Notoj

[1]

France: Voltaire.

[2]

Germane: Leibnitz.

[3]

France: Rabelais.

[4]

France: Candide; tiu vorto signifas: malruza, senmalica, naiva.

[5]

Germane: Ralph. Tiu doktoro Ralph estas, evidente, nur imagita persono. Ne malprave Volter kaŝis sin sub tiu pseŭdonimo, ĉar, jam la 2. de marto 1759, Kandid estis denuncita ĉe la konsilantaro de Ĝenevo, kaj baldaŭ bruligita fare de la ekzekutisto.

[6]

Laŭ la grekaj vortoj πᾶν, kiu signifas: tuto, universo, kaj γλῶσσα langolingvo.

[7]

Aludo al diro de Lajbnic.

[8]

Lajbnica principo, laŭ kiu nenio ekzistas aŭ okazas sen sufiĉa kialo.

[9]

En ĉi tiu ĉapitro Volter nomas la Prusojn Bulgaroj; kaj la Francojn Abaroj.

[10]

Aludo al la prusaj rekrutistoj, kiuj havis bluan uniformon.

[11]

En tiu epoko, la soldatoj bezonis vergon, por ŝargi la pafilon. — Trad.

[12]

La punvergado estis tiutempe uzata en la prusa armeo. — Trad.

[13]

Frederiko la II.

[14]

Greka kuracisto. — Trad.

[15]

Ludvorto; en la franca lingvo la vorto cause (kaŭzo) tradukas la esperantajn vortojn afero kaj kaŭzo.Trad.

[16]

Moka aludo al iu difino de la fama antikva filozofo Plato. — Trad.

[17]

Antaŭeksperimente.

[18]

Temas pri la tertremo en Lisbono, kiu okazis la 1-an de novembro 1755, kaj kiu pereigis proksimume 15.000 personojn. — Trad.

[19]

Sekve de konspiro de kristanoj en Japanio, la imperiestro Ĵemic ediktas, ke oni forpelu ĉiujn fremdulojn. Nur la Holandanoj, kiuj eltrovis kaj denuncis la komploton, estis rajtigitaj resti, kondiĉe, ke ili malkonfesu la kristanismon kaj publike piedpremu krucifikson. — Trad.

[20]

Tiu bruligo reale okazis la 26. junio 1756.

[21]

La Universitato de Lisbono estis jam depost 1308 translokita en la urbon Koimbro (portugale: Coimbra).

[22]

En 615 la papo Dieudone malpermesis la edziĝon inter gesambaptotpatroj: Nullus christianus suam commatrem in conjugium susciperet debet.

[23]

Flava jako, per kiu la inikvizitoroj vestis la bruligotojn.

[24]

La Inkvizicio ne kutimis pendigi herezulojn.

[25]

Efektive okazis aliaj tremoj en 1756.

[26]

Laŭlitere: La Sankta Fratularo, speco de tiutempa ĝendarmaro.

[27]

Monaĥo el la societo de franciskanoj.

[28]

Ne ekzistis tiatitola papo. Trad.

[29]

Maroka urbeto.

[30]

En la horo de la morto. — Trad.

[31]

Tiu imperiestro regis de la j. 1672 ĝis 1727. La nombro de liaj gefiloj estis nekalkulebla; nur la filoj superis la nombron okcent. La lastaj jaroj de lia reĝado estis tumultigataj per la ribelo de liaj filoj.

[32]

Itale: „Ho, kia malfeliĉo esti sen testikoj!“

[33]

Aludo al Karlo Broski (itale: Carlo Broschi) alnomita Farinelli, kiu naskiĝis en 1705, mortis en 1782. Li estis kastrita kaj fariĝis unu el la plej famaj kantistoj de Italio. En 1736 li iris en Hispanion, fariĝis favorato de la reĝoj Filipo la V kaj Ferdinando la VI kaj ludis tre gravan politikan rolon. — Trad.

[34]

Dum la milito pro la heredo de Hispanio, pluraj kristanaj potencoj (Portugalio interalie) petegis la helpon de Mulej-Ismael. — Trad.

[35]

La urbo Azov fatkte estis sieĝata de la Rusoj dum tuta jaro kaj kapitulacis en 1696. — Trad.

[36]

Germane: Robeck; li verkis latine libron per kiu li faris apologion pri memmortigo, kaj sin dronigis en la rivero Veser ĉe Bremen dum la jaro 1735.

[37]

Buenos-Aires.

[38]

Aludo al la historio de Abraham kaj Sara en la Biblio. — Trad.

[39]

Hispana urbestro aŭ juĝisto.

[40]

Hispanaj policistoj.

[41]

Hispana esprimo: la patroj.

[42]

En 1717, la nombro da triboj formitaj de la jezuitoj en Paragvajo estis tridek unu. En tiuj triboj oni nombris 121.161 Indianojn. — Trad.

