En «Lingvo — Stilo — Formo» (1931, p. 51–52) K. KALOCSAY skribas:
«Devas ekzisti limita vortprovizo, la trunko de la lingvo. Ĉiu, kiu volas uzi la lingvon nur por ĉiutagaj bezonoj, devas koni ĉi tiun lingvo-trunkon, sed ne bezonas nepre koni pli multe. Ĉiu, kiu volas esti certa pri tio, ke oni lin komprenos, devas uzi nur ĉi tiun trunkan vortprovizon, alie li riskas miskomprenon. Sekve, ĉiuj lernolibroj devas enhavi ĉi tiun vortprovizon, sed nenion pli.
Kaj ĉi tiu principo tute ne estas speciale kaj ekskluzive Esperanta; tute la saman ni trovas ankaŭ en la lerno de la naciaj lingvoj. Ja en ĉiu natura lingvo oni povas distingi ĉi tiun vulgaran vortprovizon, konsistantan el la ĉiutage uzataj vortoj. Ĝin enhavas la bonaj lernolibroj; post ĝia funda ellerno, oni jam povas kompreni kaj sin komprenigi, eĉ flue interparoli kaj korespondi pri ordinaraj temoj. Kaj se iu per sia gepatra lingvo parolas al fremdulo, li ja instinkte parolas «pli simple», t.e. li uzas nur ĉi tiun vortprovizon. Sed certe neniu pretendas, sciante sole ĝin, kompreni senmanke la literaturajn ĉefverkojn de la respektiva lingvo; ĉiu, tute kompreneble, konsultas por tio bonan vortaron, kaj tiel, dum lego, iom post iom li kompletigas sian lingvokonon.»
Plie, KALOCSAY substrekas, ke la Akademio «jam komencis fari distingon inter la literatura kaj vulgara vortprovizoj: en la lasta eldono de la Oficiala Vortaro, la unuan ĝi presigis per kursivaj literoj». Plie, li opinias, ke estus tre necese «eldoni la zorge konsideritan vulgaran, aŭ lernolibran vortprovizon en tute aparta broŝuro: per tio la vortaro de la lernolibroj fariĝus tute unueca, kaj ĉiu povus certe scii, kian vortkonon oni povas supozi pri iu, kiu ĉerpis sian konon sole el lernolibro, kaj kiun oni nomus „elementa esperantisto“.»
Ni memorigu ĉi tie, ke GROSJEAN-MAUPIN, nia fama leksikologo, jam en 1910 esprimis similajn ideojn en la Antaŭparolo al sia Esperanta-Franca Vortaro: la koncerna parto estas legebla en Esperanto sur la paĝoj de «La Revuo» (Vol. 5; p.227–236).
Tiujn ideojn la Akademio, sekvante sian Sekcion pri la Ĝenerala Vortaro, faris siaj; ĝi opiniis, ke nun estas tempo ellabori tian trunkon aŭ bazan vortprovizon, sub formo de la nuna Baza Radikaro Oficiala (B.R.O.). Kune kun aliaj studobjektoj, la Akademio prilaboris tiun Radikaron ekde 1966, dum la Sekcio preparis la terenon jam unu jaron pli frue, surbaze de laboro, kiun ĝia direktoro entreprenis ĉirkaŭ la jaro 1960 kaj finis en 1965.
Tiu Baza Radikaro Oficiala rezultas el komparo de pli fruaj ofteco-listoj starigitaj laŭ tre malsamaj kriterioj kaj prezentiĝas sub formo de naŭ grupoj; la unua grupo konsistas el la plej oftaj elementoj, t.e. pli ĝuste kaj principe el tiuj elementoj, kiuj aperas en plej multaj ofteco-listoj; en la naŭa grupo troviĝas elementoj, ĉefe radikoj, kiuj aperas en nur unu el la ofteco-listoj. Alia karakterizo de tiu Baza Radikaro Oficiala estas, ke ĉiu radiko, kaj se eble ĉiu elemento, estas klasita laŭ sia signifokategorio substantiva, verba aŭ adjektiva; tiel la Baza Radikaro Oficiala aperas kiel praktika komplemento al la «Konstatoj pri la Vortfarado», kiun ni publikigis en la antaŭaj «Aktoj». Tiu radikaro estas la unua oficiala verko, kiu speciale kaj aparte prizorgas la signifokategoriojn. Por la fiksado de tiuj kategorioj estis tre atentata la libreto de Eugen WÜSTER «La Oficiala Radikaro kun enkonduko kaj notoj» (1923. XVI + 70 paĝoj), kvankam la Akademio ne povis sekvi ĉiujn proponojn de tiu aŭtoro. Oni cetere atentos, ke malgraŭ sia titolo tiu valora verko estis tute privata. Fine, ni ĉi tie menciu, ke por plene starigi la Bazan Radikaron Oficialan, kaj pli precize ties grupojn 7, 8 kaj 9, la Akademio devis samtempe oficialigi tutan vicon da vortoj, kiuj sekve formas parton de nova aldono al la Universala Vortaro: la 8-a Oficiala Aldono.
