Aleksandr Puŝkin
La pika damo
La pika damo signifas sekretan malbonvolemon.
Moderna manlibro pri aŭgurado
I
En malbona veter’
al la kuna afer’
luda.
Vokis ilin angor’
pri l’ hazarda favor’
kruda.
Ludrezult’ kaj ludmet’
fiksiĝadis per kret’
prava.
En malbona veter’
dum ĉi tiu afer’,
grava.[1]
Foje oni kartludis ĉe rajdgvardiano Narumov. La longa vintra nokto pasis nerimarkeble; oni sidiĝis por vespermanĝi post la kvara horo matene. La gajnintoj estis manĝantaj kun granda apetito; la ceteraj distrite sidis antaŭ siaj malplenaj teleroj. Sed kiam ĉampano estis alportita, la konversacio vigliĝis, kaj ĉiuj partoprenis ĝin.
— Kiel vi sukcesis, Surin? — demandis la gastiganto.
— Mi malgajnis, kiel kutime. Mi devas konfesi, ke mi estas malfeliĉa; mi ludas je malgranda ludmono, neniam ekscitiĝas, oni ne povas konfuzi min, sed mi ĉiam malgajnas.
— Ĉu vi neniam estis tentita? Neniam duobligis vian ludmonon?.. Via firmeco min mirigas.
— Sed jen Hermano! — diris unu el la gastoj, montrante per sia mano al juna inĝeniera oficiro, — li neniam prenis kartojn en la manojn, neniam duobligis la anoncitan ludmonon, sed ĝis la kvina matene li sidas kun ni spektante nian ludon!
— La ludo min tre interesas, — Hermano diris, — sed mi ne povas riski la necesan, esperante ricevi la superfluan.
— Hermano estas germano: li estas prudenta, jen la punkto! — replikis Tomskij. — Sed unu personon mi vere ne komprenas — mian avinon, grafinon Anna Fedotovna.
— Kiel? Kio? — kriis la gastoj.
— Mi ne povas kompreni, — daŭrigis Tomskij, — kial mia avino ne kartludas!
— Ĉu estas mirinde, — diris Narumov, — ke okdekjara maljunulino ne kartludas?
— Ĉu vi nenion scias pri ŝi?
— Ne, vere nenion!
— Ho, tiam aŭskultu:
Sciu, ke mia avino antaŭ sesdeko da jaroj vizitis Parizon kaj tie havis grandan sukceson. La popolo estis postkuranta ŝin por vidi la Vénus moscovite[2]; Richelieu amindumis ŝin, kaj la avino asertas, ke li preskaŭ mortpafis sin pro ŝia malcedemo.
En tiu tempo la virinoj kutimis ludi faraonon. Foje en la kortego ŝi malgajnis kredite tre grandan sumon al duko de Orleano. Reveninte hejmen, la avino, degluante la muŝojn kaj malligante la krinolinon, anoncis al la edzo sian perdon kaj ordonis al li pagi.
Kiom mi memoras, mia forpasinta avo estis kvazaŭ intendanto de la avino. Li timis ŝin kiel fajron; tamen aŭdinte pri la terure granda malgajno li perdis la sinregon, alportis la fakturojn kaj pruvis al ŝi, ke dum la lasta jarduono ili elspezis duonan milionon, ke apud Parizo ili ne havas siajn vilaĝojn, kiuj estas apud Moskvo kaj Saratov, kaj li kategorie rifuzis pagi. La avino vangofrapis lin kaj enlitiĝis sola, por esprimi sian malfavoron.
Sekvatage ŝi invitis la edzon, esperante, ke la familia puno efikis, sed ŝi trovis lin neŝancelebla. Unuafoje dum ilia vivo ŝi malleviĝis ĝis klarigoj kaj rezonadoj; ŝi esperis konvinki lin, moŝtece montrante, ke ne ĉiuj ŝuldoj estas egalaj, kaj ke estas diferenco inter princo kaj kapitano. Tute vane, la avo ribelis. Li tute rifuzis. La avino ne sciis, kion ŝi faru.
Ŝi estis bone konata kun tre rimarkinda persono. Vi aŭdis pri grafo Saint-Germain, pri kiu oni rakontas multajn mirindaĵojn. Vi scias, ke li prezentis sin jen la eterne migranta judo, jen inventinto de eliksiro de l’ vivo kaj de filozofa ŝtono kaj tiel plu. Oni mokis lin kiel ĉarlatanon, kaj Casanova en siaj rememoroj skribis, ke li estis spiono. Cetere Saint-Germain, malgraŭ sia mistereco, havis tre respektindan aspekton, kaj li tre afable kondutis en la mondumo. La avino ĝis nun freneze lin amas kaj koleras, se oni malestime pri li parolas. La avino sciis, ke Saint-Germain povis disponi multe da mono. Ŝi decidis turni sin al li. Ŝi skribis al li leteron kun peto veni al ŝi senprokraste.
La maljuna originalulo tuj venis kaj trovis ŝin tute afliktita. Per la plej nigraj koloroj ŝi pentris al li la barbarecon de sia edzo kaj fine diris, ke ŝi esperas nur lian amikecon kaj afablecon.
Saint-Germain enpensiĝis.
Li diris: “Mi povus helpi vin per prunto de tiu sumo, sed mi scias ke vi ne trankviliĝos ĝis kvitiĝo kun mi, kaj mi ne ŝatus kaŭzi al vi novajn klopodojn. Estas alia rimedo: vi povos regajni la monon”.
La avino respondis: “Kara grafo, sed mi ja diris al vi, ke ni tute ne havas monon”. — “Sed mono tute ne estas bezonata, — kontraŭdiris Saint-Germain: — bonvolu aŭskulti min”. Kaj li konigis al ŝi sekreton, por kiu ĉiu el ni kare pagus…
La junaj ludantoj duobligis la atenton. Tomskij ekfumis sian pipon, enspiris la tabakfumon kaj daŭrigis.
— Tiuvespere la avino venis al Versajlo, au jeu de la Reine[3]. Duko de Orleano tenis la bankon; la avino iom pardonpetis pro tio, ke ŝi ne alportis sian ŝuldon, elpensis iun historieton por senkulpiĝi, kaj ekludis. Ŝi elektis tri kartojn, metis ilin sinsekve: ĉiu karto gajnis je la unua turno, kaj la avino tute regajnis la perditan monon.
— Hazardo! — diris iu el la gastoj.
— Fabelo! — komentis Hermano.
— Eble la kartoj estis falsitaj, — daŭrigis tria parolanto.
— Mi ne kredas tion, — gravmiene respondis Tomskij.
— Ĉu vere? — diris Narumov. — Ĉu via avino povas diveni tri kartojn sinsekve, kaj vi ĝis nun ne lernis ŝian kabalon?
— Mil diabloj! — Tomskij respondis, — ŝi diris sian sekreton al neniu el siaj kvar filoj, pasiaj ludantoj, inter ili ankaŭ mia patro; kvankam tio ja tre helpus ilin kaj eĉ min. Sed mia onklo, grafo Ivano Iljiĉ, rakontis al mi jenan historion, pri kies vereco li ĵuris per sia honoro. Ĉaplickij, ĝuste tiu kiu mortis en mizero prodiginte siajn milionojn, foje en la junaĝo malgajnis — ŝajne al Zoriĉ — ĉirkaŭ tricent mil rublojn. Li estis senespera. La avino ĉiam tre severe rilatis al la petolado de la junuloj, sed ŝi ial kompatis lin. Ŝi nomis al li la tri kartojn, por ke li metu ilin sinsekve, kaj ĵurigis lin neniam plu ludi. Ĉaplickij venis al la gajninto. Ili komencis ludi. Ĉaplickij metis sur la unuan karton kvindek milojn kaj gajnis; li duobligis la ludmonon kaj poste kvarobligis ĝin — kaj tute rehavis sian monon kaj eĉ gajnis ekstran sumon… Cetere, tempas dormi; jam estas kvarono antaŭ la sesa horo.
Efektive, jam aŭroro estis venanta. La junuloj fintrinkis siajn glasetojn kaj disveturis.
II
— Il paraît que Monsieur est décidément pour les suivantes.
— Que voulez-vous, Madame? Elles sont plus fraîches.[4]
Monduma konversacio.
La maljuna grafino *** sidis en sia tualetejo antaŭ spegulo. Tri junaj servistinoj ŝin ĉirkaŭis. Unu tenis vazeton da ruĵo, la dua skatolon kun harpingloj, la tria altan kufon kun flamkoloraj rubandoj. La grafino tute ne pretendis je beleco, kiu delonge velkis, sed ŝi konservis ĉiujn kutimojn de sia junaĝo: ŝi strikte sekvis la modon de la sepdekaj jaroj, kaj ŝia vestado estis same longa kaj zorga kiel antaŭ sesdek jaroj. Juna fraŭlino, ŝia zorgatino, sidis kun sia brodkadro apud fenestro.
— Saluton, grand’maman[5], — diris enirinte juna oficiro. — Bonjour, mademoiselle Lise.[6] Grand’maman, mi venis al vi kun peto.
— Pri kio temas, Paul?
— Permesu ke mi prezentu al vi iun el miaj konatoj kaj venigu lin al vi vendrede por la balo.
— Venigu lin rekte al la balo, kaj tie vi prezentos lin al mi. Ĉu vi estis hieraŭ ĉe ***?
