S. Gorodeckij. La Promeso


Boriso Pestumskij festis tagon de sia naskiĝo, — jam la dudek-sepan datrevenon. Verdire, li ankoraŭ ne havis dudek sep jarojn, ĉar li estis naskiĝinta je kelke da minutoj antaŭ la dekdua, kaj nun estis nur la naŭa. Ankoraŭ matene kuŝante en la lito, li resumis sian tutan vivon kaj restis de tiu resumo preskaŭ kontenta. Edzino kun sufiĉe riĉa doto, du infanoj kaj sufiĉe granda reputacio de talenta verkisto, — tia estis la resumo, kaj la estonteco promesis konstantan prosperadon.

Precipe Pestumskij ĝojis pro tiu flua regula brulado, kiu antaŭ ne longe anstataŭis en li la malregulan kaj flagrecan flamon de l' juneco.

La gastoj, invititaj por teo, sidis longe kaj estis ĵus disveturintaj al siaj hejmoj. Ili konsistigis tiun tedan, sed akceptendan grupon de parencoj, kun kiu oni malofte interrilatas, kaj kun kiu oni havas preskaŭ nenion komunan, sed tamen samtempe daŭrigas ekstere-parencajn kaj anime-malvarmajn interrilatojn pro iaj hereditaj impresoj, neniam estingiĝantaj en homa sango.

Post ilia foriro restis malordo en la gastoĉambro, neĝustaloke metitaj mebloj, ne tute malplenigitaj skatoloj kun bombonoj kaj sufiĉe multe da tute nebezonataj objektoj, donacetoj de la vizitintoj, — precipe manlaboraĵoj de kuzinoj kaj onklinoj.

Pestumskij estis per maldiligentaj manoj transmetanta la donacojn, kiam eniris lia edzino, jam vestinta sin per simpla porhejma vesto.

La patrinaj devoj kaj mastrumado laŭ ŝia opinio estis nuraj taskoj de l' virino, sed en tio, kiel ŝi en la vivo agis laŭ siaj opinioj, estis multe da virga sincereco kaj ĉarmo. Ŝi ne estis amanta la parencojn, nek la novelojn kaj literaturajn konatojn de sia edzo, sed ŝi prenis de li nur lian simplan animon, kiom ĝi restis, sendifekta post la konstantaj insidaj kaj kruelaj atencoj de la vivo.

Antaŭ la edziĝo kun ŝi Pestumskij estis multon disipinta[1], sed ŝi sukcesis iel kunkolekti la restaĵojn kaj nun adoris kaj gardis ilin kun la pasio de insisto.

Ŝirminte per si la donacojn, ŝi forkondukis lin de apud la tablo, kaj sin karese premante unu al la alia, ili per facilaj pasoj de amika paro venis al la kanapeto kaj, sidante sur ĝi, per koncizaj malmultvortaj frazoj komencis interparolon de de longe amikiĝintaj homoj, duonvorte komprenantaj unu la alian, kaj havantaj jam sian ĉarman intiman ĵargonon.

Iom lacaj kaj karesemaj, ili estis jam tuŝantaj en si sekretajn kordojn, per delikataj fingroj ekvivigante misterajn kaj dormantajn en profundo sonojn, kaj per sentema orelo atentante al kreskanta konata muziko, kiam subita, akrasona kaj malcedema, kiel la sorto mem, sonoriltintado pike rompis la melodian kalmecon de iliaj ĉambroj.

— Kiu ĝi estas? — demandis la edzino, kurante el la salono tra antaŭĉambro en sian buduaron.

— Jes, do kiu ĝi estas, — kiel eĥo, pli mallaŭte kaj malrapide, ripetis Pestumskij, irante mem por malfermi la pordon antaŭ la malfrua gasto, kaj konsciante, ke li mem ektimis, li aldonis:

— Neniu povas ankoraŭ veni. Tamen iu estis veninta, ĉar la sonorilo diris tion ankoraŭ pli sonore kaj nedubeble.

Grizkolore vestita, pala kaj grizokula fraŭlino, kvazaŭ revenante en sian hejmon, eniris kaj dummomente haltetante por diri: — Mi venis pro vi, — ŝi invitis Pestumskij-n en la salonon.

Ŝia bela vizaĝo esprimis decidemon, kaj la kaŝita penso severigis siajn karesajn trajtojn.

Pestumskij, restante ial remirigita, kondukis ŝin tra la salono en sian kabineton, kaj tie ili sidiĝis unu kontraŭe de la alia, disbaritaj per la tablo, kiel la rivero inter du bordoj.

