WALTER FRANCINI

ESPERANTO

SEN

ANTAUJUGHOJ

(Objektiva analizo de la chefaj kritikoj kontrau la Internacia Lingvo, originale verkita en Esperanto)

Kun antauparolo de d-ro Erlindo Salzano

1978

Kuneldono de

Kultura Kooperativo de Esperantistoj - Rio de Janeiro (RJ)

kaj San-Paulo Esperanto-Asocio - Sao Paulo (SP), Brazilo

OMAGHO

Al Universala Esperanto-Asocio, kiu inteligente, ame, senlace kaj neutrale laboras por Esperanto en monda skalo, mi dedichas tiun chi libron.

DANKOJ

Al la eminentaj Esperantistoj geprofesoroj Elvira Pontes kaj Laszlo Zinner kaj sinjoroj Deodato Franga Mello, Eurico Antonio Ribeiro kaj Jose Dias Pinto, kiuj legis la manuskripton de tiu chi verko kaj ghin richigis per bonegaj sugestoj, mi tutkore dankas.

Mian specialan dankon al la estimataj gesamideanoj Arlindo Barauskaite Vasiunas, Braulio Fantinato, Bruno Taddei Ferracini, Cid Moreira, Darcy Pedroso Machado Gaia, Elvira Fontes, D-ro Erlindo Salzano, Francisco de Souza Almada, D-ro Jatir Gongalves Vieira, Jose Joao Robl, Lair Alves Moreira, Luiz Teixeira da Silva, Nelson Silveira kaj D-ro Osvaldo Pires de Holanda, kles financa kontribuajo ebligis tiun chi eldonon.

Walter Francini (*)

(*) UEA-delegito, vicprezidanto de San-Paulo Esperanto-Asocio kaj Brazila Konsilantaro de Esperanto.

ANTAUPAROLO

D-RO ERLINDO SALZANO

"3 Auskultu: jen semisto eliris, por semi; 4 kaj dum li semis, iuj semoj falis apud la vojo, kaj la birdoj venis kaj formanghis ilin. 5 Kaj aliaj falis sur shtonan lokon, kie ili ne havis multe da tero: kaj tuj ili ekkreskis, char ili ne havis profundecon de tero; 6 kaj kiam la suno levighis, ili brulsekighis, kaj char ili ne havis radikon, ili forvelkis. 7 Kaj aliaj falis inter dornojn, kaj la dornoj kreskis kaj sufokis ilin, kaj ili ne donis frukton. 8 Kaj aliaj falis en la bonan teron, kaj donis frukton, kreskante kaj multoblighante, kaj produktis tridekoble kaj sesdekoble kaj centoble. 9 Kaj li diris: Kiu havas orelojn por audi, tiu audu. (Marko, chap. 4 de La Sankta Biblio, Nova Testa-mento, esperantigita de skotaj kaj anglaj akademianoj).

Ghi estas la konata parabolo pri la semisto. Kiel chiu esperantisto mi ankau, entuziasma, disvershis semojn. Se kelkaj, falinte apud la vojoj, estis formanghitaj de la birdoj; aliaj, falinte sur shtonan lokon, estis brulsekigitaj de la suno, tuj kiam ili ghermis; kaj aliaj estis sufokitaj de la herboj; unu, tamen, lanchita en bonan teron, ghermis forte kaj produktis centoble. Chi tiu atingis la fekundegan menson de Walter Francini. Kaj tio sufichis por ke la rikolto estu richa kaj abunde kompensu chian konsumitan penon kaj la perditajn semojn.

Chirkau la jaro 1957 mi gvidis, en improvizita kaj elementa kurso, Walteron Francini kaj aliajn ghis la sojlo de la mirinda mondo de Esperanto. Tio okazis en la urbo Porto Ferreira, kie Walter Francini estis instruisto che la gimnazio. Kvankam tiam mi jam trapasis tiun mondon, pli mirindan eble ol tiu de la mirindajhoj de Alica, tamen mi ne levighis al ghiaj superaj rondoj de la parolata kaj skribata lingvo, lasante min dolche luli en tiu de la legado, char per ghi estis al mi liverita talismana shlosilo per kiu mi povus malfermi kaj ghui chiujn literaturojn de la mondo.

Per tiu simpla kurso, kvazau mallerta Vergilio, mi nur kondukis Walteron al la portalo de la esperanta paradizo. Tie mi lin lasis. Li ghin trapenetris, trapasis chiujn ghiajn lokojn, esploris chiujn angulojn, levighis al ghiaj mirigaj altajhoj, el sia propra iniciativo, gvidate de sia kulturo, entuziasmo de nova adepto kaj fervoro, kiun li metas en chion, al kio li sin dedichas.

La vivo — kiu unuigas kaj apartigas — malproksimigis min, dum jaroj, de Walter Francini. Kiam mi restarigis kontakton kun li, mi renkontis esperantiston kompletan, farantan chion, per sia animo nobla kaj malavara, por rekompenci Esperanton por la ghojoj de ghi ricevitaj, metante je la dispono de ghia disvastigo la tutan ardon, kiun kapablas nur la apostoloj de la grandaj kauzoj; la profundajn sciojn akiritajn pri la nova lingvo kaj la enviindan kulturon atingitan sur la plej diversaj kampoj de la intelekta aktiveco kaj speciale en la nacia lingvo.

Inter la nombraj altvaloraj kontribuajhoj, kiujn li dedichis al Esperanto, aperas nun chi tiu — "Esperanto sen antaujughoj" — originale verkita en la internacia lingvo. Ne temas pri polemika, sed pri argumenta verko. Char ghi celas konvinki, kvankam vere prezentas al la esperantistoj abundan materialon por kontraustari la insidojn de eventualaj antagonistoj — ghi pli utilas por varbi novajn adeptojn, t.e. konverti tiujn, kiuj ne scias Esperanton. Tial estus bone se ghi estus publikigita en la lingvo alirebla al ili, kaj nur poste ghi estus metata al la dispono de la tutmondaj esperantistoj, en sia originala lingvo, kaj poste, eble, pro la utilo de la verko, ghi estus tradukita en la naciajn lingvojn. (*)

Tamen Walter Prancini ne iluziighas. Li konas bone la obstinan, longdauran kaj kelkfoje multsangan batalon, kiun devis alfronti la grandaj ideoj ghis venki, trudighi kaj fine favori la homaron. Pro tio li asertas, ke elimini antaujughojn estas pli malfacile ol faligi la Berlinan muron. "Se la faktoj kontraustaras la teorion, des pli malbone por ili..." estas blasfemo, kiu sonis kaj ankorau sonos tra la tempoj, malhelpante la progresan marshadon de la homaro.

Kiel li mem pruvas, pritraktanta la kulturan esencon de la internacia lingvo, ne en 1887 naskighis Esperanto, sed multe pli frue, lau la disvolvigho de la lingvoj, el kiuj ghi fontas, kaj el la chiam eksterigita aspiro al ilo de komuna interkompreno.

Sed ni tion vidu.

* * *

Ekde la plej fora antikveco, kiam la popoloj ekstarigis inter si komercajn kontaktojn, iu lingvo ekregis por la interesatoj pri la intershanghoj. Ghi estis kompreneble tiu de la reganta popolo, kiu sukcesis perforte submeti plurajn aliajn popolojn al sia jugo. Kaj tiel sin sekvis sumeranoj-akabanoj, babilonanoj, asirianoj, medoj, persoj ktp. Tiam ekaperis en la mondo tiu miraklo de la historio — la greka popolo — kiu fundamentis la sciencon, sublimigis la literaturon, perfektigis la artojn, kreis la logikon, pliprofundigis kaj disvastigis la filozofion, starighante kiel kultura modelo por la antikva mondo, al kiu ghi altrudighis, malpli per la forto de la armiloj de Aleksandro la granda, ol per la neegaleblaj verkoj de siaj poetoj, scienculoj, artistoj kaj filozofoj. Ghis nun neniam la homaro spektis tian eksplodon de genieco, kies fortlumeco modlis la okcidentan mondon, kiun ghi daure lumigas. La greka lingvo ekstaris tiam kiel la komuna ilo de interkomprenado, chefe inter la elitoj, reprezentante en sia epoko tion, kion, jarcentojn poste, reprezentis la franca.

Per la Romanoj disvastighis la latina, sed la greka kulturo altrudighis al la konkerinto, tiel ke de tiam oni ekparolis modelon grekan-romanan. En la sino de la latina, la greka daure vivis kaj farighis la fundamento de la moderna scienca terminaro. Dum en Oriento la greka kaj la latina altrudighis kune, en Okcidento la latina havis pli da influo kaj ghi, mikse kun la naciaj idiomoj, formis la latinidajn lingvojn kaj, en sia originala formo, ghi ighis la komuna lingvo de la akademianoj kaj de la Romanaj pastroj. La kulto okazis latine, en la sama lingvo oni regis la lecionojn che la universitatoj kaj en ghi oni kreis la grandajn verkojn. La kreskanta intershangho inter la okcidentaj popoloj postulis tiun komunan instrumenton de interkompreno.

* * *

Sed... char chio pasas en chi tiu mondo, la graveco de la latina ekprezentis signojn de malfortigho. Lau la informoj de Esperanto: The World Interlanguage, compiled by George Alan Connor, Doris Tappan Connor, William Solzbacher, the very rev. Dr. J. B. Se-Tsien Kao — verko el kiu ni cherpis multajn prezentotajn informojn — kvankam la latina ankorau estis uzata, kiel ekzemple en la hungara parlamento ghis la lasta jarcento, tamen, jam en 1662 Regha Societo de Anglujo anstatauigis ghin per la angla en siaj decidoj. Chirkau tridek jaroj poste Franca Scienca Akademio sekvis ghian ekzemplon, adoptante la francan kiel sian oficialan lingvon.

Kaj tiel alvenis la tempo, kiam la naciaj lingvoj ekdisputis la mondan hegemonion. Tuj komence la franca — la plej logika, polurita kaj eleganta el la europaj lingvoj, fundamentita sur vastega kaj eksterordinara literaturo, havis avantaghon kaj farighis la ilo por la internacia diplomatio kaj la lingvo de la elitoj en la plej malsamaj landoj. Havis avantaghon en la internaciaj rilatoj tiu, kiu sciis paroli france. Kaj ghis nun ekzistas pluraj internaciaj organizajhoj, en kies konferencoj la franca estas la sola oficiala lingvo.

Dume la angla altrudighis kiel komerca lingvo, pro la vasteco de la brita imperio kaj la kreskanta hegemonio de Usono, elstarighinta precipe post la unua granda milito. Oni povas diri, ke la dekadenco de la angla imperio estas kompensita de la pligravigho de Usono, kaj sur la kampo de la internacia diplomatio, kaj en la pliintensigho de la monda komerco, kaj, chefe, pro ghia rimarkinda ekonomia potenco. La dua monda milito konfirmis definitive la eksterordinaran elstarecon de la usona koloso en la internacia scenejo. Kaj tiel la angla lingvo iom post iom altrudighis kiel ilo de komunikado inter la popoloj. Lingvo chefe unusilaba, ghi ighis praktika kaj shpara instrumento en la internacia telegrafa lingvajho.

Krome, Hindujo, lingve dividita en pli ol cento da dialektoj, por superi la malavantaghon el tio fontanta kaj venki la reziston, kiun chiuj prezentis al la komuna adopto de unu el ili kiel oficiala lingvo, decidis adopti la anglan idiomon, oni diru pase, en kiu paradokse esprimighis la popolaj estroj, kiuj protestis kontrau la brita regado super tiu lando.

Ech Japanujo, pro la influo, kiun la usonanoj havis post la okupado, vidis naskighi inter la junuloj jhargonon konsistantan el miksajho de la angla kaj japana lingvoj.

La hegemonio de la angla kaj franca inter la aliaj lingvoj, kvankam nediskutebla, ne estas nedisputebla. La aliaj landoj reagas kontrau ghi. Okaze de la fondo de Ligo de Nacioj, chiu el la partoprenantaj landoj defendis la elekton de sia idiomo kiel la solan instrumenton de komuna interkompeno. Post longa diskutado venkis la franca kaj la angla. Tamen che UN unue estis kvin la oficialaj lingvoj — angla, franca, china, rusa kaj hispana, kvankam nur la angla kaj la franca konservis dum kelka tempo la privilegian pozicion de "laboraj lingvoj". Nuntempe, post la aldono de la araba, la oficialaj lingvoj jam estas ses, kaj ili chiuj estas ankau "laboraj".

La vero — oni devas tion rekoni — estas, ke la agnosko pri kvar aliaj idiomoj pruvas la nesufichon de la du superregantaj lingvoj. Krome, kiom ajn penas la estraranoj de UN kaj spite la fabelajn monsumojn elspezatajn por la adoptita sistemo de interpretistoj kaj tradukoj, estas sentebla la nesuficho de la procedo de interkompreno. Estas evidenta malegaleco de pozicio inter la membroj de UN. Kaj, kiel kutimas okazi en la kontaktoj inter personoj bezonantaj tradukistojn kaj interpretistojn, estas oftaj la konfuzoj, kelkaj ech kun dangheraj rezultoj, kvankam kashataj per la vualo de la sekreta diplomatio.

Chu iu povas diskuti, antau la evidento de la faktoj, ke la mondo, chiam pli malgranda, chiam pli interligata de komunikiloj, postulas komunan lingvon por ghin unuigi kaj faciligi la interkomprenon kun la sama tujeco, lau kiu la ideoj povas propagi sin? La respondo estas evidente nea, t. e, ordinare oni sentas la neceson pri unu sola oficiala lingvo por la tuta mondo. Pri tio chiuj konsentas. La malkonsentoj komencighas en la elekto de la lingvo. Chu ghi devos esti mortinta lingvo? Chu iu el la ekzistantaj idiomoj? Au chu iu neutrala lingvo kontentiganta la postulatajn kondichojn: facilecon, klarecon, simplecon kaj precizecon?

* * *

La afero pri la elekto de internacia lingvo jam meritis tiom da konsideroj, ke ne necesus pritrakti ghin, tamen ne estas malbone ghin rememori rapide.

Revivigi mortintan lingvon por servi kiel internacia lingvo inter la vivantoj estas ekster pripenso. Tio okazas char tiu, inter ili, kiu prezentus la plej bonajn kondichojn, estus la latina kaj ghi, kiel ni vidis, post ol servi al tiu celo dum jarcentoj, estis forlasita, char ghi ne plu taugis por tio. Plie, krom sia komplekseco pli granda ol tiu de kiu ajn vivanta lingvo, ghi ankau postulus proceson de adapto tian, ke estus kvazau krei novan lingvon, kaj, malgrau tio, ghi posedus neniun el la postulataj kvalitoj. Tial la provo de prof. Giuseppe Peano — "Latino sine flexione" — malsukcesis.

Chu iu vivanta lingvo povus taugi kiel internacia? Evidente jes, kondiche ke la tuta mondo interkonsentu.

Sed, unue, tiu interkonsento estas neebla, char, escepte de la kazo de Hindujo, neniu lando konsentas subighi al la lernado de la lingvo de alia lando. Due, estus en tiu elekto granda avantagho por la loghantoj de la lando, kies lingvo estus elektita, kaj maljusteco por la aliaj. Trie, kiu ajn nacia lingvo prezentas la malfacilajhojn de ortografio, sintakso, prononco, kiom ajn simpla ghi estas.

El la 2796 lingvoj registritaj de Franca Akademio kiu estus la favorata? Evidente oni devus elekti el inter la nur 120 kun literatura valoro kaj praktika graveco. Chu oni elektus la chinan, char ghi estas parolata de la plej granda nombro da homoj? Ne, char, krom la fakto ke multaj chinoj nescias la oficialan lingvon, ghi ankau estas tiel kompleksa, ke ech la chinoj devas konsumi multajn jarojn por ghin shcipovi, ech neperfekte.

Chu oni elektus la anglan, char ghi estas la plej disvastigita? Ni jam vidis, ke ech che UN ghi ne sukcesis resti sola. Krome, se morfologie ghi estas eble la plej simpla el la vivantaj lingvoj, tamen ghi ne estas tia en la sintakso. Kaj plie, ghia prononco estas unu el la plej malfacilaj en la okcidentaj landoj.

Chu taugus la hispana, parolata en la plej granda nombro da landoj? Nek ghi, nek kiu ajn latinida lingvo taugus, pro la morfologiaj kaj sintaksaj komplikajhoj, chefe pro la verbaj fleksioj ekstreme variaj.

Tiuj chi argumentoj validas por chiuj vivantaj lingvoj kaj al ili aldonighas la naciisma spirito, chiam pli forta, chefe en la malgrandaj nacioj jhus kreitaj, malpermesante akcepti la lingvon de kiu ajn alia lando.

* * *

Restas tiel la rimedo konsistanta el neutrala lingvo, kiu ne ghenus naciajn ofendighemojn, povus prezenti chion, kion oni postulas de internacia lingvo, kaj daurus por chiam, evoluante kiel chio vivanta, por unuforme adaptighi al la spirito de chiu epoko.

Iu tia lingvo neutrala kaj internacia kontentigus la aspirojn pri kiuj la homaro revadas tra la epokoj.

La unua internacia lingvo kreita shajnas esti "Lingua Ignota", verko de Sankta Hildegarda el Bingen, en la 12-a jarcento.

Episkopo Wilkins, bofrato de Oliver Cromwell, publikigis la planon de iu "filozofia lingvajho", en kiu la akademianoj povus esprimighi logike kaj perfekte.

Rene Descartes, kies "Disertajho pri la metodo" estis originale publikigita, eksterkutime, en la franca, prezentis en 1629 la principojn, kiujn devus kontentigi universala lingvo. Ili koincidas kun tiuj kontentigataj de Esperanto.

Leibnitz sin dedichis al la ellaborado de lingvo, kiu devus esti iu "algebro de la penso".

La enciklopediistoj ankau konsumis penojn por la kreo de iu lingvo "filozofia, artefarita kaj universala".

En sia "Utopio" Thomas More pritraktas la aferon pri racia lingvo.

Komenio same defendis ian novan "lingvajhon perfektan... kiu estos nekompareble pli facile lernebla ol iu ajn natura lingvo".

Kaj tiel, antau la apero de Esperanto, chirkau tricent provoj estis faritaj por la ekhavo de iu internacia lingvo. El chiuj, tiu, kiu plej atingis sukceson — la tempoj jam estis pli maturaj — estis Volapuko, de la katolika pastro monsinjoro Johann Martin Schleyer, el Konstanco, Germanujo. Volapuko, kiu signifas "monda lingvo", konsistis el vortoj prenitaj el la angla, germana kaj latina. Malgrau la kripligo de la vortoj pro la celo ilin simpligi, la praktika komplekseco estis tre granda. Tamen la sukceso de la lingvo estis tia, ke shajnis solvita la problemo. La apero de Esperanto, en 1887, sep jarojn post la kreo de Volapuko, akcelis ties finon. Krom la ekhavo de novaj adeptoj, Esperanto, konsiderita senkompare supera al Volapuko, ricevis la alighon de multaj ties partianoj.

Ech post Esperanto, aperis multaj dekoj da aliaj provoj, sed chiuj kun efemera vivo, escepte de Ido, kiu estas iu Esperanto "reformita" de Markizo de Beaufront.

Inter aliaj projektoj meritantaj mencion trovighas Esperantido, Esperanto II, Latino sine flexione, Occidental, Novial, Interglossa, Interlingua.

* * *

Esperanto estis kreita de Lazaro Ludoviko Zamenhof en 1887. Sed tio okazis post longa periodo da ellaborado, komencighinta sur la gimnaziaj benkoj, kiam li alfrontis la kontraustaron de sia patro, al kiu li devis promesi ne plu pritrakti la aferon, antau ol fini la akademian kurson. Farighinte kuracisto, li dedichis sin al pediatrio, sed sentema por la suferado de la infanoj, li inkllnighis al oftalmologio, post specialiga kurso. Tiam li denove dedichis sin kun obstino al sia lingva pasio. La lernado de la angla havis decidan rolon en la simpligo de la nova lingvo. Fine, post longa periodo da ellaborado kaj sennombraj malfacilajhoj, inter kiuj la financaj, per la helpo de sia bopatro li publikigis sian Lingvo Internacia, sub la pseudonimo Doktoro Esperanto. Kaj estis tiu kashnomo, prenita el la propra lingvo, kiu fine donis al ghi la nomon, lau la silenta interkonsento de la adeptoj.

Qni rimarku, ke la autoro — Zamenhof — estis polo; tio signifas, ke, se li ne estus absolute senpartia; se li ne havus la volon servi al la vero; se li ne klinighus, en ghia nomo, antau la naturaj fortoj; se li lasus sin ekkapti de mallerta patriotismo, kiel tiom da aliaj verkistoj, lia verko bazighus chefe sur slavaj lingvoj. Sed ne: fidela al si mem kaj al sia nobla celo, obeante al la fundamentaj leghoj de la ghenerala lingvistiko, li fundamentis sian verkon sur la modelo greka-latina. Tiel la nova lingvo posedas superregadon de latinaj radikoj, sekvataj de ghermanaj kaj slavaj. Tio signifas, ke estis elektitaj radikoj, kiuj havas absolutan hegemonion super chiuj aliaj radikoj de la 2796 ekzistantaj lingvoj. Se kelkfoje shajnas, ke la elekto estis nebona, chiam estas iu motivo, kaj ghi kushas en la superega celo servi al la klareco de la lingvo. Tio estas ekzemple la kazo de tag anstatau "die". La ghermana radiko evitas la konfuzon, kiun estigus la latina. La samon oni diru pri kaj anstatau "et".

La gramatika simpligo estis portita ghis la plej alta grado, lau la ekzemplo de la angla, sen malprofito por la trajtoj distingigantaj vivantan lingvon. La tiom diskutita afero pri la akuzativo kaj la senco de movo, reprezentata de la fina n, kvankam povas shajni nenecesa komplikajho, konsistigas vere neceson por la klareco kaj precizeco, avantaghoj antau kiuj la malgranda kornplikajho rezultanta estas nenio.

La maniero akcenti venis el la franca kaj ech ghin superis, ne permesante escepton, t. e., neniam okazas, kiel en la franca, transloko de la akcento al la lasta silabo. Chu ne estas en tio grandega avantagho?

La literoj havas nevarie la saman prononcon, facilan kaj klaran. Pro tio Esperanto ne bezonas akcentajn signojn, kaj tio, pro la neshanghebla plifortigo de la vocho en la antaulasta silabo, donas al vorto, kiu ajn ghi estas, prononcon difinitan, neerarigan, klaran, kiu ne estigas heziton. Estas grafikaj signoj, certe — ne akcentoj — sed por formi literojn ampleksantajn chiujn sonojn de la bazaj lingvoj. La lingva kanto rezultanta, en la tuto, proksimigas Esperanton al la itala, pri kiu neniu diskutas ke ghi estas la lingvo kun la plej klara prononco kaj, pro tio, ghi plej bone taugas por la kantarto.

Do Esperanto estas lingvo klara, konciza kaj preciza.

Ghia klareco estas tia, ke ghi kontentigas, pli bone ol iu ajn alia, la esencan celon de chiu lingvajho skribata au parolata: komuniki la penson. La malgrandaj komplikajhoj, kiujn ghi povas montri, havas la fundamentan taskon servi al tiu plej granda celo. Pro tio, Esperanto ne toleras konfuzon au dubasencecon, ech en nomo de eleganteco. Tio, kio estas en ghi dirita, ne povas estigi dubojn, kaj ghi okazas sen malprofito por la stila eleganteco, kiel oni povas observi en mulnombraj verkistoj esperantistoj, inter kiuj estas mencienda unu el la unuaj, Kazimirz Bein — la fama Kabe — samtempulo de Zamenhof kaj, kiel li, kuracisto. Lia kono de la lingvo, egala au pli granda praktike ol tiu de ghia kreinto, kune kun la eleganteco de lia stilo, famigis lin ekde la komenco de Esperanto.

La koncizeco estas nediskutebla. Dank' al ghiaj afiksoj, oni povas diri unuvorte tionm kio postulus chirkaufrazon en aliaj lingvoj. La esperanta koncizeco ech superas tiun de la angla. En 12 frazoj hazarde elektitaj de Lee Mc Cabe, en artikolo publikigita de New York Times Magazine, prenitaj el gvidlibro de la armeo por la militistoj restadantaj transmare, oni konstatis, ke por 61 vortoj en Esperanto necesas 73 en la angla kaj 158 en la tromultvorta "baza angla". La baza angla, inter multaj similaj artefaritajhoj, estis metodo kreita de C. K. Ogden, el Kembrigho, Anglujo, en 1930, kun la celo disvastigi la anglan kiel universalan lingvon. Tiel ankau oni preparis bazan germanan — WEDE — (Welt Deutsch, t. e, "universala germana"), en 1915, por universaligi la germanan, post la venko. Ankau Rudolf Hess, iom antau sia flugo al Anglujo, asertis, ke post la nazia venko, la angla ighos germana dialekto malpli granda, kun nenia monda graveco.

