Jam pasis tri monatoj, depost kiam la komandanto de tank-regimento, kolonelo Aleksandrov ne estis hejme. Verŝajne li estis ĉe la fronto.
En la mezo de la somero li sendis telegramon, en kiu li proponis al la filinoj Olga kaj Ĵenja la reston de la ferio pasigi apud Moskvo, en la somerdomo.
Ŝovinte sur la nukon koloran kaptuketon, kaj apogante sin sur la bastonon de brosbalailo, Ĵenja malkontente staris antaŭ Olga, kiu estis diranta al ŝi:
— Mi veturos kun la aĵoj, kaj vi ordigos la loĝejon. Vi povas ne kuntiri la brovojn kaj ne leki la lipojn. Poste ŝlosu la pordon. La librojn redonu al la biblioteko. La amikinojn ne vizitu, sed tuj direktu vin al la stacidomo. De tie sendu al la paĉjo tiun ĉi telegramon. Poste eltrajniĝu kaj venu al la somerdomo. Eugenia, vi devas min obei… Mi estas via fratino…
— Mi estas same la via…
— Jes… sed mi estas pli aĝa… kaj finfine tiel ordonis la paĉjo.
Kiam en la korto ekbruis la forveturanta aŭto, Ĵenja suspiris kaj ĉirkaŭrigardis. Ĉie regis ĥaoso kaj malordo. Ŝi proksimiĝis al la polva spegulo, en kiu videblis pendanta sur la muro la portreto de patro.
Estu Olga pli aĝa, kaj dume endas ŝin obei! Sed tamen ĉe ŝi, ĉe Ĵenja estas la samaj kiel de la patro la nazo, buŝo, brovoj. Kaj verŝajne estos sama ŝia karaktero.
Ŝi streĉe ligis la harojn per kaptuko, demetis la sandalojn, prenis ĉifonon, deprenis de la tablo la tukon, ŝovis sub la kranon sitelon kaj, kaptinte la broson, puŝis al la sojlo la rubaĵaron.
Baldaŭ ekzumis la primuso.
La planko estis kovrita per akvo. En la tolaĵa zinka trogo siblis kaj krevetis sapoŝaŭmo. La preterpasantoj mire rigardis la nudpiedan knabinon en ruĝa robeto, kiu, starante sur fenestrobreto de la tria etaĝo, kuraĝe frotis la vitrojn de la malfermitaj fenestroj.
Automobilo kuregis sur vasta suna vojo. Metinte la piedojn sur la valizon, kaj apogante sin sur molan pakaĵon, Olga sidis sur plektita fotelo. Sur ŝiaj genuoj kuŝis rufa katido kaj taŭzis per la piedetoj bukedon da cejanoj.
Ĉe la trideka kilometro ilin atingis ekspedicia ruĝarmea aŭtokolono. Sidante sur lignobretoj vice, la ruĝarmeanoj tenis fusilojn intergenue kaj akorde kantis.
Ĉe la sonoj de la kanto vaste malfermiĝis fenestroj de la domoj. De malantaŭ la bariloj, pordegoj elkuris ĝojaj knaboj. Ili mansvingadis, ĵetadis al la ruĝarmeanoj ankoraŭ nematuriĝintajn pomojn, kaj kriis poste huraon kaj tuj komencis batalojn, militojn, enhakiĝante en artemizion kaj urtikon, atakante kavaleri-impete.
La aŭtomobilo turnis sin al somerdoma vilaĝeto, kaj haltis antaŭ negranda, hederkovrita vilao.
La ŝoforo kun helpantoj malfermis la aŭton, kaj elprenis la aĵojn. Olga malŝlosis la vitrumitan verandon.
De tie estis videbla granda, nezorgata ĝardeno. En la profundo de la ĝardeno staris malgracia duetaĝa kabano, super la tegmento de kiu flirtis malgranda ruĝa flageto.
Olga revenis al la aŭto. Al ŝi venis energia nejuna virino. Tiu estis najbarino, laktoliverantino. Ŝi entreprenis ordigi la somerdomon, lavi la fenestrojn, plankon, murojn.
Dum la najbarino dismetis pelvojn kaj ĉifonojn, Olga prenis la katidon kaj iris en la ĝardenon.
Sur la trunko de ĉerizarboj bekitaj de paseroj, brilis varma rezino. Forte odoris je ribo, kamomilo kaj artemizio. Kovrita per musko, la tegmento de la kabano estis truhava, kaj el la truoj etendiĝis supren kaj malaperis inter la arboj iuj maldikaj ŝnuroj.
Olga trapasis avelujon, kaj viŝis de la vizaĝo araneaĵon. Kio okazis? La ruĝa flago super la tegmento jam mankis, tie staris nur bastono.
Tuj Olga ekaŭdis rapidan, alarmitan flustradon. Subite, rompante sekajn vergojn, peza ŝtupetaro — tiu, kiu estis almetita al la fenestro de la subtegmento —, kun knaro obtuze falis apud la muron, subigante lapojn.
La ŝnuroj super la tegmento ektremis. Gratinte la manojn, la katido saltis en urtikon. Senkomprene Olga haltis, ĉirkaŭrigardis, atente aŭskultis. Sed nek inter la verdaĵo, nek post la barilo, nek en la nigra kvadrato de la kabanfenestro io estis videbla kaj aŭdebla.
Ŝi revenis al la peroneto.
— Knabaĉoj petolas tra fremdaj ĝardenoj — klarigis al Olga la laktoliverantino. — Hieraŭ ĉe la najbaroj du pomarbojn iu senfruktigis, rompis pirarbojn. Tiaj homoj estas… huliganoj. Mia filo, karulino, soldatiĝis. Forveturante, li eĉ vinon ne trinkis. "Adiaŭ — li diris — panjo." Kaj li foriris, ekfajfinte. Vespere, kiel devas tio esti, mi ektristis, ploris. Nokte mi vekiĝis kaj ŝajnis al mi, iu tra la korto ŝteliras, susuras. Nu, mi pensas, mi estas nun homo sola, neniu min defendas… Ĉu multo estas bezonata por mi, maljunulino? Oni per briko min povas bati kaj nenio de mi restos. Tamen dio savis min, nenio estis ŝtelita. lu susuris, susuris kaj foriris. Barelo staris en la korto — el kverko, eĉ du homoj ne povus movi ĝin. Do, oni ĝin rulis dudek paŝojn al la pordego. Jen estas la rezulto. Kaj kiu estis, kiuj homoj — la afero restas malklara.
En krepusko, kiam la ordigado estis finita, Olga eliris sur la peroneton. Tiam el la leda ujo zorge ŝi prenis blankan, perlamote brilan akordionon — donacon de la patro, kiun li sendis al ŝi okaze de la naskiĝtago.
Ŝi metis la akordionon sur la genuojn, surmetis la rimenon sur la ŝultron kaj komencis ludi la muzikon de kanto, antaŭ nelonge aŭdita.
Se mi nur unu fojon
Vin povus revidi…
Se mi nur unu fojon…
Kaj tri… kaj kvin…
Sur la aeroplan'
Scios vi neniam,
Kiel mi ĝis mateno, atendis nokte vin.
Hej, aviadistoj, bomboj kaj mitraloj!
Jen vi jam forflugis al la malproksim'
Kiam vi revenos?
Ĉu en temp' baldaŭa?
Iam vi revenu, por revidi nin.
Sur la aeroplan'
Scios vi neniam,
Kiel mi ĝis mateno, atendis nokte vin.
Hej, aviadistoj, bomboj kaj mitraloj!
Jen vi jam forflugis al la malproksim'
Kiam vi revenos?
Ĉu en temp' baldaŭa?
Iam vi revenu, por revidi nin.
Jam kiam Olga estis kantanta la kanton, ŝi kelkfoje mallonge streĉe rigardis direkte al malhela arbusto, kiu kreskis en la korto, apud la barilo.
Fininte la ludadon, ŝi rapide revenis kaj, turninte sin al la arbusto, laŭte demandis:
— Auskultu! Pro kio vi kaŝas vin, kaj kion vi bezonas ĉi tie?
De post la arbusto eliris homo en ordinara blanka kostumo. Li klinis la kapon kaj ĝentile respondis al ŝi:
— Mi ne kaŝas min. Mi mem estas aktoro iugrade. Mi ne volis geni vin. Pro tio mi staris kaj aŭskultis.
— Vi povus stari kaj aŭskulti de la strato. Sed vi ial grimpis trans la barilon.
Ĉu mi? Ĉu grimpis? — ofendiĝis la homo. - Pardonu, mi ne estas kato. Tie ĉe la angulo estas rompitaj tabuloj kaj mi de la strato penetris tra la truo.
— Kompreneble! — mokis Olga. - Jen estas la pordo. Bonvolu penetri tra ĝi reen al la strato.
La homo estis obeema. Dirante eĉ ne unu vorton, li iris tra la pordo, riglis ĝin post si. Kaj tio plaĉis al Olga.
— Atendu! — descendante ŝtupon, ŝi haltigis lin. — Kio vi estas? Ĉu aktoro?
— Ne — respondis la homo. - Mi estas inĝeniero-mekanikisto, sed en libera tempo mi ludas kaj kantas en nia uzina operejo.
— Auskultu — neatendite simple Olga proponis al li. — Akompanu min al la stacidomo. Mi atendas la malpli aĝan fratinon. Jam estas mallume, malfrue, sed ŝi ne venas. Memoru, mi neniun timas, mi simple ne konas la ĉi-tieajn stratojn. Tamen haltu, kial vi malfermas la pordon? Vi povas atendi min ĉe la barilo.
Ŝi forportis la akordionon, surmetis sur la ŝultrojn tukon kaj eliris sur la malhelan straton, aromantan je roso kaj floroj.
Olga estis malkontenta pri Ĵenja kaj pro tio kun sia kunulo parolis malmulte. Li diris al ŝi, ke li estas Georgij Garajev, ke li laboras kiel inĝeniero en aŭtomobila uzino.
Atendante Ĵenjan, ili vidis preterpasi du trajnojn, kaj fine venis la lasta, la tria.
— Kun tiu sentaŭga knabinaĉo oni havas amason da problemoj! — kolere ekkriis Olga. - Nu, se mi havus kvardek aŭ almenaŭ tridek jarojn! Ja ŝi havas dek tri, sed mi — dek ok, kaj pro tio ŝi tute ne obeas min.
— Kvardek tute ne necesas — decide diris Georgij. — Dek ok estas multe pli bone! Vi ne maltrankvilu. Via fratino venos morgaŭ matene.
La stacia perono senhomiĝis. Georgij elpoŝigis cigaredojn. Tuj al li alvenis du impertinent-aspektaj buboj kaj, atendante fajron, elpoŝigis siajn cigaredojn.
— Juna homo — ekbruligante alumeton kaj lumigante la vizaĝon de la pliaĝa, Georgij ekparolis. — Antaŭ ol veni al mi kun cigaredo, endas saluti, mi ja havis honoron konatiĝi kun vi en la parko, kie vi diligente rompis tabulon el la nova barilo. Vi estas Mikaelo Kvakin, ĉu jes?
La bubo eksnufis, retiriĝis kaj Georgij estingis la cigaredon, prenis Olgan je la kubuto kaj kondukis ŝin hejmen.
Kiam ili foriris, la dua bubo ŝovis la salivitan cigaredon post la orelon kaj senzorge demandis.
— Tiu propagandisto de kie venis? Ĉu li estas ĉi-tiea?
— Ĉi-tiea — nevole respondis Kvakin. — Li estas onklo de Timĉjo Garajev. Endas kapti Timĉjon kaj bati. Li kolektis kompanion kaj ŝajne ili ion entreprenas kontraŭ ni.
Jen ambaŭ amikoj rimarkis sub la lanterno en la fino de la kajo grizharan estimindan ĝentlemanon, kiu apogante sin sur bastonon descendis laŭ la ŝtuparo.
Tiu estis loka loĝanto, doktoro F.G.Kolokolĉikov. Ili kuris post lin, laŭte demandante, ĉu li havas alumetojn. Sed ilia aspekto kaj voĉoj neniel plaĉis al la ĝentlemano, pro tio turninte sin li minacis al ili per la kurba bastono kaj solene iris sian vojon.
… De la Moskva stacidomo Ĵenja ne sukcesis sendi telegramon al la patro kaj pro tio, detrajniĝinte, ŝi decidis trovi la vilaĝan poŝtejon.
Trapasante malnovan parkon kaj kolektante kampanulojn, ŝi nerimarkeble eliris al la vojkruciĝo de duĝardenaj stratoj, dezerta aspekto de kiuj montris, ke ŝi trafis ne tien, kien ŝi volis.
Ne malproksime ŝi ekvidis malgrandan viglan knabinon, kiu malbenante trenis je kornoj obstinan kaprinon.
— Bonvolu diri, karulino — ekkriis Ĵenja — kiel iri de ĉi tie al la poŝtejo?
Sed la kaprino subite tiris ŝin, turnis la kornojn kaj ekgalopis tra la parko kaj la knabino kun krio ekkuregis post ĝi. Ĵenja ĉirkaŭrigardis: jam krepuskiĝis, sed homoj nenie videblis. Ŝi malfermis la kortpordon de ies duetaĝa somerdomo, kaj sur la pado ekiris al la peroneto.
— Bonvolu diri — ne malfermante la pordon, laŭte sed tre ĝentile demandis Ĵenja, — kiel mi povas de ĉi tie iri al la poŝtejo?
Neniu respondis al ŝi. Ŝi staris, pensadis dum momento, malfermis la pordon kaj tra la koridoro paŝis en la ĉambron. Mastroj nenie. Tiam konfuziĝinte ŝi turniĝis por eliri, sed en la momento el sub la tablo elrampis granda helrufa hundo. Ĝi atente rigardis la embarasiĝintan knabinon kaj mallaŭte, sed minace ekblekis kaj kuŝiĝis sur la vojo al la pordo.
— Vi, stulta! — ŝi ektimis kaj sindefende levis la manon. — Mi ne estas ŝtelisto! Mi nenion de vi prenis. Jen estas ŝlosilo de mia loĝejo. Jen estas la telegramo al la paĉjo. Mia paĉjo estas komandanto. Ĉu tio kompreneblas?
La hundo silentis kaj ne moviĝis. Kaj Ĵenja iom post iom proksimiĝis al la malfermita fenestro, daŭrigante:
— Do, jen! Ĉu vi kuŝas? Kuŝu… Tre bona hundeto… Vi aspektas saĝa, simpatia.
Sed apenaŭ Ĵenja tuŝetis la fenestrobreton, kiam la simpatia hundo kun minaca bleko subite surpiediĝis, kaj Ĵenja, en timo saltinte sur la kanapon, subtiris la piedojn.
— Estas tre strange — preskaŭ plore ŝi ekparolis. — Vi kaptu rabistojn kaj spionojn, sed mi estas… homo. Jes ja! — ŝi montris al la hundo la langon. - Stultulo!
Ĵenja metis la ŝlosilon kaj la telegramon sur la randon de la tablo. Necesis atendi la mastrojn.
Sed pasis unu horo, la dua… Jam vesperiĝis. Tra la malfermita fenestro venis malproksimaj signaloj de lokomotivoj, bojado de hundoj kaj frapoj de flugpilkado. Ie oni gitarludis. Kaj nur tie, apud la somerdomo ĉio estis silenta, senbrua.
Metinte la kapon sur malmolan cilindron de la kanapo, Ĵenja senvoĉe ekploris. Fine ŝi profunde ekdormis.
Ŝi vekiĝis nur matene.
Post la fenestro bruis densa foliaro lavita de pluvo. Ne malproksime knaris puta rado. Ie estis segata ligno, sed tie, en la somerdomo restis ĉio silenta.
Sub la kapo de Ĵenja kuŝis mola leda kuseno, la kruroj estis kovritaj per delikata litotuko. La hundo malaperis.
Tio signifis, ke nokte iu venis!
Ĵenja eksaltis, ĝustigis la hararon, ordigis la ĉifitan robeton, prenis de la tablo la ŝlosilon, la nesenditan telegramon kaj volis forkuri.
Tiam sur la tablo ŝi ekvidis paperfolion, sur kiu grandlitere estis skribita per blua krajono:
"Knabino, kiam vi estos foriranta, frape fermu la pordon."
Sube estis subskribo "Timur".
"Ĉu Timur? Kiu estis Timur? Endus vidi kaj danki tiun homon."
Ŝi eniris la najbaran ĉambron. Tie staris skribotablo, sur ĝi estis skribilaro, cindrujo, malgranda spegulo. Dekstre, apud ledaj aŭtomobilaj gantoj kuŝis malnova gratmakulita revolvero. Tie ĉe la tablo, en skvamiĝinta, gratita ingo staris kurba turka sabro. Ĵenja metis la ŝlosilon kaj la telegramon, tuŝis la sabron, eligis ĝin, levis super la kapon kaj rigardis la spegulon.
La aspekto estis teruriga kaj severa. Estus bone fotiĝi tiel kaj porti la foton en la lernejon. Eblus mensogi, ke iam la patro prenis ŝin al militfronto. Per la maldekstra mano eblus teni la revolveron. Jen, ĉi tiel. Tiel eĉ pli bone. Ŝi kuntiris la brovojn, kunpremis la lipojn kaj, celante al la spegulo, premis la ĉanon.
Tondro frapis la ĉambron. Fumo kovris la fenestrojn. La spegulo falis sur la cindrujon. Kaj, lasinte sur la tablo la ŝlosilon kaj la telegramon, surdigite Ĵenja elflugis el la ĉambro kaj kuregis for de tiu stranga kaj danĝera domo.
Iamaniere ŝi trovis sin sur riverbordo. Nun ŝi havis nek la ŝlosilon, nek la telegramon. Kaj nun endos rakonti al Olga ĉion: kaj pri la hundo, kaj pri la tranokto en la malplena somerdomo, kaj pri la sabro, kaj finfine pri la pafo. Malbele! Se estus la paĉjo, li komprenus. Olga ne komprenos. Olga koleros,kaj ekploros. Tio estas eĉ pli malbona. Plori Ĵenja mem povis. Sed vidante larmojn de Olga, ĉe ŝi ĉiam aperis deziro grimpi sur telegrafan foston, sur altan arbon aŭ sur kamentubon.
Por preni kuraĝon, Ĵenja sin banis en la rivero, kaj malrapide iris serĉi sian somerdomon.
Kiam ŝi estis supreniranta la peroneton, Olga staris en la kuirejo kaj ekbruligis primuson. Ekaŭdinte la paŝojn, Olga turnis sin kaj silente, malamike fiksrigardis Ĵenjan.
— Olga, saluton! — Ĵenja diris, haltinte sur la lasta ŝtupo kaj penante ridetis. — Olja, ĉu vi riproĉos min?
— Jes! — ne fortirante la okulojn de sur la fratino, respondis Olga.
— Nu, riproĉu — humile konsentis Jenja. — Tia, ĉu vi scias, stranga okazo estis, tia neordinara aventuro! Olga, mi vin petas, ne kuntiru la brovojn, estas nenio danĝera, mi simple perdis la ŝlosilon de la loĝejo, la telegramon al la paĉjo ne sendis…
Ĵenja kunpremis la palpebrojn kaj retrovis la spiron, intencante elpafi ĉion tuje. Sed sammomente la barilpordo klake malfermiĝis. En la korton enkuris dornekovrita, vila kaprino kaj, malaltigante la kornojn, impetis en la profundon de la ĝardeno. Kaj post ĝi kun krio trakuris la jam konata al Ĵenja nudpieda knabino.
