el pola tradukis Jerzy Wałaszek
Foje la konstruanto Trurl konstruis maŝinon, kiu povis fari ĉion komencantan je la litero "n". Kiam ĝi estis finita, eksperimente li ordonis, ke ĝi faru nigran nadlon kaj naŭ novajn nitojn, kaj poste ke ĝi enĵetu ilin al niĉo, kiun ĝi ankaŭ faris. La ordono estis plenumita litere, sed ĉar li ankoraŭ ne estis tute certa, ĉu ĝi funkcias korekte, unu post unu ĝi devis fari neŭtronojn, notojn, nazojn, nimfojn kajnerdicolukon. La lastan ĝi ne scipovis fari, kaj Trurl, tre ĉagrenita, ordonis al ĝi, ke ĝi klarigu sin.
— Mi simple ne scias, kio ĝi estas — respondis la maŝino. — Mi neniam aŭdis pri io simila.
— Kial? Ĝi estas do la oksigeno, la gaso, la elemento…
— Se ĝia nomo estas "oksigeno", ĝi komencas je la litero "o", kaj mi scipovas fari aĵojn nur je la litero "n".
— Sed en la galaksilingvo oksigeno nomiĝas nerdicoluko.
— Amato mia — diris la maŝino — se mi povus fari ĉion komencantan je la litero "n" en ĉiaj eblaj lingvoj, mi estus la Maŝino Povanta Fari Ĉion Je La Tuta Alfabeto, ĉar laŭvola objekto en iu lingvo nepre komencas je la litero "n". Tiel bone ne estas. Mi ne povas fari plu ol tio, por kio vi min konstruis. La oksigenon mi ne faros.
— Bone — konsentis Trurl kaj ordonis al ĝi fari la nokton. Ĝi tuj faris unu malgrandan nokton, sed tute nigran. Tiam li invitis al si la konstruanton Klapaŭcjo-on, prezentis lin al la maŝino kaj tiel longe laŭdis ĝiajn eksterordinarajn kapablojn, ke ĉi tiu kaŝe koleris kaj petis, ke ankaŭ li povu ordoni ion al la maŝino.
— Laŭ via volo — diris Trurl — sed ĝi devas komenci je la litero "n".
— Je la "n"? — demandis Klapaŭcjo. — Bone. Ĝi faru la novsciencon.
La maŝino ekmurmuris kaj post momento la placo antaŭ la domo de Trurl pleniĝis kun la popolamaso de novsciencistoj. Ili batis kaj tiris unu la alian je kapoj, skribis en dikaj libroj, aliaj forprenis tiujn ĉi librojn kaj disŝiris ilin je pecetoj, en malproksimo estis videblaj bruligantaj stakoj sur kiuj fritiĝis la martiroj de la novscienco, tie kaj tie ĉi io eksplodis, aperis iaj strangaj fumoj similaj al fungoj, la tuta popolamaso diraĉis samtempe tiamaniere, ke neniun vorton oni povis rekoni, de tempo al tempo ili faris memuarojn, alvokojn kaj aliajn dokumentojn, kaj aparte apud piedoj de kriuloj sidis kelkaj solaj maljunuloj konstante skribantaj per malgrandaj literoj sur eroj de disŝirita papero.
– Ĉu ne estas supere? — ekkriis kun fiero Trurl. — La similega novscienco, vi mem konsentos!
Sed Klapaŭcjo ne estis kontenta.
— Kio, tiu ĉi popolamaso devus esti la novscienco? La novscienco estas io tute alia!
— Do diru, kaj la maŝino tuj ĝin faros! — indignis Trurl. Sed Klapaŭcjo ne sciis, kion diri, do li deklaris, ke li ordonos al la maŝino ankoraŭ du aliajn taskojn, kaj se ĝi ilin solvas, tiam li certiĝos, ke ĝi estas prava. Trurl konsentis tion kaj Klapaŭcjo ordonis, ke la maŝino faru nicojn.
— Nicoj! — ekkriis Trurl. — Kiu aŭdis pri tio, kio estas nicoj?!
— La alia flanko de ĉio — respondis trankvile Klapaŭcjo. — Nici estas transferi al la alia flanko, ĉu vi ne aŭdis pri ĝi? Ho, ne simulu! Maŝino, komencu laboron!
Sed la maŝino jam laboris de longa momento. Komence ĝi faris antiprotonojn, poste antielektronojn, antineŭtrinojn, antineŭtronojn, kaj tiel longe ĝi senĉese laboris ĝis kreis multege da antimaterio, el kiu komencis malrapide formiĝi, simila al la strange brilanta nubo sur la ĉielo, la antimondo.
— Hm — diris tre malkontenta Klapaŭcjo — ĝi estus nicoj? Konsente ni diru, ke jes… Por la sankta trankvilo… Sed jen estas la tria ordono: Maŝino! Faru Nenion!
Por pli longa momento la maŝino entute ne moviĝis. Klapaŭcjo komencis kontente froti la manojn, kaj Trurl diris:
— Kion vi plu volas? Vi ordonis al ĝi fari nenion, do ĝi ne faras ion!
— Malvere. Mi ordonis al ĝi fari Nenion, kaj tio ĉi estas io tute alia.
— Egale! Fari Nenion kaj ne fari ion signifas la samon.
— Ne! Ĝi devis fari Nenion, kaj dume ĝi ne faris ion, do mi venkis. Ĉar Nenion, mia tromemfida kolego, ne estas tia ordinara nenio, la produkto de pigreco kaj neagado, sed aktiva Nenieco, tio estas perfekta, sola, ĉieĉeestanta kaj la plej alta neestado mem!!
— Vi konfuzigas la maŝinon! — ekkriis Trurl, sed tuj ekaŭdiĝis ĝia bronza voĉo:
— Tuj haltu vian kverelon! Mi scias, kio estas la Neestado, Nenieco, alinome Nenio, ĉar tiuj ĉi ideoj komencas je la litero "n", kiel la Neekzisto. Pli bone rigardu lastfoje la universon, ĉar baldaŭ ĝi ĉesos ekzisti…
La vortoj ekmortiĝis en la buŝoj de furiozigitaj konstruantoj. La maŝino efektive faris Nenion, tiamaniere ke ĝi unu post la alia forigis el la mondo diversajn objektojn, kiuj ĉesis ekzisti, kvazaŭ ili neniam ekzistis. Ĝi forigis jam natongviojn, nupajkojn, nurkovnicojn, nendziolojn, naluŝkojn, nepietetojn kaj nendasojn. Momente ŝajnis ke, anstataŭ redukti, plimalgrandigi, forĵeti, forigi, detrui kaj subtrahi — ĝi pligrandigas kaj adicias, ĉar ĝi likvidis sekve negustecon, neordinarecon, nekredon, nesaton kaj neforton. Sed poste denove komencis fariĝi maldense ĉirkaŭ la rigardantoj.
