Wednesday, August 15th, 2012

Rakontoj


Grosoj

Novelo de Anton Ĉeĥov

Tradukis el la rusa lingvo Aleksander Korĵenkov



La homo en ujo Tradukis el la rusa lingvo Anna kaj Mati Pentus



Pri la amo Tradukis el la rusa lingvo Aleksander Korĵenkov



Jam frumatene la tutan ĉielon kovris pluvnuboj; estis kviete, nevarme kaj enue, kiel ordinare dum la grizaj malserenaj tagoj, kiam superkampe jam delonge pendas nuboj, sed la atendata pluvo ne venas. Veterinaro Ivano Ivanoviĉ kaj gimnazia instruisto Burkin jam laciĝis pro la paŝado, kaj la kampo ŝajnis al ili senfina. Antaŭe apenaŭ videblis ventmuelejoj de la vilaĝo Mironosickoje, vico de montetoj dekstre etendiĝis kaj malaperis malproksime post la vilaĝo; kaj ili sciis, ke ĝi estas rivera bordo, tie estas gresejoj, verdaj salikoj, bienoj, kaj se oni surirus monteton, de ĝi videblus vastega kampo, telegrafo kaj trajno elfore simila al rampanta raŭpo, kaj en tago serena oni povus vidi eĉ la urbon. Nun, dum la vetero estis kvieta, kaj la tuta naturo ŝajnis milda kaj humila, Ivano Ivanoviĉ kaj Burkin estis plenaj de amo al tiuj kampoj kaj ambaŭ pensis pri tio, kiel vasta kaj belega estas ĉi tiu lando.

— Pasintfoje, kiam ni estis en la fojnejo de vilaĝestro Prokofij, — diris Burkin, — vi intencis rakonti iun historion.

— Jes, tiam mi volis rakonti pri mia frato.

Ivano Ivanoviĉ suspiris kaj antaŭ ol komenci la rakonton ekfumis sian pipon, sed ĝuste tiumomente ekpluvetis. Post kelkaj minutoj la pluvo jam intensiĝis, okupis la tutan regionon, kaj ne estis facile diveni, kiam ĝi ĉesos. Ivano Ivanoviĉ kaj Burkin haltis kaj enpensiĝis. La hundoj, jam malsekaj, staris kun ŝrumpintaj vostoj kaj humile rigardis al ili.

— Necesas ie trovi ŝirmon, — diris Burkin. — Ni iru al Aljoĥin. Li loĝas proksime.

— Jes, ni iru.

Ili turnis sin flanken kaj ekiris sur prifalĉita kampo, jen rekte, jen iom dekstriĝante, kaj atingis la vojon. Baldaŭ aperis poploj, ĝardeno, poste ruĝaj tegmentoj de grenejoj; ekbrilis la rivero kaj bildiĝis panoramo al vasta meandro kun muelejo kaj blanka naĝejo. Ĝi estis Sofjino, la loĝloko de Aljoĥin.

La muelejo brue funkciis, surdigante la pluvon; la digo vibris. Tie, ĉe veturiloj, staris malsekaj ĉevaloj kun klinitaj kapoj, kaj tumultis homoj kovrintaj sin per sakoj. Estis malseke, kote kaj malkomforte, kaj la meandro aspektis malvarme kaj malice. Ivano Ivanoviĉ kaj Burkin jam sentis malsekon, malpuron kaj misharmonion en la tuta korpo, iliaj piedoj plumbe pezis pro la koto, kaj trairinte la digon kaj suprenirinte al la garbejoj de la mastro, ili silentis, kvazaŭ kolerante unu kontraŭ la alia.

En unu el la garbejoj zumis grenventumilo, la pordo estis malfermita, kaj el ĝi kirle eliris polvo. Sur la sojlo staris Aljoĥin, viro ĉirkaŭ kvardekjara, alta, korpulenta kaj longkrura, pli simila al profesoro aŭ pentristo ol al bienulo. Li surhavis blankan, longe nelavitan, ĉemizon zonitan per ŝnuro, pantalonon anstataŭis kalsono, kaj al liaj botoj gluiĝis koto kaj fojno. Liaj nazo kaj okuloj nigris pro la polvo. Li rekonis la alvenintojn kaj, videble, tre ekĝojis.

— Bonvenu en la domon, sinjoroj, — li diris ridetante. — Mi tuj venos, post unu momento.

La domo estis granda, duetaĝa. Aljoĥin loĝis malsupre en du ĉambroj kun volboj kaj malgrandaj fenestroj, kie iam loĝis intendantoj. La meblaro estis modesta, tie regis odoro de sekala pano, malmultekosta vodko kaj jungilaro. La suprajn salonojn li vizitis malofte, nur ĉe alveno de gastoj. En la domo Ivano Ivanoviĉ kaj Burkin estis renkontitaj de juna ĉambristino, tiel bela, ke ili haltis kaj rigardis unu al la alia.

— Sinjoroj, vi ne povas imagi, kiel mi ĝojas vidi vin, — diris Aljoĥin enirante post ili en la antaŭĉambron. — Kia surprizo! Pelagea, — li diris al la ĉambristino, — donu sekajn vestojn al la gastoj. Cetere, ankaŭ mi alivestu min. Sed antaŭe mi baniĝu, ĉar mi, ŝajne, ekde la printempo ne faris tion. Ĉu vi volas iri al la rivera naĝejo, dum ĉi tie oni preparos ĉion?

La bela Pelagea, tre delikata kaj laŭaspekte tre mola, alportis tukojn kaj sapon, kaj Aljoĥin kun la gastoj iris al la naĝejo.

— Jes ja, mi jam longe ne banis min, — li parolis demetante siajn vestojn. — Mia naĝejo, kiel vi vidas, estas bona, mia patro ĝin konstruis, sed mi tute ne havas tempon por baniĝo.

Li eksidis sur ŝtupeto, sapumis siajn longajn harojn kaj la kolon, kaj la akvo ĉirkaŭ li bruniĝis.

— Jes, vere… — grave diris Ivano Ivanoviĉ, rigardante al lia kapo.

— Jam longe mi ne banis min… — konfuzite ripetis Aljoĥin kaj ankoraŭfoje sapumis sin, kaj la akvo ĉirkaŭ li fariĝis inke viola.

Ivano Ivanoviĉ eliris el la naĝejo, brue plonĝis en la akvon kaj eknaĝis sub la pluvo, vaste svingante la brakojn kaj ondigante la akvon, kaj sur la ondoj balanciĝis blankaj nimfeoj. Li atingis la mezon de la rivero, subakviĝis, post unu minuto reaperis aliloke kaj plunaĝis, ofte subakviĝante kaj penante tuŝi la fundon. “Ho, Dio mia… — li ripetadis ĝue. — Ho, Dio mia…” Li atingis la muelejon, pri io interparolis kun kampuloj kaj returnis sin, kaj en la mezo de la rivero surdorsiĝis, metinte sian vizaĝon sub la pluvon. Burkin kaj Aljoĥin jam vestiĝis kaj estis forirontaj, sed li ankoraŭ naĝis kaj plaŭdis.

— Ho, Dio mia… — li parolis. — Ho, kompatu min, Dio!

— Sufiĉe! — kriis al li Burkin.

Ili revenis en la domon. Sed nur kiam en la granda supra salono oni lumigis lampon, kiam Burkin kaj Ivano Ivanoviĉ en silkaj negliĝoj kaj varmaj babuŝoj sidis sur foteloj, kaj Aljoĥin, pura, kombita, en nova jako, paŝis en la salono kaj kun videbla ĝuo sentis varmon, puron, sekajn vestojn, malpezajn ŝuojn, kaj kiam la bela Pelagea, senbrue paŝanta sur la tapiŝo kaj milde ridetanta, alportis sur pleto teon kun konfitaĵo, — nur tiam Ivano Ivanoviĉ komencis sian rakonton. Kaj ŝajnis, ke lin aŭskultas ne nur Burkin kaj Aljoĥin, sed ankaŭ la junaj kaj maljunaj damoj kaj oficiroj, kiuj trankvile kaj severe rigardis el la oraj portret-kadroj.

— Ni estas du fratoj, — li komencis, — mi, Ivano Ivanoviĉ, kaj la alia, Nikolao Ivanoviĉ, je du jaroj pli juna. Mi elektis sciencon kaj iĝis veterinaro, sed Nikolao ekde la deknaŭjara aĝo sidis en la gubernia fisko. Nia patro, Ĉimŝa-Gimalajskij, estis kantonisto. Ricevinte la oficiran rangon li heredigis al ni la nobelecon kaj etan bienon. Post lia morto oni forprenis la bieneton pro ŝuldoj, sed malgraŭ tio ni libere pasigis la infanaĝon en kamparo. Samkiel vilaĝaj infanoj, la tutajn tagojn kaj noktojn ni pasigis en kampoj kaj arbaroj. Ni gardis ĉevalojn, deŝiris baston, fiŝis kaj simile… Vi ja scias: kiu almenaŭ unu fojon en la vivo kaptis perĉon aŭ vidis aŭtune migrantajn merlojn — kiel ili en klaraj friskaj tagoj are flugas super vilaĝo — tiu ne plu estas urbano, ĝis la morto lin logos la libero. Mia frato enuegis ĉe la fisko. La jaroj pasis, sed li plusidis en la sama loko, skribis la samajn paperojn kaj ĉiam pensis pri la samo — pri reveno en la kamparon. Kaj tiu enuo iom-post-iom fariĝis certa deziro, revo pri akiro de negranda bieneto ie ĉe rivero aŭ lago.

Li estis bonkora, milda homo, mi lin amis, sed mi neniam aprobis lian deziron ŝlosi sin por la tuta vivo en la propra bieno. Oni diras, ke la homo bezonas nur tri arŝinojn da tero. Sed ja tri arŝinojn bezonas kadavro, ne la homo. Nun oni diras ankaŭ, ke estas bone, ke nia intelektularo inklinas al la tero kaj strebas al bienoj. Sed tiuj bienoj estas la samaj kiel la tri arŝinoj da tero. Forlasi la urbon, la batalon, la bruon de la vivo, forlasi ilin kaj kaŝi sin inter la kvar muroj de bieno — tio estas ne la vivo, sed egoismo, pigro, iuspeca monaĥeco, sed senheroa monaĥeco. La homo bezonas ne tri arŝinojn da tero, nek bienon, sed la tutan terglobon, la tutan naturon, en kies vasto li povu realigi ĉiujn ecojn kaj specifaĵojn de sia libera spirito.

Mia frato Nikolao en sia kancelario revis, kiel li manĝos sian propran brasiksupon, kiu tiel bonguste odorigas la tutan korton, manĝos sur verdaj herboj, dormos sub la suno, dum horoj sidados sur apudporda benko kaj rigardos al kampoj kaj arbaro. Libroj pri agrokulturo kaj diversaj konsiloj en kalendaroj estis lia ĝojo, lia ŝatata spirita nutraĵo. Ankaŭ gazetojn li ŝatis legi, sed li legis nur anoncojn pri ofertoj de grenkampoj kaj gresejoj kun biendomo, rivero, ĝardeno, muelilo kaj baraĵlago kun fluanta akvo. En lia kapo bildiĝis ĝardenaj padoj, floroj, fruktoj, sturnujoj, karasoj en lagoj kaj, vi ja komprenas, similaj aferoj. La imagataj bildoj ŝanĝiĝis depende de la renkontitaj anoncoj, sed ial en ĉiu el ili nepre estis grosa arbustaro. Sen ĉeesto de grosujoj li povis imagi neniun bienon, neniun poezian lokon.