— Boriso! — ŝi diris, kaj tiu ĉi nomo, prononcita per ŝia voĉo, simila al de malproksime blovanta varmo, impresis Pestumskij-n, kvazaŭ la suda vento per sia varmega ekblovo estus karesinta lian malvarman koron.

— Boriso, ĉu vi memoras…

— Nataŝa!…

Kaj en tutanima atako de reveninta juneco li salte leviĝis kaj etendis al ŝi siajn manojn, malfermante la animon per infanaj revoj, belkoloraj vesperoj kaj helaj fulmoj de l' unua amo.

— Nataŝa, karulino!

Kaj li ekhavis la deziron, ĉirkaŭkapti ŝin kaj fluge ŝin porti en kapturniga valso; kiel tiam sub firmamento, sur dancoplaco de somerloĝa vilaĝo, kie li konatiĝis kun ŝi kaj dancadis la tutan someron, — eble la plej belan someron de sia vivo.

Ŝi estis malvarme-trankvila, estante lumumita per ia nekonata de Pestumskij lumo. Ŝi neniel per sia persono rememorigis ion malagrablan; ilia romano estis akutsenta, sed senkulpa, ŝajnis esti nenio ekster la akuta ĝojo de tiu ĉi vizito, sed Pestumskij subite eksentis malvarmon kaj timon, kiel antaŭ la vizaĝo de l' sorto, kiu estas tuj parolonta.

— Hodiaŭ, Boriso; finiĝas via dudek-sepa jaro, ĉu ne? — demandis ŝi, kontrolante ne sin mem, sed, pli kredeble, lin.

— Jes; ho ne! Ĝi ankoraŭ ne finiĝis; sed estas finiĝonta.

— Kiel?

Ŝiaj okuloj rigidiĝis, kaj la lipoj time ektremis.

— Post du horoj.

— Ho, ĝi okazos baldaŭ.

Kaj ŝiaj vortoj ekblovis malvarmon en la ĉambron dum unu mallongega, sed premanta momento.

— Ĉu vi memoras la parkon, Boriso?

Kaj denove la sorĉa, malseka kaj varma vento ekblovis el sudo de l' vivo. Ŝi leviĝis, ĉirkaŭiris la tablon kaj, klininte sin super li, metis sur liajn ŝultrojn siajn grandajn kaj molajn manojn. La vizaĝon de Pestumskij tuŝis la freŝiga varmo de ŝia vizaĝo, kaj facilmova ondetaro de l' ĝojo ekportis lin en malproksiman bluan maron.

Kaj ŝi restis en la sama pozo, spirante kaj rigardante rekte al la pupiloj, kun rapide spiranta kruta brusto, ŝirminte antaŭ li ĉion, kio estis nun ĉirkaŭ li, kaj rememorigante la pasiritecon:

La ondetaro kreskis, kaj pli alten leviĝadis la ondoj de l' neatendita feliĉo kaj, kiel delikata perla ŝaŭmo sur iliaj randoj, sonoris kaj ruligis ŝia apartsona voĉo.

— Ĉu vi memoras ĉion, kaj tiun nokton, post kiu mi dum la tuta tago sentis min malfeliĉa? Ni iris for de la unua aleo, ien pli malproksimen. Mi ekamis vin. Miaj vangoj brulegis pro dezirego. Vi devis min kisi. Vi ja amis min. Mi ja estis bela. Kaj vi tiam ne kisis min. Tiam vi ne estis kisinta. - Ŝi brogis lian vizaĝon per sia spiro. - Vi kisu min nun.

Pestumskij deteneme, ne sen plezuro, per malviglaj movoj proksimigis siajn lipojn, klare videblajn sub la kombitaj lipharoj, al ŝiaj ruĝaj kaj malmolaj lipoj.

Kaj poste ŝi tuj deiris kaj sidiĝis sur la antaŭa loko ĉe la kontraŭa flanko de la tablo. Ĉu nur tio ĉi estas ĉio? Ŝi estis sufiĉe ĉarma, por ke ŝia vizito amuzu Pestumskij-n. Sed li sciis, ke lin atendas la edzino, kaj alprenante duone ŝercan, duone seriozan mienon, li diris:

— Nu, kio estas krome? Ĉu vi venis nur pro la kiso?

— La pluo estas jena.