— Certe! Estis tre gaje. Ni dancis ĝis la kvina matene. Jeleckaja estis tre rava.
— Ha, mia kara! Kio en ŝi estas rava? Ĉu ŝi estas komparebla kun sia avino, Daria Petrovna?.. Cetere, ŝi probable iĝis jam tute maljuna, princino Daria Petrovna, ĉu ne?
— Ĉu maljuna? — distrite respondis Tomskij, — ŝi mortis antaŭ sep jaroj.
La junulino levis la kapon kaj faris signon al la juna viro. Li rememoris, ke oni kaŝis de la maljuna grafino la mortojn de ŝiaj samaĝulinoj, kaj mordis sian lipon. Sed la grafino akceptis tiun sciigon, novan por ŝi, tute indiferente.
— Mortis! — ŝi diris, — kaj mi eĉ ne sciis! Ni samtempe estis nomumitaj kiel kortegaj fraŭlinoj, kaj kiam ni prezentis nin, la Imperiestrino…
Kaj la grafino rakontis al la nepo sian anekdoton por la centa fojo.
— Nu, Paul, — ŝi diris poste, — nun helpu min stariĝi. Liza, kie estas mia tabakujo?
La grafino kun siaj servistinoj iris post la ekranegon fini sian tualetadon. Tomskij restis kun la fraŭlino.
— Kiun vi volas prezenti? — mallaŭte demandis Lizaveta Ivanovna.
— Estas Narumov. Ĉu vi konas lin?
— Ne! Ĉu li estas armea aŭ civila?
— Armeano.
— Inĝeniero?
— Ne! kavaleriano. Sed kial vi pensis, ke li estas inĝeniero?
La junulino ekridis kaj ne respondis.
— Paul! — la grafino kriis post la ekranego, — sendu al mi iun novan romanon, sed, bonvolu, ne iun el la nuntempaj.
— Pri kio temas, grand’maman?
— Ĝi do estu romano, en kiu la ĉefpersono strangolu nek la patron, nek la patrinon, kaj en kiu ne estu dronintoj. Mi terure timas dronintojn.
— Tiaj romanoj nun mankas. Ĉu vi eble volas rusajn romanojn?
— Ha, ĉu ekzistas rusaj romanoj?.. Sendu, karulo, bonvole sendu!
— Pardonu, grand’maman: mi rapidas… Pardonu, Lizaveta Ivanovna! Kial vi pensis, ke Narumov estas inĝeniero?
Kaj Tomskij foriris el la tualetejo.
Lizaveta Ivanovna restis sola. Ŝi ĉesis labori kaj komencis rigardi fenestren. Baldaŭ sur la alia flanko de la strato, el post stratangulo, aperis juna oficiro. La vangojn de Lizaveta Ivanovna kovris ruĝo; ŝi rekomencis labori kaj klinis la kapon tre proksime al la kanvaso. Tiumomente eniris la grafino, komplete vestita.
— Liza, — ŝi diris, — ordonu pretigi la kaleŝon kaj ni faros promenvojaĝon.
Liza leviĝis de sia stablo kaj komencis ordigi sian laboraĵon.
— Ĉu vi, karulino, estas surda, ha? — kriis la grafino. — Ordonu rapide pretigi la kaleŝon.
— Tuj! — mallaŭte respondis la junulino kaj kuris en la antaŭĉambron.
Servisto venis kaj donis al la grafino kelkajn librojn de princo Paŭlo Aleksandroviĉ.
— Bone! Danku lin, — diris la grafino. — Liza, Liza! kien vi kuras?
— Vesti min.
— Poste, karulino. Sidiĝu ĉi tie. Malfermu la unuan volumon. Voĉlegu…
La fraŭlino prenis la libron kaj legis kelkajn liniojn.
— Pli laŭte! — diris la grafino. — Kio okazis al vi, mia kara? vi perdis la voĉon, ĉu?.. Atendu: movu al mi la skabelon, pli proksimen… jen!..
Lizaveta Ivanovna legis ankoraŭ du paĝojn. La grafino oscedis.
— Forĵetu la libron, — ŝi diris, — kia absurdaĵo! resendu tion al princo Paŭlo kaj petu ke oni danku lin… Sed kio pri la kaleŝo?
— La kaleŝo pretas, — diris Lizaveta Ivanovna, rigardinte al la strato.
— Sed kial vi ne estas vestita? — diris la grafino, — ĉiam necesas atendi vin! Tio, karulino, estas neeltenebla.
Liza kuris en sian ĉambron. Sed post malpli ol du minutoj la grafino komencis forte sonorigi. Tri servistinoj enkuris tra unu pordo, kaj la ĉambristo tra alia.
— Kial vi tiel malrapide venas al mia voko? — la grafino diris al ili. — Diru al Lizaveta Ivanovna, ke mi atendas ŝin.
Lizaveta Ivanovna eniris vestita per mantelo kaj ĉapelo.
— Finfine, mia karulino! — diris la grafino. — Sed kial tiel parade vestita? Por kio? Kiun vi volas ĉarmi?.. Kaj kia estas la vetero? Ŝajnas, ke ventas.
— Tute ne, via grafina moŝto, estas tute senvente! — respondis la ĉambristo.
— Vi ĉiam parolas senpense! Malfermu la vazistason. Ja mi pravis: estas vento! eĉ tre malvarma! Maljungu la kaleŝon. Liza, ni ne veturos: ne necesis bele vestiĝi.
“Jen mia vivo!” — pensis Lizaveta Ivanovna.
Vere, Lizaveta Ivanovna estis tre malfeliĉa kreitaĵo. Amaras pano fremda, diris Danto, kaj pezas ŝtuparoj fremdaj, kaj kiu scias la amaron de la dependeco pli bone ol malriĉa zorgatino de maljuna nobelino? Grafino *** certe ne estis malica; sed ŝi estis kaprica, kiel virino, dorlotita de la mondumo; ŝi estis avara kaj sinkinta en la malvarman egoismon, kiel ĉiuj maljunaj homoj, kiuj elĉerpis sian amon en sia tempo kaj kiuj fremdas al la nuntempo. Ŝi partoprenis ĉiujn vantaĵojn de la mondumo; ŝi trenis sin al baloj kaj sidis dum ili en angulo, ruĵita kaj eksmode vestita, kiel nemalhavebla hida ornamaĵo de la balsalono; ĉiuj venantaj gastoj, kvazaŭ laŭ certa rito, profunde ŝin riverencis, kaj poste jam neniu pri ŝi okupiĝis. En sia hejmo ŝi akceptadis la tutan urbon, observante rigoran etiketon kaj rekonante nenies vizaĝon. Ŝia granda servistaro, grasiĝinta kaj maljuniĝinta en ŝiaj antaŭĉambro kaj servistinejo, faris ĉion laŭplaĉe, kaj konstante priŝtelis la mortantan maljunulinon. Lizaveta Ivanovna estis la hejma martiro. Ŝi verŝis teon kaj ricevis riproĉojn pro trouzado de sukero; ŝi voĉlegis romanojn kaj kulpis pro ĉiuj aŭtoraj eraroj; ŝi akompanis la grafinon dum la promenado kaj respondecis pri la malbonaj vetero kaj pavimo. Ŝi neniam plene ricevis sian fiksitan salajron, tamen oni postulis, ke ŝi estu vestita same kiel ĉiuj, do — kiel tre malmultaj. En la mondumo ŝi ludis tre mizeran rolon. Ĉiuj konis ŝin, sed neniu ŝin atentis; en baloj ŝi dancis nur kiam mankis dancpartnero, kaj virinoj prenis ŝin je la mano ĉiam, kiam ili devis iri en tualetejon por ordigi ion en sia vestaĵo. Sed ŝi havis memamon, ŝi akre sentis sian staton kaj rigardis ĉirkaŭen, senpacience atendante sian savanton; sed ŝin tute ne atentis la junuloj, kiuj estis tre prudentaj en sia vanteco, kvankam Lizaveta Ivanovna estis centoble pli aminda ol la arogantaj kaj malvarmaj fianĉinoj, kiujn ili amindumis. Multfoje ŝi nerimarkite forlasis la enuigan, luksan salonon kaj iris plori en sian malriĉan ĉambreton, kie staris tapetita ekranego, komodo, speguleto kaj krude farbita lito, kaj kie malhele brulis seba kandelo en kupra kandelingo!
Foje — tio okazis du tagojn post la kartludo, priskribita komence de ĉi tiu historio, kaj unu semajnon antaŭ la sceno, ĉe kiu ni haltis — foje Lizaveta Ivanovna, sidante apud la fenestro kun sia brodkadro, hazarde rigardis al la strato kaj ekvidis junan armean inĝenieron, kiu senmove staris, direktinte la okulojn al ŝia fenestro. Ŝi reklinis la kapon kaj denove eklaboris. Post kvin minutoj ŝi denove ekrigardis — la juna oficiro staris sur la sama loko. Ne estis ŝia kutimo koketi pasantajn oficirojn, ŝi ĉesis rigardi al la strato kaj dum du horoj kudris, ne levante la kapon. Komenciĝis tagmanĝo. Ŝi ekstaris, komencis ordigi sian laboraĵon kaj, hazarde rigardinte al la strato, denove vidis la oficiron. Tio ŝajnis al ŝi tre stranga. Post la tagmanĝo ŝi venis al la fenestro iom maltrankvile, sed la oficiro ne plu estis tie — kaj ŝi forgesis pri li…
Sed post du aŭ tri tagoj, elirante kun la grafino por enkaleŝiĝi, ŝi denove ekvidis lin. Li staris tre proksime al la perono, ŝirminte la vizaĝon per kastorfela kolumo: liaj nigraj okuloj brilis sub la ĉapelo.
