Selma Lagerlöf. La sukerujo

Antaŭ kvin jaroj, kiam Karl-Artur Ekenstedt unuafoje venis al Korskyrka[1] li estis terure severa pietisto. Li rigardis Charlotte Löwenskold kiel perditan filinon de ĉi tiu mondo kaj apenaŭ volis interŝanĝi kun ŝi vortojn.

Tio kompreneble incitis ŝin. En sia koro ŝi decidis, ke tre baldaŭ li devos peti pardonon pro tiu malestimo.

Baldaŭ rimarkinte kiel nesperta li estas pri ĉiuj praktikaj aferoj, kiujn devas koni pastro, ŝi komencis helpi al li ordigi aferojn. Komence li estas ĝenata kaj rifuza, sed post kelka tempo li iĝis pli dankema kaj uzis sian helpon pli ofte, ol ŝi efektive deziris.

Li kutimis fari longajn promenadojn por viziti mizerajn maljunajn virojn kaj virinojn, kiuj loĝis en malgrandaj kabanoj tre malproksime en la arbaroj, kaj ĉiam li petis ŝin, ke ŝi akompanu lin dum tiaj ekskursoj. Li asertis, ke ŝi multe pli bone ol li scias interrilati kun tiuj maljunaj homoj, vigligi kaj konsoli ilin en iliaj etaj zorgoj.

Dum tiuj promenoj duope do okazis ke Charlotte enamiĝis al Karl-Artur. Antaŭe ŝi ĉiam revis, ke ŝi edziniĝos al impona kaj brava oficiro, sed nun ŝi estis senespere kaptita de la milda kaj diskreta juna pastro, kiu eĉ ne volas mortbati muŝon kaj neniam eligas tra inter la lipoj blasfemon.

Nu ja, dum kelka tempo ili povis senĝene daŭrigi siajn promenadojn kaj interparolojn, sed en la komenco de julio okazis, ke Jaquette Ekenstedt, la fratino de Karl-Artur, venis por vizito. Nenio rimarkinda estis, ke ŝi tion faris. La edzino de la preposto Forsius en Korskyrka estis malnova amikino de la kolonel-edzino Ekenstedt, kaj ŝajnis ja tute nature, ke ŝi invitis por kelkaj semajnoj la fratinon de Karl-Artur al la preposta bieno.

Jaquette Ekenstedt dividis ĉambron kun Charlotte, kaj la du knabinoj treege bone amikiĝis. Precipe Jaquette tiom amis Charlotte, ke oni povus kredi, ke ŝi venis al Korskyrka plivole pro ŝi ol pro la frato.

Kaj kiam Jaquette jen estis hejmen irinta, venis letero de la kolonel-edzino al sinjorino Forsius en Korskyrka, kiun Charlotte havis permeson legi. Ĝi entenis inviton al Charlotte, ke ŝi venu al Karlstad por viziti Jaquette. Sinjorino Ekenstedt skribis, ke Jaquette sole nur parolis pri la juna, ĉarma knabino, kiun ŝi renkontis en la preposta bieno. Ŝi fakte sopiris ŝin kaj priskribis ŝin tiel entuziasme, ke ŝi faris ankaŭ sian karan patrinon scivola ŝin ekvidi.

Sinjorino Ekenstedt skribis, ke siaparte ŝi precipe havas intereson por Charlotte, ĉar ŝi estas Löwensköld-ano. La junulino ja apartenas al la juna branĉo de la familio, kiu neniam estis baronigita, sed origine ŝi tamen devenas de la maljuna generalo en Hedeby, ke do ekzistas inter ili malgranda ligilo de parenceco.

Leginte la leteron Charlotte tuj deklaris, ke ŝi ne volas iri. Ŝi ne estis tiel stulta, ke ŝi ne komprenis, ke unue sinjorino Forsius kaj nunposte Jaquette raportis al la kolonel-edzino pri ŝi kaj Karl-Artur, kaj ke ŝi nun estu sendata al Karlstad, por ke la kolonel-edzino mem havu okazon vidi kaj juĝi, ĉu ŝi povos esti deca bofilino.


