TRANS LA SPEGULO

KAJ KION ALICO TROVIS TIE

DE

LEWIS CARROLL

AŬTORO DE "LA AVENTUROJ DE ALICO EN MIRLANDO"

KUN KVINDEK ILUSTRAĴOJ DE JOHN TENNIEL

TRADUKITA DE DONALD BROADRIBB

Trans la Spegulo: kaj kion Alico trovis tie

De Carroll, Lewis (Dodgson, Charles Lutwidge), 1832-1898

Ilustrita de Tenniel, John, 1820-1914

Tradukita el la Angla al Esperanto de Broadribb, Donald (Donald Richard), 1933- Unue eldonita en la Angla kiel Through the Looking-glass: and what Alice found there

de Macmillan & Co Ltd, 1872 Unue eldonita en Esperanto kiel Tra la Spegub de Bookleaf Publishing, 1996, ISBN

1-876042-06-0. Vidu http://www.netword.com/broadribb Ci tiu traduko kopirajta © 1996 Donald Broadribb. Ci tiu eldono: aŭgusto 2000.

La ilustraĵoj kaj aranĝo de ĉi tiu eldono laŭeble plej konformas al tiuj de la originala Angla eldono de 1872. La litertipo estas 13 sur 17 pkt De Vinne.

Antaŭparolo de la Aŭtoro

Ĉar la ŝakproblemo, donita en antaŭa paĝo, perpleksigis kelkajn miajn legantojn, eble estas dezirinde klarigi ke ĝi estas korekte ellaborita, rilate al la moviĝoj. La alternado de Ruĝa kaj Blanka eble ne estas tute precize observata, kaj la "arokiĝo" de la tri Reĝinoj nur signifas ke ili eniris la palacon: sed la "ŝak!" al la Blanka Reĝo je moviĝo 6, la kaptiĝo de la Ruĝa Kavaliro je moviĝo 7, kaj la fina "mato" de la Ruĝa Reĝo, troviĝos, se oni provos reprodukti la ludon laŭ la priskriboj, severe obeantaj la regulojn de la ludo.

Kristnasko 1887

LISTO DE ĈAPITROJ

ĈAPITRO PAĜO

I. SPEGULDOMO 1

II. LA ĜARDENO DE VIVAJ FLOROJ 26

SPEGULINSEKTOJ 46

FINGRUMAD KAJ FINGRUMID 66

LANO KAJ AKVO 91 VI. HUMPTI DUMPTI 113

VII. LA LEONO KAJ LA UNUKORNULO 137

VIII. "MI MEM INVENTIS ĜIN" 157

REĜINO ALICO 185

SKUADO 215 XI. VEKIĜO 216

XII. KIU SONĜIS? 218

VESPO EN PERUKO 223


ĈAPITRO I

SPEGULDOMO

CI tio estis certa, ke la blanka katido tute ne kulpis:—ke plene kulpis la nigra katido. Car la vizaĝo de la blanka katido estis lavata de la maljuna kato dum la pasinta kvarono da horo (kaj ĝi tre bone kondutis, laŭeble): do komprenu ke ĝi ne povis partopreni en la petolado.

Dina lavis la vizaĝojn de siaj infanoj ĉi tiel: unue ŝi suben premis orelon de la kompatinduleto per unu piedo, kaj per la alia piedo ŝi frotis la tutan vizaĝon, malĝustadirekte, komencante ĉe la nazo: kaj ĝuste nun, kiel mi diris, ŝi laboregis purigante la blankan katidon, kiu kuŝis tute kviete kaj klopodis ronroni—sendube kredante ke ĉio estas bonintenca por ĝi.

Sed la nigra katido estis finita pli frue en la posttagmezo, do, dum Alico sidis volviĝinta en angulo de la granda fotelo, duone parolante al si kaj duone dormante, la katido ĝuplene ludis per la volvaĵo de lanfadeno kiun Alico strebis volvi, kaj ruladis ĝin tien kaj tien ĝis ĝi plene malvolviĝis; kaj jen ĝi, dismetita sur la tuta kamentapiŝo, plena de nodoj kaj implikoj, kaj en la mezo la katido casas sian propran voston.

"Ho, vi estas fia fia uleto!" kriis Alico, prenante la katidon, kaj donante al ĝi malgrandan kison por komprenigi ke ĝi nepre devas honti. "Vere, Dina devus instrui al vi pli bonan konduton! Vi devus, Dina, vi scias ke vi devus!" ŝi pludiris, rigardante riproĉe la maljunan katon, kaj parolante per laŭeble plej kolera voĉo—kaj poste ŝi rerampis en la fotelon, kunprenante la katidon kaj la lanfadenon, kaj komencis revolvi ĝin. Sed ŝi ne rapide sukcesis, ĉar ŝi tutdume paroladis, kelkfoje al la katido, kaj kelkfoje al si. Kanjo sidis tre digne sur ŝia genuo, ŝajnigante rigardi la progreson de la volvado, kaj fojfoje etendante piedon kaj milde tuŝante la volvaĵon, kvazaŭ ĝi volonte helpus se ĝi povus.

"Ĉu vi scias kio estos morgaŭ, Kanjo?"Alico komencis. "Vi divenus se vi estus en la fenestro kun mi—sed Dina lavadis vin, tiel ke vi ne povis. Mi rigardis la knabojn kolekti branĉojn por la festofajro—kaj necesas multegaj branĉoj, Kanjo! Sed estis tiom malvarme, kaj tiom neĝis, ke ili devis ĉesi kolekti. Ne gravas, Kanjo, ni iros vidi la festofajron morgaŭ." Nun Alico vindis la lanfadenon du- aŭ tri-foje ĉirkaŭ la kolon de la katido, nur por vidi kiel aspektos: tio rezultis en barakto, dum kiu la volvaĵo ruliĝis al la planko, kaj multaj metroj da ĝi remalvolviĝis.

"Ĉu vi scias, mi tiom koleris, Kanjo," Alico pludiris, tuj kiam ili komforte sidis denove, "kiam mi vidis vian petoladon, mi preskaŭ malfermis la fenestron, kaj elmetis vin en la neĝon! Kaj vi meritis tion, eta petolema karulino! Kion vi povas diri por senkulpigi vin? Nu, ne interrompu min!" ŝi pludiris, supren etendante unu fingron. "Mi listigos ĉiujn viajn kulpojn. Numero unu: vi miaŭis dufoje dum Dina lavis vian vizaĝon ĉimatene. Nu, ne eblas nei tion, Kanjo: mi aŭdis vin! Kion vi diras?" (ŝajnigante ke la katido parolas.) "Ŝia piedo eniris vian okulon? Vi mem kulpas, ĉar vi


tenis viajn okulojn malfermitaj—se vi firme fermus ilin, tio ne okazus. Nu, ne plu provu senkulpigi vin, nur aŭskultu!

Numero du: vi fortiris Neĝguton per la vosto tuj kiam mi metis la pladeton da lakto antaŭ ŝin! Kion, vi soifis, ĉu? Kiel vi scias ke ne ankaŭ ŝi soifis? Nun pri numero tri: vi malvolvis la tutan lanfadenon dum mi ne atentis!

"Jen tri kulpoj, Kanjo, kaj vi ankoraŭ tute ne puniĝis pro iu el ili. Sciu ke mi kolektas viajn punojn ĝis sep tagoj post merkredo—supozu ke oni kolektus ĉiujn miajn puniĝojn!" ŝi pludiris, parolante pli al si ol al la katido. "Kion oni farus je la fino de jaro? Mi supozas ke oni enkarcerigus min, kiam la tago alvenus. Aŭ—mi pensu—supozu ke ĉiu puno estus ke mi ne ricevu ĉefmanĝon: do, kiam la mizera tago venus, mi devus ne manĝi samtempe kvindek ĉefmanĝojn! Nu, tio ne multe ĝenus min! Mi multe preferus ne manĝi ilin ol manĝi ilin!

"Cu vi aŭdas la neĝon frapi la fenestrojn, Kanjo? Kiom agrable kaj mole ĝi sonas!

Tute kvazaŭ iu kisas la fenestron deekstere. Ĉu la neĝo amas la arbojn kaj kampojn, kaj tial ĝi kisas ilin tiom karese? Kaj poste ĝi sekurige kovras ilin, komprenu, per blanka kovrilo; kaj eble ĝi diras, 'Dormu, karuloj, ĝis revenos la somero.' Kaj kiam ili vekiĝas somere, Kanjo, ili vestas sin per verdaĵoj, kaj ĉirkaŭdancas— kiam ajn blovas la vento—ho, estas tre bele!" kriis Alico, faligante la lanvolvaĵon por kunfrapi siajn manojn. "Kaj tre volonte mi trovus ĝin vera! Mi estas certa ke la arbaroj aspektas dormemaj dum la aŭtuno, kiam la folioj bruniĝas.

"Kanjo, ĉu vi scipovas ŝakludi? Nu, ne ridetu, karulino, mi serioze demandas. Ĉar, kiam ni ludis antaŭ nelonge, vi rigardis ĝuste kvazaŭ vi komprenas: kaj kiam mi diris 'Ŝak!' vi ronronis! Nu, la ŝako ja estis bela, Kanjo, kaj efektive mi povus venki, se ne rampus tiu Ĉevalaĉo inter miajn ludfigurojn. Kanjo, kara, ni imagu—"

Kaj nun mi volonte dirus al vi eĉ nur duonon de la multaj aferoj kiujn Alico kutimis diri, kiuj komenciĝis per ŝia plej amato frazo "Ni imagu." Ŝi tre longe kverelis kun sia fratino jam la antaŭan tagon—nur ĉar Alico komencis per "Ni imagu ke ni estas reĝoj kaj reĝinoj;" kaj ŝia fratino, kiu amis esti tre ekzakta, argumentis ke tio ne estos ebla, ĉar ili estas nur du, kaj fine Alico devis diri, "Nu, do vi estu unu el ili, kaj mi estos ĉiuj aliaj." Kaj unufoje ŝi vere timigis sian maljunan vartistinon, subite kriante en ŝian orelon, "Varnjo! Ni imagu ke mi estas malsata hieno, kaj vi estas osto!"

Sed tio tiras nin for de la parolo de Alico al la katido. "Ni imagu ke vi estas la Ruĝa Reĝino, Kanjo! Ĉu vi scias, mi kredas ke se vi sidiĝus kaj kunplektus viajn brakojn, vi aspektus precize kia ŝi. Nu, provu, karulino!" Kaj Alico prenis la Ruĝan Reĝinon de la tablo, kaj metis ĝin antaŭ la katidon kiel modelon kiun ĝi imitu: tamen, la entrepreno ne sukcesis, precipe, Alico diris, ĉar la katido rifuzis kunplekti siajn brakojn ĝuste. Do, por puni ĝin, ŝi tenis ĝin antaŭ la spegulo, por ke ĝi vidu kiom ĝi paŭtas—"kaj se vi ne tuj bone kondutos," ŝi aldonis, "mi trametos vin en Speguldomon. Kiel plaĉus al vi tio?

"Nu, se vi bonvolos atenti, Kanjo, kaj ne parolos tiom, mi rakontos al vi ĉiujn miajn ideojn pri Speguldomo. Unue, jen la ĉambro kiun oni povas vidi trans la spegulo—ĝi estas tute sama kiel nia salono, sed ĉio estas inversa. Mi povas vidi la tuton kiam mi staras sur seĝo—ĉion escepte de la parto tuj malantaŭ la kameno. Ho! Volontege mi vidus tiun parton! Mi volegas scii ĉu ili havas fajron en la vintro: ne eblas scii, komprenu, krom se nia fajro faras fumon, kaj tiam fumo supreniras ankaŭ en tiu ĉambro—sed eble tio estas nur ŝajniga, nur por ŝajnigi ke ili havas fajron. Nu, la libroj estas iom similaj al niaj libroj, sed la vortoj iras laŭ malĝusta direkto; mi scias tion, ĉar mi tenis unu el niaj libroj antaŭ la vitro, kaj tiam oni tenis libron en la alia ĉambro.

"Ĉu al vi plaĉus loĝi en Speguldomo, Kanjo? Ĉu oni donus al vi lakton tie? Eble Spegullakto estas malsaniga—Sed ho, Kanjo! nun ni atingas la koridoron. Eblas iomete videti la koridoron en Speguldomo, se oni lasas la pordon de nia salono plene malfermita: kaj la parto videbla estas tre simila al nia koridoro, sed, komprenu, eble ĝi estas tre malsimila aliloke. Ho, Kanjo, estus bonege trairi en Speguldomon! Mi certas ke en ĝi estas, ho!, belegaj objektoj! Ni imagu ke iel eblas trairi en ĝin, Kanjo. Ni imagu ke la vitro tute moliĝis kiel gazo, tiel ke ni povas trairi. Nu, ĝi fariĝas nebula jam nun, vidu! Estos facile trairi—" Ŝi jam estis sur la kamenobreto kiam ŝi diris tion, kvankam ŝi apenaŭ konsciis kiel


ŝi iris tien. Kaj certe la vitro ja komencis disiĝi, same kiel brila arĝenta nebulaĵo. Post momento Alico jam estis trairinta


la vitron, kaj saltetis leĝere en la Spegulĉambron. Kiel sian unuan agon ŝi rigardis ĉu ja estas fajro en la kameno, kaj al ŝi multe plaĉis trovi ke vera fajro ardas tiom brile kiel tiu kiun ŝi postlasis. "Do mi estos same varma ĉi tie kiel en la malnova ĉambro," pensis Alico: "pli varma, efektive, ĉar neniu ĉeestos por riproĉe forsendi min de la fajro. Ho, kiel plezurige estos, kiam oni vidos min ĉi tie, trans la spegulo, kaj ne povos atingi min!"

Post tio ŝi komencis ĉirkaŭrigardi, kaj ŝi rimarkis ke kio estas videbla el la malnova ĉambro estas tute ordinara kaj seninteresa, sed ke ĉio alia estas kiel eble plej diferenca. Ekzemple, la bildoj sur la muro apud la fajro ŝajnis vivi, kaj la horloĝo mem sur la kamenobreto (vi scias ke eblas vidi nur ĝian dorson en la Spegulo) havas la vizaĝon de malgranda maljunulo, kaj ridetas al ŝi.

"Oni ne same bonordigas ĉi tiun ĉambron kiel la alian," Alico pensis, kiam ŝi rimarkis kelkajn el la ŝakfiguroj sur la planko de la kameno inter la cindroj: sed post momento, kun malgranda "Ho!" pro surprizo, ŝi estis sur siaj manoj kaj genuoj rigardante ilin. La ŝakfiguroj promenadis, po du!

"Jen la Ruĝa Reĝo kaj la Ruĝa Reĝino," Alico diris (flustre, Car ŝi ne volis timigi ilin), "kaj jen la Blanka Reĝo kaj la Blanka Reĝino sidantaj sur la rando de la ŝovelilo—kaj jen la du Turoj promenantaj brak-en-brake—mi kredas ke ili ne povas aŭdi min," ŝi daŭrigis, dum ŝi pliproksimigas


sian kapon, "kaj mi estas preskaŭ certa ke ili ne povas vidi min. Mi sentas ke iel mi fariĝas nevidebla—"

Nun io komencis bruadeti sur la tablo malantaŭ Alico, kaj tio instigis ŝin turni sian kapon ĝustatempe por vidi unu el la Blankaj Peonoj ruliĝi kaj komenci batadi per siaj piedoj: ŝi rigardis ĝin tre scivole, por vidi kio poste okazos.

"La voĉo de mia infano!" la Blanka Reĝino kriis, kurante preter la Reĝon, tiom violente ke ŝi faligis lin inter la cindroj. "Mia karega Lilio! Mia imperia katido!" kaj ŝi komencis grimpi mallerte, sed fervore, la flankon de la fendro.

"Imperia absurdaĵo!" diris la Reĝo, frotante sian nazon, kiun vundis la falo. Li pravis iomete koleri kontraŭ la Reĝino, ĉar li estis kovrita de cindroj de la kapo ĝis la piedoj.

Alico volegis esti utila, kaj, ĉar la kompatinda malgranda Lilio preskaŭ iktigis sin per kriegado, ŝi haste prenis la Reĝinon kaj metis ŝin sur la tablon apud la flanko de ŝia bruema filineto.

La Reĝino anhelegis, kaj sidiĝis: la rapida veturo tra la aero plene forigis ŝian spiron, kaj dum unu-du minutoj ŝi nur povis premi malgrandan Lilion al si silente. Tuj kiam ŝi povis iom spiri, ŝi kriis al la Blanka Reĝo, kiu sidis paŭtante inter la cindroj, "Atentu la vulkanon!"

"Kiun vulkanon?" diris la Reĝo, rigardante timeme la fajron, kvazaŭ kredante ke jen la plej verŝajna loko por tiaĵo.

"Supren—blovis—min," anhelis la Reĝino, kiu ankoraŭ malfacile spiris. "Atentu veni—laŭ la normala maniero—ne suprenbloviĝu!"

Alico rigardis la Blankan Reĝon malrapide kaj pene grimpi de stango al stango, ĝis fine ŝi diris, "Nu, vi bezonos multegajn horojn por atingi la tablon tiel. Plej bone estos ke mi helpu, ĉu ne?" Sed la Reĝo ne atentis la demandon: estis tute klare ke li nek aŭdas nek vidas ŝin.


Do Alico prenis lin, tre zorge kaj mildmaniere, kaj translevis lin malpli rapide ol la Reĝinon, por ke ŝi ne senspirigu lin: sed, antaŭ ol meti lin sur la tablon, ŝi decidis senpolvigi lin iom, Car li estis kovrita de cindroj.

Ŝi diris poste ke dum sia tuta vivo ŝi neniam vidis tian mienon, kian faris la Reĝo trovante sin tenata en la aero de nevidebla mano, kaj senpolvigata: li ne povis krii, pro sia surprizego, sed liaj okuloj kaj lia buŝo pli kaj pli grandiĝis, kaj rondiĝis, ĝis ŝia mano tiom skuiĝis pro ridado ke ŝi preskaŭ faliĝis lin sur la plankon.

"Ho! bonvolu ne grimaci, mia kara!" ŝi kriis, tute forgesante ke la Reĝo ne povas aŭdi ŝin. "Vi ridigas min tiom ke mi apenaŭ povas teni vin! Kaj ne tenu la buŝon tiom larĝe malfermita! La cindroj eniros ĝin—jen, mi opinias ke vi estas nun sufiĉe bonorda!" ŝi pludiris, glatigante lian hararon, kaj metante lin sur la tablon proksime al la Reĝino.

La Reĝo tuj falis plata sur sian dorson, kaj kuŝis tute senmove: kaj Alicon iom alarmis ŝia faro, kaj ŝi ĉirkaŭiris la ĉambron serĉante akvon por ĵeti ĝin sur lin. Tamen, ŝi povis trovi nur botelon da inko, kaj kiam ŝi reiris kun ĝi ŝi trovis ke li rekonsciiĝis, kaj ke li kaj la Reĝino kunparolas per timoplena flustrado—tiom mallaŭta, ke Alico apenaŭ povis aŭdi kion ili diras.

La Reĝo diris, "Mi certigas vin, mia kara, ke mi fridiĝis ĝis la finoj de miaj lipharoj!"

Al tio la Reĝino respondis, "Vi ne havas lipharojn."

"La hororon de tiu momento," la Reĝo pludiris, "mi neniam, neniam forgesos!"

"Sed vi ja forgesos," la Reĝino diris, "se vi ne faros noton pri ĝi."

Alico rigardis multe interesate dum la Reĝo prenis enorman notlibron el sia poŝo, kaj komencis skribi. Subita penso trafis ŝin, kaj ŝi prenis unu finon de la krajono, kiu atingis ĝis iom super lia ŝultro, kaj komencis skribi anstataŭ li.

La kompatinda Reĝo aspektis perpleksa kaj malfeliĉa, kaj li baraktis kontraŭ la krajono dum kelka tempo sen paroli; sed Alico estis tro forta por li, kaj fine li anhele diris, "Mia kara! Mi vere nepre akiru malpli dikan krajonon. Mi tute nepovas regi ĉi tiun; ĝi skribas ĉiajn vortojn kiajn mi ne intencas—"

"Kiajn?" diris la Reĝino, rigardante la libron (en kiun Alico skribis 'La Blanka

Ĉevalo glitas laŭ- longe de la fajro- stango. Li tre malbone ekvilibr- igas sin.') "Tio ne estas noto pri via sento!"

Libro kuŝis proksime al Alico sur la tablo, kaj dum ŝi sidis rigar­dante la Blankan Reĝon (ĉar ŝi

ankoraŭ nervozis pri li, kaj tenis la inkon preta por ĵeti ĝin sur lin se li denove svenos), ŝi foliumis, serĉante legeblan parton, "—ĉar ĝi estas en ia lingvo kian mi ne konas," ŝi diris al si.

Ĝi estas ĉi tia.

OW/A'A'AAVALU

Ŝi cerbumis pri tio dum iom da tempo, sed fine brila penso trafis ŝin. "Ho, kompreneble, ĝi estas Spegullibro! Kaj, se mi tenos ĝin antaŭ spegulo, la vortoj reĝustiĝos."

Jen la poemo kiun legis Alico.

BABILFRENZO

Rosge, dum la ŝliplaj tovoj

Tre gire en Г ongefo borlis, Mizgilis ĉiuj borogovoj,

Tenrefoj dejmaj gorlis.

"Evitu Г Babilfrenzon, filo,

Makzelojn, ungojn ŝirajn, kaj Ĵuĵuban birdon en Г azilo

Lasu, ĉe Г fumrioza Ktaj'"

Kun vorpa glavo en la mano

Li serĉis predon. Pro timsento Li haltis—ve!—por pensi ĉe Tumtumo dum momento.

Sed dum li aŭke pensis, la

flamanta Babilfrenzo sen- -hezite vorfis blurble tra

Г abaro—tutsen pen7

Unu du! Unu du! Kaj plu kaj plu!

Per vorpa klingo li ĝin hakis! En lian sakon la bestan kapon. La glavo snikersnakis.


"Kaj ĉu la Babilfrenzo mortis?

Brakumu min, knabeto, hoj! Ho frabĝa tag7 Kala-Kalag!" Li ĉortlis pro sia ĝoj

Rosge, dum la ŝliplaj tovoj

Tre gire en l ongefo borlis, Mizgilis ĉiuj borogovoj,

Tenrefoj dejmaj gorlis.

"Ĝi ŝajnas tre bela," ŝi diris fininte ĝin, "sed estas iom malfacile kompreni ĝin!" (Sciu ke ŝi ne volis agnoski, eĉ al si mem, ke ŝi tute ne komprenas ĝin.) "Iel ĝi ŝajne plenigas mian kapon per ideoj—sed mi ne scias ĝuste kio ili estas! Tamen, iu mortigis ion, tio estas klara, certe—"

"Sed ho!" pensis Alico, subite surpiediĝante, "se mi ne rapidos mi devos retrairi la

Spegulon, antaŭ ol vidi kia estas la cetero de la domo! Unue mi rigardu la ĝardenon!" Ŝi eliris la Cambron tuj, kaj malsuprenkuris la ŝtuparon—nu, almenaŭ, ne temis precize pri kuro, sed pri nova maniero malsupreniri ŝtuparon rapide kaj facile, kiel Alico diris al si. Ŝi nur tenis la fingropintojn sur la balustrado, kaj flosis trankvile malsupren sen eC tuŝi la ŝtupojn per siaj piedoj; poste ŝi plu flosis tra la koridoro, kaj rekte elirus tra la pordo sammaniere, se ŝi ne kaptus la pordostangon. Ŝi komencis iomete senti kapturniĝon pro tiom da flosado en la aero, kaj iom plezure retrovis sin marŝanta normale.

ĈAPITRO II

LA ĜARDENO DE VIVAJ FLOROJ

"Mi vidus la ĝardenon multe pli bone," diris Alico al si, "se mi povus atingi la supron de tiu monteto: kaj jen vojo kondukanta rekte al ĝi—almenaŭ, ne, ĝi ne faras tion—" (irinte kelkajn metrojn laŭ la vojo, kaj ĉirkaŭirinte kelkajn akutajn angulojn), "sed mi supozas ke ĝi fine iros tien. Sed kiom kurioze ĝi turniĝas! Pli kiel korktirilo ol vojo! Nu, ĉi tiu turniĝo kondukas al la monteto, mi supozas—ne, ne! Ĝi rekondukas rekte al la domo! Nu, do, mi provos la alian direkton."

Kaj tion ŝi faris: ŝi vagis tien kaj tien, provis turniĝon post turniĝo, sed ĉiam revenis al la domo, negrave kion ŝi faris. Efektive, unufoje, kiam ŝi ĉirkaŭiris angulon iom pli rapide ol kutime, ŝi frapiĝis kontraŭ la domon antaŭ ol ŝi povis haltigi sin.

"Ne utilas diskuti," Alico diris, rigardante la domon kaj imagante ke ĝi kverelas kun ŝi. "Mi ankoraŭ ne eniros. Mi scias ke mi devus retrairi la Spegulon—reiri en la malnovan ĉambron—kaj finiĝus ĉiuj miaj aventuroj!"

Do, firme turninte sian dorson al la domo, ŝi denove rekomencis sekvi la vojon, decidinte nepre marŝi rekte ĝis ŝi atingos la monteton. Dum kelkaj minutoj ĉio estis bona, kaj ŝi ĵus komencis diri "Mi efektive sukcesos ĉifoje—" kiam la vojo ektordiĝis kaj skuis sin (laŭ ŝia posta priparolo), kaj la sekvan momenton ŝi trovis sin efektive enmarŝanta tra la pordo.

"Ho, ve!" ŝi kriis. "Mi neniam vidis domon tiel kontraŭeman! Neniam!"

Tamen, jen la monteto plene videbla, do nenio alia estis farebla ol rekomenci. Ĉifoje ŝi atingis grandan florbedon, kun bordero el lekantetoj, kaj saliko kreskanta en la mezo.

"Ho Tigro-lilio!" diris Alico, parolante al floro kiu balancadis sin gracie en la vento, "se nur vi povus paroli!"

"Ni ja povas paroli," diris la Tigro- lilio: "kiam Ceestas kunparolindulo."

Alicon tio tiom surprizis ke ŝi ne povis paroli dum minuto: ŝajnis tute senspirigi ŝin. Post kelka tempo, Car la Tigro-lilio nur plu balanciĝadis, ŝi reparolis, per timida voCo—preskaŭ flustre. "Kaj Cu ĉiuj floroj povas paroli?"

"Egalbone kiel vi," diris la Tigro-lilio. "Kaj multe pli laŭte."

