Julio Baghy:

MIGRANTA PLUMO

(teatraĵoj, noveletoj, poemoj)


Eldono de Hungarlanda Esperanto Societo

Kaj

Ludoviko Kókai

IV., Kamermayer Károly-u. 3.

BUDAPEST, 1929


AL KAVALIROJ DE LA PACO

Kavaliroj de l' Tutmonda Paco,

kun kora soleno salutas mi vin!

Superombru vin transtera graco

en nobla labor' de komenco ĝis fin'!

Vana preĝo de l' senpatraj buŝoj,

vidvina funebro, patrina dolor',

muta veo el sub tombaj pluŝoj

de fratoj murditaj nun ŝvebas al kor'...

Ho, aŭskultu la martiran psalmon!

Tre orfe ĝi ploras en bruo de l' mond'.

Ĝi inspiru vin por planti palmon

de l' paco tutmonda kaj bela estont'!


Kavaliroj de l' Tutmonda Paco,

jam nun fantomadas la nova milit':

antaŭ pacaj sojloj la minaco

jen skuas la pugnojn kun venĝo kaj spit'.

Por kanonoj la patrinoj naskas

kaj oni edukas la filojn por mort',

nun ankoraŭ la malic' sin maskas,

sed baldaŭ la vivon sufokos perfort'.

Monstraj manoj kirlas la vivmaron,

preparas abismojn sub la ondokrest';

fora fulm' avertas la Homaron

pri nova tajfuno, pri sanga tempest'.


Kavaliroj de l' Tutmonda Paco,

kirasu la koron per firma konkord'!

De l' kabana budo ĝis palaco

per agoj homamaj prediku pri l' ord'!

La cikatrojn de l' militaj vundoj

kuracu per brava kaj nobla sinten',

vian ligon en la koraj vundoj

sigelu konsento kun frata manprem'!

Via celo estu — festpreparo,

ne por la moment', sed por longa jarcent',

kiam vin benante la Homaro

festenos la Pacon en Nova Sent'.

FEODOR NIKOLAEVIĈ FELŜOV

Neĝas... Mi fermas la okulojn kaj rememoras. Epizodo de la estinteco reviviĝas kaj delonge mortintaj sonoj vibras.

*

Neĝas... La ligna trotuaro de tatara urbeto plendas sub miaj paŝoj: kni... kni... Malantaŭ mi frapoj de pezaj botoj klakas: knat... knat... knat... En la larĝa strato duope ni marŝas: mi kaj mia rusa gardisto. Nun ni turnas nin en apudan straton: Alta, brikmura konstruaĵo kontrastas inter la lignodometoj. Jen la ,,Narodni Dom" (Popoldomo). Antaŭ ĝi kelkaj viroj, vestitaj en dikaj peltoj kaj felaj ĉapoj, staras laŭte diskutante. De malproksime ili ŝajnas ursoj. La pelto kaj ĉapo kaŝas la homan staturon. Unu el ili, larĝŝultra kaj korpulenta, haltigas mian gardiston.

— He, kien?!

— Al enterigo — respondas la sovaĝaspekta soldato kaj lia voĉo perfidas lin. Bonkora ŝafo en felo de lupo.

— Kiun oni enterigas? — kompate scivolas la fremdulo.

— La filon de kapitano Felŝov.

— Nu, kaj la militkaptilo?... Ĉu li devos enterigi lin?

— Jes!

La respondo surprizas lin. Balancante la kapon li rigardas min kaj poste turnas sin kun duba mieno al la gardisto.

— Ĉu li estas pastro? Hm... li ne aspektas tiel.

— Ne! Vere mi ne scias... eble... Oni diras, ke li estas la amiko de la mortino.

— Hm, povas esti... Li havas honestan vizaĝon...

Mi sentas sur mi la respektoplenan rigardon de la scivolema viro.

Mia gardisto ekiras. Ni paŝadas plu. Post kelkminuta marŝado ni estas alvenintaj al lignodomo. Mia koro kunpremiĝas. En la okuloj tremas retenitaj larmoj... Funebra silento... Oni kondukas min en la ĉambron de la katafalko. La antaŭa ceremonio jam estas finita. Oni atendis sole min... Kial?

La funebrantoj lasas vojon al mi. Ilia rigardo esprimas scivolon, emocion, kompaton. Post momento mi ekvidas mian amikon, mian unuan rusan lerninton sur la katafalko. Junulo, preskaŭ infano, apenaŭ deksepjara. Kvazaŭ li estus dormanta... La emocio sufokadas mian gorĝon. La haltigita ploro tordas mian bruston. Ah, kiel dolore estas vidi tiun vizaĝon, sur kiu antaŭ nelonge purpuris la entuziasmo. Nun ĝi aspektas rigide vaksflava. En la okuloj estingiĝis la fajro de l' animo, kies briladon multfoje mi admiris. Nun kovras ĝin cindrogrizaj palpebroj.

Kial oni venigis min ĉi tien?

Funebrorompita patro proksimiĝas al mi. La patro, kies bonvola gastamo ofte faciligis por mi la turmentajn horojn de la militkaptiteco. Li estas soldato en vera senco de la vorto kaj homo, kies koro tamen estis ĉiam komprenanta la suferantojn. Jam du filojn li perdis en la milito. Nun la lastan, la solan esperon forrabis de li la morto.

Li staras antaŭ mi kaj mi ne trovas vortojn por konsoli lin. La sincera doloro estas muta; ĝia larmo fluas al la koro... Li etendas manon kaj kun singulte tremanta voĉo parolas.

— Li volis... Tio ĉi estis lia lasta deziro, ke vi... ke vi parolu kelkajn vortojn esperante ĉe la katafalko...

Li ne povas paroli plu kaj senvorte montras al la mortinto. Nur nun mi rimarkas, ke sub la kunmetitaj manoj, sur la brusto kuŝas gramatika libreto kaj eta verda flago.

— Jen liaj revo kaj sanktaĵoj — ekĝemas la patro. — Li volis forporti ilin... por instrui li iras pri paco kaj amo al la transtera mondo...

Miaj tempioj freneze pulsas. Kia stranga kaj dolora deziro!... La larmoj silente ruliĝas sur miaj vangoj.

— Komencu sinjoro! — unu el la funebrantoj flustras al mi.

Ne! Neeble! Eĉ unu vorton mi ne povas elparoli nun. Mia lango preskaŭ seke algluiĝas al la palato. Por reteni la laŭtan ekploregon mi forte kunpremas la lipojn, eĉ la dentoj grincas... La funebro, la korŝira situacio, la ploranta patro antaŭ mi kaj malantaŭe la armita gardisto, mia flikita fremdlanda uniformo, la solena atendado de la ĉeestantoj, ĉio... ĉio katenas min. Mi ne estas plu suvereno de mia volo. Miaj larmoj pli elokvente interpretas la sentojn ol kia ajn oratoraĵo. Mian animon okupas la donaco de la mortinto: firma kredo pri pli bela estonteco de la homaro. En mia koro ekbrulas neestingebla fajro: konvinkiĝo pri triumfo de la ideo, viviganta nian lingvon. Mi sentas, ke mia memo trovis celon en la vivo: esti batalanto de movado, celanta reciprokan komprenon kaj mondpacon.

La emocio venkas min kaj apenaŭ mi povas paroli solan vorton:

— Adiaŭ... Adiaŭ!...

*

Mi malfermas la okulojn. La bildoj de la pasinteco malaperas. Nur la rememoroj fabelas en mia animo pri mia iama amiketo kaj unua rusa lerninto Feodoro Nikolaeviĉ Felŝov.

Nun ŝajnas al mi, kvazaŭ li estus ŝtelinta sin en mian ĉambron kaj flustrus al mi per la neĝado silenta... Ho, la neĝo!... Ĝi ofte rakontas al mi malgajajn historiojn...


PRINTEMPA KANTO

Radioj ludas sur la bordo...

Ho, kara, kuru kun mi for do

el ombra nest' al brila blu'

en suna varmo flirti plu!

Miloble eĥas rido nia,

ĉar majan himnon trilas ni ja.

Agordas kordojn kisa am':

la kantrikolto venis jam!

Printempa sent' en suna vindo

al korlulilo vokas nin do

kaj dolĉe flustras la promes':

post spita ne la ama jes.

Sopir' la lipojn igas kisi,

en kisobrul' forgesi pri si

kaj dronas en ekstaza ced'

protesta vort': la pruda sed.

La suna bril' atendas, vidu!

Amata, venu, vivu ni du

en kisa varmo de l' aŭror'

ĝis la printemp' ne pasis for!

SAMUMO

Dramo en la dezerto

PERSONOJ:

Thomas Hawkins, kvindekjara, krudtrajta anglo.

Mary, lia edzino, apenaŭ dudekjara, incite bela virino. Pasia konduto, sangvinaj gestoj.

Robby Holmes, dudekkvinjara pentroartisto, vera modelo de la vira beleco. Revema, hezitema.

Abu Firas, kvardek- kvardekkvinjara araba karavangvidanto. Oleobruna vizaĝo, densa nigra barbo kaj longaj lipharoj, en kiuj kelkloke ekbrilas jam arĝentaj fadenoj. Trankvilaj gestoj kaj parolmaniero. El la multkoloraj ĉifonoj de lia eluzita vestaĵo kelkloke ekbrunas la bronzo de lia nuda korpo.

Jeffa, dudekjara felaha knabino, bela tipo de la aŭtoĥtona raso. Fajraj okuloj, ebona harligo pendanta ĝis la genuoj, vigle alternanta mieno, sed silenta, humile submetiĝanta konduto. Sian kolon ornamas vitroperla kolĉeno kaj sur la manartikoj kaj maleoloj estas braceletoj el kupro.

Mehmed felaho, juna, sed monstrovizaĝa kaj kripla muzikisto.

SCENEJO

Oazo en la dezerto. La fonon regas la kolosa figuro de la Sfinkso, kies malhelaj konturoj akre kontrastas al la violkolora horizonto. Dekstre kaj maldekstre de la Sfinkso perspektive kuŝas pli malpli grandaj ŝtonoj, iam apartenantaj al la grandioza konstruaĵo. Dekstre, en la malantaŭo de la scenejo staras tendo kaj ankaŭ maldekstre estas videbla la enireja parto de alia tendo. Antaŭ la Sfinkso, inter la ŝtonoj, brulas fajro, kies flamo jen , ekflagras, jen ŝajnas morti, kaj tiam lumas nur la kolerruĝa ardaĵo. Antaŭ la maldekstra tendo estas pentrista stablo, sur kiu iom ultramoderna pentraĵo figuras la ekzotikan vesperiĝon en la dezerto. Kelkloke palmoj kaj tropikaj vegetaĵoj rompas la unutonecon.

En la momento de l' kurtenleviĝo Robby kun paletro kaj penikoj staras antaŭ sia stablo kaj pentras. Jeffa, kiu modele pozas por li, staras sur alta ŝtono inter la sfinkso kaj la fajro. Mehmed kaŭras ĉe la fajro kaj atente observas ladkestetojn, kelkloke truitajn, en kiuj estas fermitaj serpentoj, necesaj al la dancado. Abu Firas sidas sur ŝtono apud Robby.

UNUA SCENO

Robby, Abu Firas, Jeffa, Mehmed

Abu Firas (daŭrigante rakonton, parolas fabelmaniere): Kaj ŝi veante kuregis en la nigra nokto. Kun ŝiaj flirtantaj haroj ludis la vento zumanta super la Nilo. Ŝi kuris for freneze...

Robby (kun vekiĝinta intereso): Kien ŝi kuris?

Abu: Neniu scias. Neniam ŝi revenis.

Jeffa (reveme kun timtremo en la voĉo): Kaj la blankvizaĝa Sinjoro?

Abu: La sinjoro priploris ŝin kaj poste forgesis la tutan aventuron. La blankvizaĝa sinjoro facile forgesas, ĉar en korĉagreno li faligas larmojn...

Jeffa: La felaho larmas sangon, la sangon de sia koro kaj pereas en sia doloro.

Robby:Vi, tropikaj homoj, povas ami tre... tre...

Jeffa: Tre!

(Momenta paŭzo, dum kiu Robby embarasite silentas.)

Robby: Verŝajne ŝia beleco estis eksterordinara.

Abu: Sinjoro, ĉu vi aŭdis jam ion pri la sklavino Moabia, kiun la granda faraono levis al si sur la tronon, ĉar ŝiaj ardaj okuloj ensorĉis lin kaj poste li mem, per propra mano, elpikis tiujn ĉi okulojn?

Robby: Kial?

Abu: Ĉar ili neniam larmis. Ŝi ne povis plori kaj ŝiaj okuloj sorĉvenenis, frenezigis tiujn, kiujn ŝia rigardo postsekvis.

Robby: Ŝiaj okuloj similis al tiuj de Jeffa.

Jeffa (kun rezigna simpleco): Sinjoro, miaj okuloj neniun sorĉvenenas.

Abu: La okuloj de Jeffa esprimas rezignon kaj humilecon. En la okuloj de Moabia flamis la falsa brilo de memamo kaj senkoreco.

Robby (ridante): Tiaj okuloj ekzistas nur en la fabeloj.

Abu: Ne kredu tion! Mi konas similajn al la okuloj de Moabia. Ankaŭ vi konas ilin, ĉar vi jam estas katenita de ili.

Robby (kun ŝajnigita miro): Hm! Kion vi diras! (subite al Jeffa) Hodiaŭ mi ne pentros plu. Jam sufiĉas. Vi estas laca.

Jeffa: Mi ne laciĝis.

Robby: Sed jes! Pli ol unu horon vi staras en la sama pozo.

Jeffa: Mi ne estas laca.

Robby: Por la hodiaŭa tago jam sufiĉas... morgaŭ ni daŭrigos... ankaŭ la lumefektoj jam ne taŭgas. Vi povas foriri.

Jeffa (kun longa dolora rigardo): Laŭ via volo, sinjoro. (Forlasinte sian lokon ŝi ekkaŭras apud Mehmed.)

Robby: (distrite pakas siajn penikojn.)

Abu: Ĉu vi volas, ke mi rakontu?

Robby (kvazaŭ maŝine): Rakontu!

Abu (post iom da medito): Mi ne rakontos, ĉar... via animo nun ne estas ĉe vi.

Robby: Stranga vi estas, maljunulo.

Abu: Sinjoro; gardu vin kontraŭ virino, kiu ne havas larmojn, ĉar la koron de ŝakalo ŝi portas en la sino.

Robby: Kial vi diras tion al mi?

Abu: Mi konas virinon, kiu volas avide la ĉirkaŭprenon de viaj brakoj, la kison de viaj lipoj, la sangon...

Robby: Pri kiu vi parolas?

Abu: Nur unu blankulinon mi konas en la karavano.

Robby: Mary Hawkins?...

Abu: La edzino de la scienculo.

Robby: Eh! kia ideo! Ŝi estas ja virino edziniĝinta.

Abu: Des pli danĝera ŝi estas, ĉar la virgulino post la unua rifuzo honteme retiras sin, sed la virino, kiu konas jam la guston de la kiso, fariĝas ĉiam pli perforta.

Robby: Vi fantazias.

Abu: Vi blankuloj, dorlotas la pekon, ĝis kiam ĝi flatas vian vantecon.

Robby: Abu Firas, vi volas pentri la diablon pli nigra ol ĝi estas.

Abu (kun trankvila voĉo): Ne ekzistas pli nigra ol la blanka diablo.

Robby: (kun nerva gesto turnas sin for de li kaj rigardas longe kaj melankolie antaŭ sin.)

Mehmed (scivole rigardas tra la truoj en la ladkesteton, kiun li tenas en siaj manoj): Oni devus elŝiri ĝiajn venendentojn.

Jeffa: Estas ankoraŭ tempo.

Mehmed: Ĝi povus ekmordi iun.

Jeffa: Vene... iun...

Mehmed: Rigardu! Ĝiaj okuloj brilas ĝuste kiel la viaj...

Jeffa: Kiel la miaj...

Mehmed: Jen, jen, rigardu, tiel gracie ĝi klinas sin tien kaj reen, kiel vi dum la dancado.

Jeffa: Kiel mi dum la dancado... (subite) Mehmed! Lasu ĝiajn venendentojn.

Mehmed: Ĉu vere vi deziras? Ĝi povos ekmordi iun.

Jeffa: Jes! (emfaze) Ĝi ekmordos iun. (Ŝi rigardas tra la truo.)

Abu: Pardonu min, sinjoro! Mi ne volis ofendi vin per mia instruo kaj eĉ unu vorton mi ne estus dirinta, se mi ne konus vin. Via animo estas pli blanka ol la ebura korpo de tiu virino kaj tamen, estas ja skribite, ke malforte kontraŭstaras tiu, kiu mem deziras la pekon.

Robby: Ĉu vi konas min?

Abu: Mi konas vin kaj ankaŭ mian rason.

Robby: Mi ne komprenas vin.

Abu: Se en la dezerto kreskis ruĝa flora, tiun elŝiri povas nur la samumo.

Robby: Pri kiu vi parolas?

Abu: Pri Jeffa.

Robby: Ĉu ŝi diris ion al vi?

Abu: Kiu amas, tiu silentas kaj ŝi amas vin, ĉar vi estas la unua viro, kiu ekvidis la homon en ŝi. Ĉu vi scias kion signifas ĉe ni ,,homo"? Homon vidi en ni kaj ne la ŝarĝbestojn de la dezerto kaj ekzotikajn ĉifonojn. Ne, tion vi ne povus kompreni, kiel ajn mi klarigus al vi, ĉar vi ĉiuj estas ,,homoj", almenaŭ vi nomas vin tiel kaj tamen vi estas la unua, kiu ne pro kompato akceptis nin egalaj al vi. Ne monon, sed vian koron vi etendis al ni kaj tial ni amas vin kaj tial amas vin ankaŭ Jeffa.

Robby: Kaj tamen...

Abu: Kaj tamen vi iras preter la diamanto, kuŝanta antaŭ vi sur la vojo. Mi scias, ke estas proksime la tempo, kiam la ekdeziro kaptos vin.

Robby: Ĉu gardi aŭ tenti vi volas min?

Abu: Nur averti, ĉar la tento mem alvenos baldaŭ...

(Ekstere eksonas longa arĝenta ridado de Mary Hawkins: ,,Robby! Robby!)

Abu: Ĝi jam etendas siajn flugilojn. Estu singarda! Tiu ĉi virino ne havas larmojn kaj ŝiaj okuloj similas al tiuj de Moabia.

(Ekstere ĉiam plifortiĝas la voĉo de Mary: ,,Neniam similan! Neniam! Robby!")

Robby: Ĉu vi aŭdas tiun ĉi sonoran ridadon? Kiu tiel kore povas ridi, tiu ne povas esti malbona.

Abu: La virĉevalo de la sultano havas arĝentan sonorilon, sed la kupra sonorilo de la bredĉevalino supersonas ĝin.

DUA SCENO

Robby, Abu, Jeffa, Mehmed kaj Mary.

Mary (venas rapide el la maldekstra flanko): Robby! Ĉi tion mi nepre devas rakonti al vi. Vere ridige... Vi povas bedaŭri, ke vi ne vidis.

Robby: Kio okazis?

Mary: Novaj vojaĝantoj alvenis: viro kaj virino. Migrantaj komediantoj sur kamelo. La virino facile saltis de ĝia dorso, sed la viro... (ridante) se vi estus vidinta. Robby! Li mallerte saltis kaj sterniĝis sur la tero kiel rano kaj kvakis, kvakaĉis. Hahaha! Kun tiel komikaj gestoj li palpadis sian sangantan piedon kaj tiel beste kvakadis, ke mi ne povis reteni mian ridon kaj mi ridis kaj ridis kaj...

Robby: (kun muta trompiĝo rigardas al Abu.)

Abu (post momenta paŭzo): Kiu falas de revalo, tiu bezonas flegadon, sed tiu, kiun la kamelo ĵetis de sia dorso, bezonas tombon.

Mary: Preskaŭ trafe!

Abu: La proverboj de arabo ne tion koncernas, kion li vidas, sed tion, kion li pensas.

Mary: Mi ne komprenas vin.

Abu: La sinjoro komprenis min. (Li iras al la fajro, kie Jeffa kaj Mehmed kaŭras.)

(Paŭzo, dum kiu Abu rakontas la okazintaĵon per mallaŭta voĉo. Jeffa tuj leviĝas kaj tiras post si Mehmedon. Ili ambaŭ foriras al tiu direkto, de kie venis antaŭe Mary. Robby meditante rigardas antaŭ sin kaj Mary, kiun incitas lia silento, nerve ekridetas.)

Mary: Vere estis komike... tre komike... kaj li tiel kvakaĉis... mi devis rideti!... kaj... Se vi estus vidinta tion... se vi...

Robby: (ekscitite rigardas ŝin, sed ne respondas.)

Mary (embarasite): Sed estis vere komike, kiam li kiel la rano... (Subite ŝi ŝanĝas la tonon.) Kial vi rigardas min kun tia stranga mieno?

Robby: (ne respondas.)

Mary: Vi estas prava. La tuta afero ne estas tiel komika... kontraŭe. Ĝi estas iom malgaja... Kial vi rigardas min tiel penetre?

Robby: Mi rigardas ne vin, sed vian animon.

Mary: Kaj vi trovas ĝin malbela. Vi juĝas min senkora, kruela...

Robby: Ne! Vi havas koron, sed vi portas ĝin ne en la brusto, sed sur viaj lipoj, en viaj okuloj. Ĝi vibras tie, sur via ebura korpo kaj fariĝas avida sopiro, ekdeziro.

Mary (konsternite): Robby, vi estas tre stranga hodiaŭ.

Robby (ekscitite): Kial vi mensogis?

Mary: Mi?

Robby: Kial vi mensogis?

Mary: Ĉu mi mensogis? (Ekridante.) Kio estas al vi?

Robby: Jes! Vi mensogis. Mi sentas, eĉ mi scias, ke vi venis ne por rakonti ian absurdaĵon, sed...

Mary (kun aŭdaca koketeco rigardas al la okuloj de Robby): Sed?

Robby: Sed vi volas daŭrigi la komencitan ludon. Kion vi deziras de mi? Enuo vin kaptis kaj vi serĉas ludilon.

Mary (prenas liajn manojn kaj kun pasia flustro): Kaj se ne tiel estas, se mi serĉas ne sole ludilon, sed...

Robby: Sed?

Mary (ekridas): Kiel komike vi povas demandi?

Robby (ofendite turnas sin al la fajro kaj faras kelkajn paŝojn al Abu).

Mehmed (venas de maldekstre): Abu! La sorĉo kaptis la ŝarĝbestojn. Ili estas maltrankvilaj, furioze hufofrapadas la sablon.

Abu: Ĉu ankaŭ la niaj?

Mehmed: Jes!

Abu: Tuj mi rigardos. (Li foriras kun Mehmed.)

TRIA SCENO

Robby kaj Mary.

Robby (iras al la fajro kaj metas sur ĝin kelkajn branĉetojn).

Mary (serioze): Robby!... Robby! Robby (turnas sin al ŝi): Sinjorino!

Mary: Ĉu vi koleras min? Mi promesas pliboniĝon. Jes! Vere! Robby, kara Robby! (Por peto ŝi kunmetas la manojn.) Ne koleru! Mi pliboniĝos.

Robby: Vi estas tre infana, sinjorino.

Mary (kuras al li kaj flate premas sin al li): Robby, mi konfesas, ke mi mensogis. Mi konfesas, ke mi venis nur por vidi vin kaj esti ĉe vi. Ĉu tio ne sufiĉas al vi... Ĉu tio ne sufiĉas al... ci?...

Robby (kvazaŭ tremante pro ekscito): Mary! Ne, ne, ne... tio ne estas permesata... ne decas... Pripensu, Mary, mi ne volas, ke mi... ke vi vian edzon...

Mary (sian vizaĝon alproksimigas al la lia): Vian buŝon... vian varman buŝon... nur unufoje...

Robby: Mary! (Li turnas sin for de ŝi.)

Mary (ekridas): Hahaha! Kaj vi serioze kredis min? Hahaĥa!

Robby (krude ekkaptas ŝian manon kaj forte ekpremas ĝin.)