Sed sinjorino Forsius kaj precipe Karl-Artur persvadis ŝin iri. En tiu tempo Karl-Artur kaj ŝi jam estis neoficiale gefianĉoj, kaj li diris, ke li restos al ŝi eterne dankema, se ŝi plenumos la deziron de la patrino. Li ja fariĝis pastro spite la volon de la gepatroj, kaj kvankam ne povas esti demando pri tio, ke li rompos la fianciĝon al ŝi, kion ajn ili opinios, li tamen plivole evitas kaŭzi al ili novan malĝojon. Kaj ke ili estos ravitaj de ŝi, kiam ili nur ekvidos ŝin, tion li sciis. Neniam li vidis junulinon, kiu tiel bone kiel Charlotte scias interrilati kun maljunaj homoj. Ĝuste pro tio, ke li rimarkis kiel bona ŝi estas al la maljunaj prepostaj geedzoj kaj al ĉiuj aliaj maljunaj homoj, li unue komencis korligiĝi al ŝi. Ne, se ili nur volas iri al Karlstad, ĉio fariĝos bona.

Kiel li nun parolis kaj petadis, fine li ricevis sian promeson akcepti la inviton.

Estis plentaga vojaĝo al Karlstad, kaj ĉar ne decis, ke Charlotte iros sola, sinjorino Forsius aranĝis, ke ŝi havu lokon en la kaleŝo kun la uzinestraj gesinjoroj Moberger, kiuj iros en la urbon al geedziĝa festo. Kun sennombraj saĝaj konsiloj kaj admonoj ŝi poste forsendis ŝin kaj Charlotte ja promesis esti prudenta.

Sed tio — dum tuta tago sidadi en la kovrita veturilo sur la mallarĝa dorsdirektita benko kaj rigardadi al gesinjoroj Moberger, kiuj dormis ĉiu en sia angulo — eble ne estis la plej bona prepara por la restado en Karlstad.

Sinjorino Moberger trovis, ke estas trablovo, kaj sub nenia kondiĉo ŝi volis, ke fenestro estu malfermita ĉe pli ol unu flanko de la kaleŝo, kaj kelkfoje eĉ ne tiom. Kaj ju pli varma kaj sufoka la aero estis en la kaleŝo, des pli bone ŝi dormis. Komence Charlotte provis komenci interparolon kun la kunvojaĝantoj, sed gesinjoroj Moberger, havinte ja multe por aranĝi antaŭ la ekiro de hejme, nun volis ripozi.

La piedetoj de Charlotte martelis kaj tamburis sur la veturila planko, eĉ sen ŝia scio. Sed tute subite sinjorino Moberger vekiĝis kaj demandis, ĉu ŝi ne bonvolus teni sin kvieta.

Ĉe la gastejo gesinjoroj Moberger elprenis sian manĝoprovizon, mem manĝis kaj tute ne forgesis doni al Charlotte. Ili estis al ŝi tre afablaj dum la tuta vojaĝo, sed tamen certe estis miraklo, ke ili alvenis kun ŝi al Karlstad.

Ju pli longe ŝi sidis kaj timsuferis en la varmo, des pli ŝi malkontentiĝis pri la tuta vojaĝo. Ŝi ja entreprenis ĝin pro Karl-Artur, sed subite ŝajnis al ŝi, ke la amo estas for, kaj ŝi tute ne povis kompreni, kial ŝi iru al Karlstad por sin elmontri. Multfoje ŝi intencis malfermi la veturilan pordeton, elsalti kaj rekuri hejmen. Ŝi nur restis side, ĉar ŝi estis tiel laca kaj tedita, ke ŝi ne fortis sin movi.

