Arthu Conan Doyle. La aventuro de La Sangofagoj

[ORIGINALA TITOLO: THE ADVENTURE OF THE COPPER BEECHES]

desegnaĵoj de Sidney Paget el la angla tradukis Darold Booton


― Al la amanto de la arto pro ĝia bono mem, ― rimarke diris Ŝerloko Holmso, flankenĵetante la reklamilon de la Ĉiutaga Telegrafo, ― ofte estas per la plej malgrava kaj plej humila manifestado ke oni derivas la plej fervoran plezuron. Plaĉas al mi observi, Vatsono, ke vi komprenas ĉi tiun veron tiomgrade ke en ĉi tiuj registretoj de niaj kazoj, kiujn vi bonvole jam verkis, kaj, mi devas diri, kelkfoje ornamis, vi elstarigis ne tiom multe la multajn causes célèbres[1] kaj sensaciajn kortumajn procesojn en kiuj mi partoprenis, sed aliflanke tiujn okazojn kiuj mem eble estis bagatelaj, sed tamen kiuj ebligis la uzadon de tiuj kapabloj deduktaj kaj logikaj, kiujn mi farigis miajn apartajn fakojn.

― Kaj tamen, ― li diris ridetante, ― mi povas ne tute malkulpigi min mem de la imputo de sensaciismo al kiu oni taksas miajn registrojn.

― Vi eble eraris, ― li observeme diris, alprenante ardan braĝeron per la prenilo kaj bruligante la longan ĉerizolignan pipon, kiu kutime anstataŭas lian argilan kiam li havas kontraŭan humoron anstataŭ mediteman ― Eble vi eraris en via klopodo meti koloron kaj vivon en ĉiujn viajn asertojn anstataŭ limigi vin mem al la tasko registri tiun akran rezonadon de la kaŭzo ĝis la efiko, kiu estas vere la nura notinda trajto pri la afero.

― Ŝajnas al mi ke mi pritraktis vin per la plena justeco en la afero. ― mi rimarke diris iom malvarme, ĉar mi estis mallogita per la egoismo, kiun mi kelkfoje observis pri la unika karaktero de mia amiko.

― Ne, ne estas la egoismo aŭ la orgojlo, ― li responde diris, kiel kutime, al miaj pensoj anstataŭ al miaj vortoj. ― Se vi pretendas plenan justecon por mia arto, estas pro tio ke tio estas ne persona afero preter mi mem. La krimo estas ofta. La logiko estas malofta. Sekve vi devus emfazi la logikon anstataŭ la krimon. Vi jam degradis tion, kio devus esti kurso de lekcioj en serion de rakontoj.

Estis malvarma fruprintempa mateno, kaj post kiam ni matenmanĝis, ni ambaŭflanke sidis apud ĝojiga fajro en la malnova ĉambro ĉe Bakerstrato. Densa nebulo rolis inter la vicoj de grizbrunaj domoj, kaj la kontraŭaj fenestroj duonaperis kiel malhelaj, senformaj makuloj tra la densaj flavaj nebulkronoj. Nian lumgason oni lumigis kaj la lumo brilis sur la blankan tablotukon kaj glimbrilon de fajenco kaj metalo ĉar oni ne jam prilevis la tablon. Ŝerloko Holmso silente sidadis dum la tuta mateno, daŭre legante la reklamrubrikojn de kelkaj ĵurnaloj ĝis fine laŭŝajne li ĉesis sian esploron. Li jam eliĝis en ne tre dolĉa humoro por riproĉi min pri miaj literaturaj difektoj.

― Samtempe, ― li diris post paŭzo, dum kiu li eksidiĝis fumante sian longan pipon kaj fiksrigardante en la fajron. ― Oni apenaŭ povas kulpigi vin per indikto pri sensaciismo, ĉar el ĉi tiuj kazoj, en kiuj vi afable interesigis vin mem, multaj tute ne pritraktas krimon, laŭ leĝa senco. La malgranda afero en kiu mi penis helpi al la reĝo de Bohemio, la kurioza okazo de f-ino Maria Sudlando, la problemo alligita kun la viro kun la tordita lipo, [2] kaj la incidento de la nobela fraŭlo estis ĉiuj aferoj ekstere de la limo de la leĝo. Sed mi timas ke evitante la sensacian vi limigis vin al la bagatela.

― La fino eble estu tiele, ― mi respondis, ― sed la metodoj, kiujn mi uzas, estas originalaj kaj interesigaj.

― Ts, mia kara ulo, kio gravas pri la pli subtilaj nuancoj de dedukto al la publiko, la granda neobservema publiko, kiu apenaŭ ne povas distingi la teksaĵiston per la dento[3] aŭ la kompostiston per la maldekstra dikfingro![4] Sed ja se vi bagatele verkas, mi ne povas kulpigi vin, ĉar pasintaj estas la tagoj de grandaj kazoj. La homo, aŭ almenaŭ la krimema homo, jam perdis ĉiun entreprenon kaj originalecon. Rilate al mia propra apliketo, ŝajnis jam degeneri ĝis retrovagento por perditaj skribiloj aŭ disdonanto de konsilo al pensionlernejaninoj. Tamen mi opinias ke mi fine nadiriĝas. Ĉi tiu noto, kiun mi ricevis, markas mian nulpunkton, mi kredas. Legu ĝin! ― li ĵetis ĉifitan leteron al mi.

Ĝi datiĝis la antaŭan vesperon ĉe Placo Montaguo, kaj tekstis:


ESTIMATA S-RO HOLMSO:

Mi deziras konsulti kun vi pri tio, ĉu mi devus aŭ ne akcepti guvernistinan oficon, kiun oni proponis al mi. Mi vizitos vin je duono post la deka morgaŭ, se mi ne ĝenos al vi.

Via sincere,

VIOLA HUNTERO.


― Ĉu vi konas la junulinon? ― mi demandis.

― Ne mi.

― Estas nun duono post la deka.

― Jes, kaj mi ne dubas ke ŝi ĵus nun sonoris.

― Eble estu pli interesa ol vi opinias. Vi memoru ke la afero pri la blua karbunklo, kiu unue ŝajnis nura kaprico, iĝis grava enketo. Estu ankaŭ simile pri ĉi tiu kazo.

― Nu, ni esperu. Sed tre baldaŭ oni solvos niajn dubojn, ĉar jen, krom se mi eraras, estas la koncerna persono.

Dum li parolis, la pordo malfermiĝis kaj juna sinjorino eniris. Ŝi estis malpompe sed nete vestita, kun hela, sprita vizaĝo efelidigita kiel ovo de pluvio, kaj kun vigla maniero de virino, kiu devas gajni sian propran vivrimedon.

― Vi pardonos ke mi ĝenas al vi, mi certas, ― ŝi diris, dum mia kunulo ekstariĝis por saluti ŝin, “sed mi travivis tre strangaĵon, kaj pro tio ke mi ne havas gepatrojn aŭ aliajn parencojn tiajn de kiuj mi povas peti konsilon, mi opiniis ke eble vi komplezeme diru al mi tion, kion mi devus fari.

― Bonvolu eksidiĝi, f-ino Huntero. Mi feliĉe servos al vi iel ajn.

Mi povis konstati ke la maniero kaj la parolo de lia nova kliento favore imponis Holmson. Li esplore rigardis ŝin, kaj tiam kvietigis sin mem, kun la lipoj velkitaj kaj la fingropintoj kunpremitaj, por aŭskulti ŝian historion.

― Dum kvin jaroj mi estas guvernistino, ― ŝi diris, ― en la familio de Kolonelo Spenco Munro, sed antaŭ du monatoj la kolonelo ricevis komision en Halifakso, Nov-Skotio, kaj transloĝigis siajn infanojn en Ameriko, tiel ke mi trovas min sen ofico. Mi reklamis, kaj mi respondis al reklamoj, sed sensukcese. Finfine la iometa mono, kiun mi jam savis, ekelĉerpiĝas, kaj mi ne scias kion fari.

