] mem indikas ke fluo ekhaltis [histкsi]. 'Pis­ton [fidindeco] nepre signifas "staris" [histan].

!Mnкmк [memoro] nedubeble indikas ke estas resto [monк] kaj ne moviĝo.

Se vi volas, hamartia [eraro] kaj sumfora [misfortuno], se oni sekvas la nomon, ŝajnas esti samaj kiel sunesis [konscio] kaj epistкmк [scio] kaj aliaj vortoj kiuj ĉiuj estas nomoj de indaĵoj. Ankaŭ amadia [stult- eco] kaj akolasia [maldecemo] estas preskaŭ samaj.

Amadia[stulteco] klare estas hama deх iontos poreia [veturo de ir- anto kun Dio]; akolasia [maldecemo] estas akoloudia tois pragmasi [sekvado laŭ la faraĵoj].

Tiel, la nomoj kiujn ni opinias signifi plejfiaĵojn montriĝas similaj al la nomoj kiuj signifas la plejbonaĵojn. Kaj se oni emas trakti ilin, mul­taj nomoj troveblas kiuj kredigas ke la nomdoninto nomis ne irantajn aŭ moviĝantajn objektojn sed senmovajn.

kratilo: Sed, Sokrato, videblas ke la plej multaj ja signifas moviĝon.

sokrato: Ĉu gravas, Kratilo? Ĉu ni kalkulu nomojn kvazaŭ balotojn, kaj kredu ke tiel ni trovas korektecon? Ke tio kion montras la plej multaj nomoj estas pro tio la vero?

kratilo: Malverŝajne.

sokrato: Tute malverŝajne, amiko. Sed ni lasu tion[92], kaj ni denove konsi- deru antaŭan temon. En la komenco, memoru, estas dirite ke la nomdoninto nedubeble sciis la aferojn kiujn li nomis. Ĉu vi ankoraŭ tiel opinias?

kratilo: Jes.

sokrato: Kaj ĉu vi diras ke la unua nomdoninto sciis?

kratilo: Li sciis.

sokrato: Sed per kiuj nomoj li lernis aŭ trovis la aferojn, ĉar la pranomoj ankoraŭ ne ekzistis, se ni diras ke ne estas eble lerni kaj trovi aferojn escepte per lerno de la nomoj aŭ eltrovo pri kiaj la nomoj estas?

kratilo: Vi ŝajnas diri ion gravan, Sokrato.

kratilo: Certe.

sokrato: Do diru: ĉu la unuaj nomdonintoj sciis la aferojn kiujn ili nomis, aŭ ne sciis ilin?

kratilo: Mi opinias, Sokrato, ke ili sciis.

sokrato: Ili ja ne povus esti sensciaj, Kratilo.

kratilo: Mi kredas ke ne.

sokrato: Kiel ni diru ke ili estis nomdonintoj aŭ sciis, antaŭ ol ekzistis no­moj kiujn ili sciu, se ne eblas lerni aferojn escepte de per nomoj?

kratilo: Nu, laŭ mi, Sokrato, la plej vera fakto tiurilate estas ke Povo pli granda ol la homa donis la originajn nomojn al aferoj, tiel ke tiuj no- moj devas esti korektaj.

sokrato: Ĉu vi do opinias ke la nomdoninto, ĉu dajmono ĉu dio, sin kon- traŭis? Aŭ ĉu vi kredas ke ni parolis sensencaĵojn?

kratilo: Nu, kelkaj el ili ne estis nomoj.

sokrato: Ĉu, nobla amiko, tiuj kiuj temas pri senmoveco, aŭ pri moviĝo? Ĉar, kiel estas ĵus dirite, ni ne rajtas taksi laŭ la nombro.

kratilo: Ja ne estus prave, Sokrate.