Chiu tiuj artefaritajhoj pri bazaj lingvoj mortis che la naskigho, char ili montrighis pli komplikaj kaj tromultvortaj ol la lingvoj, el kiuj ili devenis.

Pri la precizeco, Esperanto estas pli preciza ol unu el la lingvoj plej precizaj, la germana, char pli da avantagho ol la germanaj apartigeblaj kaj neapartigeblaj vorteroj, prezentas la esperantaj afiksoj, sen la rekonata komplekseco de tiu lingvo.

* * *

Esperanto estas lingvo, fakte lingvo (kaj ne parola artifiko), prezentanta chiujn eblojn de la naciaj idiomoj kaj aliajn, kiujn chi lastaj ne povas prezenti. Ghia tradicio, krom esti entenata en la lingvoj, el kiuj Esperanto devenis, char ghi prenis el chiu el ili tion, kio estas la plej bona, same, post 90 jaroj da ekzistado, firmighis per si mem.

Esperanto posedas grandegan kvanton da originalaj verkoj, el kiuj multaj jam estis tradukitaj al la naciaj lingvoj. Ghi disponas pri tre vasta trezoro el verkoj tutmondaj, esperantigitaj de adeptoj el chiuj landoj. Tio faras el Esperanto mirindan shlosilon, kiu malfermas la literaturojn de la tuta planedo, permesante la aliron al la verkoj de malgrandaj landoj, alie neatingeblaj, char ili ne trovighas en aliaj tradukoj. Ghi estas magia tapisho, kiu glate portas nin al la kontakto kun chiuj popoloj, permesas al ni penetri en ilian animon kaj faciligas la komprenon pri iliaj sentoj kaj pensoj.

La amaso da verkoj en Esperanto estas tia, ke la konstanta kaj ne ripetata legado ne elcherpus ghin de praavo al pranepo. Ghi posedas teknikajn verkojn en chiu fako de aktiveco, vortarojn chiuspecajn. Ghi estis kaj estas la sola lingvo parolata ekskluzive en centoj da kongresoj. Ghi kalkulis kaj kalkulas je la apogo de miloj da profesoroj, akademianoj, universitatanoj, scienculoj, poetoj, verkistoj, politikistoj, diplomatoj kaj shtatistoj. Ghi estis rekonita de UNESKO kaj Unio Internacia de Telekomunikado, kaj propono por ke ghi estu inkludita kiel oficiala lingvo de UN ricevis milionojn da subskriboj.

Kial okazis chio tio? Char Esperanto, krom nediskuteble klara, konciza, preciza, instrumento milda por la eksterigo de la penso kaj sento, fleksebla, adaptebla, estas lingvo simpla. Ghi estas tiel simpla, ke ghia gramatiko estas dekkvinoble, minimume, pli facila ol kiu ajn alia kaj ghia lernado estas, meze, dekoble pli rapida ol tiu de la naciaj lingvoj. Neniu el chi tiuj estas lernebla dum tiom mallonga tempo. Per atenta studado, eblas legi post tri monatoj, paroli post unu jaro kaj skribi post iom pli. Necesas rimarki, ke lingvo facila estas tiu, kiun oni parolas, do por paroli au skribi en Esperanto necesas ghin praktiki, char, kiel pri chio, nur tiu ne eraras, kiu ne lernas. Do oni ne miksu simplecon kun facileco. La unua kondukas al la dua, kondiche, ke oni praktiku. La eblo ekzistas. Necesas ghin profiti.

Por ke neniu estu pli rojalisto ol la regho, necesas scii, ke inter la adeptoj de Esperanto oni kalkulas je dekmiloj da personoj el anglalingvaj landoj kaj ke, favore al la instruado de iu ghenerala internacia lingvo, opiniis elstaraj personoj angle parolantaj, kiel Churchill, Truman kaj Eleanor Roosevelt kaj chiam pli ol 70% en statistikoj faritaj pri universitatanoj, ech se tiu lingvo ne estus la angla.

Do, post la prezentado de chio tio, estas kompreneble ke oni demandas: Kial ghis nun Esperanto ne estis promociita al lingvo oficiala internacia, precipe post ol ghi superis chiujn testojn kaj provojn, al kiuj oni ghin submetis dum ghia jam longa ekzistado? Kial, montrante sin supera — kiel ilo por transdoni ideojn — al chiu ajn nacia lingvo, ghi ne estis ankorau adoptita internacie? Kial, malgrau la aspiro pri komuna lingvo al chiuj popoloj kaj ghia ghenerale rekonata neceso, el chiuj la plej prema legho, UN — kiu pro la lingva afero elspezas fabelajn monsumojn, tiel necesajn kaj deziratajn en aliaj aplikoj, ne traktis la problemon kaj ne klopodis ghin solvi? Kial, en monda dimensio, ghi ne imitis la praktikan realon de tiu raso klera kaj obstina, la juda komunumo, kiu, disighinta tra la mondo, post diasporo, kreis jidon — miksajhon el hebrea, aramea kaj germana lingvoj por komuna interkompreno? Kial ghi ne konsideras alian realon, tiun de pighino, kiun la neceso de interkompreno kreis en Melanezio? Kial ghi ne prenas en konsideron la ekzemplon de la popoloj arablingvaj, kiuj, tiel malsamaj lau deveno, posedas komunan ilon de interkompreno, kiu rezistadas al la jarcentoj kaj kies utilo estus longe kaj tede laudi?

La respondo trovighas en la mistero kushanta en la profundo de la homa spirito. Tiu sama mistero kiu defias la racion kaj igas la kreiton ribeli kontrau la Kreinto; kiu igas nin pli ami tiujn, al kiuj ni bonfaras, ol tiujn kiuj bonfaris al ni; kiu igas nin pli shati, en chiu aktuala momento, tiujn kiuj povas doni, ol tiujn kiuj jam donis kaj ech jam chion donis; kiu igas nin postuli de la kreintoj de la grandaj ideoj kiuj levis la homan genron, ke ili surshprucigu la semon plantitan ne nur per shvito sed ankau per larmoj kaj ech per sango.

Estas necese ne forgesi ke la grandaj kreitajhoj bezonas multe da tempo por enradikighi kaj postulas oferojn kaj abnegaciojn. Kristanismo konsumis tricent kaj pli da jaroj antau ol venki, surshprucigita per sango abunda kaj nobla; atomismo venis el malproksima tempo ghis liveri al ni la sunan energion; la sistemo heliocentra konsumis jarcentojn por esti akceptata, inter larmoj kaj fortlumeco de punbrulejoj; evoluismo ankorau estas kontraubatalata kaj kvazau mortigis sian kreinton; la metra decimala sistemo nur antau nelonge estas oficialigita en Britujo kaj renkontas malfacilojn por esti uzata. Kaj la ekzemploj povus multoblighi.

Nur tio kio havas malgrandan pezon en sia interno levighas facile kaj tuj atingas la brilon de la alto, sed estingighas kaj falas kun la sama rapido kun kiu ghi supreniris kaj brilis. Tio ghenerale okazas al la plej vendataj libroj kaj certaj imitajhoj de arto.

Esperanto ne povus fari escepton. Ghi estas kreitajho tiel granda ke ghiaj 90 jaroj da ekzistado estas nesufichaj. Ghia grandeco bezonas tempon multe pli vastan kaj postulas ankorau pli grandajn sindedichojn. La fizikan inert-forton oni venkas por forto, la mensan nur per la tempo kaj lau la rekta rilato de la grandoj. Kiel diras Walter Francini, estas pli facile faligi la Berlinan muron ol venki antaujughojn. Sed ankau ilin oni venkas. Ghi estas afero pri tempo! Esperanto venkos malrapide, kiel venkas la latinaj literoj, kiuj jam enradikighis en Okcidento kaj, per Ataturk Kemal Pacha, atingis Turkujon en 1928, kaj eniris en la konsideron de Mau Zedong. Ghi penetros kiel la praktika numera decimala sistemo kaj la ciferoj de la araboj, sen gheni iun, sen esprimi submetighon au venkon de iu ajn. Okazos nur supereco de la vero kaj venko de la homaro! Kaj Esperanto estos ne nur la latino de la demokratio, kiel anfauvidis Emile Boirac, rektoro de la Universitato en Dijon, sed la universala moderna latino.

* * *

La elstara lingvisto d-ro Bjorn Collinder, profesoro de lingvoj che Upsala universitato (Svedujo), diris, ke, se la mondo ne estus regata kun tiom malmulte da sagho, kiel ghi estas, Esperanto jam estus enkondukita en la lernejojn de chiuj landoj, kaj la mondlingvo-problemo estus do solvita. Sed... ekzistas la antaujughoj. Kaj tiuj chi dauras prezenti argumentojn, malgrau la nerefuteblaj faktoj favoraj al Esperanto. Kelkaj estas frukto el la sincero, aliaj el la nescio, aliaj el evidenta malbona volo, aliaj el malsuperaj interesoj, kelkaj estas naivaj kaj preskau chiuj estas kontraudiraj inter si.

Walter Francini, en sia nuna verko, prenas sur sin la taskon rebati kaj ech neniigi ilin. Li plene pruvas ilian senfundamentecon kaj ech senkoherecon. Kion ajn oni volus diri tiurilate, ghi estus multe malpli ol li diris kun sia sereneco, profunda scio, modesteco kaj absoluta senpartieco. Do ni transdonu al li la parolon, sed unue ni finu la nian per la belaj konceptoj de Dombrovski (**) cherpitaj el lia profeta poeziajho el la komenco de Esperanto:

NOVA KANTO

Ho! eksonu nova kanto

Pri la lingvio Esperanto,

Pri ligil' internacia,

Revo nia, amo nia!

Kreitajh' la plej mirinda,

Vere estas ghi laudinda

De verkistoj, de poetoj,

En poemoj kaj odetoj,

Pli ol tondro de bataloj,

Pli ol dolchaj najtingaloj,

Pli ol belaj aktorinoj,

Pli ol fajfoj de mashinoj,

Pli ol oro la plej brila,

Pli o1 gloro senutila,

Pli ol chiu, pli ol chio,

Krom la amo kaj la Dio.

Dum venonta la centjaro,

Sciu esperantistaro,

En Europo, Ameriko,

En Azio kaj Afriko,

Kie ajn vi veturados

Esperanton vi trovados,

Sur la strato, en vagono,

En hotelo, en salono

Kaj ech en privata domo

Ghin parolos chiu homo:

Laboristo, profesoro,

Kaj jughisto, kaj doktoro,

Kaj hebreo, kaj kristano,

Kaj litovo kaj japano, —

Kaj pereos la plendato:

"Mi vin ne komprenas, frato".

Por ke venu tiu horo

Kune fratoj, al laboro!

Jen per kanto, jen per vorto,

Jen agante ghis la morto,

Servu ni al la afero,

La plej bela sur la tero,

Gardu ghin de la forgeso

Per parolo en la preso;

Iru kiel apostoloj

Ghin prediki por popoloj,

Kaj eksonu nia voko

Sur la ter' en chiu loko,

En vilaghoj, en urbetoj,

En lernejoj, en gazetoj,

Kaj servantajn al la vero

Nin fortigu la Espero.

* * *


(*) La autoro de la libro akceptis tiun sugeston kaj publikigis la verkon unue en sia nacia lingvo (portugala).

(**) Dombrovski (A. Dambrauskas), 1860-1938, litova pastro, verkis en la litova, en la rusa, en la pola, en la latina kaj en Esperanto (kiun li lernis em 1887). Li postlasis multnombrajn tradukajhojn, originalajn matematiklibretojn kaj prifilozofian libron. En 1905 aperis lia Versajhareto, kun religietosaj poemoj (Informoj cherpitaj el Esperanto en perspektivo, p. 135).

GRAMATIKO DE ESPERANTO

A. Alfabeto

Aa, Bb, Cc, C^c^, Dd, Ee, Ff, Gg, G^g^, Hh, H^h^, Ii, Jj, J^j^, Kk, Ll, Mm, Nn, Oo, Pp, Rr, Ss, S^s^, Tt, Uu, U^u^, Vv, Zz.

Rimarko. Presejoj, kiuj ne posedas la literojn c^, g^, h^, j^, s^, u^, povas anstatau ili uzi ch, gh, hh, jh, sh, u.

B. Reguloj

1) Artikolo nedifinita ne ekzistas; ekzistas nur artikolo difinita (la), egala por chiuj seksoj, kazoj kaj nombroj.

Rimarko. La uzado de la artikolo estas tia sama, kiel en la aliaj lingvoj. La personoj, por kiuj la uzado de la artikolo prezentas malfacilajhon, povas en la unua tempo tute ghin ne uzi.

2) La substantivoj havas la finighon o. Por la formado de la multenombro oni aldonas la finighon j. Kazoj ekzistas nur du: nominativo kaj akuzativo; la lasta estas ricevata el la nominativo per la aldono de la finigho n. La ceteraj kazoj estas esprimataj per helpo de prepozicioj (la genitivo per de, la dativo per al, la ablativo per per au aliaj prepozicioj lau la senco).

3) La adjektivo finighas per a. Kazoj kaj nombroj kiel che la substantivo. La komparativo estas farata per la vorto pli, la superlativo per plej; che la komparativo oni uzas la konjunkcion ol.

4) La numeraloj fundamentaj (ne estas deklinaciataj) estas: unu, du, tri, kvar, kvin, ses, sep, ok, nau, dek, cent, mil. La dekoj kaj centoj estas formataj per simpla kunigo de la numeraloj. Por la signado de numeraloj ordaj oni aldonas la finighon de la adjektivo; por la multoblaj — la sufikson obl, por la nombronaj — on, por la kolektaj — op, por la disdividaj — la vorton po. Krom tio povas esti uzataj numeraloj substantivaj kaj adverbaj.

5) Pronomoj personaj: mi, vi, li, shi, ghi (pri objekto au besto), si, ni, vi, ili, oni; la pronomoj posedaj estas formataj per la aldono de la finigho adjektiva. La deklinacio estas kiel che la substantivoj.

6) La verbo ne estas shanghata lau personoj nek nombroj. Formoj de la verbo: la tempo estanta akceptas la finighon -as; la tempo estinta -is; la tempo estonta -os; la modo kondicha -us; la modo ordona -u; la modo sendifina -i. Participoj (kun senco adjektiva au adverba): aktiva estanta -ant; aktiva estinta -int; aktiva estonta -ont; pasiva estanta -at; pasiva estinta -it; pasiva estonta -ot. chiuj formoj de la pasivo estas formataj per helpo de responda formo de la verbo esti kaj participo pasiva de la bezonata verbo; la prepozicio che la pasivo estas de.

7) La adverboj finighas per e; gradoj de komparado kiel che la adjektivoj.

8) Chiuj prepozicioj per si mem postulas la nominativon.

9) Chiu vorto estas legata, kiel ghi estas skribita.

10) La akcento estas chiam sur la antaulasta silabo.

11) Vortoj kunmetitaj estas formataj per simpla kunigo de la vortoj (la chefa vorto staras en la fino); la

gramatikaj finighoj estas rigardataj ankau kiel memstaraj vortoj.

12) Che alia nea vorto la vorto ne estas forlasata.

13) Por montri direkton, la vortoj ricevas la finighon de la akuzativo.

14) Chiu prepozicio havas difinitan kaj konstantan signifon; sed se ni devas uzi ian prepozicion kaj la rekta senco ne montras al ni, kian nome prepozicion ni devas preni, tiam ni uzas la prepozicion je, kiu memstaran signifon ne havas. Anstatau la prepozicio je oni povas ankau uzi la akuzativon sen prepozicio.

15) La tiel nomataj vortoj fremdaj, t. e. tiuj, kiujn la plimulto de la lingvoj prenis el unu fonto, estas uzataj en la lingvo Esperanto sen shangho, ricevante nur la ortografion de tiu chi lingvo; sed che diversaj vortoj de nnu radiko estas pli bone uzi senshanghe nur la vorton fundamentan kaj la ceterajn formi el tiu chi lasta lau la reguloj de la lingvo Esperanto.

16) La fina vokalo de la substantivo kaj de la artikolo povas esti forlasata kaj anstatauata de apostrofo ("Fundamenta Krestomatio" L. L. Zamenhof, p-oj 254-256).

Unua parto:

KLARIGOJ

1.1. Celo de tiu chi libro

En Junio 1962 "Brazila Esperantisto" aperigis en portugala traduko liston de la chefaj antaujughoj kontrau Esperanto, publikigitan en "Heroldo de Esperanto" en Marto de la sama jaro, de s-ro Gian-Carlo Fighiera, iama Konstanta Kongresa Sekretario de UEA. Mi tuj pensis verki ion por rebati la antaujughojn, sed la tempo pasis kaj nur nun mi efektivigas la tiaman ideon.

Tiu chi skribajho ne havas la pretendon elimini antaujughojn, char la autoro scias bone, ke estas pli facile faligi... la Berlinan muron, ol forigi antaujugheton el la menso de unusola homo. Ne estas ja argumentoj, kiom ajn raciaj kaj solidaj, kiuj sukcesas shanghi opinion, sed nur la forto de la faktoj. Lau tiu vidpunkto la antaujughoj kontrau la Internacia Lingvo malaperos nur kiam okulfrape granda nombro da homoj uzos Esperanton. Ni memoru, ke la historio ripetighas: la samo jam okazis kaj al ideoj, kiel la rondeco de la Tero, la civila registro, la vakcino, kaj al inventoj, kiel trajno, automobilo, aviadilo ktp.

Tamen tiu chi skribajho pravigas sian aperon per la fakto, ke antaujughulo ne limigas al si la efikon de sia misa jugho, sed influas negative sur pli-malpli grandan grupon da personoj, precipe se li estas profesoro, jhurnalisto au verkisto. Mi memoras, ke ghis mia 33-jaragho mi ne akceptis Esperanton tial ke, che la universitato de mi vizitata, lerta profesoro, kiun mi tre estimis, diradis, ke artifikajhoj ne prosperas sur la lingva kampo.

Do chi tiu libro celas esti utila al neesperantistoj (en siaj naciaj tradukoj) sed ankau al esperantistoj. Al la unuaj, klarigante, kio estas Esperanto, kiuj estas ghiaj celo kaj atingoj, kaj montrante, ke chiuj argumentoj kontrau la Internacia Lingvo malpravas. Al la duaj, prezentante faktojn necesajn por informadi pri Esperanto kaj rebati la chefajn atakojn kontrau ghi.

La aktualecon de la enhavo chi pritraktata pruvas la fakto, ke en la 61a Universala Kongreso, okazinta en Ateno en 1976, unu el la plej homplenaj kaj viglaj debatoj okazis pri la temo "Kiel nuntempe argumenti por Esperanto". La gvidantaro de la diskutado prenis kiel deirpunkton ghuste la liston ellaboritan de s-ro Gian-Carlo Fighiera.


1.2. Kio estas Esperanto kaj Esperantismo

"Esperarito estas lingvo internacia kaj neutrala, kreita de L. L. Zamenhof kaj publikigita de li en 1887" (PIV).

"La Esperantismo estas penado disvastigi en la tuta mondo la uzadon de la lingvo neutrale homa, kiu, "ne entrudante sin en la internan vivon de la popoloj kaj neniom celante elpushi la ekzistantajn lingvojn naciajn", donus al la homoj de malsamaj nacioj la eblon komprenighadi inter si, kiu povus servi kiel paciga lingvo de publikaj institucioj en tiuj landoj, kie diversaj nacioj batalas inter si pri la lingvo, kaj en kiu povus esti publikigataj tiuj verkoj, kiuj havas egalan intereson por chiuj popoloj. Chiu alia ideo au espero, kiun tiu au alia esperantisto ligas kun la Esperantismo, estos lia afero pure privata, por kiu la Esperantismo ne respondas" (el la "Deklaracio pri Esperantismo" aprobita en la unua Universala Kongreso de Esperanto, okazinta en Bulonjo che maro, en 1905, kaj ankorau nun valida).

El tiuj du difinoj klare oni perceptas, ke Esperanto estas nur lingvo neutrale homa, kaj ne filozofio au religio, ke Esperanto ne celas anstataui naciajn lingvojn en iliaj koncernaj landoj, kaj fine ke Esperantismo ne respondas por aliaj ideoj au esperoj, kiujn tiu au alia esperantisto ligas kun la Esperantismo.

Tamen Zamenhof mem havis ideojn pli ampleksajn pri Esperanto, char li intencis per ghi alproksimigi la homojn inter si ne nur materie sed precipe kore. Kaj por efektivigi tiun idealon li forlasis la gvidadon de la esperanta movado kaj sin dedichis, kiel privata esperantisto, al la disvastigo de filozofia sistemo, kiun li nomis "homaranismo", kies difino estas: "doktrino postulanta, ke chiu rigardu kaj amu chiulandajn homojn kiel siajn fratojn".

Por reprezenti oficiale la esperantistojn el chiuj landoj fondighis en 1908 UEA, kies celoj estas:

"a. disviastigi la uzadon de la Internacia lingvo Esperanto;

b. plifaciligi la chiuspecajn spiritajn kaj materiajn rilatojn inter la homoj, sen diferenco pri nacieco, raso, religio, politiko au lingvo.

"Ghi povas atingi tiujn chi celojn per jenaj agadoj:

1. kreskigi inter siaj membroj fortikan senton de solidareco, kaj disvolvi che ili la komprenon kaj estimon por fremdaj popoloj:

2. ...

3. krei intemaciajn servojn uzeblajn dis chiuj homoj, kies intelektaj au materiaj interesoj celas trans la limojn de ilia genta au lingva teritorio.

4. ...

5. ...

(el la Statuto de UEA)

En tiu sama Statuto, che la paragrafo 4. "neutraleco", oni legas:

"UEA estas neutrala rilate al nacieco, raso, religio, politiko kaj sociaj problemoj.

"UEA deklaras, ke la respekto de la homrajtoj estas por ghia laboro esenca kondicho. Ghia sinteno estas diktata de la ideaj celoj de la Esperanto-movado. Ghi rilatas simpatie al chiuj movadoj, kiuj sur ne-politika bazo klopodas efektivigi ideojn identajn tute au parte kun la celoj de la Asocio."

Kiel oni vidas, UEA, sen malobei la Deklaracion pri Esperantismo, kontentigas ankau, almenau parte, la personan filozofion de Zamenhof, kreskigante la solidarecon inter siaj anoj pere de internaciaj servoj por ili uzeblaj.

1.3. Kelkaj atingoj de la Esperanto-movado

a. La unua intershtata rekono de Esperanto kiel uzata lingvo okazis la 20-an de Septembro 1924, kiam la ghenerala kunveno de la Ligo de Nacioj adoptis unuanime la jenan rezolucion:

"La ghenerala kunveno de la Ligo de Nacioj rekomendas, ke la shtatoj, membroj de la Ligo, konsentu al Esperanto la traktadon kaj tarifojn de lingvo "klara" en telegrafaj kaj radiotelegrafaj interrilatoj, kiel praktika helpa lingvo de la internaciaj interkomunikoj flanke de la naciaj lingvoj uzataj, kaj atentigas je tiu celo la organizon pri komunikado kaj transito."

Obee al tiu rezolucio, la Universala Telegrafa Unio (*), en sia tutmonda konferenco en Parizo je Septembro 1925, revizis sian regularon, permesante la uzadon de Esperanto lau la artikolo 7.° paragrafo 3-a.

b. La unua intershtata rekono de la eduka, scienca kaj kultura valoro de Esperanto okazis la 10-an de Decembro 1954, kiam la Ghenerala Konferenco de UNESKO en Montevideo adoptis la jenan rezolucion:

"La Ghenerala Konferenco, diskutinte la Raporton de la Ghenerala Direktoro pri la Internacia Peticio favora al Esperanto;

Notas la rezultojn atingitajn per Esperanto sur la kampo de la internaciaj intelektaj intershanghoj kaj por la proksimigo de la popoloj de la mondo;

Rekonas, ke tiuj rezultoj respondas al la celoj kaj idealoj de Unesko;

Notas, ke pluraj Shtatoj-Membroj informis pri sia preteco enkonduki au ampleksigi la instruadon de Esperanto en siaj lernejoj au superaj edukaj institucioj, kaj petas tiujn Shtatojn-Membrojn informadi la Gheneralan Direktoron pri la rezultoj atingitaj sur tiu kampo;

Komisias la Gheneralan Direktoron sekvi la kurantan evoluon en la uzado de Esperanto en scienco, edukado kaj kulturo, kaj tiucele kunlabori kun Universala Esperanto-Asocio en aferoj koncernantaj ambau organizajhojn."