― Estas konata agentejo por guvernistinoj en la Okcidenta Kvartalo, nomita la Vestvoja, kaj tie mi kutime vizitis ĉiusemajne por trovi, ĉu aperis ia kia konvenas al mi. Vestvojo estas la nomo de la fondinto, sed f-ino Stopero fakte estras la aferojn. Ŝi sidadas en sia propra oficejo kaj la por dungo serĉantinoj atendas en antaŭĉambro, kaj oni unope enkondukas ilin. Ŝi konsultas siajn registrojn por determini ĉu estas io taŭga.

― Nu, kiam mi venis lastan semajnon, oni kondukis min en la etan oficejon laŭkutime, sed mi trovis ke f-ino Stopero ne estas sola. Grandega dika viro kun tre ridetema mieno kaj grande peza mentono, kiu ruliĝis falde sur faldon super la gorĝo, sidis ĉe ŝia kubuto. Kun okulvitroj surnaze li tre serioze rigardis dum la sinjorinoj eniris. Kiam mi eniris li eksaltetis sur sia seĝo kaj turniĝis rapide al f-ino Stopero.

― Tiu sufiĉas, ― li diris; ― mi ne povas peti ian pli bone. Unuarange! unuarange!

Li ŝajnis entuziasma kaj kunfrotis la manojn laŭ la plej bonkora maniero. Li estis tiom komforta viro, ke oni ŝatis rigardi lin.

― Ĉu vi serĉas oficon, fraŭlino? ― li demandis.

― Jes, sinjoro.

― Kiel guvernistinon?

― Jes, sinjoro.


― Kaj kiom salajron vi petas?

― Mi havis kvar pundojn monate en mia lasta ofico ĉe Kolonelo Spenco Munro.

― Ho, tju, tju! Ŝvitlaboro! ― li kriis, ĵetante la dikajn manojn en la aeron, kiel viro kun bolanta pasio. ― Kiel iu povus proponi tiom magran sumon al sinjorino tiel allogema kaj tiel lerta?

― Miaj lertecoj, sinjoro, estu pli malgrandaj ol vi imagas, ― mi diris. ― Iomete da la franca, da la germana, da la muziko kaj da la desegnado.

―Tju, tju! ― li kriis. ― Tio estas tute ekstercela. Temas pri tio ĉu vi havas aŭ ne la mienon kaj konduton de sinjorino? Jen la kerno. Se ne, vi ne taŭgas por la edukado de infano, kiu iam prenu ian konsiderindan rolon en la historio de la lando. Se jes, nu, kiel ia sinjoro petas ke vi degnu akcepti ian malpli ol tri ciferojn? Via salajro ĉe mi, sinjorino, komencus je cent pundoj jare.

― Vi imagu, s-ro Holmso, ke al mi, tiom senhava, tia oferto ŝajnis preskaŭ nekredinda. La sinjoro, tamen, eble vidante la aspekton de nekredemo sur mia vizaĝo, malfermis monbiletujon kaj elprenis bileton.

― Mi ankaŭ kutimas, ― li diris, bonkore ridetante ĝis liaj okuloj estis nur du etaj brilantaj fendetoj inter la blankaj faldoj de lia vizaĝo, ― antaŭpagi al miaj junulinoj duonan salajron, tiel ke ili pagu ian ajn elspezeton pro la vojaĝo kaj pro sia vestaro.

Ŝajnis al mi ke mi neniam renkontis tiel fascinan kaj tiel penseman viron. Ĉar mi ŝuldis jam al miaj komercistoj, la antaŭpago estis oportunega kaj tamen estis io nenatura pri la tuta afero, kiu igis min deziri ke mi sciu iom plu antaŭ ol mi ekkonfidas min mem.

― Ĉu mi rajtas demandi kie vi loĝas, sinjoro? ― mi diris.

― Hampŝiro. Ĉarma kampara loko. La domo “La Sangofagoj”, ok kilometrojn preter Vinĉestro. Ĝi estas belega kamparo, mia kara junulino, kaj la plej kara malnova kampara domo.

― Kaj miaj devoj, sinjoro? Mi ŝatas scii tion, kion mi farus.

― Unu infano – unu kara bebeto ĵus sesjaraĝa. Ho, se vi povus vidi lin mortigi blatojn per pantoflo! Ŝmak! ŝmak! ŝmak! Tri mortigitaj antaŭ ol vi povas palpebrumi. Li malantaŭen klinis sur sia seĝo kaj ridegis.

Mi ete ekkonsterniĝis pri la naturo de la amuzaĵoj de la infano, sed la ridado de la patro pensigis min ke li ŝercas.

― Miaj solaj devoj, ― mi demandis, ― estas varti unu infanon, ĉu?

― Ne, ne, ne la solaj, ne la solaj, mia kara sinjorino, ― li kriis. ― Via devo estus, kiel mi certas, ke via bona prudento sugestus, obei iujn ajn etajn ordonojn de mia edzino, kondiĉe ke ili estas tiaj ordonoj, kiujn sinjorinoj eble obeu. Vi antaŭvidas neniun malfacilaĵon, ĉu?

― Plaĉas al mi igi min utila.

― Ĝuste. Nu, laŭ vestoj, ekzemple. Ni estas kapricemoj, vi scias – kapricemaj sed bonkoraj – se oni petas al vi porti iun ajn robon, kiun ni donus al vi, vi ne kontraŭus al nia eta kaprico, ĉu?…

― Ne, ― mi diris, grandege mirfrapita pro liaj vortoj.

― …aŭ sidi ĉi tie aŭ sidi tie, tio ne ofendus al vi?…

― Ho, ne.

― …aŭ tondi vian hararon tre kurta antaŭ ol vi venos al ni?

Mi apenaŭ povis kredi je la oreloj. Kiel vi rimarku, s-ro Holmso, mia hararo estas iom abunda, kaj de tre nekutima kaŝtankoloro. Oni konsideris ĝin arta. Mi ne povas revi ke mi foroferas ĝin laŭ tia senpripensa maniero.

― Mi timas ke estas tute neeble, ― mi diris. Li avide rigardis min per siaj malgrandaj okuloj, kaj mi povas vidi ke ombro pasas antaŭ lia vizaĝo kiam mi parolis.

― Mi timas ke estas tute deviga, ― li diris. ― Tio estas kaprico de mia edzino, kaj la sinjorinan kapricon, vi scias, sinjorino, oni devas konsulti. Kaj do ĉu vi ne tondos vian hararon?

― Ne, sinjoro mi vere ne povas tion, ― mi firme respondis.

― Ho, nu; do tio decidas la aferon. Estas domaĝe, ĉar iurilate vi tre taŭgas. Tiuokaze, f-ino Stopero, mi devas inspekti kelke da aliaj sinjorinoj.

La estrino jam sidadis dumtempe senvorte okupata pri siaj paperoj, sed ŝi ekrigardis min per tia ĉagrenita mieno, ke mi ne povis ne suspekti ke ŝi jam perdis bonegan procentaĵon pro mia malakcepto.

Ĉu vi deziras ke mi retenu vian nomon en miaj registroj? ― ŝi demandis.

― Jes, bonvole, f-ino Stopero.

― Nu, vere, ŝajnas tute senutila, pro tio ke vi malakceptas la plej bonegan oferton per tia maniero, ― ŝi akre diris. ― Vi apenaŭ povas esperi ke mi penas trovi alian tian oficon por vi. Adiaŭ, f-ino Huntero. Ŝi frapis surtablan gongon kaj paĝio kondukis min eksteren.

