Notoj

[E]

La lasta vorto, «evidentan», kaj la fina punkto mankas en la originaj versioj de Aktoj II. La enmetita vorto estas konjekto proponita de d-ro A. Albault por eldono en la «Aktoj II».

[F]

La paĝonumero 69 estas laŭ la unua eldono de Aktoj de la Akademio 1963–1967. En la nova eldono de 2007 temas pri paĝo 58.

[1]

Derivaĵoj: ĉefo: preskaŭsinonimo de estro; ĉefa: sinonimo de precipa.

[2]

ad estas dukategoria: -o kaj i. — RIM.: dukategoriajn radikojn ni nombras nur unu fojon.

[3]

La eliziita formo un’ estas tolerebla en nombrado kaj en ordonaj esprimoj el la tipo de: «un’! du! un’! du!» en ekzercoj dancaj, gimnastikaj, militistaj, ks.

[4]

Laŭ Zamenhof -aŭ estas finaĵo «neŭtrala kaj difinita» («Letero pri la deveno de E-o»). Malgraŭ diversaj provoj, tiu finaĵo neniam elfalas kaj aliflanke ĝi donas agrablan varion de la vortfinaĵoj.

[G]

En iuj versioj de Aktoj II estas nur 100 vortoj en Grupo 2. Vidu pri tio la sekvan piednoton.

[Ĝ]

En iuj versioj de Aktoj II estas en tiu ĉi subgrupo nur 24 vortoj. Mankas tiam la vorto «ofta».

[1]

Rest/ estas dukategoria: -o kaj -i; resto = tio, kio restas.

[1]

Interes/ estas dukategoria: -o kaj -i.

[2]

Okupi: vd. Lingvaj Respondoj (1962, №110).

[1]

Nul: nombro 0, radiko uzata sen finaĵo en kalkuloj, nombrado… La derivaĵoj sekvas la ordinarajn regulojn, sed neniel la regulojn proprajn al la numeraloj: nulo (Fundamento): nomo de la cifero (= nenia kvanto); nula: neniakvanta, ne ekzistanta.

[2]

Daŭro, tempo, dum kiu io ekzistas. Derivaĵo: daŭri = manifestiĝi per daŭro, t.e. havi daŭron, esti daŭra (esti posedanta daŭron).

[3]

La derivita verbo kutimi laŭregule signifas havi kutimon; la signifo akiri kutimon jam delonge arkaikiĝis.

[4]

Lig/ estas dukategoria: -o kaj -i. Plie ligo havas metaforan signifon (ekz‑e, en «Ligo de Nacioj»).

[5]

Zamenhof uzis la resuman formon kovro por signifi «kovraĵo, kovrilo, kovranta objekto ktp». Oni evitu tiun formon por montri agon.

[1]

Laŭregula derivaĵo: paki = fari pakon, paketon pakaĵon.

[2]

Prunto, speco de neformala kontrakto (ktp., vd. P.I.V.); ĝi estas dudirekta kontrakto (por la donanto, por la prenanto) same kiel kredito kaj aliaj kontraktoj; de ĝi deriviĝas: prunte = per prunto (per tia kontrakto) kaj prunti = manifestiĝi per prunto, do la verbo restas same neŭtralsignifa kaj povas esti precizigita per esprimoj kiel deprunti, alprunti, pruntepreni/pruntedoni. . . (vd. Fundamento, 9-a eld., p.334).

[3]

Rulo/ruli: homonimaj radikoj. Rulo estas cilindroforma objekto. Kp.: firma/firmo kaj piki/piko.

[4]

Same kiel en la Fundamento ni donas la monatnomojn kun majuskloj, sed la tagnomojn kun minuskloj: ambaŭ serioj estas sur la limo inter propraj kaj komunaj nomoj, sekve oni havas liberon uzi majusklojn aŭ ne.

[5]

Fiks/: estas dukategoria: -a kaj -i.

[6]

Laŭregula derivaĵo: pezi = esti peza, havi pezon (t.e. la abstraktan kvaliton de io peza).

[1]

Arm/ estas dukategoria: -o kaj -i. Zamenhof: «Ne servas larmo anstataŭ armo». Sekve armo estas sinonimo de la pli kutima armilo (kiu cetere nur lame deriviĝas de armi).

[2]

Fos/ estas dukategoria: -o kaj -i.

[3]

Plant/ estas dukategoria: -o kaj -i.

[4]

Poluro estas surfaca brilo, ricevita per frotado.

[5]

Semo estas parto de frukto aŭ floro. Derivaĵoj: sema = rilata al semo; semi = disĵeti semojn.

[6]

Fals/ estas dukategoria: -a kaj -i. Falsa ne identas al malvera.

[7]

Ekzistas homonima radiko: firmo = komerca entrepreno.