Kiam ŝi alvenis al la Ekenstedt-a domo, ŝi ĝuste ne humoris konduti prudente kaj dece. Ŝi volus krii aŭ danci aŭ ion frakasi. Tio resanigus al ŝi farton kaj bonhumoron. Jaquette Ekenstedt afabla kaj ĝoja venis al ŝi renkonte, sed ekvidante ŝin, Charlotte tuj ekhavis la senton, ke ŝi mem estas terure malbonvestita, simple kaj malmoderne, kaj antaŭ ĉio, ke ŝiaj ŝuoj iel estas en malordo. Ili estis novaj por la vojaĝo kaj la paroĥa ŝuisto faris sian plejeblon, sed ili klakis, kiam ŝi iris, kaj ili odoris je ledo. Jaquette kondukis ŝin tra pluraj, belaj ĉambroj al sinjorino Ekenstedt, kaj kiam Charlotte iris tra la apartamento kaj ekvidis la pargetojn, la grandajn spegulojn kaj la belajn panelojn super la pordoj, ŝi opiniis ĉion perdita. En ĉi tiu domo oni neniam povos akcepti sin kiel bofilino, tion ili komprenis. Estis la plej granda stultaĵo, ke ili iris tien ĉi. Kiam Charlotte envenis al la sinjorino, ja neniel cedis ŝia impreso, ke ŝi faris falsan paŝon. Sinjorino Ekenstedt sidis apud la fenestro en arkforma apogseĝo legante francan libron. Ekvidante Charlotte, ŝi diris kelkajn vortojn france. Ŝi estis tiel enprofundiĝinta en la legado, ke ŝi mem eĉ ne rimarkis tion. Kaj Charlotte komprenis, kion ŝi diris, sed tio incitis ŝin, ke la moŝta sinjorino kvazaŭ provis eltrovi ŝiajn lingvosciojn, kaj ŝi respondis en la plej vulgara vermlanda idiomo. Ŝi ne parolis tian dialekton, kiu estas kutima inter altklasaj personoj, kaj ja estas tre facile kompreneble, ke ŝi parolis la lingvon de la servistoj kaj de la vilaĝanoj, kiu estas io tute alia.

La moŝta sinjorino iom levis la brovojn kaj ŝajnis tre amuzita, kaj Charlotte daŭrigis kaj montris sian mirigan vermlandan lingvoscion. Ĉar ŝi ne povis krii aŭ danci aŭ ion frakasi, estis konsolo paroli vermlandlingve. Ĉi tiu ludo ja tamen estis perdita, sed almenaŭ ŝi montros al ĉi tiuj moŝtaj homoj, ke ŝi ne volas ŝajnigi sin pli bona ol ŝi estas, por flatakiri favoron ĉe ili.

Nun Charlotte venis tiel malfrue, ke la aliaj jam vespermanĝis, kaj post mallonga tempo la sinjorino diris al Jaquette, ke ŝi konduku sian amikinon en la mangoĉambron, ke ŝi povu iom vespermanĝi.

Kaj per tio estis fino de tiu tago.

La posta tago estis dimanĉo, kaj tuj kiam la matenmanĝo estis finita, oni devis iri en la preĝejon kaj aŭskulti la predikon de la ĉefpreposto Sjöborg. La diservo daŭris du horojn kaj duonan, kaj kiam ĝi estis finita, la kolonelo kaj lia edzino, Jaquette kaj Charlotte sufiĉe longan tempon promenadis sur la placo de Karlstad. Ili renkontis multajn konatojn de gesinjoroj Ekenstedt, kaj kelkaj sinjoroj aliris kaj faris akompanon kun ili. Sed ili iris apud la sinjorino kaj interparolis nur kun ŝi, por Jaquette kaj Charlotte ili havis nek vortojn nek rigardon.

Post la promenado Charlotte iris kun la aliaj returne al la Ekenstedt-a hejmo por familia tagmanĝo en akompano kun la familioj de l' ĉefpreposto kaj de la urba konsilano, kun la fratoj Stake kaj Eva Ekenstedt kun sia leŭtenanto.