Mary (ekkrietas pro la doloro, sed post momento ŝi provoke rigardas lin): Nu?... Kial vi ne batas min? Mi atendas ja tion. Kial vi ne batas min?

Robby (rekonsciiĝante lasas forgliti ŝian manon el la sia): Frenezaĵo! Pardonu min, sinjorino. Mi estis tre vulgara. (Li iras antaŭen, sed post momento li denove turnas sin al ŝi kaj en lia voĉo kvazaŭ vibras la malespero.) Ne! Tion mi ne povas toleri plu! Depost longaj semajnoj vi faras kun mi tiun kruelan ludon. Ĉu vi volas min turmenti kaj detrui ĉion belan, kiu restis en mia animo kaj poste ridi, ridegi senkore kaj piedpremi min en la koton?

Mary: Ne!

Robby: Ĉu vi vokis mortigi mian kredon kaj forpeli min el la vivo?

Mary: Ne!

Robby: Aŭ vi volas pereigi vin mem?

Mary: Jes!

Robby: Freneze, tute freneze! Per unu salto fali ĝis la nivelo de prahomo...

Mary: Sed vivi, Robby, vivi!

Robby: Mary, vi eraras. Tio ĉi estas la morto mem.

Mary: Sed tiu ĉi morto naskas novan vivon. Ĉesigi ĉiun rilaton kun la pasinto, ĝui la vivon kaj akcepti ĉion, kion ĝi proponas. Virino mi volas esti kaj sole virino, kaj forskui de mi la ĉifonojn, kiujn la socio metis sur min kaj sinforgese alpremi min al la viro, kiel la ino de la dezerto al la sia. Vivi mi volas por la vivo, por la nuda realeco, por la amo kaj sole por tio!

Robby: Mary, vi ne konscias pri via parolo Vi estas sklavo de memfaritaj impresoj. Ĉion ĉi diri kaj pensi igas vin la enuo, la manko de tiu medio, kiu nun estas malproksime post vi en la forlasita kulturmondo. La observado de tiuj ĉi duonsovaĝaj homoj, la tro libera vivmaniero de la sudo tuŝis venene vian animon.

Mary: Ne, Robby! Ne! Tio ĉi estas veo de mia animo, ĉenskuado de mia vendita korpo kaj helpkrio, helpkrio! Robby, vi povus kompreni min, sed vi ne volas kompreni. Vi amas min... jes, vi amas min...

Robby: (sidiĝas sur ŝtono antaŭ sia tendo. Post iom da medito): Ne, sinjorino! Kion mi sentas kaj kion vi vidas en miaj okuloj, tio estas io alia... tio estas la...

Mary: La sopiro je amo.

Robby: Ne, sed doloro pri la superrego de blindaj pasioj...

Mary: Eh, vi ne havas koron.

Robby: Mi havas, sed, ĝi volas flugi per la flugiloj de l' spirito. Ĝi ne volas esti ligita al la profana realeco de l' karno. Ĝi volas rifuĝi al la ĉasta mondo de la artoj. La vivo estas tiel malpura, ke estas honte oferi al ĝi ankaŭ la koron. Forflugi al la transtera mondo, luligi nin per nekonataj, majeste misteraj sonoj por forgesi pri la tero, al kiu ni estas katenitaj. Jen la potenco de la arto, kaj ĝia beleco!

Mary: Vi ne estas prava, Robby. La arto estas la spegulo de la vivo. La vivo estas la sola belo, el kiu ni povas ĉerpi la belon. La artisto do devas koni la plezurojn de la vivo, se li ne volas fari nur palajn siluetojn. Kaj se la grandaj pasioj estas nekonataj al li, li devas senti almenaŭ la varmon de la amo,

Robby: Jes, sed tiu ĉi amo estu pura kiel la leviĝanta suno, pura, radia kaj sankta.

Mary: Ideala amo? infana revado!... Kaj ĉu vi esperas trovi por vi estaĵon, kiu...

Robby (post momenta paŭzo, kvazaŭ trovinte rimedon por savi sin el la potenco de tiu ĉi virino): Jes! Mi trovis ŝin.

Mary (surprizite rigardas lin. Momenton ŝi ne povas paroli kaj embarasite mordetadas la lipojn, sed poste kun la certeco de l' venkonta koketeco ŝi demandas): Ĉu ŝi estas bela?

Robby: (ne respondas.)

Mary (post momento, pli kuraĝe): Ĉu ŝi estas bela?

Robby: Por mi ŝi estas bela.

Mary (triumfe): Do eĉ bela ŝi ne estas... Ĉu mi konas ŝin?

Robby: Jes!

Mary: El Londono?

Robby: Ne!... Felaho!... Mia modelo...

Mary (kun eksplodanta rido): Jeffa! Jeffa! (Subite serioziĝante.) Robby, vi ŝercas. Vi nun mensogis, iom mensogetis. Vi volis hontigi min. (Imitante lin.) Felaho, mia modelo! (Kun altrudita rido.) La ĉifono de la dezerto kiel amkonkurantino... la senkulte vaganta almozpetanta diino... Hahaha!

Robby: Ĝuste vi nomis ŝin, sinjorino! Almozpetanta diino, sed ŝi estas la mia pure, senmakule...

Mary (kun vekiĝanta ekscitiĝo): Eh! ŝi apertenas al tiu, kiu aĉetas ŝin... (Ŝia rido subite ĉesas kaj kolere ekfulmas ŝiaj okuloj.) Ridinde! Mi malamas ŝin.

Robby: Vi malamas ŝin, ĉar ŝian lulilon oni ne balancis en la medio de la supraj dekmiloj. Mary, vi ne konas la amon. Nur la senbridan pasion vi konas, sed ne la silentan piecon de la sento. Lernu plori, se vi volas ami. Se vi lernas rezigni senplende, vi povos diri, ke vi konas la amon. Nun vi povas nur avide deziri, sed ne ami. Vi ekdeziris min por ludilo, ĉar via kavalira gvardio ne ĉeestas kaj nun vi kredigas tion al vi mem, ke vi amas min. Via ofendita vanteco instigas vin por tiu ĉi danĝera ludo. Post kelkaj tagoj vi malamos ankaŭ min, ĉar mi ne ĵetis min surgenue antaŭ vin je via unua rigardo, je via unua provoka rideto, per kiu vi aĉetis vian edzon, la honestan maljunulon, kiu fariĝis por vi nur teda balasto kaj kiun vi nun malamas. Vi, Mary, imagis min tre facila viro. Mi ne amas vin, mi ne povas ami vin ĉar mi devus poste rifuĝi de mi mem... mi...

Mary (kies mieno dum la parolado de Robby esprimis ĉiam pli da vekiĝanta espero, nun triumfe interrompas liajn vortojn): Robby, vi timas min, vi timas la amon, vi timas ĉion, kio rilatas min. Robby, vi mensogis. Vi ne amas tiun knabinon, ŝi estas kaj servas por vi nur kiel modelo...

Robby: Ne! Ne!

Mary: Robby, ci amas min kaj sole min.

Robby: Ne! Ne! Ne!

Mary: (proksimiĝas al li kaj parolas rapide, flustre. Ŝi portas ĉiujn siajn armilojn en la batalon por gajni ĝin.) Jes! Jes! Jes! Mi sentas tion kaj mi mem volas, ke estu tiel. La interna fajro en mi, per la magneta forto de la vero estas pli forta, ol cia bela kaj falsa filozofio pri la vivo, pri la celoj de l' arto...

Robby (malespere): Silentul

Mary: Ne! Nun vi estas sub mia potenco, mi estas la sola suvereno, kiu diktas pri sorto via kaj la mia, ĉar ĉio, kio estas ĉirkaŭ ni, servas min kiel obeema sklavo. La soifa varmego de la sopirsufokaj noktoj, la senlima dezerto, en kiu vi sentas vian perdiĝon kaj kie la soleco vin premas kiel la teruro de l' morto, la amvoka hurlo de la rabbestoj en la nokto, la tropika frenezo de la boligita cerbo — ĉio ĉi pelas vin inter miajn brakojn, ĉio... ĉio deklaras tiun veron, kiun mi havas en mia sino. For la falsan filozofion! For!

Robby (kun vekiĝanta admiro, sed kun malforta kontraŭstaro en la voĉo): Mary!

(Vesperiĝas.)

Mary (neatentante pri liaj vortoj, daŭrigas): Ami kaj nur ami varmege, arde, sinforgese. Serĉi tiun, kiun ni sopiras kaj trovinte lin alkroĉiĝi kun plena sinforgeso. Robby, ni trovis unu la alian. Vi amas min kun la sama tirana pasio, kun kiu mi amas vin. Sed ankoraŭ ligas vin la sociaj mensogaĵoj, la lunatika vagado de la sonĝhomo. Mi vekos vin el tiu ĉi narkoto. Mi vekos vin per sola kiso de mia soifa buŝo... (Ŝi klinas sin tute proksimen al li.)

Robby (kvazaŭ senkonscie): Mary, mi tre... tre... (Jeffa aperas en la fono kaj kun dolora rezigno rigardas ilin.)

Mary: Ne timu la vorton! Diru, diru do, ke vi amas min!

Robby: (mirigite rigardas ŝin kaj per sia rigardo konfesas ĉion.)

Mary (kun singulta histeria ekkrio, en kiu aklamas la triumfo): Fine... fine... vi... la mia. (Subite ŝi ĵetas sin kun arda ĉirkaŭpreno al lia brusto kaj kun volupta mieno ŝi proponas siajn lipojn je kiso)... nur unu kison... nur unu... kara...

Robby (en tiu ĉi momento rimarkas Jeffa, kiu senmove staras ĉe la estingiĝanta fajro. Li perforte kaj krude liberigas sin el ŝiaj premantaj brakoj kaj kvazaŭ korŝire krias): Jeffa! Jeffa!

KVARA SCENO

Robby, Mary, Jeffa, poste Hawkins kaj Abu.

Mary: (en la unuaj momentoj ne scias, kio okazis, sed poste, rimarkinte la proksimiĝantan Jeffa, ŝi provoke, batalprete rigardas ŝin.)

Jeffa (antaŭenvenas kaj haltas inter ili): Kio plaĉas al mia sinjoro por ordoni al mi?

Robby (parolas kun febra rapideco, estas evidente, ke li pene serĉas elirvojon el la premanta situacio): Mi ne ordonas al vi, Jeffa! Mi nur petas, petegas. Rigardu min! Mi volas vidi viajn okulojn, profundiĝi en vian animon, mi volas kvietigi per via voĉo la saltantan pulsadon de mia sango. Vian voĉon mi volas aŭdi, Jeffa! Vian voĉon, muzikan ridon...

Mary (longe ekridas, sed ŝiaj okuloj kolere fulmas): Komedianto!

Jeffa (simple, sed kun kora varmo): Mia sinjoro kondutas strange. Iu ofendis lin. Mian sinjoron iu sorĉvenenis per okuloj.

Robby: Parolu, parolu! Vian voĉon mi volas aŭdi, vian voĉon...

Jeffa: Jeffa dancos kaj kantos al sia sinjoro, por ke la sorĉo rompiĝu — kaj rido aperu sur liaj lipoj. Jeffa karese glatigos la frunton de sia sinjoro, por ke la sulkoj de la zorgoj... (Ŝi etendas la manon por kareso al li.)

Mary (en tiu momento, por malhelpi ŝin, subite kaptas ŝian manon): Ne tuŝu lin! Li estas la mia.

Robby (timigite): Mary! Pripensu!

Mary (sovaĝe): Pripensi?! Ne! Ne! Mi nenion volas plu pripensi, mi ne volas toleri plu la katenojn, kiuj sufokas mian vivon. For ilin! For! Kaj for ankaŭ cin, vaganta hundino de la dezerto, cin, avide embuskanta serpento, kiu volas mordi je morto mian koron. Lasu lin kaj iru for! Li estas la mia! (Ŝi flankenpuŝas Jeffa el sia vojo kaj kuras al li. Kun forta ĉirkaŭpreno ŝi premas sin al lia brusto.) Robby, vi estas la mia! Vi diris al mi, ke vi amas min kaj la vorto donas al mi rajton, jes, rajton al vi...

Robby (luktante kun ŝi, volas liberigi sin): Mary, estu prudenta. En ĉiu momento povas alveni via edzo kaj...

Mary: Kial vi ne diras, ke vi ne amas min?

Robby: Mary, je la nomo de Dio mi petas vin, ne faru malprudentaĵon. Vi... vi ne scias...

Mary (flamante): Ĵuru je la tombo de via patrino, ke vi ne amas min!

Robby: Mary! Mi petegas...

Mary: Diru, diru do al tiu ĉi felaha ĉifono, ke vi amas min, ke vi abomenas ŝin, ke mi estas via sola penso, ke mi kaj nur mi...

Robby (maldelikate ŝin forpuŝas de si kaj kuras al Jeffa): Sinjorino, vi estas kruela kaj senkora. (Kun kompato li ĉirkaŭprenas Jeffa.) Ne aŭskultu ŝin, Jeffa! Ne aŭskultu!

Jeffa (kiu dum la tuta sceno kun silenta rezigno staris senmove, nun, kvazaŭ petante defendon premas sin al li): Moabia! Moabia!

Mary (kun larĝe malfermitaj okuloj rigardas ilin.)

(Daŭra silento. La vesperkrepuskon iom post iom superregas la lumo de la leviĝanta luno. Ekstere eksonas la preĝanta ĥoro de mahometanoj: "Il Allah la illa Mohamed rasul Allah". Hawkins aperas kune kun Abu en la fono.)

Mary (mallaŭte kun rezigna tono): Robby, vi hontigis min tiel kruele, kiel oni ankoraŭ ne hontigis amantan virinon.

Robby (pentvoĉe): Mary, vi devigis min esti kruela.

Mary: Robby, vi ĵetis mian koron en la koton.

Robby: Mi ne... mi ne volis...

Mary (tre milde): Robby, vi ploros pri mi.

Robby (kortuŝite): Mary, pardanu min!

Mary (ne respondante klinas sian kapon).

(Abu kaj Hawkins atingas la fajron, kies ardaĵojn jam kovras cindro.)

Abu: La fajro estingiĝas.

Hawkins: Oni devus nutri ĝin.

Robby (proksimiĝas kelkajn paŝojn al Mary): Via edzo revenis.

Jeffa: (sekvas lin).

Abu (krias maldekstren): Mehmed, portu hejtaĵon!

Mary (mallaŭte): Robby, vi estis malkuraĝa konfesi vian amon antaŭ tiu ĉi knabino, kiu estas por vi nenio...

Robby (proteste gestas).

Mary: Ne protestu! Ŝi estas por vi nenio pli ol modelo, kiun la hazardo ĵetis sur vian vojon. Mi pruvos al vi, ke mi estas pli kuraĝa ol vi. Vi hontigis min kaj la ŝuldon nun mi pagos.

Robby: Kion vi volas fari?

Mehmed (venas de la maldekstra flanko kaj portas faskon da branĉoj, kiun li metas apud la fajron).

Abu (prenas kelkajn branĉojn kaj metas ilin sur la ardaĵon).

Mary (provoke): Mi estos pli kuraĝa ol vi. Mi konfesos mian amon al vi en la ĉeesto de mia edzo.

Robby (tre serioze): Mary, tion vi ne faros.

Mary (obstine): Sed jes, mi faros.

Robby (iras tute proksimen al ŝi kaj peto vibras en lia voĉo): Vi multe riskas en tiu ĉi ludo.

Mary (sentante, ke en tiu ĉi situacio nun ŝi fariĝis pli forta ol li, volas eluzi sian avantaĝon): Mi nenion povas riski jam krom mia vivo, kiu valoras nenion sen vi, Robby. Mi ne ludas. Vi estas, kiu ludas komedion, komedion malkuraĝan...

(La branĉoj, metitaj sur la fajron, nun ekflamas.)

Abu: Jen! Jam denove ĝi flamas.

Robby (decide): Faru kion vi volas! Voku vian edzon! Mi respondos, jes, mi respondos. Mi sentime rigardos en la okulojn de tiu honesta maljunulo, kiun vi ne meritas. Jam estas tempo, ke li konu vin tia, kia vi estas! Voku lin! Do voku lin! Ĉu mi? Ĉu mi voku lin?

Mary (provoke): Voku, se vi kuraĝas.

Jeffa (timigite kuras al Abu): Moabia! Moabia!

Robby (kriante): Sinjoro Hawkins! Bonvolu por kelkaj vortoj.

Mary (mirigita de lia kuraĝo): Kaj vere li kuraĝis...

Hawkins (proksimiĝas): Nu, kion vi deziras?

Mary (mallaŭte): Robby, vi denove venkis min.

Hawkins (venas antaŭen): Nu, pri kio temas?

(Mallonga paŭzo. Robby staras kun serioza, mortpala vizaĝo. Mary embarasite ek- kaj ekridas, Jeffa kun streĉita atento rigardas ilin.)

Hawkins (trankvile): Nu?

Robby (malrapide, akcentante ĉiun vorton): Mi havis diskuton kun via estimata edzino. La temo estis la amo.

Hawkins (surprizite): La amo?!

Robby: Jes, la amo... kaj ni... kiel mi diru... jes... ni ne havas la saman opinion.

Hawkins (ridante): Tre kredeble! Mia edzino neniam havas saman opinion ankaŭ kun mi. Ŝi estas pasia diskutanto.

(Mallonga paŭzo.)

Hawkins (iomete malpacience): Sed kiel povas interesi min tiu ĉi afero?

Robby (al Mary): Sinjorino, mi petas vin, parolu! Vi estis tiu, kiu persistis, ke la demandon solvu via edzo mem. Jen! Li estas ĉi tie kaj preta aŭskulti vin. Parolu!

Mary (kuras al sia edzo kaj kun afektita flatemo parolas rapide kaj ridetante): Nu rigardu, Tom, kiel serioza estas lia mieno. Oni ne povas diskuti kun li. Vere estis nenio grava. Ni diskutis kaj... kaj... kompreneble ni ne havis la saman opinion. Jen ĉio.

Hawkins: Mi ne komprenas, pri kio estis la diskuto?

Mary (tre flate): Ne gravas. Kredu min, ke estas infanaĵo. Mi... jes, bone, mi konfesas, ke mi ne estas tute prava kaj... Ĉu vi estas kontenta, Robby?

Robby (ne respondas, sed obstine, kun brakoj kunplektitaj sur la brusto, fikse rigardas ŝian baraktadon).

Hawkins (iom embarasite): Ŝajne li ne estas kontenta kaj mi vidas, ke la afero estas pli grava ol vi volas ŝajnigi ĝin. El via parolo nenion mi povas eĉ konjekti, tial mi petas vin, Robby informu min pli klare pri la afero, ĝi komencas interesi min.

Robby (decide): Kaj ĝi povas interesi vin. Vi estas prava sinjoro Hawkins. El la malklara parolo de via edzino oni nenion povas diveni. Mi estos pli sincera, pli klara kaj mi petas vian justan juĝon.

Mary: (kun kreskanta timo rigardas lin).

Jeffa: (iom post iom venas antaŭen).

Hawkins (tute serioze): Do, ni aŭdu.

Robby: Temis pri junulo, kiu amis virinon. Sed la virino ne estas libera. La sorto ligis ŝin al alia viro. La junulo rezignis subpremante sian kulpan senton kaj silentis. Sed venis la tento, ĉar ankaŭ en la koro de la virino ekflamis la sama sento. Ŝi estis pli malforta ol li kaj per sia senbrida konduto delogis la junulon je konfeso.

Hawkins (kvazaŭ li suspektus ion, iom ekscitite): Kaj ili trompis la neniom konjektantan edzon.

Robby (daŭrigante): Ne.

Hawkins (senpacience): Ili grandanime rezignis, kiel en la romanoj.

Mary (subite): Jes!

Robby (trankvile): Ne!

Hawkins: Jes kaj ne! Mi ne komprenas aŭ mi tre bone komprenas. (preskaŭ tremante pro ekscitiĝo) Kaj kiu estas la virino? Kiu estas tiu virino? Ĉar la junulo estas vi, Robby Holmes. Tion mi divenas el via mieno. La virino estas sekve vi... vi...

Mary: (starante inter la du viroj restas muta).

Jeffa (kun firma kaj trakvila sinteno): La virino estas nur Jeffa. Jeffa, la felaha ĉifono

(Ĉiuj tri surprizite rigardas ŝin. La protesto jam estas sur la lipoj de Robby, sed Jeffa, por silentigi lin, milde, delikate metas sian manon sur ilin. Mary mirante turnas sin al ŝi kaj videble kortuŝiĝas. Hawkins suspekte observas jen ŝin, jen sian edzinon.)

Jeffa (simple, sinofere): Jeffa, la simpla modelo, kuraĝis levi la okulojn al sia sinjoro, kiu indulge kaj favore akceptis la amdonacon de sia sklavino. Ĉu ne, mia sinjoro?

Robby (kortuŝite): Jeffa.

Hawkins (liberiĝante de la premegaj sentoj): Iom strange sed... (lin denove kaptas suspekto)... sed vi Jeffa, vi estas knabino tute libera kaj tiu virino, pri kiu estis la parolo, estas edziniĝinta... ŝi estas ligita al alia viro. Vi estas libera...

Jeffa: Jeffa ne estas libera. Jeffa estas ligita al la dezerto, kie ŝi naskiĝis. La dezerto estas, kiu tenas ŝin kiel edzo la edzinon. Jeffa ne povas forlasi sian tiranon.

Robby (milde ĉirkaŭprenas ŝin): Sed jes!

Jeffa (delikate malhelpas la karesadon): Jeffa ne forlasos sian tiranon por sekvi la alian, ĉar tie, en la malproksima lando, tro frue mortigus ŝin la fremdaj vizaĝoj. Jeffa ne konas la vortojn de tiuj homoj, kiuj nur priridus ŝin.

Robby (protestante): Sed mi estos apud vi.

Jeffa (dolore ridetas): Ĝis kiam? Jeffa devas rezigni pri sia sinjoro kaj vivi por la rememoroj.

Hawkins (mallaŭte al Mary): Ŝia amo estas vere kortuŝa.

Mary: (obstine silentas kaj kun videbla maltrankvilo rimarkas la vekiĝon de amo en la koro de Robby.)

Robby (kortuŝite): Jeffa, mi konfesas ke...

Jeffa (milde): Mia sinjoro silentos. Mia sinjoro eĉ unu vorton ne diros por malkovri tion, kion nun kaŝas lia koro. Mia sinjoro nun, la unuan kaj eble la lastan fojon, plenumos la humilan peton de la felaha Jeffa kaj silentos... Ĉu ne?

Hawkins (mallaŭte al Mary): Egipta princino en la ĉifonoĵ de almozulino.

Mary (ekscitite inter la dentoj): Komediantoj.

Hawkins (surprizite): Kio estas al vi?

Mary: Nenio. Mi havas kapdoloron. Ni iru por ripozi...

Hawkins (ĝentile): Vi estas prava. Jam estas malfrue kaj ankaŭ mi tre laciĝis. La ĉasistoj tro rapide rajdis kaj vole nevole mi devis sekvi ilin por ne perdi la ĝustan vojon. (Iom ridetante). Ni lasu la geamantojn solaj.

Mary (dolore): Jes. Ni lasu ilin solaj.

Hawkins (al Robby kiu kvazaŭ dronis en ama rigardo al Jeffa): Nu Robby, pardonu nin, sed mia edzino volas ripozi. Mi devas sekvi ŝin. Hja! Mi estas obeema edzo, kiu volonte plenumas la justajn kapricojn de sia edzino. Bonan nokton! Belajn sonĝojn kaj (al Jeffa) neniam rezigni pri tiu, kiun ni amas kaj kiu amas nin. Neniam! Jen la ŝlosilo de la feliĉo. (Li iras al la tendo, staranta en la dekstra fono.)

Mary (kvazaŭ al si mem): Neniam rezigni pri tiu, kiun ni amas kaj kiu amas nin. Jen la ŝlosilo de la feliĉo.

Hawkins (al Mary): Nu, mia kara, se vi volas...

Mary: Tuj!