Oni do konstatu, ke tia laboro havis kaj pedagogiajn kaj teoriajn celojn. Sur teoria plano la Akademio devis plenumi tutan serion da laboroj, kiuj atendis jam de jaroj; sed anstataŭ plene decidi absolute kaj senrevene pri ĉiu problemo — kio postulus nelimigeblan tempon — ĝi pli pragmatisme studis la prezentiĝantajn problemojn ĉe la nivelo de tiu Baza Radikaro. Pri la pedagogia flanko, oni pensu pri ĝia gravo por lingvo, kiu en la nuna mondo estas preskaŭ nenio kaj volas fariĝi la dua lingvo por ĉiu; oni pensu ankaŭ, ke, se ĉiu ajn povas kompili ofteco-liston, nur la Akademio povas esperi, ke ĝia propono renkontos vastan aprobon kaj estos konsiderata de ĉiuj kiel valida.
Tamen al la demando, ĉu tiu Baza Radikaro Oficiala estu severe atentata en la lernolibroj, kiuj ja tre diversas laŭ la pedagogiaj celoj de ĉiu aŭtoro, ni nuance respondos jenon:
a) Verkanto de inica lernolibro povos enpreni, se li tion deziros, la enhavon de ekzemple la kvar unuaj Grupoj; sed alia preferos enpreni 5 aŭ 6 aŭ nur 3;
b) La grupo 9 de malpli oftaj radikoj, pli ol la aliaj, rezultas el konsideroj pri «disponebleco» kaj el apliko de la metodo de «interesocentroj»; sekve estos tute normale, ke ĉefe el ĝi oni ĉerpu pliajn radikojn por kompletigi la vortprovizon de difinita lernolibro. Sed kompreneble ĉiu aŭtoro restos libera, sub propra respondeco, elekti diversajn radikojn ankaŭ ekster B.R.O. Sed estas rekomendite esti treege ŝparema en tiaj aldonoj.
c) La tutan radikaron ni konsideras antaŭ ĉio kiel helpilon, sed ne kiel leĝon strikte observendan: en vivanta lingvo, kia estas Esperanto, alia konduto estus absurda. Oni pli-malpli, laŭ propra respondeco, instruu ĝian enhavon: oni des pli severe atentu tiun enhavon, ju pli oni proksimiĝas al la «Grupo 1» de la pli oftaj elementoj.
Leviĝis aliaj demandoj, al kiuj konvenas doni jenajn respondojn:
1. La grupigo «laŭ ofteco» en naŭ grupoj ne estas la esenca flanko de tiu ĉi radikaro. Ĝia esenca tasko estas antaŭ ĉio konfirmi la bazan leksikan konsiston de la ordinara (nefaka) Internacia Lingvo en la nuna tempo. Ĝuste pro tio ni ne ligis nin nepre al la deduktoj de la ĝisnunaj unuopaj esploroj kaj ne absolute serĉis la «oftecon», sed ni korektis tiujn deduktojn, kiel ni jam aludis, per konsideroj pri «disponebleco» kaj per apliko de la metodo de interesocentroj. Esence estas establi la proksimuman trunkon de la lingvo kaj okaze de tiu establado konfirmi la kategoriecon de la unuopaj radikoj.
Eblus prezenti la tuton en ununura alfabetorda listo pro la principa relativeco de la ofteco (ĉu patro, infano, klasitaj inter la pli oftaj, iam estos uzataj, ni diru, de la fraŭla filatelisto?).
La supereco de B.R.O. konsistas en tio, ke ĝi rezultas el komparo de diversaj listoj elfaritaj laŭ tre malsamaj kriterioj: por aperi en la unuaj grupoj, radiko devas esti deklarita «ofta» laŭ tre malsamaj kriterioj; sed tamen … eĉ oftan radikon oni povas preteratenti.
Aliflanke, eblus imagi listojn multe pli bone elfaritajn ol B.R.O. — kun eventuala helpo de komputoroj, kio estus por la Akademio tro kosta entrepreno —, aŭ faritajn laŭ tre preciza celo: lingvo de infanoj, de studentoj, de kongresanoj, de virinoj…
2. Kio estu la rilato inter la Baza Radikaro Oficiala kaj la Universala Vortaro kaj ĝiaj Aldonoj? Leviĝis voĉoj, ke, post apero de B.R.O., ne plu estu parolo pri la ĝisnunaj oficialaj dokumentoj.
Tamen la du serioj de dokumentoj havas malsaman funkcion. La nova estas simple ordiga kaj kompletiga rilate al oficialeco de la radikoj uzataj en la «trunko de la lingvo». Ni opinias, ke oni devas zorge diferencigi tiujn du funkciojn.