sokrato: Se la nomoj malpacas, kaj iuj el ili pretendas reprezenti la veron, sed la aliaj pretendas mem fari tion, kiel ni decidu? Al kio ni apela- ciu? Ne al ankoraŭ aliaj nomoj, ĉar ili ne ekzistas. Evidente necesas apelacii al io alia ol nomoj, io kiu indikos sen uzo de vortoj kiuj el ili estas veraj, montrante la veron pri estaĵoj.

kratilo: Mi kredas ke tiel estas.

sokrato: Sekve, Kratilo, ŝajnas ke ja eblas lerni la realon sen vortoj[93], se vi akceptas tion.

kratilo: Ŝajnas.

sokrato: Per kio alia vi supozas ke estas lerneble? Ĉu per io alia ol tio ki- on ili ĝuste reprezentas? Unu per la alia, se ili hazarde estas parencaj, kaj per si mem? Kio malparencas al ili devas signifi ion alian.

439 kratilo: Mi kredas ke vi pravas.

sokrato: Sed, je Zeŭso, pensu: ĉu ni ne multfoje interkonsentis ke nomoj estas ĝustaj kiam ili similas al tio kion ili reprezentas kaj estas bildoj de aferoj?

kratilo: Tiel.

sokrato: Se estus eble laŭvole multe lerni aferojn aŭ per nomoj aŭ per la objektoj mem, kiu estus pli bona kaj saĝa lernometodo? Lerni per la bildo mem ĉu ĝi estas bone farita kaj estas bildo de la vero, aŭ lerni per la vero mem kio ĝi estas kaj ĉu ĝia bildo estas taŭge farita?

kratilo: Mi kredas ke nepre ni lernu per la vero mem.

sokrato: Kiel, do, necesas lerni aŭ trovi la realon, verŝajne estas pli gran- da tasko ol mi kaj vi povas decidi; necesas interkonsenti pri ĉi tio, ke ne per nomoj sed multe prefere per la objektoj mem ni devas lerni kaj serĉi.

kratilo: Evidente, Sokrato.

440 sokrato: Nun ni ekzamenu sekvan temon, por ke nin ne trompu la similtendenco de tiuj multaj nomoj, se efektive la nomdonintoj faris ilin pro sia kredo ke ĉio konstante moviĝas kaj fluas — mi mem opi- nias ke ili ja kredis tion — nu, se tiel estis, ili eraris, kaj ili mem kva- zaŭ falis en turnakvon kaj ĉirkaŭturniĝas kaj penas ankaŭ entiri nin. Plej kara Kratilo, rigardu kion mi ofte revis: ĉu ni diru ke ekzistas be­lo kaj bono mem kaj ĉiu tia realo, aŭ ne?

kratilo: Mi kredas ke jes, Sokrato.

sokrato: Ni ekzamenu tion: ne ĉu ies vizaĝo estas bela, aŭ io tia, ĉar ĉio tia ŝajnas flua, sed ni demandu ĉu la belo estas eterna, konstanta, senŝanĝa.

kratilo: Nepre.

sokrato: Ĉu eblas ĝuste atribui tion se ĝi konstante moviĝas, unue estas tia, poste estas alia? Ĉu ĝi ne neeviteble ekestiĝas kaj foriĝas kaj ne plu ekzistas eĉ dum ni parolas?

kratilo: Estas neeviteble.

sokrato: Kiel povas ekzisti io kio neniam restas sama? Se ĝi restas sama, klare ĝi ne povas samtempe sanĝiĝi. Se ĝi restas konstanta, sama, kiel ĝi povas ŝanĝiĝi aŭ moviĝi, se ĝi neniam fordonas sian propran form- on?

kratilo: Neniel.

sokrato: Sekve ĝi tute ne estas konebla, ĉar tuj kiam la enketanto prok- simiĝas ĝi fariĝas alia, tiel ke oni neniam povas scii kia kaj kio ĝi estas. Oni ja ne povas koni ion tute sen esto.[94]

kratilo: Estas kiel vi diras.

sokrato: Sed, Kratilo, logike tute ne povas ekzisti scio, se ĉiuj aĵoj ŝanĝ- igas kaj nenio restas. Ĉar scio por esti scio ne ŝanĝiĝas, sed restas konstanta. Se la naturo de scio ŝanĝiĝas, dum la ŝanĝo ne ekzistas scio, ĉar ĝi samtempe fariĝas alia speco de scio kaj ne estas scio. Se ĝi konstante ŝanĝiĝas, neniam ekzistas scio, kaj laŭ tiu argumento nek ekzistus scianto nek sciato.

