Estus malfacile, kaj eble ankaŭ malkonvene, raporti realisme pri la eventoj de tiu posttagmezo. Inter la karaktertrajtoj de l'o infera estas malrealeco; trajto kiu ŝajnas mildigi ties teruron, sed kiu ĝin eble pliakrigas. Kiel igi verŝajna iun agon, je kiu preskaŭ ne kredis ties plenumanto, kiel rekrei la momentan kaoson, kiun la memoro de Emma Zunz hodiaŭ forpuŝas kaj konfuzas? Emma loĝis en la kvartalo Almagro, strato Liniers; ni havas la scion, ke en tiu posttagmezo ŝi iris al la haveno. Eble en la misfama Promenejo de Julio ŝi vidis sin multobla en la speguloj, abunde prilumata, nuda antaŭ okuloj malsatantaj; tamen pli racie estas supozi, ke komence ŝi vagadis nerimarkita, meze de indiferenta amaso... Eniris du aŭ tri drinkejojn, vidis la rutinojn kaj manipulojn de aliulinoj. Fine ŝi trovis la virojn de la Nordstjärnan. Pri unu el ili, tre juna, ŝi timis, ke li povus inspiri al ŝi teneron, kaj ŝi elektis alian, eble malpli altan ol ŝi kaj krudaspektan, por ke la pureco de teruro restu sen mildigo. La viro kondukis ŝin al iu pordo, poste al malhela enirejo, poste sinua ŝtuparo, poste vestiblo (kiu havis vitralon kun romboj tute kiel en la domo de Lanús), poste al koridoro, kaj poste al pordo, refermiĝanta. La gravaj eventoj estas ekstertempaj, ĉar ĉe ili la tujan pasintecon kvazaŭ distranĉas la futuro, ĉar ne ŝajnas sinsekvaj la partoj kiuj ilin kunformas.

En tiu tempo ekstertempa, en tiu perpleksa malordo de sentoj senkoheraj kaj hororaj, ĉu Emma Zunz eĉ unu solan fojon pensis pri la mortinto kiu motivis ŝian sinoferon? Mi kredas, ke ŝi tiel pensis unu fojon, kaj ke en tiu momento ŝi endanĝerigis sian malesperan projekton. Ŝi pensis (ne povis ne pensi), ke ŝia patro iam faris al ŝia patrino la teruraĵon nun al ŝi faratan. Ŝi pensis tion kun senforta miro, kaj tuj fuĝis en vertiĝon. La viro, sveda aŭ finna, ne parolis hispane; li estis instrumento por Emma, same kiel ŝi por li, sed ŝi servis por la ĝuo kaj li por la justico.

Kiam ŝi restis sola, Emma ne tuj malfermis la okulojn. Sur la noktotablo la viro lasis monon; Emma eksidis kaj disŝiris la bileton, same kiel ŝi faris kun la letero. Disŝiri monon estas malpie, kiel panon forĵeti; apenaŭ ŝirinte, Emma jam pentis la faron. Kia orgojlaĵo, kaj ĝuste en tiu tago... La timo dissolviĝis en la tristo de ŝia korpo, en la naŭzo. La naŭzo kaj la tristo katenis Emman, sed fine ŝi leviĝis kaj komencis sin vesti. En la ĉambro ne restis viglaj koloroj; la vesperkrepusko atingadis sian finon. Emma povis eliri nerimarkite; ĉe la stratangulo ŝi entramiĝis al okcidenta direkto. Laŭ sia plano, ŝi elektis la plej antaŭan sidlokon, por ke oni ne vidu ŝian vizaĝon. Eble konsolis ŝin kontroli, tra la banala trafiko de la stratoj, ke tio, kio ĵus okazis, ne infektis la aĵojn. Ŝi veturis tra kvartaloj malkreskantaj, mornaj, vidante kaj tuj forgesante ilin, kaj eltramiĝis ĉe stratkruciĝo de la avenuo Warnes. Paradokse, ŝia laco transformiĝis en forton, ĉar ĝi devigis ŝin koncentriĝi al la detaloj de la aventuro, kaŝante al ŝi la motivon kaj la celon.

