ROBINSONO KRUSO

LEGOLIBRO POR GEKNABOJ LAŬ

CAMPE

KOMPILITA DE H. J. BULTHUIS L. K.

(skanita en 2006 de A. Grigorjevskij laŭ la tria eldono, aperinta en

1932)

ENKONDUKAJ VORTOJ

«Robinsono Kruso» estas klasika verko.

Niaj geavoj vivis kun la heroo de "Daniel Defoe" sur lia insulo kaj niaj genepoj kun li suferos, esperos kaj ĝojos pro ĉiu eltrovo, per kiu lia vivo fariĝas pli elportebla. Robinsono unuigas en si ĉiujn krakterajn ecojn, kiuj faras lin aminda ĉe infanoj, kaj lia akompanado estos por ili bona en morala kaj intelekta sencoj.

El la multaj eldonoj de "Robinsono" en nia lando troviĝas preskaŭ neniu, kiu taŭgas kiel legolibro en la lernejoj. Ili ĉiuj estas tro dikaj, kelkfoje pli ol tricent paĝaj, en kiuj dronas la simplaj aventuroj de Robinsono. Per la grandega superfluaĵo la portreto de la heroo estas ŝovata flanken. Tial mi prenis sur min la taskon, verki tian simplan rakonton pri la aventuroj de Robinsono por junaj geknaboj, kian «Roussseau» deziris meti en la manojn de siaj lernantoj. »

La supre starantajn liniojn skribis en la jaro 1898a la nederlanda lernejestro M. K. De Jong en Deventer. Li ne verkis sian rakonton senfrukte, ĉar ĝi ekzistas ankoraŭ nun, estas multe legata en lernejoj kaj en la jaro 1928-a aperis la kvara eldono.

Mi libere tradukis la verketon de la nederlanda lernejestro kaj se mi sukcesis, liveri ion taŭgan kaj uzindan por la junaj esperantistoj, kiuj ĝis nun havas nur malmultajn legaĵojn, mi estos feliĉa, ĉar tiam mi utile uzis la horojn, kiujn mi bezonis, tradukante ĉi tiun libreton kaj aldonante al ĝi klarigajn notojn, ĝis nun mankantajn al preskaŭ ĉiuj libroj por la junularo.

H. J. BULTHUIS. L.K.

Den Haag, 1928



En la komenco de la deksepa jarcento vivis en Hamburgo negocisto, kies nomo estis Robinsono. Li havis tri filojn. La du plej maljunaj mortis en sia juneco.

La gepatroj metis tutan sian esperon sur la restintan infanon, kiu estis nomata Kruso.

ĈAPITRO I.

Tiu Kruso, plej ofte nomata Robinsono Kruso, estis vigla knabo. Sed li tute ne ŝatis studadi. Anstataŭ sidadi sur la benkoj de la lernejo, li ofte vagis tutajn tagojn tra la stratoj de Hamburgo. Lia patro deziris, ke lia filo fariĝu komercisto, sed Robinsono malĝoje kapneis, kiam lia patro parolis pri tio.

Li tute ne volis stari ĉiutage en malluma oficejo post pupitro, kie oni vidas nenion krom enuigaj ciferoj li pli ŝatus eniri la vastan mondon, li deziris vojaĝi malproksimen trans la maron!

Tio estis malsaĝa. Laŭdinde estas, ke knabo ne deziras ĉiam resti en la gepatra hejmo, sed necesas, ke li antaŭe lernu kaj utile pasigu la junecon, se li volas fari progresojn en fremdaj landoj.

Iun tagon, kiam Robinsono promenis laŭlonge de la haveno, li renkontis kamaradon, la filon de ŝipestro, kiu kun sia patro estis forvojaĝonta Londonon.

«Ĉu vi dezirus akompani nin, Robinsono?»

«Volontege! Se nur estus permesite al mi!»

«Sensencaĵo, la vojaĝo ne longe daŭros; sciigu al viaj gepatroj, ke vi iros kun ni, tiam ili ja ne bezonos esti maltrankvilaj.»

«Mi ne kuraĝas, kaj.... mi ne havas monon.»

«Tio ne estas grava, tio ne estas necesa; vi povas senpage kunvojaĝi.»

La delogo estis tro granda. Li pripensis momenton kaj ekkriis: «Nu, mi akceptas, mi kuniros!»

Li skribis letereton al siaj gepatroj kaj iris surŝipen kun sia amiko.

Horkvaronon poste la ankroj estis levataj, la ŝipo forlasis la havenon kaj baldaŭ ĝi naĝis (ŝipiris) sur la maro. Kiel mirigita estis Robinsono, kiam li vidis antaŭ si tiun vastan maron.

Malrapide la lando malproksimiĝis kaj baldaŭ estis videbla nur la lumturo de Helgolando; kaj kiam ankaŭ tiu estis malaperinta, Robinsono vidis plu nenion krom la ĉielo super kaj akvo ĉirkaŭ si.

Dum la unuaj du tagoj la vetero estis bela kaj la vento favora.

La trian tagon nigre grizaj nuboj en la okcidento antaŭanoncis proksimiĝantan fulmotondron. Baldaŭ unu fulmobato sekvis la alian; jen ŝajnis kvazaŭ la ĉielo estas granda amaso da fajro kaj tuj poste estis tiel mallume, ke oni povis vidi nenion. Pluvis torente, kaj la ondoj leviĝis en terura maniero. La ŝipo dancis kiel nuksoŝelo sur la maro.

Jen ĝin levis giganta ondego, jen ŝajnis, kvazaŭ ĝi malaperus en la profundaĵon. La maristoj devis trahaki la ŝnuregojn de la mastoj, por ke ili ne estu ĵetataj en la maron, ĉar ripete grandaj ondoj ruliĝis trans la ŝipon. Robinsono, kaptita de angoro, kuŝis en la kajuto kaj ĉiuminute imagis, ke li estas tuj mortonta.

«Ho ve, kara patrino!» li ĝemploris. «Neniam mi revidos vin! Ho, kia malbona knabo mi estis, farinte al vi tiom da ĉagreno!»

Subite terura bruego aŭdiĝis. La antaŭmasto estis trafita de la fulmo kaj devis esti forhakata. «Ni pereos!» aŭdiĝis voĉo el la ŝipkelo. «La ŝipo estas rompiĝanta, jam kvar futoj da akvo staras en la ŝipkelo!» Ĉiuj rapidegis al la pumpiloj por, se eble, savi la ŝipon. Ankaŭ Robinsono devis labori. Oni ekpafis per la kanonoj, esperante, ke alia ŝipo estu en la proksimo por helpi al ili kaj akcepti ilin surŝipe.


Intertempe la ŝipo jam fundiris ĉiam pli kaj pli. Feliĉe la ekpafoj estis aŭditaj de aliaj maristoj, kiuj venis kun boatoj por savi la ŝiprompiĝulojn. Kun granda peno la ŝipanaro de la subakviĝanta ŝipo estis savata; ĉar dum la boato dancis supren kaj malsupren, la maristoj devis gliti laŭ la ŝnuroj, por veni en la boaton. Ĉiuj estis akceptataj kun amo. Du tagojn poste oni ankrumis antaŭ Londono.

ĈAPITRO II.

Jen Robinsono staris en la granda vivoplena Londono. Preskaŭ ĉiuj knaboj estus embarasitaj, sed ne li. Dum horoj li iris tra la urbo de unu strato al alia. Sed fine li fariĝis malsata kaj li refoje iris al la hamburga ŝipestro. Gastame ĉi tiu cedis al li lokon ĉe la tablo. Dum la manĝado la ŝipestro demandis al li, kial li estas vojaĝinta Londonon kaj kion li intencas fari plue. Malkaŝeme Robinsono rakontis, ke li estas vojaĝinta por amuzi sin, sed ke la gepatroj scias nenion pri tio.

"Viaj gepatroj ne scias tion!? Fi do, knabo, hontu; se mi estus sciinta tion, mi sendube ne estus kunpreninta vin kun mi. Kiel malpaciencaj ili estos; vojaĝi returne plej baldaŭ al Hamburgo, se eble jam hodiaŭ; petu al viaj gepatroj pardonon, kaj promesu, ke vi estos de nun obeema filo."

"Ĉu mi povas returne vojaĝi kun vi?"

"Kun mi! Vi ja scias, ke mi perdis mian ŝipon. En la unuaj semajnoj mi ne povas pensi pri tio, revojaĝi hejmen. Ne, kun mi vi ne povas returni vin al Hamburgo. Kuru tuj al la Temiso kaj esploru, ĉu tie kuŝas ŝipo, kiu velveturos Hamburgon. Jen vi havas tri gineojn 1 Per tiuj vi povos pagi la transvojaĝon"

Robinsono iris, sed kontraŭvole. En Hamburgo atendos lin tre certe severa puno. Tial li ĝojis sciiĝante, ke neniu al Hamburgo vojaĝonta ŝipo kuŝas en la haveno.

Tion al li diris maristo, kiu kutime vojaĝis Gvineon. La vigla knabo plaĉis al tiu maristo kaj li oferis al li lokon sur sia ŝipo. Robinsono hezitis. Ĉu li akceptos? Ĉu li malakceptos? Lia koro flustris al li: "Knabo, knabo, pensu pri viaj karaj gepatroj; pripensu, kion al vi diris la alia ŝipestro!"

Longe li hezitis. Sed kiam la maristo rakontis al li, ke li perlaboros multan monon dum la vojaĝo, li decidis kunvojaĝi.

"Sed", diris li, "mi posedas nur tri gineojn; kion mi komencos je tia malgranda monsumo!"

"Mi pruntos al vi ankoraŭ ses aliajn. Aĉetu per ili ĉiajn bagatelojn, kiel ekzemple ludaĵojn, koralojn, tranĉilojn kaj spegulojn.

La negroj tiel ŝatas tiajn objektojn, ke volonte ili donos al vi interŝanĝe la centoblan valoron en orpulvoro, eburo kaj aliaj multekostaj objektoj."

Ĉi tio efikis, li forgesis pri gepatroj, amikoj, patrujo, pri ĉio, kaj ĝoje li ekkriis: "Mi kuniros, ŝipestro!"

Du tagojn poste la ŝipo ekvelveturis.

La dua vojaĝo estis pli prospera ol la unua.

Sen danĝeroj ili atingis Maderon, kie ili ankrumis, ĉar la lipo bezonis kelkajn rebonigojn. Kiel Robinsono admiris la belan naturon de ĉi tiu fruktodona insulo. Kiel li ĝuis la bongustajn fruktojn kaj la vinberojn kreskantajn sur la deklivoj de la montoj. Sed jam baldaŭ li enuis. Lia karaktero estis tia, ke nenie li povis longe elteni.

Unu tagon enhaveniĝis portugala ŝipo, kiu estis vojaĝanta al Brazilujo. "Al Brazilujo! La lando, kie oni bezonas nur sin klini por kapti la oron, tien!" parolis Robinsono al si. Li adiaŭis la anglan ŝipestron; kaj jen li iris rekte al la orlando!

Multajn sinsekvantajn tagojn la vojaĝo estis prospera. Sed oni ne estis malproksime de Brazilujo, kiam subite eksplodis terura uragano, kiu daŭris ses tagojn. La ŝipo tiel deflankiĝis de sia irado, ke la direktilisto ne sciis, kie ili estas; eble en la Karaiba maro, sed tion li ne povis kun certeco diri.

En la mateno de la sepa tago la maristo en la observejo ekvidis landon. Kiel ĉiuj ĝojis! Sed en la sama tempo la ĝojo ŝanĝiĝis en malĝojon. La ŝipo renkontis ŝtonegon kaj kunpuŝiĝante kun ĝi, restis sidanta senmove. La ondoj ruliĝis per tia forteco trans la ferdekon, ke ĉiuj forkuris en la kajuton por ne esti ĵetataj en la maron. Jen iu ekkriis: "La ŝipo rompiĝas!" Tuj boato estis metita en la maron. La ŝanco, savi la vivon, estis tamen malgranda. Kun streĉitaj fortoj de ĉiuj oni batalis kontraŭ la furiozaj ondegoj. Ĉio estis vana. Alta ondo alproksimiĝis, sin ĵetis trans kaj en la boaton, kaj boato kun maristoj malaperis en la profundaĵon. Ĉiuj dronis, esceptinte Robinsonon. Granda ondo levis lin kaj ĵetis sur la marbordon. Senkonscie li kuŝis tie. Rekonsciiĝante kaj malfermante la okulojn, li vidis plu nenion de la ŝipo, de la boato kaj de


Senvole li genufleksis kaj

dankis Dion pro

siaj kunuloj. Li estis tute sola. sia mirinda saviĝo.



ĈAPITRO III.

Kiam Robinsono rekvietiĝis, li pripensis serioze la situacion, en kiu li sin trovas. Li vidis nenion krom arbetaĵoj kaj arboj, sed nenie pruvon, ke tie loĝas homoj. Li timis esti sola en tiu fremda lando. Sed li ne kuraĝis tuj iri pli malproksimen en la landon. Kun timo li restis staranta ĉe la bordo de la maro, sed post kelka tempo pelis lin la soifo antaŭen kaj serĉinte kelkajn horojn, li trovis rivereton. Trinkinte, li deziris ripozi. Li estis tiel laca, ke la kruroj ne povis plu porti lin. Sed kie li kuŝiĝus? Sur la tero? Tion li ne kuraĝis, ĉar li timis sovaĝajn bestojn. Li rigardis ĉirkaŭen kaj rimarkis arbon kun dikaj, kurbaj branĉoj. Rapide li grimpis sur ĝin, sidiĝis kiel eble plej oportune inter du branĉoj kaj ekdormis.

Jam antaŭ la sunleviĝo li vekiĝis, rigida pro la maloportuna sintenado sur la malmola lito inter la branĉoj, sed li ne kuraĝis malsupreniri la arbon antaŭ ol estas tute lume. Fine la suno ruĝe koloris la ĉielon en la oriento. La nova tago tamen ne portis al li konsilon, li sentis sin ankoraŭ pli soleca ol la pasintan tagon kaj krom tio, la malsato turmentis lin en terura maniero. Sed kiam la mizero estas granda, la saviĝo ofte estas proksime. Ĉe la marbordo li trovis kelkajn ostrojn, kio lin tre ĝojigis, kaj li povis kvietigi sian malsaton.

Li sidiĝis ĉe la marbordo, esplorrigardis trans la maron antaŭ si, sed nenie ŝipo estis videbla, nur kelkaj marbirdoj flugis kriante tien kaj reen; la ondoj sin ĵetis al la ŝtonegoj, per kio aŭdiĝis unutona bruado.

Robinsono pensis pri siaj patro kaj patrino, kiuj estis tiel malproksime; li pensis pri la agrabla hejmo en Hamburgo, kiun li eble revidos neniam. Sed jen li rememoris kanton, kiun tiel ofte kantis lia patrino:

Sed kiu fidas sian Dion

Eĉ en plej granda la mizero,

Ho, tiu timu do nenion.

Li helpas ĉiam en danĝero.

Tiu kanto kaj kun espero estontecon.

Li levis sin kaj serĉis lokon, kie li povus dormi sekure (sendanĝere). Kelkcentojn da paŝoj malproksime de la marbordo Robinsono vidis ŝtonegon, krutan altaĵon kaj en tiu li trovis samnivele kiel la tero, kavernon kun mallarĝa enirejo. Se li posedus nur pioĉon, pikfosilon, levilon, aŭ rompilon por plilarĝigi la enirejon! Sed nun tio estis malebla. Krom tio, li ne estos (sekura) sendanĝera en tiu kaverno. Li pripensis rimedon por fari malvidebla tiun rifuĝejon kaj lin kaptis la ideo, ke la arboj en lia proksimo estas speco de salikoj. Tiuj arboj estas facile transplanteblaj.

Li pensis: "Mi elterigos per la manoj multajn kaj plantos ilin unu apud alia, tiel ke ili formos barilon, post kiu mi estos sendanĝera." Tuj li komencis elterigi kelkajn junajn arbetojn kaj plantis ilin sur la loko, kie li volis loĝi.


fJ

i

konsolis lin li atendis la


sfc

La laboro prosperis tiel malrapide, ke li ĉe la vesperiĝo transplantis nur kvin arbetojn.

La malsato pelis lin al la marbordo. Sed ne trovante ostrojn, li estis devigata pasigi la nokton kun malplena stomako. Sed kie li devus dormi? Li decidis fari tion sur la arboj, kiel la birdoj, kaj eĉ tiel longe, ĝis kiam lia loĝejo estos preta. Pro antaŭzorgo li sin ligis per fortika rampkreskaĵo al branĉo de arbo, apogis la dorson sur la trunko kaj ekdormis.

ĈAPITRO IV.

La sekvantan matenon Robinsono tuj iris al la marbordo, esperante trovi nutraĵon. Li elektis alian vojon ol en la antaŭa tago. Kiel granda estis lia ĝojo, kiam li trovis kokospalmon, kiu, kiel ĉiuj palmoj, ne havis branĉojn, sed nur foliaron el longformaj, grandaj folioj, inter kiuj pendis pezaj fruktoj. Per ŝtono li faligis unu, kiu estis tiel granda kiel kapo de infano. La plej eksteran, fibrecan ŝelon li forigis per akra ŝtono, sed jen li renkontis duan ŝelon. Li ne sukcesis trabori tiun ŝelon, sed li tiel longe martelis sur ĝin, ke fine ĝi krevis. Reviviganta suko elfluis kaj ankaŭ la kerno estis bongusta, Kvietiginte sian malsaton, li rekomencis la laboron de la antaŭa tago. Li uzis grandan mitulkonkon; per tiu la laboro progresis pli rapide.

Ankoraŭ la saman tagon li malkovris kreskaĵojn, kiuj multe similis linon. Li esperis povi fari el la basto de tiuj kreskaĵoj, specon de ŝnuro. Li eltiris grandan amason el la tero, kunligis ilin je fasketoj kaj malsekigis ilin per akvo, ĝis ili estis sufiĉe molaj; tiam li sekigis ilin en la radioj de la suno. Poste ili estis batataj per dika bastono, per kio li akiris fibrojn, el kiuj li faris ŝnuron.

Per tiu ŝnuro li ligis konkegon al bastono. La objekto, kiun li per tio estis farinta, povis utili kiel ŝovelilo.