— Ho ve! — diris Trurl. — Nur ne fariĝu io malbona de tio!
— Ne importa! — diris Klapaŭcjo. — Ja vi vidas, ke ĝi tute ne faras Universalan Nenion, nur la Foreston de ĉiuj objektoj je "n", nenion okazos, ĉar via maŝino estas tute por nenio!
— Tiel nur ŝajnas al vi — respondis la maŝino. — Mi komencis efektive de ĉio je "n", ĉar tiel estis al mi pli oportune, sed fari la objekton estas io tute alia ol forigi ĝin. Mi povas forigi ĉion simple tial, ke mi povas fari perfekte ĉion je la "n", do la Neesto estas por mi la bagatelo. Baldaŭ vi ne ekzistos kaj ankaŭ ĉio alia malaperos, tial mi petas vin, Klapaŭcjo, por ke vi diru rapide, ke mi estas vere universala kaj mi prave plenumas ordonojn, ĉar estos tro malfrue.
— Sed… — komencis timigita Klapaŭcjo kaj sammomente li rimarkis, ke efektive malaperas diversajn objektojn ne nur je la litero "n": ĉar ili ne estis jam ĉirkaŭigitaj de kambuzeloj, presiguloj, vitropkoj, grizmakoj, rimundoj, trepcoj kaj picimioj.
— Haltu! Haltu! Mi forvokas kion mi diris! Ĉesu! Ne faru Neeston! — kriis plenforte Klapaŭcjo, sed antaŭ ol la maŝino haltiĝis, malaperis ankoraŭ graŝakoj, plukvoj, fihdronoj kaj zamroj. Nur tiam la maŝino senmoviĝis. La universo aspektis terure. Plejparte suferis la ĉielo: oni vidis sur ĝi nur solajn punktojn de steloj, senpostsigne malaperis belegaj grizmakoj kaj gvajdolnicoj, kiuj ĝistempe plibeligis la ĉielsferon.
— Ho ve! — ekkriis Klapaŭcjo. — Kaj kie estas la kambuzeloj? Kie estas miaj plej amataj murkvioj? Kie estas la ĝentilaj picimioj?!
— Ili ne ekzistas plu kaj neniam ekzistos — respondis trankvile la maŝino. — Mi faris, prefere komencis fari nur tion, kion vi al mi ordonis…
— Mi ordonis, ke vi faru Nenion, kaj vi… vi…
— Klapaŭcjo, aŭ vi estas malsaĝulo, aŭ vi simulas malsaĝecon — diris la maŝino. — Se mi farus Neniecon unuvice, subite, ĉio ĉesus ekzisti, do ne nur Trurl kaj la ĉielo, kaj la Kosmo, kaj vi, sed ankaŭ eĉ mi. Do kiu kaj al kiu povus diri, ke la ordono estis plenumita kaj ke mi estas funkcianta maŝino? Kaj se neniu al neniu tion dirus, kiamaniere mi, ankaŭ ne ekzistanta, povus ricevi la propran kontentecon?
— Bone, vi pravas, ni ne parolu plu pri tio — diris Klapaŭcjo. — Jam mi nenion volas el vi, beleta maŝino, mi nur petas, faru murkviojn, ĉar sen ili mi ne ŝatas la vivon…
— Tion mi ne scipovas, ĉar ili estas je la "m" — diris la maŝino. — Certe mi povas denove fari negustecon, neordinarecon, nekredon, nesaton kaj neforton, sed por la aliaj literoj min ne petu.
— Sed mi volas murkvojn! — kriegis Klapaŭcjo.
— Ilin mi ne faros — diris la maŝino. — Bonvolu rigardi la universon, kiel ĝi estas plena da grandegaj nigraj truoj, plena da Neesto, kiu plenumis la abismojn inter steloj, kiel ĉio ĉirkaŭe entenas la Neeston, kiel ĝi insidas en ĉiu randaĵo de ekzisto. Tio ĉi estas via verko, mia enviulo! Mie pensas, ke la sekvontaj generacioj vin ne benos por tio…
— Eble ili ne sciigos… Eble ili ne rimarkos… — elbalbutis paligita Klapaŭcjo, rigardante senkrede la vanecon de la nigra ĉielo kaj ne kuraĝante eĉ turni al sia kolego.
Lasante lin apud la maŝino, kiu scipovis ĉion je la "n", li kaŝe revenis hejmen — kaj la universo ĝis la hodiaŭa tago restis jam truigita de Nenieco — same kiel dum la ordonita nuligo Klapaŭcjo haltis ĝin. Kaj ĉar oni ne sukcesis konstrui maŝinon je iu alia litero, oni timas, ke jam neniam revenos la grandiozaj fenomenoj kiel picimoj kaj murkvioj.
F oje la konstruanto Trurl konstruis la oketaĝan maŝinon, inteligentan, kiun post la fino de plej gravaj laboroj li pentris komence per blanka lako, poste la angulojn li pentris lilie, pririgardis ĝin de malproksimo kaj alfaris fronte ankoraŭ malgrandan desegnaĵon, kaj tie, kie oni povis imagi ĝian frunton li almetis helan oranĝan makuleton kaj, estante tre memkontenta, fajfante libere, kvazaŭ pro la propra devo li sakramente ĵetis la demandon: kiom estas du kaj du? La maŝino ekstartis. Komence eklumiĝis ĝiaj lampoj, ekheliĝis la cirkvitoj, ekbruis la kurentoj kiel akvofaloj, ekludis la kuplaĵoj, poste ekardis selenoidoj, la maŝino ekkirlis interne, ektondris, ektrembruis kaj la ebenaĵon ekkuris tia grandega bruo, ĝis Trurl ekpensis, ke li devos prepari al ĝi la specialan pensomallaŭtigilon. Dume la maŝino senpaŭze laboris, kvazaŭ ĝi estus devigata solvi la plej malfacilan problemon en la tuta Universo, la tero skuadis, la sablo eskapadis el sub la piedoj pro vibrado, elektraj gardiloj pafis kiel botelkorkoj, kaj la relajsoj eĉ ŝiriĝis pro la fortostreĉo. Finfine, kiam Trurl komencis dece malgustumi tian bruon, la maŝino subite haltis kaj diris per la tondrega voĉo: SEP!
