Jorges Francisco Isidoro Luis BORGES ( audio) (naskiĝis la 24-an de aŭgusto 1899en Bonaero, mortis la 14-an de junio 1986 en Ĝenevo) estis argentina verkisto, kiun oni konsideras unu el la plej elstaraj personoj de la literaturmedio de la 20-a jarcento. Li fariĝis vaste konata ĉefe pro siaj etaj rakontaĵoj kaj fikciaj eseoj, sed li ankaŭ estis poeto, tradukisto kaj literaturkritikisto. Lin influis la verkoj de, inter aliaj, Edgar Allan Poe, Dante Alighieri, Miguel de Cervantes, Franz Kafka, H. G. Wells kaj G. K. Chesterton.

Enhavo

[kaŝi]

1Vivo

1.1Familio kaj junaĝo

1.2Frua verkista kariero

1.3Grava verkisto

1.4Matureco

1.5Liaj lastaj jaroj

2Borges kaj ultraismo

3Borges kaj la rakontoj

4Tiutempaj disĉiploj

5La amikoj de Borges

6Virinoj kaj sekso en la vivo kaj en la verkaro de Borges

7Listo de verkoj

7.1En Esperanto aperis

8Vidu ankaŭ

9Notoj

10Hispanlingva bibliografio

11Pliaj anglalingvaj fontoj

12Eksteraj ligiloj

Vivo

Familio kaj junaĝo

Borges naskiĝis en 1899 en Buenos Aires. Lia kompleta nomo estis Jorge Francisco Isidoro Luis Borges Acevedo. Laŭ argentina kutimo, li neniam uzis sian kompletan nomon.

La patrino de Borges, Leonor Acevedo Suárez, venis de malnova urugvaja familio.[1] Lia libro Cuaderno San Martín (1929) enhavis poeziaĵon titolitan "Isidoro Acevedo", memoromaĝe al lia patrinfamilia avo, Isidoro de Acevedo Laprida, soldato en la Armeo de Bonaero, batalinta kontraŭ Juan Manuel de Rosas.[2] Ido de la advokato kaj politikisto Francisco Narciso de Laprida, Acevedo partoprenis en la bataloj de Cepeda (1859), Pavón (1861) kaj Los Corrales (1880). Li mortis en 1905 pro pulma sangenfluo en la sama domo de la strato Serrano, kie lia nepo Borges naskiĝis.

La patro de Borges, Jorge Guillermo Borges Haslam, estis advokato kaj profesoro pri psikoscienco kun aspiroj al literaturo. ("…li klopodis fariĝi verkisto kaj fiaskis en la provo", iam diris Borges, "…[sed] komponis kelkajn tre bonajn sonetojn"). Lia patro estis parte hispana, parte portugala,[1] kaj duone brita; lia patrino havis hispanan — kaj eble portugalan — devenon. Hejme, kaj la hispana kaj la angla estis parolataj, kaj ekde frua infanaĝo Borges estis dulingva;[3][4] 12-jaraĝe li legis Shakespeare en la angla. Li kreskis en la kvartalo Palermo(iomete malriĉa kvartalo, tiam), en granda domo havanta ĝardenon kaj grandan anglalingvan bibliotekon.

Jorge Guillermo Borges estis devigata al emeritiĝo el sia oficiala profesio pro la sama misa vidkapablo, kiu poste atingis lian filon, kaj en 1914 la familio ekloĝis en Ĝenevo. La patron traktis loka fakulo pri okuloj, dum la filo kaj ties fratino Norah —naskiĝinta la 4an de marto 19019​—[1] partoprenis lernejon. Tie la filo lernis la francan, malfacile en la komenco, kaj memlernis la germanan. Li finis la mezlernejankurson en la Collège de Genève en 1918.

Post la finiĝo de la Unua mondmilito, la familo Borges dum tri jaroj vivis en multaj lokoj (Lugano, Barcelono, Majorko, Sevilo kaj Madrido). En Hispanio, Borges fariĝis ano de la literatura avangarda movado Ultraismo. Lia unua poeziaĵo, "Himno al la Maro", skribita laŭ la stilo de Walt Whitman, publikiĝis en la revuo "Grecia" ("Grekio", en la hispana).[5] Tie li frekventis elstarajn hispanajn verkistojn, ekzemple Rafael Cansinos Assens kaj Ramón Gómez de la Serna.

Frua verkista kariero

Borges en 1921.

En 1921, Borges reiris kun sia familio al Bonaero, kien li enportis la doktrino de Ultraismo kaj lanĉis sian verkistan karieron per publikigado poeziaĵojn kaj eseojn en literaturaj revuoj. La unua poezia kolekto de Borges estis Fervor de Buenos Aires ("Bolo Bonaera", 1923). Li kontribuis por la avangarda recenzrevuo Martín Fierro (kies tendenco al "arto cele arton" kontraŭstaris tiun de la politikema grupo de Boedo); kunfondis la revuojn Prisma (1921-1922, larĝpaĝa presaĵo vaste distribuita per gluado al muroj en Bonaero) kaj Prisma (1922-1926). Li estis, ekde la unua numero, konstanta kontribuanto de Sur, tiama plej grava literatura revuo, fondita de Victoria Ocampo en 1931. Ocampo mem konigis Borges al Adolfo Bioy Casares, alia bone konata gravulo de argentina literatura medio, kiu poste fariĝis ofta kunlaboranto de la revuo kaj kunlaboranto kaj kunverkanto kun Borges mem.[6]

Dum tiuj jaroj, Macedonio Fernández fariĝis granda influo sur Borges, kiu heredis lian amikecon de sia patro. Ambaŭ frekventis kafejojn, kunvojaĝis al kamparoj, aŭ iris al eta apartamento de Macedonio en la distrikto Balvanera.

En 1933 Borges ricevis indikon por la literatura suplemento de la ĵurnalo Crítica, en kiu li publikigis la tekstojn, kiujn oni poste kunigis en la kolektaĵon Historia universal de la infamia inter kiuj Hombre de la esquina rosada, publikita en 1935.[7] Dum la sekvantaj jaroj, li laboris kiel literatura konsilisto de la eldonejo Emecé Editores kaj skribis por posemajnaj rubrikoj de El Hogar, kiu aperis de 1936 al 1939.

En 1937, amikoj de Borges trovis laborpostenon por li en la Municipa Biblioteko Miguel Cané de Bonaero. Liaj kolegoj malpermesis, ke li katalogu pli ol po 100 libroj tage, kion li sukcesis fari dum ĉirkaŭ unu horo. Dum la restantaj horoj de sia labortempo, Borges skribis artikolojn kaj historietojn.[8] Kiam Juan Domingo Perón enposteniĝis kiel prezidanto de Argentino, oni maldungis Borges de la posteno en la biblioteko kaj donis al li postenon de birdo-kontrolisto de la Bonaera municipa merkatejo (de kiu li mem tuj maldungis sin). Liaj ofendoj kontraŭ la peronistoj ĝis tiam ŝajne konsistis nur el subskriboj en por-demokratiaj peticioj, sed tuj post lia sinmaldungo li sendis mesaĝon al la Argentina Akademio de Beletro, en kiu li diris, en sia tipa stilo, ke "diktatoroj apogas subpremon, diktatoroj apogas servutecon, diktatoroj apogas kruelon; plej abomeninda estas la fakto, ke ili apogas idiotecon."

Grava verkisto

De maldekstre dekstren, Adolfo Bioy Casares, Victoria Ocampo kaj Jorge Luis Borges en Mar del Plata en 1935.

La patro de Borges mortis en 1938. Tio ege ŝokis Borges: ambaŭ estis tre intimaj. En la kristnaskaantaŭtago 1938 Borges grave vundiĝis je la kapo en akcidento; dum la kuracado, li preskaŭ mortis pro sepso. (El tiu okazaĵo li skribis la historieton El Sur ("La Sudo", 1944).) Dum li resaniĝis, li ekskribis per stilo, pro kiu li fariĝis fama, kaj lia unua kolektaĵo de historietoj, El jardín de senderos que se bifurcan ("La ĝardeno de disduiĝantaj vojoj") aperis en 1941. Kvankam oni bone akceptis la libron, ĝi ne sukcesis gajni literaturajn premiojn, kiujn multaj homoj en lia rondo atendis.

La venontan jaron aperis Seis problemas para don Isidro Parodi (Ses problemoj por don I.P.), rakontaro kiun li verkis kunlabore kun Bioy Casares. Ili subskribis ĝin per la pseŭdonimo «H. Bustos Domecq», kiu devenas de «Bustos», kordoba praavo de Borges, kaj «Domecq», nome praavo de Bioy Casares. Laŭ lajo titolo Poemas (Poemoj, 1923-1943) li kunigis en 1943 la poezian verkaron de siaj tri libroj plus la poeziaĵoj publikigitaj en la ĵurnalo La Nación kaj en la revuo Sur. Li prezentis, kun Bioy Casares, la antologion Los mejores cuentos policiales (La plej bonkvalitajn krimrakontojn). Por tiu epoko, Borges jam estis atinginta gravan lokon en la limigita ciklo de la argentina literatura avangardo. Lia verko Ficciones (Fikcioj) ricevis la Grandan Honoran Premion de la Sociedad Argentina de Escritores (SADE, argentina societo de verkistoj). En ties paĝoj troviĝas Tlön, Uqbar, Orbis Tertius, kortuŝa kaj nesuperebla metaforo de la mondo.[9]

Borges en la 1940-aj jaroj.

En kunsido en la hejmo de Bioy Casares kaj Silvina Ocampo, Borges konis en aŭgusto 1944 Estela Canto, seksalloga, inteligenta, klera kaj malmulte konvencia junulino, kiu vekis lian atenton kaj el kiu li enamiĝis sed ne atingis korespondon. Estela estis vanta virno kaj ĝis sia morto fanfaronis ke ŝi konkeris la amon, kaj poste la amikecon de Borges, same kiel ŝi ricevis kolekton de amleteroj kiuj montris ĝis kioma punkto la aŭtoro de Ficciones, kiu malamis la sentimentalecon en literaturo, povis estis profunde sentimentala en la reala vivo.[10]

La figuro de Estela inspiris al Borges kelkajn aspektojn de El Aleph, unu el liaj plej bonkvalitaj rakontoj. Li dediĉis al ŝi tiun rakonton kaj eĉ donacis al ŝi la originan manuskripton, kiun Estela aŭkcigiis post kvar jardekoj ĉe Sotheby's; ĝi estis vendita kontraŭ pli ol 25.000 usonaj dolaroj[10] al la Nacia Biblioteko de Hispanio.[11]

Kontraŭ la opinio de sia patrino, por kiu Estela estis senklasulino, Borges proponis al ŝi geedziĝon. Tiu neplenumita amo, ĉiam agonia, finis fine de 1952.[12]

Kunlabore kun Silvina Bullrich Borges publikigis El compadrito en 1945. Kun Bioy Casares publikigis en 1946 Un modelo para la muerte(modelo por morto) uzante la pseŭdonimon «B. Suárez Lynch» kaj, kiel H. Bustos Domecq, Dos fantasías memorables (du memoreblaj fantaziaĵoj), volumo de rakontoj de krima intrigo. Borges klarigis poste ke «Suárez» devenis el lia avo kaj ke «Lynch» reprezentis la irlandan flankon de la familio de Bioy. Li fondis kaj redaktis la revuon Los Anales de Buenos Aires (bonaeraj analoj, kiu finiĝos, post 23 numeroj, en decembro 1948). En tiu publikiaĵo, Borges kaj Bioy kunlaboris laŭ nova pseŭdonimo: «B. Lynch Davis». Inter 1947 kaj 1948 li eldonis la eseon Nueva refutación del tiempo kaj publikigis siajn Obras Escogidas (elektitaj verkoj). En 1949 oni eldonis sain faman rakontaron El Aleph, libro de fantasta ĝenro kaj kiu por kritikistoj estas preskaŭ unuvoĉe liaj plej bonkvalita kolekto de rakontoj.[13]

En 1946 Juan Domingo Perón estis elektita prezidento, venkinta super la partio Unión Democrática. Borges, kiu estis apoginta tiun laste menciitan, montriĝis klare kontraŭ la nova registaro. Lia famo de kontraŭperonisto akompanis lin dum sia vivo. Borges perdis sian postenon kiel bibliotekisto kaj estis nomumita «Inspektisto de merkatoj de kortobirdoj». Lia patrino kaj fratino, same kontraŭperonistoj, estis arestitaj de la polico.[14][13]​ Borges devis dediĉi sin al veturprelegoj tra diversaj provincoj kaj argentinaj kaj urugvajaj. Por tio, devis superi sian balbutadon kaj sian timidecon per kuraca helpo. Li devis ankaŭ dediĉi sin al la instruado, de angla literaturo en la mezlernejo Instituto Libre de Segunda Enseñanza kaj, poste, en la Katolika Universitato.[13]

Matureco

Komence de la 1950-aj jaroj venis la rekono de Borges en kaj ekster Argentino. La Sociedad Argentina de Escritores nomumis lin sia prezidento en 1950, posteno el kiu li demizios tri jarojn poste. Li prelegis en la Universidad de la República de Urugvajo, kie aperis lia eseo Aspectos de la literatura gauchesca (aspektoj de la gaŭĉa literaturo). Eldonis en Meksiko Antiguas literaturas germánicas (antikvaj ĝermanaj literaturoj), verkita en kunlaboro kun Delia Ingenieros. Samjare publikiĝis en Parizo la unua franca traduko de lia rakontaro (Fictions) kaj en Bonaero la serio de rakontoj La muerte y la brújula (la morto kaj la kompaso). En 1952 aperis la eseoj Otras inquisiciones(Aliaj inkvizicioj) kaj oni reeldonis eseon pri bonaera lingviko titolita El idioma de los argentinos (la lingvo de argentinanoj), kun El idioma de Buenos Aires (la lingvo de Bonaero) de José Edmundo Clemente. Aperis ankaŭ la dua eldono de El Aleph, kun naŭ rakontoj. Kelkaj rakontoj de tiu libro estis tradukitaj al la franca fare de Roger Caillois kaj publikigitaj en Parizo en 1953 laŭ la nomo de Labyrinthes. Tiujare Borges publikigis El Martín Fierro, eseo kiu havis duan eldonon ene de la sama jaro. Laŭ zorgo de José Edmundo Clemente, la eldonejo Emecé ekpublikigis liajn Obras Completas (kompleta verkaro). En 1954 la kinreĝisoro Leopoldo Torre Nilsson reĝisoris la filmon Días de odio (malamaj tagoj), bazita sur la rakonto de Borges Emma Zunz.[15]

Borges nomumita membro de la Academia Argentina de Letras.

Post militista puĉo — nomita Liberiga Revolucio — kiu senpovigis la peronisman registaron, Borges estis nomumita en 1955 direktoro de la Nacia Biblioteko, posteno kiun li okupos dum 18 jaroj. En decembro samjare li aliĝis al la Academia Argentina de Letras. Publikigis Los orilleros, El paraíso de los creyentes, Cuentos breves y extraordinarios, Poesía gauchesca, La hermana Eloísa kaj Leopoldo Lugones. Oni konfirmigis lin krome en la katedron de Germana Literaturo kaj, poste, kiel direktoro de la Instituto de Germana Literaturo en la fakultato pri filozofio kaj beletro de la Universitato de Bonaero. La revuo Ciudad (urbo) dediĉis al li kritikan kaj bibliografian volumon pri lia verkaro. Aperis Ficciones en la itala, laŭ la titolo La Biblioteca di Babele. Post kelkaj akcidentoj kaj operacioj, okulisto malpermesis al li legi kaj skribi. Kvankam li ankoraŭ distingis lumojn kaj ombrojn, tiu malpermeso ŝanĝis profunde lian literaturan praktikon. Borges iom post iom blindiĝis kiel konsekvenco de la denaska malsano kiu jam estis tuŝinta lian patron. Tio ne okazis subite («Se ha extendido desde 1899 sin momentos dramáticos, un lento crepúsculo que duró más de medio siglo» (Disvastiĝis el 1899 sen dramaj momentoj lanta krepusko kiu daŭris pli ol duono da jarcento)),[16] sed fakte temis pri procezo; ĉiuokaze, tio ne malebligis lin sekvi kun sia kariero de verkisto, eseisto kaj prelegisto, same kiel ankaŭ ne signifis por li la abandonon de la legado — li legigis onin laŭte — nek la lernadon de novaj lingvoj.[15] Esti nomumita direktoro de la Nacia Biblioteko kaj samjare kompreni la profundecon de sia blindeco estis komprenita de Borges kiel kontraŭdiro fare de la destino. Li mem rakontis tion dum prelego post du jardekoj: «Poco a poco fui comprendiendo la extraña ironía de los hechos. Yo siempre me había imaginado el Paraíso bajo la especie de una biblioteca. Ahí estaba yo. Era, de algún modo, el centro de novecientos mil volúmenes en diversos idiomas. Comprobé que apenas podía descifrar las carátulas y los lomos. Entonces escribí el Poema de los dones» (Iom post iom mi ekkomprenis la strangan ironion de la faktoj. Mi ĉiam estis imaginta la Paradizon laŭ speco de biblioteko. Tie mi estis. Estis iel la centro de naŭcent mil volumoj en diversaj lingvoj. Mi konstatis ke apenaŭ povis malĉifri la titolpaĝojn kaj librodrsojn. Tiam mi verkis la poeziaĵon Poemo de la donacoj):[17]


„ Nadie rebaje a lágrima o reproche

esta declaración de la maestría

de Dios, que con magnífica ironía

me dio a la vez los libros y la noche.[18]

En 1956 li instruis kurson de angla literaturo en la Universitato de Bonaero, estis nomumita ĉefprofesoro en la sama universitato, ricevis honoran doktorecon de la Nacia Universitato de Kujo kaj estis nomumita prezidanto de la Asocio de Argentinaj Verkistoj. En Montevideo li kritikis aspre la elpostenigitan peronismon kaj defendis la Liberigan Revolucion. Pro sia aliĝo al la nova registaro li iĝis tre kritikita, inter aliaj, de Ernesto Sabato kaj Ezequiel Martínez Estrada. Sabato kaj Borges pluos, se ne malamikiĝintaj, ja «separitaj» pro politikaj tialoj ĝis 1973, kiam, okaze de hazarda renkonto en biblioteko, Orlando Barone decidis organizi serion de kunsidoj, en kiuj ambaŭ verkistoj diskutis pri literaturo, filozofio, kinarto, lingviko kaj aliaj aferoj. La rezulto de tiuj kunsidoj estis la eldono de libro: Diálogos: Borges-Sabato.[15]

Borges kun la prezidento Arturo Frondizi.

Inter 1957 kaj 1960 li publikigis Manual de zoología fantástica (manlibro de fantasta zoologio) kaj El hacedor (la faristo), nome kolekto de mallongaj tekstoj kaj poeziaĵoj dediĉita al Leopoldo Lugones. Li faris novan ĝisdatigon de Poemas kaj publikigis en la ĵurnalo La Naciónla poeziaĵon Límites (limoj). Sub lia direktoraro komenciĝis la dua epoko de la revuo La Biblioteca kaj, kunlabore kun Bioy Casares, li eldonis la antologion Libro del cielo y del infierno (libro de la ĉielo kaj la infero). Liaj verkoj plue tradukiĝis al diversaj lingvoj:[19] en tiu periodo partikulare Otras inquisiciones estis tradukita al la franca laŭ la titolo Enquétes, El Aleph al la germana laŭ la titolo Labyrinthe kaj elekto de rakontoj de El Aleph kaj Ficciones al la itala kiel L'Aleph. En tiu periodo aperis anlaŭ la volumoj sesa al naŭa de la Obras Completas(kompleta verkaro). Por 1960 li ligiĝis kun la Konservisma Partio.[3][15] Li kunricevis kun Samuel Beckett, en 1961, la Internacian Premion de Literaturo (konsistanta en 10 mil dolaroj), havigita de la Internacia Kongreso de Eldonistoj en Formentor, Majorko. Tiu grava premio famigis lin internacie kaj ebligis la tradukon de liaj verkoj al nombraj lingvoj (angla, franca, germana, sveda, norvega, dana, itala, pola, portugala, hebrea, persa, greka, slovakaj kaj araba, inter aliaj). Aperis lia Antología personal (persona antologio), eldinita de la Eldonejo Sur. Li veturis kun sia patrino al Usono, invitita de la Universitato de Teksaso kaj de la Fondaĵo Tinker, de Austin. Tie li prelegis kaj instruis kursojn pri argentina literaturo dum ses monatoj. En Novjorko oni eldonis antologion de liaj rakontoj titolita Labyrinths kaj oni tradukis al la germana Historia universal de la infamia. En 1962 oni premieris la filmon Hombre de la esquina rosada, bazita sur la samnoma rakonto (viro en rozkolora angulo), kiun reĝisoris René Mugica. Finigis biografion pri la poeto Almafuerte. Kun sia patrino, li veturis al Eŭropo en 1963 kaj ege prelegis. Reveninte al Bonaero li finigis antologion pri Evaristo Carriego.[20]

Jorge Luis Borges en 1969 en L'Hôtel (en), hotelo situa ĉe la strato rue des Beaux Arts, en Parizo (foto de Pepe Fernández). Borges montris deziron morti en tiu hotelo, kie estis mortinta Oscar Wilde, kiam la nomo de la establaĵo estis Hôtel d'Alsace.

Kun la kunlaboro de María Esther Vázquez li publikigis Introducción a la literatura inglesa(enkonduko al la angla literaturo) en 1965 kaj Literaturas germánicas medievales (mezepokaj ĝermanaj literaturoj) en 1966. Venontjare oni eldonis Introducción a la literatura norteamericana (enkonduko al la nordamerika literaturo), verkita kunlabore kun Esther Zemborain kaj Crónicas de Bustos Domecq (kronikoj de B.D.), kun Bioy Casares. Oni eldonis krome liajn milongojn kaj tangojn en la libro Para las seis cuerdas (por la ses kordoj), ilustrita de Héctor Basaldúa, kaj lian rakonton La intrusa (la entrudulino).[3][20]

Borges kun la prezidanto Dro. Arturo Umberto Illia.

La 21an de septembro 1967 Borges, 68jaraĝa, edziĝis eklezie al Elsa Astete Millán, vidvino 57jaraĝa. Dum la unua epoko, la paro loĝis ĉe li, kunloĝante kun Leonor Acevedo. En la memoro de Elsa la patrino de la verkisto ne intervenis por damaĝi la rilaton. Tamen, laŭ la amikoj de Borges, la ĵaluzo de Doña Leonor estis terura. Monatojn post la nupto, la paro translokiĝis al apartamento, kie ili por la unua fojo ekloĝis kune kaj solaj, kaj tie la rivaleco inter lia edzino kaj lia patrino akriĝis kaj la verkisto devis ekviziti kaŝe la patrinon Leonor. Tiu sperto, krome, kondukis la paron alfronti definitive la realon: la kunvivado estis netolerebla. En intervjuo publikigita en 1993, Elsa akceptis ke ŝi ne estis feliĉa ĉe Borges: «Era introvertido, callado y poco cariñoso. Era etéreo, impredecible. No vivía en un mundo real» (Li estis introvertito, silentema kaj malmulte afabla. Li estis etera, neantaŭdirebla. Li ne vivis en reala mondo).[21] La geedzeco daŭris nur ĝis oktobro 1970.

Inter 1967 kaj 1968 la verkisto prelegis en la Universitato Harvard sesfoje pri poezio, kaj kelkaj el liaj meditadoj pritraktis la temon de la perfekta poeziaĵo. [17]. En 1968, kun la kunlaboro de Margarita Guerrero, publikigis ampleksigon de Manual de zoología fantástica laŭ la titolo El libro de los seres imaginarios. Aperis tiujare lia Nueva antología personal. Veturis al Santiago de Chile por ĉeesti en la Kongreso de Kontraŭrasismaj Intelektuloj kaj al Eŭropo kaj Israelo por prelegi. La reĝisoro Hugo Santiago reĝisoris la filmon Invasión, laŭ intrigo de Bioy kaj Borges. En 1969 li ordigis kaj korektis du librojn de poezio: El otro, el mismo kaj Elogio de la sombra, kiu atingis du eldonojn ene de la sama jaro. Kun ilustraĵoj de la pentristo Antonio Berni, oni eldonis lian tradukon kaj antologion de Leaves of Grass, de Walt Whitman. Post kelkaj jaroj de nepublikado de rakontoj, li kunigis kelkajn rakontojn en El informe de Brodie, libro publikigita en aŭgusto de 1970.[3][20]

Liaj lastaj jaroj

Jorge Luis Borges en 1963, jam kun malfacilo por vidi.

Tombo de Jorge Luis Borges en la Tombejo de la Reĝoj en Ĝenevo.

En 1971 Borges publikigis en Bonaero la novelo titolita El congreso (la kongreso). Venontjare li veturis al Usono, kie li ricevis nombrajn honorojn kaj prelegis en diversaj universitatoj. Reveninte al Bonaero, li publikigis la libron de poezio El oro de los tigres (la oro de la tigroj) kaj la 24an de aŭgusto, nome sia naskiĝtago, li ricevis senegalan omaĝon: nome la publikigo privatforma de lia rakonto El otro (la aliulo). En 1973 li estis nomumita Elstara Civitano de Bonaero kaj, paralele, li postulis sian emeritiĝon kiel direktoro de la Nacia Biblioteko. En 1973 li kunigis por la unua fojo en unu volumo sian Obras Completas (kompleta verkaro), eldonite de Emecé.

En Milano, Franco Maria Ricci publikigis la rakonton El congreso en luksega eldono kun oraj literoj. La libro de poezio La rosa profunda kaj la novelaro El libro de arena (la sabla libro) publikiĝis en 1975, kun la kolekto Prólogos (enkondukoj). Krome premieriĝis la filmo El muerto (la mortinto), pri samnoma rakonto, reĝisorita de Héctor Olivera.

Pro nova venko de peronismo, Borges insistis rememorigi la unuan registaron de Perón kiel «los años de oprobio» (la malhonoraj jaroj).

Memortabulo sur la fasado de la loĝejo de Ĝenevo kie loĝis Jorge Luis Borges, ĉe la numero 28a de la Grande Rue.

En 1975 mortis lia patrino, 99jaraĝa. El tiam Borges veturos nur akompanata de eks-lernantino, poste sekretariino kaj —laste, jam en la maljuneco de Borges— sia dua edzino, María Kodama.

En 1986, koninte sin malsanulo pro kancero kaj timante ke lia agonio estu nacia spektaklo,[22] fiksis sian loĝejon denove en Ĝenevo, urbo kiun li amis kaj kiun Borges mem nomumis una de mis patrias (unu el miaj patrujoj). La 26an de aprilo li edziĝis —per prokuro— kun María Kodama, laŭ Akto de tiu dato en Colonia Rojas Silva, Paragvajo. Li mortis la 14an de junio 1986 86jaraĝa, viktimo de kancero de hepato kaj emfizemo.[23] Laŭ Adolfo Bioy Casares, venis al lia morto lia tradukisto al la franca, nome Jean-Pierre Bernès, kiu rakontis ke li «mortis dirinta la Patronia-n. Li diris ĝin en anglosaksa, antikva angla, angla, franca kaj hispana.»[24]

Laŭ la lasta volo de Borges, liaj restaĵoj kuŝas en la Tombejo Plainpalais. Pli precize: en la tombo 735 D-6 de la tombejo Plainpalais, dekstre de cipreso.[25][26] La tomboŝtono,[27] fare de la argentina skulptisto Eduardo Longato, estas el blanka kaj aspra ŝtono. Sur la supro de ĝia antaŭa flanko legeblas Jorge Luis Borges kaj, malsupre, «And ne forhtedon na», ĉe cirkla bildo kun sep militistoj, malgranda kimra kruco kaj la jaroj «1899/1986».[28][29][30] La surskribo «And ne forhtedon na», formulita en anglosaksa, estus tradukebla kiel «Ke ili ne timu». (Tiu frazo referencas al "La balado de Maldon", nome eposo de la 10-a jarcento kiu priskribas la kunfronton kiu okazis la 10an aŭ 11an de aŭgusto 991 ĉe la rivero Blackwater (Essex, Anglio).[31] En unu el ties fragmentoj oni diras: "Entonces comenzó Byrhtnoth a arengar a los hombres / Cabalgando les aconsejó, enseñó a sus guerreros / Cómo debían pararse y defender sus lugares / Les ordenó que sostuvieran bien sus escudos / con sus puños firmes y que no temieran. / Entonces cuando sus huestes estuvieron bien ordenadas / Byrhtnoth descansó entre sus hombres donde más le gustaba estar / Entre aquellos guerreros que él sabía más fieles". Al la dua parto de la kvina verso transkribita apartenas la epitafo de la anverso de la tomboŝtono de Borges.[25] La gravuraĵo de la sep militistoj estas kopio de la gravuraĵo de alia tomboŝtono — eble la tomboŝtono starigita en la 9-a jarcento en la monaĥejo de Lindisfarne, en la nordo de Anglio, kiu rememorigas la atakon fare de vikingoj suferita de la monaĥejo en la jaro 793 — kiun Borges rilatigis kun "La balado de Maldon"; li mem parolis pri ĝi.[25] La malantaŭ flanko de la tomboŝtono montras la frazon Hann tekr sverthit Gram ok leggr í methal theira bert, kiu korespondas al la 27a ĉapitro de la Saga Volsunga (norvega sagao de la 13-a jarcento), tradukebla kiel «Li prenis la glavon, Gram, kaj metis ĝin inter ili elingigita».[25] Tiuj du samaj versoj estis uzataj de Borges ankaŭ kiel citaĵo en sia rakonto Ulrica, inkludita en El libro de arena, nura amrakonto de la aŭtoro kies protagonisto nomiĝas Javier Otálora. Sub tiu dua surskribo aperas la gravuraĵo de vikinga ŝipo, kaj sub tiu tria surskribo: «De Ulrica a Javier Otárola», kio permesas interpreti tiun lastan surskribon kiel dediĉo de María Kodama al Jorge Luis Borges.[25][32]

En februaro 2009,[33] prezentiĝis projekto por translokigi liajn restaĵojn al bonaera tombejo Rekoleta. Tio generis gravan polemikon,[34] lia vidvino María Kodama forte kontraŭis kaj finfine la projekto estis malakceptita.[35]

Borges kaj ultraismo

Jorge Luis Borges.