Nu, s-ro Holmso, kiam mi revenis al mia loĝejo kaj trovis nur iometan en la manĝoŝranko kaj du-tri fakturojn surtable; mi komencis demandi de mi mem ĉu mi estas tre sensaĝa. Post ĉio, se tiuj ĉi homoj havas strangajn furorojn kaj devigas obemon je la pli eksterordinaraj aferoj, ili almenaŭ emas pagi por tia strangeco. Tre malmultaj guvernistinoj en Anglio gajnas po cent pundojn jare. Krome kian utilas mia hararo al mi? Ofte la aspekton oni plibonigas per tondita hararo, kaj eble mi devus esti tia. Sekvantan tagon mi emis opinii ke mi eraris, kaj je la dua tago mi certis. Mi preskaŭ venkis mian fierecon ĝis tio ke mi emas reveni al agentejo por enketi pri tio ĉu la ofico estas ankoraŭ havebla, kiam mi ricevis ĉi tiun leteron de la sinjoro mem. Jen ĝi, mi legas ĝin al vi:


LA SANGOFAGOJ, APUD VINĈESTRO

ESTIMATA F-INO HUNTERO:

F-ino Stopero tre bonvole donis al mi vian adreson, kaj mi skribas por demandi, ĉu vi jam rekonsideris vian decidon. Mia edzino deziras ke vi venu, ĉar ŝi multe ŝatas mian preskripton pri vi. Ni volonte donos al vi po cent dudek pundojn jare. Por rekompenci al vi pro iu ajn eta maloportuno, kiun niaj furoroj kaŭzu al vi. Post ĉio ili estas ne tre devigaj. Mia edzino ŝatas specialan koloron de elektra bluo, kaj ŝatus ke vi portu tian robon en la domo dummatene. Ne devigas tamen ke vi aĉetu tian robon pro tio ke ni havas iun, kiu apartenas al nia kara filino Alica (nun en Filadelfio), kiu, mi opinias, sidus tre bone al vi. Do, rilate al tio ke vi sidas ĉi tie aŭ tie aŭ ke vi amuzas vin mem laŭ ia indikita maniero, tio ne bezonas kaŭzi al vi maloportunaĵon. Rilate al via hararo, sendube estas domaĝe, precipe ĉar mi ne povas ne rimarki ĝian belecon dum nia intervjuo, sed mi timas ke mi devas resti firme pri tiu ĉi punkto, kaj mi nur esperas ke la pliigita salajro rekompensu al vi pro la perdo. Viaj devoj, rilate al la infano, estas tre facilaj. Nu, penu veni, kaj mi renkontos vin kun la ĉaro en Vinĉestro. Sciigu min pri la tempo de via vagonaro.

Fidele via,

ĜEFRO RUKASTELO.


Tio estas la letero, kiun mi ĵus ricevis, s-ro Holmso, kaj mi jam decidiĝis ke mi akceptos. Mi opinias, tamen, ke antaŭ ol mi klopodas kontakti s-ron Rukastelon, mi devas kunsulti vin.

― Nu, f-ino Huntero, se vi jam decidiĝis, tio finaranĝis la aferon. ― diris Holmso, ridetante.

― Sed ĉu vi konsilu min refuzi?

― Mi konfesas, ke ĝi ne estas la ofico, kiun mi elektus por mia fratino.

― Kion signifas tio, s-ro Holmso?

― Ha, mi ne havas datenojn, mi ne povas determini. Eble vi mem jam formis ian opinion?

― Nu, ŝajnas al mi ke estas nur unu eblo. S-ro Rukastelo ŝajnas esti tre ĝentila, bonhumora viro. Ĉu estas neebla ke lia edzino estas freneza, ke li deziras kvietigi la aferon pro timo ke oni venigis ŝin en frenezazilo, kaj ke li indulgas ŝiajn kapricojn iel por eviti ikton?

― Tio estas ebla solvo – fakte, tiurilate, tio estas la plej ĝusta. Sed ĉiuokaze tio ne estas taŭga hejmo por junulino.

― Sed la mono, s-ro Holmso, la mono!

― Nu, jes, kompreneble la pago estas bona – tro bona. Tio igas min maltrankvila. Kial ili donos al vi po cent dudek pundojn jare, kiam ili povas dungi la plej bonan por kvardek pundoj? Devas esti ia grava subkialo.

― Mi opinias ke se mi diras al vi la cirkonstancojn, vi komprenos poste se mi deziros vian helpon. Mi sentos iom pli trankvile se mi sentas ke vi subtenas min.

― Ho, vi povas forporti ĉi tiun senton kun vi. Mi certigas vin ke via eta problemo promesas esti la plej interesiga, kiu jam venas al mi dum kelkaj monatoj. Estas io aparte kurioza pri iuj el la trajtoj. Se vi trovos vin en dubo aŭ danĝero

― En danĝero! Kian danĝeron vi antaŭvidas!

Holmso serioze kapneis. “Ĉesas la danĝero, se ni povas ĝin difini.” ― li diris. “Sed en kiu ajn momento, tage aŭ nokte, telegramo venigos al vi la helpon.”

― Tio sufiĉas.― Ŝi ekleviĝis de sia seĝo, kun la anksieco forbalaita de la vizaĝo. ― Mi iros al Hampŝiro tre trankvile nun. Mi skribos al s-ro Rukastelo tuj, foroferos mian kompatindan hararon ĉi-vespere, kaj ekiros al Vinĉestro morgaŭ. ― Kun kelkaj dankemaj vortoj al Holmso, ŝi adiaŭis al ni ambaŭ kaj forhastis.

― Almenaŭ, ― li diris dum mi aŭdis ŝiajn rapidajn firmajn paŝojn malsuprenirantaj, ― ŝi ŝajne estas junulino, kiu povas bone gardi sin mem.


― Kaj ŝi bezonos singardi, ― diris Holmso grave. ― Mi tre eraras se ŝi ne kontaktos nin antaŭ ol multaj tagoj pasos.

Estas ne tre longe antaŭ ol la prognozo de mia amiko estis plenumita. Semajnduo pasis, dum mi ofte trovis ke mi pensis pri ŝi kaj mi scivolis, en kian strangan flankstrateton de homa travivaĝo ĉi tiu soleculino forvagis. La nekutima salajro, la kuriozaj kondiĉoj, la facilaj devoj, ĉiuj indikis iun malnormalan, kvankam ĉu kaprico aŭ komploto, ĉu la viro estas filantropo aŭ fiulo, estas preter mia determinpovo. Rilate al Holmso, mi observis ke li ofte sidis dum duona horo kun kuntirita brovo kaj abstrakta mieno sed li forbalais la aferon per mansvingo kiam mi ĝin menciis. “Dateno! dateno! dateno!” li kriis malpacience. “Mi ne povas fari brikojn sen argilo.”[5] Kaj tamen li ĉiam finis murmurante ke neniu fratino lia iam ajn akceptus tian oficon.

La telegramo, kiun ni fine ricevis, venis malfrue iun nokton ĵus kiam mi preparis enlitiĝi kaj Holmso komencis unu el siaj noktolongaj kemiaj esploroj, kiun li ofte faris, kiam mi postlasis lin klinanta super retorto kaj provtubo nokte kaj trovis lin same, kiam mi malsupreniris por matenmanĝo. Li malfermis la flavan koverton, ekrigardis la mesaĝon, kaj transĵetis ĝin al mi.

― Trovu vagonaron en la horaro.[6] ― li diris, kaj returnis sin al sia kemia esploro.

La alvoko estis mallonga kaj urĝa:


“Bonvolu esti ĉe la Hotelo Nigra Cigno en Vinĉestro, meztage morgaŭ,” ĝi tekstis. “Venu! Mi ne scias kion fari.

“HUNTERO.”


― Ĉu vi venu kun mi? ― demandis Holmso, ekrigardante supren.

― Mi deziras tion.

― Do serĉu.

― Estas vagonaro je 9:30, ― mi diris, ekrigardante mian horaron. ― Ĝi estas atendata je 11:30.

― Ĝuste. Eble mi devus prokrasti mian analizon de la acetonoj[7], ĉar ni devas esti plej freŝaj matene.

Je la dekunua morgaŭ ni estis bone survoje al la malnova angla ĉefurbo. Holmso estis enterigita en la matenaj ĵurnaloj dum la tuta vojaĝo, sed post kiam ni pasis la limon de Hampŝiro li flankenĵetis ilin kaj komencis admiri la pejzaĝon. Estis ideala printempa tago, palblua ĉielo, makulita per lanecaj blankaj nuboj transdrivantaj orienten. La suno brilegis kaj tamen la vigligeta aero akrigis la energion de la homo. Ĉie en la kamparo fore en la direkto de la rulantaj montetoj ĉirkaŭ Alderŝoto[8] la etaj ruĝaj kaj grizaj tegmentoj de la farmdomoj ekvatis el la helverda foliaro.

