SOVAĜA VOĈO

Pentefaru, pentefaru!

BÅRD BRATTE

(elrigardas) Estas pastro, kiun la diablo obsedis!

PÅL FLIDA

Li ŝiras sian kapuĉon en ĉifonojn kaj vipas sin per skurĝo.

LA VOĈO

Pentofaru, pentofaru; la lasta tago venis!

MULTAJ VOĈOJ

Fuĝu; fuĝu! Veo super Nidaros! Tiel peka faro!

REĜO SKULE

Kio okazis?

BÅRD BRATTE

Ĉiuj fuĝas, ĉiuj forkuras, kvazaŭ sovaĝa besto venus inter ilin.

REĜO SKULE

Jes, ĉiuj fuĝas – (kun ekkrio el ĝojo) Ha! ne gravas; – ni estas savitaj; vidu, vidu, – la ĉerko de reĝo Olaf staras meze en la reĝa korto!

PÅL FLIDA

La ĉerko de reĝo Olaf!

BÅRD BRATTE

Jes, je la ĉielo, – jen ĝi staras!

REĜO SKULE

La kanonikoj al mi estas fidelaj; tian bonan agon ili neniam antaŭe faris!

BÅRD BRATTE

Aŭdu; sonoriĝas al tingo.

REĜO SKULE

Nun mi do leĝe honoriĝos.

PETER

(venas de dekstre) Surprenu la reĝan mantelon; nun la sankta ĉerko staras ekstere.

REĜO SKULE

Do vi savis la regnon por mi kaj vi; kaj dekoble ni danku la piajn kanonikojn, ke ili cedis.

PETER

La kanonikojn, mia patro; – al ili vi neniun dankon ŝuldas.

REĜO SKULE

Ĉu ne ili vin helpis?

PETER

Ili anatemis ĉiun, kiu kuraĝis tuŝi la sanktaĵon.

REĜO SKULE

Do la ĉefepiskopo! Fine li do cedis.

PETER

La ĉefepiskopo anatemis pli forte ol la kanonikoj.

REĜO SKULE

Ho, mi vidas, ke mi daŭre havas fidelajn virojn. Vi staris ĉi tie timemaj kaj cedis, Vi, kiuj devus esti al mi plej proksimaj, – kaj tie malsupre en la amaso mi havas tiujn, kiuj kuraĝis preni sur sin tian grandan pekon pro mi.

PETER

Eĉ ne unu fidelan viron vi havas, kiu kuraĝis preni la pekon sur sin.

REĜO SKULE

Ĉiopova Dio, ĉu okazis miraklo; – kiu elprenis la sanktaĵon?

PETER

Mi, mia patro!

REĜO SKULE

(kun ekkrio) Vi!

LA HOMOJ

(retiras sin eviteme) Preĝeja rabisto!

(Pål Flida, Bård Bratte kaj kelkaj aliaj eliras.)

PETER

La ago estis farenda. La fideleco de neniu homo estas fidinda antaŭ ol vi estos leĝe honorita. Mi petis, mi petegis al la kanonikoj, nenio helpis. Tiam mi rompis la preĝejan pordon; neniu kuraĝis sekvi min. Mi saltis sur la ĉefaltaron, kaptis la tenilon kaj kontraŭmetis la genuojn; estis kvazaŭ mistera potenco donis al mi pli ol homajn fortojn. La ĉerko malfiksiĝis, mi tiris ĝin post mi malsupren laŭ la preĝeja planko, dum la anatemo kraketadis kiel ŝtormo alte supre sub la volboj; mi tiris ĝin el la preĝejo, ĉiuj fuĝis kaj retiris sin for de mi; je veno meze en la reĝa korto, la tenilo rompiĝis; jen ĝi estas. (Tenas ĝin supre)

REĜO SKULE

(silenta, terurfrapita) Preĝejrabisto!

PETER

Por vi; por via granda reĝa penso! Sed vi volas forviŝi la pekon.; ĉio malbona vi volas forviŝi. Venos lumo kaj paco kun vi; brila tago leviĝos sur la landon; – kio do gravas, se ventega nokto antaŭiris?

REĜO SKULE

Lumis kvazaŭ sanktula suno ĉirkaŭ via kapo, kiam via patrino venis kun vi; – kaj nun ŝajnas al mi, ke mi vidas la anatemon fulmi.

PETER

Patro, patro, ne pensu pri mi; ne timu por mia veo kaj bono. Estas ja via volo, kiun mi plenumis; – kiel kalkuli tion al mi kiel kulpon!

REĜO SKULE

Mi volis posedi vian fidon al mi, kaj via fido fariĝis peko.

PETER

(sovaĝe) Pro vi, pro vi! Tial Dio ne kuraĝas ion alian fari, ol forlavi ĝin!

REĜO SKULE

Pura kaj senpeka, mi promesis al Ingibjorg, – kaj li mokas la ĉielon!

PÅL FLIDA

(envenas) Ĉio en ribelo! La terura ago frapis viajn virojn kun timo; ili fuĝas en la preĝejojn.

REĜO SKULE

Ili eliru, ili devas eliri!

BÅRD BRATTE

(envenas) La urbanoj ekstaris kontraŭ Vin; ili mortigas la Vårbelgojn sur la stratoj kaj en la domoj, kie ajn kie ili povas trovi ilin!

HIRDANO

(envenas) Nun la Birkibejnoj velas supren en la riveron!

REĜO SKULE

Kuntrompetu miajn virojn. Neniu devas perfidi min nun!

PÅL FLIDA

Neeblas; la timo paralizis ilin.

REĜO SKULE

(malespera) Sed mi ne povas fali nun! Mia filo ne devas morti kun morta kulpo sur sia animo!

PETER

Ne pensu pri mi; vi estas la sola pri kiu gravas. Ni direktu nin supren al Innherad; tie ĉiuj viroj estas fidelaj!

REĜO SKULE

Jes, fuĝo! Sekvu min, kiu ajn, kiu volas savi la vivon!

BÅRD BRATTE

Kiun vojon?

REĜO SKULE

Trans la ponton!

PÅL FLIDA

Vi estus devinta rompi ilin en Oslo, kaj nun vi devus lasi ilin stari en Nidaros.

REĜO SKULE

Tamen trans la riveron; – estas vivo kaj beateco savinda! Fuĝo! Fuĝo! (Li kaj Peter rapidas elen dekstre.)

BÅRD BRATTE

Jes, pli bone tio, ol faliĝi de la urbanoj kaj la Birkibejnoj.

PÅL FLIDA

En la nomo de Dio do, ni fuĝu. (Ĉiuj sekvas Skule.)