La 25an de januaro 1921 aperis la unua numero de la hispana literatura gazeto Ultra, kiu — kiel lia propra nomo indikas — estis la organo por disvastigo de la movado ultraismo. Inter la plej elstaraj kunlaborantoj estis Borges mem, Rafael Cansinos-Assens, Ramón Gómez de la Serna kaj Guillermo de Torre, kiu poste edziĝos al Norah Borges. Borges mem resumis la trajtojn de la ultraisma movado tiel:

Redukto de liriko nur al ties ĉefa elemento: la metaforo.

Forigo de neutilaj mezsignifaj frazoj, ligiloj kaj adjektivoj.

Abolo de ornamaĵoj, ideologio, cirkonstancoj, predikado kaj troserĉita nebuleco.

Sintezo de du aŭ pliaj bildoj en unu, kiu tiel plilarĝigas la sugesteblon.[36]

Post unu jaro Borges publikigis en tiu sama revuo antologion de ultraismaj poeziaĵoj. Post jaroj, Borges malaprezos, kaj eĉ desdegnos ĉiujn tiajn komencojn de sia kariero kaj ĉion rilatan kun la ultraismo. Lia iama entuziasmo —de 1919 al 1922— tuj ŝanĝiĝis en akra malaprobo kaj eĉ en agresemo.[37]

Borges kaj la rakontoj

Smae kiel sia samaĝulo Vladimir Nabokov kaj la iom pli aĝa James Joyce, Borges kombinis la intereson por sia naskiĝtero kun interesoj multe pli ampleksaj. Li kunhavis ankaŭ la multlingvemon kaj la ŝaton por ludi per la lingvaĵo, sed diference de Nabokov kaj Joyce, kiuj laŭ la tempopaso kreis pli etendajn verkojn, Borges neniam verkis romanon. Al kiuj riproĉis tiun mankon, Borges respondis ke liaj preferoj estis por la rakonto, kiu estas esenca ĝenro, kaj ne por la romano kiu pelas al plenigo.[38] El la aŭtoroj kiuj klopodis ambaŭ ĝenrojn li preferis, ĝenerale iliajn rakontojn aŭ novelojn. De Franz Kafka, por ekzemplo, li asertis ke estis pli bonkvalitaj liaj noveloj ol La proceso.[39] En la prefaco de Ficciones li asertis ke estas «laboriga kaj malriĉiga deliro komponi vastajn librojn; pliampleksigi en 500 paĝojn ideon kies perfekta parola ekspono eblas en malmultaj minutoj».[40]

Tiutempaj disĉiploj

Kvankam Borges ne havis rektajn «disĉiplojn» —ĉar tio supozigus antaŭvideblan estetikon kaj skolon pri kiuj li mem ne kredis— estas tiutempaj aŭtoroj kiuj, laŭ ties kritikistoj, ricevis lian influon rekte. La fakto ke ili konis Borges personale kaj legis lian verkaron en la kastilia, eble influis en la verkoj de Ricardo Piglia,


„ La intereso de Piglia por krei spacon de legado por siaj propraj tekstoj, fondinta tradicion tra la dialogo kiun li establis kun siaj antaŭuloj, estas unu de la ĉefaj fadenoj de la intrigo disvolvigita de Fornet. La observado fare de Jorge Luis Borges pri la fakto ke «ĉiu verkisto kreas siajn antaŭulojn» kaj «ties laboro modifas nian koncepton de la pasinto, kiel modifos la estontecon», estas disvolvigita en la literatura analizo de "Respiración artificial", "La ciudad ausente" kaj la rakontoj «Nombre falso» y «Prisión perpetua», tekstoj elektitaj por realigi la esploradon.[41]

César Aira, Roberto Bolaño, Carlos Fuentes, Orhan Pamuk, Paul Auster, Salman Rushdie kaj Umberto Eco, se ne mencii kelkajn el la evidentaj (kiuj krome agnoskis ĝin): Ernesto Sabato, Julio Cortázar, Adolfo Bioy Casares, Julio Ramón Ribeyro, inter aliaj. Elstaras ankaŭ la influo kiun la verkaro de Borges havis sur diversaj tiutempaj pensuloj de aliaj landoj, kiel ĉe Gilles Deleuze aŭ Michel Foucault.

La amikoj de Borges

Unu el la intimaj amikoj de Borges: Adolfo Bioy Casares. La foto estis farita en 1968.

Borges havis du intimajn amikojn dum plej parto de sia vivo: nome la verkistoj Adolfo Bioy Casareskaj Manuel Peyrou. Li konis Bioy Casares ĉe sia amikino Victoria Ocampo, Peyrou estis al li prezentita en germana trinkejo de la strato Corrientes ĉe Pueyrredón, en la 1920-aj jaroj. La amikrilato kun ĉiu el ili estis ege diferenca. Kun Bioy temis pri amikeco «je la angla», kiu ekskludis konfidencojn; la amikeco kun Peyrou male inklufis plej intimajn kaj personajn konfesojn. Kiam Borges bezonis helpon de psikiatro —laŭ konfeso de Estela Canto—, estis Peyrou kiu kekomendis tiun al li. Post la morto de sia amiko en 1974, Borges verkis poeziaĵon kun la titolo Manuel Peyroukiun li poste publikigis en Historia de la noche.

Borges kultivis ankaŭ la amikecon de la meksika Alfonso Reyes kiun li konis tra Pedro Henríquez Ureña. Dum la epoko kiam Reyes estis ambasadoro en Bonaero (el 1927 al 1930) ili renkontiĝis ofte, unue en la vilao de Victoria Ocampo kaj poste en la babilrondoj kiun la propra Reyes organizis dimanĉojn en la diplomatia sidejo. Al Borges «ĉefe plaĉegis la rafinita kaj alloga literatura stilo de la meksika verkisto»,[42] ĝis punkto ke li konsideris lin «la plej bonkvalita prozisto de hispana lingvo en ajna epoko».[43] En lia memoro Borges verkis la poeziaĵon In memoriam.[44] Por kelkaj kritikistoj, lia rakonto Funes el memorioso sugestas «kaŝita agnosko kaj omaĝo de la jam matura disĉiplo al sia elvokita mentoro».[42]

Krom tiuj tre proksimaj amikoj —kaj Silvina Ocampo, fratino de Victoria kaj edzino de Bioy—, kiuj estis tio el la komenco de la 1930-aj jaroj al la fino, aliaj kiuj alproksimiĝis al la etoso de tiu grupo —en diversaj epokoj kaj por diversaj tempoj— estis Carlos Mastronardi, Emma Risso Platero, Francisco Luis Bernárdez, Xul Solar, Ernesto Sabato, Enrique Amorim, Ricardo Güiraldes, Oliverio Girondo, Norah Lange, Elvira de Alvear, Ulises Petit de Murat, Santiago Dabove, Alicia Jurado, Julio César Dabove, Gloria Alcorta, Estela Canto, María Esther Vázquez, Néstor Ibarra kaj Héctor Germán Oesterheld. Macedonio Fernández ne estis strikte amiko sed ia mentoro de Borges, kaj nur dum kelkaj jaroj, ĝis ili distanciĝis pro politikaj tialoj. Kurioze, Fernández gradiĝis kiel advokato en la Universiato de Bonaero en 1897, kun la patroj de Borges kaj Peyrou.[45]

Maurice Abramowicz estis advokato, verkisto kaj poeto de jud-pola deveno. Borges konis en Ĝenevo en 1914, dum li studis en la Collège Calvin. Estante du jarojn malpli aĝa ol Borges, li iniciatis lin en la legado de Rimbaud kaj korespondis kun li pri literaturaj temoj. En kelkaj rakontoj Borges al li atribuis komentariojn aŭ dediĉis paĝojn. José Bianco (1908-1986) estis argentina verkisto kaj tradukist. Li publikigis, inter aliaj verkoj, La pequeña Gyaros (rakontoj, 1932), Sombras suele vestir (1941) kaj Las ratas (romano, 1941). Li elstare tradukis, kiel Otra vuelta de tuerca, La lección del maestro, La muerte del león kaj Hermosas imágenes. Borges, estis lia intima amiko kaj enkondukis kelkajn verkojn liajn kaj publikigis, en 1944, revizion de la romano Las ratas en la prestiĝa revuo Sur. Susana Bombal estis argentina verkistino. Ŝia amiko Borges, enkondukis ŝian libron Tres Domingos (1957) en kiu li asertas ke «La rakonta metodo estas tiu de Virginia Woolf; ni ne ricevas la faktojn rekte sed ties respegulon en konscio kaj la pasion aŭ la pensaron kun la gravaj informoj». En 1969 li ricevis la Municipan Premion de Legata Teatro (Green wings, antaŭa versio de tiu verko, verkita angle, estis publikigita de la eldonejo Losange en 1959). El cuadro de Anneke Loos (rakontoj, 1963) estie premiita de la Argentina Societo de Verkistoj per la Honora Strio. Borges publikigis en 1971 El arte de Susana Bombal, nome eseo pri ŝia verkaro aperinta en la ĵurnalo La Nación.

Virinoj kaj sekso en la vivo kaj en la verkaro de Borges

Borges kaj grupo de admirantinoj.

La rolo de la virinoj en la vivo kaj en la verkaro de Borges flugis grandan kvanton da inko. Rilate al lia patrino, por ekzemplo, la skota hispanisto Edwin Williamson atribuis al ŝi fundamentan gravon en sia biografio pri Borges.[46][47] Tiu kvalito de «subpremanta patrino» estis neita de la propra Borges, kiu rekonis ĉiam la aŭtoritaton de lia patro, kiu diference de la «malklera familio de lia patrino» (laŭ lia propra aserto) heredigis al li «mondon intelekte pli kompleksan», la anglan lingvon kaj sian bibliotekon, la plej grava fakto de sia vivo laŭ lia fama konfeso. Laŭ Emir Rodríguez Monegal, por ekzemplo, la rolo de «Panjo» en la vivo de Borges estis pli malgranda: «la parton kiun Panjo ludas en la persona mito de Borges: ŝi estas ĉiam tie, ĉiam menciita ĝentile, sed ĉiam plutenita (subtile) en pozicio subigita.» Praktike ĉiuj biografiistoj koincidas en tiu interpreto de la pli malgranda gravo relativa de Leonor Acevedo en la vivo de ŝia filo, escepte Estela Canto kiu estis viktimo de ŝia malaprezo.

Markis lian vivon detaloj de lia estado en Ĝenevo kaj Hispanio dum la adolesko, kiam li havis sian unuan kaj laŭ ĉiuj biografiistoj traŭmatan seksan esperton, sed kiam li konis sian unuan amon, Emilie, kaj trovis novan literaturon kaj novajn amikojn kun kiu kunhavi ĝin. La surpriza kaj krimfikcieca «pruvaĵo» de la granda amo de Borges —kies identeco estis ĉiam tialo de spekulativado — estas la ŝajna duaranga Norah Lange. Al ŝi, por ekzemplo, laŭ Williamson, estus dediĉitaj la Two English Poems kaj, ĉefe, Historia universal de la infamia. La profunda spuro kiun okazigis ŝia malakcepto kaj la supozita rivaleco kun la stentora Oliverio Girondo por la favoroj de Norah evidente vundigis lin. Tiel, variaj virinoj svarmis ĉirkaŭ la vivo de Borges: Emilie, Concepción Guerrero, Norah Lange, Estela Canto, Elsa Astete, María Kodama, al kiuj oni devus aldoni la nomjon de tiuj al kiuj li estus montrinta sian simpation sensukcese: Ema Risso Platero, Marta Mosquera Eastman, Cecilia Ingenieros, Wally Zenner, Sara Diehl, Beatriz Bibiloni, Delia Ingenieros, María Esther Vázquez, Luisa Mercedes Levinson, Esther Zemborain…

Sekso kaj virinoj estas du problemaj ingrediencoj de la fikcio de Borges: la foresto de tiuj du elementoj, kio povas aspekti hazarda, reale ege strangas.[48] Por ekzemplo, la scenoj de seksa agado estas preskaŭ tute forestaj en la verkoj de Borges (la hazarda seksa amoro de Emma Zunz kun sennoma maristo estas la plej elstara escepto) kaj eĉ la plej vualitaj sugestoj de amora agado estas limigitaj al malmultaj rakontoj. Tiom foresta kiom tio antaŭe menciita en la verkaro de Borges estas la inaj roluloj kiuj ludas centran rolon en la rakontaro kaj havas personecon sendependan. Ĝenerale hegemonias ties foresto aŭ esto simple ornama.[49] La fikcia mondo kreita de Borges estas loko kie la virinoj, se ili aperas, ŝajnas ekzisti kiel duarangaj estaĵoj kun la celo havigi al la viroj oportunon por sekso. Sekso kaj virinoj estas uzataj ĉefe kiel negoceroj en la rilato inter viroj, neniam por la generado aŭ la plezuro. La sekso en la fikcio de Borges, estas nur taktiko, strategio, kiu havigas sencon kaj dinamismon al la interagado inter viroj.[48][50][51]


La Biblioteko de Babelo

Jorge Luis Borges

Tradukis Gulio Cappa

Per ĉi tiu arto eblas kontempli la variadon de la 23 literoj. . .

Pri anatomio de melankolio, 2, II, IV.

La universo (kiun aliaj nomas Biblioteko) konsistas el nedifinita, kaj eble infinita, nombro da sesangulaj galerioj, kun meze vastaj ventumaj putoj ĉirkaŭitaj de tre malaltaj balustradoj. De kiu ajn sesangulo oni vidas suprajn kaj malsuprajn etaĝojn: senfine. La distribuo de la galerioj ne varias. Dudek longaj bretoj, po kvin en faco, kovras ĉiujn facojn krom du; ilia alteco estas sama kiel tiu de la etaĝoj kaj apenaŭ superas tiun de normala bibliotekisto. Unu el la liberaj flankoj direktas al mallarĝa vestiblo, kiu kondukas al alia galerio identa kun la unua kaj ĉiuj. Maldekstre kaj dekstre en la vestiblo estas du malgrandaj kabinetoj. En unu eblas stara dormado; en la alia, la plenumado de elpelaj bezonoj. Tie pasas la spirala ŝtuparo, kiu enabismiĝas kaj leviĝas ĝis la foro. En la vestiblo estas spegulo, kiu fidele duobligas la ŝajnojn. La homoj kutimas dedukti de tiu spegulo ke la Biblioteko ne estas senfina (se ĝi vere estus, kial do tia iluzia duobligo?); mi preferas revi ke la poluritaj surfacoj bildigas kaj promesas infiniton . . . Lumo venas de sferaj fruktaĵoj nomitaj lampoj. Estas po du en sesangulo: transverse. La lumo eligita estas nesufiĉa, senĉesa.

Kiel ĉiuj homoj en la Biblioteko, mi vojaĝis, dum juneco; mi pilgrimis serĉante libron, eble la katalogon de la katologoj; nun, kiam miaj okuloj preskaŭ ne kapablas deĉifri mian propan skribaĵon, mi prepariĝas por morto nur malmultajn mejlojn for de la sesangulo kie mi naskiĝis. Poste, ne mankos kompatemaj manoj, kiuj ĵetu min mortintan trans la balustradon; mia tombo estos nesondebla aero: mia korpo longe profundiĝos kaj putros kaj dissolviĝos en la vento naskita de la falo, kiu estas senfina. Mi asertas ke la Biblioteko estas infinita. Idealistoj argumentas ke la sesangulaj salonoj estas necesa formo de la absoluta spaco aŭ almenaŭ de nia intuo de spaco. Ili rezonas ke salono triangula aŭ kvinangula estas nekonceptebla. (Mistikuloj pretendas ke ekstazo rivelas al ili cirklan ĉambron, kie estas granda cirkla libro kun kontinua dorso, okupanta la tutan vandan rondon; sed ilia atesto estas suspektinda; iliaj vortoj, obskuraj. Tiu cirkla libro estas Dio.) Al mi sufiĉu nun ripeti la klasikan sentencon: La Biblioteko estas sfero, kies vera centro estas ĉiu ajn sesangulo kaj kies cirkonferenco estas nealirebla.

Ĉe ĉiu muro de ĉiu sesangulo estas kvin bretoj; ĉiu breto enhavas tridek du samformatajn librojn; ĉiu libro konsistas el kvarcent dek paĝoj; ĉiu paĝo el kvardek linioj, ĉiu linio, el okdeko da nigrokoloraj literoj. Estas ankaŭ literoj en la dorso de ĉiu libro; tiuj literoj ne indikas nek anoncas tion kion diros la paĝoj. Mi scias ke tia nerilato ŝajnis iam mistera. Antaŭ ol resumi la solvon (kies malkovro, aparte de ĝiaj tragikaj postsekvoj, estas eble la ĉefa okazintaĵo en la tuta historio), mi volas memori iujn aksiomojn.

Unue: la Biblioteko ekzistas senkomence. Pri ĉi tiu vereco, kies direkta korolario estas la estonta eterneco de la mondo, neniu racia menso povas dubi. La homo, neperfekta bibliotekisto, povas esti kreaĵo de hazardo aŭ de malicaj demiurgoj; la universo, kun sia eleganta provizo da bretoj, da enigmaj volumoj, da nelacigeblaj ŝtuparoj por la vojaĝanto kaj da latrinoj por la sidanta bibliotekisto, povas esti nur verko de dio. Por percepti la distancon inter dieco kaj homeco, sufiĉas kompari ĉi tiujn rudimentajn, tremajn simbolojn, kiujn mia erariva mano skribaĉas en kovrilo de libro, kun la organaj literoj en ĝia intemo: akurataj, delikataj, plej nigraj, neimiteble simetriaj.

Due: la ortografiaj simboloj estas dudek kvin. [1] Tiu konstato ebligis, antaŭ tricent jaroj, la formuladon de ĝenerala teorio pri la Biblioteko, kaj kontentigan solvon de problemo, kiun neniu konjekto jam deĉifris: la senforma kaj ĥaosa naturo de preskaŭ ĉiuj libroj. Unu, kiun mia patro vidis en sesangulo el cirklo dek kvin naŭdek kvara, konsistas el la literoj M C V, perverse ripetitaj de la unua ĝis la lasta linio. Alia (ege konsultita en ĉi tiu zono) estas vera labirinto da literoj, sed en la antaŭlasta paĝo oni legas Ho tempo viaj piramidoj. Jam oni scias: por racia linio aŭ rekta sciigo, estas rnejloj da sensencaj kakofonioj, vortmiksaĵoj kaj senkoheraĵoj. (Mi scias pri barbara regiono, kies bibliotekistoj samtaksas la vanan kaj superstiĉan moron serĉadi sencon en la libroj, kiel tiun esplori la sonĝojn aŭ la ĥaosajn liniojn de la mano. Ili akceptas ke la inventintoj de skribado imitis la dudek kvin naturajn simbolojn, sed asertas ke tiu apliko estas hazarda kaj ke la libroj nenion signifas en si mem. Tiu doktrino, ni vidos, ne estas entute erara.)

Dum longa tempo oni kredis ke tiuj nepenetreblaj libroj rilatas al antikvaj aŭ foraj lingvoj. Vere estas ke la plej antikvaj homoj, la unuaj bibliotekistoj, uzis lingvon ege malsimilan al tiu kiun ni nun parolas; vere estas ke mejlojn dekstre, lingvo estas dialekta kaj ke naŭdek etaĝojn supre ĝi estas nekomprenebla. Ĉio ĉi, mi ripetas, estas vera, sed kvarcent dek paĝoj da senŝanĝa M C V ne povas rilati eĉ al ia dialekta aŭ rudimenta idiomo. Iuj sugestis ke ĉiu litero influas la sekvan kaj ke la valoro de M C V en la tria linio de paĝo 71‑a ne estas tiu kiun la sama serio havas en alia pozicio en alia paĝo, sed tiu nepreciza tezo ne prosperis. Aliaj pensis pri kriptaĵoj; tiu konjekto estis ĝenerale akceptita, kvankam ne en la senco formulita de ĝiaj elpensintoj.

Antaŭ kvincent jaroj, la estro de supera sesangulo [2] renkontis libron konfuzan kiel la aliajn; sed kun preskaŭ du folioj da homogenaj linioj. Li montris sian trovaĵon al vaganta deĉifristo, kiu diris ke ili estas redaktitaj en la portugala; aliaj diris al li, ke en la jida. Antaŭ jarcento, oni kapablis identigi la idiomon: samojedalitova dialekto el Gvaranio kun modulaĵoj el la klasika araba. Oni ankaŭ deĉifris la enhavon: nocioj de kombinatorika analizo, ilustritaj per ekzemploj de variadoj kun senlima ripetado. Tiuj ekzemploj ebligis al genia bibliotekisto la malkovron de la fundamenta leĝo de la Biblioteko. Tiu pensisto rimarkis ke ĉiuj libroj, malgraŭ ilia diverseco, konsistas el egalaj elementoj: interspaco, punkto, komo, dudek du alfabetaj literoj. Li ankaŭ argumentis fakton kiun ĉiuj vojaĝintoj konfirmas: En la vasta Bíblioteko, ne estas libro identa al alia. De tiuj nekontraŭstareblaj premisoj, li deduktis ke la Biblioteko estas totala kaj ke ĝiaj bretoj registras ĉiujn eblajn kombinojn de la dudekkelko da ortografiaj simboloj (nombro do plej vasta, sed ne infinita), tio estas, ĉion esprimeblan: en ĉiuj idiomoj. Ĉiom: detala historio de la estonteco, aŭtobiografioj de la ĉefanĝeloj, fidela katalogo de la Biblioteko, miloj kaj miloj da falsaj katalogoj, demonstracio de la falseco de tiuj katalogoj, demonstracio de la falseco de la vera katalogo, la gnostika evangelio de Basilido, komento pri tiu evangelio, komento pri la komento pri tiu evangelio, vereca raporto pri via morto, tradukoj de libro en ĉiuj lingvoj, interpoladoj de ĉiu libro en ĉiuj libroj.

Kiam oni proklamis ke la Biblioteko enhavas ĉiujn librojn, la unua impreso estis de ekstravaganca feliĉo. Ĉiuj homoj sentis sin mastroj de netuŝita kaj sekreta trezoro. Ne estis persona aŭ monda problemo kies elokventa solvo ne jam ekzistas: en iu sesangulo. La universo estis pravigita, la universo abrupte uzurpis la senlimajn dimensiojn de espero. En tiu tempo oni multe parolis pri la Pravigoj: libroj de apologio kaj profetado, kiuj porĉiame pravigas la agojn de ĉiu aparta homo en la universo gardante mirindajn misterojn por lia estonteco. Miloj da sciaviduloj forlasis sian dolĉan naskiĝan sesangulon kaj sin ĵetis ŝtuparojn sor, urĝite de vana intenco trovi sian Pravigon. Tiuj piligrimuloj disputis en la mallarĝaj koridoroj, elbuŝigis obskurajn malbenojn, sin reciproke strangolis en la diaj ŝtuparoj, ĵetis trompajn librojn en la senfundajn putojn, mortis transenĵetite de homoj el malproksimaj regionoj, aliaj freneziĝis . . . La Pravigoj ekzistas (mi mem vidis du, rilatajn al personoj de la estonteco, kiuj eble vere ekzistos), sed la serĉintoj ne konscius ke la ebleco por homo trovi sian propran aŭ perfidan variaĵon de ĝi, egalas al nulo.

Oni ankaŭ esperis klarigon de la bazaj misteroj de la homaro: la deveno de la Biblioteko kaj de la tempo. Verŝajnas ke tiaj gravaj misteroj povas esti klarigitaj per vortoj: se ne sufiĉus la lingvaĵo de fílozofoj, la plurforma Biblioteko jam produktus la neaŭditan idiomon bezonatan kaj vortarojn kaj gramatikojn de tiu idiomo. Jam kvar jarcentojn la homoj penadas en la sesanguloj . . . Ekzistas oficialaj serĉistoj, inkviziciistoj. Mi ilin vidis dum plenumado de iliaj funkcioj: ĉiam ili venas rezignece; parolas pri senŝtupa ŝtuparo kiu preskaŭ ilin mortigis; parolas pri galerioj kaj ŝtuparoj kun la bibliotekisto; iam, ili prenas la plej proksiman libron kaj ĝin ekfoliumas, serĉante hontigajn vortojn. Videble, neniu esperas ion malkovri.

Senbridan esperon sekvis, laŭnature, ekscesa deprimo. La certeco ke iu breto en iu sesangulo kaŝas multvalorajn librojn kaj ke tiuj multvaloraj libroj estas neatingeblaj, ŝajnis preskaŭ neeltenebla. Blasfema sekto sugestis ke ĉesu la serĉadoj kaj ke ĉiuj homoj miksu literojn kaj simbolojn ĝis konstruo, per neprobabla donaco de hazardo, de tiuj kanonaj libroj. La aŭtoritatoj troviĝis devigitaj promulgi severajn ordonojn. La sekto malaperis, sed en mia infaneco mi vidis maljunajn homojn kiuj longe kaŝiĝis en la latrinoj kun kelkaj metalaj diskoj en malpermesita kubĵetileto, debile imitante la dian malordon.

Aliaj, male, opiniis ke estas fundamente elimini la senutilajn verkojn. Ili invadis la sesangulojn, montris akreditivojn ne ĉiam falsajn, ĝenate foliumis volumon kaj kondamnis tutajn bretojn: al tia higiena, asketa furiozo ŝuldiĝas la sensenca perdo de milionoj da libroj. Ilia nomo estas abomenita, sed tiuj kiuj bedaŭras la "trezorojn” detruitajn de ilia frenezo, neglektas du bone konatajn faktojn. Unu: la Biblioteko estas tiel grandega ke ĉia redukto pro homa interveno nur rezultas infinitezime. La alia: ĉiu ekzemplero estas unika, neanstataŭigebla, sed (tial ke la Biblioteko estas totala) ĉiam restas pluraj centoj da miloj da neperfektaj faksimiloj: verkoj kiuj nur diferencas pro litero aŭ komo. Kontraŭ la generala opinio, mi aŭdacas supozi ke la postsekvojn de la raboj faritaj de la Purigistoj, oni troigis pro la hororo kiun la fanatikuloj kaŭzis. Ilin urĝis deliro konkeri la librojn de la Karmezina Sesangulo: libroj pli malgrandformataj ol la naturaj: ĉiompovaj, ilustritaj kaj magiaj.

Ni ankaŭ scias pri alia superstiĉo de tiu tempo: tiu pri la Homo de la Libro. En la breto de iu sesangulo (rezonis homoj) devas esti libro kiu estas ĉifro kaj perfekta kompendio de ĉiuj ceteraj: iu bibliotekisto ĝin tralegis kaj analogas al dio. En la lingvo de ĉi tiu zono ankoraŭ persistas kultspuroj de tiu fora funkciulo. Pluraj pilgrimis Lin serĉante. Dum jarcento ili vane penis en la plej diversajn direktojn. Kiel lokalizi la kultitan sekretan sesangulon kiu Lin gastigas? Iu proponis regresan metodon: Por lokalizi la libron A, oni antaŭe konsultu libron B indikantan la lokon de A, por lokalizi la libron B, oni antaŭe konsultu libron C, kaj tiel plu ĝisinfinite . . . En tiaj aventuroj mi malŝparis kaj eluzis miajn jarojn. Mi ne konsideras neverŝajna tion ke estas en iu breto de la universo totala libro [3]; mi petegas de la nekonataj dioj ke homo—ununura, eĉ se antaŭ miloj da jaroj!—ĝin estu ekzameninta kaj leginta. Se honoro kaj scio kaj feliĉo ne estas por mi, ili almenaŭ estu por aliaj. Ekzistu la ĉielo, eĉ se mia loko estos la infero. Estu mi ofendota kaj neniigota, kondiĉe ke Via grandega biblioteko motiviĝu en momento, en estaĵo.

Asertas malpiuloj ke sensenceco estas normala en la Biblioteko, dum racieco (kaj ankaŭ humila kaj pura kohereco) estas preskaŭ mirakla escepto. Ili parolas (mi scias) pri “la febra Biblioteko, kies hazardaj volumoj senĉese riskas ŝanĝiĝi al aliaj, kaj ĉion asertas, neas kaj konfuzas kiel deliranta diaĵo". Tiuj vortoj, kiuj malordon ne nur denuncas sed ankaŭ ekzemplas, ĝenerale pruvas siajn proprajn malbonegan guston kaj senesperan nescion. Fakte, la Biblioteko enhavas ĉiujn vortajn strukturojn, ĉiujn variantojn kombineblajn per la dudek kvin ortografiaj simboloj, sed eĉ ne unu absolutan sensencaĵon. Estas senutile rimarki ke la plej bona libro en pluraj sesanguloj kiujn mi administras titoliĝas Kombita tondro, alia Kramfo el kreto, alia Axaxaxas miö. Tiuj propozicioj, unuavide nekoheraj, sendube estas elkripte aŭ alegorie motiveblaj; tiu motivado estas elvorta kaj hipoteze jam troviĝas en la Biblioteko. Mi ne povas kunmeti signojn

dhcmrIchtdj

kiujn la dia Biblioteko ne jam antaŭvidis, kaj kiuj ne kaŝas en unu el ĝiaj sekretaj lingvoj teruran sencon. Neniu povas artikulacii silabon, kiu ne jam estas plena je tenerecoj kaj timoj; kiu ne jam estas, en unu el tiuj lingvoj, la potenca nomo de dio. Paroli estas enfali taŭtologiojn. Ĉi tiu senutila kaj multvorta letero jam ekzistas en unu el la tridek volumoj de la kvin bretoj de unu el la nenombreblaj sesanguloj—kaj ankaŭ ĝia refuto. (Nombro n da eblaj lingvaĵoj uzas saman vortaron; en iuj, la simbolo biblioteko ebligas la korektan difinon ĉiea kaj ĉiama sistemo el sesangulaj galerioj, sed biblioteko estas pano aŭ piramido aŭ kio ajn alia, kaj la sep vortoj kiuj ĝin difinas havas alian sencon. Ĉu vi, kiu min legas, certas ke vi komprenas mian lingvaĵon?)