"Ne decas ke ni komencu la parolon, sciu," diris la Rozo, "kaj mi vere demandis al mi kiam vi parolos! Diris mi al mi, 'Ŝia vizaĝo montras iom da senco, kvankam


"Ne gravas al mi la koloro," la Tigro- lilio komentis. "Se nur ŝiaj petaloj bukliĝus supren iomete pli, ŝi estus tute akceptebla."

Al Alico ne plaĉis esti kritikata, do ŝi komencis fari demandojn. "Ĉu vin ne kelkfoje timigas esti plantitaj ĉi tie, sen vartanto?"

"Nu, jen la arbo en la mezo," diris la Rozo. "Por kio alia ĝi utilas?"

"Sed kion ĝi povus fari, se ekzistus danĝero?" Alico demandis.

"Ĝi povus bati atakanton," diris la Rozo, "per sia ŝelo, kiu estas bast-ono."

"Ĝi povas minace krii 'br! br!'" kriis Lekanteto. "Tial oni nomas ĝiajn brakojn 'brantĉjoj!'"

"Ĉu vi ne scias tion?" kriis alia Lekanteto. Kaj nun ili ĉiuj komencis kune kriadi, ĝis la aero ŝajnis tute plena de malgrandaj akraj voĉoj. "Silentu, ĉiu el vi!" kriis la Tigro-lilio, pasie svingante sin flank-al-flanken, kaj tremante pro ekscitiĝo. "Ili scias ke mi ne povas tuŝi ilin!" ĝi anhelis, klinante sian tremantan kapon je Alico, "alie ili ne aŭdacus fari tion!"

"Ne malkvietu!" Alico diris per trankviliga tono, kaj klininte sin al la lekantetoj, kiuj ĵus rekomencis krii, ŝi flustris, "Se vi ne tuj Citos, mi plukos vin!"

Tuj estiĝis silento, kaj pluraj el la palruĝaj lekantetoj blankiĝis.

"Tute ĝuste!" diris la Tigro-lilio. "La lekantetoj estas la plej defiaj. Kiam unu parolas, Ciuj aliaj komencas, kaj aŭdi ilin fikonduti preskaŭ velkigas!"

"Kiel estas ke vi Ciuj povas tiel bele paroli?" Alico diris, esperante pli bonhumorigi ĝin per komplimento. "Mi jam estis en multaj ĝardenoj, sed neniu el la floroj povis paroli."

"Per via mano palpu la teron," diris la Tigro-lilio. "Tiam vi komprenos la kialon."

Alico faris tion. "Ĝi estas tre malmola," ŝi diris, "sed mi ne komprenas kion tio klarigas."

"En la plej multaj ĝardenoj," la Tigro- lilio diris, "oni tro moligas la teron—tiel ke la floroj Ciam dormas."

Tio ŝajnis tre bona kialo, kaj al Alico tre plaĉis scii ĝin. "Mi neniam pensis pri tio antaŭ nun!" ŝi diris.

"Laŭ mia opinio vi tute neniam pensas," la Rozo diris, per iom severa tono.

"Mi neniam vidis ulon pli stultaspektan," Violo diris, tiom subite, ke Alico eksaltis; ĉar ĝis tiam ĝi ne parolis.

"Kaj vi ĉitu!" kriis la Tigro-lilio. "Vi ja neniam vidas iun ajn! Vi tenas vian kapon inter la folioj, kaj ronkas tie, ĝis vi ne pli scias pri eventoj en la mondo ol scias burĝoneto!"

"Ĉu estas aliaj homoj en la ĝardeno krom mi?" Alico diris, ne volante rimarki la plejnovan komenton de la Rozo.

"Unu alia floro en la ĝardeno povas moviĝadi kiel vi," diris la Rozo. "Mi demandas al mi kiel vi faras tion—" ("Vi konstante demandas," diris la Tigro-lilio), "sed ŝi estas pli arbusta ol vi."

"Ĉu ŝi similas al mi?" Alico demandis fervore, ĉar ŝin ektrafis la penso, "Estas

alia knabineto en la ĝardeno, ie!"

"Nu, ŝi havas la saman mallertan formon," la Rozo diris: "sed ŝi estas pli ruĝa—kaj ŝiaj petaloj estas malpli longaj, mi kredas."

"Ili estas pli striktaj, kiel de dalio," diris la Tigro-lilio: "ne disfalintaj, kiel viaj."

"Sed vi ne kulpas," la Rozo aldonis afable. "Vi komencas velki, komprenu—kaj tiam oni ne povas ne havi iom nebonordajn petalojn."

A! Alico tute ne plaĉis tiu ideo: do, por ŝanĝi la temon, ŝi demandis, "Ĉu iam ŝi venas ĉi tien?"

"Verŝajne vi vidos ŝin baldaŭ," diris la Rozo. "Ŝi estas el la specio kiu havas naŭ spikojn, sciu."

"Kie ŝi havas ilin?" Alico demandis tre scivole.

"Nu, tute ĉirkaŭ sia kapo, kompreneble," la Rozo respondis. "Mirigis min ke ili mankas al vi. Mi supozis ke ili estas nepraj."

"Ŝi venas!" kriis la Delfinio. "Mi aŭdas ŝiajn paŝojn, tump, tump, sur la ŝtonera vojo."

Alico fervore Cirkaŭrigadis, kaj vidis ke estas la Ruĝa Reĝino. "Ŝi multe kreskis!" estis ŝia unua komento. Tio estis tute vera: kiam Alico unue trovis ŝin inter la cindroj, ŝi estis nur ok centimetrojn alta—kaj nun ŝi estas duonan kapon pli alta ol Alico mem!

"La freŝa aero kaŭzas tion," diris la Rozo: "mirinde bona aero, Ci tie."

"Mi iros renkonti ŝin," diris Alico, Car, kvankam la floroj estis sufiCe interesaj, ŝi opiniis ke estus pli grandioze paroli kun vera Reĝino.

"Tute ne eblos fari tion," diris la Rozo: "Mi konsilas ke vi marŝu kontraŭdirekten."

Al Alico tio sonis absurdaĵo, do ŝi diris nenion, sed ŝi tuj komencis marŝi cele la Ruĝan Reĝinon. Surprize al ŝi, ŝi post nur momento ne plu vidis ŝin, kaj trovis sin denove marŝanta en la antaŭan pordon.

Iom provokite, ŝi retiris sin, kaj, serCinte Cie la Reĝinon (kiun ŝi fine vidis, tre longe for), ŝi decidis provi la planon, ĉifoje, marŝi kontraŭdirekten.


Bonege sukcesis. Ŝi apenaŭ marŝis unu minuton antaŭ ol trovi sin vizaĝ-al-vizaĝe kun la Ruĝa Reĝino, kaj klare videbla estis la monteto kiun ŝi tiel longe celis.

"El kie vi venis?" diris la Ruĝa Reĝino. "Kaj kien vi iras? Levu la kapon, parolu bele, kaj ne konstante ludu per viaj fingroj."

Alico obeis ĉiujn tiujn ordonojn, kaj klarigis, laŭeble plej bone, ke ŝi perdis sian vojon.

"Mi ne komprenas kial vi parolas pri via vojo," diris la Reĝino: "ĉiuj vojoj ĉi tie apartenas al mi—sed kial vi entute venis ĉi tien?" ŝi pludiris pli afablatone. "Riverencetu dum vi pripensas kion diri. Tiel oni ŝparas tempon."

Alico iomete miris pri tio, sed ŝi ne kuraĝis ne kredi ĝin, ĉar ŝin tro imponis la Reĝino. "Mi provos kiam mi estos hejme," ŝi pensis, "kiam venontfoje mi malfruos al la ĉefmanĝo."

"Jam venis la horo respondi," la Reĝino diris, rigardante sian horloĝon: "malfermu vian buŝon iom pli larĝe dum vi parolas, kaj ĉiam diru 'via Moŝto'."

"Mi nur volis vidi kia estas la ĝardeno,

via Moŝto—"

"Ĝuste," diris la Reĝino, frapetante ŝian kapon, kio al Alico tute ne plaCis: "kvankam, kiam vi diras 'ĝardenon'—nu, mi vidis ĝardenojn, kompare kun kiuj Ci tiu estus dezerto."

Alico ne kuraĝis oponi tiun deklaron, sed ŝi pludiris: "—kaj mi decidis ke mi provos trovi la vojon al la supro de tiu monteto—"

"Kiam vi diras 'monteto'," la Reĝino interrompis, "mi povus montri al vi montetojn, kompare kun kiuj vi nomus tion valo."

"Neniel," diris Alico, surprizite kontraŭparolante ŝin fine: "monteto ja ne povas esti valo. Tio estus sensencaĵo—"

La Ruĝa Reĝino skuis nee sian kapon. "Nomu ĝin 'sensenca', se vi volas," ŝi diris, "sed mi aŭdis sensencaĵojn, kompare kun kiuj tio estus sencoplena kiel vortaro!"

Alico denove riverencetis, Car ŝi timis pro la tono de la Reĝino ke ŝi estas iomete ofendita: kaj ili plu promenis silente ĝis atingi la supron de la malgranda monteto.


Dum pluraj minutoj Alico staris senparole, rigardante ĉiudirekten la pejzaĝon—kaj ege kurioza estis la pejzaĝo. Granda kvanto da tre malgrandaj riveretoj fluis rekte trans la pezjaĝon, flank-al-flanke, kaj la intera tero estis dividita en kvadratojn per nombro da malgrandaj verdaj heĝoj, kiuj kuŝis inter la riveretoj.

"Vidu! Ĝi estas markita precize kiel ŝaktabulo!" Alico diris fine. "Devus esti ludfiguroj moviĝantaj ie—kaj tiel estas!" ŝi pludiris per tono de ĝojo, kaj ŝia koro komencis rapide batadi pro ekscitiĝo dum ŝi pluparolis. "Estas granda giganta ŝakludo kiun oni faras— en la tuta mondo—se Ci tio vere estas la mondo, komprenu. Ho, kiel gajige! Kiom volontege mi estus unu el ili! Ne ĝenus min esti Peono, se mi povus partopreni—kvankam kompreneble mi plej preferus esti Reĝino."

Ŝi rigardetis iom timide la veran Reĝinon dum ŝi diris tion, sed ŝia kunulino nur ridetis agrable, kaj diris, "Tio estos facila. Vi povos esti Peono de la Blanka Reĝino, se vi deziras, Car Lilio estas tro juna; kaj vi estas jam komence en la Dua Kvadrato: kiam vi atingos la Okan Kvadraton vi fariĝos Reĝino—" Ĝuste tiumomente, ial, ili komencis kuri.

Alico neniam povis decidi, kiam ŝi pripensis poste, kial ili komencis: ŝi memoris nur ke ili kuris man'-en-mane, kaj la Reĝino tiom rapide kuris ke ŝi nur tre malfacile sukcesis kuradi apud ŝi: kaj ankoraŭ la Reĝino kriadis, "Pli rapide! Pli rapide!" sed Alico sentis ke ne eblas pli rapidi, kvankam al ŝi mankis sufiĉa spiro por diri tion.

La plej kurioza aspekto de la afero estis ke la arboj kaj ĉio alia ĉirkaŭ ili tute neniam ŝanĝis sian pozicion: negrave kiom rapide ili kuris, ili ŝajne neniam pasis ion ajn. "Ĉu eble ĉio moviĝas kun ni?" pensis kompatinda senkomprena Alico. Kaj la Reĝino ŝajne divenis ŝiajn pensojn, ĉar ŝi kriis, "Pli rapide! Ne provu paroli!"

Tamen Alico tute ne planis fari tion. Ŝi sentis ke ŝi eble neniam denove povos paroli, ĉar ŝi tiom senspiriĝis: tamen la Reĝino plu kriadis "Pli rapide! Pli rapide!" kaj trenis ŝin. "Ĉu ni preskaŭ alvenis?" Alico sukcesis anhele diri fine.

"Preskaŭ alvenis!" la Reĝino ripetis. "Ni jam preterpasis la lokon antaŭ dek minutoj! Pli rapide!" Kaj ili plu kuris silente, dum la vento fajfis en la orelojn de Alico, kaj preskaŭ forblovis la harojn de ŝia kapo, laŭ ŝia imago.


"Pli! Pli!" kriis la Reĝino. "Pli rapide! Pli rapide!" Kaj ili tiom rapide kuris ke fine ili ŝajnis flugi tra la aero, apenaŭ tuŝante la teron per siaj piedoj, ĝis subite, ĝuste kiam Alico fariĝis plene senforta, ili ekhaltis, kaj ŝi trovis sin sidanta sur la tero, senspira kaj svenema.

La Reĝino apogis ŝin kontraŭ arbo, kaj diris afable, "Vi povos ripozi iom, nun."

Alico ĉirkaŭrigardis tre suprizate. "Nu, mi ja kredas ke ni tutdume estis sub ĉi tiu arbo! Ĉio estas ĝuste kiel antaŭe!"

"Kompreneble," diris la Reĝino. "Kion vi supozis?"

"Nu, en nia lando," diris Alico, ankoraŭ iom anhele, "oni kutime atingas alian lokon—se oni kuras tre rapide dum tre longe, kiel ni."

"Malrapida speco de lando!" diris la Reĝino. "Nu, ĉi tie, sciu, oni bezonas laŭeble plej kuri por resti samloke. Se oni volas iri al alia loko, oni devas kuri almenaŭ duoble pli rapide!"

"Mi preferas ne provi, mi petas!" diris Alico. "Mi tute kontentas resti ĉi tie—sed mi estas ege varma kaj soifa!"

"Mi scias kio plaĉos al vi!" la Reĝino diris bonhumore, prenante malgrandan skatolon el sia poŝo. "Prenu biskviton."

Alico pensis ke ne estus ĝentile diri "Ne", kvankam ŝi tute ne deziris ĝin. Do ŝi prenis ĝin, kaj manĝis ĝin laŭeble: kaj ĝi estis sekega: kaj ŝi kredis ke neniam antaŭe ŝi tiom preskaŭ sufokiĝis.

"Dum vi refreŝigas vin," diris la Reĝino, "mi faros la mezuradon." Kaj el sia poŝo ŝi prenis rubandon, sur kiu estis centimetromarkoj, kaj komencis mezuri la teron, kaj enmeti kejlojn tie kaj tie.

"Post du metroj," ŝi diris, enmetante kejlon por signi la distancon, "mi diros al vi regulojn—bonvolu preni alian biskviton."

"Dankon, sed ne," diris Alico: "unu plene sufiCas!"

"Ne plu soifas, mi esperas?" diris la Reĝino.

Alico ne sciis kion diri responde, sed feliCige la Reĝino ne atendis respondon, sed pludiris. "Post tri metroj mi ripetos ilin—por ke vi ne forgesu ilin. Post kvar mi diros adiaŭ. Kaj post kvin mi foriros!"

Ŝi jam enmetis Ciujn kejlojn, kaj Alico rigardis tre interesate dum ŝi reiris al la arbo, kaj poste komencis malrapide marŝi laŭ la vico.

Ĉe la dumetra kejlo ŝi turnis sin, kaj diris, "Peono iras du kvadratojn unue, sciu. Do vi trairos tre rapide la Trian Kvadraton—per fervojo, mi supozas—kaj vi preskaŭ tuj trovos vin en la Kvara Kvadrato. Nu, tiu Kvadrato apartenas al Fingrumad kaj Fingrumid—la Kvina estas plejparte akvo—la Sesa apartenas al Humpti Dumpti—Sed vi ne komentas?"

"Mi—mi ne sciis ke mi devus komenti—ĝuste tiam," Alico balbutis.

"Vi devus diri," la Reĝino daŭrigis per tono de serioza riproĉo, "'Vi estas vere tre afabla'—tamen, ni supozu tion dirita—la Sepa Kvadrato estas tute arbara—tamen, unu el la Kavaliroj montros al vi la vojon—kaj en la Oka Kvadrato ni estos kune Reĝinoj, kaj estos nur festenado kaj gajo!" Alico ekstaris kaj riverencetis kaj residiĝis.

Ĉe la sekva kejlo la Reĝino denove turnis sin, kaj Cifoje ŝi diris, "Parolu France kiam vi ne povas memori la Anglan terminon por io—eksteren turnu viajn piedfingrojn dum vi marŝas—kaj memoru kiu vi estas!" Ŝi ne atendis por ke Alico riverencetu, Cifoje, sed marŝis rapide al la sekva kejlo, kie ŝi momente turnis sin por diri, "Adiaŭ", kaj poste rapidis al la lasta.

Kiel okazis, tion Alico neniam sciis, sed tuj kiam ŝi atingis la lastan kejlon, ŝi estis for. Ĉu ŝi malaperis en la aeron, aŭ Cu ŝi kuris rapide en la arbaron ("kaj ŝi ja povas kuri tre rapide!" pensis Alico), ne eblis diveni, sed ŝi estis for, kaj Alico komencis memori ke ŝi estas Peono, kaj ke baldaŭ estos ŝia vico moviĝi.

ĈAPITRO III

SPEGULINSEKTOJ

Kompreneble la unua tasko estis ĝenerale superrigardi la landon tra kiu ŝi veturos. "Estas tre simile al geografistudo," pensis Alico, dum ŝi staris sur siaj piedpintoj esperante vidi iom pli distancen. "Ĉefaj riveroj—ne ekzistas. Ĉefaj montoj—mi estas sur la sola, sed mi kredas ke ĝi ne havas nomon. Ĉefaj urboj—nu, kio estas tiuj bestoj farantaj mielon tie? Ili ne povas esti abeloj—ne eblas vidi abelojn kilometron for, sciu—" kaj dum kelka tempo ŝi staris silente, rigardante unu kiu okupadis sin

inter la floroj, puŝante sian rostron en ilin, "precize kiel ordinara abelo," pensis Alico.

Tamen, tiu tute ne estis ordinara abelo: efektive, ĝi estis elefanto—tion Alico baldaŭ rekonis, kvankam unue la ideo plene senspirigis ŝin. "Kaj kiel enormaj devas esti tiuj floroj!" estis ŝia sekva penso. "Iom kiaj malgrandaj domoj sen siaj tegmentoj, kaj kun tigoj—kaj kiom multege da mielo ili devas fari! Mi malsupreniru kaj—ne, mi ne iru ĝuste nun," ŝi pludiris, haltigante sin tuj kiam ŝi komencis malsuprenkuri la monteton, kaj penante trovi pravigon de sia subita timidiĝo. "Estus tute ne dezirinde iri inter ilin sen tre longa branĉo per kiu forpuŝi ilin—kaj kiom gaje estos kiam oni demandos al mi ĉu al mi plaĉis mia promenado. Mi diros—'Nu, sufiĉe plezurigis min—'" (nun sekvis la amata skueto de la kapo), "'sed estis tre polve kaj varmege, kaj la elefantoj ege turmentis min!'"

"Mi iru laŭ la alia direkto," ŝi diris post paŭzo; "kaj eble mi vizitos la elefantojn poste. Krome, mi ja vere volas eniri la Trian Kvadraton!"

Do, tiel praviginte sin, ŝi malsuprenkuris la monteton, kaj transsaltis la unuan de

la ses malgrandaj riveretoj.

* * * *

"Biletojn, mi petas!" diris la Gardisto, enŝovante sian kapon tra la fenestro. Post nur momento ĉiu eltenis sian bileton: ili estis proksimume samdimensiaj kiel la personoj, kaj laŭaspekte plenigis la vagonon.

"Nu! Montru vian bileton, infano!" la Gardisto pludiris, rigardante Alicon kolere. Kaj treege multaj voĉoj ĉiuj diris kune ("kiel kantoĥoro," pensis Alico), "Ne atendigu lin, infano! Ho, lia tempo valoras mil pundojn por ĉiu minuto!"

"Mi timas ke mi ne havas bileton," Alico diris per tono de timo: "ne estis biletejo kie mi eniris la trajnon." Kaj denove la Boro de voCoj daŭrigis. "Ne estis sufiCa spaco kie ŝi eniris la trajnon. La tero tie valoras mil pundojn por Ciu centimetro!"

"Ne provu pravigi vin," diris la Gardisto: "vi devus aCeti bileton de la lokomotivisto." Kaj denove la Boro de voCoj daŭrigis per "La viro kiu ŝoforas la lokomotivon. Ho, la fumo sola valoras mil pundojn por Ciu blovo!"

Alico pensis, "Do ne utilas paroli." La voCoj ne parolis cifoje, Car ŝi ne parolis, sed, tre surprizante ŝin, ili Ciuj pensis Bore (mi esperas ke vi komprenas kion signifas pensi ĥore—Car mi devas agnoski ke mi ne komprenas), "Prefere tute ne parolu. Lingvaĵo valoras mil pundojn por Ciu vorto!"

"Mi sonĝos pri mil pundoj hodiaŭ nokte. Mi scias ke mi sonĝos!" pensis Alico.


Tutdume la Gardisto rigardadis ŝin, unue per teleskopo, poste per mikroskopo, kaj poste per binoklo. Fine li diris, "Vi veturas malĝustadirekte," kaj fermis la fenestron, kaj foriris.

"Tiel juna infano," diris la viro sidanta kontraŭ ŝi (li estis vestita per blanka papero), "devus scii kiudirekten ŝi iras, eĉ kvankam ŝi ne scias sian propran nomon!"

Kapro, kiu sidis apud la viro blanke vestita, fermis siajn okulojn kaj diris per laŭta voĉo, "Ŝi devus koni la vojon al la biletejo, eĉ kvankam ŝi ne scias la alfabeton!"

Skarabo sidis apud la Kapro (ĝenerale, ĝi estis tre kurioza vagono da pasaĝeroj), kaj, ĉar la regulo ŝajne estis ke oni parolu laŭvice, li daŭrigis per "Ŝi devos veturi de ĉi tie kiel pakaĵo!"

Alico ne povis vidi kiu sidas preter la Skarabo, sed raŭka voĉo nun parolis. "Ŝanĝu lokomotivojn en la valo—" ĝi diris, kaj sufokiĝis kaj devis ĉesi.

"Ĝi sonas kiel ĉevalo," Alico pensis. Kaj ege malgranda voĉo proksima al ŝia

orelo diris, "Eble vi povus fari ŝercon pri tio—ion pri 'ĉevalo' kaj 'ĉe-valo', sciu."

Sekvis tre milda voĉo el for, kiu diris, "Necesos etiketi ŝin 'Atentu: Knabino!, sciu—"

Kaj poste aliaj voĉoj daŭrigis ("Kiom da homoj en ĉi tiu vagono!" pensis Alico),

2 Netradukebla vortludo en la Angla: "Glass, with care!" (Atentu: vitro!) kaj "Lass, with care!" (Atentu: knabino!).

dirante, "Ŝi devos iri perpoŝte, Car videblas

о

kapo—" "Necesos sendi ŝin kiel mesaĝon per telegrafo—" "Ŝi devos mem treni la trajnon ekde Ci tie—" k.s.

Sed la viro vestita per blanka papero klinis sin antaŭen kaj flustris en ŝian orelon, "Ne atentu kion Ciuj Ci diras, karulino, sed aCetu ir-revenbileton Ciufoje kiam la trajno haltos."

"Tion mi certe ne faros!" Alico diris iom senpacience. "Mi tute ne apartenas al Ci tiu fervoja veturo—mi ĵus estis en arbaro—kaj volontege mi reirus tien!"

"Vi povus fari ŝercon pri tio," diris la malgranda voCo proksima al ŝia orelo: "ion pri 'vi movus se vi povus', sciu."

"Ne tiel turmentu min," diris Alico, vane Cirkaŭrigardante por trovi el kie venas la voCo; "se vi tiom fervoras ke estu ŝerco, kial vi ne mem faras ĝin?"

La voCeto ĝemis profunde: evidente ĝi estis tre malfeliCa, kaj Alico dirus ion kompatan por komfortigi ĝin, "se nur ĝi

3 Sur tiutempaj Britaj poŝtmarkoj Ciam aperis la kapo de la Reĝino, tiel ke vulgare "kapo" = "poŝtmarko".

ĝemus kiel aliaj homoj!" ŝi pensis. Sed ĉi tiu estis tiel mirige malgranda ĝemo, ke ŝi tute ne aŭdus ĝin, se ĝi ne estus tute apud ŝia orelo. La konsekvenco de tio estis ke ĝi multe tiklis ŝian orelon, kaj plene fortiris ŝiajn pensojn de la malfeliĉeco de la kompatinda uleto.

"Mi scias ke vi estas amikino," la voĉeto daŭrigis;

"kara amikino, kaj malnova amikino. Kaj vi ne damaĝos min, kvankam mi ja estas insekto."

"Kia insekto?" Alico demandis, iom maltrankvile. Ŝi efektive volis scii ĉu ĝi pikos, sed ŝi opiniis ke tio ne estus deca demando.

"Kion? Do vi ne—" la voĉeto komencis, sed ĝin dronigis akra bruo de la lokomotivo, kaj ĉiu eksaltis alarmite, Alico estis inter ili.

La Ĉevalo, kiu elmetis sian kapon tra la fenestro, trankvile entiris ĝin kaj diris, "Estas nur rivereto kiun ni transsaltos." Ĉiun ŝajne kontentigis tio, kvankam Alico sentis iom da nervozeco pro la ideo ke trajnoj saltas. "Tamen, tio kondukos nin en la Kvaran Kvadraton, tio iom komfortigas!" ŝi diris al si. Post momento ŝi sentis la vagonon leviĝi rekte en la aeron, kaj pro sia timo ŝi ekprenis tion kio estis plej proksima al ŝia mano, nome la barbon de

la Kapro.

* * * *

Sed la barbo ŝajnis fordegeli dum ŝi tuŝis ĝin, kaj ŝi trovis sin sidanta trankvile sub arbo—dum la Kuledo (ĉar tia estis la insekto kun kiu ŝi konversaciis) balancis sin sur branĉeto tuj super ŝia kapo, kaj ventumis ŝin per siaj flugiloj.

Certe ĝi estis tre granda Kuledo: "proksimume granda kiel kokino," Alico pensis. Tamen, ŝi ne povis senti nervozecon pro ĝi, ĉar ili ja delonge interparolas.

"—do vi ne amas ĉiujn insektojn?" la

Kuledo daŭrigis, trankvile kvazaŭ nenio intertempe okazis.

"Mi amas la parolkapablajn," Alico diris. "Neniu el ili povas paroli, en mia lando."

"Kiajn insektojn vi ĝuas, en via lando?" la Kuledo demandis.

"Mi efektive ne ĝuas insektojn," Alico klarigis, "ĉar mi iom timas ilin—almenaŭ la grandajn speciojn. Sed mi povas nomi kelkajn el ili por vi."

"Kompreneble ili respondas al siaj nomoj?" la Kuledo komentis senĝene.

"Mi neniam trovis tion."