— La kampara vivo havas siajn oportunaĵojn, — li kutimis diri. — Jen vi sidas sur balkono, temanĝas, kaj en la lago viaj anasoj naĝas, aromas bonege, kaj… kaj grosujoj kreskas.

Li estis pentranta la planon de sia bieno, kaj ĉiufoje la plano rezultis same: a) sinjora domo, b) servistejo, c) legomĝardeno, ĉ) grosejo. Li vivis avaran vivon: manĝis kaj trinkis nesufiĉe, vestiĝis kvazaŭ ĉifonulo, ŝparis monon kaj deponis ĝin en banko. Li estis tre avara. Vidi lin dolorigis min, kaj mi de tempo al tempo ion donis al li kaj sendis donacojn je festoj, sed ankaŭ tion li ŝparis. Se homon ideo obsedas, oni ne povas ŝanĝi lin.

Jaroj pasis. Li ricevis oficon en alia gubernio, atingis sian kvardekan jaron, sed plu legis la gazetanoncojn kaj hamstris monon. Poste mi aŭdis, ke li edziĝis. Por la sama celo — aĉeto de bieno kun grosejo. Li edzinigis al si maljunan nebelan vidvinon, sen ajna korinklino, sed nur pro tio, ke ŝi havis iom da mono. Ankaŭ kun ŝi li vivis avare, permesis al ŝi nur modestan manĝon kaj ŝian monon deponis por sia konto. Pli frue ŝi estis edzino de poŝtestro kaj kutimis manĝi kukojn kaj trinki brandojn; sed ĉe la dua edzo ŝi eĉ sekalan panon ne havis en sufiĉa kvanto. Pro tia vivo ŝi ekvelkis kaj post ĉirkaŭ tri jaroj iris en la transan mondon. Kompreneble, mia frato neniam pensis, ke ĝuste li venigis ŝin en la tombon. Mono, samkiel vodko, faras la homon bizara. Foje en nia urbo komercisto estis mortanta. Antaŭ la morto li petis alporti teleron da mielo kaj formanĝis sian tutan monon kaj la obligaciojn kun la mielo, ke neniu ricevu ilin. Alifoje en fervoja stacio mi inspektis gregojn, kaj tiutempe iu revendisto de brutoj trafis sub lokomotivon, kiu fortranĉis lian kruron. Ni portis lin al hospitalo, la sango fluis terure, sed li daŭre petis, ke oni retrovu la kruron kaj incitiĝis: ja en la boto de la fortranĉita kruro estis dudek rubloj, kaj iu ja povus preni la monon.

— Nu, tio estas aliopera ario, — Burkin diris.

— Post la morto de sia edzino, — daŭrigis Ivano Ivanoviĉ post duonminuta pripenso, — mia frato komencis serĉi bienon. Certe, oni povas eĉ kvin jarojn elektadi, sed fine erari kaj aĉeti tute ne tion, pri kio oni revis. Nikolao tra makleristo, kun repreno de ŝuldo, aĉetis cent dudek hektarojn kun sinjora domo, kun servistejo, kun parko, sed tie estis nek horto, nek grosujoj, nek lageto kun anasoj. Rivero estis, sed ĝia koloro similas al kafo, ĉar unuflanke de la bieno situas brikejo, kaj aliflanke — ostprilabora fabriko. Sed mia Nikolao Ivanoviĉ ne longe malgajis; li mendis per poŝto dudek grosujojn, plantis ilin kaj ekloĝis kiel bienulo.

Pasintjare mi gastis ĉe li. Mi pensis, ke mi venos kaj vidos kiel statas la aferoj. En siaj leteroj la frato titolis sian bienon: Sovaĝejo Ĉumbarlokovo, alinome Gimalajskoje. Mi venis al “Alinome Gimalajskoje” posttagmeze. Estis varmege. Ĉie estis kavoj, bariloj, palisaroj, vice plantitaj piceoj — ne estis klare, kiel veni en la korton, kie starigi la ĉevalon. Mi ekiris al la domo kaj renkonte al mi iris ruf-fela hundo, dika, porkeska. Ĝi ŝatus boji, sed ne bojis pro la pigro. El la kuirejo eliris nudpieda kuiristino vestita per mallonga jupo, dika, ankaŭ simila al porko. Ŝi diris, ke la sinjoro ripozas post la tagmanĝo. Mi venis al li — la frato sidis sur la lito, kun litkovrilo sur la genuoj; li maljuniĝis, dikiĝis, lia vizaĝo ŝvelgrasiĝis; liaj vangoj, nazo kaj lipoj etendiĝis antaŭen — kvazaŭ li intencus grunti en la litkovrilon.

Ni brakumis nin kaj larmetis pro la ĝojo kaj pro la trista penso, ke iam ni junis, kaj nun ambaŭ estas grizharaj, kaj la morto baldaŭ venos. Li vestiĝis kaj kondukis min por montri la bienon.

— Nu, kiel vi ĉi tie fartas? — mi demandis.

— Danke al Dio, sufiĉe bone.

Li ne plu estis la antaŭa timida kaj malfeliĉa oficisto, sed vera bienulo, sinjoro. Li kutimiĝis al la kampara vivo kaj jam ĝuis ĝin: li multe manĝis, frekventis sian banejon, konstante dikiĝis kaj jam procesis kontraŭ la komunumo kaj ambaŭ fabrikoj kaj sentis ofendon, kiam la kampuloj ne titolis lin “via nobela moŝto”. Ankaŭ pri sia animo li zorgis fundamente, sinjorece, kaj la bonajn aferojn li faris ne simple, sed gravmiene. Kiajn bonajn aferojn? Li kuracis la kampulojn de ĉiuj malsanoj per sodo kaj ricinoleo. Je sia nomfesto li servigis dankomeson meze de la vilaĝo kaj poste surtabligis duonsitelon da vodko por ĉiuj, ĉar li pensis, ke tiel decas. Aĥ, la terura duonsitelo! Jen dika bienulo trenas vilaĝanojn al la estro de la zemstvo pro tio ke iliaj brutoj paŝtis sin sur lia kampo, kaj sekvatage, je la festo, li surtabligas duonsitelon, kaj ili trinkas vodkon, huraas kaj, ebriaj, riverencas lin ĝispiede. Pliboniĝo de la vivo, sateco, nenifarado evoluigas ĉe la rusa homo insolentan sintrotakson. Nikolao Ivanoviĉ, kiu en la gubernia fisko timis havi propran opinion eĉ pri si mem, nun eldiris nur senkontestajn verojn per ministra voĉo: “La klerigo necesas, sed por la popolo ĝi estas antaŭtempa”, “Vergado ĝenerale estas malutila, sed en certaj kazoj ĝi estas utila kaj neanstataŭigebla”.

— Mi konas la popolon kaj scias trakti ĝin, — li parolis. — La popolo min amas. Mi nur movas la fingron, kaj la popolo faras ĉion, kion mi deziras.

Kaj tio, komprenu, estis dirata kun saĝa, bona rideto. Li eble dudekfoje ripetis: “ni, nobeloj”, “mi, kiel nobelo”; evidente, li ne plu memoris, ke nia avo estis ordinara kampulo, kaj la patro — soldato. Eĉ nia tute absurda familia nomo, Ĉimŝa-Gimalajskij, ŝajnis al li belsona, nobela kaj tre agrabla.

Tamen temas ne pri li, sed pri mi. Mi ŝatus rakonti al vi, kiel mi ŝanĝiĝis dum la malmultaj horoj, pasigitaj en la bieno. Por la vespera temanĝo la kuiristino surtabligis plenan teleron da grosoj. La grosoj estis ne aĉetitaj, sed la propraj, rikoltitaj unuafoje post kiam oni plantis la arbustojn. Nikolao Ivanoviĉ ekridis kaj ĉirkaŭ unu minuton silente, kun larmoj, rigardis al la grosoj — li ne povis paroli pro la emociiĝo, poste li enbuŝigis unu beron, rigardis al mi kun jubilo de infano, kiu finfine ricevis sian ŝatatan ludilon, kaj diris:

— Kiaj bongustaj!

Kaj li plu avide manĝis ripetante:

— Aĥ, kiaj bongustaj! Gustumu!

Ili estis acidaj kaj malmolaj, sed, kiel diris Puŝkin: “Ol verojn, ni preferas la trompon, kiu nin nobligas”. Mi vidis feliĉan homon, kies plej granda revo estis tiel evidente realiĝanta, homon, kiu venis al sia celo kaj ricevis la deziraton, kiu jam kontentis pri sia sorto kaj pri si mem. Miajn pensojn pri la homa feliĉo ĉiam akompanas io trista; sed kiam mi ekvidis la feliĉan homon, min ekposedis tre peza sento, simila al despero. Precipe malbone mi fartis nokte. Oni aranĝis por mi liton en la ĉambro apud la dormoĉambro de la frato, kaj mi bone aŭdis, kiel li maldormis kaj kiel li leviĝis kaj kiel li venis al la telero da grosoj kaj prenis po unu beron. Mi meditis: efektive, kiom multas kontentaj, feliĉaj homoj! Kiel depriman forton ili havas! Vidu tian vivon: arogo kaj nenifarado de la fortuloj, malklereco kaj bruteco de la malfortuloj, ĉie estas terura malriĉo, degenero, malvasto, drinkado, hipokriteco, mensogo… Sed malgraŭ tio en ĉiuj domoj kaj stratoj estas trankvile kaj kviete. Inter kvindek mil loĝantoj neniu krias, nek laŭte protestas. Ni vidas tiujn, kiuj iras al bazaro por manĝaĵoj, tage manĝas, nokte dormas, kiuj babilas, geedziĝas, maljuniĝas, senemocie trenas al tombejo siajn mortintajn proksimulojn; sed ni nek vidas, nek aŭdas tiujn, kiuj suferas, kaj la teruraĵoj de la vivo okazas ie post la kulisoj. Ĉio estas trankvila kaj kvieta, kaj protestas nur la muta statistiko: tiom da personoj freneziĝis, tiom da vodko estas fortrinkita, tiom da infanoj malsatmortis. Kaj tiu ordo evidente estas necesa; evidente la feliĉulo fartas bone nur pro tio, ke la malfeliĉuloj silente trenas sian vivoĉaron, kaj sen tiu silento la feliĉo ne estus ebla. Komuna hipnoto. Necesas, ke apud la pordo de ĉiu kontenta feliĉulo staru iu kun martelo kaj konstante memorigu per frapado, ke estas malfeliĉuloj, ke, malgraŭ la feliĉo, la vivo pli aŭ malpli frue kaptos lin per siaj ungoj. Venos malfeliĉo — perdoj, malsanoj, mizero, kaj neniu lin vidos, nek aŭdos, samkiel nun li ne vidas kaj ne aŭdas aliajn. Sed mankas la homo kun la martelo, la feliĉulo plu ĝuas la vivon, kaj la etaj vivzorgoj afliktas lin ne pli ol vento tremolon, — do, ĉio estas en ordo.