Metoda skribado min distras de la nuna kondiĉo de la homoj. La certeco ke ĉio jam estas skribita nin nuligas kaj fantomigas. Mi konas distriktojn kie junuloj sin adorsternas antaŭ la libroj kaj barbare kisas la pagojn, sed ne kapablas deĉifri eĉ unu literon. Epidemioj, herezaj malpacoj, pilgrimadoj neeviteble degenerintaj en banditismon, dekumis la loĝantaron. Mi kredas ke mi jam menciis la memmortigojn, de jaro al jaro pli oftajn. Min eble

trompas maljuneco kai timo, sed mi suspektas ke la homa specio—la sola—estas estingiĝonta, dum la Biblioteko pludaŭros: lumigita, soleca, infinita, perfekte senmova, provizita per multvaloraj volumoj, senutila, nekoruptebla, sekreta.

Mi ĵus skribis infinita. Mi ne interpolis tiun adjektivon pro retorika kutimo; mi diras ke ne estas senlogike pensi ke la mondo estas infinita. Tiuj kiuj ĝin juĝas limhava, postuladas ke en foraj lokoj, koridoroj kaj ŝtuparoj kaj sesanguloj povas nekoncepteble ĉesi—kio estas absurda. Tiuj kiuj imagas ĝin senlima, forgesas ke limon havas la ebla nombro da libroj. Mi aŭdacas sugesti por la antaŭa problerno jenan solvon: La Biblioteko estas senlima kaj perioda. Se eterna vojaĝanto ĝin trairus en kiun ajn direkton, pruvus en la fino de la jarcentoj, ke la samaj volumoj ripetiĝas laŭ la sama malordo (kiu, ripetita, estus ordo: la Ordo). Mian solecon gajigas tiu eleganta espero [4] .

1941, Mar del Plata.

1 En la originala manuskripto ne estas ciferoj nek majuskloj. Interpunkcio estas limigita al komoj kai punktoj. Tiuj du signoj, la intervorta spaco kai duclek du alfabetaj literoj estas la dudek kvin sufiĉaj simboloj, kiun listigas la nekonato. (Noto de la Redaktoro).

2 Antaŭe, estis homo ĉiun trian sesangulon. Memmortigoj kai pulmaj malsanoj detruis tiun proporcion. Memoraĵo nedireble melankolia: foje mi vojaĝis plurajn noktojn laŭ koridoroj kaj poluritaj ŝtuparoj, renkontante eĉ ne unu bibliotekiston.

3 Mi ripetas: por ke libro ekzistu, sufiĉas ke ĝi estu ebla. Ekzemple: neniu libro estas ankaŭ ŝtuparo, kvankam sendube estas libroj kiuj pritraktas kaj neas kai pruvas tiun eblecon kaj aliaj kies strukturo konformas al tiu de ŝtuparo.

4 Letizia Alvarez de Toledo rimarkis ke la vasta Biblioteko estas senutila; strikte, sufiĉus sola volumo, ordinarformata, presita par litertipoj naŭ aŭ dekpunktaj, konsistanta el senfina nombro da infinite maldikaj folioj. (Cavalieri, en la komenco de la 17a jarcento, diris ke ĉiu solida korpo estas surmetaĵo de infinita nombro da ebenoj). Manuzi tian silkecan manlibron ne estus komforte: ĉiu ŝajna folio disoniĝus en analogajn aliajn; nekonceptebla centra folio ne havus sian reverson.

Originala titolo: La biblioteca de Babel

© Kopiralto ĉe la aŭtoro


FONTO: Borges, Jorge Luis. "La Biblioteko de Babelo" [The Library of Babel], tradukis Gulio Cappa; en Sferoj—2: Sciencfikcio kaj Fantasto, kompilis Miguel Gutiérrez Adúriz (Santander, Hispanio: Grupo Nifo, 1983), p. 15-24.


La cirklaj ruinaĵoj

de J.L. Borges

Traduko de Manuel Giorgini

"And if he let off dreaming about you..."

Through the Looking-Glass, IV

Neniu lin vidis elboatiĝi dum la unuanima nokto, neniu vidis la bambuan kanuon grundi en la sanktan ŝlimon; sed malmultajn tagojn poste, neniu ne sciis ke la silentema viro venis el la Sudo kaj ke lia patrujo estis unu el la senfinaj vilaĝoj kiuj kuŝas sur la almonta parto de la rivero, en la perforta flanko de la monto, kie la Zenda idiomo ne infektiĝis de la ĝerka, kaj kie lepro maloftas. La griza viro kisis la ŝlimon, grimpis la bordon sen formovi (eble sen senti) la rubusojn kiuj ŝiris lian karnon, kaj sin tiris ŝlima kaj sangoplena ĝis la cirkla ĉirkaŭbarilo kiu kronas ŝtonan tigron aŭ ĉevalon, kiu iam koloris kiel fajro kaj nun koloras kiel cindro. Ĉi tiu rotondo estas ĉio kio restas de templo kiun antikvaj bruloj voris, de la marĉa vegetalaro profanita, kaj kies dio ne plu honoriĝas de homoj. La fremdulo kuŝis ĉe la piedo de la statuo. Li vekiĝis de la plena suno. Li senmire konstatis ke la vundoj cikatriĝis; li fermis siajn palajn okulojn kaj dormis, ne pro karna laco, sed pro determino de volo. Li sciis ke ĉi tiu templo estis la loko kiu konvenis al lia nevenkebla intenco; li sciis ke la senĉesaj arboj ne sukcesis sufoki, en la valo, la ruinaĵojn de alia favora templo, ankaŭ ĝi por bruliĝintaj kaj mortaj dioj; li sciis ke lia tuja devo estis dormo. Nekonsolebla birdokrio lin vekis je noktomezo. Nudpiedaj spuroj, iuj fruktoj kaj pelvo informis lin ke la lokuloj respekte spionis lian dormon kaj petis lian protekton, aŭ timis lian magion. Li sentis la malvarmon de timo kaj serĉis en la kaduka muraro sepultejan niĉon kie li sin kovris per nekonataj folioj.

La intenco kiu lin kondukis ne estis neebla, kvankam supernatura. Li volis sonĝi homon: li volis ĝin sonĝi detale tuta, kaj ĝin trudi al realeco. Ĉi tiu magia projekto konsumis la tutan spacon de lia animo; se iu petintus lian propran nomon al li, aŭ ajnan parton de lia antaŭa historio, li ne sciintus respondi. La neloĝata kaj rompita templo konvenis al li, ĉar ĝi estis minimuma videbla mondo; ankaŭ konvenis la proksimeco de la kamparanoj, ĉar ili sin taskis per la helpo de liaj senpretendaj bezonoj. La rizo kaj la fruktoj el ilia tributo estis sufiĉa nutraĵo por lia korpo, konsekrita al la nura tasko dormi kaj sonĝi.

Komence la sonĝoj estis ĥaosaj; poste, dialektikaj. La fremdulo sin sonĝis en la centro de cirkla amfiteatro kiu iel ankaŭ estis la bruliĝinta templo; nuboj da silentemaj lernantoj pezigis ties ŝtupojn; la vizaĝoj de la lastaj perdiĝis kelkajn jarcentojn for kaj je stela alteco, sed ili estis tute precizaj. La viro diktis lecionojn de anatomio, kosmografio, magio: tiuj vizaĝoj aŭskultis anksiece kaj klopodis respondi saĝe, kvazaŭ ili divenis la gravecon de tiu ekzameno, kiu traigus unu el ili el la kondiĉo de vana revo, kaj lin interpolus en la realan mondon. Dum la sonĝo, aŭ poste, vekiĝinta, la viro konsideris la respondojn de siaj fantomoj, ne lasis ke la trompuloj lin prifriponu, divenis el iuj perpleksoj kreskan inteligenton. Li serĉis animon kiu meritus partopreni en la universo.

Post naŭ aŭ dek noktoj li komprenis ke li ne povis esperi je tiuj lernantoj kiuj pasive akceptis lian doktrinon, sed ja je tiuj kiuj riskis, foje, prudentan kontraŭdiron. La unuaj, kvankam dignaj je amo kaj korinklino, ne povis aspiri al individueco; la aliaj iom pli antaŭekzistis. Iun posttagmezon (nun ankaŭ posttagmezoj tributis dormon, nun li vekis nur paron da horoj matene) li por ĉiam adiaŭis la vastan iluzian kolegion kaj restis kun nur unu lernanto. Estis li silentema, melankolia knabo, foje sendisciplina, liaj akraj trajtoj ripetis tiujn de lia sonĝinto. La abrupta forigo de liaj samdisĉiploj ne konfuzis lin longe; post kelkaj lecionoj liaj progresoj jam mirigis la instruiston. Sed jen, katastrofo. Iun tagon la viro emerĝis el dormo samkiel el viskoza dezerto; li rigardis la vanan sunsubiran lumon kiun li kredis sunleviĝa; li komprenis ke li ne sonĝis. Tiun tutan nokton kaj la sekvan tagon la netolerebla sendorma lucido falis sur lin. Li volis esplori la arbaron, sin elĉerpi; sed li apenaŭ povis, pro cikuto, havi kelkajn erojn da malforta dormo, fluge transigitajn el rudimentaj, senutilaj vizioj. Li volis alvoki la kolegion, sed jam post kelkaj instigaj vortoj ĝi distordiĝis kaj forviŝiĝis. Dum la preskaŭ eterna veko, koleraj larmoj brulis liajn malnovajn okulojn.

Li komprenis ke la tasko modeli la senkoheran kaj vertiĝan sonĝomaterion estas la plej malfacila kiun homo povas alpreni, eĉ penetrante ĉiun enigmon, de la supera kaj suba rangoj; multe pli malfacila ol teksi ŝnuron de sablo, aŭ stampi la senvizaĝan venton. Li komprenis ke komenca nesukceso estis neevitebla. Li ĵuris forgesi la egan halucinon kiu komence lin forkondukis, kaj serĉis alian labormetodon. Antaŭ apliki ĝin, li dediĉis tutan monaton al repreno de la fortoj kiujn li malŝparis dum la deliro. Li ne plu antaŭplanis sonĝi, kaj preskaŭ tuj li sukcesis dormi dum akcepteble longa parto de la tago. Li ne atentis la maloftajn sonĝojn dum tiu periodo. Por ripeti la sukceson, li atendis kompletiĝon de la lundisko. Tiam, vespere, li sin purigis en la riveraj akvoj, adoris la planedajn diojn, prononcis la permesitajn silabojn de potenca nomo, kaj dormis. Preskaŭ tuj, li sonĝis pulsantan koron.

Li ĝin sonĝis aktiva, varma, sekreta, pugne granda, grenatkolora en la duonlumo de homa korpo ankoraŭ senvizaĝa, senseksa; per detala amo li ĝin sonĝis, dum dek kvar lucidaj noktoj. Ĉiun nokton li ĉiam pli evidente ĝin perceptis. Li ne tuŝis ĝin; li limis sin al atestado, observo, kelkfoje al korekto per rigardo. Li ĝin perceptis, li ĝin vivis, el multaj distoj kaj laŭ multaj anguloj. La dek kvaran nokton li flugtuŝis la pulman arterion kaj poste la tutan koron, de ekstere kaj de interne. La ekzameno lin kontentigis. Li intence ne dormis dum tuta nokto; poste li reprenis la koron, alvokis nomon de planedo kaj transiris al vido de alia ĉefa organo. Dum malpli ol jaro li atingis la skeleton, la palpebrojn. La sennombra hararo estis eble la plej malfacila tasko. Li sonĝis kompletan homon, junulon, kiu tamen ne levis sin, ne parolis, nek povis malfermi la okulojn. Nokton post nokto li plusonĝis lin dormantan.

En gnostikaj kosmogonioj, demiurgoj knedas ruĝan Adamon kiu ne povas levi sin; same nekapabla, kruda kaj baza kiel tiu polva Adamo, estis la sonĝa Adamo kiun la noktoj de la magiisto konstruis. Iun vesperon, la viro preskaŭ detruis la tutan kreitaĵon, sed li ekpentis. (Estintus pli bone por li ĝin detrui). Kompletiginte ĉiun voton al la diaĵoj de la tero kaj de la rivero, li sin ĵetis al la piedo de la bildo kiu estis eble tigro eble ĉevalo, kaj preĝpetis ĝian nekonatan helpon. Je krepusko de tiu sama tago, li sonĝis tiun statuon. Li ĝin sonĝis vivanta, ektrema; ne estis abomena miksaĵo de ĉevalo kaj tigro, sed la du impetaj bestoj samtempe, kaj ankaŭ taŭro, rozo, ŝtormo. Tiu multobleca diaĵo rivelis al li ke lia nomo estis Fajro, kaj ke en tiu cirkla templo (kaj en aliaj samaj) oni al li oferis kaj kultis, kaj ke li magie animigos la sonĝitan fantomon, tiel ke ĉiu kreitaĵo, krom la fajro mem kaj la kreinto, lin kredos propra persono. La diaĵo ordonis al li, ke li sendu la fantomon, post instruado pri la ritoj, al la alia ruiniĝanta templo, kies turoj situis vale, tiel ke voĉo denove laŭdkantu la fajron en tiu senhoma konstruaĵo. Dum la dormo de la viro kiu lin sonĝis, la sonĝito vekiĝis.

La magiisto plenumis la ordonojn. Li dediĉis kelkan tempon (kaj finiĝis la dua jaro) por malkovri al li la misterojn de la universo kaj de kulto de fajro. Intime, estis por li dolore disiĝi de li. Pretekste de pedagogia neceso, li ĉiun tagon longigis la horojn dediĉitaj al dormo. Li ankaŭ refaris la dekstran humeron, eble missukcesan. Kelkfoje lin malkvietigis impreso ke ĉio ĉi estis jam okazinta... Finfine liaj tagoj estis feliĉaj; siajn okulojn fermante, li pensis: "Nun mi estos kun mia filo". Aŭ, pli malofte: "La filo kiun mi generis min atendas, kaj ne ekzistos se mi ne iros".

Laŭgrade, li kutimigis lin al realeco. Iam li ordonis al li flagornami foran montopinton. La sekvan tagon, sur la monto, flagris la flago. Li aliajn samspecajn eksperimentojn provis, ĉiam pli aŭdacajn. Li ekkomprenis, iom bedaŭre, ke lia filo pretis por naskiĝi. Tiun saman nokton, unuafoje, li kisis lin, kaj sendis lin al la alia templo, kies restaĵoj blankumis vale, post multaj leŭgoj da nemalimplikebla arbaro kaj marĉo. Unue (tiel ke li neniam sciu ke li estas fantomo, tiel ke li kredu sin homo kiel la aliaj) li tute forgesigis al li liajn lernadajn jarojn.

Liaj venko kaj paco ne estis senmelankoliaj. Je sunleviĝo kaj sunsubiro li sin sternis antaŭ la ŝtona figuro, eble pensante ke lia nereala filo estis same ritanta, en aliaj cirklaj ruinaĵoj, en la valo; nokte li ne sonĝis, aŭ sonĝis same kiel la aliaj homoj. Li iom pale sensis la sonojn kaj formojn de la universo; la forestanta filo nutris sin per tiuj malpliiĝoj de lia animo. La celo de lia vivo estis plenumita; li pluvivis en ia ekstazo. Post ioma tempo kiun iuj rakontistoj de lia vivo preferas nombri laŭ jaroj, aliaj laŭ jarkvinoj, du remistoj lin vekis je noktomezo; li ne vidis iliajn vizaĝojn, sed ili parolis al li pri magia viro, en norda templo, kapabla promeni en fajro sen bruliĝi. La magiisto abrupte rememoris la vortojn de la diaĵo. Li memoris ke el ĉiu kreitaĵo kiu konsistigas la mondon, fajro estis la nura kiu sciis ke lia filo estis fantomo. Ĉi tiu memoro, komence kvietiga, fine turmentis lin. Li timis ke lia filo primeditu tiun strangan privilegion kaj ke li iel malkovru sian figurecon. Ne esti homo, esti projekcio de aliula sonĝo: kia nekomparebla humiliĝo, kia vertiĝo! Ĉiu patro interesiĝas pri la generitaj (permesitaj) filoj kiuj sentas konfuzon aŭ feliĉon; estas nature ke la magiisto pritimu la estonton de tiu filo, pensita visceron post viscero, trajton post trajto, dum mil kaj unu sekretaj noktoj.

La fino de lia pripensado estis abrupta, sed kelkaj signoj antaŭvenis ĝin. Unue (post longa sekeco) fora nubo sur monteto, malpeza samkiel birdo; poste, sude, ĉielo same rozkolora kiel gingivo de leopardo; poste la fumoj, kiuj rustigis la metalon de la noktoj; fine la freneza fuĝo de la bestoj. Ĉar ripetiĝas tio kio jam okazis dum la jarcentoj. La ruinaĵoj de la templo de la dio de fajro detruiĝis de la fajro. En senbirda sunleviĝo la magiisto vidis kontraŭ la murojn venanta la samcentran incendion. Li planis, momente, rifuĝon en la akvo; sed li komprenis ke morto venis por kroni lian maljunecon kaj por liberigi lin de liaj penoj. Li iris renkonte al la fajrorondoj; kiuj ne mordis lian karnon, kiuj lin karesis kaj inundis sen varmo kaj sen brulado. Konsole, humiliĝe, terure, li komprenis ke ankaŭ li estis ŝajnaĵo, ke iu alia estis lin sonĝanta.

Pri librokulto

de J.L. Borges

Traduko de Manuel Giorgini

En la oka libro de Odiseado oni legas ke la dioj teksas malfeliĉojn por ke al estontaj generacioj ne manku kantindaĵoj; la aserto de Mallarmé: La mondo ekzistas por konkludiĝi en libron, ŝajnas ripeti, tridek jarcentojn poste, la saman koncepton pri estetika pravigo por la malbono. La du teologioj, tamen, ne tute koincidas; tiu de la grekulo rilatas al epoko de voĉa parolo, kaj tiu de la franculo, al epoko de skriba parolo. En unu oni parolas pri kanto kaj en alia pri libroj. Libro, ajna libro, estas por ni sanktaĵo; eĉ Cervantes, kiu eble ne aŭskultis ĉion kion homoj diris, legis "la paperojn ŝiritajn en la stratoj". Fajro, en unu el la komedioj de Bernard Shaw, minacas la bibliotekon de Aleksandrio; iu ekkrias ke ĝi bruligos la homaran memoron, kaj Cezaro diras al tiu: Lasu ĝin bruli. Estas prihontinda memoro. La historia Cezaro, laŭ mi, aprobus aŭ kondamnus la juĝon kiun la aŭtoro atribuas al li, sed li ne taksus ĝin, kiel ni, kiel sakran ŝercon. Estas klara kialo por tio: laŭ la prauloj, skriba parolo estis nur surogato de voĉa parolo.

Famas, ke Pitagoro ne skribis; Gomperz (Griechische Denker, I, 3) asertas ke li tiel kondutis ĉar li pli fidis je virtoj de parolita instruado. Pli forta ol la simpla abstino de Pitagoro estas la nepridubebla atesto de Platono. Li, en la Timeus, asertas: "Estas malfacila tasko malkovri la kreinton kaj patron de ĉi tiu universo, kaj kiam malkovrita, estas neeble riveli ĝin al ĉiuj homoj", kaj en la Fedro, li rakontas egiptan fablon kontraŭ skribado (kies kutimo igas homojn neglekti memor-trejniĝon kaj dependi je simboloj), kaj li diras ke libroj estas kiel pentritaj bildoj, "kiuj ŝajnas vivaj, sed ne respondas per ajna vorto la demandojn kiujn al ili oni proponas". Por mildigi aŭ forigi tiun nekonvenaĵon li imagis filozofian dialogon. Instruisto elektas la disĉiplon, sed libro ne elektas siajn legantojn, kiuj povas esti malbonaj aŭ stultaj; ĉi tiu platona timo plu daŭras en la vortoj de Klemento el Aleksandrio, paganulo: "La plej prudenta afero ne estas skribi, sed lerni kaj instrui plenvoĉe, ĉar kio skribiĝas, tio restas" (Stromateis), kaj en la jenaj, el la sama verkaĵo: "Verki en iun libron ĉiun aferon estas kiel lasi spadon en infana mano", kiuj venas ankaŭ el la evangeliaj: "Ne donu sanktaĵojn al hundoj nek ĵetu viajn perlojn al porkoj, tiel ke ili ne piedpremu ilin venante kontraŭ vin por vin mordoŝiri". Ĉi tiu estas la devizo de Jesuo, la plej granda inter la voĉparolaj majstroj, kiu nur unu fojon verkis kelkajn vortojn sur la tero, kaj neniu homo ilin legis (Johano, 8:6).

Klemento el Aleksandrio lasis sian malfidon pri verkado skribita je la fino de la dua jarcento; je la fino de la kvara komenciĝis la mensa procezo kiu finos per la rego de skriba parolo sur la voĉa; de plumo sur buŝo. Pro mirinda okazaĵo, verkisto fiksis la momenton (mi apenaŭ troigas, nomante ĝin "momento") en kiu komenciĝis la vasta procezo. Sankta Aŭgustino rakontas, en la sesa libro de la Konfesoj: "Kiam Ambrogius legis, lia rigardo kuris sur la paĝoj, penetrante ties signifon, sen ajna parolo nek langomovo. Multfoje - ĉar al neniu malpermesiĝis eniro, nek oni kutime anoncis al li la venantojn - ni lin vidis legi silente kaj neniam alimaniere, kaj post kelka tempo ni foriris, pensantaj ke li ne volis ke tiun mallongan intervalon, al li donita por revigligi lian spiriton, for de la bruo de aliulaj agoj, aliaj okupu per iu alia afero, eble timante ke aŭskultanto, zorga pri la malfacilaĵoj de la teksto, petus al li klarigon por malklara peco, aŭ volus ĝin pridiskuti kun li, ĉar tiel li ne povus legi tiom da libroj kiom li deziris. Mi kredas ke li tiel legis por konservi sian voĉon, kiu facile mallaŭtiĝis. Ĉiukaze, kiu ajn estis la celo de tiu viro, certe ĝi estis bona". Sankta Aŭgustino estis disĉiplo de Sankta Ambrogius, episkopo de Milano, ĉirkaŭ la jaro 384; dek tri jarojn poste, en Numidio, li redaktis siajn Konfesojn kaj ankoraŭ lin malkvietigis tiu nekutima vido: viro, en ĉambro, kun libro, kiu legas sen artikulacii vorton (1).

Tiu viro rekte pasis el skribsigno al intuicio, lasante la sonsignon; la stranga arto kiun li komencis, la arto legi silente, portos al mirindaj konsekvencoj. Ĝi portos, post multaj jaroj, al koncepto de libro kiel celo, ne kiel ilo de celo. (Ĉi tiu mistika koncepto, transportita al profana literaturo, produktos la karakterizajn destinojn de Flaubert kaj Mallarmé, de Henry James kaj de James Joyce) Al nocio de Dio kiu parolas kun la homoj por al ili ion ordoni aŭ malpermesi, surmetiĝas tiu de Absoluta Libro, tiu de Sankta Skribo. Por islamanoj, la Korano (ankaŭ nomita La Libro, Al-Kitab), ne estas simpla faro de Dio, kiel la homaj animoj aŭ la universo; ĝi estas unu el la atributoj de Dio, kiel Ĝia eterneco aŭ Ĝia kolero. En la dektria ĉapitro, ni legas ke la origina teksto, La Patrino de la Libro, situas en la ĉielo. Muhammad-al-Ghazali, Algazel laŭ skolastikuloj, asertis: "la Korano kopiiĝas al libro, prononciĝas per lango, memoriĝas en la koro, kaj tamen persistas en la centro de Dio, kaj ĝin ne ŝanĝas la transigo al skribitaj folioj kaj la homaj komprenoj". George Sale rimarkas ke tiu nekreiteco de la Korano estas nenio alia ol ĝia platona ideo aŭ prototipo; estas verŝajne ke Algazel uzis prototipojn, konigitaj al Islamo de la Enciklopedio de la Fratoj de Pureco kaj de Aviceno, por pravigi la nocion de la Patrino de la Libro.

Eĉ pli bizaraj ol islamanoj estis la judoj. En la unua ĉapitro de ilia biblio estas la fama frazo: "Kaj Dio diris: estu lumo, kaj lumo estis". Kabalistoj argumentaciis ke la virto de tiu Sinjora ordono progresis el literoj al vortoj. La verkaĵo Sefer Yetsirah(Libro de formiĝo), verkita en Sirio aŭ en Palestino en la sesa jarcento, rivelas ke Jehovo, Dio de la armeoj, de Izraelo kaj Ĉionpova, kreis la universon per la kardinalaj nombroj de unu ĝis dek kaj per la dek du alfabetaj literoj. Estas dogmo de Pitagoro kaj Jambliko ke numeroj estas iloj aŭ elementoj de Kreitaĵo; estas klara signo de la komenciĝo de la nova skribokulto, ke ankaŭ literojn oni konsideras tiel. La dua alineo de la dua ĉapitro diras: "Dek du fundamentaj literoj: Dio ilin desegnis, ilin gravuris, ilin kombinis, ilin pesis, ilin interŝanĝis, kaj per ili kreis ĉion kio estas kaj estos". Poste oni rivelas kiu litero havas influon sur aero, kaj kiu sur akvo, kaj kiu sur fajro, kaj kiu sur scio, kaj kiu sur paco kaj kiu sur gracio, kaj kiu sur dormo kaj kiu sur kolero, kaj kiel (ekzemple) litero Kaf, kiu havas influon sur vivo, utilis por krei la sunon en la mondo, la merkredon en la semajno kaj la maldekstran orelon en la korpo.

Pli for iris la kristanoj. La penso ke la dieco verkis libron igis ilin imagi ke eble ĝi verkis du, kaj ke la dua estis la universo. Je komenciĝo de jarcento deksepa, Francis Bacon asertis en sia Advancement of learning ke Dio ofertas al ni du librojn, tiel ke ni ne eraru: la unua, la volumo de Skriboj, kiu rivelas Ĝian volon; la dua, la volumo de kreitaĵoj, kiu rivelas Ĝian povon, kaj ĉi-lasta estis ŝlosilo de la alia. Bacon proponis multon pli ol metaforo; li opiniis ke la mondo estas reduktebla al esencaj formoj (temperaturoj, densoj, pezoj kaj koloroj), kiuj konsistigis, en limigita kvanto, iun abecedarium naturae, aŭ iun serion de literoj per kiuj oni verkas la universalan tekston (2). Sir Thomas Browne, ĉirkaŭ 1642, konfirmis: "Du estas la libroj el kiuj mi kutimas lerni teologion: La Sanktan Skribon kaj tiun publikan, universalan manuskripton kiu klaras al ĉies okuloj. Tiuj kiuj neniam Ĝin vidis en la unua, Ĝin malkovris en la alia" (Religio Medici, I, 16). En la sama alineo oni legas: "Ĉiu afero estas artefarita, ĉar Naturo estas arto de Dio". Du cent jaroj pasis kaj la skoto Carlyle, en pluraj lokoj de sia verkaĵo kaj ĉefe en la eseo pri Cagliostro, superis la hipotezon de Bacon; li publikigis tion, ke la universala historio estas la Sankta Skribo kiun ni deĉifras kaj skribas malcerte, kaj en kiu ni ankaŭ skribiĝas. Pli poste, Léon Bloy skribis: "Ne estas sur la tero homo kapabla deklari kiu li estas. Neniu el ni scias kial li venis al ĉi tiu mondo, al kio apartenas liaj agoj, liaj sentoj, liaj ideoj, nek kiu estas lia vera nomo, lia eterna Nomo en la registro de Lumo... Historio estas grandega liturgia teksto, en kiu komoj kaj punktoj ne valoras malpli ol versetoj aŭ tutaj ĉapitroj, sed la graveco de ambaŭ estas por ni nedeterminebla kaj estas profunde kaŝita" (L'Âme de Napoléon, 1912). La mondo, laŭ Mallarmé, ekzistas por pravigi libron; laŭ Bloy, ni estas versetoj aŭ vortoj aŭ literoj de magia libro, kaj tiu senĉesa libro estas la nura afero kiu estas en la mondo: ĝi estas, pli bone dirite, la mondo.

Buenos Aires, 1951

(1) Komentistoj rimarkas ke, en tiu epoko, oni kutime legis laŭte, por pli bone penetri la signifon, ĉar oni ne uzis interpunkciaĵojn, nek dividojn inter vortoj, kaj oni kutimis legi kune, por mildigi aŭ forigi la nekonvenon je malabundo de kodeksoj. La dialogo de Lucianus el Samosato, Kontraŭ senscia aĉetanto de libroj, enhavas ateston de tiu kutimo en la dua jarcento.

(2) En la verkaĵoj de Galileo abunde aperas la koncepto pri universo kiel libro. La dua parto de la Antologio de Favaro (Galileo Galilei: Pensieri, motti e sentenze, Florenco 1949), titoliĝas Libro de Naturo. Mi citas la jenan alineon: "Filozofio skribiĝas en tiu grandega libro kiu estas senĉese malferma antaŭ niaj okuloj (mi celas, la universon), sed kiun oni ne komprenas se oni ne studas la lingvon kaj ne konas la literojn per kiuj ĝi skribiĝis. La lingvo de tiu libro estas matematiko, kaj literoj estas trianguloj, rondoj, kaj aliaj geometriaj figuroj".

(El Otras inquisiciones, Emecé, Buenos Aires 1960).