Hawkins: (iras en la tendon kaj post momentoj li pretigas la lampon kies lumo akre desegnas lian silueton sur la tolon de la tendo).

Mary (ŝovas sin inter Jeffa kaj Robby. Sia voĉo estas flustra, sed pasia): Robby, mi estis malkuraĝa. Pro mia momenta hezito mi preskaŭ perdis vin, vian koron, kiu — laŭ viaj vortoj — amas min.

Robby (kun malvarma ĝentileco): Bonan nokton, sinjorino! Belajn sonĝojn!

Mary (ekflamante): Mi ne povas rezigni, mi ne povas...

Hawkins (en la tendo): Mary!

Mary: Neniam rezigni pri tiu, kiun ni amas kaj kiu amas nin. Li diris. Li mem. Li mem donis min al vi.

Robby (ĝentile): Sinjorina Moŝto, via edzo atendas vin.

Mary (ofendite, kun minaca okulbrilo rigardas al ambaŭ kaj senvorte rapidas en la tendon.)

Jeffa (timigite rigardas post ŝi): Ĉu vi vidis ŝiajn okulojn? Moabia! Moabia renaskiĝis.

Robby (ĉirkaŭprenante ŝin): Ne timu ŝin! Ŝi estas senpotenca.

Jeffa: Ŝi estas pli potenca ol ni ambaŭ, ĉar ŝi estas bela kaj ŝtelis sin neforpelebla en la koron de mia sinjoro. Mi estas malforta kontraŭ ŝi, miaj armiloj estas senpovaj kontraŭ la ŝiaj.

Robby (ridetante, sed ne sincere): Vi troigas ŝian potencon.

Jeffa (konvinke): Kion Moabia volis, tion Moabia povis.

(Robby ne respondas. Iom distrite li iras al sia tendo kaj sidiĝas sur tiun ŝtonon, sur kiu sidis Abu en la komenco, Jeffa restas senmova sur la sama loko, kie ŝi staras. En la tendo de la geedzoj la lumo de la lampo perfidas dum la sekvantaj paroloj per siluetludo sur la tolo la jenon: Hawkins sidas ĉe tenda lito kaj foliumas grandan libron, en kiu kelkfoje li faras notojn per krajono. Li ŝajnas enprofundiĝinta. Mary staras antaŭ li kaj ŝia profilo akre desegniĝas sur la tolo. Ŝi alparolas Hawkins, kiu respondadas distrite, por momento levante la kapon.)

Mehmed (ĉe la fajro): La kameloj kaj ĉevaloj ne sen kaŭzo maltrankviliĝas. La aero estas sufoke varma... Nekutime varma...

Abu (ĉe la fajro): Samumo leviĝas en la koro de la dezerto.

Mehmed (per blovo vigligante la fajron): La ĉasistoj rakontis, ke ili vidis proksime leonojn, kiuj verŝajne ekflaris la homan odoron...

Abu: Aŭ la antaŭsento pelas ilin...

Mehmed: La ĉielo estas sennuba.

Abu: La samumo estas neatendita gasto.

Jeffa (piedpinte proksimiĝas al Robby kaj haltas post lia dorso).

Mary (en la tendo subite komencas senvestigi sin).

Mehmed: Jeffa estas enamiĝinta.

Abu: Jeffa suferas.

Mehmed: La sinjoro amas ŝin.

Abu: La sinjoro kompatas ŝin.

Jeffa (subite ekkaŭras al la piedoj de Robby): Pri kio pensas mia sinjoro? Ĉu la koro de mia sinjoro havas ĉagrenon?

Robby (mallaŭte): Ne.

Mary (jam estas en negliĝo).

Hawkins (suprenrigardas al ŝi kaj konsternite ŝajnas klarigi, ke la silueto sur la tolo perfidas ŝin).

Mary (ekridas laŭte kaj longe, poste subite ŝi estingas la lampon. La tendo fariĝas malluma.)

Jeffa: Por forpeli la noktajn fantomojn Jeffa dancos kaj kantos al sia sinjoro. (Kriante al Mehmed.) He! Mehmed! Agordu vian instrumenton! Portu al mi la serpentojn!

Robby ( ne atentante ŝian parolon): Kiel arĝente ŝi povas rideti.

Mehmed (alportas la ladan kesteton, en kiu estas la serpentoj kaj transdonas ĝin al Jeffa): Jeffa, atentu! Unu ankoraŭ havas venendentojn. (Li reiras al la fajro kaj Iagordas la instrumenton.)

Jeffa: Ne timu! Mi estos singarda.

Abu (alportas alian kesteton, el kiu li prenas braceletojn, kiujn li metas sur la maleolojn kaj manartikojn de Jeffa): Kiun dancon vi volas?

Jeffa: La dancon de la egipta sklavino, kiu gajnis la plaĉon de la tirano per sia danco. Mi volas gajni la koron de mia amato. (Ŝi ĉiam pli kaj pli vigliĝas, omamante sin per multkoloraj vitraj perloj, silkaj ŝaloj. Dum la preparo ŝi zume kantas la melodion de l' danco.)

Abu (iras al la fajro kaj pretigas sian instrumenton.)

Robby (fikse rigardante antaŭ sin): Neniam rezigni pri tiu, kiu amas nin kaj kiun ni amas... Jen la ŝlosilo de la feliĉo... (Je la muzikaj akordoj li ekatentas.) Kia muziko kaj kial?

Jeffa (kun naiva koketeco kuras al Robby): Jen via sklavino.

Robby (surprizite pro la omamaĵoj kaj frapanta beleco de Jeffa, kiu kvazaŭ tute ŝanĝite, rave staras en la fortaj lunradioj): Jeffa!

Jeffa: Ĉu Jeffa plaĉas al sia sinjoro?

Robby (ravite): Jeffa, vi estas bela, belega... Ne! Ne! Ne moviĝu! Restu tie, kie vi staras. Mi volas rigardi vin.

(Abu kaj Mehmed komencas la muzikon.)

Jeffa (ridetas feliĉe kaj ekstaze): Jam sonas la muziko. Jeffa kantos kaj dancas al sia sinjoro por gajni lian koron.

Robby: Kantu kaj dancu!

Jeffa (prenas el la lada kesteto du serpentojn kaj kuras al la fajro, kies flamoj ĵetas sur ŝin ruĝajn radiojn. Dum la dancado ŝi kantas, tenante la serpentojn alte en siaj manoj);

Flustra flut',

lula lud'

ĝemas dolĉe,

tremas sorĉe

tra l' dezerto lunarĝenta

por la danco amo-tenta...

por la danco amo-tenta...

Ruĝpapav',

plum' de pav',

ĉen' el oro,

kron' el floro;

min ornamas silkaj ŝaloj,

serpentsiblaj silkaj ŝaloj...

koron kovras kisvualoj...

(Mary, vestita en blanka nokta kitelo, aperas en la elirejo de la tendo kaj avide rigardas al Robby. Robby ne rimarkas ŝin. Li estas ravita de la danco.)

Jeffa (dancas kaj kantas):

Kuras sango al la vango

de la virgulin',

flirtas la muslin'

kun serpenta klin'...

En lunbrilo lula trilo

vekas por delir',

sekvas min sopir'

laŭ balanca ir'.

(Mary ekiras kvazaŭ fantome al Robby)

Jeffa:

Fluu el rigard'

fajreranta ard',

ekbruligu ĝi

flamon de pasi'!

Klinu la koro de l' sinjoro

sin al la sklavin'

ke li amu ŝin...

ke li a...

(Si rimarkas Mary-n proksimiĝantan al Robby. Terurite ŝi ekkrias:)

Moabia! Moabia venas!

(Abu kaj Mehmed salte leviĝas.)

Robby (rimarkante ŝin kun admiro): Moabia venas.

Mary (flate kaj flustre): La vivo venas al vi, Robby.

Abu: La ĉion enteriganta samumo.

Mehmed (terurite al Jeffa): Jeffa, la serpento... atentu!... Ĝi mordos...

Jeffa (la serpentojn premas al sia brusto): Moabia venkis la mizeran sklavinon.

(La lunlumo fariĝas ĉiam pli ruĝa.)

Robby: (konsciiĝante) Mary, vi perdis vian prudenton.

Mary (pasie kaj sugestie): Mi ne volas rezigni pri vi... mi ne volas... Mi estis aĉe malkuraĝa, sed nun ne... neniam plu... Robby, amu min!

Robby (petegante, sed lia vaĉo jam estas tiu de venkito): Mary, ne... ne... iru for!

Mehmed (terurite montras al la luno): Rigardu la lunon!

Abu (same): La samumo!

Mary (jam estas tute ĉe Robby kaj nun katosimile ŝovas sin al lia brusto, ĉirkaŭprenas lin): Al neniu mi donas vin... al neniu...

Jeffa (mallaŭte kaj dolore ekkrias, siajn brakojn forte premas al sia brusto, poste subite disetendas ilin. La serpentoj falas sur la teron).

(De malproksime venas la proksimiĝanta bruo de la samumo. La lunon dense kovras polvonubo.)

Hawkins (aperas en la enirejo de la tendo): Mary!

Mary (triumfe kriante): Jen! Venu! Venu kaj mortigu nin, sed mi ne povas rezigni... mi ne volas. Venu kaj mortigu min, se vi volas, sed...

Hawkins (kun senbrida furiozo kuras al ili): Ah, ĉifono... (Li levas por bato la pugnojn.)

Jeffa (mortante baras lian vojon): Ne! Lin ne! Lin ne!

(Ekstere teruritaj voĉoj: La samumo! La samumo!)

Hawkins: (forpuŝas Jeffa kaj krude, sovaĝe ĵetas sin al Robby) Fripono!

Robby (ekŝanceliĝas pro la bato, sed post momento li komencas lukti kun li): Mi ne donas ŝin... Jam mi ne donas ŝin al vi...

Mary (sovaĝe, malame): Sufoku lin, sufoku!

(La bruo de la samumo superas ĉiun alian voĉon. La tendoj falas teren. Mallumo ekkuŝas sur la scenejon kaj oni ne povas vidi la lukton inter la du viroj. Post momentoj la forto de la vento ekflamigas la fajron, disĵetas la fajraĵon, kies lumo restas por momento.)

Mary (histerie, triumfe): Nun vi estas la mia!

Robby (kun terurita mieno staras nun ĉe la senmova korpo de Hawkins, kaj plengorĝe, korŝire, kvazaŭ veante ekkrias): Samumo... samumo!!

(Ree velas la nigra nokto kaj la kurteno falas.)

FINO

FEBROSONĜA NOKTO

Kiam la nokt' bruligas stelomeĉojn

Kaj lunradian pompon prenas al si,

Sopiroj ludas sur la lir' arpeĝojn,

La koron sentoj vekas kanti, valsi...

Aperas vi, enkora altarbildo,

La brakojn etendante voke al mi;

Al peksopiro venas ĉasta virto

Por fali kaj pagane psalmi...

"Ah, venu... venu! Vin mi vokas, pelas

Suferi pli la kor' ne povas plu jam.

Jen, vidu, via sklavo ekribelas;

Li volas havi vin aŭ morton tujan...

Dum tikla sago de Amoro sorĉas,

Ni mordas nin per kis' por kison gajni.

Momentoj febraj rozoĉenon forĝas;

En ĝipereas vi amata kaj mi...

Sed jen la tag' estingas stelomeĉojn

Kaj vekas sin ĉagrenoj, zorgoj en ĝi;

Mutigas peza jugo la arpeĝojn

Por revteksadon de la koro — venĝi...

NIGRA KRISTNASKO

La unua neĝo degelis kaj la botoj de la surstrate vagantoj knedis kaĉan, nigran koton. Festrompanta melankolio ekkuŝis al la urbeto. Nigra Kristnasko. La Vintro-patro dormis kaj la infanaj koroj vane atendis, ke li elskuu blankajn neĝoflokojn el sia barbo. Eble la Vintro-patro koleris, kaj la vespero tute ne aspektos kristnaska por ili, se la neĝo ne grincos sub la paŝoj de la betlehemanoj, vizitantaj domon post domo kaj se iliaj botoj per koto makulos la sojlojn. La nemotiveblan koleron klarigis kelkaj gepatroj al la infanoj: ,,Vi ne estis obeemaj kaj jen nun la Vintro-patro koleras, eble li forgesos alporti eĉ la kristnaskan arbon." La gepatra despotismo en tiaj frazoj ĝuis sian potencon, sed tamen en la fundo de la koro ili riproĉis la ĉielon pro la manko de la blanke brilanta vintra kovrilo.

Menaŝe, la servisto de la sinagogo, ne multe pensis pri la malĝojo de la kristanoj. Kristnasko ne estas ja juda festo. Tamen ankaŭ lia frunto respegulis la nuboplenan firmamenton kaj profunda ĉagreno vualigis liajn okulojn kiel la decembra nebulo la sunon. Lia mizera, tro frue kurbiĝinta figuro kiel laca ombro, forte premante sin al la muroj de la domoj, senbrue preterpasis, evitis ĉiun renkonte venanton. De tempo al tempo li rigardis al la suno, kiu jam proksimiĝis al la rando de la horizonto. Estis vendredo, kaj lia edzino atendis lin senpacience pro du kaŭzoj. Li rapidigis sian iradon, premante al si la pakaĵeton sub la akselo kaj la boteleton en la manoj. En la unua modestadis la kandeloj por la vendredo kaj en la boteleto li varmigis per siaj malgrasaj manoj la medikamenton por la malgranda Lejzer, por ke ĝi estu tuj uzebla post la alveno.

Ĉe la angulo de sia strato li devis halti. Longe retenita tusado kvazaŭ eksplode eliĝis el lia ftiza pulmo. La skuo senigis lin de ĉiuj fortoj, liaj piedoj ŝancele tremadis kaj kaptis lin momenta sveneto. La kapon metante al muro de domo li spiris malfacile kaj kraĉis. En la ŝaŭma salivo ruĝis gelatiniĝinta sango. Ĉe liaj lipoj aperis rezigna rideto, submetiĝinta al la neevitebla fatalo. Jam delonge li amikiĝis kun la bildo de la proksimiĝanta fino kaj pro tio li rigardis indiferente ĝin. Negrave, ke unu judo pli aŭ malpli suferas sur tiu ĉi tero, li pensis, sed subite akra doloro kunpremis lian koron. Pri la malgranda Lejzer, pri sia fileto li rememoris. Lian animon turmentis terura sinakuzo: eble lia patra kiso infektis la senpekulon. Centfoje li malbenis sin por ĉiu kiso, sed kion fari kaj kiel kontraŭstari al la kispetanta infana buŝo? Ĉu ekzistas vera patra koro, kiu povas kontraŭstari tian tenton? La malgranda Lejzer eble pli baldaŭ forlasos la teran plorvalon ol la patro. Menaŝe sentis, kvazaŭ kruela demono estus metinta pezan ŝtonon sur lian koron. Streĉante ĉiun forton li ekiris. La domo, kie li loĝis, estis ĉe la fino de la strato. Ankoraŭ longa vojo, precipe por li.

Sur la kontraŭa flanko de la strato malfermiĝis pordego kaj tri knaboj elvenis. La unua estis forta, muskola, longstatura. Li havis ŝafistan kostumon kaj tiris post si per ŝnuro blankan ŝafideton. La dua estis plenvanga dikulo en kostumo de orienta reĝo kun ora paperkrono sur la kapo kaj tenis en sia mano brilantan stelon el arĝentkolora papero, fiksitan sur stangeto. La tria havis barbon el stupo, sur la kapo episkopan tiaron kaj en la manoj tenis la betleheman stalon, faritan el papero. En la interno de la stalo brulis kandeleto, kiu lumigis la dekoracion: la etan Jesueton en la manĝotrogo, la sanktajn gepatrojn. La tri knaboj ekiris kantante sur la sama flanko de la strato.

"Paco al homoj sur la tero,

Gloro al Dio en ĉielo..."

Menaŝe rigardis al ili momenteton, kaj lia koro ektremis. Li rekonis en la longstatura knabo la stratan heroon de la lasta pogromo. Malamo ekbrilis en la okuloj de Menaŝe, kaj li murmuris malbenon. La tri knaboj ĉe la najbara domo per ceremoniaj alparoloj petis enirpermeson kaj la pordego baldaŭ larĝe malfermiĝis kaj infanaj ĝojkrioj eĥis en la muta strato.

— Paco kaj dia beno estu sur tiu ĉi domo! — komencis la longstatura. — Permesu al ni ripozi en via hejmo!

— Ni portis al vi montri la malgrandan Jesueton, kiu naskiĝis por instrui la homojn pri la amo, — diris la plenvanga knabo.

— Kaj venis al li reĝoj el oriento kaj simplaj ŝafistoj por adori lin, — finis la enkondukan parolon la tria knabo, kaj la pordego fermiĝis post ili.

Menaŝe kontraŭvole pensadis pri la ĵus aŭditaj vortoj. Ju pli li meditadis, des pli ne povis kompreni la kristanojn. Ili havas la religion de la paco kaj fratamo kaj tamen, se li, Menaŝe, la servisto de la sinagogo, nun kuraĝus transiri la alian flankon de la strato, kie komenciĝas la kristana kvartalo kaj li, Menaŝe, la mizera judo, sincerkore dirus al ili: ,,Pacon al homoj sur la tero, gloron al Dio en ĉielo!", tiam tute certe la kristanoj konsiderus tian moko kaj venĝus sin kruele. Kiel strange, ke li, Menaŝe, la neglektita fava judo de tiuj ĉi kristanoj, tamen estas tia homo kiel ili! Kial do la senĉesa malamikeco? Kial la oftaj sangaj venĝoj? Centmilojn da viktimoj jam postulis la multmiljara malbeno, kies tutan pezon jam ĉe la naskiĝo devas senti multaj idoj de tiu ĉi dispelita popolo. Ĉu ankoraŭ ne sufiĉe?

La tri knaboj jam denove kantis sur la strato, kiam Menaŝe atingis sian loĝejon.

,,Paco al homoj sur la tero,

Gloro al Dio en ĉielo..."

Menaŝe ekhaltis antaŭ sia sojlo kaj kun retenita spiro aŭskultis, ĉu li ne aŭdas la ploregon de sia edzino? Ne. Silento. Tamen tiu ĉi korhaltiga silento ekkuŝis al lia brusto kaj kun tremanta mano li ekpremis la anson.

En la ĉambro regis duonhelo. En la unuaj momentoj li apenaŭ povis distingi inter la homaj figuroj kaj la mebloj. Ĉe la kapo de la lito sidis lia edzino kaj apud ŝi staris la rabeno. Lia alta staturo tiel funebre, tiel solene impresis, ke Menaŝe pro subita korpremo forgesis ĉiun salutvorton kaj liaj larmaj okuloj kun rigida rigardo fiksiĝis al la lito, kie la malgranda Lejzer senmove kuŝis. Estis nur momenta silento, sed por Menaŝe ĝi ŝajnis tre longa, ĉar turmentaj demandoj mute svarmis ĉe liaj lipoj.

— Ĉu alvenis vi, paĉjo kara? — muzikis al li la malforta paĉjovoko de la malgranda Lejzer, kaj Menaŝe apenaŭ povis reteni la ekkrion de plifaciliĝo. Li metis la pakaĵon kaj la boteleton sur la tablon kaj kuris al la lito por kisi la diafanajn manetojn de la eta Lejzer kaj li kisis... kisis ilin forgesante pri ĉio kaj pri ĉiu.

Jam brulis la kandeloj en la kupra kandelingo, kiam Menaŝe levis sian kapon de la etaj manoj. Li ĉirkaŭrigardis. Lia edzino preĝis ĉe la tablo, la rabeno kun kompatema mieno rigardis lin kaj la knabeto spiretadis tre rapide. Menaŝe rememoris pri la medikamento. La boteleto ankoraŭ staris nemalfermite. Li etendis sian manon al ĝi.

— Lasu ripozi la infanon, Menaŝe! — diris mallaŭte la rabeno, kaj post momento li aldonis — mi venis por esti kun vi en tiu ĉi vespero.

Menaŝe longe rigardis al la okuloj de la rabeno kaj li divenis liajn prisilentitajn pensojn. La etendita mano rezigne falis kaj li senvorte aŭskultis la lacan spiretadon de la malgranda Lejzer. La etulo jam adiaŭadis de la vivo.

Neniu kuraĝis rompi la silenton... Menaŝe kun sekaj okuloj rigardis al angulo de la plafono, kie grasa araneo ŝpinis sian reton. Li admiris ĝian lertan laboradon, post momento konstatis, ke la plafono estas tro malpura. Jen venis al lia kapo ideo pri renovigo de la urbeta sinagogo, kie en la mallumaj anguloj ŝpinis retojn similaj araneoj, jen li rememoris pri la tago de sia edziĝa festeno, kiam lia bona amiko, la lignaĵisto Aron, senpage pentris tiun ĉi plafonon per olea farbo... La lignaĵiston oni mortigis jam antaŭ du jaroj... Ho, kiel kortaŭze spiretadas la malgranda Lejzer! Tiu ĉi stertora spirado... ve... tiu ĉi neniam ripozanta spirado... La patra kiso infektis lin... Li, Menaŝe, estas la mortigisto... kaj tiu araneo kiel rapide laboras... ĉu ĝi havas pulmon?

La pala virino rigardis sian edzon. Lia vira, barbokovrita vizaĝo ŝajnis tiel infana! Tiel infana, tiel mizera, tiel sensanga! Kie ŝi vidis tian vizaĝon? Ŝi vane penadis rememori pri simila mieno, kvankam ŝi kuraĝus ĵuri, ke ofte ŝi renkontis jam tiun puran infanan mienon. ŝia erarvaganta rigardo subite falis al la malgranda Lejzer kaj ŝi, kvazaŭ unuafoje ŝi konstatus, miris pri la simileco. La filo similas al sia patro... La patro similas al sia filo... Ili havas saman mienon, saman sorton... Nova teruro ektamburis en ŝia koro. Tiam do ankaŭ la patro baldaŭ... baldaŭ ankaŭ li, kaj ŝi restos sola... sola... kaj mankas unu butono sur lia veŝto... ŝi kudros ĝin. Certe ŝi kudros ĝin, ĉar baldaŭ estos la enterigo kaj li ne havas alian veŝton... Nu, jen en la domo de la kontraŭa flanko jam oni ekbruligas la kandelojn sur la ornamita abio... La kristanoj festenas... Ankaŭ ni festenas. Estas vendredo. Ankaŭ ĉe ni brulas kandeloj... unu el ili kiel rapide konsumiĝas... kiel rapide!

La rabeno klinante la kapon kalkulis la najlojn en la planko. Kiel mallarĝaj tabuloj! Tute ne ekonomie uzi tiajn mallarĝajn, ĉar ili bezonas multajn najlojn. Lignaj tabuloj... ligna tabulo... Por tiel malgrasa infano kiel tiu ĉi eta Lejzer tamen sufiĉos unu el tiu speco... Li baldaŭ silentiĝos... Kompatinda infano!... Ĉe li la servistino ĉiusemajne lavas almenaŭ unufoje la plankon. Nu la edzino de tiu ĉi mizera Menaŝe... sed verdire semajnojn ŝi maldormis ĉe la lito de la malgranda Lejzer... Nu, eble morgaŭ...

Ie proksime sur la strato eksonis la kanto de la tri betlehemanoj.

,,Paco al homoj sur la tero,

Gloro al Dio en ĉielo..."

La malgranda Lejzer levis la lacajn palpebrojn kaj kun streĉita atento aŭskultis. Subite larĝa rideto vigligis lian mienon. Li rememoris pri la rakontoj de Anastas Lukjanov, sia sola kristana amiketo, kiu antaŭ tagoj vizitis lin kaj parolis pri la baldaŭa alveno de Jesueto, kiu portas donacojn al la infanoj. Anĉjo rakontis, ke tiun tagon ĉiu homo ĝojas kaj amas unu la alian, ĉar Jesueto frapas ĉe la pordoj kaj li metas arbon sur la tablon, kaj tiu arbo estas plena de dolĉaĵoj kaj sub ĝi estas diversaj ludiloj por la infanoj. En la pasinta jaro Jesueto portis tutan vagonaron al Anĉjo. Sed ĉu Jesueto amas nur la kristanajn infanojn? Li demandis Anĉjon, sed li ne povis respondi, nur poste li diris, ke verŝajne Jesueto venos ankaŭ al la bonaj judaj infanoj.