Utiligante la okazon, Ĵenja rompis la danĝeran konversacion kaj ĵetis sin en la ĝardenon por forpeli la kaprinon. Ŝi atingis la knabinon, kiam tiu anhelante tenis la kaprinon je la kornoj.
— Knabino, ĉu vi nenion perdis? — rapide tra la dentoj demandis Ĵenjan la knabino, ne ĉesante piedbati la kaprinon.
— Ne — malkomprenis Ĵenja.
— Kaj kies tio estas? Ĉu ĝi ne estas la via? — la knabino montris la ŝlosilon de la Moskva loĝejo.
— La mia — flustre respondis Ĵenja, time retrorigardante al la teraso.
— Prenu la ŝlosilon, leteron kaj kvitancon, la telegramo jam estas sendita — same rapide balbutis la knabino.
Kaj, ŝovinte al Ĵenja en la manon paperan pakajeton, ŝi batis la kaprinon per la pugno.
La kaprino eksaltis al la pordo, kaj la nudpiedulino rekte tra dornoj, urtikoj ombre kuris post ĝi. Tuj post la barilpordo ili malaperis.
Kuntirante la ŝultrojn, kvazaŭ oni batus ŝin, ne la kaprinon, Ĵenja malfermis la pakaĵeton:
"Jen estas la ŝlosilo. Jen estas la telegrafa kvitanco. Tio signifas, ke iu sendis la telegramon al la patro. Sed kiu? Aha, jen estas letero! Kio ĝi estas?»
En la letero estis skribite per blua krajono:
"Knabino, neniun timu hejme. Ĉio en ordo, kaj neniu de mi ion ekscios."
Sube staris la subskribo,"Timur".
Kvazaŭ sorĉita, Ĵenja malrapide ŝovis la leteron en la poŝon. Poste ŝi rektigis la ŝultrojn kaj jam trankviliĝinte alvenis al Olga.
Olga staris samloke, apud la nebruligita primuso, sur la okuloj aperis larmoj.
— Olja! — malĝoje ekkriis tiam Ĵenja. — Mi ŝercis. Nu, kial vi koleras je mi? Mi ordigis la tutan loĝejon, purigis la fenestrojn, ĉiujn tolaĵojn kaj la plankon lavis. Jen estas al vi la ŝlosilo, jen — la kvitanco de la paĉja telegramo. Prefere permesu kisi vin. Ĉu vi scias, kiel mi amas vin? Ĉu vi volas, por vi mi saltu de la tegmento en la urtikon?
Kaj ne atendante, ke Olga ion respondos, Ĵenja ĵetis sin ĉe ŝian kolon.
— Jes… sed mi maltrankvilis — malespere ekparolis Olga. — Ĉiam vi havas absurdajn ŝercojn… Al mi paĉjo ordonis… Ĵenja, lasu! Ĵenja, miaj manoj estas kerosenaj. Ĵenja, prefere verŝu lakton kaj metu la kaserolon sur la primuson!
— Mi… sen ŝercoj ne povas — balbutis Ĵenja dum Olga staris apud la lavkuveto.
Ŝi ĵete metis la kaserolon kun lakto sur la primuson, tuŝis la kuŝantan en ia poŝo letereton, kaj demandis:
— Olja, ĉu dio ekzistas?
— Ne — respondis Olga kaj submetis la kapon sub la kranon.
— Sed kiu estas?
— Lasu min en trankvilo! — kun domaĝo respondis Olga. - Neniu estas.
Ĵenja silentis iome kaj denove demandis:
— Olja, kio estas Timur?
— Tiu ne estas dio, tiu estis iu caro — sapumante siajn vizaĝon kaj manojn, sendezire respondis Olga — malica, lama el mezepoko.
— Se li ne estas caro, ne malica kaj ne el la mezepoko, tiam kio li estas?
— Tiam mi ne scias. Lasu! Kaj por kio vi bezonas tiun Timuron?
— Por tio, ke ŝajne mi tre amas tiun homon.
— Kiun? — kaj Olga senkomprene levis la kovritan per sapa ŝaŭmo vizaĝon. - Kion vi balbutas, elpensas kaj malebligas trankvile lavi min! Atendu nur, venos paĉjo, li klarigos ai vi pri amo.
— Kion, paĉjo! — funebre kun patoso ekkriis Ĵenja. - Se li venos, do ne por longa tempo! Li certe ne ofendos solan kaj sendefendan homon.
— Ĉu tiu estas vi, sola kaj sendefenda? — malfide demandis Olga. — Ho, Ĵenja, ne scias mi, kia homo vi estas kaj kies karakteron vi heredis?
Tiam Ĵenja mallevis la kapon, kaj rigardante sian vizaĝon, respegulatan en la nikelita tepoto, fiere kaj ne meditante respondis:
— Tiun de la paĉjo. Nur. La lian. Sole la lian. De neniu alia en la tuta mondo mi heredis eĉ unu trajton.
La nejuna ĝentlemano, doktoro F.G.Kolokolĉikov sidis en sia ĝardeno kaj riparis murhorloĝon. Antaŭ li kun melankolia mieno staris lia nepo, Kolja.
Oni konsideris, ke li estas helpanta. Efektive jam dum tuta horo li estis tenanta en la mano turnilon, atendante, kiam la avo bezonos ĉi tiun instrumenton.
Sed la ŝtala risorto, — kiun endis enigi en la lokon, estis malobeema, kaj la avo estis pacienca. Kaj ŝajnis, ke fino ne rompos ja tiun atendadon. Tio estis bedaŭrinda tiom, ke de malantaŭ la najbara barilo jam kelkfoje elŝoviĝis la hartufa kapo de Sima Simakov, persono lerta kaj informita. Kaj tiu Sima Simakov per la lango, la kapo, la manoj gestis al Kolja tiom strange kaj enigme, ke eĉ kvinjara fratino de Kolja, Tatjanka, kiu, sidante sub tilio pensfikse klopodis enŝovi dornon en la buŝon de pigre kuŝanta hundo, neatendite helpis kaj tiris la avon je la pantalon-tubo, post kio la kapo de Sima Simakov momente malaperis. Finfine la risorto eniĝis.en sian lokon.
— La homo devas labori — levante la ŝvitan frunton kaj turnante sin al Kolja, patronece prononcis la grizhara ĝentlemano F.G.Kolokolĉikov. - vi havas mienon, kvazaŭ mi vin regalas per ricinoleo. Donu la turnilon kaj prenu tenajlon. Laboro nobligas homon. Ĉe vi mankas ĝuste la anima nobleco. Ekzemple, hieraŭ vi formanĝis kvar porciojn da glaciaĵo, sed ne dividis ĝin kun la malpli aĝa fratino.
— Ŝi mensogaĉas, senhonta! — ĵetante al Tatjanka koleran vizaĝon, ekkriis ofendita Kolja. - Trifoje mi donis al ŝi mordi po du fojoj. Sed ŝi iris plendi pri mi, kaj ankoraŭ tirŝtelis de la panja tablo kvar kopekojn.
— Kaj vi nokte laŭ la ŝnuro elgrimpis — neturnante la kapon, senemocie ĵetis Tatjanka. - Sub via kuseno estas lanterno. Kaj en nian dormoĉambron iu huligano ĵetis ŝtonon. Li ĵetis kaj fajfis, ĵetis kaj fajfis.
Eĉ la spiro de Kolja Kolokolĉikov haltis ĉe tiuj impertinentaj vortoj de la senhonta Tatjanka. Tremo trapasis de la kapo ĝis la kalkanoj. Sed feliĉe okupata per laboro, la avo tiun danĝeran kalumnion ne atentis aŭ simple ne aŭdis. Bonokaze en la ĝardenon en la momento eniris la laktoliverantino kun ladkruĉoj kaj, mezurverŝante la lakton, komencis plendi:
— Kaj de mi, Fedor Grigorjeviĉ, friponoj nokte preskaŭ forrulis kverkan barelon. Hodiaŭ, oni diras, ke dum mateniĝo oni vidis du homojn, ili sidis sur la kamentubo, la malbenitaj, kaj balancis la piedojn.
— Kiel sur la kamentubo? Kiucele, se mi povas demandi vin, kiucele? — demandis la mirigita ĝentlemano.
Sed en tiu tempo de la kokejo eksonis tintado kaj sonorado. La turnilo en la mano de la grizhara ĝentlemano ektremis, kaj la obstina risorto, elsaltinte el sia nesto, kun jelpo tinte falis sur la feran tegmenton. Ĉiuj, eĉ Tatjanka, eĉ la pigra hundo kune turnis sin, nekomprenante, kio okazis kaj de kie venis la tinto. Kolja Kolokolĉikov, ne dirante eĉ vorton, ĵetis sin lepore trans la karotajn bedojn kaj malaperis post la barilo.
Li haltis ĉe la bovejo, el kiu, same kiel el la kokejo, venis abruptaj sonoj, kvazaŭ iu batus per pezilo relpecon. Tie li kunpuŝiĝis kun Sima Simakov, de kiu li ekscitite demandis:
— Auskultu… Mi ne komprenas. Kio ĝi estas? Ĉu alarmo?
— Ho, ne! Tio ŝajne estas ĝenerala voksignalo numero unu.
Ili transsaltis la barilon, plonĝis en la truon de la park-barilo. Tie kun ili karambolis larĝŝultra fortika knabo Gejka. Poste alkuris Vasilij Ladigin. Ankoraŭ kaj ankoraŭ iu. Kaj senbrue, lerte ili kuregis laŭ pasejoj konataj nur de ili, al iu celo, dum la kurado mallonge interparolante:
— Ĉu tio estas alarmo?
— Ho, ne! Tio estas ĝenerala voksignalo numero unu.
— Kiu voksignalo? Tio ne estas,tri-halt', tri-halt'." Tio estas, ke iu ŝtipulo movas rade dek frapojn saratempe.
— Ni rigardu!
— Jes, ni kontrolu!
— Antaŭen! Fulme!
Dum la sama tempo, en la ĉambro de la somerdomo, kie tranoktis Ĵenja, staris alta malhelhara knabo ĉirkaŭ dektri-jara. Li surhavis leĝeran nigran pantalonon kaj bluan ĉemizon kun brodita ruĝa stelo.
Al li alvenis vila grizhara oldulo. Tola ĉemizo lia estis malriĉa. La vastega pantalono estis multpece flikita. Al la genuo de lia maldekstra kruo estis alligita kruda lignaĵo. En unu mano li tenis leteron, per la alia li premis malnovan gratitan revolveron.
"Knabino, kiam vi estos foriranta, frape fermu la pordon" — moke tralegis la oldulo. - Do, eble vi al mi tamen diros, kiu tranoktis sur nia kanapo?
— Iu konata knabino — sendezire respondis la knabo. - Ŝin sen mi restigis la hundo.
— Ĉi tie vi mensogas! — ekkoleris la oldulo. — Se ŝi estus konata, en la letero vi nomus ŝin.
— Kiam mi estis skribanta, mi ŝin ne konis. Kaj nun mi konas.
— Vi ŝin ne konis. Ĉu vi lasis ŝin sola matene en la loĝejo?
Vi, amiko mia, malsanas, kaj vin endas ekspedi al frenezulejo. Tiu fiulino frakasis la spegulon kaj la cindrujon. Nu, bone la revolvero estis ŝarĝita per senkuglaj kartoĉoj. Se en ĝi estus kugloj?
— Sed, onklo… kuglojn vi ne havas, ĉar viaj malamikoj havas fusilojn kaj sabrojn… simple lignajn.
Similis, ke la oldulo ridetis. Tamen skuinte la vilan kapon, li severe diris:
— Vi rigardu! Mi ĉion rimarkas. Aferoj viaj, kiel mi komprenas, estas malklaraj, pro tiuj mi povus vin sendi reen, al la patrino.
Frapetante per la lignaĵo, la oldulo iris supren sur la ŝtuparo. Kiam li malaperis, la knabo suprensaltis, kaptis la enkurintan en la ĉambron hundon kaj kisis ĝin sur la muzelon.
— Aha, Rita! Ni kaptiĝis kun vi… Ncnio estas, li hodiaŭ estas bona. Nun li estos kantanta.
Kaj ĝuste. De supre el la ĉambro aŭdiĝis tusetado. Poste estis tia tra — la — la! Kaj poste basa baritono ekkantis:
—
…Jam tria nokt' sen dorm',
kaj ŝajnas plu al mi,
sekrcta moviĝado… Silenta malseren'…
— Haltu, freneza hundo! — kriis Timur. - Kial vi ŝiras mian pantalonon, kaj kien vi min tiras?
Subite li brue batfermis la pordon, kiu kondukis supren, al la onklo, kaj tra la koridoro post la hundo elkuris al la verando. En la angulo de la verando, apud malgranda telefono konvulsiis, saltis kaj batiĝis kontraŭ la muron ligita al ŝnuro bronza sonorileto. La knabo premis ĝin permane, volvis la ŝnuron sur la najlon. Nun la tremanta ŝnuro malstreĉiĝis, verŝajne ĝi ie ŝiriĝis. Tiam mirigita kaj koleriĝinta li kaptis la telefonon.
Horon antaŭ la okazintaĵo Olga sidis ĉe tablo. Antaŭ ŝi kuŝis lernolibro pri fiziko.
Eniris Ĵenja kaj prenis botelon de jodo.
— Ĵenja — malkontente demandis Olga — de kie estas la grataĵo sur via ŝultro?
— Mi iris — senzorge respondis Jenja —, kaj tie staris io tia pika kaj akra. Jen tiel tio okazis.
— Kial sur mia vojo ne staras io pika kaj akra? — mok-
imitis ŝin Olga.
— Nevere! Sur via vojo staras ekzameno pri matematiko. Ĝi estas pika kaj akra. Vi defalos, rigardu! Olja, ne preparu vin por inĝeniera instituto, iru al la medicina — parolis Ĵenja alŝovante al ŝi tablan spegulon. - Nu, rigardu, kia vi estas inĝeniero? Inĝeniero devas esti — jena… jena… kaj jena… — kaj Ĵenja movis la okulojn, levetis la brovojn kaj tre tenere ridetis.
— Stulteta! — brakumante, kisante kaj milde ŝovante ŝin, diris Olga. — Iru for, Ĵenja, kaj ne malhelpu. Prefere kuru al la puto por akvo.
Ĵenja prenis de la telero pomon, iris al angulo, iom staris ĉe la fenestro, poste malbukumis la ujon de la akordiono kaj ekparolis:
— Ĉu vi scias, Olga? Alvenis a! mi hodiaŭ nekonata onklo. Tiel, aspekte agrabla — blondulo, en blanka kostumo kaj demandis: "Knabino, kiu vi estas?" Mi diris: Ĵenja…
— Ĵenja, ne malhelpu kaj la muzikilon ne tuŝu — ne turniĝante kaj ne detirante sin de la laboro, diris Olga.
— Kaj via fratino estas ŝajne Olga, ĉu?" — eligante la akordionon, daŭrigis Ĵenja.
— Ĵenja, ne malhelpu kaj la muzikilon ne tuŝu! — nevole alaŭskultante ripetis Olga.
— Tre — diris li — bone via fratino muzikas. Ĉu ŝi ne volas lerni en konservatorio?" (Ĵenja elprenis la akordionon kaj transmetis la rimenon sur la ŝultron.) — "Ne — mi diris al li — ŝi jam studas ferbetonan profesion." Tiam li diris:,A-a!" (Nun Ĵenja premis unu klavon.) Kaj mi diris al li:,Bo-o!" (Nun Ĵenja premis alian klavon.)
— Sentaŭga knabinaĉo! Remetu la muzikilon sur ĝian lokon! — eksaltante diris Olga. - Kiu al vi permesas komenci paroli kun iuj fremdaj homoj?
— Nu, mi remetu ĝin — ofendiĝis Ĵenja. — Ne mi komencis. Tion li komencts. Mi volis rakonti al vi plu, sed mi ne faros nun. Jen atendu, venos paĉjo, li vin instruos konduti!
— Ĉu min? Vin li instruos. Vi malhelpas al mi lerni.
— Ne, vin! — kaptante la malplenan sitelon, jam de la peroneto rediris Jenja. - Mi al li rakontos, kiol vi min centfoje dum tago peladas jen por keroseno, jen por sapo, jen por akvo! Mi ne estas por vi kamiono, nek ĉevalo, nek traktoro!
Ŝi alportis akvon, metis la sitelon sur la breton, sed ĉar Olga, ne atentinte tion, sidis, klininte sin super la libro, ofendiĝinte Ĵenja foriris al la ĝardeno.
Elirinte al la herbejeto antaŭ la duetaĝa kabano, Ĵenja elpoŝigis katapulteton kaj, streĉinte la gumon, lanĉis ĉielen etan kartonan paraŝutiston.
Enfluginte piede supren, la paraŝutisto renverŝiĝis. Super ĝi malfermiĝis blua papera kupolo, sed jen pli forte ekblovis vento, la paraŝutisto estis flankenigita kaj malaperis en malhela subtegmenta fenestro.
Katastrofo! La kartonan hometon endis liberigi. Ĵenja ĉirkaŭiris la kabanon, tra kies truoza tegmento disiĝis diversflanken maldikaj ŝnuroj. Ŝi altrenis al la fenestro putriĝintaii ŝtupetaron kaj, grimpinte laŭ ĝi, saltis sur la plankon de la subtegmento.
Estis tre strange! La subtegmento estis loĝata. Sur la muro pendis ŝnurvolvaĵoj, lanterno, du krucigitaj signalflagetoj kaj mapo de la vilaĝo, ĉio markita per nekompreneblaj signoj. En la angulo kuŝis kovrita per sakŝtofo brakpleno da pajlo. Tie staris renversita lignolada kesto. Apud la truplena muskiĝinta tegmento staris granda rado, simila al ŝipdirektilo. Super la rado pendis memfarita telefono.
Ĵenja rigardis trans la fendon. Antaŭ ŝi kiel ondoj de maro ŝanceliĝis foliaro de la densa ĝardeno. En la ĉielo ludis kolomboj. Kaj tiam Ĵenja decidis: la kolomboj estu mevoj, tiu ĉi malnova kabano kun ties ŝnuroj, lanternoj, flagoj estu granda ŝipo. Ŝi estu kapitano.
Ŝi ekgajis. Ŝi turnis la direktilradon, la streĉaj ŝnuroj ektremis, ekzumis. La vento ekbruis kaj pelis verdajn ondojn. Al ŝi ŝajnis, ke tio estas ŝia ŝipo, kiu turnas sin malrapide kaj trankvile sur la ondoj.
— La direktilon maldekstren! — laŭte komandis Ĵenja kaj pli streĉis la pezan radon.
Traŝiriĝinte tra la tegmentaj fendoj, mallarĝaj radioj de la suno falis sur ŝiajn vizaĝon kaj robon, sed Ĵenja komprenis, ke tio estas malamikaj ŝipoj, serĉantaj ŝin per lumĵetiloj. Ŝi decidis batali kontraŭ ili.
Kun peno ŝi turnis la knarantan radon, manovrante dckstren kaj maldekstren kaj streĉe kriante komandvortojn.
Jen, la akraj rektaj radioj de la lumĵetiloj malbriliĝis, estingiĝis. Certe tio signifas, ke la suno estis kovrita per nubo. Sed tio estis, ke la venkinta eskadro sinkis al la fundo.