Post kelkaj tagoj la interspaco antaŭ la kaverno estis limigita per vico da arboj. Opiniante, ke unu tia vico ne sufiĉos por protekti lin, li plantis duan vicon post la unua kaj plekt-unuigis ilin per verdaj branĉoj. La interspacojn, kiuj restis ankoraŭ, li plenigis per branĉetaroj, kaj tero. Post tio li faris fortikan ŝtuparon el ŝnuroj. Li opiniis, ke estas malsingarde, lasi malfermaĵon en la plektobarilo kaj tial la ŝtuparo devis esti uzata por eniri en la loĝejon. La ŝtonego, en kiu sin trovis la kaverno, estis alta tri metrojn. Supre sur ĝi staris dika arbo kaj al tiu Robinsono ligis la ŝtuparon . Poste li pripensis pri tio, ĉu m; estus eble, tiel pligrandigi la kavernon, ke ĝi povus utili al li kiel loĝejo. Feliĉe li trovis pintan ŝtonon kun truo. Kun helpo de bastono, kiu servis kiel tenilo, li faris hakilon.

Ĝi ne estis tre akra, sed sukcesis al li faligi per ĝi junan arbeton. Plue li trovis du aliajn ŝtonojn, ol kiuj unu povis esti uzata kiel martelo kaj la alia kiel ĉizilo. Li povis uzi ilin por pligrandigi sian kavernon.

Tuj li iris hejmen kaj komencis labori. La laboro progresis rapide kaj post kelkaj tagoj la kaverno estis sufiĉe granda. Intertempe li estis tranĉinta grandan kvanton da herbo, el kiu li faris fojnon. Ĉi tiun li portis en la kavernon. Nun li povis oportune kuŝiĝi, post kiam li pasigis tiom da noktoj sur la arboj.

Por ne miksi la tagojn, Robinsono faris almanakon. Li serĉ-elektis kvar arbojn, starantajn unu post la alia kaj kiuj havis glatan trunkon. En la plej altan li faris ĉiuvespere tranĉaĵon. Tiu tranĉaĵo signifos unu tagon. Kiam sep tranĉaĵoj staros sur la trunko, li faros tranĉaĵon en la duan arbon; tiu signifos unu semajnon. Kiam monato estos pasinta, tiam estos farata tranĉaĵo en la trian arbon, dum pli profunda en la kvara arbo montros, ke pasis tuta jaro.


Intertempe Robinsono malkvietiĝis pri tio, kiel trovi nutraĵon en la estonteco. Jam pli ol la duona parto de la nuksoj estis (konsumita) manĝita kaj nur malmultaj ostroj troviĝis sur la marbordo. Li tial decidis entrepreni malkovran ekskurson en la sekvanta tago. Unue li plektis sunombrelon el salikbranĉoj por protekti sin kontraŭ la varmegaj sunradioj. Poste li faris ĉasosakon por enmeti kelkan manĝaĵon.

ĈAPITRO V.

La suno ankoraŭ ne leviĝis, sed Robinsono jam staris preta por ekvojaĝi. La ĉasosakon li pendigis ĉe la flanko; ŝnuron, tenantan la hakilon, li ligis ĉirkaŭ la talio, la sunombrelon li tenis en la mano kaj kuraĝe li forlasis la kavernon.

Poste li prenis kelkajn kokosnuksojn kaj ostrojn, trinkis iom da akvo el la rivereto kaj ekpromenis.

Estis bela mateno. Miloj da birdoj, grandaj kaj malgrandaj, kantis sian matenkanton. La kreskaĵoj kaj floroj disvastigis la plej agrablajn odorojn. Robinsono sentis sin ĉiam pli kaj pli bonhumora kaj vole nevole sonis el liaj lipoj gaja kanto. Sed kiel ajn bonhumora li estis, li ne estis sen timo pro sovaĝaj homoj kaj bestoj. Tial li ne kuraĝis penetri en la arbarojn, sed restis sur la ebena tero.

Multajn horojn li jam marŝis ne rimarkinte ion neordinaran, kiam lian atenton tiris kreskaĵoj, al li tute nekonataj. Li kredis, ke iliestas malaltaj arbetaĵoj. Sur kelkaj pendis ruĝaj, sur aliaj bluaj aŭ blankaj floretoj. Inter ili estis ankaŭ kelkaj, kiuj portis malgrandajn verdajn pometojn. Li deŝiris pometon, mordis en ĝin, sed kiel malbongusta ĝi estis! Li ekkoleris, volis venĝi sin kontraŭ la kreskaĵo kaj ĝin eltiris el la tero, sed tiam li vidis, ke multaj grizaj napoj sidas ĉe la radiko.

Kaj, kvankam ili ne estis manĝeblaj, li metis kelkajn en sian ĉasaĵujon2.

Fine li alvenis al arbaro. Li decidis matenmanĝi tie. Li sidiĝis sub ombroriĉa arbo kaj bonapetite manĝis la kokos-nuksojn kaj ostrojn.

Sed ĉu li subite ne aŭdis la bruon de paŝoj? I.i rigardis posten kaj vidis alproksimiĝi grandan aron da sovaĝaj bestoj, kiuj tre similis cervojn. Ili estis lamoj. Robinsono sentis grandan deziron manĝi pecon da rostita viando. Tial li volis klopodi mortigi aŭ kapti unu el la bestoj. Kun la hakilo en la mano li kaŝis sin post arbo. La senzorgaj bestoj pasis la arbon, post kiu Robinsono estis kaŝinta sin. Kiam unu el la lamoj estisapud li, li tiel proksimiĝis, ke li povis trafi ĝin per la hakilo. Li batis ĝin tiel forte sur la nukon, ke la besto ,falis. La mortigitan lamon li surŝultrigis kaj portis hejmen. Dum la iro tien li tre ĝojis, malkovrante citronarbon, sub kiu kuŝis maturaj fruktoj kaj vinberoj. Veninte hejmen, li senfeligis la lamon per akra ŝtono, ĉar tranĉilon li ne havis.

La felon li streĉis en la sunlumo por sekigi, ĉar li komprenis, ke ĝi povus esti al li tre utila. Post kiam li estis distranĉinta la beston, li devis fari rostpikilon. Robinsono dehakis de arbo belan rektan branĉon, senŝeligis kaj pintigis ĝin. Poste li serĉis du fork-formajn branĉojn, kiuj devis servi kiel portiloj de la rostpikilo. Pintiginte tiujn, li metis ilin en la teron je malgranda distanco unu de alia, trapikis pecon da viando kaj metis ĝin sur la forkojn. Sed nun mankis al li la plej bezona: nome fajro! Robinsono multfoje ekaŭdis pri tio, ke la sovaĝuloj faras fajron, frotante du pecojn da seka ligno unu sur alia, kaj tion li volis klopodi mem. Li prenis du tiajn pecojn kaj frotadis ilin unu sur la alia, ĝis kiam la ŝvito gutfalis de lia vizaĝo. Sed ĉiu


peno estis vana. La ligno varmegiĝis, eĉ ekfumis, sed ne volis ekflami. Senkuraĝiĝinte, li forĵetis la lignopecojn. Feliĉe li memoris, ke la Tartaroj, anstataŭ rosti la viandon, rajdas tiel longe sur ĝi, ke ĝi moliĝas. Pensante pri tio, li metis senostan viandpecon inter la ŝtonojn kaj batetadis sur la pli supran tiel longe, ke la viando fariĝis mola. Poste li manĝis kun tiom da apetito, kiel li ne estis manĝinta dum longa tempo.

ĈAPITRO VI.

Post la manĝado Robinsono pripensis pri tio, kio estas farota. Li decidis, buĉi tiom da lamoj, kiom li povus kapti, por ke li havu grandan kvanton da viando por la venonta vintro. Kun tiu decido li ekdormis. Li vekiĝis, kiam la suno staris jam alte sur la ĉielo. La decido de la antaŭa tago tamen devis esti prokrastata, ĉar pluvis tiel, ke eliri estis neeble. La pluvon akompanis uragano, kiu rekvietiĝis je la posttagmezo. Poste Robinsono pretigis sin por eliri. Dum li sin klinis por kapti la ĉasosakon kaj la hakilon, li estis ĵetata teren per forta tertremo. Duone sveninta li kuŝis kelkan tempon sur la tero. Kiam li rekonsciiĝis, li eliris la kavernon. Tiam li vidis, ke la arbo, al kiu estis ligita la ŝtuparo, kuŝas sur la tero. La arbo estis trafita do la fulmo. Sed feliĉe, la trunko brulis.

Jen li subite posedis, kion li antaŭ ĉio bezonis: la tiel necesan fajron. La supra parto de la trunko al kiu estis ligita la ŝtuparo, estis sendifekta. Robinsono prenis brulantan pecon da ligno kaj faris grandan fajron por rosti la viandon, kiu pendis ankoraŭ sur la rostpikilo. Poste li estingis la fajron de la brulanta arbo.

La antaŭa manĝo de Robinsono estis sen salo, sed nun li ĉerpis kelkan marakvon per la kokosŝelo kaj ŝprucigis ĝin sur la viandon.

Kun kia ĝojo li enbuŝigis la unuan bone rostitan pecon da viando! Li devis de nun zorgi pri tio, ke la fajro ne plu estingiĝu. Li vidis, ke ĉirkaŭ metro super la tero elstaras el la roko granda ŝtono, kaj eĉ tiel malproksimen, ke la tero sub tiu ŝtono estis ankoraŭ seka. Li tuj sciis, ke tiu loko ne nur estas taŭga kiel fajrejo sed ankaŭ, ke li povos konstrui tie kuirejon kun fajroloko kaj fumtubo. Tuj li komencis labori. Per la ŝovelilo li faris truon sub la ŝtono sufiĉe larĝan en la monteto. Poste li volis masoni muron ĉe ambaŭ flankoj de la truo ĝis la elstaranta ŝtono.

Robinsono ĉiam bone atentis kaj tial li estis rimarkinta, ke argilo troviĝas en la proksimo de la kaverno. Kiam li estis farinta la truon, li iris al la loko, kie li antaŭe vidis la argilon. La tero moliĝis per la pluvo kaj


tial li sen peno povis elfosi kelkajn argilpecojn, kiujn li faris brikformaj.

Baldaŭ granda nombro da tiaj brikoj estis farita. Li metis ilin unu post alian, por ke ili sekiĝu en la sunradioj. Poste li kun apetito manĝis la restaĵon de la rostita viando kaj la kokosnukson. Kiel feliĉa li sentus sin, se li havus ĉe si nur unu homon, kiu povus esti lia akompananto.

La suno staris alte sur la ĉielo kaj tial Robinsono ne volis jam kuŝiĝi por dormi. Por uzi la tempon plej utile, li refoje prenis la ŝovelilon por fari la truon ankoraŭ pli profunda. Subite lia ŝovelilo tuŝis malmolan objekton. Li pensis, ke ĝi estas ŝtono; sed kiel li miris, kiam anstataŭ ŝtono aperis peco da pura oro. La oro tamen estis al li tute indiferenta. Malŝate li puŝis ĝin flanken. "Ĝi estas nur oro", li diris; "tiu metalo estas al mi sen valoro. Pli volonte mi estus trovinta pecon da fero, el kiu mi eble povus fari bonan ŝovelilon aŭ tranĉilon. Kiel volonte mi donus tiun oron por plenmano da najloj, aŭ por ia laborilo!" Kaj li jam ne tuŝis la trezoron kaj eĉ ne pensis plu pri ĝi. Poste li iris al la marbordo kaj esplor-rigardis trans la grandan akvoebenaĵon por vidi. ĉu ŝipo proksimiĝas. Sed li vidis nenion krom aero kaj akvo; kaj kiel volonte li dezirus returnen iri al siaj gepatroj! Intertempe la suno malaperis post la horizonton. Robinsono iris al sia dormejo, dum la fajro malrapide bruladis.

ĈAPITRO VII.

Ĉar la varmego dum la tagmezo estis preskaŭ ne eltenebla, Robinsono decidis fari la malfacilan laboron ĉiam matene aŭ vespere. Tial li ellitiĝis la sekvantan matenon antaŭ sunleviĝo, metis lignon sur la fajron kaj matenmanĝis duonan kokosnukson, kiu restis al li de la antaŭa vespero. Post la matenmanĝo li volis meti pecon da viando sur la rostpikilon; sed kiel li malĝojis vidante, ke ĝi estas nemanĝebla. Li tial devis kontentiĝi sen viando.

Li pensis: "Se mi rostus en la varmega cindro la de mi trovitajn fruktojn, eble ili estus "bongustaj". Kaj por provi tion, li metis kelkajn en la cindron. Tiam li refoje turnis sin al la argilo. La laboro prosperis tiel bone, ke li faris sufiĉe da ŝtonoj antaŭ la tagmezo.


._!„ r-':-l-' T7T

Poste li iris al la marbordo. Li tamen ne trovis ostrojn, sed grandan testudon, kiu pezis pli ol kvindek kilogramojn. Robinsono batis tiel longo la malsupran flankon de la ŝelo, ke ĝi dispeciĝis. Tiam li mortigis la testudon, trenis ĝin al sia kaverno kaj baldaŭ li rostis pecon da testudviando sur la rostpikilo. Nun li demandis al si, kiel agi por konservi la ceteran parton de la viando. Li ne povis pekli ĝin, ĉar li ne posedis barelon nek salon. La bongusta viando, per kiu li povos nutri sin dum multaj tagoj, tial devis esti forĵetata jam la sekvantan tagon.

Feliĉe lin frapis la ekpenso, ke la supra parto de la ŝelo bone povus utili kiel barelo kaj li povus uzi marakvon anstataŭ salo. Intertempe la sur la rostpikilo pendanta viando estis rostita. "Nu", diris Robinsono, "ĉe ĉi tiu delikata viandpeco, iom da pano estos bonvena."

Nun li pensis pri la napoj metitaj en la cindron. Li elprenis ilin; kia surprizo! La terpomoj estiĝis molaj. Kiam li rompis unu el ili, ĉi tiu odoris tiel agrable, ke li tuj sen pripensado metis ĝin en la buŝon. Robinsono manĝis kiel reĝo.

Estis tro varme por eliri. Tial li kuŝiĝis sur la fojnliton por kviete pripensi, kion li plue faros. Multaj tagoj devis ankoraŭ pasi antaŭ ol li povos komenci masonadi. "Mi do povas fari nenion krom ĉasi. Sed, kiel mi konservos la viandon!" li pensis, "se mi tiel konstruus mian kuirejon, ke mi povus fumaĵi la viandon". Rapide li salte leviĝis, ekstaris antaŭ la loko, kie li volis konstrui la kuirejon kaj pripensis, kiel li plej bone povos trafi sian celon. Baldaŭ li vidis, ke li sukcesos. En la muroj estu nur kelkaj truoj, tra kiuj bastono povus esti metata. Volonte li tuj komencus masoni, sed li devus havi paciencon kaj atendi ankoraŭ kelkajn tagojn.

Li intencis intertempe kapti lamojn kaj malsovaĝigi ilin. Sed kiel kapti tiujn bestojn? Baldaŭ li trovis la rimedon. Li tord-faris longan dikan ŝnuron, ĉe kies fino li faris banton. Ĉi tiun banton li ĵetos se eble, ĉirkaŭ la kolon de la unua lamo, kiun li renkontos.

Li prokrastis la ĉasadon ĝis la sekvanta tago, unue ĉar la loko, kie la lamoj kutimis trinki, estis malproksime de lia loĝejo, due ĉar li ne sciis, ĉu la besto] kutimas trankviligi sian soifon en la vesperoj. Intertempe li ordigis ĉion, kion li bezonos la sekvantan tagon. Unue li metis kelkajn terpomojn en la ĉasosakon, due li tranĉis pecon da viando de la testudo kaj superverŝis ĝin per marakvo. Ne vesperiĝis ankoraŭ; li tial promenis kelkan tempon laŭ la marbordo, kie freŝa orienta vento plidolĉigis la varmegon. Dum la promeno lin kaptis la deziro bani sin. Robinsono estis lerta naĝanto. Sen peno li naĝis al insulolango, kiu nur ĉe la alfluo kuŝis sub la maro. Kiam komencis la forfluo, multaj testudoj, ostroj kaj mituloj postrestis sur la ŝlimaĵo. Surtiu lokosvarmis amasego da fiŝoj. Se li posedus reton, li povus kapti grandan fiŝaron. Sed reton li ne posedis. Li tamen ne dubis pri tio, ke li sen peno povos fari unu. Li sukcesis jam en tiel multaj aferoj; kial do li ne povos plekti reton? Refreŝiĝinte de la bano, li sin vestis kaj plenkuraĝe returnis sin al sia kaverno.

ĈAPITRO VIII.

Robinsono jam frue leviĝis en la sekvanta mateno. La ĉasosakon li plenigis pcr rostitaj terpomoj kaj viando de testudo, li sin armis pcr la hakilo, kiun li pendigis per ŝnuro ĉirkaŭ la talio, kaptis la sunombrelon kaj ekmarŝis. Li decidis iri laŭ ĉirkaŭvojo. Jen por la unua fojo li vidis papagojn. Kiel li deziris posedi iun! Tuj poste li malkovris inter la ŝtonegoj la tiel longe deziritan salon. Per malpezaj paŝoj Robinsono sin direktis al la loko, preter kiu ordinare iris la lamoj. Tien venante, li malkovris neniun postsignon de ĉasaĵo. Li havis ankoraŭ multan tempon por manĝi; li tial ekmanĝis. Kiel bongustaj estis nun la terpomoj kaj la viando pro la salo, kiun li povis uzi. Fine la lamoj proksimiĝis kuretante en la malproksimo. Robinsono kun la ŝnuro kun banto sin kaŝis post arbo. La plej granda parto de la bestoj estis jam pasinta, kiam sukcesis al li ĵeti la banton ĉirkaŭ la kolon de lamo. La kaptito estis patrino de du lamidoj. Ili sekvis ŝin al la loĝejo de Robinsono. Sed kie loki la bestojn, ĉar li ne havis stalon. Li dehakis kelkajn branĉojn de la arboj kaj metis ilin en la teron, unu tiel proksime al la alia, ke ili formis ĉirkaŭbarilon. Interne de tiu ĉirkaŭbarita spaco, kies enirejon li fermis per ŝnuroj, li lokis la bestojn. Kiel feliĉa Robinsono nun sentis sin! Ne nur ĉar li posedis vivantajn estaĵojn kiel akompanantojn kvankam ili estis nur bestoj sed ankaŭ ĉar li de nun havos lakton kaj kelkfoje li povos fari buteron kaj fromaĝon. Krom tio li eble sukcesus fari al si vestaĵojn el la lano de la lamoj.