Nun la malgranda Lejzer komencis prijuĝadi sian bonecon kaj trovis sin tute bona. Lia patro diris ja ne unufoje, ke li estas la plej granda trezoro kaj beno de la hejmo. Tiam do li ne povas esti evitata de Jesueto. Tamen duboj vekiĝis en lia kapeto kaj tiuj turmentis lin. Por liberiĝi de ili, li mallaŭte ekparolis:

— Paĉjo kara!

Menaŝe ekatentis pri la voko de sia fileto kaj turnis sin al li.

— Paĉjo kara, — ripetis la infano, — ĉu mi estas bona knabo?

— La plej bona, fileto mia. Vi estis ĉiam bona, obeema kaj mia sola trezoro.

— Tiam bone!... Tiam li venos ankaŭ al mi...

— Kiu?... Kiun vi atendas?

— Jesueton... Li amas la bonajn infanojn kaj vizitas ilin... Li venos ankaŭ al mi.

Menaŝe rigardis al la rabeno, kvazaŭ atendante, ke li respondu ion kontentigan al la infano. La patrino rigide rigardis la rapide konsumiĝantan kandelon.

— Li venos ankaŭ al mi, ĉu ne?!

La rabeno iom surprizite rigardis la infanon. Lin kortuŝis la esperplena mieno, sed kion fari? Ĉu mensogi? Ne, Tute ne! Li alpaŝis al la lito, milde ekkaresis la febran blondan kapeton.

— Ne, Lejzer, li ne vizitas la judajn infanojn.

Momenta paŭzo. La infana vizaĝo montris doloran trompiĝon, sed lia espero ankoraŭ vivis.

— Ĉu vi konas lin?

— Ne, Lejzer, mi ne konas lin.

— Kial?

— Ĉar mi ne volas koni lin.

Sincera miro streĉis la infanajn okulojn, kaj post momento li jam ridetis.

— Li venos al mi, ĉar mi volas koni lin.

— Neeble, Lejzer, ĉar li ne amas la judajn infanojn.

Longa silento. La larmoj de Menaŝe silente faletis. Lia edzino kvazaŭ duonfreneze pro korprema penso rigardis sole la rapide konsumiĝantan kandelon. La karesanta mano de la rabeno ankoraŭ kuŝis sur la frunteto de la malgranda Lejzer, kiu malfacile stertore spiretadis.

Antaŭ la pordego de la kontraŭflanka domo eksonis tute klare, penetre la kanto de la betlehemanoj.

,,Paco al homoj sur la tero,

Gloro al Dio en ĉielo..."

La malgranda Lejzer rigardis al la plafono fikse, rigide, formorte. Apenaŭ aŭdeble li parolis al si:

— Li ne amas la judajn infanojn... Anĉjo mensogis... Mi estas bona kaj tamen li ne venas al mi... La rabeno ne konas, ne volas koni lin... Eble la paĉjo... la paĉjo... Jesueto estas kristano kaj ne vizitas la judajn infanojn... Anĉjo estas kristano kaj li vizitis min, ludis kun mi kaj batis min neniam... neniam.

Subite vekiĝis stranga spito en la infano. Streĉante ĉiun forton li penadis eksidi, sed vane. Ĉiufoje plimalfaciliĝis lia spirado. Lia malforta voĉo kvazaŭ stertore sputis la vortojn.

— Jesueton al mi... mi volas koni lin... Jesueton... voku... paĉjo... Li venos... Anĉjo diris... li venos al la... al la... al la juda Lejzer... Paĉjo voku... voku lin... li estas... estas... infano kiel mi... kiel Anĉjo... Paĉjo... Paĉjo voku... voku... lin... lin al mi... al mi... al mi... al mi...

Plore petegis la infana voĉo kaj ĝi taŭzis la koron de Menaŝe. Li ne povis plu elteni kaj ĵetis sin sur la teron antaŭ la lito. La patrino kun sekaj okuloj rigardis la agonianton. Kun streĉita atento aŭskultis la formortan melodion de la infana voĉo.

La rabeno kun profunda emocio batalis en si. Post kelkaj minutoj la malgranda Lejzer mortos, kaj li volas vidi la Jesueton. Jen, lasta deziro de mortanto. Kial ne plenumi la deziron de la eta senpekulo... Almenaŭ provi. La homo venkis en li la rabenon, kaj li ektuŝis la ŝultron de Menaŝe.

— Menaŝe, iru! La malgranda Lejzer volas vidi lin... Voku lin!... Iru, Menaŝe, mi diras al vi!

Menaŝe levis la kapon, rigardis la rabenon kaj danke kisis lian manon. Jen la rabeno divenis lian penson kaj li nun povas plenumi la lastan deziron de la malgranda Lejzer, la lastan deziron de sia trezoro... Li leviĝis kaj ekiris al la pordo.

La infano senĉese, kvazaŭ maŝine, kantis solan frazon:

— Jesueton al mi... Jesueton al mi... al mi... al mi...

La kandelo ekflagris, kaj la virino kun terurita gesto ŝirmis la flameton, ke la aerblovo ne estingu ĝin.

Menaŝe kun senpacience batanta koro staris ĉe la pordego de la domo. Li atendis la elvenon de la betlehemanoj. Transiri al la kontraŭa flanko li ne kuraĝis, kvankam la strato estis senhoma kaj malluma. Longe li atendis, ĝis fine la pordego de Lukjanov malfermiĝis kaj la betlehemanoj kun la iluminita stalo elvenis kaj kantante ekiris al la najbara domo. Menaŝe sentis, kvazaŭ iu premadus lian gorĝon, ĉar lia voĉo raŭke obtuze sonis.

— Hej, kristanoj... bonaj kristanoj... La tri betlehemanoj jam atingis la najbaran pordegon. En la oreloj de Menaŝe postuleme senĉese zumis: ,,Jesueton al mi... al mi... al mi... al mi...!" Kun humila, peteganta voĉo, serĉante la konvenajn vortojn, li balbutadis en sia malespero.

— Hej, haltu!... Haltu, bonaj kristanoj! La tri knabaj turnis sin al li.

— He, kiu? — demandis la longstatura. Menaŝe luktis kontraŭ la larmoj, kiuj ŝajnis flui inteme al lia gorĝo.

— Menaŝe... la servisto de la sinagogo... mi loĝas ĉi tie... en tiu ĉi domo...

— Nu, judo, kion vi volas?... Ĉu vi gluiĝis en la koto?

La senkora ridado de la tri knaboj akre ektranĉis la koron de Menaŝe, sed en liaj oreloj postuleme zumis kaj zumis: ,,Jesueton al mi... al mi...!" Kun humila, peteganta voĉo, serĉante la konvenajn vortojn, li balbutadis en sia malespero.

— La malgranda Lejzer... li volas vidi Jesueton... Li estas infano... bonaj kristanoj, li estas mortanta kaj li deziras vidi Jesueton... la malgranda Lejzer... Kompatu lin, bonaj kristanoj... la malgranda Lejzer...

La tri knaboj embarasite rigardis unu la alian, staris senkonsile, hezitante. Fine la longstatura ekridis.

— Haha, tiu ĉi judo freneziĝis... Certe li estas freneza... Nu, ni iru!

Menaŝe falis surgenuen, la peltborderitan ĉapelon deprenis kaj korŝire petegis.

— La malgranda Lejzer estas mortanta... li volas vidi Jesueton... la malgranda Lejzer.. bonaj kristanoj... kompatu... kompatu min... li estas mortanta.. la malgranda Lejzer... malgranda Lejzer mortos kaj li... kaj li... ,,Pacon al homoj sur la tero... Gloron al Dio..." Kristanoj, la malgranda Lejzer...

La longstatura knabo jam senpacienciĝis kaj urĝigis la eniron en la domon de Averkiev. La du aliaj hezitis, eble emociiĝis, kvankam tute ne povis kompreni la situacion, kaj tiam malfermiĝis la pordego de Lukjanov kaj sur la sojlo aperis la malgranda Anĉjo kun sia patrino. Anĉjo tenis ornamitan branĉeton de abio kaj ekiris al la kontraŭa flanko, al la domo, kie la malgranda Lejzer agoniis.

— Nu, iru, Anĉjo! Diru al la malgranda Lejzer, ke Jesueto portis lian abieton al ni!

La virina voĉo sonis akre en la silento, kaj Menaŝe ekatentis. Li rimarkis la etan ludkamaradon de sia fileto. Senfina ĝojo kaj danko plenigis lian koron kaj saltante li kuris al la infano. En kriaj frazoj eliĝis la ĝojo el li.

— Jesueto venas al la malgranda Lejzer... Ĉu vi vidas?... Jesueto venas al la mortanta juda infano... Anĉjo, la plej bona kristano, portas al li abieton... al la malgranda Lejzer... Ĉu vi vidas?... al la malgranda mortanta Lejzer...

Menaŝe ekprenis la infanon, levis al si kaj kure klopodis atingi sian domon. El la tri betlehemanoj tiu, kiu tenis la iluminitan stalon, senvorte ekiris al Menaŝe. La plenvanga post kelkaj paŝoj sekvis lin kaj la altstatura (kion fari sen betlehema stalo?) vole nevole paŝadis kune kun ili.

Menaŝe larĝe malfermis sian pordon. La kandeleto ekflagris. Anĉjo iris al la lito kaj etendis la abieton al la malgranda Lejzer, kiu jam kvazaŭ senkonscie stertoris. La tri betlehemanoj silente ekhaltis ĉe la sojlo. Miro, kortuŝa soleno, sincera emocio alternis en ili, kaj unu post la alia deprenis sian ĉapelon. La patrino, kvazaŭ duonfreneze, ŝirmis la flamon de la kandelo per siaj manplatoj. El la okuloj de la rabeno falis, falis abunde la larmoj.

— Lejzer — komencis mallaŭte la eta Anĉjo kaj tenis la abieton antaŭ la mortanto — vian abieton Jesueto portis al ni, ĉar mi diris antaŭ tagoj al mia patrino, ke vi estas bona juda knabo kaj vi volis, ke Jesueto ankaŭ vin vizitu... Ĉu ne, Lejzer?... Vi diris, ĉu ne?... Kial vi ne respondas?... Ĉu vi mortos, Lejzer?... Rigardu, Jesueto venis al vi...

La okuloj de la malgranda Lejzer fiksiĝis al la omamita abieto kaj por momento aperis laca, formorta rideto ĉe liaj lipoj. La rabeno, milde ŝovante sian brakon sub lian kapeton, levis ĝin kaj, vokante la staltenantan betlehemanon, sufloris al la infano:

— Lejzer, rigardu, li venis al vi... Ĉu vi vidas?... Tie, en la manĝotrogo... Ĉu vi vidas?... Li venis al vi en la koro de tiuj ĉi honestaj kristanoj... — kaj plore tremis lia voĉo... — Li venis al ni, judoj persekutitaj, eble nun unuafoje ne kun sangmakulaj sabroj, sed kun homa kompreno... Nu rigardu, malgranda Lejzer, tie li estas en la manĝotrogo kaj portis al vi abieton... Ĉu vi vidas?

Kun formorta stertoro, kun infana senpeka rideto respondis la malgranda Lejzer.

— Mi... vidas... lin...

La longstatura knabo sentis ion nekonatan en si, kaj tio igis lin pie ekkanti: ,,Paco al homoj sur la tero..." La duan verson jam kantis kun li liaj kamaradoj: ,,Gloro al Dio en ĉielo..."

Ekstere la Vintro-patro ekskuis sian barbon kaj ŝutis blankajn neĝoflokojn sur la teron. Jen, la Vintro-patro jam ne dormis aŭ lia kolero mildiĝis.

La kandelo laste ekflagris, kaj la patrino kun sekaj okuloj rigardis antaŭ sin senĉese ripetante solan vorton:

— Estingiĝis... estingiĝis... estingiĝis...

VINRIKOLTO EN BADAĈON

Kantosceno de Viktoro Lányi.

Tradukis: J. Baghy

PERSONOJ:

Aleksandro Kisfaludy, poeto

Róza Szegedi, lia fianĉino

Maljuna kelisto

6 rikoltistinoj

Okazas dum vinrikolto en Badaĉon en 1800.

SCENEJO

Fono estas la badaĉona montdeklivo. Inter la vitoj laboras vinrikoltistinoj. Maldekstre la dometo de Szegedy.

Dekstre grandaj barelkuvoj. En unu piedpremadas la vinbersukon la maljuna kelisto.

UNUA SCENO

ses knabinoj kaj la kelisto

Knabinoj:

Ridas ruĝa, blanka, nigra

vinberet',

Mi demandis mian karan

pri kiset'...

Ĉu li donas, ĉu rifuzas,

for dolor'!

Viro en la amo ruzas

kaj petolas kun la kor'.

Ridas ruĝa, blanka, nigra

vinberet'

La knabino venkas viron

per kiset'

Ĉar la kiso rabas koron

el la sin',

viro ringon, mirtofloron

donas por ĝi al knabin'.

Kelisto:

Dolĉa mosto ne valoras,

se vinagre gustas vino.

La knabino ne valoras,

se ŝi iĝos — domdrakino.

Jen mi havas edzineton:

dorno estas ŝi — sen rozo,

sed!

de vespero ĝis mateno

en drinikej' mi dancas sen ripozo.

(Dancado.)

DUA SCENO

Róza (venas el la domo):

Knabinoj, Kelisto, Róza:

Jaroj venas, jaroj pasas,

kiel nuboj flugas for,

Vinrikolt' en Badaĉono:

tril' de ĝoj' kaj gaja ĥor'.

Nur mi sola senkonsole vclkas en ĉagrena sent',

tremas kiel seka vito sub kares' de l' frosta vent'.

Revojn pelas la animo

sen reven' kun dolor'

en nebul' de fora limo,

dum Aleĉjo estas for,

dum vi, kara, estas for.

Kelisto:

Al rostaĵo ne decas la nigra kaĉo,

al knabino ne decas la lamentaĉo.

Larmojn, kara, ne faligu sen bezon'.

Konsolu vin dibenata vinberriĉa Badaĉon'!

Knabinoj:

Konsolu vin dibenata vinberriĉa Badaĉon'!

Róza:

La animo nur inertas

for de mi pro la am'.

En sapir' ĝi vivon perdas...

Ho, Aleĉjo, venu jam,

ho revenu al mi jam!

TRIA SCENO

Knabinoj, Kelisto, Róza, Kisfaludy

Kisfaluy (post la kulisoj):

Jen alvenis la momento

de l' revid' kun mia Róz'.

For turmento, larma sento!

Min atendas ĝoj', ripoz'.

Ho Badaĉon' kaj knabino

jen saluto de la sino:

voĉ' de l' vagant' vokas vin:

Tralalalala

Tralalalalalalalala

(

li venas el la montoj

)

Hejma dom', Badaĉon', kiel la miraĝo,

respegulas bildon de mia junaĝo.

Róza!

Róza, nomon vian sopire flustris mi ĉiam;

jen reĝin' de juneco kaj mia amo venas jam!

Róza:

Pasis jar' post jar' sencele

velkis la printempa flor',

sed la amo plenfidele

vin revokis al la kor'.

Kisfaludy:

For de l' hejm' en fremda

valo sub ĉiel' de Itali'

dum ripoz' kaj en batalo

mi revadis nur pri vi...

Dub', turmento, larma sento

min torturis pri l' estont',

ĝemoj plendis en la vento

kaj min tedis viv' kaj mond'...

Sed kiel la vent' la nubon

mia fid' forpelis dubon

kaj aperis suna hel',

mia sun' — via fidel'...

Róza:

Ho Aleĉjo, via amo

estis mia korornamo

ĝin mi gardis kun fidel':

la donacon de l' ĉiel'...

Ligu vin al mi la kiso,

la fianĉina kis'...

(La Kelisto proksimiĝas al Kisfaludy.)

Kelisto:

Sinjoro, prenu! Jen pokal'

da fajra ĉasta vin,

la dolĉa suk' de l' hejma val'...

Je sano trinku ĝin!

Soifon vi ne sentos plu,

la sangon vipos fajra flu',

ĝi pelos kordoloron for,

ekstaze kantos via kor':

Nektar' por frand', balzam' por sin',

forgeson donas nur la vin'...

Trinku ĝin!

Kisfaludy:

Feliĉo estas trompa ŝajn'

nur mokis ĝi pri mi,

mi vane serĉis kie ajn;

ĝi logas tie ĉi.

La kisa rid' de l' amatin',

en gaja rond' la fajra vin',

vi patroland', vi patra dom'

feliĉon donas al la hom':

Nektar' por frand', balzam' por sin',

forgeson donas nur la vin'...

Trinku ĝin!

Ĉiuj:

Nektar' por frand' balzam' por sin',

forgeson donas nur la vin'...

Trinku ĝin!

FINO.

NUR NATURE!

Grafo Olivero Kutassky embarasite staris antaŭ la pordego de la familia palaco. Lia mieno kiel vivanta demandsigno elokventis pri hezito: ,,Ĉu resti aŭ ne resti?" Ĉu reiri por daŭrigi la posttagmezan digestadon aŭ iri iamaniere al nova regalo? Por havi konsilan respondon li rigardis al la humile palpebrumanta pordisto, sed vane. Ties respektoplena digno mutis kiel la tribeka cigno sur la blazono de grafo Kutassky kaj sur la butonoj de la pordista livreo.

Olivero staris do senkonsile kaj indigne meditis pri la eksterordinaraj okazintaĵoj, kiuj sinsekve devigis lin pensadi pri tio, ke ne ĉio funkcias laŭorde en lia horloĝpreciza ĉiutagaĵo. Unue, je la kvara, Georgo, lia ŝatata servisto, la perlo de ĉiuj lakeoj, ternis kaj post kvin minutoj li kuraĝis denove terni kaj kvankam Georgo apartenis al la plej disciplinitaj uniformportantoj, tamen post du minutaj per tria terno ektremigis — la koron de sia grafo. Evidente, ke Georgo aroge sekvis la dumvintran kaj laŭmodan rnalsanon. Certe li havas hispanan gripon aŭ almenaŭ simplan influencon, sed en la plej senpretenda okazo — ordinaran nazkataron. Kia skandalo! Malsaniĝi ĝuste en tiu hora, kiam li devus esti je lia dispono ĉe la vestado! Vere, ni vivas en revolucia epoko kaj ties vento tuŝis ankaŭ Georgon.

Sed la trifoja lakea ternado estis nur komenco. Nun sekvis la sinvestado. Neimagebla penado! Unu horon daŭris plilonge ol kultime. Kaj fine, kiam li aperis sur la pordega sojlo por transdoni sin al meritita ripozo kaj retrovi sian ekvilibron inter remburaĵoj de sia aŭtomobilo, tiam la pordisto impertinente koncize raportas, ke ,,ŝia grafina moŝto antaŭ dek minutoj bonvolis forveturi per ĝi kaj lasis la sciigon, ke lia grafa moŝto bonvolu sekvi ŝin per taksoaŭto". Per taksoaŭto!! Kial ne per tramveturilo, per fiakro aŭ eĉ — eĉ honte estas pensi! — perpiede?! Certe la revolucia vento tuŝis ankaŭ lian patrinon.

Tamen la longdaŭra hezitado kaj senkonsila starado ĝenis lin kaj li riskis subiĝi je demando al la rigide pozanta pordisto.

— Nu, kiel vi opinias? — Per taksoaŭto...

— Per taksoaŭto!!

En lia voĉo vibris konsterno, sed la pordisto, ne konsciante pri tio, modeste faris sian duan proponon.

— Aŭ perpiede.

Je aŭdo de tiu ĉi impertinentaĵo li ne ekkriis indigne, nek svenis, nur ĵetis profunde riproĉan rigardon al la mizera sensentulo, kiu, tute nehavante talenton por legi el lia esprimriĉa okulumo, eĉ motivis la proponon.

— Estas belega vintra tago kaj dekminuta marŝado tra la aleo de vilaoj utilos je la sano de via grafa moŝto.

Kaj miraklo... Olivero konsideris la ŝancojn. Per taksoaŭto veturi certe estas pli subrange ol perpiede, ĉar en tia fiveturilo povas paradi ĉiu judo, havanta kelkajn pengojn en la poŝo, sed marŝi per grafaj piedoj povas nur la grafoj. Por doni indan aplombon al sia decido li suprenrigardis al la familia blazono, pendanta super la pordego kaj firmigis sian volon legante la faman devizon ĉirkaŭ la tribeka cigno: ,,Saĝe naĝi sur la supro, oron faras el la kupro." Kian rilaton havis lia decido al la devizo, verŝajne, li mem ne sciis, sed estis familia tradicio turni sin al ĝi antaŭ ĉiu grava paŝo. La kronikoj en la arĥivo asertas, ke tiu ĉi devizo havas magian forton precipe por la poŝo.

Olivero ekiris do per siaj grafaj piedoj. Ĉu la dekminuta marŝado utilis al lia sano, tion mi ne scias, sed la konsekvencoj pruvos, ke en la nuna okazo li proprapiede proksimiĝis al tio, kion la romantikaj verkistoj ŝatas nomi fatalo.

Olivero estis apenaŭ dudekunu jara, trodorlotita infano. Infano kaj ne junulo, ĉar la patra sentemeco — ne ofta ĉe viroj — hermetike fermis lin for de la reala vivo. La instituto, kiun li elektis por sia adorata ido, eĉ akcelis la evoluon en la nerekta direkto. Li fariĝis naive kaprica, dande laŭmoda, laŭrange etiketsklava. Lia patrino vane protestis kontraŭ la senprudenta dorlotado. Ĉe tiu ĉi punkto, kvankam la grafo ame plenumis ĉiun deziron de sia edzino, li ne cedis. ,,Kara Evelino, vi bonvolis naski la filon por mi — li komencis por silentigi ŝin kaj daŭrigis jene — kaj eduki lin inda posteulo estas mia devo. Vi, kara Evelino, heredis, krom la modesta bieneto de via altŝatata patro ankaŭ lian nemotiveblan inklinon proksimiĝi al la subrangaj klasoj. Verŝajne, kara Evelino, inter viajn praulojn hazarde iamaniere ŝoviĝis ia bovinmelkantino aŭ... Estas for de mi la intenco ofendi eĉ pense viajn tre honorindajn praulojn, sed vi, kara Evelino, devas kompreni, ke mi ne povas toleri, ke la ombro de tiu supozita bovino... bovinmelkantino iamaniere ĵetiĝu al la nobela karaktero de unu grafo Kutassky, kiun cetere vi, kara Evelino, bonvolis naski anstataŭ mi". Tiaj kaj similaj sentencoj torturis la patrinan koron, kiu estis milda, pli nobla ol nobela kaj ĉefe homa. Eble pro la bovinmelkantino. La ceremonia edukiteco kaj riĉeco faris Oliveron modpupo inter la junularo de la alta klaso.

Olivero do ekmarŝis. La neĝo grincis sub liaj paŝoj. La vintra freŝeco pentris rozojn sur liaj palaj vangoj. Iom post iom la bulvarda vivo forpelis lian malbonan humoron kaj vekis naivan interesiĝon en li. Scivole demande li rigardis rekte al la okuloj de ĉiu kontraŭvenanto. Kelkaj junulinoj eĉ respondis per petola rideto, kiu — jen mirindaĵo! — tute ne ofendis lin.

Ĉe la angulo, kie li turnis sin en la aleon de la vilaoj, subite kaj hazarde li puŝiĝis al elegante vestita junulino, kiu rapidpaŝe venis el la apuda sukeraĵejo. Ŝi diskrete ekkrietis. Li balbutis pardonpeton. Indulgema rideto estis la respondo. Post momento ŝi jam rapidis for. La sinsekvaj paŝetoj postlasis kelkloke, kie la neĝtavolo ankoraŭ virge kuŝis sur la trotuaro, graciajn formojn de filigranaj plandumoj. Olivero kvazaŭ kontraŭvole sekvis la allogajn postsignojn. Tiel daŭris ĝis la mezo de la aleo, kiam ŝi haltis por levi ion de la trotuaro kaj kun zorga delikateco meti ĝin sur unu el la apudvojaj benkoj. Ankaŭ Olivero ekhaltis por teni la konvenan distancon, sed post ŝia ekiro li daŭrigis la persekutsimilan sekvadon.