Aarón Loewenthal estis konata al ĉiuj kiel serioza homo; al siaj malmultaj intimuloj, kiel avarulo. Li vivis en supra etaĝo de la fabriko, sola. Loĝante en tiu kaduka antaŭurbo, li timis ŝtelistojn; en la korto de la fabriko li tenis grandan hundon, kaj en sia skribotabla tirkesto, kiel ĉiuj sciis, revolveron. En la antaŭa jaro li dece funebris la neatenditan morton de sia edzino == el la familio Gauss, alportinta bonan doton! == sed lia vera pasio estis mono. Animprofunde, li hontis esti malpli kapabla gajni ĝin ol konservi. Li estis tre religiema, kaj kredis havi sekretan pakton kun la Sinjoro, laŭ kiu preĝoj kaj devoteco malŝarĝas lin de la devo bone agi. Kalva, korpulenta, blond-barba, en funebra vesto kaj kun nazumo fumkolora, li atendis stare ĉe la fenestro la konfidencan komunikon de laboristino Zunz.

Li vidis ŝin enpuŝi la pordokradon (kiun li intence lasis duonferma) kaj transiri la malluman korton. Li vidis ŝin fari etan flankeniron, kiam la ĉenita hundo ekbojis. La lipoj de Emma moviĝis kvazaŭ en mallaŭta preĝo; lacaj ili ripetadis la verdikton aŭdotan de sinjoro Loewenthal antaŭ la morto.

Ne ĉio tiel okazis, kiel Emma Zunz antaŭvidis. De post hieraŭ frumatene, ŝi multajn fojojn imagis, kiel ŝi firme levos la revolveron, devigos la mizerulon konfesi sian mizeran kulpon, kaj klarigos al li la sentiman stratagemon, kiu ebligos al la justico de Dio triumfi super la justico de homoj. (Ne pro timo, sed estiel instrumento de la justico, ŝi ne volis esti punata.) Poste sola kuglotrafo en la bruston sigelos la sorton de Loewenthal. Sed ne ĉio tiel okazis.

Fronte al Aarón Loewenthal, Emma sentis malpli da urĝo venĝi sian patron ol venĝi pro la hontaĵo, kiun ŝi suferis. Ŝi ne povis ne mortigi lin, post sia funde planita senhonoriĝo. Ŝi ankaŭ ne povis perdi tempon por ceremonioj. Sidante, ŝi timeme pardonpetis al Loewenthal, invokis (estante denuncanto) la devojn de lojaleco, eldiris iujn nomojn, subkomprenigis kelkajn pliajn, kaj subite haltis, kvazaŭ tim-bremsita. Ŝi atingis, ke Loewenthal eliru por alporti glason da akvo. Kiam la viro, hezita kredi ŝian teatrumadon sed indulgema, revenis el la manĝosalono, Emma estis preninta el la tirkesto la pezan revolveron. Ŝi premis la ellasilon du fojojn.

La ampleksa korpo falis, kvazaŭ la pafbruoj kaj la fumo ĝin disrompus, frakasiĝis la akvoglaso, la vizaĝo rigardis ŝin kun surprizo kaj kolero, la buŝo en la vizaĝo insultadis ŝin hispane kaj jide. Ne ĉesis la sakrado; Emma devis pafi plian fojon. En la korto la katenita hundo komencis boji, kaj fluo da bruska sango verŝiĝis tra la obscenaj lipoj, makulante la barbon kaj la veston. Emma komencis la preparitan akuzadon ("Mi venĝis mian patron, kaj oni ne povos min puni"), sed ne finis ĝin, ĉar sinjoro Loewenthal jam mortis. Ŝi neniam eksciis, ĉu li ankoraŭ povis ŝin kompreni.

La nervoza bojado memorigis, ke ŝi ankoraŭ ne rajtas ripozi. Ŝi malordigis la divanon, disbutonis la jakon de la kadavro, forprenis la priŝprucitan nazumon kaj metis ĝin sur aktoŝranketon. Poste ŝi prenis la telefonon kaj ripetis, kion ŝi poste ripetados tiom da fojoj, per samaj aŭ aliaj vortoj: Okazis io tute nekredebla... Sinjoro Loewenthal venigis min pretekste de la striko... Li perfortis min, mi mortigis lin...

La historio estis efektive nekredebla, sed ĉiuj ĝin akceptis, ĉar esence ĝi estis reala. Vera estis la tono de Emma Zunz; vera ŝia pudoro; vera ŝia malamo. Ankaŭ la hontaĵo, kiun ŝi suferis, estis vera; falsaj estis nur la cirkonstancoj, la okaz-tempo, kaj la nomoj de unu aŭ du homoj.