La bestoj baldaŭ kutimiĝis al sia mastro kaj eĉ tiel, ke ili saltetante venis renkonte al li, kiam li rehejmiĝis. Ili tiam flaradis liajn manojn por esplori, ĉu li kunportas freŝan herbon, kiun ili tiel ŝatis. Kiam la idoj estis trimonataj, li apartigis ilin de la patrino. Post tiu tempo li ĉiam havis abundon da lakto.

Intertempe la ŝtonoj fariĝis sekaj kaj malmolaj. Anstataŭ kalko li uzis argilon kaj plata ŝtono servos kiel trufo. Li eĉ sciis fari nivelilon kaj plumbofadenon. Sed kiel li transportus la ŝtonojn? Post multa streĉita laboro Robinsono sukcesis plekti paron da korboj. Li kunligis ilin per ŝnuro; tiun li tiel metis trans la dorson de lamo, ke ĉe ĉiu flanko de la besto pendis korbo. Vole la lamo servis lin kiel ŝarĝobesto. En malmultaj tagoj la bezonaj ŝtonoj estis transportitaj. La masonado prosperis rapide kaj unu el la muroj estis jam sufiĉe alta, kiam neatendita okazintaĵo subite ruinigis tutan lian laboron.

ĈAPITRO IX.

Estis nokto. Robinsono kviete dormis, kiam subite lin vekis terura subtera bruado. La tero tremis. Terurite li salte leviĝis, ne sciante, kion fari. Unu tremego sekvis alian; la teruriga, subterabruo daŭradis; uragano eksplodis; arboj.estis ĵetataj teren, pecoj da ŝtonegoj ruliĝis malsupren kaj super ĉio tio aŭdiĝis la muĝado de la koleranta maro. Preskaŭ freneza pro teruro la kompatinda Robinsono forkuris al la antaŭkorto kaj lin sekvis la lamoj. Sed tie neniu estis sekura pro la ruliĝantaj rokpecoj. Li forkuris sur la monton, sed kun teruro rapidis returnen, ĉar tie estiĝis kratero, ĵetanta supren grandan amason da cindro kaj koto, kaj varmega lafo ruiniganta ĉion sur sia vojo, fluis malsupren.

Robinsono forkuris al la marbordo. Sed ankaŭ tie li estis en danĝero. Giganta pluvego ŝanĝis en malmultaj minutoj la tutan marbordon en maron ondmoviĝantan. Apenaŭ li sin savis, grimpante sur arbon.dum la lamoj estis fortrenataj de la akvo.

Iom post iom, scd tre malrapide, la uragano kvietiĝis; la tertremoj ne ripetiĝis, la steloj eklumis tra la nuboj kaj la vento kuŝiĝis.

Malĝojaj pensoj amasiĝis en la kapo de Kobinsono. Li sin sentis pli malfeliĉa ol iam antaŭe. Lia kaverno, lia sola rifuĝejo sen dubo estis plena de pecoj da roko; liaj lamoj, kiujn li tiel ŝatis, eble estis dronintaj; ĉio, kion li konstruis kaj faris kun tiom da peno, estis eble ruinigita. Senkuraĝiĝinta li apogis sin al arbo.

Je tagiĝo kaj preskaŭ sonĝante, li reiris al sia loĝejo. Jen li vidis la lamojn, kiuj saltetante venis renkonte al li.

La malprofito, kiun kaŭzis la tertremo, ne estis tiel granda, kiel li antaŭe timis. Kvankam la tiel nomita subtegmentejo de la domo estis ruinfalinta, ŝajnis tamen al Robinsono, ke estus eble al li, forigi la falintajn ŝtonpecoĵn kaj kuraĝe li komencis senigi sian loĝejon de la rubaĵo.

Tion li baldaŭ estis farinta. Sed la rokpecoj devis esti forigataj kaj estis al li neeble, forporti aŭ forruli ilin. Feliĉe Robinsono rememoris,

ke laboristoj ordinare uzas levilon por forigi pezajn

A" ' i

■ ·" 'V

objektojn. Dika bastono povus anstataŭi tian levilon kaj kun streĉitaj fortoj li rulis la rokpecojn el la kaverno. Tiam Robinsono kuraĝis refoj e iri al la vulkano. Kiel li malĝojis vidante, ke la varmega lafo estis fluinta en la direkto al la terpomkampo. Li timis, ke ĉiuj terpomoj estas perditaj. Feliĉe tio ne okazis; la kreskaĵoj tute ne suferis, ĉar la lafo estis forfluinta flanke de la kampo.


En tre simpla maniero Robinsono faris kalkon.

La vulkano estis ĵetinta


..v- \




—a. -

grandan amason da kalkaĵo. Tiu kalkaĵo devas esti bruligata en forno antaŭ ol oni povas ĝin uzi. ĉi tiu kalkaĵo tamen ne bezonis tion, ĉar la vulkano jam faris, kion alie faras la forno. Robinsono tial havis nenion por fari krom fosi

truon, enĵeti la kalkaĵon, surverŝi akvon kaj miksi unu kun la alia. Tiel la kalko fariĝis taŭga por servi kiel masonkalko. En mallonga tempo la du muroj estis sufiĉe alte masonitaj por la celo.

ĈAPITRO X.

La vintro proksimiĝis kaj tial Robinsono devis zorgi pri la vintroprovizaĵo. Li kaptis ok lamojn kaj kelkajn el ili li metis en la ĉirkaŭbarilon ĉe la malsovaĝiĝintaj kaj la aliajn li buĉis. La viandon li peklis kaj pendigis poste en la fumelirejo. Li nun ne bezonis timi malsaton.

Sed kie li metos la fumaĵitan viandon? Tre apud la kaverno, parto de la roko estis enfalinta ĉirkaŭ du metroj, per kio estis formiĝinta groto, kies elirejo troviĝis sur la antaŭkorto. ĉi tiu groto estis bonega loko por viando. Li tial posedis loĝejon, kuirejon kaj kavon kiel eble plej proksimaj unualalia.

Tri laboraĵoj estis ankoraŭ penumotaj: li devis ankoraŭ fari fojnon, kolekti brullignaĵon kaj elterigi terpomojn. La faritan fojnon li amasigis. Ĉiufoje kiam li alportis alian, li knedis ĝin kiel eble plej dense, por ke la pluvakvo ne povu penetri en ĝin.

Estas proverbo, kiu instruas al ni, ke homoj estiĝas saĝaj per malgajno kaj Robinsono spertis la verecon de tiu proverbo; nome lia fojno komencis varmiĝi, ĉar ĝi ne sufiĉe sekiĝis. Li tre miris, vidante, ke la fojnamaso sekvis la ekzemplon de la vulkano; fulmonubo eliris el ĝi, dum la fojno estis brule varmega. Plej rapide li disĵetis ĝin en la sunradioj, por ke ĝi povu kiel eble plej bone sekiĝi kaj tiam li faris novan amason, kiun li kovris per tegmento el kanoj.

La sekvantan matenon li kolektis grandan kvanton da brulolignaĵo, kiun li metis en la kavon; poste li deŝiris la maturajn citronojn.

La unua vintro tre malrapide proksimiĝis. Estis jam en la fino de Oktobro kaj ankoraŭ ĉiam estis somero.

En la komenco de Novembro la vetero subite ŝanĝiĝis. Ekpluvegis kaj la pluvego daŭris dek kvar tagojn; dum tiu tempo Robinsono ne povis eliri sian kavernon. Apenaŭ li povis ĉiujage forlasi ĝin dum momento poralporti manĝaĵon kaj brulolignaĵon en la kelon kaj por nutri kaj melki la lamojn. Kiel li enuis en tiuj tagoj!

Kion li volus doni por libro, aŭ por papero, plumoj kaj inko! «Ho», li ofte diris al si, «kia malsaĝulo mi do estis, pli volonte promeni sur la stratoj, ol lerni en la lernejo. La plej enuiga libro estus nun al mi trezoro, kaj unu folio da papero kaj skribilaro estus por mi pli valoraj ol trezoroj."

La enuo estis kaŭzo, ke li entreprenis ĉiajn laborojn. Jam longe li estis pripensinta, ĉu li povus fari argilajn paton kaj lampon. Kvankam pluvis ankoraŭ, li kolektis korbon da argilo kaj komencis knedi kaj formi ĝin; fine li estis farinta kelkajn objektojn, unu el kiuj similis paton, alia lampon.

Nun li klopodis fari fiŝreton. Ŝnurojn li havis abunde. Unue li ne sukcesis fari taŭgan banton, sed ripetado estas la plej bona lernado fine li sukcesis. En du semajnoj estis farita reto, kiu preskaŭ ne malsuperis ordinaran fiŝreton.

Li tamen ne povis eliri. Kion do li faros? Nu, eble li sukcesos fari pafarkon kaj sagojn!


Per ili li povus ĉasadi kiel vera ĉasisto, kaj, kio estis ankoraŭ pli grava, li povus pli bone defendi sin dum eventuala atako. Kvankam pluvegis ankoraŭ daŭre, li forlasis la kavernon por serĉi fortikan sed malfacile rompeblan kaj elastan lignon. Trovinte ĝin, li tuj komencis labori, dum li precipe sentis, ke al li mankas ŝtala tranĉilo. Kiel malrapide li progresis! Nur post naŭ tagoj li estistranĉinta pafarkon kaj kelkajn sagojn. Sur la pintoj de la sagoj li fiksis akrajn fiŝostojn. Poste li faris lancon el longa rekta branĉo. Ĉe ĝia fino li fiksis akran fajroŝtonon. La lanco fariĝus terura armilo en la mano de Robinsono, se li nur sin ekzercus regule.

La pato kaj la lampo ŝajnis nun esti sufiĉe sekaj. Sed lampo ne povas esti uzata sen oleo kaj oleon li ne havis. Robinsono tamen trovis rimedon! Fanditan grason li uzis kiel oleon. Li ĵetis pecon da graso en la paton kaj metis ĝin sur la fajron. Sed la pato ŝajnis esti spongo: ĉiu fandita graso penetris en la porojn de la argilo. Kia elreviĝo! "Kial do", tiel li ekkriis, "ne ensorbas la potoj, faritaj de potistoj kaj kiuj tamen ankaŭ estas el argilo, kaj kial mia poto estas tiel poreca?" "Jes, jes", li diris post kiam li pripensis momenton, "tio okazas, ĉar la potoj estis kovritaj de tavoleto vitrigita, kaj ne la mia." Li memoris esti leginta, ke ne nur sablo sed ankaŭ argilo ŝanĝiĝas en vitron, se ĝi estas forte varmegigata. Li pensis: la potistoj sendube metas la potojn en varmegan fornon kaj ilin elprenas, kiam la argilo komencas fandiĝi. Per tio ili estas kovrataj de tavolo el vitro."

Robinsono tial lokis la paton en grandan fajron. Li timis ke ĝi krevus. Tio ne okazis, sed ankaŭ ne formiĝis tavoleto el vitro. Li diris al si: "Eble tio ne okazis, ĉar la varmego estis tro malforta. Se mi nur havus fermeblan fornon. En tiu mi sendube trafus la celon" Kaj li decidis masoni fermeblan fornon tuj post kiam la pluva sezono estos pasinta. Sed pluvegis ankoraŭ torente dum du monatoj. Poste la suno denove komencis lumi tra la nuboj.

ĈAPITRO XI.

Robinsono pensis.ke la vintro nun estas komenciĝonta. Sed li trompiĝis, ĉar post la pluva sezono la vetero fariĝis ankoraŭ pli varma. La naturo daŭre ornamiĝis per sia printempa vesto, sur la arboj kreskis novaj folioj inter la juna verdaĵo. Kun ĝojo li salutis tiun belan sezonon. Sed multe mankis al li. Liaj vestoj estis preskaŭ tute eluzitaj kaj li ne sciis, el kio li faros por si novajn. Kaj kiel li estus turmentata de la ĉie svarmantaj kuloj kaj moskitoj, se la lastaj ĉifonoj defalus de lia korpo.

Plej multe li tamen bezonis ŝuojn kaj ŝtrumpojn, ĉar la moskitoj tiel senkompate pikadis liajn krurojn, ke li estis senespera pro doloro.

Tiam, li elpensis, tranĉi kelkajn felojn je longaj bendoj kaj ruli ilin ĉirkaŭ la krurojn kaj piedojn. Ankaŭ li faris maskon el rigida peco da felo. Liaj kruroj kaj vizaĝo nun estis protektataj kontraŭ novaj atakoj de la insektoj. Robinsono por tio fariĝis sia propra ŝuisto, sed li ne ripozus antaŭ ol li estus ankaŭ sia tajloro. Kaj post kelka tempo li faris jakon kaj pantalonon el lamofeloj. Imagu vidi Robinsonon tiel strange vestitan! De la kapo ĝis la piedoj li estis kovrita de vilaj feloj; je lia zono pendis hakilo; sur la dorso li havis ĉasosakon, pafarkon kaj sagojn; en la dekstra mano li tenis la lancon, en la maldekstra la sunombrelon kaj lian kapon kovris alta ĉapo anstataŭ ordinara ĉapelo.

Jen refoje li devis baki patojn kaj en malmultaj tagoj li estis masoninta fornon. La patoj estis metataj en ĝin kaj granda fajro estis ekbruligata. Kiel scivola Robinsono estis je la rezulto! Sed kia elreviĝo lin atendis, ĉar kiam en la vespero li elfornigis la patojn, nur unu estis kovrita de maldika tavoleto el vitro. Kio estis la kaŭzo de tio? Li memoris, ke en tiu pato antaŭe estis iom da salo. Robinsono tiel tre okaze malkovris, ke li bezonas salon por vitrigi la patojn.

ĈAPITRO XII.

La sekvantan matenon li ripetis la provon. Kelkajn patojn li malsekigis per sala akvo, en aliajn li metis sekan salon. Kiam li enfornigis la patojn, li subite sentis sin malsana. Li havis teruran kapdoloron, apenaŭ li povis teni sin sur la piedoj kaj liaj kruroj preskaŭ ne povis porti lin. Li sin trovis en la plej malĝojiga situacio, kiun oni povas imagi. Senigita de ĉiu homa helpo, li verŝajne pereos en mizera maniero. Li eksidis, apogante la dorson al arbo. Post kelka tempo li treniris al sia loĝejo, ĉerpis kun peno iom da akvo en kelkajn kokos-ŝelojn, metis ilin apud la liton flanke de kelkaj kuiritaj terpomoj kaj kvar citronoj. Tiam li falis senforta sur la liton. Ĉiun esperon li perdis kaj li deziris morti. Sed tuj poste li pentis pro tiu deziro. Li pensis: "ĉu mi ne estas infano de Dio, ĉu Li ne estas mia amplena Patro, ĉu Li ne zorgos pri mi?»

Kelkan tempon poste lin atakis terura febro. Du horojn li tremetadis pro malvarmo; tiam al li fariĝis varmege. Estis al li, kvazaŭ fajro trafluas liajn vejnojn. Li spiregis kiel iu, kiu kuris ĝis kiam li perdis la spiron. Kun peno li metis la kokosŝelon al la lipoj. Fine li komencis ŝviti, per kio li sentis sin iom pli bona. Horon poste li rampis al la fajro kaj enĵetis iom da ligno, por ke ĝi povu bruli ĝis la venonta tago. La nun proksimiĝanta nokto estis la plej malĝoja el lia vivo. Malvarmo kaj varmego turmentis lin laŭvice kaj sen interrompo.

Kiam li vekiĝis la sekvantan matenon, li sentis sin pli bona, sed je la vespero la febro refoje lin atakis. La fajro intertempe estingiĝis kaj la akvo fariĝis netrinkebla. Robinsono estis tiel malsana, ke li ne povis plu sin turni. Li pensis, ke li mortos, sed fine li ekdormis.

Kiam Robinsono vekiĝis, la suno staris jam alte sur la ĉielo. Mirigite, kiel iu, kiu ne dormas, sed tamen ne tute vekiĝis, li rigardis ĉirkaŭen. Kvankam li sin sentis laca, li tamen ne estis plu malsana. Post la febro li estis ŝvitinta sanige.

Terura soifo turmentis lin, sed la akvo apud lia lito estis netrinkebla. Feliĉe li pensis pri la citronoj. La suko freŝigis lin kaj li refoje ekdormis.

Li dormis la tutan nokton kaj kelkajn horojn de la sekvanta tago. Kiam li fine malfermis la okulojn, li sentis sin kiel alia homo, li estis tute resaniĝinta.

Lia unua penso estis pri la lamoj, liaj fidelaj kunuloj.

Malfacile li iris eksteren; rideto glitis sur lia vizaĝo, kiam li vidis la bestojn en la ĉirkaŭbarilo. Sukcesis al li melki la laminon. La dolĉa lakto refreŝigis lin; li nutris la lamojn kaj kun peno li rehejmiĝis, kie li baldaŭ ekdormis. La dormo efikis tiel sanige, ke li la postan matenon povis promeni kelkan tempon. Li atingis la antaŭkorton; la suno lumis hele; estis al li kvazaŭ li renaskiĝis el la morto.

"Dankon, mia Dio", li balbutis, "ĉar Vi ankaŭ nun ne forlasis

min!"

La freŝa aero, la dolĉa lakto, la pura akvo, kaj ne malpli liaj ĝojeco kaj dankemeco kunlaboris al lia baldaŭa resaniĝo.

ĈAPITRO XIII.

Post malmultaj tagoj li povis denove eklabori.

