Strugackij

Strugackij

Aĵoj

anim- vorantaj

Hajfo 2015

Tradukis A.Kerbel

Aĵoj animvorantaj

Arkadij Strugackij (1925-1991) Boris Strugackij (1933-2012)

«Ekzistas nur unu problemo - sola en la mondo: redoni al homoj anim-enhavon, animajn zorgojn...»

Antoine Marie Jean-Baptiste Roger de Saint-Exupery.

Ĉapitro unua

La doganisto havis glatan rondan vizaĝon, esprimantan plej bonajn sentojn. Li estis afabla kaj favora.

Bonvenon, - nelaŭte prononcis li. - Kiel plaĉas al vi nia suno? - Li alrigardis pasporton en mia mano. - Belega mateno, ĉu?

Mi etendis al li la pasporton, kaj metis la valizon sur la blankan barieron. La doganisto rapide foliumis la paĝojn per siaj longaj aten- temaj fingroj. Sur li estis blanka uniformo kun arĝentaj butonoj kaj arĝentaj ŝnuretoj sur la ŝultroj. Li demetis la pasporton, kaj per fino de la fingro tuŝetis la valizon.

Amuze, - diris li. - la tegaĵo ankoraŭ ne sekiĝis. Estas malfacile imagi ke ie povas esti

2

malbona vetero.

Jes, ĉe ni estas jam aŭtuno, kun suspiro diris mi, ovrante la valizon.

La doganisto kunsente smajlis[1], kaj mala- tente enrigardis internen.

Sub nia suno ne eblas imagi aŭtunon, - diris li. - Mi dankas vin, tute sufiĉas... Pluvo, malsekaj tegmentoj, vento...

Kaj kio se ĉe mi, sub la tolaĵo, estas kaŝi- ta io? - demandis mi. Ne ŝatas mi konversaciojn pri vetero.

Li sincere ekridis.

Sensignifa formalaĵo, - diris li. - Tradicio. Kondiĉita reflekso de ĉiuj doganistoj.

Li etendis al mi folion de fortika papero.

Kaj jen ankoraŭ unu kondiĉita reflekso. Legu, tio estas sufiĉe nekutime. Kaj subskribu, se tio ne ĝenos vin.

Mi legis. Tio estis leĝo pri enmigro, printita kvarlingve per eleganta kursivo. Enmigrado es- tis strikte malpermesata. La doganisto rigardis min.

Kurioze, ĉu? - diris li.

Ĉiuokaze tio ekscitas scivolemon, - re- spondis mi, elprenante la skribilon. - Kie mi subskribu?

Ie ajn kaj kiel ajn, - diris la doganisto. - Eĉ transverse.

Mi metis la subskribon sub rusa teksto, transverse al linio «Kun leĝo pri enmigrado mi konatiĝis».

Mi dankas vin, - diris la doganisto, kaŝante la paperon en la tablon. - Nun vi konas praktike ĉiujn niajn leĝojn. Kaj dum la tuta pe- riodo... Kiom da tempo vi troviĝos ĉe ni?

Mi levis la ŝultrojn.

Malfacilas diri. Tio dependas de la laboro.

Ni diru, monaton, ĉu?

Jes, eble. Estu monato.

Kaj dum tuta tiu ĉi monato... - li kliniĝis, signante ion en la pasporto. - Dum tuta tiu ĉi monato vi bezonos plu neniujn leĝojn.

Li etendis al mi la pasporton.

Mi eĉ ne mencias ke vi povas prokrasti la eneston je iu ajn akceptebla periodo. Sed dume estu tridek tagoj. Se vi deziros daŭrigi la ene- ston, la deksesan de la majo bonvolu eniri la policejon, pagi dolaron... Vi ja havas dolarojn,

A —v

ĉu?

Jes.

Jen kiel bone. Cetere tio tute ne devas esti ĝuste dolaro. Ĉe ni oni akceptas iun ajn va- luton. Rublojn, pundojn, kruzejrojn...

Mi ne havas kruzejrojn, - diris mi. - Mi havas nur dolarojn, rublojn, kaj kelkajn anglajn pundojn. Ĉu tio akcepteblas?

Sendube. Parenteze, por ne forgesi. Bon- volu pagi naŭdek dolarojn sepdek du centojn.

Plezure, - diris mi. - Sed por kio?

Tiel ja estas akceptite. Por kovri minimu- majn bezonojn. Al ni ankoraŭ eĉ ne unufoje ve- nis homo havanta neniujn bezonojn.

Mi elkalkulis naŭdek unu dolarojn, kaj li, ne eksidante, komencis skribi la kvitancon. Pro la maloportuna pozo lia kolo pleniĝis per fram- bkolora sango.

Mi ĉirkaŭrigardis. La blanka bariero tiriĝis laŭ la tuta pavilono. Doganistoj, trans la bariero, gastame smajlis, ridis, ion fide klarigis. Sur la alia flanko troviĝis buntaj pasaĝeroj. Ili senpacience paŝadis surloke, klakis per seruroj de la valizoj, ekscite ĉirkaŭrigardis. La tutan vo- jon ili febre foliumis reklamajn prospektojn, brue konstruis diversajn planojn, sekrete kaj aperte antaŭgustumis dolĉajn tagetojn, kaj nun ili deziregis kiom eble rapide superi la blankan barieron.

Tio estis lacteneraj londonaj oficistoj, kaj il- iaj sportisme aspektantaj fianĉinoj; senceremo- niaj oklahomaj farmistoj, en buntaj libere pen- dantaj ĉemizoj, vastaj pantalonoj ĝis la genuoj, kaj en sandaloj sen ŝtrumpetoj; laboristoj el Torino, kun siaj ru ĝ vangaj edzinoj kaj multnom- braj infanoj; etaj partiaj estroj el Argentino; finnaj arbar-hakistoj kun ĝentile estingitaj pipetoj en la dentoj; hungaraj basketbalistinoj, iranaj studentoj, nigraj sindikat-aktivuloj el Zambio...

La doganisto enmanigis al mi la kvitancon kaj dudek ok cendojn da restaĵo.

Jen ĉiuj niaj formalaĵoj. Espereble mi ne tro longe tenis vin. Mi deziras al vi agrable pasigi la tempon.

Dankon, - diris mi, kaj prenis la valizon.

La doganisto rigardis min, iom flankiginte la

glatan, smajlantan vizaĝon.

Tra tiu ĉi turn-kruco, bonvolu - diris li. - Ĝis revido. Permesu ankoraŭfoje deziri al vi ĉion bonan.

Mi eliris sur la placon post itala paro kun kvar infanoj kaj duopo da mekanikaj valizportis- toj.

Suno staris alte super la grizviolaj montoj. Sur la placo ĉio estis brila, hela kaj bunta. Iom tro hela kaj bunta, kiel tio kutimas en banurboj. Brilaj, ruĝaj kaj oranĝkoloraj busoj, apud kiuj jam amasiĝis turistoj. Skvaroj, brilantaj per la verdaĵo, kun blankaj, bluaj, flavaj, oraj pavilonoj, markezoj kaj kioskoj. Spegulaj facoj, vertikalaj, horizontalaj kaj oblikvaj, ekflamantaj per blindigaj varmegaj rebriloj. Glataj mataj sesangulaĵoj sub piedoj kaj radoj - ruĝaj, ni- graj, grizaj, iomete risortaj, obtuzantaj la paŝo- jn... Mi metis la valizon, kaj surmetis la sunajn okulvitrojn.

El ĉiuj sunaj urboj, kiujn okazis al mi viziti, tio estis, ŝajne, plej suna. Kaj tute vane. Estus multe pli facile se okazus ke ĝi estas malserena, se estus malpure kaj ŝlime, se tiu ĉi pavilono estus griza, kun malsekaj cementaj muroj, kaj ke sur la cemento estus gratskribita iu malde- caĵo, - melankolia kaj sensenca - pro enuo. Tiam, verŝajne, tuj aperus deziro labori. Nepre aperus, ĉar tio incitas, kaj postulas agadon... Estas ja malfacile kutimiĝi al tio ke mizero po- vas esti riĉa... Tial forestas kutima entuziasmo, kaj forestas deziro senprokraste ekokupiĝi pri la afero, sed aperas deziro ensidi iun el tiuj busoj, jen tiun ruĝan kun blua, kaj veturi sur plaĝon, naĝadi kun akvopulmo, bruniĝi, priparoli rende- vuon kun iu katineto, aŭ trovi na[2] Pek, loki ĝ i kun li sur planko de malvarmeta ĉambro, elmemori ĉion bonan, kaj ke li demandu min pri Bikov, pri Transplutono, pri novaj kosmoŝipoj, kiujn ankaŭ mi konas nun nesufiĉe, tamen pli bone ol li, kaj ke li elmemoru la puĉon, fan- faronu pri la cikatroj kaj pri sia alta socia statu- so... Tio estos tre oportune, se ĉe Pek estas alta socia statuso. Estus bone se li okazus, ekzem- ple, urbestro...

Al mi nehaste, purigante per la tuketo la lipojn, proksimiĝis brunhaŭta korpulenta homo, vestita blanke, kun ronda blanka kaskedo, meti- ta oblikve. La kaskedo havis travideblan verdan vizieron, kaj verdan bendon, sur kiu estis skrib- ite «Bonvenon». Sur lia dekstra orelo brilis orel- ringa radioricevilo.

Gratulon pro la alveturo!, - diris la homo.

Saluton, - diris mi.

Bonvenon. Mia nomo estas Amad.

Kaj mia - Ivan, - diris mi. - Agrablas konatiĝi.

Ni kapoklinis unu al la alia, kaj ekrigardis kiel turistoj ensidas la busojn. Ili brue konver- saciis, kaj varma venteto ruligis de ili, sur la placo, cigaredstumpojn kaj ĉifitajn bombon- volvaĵojn. Sur vizaĝon de Amad falis verda om- bro de la viziero.

Ripozuloj, - diris li. - Senzorgaj kaj bruaj. Nun oni disveturigos ilin en la hotelojn, kaj ili tuj ĵetiĝos sur plaĝon.

Mi volonte plezuriĝus per akvo-skioj, - rimarkis mi.

Ĉu vere? Jen kion mi pensus neniam. Vi ne tro similas ripozanton.

Ĝuste tiel devas esti, - diris mi. - Mi alve- turis labori.

Ĉu labori? Kio ja, oni venas al ni ankaŭ por tio. Antaŭ du jaroj vizitis nin Ĝonatan Krajs. Li pentris ĉi tie. - Li ekridis. - Poste, en Romo, lin batis iu papa nuncio, ne memoras mi lian nomon.

Ĉu pro tiu ĉi pentraĵo?

Verŝajne ne. Nenion li pentris ĉi tie. Ĉi tie li tagis kaj noktis en kazino... Iru ni, drinku ion.

Bone, - diris mi. - Vi ion konsilos al mi.

Konsili - tio estas mia agrabla devo, - diris Amad.

Ni samtempe kliniĝis por preni tenilon de la valizo.

Ne valoras, mi mem...

Ne, - oponis Amad. - Vi estas gasto, kaj mi mastro... - Iru ni en tiun taverneton. Tie nun

estas malplene.

Ni eniris sub bluan markezon. Amad sidigis min ĉe tablo, metis la valizon sur malplenan seĝon, kaj ekiris al la verŝa tablo. Ĉi tie estis malvarmete, klakis fridujo. Amad revenis kun pleto. Sur la pleto staris du altaj glasoj, kaj plataj teleretoj kun oretaj pro oleo pecetoj.

Ne tro forta, - diris Amad, - tamen vere

malvarma.

Ankaŭ mi ne ŝatas fortaĵojn matene.

Mi prenis la glason kaj eldrinketis. Estis bonguste.

Gluton - peceton, - konsilis Amad. - Glu- ton - peceton. Jen tiel.

La pecetoj kraketis kaj degelis sur la lango. Laŭ mi ili estis superfluaj. Iom da tempo ni silentis, rigardante el sub la markezo la placon. Busoj, unu post la alia, kun obtuza bruo fori- radis en la ĝardenajn aleojn. Ili ŝajnis grandampleksaj, sed en ilia grandamplekseco estis iu eleganteco.

Tamen tie estas tro brue,- diris Amad. - Perfektaj dometoj, multe da inoj - por iu ajn gusto, maro apude, sed neniu privateco. Mi opinias ke tio ne taŭgos al vi.

Jes, - konsentis mi. - Bruo malhelpos. Kaj mi ne ŝatas ripozantojn, Amad. Mi ne toleras kiam homoj gajas konscience.

Amad kapoklinis, kaj atente metis en la buŝon vican peceton. Mi rigardis kiel li maĉas. Estis io profesia en koncentrita movo de lia suba makzelo. Glutinte li diris:

Malgraŭ ĉio sintezaĵo neniam egalos natu- ran produkton. La gamo ne estas tia... - Li movetis la lipojn, mallaŭte ŝmacis, kaj daŭrigis:

Estas du perfektaj hoteloj en mezo de la urbo, sed, laŭ mia opinio...

Jes, ankaŭ tio ne taŭgas, - diris mi. - Ankaŭ hotelo devigas. Kaj mi ne aŭdis ke iu povus verki ion akcepteblan en hotelo.

Nu, stato estas ne ĝuste tia, - oponis Amad, kritike pririgardante la restintan peceton.

Mi legis iun libreton, kaj tie estis skribite ke oni verkis ĝin ĝuste en hotelo. En hotelo «Flori- do».

Ha, - diris mi. - vi pravas. Tamen vian ur- bon oni ne pripafas per kanonoj.

Cu per kanonoj? Certe ne. Ĉiuokaze ne regule.

Ĝuste tion mi opiniis. Tamen estas ri- markite ke bonan verkon oni povas krei nur en pripafata hotelo.

Amad tamen prenis la peceton.

Estas malfacile ordigi tion, - diris li. - Ni- atempe malfacilas akiri kanonon. Krom tio estus tre multekoste: la hotelo povas perdi la klien- taron.

Hotelo «Florido» ankaŭ perdis siatempe la klientaron. Heminguej (Hemingway) loĝis tie sola.

Kiu?

Heminguej.

Ha... Sed tio estis delonge, eĉ ĉe faŝistoj. Multo ŝanĝiĝis, Ivan.

Jes, - diris mi. - Kaj ankaŭ en nia tempo verkado en hoteloj ne havas sencon.

Dio kun ili, kun hoteloj, - diris Amad. - Mi scias kion vi bezonas. Vi bezonas pensionon. - Li elprenis notlibron. - Nomu viajn kondiĉojn, kaj ni penu elekti ion taŭgan.

Pensiono, - diris mi. - Mi ne scias. Ne. Vi komprenu, Amad, mi ne volas konatiĝi kun ho- moj, kun kiuj mi ne volas konatiĝi. Tio unue. Kaj, due, kiu loĝas en privataj pensionoj? Samaj ripozantoj, al kiuj ne sufiĉas mono por aparta domo. Ankaŭ ili gajas konscience. Ili ordigas piknikojn, drinkadojn kaj kantadojn. Nokte ili ludas banĝon. Krom tio ili kaptas ĉiujn kiujn ili scipovas atingi, kaj igas partopreni konkurson pri plej longa kiso. Kaj, plej grave, - ĉiuj ili es- tas alveturintoj. Sed min interesas via lando, Amad. Via urbo. Viaj urbanoj. Mi diros al vi kion mi bezonas. Mi bezonas komfortan dometon kun ĝardeno. Modera distanco ĝis la centro. Nebrua familio, respektinda mastrino. Ekstreme dezirindas juna filino. Ĉu vi imagas, Amad?

Amad prenis la malplenajn glasojn, iris al la verŝa tablo, kaj revenis kun la plenaj. Nun en la glasoj estis senkolora likvaĵo, kaj sur la telere- toj - mikroskopiaj multetaĝaj sandviĉoj.

Mi konas tian komfortan dometon, - deklaris Amad. - La vidvino estas kvardek-kvin- jara, dudekjara filino, dek-unu-jara filo. Ĝis- drinku ni kaj veturu. Mi opinias ke al vi plaĉos. Prezo estas kutima, kvankam, certe, pli mul- tekosta ol en pensiono. Ĉu vi venis por longe?

Por monato.

Dio mia! Ĉu nur?

Mi ne scias kies progresos la aferoj. Eblas ke mi prokrastos iom.

Vi nepre prokrastos, - diris Amad. - Mi vidas ke vi tute ne imagas kien vi venis. Vi sim- ple ne scias kiel gaje estas ĉe ni, kaj ke ĉe ni oni tute ne devas pensi pri io.

Ni ĝisdrinkis, leviĝis, kaj sub la varmega suno ekiris trans la placon al la aŭtotenejo. Amad paŝis rapide, iom balanciĝante, ŝirminte la okulojn per la verda viziero, kaj senzorge svingante la valizon. El la doganeja pavilono elŝutiĝis vica porcio da turistoj.

Ĉu vi volas honeste? - diris subite Amad.

Volas, - diris mi. Kion alian povis mi diri? Mi estas jam kvardek-jarulo, sed ĝis nun ne ler- nis ĝentile eviti tiun ĉi malagrablan demandon.

Nenion vi verkos ĉi tie, - diris Amad. - Ĉe ni estas malfacile verki ion.

Ĉiam estas malfacile verki ion, - diris mi. - Tamen bone ke mi ne estas verkisto.

Mi volonte kredas. Sed ĉi-okaze tio simple ne eblas ĉe ni. Almenaŭ por alveturinto.

Vi timigas min.

Sed vi ne timu. Vi simple ne volos labori ĉi tie. Vi ne povos sidi ĉe la tajpilo. Al vi estos ofende sidi ĉe la tajpilo. Ĉu vi scias kio estas vivĝojo?

Kion mi diru al vi...

Vi nenion scias, Ivan. Dume vi ankoraŭ nenion scias pri tio. Antaŭ vi staras dek du ron- doj da paradizo. Ridindas, certe, sed mi envias vin...

Ni haltis ĉe longa malferma aŭto. Amad ĵetis la valizon sur la malantaŭan sidlokon, kaj vaste malfermis por mi la pordon.

Mi petas, - diris li.

Do vi jam trairis, ĉu? - demandis mi, ek- sidante.

Li eksidis ĉe la stirilo, kaj funkciigis la mo- toron.

Kion ĝuste?

Dek du rondojn de la paradizo.

Mi, Ivan, jam delonge elektis por mi ŝatatan rondon, - diris Amad. La aŭto senbrue ekruliĝis sur la placo. - La aliaj jam delonge ne ekzistas por mi. Bedaŭrinde. Tio similas maljunecon. Kun ĉiuj ĝiaj privilegioj kaj mankoj...

La aŭto traveturis parkon, kaj ekimpetis sur rekta ombra strato. Mi kun intereso rigardetis flankojn, sed rekonis nenion.

Estis stulte esperi rekoni ion. Oni elŝipigis nin nokte, pluvis, sep mil turmentitaj ripozantoj staris sur la kajo, rigardante brulantan pasaĝer- an ŝipon.

La urbon ni ne vidis, anstataŭ urbo estis ni- gra malseka malplenaĵo, flagretanta per ruĝaj ekflamoj. Tie krakadis, frapadis, disŝire grin- cadis.

Oni finigos nin en la mallumo kiel kuniklo- jn, - diris Robert, kaj mi tuj forpelis lin reen sur la pramon por elpramigi la kirasaŭton.

La descendilo rompiĝis, la kirasaŭto falis en la akvon, kaj kiam Pek eltiris na Robert, blua pro la malvarmo Robert venis al mi kaj diris, klakante per la dentoj:

Ja mi diris al vi ke mallumas...

Subite Amad diris:

Kiam mi estis knabaĉo, mi loĝis apud la haveno, kaj ni iradis ĉi tien bati uzinulojn. Ĉe multaj el ili estis enpugnaj batiloj, kaj oni romp- is al mi nazon. Dum duonvivo mia nazo estis malrekta, ĝis mi riparis ĝin pasintjare... Ŝatis mi interbatiĝi, junaĝe. Mi havis pecon da plum- ba tubo, kaj foje mi estis prizonita je ses mona- toj, sed tio ne helpis. Li eksilentis, smajlaĉante. Mi atendis iom, kaj diris:

Bona plumba tubo ne estas nun akirebla. Nun modas kaŭĉukaj klaboj. - Oni aĉetas ilin ĉe policistoj.

Ĝuste, - diris Amad. - Aŭ oni aĉetas hal- teron, desegas unu globeton, kaj uzadas. Sed buboj jam ne estas tiaj. Nun oni elsendas pro tio...

Jes, - diris mi. - Kaj ankoraŭ pri kio vi okupiĝis en juneco?

Kaj vi?

Mi intencis esti interplanedisto, kaj trejnis pri superŝarĝoj. Kaj ankoraŭ ni ludis pri «kiu plonĝos pli profunde».

Ankaŭ ni, - diris Amad. - Je dek metroj por mitraletoj kaj viskio. Tie, post la kajoj, kuŝis kestoj da ili. Ĉe mi iris sango el la nazo... Sed kiam komenciĝis la tumulteto, ni komencis trovi tie kadavrojn kun rel-pecoj sur la koloj, kaj ĉesis la aferon.

Tre malagrabla spektaĵo - kadavro sub akvo, - diris mi. - precipe kiam la akvo fluas.

Amad ekridetis.

Mi vidis ankaŭ ne nur tion. Al mi okazis labori en polico.

Tio jam post la tumulteto, ĉu?

Signife poste. Kiam venis leĝo pri gangs- teroj.

Ĉu ankaŭ ĉe vi oni nomas ilin gangsteroj?

Sed kiel oni nomu ilin? Ja ne rabistoj... «Bando da rabistoj, armita per flamĵetiloj kaj gasaj bomboj, siegis la urbestraron», - pronon- cis li iom artisme. - Tio ne sonas, ĉu vi sentas? Rabisto, - tio estas hakilo, metalkapa klabo, lipharoj ĝis la oreloj, kurta sabro...

Plumba tubo, - proponis mi. Amad kurte ridegis.

Kion vi faros hodiaŭ vespere? - demandis

li.

Promenos.

Ĉu vi havas konatulojn ĉi tie?

Jes, havas. Kial ja?

Do tio estas alia afero.

Kial?

Mi volis proponi al vi ion, sed se vi havas konatulojn...

Interalie, - diris mi, - kiu ĉe vi estas urbestro?

Urbestro? Diablo sciu, mi ne memoras. Oni elektis iun...

Ĉu, hazarde, na Pek Zenaj?

Mi ne scias, - diris Amad kun bedaŭro. - Kaj ne volas mensogi.

Ĉu eble vi konas la homon?

Zenaj... Pek Zenaj... Ne, mi ne konas. Ne aŭdis. Kio, ĉu li estas via konato?

Jes, delonga amiko. Ĉe mi estas ĉi tie ankaŭ aliaj amikoj, sed ili ĉiuj estas alveturin- toj.

Unuvorte tiel, - diris Amad. - Se vi eken- uos, kaj en vian kapon ekrampos diversaj pen- soj, venu al mi. Ĉiuvespere de la sepa mi sidas en «Frandulo»... Ĉu vi ŝatas manĝi bonguste?

Certe jes, - diris mi.

Ĉu la stomako enordas?

Kiel ĉe struto.

Tial venu. Estos gaje, kaj pri nenio oni devos pensi.

Amad bremsetis, kaj singarde turnis al retaj pordegoj, kiuj senbrue malfermiĝis antaŭ ni. La aŭto enruliĝis la korton.

Ni venis, - deklaris Amad. - Jen estas via domo.

La domo estis duetaĝa, blanka kun bluo. La fenestroj estis kurtenitaj deinterne. La pureta korteto, kahelita diverskolore, estis malplena, ĉirkaŭe estis frukta ĝardeno, branĉoj de la po- marboj gratis la murojn.

Kaj kie estas la vidvino? - demandis mi.

Eniru ni la domon, - diris Amad.

Li leviĝis sur la peroneton, foliumante la notlibron. Mi, ĉirkaŭrigardante, iris post li. La ĝardeneto plaĉis al mi. Amad trovis bezonatan paĝon, kunmetis cifer-kombinon sur eta disko apud la sonorilo, kaj la pordo ovriĝis. El la domo ekblovis malvarmeta freŝa aero. Tie estis mal- lume, sed apenaŭ ni enpaŝis la vestiblon, ĝi in- tense lumiĝis.

Amad diris, kaŝante la notlibreton:

Dekstra parto - apartenas al la mastroj, la maldekstra - via. Mi petas... ĉi tie estas salono. Tio estas proviant-ŝranko, ni tuj drinkos. Mi petas pluen... Ĉi tio estas via kabineto. Ĉu vi havas fonoron?

Ne.

Kaj ne bezonatas. Ĉi tie estas ĉio... Eniru ni ĉi tien. Tio estas dormejo. Tio estas kontrol- paneleto de akustika defendo. Ĉu vi scipovas ĝin uzi?

Mi komprenos.

Bone. Defendo estas tri-tavola, vi povas ordigi ĉi tie tombon aŭ bordelon, laŭdezire... Ĉi tie estas kontrol-panelo de klimatizilo. Interalie ne oportuna: reguligi oni povas nur el la dorme- jo...

Ne gravas, - diris mi.

Kio? Nu jes... Tie estas banĉambro kaj necesejo.

Min interesas la vidvino, - diris mi. - Kaj la filino.

Poste. Ĉu mi levu la kurtenojn?

Por kio?

Vere, ne estas bezonate... Iru ni drinki.

Ni revenis en la salonon, kaj Amad ĝis la zono enŝovis sin en la proviant-ŝrankon.

Ĉu al vi ion fortan? - demandis li.

Inverse.

Ĉu ovaĵon? Sandviĉojn?

Prefere nenion.

Ne, - diris Amad. - Ovaĵon. Kun tomatoj. - Li serĉis en la proviant-ŝranko. - Mi ne konas la kaŭzon, sed tiu ĉi aŭtomato preparas tute mirindan ovaĵon kun tomatoj... Bonokaze ankaŭ mi manĝetos.

Li eltiris el la proviant-ŝranko pleton, kaj metis ĝin sur malaltan tableton antaŭ duonron- da sofo. Ni eksidis.

Kaj kio pri la vidvino? - memorigis mi. - Mi volus prezenti min.

Ĉu la ĉambroj plaĉas al vi?

Nemalbonaj.

Nu, ankaŭ la vidvino ne malbonas. Kaj ankaŭ la filino, interalie. - Li prenis el la flanka poŝo platan ledan ujon. En ĝi, kiel kartoĉoj en kartoĉŝargilo, apudstaris ampoloj kun diver- skoloraj likvaĵoj. Amad tuŝetis ilin per la mon- trofingro, koncentriĝe ekflaris la ovaĵon, hezitetis, poste elektis ampolon kun io verda kaj, singarde derompinte ĝin, gutis sur la toma- tojn. En la ĉambro disvastiĝis odoro. Ĝi ne estis malagrabla, tamen, laŭ mia gusto, ĝi ne havis rilaton al manĝaĵoj.

Sed nun ili ankoraŭ dormas, - daŭrigis Amad. Lia rigardo ekestis svaga. - Dormas kaj spektas sonĝojn...

Mi ekrigardis la horloĝon.

Tamen!

Amad manĝis.

La deka kaj duono, - diris mi.

Amad manĝis. Lia kaskedo estis ŝovita sur la nukon, kaj la verda viziero ekstaris vertikale, kiel kresto ĉe incitita mimikrodono. Liaj okuloj estis duonfermitaj. Mi rigardis lin. Glutinte las- tan peceton de la tomato li derompis krusteton da blanka pano, kaj zorgeme purigis la paton. Lia rigardo klariĝis.

Kion vi diris? - demandis li. - La deka kaj duono? Morgaŭ ankaŭ vi ellititiĝis je la deka kaj duono. Kaj eblas ke je la dek-dua. Mi, ekzem- ple, ellitiĝos je la dek-dua.

Li leviĝis, kaj plezure streĉiĝis, krakante per la artikoj.

Hu, - diris li, - finfine mi povas veturi hejmen. Jen al vi mia slipo, Ivan. Metu ĝin sur la skribtablon, kaj ne forĵetu ĝis la forveturo mem...

Li venis al plata skatoleto apud la proviant- ŝranko, kaj enŝovis en la fendon alian slipon. Ekaŭdiĝis sonora klako.

Kaj tion ĉi. - diris li, rigardante la slipon kontraŭ la lumo, - transdonu al la vidvino kun miaj plej sinceraj bondeziroj.

Kaj kio estos? - demandis mi.

Estos mono. Mi esperas ke vi ne ŝatas marĉandi, Ivan? La vidvino nomos al vi prezon, kaj al vi ne rekomendeblas marĉandi. Tio ne es- tas kutima.

Mi penos ne marĉandi, - diris mi. - Kvankam estus interese provi.

Amad levis la brovojn.

Se vi ĝis tiom deziras, do kial ne provi? Ĉiam faru nur kion vi deziras, kaj ĉe vi estos perfekta digestado. Nun mi alportos vian vali- zon.

Mi bezonas prospektojn, - diris mi. -Mi bezonas gvidlibrojn. Mi estas verkisto, Amad. Mi bezonas broŝurojn pri ekonomika stato de la popolo, statistikajn informlibrojn. Kie oni povas akiri tion? Kaj kiam?

Gvidlibron mi donos al vi, - diris Amad. - En la gvidlibro estas statistiko, adresoj, tele- fonoj kaj tiel plu. Kaj kio koncernas la popolon do, laŭ mi, ĉe ni tiujn sensencaĵojn oni ne el- donas. Eblas certe sendi mendon en Unesko, sed por kio al vi? Vi mem vidos ĉion... Atendu, nun mi alportos vian valizon kaj la gvidlibron.

Li eliris, kaj revenis kun la valizo en unu mano, kaj diketa blua volumeto en la alia. Mi leviĝis.

Se juĝi laŭ via vizaĝo, - diris li, sma- jlante, - vi meditas ĉu decas doni al mi trinkmonon aŭ ne.

Konfese, jes, - diris mi.

Do? Ĉu vi deziras fari tion aŭ ne?

Konfese, ne, - diris mi.

Vi havas sanan, fortan karakteron, - aprobe diris Amad. - Ne donu. Al neniu donu trinkmonon. Eblas ricevi vangofrapojn, precipe de junulinoj. Tamen neniam marĉandu. Ankaŭ eblas ricevi. Sed, entute, ĉio tio estas sensen- caĵo. De kie mi scias, eble vi ŝatas ricevi van- gofrapojn, kiel tiu Ĝonatan Krajs... Estu sana, Ivan. Distriĝu. Kaj venu en «Frandulo». Ĉiuves- pere de la sepa. Kaj plej grave - pensu vi pri nenio.

Li svingetis la manon, kaj eliris. Mi eksidis, prenis ŝvitan glason kun la miksaĵo, kaj malfermis la gvidlibron.

Ĉapitro dua

La gvidlobro estis presita sur perfekta pap- ero kun orumita libro-rando. Pelmele kun luksaj fotografaĵoj ĝi enhavis interesajn informojn.