— Tiunokte mi klare komprenis, ke ankaŭ mi estis kontenta kaj feliĉa, — daŭrigis Ivano Ivanoviĉ ekstarinte. — Ankaŭ mi ĉe tagmanĝo aŭ ĉasado instruis, kiel oni devas vivi, kion necesas kredi, kiel endas regi la popolon. Ankaŭ mi parolis, ke la lernado estas lumo kaj la klerigo necesas, sed por la ordinaraj homoj sufiĉas nur la aboco. La libero estas bona, mi parolis, sen ĝi oni ne povas vivi, samkiel sen la aero, sed necesas iom atendi. Jes, mi tiel parolis, kaj nun mi demandas: por kio necesas atendi? — demandis Ivano Ivanoviĉ, severe rigardante al Burkin. — Por kio atendi, mi vin demandas? Pro kiuj motivoj? Oni diras al mi, ke ne eblas tuj fari ĉion, ke ĉiu ideo realiĝas iom post iom, en sia tempo. Sed kiu tion diras? Kie estas la pruvoj, ke tio estas justa? Vi referencas al la natura ordo, al la laŭleĝeco de la fenomenoj, sed ĉu estas ordo kaj laŭleĝeco en tio, ke mi, viva kaj racia homo, devas stari antaŭ fosaĵo kaj atendi, ke ĝi malaperu mem, aŭ ŝlimo plenigu ĝin, dum mi povus transsalti la fosaĵon aŭ konstrui super ĝi ponton. Mi denove demandas: por kio atendi? Atendi, kiam ne estas fortoj por vivi, sed estas bezono kaj deziro vivi!

Mi forveturis de la frato frumatene, kaj de tiam mi ne plu povas toleri restadon en urboj. Min deprimas la silento kaj kvieto, mi timas rigardi al fenestroj, ĉar nenio afliktas min pli ol feliĉa familio, temanĝanta ĉe tablo. Mi jam estas maljuna kaj ne taŭgas por batalo, mi ne kapablas eĉ malami. Mi nur malgajas interne, afliktiĝas, bedaŭras, nokte mia kapo brulas pro inundo de pensoj, kaj mi ne povas dormi… Aĥ, se mi estus juna!

Ivano Ivanoviĉ emociite trairis la ĉambron de angulo al angulo kaj ripetis:

— Se mi estus juna!

Subite li venis al Aljoĥin kaj komencis premi liajn manojn.

— Paŭlo Konstantinoviĉ! — li diris per kaĵola voĉo, — ne trankviliĝu, ne permesu dormigi vin! Dum vi estas juna, forta, vigla, ne laciĝu fari la bonon! La feliĉo ne ekzistas, kaj ĝi ne devas ekzisti, kaj se en la vivo estas iu senco kaj celo, do tiuj senco kaj celo estas ne via feliĉo, sed io pli racia kaj grandioza. Faru bonon!

Ivano Ivanoviĉ diris tion kun humila, petanta rideto, kvazaŭ li petus ion persone por si mem.

Poste ili sidis sur foteloj, en diversaj anguloj de la salono kaj silentis. La rakonto de Ivano Ivanoviĉ kontentigis nek Burkinon, nek Aljoĥinon. Kiam el la oraj kadroj rigardis generaloj kaj damoj, kiuj ŝajnis vivaj en la krepusko, estis enuige aŭdi rakonton pri la malfeliĉa oficisto, kiu manĝis grosojn. Ial ili ŝatus paroli kaj aŭdi pri rafinitaj homoj, pri virinoj. Kaj tio, ke ili sidis en la salono, kie ĉio — la tegita lustro kaj foteloj, kaj surplankaj tapiŝoj — ĉio parolis, ke ĉi tie iam paŝadis, sidis, temanĝis ĝuste la homoj, kiuj nun rigardis de la bildoj, kaj tio, ke ĉi tie nun senbrue paŝadis la bela Pelagea, — tio estis pli bona ol ajna rakonto.

Aljoĥin tre deziris dormi; pro mastrumaj zorgoj li ellitiĝis frue, je la tria horo matene, kaj nun liaj okuloj preskaŭ fermiĝis, sed li timis, ke la gastoj sen li komencos rakonti ion interesan, kaj li ne foriris. Li ne pripensis, ĉu estas saĝa kaj ĝusta la ĵusa rakonto de Ivano Ivanoviĉ; la gastoj parolis nek pri grio, nek pri fojno, nek pri gudro, sed pri io ne havanta rektan rilaton al lia vivo, tial li estis ĝoja kaj volis, ke ili daŭrigu…

— Tamen tempas dormi, — diris Burkin ekstarante. — Permesu deziri al vi bonan nokton.

Aljoĥin ĝisrevidis kaj iris malsupren al sia dormejo, kaj la gastoj restis supre. Ili ricevis por la nokto grandan ĉambron, kie staris du malnovaj litoj kun ĉizaĵoj, kaj en angulo estis ebura krucifikso. Iliaj vastaj kaj malvarmetaj litoj, preparitaj de la bela Pelagea, agrable kaj freŝe odoris.

Ivano Ivanoviĉ silente senvestiĝis kaj enlitiĝis.

— Dio, pardonu nin, pekulojn! — li diris kaj komplete kovris sin per litotuko.

Lia pipo, kiu kuŝis surtable, forte odoris tabakon, kaj Burkin longe maldormis kaj neniel povis kompreni, de kie venas tiu malagrabla odoro.

La pluvo dum la tuta nokto frapis la fenestrojn.

Tradukis el la rusa lingvo Aleksander Korĵenkov



Notoj

Grosoj (Крыжовник) aperis en Russkaja myslj (1898. №8). La Esperanta traduko de A. Korĵenkov aperis en Sveda alumeto kaj en Rusa novelaro.

Pasintfoje…

Tiam Burkin rakontis al Ivano Ivanoviĉ pri Belikov (Vd.

La homo en ujo

).

naĝejo (R купальня). Konstruaĵo sur rivero aŭ lago, aŭ sur ties bordo, por banado kaj naĝado, ofte kun vestoŝanĝejo.

kantonisto. En 1805–65 en Ruslando tiel estis nomataj soldataj filoj, kiuj de la naskiĝo apartenis al la armeo; ili lernis en specialaj lernejoj kaj havis ŝancon iĝi oficiroj.

“Ol verojn ni preferas la trompon, kiu nin nobligas…” Malĝusta cito el Heroo (1830) de Puŝkin (“Ol fiajn verojn, mi preferas / La trompon kiu nin nobligas…”).


La homo en ujo

Novelo de Anton Ĉeĥov

Ĉe la ekstrema rando de la vilaĝo Mironosickoje, en la fojnejo de la vilaĝestro Prokofij aranĝis sin por tranokti malfruiĝintaj ĉasantoj. Ili estis nur du: veterinaro Ivano Ivanoviĉ kaj gimnazia instruisto Burkin. Ivano Ivanoviĉ havis sufiĉe strangan, dupartan familinomon —

Ĉimŝa-Gimalajskij

, kiu tute ne konvenis al li, kaj en la tuta gubernio oni nomis lin simple per la antaŭnomo kaj patronomo; li loĝis apud la urbo en ĉevalbredejo kaj venis nun ĉasi, por spiri puran aeron. Gimnazia instruisto Burkin ĉiusomere gastis ĉe la gegrafoj P. kaj en tiu ĉi loko jam delonge estis malfremdulo.

Ili ne dormis. Ivano Ivanoviĉ, alta, maldika maljunulo kun longaj lipharoj, sidis ekstere ĉe la enirejo kaj fumis sian pipon; la luno prilumis lin. Burkin kuŝis interne sur fojno kaj ne estis videbla en mallumo.

Ili rakontis diversajn historiojn kaj interalie parolis pri tio, ke la edzino de la vilaĝestro, Mavra, virino sana kaj ne stulta, dum sia tuta vivo estis nenie ekster sia naskiĝvilaĝo, neniam vidis urbon aŭ fervojon, kaj dum la lastaj dek jaroj ŝi sidis malantaŭ la forno kaj nur nokte eliris eksteren.

— Tio ja ne estas miriga! — diris Burkin. — En ĉi tiu mondo ne estas malmultaj homoj solecaj laŭ la naturo, kiuj, same kiel paguro aŭ heliko, penas kaŝi sin en sia ŝelo. Eble, tio estas fenomeno atavisma, reiro al tiu tempo, kiam praulo de la homo ne estis ankoraŭ sociema animalo kaj vivis solece en sia kaverno, sed eble, tio estas efektive unu el la specoj de la homa karaktero, — kiu scias? Mi ne estas natursciencisto, kaj tuŝi tiaspecajn demandojn ne estas mia afero; mi nur volas diri, ke tiaj homoj, kia Mavra, ne estas rara fenomeno. Nu, ne necesas serĉi malproksime; antaŭ du monatoj mortis en nia urbo Belikov, instruisto de la helena, mia kolego. Sendube vi aŭdis pri li. Li estis rimarkinda pro tio, ke ĉiam, eĉ en tre bona vetero, li eliris el la hejmo en galoŝoj kaj kun ombrelo kaj nepre en varma vatita palto. Kaj lia ombrelo estis en ombrelujo, kaj lia poŝhorloĝo estis en ujo el griza ŝamo, kaj kiam li elprenis sian poŝtranĉilon por pintigi krajonon, ankaŭ lia tranĉilo estis en ujeto; ankaŭ lia vizaĝo ŝajnis enujigita, ĉar li ĉiam kaŝis ĝin post levita kolumo. Li portis malhelajn okulvitrojn kaj kamizolon, ŝtopis siajn orelojn per vato, kaj kiam li prenis fiakron, li ordonis levi la kapuĉon. Resume, en tiu homo oni povis rimarki konstantan kaj nebrideblan strebon ĉirkaŭigi sin per ŝelo, krei por si, se oni povas tiel diri, ujon, kiu izolus lin kaj protektus kontraŭ eksteraj influoj. La realo iritis lin, timigis, tenis lin konstante maltrankvila kaj, eble, por pravigi tiun sian timemon, sian abomenon pri la estanteco, li ĉiam laŭdis pasintecon kaj tion, kio neniam estis; kaj la antikvaj lingvoj, kiujn li instruis, estis por li esence tiuj samaj galoŝoj kaj ombrelo, kie li kaŝis sin de la reala vivo.

— Ho, kiel bonsona, kiel belega estas la helena lingvo! — li parolis dolĉmiene; kaj, kvazaŭ por pruvi siajn vortojn, fermetinte unu okulon kaj levinte sian fingron, prononcis: — Anthropos!

Kaj ankaŭ sian pensadon Belikov penis kaŝi en ujo. Por li estis klaraj nur cirkuleroj kaj ĵurnalartikoloj, kiuj malpermesis ion. Kiam en cirkulero estis malpermesite al lernantoj eliri surstraten post la naŭa horo vespere, aŭ en iu artikolo estis malpermesita karna amo, tio estis por li klara, difinita; malpermesite — kaj fino. Sed en permeso kaj ebligo por li ĉiam troviĝis elemento duba, io nefindirita kaj malklara. Kiam en la urbo oni permesis dramrondeton aŭ legejon aŭ tetrinkejon, li balancetis la kapon kaj diris mallaŭte:

— Tio estas, certe, ĝuste tiel, jes, ĉio ĉi estas bonega, tamen mi timas, ke povos okazi io malbona.