[43]

La jezuitoj malhelpis, ke la Indianoj interkomunikiĝu kun la fremduloj. — Trad.

[44]

La jezuitoj ne instruis al la Indianoj la hispanan lingvon.

[45]

En letero de la 6-a de decembro 1740 Volter jam diris al Frederiko:

„Ho malŝatdnda Vestfalio!

............

Kiu volas vivi sen ia bono,

Sen trinko, dormo kaj sen manĝo,

Trafa por li vojaĝ-aranĝo

En via hunda regiono.“

[46]

Aludo pri Raportoj por helpi al la historio de sciencoj kaj belartoj, kiujn publikigis la jezuitoj de Trevu (france: Trévoux) kaj Parizo de 1701 ĝis 1761. — Trad.

[47]

Tio estas unu el la unuaj fortegaj atakoj de la filozofoj kontraŭ la jezuitoj, kiuj, per siaj denuncoj, malpermesigis la publikadon de la Enciklopedio.Trad.

[48]

Nomo, kiun la Eŭropanoj en la XVI-a jarcento donis al iu fantazia lando, kiun oni lokis ĉe la bordoj de iu supozita lago Parimo, en la nuna Venezuelo. — Trad.

[49]

Sendube Volter aludas al la alpako, al la lamao, kaj aliaj remaĉuloj, kun flavruĝaj haroj, el Sud-Ameriko. — Trad.

[50]

Nomo de la dinastio, kiu reĝis en Peruvio antaŭ la hispana konkero. La lasta reĝo de la familio de la Inkasoj, Atahualpa, estis mortigata de Pizaro, en 1533.

[51]

Angle: Raleigh.

[52]

Tiranaĵo.

[53]

France: Bordeaux.

[54]

Ano de la sistemo de Socin, itala herezulo (1525-1562). — Trad.

[55]

Maniĥeo estis filozofo, kiu vivis en Persio en la III-a jarcento. La maniĥeanoj instruis la religion kaj filozofian dogmon, laŭ kiu la mondo estas la faro de du kontraŭaj principoj, unu bona, la alia malbona, ambaŭ eternaj, sendependaj kaj egale potencaj. — Trad.

[56]

Seksa amo.

[57]

La jezuitoj.

[58]

Aludo al mistikaj histeriuloj, kiuj vizitis la tombon de la diakono Pâris kaj tie estis atakataj de konvulsioj. Tiuj fanatikuloj estis ĝenerale jansenistoj, religia sekto malamika kun la jezuitoj. — Trad.

[59]

La Biblio.

[60]

Aludo al iu skandalo tiutempa pri vendo de konfesbiletoj. — Trad.

[61]

Franca provinco.

[62]

Temas ĉi tie pri reĝinoj de teatro.

[63]

Aludo al fama tiutempa aktorino, Adrienne Lekuvreŭr, al kiu la eklezio rifuzis religian enterigon. — Trad.

[64]

Volter celas al Freron, kritikisto, lia malamiko. — Trad.

[65]

Parolioj, sepoj, vadekampo — terminoj uzataj ĉe faraona ludo.

[66]

Tiutempe estis kutimo friponi ĉe la ludado. Tion pruvas la fakto, ke du jarojn antaŭ la apero de Kandid jam ekzistis verko titolita: „Histoire des Grecs ou de ceux qui corrigent la fortune au jeu“ (Historio pri la Grekoj aŭ pri tiuj, kiuj artifike kompensas la malbonŝancon ĉe ludado), de kavaliro Ange Gudar, 1757. Noto en la franca eldono.

[67]

France: Gauchat, li estis abato en Sankta Petro de Falez (france: Falaise) kaj prioro de Sankta Andreo; furioza kontraŭulo de la filozofoj, li plurfoje atakis Volter. — Trad.

[68]

Policistoj Parizaj portas tian bastonon.

[69]

France: Dieppe.

[70]

Ĉe la epoko de la Roma imperio vivis en la norda parto de la nuna Francio popolo, kies anoj nomiĝis Atrebatoj, ilia ĉefurbo kuŝis ĉe la loko, kie nun troviĝas Araso (france: Arras). Volter fantazie uzis tiun nomon de popolo, por diri, ke Damjens (france: Damiens), la reĝatencinto estis el tiu regiono. — Trad.

[71]

La reĝo estis konsiderata kiel la patro de la popolo. — Trad.

[72]

Henriko la IV estis mortigata la 11-an de majo 1610.

[73]

La 27-an de decembro, Johano Ŝatel (france: Jean Chatel) atencis kontraŭ Herikon la IV per tranĉilbato. — Trad.

[74]

Angle: Portsmouth.

[75]

En 1759, la Angloj invadis Kanadon kaj Francio devis ĝin cedi per la Pariza kontrakto en 1763.

[76]

Admiralo Bing (angle: Byng) estis ekzekutata la 14-an de marto 1757 pro sia malvenko apud Minorko.