Sed se la scianto ekzistas konstante, same ekzistas la sciato, ĉu la be- lo, ĉu la bono, ĉu iu alia realo; mi opinias ke ili tute ne povas simili al fluo kaj moviĝado, kiel ni antaŭe diris. Ĉu tiel estas, aŭ ĉu estas kiel la disĉiploj de Heraklito kaj multaj aliaj diras, estas malfacile enketi.

Saĝa persono ne dediĉas sin al servado al nomoj, fidante ilin kaj iliajn donintojn, kaj apogante sin kvazaŭ sciante, kaj tiel kondamnante sin al malsaneco; tiel ke li supozas ke ĉio simple fluas kiel poto kaj simi- las al homoj suferantaj kataron, li kredas ke ĉiuj aĵoj fluas kaj forfluas. Eble ja estas tiel, Kratilo, kaj eble ne. Vi devos enketi kuraĝe kaj bone, kaj ne simple akcepti — ĉar vi estas juna kaj belaĝa — enketu, kaj se vi trovos, informu ankaŭ min.

kratilo: Mi ja faros tion. Tamen, sciu, Sokrato, ke mi ne senpripense agas nun, mi jam multe enketis kaj multe laboris, kaj mi emas kredi ke Heraklito pravas.

sokrato: Do, kamarado, instruu al mi kiam vi revenos. Sed nun, promenu en la kamparon, kiel vi planis. Hermogeno eskortos vin.

kratilo: Tiel estos, Sokrato. Sed vi mem provu plu pripensi la aferon.


[1] Ŝerco. "Hermogeno" signifas "Ido de Hermeso',' kaj, i.a., herm signifas "serendipo" (neatend- ita bonfortuno), do oni povus ŝerce interpreti la nomon Hermogeno kiel "bonfortunulo".

[2] La vortoj inter rektaj krampoj mankas en grava manuskripto, kaj eble origine estis en- marĝena komento.

[3] La helena termino onoma uziĝas por kaj la koncepto "vorto" kaj la koncepto "nomo',' en ĉi tiu teksto.

[4] Dialektiko: Arto esplori la verecon de opinioj, kaj provi difini la veron per metoda rezonado kaj diskutado. (Laŭ PIV)

[5] Libro ne plu konata, verkita de Pitagoro.

[6] Iliado 20:74.

[7] Iliado 14:291.

[8] Iliado 22:507.

[9] Astu-= urbo- ; anaks= mastro.

[10] Hektхr= tenanto.

[11] En la helena alfabeto: e, и, о, ы. Por la aliaj vokaloj la helenaj nomoj estis malsimilaj al la sonoj de la vokaloj mem. Kiel ĉe ni, la konsonantoj havis iom pli longajn nomojn ol la simplaj litersonoj, ekzemple la litero b p ĉe ni nomiĝas 'bo',' ĉe la helenoj "рг|та" [beta].

13

[12] "Koncepto" = dunamis. La helena vorto dunamis havas multe pli larĝan sencon, "forto',' sed estis la sola termino konata de Platono por indiki la sencon iun ni esprimas per la vorto "koncepto". Resume lia argumento estas: oni povas esprimi la saman koncepton per tre diversaj sonoj en diversaj dialektoj kaj lingvoj, sed la esenco de la koncepto restas konstanta.

[13] arĥ- = ĉef-; polis = urbo.

[14] ag- = gvid-; polem- = batal- ; eu = bone.