Ĉiaspecaj deliktoj, devioj, deflankiĝoj de reguloj deprimis lin, kvankam ŝajnis, ke ili neniel koncernis lin. Se iu lia kolego malfruis al diservo, aŭ Belikovon atingis onidiroj pri ia petolaĵo de gimnazianoj, aŭ oni vidis klasestrinon malfruvespere kun oficiro, li tre maltrankviliĝis kaj diris, ke li timas, ke povos okazi io malbona. Kaj dum pedagogiaj konsiliĝoj li vere deprimis nin per sia singardemo, suspektemo kaj siaj pure ujecaj konsideroj pri tio, ke jen en la vira kaj virina gimnazioj junularo miskondutas, bruegas en klasoj, — aĥ, mi timas, ke tio povos atingi la estraron, aĥ, mi timas, ke povos okazi io malbona, — kaj estus tre bone eksigi el la dua klaso Petrovon kaj el la kvara Jegorovon. Kio do? Per siaj suspiroj, per sia teda plendado, per siaj malhelaj okulvitroj sur la pala, malgranda vizaĝo, — vi ja scias, malgranda vizaĝo, kiel tiu de putoro, — li premis nin ĉiujn, kaj ni cedis, malaltigis kondutpoentojn de Petrov kaj Jegorov, punis ilin per aresto kaj finfine eksigis kaj Petrovon kaj Jegorovon. Li havis strangan kutimon — viziti niajn loĝejojn. Li venis al instruisto, sidiĝis kaj silentis, kvazaŭ serĉante ion per siaj okuloj. Li sidis tiel, silente, horon aŭ du kaj foriris. Tion li nomis “teni bonajn rilatojn kun kolegoj”, kaj, evidente, viziti nin kaj sidi estis por li penige, kaj li vizitis nin nur tial, ke li opiniis tion sia kolega devo. Ni, instruistoj, timis lin. Kaj eĉ la direktoro timis. Jen imagu, ĉiuj niaj instruistoj estas homoj pensantaj, profunde honestaj, edukitaj per verkoj de Turgenev kaj Ŝcxedrin, tamen ĉi tiu hometo, aperanta ĉiam en galoŝoj kaj kun ombrelo, tenis en la manoj la tutan gimnazion dum plenaj dek kvin jaroj! Kaj ĉu nur la gimnazion? La tutan urbon! Niaj sinjorinoj ne aranĝis sabate hejmajn spektaklojn, timante ke li povos ekscii; kaj la pastraro sin ĝenis en lia ĉeesto manĝi nefastaĵon kaj ludi kartojn. Sub influo de tiaj homoj, kia Belikov, dum la lastaj dek aŭ dek kvin jaroj en nia urbo oni komencis timi ĉion. Oni timas laŭte paroli, sendi leterojn, konatiĝi, legi librojn, oni timas helpi malriĉulojn, instrui legadon kaj skribadon…

Ivano Ivanoviĉ, dezirante ion diri, tusetis, sed antaŭe ekfumis la pipon, rigardis al la luno kaj nur poste diris senhaste:

— Jes. Ili estas pensantaj, honestaj, legas kaj Ŝcxedrinon kaj Turgenevon, ĉiajn diversajn Baklojn kaj ceterajn, tamen ili ja obeis, toleris… Ja ĝuste tiel.

— Belikov loĝis en la sama domo, kiel mi, — daŭrigis Burkin, — en la sama etaĝo, pordo kontraŭ pordo, ni ofte vidis unu la alian, kaj mi konis lian hejman vivon. Ankaŭ hejme estis same: kitelo, ĉapo, ŝutroj, rigliloj, tuta aro da ĉiaj malpermesoj, limigoj, kaj — aĥ, mi timas, ke povos okazi io malbona! Manĝi fastaĵon estas malutile, sed manĝi nefastaĵon li ne rajtas, ĉar, verŝajne, oni diros, ke Belikov ne observas fastojn, do li manĝis sandron, kuiritan kun butero, — tia nutraĵo ne estas fasta, sed ankaŭ oni ne povas nomi ĝin nefasta. Servistinon li ne tenis pro timo, ke oni pensos pri li malbone, sed li tenis kuiriston Atanazio, maljunulon ĉirkaŭ sesdekjaran, drinkeman kaj duonfrenezan, kiu iam estis servosoldato kaj iomete scipovis kuiri. Tiu Atanazio staris kutime ĉe la pordo, krucinte la brakojn, kaj murmuris ĉiam la samon, profunde suspirante:

— Tromultiĝis ili nuntempe!

La dormoĉambro de Belikov estis malgranda, kvazaŭ kesto, la lito havis litkurtenon. Kuŝiĝante por dormi, li komplete kovris sin; estis varmege, sufoke, al la fermita pordo frapis vento, en la forno io muĝis; aŭdiĝis suspiroj el la kuirejo, malbonaŭguraj suspiroj…

Kaj li timis sub la litkovrilo. Li timis, ke povos okazi io malbona, ke Atanazio povos murdi lin, ke ŝtelistoj povos enpenetri, kaj poste li la tutan nokton havis maltrankvilajn sonĝojn, kaj matene, kiam ni kune iris al la gimnazio, li estis malgaja, pala, kaj estis evidente, ke la homplena gimnazio, al kiu li iris, estis timiga, kontraŭa al lia tuta esenco kaj ke iri apud mi estis peze por li, solulo laŭ la naturo.

— Tre multe oni bruas ĉe ni en la klasoj, — li diris, kvazaŭ penante trovi klarigon por sia peza sento. — Tio tute ne taŭgas.

Kaj tiu instruisto de la helena lingvo, tiu homo en ujo, ĉu vi povas imagi, preskaŭ edziĝis.

Ivano Ivanoviĉ rapide rigardis en la fojnejon kaj diris:

— Vi ŝercas!

— Jes, li preskaŭ edziĝis, kiel ajn stranga tio estas. Ĉe ni estis enoficigita nova instruisto de historio kaj geografio, Mikelo Savviĉ Kovalenko, el Ukrainio. Li venis ne sola, sed kun sia fratino Varenjka. Li estas juna, alta, brunhaŭta, kun grandegaj brakoj, kaj laŭ la vizaĝo videblis, ke li parolas base, kaj efektive, lia voĉo sonas, kiel el barelo: bu-bu-bu… Kaj ŝi estas jam ne juna, ĉirkaŭ tridekjara, sed ankaŭ ŝi estas alta, svelta, nigrabrova, ruĝvanga, — unuvorte, ne fraŭlino, sed marmelado, kaj tiom vigla, brua, ĉiam kantis ukrainajn romancojn kaj ridegis. Pro ĉiu bagatelo ŝi sonplene, sonore ridis: ha-ha-ha! La unuan seriozan interkonatiĝon kun Kovalenkoj ni faris, mi memoras, ĉe la direktoro, dum lia nomfesto. Inter morozaj, streĉite enuaj pedagogoj, kiuj eĉ nomfestojn vizitadas pro devo, subite ni vidis, ke nova Afrodito naskiĝis el ŝaŭmo: ŝi promenis kun la manoj sur la koksoj, ridegis, kantis, dancis… Ŝi kantis kun sento “Blovas ventoj”, poste ankoraŭ unu romancon, kaj ankoraŭ unu, kaj ŝi ĉarmis nin ĉiujn, — ĉiujn, eĉ Belikovon. Li sidiĝis apud ŝi kaj diris, dolĉe ridetante:

— La ukraina lingvo per sia tenereco kaj agrabla sonoreco similas la helenan.

Tio flatis ŝin, kaj ŝi komencis rakonti al li kun sento kaj konvinke, ke en la distrikto de Hadjaĉ ŝi havas bieneton, kaj en la bieneto loĝas ŝia panjo, kaj tie estas tiaj piroj, tiaj melonoj, tiaj kabakoj! Ukrainoj nomas kukurbojn “kabakoj” kaj kabakojn “ŝinokoj” kaj ili kuiras barĉon kun ruĝaĵoj kaj kun bluaĵoj “tian bongustan, tian bongustan, ke vere — terure bongustan!”

Ni longe aŭskultis, kaj subite al ni ĉiuj venis la sama penso.

— Estus bone geedzigi ilin, — la direktoredzino mallaŭte diris al mi.

Ni ĉiuj ial rememoris, ke nia Belikov estas fraŭlo, kaj nun al ni ŝajnis strange, ke ni ĝis nun ne rimarkis, tute preteratentis tiun gravan detalon de lia vivo. Kiel entute li rilatas al la virinoj, kiel li solvis por si tiun fundamentan problemon? Pli frue tio tute ne interesis nin; eble, ni eĉ ne allasis la penson, ke povas ami homo, kiu en ĉia vetero surhavas galoŝojn kaj dormas post litkurteno.

— Li estas jam delonge pli ol kvardekjara, kaj ŝi estas tridekjara… — klarigis sian penson la direktoredzino. — Al mi ŝajnas, ke ŝi edziniĝus kun li.

Kiom da aferoj oni faras ĉe ni en la provinco pro enuo, kiom da nenecesaj kaj absurdaj aferoj! Kaj tio okazas, ĉar tute ne estas farata tio, kio necesas. Ja por kio ni subite ekdeziris edzigi tiun Belikovon, kiun ne eblis eĉ imagi edzo? La direktoredzino, la inspektoredzino kaj ĉiuj niaj gimnaziaj sinjorinoj vigliĝis, eĉ plibeliĝis, kvazaŭ ili subite ekvidus la celon de sia vivo. La direktoredzino prenis loĝion en la teatro, kaj ni vidis, ke en ŝia loĝio sidas Varenjka kun okulfrapa ventumilo, radianta pro feliĉo, kaj apud ŝi Belikov, malgranda, tordita, kvazaŭ oni per tenajlo eltirus lin el la hejmo. Mi aranĝis vesperan feston, kaj la sinjorinoj postulis, ke mi nepre invitu kaj Belikovon kaj Varenjkan. Unuvorte, la maŝino ekfunkciis. Montriĝis, ke Varenjka ne kontraŭis edziniĝi. Loĝi ĉe la frato estis ne tre gaje por ŝi, ili faris nenion alian krom konstante disputi kaj kvereli. Jen ekzempla sceno: sur strato iras Kovalenko, alta, forta trokreskulo, en brodita ĉemizo, kun hartufo falinta el sub la kaskedo sur la frunton; en unu mano estas stako da libroj, en la alia — dika tubera bastono. Malantaŭ li iras lia fratino, ankaŭ kun libroj.

— Ja vi, Miĉjo, ne legis tion! — ŝi disputas laŭte. — Mi ja diras al vi, mi ĵuras, ke vi tute ne legis tion!

— Sed mi diras al vi, ke mi legis! — krias Kovalenko, bruante per la bastono kontraŭ la trotuaro.

— Aĥ, ja Dio mia, Miĉjo! Kial vi koleras, ja ni havas principan konversacion.

— Sed mi diras al vi, ke mi legis! — Kovalenko krias ankoraŭ pli laŭte.

Kaj hejme, eĉ en ĉeesto de flankulo, ili kverelis. Tia vivo, probable, tedis ŝin, ŝi deziris propran angulon, kaj oni atentu ankaŭ la aĝon: jam mankas tempo por elektadi, oni pretas edziniĝi kun iu ajn, eĉ kun instruisto de la helena. Necesas agnoski, ke por plimulto de niaj fraŭlinoj ne gravas, kun kiu edziniĝi, gravas nur edziniĝi. Malgraŭ ĉio Varenjka komencis evidente favori nian Belikovon.

Kaj Belikov? Ankaŭ Kovalenkon li vizitis same, kiel nin. Li venis, sidiĝis kaj silentis. Li silentis, kaj Varenjka kantis al li “Blovas ventoj”, aŭ rigardis lin medite per siaj malhelaj okuloj, aŭ subite ridegis:

— Ha-ha-ha!