Por klarigi tiun rezolucion, jen kelkaj celoj kaj idealoj de UNESKO: defendo de la paco per pli bona komprenigho inter la popoloj kaj per la respektado de la homaj rajtoj; disvastigo de la kulturo kaj edukado; intelekta kaj morala solidareco de la homaro; intershangho de ideoj, scioj kaj personoj; internacia kooperado sur la kampoj de edukado, scienco kaj kulturo; venkado de malfacilajhoj, kiujn kreas la diverseco de lingvoj; antauenigo de edukado al monda civitaneco; diskonigo de klasikaj kaj nuntempaj verkoj per tradukoj; diskonigo de sciencaj scioj; normigo de teknikaj terminologioj; faciligo de libera disvastigo de ideoj skribe, parole kaj bilde...

c. La 8-an de Decembro 1954 la Ghenerala Konferenco de UNESKO en Montevideo aprobis konsultajn rilatojn inter UNESKO kaj UEA. Tio donas al chi lasta la rajton "esti konsultata en chiuj aferoj koncernantaj la kompetentecon kaj sferon de aktiveco de UEA. Praktike tio signifas la rajton doni sian opinion pri chio, kio koncernas la lingvan demandon en internaciaj rilatoj. Siavice, asocio kun konsultaj aranghoj devas interalie helpi lau siaj eblecoj la efektivigon de la programo de UNESKO..." (**)

Por reliefigi la situacion de UEA che UNESKO oni konsideru, ke el la 2688 neregistaraj internaciaj organizajhoj ekzistantaj lau la Jarlibro de Internaciaj Organizajhoj (1973), 34 havas konsultajn rilatojn en kategorio A, t. e. de interkonsiligho kaj asociigho kun UNESKO; 158, inter kiuj UEA, havas konsultajn rilatojn en kategorio B, t. e. de reciproka informado kaj interkonsiligho; 144 trovighas en la kategorio C (nur reciproka informado); kaj la aliaj 2352 havas neniajn rilatojn kun UNESKO.

ch. "La Plenuma Komitato de UNESKO decidis, ke la centjara datreveno de la naskigho de Zamenhof estu oficiale celebrata en 1960. Konforme al tiu decido, la aganta Ghenerala Direktoro de UNESKO, s-ro Rene Maheu, sendis al chiuj registaroj kaj al chiuj neregistaraj organizajhoj leteron CL/1406 de la 15-a de Februaro 1960, kies chefa parto tekstas:

"TEMO: MEMORIGO DE DATREVENOJ DE GRANDAJ PERSONECOJ

Sinjoro.

Mi havas la honoron altiri vian atenton al la Decido akceptita de la Plenuma Komitato dum ghia 55-a (55 EX-Decisions 4.4) koncerne la memorigion de datrevenoj de grandaj personecoj en 1960.

La nomoj selektitaj per la Decido de la Komitato estas: ... D-ro Lazaro Ludoviko Zamenhof, polo, iniciatoro de Esperanto, naskita en 1859.

Konforme mi havas la honoron inviti Vian Registaron partopreni en la memorigo de tiuj chi datrevenoj en kiu ajn maniero ghi opinias oportuna".


(*) Ekde 1932 Unio Internacia de Telekomunikado.

(**) El artikolo de prof. Ivo Lapenna, publikigita en la revuo "Esperanto", Februaro 1955.

1.4 Kelkaj ciferoj rilataj al Esperanto

Lau la lasta enketo entreprenita de CED (Centro de Esploro kaj Dokumentado, institucio de UEA, Nieuwe Binnenweg 176, Rotterdam, Nederlando), ekzistas minimume 1299 Esperanto-kluboj en 39 landoj. Ghia listo aperas en la Jarlibro 1965, 2-a parto.

Publikighas en la mondo 100 Esperanto-periodajhoj, kies liston oni legas en la Jarlibro 1976. Krome gravaj nacilingvaj gazetoj publikigas regule novajhojn pri Esperanto. "Diario Popular", de la urbo San-Paulo (Brazilo), prezentas chiudimanche priesperantan rubrikon, ekde la jaro 1968.

Ekzistas 72 Esperanto-eldonejoj (vidu koncernan liston en la Jarlibro 1973, 2-a parto).

Notinda estas la Libroservo de UEA (Nieuwe Binnenweg 176, NL 3015 BJ, Rotterdam, Nederlando), che kiu estas haveblaj preskau chiuj esperantaj eldonajhoj).

Chirkau 14.000 volumoj de Internacia Esperanto-Muzeo, Wien 1, Hofburg, Austrujo, konsistigas la vershajne plej grandan Esperanto-kolekton en la mondo.

Lau la statistiko publikigita en la Jarlibro 1976, 13 radistacioj dissendadis regule esperantlingvajn programojn dum la jaro 1975: Vieno (Austrujo); Muritiba kaj Sorokaba (Brazilo); Sofio (Bulgarujo), Bratislavo (Chehhoslovakujo), Pekino (Chinujo), Sabadell kaj Valencia (Hispanujo), Romo (Italujo), Zagreb (Jugoslavio), Gdansk kaj Varsovio (Pollando), Berno (Svislando). Entute: 2432 radio-elsendoj dum 985 horoj por la tuta jaro.

Vere mirindaj estas la nivelo kaj dauro de la chiutagaj Esperanto-elsendoj de Pola Radio: trifoje tage (matene, posttagmeze kaj vespere), dum po 30 minutoj por elsendo. Ili disaudighas antau 17 jaroj kaj nun laborigas dek funkciulojn, farante eksterordinaran servon al la Internacia Lingvo kaj meritante, samkiel la Esperanto-elsendoj de aliaj stacioj, la audon kaj la helpon de tutmondaj esperantistoj. Tamen estas same vere, ke poloj estas ghenerale tre inteligentaj kaj tiel ili lerte ekspluatas la utilon de Esperanto kiel internacia komunikilo.

La 15-an de Oktobro 1975 okazis Esperanto-kurso pere de Slovena Televido, kun la partopreno de profesiaj aktoroj. Ghi konsistis el 17 lecionoj, po unu semajne, kun la dauro de duona horo. En 1973 Nederlanda Televido elsendis Esperanto-kurson, kiu dauris 26 horojn, ankau kun profesiaj aktoroj.

Kompreneble temas pri ciferoj modestaj unuavide. Sed se oni konsideras, ke Esperanto ghenerale vivas nur el la kontribuajhoj de privataj, plejofte nerichaj adeptoj, kaj ke ghi ankorau ricevas, almenau en nesocialismaj landoj, neniun au nur malgravan financan apogon el la publikaj instancoj, oni povas pli ghuste taksi tiujn atingojn. Al la esperantigo okazas la samo kiu okazis al la alfabetinstruo de plenaghuloj en Brazilo antau la apero de MOBRAL: la movado progresis dank'al la sindonemo de malmultaj idealistoj, sed malrapide. Poste, kiam la socia konscienco maturighis pri la problemo, la brazila registaro starigis MOBRAL'on ("Movado Brazila por Alfabetinstruo"), kun solida financa bazo havigata pere de la sporta loterio kaj fiskaj stimuloj. Nun milionoj da brazilanoj shuldas al MOBRAL ne nur sian kapablon legi kaj skribi sed ankau sian enkondukon al profesio. Tiu movado intencas forigi la analfabetecon en Brazilo post malmultaj jaroj, kaj pro siaj bonegaj rezultoj ghi jam vekas la admiron kaj imiton fare de landoj alfrontantaj la saman problemon.

Chu oni povus atendi ian MOBRAL'on starigotan de UNESKO au de la unuopaj landoj por la esperantigo de la teranoj?

Tiu demando shajnas malsagha au almenau tiom naiva kiom estus se iu brazilano proponus ian MOBRAL'on por sia lando antau nemultaj jaroj.

La problemo, ni ripetu, temas pri mensa maturigho. Kiam chi lasta okazas, la solvoj aperas kaj la problemoj finighas. Observante la homan historion, ni ne rajtas malesperi. Kontraue, kaj sen vortludo, ni rajtas farighi pli kaj pli "esperantoj", kvankam la progreso ne marshas tiom rapide kiom ni deziras, char ni naive volas, ke ghi plene okazu en la mallargha kadro de nia persona vivo...

<Dua parto:

ESPERANTO SEN ANTAUJUGHOJ

"La antaujughoj havas pli da radikoj, ol la principoj" (Makiavelo).

"Ni devas diskuti ne kun la intenco glori nomojn kaj teoriojn, sed nur lerni." (Galilejo).

"Nia estonteco kushas ne ekster ni, sed en ni."

"Jam de longe mi konvinkighis, ke la mondo klinighas nur antau la forto de plenumitaj faktoj" (Zamenhof).

2.1. Artefarita lingvo povas esti vivanta

Unua autaujugho: "La estigho de lingvo estas rezulto de natura jarcenta proceso en la sino de iu popolo. Artefarita lingvo ne povas esti vivanta."

* * *

Ni dividu tiun aserton en du partojn kaj analizu chiun el la du aparte.

Pri tio, ke "la formado de lingvo estas la rezulto de jarmila natura proceso", estas nenia dubo. Ni pensu nur pri la estigho de la portugala, unu el la latinidaj lingvoj: ghia ellaborado komencighis che la disfalo de la Romana imperio (5-a jarcento), ghia unua literaturajho aperis en la jaro 1189, sed ghi atingis sian plenecon nur kun la elstara poeto "Camoes" (*), en la 16-a jarcento, chirkau unu jarmilon post la disfalo de la Romana imperio.

Do, kion volas diri tiu antaujugho?

Ke Esperanto, ne havante jarmilon da feta kaj infana vivado, ne povas arogi al si la titolon kaj la rolon de "lingvo".

Evidente, tiu argumento estas nur teoria, ne respondas al la praktiko.

Chiuj esperantistoj scias, ke la Internacia Lingvo ne estas artefarita, char ghi ne estis arbitre elpensita, escepte de kelkaj tre malmultaj eroj; kontraue, ghiaj vortaro kaj gramatiko rezultis el elekto racie farita el inter faktoj ekzistantaj en lingvoj naciaj. Ekzemple: la alfabeto, prenita el la latino; la antonimoj, formataj kiel en la franca lingvo, per mal ("malheureux", malfelicha); la artikolo, nevaria kiel en la angla ktp.

Do ni povas diri, ke ankau Esperanto formighis per proceso "jarmila" kaj "natura", char ghiaj elementoj estis prenitaj el naciaj lingvoj. Kompreneble, se la kreinto de Esperanto estus elpensinta chiun vorton kaj chiun gramatikan regulon, prezentante ion tute novan, li estus farinta lingvon nenaturan, artifikan, kiel ekzemple Solresol (GDG), lingvo muzika universala, elpensita de Jean-Francois Sudre en 1817. Tio ne estas la kazo de Esperanto, kiu estas vere lingvo "planita", kun naturaj elementoj.

Sed mankas klarigi la esprimon "en la sino de iu popolo". Chu mankas "popolo" al Esperanto?

Ghi estas demando naiva por la partoprenantoj de Esperanto-kongresoj. Esperantistaro estas popolo "superpopola", (**), char ghi etendighas tra la mondo, "en la sino de popoloj". Tio ne estas mirindajho se oni konsideras, ke la tendenco en la hodiaua mondo estas la formado de unuoj kolektivaj, ekzemple: Europa Ekonomia Komunajho, kiu de ekonomia organizajho evoluas al politika unuigho.

Do ni estas liberaj por analizi la duan parton de la antaujugho: "Arfefarita lingvo ne povas esti vivanta."

Ne necesas rebati chi tiun aserton, char ni jam vidis, ke Esperanto ne estas artefarita, pro tio, ke ghiaj elementoj estas naturaj. Sed nur por rezonadi, ni konsentu, ke ghi estas artefarita.

Esperanto vivas (ne necesas pruvi tion, chi tiu libro estas modesta ekzsmplo). Do au la aserto estas malvera au la vivanteco de Esperanto pruvas, ke ghi ne estas artefarita.

Ni aldonu ekzemplojn el aliaj terenoj.

Chiuj jam audis ion pri selektitaj semoj. Ili permesas fruktojn pli grandajn, rikoltojn pli profitdonajn. Chu oni povus nomi "artefarita" kampon plantitan pere de tiuj semoj? Chu tia kampo ne estus "vivanta"?

Jen alia ekzemplo: la selektitaro venkinta la lastan Tutmondan Futbalan Turniron. Chu oni povus nomi tiun selektitaron "artefarita" pro tio, ke ghiaj membroj. apartenas al malsamaj kluboj? Chu do nur kluboj estus "naturaj"? Sed chu kluboj siavice ne estas rezulto de selekto lau malpli granda skalo? Kaj venkinte la Turniron, chu la selektitaro ne pruvis esti pli forta, ol iu ajn aparta klubo?

Tio, kio validas en sporto, validas ankau en aliaj kampoj, kiel la lingva. Selektitaro estas pli tauga (do "vivanta"), ol aparta unuo.

Fine ni donu la lastan ezemplon: Brazilion, la brazilan chefurbon, sen troigo unu el la mirindajhoj en la moderna mondo, pro la arkitekturo kaj solvoj por la problemoj de amasa kunvivado.

Estas personoj ankorau dirantaj, ke Brazilio estas nevivanta urbo, ke al ghi mankas "homa varmo". Sed kio estas tiu homa varmo? Chu la persona interpushigo okazanta en la metropoloj? Chu la stratoj plenplenaj de pasantoj, kie oni devas pensi antau ol fari unu pashon au oni shajnigas ne vidi amikojn por ne perdi tempon interparoli kun ili? Chu la kaoso en la surstrata cirkulado kun la strecha batalo inter stirantoj kaj piedirantoj? Chu la envicigho por eniri kinejon au trinki simplan taseton da kafo?

En Brazilio nenio tia ekzistas. Oni vidas surstrate pli da veturiloj ol da piedirantoj pro tio, ke la urbo estas dividita en blokoj kun sendependa vivo. La egaleco de tieaj loghkonstruajhoj favoras la alproksimighon inter la personoj, eliminante barojn pro financaj diferencoj. Ne ekzistas problemoj pro manko de akvo, elektro, telefono ktp, char la urbo estis planita. Tio certe mildigas la vivon de la loghantoj. La konstruajhoj havas chirkau si verdan spacon, por ke la infanoj ludu kaj chiuj spiru libere. Pasante lau la stratoj, oni vidas la postajhojn de la domoj, kaj tiu inversigo okazas, por ke la infanoj estu pli protektataj kontrau la dangheroj de la veturilcirkulado. Oni ne vidas stratajn interkrucighojn, kaj tiel la cirkulado fluas libere. Chu tiuj inteligentaj solvoj ne afabligas la personojn? Tutcerte, kaj tial la brazilianoj estas ghenerale ghentilaj homoj, chiam pretaj helpi la vizitantojn de la urbo. Krome en Brazilio ekzistas kelkaj kluboj kun intensa vivo asocia.

Kompreneble la loghantoj de malnovaj grandaj urboj, kiel San-Paulo kaj precipe Rio-de-Janeiro, vere mirinda pro ghiaj plaghoj, montoj kaj konstruajhoj, ghenerale ne estas mense preparitaj por kompreni kaj ghui la belecon kaj taugecon de Brazilio, kiu transportas nin al la 21-a jarcento. Sed fakte Brazilio vivas, kun varma, potenca, inspira vivo. Inspira, char ghia racieco invitas nin agi pli racie. Oni ech supozas, ke la nunan progreson Brazilo shuldas ankau al sia chefurbo, kie la registaro renkontas taugan medion por administri plej efike.

Revenante al nia temo, ni finas per demando: Se arlefarita urbo povas esti vivanta, kial ne povus "artefarita" lingvo?

* * *

Ni finu la analizon de la unua antaujugho per kelkaj sugestoj.

Necesas, ke neesperantistoj vizitu Esperanto-kongresojn, seminariojn, simpoziojn, kulturkunvenojn ktp. Nur audante Esperanton flue parolatan, precipe de junuloj, oni povas komenci kredi je ghi. Pro tio, krom pro aliaj motivoj, oni devas sisteme inviti al tiuj aranghoj autoritatulojn, jhurnalistojn kaj profesorojn. Al la Ministerio au lokaj instancoj de Edukado kaj al la Lingvistika Fako de Beletraj Fakultatoj oni nepre petu, ke ili sendu observantojn al Esperanto-kongresoj au seminarioj.

La audigo de diskoj au sonbendoj de Esperanto-kongresoj au paroladoj estas bonefika se, kompreneble, la parolantoj kaj la surbendigado estas bonnivelaj.

Lokaj asocioj povas ankau bone funkcii kiel ekzemplo de la taugeco de Esperanto nur kiam ghi estas konstante parolata en iliaj sidejoj. Sed por ke tio okazu, kompreneble kun speciala zorgado pri la lingva korekteco, la devizo ne povas esti alia ol la jena: "Krokodilado malpermesita!" Tiurilate estas citindaj la chiumonataj kulturkunvenoj, kiujn dum multaj jaroj prof. Laszlo Zinner gvidis che San-Paulo Esperanto-Asocio, kun granda utilo por la movado.

Stimule al la enkluba uzado de la lingvo, oni memoru ankau, ke ghi jam ighis ech familia lingvo por multaj esperantistoj, kiuj uzas ghin ekskluzive au paralele kun la nacia en siaj hejmoj.

Do ech tiu privilegio tradicie apartenanta al la naciaj lingvoj ne plu estas ilia apartenajho ekskluziva.

Ekzistas ja generacio da denaskaj esperantistoj, ech se ne vasta.


(*) Prononcu "Kamois".

(**) La vorto "superpopola" signifas ke, kiel ac«eptoj de la idio. mo kreita de Zamenhof, la esperantistoj, pli ol la aliaj homoj, sentas sin apartenantaj al la universala komunajho de la popo-loj. Tamen tiu chi kunreco ne malfortigas la ligon de la esperan. tistoj kun la koncernaj patrujoj. Male ghi stimulas la adeptojn utiligi Esperanton por monde disvastigi la literaturon, morojn, kutimojn, aspirojn kaj progreson de siaj naskighlandoj.

2.2. Esperanto havas literaturajn tradiciojn, literaturon kaj poetojn

Dua antaujugho: "Esperanto eble taugas kiel kodo por komerco, sed ghi ne estas kulturita natura lingvo kaj pro tio ghi ne povas esprimi nuancojn de la penso kaj la poeziajn sentojn. Esperanto havas nek literaturajn tradiciojn nek literaturon nek poetojn."

Ni dividu ghin en partojn.

"Esperanto eble taugas kiel kodo por komerco".

Chi tie "kodo" signifas: "vortaro konvencia au sekreta uzata en la korespondado komerca au diplomatia".

Evidente Esperanto povas ankau esti uzata kiel kodo se oni konsideras, ke la plimulto de la homoj ankorau ghin ne regas; sed, malgrau tio, estus pli saghe ne fari tian uzon char ofte el tie, kie oni ne atendas, shprucighas... esperantisto.

Fakte Esperanto taugas kiel "lingvo" por komerco, kaj tio evidentighis ekde la komenco de la Internacia Lingvo. Ja "Fundamenta Krestomatio", el 1903, enhavas kvin modelojn de korespondado komerca kaj unu ekzemplon de kvitanco. La korespondado inter esperantaj entreprenoj (librejoj, eldonejoj ktp) kaj esperantistoj farighas normale en Esperanto. Tio inkluzivas informpetojn, mendojn, katalogojn, fakturojn, kvitancojn kaj chiun ordinaran esprimon de la komerca aktiveco.

Antau nelonge aperis Internacia Komerca-Ekonomika Vortaro en 9 lingvoj: angla, Esperanto, germana, hispana, franca, itala, nederlanda, portugala kaj sveda. Tiu verko, kiu enhavas chirkau 2000 specifajn nociojn kun klaraj difinoj, estas la frukto de pli ol naujara internacia kunlaborado. Ghin projektis, kompilis kaj redaktis F. Munniksma, sub auspicio de Instituto por Esperanto en Komerco kaj Industrio (Nederlando). Elstara eco de la vortaro estas, ke ghi enhavas la difinon au klarigon de chiu termino en Esperanto kaj la angla, tiel ke la verko samtempe estas lernolibro. La vortaro kreighis tute pere de la Internacia Lingvo. Ekzemple, la difinoj kompilighis en Esperanto kaj poste tradukighis en la anglan. Jen termino hazarde elektita:

COST INFLATION

a considerable, often uncontrollable, increase in cost of manufacture of a product, e. g. wage inflation

KOST-INFLACIO

granda, ofte senbrida altigho de la kosto de fabrikado de produkto, ekz.salajra inflacio

d Kosteninflation

e inflacion de los precios de coste

f inflation des frais

i inflazione dei costi

n kosteninflatie

p inflagao de custos

s kostnadsinflation

Unu el la plej viglaj aspektoj de komerco en la moderna vivo estas propagando. Kaj ankau tie Esperanto aperas uzata de grandaj entreprenoj kiel Fiat, Philips, au SAS, kiuj ne nur proponas siajn produktojn pere de ordinaraj anoncoj sur esperantaj publikajhoj sed ankau propagandas pere de katalogoj, prospektoj kaj ech filmoj en la Intemacia Lingvo.

Kial ili uzas Esperanton, se ghi ankorau ne estas regata de la amasoj?

Kompreneble ne estas pro tio, ke la disvendado de iliaj produktoj kreskas grandskale dank'al esperantistaj konsumantoj, sed char tiuj entreprenoj scias pri la vasta areo tra kiu dissemighas la esperantistoj kaj pri tio, ke ili volonte pluportas la komercan mesaghon, kiu estas samtempe atesto pri la praktika uzateco de la lingvo. Tio ja povas, fruktodone por ambau — komerca propagando kaj Esperanto-movado — estigi imitojn.

Ankau turismo estas komerca afero, kiu en kelkaj landoj reprezentas unu el la plej grandaj fontoj de enspezo. Nuntempe pluraj landoj kaj urboj eldonas turismajn prospektojn en Esperanto. (*)

* * *

Ni alpashu al la dua parto de la antaujugho: "Esperanto ne estas kulturita natura lingvo kaj pro tio ghi ne povas esprimi nuancojn de la penso kaj la poeziajn sentojn."

Pri tiu shajna "nenatureco" ni jam klarigis, rebatante la unuan antaujughon.

Chi tie oni volas diri, ke, kvankam utilante por aktiveco praktika, kia estas komerco, Esperanto ne taugas por esprimi kulturon, t. e. intelektajn kaj artismajn pensojn. Do, lau tiu chi antaujugho, la Internacia Lingvo ne povus esprimi nuancojn de la penso kaj poeziajn sentojn.

Tio estas facile respondebla.

Unue jen defio: oni prezentu ion nacilingve verkitan, kio ne povas esti konvene esperantigata. Se la chefverkoj en prozo kaj en poezio de la monda kulturo jam estas esperantigitaj, chu povas ekzisti aliaj verkoj neesperantigeblaj kun precizeco?

Nuanco estas "delikata diferenco inter samspecaj aferoj." Nur lingvo tre preciza povas esprimi chiujn nuancojn de la penso, kaj tia estas Esperanto.

Ni konsideru la portugalan frazon: "Achei a garrafa quebrada."

Ghi estas dubasenca, char ghi povas signifi:

1. ke "mi renkontis la botelon rompita", t. e. en stato kiun mi ne konis; au

2. ke "mi renkontis la botelon rompitan", t. e. la botelon pri kiu mi jam sciis, ke ghi estas rompita.

Kiel ni vidas, tiu dubasenceco ne ekzistas en Esperanto.

Ni konsideru nun chi tiujn du frazojn:

1. La medicino venkas la malsanon.

2. La malsanon venkas la medicino.

En Esperanto ambau frazoj estas normalaj, sed la 2-a havas nuancon: ghi emfazas, ke estas la malsano, kaj nenio alia, kio estas venkata de la medicino.

En la portugala ni havas por la unua frazo: "A medicina vence a doenca." Sed por traduki la duan ni ne povus diri: "A doenca vence a medicina", char la senco eslus rekte mala ("la malsano venkas la medicinon"). Nur skribe ni povus, dank' al la uzo de akcento, verki tian frazon: "A' doenca vence a medicina."

Por pli pruvi la precizecon de la Internacia Lingvo, do ghian kapablon esprimi nuancojn, ni prenu ekzemple la radikon san- kaj vortojn formeblajn el ghi:

sano

sana

sane

sani

saniga

saneco

sanilo

sanigi

sanighi

sanejo

sanisto

sanulo

malsano

malsana

malsane

malsani

malsanulo

malsaniga

malsanighi

malsaneta

malsanema

malsanulejo

malsanulisto

sanigebla

sanigisto

sanigilo

resanigi

resanighanto

sanigilejo

malsanemulo

sanilaro

malsanaro

malsanulido

nesana

malsanado

malsaneco

malsanemeco

saniginda

El tiu chi listo oni uzas en la praktiko pli-malpli la duonon; sed ghi bone montras la precizecon kaj nuanceblecon de la penso en Esperanto. Oni komparu ekzemple la vorton "malsano" (malbonfarto), kun "malsaneco" (stato de tiu, kiu estas malsana) kaj "malsanado" (dauro de malsano). Oni memoru ankau, ke en la portugala la vortoj "insanidade" kaj "insano" rilatas nelogike nur al la cerbaj malsanoj. Komparindaj same estas la vortoj "nesana" kaj "malsana", "sanilo" kaj "sa-nigilo".

La esprimpovo de Esperanto estas facile pruvebla. Ekzemplo estas la eblo formi verbojn el adjektivaj radikoj:

"La chielo bluas". "La maro verdas."

Rimarku, ke estas diferenco inter tiuj frazoj kaj la jenaj:

"La chielo estas blua". "La maro estas verda." (**)

Chi lastaj frazoj estas komunaj, donas al ni bildon pasivan, kvazau sen vivo; kontraue la unuaj prezentas la chielon kaj la maron kiel elementojn aktivajn, fontojn de energio.