"Do kiel utilas ke ili havas nomojn," la Kuledo diris, "se ili ne respondas al ili?"

"Ne utilas al ili," diris Alico; "sed estas utile por la nomintoj, mi supozas. Se ne, do kial objektoj ja havas nomojn?"

"Mi ne scias," la Kuledo diris. "Iom for, en la arbaro tie, ne estas nomoj—tamen, daŭrigu per via listo de insektoj: vi malŝparas tempon."

"Nu, unua estas la Ĉevalmuŝo," Alico komencis, kalkulante la nomojn per siaj fingroj.

"Bone," diris la Kuledo: "meze de tiu arbusto, videblas Balanc-Cevalmuŝo. Ĝi konsistas tute el ligno, kaj moviĝas svigante sin de branCo al branCo."


"Kion ĝi manĝas?" Alico demandis. "Sukon kaj segaĵojn," diris la Kuledo. "Daŭrigu la liston."

Alico rigardis la Balanc-Cevalmuŝon tre interesate, kaj decidis ke oni ĵus refarbis ĝin, Car ĝi aspektis tre brila kaj glueca;


kaj post tio ŝi daŭrigis.

"Kaj dua estas la Drak-Muŝo.""Rigardu la branĉon super via kapo," diris la Kuledo, "kaj tie vi vidos Kaptodrakan

П A

Muŝon. Ĝia korpo konsistas el prunpudingo, ĝiaj flugiloj el ileksaj folioj, kaj ĝia kapo estas seka vinbero brulanta en brando."

"Kaj kion ĝi manĝas?" Alico demandis, kiel antaŭe.

"Tritikopudingon kaj pasteĉon el frukteroj," la Kuledo respondis; "kaj ĝi nestas en Kristnaskaj skatoloj."

H

"Kaj tria estas la Butermuŝo, Alico daŭrigis, atente rigardinte la insekton kiu havis flamantan kapon, kaj pensinte, "Eble tial insektoj tiom amas flugi en kandelojn—ĉar ili volas fariĝi Kaptodrakaj Muŝoj!"

"Rampanta ĉe viaj piedoj," diris la Kuledo (Alico iom alamite retiris siajn piedojn), "vi povas observi Pan-kaj- Butermuŝon. Ĝiaj flugiloj estas maldikaj pan-kaj-butertranĉaĵoj, ĝia korpo estas krusto, kaj ĝia kapo estas kubo da sukero."

"Kaj kion ĝi manĝas?"

ludantoj provis kapti la sekajn vinberojn kaj enbuŝigi ilin. La brulantaj sekaj vinberoj nomiĝis "Kaptodrakoj". 7 Populara nomo de la Papilio.


"Malfortan teon en kiu estas kremo."

Nova problemo eniris la kapon de Alico. "Supozu ke ĝi ne povus trovi tion?" ŝi proponis.

"Nepre ĝi mortus, kompreneble."

"Sed sendube tio tre ofte okazas," Alico komentis penseme.

"Ĉiam," diris la Kuledo.

Post tio, Alicio silentis dum unu-du minutoj, cerbumante. La Kuledo distris sin dume per multfoja zumado ĉirkaŭ ŝian kapon: fine ĝi residiĝis kaj komentis, "Mi supozas ke vi ne volas perdi vian nomon?"

"Neniel," Alico diris, iom maltrankvile.

"Tamen, mi ne scias," la Kuledo daŭrigis per leĝera tono: "nur pensu—kiom bele estus se vi povus hejmeniri sen ĝi! Ekzemple, se la lernigistino volus voki vin por lecionoj, ŝi vokus 'Venu—,' kaj ŝi devus ĉesi, ĉar ne ekzistus nomo vokebla, kaj kompreneble ne necesus ke vi iru, sciu."

"Tio tute ne sufiĉus, mi estas certa," diris Alico: "la lernigistino neniel akceptus nuligi miajn lecionojn pro tio. Se ŝi ne memorus mian nomon, ŝi nomus min 'F-ino', same kiel la servistoj."

"Nu, se ŝi dirus 'F-ino', kaj nur tion," la Kuledo komentis, "kompreneble tio estus fino de viaj lecionoj. Tio estas ŝerco. Prefere vi faru ĝin."

"Kial prefere mi faru ĝin?" Alico demandis. "Ĝi estas tre malbona ŝerco."

Sed la Kuledo nur profunde ĝemis, dum du grandaj larmoj ruliĝis laŭ ĝiaj vangoj.

"Estas dezirinde ne fari ŝercojn," Alico diris, "se tio tiom malfeliCigas vin."

Sekvis nova melankolia ĝemeto, kaj Cifoje ŝajne la Kuledo efektive forĝemis sin, Car, kiam Alico suprenrigardis, tute nenio estis videbla sur la branCeto, kaj, Car ŝi komencis fariĝi tre malvarma pro la longa sidado, ŝi levis sin kaj ekmarŝis.

Tre baldaŭ ŝi atingis vakan kampon, kun arbaro trans ĝi: ĝi aspektis multe pli obskura ol la lasta arbaro, kaj Alico sentis iom da timideco pri eniro. Tamen, repensante, ŝi decidis pluiri: "ĉar mi nepre ne retroiros," ŝi pensis, kaj ĉi tiu estas la sola vojo al la Oka Kvadrato.

"Sendube ĉi tiu estas la arbaro," ŝi diris penseme al si, "kie objektoj ne havas nomojn. Kio do okazos al mia nomo kiam mi eniros? Mi neniel volus perdi ĝin—ĉar oni devus doni al mi novan, kaj preskaŭ certe ĝi estus malbela. Sed estus amuze, serĉi la ulon kiu havas mian antaŭan nomon! Estas ĝuste kiel en la reklamoj, sciu, kiam oni perdas hundon—'respondas al la nomo "Kur": surportis latunan kolumon'—imagu ke vi vokas ĉion renkontatan 'Alico', ĝis unu el ili respondos! Sed ili tute ne respondus, se ili estus saĝaj."

Ŝi ankoraŭ tiel babiladis al si kiam ŝi atingis la arbaron: ĝi aspektis tre malvarmeta kaj ombra. "Nu, ja estas pli komforte," ŝi diris, paŝinte sub la arbojn, "post tiu varmego, eniri la—eniri la—eniri kion?" ŝi pludiris, iom surprizite pro sia nekapablo memori la vorton. "Mi volas diri, estis sub la—sub la—sub ĉi tio, vi scias!" metinte sian manon sur la trunkon de la arbo. "Kiel ĝi do nomas sin, kiel? Mi ja kredas ke ĝi ne havas nomon—kompreneble ĝi ne havas!"

Ŝi staris silente dum minuto, pensante: post tio ŝi subite denove ekkomencis. "Do ja vere okazis! Kaj nun, kiu mi estas? Mi nepre memoru, se eble! Mi insistas memori!" Sed insisto ne multe helpis ŝin, kaj ŝi povis diri nur, post multa cerbumado, "L, mi scias ke ĝi komenciĝas per L!"

Ĝuste tiam Cervido promenis proksimen: ĝi rigardis Alicon per siaj larĝaj mildaj okuloj, sed aspektis tute ne timema. "Jen, do! Jen do!" Alico diris, dum ŝi etendis manon kaj provis karesi ĝin; sed ĝi nur retropaŝetis, kaj poste staris denove rigardante ŝin.

"Kiel vi nomas vin?" la Cervido diris fine. Vere mildan dolCan voCan ĝi havas!

"Se mi nur scius!" pensis kompatinda Alico. Ŝi respondis iom malfeliĉe, "Neniel, ĝuste nun." "Plu pensu," ĝi diris: "tio ne sufiĉas."


Alico pensis, sed sensukcese. "Bonvolu diri al mi kiel vi nomiĝas?" ŝi diris timide. "Mi kredas ke tio povos iomete helpi."

"Mi diros al vi, se vi akompanos min iom pli foren," la Cervido diris. "Mi ne

povas memori ĉi tie."

Do ili kunmarŝis tra la arbaro, Alico kun siaj brakoj ame Cirkaŭantaj la molan kolon de la Cervido, ĝis ili eniris alian vakan kampon, kaj tie la Cervido eksaltis en la aeron, kaj skue liberigis sin de la brako de Alico. "Mi estas Cervido," ĝi kriis per ĝojoplena voCo. "Kaj, ve! vi estas hominfano!" Subita alamiĝo montriĝis en ĝiaj belaj brunaj okuloj, kaj post momento ĝi jam estis plenrapide forkurinta.

Alico staris postrigardante ĝin, preskaŭ preta plori pro Cagreniĝo Car ŝi perdis tiel subite sian karan malgrandan kunmarŝanton. "Tamen, mi scias mian nomon nun," ŝi diris: "tio iomete komfortigas. Alico—Alico— mi ne forgesos ĝin denove. Kaj nun, kiun el tiuj montriloj mi sekvu, do?"

La demando ne estis malfacile respondebla, Car nur unu vojo trairis la arbaron, kaj ambaŭ montriloj indikis ĝin. "Mi decidos," Alico diris al si, "kiam la vojo dividiĝos kaj ili indikos apartajn direktojn."

Sed ne estis verŝajne ke tio okazos. Ŝi pluiris, kaj plu, tre longan distancon, sed kie ajn la vojo dividiĝis estis ĉiam du indikiloj montrantaj la saman vojon, unu 'AL LA DOMO DE FINGRUMAD' kaj la alia 'AL LA DOMO DE FINGRUMID'.

"Mi ja kredas," diris Alico fine, "ke ili loĝas en la sama domo! Kial mi ne divenis tion antaŭ nun?—Sed mi ne povos resti tie longe. Mi nur aliros kaj diros 'Saluton' kaj demandos ilin pri la vojo kondukanta el la arbaro. Mi tre volas atingi la Okan Kvadraton antaŭ la senlumiĝo!" Do ŝi plu vagis, parolante al si dum ŝi marŝis, ĝis, ĉirkaŭirinte akran angulon, ŝi ektrovis du dikajn viretojn, tiel subite ke ŝi ne povis ne alarmiĝi, sed post plia momento ŝi renormaliĝis, certa ke ili nepre estas

ĈAPITRO IV

FINGRUMAD KAJ FINGRUMID

Ili staris sub arbo, ĉiu kun brako ĉirkaŭ la kolo de la alia, kaj Alico tuj sciis kiu estas kiu, ĉar 'AD' estis brodita sur la kolumo de unu, kaj sur la alia 'ID'. "Mi supozas ke ĉiu havas 'FINGRUM' sur la malantaŭo de la kolumo," ŝi diris al si.

Ili staris tiel kviete ke ŝi tute forgesis ke ili vivas, kaj ŝi estis tuj ĉirkaŭironta por vidi ĉu la vorto 'FINGRUM' estas skribita sur la malantaŭo de ĉiu kolumo, kiam ŝin alarmis voĉo el tiu signita 'AD'.


"Se vi kredas nin vakspopoj," li diris, "vi devus pagi, komprenu. Vakspupoj ne estas faritaj por ke oni senpage rigardu ilin. Neniel!"

"Male," aldonis tiu signita 'ID', "se vi kredas nin vivaj, vi devus paroli."

"Certe mi multe bedaŭras," nur tion Alico povis diri; Car la vortoj de la malnova kanto sonadis en ŝia kapo kiel tiktakado de horloĝo, kaj ŝi apenaŭ povis reteni sin de pervoCa deklamo:—

Fingrumad kaj Fingrumid

Konsentis pri batalo, Car Fingrumad, laŭ Fingrumid, Misagis pri krotalo .

Alflugis monstra korvo, ho!

Nigrega kiel kelo, Timigis la heroojn, do Ekĉesis la kverelo.

"Mi scias pri kio vi pensas," diris Fingrumad: "sed ne estas vere, neniel."

"Male," daŭrigis Fingrumid, "se estus, do povus esti; kaj se ja estus, do ja povus esti; sed ĉar ne estas, ne 'stas. Jen logiko."

"Mi pensis," Alico diris tre ĝentile, "kiel plej bone iri el ĉi tiu arbaro: fariĝas tre obskure. Bonvolu diri al mi, mi petas."

Sed la dikaj viretoj nur rigardis unu la alian kaj ridetis.

Ili aspektis tiel precize kiel du grandaj lernejanoj, ke Alico ne povis deteni sin de indiki Fingrumadon per sia fingro kaj diri, "Unua Knabo!"

"Neniel!" Fingrumad kriis vigle, kaj klake refermis sian buŝon.

"Sekva Knabo!" diris Alico, pasante al Fingrumid, kvankam ŝi sentis sin tute certa ke li nur elkiros "Male!" kaj tion li faris.

"Vi komencis mise!" kriis Fingrumad. "Dum vizito unue oni diru 'Saluton' kaj manpremu!" Kaj nun la du fratoj ĉirkaŭbrakumis unu la alian, kaj poste etendis la du liberajn manojn por manpremi kun ŝi.

Alico ne volis manpremi kun iu el ili kiel la unua, timante ke tio ofendos la alian; do, kiel la plej bona solvo de la problemo, ŝi prenis ambaŭ manojn samtempe: la sekvan momenton ili cirkle ĉirkaŭdancadis. Tio ŝajnis tute natura (ŝi memoris poste), kaj eĉ ne surpizis ŝin aŭdi muzikon ludata: ŝajne ĝi venis de la arbo sub kiu ili dancis, kaj ĝin faris (laŭ ŝia konstato) la branĉoj kiam ili frotis unu la alian, kiel violonoj kaj violonarĉoj.

"Sed certe ja estis strange," (Alico diris poste, kiam ŝi rakontis al sia fratino la historion de ĉio ĉi), "trovi min kantanta 'Ni ĉirkaŭdancas morusarbon'. Mi ne scias kiam mi komencis tion, sed iel mi sentis kvazaŭ mi jam de tre longe kantas ĝin!"

La aliaj du dancantoj estis dikaj, kaj baldaŭ mankis al ili spiro. "Kvarfoja ĉirkaŭdancado sufiĉas," Fingrumad elanhelis, kaj ili ekĉesis danci tiel subite kiel ili komencis: la muziko ĉesis samtempe.

Ili delasis la manojn de Alico, kaj staris rigardante ŝin dum minuto: sekvis iom mallerta paŭzo, ĉar Alico ne sciis kiel komenci konversacion kun personoj kun kiuj ŝi ĵus dancadis. "Ja ne konvenus diri 'Saluton' nun", ŝi diris al si: "ŝajne ni iel preterpasis tiun stadion!"

"Mi esperas ke vi ne multe lacas?" ŝi diris fine.

"Neniel. Kaj tre grandan dankon pro la demando," diris Fingrumad.

"Multe dankemas," aldonis Fingrumid. "Ĉu al vi plaĉas poezio?"

"Je-es, plejparte—kelkaj poemoj," Alico diris dubeme. "Bonvolu, kiu vojo kondukas el la arbaro?"

"Kion mi deklamu al ŝi?" diris Fingrumid, rigardante Fingrumadon per grandaj solenaj okuloj, kaj ne atentante la demandon de Alico.

"'La Rosmaro kaj la Ĉarpentisto' estas la plej longa," Fingrumad respondis, ame premante sian fraton al si.

Fingrumid tuj komencis:

"La suno brilis—"

Nun Alico kuraĝis interrompi lin. "Se ĝi estas tre longa," ŝi diris, laŭeble ĝentile, "bonvolu unue diri al mi kiu vojo—"

Fingrumid milde ridetis, kaj rekomencis:—

La suno brilis sur la maron,

Li brilis tre kompleze; Li forte strebis por briligi

La ondojn ĉiupreze. Kaj tio estis stranga, ĉar Jam estis noktomeze.

Sed la luno brilis paŭte, Kredante la figuron Sunan sen rajto partopreni

fininte la tagkuron. "Malĝentile li detruas Mian solplezuron!"

La maro estis akve akva,

La sablo seke sekis. Malplenan la ĉielon supre

Neniu nubo lekis. Silente estis enĉiele— Neniu birdo blekis.


La Ĉarpentisto kaj Rosmaro

Kunmarŝis tree afable, Sed ploris kiam ili vidis

Ke estas tiom sable. "Se oni ĉiom forbalaus, Ja estus pli agrabW

"See sep knabinoj per sep iloj

Balaus kun sindono, Ĉu ĝi rezulte estus pura Post eble jarduono?"

"Mi dubas," diris Carpentisto, Per tre amara tono.

"Ho Ostroj, marŝu vi kun ni!"

Rosmaron urĝis peti. "Agrabla voj', agrabla ĝoj' Por laŭ la strando treti. Nur kvar el vi ni prenu, por Al ĉiu manon meti."

Rigardis lin plejaĝa Ostro

Sen eĉ momenta cedo, Indikis la plejaĝa Ostro Ke ne, laŭ lia kredo, Dezirindas akompani lin El sia ostra bedo.

Kvar junaj Ostroj alrapidis,

L' invito ilin ravis. Surhavis ili purajn jakojn —Vizaĝojn ili lavis—

Kun puraj ŝuoj. Strange! Ili Piedojn ja ne havis.

Kvar pliaj ostroj sekvis ilin

Kaj ankaŭ plia kvaro, Jen venis tri plus unu pli

—Po du en ĉiu paro!— Amase saltis tra la akvo Al bordo en la maro.

Rosmaro kaj la Carpentisto Promenis kilometron aŭ Du; sur roko por ripozi sidis

Malalta roko taŭ- -ga, dum la ostroj staris En vicoj ok aŭ naŭ.

"Jam estas hor'," Rosmaro diris

"Por priparoli fulgon, Kaj ŝuojn, ŝipojn, sigelvakson, Kaj reĝojn kaj terplugon,

Kaj kial maro ĉiam bolas, Kaj de laporkojflugon."


"Atentu!" kriis Г Ostroj, "kaj Diskutu post prokrasto— Al kelkaj ni nun mankas spir\

Pro granda talivasto." "Tre bone," diris Ĉarpentisto, "Ja ne necesas hasto."

"Bulkon da pan', por nia plan', Tranĉilo akre fendas,"

Rosmaro diris, "pipro kaj Vinagro ankaŭ endas. Nu, se vi estas pretaj, nin Tre bona manĝ' atendas."

"Sed nin ne manĝu!" en paniko

Kriis la Ostraro, "Post via amikeco tio

Estus fia faro!" Rosmaro diris: "Bela nokto Apud blua maro."

"Kompleze venis vi kun ni, Ni dankas Г afablecon." Sed Carpentisto diris nur

"Mi volas pli panpecon! Surdul'! Mi petis vin dufoje Observu vi la decon!"

"Hontinde estis,"Rosmaro Diris, "fitrompafero,

Perfidi ilin tiel

Post longa marŝ' sur tero!" Sed Carpentisto plendis nur "Tro densas la butero!"


"Mi lamentas,"Rosmaro diris

"Kun granda simpati'." Per poŝtuko viŝis larmojn

Dum la ostrojn prenis li Plej grandajn, kaj stomakon Plenigis dum plorkri'.

"Ho Ostroj," diris Ĉarpentisto, "Ni ĝuis feston tiun.

Ĉu nun ni hejmentrotu?" Sed aŭdis li neniun.

Kaj tio ne surprizis, ĉar Ili manĝis Ostron ĉiun.

"Mi plej amas la Rosmaron," diris Alico: "ĉar li iomete lamentis pri la kompatindaj ostroj."

"Tamen, li manĝis pli da ili ol la Ĉarpent- isto," diris Fingrumid. "Komprenu, li tenis sian poŝtukon antaŭ si, tiel ke la Ĉarpentisto ne povis kalkuli kiom li prenis: male."

"Estis fie!" Alico diris indigne. "Sekve mi plej amas la Ĉarpentiston—se li ne manĝis tiom da Ostroj kiom la Rosmaro."

"Sed li manĝis laŭeble plej multajn," diris Fingrumad.

Tio prezentis nesolveblan enigmon. Post paŭzo, Alico komencis, "Nu! Ili ambaŭ estis tre malamindaj—" Nun ŝi haltigis sin alarmite, ĉar ŝi aŭdis ion kio al ŝi sonis kiel la blovado de granda vaporlokomotivo en la apuda arbaro, kvankam ŝi timis ke pli verŝajne temas pri sovaĝa besto. "Ĉu estas leonoj aŭ tigroj ĉi tie?" ŝi demandis timide.

"Nur ronkas la Ruĝa Reĝo," diris Fingrumid.

"Venu rigardi lin!" la fratoj kriis, kaj ĉiu el ili prenis manon de Alico kaj kondukis ŝin al kie dormas la Ruĝa Reĝo.


"Vere bela, ĉu ne?" diris Fingrumad. Alico ne povis sincere diri ke jes. Li surportis altan ruĝan noktoĉapon, sur kiu

estis kvasto, kaj li kuŝis ĉifite kvazaŭ senorda amaso, kaj ronkis laŭte—"sufiĉe por forronki sian kapon!" laŭ komento de Fingrumad.

"Mi timas ke li malvarmumos pro kuŝado sur la malseka herbo," diris Alico, kiu estis tre konsiderema knabino.

"Li sonĝas nun," diris Fingrumid: "kaj pri kio li sonĝas, laŭ via supozo?"

Alico diris, "Neniu povus diveni tion."

"Nu, pri vi!" Fingrumid kriis, triumfe kunfrapante siajn manojn. "Kaj se li ĉesus sonĝi pri vi, kie vi estus, laŭ via supozo?"

"Kie mi estas nun, kompreneble," diris Alico.

"Ne vi!" Fingrumid respondis malestime. "Ve estus nenie. Ho, vi estas nur ia aĵo en lia sonĝo!"

"Se tiu ĉi Reĝo ĉi vekiĝus," pludiris Fingrumad, "vi estingiĝus—krak!—ĝuste kiel kandelo!"

"Mi ne!" Alico kriis indigne. "Krome, se mi estas nur ia aĵo en lia sonĝo, kio estas vi, mi volas scii?"

"Same," diris Fingrumad.

"Same, same!" kriis Fingrumid.

Li tiom laŭte kriis tion ke Alico ne povis ne diri "Ĉit! Vi vekos lin, mi timas, se vi tiom bruos."

"Nu, ne utilas ke vi parolas pri veki lin," diris Fingrumad, "kiam vi estas nur ia aĵo en lia sonĝo. Vi tute bone scias ke vi ne estas reala."

"Mi ja estas reala!" diris Alico, kaj ŝi komencis plori.

"Vi tute ne pli realigos vin per ploro," Fingrumad komentis: "nenio estas priplorinda."

"Se mi ne estus reala," Alico diris—duone ridante tra siaj larmoj, Car la tuto ŝajnis tre ridinda—"mi ne povus plori."

"Espereble vi ne supozas ke viaj larmoj estas realaj?" Fingrumad interrompis per tono de granda malestimo.

"Mi scias ke ili parolas absurdaĵojn," Alico pensis: "kaj estas malsaĝe plori pri la afero." Do ŝi forviŝis siajn larmojn, kaj daŭrigis, laŭeble gaje, "Iukaze, estos plejbone ke mi eliru el la arbaro, ĉar vere fariĝas tre obskure. Ĉu vi opinias ke pluvos?"

Fingrumad etendis grandan ombrelon super sin kaj sian fraton, kaj rigardis supren en ĝin. "Ne, mi opinias ke ne," li diris: "almenaŭ—ne sub ĉi tio. Neniel."

"Sed eble pluvos ekstere?"

"Estas eble—laŭ la volo de l' pluvo," diris Fingrumid: "ni ne obĵetas. Male."

"Egoismaj uloj!" pensis Alico, kaj ŝi estis tuj dironta "Bonan nokton" kaj forironta, kiam Fingrumad saltis el sub la ombrelo kaj kaptis ŝian manradikon.

"Ĉu vi vidas tion?" li diris, per voĉo sufokiĝanta pro pasio, kaj liaj okuloj tuj grandiĝis kaj flaviĝis dum li indikis per tremanta fingro malgrandan blankaĵon kiu kuŝas sub arbo.

"Ĝi estas nur krotalo," Alico diris, zorge ekzameninte la malgrandan blankaĵon. "Ne krotala serpento, sciu," ŝi pludiris haste, kredante ke li timas: "nur malnova ludilo krotala—malnova kaj rompita."


"Mi sciis!" kriis Fingrumad, kiu komencis stamfi sovaĝe kaj ŝiri siajn harojn. "Detruita, kompreneble!" Nun li rigardis Fingrumidon, kiu tuj sidiĝis sur la tero kaj penis kaŝi sin sub la ombrelo.

Alico metis manon sur lian brakon, kaj diris, tranvilige, "Ne indas koleri tiom pro malnova krotalludilo."

"Sed ĝi ne estas malnova!" Fingrumad kriis, eĉ pli furioze. "Ĝi estas nova, mi diras al vi—mi aĉetis ĝin hieraŭ—mian belan novan KROTALON!" kaj lia voĉo fariĝis tute vera kriego.

Tutdume Fingrumid strebis faldi la ombrelon, estante mem en ĝi: tio estis tiel eksterordinara ago, ke ĝi tute tiris la atenton de Alico for de la kolera frato. Sed li ne povis plene sukcesi, kaj la fino estis ke li ruliĝis, volvite en la ombrelo, nur lia kapo elstaris: kaj tie li kuŝis, malfermante kaj fermante sian buŝon kaj siajn grandajn okulojn—"li aspektas pli kiel fiŝo ol kiel io alia," Alico pensis.

"Kompreneble vi akceptas batali?" Fingrumad diris pli trankvilatone.

"Supozeble," la alia paŭte respondis, dum li rampis el la ombrelo: "sed ŝi devos helpi nin vestiĝi, sciu."

Do la du fratoj foriris man'-en-mane en la arbaron, kaj revenis post minuto kun la brakoj plenaj de aĵoj—kusenoj, lankovriloj, kamentapiŝoj, tabultukoj, telerokovriloj, kaj karbujoj. "Mi esperas ke vi bone kapablas pingli kaj ligi ŝnurojn?" Fingrumad komentis. "Ĉio ĉi devos suresti, iel."

Alico diris poste ke ŝi neniam antaŭe vidis tiom da ekscito pri io—kiel tiu duo okupegis sin—kaj kiom da aĵoj ili survestis—kaj kiom da problemoj ili kaŭzis kiam ŝi devis ligi ŝnurojn kaj butonumi—"Vere ili estos pli similaj al amasoj da malnovaj vestaĵoj ol al io alia, kiam ili estos pretaj!" ŝi diris al si, dum ŝi aranĝis kusenon ĉirkaŭ la kolon de Fingrumid, "por ke la kapo ne fortranĉiĝu," laŭ lia diro.

"Sciu," li pludiris tre solene, "tio estas unu el la plej seriozaj problemoj kiuj povas okazi al oni dum batalo—la fortranĉiĝo de la kapo."