Funes, la memoranta

Jorge Luis Borges

Traduko de Manuel Giorgini

Mi lin memoras (mi ne rajtas elparoli tiun sanktan verbon; unu nura homo sur la Tero havis tiun rajton kaj tiu homo mortis), kaj mi memoras la malhelan pasifloron kiun li tenis en la mano, ĝin rigardanta kiel neniu iam ajn vidis tiun floron, nek iam ajn vidos, eĉ se tiu ĝin rigardos de la taga ĝis la nokta krepusko, dum tuta vivo. Mi memoras lian silenteman vizaĝon, indiantrajtan, strange foran malantaŭ cigaredo. Mi memoras (mi kredas) liajn akrajn interplektistajn manojn; ĉe tiuj manoj mi memoras mateservicon, kun la insignoj de la Orienta Bando; mi memoras flavan kurtenon ĉe fenestro de lia domo, kun nedifinita laga pejzaĝo. Mi klare memoras lian voĉon; la naza, sobra, iom lamenta voĉo, de la antikva orillero, sen la italaj hodiaŭaj siblaj konsonantoj. Mi ne vidis lin pli ol tri fojoj; la lastan en 1887... Ŝajnis al mi feliĉa projekto, peti al ĉiuj kiuj lin konis, skribi pri li; mia atesto estos eble la plej mallonga, certe la plej malriĉa, sed ne la plej senpartia de la publikigota libro. Mia mallaŭdinda kondiĉo de argentinano malhelpos min uzi ditirambon - deviga ĝenro en Urugvajo, kiam la temo estas Urugvajano. Beletristo, klerulo, buenos-ajresulo; Funes neniam elparolis tiujn insultajn vortojn, sed mi sufiĉe certas ke mi por li reprezentis tiajn misfortunojn. Pedro Leandro Ipuche skribis ke Funes estis antaŭvenanto de superhomoj «sovaĝa kaj dialekta Zaratustro»; mi ne dubas tion, sed oni ne forgesu ke li ankaŭ estis civitano de Fray Bentos, kun certaj nekuraceblaj limoj.

Mia unua memoro de Funes estas tre neta. Mi lin vidas dum marta aŭ februara vespero en 1884. Mia patro tiun jaron portis min por ferii al Fray Bentos. Mi estis revenanta kun mia kuzo Bernardo Haedo al la bieno San Francisco. Ni revenis kantante, rajdside, kaj tiu ne estis la nura kialo de mia feliĉo. Post sufokiga tago, ega ardezkolora ŝtormo malheligis la ĉielon. La suda vento ĝin urĝigis, jam la arboj frenezis; mi timis (kaj esperis) ke la furioziĝo de la akvo surprizu nin meze de la kamparo. Ni kuris ian konkurson kontraŭ la ŝtormo. Ni eniris strateton kiu sinkis inter du altegaj brikaj trotuaroj. Abrupte malheliĝis; supre mi aŭdis sveltajn paŝojn, preskaŭ sekretajn; mi levis la okulojn kaj vidis knabon kuranta sur la mallarĝa kaj ruiniĝinta trotuaro kvazaŭ sur mallarĝa kaj ruiniĝinta muro. Mi memoras liajn ŝuojn el ŝnuro; mi memoras kontraŭ la jam senfina nubaro, lian cigaredon kaj lian duran vizaĝon. Bernardo alkriis lin: - Kioma horo estas, Ireneo? - Sen konsulti la ĉielon, sen halti, la alia respondis: - Kvar minutoj ĝis la naŭa, knabo Bernardo Juan Francisco. - La voĉo estis akuta, ŝercema.

Mi estas tiom distriĝema, ke ĉi tiu dialogo ne kaptintus mian atenton, se ĝin ne petintus mia kuzo, kiun instigis (mi kredas) ia loka fiero, kaj la deziro montriĝi indiferenta al la triopa adiaŭo de la alia.

Li diris al mi ke la knabo sur la strateto estis iu certa Ireneo Funes, fama pro kelkaj strangaĵoj, kiel tio ke li ne vizitadis iun ajn, kaj ke li sciis la horon, kvazaŭ horloĝo. Li aldonis ke li estis filo de vilaĝa gladistino, Maria Clementina Funes, kaj ke lia patro, laŭ kelkaj, estis brito O'Connor, kuracisto ĉe la instalaĵoj; laŭ aliaj, iu ranĉisto de la distrikto de Salto. Li loĝis kun sia patrino en bieno malantaŭ la vilao de Lauri.

Ni pasigis la somerojn de 1885 kaj 1886 en Montevideo. En 1887 mi revenis al Fray Bentos. Nature, mi petis pri ĉiuj kiujn mi konis, kaj laste pri la «kronometra Funes». Oni respondis ke li fortreniĝis de ĉevalo kaj li senespere paraliziĝis. Mi memoras la strange malfeliĉan impreson kiun ĉi tiu novaĵo donis al mi; kiam mi vidis lin la nuran fojon, ni venis ĉevale el San Francisco kaj li promenis supre; la misfortuno, en la rakonto de mia kuzo Bernardo, havis econ de sonĝo kreita el antaŭaj elementoj. Oni diris al mi ke li ne moviĝis el faldolito, kun okuloj fiksaj al ĝardena figarbo, aŭ al aranea teksaĵo. Je vesperiĝo, li lasis ke oni proksimigu lin al la fenestro. Li tiom arogantemis, ke li ŝajnigis ke la frapo kiu lin trafulmis estis profitiga... Dufoje mi vidis lin malantaŭ la kradfenestro, kiu krude substrekis lian kondiĉon je eterna prizulo; unuafoje senmovan, kun malfermitaj okuloj; duafoje, denove senmovan, absorbitan je kontemplo de odora santonina branĉeto.

Ne sen ia vantemo, mi tiam komencis sisteman studon de la latina lingvo. En mia valizo mi havis la De viris illustribus de Lhomod, la Thesaurus de Quicherat, la komentariojn de Cezaro kaj malparigitan volumon de la Naturalis Historia de Plinius, kiu superis (kaj plu superas) miajn modestajn kapablojn kiel latinisto. En malgranda vilaĝo, ĉion oni ekscias; Ireneo, en lia ĉeborda ranĉo, ne malfrue sciis pri la alveno de tiuj anomaliaj libroj. Li sendis al mi elegantan kaj ceremonian leteron en kiu li memoris nian renkontiĝon, malfeliĉe efemeran, «de la tago sepa de februaro de la jaro okdek kvar», li ekzaltis la brilecajn servojn kiujn don Gregorio Haedo, mia onklo, tiun saman jaron mortinta, «donis al niaj du patrujoj en la glora tago de Ituzaingó» kaj petis al mi pruntedoni al li iun ajn el tiuj volumoj, kune kun vortaro «por la bona kompreno de la origina teksto, ĉar mi ankoraŭ ne konas la latinan». Li promesis ilin redoni bonstate kaj preskaŭ tuj. La skribado estis perfekta, tre longigita; la ortografio estis tia kian Andres Bello deziras: i por y, j por g. Komence, kompreneble, mi timis ŝercon. Miaj kuzoj certigis min ke ne, ke estis kutima afero por Ireneo. Mi ne sciis ĉu la ideo laŭ kiu por lerni la malfacilan latinan sufiĉas, kiel nura ilo, vortaro, venis el neglekto, nescio aŭ stulteco; por lin komplete elrevigi, mi sendis al li la Gradus ad Parnassumde Quicherat kaj la volumon de Plinius.

La 14an de februaro oni telegrafis al mi el Buenos-Ajreso, ke mi tuj revenu, ĉar mia patro fartis «neniel bone». Dio pardonu min; la prestiĝo esti ricevanto de urĝa telegramo, la deziro komuniki al la tuta Fray Bentos la kontraŭdiron inter la negativa formo de la novaĵo kaj la sendiskuteco de la adverbo, la tento dramigi mian suferon ŝajnigante virecan stoikecon, ĉio ĉi, eble forprenis al mi ajnan eblon por doloro. Dum pakado, mi rimarkis ke mankis al mi la Gradus kaj la Naturalis Historia. La Saturno ekveturos la postan tagon, matene; tiun vesperon, post la manĝo, mi ekvojis al la hejmo de Funes.

En la bone zorgita ranĉo la patrino de Funes min ricevis.

Ŝi diris ke Ireneo estis en la funda ĉambro, kaj ke mi ne miru, ke mi trovos lin en mallumo, ĉar li kutimis pasigi mortintajn horojn sen lumigi kandelon. Mi transiris la pavimitan korton, mallarĝan vestiblon; mi atingis la duan korton. Estis pergolo; la mallumo ŝajnis al mi totala. Subite mi aŭdis la altan kaj ŝerceman voĉon de Ireneo. Ĉi tiu voĉo parolis latine; ĉi tiu voĉo (kiu venis el tenebro) artikulaciis per ama amuzo paroladon, aŭ preĝon, aŭ sorĉon. Resonis la latinaj silaboj en la tera korto; mia timo kredis ilin nedeĉifreblaj, senfinaj; poste, dum la longega dialogo tiunokta, mi sciis ke ili konsistigis la unuan alineon de la dudek kvara ĉapitro de la sepa libro de la Naturalis Historia. La temo de tiu ĉapitro estas memoro; la lastaj vortoj estis: ut nihil non iisdem verbis reddetur auditum.

Sen ajna voĉoŝanĝo, Ireneo diris al mi ke mi eniru. Li estis sur la lito, fumanta. Ŝajnas al mi ke mi ne vidis lian vizaĝon ĝis la mateniĝo; mi kredas memori la braĝon de lia cigaredo, foje revigligitan. La ĉambro vage odoris je humideco. Mi sidiĝis; mi ripetis la rakonton pri la telegramo kaj la malsano de mia patro.

Mi nun atingas la plej malfacilan parton de mia rakonto; kiu (estas bone ke la leganto sciu ekde nun) havas neniun alian temon ol ĉi tiu dialogo de antaŭ duona jarcento. Mi ne provos reprodukti la vortojn, nun nerekapteblajn. Mi preferas resumi verece la multajn aferojn kiujn Ireneo diradis al mi. La nerekta formo estas fora kaj malforta; mi scias ke mi rezignas la efikon de mia rakonto; mi lasas al la leganto imagi la franĝajn frazojn kiuj min sorĉis tiun nokton.

Ireneo komencis per elnombrado, en la latina kaj en la hispana, de la kazoj de mirinda memoro, registritaj en la Naturalis Historia: Cyrus, reĝo de la persoj, kiu scipovis nome alvoki ĉiujn soldatojn el sia armeo; Mitridato Eŭparatoro, kiu administris justicon en la dudek du lingvoj de sia imperio; Simonido, inventinto de mnemotekniko; Metrodoro, kiu profesiis la arton fidele ripeti tion kion li aŭskultis nur unu fojon. Per evidenta bonfido, Ireneo miris ke tiuj kazoj surprizas. Li diris al mi ke antaŭ tiu pluvema vespero, je kiu la ĉevalo lin fortrenis, li estis tio, kio ĉiuj kristanoj estas: blindulo, surdulo, senmemorulo. (Mi provis memorigi al li lian precizan percepton de la tempo, lian memoron de homaj nomoj, sed li ne aŭskultis min). Dum dek naŭ jaroj li vivis kiel sonĝanto: li rigardis sen vidi, aŭskultis sen aŭdi, li ĉion, aŭ preskaŭ ĉion, forgesis. Falinte, li perdis konscion; kiam li reakiris ĝin, la nuno estis tiom riĉa kaj klara, ke ĝi estis netolerebla, kaj same por la plej banalaj kaj malnovaj memoroj. Malmulte poste li rimarkis la paralizon; la afero apenaŭ interesis lin; li rezonis (li sentis) ke senmoveco estis minimuma prezo; nun liaj senso kaj memoro estis neerarpovaj.

Ni per ekrigardo sensas: tri glasojn sur tablo. Funes: ĉiujn rebojn, berarojn kaj vinberojn de pergolo. Li sciis la formojn de la aŭstralaj nuboj en la mateniĝo de la 30a de aprilo 1882, kaj li povis ilin kompari, en la memoro, al la marmora koverto de libro kiun li nur unu fojon vidis, aŭ kun la ŝaŭmo kiun remo levis, en la Rio Negro, la antaŭtagon de la batalo de Quebracho. Ĉi tiuj memoroj ne estas simplaj: ĉiu vida bildo ligiĝis al sentoj muskolaj, varmecaj ktp. Li povis rekonstrui la sonĝojn de siaj dormoj, ĉiun bildon de sia duondormo. Du aŭ tri fojojn li rekonstruis tutan tagon; li neniam hezitis, sed ĉiu rekonstruado postulis alian tutan tagon. Li diris al mi: - Mi sola havas pli da memoroj, ol ĉiu homo, kune, iam ajn havos, de la komenciĝo de la mondo. - Kaj ankaŭ: - Miaj sonĝoj estas kiel via maldormo. - Kaj ankaŭ: - Mia memoro, sinjoro, estas kiel rubkolektejo. - Cirklo sur tabulo, rektangula triangulo, rombo, estas formoj kiujn ni povas plene intuicii; sammaniere Ireneo vidis la taŭzitajn kolharojn de ĉevalido, senfinan gregon en montoĉeno, la multajn vizaĝojn de mortinto dum longa funebra vigilo. Mi ne scias, kiom da steloj li vidis en la ĉielo.

Ĉi tiujn aferojn, kiujn li diris al mi, nek tiam, nek iam ajn, mi dubis. Tiam ne ekzistis kinematografo nek fonografo; estas tamen neverŝajne kaj preskaŭ nekredeble ke neniu eksperimentis kun Funes. La fakto estas, ke ni vivas per prokrastigo de prokrastigeblaĵoj; eble ni ĉiuj profunde scias ke ni estas senmortuloj, kaj ke, iam, ĉiu homo faros ĉiujn aferojn kaj ĉion scios.

El la mallumo Funes plu parolis.

Li diris al mi ke ĉirkaŭ 1886 li malkovris originalan numerosistemon kaj dum malmultaj tagoj li superis dudek kvar mil. Li ne skribis ĝin, ĉar al li sufiĉis por ĉiam ĝin pensi unu nuran fojon. La unua instigo, mi kredas, venis al li pro la malfeliĉa afero, ke por skribi 33 en arabaj ciferoj oni bezonas du signojn kaj du vortojn, anstataŭ unu nura vorto aŭ signo. Li tuj aplikis ĉi tiun bizaran principon al la aliaj numeroj. Anstataŭ sepmil dek tri li diris (ekzemple) «Máximo Perez»; anstataŭ sepmil dek kvar, «La Fervojo»; aliaj numeroj estis «Luis Melián Lafinur, Olimar, sulfuro, la trifolio, la baleno, la gaso, la kaldrono, Napoleono, Agustín de Vedia». Anstataŭ kvincent li diris «naŭ». Al ĉiu vorto respondis iu certa signo, ia marko; la lastaj estis tre komplikaj... Mi provis klarigi al li ke ĉi tiu rapsodio de senkoheraj frazoj estis precize la malo de numerosistemo. Mi rimarkigis al li ke diri 365 signifas diri tri centojn, ses dekojn, kvin unuojn; analizo kiu ne eblas kun «numeroj» kiel «La nigra Timoteo» aŭ «Mantelo je karno». Funes min ne aŭdis, aŭ ne volis aŭdi.

Locke, en la 17a jarcento, proponis (kaj rifuzis) neeblan idiomon en kiu ĉiu unuopa afero, ĉiu ŝtono, ĉiu birdo kaj ĉiu ramo havu propran nomon; Funes iam pensis al ĉi tia idiomo, sed li ĝin malakceptis, ĉar ĝi ŝajnis al li tro maldetala, tro ambigua. Li fakte memoris, ne nur ĉiun folion de ĉiu arbo de ĉiu monto, sed ankaŭ ĉiun fojon je kiu li ĝin sensis aŭ imagis. Li decidis redukti ĉiun el siaj pasintaj tagoj al sepmilo da memoroj, markotaj per ciferoj. Lin malpersvadis du konsideroj: la senfino de la tasko; ĝia senutileco. Mi opinias ke je sia morto li ankoraŭ ne finintus klasi ĉiun memoron de sia infanaĝo.

La du projektoj kiujn mi priparolis (senfina vortaro por la natura numeroserio, senutila mensa katalogo de ĉiu memorimago), estas sensencaj, sed rivelas ian balbutan grandiozecon. Ili permesas al ni travidi, aŭ dedukti, la vertiĝoplenan mondon de Funes. Li, ni ne forgesu, estis preskaŭ nekapabla je ĝeneralaj, platonaj ideoj. Ne nur por li estis malfacile kompreni kial la ĝenerala simbolo «hundo» povas indiki tiom vastan kvanton da individuoj malsamaj laŭ dimensioj kaj formo; sed lin ankaŭ ĝenis la fakto, ke la hundo de la tria horo kaj dek kvar minutoj (vidita profile) havas la saman nomon kiel la hundo de la tria horo kaj dek kvin minutoj (vidita fronte). Lia propra vizaĝo en la spegulo, liaj propraj manoj, ĉiun fojon surprizis lin. Diras Swift ke la imperiestro de Liliputo kapablis distingi la movadon de horloĝaj nadloj; Funes kontinue distingis la kvietan progresadon de putro, de kario, de laceco. Li rimarkis la progresojn de morto, de humideco. Li estis la soleca kaj klarmensa spektanto de multforma, tuja kaj preskaŭ netolereble preciza mondo. Babilono, Londono kaj Novjorko vualis per siaj kruelaj briloj la homan imagpovon; neniu, en iliaj homoplenaj turoj kaj en iliaj febraj stratoj, iam ajn sentis la varmon kaj la premon de tiom tuŝebla realeco, kiel tiu kiu tage kaj nokte konverĝis sur la feliĉa Ireneo, en lia malriĉa sudamerika ĉirkaŭurbo. Estis por li tre malfacile dormi. Dormi signifas distriĝi el la mondo; Funes, kuŝanta sur la faldolito, en mallumo, imagis ĉiun fendon kaj ĉiun reliefon de la precizaj domoj kiuj lin ĉirkaŭis. (Mi ripetas ke la plej malgrava el liaj memoroj estis pli detala kaj viva ol nia percepto de fizika ĝuo aŭ turmento). Oriente, je la fino de la kvartalo, estis disa malorda aro da novaj, nekonataj domoj. Funes ilin imagis nigraj, kompaktaj je homogena tenebro, nekonataj; al tiu direkto li turnis la kapon por dormi. Li ankaŭ kutimis imagi sin je la fundo de la rivero, lulita kaj nuligita de la fluo.

Li senpene lernis la anglan, la francan, la portugalan, la germanan kaj la latinan. Mi tamen suspektas, ke li ne bone kapablis pensi. En la superŝarĝita mondo de Funes nur ekzistis detaloj, preskaŭ tujaj.

La hezitanta mateniĝa heleco eniris tra la tera korto.

Tiam mi vidis la vizaĝon de tiu voĉo kiu la tutan nokton parolis. Ireneo estis dek naŭ jaraĝa; li naskiĝis en 1868; li ŝajnis al mi monumenteca kiel la bronzo, sed antikva kiel Egiptio, antaŭa al profetaĵoj kaj al piramidoj. Mi pensis ke ĉiu ajn el miaj vortoj (ĉiu ajn el miaj movoj) daŭros en lia senpaca memoro; frostigis min la timo multobligi senutilajn gestojn.

Ireneo Funes mortis en 1899, pro pulma kongesto.

[1942]

La senmortulo

Jorge Luis Borges

Traduko de Manuel Giorgini

al Cecilia Ingenieros

Salomon saith: There is no new thing upon the earth. So that as Plato had an imagination, that all knowledge was but remembrance; so Salomon giveth his sentence, that all novelty is but oblivion.

Francis Bacon: Essays, LVIII

En Londono, je la komenciĝo de junio de 1929, la antikvaĵisto Joseph Cartaphilus, el Smirno, ofertis al princino de Lucinge la ses volumojn en minora kvarto (1715-1720) de la Iliado de Pope. La princino ilin aĉetis; kaj en tiu okazo ŝi paroletis kun li. Li estis, ŝi diras, konsumita kaj tereca viro, griza okule kaj barbe, kun strange malprecizaj trajtoj. Li svelte kaj nescie klopodis en pluraj lingvoj; dum malmultaj minutoj li iris de la franca al la angla, kaj de la angla al iu mistera miksaĵo de la hispana de Saloniko kaj portugala de Makao. En oktobro, la princino sciis el paseĝero de ŝipo Zeus ke Cartaphilus mortis en la maro, dum la reveno al Smirno, kaj ke oni lin enterigis en la insulo de Ios. En la lasta volumo de la Iliado ŝi la jenan manuskripton trovis.

La origina versio redaktiĝis en la angla, kaj abundas je latinaĵoj. Ni ofertas laŭliteran version.

I

Laŭ miaj memoroj, miaj provoj komenciĝis en ĝardeno de Tebo Hekatompylos, kiam Diocletianus estis la imperiestro. Mi soldatservis (sen gloro) en la ĵusaj Egiptaj militoj; mi estis tribunuso de legio kiun oni kvartirigis en Berenix, antaŭ la Ruĝa maro: la febro kaj la magio forkonsumis multajn virojn, kiuj grandanime sopiris la feron. La maŭritanoj venkiĝis; la jam okupita lando de la ribelaj urboj konsekriĝis por ĉiam al la plutonaj dioj; Aleksandrio, konkerita, vane preĝpetis la pardonemon de Cezaro; dum malpli ol jaro la legioj reportis la triumfon, sed mi apenaŭ ekvidis la vizaĝon de Marso. Tia rezigno min dolorigis, kaj estis eble la kaŭzo kiu emigis min malkovri, tra timigaj kaj vastaj dezertoj, la sekretan Urbon de la Senmortuloj.

Miaj provoj komenciĝis, kiel mi diris, en ĝardeno de Tebo. La tutan nokton mi ne dormis, ĉar io batalis en mia koro. Ĵus antaŭ la mateniĝo mi leviĝis; miaj sklavoj dormis, la luno estis samkolora kiel la senfina sablo. Sangoplena, senfortigita kavaliro venis el la oriento. Proksime al mi, li forfalis de la ĉevalo. Per elĉerpita, malforta voĉo, li petis al mi latine la nomon de la rivero kiu banas la urbajn muregojn. Mi respondis ke estis la Egipto, kiun la pluvoj nutras. Alia estas la rivero kiun mi serĉas, li triste respondis, la sekreta rivero kiu purigas homojn el morto. Malhela sango elŝprucis el lia brusto. Li diris al mi ke lia patrujo estis monto kiu staras je la alia flanko de la Ganĝo kaj ke sur tiu monto estis fame, ke se iu promenus ĝis la okcidento, kie la mondo finiĝas, tiu atingus la riveron kies akvoj donas senmortecon. Li aldonis ke ĉe ĝia bordo ekstaras la Urbo de la Senmortuloj, riĉa je remparoj, amfiteatroj kaj temploj. Antaŭ la aŭroro li mortis, sed mi decidis malkovri la urbon kaj ties riveron. Torturitaj, kelkaj maŭritanaj kaptitoj konfirmis la rakonton de la vojaĝanto; kelkaj memoris la helizan ebenaĵon, ĉe la limbordo de la tero, kie la homa vivo estas longdaŭra; aliaj, la pintojn kie la rivero Paktolo naskiĝas, kies loĝantoj vivas jarcenton. En Romo, mi babilis kun filozofoj kiuj verdiktis, ke plilongigi la vivon de homoj estas kiel plilongigi ilian agonion kaj kiel multobligi la nombron de iliaj mortoj. Mi ne scias ĉu mi iam ajn kredis al la Urbo de la Senmortuloj; mi pensas, ke tiam sufiĉis por mi, la tasko ĝin serĉi. Flavius, prokonsulo de Getulio, donis al mi ducent soldatojn por la entrepreno. Mi ankaŭ varbis soldulojn, kiuj priskribis sin spertuloj pri la stratoj, kaj kiuj dizertis plej unue.

La sekvontaj okazaĵoj deformis ĝis la malimplikeblo la memoron de niaj unuaj tagoj. Ni forveturis el Arsinoo kaj eniris la fajran dezerton. Ni transiris la landon de la trogloditoj, kiuj vormanĝas serpentojn kaj ne kapablas paroli; tiun de la garamantoj, kiuj komunigas siajn virinojn kaj nutras sin per leonoj; tiun de la aŭgiloj, kiuj nur veneras la Tartaron. Ni aliajn dezertojn transiris, kie nigra estas la sablo, kie la vojaĝanto devas uzurpi la noktajn horojn, ĉar la taga varmo estas netolerebla. De for, mi ekvidis la monton kiu donas nomon al la oceano: sur ĝiaj flankoj kreskas eŭforbion, kiu nuligas venenojn; sur ĝia pinto loĝas satirusoj, gento de kruelaj kaj krudaj homoj, fivoluptemaj. Ke tiuj barbaraj landoj, kie la tero naskas monstrojn, povis en siaj sinoj gastigi eminentan urbon, ŝajnis al ĉiuj absurde. Ni plupromenis, ĉar estus honte retroiri. Kelkaj temeraruloj dormis kun vizaĝo rigardanta la lunon; la febro ilin bruligis; per la infektita cisterna akvo aliaj trinkis frenezecon kaj morton. Tiam komenciĝis dizertoj; malmulte poste, ribeloj. Por ilin subpremi, mi ne hezitis apliki severecon. Mi kondutis juste, sed centuriestro atentigis min ke la ribelemuloj (por venĝi krucumadon de unu el ili) komplotis mian morton. Mi forfuĝis la kampon, kun la malmultaj soldatoj kiuj fidelis min. En la dezerto mi ilin perdis, inter la sablokirloj kaj la longa nokto. Kreta sago min vundis. Plurajn tagojn mi vagis sen trovi akvon; aŭ unu nuran tagon multobligitan de la suno, de la soifo, kaj de la timo de soifo. Mi lasis la direkton al la emo de mia ĉevalo. Je sunleviĝo, la distanco starigis piramidojn kaj turojn. Netolereble mi sonĝis malgrandan kaj klaran labirinton: je la centro estis amforo; miaj manoj preskaŭ ĝin tuŝis, miaj okuloj ĝin vidis, sed la turniĝoj estis tiom komplikaj kaj malcertaj ke mi sciis ke mi mortus antaŭ ĝin atingi.

II

Finfine malligiĝinta el tiu koŝmaro, mi min trovis kuŝa kaj ligita en oblonga ŝtona niĉo, ne pli granda ol kutima sepultejo, fosita en la surfaco de aspra flanko monta. La vandoj estis malsekaj, glatigitaj pli de la tempo ol de homa laboro. Mi sentis en la brusto doloran pulson, mi sentis la bruligon de soifo. Mi eletendiĝis kaj malforte kriis. Je montopiedo senbrue fluis malpura rivereto, de ŝtonoj kaj sablo malhelpita; je mala bordo brilis (je la unuaj, aŭ lastaj, sunradiusoj), riveliĝanta, la Urbo de la Senmortuloj. Mi vidis murojn, arkojn, gablojn kaj forumojn: la bazo estis ŝtona altebenaĵo. Cento da senregulaj niĉoj, samaj kiel la mia, truis la monton kaj la valon. En la sablo estis malprofundaj putoj; el tiuj mizeraj fosoj, kaj el la niĉoj, emerĝis grizhaŭtaj homoj, kun neglektita barbo, nudaj. Mi kredis rekoni ilin; ili apartenis al la besta gento de trogloditoj, kiuj infestas la bordojn de la araba golfo kaj la etiopiaj grotoj; mi ne miris, ke ili ne parolis, kaj ke ili manĝis serpentojn.

Soiftormento temerarigis min. Mi kalkulis, ke mi estis je ĉirkaŭ tridek futoj de la sablo; mi min subenĵetis, kun malfermitaj okuloj, kaj manoj ligitaj malantaŭ la dorso, laŭ la montoflanko. Mi dronigis mian sangoplenan vizaĝon en la malhelan akvon. Mi trinkis samkiel bestoj trinkas. Antaŭ perdiĝi denove en dormo kaj deliroj, neklarigeble mi ripetis kelkajn grekajn vortojn: la riĉaj teŭkroj de zeleo kiuj trinkas la nigran akvon de Ezepo...

Mi ne scias kiom multaj tagoj kaj noktoj pasis super mi. Dolora, nekapabla reŝirmiĝi de kavernoj, nuda sur la nekonata sablo, mi lasis ke luno kaj suno ludu kun mia nefeliĉa destino. La trogloditoj, infanece barbaraj, ne helpis min travivi nek morti. Vane mi preĝpetis ke ili mortigu min. Iun tagon, per akra ŝtono, mi rompis miajn ligojn. Alian, mi leviĝis kaj mi povis almozi aŭ ŝteli - mi, Marcus Flaminius Rufus, milita tribunuso de unu de la Romiaj legioj - mian unuan malŝatategan porcion de serpenta viando.

La volo vidi la Senmortulojn, tuŝi la superhoman Urbon, preskaŭ malpermesis min dormi. Kvazaŭ divenintaj mian intencon, ankaŭ la trogloditoj ne dormis: unue mi kredis ke ili estis gardantaj min; poste, ke ili kontaĝiĝis de mia malkvieto, samkiel okazas al hundoj. Por lasi la barbaran vilaĝon mi elektis la plej evidentan horon, la subiĝo de la tago, kiam ĉiuj homoj emerĝas de la ŝtonaj fendoj, kaj de la putoj, kaj rigardas la sunsubiron, sen ĝin vidi. Mi laŭtvoĉe preĝis, ne por elpeti la dian favoron sed por timigi la tribon per artikulaciitaj vortoj. Mi transiris la sablan rivereton kaj direktiĝis al la urbo. Konfuze, sekvis min du aŭ tri viroj. Ili estis (samkiel la aliaj de tiu gento) malaltaj; ili ne sentigis timon sed repuŝon. Mi devis ĉirkaŭiri kelkajn neregulajn kaviĝojn kiuj ŝajnis al mi fosaĵoj; vualita de la grandeco de la Urbo, mi ĝin kredis proksima. Ĉirkaŭ noktomezo mi tretis, plenan je idolaj formoj sur la flava sablo, la nigran ombron de ĝiaj muregoj. Min haltigis iuspeca sankta hororo. Tiom abomenitaj de homo estas nekonateco kaj dezerto, ke mi ĝojiĝis ke unu el la trogloditoj min akompanis ĝis tie. Mi fermis la okulojn kaj atendis, sen dormi, ke la tago ekbrilu.