En la urbo loĝis kvindek mil homoj, milo kaj duono da katoj, dudek mil kolomboj, kaj du mil hundoj (intr ili sepcent premiitaj).

En la urbo estis dek kvin mil leĝeraj aŭtoj, kvincent helikopteroj, milo da taksioj (kun kaj sen ŝoforoj), Naŭcent aŭtomataj rubkolektiloj, kvarcent konstantaj tavernetoj kafejoj kaj manĝetejoj, dek unu restoracioj, kvar hoteloj de internacia nivelo; kaj ripozejo, ĉiujare priser- vanta ĝis cent mil homoj.

En la urbo estis sesdek mil televidiloj, kvin- dek kinejoj, ok distraj parkoj, du Salonoj de Bona Humoro, dek ses salonoj de beleco, kvardek bibliotekoj, kaj cent-okdeko da aŭ- tomataj frizejoj.

Okdek procentoj da adoltoj estis okupataj en sfero de priservo, kaj cetaraj laboris en du privataj sintez-sukaraĵejoj, kaj en unu ŝtata ŝipripara uzino.

En la urbo estis ses lernejoj kaj unu univer- sitato, troviĝanta en antikva kastelo de kruck- avaliro Ulrik de Kazo.

En la urbo funkciis ok civitaj societoj, inter ili «Societo de Fervoraj Gustumantoj» kaj «Je Antikva Bona Patrolando, Kontraŭ Malutilaj In- fluoj».

Krom tio milo kaj duono da homoj partopre- nis en cent unu rondoj, kie ili kantis, ludis skeĉojn; lernis dismeti meblojn, nutri bebojn per mamo, kaj kuraci katojn.

Laŭ uzo de alkoholaĵoj, de natura viando, kaj de likva oksigeno je persono, la urbo okupis en Eŭropo respektive sesan, dek-duan kaj dek- trian lokojn.

En la urbo estis sep viraj kaj kvin inaj kluboj, kaj ankaŭ sportaj kluboj «Bovoj» kaj «Rinoceroj».

Sur postenon de urbestro eltis elektita (per plimulto je kvardek ses voĉoj) iu Flim Gao. Ankaŭ inter anoj de la urbestraro Pek forestis...

Mi deŝovis la gvidlibron, demetis la jakon, kaj ekis detale pririgardi siajn posedaĵojn. La salono plaĉis al mi. Ĝi estis plenumita en bluaj tonoj, kaj mi ŝatas tiun koloron. La proviant- ŝranko okazis ŝtopita per boteloj kaj per mal- varmigitaj manĝaĵoj, tial mi eĉ nun povis akcep- ti dekon da malsatiĝintaj gastoj

Mi eniris la kabineton. Antaŭ fenestro de la kabineto staris granda tablo kun oportuna brak- seĝo. Laŭ la muroj tiriĝis bretoj, dense plenigi- taj per verkaroj. Puraj helaj librodorsoj estis dispoziciitaj kun ega arteco tiel, ke ili ordigis agrablan koloran gamon. La supran breton okupis kvindek-voluma enciklopedio eldonita per Unesko; kaj sur la malsupra buntis detektiv-li- broj en glaceaj paperaj kovriloj.

Sur la tablo mi antaŭ ĉio ekvidis telefonon. Mi prenis la aŭskultilon kaj, eksidinte sur brakon de la brakseĝo, kunmetis numeron de Rimajer. Ekaŭdiĝis tiraj zumoj. Mi atendis, turnante en la fingroj etan diktafonon, lasitan per iu sur la tablo. Rimajer ne respondis. Mi metis la aŭskul- tilon, kaj pririgardis la diktafonon. La bendo es- tis duone uzata kaj, rebendinte ĝin, mi ŝaltis aŭskultadon.

- Saluton, saluton kaj ankoraŭfoje saluton!, - prononcis gaja vira voĉo. - Mi forte premas la manon aŭ kisas la vangeton, depende de via sekso kaj aĝo. Mi loĝis ĉi tie du monatoj, kaj atestas ke al mi estis bone. Permesu doni kelka- jn konsilojn. Plej bona entrepreno en la urbo - tio «Hojti Tojti» en Parko de Revoj. Plej bona knabino en la urbo - tio estas Basja el Domo de

Modeloj. Plej bona knabo en la urbo - tio estas mi, sed mi jam forveturis. Rigardu naŭan pro- gramon de televidilo, ĉio alia - urino. Ne ligiĝu kun inteloj, kaj tenu distancon de «Rinoceroj». Nenion prenu kredite - tio venigas al multaj klopodoj. La vidvino estas bona virino, sed ŝi ŝatas konversacii, kaj entute... Sed Vuzi mi ne vidis, ŝi estis ĉe la avino eksterlande. Laŭ mi ŝi estas simpatiino, en albumo de la vidvino estis fotaĵo, sed mi prenis ĝin por mi. Kaj ankoraŭ. Mi venos ĉi tien sekvontan jaron en la marto, tial estu amikema: se vi decidos reveni - elektu alian tempon. Do ĝis... - Ektintis muziko. Mi iom aŭskultis, kaj malŝaltis la diktafonon.

Mi sukcesis eltiri neniun el la volumoj da verkaroj, ĝis tiom kompakte ili estis enbatitaj aŭ, eble, eĉ kungluitaj.

En la kabineto estis plu nenio interesa, kaj mi eniris la dormejon. En la dormejo estis precipe malvarmete kaj komforte. Mi ĉiam volis havi ĝuste tian dormejon, sed ĉiam mankis tempo por okupiĝi pri tio. La lito estis granda kaj malalta. Sur la nokta tableto staris tre ele- ganta fonoro, kaj eta transportebla kontrol-pan- elo por la televidilo. Ekrano de la televidilo pendis sur alta piedtabulo de la lito. Kaj super la kaptabulo la vidvino pendigis pentraĵon, tre simile figurantan freŝajn kampajn florojn en kristala vazo. La pentraĵo estis plenumita per lumantaj farboj, do gutoj da roso sur petaloj de

la floroj briletadis en duonlumo de la dormejo.

Mi ŝaltis senelekte la televidilon, kaj falis sur la liton. Estis mole kaj samtempe iel elaste. La televidilo ekis kriaĉi. El la ekrano elsaltis ebrieta viro, trarompis iun balustradon, kaj falis de alteco en grandegan vaporantan kaldronon. Ekaŭdiĝis brua plaŭdo, la fonoro eligis odoron. La viro malaperis en la kirlanta likvaĵo, kaj poste elplonĝis, tenante en la dentoj ion similan al diskuirita boteto. Nevidebla spektantaro ek- jenis... Mallumo. Nelaŭta lirika muziko. El verda arbaro sur min ekiris blanka ĉevalo, jungita je kabrioleto. En la kabrioleto sidis beleta junulino en bankostumo. Mi malŝaltis la televidilon, lev- iĝis, kaj enrigardis la banĉambron.

En la banĉambro staris odoro de koniferpin- gloj, kaj pulsetis baktericidaj lampoj. Mi sen- vestiĝis, ĵetis la tolaĵon en la utiligilon, kaj ek- staris sub la duŝo. Poste mi nehaste vestiĝis an- taŭ la spegulo, kombis min, kaj komencis raziĝi.

Sur la tualeta breto staris aro da flakonoj, kestetoj kun higienaj vakuaj fiksiloj kaj sterilig- iloj, tuboj kun pastoj kaj ŝmiraĵoj. Sur rando de la breto kuŝis areto da plataj skatoletoj kun bunta etikedo «Devon». Mi malŝaltis la razilon, kaj prenis unun skatoleton. En la spegulo pul- sadis baktericida tuba lampo.

Ĝi pulsadis ĝuste kiel tiam, kiam mi ĝuste tiel staris antaŭ spegulo, kaj atente pririgardis saman skatoleton, ĉar mi ne volis eniri la dormejon, kie Rafka Rejzman laŭte diskutis pri io kun kuracisto, kaj en la bankuvo ankoraŭ moviĝis verda olea akvo. Super ĝi leviĝis va- poro, kaj kriaĉis radioricevilo, pendanta sur la porcelana hoko por viŝtukoj. Ĝi hurlis, raŭkis, kaj ronkis, ĝis kiam Rafka incite elŝaltis ĝin... Tio estis en Vieno, kaj tie, ĝuste kiel ĉi tie, estis tre strange vidi en banĉambro na «Devon» - popularan forpelilon, perfekte forpelantan diver- sajn sangosuĉajn insektojn, pri kiuj oni jam de- longe forgesis kaj en Vieno, kaj ĉi tie, en la apudmara ripoza urbo... Nur en Vieno, aldone, estis ankaŭ time. La skatoleto, kiun mi tenis en la mano nun, estis preskaŭ malplena: en ĝi restis nur unu pilolo. Aliaj skatoletoj ne estis malfermitaj.

Mi pe[3]-razis min, kaj revenis en la dorme- jon. Mi volis denove telefoni al Rimajer, sed tiam la domo viviĝis. Kun mallaŭta fajfo soris gofrigitaj kurtenoj, la fenestraj vitroj glitis en la niĉojn, kaj el la ĝardeno en la dormejon eken- fluis varma aero, odoranta per pomoj. Ie oni laŭte ekparolis, super la kapo eksonis facilaj paŝoj, kaj severa ina voĉo diris:

- Vuzi! Pe-manĝu eĉ kuketon, ĉu vi aŭdas?..

Tiam mi iom malordigis rapide la vestaĵojn (konforme al nuna modo), glatigis la tempiojn, kaj eniris la vestiblon, kunpreninte el la salono slipon de Amad.

La vidvino okazis junaspekta korpulenta ino, iom lactenera, kun freŝa agrabla vizaĝo.

Kiel ĉarme! - diris ŝi, ekvidinte min. - Ĉu vi jam ellitiĝis? Saluton. Mia nomo esta Vajna Tuur, sed vi povas nomi min simple Vajna.

Tre agrable, - prononcis mi, mondume ek- treminte. - Mia nomo estas Ivan.

Kiel ĉarme! - diris onklino Vajna. - Kia originala mola nomo! Ĉu vi matenmanĝis, Ivan?

Je via permeso, mi intencis matenmanĝi en la urbo, - diris mi, kaj etendis al ŝi la slipon.

Aĥ, - diris onklino Vajna, pririgardante ĝin kontraŭ lumo. - Tiu ĉi ĉarma Amad... Se vi scius kiel deviga kaj simpatia estas tiu homo! Sed mi vidas ke vi ne matenmanĝis... Lunĉon vi manĝos en la urbo, kaj nun mi regalos vin per miaj toastoj. General-kolonelo Tuur diradis ke nenie en la mondo oni povas gustumi tiajn toas- tojn.

Plezure, - diris mi, tremetante denove.

Pordo post dorso de onklino Vajna vaste

malfermiĝis, kaj en la vestiblon, sonore fra- pante per la kalkanumetoj, enflugis tre beleta knabino en kurta blua jupo, kaj malferma blan- ka bluzo. En ŝia mano estis restaĵo de kuketo, kaj ŝi kantetis tra la nazo modan melodion. Ek- vidinte min ŝi haltis, lerte transĵetis tra la ŝultro saketon sur longa rimeneto kaj, klininte la

kapon, pe-glutis.

Vuzi, - diris onklino Vajna, kunpremante la lipojn. - Vuzi, tio estas Ivan.

Tute ne malbone! - eksklamaciis Vuzi. - Saluton!

Vuzi! - riproĉe diris onklino Vajna.

Ĉu vi alveturis kun la edzino? - demandis Vuzi, etendante al mi la manon.

Ne, - diris mi. Ŝiaj fingroj estis mal- varmetaj kaj molaj. - Mi estas sola.

Tiam mi ĉion montros al vi, - diris ŝi. - Ĝis la vespero. Nun mi devas kuri. Kaj vespere ni promenos.

Vuzi! - riproĉe diris onklino Vajna.

Nepre, - diris mi.

Vuzi enŝovis en la buŝon restaĵon de la kuketo, kisetis la patrinon je la vangon, kaj im- petis al la eliro. Ŝi havis glatajn sunbrunajn gambojn, longajn kaj sveltajn, kaj tonditan nukon.

Ho, Ivan, - diris onklino Vajna, ankaŭ rigardante post ŝi, - en nia tempo estas tiel malfacile kun junulinoj! Ili tiel frue adoltiĝas, tiel rapide lasas nin... De kiam ŝi eklaboris en tiu ĉi salono...

Ĉu ŝi estas ĉe vi tajloristino? - interesiĝis

mi.

Ho ne! ŝi laboras en Salono de Bona Hu- moro, en fako por maljunulinoj. - Kaj ĉu vi scias, oni aprezas ŝin tie. Sed pasintjare ŝi un- ufoje malfruiĝis, kaj nun ŝi devas esti tre sin- garda. Vi mem vidas, ŝi ne sukcesis eĉ dece konversacii kun vi, sed tre verŝajnas ke ŝin atendas jam klientino... Vi povas ne kredi, sed ŝi havas jam konstantan klientaron... Tamen kial ni staras ĉi tie? La toastoj malvarmiĝos...

Ni eniris la mastran duonon. Mi plenforte penis teni min kiel decas, kvankam mi sufiĉe svage imagis al mi kion tio signifas.

Onklino Vajna sidigis min ĉe la tablon, petis pardonon, kaj eliris. Mi ĉirkaŭrigardis. Tio estis ĝusta kopio de mia salono, nur muroj estis ne bluaj sed rozkoloraj, kaj post la verando estis ne maro, sed malalta barileto, dividanta la kor- teton de la strato. Onklino Vajna revenis kun pleto, kaj metis antaŭ mi tason da bakita kre- mo, kaj telereton kun la toastoj.

Ĉu vi scias, ankaŭ mi matenmanĝos, - diris ŝi. - Mia kuracisto ne rekomendas al mi matenmanĝi entute, kaj des pli neniokaze baki- tan kremom, sed ni tiel kutimiĝis. Tio estis ŝatata matenmanĝo de la general-kolonelo. Kaj, ĉu vi scias, mi penas preni nur loĝantojn-virojn; tiu ĉarma Amad bone komprenas min. Li kom- prenas kiel mi bezonas tion - eĉ iam sidi jen tiel kiel ni sidas nun ĉe taseto da bakita kremo...

Via kremo estas mirinde bona, - rimarkis mi sufiĉe sincere.

Ho, Ivan! - onklino Vajna metis la tason, kaj svingetis la manojn. - Ja vi diris tion preskaŭ same kiel la general-kolonelo... Kaj kiel strange, vi eĉ similas lin. Nur vizaĝo lia estis iom malpli larĝa, kaj li ĉiam matenmanĝis en la uniformo...

Jes, - diris mi kun bedaŭro. - Uniformon mi ne havas.

Sed iam vi havis ĝin! - diris ŝi, ruzete mi- nacante per la fingreto. - Ja mi vidas. Ho, kiel tio sensencas! Homoj estas nun devigataj ĝeni sian militistan pasintecon. Kiel stulte, ĉu ne? Sed ilin ĉiam perfidas la rekteco, tute specifa heroeca staturo. Tion oni ne povas kaŝi, Ivan.

Mi faris komplikan nedifinitan geston kaj, dirinte «M-jes», prenis la toaston.

Ĝis kiom tio stultas, ĉu? - verve daŭrigis onklino Vajna. - Kiel oni povas konfuzi tiujn di- versajn nociojn - militon kaj armeon? Ni ĉiuj malamas militon. Milito - tio estas terure. Mia patrino rakontis al mi, ŝi estis tiam knabino, sed ĉion memoras: subite venas soldatoj, krudaj, fremdaj, parolas fremdan lingvon, ruktas. La oficiroj estas tiel senceremoniaj, kaj tiel sencivi- lizitaj, ili laŭte ridegas, ofendas la ĉambristino- jn, odoras, pardonu, kaj tiu sensenca elir- malpermesa komandanta horo... Tamen tio es- tas milito! Ĝi meritas ĉiun malaprobon! Kaj tute alia afero - armeo. Vi certe memoras, Ivan, tiun bildon: militistaro, starigitaj pobatalione, sev- ereco de la linioj, virecaj vizaĝoj sub la kaskoj, la armiloj brilas, surŝultraj ŝnuretoj glimas, kaj poste la komandanto sur speciala milita aŭto laŭveturas la liniojn, salutas ilin, kaj la batal- ionoj respondas obeeme kaj kurte, kiel unu homo!

Sendube, - diris mi. - Sendube tio impre- sis multajn.

Jes! Kaj tre multajn! Ĉe ni oni ĉiam diris ke estas necese senarmiĝi, sed ĉu oni povas neniigi armeon? Tio estas ja lasta rifuĝejo de vireco en nia tempo de ĉiuloka falo de moroj. Tio estas sovaĝe, tio estas ridinde - regno sen armeo...

Jes, ridinde, - konsentis mi. - Malfacilas kredi, sed de subskribo mem de la pakto mi ne ĉesas smajli.

Jes, mi komprenas vin, - diris onklino Va- jna. - Al ni restis nenio por fari. Al ni restis nur sarkasme smajli. General-kolonelo Tuur, - ŝi el- prenis la poŝtuketon, - li mortis kun sarkasma smajlo sur la lipoj... - Ŝi almetis la tuketon al la okuloj. - Li diris al ni: «Amikoj, mi ankoraŭ es- peras ĝisvivi tagon kiam ĉio disfalos». Morale rompita, perdinta sencon de la ekzisto... Li ne eltenis vakuon en la koro... - Subite ŝi vigliĝis. - Jen rigardu, Ivan... Ŝi vigle elkuris en na- jbaran ĉambron, kaj alportis pezan malnov- modan fotografaĵan albumon.

Mi tuj alrigardis la horloĝon, sed onklino Va- jna ne atentis tion kaj, eksidinte apude, malfermis la albumon sur la plej unua paĝo.

Jen estas la general-kolonelo.

La general-kolonelo estis aglo. Ĉe li estis mallarĝa osteca vizaĝo, kaj travideblaj okuloj. Lia longa korpo estis semita per ordenoj. Plej granda ordeno, en formo de multpinta stelo, kadrigita per laŭra krono, brilis en regiono de la apendico. En liva mano la generalo enpremis la gantojn, kaj la dekstra tuŝis manumon de la ponardo. La alta kolumo kun ora pasamento ap- ogis la suban makzelon.

Kaj jen la general-kolonelo je manovro.

Ankaŭ ĉi tie la general-kolonelo estis aglo.

Li instrukciis siajn oficirojn, kliniĝintajn super mapo, sternita sur frunta blendo de giganta tanko. Laŭ formo de la raŭpoj, kaj laŭ fluaj traj- toj de la spekta turo mi rekonis pezan sturman tankon «mamuto», destinitan por superi atom- frapitan zonon, kaj nun sukcese uzata per sub- akvistoj.

Kaj tio general-kolonelo en tago de sia kvindekjariĝo.

La general-kolonelo estis aglo ankaŭ ĉi tie. Li staris ĉe festena tablo kun pokalo en la mano, kaj aŭskultis toston je sia honoro. Suban livan angulon de la fotografaĵo okupis svaga kalvaĵo kun elektra reblilo, kaj apud la generalo, rave rigardante lin de malsupre, sidis tre juna kaj tre ĉarma onklino Vajna. Mi kaŝe provis palpe es- plori dikecon de la albumo.

Kaj tio estas la general-kolonelo dum la

ripozo.

Eĉ dum la ripozo la general-kolonelo restis aglo. Vaste dismetante la gambojn li staris sur la plaĝo en tigra pantaloneto, kaj per armea bi- noklo pririgardis la nebulan horizonton. Ĉe liaj piedoj ludis en la sablo nuda infano tri aŭ kvar- jara. La generalo estis tendeneca kaj muskola, la toastoj kaj la kremo ne difektis lian figuron. Mi komencis brue streĉi la horloĝon.

Kaj tio... - komencis onklino Vajna, foliu- mante la paĝon, sed tiam en la salonon sen- frape eniris nealta korpulenta homo, vizaĝo kaj precipe vestaĵo de kiu ŝajnis al mi ekstreme konataj.

Bonan matenon, - prononcis li, iom klin- inte flanken la glatan smajlantan vizaĝon.

Tio estis sama doganisto en sama blanka uniformo kun arĝentaj butonoj kaj arĝentaj ŝnuretoj sur la ŝultroj.

Ho, Peti! - diris onklino Vajna. - Ĉu vi jam venis? Bonvolu konatiĝi, tio estas Ivan... Ivan, tio estas Peti, amiko de nia domo.

La doganisto turniĝis al mi, ne rekonante, klinis la kapon, kaj frapis per la kalkanumoj. Onklino Vajna remetis la albumon sur miajn genuojn, kaj leviĝis.

Sidu, Peti, - diris ŝi, - mi alportos al vi la kremon.

Peti ankoraŭfoje frapis per la kalkanumoj, kaj eksidis apud mi.

Ĉu vi deziras interesiĝi? - tuj demandis mi, remetante la albumon de siaj genuoj sur genuojn de la doganisto. - Jen tio estas gener- al-kolonelo Tuur. Tio li estas simple. - (En oku- loj de la doganisto aperis stranga esprimo) - Kaj jen ĉi tie la general-kolonelo estas en manovroj. Ĉu vi vidas? Kaj ĉi tie...

Mi dankas vin, - abrupte diris la doganis- to. - Bonvolu ne penadi, ĉar...

Kun la toastoj kaj la kremo revenis onklino Vajna. Jam de la pordo ŝi diris:

Kiel agrablas vidi homon en uniformo, ĉu vere, Ivan? - ŝi metis la pleton sur la tableton. - Peti, hodiaŭ vi venis frue. Ĉu io okazis? Vetero hodiaŭ estas bonega, tia suno... - Kremo por Peti estis verŝita en specialan taseton, sur kiu paradis monogramo «T», kronita per kvar stele- toj. - Nokte pluvis, mi vekiĝadis, estis nuboj, - daŭrigis onklino Vajna. - Kaj nun, rigardu, eĉ ne unu nubeto... Ĉu ankoraŭ taseton, Ivan?

Mi leviĝis.

Koran dankon, mi estas sata. Permesu al mi foriri. Ĉe mi estas difinita afera rendevuo.

Singarde fermante post mi la pordon mi aŭdis kiel la vidvino diris: «Ĉu vi ne trovas ke li mirinde similas stab-majoron Pol?..»

En la dormejo mi elpakis la valizon, remetis la vestojn en la enmuran ŝrankon, kaj denove telefonis al Rimajer. Al telefono denove venis neniu. Tiam mi eksidis en la kabineto ĉe la tablo, kaj komencis esplori la kestojn. En unu el la kestoj troviĝis portebla tajpmaŝino, en la alia - poŝta kompleto kaj malplena botelo da lubriko por aritmiaj motoroj. Aliaj kestoj estis malple- naj, se ne kalkuli stokon da ĉifitaj kvitancoj, difektitan skribilon, kaj malzorge falditan pap- eron kun primitive desegnitaj vizaĝetoj.

Mi malfaldis la folion. Verŝajne tio estis malneto de telegramo. «Grin mortis ĉe fiŝuloj la korpon ricevu dimanĉe kondolencas Ĥuger Marta knaboj».

Mi dufoje legis la skribiton, renversis la fo- lion, pristudis la vizaĝetojn, kaj pe-legis trian fojon. Verŝajne Ĥuger kaj Marta ne pensis pri tio ke normalaj homoj, informante pri morto, unuavice diras pri tio kial aŭ kiel mortis la homo, sed ne ĉe kiu li mortis. Mi skribus: «Grin dronis dum fiŝkaptado». Pro la ebrieco, verŝa- jne. Parenteze, kio estas mia nuna adreso?

Mi venis la vestiblon. Ĉe pordo en mastran parton de la domo kaŭre sidis magreta knabo en kurta pantaloneto. Preminte per la akselo lon- gan brilan tubeton li, snufante kaj spiregante, haste disvolvis volvaĵon da ŝnureto. Mi venis al li kaj diris:

- Saluton.

Mia reago estas jam ne kiel antaŭe, tamen mi sukcesis dekliniĝi. Longa nigra elŝpruco preterflugis mian orelon, kaj ŝmace trafis la muron. Mi mire rigardis la knabaĉon, kaj li rigardis min, kuŝante sur la flanko, kaj tenante antaŭ si sian tubeton. Lia vizaĝo estis malseka, la buŝo - malfermita kaj deformita. Mi reri- gardis la muron. Sur la muro fluis nigraĵo. Mi denove alrigardis la knabon. Li malrapide lev- iĝis, ne lasante la tubeton.

Ial vi, frato, estas nerva, - diris mi.

Vi staru kie vi staras, - raŭke diris la kn- abo. - Mi vian nomon ne prononcis.

Kio ja, - diris mi - vi eĉ vian nomon ne prononcis, - sed pafas min kiel pajloŝtopaĵon.

Vi staru kie vi staras, - ripetis la knabo. - Kaj ne moviĝu.

Li ekis retroiri, kaj subite ekbalbutis rapid- parole:

Foriru de haroj miaj, foriru de ostoj miaj, foriru de viando mia...

Mi ne povas, - diris mi. Mi daŭre penis kompreni ĉu li ludas, aŭ vere timas min.

Kial? - konsterne demandis la knabo. - Ja mi ĉion diras kiel decas.

Mi ne povas foriri ne moviĝante, - klarigis mi. - Kaj starante kie mi staris.

Lia buŝo denove malfermetis.

Ĥuger, - diris li nekonvinke. - Mi diras al vi, Ĥuger: malaperu!

Kial Ĥuger? - miris mi. - Vi konfuzas min kun iu alia. Mi ne estas Ĥuger, mia nomo estas Ivan.

Tiam la knabo subite fermis la okulojn, kaj ekiris sur min, klininte la kapon, kaj eligante antaŭ si sian tubeton.

Mi kapitulacias, - avertis mi. - Ne pafu! Kiam la tubeto apogis mian ventron, ĝi

elfalis el liaj manoj, kaj, mallevinte la brakojn li ial tute moliĝis. Mi kliniĝis kaj enrigardis lian vizaĝon. Nun li estis ruĝa. Mi levis la tubeton. Tio estis io simila al ludila mitraleto, kun opor- tuna manumo, kaj kun plata rektangula balone- to, enigebla desube kiel kartoĉingo.

Kio estas tio? - demandis mi.

Plupilo, - diris li malserene. - Fordonu. Mi fordonis al li la ludilon.

Plupilo, - diris mi. - Per kiu do oni plupas. Kaj kio se vi trafus min? - Mi ekrigardis la muron. - Jen kiel, ja tion oni eĉ dum jaro ne sukcesos forlavi, bezonatos nun la muron ŝanĝi.

La knabo nekredeme ekrigardis min de mal- supre.

Ja tio estas plupo, - diris li.

Ĉu? Sed mi opiniis ke - limonado. Finfine lia vizaĝo akceptis normalan koloron,

kaj evidentigis ioman similecon kun heroecaj trajtoj de general-kolonelo Tuur.

Sed ne, - diris li. - tio estas plupo.

Nu?

Ĝi sekiĝos.

Kaj tiam ĉio pereos definitive, ĉu?

Ja ne. Simple restos nenio.

Hm, - diris mi dube. Tamen vi konas tion pli bone. Ni esperu pri pli bona estonto. Tamen mi tre ĝojas ke nenio restos sur la muro, sed ne sur mia vizaĝaĉo. Kio estas via nomo?

Zigfrid, - diris la knabo.

Kaj se pripense?

Li alrigardis min.

Lucifer.

Kiel?

Lucifer.

Lucifer, - diris mi. - Velial. Astarto. Velze- vul kaj Azrail. Eble vi havas ion malpli longan? Ja estas tre maloportune voki helpon de homo kies nomo estas Lucifer...

Sed la pordoj estas fermitaj, - diris li, kaj faris retropaŝon. Lia vizaĝo denove paliĝis.

Do kio?

Li ne respondis, kaj denove ekis retropaŝi, ĝis lia dorso apogis la muron. Poste li ekiris flanken, premiĝante al ĝi, kaj ne ĉesante rigardi min.

Finfine mi komprenis ke li opinias min ĉu ŝtelisto, ĉu murdisto, kaj volas forkuri, tamen ial li ne vokis helpon, kaj ne ensaltis ĉambron de la patrino, sed preteriris la pordon, kaj daŭ- rigis ŝteliri laŭ la muro al eliro el la domo.

Zigfrid, - diris mi. Zigfrid Lucifer, vi estas terura timulo. Je kiu vi opinias min? - Mi spe- ciale ne moviĝis, kaj nur turniĝis post li. - Mi estas via nova loĝanto, via panjo regalis min per kremo kaj per toastoj, sed vi preskaŭ plupis min, kaj malgraŭ tio ĝuste vi timas min. Tio mi devas vin timi.

Ĉio tio tre memorigis unu okazaĵon en An- judinsK-lernejo, kiam oni venigis al mi preskaŭ saman knabon, filon de unu aĉulo. Dio mia, ĉu vere mi ĝis tiom similas gangsteron?

Vi similas moskan raton Ĉuĉundra, - diris mi, - kiu tutan sian vivon ploris, ĉar ne havis kuraĝon eniri mezon de ĉambro. Via nazo, pro la timo, ekestis blua, la oreloj - malvarmaj, kaj la pantaloneto - malseka, kaj vi lasas post vi roje- ton...

En tiuj kazoj absolute ne gravas kion diri. Gravas nur paroli trankvile, kaj ne fari superflu-

■ ■ i— ■ II* ■ A /V A ■ A ■

ajn movojn. Esprimo de lia vizaĝo ne ŝanĝiĝis, sed kiam mi diris pri la rojeto, li por momento movis la okulojn por rigardi. Nur por momento. Poste li saltis al la elira pordo, ekkonvulsiis apud ĝi, movante la klinkon, kaj elflugis sur la korton. Fulmetis nur malpuraj plandumoj de la sandaloj. Mi eliris post li.

Li staris en arbustoj de siringo tiel, ke mi povis vidi nur lian palan vizaĝon. Kvazaŭ fuĝan- ta katino kiu haltis momente por rigardi trans la ŝultron.

Bone do, - diris mi. - Bonvolu klarigi al mi kion mi faru. Mi devas informi la hejmanojn pri mia nova adreso. Pri adreso de tiu ĉi domo. Domo kie mi loĝas nun. - Li silente rigardis min. - Iri al via patrino mi ĝenas. Unue ĉar ĉe ŝi

estas gasto, kaj due...

-Dua Ĉeurba, sepdek ok, - diris li.

Mi nehaste eksidis la peroneton. Inter ni es- tis ĉirkaŭ dek metroj.

Jen kiu voĉeto estas ĉe vi! - diris mi fide. - Kiel ĉe mia konato bufedisto el Mirza Ĉarle.

Kiam vi alveturis? - demandis li.

Momenton... - Mi alrigardis la horloĝon. - Antaŭ horo kaj duono, proksimume.