Alico ridis laŭte: sed ŝi sukcesis aliigi ĝin en tuson, timante ke ŝi ofendos lin.


"Ĉu mi aspektas tre pala?" diris Fingrumad, venante por ke ŝi surligu lian kaskon. (Li diris ke ĝi estas kasko, kvankam ĝi nepre multe pli similis al kuirpoto.)

"Nu—jes—iomete," Alico respondis milde.

"Mi kutime estas tre kuraĝa," li daŭrigis per nelaŭta voĉo: "sed hodiaŭ hazarde mi suferas kapdoloron."

"Kaj mi dentodoloron!" diris Fingrumid, kiu aŭdis la komenton. "Mi multe pli suferas ol vi!"

"Do estos plejbone ne batali hodiaŭ," diris Alico, opiniante ke jen bona oportuno repacigi ilin.

"Ni devas havi malgrandan batalon, sed mi ne volas ke ĝi tro longe daŭru," diris Fingrumad. "Kioma horo estas nun?"

Fingrumid rigardis sian horloĝon kaj diris "Duono post la kvara."

"Ni batalu ĝis la sesa, kaj poste ni manĝu," diris Fingrumad.

"Konsentite," la alia diris, iom malfeliĉe: "kaj ŝi observu nin—sed ne tre proksimiĝu," li pludiris: "kutime mi batas cion videblan—kiam mi vere ekscitiĝas."

"Kaj mi batas Cion bateblan," kriis Fingrumad, "negrave Cu aŭ ne ĝi estas videbla!"

Alico ridis. "Do sendube vi batas la arbojn tre ofte, mi supozas," ŝi diris.

Fingrumad rigardis ĉirkaŭ sin kun tre kontenta rideto. "Mi supozas," li diris, "ke ne restos arbo staranta eĉ iomete proksime, kiam ni finos!"

"Kaj nur pro ludilo!" diris Alico, kiu ankoraŭ esperis iomete hontigi ilin pro ilia deziro batali pro tia bagatelo.

"Ne tiel multe ĝenus min," diris Fingrumad, "se ĝi ne estus nova."

"Nur venu la monstra korvo!" pensis Alico.

"Ni havas nur unu glavon, sciu," Fingrumad diris al sia frato: "sed vi havu la ombrelon—ĝi estas egale akra. Sed ni rapide komencu. Fariĝas laŭeble plej obskure."

"Kaj pli obskure," diris Fingrumid.

Tiom subite obskuriĝis ke Alico opiniis ke nepre tondro-ŝtormo venas. "Kia dika nigra nubo!" ŝi diris. "Kaj kiom rapide ĝi venas! Ho, mi ja kredas ke ĝi havas flugilojn!"

"La korvo!" Fingrumad kriis per akra alarmita voCo: kaj la du fratoj ekkuris kaj estis nevideblaj post momento.

Alico kuris iom en la arbaron kaj haltis sub granda arbo. "Ĝi ne povos atingi min ĉi tie," ŝi pensis: "ĝi estas multe tro granda por premi sin inter la arbojn. Sed mi volas ke ĝi ne tiom batu per siaj flugiloj—ĝi faras veran uraganon en la arbaro—jen ies ŝalo forblovata!"

ĈAPITRO V

LANO KAJ AKVO

Ŝi kaptis la ŝalon dum ŝi parolas, kaj ĉirkaŭrigardis por trovi la posedanton: post plia momento la Blanka Reĝino venis kurante freneze tra la arbaro, kun ambaŭ brakoj larĝe etenditaj kvazaŭ flugante, kaj Alico tre ĝentile iris rekonti ŝin kun la ŝalo.

"Mi tre ĝojas ke hazarde mi estis proksima," Alico diris, dum ŝi helpis ŝin resurmeti la ŝalon.

La Blanka Reĝino nur rigardis ŝin senhelpe kaj time, kaj ripetadis ion al si flustre, kio sonis kiel "Pano-kaj-butero, pano-kaj-butero," kaj Alico sentis ke se estos ia konversacio, ŝi mem devos prizorgi ĝin. Do ŝi komencis iom timide: "Ĉu vi 'stas la Blanka Reĝino?"

"Nu, jes, se oni efektive rajtas diri ke mi 'vestas'," la Reĝino diris. "Tio tute ne estas mia nocio de la ago."

Alico pensis ke estas nepre dezirinde ke ne estu kverelo jam en la komenco de la konversacio, do ŝi ridetis kaj diris "Se via Moŝto bonvolos diri al mi kiel ĝuste komenci, mi faros ĝin laŭeble plej bone."

"Sed mi tute ne volas ke vi faru ĝin!" ĝemis la kompatinda Reĝino. "Mi jam de du horoj vestas min."

Estus multe pli bone, laŭ la opinio de Alico, se ŝi petus ke alia persono vestu ŝin, ĉar ŝi estas ege misorda. "Vere ĉio estas malrekta," Alico pensis, "kaj ŝi estas tute kovrita per pingloj!—Ĉu mi rektigu vian ŝalon por vi?" ŝi pludiris pervoĉe.

"Mi ne scias kio estas al ĝi!" la Reĝino diris, per melankolia voCo. "Ĝi estas mishumora, mi kredas. Mi pinglis ĝin tie, kaj mi pinglis ĝin tie, sed ne eblas plaCi al ĝi!"

"Ĝi ne po­vas esti rekta, komprenu, se vi pinglas ĝin tute Ce unu flanko," Alico diris, delikate rektigante ĝin por ŝi; "kaj, ve, en kia stataCo estas via hararo!"

"La broso implikiĝis en ĝi!" la Reĝino diris ĝemante. "Kaj mi perdis la kombilon hieraŭ."

Alico zorge liberigis la broson, kaj laŭebleordigis la harojn. "Nu, vi aspektas iom pli bone nun!" ŝi diris, ŝanĝinte la plej multajn pinglojn. "Sed vere vi devus havi helpistinon!"

"Mi certe dungos vin plezure!" la Reĝino diris. "Du pencojn semajne, kaj konfitaĵon ĉiun duan tagon."

Alico ne povis ne ridi, dum ŝi diris, "Mi ne volas ke vi dungu min—kaj mi ne ŝatas konfitaĵon."

"Ĝi estas tre bona konfitaĵo," diris la Reĝino.

"Nu, ĉiukaze mi ne volas ĝin hodiaŭ."

"Vi ne povus havi ĝin eĉ se vi ja volus ĝin," la Reĝino diris. "La regulo estas, konfitaĵo morgaŭ kaj konfitaĵo hieraŭ—sed neniam konfitaĵo hodiaŭ."

"Devas esti kelkfoje 'konfitaĵo hodiaŭ'," Alico obĵetis.

"Ne, ne povas," diris la Reĝino. "Estas konfitaĵo ĉiujn du tagojn; hodiaŭ ne estas du tagoj, komprenu."

"Mi ne komprenas," diris Alico. "Estas ege konfuze!"

"Jen la efekto de retrovivado," la Reĝino diris afable: "tio ĉiam kapturnas unue—" "Retrovivado!" Alico ripetis vere miroplene. "Mi neniam aŭdis pri tio!"

"—sed ĝi havas unu grandan avantaĝon, ke onia memoro funkcias ambaŭdirekte."

"Mi estas certa ke mia funkcias nur unudirekte," Alico komentis. "Mi ne povas memori eventojn kiuj ankoraŭ ne okazis."

"Malbonkvalita estas memoro kiu funkcias nur inverse," la Reĝino komentis.

"Kiajn aferojn vi memoras plej bone?" Alico kuraĝis demandi.

"Nu, aferojn okazontajn post du semajnoj," la Reĝino respondis senzorge. "Ekzemplo," ŝi daŭrigis, metante grandan pecon de plastro sur sian fingron dum ŝi parolis, "estas la Mesaĝisto de la Reĝo. Li estas en karcero nun, ĉar oni punas lin: kaj la proceso ja nur komenciĝos la venontan merkredon: kaj kompreneble laste okazos la krimo."

"Supozu ke li neniam faros la krimon?" diris Alico.

"Estus des pli bone, ĉu ne?" la Reĝino diris, ligante la plastron ĉirkaŭ sian fingron per malgranda rubando.

Alico sentis ke ne eblas nei tion. ■ ■■

"Kompreneble estus eĉ pli bone," ŝi diris: "sed ne estus eĉ pli bone ke li estus punita."

"Vi eraras pri tio, certe," diris la Reĝino: "ĉu oni jam punis vin?"

"Nur pro kulpoj," diris Alico.

"Kaj pro tio vi estis eĉ pli bona, mi scias!" la Reĝino diris triumfe.

"Jes, sed mi ja faris tion pro kio oni punis min," diris Alico: "tio faras grandan diferencon."

"Sed se vi ne farus ĝin," la Reĝino diris, "estus eĉ pli bone; pli bone, bone, bone!" Ŝia voĉo plialtiĝis je ĉiu "bone", ĝis ĝi fariĝis fine grinceto.

Alico ĵus komencis diri "Estas ia eraro—" sed la Reĝino komencis kriegi, tiel laŭte ke ŝi devis lasi sian frazon nefinita. "Ho- o-o!" kriis la Reĝino, skuante sian manon kvazaŭ volante forskui ĝin. "Mia fingro sangas! Ho-o-o!"

Ŝiaj krioj tiel precize similis la fajfon de vaporlokomotivo, ke Alico devis teni ambaŭ manojn sur siaj oreloj.

"Kio estas?" ŝi diris, tuj kiam eblis aŭdigi sin. "Ĉu vi pikis vian fingron?"

"Mi ankoraŭ ne pikis ĝin," la Reĝino diris, "sed baldaŭ—ho-o-o!"

"Kiam vi anticipas fari tion?" Alico demandis, sentante grandan emon ridi.

"Kiam mi religos mian ŝalon," la kompatinda Reĝino elĝemis: "la broĉo tuj malligiĝos. Ho-o!" Kaj dum ŝi diris la vortojn la broĉo ekmalfermiĝis, kaj la Reĝino freneze kaptis ĝin kaj klopodis religi ĝin.

"Atentu!" kriis Alico. "Vi tenas ĝin tute malrekte!" Kaj ŝi penis kapti la broĉon; sed estis tro malfrue: la pinglo jam glitis, kaj la Reĝino jam pikis sian fingron.

"Pro tio sangis, komprenu," ŝi diris al Alico ridetante. "Nun vi komprenas kiel eventoj okazas ĉi tie."

"Sed kial vi ne kriegas nun?" Alico demandis, tenante siajn manojn pretaj por denove kovri siajn orelojn.

"Nu, mi jam plene kriegis," diris la Reĝino. "Kiel utilus refari tion?"

Jam komencis lumiĝi. "Sendube la korvo kam forflugis, mi kredas," diris Alico: "mi ĝojas pro ĝia foriro. Mi kredis ke noktiĝas."

"Tre volonte mi estus ĝoja!" la Reĝino diris. "Sed mi neniam povas memori la metodon. Certe vi estas tre feliĉa, loĝante en Ci tiu arbaro, kaj ĝojante kiam ajn vi deziras!"

"Tamen estas ege solece Ci tie!" Alico diris per melankolia voCo; kaj pro la penso pri ŝia soleco, du grandaj larmoj ekruliĝis laŭ ŝiaj vangoj.

"Ho, ne daŭrigu tion!" kriis la kompatinda Reĝino, tordante siajn manojn pro malespero. "Konsideru kiom granda knabino vi estas. Konsideru kiom da distanco vi venis hodiaŭ. Konsideru kioma horo estas. Konsideru ion ajn, nur ne ploru!"

Alico ne povis ne ridi pro tio, eC meze de siaj larmoj. "Ĉu vi povas Cesigi ploradon per konsiderado pri io?" ŝi demandis.

"Tia estas la metodo," la Reĝino diris tre decideme: "neniu povas samtempe fari du agojn, komprenu. Ni konsideru vian aĝon, unue—kiomjara vi estas?"

"Mi estas sep-kaj-duon-jara, ekzakte."

"Ne necesas diri 'ekzaktae'," la Reĝino komentis: "mi povas kredi sen tio. Nun mi donos al vi kredaĵon. Mi estas ĝuste cent-unu-jara plus kvin monatoj kaj unu tago."

"Mi ne povas kredi tion!" diris Alico.

"Ĉu vere?" la Reĝino diris per kompata tono. "Provu denove: forte enspiru, kaj fermu viajn okulojn."

Alico ridis. "Ne utilas provi," ŝi diris: "oni ne povas kredi neeblaĵojn."

"Verŝajne vi ne estas tre sperta," diris la Reĝino. "Kiam mi estis via-aĝa, mi ĉiam kredis dum duona horo ĉiutage. Ho, kelkfoje mi kredis eĉ ses neeblaĵojn antaŭ la matenmanĝo. Denove forflugas la ŝalo!"

La broĉo malfiksiĝis dum ŝi parolis, kaj ekblovo de vento forblovis la ŝalon de la Reĝino trans malgrandan rivereton. La Reĝino denove etendis siajn brakojn kaj kuris preni ĝin, kaj ĉifoje ŝi sukcesis mem kapti ĝin. "Mi havas ĝin!" ŝi kriis pertriumfa tono. "Nun vi vidos min repingli ĝin tute sen helpo!"

"Do mi esperas ke via fingro fartas pli bone nun?" Alico diris tre ĝentile, dum ŝi transiris la rivereton sekvante la Reĝinon.


*

*

*

*

*


*


*

*

*

*

*


"Ho, multe pli bone!" kriis la Reĝino, kaj ŝia voĉo fariĝis grinca dum ŝi daŭrigis. "Multe pli bo-one! Bo-o-one! Bo-o-o-one! B- o-o-o!" La lasta vorto finiĝis per longa bleko, tiom simila al ŝafo ke Alico eksaltetis.

Ŝi rigardis la Reĝinon, kiu ŝajne subite volvis sin en lano. Alico frotis siajn okulojn, kaj rerigardis. Ŝi tute ne povis kompreni kio okazis. Ĉu ŝi estas en butiko? Kaj ĉu tio vere estas—ĉu tio vere estas ŝafo sidanta aliflanke de la vendotablo? Malgraŭ sia frotado, ŝi ne povis pli bone vidi: ŝi


estas en malgranda senluma butiko, apogante siajn kubutojn per la vendotablo, kaj kontraŭ ŝi estas maljuna Ŝafo, sidanta en fotelo, trikante, kaj fojfoje Cesante por rigardi ŝin tra grandaj okulvitroj.

"Kion vi volas aCeti?" la Ŝafo diris

fine, suprenrigardante de sia trikado.

"Mi ne tute scias, ankoraŭ," Alico diris tre milde. "Mi deziras tute ĉirkaŭrigardi, se mi rajtas."

"Vi rajtas rigardi antaŭ vin, kaj ambaŭflanken, se tion vi deziras," diris la Ŝafo; "sed vi ne povas tute ĉirkaŭrigardi—krom se vi havas okulojn en la malantaŭo de via kapo."

Sed tion, efektive, Alico ne havis: do ŝi kontentigis sin per sinturno, dum ŝi rigardis la bretojn kiam ŝi atingis ilin.

La butiko aspektis plena de ĉiaj kuriozaĵoj—sed plej kurioze estis ke, kiam ajn ŝi firme rigardis breton, por vidi precize kio estas sur ĝi, tiu specifa breto ĉiam estis tute malplena, kvankam la aliaj, apudaj, estis plenplenegaj.

"Ĉio tiom fluas ĉi tie!" ŝi diris fine per plenda tono, uzinte minuton aŭ pli per vana sekvado de granda brilanta aĵo, kiu kelkfoje aspektis pupo kaj kelkfoje ilujo, kaj ĉiam estis sur la breto tuj super tiu al kiu ŝi rigardas. "Kaj ĉi tiu plej provokas—sed mi scias—" ŝi pludiris, kiam subita penso ektrafis ŝin, "mi sekvos ĝin al la plej supra breto. Ĝi ne scios trairi la plafonon, mi kredas!"

Sed eĉ tiu plano fiaskis: la "aĵo" trairis la plafonon tute kviete, kvazaŭ ĝi plene kutimas fari tion.

"Ĉu vi estas infano aŭ turbo?" la Ŝafo diris, prenante ankoraŭ plian trikilparon. "Vi kapturnigos min baldaŭ, se vi plu turnados vin tiel." Ŝi nun uzadas dek kvar parojn samtempe, kaj Alico ne povis ne rigardi ŝin miroplene.

"Kiel ŝi povas triki per tiom?" la senkomprena infano pensis. "Ŝi pli kaj pli similas al histriko ĉiuminute!"

"Ĉu vi scipovas remi?" la Ŝafo demandis, donante al ŝi paron da trikiloj dum ŝi parolis.

"Jes, iomete—sed ne sur la tero—kaj ne per trikiloj—" Alico komencis diri, kiam subite la trikiloj fariĝis remiloj en ŝiaj manoj, kaj ŝi trovis ke ili estas en malgranda boato, glitante inter bordoj: do ŝi povis fari nenion alian ol sian plejeblon.

"Plum'!" kriis la Ŝafo, prenante ankoraŭ plian trikilparon.

Tio ne sonis bezoni respondon: do Alico diris nenion, sed nur remadis. La akvo estis iel stranga, ŝi pensis, ĉar fojfoje la remiloj fiksiĝis en ĝi, kaj rifuzis eltiriĝi.

"Plum'! Plum'!" la Ŝafo rekriis, prenante

19

pli da trikiloj. "Vi tuj krabos!

"Kara eta krabo!" pensis Alico. "Mi amos tion."

"Ĉu vi ne aŭdis min diri 'Plum''?" la Ŝafo kriis kolere, prenante grandan nombron da trikiloj.

"Certe mi aŭdis," diris Alico: "Vi diris tion tre ofte—kaj tre laŭte. Bonvolu, kie estas la kraboj?"

"En la akvo, kompreneble!" diris la Ŝafo, metante kelkajn trikilojn en sian hararon, ĉar ŝiaj manoj estis tute plenaj. "Plum', mi diras!"

"Kial vi diras 'Plum''! tiel ofte?" Alico demandis fine, iom ĉagrenite. "Mi ne estas birdo!"

"Jes ja," diris la Ŝafo: "vi estas eta ansero."

Tio iom ofendis Alicon, do ne okazis konversacio dum unu-du minutoj, kaj la boato pluglitis leĝere, kelkfoje inter herbobedoj (kio des pli fiksis la remilojn en la akvo), kaj kelkfoje sub arboj, sed ĉiam kun la samaj altaj riverbordoj sulkantaj la frunton super iliaj kapoj.

"Ho, mi petas! Jen kelkaj parfumodoraj junkoj!" Alico kriis pro subita plezuriĝo. "Vere, jen ili—ege belaj!"

"Ne diru 'mi petas' al mi pri ili," la Ŝafo diris, sen suprenrigardi de sia trikado: "mi ne metis ilin tien, kaj mi ne forprenos ilin."

"Ne, sed mi volis diri—mi petas, ĉu ni atendu kaj pluku kelkajn?" Alico petegis.

"Se ne ĝenos vin haltigi la boaton dum minuto."

"Kiel mi haltigu ĝin?" diris la Ŝafo. "Se vi ĉesos remi, ĝi haltigos sin mem."

Do la boato povis flosi laŭ la rivereto laŭdezire, ĝis ĝi leĝere glitis inter la balanciĝantajn junkojn. Kaj tiam ŝi zorge rulis la maniketojn, kaj puŝis la braketojn ĝis la kubutoj en la akvon, por preni la junkojn multe sub la akva surfaco antaŭ ol rompi ilin—kaj dum kelka tempo Alico tute forgesis la Ŝafon kaj la trikadon, dum ŝi klinis sin trans la flankon de la boato, kun nur la finoj de sia implikita hararo enirintaj la akvon—kaj laŭ brilantaj fervoraj okuloj ŝi celis kapti aron post aro da parfumodoraj junkoj.

"Mi esperas nur ke la boato ne renversiĝos!" ŝi diris al si. "Ho, kiel bela! Sed mi ne povis atingi ĝin." Kaj certe ja ŝajnis iom provoke ("preskaŭ kvazaŭ estas intencite," ŝi pensis) ke, kvankam ŝi sukcesis pluki multajn belajn junkojn dum la boato preterglitis, Ciam estis pli bela kiun ŝi ne povis atingi.

"La plej belaj estas Ciam la plej foraj!" ŝi diris fine, ĝemante pro la obstineco de la junkoj kiuj kreskis tiom for, dum, kun ruĝetaj vangoj kaj gutantaj hararo kaj manoj ŝi regrimpis en sian lokon, kaj komencis aranĝi siajn nove trovitajn trezorojn.

Kio gravis al ŝi ĝuste tiam estis ke la junkoj jam komencis pali, kaj perdi siajn tutajn odoron kaj belecon, ekde la momento kiam ŝi plukis ilin. EC realaj odoraj junkoj, komprenu, daŭras tre mallonge—kaj tiuj, Car ili estis sonĝojunkoj, degelis preskaŭ kiel neĝo, dum ili kuŝis amase Ce ŝiaj piedoj—sed Alico apenaŭ rimarkis tion, Car estis tiom da aliaj kuriozaĵoj pripensindaj.

Post tre nemulta pluiro la padelo de remilo fiksiĝis en la akvo kaj rifuzis eltiriĝi (tiel parolis pri ĝi Alico poste), kaj la konsekvenco estis ke ĝia tenilo batis ŝin sub la mentono, kaj, spite de serio de krietoj "Ho-o-o!" de kompatinda Alico, ĝi puŝis ŝin rekte de ŝia sidejo inter la aron da junkoj.

Tamen, ŝi tute ne estis vundita, kaj baldaŭ releviĝis: la Ŝafo plu trikadis tutdume, ĝuste kvazaŭ nenio okazas. "Tio estis vere bela krabo!" ŝi komentis, dum Alico reiris en sian lokon, tre feliĉa ĉar ŝi restas en la boato.

"Ĉu? Mi ne vidis ĝin," diris Alico, rigardetante scivoleme trans la flankon de la boato en la obskuran akvon. "Kial ĝi ne plu kroĉas sin?—Mi volonte kavus krabeton kiun mi povus reporti hejmen kun mi!" Sed la Ŝafo nur ridis malestime kaj daŭrigis sian trikadon.

"Ĉu estas multaj kraboj ĉi tie?" diris Alico.

"Kraboj, kaj ĉiaj aferoj," diris la Ŝafo: "multo por elekti, nur decidu. Nu, kion vi do volas aĉeti?"


"Aĉeti!" Alico efiis per tono duone de miro kaj duone de timo—ĉar la remiloj, kaj la boato, kaj la rivero, ĉiuj ekmalaperis kaj ŝi denove estis en la malgranda senluma butiko.

"Mi deziras aĉeti ovon, mi petas," ŝi diris timide. "Kiel vi vendas ilin?"

"Kvin pencojn kaj kvaronon por unu—du pencojn por du," la Ŝafo respondis.

"Do du kostas malpli ol unu?" Alico diris surprizite, elprenante sian monujon.

"Sed vi devos manĝi ambaŭ, se vi aĉetos du," diris la Ŝafo.

"Do mi deziris unu, mi petas," diris Alico, dum ŝi metis la monon sur la vendotablon. Ĉar ŝi pensis, "Eble ili tute ne estas bonaj, sciu."

La Ŝafo prenis la monon, kaj metis ĝin en skatolon: poste ŝi diris, "Mi neniam metas objektojn en la manojn de aĉetantoj—tio tute ne konvenus—vi devos mem preni ĝin." Kaj dirinte tion, ŝi foriris al la alia fino de la butiko, kaj metis la ovon rekta sur breton.

"Sed kial ne konvenus?" pensis Alico,dum ŝi palpe trovis sian vojon inter la tabloj kaj seĝoj, ĉar la butiko estis tute senluma ĉe sia fino. "La ovo ŝajnas pli fordistanciĝi ju pli mi marŝas al ĝi. Mi atentu, ĉu jen seĝo? Ho, ĝi havas branĉojn, nekredeble! Kiom strange, trovi arbojn kreskantaj ĉi tie! Kaj efektive jen malgranda rivereto! Nu, ĉi tiu estas la plej stranga butiko kiun iam mi vidis!"


*

*

*


*

*

*

*


*

*

*

*

*


Do ŝi plumarŝis, mirante pli kaj pli je

ĉiu paŝo, kaj ĉio fariĝis arbo tuj kiam

ŝi atingis ĝin, kaj ŝi tute anticipis ke la ovo agos same.

ĈAPITRO VI

HUMPTI DUMPTI

Tamen, la ovo nur pli kaj pli grandiĝis, kaj pli kaj pli homiĝis: kiam ŝi estis ĉirkaŭ kelkajn metrojn for de ĝi, ŝi vidis ke ĝi havas okulojn kaj nazon kaj buŝon; kaj kiam ŝi apudiĝis, ŝi vidis klare ke temas pri HUMPTI DUMPTI mem. "Ne povas esti iu alia!" ŝi diris al si. "Mi estas egale certa, kiel se lia nomo estus skribita sur lia tuta vizaĝo!"

Ĝi facile skribiĝus centoble sur tiu enorma vizaĝo. Humpit Dumpti sidis, kun siaj kruroj krucitaj kiel Turko, sur la supro de alta muro—tiel mallarĝa muro ke Alico vere ne komprenis kiel li ekvilibrigas sin—kaj, ĉar liaj okuloj fikse rigardis laŭ la kontraŭa direkto, ŝi decidis ke verŝajne li ja estas nur pupo.

"Kaj kiel precize kia ovo li estas!" ŝi diris pervoĉe, starante kun siaj manoj etenditaj prete kapti lin, ĉar ŝi ĉiumomente anticipis ke li ekfalos.

"Estas tre provoke," Humpti Dumpti diris post longa silento, forrigardante de Alico dum li parolis, "nomiĝi ovo—tre!"

"Mi diris ke vi aspektas kiel ovo, Sinjoro," Alico trankvilige klarigis. "Kaj kelkaj ovoj estas tre belaj, sciu," ŝi pludiris, esperante ŝanĝi sian komenton en ian komplimenton.

"Kelkaj homoj," diris Humpti Dumpti, forrigardante de ŝi kiel kutime, "ne estas pli saĝaj ol bebo!"

Alico ne sciis kion diri responde al tio: ne similis al konversacio, ŝi pensis, ĉar li neniam parolis al ŝi; efektive, lia lasta komento ŝajnis celi arbon—do ŝi staris kaj nelaŭte deklamis al si:—

Humpti Dumpti sidis sur mur', Humpti Dumpti falis de sur. Reĝaj ĉevaloj, soldatoj lin provis Remeti sur muron sed ili tute ne povis.

"Tiu lasta linio estas multe tro longa por la poemo," ŝi pludiris, preskaŭ pervoĉe, forgesante ke Humpti Dumpti aŭdos ŝin.