Reveninte hejmen, ŝi kuris al la fenestro — la oficiro staris sur sia antaŭa loko, direktinte al ŝi siajn okulojn: ŝi foriris, turmentate de scivolemo kaj emociate de sento tute nova por ŝi.
De tiam ne estis tago, en kiu la junulo ne aperus je sia kutima horo antaŭ la fenestroj de la domo. Inter li kaj ŝi estiĝis spontanea rilato. Sidante en sia loko kaj brodante, ŝi sentis lian proksimiĝon, levis la kapon kaj rigardis lin je ĉiu tago pli longe. La juna viro evidente estis danka al ŝi pro tio: ŝi vidis per sia junece akra rigardo, ke ruĝo rapide kovris liajn palajn vangojn ĉiufoje, kiam iliaj okuloj renkontiĝis. Post unu semajno ŝi ridetis al li…
Kiam Tomskij petis permeson prezenti sian konaton al la grafino, la koro de la kompatinda junulino forte ekbatis. Sed eksciinte, ke Narumov estas ne inĝeniero sed rajdgvardiano, ŝi bedaŭris, ke per sia maldiskreta demando ŝi konigis sian sekreton al la frivola Tomskij.
Hermano estis filo de rusiĝinta germano, kiu lasis al li etan kapitalon. Firme kredante la neceson plifortigi sian sendependecon, Hermano ne uzis eĉ la interezon, vivis nur per la salajro kaj permesis al si tute neniujn kapricojn. Cetere, li estis kaŝema kaj ambicia, kaj liaj kamaradoj malofte havis okazon por moki lian troŝparemon. Li havis fortajn pasiojn kaj ardan imagon, sed la firmeco savis lin de la kutimaj junulecaj eraroj. Ekzemple, li estis ludanto laŭ sia naturo, sed li neniam tuŝis kartojn, ĉar li konkludis ke lia stato ne permesas al li riski la necesan, esperante ricevi la superfluan (tiel li parolis) — tamen li dum tutaj noktoj sidis ĉe ludotabloj kaj kun febra tremo sekvis diversajn peripetiojn de la ludo.
La anekdoto pri la tri kartoj forte efikis sur lian imagon, kaj la tutan nokton ĝi ne forlasis liajn pensojn. — “Kio okazus se, — li pensis la vesperon de la sekva tago, vagante en Peterburgo, — se la maljuna grafino malkaŝus al mi sian sekreton! — se ŝi indikus al mi tiujn tri gajnajn kartojn! Kial mi ne provu mian bonŝancon?.. Mi prezentu min, trovu ŝian favoron… eble mi iĝu ŝia amanto… sed por ĉio tia necesas tempo… kaj ŝi havas okdek sep jarojn… ŝi eble mortos post unu semajno… post du tagoj!.. Kaj tiu anekdoto?.. Ĉu ĝi estas kredebla?.. Ne! prudento, modereco kaj laboremo: jen miaj tri gajnaj kartoj, jen tio triobligos, sepobligos mian kapitalon kaj donos al mi trankvilon kaj sendependecon!”
Tiel rezonante li venis en unu el la ĉefstratoj de Peterburgo al malnovstila domo. La strato estis plena je veturiloj, kaleŝoj unu post unu venis al la lumigita enirejo. El la kaleŝoj ĉiuminute eliĝis jen gracia kruro de juna belulino, jen bruanta rajdboto, jen striita ŝtrumpo kaj ŝuo de diplomato. Peltaĵoj kaj manteloj flugis preter la solena pordisto. Hermano haltis.
— Al kiu apartenas ĉi tiu domo? — li demandis stratangulan policiston.
— Al grafino ***, — respondis la policisto.
Hermano ektremis. La mirinda anekdoto denove aperis en lia menso. Li komencis paŝadi apud la domo, pensante pri ties mastrino kaj pri ŝia mirakla kapablo. Li revenis malfrue al sia modesta loĝejo; li longe ne povis ekdormi kaj, kiam la dormo ekregis lin, li sonĝis kartojn, verdan ludotablon, stakojn da biletoj kaj amasojn da ĉervoncoj. Li metis karton post karto, duobligis la ludmonon, senĉese gajnis, ŝovis al si ormonerojn, kaj enpoŝigis biletojn. Li vekiĝis malfrue, ĝemis pro la perdo de sia fantasta riĉaĵo, iris denove vagi en la urbo, kaj denove trovis sin antaŭ la domo de grafino ***. Ŝajnis, ke nekonata forto logis lin al ĝi. Li haltis kaj komencis rigardi al la fenestroj. En unu fenestro li ekvidis nigraharan kapon, klinitan probable al libro aŭ manlaboraĵo. La kapo leviĝis. Hermano ekvidis freŝan vizaĝon kaj nigrajn okulojn. Ĉi tiu minuto decidis lian sorton.
III
Vous m’écrivez, mon ange, des lettres de quatre pages plus vite que je ne puis les lire.[7]
Korespondaĵo.
Apenaŭ Lizaveta Ivanovna demetis siajn mantelon kaj ĉapelon, la grafino jam vokis ŝin kaj petis denove aranĝi la kaleŝon. Ili iris sidiĝi en la kaleŝon. Ĝuste kiam du lakeoj levis la maljunulinon kaj ŝovis ŝin en la pordeton, Lizaveta Ivanovna tuj ĉe kaleŝa rado ekvidis sian inĝenieron; li kaptis ŝian manon; ŝi ankoraŭ ne ekregis sin post la ektimo, sed la juna viro jam malaperis: en ŝia mano restis letero. Ŝi kaŝis ĝin en sia ganto, kaj dum la tuta veturado ŝi vidis kaj aŭdis nenion. La grafino kutimis en la kaleŝo ĉiuminute demandi: “Kiu iris renkonte al ni? Kiel nomiĝas la ponto? Kio estas skribita sur la elpendaĵo?” Ĉi-foje Lizaveta Ivanovna respondis dise-mise kaj kolerigis la grafinon.
— Kio al vi okazis, mia kara? Ĉu tetano? Ĉu vi min ne aŭdas aŭ ne komprenas?.. Danke al Dio mi ne kartavas kaj ankoraŭ ne mankas klapoj en mia kapo!
Lizaveta Ivanovna ne aŭskultis ŝin. Reveninte hejmen, ŝi kuris en sian ĉambron, elgantigis la leteron: ĝi ne estis sigelita. Lizaveta Ivanovna tralegis ĝin. La letero enhavis amdeklaron: ĝi estis tenera, respektoplena kaj laŭvorte kopiita el germana romano. Sed Lizaveta Ivanovna ne konis la germanan kaj estis tre kontenta.
Tamen la letero, kiun ŝi akceptis, tre maltrankviligis ŝin. Ŝi unuafoje ekhavis sekretan kaj intiman rilaton kun juna viro. Lia aŭdaco ŝin teruris. Ŝi riproĉis sin pro la nesingarda konduto kaj ne sciis kion ŝi faru: ĉu ĉesigi la ĉefenestran sidadon kaj per sia malatento bridi la persekutemon de la juna viro? resendi la leteron al li? respondi malvarme kaj rezolute? Estis neniu al kiu ŝi povus sin turni en sia perpleksiĝo; ŝi havis nek amikinon nek konsilanton. Lizaveta Ivanovna decidis respondi.
Ŝi sidiĝis ĉe sia eta skribotablo, prenis plumon kaj paperon — kaj enpensiĝis. Kelkfoje ŝi komencis sian leteron — kaj ŝiris ĝin: la vortoj ŝajnis al ŝi jen tro mildaj, jen tro kruelaj. Finfine ŝi sukcesis skribi kelkajn liniojn, pri kiuj ŝi restis kontenta. Ŝi skribis: “Mi estas certa, ke vi havas honestan intencon kaj ne volis ofendi min per nepripensita ago; sed nia konateco ne devus komenciĝi en tia maniero. Mi redonas al vi vian leteron kaj esperas, ke estonte mi ne plu havos kaŭzojn por plendi pri nemeritita malestimo”.
Sekvatage, ekvidinte Hermanon veni, Lizaveta Ivanovna forlasis sian brodkadron, venis en la salonon, malfermis la vazistason kaj ĵetis la leteron al la strato, esperante pri lerteco de la juna oficiro. Hermano alkuris, levis la leteron kaj iris en sukeraĵejon. Rompinte la sigelon li trovis en la koverto sian leteron kaj la respondon de Lizaveta Ivanovna. Li atendis ĝuste tion kaj revenis hejmen plene okupita pri sia intrigo.
Post tri tagoj, juna rapidokula komizino el modbutiko alportis skribaĵon al Lizaveta Ivanovna. Lizaveta Ivanovna malfermis ĝin kun maltrankvilo, supozante ĝin fakturo, kaj tuj rekonis la skribmanieron de Hermano.
— Vi eraris, karulino, — ŝi diris, — la skribaĵo estas adresita ne al mi.