Antaŭ vi ĉi tie loĝis unu aĉa homo, - diris li, kaj komencis rigardi flanken. - Li donacis al mi naĝkalsoneton, striitan, mi engrimpis baniĝi, sed ĝi dissolviĝis en la akvo.

Aj-aj-aj! - diris mi. - Ja tio estas ne homo sed iu monstro. Oni devus dronigi lin en plupo.

Mi ne sukcesis, - diris la knabo. - Mi vo- lis, sed li jam forveturis.

Ĉu tio estas tiu Ĥuger? - demandis mi. - Kun Marta kaj knaboj?

Ne. De kie vi prenis tion? Ĥuger jam poste loĝis.

Ĉu ankaŭ li estis aĉa homo?

Li ne respondis. Mi apogis la dorson al la muro, kaj komencis rigardi la straton. El kon- traŭa pordego elrampis aŭto, turniĝis, ekmuĝis per la motoro, kaj forruliĝis. Tuj poste preter- hastis ankoraŭ unu tia aŭto. Ekodoris aroma benzino. Poste aŭtoj ekiris unu post la alia, ekestis eĉ malfacile sekvi ilin per la rigardo. En la ĉielo aperis kelkaj helikopteroj. Tio estis tiel nomataj senbruaj helikopteroj. Sed ili flugis su- fiĉe malalte kaj, dum ili flugis, estis malfacile konversacii. Tamen la knabo, ŝajne, ne intencis konversacii. Ankaŭ eliri li ne intencis. Li faris ion en la arbustoj, starante kun sia plupilo, kaj tempo de tempo rigardetis min.

Ne plupu li min de tie, pensis mi. La he- likopteroj iris kaj iris, la aŭtoj hastis kaj hastis, kaj ŝajnis ke ĉiuj dek kvin mil leĝeraj aŭtoj ekruliĝis sur Dua Ĉeurba, kaj ĉiuj kvincent he- likopteroj ekpendis super domo sepdek ok. Tio daŭriĝis dek, proksimume, minutoj, la knabeto tute ĉesis rimarki min, kaj mi sidis kaj pensis kiujn demandojn mi devas prezenti al Rimajer.

Poste ĉio ekestis kiel antaŭe: la strato malpleniĝis, benzina odoro difuziĝis, la ĉielo ekestis pura.

Ĵa kien ili, ĉiuj kune? - demandis mi.

La knabo eksusuris en la arbustoj.

Kio, ĉu vi ne scias? - demandis li.

Sed de kie mi sciu?

Mi ne scias - de kie. Na Ĥuger vi ial konas...

Na Ĥuger... - diris mi. - Na Ĥuger mi konas tute hazarde. Sed pri vi ĉiuj mi scias ne- nion. Kiel vi loĝas ĉi tie, pri kio okupiĝas... Jen, ekzemple, kion vi faras nun tie?

La preventilo difektiĝis.

Do donu vi ĝin ĉi tien, mi riparos. Kial vi tiel timas min? Ĉu mi similas iun ajn aĉan

homon?

Ili ĉiuj ekveturis labori, - diris la knabo.

Malfrue komenciĝas ĉe vi laboro. Jam ve- nis tempo tagmanĝi, sed vi nur nun iras labori... Ĉu vi scias kie troviĝas hotelo «Olimpik»?

Certe mi scias.

Ĉu vi akompanos min?

La knabo prokrastis.

Ne, - diris li.

Kial?

Nun lernejo finiĝas. Mi devas hejmen iri.

Ha, jen kio! - diris mi. - Tio signifas do ke vi preterlasas, aŭ kiel oni diras ĉe vi?.. En kiu klaso vi lernas?

En la tria.

Ankaŭ mi lernis iam en la tria.

Li elŝoviĝis el la arbustoj.

Kaj poste?

Kaj poste en la kvara. - Mi leviĝis. - Nu bone. Konversacii kun mi vi ne volas, akompani min vi ne volas, pantaloneto ĉe vi estas malse- ka, iru mi al mi. Nu, kial vi rigardas? Eĉ ne volas diri al mi vian nomon...

Li silente rigardis min, kaj spiris per la buŝo. Mi ekiris al mi. La kremkolora vestiblo estis difektigita, kiel ŝajnis al mi, senrevene. La grandega karbo-nigra makulo sur la muro ne in- tencis sekiĝi. Iu hodiaŭ estos punata, pensis mi.

Sub miaj piedoj mi ekvidis ŝnuret-bulon. Mi levis ĝin. Fino de la ŝnureto estis ligita al porda

manilo de mastra duono de la domo.

Tiel, pensis mi, ankaŭ tion ni komprenas. Mi deligis la ŝnureton, kaj ŝovis la bulon en la poŝon. En la kabineto mi prenis el la tablo pu- ran folion da papero, kaj preparis telegramon al Maria: «Venis bonorde Dua Ĉeurba sepdek ok kisas Ivan». En la gvidlibro mi trovis telefonon de Priserva Buroo, transdonis la telegramon, kaj denove telefonis al Rimajer. Kaj denove Rimajer ne respondis. Tiam mi vestis la jakon, rigardis min en la spegulo, rekalkulis la monon, kaj in- tencis jam eliri, kiam rimarkis ke pordo en la vestiblon estas malfermita, kaj tra la interspaco rigardas okulo.

Mi, certe, rimarkis nenion. Mi atente priri- gardis antaŭon de mia kostumo, revenis en la banĉambron, kaj iom da tempo purigis min, fa- jfetante, per la polvosuĉilo. Kiam mi revenis en la kabineton, la grandorela kapo, enŝoviĝinta en la duonfermitan pordon, momente malaperis - elstaris nur brileta tubeto de la plupilo.

Eksidinte la brakseĝon mi, laŭvice, malfer- mis kaj fermis ĉiujn dek du kestojn de la tablo, inkluzive la sekretajn, kaj nur tiam denove ekri- gardis la pordon. La knabo staris sur la sojlo.

Mia nomo estas Len, - informis li.

Mi salutas vin, Len, - diris mi neatente. - Mia nomo estas Ivan. Eniru. Verdire mi intencas tagmanĝi. Ĉu vi tagmanĝis hodiaŭ?

Ne.

Jen kiel bone. Kuru al la patrino, prenu ŝian permeson, kaj iru ni.

Len silentis, rigardante la plankon.

Ankoraŭ estas frue, - diris li.

Kio estas frue? Ĉu tagmanĝi?

Ne, iri... tien. La lernejo finiĝas nur post dudek minutoj. - Li denove silentis. - Krom tio tie troviĝas tiu dika ulo kun la ŝnuretoj.

Ĉu li estas aĉa homo? - demandis mi.

Jes, - diris Len. - Ĉu vi vere foriras nun?

Jes, mi foriras, - diris mi, kaj elpoŝigis la ŝnuret-bulon. - Jen, prenu... Kaj kio se unua elirus la patrino?

Li levis la ŝultrojn.

Se vi vere foriras, - diris li, - do ĉu povas mi sidi ĉe vi?

Kio ja, sidu.

Kaj ĉu ĉi tie estas neniu alia?

Neniu.

Li ne venis al mi por preni la ŝnurbulon, sed permesis veni al si, kaj eĉ preni sin je la orelo. La orelo vere estis malvarma.

Mi skuetis la orelon kaj, puŝetante la kn- abon al la tablo, diris:

Sidu kiom vi volas. Mi revenos ne tuj.

Mi dormos ĉi tie, - diris Len.

Ĉapitro tria

Hotelo «Olimpik» estis dek-kvin-etaĝa, ruĝa kun nigra. Duono de la placo antaŭ ĝi estis oku- pata per aŭtoj, en centro de la placo, en eta flo- rejo, staris monumento, prezentanta homon kun fiere levata kapo. Preterirante la monumenton mi subite trovis ke tiu ĉi homo estas konata al mi. Pro la konsterno mi haltis kaj pririgardis. Sendube: en ridinda malnovmoda kostumo, apogante la manon je nekomprenebla aparato, kiun mi erare opiniis esti daŭrigo de la abstrak- ta bazŝtono, sur placo antaŭ hotelo «Olimpik» staris Vladimir Sergeeviĉ Jurkovskij, malestime rigardante senfinon per la duonfermitaj okuloj. Sur la baza ŝtono per orumitaj literoj estis elĉizite: «Vladimir Jurkovskij, la 5-a de decem- bro, jaro de Pesilo». Mi ne kredis, ĉar tio estis tute neeble.

Al homoj kiel Jurkovskij oni ne starigas monumentojn. Dum ili vivas, oni enoficigas ilin je pli-malpli gravajn postenojn, oni glorigas ilin dum jubileoj, oni elektas ilin en anojn de akademioj. Oni premias ilin per ordenoj, kaj honorigas per internaciaj premioj. Kaj kiam ili mortas, aŭ pereas, - oni verkas pri ili librojn, oni mencias iliajn verkojn, sed ju pli poste, des malpli ofte, kaj, finfine, oni forgesas ilin. Ili foriras el memoro, kaj restas nur en la libroj. Vladimir Sergeeviĉ estis generalo de scienco, kaj rimarkinda homo. Sed ne eblas meti monu- mentojn al ĉiuj generaloj kaj al ĉiuj rimarkindaj homoj, des pli en landoj, kun kiuj ili neniam havis rektan rilaton, kaj en urboj, kiujn ili, eĉ se vizitis, do nur preterveture...

Kaj en tiu ĉi ilia jaro de Pesilo Jurkovskij eĉ ne estis generalo. En marto li, kune kun Dauge, plenumis esploron de Amorfa Makulo sur Urano, kaj unu el la esplorbomboi eksplodis en nia lab- ora sekcio. Riproĉitaj estis ĉiuj, kaj kiam en la septembro ni revenis nian planedon, Jurkovskij estis tuta kovrita per violkoloraj likenoj. Li estis kolera, kaj diris ke nun li naĝos ĝissate, sun- bruniĝos, kaj ekos konstrukcii novan esplor- bombon, ĉar la malnova estas fekaĵo...

Mi retrorigardis la hotelon. Al mi restis nur konkludi ke vivo de la urbo troviĝas en enigma kaj sufiĉe forta dependeco de Amorfa Makulo sur Urano. Aŭ troviĝis iam... Jurkovskij memfide smajlis. La monumento, entute, estis bona, sed mi ne komprenis je kio Jurkovskij apogas sin. Tiu ĉi aparato ne similis esplorbombon...

Io eksiblis apud mia orelo. Mi turnis la kapon, kaj pretervole deflankiĝis. Apud mi, stulte rigardante la bazan ŝtonon, staris mal- longa magra homo, de la piedoj ĝis la kolo ves- tanta iun grizan skvamaron, kaj grandamplek- san kubforman kaskon sur la kapo. Vizaĝon de la homo fermis vitra plateto kun truetoj. El la truetoj, samtakte al la spiro, elŝiriĝis fluetoj da fumo. Lia konsumita vizaĝo, post la vitra plate- to, estis kovrita per ŝvito, kaj la vangoj tre ofte konvulsiiĝis.

Komence mi opiniis lin aliplanedano, poste pensis ke tio estas kurac-turisto, al kiu oni preskribis specifajn procedurojn, kaj nur poste konjektis ke tio estas astiko.

Pardonu, - diris mi. - Ĉu vi povas diri al mi kiuokaze oni starigis la monumenton?

La malseka vizaĝo tute misformiĝis.

Kio? - obtuze aŭdiĝis el sub la kasko.

Mi kliniĝis.

Mi demandas: kiuokaze oni starigis la monumenton?

La homo denove fiksis la rigardon sur la bazan ŝtonon. Fumo el la truetoj ekiĝis pli den- sa. Denove ekaŭdiĝis forta siblado.

Vladimir Jurkovskij, legis li. La kvina de decembro, jaro de Pesilo... Ha... decembro... Nu... Do tio estas iu judo aŭ polo...

Kaj kiu metis la monumenton?

Mi ne scias, - respondis la homo. - Ja ne estas skribite ĉi tie. Sed por kio al vi?

Tio estas mia konato, - klarigis mi.

Do kial vi demandas? Demandu vi lin mem.

Li mortis.

Be... Do, eble oni enterigis lin ĉi tie?

Ne, - diris mi. - Li estas enterigita mal- proksime.

Kie?

Malproksime!... Sed kio estas aĵo je kiu li apogas sin?

Kiu aĵo? Ja tio estas erulo.

Kio?

Erulo, mi diras! Elektronika ruleto.

Mi elstreĉis la okulojn.

Sed kiel rilatas la ruleto?

Kie?

Ĉi tie, sur la monumento.

Mi ne scias, - diris la homo, pensinte. - Eble via konato inventis ĝin, ĉu?

Dubinde, - diris mi. - Li laboris en alia sfero.

En kiu?

Li estis planedisto kaj astronaŭto.

Ha... Nu, se li inventis ĝin, do bravulo li estas. Utila aĵo. Estus bone enmemori: Ju- rkovskij Vladimir... Grandkapa judo li estis...

Dubindas ke li inventis ĝin, - diris mi. - Ja diras mi, li estis astronaŭto.

La homo fikse ekrigardis min.

Sed se ne li inventis, do kial li staras ĉi tie kun ĝi, ha?

Ĝuste tio estas la problemo, - diris mi. - Mi mem miras.

Mensogas vi ĉion, - diris la homo neaten- dite. - Mensogas vi, kaj mem ne scias por kio. De la mateno mem satdrinkaĉis vi... Alkoholulo!

Li turniĝis, kaj ekiris for, trenante la magra- jn piedojn, kaj laŭte siblante. Mi levis la ŝultro- jn, lastan fojon ekrigardis na Vladimir Sergee- viĉ, kaj tra la tre vasta placo direktiĝis al la

hotelo.

Giganta pordisto deruligis antaŭ mi la por- don, kaj laŭte prononcis: «Bonvenon». Mi haltis.

Estu afabla, - diris mi. - Ĉu vi scias kio estas tiu ĉi monumento?

La pordisto ekrigardis super mia kapo la placon. Lia vizaĝo respegulis embarason.

Sed ĉu tie... ne estas skribite?

Estas, - diris mi. Sed kiu starigis tiun monumenton? Kaj kial?

La pordisto paŝetis surloke.

Mi petas pardonon, - kulpe diris li, - mi neniel povas respondi al tiu ĉi demando. La monumento staras ĉi tie delonge, sed mi nur antaŭnelonge... Mi timas misinformi vin. Eble la akceptisto...

Mi suspiris.

Nu bone, ne zorgu pri tio. Kie ĉi tie estas telefono?

Dekstren, mi petas vin, - diris la pordisto ĝojiĝinte.

Al mi alstrebis la akceptisto, sed mi kapneis, prenis la aŭskultilon, kaj kunmetis numeron de Rimajer. Ĉi-foje la telefono okazis okupata. Mi direktiĝis al la lifto, kaj leviĝis sur naŭan etaĝon.

Rimajer, korpulenta, kun nekutime velka vizaĝo, renkontis min vestante banmantelon, el sub kiu videblis piedoj en pantalono kaj en botetoj. En la ĉambro fetoris delonga tabaka fumo, cindrujo sur la tablo estis plena per ciga- redstumpoj. Entute en la ĉambro regis malor- daĉo. Unu brakseĝo estis renversita, sur la sofo kuŝaĉis ĉifita ĉemizo, evidente ina, sub la fene- strobreto, kaj sub la tablo brilis aroj da malple- naj boteloj.

Per kio mi povas esti utila? - negastame interesiĝis Rimajer, rigardante mian mentonon. Ŝajne li nur nun eliris el la bankuvo - maldensaj helaj haroj sur lia longa kranio estis malsekaj.

Mi silente etendis al li mian karton. Rimajer atente legis ĝin, nehaste enŝovis ĝin en poŝon de la ban-mantelo kaj, kiel antaŭe rigardante mian mentonon diris: «Sidu». Mi sidis.

Okazas tre maloportune, - diris li. - Mi estas diable okupata, kaj havas eĉ ne minutun da tempo.

Mi kelkfoje telefonis al vi hodiaŭ, - diris

mi.

Mi nur nun revenis... Kio estas via nomo?

Ivan.

Kaj familnomo?

Ĵilin.

Vidu, Ĵilin... Mallonge: nun mi devas vestiĝi kaj denove foriri... - Li silentetis, frotante per la plando la velkajn vangojn. - Kaj, fakte, konversacii... Tamen, se vi volas, sidu ĉi tie kaj atendu min. Se mi ne revenos post horo, foriru kaj revenu morgaŭ, je la dek-dua. Par- enteze, lasu al mi vian adreson kaj telefonnu- meron, skribu ĝin senpere sur la tablo... - Li forĵetis la banmantelon kaj, trenante ĝin sur la planko, foriris en la apudan ĉambron. - Kaj dume pririgardu la urbon. Aĉa urbeto... Tamen malgraŭ ĉio oni devas okupiĝi pri tio. Min ĝi vomigas jam...

Li revenis, ordigante la kravaton. Liaj manoj tremis, haŭto sur la vizaĝo estis velka kaj griza. Subite mi eksentis ke mi ne kredas lin. Rigardi lin estis malagrable, kiel neglektitan malsanu- lon.

Vi malbone aspektas, - diris mi. - Vi sig-

. f- /V /V . /V .

nife sanĝiĝis.

Rimajer unuafoje enrigardis miajn okulojn.

Sed de kie vi scias kia mi estis antaŭe?

Mi vidis vin ĉe Maria... Vi multe fumas, Rimajer, kaj nun oni tre ofte saturigas tabakon per aĉaĵoj.

Sensencaĵo estas tio - tabako, - diris li kun neatendita agaco. - Ĉi tie ĉion oni saturigas per aĉaĵoj... Sed entute vi pravas, verSajne necesas ĉesi. - Li malrapide vestis la jakon. - Necesas ĉesi... - ripetis li. - Kaj entute ne decis komenci.

Kiel prosperas la laboro?

Estis eĉ pli malbone. Mirinde fascina laboro. - Li smajlis iel malagrable. - Nu, mi iru. Oni atendas min, mi malfruas. Do tiel: aŭ post horo, aŭ morgaŭ je la dek-dua. Li kapklinis kaj eliris.

Sur la telefona tableto mi enskribis mian adreson, telefonnumeron kaj, enirinte per la piedo amason da boteloj, mi ekpensis ke la laboro estis, ŝajne, vere fascina.

Mi telefonis al la akceptisto, kaj postulis ke oni sendu en la ĉambron purigistinon. Ĝentilega voĉo respondis ke mastro de la ĉambro strikte malpermesis al la servistoj aperi dum lia foresto, kaj ripetis la malpermeson ĵus, elirante el la hotelo.

Ha, - diris mi, kaj metis la aŭskultilon.

Tio ne tro plaĉis al mi. Mi mem neniam

donas tiajn ordonojn, kaj neniam kaŝas ion de iu, eĉ la notlibron. Estas stulte krei nenecesajn impresojn, pli bone estus malpli drinki. Mi levis la renversitan brakseĝon, eksidis, kaj pripariĝis atendi, penante superi senton de malkontento kaj disiluziiĝo.

Atendi mi devis nelonge. Post kvin minutoj la pordo malfermiĝis, kaj en la ĉambron enŝoviĝis beleta ina muzeleto.

Hej! - iom raŭke prononcis la muzeleto. - Ĉu Rimajer estas hejme?

Rimajer forestas, - diris mi. - Tamen vi eniru.

Ŝ i hezitis, pririgardante min. Ŝajnas ke ŝi ne intencis eniri, simple enrigardis preterirante.

Eniru, eniru, - diris mi. - Ĉar mi enuas ĉi tie pro soleco.

Ŝi eniris per irmaniero facila, dancanta kaj, apoginte la manojn je la koksoj, haltis antaŭ mi. Ŝi havis mallongan nazon, rigardantan supren, kaj taŭzitan knaban hararanĝon. La haroj estis rufaj, kurta pantalono - helruĝa, kaj la surkola tuko - ove flava. Hela virino. Kaj sufiĉe agrabla. Ŝia aĝo estis dudek kvin, proksimume.

Ĉu vi atendas? - diris ŝi.

Ŝiaj okuloj brilis, kaj de ŝi disvastiĝis odoro de vino, tabako kaj parfumo.

Atendas, - diris mi. - Sidu, atendu ni kune.

Ŝi faliĝis sur la sofon kontraŭ mi, kaj metis la piedojn sur la telefonan tableton.

Ĵetu cigaredon al la laboranta homo, - diris ŝi. - Kvin horoj mi ne fumis.

Mi ne fumas... Ĉu mi telefonu ke oni al- portu?

Dio mia, ankaŭ ĉi tie sopirulo... Lasu la telefonon, alie denove venos tiu virinaĉo... Serĉu en la cindrujo, kaj trovu stumpon sufiĉe longan.

En la cindrujo estis multe da longaj cigared- stumpoj.

Ili ĉiuj estas lipruĝigitaj, - diris mi.

Donu, donu, tio estas mia lipruĝo. Kiu vi estas?

Ivan.

Ŝi klakis la bruligilon, kaj ekfumis.

Kaj mi - Ilina. Ĉu ankaŭ vi estas alilan- dano? Ĉiuj vi, alilandanoj estas iel larĝaj. Kion

vi faras ĉi tie?

Mi atendas na Rimajer.

Ja ne. Kio venigis vin ĉi tien? Ĉu vi de la edzino saviĝas?

Mi estas fraŭlo, - diris mi modeste. - Mi venis verki libron.

Libron? Jen kiaj konatuloj ĉe tiu Rimajer... Libron li venis verki. Problemo de sekso ĉe sportistoj impotentoj. Kiel ĉe vi statas pri seksa problemo?

Por mi tio ne estas problemo, - diris mi modeste. - Kaj ĉe vi?

Ŝi mallevis la gambojn de la tableto.

He, he... Ne tiel forte. Ĉi tie ne estas al vi Parizo. Antaŭe la hararanĝaĉon kurtigu, ĉar sidas vi kiel perŝo...

Kiu kiu? - Mi estis tre tolerema, restis kvardek kvin minutoj por atendi.

Kiel perŝo. Ĉu vi scias, vagas tiaj... - Ŝi faris per la manoj nedifinitajn movojn apud la oreloj.

Ne scias, - diris mi. - Mi venis antaŭ ne- longe. Mi ankoraŭ scias nenion. Rakontu, tio es- tas interese.

Nu ne, iu ajn sed ne mi. Ĉe ni oni ne babi- las. Nia afero estas simpla: donu, ordigu, mon- tru la dentojn, kaj silentu. Profesia sekreto. Ĉu vi aŭdis pri tiu besto?

Aŭdis, - diris mi. - Sed kie «ĉe ni»? Ĉu ĉe kuracistoj?

Ial tio ŝajnis al ŝi tre ridinda.

Ĉe kuracistoj!.. Jen kiel vi... - ridegis ŝi. - Tamen vi estas knabo ne malbona, kun langeto... Ĉe ni en la Buroo ankaŭ estas unu tia. Li diros - ĉiuj kuŝas. Kiam ni priservas fiŝulojn oni ĉiam taskigas lin, fiŝuloj ŝatas gajadi.

Kaj kiu ne ŝatas? - diris mi.

Tion vi vane. Inteloj, ekzemple, forpelis lin. Forigu, - diras ili, - la stultulon... Aŭ jen nun, ĉe tiuj gravedaj viraĉoj...

Ĉe kiu?

Ĉe sopiruloj... Aŭskultu, sed vi, mi vidas, komprenas nenion. De kie vi tia alveturis?

El Vieno, - diris mi.

Nu, kaj kio? Ĉu ĉe vi en Vieno forestas sopiruloj?

Vi eĉ imagi ne povas kio ja forestas en Vieno.

Eble tie, ĉe vi, forestas ankaŭ neregulaj kunvenoj?

Jes, forestas, - diris mi. - Ĉe ni ĉiuj kun- venoj estas regulaj. Kiel aŭtobusa linio.

Ŝi distriĝis.

Eble ĉe vi ankaŭ kelnerinoj forestas?

Kelnerinoj estas. Kaj iam troviĝas super- baj ekzempleroj. Do vi estas kelnerino, ĉu?

Subite ŝi saltleviĝis.

Ne-e, tiel ni ne daŭrigos! - kriis ŝi.- Por hodiaŭ sufiĉas al mi sopiruloj. Vi tuj estos obeema, kaj drinkos kun mi je kamaradeco...

Ŝi komencis faligi botelojn kuSantajn sub la fenestro.

Fek! ĉiuj malplenas... Eble vi estas ankaŭ abstinulo? Ha, jen estas iom da vermuto... Ĉu vi drinkos vermuton? Aŭ mi petu viskion?

Komencu ni de vermuto, - diris mi.

Ŝi frapis la botelon sur la tableton, kaj pre- nis de la fenestra breto du glasojn.

Atendu minuteton, mi lavu ilin, oni rubon enĵetadis... - Ŝi foriris en la banĉambron, kaj daŭrigis paroli de tie: - Se vi okazus ankaŭ ab- stinulo, mi eĉ ne scias kion mi farus pri vi... Jen kia malordaĉo ĉe li ĉi tie, en la banĉambro, Satas mi tion! Vi kie ekloĝis, ĉu ankaŭ ĉi tie?

Ne, en la urbo, - respondis mi. - En Dua Ĉeurba.

Ŝi revenis kun la glasoj.

Kun akvo aŭ la puran?

Puran, prefere.

Ĉiuj alilandanoj drinkas la puran. Kaj ĉe ni oni drinkas ial kun akvo. - Ŝi eksidis sur brakon de mia brakseĝo, kaj brakumis min je la Sultroj. Ŝi ege odoris je alkoholaĵoj. - Nu, je «ci»...

Ni drinkis kaj interkisis. Sen iu ajn plezuro. Ŝiaj lipoj okazis tre farbitaj, kaj la palpebroj es- tis pezaj pro sendormeco kaj laco. Ŝi metis la glason, trovis en la cindrujo ankoraŭ unu ciga- redstumpon, kaj revenis sur la sofon.

Sed kie estas tiu Rimajer? - diris Si. - Kiom oni devas atendi? Ĉu ci delonge konas lin?

Ne, ne tre.

Laŭ mi li estas kanajlo, - diris ŝi kun nea- tendita malico. - Ĉion li elkonfesis, kaj nun kaŝiĝas. Ne malfermas, bruto, kaj ne respondas telefone. Aŭskultu, ĉu eble li estas spiono?

Kiu spiono?

Ha, multas ili, fatrasuloj... El Abstina So- cieto, moraluloj... Spertuloj kaj Aprezuloj ankaŭ estas sufiĉe aĉaj...

Ne, Rimajer estas deca persono, - diris mi kun ioma streĉo.

Deca... Ĉiuj vi estas decaj. Komence. Ankaŭ Rimajer estis deca, ŝajnigis sin bonkore- ta, gajeta... Kaj nun rigardas kiel krokodilo!

Bedaŭrinda, - diris mi. - Verŝajne li ek- memoris pri la familio, kaj ekĝenis.

Neniun familion li havas. Kaj, entute, al diablo lin! Ĉu mi verŝu al ci?

Ni drinkis ankoraŭfoje. Ŝi ekkuŝis, kaj metis la manojn post la kapon. Poste ŝi diris:

Ja vi ne ĉagrenu. Kraĉu. Vino ĉe ni abun- das, dancegos ni, kuros al droŝko... Morgaŭ es- tas futbalo, metu ni je «Bovoj»...

Sed mi ne ĉagrenas. Je «Bovoj» do je «Bovoj».

Ho, «Bovoj»! Kiaj knaboj! Tutan vivon rigardus mi ilin... Manoj kiel fero, alpremiĝi al li - kiel al arbo, honestan vorton...

Oni frapetis la pordon.

Eniru! - kriegis Ilina.

En la ĉambron eniris, kaj tuj haltis alta mezaĝa osteca homo kun helaj lipharoj, kaj helaj konveksaj okuloj.

Pardonon, - diris li. - Mi volis vidi na Ri- majer.

Ĉi tie ĉiuj volas vidi na Rimajer, - diris Ili- na. - Bonvolu sidi, atendu ni kune.

La nekonato klinis la kapon, kaj alsidis la tablon, metinte la kruron sur la femuron. Verŝa- jne li estis jam ĉi tie. Li rigardis ne ĉirkaŭaĵojn, sed la muron antaŭ si. Tamen eblas ke li ne es- tis scivolema. Evidente nek mi nek Ilina intere- sis lin. Al mi tio ŝajnis nenatura: laŭ mi tia paro kiel mi kaj Ilina devus ekinteresigi iun ajn nor- malan homon.

Ilina leviĝetis per la kubuto, kaj komencis fikse pririgardi la nekonaton.

Iam mi jam vidis vin, - deklaris ŝi.

Ĉu vere? - malvarme diris la nekonato.

Kio estas via nomo?

Oskar. Mi estas kamarado de Rimajer.

Jen kiel bone, - diris Ilina. Ŝin evidente incitis indiferenteco de la nekonato, sed dume ŝi detenis sin. - Ankaŭ li estas kamarado de Rima- jer, - ŝi per la fingro montris min. - Ĉu vi estas konataj?

Ne, - diris Oskar, kiel antaŭe rigardante la muron.

Mi estas Ivan, - diris mi. - Kaj tio estas amikino de Rimajer. Ŝia nomo estas Ilina, kaj ni

ĵus drinkis je kamaradeco.

Oskar sufiĉe indiferente alrigardis na Ilina, kaj ĝentile klinis la kapon. Ilina, ne demetante de li sian rigardon, prenis botelon.

Ĉi tie ankoraŭ restis iom, - diris ŝi. - Ĉu vi volas drinki, Oskar?

Ne, mi dankas vin, - malvarme respondis Oskar.

Je kamaradeco! - diris Ilina. - Ĉu vi ne volas? Vane.

Ŝi verŝetis en mian glason, la restaĵon elverŝis en la sian, kaj tuj drinkis.

Neniam mi pensus, - diris ŝi, - ke ĉe Ri- majer povas esti amikoj kiuj rifuzas drinki. Tamen mi vidis vin ie!

Oskar levis la ŝultrojn.

Dubinde, - diris li.

Ilina evidente ardiĝis.

-Iu fatraso, - informis ŝi min laŭte. - Hola, Oskar, eble vi estas intelo?

Ne.

Kial ne? - diris Ilina. - Klaras ke vi estas intelo. Ja vi en «Musteleto» kunpuŝiĝis kun kal- va Lejz, rompaĉis la spegulon, kaj Modi van- gofrapadis vin...

Ŝtona vizaĝo de Oskar iom ruĝiĝis.

Mi certigas vin, - prononcis li tre ĝentile, - ke mi ne estas intelo, kaj neniam en la vivo mi estis en «Musteleto».

Kio, ĉu laŭ vi mi mensogas? - diris Ilina.

Tiam mi, ĉiuokaze, deprenis de la tablo la botelon, kaj metis ĝin sub la brakseĝon.

Mi estas alveturinto, - diris Oskar. - Turis-

to.

Ĉu vi venis delonge? - diris mi, por malSarĝi la situacion.

Ne, antaŭnelonge, - respondis Oskar.