[77]

Oni memoru pri la ĉapitroj kaj .

[78]

Itala esprimo: Laŭmoda.

[79]

La teatanoj estis ekleziuloj de la kongregacio de Latrano; ili portis nigran sutanon, nigran mantelon kaj blankajn ŝtrumpojn. Ili predikis, vizitis la malsanulojn kaj malliberulojn, apudestis la ekzekutotojn, ktp. Ili havis nek bienojn, nek rentojn. — Trad.

[80]

Lacryma christi, muskatvino el regiono ĉe la bazo de l’vulkano Vezuvo. — Trad.

[81]

Angle: Milton.

[82]

La „Perdita Paradizo“ enhavas efektive 12 kantojn.

[83]

Ĉi tiu angla vorto troviĝas en la franca teksto. Esperante: Mesio.

[84]

Aĥmet la III, turka imperiestro, fakte reĝis de 1703 ĝis 1730.

[85]

Ivan la VI, naskiĝis en 1740, surtroniĝis la saman jaron kaj estis detronigata de Elizabet Petrovna, filino de Petro la Granda, kaj murdata en 1764.

[86]

Ivan estis filo de princo Antonio de Braŭnŝvajg (germane: von Braunschweig) — Volfenbütl-Bevern (germane: Wolfenbüttel-Bewern) kaj de Elizabet Katerine-Kristine de Meklenbung-Ŝverin (germane: Elisabeth-Katherine-Christine von Mecklenburg-Schwerin).

[87]

Karl-Edvard, nomita la Pretendanto, naskiĝis en Romo, dum la jaro 1720, kaj mortis en Firenze dum la jaro 1788. Li estis filo de Jakobo Stjuat (angle: James Stuart) kaj nepo de Jakobo la II, li vane provis rekonkeri sian reĝolandon, kaj forpelite el Francio de Ludoviko la XV, li iris en Italion, kie li vivis sub la nomo Grafo de Albani.

[88]

Poloj.

[89]

Aŭgusto la III, elektrajtulo de Saksio kaj reĝo de Polio, naskiĝis en 1763. Li estis senigita je Saksio de Frederiko la II, dum la Sepjara milito. — Trad.

[90]

Stanislas Leczinski, bopatro de Ludoviko la XV, naskiĝis en Lemberg dum la jaro 1677 kaj mortis en Lunevil (Francio) dum la jaro 1766. Pro la Viena Kontrakto (1735), farita inter Francio kaj la Imperio, li rezignis je Polio, gardante tamen la titolon de reĝo, kaj ricevis de la Aŭstria dinastio dumvivan suverenecon super la dukejoj de Bar kaj de Lotaringio, kiuj, post lia morto, devis transiri al Francio.

[91]

Teodor, barono de Neŭhof, naskiĝis en Mes (france: Metz) ĉirkaŭ la jaro 1690; li sin proklamigis reĝo de Korsiko en 1736 kun la nomo Teodor la I. Li mortis en Londono, en granda mizero, ĉe la fino de 1756. — Trad.

[92]

Marmara Maro.

[93]

Francisko-Leopoldo Ragocki, naskiĝis en 1676, mortis en 1735; li estis proklamata princo de Transilvanio en 1707. Li estis venkata kaj detronigata kaj rifuĝis unue en Polion, el tie li transiris en Francion, poste en Turkion. — Trad.

[94]

Oficiro de la sultano, kiu zorgas pri internaj aferoj de la palaco.

[95]

Turka juĝisto rilate al civilaj kaj religiaj aferoj.

[96]

Ĥirurgiedzinon.

[97]

France: Marseille.

[98]

La „pleno“ (t.e. la neekzisto de la vakuo en la universo) kaj la „subtila materio“ (t.e. materio en stato ne perceptebla al niaj sensoj) estas du hipotezoj, per kiuj la filozofo Kartezio (france: Descartes) konstruis sian fizikan sistemon, kaj pri kiuj Voltero mokas, ĉar ili estas tiel malmulte pruvitaj, kiel la Lajbnica „antaŭe starigita harmonio“.

[99]

Peruvianoj.

[100]

Turka titolo por ŝtatoficistoj, pastroj kaj kleruloj.

[101]

Turka guberniestro.

[102]

Aliĝis al la mahometana religio. — Trad.

[103]

Tiel oni nomis vezirojn, kies ofico estis juĝi pri diversaj ŝtataferoj.

[104]

Mahometana ekleziulo, kiu estas komisiita zorgi pri la observado al la religia leĝo.

[105]

Palisumi. Trapike mortigi, sidigante iun sur akran foston.

[106]

Speco de ŝorbeto.

[107]

Frukto de limonarbo (citrus limonium).

[108]

Kredeble el la Antilioj.

[109]

Speco de pikilo.

[110]

„Por ke li prilaboradu ĝin“ (Biblio, Genezo, 2, 15).

Загрузка...