[8]

Ekzistas homonima radiko: piko = unu el la kvar emblemoj de ludkartoj.

[9]

Spezi signifas transigi monon de konto al alia.

[1]

Fald/ estas dukategoria: -o kaj -i.

[2]

Faruno, neniel farino, troviĝas jam en la unua eldono de U.V. kaj Zamenhof mem ĉiam uzis nur ĝin. Sekve, entute nur du vortoj suferis pro preseraro: vipero de la unua eldono de U.V. fariĝis vipuro jam en la dua (Vd. 8-an Of.Ald. kaj: A.Albault. La Fundamenta serpento. «Scienca Revuo», Vol. 18, №3, p.81–88); platino de la «Unua Libro» fariĝis plateno jam en la unua eldono de U.V., sed ja restis platino en la Zamenhofa traduko de la «Unua Libro» en la «Fundamenta Krestomatio» (Vd.: A.Albault. Unika konflikto inter niaj du Fundamentoj. «Scienca Revuo», Vol.23, №6, p.189–196).

[3]

Frosto esence estas malvarma blankaĵo; derivaĵoj: frosta (vetero), frostas.

[4]

Kavo estas malplenaĵo.

[5]

Kurbo estas linio (nek rekta, nek konsistanta el rektaj partoj, laŭ P.I.V.)

[6]

Kaj derivaĵoj: decilitro, centilitro, hektolitro …; decimetro, centimetro, milimetro, dekametro, kilometro.

[7]

Streko estas linio lasita de skribilo aŭ alia pinta objekto per unu movo sur surfaco.

[H]

En iuj versioj de Aktoj II la vorto «sci/vola» estas erare presita kiel «scivola».

[8]

Domaĝi signifas timi bedaŭrindaĵon, timi malutili.

[9]

Taksi = deklari valora ktp; takso = deklaro, opinio pri la valoro de io. Ekzistas la homonimo takso — ŝajne nerekomendinda — signifanta «depago…» (Vd. P.I.V.).

[I]

En iuj versioj de Aktoj II la vorto «re/prezenti» estas erare presita kiel «reprezenti».

[1]

Almozo = moneroj, panpeco ktp… ricevitaj pro petado el favorkoruloj; derivaĵo: almozi = almozpeti.

[2]

Fabriko estas ejo; la angla «akademia korekto» (F-to, 9-a eld., p.253) estas erara.

[J]

La vorto «ekonomio» estis oficialigita en O.A.1. Ĝi menciiĝas en O.A.7 nur en rimarko.

[3]

Kemio, mekaniko, mekanismo = modernaj formoj de: ĥemio, meĥaniko, meĥanismo.

[4]

Mino = a) kavaĵo, b) eksplodkesto (Vd. P.I.V.)

[5]

Originalo (laŭ Zamenhof kaj laŭ la Unua Of.Ald., konforma al lingvoj angla, franca, germana, rusa, pola) = a) Primitiva manuskripto aŭ verko, kontraste kun kopioj, tradukoj… ; b) Homo ne imitanta aliajn, stranga. — Derivaĵo: originala, ekz-oj: a) «tio estas nur kopio de la originala pentraĵo» b) «ŝi estis en ĉio originala infano, silenta kaj pensanta». RIM.: ne konfuzu originala kun origina.

[Ĵ]

En iuj versioj de Aktoj II aperas ĉe «oficiala» erare la indiko «f/8». Ĝusta estas «f1/8».

[6]

Perfekta: plie uziĝas aparta gramatika termino: perfekto.

[7]

Degeli = deiĝi el gela stato; konsiderebla kiel derivaĵo de gelo.

[8]

Varii. La derivaĵo vario povas signifi nur: ago varii, ago prezenti diversajn ŝanĝiĝojn. Sekve oni evitu ĝian uzon en signifo de: variaĵo, speco, varietato.

[1]

Buĝeto, proleto = modernaj formoj de budĝeto, proletario.

[2]

Faco: la derivaĵo faceto estas Fundamenta.

[3]

Geografio: en la 7-a Of.Ald. geograf/ estas preseraro por geografi/.

[4]

Teĥniko, tekniko egale apartenas al la 3-a Of.Ald.

[5]

Ignori = intence, konscie ne doni atenton.

[6]

Kompliki. Derivaĵo: komplika, preskaŭ sinonimo de «komplikanta», povas ankaŭ signifi: «rilata al kompliko»; ĝia uzado en signifo de komplikita (Zamenhofa vorto) estas nekonsilinda.

[7]

Korekti. Derivaĵo: korekta signifas «rilata al korektado» (aŭ ankaŭ: korektanta); oni ne misuzu ĝin en la signifo de ĝusta, laŭregula.

[8]

Orienti estas iom libera derivaĵo de oriento (Grupo 6).

Загрузка...