Unue li iris al la forno, por vidi ĉu liaj potoj bone sukcesis. La potoj kaj patoj estis kovritaj de maldika tavolo el vitro. Li tiel ĝojis, ke li ne pensis pri tio, ke la potoj povos utili al li nur malmulte, ĉar lia fajro estis estingiĝinta. La potetojn li volis uzi por enverŝi kaj konservi lakton, la plej granda estos lia buterigilo. Anstataŭ buterigil-

bastonego li povis uzi dikan arbobranĉon. Poste li metis kremon en la poton kaj kirlis ĝin tiel longe ĝis butero apartiĝis. Sed por kio li ĝin uzos? Fajron li ne posedis; same kiel en la unuaj semajnoj de sia restado sur la insulo li devis nutri sin per ostroj, lakto, kokosnuksoj kaj nekuirita viando.


Li nun kredis posedi ĉion, kion povus fari liaj manoj kaj tial restis al li nenio, krom pasigi la tempon sen laboro. Sed tio estis al li neebla. Ĉiam li pensis pri tio, ĉu li povos fari boaton por forkuri el la senkonsola izoleco. Plena de tiu penso li serĉis arbon, sufiĉe dikan por fari el ĝi boateton. Longe serĉinte li trovis unu, kiu ŝajnis al li taŭga por tiu celo. Ĝi estis arbo, portanta fruktojn tiel grandajn kiel kokosnuksoj. Pli malfrueli eksciis, ke tiu arbo estas panarbo. La dika trunko estis kaviĝinta pro maljuneco. Li sekve bezonis nur faligi la arbon kaj plikavigi ĝin. Kiam li denove returnis sin hejmen, li estis tiel feliĉa kapti junan papagon. Kiel li ĝojis!

Se li instruus al ĝi iom paroli, li denove aŭdus ion, kio similas homan voĉon.

La sekvantan matenon li komencis sian grandan laboron. Sed la farado de boateto postulis pli longan tempon ol ĉio, kion li ĝis nun entreprenis. Li tamen ne estis homo, kiun ektimigis malfacilaĵoj. Kiam li laboris la tutan antaŭmatenon, la kavaĵo, farita en la trunko, ne estis ankoraŭ sufiĉe profunda por enmeti ion. Kiel longe li devus labori, antaŭ ol li estus dehakinta, elkaviginta la arbon kaj farinta el ĝi boateton! Ŝajnis al li necese projekti laborplanon.

Jen la maniero en kiu li partigis la tagon.

Ĉe sunleviĝo li ellitiĝis kaj iris al la rivereto por bani sin.

Poste li supreniris la monteton kaj preĝis. Neniam li forgesis preĝi por siaj gepatroj. Poste li melkis la laminojn. Parton de la lakto li portis en la kavon kaj alian parton li uzis ĉe la matenmanĝo. Poste li prenis la hakilon, la pafarkon kaj la lancon kaj iris al la arbo aŭ al la marbordo, kiam estis tempo de forfluo. Je la deka horo la varmego plej ofte estis tro grancla por longe labori. En tiu horo li ree banis sin. Je la dekunua horo li melkis la duan fojon, faris fromaĝon el kazeiĝinta lakto kaj preparis la matenmanĝon. Plej ofte ĝi konsistis el fromaĝo, lakto, ostroj kaj kelkfoje el duona kokos-nukso. Sed baldaŭ tedis lin tiu sama manĝaĵo kaj li sopiris viandon. Same kiel antaŭ la uragano li Tee devis batetadi la viandon por fari ĝin manĝebla.

Dum la manĝado li sin okupis je la papago. Jam baldaŭ la birdo komencis iom paroli. Post la manĝado Robinsono ree laboris du horojn super la arbo. La ceterajn horojn li laboris en la ĝardeno. Terpomoj estis plantataj, branĉetoj de la panarbo estis greftataj sur aliajn trunkojn, arboj estis branĉ-tranĉataj kaj tiel plu. Robinsono bedaŭris, ke la plej longa tago daŭris nur dek tri horojn; je la sepa horo jam estis tro mallume por labori. Se restis al li iom da tempo antaŭ vesperiĝo, li prenis siajn armilojn por ekzerci sin manuzi la pafarkon kaj hakilon. Post tio li melkis por la tria fojo la laminojn, vespermanĝis en la lumo de la luno kaj fine kuŝiĝis por dormi.

ĈAPITRO XIV.

Jam pasis tri jaroj post kiam Robinsono komencis fari sian boateton kaj li pensis, ke la tempo venis, ke li devos konatiĝi kun tuta sia insulo. Unu el la laminoj li ŝarĝis per vivrimedoj, kiuj sufiĉos por kvar tagoj; li sin armis kaj kuraĝe komencis li esplor-vojaĝon.

La anuan tagon li iris proksimume kvar horojn. Ju pli malproksimen li iris, des pli fruktodona la insulo fariĝis. Sur multaj lokoj li trovis fruktarbojn, kiujn li ĝis tiam ankoraŭ ne estis vidinta.

Timante sovaĝajn bestojn, li pasigis la nokton inter la branĉoj de arbo. Je la tagiĝo li iris pluen. Post du horoj li atingis la sudan parton de la insulo. Subite li ekhaltis terurite; li fariĝis morte pala kaj tuta lia korpo ektremis. Li vidis en la sablo.... postsignojn de homo. Li do ne estis la sola homo sur la insulo, ankoraŭ aliaj tie troviĝis. Sed ili ja ne estis homoj kiel li, ne homoj kun kiuj li povus vivi, ne homoj, kiuj povus helpi lin kaj kiuj farus lian vivon malpli unutona kaj malpli soleca; ĉar la postsignoj estis de nudaj piedoj. Li pensis: "Eble ili estas de homomanĝantoj, aŭ kanibaloj!"

Sendecida pro angoro li forkuris, kvazaŭ la sovaĝuloj j am persekutis lin; subite li ekhaltis kaj deturnis la okulojn kun naŭzo kaj abomeno. ĉirkaŭ truo, en kiu antaŭe estis fajro, kuŝis kranioj, piedoj, manoj kaj aliaj partoj de homaj korpoj, kies karno estis formordetita.

Jam ne estis dubo. Robinsono staris tie antaŭ loko, kie antaŭ nelonga tempo sovaĝuloj estis manĝintaj homojn. Kiel eble plej baldaŭ li forkuris de tiu loko. Lancon, pafarkon kaj sagojn, eĉ sian hakilon, ĉion, kio malhelpis lian forkuron, li forĵetis. Li tiel malbone atentis pri la vojo, ke li kuris laŭ granda cirklo kaj post unu, horo revenis sur la saman lokon. Sed Robinsono ne rimarkis tion; li imagis.ke li venassur alian lokon, kie aliaj sovaĝuloj estis manĝintaj homan karnon. Li iris pluen, ĉiam pluen. Fine li falis teren pro laciĝo. La lamino kuŝiĝis apud la piedoj de sia mastro. Okaze Robinsono estis falinta sur la loko, kien li estis ĵetinta siajn armilojn. Kiam li rekonsciiĝis el sia angoro, li ekstaris kaj kolektis la armilojn. Li esperis atingi sian kavernon antaŭ la noktiĝo, sedtioestisneebla. La nokto lin surprizis, kiam li estis ankoraŭ duonan horon malproksime de ĝi. Feliĉe li atingis sian dumsomer-loĝejon. Tio estis laŭbo, kie li ofte pasigis la nokton, ĉar tie la moskitoj turmentis lin pli malmulte ol en la alia loĝejo. Tie li kuŝiĝis. Sed kio estis tio? ĉu li aŭdis voĉon, kiu klare kompreneble vokis: "Robinsono, kompatinda Robinsono, kie vi restis, kiel vi venis tien ĉi?" Tremante kiel folio de arbo, li salte leviĝis. Kion li farus? Ĉu forkuri? Sed kien en la malluma nokto? Ĉu li devus resti? Tion li ne kuraĝis. "Robinsono, kompatinda Robinsono, kie vi restis?" Sed tio estis la voĉo de lia papago! La birdo sendube enuis kaj forflugis al la laŭbo por serĉi sian mastron.

Li vokis al si la fidelan beston. Ĝi ne hezitis, sed flugis sur la ŝultron de sia mastro, premis la bekon al lia vango kaj denove vokis: "Robinsono, kompatinda Robinsono, kie vi restis, kiel vi venis tien ĉi?"

Robinsono ne povis dormi; image li vidis nenion krom la kranioj, brakoj, kaj kruroj. Li projektis centojn da planoj, sed unu estis ankoraŭ pli malsaĝa ol la alia. Li eĉ intencis neniigi ĉion, kion li estis farinta kun tiom da peno. Se sovaĝuloj tiam venus en tiun regionon, ili ne rimarkus, ke tie troviĝas homo.

ĈAPITRO XV.

Estis feliĉe, ke la nokto malebligis al Robinsono efektivigi la planon. Kiam tagiĝis, la estonteco ne timigis lin plu tiel multe. Li pensis, ke la danĝero ne povas esti tiel granda, ĉar ĝis nun li ankoraŭ neniam renkontis sovaĝulojn. Eble kelkfoje venis loĝantoj de najbaraj insuloj, sed ili restis tuj apud la marbordo. Estis tamen singarde, ke li sin preparu por eventuala surpriz-atako kaj ke li fortikigu sian loĝejon. Li tial ĉirkaŭigis la kavernon per densa salikaro. Poste li fosis subteran koridoron de la kaverno ĝis la kontraŭa flanko de la nelarĝa monto. Tra tiu koridoro li eble povus sin savi en la plej granda danĝero. La elfositan teron li ĵetis al la interna flanko de la ĉirkaŭbarilon. Per tio fariĝis tera remparo ĉirkaŭe, ok metrojn alta.

Multaj jaroj pasis de post tiu tempo kaj okazis nenio eksterordinara. Sed fine io okazis, kio estis de la plej granda influoje la vivo de Robinsono. Iun matenon li vidis supreniri densan fumnubon je kelka distanco. Kiel eble plej baldaŭ li supreniris la monton post sia loĝejo. Kiel li ektimis, vidante kvin boatetojn, kuŝantajn sur la marbordo. Pli ol tridek sovaĝuloj dancis ĉirkaŭ granda fajro, dum ili faris ĉiajn sovaĝajn gestojn.

Robinsono malsupreniris la monton, prenis siajn armilojn kaj decidis, defendi sin ĝis ekstremo. Kiam li refoje supreniris la monton, li vidis, ke du viroj estas trenataj el boateto al la fajro.

Sen dubo ili devos esti buĉataj kaj manĝataj. Unu el la kompatinduloj estis batata teren per granda bastonego. Samtempe du aliaj viroj sin ĵetis sur lin por mortigi kaj prepari lin por la manĝo. La alia kaptito ĉeestis kaj rigardis kun klinita kapo. Post kelka tempo lia vico venis. Li tamen esperis ankoraŭ, ĉar li ne estis ligita kaj tial eble li povus forkuri. Subite li salte leviĝis kaj kuris for. Du sovaĝuloj persekutis lin! Kvankam li kuris pli rapide ol la persekutantoj, restis tamen al li malmulta ŝanco por sin savi. Neatendite aperas helpo. Robinsono kaptis sian lancon, saltas trans la ĉirkaŭbarilon, kuras tra la arbaro, kien la malfeliĉulo estis forkurinta kaj sin trovas inter ĉi tiu kaj liaj persekutantoj. "Haltu!" li ekkrias laŭtvoĉe. La kompatinda viro teruriĝis, vidante estaĵon tute kovritan de feloj. Ĉu li forkuros pluen aŭ sin ĵetos antaŭ tiu stranga estaĵo? Li sin ĵetas teren kaj atendas. Nun Robinsono rapidas renkonte al la sovaĝuloj. La unuan li morte vundas per la lanco. La alia streĉas la pafarkon, kaj celas al Robinsono. La sago trafas la maskon. Sed ne vundas lin. Antaŭ ol li povas pafi la duan fojon, Robinsono atingas lin. Ankaŭ tiun li mortigas per la lanco. Nun Robinsono sin turnas al la savito. ĉi tiu kuŝas ankoraŭ sur la sama loko. ĉu tiu felkovrita estaĵo ankaŭ mortigos aŭ ĉu ĝi savos lin? Robinsono per gesto ordonas, ke li alproksimiĝu. Li obeas. Je distanco de dek paŝoj li genufleksas kaj klinas la kapon teren por montri siajn respekton kaj dankon.

Robinsono forigis la maskon kaj ia sovaĝulo vidis la vizaĝon de blankulo. Sen timo li alproksimiĝis, sin ĵetis al la piedoj de sia savinto kaj metis ties dekstran piedon sur sian nukon. Robinsono, kiu ne deziris sklavon sed amikon, starigis lin amike. Poste Robinsono komprenigis al li, ke li alportu la pafarkon kaj sagojn de la mortigitoj; sed per gestoj la sovaĝulo diris, ke unue la korpoj devos esti enterigataj. Per tio li montris siajn ruzecon kaj singardemecon. En malmulta tempo li per la manoj estis fosinta grandan truon kaj enteriginta la du malvivajn sovaĝulojn.

ĈAPITRO XVI.

Robinsono ne estis ankoraŭ kvieta. Verŝajne la aliaj sovaĝuloj serĉus siajn kamaradojn, malkovrus la loĝejon kaj kio tiam okazos? Kaŝite post arbo, li vidis en la malproksimo la dancantajn sovaĝulojn. Singarde, kaŝite de la arbetaĵoj, li rampis al sia loĝejo kaj komprenigis per signoj al la savito, ke li sekvu.

Ĉi tiu larĝe malfermis la okulojn, kiam li venis en la loĝejon. Estis al li kiel al iu, kiu por la unua fojo eniras grandan urbon. Per gestoj Robinsono komprenigis, ke li timas atakon, sed ke li volas defendi sin ĝis ekstremo. La sovaĝulo faris koleran vizaĝon, kaptis la hakilon, svingis per ĝi super la kapo kun la vizaĝo turnita al la malamikoj, kvazaŭ por eksciti ilin al batalo. Robinsono nun sciis, ke li povos fidi al li. Li donis al li pafarkon, lancon kaj lokis lin kiel gardiston ĉe malfermaĵo de la ĉirkaŭbarilo, tra kiu oni povis transvidi la interspacon ĝis la arbaro. Li mem lokis sin apud malfermaĵo ĉe alia loko de la antaŭkorto.

Pli ol horon ili staris tie, kiam ili aŭdis sovaĝajn kriadojn en la malproksimo. Ambaŭ sin preparis por la batalo. Sed subite ĉio kvietiĝis. Ili tamen restis sur la posteno ĝis la vespero, sed neniu sovaĝulo sin montris. Sendube ili ne plu serĉis siajn kamaradojn kaj estis forlasintaj la insulon.

Robinsono kaj lia nova kunulo returnen iris al la kaverno kaj formetis tie la armilojn. Estis vendredo, kiam Robinsono liberigis sian novan kunulon el la manoj de la kanibaloj; li tial decidis nomi lin per tiu nomo. Vendredo estis vigla, forta junulo, ĉirkaŭ dudekjara. Lia haŭto estis malhelbruna kaj brilanta, liaj haroj ne estis krispaj nek lanecaj kiel tiuj de negroj, sed glataj kaj brile-nigraj. Li havis mallongan, sed ne platan nazon, maldikajn lipojn kaj dentojn kvazaŭ el eburo.

Liajn orelojn ornamis plumoj kaj konkoj. Tio estis preskaŭ ĉio, kion li portis sur la korpo. Robinsono ligis tial ĉirkaŭ liaj koksoj antaŭtukon el lamofelo. Tiam li geste diris al li, ke li eksidu.


Antaŭ ĉio li volis, ke la nova kunulo rigardu lin kun respekto kaj per signoj li komprenigis al li, ke li postulas la plej grandan obeemon. La sovaĝulo nomis lin Kazike. Tio estis titolo de la sovaĝulaj ĉefoj.

Pli multe per tiu vorto ol per la gestoj Robinsono komprenis la sovaĝulon, kiu sin ĵetis kelkfoje teren, ĉiufoje ripetante la vorton Kazike. Kiel signon de sia alta favoro, Robinsono al li donis la manon kun reĝa indeco kaj gesteordonis.ke li refoje sidiĝu. Vendredo obeis, sed anstataŭ sidiĝi sur herbtavola benko, kiel lia mastro li piedsidiĝis (kaŭris) sur la tero.

Robinsono estis nun kvazaŭ reĝo. Lia reĝolando estis insulo, kies konturo havis longon de dek du horoj, li havis aron da lamoj, unu papagon kaj unu subulon.

Post la manĝo Lia Majesto montris liton al sia subulo. Li opiniis, ke pro sia rango li ne povas dormi kun Vendredo en la sama ĉambro. Krom tio li pensis, ke ne estas singarde, dormi en tia proksimeco de kanibalo. Vendredo devis porti fojnon en la kavernon kaj prepari tie sian ripozejon. Dume Robinsono portis ĉiujn armilojn en sian propran dormejon por esti tute sendanĝera.

Poste la laminoj estis melkataj. Tion li faris por la lasta fojo, ĉar estonte tion faros Vendredo. Post la melkado ambaŭ sin kuŝis por dormi.

ĈAPITRO XVII.

La sekvintan matenon Robinsono kaj Vendredo tuj iris al la loko, kie la antaŭan tagon la sovaĝuloj estis manĝintaj la kaptiton. Mezvoje ili pasis la tombon de la kanibaloj. Vendredo per signoj diris al sia mastro, ke li deziras elterigi ilin por manĝi. Sed Robinsono faris tre malkontentan vizaĝon kaj klare komprenigis al Vendredo, ke li tuj mortigus lin, se li volus manĝi homan karnon. Vendredo submetis sin al la volo de sia mastro,sed li ne povis kompreni, kial li ne rajtas regali sin per tia bongustaĵo.

Baldaŭ ili atingis la lokon, kie la abomena manĝo estis okazinta. Kia aspekto! Sur la tero kuŝis duone formordetita] ostoj kaj tie ĉi la tero estis ruĝa de sango. Robinsono ne povis toleri tian aspekton. Li deturnis la okulojn kaj ordonis al Vendredo enterigi la restaĵojn.

Dum ĉi tiu sin okupis pri tio, Robinsono serĉis en la cindro ĉu tie sin trovas fajrero. Sed vane; ĉio estis estingiĝinta. Vendredo, kiu komprenis, kion lia mastro serĉis, subite kaptis hakilon kaj kuris al arbaro. Surprizite Robinsono postrigardis lin. "Kion! Ĉu li estus tiel sendanka forlasi min, kaj ĉu li rabus de mi la hakilon? Ĉu li estus tiel kruela, perfidi kaj liveri min al siaj samlandanoj? Tio estus tro malbona!»