[15] iatr- = kurac- ; kles- = nom- ; akes- = kurac- ; brot- = hom- .

[16] or- = mont- .

[17] agam- = admir- ; mimn- = atend- .

[18] Zeus = Zeŭso (nominativa kazo). Oni kutimis uzi tamen alian vorton, Dia = Zeŭson, por la akuzativa kazo de tiu nomo. Aia [dia] estis parenca al nia Esperanta vorto Dio. Sed ankaŭ la vorto deos = Dio estis ofte uzata. ze- = viv- .

[19] Vera etimologia kaoso ĉi tie! Kronos = Krono, koros = knabo, kaj daros = pura; akeratos nou = senmakula mense, kaj estas proponite ke ankaŭ ekzistis aparta vorto koros = pura.

[20] ouranos = Urano; ourania = ĉiela; horosa ta ano = rigardanta la supraĵojn.

[21] Platono mokas tiun aserton en Respubliko 529.

[22] Eŭtuĥ = prosper- ; Sхs- = sav- ; Oeofilos = diamato.

[23] deos = dio; ве- = kur.

[24] La vortoj inter krampoj verŝajne estis ies enmarĝena komento.

17

[25] Laboroj kaj Tagoj 121

[26] Arhiloko, 7a jarcento a.K., ŝajne uzas la vorton daimon kun la senco de lerta aŭ sperta.

[27] La vortoj inter krampoj verŝajne estis ies enmarĝena komento.

18

[28] heros = heroo; eros = amo. En la tempo de Platono oni ankoraŭ skribis ĉi tiujn du vortojn idente: П POЗ. En multe pli malfrua epoko oni indikis la klasikan h-sonon de "heros" per apostrofo kaj tiel distingis ankaŭ skribe inter " heros " kaj "eros.

[29] Nia vorto "oratoro" originis en la greka erхtan = demandi; komparu: eirein = diri.

[30] La helena estis tonlingvo, kia la nuntempa ĉina.

[31] diнfilos (frazo: amiko de Zeŭso); Difilos (propra nomo: Difilo).

[32] 1 malsuprena vokalo, н suprena vokalo. (Laŭ PIV s.v. tono 6.)

[33] La vortoj inter krampoj estas aldone enmetitaj en ŝajne miskopiitan tekston.

[34] La helena teksto ŝajnas diri "malsuprenigita" baruteras, sed en la klarigo tuj donota de Pla- tono, la lasta parto opхs estas tute sentonigita.

19

[35] anatr- = ekzamen; ha = kion; opop- = vid-; anerop- = hom-. En la tempo de Platono la du literoj t kaj в reprezentis aŭ identan aŭ tre similajn sonojn.

[36] psuĥe ofte tradukata animo aŭ menso.

[37] Por ĉi tiu "majstra" derivo Platono devas egaligi la komencliterojn ^=ps kaj ф=£

[38] soma = korpo, sema = tombo; semain = esprim- , vidig- ; soz- = sav- , gard- .

[39] Temas pri tri dialektaj prononcaj variantoj de la sama helena vorto [ousia, essia, хsia] kiu signifas "realo" хd- = Hestia; Hestia = est-; est- = puŝ-. En la helen-greka, la literoj 6 kaj a (s) similas nur se ni supozas ke en la epoko de Plato la 6 iel similis al la Hispana z kaj la Angla

th.

[40] Iliado 14:201.

[41] Iliado 14:302.

[42] PIV transliterumas tiun nomon "Pozidono".

[43] Hadeso, vorto malvolonte prononcata de la aŭtoro.

[44] La vortoj inter krampoj eble estis eksterteksta komento.

[45] posi- = pied- ; desm- = ĉen- .

[46] Nia litero "h" ne ekzistis kiel skribita litero, en la helena. Ĉu aŭ ne la fonemo, aŭ varianto de ĝi, ekzistis en la epoko de Platono estas necerte. Vortoj nun skribataj helenalfabete per' (en nia alfabeto: h] aspektis (kaj eble sonis?) idente. Do Hera kaj Aera.