Pasante preter la benko li ĵetis scivolan rigardon al ĝi. Surprizaĵo: peceto da kotmakula pano. Momenton li ekhaltis pro miro. Tiel elegante vestita junulino, kies beleco kaj gestoj egalas je tiuj de iu ajn aristokratino trovis inde halti kaj kliniĝi por levi tian malpuran panpeceton? Jes, jes, la revolucia vento. Nuntempe — tre bedaŭrinde — ĉiu ĉambristino similas al sia sinjorino, almenaŭ eksteraĵe.

En Olivero vekiĝis por momento sentemeco, heredita de la patrino kaj narkotita tiom sukcese de la patro kaj la instituto. Sin garde li ĉirkaŭrigardis, kvazaŭ li hontus sian malfortiĝon kaj rapidpaŝe revenis al la benko, levis la panpeceton. Kun infanaĝa piemo li volvis ĝin en sian silkan poŝtukon. La sentemeco malagrable tuŝis lin kaj grafo Olivero Kutassky, la modela dando de la ora junularo envortigis sian indignon jene: ,,Kaj ĉio pro trifoja terno de lakeo. Li meritis la maldungon!"

Sed la venĝopenson antaŭ maturiĝo forvelkigis nova surprizo. La ĝis nun sekvata gracia staturo malaperis el lia vido. Nur la freŝaj postsignoj de ŝiaj galoŝetoj montris la direkton. Interna instigo devigis lin sekvi tiujn. Nepre li volis koni la domon, kie lia ĉarma nekonatulino loĝas. Kial? Li ne meditis pri la ,,kial". Senvorte, eĉ senpense li iris laŭ la postsignoj ĝis vilao, super kies pordego paradis la blazono de la baronoj Löffelholz de Nekeresd. Pri la blazono, la nomo kaj la vilao li rememoris, ke ĝuste al la ,,posttagmeza teo" de ŝia baronina moŝto Lidia Löffelholz de Nekeresd li estas invitita... Do blovante sin je nobela digno li transpaŝis la sojlon, bonvole akceptante per kapklino la mutan riverencon de la pordisto.

II.

La baroneco de la Löffelholz-a familio estis tia, pri kiu oni diras: ,,Ne tuŝu ĝin freŝe pentrita!" La avo estis ankoraŭ spicvendisto kaj grenmakleristo en la vilaĝo Nekeresd. Lia saĝe akaparita kapitalo ebligis la altlernejan edukadon de la filo, kiu montriĝis samtempe dankema kaj sendankema. Fariĝante matadoro de la borso li superis la esperojn de la patro, sed ĝustatempe flarante la odoron de la estanteco li lasis sian religion kaj edziĝis kun ĉarma, tre inteligenta, sed malriĉa kristana junulino. Tio ĉi seniluziigis la patron. Vanis ĉiu protesto. La vera amo ne konas religion aŭ rangon, li diris tiutempe. Dube, ke li havas ankaŭ nun la saman opinion. Cetere Jakobo Löffelholz havis tre plaĉan eksteraĵon, simpatian sintenadon, altnivelan edukitecon kaj ĉefe monon, monon, monon por malŝlosi la pordeton de la ekskluziva societo. La baronecon li ricevis (?) por siaj nevelkeblaj dummilitaj servoj, kiujn li senlace plenumis ĉe la liverado de aveno por la armeo. Kvankam li restis prudente fidela al sia devizo ,,vivi kaj vivi lasi", tamen pro memoro pri la patro li ĉizigis novan devizon sur la blazonon: ,,Maturiĝas greno post semad' kaj peno". Entute Jakobo Löffelholz estis inda fariĝi praulo de nova barona dinastio. La modernaj prauloj ja neglektas sangajn entreprenojn kaj prefere liveras diversspecajn grenojn.

La barono havis kvar filojn kaj unu filinon, la ĉarman Lidian, kies belecon — sen scio pri ŝia rango! — Olivero jam admiris sur la strato. Ŝi estis dekokjara. Malofte oni renkontas pli feliĉan kompilaĵon de la luksema oriento kaj la puritana okcidento ol ŝi estis. Laŭvalore taksi la riĉaĵon kaj konduti prudente-romantike estis arto ĉe ŝi. En la agoj ŝi montriĝis noble sentema kaj ŝian parolon karakterizis eleganta simpleco. La sola afero, kiun ŝi ne povis toleri, estis la dandismo. La nurajn etiketulojn ŝi abomenis kaj kelkfoje kruele primokis. Ŝia vivprincipo estis: ,,Nur nature!"

La ,,posttagmeza teo" plene kontentigis la vantecon de Olivero. Kontraŭvole li fariĝis eĉ kreinto de nova modo. Lia rigardo ĉiam pliofte renkontis la koloron de la kravato sur la meza veŝtobutono de la viroj. Kredante tion nova pariza aŭ londona modo li ŝtelis sin al la vestejo por sekvi ĝin. Ĝuste tiam du el la ora junularo albutonumis sian kravatan silkon al la meza butono de la veŝto. Olivero proksimiĝis al la granda spegulo kaj jen, je lia sincera miro, lia kravato jam estis albutonumita. Ah, kiajn konsekvencojn havas la trifoja temo de Georgo kaj la grafa mallerteco ĉe la sinvestado. Sed la entuziasmaj ,,ĉahme! kolose ĉahme!" kartavado de la du junuloj konsolis, eĉ plenigis lin je kontenteco, kiun li envortigis jene: ,,Nepre mi altigos lian salajron!"

Mem la barono prezentis Oliveron al Lidia kaj per tio komenciĝis tiu duonhora konversacio, kiu ne pasis senimpresa por ili ambaŭ. En komenco lia sintenado kaj tiu ceremonia komplimentado,. per kiu li provis almiliti la plaĉon de Lidia, ne trovis favoran akcepton ĉe ŝi. Kun konvena ĝentileco ŝi aŭskultis lin, sed en ŝi senpaciencis la principo ,,nur nature!". Ŝia muteco ne tre flatis al la modpupo, kiu vane atendante respondojn vole-nevole rememoris pri la tribeka muta cigno de sia blazono. Sed poste, kiam Olivero kontraŭ sia kutimo fariĝis intima kaj rakontis pri siaj posttagmezaj aventuroj, rememoroj kaj pensoj kaj fine montris la kotmakulan panpeceton en la silka poŝtuko, tiam la kora glacio de Lidia degelis kaj ŝiaj okuloj brile kaj esplore rigardis al la okuloj de Olivero. La virinoj ĉiam havas pedagogian ambician kaj ankaŭ en ŝia beleta, saĝa kapeto venis la penso: "jen fine iu, kiu lasas sin eduki." Tute senceremonie do ŝi prenis lian manon kaj kun korraba rideto rimarkis: ,,Kara grafo, vi estas kare grafida." Ĉe tiu ĉi manprenado barono Löffelholz, patre spionanta al intima angulo de la salono, kontente kunfrotis la manojn kaj ĝoje konstatis, ke ,,la pomo ne falas malproksimen de la arbo!"

Olivero, kiel la familia cigno, naĝis sur la supro de la feliĉo, sed nelonge. Kiam li fanfarone rakontis pri sia modkrea genio, la ĉarma mieno malsereniĝis kaj en tiu momento la malfeliĉa Georgo estis kondamnita je tuja senrekompenca forpermeso. Tiun ĉi severan verdikton aliigis sole ŝia delikata manpremo kaj la enigma adiaŭa frazo: ,,Mi serĉos rimedon fari grafon el la grafido, ĉar la homo gajnis mian simpation. Nur nature, kara grafo, nur nature!!"

Virino decidas, viro plenumas. Pasis jaro, plena de intence hazardaj kaj de priparolitaj rendevuoj. Olivero glutis barelon da teo, sukeritan kun dolĉa rideto kaj kelkajn pilolojn pedagogiajn, spicitan per vivprincipo ,,Nur nature!". Efektive li progresis. Li jam kuraĝis iri sen kalsono el sia dormoĉambro al la banĉambro kaj ne hontis trumpeti en la poŝtukon, kiam lia adoratino muzikigis siajn revojn ĉe la fortepiano. La eduko estis jam tiome edifa, ke partoprenante en popolfesteno li gustumis la branlavaĵon de la porkoj por ilustri sian naturecon. Ho, tiu petola revolucia vento!!

Vere, la amo faris miraklon ĉe Olivero. Ĉar kiam iun tagon li kondukis sian mirtokronan kelkhoran edzineton el la geedziĝa festeno al la nuptolito, sur la koridoro grafe ornamita — ĉu pro troa manĝado ĉu pro alia kaŭzo — okazis io tre homa... La junan edzineton paligis la konsterno, sed nia nove edukita Olivero sen hontruĝo admone ridetis al ŝi: ,,Nu, ankaŭ vi, kara Lidia, por la intimeco! Nur nature! Nur nature!"...

ŜIRIĜIS KORDO

Ŝiriĝis kord' de l' kora lir' hodiaŭ,

la plej belsona kaj konsola iam.

Sur ĝi inspire ludis amo dia

kaj jen finite; ĝi ne sonos pli jam.

De nun ne povos kanti mi, nur ĝemi

kaj al Parnaso ne aspiros jam pli.

La lumo mankas, nokto regas ĉe mi:

Pegazo mia devos stumbli, ambli.

La kordon vi disŝiris senpardone

per korkrucumo fine ĉion solvi.

Ah, mi ne konas pli kruelan ol vi!

Ĉu iam vi pripentos tion? Ho ne!

Ĉar dornan vojon de rezigno sekvi

ja kiu volus?... Nek alia, nek vi.

LA ŜUFLIKISTO

Tia granda domo, en kia ankaŭ mi loĝas, respegulas la bildon de la metropolo. Ĝi tenas en si ĉiuspecajn kaj ĉiurangajn homojn. La loĝantoj retiras sin al siaj skatolkavernoj kaj ne interesas ilin la zorgoj, ĉagrenoj de la najbaroj. Estas ĉi tie generalo kaj invalida soldatalmozulo; estas pozanta ventkapa profesoro kaj por pano luktanta studento; riĉa posedanto de ĉapelmagazeno kaj pala modistino, laboranta ĝis blindiĝo ĉe petrollampo; korpulenta bankiero kaj bankservisto kun sep malsataj gefiloj; per aŭto paradanta teatrodirektoro kaj sengroŝa aktoro. Ĉiu estas tiaspeca homo, kiu ne povas interesiĝi pri la alia, ĉar tiam — ho kiom da superfluaj penoj! — eble li povus eĉ helpi sian homfraton.

Sed ne temas pri tio. Mi volas rememori pri mizera ŝuflikisto, kiu loĝis ĝuste, en kela ĉambro, sub mia loĝejo. Jes, li loĝis, ĉar antaŭ semajno li transloĝiĝis tien, kie la zorgoj pri luprezo jam ne torturas plu. Li mortis, kaj malproksime, tre malproksime de tie ĉi, lasis enterigi lin — la urba magistrato. Kvar nerabotitaj tabuloj, kelkaj najloj sufiĉas por tia modesta vireto, kiu flikadis nur malbonajn ŝuojn dum sia tuta ekzistado. Cetere li ricevis senpagan ripozejon kiel la eminentuloj de la nacio. Ĉu tiom ne sufiĉas por honorigo?

Ne! Ĝuste pro tio mi skribas pri li. Restu surpaperigita memoraĵo pri la maljuna ŝuflikisto. Li meritas tion, ĉar li estis — homo. Stranga hometo li estis. Oni priridis lian manion. Mi prilarmis ĝin. Oni trouzis lian sentimentecon. Mi estus preferinta kisi liajn grandajn manojn, deformitajn de laboro. Eĉ nun mi vidas lin antaŭ mi tiel, kiel dum tiuj posttagmezaj horoj, kiam apogante sin al la pordego li fumis cigaredon, fiksitan inter du dentoj por ne malhelpi lin en la parolado. Verŝajne nur tiuj du dentoj restis nedifektitaj ĉe li. Konservis ilin por ĉiam la — fumo. ĝiba dorso, plata brusto, C-formaj kruroj kaj proporcie multe pli granda dekstra mano estis lia metia ŝildo: "mi estas je via humila servo, sinjoraj moŝtoj, la tre malmultekosta ŝuflikisto."

Jarojn mi vidis lin, jarojn li incitadis mian interesiĝon, kaj jarojn mi ne alparolis lin. Kial? Mi mem ne scias.

Foje vespere li haltigis min ĉe la pordego.

"Mi vidis, sinjora moŝto, ke via filino havas flikendajn ŝuojn. Bonvolu sendi ilin al mi."

Tiel simple li parolis, kiel laborpetanto.

"Nu bone, avĉjo, mi sendos ilin."

Havu laboron la maljunula, mi pensis, kaj por ne forgesi la aferon tuj mi aranĝis ĝin post mia hejmenveno.

Vespere ĉio estis en ordo aŭ pli ĝuste tute kontraŭe. La flikitaj ŝuetaj de mia filino paradis sur la tableto. Bela zorga laboraĵo, tia bela kaj zorga, kia povas aspekti la flikista majstraĵo, sed... mia edzino rakontis, ke la maljunulo ne volas akcepti monon por ĝi. Tio ĉi surprizis, konsternis min, kaj sincere konfesante mi iom ekkoleris. Tuj mi rapidis al li por aranĝi la ĝenan aferon.

Li sidis ĉe sia labortableto kaj vespermanĝis. Inter la diversaj iloj antaŭ li staris botelo da lakto kaj tranĉaĵo da pano. Ĉirkaŭ li sur la planko kuŝis amaso da infanŝuoj, botetoj, sandaloj. La peza sufoka atmosfero kvazaŭ kunpremis mian gorĝon kaj tordis la nazon. Petrollampo kun rompita cilindro flave lumis kiel forgesita kandelo ĉe katafalko. Fumteksita vualo kovris ĝian cilindron.

Mi ekhaltis antaŭ li. Li alrigardis min. La melankolia rigardo de liaj grizaj okulaj senarmigis mian koleron. Ŝerctona riproĉo maskis mian subitan emocion.

"Nu, avĉjo, jen kia sensencaĵo! Ĉu oni vidis similan? Mi riparigas ĉe vi la ŝuetojn de mia filineto kaj vi ne volas akcepti la prezon por via laboro."

"Ĉu tio afliktas vin?" demandis li post ioma silento.

"Jes, eĉ ofendas min."

"Tiam pagu por ĝi," diris li kun mallaŭta voĉo.

"Kiom mi ŝuldas?"

"La ĝojon de du infanoj."

La respondo surprizis min, Nekomprenante ĝian sencon mi embarasite kalkulis la monbiletojn. Fine estis necese ripeti la demandon.

"Kiom mi pagas?"

"La ĝojon de du infanoj."

Maniema maljunulo, mi pensis kaj preninte la sumon kutiman por ŝuplandado de paro da ŝuetoj mi metis ĝin sur la tablon.

"Jen prenu, avĉjo!"

Li karese palpis la monbiletojn, poste zorge gladis ilin per siaj larĝaj manplatoj sur la genuo kaj milde ridetis al mi.

"Humile mi dankas, sinjora moŝto, eĉ en la nomo de la tria infano."

La, monon li lokigis en la fundon de la tirkesto kaj poste, kvazaŭ forgesante pri mia ĉeesto, li daŭrigis la manĝadon. Mi ne povis tuj foriri. La interesiĝo, dum jaroj retenita en mi, nun volis profiti la okazon, sed mi ne sciis kiel komenci.... Atendo.... La maljunulo turnis sian rigardon al mi, sed nun demando sidis en la okulparo. Ankoraü gluteto da lakto, ankoraŭ porbuŝa peceto da pano kaj li donis vortojn al la muta demando.

"Ĉu mi redonu la trian infanon?"

"Ne, ne!" mi protestis energie kontraŭ la miskompreno. "Kiel vi povas eĉ pensi tion? Ne pro tio mi atendas, sed mi deziras aŭskulti vian parolon pri vi, pri via vivo, pri..."

"Por kio? Vi vidas, sinjora moŝto, mi estas simpla ŝuflikisto. Kion paroli pri tio?" kaj li indiferente suĉis longan gluton el la botelo.

"Jes... vere... kion paroli pri tio?... Sed klarigu al mi, ĉar mi ne komprenas, kial vi volis senpage ripari la ŝuetojn de mia filineto?"

"Ĉar ili estis truetaj, kaj... kaj... tiuj de la sinjora moŝto simile estas tiaj."

Mi sentis hontruĝon sur miaj vangoj. Jen, por ĉio oni devas pagi la prezon. Eĉ por la plej bonvola interesiĝo.

"Tiu ĉi paro servas por la ĉiutago," mi provis senkulpigi min. La sinjoraj moŝtoj ofte defendas la prestiĝon per mensogetoj. "Sed ne pri tio temas. Diru, avĉjo, kial vi flikadas senpage? Ĉar por multaj vi laboras senpage. Nun mi komprenas, kion signifas via kurioza tarifo..."

Longe li ne respondis, sed vidante mian obstinan atendon fine li ekparolis.

"Nu, bone, mi rakontos tion, por ke oni eksciu, kia hipokrita mi estas. Pro egoismo mi flikadas senpage. Mi akiras por mi ĝojon per infanĝojo.... Jam pli ol dudek jarojn mi vivas en tia ĝojo. Tre malmultaj povas aserti, ke ili havis tiome daŭran ĝojon. Nun mi jam staras proksime al mia tombo, kaj tamen la ĝojo gastadas konstante ĉe mi. Ĝi rekompencas min por la malplena juneco.

"Ĉu via edzino mortis tro frue?"

"Neniam mi havis tian."

"Ĉu trompiĝo?"

"Neniam mi povis trompiĝi, ĉar neniu amis min. Mi estis tre malbela knabo, kurbkrura, pigmea kun plata brusto, senforma nazo kaj flamruĝaj haroj. Oni trovis, min ie sur strato. Neniu amis min, escepte mian mastron. Pro amo li karesis ĝibon sur mian dorson, por ke mi havu rememoraĵon pri li, sed tamen li donis manĝaĵon al mi kaj zorgis pri miaj ĉifonoj. Li estis ja tia. Estas homoj, kiuj pro amo oferas sin, kaj estas tiaj, kiuj pro amo oferas aliajn. Mi ne volas kalumnii lin. Post lia morto eĉ mi heredis ion. Lia vidvino, forpelanta min el la domo, ĵetis post mi liajn alenojn, martelojn, ŝulignojn... Mi devis ekmigri, sed la homoj evitis min ĉie kaj ankaŭ mi evitis ilin. Foje, post longa de vilaĝ-al-vilaĝo vagado, mi venis en la ĉefurbon. Ĉi tie ĉio pliboniĝis. Oni ne evitis min plu, ĉar oni tute ne rimarkis min. Kelkajn jarojn mi flikadis, laboradis en la periferioj. La malriĉuloj alportis riparigi siajn botojn, ŝuojn, pantoflojn, kaj el ili kelkaj volonte paroladis kun mi pro la — kredito. Mi vivis, ĉar ne venis al mi la penso "ne vivi." Foje iu foirartisto vokis min al si. Li serĉis kuriozaĵon por sia budo kaj mi tre taŭgis esti "hundkapa tataro" en lia budo. Tiam mi ekploris la unuan fojon. Mi ne iris kun li, eĉ de tiu tempo pli zorge mi kaŝis min en mia kelo... Foje mi havis najbaron, tre, treege malriĉan viron. Li similis al mi kaj nia abomena aspekto fariĝis la bazo de amikeco. Sincere mi ekamis lin, ĉar ankaŭ li ridetis neniam. Mizera homo li estis. Ne havante metion li vivis per tio, kion la okazo donacis al li.... Iun tagon, mi rememoras, ke estis kruela vintra frosto, kiam li vizitis min en la kelo. Li sidis... sidis kaj ridetis. Li kondutis strange, tre strange. Li sidis kaj ridetis. 'Kio estas al vi?' mi demandis. Li komencis krii, kriadi, ke li sentas sin feliĉa kaj ke li havas tian ĝojon, kian li esperis neniam 'Ĉu vi ĝojas? Kial?' mi demandis. Li respondis, ke pro tio, ĉar li donacis sian peltan subjakon al infano, duonnude tremanta sur la strato. Poste li ekploris, ridetis, ridegis kiel frenezulo, kaj liaj larmoj abunde fluis, fluis... Strange, mi pensis, ĉu tia estas la feliĉa ĝojo? Kaj mi demandis: 'Kio estas la feliĉo en tio?' Li respondis: 'Provu kaj vi ekscios!' 'Mi ne havas subjakon por donaci,' mi respondis. 'Ne gravas la subjako, sed vi povas fari botetojn, vi scias flikadi truajn ŝuetojn. Provu tion!'... Nu kaj foje mi provis kaj poste ankaŭ mi ekploris, ridetis, ridegis kiel frenezulo, ĉar — Dio mia! — la ĝojo de la malriĉaj infanoj estas ĉiela donaco. Ĝi ŝtelas sin en la koron de la orfa maljunulo kaj ĝi fabelas tiajn rakontojn, kiajn neniam povis fabeli al mi — patrina buŝo. ... Rigardu, sinjora moŝto, ĉi tiun pugnograndan ŝueton! Al la eta Magdalenjo de la kortobalaisto ĝi apartenas kaj morgaŭ Dio repagos la plandumon, kiam ridetantaj infanlipoj ekkrios: 'Bela ŝueto!... mia ŝueto!'... Jen pro trio mi petis por la plandado la ĝojon de du infanoj...."

Dolora ĝojo karesis mian koron. Mi ne rememoras, kiel mi forlasis la mizeran ŝuflikiston, sed tion mi scias, ke multajn semajnojn mi serĉis truojn sur infanŝuoj kaj sincere bedaŭris, ke mi ne scipovas flikadi, plandadi...

Ĉio pasis. La senpaga ŝuflikisto de cent kaj cent paroj da infanŝuetoj jam transloĝiĝis por ĉiam al la nekonata mondo kaj lasis siajn ilojn orfaj. Ho kiel mi deziris, ke lian ĉerkon akompanu tuta armeo da dankemaj infanaj koroj, sed ĝin sekvis nur lignomiena pastro, alkomandita policano kaj mi.

EN MASKOBALO

Lirika sceno.

Muziko de E. Gurilev kaj MihaeloŜároŝi.

PERSONOJ:

Piero maljuna

Pierino Kelnero

SCENEJO

Ĉarma kaj intima angulo de l' restoracio kun tablo ornamita per floroj. Tri seĝoj ĉirkaŭ ĝi. Valso aŭdiĝas el la apuda balĉambro. Dekstre, maldekstre pordoj.

Piero (en kostumo. Lia vizaĝo estas kaŝita per nigra masko. Rigardante tra la dekstra pordo li parolas kvazaŭ al si mem, ne rimarkante la Kelneron, kiu staras servoprete malantaŭ li): Ho kiel ĉarme!

Kelnero: Je via servo, sinjora moŝto!

Piero (daŭrigante): Kvazaŭ Ŝi estus revenanta printempa sonĝo. La mortintaj sentoj reviviĝas kaj mi vivas denove en la epoko de l' senpripensa juneco kaj ĉiam ŝaŭmanta ĉampano.

Kelnero (klinas sin): Laŭdezire sinjora moŝto. Do vi bonvolas mendi ĉampanon.

Piero (sin turnante al li): Kion vi babilas?

Kelnero: Sinjora moŝto bonvolis deziri ĉampanon... ĉiam ŝaŭmantan ĉampanon.

Piero: Mi?

Kelnero: Jes sinjora moŝto, ĵus antaŭ momenteto vi bonvolis...

Piero: Jes? Nu, bone! Portu do la ŝaŭmantan eliksiron. Eble ĝi rejunigos min — por minutoj.

Kelnero: Certe sinjora Moŝto! Certe! La ĉampano estas mirakla medikamento por rustiĝintaj koroj. Ankaŭ mi mem, kvankam tre malofte, sed tamen, se okaze...