— Ho, ho, mia kara! — diris Trurl malkontente. — Vi malpravas, tio estas kvar, bonvolu plibonigi la respondon! Kiom estas du kaj du?
— SEP! — senprokraste respondis la maŝino.
Malvolonte kaj eksuspirinte Trurl surmetis denove sian laboran antaŭtukon, kiun li jam estis forĵetinta, suprenvolvis alte la manikojn, malfermis la malsupran klapon kaj eniris internen. Longe li ne forlasis la maŝinon, nur oni aŭdis, ke li bategis per martelo, malŝraŭbis ion, veldis, lutis, enkuris trembruante sur la ferajn ŝtupojn, foje sur la sesan etaĝon, aliafoje sur la okan, kaj tuj rapide rekuris malsupren. Li ŝaltis la kurenton, ĝis io ekbruis interne kaj violbluaj haroj elkreskis el la sparkiloj. Tiamaniere li penegis du horojn, ĝis fine li eliris en la freŝa aero tuta fulgata, sed kontenta, li kunmetis ĉiujn ilojn, ĵetis la antaŭtukon teren, ekfrotis la vizaĝon kaj la manojn, kaj jam forlasante hejmen, nur por la sankta trankvilo, li demandis:
— Kiom estas du kaj du?
— SEP! — respondis la maŝino.
Trurl ekdiraĉis terure, sed ne estis alia konsilo — li denove startis laboraĉi interne, plibonigi, konekti, disluti, permuti, kaj kiam triafoje li eksciigis, ke du kaj du estas sep, li eksidis malesperanta sur la plej malalta ŝtupo de la maŝino kaj tiel sidadis ĝis alvenis tie Klapaŭcjo. Li demandis Trurl-on, kio al li okazis, ke li aspektas kiel la revenanto el la funebro, kaj tiu malkovris al li sian embarason. Klapaŭcjo mem kelkfoje eniris la internon de la maŝino, provis plibonigi ion, ankaŭ li demandis ĝin, kiom estas du kaj unu, ĝi respondis, ke ses; unu kaj unu laŭ ĝia opinio estis nulo. Klapaŭcjo ekfrotis sian kapon, ektusetis kaj diris:
— Amiko, vi devas akcepti la veron. Vi konstruis la alian maŝinon ol vi volis. Tamen ĉiu negativa fenomeno havas ankaŭ siajn bonajn flankojn, kaj ankaŭ tiu ĉi maŝino.
— Interese kiajn — respondis Trurl kaj piedbatis la fundamenton, sur kiu li sidis.
– Ĉesu — diris la maŝino.
— Vidu kiel tuŝema ĝi estas. Do… kion mi volis diri? Ĝi estas sendube la malsaĝa maŝino, kaj ĝia malsaĝeco tute ne estas kutima kaj ordinara! Ĝi estas — se mi bone komprenas, kaj mi estas bonega specialisto, kiel vi scias — la plej malsaĝa inteligenta maŝino en la tuta mondo, kaj tio estas supere! Intence konstrui ĝin ne estus facile, kontraŭe, mi opinias, ke neniu sukcesus fari tion. Ĉar ĝi estas ne nur malsaĝa, sed ankaŭ obstinega, alinome ĝi havas karakteron, ĝusta por idiotoj, ĉar ili ĉiam estas kutime tre obstinaj.
— Mi entute ne bezonas tian maŝinaĉon — diris Trurl kaj piedbatis ĝin duafoje.
— Mi serioze avertas vin, ĉesu! — diris la maŝino.
— Jam vi havas seriozan averton — senentuziasme komencis Klapaŭcjo. — Vi vidas, ke ĝi estas ne nur sentema kaj stulta, kaj obstina, sed ankaŭ ofendema, kaj kun tia kvanto da ecoj oni povas multe atingi, mi tion diras al vi!
— Bone, sed kion mi devas fari kun ĝi? — demandis Trurl.
– Ĉi momente mi ne povas facile vin respondi. Ekzemple vi povus fari la ekspozicion kun pagata eniro, kun biletoj, por ĉiuj volantaj povu rigardi la plej malsaĝan inteligentan maŝinon en la tuta mondo; kiome da alteco ĝi havas — ok etaĝojn? Tiel altan idioton neniu ĝis nun vidis. Tiu ekspozicio redonus al vi elportitajn kostojn, sed…
— Lasu min en paco, mi faros neniun ekspozicion! — respondis Trurl, ekstaris kaj, ne povante sin teni, li piedbatis la maŝinon ankoraŭfoje.
— Mi donas al vi la trian seriozan averton — diris la maŝino.
— Kaj kio?! — ekkriis Trurl sovaĝigita de ĝia majesteco. — Vi estas… estas… — tie li ne trovis proprajn vortojn, do li piedbatis ĝin kelkfoje kriante:
— Vi taŭgas nur por piedbatado, sciu!
— Vi ofendis min kvarafoje, kvinafoje, sesafoje kaj okafoje — diris la maŝino — tial mi ne kalkulos plue. Mi rifuzas respondi pluajn demandojn pri matematikaj problemoj.
– Ĝi rifuzas! Rigardu ĝin! — koleris furiozinta Trurl. — Post la seso ĝi havas la oko, sciu Klapaŭcjo, ne sepo, sed oko! Kaj ĝi rifuzas senhonte TIAN faradaĉon de la matematikaj taskoj. Havu! havu! havu! Eble ankoraŭ?
Je tio la maŝino ektremis kaj sen unu vorto ĝi komencis tutforte elŝiriĝi el siaj fundamentoj. Ili estis profundaj, do kurbiĝis multaj portiloj, sed fine ĝi elrampis de la kavo, en kiu restis nur krevitaj betonaj ŝtipoj kun elstaraj vergoj de armaĵoj, kaj ĝi ekmovis kiel la paŝanta fortreso al Klapaŭcjo kaj Trurl. La lasta tiel stuporis pro la nekomprenebla evento, ke li eĉ ne provis sin kaŝi kontraŭ la maŝino, kiu evidente intencis lin pisti. Nur konscianta Klapaŭcjo, forkaptinte lin je la mano, tiris perforte kaj ili ambaŭ forkuris kelkdek da metroj. Kiam ili turniĝis, la maŝino ŝancelante kiel alta turo, iris malrapide, ĉe ĉiu paŝo sinkante preskaŭ ĝis la unua etaĝo, sed obstine kaj senlace ĝi elŝiriĝis el sablo kaj movis direkte al ili.