Kaj ŝi, kiel antaŭe, ne rimarkante lian ŝercan tonon, rigardis per severaj grizkoloraj okuloj, turninte al li sian severtrajtan vizaĝon. Kaj ŝajnis, ke ne okazis tiu ĉi mallongaj amkareso kaj varmo, kun kiuj ŝi estis veninta al li por repreni el la pasinteco la momenton, kiun ŝi posedis. Eĉ kvazaŭ ne estus okazinta, ke ŝi ĵus leviĝis de sur sia sidloko ĉe la alia flanko de la tablo. Pestumskij klare rimarkis tiun ĉi ŝanĝon, kaj al li fariĝis malvarme kaj iom time. Li rigardadis rekte al ŝia vizaĝo kaj iom post iom rememoris ĝin.

Ĝi estis samaspekta, kaj la sep jaroj, kiuj forpasis de post kiam ili renkontis unu la alian, preskaŭ neniom prenis de la freŝeco, nek de la beleco de ŝiaj malsekbrilaj okuloj, ŝia ruĝa buŝo kaj la dikaj, admirinde ĉarmaj vangoj.

Sed la tuta esprimo de l' vizaĝo estis alia ol tiam, kvankam io nedivenebla estis same en ŝia nuna vizaĝo severtrajta kaj decidema, kiel en la tiama moltrajta kaj promesanta. Kio estas? Kaj kial ŝi venis hodiaŭ? Kaj ia antaŭsento de l' rememoro ektremis en Pestumskij, kiam la gastino, pene interrompante la silenton, rediris:

— La pluo estas jena!

Kaj ŝia voĉo tuj plifortiĝis kaj fariĝis sonora kaj senpasia, kiel tiu de la sorto.

Pestumskij malkviete leviĝis, levis la manojn por eksilentigi ŝin.

Kiel kaptito li subite eksentis sin esti kvazaŭ sub la glavo aŭ sub la fulmo, kiu neeviteble tuj trafos lin. Sed estis jam tro malfrue, kaj ŝi jam diris tion, pro kio ŝi estis veninta. La absurdajn vortojn ŝi eldiris simple, preskaŭ nature:

— Hodiaŭ vi mortos.

Pestumskij volis ekridi per senarta natura rido, kiun aŭdus la edzino kaj enirus tien ĉi, kaj la tuta inkubo malaperus, kaj la gastino fariĝus ĉarma, de longe konata; sed li ne povis eĉ ekrideti pri tiu ĉi stranga ŝerco.

Kaj la gastino plu legis la verdikton:

— Vi estis promesinta al mi, morti hodiaŭ… kun mi.

Kaj la pika, akuta ekrememoro trapenetri la cerbon de Pestumskij.

Li tutkorpe kuntiriĝis kaj profundiĝis en sian fotelon. Jes, jes, estis tia vespero, kiam subite, en la tumulto, meze de l' amaso da somerloĝantoj, al ili fariĝis klara la tuta malpleneco de la vivo, ĝia fatala sensenceco, anstataŭebla de nenio.

Kaj du junaj animoj, — lia kaj ŝia — kun la tuta sincereco kaj decidemo, simple kaj kuraĝe ekvolis ĉesigi tian vivon.

Ili ankaŭ tiam havus sufiĉe da volforto por sin mortigi, sed tiam la cirkonstancoj estis malfavoraj: ĉirkaŭ ili estis parencoj kaj konatoj, la muziko ludis, kaj baldaŭ dancoj estis komenenciĝontaj; kaj supozeble, krom tio, ie lumetis la kredo: eble poste estos pli bone.

Kaj jen ili estis decidintaj, atendi dum kvin jaroj, ĝis la tago de lia naskiĝo, — la dudeksepa datreveno. -

Pestumskij ĉion ekrememoris tre detale, kaj la koro ekpulsegis pli rapide kaj taktbate sub la malproksima lumo de tiamaj jaroj.

Sed la penetrema voĉo de l' horloĝo, sonoriganta en la manĝosalono la kvaronon, revenigis lin al la nuna vivo, kaj, rapide sin levante, li diris:

— Estis serĉo. Vi tion certe komprenas. Mi trovis mian vivon, kaj mi povas nur rideti pri la infanaĵo.

Sed li ne povis ekrideti, kaj lia vizaĝo estis malserena pro emocio kaj timo.

La gastino tion komprenis kaj de nove aliris al li. Per delikata gesto de patrino, trankviliganta sian timigitan infanon, ŝi metis sur lian frunton kaj la harojn sian varman manon. Kun serena okulmieno ŝi ekrigardis al liaj okuloj, kaj li ekvidis malgrandajn roserojn brilantajn sur la finoj de ŝiaj longaj okulharoj. Ŝi stariĝis ĉe li tuŝproksime, kaj se ŝi havus flugilon, ŝi tute kovrus lin per ĝia varma lanuga subo.