— Sed ja ĝuste al vi! — respondis la aŭdaca junulino, sen kaŝi sian petolan rideton. — Bonvolu legi!
Lizaveta Ivanovna trakuris per la okuloj la skribaĵon. Hermano postulis rendevuon.
— Ne eble! — diris Lizaveta Ivanovna, ektiminte kaj la rapidecon de la postulo kaj la uzitan manieron. — Tio certe estas skribita ne al mi! — Kaj ŝi disŝiris la leteron je pecetoj.
— Kial vi disŝiris la leteron, se ĝi ne estas por vi? — diris la modistino, — mi ja povus redoni ĝin al tiu, kiu sendis ĝin.
— Mi petas vin, karulino! — diris Lizaveta Ivanovna, ekflaminte pro ŝiaj vortoj, — ne plu porti al mi skribaĵojn. Kaj diru al tiu, kiu komisiis vin, ke li devus honti…
Sed Hermano ne ĉesis. Ĉiutage Lizaveta Ivanovna ricevadis diversmaniere liajn leterojn. Ili jam ne estis tradukitaj el la germana. Hermano skribis ilin, inspirate de la pasio kaj parolis per sia propra lingvaĵo: en ili esprimiĝis kaj la firmeco de liaj deziroj kaj la malordo de la senbrida fantazio. Lizaveta Ivanovna jam ne pensis pri resendo de ili: ŝi ebriiĝis per ili; ŝi komencis respondi ilin, — kaj ŝiaj skribaĵoj ĉiufoje fariĝis pli longaj kaj pli teneraj. Fine, ŝi ĵetis al li tra la fenestro jenan leteron.
“Hodiaŭ okazos balo ĉe ambasadoro ***. La grafino estos en ĝi. Ni restos tie ĝis la dua horo. Jen por vi la okazo vidi min sola. Baldaŭ post la forveturo de la grafino ŝiaj servistoj, probable, disiros; en la vestiblo restos la pordisto, sed li kutime foriras en sian ĉambreton. Venu je la dek-unua kaj duono. Iru rekte al la ŝtuparo. Se iu estos en la antaŭĉambro, demandu, ĉu la grafino estas hejme. Se oni diros al vi, ke ŝi forestas — nenio fareblos. Vi devos reveni. Sed verŝajne vi renkontos neniun. La servistinoj sidos ĉe si, ĉiuj en unu ĉambro. El la antaŭĉambro iru maldekstren kaj iru ĉiam rekte ĝis la dormoĉambro de la grafino. En la dormoĉambro malantaŭ la ekranego vi vidos du pordetojn: dekstre al kabineto, kien la grafino neniam eniras; maldekstre al koridoro, de kiu mallarĝa helica ŝtuparo kondukas al mia ĉambro”.
Atendante la fiksitan tempon, Hermano tremegis kiel tigro. Je la deka horo vespere li jam staris antaŭ la domo de la grafino. La vetero estis terura: vento hurlis; neĝo faladis per malsekaj flokoj; lanternoj malhele lumis; la stratoj estis senhomaj. Malofte videblis fiakristo kun magra ĉevalaĉo, serĉanta malfruan klienton. — Hermano, vestita per nura surtuto staris sentante nek venton, nek neĝon. Finfine venis la grafina kaleŝo. Hermano vidis, kiel lakeoj elportis je la akseloj la ĝiban maljunulinon, volvitan en zibelan peltaĵon, kaj kiel post ŝi rapide kuris ŝia zorgatino en maldika mantelo; ŝian kapon ornamis freŝaj floroj. La kaleŝaj pordetoj fermiĝis kun klako. La kaleŝo pene ektreniĝis sur malkompakta neĝo. La pordisto fermis la pordon. La fenestroj mallumiĝis. Hermano komencis paŝadi apud la malpleniĝinta domo: li venis al lanterno, rigardis la horloĝon — dudek minutoj post la dek-unua. Li restis sub la lanterno, fiksinte la okulojn sur la hormontrilo kaj atendante forpason de la restantaj minutoj. Ekzakte je la dek-unua kaj duono Hermano malfermis la dompordon kaj eniris la hele lumigitan vestiblon. La pordisto forestis. Hermano kuris supren laŭ la ŝtuparo, malfermis la pordon de la antaŭĉambro kaj ekvidis serviston, kiu dormis sub lampo sur malnova makulita fotelo. Paŝante malpeze kaj firme Hermano preteriris lin. La salono kaj gastoĉambro estis mallumaj. La antaŭĉambra lampo malforte lumigis ilin. Hermano venis en la dormoĉambron. Ora lucerno flagretis antaŭ la ikonoŝranko plena je malnovaj ikonoj. Senkoloriĝintaj foteloj, tegitaj per silka ŝtofo, kaj sofoj kun lanugaj kusenoj, preskaŭ tute perdintaj la oran koloron, malgaje-simetrie staris ĉe la muroj kun ĉinaj tapetoj. Sur muro pendis du portretoj, kiujn en Parizo pentris Mme Lebrun. Sur unu el ili estis viro, proksimume kvardekjara, ruĝvanga kaj korpulenta, en helverda uniformo, kun ordeno; sur la alia estis juna belulino aglanaza kun la haroj glate kombitaj de la tempioj supren, pudritaj kaj ornamitaj per rozo. La ĉambro estis plena je porcelanaj gepaŝtistoj, tablohorloĝo farita de la fama majstro Leroy, skatoletoj, ruldisketoj, ventumiloj kaj aliaj porvirinaj ludiloj, inventitaj fine de la antaŭa jarcento samtempe kun la balono de Montgolfier kaj magnetismo de Mesmer. Hermano iris malantaŭ la ekranegon. Tie staris eta metala lito; dekstre estis la kabineta pordo, kaj maldekstre — la koridora pordo. Hermano malfermis ĝin, ekvidis mallarĝan helican ŝtuparon, kiu kondukis al la ĉambro de la kompatinda zorgatino… Sed li revenis kaj eniris en la malluman kabineton.
La tempo pasis malrapide. Ĉio estis senbrua. En la gastoĉambro horloĝo sonis la dek-duan horon; poste en ĉiuj ĉambroj horloĝoj sonis dekdu-foje kaj ĉio denove silentiĝis. Hermano staris, sin apoginte kontraŭ malvarma forno. Li estis trankvila; lia koro batis regule, kiel ĉe homo decidinta fari ion riskan, sed necesan. La horloĝoj sonis la unuan, poste la duan horon; kaj li aŭdis malproksiman bruadon de la kaleŝo. Kontraŭvola emocio plenigis lin. La kaleŝo venis kaj haltis. Li aŭdis frapon de la mallevata ŝtupareto. En la domo komenciĝis tumulto. Homoj ekkuris, aŭdiĝis voĉoj kaj la domo prilumiĝis. En la dormejon enkuris tri maljunaj ĉambristinoj, kaj la grafino, duonmorta pro lacego, venis post ili kaj sinkis sur altdorsan fotelon. Hermano rigardis tra fendeto: Lizaveta Ivanovna preteriris lin. Hermano aŭdis ŝiajn hastajn paŝojn sur ŝia ŝtuparo. Io simila al rimorso resonis en lia koro kaj silentiĝis. Li stuporiĝis.
La grafino komencis malvesti sin antaŭ la spegulo. Oni malpinglis ŝian kufon, ornamitan per rozoj, kaj forprenis la pudritan perukon de ŝia griza mallonge tondita kapo. Pingloj pluve ŝutiĝis planken apud ŝi. La flava robo, brodita per arĝento, falis al ŝiaj ŝvelaj piedoj. Hermano vidis la hidajn sekretojn de ŝia tualeto. Finfine, sur la grafino restis nur la noktorobo kaj la noktokufo; tiel vestita, pli konvene al sia maljuneco, ŝi ŝajnis malpli terura kaj hida.
Same kiel ĉiuj maljunaj homoj, la grafino suferis je sendormeco. Senvestigite, ŝi sidiĝis sur la altdorsan fotelon apud la fenestro kaj forpermesis la ĉambristinojn. Oni forportis la kandelojn, kaj denove nur lucerno lumigis la ĉambron. La grafino sidis tute flava, movis la pendantajn lipojn kaj balanciĝis dekstren kaj maldekstren. Ŝiaj malklaraj okuloj esprimis absolutan maleston de penso; rigardante ŝin, oni povus pensi ke la terura maljunulino balanciĝas ne propravole, sed pro efiko de kaŝita galvanismo.
Subite la senviva vizaĝo nepriskribeble ŝanĝiĝis. La lipoj ĉesis moviĝi, la okuloj ekvivis: nekonata viro ekstaris antaŭ la grafino.
— Ne timu, je Dio, ne timu! — li diris klare kaj mallaŭte. — Mi ne intencas damaĝi vin; mi venis petegi vin pri favoro.
La maljunulino silente rigardis al li kaj, ŝajne, ne aŭdis lin. Hermano pensis, ke ŝi estas surda, kliniĝis al ŝia orelo kaj ripetis al ŝi la samon. La maljunulino plu silentis.
— Vi povos, — daŭrigis Hermano, — feliĉigi mian vivon, kaj tio estos por vi tute senkosta: mi scias ke vi povas diveni tri kartojn sinsekve…
Hermano eksilentis. Ŝajnis, ke la grafino komprenis, kio estas postulata de ŝi; ŝajnis, ke ŝi serĉas vortojn por respondi.