Kolere Robinsono prenis sian lancon por persekuti kaj mortigi la perfidulon. Sed jen Vendredo jam revenis. Rapide kiel la vento, li kuris al sia mastro, tenis en la mano tufeton da fumanta herbo kaj movis ĝin tien kaj reen tiel rapide, ke ĝi ekflamis. Tiam li ĵetis ĝin teren, metis sur ĝin kelkan lignon kaj baldaŭ la fajro hele brulis. Robinsono estis ravita pro ĝojo. Li denove posedis fajron, kiun li malhavis tiel longe kaj kiun li tiel sopiris. Ambaŭ prenis brulantan pecon da ligno kaj reiris hejmen. Robinsono tuj preparis fajron en la kuirejo, buĉis lamidon kaj metis postfemuraĵon sur la rostpikilon. Poste li senŝeligis kelkajn terpomojn kaj ĵetis ilin kune kun peco da viando en la poton. Li ne malzorgis surŝuti iom da salo. Vendredo ne komprenis, kion ĉio tio signifas. Neniam li ekaŭdis pri kuirado kaj boligado. Li tre timiĝis, kiam la akvo komencis kanteti. Estis super lia kompreno, ke malviva akvo povas bruetadi. Kelkajn minutojn poste ĝi komencis bolegi, moviĝadi kaj transflui la potrandon. Nun lin trafis la ekpenso, ke vivanta besto estas en la akvo.


Por malebligi, ke ĉiu akvo elfluos el la poto, li enmetis la manon, por kapti tiun beston. Sed sammomente li eligis penetrantan krion. Robinsono pensis, ke Vendredo estis surpriz-atakata de sovaĝuloj. Sed kiel li miris, vidante, ke Vendredo saltis tien kaj reen, kriante kiel frenezulo. Li ne komprenis,kion tio signifas. Fine Vendredo komprenigis al li, ke lin mordis la besto, kiu elĵetis la akvon el la poto. Feliĉe, ke tiu besto ne posedis akrajn dentojn, alie li sentus ĝin ankoraŭ pli. Post multa peno sukcesis al Robinsono kvietigi sian kunulon. Kiam la supo estis tute boligita, Robinsono verŝis ĝin en du potetojn, por trinki ĝin el tiuj. Sed Vendredo ne kuraĝis porti ĝin al la lipoj, timante, ke la supo estas sorĉita. La viandon kaj la terpomojn tamen li manĝis kun bona apetito. Kiel pli feliĉa nun estis Robinsono ol antaŭ kelkaj tagoj. Li ne estis plu sola. Li havis samhejmanon, kun kiu li ankoraŭ ne povis paroli sed kiu tamen estis homo, kiel li mem; li havis refoje fajron kaj sufiĉe da provizo de saniga, bongusta nutraĵo. Li estus vere tre feliĉa, se la eventuala reveno de la sovaĝuloj ne malkvietigus lin. Jam longe Robinsono pripensis pri tio, ŝanĝi sian loĝejon en veran fortikaĵon. Li ne povis fari tion dum la tempo kiam li estis sola, sed nun Vendredo povus helpi al li kaj kune ili ja sukcesos. Baldaŭ li decidis, kiel entrepreni sian planon. Li volis ĉirkaŭigi sian loĝejon per profunda kanalo kaj alta remparo. Krom tio li volis provizi la remparon per palisaro. Sed kiel li fluigos la akvon en la kanalon? Ankaŭ tio estos ebla. La akvon de la fonto li povus fluigi laŭ kanaleto en la kanalon kaj eĉ en la domon. Tio estus granda utilaĵo, ĉar tiam ili ĉiam havus akvon en okazo de sieĝo. Post kiam li kun granda peno komprenigis ĉion tion al Vendredo, ĉi tiu portis de la marbordo akrajn platajn ŝtonojn, kiujn ili volis uzi kiel fosilojn. Jen la laboro komenciĝis! Sed por la du viroj tio estis laboro de gigantoj. La kanalo devus esti profunda du metrojn, larĝa tri metrojn kaj longa almenaŭ cent metrojn, por ke ĝi taŭgu por la celo. Kvarcent palisoj estis bezonaj kaj ĉiuj devis esti pintigataj per la hakilo. Ĉio tio Ŝajnis esti neebla. Sed Robinsono ĉiam plenumis, kion li intencis. Ankaŭ ĉi tiun laboron li fine pretigis. De la frua materio ĝis la malfrua vespero ili laboradis diligente. Feliĉe dum du monatoj blovis forta vento kaj tial ili ne bezonis timi, ke la sovaĝuloj neatendite vizitos denove la insulon.

ĈAPITRO XVIII.

Robinsono jam baldaŭ komencis instrui al Vendredo iom de la germana lingvo. Li fingre montris kelkajn objektojn, elparolis iliajn nomojn, kiujn Vendredo devis ripeti. Vendredo estis saĝa lernanto, kiu tre deziris lerni. En duona jaro li sciis sufiĉe de la germana lingvo kaj ili povis kompreni sin reciproke. La amikeco inter Robinsono kaj Vendredo pligrandiĝis ĉiutage. Iun matenon ili supreniris monteton, malproksime de la marbordo. Longe Vendredo rigardis okcidenten. En la malproksimo estis videblaj kelkaj insuloj. Subite li ekdancis kiel infano, ekkriante: ,Jen, jen estas mia patrujo, tie loĝas mia popolo!" Liaj okuloj brilis kaj diris klare, kiel li sopiras sian landon. Robinsono trovis tiun deziron tre natura.sed ne agrabla. Li timis, ke Vendredo forlasos lin ĉe la unua sin prezentanta okazo, por returni sin al sia propra popolo. Por esti certa pri tio, li demandis al li:

Ĉu vi volonte irus returnen al via patrujo, Vendredo?"

"Ho jes, mi tre ĝojus,se mi refoje estus ĉe mia popolo."

"Tiam vi denove manĝos homan karnon, ĉu ne vere?"

"Ne, mi instruos al miaj amikoj, ke ili trinku lakton kaj manĝu viandon de bestoj, kaj ne homan karnon."

"Sed se ili manĝus vin mem?"

"Ili ne manĝos min, nur karnon de kaptitaj malamikoj."

"Ĉu sukcesus al vi fari boateton, per kiu vi povus returnen iri al via patrujo?"

"Mi kredas, ke jes"

"Nu, faru ĝin!"

Strange, anstataŭ ekdanci kaj danki sian mastron pro tiu konsento, Vendredo mallevis la okulojn malĝoje.

"Nu, kio estas al vi, kial vi aspektas tiel malĝoje?"

"Mi malĝojas, ĉar mastro koleras je mi."

"ĉu mi koleras!? Kial vi pensas tion?"

"Mastro volas foririgi min."

"Ne, mi ne volas forigi vin, sed mi permesas al vi returnen iri al via patrujo. Tion vi ja tiom deziras."

"Jes, sed se mastro restos tie ĉi, Vendredo volas resti ankaŭ."

"Mi ne kuraĝas iri kun vi; mi timas, ke via popolo manĝos min."

Tiu respondo malĝojigis Vendredon. Li puŝmetis la hakilon en la manon de Robinsono kaj metis sian kapon sub ĝin.

"Kion tio signifas?"

"Mastro mortigu min; pli volonte mortigu ol foririgu min."

Larmoj venis en la okulojn de la bona junulo.

Kortuŝite Robinsono kaptis lian manon .

"Bona Vendredo, estu trankvila. Mi nur volis ekzameni, ĉu vi ŝatas min kiel mi ŝatas vin."

Nun li sciis, kiel multe li ŝatas sian amikon.

Kun ĝojo Robinsono ekaŭdis, ke Vendredo povos fari boateton. Li kondukis lin al la loko, kie la panarbo kuŝis. Vendredo skuis la kapon, kiam lia mastro rakontis, kiel longe li jam laboris super ĝi. Ĉiu tiu laboro, diris Vendredo, ne estis bezona. Per fajro oni povas kavigi arbon multe pli rapide. Oni decidis, ree komenci baldaŭ fari boateton; sed la sekvantan matenon la pluvsezono komenciĝis. Estis neeble labori ekster la domo. Sed la du monatojn, dum kiuj la amikoj estis kvazaŭ malliberigataj en sia loĝejo, estis bone uzitaj. Ili instruis unu la alian pri multaj aferoj.

Vendredo instruis inter aliaj aferoj, fari matojn el speco de arbobasto, kiu estis tiel fleksebla, ke oni povus fari el ili eĉ vestaĵojn. Robinsono do povos fine forigi la malmolajn lamfelojn. Tiel pasis la pluvosezono.

ĈAPITRO XIX.

Du monatojn poste la ĉielo klariĝis. Kun ĝojo niaj amikoj salutis la reaperantan sunon kaj kuraĝe ili refoje komencis labori.

Vendredo kavigis la arbon per fajro. En tio li tiel bone prosperis, ke li finis tiun laboron en kvar semajnoj. Poste li plektis grandan maton, kiu povis utili kiel velo. Intertempe Robinsono faris kvar remilojn.

La tago, kiam la boato eniris la maron, estis por ili festotago. Nun ili povus forlasi la insulon. Sed kien iri? Vendredo plej volonte reirus al sia patrujo; sed Robinsono prefere atingus la kontinenton de Ameriko. La insulo de la sovaĝuloj kuŝis kvar horojn malproksime, sed la distanco inter tiu de Robinsono kaj la kontinento estis sen dubo multe pli granda. Se oni unue irus al la kontinento, tiam oni malproksimiĝus ankoraŭ pli multe de Patrujo de Vendredo. Sed la deziro de Robinsono vidi civilizitajn homojn, fariĝis tiel forta,ke li decidis pretigi ĉion, por unue fari vojaĝon al la kontinento kaj de tie al la patrujo de Vendredo.

La tago de la forvojaĝo fine alvenis; dum Robinsono ordonis al sia amiko iri al la marbordo, li mem supreniris la monteton post sia loĝejo. De tie li transvidis lastfoje la insulon, kiu fariĝis al li tiel kara. Kun larmoj en la okuloj, li rigardis ĉiun arbon, sub kies ombro li estis kuŝinta, ĉiun objekton, kiun li estis farinta kun tiom da peno. Vidante la sin paŝtantajn lamojn, li devis turni sin por povi persisti pri sia intenco. Ankoraŭ unu fojon li transrigardis la tutan regionon kaj poste li iris marbordon. Irante tien, li rimarkis sian papagon, kiu flugis de arbo al arbo kaj tiel sekvis lin. Robinsono ne povis kontraŭstari la deziron, kunpreni la birdon. Li vokis al si la birdon kaj ĝi flugis sur lian ŝultron. Vendredo intertempe malpacience atendis sian mastron.

Estis la trideka de Novembro, jam frue en la mateno, kiam ili forlasis la insulon kaj ekremis en la maron, kiu kuŝis kvieta kaj ebena antaŭ ili, ĉar la vetero estis bela.

Apenaŭ ili velveturis kelkajn minutojn, kiam ili atingis rifon, sin etendantan oblikve pli ol tri horojn de la promontoro en la maron. Ŝajnis al Robinsono tro danĝere, veliri trans la rifon. Li tial decidis ĉirkaŭiri ĝin. Sed atinginte la finaĵon de la rifo, ili subite sin trovis en forta marfluego, kiu terure rapide fortrenis ilin. Kiel ajn ili streĉis siajn fortojn, ili neeble povis eliri el la fluego. Ili ne povis direkti la boateton kaj malproksimiĝis pli kaj pli de la insulo. En duona horo ĝi estos j am nevidebla, ĉar nur kelkaj montopintoj montriĝis malklare en la malproksimo. Ili estis trenotaj en la grandan oceanon, kie ili mortos pro soifo kaj malsato. Ili jam perdis ĉiun esperon, sed ankaŭ min Robinsono spertos, ke savo estas baldaŭ proksima, se nenie oni vidas liberiĝon. Li rimarkis, ke la rapideco de la boateto fariĝis malpli granda. La fluego jam disduiĝis. Unu parto, kiu estis la pli forta, iris norden kaj la alia. suden. En ĉi tiu ili troviĝis, Kun neesprimebla ĝojo Robinsono ekkriis al sia amiko: "Kuraĝon, Vendredo, Dio ne volas, ke ni pereu!" Ili denove prenis la remilojn kaj post mallonga tempo ili estis ekster la fluego. Ili suprentiris la velon kaj la boato iris malrapide al la orienta flanko de la insulo. Kiam la lastaj radioj de la subiranta suno orumis la pintojn de la montetoj, ili atingis la marbordon. La boato estis ŝovata en la malgrandan golfeton kaj la du vaguloj reiris al sia loĝejo por ripozi de la laciga vojaĝo.

ĈAPITRO XX.

La sekvintan matenon dum la matenmanĝo Robinsono diris: "Vendredo, ĉu vi dezirus denove entrepreni tian vojaĝon?"

"Ho ne!"

"Ĉu vi do volus resti sur tiu ĉi izolita insulo?"

"Jes, sed volonte mi havus ĉe mi mian patron." Robinsono, pensante pri siaj gepatroj, trovis tiun deziron tre natura.

Kelkajn minutojn poste Robinsono diris:

"Kuraĝon, kara Vendredo, via patro ja vivos ankoraŭ kaj se Dio volas, ni post kelkaj tagoj transvelveturos, por serĉi kaj konduki lin ĉi tien."

Pro ĝojo Vendredo ne povis eligi unu vorton. Li sin levis, ekdancis kaj saltis tien kaj returnen.

Tiam Robinsono demandis al li, ĉu la transveliro al lia patrujo estas danĝera.

"Ne", li respondis. "Mi jam tiel ofte veliris kun miaj amikoj al ĉi tiu insulo, ke mi eĉ nokte kuraĝus entrepreni la transveliron."

"ĉu vi foĵe ĉeestis, kiam homoj estis buĉataj?"

"Ho jes!"

"ĉu vi kunmanĝis ankaŭ?"

"Jes, mi ne sciis, ke tio estas malbona ago."

"Kie via popolo kutime surbordiĝis?"

"Ĉe la suda flanko, kiu estas la plej proksima kaj kie kreskas kokosarboj."

Post tiu interparolado ili denove eklaboris. Ili fosis, semis kaj plantis.

En la tempo, kiam ili ne povis labori pro la pluvego, ili faris pli belajn laborilojn. Robinsono ne estis plu kontenta pri la plej bezona, sed klopodis aranĝi pli komforte sian loĝejon, li eĉ plibeligis la ĝardenon. Li partigis ĝin en simetriajn partojn, tra kiuj kondukis rektaj vojetoj. Li plantis tie dorn-barilojn kaj laŭbojn, kelkfoje ili fiŝkaptis kaj naĝis. Robinsono povis bone naĝi, sed Vendredo superis lin en tio. Ordinare Vendredo serĉis la rokecan marbordon, kie la ondoresaltoj estis la plej grandaj. Tiam li de supre saltis malsupren en la ondojn. Ofte li restis tiel longe sub la akvo, ke lia mastro timis, ke li ne superakviĝos plu. Sed neatendite li reaperis sur tute alia loko, ol Robinsono estis atendinta. Tie li lasis sin luladi sur la ondoj kaj faris ĉiajn artaĵojn.

En aliaj tagoj ili ĉasis birdojn kaj lamidojn.

Vendredo ankaŭ lernis knedi paston el la frukto de la panarbo. Tiu pasto estis tiel bongusta kiel pano, precipe se ĝi estis rostita, Ankaŭ la kakaoarboj, kiuj staris amase sur la insulo, liveris agrablan nutraĵon. Sur ĝi pendis fruktoj tiel grandaj kiel kukumoj, sed ili estis pintaj. La fazeoloj, kiujn ili enhavis, estis sekigataj, rostataj kaj pistataj. La pudron ili miksis kun lakto: tiel ili trinkis ĉokoladon, nur la sukero mankis al ili.

Kiam la laboro en la ĝardeno estis finita, ili fiksis tagon en kiu ili iros serĉi la patron de Vendredo. La boato kun provizo da manĝaĵoj estis ŝovita en la maron. La sekvantan tagon ili forvojaĝus. Sed granda elreviĝo atendis ilin. En la nokto eksplodis terura uragano, la vento muĝegis, la ĉielo kelkfoje ŝajnis esti nur fajro, kaj la fulmotondro tremigis la teron. En mezo de la rulado de l'tondro, aŭdiĝis laŭtega ekpafo. Vendredo kredis, ke tio estas fulmotondro, sed Robinsono, ke ĝi estas ekpafo de kanono. Se li ne trompis sin, ŝipo estis pereonta en la proksimo. Li saltis de la lito kaj kuris kun Vendredo al la kuirejo. Tie li kaptis brulantan pecon da ligno kaj supreniris la ŝtuparon. Sur la pinto de la monteto ili klopodis ekbruligi grandan fajron por montrosciigi al la ŝiprompiĝuloj la lokon, kie ili povus albordiĝi. Sed apenaŭ la fajro ekbrulis, tuj la pluvego estingis ĝin. Pli ol dek fojojn. Robinsono klopodis ekbruligi alian fajron, sed vane; ĉiufoje ĝi estingiĝis pro la pluvego.

ĈAPITRO XXI.

La sekvintan matenon, kiam la uragano jam kvietiĝis, Robinsono kaj Vendredo rapidis al la marbordo por esplori, ĉu ŝipo estas videbla. Ili tuj ekvidis, ke ilia boato estas malaperinta kaj tio estis granda elreviĝo por ambaŭ, sed precipe por Vendiedo. Kun senparola malĝojo Vendredo rigardis teren. Robinsono kore kompatis sian amikon kaj faris sian eblon konsoli lin.

Intertempe li atente rigardis ĉien por esplori, ĉu ŝipo drivas ĉe la marbordo, sed nenie li ĝin vidis. Konsternite ambaŭ returnen iris hejmen.

Sed hejme Robinsono estis kaptata de granda malkvieteco. Li supreniris la monton, de kie li povis transvidi la orientan flankon de la insulo. Sed ankaŭ tie li ne vidis, kion li tiel volonte atendis. Sed li ne perdis la kuraĝon. Li supreniris pli altan monton de sur kies pinto li povis transvidi la okcidentan parton de la insulo.