(Mallonga tempo la ĉambro estas malplena; aŭdiĝas fora kaj obtuza bruo de la stratoj; poste sturmas aro de armitaj urbanoj enen tra la pordo dekstre.)

URBANO

Envenu! Ĉi tie li devas esti.

IU ALIA

Mortigu lin!

PLURAJ

Mortigu ankaŭ la preĝejrabiston!

OPULO

Aliru singardeme; ili kontraŭmordas.

UNUA URBANO

Ne estas danĝero; la Birkibejnoj jam estas supre en la strato.

URBANO

(venas) Tro malfrue; – reĝo Skule fuĝis.

PLURAJ

Kien? Kien?

LA VENINTO

Enen en iu el la preĝejoj, mi opinias; ili estas plenaj de Vårbelgoj.

UNUA URBANO

Ni serĉu lin; grandan dankon kaj pagon reĝo Håkon donos al tiu viro, kiu mortigas Skule.

IU ALIA

Jen la Birkibejnoj.

IU TRIA

Reĝo Håkon mem.

MULTAJ EN LA ARO

(krias) Saluton al reĝo Håkon Håkonsson!

HÅKON

(envenas de dekstre sekvata de Gregorius Jonsson, Dagfinn Bonde kaj multaj aliaj) Jes, nun vi estas humilaj, vi Tronhejmanoj! Vi sufiĉe longe kontraŭstaris min.

UNUA URBANO

(surgenue) Gracon, sinjoro; Skule Bårdsson premis nin severe!

IU ALIA

(ankaŭ genuante) Li devigis nin, alie ni neniam estus lin sekvintaj.

LA UNUA

Li prenis nian havaĵon, kaj devigis nin batali por sia maljusta afero.

LA DUA

Aĥ, alta sinjoro, li estis skurĝo por siaj amikoj kiel por siaj malamikoj.

MULTAJ VOĈOJ

Jes, jes, – Skule Bårdsson estis skurĝo por la tuta lando.

DAGFINN BONDE

Estus vera vorto, tiu.

HÅKON

Bone; kun vi urbanoj mi poste parolos; mi intencas puni severe, kion vi krimis; sed unue estas io alia por pripensi. Ĉu iu scias kie Skule Bårdsson estas?

PLURAJ

Ene en iu el la preĝejoj, sinjoro!

HÅKON

Ĉu vi tion certe scias?

LA URBANOJ

Jes, tie estas ĉiuj Vårbelgoj.

HÅKON

(mallaŭte al Dagfinn Bonde) Ni devas trovi lin; postenigu gardojn antaŭ ĉiujn preĝejojn en la urbo.

DAGFINN BONDE

Kaj kiam li troviĝos, li estu senprokraste mortigata.

HÅKON

(mallaŭte) Mortigata? Dagfinn, Dagfinn, kiel peza tio estas por mi.

DAGFINN BONDE

Sinjoro, Vi tion ĵuris solene en Oslo.

HÅKON

Kaj ĉiu homo en la lando postulos lian morton. (turnas sin al Gregorius Jonsson; neaŭdeble por la aliuloj) Iru; vi iam estis lia amiko; serĉu lin, kaj igu lin fuĝi el la lando.

GREGORIUS JONSSON

(ĝoja) Vi tion volas, sinjoro?

HÅKON

Pro mia pia, aminda edzino.

GREGORIUS JONSSON

Sed se li ne fuĝos; se li ne volos aŭ ne povos?

HÅKON

Je la nomo de Dio, tiam mi ne povos ŝpari lin; tiam mia reĝa vorto staru valida. Iru!

GREGORIUS JONSSON

Mi iros kaj faros mian plej bonan. La ĉielo faru ke sukcesos. (eliras dekstre)

HÅKON

Vi, Dagfinn Bonde, iru kun fidelaj viroj al la reĝa ŝipo; vi konduku la reĝinon kaj la infanon supren al la monaĥejo Elgisetro.

DAGFINN BONDE

Sinjoro, ĉu vi opinias, ke tie ŝi estos sekura?

HÅKON

Nenie ajn ŝi estos pli sekura. La Vårbelgoj enfermis sin en la preĝejojn, kaj ŝi petegis; ŝia patrino estas en Elgisetro.

DAGFINN BONDE

Jes, jes, mi scias.

HÅKON

Salutu la reĝinon kore de mi; kaj ankaŭ salutu sinjorinon Ragnhild. Diru, ke tuj kiam la Vårbelgoj subigis sin kaj ricevis gracon, ĉiuj sonoriloj en Nidaros sonoru, kiel signo, ke denove estas paco en la lando. – Vi urbanoj morgaŭ staru respondece kaj ricevu vian punon, ĉiu ope laŭ siaj faroj. (eliras kun siaj viroj)

UNUA URBANO

Veo al ni morgaŭ!

DUA URBANO

Ni ekhavos grandan kalkulon.

UNUA URBANO

Ni, kiuj tiom longe kontraŭstaris al Håkon, – kiuj kune salutis Skule, kiam li prenis reĝan nomon.

DUA URBANO

Kiuj donis al Skule kaj ŝipojn kaj armilaron, – kiuj aĉetis ĉiujn havaĵojn, kiujn li rabis de la distriktestroj de Håkon.

UNUA URBANO

Jes, veo al ni morgaŭ!

IU URBANO

(rapide eniras de maldekstre) Kie estas Håkon? Kie estas la reĝo?

UNUA URBANO

Kion vi volas pri li?

LA ALVENINTO

Doni al li grandan kaj gravan mesaĝon.

PLURAJ

Kiun?

LA ALVENINTO

Tion mi nur diras al la reĝo mem.

PLURAJ

Jes, diru, diru!

LA ALVENINTO

Skule Bårdsson fuĝas supren al Elgisetro.

UNUA URBANO

Neeblas! Li estas en unu el la preĝejoj.

LA ALVENINTO

Ne, ne, li kaj la filo transiris la riveron en remilboato.

UNUA URBANO

Ha, kaj ni povos savi nin el la kolero de Håkon.

DUA URBANO

Jes, ni informu lin, kie estas Skule.

UNUA URBANO

Ne! Pli bone ol tio; ni nenion diros, sed mem iru supren al Elgisetro kaj faligu Skule.

DUA URBANO

Jes, jes, – ni faru!

TRIA URBANO

Sed ĉu ne multaj Vårbelgoj sekvis trans la riveron?

LA ALVENINTO

Ne, estis nur malmultaj viroj en la boato.

UNUA URBANO

Ni armos nin plej eble bone. Ho, nun la urbanoj estas savitaj! Ne diru al iu, kion ni intencas; ni estas sufiĉe multnombraj, – kaj jen supren al Elgisetro!