— Oni tion ankoraŭ ne vidis en la mondo! — diris Trurl, kiu eĉ ne povis spiri pro la konsterno. — La maŝino rebelis! Kion nun fari?
— Atendi kaj observi — respondis prudenta Klapaŭcjo. — Eble io klariĝos.
Sed nenio estis klariĝonta. La maŝino, akirinte pli malmolan grundon, startis movi pli rapide. En ĝia interno aŭdiĝis fajfoj, bruoj kaj tintoj.
— Tuj dislutiĝos direktigejo kaj programoj — murmuris Trurl. — Tiam ĝi dispecetiĝos kaj haltos…
— Ne — respondis Klapaŭcjo, — tio estas speciala kazo. Ĝi estas tiel stulta, ke eĉ halto de tuta direktigejo ne malutilos al ĝi. Atentu, ĝi… Ni forkuru!!
La maŝino evidente plirapidiĝis por treti ilin. Do ili kuregis aŭdante malantaŭ iliaj dorsoj la ritman bruon de terurega tramplo. Kaj ili tiel kuregis, ĉar kion alian povis ili fari? Ili volis reveni al ilia hejma vilaĝo, sed la maŝino vanigis tion puŝante ilin flanken de ilia vojo kaj malindulge ili estis devigitaj profundiĝi en la landon pli kaj pli dezertan. Malrapide montoj aperis de surteraj nebuloj, sombraj kaj rokaj; Trurl, peze spireganta, alvokis al Klapaŭcjo:
— Aŭskultu! Ni forkuru iun mallarĝan ravinon… kie ĝi ne povos nin postkuri… malbenita… kio?!
— Pli bone ni kuru… rekten — elspiris Klapaŭcjo. — Proksime de ĉi tie estas malgranda loko… mi ne memoras ĝian nomon… sendube ni trovos tie… uff!!! la rifuĝejon…
Do ili kuregis rekten kaj baldaŭ ekvidis antaŭ si la unuajn domojn. Je tiu horo la stratoj estis preskaŭ malplenaj. Ili trakuris longan pecon da vojo renkontinte neniun, kiam terura bruo, kvazaŭ al la rando de urbeto falus la ŝtona lavango, atestis, ke postkuranta ilin maŝino jam tie alvenis. Trurl rigardis malantaŭen kaj eĉ ekĝemis.
— Ho ve! Rigardu, Klapaŭcjo, ĝi detruas la domojn!! — La maŝino, obstine sekvanta ilin, iris trans la muroj de domoj kiel fera monto, kaj ĝian vojon markis brikaj rubaroj plenigitaj de blankaj volvaĵoj de kalka polvo. La laŭdaj krioj de vekitoj ekaŭdiĝis, la stratoj eksvarmis. Sed Trurl kaj Klapaŭcjo kuregis rekten peze spiregantaj ĝis ili alvenis al la granda urbodomo, en kiu ili tuj malsuprenkuris laŭ la ŝtuparo al la profunda kelo.
— Tie ĝi nin ne atingos, eĉ se ĝi falus sur niajn kapojn tiun ĉi tutan urbodomon! — ekspiregis Klapaŭcjo. — Sed la diablo ektentis min por viziti vin hodiaŭ… Mi estis scivola, kiel vi progresas la laboron, tiel mi sciiĝis…
— Silentiĝu — respondis Trurl. — Iu alvenas ĉi tie… Efektive, la kela pordo malfermiĝis kaj eniris la urbestro mem kun kelkaj konsilantoj. Trurl hontis klarigi, kio kaŭzis la eksterordinaran kaj samtempe teruran katastrofon, tial Klapaŭcjo anstataŭis lin. La urbestro aŭskultis lin silente. Subite la muroj ekskuis, balancis la tero kaj al profunde kaŝita sub ĝi kelo alvenis longa bruo de detruataj muroj.
– Ĝi estas jam ĉi tie?! — ekkriis Trurl.
— Jes — respondis la urbestro. — Kaj ĝi postulas, ke ni vin transdonu, alie ĝi detruos la tutan urbon…
Ili ekaŭdis la elparolitajn ie, je alteco, naze sonantajn, vortojn similajn al fera anserumado:
— Tie estas Trurl… Mi flarsentas Trurl-on…
— Sed vi nin ne transdonos? — demandis per tremanta voĉo tiu, kiun tiel obstine postulis la maŝino.
— Tiu el vi, kiu nomiĝas Trurl, devas eliri de tie. La alia povas resti, ĉar lia transdono ne estas necesa kondiĉo…
— Kompaton!
— Ni estas senfortaj — diris la urbestro. — Se vi estus restonta ĉi tie, Trurl, vi devus respondi por la malutiloj faritaj al la urbo kaj al ĝiaj loĝantoj, ĉar pro vi la maŝino detruis dekses domojn kaj mortigis sub iliaj rubaroj multajn ĉitieajn gecivitanojn. Nur pro tio, ke vi mem estas mortonta, mi povas lasi vin libera. Iru kaj ne revenu.
Trurl ekrigardis la vizaĝojn de konsilantoj, kaj vidante skribitan sur ili sian mortverdikton, malrapide li direktiĝis al la pordo.
— Atendu! Mi iras kun vi! — impulse ekkriis Klapaŭcjo.
— Vi? — kun malforta espero en la voĉo diris Trurl. — Ne… — li diris post momento. — Restu, tiel estas pli bone… Kial vi estus mortonta senbezone?…
— Idiotismo! — energie ekkriis Klapaŭcjo. — Kial ni devas morti, ĉu eble pro tiu fera kreteno? Neakcepteble! Malsufiĉe por forigi el la supraĵo de l' terglobo du plej eminentajn konstruantojn! Iru, mia Trurl! Kuraĝe!
Pliĝojigita de tiuj vortoj Trurl sekvis laŭŝtupare Klapaŭcjon. Neniu estis sur la urboplaco. Inter la volvaĵoj de polvego, el kiuj videbliĝis la starantaj skeletoj de detruitaj domoj, staris la maŝino eliganta nuboj de vaporo, pli alta ol la turoj de urbodomo, tute makulita de brika sango de muroj kaj malpurigita de blanka polvo.