Ŝi diris, mildigante per voĉtono la maldolĉecon de la vortoj:

— Karulo! Vi ja ne estas trovinta vian idealon en la vivo. Ĉio ĉi estas nur ŝajno. Kaj ĉio restas kiel antaŭe. Ĉu ne?

Sub ŝia varmo kaj kareso lia animo fandiĝis kiel malrapidmovaj, dolĉkaresaj ondoj. Ĉu li povas mensogi? Sed ĉirkaŭe troviĝis molkusenaj hejmecaj mebloj, libroj, kanapo, kaj tie, post la muro, ĉu estis pli hejmece? Kiel li povas rezigni pri ĉio ĉi? Kaj la lipoj kunpremiĝis por ne responpi "jes!" kontraŭvole. - Sed ŝi ne observis liajn lipojn, kaj malgraŭ ĉio sciis, kiel respondos lia animo.

Nun ŝi fariĝis trankvila kaj malĝoja, kiel post serioza kaj malfacila laboro. Ŝi senbrue aliris la tablon kaj ĉe la lumo de l' lampo ion eltiris el sur la brusto. Pestumskij preskaŭ en febra tremado vane penis havigi al sia vizaĝo maskon de l' kvieto por aliri al la gastino kaj ĉesigi la turmentadon. Sed ŝi mem sin deturnis kaj diris same milde kaj zorgeme:

— Al vi estas malfacile, morti kun mi! Ĉu ĝi ne konvenas? Ĝi estas tute indiferenta. Mi foriros kaj mortos sola, sed por vi mi lasos la morton.

Kaj ŝi zorge metis ion malgrandan kaj blankan sur la tablon, kaj la alian, tute samaspektan, ŝi metis en sian mufon. Simplaj kaj certaj estis ŝiaj gestoj, bela kaj severe-malvarma estis ŝia vizaĝo kun harmoniaj trajtoj, kaj kiam ŝi realiris al Pestumskij, ŝiaj paŝoj ekbruis kiel la horloĝo, kiu fakte kaj senredone forprenas la tempon.

— Adiaŭ, - ŝi diris, ne levante la manon por manpremo. Kaj subite ŝi per fleksa, serpenta ekmoviĝo sin alŝovis al li, por kisi per momente flamiĝintaj lipoj lian malvarman frunton.

Li nenion respondis al ŝi, kaj nur post kiam klakbrue fermiĝis la pordo al la ŝtuparo, li komprenis, ke ŝi jam malestas, ke ĉio povas pludaŭri kiel antaŭe.

Li penis ekrememori la krepuskon kaj kareson, el kiuj estis elŝirinta lin la sonorigo de l' gastino, — la okulojn kaj lastajn vortojn de lia edzino, sed ĉion ĉi kaŝis kruda kaj malvarma nebulo. Io alia ekposedis lin nun, kaj li sidiĝis tie, kie li restis staranta: en la angulo de sia kabineto, en malnova fotelo, sur kiu neniam iu sidadis, kaj kiu estis metita tien nur por okupi la lokon. Li neniam vidis sian ĉambron de tie ĉi.

Ĉio ĉi en ĝi ŝanĝiĝis pro la ŝanĝo de l' observopunkto. Por kio estas bezonata tiu ĉi granda, per figuroj ornamita ŝranko kaj la libroj en ĝi, kiuj neniam estis kaj estos legataj de li? Por kio estas necesaj tiuj ĉi masivaj kolonoj de la skribotablo, sur kiu kuŝas du rismoj da papero, — sur unu estas komencita romano, kaj ĉu estas io sur la alia? Kaj por kio estas komencita tiu ĉi romano? Ĉu li ne estas dirinta jam ĉion, kion li povis diri?

Por kio estas en lia vivo Voltaire, tiom aroge ridanta, Homer kaj nudpieda Leo Tolstoj, pendantaj sur la muroj en larĝaj kadroj sur videblaj lokoj? Pestumskij mallevis la palpebrojn, ŝirmis la okulojn per la manoj, per la maniko, sed la ruĝa mallumo de l' fermitaj okuloj estis eĉ pli peza, kaj li denove komencis rigardi pro tio, ke li estis preminta la okulojn, la nebulo nun kaŝadis la tutan ĉambron, kaj nur la verda kampo de l' skribotablo sub staranta lampo konturiĝis kiel hela rubando.