3. Ĉu la nomo Baza Radikaro Oficiala estas ĝusta? Efektive, krom radikoj ĝi entenas aliajn elementojn (gramatikajn finaĵojn kaj helpvortojn) kaj eĉ kelkajn radikalojn (kalkanumo …). La plej ĝusta nomo sendube estus «Baza morfemaro». Sed temas pri pure «kondiĉa» titolo, kiu havas la avantaĝon esti simpla kaj komprenebla de ĉiuj, kaj cetere la radikoj ja estas la granda plimulto dum oni scias, ke tre multaj aliaj elementoj (ekz‑e ĉiuj afiksoj) estas asimileblaj al radikoj.
a) S. RUBLEV. «Provo de kvanta element-analizo en la lingvo Esperanto» («Senn. Rev.», 1927, №10/12, p.155–163. — Tiu kajero aperis ankaŭ kiel broŝuro: «Kvardek jaroj»).
Sur paĝo 163 aperas ofteca listo, bazita sur esploro de 100 000 tekstvortoj. Temas pri listo de 259 elementoj klasitaj en kvar grupoj[n]: radikaj elementoj «absolute oftaj» (91, el kiuj 8 «internaciaj»); radikaj elementoj «oftaj sed malpli valoraj» (58, el kiuj 5 «internaciaj»); «helpaj» elementoj «absolute oftaj» (88: gramatikiloj kaj afiksoj); «helpaj» elementoj «oftaj sed malpli valoraj» (22).
La plej multaj «help-elementoj» de RUBLEV retroviĝis en nia primitiva Grupo 1 de plej oftaj elementoj, sed ankaŭ en Grupoj 2, 3, 4 kaj eĉ 8 (-ismo). La aliaj elementoj retroviĝis en la primitiva Grupo 1, sed ĉefe en Grupo 2, kaj ankaŭ en 3, 4, 5. Ni eĉ trovis en Grupo 7: burĝo, en Grupo 8: ekonomio kaj en Grupo 9 (la grupo de elementoj aperantaj en nur unu listo): proleto. — Kaj tiuj rimarkoj lumiĝas, se ni konstatas, ke estis analizitaj tri numeroj de «Sennaciulo» kaj tri libroj: «ABC de Sennaciismo», «Patroj kaj Filoj» de Turgenev kaj «En malliberejo» de Ĉirikov…
Se ankoraŭ necesus, tio demonstras, ke la vortofteco estas nocio tre relativa: ĝi dependas de la analizitaj dokumentoj. Kaj tio pravigas nian komparadon de listoj faritaj laŭ malsamaj kriterioj kaj el malsamaj materialoj: la diversaj listoj reciproke korektas kaj kompletigas unu la alian. Absoluta listo estus farebla nur surbaze de la komputado de nia tuta literaturo (beletra, teknika…) aŭ almenaŭ surbaze de treege vasta eltiraĵo de ĝi.
b) Leo BLAAS. «Statistiko de 50 000 tekstvortoj» («Esperantologio», I., p.107–132 kaj 160–200).
Ĝi donas liston de 743 elementoj ordigitaj laŭ ofteco indikita en po-miloj kaj alian liston alfabetan kun la diversaj kunmetaĵoj. La aŭtoro juĝis sian laboron tre modeste: «pli teoria ol praktika: la bazo (50 000 tekstvortoj) estas tro malvasta». Sed la analizitaj tekstoj estas multe pli diversaj ol en la laboro de RUBLEV: temas pri po unu paĝo hazarde elprenita el ĉiu paĝocento de pli ol 110 verkoj elektitaj sen prefero. Tia sistemo maksimume ebligas elimini la tro fakajn vortojn, kaj rapida tralego de la titollisto donas la impreson, ke nia literaturo estas sufiĉe bone reprezentita. Ĝi ankaŭ pravigas, ke la rezulta listo entenu pli ol la duoblo[n] de la RUBLEV-listo, kiu analizis duoblan tekstokvanton, sed nur en ses dokumentoj.
c) d) e) V. SETÄLÄ:
ĉ) Maailman Kirjeenvaihdon Opas. 1947. 16 p. (la 500 elementoj de «Mary kaj Sulo»).
d) Privilegia Vojo. Lernolibro kun listo de 1 260 elementoj.
e) Listo de 1750 elementoj komunikita de la aŭtoro; kvin grupoj: la 1-a (204 elem.) kun ĉefe «help-elementoj»; la aliaj kun resp. 146, 200, 450 kaj 750 elementoj.