― Ĉu ili ne estas freŝaj kaj belaj? ― mi kriis entuziasme kiel viro ĵus venanta de la nebuloj ĉe Bakerstrato.

Sed Holmso kapneis grave.

― Ĉu vi scias, Vatsono, ― diris li, ― ke estas malbeno de tia menso kiel la mia, ke mi devas rigardi ĉion rilate al mia propra fako. Vi rigardis tiujn sporadajn domojn kaj vi imponiĝas per ilia beleco. Mi rigardas ilin, kaj mia nura penso estas pri tio ke estas sento de izolado kaj ke oni povas senpunece krimi tie.

― Je l’ ĉielo! ― mi kriis, ― kiu kunmetus la krimon kun ĉi tiuj karaj malnovaj hejmbienoj?

― Ili ĉiam plenigas min kun certa teruro. Mi kredas, Vatsono, bazite sur mia sperto, ke la plej aĉaj kaj fifamaj stratetoj en Londono ne prezentas pli terurigan registron de la peko ol la ridetanta kaj bela kamparo.

― Vi teruras min!

― Sed la kaŭzo estas tre memklara. La premo de publika opinio povas fari en la urbo tion, kion la leĝo ne povas efektivigi. Estas neniu vojeto tiel abomena ke la kriego de terurita infano aŭ la sono de bato de la ebriulo ne kaŭzas simpation kaj indignon inter la najbaroj, kaj tiam la tuta maŝinaro de justeco estas ĉiam tiom proksima ke vorto de plendo povas efektivigi aferojn, kaj estas nur unu paŝo inter krimaĵo kaj la akuzitejo. Sed rigardu ĉiujn tiujn solecajn domojn- ĉiun el ili en la propra kampo, plenigitan plejparte kun la kompatindaj, sensciaj homoj, kiuj scias nur iomete pri la leĝo. Pensu pri la agoj de infera krueleco, la kaŝita malvirto kiu daŭras jaron post jaro, en tiaj lokoj, kaj neniu pli konscia. Se ĉi tiu petegantino povas iri al Vinĉestro, mi neniam timas pri ŝi. Estas la ok kilometroj da kamparo kiu endanĝeras. Tamen, estas klara ke ŝi ne estas persone endanĝerigita.”

― Ne. Se ŝi povas veni al Vinĉestro por renkonti nin, ŝi povas foriri.

― Jes ja. Ŝi estas libera.

― Do, kio misas? Ĉu vi povas proponi neniun klarigon?

― Mi jam elpensis sep apartajn klarigon, ĉiu el ili klarigas la sciitajn faktojn. Sed kiu el ili estas ĝusta, oni povas nur determini per freŝa informo, kiu sendube atendas nin. Nu, jen la turo de la katedralo, kaj ni lernos ĉion, kion f-ino Huntero diros.

La Nigra Cigno[9] estas konata gastejo en la Altstrato, ne malproksime de la stacidomo, kaj tie ni trovis la junulinon atendanta nin. Ŝi rezervis salonon, kaj la matenmanĝo atendas nin surtable.

― Ĝojigas min ke vi venas, ― ŝi serioze diris. ― Vi ambaŭ estas tiel afablaj; sed mi ja ne scias kion fari. Via konsilo estos entute netaksebla al mi.

― Bonvolu diri al ni, kio okazis.

― Mi diros tiele, kaj mi devas rapide, ĉar mi promesis al s-ro Rukastelo ke mi revenos je la tria. Mi akiris lian permeson veni en la urbeton ĉi-matene, kvankam li ne sciis mian celon.

― Ni aŭdu pri ĉiuj laŭorde. ― Holmso ŝovis siajn longajn maldikajn krurojn en la direkto de la fajro kaj kvietigis sin por aŭskulti.

― Unuavice, mi devas diri ke mi spertis, ĝenerale, neniun mistraktadon de ges-roj Rukastelo. Estas nur justa tion diri pri ili. Sed mi ne povas kompreni ilin, kaj mi ne estas trankvila pri tio.

― Kion vi ne povas kompreni?



― La kialojn por ilia konduto. Sed mi diras ĉion al vi kiel ĝi okazis. Kiam mi alvenis, s-ro Rukastelo veturigis min per sia ĉaro al La Sangofagoj. Ĝi estas, kiel li diris, bele lokita, sed la domo mem ne estas bela, ĉar ĝi estas granda kvadrata domo kalkolakta, sed ĉie makuligita kaj striita per humideco kaj aĉa vetero. Ĉe tri flankoj estas arbaroj, kaj ĉe la kvara estas kampo, kiu deklivis suben al la Sudhamptona ŝoseo, kiu kurbas proksimume cent metrojn preter la ĉefpordo. La tereno antaŭa apartenas al la domo, sed la arbaroj apartenas al la ĉasbesta konservejo de Lordo Sudertono. Amaso de sangofagoj tuj antaŭ la ĉefpordo donis la nomon al la domo.

― Min veturigis mia ĉiam afabla dunganto, kaj li prezentis min tiuvespere al sia edzino kaj la infano. Ne estas vera tio, kion ni konjektis en viaj ĉambroj en Bakerstrato, s-ro Holmso. S-ino Rukastelo ne estas freneza. Mi trovis ke ŝi estas silentema, palvizaĝa virino, pli multe juna al sia edzo, ne pli ol tridekjaraĝa, mi opinias, dum li estas almenaŭ malpli ol kvardekkvinjaraĝa. De ilia interparolo mi konkludis ke ili jam geedziĝas proksimume sep jarojn, ke li estis vidvo, kaj ke lia sola infano de la unua edzino estas filino, kiu iris Filadelfion. S-ro Rukastelo private diris al mi ke la kialo por ŝia foriro estas neracia antipatio al ŝia duonpatrino. Ĉar la filino ne povas esti malpli ol dudekjaraĝa, mi certe povas imagi ke ŝia rilato al la edzino de ŝia patro devas esti ne komforta.

S-ino Rukastelo ŝajnas al mi senkolore en menso kaj ankaŭ en aspekto. Ŝi imponas al mi nek favore nek malfavore. Ŝi estas neniulo. Oni bone komprenas ke ŝi estas pasie sindona al kaj sia edzo kaj sia eta infano. Ŝiaj helgrizaj okuloj vagas de unu al la alia rimarkante ĉiun etan mankon kaj se eble ĝin antaŭevitas. Li estas afabla al ŝi ankaŭ laŭ sia bruska, brua maniero, kaj entute ili ŝajnas feliĉa paro. Kaj tamen ĉi tiu virino havas ian sekretan doloron. Ŝi ofte perdiĝis en profunda pensado, kun la plej malfeliĉa aspekto survizaĝe. Pli ol unufoje mi ektrovis ŝin larmanta. Iam mi opinias ke estas la dispozicio de ŝia infano, kiu ĝenas ŝian menson, ĉar mi neniam renkontis tiel tute trodorlotan kaj tiel malafablan etan estaĵon. Li estas malgranda por sia aĝo, kun kapo, kiu estas misproporcie granda. Sian tutan tempon li pasas en alternado inter sovaĝa kolerŝtormo kaj malgaja paŭto. Ŝajnas ke li ĝojas dolorigi ĉiun kreitaĵon pli malfortan ol li, kaj li montras tre rimarkindan talenton pri la planado kaj kaptado de musoj, etaj birdoj kaj insektoj. Sed mi preferas ne paroli pri la kreitaĵo, s-ro Holmso, kaj, certe, li ne estas grava al mia historio.

― Ĝojigas min aŭdi ĉiujn detalojn, ― rimarke diris mia amiko, ― ĉu ili ŝajnas rilataj aŭ ne.