"Ne staru tie babilante al vi," Humpti Dumpti diris, unuafoje rigardante ŝin, "sed diru al mi vian nomon kaj vian celon."

"Mia nomo estas Alico, sed—"

"Sufiĉe stulta nomo!" Humpti Dumpti interrompis senpacience. "Kion ĝi signifas?"

"Ĉu nomo devas signifi ion?" Alico demandis dubeme.

"Kompreneble ĝi devas," Humpti Dumpti diris kun nelonga rido: "mia nomo signifas mian formon—kaj bona bela forma ĝi ja estas. Kun nomo kia via, vi povus esti kia-ajn-forma, preskaŭ."

"Kial vi sidis ĉi tie tute sola?" diris Alico, ne volante komenci kverelon.

"Nu, ĉar neniu estas kun mi!" kriis Humpti Dumpti. "Ĉu vi supozis ke mi ne scias la respondon al tio? Demandu alian."

"Ĉu vi ne opinias ke vi estus pli sekura sur la tero?" Alico daŭrigis, ne intencante demandi novan enigmon, sed simple pro sia bonhumora maltrankvileco por la stranga ulo. "Tiu muro estas ege mallarĝa!"

"Vi ja faras nekredeble facilajn enigmojn!" Humpti Dumpti grumblis. "Kompreneble mi ne opinias tion! Nu, se iam mi ja falus—kio tute ne povos okazi—sed se mi falus—" Nun li faltigis siajn lipojn, kaj aspektis tiel solena kaj fiera ke Alico apenaŭ ne povis ne ridi. "Se mi ja falus," li pludiris, "la Reĝo promesis min—ha, paliĝu se vi volas! Vi ne supozis ke mi diros tion, ĉu?—La Reĝo promesis min—per sia propra buŝo—keke"

"Ke li sendos ĉiujn siajn ĉevalojn kaj soldatojn," Alico interrompis, iom nesaĝe.

"Nu mi deklaras ke tio estas fiega!" Humpti Dumpti kriis subite ekpasiiĝante. "Vi subaŭskultadis ĉe pordoj—kaj malantaŭ arboj—kaj en kamentuboj—alie vi ne povus scii tion!"

"Tute ne!" Alico diris tre trankvilige. "Ĝi estas en libro."

"Ha, nu! Eble oni verkas tiajn aferojn en libro," Humpti Dumpti diris pli trankvile. "Tion oni nomas Historio de Anglio, tion. Nu, bone rigardu min, mi estas persono kiu parolis al Reĝo, mi estas: eble vi neniam vidos alian: kaj por montri al vi ke mi ne fieras, vi rajtas premi mmian manon!"

Kaj li ridetis de unu orelo al la alia, dum li antaŭen klinis sin (kaj laŭeble

buŝo povus rendevui


malantaŭ lia kapo," ŝi pensis: "kaj mi ne scias kio okazus al lia kapo tiam! Mi timas ke ĝi forfalus!"

"Jes, ĉiujn siajn ĉevalojn kaj soldatojn," Humpti Dumpti daŭrigis. "Ili jam tuj levus min, ili! Tamen, ĉi tiu konversacio iom tro rapidas: ni reiru al la antaŭlasta komento."

"Mi timas ke mi ne klare memoras ĝin," Alico diris, tre ĝentile.

"Tiukaze ni rekomencu," diris Humpti Dumpti, "kaj estas mia vico elekti temon—" ("Li parolas kvazaŭ temus pri ludo!" pensis Alico.) "Do jen demando por vi. Laŭ via diro, kiomjara vi estas?"

Alico rapide kalkulis, kaj diris, "Sep jaroj kaj ses monatoj."

"Erare!" Humpti Dumpti triumfe kriis. "Vi tute ne diris ion tian!"

"Mi kredis ke vi celas diri 'Kiomjara vi estas?'" Alico klarigis.

"Se mi celus tion, mi dirus tion," diris Humpti Dumpti.

Alico ne volis komenci novan kverelon, do ŝi nenion diris.

"Sep jaroj kaj ses monatoj!" Humpti

Dumpti ripetis penseme. "Malkomforta aĝo. Nu, se vi petus mian konsilon, mi dirus 'Ĉesu je sep jaroj'—sed nun estas tro malfrue."

"Mi neniam petas konsilon pri kreskado," Alico diris indigne.

"Tro fiera?" la alia demandis.

Alico sentis sin eĉ pli indigna pro tiu sugesto. "Mi celas diri," ŝi diris, "ke ne eblas ne pliaĝiĝi."

"Al unu persono eble ne," diris Humpti Dumpti, "sed jes al du. Per taŭga helpo, eble vi povus esti ĉesinta je sep jaroj."

"Kian belan zonon vi havas!" Alico subite komentis. (Jam estis tute sufiĉa diskuto pri aĝo, ŝi pensis: kaj, se ili efektive alterne elektu temojn, nun estas ŝia vico.) "Almenaŭ," ŝi korektis sin, repensante, "belan kravaton, mi diru—ne, zonon, efektive—pardonu min!" ŝi diris malfeliĉe, ĉar Humpti Dumpti aspektis plene ofendita, kaj ŝi komencis voli ne esti elektinta tiun temon. "Se mi nur scius," ŝi pensis, "kio estas kolo kaj kio estas talio!"

Evidente Humpti Dumpti multe koleris, kvankam li diris nenion dum unu-du minutoj. Kiam li ja parolis denove, li parolis per profunda grumblo.

"Estas—ege—provoke," li diris fine, "kiam ulo ne scias distingi inter kravato kaj zono!"

"Mi agnoskas ke mi estas tre senscia," Alico diris, tiom humiltone ke Humpti Dumpti cedis.

"Ĝi estas kravato, infano, kaj bela, kiel vi diris. Ĝi estas donaco de la Blankaj Reĝo kaj Reĝino. Nu!"

"Ĉu vere?" diris Alico, al kiu tre plaĉis la trovo ke ŝi ja elektis bonan temon.

"Ili donis ĝin al mi," Humpti Dumpti diris penseme, dum li krucis unu kruron per la alia, kaj ĉirkaŭmetis siajn manojn, "ili donis ĝin al mi—kiel nenaskiĝtagan donacon."

"Pardonu?" Alico diris perpleksite.

"Mi ne estas ofendita," diris Humpti Dumpti.

"Mi volas diri, kio estas nenaskiĝtaga donaco?"

"Donaco donita kiam ne estis via naskiĝtago, kompreneble."

Alico pripensis iomete. "Mi preferas naskiĝtagajn donacojn," ŝi diris fine.

"Vi ne scias kion vi diras!" kriis Humpti Dumpti. "Kiom da tagoj estas en jaro?"

"Tricent kaj sesdek kvin," diris Alico.

"Kaj kiom da naskiĝtagoj vi havas?"

"Unu."

"Kaj se vi deprenas unu el tricent sesdek kvin, kiom restas?"

"Tricent kaj sesdek kvar, kompreneble."

Humpti Dumpti aspektis dubema. "Mi preferus vidi tion skribita sur papero," li diris.

Alico ne povis ne rideti dum ŝi elprenis sian notlibron, kaj faris la kalkulon por li:

365 1

364

Humpti Dumpti prenis la libron kaj rigardis ĝin zorge. "Tio ŝajnas ĝuste farita—" li komencis.

"Vi tenas ĝin renversita!" Alico interrompis.

"Vi plene pravas!" Humpti Dumpti diris gaje, dum ŝi turnis ĝin por li. "Mi kredis ke ĝi aspektas iom stranga. Kiel mi diris, tio ŝajnas ĝuste farita—kvankam mi ne havas sufiĉan tempon por plene ekzameni ĝin ĝuste nun—kaj tio indikas ke estas tricent kaj sesdek kvar tagoj dum kiuj vi povas ricevi nenaskiĝtagajn donacojn—"

"Certe," diris Alico.

"Kaj nur unu por naskiĝtagaj donacoj, komprenu. Jen gloro por vi!"

"Mi ne komprenas kion vi celas per

'gloro'," Alico diris.

Humpti Dumpti ridetis malestime. "Kompreneble ne—ĝis mi informos vin. Mi celis diri 'jen bela venka argumento por vi'!"

"Sed 'gloro' ne signifas 'bela venka argumento'," Alico obĵetis.

"Kiam mi uzas vorton," Humpti Dumpti diris, per iom malestima tono, "ĝi signifas precize kion mi volas ke ĝi signifu—nek pli nek malpli."

"La demando estas," diris Alico, "ĉu vi povas doni tiom da diferencaj signifoj al vorto."

"La demando estas," diris Humpti Dumpti, "kiu estu la mastro—jen ĉio."

Alico estis tro perpleksa por diri ion; do post minuto Humpti Dumpti rekomencis. "Ili estas vantaj, kelkaj el ili—precipe verboj, ili estas la plej arogantaj—rilate al adjektivoj, oni povas fari kion ajn, sed ne verboj—tamen mi povas estri la tutan aron! Nepenetrebleco! Jen kion mi diras!"

"Bonvolu diri al mi," diris Alico, "kion tio signifas?"

"Nun vi parolas kiel saĝa infano," diris Humpti Dumpti, kiu aspektis tre plaĉita. "Per 'nepenetrableco' mi celis diri ke ni sufiĉe diskutis tiun temon, kaj ke estos plej bone ke vi menciu kion vi nun planas fari, ĉar mi supozas ke vi ne intencas resti ĉi tie dum via tuta cetera vivo."

"Jen tre multe por la signifo de unu vorto," Alico diris per pensema tono.

"Kiam mi devigas vorton laboregi tiel," diris Humpti Dumpti, "mi ĉiam pagas al ĝi pli."

"Ho!" diris Alico. Ŝi estis tro perpleksa por fari alian komenton.

"Ha, vi vidu ilin ĉirkaŭi min sabatonokte," Humpti Dumpti pludiris, skuante sian kapon serioze flank-al-flanke, "por ricevi sian pagon, komprenu."

(Alico ne aŭdacis demandi per kio li pagis ilin; do komprenu ke mi ne povas informi vin.)

"Vi ŝajnas tre lerta pri klarigo de vortoj, Sinjoro," diris Alico. "Ĉu vi bonvolos diri al mi la signifon de la poemo nomita 'Babilfrenzo'?"

"Mi aŭdu ĝin," diris Humpti Dumpti. "Mi povas klarigi ĉiun poemon ĝis nun inventitan—kaj tre multajn ankoraŭ ne inventitajn."

Tio sonis esperiga, do Alico deklamis la unuan strofon:—

Rosge, dum la ŝliplaj tovoj

Tre gire en Г ongefo borlis, Mizgilis ĉiuj borogovoj,

Tenrefoj dejmaj gorlis.

"Tio sufiĉas kiel komenco," Humpti Dumpti interrompis: "estas multaj malfacilaj vortoj tie. 'Rosge' signifas la kvaran horon dum la posttagmezo—la horo kiam oni komencas rosti manĝaĵojn por la ĉefmanĝo."

"Tute bone," diris Alico: "kaj 'ŝliplaj'?"

"Nu, 'ŝlipla' signifas 'supla kaj ŝlima'.


'Supla' estas sama kiel 'aktiva'. Komprenu, ĝi estas kia valizo—du signifoj estas pakitaj en unu vorto."

"Mi komprenas nun," Alico komentis penseme: "kaj kio estas 'tovof?"

"Nu, 'tovof iom similas al meloj—ili iom similas al lacertoj—kaj ili iom similas al korktiriloj."

"Nepre ili estas tre kuriozaspektaj bestoj."

"Ja vere," diris Humpti Dumpti: "ankaŭ ili nestas sub sunhorloĝoj—ankaŭ ili manĝas fromaĝon."

"Kaj kion signifas 'gire' kaj 'borli'?"

"'Giri signifas ĉirkaŭiri konstante, kiel giroskopo. Borli estas fari truojn kiel borilo."

"Kaj T ongefo' estas la herbo ĉirkaŭ sunhorloĝo, mi supozas?" diris Alico, surprizite pro sia propra genieco.

"Kompreneble. Oni nomas ĝin T ongefo1, sciu, ĉar ĝi etendiĝas longe for antaŭ ĝi, kaj longe for malantaŭ ĝi—"

"Kaj longe for preter ĝi ĉiuflanke," aldonis Alico.

"Precize tiel. Nu, 'mizgila' signifas 'mizera kaj fragila' (jen ankoraŭ plia valizo por vi). Kaj 'borogovo' estas maldika ĉifonaspekta birdo kies plumoj elstaras ĉiuflanke—iom simila al vivanta ŝvabrilo, per kiu oni lavas plankojn."

"Kaj sekvas 'Tenrefoj dejmaj' ?" diris Alico. "Mi kredas ke mi tre multe ĝenas vin."

"Nu, 'tenrefo' estas ia verda porko: sed pri 'dejma' mi ne estas certa. Mi kredas ke ĝi estas mallongigo de 'de hejmo'—tio signifas ke ili perdis la vojon, komprenu."

"Kaj kion signifas 'gorli'?"

"Nu, 'gorlado' estas io inter muĝado kaj fajfado, kun ia terno en la mezo: tamen, vi aŭdos ĝin, eble—en la tiea arbaro—kaj, unufoje aŭdinte ĝin, vi estos tute kontenta. Kiu deklamis tian malfacilan vortaĵon al vi?"

"Mi legis ĝin en libro," diris Alico. "Sed ja deklamis al mi multe pli facilan poezion—Fingrumid, mi kredas."

"Rilate al poezio, sciu," diris Humpti

Dumpti, etendante unu el siaj grandaj manoj, "mi povas deklami poezion egale bone kiel aliaj, se temas pri tio—"

"Ho, ne necesas temi pri tio!" Alico diris haste, esperante haltigi lin antaŭ ol li komencos.

"La poemo kiun mi deklamos," li daŭrigis, sen atenti ŝian komenton, "mi verkis specife por distri vin."

Alico opiniis ke tiukaze ŝi vere devus aŭskulti ĝin; do ŝi sidiĝis, kaj diris "Dankon" iom malfeliĉe.

Dum vintro kiam kampoj blankas Por plezurigi vin mi kantas

"Kvankam mi ne kantas," li aldonis, klarige.

"Mi vidas tion," diris Alico.

"Se vi povas vidi ĉu aŭ ne mi kantas, viaj okuloj estas nekutime akraj," Humpti Dumpti komentis severe. Alico silentis.

Printempe, kiam arboj verdos, Signifon mian vi ne perdos.

"Grandan dankon," diris Alico.

Somere, dum la longaj tagoj, Komprenos vi pri miaj agoj.

Aŭtune, dum folioj brunas, La kanton skribu, ĉar vi junas.

"Mi skribos, se mi ankoraŭ memoros ĝin," diris Alico.

"Ne necesas fari pliajn komentojn tiajn," Humpti Dumpti diris: "ili estas sensencaj, kaj ili ĝenas min."

Mi sendis al la fiŝoj diron: "Aŭskultu nun de mi deziron."

La etaj fiŝoj de la ondo Resendis vortojn de respondo.

Respondis fiŝoj de la mar': "Sinjoro, ni ne povas ĉar—"

"Mi timas ke mi ne tute komprenas," diris Alico.

"Estas pli facile en postaj partoj," Humpti Dumpti respondis.

Mi diris: "Ne utilas nei, Vi nepre devas min obei!"

La fiŝoj diris kun rideto: "Kolera estas via peto."

Mi diris jam, ripetis nun: "Suferos vi per mia pun'."

Sitelon grandan, novan mi Prenis por la venĝo ĉi:

La koro mia batis "Tump!" Pleniĝis ujo per multpump'.

Nun venis al mi malinvito: "La fiŝoj estas en la lito."


Al mesaĝist' mi diris klare: "Nu, veku ilin, rapidfare".

Mi klare diris mian celon, Mi kriis laŭte en Г orelon.

Humpti Dumpti laŭtigis sian voĉon ĝis preskaŭ kriego dum li deklamis tiun strofon, kaj Alico pensis, tremante, "mi neniel volus esti tiu mesaĝisto!"

Li diris per fiera koro: "Ne kriu tiel, ho Sinjoro!"

Fierakore diris ke:

"Mi nepre vekus ilin se—"

Mi prenis korktirilon de La breto, kaj mi iris re,

Ŝlositan pordon tamen gapis, Mi tiris, puŝis, batis, frapis.

La pord' rigidis ja sen ced', Mi Г anson turni penis, sed—

Sekvis longa paŭzo.

"Ĉu la poemo finiĝis?" Alico timide demandis.

"Ĝi finiĝis," diris Humpti Dumpti. "Adiaŭ."

Tio okazis iom subite, Alico pensis: sed post tia tre forta sugesto ke ŝi foriru, ŝi sentis ke apenaŭ estus ĝentile resti. Do ŝi stariĝis, kaj etendis sian manon. "Ĝis

ni revidos unu la alian!" ŝi diris laŭeble gaje.

"Mi ne rekonus vin se ni ja rerenkontiĝus," Humpti Dumpti diris per malkontenta tono, kaj li donis al ŝi unu fingron por manpremo; "vi estas precize simila al ĉiu alia homo."

"Kutime oni distingas per la vizaĝo," Alico komentis per pensema tono.

"Ĝuste pri tio mi plendas," diris Humpti Dumpti. "Via vizaĝo estas sama kiel tiu de ĉiu alia homo—la du okuloj, tie—" (li markis ilian lokon en la aero per sia dikfingro) "nazo en la mezo, buŝo sube. Ĉiam same. Nu, se vi havus ambaŭ okulojn ĉe la sama flanko de la nazo, ekzemple—aŭ la buŝon ĉe la supro—tio iom helpus."

"La aspekto ne estus bela," Alico obĵetis. Sed Humpti Dumpti nur fermis siajn okulojn kaj diris "Decidu nur post provo."

Alico atendis dum minuto por trovi ĉu li denove parolos, sed, ĉar li ne plu malfermis siajn okulojn nek plu atentis ŝin, ŝi ripetis "Adiaŭ!", kaj, ne ricevinte respondon al tio, ŝi silente formarŝis: sed ŝi ne povis ne diri al si, dum ŝi marŝis, "El ĉiuj malkontentigaj—" (ŝi ripetis tion laŭte, ĉar estis tre komfortige diri tian longon vorton), "el ĉiuj malkontentigaj homoj kiujn iam mi renkontis—" Ŝi neniam finis tiun frazon, ĉar tiumomente granda falbruo skuis la arbaron de unu fino ĝis la alia.

ĈAPITRO VII

LA LEONO KAJ LA UNUKORNULO

La sekvan minuton soldatoj venis kurante tra la arbaro, unue du- kaj tri-ope, poste dek- aŭ dudek-ope, kaj fine po tiomaj amasoj ke ili ŝajnis plenigi la tutan arbaron. Alico iris malantaŭ arbon, timante ke ili superkuros ŝin, kaj rigardis ilin dum ili pasis.

Ŝi pensis ke dum sia tuta vivo ŝi neniam antaŭe vidis soldatojn tiel nestabilajn sur siaj piedoj: ili konstante stumblis pro io aŭ alio, kaj kiam ajn unu falis, pluraj aliaj ĉiam stumble falis pro li, tiel ke la tero baldaŭ estis kovrita de amasetoj da viroj.


Sekvis la ĉevaloj. Havante po kvar piedojn, ili sukcesis iom pli bone ol la piedsoldatoj; sed eĉ ili stumblis fojfoje; kaj ŝajnis esti normala regulo ke kiam ĉevalo stumblis, la rajdisto defalis tuj. La konfuzo pli malboniĝis ĉiumomente, kaj Alico tre ĝojis eliri el la arbaro en senarban spacon, kie ŝi trovis la Blankan Reĝon sidanta sur la tero, fervore skribanta en sia notolibro.

"Mi sendis ĉiujn!" la Reĝo kriis ĝojoplene, vidante Alicon. "Ĉu vi, hazarde, renkontis iujn soldatojn, mia kara, dum vi venis tra la arbaro?"

"Jes," diris Alico: "plurmil, mi emas kredi."

"Kvarmil ducent sep, jen la preciza nombro," la Reĝo diris, rigardante al sia libro. "Mi ne povis sendi ĉiujn ĉevalojn, sciu, ĉar du estas necesaj por la ludo. Kaj mi ankaŭ ne sendis la du Mesaĝistojn. Ili ambaŭ iris al la urbo. Rigardu laŭ la vojo, kaj diru ĉu vi vidas iun el ili."

"Mi vidas neniun sur la vojo," diris Alico.

"Se nur mi havus tiel akrajn okulojn!" la Reĝo komentis per malkontenta tono. "Povi vidi Neniun! Kaj je tioma distanco! Ho, mi apenaŭ povas vidi realajn homojn, en ĉi tia lumo!"

Sed tiuj komentoj maltrafis Alicon, kiu ankoraŭ intense rigardis laŭ la vojo, ombrante siajn okulojn per unu mano. "Nun mi vidas iun!" ŝi fine kriis. "Sed li venas tre malrapide—kaj kiajn kuriozajn gestojn li faras!" (Ĉar la Mesaĝisto daŭre saltetis, kaj tordis sin kvazaŭ angilo, dum li venis kun siaj grandaj manoj etenditaj kvazaŭ ventumiloj ambaŭflanke.)

"Tute ne," diris la Reĝo. "Li estas Anglo-Saksa Mesaĝisto—kaj jen Anglo-Saksaj gestoj. Li faras ilin ĉar li estas ĉarma. Li nomiĝas Ĉemara."

"Mi amas mian amaton per Ĉ," Alico ne povis ne komenci, "ĉar li estas Ĉarma. Mi malamas lin per Ĉ ĉar li estas Ĉikanema. Mi manĝigas lin per—per—per

A 13

ĉerizsandviĉoj kaj ĉinabrasiko . Lia nomo estas Ĉemara, kaj li loĝas—"

"Li loĝas apud la Ĉerpejo," la Reĝo komentis simple, tute ne konsciante ke li partoprenas en la ludo, dum Alico ankoraŭ hezitis serĉante la nomon de urbo komenciĝantan per Ĉ. "La alia Mesaĝisto nomiĝas Ĉapella. Mi devas havi du, komprenu—por veni kaj iri. Unu por veni, kaj unu por iri."

"Mi petas pardonon?" diris Alico. "Ne petu de nekonato," diris la Reĝo. "Mi nur volis diri ke mi ne komprenas," diris Alico. "Kial unu por veni kaj unu por iri?"

"Ĉu mi ne diris?" la Reĝo ripetis senpacience. "Mi devas havi du—por preni kaj porti. Unu por preni, kaj unu por porti."

Tiumomente la Mesaĝisto alvenis: li estis multe tro senspira por paroli, kaj nur povis skui siajn manojn, kaj fari plej aĉajn mienojn je la kompatinda Reĝo.

"Ĉi tiu junulino amas vin per Ĉ," la Reĝo diris, konigante Alicon kun espero forturni la atenton de la Mesaĝisto—sed ne utilis—la Anglo-Saksaj gestoj nur fariĝis ĉiumomente pli eksterordinaraj, dum la grandaj okuloj ruliĝis freneze de flank-al-flanko.


"Vi alarmas min!" diris la Reĝo. "Mi komencas sveni—Donu al mi ĉerizsandviĉon!"

Je tio la Mesaĝisto, pro kio Alico tre amuziĝis, malfermis sakon kiu pendis ĉirkaŭ lia kolo, kaj transdonis sandviĉon al la Reĝo, kiu avide voris ĝin.

"Plian sandviĉon!" diris la Reĝo. "Restas nun nur ĉinaj brasikoj," la Mesaĝisto diris, rigardante en la sakon.

"Ĉinan brasikon, do," la Reĝo murmuris per malforta flustro.

Alico ĝojis ke ĝi multe revigligis lin. "Nenio similas al ĉinbrasikmanĝado kiam oni emas sveni," li komentis al ŝi, dum li maĉadis.

"Mi kredus ke surĵeto de malvarma akvo sur vin estus pli bona," Alico sugestis: "aŭ iom da odorsaloj."

"Mi ne diris ke nenio estas pli bona," la Reĝo respondis. "Mi diris ke nenio similas al ĝi." Kion Alico ne kuraĝis nei.

"Kiun vi pasis sur la vojo?" la Reĝo daŭrigis, etendante sian manon al la Mesaĝisto por pli da ĉinaj brasikoj. "Neniun," diris la Mesaĝisto. "Tute ĝuste," diris la Reĝo: "ankaŭ ĉi

tiu junulino vidis lin. Do, kompreneble Neniu marŝas malpli rapide ol vi."

"Mi rapidas laŭeble," la Mesaĝisto diris per paŭta tono. "Mi estas certa ke neniu marŝas multe pli rapide ol mi!"

"Ne povas esti tiel," diris la Reĝo, "alie, li la unua alvenus. Tamen, nun vi povas denove spiri, do diru al ni kio okazis en la urbo."

"Mi flustros," diris la Mesaĝisto, metante siajn manojn al sia buŝo en la formo de trumpeto kaj klinante sin tiel ke li proksimiĝis al la orelo de la Reĝo. Alico bedaŭris tion, ĉar ankaŭ ŝi volis aŭdi la novajn informojn. Tamen, anstataŭ flustri li simple kriegis, kiel eble plej laŭtvoĉe, "Ili denove batalas!"

"Ĉu vi nomas tion flustro?" kriis la kompatinda Reĝo, saltante kaj skuante sin. "Se vi denove faros ion tian, mi buterigos vin! Ĝi trairis mian kapon kvazaŭ tertremo!"

"Devus esti tre eta tertremo!" pensis

Alico. "Kiuj denove batalas?" ŝi kuraĝis demandi.

"Nu, la Leono kaj la Unukornulo, kompreneble," diris la Reĝo.

"Ĉu ili batalas por la krono?"

"Jes, kompreneble," diris la Reĝo: "kaj plej ridige estas, ke ja temas pri mia krono! Ni kuru vidi ilin." Kaj ili fortrotis, dum Alico ripetis al si, kurante, la vortojn de la malnova kanto:—

Leono kaj Unukornul' batalis por la krono:

Leono ĉasis Un'kornulon ĉirkaŭ la urbzonon.

Kelkaj donis blankan panon, kelkaj donis brunan;

Tambure kelkaj pelis, doninte kukon prunan.

"Ĉu—la—la venkinto—ricevos la kronon?" ŝi demandis, laŭeble, ĉar la kurado tute senspirigis ŝin.

"Nepre ne!" diris la Reĝo. "Kia ideo!"

"Ĉu vi—bonvolas—" Alico anhelis, kurinte iom pli, "halti minuton—nur por povi—repovi spiri?"

"Mia volo estas sufiĉe bona," la Reĝo diris, "sed mi ne estas sufiĉe forta. Komprenu, minuto preterpasas ege rapide. Oni egale provus haltigi Ktajon!"