Kiel antaŭe li rigardis la muron. Li estis homo kun fera eltenemo.

Ha-a! - subite diris Ilina. - Mi memoras... Tio estas mi kiu ĉion konfuzis. - Ŝi ekridegis. - Certe neniu intelo vi estas... Ja antaŭhieraŭ vi estis ĉe ni en Buroo. Vi estas vojaĝ-komercisto, ĉu? Vi proponis al la administranto stokon da iu aĉaĵo... «Djugon»... «Djupon»...

«Devon», - sufloris mi. - Estas tia insekt- forpelilo, «Devon».

Oskar unuafoje smajlis.

Tute ĝuste, - diris li. -Sed mi, certe, ne estas vojaĝ-komercisto. Mi simple plenumis komision de mia parenco.

Tio estas alia afero, - diris Ilina, kaj saltleviĝis. - Ja vi devis diri tion antaŭe. Ivan, ni ĉiuj devas drinki je la kamaradeco. Mi tele- fonos... Ne, pli bone mi kuros. Kaj vi dume ba- bilu. Mi tuj...

Ŝi elsaltis el la ĉambro, frapferminte la por- don.

Gaja virino, - diris mi.

Jes, ekstreme. Ĉu vi estas lokulo?

Ne, ankaŭ mi estas alveturinto... Kia stranga ideo venis en kapon de via parenco!

Pri kio vi?

Kiu bezonas na «Devon» en kurac-urbo?

Oskap levis la ŝultrojn.

Al mi estas malfacile prijuĝi tion, mi ne estas kemiisto. Sed konsentu ke al ni ofte estas malfacile kompreni agojn eĉ de niaj proksimu- loj, des pli iliajn fantaziojn... Okazas do ke «Devon» estas... kiel vi nomis ĝin?

Insekt-forpelilo, - diris mi.

Se mi ne eraras tio estas por kuloj, ĉu?

Ne tiom por kiom kontraŭ.

Vi, ŝajne, bone komprenas tion, - diris Oskar.

Al mi okazadis uzi ĝin.

Ho, eĉ tiel...

Diable, pensis mi. Kion li volas diri? Li jam ne rigardis la muron. Li rigardis rekte en miajn okulojn, kaj smajlis. Sed se li volis ion diri, do li jam diris. Li leviĝis.

Pli bone mi ne atendos plu, - prononcis li. - Oni, kiom mi komprenas, igos min drinki ĉi tie je kamaradeco. Sed mi alveturis ĉi tien ne drin- ki. Mi alveturis kuraciĝi. Bonvolu transdoni al Rimajer, ke mi telefonos al li hodiaŭ vespere. Ĉu vi ne forgesos?

Ne, - diris mi. - Mi ne forgesos. Se mi diros ke ĉi tie estis Oskar, li komprenos pri kiu temas, ĉu?

Jes, certe. Tio estas mia vera nomo.

Li riverencis, kaj eliris per ritmaj paŝoj, ne retrorigardante, strikta, kaj ial tute nenatura.

Mi enigis la fingrojn en la cindrujon, elektis stumpon sen lipruĝo, kaj kelkfoje enspiris. La tabako ne plaĉis al mi. Mi estingis la cigareds- tumpon. Ankaŭ Oskar ne plaĉis al mi. Kaj Ilina. Kaj ankaŭ Rimajer tre ne ekplaĉis al mi. Mi kon- trolis la botelojn, sed ĉiuj ili estis malplenaj.

Ĉapitro kvara

Mi ne ĝisatendis na Rimajer. Ilina ne reve- nis. Mi tedis sidi en la fumigita ĉambro, kaj so- biĝis en la vestiblon. Mi intencis tagmanĝi, kaj haltis ĉirkaŭrigardante kie estas restoracio. Ĉe mi tuj aperis akceptisto.

Al via priservo, - tenere susuris li. - Aŭ- ton? Restoracion? Taverneton? Salonon?..

Kiun salonon? - scivolis mi.

Frizejan salonon. - Li delikate alrigardis mian hararanĝon. - Hodiaŭ akceptas majstro Gaoej. Mi forte rekomendas.

Mi elmemoris ke Ilina nomis min, ŝajne, «longhara perŝo», kaj diris:

Kio ja, volonte.

Bonvolu sekvi min - diris la akceptisto.

Ni transiris la vestiblon.

La akceptisto malfermetis malaltan larĝan pordon, kaj nelaŭte diris en malplenon de la vasta ejo:

Pardonu, majstro, al vi venis kliento.

Mi petas, - prononcis trankvila voĉo.

Mi eniris. En la halo estis lume kaj bon- odore, brilis nikelo, brilis speguloj, brilis antikva pargeto. De la plafono pendis, de sur brilaj stangoj, brilaj duonsferoj. En centro de la halo staris grandega blanka brakseĝo.

La majstro moviĝis renkonten al mi. Ĉe li estis atentaj senmovaj okuloj, ĝibeta nazo, kaj griza kurta barbeto. Pli ol ion alian li memorigis nejunan spertan kirurgon. Mi timide salutis lin. Li kurte klinis la kapon kaj, pririgardante min de la kapo ĝis la piedoj, komencis ĉirkaŭiradi min. Mi eksentis malkomforton.

Bonvolu konformigi min kun la modo, - diris mi, penante ne lasi lin el la vido.

Sed li mole prenis min je la maniko, kaj kelkajn sekundojn spiris post mia dorso, balbu- tante: «Sendube... Sen iu ajn dubo...».

Poste mi eksentis ke li tuŝis mian ŝultron.

Kelkajn paŝojn antaŭen, mi petas vin, - diris li severe. - Kvin ses paŝojn, kaj poste hal- tu kaj abrupte turniĝu.

Mi obeis. Li penseme rigardis min, pinĉante la barbeton. Al mi ŝajnis ke li dubas.

Tamen, - diris li neatendite, - sidu.

Kien? - demandis mi.

En la brakseĝon, - diris li senpacience.

Mi malleviĝis en la brakseĝon, kaj rigardis kiel li denove malrapide proksimiĝas al mi. Sur lia intelektualega vizaĝo subite aperis esprimo de grandega domaĝo.

Sed kiel eblas tiel? - prononcis li. - Tio ja estas terure!..

Mi ne trovis kion respondi.

Krudaĵo... Misharmonio... - balbutis li. - Aĉe... Aĉe... Aĉe!

Ĉu vere ĝis tiom malbone? - demandis mi.

Mi ne komprenas kial vi venis al mi, - diris li. - Ja vi tute ne aprezas vian aspekton.

De hodiaŭa tago mi komencas aprezi, - diris mi.

Li svingis la manon.

Lasu!.. Mi laboros pri vi, sed... - Li skuis la kapon, impete turniĝis, kaj deiris al alta tablo, surmetita per brilantaj aparatoj.

Dorso de la brakseĝo mole retroĵetiĝis, kaj mi okazis en duonkuSa stato. De supre sur min alSoviĝis granda duonsfro, elradianta varmon, kaj centoj da etaj pingloj tuj ekpikis mian nukon, elvokante strangan senton de doloro kaj plezuro samtempe.

Ĉu pasis? - demandis la majstro, ne retrorigardante. La sento malaperis.

Pasis, - diris mi.

Haŭto ĉe vi estas bona, - elgrumblis la mastro kin iu plezuro.

Li revenis al mi kun kompleto da nekutimaj laboriloj, kaj komencis pripalpi miajn vangojn.

Kaj malgraŭ ĉio Miroza edzigis lin, - diris li subite. - Mi atendis ion ajn, nur ne tion. Post kiam Levant tiom multe faris por ŝi... Ĉu vi memoras tiun momenton kiam ili ploras super mortanta Pini? Oni povis veti je io ajn ke ili por ĉiam estos kune. Kaj nun, imagu, ŝi edziniĝas je tiu literaturisto!

Ĉe mi estas regulo: subkapti kaj subteni iun ajn konversacion. Kiam ne estas sciate pri kio temas, tio estas eĉ interesa.

Por nelonge, - diris mi konvinke. - Litera- turistoj ne estas fidelaj, mi certigas vin. Mi mem estas literaturisto.

Liaj fingroj je sekundo paŭzis sur miaj palpebroj.

Tio ne venis en mian kapon, - konfesis li, - kvankam la geedziĝo estis civila... Mi ne forgesu telefoni al la edzino. Ŝi estis tre ĉa- grenita.

Mi komprenas ŝin, - diris mi. - Kvankam al mi ĉiam ŝajnis ke Levant estis antaŭe enam- iĝinta en tiun... en Pini.

Enamiĝinta? - eksklamaciis la majstro, alirante de alia flanko. - Ja certe li amis ŝin! Freneze amis! Kiel povas ami nur sola, per ĉiuj malakceptita viro.

Kaj tial estas tute nature ke post morto de Pini li serĉis konsolon ĉe ŝia plej bona amikino...

Ĉe amikino... Jes, - dirs aprobe la ma- jstro, tiklante post mia orelo. - Miroza adoris na Pini. Tio estas tre preciza vorto: ĝuste amikino!

En vi tuj sentiĝas literaturisto. Ankaŭ Pini adoris na Miroza...

Sed rimarku, - subkaptis mi. - Ja Pini de komenco mem suspektis ke Miroza ne estas in- diferenta al Levant.

Ho, certe. ili estas neordinare sentemaj al tiuj aĵoj. Tio estis klare al ĉiu, mia edzino tuj turnis atenton je tio. Mi memoras ke ŝi puŝetis min per la kubuto ĉiufoje kiam Pini eksidis sur buklan kapeton de Miroza, kaj tiel ruzete, ĉu vi scias, atende rigardante na Levant...

Ĉifoje mi prisilentis.

Kaj entute mi estas forte konvinkita - daŭrigis li, - ke birdoj sentas ne malpli fajne ol homoj.

Ha, ekpensis mi, kaj diris:

Mi ne scias kiel birdoj entute, sed Pini es- tis multe pli sentema ol, eble, eĉ vi kaj mi.

Io kurte preterzumis mian verton, mallaŭte klakis metalo.

Vi diras tute samvorte al mia edzino, - rimarkis la majstro. - Al vi, verŝajne, devas plaĉi Den. - Mi estis konsternita kiam li sukcesis produkti bunkinon al tiu ĉi japana dukino... Mi

/V . 1 /V

ne memoras ŝian nomon. Ja neniu, eĉ ne unu homo kredis al Den. Japana reĝo mem...

Pardonu, - diris mi. - Bunkino?

Ho, ja vi ne estas profesiulo... Nu, vi ja memoras tiun momenton kiam japana dukino eliras el la torturejo. Ŝiaj haroj, alta ondego da blondaj haroj, plibeligitaj per valoregaj kom- biloj...

Ha! - konjektis mi. - Tio estas hararanĝo!

Jes, ĝi eĉ portempe ekestis moda en pas- inta jaro. Kvankam veran bunkinon povis fari ĉe ni nur unuopuloj... same kiel veran hartuberon, interalie. Kaj, certe, neniu povis kredi ke Den kun brulvunditaj manoj, duonblindiĝinta... Ĉu vi memoras kiel li blindiĝis?

Tio estis skuige, - prononcis mi.

Ho, Den estis vera majstro. Fari bunkinon sen elektroprilaboro, sen bioskanado... Ĉu vi scias, - daŭrigis li, kaj en lia voĉo ekaudiĝis eksciteco, - en mian kapon venis nun ke Miroza devas, kiam ŝi separiĝos de tiu ĉi leteraturisto, edziĝi ne kun Levant, sed kun Den. Ŝi veturiga- dos lin en rulseĝo sur la verandon, kaj ili aŭskultos ĉe luno kantantajn najtigalojn... Duope, duope...

Kaj mallaŭte ploros pro la feliĉo, - diris

mi.

Jes... - Voĉo de la majstro interrompiĝis. - Kaj tio estos nur juste... Alie mi simple ne komprenas por kio tiu ĉi tuta nia lukto... Jes, ni devas postuli. Jam hodiaŭ mi iros en la sindika- ton.

Mi denove prisilentis. La majstro interrompe spiris super mia orelo.

Ili raziĝu en aŭtomatoj, - subite diris li venĝeme. - Ili aspektu kiel senplumigitaj anseroj. Unufoje ni jam donis al ili gustumi kio estas tio, rigardu ni kiel tio ekplaĉos al ili nun.

Mi timas ke tio ne estos simple, - diris mi singarde, ĉar komprenis nenion.

Sed ni, majstroj, kutimiĝis al komplikaĵoj. Jes, ne estos simple! Sed kiam al vi venas grasa birdotimigilo, Svita kaj terura, kaj vi devas fari el ĝi homon... Aŭ minime tion kio en ordinara vivo ne diferencas de homo... ĉu tio estas sim- ple?! Ĉu vi memoras kion diris Den? «Ino naskas homon foje en dek monatoj, kaj ni, ma- jstroj, faras tion ĉiutage». Ĉu tio ne estas su- perbaj vortoj?

Ĉu Den parolis pri frizistoj? - demandis mi ĉiaokaze.

Den parolis pri majstroj! «Tio estas ni, kiuj subtenas belecon de la mondo», - diris li. Kaj ankoraŭ, ĉu vi memoras? «Por fari el simio homon, Darvin devis esti perfekta majstro».

Mi decidis kapitulacii, kaj konfesis:

Tion mi jam tute ne memoras.

Ĉu vi delonge spektas na «Rozo de la sa- lono»?

Sed mi alveturis tute antaŭnelonge.

Ha... Tiam vi multe perdis. Mi kaj la edzi- no spektas tiun ĉi historion jam sepan jaron, ĉiun mardon. Ni preterlasis nur unufoje: ĉe mi estis paroksismo, kaj mi perdis la konscion. Tamen en la tuta urbo nur unu homo preterlasis eĉ ne unufoje - majstro Mil el Centra salono.

Li deiris je kelkaj paŝoj, ŝaltis kaj malŝaltis multkolorajn lumigilojn, kaj denove ekokupiĝis pri la laboro.

Sepa jaro, - ripetis li. - Kaj nun imagu: en antaŭpasinta jaro ili mortigis na Miroza, kaj ĵetis na Levant en japanajn malliberejojn por tuta vivo, kaj na Den forbruligs en lignofajro. Ĉu vi povas imagi tion?

Tio ne eblas, - diris mi. - Ĉu na Den? En lignofajro? Fakte Ĝordano (Giordano) Bruno ankaŭ estis bruligita sur lignofajro...

Eble... - senpacience diris la majstro. - Ĉiaokaze al ni ekestis klare ke ili intencas rapi- dete finigi la programon. Sed ni ne eltenis tion. Ni deklaris strikon, kaj batalis tri semajnoj. Mil kaj mi strikpostenigis frizistajn aŭtomatojn. Kaj mi devas diri al vi, ke signifa parto de la ur- banoj kunsentis nin.

Certe, - diris mi. - Kaj kio? Ĉu vi venkis?

Kiel vi vidas. Ili bonege komprenis kio es- tas tio, kaj nun la televidila stacio jam scias kun kiu ĝi havas aferon. Ni cedis eĉ ne paŝon kaj, se bezonatos, ne cedos. Ĉiaokaze nun ni ĉiumarde ripozas kiel antaŭe, - kiel decas...

Kaj en aliajn tagojn?

Kaj en aliajn tagojn ni atendas la mardon, kaj penas diveni kio atendas nin, per kio vi, lit- eraturistoj, ĝojigos nin, kaj disputas kaj vetas... Tamen ĉ e ni, majstroj, estas malmulte da libera tempo.

Verŝajne la klientaro estas granda, ĉu?

Ne, temas ne pri tio. Mi koncernas la hej- majn okupojn. Ekesti majstro ne estas mal- facile, malfacilas resti majstro. Multego da liter- aturo, multego da novaj metodoj, novaj aplikoj, ĉion tion oni devas sekvi, necesas senĉese eksperimenti, esplori, kaj senĉese observi ĉeli- majn regionojn - bioniko, plastika medicino, or- ganiko... Kaj poste, vi ja scias, akumuliĝas sperto, aperas bezono publikigi. Mi kaj Mil verkas jam duan libron, sed ĉiumonate, mi ne troigas, ni devas enigi korektojn en la malne- ton. Ĉio arkaiĝas antaŭ la okuloj.

Nun mi pe-adas artikolon pri unu ne bone konata eco de denaska rekta neplastika haro kaj, ĉu vi scias, ĉe mi praktike estas neniuj ŝan- coj ekesti unua. Nur en nia lando mi konas tri majstrojn, okupiĝantajn pri la problemo. Tio es- tas nature: denaska rekta neplastika haro estas plej aktuala problemo. Ja oni opiniis ĝin abso- lute ne estetikiga... Tamen tio ne povas interesi vin. Ja vi estas literaturisto, ĉu?

Jes, - diris mi.

Ĉu vi scias, foje, dum la striko, okazis al mi foliumi unun romanon. Ĉu ne vian?

Mi ne scias, - diris mi. Sed pri kio?

N-nu, mi ne povas diri al vi tute precize... Filo malpaciĝis kun la patro, kaj ĉe li, ĉe la filo, estis amiko, tia malagrabla homo kun stranga familnomo... Li ja tranĉis ranojn.

Mi ne povas elmemori, - mensogis mi. Bedaŭrinda Ivan Sergejeviĉ4!

Ankaŭ mi ne povas elmemori. Iu absurdo. Ĉe mi estas filo, sed li neniam malpaciĝas kun mi. Kaj bestojn li neniam turmentas... eble nur infanaĝe...

Li denove retropaŝis de mi, kaj malrapide ekiris ĉirkaŭe, pririgardante. Liaj okuloj brilis. Ŝajne li estis tre kontenta.

Tamen eblas ke je tio mi povas halti, - prononcis li.

Mi elgrimpis el la brakseĝo.

Jes, ne malbone... - balbutis la majstro. - Simple tre nemalbone.

Mi venis al spegulo, kaj li ŝaltis lumĵetilojn, kiuj lumigis min de ĉiuj flankoj tiel, ke sur la vizaĝo tute ne restis ombroj.

Dum unua momento mi rimarkis en mi ne- nion specifan. Mi kiel mi. Poste mi eksentis ke tio estas ne tute mi. Ke tio estas io signife pli bona ol mi. Multe pli bona ol mi. Pli bela ol mi. Pli bonkora ol mi. Multe pli signifa ol mi. Kaj mi eksentis honton, kvazaŭ mi intence aspektigas min homo kiun mi fakte tute ne valoras...

Kiel vi faris tion? - demandis mi duon- voĉe.

Malgravaĵo, - respondis la majstro, iel specife smajlante. - Okazis fakte ke vi estas su-

4. Temas pri romano «Patroj kaj filoj» («OT^bi u geTM») far rusa verkisto Turgenev (1818-1883).

72

fiĉe facila kliento, kvankam signife neglektita.

Mi staris antaŭ la spegulo kiel Narciso, kaj ne povis deiri. Poste mi subite eksentis timon. La majstro estis sorĉisto, kaj sorĉisto nebona, kvankam li, verSajne, eĉ ne suspektis tion.

La spegulo respegulis mensogon, lumigitan per la lumĵetiloj, mensogon nekutime allogan kaj ĝojigantan la rigardon. Saĝan, belan, signi- fan malplenon. Ne, certe ne malplenon, ja mi ne havis pri mi tiom malbonan opinion, sed la kon- trasto estis tro granda. Tuta mia interna mondo, ĉio kion mi tiel aprezis en mi... Nun ĉio tio povis jam tute foresti. Ĝi ne estis bezonata plu. Mi ekrigardis la majstron. Li smajlis.

Ĉu ĉe vi estas multe da klientoj? - de- mandis mi.

Li ne komprenis la demandon, kaj mi ne vo- lis ke li komprenu ĝin.

Ne maltrankviliĝu, - respondis li. - Vin mi ĉiam prilaboros plezure. La krudmaterialo estas plej altkvalita.

Dankon, - diris mi, mallevante la okulojn, por ne vidi lian smajlon. Dankon. Ĝis revido.

Tamen ne forgesu kvitiĝi, - diris la ma- jstro bonanime. - Ni, majstroj, tre aprezas nian laboron.

Jes, certe, - ekmemoris mi. - Certe. Kiom mi Sultas?

Li diris kiom mi Suldas.

Kiom? - redemandis mi, revenante al la

konscio.

Li plezure ripetis.

Eblas freneziĝi, - honeste diris mi.

Tiom kostas beleco, - klarigis li. - Vi venis ĉi tien ordinara turisto, sed foriras estante reĝo de naturo. Ĉu ne tiel?

Estiel nomuzurpulo mi foriras, - balbutis mi, elprenante la monon.

Nu, nu, ne tiel amare, - flateme diris li. - Eĉ mi ne scias tion sendube. Kaj ankaŭ vi ne es- tas certa... Ankoraŭ du dolarojn, bonvolu... Mi dankas vin. Jen kvindek pfenigoj da restaĵo... Vi havas nenion kontraŭ pfenigoj, ĉu?

Mi havis nenion kontraŭ pfenigoj. Mi volis nur foriri, kiom ebe rapide foriri. En la vestiblo mi iom da tempo staris, revenante al la konscio, rigardante trans la vitra muro metalan Vladimir Sergeeviĉ.

Finfine tio tute ne estas nova. Finfine mil- ionoj da homoj estas tute ne tio kion ili alpekti- gas. Sed tiu ĉi malbenita frizisto faris min em- piriismulo. Realeco maskiĝis per belegaj hi- eroglifoj. Mi jam ne kredis al tio kion mi vidas en tiu ĉi urbo. Povas esti ke tiu ĉi placo, kovrita per stereoplasto, en realo tute ne estis bela. El- egantaj trajtoj de la aŭtoj kaŝas, eble, mal- bonaŭgurajn, kriplajn formojn. Kaj tiu belega simpatia virino certe estas abomena fetora hieno, voluptema stulta porkino. Mi fermis la okulojn kaj svingis la kapon. Maljuna diablo!

Nemalproksime haltis du bonvestaj olduloj, kaj komencis entuziasme disputi pri avantaĝoj de fazano stufita kompare al fazano bakita kun la plumoj. Ili diskutis verŝante la salivon, ŝmacante kaj perdante la spiron, interklakante ĉe la nazoj per la ostecaj fingroj. Al tiu duopo povus helpi neniu majstro. Ili mem estis ma- jstroj, kaj ne kaŝis tion. Ĉiuokaze ili revenigis min al materiismo. Mi vokis la akceptiston, kaj demandis kie estas restoracio.

Rekte antaŭ vi, - diris la akceptisto kaj, smajlinte, alrigardis la disputantajn oldulojn. - Iu ajn kuirarto de mondo.

Eniron de la restoracio mi opiniis esti pordego en botanikan ĝardenon. Mi eniris tiun ĉi ĝardenon, disŝovante per la manoj branĉojn de ekzotikaj arboj, paŝante jen sur mola herbo, jen sur neregulaj konkŝtonaj platoj. En la pompa malvarmeta verdaĵo rumoris nevideblaj birdoj, aŭdiĝis nelaŭtaj konversacioj, klakado de tranĉiloj, rido. Mian nazon preterflugis oreta birdeto. Ĝi pene portis en la beko etan sand- viĉon kun kaviaro.

Al via servo, - diris profunda velura voĉo.

El la kreskaĵejo elpaŝis renkonte al mi ma-

jesta viro kun vangoj sur la ŝultroj.

Tagmanĝon, - kurte diris mi. Ne ŝatas mi ĉefkelnerojn.

Tagmanĝo... - ripetis li multsignife. - Ĉu tagmanĝo en komunumo? Ĉu aparta tablo?

Aparta tablo. Cetere...

En lia mano momente aperis notlibro.

Viron de via aĝo estos ĝojaj vidi ĉe sia tablo sinjoro kaj sinjorino Gamilton Rej...

Pluen, - diris mi.

Patro Ĵofrua...

Mi preferus aborigenon, - diris mi.

li malfermis alian folion.

-Ĵus altabliĝis doktoro pri filozofio Opir.

Eble, - diris mi.

Li kaSis la notlibreton, kaj kondukis min sur padeto sternita per sabloStonaj platoj. Ie ĉirkaŭe oni konversaciis, manĝis, siblis per si- fonoj. En la foliaro tumultis kolibroj, similaj al abioj. La ĉefkelnero ĝentile demandis:

Kiel vi ordonos prezenti vin?

Ivan, turisto kaj literaturisto.

Doktoro Opir esis kvindekjarulo. Li ekplaĉis al mi tuj, ĉar li senceremonie forpelis la ĉefkel- neron venigi kelneron. Li estis vangoruĝa, dika, li senĉese kaj plezure parolis kaj moviĝis.

Ne penu, - diris li, kiam mi etendiĝis por preni la menuon. - Ĉio jam estas sciata. Vodko, anĉovoj sub ovo, - terpoma supo «like»...

Kun kremo, - enigis mi.

Sendube!...Vaporigita sturgo astraĥane, peceto da bovidaĵo...

Mi volas fazanon. Bakitan kun la plumoj.

Ne valoras: ne sezono... Peceto da bovi- daĵo, angilo en dolĉa marinaĵo...

Kafo, - diris mi.

Konjako, - oponis li.

Kafo kun konjako.

Bone. Konjako kaj kafo kun konjako. Iun blankan vinon al la fiŝo, kaj bonan naturan ciga- ron...

Tagmanĝi kun filozofi-doktoro Opir okazis tre oportune. Oni povis manĝi, trinki kaj aŭskul- ti. Aŭ ne aŭskulti. Doktoro Opir ne bezonis kon- versacianton. Doktoro Opir bezonis aŭskultan- ton.

Mi ne partoprenis la konversacion, mi eĉ ne replikis, sed doktoro Opir oratoris delice, preskaŭ seninterrompe, svingante la forkon, tamen pladoj kaj teleroj antaŭ li malpleniĝis mistere rapide.

Neniam en la vivo renkontis mi homon kiu tiel arte parolas per plena kaj maĉanta buŝo.

Scienco! Ĝia ekscelenco Scienco! - ek- sklamaciis li. - Ĝi maturiĝadis longe kaj tur- mente, sed ĝiaj fruktoj okazis abundaj kaj dolĉaj. Haltu la momento, vi estas belega! Cen- toj da generacioj naskiĝis, turmentiĝis kaj mor- tis, sed neniam kaj neniu volus prononci tiujn sorĉvortojn. Al ni prosperis ekskluzive. Ni nask- iĝis en plej granda epoko - en epoko de efek- tivigo de deziroj. Povas esti ke ankoraŭ ne ĉiuj komprenas tion, sed naŭdek naŭ procentoj da miaj samcivitanoj jam nun vivas en mondo kie oni povas atingi praktike ĉion imageblan.

Ho scienco! Vi, finfine, liberigis homaron! Vi donis, donas kaj donos al ni ĉion... Nutraĵon - superban nutraĵon! - vestaĵojn - superbajn, je ĉiu gusto kaj je ĉiu kvanto! - loĝejon - super- ban loĝejon! Amon, ĝojon, kontentiĝon kaj, por dezirantoj, por tiuj kiujn lacigis la feliĉo, - dolĉajn larmojn, etajn savigajn ĉagrenojn, agrablajn konsolajn zorgojn, aldonantajn al ni memsignifecon...

Jes, ni, filozofoj, multe kaj malice insultis sciencon. Ni alvokis rompi maŝinojn, ni malbe- nis na Ejnŝtejn (Albert Einstein), ŝanĝintan nian universon, ni brulstampis na Viner (Norbert Winer), kiu atencis nian dian esencon. Kio ja, ni vere perdis tiun dian esencon. Scienco forprenis ĝin de ni. Sed anstataŭe! Anstataŭe ĝi ĵetis homaron al festenaj tabloj de Olimpo...

Ha! Jen ĝi estas, terpoma supo, dieca «like»!.. Ne, ne, faru kiel mi... Prenu tiun ĉi kulereton... Iom da vinagro... pipretu... per alia kulereto, jen per tiu, ĉerpu la kremon kaj... ne, ne, poiome, poiome, miksu... Ankaŭ tio estas scienco, unu el plej antikvaj, pli antikva ol uni- versala sintezo... Parenteze, nepre vizitu niajn sintez-fabrikojn «Abundokorno AK»_ Vi ja ne estas kemiisto, ĉu? Ho, ja vi estas literaturisto! Pri tio oni devas verki, tio estas majestega mis- tero de hodiaŭa tago: bifstekoj el aero, aspara- go el argilo, trufoj el segaĵoj...

Kiom bedaŭrindas ke Maltus (Tomas

Malthus) mortis! Lin priridegus nun tuta mondo! Certe li havis iun ajn bazon por la pesimismo. Mi pretas konsenti kun tiuj kiuj eĉ opinias lin geniulo. Sed li estis tro malklera, li tute ne vidis perspektivojn de naturaj sciencoj. Li estis unu el tiuj malfeliĉaj geniuloj kiuj malkovras leĝojn de komunuma disvolviĝo ĝuste kiam tiuj leĝoj ĉe- sas funkcii... Mi honeste bedaŭras lin. Ja homaro estis por li miliardo da avide apertaj buŝoj. Verŝajnas ke li vekiĝadis nokte pro la teruro. Tio vere estas inkubsonĝo: miliardo da apertaj buŝaĉoj, kaj neniu kapo!

Mi retrorigardas, kaj amare vidas ĝis kiom blindaj estis ili - skuantoj de animoj kaj regan- toj de mensoj de nemalproksima estinto. Ilia konscio estis obskurita per senĉesa teruro. So- ciaj darvinistoj! Ili ne kredis pri ebleco de ekzis- to, ili vidis nur senĉesan batalon por ekzisto: amasojn da furiozaj pro malsato homoj, ŝirantaj unu alian je pecoj pro loko sub suno, kvazaŭ ĝi estas nur unu, tiu loko, kvazaŭ suno ne sufiĉos por ĉiuj!

Kaj Nicŝe (Nietzsche)... Eble li taŭgis por malsataj sklavoj de faraonaj tempoj kun sia malbonaŭgura prediko pri raso da estroj, kun siaj superhomoj troviĝantaj aliflanke de bono kaj malbono... Kiu nun bezonas esti sur tiu alia flanko? Ankaŭ ĉi-flanke estas tute ne malbone, kion vi opinias?

Certe estis ankaŭ Marks (Karl Marx) kaj Fro- jd (Sigmund Freud). Marks, ekzemple, unua komprenis ke plej gravas ekonomiko. Li kom- prenis ke elSiri ekonomikon el manoj de avidaj stultuloj kaj fetiĉistoj, fari ĝin Stata, senlime disvolvi ĝin - ĝuste tio signifas meti fundamen- ton de Ora Epoko.

Kaj Frojd montris por kio, fakte, ni bezonas tiun Oran Epokon. Elmemoru kio estis kaŭzo de ĉiuj malfeliĉoj de homaro. Nekontentigitaj in- stinktoj, neakceptita amo, kaj nesatigita mal- sato, ĉu ne? Sed jen aperas Ĝia Ekscelenco Sci- enco kaj donacas al ni kontentiĝon. Kaj kiel rapide okazis tio! Ankoraŭ ne estas forgesitaj nomoj de la tenebraj profetoj, kaj jam...