ĈIUJ

(mallaŭte) Jes, supren al Elgisetro! (Ili eliras maldekstre rapide sed singardeme.)

PICEA ARBARO EN LA DEKLIVOJ SUPRE DE NIDAROS

(Estas lunlumo; sed la nokto estas tiel nebula, ke la fono nur malklare videtiĝas, kaj foje preskaŭ ne. Arbostumpoj kaj grandaj ŝtonoj kuŝas ĉirkaŭe. Reĝo Skule, Peter, Pål Flida, Bård Bratte kaj pluraj Vårbelgoj venas tra la arbaro de maldekstre.)

PETER

Venu jen, kaj ripozu vin, mia patro!

REĜO SKULE

Jes, lasu min ripozi, ripozi. (falglitas malsupren ĉe ŝtono)

PETER

Kiel estas al vi?

REĜO SKULE

Mi estas malsata! Malsana, malsana! Mi vidas la ombrojn de mortintaj viroj.

PETER

(eksaltas) Havigu helpon, – panon al la reĝo.

BÅRD BRATTE

Nun kiu ajn estas reĝo; ĉar estas pri la vivo. Ekstaru, Skule Bårdsson; se vi estas reĝo, do ne kuŝu tie regante la landon.

PETER

Se vi mokas mian patron, mi mortigos vin!

BÅRD BRATTE

Mi mortiĝos same kiel; min Håkon neniam donos gracon; ĉar mi estis lia distriktestro, kaj perfidis lin pro Skule. Ekpensu ion, kio povos savi nin! Ne ekzistas tia senesperiga faro, kiun mi nun ne kuraĝus fari.

IU VÅRBELGO

Se ni nur povus ŝtelveni al la monaĥejo ĉe Holm.

PÅL FLIDA

Pli bone al Elgisetro.

BÅRD BRATTE

(ekdiras subite) Plej bone iri al la ŝipo de Håkon, kaj rabi la reĝan infanon.

PÅL FLIDA

Ĉu vi furiozas?

BÅRD BRATTE

Ne, ne, tio estas nia sola savo, kaj ankaŭ facile farebla. La Birkibejnoj traserĉas ĉiun domon, kaj staras garde antaŭ la preĝejoj; ili ne kredas, ke iuj el ni povis fuĝi, ĉar ĉiuj pontoj estis rompitaj. Ne eblas ke multnombra ŝipanaro estas sur la ŝipoj; se ni havas la tronpretendanton en nia potenco, Håkon devos doni al ni pacon, aŭ lia ido mortu kun ni. Kiu volas kunveni por savi la vivon?

PÅL FLIDA

Ne mi, se ĝi saviĝus tiamaniere.

PLURAJ

Ne mi! Ne mi!

PETER

Ha, sed se estus por savo de mia patro!

BÅRD BRATTE

Se vi volas kuniri, do venu. Nun mi iras al la Hladakabo; tie estas la aro, kiun ni renkontis ĉi tie sub la deklivo; estas la plej sovaĝaj kuraĝuloj el ĉiuj Vårbelgoj; ili naĝis trans la riveron, ĉar ili sciis, ke ili ne ricevus gracon en la preĝejoj. Tiuj uloj certe kuraĝos viziti la reĝan ŝipon, jes ili! Kiu el vi do kuniros?

KELKIUJ

Mi, Mi!

PETER

Eble ankaŭ mi; sed unue mi devas scii mian patron sub sekura tegmento.

BÅRD BRATTE

Antaŭ ol tagiĝos ni iros supren laŭ la rivero. Venu, jen estas transa vojeto malsupren al Hlade. (Li kaj kelkaj aliaj eliras dekstre.)

PETER

(al Pål Flida) Ne parolu al mia patro pri io el tio ĉi; li estas anime malsana ĉi-nokte; ni devas agi por li. Estas savo en la faro de Bård Bratte; antaŭ tagiĝo la reĝa infano estu inter niaj manoj.

PÅL FLIDA

Por esti mortigata, mi pensas. Ĉu Vi ne vidas, ke tio estas peko -

PETER

Ne povas esti peko; ĉar mia patro kondamnis ĝin en Oslo. Ĝi ja tamen devas esti forigata; ĝi malhelpas mian patron; – mia patro havas grandan reĝan penson por realigi; devas esti sensignife kiu aŭ kiom da homoj falos por ĝi.

PÅL FLIDA

Malbeata estis por Vi la tago, kiam Vi sciiĝis, ke Vi estas la filo de reĝo Skule. (aŭskultante) Tŝŝ; – ĵetu vin plate sur la teron; venos homoj.

(Ĉiuj ĵetas sin suben malantaŭ ŝtonojn kaj stumpegojn; trajno parte de rajdantoj, parte de marŝantoj videtiĝas malklare tra la nebulo inter la arboj; ili venas de la maldekstra flanko kaj eliras dekstre.)

PETER

Estas la reĝino.

PÅL FLIDA

Jes, jes; ŝi parolas kun Dagfinn Bonde. Tŝŝ!

PETER

Ili iros al Elgisetro. La reĝido kunestas!

PÅL FLIDA

Kaj la sinjorinoj de la reĝino.

PETER

Kun nur kvar viroj! Ekstaru, ekstaru, reĝo Skule, – nun via regno estas savita!

REĜO SKULE

Mia regno? Ĝi estas malluma, ĝi, – kiel tiu, kiun la anĝelo starigis kontraŭ Dio.

(Aro de kanonikoj venas de dekstre.)

KANONIKO

Kiuj parolas tie? Ĉu estas la viroj de reĝo Skule?

PÅL FLIDA

Reĝo Skule mem.

KANONIKO

(al Skule) Dio estu laŭdata, ke ni renkontas Vin, kara sinjoro! Ni informiĝis de iuj urbanoj, ke Vi iris la vojon supren, kaj ni estas same malsekuraj en Nidaros, kiel Vi mem -

PETER

Vi meritus la morton, Vi, kiuj ne permesis elporti la ĉerkon de Olaf.

KANONIKO

La ĉefepiskopo malpermesis tion; sed tamen ni volas servi al reĝo Skule; ni ja ĉiam tenis nin al li. Jen ni kunprenis kanonikmantelojn por Vi kaj la viroj! Surmetu ilin, kaj Vi facile enlasiĝos en unu el la monaĥejoj, kaj povos peti gracon de Håkon.

REĜO SKULE

Jes, surmetu al mi kanonikmantelon; mi kaj mia filo devas stari sur sanktigita grundo. Mi volas al Elgisetro.

PETER

(mallaŭte al Pål Flida) Zorgu ke mia patro sekure atingos -

PÅL FLIDA

Ĉu vi ne memoras, ke estas Birkibejnoj en Elgisetro?