Alico ne povis plu paroli, pro senspireco, do ili plu trotis silente, ĝis ili povis vidi grandan homamason, en kies mezo la Leono kaj la Unukornulo batalas. Ilin kovris tia nubo da polvo, ke unue Alico ne povis distingi kiu estas kiu; sed ŝi baldaŭ sukcesis rekoni la Unukornulon per lia korno.

Ili lokigis sin proksime al kie Ĉapella, la alia Mesaĝisto, staras rigardante la batalon, kun taso da teo en unu mano kaj peco da pano-kun-butero en la alia.

"Oni nur ĵus liberigis lin el la karcero, kaj li ankoraŭ ne finis sian tepaŭzon kiam oni enkarcerigis lin,"

Ĉemara flustris al Alico: "kaj por manĝo oni donas nur ostroŝelojn tie—do, komprenu, li estas tre malsata kaj soifa. Kiel vi fartas, kara infano?" li daŭrigis, metante sian brakon ameme ĉirkaŭ la kolon de Ĉapella.

Ĉapella rigardis lin kaj kapjesis, kaj plu manĝis sian panon-kun-butero.

"Ĉu vi estis feliĉa en la karcero, kara infano?" diris Ĉemara.

Ĉapella rigardis lin denove, kaj ĉifoje unu-du-larmoj ruliĝis sur lia vango: sed eĉ ne vorton li akceptis diri.

"Ĉu vi ne povas paroli!" Ĉemara kriis senpacience. Sed Ĉapella nur maĉadis, kaj trinkis pli da teo.

"Ĉu vi ne volas paroli!" kriis la Reĝo. "Kiel progresas la batalo?"

Ĉapella penegis, kaj glutis grandan pecon da pano-kun-butero. "Ĝi progresas tre bone," li diris per sufokiĝa voĉo: "ĉiu el ili falis ĉirkaŭ okdek-sep-foje."


"Do mi supozas ke oni baldaŭ alportos la blankan panon kaj la brunan?" Alico kuraĝis komenti.

"Ĝi jam atendas ilin," diris Ĉapella: "mi manĝas iom da ĝi."

Okazis paŭzo en la batalado ĝuste tiam, kaj la Leono kaj la Unukornulo sidiĝis, anhelante, dum la Reĝo kriis, "Dek minutojn por refreŝigado!" Ĉemara kaj Ĉapella eklaboris kaj disportis pletojn da blanka kaj bruna panoj. Alico prenis pecon por gustumi ĝin, sed ĝi estis tre seka.

"Mi kredas ke ili ne batalos plu hodiaŭ," la Reĝo diris al Ĉapella: "iru ordoni ke oni komencu tamburi." Kaj Ĉapella forsaltis kvazaŭ akrido.

Dum unu-du minutoj Alico staris silente, rigardante lin. Subite ŝia mieno ekgajiĝis. "Vidu, vidu!" ŝi kriis, fervore gestante. "Jen la Blanka Reĝino kuranta trans la teron! Ŝi venis flugante el la tiea arbaro—Kiel rapide povas tiuj Reĝinoj kuri!"

"Sendube iu malamiko ĉasas ŝin," la Reĝo diris, sen eĉ rigardi. "La arbaro plenas je ili."

"Sed ĉi vi ne kuros helpi ŝin?" Alico demandis, kiun multe surprizis lia trankvileco.

"Ja ne utilus!" diris la Reĝo. "Ŝi terure rapide kuras. Oni egale provus haltigi Ktajon! Sed mi faros noton pri ŝi, se vi volas—Ŝi estas kara bona ulino," li diris nelaŭte al si, dum li malfermis sian notlibron. "Ĉu oni literumas 'ulino' per duobla 'i'?"

Tiumomente la Unukornulo pasis proksime, kun siaj manoj en siaj poŝoj. "Mi plej sukcesis ĉifoje?" li diris al la Reĝo, nur rigardetante lin dum li pasis.

"Iomete—iomete," la Reĝo respondis, iom nervoze. "Ne estis dece, puŝi vian kornon tra lin, komprenu."

"Ne damaĝis lin," la Unukornulo diris malpente, kaj li estis forironta, kiam lia okulo ektrafis Alicon: li turnis sin tuj, kaj staris dum kelka tempo rigardante ŝin kun mieno esprimanta naŭzon.

"Kio—estas—tio?" li diris fine.

"Ĉi tio estas infano!" Ĉemara respondis fervore, venante antaŭ Alicon por konigi ŝin, kaj etendante ambaŭ manojn por indiki ŝin, laŭ Anglo-Saksa gesto. "Ni nur hodiaŭ trovis ĝin. Ĝi estas granda kiel la vivo kaj duoble pli natura!"

"Mi ĉiam kredis ke ili estas fabelaj monstroj!" diris la Unukornulo. "Ĉu ĝi vivas?"

"Ĝi povas paroli," diris Ĉemara solene.

La Unukornulo rigardis reve al Alico, kaj diris "Parolu, infano."

Alico ne povis ne lasi siajn lipojn ekrideti dum ŝi komencis: "Kaj ĉu vi scias, ankaŭ mi ĉiam kredis ke Unukornuloj estas fabelaj monstroj? Mi ĝis nun neniam vidis vivantan!"

"Nu, nun ni ja vidis unu la alian," diris la Unukornulo, "do se vi kredos je mi, mi kredos je vi. Ĉu vi akceptas?"

"Jes, se vi volas," diris Alico.

"Jen, alportu la prunkukon, oldulo!" la Unukornulo pludiris, turnante sin de ŝi al la Reĝo. "Mi ne volas vian brunan panaĉon!"

"Certe—certe!" la Reĝo murmuris, kaj gestis al Ĉemara. "Malfermu la sakon!" li flustris. "Rapide! Ne tiun—tiu estas plena je ĉinaj brasikoj!"

Ĉemara prenis grandan kukon el la sako, kaj donis ĝin al Alico ke ŝi tenu ĝin, dum li elprenis teleron kaj grandan tranĉilon. Kiel ĉio povis veni el unu saketo Alico ne povis kompreni. Estas ĝuste kvazaŭ magitruko, ŝi pensis.


La Leono apudenvenis dum ĉio ĉi: li aspektis tre laca kaj dormema, kaj liaj okuloj estis duone fermitaj. "Kio estas tio!" li diris, palpebrumante pigre je Alico, kaj parolante per profunda kava tono kiu sonis kiel la bruo de granda sonorilo.

"Ha, jes, kio ĝi estas?" la Unukornulo kriis fervore. "Vi neniam divenos. Mi ne povis."

La Leono rigardis Alicon lace. "Ĉu vi estas besto—aŭ planto—aŭ mineralo?" li diris, oscedante je ĉiu alterna vorto.

"Ĝi estas fabela monstro!" la Unukornulo kriis, antaŭ ol Alico povis respondi.

"Do, disdonu la prunkukon, Monstro," la Leono diris, kuŝiĝante kaj metante sian mentonon sur siajn piedojn. "Kaj sidiĝu, vi ambaŭ," (al la Reĝo kaj Unukornulo): "juste dividu la kukon, komprenu!"

La Reĝo videble estis tre nekomforta, devante sidi inter la du grandaj bestoj; sed estis neniu alia loko por li.

"Kian batalon ni havus por la krono, nun!" la Unukornulo diris, rigardante ruze la kronon, kiun la kompatinda Reĝo preskaŭ skuis de sia kapo pro sia multa tremado.

"Mi facile venkus," diris la Leono.

"Mi ne tiom certas pri tio," diris la Unukornulo.

"Nu, mi ĉasis vin tute ĉirkaŭ la urbzonon, kokidaĉo!" la Leono respondis kolere, duone levante sin dum li parolis.

Nun la Reĝo interrompis, por ĉesigi la kverelon: li estis tre nervoza, kaj lia voĉo tremis. "Tute ĉirkaŭ la urbon?" li diris. "Tio estas granda distanco. Ĉu vi iris per la malnova ponto, aŭ per la bazaro? Plej bele estas per la malnova ponto."

"Mi certe ne scias," la Leono muĝis dum li rekuŝiĝis. "Ne eblis klare vidi, ĉar estis tiom da polvo. Kiom da tempo la Monstro bezonas por tranĉi tiun kukon!"

Alico jam sidiĝis sur la bordon de malgranda rivereto, kun la grando telero sur siaj genuoj, kaj segadis diligente per la tranĉilo. "Estas tre provoke!" ŝi diris responde al la Leono (ŝi jam komencis kutimiĝi al la nomo "la Monstro"). "Mi jam faris plurajn tranĉojn, sed ili konstante reunuiĝas!"

"Vi ne scias manipuli Spegulkukojn," la Unukornulo komentis. "Disdonu ĝin unue, kaj tranĉu ĝin poste."

Tio sonis absurda, sed Alico tre obeeme stariĝis, kaj ĉirkaŭportis la teleron, kaj la kuko dividis sin en tri pecojn dum ŝi faris tion. "Nun tranĉu ĝin," diris la Leono, kiam ŝi revenis al sia loko kun la vaka telero.

"Sed estas maljuste!" kriis la Unukornulo, dum Alico sidis kun la tranĉilo en sia mano, tre perpleksa pri kiel komenci. "La Monstro donis al la Leono duoble kiom al mi!"

"Sed ŝi neniom retenis por si mem," diris la Leono. "Ĉu vi amas prunkukon, Monstro?"

Sed antaŭ ol Alico povis respondi al li, la tamburado komenciĝis.

El kie venis la bruo, tion ŝi ne povis decidi: la aero ŝajnis plena de ĝi, kaj ĝi sonadis tra ŝia kapo ĝis ŝi sentis sin tute surdigita. Ŝi eklevis sin kaj saltis

trans la malgrandan rivereton dum sia timego,

kaj havis ĝuste sufiĉan tempon por vidi la Leonon kaj la Unukornulon stariĝi, kun kolera aspekto pro la inter- rompiĝo de la festeno, antaŭ ol ŝi surgenu- iĝis kaj metis siajn manojn sur siajn orel- ojn, vane klo- podante elteni la teruran bruaĉon.

"Se oni ne sukcesos 'tambure peli' ilin per tio," ŝi pensis, "nenio sukcesos!"

ĈAPITRO VIII

"MI MEM INVENTIS ĜIN"

Post kelka tempo la bruo ŝajnis iom post iom fadi ĝis plena silento, kaj Alico levis sian kapon alarmite. Neniu videblis, kaj ŝia unua penso estis ke sendube ŝi sonĝis pri la Leono kaj la Unukornulo kaj tiuj strangaj Anglo-Saksaj Mesaĝistoj. Tamen, jen la granda telero ankoraŭ kuŝanta ĉe ŝiaj piedoj, sur kiu ŝi strebis tranĉi la prunkukon, "Do mi efektive ne sonĝis," ŝi diris al si, "krom se—krom se ni ĉiuj estas parto de la sama sonĝo. Sed mi esperegas ke temas pri mia sonĝo kaj ne la sonĝo de la Ruĝa Reĝo! Mi ne volas aparteni al la sonĝo de alia persono," ŝi pludiris per iom plenda tono: "Min logas iri veki lin, kaj trovi kio okazos!"

Je tiu momento ŝiajn pensojn interrompis laŭta krio "Hoj! Hoj! Ŝak!" kaj Kavaliro, vestita per karmezina kiraso, surĉevale galopis al ŝi, gestante per granda bastono. Ĝuste kiam li atingis ŝin, la ĉevalo ekhaltis subite: "Mi kaptis vin!" la Kavaliro kriis, falante de sia ĉevalo.

Kvankam alarmita, Alico pli timis por li ol por si en tiu momento, kaj iom maltrankvile ŝi rigardis lin dum li resurĉevaliĝis. Tuj kiam li denove estis komforta en la selo, li rekomencis, "Mi kapt—" sed nun alia voĉo interrompis "Hoj! Hoj! Ŝak!" kaj surprizite Alico turnis sin por vidi la novan malamikon.

Ĉifoje estis Blanka Kavaliro. Li venis al la flanko de Alico, kaj falis de sia ĉevalo same kiel la Ruĝa Kavaliro: poste li resurĉevaliĝis, kaj la du Kavaliroj sidis rigardante unu la alian dum kelka tempo sen paroli. Alico rigardis de unu al la alia iom konfuzite.

"Mi kaptis ŝin, sciu!" la Ruĝa Kavaliro diris fine.

"Jes, sed poste mi venis kaj savis ŝin!" la Blanka Kavaliro respondis.

"Nu, do, ni devos batali por ŝi," diris la Ruĝa Kavaliro, dum li prenis sian kaskon (kiu pendis de la selo, kaj estis iom simila al ĉevalkapo) kaj surmetis ĝin.

"Vi obeos la Regulojn de Batalado, kompreneble?" la Blanka Kavaliro komentis, ankaŭ surmetante sian kaskon.

"Kiel ĉiam," diris la Ruĝa Kavaliro, kaj ili komencis batadi inter si tiom furioze ke Alico iris malantaŭ arbon por esti ekster la atingopovo de la batoj.

"Sed kiuj estas la Reguloj de Batalado?" ŝi diris al si, rigardante la batalon, timide rigardetante de sia kaŝejo. "Unu Regulo ŝajne


estas, ke se unu Kavaliro batas la alian, li faligas lin de lia ĉevalo; kaj, se li maltrafas, li mem falas de sia ĉevalo—kaj alia Regulo ŝajne estas ke ili tenas siajn bastonojn per la brakoj, kvazaŭ Pulĉinelo kaj Judinjo—Kian bruon ili kaŭzas kiam ili falas! Tute kiel plena aro da fajroŝoviloj falantaj sur la fendron! Kaj tiel trankvilaj estas la ĉevaloj! Ili permesas ke ili sur- kaj de-iru tute kvazaŭ ili estus tabloj!"

Alia Regulo de Batalado, kiun Alico ne rimarkis, ŝajne estis ke ili ĉiam falis surkapen; kaj la batalo finiĝis kiam ambaŭ falis tiel, flank'-al-flanke: kiam ili releviĝis, ili manpremis, kaj la Ruĝa Kavaliro tiris sin sur sian ĉevalon kaj forgalopis.

"Glora venko, ĉu ne?" diris la Blanka Kavaliro, kiam li venis anhelante al Alico.

"Mi ne scias," Alico diris dubeme. "Mi ne volas esti ies kaptito. Mi volas esti Reĝino."

"Kaj tiel estos, kiam vi transiros la sekvan rivereton," diris la Blanka Kavaliro. "Mi protektos vin ĝis la fino de la arbaro—post tio mi devos reiri, sciu. Tiel finiĝas mia moviĝo."

"Grandan dankon," diris Alico. "Ĉu mi povos helpi vin depreni la kaskon?" Klare tio estis pli ol li povis fari sola: tamen ŝi sukcesis elskui lin fine.

"Nun oni povas pli facile spiri," diris la

Kavaliro, repuŝante sian vilan hararon per ambaŭ manoj, kaj turnante siajn amikeman vizaĝon kaj grandajn mildajn okulojn al Alico. Ŝi pensis ke ŝi neniam antaŭe vidis tiel strangaspektan soldaton dum sia tuta vivo.

Li estis vestita per stana kiraso, kiu ŝajne tre nebone taŭgis por li, kaj li havis strange formitan pinan skatolon ligitan, renversitan, trans siaj ŝultroj; ĝia klapo pendis malferma. Alico rigardis ĝin tre scivoleme.

"Mi vidas ke vi admiris mian skatoleton," la Kavaliro diris per amika tono. "Mi mem inventis ĝin—por enteni vestojn kaj sandviĉojn. Sciu, mi portas ĝin renversita, tiel ke la pluvo ne povas eniri."

"Sed la enhavo povas e^iri," Alico milde komentis. "Ĉu vi scias ke la klapo estas malferma?"

"Mi ne sciis tion," la Kavaliro diris, kaj ombro de ĉagreniĝo kovris lian vizaĝon. "Do ĉio sendube elfalis! Kaj la skatolo estas senutila sen enhavo." Li malligis ĝin dum li parolis, kaj estis tuj ĵetonta ĝin inter la arbustojn, sed subita penso ŝajne ektrafis lin, kaj li zorge pendigis ĝin sur arbo. "Ĉu vi povas diveni kial mi faris tion?" li diris al Alico.

Alico kapneis.

"Esperante ke abeloj faros neston en ĝi—tiel mi akiros la mielon."

"Sed vi jam havas abelujon—aŭ ion similan—ligitan al la selo," diris Alico.

"Jes, ĝi estas tre bona abelujo," la Kavaliro diris per malkontenta tono, "el la plej bona speco. Sed ankoraŭ eĉ ne unu abelo proksimiĝis al ĝi. Kaj la alia objekto estas muskaptilo. Mi supozas ke la musoj fortenas la abelojn—aŭ la abeloj fortenas la musojn. Mi ne scias ĉu tiel, ĉu ĉi tiel."

"Mi demandis al mi por kio estas la muskaptilo," diris Alico. "Ne estas verŝajne ke troviĝus musoj sur la dorso de la ĉevalo."

"Ne tre verŝajne, eble," diris la Kavaliro; "sed se ili ja venos, mi ne volas ke ili ĉirkaŭkuradu."

"Sciu," li daŭrigis post paŭzo, "estas bone anticipi ĉion. Tial la ĉevalo havas tiujn

maleolumojn ĉirkaŭ siaj piedoj."

"Sed por kio ili estas?" Alico demandis per tono de granda scivolo.

"Ili gardas kontraŭ la mordo de ŝarkoj," la Kavaliro respondis. "Mi mem inventis ilin. Kaj nun helpu min surĉevaliĝi. Mi akompanos vin ĝis la fino de la arbaro—Por kio estas tiu telero?"

"Ĝi estas por prunkuko," diris Alico.

"Ni kunportu ĝin," la Kavaliro diris. "Ĝi estos utila se ni trovos prunkukon. Helpu min meti ĝin en la sakon."

Tio necesigis multan tempon, kvankam Alico tenis la sakon malferma tre zorge, ĉar la Kavaliro tiel mallertis pri enmeto de la telero: la unuajn du aŭ tri fojojn li mem enfalis, anstataŭe. "Estas malmulta spaco, sciu," li diris, kiam ili fine sukcesis enigi ĝin; "ĉar estas tiom da kandeloj en la sako." Kaj li pendigis ĝin de la selo, de kiu jam pendis amasego da karotoj kaj fajroŝoviloj kaj multaj aliaj objektoj.

"Mi esperas ke via hararo estas bone alligita?" li daŭrigis, kiam ili ekiris.

"Nur laŭ la kutima maniero," Alico diris, ridetante.

"Tio apenaŭ sufiĉas," li diris, maltrankvile. "Komprenu, la vento estas ege forta ĉi tie. Kvazaŭ supo."

"Ĉu vi inventis planon por neebligi la forbloviĝon de la hararo?" Alico demandis.

"Ankoraŭ ne," diris la Kavaliro. "Sed mi havas planon por ke ĝi ne forfalu."

"Mi tre multe deziras aŭdi ĝin."

"Unue, prenu vertikalan stangeton," diris la Kavaliro. "Poste devigu vian hararon rampi supren sur ĝin, kiel fruktarbo. Nu, la hararo forfalas ĉar ĝi pendas malsupren—objektoj neniam supren falas, komprenu. Mi mem inventis la planon. Vi rajtas provi ĝin, se vi volas."

Ĝi ne sonis komforta plano, Alico opiniis, kaj dum kelkaj minutoj ŝi marŝis silente, pripensante la ideon, kaj fojfoje haltante por helpi la kompatindan Kavaliron, kiu certe ne estis bona rajdisto.


Kiam ajn la ĉevalo ekhaltis (kion ĝi faris tre ofte), li defalis antaŭen; kaj kiam ajn ĝi rekomencis (kion ĝi kutime faris tre subite), li defalis malantaŭen. Alitempe li surrestis relative bone, kvankam li emis fojfoje defali flanken; kaj ĉar li kutime falis tiuflanken kie Alico marŝas, ŝi baldaŭ trovis ke estas

plej bone ne marŝi tute proksime al la ĉevalo.

"Mi suspektas ke vi ne estas tre sperta pri rajdado," ŝi kuraĝis diri, dum ŝi helpis lin post lia kvina defalo.

La Kavaliro aspektis tre suprizita, kaj iom ofendita de tiu komento. "Kial vi diras tion?" li demandis, dum li regrimpis en la selon, tenante la hararon de Alico per unu mano por ne fali aliflanken.

"Ĉar oni ne defalas tiom ofte, kiam oni estas tre sperta."

"Mi estas multe sperta," la Kavaliro diris tre serioze: "multe sperta!"

Alico povis elpensi nenion pli bone direblan ol "Ĉu?" sed ŝi diris ĝin laŭeble elkore. Ili silente plu veturis iom post tio, dum la Kavaliro tenis siajn okulojn fermitaj, murmurante al si, kaj Alico rigardis lin maltrankvile atendante la sekvan falon.

"La granda arto rajdi," la Kavaliro subite komencis per laŭta voĉo, skuante sian dekstran brakon dum li parolis, "estas sin—"

Nun la frazo ekĉesis subite kiel ĝi komenciĝis, dum la Kavaliro peze falis sur la supron de sia kapo precize antaŭ kie marŝas Alico. Ŝi multe ektimis tiufoje, kaj diris per maltrankvila tono, dum ŝi levis lin, "Mi esperas ke neniuj ostoj estas rompitaj?"

"Ne multaj," la Kavaliro diris, kvazaŭ ne ĝenis lin rompi du aŭ tri ostojn. "La granda arto rajdi, kiel mi komencis diri, estas—sin ekvilibrigi ĝuste. Ĉi tiel, komprenu—"

Li delasis la rimenojn, kaj etendis ambaŭ brakojn por montri al Alico kion li celas diri, kaj ĉifoje li falis plata sur sian dorson, tuj sub la piedoj de la ĉevalo.

"Multe sperta!" li plu ripetadis, dum Alico restarigis lin. "Multe sperta!"

"Estas tro absurde!" kriis Alico, nun tute senpacienca. "Vi prefere havu lignan ĉevalon sur radoj, tion vi havu!"

"Ĉu tia speco glate iras?" la Kavaliro demandis per tono de granda interesiĝo, ĉirkaŭbrakumante la kolon de la ĉevalo, nur ĝustatempe por savi sin de refalo.

"Multe pli glate ol vivanta ĉevalo," Alico diris, kun malgranda krio rida, kvankam ŝi laŭeble strebis ne fari ĝin.

"Mi aĉetos tian," la Kavaliro diris penseme al si. "Unu aŭ du—plurajn."

Sekvis nelonga silento, kaj post tio la Kavaliro plu parolis. "Mi estas tre lerta inventisto. Nu, verŝajne vi rimarkis, kiam vi lastafoje levis min, ke mi aspektis iom pensema?"

"Vi ja estis iom seriozema," diris Alico.

"Nu, ĝuste tiam mi inventadis novan metodon transiri barilon—ĉu vi deziras aŭdi ĝin?"

"Mi tre multe deziras," Alico diris ĝentile.

"Mi diros kiel mi ekpensis ĝin," diris la Kavaliro. "Sciu, mi diris al mi: 'La sola problemo estas la piedoj: la kapo jam estas sufiĉe alta.' Nu, unue mi metas mian kapon sur la supron de la barilo—tiam la kapo estas sufiĉe alta—poste mi ekstaras sur mia kapo—tiam la piedoj estas sufiĉe altaj, komprenu—poste mi estas transe, komprenu."

"Jes, mi supozas ke vi estus transe farinte tion," Alico diris penseme: "sed ĉu vi ne opinias ke estus iom malfacile?"

"Mi ankoraŭ ne provis," la Kavaliro diris, serioze: "do mi ne povas esti certa—sed mi timas ke ja estus iomete malfacile."

Li aspektis tiel ĉagrenita de tiu ideo, ke Alico rapidis ŝanĝi la temon. "Kian kuriozan kaskon vi havas!" ŝi diris gaje. "Ĉu tion vi ankaŭ inventis?"

La Kavaliro fiere rigardis sian kaskon, ĝi pendis de la selo. "Jes," li diris; "sed mi inventis pli bonan—kia sukerkonuso . Kiam mi portis ĝin, se mi falis de la ĉevalo, ĝi ĉiam tuj tuŝis la teron. Do mi nur bezonis tre malmultan distancon fali, komprenu—Sed kompreneble ja estis danĝero ke mi falus en ĝin. Foje tio okazis al mi—kaj plej malbone estis, ke antaŭ ol

16 En la epoko de Carroll oni vendadis rafinitan sukeron en la formo de konusoj. Oni ofte karakterizis konusformajn ĉapelojn kaj montetojn "sukerkonusoj".

mi povis liberiĝi de ĝi, la Blanka Kavaliro venis kaj surmetis ĝin. Li kredis ĝin sia propra kasko."

La Kavaliro aspektis tiel solena pri la afero ke Alico ne kuraĝis ridi. "Mi timas ke eble vi damaĝis lin," ŝi diris per trema voĉo, "ĉar vi estis sur lia kapo."

"Mi devis piedbati lin, kompreneble," la Kavaliro diris, tre serioze. "Do li deprenis la kaskon—sed mi bezonis multajn horojn por eliĝi. Mi estis firme fiksita kiel—firma kiel kompanio, sciu."

"Sed tio estas alia speco de firmo," Alico obĵetis.

La Kavaliro kapneis. "Ĉiel firma, mi certigas al vi!" li diris. Li levis siajn manojn iom ekscitite dum li diris tion, kaj tuj li ruliĝis el la selo, kaj falis surkapen en profundan sulkon.

Alico kuris al la flanko de la sulko por serĉi lin. Ŝin iom alarmis la falo, ĉar dum kelka tempo li surrestis sufiĉe bone, kaj ŝi timis ke ĉifoje li vere estis damaĝita. Tamen, kvankam ŝi povis vidi nur liajn plandojn, ŝin multe trankviligis aŭdi lin plu paroladi per sia kutima tono. "Ĉiel firma," li ripetis: "sed li estis tre senatentema, kiam li surmetis la kaskon de alia persono—kun la persono ankoraŭ en ĝi."


"Kiel vi povas plu paroladi tiel trankvile, kapmalsupre?" Alico demandis, dum ŝi eltiris lin per la piedoj, kaj metis lin senordigita sur la bordon.

La Kavaliro aspektis surprizita de la demando. "Kial gravas la loko de mia korpo?" li diris. "Mia menso tamen ankoraŭ funkcias. Efektive, ju pli kapmalsupre mi estas, des pli mi plu inventas novajn aferon."

"Nu, mia plej lerta invento tia," li daŭrigis post paŭzo, "estis mia invento de nova pudingo dum oni manĝis la viandon."