Pestumskij senpense, preskaŭ senkonscie, vage rigardadis ĝin, turnante la okulojn de l' surtabla portreto al inkujo, de unu objekto al alia, kaj subite ekvidis en la mezo malgrandan, blankan objekton, certan pri sia rajto kuŝi tie, kie ĝi troviĝis kaj kiu atendadis la momenton, kiam ĝi povos esti uzata.

— Vi hodiaŭ mortos.

— Kia absurdo! — penis sin konvinkigi Pestumskij, ekrememorinte ŝiajn vortojn.

Sed tiu ĉi penso estis mizera, kompatinda simieto kompare al tiu mistera kaj granda besto, kiu nun baraktis en lia animo kiel monstro en kaĝo.

Malgranda blanka objekto, atentante nenion, daŭris kuŝi firme kaj obstine.

Pestumskij povis rigardadi nur ĝin. Ĝi estis, kredeble, malgranda skatoleto, tre zorge farita kaj gluumita per kara brila papero. Pro tio ĝi tiel brilis: La simplajn aĵojn oni ne metas en tiajn skatoletojn. - Oni devas elĵeti ĝin, — pensis Pestumskij, sed li ne kuraĝis leviĝi; kvazaŭ fera multepeza mano ekpremis lian ŝultron antaŭ ol li sukcesis leviĝi. Tiam humile kaj obeeme li denove profundiĝis en siajn pensojn, kaj kiel grizaj, fajraj nuboj preternaĝis antaŭ li lia vivo. Ĉiuj eksteraj bonaĵoj, kiujn li hodiaŭ matene resumis, tute malbriliĝis kiel la oro sen lumo. Ia monto ŝirmis la sunon, kaj sub ĝia ombro ekmoviĝis la malvero.

Ĉiuj liaj aferoj en lastaj jaroj, grandaj kaj malgrandaj, ĉiuj noveloj, rakontoj, libroj, ĉiuj konatoj, la edziĝo, infanoj — ĉio ĉi estis nur malvero. Ĉio ĉi okazis nur tial, ke li forgesis pri la plej ĉefa. Aŭ ĉio devas esti tute alia, aŭ nenio devas esti. La akuta ekkompato alfluis al lia gorĝo, kiam li rememoris sin esti en komenco de la vivo kun klaraj pretendoj kaj kuraĝaj agoj. Kial li ne mortis tiam? Subite Pestumskij-n ekkaptis, tia sincera abomeno al ĉio ĉirkaŭanta, ke li tutforte dispuŝis la apogilojn de l' fotelo kaj salte leviĝis el ĝi. Kun daŭresona ekkrako rompiĝis unu apogilo; la figuraj ornamaĵoj ekŝutiĝis, kaj la rompopecoj senbrue falis sur la molan plankon. Speco de l' ornamfiguraĵo, restinta sur la fino de l' rompita apogilo, dum kelkaj sekundoj kuŝis elstarante antaŭen kaj falis malsupren sur la aliajn.

Pestumskij rapide, per pezaj paŝoj, iradis tra la ĉambro.

— Ŝi estas prava, — li diris al si mem: — mi devas hodiaŭ morti. Tiu ĉi mia mizera belhejma vivado estas sensenca, kaj oni devas ĝin ĉesigi, tuj, kiam oni konvinkiĝis pri tio. Li oblikve ekrigardis al la blanka skatoleto. Ĝi silentis kaj atendis sian tempon. Voltaire ridis sur la tablo.

La horloĝo denove eksonoris. Kaj la objektoj, kun peno akiritaj, denove tentis Pestumskij-n, daŭrigi la komfortan vivon kun la homoj, al kiuj li kutimis, en ĉambroj, kiujn li mem ornamis, kun la pensoj, kiujn li de longe konis.

Iom post iom la tento ekvenkis lin; jen unu, jen alia aĵo renkontiĝas kun lia rigardo; jen unu, jen alia penso revenas en lian kapon, kaj subite Voltaire eĉ pli rimarkeble ekridis sur la muro, inspirante al Pestumskij lastan decidigan konjekton: ŝi, lia vizitintino, ankaŭ ne mortos ja. Pro kio li, juna kaj forta, devas sin mortigi! Ĉu la infana malprudentaĵo povas venki insistan voĉon de l' ruĝa, vivanta sango? Ŝi simple ŝercis, ŝi volis nur iel plej strangmaniere rememorigi pri si. Estus banale, sendi gratulleteron, kaj ŝi elpensis tiun ĉi manieron. Kaj en la skatoleto povas esti nenio.