La batalo estis finita. Per la polva polmo Ĵenja viŝis la frunton, kaj subite sur la muro eksonoris la telefono. Tion Ĵenja ne atendis: ŝi opiniis, ke la telefono estis simple ludilo. Ŝi ĝeniĝis. Ŝi prenis la aŭskultilon.
La voĉo sonora kaj akra demandis:
— Hallo! Hallo! Respondu! Kiu azeno ŝiras la ŝnurojn kaj donas signalojn stultajn kaj nekompreneblajn?
— Tio nc cstas azeno — balbutis konfuzite Ĵenja. - Tio estas mi, Ĵenja.
— Freneza knabinaĉo! — akre kaj preskaŭ timigite kriis la sama voĉo. - Lasu la direktilradon kaj kuru for! Tuj alkuros… homoj kaj batos vin.
Ĵenja ĵetis la aŭskultilon, sed estis jam malfrue. Jen kontraŭ la lumo aperis ies kapo: tio estis Gejka, lin sekvis Sima Simakov, Kolja Kolokolĉikov kaj poste grimpis ankoraŭ aliaj knaboj.
— Kiuj vi estas? — retiriĝante de la fenestro, time demandis Ĵenja. — Iru for!… Tio estas nia ĝardeno. Mi vin ĉi tien ne vokis.
Sed ŝultr' al ŝultro, kompaktmure la knaboj silente iris al Ĵenja. Sin trovinte alpremita en angulo, Ĵenja ekkriis.
En la sania momento en la lumstrio preteris ankoraŭ unu ombro. Ĉiuj turnis siajn kapojn kaj disiĝis. Kaj antaŭ Ĵenja ekstaris malhelhara knabo en blua ĉemizo, sur la brusto de kiu estis brodita ruĝa stclo.
— Silenton, Ĵenja! — laŭte diris!i. — Nc endas krii. Neniu vin tuŝos. Mi konas vin. Mi estas Timur.
— Ĉu vi estas Timur? — vaste malfermante plenajn de larmoj la okulojn, nekredeme ekkriis Ĵenja. — Ĉu vi kovris min per litotuko? Ĉu vi lasis al mi la letereton? Ĉu vi sendis al la fronto, al la paĉjo telegramon kaj al mi sendis la ŝlosilon kaj kvitancon? Sed por kio? Pro kio? De kie vi min konas?
Tiam li alvenis al ŝi, prenis ŝian manon kaj respondis:
— Restu kun ni! Sidiĝu kaj aŭskultu, kaj tiam por vi ĉio estos klara.
Sur la pajlo kovrita per sakŝtofo dislokiĝis la knaboj ĉirkaŭ Timur, kiu metis antaŭ si la mapon de la vilaĝo.
Ĉe la fenestro sur ŝnurbalancilon sidiĝis observanto. Sur lia kolo pendis laĉo kun teatra binoklo.
Proksime de Timur sidis Ĵenja kaj streĉatente aŭskultis kaj rigardis ĉion, kio okazis en la kunsido.
— Morgaŭ matene, dum la homoj dormas, mi kaj Kolokolĉikov riparos la ŝnurojn ŝiritajn far ŝi (li montris al Ĵenja).
— Li ne vekiĝos — malbonhumore intermetis la grandkapa, vestita per marista ĉemizo Gejka. — Li ellitiĝas nur por maten- kaj tagmanĝo.
— Kalumnio! — ekstarante kaj balbutante, ekkriis Kolja Kolokolĉikov. — Mi leviĝas kun la unua sunradio.
— Mi ne scias, kiu radio de la suno estas la unua, kiu la dua, sed li nepre ne vekiĝos — obstine daŭrigis Gejka.
Momente balanciĝante sur ŝnuroj, la observanto fajfis, kaj la knaboj eksaltis.
Laŭ la ŝoseo en polvaj nuboj moviĝis ĉevalartileria regimento. Potencaj, jungitaj per rimenoj kaj feraĵoj ĉevaloj rapide tiris post si verdajn obusajn kestojn kaj per griza ŝtofo kovritajn kanonojn.
Harditaj per ventoj, sunbruniĝintaj rajdantoj, ne balanciĝante en la seloj, lertabrave turnis sin ĉe la angulo kaj unu post la alia malaperadis ili en la bosko. La regimento foriris.
— Ili veturas al la stacidomo, por envagoniĝi — grave klarigis Kolja Kolakolĉikov. - Mi vidas laŭ ilia vesto: kiam ili galopas al ekzercado, kiam al parado kaj kiam ien ankoraŭ.
— Vi vidas kaj silentu! — haltigis lin Gejka. — Ni estas mem kun okuloj. Vi sciu, knaboj, tiu babilulo volas forkuri en Ruĝ-armeon.
— Estas malpermesite — intervenis Timur. — Ĉia provo estas senrezulta.
— Kiel malpermesitas? — ruĝiĝinte diris Kolja. — Sed kial antaŭe knaboj al fronto forkuradis?
— Tio estis antaŭe. Kaj nun al ĉiuj ĉefoj kaj komandantoj estas rigore ordonite preni la kolon, kaj peli nin similajn hejmen.
— Kial preni la kolon? — koleriĝis kaj ankoraŭ pliruĝiĝinte ekkriis Kolja Kolokolĉikov. — Ni ja ne estas fremduloj!
— Do, jen! — kaj Timur suspiris. — Ni ja ne estas fremduloj! Kaj nun, knaboj, ek al la afero.
Ĉiuj disiĝis al la lokoj.
— En la ĝardeno de la domo numero kvar en la Kurba strateto nekonataj fiknaboj senfruktigis pomarbon — ofendite informis Kolja Kolokolĉikov. — Ili rompis du branĉojn kaj piedpremis florbedon.
— Kies estas la domo? — kaj Timur enrigardis en la vakstolitan kajeron. — Domo de la ruĝarmeano Krjukov. Kiu estas ĉe ni eksspecialisto pri fremdaj ĝardenoj kaj pomarboj?
— Mi — eksonis konfuzita voĉo.
— Kiu povis tion fari?
— Tie laboris Miŝka Kvakin kaj lia helpanto kun la kromnomo Figura. La pomarbo estas miĉurinaĵo (I. Miĉurin — fama soveta selektisto. E.S.P.), la specio estas ormaturiĝa kaj certe estis zorge elektita.
— Denove kaj denove estas Kvakin! — Timur enpensiĝis. - Gejka, ĉu vi parolis kun li?
— Jes.
— Nu, kaj kio?
— Mi batis sur lian kolon.
— Kaj li?
— Li donis al mi du batojn.
— He, ĉio ĉe vi estas «batis» kaj «batis»… Sed la senco ial mankas. Bone! Pri Kvakin ni okupiĝos aparte. Plu.
— En la domo numero dudek kvin de la olda laktoliverantino soldatiĝis filo al la kavalerio — iu sciigis el la angulo.
— Jen rekonsciiĝis, vi! — kaj Timur riproĉete kapbalancis. — Tie sur la pordego antaŭ tri tagoj nia signo estis pentrita. Kiu pentris? Kolokolĉikov, ĉu vi?
— Mi.
— Do, kial la maldekstra supra radio de la stelo estas kurba kiel hirudo. Se vi entreprenas ion — faru bone. Oni venos — ridos. Plu.
Stariĝis Sima Simakov kaj ekparolis rapide, konvinke, sen haltoj:
— En la domo numero kvindek kvar en strato Puŝkarevkaja malaperis kaprino. Mi iras kaj vidas — oldulino knabinon draŝas. Mi krias: "Onjo, laŭleĝe vi ne rajtas bati!" Ŝi diras: "…La kaprino malaperis. Estu ĝi malbenita!" — 'Kie ĝi malaperis? " — "Jen tie, en la ravino, post la arbareto, formaĉis la ŝnuron kaj malaperis, kvazaŭ ĝin englutus lupoj!"
— Atendu! Al kiu apartcnas la domo?
— La domo estas de la ruĝarmeano Paŭlo Gurjev. La knabino estas lia filino, nome Njurka. Draŝis ŝin ŝia avino. Ŝian nomon mi ne scias. La kaprino estas griza kun nigra dorso, nome Manjka.
— La kaprinon trovu! — severe ordonis Timur. Iros grupo ei kvar homoj. Vi, vi, vi kaj vi. Nu, ĉu estas ĉio, knaboj?
— En la domo numero dudekdu knabino ploras — kvazaŭ sendezire informis Gejka.
— Kial ŝi ploras?
— Mi demandis, ŝi ne respondis.
— Ĉu granda estas la knabino?
— Kvarjara.
— Jen alia malbono. Se estus homo, sed jen kvarjara! Atendu, al kiu apartenas la domo?
— La domo estas de leutenanto Pavlov. De tiu, kiu estis antaŭ nelonge mortigita ĉe la limo.
— Demandis, ne respondis — ĉagrene imitaĉis Gejkan Timur. Li sulkigis la brovojn, pensadis. — Bone… Tion mi mem. Vi tiun aferon ne tuŝu.
— Ĉe la horizonto aperis Miŝka Kvakin! — laŭte raportis la observanto. - Li iras laŭ alia flanko de la strato, manĝaĉas pomon. Timur! Sendu grupon: ili trabatu lin aŭ donu al li kelkajn vangofrapojn!
— Ne endas. Ĉiuj restu sur siaj lokoj. Mi revenos baldaŭ.
Li saltis el la fenestro sur la ŝtupetaron kaj malaperis inter la arbustoj. La observanto informadis plu:
— Ĉe la kortpordo, en mia vido nekonata fraŭlino de bela aspekto, staras kun karafo kaj aĉetas lakton. Tiu estas verŝajne la mastrino de la somerdomo.
— Ĉu tiu estas via fratino? — tirante la manikon de Ĵenja, demandis Kolja Kolokolĉikov. Ne ricevinte respondon, li ofendeme diris: — Vi nur ne volu al ŝi de ĉi tie krii!
— Sidu! — ekŝirante la manikon, mokete diris al li Ĵenja. — He, jen ĉefo troviĝis…
— Ne ekscitu ŝin, ĉar ŝi vin draŝos — incitis Gejka Koljan.
— Ĉu min? — Kolja ofendiĝis. - Kion ŝi havas? Ĉu ungojn? Kaj mi — muskolaron. Jen… la brakoj, kruroj!
— Ŝi draŝos vin kune kun la brakoj kaj kruroj. Knaboj, atenton! Timur alproksimiĝas al Kvakin.
Facile svingante per deŝirita vergo, Timur estis iranta al Kvakin. Rimarkinte tion, Kvakin haltis. La plata vizaĝo montris nek miron, nek timon.
— Saluton, komisaro! — klininte flanken la kapon mallaŭte li diris. — Kien vi rapidas?
— Saluton, bandestro! — samtone respondis Timur. - Renkonten al vi.
— Mi ĝojas pri la gasto, sed regalaĵo mankas. Eble jen tio? — li ŝovis la manon en sian sinon kaj etendis al Timur pomon.
— Ĉu ŝtelita? — demandis Timur, mordante la pomon.
— Ĝuste la sama — klarigis Kvakin. Specio ormaturiĝa. La sola bedaŭrindaĵo estas: mankas vera maturiĝo.
— Acidaĉaĵo! — ĵetante la pomon, diris Timur. — Auskultu, ĉu vi sur la barilo de la domo numero tridek kvar jen tian signon vidis? — Timur montris la stelon, broditan sur la blua ĉemizo.
— Nu, mi vidis — streĉis la atenton Kvakin. Mi, frato, tage kaj nokte ĉion vidas.
— Do, jen: se vi tage aŭ nokte ankoraŭfoje la saman signon vidos ie, do kuru de tiu loko, kvazaŭ brogita.
— Ho, komisaro! Kiel impulsema vi estas! — tirante la vortojn, diris Kvakin. — Fino, ni interparolis sufiĉe!
— Oj, bandestro, kiel obstina vi estas — ne levante la voĉon, respondis Timur. — Kaj nun memorfiksu mem kaj transdonu al via bando, ke tiu parolo kun vi estis la lasta.
De iom malproksime neniu povus pensi, ke la parolantoj estis malamikoj, kaj ne du varmaj amikoj. Kaj pro tio Olga, tenanta en la manoj karafon, demandis la laktoliverantinon, kiu estas la knabo, kiu konversacias pri io kun la huligano Kvakin.
— Mi ne scias — elkore diris la laktistino. — Verŝajne li estas simila huligano kaj sentaŭgulo. Li ĉiame apud via hejmo vagadaĉas. Vi gardu vin, karulino, ili povas vian fratinon tradraŝi.
Maltrankvilo obsedis Olgan. Kun malŝato ŝi rigardis al ambaŭ knaboj, trapasis la terason, metis la karafon, ŝlosis la pordon kaj eliris straten por serĉi Ĵenjan, kiu jam dum du horoj ne montris sin hejme.
Reveninte al la subtegmento, Timur rakontis pri sia renkontiĝo al la knaboj. Estas decidite morgaŭ sendi al la tuta bando skriban ultimaton.
Senbrue descendis la knaboj de la subtegmento, kaj tra truoj en bariloj aŭ senpere trans la bariloj ili diskuradis al la hejmoj diversflanken.
Timur alvenis al Ĵenja.
— Do, kio? drmandis li. — Ĉu nun ĉio estas klara?
— Ĉio — respondis Ĵenja — nur ankoraŭ ne tre. Vi klarigu al mi pli simple.
— Tiam descendu kaj iru post mi. Via fratino nun ne estas hejme.
Kiam ili alteriĝis, Timur faligis la ŝtupetaron.
Jam vesperiĝis, sed Ĵenja konfide iris post lin. Ili haltis ĉe la domo, kie loĝis la olda laktoliveristino. Timur ĉirkaŭrigardis. Homoj proksime ne estis. Li elpoŝigis plumban ujeton kun farbo kaj alvenis al la pordego, kie estis pentrita stelo, la supra radio de kiu vere kurbis kiel hirudo. La radiojn li senhezite akrigis kaj rektigis.
— Diru, por kio? — demandis lin Ĵenja. — Vi klarigu al mi pli simple: kion tio signifas? ~
Timur ŝovis la ujon en la poŝon. Forŝiris folion de lapo, viŝis la makulitan fingron kaj, rigardante la vizaĝon de Ĵenja, diris:
— Tio signifas, ke el tiu ĉi domo homo foriris en la Ruĝan Armeon. Kaj ekde tiu tempo tiu ĉi domo troviĝas sub nia gardo kaj protekto. Ĉu via patro estas en la Armeo?
Jes! — kun agitiĝo kaj fiero diris Jenja. — Li estas komandanto.
— Tio signifas, ke ankaŭ vi troviĝas sub nia gardo kaj protekto.
Ili haltis antaŭ pordego de alia somerdomo. Ankaŭ tie sur la barilo estis desegnita stelo. Sed la rektaj helaj radioj de ĝi estis konturitaj per vasta nigra bordero.
— Jen! — diris Timur. ~ Ankaŭ el tiu ĉi domo homo foriris al la Ruĝa Armeo. Sed li jam malestas. Tio estas domo de la leutenanto Pavlov, kiu pereis ĉe la limo. Ĉi tie loĝas lia edzino kaj tiu knabineto, de kiu la bona Gejka ne povis ekscii, kial ŝi ofte ploras. Se vi havos okazon, faru al ŝi, Ĵenja, ion bonan.
Li diris tion tre simple, sed malvarmo trakuris ŝiajn brakojn kaj bruston, kvankam la vespero estis varma, eĉ sufoka.
Ŝi silentis, klininte la kapon. Kaj nur por ion diri ŝi demandis:
— Sed ĉu Gejka estas bonkora?
— Jes — respondis Titnur. - Li estas filo de maristo. Li ofte primokas la etulon kaj fanfaronulon Kolokolĉikov, sed mem ĉie kaj ĉiam defendas lin.
La vokokrio, akra kaj kolera igis ilin turni sin. Proksime staris Olga.
Ĵenja tuŝis la manon de Timur: ŝi volis konduki lin kaj konatigi al Olga.
— Eugenia! — anhelante kun larmoj en la voĉo diris Olga. — Mi malpermesas al vi paroli kun tiu ĉi fiknabo. Ĉu al vi estas klare?
— Sed Olga — balbutis Ĵenja — kio okazis al vi?
— Mi malpermesas al vi veni al tiu knabaĉo — firme ripetis Olga. — Vi estas dektri-jara, kaj mi — dekok-jara. Mi estas via fratino… Mi aĝas pli. Kaj kiam paĉjo estis forveturanta, li al mi ordonis…
— Sed Olja, vi nenion, nenion komprenas! — kun senespero ekkriis Ĵenja. Ŝi estis tremetanta. Ŝi volis klarigi, pravigi sin. Sed ŝi ne povis. Ŝi ne havis rajton. Kaj, svinginte la manon, ŝi diris al la fratino eĉ ne unu vorton.
Hejme tuj ŝi enlitiĝis, sed longe ne povis endormiĝi. Tamen, kiam ŝi ekdormis, ŝi ne aŭdis, kiel nokte oni frapis la fenestron kaj donis telegramon de la patro.
Mateniĝis. Trumpetis ligna korno de la paŝtisto. La olda laktistino malfermis la pordon kaj pelis la bovinon al la grego. Ŝi apenaŭ foriris post la angulon, kiam de malantaŭ akaci-arbusto elkuris kvinopo da knaboj kaj ĵetis sin al la puto.
— Pumpu!
— Ek!
Prenu!
— Kaptu!
Priverŝante la nudajn piedojn per malvarma akvo, la knaboj kuregis en la korton, malplenigante la sitelojn en la kverkan barelon kaj, ne haltante, flugis reen al la puto.
Al la ŝvitmalsekiĝinta Sima Simakov, kiu sen interrompo movis la levilon de la puta pumpilo, alkuris Timur kaj demandis:
— Ĉu vi Kolokolĉikovon ne vidis ĉi tie? Ĉu ne? Tio signifas, ke li ne vekiĝis. Hastu, rapidu! La oldulino baldaŭ revenos.
Sin trovinte en la gardeno antaŭ la somerdomo de Kolokolĉikov, Timur ekstaris apud la arbon kaj fajfis. Ne atinginte respondon, li grimpis la arbonkaj enrigardis la ĉambron. De la arbo videblis nur duono de lito, movita de la fenestro, kaj piedoj envolvitaj per litkovrilo.
Timur ĵetis sur la liton peceton de akvoŝelo kaj mallaŭte vokis:
— Kolja, ekstaru! Koljka!
La dormanto ne moviĝis. Tiam Timur elpoŝigis tranĉilon, detranĉis longan vergon, akrigis ĉefine hokon, transĵetis la vergon tra la fenestro kaj, kroĉinte per la hoko la litkovrilon, tiris ĝin al si.
La malpeza litkovrilo rampis tra la fenestrobreto. En la ĉambro eksonis raŭketa mirigita ĝemkrio. Elorbitiginte la postdormajn okulojn, de la lito desaltis la grizhara ĝentlemano en subvestoj kaj, kaptante per la mano la forglitantan litkovrilon, li kuris al la fenestro.
Sin trovinte vid-al-vide kun la respektinda oldulo, Timur dum momento deflugis de la arbo.
Kaj la grizhara ĝentlemano ĵetinte sur la liton la rekonkeritan litkovrilon, demurigis ŝire la fusilon, haste surmetis la okulvitrojn, kaj ĉieleniginte la pafilon, fermis la okulojn kaj elpafis.