Piero: Portu do!

Kelnero: Laŭdezire, sinjora moŝto! Laŭdezire! (Li foriras tra la maldekstra pordo.)

Piero (proksimiĝas al la pordo de la balĉambro kaj tie haltinte transdonas sin al revado): Tremantaj arpeĝoj mortante sonas ĉirkaŭ mi. Nur etaj flugiloj de l' rememorpapilio tuŝis la kordojn kaj ili eĥas miloble en mia animo. Ho, ĉi arpeĝoj similas al parolanta muteco, kiun aŭdas neniu kaj komprenas sole nur mi. Ĉi arpeĝoj similas al vivanta senmoveco, kies viglan tremadon povas vidi neniu krom mi.

Kelnero (revenas kun botelo da ĉampano kaj du glasoj): Jen la ĉampano, sinjora moŝto! Laŭdezire! Kaj mi kuraĝis porti...

Piero: Metu sur la tablon!

Kelnero: ... du glasojn.

Piero: Du glasojn? Por kiu? Mi estas sola.

Kelnero: Kiu scias? En maskobalo, dum karnavalo, neniu povas esti certa pri tio, ke li restas sola. Ankaŭ mi mem, kvankam tre malofte, sed tamen, se okaze... (Elŝtopas la botelon, klakas per sia lango kaj ĵetas la korkon al la plafono.) Unuaranga kvalito sinjora moŝto, unuaranga! Ankaŭ mi mem, kvankam...

Piero: Dankon! Vi povas foriri.

Kelnero: Laŭdezire, sinjora moŝto! Laŭdezire! (Li foriras.)

(Ekstera muziko ĉesas.)

Piero: Eh, sufiĉas! Forgeson mi sopiras, ĉion enterigantan forgeson! (Li iras al la tablo kaj verŝas ĉampanon en glason.) Ridinde... forgeson mi sopiras kaj tamen mi venas al loko, kie svarme atakas min la rememoroj. (Rigardante la trinkaĵon.) Kiel ŝaŭmas, kiel ore brilas ĉi lasta konsolo por ĉio, kio pasis longe for... for... Ideala amo!... Unua amo!... Vaneco, kiel la amo de iama princidino al la plena luno.

(Kanto kun orkestro.)

Plenan lunon sur ĉielo

miras eta princidin',

kaj ekĝemas amsopire:

Pala lun', mi amas vin!

Plena luno sur ĉielo

komprenante movas sin,

kaj reflustras la respondon:

Ankaŭ mi vin, princidin'!

Dum silenta rava nokto,

per eterna ĵura vort',

pala lun' kaj princidino

ligas sin al sama sort'.

Jen de tiu sorĉa nokto

kun sufero dolĉa flam'

brulas en la etaj koroj

pro turmenta vana am'...

Malespere, plorĝemante,

kun sopiro en anim'

konsumiĝas pro l' doloro

plena lun' kaj princidin'...

(Trinkinte li ĵetas planken la glason.)

Pierino (dum la rekantaĵo aperis en mano kun gitaro kaj spione rigardadas el post la kurteno de la dekstra pordo. Ŝi timigite ekkrietas): Ah!

Piero (kuras al ŝi): Pardonu! Ĉu mi vundis Vin?

Pierino: Ne, sed tamen, jes.

Piero: Ne, sed tamen jes? Kiu komprenas tion?

Pierino (ridante): Ho, mi nur ŝercas. Via kanto allogis min ĉi tien kaj vundis la koron. Ĉu ne honte al vi kanti pri l' vaneco de l' amo, kiam antaŭ nelonge vi mem konfesis ĝistomban fidelecon. Verdire, tion mi ne meritis de vi.

Piero: Mi ne komprenas vin.

Pierino: Ne? Ĉu vere? Vi ne komprenas, ĉar ne volas, sed feliĉe mi tenas en mia mano vian gitaron, kiel garantiaĵon de via fideleco.

Piero (rigardante la gitaron): Ĝi ne estas la mia. Vi eraras, eta Pierino. La kordoj de, mia gitaro rustiĝis jam delonge.

Pierino: Ne ŝercu plu, ĉar doloron kaŭzas al la koro via malica petolo. Ĉu tion vi promesis, dirante, ke vi estos mia porĉiama Piero.

Piero (konfuzite): Sed mi devas konfesi je mia honoro, ke mi ne...

Pierino (ploretante): Ke vi ne estas mia Piero. Diru, nur diru! Mi tre bone komprenas vin. Ĉio, do ĉio estis nur karnavala promeso, simila al niaj komediantaj kostumoj. Nu bone! Jen, mi redonas kun via gitaro ankaŭ vian fidelĵuron ĝistomban. Jen!... Adiaŭ kaj forgesu vian etan Pierinon (laŭte ekplorante) kiu... kiu... tre amas vin (metinte la gitaron sur seĝon ŝi volas foriri).

Piero (retenante ŝin): Ne! Ne iru for! Restu! Mi petegas. Por momento...

Pierino (iome ridetante): Konfesu do, ke vi nur ŝercis.

Piero: Ne... sed ne bedaŭru la momenton, kiun vi dediĉos al mi, ĉar jam delonge mi atendis je reveno de eta Pierino.

Pierino: Tamen vi konfesas do, ke...

Piero: Jes! Mi konfesas, ke rememoro pri eta Pierino kondukis min hodiaŭ en ĉi tiun maskobalon. Tiu rememoro, kiu ĉiujare reviviĝas en mia animo dum karnavalo.

Pierino: Nun mi ne komprenas Vin.

Piero: Venu, sidiĝu kaj aŭskultu min! Eble vi komprenos la kanton de tiu koro, kies sopirojn absorbis la unua trompiĝo kaj trovas efemerajn plezurojn nur en hazardaj momentoj.

(Ili sidiĝas).

Pierino: Kiel stranga vi estas.

Piero: Nun, estas vi eta Pierino, tiu hazarda momento, je kiu mi atendis longajn jarojn, sed vane. Nun estas vi eta Pierino, kiu revenis por plibeligi la horojn de l' aŭtuno, sed jam vane... jam vane.

(Kanto kun gitaro.)

En kor', kun maja sunradi',

sed vane...

je via ven' atendis mi,

sed vane...

Florojn mi ŝutis al vojet'

por vin akcepti, knabinet',

kun kissoifo kaj pasi',

sed vane,

ĉar ne venis vi.

Silentu dolor' en kor,'

ja svenos odor' de l' flor'!

La dolĉa aklam' de l' am'

nur restos ornam' por dram'.

Silentu dolor' en kor',

la revoj ja flugos for...

flugos for!

Pierino (kvazaŭ senkonscie preninte krizantemon el la florvazo, staranta sur la tablo, komencas ŝiri ĝiajn petalojn. Tre malrapide, rezignoplene.)

Piero:

Forestu do, ne venu plu,

ĉar vane...

Allogo de l' okula blu'

jam vane...

Falsa ridet', karesa tuŝ',

kisoj perfidaj de la buŝ'

kaj tremo febra de la sin'

jam vane...

Mi ne kredas vin.

Silentas dolor' en kor',

jam svenis odor' de l' flor'

kaj mortis aklam' de l' am',

mutiĝis la fam' pri l' dram'.

Silentas dolor' en kor'

kun tempo ĝi pasis for...

pasis for...

Pierino (dum la rekantaĵo la senpetala krizantemo falas teren el ŝiaj manoj. Surprizite, kun kortuŝiteco rigardante lin, ŝi ekstaras kaj iras for de la tablo ĝis la lampoj de l' scenejo. Kun silenta kaj rezigna konsterniĝo): Vi ne estas mia Piero.

Piero (mallaŭte): Ne!

Pierino: Vi trompis min.

Piero (pli mallaŭte): Jes!

Pierino: Kial vi ne diris tuj?

Piero: Mi diris ja... Ĉu vi koleras je mi?

Pierino (mallaŭte): Ne.

Piero: Ĉu pardonita la trompo?

Pierino (pli mallaŭte): Jes!

Piero: Kial vi ne iras for?

Pierino: Mi mem ne scias... Strange... Mi ne povas vin ankoraŭ forlasi... Kiu vi estas?

Piero: Kion mi respondu? Min baptis la vivdestino kaj nomis min — doloro vivanta.

Pierino: Kiel vi vivas?

Piero: Vivo, plena de rezigno, estas nur longdaŭra mortiĝado.

Pierino: Ĉu vi amis iam?

Piero: Respondo estu tiuj larmoj, kiuj tremas en miaj okuloj.

Pierino: Vi estas romantika. Viaj okuloj vive parolas al mi tra la masko. Ili ribele plendas: ,,Kion valoras la vivo, se morgaŭ ni priploras la plezurojn de l' hodiaŭo?" Vi ne estas prava. Rigardu, miaj okuloj karese respondas: ,,Kiu, se eĉ unufoje, estis amata, jam ne havas rajton riproĉi la sorton."

Piero: Kiel ĉarme vi parolas. De kiu vi lernis tion?

Pierino: De iu virino, kiu amis tutkore, sed la sorto disigis ŝin de sia amato. Ŝi instruis min gardi ĵaluze la trezoron, kiun la vivo donacas por la koro kaj ami fidele ĝis la tombo...

Piero (kvazaŭ rekonante ŝin): Ŝi havis similajn okulojn al la viaj.

Pierino: Mia amata patrineto... jam tre... tre silenta.

Piero: Jes! Tre... tre silenta. Ŝi mortis antaŭ tri jaroj.

Pierino (surprizite): De kiu vi scias?

Piero: Ne demandu, mia eta, eta Pierino!

Pierino (post iom da paŭzo, ĉiam rigardante lin): Strange! Vi estas fremda por mi kaj tamen tiom simila al mia Piero amata, ke mi tute ne miras pri mia eraro. (Metante sian manan al la lia.) Jes! Via movo, la voĉo, ĉio, ĉio, kiel ĉe li. Nur... nur viaj haroj iome grizaj. (Subite ŝi reprenas sian manon kaj rigardas ĝin kortuŝite kaj kun profunde gracia gesto forviŝas la larmon, falintan sur ŝian manon.) Kio? Ĉu vi larmas, Piero?

Piero (kun altrudita kaj tro laŭta gajeco): Pro ĝojo de iu dolĉa antaŭsento... Ĉu vi amas lin?

Pierino: Tre!... Tre!

Piero: Sed... kie forestas via Piero?

Pierino: Mi ne scias. Forlasante min antaŭ unu horo, li promesis baldaŭan revenon kun iu, al kiu li intencas min prezenti, sed... (rigardante al la balĉambro) Hah tie!... Tie! Ĉu vi vidas? En kostumo de Piero... sen masko. Li staras meze de la dancanta tumulto, serĉante min per sia rigardo... Tie! Tie! Ĉu vi vidas? Tie!... Nun li turnis sian vizaĝon rekte al mi.

Piero (rigardas al tiu direkto): Jes, mi vidas lin!

Pierino: Atendu, mi kuros al li por prezenti lin al vi.

Piero: Ne! Estus danĝere du Pieroj en ĉeesto de tiel ĉarma Pierino, kia vi estas. Estus pli bone, se mi sendus lin por anstataŭigi min.

Pierino: Ho, sendu!

Piero: Sed mi postulas rekompencon.

Pierino: Rekompencon?!... Nu bone, sed ne estu tro postulema! Kion vi deziras?

Piero (proksimiĝas al ŝi por kisi ŝin, sed en la lasta momento, pro rifuza gesto de Pierino, li nur longdaŭre rigardas ŝiajn okulojn kaj karesas ŝiajn harojn): Li mem interpretos mian deziron. Ĝis baldaŭa revido, eta... eta...

Pierino (Preninte al si la gitaron li volas foriri.)

Pierino: Pro Dio! La gitaron!

Piero: Bone, mi transdonos ĝin al li!

Pierino: Ne al li, sed al mi!

Piero: Vi nomis min, antaŭ momentoj, romantika kaj nun mi volas meriti tiun komplimenton. Permesu, ke mi persone transdonu ĝin al li, ĉar estas vere romantike, se Piero salutas per gitara kanto sian porĉiaman Pierinon. (Li forkuras en la balĉambron.)

Pierino (revante): Estas vere romantike, se Piero salutas per gitara kanto sian porĉiaman Pierinon. Stranga homo, sed bonkora. (Rigardante al la balĉambro.) Ah! li atingis lin! Ili interparoladas. Mia Piero ruĝiĝas... ŝajnas balbute respondi ion kaj nun... kun ĝoje brilantaj okuloj ĉirkaŭprenas lin.,. Li transprenas la gitaron kaj venas... venas. Ho Dio, kiel batas mia koro!

(Ekstere eksonas la kanto de juna Piero kun akompano de gitaro.)

Pompas printempo...

Odor' de l' floroj ŝvebas nun.

Regas mallumo,

ĉar kaŝis sin la pala lun',

Brilas lampiroj

en mola musko sub rozuj'...

Mia amata

ne timu do, sed venu tuj!

Noktan silenton

ekrompos nur batad' de l' kor'...

Spirojn de l' lipoj

la ventoĝemo portos for.

Sanoj mistikaj

de l' nokto kaj de mia sin',

mia amata,

al sorĉa sonĝo lulos vin!

Piero (juna, en sama kostumo kiel la maljuna, venas sen masko el la balĉambro):

Amo vin vokas!

Atendas nin benketo jam...

Por kordoloro

nur amo estas la balzam'

kaj vin ornami

per brila gem' de diadem',

mia amata,

donacos mi la koron mem.

Venu rapide!

Soifas mi je kisoj cent!

Ni ebriiĝu

el vino de plej sankta sent'!

Kaj por ne vivi

en tera marĉo de l' envi',

mia amata,

ĉielon havos mi en vi!...

Pierino (dum la dua strofo prenas krizantemon el la florvazo kaj ĉe la fino de l' kanto ŝi transdonas ĝin al li. Tre varme kaj ameme): Al Piero!

Piero: Pierino!

Pierino: Piero!

Piero (kun ŝerca seriozeco): Je la nomo de la maljuna Piero mi petas de vi la plenumon de lia tutkora deziro.

Pierino: Kion li deziras?

Piero: Feliĉigu min per via maneto, estu mia porĉiama Pierino kaj lia amata — bofilino.

Pierino: Kiu li estas do?

Piero: Mia patro!

Pierino (kortuŝite): Nun mi komprenas.

Piero: Kion?

Pierino: La larmojn, kiuj brilis en liaj okuloj.

Piero: Kaj kion vi respondas?

(Ekstere dancmuziko.)

Pierino (solene): Diru al li, ke Pierino de mia Piero humile kaj amoplene kapitulacas antaŭ la volo de Piero de iama Pierino.

Piero (ĉirkaŭprenante ŝin): Kara! Kara! Ci mia! (Longdaŭra kiso.)

Kelnero (venas): Sinjora moŝto, ĉu (vidante la aman scenon) ĉu — ĉu — ĉu... hah... pardonu! (Sin returnante de la paro.) En maskobalo, dum karnavalo, neniu povas esti certa pri tio, ke li restos sola. Ankaŭ mi mem, kvankam tre malofte, sed tamen, se okaze aŭ...

Piero (rimarkante lin): Kion vi volas? Vi povas foriri!

Kelnero: Laŭdezire, sinjora moŝto! Laŭdezire!

(Kurteno falas.)

MIA AMO

Muziko de Mihaelo Sároŝi

Entomba sento estas mia am',

ne donas ĝojon, plendas nur...

Nek vivi povas, nek fordormi jam,

fantomas ĝi post kripta mur'...

sed ĝia ve' libere flugas for

trans barojn de la tomb' al Vi,

kiel peteg' de almozula plor'

direktas sin de ter' al Di'

kaj mia almozula amo jen

ne tuŝas vian koron nun...

silik' fariĝis la iama gem'...

Vi turnis vin al — nova sun!

FRAŬLINO DEGEL

I

La rapidvagonaro vetkuris kun la proksimiĝanta mateno. Ĉe la fenestro de iu triaklasa kupeo sidis fraŭlino Degel kaj revadis... La forpaso de ĉiu horo portis ŝin pli proksimen al tiu urbo, kien ŝia vigla fantazio ofte flugigis ŝin dum la lastaj monatoj. Ankoraŭ kelkhora vojaĝo kaj ŝi renkontos lin la unuan fojon por persone konatiĝi kaj — se Dio volas tiel kiel ŝi — neniam disiĝi de li.

La radoj ritme muzikis unutonan marŝ-marŝon. Aŭdace skizitaj allogaj bildoj pri la estonteco aperis antaŭ ŝi. La ronkotrilado de viro, kuŝanta sur la kontraŭa benko, ne malhelpis ŝin en la revoteksado. Eĉ kontraŭe! "Kiel dolĉe li ronkadas!" — ŝi pensis kaj antaŭ ŝi jam fariĝis vivanta la imagita foto pri ŝia Li, kiu tre verŝajne simile ronketadas en iu triaklasa kupeo de alia rapidvagonaro, kuranta al la sama urbo. Ankaŭ li, la kara, havas tiel malmolan benkon kaj ŝi volonte prezentus sian sinon dumvojaĝa kuseno por li. Nu, se ĉio sukcesos laŭ ŝiaj planoj, tiam dum la revojaĝo li havos tiun molan kusenon. Tiu ĉi penso longe karesis la koron de fraŭlino Degel.

La unuaj radioj de la leviĝanta suno ektiklis la palpebrojn de la dormantaj pasaĝeroj. La vekiĝo rememorigis pri la matena simfonio de paŝtota brutaro. La kunvokantajn kornosonojn superbone anstataŭis la fervora naztrumpetado de grasa sinjoro, kiu plenpulme blovis la veksignalon. La diverstona oscedado surprize imitis la blekadon de la brutaro. Nemirinde do, ke fraŭlino Degel forpelite el la lando de la fantazio dediĉis sin al la realeco: al la matena tualetado. Sentante la rigardon de la viroj ŝia sintenado ekprenis pli konscian aspekton. Kvankam la indiferentaj, duondormaj mienoj de la viroj perfidis nenian interesiĝon pri ŝia persono, tamen fraŭlino Degel pretendis al si atenton... kaj rajte.

Ŝiaj laŭmode tonditaj haroj brilis en rustoruĝo, kiel antikva oraĵo tuŝata de subita lumo. Ŝiaj vangoj havis rozoruĝon kiel la simbola floro de la Amo dum maja mateno kaj ŝiaj lipoj proponis enviindan ĉerizruĝon al la vira kisemo. En ŝia rigardo koketis petola falseco. Tute prave oni nomis ŝin Ruĝulinet'. Sed tiuj ĉi nuance diferencaj ruĝoj— dank' al la modernismo — estis falsaj. La rustoruĝon al la haroj liveris lerta manipulado de frizistino, la rozo- kaj ĉerizruĝojn ĉiam ŝi mem sorĉis al siaj vangoj kaj lipoj. Por troviĝi ĝis kolo en la maldiskretaĵoj mi povas suflori, ke ankaŭ ŝia nomo Ruĝulinet' estis ja pruntita de la fabellanda Ruĝulineto de Grimm. Ŝia vera baptonomo estis Ludmilla, ne tre laŭmoda en ŝia patrujo. Kaj fine por definitive seniluziiĝi pri ŝi ni devas scii, ke eĉ la petola falseco de ŝia rigardo mensogis, ĉar en ŝia korfundo modestadis sola deziro: ,,edziniĝi kun iu ajn honesta viro kaj dividi liajn ĉiutagajn zorgojn por ricevi rekompence konsolan komprenon, koran varmon."

Sed kial do tiom da falseco? Kial kaŝi sub masko de demono la purecon de la koro? Kial ne iri sur la vojo de la sincereco? Ŝi mem ofte meditis pri tio ĉi, sed reveni al la vojo de la sincereco oni bezonas kuraĝon kaj fraŭlino Degel perdis ĝin dum la forpaso de la juneco. Ŝi vidis jam dudekok printempojn kaj ĉiujare kun malpli da espero ŝi atendis je la alveno de la sopirata kavaliro. Iom post iom ŝi fariĝis sklavino de la modo. Ĉiu jaro mallongigis ŝiajn harojn kaj jupon je du centimetroj por konservi almenaŭ la ŝajnon. Antaŭ dekdu jaroj, kiam brunhara junulo forrabis la ĉastecon de ŝiaj lipoj sub la tilio, ombrumanta la familian domon, ŝi estis ankoraŭ freŝvanga, noktokula, nigrohara knabineto. La junulo nomis ŝin ,,anĝelo, Milla mia!" kaj tiam ankoraŭ ŝi kredis la sincerecon de la viraj korbatoj kaj ne havis dubon pri la sorĉoforto de tiu tilio, sub kiu kvazaŭ tradicie ĉiu virina membro de la familio Degel ektrovis sian fianĉinan ringeton. Nu, la ringeton ankaŭ ŝi ektrovis, sed la milito forrabis de ŝi la donacinton. Li ne mortis heroe sur la batalkampo. Ho tute ne! Li servis kiel kuiristo ĉe la regimento... kaj tamen, ie, en malproksima suda lando alia knabino katenis lin al si per du ĉirkaŭprenantaj brakoj. De tiam la katenantaj brakoj plimultiĝis: li havas grandan familion. Sole ŝia fianĉina ringo, konservata en fundo de juvelkesteto, fabelas pri li, pri la brunhara junulo, iam ĵuranta ĝistomban fidelecon. La jaroj de la vana atendado maturigis pardonon en ŝia koro kaj velkigis la freŝecon de ŝia beleco. La sinsekvajn fianĉokandidatojn — ĉar ĉiu junulo proksimiĝanta al ŝi estis ja kandidato — ŝiaj plej intimaj amikinoj forlogis de ŝi kaj por fine kateni unu el la estontaj ŝi prenis la armilojn de la kosmetiko. Tiel fariĝis fraŭlino. Degel demonaspekta pupo kun modesta deziro en la koro. Ho, kiel ŝi abomenis sin en tiu ĉi rolo! Ĉiam ridi, petoli, koketi, perforti spritaĵojn, komplimenti, salti, dancadi por plaĉi al la viroj. En la horoj de la soleco ŝi nomis sin arlekena de la vivo kaj tiam ŝi arde ploris pro la sencela estonteco.

Antaŭ unu jaro la hazardo donis novan nutron al ŝia konsumiĝanta espero. Ŝi renkontis amikinon, jam delonge neviditan. Ili kune pasigis Ia tutan posttagmezon kaj ŝi sciiĝis pri baldaŭa edziniĝo de ŝia amikino kun ĉefurba junulo. La esperantolingva korespondado kreis inter ili intiman amikecon, vekis amon kaj jen alportis la komunan feliĉon. Fraŭlino Degel tuj decidis kaj adiaŭinte ŝi aĉetis la "Fundamenton de Esperanto" por prepari la fundamenton de la edziniĝo. Ŝi lernis pli ol diligente; ŝi lernis furioze. Post kelkaj semajnoj aĉetinte numeron de ,,Heroldo de Esperanto" ŝi metis kun fermitaj okuloj sian fingron sur la liston de la korespondantoj. La fermitaj okuloj atestis pri ŝia superstiĉa submetiĝo al la sorto. Verŝajne la sorto havis bonhumoron kaj flatate de ŝia humila modesteco ĝi donis al ŝi la adreson de Miĥaelo Mihok, tajlorhelpanto kaj prezidantkandidato de la fondota In-Tu-Es-As-Ta-He (Internacia Tutmonda Esperanta Asocio de Tajlorhelpantoj) Talpolago, Hungarujo. Menciinde, ke fraŭlino Degel per la supre priskribita manovrado ankoraŭ dufoje provis devigi la sorton je donaco de pli kavalirprofesia korespondonto, sed vane. La kaprico de la sorto gvidis ŝian fingron ĉiam al la nomo: Miĥaelo Mihok... Miĥaelo Mihok.