Mi diris ke la urbo staris sur ŝtona altebenaĵo. Tiu altebenaĵo, komparebla al rifaro, ne estis malpli apika ol la muregoj. Mi vane lacigis miajn piedojn: la nigra bazamento ne enhavis eĉ unu malgrandan neregulaĵon, la senŝanĝaj muregoj ne ŝajnis permesi eĉ unu nuran pordon. La suna varmego igis min rifuĝi en kaverno; je la fundo estis puto, en la puto ŝtuparo kiu enabismiĝis en la suban tenebron. Mi subeniris; tra ĥaosaj malpuraj galerioj mi atingis vastan rondan ĉambron, apenaŭ videblan. Estis naŭ pordoj en tiu kelĉambro; ok malfermiĝis al labirinto kiu trompe alvenis al la sama ĉambro; la naŭa (tra alia labirinto) al dua ronda ĉambro, sama kiel la unua. Mi ne konas la tutan nombron de la ĉambroj; miaj malbonŝanco kaj angoro ilin multobligis. La silento estis malamika kaj preskaŭ perfekta; estis neniu alia bruo en tiuj profundaj ŝtonaj retoj, krom subtera vento, kies devenon mi ne malkovris; sensone tra la fendoj perdiĝis rustakvaj akvogutetoj. Hororige, mi kutimiĝis al tiu necerta mondo; mi opiniis nekredeble ke povis ekzisti io alia krom kelĉambroj kun naŭ pordoj kaj longaj koridoroj kiuj disduiĝas. Mi ne scias dum kiom da tempo mi devis promeni subtere; mi scias ke kelkfoje mi konfuzis en la saman hejmveon la teruran barbaran vilaĝon kaj mian naskiĝurbon, inter la vitĝardenoj.

Je la fino de koridoro, neatendita muro haltigis mian iron, fora lumo falis sur min. Mi levis la vualitajn okulojn: alte, vertiĝe, mi vidis tiom lazuran ĉielrondon, ke ĝi ŝajnis al mi purpura. Metalaj ŝtupoj grimpis la muron. Laceco min falemigis, sed mi supreniris, kelkfoje haltante por singulti je feliĉo. Mi ekvidis kapitelojn kaj astragalojn, triangulajn gablojn kaj arkojn, konfuzajn paradojn de granito kaj marmoro. Tiel oni permesis al mi supreniri de la blinda regiono de nigraj interplektaj labirintoj al la brila Urbo.

Mi atingis iuspecan mallongan placon; fakte, korton. Ĝin ĉirkaŭigis nura konstruaĵo, je senregula formo kaj varia alteco; al tiu heterogena konstruaĵo apartenis la multaj kupoloj kaj kolumnoj. Antaŭ ĉiu detalo de tiu nekredebla monumento, min mirigis la antikveco de ĝia konstruado. Mi sentis ke ĝi antaŭis la homojn, kaj la teron. La evidenta antikveco (kvankam iel terura por la okuloj) ŝajnis al mi kongrua al laboro de senmortulaj kreintoj. Atente je komenco, poste indiferente, finfine senespere, mi vagis tra ŝtuparoj kaj pavimoj de la nesolvebla konstruaĵo. (Poste mi komprenis ke la larĝeco kaj alteco de la ŝtupoj estis nekonstantaj, fakto kiu klarigis la strangan lacecon kiun ili donis al mi.) Ĉi tiu konstruaĵo estas farita de dioj, mi komence opiniis. Mi esploris la neloĝatajn ĉirkaŭbaritejojn kaj mi korektiĝis: La dioj kiuj ĝin starigis mortis. Mi rimarkis ĝiajn strangaĵojn kaj mi diris: La dioj kiuj ĝin starigis estis frenezaj. Mi tion diris, mi memoras, pro nekomprenebla mallaŭdo kiu estis preskaŭ rimorso, pli pro mensa hororo ol pro senta timo. Aliaj impresoj aldoniĝis al tiu de senfina antikveco: tiu pri senfineco, tiu pri terureco, tiu de sensenca komplikeco. Mi estis trairinta labirinton, sed la brila Urbo de la Senmortuloj min timigis kaj naŭzis. Labirinto estas aĵo kreita por konfuzi homojn; ĝia arkitekturo, riĉa je simetrioj, submetiĝas al tiu celo. En la konstruaĵo kiun mi neperfekte esploris, la arkitekturo mankis je ajna celo. Abundis koridoroj sen eliro, neatingeble altaj fenestroj, grandegaj pordoj kiuj malfermiĝis al kelo aŭ puto, nekredeblaj renversitaj ŝtuparoj, kun ŝtupoj kaj balustrado suben. Aliaj adherantaj al la flanko de monumenta muro, mortis sen atingi iun ajn lokon, post du aŭ tri rondiroj, en la superaj tenebroj de la kupoloj. Mi ne scias ĉu ĉiuj ekzemploj kiujn mi listigis estas laŭliteraj; mi scias ke dum multaj jaroj ili infestis miajn koŝmarojn; mi ne povas scii nun ĉu iu detalo transskribiĝis de realeco aŭ de la formoj kiuj ĝenis miajn noktojn. Ĉi tiu urbo (mi pensis) estas tiom horora ke ĝiaj nuraj ekzisto kaj daŭro, eĉ se en la centro de sekreta dezerto, infektas la pasintecon kaj la estontecon kaj iel kuntrenas la astrojn. Dum ĝi daŭros, neniu en la mondo povos esti brava aŭ feliĉa. Mi ne volas ĝin priskribi. Ĥaoso de heterogenaj vortoj, taŭra aŭ tigra korpo en kiu svarmas monstre, kunigitaj kaj sin reciproke malamantaj, dentoj, organoj kaj kapoj, povas esti, eble, bildoj kiuj ĝin proksimigas.

Mi ne memoras la etapojn de mia reveno, inter la polvaj kaj malsekaj subteraĵoj. Mi nur scias ke ne lasis min la timo ke, je la foriro de la lasta labirinto, denove ĉirkaŭigos min la abomena Urbo de la Senmortuloj. Nenion alian mi povas memori. Ĉi tiu forgeso, nun nevenkebla, estis eble volita; eble la cirkonstancoj de mia eskapo estis tiom senplezuraj ke, iun tagon same forgesitan, mi ĵuris ilin forgesi.

III

Tiu kiu atente legis la rakonton de miaj provoj, memoris ke tribulo min sekvis samkiel hundo ĝis la senregula ombro de la muregoj. Kiam mi lasis la lastan subteran koridoron, mi lin trovis je la eniro de la kaverno. Li kuŝis sur la sablo, kie li plumpe skribis kaj forigis aron da signoj, kiuj estis kiel la sonĝaj literoj, kiuj konfuziĝas ĝuste kiam ni ekkomprenas ilin. Unue mi kredis ke temis pri barbara skribado; poste mi komprenis ke estas absurde opinii ke homoj kiuj ne atingis la kapablon paroli, konu skribon. Krome, neniu el la formoj samis al alia, kaj tio ekskludis aŭ malproksimigis la eblon, ke ili estas simbolaj. La viro ilin skribis, rigardis kaj korektis. Abrupte, kvazaŭ tiu ludo enuigus lin, li ilin forviŝis per manplato kaj antaŭbrako. Li min rigardis, li ne ŝajnis min rekoni. Tamen, tiom grandis la senpezigo kiu min superŝutis (aŭ tiom granda kaj timoplena estis mia soleco), ke mi pensis, ke tiu rudimenta troglodito, kiu min rigardis de la kaverna grundo, restis tie por atendi min. La suno bruligis la ebenaĵon; kiam ni komencis la revenvojaĝon vilaĝen, sub la unuaj steloj, la sablo brulis sub la piedoj. La troglodito antaŭis min; tiun nokton mi konceptis la intencon instrui al li kiel rekoni, kaj eble ripeti, kelkajn vortojn. Hundoj kaj ĉevaloj - mi konsideris - kapablas la unuan aferon; multaj birdoj, kiel la Cezara najtingalo, la duan. Ne gravas kiom kruda, homa inteligento ĉiam estas pli granda ol tiu de neraciaj estaĵoj.

La humileco kaj mizero de la troglodito prenis el mia memoro la bildon de Argo, la maljuna mortiĝanta hundo de Odiseado, kaj tial mi nomis lin Argo kaj mi provis tion instrui al li. Sed ĉiu mia strebo fiaskis. Volo, rigoro kaj obstino tute senrezultis. Senmova, inertmiena, li ŝajnis ne ekaŭdi la sonojn kiujn mi provis enbati en lian kapon. Kelkajn paŝojn for de mi, li estis kvazaŭ forega. Ĵetiĝinta sur la sablon, simila al iu eta kaj falema lafa sfinkso, li lasis ke super li la ĉieloj turniĝu, de la taga ĝis la nokta krepusko. Ŝajnis neeble al mi ke li ne rimarkis mian intencon. Mi memoris ke famas inter la Etiopuloj tio, ke la simioj ne parolas decide, por ne esti devigitaj al laboro, kaj mi alskribis la silenton de Argo kiel timo aŭ diferenco. El tiu imago mi iris al aliaj, eĉ pli strangaj. Mi pensis ke Argo kaj mi apartenis al malsamaj universoj; mi pensis ke niaj perceptoj estas samaj, sed ke Argo ilin kombinadis malsame kaj konstruis per ili aliajn objektojn; mi pensis ke eble por li objektoj ne ekzistas, sed vertiĝa kaj kontinua ludo da mallongegaj impresoj. Mi pensis al mondo sen memoro, sen tempo; mi konsideris eblan lingvon farita je senpersonaj verboj aŭ nedeklinacieblaj nomoj. Tiel mortadis miaj tagoj kaj kun ili, la jaroj, sed io simila al feliĉo okazis iun matenon. Pluvis, per pova malrapido.

Dezertaj noktoj povas esti malvarmaj, sed tiu estis fajra. Mi sonĝis ke Tesajla rivero (al kies akvoj mi redonis oran fiŝon) venis por min liberigi; sur la ruĝa sablo kaj sur la nigra ŝtono mi aŭdis ĝian alproksimiĝon; la aera freŝeco kaj la obstina pluva bruo min vekis. Mi nude kuris por ĝin ricevi. La nokto deklinaciiĝis; sub la flavaj nuboj la tribo, ne malpli feliĉa ol mi, ofertis sin per ia ekstazo al la perfortaj skualoj. Ili ŝajnis koribantoj regitaj el dieco. Argo, kun okuloj rigardantaj la ĉielon, ĝemis; riveretoj kuris tra lia vizaĝo, ne nur akvaj, sed (kiel mi poste komprenis) larmaj. Argo! - mi krivokis - Argo!

Tiam, per malforta miro, kvazaŭ li malkovris aferon perditan kaj de multa tempo forgesitan, Argo balbutis la jenajn vortojn: Argo, hundo de Odiseo. Kaj poste, denove sen min rigardi: Ĉi tiu hundo ĵetita en la sterkon.

Ni facile akceptas realecon, eble ĉar ni intuicias ke nenio estas reala. Mi demandis al li, kion li sciis pri Odiseado. La uzo de la greka lingvo malfacile sukcesis por li: mi devis ripeti la demandon.

Malmultegon, li diris. Malpli ol la plej malbona rapsodo. Eble pasis mil kaj cent jaroj ekde kiam mi ĝin inventis.

IV

Ĉio klariĝis al mi tiun tagon. La trogloditoj estis la Senmortuloj; la sablakva rivereto, la Rivero kiun la kavaliro serĉis. Pri la urbo kies famo atingis eĉ ĝis la Ganĝo, antaŭ naŭ jarcentoj la Senmortuloj ĝin eldetruis. Per ĝiaj restaĵoj ili starigis, en la sama loko, la sensencan urbon kiun mi trairis; kvazaŭ parodio aŭ renverso kaj ankaŭ templo de la neraciaj dioj kiuj regas la mondon kaj pri kiuj ni nenion scias, krom tio ke ili similas al homo. Tiu konstruo estis la lasta simbolo al kiu la Senmortuloj konsentis; ĝi markas etapon je kiu, ĉiun entreprenon konsiderintaj kiel vanan, ili decidis vivi en la penso, en pura spekulativo. Ili starigis la urbon, forgesis ĝin kaj iris loĝi en la grotoj. Absorbitaj, ili preskaŭ ne rimarkis la fizikan mondon.

Ĉi tiujn aferojn Homero rakontis, same kiel iu parolas kun infano. Li ankaŭ rakontis pri sia maljunaĝo kaj pri la lasta vojaĝo kiun li komencis, movita, samkiel Odiseo, de la intenco atingi tiujn homojn kiuj ne konas la maron, kaj ne manĝas salan viandon, kaj ne scias pri la remo. Li loĝis unu jarcenton en la Urbo de la Senmortuloj. Kiam ili ĝin detruis, li sugestis la starigon de la alia. Ĉi tio ne devas surprizigi nin; estas fame, ke post la kantado de la milito de Trojo, Homero kantis la militon de ranoj kaj musoj. Estis kvazaŭ dio kiu unue kreis la kosmon, kaj poste la kaoson.

Senmorteco estas bagatelaĵo: escepte de homo, ĉiuj estaĵoj estas senmortaj, ĉar ili ne scias pri la morto; la terura, dieca, nekomprenebla afero estas konscii je propra senmorteco. Mi rimarkis ke, malgraŭ la religioj, tiu konvinko estas tre malofta. Izraelidoj, kristanoj kaj islamanoj konfesas senmortecon, sed la venerado kiun ili omaĝas al la unua de la du jarcentoj pruvas, ke ili nur kredas al ĝi, kaj fakte destinas ĉiun alian, je senfina kvanto, por ĝin premii aŭ puni. Pli racia ŝajnas al mi la rado de kelkaj Hindustanaj religioj; en tiu rado, kiu ne havas komenciĝon nek finon, ĉiu vivo estas efiko de la antaŭa kaj generas la postan, sed neniu difinas la tuton... Edukita de plurjarcenta ekzercado, la respubliko de la Senmortuloj atingis perfektecon je tolero kaj eble je malŝato. Ili sciis ke dum senfina tempo al ĉiu homo okazas ĉiu afero. Pro ties pasintaj aŭ estontaj virtoj, ĉiu homo meritas ĉian bonon, sed ankaŭ ĉian perfidon, pro ties pasintaj aŭ estontaj fiaĵoj. Same kiel en vetludoj la paraj kaj malparaj ciferoj tendencas al ekvilibro, tiel genio kaj stulteco nuligas kaj korektas sin reciproke kaj eble la kruda poemaĵo de la Cido estas la kontraŭpezo postulita de unu nura epiteto en la Eglogoj aŭ de diraĵo de Heraklito. La plej efemera penso obeas al nevidebla plano kaj povas kroni aŭ inaŭguri sekretan formon. Mi scias ke iuj realigis malbonon tiel ke en estontaj jarcentoj tio portu la bonon, aŭ pro tio ke ĝi venis en pasintaj jarcentoj... Tiel viditaj, ĉiuj niaj agoj estas justaj, sed ankaŭ indiferentaj. Ne ekzistas moralaj aŭ intelektaj meritoj. Homero verkis la Odiseadon; en senfina tempo, kun senfinaj cirkonstancoj kaj ŝanĝiĝoj, tio kio neeblas estas ne verki, almenaŭ unu fojon, la Odiseadon. Neniu estas iu, unu nura senmortulo estas ĉiuj homoj. Kiel Cornelius Agrippa, mi estas dio, mi estas heroo, mi estas filozofo, mi estas demono kaj mi estas mondo, kiu estas komplika maniero por diri ke mi ne estas.

La koncepto de mondo kiel sistemo de precizaj kompensoj vaste influis la Senmortulojn. Unue, ĝi imunis ilin al kompato. Mi parolis pri la antikvaj kavernoj kiuj rompis la ebenaĵon en la alia rivera bordo; iu viro subenfalis en la plej profundan; li ne povis vundiĝi nek morti, sed soifo lin bruligis; pasis sepdek jaroj ĝis finfine iu ĵetis ŝnuron al li. Eĉ ne la persona destino interesis. La korpo estis obeema dombesto kaj sufiĉis por ĝi, ĉiun monaton, almozo je kelkaj horoj da dormo, iom da akvo kaj peceto da viando. Sed oni ne kredu nin asketaj. Ne ekzistas pli komplika plezuro ol pensumado kaj ni abandoniĝis en ĝin. Estu ekzemplo, tiun matenon, la malnova, baza ĝuo de pluvo. Sed estis maloftegaj momentoj; ĉiuj Senmortuloj kapablis je perfekta kvieto; mi memoras iun kiun mi neniam vidis stare; birdo nestis sur lia brusto.

Inter la korolarioj de doktrino laŭ kiu ne ekzistas io ajn kio ne kompensiĝas de io alia, estas iu malgrava teorie, sed kiu igis nin, je la komenciĝo aŭ fino de la deka jarcento, disvastiĝi tra la tero. Ĝi enhaviĝas en la jenaj vortoj: Ekzistas rivero kies akvo donas senmortecon; en iu regiono estas alia rivero, kies akvoj forprenas ĝin. La kvanto da riveroj ne estas senfina; senmortula vojaĝanto kiu trairas la mondon iun tagon sukcesos trinki el ĉiuj. Ni proponis trovi tiun riveron.

Morto (aŭ ties aludo) valorigas kaj patosigas homojn. Ili kortuŝas pro ilia fantomeca kondiĉo; ĉiu ago kiun ili ne realigas povas esti la lasta; ne ekzistas vizaĝo kiu ne estas same forviŝiĝonta samkiel sonĝa vizaĝo. Ĉio, inter la mortuloj, havas nerekapteblan kaj kaŭzan valoron. Inter la Senmortuloj, male, ĉiu ago (kaj ĉiu penso) eĥas aliajn kiuj antaŭis ĝin en la pasinteco, sen videbla komenciĝo, aŭ fidele aŭguras aliajn kiuj en la estonteco ĝisvertiĝe ĝin ripetos. Ne ekzistas io kio ne estas same perdita kiel inter nelacigeblaj speguloj. Nenio povas okazi unu nuran fojon, nenio estas valore provizora. Tio kio estas rita, grava, elegia, ne valoras por la Senmortuloj. Homero kaj mi disiĝis je la eniro de Tangero; mi kredas, ke eĉ sen adiaŭoj.

V

Mi trairis novajn regnojn, novajn imperojn. En la aŭtuno de 1066 mi militservis sur la ponto de Stamford, mi ne plu memoras ĉu inter la armeo de Harold, kiu frue trovis sian destinon, aŭ ĉu en tiu de Harald Hardrada kiu konkeris ses futojn da angla tero, aŭ malmulton pli. En la sepa jarcento de Heĝiro, en la ĉirkaŭurbo de Bulaq, mi transskribis per malrapida kaligrafio, en forgesita lingvo, per nekonata alfabeto, la sep vojaĝojn de Sinbado kaj la historion de la Bronza Urbo. En karcera korto de Samarkando mi longe ŝakludis. En Bikanir mi profesiis astrologion, kaj same en Bohemio. En 1638 mi troviĝis en Kolzsvár kaj poste en Leipzig. En Aberdeen, en 1714, mi subskribiĝis al la ses volumoj de la Iliado de Pope; mi scias ke mi ilin legis plezure. Ĉirkaŭ 1729 mi diskutis la originon de tiu poemo kun profesoro de retoriko, nomita, mi kredas, Giambattista; liaj argumentoj ŝajnis al mi nerefuteblaj. La kvaran de oktobro de 1921, la Patna, kiu estis min portanta al Bombay, devis ĵeti la ankron en haveno de la eritrea marbordo.¹ Mi alteriĝis; mi memoris aliajn matenojn, foregajn, pasintajn antaŭ la Ruĝa Maro kiam mi estis tribunuso de Romo kaj la febro, la magio kaj neagado konsumis la soldatojn. Je la urba periferio mi vidis helakvan riveron; mi trinkis el ĝi, pro kutimo. Dum mi grimpis la ripon, dornoplena arbo ŝiris mian mandorson. La nekutima doloro ŝajnis al mi akrega. Nekredema, silenta kaj feliĉa, mi kontemplis la valoran formiĝon de malrapida sangoguto. Mi denove estas mortula, mi ripetis al mi mem, mi denove estas simila al ĉiu alia homo. Tiun nokton mi dormis ĝis la sunleviĝo.

...Mi relegis, post jaro, ĉi tiujn paĝojn. Mi scias ke ili ne foras de vereco, sed en la unuaj ĉapitroj, kaj en kelkaj alineoj de la aliaj, mi eble perceptas ion malveran. Tio dependas, eble, de la trouzo de detaloj, procedo kiun mi lernis de poetistoj kaj kiu infektas ĉion per malvero, ĉar detaloj povas abundi en faktoj sed ne en ties memoroj... Sed mi kredas ke mi trovis pli intiman kialon. Mi ĝin skribos: ne gravas ĉu oni min juĝos fantazioplena.

La rakonto de mi priskribita ŝajnas nereala ĉar en ĝi miksiĝas la eventoj de du apartaj personoj. En la unua ĉapitro, la kavaliro petas la nomon de la rivero kiu banas la muregojn de Tebo; Flaminius Rufus, kiu unue donis al la urbo la epiteton Hekatompylos, diras ke la rivero estas Egipto; neniu el ĉi tiuj nomoj taŭgas por li sed por Homero, kiu eksplicite mencias, en la Iliado, la urbon Tebo Hekatompylos, kaj en la Odiseado, per la buŝo de Proteus kaj de Odiseo, senŝanĝe diras Egipton por celi Nilon. En la dua ĉapitro, la romiano, trinkante la senmortuligan akvon, elparolas kelkajn vortojn en la greka; tiuj vortoj estas de Homero kaj oni ilin povas trovi je la fino de la fama ŝipolisto. Plue, en la vertiĝa palaco, li parolas pri "nekomprenebla mallaŭdo kiu estis preskaŭ rimorso"; ĉi tiu vortoj bone taŭgas al Homero, kiu imagis tian hororon. Tiaj anomalioj malkvietigis min; aliaj, estetikaj, permesis al mi malkovri la veron. Ili troviĝas en la lasta ĉapitro; en ĝi estas skribite ke mi servis sur la ponto de Stamford, ke mi transskribis, en Bulaq, la vojaĝojn de Sinbad la Maristo kaj ke mi subskribiĝis, en Aberdeen, al la angla Iliado de Pope. Oni povas legi, interalie: "En Bikanir mi profesiis astrologion, kaj same en Bohemio". Neniu el ĉi tiuj atestoj estas falsa; sed estas signifoplene, ke oni evidentigis ilin. La unua ŝajnas konveni al militemulo, sed poste oni rimarkas ke la rakontanto ne interesiĝas pri la detaloj de la batalo, sed pri la destino de la homoj. La sekvaj estas pli kuriozaj. Obskura baza kialo devigis min rimarki ilin; mi tion faris ĉar mi sciis ke ili estis patosaj. Ili ne estas tiaj, se diritaj de la romia Flaminius Rufus. Ili ja estas tiaj, se diritaj de Homero; estas strange ke ĉi-lasta kopiis, en la dektria jarcento, la adventurojn de Sinbad, de iu alia Odiseo, kaj ke li malkovru, post multaj jarcentoj, en norda regno kaj per barbara lingvo, la formojn de lia Iliado. Pri la frazo kie aperas la nomo Bikanir, videblas ke ĝin klerulo forĝis, deziranta (samkiel la aŭtoro de la ŝipolisto) paradmontri grandiozajn vortojn.²

Kiam la fino alproksimiĝas, ne plu restas bildoj de la memoro; nur restas vortoj. Oni ne surpriziĝu, ke la tempo konfuzigis tiujn kiuj iam min reprezentis, kun tiuj kiuj simbolis la destinon de tiuj kiuj akompanis min dum tiom da jarcentoj. Mi estis Homero; baldaŭ, mi estos Neniu, samkiel Odiseo; baldaŭ, mi estos ĉiuj: mi estos morta.

Apendica noto de 1950. Inter la komentoj kiujn publikigo de ĉi tiu testo kaŭzis, la plej kurioza, se ne la plej afabla, titoliĝas A coat of many colours (Manchester, 1948) kaj tenacplume ĝin verkis d-ro Nahum Cordovero. Ĝi konsistas je cento da paĝoj. En ĝi oni parolas pri la grekaj flikverkoj, pri tiuj de malalta latineco, pri Ben Jonson, kiu difinis siajn samepokulojn per verkopecoj de Seneca, pri la Virgilius evangelizans de Alexander Ross, pri la majstraĵoj de George Moore kaj Eliot, kaj, fine, pri la "rakonto atribuita al la antikvaĵisto Joseph Cartaphilus." La aŭtoro denuncas, en la unua ĉapitro, mallongajn interpoladojn de Plinio (Historia Naturalis, V, 8); en la dua, de Thomas de Quincey (Writings, III, 439); en la tria, de letero de Descartes al ambasadoro Pierre Chanut; en la kvara, de Bernard Shaw (Back to Methuselah, V). El ĉi tiuj entrudiĝoj, aŭ ŝteloj, li deduktas ke la tuta verko estas apokrifa.

Laŭ mia opinio, tiu konkludo estas neakceptebla. Kiam la fino alproksimiĝas, Cartaphilus skribis, ne plu restas bildoj de la memoro; nur restas vortoj. Vortoj, elradikigitaj kaj mutilitaj, aliulaj vortoj, estis la mizera almozo kiun horoj kaj jarcentoj lasis al li.


(1) Estas skrapsigno en la manuskripto; eble la nomo de la haveno forviŝiĝis.

(2) Ernesto Sabato sugestas ke tiu Giambattista kiu debatis la formiĝon de la Iliado kun la antikvaĵisto Cartaphilus estas Giambattista Vico; ĉi tiu opiniis ke Homero estas simbola persono, samkiel Plutono aŭ Akilo.

La domo de Asteriono

de J.L. Borges

Traduko de Manuel Giorgini

"Kaj la reĝino naskis filon, kiun oni nomis Asteriono"

Apolodoro, Biblioteko, III, 1

Mi scias ke oni akuzas min je malmodesteco, kaj eble je mizantropeco aŭ frenezeco. Tiuj akuzoj (kiujn mi punos ĝustmomente) estas ridigaj. Ja veras ke mi ne lasas mian hejmon, sed ankaŭ estas vero, ke la pordoj (kies nombro estas senfina) restas malfermitaj nokte kaj tage por homoj kaj por bestoj. Eniru kiu volas. Tiu ĉi tie ne trovos virinajn luksojn nek grandiozan palacan pompon, sed kvieton kaj solecon. Kaj tiu trovos domon kiel neniu simila ekzistas sur la Tero (mensogas tiu kiu asertas ke en Egiptio estas simila). Eĉ miaj kalumniantoj konsentas ke en la domo ne estas ajna meblo. Alia ridiga mensogo estas ke mi, Asteriono, estas malliberulo. Ĉu mi devos ripeti ke ne estas unu malfermita pordo, kaj aldoni ke eĉ ne estas unu ŝloso? Krome, iam dum sunsubiro mi trairis la stratojn; kaj se mi ja revenis antaŭ la nokto, tio estis pro la timo kiun la homamasaj vizaĝoj donis al mi; vizaĝoj senkoloraj kaj ebenaj, kvazaŭ malfermitaj manoj. La suno jam subiris, sed elkora infana ploro kaj la krudaj preĝoj de la grego diris al mi, ke oni jam rekonis min. La homoj preĝis, fuĝis, sternis sin; kelkaj grimpis sur la stilobatoj de la templo de fakeloj. Iu, mi kredas, serĉis rifuĝon en la maron. Ne por insisti, sed mia patrino estis reĝino; mi ne povas miksiĝi kun la popolo, eĉ se mia modesteco tion volas.

Vero estas, ke mi unikas. Ne interesas min tio, kion homo povas transdoni al aliaj homoj; samkiel filozofoj, mi opinias ke nenio povas komunikiĝi tra skribarto. Ĝenaj kaj vulgaraj detaloj ne akceptiĝas en mian spiriton, kiu taŭgas nur por grandiozo; mi neniam povis memori la diferencon kiu distingas iun literon de alia. Malavara senpacienco ne konsentis ke mi lernu kiel legi. Kelkfoje mi bedaŭras, ĉar noktoj kaj tagoj estas longaj.

Certe distroj ne mankas al mi. Samkiel virŝafo kiu sin ĵetas, mi kuras tra la ŝtonaj haloj ĝis mi falas teren pro vertiĝo. Mi embuskas en ombro de puto kaj en la angulo de halo kaj mi ludas kaŝludon. Estas balkonoj el kiuj mi faligas min, ĝis mi sangoplenas. Iam ajn mi povas lude dormi, per fermitaj okuloj kaj peza spirado (kelkfoje mi vere endormiĝas; foje, kiam mi malfermas miajn okulojn, la koloro de la tago aliiĝis). Sed el la multaj ludoj, mi plej ŝatas tiun pri alia Asteriono. Mi imagas ke li vizitas min, kaj ke mi montras al li la domon. Per multe da riverencoj, mi diras al li "Ni nun reiru al la antaŭa angulo", aŭ "Ni nun atingu alian korton", aŭ "Mi ja diris al vi ke vi ŝatos la akvokanalon", aŭ "Mi montros al vi puton kiu pleniĝis je sablo", aŭ ankaŭ "Vi vidos kiel la kelo disbranĉiĝas". Kelkfoje mi eraras, kaj ni ambaŭ ekridas.

Sed mi ne nur imagis ludojn, mi ankaŭ pripensis pri la domo. Ĉiu parto de la domo ripetiĝas; iu ajn ĝia loko estas ankaŭ alia loko. Ne estas nur unu puto, nur unu korto, nur unu fontano, nur unu brutejo. La domo same grandas kiel la mondo. Tamen, per longa trairado de kortoj kun puto kaj polvoplenaj grizaŝtonaj haloj, mi atingis straton kaj vidis la templon de fakeloj kaj la maron. Mi ne komprenis tion, ĝis dumnokta vizio rivelis al mi, ke ankaŭ la maroj kaj la temploj estas senfinaj. Ĉio ekzistas multajn fojojn, senfinajn fojojn; nur du aferoj en la mondo ŝajnas ekzisti nur unu fojon: alte, la komplika suno; sube, Asteriono. Eble estis mi tiu kiu kreis la stelojn kaj la sunon kaj ĉi tiun grandegan domon, sed mi tion ne memoras.