— Atentu! — flustris Klapaŭcjo. — Ĝi ne vidas nin. Ni kuregu laŭ tiu unua strateto maldekstren, poste dekstren kaj tute rekten, jam proksime komencas la montaro. Tie ni rifuĝos kaj pripensos ion, ke ĝi ĉiam ĉesu nin postkuri… Eskapu! — kriis, ĉar la maŝino tiumomente ekvidis ilin kaj ĵetis sin al ili tiel forte, ke eĉ la tero ekskuis en fundamentoj. Kurante senspiraj ili forlasis la urbeton. Por iu mejlo ili tiel galopis, aŭdante malantaŭe la tondraj paŝegoj de la koloso, kiu senĉese postkuris ilin.
— Mi konas tiun ĉi ravinon! — subite ekkriis Klapaŭcjo. — Tie estas la fluejo de sekiĝinta torento, kiu gvidas internen de rokoj, tie ni trovos multajn kavernojn, ni kuru pli rapide, baldaŭ ĝi estos devigata halti!..
Do ili kuregis supren, faletante kaj svingante la manojn por regajni la ekvilibron, sed la maŝino senĉese troviĝis en la sama distanco malantaŭ ili. Sur la ŝancelantaj ŝtonegoj de la sekiĝinta torento ili alkuris breĉon en la krutaj rokoj, kaj vidinte sufiĉe alte la nigran elirejon de la kaverno, ili plenforte komencis suprengrimpi al ĝi, ne konsiderante la eskapantajn ŝtonojn el sub iliaj piedoj. La granda truo en la roko estis malvarma kaj malluma. Ili plej rapide slatis internen, trakuris ankoraŭ kelkajn paŝojn kaj haltis.
— Tie ni estas sekuraj — diris Trurl, kiu regajnis la trankvilon.
— Mi elrigardos, kie ĝi fiksiĝis…
— Atentu — avertis lin Klapaŭcjo. Trurl singardeme aliris la kavan truon, elklinis kaj subite kun timo saltis malantaŭen.
– Ĝi suprengrimpas! — li ekkriis.
— Trankviliĝu, tien ĉi ĝi certe ne eniros — diris Klapaŭcjo per ne tute decida voĉo. — Kio estas? Kvazaŭ plimalheliĝis… Oh!
En tiu momento la granda ombro kovris la ĉielon, kiu ĝis nun estis videbla tra la enirtruo de la kaverno, kaj en ĝi aperis por mallonga momento la ŝtala, ebena, dense vinktita flanko de la maŝino, kiu alpremiĝis malrapide al la roko. Tiamaniere la kaverno estis kvazaŭ hermetike kovrita per ŝtala kovrilo, ŝlosita de eksterflanke.
— Ni estas malliberigitaj… — flustris Trurl, kaj lia voĉo tremis des plu, ke alvenis la kompleta mallumo.
— Ni niavice faris idiotaĵon! — ekkriis Klapaŭcjo kun ekscito. — Eniraĉi la kavernon, kiun ĝi povis bari! Kiel ni estis ebla fari tion?
— Laŭ vi, kion ĝi volas atingi? — demandis Trurl post longa momento de silento.
— Certe ke ni volos foriri de ĉi tie, por tio ĝi ne bezonas ian specialan saĝecon.
Ili silentiĝis denove. Trurl aliris sur piedfingroj en la nigra mallumo, etendante la manojn antaŭ si, flanken, kie estis la kava truo kaj palpis la supraĵon ĝis li tuŝis la profundan ŝtalon, kiu estis varma, kvazaŭ varmigita de interno…
— Mi flarsentas vin, Trurl… — ekbruis la stala voĉo en la fermita spaco. Trurl antaŭiris unu paŝon, eksidis sur la ŝtonego apud sia amiko kaj iom da tempo ili restis senmovaj. Finfine Klapaŭcjo flustris al li:
— Tie ĉi sidante ni atingos nenion, mankas alia konsilo. Mi provos trakti kun ĝi…
— Estas senespere — ekdiris Trurl. — Sed provu, eble vi sola travivos…
— Sed ne, ne tiel! — diris plifortige al li Klapaŭcjo kaj alirinte al la nevidebla en mallumo roka truo, li ekkriis:
— Hola! Ĉu vi aŭdas nin?!
— Mi aŭdas — respondis la maŝino.
— Aŭskultu, mi volus vin pardonpeti. Vi scias… inter ni aperis malgranda miskompreniĝo, sed elemente ĝi estas do nur etaĵo. Trurl entute ne volis…
— Mi detruos Trurl-on! — diris la maŝino. — Sed antaŭe li respondos al mi je la demando, kiom estas du kaj du.
— Ah, li respondos al vi, kaj tiel, ke vi estos tute kontenta kaj certe kun li pacigos, ĉu ne, Trurl? — trankvilige diris la mediacianto.
— Certe… — respondis tiu per malforta voĉo.
— Jes? — diris la maŝino. — Do kiom estas du kaj du?
— Kva… ne, sep… — ankoraŭ pli mallaŭte diris Trurl.
— Ho ho! Do ne kvar, sed sep? — ektondris la maŝino. — Vi vidas!
— Sep, memkompreneble ke sep, ĉiam estis sep! — fervore aprobis Klapaŭcjo. — Ĉu nun vi jam ellasos nin? — li aldonis singarde.
— Ne. Ankoraŭfoje Trurl diru, ke li tre bedaŭras kaj kiom estas du oble du…
— Kaj ĉu vi liberlasos nin, se mi diros? — ekdemandis Trurl.
— Mi ne scias. Mi pripensos. Vi ne starigos kondiĉojn al mi. Diru, kiom estas du oble du!
— Sed verŝajne vi ellasos nin? — diris Trurl, kvankam Klapaŭcjo tiris lian brakon, flustrante al lia orelo: — Ĝi estas idioto, ne kverelu kun ĝi, mi petegas!
— Mi ne ellasos, se mi ne volos — respondis la maŝino. — Sed vi sendube diros al mi, kiom estas du oble du…
Urĝa furiozo ektremis Trurl-on.
— Ho! Mi diros al vi, certe! — li ekkriis. — Du kaj du estas kvar kaj du oble du estas kvar, kvankam vi ekstaris surkape, kvankam vi polvigis tiujn tutajn montojn, per maro falsenglutis, la ĉielon eltrinkis, ĉu vi aŭdas? Du kaj du estas kvar!!