Kion vi diros pri la sturgo? Ĉe mi estas im- preso ke la saŭco estas sintetika. Ĉu vi vidas, rozeta tonvario... Jes, sintetika. En restoracio ni povus kalkuli je la natura... Ĉefkelnero! Cetere, estu tiel, ne kapricu ni... Foriru, foriru!...

Pri kio mi parolis? Jes! Amo kaj Malsato. Kontentigu amon kaj malsaton, kaj vi havos fe- liĉan homon. Ĉe kondiĉo, certe, ke tiu homo es- tas certa pri morgaŭa tago. Ĉiuj utopioj de ĉiuj tempoj baziĝas sur tiu ĉi simplega konsidero. Liberigu homon de zorgoj pri nutrado kaj mor- gaŭa tago, kaj ĝi ekestos vere libera kaj feliĉa. Mi havas profundan konvinkon ke infanoj, ĝuste infanoj estas idealo de homaro. Mi vidas pro- fundegan sencon en mirinda simileco inter in- fano kaj senzorga homo, objekto de utopio.

Senzorga - do feliĉa.

Kaj ĝis kiom ni estas proksimaj al tiu idealo! Post kelkaj dekjaroj, kaj eble simple post kelkaj jaroj, ni atingos aŭtomatan abundon, kaj tiam ni deĵetos sciencon, same al resaniĝinto, kiu deĵetas la lambastonojn, kaj tuta homaro ekestos enorma feliĉa infana familio. Adoltoj diferencos de infanoj nur per kapablo ami, kaj tiu kapablo iĝos - same kun helpo de scienco - fonto de novaj, neniam viditaj ĝojoj kaj delicoj...

Kaj jen la kafo! M-m-m... Nemalbona kafo! Sed kie la konjako? Ha, mi dankas vin... Ho, kia konjako!

Interalie, mi aŭdis ke Majesta Gustumisto lasis sian postenon. En lasta Brusela konkurso da konjakoj okazis grandioza skandalo, kiun oni sukcesis subpremi post enormaj penoj. Unuan premion ricevas devizo «Blanka Kentaŭro». Juĝantaro ekstazas. Tio estas io senprecedenca. Tio estas iu fenomena sorĉo da sentoj! Oni malfermas la koverton kaj - ho, kia teruro! - tio estas sintetiko! La Majesta Gustumisto ekestis blanka kiel papero, li vomis!

Al mi, interalie, okazis gustumi tiun kon- jakon, kaj ĝi vere estas superba, sed oni pro- duktas ĝin el mazuto, kaj ĝi ne havas eĉ pro- pran nomon, nur nombron. Kaj ĝi estas pli ĉipa ol hidroliza alkoholo...

Prenu vi tiun cigaron. Absurdo, kio signifas ke vi ne fumas? Post tia tagmanĝo oni devas fumi... Mi ŝatas tiun ĉi restoracion. Ĉiufoje kiam mi alveturas lekcii en ĉi tiea universitato, mi tagmanĝas en «Olimpiko». Kaj antaŭ la reveno mi nepre vizitas na «Taverno». Jes, tie forestas tiu ĉi verdaĵo, tiuj ĉi paradizaj birdetoj, tie es- tas iom varme, iom sufoke, kaj odoras fumeto, sed tio estas vera, neimitebla kuirejo. Fervoraj Gustumistoj kolektiĝas ĝuste tie. Tie aŭ en «Frandulo». Tie oni nur manĝas. Tie oni ne ba- bilas, tie oni ne ridas, estas tute sensence aperi tie kun virino, tie oni nur manĝas! Silente, pripense, koncentriĝe...

Finfine doktoro Opir eksilentis, retrokliniĝis je dorso de la brakseĝo, kaj profunde, delice ek- fumis. Mi suĉis la potencan cigaron, kaj rigardis lin. Li estis klara al mi, tiu ĉi doktoro pri filo- zofio.

Ĉiutempe ekzistis tiaj homoj, absolute kon- tentaj pri sia stato en la komunumo, kaj tial ab- solute kontentaj pri stato de la komunumo. Su- perbe fleksebla lango, kaj vigla skribmaniero, perfektaj dentoj kaj senmanke sanaj enternaĵoj, bonege funkcianta seksa aparato.

Do, doktoro, la mondo estas belega, ĉu? - diris mi.

Jes, - sencoplene diris doktoro Opir. - Fin- fine ĝi estas belega.

Vi estas granda optimisto, - diris mi.

Nia tempo estas tempo de optimistoj. Pes- imisto iras en Salonon de Bona Humoro, for- pumpas galon el la subkonscio, kaj iĝas optimis- to. Tempo de pesimistoj jam pasis, same al tempo de ftiz-malsanuloj, seks-maniuloj, kaj militistoj. Pesimismo, estiel humoro, estas el- radikata per sama scienco. Kaj ne nur per kreo de abundeco, sed ankaŭ per rekta invado en ob- skuran mondon de subŝelo.

Prenu ni ekzemple, revajn generilojn - plej modajn el nunaj popoldistroj. Ili estas absolute sendanĝeraj, nekutime amasaj, kaj ege simplaj konstrukcie... Aŭ, diru ni, neŭrostimuliloj...

Mi penis direkti lin en la bezonatan fluejon.

Sed ĉu ne ŝajnas al vi ke scienco, ekzem- ple farmakologia kemio - tempo de tempo troigas?

Doktoro Opir digne ekridetis, kaj ekflaris sian cigaron.

Scienco ĉiam aplikis metodon de proboj kaj eraroj, - konvinke diris li. - Kaj mi inklinas opinii ke tiel nomataj eraroj - tio ĉiam estas rezulto de krima uzado de ĝi. Ni ankoraŭ ne en- paŝis Oran Epokon, ni nur enpaŝas ĝin, kaj niaj piedoj ĝis nun stumblas je ĉiuspecaj kanajloj, huliganoj, kaj simple je malpuraj homoj... Tiel aperas narkotaĵoj, ruinigantaj sanon, kreitaj, kiel vi mem scias, kun plej noblaj intencoj; di- versaj aromatigiloj... aŭ tio kion oni ne nomas ĉe tablo... Subite li ekhihiis, sufiĉe obscene. - Vi ja konjektas, ni estas adoltaj homoj... Sed pri kio mi parolis?.. Jes, do ĉio tio ne devas Soki nin. Tio pasos, kiel pasis atomaj bomboj.

Mi volis nur substreki, - rimarkis mi, - ke ekzistas ankaŭ problemo de alkoholismo kaj problemo de narkotaĵoj...

Intereso de doktoro Opir al la konversacio videble malpliiĝis. Ŝajne li imagis ke mi oponas lian tezon ke scienco alportas bonon. Al li, tute nature, estis enue konduki la disputon sur tiu nivelo, same se li asertus utilon de marbanado, kaj mi kontestus, ĉar antaŭ jaro mi preskaŭ dronis.

Jes, certe... - elbalbutis li, pririgardante la horloĝon. - Ja ne ĉion tuj... Tamen konsentu ke antaŭ ĉio gravas baza tendenco... Kelnero!

Doktoro Opir bonguste manĝis, bone paro- ladis, - vidpunkte de progresema filozofio, - sentis sin tute kontentigita, kaj mi decidis ne insisti, des pli ke lia «Progresema filozofio» es- tis tute indiferenta al mi, sed pri tio kio pleje in- teresis min, doktoro Opir, verSajne, povis diri nenion konkretan.

Ni kvitiĝis, kaj eliris el la restoracio. Mi de- mandis:

Ĉu vi scias, doktoro, je kies honoro oni starigis la monumenton? Jen tiun, sur la placo...

Doktoro Opir ekrigardis malkoncentriĝe.

Vere, - diris li, - monumento. - Ial mi eĉ ne rimarkis ĝin antaŭe... Ĉu mi veturigu vin ien?

Dankon, mi preferas promeni.

Tial ĝis revido. Mi estis ĝoja konatiĝi kun vi... Certe malfacilas esperi konvinki vin, - li grimacetis, fosetis en la buŝo per dentopurigilo, - tamen estus interese provi... Eble vi vizitos mian lekcion? Mi komencas morgaŭ ja la deka.

Mi dankas vin, - diris mi. - Kio estas la temo?

Filozofio de novoptimismo. Tie mi nepre tuŝos vicon da temoj kiujn ni tiel riĉenhave pridiskutis hodiaŭ.

Mi dankas vin, - diris mi ankoraŭfoje. - Nepre.

Mi rigardis kiel li venis al sia longa aŭto, falis sur la sidlokon, fosetis en kontrol-paneo de la aŭtogvidilo, apogis sin al la sidloka dorso kaj, ŝajne, tuj ekdormetis. La aŭto singarde ekruliĝis sur la placo kaj, pligrandigante la rapidecon, malaperis en ombro kaj verdaĵo de flanka stra- to.

Novoptimismo... Novgedonismo kaj novkre- tinismo... Ne ekzistas malbono sen bono, diris la vulpino, kompense vi trafis en Landon de Stul- tuloj... Necesas diri ke procento da denaskaj stultuloj ne ŝanĝas dum tempoiro. Sed kio okazas pri procento da stultuloj laŭ konvinko? Estus interese scii kiu atribuis al li titolon de doktoro? Ja ne estas li sola tia! Estis, verŝajne, amaso da doktoroj kiuj solene atribuis tiun titolon al novoptimisto Opir. Tamen tio okazas

ne nur inter filozofoj...

Mi ekvidis ke en la vestiblon eniras Rimajer, kaj tuj forgesis pri doktoro Opir. Kostumo sur Rimajer pendis kiel sako, Rimajer ĝibetis, tuta vizaĝo de Rimajer pendis. Kaj, ŝajne, li ŝanceliĝis irante. Li venis al lifto, kaj tiam mi atingis lin kaj prenis je la maniko.

Rimajer forte ektremis kaj returnis.

Kian diablon? - diris li. Li evidente ne es- tis ĝoja vidi min. - Por kio vi ĝis nun estas ĉi tie?

Mi atendis vin.

Sed mi ja diris al vi, venu morgaŭ je la dekdua.

Kiu diferenco? - diris mi. - Por kio perdi la tempon?

Li, malfacile spirante, rigardis mian vizaĝon.

Oni atendas min, ĉu vi komprenas? En la ĉambro sidas homo, kaj atendas min. Li ne devas vidi vin ĉe mi. Ĉu vi povas kompreni tion?

Ne kriu tiel,- diris mi. - Oni rigardas nin.

Rimajer movis diversflanken la okulojn sub

la ŝveliĝintaj palpebroj.

Eniru ni la lifton, - diris li.

Ni eniris la lifton, kaj Rimajer premis bu- tonon de la dek-kvina etaĝo.

Diru rapide kion vi volas.

La demando estis ekstreme stulta. Mi eĉ konsterniĝis.

Kio, ĉu vi ne scias por kio mi estas ĉi tie?

Li frotis la frunton, kaj poste diris:

Diable, ĉio tiel miksiĝis... Auskultu, mi forgesis vian nomon.

Ĵilin.

Aŭskultu, Ĵilin, ĉe mi estas nenio nova por vi. Mi ne havis tempon okupiĝi pri tio. Ĉio ĉi tio estas deliro, ĉu vi komprenas? Elpensaĵoj de Maria. Ili sidas tie, skribas paperaĉojn, kaj elpensas. Oni devas forpeli ilin ĉiujn al diabla patrino.

Ni atingis dek-kvinan etaĝon, kaj li premis butonon de la unua.

Diable, - diris li. - Ankoraŭ kvin minutoj, kaj li foriros... Entute mi estas certa pri tio ke ĉi tie ekzistas nenio tia. Ĉiuokaze ĉi tie, en la urbo.

Subite li kaŝe alrigardis min, kaj deturnis la okulojn.

Jen kion mi diros al vi. Eniru vi al fiŝuloj. Simple por purigi la konsciencon.

Al fiŝuloj? Al kiuj fiŝuloj?

Vi mem ekscios, - senpacience diris li. - Kaj ne kapricu tie, faru ĉion kion oni diros al vi. - Poste li, kvazaŭ por pravigi sin, aldonis: - Mi ne volas antaŭjuĝon, ĉu vi komprenas?

La lifto haltis sur unua etaĝo, kaj li premis butonon de la naŭa.

Ĉio, - diris li. - Kaj poste ni renkontiĝos kaj konversacios pli detale. Morgaŭ, je la dek- dua.

Bone, - malrapide diris mi. Li evidente ne volis konversacii kun mi. Eble li ne fidas min. Kio ja, tio okazas.

Interalie, - diris mi, - vian ĉambron vizitis iu Oskar.

Al mi ŝajnis ke li ektremetis.

Ĉu li vidis vin?

Nature. Li petis transdoni ke telefonos ho- diaŭ vespere.

Malbone, diable, malbone... - murmuris Rimajer. - Aŭskultu... Diablo, kio estas via familnomo?

Ĵilin.

Aŭskultu, Ĵilin, tio estas tre malbone ke li vidis vin... Tamen, tutegale... Mi iru.

Li malfermis pordon de la lifto. - morgaŭ ni konversacios kiel decas, ĉu? Morgaŭ... Kaj vi vizitu fiŝulojn, ĉu konsentite?

Li ĵetfermis post si la retan pordon.

Kie mi serĉu ilin? - demandis mi.

Iom da tempo mi staris, rigardante post li. Malproksimiĝante li preskaŭ kuris sur la kori- doro per necertaj paŝoj.

Ĉapitro kvina

Mi iris malrapide, tenante min en ombro de arboj. Malofte preterruliĝis aŭtoj. Unu aŭto haltis, la ŝoforo vaste malfermis la pordon, klin- iĝis de la sidloko, kaj elvomis. Li damnis apatie, purigis la buŝon per la manplato, frapfermis la pordon, kaj forveturis. Li estis nejuna, ruĝviza- ĝa, en bunta ĉemizo, vestita sur la nudan kor- pon. Rimajer verSajne alkoholiĝis.

Tio okazas sufiĉe ofte: homo penas, laboras, estas opiniata valora laboranto, oni aŭskultas lian opinion, prezentas lin estiel ekzemplon, sed ĝuste en momenton kiam oni bezonas lin por konkreta afero, subite okazas ke li Sveliĝis kaj velkiĝis, ke lin vizitas junulinaĉoj, ke li de matemo mem odoras per vodko... Via afero ne interesas lin, tamen li estas terure okupata, li konstante renkontiĝas kun iu, konversacis kon- fuze kaj neklare, kaj li ne estas helpanto al vi. Kaj poste li subite okazas en alkoholisma ku- racejo, en frenezulejo, aŭ sub juĝesploro. Aŭ edziĝas subite - strange kaj absurde, kaj tiu ĉi geedziĝo fetoras per ĉantaĝo... Kaj restas nur diri: «Kuracisto, resaniĝu vi mem...»

Tamen estus bone trovi na Pek. Pek estas kruda, honesta homo, kaj li ĉiam scias ĉion. Vi ankoraŭ ne sukcesis plenumi la teknikan kon- trolon, kaj eliri el la Sipo, kaj li jam je «ci» kun deĵora kuiristo de la Bazo, kaj jam partoprenas, kun plena kono de la detaloj, en pritrakto de konflikto inter komandanto de Spurserĉantoj kaj Ĉefa inĝeniero, kiuj ambaŭ pretendas je iu trozero; teknikistoj organizas jam festoneton je lia honoro, kaj la vicdirektoro konsultiĝas kun li, kondukinte lin en angulon... Valorega Pek! Krom tio li naskiĝis en tiu ĉi urbo, kaj vivis ĉi tie tri- onon de la vivo.

Mi trovis telefonan budon, telefonis en pris- ervan buroon, kaj petis trovi adreson kaj telefo- nan numeron de Pek Zenaj. Oni proponis al mi atendi. En la budo, kiel kutime, odoris je katoj. La plasta tableto estis dense surskribita per telefonnumeroj, fuŝdesegnoj kaj maldecaj figu- raĉoj. Iu, verŝajne per tranĉilo, profunde tranĉskribis nekonatan vorton «sleg».

Mi malfermetis la pordon, por estu ne tiel sufoke, kaj rigardis kiel sur kontraŭa ombra flanko de la strato, ĉe pordo de sia enrepreno fumas bufedisto, en blanka jako kun supren- falditaj manikoj.

Poste oni informis min ke Pek Zenaj, laŭ komencjaraj informoj, loĝas je adreso: strato de Libero 31, telefono 11 331. Mi dankis, kaj tuj kunmetis la numeron.

Nekonata voĉo informis min ke mi trafis ne tien. Telefonnumero estas ĝusta, kaj ankaŭ la adreso, sed Pek Zenaj ĉi tie ne loĝas, kaj se loĝis, do ne estas sciate kiam kaj kien li forve- turis.

Mi metis la aŭskultilon, eliris el la budo, kaj transiris sur alian, ombran flankon de la strato.

La bufedisto, rimarkinte mian rigardon, vigliĝis, kaj diris ankoraŭ demalproksime:

Eniru, eniru!

Ial ne deziras mi.

Kio, ĉu ne konsentas ŝi, aĉulino? - de- mandis la bufedisto kunsente. - Eniru, kio ja, konversaciu ni... Ja estas enue.

Mi haltis.

Morgaŭ matene, - diris mi, - je la deka, en la universitato okazos lekcio pri filozofio de novoptimismo. Prelegos fama ĉefurba filozofi- doktoro Opir.

La bufedisto aŭskultis min kun avida atento, li eĉ ĉesis enspiri la tabakfumon.

Jen aĉuloj! - diris li, kiam mi finis. - Jen ĝis kio ili alruliĝis! Antaŭhieraŭ ili knabinojn en nokta klubo dispelis, kaj nun lekcias ili. Ne gravas, ni ankoraŭ montros al ili lekciojn!

Jam delonge venis la tempo, - diris mi.

Mi ne enlasas ilin al mi, - daŭrigis la bufedisto vigliĝante. - Miaj okuloj estas ri- markemaj. Li nur al la pordo proksimiĝas, sed mi vidas jam: intelo. Knaboj, diras mi, intelo iras! Kaj knaboj ĉe ni estas kvazaŭ elektitaj. Dod, proprapersone, ĉiuvespere sidas ĉe mi post la trejnado. Do ekstaras li, renkontas tiun ĉi in- telon ĉe la pordo, kaj ne scias mi pri kio ili kon- versacias tie, sed direktigas li lin iri preter.

Okazas iam, verdire, ke ili vagadas kelkper- sone. Do, por ne okazu skandalo, ŝlosas mi la pordon, frapetu ili. Ĉu ĝuste mi diras?

Frapetu, - konsentis mi. Li jam tedis al mi. Ekzistas homoj kiuj tedas nekutime rapide.

Kio - frapetu?

Frapetu ili. Frapetu do iun ajn pordon.

La bufedisto ekrigardis min atentostreĉe.

Nu, preteriru vi, - diris li subite.

Sed eble drinku ni po glaseto? - proponis

mi.

Preteriru, preteriru, - ripetis li. - Oni ne priservos vin ĉi tie.

Iom da tempo ni rigardis unu la alian. Poste li elmurmuris ion, retroiris, kaj fermis post si la vitran pordon.

Mi ne estas intelo, diris mi. - Mi estas tur- isto. Riĉa!.

Li rigardis min, preminte la nazon al la vit- ro. Mi faris movon, kvazaŭ eldrinkas glaseton. Li ion diris, kaj foriris en profundon de sia entre- preno. Videblis kiel li vagas sencele inter la malplenaj tabloj. La entrepreno nomiĝis «Smaj- lo». Mi smajlis, kaj ekiris pluen.

Post la angulo aperis vasta ŝoseo. Ĉe ĝia rando staris grandega liver-kamiono, surgluita per allogaj reklamoj. Ĝia malantaŭa vando estis mallevita, kaj sur ĝi, kvazaŭ sur vendotablo, amasiĝis diversaj objektoj: konservaĵoj, boteloj, ludiloj, stokoj da pakaĵoj kun tolaĵoj kaj ves- taĵoj.

Du adoleskaj knabinetoj kvivitis verajn stul- taĵojn, elektante kaj almezurante ĉemizetojn.

Paĉas, - pepis unu el ili.

La alia, almetante la ĉemizetojn tiel kaj aliel, respondis:

Ĉuŝikoj, ĉuŝikoj, tute ne paĉas.

Apud la kolo paĉas.

Ĉuŝikoj!

Kaj la krestoko ne irizas...

Ŝoforo de la liverkamiono, magra viro en kombineo kaj en nigraj enkadrigitaj okulvitroj, sidis sur la trotuar-platoj, apoginte la dorson al reklama panelo. Liaj okuloj ne estis videblaj, sed li dormis, se juĝi je la velka buSo kaj je la Svita nazo.

Mi venis al la vendobreto. La knabinetoj ek- silentis, kaj ekis fiksrigardi min, malferminte la buSojn. Ili estis ne pli ol dekses-jaraj, Siaj oku- loj estis kiel ĉe katidoj - bluetaj kaj malplene- taj.

Ĉuŝikoj, - diris mi konvinke. - Ne paĉas kaj ne irizas.

Kaj ĉe la kolo? - demants kiu almezuris.

Ĉe la kolo tio estas simple ĉefverko.

Ĉuŝikoj - nekonvinke oponis la dua knabi-

no.

Nu, pririgardu ni alian, paceme proponis la unua. - Jen tiun.

Pli bone tiun, briletan, kun disvastigeto.

Mi ekvidis librojn. Ĉi tie estis superbaj li- broj. Estis Strogov kun tiaj ilustraĵoj, pri kiuj mi eĉ ne aŭdis. Estis «Ŝanĝo de la revo» kun an- taŭvortoj far Saragon. Estis trivolumo far Valter Minc kun la korespondado. Estis preskaŭ tuta Folkner, «Nova politiko» far Veber, «Neeldonita Sjan Ŝi-kuj», «Historio de faSismo» el eldonejo «Memoro de homaro»... Estis freŝaj revuoj kaj almanakoj, estis poŝformataj Luvro, Ermitaĵo, Vatikano. Ĉio estis. Kaj ankaŭ «paĉas», «Tamen kun disvastigeto!». «Ĉuŝikoj.»

Mi kaptis na Minc, kunpremis la du volumojn en la akselo, kaj malfermis la trian. Neniam en la vivo vidis mi plenan Minc. Tie estis eĉ leteroj el elmigrado...

Kiom kostas tio? - kriis mi.

La adoleskinoj denove ekis fiksrigardi min. La ŝoforo eksidis rekte.

Kio? - demandis li raŭkete.

Ĉu vi estas mastro ĉi tie? - demandis mi.

Li leviĝis, kaj venis al mi.

Kion vi bezonas?

Mi volas tiun ĉi Minc. Kiom ĝi kostas?

La adoleskinoj ekhihiis. Li silente rigardis min, poste demetis la okulvitrojn.

Ĉu vi estas alilandano?

Jes, mi estas turisto.

Tio estas plej plena Minc.

Ja mi vidas, - diris mi. - Mi tute stultiĝis kiam ekvidis ĝin.

Ankaŭ mi, - diris li. - Kiam mi ekvidis kion vi bezonas.

Sed li estas turisto, - elpepis unu el la adoleskinoj. - Li ne komprenas.

Ĉio ĉi tio estas senpaga, - diris la ŝoforo. - Por provizo de personaj bezonoj.

Mi retrorigardis la breton kun libroj.

Ĉu vi vidis na «Ŝanĝo de la revo»? - de- mandis la ŝoforo.

Jes, dankon, mi havas ĝin.

Pri Strogov mi ne demandas. Kaj «Historio de faŝismo»?

Superba eldonaĵo.

La adoleskinoj denove ekhihiis. Okuloj de la ŝoforo elorbitiĝis .

Huŝ, nazmukulinoj! - elgraŭlis li.

La adoleskinoj ĵetiĝis for. Poste unu el ili kaptis, per ŝtela movo, kelkajn pakaĵojn kun ĉemizoj, ili transkuris la ŝoseon, kaj tie haltis, rigardante nin.

Dis-vasti-getoj! - diris la ŝoforo. Liaj maldikaj lipoj konvulsiiĝis. - Bezonatas jam ĉesi tutan tiun ĉi iniciaton. Kie vi loĝas?

Sur Dua Ĉeurba.

Ha, en la marĉo mem... Iru ni, mi alve- turigos al vi ĉion. En mia liverkamiono estas plena Sĉedrin, mi eĉ ne elmontras ĝin, tuta Bib- lioteko de klasikaĵoj, tuta «Ora biblioteko», ple- naj «Trezoroj de filozofia pensado»...

Ĉu ĝi inkluzivas doktoron Opir?

Hundina internaĵo, - diris la ŝoforo. - Voluptema ŝ limulo. Amebo. Iru li en pantalonon!.. Sed ĉu vi konas na Slij?

Malbone, - diris mi. - li ne ekplaĉis al mi. Novindividuismo, kiel dirus doktoro Opir.

Doktoro Opir estas fetorulo. - diris la ŝo- foro. - Sed Slij - tio estas vera homo. Certe, individuismo. Sed li, almenaŭ, diras kion pen- sas, kaj faras pri kio parolas... Mi akiru al vi na Slij... Aŭskultu, eble vi vidis tion? Kaj tion? Li enfosiĝis en la librojn ĝis la kubuto. Li tenere karesis ilin, foliumis, lia vizaĝo esprimis kor- tuŝon. - Kaj tio? - diris li. - kaj jen tian Ser- vantes, ha?

Al ni venis juna altstatura virino, ŝi fosetis la konservaĵojn, kaj grumble diris:

Denove forestas daniaj peklaĵoj, ĉu?.. Sed mi ja petis vin.

Iru al diablo, - diris la ŝoforo indiferente.

La virino ŝtoniĝis. Ŝia vizaĝo malrapide

pleniĝis per sango.

Kiel vi aŭdacis? - prononcis ŝi per sibla voĉo.

La ŝoforo, klininte la kapon ekrigardis ŝin.

Ĉu vi aŭdis kion mi diris al vi? Iru for de ĉi-tie!

Vi ne rajtas!.. - diris la virino. - Kio estas via numero?

Mia numero estas naŭdek tri, - diris la ŝo- foro. - Naŭdek tri, ĉu estas klare? Kaj ĉiuj vi estas tutegalaj al mi! Ĉu klaras? Ĉu vi havas ankoraŭ iujn demandojn?

Kiu huliganismo! - diris la virino digne. Ŝi prenis du vazojn da konservitaj frandaĵoj, serĉis per la okuloj sur la vendobreto, kaj akurate deŝiris kovrilon de revuo «Kosma homo». - Mi memoros vin, numero naŭdek tri! Tio ne estas al vi antaŭa tempo. - Ŝi envolvis la vazojn per la kovrilo. - Ni ankoraŭ renkontiĝos en la urbe- straro...

Mi forte prenis la Soforon je la kubuto. Lia Stona muskolo moliĝis sub miaj fingroj.

Arogantulo, - diris la damo majeste, kaj malproksimiĝis.

Ŝi iris sur la trotuaro, fiere portante sian be- lan kapon kun alta cilindra hararanĝo. Ĉe angu- lo Si haltis, malfermis unun el la vazoj, kaj komencis akurate manĝi, elprenante la rozkolorajn pecetojn per la delikataj fingroj. Mi lasis manon de la Soforo.

Onu devas pafi, - diris li subite. - Oni devas surveturadi ilin, sed ne libretojn alveturi- gi al ili. - Li turniĝis al mi. Liaj okuloj estis tur- mentitaj. - Do ĉu mi veturigu al vi la librojn?

Ne, - diris mi. - Kien mi Sovos ĉion tion?

Tial iru for, - diris la Soforo. - Vi ja prenis na Minc, ĉu? Jen iru, kaj volvu per ĝi viajn malpurajn kalsonojn.

Li engrimpis la Soforkupeon. Io klakis, kaj la malantaŭa vando komencis leviĝi. Audeblis kiel ĉio krakas kaj ruliĝas ene de la liverkamiono. Sur la pavimon falis kelkaj libroj, iuj brilantaj pakaĵoj, skatoloj, kaj konservaĵaj vazoj. La malantaŭa vando ankoraŭ ne fermiĝis, kiam la Soforo frape fermis la pordeton, kaj la kamiono Siriĝis de la loko.

La adoleskinoj jam malaperis. Mi staris sola sur malplena strato kun volumetoj de Minc en la manoj, kaj rigardis kiel la venteto maldiligente foliumas paĝojn de «Historio de faŝismo» ĉe miaj piedoj.

El post la angulo elplonĝis knabaĉoj en mal- longaj striaj pantalonoj. Ili silente preteriris min, ŝovinte la manojn en la poŝojn. Unu el ili sursaltis la pavimon, kaj per la piedoj ekpelis antaŭ si, kiel futbalpilkon, vazon da ananasa kompoto kun brila bela etikedo.

Ĉapitro sesa

Kiam mi iris hejmen, min trafis skipŝ an ĝa tempo. La stratoj pleniĝis per aŭtoj. Super la vojkruciĝoj ekpendis helikopteroj de vojkruca regulado, kaj ŝvitaj policistoj, hurlante per la megafonoj, dispelis ŝtopiĝojn okazantajn ĉiu- minute.

La aŭtoj moviĝis malrapide. La ŝoforoj elŝo- vis la kapojn, konversaciis, ŝercis, kriaĉis, bruligis unu de la alia la cigaredojn, kaj senĉese hupis. Interfrapiĝis la bufroj. Ĉiuj estis gajaj, ĉiuj estis bonkoraj, ĉiuj brilis per jubilo de so- vaĝuloj. Ŝajnis ke de animo de la urbo defalis ĵus iu peza ŝarĝo, ŝajnis ke ĉiuj estis plenaj per iu enviinda antaŭgustumo.

Min, kaj aliajn piediriantojn, oni montris per la fingroj. Kelkfoje oni puŝetis min per la bufroj sur la vojkruciĝoj - junulinoj, tute ŝerce. Unu junulino longe veturis apud mi sur la trotuaro,

kaj ni konatiĝis.

Poste sur la rezerva strio trairis manifesta- cio de homoj kun piaj vizaĝoj. Ili portis afiŝojn. La afiŝoj alvokis aliĝi al la urba amatora ensem- blo «Kantoj de la patrolando», aniĝi al munici- paj rondetoj de kuira arto, partopreni en nelon- gaj kursoj de patrineco kaj bebeco.

Homojn kun la afiŝoj oni puŝetis per la bufroj kun precipa plezuro. Sur ilin oni ĵetis cig- aredstumpojn, pomrestaĵojn, kaj bulojn da maĉita papero. Oni kriis al ili: «Tuj mi reg- istriĝos, nur la galoŝojn vestu!», «Sed mi estas sterila!», «Onklo, instruu min al patrineco!» Sed ili daŭrigis sian malrapidan moviĝon inter la du senĉesaj fluoj da aŭtoj, senemocie, ofere, rigar- dante antaŭ si kun malgaja fiereco de kameloj.