Tradukis el la hispana István Ertl

Notoj

Emma Zunz [legu: Cunc] aperis en la novelaro Alef (1949), kaj de tiam ĝi estis plurfoje reeldonita kaj tradukita al multaj lingvoj. Laŭ ĝi estis faritaj filmoj de Leopoldo Torre Nilsson (1954) kaj Alain Magrou (1969). La traduko de István Ertl aperos ĉi-aŭtune en la kolekto La sekreta miraklo ĉe la eldonejo Sezonoj.

Zunz. Nomo eventuale elektita omaĝe al la german-juda klerulo Leopold Zunz (1794–1886), pioniro de la scienca esplorado pri judismo.

Bagé. Urbo en la sudo de la brazila ŝtato Riogrando, proksime al Urugvajo.

Riogrando. La plej suda brazila ŝtato, lime de Argentino kaj Urugvajo (Rio Grande).

Gualeguay. Provinca urbo kaj departemento en orienta Argentino, inter Bonaero kaj Urugvajo

Lanús. Mezklasa distrikto sudokcidente de Bonaero.

La Prensa. Unu el la ĉefaj argentinaj taggazetoj.

Malmö. Havenurbo en Svedio.

Sills, Milton (1882–1930). Usona teatra kaj filma aktoro, debutinta en 1915, populara pro romantikaj roloj en silentaj filmoj.

Stratagemo. Artifiko planita por trompi malamikon.

La Ondo de Esperanto. 2008. №7 (165).

Jorge Luis Borges

La viro ĉe la sojlo

En nia dek-dua podkasto oni povas aŭskulti la tutan rakonton en la plenumo de Halina Gorecka. Musklakukaj aŭskultu ekde la 16a minuto.

Bioy Casares alportis el Londono kuriozan ponardon kun triangula klingo kaj H-forma tenilo; nia amiko Christopher Dewey, de la Brita Konsilio, diris, ke tiajn armojn oni uzas ĝenerale en Hindustano. La klarigo spronis lin mencii, ke li laboris tiulande, inter la du mondmilitoj (Ultra Auroram et Gangem, — mi memoras, ke li diris latine, miscitante verson de Juvenalo). El la historioj, rakontitaj de li tiunokte, mi decidiĝis rekonstrui la jenan. Mia teksto fidelos: Alaho liberigu min de la tento aldoni etajn cirkonstancajn detalojn aŭ gravigi, per interpolaĵoj de Kipling, la ekzotan aspekton de la rakonto. Cetere tiu ĉi havas simplan kaj antikvan guston, kies perdo estus domaĝo — eble tiun de La mil kaj unu noktoj.

“Malmulte gravas la ĝusta geografia scenejo de la okazintaĵo, kiun mi raportos. Cetere, kian precizon konservas en Bonaero la nomoj Amritsar aŭ Udh? Sufiĉu diri, do, ke tiutempe okazis tumultoj en islama urbo, kaj la centra registaro sendis aŭtoritatan viron por altrudi ordon. Tiu viro estis skoto, el nobela klano de militistoj, kaj li portis en la sango tradician perfortemon. Nur unufoje vidis lin miaj okuloj, tamen ne forgeseblas por mi la tre nigra hararo, la elstaraj vangostoj, la avida nazo kaj la buŝo, la larĝaj ŝultroj, la forta ostaro de vikingo. Ĉi-nokte en mia historio li nomiĝos David Alexander Glencairn; la du nomoj konvenas, ĉar ili apartenis al reĝoj regantaj per fera sceptro. David Alexander Glencairn (mi devas alkutimiĝi nomi lin tiel) estis, mi suspektas, timata viro; la nura anonco de lia alveno sufiĉis por repacigi la urbon. Tio ne malhelpis lin dekreti diversajn drastajn rimedojn. Pasis kelkaj jaroj. La urbo kaj la distrikto pacis: siĥoj kaj islamanoj forlasis la malnovajn disputojn, kaj subite Glencairn vanuis. Kompreneble, ne mankis onidiroj asertantaj, ke oni lin rabis aŭ mortigis.

Ĉi aferojn mi eksciis pere de mia estro, ĉar la cenzuro striktis kaj la ĵurnaloj ne komentis — eĉ ne menciis, kiom mi memoras — la malaperon de Glencairn. Proverbo diras, ke Hindio grandas pli ol la mondo: Glencairn, eble ĉiopova en la urbo destinita al li de subskribo piede de dekreto, estis nura cifero en la administracia maŝino de la Imperio. La traserĉado fare de la loka polico tute vanis; mia estro pensis, ke privatulo povas veki malpli da suspekto kaj atingi pli trafan sukceson. Post tri aŭ kvar tagoj (la distancoj en Hindio eksterordinaras) mi paŝadis kun stagna espero sur la stratoj de la opaka urbo, kiu forĵonglis viron.