PETER

Nur kvar viroj; tiujn vi facile majstros, kaj interne de la monaĥejaj muroj ili ne kuraĝas tuŝi vin. Mi serĉos Bård Bratte.

PÅL FLIDA

Pripensu!

PETER

Ne estas sur la reĝa ŝipo, sed en Elgisetro, ke la senpaculoj savu la regnon por mia patro! (eliras rapide dekstre)

IU VÅRBELGO

(flustrante al iu alia) Ĉu vi iros al Elgisetro kun Skule?

IU ALIA

Tŝŝ; ne; la Birkibejnoj ja estas tie.

LA UNUA

Ankaŭ mi ne iros; sed nenion diru al la aliuloj.

LA KANONIKO

Kaj nun antaŭen, du kaj du, – unu militisto kaj unu kanoniko -

ALIA KANONIKO

(sidanta sur arbostumpo malantaŭ la ceteraj) Mi prenas reĝon Skule.

REĜO SKULE

Ĉu vi scias la vojon?

LA KANONIKO

La vastan vojon.

LA UNUA KANONIKO

Rapidu; ni disiĝu laŭ diversaj vojetoj, kaj kolektiĝu antaŭ la monaĥeja pordego.

(Ili foriras inter la arboj dekstre; la nebulo maldensiĝas, kaj la kometo montras sin ruĝe brila en la nebuleta aero.)

REĜO SKULE

Peter, mia filo -! (ekpaŝas malantaŭen) Ha, jen la ardanta glavo sur la ĉielo!

LA KANONIKO

(sidanta malantaŭ li sur la arbostumpo) Kaj jen mi!

REĜO SKULE

Kiu estas vi?

LA KANONIKO

Malnova konatulo.

REĜO SKULE

Pli pala viro mi neniam vidis.

LA KANONIKO

Sed vi ne konas min.

REĜO SKULE

Estas vi, kiu volas akompani min al Elgisetro.

LA KANONIKO

Estas mi, kiu volas akompani vin al la reĝa seĝo.

REĜO SKULE

Ĉu tion vi povas?

LA KANONIKO

Mi povas, se vi mem volas.

REĜO SKULE

Kaj per kiu rimedo?

LA KANONIKO

Per la rimedo, kiun mi antaŭe uzis; – mi volas konduki vin sur altan monton, kaj montri al vi ĉiujn glorojn de la tero.

REĜO SKULE

Ĉiujn glorojn de la tero mi antaŭe vidis en tentantaj revoj.

LA KANONIKO

Estis mi, kiu donis al vi tiujn revojn.

REĜO SKULE

Kiu estas vi?

LA KANONIKO

Sendito de la plej maljuna tronpretendanto en la mondo.

REĜO SKULE

De la plej maljuna tronpretendanto en la mondo?

LA KANONIKO

De la unua jarlo, kiu ekstaris kontraŭ la plej grandan regnon, kaj kiu fondis regnon mem, kiu staros ĝis la tago de la lasta juĝo!

REĜO SKULE

(kriante) Episkopo Nikolas!

LA KANONIKO

(ekstaras)

Vi min rekonas? Ĝusta memoro,

pro vi mi ĉi tien revenis.

Samŝipe, samvente sub mia deĵoro

dum jaroj kaj tagoj ni velis.

Mi ŝtorman nokton en timo foriris;

ungeg’ akcipitra animen metiĝis;

petegis mi mesojn kaj sonorigadon,

aĉetis mi preĝojn kaj monaĥan kantadon;

mi pagis por sep, kaj dek kvar legiĝis;

sed tamen mi ne tra la pord’ enlasiĝis.

REĜO SKULE

Kaj nun vi venas de tie malsupre -?

LA KANONIKO

De malsupre mi venas, sed ne el hazardo;

de la regno, kiu ĉiam malbele pentriĝas.

Ho, kredu, oni tie tute ne malboniĝas;

Ne gravas tiu fama brulanta ardo.

REĜO SKULE

Kaj mi aŭdas ke vi lernis poetikon, vi maljuna Bagla estro!

LA KANONIKO

Poetikon? Jes, kaj multegan latinon!

Antaŭe ne estis mi latina spertulo;

mi dubas ĉu troviĝas nun pli granda lertulo.

Por tie supreniri al ŝtupo akceptinda,

jes, eĉ por esti tie enen enlasinda,

neceso nepra estas lerni latinon.

Kiam sidas ĉe la tablo nur eruditaj uloj,

progreso ja certas inter la spertuloj, -

duona cento sin papoj nomigis,

kardinaloj kvin cent, sep mil skaldoj registriĝis.

REĜO SKULE

Salutu vian majstron, kaj danku lin por bona amikeco. Diru al li, ke li estas la sola reĝo, kiu sendas helpon al Skule la unua el Norvegio!

LA KANONIKO

Aŭdu, reĝo Skule, kial estis mi sendata.

Malsupre tie estas certa servistara rondo,

kaj ĉiu havas sian distrikton en la mondo;

ricevis Norvegion mi, ĉar al mi ja konata.

Håkon Håkonsson ne estas viro por ni,

ne ŝatas ni lin, ĉar ĉiam spitas nin li;

vidu, vi devas regi, kaj li devas fali,

vin ni devas reĝo kun krono instali.

REĜO SKULE

Jes, donu al mi la kronon! Se ĝin mi havas, mi regos tiel, ke mi povos min ree elaĉeti.

LA KANONIKO

Jes, poste ni povos kunparoli pri tio.

Ĉi-nokte urĝas pri alia io.

En Elgisetro dormas la reĝa infano; -

se kaptos vi ĝin, vi havos venkon en la mano,

kirliĝos kontraŭstaro kiel flokoj en vetero,

jen vi estos reĝo, kaj gajniĝis la afero!

REĜO SKULE

Ĉu certe vi kredas, ke mi estos venkinto?

LA KANONIKO

Sopiras la norvegoj pacon por la lando;

kun reĝo devas esti tronpretendanto,

ido, la regnon de la patro heredanta;

laciĝis la popol’ cent jarojn militanta.

Ekstaru, reĝo Skule, ĉi-nokte okaziĝos;

nun aŭ neniam la malamik’ faliĝos!

Vidu ke lumiĝas, tie fore en la nordo,

leviĝas la nebulo, vastiĝas hela klar’, -

viciĝas nun ŝipo al ŝipa ar’, -

kaj aŭdu nun bruon de militista hordo!

Ĉion vi ricevos per liga konkordo,

en sturmatak’ sur tero miloj batalantaj,

veloj sur la fjordo, miloj brilantaj!

REĜO SKULE

Kaj kia la konkordo?