Nur apud la puto la timigita Timur haltis. Okazis eraro. Li pensis la dormantan ĝentlemanon Kolja, kaj la grizulo pensis lin fripono.
Li ekvidis, ke la olda laktoliverantino kun siteloj kaj vekto eliranta estis el la pordo por akvo. Li muse sin kaŝis post la akacio kaj kornencis observi. Revenintc de la puto la oldulino levis la sitelon, verŝis ĝin en la barelon kaj tuj desaltis, ĉar la akvo kun bruo kaj ŝprucoj elverŝiĝis el la jam ĝisrande plenigita barelo.
Senkomprene aha-ante kaj ĉirkaŭrigardante la oldulino ĉirkaŭiris la barelon. Ŝi enakvigis la manon kaj alproksimigis ĝin al la nazo. Poste ŝi kuris al la peroneto por kontroli la seruron de la pordo. Finline, ne sciante, kion pensi, ŝi frapis la fenestron de la najbarino.
Timur ekridis kaj eliris el sia kaŝejo. Necesis rapidi. Kolja Kolokolĉikov ne venis, kaj la ŝnuroj ne estis riparitaj.
… Trapasante al la kabano, Tirnur rigardis en la malfermitan al la ĝardeno fenestron.
Ĉe la apudlita tablo en kalsoneto kaj ĉemizeto sidis Ĵenja kaj senpacience reŝovante falintajn sur la frunton harojn, ion skribis.
Ekvidinte Timuron, ŝi ne ektimis, kaj eĉ ne miris. Ŝi nur avertis lin per la fingro, ke li ne veku Olgan, metis la nefinitan leteron en tirkeston kaj piedfingre eliris el la ĉambro.
Tie, eksciinte de Timur, en kiun malfeliĉon li falis, ŝi forgesis ĉiujn admonojn de Olga, kaj volonte proponis helpi al li ripari la ŝiritajn far ŝi ŝnurojn.
Kiam la laboro estis finita kaj Timur jam estis staranta trans la barilo, Ĵenja diris al li:
— Mi ne scias, pro kio, sed mia fratino tre malŝatas vin.
— Jen — ĉagrenite respondis Timur — mia onklo vin same ne ŝatas.
Li jam estis forironta, sed Ĵenja lin haltigis:
— Atendu, kombu vin. Vi hodiaŭ estas tre hirta.
Ŝi eligis kombilon, etendis ĝin al Timur kaj samtempe en la fenestro eksonis indigna ekkrio de Olga:
— Ĵenja, kion vi faras!
La fratinoj staris sur la teraso.
— Mi ne elektas por vi amikojn — senespere defendis sin Ĵenja. — Kiajn? Tre simplajn. Virojn en blanka kostumo. "Ha, kiel bele muzikas via fratino!" Belege! Oni aŭdus ŝin bele insulti. Jen rigardu! Mi jam pri ĉio skribas al la paĉjo.
— Eugenia! Tiu knabaĉo estas liuligano kaj vi: stultulino — malvarme parolis Olga, penante esti trankvila. — Se vi volas, skribu al la paĉjo, bonvolu, se tamen mi nur unufoje vidos vin kune kun la knabaĉo, mi samtage lasos la somerdomon kaj ni forveturos al Moskvo. Kaj vi scias, ke mia vorto estas forta.
— Jes… turmentulino! — larmante respondis Ĵenja.- Ĝuste tion mi scias.
— Kaj nun jen, prenu kaj legu! — Olga metis sur la tablon la nokte ricevitan telegramon, kaj eliris.
Tie estis skribita jeno: "Proksimtempe traveturante mi estos en Moskvo. La daton kaj horon mi telegrafos aldone. Paĉjo."
Ĵenja viŝis la larmojn, almetis la telegramon al la lipoj kaj mallaŭte balbutis:
— Paĉjo, venu rapide! Paĉjo! Al mi, al via Ĵenja estas tre malfacile.
En la korton, de kie malaperis la kaprino, kaj kie loĝis la oldulino, kiu draŝis la energian knabinon Njurka, oni venigis ĉaron da brulligno.
Insultante la senzorgajn ĉaristojn, kiuj faligis la brullignon senorde, ĝemante kaj veante, la oldulino komencis kunmeti la brullignon kolone. Sed la laboro ne estis laŭ ŝiaj fortoj. Tusante, ŝi sidiĝis sur stumpon, reakiris la spiradon, prenis aspergilon kaj iris en la legomĝardcnon. En la korto restis nun nur la trijara frateto de Njurka — persono, kiel evidentis, energia kaj laborema, ĉar apenaŭ malaperis la oldulino, li levis bastonon kaj komencis frapi per ĝi la benkon kaj la renversitan trogon.
Tiam Sima Simakov, ĵus ĉasanta la fuĝintan kaprinon, kiu galopis tra arbustoj kaj ravinoj ne malpli bone ol hinda tigro, unu homon li restigis ĉe la arbarrando kaj kun la aliaj li impetis en la korton.
Li ŝovis al la etulo en la buŝon plenmanon da frago kaj en la manon brilantan plumon de monedo, la tuta kvaropo verve komencis kunmeti la brullignon kolone.
Mem Sima Simakov fluge kuris malantaŭ la barilo por deteni dum tiu tempo la oldulinon en la ĝardeno. Haltinte ĉe la barilo, apud tiu loko, kie al ĝi tuŝe staris ĉeriz- kaj pomarboj, Sima rigardis tra fendo.
La olduiino kolektis kukumojn en la juprandon kaj jam intencis iri en la korton.
Tiam Simakov delikate frapis la tabulojn ĉe la barilo. La oldulino streĉis la atenton. Tiam Sima levis bastonon kaj movetis per ĝi branĉojn de pomarbo. Al la avino ekŝajnis, ke iu senbrue grimpas trans la barilon por la pomoj. Ŝi elŝutis la kukumojn sur bedon, elŝiris grandan faskon da urtiko, ŝtelvenis kaj embuskis ĉe la barilo.
Sima Simakov denove rigardis en la fendon, sed la avinon nun li ne vidis. Maltrankviliĝinte, li saltis, kaptis la barilrandon kaj singarde komencis suprentiri sin.
Sed en la sama tempo la oldulino kun triumfa krio elsaltis el sia embuskejo kaj lerte vipis Siman sur la manojn per la urtiko. Svingante per la brulumitaj manoj, Sima kuregis al la pordego, de kiu jam estis elkuranta la kvaropo, fininta sian laboron.
En la korto denove restis sola la etulo. Li levis de la tero spliton, metis ĝin sur la randon de la lignokolono, poste li trenis tien pecon de betulŝelo.
Dum tiu okupado lin la avino trovis reveninta el la legom-ĝardeno. Malfermeginte la okulojn, ŝi haltis antaŭ la kunmetita lignokolono kaj demandis:
— Kiu ĉi tie sen mi laboras?
La etulo, metante la betulŝelon, gravmiene respondis:
— Ĉu vi, avino, ne vidas — mi laboras.
En la korton eniris la laktistino kaj ambaŭ oldulinoj vive komencis pridiskuti la strangajn eventojn pri la akvo kaj brulligno. Ili provis atingi respondon de la etulo, tamen sukcesis nemulton. Li klarigis al ili, ke alkuris el la pordego homoj, ŝovis al li en la buŝon dolĉan fragon, donis al li plumon de monedo kaj ankoraŭ promesis kapti por li leporon kun du oreloj kaj kvar piedoj. Poste ili ĵetadis la brulŝtipojn kaj denove forkuris.
Tra la kortopordo eniris Njurka.
— Njurka — demandis ŝin la oldulino — ĉu vi ne vidis, kiu en nian korton venis?
— Mi serĉadis la kaprinon — malgajmiene respondis Njurka. — Dum la tuta mateno mi saltadis tra arbaro kaj ravinoj.
— Estas ŝtelita! — malĝoje plendis la oldulino al la laktistino. — Sed kia kaprino ŝi estis. Nu, kolombo tiu estis, ne kaprino. Kolombo!
— Kolombo! — flankeniĝante de la avino kolerreplikis Njurka. — Kiam ĝi komencas kornpiki, oni ne scias, kien kaŝi sin. La kolomboj ne havas kornojn.
— Silentu, Njurka! Silentu, klaĉulino, sensprita! — ekkriis la avino. - Certe, tiu kaprino havis fieran karakteron. Mi volis vendi ŝin, la kaprineton. Kaj jen, nun mia kolombinjo malestas.
La pordo kun knaro larĝe malfermiĝis. Malaltiginte la kornojn, en la korton engalopis la kaprino kaj direktis sin ĝuste al la laktoliverantino, kiu kun jelpo sursaltis la peroneton, kaj la kaprino, frapigante per la kornoj kontraŭ la muro, haltis.
Tuj ĉiuj vidis, ke al la kornoj de la kaprino estis firme ligita plakaĵo, sur kiu grandlitere estis skribite:
Estas mi kaprino
Fulmotondrulino.
Kiu Njurka'n batos,
Tiu aĉe fartos.
Kaj ĉe la angulo, post la barilo ridegis la kontentaj knaboj. Enpikinte bastonon teren, tretante ĉirkaŭ ĝi, dancante, Sima Simakov fiere trakantis:
Ni ne estas iu bando,
Nek aĉule fia ar'.
Gajaj estas ni helpantoj,
Pionira kunular'.
Ho! Ho!
Kaj kiel hirundo, la knaboj impete kaj senbrue kuris for.
Laboro por hodiaŭ estis multa ankoraŭ, sed ĉefe necesis verki kaj ekspedi ultimaton al Miŝka Kvakin.
Neniu sciis, kiel verki ultimaton, kaj Timur demandis onklon pri tio.
Tiu lasta klarigis al li, ke ĉiu lando verkas ultimaton laŭ sia maniero, sed en la fino por ĝentileco konvenas alskribi: "Akceptu, sinjoro ministro, certigon pri profunda estimo al vi." Poste la ultimato pere de la akreditita ambasadoro estas enmanigita al la estro de la malamika regno.
Sed la afero nek al Timur nek al lia grupo plaĉis. Unue, neniun estimon al la huligano Kvakin ili volis montri, due, nek konstantan ambasadoron, nek reprezentanton ĉe la bando ili havis. Do interkonsiliĝinte, ili decidis sendi ultimaton simplan, laŭ maniero de la mesaĝo de la kozakoj al la turka sultano, kiun ĉiu vidis sur la fama pentraĵo, kaj ĉiu legis pri tio, kiel ili batalis kontraŭ siaj malamikoj.
Post la griza pordego kun nigre-ruĝa stelo, en la ombroplena ĝardeno de la domo, kiu staris kontraŭ la vilao, kie loĝis Ĵenja kaj Olga, laŭ la sabla aleo iris blondbukla malgranda knabino. Ŝia patrino, virino juna, bela, sed kun vizaĝo malgaja kaj laca sidis en balancfotelo apud la fenestro, sur kiu staris riĉa bukedo da kampaj floroj. Antaŭ ŝi kuŝis amaseto da malpakitaj telegramoj kaj leteroj de la amikoj, konatoj kaj nekonatoj. La leteroj kaj telegramoj estis varmaj kaj teneraj. Ili sonis de malproksime, kiel arbara eĥo, kiu nenien vokas la iranton, nenien promesas, sed tamen kuraĝigas kaj diras, ke iu estas proksime kaj en la malhela arbaro oni ne solas.
Tenante pupon per ties piedoj, tiel ke la lignaj manoj kaj kanabaj haroj treniĝis sur la sablo, la blondulineto haltis apud la barilo. De la supro estis descendanta kolora leporo, eltranĉita el tavollignaĵo. Ĝi movis la piedetojn, kvazaŭ tirante kordojn de la desegnita balalajko, ĝia muzeleto estis malgajete-ridinda.
Ravita de tia neklarigebla miraklo, simila al kiu certe ne estas en la mondo, la knabineto elmanigis la pupon, venis al la barilo, kaj la bona leporo obeeme trafis ĝuste en ŝiajn manojn. Post la leporo aperis la ruzeta kaj kontenta vizaĝo de Ĵenja.
La knabino rigardis al Ĵenja kaj demandis:
— Ĉu vi ludas kun mi?
— Jes, kun vi. Ĉu vi volas, ke mi al vi saltu?
— Ĉi tie estas urtiko — penseme avertis la knabino. - Ĉi tie hieraŭ mi brulvundis la manon.
— Ne gravas — desaltante de la barilo, diris Ĵenja — mi ne timas. Montru, kiu urtiko vin bruligis? Cu tiu ĉi? Jen rigardu: mi ĝin elŝiris, distretis per la piedoj kaj kraĉis sur ĝin. Ni ludu kune: vi tenu la leporon kaj mi prenos la pupon.
Olga vidis de la peroneto, kiel Ĵenja ion faris apud la fremda barilo, sed ŝi ne volis malhelpi al la fratineto, ĉar ŝi hodiaŭ matene jam estis ploranta. Sed kiam Ĵenja grimpis sur la barilon kaj saltis en la fremdan ĝardenon, maltrankviligita Olga eliris el la domo, venis al la pordego kaj malfermis ĝin. Ĵenja kaj la knabineto staris jam ĉe la fenestro apud la virino, tiu ridetis, kiam la filineto montris al ŝi, kiel la trista, ridinda leporo muzikas per balalajko.
Laŭ la maltrankviliĝinta vizaĝo de Ĵenja la virino divenis, ke Olga, kiu ĵus eniris la ĝardenon, estis malkontenta.
— Ne koleru kontraŭ ŝi — nelaŭte diris al Olga la virino. - Ŝi simple ludas kun mia knabinjo. Nin trafis malfeliĉo… — La virino silentis iom. — Mi ploras, kaj ŝi — la virino montris al sia eta filino kaj mallaŭte aldonis — kaj ŝi eĉ ne scias, ke ŝia patro pereis ĉe la limo antaŭ nelonge.
Nun Olga konfuziĝis, kaj Ĵenja rigardis ŝin deflanke amare kaj riproĉe.
— Mi estas sola — daŭrigis la virino. - Mia patrino estas en montara tajgo, tre malproksime. La fratoj soldatservas, fratinojn mi ne havas.
Ŝi tuŝis la ŝultron de alveninta Ĵenja kaj, montrante la fenestron, demandis:
— Knabino, ĉi tiun bukedon nokte vi al mia peroneto metis, ĉu?
— Ne — rapide respondis Ĵenja. — Ne mi. Sed tion faris iu el la niaj.
— Kiu? — Olga senkomprene rigardis al Ĵenja.
— Mi ne scias — timigite ekparolis Ĵenja —, ne mi tion faris. Mi nenion scias. Vidu, ĉi tien venas homoj.
Post la barilo aŭdiĝis bruo de aŭto, kaj laŭ la vojeto de la pordo iris du oficiroj-aviadistoj.
— Ili venas al mi — diris la virino — certe ili denove proponas al mi vojaĝi al Krimeo, Kaŭkazo, al kuracloko, sanatorio…
Ambaŭ oficiroj alproksimiĝis, militiste salutis kaj, probable aŭdinte ŝiajn lastajn vortojn, la pli altranga — kapitano diris:
— Nek al Krimeo, nek al Kaŭkazo, nek al kuracloko, nek al sanatorio. Vi volis vidi vian panjon, ĉu? Via patrino hodiaŭ per trajno elveturas al vi el Irkutsk. Ĝis Irkutsk ŝi estis venigita per speciala aviadilo.
— De kiu? — ĝoje kaj konfuzite ekkriis la virino. - Ĉu de vi?
— Ne — respondis kapitano — fare de viaj kaj niaj amikoj.
Alkuris la malgranda knabineto, kuraĝe rigardis la venintojn, videblis, ke la blua uniformo estis al ŝi konata.
— Panjo — ŝi petis, — faru al mi balancilon kaj mi flugados tien — reen, tien — reen. Foren — foren, kiel la paĉjo.
— Oj, vi ne devas! — prenante kaj alpremante la filineton, ekscite diris ŝia patrino. — Ne, vi ne flugu tiel foren… kiel via paĉjo.
… En strato Malaja Ovraĵnaja, dorse de la preĝejeto kun fendiĝinta murpentraĵo, prezentanta severajn lonĝarajn maljunulojn kaj pure razitajn anĝelojn, dekstre de la bildo de la infero kun kaldronoj, peĉo kaj lertaj diabloj, sur la kamomila kampeto la knaboj el la kompanio de Miŝka Kvakin kartludis.
Monon la ludantoj ne havis kaj ili ludis je «piko», je «naz-puŝeto» kaj je "revivigu la mortinton". Al la malgajinto oni vindis la okulojn, kuŝigis lin sur la dorson kaj donis en la manojn kandelon, t.e. longan bastonon. Per la bastono li devis blinde kontraŭbati siajn bonajn amikojn, kiuj, kompatante la forpasinton, klopodis revenigi lin en la vivon, fervore vipante per urtiko sur siajn nudajn genuojn, surojn, kalkanojn.
La ludo estis en sia kulmino, kiam post la preĝejbarilo aŭdiĝis sono de signalkorno.
Ekstere ĉe la muro staris senditoj de la grupo de Timur.
Stab-kornisto Kolja Kolokolĉikov premis mane kupran brilantan kornon, kaj la nudpieda severa Gejka tenis gluitan el pak-papero koverton.
— Kio estas ĉi tie, ĉu cirko, ĉu komedio? — klinante sin super la barilo demandis la fraŭleto, kiun oni nomis Figura. - Miŝka! — returnante ekkriaĉis li. — Lasu la kartojn, ĉi tie al vi iu ceremonio venis!
— Mi estas ĉi tie — surgrimpante la barilon, reeĥis Kvakin. - Oho, Gejka, saluton! Kiu feblulaĉo estas kun vi?
— Prenu la koverton — etendante la ultimaton, diris Gejka. - Tempo por konsidero estas donita al vi dudek kvar horoj. Por la respondo mi venos morgaŭ en la sama tempo.
Ofendita per tio, ke oni nomis lin feblulaĉo, la stab-kornisto Kolja Kolokolĉikov levis la kornon kaj, ŝveligante la vangojn, fervore muzikis finon. Kaj, ne dirante eĉ unu vorton, sub la scivolaj rigardoj de la disŝutiĝintaj laŭ la barilo knaboj, ambaŭ senditoj kun digno foriĝis.
— Kio ĝi estas? — renversante la koverton kaj rigardante la gapantajn knabojn, demandis Kvakin. - Ni vivas ĉi tie en veluro kaj plezuro… Subite… la korno, fulmotondro! Mi, fratoj, vere nenion komprenas!
Li ŝire malfermis la koverton kaj, ne descendante de sur la barilo, komencis legi:
— "A1 la estro de la bando pri rabado de fremdaj ĝardenoj Mikaelo Kvakin…" Tio estas al mi — laŭte klarigis Kvakin. — Kun plena titolo, laŭ plena formo… "kaj al lia — li plu legis — fifama helpanto Petro Pjatakov, alie nomata simple Figura…" Tio estas al vi — kun kontento klarigis Kvakin al Figura. — He, kiel ili turnas «fifama»! Tio jam estas io laŭ nobla maniero, ili povus nomi la stultulon pli sitnple."… ankaŭ al ĉiuj anoj de tiu malhonora kompanio estas tiu ĉi ultimato". Kio ĝi estas, mi ne scias — moke deklaris Kvakin. - Probable estas blasfemaĵo aŭ io en tiu senco.
— Tio estas internacia vorto. Ni estas batotaj — klarigis knabo kun razita kapo, nomata Aljoŝka, kiu staris apud Figura.