Preskaŭ tuj mi sentis la ĉiean ekziston de komploto por kaŝi la sorton de Glencairn. Ĉi-urbe ne troviĝas homo (mi povis suspekti) ne konanta la sekreton kaj ne ĵurinta ĝin kaŝi. La plejmulto de la pridemanditoj deklaris senliman nesciadon; ili ne sciis, kiu estas Glencairn, neniam vidis lin, neniam aŭdis paroli pri li. Aliaj, male, ekvidis lin paroli antaŭ kvaronhoro kun sinjoro Ajn, kaj eĉ akompanis min al la domo, kien ambaŭ eniris: tie oni nenion sciis, aŭ asertis, ke ili ĵus foriris. Iun el tiuj precizaj mensoguloj mi pugnobatis sur la vizaĝon. La atestantoj aprobis mian senŝarĝiĝon kaj plektis aliajn mensogojn. Tiujn mi ne kredis, sed ne kuraĝis ilin ignori. Vespere oni lasis por mi koverton kun paperbendo, sur kiu legeblis adreso…

La suno jam subiĝis, kiam mi alvenis. La kvartalo estis pleba; la domo tre malaltis; de la trotuaro mi duondistingis sinsekvon de terkortoj kaj, ĉe la fundo, ion pli helan. En la lasta korto oni celebris mi ne scias kiun islaman feston; blindulo eniris kun liuto el ruĝeca ligno.

Miapiede, senmova kiel aĵo, kaŭris ĉe la sojlo tre olda viro. Mi priskribos lian aspekton, ĉar li estas esenca parto de la historio. La multaj jaroj lin reduktis kaj poluris kiel akvo ŝtonon aŭ homaj generacioj sentencon. Longaj ĉifonaĵoj kovris lin, almenaŭ tiel ŝajnis, kaj, ĉirkaŭ la kapo, plia ĉifono plenumis la rolon de turbano. Krepuskis. Li levis al mi obskuran vizaĝon kun tre blanka barbo, kaj mi, perdinte jam ĉiujn esperojn, rekte parolis al li pri David Alexander Glencairn. Li ne komprenis (eble li ne aŭdis) min, kaj mi devis ekspliki, ke temas pri juĝisto, kiun mi serĉas. Dirante ĉi vortojn mi sentis la vanecon pridemandi tiun oldan viron, por kiu la nuno apenaŭ estis malklara murmuro. Novaĵojn pri la Ribelo aŭ pri Akbar povus doni ĉi viro (mi pensis) sed ne pri Glencairn. Liaj vortoj konfirmis mian suspekton.

— Juĝisto! — li artikulaciis kun febla miro. — Perdita juĝisto, kiun oni serĉas. La afero okazis en mia infanaĝo. Mi ne scias pri datoj, sed ankoraŭ ne mortis Nikal Seyn (Nicholson) antaŭ la murego de Delhio. La forpasinta tempo restas en la memoro, sendube mi kapablas reakiri la tiamajn okazaĵojn. Dio permesis en sia kolero, ke la homoj koruptiĝu; la buŝoj plenis de malbeno, trompo kaj fraŭdo. Tamen ne ĉiuj perversis, kaj kiam anonciĝis, ke la reĝino sendos viron por apliki ĉi-lande la britan leĝon, la malpli mavaj ekĝojis, ĉar ili sentis, ke pli bonas leĝo ol malordo. Alvenis la kristano, kaj baldaŭ li komencis misuzi sian povon kaj subpremi, kaŝi abomenajn deliktojn kaj vendi decidojn. Komence ni ne kulpigis lin; neniu konis la britan justicon, kiun li administris, kaj la ŝajnaj arbitraĵoj de la nova juĝisto eble respondis al validaj kaj arkanaj motivoj. Eble ĉion pravigas lia libro, ni volis pensi, sed lia similo kun ĉiuj mavaj juĝistoj de la mondo tro rimarkeblis, kaj fine ni devis akcepti, ke li, simple, perversas. Li fariĝis tirano, kaj la kompatinda popolo (por venĝi la eraran esperon, kiun ĝi foje metis sur lin) ekkaresis la ideon lin rabi kaj submeti al juĝo. Paroli ne sufiĉas; do ili devis transiri de la intencoj al la agoj. Eble neniu, ekster la tre simplaj aŭ la tre junaj, kredis, ke la temerara projekto povos realiĝi, sed miloj da siĥoj kaj islamanoj plenumis sian vorton, kaj iun tagon ili realigis, nekredemaj, la planon, kies efektivigo antaŭe ŝajnis al ĉiu el ili neebla. Ili rabis la juĝiston kaj enkarcerigis lin en kampardomo de fora suburbo. Poste, ili interkonsentigis la homojn de li ofenditajn aŭ (iukaze) ties orfojn kaj vidvinojn, ĉar la glavo de la ekzekutisto ne ripozis dum tiuj jaroj. Kaj fine — jen eble tio plej malfacila — ili serĉis kaj nomumis juĝiston por juĝi la juĝiston.