En am-aferoj, precipe en geedziĝo, sugesto ludas grandan rolon. Ĉiuj — kaj kolegoj, kaj virinoj — komencis persvadi Belikovon, ke li edziĝu, ke al li restas nenio alia en la vivo, krom edziĝi; ni ĉiuj gratulis lin, diris solenmiene diversajn banalaĵojn, ekzemple, ke geedziĝo estas grava paŝo; krome Varenjka estis nemalbela, interesa, ŝi estis filino de ŝtata konsilisto kaj havis bieneton, kaj ĉefe, ŝi estis la unua virino, kiu rilatis al li tenere, kore — do, lia kapo ekturniĝis, kaj li decidis, ke li efektive devos edziĝi.

— Jen oportuna momento forpreni de li la galoŝojn kaj la ombrelon, — diris Ivano Ivanoviĉ.

— Imagu, tio montriĝis neebla. Li metis portreton de Varenjka sur sia tablo kaj konstante vizitadis min kaj parolis pri Varenjka, pri familia vivo, pri tio, ke geedziĝo estas grava paŝo; li ofte estis ĉe Kovalenkoj, sed sian vivmanieron li tute ne ŝanĝis. Eĉ male, la decido edziĝi efikis sur lin iel malsanige, li maldikiĝis, paliĝis kaj, ŝajne, ankoraŭ pli profunde enujiĝis.

— Barbara Savviĉna plaĉas al mi, — li diris al mi kun eta kurba rideto, — kaj mi scias, ke ĉiu homo devas edziĝi, sed… ĉio ĉi, ĉu vi komprenas, okazis iel subite… Necesas pensi.

— Ĉu necesas pensi? — mi diris al li. — Edziĝu, jen ĉio.

— Ne, geedziĝo estas grava paŝo, necesas antaŭe pesi venontajn devojn, respondecon… por ke poste okazu nenio malbona. Tio tre maltrankviligas min, mi nun tutajn noktojn ne dormas. Kaj mi konfesas, ke mi timas: ŝi kaj ŝia frato havas ian strangan pensmanieron, ili rezonas iel, ĉu vi scias, strange, kaj ilia karaktero estas tre vigla. Mi edziĝos, kaj ja ne eblas scii, kio poste povos okazi, mi trafos en iun aventuron.

Kaj li ne faris edziniĝproponon, konstante prokrastis, je grandega ĉagreno de la direktoredzino kaj de ĉiuj niaj sinjorinoj; la tutan tempon li pesis la venontajn devojn kaj respondecon kaj samtempe preskaŭ ĉiutage promenis kun Varenjka; li eble opiniis, ke tio necesas en lia situacio, kaj ofte venis al mi por paroli pri la familia vivo. Kaj, plej verŝajne, finfine li farus la proponon kaj okazus unu el tiuj malnecesaj, malsaĝaj geedziĝoj, miloj da kiuj okazas ĉe ni pro enuo kaj pro neniofarado, se subite ne estus okazinta kolossalische Skandal. Necesas diri, ke la frato de Varenjka, Kovalenko, malamis Belikovon ekde la unua tago de la konatiĝo kaj ne povis lin toleri.

— Mi ne komprenas, — li diris al ni, levante la ŝultrojn, — mi ne komprenas, kiel vi digestas tiun denunculon, tiun abomenan kanajlon. Aĥ, sinjoroj, kiel vi povas vivi ĉi tie! La atmosfero ĉe vi estas sufoka, aĉa. Ĉu vi estas pedagogoj, instruistoj? Vi estas fioficistoj, ĉe vi estas ne templo de scienco, sed policejo, kaj odoraĉas acide, kiel en policista budo. Ne, kamaradoj, mi vivos kun vi ankoraŭ nelonge kaj forveturos al mia bieneto, kaj tie mi kaptados kankrojn kaj instruos ukrainajn infanojn. Mi forveturos, kaj vi restu tie ĉi kun via Judaso, ke li krevu.

Aŭ li ridegis, ridegis ĝis larmoj, jen base, jen per alta, pepa voĉo, kaj demandis min en sia orientukraina dialekto, embarase dismovante siajn brakojn:

— Por kio li sidas ĉe mi? Kion li volas? Li sidas kaj rigardas.

Li eĉ donis al Belikov kromnomon “sangosuĉanto aŭ araneo”. Kaj, kompreneble, ni evitis paroli kun li pri tio, ke lia fratino Varenjka estas edziniĝonta kun la “araneo”. Kiam foje la direktoredzino aludis al li, ke estus bone edzinigi lian fratinon kun tia solida, de ĉiuj estimata homo, kia estas Belikov, li kuntiris siajn brovojn kaj murmuris:

— Tio ne estas mia afero. Ŝi edziniĝu eĉ kun vipuro, sed mi ne emas enmiksiĝi en malproprajn aferojn.

Nun aŭskultu, kio okazis poste. Iu petolulo desegnis karikaturon: Belikov promenas en la galoŝoj, en suprenvolvita pantalono, sub la ombrelo, kaj kun li ĉe la brako iras Varenjka; sube estas skribite: “enamiĝinta anthropos”. La esprimo, vere, estas mire kaptita. La desegninto, verŝajne, laboris pli ol unu nokton, ĉar ĉiuj instruistoj de la vira kaj virina gimnazioj, instruistoj de la pastra seminario, oficistoj, — ĉiuj ricevis po unu ekzemplero. Ricevis ĝin ankaŭ Belikov. La karikaturo tre peze impresis lin.

Ni kune eliris el la domo, — estis ĝuste la unua de majo, dimanĉo, kaj ni ĉiuj, instruistoj kaj gimnazianoj, interkonsentis renkontiĝi ĉe la gimnazio kaj poste kune iri piede eksterurben, en arbareton, — ni eliris, kaj li estis verd-vizaĝa, pli malserena ol nubo.

— Kiaj nebonaj, malicaj homoj ekzistas! — li diris, kaj liaj lipoj ektremis.

Mi eĉ eksentis kompaton al li. Ni iris, kaj subite, ĉu vi povas imagi, aperis biciklanta Kovalenko, kaj malantaŭ li, ankaŭ sur biciklo, Varenjka, ruĝiĝinta, senfortiĝinta, sed gaja kaj ĝoja.

— Kaj ni, — ŝi kriis, — veturas antaŭ ĉiuj! Ja tia bona vetero estas, tia bona, vere terure bona!

Kaj ili ambaŭ malaperis. Belikov el verda fariĝis blanka kaj kvazaŭ rigidiĝis. Li haltis kaj rigardis al mi…

— Permesu, kio estas tio? — li demandis. — Aŭ eble la okuloj trompas min? Ĉu decas al gimnaziaj instruistoj kaj al virinoj bicikli?

— Kio maldecas en tio? — mi diris. — Ili biciklu kaj plisaniĝu.

— Ja kiel oni povas? — li kriis, mirante pro mia trankvilo. — Kion vi diras?

Kaj li estis tiel ŝokita, ke li ne deziris iri plu kaj revenis hejmen.

La sekvan tagon li tuttempe nervoze frotadis siajn manojn kaj tremis, kaj lia vizaĝo vidigis, ke li malbone fartas. Li foriris antaŭ la fino de la lecionoj, kio okazis unuafoje en lia vivo. Kaj li ne tagmanĝis. Kaj fruvespere li vestis sin varme, kvankam ekstere estis tute somera vetero, kaj trenis sin al Kovalenkoj. Varenjka ne estis hejme, li trovis nur la fraton.

— Sidiĝu, mi humile petas, — malvarme diris Kovalenko kaj kuntiris la brovojn; lia vizaĝo estis dormema, li ĵus ripozis post tagmanĝo kaj estis tre malbonhumora.

Belikov sidis silente ĉirkaŭ dek minutojn kaj komencis:

— Mi venis al vi por trankviligi mian animon. Mi sentas min tre, tre deprimita. Iu paskvilanto desegnis ridindaspekte min kaj ankoraŭ unu personon, al ni ambaŭ proksiman. Mi rigardas kiel mian devon kredigi vin, ke mi havas neniun rilaton al tio… Mi donis neniun pretekston por tiu moko, — tute male, mi ĉiam kondutis kiel tute honesta homo.

Kovalenko sidis paŭte kaj silentis. Belikov atendis iom kaj daŭrigis mallaŭte, per malĝoja voĉo:

— Mi havas ankoraŭ ion por diri al vi. Mi delonge oficas, sed vi ja nur komencas oficadon, kaj mi, kiel pli aĝa kolego, opinias mia devo averti vin. Vi biciklas, sed tiu amuziĝo tute maldecas al edukanto de la junularo.

— Kial do? — demandis Kovalenko basvoĉe.

— Ĉu vere necesas ankoraŭ klarigi, Mikelo Savviĉ, ĉu tio ne estas komprenebla? Se instruisto biciklas, kio restas al la lernantoj? Al ili restas nur marŝi sur kapoj! Kaj ĉar tio ne estas permesita cirkulere, do tio estas malpermesita. Mi hieraŭ teruriĝis! Kiam mi ekvidis vian fratinjon, mi preskaŭ svenis. Virino aŭ junulino sur biciklo — tio estas terura!

— Sed ĝuste kion vi deziras?

— Mi deziras nur solon — averti vin, Mikelo Savviĉ. Vi estas homo juna, vi havas estontecon antaŭ vi, necesas konduti tre, tre singarde, sed vi tiel neglektas, vi tro neglektas! Vi portas broditan ĉemizon, oni vidas vin konstante surstrate kun iaj libroj, kaj nun jen ankoraŭ la biciklo. Pri tio, ke vi kaj via fratinjo biciklas, ekscios la direktoro, kaj poste tio atingos la distriktan edukestron… Kio bona estos en tio?

— Neniun koncernas, ke mi kaj mia fratino biciklas! — diris Kovalenko, kaj lia vizaĝo purpuriĝis. — Kiu enmiksiĝos en miajn hejmajn kaj familiajn aferojn, tiun mi sendos al ĉiuj diabloj.

Belikov paliĝis kaj stariĝis.

— Mi ne povos daŭrigi, ĉar vi parolas kun mi tiutone, — li diris. — Kaj mi petas vin neniam uzi tiajn insultajn vortojn pri la estroj en mia ĉeesto. Vi devas rilati kun respekto al la aŭtoritatoj.

— Ĉu mi diris ion malbonan pri la aŭtoritatoj? — demandis Kovalenko, malice rigardante al li. — Bonvolu lasi min en paco. Mi estas honesta homo kaj ne deziras paroli kun tia sinjoro, kia vi. Mi ne ŝatas denunculojn.

Belikov nervoze ekhastis kaj komencis rapide vesti sin, kun esprimo de teruro sur sia vizaĝo. Ja la unuan fojon en sia vivo li aŭdis tiajn malĝentilaĵojn.

— Vi povas paroli ĉion, kion vi deziras, — li diris, elirante el la antaŭĉambro sur la ŝtuparan placeton. — Mi nur devas averti vin: eble iu aŭdis nin, kaj, por ke oni ne misinterpretu nian konversacion kaj por ke ne okazu io malbona, mi devos raporti al sinjoro direktoro la enhavon de nia konversacio… en ĝeneralaj trajtoj. Mi devos fari tion.

— Raporti? Iru, raportu!