— Ili povus tiel skribi! — diris Kvakin.- Mi legas plu. La unua punkto:
"Pro tio, ke vi dum noktoj atakadas ĝardenojn de la pacaj loĝantoj, ne indulgante ankaŭ tiujn domojn, sur kiuj estas nia signo — ruĝa stelo, kaj eĉ tiujn, sur kiuj estas ruĝa stelo kun nigra bordero, al vi, sentaŭguloj ni ordonas…"
— Vidu, kiel la hundoj blasfemas! — konfuziĝinte, sed penante ridegi, daŭrigis Kvakin. - Kaj kia estas plua stilo, kiaj vortoj! Jes ja!
"…ordonas: plej malfrue morgaŭ matene Mikaelo Kvakin kaj la fifapa Figura devas veni al loko, kiu estos montrita de la senditoj, vi devos havi kun vi la liston de ĉiuj anoj de via malhonora bando. Kaze de rifuzo ni lasas al ni plenan liberon de agado."
— Tio estas en kiu senco liberon"? — denove demandis Kvakin. - Ni ŝajne ilin nenien enŝlosis.
— Tio ankaŭ estas internacia esprimo. Ni estos batataj — denove klarigis Aljoŝka kun razita kapo.
— Ili povus tiel skribi! — kun domaĝo diris Kvakin. — Bedaŭrinde foriris Gejka, videblas, ke li jam delonge ne ploris.
— Li ne ekploros — diris la kaprazito — lia frato cstas maristo.
— Kaj?
— Lia patro ankaii estas maristo. Li ne ekploros.
— Kiel vi scias tion?
— Tiel, ke mia onklo ankaŭ eslas maristo.
— Jen, stultulo, li ripetadas la samon — ekkoleris Kvakin. — Jen la onklo, jen la frato, jen la patro. Kiel tio rilatas la aferon, ne klaras. Kreskigu, Aljoŝa, la harojn, ĉar la suno boligis vian cerbon. Kion vi murmuras, Figura?
— La scenditojn kaj Timĉjon kun lia kompanio morgaŭ necesos tradraŝi — mallonge kaj malbonhumore proponis Figura, ofendita pro la ultimato.
Tio estis findecidita.
Foririnte en la ombron de la preĝejo kaj haltinte duope apud la bildo, kie la lertmovaj diabloj sperte trenis en la purgatorion la jelpantajn kaj kontraŭstarantajn pekulojn, Kvakin demandis de Figura:
— Auskultu, ĉu vi vin ŝovis en la ĝardenon, kie loĝas la knabino, kies patro pereis?
— Nu, mi.
— Do, jen… — kun domaĝo balbutis Kvakin, montrante per la fingro la muron. — Mi certas, ke la signoj de Timĉjo estas prikraĉindaj, kaj lin mi ĉiam trabatos, kiam mi renkontos lin…
— Bone — konsentis Figura. - Sed kial vi al mi la muron montras?
— Tial, ke — kurbiginte la lipojn, respondis al li Kvakin — kvankam vi estas mia amiko, Figura, sed neniel vi similas homon, sed plie jen tiun dikan kaj aĉan diablon.
Matene la laktoliverantino ne trovis hejmc siajn tri konstantajn aĉetantojn. Estis jam malfrue iri al la bazaro, pro tio, surŝultrinte la ladkruĉon, ŝi direktis sin laŭ loĝejoj. Ŝi vagadis longe, senutile kaj finfine haltis apud la somerdomo, kie loĝis Timur.
De malantaŭ la barilo ŝi aŭdis agrablan voĉon basan: iu mallaŭte kantis. Tio signifis, ke la mastroj estis liejme kaj atendeblis prospero.
Trapasinte tra la barilpordo, la oldulino kantvoĉe ekkriis:
— Lakton, ĉu oni bezonas lakton!
— Du litrojn — eksonis responde la basa voĉo.
Demetinte dc la ŝultro la ladkruĉon, la laktoliverantino turnis sin kaj vidis eliri el la arbustaro vilan, ĉifone vestitan laman oldulon, kiu tenis en la mano kurban sabron.
— Mi demandas, ĉu oni bezonas lakton? — timiĝinte kaj retiriĝinte, proponis la laktoliverantino. - Vi estas trc timiga! Kion vi faras, ĉu per la sabro vi falĉas herbon?
— Du litrojn. La vazo estas sur la tablo — mallonge respondis la oldulo kaj pikis la sabron en la teron.
— Prefere aĉetu falĉilon — haste verŝante lakton en la karafon kaj singardeme rigardante la oldulon, diris la laktoliverantino. — La sabron prefere forĵetu. Per tiu ĉi sabro eblas timigi morte simplajn liomojn.
— Kiom mi pagu? — ŝovante la manon en la poŝon de la vastega pantalono, demandis la oldulo.
— Kiel ĉiuj liomoj — respondis al li la laktoliverantino. - Po rublo kaj kvardek — entute du kaj okdek. Mi ne bezonas krompagon.
La maljunulo serĉadis monon kaj elprenis el la poŝo grandan gratitan revolveron.
— Pagu poste… — kaptante la ladkruĉon kaj rapide forirante diris la laktoliverantino. - Mia kara, ne penu! — plirapidiĝinte la paŝojn kaj ne ĉesante returni kapon, ŝi daŭrigis. - Ne urĝas la mono.
Ŝi elkuris tra la pordo, batfermis ĝin kaj kolere ekkriis de la strato:
— En frenezulejo vin, maljuna diablo, necesus teni, ne lasi vin libera. Jes, jes! Ŝlosi en frenezulejon!
La maljunulo levis la ŝultrojn, reŝovis en la poŝon la elprenitan de tie trirublan bileton, ĉar en la ĝardenon eniris la olda ĝentlemano, doktoro F.G.Kolokolĉikov. Kun mieno enpensiĝinta kaj serioza, apogante sin sur bastonon, per rekta, iom ligneca irmaniero li paŝis sur la sabla aleo.
— Ĉu vi diros, karulo, kie mi povas trovi la posedanton de tiu ĉi somerdomo?
— En tiu ĉi somerdomo loĝas mi — respondis la oldulo.
— Tiukaze — tuŝante la randon de la pajla ĉapelo, daŭrigis la ĝentlemano — diru al mi, ĉu la knabo Timur estas via parenco?
— Jes, li estas — respondis la strangulo — tiu knabo estas mia nevo.
— Mi tre malĝojas — tuse purigante la gorĝon kaj nekomprene strabante al la staranta en la tero sabro, komencis la ĝentlemano — sed via nevo faris provon prirabi mian domon.
— Kion? — miregis la oldulo. — Ĉu mia Timur intencis prirabi vian domon?
— Jes, imagu! — rigardante malantaŭ la dorson de la oldulo, kaj komencante agitiĝi, daŭrigis la ĝentlemano. — Li faris provon dum mia dormo ŝteli la min kovrantan flanelan litkovrilon.
— Kiu? Ĉu Timur vin prirabis? Ĉu li ŝtelis flanelan litkovrilon? — embarasiĝis la oldulo. Kaj la mano kaŝita post lia dorso, malleviĝis.
Agitiĝo obsedis la estimindan ĝentlemanon, kaj, kun digno retroirante al la elirejo, li ekparolis:
— Mi certe ne asertas, sed la faktoj… la faktoj! Via moŝto! Mi petas vin, ne alproksimiĝu al mi. Mi certe ne scias, al kio atribui… Sed via aspekto, via stranga konduto…
— Auskultu — pasante al la ĝentlemano, diris la oldulo — sed ĉio ĉi estas probable miskompreno!
— Via moŝto! — rigardante fikse la revolveron kaj ne ĉesante retroiri, ekkriis la ĝentlemano. - Nia konversacio akceptas nedeziratan kaj, mi dirus, nedecan por via aĝo direkton.
Li elsaltis tra la pordo kaj rapide iris for, ripetante:
— Ne, ne, nedeziratan kaj nedecan direkton…
La oldulo alvenis al la barilpordo ĝuste en tiu momento, kiam Olga, irante sin bani, renkontiĝis kun la agitiĝinta ĝentlemano.
Tuj la oldulo eksvingis per la mano, kriis, ke Olga haltu. Sed la ĝentlemano lertmove, kiel kapro transsaltis la strat-kanaleton, kaptis Olgan je la mano, kaj ili ambaŭ malaperis post la angulo.
Tiam la oldulo ekridegis. Ekscitita kaj ĝojigita, energie frapante per la ligna protezo, li trakantis:
Sur la aeroplan'
Scios vi neniam
Kiel mi ĝis mateno
atendis nokte vin.
Li malbukumis la rimenon ĉe la genuo, ĵetis sur herbon la lignan kruron, deŝiris la perukon kaj barbon, kaj ekkuris al la domo.
Post dek minutoj la juna kaj gaja inĝeniero Georgij Garajev kuris de la peroneto, elveturigis la motociklon el la garaĝo, ekfunkciigis la motoron kaj surseliĝinte veturis al la rivero serĉi Olgan, kiun li timigis.
Je la dekunua horo Gejka kaj Kolja Kolokolĉikov direktis sin por ricevi respondon al la ultimato.
— Iru rekte — murmuris Gejka al Kolja. — Paŝu malpeze kaj fortike. Vi iras kvazaŭ kokido, kiu por vermoj saltadas. Ĉion vi havas, fraĉjo: kaj pantalonon, kaj ĉemizon, ĉion necesan por uniformo, sed decan aspekton vi ne havas. Vi, fraĉjo, ne ofendiĝu, mi diras ion al vi. Nu, jen diru, pro kio vi lekas la lipojn per la lango? Ŝovu la langon en la buŝon, kaj ĝi kuŝu tie, sur sia loko… Kial vi aperis? — dfmandis Gejka, ekvidinte Siman Simakov.
— Min sendis Timur, por esti peranto — ekparolis pafe Simakov. — Tio estas bezonata, nur vi nenion komprenas. Vi havas la vian, kaj mi mian aferon. Kolja, permesu blovi korne. Kiel grava vi estas hodiaŭ! Gejka estas stultulo! Vi iras aranĝi oficialan aferon, do almenaŭ surmetu botojn, ŝuojn. Ĉu ambasadoroj iras nudpiede? Nu, bone, vi tien, mi ĉi tien. Hop-hop, ĝis revido!
— Kia babilulo! — skuis la kapon Gejka. — Li diras cent vortojn, sed sufiĉus kvar. Blovu, Nikolaj, jen estas la barilo!
— Venigu supren Mikaelon Kvakin! — ordonis Gejka al la knabo elŝoviĝinta desupre.
— Eniru dekstre! — ekkriis de malantaŭ la barilo Kvakin. — Tie la pordego estas malfermita speciale por vi.
— Ne iru — tirante la manon de Gejka, flustris Kolja. — Ili kaptos kaj draŝos nin.
— Ĉu ĉiuj nin du? — arofiere diris Gejka. — Trumpetu, Nikolaj, laŭte. Nia grupo povas atingi ĉien.
Ili trapasis tra la rusta fera pordo, kaj sin trovis antaŭ aro da knaboj, antaŭe de kiuj staris Figura kaj Kvakin.
— Donu la respondon al la letero — firme diris Gejka.
Kvakin ridetis, Figura sulkigis la brovojn.
— Ni interparolu — diris Kvakin.. — Nu, sidiĝu, sidu, kien vi rapidas?
— Donu la respondon al la letero — malvarme ripetis Gejka. Ni interparolos post tio.
Estis strange, nekompreneble: ĉu ludas, ĉu ŝercas tiu senruza fortiketa knabo en marista ĉemizo, apud kiu staras malgranda, jam paliĝinta kornisto? Au, malferminte siajn grizajn rigorajn okulojn, nudpiede, vastŝultre li efektive atendas la respondon, sentante siajn kaj rajton, kaj forton?
— Jen prenu — diris Kvakin, etendante la paperon.
Gejka malvolvis la folion. Tie estis krude desegnita trifingra signo de rifuzo, sub kiu estis blasfemaĵo.
Trankvile, ne ŝanĝinte la mienon, Gejka disŝiris la paperon. En la sama minuto li kaj Kolja estis forte kaptitaj je la ŝultroj kaj manoj.
Ili ne kontraŭagis.
— Pro tiaj ultimatoj ni devus trabati vin — paŝante al Gejka, diris Kvakin. — Sed ni estas homoj bonaj. Ĝisnokte ni enŝlosos vin ĉi tien — li montris al la preĝejeto — kaj nokte ni purigos de la fruktoj la ĝardenon de la domo numero dudek kvar.
— Tio ne okazos — trankvile diris Gejka.
— Ĝi okazos — ekkriis Figura kaj frapis Gejkan sur la vangon.
— Batu eĉ centfoje — ferminte la okulojn kaj denove malferminte ilin, diris Gejka. — Kolja — kuraĝige murmuretis li — vi ne timu. Mi sentas, ke hodiaŭ sonos ĝenerala voksignalo numero unu.
La kaptitoj estis enpuŝitaj en la etan preĝejon kun plene fermitaj feraj ŝutroj. Estis fermitaj post ili la pordoj, riglitaj kaj fiksitaj per ligna kojno.
— Do, kion? — alvenante al la pordo kaj almetante la polmon al la buŝo, ekkriis Figura. - Kiel estas tio nun: ĉu tio okazos laŭ via aŭ nia plano?
De post la pordo obtuze, apenaŭ aŭdeble eksonis jeno:
— Ne, vagabondo, laŭ via plano nenio okazos.
Figura kraĉis.
— Lia frato estas maristo — malafable klarigis la kaprazita Aljoŝka. — Ili servas kun mia onklo en la sama ŝipo.
— Nu — minace demandis Figura. — kaj kio vi estas, ĉu kapitano?
— Liaj manoj estas tenataj, kaj vi lin batas. Ĉu tio estas bona?
Jen al vi ankoraŭ — koleriĝis Figura kaj svinge batis Aljoskan.
Tuj ambaŭ knaboj ekruliĝis sur la herbo. Oni ilin tiris je la manoj, piedoj, disigis…
Kaj neniu rigardis supren, kie en la densa foliaro de la tilio, kiu kreskis apud la barilo, aperis kaj malaperis la vizaĝo de Sima Simakov.
Serpente li glitis sur la teron. Kaj rekte tra fremdaj ĝardenoj ekkuregis al Timur, al siaj knaboj, al la rivero.
Kovrinte la kapon per viŝtuko, Olga kuŝis sur la varma stranda sablo kaj legis.
Ĵenja banis sin. Neatendite iu prenis ŝin je la ŝultroj. Ŝi turnis sin.
— Saluton! — diris al ŝi altstatura nigraokula knabino. - Mi naĝis ĉi tien de Timur. Mi estas Tanja, mi ankaŭ estas el lia grupo. Li bedaŭras, ke vi estas punita far la fratino pro li. Ĉu via fratino estas tre malbona?
— Li min ne kompatu — rugiĝinte diris Ĵenja. - Olga estas tute ne malbona, ŝi havas nur tian naturon. — Ŝi faris malgravigan geston, kaj malgaje aldonis. - Fratino tamen estas fratino… sed kiam paĉjo revenos, estos alie…
Ili eliris el la akvo kaj grimpis sur la krutan bordon, maldekstre de la sabla strando. Tie ili renkontis Njurkan.
— Knabino, ĉu vi min rekonas? — kiel ĉiam, rapide kaj kartave ŝi demandis de Ĵenja. — Jes! Mi tuj vin rekonis. Jen estas Timur! — demetinte la robeton, ŝi montris al la kontraŭa bordo, plenigita de knaboj. — Mi scias, kiu kaptis por mi la kaprinon, kiu kunmetis la brullignon kaj kiu donis al mia frateto fragon. Mi vin ankaŭ konas — ŝi turnis sin al Tanja. — Vi iufoje sidis sur bedo kaj ploris. Vi ne ploru. Ĉu tio havas sencon? Hej, sidu, diablino, aŭ mi vin ĵetos en la riveron! — ŝi kriis al la kaprino, ligita al arbusto. — Knabinoj, saltu en la akvon!
Ĵenja kaj Tanja rigardis unu la alian. Estis ja tre ridinda tiu malgranda ciganin-simila Njurka.
Preninte unu la alian permane, ili alvenis al la krutaĵo, sub kiu plaŭdis klara, blua akvo.
— Ĉu ni saltu?
— Ni saltu!
Kaj ili kune ĵetis sin en la akvon.
Ne sukcesis la knabinoj eĉ aperi el ia akvo, post ilin plaŭde plonĝis iu kvara.
Tiu estis Sima Simakov en sandaloj kaj ĉemizeto, li kur-salte flugis en la riveron. Skuante la kungluiĝintajn harojn, kraĉante kaj snufante fortpuse li naĝis al la alia bordo.
— Malfeliĉo, Ĵenja, okazas malfeliĉaĵo! — trakriis li, turnante sin. — Gejka kaj Kolja falis en kaptilon!
… Legante libron, Olga supreniris la altaĵon. Kaj tie, kie la kruda pado trapasis la ŝoseon, ŝin renkontis Georgij, staranta apud la motociklo. Ili salutis unu la alian.
— Mi estas veturanta — klarigis al ŝi Georgij — kaj vidis, ke vi iras ĉi tie. Mi pensis, mi veturigu vin, se vi iras samdirekte.
— Ne estas vere! — dubis Olga. — Vi staris kaj atendis min speciale.
— Nu, vi pravas — konsentis Georgij — mi volis mensogi, sed tio ne sukcesis. Mi devas pardonpeti vin pro tio, ke mi timigis vin matene. Ja sciu, tiu lama oldulo ĉe la pordo estis mi. Mi ŝminkite preparis min por provludo. Sidiĝu, mi veturigos vin.
Olga nee balancis la kapon.
Li metis florbukedon sur la libron. La bukedo estis bela, Olga ruĝiĝis, konfuziĝis kaj… ĵetis ĝin teren. Tion Georgij ne atendis.
— Auskultu — ĉagrene li diris. — Vi bone muzikas, kantas, viaj okuloj estas senruzaj, klaraj. Mi ofendis vin per nenio. Sed mi opinias, tiel, kiel vi agas, ne faras eĉ homo de la plej betona profesio.
— La floroj ne estas bezonataj! — mem ektiminte sian agon, kulpkonscie respondis Olga. — Mi tiel, sen floroj veturos kun vi.
Ŝi sidiĝis sur la ledan selon, kaj la motociklo ekflugis laŭ la vojo. La vojo disbranĉiĝis, sed preteratente tiun vojon, kiu kondukis al la vilaĝeto, la motociklo liberiĝis en la kampon.
— Ne tien vi turnis nin — kriis Olga — ni devas dekstren!
— Ĉi tie la vojo estas pli bona — respondis Georgij — ĉi tie la vojo estas pli agrabla.
Denove estis turno kaj ili impetis tra brueta ombra bosko. Kaj kiam Georgij kaj Olga elŝiriĝis el la leviĝintaj polvonuboj, sub la monto ili ekvidis fumon, kamentubojn, vitron kaj feron de iu nekonata urbo.
— Tio estas nia uzino! — trakriis al Olga Georgij. — Antaŭ tri jaroj mi ĉi tien venis kolekti fungojn kaj fragojn.
Preskaŭ ne malpliigante la rapidecon, la motociklo abrupte turniĝis.
— Rekten! — averte kriis Olga. - Veturu nur rekte hejmen!
Subite la maŝino eksiientis kaj ili haltis.