Jen alia ekzemplo. En la portugala, la adjektivoj derivataj de "marmore" ("marmoro"), "fogo" ("fajro") kaj "cinza" ("cindro") estas "marmoreo", "igneo" kaj "cinereo". Sed kiuj estas la adjektivoj rilataj al "lata" ("lado"), "foguete" ("rakedo") kaj "aguardente" ("brando")?

Ili ne ekzistas, dum en la Internacia Lingvo ili formighas normale: "lada" au "ladeca", "rakeda" au "rakedeca", "branda" au "brandeca".

Jen alia pruvo de esprimpovo: la afiksoj en Esperanto povas havi sendependan vivon kaj estigi substantivojn, adjektivojn, verbojn kaj adverbojn. Ekzemple: el mal, prefikso montranta ideon logike kontrauan al tiu, kiun montras la radiko, formighas: malo (kontrauo), mala (kontraua), male (kontraue), mali (esti kontraua); el et, sufikso esprimanta la malplej altan gradon de grandeco au intenseco, derivighas eta (malgranda) ktp.

Plia ekzemplo: la cirkonstancaj komplementoj povas esti esprimataj pere de chirkaufrazoj, kiel en la portugala, sed oni povas pli elegante formuli ilin per adverbaj formoj. Oni komparu:

portugale: "ir a pe"

Esperante: "iri per la piedoj", "iri piede", "piediri"

portugale: "por sua vez"

Esperante: "lau sia vico", "siavice"

portugale: "de pes descalcos"

Esperante: "kun nudaj piedoj", "nudapiede"

Do jam estas pruvite, ke Esperanto esprimas nuancojn de la penso. Sed chu ghi sukcesas interpreti poeziajn sentojn?

Certe jes, kaj por pruvi tion jen kelkaj ekzemploj de poemoj originale verkitaj en la Internacia Lingvo, kaj transskribitaj kun la afabla permeso de la autoro, el la bonega verko de profesoro kaj poeto Sylla Chaves (***) "Por pli bona mondo tra poezio kaj Esperanto" (Fondajho Getulio Vargas, Instituto pri Dokumentado, Eldonservo, Rio-de-Jhanejro, GB, 1970):

CHANTECLER

Nikolai Hohlov (****)

Saluton, heroldo matena, tro frue, tro frue vi krias.

Ankorau forestas la lumo, ech unu radio ne strias;

Ripozas, en dolcha songhado dronante, la paca vilagho

Kaj sternas la roson krepusko tra tuta herbeja vizagho.


Ni du, kamaradoj sendormaj, sur nia posten' sentinelas:

Vi krias — mi skribas la versojn, pri kiuj la koro fabelas;

Vershajne neniu vin audas, vershajne neniu ekkonos

La veron de miaj poemoj — neniu atenton ech donos...


Egale! Salutu la sunon, heroldo de l' tuj naskighonta

Auroro de nova tagigho, kashita trans lim' horizonta;

Mi ankau salutu naskighon de novaj auroro kaj tago,

Kashitaj en la homaj animoj post roka rigida zigzago.


Alarmu do, gaulo orpluma... che fino de l' nokta dejhoro

Poeto kaj koko anoncu alvenon de chiu auroro!

Vekighu kaj audu, havantoj de koroj kaj sanaj oreloj,

Aklamon al nova tagigho en kri' de la du sentineloj!

EZOPA FABLO

Kolomano Kalocsay (*****)

La cheval' kaj bovo ie

Ekdisputis energie

Pri l' merito

En milito.


Diris la cheval' incite:

"Eh, malsprite

Estus dubi nian gloron

Kaj valoron.

La chevaloj

Al bataloj

Kuri chiam estis pretaj

Je l' trumpetaj

Sonoj

(Iom helpis ankau spronoj)

Kaj la sharghon de l' karionoj

Tra abruptaj shtonoj

Kiuj trenis?

Nur ni!" — la cevalo henis.


Bov' respondis dum remacho:

"Chevalacho!

Vi ja vane fanfaronas,

Ghar ni donas

Tamen la plej grandan servon!

Ja al si la cerbon

La marshalo vane rompas,

Vane pompas

La kuragho,

Se l' furagho

Mankas.

Kaj al kiu dankas

La viandon la soldat' malsata?

Al la bovo malshatata!

Via gloro sole shajnas,

Chiun venkon bovo gajnas."


Pashtis sin melankolie

Ankau la azeno tie.

Ghi malplache audis,

Ke sin ili laudis.

Ghi iais

Kaj balais

La aeron per oreloj,

Kaj ekkriis: "Bagateloj!

Jen la vero:

Sur la tero

Se azenoj ne amasus,

La milit' ech ne okazus!"

LA TRIOPA MEMO

Marjorie Boulton (******)

Mi estas tri. La digna lektorino

Kun la krajon' kritika libron legas.

En nigra robo, pri la origino

De l' dramo primitiva shi prelegas.


Dume, en koro, primitiva dramo

Okazas, chiam fresha kaj terura;

Sub nigra robo brulas nun pro amo

Virino simpla en dezir' tortura.


La lektorino pensas. La virino

Baraktas, krias, nur angoron sentas,

Sed la Poet', per arta disciplino,

Observas ilin ambau, kaj komentas.

HOMARA EPOPEO

Sylla Chaves

KANTO I (*******)

1

Nek glavojn, nek mondestrojn mi salutas,

Kiel poetoj praaj altvaloraj

Laudintaj la kruelon, kiu brutas

Je nomo de la moshtoj falsagloraj.

Plejofte pri humil' intence mutas

La epopeoj, ekde tempoj foraj,

Sed kantos mi, se helpos Di' kaj verso,

La gloron de l' popol' de l' Universo.

2

Ne belo de la monda tragedio

Dum urbojn lekas fajre rugha lango,

Nek pompo de venkanta religio

Trudinta veron per la ver' de sango,

Nek disflamigh' nedaura de nacio

Chirkauenvoje kiel Mars-lavango

Inspiros min, sed tia hom-audaco

Gvidanta l' mondon por la lum' de paco.

3

Silentu, kantoj de naci-supero

Tre malproksimen flagojn dissemante

Trans ocean', militoj kaj mizero,

Sentime, senpardone, vane, vante!

Heroojn klanajn de la tuta tero

Pli granda, vera glor' balau kante!

Silentu nun, eksmastroj de l' destin',

Char la popol' libera levas sin!

4

Vi, muzoj, helpu min, kiuj min gvidas

De la naskigh' kaj gvidos ghis la morto;

Per kies helpo frazoj ploras, ridas,

Kantadas, tondras tra l' potenc' de vorto.

Min helpu per inspir', kiu senbridas,

Galopas, flugas ja kun tia forto,

Ke ne rezistos ras- au klasobaro

Ghenanta la progreson de l' homaro.

5

Al mi la fluton mildan vi ne donu,

Nek taugos la trumpeto de soldato.

Tamburoj krimaj tie chi ne sonu,

Dum fraton buchas lia propra frato

Tielan muzikilon mi ekkonu

Por shildi l' bruston de la subpremato,

Kaj vigle ghi trairu tutan mondon,

Kreante ne milit-, sed pacoondon.

6

Sed tamen, se pro baroj ege dikaj

Tuta progreso homa. devas halti,

Se la potenc' de hordoj malamikaj

Popolon fughe faros ja dissalti,

Se la komplezoj estas senefikaj,

Muzik' de ver' ne rajtas plu kontralti:

Permesu, ke tamburo vire bruu,

Kaj chiujn de l' popol' la forto skuu.

7

Ne donas gloron sercho de batalo,

Nek donas ghin ofend' al kontrauulo.

Masakroj — de la gloro estas malo,

Kaj por la glor' pafilo estas nulo;

Sed falu ni, se inda estas falo,

Bruligu ni, se inda estas brulo,

Kaj, kiam regas nur la legh' de forto,

Ni ja ne timu: nepra estas morto!

8

Permesu, ke mi bele kantu l' belon

De l' faroj de l' herooj de l' homaro;

Ke mia vocho flugu en chielon,

Por ke ghin audu ili mem kun klaro,

Kaj por ne misatingi tiun celon,

Ni iru trans la tempo kaj la maro.

Vi donu, muzoj, al mi la okulojn

Por ke mi grande vidu la grandulojn.

9

Kaj vi, eterna Forto kaj Mistero

Reganta majstre, orde, super chio, —

Allah', Jehovo, Brahmo, Jupitero,

Natur', Kreivo, Budho, Zeus au Dio —

Vi, nura regho vera de la tero,

Pro kies manko tuta materio

Silentas, ombras, stagnas au diskrevas,

Al Vi, Sinjoro, mia voch' sin levas.

* * *

Ni analizu nun la lastan parton de la dua antaujugho: "Esperanto havas nek literaturajn tradiciojn, nek literaturon nek poetojn."

La ekzemploj, kiujn ni jhus prezentis, jam montris, ke la Internacia Lingvo havas literaturon kaj poetojn. Sed ni insistu pri tiu punkto, komencante per la literaturaj tradicioj.

Kio estas tradicio? Tio, kio, pro sia valoro au influo, estas konservata kaj transdonata de generacio al generacio. Esperanto havas tradiciojn formighintajn en la komenco de ghia preskau jarcenta ekzistado, kaj ghi akiras, same kiel la naciaj lingvoj, novajn tradiciojn lau la apero de novaj influantaj valoroj konservindaj.

"Fundamento de Esperanto (1905) (enhavanta tri verkojn: la 16-regulan gramatikon, la "Universalan Vortaron" kaj la "Ekzercaron") kaj "Fundamenta Krestomatio" (1903) estas la chefaj literaturaj tradicioj en Esperanto. Ili estas nepre legindaj de chiuj esperantistoj intencantaj uzi aktive la lingvon, precipe per skribado, char tiu du libroj montras la korektan manieron fari tion.

Chiuj aliaj verkoj de Zamenhof estas same tradiciaj, precipe la poemoj kaj la kongresparoladoj, pro tio, ke en ili klare prezentighas la "interna ideo", t. e. la nobla kunfratiga celo de la Internacia Lingvo. Inter la poemoj ni citu la jenajn: "La pregho sub la verda standardo", "La vojo" kaj "La espero"; tiu chi lasta, kantata en solenoj, estas la himno de la esperantistoj. Inter la kongresparoladoj estas nepre menciinda la unua, eldirita en Bulonjo che maro, en 1905. Specialan homan kaj historian valoron havas la "Leteroj de Zamenhof", kiuj klare spegulas kelkajn nesufiche konatajn facetojn de lia nobla karaktero.

Jen aliaj klasikaj verkoj originale verkitaj en Esperanto:

"El Parnaso de popoloj", la unua intemacia antologio en Esperanto, kompilita de Antoni Grabowski (1857-1921); en tiu libro aperis ankau kelkaj liaj originalaj poeziajhoj;

"Plena verkaro", de Vasilij Nikollaevich Devjatnin (1862-1938), poeto kaj prozisto;

"Vivo de Zamenhof" (1920), biografio verkita de Edmond Privat (1889-1962);

"Preter la vivo", poemaro (1922), kaj "Sur sanga tero", romano, de Julio Baghy (1891-1967);

"Strechita kordo" (1931), poemaro de Kalman Kalocsay (1891-1976);

"Plena vortaro de Esperanto", de E. Grosjean-Maupin, A. Esselin, S. Greenkamp-Kornfeld kaj G. Waringhien;

"Parnasa gvidlibro", de Kalocsay, Waringhien, Bernard, grava studo pri la esperanta poetiko;

"Esperanta antologio", de William Auld, originale verkitaj poemoj de 90 poetoj el 35 landoj, el la periodo 1887-1957.

Tiu chi listo estas nur ekzempla; oni povus facile plilongigi ghin.

114 titolojn de poeziaj libroj (originale verkitaj en Esperanto au tradukitaj en ghin) acheteblaj che Libroservo de UEA, Nieuwe Binnenweg 176, Rotterdam — Nederlando, enhavas la dua parto de Jarlibro 1973.

La esperanta literaturo estas eldonata de pluraj Esperanto-eldonejoj, inter kiuj ni mencias, krom UEA, la jenajn:

Sennacieca Asocio Tutmonda kaj SAT-Amikaro, 67 Avenue Gambetta, F-75 Paris 20, Francujo;

Bete Co, Inc, Channing L., 45 Federal Street, Greenfield, Mass. 01301, Usono;

Faux, D. P., 5 Brunswick Square, Gloucester, GL 1 1U G, Britujo;

Oomoto, Kameoka, Kioto-hu 621, Japanujo;

Koko Eldonejo, Postbox 952, DK 2400 NV Kopenhago, Danlando.

En Brazilo:

Asocio Esperantista de Rio-de-Jhanejro, Caixa Postal 3677 — ZC -00, Rio-de-Jhanejro (RJ);

Kultura Kooperativo de Esperantistoj, Av. 13 de Maio, 47, sl. 208, 20000 — Rio-de-Jhanejro (RJ);

Federacao Espirita Brasileira, Departamento Editorial, Rua Souza Valente, 17 — ZC-08, 20000 — Rio-de-Jhanejro (RJ).

Ankau tiu chi listo estas nur ekzempla; la listo kompleta de la Esperanto-eldonejoj trovighas en Jarlibro 1975.

La plej grandaj esperantaj bibliotekoj, lau listo en Jarlibro 1972, dua parto, trovighas en:

Britujo (Brita Esperantista Asocio, 140 Holland Park Ave., London, W 11);

Austrujo (Internacia Esperanto-Muzeo, Wien 1, Hofburg, chirkau 14000 volumoj);

Bulgarujo (Nacia Biblioteko "Kiril i Metodi", Bul. Tolbuhin, Sofia, 11500 libroj plus gazetoj);

Nederlando (Biblioteko Hector Hodler, Nieuwe Binnenweg 176, Rotterdam, chirkau 10000 volumoj).

En Brazilo la plej grandaj librokolektoj trovighas en:

Belo Horizonte (Minas Gerais), Esperanto-Societo de Minas Gerais, Ed. Helena Passig, s/1002.

Fortaleza (Ceara), Biblioteko "Antonio Martins Filho", Esperanto-Kurso, Federacia Universitato, Strato Waldery Uchoa, 50.

Porto Alegre (Rio Grande do Sul), Esperantista Societo de Porto Alegre, Rua dos Andradas, 1137, cj. 1704.

Rio-de-Jhanejro (RJ):

1) Brazila Esperanto-Ligo, Praga da Republica, 54, 2.°;

2) Biblioteko "Ismael Gomes Braga", Kultura Kooperativo de Esperantistoj, Av. 13 de Maio, 47, sobreloja 208;

San-Paulo (San-Paulo), Biblioteko de SP Esperanto-Asocio, Av. Sao Joao, 1333, cj. 21, CEP 01035.

* * *

Ni jam sufiche vidis, ke Esperanto havas literaturon kaj poetojn. Ni ech konstatis, ke la esperanta poezio naskighis kun la Internacia Lingvo, char Zamenhof mem estis poeto. Aldone ni sugestas ke oni legu, inter aliaj, la librojn de Julio Baghy, Kalman Kalocsay kaj William Auld (1924), poetoj kiujn oni povas konsideri kiel pilastrojn de la esperanta poezio. Kaj ni ne forgesu du elstarajn esperantajn poetojn el Brazilo: Geraldo Mattos (1931) kaj Sylla Chaves (1929).

La analizo de la dua antaujhugho estigas kelkajn pensojn.

* * *

Kiam ni konsideras la nunajn grandon kaj valoron de la esperanta literaturo, nia penso flugas danke al d-ro Zamenhof kaj al unuaj liaj dischiploj, kiuj, en tempo kiam chio estis farota, kuraghe venkis la malfacilajhojn kaj obstine lanchis la semojn en la grundon nun fruktodonan. Kaj tiuj malfacilajhoj ne estis malgrandaj: antaujughoj, la tiamaj malricheco de la lingvo por la literatura esprimo kaj manko de tradicio, la malesto de supersignitaj literoj en la presejoj, la granda financa risko pro la malgrandeco de la movado ktp.

La nunaj esperantistoj jam havas literaturan lingvon plene evoluintan, gravajn eldonejojn kaj bibliotekojn, Universalan Esperanto-Asocion en konsultaj rilatoj kun UNESKO, la oficialan respekton por Esperanto fare de internaciaj kaj naciaj instancoj, la rekonon de la mondo por la laboro farita de Zamenhof... Do chio estas multe pli facila por la agado favora al la Internacia Lingvo. Kaj unu el la chefaj taskoj de la nunaj adeptoj estas morale kaj finance subteni la literaturan aktivadon. Per aliaj vortoj: la esperantistoj povas konstante acheti esperantajn librojn ne nur por instrui au distri sin, sed ankau por provizi la neesperantajn bibliotekojn per esperantaj libroj. "Achetu du librojn chiumonate" sugestas afisheto che San-Paulo Esperanto-Asocio.

En la urbo San-Paulo, kun ses milionoj da loghantoj, la plej grava librokolekto estas Komunuma Biblioteko "Mario de Andrade", kun okcent mil volumoj. Ghis antau nelonge en ghia katalogo aperis nur malmultaj esperantaj libroj. Nun dank' al iniciato de la loka Asocio la situacio shanghighas pro la donacoj de tiu klubo kaj unuopuloj.

Tamen homoj ghenerale ne emas doni ion ajn sen kompenso videbla. Feliche la literaturo en Esperanto estas sufiche granda kaj varia por kontentigi chies gustojn. Do kulturon au distron oni facile akiras per libroj en Esperanto, kaj tiurilate la libro-servo de UEA estas vere impona kaj "ekspluatebla". Cetere la disvendado de libroj povas farighi la plej grava fonto de enspezoj por klubo, kiel che San-Paulo Esperanto-Asocio.

Alia helpo por la literatura disflorado de la Internacia Lingvo povas esti farata de la verkistoj. Ili povas verki nur esperante au dulingve, au, kiam temas pri eldono en nacia lingvo, aldoni resumon en Esperanto.

Certe chiuj adeptoj subtenos pli efike la literaturon en la Internacia Lingvo se ili konscios, ke ghi estas la semo por la kompleta universaligho de la kulturo.


(*) Citinda estas pro la beleco de la fotajhoj kaj la richeco de informoj "Nederlando", fotolibro de Kees Scherer, kun teksto de Jaap Romijn (A. W. Bruna & Zoon Utrecht).

(**) El la libro "Esprimo de sentoj en Esperanto", de d.ro E. Privat.

(***) Prononcu: Sila Shaves.

(****) Nikolai Hohlov (1891-1953), rusa ekonomiisto, lernis Esperanton en 1905. Kontribuis por diversaj esperantaj revuoj en la periodo inter la du mondmilitoj. Esperantigis diversajn verkojn el la rusa, la serba kaj la angla, kaj kunlaboris en la preparo de la Granda Rusa.Esperanta Vortaro. Kiel poeto, karakterizighas per sia pura lirismo kaj per la volupta uzado de la lingvo por esprimo de sentoj. Liaj plej gravaj poemoj estas en la libro La Tajdo (1928).

(*****) Kolomano Kalocsay (1891-1976), hungara kuracisto, estis esperantisto ekde 1911. Estis longatempe chefredaktoro de la revuo Literatura Mondo, inter la du mondmilitoj. Li estas eble la plej granda kaj fruktodona esperanta poeto, gloro kiun li dividas kun alia hungaro, Julio Baghy. Kun la franco Gaston Waringhien, li produktis kelkajn gravegajn librojn por la evoluo de la idiomo kaj de ghia poezia esprimo: Parnasa Gvidlibro kajPlena Gramatiko de Esperanto. Inter liaj chefaj poeziaj tradukoj estas la Infero de Dante, La Tragedio de l'Homo de Madach kaj (kune kun Waringhien kaj aliaj) La Floroj de l' Malbono de Baudelaire. Liaj chefaj originalaj poemoj trovighas en la jenaj libroj: Mondo kaj Koro, Strechita Kordo kaj Ezopa Sagho (77 reverkitaj fabloj).

(******) Marjorie Boulton (1924) naskighis en la proksimeco de Londono kaj studis en Oxford. Estas cheflektorino pri angla lingvo kaj literaturo en instruistina seminario, kie shi ankau estas vicestrino. Eklemis Esperanton en 1949, kaj jam en 1952 komencis vastan literaturan verkadon en la internacia idiomo. Shia proza verkaro jam estas granda, tiel angle kiel Esperante. Ghi enhavas teknikajn verkojn pri semantiko, dramojn, rakontojn, kaj detektivromanojn. Shi angligis verkojn kaj esperantajn (Retoriko de Ivo Lapenna, kaj Nepalo Malfermas Siajn Pordojn de Tibor Sekelj) kaj nacilingvajn (La Konko kaj la Orelo de Jules Supervielle, kaj aliajn). Shia traduko de Vlasta Urshich el la kroata en la anglan apogighis en la traduko jam ekzistanta en Esperanto. Angle kaj Esperante shi verkis bonegan Vivon de Zamenhof. Shia poezia verko montras akran observemon, tiel pri shi mem, kiel pri la chirkaua mondo: naturo, festoj, vivo ghenerale. Chefaj originalaj poeziaj verkoj: Preliminaries (Antaupreparoj) (angle). Kontralte, Cent Ghojkantoj kaj Eroj (chiuj Esperante).

(*******) Per strofoj 1-9 kaj 26-30 tiu chi kanto ricevis unuan premion de esperanta originala poemo en la Belarta Konkurso de Kopenhago, en 1962.

< >

2.3. Esperanto estas utiligebla kaj fakte esfas utiligata kiel scienca lingvo

Tria antaujugho: "Esperanto ne estas utiligebla kiel scienca lingvo. En Esperanto ne ekzistas scienca literaturo, nek sciencaj terminaroj, kaj neniu sciencisto uzas Esperanton. Esperanto ne havas, ekzemple, la flekseblecon kaj la precizecon de la germana, nek la grandan disvastighon de la tradiciaj sciencaj lingvoj."

* * *

Unue oni diru, ke la scienca esprimmaniero estas multe pli simpla ol la literatura, char la celo de la sciencisto estas la vero kaj ne la arto. Tial lia stilo devas esti klara, konciza, objektiva, preskau sen figuroj. Se Esperanto kapablas esti tauga lingvo por la esprimo de la Arto (vidu p-on 8), estas evidente ke ghi kapablas ankau esprimi la Sciencon, kies lingvaj necesoj estas multe pli simplaj ol la artaj. Kompreneble la Scienco havas, krom la komuna, apartan vortaron, sed okazas ke tiu apartajho formighas lau sistemo simila al la esperanta: pere de internaciaj radikoj devenintaj precipe de la latina kaj malnova greka lingvoj. Estas sufiche legi kelkajn naciajn sciencajn tekstojn por vidi, ke scienca esprimmaniero estas multe pli facile komprenebla ol literatura stilo, tial ke ghi jam estas, pro sia internacieco, kvazaua Esperanto.

Due oni aldonu, ke Esperanto kaj ghia literaturo rilatas al la scienco ankau pasive, t. e. kiel objekto de sciencaj esploroj, kiuj atingas la publikon pere de eldonado au unue kiel disertacioj por doktorigho prezentataj al universitatoj. Inter chi lastaj ni menciu: "Vijf Kunsstalen" ("Kvin Artlingvoj"), verkita en la nederlanda, de W. J. A. Manders (eldonis J. Muusses, Purmerend, Nederlando, 1947); kaj "The Esperanto Language as a lilerary medium" ("La Esperanta lingvo kiel literatura esprimilo"), 1971, Margaret G. Hagler, anglalingva disertacio prezentita al la Universitato de Indiana, Usono, por doktorigho pri kompara literaturo.

Kaj jen fakto plej grava: ekzistas scienca fako kies objekto estas precize "la lingvistika studo de Esperanto": ghi nomighas "Esperantologio". En ghi estas nepre legindaj la libroj (verkitaj en la Internacia Lingvo): "Interlingvistiko kaj Esperantologio", de d-ro W. J. A. Manders, kaj "Lingvo kaj vivo", de prof. Gaston Waringhien.