Tiuj tri listoj de nia Kolego SETÄLÄ estas starigitaj laŭ tute originala procedo, kies klarigon oni legu en «Esperantologio», I., p. 5–32.
f) Prof. BOVET kaj Henriette ITH. Listo aperinta i.a. en «Esperanto», 1956, p.173. Ĝi estas starigita laŭ principoj aluditaj en «Enketo pri Internacia Helplingvo» de P. BOVET (eld. Sveda Esperanto-Federacio: vd. p.4–8).
Tiu listo donas 577 radikojn, sed neniun help-elementon: ni kalkulis kun tiu fakto okaze de la starigo de la B.R.O.-listo. Tiuj radikoj rezultas el komparo de vortoftecaj listoj nacilingvaj kaj Esperantaj. Pri la preparlaboroj oni legu en «Int. Pedagogia Rev.», AUG 28, p. 1–15. La definitiva laboro komparas jenajn listojn: du franclingvajn (HEMNON, bazita sur 400 000 tekstvortoj; G.E. VAN DER BEKE, bazita sur 1 147 748 tekstvortoj), unu anglalingvan (E.L. THORNDIKE, 1 668 000 tekstvortoj), unu germanan (F. W. KAEDING, 10 906 235 tekstvortoj) kaj unu hispanan (M. A. BUCHANAN, 1 200 000 tekstvortoj); plie, liston el infanlingvaĵo (D-ro D. A. PRESCOTT, 77 403 tekstvortoj responditaj de infanoj); fine, du Esperantajn listojn (RUBLEV: vd. supre!) kaj novan laboron de la aŭtoroj mem, kiuj analizis naŭ Esperanto-verkojn: ses originalaĵojn kaj tri tradukojn el pola, kataluna kaj ĉina lingvoj.
La rezulto estas listo de 577 radikoj dividitaj al 8 grupoj (kun resp. 26, 107, 67, 48, 58, 69, 78 kaj 124 radikoj); la unua grupo entenas la radikojn aperantajn en ĉiuj listoj, la lasta tiujn en nur unu.
La radikoj de tiu listo troviĝas en la unuaj grupoj de la B.R.O.-listo: en niaj Grupoj 1, 2, 3 kaj 4; tamen kelkaj troveblas en Grupo 7 (armeo, banko, ĉia, gracia, leono, malgraŭ, metro, pala, pastro, rajdi, sceno, temo), en Grupo 8 (imperio, nenies, neniom) aŭ eĉ en Grupo 9 (kazo, racio): tiuj du lastaj radikoj troviĝas do nur en tiu listo BOVET–ITH: kaj tio ree montras, ke ĉiu kaj ĉia listo estas de valoro «tre relativa».
g) Le français fondamental — Unua grado. Ellaborita ĉirkaŭ 1954 de komisiono (en kiu estis nia Prezidanto, Prof. Waringhien) sub la direktado de Prof. GOUGENHEIM kaj SAUVAGEOT. Vidu: G. WARINGHIEN: «Ĉu vortstatistiko sufiĉas por la starigo de bazvortaro?» (en: «Sciencaj studoj», 1958, p.27–30).
Temas pri analizo de 312 000 tekstvortoj, sed por la unua fojo la bazo ne estis literatura aŭ presita lingvo, sed la parolata lingvo, dank’ al magnetofonaj registraĵoj (tamen antaŭvenis la infan-listo de PRESCOTT, vd. supre). Tio kondukis al listo de 800 oftaj vortoj, el kiuj oni unue eliminis centon (duoblaĵoj, vulgaraĵoj, malfacilaĵoj) kaj al kiuj oni aldonis 700 elektitajn per nova metodo, nomata «metodo de disponebleco». La aŭtoroj asertas: «la ofteco respondas al la aŭtomataĵoj de la parolo, la disponebleco estas ligita al la intereso, kiun prezentas por ni la nocioj esprimataj de la vortoj.» La oftecaj listoj donas ĉefe ĝeneralajn vortojn, la disponebleco donas konkretajn vortojn. Tiuj disponeblaj vortoj estis elektitaj per la metodo de «interesocentroj», bone konata de la pedagogoj; enketo en lernejoj petis de la lernantoj liston de 20 vortoj, ekz‑e pri meblaro: oni donu la nomojn de la mebloj, kiuj ŝajnas plej utilaj. Oni tiel enketis pri 16 interesocentroj.
La suma rezulto estis listo de 1 455 vortoj (el kiuj 269 gramatikaj). Ni tradukis ĝin al Esperanto, zorgante doni, el eventualaj pluraj signifoj, nur la plej evidentan.[E]
h) Le français fondamental — Dua grado. Listo, kiu aldoniĝas al la antaŭa. Ĝi estis ellaborita el tri kategorioj de dokumentoj: 1/La magnetofone registritaj tekstoj (enpreno de vortoj kun malpli granda ofteco kaj ankoraŭ ne enprenitaj en la unuan gradon). — 2/La libro de C. E. VAN DER BEKE (citita supre! Skriba lingvo el literaturo kaj ĵurnaloj). — 3/Novaj enketoj: analizo de 425 «unuoj» el 500 tekstvortoj; la «unuoj» rilatas al tekstoj el revuoj kaj ĵurnaloj sub jenaj rubrikoj: politiko, socia vivo, transportoj, profesia vivo, scienco, beletro, ekonomio, sportoj, ktp. Temas do pri vastigo de la nocio pri «disponebleco».