— Atendu — desaltante diris Georgij — estas malgranda paneo.
Li kuŝigis la motociklon sur herbon sub betulo, prenis ŝlosilon kaj komencis ion alturni, striktigi.
— Kion vi ludas en la opero? — alsidiĝante sur la herbon, demandis Olga. - Kial via ŝminko estas tia severa kaj timiga!
— Mi ludas oldan invalidon — ne ĉesante labori ĉe la maŝino, respondis Georgij. - Li estas ekspartizano kaj li iomete… nenormalas. Li loĝas apud landlimo kaj al li konstante ŝajnas, ke malamikoj nin superruzos kaj trompos. Li estas maljuna kaj singardema. La ruĝarmeanoj estas junaj, ridas, post la deĵoro ludas flugpilkon. Ili havas knabinojn diversajn… Katjuŝojn!
Georgij sulkigis la brovojn kaj mallaŭte ekkantis:
Rekaŝis sin post nubojn la luna disk' radia.
Mi longe gardostaras sen dormo en tranĉe'.
Alrampas malamikoj. Ne dormu, lando mia!
Malfortas mi, maljunas. Ho, ve, al mi, ho ve!
Tuj Georgij ŝanĝis la voĉon, kaj imitante ĥoron, kantis: Oldul', trankvilu, trahkviliĝu!
— Kion signifas "trankviliĝu"? — viŝante la polviĝintajn lipojn per poŝtuko, demandis Olga.
— Tio signifas — daŭrigante frapi per la ŝlosilo sur la aksingon, klarigis Georgij — tio signifas, ke: dormu trankvile, maljuna stultulo, jam delonge ĉiuj soldatoj kaj oficiroj estas sur sia loko… Olja, ĉu via fratino pri nia renkontiĝo kun ŝi parolis?
— Parolis, mi insultis ŝin.
— Bedaŭrinde. Ŝi estas komika knabino. Mi diras al ŝi «a», ŝi al mi — «bo».
— Kun tiu komikulino oni spertas malfeliĉaĵojn — denove malkontentis Olga. — Ŝi rilatas kun iu knabaĉo, nome Timur. Li estas el la kompanio de la huligano Kvakin. Mi neniel povas forpeli lin de nia domo.
— Timur! Hm… — Georgij konfuzite tusetis. — Ĉu li estas el la kompanio? Li ŝajnas esti ne tio, ne tre… Nu, bone! Vi ne maltrankvilu. Mi dekutimigos lin de via domo. Olja, kial vi ne lernas en konservatorio? Vi volas esti inĝeniero, por kio tio utilas? Ankaŭ mi estas inĝeniero, sed nun tio ne gravas.
— Ĉu vi estas malbona inĝeniero?
— Kial malbona? — alŝoviĝinte al Olga kaj komencante tiam frapi sur la aksingon de la antaŭa rado, respondis Georgij. — Mi ne estas malbona inĝeniero, sed vi bone muzikas kaj kantas.
— Auskultu, Georgij — honteme forŝoviĝante, diris Olga. — Mi ne scias, kia inĝeniero vi estas, sed vi riparas la maŝinon iel tre strange.
Kaj Olga svingis la manon, montrante, kie li frapetas per la ŝlosilo jen sur la aksingon, jen sur la radringon.
— Nenio estas stranga. Ĉio fariĝas tiel, kiel estas bezonate.
Li ekstaris kaj frapis sur ia framon. - Do, jen ĉio pretas!
— Olja, ĉu via patro estas komandanto?
— Jes.
— Tio estas bona. Mi mem estas komandanto ankaŭ.
— Kiu vin komprenos! — levis la ŝultrojn Olga. — Jen vi estas inĝeniero, jen — aktoro, jen — komandanto. Eble vi estas krom tio aviadisto, ĉu?
— Ne — ridetis Georgij. - La aviadistoj bombardas la kapojn de supre, sed ni de la tero tra fero kaj betono trafas ĝuste en la koron.
Kaj denove antaŭ ili intermite preteris sekalo, kamparo, boskoj, rivero. Finfine ili venis al la somerdomo.
Al la krakado de la motociklo elkuris Ĵenja. Ekvidante Georgij, ŝi konfuziĝis, sed kiam li forveturis, rigardante post lin, Ĵenja alvenis al Olga, brakumis ŝin kaj kun envio diris:
— Ho, kiel feliĉa vi estas hodiaŭ!
Interkonsentinte renkontiĝi proksime al la ĝardeno de la domo numero 24, la knaboj elkuris de malantaŭ la barilo. Restis nur Figura. Lin incitis kaj mirigis la silento interne de la preĝejeto. La kaptitoj ne kriis, ne frapis, ne respondis la demandojn kaj kriojn de Figura.
Tiam Figura ekvolis superruzi ilin. Malferminte la eksteran pordon, li eniris en la koridoreton kaj ĉesis moviĝi, kvazaŭ li tute forestus.
Kaj tiel, almetinte al la seruro la orelon, li staris ĝis tiu tempo, kiam la ekstera pordo batfermiĝis kun tia bruego, kvazaŭ oni frapis sur ĝi per trabo.
— Hej, kiu estas tie? — ĵetante sin al la pordo, ekkoleris Figura. — Hej, ne petolu aŭ mi trabatos vin!
Sed oni ne respondis al li. Ekstere eksonis fremdaj voĉoj. Ekknaris la ĉarniroj de la ŝutroj. Poste interne de la preĝejeto aŭdiĝis rido. Figura komencis farti malbone.
Finfine la ekstera pordo malfermiĝis. Antaŭ Figura staris Timur, Simakov kaj Ladigin.
— Malŝlosu la duan riglilon! — ne moviĝante ordonis Timur. - Malriglu mem, alie okazos io malbona!
Maleme Figura deŝovis la riglilon. El la preĝejeto eliris Kolja kaj Gejka.
— Rampu en ilian lokon! — ordonis Timur. — Glitu, serpentulo, rapide! — kunprenante la pugnojn, li kriis. — Mi ne havas tempon por konversacii.
Ili batfermis post Figura ambaŭ pordojn, metis sur la maŝon pezan stangon kaj pendigis seruron.
Poste Timur prenis paperfolion kaj per blua krajono mallerte skribis:
"Kvakin, gardi ne necesas. Mi ilin ŝlosis, la ŝlosilo estas ĉe mi. Mi venos al la loko, al la ĝardeno vespere."
Kaj ili malaperis. Post kvin minutoj al la barilo venis Kvakin. Li tralegis la noton, tuŝis la seruron, rikanis kaj iris al la pordo, dum la enŝlosita Figura serioze martelis per la pugnoj kaj kalkanoj sur la feran pordon.
De la barilpordo Kvakin turnis la kapon kaj indiferente baibutis:
— Frapu, Gejka, frapu! Nu, fraĉjo, ĝis vespero vi certe laciĝos plu frapi!
La pluaj eventoj disvolviĝis jene:
Antaŭ la sunsubiro Timur kaj Simakov vizitis la bazarplacon. Tie, kie senorde viciĝis butikoj de kvaso, akvo, legomoj, tabako, glaciaĵo, spicvaroj — en la fino staris malgranda malplena budo, kie dum dimanĉoj estis laboristoj ŝu-riparistoj.
En la budo Timur kaj Simakov estis mallongtempe.
Dum krepusko en la subtegmento de la kabano ekfunciis la ŝipdirektila rado. Unu post la alia streĉiĝis la fortikaj ŝnuroj, transsendante tien, kien estis bezonate, la necesajn signalojn.
Alvenadis helpgrupoj. Kunvenis knaboj, ili estis jam multaj — dudek-tridek. Kaj tra la bariltruoj traglitis novaj kaj novaj homoj.
Tanja kaj Njurka estis resenditaj. Ĵenja estis hejme, ŝi devis deteni kaj ne ellasi Olgan en la ĝardenon.
En la subtegmento ĉe la rado staris Timur.
— Ripetu la signalon laŭ la sesa ŝnuro — embarasite petis traŝoviĝinta en la fenestron Simakov. — Tie ial neniu respondas.
Du knaboj desegnis sur tabulo iujn vortojn. Alvenis la grupeto de Ladigin.
Finfine venis skoltoj, La bando de Kvakin kolektiĝis sur.la neuzata tereno apud la ĝardeno de la domo numero 24.
— Jam estas tempo — diris Timur. — Ĉiuj pretiĝu!
Li ellasis el la manoj la radon, prenis la ŝnuron. Kaj super la kabano en necerta lumo de la luno kuranta inter nuboj malrapide leviĝis kaj ekflirtis la flago de la grupo — signalo al la batalo.
Laŭ la barilo de la domo numero 24 moviĝis viceto el deko da knaboj. Haltinte en ombro, Kvakin diris:
— Ĉiuj estas ĉi tie, sed Figura mankas.
— Li estas ruza — iu respondis — li probable estas jam en la ĝardeno. Li ĉiam venas antaŭ ĉiuj.
Kvakin formovis du anticipe malfiksitajn tabulojn kaj traglitis tra la truo. Post li trapasis la aliaj. Ekstere ĉe la truo restis la sola gardanto — Aljoŝka.
El fosaĵo, kovrita de urtiko kaj lapo, sur la alia flanko de la strato aperis kvin kapoj. Kvar el ili tuj kaŝis sin. La kvina — de Kolja Kolokolĉikov — restis, sed ies polmo frapetis lian verton kaj la kapo malaperis.
Aljoŝka, la gardanto turnis la kapon. Ĉio estis trankvila, kaj li ŝovis la kapon en la truon por aŭskulti, kio estas farata interne.
De la fosaĵo deflankiĝis triopo. Kaj sekvamomente, la gardanto eksentis, ke io forta tiras liajn piedojn, manojn. Kaj, ne sukcesinte krii, li deflugis de la barilo.
— Gejka — li balbutis, levante la vizaĝon — de kie vi venis?
— De tie — siblis Gejka. — Silentu! Alie mi ne atentos, ke vi volis protekti min.
— Bone — konsentis Aljoŝka — mi silentas. — Kaj li neatendite orelbore fajfis.
Tuj lia buŝo estis ŝtopita per la vasta polmo de Gejka. Ies manoj kaptis liajn ŝultrojn kaj piedojn kaj trenis lin for. La fajfo estis aŭdita en la ĝardeno. Kvakin sin turnis. La fajfo ne ripetiĝis. Kvakin atente ĉirkaŭrigardis. Tiam al li ŝajnis, ke arbusto en la ĝardenangulo moviĝis.
— Figura! — mallaŭte vokis Kvakin. — Ĉu vi, stultulo, kaŝas vin tie?
— Miŝka, lumon! — subite kriis iu. — La mastroj venas!
Sed ne estis la mastroj.
Malantaŭe en la densa foliaro eklumis ne malpli ol dek poŝlanternoj. Blindigante la okulojn, ili impete atakis la embarasitajn rabantojn.
— Batu, ne malofensivu! — elprenante el poŝo pomon kaj ĵetante ĝin al la lumo, kriis Kvakin. - Ŝiru la lanternojn kune kun la manoj! Iras li… Timĉjo!
— Tie estas Timĉjo, ĉi tie Simĉjo! — grakis, elŝirante sin de post arbustoj Simakov.
Kaj ankoraŭ deko da knaboj atakis de la malfronto kaj flankoj.
— Ehe! — kriis Kvakin. - Sed ili havas forton! Flugu, knaboj, post la barilon.
La embuskita bando panike ĵetis sin al la barilo. Puŝante, kunfrapante la fruntojn, la knaboj elkuradis al la strato kaj trafadis ĝuste en la manojn de Ladigin kaj Gejka. La luno kaŝis sin post nuboj. Audiĝis nur voĉoj:
— Lasu!
— Liberigu!
— Ne tuŝu!
— Ĉiuj silentu! — eksonis en mallumo la voĉo de Timur. — La kaptitojn ne batu! Kie estas Gejka?
— Ĉi tie estas Gejka!
— Konduku ilin al la loko!
— Kaj se iu ne iras?
— Kaptu lin je la manoj, piedoj kaj portu lin kun honoro, kiel ikonon de dipatrino.
— Lasu min, diabloj! — eksonis ies plora voĉo.
— Kiu krias? — kolere demandis Timur. — En huliganado vi estas mastroj, sed timas respondeci! Gejka, komandu, movu vin!
La kaptitoj estis kondukataj al la malplena budo en la fino de la bazarplaco. Ili estis unu post la alia enpuŝitaj internen.
— Mikaelon Kvakin venigu al mi — petis Timur.
Kvakin estis alkondukita.
— Ĉu ĉio pretas? — demandis Timur.
Ĉio estas preta.
— Iru — diris tiam Timur al Kvakin. - Vi estas ridinda. Neniu timas kaj bezonas vin.
Atendante, ke li estos batata, nenion komprenante, Kvakin mallevis la kapon.
— Iru — ripetis Timur. — Prenu la ŝlosilon, jen ĉi tiun ŝlosilon kaj maifermu la preĝejeton, kie sidas via amiko, Figura.
Kvakin ne foriris.
— Liberigu la knabojn — malafable petis li. — Au enŝlosu min kune kun ili.
— Ne — rifuzis Timur — nun ĉio estas finita. Nek ili kun vi, nek vi kun ili ion kune faros estonte.
Akompanate de fajfado, bruo kaj kriado, kaŝinte la kapon interŝuitre, Kvakin malrapide iris for. Foririnte dek paŝojn, li haltis kaj rektiĝis.
— Mi trabatos vin! — malice li ekkriis al Timur, turnante sin, — Mi trabatos vin solan. Sola kontraŭ la sola, ĝis la morto! — kaj forsaltinte, li malaperis en la mallumo,
— Domo numero dudek du: ruli trabojn en la strato Bolŝaja Vasilkovskaja.
Apude, ĉe la stacidomo signalis lokomotivo. Venis trajno. De ĝi eliris pasaĝeroj. Timur ekurĝis.
— Simakov kaj via kvino, kion vi devas fari?
— Domo numero tridek ok en la strato Malaja Petrovskaja. — Li ekridis kaj plusis: — Nia afero estas ordinara — sitelo, barelo kaj akvo… Hop! Hop! Hop! Ĝis!
— Bone! Laboru! Nu, kaj nun, ĉi tien venas homoj! La ceteraj iru hejmen… Tuj!
Frapado kaj tondro eksonis sur la placo. La homoj, venantaj de la stacidomo, surprizite haltis. La frapado kaj hurlado ripetiĝis. Eklumis fenestroj de la najbaraj somerdomoj. Iu ŝaltis lumon super la butikoj, kaj la kunamasiĝintaj homoj ekvidis super la budo la tabulon kun la jenaj vortoj:
Preterpasantoj, ne kompatu!
Ĉi tie troviĝas homoj, kiuj dum noktoj malbrave priŝteladis la ĝardenojn de pacemaj loĝantoj.
La ŝlosilo de la seruro pendas post tiu ĉi tabulo, kaj tiu, kiu ellasos tiujn ĉi arestitojn, kontrolu, ĉu ne estas inter ili ties parencoj aŭ konatoj.
Estas malfrua nokto. Ne videblas la nigre-ruĝa stelo sur la pordego. Sed ĝi ekzistas.
Tio estas la ĝareteno de la domo, kie loĝas la eta knabino. De la branĉriĉa arbo malsupreniĝis ŝnuroj. De la malglata trunko glite descendis knabo. Li alfiksas tabuleton kaj kontrolas, ĉu fortikas tiu nova balancilo. La dika branĉo knaretas, la foliaro susuras kaj tremetas. Ekfiugis kaj krietis vekita birdo. Estas jam malfrue. Delonge dormas Olga, dormas Ĵenja. Dormas ankaŭ liaj kamaradoj: la gaja Simakov, la silentema Ladigin, la ridinda Kolja. Turniĝas kaj balbutas dorme la kuraĝa Gejka.
La horloĝo sur la turo batas kvaronhorojn: "Estis tago — estis afero. Din-don… Din-don!"
Jam estas malfrue.
La knabo ekstaras, serĉas permane en herbo kaj levas grandan bukedon da kampofloroj.
La florojn kolektis Ĵenja.
Gardeme, por ne veki la dormantojn, li supreniras la peroneton kaj zorge metas la bukedon sur la supran ŝtupon. Li estas Timur.
Estis mateno de semajnfino. Honore de la datreveno de la ruĝarmea venko ĉe la lago Hasan, la komsomolanoj aranĝis grandan koncerton kaj maskobalon.
La knabinoj forkuris en la boskon frumatene. Olga haste finis gladi la bluzon. Rerigardante la robojn, ŝi skuis tiun de Ĵenja. El ĝia poŝeto falis papero. Olga levis ĝin kaj legis.
"Knabino, hejme ne timu. Ĉio ordas kaj neniu de mi ion ekscios. Timur."
Kion ne ekscios oni? Kial ne timu? Kiujn sekretojn havas tiu kaŝema kaj ruza knabino? Ne! Necesas meti finon al tio. La paĉjo forveturante ordonis… Mi devas agi decideme kaj rapide.
Sur la fenestro frapis Georgij.
— Olja — diris li — helpu! Al mi venis delegitaro. Mi estas petata kanti ion de la podio. Hodiaŭ estas tia tago — ne eblas rifuzi. Akompanu min per la akordiono.
— Jes… Sed tion povas fari al vi pianisto! — miris Olga. - Kial do per akordiono?
— Olja, kun pianisto mi ne volas. Mi volas kun vi! Ni bone faros. Ĉu vi permesas, ke mi saltu en la fenestron? Lasu la gladilon kaj eligu la muzikilon. Jen mi ĝin mem eligis. Al vi restas nur premi la klavojn per la fingroj, kaj mi kantos.
— Auskultu, Georgij — riproĉe diris Olga — finfine vi povas eniri ne tra la fenestro, kiam ekzistas pordo…
En la parko estis bruo. Vice alveturadis aŭtoj kun ripozantoj. Venis ĉaroj kun sandviĉoj, bulkoj, boteloj, kolbasoj, bombonoj, kukoj. Orde venis taĉmentoj de ĉaraj kaj kolportaj glaciaĵ-vendistoj. Sur la herbejoj diversvoĉe kriis gramofonoj, ĉirkaŭ kiuj dismetis sin alvenintaj kaj lokaj ripozantoj kun trinkaĵoj kaj manĝajoj. Sonis muziko.
Ĉe la pordego de estrada teatro staris deĵoranta olduleto kaj admonis la elektriston, kiu volis trapasi tra la pordo kun siaj ŝlosiloj, rimenoj kaj feraj hokoj:
— Kun laboriloj, karulo, mi ne enlasas ĉi tien. Hodiaŭ estas festo. Vi iru hejmen, lavu vin, ŝanĝu la vestojn, kaj revenu sen laboriloj.
— Sed ja, onklo, ĉi tie estas ĉio sen biletoj, senpage!
— Tamen, estas malpermesite! Ĉi tie estas kantado. Vi ja kunportas preskaŭ kompletan telegrafan foston. Kaj vi, kamarado, ankaŭ ne eniru — li haltigis alian homon — ĉi tie oni kantas, muzikas. Sed el via poŝo botelo elstaras.
— Sed, kara onklo — stumblante klopodis kontraŭdiri la homo — mi bezonas… Mi mem estas tenoristo.
— Preterpasu, tenoristo — montrante la elektriston, respondis la oldulo. — Jen tiu basisto ne kontraŭas. Kaj vi, tenoristo, obeu ankaŭ.