— Tio estis ŝerco, — finfine ŝi diris, — mi ĵuras, ke tio estis ŝerco!
— Pri tio oni ne ŝercas, — kolere obĵetis Hermano. — Rememoru pri Ĉaplickij, kiu regajnis danke al via helpo.
La grafino evidente konfuziĝis. Sur ŝia vizaĝo aperis forta emocio, sed baldaŭ ŝi denove iĝis same sensenta.
— Ĉu vi povas, — daŭrigis Hermano, — indiki al mi la tri gajnajn kartojn?
La grafino silentis. Hermano daŭrigis.
— Por kiu vi gardu vian misteron? Ĉu por la nepoj? Ili jam sen tio estas riĉaj; krome, ili ne konas la valoron de la mono. Viaj tri kartoj ne helpos al disipulo. Kiu ne scias konservi la patran heredaĵon, tiu ja mortos malriĉa malgraŭ ĉiuj demonaj penoj. Mi ne estas disipulo; mi konas la valoron de la mono. Viaj tri kartoj ne estos vanaj por mi. Nu!..
Li ĉesis paroli kaj kortreme atendis ŝian respondon. La grafino silentis; Hermano surgenuiĝis.
— Se iam, — li diris, — via koro konis amon, se vi memoras la amajn ekstazojn, se vi almenaŭ foje ridetis ĉe ploro de ĵusnaskita filo, se io homeca iam batis en via brusto, mi petegas vin je la sentoj de edzino, amatino, patrino, — je ĉio sankta en la vivo — ne malakceptu mian peton! — malkaŝu al mi vian sekreton! — ĉu vi bezonas ĝin?.. Eble ĝi estas ligita kun terura peko, animpereo, kontrakto kun diablo… Pensu: vi estas maljuna, vi nelonge vivos, kaj mi pretas preni vian pekon al mia animo. Nur malkaŝu al mi vian sekreton. Pensu, ke mia feliĉo estas en viaj manoj, kaj ke ne nur mi, sed ankaŭ miaj infanoj, nepoj kaj pranepoj, benados vian memoron kaj honoros ĝin kiel sanktaĵon…
La maljunulino ne respondis eĉ unuvorte.
Hermano ekstaris.
— Maljuna sorĉistino! — li diris, kunpreminte la dentojn, — tamen mi devigos vin respondi…
Kaj li elpoŝigis pistolon.
Ekvidinte la pistolon la grafino duafoje montris fortan emociiĝon. Ŝi ekbalancis la kapon kaj levis la manon, kvazaŭ ŝirmante sin de la pafo… Poste ŝi falis surdorsen… kaj restis senmova.
— Ĉesu konduti infanece, — diris Hermano, preninte ŝian manon. — Mi lastafoje demandas: ĉu vi volas indiki al mi viajn tri kartojn? Jes aŭ ne?
La grafino ne respondis. Hermano komprenis, ke ŝi mortis.
IV
7 maj 18**.
Homme sans mœurs et sans religion![8]
Korespondaĵo.
Lizaveta Ivanovna sidis en sia ĉambro, ankoraŭ en la bala kostumo, profunde enpensiĝinte. Ŝi venis hejmen, kaj la dormeman servistinon, kiu malvolonte proponis al ŝi sian helpon, ŝi rapide forpermesis, dirinte ke ŝi mem senvestiĝos, kaj treme eniris en sian ĉambron, esperante tie trovi Hermanon kaj dezirante lin ne trovi. Ŝi unuarigarde konstatis lian foreston kaj dankis la sorton pro la baro, kiu malhelpis ilian rendevuon. Ne senvestiĝinte, ŝi sidiĝis kaj komencis rememori ĉiujn cirkonstancojn, kiuj logis ŝin tre malproksimen dum tre mallonga tempo. Ne pasis eĉ tri semajnoj de la tempo, kiam ŝi unuafoje vidis tra la fenestro la junulon, kaj jam ŝi korespondis kun li, kaj li jam sukcesis persvadi ŝin je nokta rendevuo! Ŝi konis lian nomon, nur ĉar li subskribis kelkajn el siaj leteroj; ŝi neniam interparolis kun li, ne aŭdis lian voĉon, neniam aŭdis ion pri li … ĝis la hodiaŭa vespero. Tre strange! Ĝuste tiuvespere en la balo, Tomskij, paŭtinta pri la juna princidino Paŭlina *** kiu, malkiel kutime, koketis ne kun li, deziris venĝi sin per afekta indiferento: li invitis Lizavetan kaj dancis kun ŝi senfinan mazurkon. Dum la tuta tempo li ŝercis pri ŝia inklino al inĝenieraj oficiroj kaj certigis ŝin, ke li scias multe pli, ol oni povus supozi, kaj kelkaj el liaj ŝercoj estis tiel trafaj, ke Lizaveta Ivanovna kelkfoje pensis, ke li konas ŝian sekreton.
— De kiu vi scias ĉion? — ŝi demandis ridante.
— De amiko de via konato, — respondis Tomskij, — tre rimarkinda persono!
— Kiu estas tiu rimarkinda persono?
— Lia nomo estas Hermano.
Lizaveta Ivanovna respondis nenion, sed ŝiaj manoj kaj piedoj glaciiĝis…
— Tiu Hermano, — daŭrigis Tomskij, — estas vera romantikulo: li havas la profilon de Napoleono kaj la animon de Mefisto. Mi pensas, ke li kulpas pri almenaŭ tri krimoj. Kiel vi paliĝis!..
— La kapo doloras min… Sed kion diris al vi Hermano, aŭ kiun nomon li havas?
— Hermano estas tre malkontenta pri sia amiko: li diras, ke sur lia loko li agus tute alimaniere… Mi eĉ supozas, ke Hermano mem havas intereson pri vi, ja li tute malindiferente aŭskultas la amajn eksklamaciojn de sia amiko.
— Sed kie li vidis min?
— En preĝejo, eble, dum via promenado. Dio scias lin! eble en via ĉambro, dum vi dormis, li kapablas je tio…
Tri damoj venis al ili kaj demandinte — oubli ou regret? — rompis la konversacion, kiu iĝis jam turmente interesa por Lizaveta Ivanovna.
La damo, kiun elektis Tomskij, estis princidino ***. Ŝi sukcesis aranĝi repaciĝon, trakurinte ekstran dancorondon kaj plian fojon turniĝinte antaŭ sia seĝo. Reveninte al sia loko, Tomskij jam pensis nek pri Hermano, nek pri Lizaveta Ivanovna. Ŝi volis nepre daŭrigi la interrompitan konversacion, sed la mazurko ĉesis, kaj baldaŭ la maljuna grafino forveturis.
La vortoj de Tomskij estis nenio alia ol dumdanca babilado, sed ili penetris tre profunde en la animon de la juna revantino. La portreto, skizita de Tomskij, similis al la bildo, kiun ŝi mem kreis, kaj, danke al la plej novaj romanoj, tiu jam banala persono, timigis kaj fascinis ŝian imagon. Ŝi sidis, krucinte la nudajn brakojn, kaj ŝia kapo, plu ornamita per floroj, estis klinita al la dekoltita brusto… Subite la pordo malfermiĝis, kaj Hermano eniris. Ŝi ektremis…
— Kie vi estis? — ŝi demandis per timigite flustra voĉo.
— En la dormoĉambro de la maljuna grafino, — respondis Hermano, — mi ĵus estis tie. La grafino mortis.
— Mia Dio!.. kion vi diras?..
— Kaj ŝajnas, — daŭrigis Hermano, — ke mi estas la kaŭzo de ŝia morto.
Lizaveta Ivanovna rigardis al li, kaj la vortoj de Tomskij resonis en ŝia animo: li kulpas pri almenaŭ tri krimoj! Hermano sidiĝis apud ŝi sur la fenestrobreto kaj rakontis ĉion.
Lizaveta Ivanovna kun teruro aŭskultis lin. Ja tiuj pasiaj leteroj, tiuj flamaj petegoj, tiu aŭdaca obstina persekutado — ĉio ĉi estis ne amo! Mono — jen tion soifis lia animo! Ne ŝi povis kontentigi liajn dezirojn kaj feliĉigi lin! La kompatinda zorgatino estis nenio alia, ol blinda komplico de la rabisto murdinta ŝian maljunan bonfarantinon!.. Amare ŝi ekploris en sia malfrua, turmenta pento. Hermano silente rigardis al ŝi: ankaŭ li angoris, sed nek la ploroj de l’ kompatinda junulino, nek la mirinda ĉarmo de ŝia malfeliĉo tuŝis lian kruelan animon. Li ne rimorsis, pensante pri la mortinta maljunulino. Nur unu penso lin teruris: la nerevenigebla perdo de la sekreto, de kiu li atendis riĉiĝon.
— Vi estas monstro! — fine diris Lizaveta Ivanovna.
— Mi ne volis mortigi ŝin, — respondis Hermano, — mia pistolo ne estis ŝargita.
Ili eksilentis.
Mateniĝis. Lizaveta Ivanovna estingis la finbrulantan kandelon: pala lumo heligis ŝian ĉambron. Ŝi viŝis la larmoplenajn okulojn kaj direktis ilin al Hermano: li plu sidis sur la fenestrobreto, krucinte la brakojn kaj severe kunŝovinte la brovojn. En tiu stato li mirinde similis la portreton de Napoleono. Tiu simileco frapis eĉ ŝin.