Tiam interrompis la oldulon virinoj enirantaj en la domon.

Poste li daŭrigis, lante:

— Onidire ne ekzistas generacio sen kvar justaj viroj sekrete subtenantaj la universon kaj pravigantaj ĝin ĉe la Sinjoro: unu el ĉi aŭtoritataj viroj estintus la plej perfekta juĝisto. Sed kie serĉi, se konsideri, ke ili vivas dise kaj anonime en la mondo, ne rekoneblaj ĉe vido, kaj eĉ mem ne sciantaj pri la alta servado plenumata? Tiam iu konkludis ke, se la destino ne permesas nian aliron al la saĝaj, oni devas serĉi la stultajn. Ĉi opinio venkis. Koranistoj, doktoroj de la Leĝo, siĥoj kun nomo de leono kaj adorantaj unu solan Dion, hindoj adorantaj svarmon da dioj, monaĥoj de Mahaviroinstruantaj, ke la universo prezentas formon de viro kun disetenditaj kruroj, fajroadorantoj kaj nigraj judoj konsistigis la tribunalon, sed la lastan verdikton oni komisiis al la arbitro de frenezulo.

Ĉe tio, interrompis la oldulon kelkaj homoj irantaj el la festo.

— De frenezulo, — li ripetis, — por ke la saĝo de Dio parolu per lia buŝo kaj hontigu la homan orgojlon. Lia nomo perdiĝis aŭ neniam estis konata, sed sur ĉi stratoj li pasis nuda, aŭ kovrita per ĉifonoj, kalkulante siajn fingrojn per la polekso kaj mokante la arbojn.

Mia prudento ribelis. Mi diris, ke la transdono de la decido al frenezulo senvalidigas la proceson.

— La akuzito akceptis la juĝiston, — estis la respondo. — Eble, konsiderinte la danĝeron, kiun la komplotintoj alfrontus lasante lin libera, li komprenis, ke nur frenezulo povas ne kondamni lin al morto. Mi aŭdis, ke li ridis, kiam oni konigis al li la juĝiston. Multajn tagojn kaj noktojn daŭris la proceso, kaŭze de la granda nombro de atestantoj.

Li silentiĝis. Zorgo perturbis lin. Por ion diri, mi demandis kiom da tagoj.

— Almenaŭ dek naŭ, — li respondis. Homoj venis el la festo kaj interrompis lin denove; la vino ne estas lica ĉe la islamanoj, sed la vizaĝoj kaj la voĉoj ŝajnis de ebriuloj. Preterpasante, unu kriis ion al li.

— Dek naŭ, precize, — li ĝustigis. — La fia nekredanto aŭdis la verdikton, kaj la tranĉilo furiozis kontraŭ lian gorĝon.

La oldulo parolis kun gaja kruelo. Per alia tono li metis finon al la historio.

— Li mortis sentime; eĉ ĉe la plej malnoblaj troviĝas ia virto.

— Kie okazis la historio, kiun vi rakontis? — mi demandis. — Ĉu en kampardomo?

Unuafoje li rigardis min en la okulojn. Poste li klarigis lante, mezurante la vortojn:

— Mi diris, ke oni lin enkarcerigis en kampardomo; ne tion, ke oni juĝis lin tiuloke. Oni juĝis lin ĉi-urbe: en domo simila al ĉiuj, al tiu ĉi. Domo ne povas diferenci de aliaj: gravas nur scii, ĉu ĝi staras en la infero aŭ la ĉielo.

Mi demandis lin pri la sorto de la komplotintoj.

— Mi ne scias, — li diris pacience. — Ĉi aferoj okazis kaj forgesiĝis antaŭ multaj jaroj. Eble kondamnis ilin la homoj, sed ne Dio.