La korespondado komenciĝis. Por ilustri la kreskon de la intimeco sufiĉas citi la alparalojn el la leteroj de Mihok: ,,Altestimata fraŭlina Moŝto Ludmilla Degel!; Altŝatata samideanino Ludmilla!; Tre kara fraŭlino Milla!; Karega Milla mia!" Nur la subskribo kun la kutimaj subtitoloj restis senŝanĝa por konservi la aŭtoritatecan dignon. La koro de Mihok ardis en la universala amo. Antaŭ tri monatoj li informis sian Milla pri nova situacio. Li ne estas plu tajlorhelpanto, sed memstara majstro, posedanta propran metiejan kun du helpantoj. En tiu ĉi letero li aludis delikate, sed ne miskompreneble pri ,,eventuala ĝistomba rilato", en kiu la ,,veluraj manetoj" de Milla havus la ,,sceptron de la mastrumado", ĉar ,,por konservi la tutmondan pacon estas la plej efika rimedo, se oni kunligas la simpatiantajn gespiritojn, apartenantajn al diversaj nacioj, por krei la novan generacion de la Supernacio" kaj li tuj proponis al Milla akcepti la prezidantinan postenon en U.F.A. (Ne la Berlina filmo akcia societo, sed Universala Familia Asocio!) fondota post ilia unuiĝo kaj fine por iomete fanfaroni pri sia progreso li aldonis novan epiteton al la aliaj: "korespondanto de unu Akademiano".

Kaj la koro de fraŭlino Degel? Pro la fajra elokventeco de Mihok ĝi tute degelis. En tiu ĉi korespondado ŝi retrovis sin kaj kun plena sincereco ĉiusemajne, poste ĉiutage ŝi enpoŝtkestigis siajn pensojn, sentojn kaj sopirojn por sia ,,Nobela Miĉjo!" Verŝajne ŝi volis uzi la vorton ,,nobla", sed iom post iom la vanta silentado de Mihok sankciis la strangan alparolon. Memkompreneble sen protesto ŝi akceptis la proponon esti ,,prezidantino de U. F. A." kaj teni la sceptron en siaj ,,veluraj manetoj". Tutkore ŝi sopiris persone konatiĝi kun sia kavaliro, sed la romantikeco de Mihok ne permesis eĉ interŝanĝon de simplaj fotoj. Li skribis: ,,Ni renkontos nin en la kongresurbo, kie entuziasme batos la koro de la tuta mondo idealista, sed ho Milla mia, la laŭta tamburado de nia amo en la koro superos ĝin kaj ĝustatempe signalos: atentu, ĉar via Ĉio proksimiĝas! Ĝis tiam ŝparu por la vojaĝelspezoj!" Kaj fraŭlino Degel avare metis groŝon al groŝo. Tamen laŭŝajne Mihok perdis la nepran fidon al la amotamburisto, ĉar al sia lasta letero li almetis la jenan postkribon: ,,Mi estas 172 centimetrojn alta. Koloro de la haroj estas bruna. Koloro de la okuloj estas nigra kun esprimo vin serĉanta. La nazo estas iom pinta, sed ne tre. Pro higienaj vidpunktoj la lipharoj mankas. Mi havos malhelbuajn jakon kaj veŝton kun diskrete striita pantalono kaj flavajn ŝuojn. Se eventuale la pantalono ne estos striita aŭ la koloro de la ŝuoj estos ŝanĝita, tiam telegrafe mi sciigos vin pri tio".

La vagonaro subite ekhaltis. La viro, kuŝanta sur la benko kontraŭ fraŭlino Degel, salte leviĝis kaj rapide malfermante la fenestron li ŝovis la kapon al la freŝa aero. La vagonaro ekiris kaj li ree okupis sian lokon sur la benko. En tiu momento la okuloj de fraŭlino Degel ekbrilis. Dum la dutaga vojaĝo ŝi vane serĉis verdan stelon en la butontruoj kaj jen nun tuta stelaro de ekspozicia materialo brilis al ŝi. Verda stelo en la butontruoj dekstra kaj maldekstra, en la silka kravato, en la manumoj super la cigarpoŝo, eĉ de la horloĝĉeno pendas unu kaj... kaj... nur nun ŝi rimarkis ĉe la taga helo, ke la viro havas malhelbluan jakon kun striita pantalono kaj flavajn ŝuojn. La amotamburisto tuj ekfunkciis freneze en ŝia koro; ,,jen li... jen li... via nobela Miĉjo!"

Fraŭlino Degel sorĉis mielan rideton al siaj lipoj kaj ŝia rigardo karese glatigis la arlekene hirtigitajn harojn de Mihok, kiu iom stulte palpebrumis al la miraklo de la moderna kosmetiko. Fraŭlino Degel senpacience atendis la vekiĝon de lia amotamburisto, sed verŝajne tiu friponeto forgesis pri sia deĵoro kaj ankoraŭ dormis. Estis bezone veki lin kaj kun lerta manmanovrado ŝi ordigis la banton de la bluzo por videbligi sian verdan stelon.

La insigno efikis. La mieno de Mihok tuj rememorigis pri la afabla sereno de la plenluno. Antaŭe li faris preparajn ektusojn por elekti el la plej taŭgaj esprimoj de la ,,Frazaro" kaj fine ekparolis.

— Ho, se ne erarigas min la agrabla ŝajno, tiam ankaŭ al via altestimata fraŭlina Moŝto plaĉas vojaĝi al nia kongresurbo... ĉu ne?

La voĉo de Mihok emociis fraŭlinon Degel. La petola tamburisto saltis de ŝia koro al ŝia gorĝo kaj tie batis la marŝmarŝon. Kvazaŭ perdinte la voĉon ŝi respondis per kapjeso.

— Nia sankta afero bezonas multajn atestantojn por konvinki la tutmondan skeptikecon — daŭrigis Mihok kun granda aplombo kaj finis per komplimento.— Kaj via ĉarmo, estimata fraŭlina samideano, certe elokvente persvados.

— Jes! — flustris fraŭlino Degel kaj ŝi ĝojis por la retrovo de sia voĉo.

— Ĉu vi vojaĝas sola? ,

— Ne! — En la rigardo de la fraŭlino ridetis petolo kaj ŝiaj ĉerizruĝaj lipoj kiseme pintiĝis — Jam ne!

— Permesu diveni, estimata samideanino! Vi vojaĝas kun karaj gesamideanoj el via tre honorinda patrujo... ĉu ne?

— Ne! Mi vojaĝas kun vi, kara... kara... — sed subita ideo malhelpis la elparolon de la intima ,,nobela Miĉjo mia " kaj fraŭlino Degel finis la frazon jene — kara nekonata samideano.

Mihok tuj leviĝis, ordigis la harojn kaj ceremonie prezentis sin. Fraŭlino Degel laŭte ekridis kaj anstataŭ nomi sin ŝi demandis.

— Kiel? Ĉu vere, vi estas sinjoro Mihok el Talpolago, el Hungarujo? Vere interese! Antaŭ du tagoj mia plej bona amikino parolis pri vi kaj jen... jen hazarda renkonto... Se mi rakontos al Milla pri tiu ĉi...

Je la mencio de la nomo Milla la mieno de Mihok fariĝis solene serioza. Konfesinde, ke iom ĝenis lin la mistera ridado de tiu ĉi tro ŝminkita pupo. Lia Milla certe aspektas pli modesta, pli knabineca. Subita penso tremigis lian koron.

— Kaj Milla... fraŭlino Ludmilla Degel ne vojaĝas kun vi?

— Sed jes... ŝi vojaĝas kun mi, sed nun ŝi petolas kun unu tre kara kaj aminda samideano.

La ekscitiĝo preskaŭ paralizis la langon de Mihok kaj liaj okuloj ekbrilis pro vekiĝanta ĵaluzeco.

— Ĉu serioze... ŝi. ?. Ŝi ĉi tie... en tiu ĉi vagonaro?... Sed kie... kie?!! Kaj ŝi petolas kun samideano... Vi tiel diris, ĉu ne?

— Jes jes. Ŝi petolas, koketas kaj ridas tutkore pro ama ĝojo, ĉar ne estas sekreto ke ŝi amas tiun samideanon...

— Kiun?! Diru al mi tuj, kiun?!! — kaj lia voĉo fariĝis kria. — Kiu estas tiu fripono, tiu trotuarfloro? Mi ne povas konsideri lin samideano kaj se tamen, eĉ tiam... kvankam...

Mihok subite leviĝis kaj ekiris al la pordo por serĉi sian rivalon kaj sian Milla en la ceteraj vagonoj. La situacio tre amuzis fraŭlinon Degel kaj plengorĝe ridante ŝi kaptis lian manon por reteni lin.

— Lasu ŝin amuzi! Lasu ŝin kun ŝia amato! Ne foriru de mil Restu! Mi ne hontas konfesi, ke vi treege plaĉas al mi...

Subite Mihok retrankviliĝis. Li komencis kompreni la aventuron. Ne vane li legis tiom da romanoj kaj vidis tiom da amerikaj filmoj. Jen unu el tiuj vojaĝantaj demonoj! Certe ŝi estas en malamika interrilato kun lia noblaanima Milla, kaj nun ŝi volas praktiki sian arton ĉe li. Ŝi provu do! Li estas ja firma en sia amo. Lin plej konsternis la penso, ke ankaŭ inter la samideaninoj troviĝas tiaj demonoj. Estas nepre necese fari proponon al ICK pri "nigra listo de demonaj samideaninoj ".

— Nu restu, kara! — muzikis la voĉo de fraŭlino Degel.

— Bone, mi restos momenton por diri mian opinion pri vi al vi, kiu senhonte nomis sin plej bona amikino de fraŭlino Degel. Eksciu do, ke eĉ unu el viaj mensogoj mi ne kredas. La amikinoj de mia Milla ne povas aspekti tiel kiel vi. Ŝi estas mem la sincereco kaj simpleco. Ŝi havas koran naivecon, puran animon kaj ne kaŝas sian ĉarmon sub pudro, ruĝo kaj diversaj ŝminkaĵoj. Ŝiaj haroj ne servas je reklamo de harfarbo kaj frizisto. La suferoj pro perdo de la unua finanĉo kaj la ĉiutagaj zorgoj hardis ŝian karakteron kaj ŝia knabina honesteco malebligas petoladon, koketadon kun friponaj samideanoj. Kaj se tamen fraŭlino Degel, mia amata finanĉino kaj baldaŭa edzino havas interrilaton kun vi, tio ĉesis en tiu ĉi momento, ĉar mi malpermesos al la tre honorinda estonta prezidantino de la fondota U.F.A. havi kontakton kun tiaj demonoj, kia vi estas, tre altestimata fraŭlina Moŝto. Adiaŭ!

Finante sian grandan monologon kun heroa gesto kiel en la klasikaj dramoj Mihok ekkaptis sian valizon kaj forlasis la kupeon por serĉi sian Milla en aliaj kupeoj.

En la unuaj momentoj fraŭlino Degel nem ne konsciis pri la okazintaĵo. Kvazaŭ fulmofrapite ŝi sidis kaj sentis, ke iu rulis pezan ŝtonon al ŝia koro. Ĉio estas do finita. La sopirata feliĉo forflugis de ŝi kaj rekapti ĝin jam neeble. Kiam la dolora spasmo iom mildiĝis ŝi laŭte ekploris. La salaj gutoj faris longajn striojn sur ŝiaj vangoj kaj forlavis la pudron kaj ŝminkon.

— Mia nobela Miĉjo... mia kara... karega... neniam plu... mi ĵuras, ke neniam plu... — ŝi ripetis longe... longe.

La scivolo de la pasaĝeroj direktiĝis al Ŝi kaj la grasa sinjoro kun komprena rideto flustris al sia najbaro: "Certe ili estas geamantoj kaj nun ili faris ĉefprovon de la edzecaj skandaloj".

Ĉe la unua granda stacio fraŭlino Degel forlasis la vagonaron, kiu portante kun si la amatan Miĉjon daŭrigis sian kuregon al la kongresurbo.

II.

Alveno: ,,Ĉu fraŭlino Degel jam bonvolis alveni? Ne! ... Oficialaj formalaĵoj kaj rekuro al la stacidomo por atendi ĉiun vagoniron: ,,Ĉu fraŭlino Degel vojaĝis kun vi, altestimataj gekongresanoj ? Ne!" ... Interkonatiĝa vespero: ,,Ĉu vi bonvolas esti fraŭlino Degel? Ne!" ... Sendorma nokto. Zigzagaj pensoj pri terura kolizio, inundo, apopleksio kaj ama aventuro. Pro la ungogratado de la ĵaluzeco la koro de Mihok aspektis kiel lia striita pantalono, zorge gladata sub la kusenoj de la hotela lito, kiun en sia ama funebro li prezentis al si mortolito, ĉirkaŭstarata de la gekongresanoj, inter kiuj staros ankaŭ ŝi, la malfrue alveninta Milla, kun ĝistomba akuzo en la koro... Matene kuro al la informejo: ? "Ĉu...? Ne!"

La ĉiama ,,ne" kostis energion, humoron kaj ĉiuhoran purigadon de la flavaj ŝuoj, brilantaj jam kiel emajlitaj citronoj. Poste ĉagreno pro konstato, ke preskaŭ ĉiu dua samideano estas 172 centimetrojn alta, portanta malhelbluan jakon, diskrete striitan pantalonon kaj flavajn ŝuojn. En tiu tago li forĵetis sian dorlotatan ideon pri la uniformoj de la estimataj geesperantistaroj.

Tute malesperigite li iris al la Solena Malfermo. La orgeno muĝis kaj la lipoj disiĝis je kantado..... "En la mondon venis nova sento..." En tiu momento Mihok sentis delikatan manpremon. Li turnis sin kaj jen antaŭ li staris milde ridetanta vizaĝo de nekonata knabino, flustranta la plej sopiratan alparolon: ,,Nobela Miĉjo mia!"

La dormanta tamburisto vekiĝis en Mihok kaj preskaŭ dismarteladis lian koron, kiam li ekvidis antaŭ si nigroharan anĝelmienan aperaĵon. La pluaj vortoj de la himno postrestis en lia gorĝo kaj ravite li rigardis la puran altan frunton, kiun ne kaŝis laŭmoda frizaĵo, la senpudrajn palajn vangojn, la belformajn naturkolorajn lipojn kaj... kaj la elegante simpla kostumo kiel konvenis al tiu ĉi nepriskribebla ĉarmo!

— Ĉu vi...? — balbutis Mihok.

— Jes, mi — respondis mallaŭte, iom tremante fraŭlino Degel pro timo de la eventuala rekonon. Sed pensante pri nenio Mihok profundiĝis en la sindona rigardo de tiuj noktokuloj, kiuj rebrilis por li la tutan stelaron kun la anĝeloj de la ĉielo. Subite li rekonsciiĝis kaj forte premante al si la ,,velurajn manetojn" plenpulme kiel la leono en la dezerto li daŭrigis la kantadon kun entuziasma fervoro: ,,Ne al glavo sangon soifanta..."

AL FILOJ DE KAINO

Filoj de Kaino kun la stigmo,

mature atendas vin la rikalto!

Faru fajron! Flagru sen estingo

sur tero gehena flam' de malordo!

Al ŝtiparo do moralon, virton!

Noblajn celojn ĵetu sub la cindron

kaj kolero lafa de la Etno

furiozu en la detrusento!

Ne hezitu, filoj de Kaino,

la mondon putrantan fine renversi!

Sciu, vian tronon por la gajno,

milmiloj rapidos sklave tuj servi!

Filoj de Kaino, la prapatro

ne tre favorata estis hieraŭ,

sed nun ŝajnas, ke via "talpo-arto"

jam estas laŭ plaĉ' de l' trono fiera,

ĉar al vi Li donis la potencon...

Dum arme' de l' Bono perdas centon

da plej noblaj koroj, — vi triumfas,

novajn buĉmaŝinojn zorge muntas...

Flugu supren do la fum' incensa

de via altaro, gent' de Kaino,

por konvinki Lin pri fakt' esenca,

ke ĉi besto estas hom' nur laŭ ŝajno.

Finan venkon por la pens' Kain-a

kun ve' mi sopiras, ho bestofrato,

ĉar la homo, estu kia ajna,

li celas fratmurdon per korotrafo.

Finan venkon do anime korpe,

ke ĉe manĝotrog' de l' sango — porke

glutu, gruntu ĝis satiĝo morta

ĉi kreaĵo glora, sed plej monstra;

ke ne pulsu koro aspiranta

kun vea dolor' al Vero kaj Bono

kaj ne vivu plu al kiu vanta

sopiro pruviĝas ,,esti nur homo ".

LA OMBRO DE L' PATRO

(El Taglibro de Frenezulo)

W ...13. V. 1921

La rivero bruis. La okuloj lacis rigardi la ondetojn kurantajn. Mi ne scias, kiom da tempo mi pasigis senmove tie, sed ŝajnis al mi longa... longa.., Tiam la suno estis ĉe la zenito kaj ĝiaj radioj vertikale falis al la varmega tero...

Mi sentis nenion kaj rimarkis nenion. Kvieta, ho kiel kvieta silento regis en la animo... Trankvila, paca ĝojo kuŝis ĉie. Facila venteto blovis el la foliaro de la apuda arbaro... Birdo ekkrietis... Falantaj sekaj branĉetoj susure krakis... La plaŭdanta melodio de la forkurantaj ondoj lulis min...

Mi rigardis fikse kun plenstreĉo de la nervoj kaj en miaj okuloj alternis helaj lumringoj. Ili jen longiĝis, jen kuntiriĝis farante perlan fadenon... Subite ĝi disŝiriĝis kaj la malgrandaj helaj grajnetoj ruliĝis rapide... rapidege, kvazaŭ freneze dancante en la sep koloroj de la ĉielarko... Longe, longe mi rigardis ilin. Mi scivolis pri la fino de tiu ĉi stranga dancado...

La movoj de la koloraj grajnetoj pliritmiĝis, plikvietiĝis... Ili kunfluis... Mi ne povis vidi plu ilian dancon, ĉar fosfore brilanta murego kaŝis ilin... Miaj okuloj doloris, tre doloris, sed mi ne volis fermi ilin... Kiel interese estis vidi tiun radiantan muregon, kvazaŭ post ĝi estus la eterneco... Mi ne volis fermi la okulojn, ĉar tiam estus malaperinta ĉio...

Miaj tempioj terure pulsis kaj la murego ĉiam pli kaj pli densiĝis. Longaj lumantaj strioj aperis sur ĝi. Bluaj kaj verdaj... La strioj fendis la muregon kaj en miaj oreloj zumis mil kaj mil tintiloj... Nedifinebla muziko de la transtera orkestro... Mi ne povis elteni plu... Mi fermis la okulojn kaj du larmoj ruliĝis sur miaj vangoj...

La brilanta murego malaperis kaj mi vidis nur etan fulgonigran punkton... Subite ĝi ekkreskis kaj kreskis... Ĝi fariĝis granda, grandega, kiel disko kaj ĉirkaŭ ĝi flamis flavaj kaj violaj radioj... La nigra disko baldaŭ ŝanĝis kolorojn. Ĝi brulis jen en ruĝa, ruĝblua, jen en flava, verdflava koloroj kaj en la mezo de la ardanta disko aperis atome malgrandaj, nigraj truoj...

La truoj aliformiĝis senfundaj abismoj, kiuj tiris min kaj tiris... kaj tiris... Kien?...

Subite mil kaj mil briletantaj fadenoj zigzagis antaŭ mi. Ili kunplektiĝis... disiĝis... serpentumis rapide, rapidege kaj mi sentis, ke miaj okuloj turnas sin freneze, kiel la radoj de forruliĝanta kaleŝo... Mi sentis nenion kaj komprenis nenion... ŝajnis almi, ke la vivo ĉesis ĉirkaŭ mi kaj regis min la feliĉo de transmondiĝo...

La voĉo de mia patrino vekis min.

— Kial vi ploras?

Mi malfermis la okulojn kaj vidis antaŭ mi la zorgplenan mienon de mia patrineto.

— Nenio, patrineto, nenio! Ŝajnis al mi, ke por momento mi sukcesis forlasi la teron...

Mi ne komprenas, kial ŝi afliktiĝis. Mi rigardis nur longan minuton al la suno...

W... 6. VI. 1921.

Hodiaŭ mi suprenkuris al la granda roko... Dum la kurado mi ridis laŭte... Mi ridegis kaj ridegis... Sidante sur la elstaranta roko mi rigardis al la profundegaĵo...

Antaŭ mi la urbego etendis sin, sed mi vidis ĝin tre malgranda, malpura kaj stranga... Ridinde stranga ĝi estis... Mi aŭskultis ĝian unutonan surdan bruon. La bruo ŝajnis al mi lulkanto por laciĝintoj... Kanto, lulkanto... kanto zumanta... zzzz...zzzz. La bruo de la urbego similis al zumado de malesperantaj muŝoj kaj tiuj moviĝantaj punktoj sur la stratoj ŝajnis rampantaj majskaraboj... Hahaha!... Ho, se mi povus trapiki ilin per pinglo kaj alligi ilin per fadeno al stangeto! Tiam ili randeflugus kaj zumus, zumadus! zzzz... zzzz, kiel la majskaraboj...

Sed ili efektive zumis kaj zumis... Malfeliĉuloj?... Verŝajne ili estas jam trapikitaj kaj alligitaj per nevideblaj pinglo kaj fadeno... Kiu trapikis ilin?... Kies ludiloj ili estas?...

Kio?... Ĉu muziko?... Jes, vere muzikon mi aŭdis... Gurdosonojn al la mortodanco... La melodikrioj de la gurdo ve-kantis en la aero... La gurdludisto staris antaŭ nia domo... Hehe!... Gurdu, bona almozulo, gurdu! Vi ricevos iom el la fragmentoj de la kovrita tablo...

Gurdu, bona almozulo, gurdu! Vi estas la grimaco de la vivo... Kun stomako, pro malsato murmuranta, vi faras amuzon por la satmanĝintoj... Gurdu almozulo!...

Mi konas alian gurdludiston, kiu ricevas eĉ malpli ol vi kaj li estas kontenta. Li estas pli potenca almozulo ol vi kaj ankaŭ li ricevas nur fragmentojn el la pieco de la homoj... Kaj li estas kontenta. Ĉu vere li estas kontenta?... Mi ne scias, sed vi, bona almozulo, estu kontenta kaj gurdu... gurdu... gurdu gaje por la satmanĝintoj... Hahaha!... Grandioze!

Mi ne sciis, ke vi estas tiel sprita, bona almozulo. Vi havas simion rikanantan, ligitan per ĉeno. Vi ludas por igi ĝin dancanta... Perfekte vi similas al la granda gurdludisto. Ankaŭ li tenas ĉe si per ĉenoj la simiojn, sed la ĉenoj estas pli longaj ol la via... Perfekte vi similas al li... Nur vi estas sensignifa gurdludisto... tute sensignifa...

Iu ektuŝis mian ŝultron... Denove mia patrino. Ŝi malgaje rigardis min.

— Kion vi faris ĉi tie, kara fileto?

— Mi trovis pli lertan gurdludiston ol tiu ĉi.

Ŝia voĉo estis tiel stranga. Ĝi havis tian sonoron, kia mankas en la gurdo... Du larmoj aperis en ŝiaj okuloj kaj la larmogutoj haltis sur ŝiaj palaj vangoj... La larmoj estis doloraj, sed mi ridis... ridegis... Strange, kvazaŭ miaj okuloj estus fariĝintaj mikroskopoj, tra kiuj mi estus vidinta la batalon de malgrandaj bestetoj en la larmoj... Ĉarmaj bestetoj... Kaj ili estis tiel viglaj, tiel batalemaj, tiel... Hahaha!... Kiel ili mordis unu la alian! Por momento ili ŝajnis esti homoj...

W... 15. VI. 1921.

Kial estas tagoj kaj kial fariĝas nokto, kiam la suno subiris? Oni diras: pro la sinturnado de la terglobo... Kial turnas sin la tero?... Kial?... La sinturnado estas la vivo de la tero kaj se ĝi haltus, tio signifus la morton de la tero... Ankaŭ la homoj turnas sin por montri, ke ili estas vivantoj... Se ili ellaciĝinte haltas en la freneza sinturnado, tiam ili mortis... Ĉu vere ili mortos post ĉeso de la turnado aŭ ili denove komencas eĉ pli frenezan turnodancon?... Jes, ili komencas... mi sentas tion...

B...e 11. VI. 1921.