— Kiel vi foriru el la domo? — fine diris Lizaveta Ivanovna. — Mi volis elkonduki vin laŭ la rezerva ŝtuparo, sed por tio necesos iri preter la dormoĉambro, kaj mi timas.
— Diru, kiel mi trovu tiun rezervan ŝtuparon, kaj mi foriros.
Lizaveta Ivanovna ekstaris, prenis el sia komodo ŝlosilon, donis ĝin al Hermano kaj detale instrukciis lin. Hermano premis ŝian malvarman, nerespondantan manon, kisis ŝian klinitan kapon, kaj foriris.
Li malsupris laŭ la helica ŝtuparo kaj denove eniris en la dormoĉambron de la grafino. La maljuna mortintino sidis ŝtoniĝinte; ŝia vizaĝo esprimis perfektan trankvilon. Hermano haltis antaŭ ŝi, longe rigardis al ŝi, kvazaŭ dezirante certiĝi pri la terura vero; fine li eniris en la kabineton, palpe trovis la tapetitan pordon, kaj komencis iri malsupren laŭ malluma ŝtuparo, emociate de strangaj sentoj. Li pensis, ke laŭ la sama ŝtuparo antaŭ eble sesdek jaroj en la saman dormejon, en la sama horo, vestita per brodita kaftano, kombita à l’oiseau royal, premante al la koro sian trikornan ĉapelon, kaŝe iris juna feliĉulo, jam delonge putrinta en tombo, sed nur hodiaŭ la koro de lia maljuna amatino ĉesis bati.
Sub la ŝtuparo Hermano trovis pordon, kiun li malŝlosis per la ricevita ŝlosilo kaj ekiris tra koridoro, kiu venigis lin al la strato.
V
Tiunokte al mi venis la mortinta baronino von W***. Ŝi estis blanke vestita kaj diris al mi: “Saluton, sinjoro konsilisto!”
Swedenborg.
Tri tagojn post la fatala nokto, je la naŭa horo matene Hermano iris al monaĥinejo ***, kie estis okazonta rekviemo pri la forpasinta grafino. Kvankam li ne sentis penton, li ne povis tute surdigi la voĉon de sia konscienco, kiu ripetadis al li: “Vi murdis la maljunulinon!” Havante malmulte da kredo, li havis multegajn superstiĉojn. Li kredis, ke la malviva grafino povos mise efiki sur lian vivon, — kaj li decidis veni al ŝia entombigo por peti ŝian pardonon.
La preĝejo estis homplena. Hermano pene sukcesis penetri tra la homamaso. La ĉerko staris sur pompa katafalko sub velura baldakeno. La mortintino kuŝis en ĝi kun la manoj, kunmetitaj surbruste, en punta kufo kaj blanka satena robo. Ĉirkaŭ ŝi staris ŝiaj hejmanoj: servistoj en nigraj kaftanoj kun blazonrubandoj surŝultre; parencoj vestitaj tre funebre — infanoj, genepoj kaj gepranepoj. Neniu ploris, ĉar larmoj estus une affectation[9]. La grafino estis tiel maljuna, ke ŝia morto neniun povus konsterni, kaj ŝiaj parencoj jam delonge kredis ŝin finvivinta. Juna episkopo oraciis super ŝia ĉerko. Per simplaj kaj kortuŝaj esprimoj li prezentis la kvietan forpason de la virtulino, kies multaj vivojaroj estis trankvila kaj milda preparado al la kristana fino. “La mort-anĝelo trovis ŝin, — diris la oratoro, — kiam ŝi sendorme pie pensadis kaj atendis la fianĉon noktomezan”. La diservo pasis en malgaja deco. La parencoj unuaj venis por adiaŭi la mortintinon. Poste ekiris ankaŭ multaj gastoj, venintaj por lastafoje sin klini antaŭ tiu, kiu tre longe partoprenis iliajn vantajn amuzojn. Sekvis la servistaro. Fine proksimiĝis maljuna proviantistino samaĝa kun la mortintino. Du junulinoj kondukis ŝin je la brakoj. Ŝi ne havis forton por klini sin ĝisplanke, kaj nur ŝi faligis kelkajn larmojn, kisante la malvarman manon de sia sinjorino. Post ŝi Hermano kuraĝis veni al la ĉerko. Li klinis sin ĝisplanke kaj kelkajn minutojn kuŝis sur la malvarma planko, kovrita per abiaj branĉoj. Fine li ekstaris, pala kiel la mortintino, suriris laŭ la ŝtupoj al la katafalko kaj klinis sin… Ĉi tiam al li ŝajnis, ke la mortintino rikane rigardis al li, duonferminte unu okulon. Hermano rapide moviĝis malantaŭen, mispaŝis kaj falegis per la dorso sur la plankon. Oni levis lin. Samtempe la sveninta Lizaveta Ivanovna estis forportita al la preĝeja porĉo. Tiu okazaĵo por kelkaj minutoj konfuzis la solenecon de la morna ceremonio. Inter la ĉeestantoj aŭdiĝis obtuza rumoro, kaj magra ĉambelano, proksima parenco de la forpasintino, flustris al orelo de apude staranta anglo, ke la juna oficiro estas ŝia natura filo, je kio la anglo malvarme respondis: “Oh?”
La tutan tagon Hermano estis tre afliktita. Tagmanĝante en urboranda restoracieto li, mallaŭ sia kutimo, tre multe trinkis esperante surdigi la animan maltrankvilon. Sed la vino eĉ pli ardigis lian menson. Reveninte hejmen li, ne senvestiĝinte, ĵetis sin sur la liton kaj profunde ekdormis.
Li vekiĝis nokte: lunlumo inundis lian ĉambron. Li rigardis la horloĝon: estis kvarono antaŭ la tria. Li ne plu volis dormi, sidiĝis sur la lito, kaj pensis pri la entombigo de la maljuna grafino.
Tiutempe iu enrigardis de la strato en lian fenestron — kaj tuj foriris. Hermano tute ne atentis tion. Post unu minuto li aŭdis, ke iu malfermis la pordon en la antaŭĉambro. Hermano pensis, ke lia servosoldato, kiel ĉiam ebria, revenis post nokta promenado. Sed li aŭdis nekonatajn paŝojn: iu paŝadis, malbrue ŝovante la ŝuojn. La pordo malfermiĝis, kaj eniris blanke vestita virino. Hermano kredis, ke ŝi estas lia maljuna nutristino, kaj li miris, kio igis ŝin veni je tiu tempo. Sed la blanka virino, glitinte, aperis subite antaŭ li — Hermano rekonis la grafinon!
— Mi venis al vi kontraŭ mia volo, — ŝi diris firmavoĉe, — sed al mi estas ordonite plenumi vian peton. Trio, sepo kaj aso sinsekve alportos al vi gajnon, — sed kondiĉe, ke vi ne metu pli ol unu karton tage kaj ke post tio vi ludu neniam plu en via vivo. Mi pardonas al vi mian morton, kondiĉe ke vi edziĝu kun mia zorgatino Lizaveta Ivanovna…
Post tiuj vortoj ŝi senbrue sin returnis, ekiris al la pordo, kaj malaperis, ŝovante la ŝuojn. Hermano aŭdis frapon de la vestibla pordo kaj vidis iun denove rigardi en lian fenestron.
Hermano longe ne povis ekregi sin. Li iris en alian ĉambron. Lia servosoldato dormis surplanke. Hermano nur pene sukcesis veki lin. La soldato estis kutime ebria, kaj ne estis eble ekscii ion de li. La vestibla pordo estis ŝlosita. Hermano revenis en sian ĉambron, bruligis kandelon kaj skribis noton pri sia vizio.
VI
— Attendez!
— Kiel vi kuraĝis diri al mi Attendez?
— Via ekscelenco, mi diris Attendez, sinjoro!
Du senmovaj ideoj ne povas kunesti en la mondo mensa, same kiel en la fizika mondo du objektoj ne povas okupi unu saman lokon. En la menso de Hermano trio, sepo kaj aso baldaŭ ombris la bildon de la mortinta maljunulino. Trio, sepo kaj aso ne forlasis lian kapon kaj revenadis sur liajn lipojn. Ekvidinte junulinon li diris: “Ŝi estas tre svelta!.. Kiel la vera kera trio”. Kiam oni demandis lin pri la tempo, li respondis: “Kvin minutoj antaŭ la sepo”. Ĉiu dikventra viro memorigis al li ason. Trio, sepo kaj aso obsedis lin en la sonĝoj, akceptante ĉiajn eblajn aspektojn: trio floris antaŭ li kiel grandflora magnolio; sepo prezentiĝis kiel gotika pordo, kaj aso prenis la formon de giganta araneo. Ĉiuj liaj pensoj unuiĝis en unu: profiti la sekreton, kiun li tre kare pagis. Li ekpensis pri demisio kaj vojaĝo. Li volis en la publikaj ludodomoj de Parizo kapti la predon de la sorĉita fortuno. Hazardo ŝparis al li tiujn klopodojn.