LA KANONIKO

Por meti vin plej alten sur la mondan ŝtuparegon,

nur volas mi, ke sekvu vi la propran aspiregon;

kun urboj kaj kasteloj la land’ al vi doniĝos,

se via fil’ post vi norvega reĝ’ fariĝos!

REĜO SKULE

(suprenlevas la manon, kvazaŭ al ĵuro) Mia filo estu – (subite haltas kaj ekkrias en teruro:) La preĝejrabisto! Ĉiu potenco al li! Ha! nun mi komprenas vin; – vi volas lian animan perdon! Foriru de mi! Foriru de mi! (streĉas la brakojn al la ĉielo) Ho kompatu min, vi, al kiu mi nun vokas por helpo en mia plej akra mizero! (falas surteren)

LA KANONIKO

Damnite! Nun ja ĉio lerte glatiĝis;

mi pensis ke certe li fine kaptiĝis,

sed la lumo faris elkoran ŝakmovon,

al mi ne konatan, – mi perdis la povon.

Akceptite; ne urĝas. Nova ambicio!

Perpetuum mobile en daŭra funkcio;

potencon mi havas sur generacioj,

potencon sur uloj lum-negaciaj;

Norvegion mi estru laŭ mia paradigmo,

kvankam trovas ili mian potencon enigmo!

(pli antaŭe)

Sen mema vol’ al laboro vagantaj

iras la norvegoj, sed kien ne sciantaj, -

sulkiĝas la koroj, ŝtelglitas la sentoj,

kiel flirtadas saliketoj en la ventoj, -

samopinii nur pri tio ili povas,

ke ĉiun grandecon renversi ili volas, -

blazonoj el ĉifonoj en ĉiu valo

leviĝas honore por fuĝo kaj falo, -

laŭvoke mi kondukas al la fina frakaso, -

mi, la Baglo, episkopo Nikolaso

(Li malaperas en la nebulo inter la arboj.)

REĜO SKULE

(duone ekstaras post mallonga paŭzo, kaj ĉirkaŭrigardas) Kie li estas, tiu nigrulo? (eksaltas) Vojgvidanto, vojgvidanto, kie vi estas? For! – Same bone; nun mi mem scikonas la vojon, kaj al Elgisetro kaj plu antaŭen. (eliras dekstre)

LA MONAĤEJA KORTO EN ELGISETRO

(Maldekstraflanke situas la kapelo kun enirejo de la korto; el la fenestroj lumas. Laŭ la kontraŭa flanko de la korto streĉas sin kelkaj malaltaj konstruaĵoj; en la fono estas la muro de la monaĥejo kun forta pordego, kiu estas ŝlosita. Estas klara nokto kun lunlumo. Tri estroj de la Birkibejnoj staras apud la pordo; Margrete, sinjorino Ragnhild kaj Dagfinn Bonde venas el la kapelo.)

SINJORINO RAGNHILD

(duone al si mem) Reĝo Skule devis fuĝi en la preĝejon, vi diras! Li, li, fuĝanta, petanta por paco ĉe la altaro, – petanta por la vivo eble – ho ne, tion li ne faris; sed Dio punos vin, kiuj kuraĝis lasi ĉion tiel evolui!

MARGRETE

Mia bona kara patrino, regu vin; vi ne scias, kion vi diras; estas la aflikto, kiu parolas.

SINJORINO RAGNHILD

Aŭskultu, vi Birkibejnoj! Estus Håkon Håkonsson, kiu kuŝus ĉe la altaro petegante al reĝo Skule por vivo kaj paco!

BIRKIBEJNO

Maldece estas por fidelaj viroj aŭdi tiajn vortojn.

MARGRETE

Klinu kapojn antaŭ la aflikto de edzino!

SINJORINO RAGNHILD

Reĝo Skule kondamnita! Gardu vin, gardu vin ĉiuj, kiam li revenos al la potenco!

DAGFINN BONDE

Ĝin li neniam plu atingos, sinjorino Ragnhild.

MARGRETE

Silentu, silentu!

SINJORINO RAGNHILD

Ĉu vi opinias, ke Håkon Håkonsson kuraĝos plenumi la juĝon, se li kaptos la reĝon?

DAGFINN BONDE

Reĝo Håkon scias mem se reĝa ĵuro estas rompebla.

SINJORINO RAGNHILD

(al Margrete) Kaj tian sangverŝanton vi sekvis en fido kaj amo! Ĉu vi estas la infano de via patro! Ke la puno frapu -! Foriru de mi, foriru de mi!

MARGRETE

Beata estu via buŝo, kvankam vi nun malbenas min.

SINJORINO RAGNHILD

Mi devas iri al Nidaros, en la preĝejon por trovi reĝon Skule. Li forsendis min, kiam li sidis en la feliĉo; tiam li ja ne bezonis min; – nun li ne koleriĝos, ĉar mi venos. Malfermu la pordon por mi, lasu min iri al Nidaros!

MARGRETE

Mia patrino, pro la kompato de Dio -

(Frapiĝas forte sur la monaĥeja pordo.)

DAGFINN BONDE

Kiu frapas?

REĜO SKULE

(ekstere) Reĝo.

DAGFINN BONDE

Skule Bårdsson!

SINJORINO RAGNHILD

Reĝo Skule!

MARGRETE

Mia patro!

REĜO SKULE

Malfermu, malfermu!

DAGFINN BONDE

Ne malfermiĝos por senpaculoj.

REĜO SKULE

Estas reĝo, kiu frapas, mi diras; reĝo, kiu ne havas tegmenton super la kapo; reĝo, kiu bezonas sanktan grundon, por esti sekura pri sia vivo.

MARGRETE

Dagfinn, Dagfinn, estas mia patro!

DAGFINN BONDE

(iras al la pordo kaj malfermas luketon) Ĉu vi venas kun multaj viroj al la monaĥejo?

REĜO SKULE

Kun ĉiuj, kiuj estis fidelaj en la mizero.

DAGFINN BONDE

Kiom estas ili?

REĜO SKULE

Malpli ol unu.

MARGRETE

Li estas sola, Dagfinn!

SINJORINO RAGNHILD

La kolero de la ĉielo frapu vin, se vi neas al li sanktan grundon!

DAGFINN BONDE

En la nomo de Dio do!

(Malfermas; La Birkibejnoj altestime malkovras siajn kapojn; reĝo Skule venas en la monaĥejan korton.)

MARGRETE

(lin ĉirkaŭbrakante) Mia patro! Mia benita malfeliĉa patro!

SINJORINO RAGNHILD

(starigas sin sovaĝe inter li kaj la Birkibejnoj.) Vi hipokritas respekton por li, vi volas perfidi lin, kiel Judas. Ne kuraĝu proksimi al li! Vi ne tuŝu lin, tiom longe kiom mi estas en vivo!