"Sufiĉatempe por ke ĝi estu kuirita por tujsekva manĝado?" diris Alico. "Nu, tio ja estis rapida, certe!"

"Nu, ne tujsekva," la Kavaliro diris penseme: "ne, certe ne tujsekva."

"Do sendube por la sekva tago. Mi supozas ke vi ne manĝus du pudingojn dum unusama manĝo."

"Nu, ne la sekva tago," la Kavaliro ripetis kiel antaŭe: "ne la sekva tago. Efektive," li pludiris, tenante sian kapon malsupra, "mi kredas ke tiu pudingo neniam estis kuirita! Efektive mi kredas ke tiu pudingo neniam estos kuirita! Tamen ĝi

estis tre lerte inventita pudingo."

"El kio vi planis ke ĝi konsistos?" Alico demandis, esperante regajigi lin, ĉar la kompatinda Kavaliro ŝajnis tre senespera pri ĝi.

"Unue estis inksorba papero," la Kavaliro respondis ĝeme.

"Tio ne estus tre bongusta, mi timas—"

"Ne tre bongusta sola," li interrompis, tre fervore: "sed vi ne konscias kia diferenco estiĝas, kiam oni miksas ĝin kun aliaĵoj—kiaj pulvo kaj sigelvakso. Kaj ĉi tie mi devas foriri de vi." Ili ĵus atingis la finon de la arbaro.

Alico nur povis aspekti senkomprena: ŝi ankoraŭ pensadis pri la pudingo.

"Vi estas malĝoja," la Kavaliro diris per maltrankvila tono: "mi kantu kanton por komfortigi vin."

"Ĉu ĝi estas tre longa?" Alico demandis, ĉar ŝi jam aŭskultis tre multan poezion tiutage.

"Ĝi estas longa," diris la Kavaliro, "sed ĝi estas tre tre bela. Ĉiu kiu aŭdas min kanti ĝin—aŭ ĝi alvokas larmojn en ties okulojn, aŭ—"

"Aŭ kio?" demandis Alico, ĉar la Kavaliro subite paŭzis.

"Aŭ ĝi ne alvokas ilin, sciu. La nomo de la kanto estas nomata 'Gadokuloj'."

"Ho, jen la nomo de la kanto, ĉu?" Alico diris, penante senti interesiĝon.

"Ne, vi ne komprenas," la Kavaliro diris, aspektante iom ĉagrenita. "Jen kiel oni nomas la nomon de la kanto. La nomo vere estas 'La Maljunulo'."

"Do mi devus diri 'Jen kiel oni nomas la kanton?'" Alico korektis sin.

"Ne, nepre ne: tio estas tute alia afero. La kanto estas nomata 'Perrimedoj: sed ĝi estas nur nomata tiel, sciu!"

"Nu, kio do estas la kanto?" diris Alico, kiu jam komencis esti plene perpleksa.

"Mi estis tuj dironta tion," la Kavaliro diris. "La kanto vere estas 'Sidanta Sur Barilo': kaj mi mem inventis la melodion."

Dirinte tion, li haltigis sian ĉevalon kaj lasis la rimenojn fali sur ĝian kolon: kaj, malrapide batante la tempojn per unu mano, kaj kun febla rideto briliganta lian mildan malsaĝan vizaĝon, kvazaŭ li ĝuas la muzikon de sia kanto, li komencis.

El ĉiuj strangaĵoj kiujn vidis Alico dum sia veturo Trans la Spegulo, ĉi tiun ŝi ĉiam poste plej klare memoris. Jarojn poste ŝi povis reenmensigi la tutan scenon, kvazaŭ okazis nur hieraŭ—la mildajn bluojn okulojn kaj la afablan rideton de la Kavaliro—la subiĝantan sunon kiu brilas tra lia hararo, kaj lumigas lian kirason per lumego kiu tute konfuzas ŝiajn okulojn—la ĉevalon moviĝantan trankvile, kun la rimenoj pendantaj malstrikte sur lia kolo, manĝante la herbon ĉe ŝiaj piedoj—kaj la nigrajn ombrojn de la pretera arbaro—ĉion tion ŝi perceptis kvazaŭ bildon, dum kun unu mano ombranta la okulojn, ŝi apogis sin per arbo, rigardante la strangan paron, kaj aŭskultante, duonsonĝe, la melankolion muzikon de la kanto.

"Sed li ne mem inventis la melodion," ŝi diris al si: "ĝi estas 'Al vi mi ĉion donas, nenion plian povas'." Ŝi staris aŭskultante tre atente, sed larmoj ne eniris ŝiajn okulojn.

Mi diros al vi ĉion eblan, Mi nur malmulton vidis.

Mi trovis maljunulon feblan, Li sur barilo sidis.

Demandis mi: "Vi kiu estas? Kaj vi kiele vivas?"

Respondo lia en kap7 restas Kiel akv' tra kribril' vibras.

Laŭ li: "Mi papiliojn serĉas

Kiuj en tritiko pendas. Mi ilin en pasteĉojn verŝas Kaj en la stratoj vendas. Mi vendas al velistoj, for-

-irontaj sur mar' ŝtorma— Al vi mi antaŭdankas por Almozo (ne enorma)."

Sed meditadis mi pri plano

Kolori verda barton Kaj ventumilon en la mano

Teni por kaŝi Г farton. Do ĉar respondi mi ne povis Lian kapon mi nur tatis Kaj kriis laŭte, pugnon movis, Lin ja mi ne kompatis.

Per voĉo milda li pludiris: "Mi marŝas laŭ la vojo Kaj kiam mi montrojon trovas

Bruligas ĝin kun ĝojo. El cindroj mi pretigi devas

A 17

Smiraĵon Makasaran . Sed nur du pencojn mi ricevas, Do lukron tre avaran."

Sed meditadis mi pri kiel

Sin nutri nur per pasto; Per tag'-post-taga manĝo tie! Grandiĝus korpovasto.

De flank' al flank' mi skuis lin

Ĝis lia korpo bluas. "Sed kiel vi vivtenas vin? Kaj kiel vi vivpluas?"


Respondis li: "Mi gadokulojn

Serĉas en la herbo. El ili faras jakbutonojn Kiel dumnokta servo.

Mi vendas ilin ne por oro

Nek por brilad' arĝenta; Aĉetas naŭ monero kupra— Oferto vere tenta."

"Elfosas bulkojn mi kelkfoje,

Persage krabojn trafas, Fiakrajn radojn mi enfojne Serĉas kaj berojn ĉasas. Do tie! mi pergajnas panon

Kaj gajnos ĝin estonte. Mi krome drinkos vian sanon, Sinjoro, tre volonte."

Mi aŭdis tion ĉar min ĵus

Inspiris nova plano La Menaj-Ponton kontraŭ rust'

Protekti per mollano. Mi dankis lin ke li informis

Pri sia gajn' de pano, Kaj ĉefe ke li volon formis Drinki al mia sano.

Kaj nun se mi tro emas fuŝi

Aŭ fingrojn meti en la gluon, Piedon dekstran penas puŝi

En mian nurmaldekstran ŝuon, Aŭ pro fervoro tro senbrida

Faligas pezon sur piedon, Mi ploras, mi per penso vida Memoras pri Г oldul' homida, Kun haroj blankaj, lip' rigida, Mieno dolĉa, tono hida, Piedo ofte malrapida, Kun brako longa, mano frida, Malsaĝa brov', okulo rida, Kaj ĉiam kun aspekt' sordida, Kaj buŝo kiel bov' avida, Kuraĝa kiel mus' timida, Grimaco ankaŭ tre perfida, Konstanta peto plenkonfida, Sidanta sur barilo.

Dum la Kavaliro kantis la lastajn vortojn de la balado, li prenis la rimenojn, kaj

turnis la kapon de la ĉevalo al la vojo laŭ kiu ili venis. "Irinte nur kelkajn metrojn," li diris, "malsupren laŭ la monteto kaj trans tiun rivereton, vi fariĝos Reĝino—Sed vi restos por adiaŭi min unue?" li pludiris kiam Alico turnis sin fervore rigardante laŭ la direkto kiun li indikis. "Mi ne prokrastos. Vi atendos kaj gestos per via mantuko kiam mi atingos tiun kurbiĝon de la vojo? Mi kredas ke tio kuraĝigos min, sciu."

"Kompreneble mi atendos," diris Alico: "kaj grandan dankon ke vi tiom longe akompanis min—kaj pro la kanto—ĝi tre plaĉas al mi."

"Mi esperas ke jes," la Kavaliro diris dubeme: "sed vi ne ploris kiom mi anticipis."

Do ili manpremis, kaj poste la Kavaliro rajdis malrapide en la arbaron. "Mi ne longe vidos lin ankoraŭ rajdanta, verŝajne," Alico diris al si, dum ŝi staris rigardante lin. "Nun li falas! Rekte sur sian kapon, kiel kutime! Tamen, li sufiĉe facile resuriras la ĉevalon—rezulte de la abundaj objektoj pendantaj sur ĝi—" Tiel ŝi plu paroladis al si, dum ŝi rigardis la ĉevalon marŝi nerapide laŭ la vojo, kaj la Kavaliron defali, unue unuflanken, poste aliaflanken. Post la kvara aŭ kvina falo li atingis la vojkurbiĝon, kaj ŝi gestis al li per sia mantuko, kaj atendis ĝis li ne plu estis videbla.

"Mi esperas ke tio kuraĝigis lin," ŝi diris, turnante sin por kuri malsupren laŭ la monteto: "kaj nun la lastan rivereton, kaj mi fariĝos Reĝino! Kiom grandioze tio sonas!" Tre malmultaj paŝoj venigis ŝin al la bordo de la rivereto. "Finfine

la Oka Kvadrato!" ŝi kriis saltante, * * * *

kaj ŝi ĵetis sin sur gazonon muske molan por ripozi; ĉirkaŭ ĝi estis malgrandaj florbedoj tie kaj tie. "Ho, kiom mi ĝojas esti ĉi tie! Kajkio estas tio sur mia kapo?" ŝi kriis ĉagrenite, metante siajn manojn al io tre peza kiu strikte kuŝis sur ŝia kapo.

"Sed kiel ĝi povis metiĝi tien sen mia konscio?" ŝi diris al si, dum ŝi prenis ĝin kaj metis ĝin sur siajn genuojn por vidi kio ĝi estas. Ĝi estis ora krono.

ĈAPITRO IX

REĜINO ALICO

"Nu, estas bonege!" diris Alico. "Mi tute ne anticipis tiel baldaŭ fariĝi Reĝino—kaj mi informos vin, via Moŝto," ŝi pludiris, per severa tono (ŝi ĉiam amis iom riproĉi sin), "neniel decas ke vi kuŝas sur la herbo tiel! Reĝinoj devas esti dignaj, sciu!"

Do ŝi stariĝis kaj ĉirkaŭmarŝis—iom rigide, unue, ĉar ŝi timis ke la krono defalos: sed ŝi komfortigis sin per la penso ke neniu vidas ŝin, "kaj se mi vere estas Reĝino," ŝi diris dum ŝi residiĝis, "mi sukcesos manipuli ĝin tute bone post nelonge."

Ĉio okazadis tiel strange ke ŝin tute ne surprizis trovi la Ruĝan Reĝinon kaj la Blankan Reĝinon sidantaj apud ŝi, unu ĉe ĉiu flanko: ŝi tre volonte demandus al ili kiel ili alvenis tien, sed ŝi timis ke tio ne estus tute deca. Tamen, ne malutilus, ŝi pensis, demandi ĉu la ludo jam finiĝis. "Bonvolu, diru al mi—" ŝi komencis, rigardante timide la Ruĝan Reĝinon.

"Parolu nur kiam oni alparolis vin!" la Reĝino akre interrompis ŝin.

"Sed se ĉiu obeus tiun regulon," diris Alico, kiu estis ĉiam preta estigi malgrandan kverelon, "kaj se oni parolus nur kiam oni estus alparolita, kaj la alia persono ĉiam atendus por ke oni komencu, komprenu ke neniu dirus ion ajn, tiel ke—"

"Absurde!" kriis la Reĝino. "Nu, ĉu vi ne komprenas, infano—" nun ŝi ĉesis paroli, sulkante la frunton, kaj, pensinte dum minuto, ŝi subite ŝanĝis la temon de la konversacio. "Kion vi celis diri per 'Se vi vere estas Reĝino'? Kiel vi rajtas nomi vin tiel? Vi ne povos esti Reĝino, sciu, antaŭ ol sukcesi en la tiurilata ekzameno. Kaj ju pli frue ni komencos ĝin, des pli bone."

"Mi nur diris 'se'!" povra Alico pledis kompatinde.

La du Reĝinoj rigardis unu la alian, kaj la Ruĝa Reĝino komentis kun tremeto, "Ŝi diras ke ŝi nur diris 'se'—"

"Sed ŝi diris multe pli ol tion!" la Blanka Reĝino ĝemis, tordante siajn manojn. "Ho, ege multe pli ol tion!"

"Tiel estis, sciu," la Ruĝa Reĝino diris al Alico. "Ĉiam diru la veron—pensu antaŭ ol paroli—kaj poste skribu kion vi diris."

"Certe mi ne celis—" Alico komencis diri, sed la Ruĝa Reĝino interrompis ŝin malpacience.

"Precize pro tio mi plendas! Vi devus celi! Kiel utilas infano sen celo? Eĉ ŝerco devus havi ian celon—kaj infano estas pli grava ol ŝerco, mi esperas. Vi ne povus nei tion, eĉ se vi provus per ambaŭ manoj."

"Mi ne neas per miaj manoj," Alico oponis.

"Neniu diris ke vi faras tion," diris la Ruĝa Reĝino. "Mi diris nur ke vi ne povus se vi provus."

"Ŝi havas tian mensostaton," diris la Blanka Reĝino, "ke ŝi volas nei ion—sed ŝi nur ne scias kion!"

"Aĉa, fia humoro," la Ruĝa Reĝino komentis; kaj sekvis nekomforta silento dum unu aŭ du minutoj.

La Ruĝa Reĝino rompis la silenton dirante, al la Blanka Reĝino, "Mi invitas vin al la festeno de Alico ĉi-posttagmeze."

La Blanka Reĝino ridetis feble, kaj diris "Kaj mi invitas vin."

"Mi tute ne sciis ke mi havos feston," diris Alico; "sed, se ja estos tio, mi opinias ke mi devus inviti la gastojn."

"Ni donis al vi oportunon fari tion," la Ruĝa Reĝino komentis: "sed verŝajne vi ankoraŭ ne ricevis multajn lecionojn pri ĝentila konduto?"

"Oni ne donas lecionojn pri ĝentila konduto," diris Alico. "Lecionoj instruas aritmetikon, kaj tiaĵojn."

"Ĉu vi scias fari Adicion?" la Blanka Reĝino demandis. "Kiom estas unu kaj unu kaj unu kaj unu kaj unu kaj unu kaj unu kaj unu kaj unu kaj unu?"

"Mi ne scias," diris Alico. "Konfuzis min la kalkulado."

"Ŝi ne scipovas adicii," la Ruĝa Reĝino interrompis. "Ĉu vi povas fari Subtrahon? Prenu naŭ el ok."

"Naŭ el ok mi ne povas, sciu," Alico respondis tre senhezite: "sed—"

"Ŝi ne scipovas subtrahi," diris la Blanka Reĝino. "Ĉu vi scias fari Dividon? Dividu bulkon per tranĉilo—kio estas la rezulto de tio?"

"Mi supozas—" Alico komencis diri, sed la Ruĝa Reĝino respondis por ŝi. "Pano- kun-butero, kompreneble. Provu alian subtrahon. Prenu oston de hundo: kio restas?"


Alico pensis. "La osto kompreneble ne restus, se mi prenus ĝin—kaj la hundo ne restus; ĝi venus mordi min—kaj mi certe ne restus!"

"Do vi opinias ke nenio restus?" diris la Ruĝa Reĝino.

"Mi kredas ke jen la respondo."

"Eraro, kiel kutime," diris la Ruĝa Reĝino: "la bonhumoro de la hundo restus."

"Sed mi ne komprenas kiel—"

"Nu, pensu!" la Ruĝa Reĝino kriis. "La hundo perdus sian bonhumoron, ĉu ne?"

"Eble," Alico respondis heziteme.

"Do se la hundo forirus, ĝia bonhumoro restus!" la Reĝino kriis triumfe.

Alico diris, laŭeble serioze, "Eble ili ambaŭ aparte forirus." Sed ŝi ne povis ne pensi, "Kiajn absurdaĵojn ni ja parolas!"

"Ŝi tute ne scias aritmetikon!" la Reĝinoj diris kune, tre emfaze.

"Ĉu vi scipovas aritmetikon?" Alico diris, turninte sin subite al la Blanka Reĝino, ĉar al ŝi ne plaĉis tiom da riproĉo.

La Reĝino anhelegis kaj fermis siajn okulojn. "Mi povas fari Adicion," ŝi diris, "se vi donas al mi sufiĉan tempon—sed Subtrahon mi neniel povas fari!"

"Kompreneble vi scias la abocon?" diris la Reĝa Reĝino.

"Certe," diris Alico.

"Ankaŭ mi," la Blanka Reĝino flustris: "ni ofte kundeklamos ĝin, kara. Kaj mi diru al vi sekreton—mi scipovas legi vortojn unuliterajn! Ĉu ne bonege? Tamen, ne estu senespera. Vi sukcesos fari tion, iam."

Nun la Ruĝa Reĝino rekomencis. "Ĉu vi povas respondi utilajn demandojn?" ŝi diris. "Kiel oni faras panon?"

"Mi scias tion!" Alico kriis fervore. "Prenu iom da faruno kaj butero—"

"Kie oni trovas tiun teron?" la Blanka Reĝino demandis. "En ĝardeno aŭ en kampo?"

"Nu, oni ne trovas ĝin," Alico klarigis: "oni aĉetas—"

"Kial aĉetas kaj ne aĉegas?" diris la Blanka Reĝino. "Vi nepre ne ellasu tiajn gravajn punktojn."

"Ventumu ŝian kapon!" la Ruĝa Reĝino maltrankvile interrompis. "Ŝi certe estas febra post tiom da pensado." Do ili ekventumis ŝin per foliaroj, ĝis ŝi devis petegi ilin ne plu fari tion, ĉar tiom disblovis ŝiajn harojn.

"Ŝi nun estas denove bonfarta," diris la Ruĝa Reĝino. "Ĉu vi scias Lingvojn? Kiel oni diras France fidle-di-di?"

"Fidle-di-di ne estas lingvaĵo," Alico respondis serioze.

"Kiu do diris ke ĝi ja estas?" diris la Ruĝa Reĝino.

Alico kredis vidi rimedon eliri la embarason, ĉifoje. "Se vi diros al mi kiulingva estas 'fidle-di-di', mi diros kiel oni France diras ĝin!" ŝi kriis triumfe.

Sed la Ruĝa Reĝino iom rigidigis sin, kaj diris, "Reĝinoj neniam faras marĉandadon."

"Se nur Reĝinoj neniam farus demandojn!" Alico pensis silente.

"Ni ne kverelu," la Blanka Reĝino diris maltrankvile. "Kio kaŭzas fulmon?"

"Kaŭzas fulmon," Alico diris tre firme, ĉar ŝi sentis sin tute certa pri ĉi tio, "la tondro—ne, ne!" ŝi tuj korektis sin. "Mi volis diris la inverson."

"Tro malfruas la korekto," diris la Ruĝa Reĝino: "kiam io estas dirita, ĝi estas fiksita, kaj vi devas akcepti la konsekvencojn."

"Tio memorigas min—" la Blanka Reĝino diris, malsupren rigardante kaj kunpremante kaj kunmalpremante siajn manojn, "ni havis tian tondroŝtormon la pasintan mardon—mi celas diri: unu el la pasinta grupo de mardoj, komprenu."

Alico estis perpleksa. "En nia lando," ŝi komentis, "estas nur po unu tago."

La Ruĝa Reĝino diris, "Povra, maldika agmaniero. Nu ĉi tie ni plejparte havas tagojn kaj noktojn du- aŭ triope, kaj kelkfoje dum la vintro ni havas eĉ kvin noktojn kune—por varmeco, sciu."

"Ĉu do kvin noktoj estas pli varmaj ol unu nokto?" Alico kuraĝis demandi.

"Kvinoble pli varmaj, kompreneble."

"Sed ili devus esti kvinoble pli malvarmaj,

laŭ la sama regulo."

"Ĝuste tiel!" kriis la Ruĝa Reĝino. "Kvinoble pli varmaj kaj kvinoble pli malvarmaj—same kiel mi estas kvinoble pli riĉa ol vi kaj kvinoble pli lerta!"

Alico ĝemis kaj cedis. "Estas precize kia enigmo senresponda!" ŝi pensis.

"Humpti Dumpti ankaŭ vidis ĝin," la Blanka Reĝino pludiris nelaŭtavoĉe, pli kvazaŭ parolante al si. "Li venis al la pordo tenante korktirilon—"

"Kion li volis?" diris la Ruĝa Reĝino.

"Li insistis enveni," la Blanka Reĝino daŭrigis, "ĉar li serĉis hipopotamon. Nu, hazarde, ne estis tia besto en la domo, tiumatene."

"Ĉu kutime estas?" Alico demandis tre mire.

"Nu, nur ĵaude," diris la Reĝino.

"Mi scias kial li venis," diris Alico: "li volis puni la fiŝojn, ĉar—"

Nun la Blanka Reĝino rekomencis. "Kia tondroŝtormo estis, vi ne povas imagi!" ("Ŝi neniam povis, sciu," diris la Ruĝa Reĝino.) "Kaj parto de la tegmento malfiksiĝis, kaj ege multa tondro eniris—kaj ĝi grandbule ruliĝadis tra la tuta ĉambro—kaj batis la tablojn kaj aliaj objektojn—ĝis mi tiom timis ke mi ne povis eĉ memori mian propran nomon!"

Alico pensis, "Mi tute ne provus memori mian nomon dum okazas akcidento! Kiel utilus tio?" sed ŝi ne diris tion pervoĉe, ĉar ŝi ne volis ofendi la kompatindan Reĝinon.

"Via Moŝto pardonu ŝin," la Ruĝa Reĝino diris al Alico, prenante unu el la manoj de la Blanka Reĝino per sia, kaj trankvilige karesante ĝin: "ŝi havas bonan intencon, sed ŝi ne povas ne diri stultaĵojn, plejofte."

La Blanka Reĝino rigardis timide Alicon, kiu sentis ke ŝi devus diri ion, sed vere ne povis pensi kion tiumomente.

"Ŝi ja ne estas bone edukita," la Ruĝa Reĝino pludiris: "sed estas mirige kiom bonhumora ŝi estas! Frapetu ŝian kapon, kaj trovu kiom tio feliĉigos ŝin!" Sed tio estis pli ol Alico kuraĝis fari.

"Iom da afableco—kaj frizado—bonege efikus al ŝi—"

La Blanka Reĝino profunde ĝemis, kaj kuŝigis sian kapon sur la ŝultron de Alico. "Mi ege dormemas!" ŝi ĝemis.

"Ŝi estas laca, povrulino!" diris la Ruĝa Reĝino. "Karesu ŝian hararon—pruntu al ŝi vian dormoĉapon kaj kantu al ŝi trankviligan lulkanton."

"Mi ne kunhavas dormoĉapon," diris Alico, dum ŝi provis obei la unuan ordonon: "kaj mi ne konas trankviligan lulkanton."

"Mi mem kantu, do," diris la Ruĝa Reĝino, kaj ŝi komencis:—

Lulej, bela Damo, dormu facile, En sin' de Alico kuŝu trankvile. Post la festeno ni iros al balo, Reĝinoj ni ĉiuj, en granda halo.

"Kaj nun vi scias la vortojn," ŝi pludiris, dum ŝi metis sian kapon sur la alian ŝultron de Alico, "do nur trakantu ĝin al mi. Ankaŭ mi fariĝas dormema." Post plia momento ambaŭ Reĝinoj estis profunde dormantaj, kaj ronkadis laŭte.


"Kion do mi faru?" kriis Alico, ĉirkaŭ- rigardante tre perplekse, dum unue unu ronda kapo, kaj poste la alia, ruliĝis de ŝia ŝultro, kaj kuŝis peze sur ŝiaj genuoj. "Mi kredas ke tio neniam okazis antaŭ nun, ke iu devas varti samtempe du dormantajn Reĝinojn! Ne, ne en la tuta Historio de Anglio—ne povus okazi, sciu, ĉar neniam estis pli ol unu Reĝino je unu fojo. Vekiĝu, pezuloj!" ŝi pludiris per senpacienca tono; sed la sola respondo estis milda ronkado.

La ronkado fariĝis pli kaj pli klara, kaj sonis pli kiel melodio: fine ŝi eĉ povis distingi vortojn, kaj ŝi aŭskultis tiom fervore ke, kiam la du grandaj kapoj ekmalaperis de ŝiaj genuoj, ŝi apenaŭ rimarkis tion.

Ŝi staradis antaŭ arkoforma pordejo, super kiu estis la vortoj "REĜINO ALICO" grandlitere, kaj ĉiuflanke de la arko estis sonoriltirilo; unu signita "Sonorilo por Vizitantoj," kaj la alia "Sonorilo por Servistoj".

"Mi atendos ĝis la fino de la kanto," pensis Alico, "kaj poste mi sonigos la—la—kiun sonorilon mi sonigu?" ŝi pludiris, ĉar ŝin multe perpleksigis la nomoj. "Mi ne estas vizitanto, kaj mi ne estas servisto. Devus esti sonorilo signita 'Reĝino', komprenu—"

Ĝuste tiam la pordo iomete malfermiĝis, kaj besto kun longa beko eletendis sian kapon dum momento kaj diris, "Neniu eniro antaŭ la postvenonta semajno!" kaj refermis la pordon bruege.

Alico frapis kaj sonigis vane dum longa tempo; sed fine tre maljuna Rano, kiu sidis sub arbo, stariĝis kaj lamis malrapide al ŝi: li estis brilflave vestita, kaj surhavis enormajn botojn.

"Kio nun?" la Rano diris per basa raŭka flustro.

Alico turniĝis, preta ripoĉi iun ajn. "Kie estas la servisto por respondi la pordon?" ŝi diris kolere.

"Kiun pordon?" demandis la Rano.

Alico preskaŭ piedbatis la teron pro iritiĝo pro lia malrapida parolmaniero. "Ci pordon, kompreneble!"

La Rano rigardis la pordon dum minuto per siaj grandaj senbrilaj okuloj: poste li pliproksimiĝis kaj frotis ĝin per sia dikfingro, kvazaŭ provante ĉu aŭ ne la farbo forfrotiĝus; poste li rigardis Alicon.