[47] Varianta formo de la nomo Persefone = Persefona.

[48] f/ = mov- , port- ; sof/p = saĝ- .

[49] Ankaŭ varianto de la nomo Persefone = Persefona. En iu epoko, eble tiu de Platono, la literoj n kaj ф sufiĉe simile sonis por ebligi ilian interkonfuziĝon, verŝajne neasperaciata kaj asperaciata formo de p, respektive.

[50] Medicina termino = fekigo, urinigo, vomigo, sangigo, kredataj "purigi" la internajn organojn per elfluigo de toksoj.

[51] La vortoj inter parentezoj eble estis enmarĝena komento. kolou = vojo; koitos = lito.

[52] Oni ofte uzis la vorton poloi "polusoj" kun la ĝenerala senco "ĉielo" ĉar la radiko de la vorto estispol- kiu signifis "vag-" t.e. la vagado de la astroj.

[53] Apolхn povas signifi "detruisto"

[54] La 6 kaj t estas du specoj de t.

[55] Koito. Komparu similan esprimon samsencan en la Biblio, Juĝistoj 14:18.

[56] PIV literumas ĉi tiun nomon Dionizo.

[57] did- = don-; oin- = vin- .

[58] Ni jam pli frue vidis la opinion ke kelkaj nomoj estas anagramoj de la originaj vortoj.

[59] Plejparte la helenaj in-nomoj finiĝas per ё.

[60] En la antikva helena, logos signifis ne nur "parolo" sed ankaŭ "racio" kaj"pripenso; rakonto, esprimo, tradicio, proverbo, diskuto, dialogo, prozo, deklaro; temo; analogio, klarigo, kialo, pledo, argumento; principo, hipotezo; kalkulo, formulo, kaso, kasisto, mezuro, valoro; pro- porcio; sekcio, fako" Filozofoj kaj aliaj ofte vortludis per la multaj signifoj.

[61] Ĉi tiu alineo estas perpleksiga. Pan (kies nomo estas ordinara helena vorto signifanta "ĉio") bildiĝis kiel kaproviro. Oni tradicie supozis ke la vorto "tragedio" estis derivaĵo el la vortoj tragos ["kapro"] kaj хd [kant-"]. Ĉar Platono jam kunligis la vorton "vagi" (pol-) kun la ĉielo kaj la dioj, en 405, kaj li ankaŭ ligis tiun vorton kun la vorto aipolos [paŝtisto], li intermiksas tiujn diversajn sencojn por fari sian argumenton.

30

[62] Aiolein estis verbo uzita nur maloftege en la konata antikva literaturo, nur dufoje antaŭ la epoko de Platono (ĝin uzis Homero kaj Hesiodo, sed literumita aioll-, kaj ĝia signifo estas tre duba).

[63] Anaksagoro vivis ĉ.500-c.428, li mortis kiam Sokrato estis ĉ. 41-jara, tuj antaŭ la naskiĝo de Platono (427-347). Nur malgrandaj fragmentoj de liaj verkoj ekzistas nun. Li estis tre klera sciencisto/astronomo, kaj demonstris la veran astronomian kaŭzon de eklipsoj. Oni ekzilis lin el Ateno ĉ. la jaro 450, verdiktinte lin blasfemisto ĉar li deklaris ke la suno estas grandega brulanta ŝtono.

[64] Ŝajne la "ĝi" = la suno, kaj Platono ĉi tie mencias la ĉirkaŭiron de la suno — kvankam ni ne scias ke la rivoluado de la suno estis parto de la instruoj de Anaksagoro.

[65] Vorto inventita de Platono.

[66] La frigianoj estis popolo loĝanta en regiono kiu nun estas parto de Turkio. Ilia lingvo estis hindeŭropa, do parenca al la helena, sed detalojn pri ĝi oni ne scias.