DAGFINN BONDE

Ĉi tie li estas sekura, ĉar li estas sur sankta grundo.

MARGRETE

Kaj eĉ ne unu el ĉiuj viaj viroj kuraĝis akompani vin ĉi-nokte!

REĜO SKULE

Kaj kanonikoj kaj hirdanoj akompanis min survoje; sed ili ŝteliris for de mi unu post unu, ĉar ili sciis, ke estas birkibejnoj en Elgisetro. Pål Flida estas tiu, kiu forlasis min kiel la lasta; li akompanis min al la monaĥeja pordo; tie li donis al mi la lastan manpremon, kaj dankis pro la tempo, kiam troviĝis Vårbelgoj en Norvegio.

DAGFINN BONDE

(al la Birkibejnoj) Eniru vi estroj, kaj staru garde ĉe la reĝido; mi devas iri al Nidaros, kaj raporti al la reĝo, ke Skule Bårdsson estas en Elgisetro; en tia granda afero li devas mem agi.

MARGRETE

Ho, Dagfinn, Dagfinn, ĉu tion vi volas!

DAGFINN BONDE

Malbone mi alie servus reĝon kaj landon. (al la viroj) Ŝlosu la pordon post mi, atentu pri la infano, kaj ne malfermu por iu ajn antaŭ ol la reĝo venos. (mallaŭte al Skule) Adiaŭ, Skule Bårdsson, – kaj Dio donu al vi beatan finon.

(Eliras tra la pordo; la Birkibejnoj fermas post li, kaj iras en la kapelon)

SINJORINO RAGNHILD

Jes, lasu Håkon veni; mi ne malkaptas vin; mi tenas vin tiel preme kaj kare inter miaj brakoj, kiel mi neniam antaŭe tenis vin.

MARGRETE

Ho, kiel pala vi estas – kaj maljuniĝinta; vi frostas.

REĜO SKULE

Mi ne frostas, – sed mi estas laca, laca.

MARGRETE

Do envenu, kaj ripozu -

REĜO SKULE

Jes, jes; certe do baldaŭ estos la tempo ripozi.

SIGRID

(el la kapelo) Fine vi venis, frato!

REĜO SKULE

Sigrid! Ĉu vi ĉi tie?

SIGRID

Mi ja promesis, ke ni renkontiĝus, kiam vi bezonus min en via plej alta mizero.

REĜO SKULE

Kie estas via infano, Margrete?

MARGRETE

Ĝi dormas en la sakristio.

REĜO SKULE

Do la parencaro estas kolektita en Elgisetro ĉi-nokte.

SIGRID

Jes, kolektita post longaj erarvojaj tempoj.

REĜO SKULE

Nun nur mankas al ni Håkon Håkonsson.

MARGRETE kaj SINJORINO RAGNHILD

(kroĉas sin firme al li kun dolora ekkrio) Mia patro! – Mia edzo!

REĜO SKULE

(rigardas ilin en emocio) Ĉu vi amis min tiel alte, vi du? Mi serĉis la feliĉon fore en la fremdejo, kaj ne atentis, ke mi havas hejmon, kie mi povus trovi ĝin. Mi ĉasis amon tra peko kaj kulpo, kaj neniam sciis, ke mi posedis ĝin laŭ la leĝo de Dio kaj la homoj. – Kaj vi, Ragnhild, mia edzino, vi, kontraŭ kiu mi tiom multe pekis, vi metas vin varme kaj mole al mi en la momento de mizero, vi kapablas tremi kaj timi por la vivo de tiu viro, kiu neniam ĵetis sunbrilon sur vian vojon.

SINJORINO RAGNHILD

Vi pekus! Ho, Skule, ne parolu tiel; ne kredu, ke mi iam kuraĝus riproĉi vin! Mi ĉiam estis tro simpla por vi, mia alta edzo; ne povas kuŝi kulpo sur iu faro de vi.

REĜO SKULE

Ĉu vi tiel certe fidis min, Ragnhild?

SINJORINO RAGNHILD

De la unua tago, kiam mi vidis vin.

REĜO SKULE

(vigle) Kiam Håkon venos, mi volas peti gracon! Vi mildaj, karaj virinoj, – ho, tamen estas bele vivi!

SIGRID

(kun esprimo de timego) Skule, mia frato! Veo al vi se vi erarvojiĝos ĉi-nokte! (Bruo ekstere; tuj poste iuj frapas la pordon.)

MARGRETE

Aŭdu, aŭdu! Kiuj estas tiuj, kiuj alsturmas!

SINJORINO RAGNHILD

Kiu frapas la pordon?

VOĈOJ

(ekstere) La urbanoj el Nidaros! Malfermu! Ni scias, ke Skule Bårdsson estas tie interne!

REĜO SKULE

Jes, li estas ĉi tie interne; – kion vi volas al li?

BRUANTAJ VOĈOJ

(ekstere) Elvenu, elvenu! Vi mortu, vi diabla viro!

MARGRETE

Kaj per tio vi urbanoj kuraĝas minaci?

UNU SOLA

Reĝo Håkon kondamnis lin en Oslo.

IU ALIA

Mortigi lin estas la devo de kiu ajn!

MARGRETE

Mi estas la reĝino; mi ordonas al vi foriri de ĉi tie!

VOĈO

Estas la filino de Skule Bårdsson kaj ne la reĝino, kiu tiel parolas.

IU ALIA

Vi ne havas potencon super vivo kaj morto; la reĝo kondamnis lin!

SINJORINO RAGNHILD

Eniru en la preĝejon, Skule. Pro la kompatema Dio, ne lasu la sangverŝulojn proksimi al vi!

REĜO SKULE

Jes, en la preĝejon; por tiuj ekstere mi ne volas fali. Mia edzino, mia filino; estas kvazaŭ mi trovis pacon kaj lumon; ho, mi ne devas perdi tion tiel rapide! (volas rapidi en la kapelon)

PETER

(ekstere dekstre) Mia patro, mia reĝo! Nun vi baldaŭ havos la venkon!

REĜO SKULE

(kun krio) Li! Li! (falglitas sur la preĝejan ŝtuparon)

URBANO

(ekstere) Vidu, vidu! la preĝejrabisto grimpas trans la monaĥejan tegmenton!

ALIULOJ

Ĵetu al li ŝtonojn! Ĵetu al li ŝtonojn!

PETER

(aperas sur tegmento dekstre, kaj saltas malsupren en la korton) Bonvenon, mia patro!

REĜO SKULE

(rigardas lin en teruro) Vin – vin mi forgesis -! De kie vi venas?

PETER

(sovaĝe) Kie estas la reĝido?

MARGRETE

La reĝido?

