VOS — Vserossijskoe obŝĉestvo slepyĥ — Tutrusia societo de blinduloj
Jukagiroj estas ne ĉukĉa, sed tute aparta gento kun malsama al la ĉukĉa lingvo, loĝanta en tundro kaj arbaroj precipe sud-okcidente de Ĉukotko. Nuntempe (1988) ekzistas 855 reprezentantoj de la jukagiroj (rimarko de Nikolao Gudskov)
cervoj — Ĉi tie, kaj plue en la teksto, la aŭtoro atribuas la nomon «cervo» al boacoj (rangiferoj), kiuj diferencas de la aliaj cervedoj per tio, ke ne nur maskloj, sed ankaŭ femaloj de tiu specio portas kornojn (rimarko de Nikolao Gudskov)
danco de rosmaro — arkta popoldanco, kiu prezentas la vivon de la rosmaro
kauri — veturi per cervoj aŭ hundoj
primuso — petrola kuirmaŝino
La ĉefaj revoluciaj festoj estas la 7-a de novembro kaj la unua de majo. Tiam la reprezentantoj de la Oficiala Registaro invitas la indiĝenojn el la Tundro al siaj ejoj kaj aranĝas por ili diversajn konkursojn kun premioj: longdistancajn kurojn, cervo- aŭ hundoveturadon, pafadojn, ktp.
bajdaro — ĉukĉa boato
«Kolima» estas la nomo de vaporŝipo entrepreninta arktan vojaĝon al Niĵnekolimsk somere en 1928, sed revenante ĝi trafis netraireblajn glaciegojn kaj devis travintri ĝis aŭgusto de la sekvanta jaro (1929)
«Litke» estas glacitranĉa ŝipo, kiun la Soveta registaro sendis al la insulo Vrangel, la plej malproksima punkto en la nordo de la Sovetunio, por ke ĝi provizu la loĝantaron de l' insulo (aŭg. 1929)
«Stavropol» estas la ŝipo, al kiu oni komisiis, en la j. 1929, la arktan vojaĝon al Niĵnekolimsk, urbeto ĉe l' enfluo de la rivero Kolima en la Arktan Oceanon
Svensen — amerika milionulo (de norvega deveno), kiu ricevis ĉaskoncesion ĉe l' arktaj bordoj
kungaso — granda ŝarĝoboato
AKO — Akcia Kamĉatka Kompanio