Dum la tagmanĝo sinjorino Ekenstedt faris delikatan kaj intelektan konversacion kun la ĉefpreposto kaj la urba konsilano. Eva kaj Jaquette diris neniun vorton, kaj ankaŭ Charlotte silentis, ĉar ŝi povis kompreni, ke estas kutimo en ĉi tiu domo, ke la junaj homoj devas silenti. Sed dum la tuta tagmanĝo ŝi nur deziregis esti for de tie. Ŝi embuske atendis okazon — oni povus diri — por montri alia gepatroj de Karl-Artur, ke ŝi konscias, ke ili tute ne konvenas fariĝi ilia bofilino. Ŝi komprenis, ke ne sufiĉas la vermlanda lingvaĉo, ŝi devas apliki ion pli efikan kaj decidigan.

Post tia vojaĝo kaj tia prediko kaj tia promenado kaj tia tagmanĝo ja estas necese, ke ŝi komprenigu, ke nun ŝi ne volas plu partopreni.

Unu el la bonegaj, bonedukitaj lakeinoj, kiuj servis ĉe la tablo, ĉirkaŭportis pladon kun framboj, kaj Charlotte surtelerigis al ŝi, ŝi kiel ĉiuj aliaj. Poste ŝi etendis la manon por sukerujo, kiu staris proksime, kaj komencis sukeradi la berojn.

Charlotte havis nenian suspekton, ke ŝi prenis pli da sukero ol kiom povus esti necese. Tiam Jaquette rapide flustris al ŝi en la orelon: "Ne prenu tiel multe da sukero. Tio ne plaĉas al patrino." Charlotte ja sciis, ke multaj maljunaj homoj opinias, ke estas peka lukso sukeradi la manĝajon. Hejme en Korskyrka ŝi apenaŭ povis tuŝi sukerŝutilon ne ricevante admonon de la preposto, tial ŝi tute ne estis surprizita. Sed samtempe ŝi vidis rimedon lasi libera tiun ribeleman malicon, kiu bolis en ŝia interno de kiam ŝi forlasis la hejmon. Ŝi fosis profunde en la sukerujon per la ŝutilo kaj sukeradis tiom, ke ŝia telero aspektis kiel neĝamaso.


Ĉirkaŭ la tablo ekregis mirinda silento. Ĉiuj ja komprenis, ke tio ne povos bone finiĝi. Ankaŭ ne daŭris longe, ke la sinjorino faris admoneton.

"Ili devas havi tre acidajn frambojn en Korskyrka. Jen ĉe ni ili ne estas tiel danĝeraj. Mi apenaŭ kredas, ke estas necese pli da sukero."

Sed Charlotte daŭrigis la sukeradon. Samtempe ŝi diris al si mem: "Se mi daŭrigas la sukeradon, mi ne ricevos Karl-Artur, kaj fariĝos por eterne malfeliĉa, sed tamen mi devas sukeradi."

La sinjorino iom levis la ŝultrojn kaj turnis ŝin al la ĉefpreposto por daŭrigi la interparolon. Estis evidente, ke ŝi ne volis uzi pli severajn rimedojn.

Sed nun la kolonelo provis helpi al sia edzino.

"Vi tute malbonigas la guston de la beroj, kara fraŭlino Charlotte."

Apenaŭ li elparolis la vortojn, kiam Charlotte formetis la ŝutilon. Anstataŭe ŝi kaptis la sukerujon per ambaŭ manoj kaj ŝutis ĝian tutan enhavon sur la teleron.

Post tio ŝi remetis la sukerujon sur la tablon kaj enmetis la ŝutilon. Poste ŝi ordigis al si sur la seĝo kaj fikse rigardis rekte al la kunmanĝantoj, preta elporti la ventegon.

"Jaquette", la kolonelo diris, "eble vi volas kunpreni vian amikinon en vian ĉambron!"

Sed lia edzino evitige levis la manon.

"Ne, tute ne," ŝi diris, "ne tiamaniere".

Ŝi sidis silente kelkajn momentojn kvazaŭ por pripensi kion diri. Tiam ŝi ekhavis gajan brileton en siaj dolĉaj okuloj kaj komencis paroli. Sed ŝi turnis sin ne al Charlotte sed al la ĉefpreposto.