Tion dirinte, li stariĝis. Mi sentis, ke liaj vortoj adiaŭas min, kaj de tiu momento mi ne plu ekzistas por li. Svarmo da viroj kaj virinoj el ĉiuj nacioj de Panĝabio torentis al ni kun preĝoj kaj kantoj, kaj preskaŭ nin forbalais: maltrankviligis min, ke el tiel stretaj kortoj, ete pli grandaj ol longaj vestibloj, povas eliri tiom da homoj. Aliaj eliris el la najbaraj domoj; sendube ili transsaltis la murojn… Per multe da puŝoj kaj blasfemoj mi trabatis al mi vojon. En la lasta korto mi renkontis nudan viron, kronitan per flavaj floroj, kiun ĉiuj kisis kaj komplezis. Lia mano tenis glavon. Kaj la glavo estis malpura, ĉar ĝi donis morton al Glencairn, kies mutilitan kadavron mi trovis en la ĉevalejo, situanta en la fundo”.

Tradukis el la hispana lingvo Liven Dek

Notoj

… miscitante verson de Juvenalo. La protagonisto diris “ultra Auroram et Gangen” (trans la Oriento kaj Gango) anstataŭ “usque Auroram et Gangen” (ĝis la Oriento kaj Gango) en la Satiro X de Juvenalo.

Kipling, Rudyard (1865–1936). Angla poeto kaj novelisto, literatura Nobel-premiito (1907). En siaj verkoj Kipling laŭdis la Britan Imperion. Ĉi tiu novelo de Borges parte baziĝas sur la novelo Kim (1901) de Kipling.

La multaj jaroj lin reduktis kaj poluris. Vidu la saman priskribon de la maljuna gaŭĉo en la rakonto La Sudo de Borges (paĝo 75 en La sekreta miraklo).

La Ribelo. La sipaja ribelo en Hindio (1857–1859).

Jalaluddin Muhammad Akbar (1542–1605). Akbar la Granda, la imperiestro de la Mogola Imperio (1556–1605).

Nicholson, John (1821–1857). Irlanda oficiro kaj administranto, mortinta en defendado de Delhio, sieĝita de sipajaj ribelintoj. Kipling kelkfoje menciis lin.

Monaĥoj de Mahaviro. Ĝainaj monaĥoj.

La atestanto, de Jorge Luis Borges

tradukis Jorge Camacho

En stalo situa preskaŭ ombre de la nova ŝtona kirko, griz-okula kaj grizbarba viro, kuŝanta meze de l' odoro de la brutoj, humile serĉas morton kiel oni serĉas dormon. La tago, fidele al vastaj leĝoj sekretaj, delokas kaj konfuzas la ombrojn en la malriĉa ejo; ekstere sin trovas la plugitaj grundoj kaj fosaĵo ŝtopita de mortaj folioj kaj kelka spuro de lupo sur la nigra koto kie la arbaroj ekas. La viro dormas kaj sonĝas, forgesite. Vekas lin la preĝa sonorado. En la reĝlandoj de Anglujo klingklangoj jam apartenas al la vesperaj kutimoj, tamen la viro vidis infanaĝe la vizaĝon de Votano, la dian hororon kaj la jubilon, la plumpan idolon lignan troŝarĝitan je romaj moneroj kaj pezaj vestaĵoj, la buĉ-oferon de ĉevaloj, hundoj kaj kaptitoj. Li mortos antaŭ la aŭroro kaj kun li mortos, senrevene, la lastaj senperaj bildoj de la paganaj ritoj; la mondo estos iom pli malriĉa kiam ĉi sakso mortintos.

Povas mirigi nin faktoj okupantaj la spacon kaj finiĝantaj ĉe ies morto, sed unu aĵo, aŭ senfina nombro da aĵoj, mortas en ĉiu agonio, krom se ekzistus memoro de la universo, kiel teozofoj konjektis. Iama tago estingis la okulojn kiuj laste vidis Kriston; la batalo en Junín* kaj la amo de Helena mortis ĉe la morto de unu homo. Kio mortos kun mi kiam mi mortos, kiun formon kompatvekan aŭ neglektindan la mondo perdos? Ĉu la voĉon de Macedonio Fernández**, ĉu la bildon de ruĝa ĉevalo sur novala grundo en Serrano kaj Charcas, ĉu sulfuran stangeton en la tirkesto de mahagona skribotablo?


* Loko en Peruo kie en 1824 Bolívar venke batalis kontraŭ la hispana rojalisto Canterac.

** Argentina verkisto (1875-1952).

Загрузка...