* * *

Ke Esperanto povas esti uzata kiel scicnca lingvo oni prefere pruvu per rekta maniero. Oni konsideru ekzemple la sciencon pri la lingvaj reguloj: gramatiko. Jen kelkaj ghiaj komunaj vortoj en la portugala lingva kaj la responda esperanta traduko:

fonetica

fonema

vogal

consoante

semivogal

ditongo

tritongo

hiato

acento

ortografia

apostrofo

sinais de pontuacao

morfologia

radical

afixo

formacao das palavras

derivacao

composicao

substantivo

genero

numero

grau

artigo

adjetivo

comparativo

superlativo

numeral

pronome pessoal

pronome possessivo

pronome demonstrativo

pronome indefinido

pronome relativo

pronome interrogativo

verbo

adverbio

preposicao

conjuncao

interjeicao

sinonimo

antonimo

homonimo

paronimo

analise morfologica

sintaxe

analise sintatica

oracao

periodo

sujeito

predicado

predicativo do sujeito

predicativo do objeto

objeto direto

objeto indireto

adjunto adverbial

vocativo

oracao coordenada

oracao subordinada

oracao principal

fonetiko

fonemo

vokalo

konsonanto

duonvokalo

diftongo

triftongo

hiato

akcento

ortografio

apostrofo

interpunkciaj signoj

morfologio

radikalo

afikso

vortfarado

derivado

kunmetado

substantivo

genro

nombro

grado

artikolo

adjektivo

komparativo

superlativo

numeralo

personpronomo

posedpronomo

montra pronomo

nedifina pronomo

rilatpronomo

demandpronomo

verbo

adverbo

prepozicio

konjunkcio

inierjekcio

sinonimo

antonimo

homonimo

paronimo

morfologia analizo

sintakso

sintaksa analizo

propozicio

periodo

subjekto

predikato

subjekta predikativo

objekta predikativo

rekta objekto

nerekta objekto

cirkonstanca komplemento

vokativo

kunordigita propozicio

subordigita propozicio

chefpropozicio

Kaj nun jen kelkaj komunaj frazoj el la gramatiko, en la portugala kaj Esperanto:

"O adjetivo concorda com'o substantivo."

La adjektivo akordighas kun la substantivo.

"Verbo intransitivo e aquele que exprime uma acao ou estado que nao passa do sujeito a nenhum objeto."

Netransitiva verbo estas tiu, kiu esprimas agon au staton kiu pasas de subjekto al neniu objekto.

"Usa-se o til para indicar a nasalizagao."

Oni uzas la tildon por indiki la sonan nazigon.

"A metafora consiste em usar uma palavra num sentido diferente daquele que Ihe e proprio."

Metaforo konsistas en la uzo de vorto kun senco malsama ol tiu, kiu estas propra al ghi.

"O sc no interior do vocabulo biparte-se, ficando o s numa silaba e o c na silaba imediata."

Sc ene de vorto dividighas: la s restas en silabo, kaj la c la c en la apuda silabo.

Tiu esprimivo de Esperanto okazas kaj en gramatiko kaj en chiuj aliaj sciencoj, sed estus tre tede por la legantoj se ni trolongigus la ekzemplaron. Tamen ni konsideru ankorau malgrandan liston kun nomoj de bestoj, plantoj kaj kemiaj elementoj por ke ni vidu la respondecon inter iliaj esperantaj kaj sciencaj nomoj au simboloj.

Esperanto

Sciencaj nomoj au simboloj

bufo

leono

hieno

elefanto

tigro

aligatoro

dazipo

tapiro

antilopo

brasiko

laktuko

karoto

spinaco

cikorio

dolcha manioko

batato

lento

fabo

rizo

kalio

hidrargo

natrio

arghento

sulfuro

Bufo

Felis Leo

Hyaena

Elephas indicus

Pelis tigris

Alligator

Dasypus

Tapirus terrestris

Antilope cervicapra

Brassica oleracea

Lactuca sativa

Daucus carota

Spinacia oleracea

Cichorium endivia

Manihot palmata

Ipomoea batata

Lens esculenta

Vicia faba

Oryza sativa

K

Hg

Na

Ag

S

* * *

Esperanto ne nur estas utiligebla, sed fakte ghi estis kaj estas utiligata kiel scienca lingvo. Jam en "Fundamenta Krestomatio", sub la rubriko "El la vivo kaj sciencoj", trovighas kelkaj legajhoj kun scienca karaktero, inter ili; "La loghejoj de la termitoj", "Kronika katara konjunktivito" (el la libro de prof-ro E. Puchs) kaj "La sunhorlogho en Dijon" (el la "Revue Bourguignonne", publikigita de la Universitato en Dijon). Kun la tempo, iom post iom pligrandighis la uzado de Esperanto en la scienco kaj aperis pluraj verkoj en la Internacia Lingvo, el kiuj kelkaj povas tuj esti achetataj che Libroservo de UEA. Tiuj acheteblaj verkoj, sub la rubriko "Scienco kaj Tekniko", apartenas al: agrokulturo kaj bestokulturo, astronomio, biokemio kaj biologio, botaniko, dommastrado, ekonomiko, fiziko, geologio, heredoscienco, kemio, lingvistiko, matematiko, medicino, higieno, psikologio, pedagogio, retoriko, stenografio kaj skribsistemoj, telekomuniko, trafiko, zoologio kaj "diversaj sciencoj". Verkoj pri gramatiko, interlingvistiko, komerco, politiko, historio kaj geografio konsistigas apartajn rubrikojn.

* * *

Da fakaj terminaroj jam ekzistas multe en Esperantujo. Ili estas la jenaj: elektroteknika, arkitektura, militista, rughkruca, konstruteknika, matematika, poshtista, kemia, fervojteknika, medicinteknika, muzika, marista, radioteknika, aeronautika, armea, fervojista, komerca, filatelista, botanika, zoologia, farmacia, ornitologia, infanluda, teknologia, kuira, trika, shuista, hortikultura, gastronomia, geologia, katolika, sporta, turisma. Estas menciindaj la "Scienca kaj Teknika Terminaro" kaj precipe la "Plena Ilustrita Vortaro", kiu traktis kun speciala zorgo kaj intereso la sciencan kaj teknikan terminaron.

* * *

Multaj mondkonataj seiencaj verkoj jam estis tradukitaj al la Internacia Lingvo sed chi tie ni mencias nur gravajn fakajn librojn, originale verkitajn en Esperanto: "La arto de memdisclplino" (Baudouin); "La pacproblemo" (Hodler); "Patri-ideo en nuna rusa literaturo" (Nekrasov); "Analitika geometrio absoluta (Voros); "Geometria folietaro" (De Saussure); "Fizikaj grandoj kaj iliaj unuoj" (Wuster); "La homa lingvo" (Collin-on); "Historio de Mondlingvo" (Drezen); "Retoriko" (Ivo Lapenna); "Enciklopedio de Esperanto" (Shirjaev, Kokeny kaj Bleier); "Fine mi komprenas la radion" (Aisberg); "La vivo de la plantoj", "Atakoj kontrau ghardenplantoj", "Scienco kaj pseudoscienco pri heredo kaj raso" (Paul Neergaard); "Filozofia vortaro" (Stanislav Kamaryt); "Interpopola konduto" (Edmond Privat); "En la regno de la vivo natura" (Peter Danov); "La grandaj filozofoj kaj la universala lingvo" (Juliusz Gluck); "Senghenaj Dialogoj" (Alberto Fernandez); "Katalogo de Internacia Esperanta Muzeo en Wien" (Hugo Steiner); "Sciencaj studoj" (scienca almanako eldonita okaze de la 50-jara datreveno de Internacia Scienca Asocio Esperantista). En la jaro 1974 aperis "Esperanto en perspektivo", de Ivo Lapenna, Ulrich Lins kaj Tazio Carlevaro, verko fundamenta por koni la esperantistan movadon ekde ghia deveno ghis la nuntempo.

"Menciindaj estas ankau kajeroj, kiujn oni eldonas okaze de someraj universitatoj okazantaj dum universalaj kongresoj; ghis nun aperis kelkaj volumoj kun interesaj kaj valoraj kontribuoj de esperantistoj sciencistoj". "Elstaran pozicion, pro la enhavo kaj pro la rolo, havas en Esperantio "Scienca revuo" (chefredaktoro: prof. B. Popovich, Zagrebaeka 24, Sarajevo, Jugoslavio). "Ghi fakte estas altkvalita kaj vere la plej gravaj nomoj sciencistaj kaj fakaj en ghi kunlaboras." "Ghi estas oficiala organo de Internacia Scienca Asocio Esperantista", kies celo estas apliki la internacian lingvon Esperanto en sciencaj kaj teknikaj rondoj kaj faciligi ghian uzadon per chiuj rimedoj.

Oni menciu ankau du aliajn gravajn periodajhojn: "Internacia Pedagogia Revuo" (eldonisto: Ludwig Pickel, Postfach 2113, D-85 Nurnberg 2, F. R. Germanujo; kaj "Interlingvistika Informa Servo" (eldonas: Societo por Intemacia Lingvo, Schaumannskamp 126, D-2057 Reinbek, FR Germanujo), "modesta multobligita bulteno, kiu enhavas tre valorajn kaj tre seriozajn pritraktojn" (chiuj informoj inter citiloj estis transskribitaj el la interesa verko de Drago Kralj "Kvar prelegoj pri esperanta literaturo" p-oj 174-179).

* * *

Eminentaj sciencistoj kaj sciencaj institucioj opiniis favore al Esperanto. Jen kelkaj opinioj transskribitaj el la utilega libro "Pri Intemacia Lingvo dum jarcentoj", de Mag. Isaj Dratwer, escepte de la Deklaro de la Franca Scienca Akademio, kopiita el la verko de D-ro Edmond Privat "Historio de la lingvo Esperanto; La Movado, 1900-1927":

UNESKO

Vidu sur pagho 5 la Rezolucion adoptitan en Montevideo.

FRANCA SCIENCA AKADEMIO

La subskribintoj, membroj de l' Akademio de l' scienco, konvinkitaj, ke la alpreno de la helplingvo Esperanto en la internaciaj rilatoj havus konsekvencojn de nemezurebla graveco, vidpunkte al la progreso de l' sciencoj kaj de aliaj aplikoj, ke ghi ebligas etendi la disradiadon de la franca scienco eksteren, kaj per tio la intelektan influon de nia lando, esprlmas la deziron:

1. ke la instruado de tiu chi lingvo, chefverko de logiko kaj simpleco, estu enkondukata, almenau kiel nedeviga, en la oficialajn programojn de la sciencaj klasoj de chiuj instruejoj;

2. ke, en la internaciaj kongresoj, ghi estu akceptata kiel oficiala lingvo egalrajte al naciaj lingvoj ghis la momento, klam la sperto pruvos, ke ghi kapablas farighi ilia sola oficiala lingvo;

3. ke la atento de la direktoroj de sciencaj au teknikaj eldonejoj estu altirata al la intereso, kiun prezentus al ili la uzado de tiu chi lingvo en iliaj publikajhoj destinitaj por la eksterlando;

4. ke de nun la sciencistoj kaj teknikistoj pretighu por uzi ghin en siaj rilatoj kun siaj eksterlandaj kolegoj kaj konigu poste al ili, ke ili estas pretaj uzi ghin;

5. ke komisiono estu elektata por prepari kaj ellabori la vortarojn de la puraj sciencoj en Esperanto, kaj, ke la teknikaj societoj estu instigataj fari la samon pri sia specialeco.

(Aprobita en la jaro 1921).

PROMESO DE 85 JAPANAJ SCIENCISTOJ

"La sciencaj esploroj devas ne esti izolitaj al unuopaj landoj kaj iliaj rezultoj devas ne esti akaparitaj de unuj laboratorioj au individuaj esplorantoj. Scienco estas komuna klopodo de la homoj por fari sin estuloj vere meritaj de la nomo "homo sapiens"... La subskribintoj agnoskas, ke la enkonduko de Esperanto kiel komuna lingvo por internacia publikigo de sciencaj laboroj estas tre efika rimedo por plisolidarigo de la internacia kunlaboro de la scienculoj.

"Kelkaj el ni jam delonge tion... praktikas; kaj kvankam niaj verkoj en Esperanto estis publikigitaj nur individue kaj hazarde, tamen ehhoj el eksterlando ne estis malgrandaj. Estas antauvideble, ke ni vekos multe pli grandan ehhon, se ni agos sisteme kaj kolektive. Al la europaj kaj amerikaj sciencistoj estas preskau nebezone speciale lerni Esperanton por legi Esperantajn traktatojn... Ni estas certaj, ke niajn ekzemplojn baldau sekvos alilandaj kolegoj kaj tio malfermos la vojon al plifaciligo de la internacia kunlaborado de la sciencistoj."

(Augusto 1950)

REZOLUCIO DE 20 CHINAJ UNIVERSITATAJ PROFESOROJ

"La sciencistoj, kiuj parolas aliajn lingvojn kaj kiuj deziras tamen ion krei en siaj propraj sferoj, devas eluzi pli ol duonon de sia vivtempo por ellerni 4 au 5 fremdajn lingvojn, char alie ili ne povas digesti la konojn jam ekzistantajn, des malpli fari ian indan kontribuon. Tia tro da konsumo de tempo kaj de energio estas vere nekomprenebla perdego de la scienco. Ni volas adopti la simplan facile lerneblan lingvon internacian Esperanto, kiel la sciencan lingvon por internacia uzado kaj por publikigi niajn verkojn en ghi."

(Majo 1951)

SIR WILLIAM RAMSAY (1852-1916)

profesoro d-ro, angla fizikisto kaj hhemiisto, Nobel-premiito.

"La hhemio, kiu havas kisl sian kampon de aktiveco la universon, devas posedi universalan lingvon. Se oni pensas al la laboro, kiu nun estas farata por la scienco en Rusujo kaj en Japanujo, kiel ankau al la laboro, kiu realighos kiam la forta kaj viva inteligento de chinoj dedichos sin al tiu chi brancho de homa aktiveco, oni vidas la neceson utiligi Esperanton por komunikadi kun tiuj chi popoloj, se oni volas eviti studadon da komplikitaj lingvoj, kaj tute aparte de la lingvo china kun ghiaj 30.000 signoj, el kiuj chiuj reprezentas unu ideon."

Prof. d-ro Ivo Lapenna. "La Intemacia Lingvo". Londono: CED, 1954. P. 39

LOUIS LUMIERE (1864-1948)

franca hhemiisto, eltrovinto de la kinematografo

"Mi estas konvinkita, ke la gheneraligo de la uzo de Esperanto povus havi la plej felichajn sekvojn por la intemaciaj rilatoj kaj por la efektivigo de la universala paco."

Prof. d-ro Ivo Lapenna. "La Internacia Lingvo". Londono: CED, 1954. P. 39

AUGUST FOREL (1848-1931)

profesoro d-ro, svisa neuropatologo, psikiatro, entomologo

"Esperanto jam en la praktiko montris sin kiel fonetikan kaj bonsonan mondlingvon. Ghi estas tre facile legebla, parolebla kaj skribebla.

Sufichas chie instrui ghin en la lernejoj por ekhavi sur la tuta tero simplan, reciproke kompreneblan lingvon.

Estas eble paroli Esperanton tute flue, mi mem konvinkighis pri tio che la internacia Esperanto-kongreso en Ghenevo. Per Esperanto homoj de chiuj lingvoj komprenas unu la alian tre facile, kaj ghia literaturo estas jam tre ampleksa.

Ne estas vere, ke la uzado de Esperanto ne estas praktike realigebla. Tiu chi lingvo uzighas jam multe kaj al ghi mankas ankorau nur oficiala enkonduko. Mi ekzemple priskribis specon de formikoj en Esperanto ne trovante malfacilajhojn che la kreo de diversaj esprimoj.

Estas fakto, ke la malamikeco inter la popoloj ekzistas parte sur bazo de diverseco religia, parte sur bazo de diverseco en la lingvoj. Tio, kion oni nomas nacio-malamikeco, kauzighas precipe nur de diverseco en la lingvoj."

"Kendte maends udtalelser". Centra Dana Esperantista Ligo. Kopenhago. 1925

RUDOLF DIESEL (1858-1913)

d-ro, ingheniero, germano, inventinto de la dizel-motoro

"De multaj jaroj mi mem interesighas pri Esperanto. Tiu chi intemacia helplingvo plenumas bazajn kondichojn, por ke akceptu ghin plej multaj popoloj kaj ke ghi plue ekzistadu en natura ligo kun la chefaj gvidantaj lingvoj en la genia simpleco kaj logiko de sia strukturo.

Chi tiun lingvon mi pritraktas el vidpunkto de ingheniero, kies klopodo estas direktita al shparo de energio... La celo de Esperanto estas shpari tempon, energion, laboron, monon, kaj plirapidigi, plisimpligi la internaciajn rilatojn.

De tiu vidpunkto estas malfacile kompreni kontraustarojn, kiaj ankorau aperas kontrau enkonduko de la afero tiel utila por la homaro. Mi opinias enkondukon de Esperanto kiel necesegan bezonon por la paco kaj kiilturo."

"Das Esperanto ein Kulturfaktor". 1913

ALBERT EINSTEIN (1879-1955)

hebrea fizikisto, matematikisto, Nobelpremiito

"Por la internacia komunikado la internacia interkomprenigho helpe de la internacia lingvo ne estas nur neceso, sed memkomprenebla afero.

Esperanto estas la plej bona solvo de la ideo de la lingvo internacia."

"Germana Esperanto-Revuo"

ARIE SHTERNFELD

profesoro d-ro, rusa specialisto pri astronautiko, patro de la sovetaj sputnikoj

"Pri la esperantista movado mi vigle interesighis jam en la lernejaj jaroj. En tiu chi periodo mi ech intencis partopreni la Mondan Esperantistan Kongreson en Helsinki, tamen malhelpis min kauzoj de mi ne dependaj. En pli postaj jaroj, kiam mi komencis studojn en Francujo kaj samptempe panakire laboris en la entrepreno "Renault", en tiu chi diverslingva medio mi ankorau pli konvinkighis pri la neceso enkonduki komunan lingvon, kiel la aldonan rimedon de la interkomprenighado inter la homoj. Se temas pri miaj pluaj spertoj sur la lingva grundo, mi devas mencii mian alvenon al Sovetunio en la 1935-a jaro. kie, nekonante la rusan lingvon, dum du jaroj mi verkis miajn disertajhojn en la franca lingvo, kiuj lauvorte estis tradukitaj en la rusan. Kaj kvankam hodiau mi legas la fakan literaturon en dek unu lingvoj, kaj miaj disertajhoj estis tradukitaj en tridek unu lingvojn, mi plue akcentas kun plena konvinko, ke Esperanto estas speciale bezonata por la transdonado de la sciencaj informoj kaj por kontaktoj inter la sciencistoj. Subpremata de la multego da sciencaj okupoj mi devis interrompi mian esperantistan agadon, tamen mi sentas min plue ligita kun tiu chi movado. Mi deziras al Esperanto — en la nomo de la tuthoma civilizacio kaj paco en la mondo — pluan sukcesan evoluon."

El la Sonmagazino de Pola Radio de la 6-a de septembro 1964. Varsovio.

MARIO TEIXEIRA DE FREITAS

d-ro, brazila scienculo, prezidanto de Panamerika Instituto de Statistiko

"Esperanto estas la lingvo, kiun chiuj homoj sur la tero povos lerni kaj facile uzi en rilatoj inter la popoloj, sen risko, ke unu el tiuj popoloj sentos sin ofendita en siaj naciaj sentoj kaj sen risko malaltigi sian autoritaton. Tiu chi aspirado, la plej nobla el chiuj, devas alporti plenan kaj inteligentan kontentigon, tiun spritan helplingvon, tiun belsonan elegantan lingvon internacian Esperanto, la mirindan kreajhon de la genio de Zamenhof.

Disvastighu kaj etendighu la uzado de tiu admirinda lingvo, kaj tiam chiuj homaj kampanjoj, chiuj belaj idealoj de paco, kunlaborado kaj frateco inter la homoj rapide ektriumfos."

"El Esperanto en la opinion de hombres eminentes y diversos hechos". Montevideo. 1949. P. 13, 14

F. MAX MULLER

profesoro d-ro, angla lingvisto kaj filologo

"Mi havis ofte la okazon esprimi mian opinion pri la valoro de la diversaj provoj de mondlingvo. Chiu el ili havas siajn apartajn bonajn kaj malbonajn flankojn, sed certe mi devas meti la lingvon Esperanto je la plej alta loko inter ghiaj rivaloj."

"Novaj Lekcioj pri la Lingvoscienco" Letero al la eldonejo de "Posrednik" 16 aug. 1894

ANTOINE MEILLET (1866-1936)

profesoro d-ro, franca lingvisto

"La principo, sur kiu bazighas Esperanto, estas bona.

La ebleco krei lingvon artan, facile kompreneblan kaj lerneblan, kaj la fakto, ke tiun chi lingvon oni povas uzi profitdone por si, estis pruvitaj en la praktiko. Chia teoria diskuto estas vana: Esperanto ekfunkciis..."

I. Dratwer. Wypowiedzi ludzi wybitnych o jezyku miedzynarodowym. Warszawa. 1948. P. 19

MARIO PEI

profesoro d-ro, usona populara lingvisto

"Mi skribas al vi pri via projekto aldoni Esperanton al hispana kaj franca lingvoj en viaj elementaj lernejoj, kaj starigi kurson de Esperanto por instruistoj. Mi ne deziras iel ajn subtrahi el la valoro de aliaj lingvoj nun instruataj, sed mi opinias, ke instruado de Esperanto en elementaj gradoj prezentas multajn elstarajn avantaghojn:

1. Eksperimentoj montras, ke Esperanto estas bonega elirpunkto por lernado de aliaj lingvoj, char pro la simpleco de strukturo kaj vorttrezoro, ghi rompas la reziston de ordinara unulingva lernanto, kaj samtempe konstruante la fremdvortscion, ghi donas memfidon kaj instigas la lernanton lerni aliajn lingvojn.

2. Aldone, pro la sufiche granda nombro de esperantistoj en chiuj landoj en la mondo, la lerninto de Esperanto preskau certe trovos samlingvanojn chie. En landoj kiel Japanujo au Brazilo, ekzemple, sen scio de japana au portugala lingvo, li havos pli bonan shancon trovi esperantistojn ol parolantojn de germana au rusa lingvo.

3. Fine, pro la mondperspektivo de Esperanto, ghi kontribuas al formado de mondkulturo ghis pli alta grado ol iu ajn nacia lingvo, kiu nur donas konon de la kulturo de la nacio au nacioj, al kiuj specifa lingvo apartenas, sed samtempe tendencas izoli la lernanton de aliaj kulturoj.

Mi kredas, ke la mondo bezonas (multe nun, treege estontece) unu komunan lingvon, per kiu chiuj homoj povos libere interkomuniki sen distordo. Mi volonte akceptus nacian lingvon en tia rolo. Ghis nun, tamen, chiuj klopodoj adopti nacian lingvon kiel komunan lingvon malsukcesis. Konstruita lingvo kiel Esperanto, kiu enhavas la avantaghon de absoluta neutraleco, facila lernado, tuta fonetikeco kaj normigo, eble sukcesos kie la naciaj lingvoj malsukcesis."

Letero al d-ro Karl Schevill. Edukada Fako, Universitato de California, en oktobro 1964.

"Esperanto", januaro 1965, p. 9

"Tute ssn fanatikeco, tute sen insisto, ke oni devas elekti Esperanton au nenion; ne rifuzante la eblecon de alia elekto kaj mian propran cedan akcepton de tiu elekto; plene komprenante, ke malgrau multjara studado de la problemo mia opinio estas nur persona opinio, kiun mi tute ne deziras perforte trudi, mi devas tamen konkludi, ke Esperanto shajnas al mi la plej logika, kvankam tute ne la sola ebla, kandidato por la ofico de internacia idiomo."

"What's in a World? Language Yesterday, Today, and Tomorrow", New York: Hawthorn Books, 1968

* * *

Lau la antaujugho chi tie analizata "Esperanto ne havas la flekseblecon kaj la precizecon de la germana lingvo".

Ni respondu al tio.

Pri la precizeco ni jam sufiche klarigis sur p-o 8.

Pri la fleksebleco ni nur menciu la jenajn faktojn: la vortordon, kiu povas esti tre libera dank'al la ekzisto de la akuzativo (vidu paghon 8); la vortfaradon, kiu permesas kun granda facileco uzi esprimojn tute ne konatajn en naciaj lingvoj, ekzemple: el jes, adverbo, oni povas formi la verbon jesi, "diri jes"; el sufkso kiel eg, estas eble konstrui adjektivon: ega, "granda"; el prepozicio kiel per oni povas formi verbon, substantivon ktp: peri, peranto ktp.

La facila kunmetado de vortoj estas plia grava helpilo por la fleksebleco, ekzemple:

"persono el la sama raso": samrasano

"labori per la manoj": manlabori;

"lau sia volo": lauvole.

* * *

Fine mankas nur konsideri la aserton: "Esperanto ne havas la grandan disvastighon de la tradiciaj sciencaj lingvoj."

Fakte tio okazas; la disvastigho de Esperanto inter sciencistoj kaj en nesciencaj rondoj estas nekontentiga. Nekontesteble se iu junulo volus akiri nuntempe universitatan klerecon pere de Esperanto, ekzemple pri inghenierarto au medicino, li ne sukcesus char ankorau ekzistas malmultaj esperantaj libroj en tiuj fakoj. Sed tio ne estas manko apartenanta ekskluzive al Esperanto: ghi okazas en multaj landoj, ekzemple en Brazilo, kie universitatano ne malofte devas scipovi du au tri lingvojn por kontentige sekvi sian kurson.

Kontraustari Esperanton tial, ke ghi ankorau ne estas sufiche disvastigita estus kvazau, en la komenco de la 19a jarcento, opozicii al la ideo pri sendependigo de Brazilo, per la argumento ke la plimulto de la amerikaj landoj estas ankorau kolonioj; au nuntempe kontraustari la klopodojn de la subevoluintaj landoj por ilia disvolvigo, sub la preteksto, ke malbonaj ekonomiaj, kulturaj kaj sanitaraj kondichoj regas en la plej granda parto de la mondo.