Ĉiun naŭan jaron en la domon eniras naŭ viroj, por ke mi ilin liberigu el ĉiu malbono. Mi aŭdas iliajn paŝojn aŭ ilian voĉon en la fono de la ŝtonaj haloj kaj mi gaje kuras al ili. La ceremonio daŭras malmultajn minutojn. Unu post la alia, ili falas, sen ke mi malpurigu miajn manojn je sango. Tie kie ili falas, ili restas; kaj la kadavroj helpas distingi iun halon de la aliaj. Mi ne scias kiuj ili estas, sed mi scias ke iu el ili en mortomomento profetis, ke iam alvenos mia redemptoro. Ekde tiam mi ne bedaŭras je soleco, ĉar mi scias ke mia redemptoro vivas, kaj ke iun tagon li leviĝos el la polvo. Se mia aŭdkapablo povus kapti ĉiun bruon en la mondo, mi aŭdus liajn paŝojn. Li portu min al loko kun malpli da haloj kaj malpli da pordoj! Kiel estos mia redemptoro? Ĉu li estos taŭro kun homa vizaĝo? Aŭ ĉu li estos kiel mi?

La matena suno brilis sur la bronza spado. Ne plu restis sangomakulo.

"Ĉu vi kredus tion, Ariano?" diris Tezeo. "La Minotaŭro preskaŭ ne defendis sin."

TLöN, UQBAR, ORBIS TERTIUS

de J.L. Borges

Traduko de Manuel Giorgini

Mi dankas la malkovron de Uqbar al kuniĝo de spegulo kaj enciklopedio. La spegulo maltrankviligis fonon de halo en vilao en strato Gaona, en Ramos Mejía; la enciklopedio trompe titoliĝas The Anglo-American Cyclopaedia (Novjorko, 1917), kaj estas represaĵo, ne malpli laŭlitera ol enuiga, de la Brita Enciklopedio de 1902. La afero okazis antaŭ ĉirkaŭ kvin jaroj. Bioy Casares, kiu vespermanĝis ĉe ni tiun vesperon, estis parolanta pri sia projekto de romano rakontita en unua persono, kies rakontanto, pro forpreno aŭ distordo de kelkaj faktoj, ekuzus kontraŭdirojn, kiuj povus permesi al kelkaj legantoj - al malmultegaj legantoj - divenon de terura aŭ banala vero. De la fora fono de la halo la spegulo nin spionis. Ni malkovris (malfrue nokte ĉi tiu malkovro estas neevitebla) ke estas io monstra en speguloj. Bioy Casares tiam memoris ke unu el la ĉefherezuloj de Uqbar juĝis ke speguloj kaj kopulacio estas abomenaj, ĉar ili multobligas la nombron de homoj. Aldemandite pri la origino de tiu memorinda citaĵo, li respondis ke la Anglo-American Cyclopaedia enhavis ĝin en sia artikolo pri Uqbar. En la vilao (kiun ni luis kune kun la mebloj) estis ekzemplero de tiu verkaĵo. En la lastaj paĝoj de la volumo XXVI ni trovis artikolon pri Uppsala; en la unuaj de la XXVII, pri Ural-Altaic Languages; eĉ ne unu nuran vorton pri Uqbar. Inter seniluziĝo kaj miro, Bioy konsultis la indekson; li vane provis ĉiun eblan skribomanieron: Uqbar, Ucbar, Ooqbar, Ookbar, Oukbahr... Antaŭ lia foriro, li diris al mi ke temis pri regiono de Irako, aŭ Malgrandazio. Mi konfesu, ke mi iom embarasite kapjesis. Mi konjektis ke tiu nedokumentita lando, tiu sennoma ĉefherezulo, estis falsaĵo improvizita de la modesteco de Bioy, por gravigi frazon. La tute sterila esploro de unu el la atlasoj de Justus Perthes konfirmis mian dubon.

La venontan tagon, Bioy min vokis el Buenos Aires. Li diris ke li estas rigardanta la artikolon pri Uqbar, en la XXVI-a volumo de la Encyclopaedia. En ĝi ne estis la nomo de la ĉefherezulo, sed estis raporto pri lia doktrino, kaj per preskaŭ samaj vortoj kiel tiuj kiujn li citis, kvankam - eble - literature malsuperaj. Li citis el memoro, Copulation and mirrors are abominable. La teksto de la Encyclopaedia diris: "Laŭ unu el tiuj gnostikuloj, la videbla universo estas iluzo, aŭ - pli precize - sofismo; speguloj kaj patreco estas abomenaj (mirrors and fatherhood are abominable), ĉar ili ĝin multobligas kaj diskonigas". Mi diris al li, tute sincere, ke mi ŝatos vidi tiun artikolon. Post malmultaj tagoj li ĝin portis al mi. Tio min surprizis, ĉar la skrupulaj kartografiaj indeksoj de la Erdkunde, fare de Ritter, tute ne konas la ekziston de Uqbar.

La volumo portita de Bioy estis fakte la XXVI-a de la Anglo-American Cyclopaedia. La alfabeta montro sur la frontispico kaj ripo estis la sama kiel sur nia ekzemplero (Tor-Ups), sed la volumo, anstataŭ havi 917 paĝojn, havis 921. Tiuj pluaj kvar paĝoj enhavis la artikolon pri Uqbar: ne antaŭviditan (kiel la leganto eble rimarkis) de la alfabeta montro. Ni poste certiĝis ke inter la du volumoj, krom ĉi tiu, ne estis aliaj malsamoj; ili ambaŭ (kiel mi verŝajne jam klarigis) estis represaĵoj de la deka Encyclopaedia Britannica. Bioy aĉetis sian ekzempleron en iu ajn aŭkcia vendado.

Ni legis la artikolon iom atente. La nura interesa parto estis tiu jam citita de Bioy. La cetero ŝajnis tre verŝajna, tre kongrua kun la ĝenerala tono de la verkaĵo kaj (kiel kompreneble) iom enuiga. Per relegado ni malkovris, sub ĝia rigora strukturo, ian fundamentan sendeterminecon. El la dek kvar nomoj de la geografia sekcio, ni nur rekonis tri (Khorassan, Armenia, Erzerum), ambigue interpolitaj tra la teksto; el la historiaj nomoj, nur unu: tiun de la trompinto Magiisto Esmerdi, kiu tamen estis citita nur komparcele. La artikolo celis specifi la limbordojn de Uqbar, sed ĝiaj nebulaj rilatlokoj estis riveroj, krateroj kaj montoj de tiu sama lando. Ni ekzemple legis ke la suda limbordo formiĝis de la basebenaĵoj de Tsai Chaldun kaj de la delto de rivero Axa, kaj ke en la insuloj de tiu delto abundas sovaĝaj ĉevaloj. Ĉi tio je komenciĝo de paĝo 918. El la historia sekcio (paĝo 920) ni lernis ke, pro la religiaj persekutoj de la XIII-a jarcento, ortodoksuloj serĉis rifuĝon en tiujn insulojn, kie plu staras iliaj obeliskoj, kaj kie ne maloftas, per fosado, trovi iliajn ŝtonajn spegulojn. La sekcio pri Lingvo kaj Literaturo, tre mallonga, nur unu rimarkeblan parton enhavis, en kiu oni klarigis ke la literaturo de Uqbar havis fantastan karakterizon, kaj ke ĝiaj epopeoj kaj legendoj neniam rilatis al realeco, sed al la du fikciaj regionoj de Mlejnas kaj Tlön... La bibliografio enhavis kvar volumojn kiujn ni ankoraŭ ne sukcesis trovi, kvankam la tria - Silas Haslam, History of the Land Called Uqbar, 1874 - ĉeestas en la katalogoj de la librovendejo de Bernard Quaritch. (1). La unua, Lesbare und lesenswerthe Bemerkungen über das Land Ukkbar in Klein-Asien, estas datita 1641 kaj verkita de Johannes Valentinus Andreä. La afero estas signifoplena: nur du jarojn poste mi neatende retrovis tiun nomon en kelkaj paĝoj fare de De Quincey (Writings, XIII-a volumo), kaj mi lernis ke estis nomo de germana teologisto, kiu, je komenco de la jarcento XVII-a, priskribis la fikcian komunumon "Rozokruco"; komunumo kiun aliaj, poste, reale kreis uzante liajn imagitaĵojn kiel ekzemplon.

Tiun saman vesperon ni estis ĉe la Nacia Biblioteko, sed ni vane ĝenis atlasojn, katalogojn, jarlibrojn de geografiaj socioj, memoraĵoj de vojaĝantoj kaj de historiistoj. Neniu iam ajn estis en Uqbar. Eĉ la ĝenerala indekso de la enciklopedio de Bioy ne havis tiun nomon. La venontan tagon, Carlos Mastronardi (al kiu mi priparolis la aferon) hazarde vidis en librovendejo la nigrajn kaj orkolorajn ripojn de la Anglo-American Cyclopaedia. Li eniris kaj konsultis la volumon XXVI-an. Kompreneble, li ne trovis ajnan signon pri Uqbar.

II

En la Hotel de Adrogué, inter la elverŝemaj kaprifolioj kaj la iluzia fono de la speguloj, plu ekzistas ia limigita kaj malkreskanta memoro pri Herbert Ashe, inĝeniero de la Ferrocarriles del Sur. En vivo, kiel multaj britoj, li suferis je senrealeco; en morto, li eĉ ne plu estas la fantomo, kiu li estis. Alta, senreva; lia laca rektangula barbo estis ruĝa. Ŝajnas ke li estis vidvo, sen filoj. Ĉiun unuan aŭ duan jaron li iris al Britio; por viziti (laŭ tio kion mi vidas el fotoj kiujn li montris) iun sunhorloĝon kaj kelkajn kverkojn. Mia patro starigis kun li (sed la verbo estas troa) unu el tiuj anglaj amikiĝoj kiuj dekomence ekskludas konfidencon kaj tre baldaŭ preterlasas konversacion; ili kutime interŝanĝis librojn kaj revuojn; ili alfrontis unu la aliajn je ŝakmatĉoj... Mi lin memoras en la halo de la hotelo, kun matematiklibro enmane, kelkfoje rigardanta la nerekapteblajn kolorojn de la ĉielo. Iun vesperon ni estis parolantaj pri la dekduuma nombrosistemo (en kiu dek du skribiĝas kiel dek); Ashe diris al mi ke li estis tradukanta mi ne scias kiajn dekduumajn tabelojn al sesdekonaj tabeloj (en kiuj sesdek skribiĝas kiel dek). Li pludiris ke tiun laboron konfidis al li norvegulo en Rio Grande do Sul. Ok jarojn ni lin konis, kaj neniam li diris, ke li vizitis tie... Ni parolis pri paŝtista vivo, pri capangas, pri la brazila etimologio de la vorto gaucho (kiun kelkaj orientaj maljunuloj plu prononcas kiel gaúcho), kaj ne plu temis - Dio min pardonu - pri dekduumaj funkcioj. En la septembro de 1937 (ni ne estis en la hotelo), Herbert Ashe mortis pro rompiĝo de aneŭrismo. Antaŭ kelkaj tagoj li ricevis el Brazilo sigelfermitan kaj registritan paketon. Estis libro en granda oktavo. Ashe lasis ĝin en la trinkejo, kie - post monatoj - mi ĝin retrovis. Mi eklegis ĝin kaj mi sentis leĝeran kaj miroplenan vertiĝon, kiun mi ne priskribos, ĉar ĉi tiu ne estas la historio de miaj emocioj sed la historio de Uqbar, Tlön, kaj de Orbis Tertius. En iu islama nokto, kiun oni nomas la Nokton de la Noktoj, la ĉielaj pordoj malfermiĝas, kaj la akvo en kruĉoj fariĝas pli dolĉa. Eĉ se tiuj pordoj, tiam, malfermiĝintus, mi ne sentintus tion, kion mi fakte sentis. La libro estis skribita angle kaj enhavis 1001 paĝojn. Sur ĝia leda flava ripo legis mi jenajn vortojn, kiujn frontispico ripetis: A First Encyclopaedia of Tlön. Vol. XI. Hlaer to Jangr. Ne estis dato, nek presloko. La unua paĝo, kaj la veleno de iu tabelo, surhavis ovalan stampon, intenslazura, kun jena skribaĵo: Orbis Tertius. Antaŭ du jaroj, inter paĝoj de plagiata enciklopedio, mi trovis supraĵan priskribon de falsa lando; nun la hazardo portis al mi ion pli valoran kaj malfacilan. Ĉemane mi havis, nun, vastan kaj sisteman eron de la Totala Historio de nekonata planedo, kun ĝiaj arkitekturoj kaj ĝiaj militoj, kun la teruro de ĝiaj mitologioj kaj la bruo de ĝiaj lingvoj, kun ĝiaj imperiestroj kaj ĝiaj maroj, kun ĝiaj mineraloj kaj ĝiaj birdoj kaj ĝiaj fiŝoj, kun ĝia algebro kaj ĝia fajro, kun ĝiaj teologiaj kaj metafizikaj disputoj. Kaj ĉio ordigita, kohera, sen videbla doktrina aŭ parodia celo.

La "dek unua volumo", pri kiu mi parolas, enhavas referencojn al antaŭaj kaj sekvaj volumoj. Néstor Ibarra, en jam klasika artikolo de N. R. F., neas la ekziston de tiuj volumoj; Ezequiel Martínez Estrada kaj Drieu La Rochelle refutis, eble finvenke, tiun dubon. Sed la fakto estas ke, ĝis nun, la plej zorgaj serĉadoj restis senrezultaj. Vane ni taŭzis la bibliotekojn de la du Amerikoj kaj de Eŭropo. Alfonso Reyes, laca je ĉi tiuj policaj kaj subulaj penoj, proponas ke ni kune iniciatu projekton por rekonstrui la multajn kaj masivajn volumojn kiuj mankas, ex ungue leonem. Li duonŝerce, duonserioze, kalkulas ke tuta generacio da tlönistoj povus sufiĉi. Tiu aŭdaca kalkulo reportas nin al la fundamenta problemo: kiuj estis la inventistoj de Tlön? La plurala formo estas neevitebla, ĉar la hipotezo de unu nura inventisto - ia senfina Lebnitz, laboranta inter ombroj kaj modesto - unuanime malakceptiĝis. Oni opinias ke ĉi tia brave new world estas verko de sekreta socio de astronomoj, biologoj, inĝenieroj, metafizikuloj, poetoj, kemiistoj, moralistoj, pentristoj, geometroj... sub la estrado de obskura geniulo. Abundas, fakte, uloj kiuj regas tiujn diversajn studfakojn, sed ne abundas tiuj kiuj kapablas je invento, kaj eĉ malpli estas tiuj kiuj kapablas postmeti inventon al rigora kaj sistema plano, kia estas tiu de Tlön. Ĉi tiu plano estas tiom vasta, ke ĉies kontribuo devis esti infinitezima. Komence oni kredis ke Tlön estis pura ĥaoso, senrespondeca imagolicenco; oni nun scias ke estas kosmo, kaj ke la intimaj leĝoj kiuj ĝin regas estis difinitaj, kvankam provizore. Sufiĉu al mi memorigi ke inter la ŝajnaj kontraŭdiroj de la "dek unua volumo" oni ekrimarkis fundamentan pruvon de la ekzisto de la aliaj volumoj: ja tiom lucidas kaj ĝustas ĝia sekvita ordo. Popolaj revuoj disvastigis, per pardonebla troigo, la zoologion kaj topografion de Tlön; mi opinias ke ĝiaj travideblaj tigroj kaj ĝiaj elsangaj turoj ne meritas, eble, la daŭran atenton de ĉiu homo. Sed mi aŭdacas elspezi kelkajn minutojn pri ĝia koncepto de la universo.

Hume, unu fojon por ĉiam, rimarkis ke la argumentoj de Berkeley ne konsentas ajnan replikon kaj ne inspiras ajnan konvinkon. Ĉi tiu verdikto estas tre vera sur la Tero, tre falsa sur Tlön. La nacioj de tiu planedo estas - denaske - idealismaj; ilia lingvo kaj ties derivadoj - religio, literaturo, metafiziko - antaŭsupozas idealismon. La mondo, por ili, ne estas kunekzisto de objektoj en la spaco; estas serio heterogena da sendependaj agoj; estas sinsekva, tempa, ne spaca. En la konjekta Ursprache de Tlön, el kiu venas la "nunaj" idiomoj kaj dialektoj, ne ekzistas substantivoj; ekzistas senpersonaj verboj, kvalifikitaj el adverbovaloraj sufiksoj (aŭ prefiksoj) unusilabaj. Ekzemple: ne ekzistas vorto kiu kongruas al nia vorto "luno", sed ekzistas verbo kiu por ni estus "luni" aŭ "luneci". Leviĝas la luno super la rivero estus hlör u fang axaxaxas mlö, tio estas, laŭorde: supren malantaŭ ĉiamflui luniĝis. (Xul Solar mallonge tradukas: ek, malantaŭ porflui lunis).

La antaŭa menciaĵo temas pri la sudhemisferaj idiomoj. En tiuj de la norda hemisfero (pri kies Ursprache la dek unua volumo donas malmultajn indikojn) la praĉelo ne estas la verbo, sed la unusilaba adjektivo. Substantivo formiĝas per amasigo de adjektivoj. Oni ne diras "luno"; oni diras aera-hela sur malhela-ronda, aŭ oranĝkolora-pala-altlazura, aŭ ajnan alian grupiĝon. En ĉi tiu speciala kazo, la adjektivaro kongruas al reala objekto; sed temas pri, kiel dirite, speciala kazo. En la literaturo de tiu hemisfero (samkiel en la ekzistanta universo de Meinong) abundas idealaj objektoj, alvokitaj kaj solvitaj en unu nura momento laŭ poemaj necesoj. Ĉi tiujn objektojn kelkfoje fiksas nura samtempeco; kelkaj konsistas je du terminoj, unu videca kaj unu aŭdeca: la koloro de la naskiĝanta tago kaj la fora kribleko de birdo; aliaj je pluraj terminoj: la suno kaj la akvo kontraŭ la brusto de naĝanto, la malpreciza trema rozkoloro kiun oni vidas per duonfermitaj okuloj, la sento de tiu kiu lasas sin portiĝi de rivero, kaj, samtempe, de revo. Ĉi tiuj duagradaj objektoj povas kombiniĝi kun aliaj; la procezo, danke al kelkaj mallongigoj, estas praktike senfina. Ekzistas famaj poemaĵoj kiuj konsistas je nur unu ega vorto. Ĉi tiu vorto respondas al nur unu objekto, la poema objekto kreita de la aŭtoro. Pro tio ke neniu kredas al realeco de substantivoj, paradokse venas tio, ke ties kvanto estas senfina. La idiomoj de la norda hemisfero de Tlön posedas ĉiun nombron de la hindeŭropaj lingvoj, kaj multajn aliajn.

Ne estus troe aserti ke la klasika kulturo de Tlön inkluzivas nur unu fakon: psiĥologion. Aliaj subiĝas al tiu. Mi jam diris ke la loĝantoj de tiu planedo imagas la universon kiel serion da mensaj procezoj, kiuj ne okazas en la spaco, sed sinsekve, en la tempo. Spinoza atribuas al sia neelĉerpebla diaĵo la normojn de penso kaj de etendiĝo; en Tlön neniu komprenus la apudmeton de la dua (kiu temas nur pri kelkaj statoj) kaj de la unua, kiu estas perfekta sinonimo de la kosmo. Alivorte: ili ne konceptas ke la spaceco pludaŭru en la tempo. Percepton de fumado ĉe la horizonto, kaj poste de la brulanta kamparo, kaj de la malbone estingita cigaredo kiu kaŭzis la incendion, oni konsideras kunligon de ideoj.

Ĉi tiu monismo, aŭ totala idealismo, malvalidigas sciencon. Klarigi (aŭ juĝi) fakton, estas kunigi ĝin al alia fakto; sed tiu kunigo, sur Tlön, estas sekva stato de la subjekto, kaj ne aplikeblas al la antaŭa stato, do ne iluminas ĝin. Ĉiu mensa stato estas nereduktebla; la nura nomado, tio estas, klasifikado, implicas falsigon. El tio oni povus konkludi ke sur Tlön ne ekzistas sciencoj, nek rezonadoj. La paradoksa vero estas ke sciencoj tie ekzistas, kaj en preskaŭ senfina kvanto. Al filozofioj, en la norda hemisfero, okazas tio kio en suda hemisfero okazas al substantivoj. La fakto ke iu ajn filozofio ne povas esti, dekomence, io pli ol ludo, io pli ol Philosophie des Als Ob, kontribuis al ilia plimultiĝo. Abundas nekredeblaj sistemoj, sed kun plaĉa arkitekturo aŭ sensacia karaktero. La metafizikuloj de Tlön ne serĉas la veron, nek la verŝajnon, sed la surprizon. Ili pensas al metafiziko kiel al fako de fantasta literaturo. Ili scias ke iu ajn sistemo estas nur submetiĝo de ĉiu aspekto de la universo al iu ajn el tiuj aspektoj. Sed eĉ la eksprimo "ĉiu aspekto" estas refutebla, ĉar ĝi baziĝas sur neebla aldono de la nuna momento al la antaŭaj; kaj tiu mem pluralo, "la antaŭaj", estas malpermesita, ĉar ĝi postulas alian neeblan operacion... Unu el la skoloj de Tlön eĉ neas la tempon: ĝi argumentas ke la estanteco estas nedifinita, ke la estonto ne havas ajnan realecon krom kiel estanta espero. (2). Alia skolo asertas ke la tempo jam finpasis, kaj ke nia vivo estas nur memoro aŭ krepuska reflekto, sendube falsigita kaj mutilita, de nerekaptebla procezo. Alia, deklaras ke la historio de la universo - kaj en ĝi, de niaj vivoj, de la plej palaj detaloj de niaj vivoj - estas skribaĵo produktita de subula dio por kompreniĝi kun demono. Alia, ke la universo estas komparebla al tiuj kriptografioj en kiuj ne ĉiu signo havas valoron, kaj ke nur veras tio kio okazas ĉiun tricentan nokton. Alia, ke dum ni ĉi tie dormas, ni vekas aliflanke, kaj do ke ĉiu homo estas du homoj.

Inter la doktrinoj de Tlön, neniu tiom skandalis kiel materiismo. Kelkaj pensuloj provis ĝin difini, sed per pli fervoraj ol klaraj terminoj, same kiel faras tiuj kiuj konscias, ke ili proponas paradokson. Por faciligi la komprenon de tiom absurda tezo, ĉefherezulo de la jarcento XI (3) elpensis la sofismon de la naŭ kupraj moneroj, kies indigniga renomo egalas, en Tlön, al tiu de la Eleaj memkontraŭdiroj. De tiu "artifika rezonado" oni havas plurajn versiojn, kiuj diferencas pri la kvanto kaj da moneroj kaj da retrovoj. Jen la plej komuna:

Marde, X, revenante hejmen tra senhoma pado, perdas naŭ kuprajn monerojn. Ĵaŭde, Y trovas sur tiu pado kvar monerojn, iom rustaj pro la merkreda pluvo. Vendrede, Z ekvidas tri monerojn sur la sama pado kaj tiun saman vendredon, X retrovas du sur la sojlo de sia hejmo.

El ĉiu tiu historio la ĉefherezulo pretendis konkludi la realecon - tio estas, la daŭron - de tiuj naŭ rehavitaj moneroj.

Estus absurde (li asertis) imagi ke kvar el tiuj moneroj ne ekzistis inter mardo kaj ĵaŭdo, tri de mardo ĝis vendredo, kaj du de mardo ĝis vendrede matene. Estas logike pensi ke ili ekzistis - eĉ se per iu sekreta maniero, kies kompreno malpermesiĝas al homoj - en ĉiu momento de tiuj tri periodoj.

La lingvo de Tlön malbone taŭgis por la difino de ĉi tiu paradokso; la plejmulto ne komprenis ĝin. La defendantoj de komuna saĝo komence limigis sin al rifuzo de la vereco de la afero. Ili ripetadis ke temis pri vorta trompo, kiu baziĝis je la temerara uzo de du neologiaj vortoj, ne sankciitaj de uzo kaj foraj de iu ajn serioza pensado: la verboj "trovi" kaj "perdi", kiuj ĉi tie implicas antaŭsupozon, ĉar ili postulas la identecon de la unuaj naŭ moneroj kun la duaj. Ili memorigis ke ĉiu substantivo (homo, monero, ĵaŭdo, merkredo, pluvo) nur havas metaforan valoron. Ili denuncis la perversan cirkonstancon de tiu "iom rustaj pro la merkreda pluvo", kiu antaŭsupozas tion kion oni celas pruvi: la daŭron de la kvar moneroj inter mardo kaj ĵaŭdo. Ili rimarkis ke unu afero estas sameco, alia afero estas identeco; kaj ili proponis, kiel reductio ad absurdum, la hipotezan kazon de naŭ homoj kiuj en naŭ sinsekvaj noktoj sentus fortan doloron. Ĉu ne estus absurde - ili demandis - pretendi ke tiu doloro estas la sama? (4) Ili aldonis ke la ĉefherezulo nur moviĝis de la blasfema celo atribui la diecan normon de ekzisteco al kelkaj simplaj moneroj; kaj ili rimarkis ke li foje neis plurecon, foje ne. Se sameco implicas identecon - ili argumentis - oni ankaŭ devus agnoski ke la naŭ moneroj estas nur unu monero.

Nekredeble, ĉi tiuj argumentoj ne sukcesis je definitiva refuto. Post cent jaroj de la formulado de la problemo, pensulo ne malpli brila ol la ĉefherezulo, sed je ortodoksa tradicio, kompletigis tre aŭdacan hipotezon. Laŭ tiu feliĉa konjekto, ekzistas nur unu subjekto: tiu subjekto nedividebla estas ĉiu ajn el la estaĵoj de la universo, kiuj estas organoj kaj maskoj de dieco. X estas Y kaj estas Z. Z ekvidas tri monerojn memorante ke X perdis ilin; X trovas du sur la sojlo memorante ke la aliajn oni retrovis... La dek unua volumo komprenigas ke la fina venko de ĉi tiu idealisma panteismo okazis pro tri gravaj kialoj: unue, la forrifuzo de solipsismo; due, la kapablo teni la psiĥologan bazon de sciencoj; trie, la kapablo teni la kulton de la dioj. Schopenhauer (la pasia kaj brila Schopenhauer) esprimas tre similan doktrinon en la unua volumo de Parerga und Paralipomena.

La geometrio de Tlön nur havas du fakojn, sufiĉe apartajn: la vidan kaj la tuŝan. La dua kongruas kun la nia, kaj estas postmetita al la unua. La bazo de vida geometrio estas la surfaco, ne la punkto. Ĉi tiu geometrio ignoras la paralelojn kaj asertas ke homo kiu moviĝas modifas la ĉirkaŭajn formojn. La bazo de tiu aritmetiko estas la nocio de nedifinita nombro. Ili intensigas la konceptan gravecon de "pli granda" kaj "malpli granda", kiujn niaj matematikistoj simbolas per > kaj <. Ili asertas ke la operacio de kalkulado modifas la kvantojn, kaj ilin transformas de nedifinitaj al difinitaj. La fakto ke pluraj uloj, kiuj kalkulas saman kvanton, atingas saman rezulton, estas laŭ la psiĥologoj ekzemplo de idea kunligo aŭ de bona memorekzerco. Ni jam scias, fakte, ke en Tlön la subjekto de kono estas unika kaj eterna.

Literaturajn aspektojn formas ankaŭ, komplete, la ideo de unika subjekto. Malofte okazas ke libroj estas subskribitaj. Plagiateco ne ekzistas: oni decidis ke ĉiu verko estas farita de unu nura aŭtoro, sentempa kaj anonima. Kritikarto kutimas inventi aŭtorojn: ĝi elektas du malsimilajn verkaĵojn - La Tao te ching kaj Mil kaj unu noktoj, ekzemple - atribuas ilin al la sama verkisto, kaj tuj ekprovas priparoli, diligente, la psiĥologion de ĉi tiu interesa homme de lettres...

Ne malpli maldiversaj estas la libroj. Ĉiuj rakontgenraj havas la saman temon, kun ĉiu imagebla interŝanĝo. Tiuj filozofaj senŝanĝe enhavas kaj la tezon kaj la antitezon, la rigorajn por kaj kontraŭ de ĉiu doktrino. Libron kiu ne enhavas sian anti-libron oni konsideras malkompleta.

Jarcentoj post jarcentoj da idealismo ne malsukcesis influi la realecon. Ne estas malofta, en la plej malnovaj regionoj de Tlön, duplikatado de perditaj aĵoj. Du homoj serĉas krajonon; la unua ĝin trovas, kaj nenion diras; la dua trovas duan krajonon, ne malpli reala, sed malpli taŭga ol atendite. Tiuj duagradaj objektoj nomiĝas hrönir, kaj ili estas, kvankam plumpformaj, iom pli longaj. Ĝis antaŭnelonge, la hrönir estis hazardaj kreitaĵoj de forgeso kaj malatento. Ilian metodan produktadon - ŝajnas neeble, sed tiel diras la "dek unua volumo" - oni atingis nur antaŭ cent jaroj. La unuaj provoj estis senfruktaj. La modus operandi meritas mencion. La estro de unu el la ŝtataj karceroj komunikis al kelkaj prizonuloj ke en iama rivera fluejo estis kelkaj sepultejoj, kaj promesis liberigon al tiuj kiuj sukcesos retrovi ion gravan. Dum la monatoj antaŭ la fosado, oni montris al prizonuloj fotojn de tio kion ili devis retrovi. Ĉi tiu unua provo montris ke espero kaj avido povas malhelpi; post tuta semajno da laboro kun fosilo kaj pioĉo, oni nur elterigis neniujn ajn hrönir krom rusta rado, kies dato antaŭis la eksperimenton. Oni tenis la aferon sekretan kaj poste ĝin ripetis en kvar lernejoj. En tri el ili, la malsukceso estis preskaŭ totala; en la kvara (kies estro hazarde mortis dum la unuaj fosadoj) la lernantoj elterigis - aŭ produktis - oran maskon, arkaikan spadon, du aŭ tri terakotajn amforojn, kaj mutilan, duonverdan torson de reĝo, kun surbrusta skribaĵo kiun oni ankoraŭ ne sukcesis deĉifri. Oni tiel malkovris ke la ĉeesto de atestantoj kiuj scias pri la eksperimenta eco de la serĉado, konstistigas kontraŭindikon... La amasaj serĉadoj produktas kontraŭdirajn objektojn; hodiaŭ oni preferas individuajn, preskaŭ improvizitajn laborojn. La metoda produktado de la hrönir (tiel diras la dek unua volumo) donis mirindegan servon al la arkeologoj. Ĝi povis konsultigi, kaj eĉ modifi, la pasintecon, kiu fariĝis ne malpli plasta kaj obeema, ol la estonto. Kuriozaĵo: la duagradaj kaj triagradaj hrönir - la hrönir kiuj venas de alia hrön; subproduktoj de la hrön de hrön - troigas la aberaciojn de la komenca hrön; la kvingradaj preskaŭ ne havas ajnan; la naŭgradaj miksiĝas kun la duagradaj; la dekunugradaj posedas purecon, en la linioj, kiun eĉ ne la originalo havas. La procezo estas perioda: la dekdugrada hrön jam denove ekdifektas. Pli stranga kaj pli pura ol ĉiu hrön estas kelkfoje la ur, la aĵo produktita elvoke, la objekto sugestita el espero. La granda ora masko kiun mi menciis estas fama ekzemplo.