REĜO SKULE

(eksaltas) De kie vi venas, mi demandas?

PETER

De la Hladakabo; mi avertis al Bård Bratte kaj la Vårbelgoj, ke la reĝido estas en Elgisetro ĉi-nokte.

MARGRETE

Dio!

REĜO SKULE

Tion vi faris! kaj nun?

PETER

Li kolektas la aron denove, kaj ili iros supren al la monaĥejo. – Kie estas la reĝido, virino?

MARGRETE

(kiu ekstaris antaŭ la preĝeja pordo) Ĝi kuŝas en la sakristio!

PETER

Same bone se ĝi kuŝus sur la altaro! Mi elportis la sanktejon de Olaf, – mi ankaŭ ne timas serĉi la reĝidon!

SINJORINO RAGNHILD

(krias al Skule) Li estas tiu, kiun vi amis tiel alte!

MARGRETE

Patro, patro! Kiel povis vi forgesi nin ĉiujn pro li!

REĜO SKULE

Li estis pura, kiel ŝafido de Dio, kiam la pentanta virino donis lin al mi; – estas la fido en mi, kiu faris lin tiu, kiu li nun estas.

PETER

(sen lin aŭskultante) La infano devas esti elportata! Mortigu ĝin, mortigu ĝin inter la brakoj de la reĝino, – tiuj estis la vortoj de reĝo Skule en Oslo!

MARGRETE

Peko, peko!

PETER

Sanktulo povus sekure tion fari, kiam mia patro tion diris! Mia patro estas la reĝo! ĉar li posedas la grandan reĝan penson!

LA URBANOJ

(frapas al la pordo) Malfermu! Elvenu, vi kaj la preĝejrabisto; alie ni ekbruligos la monaĥejon!

REĜO SKULE

(kvazaŭ kaptita de forta decido) La granda, reĝa penso! Jes ĝi estas, kiu venenigis vian junan karan animon! Pura kaj senkulpa mi devus redoni vin. Estas la fido al mi, kiu pelas vin tiel sovaĝe de peko al peko, de morta kulpo al morta kulpo! Ho, sed ankoraŭ mi povas savi vin; mi povas savi nin ĉiujn (krias al la fono) Atendu, atendu, vi urbanoj tie ekstere; mi venos!

MARGRETE

(en teruro kaptas lian manon) Mia patro, kion vi volas?

SINJORINO RAGNHILD

(kroĉas sin al li kun krio) Skule!

SIGRID

(fortiras ilin de li, kaj krias en sovaĝa, brila ĝojo:) Lasu lin, lasu lin, vi virinoj; – kreskas flugiloj ĉe lia penso nun!

REĜO SKULE

(firme kaj forte al Peter) Vi vidis en mi la ĉiele elektitan, – tiun kiu realigus la grandan reĝan faron en la lando. Rigardu min pli proksime, vi erarvojiĝinto! La reĝaj ĉifonoj, per kiuj mi beligis min, ili estis pruntitaj kaj ŝtelitaj, – nun mi demetas ilin unu post unu.

PETER

(en timo) Mia alta, glora patro, ne parolu tiel!

REĜO SKULE

La reĝa penso estas tiu de Håkon, ne la mia; sole li ricevis la potencon de la Sinjoro, kiu povos fari ĝin vero. Vi fidis mensogon; turnu vin for de mi, kaj savu vian animon.

PETER

(kun rompita voĉo) La reĝa penso estas tiu de Håkon!

REĜO SKULE

Mi volis esti la plej alta en la lando. Dio, Dio; vidu, mi humiligas min antaŭ vi, kaj staras kiel la plej simpla el ĉiuj.

PETER

Forprenu min de la tero, Sinjoro! Punu min pro mia tuta kulpo; sed prenu min for de la tero; ĉar ĉi tie mi nun estas senpaca! (glitfalas sur la preĝejan ŝtuparon)

REĜO SKULE

Mi havis amikon, kiu sangis por mi en Oslo. Li diris: Viro povas fali por la vivotasko de aliulo; sed se li daŭrigu vivi, li devas vivi por sia propra. – Mi ne havas vivotaskon por kiu vivi; mi ankaŭ ne povas vivi por tiu de Håkon, – sed mi povas fali por ĝi.

MARGRETE

Ne, ne, vi neniam faru!

REĜO SKULE

(prenas ŝian manon, kaj rigardas ŝin milde) Ĉu vi amas vian edzon, Margrete?

MARGRETE

Pli alte ol ĉio en la mondo.

REĜO SKULE

Vi povis elteni, ke li eldiris super mi la kondamnon al morto; sed ĉu vi ankaŭ povus elteni tion, ke li plenumu ĝin?

MARGRETE

Sinjoro de la ĉielo, donu al mi forton!

REĜO SKULE

Ĉu vi povus, Margrete?

MARGRETE

(mallaŭte en teruro) Ne, ne, – ni devus disiĝi, – mi ne plu kuraĝus vidi lin!

REĜO SKULE

Vi estingus la plej belan lumon el lia vivo kaj el la via; – estu trankvila, Margrete, – vi ne bezonos tion.

SINJORINO RAGNHILD

Forvelu el la lando, Skule; mi akompanos vin kien ajn kaj kiom foren vi volas.

REĜO SKULE

(kapskuante) Kun mokanta ombro inter ni? – Ĉi-nokte mi la unuan fojon trovis vin; ne devas esti ombro inter mi kaj vi, mia silenta, fidela edzino; – tial ankaŭ ne devas esti kuna vivo inter ni du sur la tero.

SIGRID

Mia reĝa frato! Mi vidas, ke vi ne bezonas min; mi vidas, ke vi scias, kiun vojon vi iru.

REĜO SKULE

Estas viroj, kiuj kreiĝis por vivi, kaj viroj, kiuj kreiĝis por morti. Mia volo ĉiam volis tien, kien la fingro de Dio ne montris; tial mi neniam vidis la vojon klare antaŭ nun. Mian silentan hejman vivon mi perfidis, ĝin mi ne povas regajni; kion mi pekis kontraŭ Håkon, mi povos pagi liberigante lin de reĝa devo, kiu disigus lin de la plej kara, kion li posedas. La urbanoj staras ekstere; mi ne volas atendi reĝon Håkon! La Vårbelgoj estas proksimaj; tiom longe kiom mi estos en vivo, ili ne formetos sian intencon; se ili trovos min ĉi tie, mi ne povos savi vian infanon, Margrete. – Vidu, vidu, supren! Vidu kiel ĝi paliĝas kaj malaperas, la ardanta glavo, kiu estis tirita super mi! Jes, jes, – Dio parolis, kaj mi komprenis lin, kaj lia kolero silentiĝis. Ne estas en la sanktejo de Elgisetro, kie mi ĵetos min teren por peti gracon de tera reĝo; – mi devas eniri en la altan preĝejon kun la stela volbo supere, kaj estas al la reĝo de la reĝoj, ke mi petu gracon kaj savon por mia vivotasko.