Forta emocio tie lin subite kaptis; en la malproksimo li klare rimarkis ŝipon. Kiel eble plej rapide li reiris al sia loĝejo, siajn armilojn kaj kriis al Vendredo: "Rapide, rapide, jen ili estas!"

Post kurado de du horoj ili sin trovis kontraŭ la ŝipo. Robinsono estis ekster si pro ĝojo. Nun ili irus al Eŭropo, al Hamburgo Vendredo vidus kiel la homoj vivas en Hamburgo, en kiaj altaj domoj ili loĝas tie kaj kiel agrabla kaj hejmeca tie estas la vivo.

Sed antaŭ ĉio ili devis instigi la atenton de la ŝipanoj. La distanco estis tro granda por alvoki ilin. Vendredo baldaŭ ekbruligis fajregon. Alte la flamoj leviĝis, sed nenio sur la ŝipo montris, ke iu vidis ilin. Fine Vendredo proponis naĝi al la ŝipo kaj Robinsono volonte konsentis en tio. Vendredo senvestigis sin, prenis verdan branĉon en la buŝon kaj saltis en la maron. Baldaŭ li estis atinginta la ŝipon. Du fojojn li naĝis ĉirkaŭ ĝi kaj klopodis eksciti la atenton de la ŝipanoj. Sed neniu respondis. Tiam li supreniris la ŝtuparon, kiu pendis de la ŝipo al la akvo. Veninte surŝipe, linektimigis besto, kiun li ne konis. Gi havis nigrajn buklajn harojn kaj blekis, kiel li neniam aŭdis. Malrapide, duone rampante, ĝi proksimiĝis kaj eligis tiajn plorkrietojn, ke Vendredo tuj komprenis, ke ĝi petas lian protekton. Li karesis la beston kaj ĝia moviĝanta vosto montris signojn de ĝojo.


Poste Vendredo iris tien kaj reen sur la ferdeko, sed nenie li renkontis homojn. Li miris pri multaj objektoj, al li tute nekonataj. Subite li ricevis sur la dorson tian ekpuŝegon, ke li falis sur la ferdekon. Li stariĝis, sed tio, kion li vidis, preskaŭ mortigis lin pro angoro. Jen staris granda besto, pli granda ol la unua, kun longaj kurbaj kornoj kaj longa barbo. Ŝajne ĝi havis malamikajn intencojn, ĉar subite ĝi kurbigis la nukon kaj estis refoje saltonta al li. Vendredo ne atendis la novan atakon, sed saltis kun laŭta ekkrio en la maron. La unua besto saltsekvis lin. Vendredo naĝistiel rapide, ke la pudelo ĉar estis pudelo, kiu unue ektimigis Vendredon apenaŭ povis naĝakompani lin. Kiam li kaj ln hundo estis atingintaj la marbordon, li falis senforte antaŭ la piedoj de Robinsono, dum la pudelo saltetis ĉirkaŭ Robinsono, kiu tre miris, sed ĝojis, havante tian belan hundon. Post kiam Vendredo rekonsciiĝis, li rakontis, kion li spertis sur la ŝipo. Li diris, ke li estis sur lignamonto, el kiu kreskis tri altaj arboj tio estis la mastoj. Sur tiu monto troviĝis du bestoj. Unu el ili estis al li tre amika, sed la alia kun la longa barbo kaj la kurbaj kornoj ĵetis lin teren por mortigi. Robinsono komprenis, ke la monstro kun la barbo kaj kornoj estis kaprino, kaj ke la maristoj forlasis la ŝipon.

Li pensis: Kie do albordiĝis la ŝiprompiĝuloj? Pro la forta orienta vento ili neeble povis atingi mian insulon, sen dubo ili drivis okcidenten kaj albordiĝis sur alian insulon aŭ ili pereis.

Post mallonga pripenso Robinsono decidis fari floson, per kiu li povus atingi la ŝipon. Li irigis Vendredon hejmen por alporti de tie ŝnurojn, laborilojn kaj nutraĵon por du tagoj. Intertempe Robinsono komencis dehaki arbojn. Ili diligente laboris ĝis meznokto. Poste ili kuŝiĝis sur la herbo kaj baldaŭ ekdormis.

ĈAPITRO XXII.

La sekvintan tagon antaŭ sunleviĝo la du amikoj estis j am laborantaj. La tutan tagon ili laboris tiel diligente, ke la floso estis preta ankoraŭ antaŭ la vespero. Sen multa peno ili trenis ĝin en la maron la sekvintan tagon, kaj duonan horon poste la floso kuŝis ĉe la ŝipo.

Robinsono esperis igi ĝin ree drivanta. Se li sukcesus en tio, li klopodus atingi per ĝi havenon de la kontinento. Sed montriĝis baldaŭ, ke tiu espero estas neefektivigeblaj ĉar la ŝipo sidis firme kaj nemoveble inter du rokoj kaj devis restadi tie ĝis la ondoj disrompos ĝin. Vendredo preskaŭ ne kuraĝis iri sur la ŝipon. Li timis tiun teruran monstron kun la kurbaj kornoj kaj longa barbo. Sed ĝi ne estis plu tiel batalema kiel antaŭ du tagoj. Senforta ĝi kuŝis sur la ferdeko. Sed kiam Robinsono donis al ĝi iom da manĝaĵo, ĝi baldaŭ rekonsciiĝis.

Robinsono esploris la tutan ŝipon kaj lia ĝojo estis neesprimebla, kiam li trovis centojn da objektoj, kiuj estas ordinaraj en Eŭropo, sed kiuj estis por li de netaksebla valoro. Li trovis barelojn plenaj de biskvitoj, rizo, greno, pulvo, kugloj kaj kugletoj kaj du barelojn da vino. Plue kanonojn, pafilojn, pistolojn, glavojn kaj ĉastranĉilojn; ankaŭ hakilojn, segilojn, ĉizilojn, borilojn, fajlilojn, rabotilojn kaj martelojn. En la nutraĵkamero estis: teleroj, tasegoj, kuleroj, fajropreniloj kaj blovilo.

En la kajuto troviĝis kestoj kun vestaĵoj, ŝuoj, botoj k.c. Vendredo rigardis ĉiujn tiujn objektojn mirkonsternita, kun malfermita buŝo kaj supren tiritaj brovoj, dum Robinsono demandis al si, kion li unue transportos al la insulo. Fine li decidis, ke estos transportataj unue:

bareleto enhavanta pulvon kaj kugletojn,

du pafiloj, du pistoloj, du glavoj kaj du ĉastranĉiloj ,

du vestaĵaroj kaj du dekduoj da Ĉemizoj,

ĉarpentilaro,


kelkaj libroj, skribpapero, plumoj kaj inko,

fajroŝtalo, meĉaĵo, fajroŝtonoj,

barelo da biskvitoj,

rulaĵo de linoleumo,

la kaprino.

Li ne volis transporti, kion multaj aliaj homoj eble estus elektintaj 6e tiu ĉi okazo, nome bareleton da orpulvoro kaj kesteton da diamantoj.

Tiom da tempo pasis, antaŭ ol li elektis kaj surflosigis lakunportotajn objektojn, ke la alfluo, kiun ili devis atendi por returni sin al la insulo, komenciĝos en unu horo.

Tiun horon Robinsono uzis por manĝi fojo ori eŭropa maniero. Li prenis pecon da fumaĵita bovoviando, kelkajn haringojn kaj biskvitojn, buteron, fromaĝon kaj botelon da vino. Ĉion li metis sur la tablon en la kajuto de la ŝipestro kaj altabliĝis kun Vendredo. Estus neeble diri, kiel Robinsono ĝojis refoje sidi sur komforta seĝo kaj ke li manĝos per tranĉilo, forko kaj el ordinara telero; krom tio, li havos la manĝaĵojn, precipe la panon, kiujn li jam tiel longe sopiris!

Vendredo estis tre mallerta pri la uzado de tranĉilo kaj forko. Anstataŭ porti la viandon per la forko al la buŝo, li trafis per ĝi la maldekstran orelon, kaj li enbuŝigis la manon kune kun la tenilo. Li deziris trinki de la vino sed lia palato nur kutimiĝis al akvo kaj ne povis elteni la tikladon de tiu trinkaĵo. La biskviton tamen li trovis bongusta.

Fine la alfluo komenciĝis kaj horkvaronon poste ili albordiĝis kun sia ŝarĝo. Kiam ĉio estis portita sur la marbordon, Robinsono surmetis aliajn vestojn. Li surmetis la uniformon de oficiro. Vendredo posteniris kelkajn paŝojn, kiam li vidis sian mastron vestitan per tiu bela uniformo.

Li dubis, ĉu tiu estas lia mastro kaj momenton kredis, ke estas supernatura estaĵo kun glavo je la flanko kaj kasko sur la kapo. Robinsono ridante donis al li la manon kaj diris: "Vendredo, mia knabo, ĝi estas mi; nur miaj vestoj ŝanĝiĝis, sed mi restis la sama viro!"

Vendredo devis surmeti vestaĵaron de maristo. Sed daŭris longe, antaŭ ol li estis preta. Jen li malbone surmetis tion, jen tion ĉi. Li ŝovis la krurojn en la manikojn de la ĉemizo, de la pantalono li surmetis la tubojn unue, de la jako li surmetis la antaŭaĵon sur la dorson.

Sed kiel li ĝojis, kiam fine li estis vestita! Li agis kiel infano, kunfrapis la manojn, ruliĝis sur la sablo, salte leviĝis, dancis kaj ridegis pro plezuro.

ĈAPITRO XXIII.

Robinsono posedis nun bonegajn laborilojn. Li povis haki, raboti, segi kiel la plej sperta ĉarpentisto. Dum Vendredo estis en la domo, Robinsono dehakis arbon kaj faris el ĝi maston por la floso. Al tiu masto li povus ligi velon.por ne ĉiam esti dependa de la tajdo.


Vendredo ne konis paf-armilojn kaj ne komprenis, kion Robinsono faras, kiam li ŝargis pafilon. Jen Robinsono ekvidis maraglon kun fiŝo en la beko. Rapide li kaptis la pafilon kaj ekkriis: "Tiun mi mortpafos!" Samtempe li pafis kaj la birdo falis. Sed ankaŭ Vendredo falis, kvazaŭ li mem estis trafita. Subite li refoje pensis pri Tupan, la tondrodio. En la unua momento li eĉ pensis, ke lia mastro estas tiu tondrodio. Nenion dirante, li sin levis, genufieksis antaŭ Robinsono, etendis al li la manojn kaj petegis pardonon. Sed Robinsono levis lin kaj faris sian eblon rekvietigi lin, en kio li fine sukcesis. Refoje li ŝargis pafilon kaj transdonis ĝin al Vendredo, sed tiu ne kuraĝis preni ĝin en la manojn, opiniante, ke ĝia ventro enhavas la tondron kaj lafulmon. Poste Robinsono markis arbon, starantan je distanco de cent paŝoj, kaj celis ĝin. Li ekpafis, kaj la kuglo penetris profunde en la trunkon. Robinsono tiam atentigis Vendredon pri tio, ke ili ne plu timu atakojn de la malamikoj.

Vendredo sentis profundan respekton por la eŭropanoj kaj precipe por sia mastro pro ĉio, kion li ekaŭdis kaj vidis; tial estis al li neeble, konduti tiel intime je Robinsono kiel antaŭe.

La sekvintan matenon ili ellitiĝis frue. Kiam la objektoj estis portitaj en la arbareton, la du amikoj refoje iris al la ŝipo. Ilia unua laboro estis, meti sur la floson ĉiujn malfiksajn tabulojn, troveblajn sur la ŝipo. Per tio la flosfundo fariĝis tiel forta, ke ĝi povis porti duoblan ŝarĝon. Poste ili denove serĉis en la ŝipo. ĉion ili ne povis kunporti samtempe, tial estis saĝe, elekti la plej utilajn objektojn. Robinsono decidis, kunporti unu el la malgrandaj kanonoj. Krom tiu kanono estis metataj sur la floson: 1. kelkaj sakoj da sekalo, da maizo, da hordeo kaj da pizoj; 2. kesto da najloj kaj ŝraŭboj; 3. dekduo da hakiloj; 4. bareleto da pulvo; 5. velo kaj, 6. akrigilo.

Antaŭ ol ili forremis, Robinsono ekzamenis la staton de la ŝipo. Li vidis, ke multaj tabuloj de la ŝipkelo estas rompiĝintaj. Tial ili devis rapidi. Dum la returnen-vojaĝo al la insulo Robinsono bedaŭris, ke li ne kunportis la oron kaj la diamantojn. Li ne bedaŭris tion, ĉar li mem deziris posedi ilin, sed estus eble, ke li povus iam redoni ilin al la posedanto. Tial li returnen remis al la ŝipo ankoraŭ la saman tagon pro tiuj multvaloraj objektoj. Dum tiu okazo li kunprenis ankaŭ du puŝveturilojn, tolaĵon, lanternon kaj ĉiujn paperojn de la ŝipestro, kiujn li trovis en la kajuto.

ĈAPITRO XXIV.

Ankoraŭ ses sinsekvantajn tagojn Robinsono kaj Vendredo reme iris al la ŝipo, kelkfoje tri fojojn en unu tago. Ĉiuj tabuloj , kiujn ili povis rompi de la ŝipo, la kanonoj , feraĵo, per unu vorto, ĉio forportebla estis transportata al la insulo. Jam dek ok fojojn ili entreprenis la vojaĝon sen ia akcidento. La deknaŭan fojon dum, la returnen-vojaĝo ili estis surprizataj de terura uragano. La ondoj ruliĝis trans la floson kaj ĉio, kion ĝi surhavis, perdiĝis en la maron. Robinsono kaj Vendredo devis kroĉiĝi per ĉiuj fortoj al la traboj por ne esti fortrenataj de la ondoj. Fine la ŝnuroj rompiĝis, per kiuj la traboj estis kunligitaj, kaj la floso dispeciĝis.

Vendredo klopodis savi sin naĝante, dum Robinsono kaptis trabon. Sed baldaŭ la fortoj forlasis lin. Li ekkriis: "Vendredo, helpu!"

Sammomente li ellasis la trabon kaj malaperis en la profundaĵon.


Feliĉe Vendredo naĝis proksime al sia mastro. Li subakviĝis, kaptis la dronanton per la maldekstra mano kaj perĉiuj fortoj naĝis supren. Kun streĉitaj fortoj li naĝis al la marbordo, kiun li fine atingis.

Sed Robinsono ne donis plu signon de vivo.

Vendredo portis la korpon de sia mastro sur la insulon. Kortuŝa estis lia malĝojo. Li skuis la korpon de sia mastro kaj uzis ĉiujn rimedojn rekonsciigi lin. Fine Robinsono levis la okulojn. "Kie mi estas?" li demandis per malforta, apenaŭ aŭdebla voĉo. "Ĉe mi, ĉe Vendredo, kara mastro!" diris Vendredo, kiu supren saltis pro ĝojo. Per siaj fortaj brakoj li portis Robinsonon domen. La sekvintan matenon li sentis sin iom pli bona kaj baldaŭ li estis tute resaniĝinta.

La uragano estis furiozinta la tutan nokton. La sekvintan matenon kelkaj traboj kaj tabuloj de la floso drivis al la insulo. La unua demando nun estis: Kiel kaj kie ili lokus la akiritajn objektojn. Ili decidis porti ilin al la fortikaĵo. Robinsono lokis kelkajn bareletojn da pulvo sur la puŝveturilon, alligis la hundon antaŭ ĝi kaj veturigis ilin al la fortikaĵo. Revenante, li kondukis kun si sep lamojn, kiuj devis servi kiel portistoj. En kelkaj tagoj ĉio povus esti transportata, sed montriĝis, ke la fortikaĵo estas tro malgranda. Niaj amikoj sekve devis konstrui apartan dometon, por ke ili povu konservi la tutan provizaĵon de la rompiĝinta ŝipo.

Robinsono pensis pri tio, fari pli bonan enirejon al la fortikaĵo. Li decidis fari pordegon en la remparo kaj leveblan ponton super la fosaĵo. Najlojn, ĉenojn, pordhokojn kaj serurojn li havis grandnombre. Post unu monato la pordego kaj la ponto jam estis pretaj. Poste li lokis la kanonojn po du dekstre, maldekstre kaj antaŭ la fortikaĵo. Fine ili faris la novan enirejon.

Niaj amikoj nun kredis esti sekuraj kontraŭ ĉiu eventuala atako de la sovaĝuloj.

ĈAPITRO XXV.

Ni scias, ke Robinsono jam transportis al sia insulo kelkajn sakojn da sekalo, da tritiko, da hordeo, da maizo kaj da pizoj.

Apud la fortikaĵo li ŝovelfosis kampon kaj ensemis el tiuj grenoj kiel eble plej multe,

Kiam la rikoltsezono proksimiĝis, li uzis malnovan sabron kiel falĉilon. Kvankam li posedis ankoraŭ biskvitojn por multaj monatoj, li decidis baki panon tuj post la rikolto. Ĉar li havis la bezonajn laborilojn, li povus masoni fornon. Muelilon li estis trovinta sur la ŝipo kaj kribrilon li faris el peco de delikata muslino.

Robinsono bakis samtempe sekalpanojn kaj maizpanojn, Ĉar la sekalpanoj estis pli bongustaj ol la maizpanoj, li poste semis multe pli da sekalo ol da maizo.


Al Robinsono mankis bona fosilo, li nepre bezonis forĝejon. Se li havus ĝin li povus fari ĉiajn terkulturilojn. Ĉion, kion bezonas forĝisto, li posedis: amboson, prenilojn, blovilon kaj feron en abundo. La eltrovema Robinsono tre facile faris forĝejon. Super la enirejo de la kuirejo li metis larĝan tegmenton el ligno; per tio li akiris lokon, kiu povus utili kiel forĝejo. Tuj li ekforĝis! Sed tio estis pli malfacila ol li pensis, sed laborante oni lernas, kaj fine sukcesis al Robinsono fari sufiĉe bonan fosilon. Sed tio ne tute kontentigis lin; li volis ankaŭ posedi plugilon kaj erpilon kaj post kelka peno li faris ankaŭ tiujn. La lamoj devis treni ilin. Post la pluvsezono Robinsono semis du buŝelojn da sekalo, unu buŝelon da hordeo kaj unu buŝelon da pizoj. Kvin monatojn poste li rikoltis dudekoblan kvanton.