— Trurl! Vi freneziĝis! Kion vi diras? Du kaj du estas sep, kara, amata maŝino, sep! Sep!!! — kriis Klapaŭcjo, penante superlaŭtigi sian amigon.
— Malvere! Estas kvar! Nur kvar, de komenco ĝis la mondfino KVAR!! — muĝis freneze Trurl ĝis la voĉperdo.
Subite la rokojn sub iliaj piedoj trairis la febra terurtremo. La maŝino forŝovis de la kava elirejo, ke internen eniris griza lumo kaj samtempe ĝi faris konstantan krion:
— Malvere! Sep! Tion vi tuj diros, kiam mi vin kaptos!
— Mi neniam tion diros! — rebatis Trurl, kvazaŭ por li estis ĉio la sama, kaj tiam de kavplafono la ŝtona hajlo ŝutis al iliaj kapoj, ĉar la maŝino komencis ataki per ĝia tuta oketaĝa korpo la rokan krutaĵon ĝis la grandegaj ŝtonegoj krevis de masivaj rokoj kaj kun bruo rulfalis en la valon.
La bruego kune kun la flaro de silicia fumo plenigis la kavernon komune de sparkoj elfrotataj per ŝtalo batanta ŝtono, sed tra tiuj ĉi inferaj resonoj de sturmo momente aŭdigis la voĉo de Trurl, senĉese kriantan:
— Du kaj du estas kvar! Kvar!!!
Klapaŭcjo penis perforte fermi lian buŝon, sed, flanken forpuŝita, li eksilentis kaj eksidis, kaŝante sian kapon en manoj. La maŝino seninterrompe ne ĉesis ĝiajn inferajn penadojn kaj ŝajnis, ke en mallonga momento la kava plafono falegos sur la malliberigitojn, pistante ilin kaj entombigante por ĉiam. Sed kiam ili jam perdis la lastan esperon, kiam la akra polvo plenigis la aeron, subite ion terure ekgrincegis, aŭdiĝis malrapida tondro, pli laŭta ol ĉiuj sonoj de fanatika forĝado kaj batado, poste la aero ekhurlis, la nigra muro, ŝirmanta la kavtruon, malaperis kiel blovita de ventego, malsupren falis la lavango de grandaj rokaj rompaĵoj. La eĥo de tondroj rulis ankoraŭ tra la valo, reflektita de montoj, kiam ambaŭ amikoj alkuris la kavelirejon kaj elklinante duonkorpe ili ekvidis la maŝinon, kuŝantan interrompita kaj platigita per la roka lavango, kiun ĝi mem faris. Centre de ĝia oketaĝa korpo kuŝis grandega ŝtonego, kiu interrompis ĝin preskaŭ duone. Ili singarde malsuprengrimpis laŭ rulŝtonoj polvokovritaj de roka faruno. Por atingi la sekiĝinta torento, ili devis preteriri tre proksime de la kadavro de kuŝanta plate maŝino, grandega kiel la ŝipo ĵetita surborden. Nenion dirante, ili ambaŭ haltis samtempe apud ĝia enpremita ŝtala flanko. La maŝino ankoraŭ movadis malforte kaj oni povis aŭdi, ke interne io cirkulas.
— Do tia estas ĝia malfama fino kaj du oble du estas ĉiam… — komencis Trurl, sed en jena momento la maŝino ekzumis kaj malforte kaj malklare, eĉ neaŭdeble, lastfoje ekbalbutis: — SEP.
Poste io krevis interne, la ŝtonoj rulfalis de sur ĝia alto kaj ĝi senmoviĝis, transformanta en solido de senvivaj ferrompaĵoj. Ambaŭ konstruantoj rigardis unu al la alia, kaj poste, sen unu vorto, ili komencis en silento returni laŭ la sekiĝinta torento.
Iu frapis je la pordo de la domo de konstruanto Klapaŭcjo, kiu malfermetis
ĝin, elŝovis sian kapon ekstere kaj ekvidis la ventrodikan maŝinon starantan sur kvar mallongaj piedoj.
— Kiu estas vi kaj kion vi volas? — li demandis.
— Mi estas Maŝino por Dezirplenumado, kaj min sendis al vi via amiko kaj granda kolego, Trurl, kiel la donaco.
— Kiel la donaco? — ekdiris Klapaŭcjo, kies sentoj por Trurl estis sufiĉe miksitaj, kaj precipe li ne ekplaĉis tion, ke la maŝino nomigis Trurl-on lia "granda kolego". — Do bone — li decidis post mallonga pripenso — eniru.
Li ordonis ĝin, ke ĝi stariĝu en la angulo apud la forno kaj, ŝajnige ne direktante sian atenton al ĝi, li revenis al la interrompita laboro. Li konstruis globan maŝinon kun tri piedoj. Ĝi jam estis preskaŭ preta kaj li nur poluris ĝin. Post iome da tempo la Maŝino por Dezirplenumado eklaŭdiĝis:
— Mi rememorigas pri mia ĉeesto.
— Mi ne forgesis vin — diris Klapaŭcjo kaj plue li laboris. Post momento la maŝino elparolis:
– Ĉu verŝajne mi povas eksciiĝi, kion vi faras?
– Ĉu vi estas la Maŝino por Dezirplenumado aŭ por Demandado? — ekdiris Klapaŭcjo kaj aldonis: — Mi bezonas la bluan lakon.
— Mi ne scias, ĉu ĝi estas en la tono, kiun vi bezonas — respondis la maŝino, antaŭŝovante tra la ventra klapeto la lakujon. Klapaŭcjo malfermis ĝin, senvorte mergis en ĝi sian penikon kaj komencis laki. Ĝis la vespero li ankoraŭ postulis smirgon, karborundon, borilon, blankan lakon kaj ŝraŭbojn, kaj ĉiufoje la maŝino tuj donis al li tion, kion li deziris. Antaŭ la vespero li kovris la konstruatan aparaton per la tolpeco, manĝis, eksidiĝis antaŭ la maŝino sur la malgranda tripieda seĝo kaj ekdiris:
— Ni ekvidu nun, ĉu vi estas kapabla por io ajn. Vi atestas, ke vi povas fari ĉion?
— Ne ĉion, sed multe — modeste respondis la maŝino. — Ĉu vi estas kontenta pro lako, ŝraŭboj kaj boriloj?