SIGRID

Ne kontraŭstaru lin! Ne kontraŭstaru al la voko de Dio! Tagiĝas; tagiĝas en Norvegio, kaj tagiĝas en lia maltrankvila animo! Ĉu ni terurigitaj virinoj ne staris sufiĉe longe en kaŝĉambroj, terurfrapitaj kaj nin kaŝantaj en la plej mallumaj anguloj, aŭskultante al la teruro, kiu fariĝis ekstere, aŭskultante al la sangotrajno, kiu trairis la landon de unu fino al la alia? Ĉu ni ne kuŝis palaj kaj ŝtoniĝintaj en la preĝejoj, kaj ne kuraĝis elrigardi, kiel la disĉiploj de Kristo en Jerusalemo la grandan Sanktan Vendredon, kiam la procesio iris al Golgato! Uzu viajn flugilojn, kaj veo al tiuj, kiuj volas ligi vin nun!

SINJORINO RAGNHILD

Iru en paco, mia edzo! Iru tien, kie neniu mokanta ombro staros inter ni, kiam ni denove renkontiĝos. (rapidas en la kapelon)

MARGRETE

Mia patro, adiaŭ, adiaŭ, – milfoje adiaŭ! (sekvas sinjorinon Ragnhild)

SIGRID

(malfermas la preĝejan pordegon, kaj vokas enen:) Ekstaru, ekstaru ĉiuj virinoj! Kunvenu en preĝo; sendu mesaĝon supren kun kanto al la Sinjoro, kaj informu lin, ke nun venas Skule Bårdsson pentante hejmen de sia neobeema vago sur la tero!

REĜO SKULE

Sigrid, mia fidela fratino, salutu reĝon Håkon de mi; diru al li, ke eĉ en mia lasta momento mi ne scias, ĉu li estas la reĝe naskita, sed ke mi neskueble scias: Li estas tiu, kiun Dio elektis.

SIGRID

Mi donos al li vian saluton.

REĜO SKULE

Kaj ankoraŭ unu saluton vi devas sendi. Sidas pentanta virino norde en Hålogalando; diru al ŝi, ke ŝia filo iris antaŭe; li sekvis min, kiam estis la plej granda danĝero por lia animo.

SIGRID

Mi faros.

REĜO SKULE

Diru al ŝi, ke ne estis per la koro, ke li pekis; ŝi certe renkontos lin denove pura kaj senkulpa.

SIGRID

Mi faros, – (montrante al la fono) Aŭdu, ili rompas la ŝlosilon!

REĜO SKULE

(montras al la kapelo) Aŭdu, tie ili kantas laŭte al Dio por savo kaj paco!

SIGRID

Aŭdu, aŭdu! Ĉiuj sonoriloj en Nidaros sonorigas -!

REĜO SKULE

(ridetas malĝoje) Ili sonorigas reĝon al la tombo.

SIGRID

Ne, ili nun sonorigas vian ĝustan kronadon! Adiaŭ, mia frato; lasu la purpuran mantelon de la sango flui vaste sur viaj ŝultroj; ĉiu peko kovriĝu sub ĝi! Eniru, eniru en la grandan preĝejon, kaj prenu la kronon de la vivo! (rapidas en la kapelon)

(Kantado kaj sonorigado daŭras dum la sekvo.)

VOĈOJ

(ekstere de la pordo) Nun la ŝlosilo estas for! Ne devigu nin rompi la preĝejan pacon!

REĜO SKULE

Mi venos.

LA URBANOJ

Kaj ankaŭ la preĝejrabisto elvenu!

REĜO SKULE

Ankaŭ la preĝejrabisto venos, jes! (iras al Peter) Mia filo, ĉu vi estas preta?

PETER

Jes, mia patro, mi estas preta.

REĜO SKULE

(rigardas supren) Dio, mi estas malriĉa viro, mi havas nur mian vivon por doni; sed prenu ĝin, kaj savu la grandan reĝan penson de Håkon. Jen nun, donu al mi vian manon.

PETER

Jen mia mano, patro.

REĜO SKULE

Kaj ne timu por tio, kio nun venos.

PETER

Ne, patro, mi ne timas, kiam mi iras kune kun vi.

REĜO SKULE

Pli sekuran vojon ni du neniam iris kune. (Li malfermas la pordon; la urbanoj staras amase ekstere kun levitaj armiloj.) Jen ni estas; ni venas libervole; sed ne haku lian vizaĝon.

(Ili iras eksteren, manon en mano; la pordego alglitas.)

VOĈO

Ne celumu, ne ŝparu; – haku ilin kie ajn!

VOĈO de REĜO SKULE

Malhonore estas agi tiel al estroj!

(Mallonga armilbruo; poste pezaj faloj; momenton ĉio fariĝas silenta.)

VOĈO

Ili estas mortaj, ambaŭ! (La reĝa korno aŭdiĝas.)

ALIA VOĈO

Jen venas reĝo Håkon kun sia hirdo!

LA AMASO

Saluton, Håkon Håkonsson; nun vi ne plu havas malamikojn!

GREGORIUS JONSSON

(haltas ĉe la mortintoj) Mi tamen venis tro malfrue! (iras en la monaĥejan korton)

DAGFINN BONDE

Malfeliĉe por Norvegio, se Vi estus pli frue veninta! (elkrias) Enen ĉi tie, reĝo Håkon!

HÅKON

(hezitante) La korpo ĝene baras la vojon!

DAGFINN BONDE

Se Håkon Håkonsson volas antaŭen, li devas iri trans la korpon de Skule Bårdsson!

HÅKON

En la nomo de Dio do! (tretas trans la korpon, kaj envenas)

DAGFINN BONDE

Fine Vi povos iri al la reĝa tasko kun liberaj manoj. Tie interne Vi havas tiujn, kiujn vi amas; en Nidaros la paco estas sonorigata en la landon, kaj tie li kuŝas, kiu estis al Vi la plej kontraŭa el ĉiuj.

HÅKON

Ĉiuj juĝis lin malĝuste; estis enigmo pri li.

DAGFINN BONDE

Enigmo?

HÅKON

(kaptas lian brakon, kaj diras malrapide:) Skule Bårdsson estis de Dio elpelito sur la tero; tio estis la enigmo pri li.

(La kantado de la virinoj sonas pli laŭte el la kapelo; ĉiuj sonoriloj daŭre sonoras en Nidaros.)

Kurteno

Загрузка...