Ĵenja, al kiu knaboj diris, ke Olga kun akordiono trapasis al la podio, senpacience moviĝis sur la benko.
Finfine eliris Georgij kaj Olga. Ĵenja ektimis: al ŝi ŝajnis, ke oni tuj priridos Olgan.
Sed neniu ridis.
Georgij kaj Olga staris sur la podio tiel simplaj, junaj kaj gajaj, ke Ĵenja ekvolis brakumi ilin ambaŭ. Sed jen Olga metis la rimenon sur la ŝultron.
Profunda sulko tranĉis la frunton de Georgij, li kurbiĝis, klinis la kapon. En tiu tempo li estis oldulo, kiu per basa voĉo ekkantis:
Ĵam tria nokt' sen dorm',
Kaj ŝajnas nun al mi:
Sekreta moviĝado…
Silenta malseren'…
Fusilo en la mano,
Alarmo en la kor',
Samkiel dudek jarojn
Antaŭe en milit'.
Sed se ankoraŭfoje
Renkontos mi nun vin,
Soldato malamika,
De fremda fiarme',
Por la batal' mi pretos
Eĉ kun haroj neĝblankaj,
Trankvile kaj severe,
Kiel iam — tiam…
Fusilo en la mano,
Alarmo en la kor',
Samkiel dudek jarojn
Antaŭe en milit'.
Sed se ankoraŭfoje
Renkontos mi nun vin,
Soldato malamika,
De fremda fiarme',
Por la batal' mi pretos
Eĉ kun haroj neĝblankaj,
Trankvile kaj severe,
Kiel iam — tiam…
— Ha, kiel bonege! Kiel kompatinda estas la lama kuraĝa oldulo! Bravulino, laŭdindulino!…— flustris Ĵenja. — Tiel, tiel. Ludu, Olga! Bedaŭrinde estas nur, ke vin ne aŭdas nia paĉjo.
Post la koncerto amike interplektinte la manojn, Georgij kaj Olga promenis en la aleo.
— Ĉio en ordo — diris Olga. — Sed mi ne scias, kien malaperis Ĵenja.
— Ŝi staris sur la benko — respondis Georgij — kaj kriis "Brave! Brave!" Poste al ŝi venis… — tiam Georgij haltis — iu knabo kaj ili malaperis.
— Kiu knabo? — agitiĝis Olga. — Georgij, vi estas pli aĝa, diru, kio estas farenda al ŝi. Rigardu! Matene mi trovis ĉe ŝi jen tiun ĉi paperon!
Georgij tralegis la leteron. Tiam li mem enpensiĝis kaj serioziĝis.
— "Ne timu" signifas «malobeu». Ho, se trafus tiu knabaĉo al miaj manoj, mi parolus kun li dece!
Olga kaŝis la leteron. Dum ioma tempo ili silentis. Sed la muziko ludis tre gaje, ĉirkaŭe oni ridis kaj, denove preninte la manojn, ili iris plu en la aleo.
Subite ĉe la vojkruciĝo ili kunpuŝiĝis kun alia geparo, kiu ankaŭ man-en-mane iris al ili renkonte. Tiuj estis Timur kaj Ĵenja.
Embarasiĝinte, ambaŭ geparoj ĝentile klinis sin.
— Jen li estas! — tirante la manon kun pasio diris Olga. — Li estas ĝuste tiu knabaĉo.
— Jen — konfuziĝis Georgij — kaj li estas Timur, mia terura nevo.
— Kaj vi… vi sciis! — ekkoleris Olga. — Kaj al mi nenion diris.
Flankeniginte lian manon, ŝi ekkuris laŭ la aleo. Sed nek Timur, nck Ĵenja estis videblaj. Ŝi turnis sin al kurba, malvasta pado, kaj nur tie ŝi ekvidis Timuron, kiu staris antaŭ Figura kaj Kvakin.
— Auskultu — alvenante proksimen al li, diris Olga. — Estas malmulte por vi, ke vi travagis kaj rompis ĉiujn ĝardenojn, eĉ ĉe oldulinoj, eĉ ĉe orfiĝinta knabino, al vi ne sufiĉas, de vi ke fuĝas ĉiuj hundoj, vi malbonigas kaj agordas kontraŭ mi mian fratineton. Sur via kolo estas junpionira kravato, sed vi estas simple… sentaŭgulo!
Tirnur paliĝis. Olga svingis.
— Tio ne estas vero — li diris. — Vi nenion.scias.
Oiga svingis mane kaj kuris for por serĉi Ĵenjan.
Timur staris silente.
Silentis ankaŭ la konfuzitaj Figura kaj Kvakin.
— Nu, kio, komisaro? — demandis Kvakin. - Same al vi okazas malgajaĵoj, ĉu?
— Jes, bandestro — malrapide levante la okulojn respondis Timur. - Al mi estas malfacile, al mi estas malgaje. Preferinde estus, ke vi min kaptu, draŝu anstataŭ pro vi aŭdi… jen tion.
Kial vi silentis? — mokis Kvakin. — Vi povus diri: "Tion faris ne mi. Tion faraĉis ili." Ni ja staris ĉi tie, apude.
— Jes ja! Vi dirus, kaj ni pro tio vin batus — intermetis ĝojiĝinte Figura.
Sed tute ne atendante tian subtenon, Kvakin silente kaj malvarme rigardis sian kamaradon. Timur, tuŝante permane la arbotrunkojn, malrapide iris for.
— Li estas fiera — mallaŭte diris Kvakin. — Li volas plori, sed silentas.
— Ni donu al li unu baton, kaj li ekploros — diris Figura, kaj ĵetis posten al Timur abi-strobilon.
— Li estas fiera — raŭke diris Kvakin — sed vi… vi estas fiulo! — kaj svingante la manon li brue batis Figuran sur la frunton.
Figura konsterniĝis, poste ekkriis kaj komencis kuri. Du-foje atingante lin, Kvakin pugne trabatis lian dorson.
Fine Kvakin haltis, levis la faligitan kaskedon, batante ĝin kontraŭ la genuoj, forskuis el ĝi la polvon, iris al la glaciaĵisto, aĉetis porcion, apogis sin kontraŭ arbo kaj anhelante komencis avide gluti la glaciaĵon grandpece.
Sur kampeto, apud pafhaleto Timur trovis Gejkan kaj Siman.
— Timur — avertis lin Sima — vin serĉas (li ŝajnas esti tre kolera) via onklo.
— Jes, mi iras, mi scias.
— Ĉu vi revenos ĉi tie?
— Mi ne scias.
— Timĉjo! — neatendite delikate diris Gejka kaj prenis la kamaradon je la mano. — Kio okazas? Ni ja nenion malbonan al iu faris. Vi ja scias, se oni pravas…
— Jes, mi scias… tiam oni timas nenion en la mondo. Sed tamen oni povas havi kordoloron.
Timur foriris.
Al Olga, kiu estis portanta la akordionon, alvenis Ĵenja.
— Olja!
— Iru for! — ne rigardante la fratinon, respondis Olga, — Mi ne piu parolos kun vi. Tuj mi forveturos al Moskvo, sed vi povas sen mi promeni kun kiu vi volas, eĉ ĝis aŭroro.
— Sed,Olja…
— Mi kun vi ne plu parolos. Postmorgaŭ ni transloĝiĝos al Moskvo. Tie ni atendos la paĉjon.
— Jes, la paĉjo, sed ne vi — li ĉion ekscios! — kolere kaj larme kriis Ĵenja kaj ekkuris serĉi Timuron.
Ŝi trovis Gejkan, Simakovon kaj demandis, kie estas Timur.
— Li estis vokita hejmen — difis Gejka. — Kontraŭ li ial pro vi tre koleras la onklo.
Furioze Ĵenja frapis la teron per la piedo kaj, kunpremante la pugnojn, ekkriis:
— Jen tiel… pro nenio… trafas malfeliĉo homojn!
Ŝi ĉirkaŭprenis betultrunkon, sed tuj al ŝi alkuris Tanja kaj Njurka.
— Ĵenja! — ekkriis Tanja. — Kio okazis al vi? Ĵenja, ni kuru! Tien venis harmonikisto, tie komenciĝas dancado, knabinoj dancas.
Ili kaptis ŝin, trenis kaj tiris al la rondo, interne de kiu intermite brilaperadis kiel helaj floroj la roboj, bluzoj, jupoj.
— Ĵenja, ne ploru! — same kiel ĉiam rapide diris Njurka. - Kiam min draŝas la avino, mi ne ploras! Knabinoj, prefere ek en la rondon! Ni saltu!
— "Ni saltu!" — mokimitis Njurkan Ĵenja.
Kaj, trabatiĝinte tra la homĉeno, ili ekrotaciis, ekturniĝis en ekscite gaja danco.
Kiam Timur revenis hejmen, lin alvokis la onklo.
— Min tedas viaj noktaj aventuroj — diris Georgij. — Tedas la signaloj, sonoroj, ŝnuroj. Kia estis la stranga historio pri la litkovrilo?
— Tio estis misaĵo.
— Bona misaĵo! Al la knabino plu ne trudu vin: vin ŝia fratino ne ŝatas.
— Pro kio?
— Mi ne scias. Certe ne senkaŭze. Kio estas viaj leteroj? Kio estas viaj strangaj renkontiĝoj tagiĝe? Olga diris, ke vi instruas al la knabino pri huliganeco.
— Ŝi mensogas — indignis Timur — kaj ŝi estas komsomolanino! Se ŝi ion ne komprenas, ŝi povus voki min, demandi. Mi respondus al ŝi pri ĉio.
— Bone. Sed dum vi al ŝi nenion respondis, mi malpermesas al vi iri en ilian vilaon, kaj ĝenerale, se vi daŭrigos la misfarojn, mi vin resendos al la patrino.
Li estis forironta.
— Onklo — haltigis lin Timur — kiam vi estis knabo, kion vi faris? Kion vi ludis?
— Ĉu ni? Ni kuradis, grimpis tegmentojn, okazis iam, ke ni batalis. Sed niaj ludoj estis simplaj, al ĉiuj kompreneblaj.
Por doni bonan lecionon al Ĵenja, vespere ne dirinte eĉ unu vorton, Olga forveturis al Moskvo.
En Moskvo ŝi havis nenian aferon. Pro tio ne vizitinte sian loĝejon, ŝi veturis al sia amikino, estis ĉe ŝi ĝis vespero kaj nur ĉirkaŭ la deka ŝi venis hejmen. Malferrninte la pordon, ŝaltis lumo n kaj ektremis: al la pordo de la loĝejo estis alnajlita telegramo. Ŝi deŝiris ĝin kaj tralegis. La telegramo estis de la paĉjo.
Vespere, kiam el la parko disveturis la kamionoj, Ĵenja kaj Tanja venis hejmen. Ili volis ludi flugpilkon, Ĵenja devis ŝanĝi la ŝuojn je sportŝuoj.
Ŝi estis nodanta la ŝnuretojn, kiam en la ĉambron eniris virino: la patrino de la blonda knabino. La knabino kuŝis sur ŝiaj brakoj kaj dormis.
Eksciinte, ke Olga ne estas hejme, la virino ĉagreniĝis.
— Mi volis lasi ĉe ŝi la knabinon — diris ŝi. — Mi ne sciis, ke la fratino forestas. La trajno venas hodiaŭ nokte sed… mi devas veturi al Moskvo, por renkonti la patrinon.
— Lasu ŝin — diris Ĵenja. — Kial Olga?… Sed ĉu mi ne estas homo? Kuŝigu ŝin sur mian liton, kaj mi sur la alian kuŝiĝos.
— Ŝi dormas trankvile kaj vekiĝos nur matene — ekĝojis la patrino. — Necesas nur neofte venadi al ŝi kaj ĝustigi la kusenon sub la kapo.
La knabino estis senvestigita kaj enlitigita. La patrino foriris. Ĵenja flankenigis la kurtenon, por ke videblu la lito tra la fenestro, kaj forkuris kun Tanja ludi flugpilkon, interkonsentinte post ĉiu ludo laŭvice veni kaj rigardi, kiel dormas la knabino.
Tuj post ilia forkuro, sur la peroneton suriris poŝtisto. Li longe frapis kaj, ĉar neniu reefiis, li revenis kaj demandis la najbarinon, ĉu forveturis al la urbo la mastroj.
— Ne — respondis la najbaro. — la knabinon mi ĵus vidis ĉi tie. Mi akceptu la telegramon.
La najbaro kvitancis, enpoŝigis la telegramon, sidiĝis sur la benkon kaj ekfumis pipon. Li estis atendanta Ĵenjan longe.
Pasis unu kaj duono da horoj. Denove al la najbaro venis la poŝtisto.
— Jen — diris li. — Ĉu estas iu incendio, hasto? Akceptu, arniko, alian telegramon.
La najbaro kvitancis la ricevon. Estis jam mallume. Li paŝis tra la barilpordo, supreniris la ŝtuparon de la peroneto kaj enrigardis tra la fenestro. La malgranda knabino dormis. Apud ŝia kapo sur la kuseno kuŝis rufa katido. Tio signifis, ke la mastroj estas ie apud la domo.
La najbaro malfermis la ventolgiĉeton kaj ĵetis tra ĝi ambaŭ telegramojn. Ili orde kuŝiĝis sur la fenestrobreton, kaj reveninte Ĵenja devus rimarki ilin tuj.
Sed Ĵenja ilin ne rimarkis. Veninte hejmen ĉe lunlumo, ŝi ĝustigis la kusenon sub la kapo de la knabino, pelis la katidon, senvestiĝis kaj enlitiĝis.
Ŝi ionge kuŝis meditante pri tio: jen kia povas esti la vivo! S hi ne kulpas, kaj Olga same ankaŭ ne. Sed unuan fojon ŝi kaj Ol ga vere malpaciĝls.
Estis domaĝe. Ŝi ne povis dormi kaj ekdeziris bulkon kun konfitaĵo. Ŝi salte ellitiĝis, venis al la ŝranko, ŝaltis la lumon kaj tuj ekvidis la telegramojn sur la fenestrobreto.
Ŝi ektimis. Per tremantaj manoj ŝi deŝiris la glustrion kaj tralegis:
Mi estos hodiaŭ preterpase de la dudek kvara ĝis la tria de mateno en Moskvo. Atendu min en la urba loĝejo. Paĉjo.
Venu senprokraste, nokte la paĉjo estos en la urbo. Olga.
Kun teruro ŝi rigardis la horloĝon. Estis kvarono antaŭ la dudek kvara. Surmetinte la robon kaj kaptinte la dormantan infanon, Ĵenja kvazaŭ freneza ĵetis sin al la peroneto. Ŝi haltis pensante. Remetis la etulinon sur la liton. Eliris al la strato kaj ekkuris al la domo de la olda laktoliverantino. Ŝi frapegis sur la pordo per la pugno kaj piedo, ĝis aperis en la fenestro la kapo de la najbarino.
— Kial vi frapas? — per dorma voĉo demandis la lasta. — Kial vi petolas?
— Mi ne petolas — petege ekparolis Ĵenja — mi bezonas la laktoliverantinon, onjon Maŝa. Mi volas al ŝi lasi la infanon.
K — ion vi stultulas? — batfermante la fenestron, respondis la najbarino. — Ŝi dematene forveturis al la vilaĝo gasti ĉe la frato.
De la stacidoma flanko venis signalo de proksimiĝanta trajno. Ĵenja elkuris eksteren kaj kunpuŝigis kun la grizhara ĝentlemano, la doktoro.
— Pardonu! — balbutis ŝi. — Ĉu vi ne scias, kiu trajno signalas?
La ĝentlemano elpoŝigis horloĝon.
— Estas nun la dudek tria kaj kvindek kvin — respondis li. — Tio estas por hodiaŭ la lasta al Moskvo.
— Kial la lasta? — glutante la larmojn, flustris Ĵenja. - Kaj kiam estos la sekva?
— La sekva veturos matene, je la tria kvardek. Knabino, kio okazis al vi? — kaptante je ia ŝultro ŝanceliĝintan Ĵenjan, kompateme demandis la oldulo. — Ĉu vi ploras? Eble mi povas helpi al vi.
— Ho, ne! — retenante plorsingultojn kaj forkurante, respondis Ĵenja. — Nun al mi jam povas helpi neniu en la mondo!
Hejme ŝi enŝovis la kapon en la kusenon, sed tuj eksaltis kaj kolerege rigardis la dormantan knabinon. Sed tuj ŝi ekregis sin, ĝustigis la l itkovrilon, forpuŝis la rufan katidon.
Ŝi ŝaltis la lumon en la teraso, en la kuirejo, en la ĉambro, sidiĝis sur la kanapon kaj skuis la kapon. Tiel ŝi sidis longe kaj ŝajne pri nenio pensis. Neintence ŝi tuŝis la kuŝantan tie akordionon. Mekanike ŝi levis ĝin kaj komencis premeti la. klavojn. Eksonis melodio majesta kaj malgaja. Ĵenja krude ĉesis la muzikadon kaj alvenis al la fenestro. Ŝiaj ŝultroj tremetis.
Ne! Resti sola kaj toleri tian turmenton plu ŝi ne havis fortojn. Ŝi bruligis la kandelon kaj tra la ĝardeno stumblante iris al la kabano.
Jen jam estas la subtegmento. La ŝnuro, mapo, sakoj, flagoj. Ŝi ekbruligis lanternon, venis al la rado, ligis ĝin al hoko kaj abrupte turnis la radon.
Timur estis dormanta, kiam Rita tuŝis lin je la ŝultro per la piedo. La puŝon li ne sentis. Kaptinte per la dentoj la litkovrilon, Rita fortiris ĝin sur la plankon.
Timur eksaltis.
— Kion vi? — demandis li nekomprene. — Ĉu io okazis?
La hundo rigardis liajn okulojn, movis per la vosto, skuis la muzelon. Tiam Timur ekaŭdis sonon de la bronza sonorilo.
Ne komprenante, al kiu li povas esti bezonata dum la profunda nokto, li eliris en la terason, prenis la telefonilon.
— Jes, mi, Timur, estas ĉe la aparato. Kiu estas? Ĉu tiu estas vi… Vi, Ĵenja?
Komence Timur estis aŭskultanta trankvile. Sed jen liaj lipoj ekmoviĝis, sur la vizaĝo aperis ruĝetaj makuloj. Li ekspiris ofte kaj senorde.
— Ĉu nur por tri horoj? — agitiĝante demandis li. - Ĵenja, ĉu vi ploras? Mi aŭdas… Vi ploras. Ne faru! Ne necesas! Mi venos baldaŭ…
Li pendigis la parolilon kaj prenis de la breto horaron de la trajnoj.
— Jes, estas ĝi, la lasta, je la dudek tria kvindek kvin. La sekva veturos nur je la tria kvardek. - Li staras kaj mordas la lipojn. — Estas malfrue! Ĉu nenio estas farebla? Ne! Estas malfrue!
Sed la ruĝa stelo tage kaj nokte brilas super la pordego de la domo de Ĵenja. Li briligis ĝin mem, propramane, kaj ĝiaj radioj estas rektaj, akraj, kaj lume tremas antaŭ liaj okuloj.
La filino de la komandanto estas en malfeliĉo. La filino de komandanto hazarde falis en kaptilon.
Li rapide vestiĝis, elkuris en la straton kaj post kelkaj minutoj li jam estis staranta antaŭ la peroneto de la vilao de la grizhara ĝentlemano. En la kabineto de la doktoro estis lumo. Timur frapis. La pordo estis malfermita.