Niaj amikoj nun pasigis feliĉajn tagojn sur sia insulo. La hundo servis kiel noktogardisto, la papago estis ilia kunulo ĉetable kaj kelkfoje ĉe la laboro, kaj la lamoj provizis ilin per butero kaj fromaĝo kaj trenis la plugilon kaj la erpilon.

ĈAPITRO XXVI.

Al la feliĉo de Vendredo mankus nenio, se nur estus ĉe li lia patro. Kiel li tial ĝojis, kiam Robinsono proponis al li, refoje fari boaton por povi transporti la patron. Jam frue en la sekvinta mateno ili komencis la proponitan laboron, kiu prosperis tre rapide pro la novaj ĉarpentiloj.

Kelkajn tagojn pli poste Vendredo iris al la marbordo por kapti testudon. Tamen antaŭ ol pasis hor-kvarono, li rekuris preskaŭ senspire. Nur kun peno li povis eligi la vortojn: "Jen ili estas! Jen ili estas!" Robinsono tre ektimis kaj demandis: "Kiuj estas tie?" "Ho, mastro, unu- du-tri-ses boatetoj." Pro sia angoro li ne povis tuj nomi la nombron.

Rapide Robinsono supreniris la monteton kaj ĉe la unua rigardo ekvidis, ke Vendredo ne trompis sin. Sur la marbordo kuŝis ses boatetoj, plenaj de sovaĝuloj, kiuj estis surbordiĝintaj. Robinsono tuj forkuris de la monteto, kuraĝigis Vendredon kaj demandis, ĉu li povus fidi lin se okaze ili devus batali kontraŭ la venantaj sovaĝuloj.

"Ĝis la morto!" respondis Vendredo, kiu intertempe rekonsciiĝis de sia angoro.

"Nu, tiam ni klopodos kontraŭstari la abomenan intencon de la sovaĝuloj. Mi diros al vi survoje, kion ni faros; nun ne estas ĝusta tempo por paroli, sed por agi." Unu el la kanonoj ili trenis malsupren. Ili metis je siaj zonoj po du pistoloj kaj glavon, ĉiu metis tri pafilojn sur la ŝultron kaj provizis sin per kugloj kaj pulvo. Tiel armitaj ili eliris el la pordego. Robinsono diris: "Ni devas iri ĉirkaŭ la monton kaj tra la arbaron por ke la sovaĝuloj ne ekvidu nin. Kiam ni proksimiĝis al ili kiom eble plej proksime, ni pafos kuglon trans iliajn kapojn. Eble ili tiam tiel multe ektimiĝos, ke ili forkuros kaj lasos post si la kaptitojn."

Irinte tra la arbaro ili ekhaltis. Robinsono fingre montris al Vendredo dikan arbon post kiu li devus kaŝi sin kaj rigardi, kion faros la sovaĝuloj. Kiam Vendredo vidis ĉion, kio okazis, li sciigis tion al sia mastro.


La sovaĝuloj, tiel li rakontis, sidis ĉirkaŭ granda fajro kaj frandis la karnon de unu el la kaptitoj. Alia kaptito, firme ligita, kuŝis sur la tero je kelka distanco. Ankaŭ tiu estos baldaŭ buĉata, sed li ne estis sovaĝulo, sed blanka viro. Singarde Robinsono ŝteliris al la arbo kaj vidis, ke Vendredo ne trompis sin. Nur kun peno li retenis sin. Lia sango bolis kaj lia koro batis aŭdeble.

La arbaro, sur alia loko, sin etendis pli proksimen al la maro. Tie Robinsono lokis la kanonon kaj celis tiel, ke la kuglo devos flugi trans la kapojn de la sovaĝuloj, ĉar li volis nur mortigi ilin, se la neceso nepre tion postulus. Li flustris al Vendredo, ke tiu imitu lin en ĉio. Du pafilojn li metis teren apud si, la trian li tenis en la mano. Vendredo faris tion saman. Poste li tuŝis la ellastruon per la brulanta meĉo kaj.... la kanono ektondris.

Ĉiuj sovaĝuloj falis teren, kvazaŭ trafitaj. Sed minuton poste ili stariĝis. La timemaj kuris al la boatetoj, sed la aliaj kaptis la armilojn. Malfeliĉe ili estis aŭdintaj nur la bruegon, la fajron ili ne estis vidintaj, nek la kuglon. Montriĝis, ke ilia timo ne estis tiel granda, kicl Robinsono supozis. Baldaŭ ili rekvietiĝis, ankaŭ l;i forkurintoj revenis kaj jen ili aŭdigis teruran kriadon, dum ili komencis milit-dancadi kaj svingis la armilojn.

Sendecide Robinsono rigardis tiun vidaĵon, sed kiam li vidis, ke du sovaĝuloj iris por alporti la blankan viron, li ne hezitis pli longe. Li rigardis Vendredon kaj flustris: "Celu maldekstren, mi celos dekstren!"

Tuj poste ili ekpafis samtempe. Du sovaĝuloj estis mortigitaj, kvin vunditaj. Sub teruraj kriadoj la aliaj forkuris, sed momenton poste kelkaj el ili kuniĝis kaj preparis sin por sin defendi. Robinsono kaptis la duan pafilon, Vendredo sekvis tiun ekzemplon, refoje ili pafis kaj du malamikoj estis mortigataj kaj kelkaj vundataj.

"Vendredo", ekkriis Robinsono, kaptante la trian pafilon, "ataku!" Ambaŭ saltis el la arbetaĵo. Robinsono unue kuris al la kaptito por liberigi lin. Ree la sovaĝuloj unuiĝis kaj preparis sin por ataki, sed post mansigno de Robinsono, Vendredo pafis kaj trafis unu el ili.

Intertempe Robinsono tratranĉis la ŝnurojn, per kiuj estis ligita la kaptito. Li demandis al li germane kaj angle, kiu li estas. La kaptito respondis latine: «Kristano kaj hispano.» Kiam la liberigito ekstaris, Robinsono donis al li pistolon kaj glavon. Apenaŭ li havis la armilojn en la manoj, li tuj rapidis al la malamikoj. Baldaŭ li batalis kontraŭ sovaĝulo. Sed, ĉar li estis tre malforta pro la mizero, kiun li suferis en la lastaj tagoj, li ne povis kontraŭstari la sovaĝulon. ĉi tiu ĵetis lin teren, perforte forprenis de li la glavon, levis ĝin por fortranĉi al li la kapon kiam subite ĝuste celita kuglo de Robinsono faligis la kanibalon.

Nun la sovaĝuloj perdis la kuraĝon, forkuris al la marbordo kaj saltis en la boatojn aŭ en la maron. Baldaŭ ili ĉiuj estis malaperintaj.

ĈAPITRO XXVII.

Robinsono deziris rigardi de proksime boateton de la sovaĝuloi. Tial li iris al unu el la du, kiuj kuŝis ankoraŭ sur la marbordo. Kiel li estis mirigita, trovi en ĝi sovaĝulon, kies manoj kaj piedoj estis ligitaj. La malfeliĉulo preskaŭ ne vivis plu.

Robinsono vokis al Vendredon. Sed apenaŭ ĉi tiu vidis la kaptiton, sekvis sceno, kiun li ne povis rigardi ne plorante. Vendredo kuris al la sovaĝulo mM

kaj ĉirkaŭbrakis lin. I.i ploris kaj ridis samtempe kaj pro ĝojo ne sciis, kion fari.



Post kiam Robinsono demandis al li multajn fojojn, kiu estas la kaptito, Vendredo respondis: "Mia patro".

Estas neeble priskribi la kriojn kaj la infanajn esprimojn de amo, kiujn li eligis. Li kaŭris ĉe la maljuna viro, frotis al li la brakojn kaj la manojn, ŝvelintaj n pro la ŝnuroj. Robinsono donis iom da vino al Vendredo, por frotetadi la ŝvelintajn membrojn kaj iris flanken, por ke Vendredo povu esti sola kun sia patro.

Kiam Robinsono revenis al ili, li demandis, ĉu li jam donis al sia patro por manĝi. "Ho, mastro", respondis Vendredo, ridante, "ĉi tiu sentaŭgulo", kaj li montris sin mem, "formanĝis ĉion mem!"

Robinsono diris: "Jen estas mia buterpano, donu ĝin al via patro." Momenton poste Vendredo saltis el la boato kaj kiel eble plej rapide kuris for. Sed baldaŭ li revenis kun kruĉo da akvo en unu mano kaj fromaĝo kun pano en la alia. La akvo estis por lia patro, la pano por lia mastro. Robinsono donis ĝin al la hispano. Kiel danka estis tiu ĉi.

Laŭ ordono de Robinsono, la hispano eniris la boateton en kiu kuŝis la patro de Vendredo. La pafilojn kaj la kaptitajn armilojn Vendredo metis en la alian boaton (kanoton). Poste li saltis en la unuan kaj remis tielrapide, ke Robinsono, kiu sekvis laŭ la marbordo ne povis esti en lia proksimo. Li estis apenaŭ duonvoje, kiam Vendredo jam revenis por alport-konduki la alian kanoton. La dikanotoj nun kuŝis kontraŭ la fortikaĵo. Sed kiel ili transportos tien la patron de Vendredo? Li ne povis marŝi. Restis do nenio, krom fari portilon el branĉoj. La kompatindulo estis metata sur ĝin kaj portata al la fortikaĵo. Vendredo faris liton el folioj, sur kiu baldaŭ ekdormis lia patro kaj la hispano La gastigantoj nun devis zorgi pri la vespermanĝo kaj tion ili faris. Robinsono devis ridi ĉe la penso, ke li ĉiam, pli kj pli eksimilas reĝon. La tuta insulo estis lia propraĵo, kaj liaj subuloj, kiuj dankis al li sian vivon, devis obei lip en ĉio. Intertempe Vendredo kuiris kaj rostis; Robinsono diris; "Ĉi tiu tago devas esti por mi duobla festotago; unue, ĉar mi savis la vivon de du homoj; due, ĉar unu el ili estas via patro."

Kiam la patro de Vendredo vekiĝis, li sentis sin sufiĉe resaniĝinta por povi sidi ĉetable.

ĈAPITRO XIVIII.

La patro de Vendredo larĝe malfermis la okulojn, vidante tiom da objektoj, kiujn li ankoraŭ neniam vidis. Vendredo devis servi kiel tradukisto, kiamlia mastro parolis kun lia patro aŭ kun la hispano. Tiu estis vivinta duonan jaron inter la sovaĝuloj kaj lerninta ilian lingvon.

La hispano rakontis:

Nia ŝipo apartenis al sklavokmercisto. Ni venis de la marbordo de Afriko, kio ni estis aĉet-ŝanĝintaj negrojn, orpulvoron kaj eburon kontraŭ ĉiaj bagateloj (valoretaĵoj). Ni havis cent sklavojn en la ŝipo kaj devis vendi ilin en Barbados.

Dudek mortis, ĉar ili sidis er la ŝipkelo kiel enpakitaj haringoj en barelo. Terura uragano, kiu daŭris multajn tagojn, drivigis la ŝipon suden. Anstataŭ apud Barbados, ni fine venis apud la marbordon de Brazilujo. En nia ŝipkelo estis truego, kaj tial ni ne kuraĝis refoje eniri en la maron. Apud la plej norda loko de Sud-Ameriko nin surprizis uragano el la okcidento. Proksime al insulo, nia ŝipo surrokiĝis. Ni alarmpafis kaj decidis, nur forlasi la ŝipon en la plej granda neceseco. La negroj estis malligataj, por ke ili povu helpi al ni. Sed apenaŭ ili estis liberaj, ili alproprigis al si la boatetojn. Kion ni farus? Ne estis eble reteni ilin perforte, ĉar ili estis okdek kaj ni nur dek sep. Tamen ni ne povus resti sen boatetoj, ĉar tiam ni ĉiuj dronus; tial nipetegis al la negroj, eniri kun ili en la boatetojn. Kaj la viroj, kontraŭ kiuj ni antaŭe kondutis tiel kruele, plenumis niajn petojn kondiĉe, ke ni ne kunportus armilojn.

Ni faris nian eblon resti en la proksimo de la insulo, sed tio estis neebla. Ĉiumomente ni timis, ke ni dronus. Spite al nia timo niaj boatetoj ne fundiris sed restis drivantaj kaj post kelkaj horoj ni surbordiĝis sur nekonatan insulon. La insulanoj akceptis nin gastame. Ni loĝis ĉe ili duonan jaron. Ili disdividis kun ni ĉion, kion ili posedis. Antaŭ du tagoj ili estis atake surprizataj de malamika gento. Ni defendis nin kuraĝe, kaj mi batalis ĉe la flanko de ĉi tiu bona viro. Li sin ĵetis sur la malamikojn kiel leono, kies idoj estas forrabataj. Sed li iris tro malproksimen inter la malamikoj kaj mi rapidis por helpi al li. La malamikoj tamen estis tro grandnombraj. Ni ambaŭ estis kaptataj. Du tagojn kaj du noktojn ni pasigis sen trinkaĵo kaj manĝaĵo kaj kun ligitaj manoj kaj piedoj. Hodiaŭ matene ili trenis nin en boateton. Ni sciis, kiu sorto atendas nin. Ni estus buĉataj kaj manĝataj, sed vi savis nin. Al vi ni dankas nian vivon.

Je la demando de Robinsono pri la posedanto de la ŝipo, la hispano respondis, ke ĝi apartenas al du negocistoj en Kadikso, unu el kiuj estis ordoninta aĉeti je lia konto sklavojn ĉe la marbordo de Afriko, laŭ ordono de la alia ili devis ŝanĝaĉeti orpulvoron kaj eburon. Robinsono poste kondukis la hispanon al la gardejo kaj montris al la mirigita viro, ke la plej multekosta parto de la ŝarĝo estis savita.

La hispano rakontis, plue, ke la diamantoj apartenas al angla oficiro, kiu surŝipiĝis ĉe li marbordo de Afriko, sed kiu mortis dum la vojaĝo. Tiam Robinsono aperigis la paperojn kaj dokumentojn, kiujn li estis kunportinta de la ŝipo. La hispano trovis sur unu el ili la nomon de la posedanto de la orpulvoro kaj de la eburo, kaj kiome tiun de l 'vidvino post la oficiro, al kiu nun apartenis la kesteto da diamantoj.

ĈAPITRO XXIX.

Jam frue la sekvantan matenon Robinsono kunvokis siajn subulojn por kune priparoli», kion fari kun la kadavroj de la sovaĝuloj. Oni decidis forbruligi ilin. Granda ŝtiparo estis aranĝita kaj baldaŭ la kadavroj estis bruligitaj ĝis cindro. Por la dua fojo Robinsono kunvokis siajn virojn. Vendredo refoje servis kiel tradukisto kaj Robinsono malfermis la kunvenon, dirante: "Miaj amikoj, ni havas nun ĉion, kion ni povas deziri. Mi tamen ne estas tute feliĉa, sciante ke la posedantoj de la objektoj, kiujn ni havas en nia posedo, troviĝas en mizero. Mi celas la maristojn de la ŝipruinaĵo, kiuj estas ankoraŭ inter la sovaĝuloj."

La hispano tuj sin prezentis por rekonduki siajn kamaradojn per unu el la kaptitaj boatetoj. Ĵaŭdo tiun nomon Robinsono estis doninta al la patro de Vendredo volis akompani la hispanon. Estis tial decidite, ke ili iros kune por rekonduki la hispanojn.

Antaŭ ol ili iris for, la hispano donis tre saĝan konsilon al Robinsono.

Li diris: "Miaj samlandanoj estas necivilizitaj viroj, ili tamen ne estas malicaj, sed iom krudaj, eksplodemaj kaj ĉiumomente disputas kaj eĉ batalas unu kontraŭ la aliaj. Tial ni agus prudente, se ni akceptos ilin sur ĉi tiun insulon je kelkaj kondiĉoj. Se ili ne volas akcepti tiujn kondiĉojn, tiam mi konsilas al vi, ke ni ne okupu nin pri ili, sed lasu ilin tie, kie ili estas nun."

Robinsono opiniis tiun konsilon tre saĝa. Li tiam redaktis la jenajn kondiĉojn, kiujn ili devus subskribi, se ili dezirus esti akceptataj sur la insulon:

Ĉiu, kiu metos siajnpiedojn sur la teron de la insulo de Robinsono, devas obei lin en ĉio kiel rajthavan sinjoron kaj mastron.

Li devas konduti virte kaj laboreme. Malbonaj homoj ne estas tolerataj sur la insulon.

La insulestro estas la sola juĝisto, al kies juĝdecidoj ĉiuj devas submeti sin.

Ĉiu plenumu sen kontraŭstaro la laboron, kiu al li estos ordonata.

En okazo de danĝero, ĉiu devos ĝismorte fidele helpi la insulestron.

Tiu, kiu ne submetos sin al ĉi tiuj kondiĉoj, estospor ĉiam ekzilata for de la insulo.

Al ĉiu mi admonas, ke li ne subskribu la supre starantajn kondiĉojn, se li ne firme intencas sekvi ilin fidele.

ROBINSONO.

Post kiam la hispano estis tradukinta la kondiĉojn en la hispanan lingvon, la du viroj adiaŭdiris unu alian kaj velveturis for de la insulo. La bona Vendredo staris sur roko kaj senparole postrigardis sian patron, ĝis la boateto ne estis plu videbla.

ĈAPITRO XXX.

Ok tagoj jam pasis post la forvojaĝo de ĵaŭdo kaj la hispano, tamen ili ne estis ankoraŭ revenintaj. ĉiutage Vendredo iris pli ol dudek fojojn al la marbordo, por rigardi, ĉu la boateto jam revenas. Sed nenie li vidi; ĝin. En la oka tago tamen li vidis boateton en la malproksimo. Li estis certa pri tio, ke ĝi estas la boato, per kiu revenas lia patro. Li rapidis al sia mastro, por sciigi la ĝojigan novaĵon.