"Ĉu vi aŭdis, kuzo, kiel okazis, kiam mia onklino Clementine edziniĝis al grafo Cronfeldt? La patroj de ambaŭ flankoj renkontiĝis en la parlamento en Stockholm kaj interkonsentis pri la geedziĝo, sed kiam ĉio estis finita kaj glatigita inter ili, la juna grafo kompreniĝis, ke li volas almenaŭ vidi sian estontan edzinon, antaŭ kiam li konsentos la aferon. Sed onklino Clementine sidis hejme en Hedeby, kaj ĉar tio kaŭzus sensacion, se oni subite venigus ŝin al Stockholm, oni do decidis, ke la grafo iru al la paraĥo Bro por rigardi ŝin en la preĝejo. Nu, kara kuzo, mia onklino Clementine neniel kontraŭstaris edziniĝon al juna, bela grafo, sed ŝi sciiĝis, ke li venos en la preĝejon por rigardi ŝin, kaj ne plaĉis al ŝi esti ekspozita en tia maniero. Plej volonte ŝi volus tute ne iri al la preĝejo tiun dimanĉon, sed en tiu tempo tute ne povis okazi, ke infanoj ribelas kontraŭ tio, kion decidis la gepatroj. Ŝi devis fari sin tiel bela, kiel ŝi nur povis, kaj sidigi sin en la Löwensköld'a benko, por ke grafo Cronfeldt kaj unu amiko lia povu ekzameni ŝin. Sed kuzo, ĉu vi scias, kion ŝi faris? Jes, kiam la kantoro ekkantis la himnon, ŝi komencis kanti per laŭta voĉo sed tute false. Kaj tion ŝi daŭrigis dum himno post himno, ĝis la diservo estis finita. Kiam ŝi poste elvenis ekster la preĝejon, tie staris grafo Cronfeldt kaj riverencis al ŝi. 'Mi devas peti vian moŝtan pardonon', li diris, 'mi nun komprenas, ke iu fraŭlino Löwensköld ne povas lasi rigardi sin kiel ĉevalo en foiro. Kun tio li foriris por tiu fojo, kuzo, sed li revenis kaj konatiĝis kun la juna fraŭlino en ŝia hejmo en Hedeby, kaj ili edziĝis, kaj certe ili ankaŭ fariĝis feliĉaj. Jes, kuzo, vi eble aŭdis tiun rakonton antaŭe."

"Ho jes, sed ne tiel bone rakontitan," diris la ĉefpreposto kaj komprenis nenion.

Sed kiu komprenis, tiu estis Charlotte. Ŝi sidis tie plena de grandaj esperoj kaj nur glutis per la okuloj la rakontintinon. La sinjorino rigradis al ŝi, ridetis iom, kaj denove ŝi turnis sin al la ĉefpreposto.

"Kiel vi vidas, kuzo, hodiaŭ juna fraŭlino sidas kun ni ĉe la tablo. Kaj ŝi venis, por ke mi kaj mia edzo ekzamenu ŝin kaj vidu, ĉu ŝi taŭgas kiel edzino al Karl-Artur. Sed la juna fraŭlino, kuzo, ŝi estas Löwensköld'ano el la ĝusta speco, kaj al ŝi ne plaĉas, esti ekspozita. Kaj mi asertas al vi, kuzo, ke de kiam ŝi alvenis tien ĉi hieraŭ vespere, ŝi penadis false kanti tute kiel onklino Clementine. Kaj nun mi faras kiel grafo Cronfeldt, kuzo, mi petas ŝian moŝtan pardonon kaj diras, ke mi komprenas, ke iu fraŭlino Löwensköld ne volas lasi rigardi sin kiel ĉevalo en foiro."

En la sama momento ŝi ekstaris kaj etendis la brakojn, kaj Charlotte sin ĵetis al ŝi sur la kolon kaj kisis ŝin kaj ploris pro feliĉo kaj admiro kaj dankemo.


Загрузка...