Nemalproksime de la hejmo min atakis ama- so da junulinoj kaj, kiam mi venis sur la Duan Ĉeurban, en mia butontruo estis pompa blanka astero, sur la vangoj sekiĝis kisoj, kaj al mi ŝa- jnis ke mi konatiĝis kun duono da junulinoj de la urbo. Jen kia frizisto! Jen kia majstro!

En mia kabineto, en la brakseĝo, sidis Vuzi en flame oranĝa bluzeto. Ŝiaj longaj gamboj, en bekformaj ŝuoj, ripozis sur la tablo, en la longaj fingroj ŝi tenis maldikan longan cigaredon kaj, ĵetinte malantaŭen la kapon, ŝi elnazigis al la plafono longajn densajn strifluojn da fumo.

- Finfine! - eksklamaciis ŝi, ekvidinte min.- Kie vi malaperas? Ĉu vi ne vidas ke mi atendas

vin?

Oni detenis min, - diris mi, penante elmemori ĉu vere mi fiksis al ŝi rendevuon.

Purigu la lipruĝon, - postulis ŝi. - Vi as- pektas stulte. Kaj tio, kio estas tio? Ĉu libroj? Por kio al vi?

Kial por kio?

Estas ja problemo pri vi. Malfruas, por- taĉas iujn librojn... Aŭ tio estas pornaĵoj?

Tio estas Minc, - diris mi.

Donu al mi. - Ŝi saltleviĝis, kaj elkaptis la librojn el miaj manoj. - Dio mia, kia stultaĵo! Ĉiuj tri estas samaj... Kaj kio estas tio? «Histo- rio de faŝismo»... Kio, ĉu vi estas faŝisto?

Ja kio vi, Vuzi! - diris mi.

Do por kio al vi tio? Kio, ĉu vi legos ilin?

Mi relegos.

Nenion mi komprenas, - diris ŝi ofende. - Ja vi tiel plaĉis al mi komence... La panjo diras ke vi estas literaturisto, mi jam disfanfaronis tion al ĉiuj, kiel stultulino, sed okazas ke vi es- tas preskaŭ intelo!

Ja kio vi, Vuzi! - diris mi riproĉe. Mi jam komprenis ke mi ne permesu opiniu min intelo. - Tiujn ĉi libraĉojn mi bezonas simple ĉar mi es- tas literaturisto, nur tial.

Libraĉoj! - Ŝi ekridegis. - Libraĉoj... Rigardu kion mi kapablas! - Ŝi klinis malan- taŭen la kapon, kaj eligis el la naztruoj dikajn striojn da fumo. - Post dua nur fojo mi sukce- sis. Bonege, ĉu?

Nekutimaj kapabloj, - rimarkis mi.

Sed vi ne priridu, vi mem provu... Min in- struis hodiaŭ unu damo en la Salono. Tutan min Si ĉirkaŭsalivis, bovino kaduka... Ĉu vi provos?

Sed kial Si salivis vin?

Kiu?

La bovino.

Nenormala. Kaj eble sopirulino... Forgesis mi vian nomon.

Ivan.

Amuza nomo. Poste vi ankoraŭfoje memo- rigu al mi... Ĉu vi estas tunguzo?

Mi opinias ke ne.

Ha-a-a... Kaj mi al ĉiuj jam diris ke vi es- tas tunguzo. Bedaŭrinde... Auskultu, sed kial ni ne drinku?

Bona ideo.

Hodiaŭ mi bezonas forte ebriiĝi por forgesi tiun salivan bovinon.

Ŝi elsaltis en la salonon, kaj revenis kun la pleto. Ni drinkis iom da brando, ekrigardis unu la alian, ne trovis kion diri, kaj drinkis ankoraŭ iom da brando. Mi sentis min iel neoportune. Mi ne scias kio estis la kaŭzo, sed Si plaĉis al mi. Io Sajnis al mi en Si, mi mem ne komprenis kio ĝuste; per io Si diferencis disde longkruraj, glathaŭtaj belulinoj, taŭgaj nur por lito. Kaj eblas ke ankaŭ al Si io Sajnis en mi.

Bonega vetero estas hodiaŭ, - diris Si,

demovante la rigardon.

Iom varmegas, - rimarkis mi.

Ŝi drinketis la brandon, kaj ankaŭ mi. La silento ekestis tro longa.

Kion vi pleje ŝatas fari? - demandis ŝi.

Dependas, kaj vi?

Ankaŭ mi. Entute mi ŝatas ke estu gaje, kaj ke pri nenio oni devu pensi.

Ankaŭ mi, - diris mi. - Apenaŭ nun.

Ŝi iel vigliĝis. Kaj mi subite komprenis pri kio temas: dum tuta hodiaŭa tago mi renkontis neniun vere agrablan al mi homon, kaj tio sim- ple tedis al mi. Nenio estis en ŝi.

Iru ni ien, - diris ŝi.

Eblas, - diris mi. Mi ne havis deziron iri, mi deziris sidi iom en la malvarmeto.

Mi vidas ke vi ne tro volas, - diris ŝi.

Verdire mi preferus sidadi iom.

Tial faru ke estu gaje.

Mi meditis, kaj rakontis pri vojaĝkomercisto sur supra breto de la litvagono. Al ŝi tio plaĉis, kvankam, ŝajne, ŝi ne komprenis la sencon. Mi aplikis korekton, kaj rakontis pri prezidento kaj pri nejuna fraŭlino.

Ŝi longe ridegis, skuante la mirindajn longa- jn gambojn. Tiam mi glutis brandon, kaj rakon- tis pri vidvino, ĉe kiu sur muro kreskis fungoj.

Ŝi derampis sur la plankon, kaj apenaŭ ren- versis la pleton. Mi levis ŝin je la akseloj, sidigis en la brakseĝon, kaj prezentis sian kronan his- torion pri ebria astronaŭto kaj gimnaziino. Tiam alkuris onklino Vajna, kaj time demandis kio okazas pri Vuzi, ĉu ne tiklas mi Sin. Mi verSis al onklino Vajna iom da brando kaj, rilatante per- sone Sin, rakontis pri irlandano, kiu ekdeziris esti ĝardenisto.

Vuzi tute perdis la spiron, sed onklino Vaj- na, malgaje smajlante, informis ke general- kolonelo Tuur Satis rakonti tiun ĉi historion, kiam estis en bona humoro, tamen tie agis, Sa- jne, ni irlandano, sed nigrulo, kaj pretendis li ne je posteno de ĝardenisto, sed de pian-agordisto. «Kaj ĉu vi scias, Ivan, ĉe ni tiu historio finiĝis iel ne tiel», - aldonis Si, pensinte.

Ĉi-momente mi rimarkis ke en la pordo staras Len kaj rigardas nin. Mi svingis la manon, kaj smajlis al li. Li kvazaŭ ne rimarkis tion, kaj tiam mi okulumis al li, kaj invitsignis per la fin- gro.

Kun kiu vi interokulumas, - demandis Vuzi per voĉo, deformita pro la rido.

Kun Len, - diris mi.

Estis tamen plezuro rigardi Sin. Mi Satas rigardi ridantajn homojn, precipe tiajn kiel Vuzi, belajn, kaj preskaŭ infanojn.

Kie estas Len? - miris Si.

En la pordo Len forestis.

Len forestas, - diris onklino Vajna, kiu aprobe flaris sian glaseton da brando, kaj ri- markis nenion. - La knabo iris hodiaŭ al Zirokoj

je naskiĝtago. Se vi scius, Ivan...

Sed kial li diras - Len? - demandis Vuzi, denove retrorigardante la pordon.

Len estis ĉi tie, - klarigis mi. - Mi svingis al li per la mano, sed li forkuris. Ĉu vi scias, li ŝajnis al mi iom sovaĝeta.

Aĥ, li estas ĉe ni tre nervoza infano, - diris onklino Vajna. - Li naskiĝis en malfacila tempo, kaj en tiuj nunaj lernejoj oni absolute ne scipovas trakti nervozajn infanojn. Hodiaŭ mi lasis lin viziti la amikojn...

Ankaŭ ni iros nun, - diris Vuzi. - Vi akom- panos min. Mi nur pimpiĝos, ĉar pro vi ĉe mi ĉio disŝmiriĝis. Kaj vi dume vestu ion decan.

Onklino Vajna preferus resti, rakonti al mi ankoraŭ ion kaj, eble, eĉ montri fotoalbumon de Len, sed Vuzi fortiris ŝin kun si, kaj mi aŭdis kiel ŝi demandas la patrinon post la pordo:

Kio estas lia nomo? Mi ne povas enmemo- ri... Gaja onklo, ĉu?

Vuzi!.. riproĉe sugestis onklino Vajna.

Mi metis sur la liton ĉiujn miajn vestojn, kaj penis kompreni kiel Vuzi imagas dece vestitan homon. Ĝis tiam al mi ŝajnis ke mi estas vestita tute dece. Kalkanumetoj de Vuzi jam kraketadis senpacience en la kabineto. Nenion elpensinte mi vokis ŝin.

Ĉu tio estas ĉio kion vi havas? - demandis ŝi, sulkiginte la nazon.

Ĉu vere ne taŭgas?

Bone, estu tiel... Demetu la jakon kaj ves- tu tiun ĉi havajaĵon... aŭ pli bone ĉi tiun. Jen kiel vestiĝaĉas ĉe vi en Tunguzio... Pli rapide, bonvolu. Ne, ne, ankaŭ la ĉemizon vi demetu.

Kio, ĉu sur la nudan korpon?

Tamen vi vere estas tunguzo. Kien vi prepariĝas? Ĉu sur poluson? Sur Marson? Kio estas tio ĉe vi, sub la skapolo?

Abeleto pikis, - diris mi, haste surves- tante la havajaĵon. - Iru ni.

En la strato estis jam mllume. Lumineskaj lampoj morte lumis tra la nigra foliaro.

Kien ni direktiĝas? - demandis mi.

En la centron, certe... Ne kaptu min sub la brakon, varmegas... Ĉu vi kapablas interbatiĝi?

Kapablas.

Bone, mi ŝatas rigardi.

Rigardi ankaŭ mi ŝatas...

Sur stratoj estis multe pli da homoj ol tage. Sub arboj, inter arbustoj, ĉe tra-domejoj5, staraĉis kelkope iuj senokupaj homoj. Ili intense fumis krakantajn sintezajn cigaredojn, ridaĉis, neglekte kaj ofte sputis, kaj laŭte parolis per krudaj voĉoj. Super ĉiu grupo pendis rumoro de radioriceviloj. Sub unu lanterno frapadis banĝo, kaj du adoleskuloj, konvulsiante kaj fleksiĝante, dancis modan flekon, dancon de granda beleco,

5. Tradomejo: endoma aperturo por strataj piedirantoj aŭ transportiloj. En kelkaj urboj - preferata nokta renkontejo de lokaj huliganoj.

105

se oni scipovas danci ĝin. La adoleskuloj scipo- vis. Ĉirkaŭe staris la kompanio, laŭte krianta, kaj ritme klakanta la manplatojn.

Eble dancu ni? - proponis mi al Vuzi.

Nu ne... - elsiblis ŝi, kaptis min je la manon, kaj ekiris pli rapide.

Sed kial ne? Ĉu vi ne scipovas flekon?

Pli bone mi dancu kun krokodiloj ol kun tiuj ĉi...

Vane, - diris mi. - Knaboj kiel knaboj.

Jes, se ĉiu aparte, - diris Vuzi kun nerva rideto. - Kaj tage.

Ili staraĉis ĉe vojkruciĝoj, amasiĝis sub lanternoj, krudmovaj, trafumitaj, lasante sur la trotuaroj amasojn da kraĉaĵoj, cigaredstumpoj kaj envolvaĵojn de bombonoj. Nervozaj kaj in- tence melankoliaj. Deziregantaj, ĉiuminute retrorigardantaj, ĝibetantaj. Ili ege ne volis simili eksteran mondon, kaj samtempe pene imitis unu la alian, kaj kelkajn popularajn kino- heroojn. Ili estis ne tiom multaj, sed ege ri- markataj, kaj al mi ŝajnis ke ĉiu urbo kaj tuta mondo estas plena per ili, - eble pro tio ke ĉiu urbo kaj tuta mondo vere kaj plenrajte aparte- nas al ili. Ili estis plenaj, por mi, per iu mistero. Ja ankaŭ mi staradis iam dum vesperoj en kom- panio da kamaradoj, ĝis troviĝis scipovaj homoj kiuj forkondukis nin de stratoj, kaj poste mi tre ofte vidis samajn kompaniojn en ĉiuj urboj de terglobo, kie tiuj scipovaj homoj mankis.

Tamen mi neniam povis plene kompreni kiu forto deSiras, depuSas, forkondukas tiujn knabo- jn de bonaj libroj, kiuj estas tiel multaj, de sporthaloj, kiuj estas tute sufiĉaj en tiu ĉi urbo, de ordinara televidilo, fine, kaj pelas ilin sur vesperajn stratojn kun cigaredo en la dentoj, kaj muzikilo en la oreloj - stari, sputi (plej mal- proksimen), ridegi (plej malagrable), kaj fari nenion.

VerSajnas ke por dekkvin-jaruloj plej alloga, el ĉiuj allogaj aferoj de mondo, estas nur tio: sento de propra signifeco kaj kapablo elvoki ĉies admiron aŭ, apenaŭ, altiri atenton. Sed ĉio alia Sajnas al ili netolereble enua, malinteresa, inkluzive, kaj eble precipe, tiuj vojoj por atingi deziraton, kiujn proponas al ili laca kaj incita mondo da adoltuloj...

Kaj ĉi tie loĝas olda Ruen, - diris Vuzi. - Ĉe li ĉiuvespere estas aliulino. Li, maljunulaĉo, ordiĝis tiel ke ili mem venadas al li. Dum la malordaĉo li perdis la kruron... Ĉu vi vidas, la lumo ĉe li forestas, ili muzikon aŭskultas, kvankam li estas malbela kiel morta peko.

Enviinde vivas ulo

kiu restis sen la krur'6...

diris mi malkoncentriĝe.

Ŝi certe ekhihiis kaj daŭrigis:

Kaj ĉi tie loĝas Sus. Li estas fiSulo. Tiu es- tas ja vera bubo!

6. El maldeca kanteto.

Fiŝulo?.- demandis mi. - Kaj pri kio li okupiĝas, tiu ĉi Sus fiŝulo?

Fiŝulas. Kion faras fiŝuloj? Fiŝulas! Aŭ vi demandas kie li servas?

Ne, mi demandas kie li fiŝulas.

En metroo... Subite ŝi stumblis. - Aŭskul- tu, ĉu eble vi mem estas fiŝulo?

Mi? Kio, ĉu rimarkeblas?

Io estas en vi, mi tuj rimarkis. Konas ni tiujn abeletojn kiuj pikas je dorso.

Ĉu vere? - diris mi.

Ŝi prenis mian manon sub la brako.

Rakontu ion, - diris ŝi flateme. - Ĉe mi neniam estis konataj fiŝuloj. Ja vi ion rakontos al mi, ĉu?

Kial ne... Ĉu mi rakontu pri piloto kaj bovino?

Ne, vere...

Ĝis kiom varmegas la vespero! - diris mi. - Bone ke vi demetis de mi la jakon.

Ja tutegale ĉiuj scias. Kaj Sus rakontas, kaj aliaj...

Jen kiel? - demandis mi interesiĝinte. - Kaj kion rakontas Sus?

Ŝi tuj lasis mian manon.

Mi mem ne aŭdis... Knabinoj rakontis.

Kaj kion rakontis la knabinoj?

Nu... diversaĵojn... Eble ili mensogas. Eble Sus tute ne okupiĝas pri tio...

Hm... - diris mi.

Sed vi ne pensu ion pri Sus, li estas bona knabo, kaj tre silentema.

Sed kial mi pensu pri Sus? - diris mi por trankviligi ŝin. - Ja mi eĉ ne unufoje vidis lin.

Ŝi denove prenis min je la brako, kaj en- tuziasme diris ke nun ni drinkos.

Nun estas plej bona tempo por ke mi drinku kun ci, - diris ŝi.

Ŝi jam decide estis kun mi je «ci». Ni turniĝis post angulo, kaj venis al la ĉefstrato. Ĉi tie estis pli lume ol tage. Brilis lampoj, lumis muroj, per diverskoloraj lumoj brulegis ekspon- fenestroj.

Tio estis, verŝajne, unu el paradiz-rondoj de Amad. Sed mi imagis ĉion tion iom alie. Mi atendis muĝantajn orkestrojn, afektantajn paro- jn, duonnudajn kaj nudajn homojn. Sed ĉi tie estis sufiĉe trankvile. Estis multe da homoj kaj, laŭ mi, ĉiuj estis ebriaj, sed ĉiuj estis vestitaj perfekte kaj diversmaniere, kaj ĉiuj estis gajaj. Kaj preskaŭ ĉiuj fumis. Vento forestis tute, kaj ondoj da grizblua tabakfumo balanciĝis ĉirkaŭ lampoj kaj lanternoj, kiel en publika ĉambro por fumantoj.

Vuzi entiris min en iun drinkejon, elrigardis konatulojn, kaj fuĝis, promesante trovi min iom poste. Homoj en la drinkejo staris mure. Oni premis min al la verŝa tablo, kaj mi ne sukcesis eĉ rekonsciiĝi, kiam glutis glaseton da amara.

Nejuna bruna onklo kun flavaj okulgloboj zumis en mian vizaĝon:

...Kuen difektis la gambon, ĉu? Broŝ iĝis astiKo, kaj taŭgas jam al nenio. Tio estas jam triopo, ĉu? Kaj dekstre ĉe ili estas neniu, Fini estas ĉe ili dekstre, kaj tio estas eĉ pli malbone ol nenio. Kelnero li estas, kaj ne pli ol tio. Ĉu?

Kion vi drinkas? - demandis mi.

Mi entute ne drinkas, - digne respondis la bruna, elspirante alkoholon. - Ĉe mi estas flav- malsano. Ĉu vi aŭdis pri tio?

Post mi iu falis de la tabureto. La bruo jen silentiĝis, jen plifortiĝis. La brunulo, streĉante, elkriis historion pri iu ulo kiu en la laborejo difektigis la kaŭĉukan tubon, kaj preskaŭ mortis pro la freŝa aero. Estis malfacile kompreni ion, ĉar diversaj historioj estis elkriataj de ĉiuj flankoj.

... Li, stultulo, trankviliĝis kaj foriris, kaj

/V ■ I /V /V | I /V /V ■ A ■ ■ I ■ /V I .

ŝi vokis ŝarĝtaksion, ŝarĝis ĉiujn liajn aĵojn, kaj ordonis veturigi tion en post la urbon, kaj elfali- gi tie...

...Kaj mi vian televidilon eĉ en mian nece- sejon ne pendos. Tutegale ne eblas elpensi ion pli bonan ol «Omega»; mia najbaro, inĝeniero, diras ĝuste tion. Ion pli bonan ol «Omega», - diras li, - oni ne eblas elpensi...

...Tiel ja finiĝis ĉe ili edziĝfesta vojaĝo. Revenis ili hejmen, la patro allogis lin en la aŭto-remizon, - lia patro estas ja boksisto - kaj tiel lin vipis tie, ĝis perdo de konscio, kuraciston

oni vokis poste...

...Bone do, prenis ni por la triopo... Sed ilia regulo estas jen kia: prenu kion vi volas, sed pe-glutu ĉion kion prenis. Kaj li jam pasi- iĝis. Prenu ni, diras, ankoraŭ... Sed ili iradas jam apude, kaj rigardas... Nu, pensas mi, su- fiĉas, tempas jam fuĝi...

...Knabineto, ja mi sur via loko estus tute feliĉa pri la mamoj, tiaj mamoj renkontiĝas ja foje je milo, vi ne pensu ke mi komplimentas, ne ŝatas mi komplimentojn...

Sur liberiĝintan tabureton, kiu staris apud la mia, surgrimpis magra knabino kun fruntaj franĝ-haroj ĝis la nazpinto, kaj komencis frapi per la pugnetoj la verŝan tablon, kriante: «Bufedisto! Bufedisto! Drinki!»

La bruo denove iom malpliiĝis, kaj mi ekaŭdis ke duopo post mia dorso konversacias per tragika duonflustro:

Kaj kie vi akiris?

Ĉe Buba. Ĉu vi konas na Buba? Inĝeniero...

Kaj kio, ĉu vera? - Terure, oni povas mor-

taĉi!

Tie oni bezonas ja iujn pilolojn

Pli mallaŭte...

Ne gravas, neniu aŭskultas nin... Ĉu vi havas?

Buba donis unu pakaĵeton, li diras ke en ĉiu apoteko ili vendiĝas... Jen, rigardu...

Paŭzo.

De... Devon... Kio estas tio?

Iu kuracilo, Sajne...

Mi turniĝis. Unu estis ruĝvanga, en ĉemizo, malbutonita ĝis la umbiliko, kun haroza brusto. Kaj alia estis iel konsumita, kun poroziva nazo. Ili ambaŭ rigardis min.

Ĉu drinku ni? - proponis mi.

Alkoholulo, - diris poroziva nazo.

Ne valoras, ne valoras, Pet, - diris la van- gruĝa. - Bonvolu ne pasiiĝi.

Se estas bezonata «Devon», mi povas prezenti, diris mi laŭte.

Ili forsvingiĝis. Poroziva nazo komencis sin- garde ĉirkaŭrigardi. Per okulrando mi rimarkis ke kelkaj vizaĝoj turniĝis en nian flankon, kaj atende Stoniĝis.

Iru ni, Pet, - duonvoĉe diris la ruĝvangu- lo. - Iru, lasu vi lin.

Iu metis la manon sur mian Sultron. Mi retrorigardis, kaj ekvidis sunbrunigitan belan vi- ron kun potencaj muskoloj.

Jes? - diris mi.

Kompano, - diris li bonanime - lasu vi tiun aferon. Lasu ĝis ne estas malfrue. Ĉu vi estas «Rinocero»?

Mi estas hipopotamo, - Sercis mi.

Ne decas, mi serioze. Eble oni batis vin?

Ĝis la bluaĵoj.

Bone, ne ĉagrenu. Hodiaŭ vin, morgaŭ vi... Sed «Devon» kaj ĉio cetera - tio estas aĉaĵo, vi ja kredu al mi. Estas multe da aĉaĵoj en la mondo, sed tio estas jam tute aĉa aĉaĵo, ĉu vi komprenas?

Knabino kun fruntaj franĝharoj konsilis al

mi:

Frapu vi lian dentaron, kial li enŝoviĝas... Spiono fava...

Ĝislekadis vi, stultulino, - trankvile diris la sunbrunigita, kaj turniĝis al ni per la dorso. Lia dorso, sub la duontravidebla ĉemizo, estis grandega, tuta kovrita per rondaj tuberoj da muskoloj.

Ne via la afero, - diris la knabino en lian dorson. Poste ŝi diris al mi: - Aŭskultu, amiko, voku la bufediston, neniel povas mi ĝisvoki.

Mi fordonis al ŝi mian glason, kaj demandis:

Per kio valorus okupiĝi?

Sed tuj ĉiuj ni iros, - respondis la knabi- no. Glutinte la alkoholaĵon ŝi tuj ebriiĝis.

Kaj okupiĝi - tio laŭ la prospero. Se forestos la prospero, do nenien oni enbatiĝos. Aŭ mono bezonatas, se al mecenatoj. Vi estas alveturinto, ĉu? Ĉe ni tiun ĉi amaran drinkas neniu. Kiel ĉe vi tie, estus bone se vi rakontus... Nenien mi iru hodiaŭ, iru mi en Salonon. La humoro estas aĉa, nenio helpas... La patrino di- ras: nasku bebon. Sed ankaŭ tio - enuego, por kio ĝi al mi...

Ŝi fermis la okulojn, kaj mallevis la mentonon sur la kunplektitajn fingrojn. Ŝia as- pekto estis iel impertinenta kaj ofendita samtempe. Mi penis gajigi ŝin, sed ŝi ĉesis aten- ti min, kaj subite denove komencis kriaĉi:

- Bufedisto! Drinki! Bufedi-isto!

Mi serĉis per la okuloj na Vuzi. Ŝi ne videb-

lis.

La drinkejo komencis malpleniĝi. Ĉiuj ekra- pidis ien. Ankaŭ mi leviĝis kaj eliris. Sur la stra- toj torentis homoj. Ĉiuj ili iris saman direkton, kaj post kvin minutoj mi ekestis venigita sur placon.

La placo estis granda, kaj malbone lumigita - vasta duonluma spaco, ĉirkaŭigita per luma ringo da lanternoj kaj eksponfenestroj. Ĝi estis plena per homoj. Homoj staris premiĝe unu al alia, viroj kaj virinoj, adoleskuloj, junuloj kaj junulinoj. Ili paŝetis surloke, kaj atendis ion. Konversacioj preskaŭ ne aŭdeblis. Jen tie, jen alie, ekbruladis cigared-lumetoj, lumigante kun- premitajn lipojn kaj entiritajn vangojn.

Poste en la veninta silento komencis frapi horloĝo, kaj super la placo brile eklumis gigan- taj lanternoj. Tio estis triopo da neregul-formaj, rondigitaj trianguloj: ruĝa, blua, verda.

La homamaso ŝanceliĝetis kaj rigidiĝis. Ĉirkaŭ mi oni iom ekmoviĝis, estingante la ciga- redojn. La lanternegoj pormomente malŝaltiĝis, kaj poste komencis laŭvice blinki: ruĝa - blua - verda, ruĝa - blua - verda...

Mi eksentis sur la vizaĝo ondon da varma aero, kaj subitan kapturniĝon. Ĉirkaŭe oni moviĝetis. Mi leviĝis sur la piedfingrojn. En cen- tro de la placo homoj staris senmove. Ŝajnis ke ili Stoniĝis, kaj ne falas nur pro tio ke estas premitaj per la homamaso.

Ruĝa - blua - verda, ruĝa - blua - verda... Ligniĝintaj retroklinitaj vizaĝoj, nigraj malfer- megitaj buSoj, senmovaj elorbitigitaj okuloj. Ili eĉ ne palpebrumis tie, sub la lanternoj...

Ekestis tute jam silente, kaj mi ektremetis, kiam tranĉa nemalproksima ina voĉo elkriis: «Droŝko!» Kaj tuj dekoj da voĉoj reeĥis: «Droŝko! Droŝko!»

Homoj, starantaj sur trotuaroj ĉirkaŭ la pla- co, komencis klaki la manplatojn samtakte al ekbrilo de la lanternoj, kaj elkrii per egallaŭtaj voĉoj: «DroS-ko! DroS-ko! DroS-ko!»

Iu apogis mian Sultron per la akta kubuto. Oni premis min, puSante antaŭen, al centro de la placo, sub la lanternojn. Mi faris paSon, alian, kaj poste ekmoviĝis tra la homamaso, dis- puSante la rigidiĝintajn homojn.

Duopo da adoleskuloj, frostiĝintaj kiel glacipendaĵoj, subite ekkonvulsiis, kaptante unu la alian, gratante kaj plenforte batante, sed iliaj senmovaj vizaĝoj, kiel antaŭe, estis retroklinitaj al la pulsanta ĉielo... Ruĝa - blua - verda, ruĝa - blua - verda. Kaj, same neatendite, la adoleskuloj subite Stoniĝis.

Kaj tiam mi, finfine, komprenis ke ĉio ĉi tio estas nekutime gaja. Ni ĉiuj ridegis. Ekestis vaste, ektondris muziko.

Mi kaptis tre simpatian knabinon, kaj ni ek- dancegis kiel antaŭe, kiel decas, kiel tre de- longe, kiel ĉiam, senzorge, por turniĝu la kapo, por ke ĉiuj admiru nin; kaj mi ne lasis ŝian manon, kaj tute ne estis bezonate konversacii pri io; kaj ŝi konsentis, ke la ŝoforo estas tre stranga homo. Mi tute ne toleras alkoholulojn, diris Rimajer, kaj tiu ĉi poreca nazo estas plej vera alkoholulo; sed kio pri «Devon», diris mi, kion ni faru sen «Devon», kiam ĉe ni estas ĝis tiom rimarkinda zoologia ĝardeno, la bovoj ŝatas kuŝadi en la marĉo, kaj el la marĉo ĉiam elflugas muŝetaro; Rim, diris mi, iuj stultuloj diris ke vi estas kvindekjarulo, jen kia absurdo, laŭ mi vi estas ne pli ol dudek-jara, kaj tio estas Vuzi, mi rakontis al ŝi pri vi; sed mi malhelpas al vi, diris Rimajer; neniu povas malhelpi al ni, diris Vuzi, kaj tio estas Sus, plej bona fiŝulo, li kaptis plupilon, kaj trafis okulon mem de rajo- fiŝo; kaj Ĥuger glitis kaj falis en akvon, sed vi povas droni, diris Ĥuger, rigardu, viaj naĝpan- talonetoj jam dissolviĝis; jen kiom ridinda vi es- tas, diris Len, ja estas tia ludo je gangstero kaj knabo, ĉu vi memoras, vi ludis ĝin kun Maria... Ho kiel bone estas al mi, kial al mi neniam estis tiel bone, ĝis kiom ofende, ja tiel povus esti ĉiu- tage; Vuzi, diris mi, ĝis kiom bonaj estas ni ĉiuj,

Vuzi; ĉe homoj neniam estis tiom grava tasko, Vuzi, kaj ni solvis ĝin, ja estis unu, nur unu problemo en la mondo, redoni al homoj animan enhavon, animajn zorgojn; ne, Sus, diris Vuzi, mi tre amas vin, Oskar, vi estas tiel simpatia, sed bonvolu pardoni min, ĉar mi volas ke tio estu Ivan, kaj mi brakumis ŝin, kaj konjektis ke mi povas kisi ŝin, kaj mi diris: mi amas vin...

Frap! Frap! Frap! Io kun frapado komencis kreviĝi en la nokta ĉielo, kaj sur nin ekŝutiĝis akraj sonoraj splitoj, kaj tuj ekestis malvarme kaj maloportune.

Tio estis mitralpafado. Ektondris mitral- pafadoj. Kuŝu, Vuzi!, ekkriaĉis mi, kvankam mi ankoraŭ komprenis nenion; mi ĵetis ŝin sur la teron, kaj falis sur ŝin, por kaŝi de la kugloj, kaj tiam oni komencis bati min je la vizaĝo...

Tra-ta-ta-ta-ta... Ĉ irka ŭ mi stara ĉ is ligni ĝ in- taj homoj. Kelkaj komecis rekonsciiĝi, kaj stulte movis la okulojn. Mi duonkuŝis sur brusto de viro, firma kiel sidbenko, kaj rekte antaŭ miaj okuloj estis lia vaste malfermita buŝego kun brilanta salivo sur la mentono...

Blua - verda, blua - verda, blua - verda... Io mankis. Aŭdiĝis tranĉaj kriaĉoj, insultoj, iu konvulsiis kaj jelpis histerie.