Ni same tradukis al Esperanto la rezultantan liston el 1 800 vortoj (laboro konfesinde jam pli subjektiva ol por la «unua grado»!). Kiel por la antaŭa listo g) ni kolektis la radikojn de la ricevitaj Esperantaj vortoj. Notinde, ke por nia fina kalkulo, ni konsideris, ke ĉiu radiko el la «unua grado» aŭtomate apartenas ankaŭ al la «dua grado», konforme al la intenco de la aŭtoroj.
i) Help-elementoj. Ni mem starigis liston de help-elementoj per komparo de tiuj el la priparolitaj listoj, kiuj traktis ilin: ja aparte gravaj, ili ne estas rekte atentitaj de listoj g) kaj h), tute ne de listo f); nur la listoj de RUBLEV kaj de SETÄLÄ prizorgas ilin aparte. Ni do zorgis meti la oftajn el tiuj help-elementoj en nian Grupon 1 de plej oftaj elementoj; por tio nin tre helpis la listo de BLAAS, kiu dank’ al indiko de la po-miloj ebligis al ni korekti la definitivan liston. Efektive la Akademio decidis rekunigi en Grupon 1 eĉ 25 help-elementojn ĝis tiam dissemitajn en la diversaj grupoj, dum tio ne estas pravigita de iliaj po-miloj ĉe BLAAS (almenaŭ, ambaŭ, apenaŭ, kvazaŭ, preskaŭ; ĉia, nenia, nenie, tiom; ĉef-, do, dum, ekster, ha! ho!, -ismo, ja, je, jen, ĵus, krom, nek, nu, preter, super). Kompense, ni ne tuŝis 8 help-elementojn, kiuj aperas precipe en la Grupo 9, sed tute ne ĉe BLAAS (-aĉa, eks-, -enda, fi-, mis-, pra- kaj ankaŭ des kaj ju, resp. el Grupoj 7 kaj 8). Plie ni reĵetis el Grupo 1 al Grupo 9 -ingo kaj -ero el la sama motivo. Per tio ni jam parolis pri unu aparta punkto de la ĉapitro pri modifadoj: ni ne revenos al ĝi.
Tiam por ricevi la primitivan liston de la Baza Radikaro Oficiala sufiĉis nombri por ĉiu elemento, en kiom da listoj ĝi aperas: la elementoj, kiuj aperis en ĉiuj listoj estis alkalkulitaj al la Grupo 1, ili estas la plej oftaj; en la Grupon 2 envenis tiuj elementoj, kiuj troviĝis en ĉiuj listoj minus unu; kaj tiel sinsekve ĝis la Grupo 9, kiu entenas la elementojn troveblajn en nur unu listo.
La rezulto de tiu pli-malpli mekanika laboro estis listo de 2 537 elementoj dividitaj jene:
Grupo 1: | 170 |
---|---|
Grupo 4: | 158 |
Grupo 7: | 298 |
Grupo 2: | 89 |
Grupo 5: | 159 |
Grupo 8: | 496 |
Grupo 3: | 127 |
Grupo 6: | 223 |
Grupo 9: | 814 |
Tiun liston la Akademio ne povis konsideri definitiva: ni klarigos la entreprenitajn modifojn, ĉi-sube en [III].
En «Interlingvistika Informa Servo» de Septembro 65, aperis propono de D-ro Klaus SCHLÜTER analizi tekstojn per elektronikaj kalkul-aŭtomatoj (‘komputoroj’). D-ro SCHLÜTER respondis al ni, ke li estus preta fari la laboron «tute sen kostoj por vi, ĉar je plena pago la kostoj certe estus tro altaj por via buĝeto. La plej multekosta partlaboro estus la kopiado de la (disponigita) teksto sur trukartoj[n]». Li mem kopius ĝin kaj pro tio li petas, «ke la koncerna teksto ne estu tro longa, eble ne pli ol 5 000 ĝis 10 000 vortoj».
Se vi legis la antaŭan priskribon, tuj alsaltas al vi la certeco, ke la propono havas nenian intereson por ni: RUBLEV esploris tekston de 100 000 vortoj, BLAAS de 50 000. Komputoro estus interesa por ni, se per ĝi ni povus esplori almenaŭ 1 000 000 da tekstvortoj kiel VAN DER BEKE, THORNDIKE aŭ BUCHANAN, aŭ se eble 10 000 000 kiel KAEDING. Teorie tio estas farebla: sufiĉas pagi; plie ni memoru, ke la maŝinoj faras nur parton de la laboro.