Esperanto havas chion por ighi sufiche disvastigita sur la scienca kampo: simplecon, logikon, precizecon kaj, ne laste, neutralecon. Kaj altvalora estos la kontribuo de la Intemacia Lingvo al la scienco: ghi permesos al la sciencamantoj, ke ili dedichu sin plene al la studado de scienco, sen konsumado de tempo pro ellernado de du, tri au kvar fremdaj lingvoj. Dank' al tio kaj al la facileco, kiun Esperanto alportas por ke la sciencistoj komunikighu inter si, oni povas aserti sen troigo, ke la adopto de la Internacia Lingvo fare de sciencistoj estigos gravan progreson por la scienco.

* * *

Jen kelkaj pashoj por la adopto de Esperanto en la scienco:

1. enkonduki la Internacian Lingvon en la lernejojn, precipe en la universitatojn kaj tiucele: a) disvastigi la leghojn au oficialajn decidojn, kiuj permesas au starigas Esperanto-kursojn che lernejoj (vidu p-on 11); b) publikigi liston de edukejoj kie la Internacia Lingvo jam estas instruata;

2. sciencaj publikajhoj en Esperanto regule alvenu al universitatoj kaj publikaj bibliotekoj;

3. sciencaj verkistoj publikigu siajn verkojn dulingve: en nacia lingvo kaj Esperanto; tio validas ne nur por libroj sed ankau por artikoloj en fakaj revuoj.

Jen kelkaj nacilingvaj periodajhoj kun resumoj en Esperanto, aboneblaj per UEA:

Chlamischreiniger und Farber, Der, monata, nacilingva revuo pri kemia purigado kaj tinkturado; redaktejo: Textilchemiker C. H. Fischer-Bolsien, Albert Schweitzer Str. 6, D-899 Lindau/B. P. R. Germanujo;

Italy's Contribution to the promotion of world-wide prosperity; redaktejo: Fenarete, Via Beruto, 7, I-20131 Milano, Italujo;

Medicamundi, pri radiologio kaj medicina elektroniko; eldonejo: Sekcio de Radiografiaj kaj Medicinaj Aparatoj, Philips, Eindhoven, Nederlando;

Monda Lingvo-Problemo, La; administrejo: Co-Libri, P. O. Box 482, Den Haag 2076, Nederlando.

2.4. Esperanto povas konkurenci kun la angla lingvo

Kvara antaujugho: "La vera internacia lingvo, kiun hodiau chiuj uzadas, estas la angla. Konsiderante la disvastighon de la angla lingvo, ghian kreskantan influon kaj la kvanton da verkoj en ghi produktataj en chiuj partoj de la mondo, estas utopie supozi, ke Esperanto povus iel konkurenci kun ghi. Se iu alia lingvo devus en la estonteco anstataui la influon de la angla, tiam estus la franca au la germana au la rusa."

Sendube oni multe uzas la anglan kaj danke oni devas rigardi ghin pro la multaj servoj faritaj kaj farataj de ghi por la reciproka komprenado inter la popoloj. Sed char ghi estas nacia kaj ne internacia lingvo, chu ghi plenumas kontentige tiun internacian rolon?

Fakte la angla estas favorata de la porlerneja legharo en multaj landoj, kie ghi estas deviga lernobjekto. Sed al tiu privilegio respondas vera posedo de la angla fare de la lernantoj?

En kunveno de profesoroj de duagrada lernejo en la urbo Sao Carlos (*) (SP), Brazilo, chiuj kun universitata klereco, la autoro faris enketon pri ilia scipovo de la angla. Nur malplimulto deklaris sin kapabla legi angle; kaj sensignifa parto el tiu malplimulto sciigis, ke ghi povas ankau parole uzi tiun lingvon. Do se tio okazas che kleraj personoj, oni povas imagi la situacion inter ne-kleruloj.

Nun ni konsideru la kvalitojn de la angla por roli kiel internacia lingvo. Chu ghi estas facila?

Jes, sed nur en kelkaj aspektoj de la gramatiko. Nekontesteble ghiaj prononco kaj ortografio estas komplikaj.

Krome mankas al ghi, kompreneble, la plej grava atributo por meriti internaciecon: la neutraleco. Profesorino de la angla en la urbo San-Paulo rakontis tiurilate al la autoro, ke shi ne sukcesis regi lecionojn, pro maldisciplino de la lernantoj, en la tago kiam militistoj usonaj intervenis en San-Domingo (1965). Alia persono, komercisto en San-Paulo, vizitante turisme Francujon kiam ghia shtatestro estis De Gaulle, kvazau estis "agresita" (mi ripetas lian propran vorton) kiam che hotelo li eksterigis la volon paroli angle.

La du malgrandaj epizodoj reliefigas la principon, ke vere internacia lingvo ne povas okazigi kverelojn au ghenojn. Tio chi estas ghuste la malo de ghia celo: alproksimigi la homojn por ke ili pace komunikighu.

La neneutralecon de la angla substrekas la fakto, ke nur 10% de la tuta homaro, estas denaske angle parolantoj. Tio signifas, ke la aliaj 90% devus subighi al la lingva regado de eta malplimulto.

Oni povus aserti, ke ankau Esperanto ne estas vere internacia, char enhavante plimulton da radikoj latinaj, ghermanaj kaj slavaj (lau la malkreskanta ordo de kvanto), ghi unue favoras la latinidlingvajn popolojn, kaj due ghi preterlasas la idiomojn aziajn kaj afrikajn. Sed estas facile respondi: unue ke tioma proporcio obeas al la grado de intemacieco de la radikoj; due ke la malofta apero de aziaj kaj afrikaj radikoj en Esperanto respondas al la fakto, ke Afriko kaj Azio ankorau ne multe influas la mondan kulturon. Chu tiu malofteco de afrikaj kaj aziaj vortoj ne okazas ankau en la angla kaj franca lingvoj? Kiam popoloj el tiuj du kontinentoj elstaros pro kulturo kaj ekonomio, tiu fakto spegulighos en la idiomoj de la aliaj popoloj kaj en Esperanto.

Aliflanke la angla, kiel cetere chiuj naciaj lingvoj, estas elitema, char ghi povas aparteni nur al havantoj de tempo kaj mono por lerni gin. Male Esperanto pro sia logiko kaj simpleco postulas nur frakcion de la mono kaj tempo konsumataj en la lernado de fremda lingvo.

* * *

Se la angla estus la ghusta solvo por la problemo de internacia lingvo, kiel klarigi, ke la esperantista movado progresas en Usono, kaj ke Britujo estas la lando kie okazis la plej alta nombro da universalaj kongresoj de Esperanto?

Kiel klarigi, ke la lingva problemo che Unuighintaj Nacioj chiam pli kaj pli akrighas, anstatau solvighi? Kiel sciate, che tiu Organizajho la oficialaj kaj samtempe laboraj lingvoj jam estas ses: angla, franca, hispana, rusa, china kaj araba (**). Nun en Brazilo oni jam pledas por enkonduki la portugalan kiel plian laborlingvon, pretendo ne troa, se oni pensas, ke ghi estas la kvina lingvo plej parolata en la mondo. (***)

Kaj che la Europa Ekonomia Komunajho la situacio ne estas malsimila: ankau tie la laborlingvoj jam estas ses: angla, dana, franca, germana, itala kaj nederlanda.

Evidente la argumentoj kontrau la angla validas pli malpli kontrau chiuj naciaj lingvoj, kiuj estas bonegaj solvoj ene de la koncernaj geografiaj limoj, sed ne povas funkcii kontentige en la monda kadro.

Kompreneble, en la nuna historia periodo la lernado de fremdaj lingvoj, precipe de la angla, estas tre utila al chiuj. Jam Tolstoi asertis prave, ke li ne konas pli humanigan studadon ol tiu de fremdaj lingvoj. Do nia sugesto por la junuloj estas, ke ili studu la anglan, la francan, la hispanan, la italan, kaj aliajn, sed ke ili nepre scipovu Esperanton, la sintez-lingvon, kiu, krom neutraleco, simpleco, logiko, harmonio, precizeco kaj fleksebleco, posedas la sigelon en si stampitan de ghia kreinto: la kunfratigan celon.

Oni memoru ankau, ke la lernado de la angla kaj aliaj idiomoj povas esti helpata per la studo de Esperanto, unue char Esperanto estas la sintezo de la aliaj lingvoj, do ghi komprenigas faktojn neklarajn okazantajn en la naciaj idiomoj (****); due char ekzistas bonaj libroj per kiuj oni povas lerni samtempe Esperanton kaj fremdan lingvon, ekzemple, angle: "Step by step in Esperanto", de M. C. Butler; france: "Esperanto I, manuel d' initiation", Bernard Thaillet; hispane: "Habla usted en Esperanto?", Ergoto (de Bonaero); itale: Corso di Esperanto", Corrado Grazzini; germane: "Esperanto programita. Lehrprogramm fur den Selbstuntenrricht", k. a. Chiuj libroj supre indikitaj estas mendeblaj che UEA.


(*) Prononcu: "Saun Karlos".

(**) Pri lingvoj che UN kaj Europa Ekonomia Komunajho oni legu la revuon "Esperanto" de Junio 1974.

"La 18-an de Decembro 1974, Ia Ghenerala Asembleo de Unuighintaj Nacioj, lau rekomendo de siaj Kvina Komitato kaj Konsulta Komitato pri Administraj kaj Bughetaj Demandoj, aikceptis rezolucion, lau kiu, ekde la 1-a de Julio 1975, oficialaj dokumentoj de la Ghenerala Asembleo, la Sekurec-Konsilantaro kaj la Ekonomia kaj Socia Konsilantaro estos regule tradukataj ankau en la germanan lingvon. Chi tiun rezolucion komune iniciatis la registaroj de Austrio, Federacia Respubliko Germanio kaj Germana Demokratia Respubliko, kiuj transprenis la devon starigi apartan fondajhon el kiu oni kovros chiujn kostojn, kiujn kauzos la apliko de la rezolucio" (el la trafa artikolo "Lingva egalrajteco farighis achetebla varo", publikigita en la revuo "Esperanto", Marto 1975).

(***) Jen la listo de la lingvoj plej parolataj en la mondo, lau informo de "Almanaque Abril 1975": 1. china; 2. angla; 3. rusa kaj hispana; 4. hindia; 5. portugala kaj bengala; 6. araba, japana kaj germana; 7. franca; 8. itala.

(****) Jen eta ekzemplo pri la helpo donata de Esperanto por la kompreno de malfacilajhoj en naciaj lingvoj: kiu estas la sintaksa funkcio de la vorto "como" (prononcu "komo") en la portugala frazo "Como e ela?" ("Kia estas shi?)?

Char "como" estas adverbo, oni kredas unuavide, ke ghi estas cikonstanca komplemento. Tamen la Esperanta traduko, kaj cetere la logiko, vidigas, ke tiu vorto funkcias kiel predikativo.


2.5. Esperanto chiam progresas kaj havas antau si promesplenan estontecon

Kvina antaujugho: "Se post 90 jaroj Esperanto ne sukcesis farighi iom populara, tio signifas, ke ghi ne havas en si la ecojn por ludi la rolon de internacia lingvo kaj ke ghi neniam sukcesos."

* * *

La esperantisto kaj verkisto Roberto das Neves, kiu loghas en Rio-de-Jhanejro, vizitante San-Paulo Esperanto-Asocion antau kelkaj jaroj, faris tie interesan paroladon pri siaj vojaghoj kaj parolis entuziasme pri Bulgarujo, lau li "la paradizo de Esperanto". Partopreninte la 61-an Universalan Kongreson en Ateno, en la jaro 1976, mi decidis viziti Sofion kaj, helpe de la eksterordinara gastamo de samideano Stojan Kostadinov, mi promenis kelkajn horojn tra la agrabla bulgara chefurbo. Kvankam mi ne havis okazon renkonti grandan nombron da esperantistoj, mi eksciis la ekziston de dek du Esperanto-kluboj kaj mi vizitis tri el la samnombraj Esperanto-librejoj ekzistantaj en Sofio.

Tiuj numeroj povus pruvi, ke almenau en Bulgarujo Esperanto popularighis iomete, sed oni devas rekoni, ke ghenerale la Internacia Lingvo ankorau restas preskau nekonata.

Sed chu oni povus diri, ke la angla, la franca kaj aliaj estas vere popularaj malgrau la fakto, ke ghenerale ili estas instruataj devige kaj la koncernaj landoj multe penas disvastigi ilin?

La fremdaj lingvoj povas esti konataj kaj uzataj de personoj kun sufiche da mono; la. plimulto ne havas rimedojn por dulingvighi.

* * *

Esperanto ankorau ne estas centjara. Kio estas unu jarcento por socia movado?

Kristanismo estas preskau dumiljara. Chu ghi fakte venkis en la landoj, kiuj kredas sin kristanaj? Se tio estus vera, ne ekzistus tiom da militoj, perforto, maljustajhoj — sintenoj rekte kontraustarantaj la Jesuajn instruojn.

En la 15-a jarcento Gutenbergo inventis la presarton kaj per tio demokratiighis la kulturo. Chu fakte la tuta homaro jam kapablas almenau legi kaj skribi?

La medicino kreis miraklajn kuracilojn kapablajn elimini la plimulton de la malsanoj. Chu malgrau tio ne mortas ankorau milionoj da homoj pro malsanoj facile kuraceblaj?

Estus facile multobligi la ekzemplojn pruvantajn, ke la idealoj marshas tre malrapide antau ol atingi sian plenan efektivighon.

Sed se 100 jaroj estas tute nesufichaj por mezuri la potencon de idealo, tioma periodo aliflanke kaj paradokse estas atestilo pri la valoro de Espsranto. Okazas, ke la lastaj 100 jaroj en la historio de la homaro estis tre densaj je signifaj okazintajhoj. Oni povas diri, ke en ili estighis fenomeno de akcelado, precipe en la scienca kampo, tio estas la atingoj sekvas unu la alian kun kreskanta rapideco. Oni pensu pri la apero de kino, automobilo, aviadilo, atomenergio, spacveturado ktp. En la socia kampo oni citu interalie: la finon de la sklaveco, la plibonigon da la laborkondichoj, la aperon de la Societo de Nacioj kaj poste de Unuighintaj Nacioj, la malkoloniighon ktp.

Pro tiu precipe intelekta maturigho de la homaro en la lastaj cent jaroj oni povas diri, ke Esperanto, "kiel pura oro, superis sukcese la fajran provon", char "ghi triumfis per sia postvivado tra la tempo, per la respekto, kiun ghi ricevas el sciencistoj de la 20-a jarcento kaj per la senchesa aligho de entuziasmaj adeptoj al ghia mirinda mehanismo logika kaj sagha, en la terura renkontobato kun la logiko kaj la superevoluinta racio de la atoma erao", kiu cetere "detruadas la plej solidajn tabuojn, dogmojn kaj tradiciajn kredojn" (Ramatis, "A Sobrevivencia do Espirito", p. 131).

* * *

Jam supre ni klarigis, ke Esperanto posedas la ecojn por ludi la rolon de intemacia lingvo. Kiuj estas tiuj ecoj?

Unualoke, neutraleco; poste, simpleco de la fundamenta vortaro, simpleco de la gramatiko, reguleco de la vortfarado, klareco, precizeco, fleksebleco, stabileco, facileco de pasiva uzado (t. e. legado) kaj facileco de aktiva uzado (parolo, skribado) por nelatinidaj lingvuloj, estetika valoro.

Neutraleco estas nepra kondicho por internacia lingvo, kaj Esperanto ghin posedas, char la kreajho de Zamenhof ne havas geografiajn limojn, estante chies proprajho.

La fundamenta vortaro de Esperanto eslas simpla: ghi bazighas sur la kriterio de universaleco, kaj pro tio ghi devenas plejparte el la latina au latinidaj lingvoj.

Ghia gramatiko estas simpla: per nuraj 16 senesceptaj reguloj esperantisto povas kompreni samlingvanon kaj komprenigi sin.

La klareco de Esperanto devenas de pluraj faktoroj, kies chefaj estas: universaleco de la radikoj, uzo de specialaj finajhoj por indiki gramatikajn funkciojn (-o, por substantivoj; -a, por adjektivoj; -e, por derivitaj adverboj; -i, por infinitivo ktp); akuzativo; bonsoneco; fonetika ortografio.

Precizeco kaj fleksebleco jam estis pritraktitaj sur p-oj 8 kaj 9.

Esperanto estas stabila char ekde ghia apero en 1887 shanghighis neniu el ghiaj reguloj. Tamen stabileco ne signifas senmovecon, kaj Esperanto evoluas kiel vivanta lingvo, esprimante chiujn novajhojn de la homa menso.

Oni povus pensi, ke la Internacia Lingvo, havante plimulton de latinaj radikoj, estas malfacila por nelatinidaj lingvuloj. Sed oni povas konstati, ke pluraj nelatinidlingvaj verkistoj, precipe slavaj, jam verkis en modela Esperanto. Ankau la parola uzado de la Internacia Lingvo ne prezentas grandan malfacilajhon por nelatinidaj lingvuloj, kiel oni povas konstati per diskoj, sonbendoj, kongresoj au personaj kontaktoj. Chio tio okazas dank' al la ortografio fonetika, al la reguleco de la gramatiko kaj de la prononco de Esperanto, kiu cetere ne havas sonojn "postulantajn modifojn en la vizagho au spirajn penojn." "Dank' al la forigo de la malfacilajhoj propraj al la tro grandaj grupoj da konsonantoj, esperantisto ne trorapidigas kaj ne akcelas la mehhanismon de sia lingvo, sed parolas kun distingiga sonoreco kaj pureco de esprimo" (Ramatis, che la sama verko).

El tiu sonoreco kaj chiuj aliaj ecoj jam pritraktitaj fontas la estetika valoro de Esperanto, kiu similas, violonon el fama fabrikisto, nur atendantan muzikiston kapablan eksterigi el ghi chiujn esprimeblojn.

* * *

Esperanto ankorau ne sukcesis popularighi ne, evidente, pro manko de kvalitoj, sed pro du chefaj kialoj: rutino, kiu estas konstanta bremso che kulturaj aferoj, kaj interesoj ne koincidantaj kun tiuj de la homaro. Chu la registaroj de landoj, kie oni parolas lingvojn kun grandaj internacia prestigho kaj privilegioj, ne estas instigitaj almenau konservi tian situacion? (*) Chu imperiistoj, shovinistoj kaj armilfabrikistoj povas favori iun neutralan internacian lingvon?

Evidente ne, sed la historio montras, ke kun la tempo iom post iom la ideoj justaj venkas. Por ekzempli tion, jen la resuma historio de ideo preskau ducentjara: la sistemo metra decimala.

Tiu sistemo estas la tuto da peziloj, mezuriloj kaj moneroj adoptantaj kiel bazon la dek. Ghi estis prezentita de la Scienca Akademio de Parizo al la Franca Nacia Asembleo en 1791 kaj adoptita en tiu lando en 1801. Tamen la unua lando, kiu igis deviga la sistemon estis Norvegujo (1832); ghin sekvis Francujo (1837), Hispanujo kaj Kubo (ambau en 1849), Kolombio (1853), Italujo (1861), Brazilo (1862), Peruo (1869), Belgujo kaj Portugalujo (ambau en 1870), Germanujo (1872), Hungarujo kaj Austrujo (ambau en 1876), Svislando kaj Argentino (ambau en 1877), Rumanujo (1884), Meksikio (1886), Svedujo (1889), Urugvajo (1894), Greklando, Gvatemalo, Salvadoro, Kosta-Riko, Honduraso kaj Nikaragvo (chiuj en 1912), Australio kaj Japanujo (ambau en 1966). En Julio 1967 reghino Elizabeta la dua rajtigis la shanghon ankau en Anglujo, kie ghi plene validas ekde Februaro 1971. En Usono estas chiam pli granda la tendenco adopti la sistemon decimalan, kaj tiurilate estas pluraj projektoj" (Enciklopedio "Compacta" 1971).

Kiel oni vidas, la decimala sistemo devis atendi 170 jarojn, antau ol esti plene uzata en Anglujo, kaj oni ne scias kiom da tempo ghi ankorau atendos, ghis esti adoptita en Usono. Se la adopto de la decimala sistemo estis tiel malrapida, precipe en plej potencaj regnoj, kial ne kredi, ke la samo okazos al la Internacia Lingvo, kiu cetere ne estas ankorau centjara?

Oni devas ankau konsideri, ke pluraj aferoj ighis rapide popularaj kaj post nelonge forvaporighis. Oni pensu nur pri kelkaj nemalnovaj politikaj, filozofiaj au pseudofilozofiaj movadoj, kiuj nun apartenas sole al la historio. Por movado, kia estas Esperanto, pli ol atingi rapidan popularighon, estas preferinde respondi efike al neceso praktika kaj al morala vero. Kaj tio sendube okazas al la Internacia Lingvo, kies popularigho estas afero nur pri tempo.

* * *

La aserto, ke "Esperanto neniam sukcesos", estas sendube pesimisma. Kaj pesimismo ne konstruas, char pesimisto havas "nek okulojn por vidi nek orelojn por audi". Li bagateligas siajn kaj alies fortojn kaj sin detenas en kuntirigho neproduktiva. Optimisto kontraue lanchas hipotezon, mezuras siajn kaj alies fortojn kaj, vidante ke ghi estas realigebla, li senlace laboras por ghia efektivigo.

Tiu malsama sinteno antau la vivo montras kial kelkaj personoj, havante chion por venki: sanon, inteligenton, monon ktp., tamen frakasas, dum aliaj, naskighintaj en la plej malbonaj kondichoj, sukcesas superi chiujn barojn kaj triumfi. Certe la bonshanco estas faktoro, sed jam la latinoj sciis, ke "la sorto helpas la kuraghulojn." Kaj multajn jarcentojn poste geniulo admonis, ke "genio estas 10% da inspiro kaj 90% da shvitado"...

Se la mondo dependus de la pesimistoj, la homoj vivus ankorau en kavernoj. Certe la Voltera Kandido estas ridinda, sed chi tie ni parolas pri la ghusta optimismo, tiu "kun la piedoj surtere", kiel oni diras en Brazilo.

Ni rigardu la mondon. Chio, kio chirkauas nin, estas frukto de la laboro de la optimistoj: industrio, komerco, kulturo, medicino, leghoj, mashinoj, per unu vorto: civilizacio. La pesimistoj kaj la "praktikaj homoj" unue kontraustaras, poste senghene ghuas la rezultojn de la laboro de la optimistoj.

Se ni studus la vivon kaj la luktojn de la pioniroj, ni vidus, ke ili chiuj havis grandan dozon da fido, kuragho, entuziasmo kaj laborkapablo. Kolumbo, Edison, Pasteuro, Santos Dumont, Gandhi, ekzemple, neniam respektive malkovrus Amerikon, elpensus la elektran lampon, kreus la kontraurabian vakcinon, inventus la aviadilon au sendependigus sian patrolandon, se ili ne estus genie inteligentaj, senlace laboremaj kaj realece optimistaj.

* * *

La popularigho de Esperanto povas esti akcelata per pluraj manieroj. Jen kelkaj:

1. Chiuj landaj kaj lokaj asocioj povus organizi informan servon funkciantan lau la "Principaro de Frostavallen" (vidu en "Statuto kaj Regularoj de UEA", 1968), kiu, kvankam jam dudekjara, estas ankorau tre bona orientilo. Jen ekzemple la chefaj eraroj en la informado, lau la "Principaro":

"a) Nomi la lingvon artefarita, helpa, verda k. s., oni chiam nomu ghin au La Internacia Lingvo au Esperanto; (**)

b) superflue menciadi diversajn projektojn de komuna lingvo;

c) ne distingi nete inter Esperanto kiel vivanta lingvo kaj tiuj projektoj, se la cirkonstancoj devigas paroli pri ili;

ch) uzi en nacilingvaj tekstoj esperantajn esprimojn, ekz. "samideano", "Majstro", "verdstelanoj" k. s.;

d) skribi pri Esperanto en nekorekta nacia lingvo;

e) nomadi la informadon pri Esperanto "propagando";

f) doni al la Esperanto-Movado sektecan karakteron (tro multe da steloj kaj flagoj, kantado de la himno kaj aliaj kantoj en nekonvenaj tempo kaj loko, strangajhoj en la vestoj dum kongresoj kaj aliaj publikaj kunvenoj k. s. La eraroj en la informado malproksimigas de Esperanto dekmilojn da personoj kaj kauzis fortan kompromitighon de la movado en multaj medioj."

* * *

Certe mensogi estas malbona afero ie ajn, precipe en la informado pri Esperanto. Paroli pri milionoj da adeptoj senkreditigas tiun, kiu faras tiun deklaron.

Sed kiel respondi al la plej komuna demando farata al adepto: kiom da esperantistoj estas en la mondo?