[67] Ĉi tiun vorton inventis Platono.

[68] Atentu: longa х en horai, nelonga o en HORAI. En la antikvo oni uzis nur majusklajn literojn. En la manuskripto de Platono, kiu estas plejparte skribita per minuskloj, la antikva vorto estas indikita per la tutmajuskla skribo.

[69] Vidu la diskuton en 394.

[70] La teksto inter krampoj eble estas ies enmarĝena noto klopodanta korekti kaj komprenebligi

36

la tekston. Rimarku ankaŭ ke Platono egaligas la literojn З ks kaj x h.

[71] Laŭ la supozo ke katoptron [spegulo] formiĝis el la vortoj kata [laŭ] kaj opsis [aspekto].

[72] Fikos estis la formo de la vorto Sfinkso en la Beotia dialekto. Platono ne diras kial li opinias ĝin la praformo de la vorto sfinga sfinkso, sed supozeble ĉar la Beotia dialekto estis parolata en Egiptio, kie la Sfinkso situis. NB: en la helena ortografio de la epoko de Platono, la literkombino yy indikis sonon parencan al ng/nk, eble iom simila al la Angla ng en "sing".

[73] Iliado 6:265

[74] Diskutita en la fino de sekcio 413.

[75] Pli precize, lian oni uzis kun la signifo "ege".

[76] La prefikso a- en la helena lingvo funkciis simile al mal- en nia lingvo.

[77] La vortoj inter parentezoj verŝajne estis enmarĝena komento.

[78] Kiel ni vidos, la vorto kaloun (nomanto) fariĝas kalon (belo), se oni ŝanĝas la "longan" silab- on lou al la "mallonga" silabo lo.

[79] Vortludo: kalein (nomi) kaj kaloun (beleco). Krome, la vorto kaloun sonas tre simile al la participo kalon. La celo de la vortludo: la nomanto = la belo (to kaloun).

[80] Sum- = kun-.

[81] Aĥdos signifas 'ŝarĝo',, kvankam Platono en ĉi tiu frazo anstataŭe uzas la esprimon foras barei.

[82] La vortoj inter parentezoj eble estis enmarĝena komento.

[83] Platono iom imagoplene inventas ĉi tiun vorton, surbaze de unu el la formoj de la verbo "porti".

[84] Iom malofta vorto, uzata nur en poezio. Ĝi signifis "serĉi"

45

[85] En Laboroj kaj Tagoj 9:359.

[86] Iliado 9:644+sekv.

[87] Iliado 1:343; 3:109.

[88] En la helena, "mensogi" (kaj "diri falsaĵon") kaj "erare paroli" estas sama verbo, pseudomai, t.e. la verbo ne distingas inter intenco diri malveron kaj neintencita malverdiro. Ĉi tiu distingo eble, laŭ nia vidpunkto, estus tamen farenda por ĝuste diskuti la temon nun diskutotan.

[89] Aigina, urbo sur insulo samnoma, 23 kilometrojn sude de Ateno.

57

[90] Eretrio estis vilaĝo en Eŭbeo (insulo en Egeo).

59

[91] Ŝajne la propono estas ke ni derivu la vorton epistкmк ne el hepe-istкm- ("sekvistari") sed el epi-histкm- ("sur-star-").

[92] Enmarĝena noto en grava manuskripto aldonas tekston ĉi tie: Ni ekzamenu ĉi tion: ĉu vi konsentas kun ni, aŭ ne, ke, laŭ nia ĵusa deklaro, la nomdonintoj en la civitoj ĉiam, inter la helenoj kaj inter la barbaroj, estis la leĝfaristoj kaj la arto fari tion estas la leĝfarado?

[93] La leganto memoru ke "nomoj" kaj "vortoj" estas sama termino en ĉi tiu diskuto.

64

[94] En la helena, "koni" kaj "scii" estas sama vorto (gignoskein).

65

Загрузка...