Aferoj sur Tlön duobliĝas; sed ili ankaŭ emas forviŝiĝi kaj perdi siajn detalojn kiam homoj ilin forgesas. Klasika ekzemplo estas antikva sojlo, kiu daŭradis ĝis almozulo ĝin vizitis, kaj post ties morto malaperis. Kelkfoje kelkaj birdoj, nura ĉevalo, savis la ruinaĵojn de amfiteatro.

1940, Salto Oriental

Postskribo de 1947. - Mi reproduktis la antaŭan artikolon tiel kiel ĝi aperis en la Antologio de fantasta literaturo, 1940, nur ellasante kelkajn metaforojn de ia burleska resumo kiu nun ŝajnus nekonvena. Tiom da aferoj okazis ekde tiam... Mi limigos min al simpla menciado.

En marto de 1941, en libro de Hinton kiu apartenis al Herbert Ashe, oni trovis mane skribitan leteron de Gunnar Erfjord. La koverto portis la poŝtostampon de Ouro Preto; la letero komplete klarigis la misteron de Tlön. Ĝia teksto konfirmas la hipotezojn de Martínez Estrada. La belega rakonto komenciĝis unu nokton en Lucerno aŭ Londono, komence de la jarcento XVII-a. Bonvola kaj sekreta socio (inter kiuj membroj estis Dalgarno, kaj poste George Berkeley) stariĝis por inventi landon. En la malpreciza komenca programo estis "hermetikaj studoj", filantropio kaj kabalo. Al ĉi tiu unua periodo apartenas la kurioza libro de Andreä. Post kelkaj jaroj da kaŝkunvenoj kaj antaŭtempaj sintezoj, oni komprenis ke tuta generacio ne sufiĉis por organizi landon. Oni decidis ke ĉiu el la majstroj kiuj konsistigis la socion elektu disĉiplon por daŭrigi la verkon. Ĉi tiu hereda aranĝo respektiĝis. Post dujarcenta hiato, la kunfrataro renaskiĝas en Ameriko. En la jaro 1824, en Memphis (Tennessee), unu el la membroj parolas kun la asketa milionulo Ezra Buckley. Ĉi-lasta lin aŭskultas per ia malestimo, kaj priridas la modestecon de la projekto. Li diras ke en Usono estas absurde inventi landon, kaj proponas la inventon de planedo. Al ĉi tiu giganta ideo li aldonas alian, sugestitan de lia nihilismo: ke oni tenu silenton pri la grandega tasko. Tiam ekcirkulis la dudek volumoj de la unua Encyclopaedia Britannica: Buckley sugestas metodan enciklopedion de la iluzia planedo. Li lasos al la planedo ĝiajn orajn vejnojn, ĝiajn navigeblajn riverojn, ĝiajn preriojn sulkitaj de la taŭro kaj de la bizono, ĝiajn nigrulojn, ĝiajn bordelojn kaj ĝiajn dolarojn, sed nur laŭ unu kondiĉo: "La verko ne negocos kun la trompulo Jesuo Kristo". Buckley neas Dion, sed volas pruvi al la neekzistanta Dio ke mortalaj homoj kapablas koncipi mondon.

Buckley mortas venenita en Baton Rouge, en 1825. En 1914 la socio konfidas al siaj kunlaborantoj, kiuj nun nombras tri cent, la lastan volumon de la unua Encyclopaedia de Tlön. La eldonaĵo restas sekreta; ĝiaj kvar dek volumoj (la plej vasta verkaĵo kiun homoj finfaris) devos utili kiel bazo al alia pli ĝisdetala verko, skribita ne pli angle sed en unu el la lingvoj de Tlön. Ĉi tiu revizio de iluzia mondo provizore nomiĝas Orbis Tertius, kaj unu el ĝiaj modestaj demiurgoj estis Herbert Ashe, mi ne scias ĉu kiel agento de Gunnar Erfjord, aŭ kiel membro. La fakto ke li ricevis la "dek unuan volumon" ŝajnas konfirmi la duan hipotezon. Sed la aliaj volumoj? Ekde la jaro 1942, faktoj ekmultobliĝis. Mi memoras per nekutima klareco unu el la unuaj, kaj mi pensas ke tiam mi sentis ion pri ĝia antaŭaverteco. Tio okazis en apartamento de strato Laprida, antaŭ hela kaj alta balkono, kiu malfermiĝis al sunsubiro. Princino de Faucigny Lucinge ricevis el Poitiers sian arĝentan vazaron. De la vasta fono de kestego, stelumita je internaciaj etikedoj, oni elaperigis senmovajn kaj delikatajn objektojn: arĝentaĵaron de Utrecht kaj de Parizo kun dura heraldika faŭno, samovaron. Inter la vazaro - per perceptebla kaj pala tremeto kvazaŭ de dormanta birdo - mistere palpebrumis kompaso. La princino ĝin ne rekonis. La intense lazura nadlo aspiris al la magneta nordo; la metala kesto estis konkava; la literoj de la ciferplato estis el unu el la alfabetoj de Tlön. Ĉi tiu estis la unua entrudiĝo de la fantasta mondo en la realan mondon. De la dua, pro malkvietiga hazardo, mi mem estis atestanto. Ĝi okazis post kelkaj monatoj, en bazaro de brazilano, ĉe Cuchilla Negra. Amorim kaj mi revenis el Sankta Anna. Ŝvelo de rivero Tacuarembó devigis nin provi (kaj toleri) tian rudimentan gastigon. La brazilano pretigis por ni du grincantajn faldolitojn en granda ĉambro plena je ledaĵoj kaj bareloj. Ni enlitiĝis, sed ĝis tagiĝo nin tenis vekaj plendoj de nevidebla najbaro, kiu ŝajnis ebria kaj alternigis nekompreneblajn blasfemojn al eroj de milongas, aŭ, pli bone, al eroj de unu nura milonga. Kiel kompreneble, ni atribuis tian insistan bruon al amikeco de la viro kun lia propra brando... Sed je tagiĝo, ni trovis la viron morta en la koridoro. La akreco de lia voĉo nin trompis; estis simpla knabo. Dum la deliro, el lia zono forfalis kelkaj moneroj kaj brilmetala konuso, samdiametra al boltingo. Infano kiu volis kolekti tiun konuson, ne sukcesis. Viro ĝin levis, sed grandpene. Mi tenis ĝin en la mano dum kelkaj minutoj kaj mi memoras ĝian netolereblan pezon, kiu daŭris eĉ post kiam mi lasis ĝin. Mi ankaŭ memoras la precizan rondon kiun ĝi skulptis sur mia mano. Fenomeno de tiom malgranda kaj samtempe tiom peza objekto lasis malplaĉan impreson, konsternan kaj timoplenan. Kamparano proponis forĵeti ĝin en la tumultan riveron. Amorim ĝin aĉetis kontraŭ malmultaj pesoj. Neniu sciis ion ajn pri la mortinto, krom tio ke li "venis de la limbordo". Ĉi tiuj malgrandaj kaj pezegaj konusoj (faritaj el metalo kiu ne apartenas al ĉi tiu mondo) estas bildigoj de la diaĵo en kelkaj religioj de Tlön.

Ĉi tie mi finas la personan parton de mia rakonto. La cetero jam estas en la memoro (aŭ en la espero, aŭ en la timo) de ĉiu mia leganto. Sufiĉos al mi memorigi la jenajn faktojn, per mallongaj vortoj kiuj riĉiĝos kaj pligrandiĝos en la kuna konkava memoro. En 1944, ĵurnalisto el la gazeto "The American" (el Nashville, Tennessee) malkovris en biblioteko de Memphis la kvardek volumojn de la unua Encyclopaedia de Tlön. Sed oni plu debatas pri la naturo de la malkovro: ĉu ĝi estis hazarda, aŭ ĉu ĝin konsentis la estroj de la plu nebulplena Orbis Tertius. La plej ŝajna hipotezo estas la dua. En la ekzemplero de Memphis, kelkaj nekredeblaj partoj de la "dek unua volumo" (tiuj, ekzemple, pri duobliĝo de la hrönir) estis mildigitaj aŭ forprenitaj; estas akcepteble pensi ke ĉi tiuj korektoj kongruas al celo prezenti mondon ne tro neakordigeblan al la reala mondo. La dissemado de objektoj de Tlön en diversaj landoj povus esti parto de la sama plano...(6). La fakto estas ke la "retrovo" havis senfinan eĥon en internacia gazetaro. Manlibroj, antologioj, resumoj, laŭliteraj versioj, represaĵoj legitimitaj kaj nelegitimitaj de ĉi tiu Opus Majus de homaro inundis kaj plu superŝutas la Teron. Preskaŭ tuj realeco ekcedis pluraspekte. Tio kio certas, estas ke ĝi sopiris cedi. Antaŭ dek jaroj, nur sufiĉis iu ajn simetrio kun ŝajna ordo - dialektika materiismo, antisemitismo, naziismo - por ravigi homojn. Kiel, do, ne submeti sin al Tlön, al vasta kaj detala pruvo de ordigita planedo? Estas senutile respondi ke ankaŭ realeco estas ordigita. Eble estas ordigita, sed laŭ diaj reguloj - mi traduku: nehomaj reguloj - kiujn ni neniam finas malkovri. Tlön estas eble labirinto, sed estas homfarita labirinto, kiu destiniĝas al homa malkovro.

La kontakto al Tlön, la kutimiĝo al ĝi, diserigis ĉi tiun mondon. Ensorĉita de ĝia rigoreco, homaro forgesas ke temas pri ŝakista, ne anĝela rigoreco. Jam en la lernejojn penetris la "praidiomo" (konjekta) de Tlön; kaj instruado de ĝia harmonia historio (plena je kortuŝaj epizodoj) jam forgesigis tiun kiu prezidis mian infanaĝon; jam en la memoroj, fikcia pasinteco okupas la lokon de la alia, pri kiu ni nenion certe sciis... eĉ ne ĉu ĝi estis falsa. Oni reformis numismatikon, farmakologion kaj arkeologion. Mi supozas ke ankaŭ biologio kaj matematiko atendas sian avataron... Disa dinastio da soluloj ŝanĝis la aspekton de la mondo. La laboro plu daŭras. Se niaj antaŭvidoj ne eraras, post cent jaroj iu malkovros la cent volumojn de la dua Encyclopaedia de Tlön.

Tiam malaperos el la planedo la angla kaj la franca kaj la simpla hispana. La mondo estos Tlön. Mi ne zorgas je tio, mi plu revizias, dum la trankvilaj tagoj de la Hotel de Adrogué, malcertan kevedian tradukon (kiun mi ne pripensas presigi) de la Urn Burial, fare de Browne.


(1) Haslam ankaŭ estas aŭtoro de General History of Labyrinths.

(2) Russell (The Analysis of Mind, 1921, p. 159) supozas ke la planedo kreiĝis de malmultaj minutoj, ekipita je homaro kiu "memoras" iluzian pasintecon.

(3) Jarcento, pro la dekduuma sistemo, signifas ĉi tie periodon de 144 jaroj.

(4) Hodiaŭ, unu el la eklezioj de Tlön firme kaj platone asertas ke kelkaj aferoj kiel iu certa doloro, iu certa verda nuanco de flavo, iu certa temperaturo, iu certa sono, konstituigas la nuran veron. Ĉiu homo, dum la vertiĝa koita momento, estas la sama homo. Ĉiu viro kiu ripetas verson de Shakespeare estas William Shakespeare.

(5) Buckley estis libera pensulo, fatalisto kaj defendanto de sklavismo.

(6) Kompreneble plu solvendas la problemo pri la speco de kelkaj el tiuj objektoj.

Tri versioj de Judaso

Jorge Luis Borges

"There seemed a certainty in degradation"

T. E. Lawrence, "Seven Pillars of Wisdom", CII


En Malgrandazio aŭ en Aleksandrio, en la dua jarcento de nia kredo, en la tempo kiam Basilido asertadis, ke la kosmo konsistas en perversa aŭ temerare nepripensita improvizaĵo fare de nekapablaj anĝeloj, Nils Runeberg gvidus iun el la gnostikaj kaŝ-kunvenoj kun eksterordinara pasio intelekta. Dante eble rezervus fajran tombon al li; lia nomo trovus lokon en la katalogoj de minoraj herezuloj, inter Satornilo kaj Karpokrato; iu fragmento el liaj predikoj, garnita per insultoj, plu vivus en la apokrifa "Liber adversus omnes haereses" aŭ pereus, kiam la incendio de monakeja biblioteko voris la lastan ekzempleron de "Syntagma". Sed Dio lokis lin en la 20a jarcento kaj en la universitata urbo Lund. Tie en 1904 aperis la unua eldono de lia "Kristus och Judas"; tie en 1909 eliris lia ĉefa verko "Den hemlige Frälsaren". (De ĉi tiu lasta libro ekzistas germana traduko farita de Emil Schering en 1912 sub la titolo "Der heimliche Heiland".)


Antaŭ ol provi ekzameni la menciitajn verkojn urĝas ripeti, ke Nils Runeberg, membro de la nacia Unio Evangelia, estis profunde religiema. En literatura kunvenejo de Parizo, eĉ de Bonaero, iu verkisto povus tre eble ankoraŭfoje redifini la tezojn de Runeberg; ĉi tiuj tezoj, proponitaj en beletra rondo, estus nur leĝeraj kaj vanaj ekzercoj bazitaj sur neglekto aŭ blasfemo. Por Runeberg la tezoj kondukis al deĉifrado de centra mistero teologia, konsistigis materialon por meditoj kaj analizoj, por disputoj historiaj kaj filologiaj, por manifestiĝoj de orgojlo, de jubilo, de teruro. La tezoj donis sencon al lia vivo kaj ankaŭ ruinigis ĝin. Cetere, la legantoj de tiuj linioj devas konsideri, ke la artikolo registras nur la konkludojn de Runeberg, ne lian dialektikon nek liajn pruvojn. Eble iu rimarkos, ke la konkludo certe antaŭis la “pruvojn”. Nu, kiu do inklinas serĉi pruvojn pri io, kion li ne kredas, aŭ pri io, kies prediko indiferentas al li?


La unua eldono de "Kristus och Judas" havas la jenan drastan epigrafon, kies sencon, jarojn poste, monstre vastigis Nils Runeberg mem: "Ne nur parto, sed ĉio, kion la tradicio atribuas al Judaso Iskarioto, estas falsa" (De Quincey, 1857). Post iu germano, De Quincey konceptis, ke Judaso perfidis Jesuon por devigi lin konfesi sian diecon kaj por doni originon al vasta ribelo kontraŭ la jugo de Romo; Runeberg hipotezis ian depostulon de metafizika karaktero. Komence li lerte rimarkigis la superfluecon de la ago de Judaso kaj aldonis, ke ne necesas la perfido fare de apostolo por malkaŝi majstron, kiu ĉiutage predikas en la sinagogo kaj faras miraklojn antaŭ miloj da homoj. Tamen, tiel okazis. Supozi eraron en la Sanktaj Skriboj estas io neimagebla, ne malpli ol supozi fakton hazarda en la plej transcenda evento en la monda historio. Ergo, la perfido de Judaso ne estis hazarda; temis pri fakto antaŭdeterminita, kiu havas sian misteran lokon en la redempto. Runeberg plu diras: la Vorto, kiam enkarniĝinta, pasis de la ĉieesto al la spaco, de la eterneco al la historio, de la senfina feliĉo al la mutacio kaj al la morto; por reciproki al tia ofero necesis ke unu homo, reprezentante ĉiujn homojn, faru samvaloran oferon. Judaso Iskarioto estis tia homo. Judaso, ununura inter la apostoloj, intuis la sekretan diecon kaj la teruran intencon de Jesuo. La Vorto reduktiĝis al mortala stato; Judaso, disĉiplo de la Vorto, kapablis humiliĝi al la rolo de denuncanto (la plej mava delikto de infamio) kaj gasti ĉe la eterna fajrejo. Suba ordo respegulas superan ordon, la formoj de la tero respondas al la formoj de la ĉielo; la haŭtaj makuloj formas kvazaŭ mapon de la nekorupteblaj konstelacioj; Judaso iel spegulas Jesuon. Tio klarigas la epizodojn de la tridek denaroj kaj de la kiso; tio klarigas ankaŭ la sinmortigon, per kiu li eĉ pli meritas la Kondamnon. Tiel Nils Runeberg eksplikis la enigmon de Judaso.


La teologoj de ĉiuj konfesioj kontestis lin. Lars Peter Engström akuzis lin ignori, aŭ preteratenti, la hipostazan unuecon; Axel Borelius kulpigis lin, ke li renovigis la herezon de la docetoj, kiuj negis la homecon de Jesuo; la ŝtal-kora episkopo de Lund asertis, ke li kontraŭdiras la trian versiklon de la dudek-dua ĉapitro de la Evangelio de Sankta Luko.


Tiuj diversaj anatemoj influis sur Runeberg, kiu parte reskribis sian forte obĵetitan libron kaj modifis sian doktrinon. Li cedis al siaj kontraŭuloj la teologian terenon kaj proponis oblikvajn rezonojn de morala karaktero. Li allasis, ke Jesuo "disponis la multnombrajn rimedojn, kiujn Ĉiopoveco proponas", do Li ne bezonis unu homon por redempti ĉiujn ceterajn. Poste Runeberg rebatis la opinion de kiuj asertis, ke oni scias nenion pri la enigma perfidulo; ni scias, li diris, ke Judaso estis unu el la apostoloj, unu el la elektitoj por anonci la ĉielan regnon, sanigi malsanajn, purigi leprulojn, revivigi mortintojn kaj ekzorci demonojn (Mateo 10: 7-8; Luko 9: 1). Viro tiele distingita de la Redemptoro meritas, ke oni faru la plej bonan interpreton de liaj agoj. Imputi lian krimon al mon-avido (kion kelkaj subtenis citante Johanon 12: 6) egalas akcepti rezignacie la plej malsaĝan motivon. Nils Runeberg proponas la kontraŭan motivon: ia hiperbola, eĉ senlima asketismo. Por pli granda gloro de Dio, la asketoj vidas la karnon naŭza kaj puninda; Judaso faris la samon koncerne la spiriton. Li rezignis honoron, bonon, pacon, eĉ la ĉielan regnon, same kiel aliaj, malpli heroe, la plezuron [1]. Li antaŭpensis kun konsterna lucido siajn kulpojn. En adultoj ne malofte estas trovebla tenero kaj abnegacio; en murdoj — kuraĝo, en profanadoj kaj blasfemoj — ia demona rebrilo. Judaso elektis kulpojn mankajn je akompana virto: la misuzo de konfido (Johano 12: 6) kaj la denunco. Li kondutis humilege, kredis sin nedigna esti bona. Paŭlo skribis: "Kiu fieras, tiu fieru en la Eternulo" (I Korintanoj 1: 31); Judaso volis la inferon, ĉar la feliĉo de la Sinjoro sufiĉis al li. Li pensis, ke la feliĉo, kiel la bono, estas atributo dia, kiun devas ne uzurpi la homoj [2].


Multaj eltrovis, "post factum", ke en la pravigeblaj komencaj laboroj de Runeberg troviĝas lia ekstravaganca fino, kaj ke "Den hemlige Frälsaren" estas fakte nura perversaĵo en furioza klimakso de "Kristus och Judas". Fine de 1907 Runeberg finis kaj reviziis la manuskriptan tekston; kaj pasis preskaŭ du jaroj, kiam li ĝin transdonis al la presejo. En oktobro 1909 la libro aperis kun antaŭparolo (ĝisenigme plata) de la dana hebreisto Erik Erfjord, kaj kun ĉi tiu malica frazo: “Tiu estis en la mondo, kaj la mondo per li estiĝis, kaj la mondo lin ne konis” (Johano 1:10). La ĝenerala argumento ne estas kompleksa, sed la konkludo egalas al monstraĵo. Dio, deduktas Nils Runeberg, humiliĝis esti homo por redempti la homan rason; konjekteblas, ke Lia sinofero estis perfekta, sen misoj kaj mankoj. Limigi Lian suferadon al duontaga agonio sur la kruco estus io blasfema [3]. Aserti, ke li estis homo nekapabla peki, entenas kontraŭdiron; la atributoj "impeccabilitas" kaj "humanitas" estas neakordigeblaj. Kemnitz konsentas, ke la Redemptoro povis senti lacon, fridon, konfuziĝon, soifon kaj malsaton; allaseblas ankaŭ, ke Li povis peki kaj iri la vojon de perdiĝo. La fama teksto “Ĉar li elkreskis kiel juna branĉo kaj kiel radiko el tero senakva; li ne havis staturon nek belecon; malestimata kaj evitata de homoj; viro suferanta kaj malsana” (Jesaja 53: 2-3) estas, por multaj, anticipa figuro de la Krucumito en la horo de ties morto; por kelkaj (ekzemple, por Hans Lassen Martensen) refuto de la beleco, kiun la ordinara opinio atribuas al Kristo; por Runeberg, preciza profetaĵo, ne pri unu momento, sed pri la tuta, terura futuro, en la tempo kaj en la eterneco, de la Vorto enkarniĝinta. Dio fariĝis tute homo, sed homo ĝis la infamio, homo ĝis la kondamno kaj la abismo. Por savi nin, li povintus elekti “iun” el la destinoj, el kiuj plektiĝas la konfuza reto de la historio; li povus esti Aleksandro aŭ Pitagoro aŭ Rurik aŭ Jesuo; sed Li elektis destinon plej basan: li estis Judaso.


La librejoj de Stokholmo kaj Lund vane proponis ĉi tiun revelacion. La nekredantoj konsideris ĝin "a priori" sensala kaj komplika ludo teologia; la teologoj ĝin disdegnis. Runeberg intuis, ke tiu ekumena indiferento entenis la preskaŭ miraklan konfirmon de liaj konkludoj. Dio trudis tian indiferenton; Dio ne volis, ke Lia terura sekreto diskoniĝu sur la tero. Runeberg komprenis, ke ankoraŭ ne sonis la ĝusta horo. Li sentis, ke antikvaj malbenoj Diaj konverĝis sur lin; memoris pri Elija kaj Moseo, kiuj en la monto kovris al si la vizaĝon por ne vidi Dion; pri Jesaja, kiu teruriĝis kiam liaj okuloj vidis Tiun, kies gloro plenigas la teron; pri Saul, kies okuloj blindiĝis sur la vojo al Damasko; pri la rabeno Simeono ben Azai, kiu vidis la Paradizon kaj mortis; pri la fama sorĉisto Johano de Viterbo, kiu freneziĝis kiam li povis vidi la Triunuon; pri la midraŝimoj, kiuj abomenas la malpiajn, ĉar ili prononcas la Ŝem Hameforaŝ, la Sekretan Nomon de Dio. Ĉu li ja ne kulpis je tiu obskura krimo? Ĉu tio ne estus la nepardonebla blasfemo kontraŭ la Spirito? (Mateo 12:31). Valerio Sorano mortis, ĉar li rivelis la sekretan nomon de Romo; kia senfina puno falus sur lin, ĉar li eltrovis kaj diskonigis la teruran nomon de Dio?


Ebria je nedormo kaj je kapturna dialektiko Nils Runeberg vagadis tra la stratoj de Malmö suplikante laŭte, ke oni donu al li la gracon dividi kun la Redemptoro la Inferon.


Li mortis pro rompiĝo de aneŭrismo la unuan de marto 1912. La herezologoj eble memoras lin; li aldonis al la koncepto Filo, kiu ŝajnis elĉerpita, la kompleksaĵojn de la malbono kaj la misfortuno.


1. Borelius ŝerce demandis: "Kial li ne rezignis rezigni? Kial ne rezigni rezignadon?"


2. Euclydes da Cunha en libro nekonata de Runeberg diras, ke por Antonio Conselheiro, herezulo el Canudos, la virto “estis preskaŭ sakrilegio”. La argentinaj legantoj eble memoras similajn konceptojn el la verkoj de Almafuerte. Runeberg publikigis en la simbola folio "Sju insegel" priskriban poemon titolitan "La akvo sekreta"; la unuaj strofoj rakontas la okazaĵojn de la eventoplena tago; la lastaj, la trovon de glacia baseno; la poeto sugestas, ke la daŭrado de tiu silenta akvo korektas nian vanan violenton kaj iel ĝin permesas kaj absolvas. La poemo finiĝas jene: “La akvo de la ĝangalo feliĉas; ni povas esti malicaj kaj dolorsentaj”.


3. Maurice Abramowicz rimarkigas: “Jésus d'aprês ce scandinave, a toujours le beau rôle; ses déboires, grâce à la science des typographes, jouissent d'une réputation polyglotte; sa résidence de trente-trois ans parmi les humains ne fut, en somme, qu'une villégiature”. Erfjord refutas tiun alineon en la tria apendico de "Christelige Dogmatik". Li skribas, ke la krucumo de Dio ne ĉesis, ĉar tio okazinta unufoje en la tempo ripetiĝas senhalte en la eterneco. Judaso “nun” plu ricevas arĝentajn monerojn en la templo, kaj plu faras maŝon al la ŝnuro sur la kampo el sango. (Erfjord por pravigi ĉi tiu aserton referencas la lastan ĉapitron de la unua volumo de Depostulo de la eterneco de Jaromir Hladík).


La Libro el Sablo

de Jorge Luis Borges,

tradukis Liven Dek

La linio konsistas el infinita nombro da punktoj; la ebeno, el infinita nombro da linioj; la volumeno, el infinita nombro da ebenoj; la hipervolumeno, el infinita nombro da volumenoj. . . Ne, certe ne estas tiu ĉi, geometria pluo, la plej bona maniero komenci mian rakonton. Aserti ke ĝi estas vera estas nun konvencio de ĉiu fantasta rakonto; la mia, tamen, estas vera.

Mi loĝas sola, en apartamento kvaretaĝa de domo en la strato Belgrano. Antaŭ kelkaj monatoj, ĉe la tagiĝo, mi aŭdis frapon je la pordo. Mi malfermis kaj eniris nekonato, Li estis alta viro, kun stompitaj trajtoj. Eble tra mia miopeco mi vidis ilin tiaj. Lia tuta aspekto estis digne malriĉa. Li vestis grize kaj kunportis grizan valizeton mane. Tuj mi eksentis, ke li estas eksterlandano. Komence mi opiniis lin maljuna; poste mi rimarkis ke min trompis lia kurta hararo blinda, preskaŭ blanka, laŭ la skandinava tipo. En la daŭro de nia konversacio, ne pli ol unuhora, mi ekscii ke li devenas de Orkadoj.

Mi montris al li seĝon. Nur post momento la viro ekparolis. Li dronis en melankolio, kiel mi nun.

— Mi vendas bibliojn — li diris.

Ne sen pedanteco, mi respondis:

Ĉi-hejme estas kelkai anglaj biblioj, eĉ la unua, tiu de John Wiclif. Mi havas ankaŭ tiu de Cipriano de Valera, tiun de Lutero, kiu literature estas la plej malbona, kaj latinan ekzempleron de Vulgato. Kiel vi vidas, ne estas precize biblioj, kio mankas al mi.

Post silento, li respondis:

— Ne nur bibliojn mi vendas. Mi povas montri al vi sanktan libron, kiu verŝajne interesos vin. Mi akiris ĝin en la plej foraj limoj de Bikanir’.

Li malfermis la valizeton kaj elmetis la libron sur la tablon. Estis ĝi oktava volumo, tole bindita. Sendube ĝi faladis en multajn manojn. Mi ekzamenis ĝin; ĝia nekutima pezo min surprizis. En la dorso legeblis Holy Writ kaj sube Bombajo.

— Ĉu eble estas de la deknaŭa jarcento — mi rimarkigis.

— Mi ne scias. Neniam mi tion sciis — estis la respondo.

Mi malfermis ĝin laŭhazarde. La skribsignoj fremdis al mi. La pagoj, kiuj ŝajnis al mi eluzitaj kaj tipografie malriĉaj, estis presitaj en du kolonoj laŭ la maniero de biblio. La teksto estis densa kaj aranĝita laŭ versegoj. En la supra angulo de la paĝoj estis arabaj ciferoj. Altiris mian atenton la fakto, ke para paĝo estis signita per la numero (ni diru) 40.514 kaj la nepara, la sekvanta, 999. Mi turnis ĝin; la dorso estis numerita per ok ciferoj . Ĝi enhavis malgrandan desegnaĵon, kiel tiuj uzataj en vortaroj: ankro plume desegnita kvazaŭ de mallerta mano de infano.

Estis tiam, kiam la nekonato diris:

— Rigardu ĝin bone. Neniam plu vi revidos ĝin.

Estis io minaca en la aserto, sed ne en la voĉo.

Mi notis mense la lokon kaj fermis la volumon. Tuj mi ĝin apertis. Vane mi traserĉis la figuron do la ankro, folion post folio. Por kaŝi mian konfuzitecon, mi diris:

— Temas pri speco de skribaĵo de ia hindo-ĉinia lingvo, ĉu ne?

— Ne — li replikis.

Poste li mallaŭtigis la voĉon kvazaŭ por fidi al mi sekreton:

— Mi akiris ĝin en vilaĝo de la ebenaĵo, interŝanĝe por kelkaj rupioj3 kaj biblio. Ĝia posedanto ne sciis legi. Mi suspektas, ke en la Libro el la Libroj li vidis amuleton. Li apartenis al la plej malsupra kasto; la homoj ne povis surpasi lian ombron sen malpuriĝi. Li diris al mi, ke lia libro nomatas la Libro el Sablo, ĉar kaj la libro kaj la sablo havas nek komencon nek finon.