— Vi al kiu? — seke kaj mirigite demandis lin la ĝentlemano.
— Al vi — respondis Timur.
— Ĉu al mi? — la ĝentlemano meditis, poste per vasta gesto malfermis la pordon kaj diris. — Tiam mi petas eniri!
Ili parolis nelonge.
— Jen estas ĉio, kion ni faradas — okulbrile finis sian rakonton Timur. — Jen estas ĉio, kion ni faras, kiel ni ludas kaj por kio mi bezonas nun vian Koljan.
Silente la oldulo ekstaris. Per abrupta movo li prenis Timuron je la mentono, levis la kapon, rigardis al li en la okulojn kaj eliris.
Li trapasis en la ĉambron, kie dormis Kolja kaj tiretis lian ŝultron.
— Ekstaru — diris li — oni vokas vin.
— Sed mi nenion scias — timigite streĉante la okulojn, ekparolis Kolja. — Mi, avo, vere nenion scias.
— Ekstaru — seke ripetis al li la ĝentlemano. — Por vi venis via kamarado.
En la subtegmento sur amaso da pajlo ĉirkaŭbrakinte la genuojn, sidis Jenja. Ŝi atendis Timuron. Sed anstataŭ li en la fenestrotruon traŝoviĝis taŭzita kapo de Kolja Kolokolĉikov.
— Ĉu tio estas vi? — ekmiris Ĵenja. — Kion vi deziras?
— Mi ne scias — mallaŭte kaj timigite respondis Kolja. — Mi dormis. Li venis. Mi stariĝis. Li sendis. Li ordonis ke ni ambaŭ descendu al la barilpordo.
— Por kio?
— Mi ne scias. En mia kapo estas iu bruo, zumado. Mi mem, Ĵenja, nenion komprenas.
Demandi permeson estis de neniu. La onklo estis tranoktanta en Moskvo. Timur ekbruligis lanternon, prenis hakilon, vokis la hundon Rita kaj eliris en la ĝardenon. Li haltis ĉe la ŝlosita pordo de la remizo. Jes! Li sciis — tiel agi estas maleble, sed alia eliro mankis. Per forta bato li forigis la seruron kaj elkondukis la motociklon el la remizo.
— Rita! — amare diris li, genufleksante kaj kisante la hundon sur la muzelo. — Vi ne ĉagrenu! Mi ne povis agi alie.
Ĵenja kaj Kolja staris ĉe la pordo. Fore aperis rapide proksimiĝinta lumo. La lumo flugis rekte al ili, aŭdiĝis bruo de la motoro. Blindigitaj, ili fermis la okulojn, retroiris al la barilo, jen la lumo estingigis, la motoro ĉesis labori kaj antaŭ ili aperis Timur.
— Kolja — li diris, ne salutante kaj nenion demandante — Vi restos ĉi tie kaj gardos la dormantan knabinon. Vi respondecos pri ŝi antaŭ nia tuta taĉmento. Ĵenja, sidiĝu. Antaŭen! Al Moskvo!
Ĵenja ekkriis, de la tuta forto brakumis Timuron kaj kisis lin.
— Sidiĝu, Ĵenja, sidiĝu! — klopodante esti severa, kriis Timur. — Tenu vin forte! Nu, antaŭen! Antaŭen!
La motoro ekbruis, la signalo eksonis kaj baldaŭ la ruĝa lumeto malaperis de la rigardo de la konfuziĝanta Kolja. Li staris, levis la bastonon kaj, tenante ĝin kiel fusilon, ĉirkaŭiris la lumigitan vilaon.
— Jes — majeste pasante, li balbutis. — Estas malfacila la soldata servo! Mankas trankvilo tage, forestas ankaŭ nokte.
La horo proksimiĝis al la tria. La kolonelo Aleksandrov sidis ĉe tablo, sur kiu staris malvarmiĝinta tekruĉo kaj kuŝis tranĉaĵoj da kolbaso, fromaĝo kaj bulko.
— Post duonhoro mi forveturos — li diris al Olga. — Domaĝe estas, ke mi ne havis eblecon vidi Ĵenjan. Olja, ĉu vi ploras?
— Mi ne scias, kial ŝi ne venis. Mi tiel kompatas ŝin, ŝi tiel vin atendis! Nun ŝi freneziĝos! Ŝi ja estas sen tio iom freneza.
— Olja — ekstarinte diris la patro — mi ne scias, mi ne kredas, ke Ĵenja trafis fikompanion, ke oni ŝin difektis, ke oni komandu ŝin! Ne! Ne estas tia ŝia karaktero.
— Nu, jen! — ĉagreniĝis Olga. — Vi nur diru al ŝi pri tio. Ŝi konstante ripetadas, ke ŝia karaktero estas la sama, kiel la via. Sed ĉu vere la sama? Ŝi grimpis la tegmenton, tralasis tra tubo ŝnuron. Mi volis preni la gladilon, sed ĝi eksaltis. Paĉjo, kiam vi forveturis, ŝi havis kvar robojn. Du jam estas ĉifoniĝintaj. El la tria ŝi jam elkreskis, unu mi ne permesas al ŝi surmeti. Tri novajn robojn mi al ŝi kudris. Sed ĉio sur ŝi kvazaŭ forbrulas. Konstante ŝi ie kaptas bluaĵojn, grataĵojn. Kaj ŝi alvenadas certe kun korforme faritaj lipetoj, malfermante ŝiajn bluajn okuletojn. Nu, certe ĉiuj opinias, ŝi estas vera floreto, ne knabino. Tamen proksimiĝu! Aha! La floro! Tuŝu ŝin kaj tuj vi brulumos vin. Paĉjo, ne elpensu, ke ŝi havas vian karakteron. Se oni diros tion al ŝi, ŝi saltos tri tagojn sur la kamentubo.
— Bone — brakumante Olgan, konsentis la patro. — Mi al ŝi diros, mi al ŝi skribos. Viaflanke, Olga, ne premu ŝin tro. Diru al ŝi, ke mi amas ŝin kaj memoras. Mi baldaŭ revenos kaj ŝi ne ploru pro mi, ĉar ŝi estas filino de komandanto.
— Tamen ŝi ploros — alpremiĝante al la patro, diris Olga. - Mi ankaŭ estas filino de komandanto. Kaj ankaŭ mi ploros.
La patro rigardis la horloĝon, alproksimiĝis al la spegulo, surmetis la rimenon, kaj ordigis la uniforman ĉemizon. Subite ĉe la ekstera pordo oni frapis. Disiĝis la kurteno. Kaj iel angule forminte la ŝultrojn, kvazaŭ preparinte sin al salto, aperis Ĵenja.
Sed anstataŭ ekkrii, alkuri kaj alsalti ŝi senbrue rapide alvenis kaj kaŝis sian vizaĝon sur la brusto de la patro. ŝia frunto estis ŝprucita per koto, la ĉifita robo estis makulita. Olga time demandis:
— Ĵenja, vi de kie aperis? Kiel vi venis tien ĉi?
Ne turnante la kapon, Ĵenja svingis per la mano, kaj tio signifis: " Atendu! Lasu min! Ne demandu!"
La patro levis Ĵenjan sur la brakojn, sidiĝis sur la kanapon, sidigis ŝin sur siajn genuojn. Li rigardis al ŝia vizaĝo kaj viŝis ŝian malpurigitan frunton.
— Jes, bone! Vi estas brava homo, Ĵenja!
— Sed vi estas tute kovrita, la vizaĝo estas nigra! Kiel vi trafis tien ĉi? — redemandis Olga.
Ĵenja montris la pordokurtenon, kaj Olga ekvidis Timuron.
Li estis demetanta la ledajn ŝoforajn gantojn. Lia tempio estis ŝmirita per flava oleo. Li havis malsekan, lacan vizaĝon de laborinta homo, honeste plenuminta sian devon. Salutinte ĉiujn, li klinis la kapon.
— Paĉjo! — desaltante de la patraj genuoj, kaj alkurante al Timur, diris Ĵenja. — Al neniu kredu! Oni nenion scias. Tiu Timur estas mia tre bona kamarado.
La patro ekstaris kaj senhezite premis al Timur la manon. Rapida kaj triumfa rideto glitis tra la vizaĝo de Ĵenja — unu momenton ekzamene ŝi rigardis al Olga. Tiu konfuziĝinte, ankoraŭ ne komprenante venis al Timur.
— Nu… tiuokaze saluton…
B a l daŭ la horloĝo batis la trian horon.
— Paĉjo — ektimis Ĵenja — ĉu vi jam starjĝas? Nia horloĝo rapidas.
— Ne, Ĵenja, ĝi estas preciza.
— Paĉjo, ankaŭ via horloĝo rapidas. — Ŝi alkuris al la telefono, diskumis la " precizan tempon" kaj el la parolilo sonis senemocia metala voĉo:
— La tria kaj kvar minutoj.
Ĵenja rigardis la muron kaj kun ĝemspiro diris:
— La nia rapidas, sed nur je unu minuto. Paĉjo, prenu nin al la stacidomo, ni akompanos vin ĝis la trajno.
— Ne, Ĵenja, estas malpermesite. Mi ne havos tie tempon.
— Kial? Ĉu vi havas jam bileton?
— Jes.
— Ĉu en litvagono?
— En litvagono.
— Ho, kiel ankaŭ mi volus kun vi veturi foren-foren, en litvagono!
Jen estas ne stacidomo, sed iu stacio, simila al apudmoskva nepasaĝera stacio, ŝajne tio estis Sortirovoĉnaja. Reloj, komutiloj, trajnoj, vagonoj. Homoj ne videblas. Sur la reloj staras kiras-trajno. Malfermiĝis fera fenestro, aperis kaj malaperis lumigita per flamo la vizaĝo de la lokomotivestro. Sur la kajo en leda palto staras la patro de Ĵenja — kolonelo Aleksandrov. Alvenis leu t enanto, salutis kaj demandis:
— Kamarado kolonelo, ĉu vi permesas ekveturi?
— Jes! — la kolonelo rigardas horloĝon: la tria kaj kvindek minutoj. — Estas ordonite ekveturi je kvindek post la tria.
Kolonelo Aleksandrov proksimiĝas al vagono kaj rigardas. Mateniĝas, sed la ĉielo estas nube kovrita. Li prenis la malsekajn tenilojn. Antaŭ li malfermiĝas la peza pordo. Metinte la piedon sur la ŝtupon, ridetante li demandas sin mem:
— Ĉu en litvagono?
— Jes, en litvagono…
La peza ŝtala pordo kun bruego fermiĝas post li. Regule, sen puŝoj, sen klakoj la tuta kirasita amasego ekmovas sin, glate altigante rapidecon. Preterpasas la lokomotivo. Fluas la kanon-turetoj. Moskvo malaperas. Nebulo. La steloj estinglĝas. Mateniĝas.
Matene trovinte nek Timuron, nek la motociklon, Georgij revenis tiam el la laboro, tuj decidis resendi Timuron hejmen al la patrino. Li sidiĝis por skribi leteron, sed tra la f e nestro li ekvidis irantan laŭ la pado ruĝarmeanon.
La ruĝarmeano elprenis koverton kaj demandis:
— Ĉu vi estas kamarado Garajev?
— Jes.
— Ĉu Georgij Aleksandroviĉ?
— Jes.
— Bonvolu ricevi la koverton kaj kvitanci.
La ruĝarmeano foriris. Georgij rigardis la kowrton kaj fajfis kompreneme. Jes! Jen ĝi estas ĝuste tio, kion li atendis jam delonge. Li malfermis la koverton, tralegis kaj ĉifis bule la komencitan leteron. Nun necesas ne forsendi Timuron, sed voki la patrinon ĉi tien, en la somerdomon.
En la ĉambron eniris Timur, kaj koleriĝlnte Geo r gij frapis la tablon per la pugno. Sed tuj post Timur eniris Olga kaj Ĵenja.
— Pli mallaŭte! — diris Olga. — Nek krii, nek pugnofrapi necesas. Timur ne kulpas. Kulpas vi kaj mi ankaŭ.
— Jes — subtenis ŝin Ĵenja — ne kriu al li. Olja, vi ne tuŝi la tablon. Jen tiu ĉi ilia revolvero laŭte pafas.
Georgij rigardas al Ĵenja, poste la revolveron, la derompitan tenilon de la cindrujo. Li komencas ion kompreni, li divenas kaj demandas:
— Tio signifas, tiam nokte ĉi tie estis vi, Ĵenja?
— Jes, tio estis mi. Olja, rakontu al li ĉion klarige, kaj ni prenos kerosenon, ĉifonon kaj iros por purigi la motociklon.
Sekvatage, kiam Olga sidis en la teraso, tra la pordo eniris oficiro. Li paŝis firme, certe, kvazaŭ li irus en sian hejmon, kaj mirigite Olga leviĝis renkonten al li. Antaŭ ŝi en uniformo de kapitano de tankaj milittrupoj staris Georgij.
— Kio ĝi estas? — mallaŭte demandis Olga. — Ĉu tio estas denove… nova rolo en opero?
— Ne — respondis Georgij. — Mi por minuto venis por adiaŭi. Tio ne estas nova rolo, sed simple nova uniformo.
— Ĉu tio ĉi — montrante la kolumninsignojn, kaj iom ruĝiĝante, demandis Olga — estas ĝuste tio? Ĉu " ni batas tra la fero kaj betono ĝuste en la koron"?
— Jes, estas ĝuste tio. Kantu al mi kaj muziku, Olja, ion por longa vojo mia.
Li sidiĝis. Olga prenis la akordionon:
Hej, aviadistoj, bomboj kaj mitraloj!
Jen vi jam forflugis al la malproksim'.
K i am vi revenos?
Ĉu en temp' baldaŭa?
Iam ajn reflugu por revidi nin!
Hej, kie ajn vi restados,
Ĉu sur ter' aŭ en ĉiel',
Super fremdaj maroj, landoj -
Aloj du kun ruĝa stel',
Hej terura kaj plej kara,
Plej amata ala paro,
Mi atendis, mi atendas
Vin sen ĉes'
Kaj sen forges'.
— Jen — diris ŝi. — Sed ĉio ĉi estas pri aviadistoj, pri tankistoj mi tiel bonan kanton ne scias.
— Ne gravas — diris Georgij. - Vi trovu por mi sen kanto bonan vorton.
Olga enpensiĝis kaj, serĉante bonan vorton, eksilentis, atente rigardante liajn kaj jam ne ridantajn okulojn.
Ĵenja, Timur kaj Tanja estis en la ĝardeno.
— Auskultu — proponis Ĵenja. - Georgij nun forveturas. Ni kolektu por adiaŭo la tutan taĉmenton. Ni donu la ĝeneralan voksignalon numero unu. Jen estos tumulto!
— Ne necesas — rifuzis Timur.
— Kial?
— Ne necesas! Ni la aliajn ne tiel.adiaŭis.
— Nu, se ne necesas, do ne necesas — konsentis Ĵenja. — Vi ĉi tie sidu kaj mi iras por trinki akvon.
Ŝi foriris kaj Tanja ekridis.
— Pro kio vi? — ne komprenis Timur.
Tanja ekridis plu laŭte.
— Ho, laŭdinda, ho, ruza estas nia Ĵenja. " Mi iras por trinki"!
— Atenton! — eksonis de la subtegmento sonora, triumfa voĉo de Ĵenja. - Mi donas la ĝeneralan signalon numero unu!
— Freneza! — eksaltis Timur. — Ja tuj ĉi tien alkuros cent homoj! Kion vi faras?
Sed jam ekrotaciis, ekknaris la peza rado, ektremis, ektiriĝis la ŝnuroj: Tri-stop, tri-stop, halto! Kaj ektintis sub la teg-mentoj, en kameroj, en kokejoj signalaj sonoriloj, krakiloj, boteloj, ladskatoloj. Ne cent, sed tamen ne malpli ol kvindek geknaboj rapide kuris je la voko de la konata signalo.
— Olja — pafis sin Ĵenja en la terason — ni iros por adiaŭi ankaŭ! Ni estas multaj. Rigardu tra la fenestro!
— Aha — fortirante la kurtenon, miris Georgij. — Ja via taĉmento estas granda. Vin eblas envagonigi kaj sendi ai la militfronto.
— Estis malpermesite! — suspiris, ripetante la vortojn de Timur, Ĵenja. — Al ĉiuj ĉefoj kaj komandantoj estas rigore ordonite nin vangofrapi kaj resendi. Sed estas domaĝe. Mi ien irus al la batalo, atake. Automatpafiloj prepariĝu! La unua!
— La unua en la mondo vi estas fanfaronulino kaj bandestrino! — mokete imitis ŝin Olga kaj metinte la rimenon de la akordiono trans la ŝultron, ŝi diris: — Nu, kion fari, se adiaŭi, ni adiaŭu kun muziko.
Ili eliris sur la straton. Olga ludis akordionon. Poste ektintis sonoriloj, ladskatoloj, boteloj, bastonoj, antaŭe iris la orkestro kaj eksonis kanto.
Ili iris tra la verdaj stratoj, plimultiĝis adiaŭantoj.
Komence flankaj homoj ne estis komprenantaj: kial oni bruas, tondras, krias? Pri kio kaj pro kio estas la kanto? Sed, kompreninte, ili ridetis kaj pense aŭ voĉe deziris al Georgij feliĉan vojon.
Kiam ili estis alvenantaj al la kajo, preter la stacio, ne haltante, estis pasanta militista vagonaro.
En la unuaj vagonoj estis ruĝarmeanoj. Al ili ĉiuj mansvingis, kriadis.
Poste preteriris sentegmentaj vagonoj kun ĉaroj, sup e r kiuj staris arbaro el verdaj timonoj. Poste estis vagonoj kun ĉevaloj. La ĉevaloj svingis per la muzeloj, maĉis fojnon. Al ili ĉiuj ankaŭ kriis huraon. Fine preterkuris vagono, sur kiu staris io granda, angula, bone kovrita per griza krudtolo. Tie staris gardanta soldato.
Alvenis la trajno de Georgij. Timur adiaŭis la onklon.
Olga paŝis al Georgij.
— Nu, ĝis revido! — ŝi diris. — Kaj eble por longa tempo.
Li balancis la kapon kaj prenis ŝian manon:
— Mi ne scias… Kiel volas la sorto!
Signalo, bruo, tondro de la surdiga orkestro. La trajno forveturis.
Olga enpensiĝis. En la okuloj de Ĵenja estis granda feliĉo, kiun eĉ ŝi ne plene komprenis.
Timur estis emociita, sed li regis sin.
— Do, jen — per iom sanĝiĝinta voĉo li diris — nun ankaŭ mi restis sola. — Sed tuj rektiĝinte li plusis: — Tamen morgaŭ al mi venos la panjo.
— Sed mi! — ekkriis Ĵenja. — Sed ili! — ŝi montris la kamaradojn. — Sed tio ĉi! — kaj ŝi fingromontris la ruĝan stelon.
— Estu trankvila! — forigante la mediton, diris Oiga ai Timur. — Vi pri homoj ĉiam zorgis kaj ili al vi repagos same.
Timur levis la kapon.
— Ho, kaj ĉi tie li ne povis respondi alie, tiu simpla kaj aminda knabo!
Li levis la rigardon al la kamaradoj, ekridetis kaj diris:
— Mi staras… mi rigardas. Al ĉiuj estas bone! Ĉiuj estas trankvilaj. Tio signifas, ke mi ankaŭ estas trankvila!