Dum la Sekcio pri la Ĝenerala Vortaro estis finanta siajn preparlaborojn, aperis en «Esperanto», DEC 65, p.211, nova listo de 600 radikoj plus 109 «gramatikaĵoj». Al tiu listo la redaktoro iniciatis aldonon de 40 pliaj elementoj, kiujn li opiniis necesaj en kursoj por infanoj. La aŭtoro estis E. LINNUSE el Tallin; la redaktoro — nia nuna Kolego D-ro SADLER.
Nu, tiu listo estis farita per modifo de la listo de Leo BLAAS: preskaŭ ĉiuj ĝiaj elementoj retroviĝas en nia listo, sed dissemitaj en la diversaj grupoj. Ĝi aldonas 20 elementojn, kiujn ni aldonis post kribrado en nian Grupon 9.
Pli poste aperis diversmaniere tre diversaj listoj, ĉu originalaj, ĉu kiel modifoj de pli fruaj. Certe aperos ankoraŭ multaj aliaj.
Pro la rimarkigoj de diversaj Kolegoj, la Akademio decidis homogenige transklasigi kelkajn elementojn: ni jam citis la «help-elementojn»; ni aldonu, ke kelkaj izolaj radikoj de Grupo 1 estis ŝovitaj al Grupo 2, kaj ke ekzemple la tagnomoj unuflanke, la monatnomoj aliflanke estis rekunigitaj en po unu sama grupo.
Sed la ĉefaj modifoj de la primitiva listo estis entreprenitaj de la Sekcio mem kaj koncernis la universalecon de la radikoj aŭ la eliminadon de diversaj radikoj.
La Sekcio pri la Ĝenerala Vortaro opiniis, ke la liston eniris iom da subjektiveco, ĝuste pro la maniero, kiel estis kolektita la baza materialo de la originaj ofteco-listoj aŭ ankaŭ pro la tradukado de la francaj listoj. Fakte eniris la primitivan liston de B.R.O. kelkaj radikoj «tro eŭropaj» (eble «tro francaj» aŭ «tro skandinavaj»), ekzemple koncerne al zoologio, botaniko, religio kaj geografio aŭ administracio. Ŝajnis al la Sekcio kaj al la Akademio, ke la definitiva listo devus esti pli «universala», kaj ĝi opiniis, ke tiu universaleco estus atingebla per ioma modifo de la koncernaj vortprovizoj pri zoologio, botaniko ktp. Du kontraŭaj procedoj de modifado sin prezentis: nome, aŭ a) interŝanĝi iujn radikojn de difinita vortprovizo per aliaj, tiel ke la diversaj partoj de la mondo estu pli bone reprezentitaj, aŭ b) tute aŭ parte forigi difinitan vortprovizon.
Tia modifado estas legitima, ĉar fakte la listo de B.R.O. konsistas parte el «oftaj elementoj», parte el «disponeblaj elementoj». Ĉio okazos do, kvazaŭ ni modifus nur la elekton de la disponeblaj radikoj.
Ni atentigu pri aparta punkto: i.a. pro la francaj listoj eniris kelkaj radikoj ĝis nun ne tre uzataj en E-o. Tio respegulas ankaŭ la malpli grandan uzatecon de Esperanto, kaj ĉar ni volas, ke ĝi estu pli kaj pli uzata, estas logike, ke ni enprenu ilin. Preter la simpla konstato pri la stato de la lingvo, ni devas deziri prepari ĝian estontecon.
La Sekcio konsideris do la ĉi-subajn vortprovizojn eltiritajn el la primitiva formo de B.R.O. kaj alprenis diversajn modifo-decidojn, kiujn ni indikas: en tio ĝi estis bonŝanca ricevi kunlaboron de Prof. NEERGAARD, plantpatologo, kaj de S-ro NAKAMURA, kiu raportis ĉi-rilatan pridiskuton en la Japana Esperanto-Instituto; ankaŭ de aliaj Kolegoj, kiel BUTLER, ROSBACH, SONNENFELD kaj tute aparte ROSETTI, kiu atentigis pri kelkaj bestonomoj «bone konataj pro figura uzo en nia kulturo» aŭ rigardataj kiel tipoj de ĝeneralaj kvalitoj.
Resume, jen la vortprovizoj eltiritaj el la primitiva listo kaj jen por ĉiu el ili la alprenitaj decidoj:
a) Zoologio (45 radikoj): abelo, aglo, alaŭdo, anaso, ansero, araneo, azeno, bovo, ĉevalo, elefanto, ezoko, formiko, hirundo, hundo, insekto, kamelo, kankro, kapro, kato, koko, kolombo, korvo, kukolo, kulo, kuniklo, leono, leporo, lupo, moskito, muso, muŝo, papilio, perko, pigo, porko, rato, raŭpo, sciuro, serpento, simio, ŝafo, urso, vanelo, vermo, vulpo.