Grupo da riĉaj ludantoj formiĝis en Moskvo sub la prezido de la fama Ĉekalinskij, kiu la tutan vivon okupiĝis pri la kartoj kaj iam amasigis milionojn, gajnante kambiojn kaj malgajnante la kontantan monon. Lia granda sperto akiris por li la fidon de la kamaradoj, kaj la malfermiteco de la domo, bona kuiristo, afableco kaj gajeco donis al li la estimon de la mondumo. Li venis al Peterburgo. Junuloj inunde venis al li, forgesinte balojn por kartoj kaj preferante la riskojn de faraono al la tentoj de amindumado. Narumov venigis Hermanon al li.
Ili pasis tra kelkaj luksegaj ĉambroj kun multaj afablaj kelneroj. Kelkaj generaloj kaj sekretaj konsilistoj ludis viston; junuloj senĝene sidis sur sofoj tegitaj per silko, manĝis glaciaĵojn kaj fumis pipojn. En la ĉefsalono prezide ĉe longa tablo, apud kiu amasiĝis dudeko da ludantoj, sidis la mastro kiel bankiero. Li estis eble sesdekjara viro, kun tre respektinda aspekto; lian kapon kovris arĝenta hararo; lia ronda, freŝa vizaĝo mienis bonhumore; liajn brilantajn okulojn vigligis ĉiama rideto. Narumov prezentis al li Hermanon. Ĉekalinskij afable premis lian manon, petis lin konduti senceremonie, kaj daŭrigis ludi.
La partio daŭris longe. Sur la tablo estis metitaj pli ol tridek kartoj. Ĉekalinskij paŭzis post ĉiu kartmovo por ebligi al la partneroj aranĝi la kartojn, skribis la perditajn sumojn, ĝentile aŭskultis plendojn, eĉ pli ĝentile rektigis kart-angulojn, se tiujn iu distrite fleksis. Fine la partio ĉesis. Ĉekalinskij miksis la kartojn kaj pretiĝis denove ludi.
— Permesu, ke mi metu karton, — diris Hermano, etendante sian brakon de malantaŭ korpulenta sinjoro, kiu ludis ĉe la tablo. Ĉekalinskij ridetis kaj senvorte kapoklinis, signante ĝentilan konsenton. Narumov kun rido gratulis Hermanon okaze de la fino de la longa abstinado kaj deziris al li feliĉan komencon.
— Jen tiel! — diris Hermano, skribinte per kreto la ludmonon ĉe sia karto.
— Kiom, mi petas? — stretiginte la okulojn demandis Ĉekalinskij, — pardonu, sinjoro, mi ne bone vidas.
— Kvardek sep mil, — respondis Hermano.
Ĉe tiuj vortoj ĉies kapoj tuj turniĝis kaj ĉiuj rigardoj direktiĝis al Hermano. “Li freneziĝis!” — pensis Narumov.
— Permesu atentigi vin, — diris Ĉekalinskij kun sia ĉiama rideto, — ke via ludo estas forta: ankoraŭ neniu riskis ĉi tie ludi je pli ol ducent sepdek kvin rubloj por unu karto.
— Kio do? — replikis Hermano, — ĉu vi akceptas la karton, aŭ ne?
Ĉekalinskij kapoklinis kun la same obeema mieno de konsento.
— Mi volas nur raporti al vi, — li diris, — ke ĝuante la konfidon de la kolegoj, mi povas ludi nur je kontanta mono. Miaflanke mi estas tute certa, ke via vorto sufiĉas, sed por la ordo de la ludo kaj kalkulo, mi petas vin meti vian monon sur la karton.
Hermano elpoŝigis bankbileton kaj donis ĝin al Ĉekalinskij, kiu rapide pririgardis ĝin kaj metis ĝin sur la karton de Hermano.
Ĉekalinskij renversis sian kartaron. Dekstren falis naŭo, maldekstren — trio.
— Ĝi gajnis! — diris Hermano, montrante sian karton.
La ludantoj ekmurmuris. Ĉekalinskij sulkigis la frunton, sed la rideto tuj reaperis sur lia vizaĝo.
— Ĉu vi volas ricevi la monon? — li demandis Hermanon.
— Bonvolu.
Ĉekalinskij elpoŝigis kelkajn bankbiletojn kaj tuj pagis. Hermano prenis sian monon kaj forlasis la tablon. Narumov ne povis rekonsciiĝi. Hermano trinkis glason da limonado kaj iris hejmen.
La sekvan vesperon li denove venis al Ĉekalinskij. La mastro estis bankanta. Hermano venis al la tablo. Ludantoj tuj liberigis por li lokon. Ĉekalinskij afable riverencis lin.
Hermano atendis komencon de nova partio, poste metis karton kaj sur ĝin metis siajn kvardek sep milojn kaj la hieraŭan gajnon.
Ĉekalinskij renversis la kartaron. Dekstre estis fanto, maldekstre — sepo.
Hermano malkovris sepon.
Ĉiuj aĥis. Ĉekalinskij videble konfuziĝis. Li kalkulis naŭdek kvar mil rublojn kaj donis la monon al Hermano. Hermano senemocie prenis la monon kaj tuj foriris.
La sekvan vesperon Hermano denove venis al la tablo. Ĉiuj atendis lin. Generaloj kaj sekretaj konsilistoj forlasis sian viston por vidi la eksterordinaran ludon. Junaj oficiroj saltis de siaj sofoj; ĉiuj kelneroj venis en la salonon. Ĉiuj ĉirkaŭis Hermanon. La ceteraj ludantoj decidis ne ludi kaj senpacience atendis la rezulton de lia ludo. Hermano staris ĉe la tablo, sin preparante ludi sola kontraŭ la pala, sed plu ridetanta Ĉekalinskij. Ĉiu el ili malpakis sian kartaron. Ĉekalinskij miksis sian kartaron. Hermano demovis ĝian supron, elektis karton el sia kartaro kaj kovris ĝin per stako da bankaj biletoj. Tio similis duelon. Profunda silento regis ĉirkaŭe.
Ĉekalinskij renversis la kartaron, liaj manoj tremis. Dekstre estis damo, maldekstre — aso.
— La aso gajnis, — diris Hermano kaj montris sian karton.
— Via damo estas mortigita, — afable diris Ĉekalinskij.
Hermano tremeris. Efektive, anstataŭ aso li havis pikan damon. Li ne kredis siajn okulojn kaj ne komprenis, kiel li povis eraregi.
Tiumomente al li ŝajnis ke la pika damo stretigis la okulojn kaj rikanis. La eksterordinara simileco konsternis lin…
— La maljunulino! — li kriis terurite.
Ĉekalinskij movis al si la biletojn, kiujn Hermano malgajnis. Hermano staris senmove. Kiam li foriris de la tablo, aŭdiĝis laŭta parolado. “Bela ludo!” — parolis ludantoj. Ĉekalinskij denove miksis kartojn: la ludo rekomenciĝis laŭ la kutima ordo.
Epilogo
Hermano freneziĝis. Li estas en la hospitalo Obuĥov, en la 17a ĉambro. Li respondas neniujn demandojn kaj rapidege murmuras: “Trio, sepo, aso! Trio, sepo, damo!..”
Lizaveta Ivanovna edziniĝis kun tre afabla juna viro; li ie servas kaj havas sufiĉe da mono: li estas filo de la eksa administranto de la maljuna grafino. Lizaveta Ivanovna havas zorgatinon, sian malriĉan parencinon.
Tomskij estas promociita kiel kapitano kaj estas edziĝonta kun princidino Paŭlina.
Tradukis el la rusa Aleksander Korĵenkov
NOTOJ
La pika damo (R Пиковая дама) aperis en Biblioteka dlja ĉtenija (marto 1834). Antaŭ la eldono Puŝkin legis ĝin al Pavel Naŝĉokin (1801–1854) kaj diris al li, ke la maljuna grafino estas princino Natalia Golicina (1741–1837), kiu efektive iam vivis en Parizo. Ŝia nepo, Sergej Golicin (1803–1868), rakontis al Puŝkin, ke foje post malgajno li petis sian avinon doni monon — ŝi ne donis monon, sed nomis al li la tri gajnajn kartojn, kiujn Saint-Germain malkovris al ŝi en Parizo. La versojn de la epigrafo Puŝkin unuafoje skribis en letero (1 sep 1828) al princo Vjazemskij.
Hermano (R Герман). En la novelo Hermano estas familia nomo, sed en la samtitola opero de Ĉajkovskij (1890), kies libreton verkis Ĉajkovskij mem, ĝi estas persona nomo. Ĉajkovskij ne atentis, ke la rusortodoksa nomo Герман havas akcenton je la lasta silabo, sed tiun akcenton redonas la esperantigo de la nomo. La nomo ne estas maloriginala; en La ruĝa gastejo (1832) Balzac skribis: “Lia nomo estis Hermano, tiel oni nomas preskaŭ ĉiujn germanojn, kiujn montras verkistoj”.
faraono. En La pika damo (kaj en Fatalisto de Miĥail Lermontov, kiu aperis en la Rusa Novelaro same kiel La pika damo) gravan rolon havas ludo nomata faraono, ŝtoss (se ludas nur du personoj) aŭ banko. En la partio partoprenas bankisto (B, банкомёт) kaj unu aŭ kelkaj ludantoj (L, понтёр). Ĉiu havas propran 52-pecan kartaron. L elektas karton, prenas ĝin el sia kartaro, metas ĝin sur la tablon, sen montri al B, kaj anoncas sian ludmonon (aŭ oni ludas je konsentita minimumo). B rajtas malakcepti la sumon, se ĝi tro superas la minimumon. B miksas sian kartaron, L dividas la kartaron de B per karto je du partoj, B metas la supran parton sub la malsupran, renversas la kartaron kaj iom movas la supran karton dekstren (лоб) tiel ke estu videbla la emblemo de la maldekstra karto (соник). L renversas sian karton videbla. Se la emblemo de la karto de L (la koloro ne gravas) identas kun la dekstra (unua) karto — gajnas B (la karto de L estas “mortigita”), se ĝi identas kun la maldekstra (dua) karto — gajnas L. Se neniu el la du kartoj identas kun la karto de L, B malfermas kaj dismovas la du sekvajn kartojn kaj komparas ilin kun tiu de L ktp. Se ambaŭ kartoj identas kun tiu de L, gajnas B. Kutime, post la gajno L rajtas duobligi la ludmonon.
grafo Saint-Germain. Fama aventuristo, aperinta en la pariza mondumo en la 1750aj jaroj.