Mi penos ne ellasi ĉiun gravan. La unu malplaĉa afero pri la domo, kiu tuj trafis min, estas la aspekto kaj konduto de la geservistoj. Estas nur du, viro kaj lia edzino. Tolero, tio estas lia nomo, estas malĝentila kruda viro, kun grizaj haroj kaj vangoharoj kaj kun la konstanta odoro de alkoholaĵo. Dufoje de post mi estas ĉe ili, li estis tre ebria, kaj tamen s-ro Rukastelo ŝajne ne rimarkis. Lia edzino estas tre altstatura kaj estas forta virino kun maldolĉa mieno tiel silentema kiel s-ino Rukastelo kaj multe malpli afabla. Ili estas tre malplaĉa paro, sed feliĉe mi pasas plej multe da mia tempo en la infanĉambro kaj mia propra ĉambro kiuj estas apudaj en angulo de la domo.

Dum du tagoj post mia alveno al La Sangofagoj, mia vivo estis tre kvieta; je la tria tago, s-ro Rukastelo malsupreniris post la matenmanĝo kaj flustris ion al sia edzino.

"Ho, jes! ― diris li turnante en mia direkto, ― ni estas dankema al vi, f-ino Huntero, ĉar vi konformiĝis al niaj kapricoj ke vi fortondis vian haron. Mi certigas vin, ke tio ne distris ne eĉ la plej malgrandan joton de via aspekto. Ni vidos kiel la elektra-blua robo plibeligis vin. Vi trovos ĝin sur la lito en via ĉambro, kaj se vi bonvolu surmeti ĝin, plaĉegas al ni ambaŭ."

La robo, kiun mi tie trovis, estis de kurioza blua koloro. Ĝi estis farita de bonega ŝtofo, speco de mola drapo, kaj certe oni antaŭe portis ĝin. Ĝi ne povus sidi al mi pli bone, se oni mezurus min por ĝi. Pro la aspekto ges-roj Rukastelo ambaŭ esprimis ravon, kiu ŝajnis troige fervora. Ili atendis min en la salono, kiu estas granda ĉambro etendante laŭlonge de la tuta antaŭo de la domo, kun tri longaj fenestroj etendantaj suben ĝisplanke. Oni metis seĝon proksime al la centra fenestro, kun la malantaŭo turnita en ties direkto. Oni petis ke mi eksidiĝu sur ĝi, kaj tiam s-ro Rukastelo, irante jen kaj jen en la kontraŭa flanko de la ĉambro, komencis rakonti al mi serion de la plej humuraj rakontoj, kiun mi iam aŭdis. Vi ne povas imagi kiel komika li estis, kaj mi ridadis ĝis tuta lacigo. S-ino Rukastelo, tamen, kiu laŭŝajne havas nenian senson de humuro ne eĉ ridetis, sed sidis kun manoj en sino kaj malĝoja anksia mieno. Post ĉirkaŭ horo, s-ro Rukastelo subite diris ke estas tempo ke oni komencas la ĉiutagajn devojn, kaj ke mi ŝanĝu mian veston kaj iru al eta Edvardo en la infanĉambro.

Post du tagoj sama prezento okazis sub precize similaj cirkonstancoj. Denove mi ŝanĝis mian veston, denove mi sidis ĉe fenestro, kaj denove mi ridis tre entuziasme pro la humuraj rakontoj, de kiuj mia dunganto havis grandegan repertuaron, kaj kiujn li rakontis neimiteble. Tiam li transdonis al mi flavkovritan romanon, kaj flanketen movante mian seĝon por tio ke mia propra ombro ne falu sur la paĝon, li petis ke mi laŭtlegu al li. Mi legis proksimume dek minutojn, komencante meze en la ĉapitro, kaj tiam subite, meze en frazo li ordonis ke mi ĉesu kaj ŝanĝu veston.

Vi povas facile imagi, s-ro Holmso, kiom kurioza mi iĝis pri tio, kio povas esti la signifo de ĉi tiu eksterordinara prezento. Mi observis, ke ili ĉiam zorgeme turnis mian vizaĝon for de la fenestro, por ke min igis konsumita per la deziro vidi tion, kio okazas malantaŭ mi. Komence ŝajnis neeble, sed mi elpensis planon. Mia manspegulo jam rompiĝis, do feliĉa penso kaptis min, kaj mi kaŝis spegulan pecon en mia naztuko. Je la sekvanta okazo, meze de mia ridado, mi almetis la naztukon al la okuloj, kaj povis sukcese vidi ĉion malantaŭ mi. Mi konfesas ke mi desapontiĝis. Estis nenio. Almenaŭ tio imponis min unuavide. Sed duavide, tamen, mi perceptis ke estis viro staranta en la Sudhamptona ŝoseo. Li estis malgranda barbita viro en griza kompleto, kiu ŝajne rigardis supren en mia direkto. La vojo estas grava ŝoseo, kaj estas kutime homoj tie. Ĉi tiu viro, tamen, apogis sin sur la barilo ĉe la limo de nia kampo, kaj serioze supren rigardis. Mi mallevis la naztukon kaj ekrigardis s-inon Rukastelon kaj trovis ke ŝiaj okuloj fiksiĝis sur mi per plej esplorema rigardo. Ŝi diris nenion, sed mi certas ke ŝi divenis ke mi havas spegulon en la mano, kaj ke mi vidas tion, kio estis malantaŭ mi. Ŝi ekleviĝis tuj.

"Ĝefro, ― ŝi diris, ― estas arogantulo sur la vojo tie, kiu fiksrigardas f-inon Hunteron."


― Ĉu neniu amiko via, f-ino Huntero? ― li demandis.

― Ne, mi konas neniun en ĉi tiu loko.

― Ho ve! Kiom tre impertinenta! Bonvolu ĉirkaŭturni kaj formangesti al li.

― Certe estas pli bone ne rimarki.

― Ne, ne, li ĉiam lantos ĉi tie. Bonvolu turni kaj fore mangesti al li.

― Mi faris laŭordone, kaj samtempe s-ino Rukastelo tiris la rulkurtenon. Tio estis antaŭ semajno, kaj de tiu tempo mi neniam sidis ĉe la fenestro, nek portis la bluan robon, nek vidis la viron en la vojo.

― Bonvolu daŭrigi, ― diris Holmso, ― via rakonto promesas esti tre interesiga.

― Mi timas ke vi trovos ke ĝi estas tre malkonekta, kaj eble estas nur iometa rilato inter la variaj okazaĵoj pri kiuj mi parolas. Je mia unua tago ĉe La Sangofagoj, s-ro Rukastelo kondukis min al dometo apud la kuireja pordo. Dum ni alproksimiĝis, mi aŭdis la akran klakadon de ĉeno, kaj la sonon de la movado de granda besto.

― Vidu tien! ― diris s-ro Rukastelo, montrante al mi fendeton inter du tabuloj. ― Ĉu li ne estas belulo?

― Mi trarigardis kaj konsciis du ardajn okulojn, kaj malklaran figuron kunpremitan en la mallumo.

― Ne timu, ― diris mia dunganto ridante pro mia eksalto. ― Estas nur Karlo, mia dogo. Mi diras ‘mia,’ sed vere aĉa Tolero, mia grumo estas la sola viro, kiu povas regi lin. Ni nutras lin nur unufoje ĉiutage, kaj ne tiom multe, por ke li estu ĉiam atakema. Tolero liberigas lin ĉiunokte, kaj Dio helpu la transpaŝanton, kiun li kaptos per siaj dentegoj. Por via propra bono ne iru ekstere dumnokte pro iu ajn kialo, ĉar kostos al vi la vivon.

“La averto ne estis malsincera, ĉar post du noktoj mi okaze rigardis el mia dormĉambra fenestro ĉirkaŭ la duan matene. Estis belega lunlumita nokto kaj la gazono antaŭ la domo estis arĝenteca kaj preskaŭ brila kiel dumtage. Mi staris ravite per la paca beleco de la sceno, kiam mi konsciis ke io movis sub la ombro de la sangofagoj. Kiam ĝi eliĝis en la lunlumon, mi vidis tion, kio ĝi estas. Estis giganta hundo, tiel granda kiel bovido, flavbruna, kun pendanta vangego, nigra muzelo, kaj enormaj disstreĉitaj ostoj. Ĝi malrapide iris trans la gazono kaj malaperis en la ombron ĉe la kontraŭa flanko. Tiu teruriga gardanto sendis al mia koro timegon, kiun, mi opinias, neniu rabisto povus.