La hodiaŭa tago estis terure malagrabla por mi. Ni sidis triope en aparta kupeo de duaklasa vagono. Kontraŭ mi sidis mia patrino kaj viro, pri kiu mia patrino diris, ke li estas amiko de nia familio. Li havas severan mienon kaj lia nazo similas al beko de akcipitro... Li akompanas nin al la marbordo kaj li estos mia konstanta akompananto...

Mi mem ne scias kial, sed mi timas tiun ĉi viron... Liaj okuloj turnas sin kiel la tero kaj kiam li fermas ilin, tiam fariĝas nokto...

Nokto por li kaj tagiĝo por mi... Ankaŭ miaj okuloj turnas sin... Kiu okulparo estas la suno kaj kiu la tero el la du?...

Li fermis la okulojn kaj mi tute klare vidis... Mi vidis lian helbrunan haŭton kaj liaj trajtoj estis krudaj... Mia patrino dolĉe dormetadis kaj estis strange vidi tiujn du kapojn antaŭ mi. Ili ŝajnis vaksfiguroj, eĉ ne homaj...

Subite la vagonaro enkuris sub tunelon kaj min regis nekontraŭstarebla instigo, ke mi sufoku tiun akcipitron, kiu, mensogas sin amiko de nia familio... Miaj fingroj konvulsie tordiĝadis kaj en la blinda mallumo mi komencis premadi la gorĝon de — mia patrino... Ŝi krietis kaj mi rekonsciiĝis, sed...

B...e 19. VI. 1921.

Hodiaŭ mia patrino akompanis min al la marbordo por promenadi. Ankaŭ la fremda viro estis kun ni, sed mi scias jam, ke li ne estas amiko de nia familio... Li estas kuracisto... Terura homo. Li estas ofte tre kruela al mi...

Ni sidis sur la kajo... Mi rigardis al la profundo de la maro, sed mi ne povis vidi ĝin. La akvo estis tre malpura. La maro estas tiel malpura, kiel la vivo mem... Mi estis scivola pri tiu submara palaco, pri kiu mi aŭdis tiel ofte en mia infanaĝo...

Mi turnis min al mia patrino.

— Patrino, kie estas tiu palaco, pri kiu vi tiel ofte rakontis al mi?

Mia patrino malgaje ridetis kaj respondis, sed ŝia respondo ne kontentigis min. Ŝi diris, ke la tuta historieto estas nur fabelo por infanoj.

— Kial mensogas la plenaĝuloj al la infanoj?

Ŝi ne povis respondi... kaj mi sentis min denove infano, pro kies strangaj demandoj la plenaĝuloj restas mutaj por ne diri ian sensencaĵon... Ni ĉiuj silentis, sed dum la baraktanta muteco mi ekvidis la palacon en la akvo... Ĝi estis mirinde bela.

Mi rigardis ĝin kaj rigardis longe, longe... kaj poste kun sincera bedaŭro, mi konstatis, ke ĝi estas nur respegulaĵo de palaco malantaŭ ni... Ĝi estis tro tera por esti submara palaco...

Dumvoje al nia hotelo mi longe pensis pri tio, ,,kial oni mensogas al la infanoj?"

B...e 23. VI. 1921.

Kial oni mensogas al la infanoj?... Senĉese tiu ĉi frazo zumas en mia kapo. Dumnokte mi pensadis pri tio, kiamaniere oni devus fabeli al la infanoj sen mensogo kaj mi trovis ĝustan solvon. Mi mem verkos fabellibron, kies titolo estos ,,Tra lando de mirakloj". En tiu libro ĉiu fabelo estos miraklo, sed tiaspeca, kian la vivo mem povus produkti... sed kion mi neniam vidis okazi... Jen kelkaj:

— — — — — — — — — — — — — — —

Du infanoj promenadas sur la strato. La unua: katoliko, la alia: hebreo. Ili estas tre bonaj amikoj... Preterpasante la katolikan preĝejon la unua eklevas sian ĉapelon. La alia demandas: ,,Kial vi levis vian ĉapelon?... ,,Mi humile riverencis antaŭ nia Dio" — respondis la unua... Preterpasante la hebrean preĝejon la katolika infano denove levas sian ĉapelon. Lia amiko ekmiras: ,,Kial vi levis la ĉapelon? Ĝi estas nia preĝejo." Kun milda riproĉo respondis la demandito: ,,Ĉu ne la saman Dion oni adoras ankaŭ en tiu ĉi preĝejo?"

— — — — — — — — — — — — — — —

Foje miliardulo, post lukulusa regalo renkontis malriĉulon. Li estis hontema almozpetanto kaj ne kuraĝis etendi la manon al la preterpaŝantoj, sed lia mieno esprimis la lastan gradon de la malespero La plensata miliardulo komprenis la mutan helpkrion de la malsatanto kaj invitis lin al sia tablo...

— — — — — — — — — — — — — — —

Estis iam du amikoj. Ili, kvazaŭ fratoj, amis unu la alian, sed la milito disigis ilin. La unua fariĝis fama generalo, la alia kaŝis sin de la militaj danĝeroj... ,,Kia honto! Malkuraĝulo, vi timas oferi vian aĉan vivon por la patrujo!" — diris la unua kaj kun malgaja koro iris batali por la patrujo. Sur la batalkampo lin trafis kuglo... Lia amiko multe ploris pro lia pereo, sed li ne iris al la batalkampa por sekvi la heroan ekzemplon. Oni mokis, insultis lin kaj nomis lin perfidulo, sed li senvorte toleris ĉion... La milito finiĝis kaj larmoj, suferoj sekvis ĉion. La tuta lando baraktis en malespero. Li, kiun la homoj evitis ĝis nun, savis la malfeliĉan popolon per siaj planoj kaj geniaj eltrovaĵoj kaj la eminentuloj de la lando preparis grandan festenon por lia honorigo, sed li rifuzis ĉiun ceremonion, dirante: ,,Mia neforgesebla amiko mortis por la patrujo kaj mi kuraĝis nur vivi por la sama lando. Ni ambaŭ faris niajn devojn, kiuj ne meritas apartan dankon."

— — — — — — — — — — — — — — —

Mi faris ankoraŭ kelkajn fabelojn kaj hodiaŭ, dum la promenado, mi rakontis ilin al knabeto, kiun ĉiutage mi renkontas en la parko ĉe la marbordo. Li atente aŭskultis, sed, kiam mi finis la fabelojn, li rimarkis kun infana mokemo: ,,Mia fraŭlino konas pli belajn fabelojn. Ĉu he, fraŭlino?"

La blonda, bluokula junulino kapjesis... ,,Fraŭlino, fabelu ion... nu, mi petas, fabelu ion!" — petegis la knabeto kaj la junulino rakontis la fabelon pri la submara palaco... La malgranda homo dancis kaj aplaŭdis pro ĝojo kaj triumfajn rigardojn ĵetis al mi. Mi komprenis: oni nepre devas mensogi al la infanoj.

B...e 28. VI. 1921.

Mi ne scias kial, sed la voĉo de la blonda junulino penetris en mian koron... Ŝiaj okuloj estas similaj al la maro, ŝiaj lipoj al la koralo kaj ŝiaj manoj al la ŝaŭmo blanka de ondoj...

B...e 6. VII. 1921.

Morgaŭ ni hejmenveturos... Strange, tiu ĉi forveturo tre incitas min. La disiĝo de la maro tuŝas min malagrable. Ankaŭ tiu penso, ke mi vidos ŝin neniam... Mi ne povas forgesi la hieraŭan tagon... Ni renkontiĝis ĉe nia kutima benketo sur la marbordo. Ŝi estis tre silenta kaj ankaŭ mi ne povis komenci interparoladon. Kvazaŭ senkonscie mi prenis ŝian maneton per ambaŭ manoj kaj karesadis ĝin. Ŝi ne protestis, nur kelkfoje mi sentis, ke la eta mano ektremis en la mia... Mi levis mian rigardon al ŝia vizaĝo kaj mi vidis du larmantajn okulojn... Ŝiaj okuloj larmis, sed sur la ĉerizaj lipoj flirtis anĝela rideto... Kial?

La larmoj kaj tiu rideto estis tiel kortuŝaj, ke igis min kisi ŝian maneton. Ŝi ne protestis, sed la larmoj el ŝiaj okuloj falis, kaj mi subite — mi mem ne scias kial — salte leviĝis kaj kuris hejmen... Kial? Ho, kial?... Dum la tuta vojo mi vidis antaŭ mi du larmantajn bluajn okulojn kaj ridetantan buŝeton.

Posttagmeze la varmego estis netolerebla kaj mi, por refreŝigi min, rifuĝis en la apudan preĝejon. Tie estas agrable malvarmete... Mi ne rememoras, kiam mi estis lastafoje en preĝejo, sed mi scias ke tiam la haroj de mia patrineto ankoraŭ ne estis grizaj kaj mia animo ne baraktis... La senhoma silento de la navo, la rigidaj sanktaj figuroj, la piecon kaj suferojn montrantaj ikonoj tiel riproĉe, sed kun komprena pardonemo impresis min, ke kontraŭvole mi proksimiĝis piedpinte al la flanka altaro por provi preĝadon... Preĝi estas tre malfacile, se oni forgesis la vortojn de infanjaraj instruoj. Tamen mi sentis la neceson de la preĝado... Mi haltis ĉe altaro, kies bildo montris Kriston kun flamanta kaj sanganta koro... Longe mi rigardis la bildon. La preĝo mutiĝis sur miaj lipoj, sed mia animo plenpleniĝis je admiro... Mallaŭta ploro rompis la solenan silenton. Nur nun mi rimarkis, ke virino genuas sur la ŝtupo de la altaro. Ŝi ploris mallaŭte kaj preĝis. Unuafoje en la vivo mi sentis envion. Mi enviis ŝian preĝadon kaj la sincerajn larmojn. Se mi povus nur unufoje pie preĝi kaj longdaŭre plori, tiam — mi antaŭsentas — miaj turmentoj finiĝus...

Tiu ĉi penso tiel okupis min, ke mi tute forgesis pri la virino, pri la loko, kie mi estas, pri ĉio, kio estis antaŭe kaj kun petega rigardo mi fiksis miajn okulojn al la bildo de Kristo. Strange... La koloroj viviĝis, liaj lipoj malfermiĝis je muta parolo, kiun mi komprenis kaj lia antaŭenetendita mano ekmoviĝis. Li vokis min al la altaro kaj mi kontraŭvole genuis sur la ŝtupon.

— Filo de Dio, Kristo... — ĝeme forlasis la vortoj miajn lipojn, sed mi ne povis daŭrigi la preĝon... ne povis... ne povis... Kvazaŭ fizikajn dolorojn mi sentis pro mia senpoveco kaj ĝi turmentis min ĉiam pli kaj pli, ĝis fine larmoj aperis en miaj okuloj kaj mi — laŭte ekploris...

La virino sin turnis al mi kaj mi sentis veluran tuŝon de maneto sur mia inerte pendanta mano.

— Ne ploru! — milde konsolis min ŝia voĉo kaj mi rekonis ŝin. Mi rekonis ŝin, kies voĉo jam de longe penetris en mian koron; ŝin, kies lipoj similas al la koralo kaj manoj al la ŝaŭmo blanka de ondoj... kaj mi devas morgaŭ hejmenveturi... Mi devas... Mi devas...

W... 18. VII. 1921.

Depost unu semajno ni estas hejme. Ĉiutage mi iras al la stacidomo por rigardi la preterpasantajn vagonarojn. Ili haltas por momentoj, salutas unu la alian kaj denove kuras for al kontraŭaj direktoj... Ili kuras for kiel la vivo mem. Ĉu ili trovos ie ripozon? Ni rekontis nin kiel la vagonaroj ĉe la stacidomo...

W... 20. VII. 1921.

Hodiaŭ forveturis la viro, kiu kvin semajnojn turmentis min per sia ĉeesto... Kvazaŭ miaj nervoj estus liberiĝintaj en la momento, kiam la vagonaro malaperis en la tunelon ĉe la monto. Mi ne devas toleri plu lian rigardon, kiu multfoje katenis min kaj faris min preskaŭ senkonscia estaĵo... Post lia foriro mia patrino ŝajnis esti iom maltrankvila...

W... 21. VII. 1921.

Mi sonĝis. Tri sunojn mi vidis sur la ĉielo. Unu estis ĉe oriento, la alia ĉe okcidentoj kaj la tria brilis super mia kapo... La du flankaj sunoj proksimiĝis al la meza kaj atinginte ĝin ili kunfandiĝis... Blindiga brilo superŝutis ĉion kaj mi rimarkis, ke sur la tero estas densa mallumo... Nekontraŭstarebla sento igis min flugi al la suno kaj mi ekflugis...

Mi forlasis la teron kaj dum mia malproksimiĝo mi vidis ĝin konsumiĝi en ruĝa lumo... en ruĝa lumo, kiel la homa sango... Mi atingis la sunon kaj de tie rerigardis al la regno de la mallumeco, sed mi tute ne povis vidi la teron... Ĝi malaperis kaj anstataŭ ĝi mi vidis atoman palan punkton... Kiel malgranda estas la tero en la universo kaj kiel nemezureble granda estas la sufero sur ĝi!

Mi rigardis min mem kaj konstatis, ke mi estas nevidebla, ĉar mian korpon mi lasis sur la tero... Senfina malĝojo regis min kaj forlasinte la sunon mi ekflugis reen al la tero...

Dum mia flugado la tero ĉiam pli kaj pli kreskis, sed tio, kio vekis admiron en mi, estis, ke super ĝi mirakle lumis la homa genio. Mi miris pri la gigantaj kreaĵoj de la homoj kaj mi vidis la homojn pli grandaj ol la tuta universo, sed nur — por momentoj, ĉar alveninte sur la teron mi ne trovis eĉ unu homon... La homo vivas do en siaj kreaĵoj, sed li perdas sin en siaj sentoj...

Mi sonĝis tion ĉi, sed ne dum dormo... Mi sonĝis tion ĉi per la sentoj dum la sinpereado...

W... 23. VII. 1921.

Pri nenio mi rememoras kaj vane mi penadas aperigi antaŭ mi la okazintaĵojn... Pri nenio mi rememoras... Oni diras, ke mi ĵetis min de la roko al la profundegaĵo kaj mi estus nepre mortinta, se iu elstaranta arbetaĵo ne savas mian vivon... Pri nenio mi rememoras... pri nenio... Terure!...

W... 26. VII. 1921.

Hodiaŭ mi staris ĉe la malfermita fenestro. Miaj vundoj akre doloris. Kelkfoje mi eĉ laŭte veis... Mia patrino estas konstante ĉe mi... Eĉ nun, kiam mi skribas ĉi tiujn kelkajn liniojn... Ŝi zorgplene, kun larmoj en okuloj kaj kun anĝela rideto sur la lipoj observas mian mienon.... Kun larmoj en la okuloj kaj kun anĝela... Larmoj kaj rideto... Jes, jes... Mi rememoras... Ŝi, la blonda junulino... sur la marbordo... en la preĝejo... Ne ploru!... Ne ploru... Nun mi aŭdas klare ŝian voĉon... Kiam mi vidis ŝin lastfoje? Kiam!?... Mi ne scias. Mi ne povas rememori?... Sed mi vidis ŝin ie... ie, kie ne estas maro... Mi vidis ŝin ie, kiam ŝi venis al mi kun disetenditaj brakoj kaj vokis min... Kiel spirita ŝi ŝajnis esti... Kaj ŝi vokis min... kaj mi volis sekvi ŝin... kaj tiam... tiam... ah!... Nun mi rememoras... Ĉe la roko...

W... 5. VIII. 1921.

La rosoj sur la herboj estas larmoj de Dio kaj la homoj kun malpuraj nudaj piedoj paŝadas sur ili... Neniam mi paŝos sur rosplenajn herbojn...

W... 1921.

Kia dato?... Ne grave!... La terura homo denove aperis kaj... kaj... mi ne scias... kion mi volis skribi?... Kvazaŭ iu estus martelinta ferkojnon en mian kapon... Jes!... Mi scias jam... La terura homo... eh... mi forgesis denove...

W

Fine mi estas sola... Mia patrino kaj tiu terura homo estas en la alia ĉambro. Mi aŭdas ilian parolon... Ĝi ŝajnas eĥo de pasinteco... Ĉe mia flanko staras — ŝi kaj unu flamantakora viro. La koro sangas... Mi vidis lin foje, kiam li vokis min, sed kie?... Mi ne rememoras... Kial li venis nun al mi?... Kial?... La ferkojno en mia kapo nun pikas la cerbon... Ĝi nun pikas kaj poste kirlos ĝin... Tiu terura homo martelis la kojnon en mian kapon... He... ci... ci, viro kun sanganta koro, ĉu ankaŭ vin turmentis tiu ĉi homo?... Ĉu li martelis kojnojn en cian koron kaj pro tio ĝi sangas?... Venu al mi por aŭskulti la kantadon de tiu blonda junulino... Ŝi kantas bele... Aŭskultu!... Ne ploru, ne ploru, ne ploru... Ŝia kanto muĝas kiel la maro dum senstela nokto... Ŝia kanto zumas... muĝas... siblas... susuras... Ve!... La kojno kirlas...

W...

Foje estis iu, kiu perdis sin... Kiu estis foje, tiu perdis sin... Perdis sin iu, kiu foje estis... Hahaha!... Kiel ridegas la vortoj... Kantas la silento...

La kojno penetriĝis ĝis fundo de la kranio... kaj... Mi ne rememoras pri via nomo, grizhara virino... grizhara... Ne ploru, ne ploru, ne ploru... Ĝi kirlas kaj... kirlas... kojno kirlas... mi estas laca...

W...

Ŝi... ŝi... eh!... kantas la silento... Mi he... eh!... Jes... jes... ĉe la roko... al la roko... al... al... al la roko...

Onde onda ringo

Dormu, mia kor'

ONDE onda ringo, ringe ringa ondo,

lulas lacan koron de la vagabondo..

Dormu mia kor'!

— — — — — — — — — — — — — —

Mi semis noblajn revojn en bedojn de l' anim',

por havi rozarbeton mi tien plantis ŝin.

De lipoj roson sorbis soifaj kisoj mil;

pompadis mia floro en suna arda bril'...

Sed ĉarmon de l' printempo kaj pompon de l' rozuj'

enviaj manoj ŝtelis post burĝoniĝo tuj.

Nun super bedoj plendas vaganta ventoĝem';

pri sekaj florskeletoj funebras nur mi mem...

Onda ringo, ringa ondo,

sin balancas danca rondo...

Dormu mia kor'!

Ne povis temp' forviŝi

la ĉarman bildon pri ŝi,

ĉar mi, vundita per ŝi,

ne ĉesas larmojn verŝi.

La vundo sangas ĉiam,

estingas fajron mian

kaj pelas, pelas min do

al fund' de l' tomba blindo.

Ah, Morto, venu falĉi,

min baldaŭ doni al ĝi,

ke min ne ŝiru, punu

la Viv' pro amo unu!

— — — — — — — — — — — — — —

Per sonĝoŝsip' mi velas sur maro de l' silent'

kaj min doloro pelas al fantomrifoj cent.

Per nubo de l' malico jam kovris sin la sun',

la rodon de l' ripozo nebulo kaŝas nun...

La milda "jes" formortis, nun siblas spita "eĉ",

min ne esper' vivigas, sed nura fortostreĉ'

kaj orfe senkonsole sub firmament' sen blu'

mi drivas velrompite per sonĝoŝipo plu...

Ringa ondo, onda ringo,

pel' petolas sen atingo...

Dormu, mia kor'!

Modelan vivon formi

mi havis sentojn por mi,

por inde kanti, psalmi

mi trovis kordojn al mi,

por Bono, Vero sturmi

tre ofte iris nur mi;

sed sentojn, kantojn sciu

priridis, mokis ĉiu,

la noblan celon oni

ne volis vidi, koni...

Min, bardo, rompu fine;

nun korvoj pravas, vi — ne!

Ringe ringa ondo, onde onda ringo,

flam' flagranta brulas... Vanas la estingo...

Ploras vagabondo...

Ridas tuta mondo...

Dormu, mia kor'!

Dormu, dormu for!

PRAKTIKA INSTRUMETODO

Laŭ atesta stenografio de stenografanta atestanto fine mi sukcesis surpaperigi tiun metodon, kiu pleje konvenas al mia temperamento por instrui ,,nian karan lingvon " kaj la ,,internan ideon ". Tiu ĉi prototipa protokolo helpos min kaj ankaŭ vin en la alproprigo de proprece propaganda praktika paroliga metodo. (Ho, kiel bela estas nia lingvo!) Ĉien ĉiam ĉi raporto portas al ĉiu ĉarma filistro kaj ministro tentan senton ĉu sekrete ĉu dekrete povi provi la efikan pikan pikantecon de nova ovo Kolumba (ne kolomba!) de la rekta injekta projekto. Do, profetoj profitu!

Scenejo: malgranda ĉambro kun granda silento.

Personoj: Miĥaelo Mihok kaj la ,,tre estimataj, karaj gelemantoj miaj!".

Situacio: pro la donacitaj karesnomoj estas — tre intima.

Mihok: Kara, amata Neĝulino! Kie estas vi? Kie vi troviĝas? Kie vi trovas sin?

Neĝulino: Mi estas en la —

Mihok (ne lasas tempon por respondo): Mirinde bone! Vi estas en la ĉambro. Tre bone vi respondis. Mi estas kontenta pri vi. Dankon!... Nu, mia kara ĉarma Mimozo, estu tiel afabla kaj bonvolu diri al mi! Kiu estas en la ĉambro?

Mimozo: En la ĉamb-

Mihok (kiel supre): Kolose! Ĉarme vi respondis. En la ĉambro estas mi kaj ankaŭ vi, karaj tre estimataj gelernantoj miaj! Vi estas prava. Vi fariĝos eminenta esperantistino. Mi gratulas al vi... Nun estas via vico... jes... via, via, kara Museto... Museeeto!!!

Museto (nacilingve): Kion vi demandis?

Mihok: Kion ni faras en la ĉambro?

Museto: Hja!... Ni ler-

Mihok: Ĉarme! Tre ĉarme! ,,Ni lernas". Ho vi, mia plej kara, amata Museto, vi tre saĝe respondis: ni lernas. Jes, vere efektive konstateble ni lernas... Sed kion ni lernas?... Eksidu, kara mia!... Bonvolu respondi je tiu ĉi tre interesa kaj grava demando vi... jes vi, aminda Fiereco!... Kion ni lernas?

Fiereco: Es-

Mihok: Ah! Jen! Vidu! Vi ĉiuj povus imiti ŝin! ,,Esperanton!" Jen la trafa esprimo por nia sankta ideo. En tiu ĉi mallonga respondo troviĝas ho kiom da kaŝitaj pensoj profundaj. Tiu ĉi vorto montras al ni la koncizan esprimriĉecon de nia lingvo. ,,Esperanton" Jen ĝusta respondo, kiu evidente deklaras, ke ni esperante lemas Esperanton. Tiu ĉi frazo portas en si la Esperon mem, kiu donas forton al niaj sopiro kaj volo. Mirinde bone, vi respondis. Kara, amata ,,mia Fiereco", vi nepre devas fariĝi fama esperantista verkistino. Ĝuste tiajn adeptojn bezonas niä adorata lingvo. Promesu, ke vi fariĝos verkistino! Bone! Dankon!... Kaj nun ne forgesu ĉiam ekzerci la lingvon tiel, kiel vi faras tion dum miaj kursaj horoj, ĉar la seninterrompa ripetado de frazoj, esprimoj memorfiksas la vortojn kaj instruas nin pri la ĝusta korekta uzado de tiuj ĉefaj elementoj de la lingvo, el kiuj formiĝas la ĉeno de la parolado, la perfekteco de la scio, flueco de la tuj komprenebla klara konversacio. Paroli kaj paroli kaj ĉiam paroli! Jes, karaj tre estimataj gelernantoj miaj, homfratoj de mia koro en la brusto batanta kaj... kaj... gefiloj de mia batanta koro en la samideana brusto... brusto... Karaj gesam- kaj gemalsamcelanoj... nu... Ĉu vi komprenas?

Загрузка...