Pestumskij malkuraĝe proksimiĝis al la tablo, leviĝis piedpinte post la seĝo kaj ekrigardis. Tuŝi ĝin li timis. Sed li jam povis rigardi. La malgranda blankaĵo trankvile brilis sub la lampo sur verda fono. Ĉe unu flanko estis disŝirita ruĝa sigelo. Ekvidinte ĝin, Pestumskij rapide foriris de apud la tablo.

Kaj subite li ektimegis resti sola en la ĉambro kun la morto sur la tablo, kun la rememoraĵoj pri la stranga gastino, kun si mem, perdinta ekvilibron kaj kvieton, kaj perdante la kapablon, sin regi plu, li ekkriis per momento-daŭra laŭta ekkrio, kvazaŭ nevidebla sago mortige estus vundinta lin. Sed neniu venis pro la krio: dikaj kurtenoj kaj fermitaj pordoj malaŭdigis ĝin. Tiam timo pro sia soleco ekkaptis lin eĉ pli forte, kaj streĉante la restintajn fortojn, li paŝis al la sonorigilo kaj funkciigis ĝin longe kaj interrompe. Responde al la sonorigado post iom da tempo eniris la edzino ial pala kaj malkvieta, kun tremantaj manoj. Kaj kiel fremduloj ili staris unu kontraŭe de la alia, ne sciante, kion diri, kion fari, ne povante plu preni manon unu de l' alia.

— Ĉu vi deziras teon? — ŝi demandis lin per raŭka, tremanta voĉo.

— Jes.

— Mi aŭdis, kiel ŝi foriris. Mi kredis, ke vi estas laboranta…

— Jes, jes, mi laboris. Ne bezonatan malfacilan laboron. Forkonduku min de tie ĉi, prenu min por akompano.

Kaj li proksimiĝis al ŝi. Sed kiel mallertaj, kompare al mutaj karesoj de l' foririnta gastino, estis la karesoj de l' edzino! Kiom ŝi estis konfuzita kaj fremda! Pestumskij flankeniĝis. Ŝi hezitis kaj, videble, volis ion sciigi al li. Li ekrigardis ŝin kaj demandis:

— Sed kio fariĝis al vi?

— Nenio… Nur tie, sur nia ŝtuparo okazis…

— Kio!?

Kaj kurbiĝinte, kun subite enkaviĝintaj okuloj, Pestumskij atendis la respondon, kiel la verdikton pri sia vivo.

— Neniu vidis, kiam ŝi venis?! — kun timo ripetis la edzino.

— Neniu.

— Ŝi falis sur la ŝtuparo…

— Nu?

— Kaj mortis!…

Pestumskij rektiĝis kaj paliĝis. La trajtoj de lia malgrasiĝinta vizaĝo malsulkiĝis kaj fariĝis severaj kiel neniam antaŭe. La edzino plu diris:

— Oni opiniis, ke ŝi estis veninta en supran etaĝon… al studentoj… Ho, Dio, vi ne malkvietiĝu…

Pestumskij, ne aŭskultante ŝin, per rapida fremda ekrigardo ĉirkaŭrigardis sian edzinon, kun kulpa mieno starantan antaŭ li, en simpla vesto, sen deca hararanĝo, kaj diris:

— Ĉu vi preparos teon? Mi tuj foriros.

— Vi venos, — ŝi korektis lin… — Trankviliĝu! Trankviliĝu, karulo! — kaj ŝi mem eliris, subite fariĝinte kvieta, malapide, certa pri ilia feliĉa kaj longa kunvivo tiel same nedubebla kiel pri la venonta nokto. Estis aŭdate, kiel ŝiaj paŝoj preternaĝis en la silento, kaj poste ie ektintis la glasoj.

Per rapidaj, senbruaj movoj Pestumskij kiel kato ŝtele proksimiĝis al la tablo kaj krampe ekkaptis la skatoleton per longaj fingroj. Li sidiĝis en la fotelo kaj malfermis la skatoleton. Sur la fundo kuŝis brilanta alloga globeto.

Plora grimaco kiel tiu de infano, kies ludilon oni forprenas, sulkigis lian vizaĝon, kiam liaj akrakonturaj lipoj kaŝis post si la brilantan globeton.

Li plenumis la promeson.

Malrapide kaj solene eksonoris super li la horloĝo, finigante la dudek-sepan kaj lastan jaron de lia vivo.




Загрузка...