Kaj nun mi devas diri al vi ion tre strangan. Kiel vi scias, mi jam fortondis mian hararon en Londono, kaj metis ĝin en granda volvo ĉe la fundo de mia kofro. Iun vesperon, post kiam mi enlitigis la infanon, mi komencis amuzi min per esplorado de la meblaro en mia ĉambro kaj per la aranĝado de miaj havaĵoj. En la ĉambro estas malnova komodo, la du supraj tirkestoj malplenaj kaj malŝlositaj, la malsupra ŝlosita. Mi jam plenigis la du suprajn per miaj tolaĵoj, por tio ke mi ankoraŭ devis formeti multe da la ceteraj, mi nature ĝeniĝis ke mi ne povas uzi la trian tirkeston. Trafis min ke ĝi estis erare ŝlosita, do mi alprenis mian ŝlosilaron, kaj provis ĝin malŝlosi. La unua mem malŝlosis, kaj mi malfermis la tirkeston. Ĝi enhavis nur unu aferon, sed mi certas ke vi ne povas diveni, kio estas tio. Estis mia harara volvo.

Mi alprenis ĝin kaj kontrol-esploris. Ĝi estis de la sama nekutima koloro, kaj la sama abundo. Sed tiam imponis min ke tio ne estas eble. Kiel mia hararo povis esti forŝlosita en tirkesto? Kun tremantaj manoj mi malfermis mian kofron, kaj eltiris la enhavaĵojn, kaj de la fundo eltiris mian propran hararon. Mi kune kuŝigis la du buklojn, kaj mi certigis vin, ke ili estis identaj. Ĉu tio ne estas eksterordinara? Mi tute ne povas kompreni kion tio signifas. Mi retirkestigis la strangan hararon, kaj diris nenion pri la afero al la geRukasteloj ĉar mi sentis ke mi malĝuste malfermis la ŝlositan tirkeston.



Mi estas observema, kiel vi jam rimarku, s-ro Holmso, kaj baldaŭ mi bone sciis la planon de la tuta domo. Estas unu alo, en kiu oni ŝajne ne loĝis. Pordo kontraŭ tiu, kiu kondukis al la loĝejo de la geToleroj, kondukis al tiu ĉi ĉambraro, sed ĝi estis ĉiam ŝlosita. Iun tagon, tamen, kiam mi supreniris, mi trafis s-ron Rukastelon eliranta ĉi tiun pordon kun ŝlosilaro en mano. Li aspektis malsimila al la dika, gaja viro, kiun mi kutime konas. Liaj vangoj estis ruĝaj, lia brovo estis ĉifita per kolero, kaj la vejnoj estis etenditaj ĉe la tempioj pro pasio. Li malŝlosis la pordon kaj hastis preter min senvorte kaj senrigarde.

Tio kuriozigis min, do kiam mi eliris por promeni en la bieno kun la infano, mi promenis al la flanko de kiu oni povas vidi la fenestrojn de tiu parto de la domo. Tie estis kvar fenestroj laŭvice. Tri estis nur malpuraj, dum la kvara estis ŝutrizita. Ĉiu evidente estis senhoma. Dum mi promenis jen kaj jen, ekrigardante ilin kelkfoje, s-ro Rukastelo eliris al mi aspektante gaja kaj joviala kiel kutime.

― Ha! ― diris li, ― vi devas taksi min malĝentila, se mi pasis vin senvorte, mia kara junulino. Mi estis antaŭokupita pri aferoj.’

Mi certigis lin, ke mi ne ofendiĝis. ‘Parenteze,’ diris mi, ‘vi ŝajne havas grandan ĉambraron supre, kaj unu ĉambro estas ŝutrizita.

Li aspektis surprizite, ŝajnis al mi, kaj li eksaltetis pro mia rimarko.

― Fotografio estas unu el miaj ŝatokupoj, ― diris li. ― Mi estigis mian mallumĉambron tie. Sed, ho ve! Kian observeman junulinon ni venigis. Kiu kredus tion? ― Li ŝerce parolis, sed liaj okuloj malŝerce rigardis min. Li estis suspekta, kaj ĉagrenita, sed ne ŝercema.

Nu, s-ro Holmso, de post la momento kiam mi komprenis ke estas iu pri tiu ĉambraro, kiun mi ne devas scii, mi estis fervorega iri tie. Ne estis nura scivolemo, kvankam mi havas mian porcion de tiu. Estis plue senso de devo – senso ke oni igu ian bonon, se mi penetrus tiun lokon. Oni parolas pri la virina instinkto; eble ekzistas virina instinkto, kiu donis al mi tiun senson. Ĉiuokaze, mi havas ĝin, kaj mi avide serĉadis iun ajn oportunon eniri la malpermesitan pordon.

Estis nur hieraŭ ke mi havis la oportunon. Mi devas diri al vi, ke krom s-ro Rukastelo, la geToleroj vizitas ĉi tiujn senhomajn ĉambrojn, kaj mi unufoje vidis ke Tolero portis grandan nigran tolsakon tra la pordo. Lastatempe li jam multe drinkis, kaj hieraŭan vesperon li estis tre ebria; kiam mi iris supren, estis ŝlosilo en la seruro. Mi tute ne dubas ke li postlasis ĝin tie. Ge-sroj Rukastelo ambaŭ estis malsupre kun la infano, tiel ke mi havis bonegan oportunon. Mi mallaŭte malŝlosis, malfermis kaj eniris la pordon.

Estis eta koridoro neornamita, kiu orte turnis ĉe la fora fino. Ĉirkaŭ la angulo estis tri pordoj laŭvice. La unua kaj la tria estis malfermitaj. Ĉiu kondukis en malplenan ĉambron polvan kaj malgajan: du fenestroj en unu kaj unu en la alia tiom malpuraj ke la vespera lumo trabriletis duonhele. La centra pordo estis fermita, kaj oni transligis larĝan trabon de fera lito, pendserurigitan al ringo en la muro, kaj ligitan ĉe alia fino per forta ŝnuro. La pordon mem oni ankaŭ ŝlosis, kaj la ŝlosilo mankis. Ĉi tiu barikadita pordo respondis al la ŝutrizita fenestro ekstere, kaj tamen mi povis vidi pro lumeto sub la pordo ke la ĉambro ne estas malluma. Evidente estis luko, kiu lasis lumon en la ĉambron. Dum mi staris en la koridoro, fiksrigardante la minacan pordon kaj scivolante pri tio, kio estas ties sekreto, subite mi aŭdis paŝsonon ene de la ĉambro kaj vidis ombron pasanta kontraŭ la fendeto sub la pordo. Freneza, senracia teruro kaptis min pro tiu vidaĵo, s-ro Holmso. Miaj streĉitaj nervoj fiaskis al mi subite, kaj mi turnis min kaj kuris kvazaŭ ia fia mano estis malantaŭ mi kaj alkroĉis la randon de mia robo. Mi hastis laŭ la koridoro, tra la pordo, kaj rekte en la brakojn de s-ro Rukastelo, kiu ekstere atendis.

― Do, ― diris li ridetante, ― estis vi. Mi opiniis tiele, kiam mi ekvidis la malfermitan pordon.

― Ho, mi estas tiom terurita! ― mi anhele diris.



― Mia kara junulino! mia kara junulino! ― vi ne povas scii kiom tenera kaj trankviliganta estis lia maniero, ― kio teruris vin, mia kara junulino?

― Sed lia voĉo estis ĝuste tro trankviliganta. Li tro trankviligis. Mi gardis min mem kontraŭ li.

― Mi estis sufiĉe sensaĝa eniri la senhoman alon, ― mi respondis. ― Sed estas tiel soleca kaj mistera en la duonhela lumo, ke mi teruriĝis kaj forkuris. Ho, estas tiom terure senmova tie!

― Ĉu nur tio? ― li diris rigardante min akre.

― Nu, kion vi pensas? ― mi demandis.

― Kial vi opinias ke mi ŝlosas ĉi tiun pordon?

― Mi certas, ke mi ne scias.