"Respondi la pordon?" li diris. "Kion ĝi demandis?" Li estis tiom raŭka ke Alico apenaŭ povis aŭdi lin.

"Mi ne komprenas vin," ŝi diris.

"Mi prols gramatike ĉu n'?" la Rano pludiris. "Aŭ ĉu vi estas surda? Kion ĝi demandis al vi?"

"Nenion!" Alico diris senpacience. "Mi frapadis ĝin."

"Devus ne fari tion—devus ne fari

A 20

tion—" la Rano murmuris. "Ĝagrenas ĝin, sciu." Li iris al la pordo kaj batis ĝin per unu el siaj grandaj piedoj. "Vi afablu al ĝi," li elanhelis, dum li lamis reen al sia arbo, "kaj ĝi afablos al vi, sciu."

Je tiu momento la pordo ekmalfermiĝis, kaj akra voĉo aŭdiĝis kantante:—

Al Spegulo-loĝantoj Alico deklaris: "Per la sceptro kaj krono min oni preparis; Spegulanoj, festenu do gaje vi ĉi- -uj kun Ruĝa Reĝino kaj Blanka kaj mi."

Kaj centoj da voĉoj kunkantis la refrenon:—

"Do plejeble rapide plenigu la glasojn, Kaj surtable disŝutu la butonamasojn; Kun katoj en kafo, en teo la musoj, Salutu Alicon tridek-tri-oblaj tusoj!"

Sekvis konfuzita bruo de huraado, kaj Alico pensis: "tridekoble tri estas naŭdek. Ĉu iu kalkulas?" Post minuto denove estis silento, kaj la sama akra voĉo kantis novan strofon:—

"Ho Spegulo-loĝantoj," Alico proklamas, "Honoras vin vidi, min aŭskulti vi amas. Manĝi kaj trinki estas privilegi' Kun la Reĝinoj Ruĝa kaj Blanka kaj mi!"

Sekvis denove la refreno:—

"Do plejeble plenigu la glasojn per ink' Kaj melaso kaj ĉio agrabla por drink'; Per cidro el sablo kaj vino el lano Salutu Alicon naŭdek-naŭ-obla elano!"

"Naŭdekoble naŭ!" Alico ripetis senespere. "Ho, oni neniam finos! Pli bone estas ke mi tuj eniru—" kaj ŝi eniris, kaj estis morta silento tuj kiam ŝi aperis.

Alico rigardis nervoze laŭlonge de la tablo, dum ŝi marŝis en la granda halo, kaj rimarkis ke estas ĉirkaŭ kvindek gastoj, ĉiuspecaj: kelkaj estis bestoj, kelkaj birdoj, kaj eĉ estis kelkaj floroj inter ili. "Ĝojigas min ke ili venis sen atendi inviton," ŝi pensis: "mi tute ne scius kiuj estas la nepre invitendaj personoj!"

Estis tri seĝoj ĉe la kapo de la tablo: la Ruĝa kaj la Blanka Reĝinoj jam okupis du el ili, sed la meza estis vaka. Alico sidiĝis en ĝin, iom nekomforta pro la silento, kaj deziregis ke iu parolu.

Fine la Ruĝa Reĝino komencis. "Vi maltrafis la supon kaj la fiŝon," ŝi diris. "Surmetu la rostaĵon!" Kaj la kelneroj metis ŝafkruron antaŭ Alicon, kiu rigardis ĝin iom maltrankvile, ĉar ŝi ĝis tiam neniam devis distranĉi rostaĵon.

"Vi aspektas iom timida: mi konigu vin al tiu ŝafkruro," diris la Ruĝa Reĝino.

"Alico—Ŝafaĵo: Ŝafaĵo—Alico." La ŝafkruro stariĝis en la telero kaj

riverencetis al Alico; kaj Alico responde rive- rencis, ne sciante ĉu timi ĉu ridi.

"Ĉu mi donu al vi tranĉaĵon?" ŝi diris, prenante la tranĉilon kaj forkon, kaj rigardante de unu Reĝino al la alia.

"Nepre ne," la Ruĝa Reĝino diris, tre decideme: "ne estas ĝentile tranĉi personon al kiu vi konatiĝis. Forportu la rostajon!" Kaj la kelneroj forportis ĝin, kaj alportis grandan prunpudingon anstataŭe.

"Bonvolu ne konigi min al la pudingo," Alico diris iom rapide, "alie ni tute ne manĝos. Ĉu mi donu al vi iom?"

Sed la Ruĝa Reĝino aspektis paŭtema, kaj grumblis, "Pudingo—Alico: Alico—Pudingo. Forportu la pudingon!", kaj la kelneroj tiel rapide forprenis ĝin ke Alico ne povis reciproki ĝian riverencon.

Tamen, ŝi ne komprenis kial nur la Ruga Reĝino faru ordonojn; do, eksperimente, ŝi kriis "Kelnero! Realportu la pudingon!", kaj tuj ĝi reestis antaŭ ŝi, kvazaŭ ĵongla truko. Ĝi estis tiom granda ke ŝi ne povis ne senti iom da timideco pri ĝi, kiel kun la ŝafaĵo: tamen, ŝi venkis sian timidecon per fortostreĉo, faris tranĉon kaj donis ĝin al la Ruĝa Reĝino.

"Kia impertinenteco!" diris la Pudingo. "Kiel plaĉus al vi, se mi prenus tranĉaĵon el vi, ulaĉo!"

Ĝi parolis per dika, seba voĉo, kaj Alico ne havis respondeblan vorton: ŝi nur povis sidi kaj rigardi ĝin kaj anhelegi.

"Faru komenton," diris la Ruĝa Reĝino: "estas absurde lasi la tutan konversacion al la pudingo!"

"Ĉu vi scias, oni deklamis tiom ege da poezio al mi, hodiaŭ," Alico komencis, iom time kiam ŝi trovis ke tuj kiam ŝi malfermis siajn lipojn, estis morta silento, kaj ĉiuj okuloj fiksiĝis sur ŝin; "kaj estas tre kurioze, mi kredas—ĉiu poemo temis pri fiŝoj, iel. Ĉu vi scias kial oni tiom amas fiŝojn, ĉie ĉi tie?"

Ŝi parolis al la Ruĝa Reĝino, kies respondo maltrafis la temon. "Rilate al fiŝoj," ŝi diris, tre malrapide kaj solene, metante sian buŝon proksime al la orelo de Alico, "ŝia Blanka Moŝto scias belegan vortenigmon—tute poezian—tute pri fiŝoj. Ĉu ŝi deklamu ĝin?"

"Ŝia Ruĝa Moŝto tre afablas per tiu mencio," la Blanka Reĝino murmuris en la alian orelon de Alico, per voĉo kia la kvero de kolombo. "Estus grandega komplezaĵo! Ĉu mi deklamu?"

"Bonvolu," Alico diris tre ĝentile.

La Blanka Reĝino ridis pro ĝojo, kaj karesis vangon de Alico. Post tio ŝi komencis:—

"Lafiŝreton enĵetu." Tio estas facila, eĉ ЪеЪо ĝin ĵetus.

"Nun la fiŝon aĉetu." Tio estas facila, ĝin cendo aĉetus.

"Nun la fiŝon kuiru!" Tio estas facila, sufiĉas minuto.

"Sur la pladon ĝin tiru!" Tio estas facila, jam surkuŝas la tuto.

"Kun la fiŝ' al mi venu!" Estas facile ĝin porti al tablo.

"La kovrilon deprenu!" Malfacile, mankas mia kapablo!

Teniĝas kvazaŭ per glu' La kovrilo al la plado. Mi petas provi

Diri: facilas pli, ĉu Malkovri la fiŝon aŭ Г enigmon malkovri!

"Pensu pri ĝi dum minuto, kaj poste divenu," diris la Ruĝa Reĝino. "Intertempe, ni trinkos je via sano—al la sano de Reĝino Alico!" ŝi kriegis kiel eble plej laŭte, kaj ĉiuj gastoj komencis tuj trinki, kaj tre strange ili faris tion: kelkaj metis siajn glasojn sur siajn kapojn kvazaŭ kandelestingilojn, kaj trinkis ĉion gutantan laŭ iliaj vizaĝoj—aliaj renversis la vinujojn, kaj trinkis la vinon kiu fluis trans la randojn de la tablo—kaj tri el ili (ili aspektis kanguruoj) rampis en la teleron de la rostita ŝafkruro, kaj komencis fervore gluti la saŭcon, "same kiel porkoj en manĝujo!" pensis Alico.

"Diru viajn dankojn per ĝentila paroladeto," la Ruĝa Reĝino diris, sulkante la frunton je Alico dum ŝi parolis.

"Ni devas subteni vin, sciu," la Blanka Reĝino flustris, dum Alico stariĝis por la paroladeto, tre obeeme, sed iom timante.

"Grandan dankon," ŝi flustris responde,

"sed estos tute bone sen vi."

"Tute ne estus dece," la Ruĝa Reĝino diris tre decideme: do Alico strebis cedi bonhumore.

("Kaj ili ja puŝegis!" ŝi diris poste, kiam ŝi rakontis al sia fratino raporton pri la festeno. "Oni supozus ke ili volis plene platpremi min!")

Efektive estis iom malfacile por ŝi resti en sia loko dum ŝi paroladis: la du Reĝinoj tiom puŝis ŝin, unu ĉiuflanke, ke ili preskaŭ levis ŝin en la aeron. "Mi leviĝas por doni dankon—" Alico komencis: kaj efektive ŝi vere leviĝis parolante, plurajn centimetrojn; sed ŝi ekkaptis la randon de la tablo, kaj sukcesis retiri sin malsupren.

"Atentu vin!" kriegis la Blanka Reĝino, ekprenante la hararon de Alico per ambaŭ manoj. "Io okazos!"

Kaj tiam (kiel Alico poste priparolis la eventon) ĉiaj aferoj komencis tuje okazi. La kandeloj ĉiuj ekkreskis ĝis la plafono, aspektante iom kiel bedo da junkoj ĉe kies supro estas artfajraĵoj. Rilate al la boteloj, nu ĉiu el ili prenis paron da pladoj, kiujn ili rapide surmetis kvazaŭ flugilojn, kaj, uzante forkojn kiel krurojn, ili flugetadis ĉiudirekte: "kaj tre simile al birdoj ili aspektas," Alico pensis, laŭeble, dum la terura konfuzo kiu komenciĝis.

Tiumomente ŝi aŭdis raŭkan ridon apud si, kaj turnis sin por vidi kio estas al la Blanka Reĝino; sed, anstataŭ la Reĝino, estis la ŝafkruro sidanta en la seĝo. "Jen mi!" kriis voĉo el la supujo, kaj Alico returnis sin, nur ĝustatempe por vidi la larĝan bonhumoran vizaĝon de la Reĝino rideti al ŝi dum momento trans la rando de la ujo, antaŭ ol malaperi en la supon.

Estis grave ne perdi momenton. Jam pluraj gastoj kuŝis vizaĝmalsupre en la pladoj, kaj la supĉerpilo marŝadis sur la tablo cele la seĝon de Alico, kaj senpacience gestis ke ŝi ĉesu bloki la vojon.


teleroj, pladoj, gastoj, kaj kandeloj amase falegis brue sur la plankon.

"Kaj rilate al vi," ŝi pludiris, turnante sin feroce al la Ruĝa Reĝino, kiun ŝi opiniis la kaŭzo de la tuta petolado—sed la Reĝino ne plu estis apud ŝi—ŝi subite ekŝrumpis al la dimensio de pupeto, kaj nun estis sur la tablo, gaje ĉirkaŭkurante pro klopodo kapti sian propran ŝalon, kiu treniĝis post ŝi.

Alifoje Alico sentus grandan surprizon pro tio, sed nun ŝi estis multe tro ekscitita por surpriziĝo pri io. "Rilate al vi," ŝi ripetis, kaptante la uleton ĝuste kiam ĝi komencis salti trans botelon kiu ĵus stariĝis sur la tablon, "mi skufaros el vi katidon, tion mi faros!"


ĈAPITRO X

SKUADO

Ŝi prenis ŝin de la tablo, parolante, kaj skuis ŝin tien kaj reen plenforte.

La Ruĝa Reĝino tute ne rezistis; sed ŝia vizaĝo fariĝis tre malgranda, kaj ŝiaj okuloj fariĝis grandaj kaj verdaj: kaj plu, dum Alico daŭre skuis ŝin, ŝi fariĝis malpli longa—kaj pli dika—kaj pli mola—kaj pli ronda—kaj—

ĈAPITRO XI

VEKIĜO

—kaj efektive ĝi ja estis katido.

. i l'


ĈAPITRO XII

KIU SONĜIS?

"Via Ruĝa Moŝto ne tiel laŭte ronronu," Alico diris, frotante siajn okulojn, kaj parolante tre respektoplene tamen iom severe al la katido. "Vi vekis min el ho! tre bela sonĝo! Kaj vi estis kun mi, Kanjo—tra la tuta Spegulmondo. Ĉu vi sciis tion, karulino?"

Katidoj tre ĝene kutimas (Alico iam komentis pri tio), kiam oni parolas al ili, ĉiam ronroni. "Se nur ili ronronus por 'jes', kaj miaŭus por 'ne', aŭ laŭ iu tia sistemo," ŝi diris, "tiel ke oni povus konversacii! Sed kiel oni povas paroli kun persono kiu ĉiam diras la samon?"

Ĉiokaze la katido nur ronronis: kaj estis neeble diveni ĉu tio signifas "jes" aŭ "ne".

Do Alico serĉis inter la ŝakpecoj sur la tablo ĝis trovi la Ruĝan Reĝinon: poste ŝi surgenuiĝis sur la kamentapiŝo, kaj metis la katidon kaj la Reĝinon tiel ke ili rigardis unu la alian. "Nun, Kanjo!" ŝi kriis, kunfrapante siajn manojn triumfe. "Konfesu ke tio vi fariĝis!"

("Sed ĝi rifuzis rigardi," ŝi diris, kiam ŝi poste klarigis la aferon al sia fratino: "ĝi forturnis sian kapon, kaj ŝajnigis ne vidi: sed ĝi aspektis iomete honta, do mi kredas ke nepre ĝi estis la Ruĝa Reĝino.")

"Sidu iom pli rigide, kara!" Alico kriis gaje ridante. "Kaj riverencetu dum vi planas kion fari—kion ronroni. Tio ŝparas tempon, memoru!" Kaj ŝi ekprenis ĝin kaj kisetis ĝin "por honori ĝin ĉar ĝi estis Ruĝa Reĝino."


"Neĝguto, mia kara!" ŝi pludiris, rigardante trans sian ŝultron je la Blanka Katido, kiu ankoraŭ pacience spertis tualetadon, "kiam Dina finos vian Blankan Moŝton, do? Eble tial vi estis tiom fuŝorda en mia sonĝo—Dina! Ĉu vi scias ke vi lavas

Blankan Reĝinon? Vere, vi agas tre senrespekte!

"Kaj kio do fariĝis el Dina?" ŝi plubabilis, dum ŝi komfortigis sin, kun unu kubuto sur la tapiŝo, kaj la mentono en la mano, por rigardi la katidojn. "Diru al mi, Dina, ĉu vi fariĝis Humpti Dumpti? Mi kredas ke jes—tamen, ne menciu tion al viaj amikoj ĝuste nun, ĉar mi ne estas certa.

"Atentu, Kanjo, se vi efektive estus kun mi en mia sonĝo, unu aferon vi ja vere ĝuus—oni deklamis al mi tiom da poezio, tute pri fiŝoj! Morgaŭ matene mi ege komplezos vin. Tute dum vi matenmanĝos, mi deklamos 'La Rosmaro kaj la Carpentisto' al vi; kaj vi povos ŝajnigi manĝi ostrojn, karulino!

"Nun, Kanjo, ni konsideru kiu efektive sonĝis. Jen serioza demando, karulino, kaj vi ne lekadu vian piedon tiel—kvazaŭ Dina ne lavis vin ĉimatene! Komprenu, Kanjo, nepre sonĝis aŭ mi aŭ la Ruĝa Reĝo.

Kompreneble li estis parto de mia sonĝo—tamen mi estis ankaŭ parto de lia sonĝo! Ĉu do la Ruĝa Reĝo, Kanjo? Vi estas lia edzino, karulino, do vi certe scias—Ho, Kanjo, helpu min solvi la problemon! Ja povos atendi via piedo!" Sed la provokema katido nur komencis leki la alian piedon, kaj ŝajnigi ke ĝi tute ne aŭdis la demandon.

Kaj laŭ vi, kiu sonĝis?

VESPO EN PERUKO

kaj ŝi estis tuj saltonta, kiam ŝi aŭdis profundan ĝemon, kiu ŝajne venis el la arbaro malantaŭ ŝi.

"Iu estas tre malfeliĉa tie," ŝi pensis, rigardante nervoze malantaŭen por vidi kia problemo okazas. Io kia tre maljuna viro (kvankam lia vizaĝo pli similis tiun de vespo) sidis sur la tero, apogante sin per arbo, tute kunpreminte sin, kaj tremante kvazaŭ pro granda malvarmiĝo.

"Mi ne kredas ke mi povos utili al li," estis la unua penso de Alico, dum ŝi turnis sin por transsalti la rivereton:— "sed mi tamen demandos al li kio ĝenas lin," ŝi plupensis, haltigante sin ĉe la rando. "Kiam mi estos saltinta, io estos ŝanĝita, kaj tiam mi ne povos helpi lin."

Do ŝi retroiris al la Vespo—iom malvolonte, ĉar ŝi tre fervoris fariĝi Reĝino.

"Ho, miaj maljunaj ostoj, miaj maljunaj ostoj!" li grumbladis dum Alico proksimiĝis al li.

"Pro reŭmatismo, mi emas supozi," Alico diris al si, kaj ŝi klinis sin super lin, kaj diris tre afable, "Mi esperas ke vi ne multe suferas?"

La Vespo nur tremigis siajn ŝultrojn, kaj forturnis sian kapon. "Ho, ve!" li diris al si.

"Ĉu mi iel povos helpi vin?" Alico pludiris. "Ĉu vi ne malvarmas iom ĉi tie?"

"Kiom vi babiladas!" la Vespo diris malafablatone. "Ĉagrene, ĉagrene! Neniam estis tia infano!"

Alico iom ofendiĝis pro tiu respondo, kaj estis preskaŭ formarŝonta por forlasi lin, sed ŝi ekpensis "Eble nur doloro tiom malafabligas lin." Do ŝi reprovis.

"Ĉu vi ne permesos ke mi helpu vin ĉirkaŭiri al la alia flanko? Tie vin ne trafos la malvarma vento."

La Vespo kaptis ŝian brakon, kaj lasis ke ŝi helpu lin ĉirkaŭiri la arbon, sed rekomfortiginte sin li nur ripetis kiel antaŭe, "Ĉagrene, ĉagrene! Ĉu vi rifuzs ne plu ĝeni min?"

"Ĉu vi volas ke mi legu al vi iom el ĉi tio?" Alico pludiris, prenante ĵurnalon kiu kuŝadis ĉe liaj piedoj.

"Vi rajtas legi ĝin se vi deziras," la Vespo diris iom paŭte. "Neniu malhelpas vin, laŭ mia scio."

Do Alico sidigis sin apud lin, kaj etendis la ĵurnalon sur siajn genuojn, kaj komencis. "Plej Novaj Informoj. La Esplor- Grupo denove esploradis en la Manĝoprovizejo, kaj trovis kvin novajn bulketojn da blanka

sukero, grandajn kaj bonstatajn. Revenante—"

"Ĉu ankaŭ brunan sukeron?" la Vespo interrompis.

Alico rapide ekzamenis la ĵurnalon kaj diris "Ne. Nenio estas dirita pri bruna."

"Neniom da bruna sukero!" grumblis la Vespo. "Bela esplor-grupo!"

"Revenante," Alico plu legis, "ili trovis lagon da melaso. La bordoj de la lago estis bluaj kaj blankaj, kaj aspektis porcelanaj. Gustumante la melason, ili suferis malfeliĉan akcidenton: du el la grupo mergiĝis—"

"Ili kion?" la Vespo demandis per tre malagrabla tono.

"Mer-giĝ-is," Alico ripetis, dividante la vorton en silabojn.

"Neniu tia vorto ekzistas en la lingvo!" diris la Vespo.

"Tamen ĝi estas en la ĵurnalo," Alico diris iom timide.

"Ne plu legu!" diris la Vespo, malkviete forturnante sian kapon.

Alico formetis la ĵurnalon. "Mi timas ke vi nebone fartas," ŝi diris per trankviliga tono. "Ĉu mi neniel povas helpi vin?"

"Ja kulpas la peruko," la Vespo diris per multe pli afabla tono.

"Kulpas la peruko?" Alico ripetis, tre feliĉe rimarkante ke li reafabliĝas.

"Ankaŭ vi kolerus, se vi havus perukon kia la mia," la Vespo pludiris. "Oni ŝercas ja. Kaj oni ĉagrenas ja. Kaj mi koleriĝas ja. Kaj mi malvarmiĝas ja. Kaj mi troviĝas sub arbo ja. Kaj mi prenas flavan mantukon ja. Kaj mi ligas mian vizaĝon—kiel nun."

Alico rigardis lin kompate. "Ligi la vizaĝon multe helpas kiam dento doloras," ŝi diris.

"Kaj helpas la arogantecon," plu diris la Vespo.

Alico ne precize komprenis la vorton. "Ĉu temas pri ia dentodoloro, do?" ŝi demandis.

La Vespo pripensis iomete. "Nu, ne," li diris: "temas pri kiam oni tenas la

kapon—tiel—sen klini la kolon."

"Ho, vi volas diri rigidkole," diris Alico.

La Vespo diris "Jen ja novaspeca nomo. Oni nomis ĝin aroganteco dum mia epoko."

"Aroganteco tute ne estas malsano," Alico komentis.

"Tamen jes ja," diris la Vespo: "nur atendu ĝis vi mem suferos ĝin, tiam vi scios. Kaj kiam ĝi atakos vin, nur provu ligi flavan mantukon ĉirkaŭ vian vizaĝon. Tio resanigos vin ektuj!"

Li malligis la mantukon parolante, kaj Alico rigardis lian perukon tre surprizite. Ĝi estis helflava, kia la mantuko, kaj tute ĉifita kvazaŭ amaso da marherbo. "Vi povus multe pliordigi vian perukon," ŝi diris, "se vi nur uzus laŭcelan ilon."

"Kio, vi estas Abelo, ĉu?" la Vespo diris, rigardante ŝin pli interesate. "Kaj vi havas laŭĉelan ilon. Multe da mielo, ĉu?"

"Ne tian ilon," Alico hastis klarigi. "Estas ilo por kombi hararon—ĉar via

peruko estis tiom taŭzita, vere."

"Mi rakontos al vi kial mi komencis porti ĝin," la Vespo diris. "Dum mia juneco, miaj bukloj pendis loze—"

Kurioza ideo penetris la kapon de Alico. Preskaŭ ĉiu renkontito deklamis poezion al ŝi, kaj ŝi decidis trovi ĉu ankaŭ la Vespo tion faros. "Ĉu vi bonvolos rakonti perrime?" ŝi demandis tre ĝentile.

"Mi ne kutim's tion," diris la Vespo: "tamen, mi provos; nur atendu." Li silentis dum kelkaj momentoj, kaj rekomencis—

Miaj bukloj dum mia juneco

Pendis loze sur mia kapeto: Ili diris 'Sed mankas beleco, Kalvu, flavan perukon aĉetu/

Do mi agis laŭ tiu konsilo,

Sed al ili malplaĉis rezulto, 'Vi des pli malbelas, ho file' Pro tio estiĝis tumulto.

Laŭ ili ĝi tro grandas, do Pro tio mi malbelaspektas:

Sed kion mi nun faru, ho?

Car miaj bukloj ja ne plu kreskas.

Maljuna nun mi ĉirkaŭiras, Kun haroj preskaŭ tutmankaj,

Pro l peruko ili nun diras 'Pro kio ni estu do dankaj?'

Negrave nun kie mi estas,

Ili mokas, kriante 'Ho, Pugo!'

Kaj samtempe ili figestas,

Pro l flava peruko sur l nuko.

"Mi tre bedaŭras pro via sperto," diris Alico plenkore: "mi kredas ke se via peruko estus nur iomete pli ĝustagranda, oni ne incitus vin tiom."

"Via peruko estas tre ĝustagranda," la Vespo murmuris, rigardante ŝin admire: "pro la formo de via kapo, ja. Viaj makzeloj ne estas bonformaj, tamen—mi supozas ke vi ne povas facile mordi, ĉu?"

Alico ekridis laŭte, sed ŝi klopodis laŭeble sonigi sin tusanta. Fine ŝi sukcesis diri seriozatone, "Mi povas mordi kion ajn mi volas."

"Ne per tiel malgranda buŝo," la Vespo insistis. "Se vi bataladus, ja—ĉu vi povus kapti la aliulon per la dorso de lia kolo?"

"Mi kredas ke ne," diris Alico.

"Nu, estas ĉar viaj makzeloj estas tro kurtaj," la Vespo pludiris: "sed la supro de via kapo estas bele ronda." Li deprenis sian propran perukon parolante, kaj etendis unu krifon cele Alicon, kvazaŭ volante samon fari al ŝi, sed ŝi tenis sin for de lia atingodistanco, kaj rifuzis akcepti la proponon. Do li daŭrigis sian kritikadon.

"Kaj viaj okuloj—ili estas tro antaŭaj, sendube. Unu tute sufiĉus, vi ne bezonas du, kiam ili estas tiom proksimaj unu al la alia—"

Al Alico ne plaĉis tiom da personaj komentoj pri ŝi, kaj ĉar la Vespo jam plene regajnis sian humoron, ŝi opiniis ke estos tute bonoportune foriri de li. "Mi kredas ke mi devas nun plupromeni," ŝi diris. "Adiaŭ."

"Adiaŭ, kaj dankojn ja," diris la Vespo, kaj Alico rekuretadis laŭ la monteto, tute kontenta ĉar ŝi retroiris kaj elspezis kelkajn minutojn por komfortigi la kompatindan maljunulon.

6 Kaptodrako: populara nomo de la Antirino. La teksto ankaŭ aludas al populara Kristnaska ludo dum la epoko de Lewis Carroll. Oni metis sekajn vinberojn en brandon, kaj flamigis la brandon. La

8 Ludilo por beboj, kiu klakas kiam oni skuas ĝin, kun tenilo.

13 brassica chinensis

* * * *

17 Ŝmiraĵo por la hararo, origininta en la insulo Makasaro (Indonezia havenurbo).

20 Misprononco de "ĉagrenas".

Загрузка...