Casanova en siaj rememoroj … En la biblioteko de Puŝkin estis dekvoluma eldono de Mémoires de J. Casanova de Seingalt, écrits par lui-même (Bruxelles, 1833).
Eble la kartoj estis falsitaj. En la originalo temas pri konkreta speco — t. n. pulvoraj kartoj (порошковые карты), de kiuj oni povis per frotado forigi la false surgluitan pulvoron, kiu aspektis same kiel neforfrotebla farbo.
Zoriĉ, Semjon Gavriloviĉ. Oficiro el serba deveno, favorato de Katerina II en 1777–1778, konata kartludanto.
Il paraît … Monduma konversacio. Denis Davydov skribis al Puŝkin: «… vi havas demonan memorkapablon; iam mi interalie rerakontis al vi mian konversacion kun M. A. Naryŝkina: “Vous préférez les suivantes” (k.c.). Vi laŭvorte enmetis tion kiel epigrafon en unu el la sekcioj de “La pika damo”» (4 apr 1834). Diversaj komentariintoj citas malsamajn versiojn de ĉi tiu letero, sed neniu el ili estas laŭvorta en la epigrafo.
Amaras pano fremda, diris Danto, kaj pezas ŝtuparoj fremdaj … Malĝusta citaĵo el Dia Komedio: “Spertiĝos vi kiom salgustas pano / fremda, kaj kiel malagrablas iri / supren-malsupren laŭ ŝtuparoj fremdaj”. (Paradizo. XVII: 58–60, tradukis Giovanni Peterlongo).
… tio triobligos, sepobligos mian kapitalon … La unua mencio pri trio kaj sepo.
Vous m’écrivez … Korespondaĵo. Frazo el nefinita novelo de Puŝkin Ĉe angulo de malgranda placo (1829).
Vigée-Lebrun, Élisabeth (1755–1842). Franca pentristino.
Leroy, Julien (1686–1759). Franca horloĝisto. Eble la horloĝo estis farita de lia filo Pierre (1717–1785), kiu daŭrigis la aferon de sia patro.
ruldisketo (R рулетка). Iam moda ludilo: radeto sur ŝnureto.
… samtempe kun la balono de Montgolfier kaj magnetismo de Mesmer. Fratoj Joseph Michel Montgolfier (1740–1810) kaj Jacques Étienne Montgolfier (1745–1799) lanĉis sian unuan balonon 5 jun 1783; 19 sep 1783 flugon de ilia balono (kun koko, anaso kaj ŝafo) en Versajlo vidis pli ol 130 mil spektantoj, inkluzive de Ludoviko XVI; 21 nov 1783 okazis la unua balonflugado de homoj. Franz Anton Mesmer (1734–1815) ellaboris sian teorion de animala magnetismo en 1775–1776. En 1784 Ludoviko XVI por esplori la teorion de Mesmer starigis specialan komisionon, kiu taksis ĝin nescienca.
La grafino … balanciĝis dekstren kaj maldekstren. En la menso de Hermano la grafino asociiĝas kun kartaro, kiun la bankisto dismetas dekstren kaj maldekstren. Kaj la antaŭan senvestigon de la grafino li konceptas kiel malpakadon de kartaro antaŭ kartludo.
oubli ou regret. Forgeso aŭ bedaŭro (fr.). Laŭ tiutempa bala kutimo damoj venis al viro kaj proponis al li elekti unu el kelkaj vortoj, pri kiuj ili antaŭe interkonsentis; li dancos kun tiu, kies vorton li elektos.
… li mirinde similis la portreton de Napoleono. Pavel Pestel (1793–1826), gvidanto de la decembrista Suda Societo, same kiel Hermano, estis nigraokula rusiĝinta germano, tre simila al Napoleono. Konatiĝinte kun Pestel en Kiŝinevo (aprilo 1821), Puŝkin alte taksis la inteligentecon de Pestel, sed ne simpatiis kun li kaj kun liaj ideoj. La epigrafaj vortoj pri “homo sen moralo kaj sen religio” estas trafa karakterizo de Pestel.
… kombita à l’oiseau royal. Kombita kiel reĝa birdo (fr.), alivorte: gruo — nomo de tiutempa hararanĝo.
Swedenborg, Emmanuel (ĝis 1717 Swedberg, 1688–1772). Sveda sciencisto kaj teozofo, fondinto de la eklezio de la Nova Jerusalemo. Liaj verkoj estis popularaj inter Ruslandaj framasonoj komence de la 19a jc. La vortoj en la epigrafo, kiujn Puŝkin atribuis al Swedenborg, ne estas en liaj verkoj.
… atendis la fianĉon noktomezan. Vd. Mt 25: 1–13.
… planko, kovrita per abiaj branĉoj. Laŭ la rusortodoksa tradicio oni metis abiajn branĉojn sur la preĝejan plankon dum la rekviema ceremonio.
… ke la juna oficiro estas ŝia natura filo … Pluraj komentistoj evoluigas tiun temon. Ni nur atentigu, ke, alparolante la grafinon, Hermano alvokas al ŝiaj patrinaj sentoj kaj memorigas pri “ploro de ĵus naskita filo”.
Attendez! Atendu! (fr.). En la kartludo ĝi signifas: “Ne ludu”.
Ĉekalinskij. En tiu figuro Puŝkin personigis la faman moskvan ludanton, Vasilij Semjonoviĉ Ogonj-Doganovskij (1776–1838), al kiu Puŝkin malgajnis 25 mil rublojn en 1830.
tremeri. “Fari unuopan ektremon (R вздрогнуть F sursauter A to start, G zusammenzucken). Ŝanceliĝi, ekskuiĝi estas tro fortaj; ektremi povas egale signifi kaj komencon de daŭra tremado — R задрожать F se mettre à trembler — kaj unuopan tremeron”. (Pokrovskij S. Notoj de la tradukinto // Bulgakov M. La majstro kaj Margarita. Sezonoj, 1991. p. 354)
… la pika damo stretigis la okulojn kaj rikanis. Ludkarto transformiĝas al portreto de homo ankaŭ en Eleksiro de diablo (1816) de Hoffmann. Mortigita damo aperas en Feliĉo de ludanto(1820) de Hoffmann: kavaliro Renars, ne plu havante monon, metas sur karton (damo!) sian edzinon kaj malgajnas ŝin; reveninte hejmen li trovas ŝin mortinta.
hospitalo Obuĥov. La peterburga frenezulejo ekfunkciis en 1779 kaj funkciis ĉe hospitalo Obuĥov ĝis 1832.
Pri ĉi tiu libro
La papera eldono:
Rusa novelaro
Volumo 1. La 19a jarcento.
Kompilis Aleksander Korĵenkov kaj Nikolai Lozgaĉev
Kaliningrado: Sezonoj, 2003.
Serio Rusa literaturo; Volumo 9
La pika damo
La teksto: paĝoj 43–65
La notoj: paĝoj 380–382
Ĉiuj rajtoj rezervitaj por la traduko estas ĉe la tradukinto.
© Aleksander Korĵenkov, 2003, 2010.
La elektronika eldono:
Puŝkin A.S. La pika damo
Kaliningrado: Sezonoj, 2010.
Virtuala Biblioteko; №1
Sur la kovrilpaĝo estas uzita ilustraĵo de Alexandre Benois por La pika damo (1910).
Ĉi tiu senpaga eldonaĵo estas nur por privata legado,
ne por pludistribuo.
Oni ne rajtas sen permeso de la tradukinto (Aleksander Korĵenkov)
publikigi ĉi tiun tekston plene aŭ fragmente
en iu ajn papera kaj elektronika formo.
Kontakt-adreso:
sezonoj@yahoo.com
[1] Tradukis Klara Ilutoviĉ.
[2] La moskvan Veneron (fr.).
[3] al la kartludo ĉe la Reĝino (fr.).
[4] — Ŝajnas, ke vi definitive preferas ĉambristinojn.
— Kion vi volas, sinjorino? Ili estas pli freŝaj (fr.).
[5] avino (fr.).
[6] Saluton, Liza (fr.).
[7] Vi al mi skribas, mia anĝelo, kvarpaĝajn leterojn pli rapide ol mi povas legi ilin. (fr.).
[8] Homo sen moralo kaj sen religio! (fr.).
[9] afekto (fr.).