― Por ke mi ekskludu tiujn, kiuj ne rajtas eniri. Ĉu vi komprenas? ― li ankoraŭ ridetis plej afable.

― Mi certas ke se mi jam sciis.

― Nu, vi scias nun. Kaj se vi iam ajn transiros tiun sojlon denove’-tuj la rideto iĝis larĝa rideto de kolero, kaj li furioze rigardis min per demona mieno-‘mi forĵetos vin al la dogo.

Mi estis tiel terurita ke mi ne sciis kion mi faris. Mi supozas ke mi hastis preter li al mia ĉambro. Mi memoras nenion ĝis mi trovis min kuŝanta sur lito tremegante. Tiam mi pensas pri vi, s-ro Holmso. Mi ne povis plu resti tie sen ia konsilo. Mi teruriĝis pro la domo, pro la viro, pro la virino, pro la geservistoj, eĉ pro la infano. Ili ĉiuj teruris min. Se mi povus venigi vin, ĉio estos bone. Kompreneble mi eble povis forfuĝi la domon, sed mia scivolemo estis preskaŭ tiel forta kiel mia teruriĝo. Mi baldaŭ decidis ke mi sendos telegramon. Mi surmetis ĉapelon kaj mantelon, kaj iris al la telegrafa kontoro, kiu estas kilometron for de la domo, sentante min ja pli bone. Teruriga dubo venis en mian kapon, kiam mi alproksimiĝis al la ĉefpordo, ke la hundo estas libera, sed mi memoris ke Tolero drinkigis sin senkonscia tiun vesperon, kaj mi sciis ke li estas la sola ulo en la domanaro kiu povas regi tiun sovaĝan beston, aŭ kiu kuraĝas liberigi ĝin. Mi ŝteliris en la domon kaj sendorme kuŝis dum duono de la nokto pro mia ĝojo, ke mi vidos vin. Ne estis malfacile akiri la permeson foriri por veni Vinĉestren ĉi-matene, sed mi devas reveni antaŭ la tria, ĉar ge-sroj Rukastelo foriros por viziti, kaj forestos dum la tuta vespero, do mi ĝojus se vi povas diri al mi la signifon de la eventoj, kaj antaŭ ĉio, kion mi devas fari.

Ni sorĉate aŭskultis ĉi tiun rakonton. Mia amiko leviĝis nun kaj paŝis laŭ la ĉambro, mane en poŝo, kaj kun mieno de la plej profunda graveco.

― Ĉu Tolero ankoraŭ ebrias? ― li demandis.

― Jes. Mi aŭdis lian edzinon diri al s-ino Rukastelo ke ŝi ne povas fari ion kun li.

― Bone, kaj la geRukasteloj estos for ĉi-vespere?

― Jes.

― Ĉu ekzistas kelo kun forta seruro?

― Jes, la vinkelo.

― Ŝajne vi agadis en la tuta afero kiel kuraĝa kaj prudenta junulino, f-ino Huntero. Ĉu vi opinias ke vi povas efektivigi unu alian bravaĵon? Mi ne petus tion de vi se mi ne opinias ke vi estas tute escepta virino.

― Mi penos. Kion mi devas fari?

― Ni estos ĉe La Sangofagoj je la sepa, mia amiko kaj mi. Je tiu tempo la geRukasteloj estos for, kaj Tolero, ni esperas, estos senkonscia. Nur restas s-ino Tolero, kiu eble alarmos. Se vi povas sendi ŝin en la kelon pro ia irtasko, kaj forŝlosi ŝin tie, vi grandege faciligos aferojn.

― Tion mi faros.

Bonege! Ni ĝisfunde esploras la aferon. Kompreneble estas unu sola taŭga klarigo. Oni venigis vin tien por enpersonigi iun kaj la veran personon oni malliberigis en ĉi tiu ĉambro. Tio estas evidenta. Rilate al la idento de la malliberulo, mi ne dubas ke ŝi estas la filino, f-ino Alica Rukastelo, se mi ĝuste memoras, kiu supozeble vojaĝis Ameriken. Sendube oni elektis vin, pro tio ke vi similas al ŝi laŭ staturo, figuro kaj harkoloro. Ŝian hararon oni fortondis, eble pro ia malsano, kaj tial, kompreneble, la vian oni ankaŭ devis foroferi. Pro ia kurioza hazardo vi malkovris ŝian hararon. La viro sur la vojo sendube estas iu amiko ŝia – eble ŝia fianĉo. Sendube pro tio ke vi portis ŝian veston kaj tiom similas al ŝi, li konvinkiĝis pro via ridado, kiam li vidis vin, kaj poste pro via forgesto, ke f-ino Rukastelo estas tute feliĉa, kaj ŝi ne plu deziras lian atenton. La hundon oni liberigis ĉiunokte por malebligi ke li penu kontakti ŝin. Tio estas sufiĉe klara. La plej grava punkto en la kazo estas la temperamento de la infano.

― Kio diable rilatas al tio? ― mi ekkriis.

― Mia kara Vatsono, kiel kuracisto, vi daŭre gajnas lumon pri la inklino de la infano per la studado pri la gepatroj. Ĉu vi ne komprenas ke la malo estas egale valida. Mi ofte gajnis mian unuan veran ekkomprenon pri la karaktero de la gepatroj per la studado pri la infanoj. La temperamento de ĉi tiu infano estas nenormale kruela. Li estas kruela por krueleco mem, kaj ĉu li derivas tiun de sia ridanta patro, kiel mi devas suspekti, aŭ de sia patrino, aŭguras malicon por la kompatindulino en ilia povo.

― Mi certas ke vi pravas, s-ro Holmso,― kriis nia kliento. ― Mil aferoj revenas al mi, kiuj certigas min ke vi pravas. Ho, ni lasu perdi ne unu momenton venigi helpon al ĉi tiu povrulino.

― Ni devas esti diskretaj ĉar ni traktas ruzegulon. Ni ne povas agadi ĝis la sepa. Je tiu horo, ni estos ĉe vi, kaj ne estas longa antaŭ ol ni solvos la misteron.

Ni plenumis nian promeson, ĉar estis ĵus la sepa kiam ni atingis La Sangofagojn, formetinte nian kabrioleton ĉe vojflanka drinkejo. La aro de arboj kun malhelaj folioj brilantaj kiel brilpolurita metalo en la lumo de la malleviĝanta suno, sufiĉe montris la domon eĉ se f-ino Huntero ne ridante staris sursojle.

― Ĉu vi sukcesis? ― demandis Holmso.

Bruego venis de ie malsupre. “Jen estas s-ino Tolero en la kelo,” ŝi diris. “Ŝia edzo ronkante kuŝas sur kuireja tapiŝo. Jen liaj ŝlosiloj, kiuj estas kopioj de tiuj de s-ro Rukastelo.”

― Vi ja agadas bone! ― kriis Holmso entuziasme. ― Nun montru la vojon, kaj ni baldaŭ vidos la finon de ĉi tiu fiafero.

Ni supreniris, malŝlosis la pordon, iris laŭ koridoro kaj trovis nin antaŭ la barikado, jam priskribita de f-ino Huntero. Holmso tranĉis la ŝnuron kaj forigis la transversan baraĵon. Li provis la variajn ŝlosilon sed sensukcese. Nenia sono venis el la ĉambro, kaj pro la silento la mieno de Holmso ombriĝis.

― Mi esperas ke ni ne tro malfruas, ― li diris. ― Mi opinias, f-ino Huntero, ke ni devas eniri sen vi. Nun, Vatsono, metu la ŝultron kontraŭ la pordon kaj ni trovos ĉu ni povos eniri.

Ĝi estis malnova, kaduka pordo kaj malfermis tuj pro niaj kunmetitaj fortoj. Kune ni hastis en la ĉambron. Ĝi estis senhoma. Ne estis mebloj krom eta litaĉo, eta tablo kaj korbo de tolaĵoj. La luko malfermiĝis, kaj la malliberulino foriris.

― Estis ia fiafero ĉi tie. ― diris Holmso; ― ĉi tiu kanajlo divenis la intencon de f-ino Huntero kaj forportis sian viktimon.