Kovalenko kaptis lin de malantaŭe je la kolumo kaj forpuŝis, kaj Belikov ruliĝis malsupren laŭ la ŝtuparo, bruegante per siaj galoŝoj. La ŝtuparo estis alta, kruta, sed li ruliĝis ĝis la malsupro sendifekte; li leviĝis kaj tuŝis sian nazon: ĉu la okulvitroj ne rompiĝis? Sed ĝuste kiam li ruliĝis laŭ la ŝtuparo, eniris Varenjka kun du sinjorinoj; ili staris malsupre kaj rigardis — kaj por Belikov tio estis la plej terura. Estus pli bone, ŝajne, al li rompi sian kolon aŭ krurojn, ol iĝi ridinda; ja nun la tuta urbo ekscios tion, tio atingos la direktoron, la edukestron, — aĥ, mi timas, ke io malbona povos okazi! — oni desegnos novan karikaturon, kaj ĉio ĉi finiĝos per tio, ke oni ordonos al li demisii…

Kiam li leviĝis, Varenjka rekonis lin, kaj, rigardante al lia ridinda vizaĝo, ĉifita palto, galoŝoj, ne komprenante, kio okazis, supozante, ke li hazarde falis mem, ŝi ne detenis sin kaj ekridegis, aŭdeble por la tuta domo:

— Ha-ha-ha!

Kaj per tiu resonanta, sonora “ha-ha-ha” finiĝis ĉio: kaj la svatiĝo, kaj la surtera ekzistado de Belikov. Li ne aŭdis, kion diris Varenjka, kaj vidis nenion. Reveninte en sian hejmon, li antaŭ ĉio forigis de sur la tablo ŝian portreton, kaj poste kuŝiĝis kaj ne plu ellitiĝis.

Post ĉirkaŭ tri tagoj al mi venis Atanazio kaj demandis, ĉu necesas voki kuraciston, ĉar lia sinjoro ne estas en ordo. Mi iris al Belikov. Kovrita per litkovrilo, li kuŝis malantaŭ litkurteno kaj silentis; li respondis demandojn nur per “jes” aŭ “ne” — neniu sono plu. Li kuŝis, kaj apude vagis Atanazio, malgaja, malserena, kaj profunde suspiris; li odoris vodkon kiel drinkejo.

Post unu monato Belikov mortis. Ĉe lia entombigo partoprenis ni ĉiuj, tio estas ambaŭ gimnazioj kaj la seminario. Nun, kiam li kuŝis en la ĉerko, lia mieno estis milda, afabla, eĉ gaja, kvazaŭ li ĝojus, ke fine oni metis lin en ujon, el kiu li jam neniam eliros. Jes, li atingis sian idealon! Kvazaŭ honore al li, dum lia entombigo estis sensuna, pluva vetero, kaj ni ĉiuj havis galoŝojn kaj ombrelojn. Ankaŭ Varenjka ĉeestis lian entombigon kaj ploretis, kiam oni mallevis la ĉerkon en la tombon. Mi rimarkis, ke la ukraininoj nur ploras aŭ ridegas, mezan humoron ili ne havas.

Mi konfesas, ke entombigi tiajn homojn, kia Belikov, estas granda plezuro. Kiam ni estis revenantaj de la tombejo, ni havis modestajn, bigotajn fizionomiojn; neniu volis riveli senton de plezuro — senton, similan al tiu, kian ni spertis ege delonge, ankoraŭ en la infaneco, kiam la pliaĝuloj forveturis el la hejmo kaj ni kuris en la ĝardeno dum unu aŭ du horoj, ĝuante absolutan liberecon. Aĥ, libereco, libereco! Eĉ aludo, eĉ malforta espero pri ĝia ebleco donas flugilojn al la animo, ĉu ne vere?

Ni revenis el la tombejo en bona humoro. Sed pasis ne pli ol unu semajno, kaj la vivo ekfluis kiel antaŭe, same peza, laciga, sensenca, vivo, ne malpermesita cirkulere, sed ankaŭ ne plene permesita; nenio pliboniĝis. Kaj efektive, Belikov estis entombigita, sed kiom da tiaj homoj en ujo ankoraŭ restis, kiom da ili ankoraŭ estos!

— Ja ĝuste tiel, — diris Ivano Ivanoviĉ kaj ekfumis sian pipon.

— Kiom da ili ankoraŭ estos! — ripetis Burkin.

La gimnazia instruisto eliris el la fojnejo. Li estis viro nealta, dika, tute kalva, kun nigra barbo, longa preskaŭ ĝis lia talio; kaj kun li eliris du hundoj.

— Kia luno, kia luno! — li diris, rigardante supren.

Estis jam noktomezo. Dekstre videblis la tuta vilaĝo, longa strato etendiĝis malproksimen, je ĉirkaŭ kvin verstoj. Ĉio estis kovrita de trankvila, profunda dormo; estis nek movo, nek sono, eĉ ne kredeblis, ke la naturo povas esti tiel silenta. Kiam en luna nokto oni vidas larĝan vilaĝan straton kun ĝiaj dometoj, fojnstakoj, endormiĝintaj salikoj, la animo kvietiĝas; en tiu kvieto, kaŝiĝinte inter noktaj ombroj for de ĉiutagaj klopodoj, zorgoj kaj malĝojo, ĝi estas milda, malgaja, belega, kaj ŝajnas, ke ankaŭ la steloj rigardas al ĝi karese kaj kortuŝite kaj ke jam ne ekzistas malbono sur la tero kaj ĉio estas bona. Maldekstre de la vilaĝrando komenciĝis kampo; ĝi estis videbla malproksime, ĝis la horizonto, kaj ankaŭ en la tuta vasto de la kampo, superverŝita de la luna lumo, estis nek movo, nek sono.

— Ja ĝuste tiel, — ripetis Ivano Ivanoviĉ. — Kaj ĉu tio, ke ni vivas en urbo en sufoko, en malvasto, skribas nenecesajn paperojn, ludas kartojn — ĉu tio ne estas ujo? Kaj tio, ke ni pasigas la tutan vivon inter nenifaremuloj, ĉikanemuloj, inter malsaĝaj, nenion farantaj virinoj, ke ni parolas kaj aŭskultas diversajn sensencaĵojn — ĉu tio ne estas ujo? Kaj se vi deziras, mi rakontos al vi tre instruan historion.

— Ne, jam estas tempo por dormi, — diris Burkin. — Ĝis morgaŭ!

Ambaŭ iris en la fojnejon kaj kuŝiĝis sur la fojno. Kaj ambaŭ jam kovris sin kaj ekdormetis, kiam subite aŭdiĝis malpezaj paŝoj: tup, tup… Iu paŝis proksime de la fojnejo; iris iomete kaj haltis, kaj post unu minuto denove: tup, tup… La hundoj ekgrumblis.

— Mavra paŝas, — diris Burkin.

La paŝoj ĉesis.

— Vidi kaj aŭdi, kiel oni mensogas, — diris Ivano Ivanoviĉ, turniĝante sur la alian flankon, — kaj oni nomas vin mem malsaĝulo pro tio, ke vi eltenas tiun mensogon; toleri ofendojn, humiligojn, ne kuraĝi malkaŝe deklari, ke vi staras sur la flanko de la honestaj, liberaj homoj, kaj mem mensogi, rideti, kaj ĉio ĉi okazas por peco da pano, por varma loko, por ia groŝvalora rangeto, — ne, ne plu eblas vivi tiel!

— Nu, tio estas aliopera ario, Ivano Ivanoviĉ, — diris la instruisto. — Ni dormu.

Kaj post ĉirkaŭ dek minutoj Burkin jam dormis. Sed Ivano Ivanoviĉ plu turniĝis de flanko al flanko kaj ĝemis, poste li leviĝis, denove eliris eksteren kaj, sidiĝinte ĉe la pordo, ekfumis sian pipon.

Tradukis el la rusa lingvo Anna kaj Mati Pentus



Notoj

La homo en ujo (Человек в футляре) aperis en Russkaja myslj (1898. №7). Ĉeĥov intencis verki ciklon da noveloj, sed aperis nur tri (La homo en ujo, Grosoj kaj Pri la amo) kunigitaj per la rakontantoj. La unua Esperanta traduko (Enujulo de Milan Lukaš) aperis en La Nica Literatura Revuo(1957. №1). Pro sia traduko Anna kaj Mati Pentus iĝis laŭreatoj de Liro-2003; la traduko aperis en La Ondo de Esperanto (2004, №6).

Ĉimŝa-Gimalajskij

. Ĉi tiu familinomo estas komika por la rusa leganto.

diversajn Baklojn. Temas pri verkoj de angla historiisto Henry Thomas Buckle (1821–62) kaj de liaj disĉiploj.

Varenjka (R Варенька). La rusa formo de Barbinjo.

“Blovas ventoj”. Ukraina romanco.

Ukrainoj nomas kukurbojn “kabakoj” kaj kabakojn “ŝinokoj”, kaj ili kuiras barĉon kun ruĝaĵoj kaj kun bluaĵoj. En la rusa lingvo kabak (R кабак) estas malaltnivela restoracio, taverno; ruĝaĵo estas tomato kaj bluaĵo — melongeno.

“sangosuĉanto aŭ araneo” (Ukr глитай абож паук). Kovalenkoj ofte uzas ukrainajn vortojn kaj esprimojn; ĉi tiu devenas de la dramo Sangosuĉanto aŭ araneo (1882) de ukraina dramaturgo kaj aktoro Mark Kropivnickij (1840–1910), kreinto de la unua profesia ukraina teatra trupo. La dramo estis verkita speciale por aktorino Maria Zanjkoveckaja (1860–1934), kun kiu Ĉeĥov estis konata.

Anthropos! Homo! (gr.).

kolossalische Skandal grandega skandalo (germ.).

Pri la amo

Novelo de Anton Ĉeĥov

Sekvatage

ĉe la matenmanĝo oni donis tre bongustajn kuketojn, kankrojn kaj ŝafkotletojn. Dum la manĝado kuiristo Nikanoro venis supren por demandi, kion la gastoj deziras por la tagmanĝo. Li estis mezalta viro kun pufa vizaĝo kaj etaj okuloj, kaj liaj lipharoj ŝajnis ne razitaj sed elpinĉitaj.

Aljoĥin rakontis, ke la bela Pelagea amis tiun kuiriston. Ĉar li estis drinkulo kaj havis violentan karakteron, ŝi ne deziris edziniĝi kun li kaj konsentis je simpla konkubado. Sed li estis tre pia, kaj lia religia kredo ne permesis al li simple konkubi; li postulis ke ŝi edziniĝu kun li, kaj sen tio li ne deziris vivi kun ŝi; kiam li estis ebria, li ŝin insultis kaj eĉ batis. Kiam li estis ebria, ŝi kaŝis sin supre kaj ploregis, kaj tiutempe Aljoĥin kaj la servistaro ne forlasis la domon por defendi ŝin ĉe bezono.

Ili ekparolis pri la amo.

— Kiel la amo naskiĝas, — diris Aljoĥin, — kial Pelagea ekamis ne alian viron, kiu pli konvenus al ŝi laŭ ŝiaj animaj kaj eksteraj ecoj, sed ekamis ĝuste Nikanoron, tiun muzelulon (ĉi tie ĉiuj nomas lin muzelulo) — ja en la amo gravas la problemoj de la persona feliĉo — ĉio ĉi ne estas konata, kaj ĉion ĉi oni povas trakti ĉiamaniere. Ĝis nun pri la amo estas dirita nur unu nerefutebla veraĵo, nome: “Ĉi tiu mistero estas granda”, sed ĉio cetera skribita kaj dirita pri la amo estis ne respondo, sed nur formulado de demandoj, kiuj plu restas neresponditaj. La klarigo, kiu ŝajne taŭgas en iu konkreta kazo, maltaŭgas en deko da aliaj kazoj; mi pensas, ke plej bone estas klarigi ĉiun kazon aparte, ne penante ĝeneraligi. Necesas, kiel diras kuracistoj, personigi ĉiun apartan kazon.

— Tute ĝuste, — konsentis Burkin.