— Tutcerte, tutcerte! — murmuris Klapaŭcjo. — Sed nun mi postulos ion multe pli malfacilan. Se vi ne plenumos tion ĉi, mi resendos vin al via majstro kun ĝusta danko kaj opinio.
— Kaj kio ĝi estos? — demandis la maŝino kaj transpaŝis de piedo al piedo.
— Trurl — klarigis Klapaŭcjo. — Vi devas fari Trurl-on al mi, tute similan al la originalo. Mi ne povu distingi unu de alia!
La maŝino murmuris, ekzumis, ekbruis kaj diris:
— Bone, mi faros Trurl-on al vi, sed zorgu pri li, ĉar li estas tre granda konstruanto!
— Memkompreneble, vi povas esti trankvila — respondis Klapaŭcjo. — Do kie estas tiu Trurl?
— Kio? Tiel tuj? Ja ĝi ne estas io ajn — diris la maŝino. — Ĝi devas iomete daŭri. Trurl-oj estas nek ŝraŭboj nek lakoj!
Sed mirinde rapide ĝi ektrumpetis, eksonoris, kaj en ĝia ventro malfermis sufiĉe granda pordeto kaj el malluma interno eliris Trurl. Klapaŭcjo ekstaris, ĉirkaŭiris lin, pririgardis lin de proksimo, precize lin palpis kaj ĉirkaŭen perkutis, sed li ne povis trovi iun dubon — antaŭ si li havis vivantan Trurl-on similan al la originalo kiel du akvogutoj. Trurl, kiu eliris el la ventro de la maŝino, palpebrumis pro la lumo, sed krom tio li kondutis tute kutime.
— Kiel vi fartas, Trurl! — ekdiris Klapaŭcjo.
— Bone, Klapaŭcjo, dankon. Sed kial mi estas ĉi tie? — respondis klare mirigita Trurl.
— Kiel kutime, vi simple alvenis… Mi jam delonge vin ne vidis. Kiel vi ŝatas mian loĝejon?
— Tre multe… Kion vi havas sub tiu ĉi tolpeco?
— Nenion interesan. Eble vi eksidiĝos?
– Ŝajnas al mi, ke jam estas tre malfrue. Ekstere regas mallumo, pli bone mi revenos hejmen.
— Ne tiel rapide, ne tuj! — ekprotestis Klapaŭcjo. — Antaŭe iru kun mi al la kelo, vi ekvidos, kiel interesa ĝi estos…
— Kaj kion interesan havas vi en la kelo?
— Ankoraŭ nenion, sed baldaŭ mi ekhavos ion. Iru, iru…
Kaj frapetante lin, Klapaŭcjo alkondukis Trurl-on al la kelo, tie li substarigis sian piedon al li, kaj kiam tiu malsuprenfalis, li kunkatenis lin, kaj poste per dika bastono li komencis bategi lin tutforte. Trurl kriegis, alvokis helpon, alterne malbenis kaj petis kompaton, sed tio entute ne sukcesis — la nokto estis malhela kaj senhoma, kaj Klapaŭcjo plue bategis lin kun grandega bruo.
— Oj! Aŭu! Kial vi bategas min tiel?! — kriis Trurl, kliniĝante kontraŭ bategoj.
– Ĉar ĝi plezurigas min- klarigis Klapaŭcjo kaj eksvingis sin. — Tion ĉi vi ankoraŭ ne provis, mia Trurl!
Kaj li ekbatis lian kapon ĝis ĝi eksonoris kiel barelo.
— Lasu min tuj, alie mi iros al la reĝo kaj diros, kion vi faris al mi kaj li malliberigos vin en la karcero!! — kriis Trurl.
— Li faros nenion al mi. Kaj ĉu vi scias kial? — ekdemandis Klapaŭcjo kaj eksidis sur la benko.
— Mi ne scias — diris Trurl, kontenta, ke la batego ĉesis por momento.
– Ĉar vi ne estas la aŭtentika Trurl. Li estas en sia loĝejo, li konstruis la Maŝinon por Dezirplenumado kaj li sendis ĝin al mi kiel donaco, kaj mi, por testi ĝin, ordonis, ke ĝi faru vin! Nun mi maltordos vian kapon kaj mi estos uzanta ĝin kiel bototirilo!
— Vi estas monstro! Kial vi intencas tion fari?!
— Mi jam diris al vi: ĉar ĝi min plezurigas. Do, sufiĉe de tiu sensensa parolado! — Dirante tion, Klapaŭcjo prenis ambaŭmane la bastonon, kaj Trurl komencis krii:
– Ĉesu! Tuj ĉesu! Mi diros al vi ion tre gravan!!
— Interese kion vi povas al mi diri, ke mi rezignu uzi vian kapon kiel bototirilo — respondis Klapaŭcjo, sed ĉesis bati lin. Tiam Trurl ekvokis:
— Mi entute ne estas Trurl farita de maŝino! Mi estas la aŭtentika Trurl, la plej aŭtentika en la mondo, kaj mi nur volis ekscii, kion vi kunmetas jam delonge, fermata en via domo! Do mi konstruis la maŝinon, kaŝiĝis en ĝia ventro kaj ordonis, ke ĝi min portu al via loĝejo pretekste kvazaŭ ĝi estas la donaco de mi al vi!
— Ho, ho, kian historieton vi eltrovis, kaj tuj surloke! — ekdiris Klapaŭcjo kaj, ekleviĝante, li premis en la mano la pli dikan finon de la bastono. — Ne penu, mi vidas tutklare viajn mensogojn. Vi estas la Trurl farita de la maŝino, kiu plenumas ĉiujn dezirojn, danke al ĝi mi ricevis ŝraŭbojn kaj la blankan lakon, same la bluan, la borilojn kaj aliajn objektojn. Se ĝi povis fari tiujn, ĝi ankaŭ povis fari vin, mia amata!
– Ĉion ĉi mi havis pretan en ĝia ventro! — ekvokis Trurl. — Facile estis antaŭvidi, kion vi bezonus dum la laboro! Mi ĵuras, ke mi parolas la puran veron!
— Se ĝi estus la vero, ĝi signifus, ke mia amiko, la granda konstruanto Trurl, estas nur kutima trompisto, kaj tion mi neniam kredos! — respondis Klapaŭcjo. — Havu! — kaj li ekbatis lian dorson.
— Tio por la kalumnioj pri mia amiko Trurl. — Havu ankoraŭfoje!
Kaj li ekbatis lin de alia flanko. Poste li ankoraŭ bategis lin tutforte ĝis li laciĝis.