Estis decidite forstreki 3 radikojn:
kulo (speco de moskito inter multaj aliaj), perko, vanelo.
kaj aldoni jenajn 28:
akrido, angilo, apro, cervo, cigno, cikado, cikonio, gobio, haringo, karpo, korniko, krokodilo, lacerto, larvo, limako, najtingalo, papago, pasero, pavo, rano, skorpio, strigo, struto, ŝakalo, testudo, tigro, vespo, vulturo.
Nova suma nombro: 70.
b) Botaniko (55 radikoj): abio, acero, ajlo, anemono, aveno, bakterio, banano, beto, betulo, brasiko, bulbo, citrono, ĉerizo, fazeolo, frago, frambo, fungo, kafo, karoto, konvalo, kverko, lilio, maizo, marono, musko, oranĝo, paduso, palmo, persiko, piceo, pino, pipro, piro, pizo, platano, pomo, terpomo, pruno, ribo, rizo, rozo, rubuso, saliko, sekalo, sorpo, tabako, teo, tomato, tremolo, tritiko, tusilago, uvo, vakcinio, violo, vito.
Estis decidite forstreki 9 radikojn:
acero, anemono, marono, paduso, rubuso, sorpo, tremolo, tusilago, vakcinio.
kaj aldoni 23 jenajn:
abrikoto, algo, bacilo, bambuo, cepo, daktilo, dianto, fabo, figo, hordeo, kakao, kakto, kaŝtano, kokoso, kukumo, kukurbo, lapo, lotuso, melono, mirtelo, rafano, sorgo, spinaco.
Nova suma nombro: 69.
c) Religio (25 radikoj): abato, anĝelo, bapti, beni, Budho, demono, diablo, episkopo, infero, Islamo, Izraelo (virnomo), katedralo, katoliko, kirko, Kristo, Mahometo, monaĥo, Moseo, moskeo, paradizo, paroĥo, pastoro, protestanto, rabeno, templo.
Estis proponite forstreki la tutan liston, ĉar efektive ne eblas esti universala sur tiu tereno, se oni samtempe volas liston ne tro ampleksan, sed post pripenso estis decidite reteni en la listo jenajn vortojn, kiuj estas uzataj pli vaste, ol en la strikte religia senco: anĝelo, diablo, bapti, beni, infero, paradizo. (6 radikoj).
d) Geografio (kaj similaĵoj) (17 + 7 radikoj): Anglo, Brito, Dano, Eŭropo, Finno, Franco, Germano, Hispano, Hungaro, Italo, Latino, Nederlando, Norvego, Polo, Ruso, Svedo, Sviso — judo, negro — centimo, colo, franko, prefekto, departemento.
Estis decidite anstataŭigi tiun liston per nova jena: Afriko, Ameriko, Aŭstralio, Azio, Eŭropo; Atlantiko, Pacifiko, Mediteraneo (8 radikoj).
e) Malnovaj konceptoj. Estis decidite forstreki la tri radikojn: aeroplano, fiakro kaj kaleŝo. La du lastaj respondas al eksmodaj veturiloj. La unuan oni delonge prefere esprimas per aviadilo, aŭ eĉ nun per ĝia radiko avio: ĉiuokaze aviado enestas en B.R.O.
f) Listo de LINNUSE (Vd. II, E) El la 20 aldonaj elementoj de la LINNUSE-SADLER-listo, estis decidite aldoni:
— el la ĉefa parto de tiu listo: 7 radikojn: himno, ĥoro, kosmo, muzeo, pioniro, proponi, starti;
— el la gramatikiloj, 6 elementojn: -aĉa, -ĉj-, eks-, fi-, -nj-, pra-;
— el la aldona parto, 1 radikon: uniformo;
Cetere jam estas notitaj el ĝi 3 bestonomoj (Vd. III, A, a): cigno, cikonio, krokodilo. Estis ankaŭ decidite ne enpreni du radikojn, kiuj apartenus al vortprovizo d), nome: kolĥozo kaj soveto, kaj unu alian (buso), kiu estas mallongigo de aŭtobuso.
Ĝenerala rimarkigo: la nove enprenitaj elementoj estas alkalkulitaj al la Grupo 9 de malpli oftaj elementoj.
Okaze de plej diversflanka diskutado, la Sekcio decidis elimini diversajn radikojn, ĉefe pro tio, ke ilia uzateco ne ŝajnas sufiĉe ĝenerala, por ke ili povu eniri en la B.R.O. Ja pro tradukoj ili aperis en la primitivaj listoj kaj kompreneble ilia eliminado signifas nenion pri ilia taŭgeco aŭ netaŭgeco.