Super la placo kreskis densa mekanika muĝo. Mi pene levis la kapon. La lanternoj estis ĝuste super mi, blua kaj verda ritme pulsadis, sed la ruĝa estingiĝis, kaj de ĝi ŝutiĝis vitra

rubaĵo.

Tra-ta-ta-ta-ta!.. kaj tuj krevis kaj es- tingiĝis la verda lanterno. Kaj en lumo de la blua nehaste preterflugis disvastigitaj flugiloj, de kiuj deŝiriĝis ruĝetaj fulmoj de la elpafoj.

Mi denove penis fali sur la teron, sed tio ne estis ebla, ĉiuj ĉirkaŭe staris kiel fostoj. Io aĉe krevis sufiĉe proksime al mi, leviĝis strio da flav-verda fumo, kaj eksentiĝis aĉa fetoro.

Pok! Pok! Ankoraŭ du strioj ekpendis super la placo. La homamaso ekhurlis kaj ek- turniĝadis. La flava fumo estis morda kiel mus- tardo, ĉe mi ekfluis larmoj kaj salivo, mi ek- ploris kaj ektusis, kaj ĉiuj ĉirkaŭe ankaŭ ploris, tusis, kaj raŭke ekkriaĉis: «Bastardoj! Huliganoj! Batu intelojn!..».

Denove ekaŭdiĝis pligrandiĝanta hurlo de motoro. La avio revenis.

-Ja kuŝ u vi, idiotoj, - kriis mi.

Ĉiuj ĉirkaŭ mi ekfalis unu sur alian.

Tra-ta-ta-ta-ta!..

Ĉi-foje la mitralisto misis, kaj la kuglaro trafis kontraŭan domon, tamen la gasaj bomboj denove trafis la celon. Lumoj ĉirkaŭ la placo es- tingiĝis, estingiĝis la blua lanterno, kaj en la plena mallumo komenciĝis tumulto.

Ĉapitro sepa

Ne scias kiel mi atingis tiun ĉi fontanon.

VerSajne mi havas sanajn instinktojn, kaj ordi- nara malvarma akvo - tio estis ĝuste kion mi bezonis. Mi engrimpis la akvon, ne sen- vestiĝante, kaj ekkuSis. Mi tuj eksentis min pli bone. Mi kuSis sur la dorso, sur la vizaĝon Su- tiĝis Spruceroj, kaj tio estis nekutime agrable. Ĉi tie estis tute mallume, tra la branĉoj kaj la akvo lumis nebrilaj steloj, kaj estis tute silente. Kelkajn minutojn mi ial observis stelon pli brilan, malrapide moviĝantan sur la ĉielo, ĝis konjektis ke tio estas relajsa satelito «Eŭropo», kaj pensis ĝis kiom tio estas malproksime de ĉi tio, kaj kiom tio estas ofende kaj sensence, se elmemori aĉan kaĉon sur la placo, abomenan sakradon kaj jelpon, sputaĵan kraĉotuson de gasaj bomboj, kaj putran fetoron, renversantan la stomakon kaj pulmojn.

«Komprenante liberon estiel pligrandigon kaj postnelongan satigon de la bezonaĵoj», - ek- memoris mi, - «oni misas naturon sian, ĉar plantas en sin multajn sensencajn kaj stultajn dezirojn, kutimojn kaj absurdegajn elpensaĵojn...».

Valorega Pek adoris citi oldulon Zosima kiam, frotante la manplatojn, li ĉirkaŭiris preparitan manĝotablon. Tiam ni estis nazmukaj kadetoj, kaj tute serioze opiniis kvazaŭ tiaj citaĵoj taŭgas niatempe nur por fanfaroni pri sia erudicio kaj sento de humuro...

Tiam iu brue falegis en la akvon je dek paŝoj de mi. Komence li raŭke tusis, kraĉis, kaj purigis la nazon tiel, ke mi ekrapidis elakviĝi. Poste li komencis plaŭdadi, por nelonge tute silentiĝis, kaj subite eksplodis per insultoj.

Pedikovoj senhontaj, - graŭlis li, - p-puti- noj... Fekaĵoj porkaj... Sur vivajn homojn! Hienoj fetoraj, hundinoj favaj... Sleguloj eduki- taj, serpentaĉoj... - Li denove komencis furioze kraĉotusi. - Jukas ĉe ili en la anuso pro tio ke homoj distriĝas... La vangon oni piedtretis, bas- tardoj... - Li dolore ve-diris tra la nazo. - Trafalu ili kune kun tiu ĉi droŝko, neniam plu iru mi tien...

Li denove ekĝemis kaj leviĝis. Aŭdeblis kiel de li fluas. Mi malklare distingis en la obskuro lian ŝanceliĝantan figuron. Ankaŭ li rimarkis min.

Hej, amiko, ĉu vi havas fumaĵon? - vokis

li.

Havis, - diris mi.

Hundinoj, - diris li. - Ankaŭ mi ne konjek- tis elpreni, kaj enakviĝis tute vestita. - Li alplaŭdis min, kaj sidis apude. - Iu ŝtipulo sur- paŝis la vangon, - informis li.

Ankaŭ min oni surpaŝis, - kunsente diris mi, - ja freneziĝis ĉiuj.

Sed ne, vi diru al mi de kie ili larmigan gason akiras? - diris li. - Kaj mitralojn.

Kaj aviojn, - aldonis mi.

Kio ja pri avio! - refutis li. Ankaŭ mi havas avion. Aĉetis mi tre ĉipan, nur sepcent kronojn... Sed kion ili bezonas, jen kion mi ne komprenas!

Huliganaro, - diris mi. - Bati iliajn muze- laĉojn kiel decas, jen la tuta konversacio...

Li ekridis gale.

Iu jam provis bati!... Ili vin tiel prilaboros... Ĉi vi opinias ke oni ne batis ilin? Batis! Sed ŝajnas ke ne sufiĉe... Oni devis ilin en la teron enigi, kune kun idaro ilia, sed ni pretergapis... Kaj nun ili batas nin. La popolo ekestis nun mola, jen kion mi diru al vi. Al ĉiuj tutegalas ĉio. Tratamburis oni siajn kvar horeto- jn, drinketis - kaj al la droŝko, kaj faru pri ili kion vi volas. - Li malespere frapis sin je la malsekajn flankojn. - Sed estis, onidire, tem- poj! - ekkriegis li. - Ja ili eĉ kviviti ne kuraĝis! Tuj kiam iu el ili ekkvivitas - nokte al li en blankaj kapuĉhavaj manteloj, aŭ en nigraj ĉemi- zoj, frap! la dentojn iliajn kun krakado, kaj en koncentrejon, por ke ne sonaĉu... En lernejoj, la filo rakontas, oni faŝistojn insultas: aĥ, ili ne- grojn ofendis, sciencistojn persekutis, aĥ, kon- centrejoj, aĥ, diktatoreco! Ja ne persekuti oni devis, sed en teron enbati, por ke la idaro ne aperu! - Li plaŭde movis la manplaton sub la nazo. - Morgaŭ al la laboro, sed al mi tutan vizaĝaĉon oni difektis... Iru ni drinki, por ne malvarmumiĝi...

Ni tragrimpis la arbustojn, kaj atingis stra- ton.

Ĉi tie post la angulo estas «Musteleto», - informis li.

«Musteleto» estis plena per malsekharaj duonnudaj homoj. Ŝajnis ke ĉiuj estis premitaj, iom konfuzitaj, kaj morno interfanfaronis pri la bluaĵoj kaj la gratvundoj. Kelkaj junulinoj, nur en kalsonetoj, ĉirkaŭis la elektrovarmigilon, sekigis la jupojn. Oni platonece frapetis ilin je la nudaĵoj. Mia kunulo tuj eniĝis la homamason kaj, svingante la manojn kaj ĉiuminute purig- ante dufingre la nazon, komencis alvoki «enbati ilin, bastardojn, en teron ĝis la oreloj mem». Oni velke jesis al li responde.

Mi petis rusan vodkon, kaj kiam la junulinoj deiris kaj vestiĝis, mi demetis la ĉemizon, kaj alsidis la varmigilon. La bufedisto metis antaŭ mi la glason, kaj denove revenis al post la verŝa tablo, al la diketa revuo - solvi krucvortenig- mon. La ĉeestantoj konversaciis.

...Kaj por kio, mi demandas, oni pafu? Ĉu oni ne satiĝis pri pafadoj? Kiel infanoj, je dio... Nur havaĵojn difektas.

Banditoj, pli malbonaj ol gangsteroj, tamen, laŭ mi, ankaŭ droŝko estas aĉaĵo...

Jes, ĝuste. Hieraŭ mia filino diris: - «mi vidis vin, paĉjo, tre timiga vi estis, kaj blua kiel kadavro», - sed ŝi estas nur dek-jarulino, kiel estis al mi rigardi ŝiajn okulojn, ha?..

Hej, iu, - diris la bufedisto ne levante la

kapon. - Distro el kvar literoj, kio estas tio?

Nu bone. Sed kiu elpensis ĉion ĉi tion? Kaj droŝkon, kaj la aromaĵojn... Ha? Jen la deman- do...

Se oni malsekiĝas, plej bone helpas bran-

do.

...Atendis ni lin sur la ponto. Rigardas ni, iras la okulvitraĉulo, kaj tubon iun vitrigitan portas. Ni lin kapt! - kaj de la ponto. Kune kun la okulvitroj kaj la tubo, nur per la piedoj li svingetis... Kaj poste Naztruo alkuris, oni do rekonsciigis lin, rigardis li de la ponto kiel tiu gluglas.

Knaboj, - diras li, - ja kio vi , ĉu ebriiĝis? Ja tio estas tute ne tiu, kaj ĉi tiun, - diras li, - mi unuan fojon vidas...

Kaj, laŭ mi, oni devas eldoni leĝon: se vi havas familion, do ne vizitaĉu droŝkon...

Hej, iu, - diris la bufedisto. - Kaj kio es- tas literatura verko el ses literoj? Ĉu libro?..

...Ja ĉe mi en la plotono estis kvar inteloj mitralistoj. Kiam, memoras mi, forkuraĉis ni de la remizejo - ja konas vi, tie nun oni fabrikon konstruas, - kaj jen duopo da ili restis por kovri la forkuron. Interalie, neniu petis ilin, tute libervole. Kaj poste revenis ni, kaj ili pendas apude sur ponta gruo, nudaj, kaj ĉio ĉe ili estas elŝirita per ardaj tenajloj. Jen kiel, ĉu vi kom- prenis? Kaj nun mi pensas: kie estas nun la restinta duopo? Eble tio estas ili kiuj regalis min

per la larmigaĵo? Tiuj ja tute kapablas...

Ĉu gravas kiun oni pendumis... Ankaŭ nin oni pendumis je diversaj partoj.

Enfrapi ilin ĝis la naztruoj, kaj ĉio!

Iru mi. Por kio sidi ĉi tie... Ĉe mi jam pirozo komenciĝis, kaj tie, eble, oni jam riparis ĉion...

Hej, bufedisto, knabinoj! Drinku ni la las-

tan!

Mia ĉemizo jam sekiĝis. Mi vestiĝis, kaj kiam la kafejo malpleniĝis, mi alsidis tablon, kaj komencis spekti kiel, en la angulo, du elegante vestitaj nejunaj sinjoroj drinketas per pajlero koktelon.

Ili tuj rimarkiĝis - la ambaŭ, malgraŭ tre varma nokto, estis en striktaj nigraj kostumoj, kaj kun nigraj kravatoj. Ili ne konversaciis, kaj unu el ili ĉiam rigardetis la horloĝon.

Poste mi deflankiĝis.

Nu, doktoro Opir, kion vi opinias pri tiu ĉi droŝko? Ĉu vi estis sur la placo? Ne, certe vi ne estis tie. Sed vane. Estus interese scii kion vi opinias pri tio. Tamen al diablo vin. Ĉu gravas al mi kion opinias doktoro Opir? Sed kion mi mem opinias pri tio? Kion opinias pri tio vi, altkvalita frizista krudmaterialo? Urĝe, kiom eble plej urĝe aklimatiziĝu mi. Oni ne Stopu mian kapon per indukto, dedukto, kaj teknikaj metodoj. Plej gravas urĝe aklimatiziĝi. Eksenti min sia inter ili... Jen ĉiuj ili denove ekiris sur la placon;

malgraŭ ĉio kio okazis, ili tamen denove ekiris sur la placon. Sed mi havas eĉ ne etan deziron iri tien. Mi plezure irus nun hejmen, kaj el- provus mian novan liton. Sed kiam al fiŝuloj? Inteloj, «Devon» kaj fiŝuloj. Inteloj - tio, eble, estas loka ora junularo, ĉu? «Devon»... Necesas konsideri na «Devon». Kune kun Oskar. Kaj nun fiŝuloj...

...Tamen fiŝuloj - tio estas iom vulgare, - nelaŭte, sed tute ne flustre deklaris unu el la nigraj kostumoj.

Mi ekis aŭskulti.

Ĉio dependas de temperamento, - oponis la alia. - Mi, persone, neniom malaprobas na Karagan.

Ankaŭ mi ne malaprobas na Karagan. Sed iom ŝokas tio ke li forprenis sian parton. Ĝentlemano ne agus tiel.

Pardonu, sed Karagan ne estas ĝentle- mano. Li estas nur ĝenerala direktoro. Kaj de tio devenas bagatelemo, komercismo, kaj ioma, mi dirus, kamparaneco...

Ne estu ni tiom severaj. Fiŝuloj - tio estas interese. Se paroli honeste, mi ne vidas kaŭzojn por ke ni ne okupiĝu pri tio. Antikva Metroo - tio estas sufiĉe respektinde. Ŭajld (Wilde) estas pli eleganta ol Nivel (Nivelle), tamen ni ne ri- fuzas pro tio de Nivel...

Ĉu vi serioze pretas?..

Jes, eĉ nun... Bonokaze, la dua sen kvin.

Ĉu ni iru?

Ili leviĝis, ĝentile-amike adiaŭis la bufedis- ton, kaj ekiris al la eliro - elegantaj, trankvilaj, digne memfidaj.

Tio estis mirinda feliĉo. Mi laŭte oscedis kaj,

dirinte: «ĉu sur la placon iri » ekis sekvi ilin,

disŝovante la taburetojn. La strato estis apenaŭ lumigita, sed mi tuj ekvidis ilin. Kiu iris dekstre, estis malpli alta, kaj, kiam ili iris sub lanternoj, videblis ke haroj ĉe li estas molaj kaj malden- saj. Ŝajnas ke ili ne konversaciis plu. Ili preteriris skvaron, turniĝis en tute malluman in- terstraton, deflankiĝis de ebriulo, kiu penis kon- versacii kun lil, kaj subite abrupte, ne unufoje eĉ retrorigardinte, ili plonĝis en ĝardenon antaŭ granda morna domo. Mi aŭdis kiel resone frapiĝis peza pordo. Estis du minutoj antaŭ la dua.

Mi forpuŝis la ebriulon, eniris la ĝardenon, kaj eksidis arĝente farbitan benkon en arbustoj da siringo. La benko estis ligna, la padeto, gvi- danta tra la ĝardeno, estis ŝutita per sablo. Enirejo de la domo estis lumigita per blua lam- po, kaj mi rimarkis du kariatidojn, tenantajn balkonon super la pordo. Tio ne similis eniron en metroon, tamen tio signifis ankoraŭ nenion, kaj mi decidis atendi.

Mi atendis nelonge. Eksusuris paŝoj, kaj sur la padeto aperis malluma figuro en pelerino. Tio estis virino. Mi ne tuj komprenis kial ŝia fiere levita kapo kun alta cilindra hararanĝo, en kiu sub la steloj brilis grandaj ŝtonoj, ŝajnis al mi konata. Mi leviĝis al ŝi renkonten, kaj pronon- cis, penante aldoni al mia voĉo tonakcenton moke respektan:

Vi malfruiĝas, sinjorino, estas jam la tria.

Ŝi neniom ektimis.

Ja kion vi diras? - eksklamaciis ŝi. - Ĉu vere mia horloĝo malfruas?

Tio estis sama virino kiu kverelis kun ŝoforo de la pakaĵkamiono, sed ŝi, certe, ne rekonis min. Virinoj kun tia abomeneca suba lipo neni- am memoras hazardajn renkontulojn. Mi prenis ŝian brakon, kaj ni leviĝis sur larĝaj ŝtonaj ŝtupoj. La pordo okazis peza kiel kovrilo de reaktora puto. En la vestiblo estis neniu. La virino, ne retrorigarde, ĵetis sur miajn manojn la pelerinon, ekiris antaŭen, sed mi prokrastis sekundon, rigardante min en ega spegulo. Bravulo li estas, majstro Gaoej, tamen rekomendindas al mi teni min en ombro.

Ni eniris la halon. Tio estis io ajn, sed ne metroo. La halo estis granda, kaj ege malnov- moda. La muroj estis plakitaj per nigra ligno; sur alto je kvin metroj troviĝis galerio kun balustrado. De la pentrita plafono malgaje, nur per la lipoj, smajlis blondaj anĝeloj. Preskaŭ tu- tan spacon de la halo okupis vicoj da molaj brakseĝoj, tre masivaj laŭaspekte, tegitaj per stampita ledo. En la brakseĝoj, senzorge duonkuSante, lokiĝis lukse vestitaj homoj, pli- multo da ili estis nejunaj viroj. Ili rigardis pro- fundon de la halo, kie sur fono de nigra veluro radiis hele lumigita pentraĵo.

Nin retrorigardis neniu. La damo flosis en la antaŭajn vicojn, sed mi eksidis brakseĝon pli proksiman al la pordo. Nun mi estis preskaŭ certa ke venis ĉi tien vane. En la halo oni silen- tis kaj tusetis, de dikaj cigaroj pace tiriĝis blue- taj strietoj da fumo, multnombraj kalvaĵoj trankvile brilis sub la elektra lustro. Mi ekatentis la pentraĵon. Mi estas nebona eksperto pri pen- troarto sed, laŭ mi, tio estis Rafaelo, kaj se ne originalo, do sufiĉe perfekta kopio.

Eksonoris densa kupra frapo, kaj sammo- mente apud la pentraĵo aperis alta magra homo en nigra masko. Tuta, de la kolo ĝis la najloj li estis verSita per nigra trikoto. Lin, lametante, sekvis ĝibeta nano en ruĝa kapoto. En la kurtaj etenditaj manetoj la nano tenis egan nebrile re- lumantan glavon aspektantan plej mal- bonaŭgure. Li Stoniĝis dekstre de la pentraĵo, kaj la maskita homo elpaSis antaŭen, kaj obtuze ekparolis:

Konforme kun leĝoj kaj determinoj de nobla komunumo da mecenatoj, kaj je nomo de arto sankta kaj neripetebla, per potenco, donita al mi per vi, mi pristudis historion kaj indecojn de tiu ĉi pentraĵo, kaj nun...

Mi petas halti! - ekaŭdiĝis post mi tranĉa

voĉo.

Ĉiuj retrorigardis. Ankaŭ mi retrorigardis, kaj ekvidis ke min fikse rigardas triopo da ju- naj, kaj ŝajne tre fortaj homoj en rafinecaj mal- novmodaj kostumoj.

En dekstra okulkavo de unu el ili brilis monoklo. Kelkajn sekundojn ni pririgardis unu la alian, poste homo kun la monoklo, ŝirinte la vangon, faligis la monoklon. Mi tuj ekstaris. Ili kune ekmoviĝis sur min, paŝante mole kaj neaŭdeble, kiel katoj. Mi provis la brakseĝon - ĝi estis tro masiva. Ili ĵetiĝis. Mi renkontis ilin kiel mi povis, kaj komence ĉio iris bone, sed tre rapide mi komprenis ke ili havas enpugnajn kaprompilojn, kaj sukcesis dekliniĝi.

Mi premiĝis per la dorso al la muro, kaj rigardis ilin, kaj ili, peze spirante, rigardis min. Ankoraŭ restis duopo da ili. En la halo oni tusetis.

De la galerio, sur la ligna ŝtuparo, haste malleviĝis ankorŭ kvaropo, la ŝtupoj knaris kaj jelpis je la tuta halo. Malbonas, pensis mi, kaj ĵetiĝis por breĉi.

Tio estis peza laboro, tute kiel en Manilo, sed tie ni estis duopaj. Estus pli bone se ili pa- fus, tiam mi forkaptus de iu pistolon. Sed la tuta sesopo renkontis min per kaprompiloj, kaj per kaŭĉukaj batiloj. Al mia feliĉo estis tre mal- vaste. Mia maldekstra mano ĉesis funkcii, kiam la kvaropo subite desaltis, kaj la kvina ŝprucis min el plata balono per iu malvarma aĉaĵo. Kaj tuj la halo mallumiĝis.

Mi konas tiujn trukojn: nun ili vidis min, kaj mi ilin - ne. Kaj al mi, verŝajne, venus fino, sed tiam iu stultulo vaste malfermis la pordon, kaj per la grasa baso deklaris: «Mi petas pardonon, mi terure malfruis, kaj tiel bedaŭras...»

Mi ĵetiĝis al la lumo surpaŝante falantajn ko- rpojn, renversis la malfruiĝinton, traflugis la vestiblon, elbatis la eksteran pordon kaj, al- tenante la maldekstran manon per la dekstra, ĵetiĝis kuri sur la sabla padeto.

Neniu persekutis min, sed mi trakuris du stratojn antaŭ ol konjektes halti. Mi falis sur gazonon, kaj longe kuŝis en la malmola herbo, per la buŝo kaptante la varman humidan aeron. Tuj kolektiĝis scivoluloj. Ili staris duonronde, kaj avide gapis min, eĉ ne konversaciante.

- Iru for... - diris mi, finfine leviĝante. Ili haste disiris.

Iom da tempo mi staris, meditante kie mi troviĝas, kaj poste ektiriĝis hejmen. Por hodiaŭ estis tute sufiĉe al mi. Fakte mi komprenis tute nenion, sed por mi estis tute sufiĉe.

Kiu ajn ili estis, tiuj anoj de nobla ko- munumo da mecenatoj, - ĉu sekretaj adorantoj de arto, aŭ postrestintaj aristokratoj-kom- plotanoj, aŭ ankoraŭ iu, - batis ili dolore kaj senindulge, kaj plej granda stultulo en ilia halo estis, verŝajne, ĝuste mi.

Mi preteriris la placon, kie denove briladis la koloraj lanternoj, kaj centoj da histeriaj gorĝoj kriaĉis: «Droŝ-ko! Droŝ-ko!.» Ankaŭ tio sufiĉis por mi. Certe agrablaj sonĝoj ĉiam estas pli bonaj ol malagrabla realeco, sed ja vivas ni ne en sonĝo...

En drinkejo, kien antaŭe venigis min Vuzi, mi eltrinkis botelon da glacia minerala akvo, gapadis, ripozante, grupon da deĵoraj policanoj, pace lokiĝintaj ĉe la verŝa tablo, poste eliris, kaj turnis sur mian Ĉeurban. Post mia maldek- stra orelo kreskis tubero granda kiel tenisa pilko. Mi iom balanciĝis, kaj iris malrapide, ten- ante min pli proksime al la barileto. Poste mi ekaŭdis post la dorso frapon de kalkanumoj, kaj voĉojn.

...Via loko estis en muzeo, sed ne en drinkejo!

Nenio simila... Mi ne estas ebria. Kiel vi ne komprenas, nur unu botelo da m-mozelo...

Kia aĉaĵo! Ebriiĝis, alkroĉis virinaĉon...

Kiel koncernas la virinaĉo? Tio estas unu pozistino...

Interbatiĝis pro la virinaĉo, igis nin inter- batiĝi pro la virinaĉo...

K-kial, al diablo, vi kredas al ili kaj ne kredas al mi?

Ĉar vi estas ebria! Vi estas ŝlimulo, sama al ili, aŭ eĉ pli malbona...

Ne gravas! Tiun abomenulon kun la braceleto mi tr-re bone memorfiksis... Ne tenu min! Mi iru mem!...

Nenion vi, frateto, memorfiksis. Oni tuj forbatis de vi la okulvitrojn, kaj sen okulvitroj vi estas ne homo sed apendico... Ne elSiriĝu, alie en fontanon! Mi avertas vin, ankoraŭ unu tia misago, kaj ni forpelos vin. Ebria kulturportanto - kia aĉaĵo!

Ja ne legu vi moralaĵojn al li, donu al la homo elebriiĝi...

K-knaboj! Jen li estas, la abomenulo!..

La strato estis malplena kaj, Sajne, la abomenulo estis mi. Mi jam scipovis fleksi kaj rektigi la maldekstran manon, sed mi ankoraŭ sentis fortan doloron, do mi haltis por ke ili preteriru.

Ili estis triopaj. Tio estis junuloj en samaj kaskedoj, Sovitaj sur la okulojn. Unu el ili, muskola kaj malalta, tre forte tenis je la brako alian, altan, grandmuzelaĉan, kun svingmovaj neatenditaj impetoj. La tria, magra kaj altstatu- ra, kun mallarĝa malhela vizaĝo, iris iom poste, tenante la manojn post la dorso. Proksimiĝinte al mi la svingmova grandegulo decide bremsis. La malaltulo penis movi lin de la loko, sed vane. La longa iris kelkajn paSojn, kaj ankaŭ haltis, senpacience retrorigardante.

Kaptiĝis vi, b-bruto! - kriaĉis la ebria, penante kapti min je la brusto per la libera mano.

Mi forpaŝis al la barileto kaj diris, rilatante la malaltulon:

Mi vin ne tuŝis.

Ĉesu la aĉaĵojn! - abrupte diris la longa demalproksime.

Mi p-perfekte memorfiksis vin! - kriaĉis la ebria. De mi vi ne foriros! Mi kvitiĝos kun vi!

li puŝe moviĝis sur min, tirante post si la malaltulon, kiu enkroĉiĝis lin kiel polica buldo- go.

Sed tio estas ne tiu! - admonis lin la malaltulo, al kiu estis tre gaje. - Ja tiu foriris al droŝko, sed ĉi tiu estas sobra...

M-min oni ne trompos...

Mi avertas lastfoje: ni forpelos vin!

Ektimis, ab-bomenulo! Braceleton demetis!

Sed vi estas ja sen okulvitrojoj, vi ne vi- das lin, stultulo!..

Mi p-perfekte vidas ĉion!.. Kaj eĉ se li ne estas tiu...

Ĉesu!..

La longa finfine venis, kaj kroĉiĝis je la ebra de alia flanko.

Ja preteriru vi! - agace diris li al mi. - Vere, kial vi haltis ĉi tie? Ĉ u vi ne vidis ebriu- lon?

Ne-e, de mi oni ne foriros!

Mi ekiris mian vojon. La domo estis jam proksima. La kompanio brue tiriĝis post mi.

Se vi volas scii, mi vidas lin tutan! Reĝo de natur-ro... Ebriiĝis ĝis vomado, batis al iu vizaĝaĉon, mem ricevis kiel decas, kaj nenion li deziras jam... L-lasu vi min, mi pripalpos lian muzelaĉon...

Jen ĝis kio vi alruliĝis, kondukas ni vin kiel gangsteron...

Sed vi ne konduku min!.. Mi malamas ilin!.. droŝkoj... Vodkoj... Virinaĉoj... Ĵeleo sencerba...

Jes, certe, trankviliĝu... Nur ne falu.

Sufiĉas la ri... riproĉoj!.. Tedis vi al mi pro via fariseismo... pu-ri-tan... ismo... Oni devas ŝiri, pafi! Ĉiujn forviŝi de Tero!

Jen ĝis kiom li ebriiĝis! Sed mi opiniis ke li tute sobriĝis...

Mi estas so-sobra! Mi ĉion memoras. La dudek-okan... Kio, ĉu ne tiel?

Ŝtopiĝu, idioto!

Ŝ-ŝ-ŝ! Ĝu-uste! Malamiko atentas... Kn- aboj ie ĉi tie estis spionaĉo... Ja mi konversaciis kun li... Braceleton li, bastardo, demetis... Sed mi tiun ĉi spionon eĉ ĝis la dudek-oka...

Ja silentiĝu vi!

Ŝ-ŝ-ŝ! Ĉio! Kaj ne vorteton plu... Kaj ne maltrankviliĝu, pri minĵetiloj respondecas mi...

Nun mi mortigos lin, tian ŝlimulon.

Sur malamikoj de ci.. civilizacio ... Milo kaj duono litroj da larmigilo - mi, persone... Ses sektoroj... E-ek!

Mi estis jam ĉe pordo de mia domo. Kiam mi retrorigardis, la ebriulo kuŝis per la vizaĝo mal- supren, la malalta sidis kaŭre apud li, kaj la longa staris flanke, kaj per la maldekstra mano frotis manrandon de la dekstra.

Nu por kio vi faris tion? - diris la malaltu- lo. - Ja vi kripligis lin.

Sufiĉas babilaĉi, - diris la longa furioze. - Neniel dekutimiĝas ni babili. Neniel dekutimiĝas ni drinkaĉi vidkon. Sufiĉas.

Estu ni kiel infanoj, doktoro Opir, pensis mi, laŭeble senbrue englitante la korton. Mi tenetis klapojn de la pordo, por ke ili ne klaku fer- miĝante.

Kaj kie estas tiu? - demandis la longa iom malpli laŭte.

Kiu?

Ulo kiu iris antaŭ ni...

Turniĝis li ien...

Ĉu vi rimarkis kien?

Aŭskultu, ja mi atentis tute ne lin.

Bedaŭrindas... Nu bone, prenu ni lin kaj

iru.

Depaŝinte en la pomarban ombron mi rigardis kiel ili trenis la ebriulon preter la pordego. La ebriulo timige raŭkis.

En la domo estis silente. Mi venis al si, sen- vestiĝis, kaj lavis min sub la varma duŝo.

La ĉemizo kaj la ŝorto odoretis per larmigilo, kaj estis kovritaj per grasaj makuloj de la lumanta likvaĵo. Mi ĵetis ilin en la utiligilon. Poste mi pririgardis min antaŭ la spegulo, kaj ankoraŭfoje miris pri la sufiĉe bonaj rezultoj: bulo post la orelo, signifa bluaĵo sur la liva ŝul- tro, kaj kelkaj gratvundoj sur la ripoj. Kaj grati- taj pugnoj.

Sur la nokta tableto mi trovis avizon, en kiu oni estime proponis al mi pripagi unuajn tridek tagojn de la loĝado. La sumo okazis sufiĉe granda, sed tute tolerebla. Mi dekalkulis kelkajn bankbiletojn, enŝovis ilin en la antaŭvide lasitan koverton, kaj poste kuŝis sur la liton, ĵetinte la sanan manon post la kapon.

La litotukoj estis malvarmetaj, kraketantaj, en la malfermitan fenestron enfluis mara aero. Ĉe la orelo komforte siblis la fonoro.

Mi intencis iom pensi antaŭ la dormo, sed estis tro laca, kaj rapide ekdormetis. Io vekigis min, mi malfermis la okulojn, kaj streĉiĝis, aŭskultante.