Li petis min serĉi la unuan folion.

Apoginte la maldekstran manon sur la kovrilon, mi malfernris la libron per la polekso kiel eble plej proksime al la indekso. Ĉio estis senutila: ĉiam troviĝis kelkaj folioj inter la kovrilo kaj la mano. Estis kvazaŭ ili elkreskus el la libro mem.

— Nun serĉu la finon.

Mi ankaŭ fiaskis; mi apenaŭ povis balbuti per voĉo kiu ne similis la mian:

— Tio ne povas esti.

Ĉiam softe la vendisto de biblioj diris:

— Tio ne povas esti, sed estas. La nombro de paĝoj de ĉi libro estas ĝuste infinita. Neniu estas to unua; neniu, la lasta. Mi ne scias kial ili estas numeritaj en tiu arbitra maniero. Eble por komprenigi, ke la termoj de senfina vico allasas ajnan ciferon.

Poste, kvazaŭ li pensus laŭte:

— Se la spaco estas infinita, oni estas en iu ajn punkto de la tempo.

Liaj konsidercj incitis min. Mi demandis:

— Sendube vi estas religiulo, ĉu?

‑ Jes, mi estas presbiteriano. Mia konscienco estas klara. Mi certas, ke mi ne prifriponis la indiĝenon, kiam mi donis al li lao Vorton de la Sinjoro interŝanĝe por lia diabla libro.

Mi asertis, ke li nenion devas riproĉi al si, kaj mi demandis, ĉu li estas pase en ĉi lando. Li respondis, ke post kelkaj tagoj li pensas reveni en sian patrujon. Estis tiam, kiam mi ekscii, ke li estas skoto, de la insuloj Orkadoj. Mi diris, ke mi persone amas Skotlandon tra la amo de Stevenson kaj Hume.

— Kaj Robbie Bums — li korektis.

Dum ni parolis, mi daŭre priesploris la infinitan libron. Kun falsa indiferenteco mi demandis:

— Vi pretas oferi ĉi kuriozan specimenon al la Brita Muzeo, ĉu?

— Ne. Mi proponas ĝin al vi — li replikis kaj fiksis tre altan sumon.

Mi respondis, tute sincere, ke tiu sumo estas por mi neatingebla, kaj mi restis enpensa. Post malmultaj minutoj mi jam taksis mian planon.

— Mi proponas al vi interŝanĝon — mi diris —. Vi akiris ĉi volumon por kelkaj rupioj kaj la Sankta Skribo; mi ofertas la tuton de la pensio, kiun mi ĵus enspezis, kaj la gotliteran biblion de Wiclif. Mi heredis ĝin de miaj gepatroj.

— A black letter Wiclif! — li flustris.

Mi iris en mian dormoĉambron, kaj reportis al li la monon kaj la biblion.

Mirigis rnin la fakto, ke li ne marĉandis. Nur poste mi komprenis, ke li venis ĉe min kun la decido vendi la libron. Ne kalkulante la biletojn, li gardis ilin.

Ni parolis pri Hindujo, pri Orkadoj kaj ]a norvegaj jarloj kiuj regis ilin. Noktis jam kiam la viro foriris. Neniam mi vidis lin denove, kaj mi eĉ ne scias lian nomon.

Mi pensis gardi la Libron el Sablo en la vako forlasita de la biblio de Wiclif, sed fine mi elektis kaŝi ĝin post iuj stumpaj volumoj de La Mil Kaj Unu Noktoj.

Mi enlitiĝis sed ne dormis. Je la tria aŭ kvara nokte, mi ŝaltis la lumon. Mi serĉis la neeblan libron, kaj turnis ĝiajn foliojn. En unu el ili mi vidis gravuritan maskon. La paĝangulo havis nombron, mi ne plu scias kiun, potencitan per naŭ.

Al neniu mi montris mian trezoron. Al la feliĉo havi ĝin, aldoniĝis la timo, ke oni ĝin ŝtelos, kaj poste la suspektemo, ke ĝi ne estas vere infinita. Tiuj du malkvietigaj motivoj intensigis mian jam malnovan mizantropecon. Restis al nii kelkaj amikoj; mi ĉesis vidi ilin. Katenita de la libro, mi preskaŭ ne eliris straten. Mi ekzamenis per lupeo la trivitan dorson kaj la kovrilon, kaj mi rifuzis ajnan eblecon pri artifiko. Mi konstatis, ke la malgrandaj ilustraĵoj distancas dumil paĝojn unu de l’ alia, kaj notis ilin en alfabete ordigita kajero, kiun mi baldaŭ plenigis. Neniam ili ripetiĝis. Nokte, en la pokaj paŭzoj permesitaj de la sendormeco, mi revis pri la libro.

Kadukis la somero, kaj mi komprenis, ke la libro estas monstra. Neniel utilis al mi konsideri, ke mi ne estas malpli monstra, ĉar mi perceptas ĝin per la okuloj kaj ĝin palpas per dek fingroj kun ungoj. Mi sentis ke ĝi estas koŝmara objekto, obscenaĵo kiu misfamigas kaj koruptas la realon.

Pensis mi pri la fajro, sed mi timis, ke la brulado de senfina libro estos egale senfma kaj ĝi sufokos per furno la planedon.

Mi rememoris, ke iam mi legis, ke la plej bona loko por kaŝi folion estas arbaro. Antaŭ mia emeritiĝo mi laboris en la Nacia Biblioteko, kiu gardas naŭcent mil librojn; mi scias ke, dekstre en la vestiblo, kurba ŝtuparo enprofundiĝas en la kelon, kie kuŝas la ĵurnaloj kaj la mapoj. Profitante iun neglekton de la oficistoj, mi forlasis la Libron el Sablo en unu el la humidaj bretoj. Mi klopodis ne rimarki kiom alte, nek kiom distance de l’ pordo.

Mi sentas iom da kvietiĝo, sed tute ne volas trapasi la straton México.


FONTO: Borges, Jorge Luis. “La libro el sablo,” tradukis Liven Dek, Literatura Foiro, n-ro 76, 1982, p. 19-21.


La Sudo

de Jorge Luis Borges

La viro, kiu elŝipiĝis en Bonaero en 1871a, nomiĝis Johannes Dahlmann kaj estis pastoro de la Evangelia Eklezio. En 1939a unu el liaj nepoj, Johano Dahlmann estis sekretario de Komunuma Biblioteko, kaj sentis sin profunde argentina.

Lia patrinflanka avo estis Francisko Floroj, el la 2a Infanteria Regimento, kiu mortis ĉe la Bonaeria (1) landlimo, lancmortigita de la indianoj de Katrielo (2). En la malpaco de siaj du genealogioj, Johano Dahlmann, —eble pro impulso de la ĝermana sango—elektis tiun de la antaŭulo romantika aŭ kun romantika morto.

Skatolo kun la foto de senesprima kaj barba viro, malnova spado, la feliĉo kaj kuraĝigo de iuj muzikaĵoj, la kutimeco al la strofoj de Marten‑Fero (3), la jaroj, la malvolo kaj la soleco, flegis tiun kreolismon iomete intencan, sed neniel vantan.

Pere de kelkaj oferoj, Dahlmann sukcesis en la Sudo forsavi la kernon de brutbieno, kiu estis de la familio Floroj. La bildo, kiu kutime fiksiĝis en lia memoro estis la balzamaj eŭkaliptoj kaj la longa rozkolora domo, kiu iam estis karmezina.

La taskoj aŭ eble la apatio, tenis lin en la urbo. Unu someron post la alia, li kontentiĝis per la abstrakta ideo pri posedo kaj pri la certeco, ke lia domo estas atendanta lin, en preciza loko de la ebenaĵo.

En la lastaj tagoj de februaro 1939a okazis io al li. Blinda je la kulpoj, la destino povas esti senkompata pro la plej etaj neglektoj. Dahlmann ekhavis tiun vesperon ekzempleron fuŝitan de “La Mil kaj Unu Noktoj” de Vajl. Deziregante esplori tiun eltrovaĵon, li ne atendis, ke la lifto malsuprenvenu kaj li supreniris haste la ŝtuparojn. Io en la mallumo ektuŝis lian frunton (ĉu vesperto, birdo?). Sur la vizaĝo de la virino, kiu malfermis al li la pordon, li ekvidis la teruron stampita, kaj la mano per kiu li frotis sian frunton, estis sangomakulita. La eĝo de pordokadro ĵus farbita, kiun iu forgesis fermi, faris al li tiun vundon. Dahlmann sukcesis endormiĝi, sed frumatene li viglis, kaj ekde tiu horo la gusto de ĉiuj aferoj estis terurega. La febro konsumadis lin, kaj la ilustraĵoj de "La Mil kaj Unu Noktoj" taŭgis por dekoracii inkubsonĝojn. Amikoj kaj parencoj vizitis lin kaj kun troigita rideto ripetadis al li, ke ili trovas lin tre bonfarta. Li aŭdis ilin kun malforta surprizo kaj miris, ke ili ne scias, ke li estas en la infero.

Pasis ok tagoj, kvazaŭ ok jarcentoj. Iun vesperon, la kutima kuracisto aperis kun nova kuracisto kaj ili kondukis lin al sanatorio ĉe strato Ekvadoro, ĉar nepre necesis fari al li radiografion.

Dahlmann, sur la fiakro, kiu portis ilin, ekpensis ke en ĉambro, kiu ne estas ja la lia, lin finfine vizitos dormo. Li sentis sin feliĉa kaj babilema. Tuj post la alveno oni senvestigis lin, razis lian kapon, ligis lin per metallamenoj al lito, lumigis lin ĝis la blindumo kaj la sveno, esploris lin, kaj maskita viro enigis injektil‑pinglon en lian brakon. Li vekiĝis naŭzita, bandaĝita, en ĉelo kiu iel similis al puto, kaj dum la tagoj kaj noktoj, kiuj sekvis la operacion, li povis ekkompreni, ke ĝis tiam li estis en antaŭurbo de la infero.

La glacio lasis en lia buŝo neniun postesignon de freŝo. Dum tiuj tagoj Dahlmann detalege malamis sin mem, sian identecon, siajn korpajn necesojn, sian humiliĝon, sian barbon, kiu hirtigas lian vizaĝon. Li stoike suferis la kuracadojn, kiuj treege doloris, sed kiam la kirurgo diris al li, ke li estis ĵus mortonta pro septemio, Dahlmann ekploris, kortuŝita pro sia destino.

La fizikaj mizeroj pro la senĉesa antaŭvido de la aĉaj noktoj ne permesis al li pensi pri io tiel abstrakta, kia la morto. Alian tagon, la kirurgo diris al li, ke li estas sur la resaniĝa vojo, kaj ke baldaŭ li povos iri al la kampobieno por finsaniĝi. Nekredeble, la promesita tago alvenis.

Al la realo plaĉas la simetrioj kaj la etaj anakronismoj: Dahlmann alvenis al la sanatorio per fiakro, kaj fiakro nun portas lin al la Suda Stacio. La unua aŭtuna freŝo, post la somera premo, estis kvazaŭ la natura simbolo de lia destino savita el la morto kaj la febro. La urbo, je la sepa matene, ne estis perdinta tiun aspekton de malnova domo, kiun la nokto donas al ĝi; la stratoj estis kvazaŭ longaj koridoroj, la placoj kvazaŭ kortoj. Dahlmann kun feliĉo kaj eksveno rekonis ĝin. Sekundojn antaŭ ol liaj okuloj registris ilin, li memoris la stratangulojn, la afiŝojn, la modestajn diferencigilojn de Bonaero. En la flava lumo de la nova tago, ĉiuj aferoj revenis al li.

Ke la Sudo komenciĝas trans la strato Rivadavja, ĉiu scias. Dahlmann kutime ripetadis, ke tio ne estas konvencio, kaj ke kiu transiras tiun straton eniras mondon pli antikvan kaj pli firman. Desur la fiakro li serĉis sur la novaj konstruoj la kraditan fenestron, la frapilon, la arkon ĉe la pordo, la koridoron, la intiman korton.

En la halego de la stacidomo li ekrimarkis, ke mankas tridek minutoj. Li abrupte ekmemoris, ke en kafejo ĉe Brazilo strato, je malmultaj metroj disde la domo de eksprezidento Irigojen, estas grandega kato, kiu lasas sin karesi de la personoj, kiel rikana dio. Tie kuŝas la kato, dormanta. Li mendis tason da kafo, dolĉigis ĝin malrapide, gustumis ĝin (tiun plezuron oni malpermesis al li en la kliniko) kaj pensis, dum li glatigis la nigran felon, ke tiu kontakto estas iluzia, kaj ke ili estas kvazaŭ apartigitaj de kristalo, ĉar la homo vivas en la tempo, en la sinsekvo, kaj la sorĉa animalo en la nuno, en la eterneco de la momento.

Laŭlonge de la antaŭlasta kajo la trajno atendis. Dahlmann preteriris la vagonojn kaj trafis unu preskaŭ malplenan. Sur la supran retan valizujon li metis la valizon; kiam ekveturis la vagonoj, li malfermis ĝin kaj eltiris, post ioma hezito, la unuan volumon de "La Mil kaj Unu Noktoj". Vojaĝi kun tiu libro, tiel ligita al la historio de lia malfeliĉo, estis aserto, ke tiu malfeliĉo estas nuligita, kaj ĝoja kaj sekreta spito al la fiaskintaj fortoj de la malbono.

Ambaŭflanke de la trajno, la urbo disŝiriĝis laŭ suburboj. Tiu vidaĵo kaj poste tiu de ĝardenoj kaj fruktarboj prokrastis la komencon de la legado. Vere estas, ke Dahlmann legis malmulte; la monto el magneto kaj la genio, kiu ĵuris mortigi sian bonfarinton estas miregindaj—kiu neas tion?—sed ne multe pli, ol la mateno kaj la fakto ekzisti. La feliĉo distris lin for de Ŝerhazado kaj ŝiaj superfluaj mirakloj. Dahlmann fermis la libron kaj simple lasis sin vivadi. La tagmanĝo (kun la buljono prezentata en bovloj el brilega metalo, kiel dum tiuj ferioj antaŭlongaj de la infanaĝo) estis alia trankvila kaj dankinda ĝuo.

"Morgaŭ mi vekiĝos en la bieno", li pensis, kaj estis en li kvazaŭ samtempe vivus du homoj: unu progresanta tra la aŭtuna tago kaj la geografio de la patrio, kaj la alia, enfermita en sanatorio kaj submetita al metodaj sklavecoj. Li vidis: domojn kun brikoj neŝmiritaj, angulajn kaj longajn, senfine rigardantajn la pasadon de la trajno; rajdantojn sur la polvoplenaj vojoj; fosojn kaj lagunojn kaj brutarojn; longajn nubojn, lumajn, kiuj ŝajnis el marmoro; kaj tiuj aĵoj, ĉiuj estis hazardaj, kiel sonĝoj de la ebenaĵo. Li ankaŭ kredis rekoni arbojn kaj grenojn, kiujn li ne estus povinta nomi, ĉar lia rekta kono pri la kamparo estas treege malsupera al lia kono nostalgia kaj literatura.

Kelkfoje li dormis, kaj en liaj sonĝoj estis la impeto de la trajno. Jam la blanka suno neeltenebla de tagmezo estis la suno flava, kiu antaŭas krepuskon, kaj kiu baldaŭ estos ruĝa. Ankaŭ la kupeo estis malsama; tiu ne estis, kiu forlasis la kajon de la Suda Stacio; la ebenaĵo kaj la horoj estis trairintaj kaj transformintaj ĝin.

Ekstere la moviĝanta ombro de la vagono longiĝis en direkto al la horizonto. Nek loĝlokoj nek aliaj homaj signoj perturbis la elementan teron. Ĉio estis vasta, sed intima, kaj iel sekreta. Sur la kampo senmezura kelkfoje ne estis alio, ol taŭro. La soleco estis perfekta kaj eble malamikeca, kaj Dahlmann povis konjekti, ke li vojaĝas al la pasinteco kaj ne nur al la Sudo.

El tiu fantazia konjekto fordistris lin la konduktoro, kiu avertis al li— ekvidante lian bileton—ke la trajno ne lasos lin ĉe la kutima stacio sed ĉe alia, iomete antaŭa kaj apenaŭ konata de Dahlmann. La viro aldonis klarigon, kiun Dahlmann ne klopodis kompreni, eĉ nek aŭdi, ĉar la meĥanismo de la faktoj ne interesis lin.

La trajno pene haltis, preskaŭ meze en la kamparo. Trans la reloj staris la stacio, kiu estis malmulte pli ol kajo kun ŝedo. Neniun veturilon ili disponis, sed la estro opiniis, ke li eble povos ekhavi iun ĉe magazeno (4) situanta je dek‑dekdu stratoj, laŭ lia indiko.

Dahlmann akceptis la piediradon kiel etan aventuron. Jam la suno estis sinkinta, sed fina glorbrilo ekzaltis la vivan kaj silentan ebenaĵon, antaŭ ol la nokto forviŝos ĝin. Malpli por ne laciĝi, ol por igi tiujn aferojn pli daŭri, Dahlmann paŝadis malrapide, flarante kun serioza feliĉo la odoron de la trifolio.

La magazeno estis iam punca, sed la jaroj por ĝia bono estis mildigintaj tiun akran koloron. Io en kia povra arkitekturaĵo memorigis lin pri iu ŝtalgravuro, eble el malnova eldono de "Paŭlo kaj Virginia". Estis kelkaj ĉevaloj ligitaj al la palisaro. Interne, Dahlmann kredis rekoni la mastron; li poste komprenis, ke trompis lin lia similo al unu el la oficistoj de la sanatorio. Kiam li sciiĝis pri la kazo, la viro diris, ke li ordonos jungi por li kaleŝon. Por aldoni alian okazon al tiu tago, kaj por plenigi tiun tempon, Dahlmann decidis vespermanĝi en la magazeno.

Ĉe iu tablo brue manĝis kaj trinkis junulegoj, kiujn Dahlmann komence no priatentis. Sur la planko, tre maljuna viro kaŭris sonmove, apogata kontraŭ la servotabulo. La amaso da jaroj estis ŝrumpiginta kaj polurinta lin kiel la akvo ŝtonon aŭ la generacioj de homoj sentencon. Malhelhaŭta, malalta kaj sulkoplena, li estis kvazaŭ ekster la tempo, en eterneco. Dahlmann plaĉe esplorrigardis la harzonon, la ponĉon el maldensa lano, la longan ĉiripaon (5) kaj la boton el ĉevalida felo, kaj diris al si mem, memorante senutilajn diskutojn kun personoj el la nordaj distriktoj aŭ kun entrerianoj (6), ke tiaj gauĉoj jam restas nur en la Sudo.

Dahlmann aranĝis sin apud la fenestro. La mallumo restis en la kamparo, sed ĝiaj odoroj kaj murmuroj ankoraŭ atingis lin tra la ferkradoj. La mastro alportis al li sardelojn. kaj poste rostitan viandon. Dahlmann ŝovis ilin internen per kelkaj glasoj da ruĝa vino. Li pigre frandis la akran guston kaj lasis sian rigardon, jam dormeman, erarvagi tra la ejo. La kerosenlampo pendis de unu el la traboj; la klientoj ĉe la apuda tablo estis tri: du ŝajnis laboristoj de iu farmbieno; alia, kun indianecaj kaj krudaj trajtoj, trinkis kun la ĉapelo surmetita. Subite Dahlmann eksentis mildan tuŝon ĉe la vizaĝo. Apud la aĉkvalita glaso el malklara vitro, sur unu el la strioj de la tablotuko, kuŝis panerbuleto. Tio estis ĉio, sed iu ja ĵetis ĝin al li.

La uloj ĉe la alia tablo ŝajnis indiferentaj je li. Surprizita, Dahlmann decidis agi, kvazaŭ nenio okazus, kaj malfermis la volumon de "La Mil kaj Unu Noktoj", celante kaŝi la realon. Alia panerbuleto trafis lin post kelkaj minutoj, kaj ĉi‑foje la laboristoj ekridis. Dahlmann diris al si mem, ke li ne timas, sed estus sensence ke li, resaniĝinta, lasus sin treni de nekonatoj al konfuza kverelo. Li decidis eliri; kiam li jam staris, la mastro alproksimiĝis al li kaj admonis lin per alarmoplena voĉo:

— Sinjoro Dahlmann, ne zorgu pri tiuj junuloj, ili estas sufiĉe gajaj (7).

Dahlmann ne miris, ke la ulo nun rekonas lin, sed li sentis, ke tiuj admonaj paroloj fakte gravigis la situacion. Antaŭe la provoko de la laboristoj celis hazardan vizaĝon, preskaŭ neniun; nun ĝi celis lin mem kaj lian nomon, kaj la najbaroj scios ĝin. Dahlmann flankenpuŝis la mastron, alfrontis la laboristojn kaj demandis al ili pri ilia intenco. La huligano kun la indianeca vizaĝo ekstaris, ŝanceliĝante. Je unupaŝa distanco de Johano Dahlmann li insultis lin krie, kvazaŭ li starus tre malproksime. Li ludis la troigon de sia ebrieco, kaj tiu ludo estis kruela kaj moka. Meze de paroloj krudaj kai malĉastaj, li ĵetis aeren longan tranĉilegon, sekvis ĝin por la okuloj, ekkaptis ĝin, kaj invitis Dahlmann batali. La mastro tremvoĉe argumentis, ke Dahlmann estas senarmila. Kaj ĉe tio, io neaŭtaŭvidebla okazis.

Disde angulo, la maljuna senmova gaŭĉo, en kiu Dahlmann vidis simbolon de la Sudo (de tiu Sudo lia), ĵetis al li seningan ponardon, kiu falis ĉe liaj piedoj; kvazaŭ la Sudo decidus, ke Dahlmann devas akceepti la defion.

Dahlmann kliniĝis kapti la ponardon kaj eksentis du aferojn. Unue, ke tiu preskau instinkta ago kompromitas lin batali. Due, ke en lia mallerta mano la ponardo ne taŭgos por defendi lin, sed por pravigi, ke oni mortigu lin. Iam li skermis per ponardo kiel ĉiuj viroj, sed lia skermarto ne superis la nocion, ke "la frapoj oni ĵetu supren kaj la akraĵo estu ene".

Li pensis: "En la sanatorio oni ne estus devinta permesi, ke tiaj aferoj okazu al mi . . . "

— Ni ekiru eksteren — diris la alia.

Ili eliris, kaj se ĉe Dahlmann ne estis espero, ankaŭ ne estis timo. Transirante la sojlon, li eksentis, ke dum tiu unua nokto en la sanatorio, kiam oni enigis al li la injektilpinglon, morti en ponardbatalo sub la ĉielo kaj sturmante, estus por li liberiĝo, feliĉo kaj festo. Li eksentis, ke se tiam li estus povinta elekti aŭ prirevi sian morton, tiu estas la morto, kiun li estus elektinta aŭ prirevinta.

Dahlmann firme tenas la ponardon, kiun eble li ne kapablos manipuli, kaj li enpaŝas en la ebenaĵon.

* * *

(1) Bonaeria: el provinco Bonaero.

(2) Katrielo: unu el la plej bravaj tribestroj dum la milito kontraŭ la pampasaj indianoj.

(3) "Marten‑Fero": majstroverko de la argentina literaturo; pledo soci‑politika.

(4) magazeno: eĉ se ne luksaj, en la pampo ĉiuj butiIkoj kaj trinkejoj estas nomataj tiel.

(5) ĉiripao (el la araŭkana: ĉiri‑pac = por la malvarmo): tuko el drapo aŭ lano por kovri la korpon ekde la talio malsupren; ĝi pasas inter la kruroj kaj nodiĝas ĉe la talio.

(6) entrerianoj: el provinco Entrerio, arg. Oriento (hisp. = inter riveroj).

(7) gajaj: argentina eŭfemismo = ebrietaj.

* * *

De: BORGES (borĥes), Georgo Luizo Bonaerano, 1890- . Poeto kaj novelisto. Li elstaras en la scienca fikcia rakontarto. Lastatempe multe premiita en Eŭropo kaj Usono.


FONTO: Borges, Jorge Luis. “La Sudo,” en Argentina Novelaro. Vol. III, komp./trad. Enio Hugo Garrote (Laroque-Timbaut: Cercle espérantiste de l’Agenais, 1982), p. 23-29.


Jorge Luis Borges

Emma Zunz

En nia dek-dua podkasto oni povas aŭskulti la tutan rakonton en la plenumo de Halina Gorecka. Musklakukaj aŭskultu ekde 7min15sek.

La 14an de januaro 1922 Emma Zunz, je sia reveno el la teksaĵfabriko Tarbuch kaj Loewenthal, trovis fone de la vestiblo leteron senditan el Brazilo, kiu sciigis ŝin pri la morto de ŝia patro. Je unua vido, ŝin trompis la poŝtmarko kaj la koverto; poste ŝi maltrankviliĝis pro la nekonata skribo. Deko da fuŝaj linioj intencis plenigi la paĝon; Emma legis, ke sinjoro Maier erare englutis tro grandan dozon da veronalo kaj forpasis la trian de la monato en la malsanulejo de Bagé. La sciigon subskribis iu Fein aŭ Fain, el Riogrando, kiu ne povis scii, ke li adresas sin al la filino de la mortinto.

Emma lasis fali la paperon. Ŝia unua sento estis misfarto en la ventro kaj doloro en la genuoj; poste, ŝi sentis blindan kulpon, malrealecon, malvarmon, timon; poste, ŝi deziris esti jam en la tago sekva. Senprokraste ŝi komprenis la vanecon de tiu deziro, ĉar la morto de ŝia patro estis la sola afero, kiu iam okazis en la mondo, kaj kiu plu okazados senfine. Ŝi reprenis la paperon kaj iris al sia ĉambro. Ŝtele ŝi metis ĝin en tirkeston, kvazaŭ iel ŝi jam konus la okazontaĵojn. Eble ŝi komencis diveni ion; ŝi estis jam tiu, kiu ŝi estos.

En la kreskanta malhelo Emma priploris ĝis la fino de tiu tago la memmortigon de Manuel Maier, kiu en la malnovaj feliĉaj tempoj nomiĝis Emanuel Zunz. Ŝi rememoris somerumojn en bieno, apud Gualeguay, rememoris (provis rememori) sian patrinon, rememoris la dometon en Lanús, poste foraŭkciitan, rememoris la flavajn rombojn de iu fenestro, rememoris la aŭton de la malliberejo, la malhonoron, rememoris la anonimajn leterojn kun la eltondaĵo pri “la defraŭdo de la kasisto”, ŝi rememoris (tamen neniam forgesinte), kiel ŝia patro dum la lasta nokto ĵuris, ke la krimon faris Loewenthal, Loewenthal, Aarón Loewenthal, antaŭe direktoro de la fabriko, nuntempe unu el la posedantoj. Ekde 1916 Emma gardis la sekreton. Al neniu ŝi ĝin malkaŝis, eĉ ne al sia plej bona amikino, Elsa Urstein. Eble ŝi volis eviti profanan nekredemon; eble ŝi kredis, ke la sekreto estas ligilo inter ŝi kaj la forestanto. Loewenthal ne sciis, ke ŝi scias; ĉi tiu eta fakto havigis al Emma Zunz ian senton de potenco.

Ŝi ne dormis tiun nokton, kaj kiam la unuaj lumradioj konturis la fenestro-kvadraton, ŝi havis jam perfektan planon. Ŝi zorgis, ke la tago, kiu ŝajnis al ŝi senfina, estu kiel ajna alia tago. En la fabriko oni parolis pri striko; Emma deklaris sin, kiel ĉiam, kontraŭ ĉia perforto. Je la sesa, post la laborfino, ŝi iris kun Elsa al virina klubo, kun gimnastejo kaj naĝbaseno. Ili enskribiĝis; ŝi devis ripeti kaj literumi ambaŭ siajn nomojn; devis bonmieni al la krudaj ŝercoj akompanaj al doktora ekzameno. Kun Elsa kaj la pli juna fratino Kronfuss ŝi pridiskutis, kiun kinejon viziti dimanĉon posttagmeze. Poste temis pri junuloj, kaj neniu atendis, ke Emma kunparolu. En aprilo ŝi atingos dek naŭ jarojn, sed viroj kaŭzis al ŝi, ankoraŭ, timon preskaŭ patologian... Reveninte hejmen, ŝi kuiris tapiokan supon kaj kelkajn legomojn, manĝis frue, enlitiĝis kaj devigis sin dormi. Tiel, per laboro kaj ordinare, pasis la dek-kvina, vendredo, la tago antaŭa.

Sabate la senpacienco ŝin vekis. La senpacienco, ne la maltrankvilo, kaj la unike senpeziga sento, ke ŝi trovas sin en tiu tago, fine. Ne plu ŝi devis teksi planojn kaj imagojn; ene de kelkaj horoj ŝi ja atingos la simplon de la faktoj. En La Prensa ŝi legis, ke la ŝipo Nordstjärnan, el Malmö, forveturos venont-nokte el la doko 3; ŝi telefonis al Loewenthal, aludis, ke ŝi volus komuniki al li, sen ke aliaj sciu, ion rilatan al la striko, kaj promesis viziti lin en la oficejo je vesperiĝo. Tremis ŝia voĉo; ĉe denuncanto tremo konvenas. Neniu alia memorindaĵo okazis tiun matenon. Emma laboris ĝis la dek-dua, interkonsentis kun Elsa kaj kun Perla Kronfuss la detalojn de la dimanĉa promeno. Post manĝo ŝi enlitiĝis kaj, la okulojn fermitajn, ripetis al si la planon. Ŝi pensis, ke la fina etapo estos malpli terura ol la unua, kaj sendube havigos al ŝi la guston de venko kaj justico. Subite ŝi ekstaris alarmite, kuris al la komoda tirkesto. Ŝi malfermis ĝin: super portreto de Milton Sills kuŝis, samloke kie ŝi metis ĝin la ĵaŭdan vesperon, la letero de Fain. Neniu povis ĝin vidi; ŝi eklegis ĝin, kaj disŝiris.

Загрузка...