— Ni, honestaj rusaj homoj, havas inklinon al tiuj demandoj, kiuj restas neresponditaj. Kutime oni poeziigas la amon, ornamas ĝin per rozoj kaj najtingaloj, sed ni, rusoj, ornamas nian amon per tiuj fatalaj demandoj, ĉe tio elektante el ili la malplej interesajn. Kiam mi estis ankoraŭ studento en Moskvo, mi havis vivkunulinon, ĉarman damon, kiu en miaj brakoj ĉiam pensis pri tio, kiom da mono mi donos al ŝi monate, kaj kiom nun kostas unu funto da bovaĵo. Simile ankaŭ ni, kiam ni estas amantaj, ne ĉesas demandi nin: ĉu tio estas honesta aŭ nehonesta, saĝa aŭ stulta, al kio kondukos tiu amo, kaj tiel plu. Mi ne scias, ĉu tio estas bona aŭ ne, sed mi scias, ke tio malhelpas, agacas, ne kontentigas.

Ŝajnis, ke li deziris rakonti ion. Solece loĝantaj viroj ĉiam havas en la animo ion, kion ili volonte rakontus. En urboj fraŭloj speciale frekventas publikajn banejojn kaj restoraciojn nur por paroli, kaj foje ili rakontas al banservistoj kaj kelneroj tre interesajn historiojn; en vilaĝoj ili kutime senvualigas sian animon antaŭ gastoj. Nun post la fenestroj estis videblaj nur la griza ĉielo kaj arboj, malsekaj pro la pluvo; en tiu vetero oni ne povis ien iri, kaj restis neniu afero krom rakonti kaj aŭskulti.

— Mi jam delonge loĝas kaj mastrumadas en Sofjino, — ekparolis Aljoĥin, — post la universitataj studoj. Mi estis edukita kiel laborevitulo, kaj laŭ mia karaktero mi emas labori ĉe la skribotablo; sed kiam mi venis ĉi tien, la bieno havis grandan ŝuldon, kaj ĉar mia patro enŝuldiĝis parte pro tio ke li multe elspezis por miaj studoj, mi decidis ne foriri de ĉi tie kaj labori ĝis la elpago de la ŝuldo. Mi konfesas, ke post tiu decido mi komencis ĉi tie labori kun certa abomeno. La tero ĉi tie ne donas multajn enspezojn kaj, por ke la terkulturado ne estu malprofita, oni devas uzi laboron de servutuloj aŭ dungitoj, kio estas preskaŭ la sama afero, aŭ mem fari la propran mastrumadon laŭ la maniero de la kampuloj — do, propramane labori sur la tero kune kun la familio. Meza vojo ne ekzistas. Sed tiam mi ne pensis pri tiaj subtilaĵoj. Mi lasis libera neniun terpeceton, laborigis ĉiujn gekampulojn el la apudaj vilaĝoj, la laboro freneze bolis; ankaŭ mi mem plugis, semis, falĉis kaj ĉe tio enuis kaj malestime paŭtis, kiel vilaĝa kato manĝanta pro malsato kukumojn en legomejo; la korpo doloris min, kaj mi estis ekdormanta marŝante. Unuatempe al mi ŝajnis, ke ĉi tiun laborplenan vivon mi povos facile kunigi kun miaj kulturaj kutimoj; mi pensis, ke por tio necesas teni en la vivo la kutiman ordon. Mi ekloĝis ĉi-supre, en la paradaj ĉambroj, kaj aranĝis tiel ke post la matenmanĝo kaj tagmanĝo oni donis al mi kafon kun likvoroj kaj antaŭ la dormo mi legis “Heroldon de Eŭropo”. Sed foje venis nia popo, patro Ivano, kaj dum unu vizito fortrinkis ĉiujn miajn likvorojn; kaj “Heroldo de Eŭropo” estis donita al la popfilinoj, ĉar somere, precipe dum la falĉotempo, mi ne sukcesis atingi mian liton kaj estis ekdormanta sur sledo en la remizo aŭ en iu arbara gardistejo — ĉu povus temi pri legado? Iom post iom mi ekloĝis malsupre, komencis manĝi en la kuirejo por servistoj, kaj el la antaŭa lukso ĉe mi restis nur la servistaro, kiu servis ankoraŭ al mia patro, kaj maldungi ĝin estus por mi tre dolore.

Oni baldaŭ elektis min honora paciga juĝisto. Mi devis fojfoje veni en la urbon kaj partopreni kunvenojn de la juĝistoj kaj sesiojn de la distrikta juĝo; tio distris min. Vivinte ĉi tie du-tri monatojn sen foriro, precipe vintre, oni finfine eksopiras al nigra jako. Kaj en la distrikta juĝejo estis kaj jakoj kaj uniformoj kaj frakoj; tie estis juristoj, homoj kun ĝenerala klero, kaj mi povis interparoli kun ili. Estis vera lukso — post dormado sur la sledo kaj post manĝado en la kuirejo por servistoj sidi sur fotelo, en pura vesto kaj leĝeraj ŝuoj, kun ĉeno sur la brusto!

En la urbo oni varme akceptis min, kaj mi volonte konatiĝis kun aliaj. Inter ĉiuj konatecoj la plej firma kaj, verdire, la plej agrabla por mi estis la konateco kun Luganoviĉ, vicprezidanto de la distrikta juĝejo. Vi ambaŭ lin konas: ĉarma persono. Tio okazis ĝuste post la fama kazo de la incendiintoj; la traktado daŭris du tagojn, ni estis lacigitaj. Luganoviĉ direktis al mi rigardon kaj diris:

— Do, jene. Venu al mi tagmanĝi.

Tio estis surpriza, ĉar kun Luganoviĉ mi ne proksime konatiĝis, nur oficiale, kaj mi neniam estis ĉe li. Mi nur por minuto venis al mia hotelo, por ŝanĝi la veston, kaj iris al la tagmanĝo. Tiel mi ricevis la okazon por konatiĝi kun Anna Aleksejevna, la edzino de Luganoviĉ. Tiam ŝi estis ankoraŭ tre juna, ne pli ol dudekdujara, kaj antaŭ jarduono ŝi naskis sian unuan infanon. Tio okazis antaŭ longa tempo, kaj nun mi apenaŭ povus diri, kio en ŝi estis vere neordinara, kion mi ekŝatis en ŝi, sed tiam ĉe la tagmanĝo por mi ĉio estis nerefuteble klara; mi vidis virinon junan, belegan, bonkoran, inteligentan, ĉarman; tian virinon mi ne renkontis pli frue. Mi tuj sentis en ŝi proksimulon, kvazaŭ ĉi tiun vizaĝon kaj ĉi tiujn afablajn saĝajn okulojn mi vidus iam en la infaneco, en la albumo, kiu kuŝis sur la komodo de mia patrino.

En la kazo pri la incendio oni akuzis kvar judojn, agnoskis ilin bando, sed mi opiniis tion senbaza. Dum la tagmanĝo mi estis tre emociita, mi peze fartis, kaj mi jam ne memoras, kion mi parolis, sed Anna Aleksejevna ĉiam balancis la kapon kaj estis diranta al la edzo:

— Demetrio, kiel tio okazis?

La bonulo Luganoviĉ estis unu el tiuj simplanimaj homoj, kiuj firme kredas, ke se homo estas juĝata, tio signifas ke ĝi estas kulpa, kaj ke dubi pri la ĝusteco de la verdikto oni povas nur en la oficiala maniero, sur papero, sed tute ne dum tagmanĝo kaj ne dum privata konversacio.

— Ja ni ne incendiis, — li milde parolis, — do oni nin nek juĝas, nek enprizonigas.

Ambaŭ geedzoj klopodis ke mi multe manĝu kaj trinku. Laŭ kelkaj bagateloj — ekzemple, laŭ tio kiel ili kune kuiris kafon kaj kiel ili per duonvorto komprenis unu la alian — mi konkludis ke ili kunvivas konkorde, bone kaj ke ili ĝojas pro la veno de la gasto. Post la tagmanĝo ili pianludis kvarmane, poste krepuskiĝis kaj mi reveturis hejmen. Tio okazis komence de printempo. Poste mi pasigis en Sofjino la tutan someron, nenien veturante, kaj mi ne havis tempon eĉ pensi pri la urbo, sed la rememoro pri la svelta blonda virino ĉiutage restis en mi; mi ne pensis pri ŝi, sed en mia animo kvazaŭ kuŝis ŝia leĝera ombro.

Fine de la aŭtuno en la urbo okazis spektaklo kun bonfara celo. Mi venis en la gubernatoran loĝion (oni invitis min dum paŭzo) kaj ekvidis ke apud la edzino de la gubernatoro sidis Anna Aleksejevna, kaj denove mi spertis la nerezisteblan, frapan impreson de la beleco kaj de la amindaj karesaj okuloj kaj la saman senton de la proksimeco.

Ni iom sidis apude, poste promenis en la fojero.

— Vi malgrasiĝis, — ŝi diris. — Ĉu vi estis malsana?

— Jes. Mia ŝultro estas frostiĝinta kaj mi malbone dormas dum la pluva vetero.

— Vi aspektas malvigle. Printempe, kiam vi venis tagmanĝi, vi estis pli juna kaj vigla. Tiam vi estis entuziasma kaj multe parolis, vi estis tre interesa, kaj mi konfesas, ke mi estis iomete logita de vi. Somere mi ial ofte rememoris vin kaj hodiaŭ, dum mi prepariĝis al la teatro, al mi ŝajnis, ke mi vidos vin.

Ŝi ekridis.

— Sed hodiaŭ vi aspektas malvigle, — ŝi ripetis. — Tio maljunigas vin.

Sekvatage mi matenmanĝis ĉe Luganoviĉoj; post la matenmanĝo ili veturis al sia vilao por fari tie ordonojn pri la vintra mastrumado, kaj mi akompanis ilin. Kune kun ili mi revenis en la urbon kaj noktomeze temanĝis en ilia kvieta familia etoso, dum la kameno brulis kaj la juna patrino ofte foriris por vidi, ĉu ŝia filino dormas. Post tio mi ĉiam vizitis ilin, kiam mi venis en la urbon. Ili alkutimiĝis al mi, kaj mi al ili. Kutime mi venis sen anonco, kiel hejmano.

— Kiu venis? — aŭdiĝis el fora ĉambro la tirata voĉo, kiu ŝajnis al mi vere belega.

— Paŭlo Konstantinoviĉ, — respondis la ĉambristino aŭ vartistino. Anna Aleksejevna eliris kun zorgoplena vizaĝo kaj ĉiam demandis:

— Kial vi tre longe ne venis al ni? Ĉu io okazis?

Ŝia vizaĝo, ŝia nobla mano kiun ŝi etendis al mi, ŝia hejma robo, haroj, voĉo kaj paŝoj ĉiam donis al mi impreson de io nova, grava kaj neordinara en mia vivo. Ni longe konversaciis kaj longe silentis, pensante pri aferoj, aŭ ŝi pianludis por mi. Se hejme estis neniu el la gemastroj, mi restis kaj atendis, interparolis kun la vartistino, ludis kun la infano aŭ legis gazeton, kuŝante sur sofo en la kabineto, kaj kiam Anna Aleksejevna revenis, mi renkontis ŝin en la vestiblo, prenis ŝiajn aĉetaĵojn, kaj ial ĉiufoje portis tiujn aĉetaĵojn kun la amo kaj triumfo de la infano.