― Sed kiel?

― Tra la luko. Ni baldaŭ komprenos kiel li sukcesis. ― Li svinge ascendis al la tegmento. “Ha, jes,” ― li kriis, ― jen la fino de longa malpeza eskalo kontraŭ la alero. Jen lia eskapilo.

― Sed estas neeble, ― diris f-ino Huntero; ― la eskalo ne estis tie kiam foriris la geRukasteloj.

― Li revenis kaj metis ĝin. Mi diras al vi ke li estas sprita kaj danĝera ulo. Mi ne supriziĝus se tiuj, kiujn ni aŭdas, ne estas liaj paŝoj suprenirante. Mi opinias, Vatsono, ke estas bone se vi pretigas vian pistolon.

Li preskaŭ ne diris la vortojn antaŭ ol viro aperis ĉe la pordo, tre dika kaj solidkorpa viro, kun peza bastono enmane. F-ino Huntero kriegis kaj retiriĝis kontraŭ la muron pro la vidaĵo de la viro, sed Ŝerloko Holmso eksaltis antaŭen kaj alfrontis lin.

― Vi kanajlo! ― diris li, ― kie estas via filino?



La dikulo ĉirkaŭserĉis, kaj tiam supren rigardis la malfermitan lukon.

― Mi devas ja demandi tion de vi, ― li kriegis, ― Vi ŝtelistoj! Spionoj kaj ŝtelistoj! mi jam kaptis vin, ĉu ne? Vi estas en mia povo. Mi procesos kontraŭ vi!” Li turniĝis kaj brue malsupreniris tiom rapide kiom eble.

― Li venigas la hundon! ― kriis f-ino Huntero.

― Mi havas mian pistolon, ― diris mi.

― Ni prefere fermu la ĉefpordon, ― kriis Holmso, kaj ni ĉiuj kune malsupreniris. Ni apenaŭ atingis la halon, kiam ni aŭdis la bojadon de hundo kaj tiam la doloregan kriegon kun teruriga luktanta sono. Ruĝvizaĝa maljunulo kun necertaj kruroj ŝancelis el la flankpordo.

― Je Dio, ― li kriis. ― Iu liberigis la hundon. Oni ne nutris ĝin dum du tagoj. Ek, ek aŭ ni tromalfruos!

Holmso kaj mi rapidis eksteren kaj ĉirkaŭiris la domon, kun Tolero malantaŭ ni. Estis la enorma malsatega bestaĉo kun nigra muzelo enterigita en la gorĝo de Rukastelo, kiu kontraŭbaraktis kaj kriegis sur la tero. Tien alkurante, mi forpafis la cerbon de la besto kaj ĝi falis kun akraj blankaj dentoj ankoraŭ sinkitaj en la grandaj faldoj de lia kolo. Per multe da penado ni disigis ilin kaj portis lin, vivantan sed terure mutilitan, endomen. Ni kuŝigis lin sur la salonan sofon, kaj sendante la malebrian Toleron por porti la novaĵon al lia edzino, mi faris kion eblan por malŝarĝi lian doloron. Ni kuniĝis ĉirkaŭ li kiam la pordo malfermiĝis kaj altstatura marasma virino eniris.



― S-ino Tolero! ― kriis f-ino Huntero.

― Jes, sinjorino. S-ro Rukastelo liberigis min, kiam li revenis antaŭ ol li supreniris. Ho, sinjorino, estas domaĝe ke vi ne sciigis min pri tio, kion vi planadis, ĉar mi dirus al vi ke via penado estas vana.

― Ha! ― diris Holmso akre rigardante ŝin. ― Estas klare ke s-ino Tolero scias pli pri la afero ol iu ajn alia.

― Jes, ja, sinjoro, kaj mi sufiĉe emas diri tion, kion mi scias.

― Do, eksidiĝu kaj aŭdigu nin, mi petas, ĉar estas kelkaj punktoj pri kiuj mi ankoraŭ ne scias.

― Baldaŭ mi klarigos ĉion al vi, ― ŝi diris ― kaj tion mi povis tiele antaŭe se mi povis eliĝi de la kelo. Se temas pri kortumafero, vi memoru, ke estas mi, kiu estas via amiko kaj mi estas ankaŭ amiko de f-ino Alica.

― Ŝi neniam estis feliĉe ĉehejme, ne estis f-ino Alica, ek de la edziĝo de la patro. Ŝi estis ŝajnneglektita kaj ne havis voĉon pri io ajn, sed aferoj malboniĝis por ŝi ĝis post ŝi konatiĝis kun s-ro Faŭlero ĉe domo de amiko. Laŭ mia kompreno, f-ino Alica havas propraĵon sian per testamento, sed ŝi estis tiel kvieta kaj pacienca, ŝi estis, ke ŝi neniam diris eĉ unu vorton pri tio, sed lasis ĉion en la mano de s-ro Rukastelo; sed kiam estis eble ke ŝi havos edzon, kiu petos ĉion kion la leĝo rajtigas lin, tiam ŝia patro opiniis ke estas tempo halti tion. Li deziris ke ŝi subskribu paperon, tiel ke ĉu ŝi edziniĝos aŭ ne li povos uzi la monon. Kiam ŝi ne subskribis, li ade ĝenis ŝin ĝis kiam ŝi malsaniĝis per cerbfebro, kaj dum ses semajnoj ŝi estis mortmalsana. Tiam ŝi resaniĝis, ŝi ŝlifiĝis ĝis ombro, kaj kun sia belega hararo fortondita; sed tio igis neniun ŝanĝon en la junulo, kaj li algluiĝis al ŝi kiel iu ajn vera viro.

― Ha, ― diris Holmso, ― mi opinias, ke tio, kion vi bonvole diris al ni, bone klarigas la aferon, kaj mi povas dedukti la ceteran. S-ro Rukastelo do, mi supozas, estigis tiun malliberecon?

― Jes, sinjoro.

― Kaj venigis f-inon Hunteron de Londono por forigi la malagrablan persistadon de s-ro Faŭlero.

― Jes, ja, sinjoro.

― Sed s-ro Faŭlero, persistemulo, kiel iu ajn bona maristo devas esti, blokadis la domon, kaj trafante vin, sukcesis, per argumentoj metalaj kaj aliaj, konvinki vin ke viaj koncernoj estas same kiel la liaj.

― S-ro Faŭlero estas tre ĝentila, bonfarema sinjoro, ― diris s-ino Tolero serene.

― Kaj per tio li sukcesis ke havigas al via bona viro sufiĉe da alkoholaĵo, kaj ke eskalo pretiĝos en tiu momento, kiam la mastro forestos.

― Vi pravas, sinjoro, ĝuste tiele.

― Mi certas ke ni devas pardonpeti al vi, s-ino Tolero, ― diris Holmso, ― ĉar vi certe klarigis ĉiujn enigmojn. Kaj jen la kampara kirurgo kaj s-ino Rukastelo. Mi opinias, Vatsono, ke ni devas prefere eskorti f-inon Hunteron al Vinĉestro, ĉar laŭ mi nia locus standi[10] nun estas dubinda.

Kaj tiele oni solvis la misteron de la minaca domo kun la sangofagoj antaŭ la ĉefpordo. S-ro Rukastelo postvivis, sed li estis de tiam kadukulo, kaj oni vivigis lin per la zorgo de lia dediĉata edzino. Ili ankoraŭ vivas kun siaj maljunaj geservistoj, kiuj eble scias tiom multe pri la antaŭvivo de la geRukasteloj ke Rukastelo hezitus maldungi ilin. S-ro Faŭlero kaj f-ino Rukastelo geedziĝis per speciala licenco en Sudhamptono en la tago post sia forflugo, kaj li nun registrare oficas en Maŭricio. Pri f-ino Viola Huntero, mia amiko Holmso, tute al mia desaponto, ne plu manifestis interesiĝon, kiam ŝi fine ĉesis esti centro de unu el liaj enigmoj, kaj ŝi nun estras privatan lernejon en Valsalo, kie ŝi trafis, mi kredas, konsiderindan sukceson.[11]


Загрузка...