Jen kelkaj ekzemploj de eliminitaj radikoj: adolto, agro, artiklo, avio, brumo, ekskuzi, elektrofono, fornelo, fragila, frekventi, frida, graŭli, kultivi, magra, marmito, mungi, reglamento, trivi, uzino…
Por aliaj ni elektis unu el du formoj: ekz‑e: tempesto kaj ŝtormo, plaĝo kaj strando … Kvankam ne estas certe, ke ne ekzistas senconuancoj inter tiuj formoj.
Oni scias, ke la Akademio paralele studis la vortfaradon kaj establis tekston de «Konstatoj» («Aktoj de la Akademio» 1963–67). Tiuj konstatoj agnoskas, ke la Universala Vortaro kaj ties Oficialaj Aldonoj ne estis redaktitaj kun la celo fiksi la signifokategoriojn de la radikoj. Tiun kategorion nerekte fiksas la uzado ĉe Zamenhof kaj la bonaj aŭtoroj.
Tamen por la grandega plimulto de la radikoj tiu kategorio estas evidenta: arbo, elefanto, patro, tablo estas substantivaj; bela, granda, nobla, tenera estas adjektivaj; bati, fari, marŝi, ridi estas verbaj. En ili la finaĵo, vidpunkte de la signifo, estas senutila, pleonasma. Nur por kelkaj dekoj da radikoj eblas heziti; kaj por tiuj dubaj okazoj la alternativo plej ofte konsistas en tio, ĉu temas aŭ ne temas pri verbaj radikoj.
Por tion decidi, ni apogis nin sur la §3, 2 de la Rekomendoj pri vortfarado («Aktoj» p.69[F]), kiu tekstas:
«2) kun radiko de verba kategorio la finaĵo -o havas la signifon de ago kaj konkreta manifestiĝo aŭ rezulto de tiu ago; ekz‑e: la kuro, la danco, la konstruo. Kontraste, aĵ montras ion konkretan estigitan de la ago, dum ad havas la signifon de ago konsiderata en sia daŭro; ekz‑e: la dancado, la konstruado, la konstruaĵo.»
Rezultas el tiu teksto, ke, se o-derivaĵo de radiko supozita verba neniam povas signifi agon, ĝi tutsimple ne estas verba radiko.
Ekzemple, floro, pako, urino neniam signifas agon, sed male ion tute konkretan; sekve la radikoj flor/, pak/, urin/ ja ne estas verbaj sed substantivaj. Plie de tiuj substantivaj radikoj tute logike kaj facile deriviĝas la verboj flori, paki, urini. Kaj tio plene respondas al la preskriboj de Zamenhof en siaj vortaroj rusa, germana kaj franca kaj ankaŭ al la uzado ĉe la bonaj aŭtoroj.
Ni notu tie ĉi, ke, por fiksi tiujn kategoriojn, la Akademio sin apogis, krom sur la oficialaj dokumentoj, ankaŭ sur la laboroj de Eugen WÜSTER, kiel ni jam diris en I.
Estis de tre alta intereso konstati, ke nur en la tri lastaj grupoj de B.R.O. enestis radikoj neoficialaj, kiam la laboro estis entreprenita.
La Akademio opiniis, ke estus pli bone, se la koncernaj radikoj konsistigus parton de la 8-a Oficiala Aldono, kaj ĝi do entreprenis ankaŭ la prilaboron de tia oficialigo. Tio cetere per si mem ŝtopos grandegan breĉon inter la oficiala vortaro kaj la vortaro efektive uzata en la nuna lingvo.
En la Grupo 7 estis 4 neoficialaj radikoj: aŭtobuso, drato, filmo, oferti.
En la Grupo 8 estis ĉirkaŭ 40 kaj en la Grupo 9 ĉirkaŭ 140.
Okaze de la preparo de B.R.O. la Akademio estis frontita kun diversaj leksikologiaj problemetoj. La rezultoj de tiuj diskutoj jam parte aperis en la Aktoj kaj parte aperas jen en aparta ĉapitro de la 8-a Oficiala Aldono, jen kiel piednotoj en B.R.O. mem, depende de la naturo aŭ graveco de la rimarkigoj.
La Direktoro de la Sekcio
pri la Ĝenerala Vortaro,
D-ro A. Albault.
Noto. En la ĉi-sekvaj listoj la mallongigoj, troveblaj antaŭ kelkaj radikoj, signifas: «f» apartenon al la Fundamento, «1», «2» ktp la diversajn Oficialajn Aldonojn. La indiko «f 1/7» ekzemple signifas, ke la koncerna radiko troviĝas en parto de la Fundamento alia ol la «Universala Vortaro», kaj tial estis kolektita en la 1-a O.A., dum la 7a O.A. rekonis ĝian fundamentecon.