Mi sincere respondas: "Pro manko de statistikoj mi ne scias; certe la esperantistoj estas malpliaj ol estus dezirinde, sed multe pliaj, ol supozas la neesperantistoj. Oni povus preni kiel bazon la nombron da anoj de Esperanto-asocioj, sed ili reprezentas nur etan frakcion de la nombro de tiuj, kiuj kontaktis la lingvon, akiris aktivan au pasivan scipovon pri ghi kaj ne partoprenas la Movadon. Oni memoru, ke Esperanto, pro sia simpleco, estas facile memlernebla. Sed oni povas garantii, ke Esperanto-parolanto, kiu uzas la Jarlibron de UEA, povas vojaghi tra la mondo sen lingvaj problemoj, char ekzistas esperantistoj en preskau chiuj landoj. Krome, ekzistas minimume 1299 Esperanto-societoj en la mondo, lau la lasta enketo entreprenita de Centro de Esploro kaj Dokumentado; funkcias delegita reto faranta senpagajn servojn en multaj landoj; okazas chiujare internaciaj kongresoj kaj internaciaj someraj universitatoj de Esperanto; okazas vigla korespondado kaj publikighas daure libroj kaj periodajhoj en la Internacia Lingvo; UNESKO morale aprobis Esperanton; UEA havas konsultajn rilatojn kun UNESKO ktp."

Kun informa servo au sen ghi, chiu asocio povas sendi informajn cirkulerojn al gazetoj, radi- kaj televidstacioj, okaze de kongresoj, seminarioj, simpozioj k. s., malfermo kaj fermo de kursoj, eldono de libroj pri au en Esperanto, kaj en la jenaj datrevenoj:

17-a de Aprilo: morto de Zamenhof;

26-a de Julio: publikigo de la Unua Libro;

15-a de Decembro: naskigho de Zamenhof;

kaj fonda datreveno de la asocio.

* * *

2. Chiam sub la orientado de la "Principaro de Frostavallen", asocioj, UEA- delegitoj kaj fakdelegitoj, au aliaj unuopuloj povas redakti esperantan rubrikon por grava loka nacilingva gazeto. Vere ne chiam la pordoj de la gazetaro estas malfermitaj; kelkfoje ech ili shajnas netrapaseblaj; sed, se oni ne frapas, kiel ili malfermighos por Esperanto?

En la urbo San-Paulo, ekde 1968, la gazeto "Diario Popular" publikigas regule chiudimanche la rubrikon "Lingua Internacional", sub la respondeco unue de Walter Francini, poste de s-ro Nelson Silveira kaj nun de prof-ino Elvira Fontes. La meza eldonkvanto de "Diario Popular" en ordinaraj tagoj estas 46.600 ekzempleroj, lau informo de "Almanaque Abril 1975".

La gazetoj "Folha da Tarde", el San-Paulo, "A Tribuna", el Santos, "Correio do Povo", el Porto Alegre, kaj pluraj periodajhoj el Paraiba Valo aperigas regule artikolojn pri Esperanto bonege redaktitajn respektive de s-roj Nelson Silveira, P. Souza Almada, M. Belmonte de Abreu kaj majoro Gilberto A. Silva Velho.

3. Radielsendoj pri kaj en Esperanto havas eksterordinaran valoron por disvastigi la lingvon, precipe ghian parolan uzadon. Pri ili ankau estas bona orientilo la "Principaro de Frostavallen".

En la shtato San-Paulo Radio Sorokaba prezentas chiudimanche, de la 9-a ghis la 10-a vespere, la interesan programon "Sintezo de Esperanto", fonditan kaj estratan de s-ro Manoel Braz Garcia, antau dek jaroj.

4. Taugaj nacilingvaj informiloj pri Esperanto, t.e. koncizaj kaj priskribantaj la chefajn kvalitojn kaj

avantaghojn de la Intemacia Lingvo, estas utilaj por la popularigo de Esperanto.

Ili estu disdonataj:

- Al vizitantoj neesperantistoj de la asocioj;

- en la nrboj kie okazas kongresoj, seminarioj k. s.;

- al la cheestantoj de paroladoj pri la Internacia Lingvo;

- che lernejoj, radi- kaj televidstacioj kaj gazetoj, dum vizitoj informcelaj.

San-Paulo Esperanto-Asocio publikigis du tiajn informilojn tre lerte redaktitajn de s-ro Deodato Franca Mello, kaj disdonas ilin konstante. En Novembro 1974, post la nacia balotado, tiu asocio sendis gratulajn cirkulerojn al chiuj deputitoj kaj senatanoj jhus elektitaj, kaj kompreneble kaptis la okazon por informi.

5. En chiu asocio organizighu junulara grupo por agadi precipe en amuza aktivado. La partopreno de junuloj en iu ajn movado, krom ghin plifortigi, altiras al ghi la atenton de la eksteruloj.

Che San-Paulo Esperanto-Asocio, ekzemple, funkcias JESPO (Junulara Esperantista San-Paula Organizo), kiu chiumonate organizas ekskurson al alia urbo. Tie, krom promeni kaj amuzighi, la junuloj vizitas gazetojn, radistaciojn k. s., por informi pri Esperanto.

6. Por la popularigo de Ia Internacia Lingvo estas ankau utile, ke la asocioj petu al la urbestroj doni al stratoj la nomon "Esperanto" au "Zamenhof". La strat-tabuletoj prezentu surskribajhojn kompletajn, por ke ili havu plenan informan valoron:

STRATO ESPERANTO (Lingvo Internacia)

* * *

STRATO LAZARO ZAMENHOF (1859-1917)

Kreinto de la Internacia Lingvo Esperanto

[au: Kreinto de Esperanto]

Pri la kompleta nomo de la kreinto jam de longe ne plu estas dubo: ghi estas LAZARO LUDOVIKO ZAMENHOF. Tamen, pro oportuneco ni sugestis supre ghian redukton.

7. Enketoj lerte preparataj kaj prezentataj havas grandan valoron por la disvastigo de la Internacia Lingvo. La januara numero (jaro 75) de la revuo "Esperanto" informis pri trafa enketo farata de Belga Esperanto-Federacio che chiuj deputitoj, senatanoj kaj ministroj de la belga registaro. Jen la demandaro:

"Chu vi opinias, ke unu lingvo kiel internacia kaj komuna interkomprenilo estus utila en Europo?"

"Chu vi opinias, ke nacia lingvo povas roli kiel internacia interkomprenilo, au ne?"

"Chu Esperanto estas konsiderinda por la plenumo de la rolo de intemacia lingvo?"

"Chu vi volas morale apogi la Esperanto-movadon kaj chu vi apogus parlamentan iniciaton por disvastigo de Esperanto?"

Evidente enketoj similaj al tiu devas esti farataj nur post konciza kaj objektiva informado pri la Internacia Lingvo al la konsultotaj instancoj.

La entrepreno de Belga Esperanto-Federacio estas altvalora ankau tial, ke ghi montras malrekte la vojon sekvindan fare de la Movado, t. e.: unue premi la naciajn politikajn instancojn favore al la Internacia Lingvo; kiam tiu unua pasho sukcesos, fari analogan premon sur internaciajn organizajhojn.

Enketoj farataj inteligente kaj altnivele neniam fiaskas, char almenau unu gravan frukton ili permesas rikolti: la disvastigadon de Esperanto.

8. Montrighas bonefika la prezentado de filmoj parolataj en la Internacia Lingvo, precipe che lernejoj. I. a. la fama entrepreno FIAT, el Torino, Italio, produktas filmojn en Esperanto.

9. Okaze de vizitoj de alilandaj esperantistoj, estas bone prezenti ilin al jhurnalistoj kaj che televid-stacioj, por ke la funkciivo de Esperanto estu observita.

10. Esperanto-ekspozicioj kun moderna materialo kaj alloga prezentado che taugaj ejoj ludas nemalshatindan rolon en la informado pri la Internacia Lingvo. En Aprilo 75 San-Paulo Esperanto-Asocio organizis ekspozicion che la enirejo de Komunuma Biblioteko "Mario de Andrade". La arangho sukcesis kaj pro la materialo prezentita kaj pro la taugeco de la ejo chiutage vizitata de centoj da personoj kun speciala intereso por kulturaj aferoj.

11. La poshta servo estas bona ilo por disvastigi la Internacian Lingvon. La brazila poshta servo jam eldonis kelkajn poshtmarkojn memorigajn de Esperanto au Zamenhof, kaj ankau uzis stampilojn kun la celo disvastigi gravajn eventojn en la brazila movado.

12. Okaze de kongresoj, seminarioj k. s., oni povas eldoni kaj vidigi taugajn afishojn.

13. Internacia korespondado multe kontribuas por la disvastigo de Esperanto, en kies elementaj kursoj oni jam devas stimuli la lernantojn al tiu valora apliko de la lingvo.

Ankau kovertoj kun la surskribajho dulingva (nacia kaj internacia) — ESPERANTO — LINGVO INTERNACIA — havas sian informan valoron, se oni konsideras, ke chiu persono skribas minimume po unu leteron monate.

14. Por popularigi Esperanton estas oportune ankau disvastigi la leghojn au oficialajn decidojn, kiuj permesas au starigas Esperanto-kursojn che lernejoj, samkiel publikigi liston de edukejoj kie la Internacia Lingvo jam estas instruata.

Jen du brazilaj leghaj tekstoj pri Esperanto:

Prijugho n.° 24

Komitato pri Unuagrada kaj Meza Instruado de la Federacia Eduka Konsilantaro.

Unuanime aprobita je la 16-a de Marto 1962.

"Internacia Katolika Esperantista Unuigho, Movado de la Esperantistaj Seminariistoj kaj aliaj portis al tiu chi Konsilantaro la sugeston enkonduki Esperanton en la mezgradajn kursojn.

"Esperanto postulas mallongan periodon por sia lernado — 15 ghis 20 lecionojn. Krom tio ghi prezentas la avantaghon povi farighi komunikilo inter homoj diverslingvaj, kvankam ghi ne estas ekzakte vivanta lingvo. (***)

"Tamen, ne shajnas al ni konsilinde tuj meti ghin inter la elekteblajn lemobjektojn.

"Kvankam temas pri lingvo,

NI OPINIAS

"Ke estu permesita la instruado de Esperanto sub la sama reghimo, kiel la elekteblaj edukaj praktikoj."

Kunsidsalono, la 14-an de Marto 1962.

J. Borges dos Santos, raportanto. Celso Cunha. P. Vieira Vasconcellos. Candido Padin. Bruzza Netto.

(el "Documenta", 2, Aprilo 1962, Federacia Eduka Konsilantaro, Ministerio de Edukado kaj Kulturo).

* * *

Rezolucio n.° 178, de la 30-a de Junio 1965, de la Rektoro de Federacia Universitato de Ceara'.

La Rektoro de la Universitato de Ceara', uzante sian decidpovon, kaj konforme kun la artikolo 16, litero "v", de la Dekreto n.° 52.613, de la 2-a de Oktobro 1963 — Statuto de la Universitato de Ceara' — kaj regule rajtigita de la Universitata Konsilantaro (kunsido de la 26-a de Aprilo 1965, Dosiero n.° 2.774/65),

DECIDAS

Art. 1-a — Oficialighas la Esperanto-kurso, funkcianta sub la auspicio de Universitato de Ceara', kun la chefa celo disvastigi la valorojn de la brazila kulturo kaj impulsi la intensan kulturan intershangon inter Universitato de Ceara' kaj la Internaciaj Esperanto-Asocioj.

Art. 2-a — Por plenumi siajn celojn, la Esperanto-kurso sin devigas:

a) prezenti lecionojn de Esperanto lau pluraj gradoj au kursoj;

b) teni esperantan bibliotekon en Fortaleza;

c) kunlabori kun la aliaj fakoj universitataj por la disvastigo de la progreso kaj de la tekniko pere de esperantaj publikajhoj;

ch) teni kulturan intershanghon kun la naciaj kaj internaciaj Esperanto-asocioj kaj kulturaj kaj sciencaj institucioj havantaj Esperanton kiel unu el siaj helpaj lingvoj;

d) efektivigi prelegojn, paroladojn kaj aliajn kulturajn kaj artajn aranghojn, en Esperanto kaj portugala lingvo.

Art. 3-a — La Esperanto-kurso ricevos asistadon fare de Eduka Fako kaj de Ghenerala Kunordigado de la Kulturaj Kluboj.

Art. 4-a — La direktoro de la Esperanto-kurso estos elektita de la Rektoro.

Art. 5-a — La Rektoro difinos, konforme kun la budghetaj disponeblajhoj, la rimedojn nemalhaveblajn por la funkciigo de la Kurso.

Art. 6-a — Estas nuligitaj la kontrauaj ordonoj.

Kunsidsalono de la Universitata Konsilantaro, en Forlaleza, la 30-an de Junio 1965.

Antonio Martins Filho

rektoro

(el "Oficiala Gazeto" de Shtato Ceara', de la 19-a de Julio 1965).

* * *

Je la 18-a de Novembro 1974 s-ro Laudo Natel, guberniestro de la Shtato San-Paulo, Brazilo, proklamis la leghon n.° 505, kiu kreas la Tagon de la Internacia Lingvo Esperanto, memorfestota chiujare je la 15-a de Decembro, naskigha datreveno de ghia kreinto. Tiu legho rezultis de projekto prezentita al la San-Paula Deputitaro fare de deputito Solon Borges dos Reis, post sugesto de San-Paulo Esperanto-Asocio. "Diario Oficial" ("Oficiala Gazeto"), chiuj gravaj lokaj gazetoj kaj ech "Agencia Nacional" ("Nacia Agentejo"), federacia organo, kiu elsendas chiuvespere tutnacian radian programon, informis pri la evento.

Por atingi tiujn sukcesojn necesas, ke la koncernaj petoj estu lerte faritaj ne de unuopuloj sed de asocio; krome estas grave prepari la grundon antau la petoj, t. e. liveri al la koncernaj instancoj taugajn informojn pri la Internacia Lingvo.


(*) "Nous partageons avec 1' anglais le monopole diplomatique" ("ni dividas kun la angla lingvo la diplomatian monopolon"), Pierre Burney, "Les Langues Internationales", p. 51.

Tiurilate estas oportune transskribi kelkajn informojn el la artikolo "Francujo klopodas pliampleksigi sian influon pere de Edukado" (kopirajto de Le Monde — Opera Mundi), publikigita en "Folha de Sao Paulo" de la 19-a de Januaro 1974:

1 — en 1974 unu miliardo kaj 154 milionoj da frankoj estis destinitaj al la Direkcio Ghenerala de la Rilatoj Kulturaj, Sciencaj kaj Teknikaj (DGhRKST) de la Ministerio por la Eksterlandaj Aferoj, t. e. 100 milionoj plie, ol en la antaua jaro. Tiu Direkcio grupigas la francan personaron (instruistojn kaj spertulojn) laborantan por la disvastigado de la franca lingvo, kaj en la kooperado kultura, scienca kaj teknika, en chiuj landoj de la mondo, escepte de la Afrikaj shtatoj franclingvaj kaj Madagaskaro, kiuj dependas de la shtata Sekretariejo por Eksterlando;

2 — en 1972-73 aktivis eksterlande 30723 instruistoj;

3 — DGhRKST asignis, en 1973, 8119 stipendiojn al eksterlandaj studentoj, por akiro de universitata klereco en Francujo, kaj 3852 destinitajn al profesia perfektigo;

4 — pri kulturaj rilatoj, la chefa celo de DGhRKST estas la "konservado de la pozicio okupata de la franca lingvo en la mondo". La disvastigado de la franca farighas, unue, pere de francaj edukejoj eksterlande: 56 institutoj kaj 89 kulturaj centroj; 85 liceoj kaj kolegioj francaj au francaj-fremdaj; kaj pere de organizoj kaj asocioj privataj, el kuj "Alliance Francaise" estas la plej grava el la organoj subvenciataj de la Ministerio por Eksterlandaj Aferoj;

5 — samkiel en la antaua jaro, estis senditaj en 1972 preskau 350 mil libroj al la francaj diplomatejoj, por provizo de la bibliotekoj. Krome, 62 mil horoj da radielsendoj kaj sep mil horoj da televidaktualajhfilmoj estis surbendigitaj kun destino al la eksterlando.

Tiuj chi informoj rilatas al la franca lingvo. Pri la angla, la gazeto "Folha de Sao Paulo" de la 15-06-1975 publikigis artikolon de Tom White sub la titolo "Brita registaro instruos la anglan", el kiu ni cherpis la jenajn informojn:

1. La nova projekto por la instruado de la angla lingvo estas patronita de Ministrejo de la Transmara Disvolvado, de Britujo, kaj kunigas du organizajhojn, kiuj plurfoje jam kunligis siajn multajn jarojn da sperto en la instruado de la angla: la fako de "Angla Lingvo pere de Radio kaj Televizio" de British Broadcasting Corporation (BBC) kaj "Brita Konsilio".

Nun ili trovighas en la mezo de kuna trijara programo. La Konsilio disponigis pedagogiajn gvidantojn kaj "Angla Lingvo pere de Radio kaj Televizio" produktis la instruajn materialojn.

Grava aspekto da la projekto estas la disdonado de filmoj kaj presajhoj al instruaj institucioj kaj ekzercighado de profesoroj en 70 landoj, pere de britaj ambasadoj, oficejoj de brita Registaro en ghiaj dominioj kaj Brita Konsilio. La radiserio estas proponata al pli ol 70 landoj kaj, ghis la momento kiam tiu chi artikolo estis skribata, 35 stacioj jam deklaris, ke ili elsendos almenau unu el la serioj.

2. Kontraue al la filmoj, kiuj celas ne instrui la anglan lingvon sed prezenti ekzemplojn de instruado kaj lernado en reala situacio, la kvar serioj de radiprogramoj de la projekto farighas al tiuj, kiuj volas lerni la lingvon en lernejo au hejme. Chiu serio ellaborighas por specifa audantaro.

Kiuj laboras en kontoroj kaj necesas anglan lingvon el komerca tipo, tiuj povos ghin lerni pere de "Angla por Komerco", serio da dekkvinminutaj 40 programoj. Libro de tekstoj kaj ekzercoj helpos praktiki tion, kion oni lernis "tra la aero".

Serio por franclingvaj landoj ankorau estas planata, sed eblas, ke ghi konsistos el 40 radielsendoj kaj unu libro. Ghi estos preta en 1974.

Radia serio pri angla literaturo por tiuj, kiuj ekzamenighos, estis jhus finita kaj estas disponebla, kune kun studkajeroj, ekde la pasinta Aprilo. Dek du elekitaj tekstoj de la nunaj ekzamen-programoj diskutighas kaj teatre prezentighas en 48 radielsendoj. La autoroj varias de Shakespeare kaj Chaucer ghis la modernaj afrikaj verkistoj Achebe kaj Soyinka. Tridek landoj elsendos tiujn programojn.

Serio da 60 elsendoj pri la ekzamenoj de la angla lingvo por la Ghenerala Atesto pri Edukado, starigitaj de la kvar chefaj ekzamenantaroj, estas nun farata. Kiam ghi estos preta, en 1976, tiu serio ighos vershajne tre populara, pro la graveco de atesto kiel titolo por ofico en landoj de Brita Komunumo.

(**) Nuntempe shajnas, ke ankau estus tauga la esprimo "la planita lingvo".

(***) Pri tiu antaujugho legu la chapitron 2.1. (p. 7).

2.6. Esperanto favoras al la popoloj la esprimadon de ilia animo

Sesa antaujugho: "La naciaj lingvoj esprimas la animon de la popoloj, en kiuj ili spontanee elkreskis. La ekzisto de la naciaj lingvoj estas esenca por la ekzisto kaj esprimigho de la socio. Esperanto volas anstataui la naciajn lingvojn kaj sekve ghi estas negativa fenomeno."

* * *

Sendube "la naciaj lingvoj esprimas la animon de la popoloj en kiuj ili spontanee elkreskis." Tial la naciaj lingvoj prezentas fidele la psikologiajn trajtojn de la popoloj, kiuj ilin uzas. Rafiniteco au rudeco, humuro au solenemo, imagpovo kaj artisteco, chio spegulighas en la idiomoj. Do se tio estas vera, estus perforte elekti unu el tiuj idiomoj kaj deklari ghin intemacia, char per tio oni devigus la tutan mondon adaptighi al la psikologio de unu au kelkaj popoloj. Kun tiu chi pligravigajho: ke la sama lingvo (ekz. la angla), parolata de malsamaj popoloj (ekz. angloj kaj usonanoj), prezentas shanghighojn kiuj malhelpas la eventualan internaciigon de tiu idiomo.

Oni povus diri, ke se tio okazas al naciaj lingvoj kiam parolataj de malsamaj popoloj, la samo povas okazi al Esperanto. Sed rilate al ghi la situacio estas alia: ghi estis kreita por roli kiel internacia lingvo; de ghia komenco oni adoptis rimedojn por protekti kaj konservi ghian internaciecon, kio ne okazis evidente al la naciaj lingvoj. Unu el la plej efikaj rimedoj estas la Universalaj Kongresoj okazantaj chiujare, kiuj zorgas por ke estu protektataj kaj konservataj la fundamentaj principoj de Esperanto.

Ekzistas ankau institucio, la Akademio de Esperanto, al kiu apartenas la plej elstaraj Esperanto-lingvistoj en la mondo, kiu havas la specialan taskon kontroli la evoluon de la lingvo, zorgante por ke ghi ne deflankighu de la Zamenhofa fundamento.

* * *

Kiel aperis la naciaj lingvoj?

En chiu nacio oni parolis plurajn idiomojn au dialektojn de la sama lingvo, sed, pro politikaj au prestighaj kialoj, fine venkis unu el ili, ekzemple: la galega-portugala en Portugalujo, la kastilia en Hispanujo, la toskana en Italujo. Tiuj farighis la oficialaj idiomoj de la novaj nacioj kaj ilin oni ekuzis, preskau kun ekskluziveco, en la literatura verkado. La aliaj lingvoj kaj dialektoj de la sama nacio dauras kiel regionaj esprimiloj.

Aperas nun la demando: se iu nacia lingvo reprezentas la interkonsenton inter regionoj kie oni parolas malsamajn dialektojn, kun la interesoj de la malplimultoj subigitaj al la intereso de la nacia tuto, kial ne interkonsenti pri iu supernacia lingvo, kiu, celante la interesojn de la homaro precipe pri paco kaj alproksimigho inter la popoloj, tamen ne devigas ilin subighi al la lingva mastrado de fremda popolo?

* * *

Esperanto ne volas anstataui la naciajn lingvojn. Ghia devizo estas: "Al chiu popolo, ghia lingvo; al chiuj popoloj, Esperanto."

Por chiu terano Esperanto intencas esti la dua lingvo, post la patrolanda. Fakte la fama Deklaracio pri Esperantismo, aprobita en la Unua Universala Kongreso, okazinta en Bulonjo che maro, en 1905, kaj ankorau valida, komencighas jene: "La Esperantismo estas penado disvastigi en la tuta mondo la uzadon de la lingvo neutrale homa, kiu, ne entrudante sin en la internan vivon de la popoloj kaj neniom celante elpushi la ekzistantajn lingvojn naciajn..." (vidu paghon 4).

Sed, nur por rezonadi, ni konsentu, ke Esperanto volas anstataui la naciajn lingvojn. Chu tio estus ebla?

Shajnas ke, se ekzistas tiu eblo, ghi povus nur okazi en tre fora estonteco.

Ni pliampleksigu nian hipotezon, akceptante, ke Esperanto iam elpushos la naciajn lingvojn. Chu la tujan interkomprenadon inter la teranoj, au alivorte la kompletan detruon de Babelo oni povus konsideri "negativa fenomeno"?

* * *

Ni forlasu la kampon de la hipotezoj kaj pritraktu praktikajn aferojn.

Por kontraustari la chi analizitan antaujughon, la adeptoj:

1. esperantigu chiujn chefverkojn de la homaro, pruvante tiel, ke ankau Esperanto sukcesas esprimi la animojn de la popoloj. Tio feliche jam de longe estas farata, kun granda avantagho por la reciproka kultura aprezado inter la popoloj. Tiurilate estas menciinda la Serio Oriento-Okcidento eldonata de UEA; en ghi aperis lastatempe la romano "Negha lando", de Kawabata yasunari, Nobelpremiito;

2. diskonigu la jenan devizon: "Al chiu popolo, ghia lingvo; al chiuj popoloj, Esperanto."

2.7. Esperanto havas praktikan valoron

Sepa antaujugho: "Esperanto ne havas praktikan valoron: ghi estas uzata en neniu internacia renkontigho kaj oni preskau ne povas trovi personojn, kiuj konas ghin."

* * *

La praktika valoro de Esperanto estas granda. Jen kelkaj ekzemploj:

— la korespondado pere de la Internacia Lingvo estas ofta (*), kaj permesas chiuspecajn intershanghojn: de poshtmarkoj, poshtkartoj, moneroj, diskoj, libroj, revuoj, informoj, fotajhoj, ideoj kaj... sentoj. Pluraj geedzighoj jam okazis rezulte de korespondado en Esperanto, kvankam tiu apliko de la Internacia Lingvo shajnas esti riska. UEA havas "Korespondan Servon Mondskalan", kies prizorgantino estas f-ino C. Hueter, 12 rue des Jacobins, F-63-Clermont-Ferrand (P. de D.), Francujo.