— Nun mi iros dormeti iomete kaj tiamaniere mi ripozos — li diris klarige kaj forĵetis la bastonon. — Kaj vi atendu, baldaŭ mi revenos… — Kiam li foriris, en la tuta domo aŭdiĝis lia ronkado, kaj Trurl komencis tordiĝi en la katenoj ĝis li sukcesis malstreĉi ilin, poste li malligis la nodojn, silente suprenkuris, eniĝis la internon de la maŝino kaj forkuris en ĝi galope hejmen. Kaj Klapaŭcjo, ridegante, observis lian eskapon tra la supra fenestreto.
La sekvontan tagon li vizitis Trurl-on. Tiu enlasis lin al la ĉambro, malgaje silentante. En la ĉambro regis duonmallumo, sed penetrema Klapaŭcjo rimarkis, ke la korpo kaj kapo de Trurl ambaŭ havas postsignojn de la granda batado, kiun li lin faris, kvankam oni vidis, ke Trurl multege laboris frapetinte kaj ebeniginte la konkavaĵojn faritajn de frapoj.
— Kial vi estas tiel malgaja? — ekdemandis gaje Klapaŭcjo. — Mi alvenis danki vin por la bela donaco, nur bedaŭrinde, ke dum mia dormo ĝi eskapis lasinte malfermitan pordon, kvazaŭ la domo estis brulanta!
– Ŝajnas al mi, ke vi malbone uzis mian donacon, por mi ne diru plu! — eksplodis Trurl. — La maŝino rakontis ĉion al mi, ne klopodu — li aldonis kolere vidante, ke Klapaŭcjo jam malfermas la buŝon. — Vi ordonis, ke ĝi faru min mem, kaj poste perfide vi alvenigis la duplikaton de mia persono al la kelo kaj tie vi bategis lin terure! Kaj post tia ofendo, post tia danko por la grandioza donaco, vi ankoraŭ kuraĝas, kvazaŭ nenio okazis, alveni al mi? Kion vi havas por diri?
— Mi entute ne komprenas vian koleron — respondis Klapaŭcjo. — Vere, mi ordonis, ke la maŝino faru vian kopion. Mi atestas, ĝi estis perfekta, mi ĝuste miregis je ĝia aspekto. Kaj rilate al batado la maŝino devis troigi la aferon — vere, mi kelkfoje puŝis tiun faritan ulon, ĉar mi volis testi, ĉu li estas solide konstruita, kaj mi estis scivola, kiamaniere li ekreagos je tio. Li montriĝis superordinare sagaca. Li tuj rakontis al mi la pripensitan historieton, kvazaŭ li estis vi mem en via propra persono; mi ne kredis lin, kaj tiam li komencis ĵuri, ke la grandioza donaco ne estis donaco, sed la kutima trompo, tial vi komprenas, ke defendante vian honoron, la honoron de mia amiko, mi estis deviganta lin bategi pro tiuj malhonestaj mensogoj. Tamen mi konvinkiĝis, ke li estas supere inteligenta, do ne nur korpe, sed ankaŭ anime li similis vin, mia kara. Vi efektive estas granda konstruanto, tion mi nur volis diri al vi kaj tiucele mi alvenis tiel frue!
— Ah! Ho, jes, sendube — respondis iomete senkolerigita Trurl. — Kvankam via uzo de la Maŝino por Dezirplenumado plue ŝajnas al mi malĝusta, sed estu ĝi tiel…
— A, momenton, mi ĵus volis demandi vin, kion vi faris al la artefarita Trurl? — senkulpe demandis Klapaŭcjo. — Ĉu mi povus lin vidi?
— Li estis freneza pro la kolero! — respondis Trurl. — Li minacis, ke li disrompos vian kranion embuskiĝante ĉirkaŭ tiu ĉi granda roko apud via domo, kaj kiam mi penis konvinki lin, ke li ne faru tion, li koleris pro mi, kaj nokte li komencis plekti reton por kapti vin, mia kara, do kvankam mi pensis, ke vi min ofendis en lia persono, memorante nian longe lastan amikecon, por nuligi la minacantan al vi danĝeron, mi dismetis lin je malgrandaj partoj, ĉar mi ne vidis alian solvon…
Dirante tion, kvazaŭ senpense Trurl puŝis per sia piedo ruligitajn sur la planko restaĵojn de mekanismoj. Poste ili adiaŭis varme kaj disiĝis kiel koraj amikoj. De tiu ĉi momento Trurl faris nenion alian, nur ĉirkaŭe rakontis la tutan historieton, kiel li donacis al Klapaŭcjo la Maŝinon por Dezirplenumado, kaj kiel la donacito uzis ĝin malbele ordonante al ĝi fari Trurl-on al li, kaj kiel li bategis lin, kaj kiel la farita de la maŝino kopio per lertaj mensogoj penis sin savi kaj eskapis, kiam la lacigita Klapaŭcjo ekdormis, kaj li mem, Trurl, dismetis je pecoj la faritan Trurl-on, kiu alkuris al lia domo, kaj ke li faris tion nur por ŝirmi sian amikon kontraŭ la venĝo de la batito. Li rakontis kaj laŭdis sin kaj alvokis ateston de Klapaŭcjo tiel longe, ke la famo de tiu ĉi miriga adventuro alvenis al la reĝa korto kaj neniu tie jam ne diris pri Trurl alie, sed nur kun plej granda admiro, kvankam antaŭnelonge li estis ĝenerale nomata la Konstruanto de la Plej Malsaĝaj Inteligentaj Maŝinoj en la tuta mondo. Kaj kiam Klapaŭcjo ekaŭdis, ke la reĝo mem abunde donacis Trurl-on kaj honorigis lin per la Ordeno de la Granda Risorto kaj de la Helikonoida Stelo, li ekvokis per la laŭta voĉo:
— Ho ve! Do pro tio, ke mi lin sukcesis superruzi, kiam mi antaŭvidis lian intrigon, kiam mi lin bategis, ke poste li devis sin frapeti kaj ebenigi eskapinte dumnokte sur la malrektaj piedoj el mia kelo, pro ĉio ĉi li nun superabundas, kaj krom tio la reĝo honoras lin per la ordeno? Ho, la mondo kruela!..
Kaj terure kolerigita li revenis hejmen por fermi sin en ĝi. Ĉar li konstruis la saman Maŝinon por Dezirplenumado kiel Trurl, nur tiu sukcesis ĝin pli frue fini.