Robinsono supreniris la monteton. Tra la teleskopo li klare vidis la boateton proksimiĝantan al la insulo. Sed rigardante pli atente, li skuis la kapon, dirante: "Vendredo, mi kredas, ke ĉio ne estas en ordo pri tiu boateto, mi ne fidas ĝin." Vendredo tre ektimis, aŭdante tion. La boato intertempe proksimiĝis kaj Robinsono vidis, ke ĝi estas forte armita ŝalupo. Tre malproksime en la maro kuŝis ankrita granda angla ŝipo. Ĝojo, sed ankaŭ timo kaptis Robinsonon. La ŝipo ne povis esti deflankiĝinta de sia irado, ĉar la vetero estis bela dum la lastaj semajnoj. Kaj tamen ĝi ne iris laŭ la kutima irado. Kion farus angla ŝipo en regiono, kie la angloj ne havas koloniojn kaj kie ili ne negocadis?

Eble la viroj en la ŝalupo estis piratoj?

Klare li vidis, ke ili estas vestitaj kiel angloj, sed estis eble, ke ili perforte prenis ŝipon kaj poste surmetis la vestaĵojn de la ŝipanoj. Robinsono kaj Vendredo sin kaŝis post la arbetaĵoj kaj de tie povis vidi ĉion, kio okazos.

Kiam la ŝalupo atingis la marbordon, dekunu viroj eliris. Ok el ili estis armitaj, la ceteraj ligitaj. Tuj kiam ili staris sur la marbordo, la katenoj estis forigitaj. Unu el la tri sin ĵetis surgenue kaj petis pardonon; la du aliaj levis la manojn, kvazaŭ por peti helpon al la ĉielo. Tuj poste la armitaj viroj disiris kaj ne plu atentis la tri malfeliĉulojn. ĉi tiuj sidiĝis sur la tero kaj rigardis sencele antaŭ sin. Robinsono decidis savi ilin. Li tial sendis Vendredon al la fortikaĵo por alporti de tie tiom da pafiloj, pistoloj, glavoj, kugloj, pulvo, kiom estus eble al li. Robinsono vidis post sia arbetaĵo, ke la armitaj viroj dise kuŝigis en la ombro d: arboj por dormi. Li atendis ankoraŭ hor-kvaronon kaj tian ŝteliris al la tri forlasitaj viroj, kiuj sidis ankoraŭ sur la ama loko. Ekterurite ili salte leviĝis, vidante subite antaŭ si Robinsonon, kiu kriis al ili angle: "Kiuj vi estas?" En la unua momento ili volis forkuri, sed Robinsono baldaŭ rekvietiĝis ilin. Li diris, ke ili ne timu, ĉar li venis kiel savanto.

"Tiam la ĉielo sendas vin!" respondis unu.

"Ĉiuj savo kaj helpo venas de Dio», respondis Robinsono, sed kiuj vi estas?»

La alparolito respondis: «Mi estas la kapitano de la ŝipo, kuŝanta tie en la maro; ĉi tiu viro estas mia direktilisto kaj tiu estas pasaĝero. La maristoj ribelis kaj prenis mian ŝipon. Unue ili intencis mortigi nin, sed post nia ripetita peto ili metis nin sur ĉi tiun insulon.

"Mi savos vin je du kondiĉoj", diris Robinsono. La unua estas: ke vi faru ĉion, kion mi ordonos al vi; la dua estas: "ke vi kunvojaĝigu nin al Anglujo, se vi refoje estos posedanto de la ŝipo."

"Volonte ni akceptas la kondiĉojn. Ni kaj la tuta ŝipo estos je via dispono."

Robinsono diris: "La ribelantoj kuŝas tie sub arboj kaj dormas. Jen, ĉiu el vi prenu pafilon kaj glavon; sed ne uzu ilin, antaŭ ol mi tion ordonos, ĉar mi esperas malliberigi, sed ne mortigi ilin."

ĈAPITRO XXXI.

Singarde Robinsono kaj liaj helpantoj ŝteliris al la arbaro. Vendredo portis la ŝnurojn, per kiuj la tri savitoj estis ligitaj. La unua ribelanto dormis tiel profunde, ke liaj manoj kaj kruroj jam estis ligitaj, antaŭ ol li komprenis, kio al li okazis. La dua, la tria ĝis la sesa estis ligataj en la sama maniero. Sed kiam ili volis ligi la du, kiuj kuŝis la plej malproksime, ĉi tiuj salte leviĝis kaj kaptis la armilojn.

"Mizeruloj", ekkriis Robinsono", jen kuŝas ligitaj viaj kamaradoj,tuj formetu la armilojn, se via vivo estas al vi kara!"

Vidante, ke konstraŭstaro estas vana, ili lasis sin ligi. Ĉiuj estis malliberigitaj en la kaverno, post kiam iliaj tranĉiloj estis forprenitaj de ili. Poste oni trenis la ŝalupon sur la marbordon.

Je la tria horo kanonpafo de la ŝipo donis la signalon, ke la ok viroj returnen iru. Post kiam du pluaj ekpafoj estis sekvintaj la unuan, alia ŝalupo estis malsuprenigata en la maron kaj direktis sin al la insulo. Robinsono kaj la liaj supreniris la monteton, por okulsekvi la ŝalupon kaj por interkonsiliĝi, kion plue fari.

En la dua ŝalupo sidis dek armitaj maristoj. Ili miris, vidante la alian ŝalupon sur la marbordo, sed ili nevidis lakamaradojn. Serĉante ili kuris ĉien, laŭte rokante, sed vane.

La ŝipestro estis rakontinta al Robinsono, ke inter la malliberuloj estas tri, kiuj nur pro timo estis helpintaj la ribelantojn. Vendredo kaj la direktilisto iris al la kaverno por demandi, ĉu ili volus ree fariĝi fidelaj al la ŝipestro, se ĉi tiu pardonus al ili. La tri viroj respondis jese. La ŝipestro poste donis al ĉiu pafilon, dirante, ke ili sekvu fidele la ordonojn de la estro.

La laste venintaj maristoj daŭrigis pafadi kaj vokadi. Sed ĉar neniu respondis kaj vidante neniun, ili reiris al la ŝalupo kaj ankrumis cent paŝojn malproksime de la marbordo. Robinsono kaj la kapitano timis, ke ili returnos sin al la ŝipo, ne plu atentante siajn kamaradojn. Feliĉe


Robinsono elpensis artifikon, por eviti tion. Li sendis Vendredon kaj mariston al la arbaro, kuŝanta du mil paŝojn de la marbordo. Per krioj ili devis veki la atenton de la maristoj en la ŝalupo. Se ili sukcesus kaj vidus, ke la ribelantoj sin direktas al la krioj, ili devus penetri pli profunden en la arbaron, por logi ilin kiel eble plej malproksimen de la marbordo. Tiu artifikto sukcesis. Apenaŭ la ribelantoj aŭdis la vokadojn, ili revenis refoje al la insulo kaj eniris la arbaron. Du postrestis, por gardi apud la ŝalupo. Vendredo kaj la maristo logis la ribelantojn profunden en la arbaron. Poste ili rekuris kiel eble plej rapide al la monteto.

Kiam mallumiĝis, Robinsono kaj liaj helpantoj ŝteliris al la boato. Ĝis dudek paŝoj ili proksimiĝis; tiam subite kaj laŭte kriante, ili kuris al la du maristcj kaj minacis mortigi ilin, se ili ne submetus sin tuj. La terurigitaj viroj estis ligataj sen kontraŭstaro. Oni trenis la ŝalupon sur la marbordon kaj kondukis la ligitojn en la plej proksiman arbetaĵon.

ĈAPITRO XXXII.

Ne longe post kiam la du maristoj, kiuj estis gardintaj la ŝalupon, estis kondukitaj en la arbaron, la kvar ribelantoj revenis lacaj ĝismorte. Kiel ili ektimis, ne trovante la ŝalupojn ! Unu el la pardonitaj maristoj estis sendata al ili pordemandi, ĉu ili volas submeti sin 3. Se ili rifuzus, la insulestro, kiu estis kun tridek armitaj viroj, agus severe kontraŭ ili. Ili devis elekti inter mallibereco aŭ la morto. Fine unu el ili demandis: "Ĉu ni ricevos pardonon?" La ŝipestro, staranta post arbo, respondis: "Tomaso Smit, vi rekonas mian voĉon; formetu la armilojn kaj mi indulgos vian vivon, sed Atkins devas morti!" Atkins nome estis la plej granda ribelulo.

Ĉiuj tuj transdonis la armilojn. Atkins sin ĵetis sur la genuojn kaj petegis: "Ho, sinjoro, pro la volo de Dio, pardonu, pardonu, la aliaj ja ne estis pli bonaj ol mi, pardonu, pardonu!"

La ŝipestro respondis, ke li ne povos pardoni lin, ĉar la insulestro decidas pri vivo kaj morto. Vendredo ligis al ĉiuj la manojn kaj piedojn. Postu venis la tri, kiuj estis postrestintaj. Kiam ili tion vidis, kio okazis, ili sin submetis sen kontraŭstaro.

Nun la kapitano kaj Robinsono, kiun oni rigardis kiel insulestron, proksimiĝis. La unua elektis kelkajn el la malliberuloj, pri kies pento li estis konvinkita. Ĉi tiujn oni kondukis al la fortikaĵo, kaj ili devis eniri en la kavernon, kie ili estis malliberigataj. La dek viroj, kiuj estis ricevintaj pardonon, staris garde antaŭ la fortikaĵo. Robinsono sciigis al ili, ke ili ne bezonas timi esti punataj, se ili helpus sian kapitanon militakiri la ŝipon. Ĉiuj promesis tion. Robinsono diris plue, ke ili per tiu helpo savos ne nur siajn vivojn, sed ankaŭ tiujn de siaj kamaradoj. Se la ŝipo ne estus perforte prenata tiun nokton, iliaj kamaradoj estus pendigataj antaŭ tagiĝo.

Nun la du ŝalupoj estis tirataj en la maron. La kapitano estis la estro de unu kaj la direktlisto komandis en la alia. Post kiam la armiloj estis disdonitaj, la maristoj eniris en la ŝalupojn kaj tuj oni ekremis al la ŝipo.

Robinsono, pri kies sorto estos decidata en ĉi tiu nokto, estis tre malkvieta. Jen li iris al la fortikaĵo, jen li direktis sin al la marbordo, jen li supreniris la monteton. Lia malkvieteco pligrandiĝis ĉiuminute. Se la ŝipo estus prenita perforte, oni pafus tri fojojn per kanono. Estis jam en la mezo de la nokto, sed nenia ekpafo aŭdiĝis. Robinsono jam perdis la kuraĝon, kiam la unua pafo interrompis la silentadon de la nokto; tuj poste dua kaj tria pafo eksonis. La ŝipo do estis prenita kaj la saviĝo de Robinsono proksime. Li ne povis plu regi sin, sed supreniris la monteton, genufleksis kaj dankis Dion. La tutan nokton li ne dormis. Fine tagiĝis, sed.... kia elreviĝo! La ŝipo estis malaperinta. ĉu la maristoj velveturis for sen Robinsono? Tion li ne povis kredi.

Sed kio estis tio? ĉe la alia flanko de la monteto li aŭdis paŝojn kaj momenteton poste la kapitano aperis. La ŝipo kuŝis ankrumita en la malgranda golfo de la insulo.

La kapitano rakontis, ke pro la mallumeco ili estis suririntaj sur la ŝipon, nerimarkitaj de la ribelantoj. Kelkaj el la ribelantoj volis defendi sin, sed baldaŭ ilirimarkis, ke kontraŭstaro vana. "Al vi", tiel la kapitano parolis al Robinsono, "mi mian liberecon kaj la reakiron de mia ŝipo. Jen ĝi kuŝas, ĝi estas via". Robinsono tamen postulis nenion por si mem. Li diris: "Mia unua peto estas, ke vi restu ĉi tie, ĝis revenos la patro de Vendredo; mia dua peto estas, ke ĉiuj hispanoj forlasu per via ŝipo ĉi tiun insulon kaj ke vi surbordigu ilin apud Kadikso; la tria, ke vi pardonu la ribelantojn, sed ke ili restu sur la insulo"

La kapitano promesis, ke la deziroj de Robinsono estos plenumataj. La plej danĝeraj ribelantoj estis kune kondukataj el la kaverno kaj oni sciigis al ili la sorton, kiu atendas ilin. Ili estis atendintaj la mortpunon kaj tre ĝojis, ĉar ilia puno .estas tiel malsevera. La filantropa Robinsono donis al ili utilajn konsilojn, donacis siajn laborilojn, siajn meblojn kaj brutaronkaj admonis ilin, esti laboremaj kaj pacemaj inter si.

ĈAPITRO XXXIII.

Dum Robinsono parolis ankoraŭ, Vendredo venis kun la sciigo, ke lia patro kaj la hispanoj albordiĝis. La nove venintaj estis ricevataj kun ĝojo, sed kiel Robinsono miris, vidante inter ili du virinojn. Vendredo sciigis, ke du el la hispanoj estis edziĝintaj kun virinoj de la gento, ĉe kiu ili tiel longe loĝis. Kiam, la edziĝintaj hispanoj ekaŭdis, ke Robinsono estas forlasonta la insulon, sed ke kelkaj maristoj devos postresti tie, ili petis la permeson resti ankaŭ. Post kiam ili eksciis ĉion pri la insulo, ili ne deziris alian restadejon.

Robinsono volonte konsentis la peton. Li ĝojis, ke restos sur la insulo kelkaj personoj, kiuj laŭ lia opinio estas bravaj kaj honestaj homoj. Li esperis, ke ilia influo sur la krudajn anglojn estos bona. Robinsono venigis ĉiujn antaŭ sin, por komuniki al ili sian volon. Ili estis kune dek personoj: ses angloj kaj du hispanoj kun siaj edzinoj. Li parolis al ili en la jena maniero:

"Vi ne protestos kontraŭ mia rajto, ke mi laŭplaĉe disponas pri miaj propraĵoj. Sed mi ne malbone uzos tiun rajton. Mi esperas, ke vi bone prosperos tie ĉi. Precipe estas necese, ke ne ĉiu el vi estu mastro sur la insulo, ĉar ĉie devas esti mastroj kaj subuloj. La du hispanoj, kiuj restos tie ĉi, estos de ĉi tiu tempo la posedantoj de la insulo. Ili loĝos en mia fortikaĵo kaj gardos la armilojn kaj la laborilojn; sed ili devos estis feliĉa, povi redoni la oron al la komercisto, kiu pro la ŝipruiniĝo fariĝis tre malriĉa.

De Kadikso Robinsono daŭrigis la vojaĝon al Anglujo. Dum tiu vojaĝo malsaniĝis la maljuna ĵaŭdo kaj mortis. Fine oni atingis Portsmoŭs. Tie loĝis la vidvino post la oficiro, al kiu apartenis la kesteto da diamantoj. Robinsono ŝin trovis en la plej granda mizero. Kiel feliĉa li estis, kiam li enmanigis al ŝi la kesteton kun la grandvaloraĵoj, kaj kiel kore ŝi dankis lin, ĉar li liberigis ŝin el granda malriĉeco.

Du tagojn poste Robinsono kaj Vendredo enŝipiĝis por iri al Hamburgo. En la unuaj tagoj ĉio prosperis laŭ deziro. Ili jam pasis Helgolando, sur la horizonto jam aperis la amata marbordo de la patrujo, kiam subite eksplodis terura uragano el la nordokcidento. ĉiuj klopodoj, reveni en la vastan maron, estis vanaj. La ŝipo tuŝegis sablaĵon, rompiĝis kaj nur kun peno la maristoj sin savis. Robinsono revenis en sian patrujon tiel malriĉa kiel li estis, kiam li forlasis ĝin antaŭ dek du jaroj. El ĉiuj liaj posedaĵoj restis al li nur la pudelo kaj la papago. De Kukshaveno, kie ili estis albordiĝintaj, ili vojaĝis al Hamburgo.

Kiam ili pasis Stade, Robinsono ekvidis la turojn de Hamburgo. Senparole li staris sur la ŝipo kaj rigardis reveme al sia naskiĝurbo. Pro emocio li ekploris. Post kvar horoj li estos refoje en Hamburgo ĉe sia patro. Sed la patrinon li ne revidos, ĉar en Kukshaveno li sciiĝis, ke ŝi estas jam mortinta.

Fine la ŝipo kuŝis ĉe la kajo de Hamburgo. Volonte li tuj irus al sia gepatra hejmo, sed antaŭ ol fari tion, li irigis iun al sia patro, por prepari lin je la reveno de Robinsono. Tuj poste Robinsono kuris tra la stratoj de la urbo kaj rapidis en la brakojn de sia patro.

«Mia patro!!»

«Mia filo!»

Jen ĉio, kion ili povis eligi. Vendredo kun mirego rigardis la strangajn objektojn, kiujn li vidis ĉirkaŭ si.

Kiel diskuranta fajro la famo pri la reveno de Robinsono diskuris tra la urbo, ĉiu parolis pri li, ĉiu deziris vidi lin kaj aŭdi liajn aventurojn per lia buŝo. La domo de lia patro estis ankoraŭ pli vizitata ol drinkejo. Robinsono devis rakonti kaj denove rakonti multajn sinsekvantajn tagojn. Se infanoj estis inter la aŭskultantoj, li ĉian finis la rakonton dirante: "Infanoj, estu ĉiam obeemaj al viaj gepatroj kaj instruistoj; ĉiam lernu atente; estu virtaj kaj evitu la maldiligentecon"

Robinsono, kiu tiom da jaroj iranlaboris sur la insulo, nun ne povis alkutimiĝi fari nenion. Li plej amis la laboron de lignaĵisto. Likaj Vendredo tialeklernistiun laboron ĉe lignaĵisto en la urbo, kaj en unu jaro ankaŭ perfektiĝis en tiu metio. Tiam ili komencis propran negocon. Kelkajn jarojn pli poste, kiam ili fariĝis sufiĉe riĉaj, ili aĉetis bienon, kiun limtuŝis vasta, bela ĝardeno. Parton de tiu ĝardeno ili nomis la Insulo de

Robinsono, ĉar ili estis konstruintaj malgrandan fortikaĵon kun kaverno, antaŭkorto, ĉirkaŭbarilo kaj remparo. ĉiun semajnon ili pasigis unu tagon sur tiu Insulo, por renovigi la rememorojn al sia antaŭa vivo.

Ambaŭ mortis tre multaĝaj.


Загрузка...