Okazis laŭ la proverbo: vivis kampulin' senzorge ĝis aĉeto de porkid'. Ankaŭ ili vivis senzorge ĝis la amikiĝo kun mi. Se mi longe ne venis en la urbon, tio signifis, ke mi malsanis aŭ al mi okazis io misa, kaj ili tre maltrankviliĝis. Ili maltrankviliĝis pro tio, ke mi, klerulo scianta fremdajn lingvojn, anstataŭ okupiĝi pri scienco aŭ literaturo, baraktas kiel sciuro en tret-rado, multe laboras, restante sen groŝo en la poŝo. Al ili ŝajnis, ke mi suferas, kaj ke mi parolas, ridas kaj manĝas nur por kaŝi mian suferadon, kaj eĉ en gajaj minutoj, kiam mi fartis bone, mi sentis sur mi iliajn esplorajn rigardojn. Ili aparte kortuŝis min, kiam mi efektive havis problemojn, kiam min premis iu el la kreditoroj aŭ ne sufiĉis mono por urĝa pago; tiam la du geedzoj interflustris ĉe la fenestro, poste li venis al mi kaj seriozmiene diris:

— Paŭlo Konstantinoviĉ, se vi nuntempe bezonas monon, mi kaj mia edzino petas vin ne honti kaj preni prunte nian monon.

Liaj oreloj ruĝiĝis pro emociiĝo. Okazis ankaŭ ke, post simila interflustrado ĉe la fenestro, li venis al mi kun la ruĝaj oreloj kaj diris:

— Mi kaj mia edzino tre petas vin akcepti de ni jenan donacon.

Kaj li donis manum-butonojn, cigaredujon aŭ lampon; kaj mi kompense sendis al ili el la vilaĝo ĉasitajn birdojn, buteron kaj florojn. Alvorte, ili estis sufiĉe riĉaj. Unuatempe mi ofte prunteprenis monon kaj ne estis tro elektema, prenis ĉie kie eblis, sed nenio en la mondo devigus min pruntepreni ĉe ili. Sed kial mi rakontu tion!

Mi estis malfeliĉa. En la hejmo, kamparo kaj remizo mi pensis pri ŝi; mi penis kompreni la sekreton de la juna, bela kaj saĝa virino, kiu edziniĝis kun neinteresa viro, preskaŭ maljunulo (la edzo havis pli ol kvardek jarojn), naskis de li infanojn; mi penis kompreni la sekreton de tiu neinteresa viro, bonulo, simplulo, kiu rezonis kun vere enuiga prudento, dum baloj kaj vesperoj troviĝis apud gravaj personoj, malvigla, nebezonata viro kun humila indiferenta mieno, kvazaŭ oni venigus lin por vendi, sed kiu tamen kredis je sia rajto esti feliĉa, havi de ŝi infanojn; kaj mi ĉiam penis kompreni, kial ŝin renkontis li, sed ne mi, kaj kial estis bezonata tiel terura eraro en nia vivo.

Sed venante en la urbon, mi ĉiufoje vidis en ŝiaj okuloj, ke ŝi atendis min; kaj ŝi mem konfesis al mi, ke ankoraŭ matene ŝi havis specialan senton, ŝi estis ĝuste divenanta miajn vizitojn. Ni kutime parolis kaj silentis longe, tamen ni ne konfesis nian amon unu al la alia, sed timide kaj ĵaluze kaŝis ĝin. Ni timis ĉion, kio povus malkaŝi nian sekreton al ni mem. Mi amis tenere kaj profunde, sed mi rezonadis, mi demandis min, al kio eble kondukos nia amo, se ni ne havos fortojn por kontraŭbatali ĝin; al mi ŝajnis neebla tio, ke mia kvieta trista amo subite kaj krude ĉesigos la feliĉan vivofluon de ŝia edzo, de ŝiaj infanoj, de la tuta domo, kie oni min tre amis kaj kie oni tute fidis min. Ĉu tio estus honesta? Ŝi sekvus min, sed kien? Kien mi povus venigi ŝin? Estus alia afero, se mi havus belan interesan vivon, se mi, ekzemple, batalus por liberigo de la patrujo aŭ se mi estus fama sciencisto, artisto, pentristo; sed nun mi el unu kutima, rutina situacio devus forlogi ŝin al alia situacio same aŭ eĉ pli rutina. Ĉu nia feliĉo daŭrus longe? Kio okazus al ŝi, se mi malsaniĝus, mortus aŭ se ni simple ĉesus ami unu la alian?

Evidente, ankaŭ ŝi rezonis simile. Ŝi pensis pri la edzo, pri la infanoj, pri sia patrino, kiu amis ŝian edzon kiel filon. Se ŝi fordonus sin al sia sento, ŝi estus devigita mensogi aŭ diri la veron, kaj en ŝia stato ambaŭ manieroj estus same timigaj kaj malkomfortaj. Ankaŭ ŝin turmentis la demando: ĉu ŝia amo feliĉigos min, ĉu ĝi malfaciligos mian vivon, kiu sen tio estis peza kaj plena da ĉiaj malfeliĉoj? Al ŝi ŝajnis, ke ŝi estas jam nesufiĉe juna por mi, nesufiĉe laborema kaj energia por komenci la novan vivon, kaj ŝi ofte interparolis kun la edzo pri tio, ke mi devos edziĝi kun saĝa kaj digna junulino, kiu estu bona mastrino kaj helpanto, sed ŝi tuj estis diranta, ke en nia urbo apenaŭ ekzistas tia junulino.

Intertempe pasis jaroj. Anna Aleksejevna havis jam du infanojn. Kiam mi venis al Luganoviĉoj, iliaj servistoj afable ridetis, iliaj infanoj kriis, ke venis oĉjo Paŭlo kaj ĵetis sin sur mian kolon. Ĉiuj ĝojis, ne komprenante kio estis okazanta en mia animo, kaj pensis ke ankaŭ mi ĝojas. Ĉiu taksis min nobla persono. Kaj la plenaĝuloj kaj la infanoj sentis, ke en la ĉambro paŝas nobla persono, kaj tio donis por ilia rilato al mi iun apartan ĉarmon, kvazaŭ en mia ĉeesto ilia vivo estis pli pura kaj bela. Mi kaj Anna Aleksejevna kune vizitis la teatron, ĉiam ni iris piede; ni sidis apude, niaj ŝultroj intertuŝiĝis; silente prenante binoklon el ŝiaj manoj mi sentis, ke ŝi proksimas al mi, ke ŝi estas mia, ke ni ne povas esti unu sen la alia, sed elirinte el la teatro ni, pro stranga miskompreno, ĉiufoje adiaŭis kaj disiris kiel fremduloj. En la urbo oni parolis pri ni Dio-scias-kion, sed en tiuj paroloj estis neniu vorto de vero.

En la lastaj jaroj Anna Aleksejevna ofte forveturis jen al la patrino, jen al la fratino; ŝi jam foje havis malbonan humoron, foje aperis konscio pri la nekontentiga, fuŝita vivo kaj tiam ŝi volis vidi nek la edzon, nek la infanojn. Ŝi jam kuracis siajn difektitajn nervojn.

Ni preskaŭ ĉiam silentis, kaj en ĉeesto de aliaj ŝi estis strange incitita kontraŭ mi; kiam mi parolis pri io ajn, ŝi malkonsentis kun mi, kaj kiam mi diskutis kun iu, ŝi subtenis mian kontraŭulon. Kiam mi hazarde lasis ion fali, ŝi malvarme diris:

— Mi gratulas vin.

Se irante kun ŝi al la teatro mi forgesis kunpreni binoklon, ŝi diris:

— Mi certe sciis, ke vi ĝin forgesos.

Feliĉe aŭ malfeliĉe, en nia vivo ekzistas nenio, kio ne finiĝus frue aŭ malfrue. Venis la tempo de la disiĝo, ĉar Luganoviĉ estis promociita kiel prezidanto de juĝejo en unu el la okcidentaj gubernioj. Ili devis vendi la meblojn, ĉevalojn, vilaon. Kiam post la vizito de la vilao ni estis revenantaj kaj retrorigardis por lastfoje vidi la ĝardenon kaj la verdan tegmenton, ĉiuj estis tristaj, kaj mi komprenis, ke venis la tempo adiaŭi ne nur la vilaon. Estis decidite, ke fine de aŭgusto ni adiaŭos Annan Aleksejevnan kiu vojaĝos al Krimeo, kien ŝin sendis kuracistoj, kaj post kelka tempo Luganoviĉ kun la infanoj forveturos al sia okcidenta gubernio.

Ni multnombre adiaŭis ŝin. Kiam ŝi jam adiaŭis la edzon kaj infanojn, kaj ĝis la forvojaĝa signalo restis nur momento, mi enkuris en ŝian kupeon por meti sur bagaĝ-benkon iun korbon, kiun ŝi preskaŭ forgesis; kaj necesis adiaŭi. Kiam en la kupeo niaj rigardoj renkontiĝis, la animfortoj forlasis nin ambaŭ, mi brakumis ŝin, ŝi premis la vizaĝon al mia brusto, kaj ŝiaj okuloj eklarmis. Kisante ŝiajn vizaĝon, ŝultrojn kaj manojn malsekajn pro la larmoj — ho, kiel malfeliĉaj ni estis! — mi konfesis al ŝi mian amon, kaj kun akra kordoloro komprenis, kiel malnecesa, bagatela kaj trompa estis ĉio, kio malhelpis al ni ami. Mi komprenis, ke kiam oni amas, en siaj rezonoj pri la amo oni bazu sin sur io pli supera, pli grava ol feliĉo aŭ malfeliĉo, peko aŭ virto en ties kutimaj sencoj, aŭ oni tute ne rezonu.

Mi kisis ŝin lastfoje, premis ŝian manon, kaj ni disiĝis — por ĉiam. La trajno jam ekveturis. Mi sidiĝis en najbara kupeo, kiu estis malplena, kaj ĝis la sekva stacio mi tie sidis kaj ploris. Poste mi piediris al Sofjino…

Dum la rakonto de Aljoĥin la pluvo ĉesis, kaj la suno aperis. Burkin kaj Ivano Ivanoviĉ venis sur la balkonon, de kiu belege aspektis la ĝardeno kaj la rivero, nun spegulece rebrilanta sub la sunradioj. Ili ĝuis la vidaĵon kaj samtempe bedaŭris, ke ĉi tiu viro kun la bonaj saĝaj okuloj, kiu tiel purkore rakontis al ili, efektive baraktis en la grandega bieno, kiel sciuro en tret-rado, sed ne okupiĝis pri scienco aŭ io alia, kio farus lian vivon pli agrabla. Ili pensis ankaŭ pri tio, kiel funebran vizaĝon havis la juna damo, dum li adiaŭis ŝin en la kupeo kaj kisadis ŝiajn vizaĝon kaj ŝultrojn. Ambaŭ ŝin vidis en la urbo, kaj Burkin eĉ estis konata kun ŝi kaj taksis ŝin bela.

Tradukis el la rusa lingvo Aleksander Korĵenkov



Notoj

Pri la amo (О любви) aperis en Russkaja myslj (1898. №8) kune kun Grosoj. La Esperanta traduko de A. Korĵenkov aperis en Rusaj amnoveloj(Jekaterinburg: Sezonoj, 2000) kaj en Rusa novelaro.

Sekvatage

. La antaŭan vesperon Ivano Ivanoviĉ rakontis pri sia frato (Vd.

Grosoj

).

Ĉi tiu mistero estas granda. Efe 5: 32.





Wed, Aug 15th, 2012, via SendToReader

Загрузка...