Ie ne malproksime oni ĉu ploris, ĉu kantis per alta infana voĉo. Mi singarde leviĝis, kal elŝoviĝis el la fenestro. Alta ĉesiĝanta voĉo bal- butis: «...En la ĉerkoj nelonge estinte, eliras kaj vivas ili kiel vivaj inter vivaj...»

Ekaŭdiĝis plorĝemo. De malproksime, kiel zumado de kuloj aŭdiĝis: «Droŝ-ko! Droŝ-ko!»

La plenda voĉo prononcis: «...Sangon kun tero knedinte, ne manĝos li...»

Mi opiniis ke tio estas ebria Vuzi, kiu ploras kaj lamentas en sia ĉambro supre, kaj vokis duonvoĉe: Vuzi! Neniu respondis.

La alta voĉo elkriis: «Foriru de haroj miaj, foriru de viando mia, foriru de ostoj miaj!» - kaj mi komprenis kiu estas tio.

Mi transgrimpis la fenestrobreton, ensaltis en la herbon, kaj eniris la ĝardenon, fikse aŭskultante la singultojn. Inter la arboj ekvide- blis lumo, kaj post nelonge mi stumblis je aŭ- toremizo. La pordegoj estis duonfermitaj. Mi en- rigardis.

Tie staris grandega brilanta «Opel». Sur la riparista tableto lumis du kandeloj. Odoris aro- matigilo kaj varma vakso. Sur benko, ĉe la kan- deloj, sidis Len. Li estis nudpieda, en blanka ĉemizo ĝis la kalkanumoj, kun dika eluzita libro sur la genuoj. Per vaste malfermitaj okuloj li rigardis min, kaj lia vizaĝo estis tute blanka kaj Stoniĝinta pro la teruro.

Kion vi faras ĉi tie? - laŭte demandis mi, kaj eniris.

Li silente rigardis min, kaj poste komencis tremi. Mi ekaŭdis kiel klakas liaj dentoj.

Len, amikego, - diris mi. - Ŝajnas ke vi ne rekonis min. Ja tio estas mi, Ivan.

La libro elfalis, kaj li kaSis la manojn en la akseloj. Same kiel hodiaŭ matene lia vizaĝo kovriĝis per Svito. Mi eksidis apud li kaj braku- mis liajn Sultrojn.

Li senfortiĝinte apogiĝis je mi. Tuta li skuiĝis. Mi ekrigardis la libron. Iu doktoro Nef feliĉigis homaron per «Enkonduko en doktrinon pri nekrotikaj fenomenoj». Per la piedbato mi forĵetis la libron sub la tableton.

Kies la aŭto? - demandis mi laŭte.

D... de panjo...

Bonega «Fordo».

Tio ne estas «Fordo». Tio estas «Opel».

Jes, vere, «Opel»... Ducent majlojn, ŝa- jne, ĉu?

Jes...

Sed kie vi la kandelojn akiris?

Aĉetis.

Ĉu vere? Mi tute ne sciis ke en nia tempo oni povas aĉeti kandelojn. Kio, ĉu ĉe vi ĉi tie la lampo difektiĝis? Mi, ĉu vi komprenas, eliris en la ĝardenon pometon deŝiri, vidas mi, lumo en la aŭtoremizo...

Li kontakte alŝoviĝis al mi, kaj diris flustre:

Vi... Bonvolu iom da tempo ne foriri.

Bone. Sed eble ni estingu la lumon, kaj iru al mi, ĉu?

Ne, tien ne eblas.

Kien ne eblas?

Al vi... En la domon ne eblas. - Li diris kun ega konvinkiĝo. - Ankoraŭ longe ne eblas. Ĝis ili ekdormos.

Kiu?

Ili.

Kiu - ili?

Ili. Ĉu vi aŭdas?

Mi fiksaŭskultis. Aŭdeblis nur kiel susuras la branĉoj pro la vento, kaj ie tre malproksime oni kriaĉas «Droŝko! Droŝko!»

Nenion specifan mi aŭdas, - diris mi.

Ĉar vi ne scias. Vi estas nova ĉi tie, kaj novulojn ili ne tuŝas.

Tamen kiu - ili?

Ĉiuj ili. Ĉu vi vidis tiun ŝtipulon kun bu- tonoj?

Ĉu na Peti? Vidis. Sed kial li estas ŝtipulo? Laŭ mi li estas tute deca homo...

Len saltleviĝis.

Iru, - diris li flustre. - Mi montros al vi. Nur silente.

Ni eliris el la aŭtoremizo, ŝtelire venis al la domo, kaj ĉirkaŭiris la angulon. Len ĉiam tenis min je la mano. Lia polmo estis malvarma kaj malseka.

Jen, rigardu, - diris Len.

Vere, spektaĵo estis timigeta. Sur la mastra verando kuŝis mia doganisto, ŝovinte nenature turnigitan kapon tra la parapeto. Hidrarga lumo de la strato falis sur lian vizaĝon, ĝi estis blua, ŝvela, kovrita per malhelaj likvaĵstrioj. Tra la duonfermitaj palpebroj videblis malklaraj oku- loj, turniĝantaj al la nazradiko.

Iras ili inter vivuloj kiel vivuloj, dum taga lumo, - balbutis Len, tenante min per la ambaŭ manoj. - Kapklinas kaj smajlas ili, sed dum noktoj vizaĝoj iliaj estas blankaj, kovritaj per sanga Svito....

Mi alvenis la verandon. La doganisto vestis piĵamon. Li spiris raŭke, de li disvastiĝis odoro de konjako. La vizaĝo estis sangigita, Sajnis ke li falis per la vizaĝaĉo sur rompitan vitron.

Sed li simple estas ebria, - diris mi laŭte. - Ebria homo. Ronkas. Tre abomene.

Len balancis la kapon.

Vi estas novulo, - flustris li. - Vi vidis ne- nion. Sed mi vidis... - Li denove ekis tremi. - Ili estis multnombraj... Tio Si venigis ilin... Kaj oni alportis Sin... Estis luno... Ili forsegis al Si la verton... Ŝi kriis, tiel kriis... Kaj poste ili ek- manĝis per kuleroj... Ankaŭ Si manĝis, kaj ĉiuj ridis ke Si krias kaj ĵetiĝas...

Kiu? Kiun?

Kaj poste oni premis Sin per arbotrunko, kaj forbrulis... Kaj ili dancis ĉe la fajro... Kaj posle oni enfosis ĉion en la ĝardeno... Ŝi veturis per la aŭto por fosilo... Mi ĉion vidis... Ĉu vi volas ke mi montru kie oni enfosis?

Jen kio, kompano, - diris mi. - Iru al mi.

Por kio?

Por dormi, jen por kio. Ĉiuj jam delonge dormas, nur mi kaj vi babilas ĉi tie.

Neniu dormas. Vi estas tute nova. Nun neniu dormas. Nun oni ne povas dormi...

Iru ni, iru, - diris mi. - Iru al mi.

Mi ne iros, - diris li. - Ne tuSu min. Mi

vian nomon ne menciis.

Sed mi prenos nun mian ledan zonon, - diris mi severe, - kaj frapados vian postaĵon!

Ŝajnas ke tio iom trankviligis lin. Li denove kroĉiĝis je mia mano, kaj eksilentis.

Iru, kamaradego, - diris mi. - Vi dormos, kaj mi sidos apude. Kaj se okazos io, mi tuj vekos vin.

Ni engrimpis tra la fenestro mian dormejon (eniri la domon tra la pordo li decide rifuzis), kaj mi kuŝigis lin en la liton. Mi intencis rakonti al li fabelon, sed li tuj ekdormis. Lia vizaĝo estis turmentita, kaj li ĉiam tremetis ene de la dor- mo. Mi alŝovis la brakseĝon al la fenestro, volviĝis en plejdon, kaj ekfumis cigaredon, por trankviliĝi.

Mi penis pensi pri Rimajer, pri fiŝuloj, kiujn mi ĝis nun ne sukcesis atingi, pri tio kio devas okazi je la dudek-oka, pri mecenatoj, sed rezul- tiĝis nenio, kaj tio incitis min. Min incitis tio ke mi neniel sukcesis igi min pensi pri la afero estiel pri io grava. La pensoj diskuris, enŝoviĝis emocioj, kaj mi ne tiom pensis kiom sentis. Mi sentis ke mi ne vane alveturis ĉi tien, sed, samtempe, mi sentis ke alveturis mi tute ne por tio kio bezonatas.

Kaj Len dormis. Li ne vekiĝis eĉ kiam ĉe la pordego eksnufis motoro, ekfrapis aŭtaj pordoj, kaj iu ekkriaĉis, ekridaĉis kaj ekhurlis di- versvoĉe, kaj mi jam decidis ke antaŭ la domo okazas krima afero, sed okazis nur ke tio reve- nis Vuzi.

Gaje kantante ŝi komencis senvestiĝi anko- raŭ en la ĝardeno, senzorge dispendante sur la pomarboj la jupon, bluzon kaj ceteron.

Ŝi ne rimarkis min, eniris la domon, iom ŝoviĝadis ĉe si, supre, faligis ion pezan, kaj fine silentiĝis. Estis ĉirkaŭ la kvina. Super la maro ekflamis la matenruĝo.

Ĉapitro oka

Kiam mi vekiĝis, Len jam forestis. Mia ŝultro doloris tiel, ke la doloro sentiĝis en la verto, do mi promesis al mi tutan hodiaŭan tagon konduti singarde.

Ĝemante kaj sentante min malsana kaj be- daŭrinda mi faris ion similan al korpekzerco, iel- tiel lavis min, prenis koverton kun la mono, kaj direktiĝis al onklino Vajna, moviĝante tra la pordoj flanke.

En la vestiblo mi hezite haltis: en la domo estis tute silente, kaj mi ne estis certa ke la mastrino vekiĝis. Sed tiam la mastra pordo malfermiĝis, kaj en la vestiblon eniris doganisto Peti. Jen kiel, pensis mi. Nokte Peti similis troe- briiĝintan droninton. Nun, ĉe la taga lumo, li similis viktimon de huligana atako. Suba parto de lia vizaĝo estis kovrita per sango. La freŝa sango lake brilis sur la mentono, kaj sub la makzelo li tenis la naztukon, por ne malpurigi sian neĝblankan uniformon kun la ŝnuretojn. Lia vizaĝo estis streĉita, la okuloj strabis, sed en- tute li tenis sin mirinde trankvile, kvazaŭ fali per la vizaĝaĉo en rompitan vitron estis por li afero tute ordinara. Eta malagrablaĵo, kiu povas okazi pri iu ajn, bonvolu ne turni la atenton, ĉio tuj estos en ordo...

Bonan matenon, - elbalbutis mi.

Bonan matenon, - ĝentile, kaj iom tra nazo respondis li, atente sorbante sangon de la mentono.

Kio pri vi? Ĉu mi povas helpi?

Malgravaĵo, - diris li. - Seĝo falis...

Li ĝentile kliniĝis kaj, preteririnte min, ne- haste eliris el la domo.

Mi akompanis lin per la rigardo kun tre malagrabla sento, kaj kiam mi denove turniĝis al la pordo, antaŭ mi staris onklino Vajna. Ŝi staris ĉe la pordo, gracie apogante sin je la fos- to, pureta, rozkolora, aroma, kaj rigardis min tiel kvazaŭ mi estis general-kolonelo Tuur aŭ, minimume, stab-majoro Pol.

Bonan matenon, frua birdeto, - elkolom- bumis ŝi. - Sed mi aŭdas kiu ja konversacias en la domo en tiu horo?

Mi ne kuraĝis maltrankviligi vin, - diris mi mondume tremetante, kaj pense hurlante pro doloro en la ŝultro. - Bonan matenon, kaj per- mesu enmanigi al vi...

Kiel ĉarme! Tuj videblas vera ĝentlemano.

General- kolonelo Tuur diradis ke vera ĝentle- mano neniam neniun igas atendi. Neniam. Neni- un...

Ĉi tie mi rimarkis ke Si malrapide, sed sufiĉe decide deSovas min de sia pordo. En Sia salono estis mallume, la kurtenoj, Sajne, estis mallevi- taj, kaj en la vestiblon penetris odoro de io dolĉa.

Sed vere vi ne devis tiel hasti... - Ŝi fin- fine elmoviĝis je la oportunan pozicion, kaj per flua neglekta movo fermis la pordon.- Tamen vi devas esti certa, ke mi scipovas aprezi vian atentemon... Vuzi ankoraŭ dormas, kaj mi devas jam prepari na Len en la lernejon, do pardonu min... Parenteze, sur via verando troviĝas freSaj ĵurnaloj.

Mi dankas vin, - diris mi retropaSante.

Se vi havos sufiĉe da toleremo, mi invitas vin post la horeto je taso da kremo.

Bedaŭrinde mi devos foriri, - diris mi, kaj adiaŭis.

La ĵurnaloj estis sesopaj. Du lokaj, ilustritaj, dikaj kiel almanako, unu ĉefurba, du luksaj ĉiusemajnaĵoj, kaj ial arablingva «El Gunija». Na «El Gunija» mi demetis, kaj la aliajn mi trarigardis, postmanĝante la novaĵojn per sand- viĉoj kaj posttrinkante per varma kakao.

En Bolivio la registara armeo okupis, post persistaj bataloj, urbon Rejes, la ribeluloj estas forpuSitaj post rivero Beni.

En Moskvo, en internacia kongreso de atom- fizikistoj Ĥaggerton kaj Najtigalov informis pri projekto de industria instalaĵo por akiro de kon- traŭmaterio.

Tretjakov-artgalerio venis na Leopoldvil, ofi- ciala malfermo okazos morgaŭ.

De bazo «Malnovoriento» (Plutono) en zonon de absolute libera flugo estis lanĉita vica serio da senpilotaj instalaĵoj. Kun du aparatoj, el la kvaro, la komunikado estas portempe perdita.

Ĝenerala sekretario de UNO prezentis al generalisimo Oreljanos oficialan noton, en kiu li avertis ke en okazo de ankoraŭfoja uzo de atomaj grenadoj per la ekstremistoj, en Eldo- radon estos enigitaj policaj fortoj de UNO.

Ĉe elfluo de rivero Kvando (Centra Angolo) arkeologia ekspedicio de Scienca akedemio de OAR trovis restaĵojn de ciklopaj konstruaĵoj kre- itaj, kiel oni supozas, delonge antaŭ glacia epoko.

Grupo da fakuloj el kunigita centro de es- ploroj pri subelementaj strukturoj aprezas rez- ervojn da energio, kiujn posedas homaro, je su- fiĉaj por tri miliardoj da jaroj.

Kosma fako de Unesko informas ke relativa kresko da loĝantaro de eksterteraj bazoj kaj skoltejoj proksimiĝas al tiu de tera loĝantaro.

Estro de angla delegacio en UNO elpaŝis de nomo de potenc-regnoj kun projekto pri plena malarmigo, eĉ perforta, de ankoraŭ armitaj re- gionoj de la terglobo...

Informojn pri tio kiu levis kiom da kilo- gramoj kaj kiu kiom da pilkoj enruligis en kies golejojn mi ne legis. El lokaj informoj min ekin- teresis la tri.

La urba ĵurnalo «Vivĝojo» publikigis: «Ĉi- nokte grupo da malbonintenculoj denove efek- tivigis, per privata aviadilo, atakon sur placon «Stelo», plenan per ripozantaj civitanoj. La huliganoj aplikis kelkajn mitralpafadojn, kaj deĵetis dek unu gasajn bombojn. Rezulte de okazinta paniko kelkaj viroj kaj inoj ekestis se- rioze kripligitaj. Normala ripozo de centoj da ordinaraj homoj estis difektita per sensignifa grupeto da banditemaj, pardonu, intelektuloj, ĉe evidenta nenifarado de la polico. Prezidanto de komunumo «Je Antikva Bona Patrujo, Kontraŭ Malutilaj Influoj» deklaris al nia raportisto ke la komunumo intencas preni aferon pri defendo de meritita ripozo de civitanoj en siajn manojn. La prezidanto nedusence komprenigis kiu ĝuste, laŭ popola opinio, estas fonto de malutila infek- tado, b a n d i t i s m a d o , kaj de armita huliganismo...»

La ĵurnalo, sur la dek-naŭa paĝo, dediĉis strion al artikolo de «eminenta reprezentanto de plej nova folozofio, laŭreato de Regnaj premioj, doktoro Opir». La artikolo nomiĝis «Mondo sen zorgoj». Doktoro Opir per belaj vortoj, kaj tre konvinke, pruvis ĉiopovecon de scienco, vokis al optimismo, brulmarkis mornajn skeptikulojn-ni- grigulojn, kaj invitis «esti kiel infanoj». Apartan rolon en formado de moderna (tio estas senzor- ga) homo li dediĉis al metodoj de onda psikotekniko. «Elmemoru kiun superban ŝarĝon da vigleco kaj bona humoro donas al vi luma, feliĉa, ĝoja sonĝo!» - eksklamaciis la reprezen- tanto de la plej nova filozofio. - «Ja ne hazarde dormo, estiel rimedo por kuraci multajn psikia- triajn malsanojn, estas konata jam pli ol cento da jaroj. Ĉiuj ni iom malsanas: ni malsanas pro niaj zorgoj, nin atakas ĉiutagaĵoj, nin agacas kvankam maloftaj, sed ie-tie ankoraŭ kon- serviĝintaj malordaĵoj, neeviteblaj problemoj in- ter individuoj, normala sana seksa nekon- tentiĝo, kaj malkontento pri si, tiel propra al ĉiu civitano... Sed same al aroma badusan, kiu forlavas vojaĝan polvon de laciĝinta korpo, ĝoja sonĝo lavas kaj purigas laciĝintan animon. Kaj nun ni timas plu neniujn zorgojn kaj malordojn. Ni scias: venos horo, kaj nevidebla radiado de sonĝgenerilo, kiun mi kune kun la popolo inkli- nas nomi per karesa nomo «droŝko», resanigos nin, plenigos per optimismo, redonos al ni ĝojan senton de estado».

Plue doktoro Opir klarigis ke droŝko estas absolute sendanĝera en fizika kaj psika sencoj, ke atakoj de malbondeziruloj, kiuj vidas en droŝko similecon al narkotaĵoj kaj demagoge babilas pri «dormanta homaro», elvokas en ni ne nur pezan perplekson, sed ankaŭ civitanajn sentojn, kiuj estas danĝeraj al tiuj ĉi malbon- deziruloj.

Konklude doktoro Opir deklaris ke feliĉa sonĝo estas plej bona speco da ripozo, neklare aludis je tio ke droŝko estas plej bona rimedo kontraŭ alkoholismo kaj narkotismo, kaj insiste konvinkis ne konfuzi droŝkon kun aliaj (ne aprobitaj per medicino) ond-efikiloj.

Ĉiusemajnaĵo «Oraj tagoj» informis pri tio ke el Stata muzeo estas Stelita valora pentraĵo, apartenata, laŭ opinio de profesiuloj, al peniko de Rafaelo. La ĉiusemajnaĵo atentigis koncerna- jn instancojn ke tiu ĉi krima ago estas jam tria dum pasintaj kvar monatoj de tiu ĉi jaro, kaj ke ĝis nun estis trovita eĉ ne unu el la Stelitaj ar- taĵoj.

En ĉiusemajnaĵoj, fakte, estis nenio leginda. Mi malatente trarigardis ilin, kaj ili impresis min plej premiĝe. Ilin plenigis afliktaj spritaĵoj, sen- talentaj karikaturoj, inter kiuj aparte brilis, per sia specifa stulteco serioj «Sen vortoj», bi- ografioj de iuj malbrilaj personoj, salivaj skizoj el vivo de diversaj tavoloj de la loĝantaro, teru- raj cikloj da fotografaĵoj «Via edzo en la labore- jo kaj hejme», senfinaj utilaj konsiloj kiel okupi siajn manojn kaj dum tio, gardu Dio, ne mal- trankviligi la kapon; pasiaj idiotaj atakoj kon- traŭ drinkado, huliganismo kaj malĉastemo, jam konataj al mi alvokoj partopreni en rondetoj kaj ĥoroj. Estis tie memoroj de partoprenantoj en «tumulteto», kaj en batalo kontraŭ gangsteris- mo, prezentitaj en literatura prilaboro de iuj azenoj, senigitaj de konscienco kaj literatura gusto; beletristaj ekzercoj de evidentaj skrib- maniuloj kun larmoj kaj turmentoj, kun heroaĵoj, kun majesta estinto kaj dolĉa estonto; senĉesaj krucvortenigmoj, ĉenaj vortenigmoj, rebusoj kaj enigmaj bildetoj... Mi ĵetis tiun ĉi amason da makulaturo en la angulon.

Jen kia angoro! Oni kovas stultulon, oni zorge kreskigas stultulon, oni sterkas stultulon, kaj ne videblas fino al tio... Stultulo ekestis normo, ankoraŭ iom da tempo, kaj stultulo ekestos idealo, kaj doktoroj pri filozofio ordigos admirajn rondodancojn ĉirkaŭ ili. Kaj ĵurnaloj ordigas rondodancojn jam nun. Ho, ĝis kiom vi estas simpatia, nia stultulo! Ho, ĝis kiom vi es- tas optimisma, stultulo. Kaj ĝis kiom, stultulo, vi estas saĝa. Jen kiun fajnan senton da humuro vi havas, jen kiel lerte vi solvas krucvortenig- mojn!.. Plej gravas ke vi ne nervumu, stultulo, ĉio estas tiom bona, tiom perfekta, kaj scienco priservas vin, stultulo, kaj literaturo, por ke al vi, stultulo, estu gaje, kaj ke pri nenio vi devu pensi... Sed ĉiujn malutile influantajn huligano- jn kaj skeptikulojn ni, kune kun vi, stultulo, neniigos (ĉu kune kun vi ni ne faru tion!?). Vere, kion ja ili volas! Ĉ u ili bezonas pli ol ĉ iuj aliaj?..

Angoro, angoro... Iu malbeno trafis homaron, iu terura ripetiĝo da minacoj kaj danĝeroj. Imperiismo, faŝismo... Dekmilionoj da neniigitaj vivoj, da kripligitaj destinoj... Kaj in- ter ili milionoj da pereintaj stultuloj, malicaj kaj bonkoraj, kulpaj kaj senkulpaj... Lastaj kun- puŝiĝoj kaj lastaj puĉoj estas precipe senindul- gaj, ĉar lastaj.

Krimuloj, oficiraĉaro bestiĝinta pro neni- farado; ĉiuj fatrasuloj el estintaj spion- kaj kon- traŭspion-organizaĵoj, ekdezirantaj potencon, al kiuj tedis monotoneca ekonomika spionado... Aperis do neceso reveni el kosmo, eliri el fab- rikoj kaj laboj, revenigi soldatojn. Bone, superis ni. Venteto foliumas paĝojn de «Historio de faŝismo» sub la piedoj...

Ne sukcesis ni ĝissate admiradi sennuban horizonton, kiam el samaj malpuraj tradomejoj de historio elgrimpis uloj neĝisbatitaj kun mal- longtubaj mitraletoj kaj memfaritaj kvantaj pis- toloj, gangsteroj, gangsteraj bandoj, gangsteraj korporacioj, gangsteraj imperioj... «Etaj, ie tie ankoraŭ renkontiĝantaj malordoj» - admonas kaj trankviligis doktoroj opiroj, sed en fenestro- jn de universitatoj ekflugis boteloj kun napalmo, urbojn okupaciis bandoj da huliganoj, muzeoj brulis kiel kandeloj... Bone. Forpuŝinte per la kubuto doktorojn opirojn, denove revenis ni el kosmo, denove eliris el uzinoj kaj laboj, revenigis soldatojn - superis ni.

Denove horizontoj estis sennubaj. Denove elrampis opiroj, denove ekmurmuretis ĉiusema- jnaĵoj, kaj denove el samaj tradomejoj ekverŝis puso. Tonoj da heroino, cisternoj da opio, maroj da alkoholo... kaj ankoraŭ io, kio dume ne havas nomon... Kaj denove ĉio pendas sur hare- to, kaj stultuloj solvas krucvortenigmojn, dan- cadas flekon, deziras nur ke estu gaje. Sed ie iu freneziĝas, iu naskas infanojn-idiotojn, iu strange mortas en la bankuvoj, iu ne malpli strange mortas ĉe iuj fiŝuloj, kaj mecenatoj gardas sian pasion al arto per enpugnaj kaprompiloj...

Kaj ĉiusemajnaĵoj penas kovri tiun ĉi fetoran marĉon per rompebla trodolĉa krusteto da bon- stata babilado, kaj tiu ĉi diplomita stultulo pub- likigas dolĉajn sonĝojn, kaj miloj da nediplomi- taj stultuloj plezure (por ke estu gaje kaj pri nenio oni devu pensi) malĉastas per sonĝoj, kiel per alkoholo... Kaj denove oni admonas stultulo- jn ke ĉio iras bone, ke kosmon oni adoptas nekutime rapide (kaj tio estas vero), ke energio sufiĉos por miliardoj da jaroj (kaj ankaŭ tio es- tas vero), ke vivo ĉiam iĝas pli interesa kaj pli diverseca (kaj tio sendube estas vero, tamen ne por stultuloj), kaj ke demagogoj kaj nigriguloj, fremdaj al interesoj de popolo (legu: homoj opiniantaj ke en nia tempo ĉiu guto da puso ka- pablas infekti tutan homaron, same kiel bieraj puĉoj transformiĝis iam en tutmondan minacon) devas esti plene kondamnitaj... Stultuloj kaj krimuloj... Krimuloj kaj stultuloj...

Necesas labori, - diris mi voĉe. - Al diablo melankolion... Ni montros al vi kio estas skep- tikulo!

Venis tempo iri al Rimajer. Fakte fiSuloj... Bone, fiSulojn eblas viziti poste. Tedis stumbli blinde.

Mi eliris en la korton. Aŭdeblis kiel sur la balkono onklino Vajna nutras na Len per la matenmanĝo.

Panjo, nu mi ne volas!

Manĝu, fileto, oni devas manĝi... Vi estas tiel paleta...

Sed mi ne volas! Iuj buletoj abomenaj...

Kie estas buletoj? Nu, mi mem prenu... M- m-m! Kiel bonguste! Nur gustumu, kaj vi vidos kiel bonguste...

Sed kio se mi ne volas! Mi estas malsana, mi ne iros en la lernejon.

Len, nu kion vi diras! Ja vi preterlasas tiel multe...

Do estu tiel...

Sed kial «estu»! La direktoro jam dufoje vokis min. Oni monpunos nin!

Punu do!...

Manĝu, manĝu, fileto... Eble vi ne sufiĉe dormis?

Ne sufiĉe! Kaj ventro ĉe mi doloras... kaj la kapo... kaj dento... Jen, tiu ĉi. Ĉu vi vidas?

Vo ĉ o de Len estis kaprica, kaj mi tuj imagis al mi liajn malkontentajn lipojn, kaj la balan- ciĝantan piedon en la duonŝtrumpo.

Mi eliris el la pordego. La tago denove estis klara, suna, ĉirpis birdoj. Estis ankoraŭ tro frue, kaj sur vojo ĝis «Olimpik» mi renkontis nur duopon. Ili iris sur la trotuaro, monstre sovaĝaj en tiu ĉi gaja mondo de freŝa verdaĵo kaj klara ĉielo. Unu el ili estis farbita per hel-ruĝa farbo, la alia - per la hel-blua. Tra la farbon penetris ŝvito. Ili spiris pene, iliaj buŝoj estis vaste malfermitaj, la okuloj estis sangaj. Mi reflekse malbutonigis ĉiujn butonojn sur la ĉemizo, kaj liberiĝe ekspiris kiam tiu ĉi stranga paro preteriris min.

En la hotelo mi tuj leviĝis sur la naŭan etaĝon. Mi estis agordita tre decide. Ĉu volas tion Rimajer ĉu ne volas, sed li devos rakonti al mi ĉion kio interesas min. Nun li estis bezonata al mi ne nur por tio. Mi bezonis aŭskultanton, sed konversacii malkaŝe en tiu ĉi sunplena frenezulejo mi povis nur kun Rimajer. Fakte tio estis ne tiu Rimajer, pri helpo de kiu mi prikalkulis ise, sed finfine ankaŭ pri tio estis necese konversacii...

Ĉe pordo de Rimajer-ĉambro staris jam konata al mi rufa Oskar, kaj ekvidinte lin mi tuj malrapidigis la paŝojn. Li pripense ordigis la kravaton, retroklininte la kapon kaj rigardante la plankon. Aspekto lia estis zorgema.

Saluton, - diris mi. Ja devis mi iel komen-

ci.

Li movis la brovojn, ekrigardis min, kaj mi komprenis ke li memoras min. Malrapide li diris:

Saluton, saluton.

Ĉu ankaŭ vi al Rimajer? - demandis mi.

Rimajer fartas malbone, - diris li.

Li staris ĉe la pordo mem kaj, ŝajne, ne in- tencis permesi al mi la eniron.

Kiom bedaŭrinde, - diris mi, proksim- iĝante. - Sed kio pri li?

Li tre malbone sentas sin.

Aj-aj-aj, - diris mi. - Do estus bone rigar- di lin...

Mi venis al Oskar kontakte. Li evidente in- tencis malpermesi al mi la eniron. Ĉe mi tuj ek- doloris la ŝultro.

Mi ne estas certa ke via vizito estas ĝis tiom bezonata, - gale diris li.

Kion vi diras! Ĉu ĝis tiel malbone?

Ĝuste. Tre malbone. Kaj vi ne devas mal- trankviligi lin. Nek hodiaŭ, nek en aliajn tagojn.

Ŝajnas ke mi venis ĝustatempe, pensis mi.

Ĉu vi estas lia parenco? - demandis mi. Mi estis tre pacema.

Li smajlaĉis.

Mi estas lia amiko. Plej proksima en tiu ĉi urbo. Oni povas diri ke amiko de la infaneco.

Tio estas tre kortuŝe, - diris mi. - Sed mi estas lia parenco. Preskaŭ frato. Eniru ni kune, kaj kune rigardu ni kion tie amiko kaj ties frato povas fari por malfeliĉa Rimajer.

Eble la frato faris jam sufiĉe por Rimajer?

Nu kio vi... Mi nur hieraŭ alveturis.

Ĉu eblas ke ĉe vi, ĉi tie, estas aliaj fratoj?

Mi opinias ke ili forestas inter viaj amikoj, - diris mi.

Dum ni parolaĉis tiujn ĉi stultaĵojn, mi atente pririgardis lin. Li ne aspektis tro lerta, eĉ se prikalkuli mian difektitan Sultron. Sed li ĉiam tenis manon en la poSo, kaj malgraŭ tio ke mi estis preskaŭ certa ke en hotelo li ne pafos, mi ne volis riski. Des pli ke al mi okazis aŭdi pri kvantaj malSarĝiloj de limigita efiko.

Загрузка...