- La legado en Esperanto permesas ghui chefverkojn de popoloj kies originaloj estas neatingeblaj pro la lingva baro, ekzemple: "Bulgara Prozo" (19 noveloj ekde Vazov), "Japanaj malnovaj rakontoj" (Yanagita), "China Antologio 1949-1959", "Dana Antologio" (elstaraj danaj literaturajhoj de la 17-a ghis la 20-a jarcento), "Kalevala" (la fama finna nacia epopeo), "Sveda poemaro", "Elektitaj poemoj" (Castro Alves) ktp, chiuj haveblaj che Libroservo de UEA. La esperantaj revuoj havas internacian karakteron kaj per ili oni konstante havas kontakton kun la penso de verkistoj el diversaj popoloj. Legante la revuon "Esperanto", eldonatan de UEA kaj legatan en pli ol 80 landoj, oni konas la spertojn kaj ideojn de angloj, italoj, bulgaroj ktp.

- En fremdaj landoj turisto esperantisto ghuas la plezuron paroli la Internacian Lingvon en Esperanto-kluboj au che amikoj kun kiuj li jam korespondas. Estas nenecese diri, ke la personaj kontaktoj en Esperanto estas tre agrablaj kaj ghenerale la vizitatoj faras sian eblon por plezurigi au faciligi la restadon de la vizitantoj.

- Unu el la plej valoraj aplikoj de la Internacia Lingvo estas la delegita reto de UEA, kiu funkcias jene: UEA sendas chiujare al siaj membroj "Jarlibron" enhavantan laulandan liston de la "delegitoj" kun iliaj adresoj kaj fakoj. La membroj rajtas peti senpagajn servojn al iu ajn delegito, kondiche ke ili skribu petleteron en Esperanto kaj kunsendu respondkuponon, acheteblan en poshtoficejo (por ke la ricevonto ricevu che sialanda poshto la afrankon de la respondletero). Interalie oni rajtas peti informojn pri: komerco, industrio, trafiko, laboro, dungo, salajroj, turismo, instruado, junulaj, studentaj kaj virinaj aferoj. La reto konsistas nuntempe el pli ol 3500 delegitoj, kaj etendighas en 66 landoj. Dank' al ghi sennombraj servoj estis kaj estas farataj chiutage en la mondo, de la simpla mendo de chambro en hotelo ghis la plej humana tasko favore al bezonulo. Chi tie oni povus facile prezenti longan ekzemplan liston de tiuj servoj, sed la verkisto, kiu estas fakdelegito por "edukado", mencios nur du ekzemplojn.

Unu okazis en la urbo Sao Carlos, kie nun mi loghas. Antau nelonge iu mia laborkolego, kiu havis fileton tre malsanan, plendis pri la jena problemo: li devas acheti kuracilon fabrikatan nur de "Institut Pasteur" en Parizo, kaj li ne scipovas la francan. Tuj mi proponis al li solvon pere de Esperanto. Kun lia permeso, mi skribis al "Union Francaise pour l' Esperanto", kaj post kelkaj tagoj la kuracilo alvenis aviadile, protektata per specialaj zorgoj por ke la malsanuleto povu ghin konsumi ghustatempe kaj bonefike! Letero de "Union Francaise pour l' Esperanto" kompletigis, per humanaj vortoj, la servon montrantan, ke solidareco ne estas vana parolo en Esperantujo.

La dua fakto okazis antau kelkaj jaroj, kiam mi ankorau loghis en la urbo San-Paulo. Tiam mi ricevis leteron el usona universitata profesoro, per kiu li petis informon por sia verkata libro pri specialaj vestoj uzataj de studentoj en la tuta mondo. Mankis al li informoj pri la vestoj uzataj de brazilaj studentoj. La profesoro aldonis, ke li antaue sendis leteron en la angla al la Instituto Mackenzie en San-Paulo, sed li ne ricevis respondon. Mi tuj sendis la deziratan informon, kaj per tio montrighis, ke Esperanto solvis aferon tie, kie la angla ne funkciis.

Estus facile prezenti pliajn trafajn ekzemplojn de la praktika valoro de Esperanto, sed la du prezentitaj estas sufichaj por doni ideon pri ghi.

Tamen oni devas kompreni, ke estas limo por tiuj petoj al la delegita reto kaj al la ceteraj adeptoj. La esperantistoj estas komunaj homoj, ghenerale nerichaj, kaj havas la samajn problemojn pri mono kaj tempo kiel la aliaj personoj. Do ne estas korekte postuli multon de ili. Malgrau tio, kiel en chiu nobla movado, aperas bedaurinde la ekspluatuloj, kiuj troprofitas el tiu solidaremo de la esperantistoj.

Ankau ene de la asocioj oni emas provi konstante la malavarecon de la adeptoj, kaj dank' al ghi pluraj valoraj iniciatoj plene sukcesis. Tamen, shajnas, ke estas pli alloge, anstatau peti sen redoni, organizi lertajn financajn planojn, kiuj permesu atingi movadajn celojn kaj samtempe havigi al la kunlaborantoj monan profiton.

— Alia praktika apliko de Esperanto okazas en la disvastigado de filozofiaj, religiaj au alispecaj ideoj. Tio estas komprenebla: dum nacia lingvo permesas atingi ghenerale nur unu popolon, Esperanto atingas tuj multajn landojn. Konsultante la liston de libroj haveblaj che Libroservo de UEA, oni facile konstatas, ke tiu apliko estas larghe uzata.

Chu tiu filozofia, religia au alispeca disvastigado kontraustaras la neutralecon de Esperanto?

Tute ne. Kiel movado direktata de Universala Esperanto Asocio, fakte la Internacia Lingvo devas esti, kaj estas, neutrala. Sed neneutralaj asocioj au unuopuloj povas tute korekte uzi ghin por disvastigi siajn idealojn. Ne nur neneutralaj sed ankau fakaj organizajhoj, kial jurista, medicina, pedagogia ktp., uzas Esperanton por fakaj celoj.

— Turismo estas alia brancho de aktiveco kie jam de longe oni uzas la Intemacian Lingvon. Jaron post jaro pligrandighas la nombro de landoj kaj urboj kiuj reklamas ankau per Esperanto.

La Internacia Lingvo ankau kontribuas por la praktikado de turismo. Chiujare ghi estigas naciajn kaj internaciajn kongresojn, kaj multaj esperantistoj shuldas al ili la oportunon turismi.

Chi tie ni diru kelkajn vortojn al la adeptoj kiuj ankorau ne kuraghis partopreni Esperanto-kongresojn. Tiuj aranghoj permesas praktiki intensive la lingvon, konatighi kun kleraj personoj kaj intershanghi ideojn kaj spertojn, krom kompreneble turismi. La partopreno en naciaj kongresoj ne estas nepre multekosta, ghi dependas ankau de iom da bona volo, sed la kompenso estas granda.

— Alia ekzemplo de la praktika valoro de la lingvo estas la Internaciaj Someraj Universitatoj, kiuj utiligas la Universalajn Kongresojn de Esperanto por disvastigi la sciencajn atingojn. Ili funkcias seninterrompe ekde la UK 1950.

* * *

"Esperanto estas uzata en neniu intemacia renkontigho."

Tio estas malverajho. Ghi estas uzata en la gravaj Universalaj Kongresoj de Esperanto okazantaj chiujare ekde 1905, escepte de la periodoj de monda milito.

Jen la listo de tiuj kongresoj:

1. 1905. Bulonjo che maro, Prancujo.

2. 1906. Ghenevo, Svislando.

3. 1907. Kembrigho, Britujo.

4. 1908. Dresdeno, Germanujo.

5. 1909. Barcelono, Hispanujo.

6. 1910. Vashington, Usono.

7. 1911. Antverpeno, Belgujo.

8. 1912. Krakovo, Pollando.

9. 1913. Berno, Svislando.

10. 1914. Parizo, Francujo.

11. 1915. San-Francisko, Usono.

12. 1920. Hago, Nederlando.

13. 1921. Prago, Chehhoslovakio.

14. 1922. Helsinki, Finnlando.

15. 1923. Nurenbergo, Germanujo.

16. 1924. Vieno, Austrujo.

17. 1925. Ghenevo, Svislando.

18. 1926. Edinburgo, Skotlando.

19. 1927. Dancigo

20. 1928. Antverpeno, Belgujo.

21. 1929. Budapesto, Hungarujo.

22. 1930. Oksfordo, Britujo.

23. 1931. Krakovo, Pollando.

24. 1932. Parizo, Francujo.

25. 1933. Kolonjo, Germanujo.

26. 1934. Stokholmo, Svedujo.

27. 1935. Romo, Italujo.

28. 1936. Vieno, Austrujo.

29. 1937. Varsovio, Pollando.

30. 1938. Londono, Britujo.

31. 1939. Berno, Svislando.

32. 1947. Berno, Svislando.

33. 1948. Malmo, Svedujo.

34. 1949. Bournemouth, Britujo.

35. 1950. Parizo, Francujo.

36. 1951. Munkeno, Germanujo.

37. 1952. Oslo, Norvegujo.

38. 1953. Zagrebo, Jugoslavio.

39. 1954. Haarlem, Nederlando.

40. 1955. Bolonjo, Italujo.

41. 1956. Kopenhago, Danlando.

42. 1957. Marsejlo, Francujo.

43. 1958. Majenco, Germanujo.

44. 1959. Varsovio, Pollando.

45. 1960. Bruselo, Belgujo.

46. 1961. Harrogate, Britujo.

47. 1962. Kopenhago, Danlando.

48. 1963. Sofio, Bulgarujo.

49. 1964. Hago, Nederlando.

50. 1965. Tokio, Japanujo.

51. 1966. Budapesto, Hungarujo.

52. 1967. (Tel-Avivo)-Roterdamo (Nederlando)

53. 1968. Madrido, Hispanujo.

54. 1969. Helsinki, Finnlando.

55. 1970. Vieno, Austrujo.

56. 1971. Londono, Britujo.

57. 1972. Portland, Oregon, Usono.

58. 1973. Beogrado, Jugoslavio.

59. 1974. Hamburgo, Germanujo.

60. 1975. Kopenhago, Danlando.

61. 1976. Ateno, Grekujo.

62. 1977. Rejkjaviko, Islando. (*)

La kongresoj kun la plej grandaj nombroj da enskriboj estis lauorde tiuj de Nurenbergo (en 1923), Budapesto (1966), Parizo (1914) kaj Sofio (1963), chiuj kun pli ol 3000 enskriboj. Tiu de Parizo ne okazis pro la militdeklaro.

En la Universalaj Kongresoj, Esperanto estas la ununura lingvo, kaj tial ne estas necese dungi interpretistojn kaj funkciigi aparataron por samtempa tradukado. Krom tiu mona shparo, la uzado de komuna neutrala lingvo estas morala avantagho char chiuj partoprenantoj intervenas sen ghenoj pro lingvaj privilegioj. Kontraue kio okazas che ordinaraj internaciaj kongresoj?

Oni adoptas kiel oficialajn du-tri lingvojn, kiuj ne apartenas al la plimulto de la partoprenantoj. Tio kompreneble donas al tiuj kiuj parolas denaske tiujn lingvojn senton de supereco au almenau de fiero rilate al la aliaj personoj; dum chi lastaj devas zorgi ne tiom pri la aferoj de la kongreso mem, sed precipe pri aferoj lingvaj, chu ekzemple la vorto "suno" estas vira au virina, chu iu verbo estas regula au ne ktp.

* * *

"Oni preskau ne povas trovi personojn, kiuj konas Esperanton."

Fakte la Internacia Lingvo estas ankorau nemulte parolata, sed multe pli ol oni supozas. Ne malofte oni renkontas esperantistojn tie, kie oni tute ne atendas. Tio ekzemple okazis kiam, antau kelkaj jaroj, mi legis la kompletajn poeziojn de Kasiano Rikardo, grava brazila poeto forpasinta en Januaro 1973. Ie kaj ie en lia verkaro mi renkontis meze de nacilingvaj poeziajhoj esperantajn vortojn. Telefonante al la poeto, mi eksciis, ke li faris tion pro la belsoneco de tiuj esperantaj vortoj; krome li diris al mi ke antaulonge li sukcesis fini kurson de Esperanto che Brazila Esperanto Ligo, ricevante la diplomon "kun laudo".

Eksterlande estas bone uzi la lastan Jarlibron, pli bone ankorau post prepara korespondado. En ghi trovighas la adresaro de la delegita reto kaj de la kluboj. Dank' al la Jarlibro oni povas viziti preskau chiujn landojn, uzante nur la Internacian Lingvon.

Ankau la nura uzado de insigno faciligas la renkonton de samideanoj.

* * *

Kontrau la supre analizita antaujugho la adeptoj povas:

1. uzi Esperanton kiel eble plej multe che siaj kluboj kaj en la konversacio inter samideanoj eksterklube. Krokodilado estas fushajho permesebla nur kiam neesperantistoj cheestas. Kelkfoje ech la vizitantoj plendas ke ili vizitas asocion por audi Esperanton sed ne sukcesas;

2. disvastigi, helpi kaj partopreni naciajn kaj internaciajn kongresojn de Esperanto;

3. disvastigi, uzi kaj pligrandigi la delegitan reton deUEA;

4. praktiki kaj disvastigi internacian korespondadon en Esperanto;

5. varbi komercajn kaj industriajn entreprenojn kaj turismajn instancojn por reklamado en la Internacia Lingvo;

6. disvastigi fakajn publikajhojn en Esperanto en la koncemaj medioj;

7. praktiki solidarecon ankau pere de Esperanto.


(*) La korespondado en Esperantujo estas tiel vigla, ke adepto el San-Paulo publikigis en la gazeto "Heroldo de Esperanto" anonceton pri korespondpeto kaj, ricevante sekve po 7 au 8 leterojn tage, post unu semajno decidis respondi por informi, ke estas neeble al li korespondi kun chiuj interesatoj, pro ilia tro granda nombro.

La numero de la 1-a de Majo 1975 de "Heroldo" publikigis leteron de leganto, sugestantan al la esperantistoj, ke novjaraj bondeziroj estu faritaj pere de anonceto en esperanta gazeto, por shpari tempon kaj monon al la sendantoj kaj eviti troan sharghon al la internacia poshto. La subskribinto informis, ke pro la lasta novjaro li ricevis pli ol 300 kartojn...

(**) Kiel oni vidas, ghis nun efektivighis neniu Universala Kongreso en Sud-Ameriko. Tamen shajnas, ke alproksimighas la tempo ankau por tio. Brazilo estus natura kandidato por gastigi la 1-an UK-on en la kontinento, pro siaj nuna nacia progreso, politika paco, relativa forteco de la enlanda Esperanto-movado kaj sukceso de la naciaj Esperanto-seminarioj.


2.8. Neniu el la pluraj lingvoprojektoj estas pli tauga, ol la vivanta lingvo Esperanto

Oka antaujugho: "Se artefarita lingvo estus vere utila, tiam ni devus elekti inter diversaj artefaritaj lingvoj, kelkaj el kiuj estas pli bone konstruitaj ol Esperanto. Interlingua, ekz., estas tuj komprenebla por plejparto da personoj, dum Esperanto, pro sia arbitra radikelektado, stranga ortografio kaj siaj kontrausciencaj pluraloj en "j", aspektas fremde."

* * *

Kiuj estas la diversaj artefaritaj lingvoj krom Esperanto? (*)

Ido, Occidental (nun propagandata sub la nomo "Interlingue") kaj Interlingua. Krom tiuj farighis multaj aliaj provoj, sed ili malaperis el la mondlingva scenejo.

Ido, aperinta en 1907, estas iu Esperanto "reformita". Cetere la nomo "Ido" mem ne estas io alia ol esperanta sufikso kun la signifo de "filo". Jen la modifoj faritaj de Ido, lau la libro "Planlingvaj problemoj", de William Gilbert, paghoj 20, 21:

- La supersignitaj literoj estas forigitaj (c^ kaj s^ farighas respektive ch kaj sh k. t. p...), kaj la alfabeto estas tiu de la angla kaj romanidaj lingvoj (oni retrovas q, w, x, y, samkiel en Occidental kaj Interlingua).

- La adjektivo estas nevaria en la pluralo.

- La pluralo estas indikata per la vokalo -i anstatau la finajho -o de la singulara substantivo. Ekz.: domo,

domi (domio, domoj).

- La akuzativo estas uzata nur en maloftaj okazoj.

- Diference de Esperanto, la konjugacio posedas 3 infinitivojn, -ar, -ir, -or, kaj pasivan formon je -es (legesas: estas legata);

- La vortaro, unuavide, estas grandparte simila al tiu de Esperanto.

Malgrau tiu shajna simileco Ido kaj Esperanto bazighas sur principoj kontrauaj inter si. Tiurilate oni legu la suban resumon de la artikolo en "Enciklopedio de Esperanto" — Ido kaj Esperanto, de E. Grosjean Maupin:

1. Praktikeco. Por Zamenhof, tio, kio en la teorio shajnas tre bona kaj trovas aprobantojn, en la praktiko ofte havas nenian signifon. Male Ido celas lingvon konforman al nure teoriaj principoj, lingvon idealan kaj teorie perfektan.

2. Facileco. Por Zamenhof estas nepre necese, ke la lingvo estu eksterordinare facila kaj li rigardas la internaciecon de la vortaro nur kiel unu el la uzeblaj diversaj rimedoj por atingi la plej grandan facilecon. Male Ido rigardas la internaciecon de la vortaro kiel la plej superan kaj esencan regulon de la internacia lingvo.

3. Facileco por chiuj. Lau Zamenhof, la lingvo devas esti kiel eble plej facila por chiuj, ech por nekleruloj. Ido atingas la tujan kompreneblecon — sed nur de poliglotoj.

4. Regulo de la "ghusta mezuro". Zamenhof aplikas ghin al chiuj principoj, kiuj devas regi internacian lingvon, kontentigante ilin chiujn lau mezuro de ebleco (logikecon, naturecon, vivipovecon, flekseblecon, sonorecon ktp.). Li malkonsilas la tro grandan logikecon: "Char la tuta esenco de lingvo estas bazita antau chio sur interkonsento, tial komuna ghisnuna uzado devas ludi pli gravan rolon ol seka teoria logikeco." Obeante al la "ghusta mezuro", Zamenhof atribuis kelkfoje al la radikoj pli ol unu signifon, kvankam li preferis ilian unusignifecon.

Male, Ido konstante atentas nur la teorian rigidan logikecon, malpermesante la plursignifecon de la radikoj kaj vortoj.

Malgrau la pretendo de la autoroj de Ido — krei iun Esperanton "plibonigitan" — la vivo jam eldiris sian verdikton: "Ido nun preskau ne ludas rolon sur la mondlingva scenejo" (William Gilbert, en la citita verko, p. 17).

* * *

En 1922 la estona Von Wahl lanchis sian projekton, Occidental. "Lia sistemo donas pli da graveco al la vortara reguleco ol al la gramatika." "Li dedichis dekojn da jaroj al la esplorado de reguloj de derivado el la latina vorttrezoro (kun pli ol dek mil vortoj) komunaj al la okcidentaj lingvoj de civilizo. Konstatinte, ke la lalinaj radikoj produktantaj etimologiajn familiojn konservighis ne en la vortoj simplaj (kiel, en la portugala, "olho", okulo; "mao", mano; "pessoa", persono; "ver", vidi ktp.), sed male en la derivitaj (kiel "ocular", okula; "manual", mana; "personificar", personigi), li faris el tiuj radikoj sian vortaron. Alia grava novajho estis la esplorado de sufiksoj komunaj al la modernaj lingvoj kaj ilia utiligo en la kreado de derivitaj vortoj..." "La rezulto estas idiomo, kiun oni komprenas (kondiche ke oni posedu meznivelan kulturon) laudire sen iu ajn antaua studado. En ghi oni verkas kaj publikigas kelkajn revuojn, kies chefa, Cosmoglotta, estas eldonata en Svislando ekde 1921..." ("Babel & Antibabel", Paulo Ronai, p. 94).

"Lau Von Wahl mem, la esenca principo de Occidental ne estas facileco por chiuj, sed "por la plimulto de la homoj, kiuj havas internaciajn rilatojn." "Tiu koncepto supozigas evidente, ke la neklera popolo en sia amaso ne kapablas interesighi pri eksterlandaj aferoj, ke nur elito de inielektuloj, shtatistoj au negocistoj ludas rolon en la interpopolaj rilatoj..." ("Planlingvaj Problemoj," William Gilbert, p. 23).

Kia diferenco inter tiu elitema Occidental kaj la populara Esperanto, malfermita al chiuj senescepte...

Sendube Von Wahl intencis kaj sukcesis "enkorpigi la internaciajn vortojn en unu regulan sistemon de derivado". Sed la kosto de tiu sukceso estas alta: malfacila etimologia ortografio, multegaj afiksoj (91, el kiuj multaj estas sinonimoj) kaj senautonomeco de la lingvo ("Lingvo kaj vivo", Gaston Waringhien, p. 367). Malperfektajhoj kiuj, aldone al la tro limigita celo de Occidental (esti uzata nur de tiuj, kiuj okupas sin pri internaciaj rilatoj) montras kial tiu projekto havas malmultajn shancojn esti universale akceptita.

* * *

"La usonaj filologoj kaj scienculoj forestis el la diskutado de la problemo (pri internacia lingvo) ghis 1924, kiam kelkaj el ili fondis International Auxiliary Language Association (IALA). Chi tiu komencis sian aktivadon per la indiko de multenombra kaj altnivela grupo, komisiita ekzameni la kvin internaciajn idiomojn kiuj havis tiam realan ekzistadon — Esperanto, Ido, Esperanto II (malpli malsama de la unua ol Ido), Occidental kaj Latino sine flexione — kaj kompari ilin inter si kaj kun la naturaj lingvoj lau la lastaj progresoj de la lingva scienco. La komitato ech dungis grupojn da personoj por ke chiu el ili lernu alian helpan idiomon kaj konstatu tiel la facilecon de ghia lernado. Post multaj jaroj da esplorado, kiel jam estis atendite, la komitato fine decidighis ne al la adopto de unu el la kvin idiomoj, sed al la prezento de sesa, kies vortoj estas akceptitaj lau la kriterio de "tutokcidenteco". Pri gramatiko la nova idiomo rezignas chiujn rimedojn jam forlasitajn de iu el la chefaj aktualaj okcidentaj lingvoj (kiel ekzemple, la verbaj personaj finajhoj au la akordo de la adjektivo) kaj konservas tiujn kiuj persistas en ili chiuj, ech se teorie flanklaseblaj (kiel ekzemple la artikoloj, forlasitaj en la latina kaj rusa)."

"Pro motivoj ne tre klaraj, la nova idiomo, kies vortaro kaj gramatiko, ellaboritaj sub la organizado de Prof-ro Alexander Godet aperis en 1951, ricevis la nomon "Interlingua". "Ghi ne estis kreita por la amaso kontraue al Esperanto, sed ja por la personoj kiuj jam havas internaciajn rilatojn." "Ghi estas uzata precipe en resumoj de medicinaj revuoj destinataj al eksterlando; Interlingue-Union eldonis de 1951 ghis 1959 la periodajhon Novas de IALA, kiu reaperis en 1964 sub la titolo Novas Interlingua..." (Babel & Antibabel", Paulo Ronai, paghoj 95, 98).

Jen la chefaj kritikoj kontrau Interlingua prezentitaj de prof. Gaston Waringhien en la libro "Lingvo kaj vivo" (p-oj 387 kaj 388):

1. Akumulighis la sinonimoj: manghi povas, lau la personaj gustoj, esprimighi per eder, mangiar au manducar, sen ia nuanco ktp.

2. La plej malmodernaj etimologiaj formoj estas preskau sisteme preferataj: acheti estas nek achetar, nek comprar, sed emer, kio estas komprenebla nur por latinistoj; Ofteestas subinde, kaj chi-foje nek la latinistoj, kiuj konas nur saepe, nek la romidistoj, kiuj konas nur I sovente, F souvent ktp povos tion kompreni ktp.

3. La derivado estas tiel hhaosa, kiel en Latino sine flexione de la karmemora Peano: Dro. Gode rifuzis ech la minimuman skemecon de la Wahl-reguloj, kaj sekve postulas, ke la uzantoj lernu du seriojn da radikoj: unuflanke la formojn de la verboj, aliflanke tiujn de la substantivoj: ager sed action, corriger sed correction, poner sed position, effringersed effraction, metir sed mensura, pinger sed pictor ktp.

4. Krom tiuj kritikoj oni povas aldoni, ke se fakte Interlingua estas facile komprenebla unuavide, tamen ghi postulas la konon de unu romida lingvo; do ghi ne estas komprenebla por unulingvanoj kies idiomo ne estas la portugala, la itala, la hispana, la franca au la rumana. Alia problemo eslas ke, se iu romidlingvano provus uzi ghin, precipe parole, li embarasighus pro la troa slmileco inter la latinidaj lingvoj kaj Interlingua.

Загрузка...