Kiel estis gaje somere… Ha, kiel estis gaje! Ech malfacile estas, rakonti chion lauorde… Kiom da mushoj estis — miloj; ili flugadis, zumis, gajis… Kiam naskighis la malgranda musheto, ghi ordigis siajn flugiletojn, — al ghi ankau farighis gaje. Tiel gaje, tiel gaje, ke ech neeble estas prirakonti. Plej interesa estis tio, ke de matene oni malfermadis chiujn fenestrojn kaj pordojn — en kiun fenestron vi volas flugi, en tiun flugu!
— Kia bona estajho estas homo! — rimarkis la malgranda musheto, flugante de fenestro al fenestro. - Ja por ni estas faritaj la fenestroj, kaj oni malfermas ilin ankau por ni. Tre bone, sed precipe, gaje…
Ghi milfoje elflugis en ghardenon, sidis tie sur verda herbeto, kun plezuro rigardis florantan siringon, delikatajn folietojn de tilio, disvolvinta siajn burghonojn, kaj florojn sur florbedoj. Ghardenisto, ghis nun nekonata de ghi, jam antaue prizorgis chion. Ha, kiel bona li estas, tiu chi ghardenisto! La musheto ankorau ne estis naskighinta, kiam li jam chion preparis, chion, kio estas necesa por la malgranda musheto. Chi tio estis des pli miriga, ke li mem ne sciis flugi kaj iradis kun granda malfacileco, — li iom shancelighis kaj paroladis tute nekompreneble.
— Kaj de kie nur aperas chi tiuj malbenitaj mushoj? — murmuretis la bona ghardenisto.
Kredeble, li, malfelichulo, parolis tion chi simple pro envio, char li sciis nur surfosi bedojn, displanti florojn kaj survershi ilin per akvo, sed li ne povis flugi. La juna musheto intence ronde flugadis super la rugha nazo de la ghardenisto kaj treege tedis lin.
Homoj ghenerale estas tiel bonaj, kaj chie ili faras diversajn plezurojn precipe al mushoj. Ekzemple, Helenjo matene trinkis lakton, manghis panon kaj poste petis de onklino Olga sukeron, — tion chi shi faris nur por lasi al mushoj kelkajn gutojn da elvershita lakto kaj chefe — pecetojn da pano kaj sukero. Nu diru, kio povas esti pli bongusta ol tiuj chi pecetoj, precipe kiam oni flugadis tutan matenon kaj malsatighis?… Sed la kuiristino Paulinjo estis ankorau pli bona ol Helenjo. Shi chiumatene iris intence por mushoj al magazeno kaj alportis de tie mirige bongustajn ajhojn: viandon, iafoje fishon, kremon, buteron, — unuvorte, la plej bona virino en la tuta domo. Shi perfekte sciis, kio estas necesa por mushoj, kvankam shi ankau ne sciis flugi, kiel la ghardenisto. Tre bona virino, unuvorte!…
Kaj la onklino Olga? Ho, chi tiu virino, shajne, vivis speciale nur por mushoj… Shi per siaj propraj manoj malfermis chiumatene chiujn fenestrojn, por ke estu al mushoj pli oportune enflugi, kaj kiam pluvis au estis malvarme — shi fermis la fenestrojn, por ke mushoj ne malsekigu siajn piedetojn kaj ne malvarmumu. Poste la onklino Olga rimarkis, ke mushoj tre shatas sukeron kaj berojn, pro tio shi komencis chiutage kuiri berajn konfitajhojn. La mushoj certe tuj divenis, por kio chio estas farata, kaj pro dankemo rampis rekte en la pelveton kun bera konfitajho. Helenjo ankau tre volonte manghis konfitajhon, sed la onklino donadis al shi nur unu au du kulerojn da ghi, por ne senigi la mushojn. Char mushoj per unu fojo ne povas elmanghi chion, la onklino Olga konservis la restajhon de l' konfitajho en vitraj skatoloj (tial ke ghin ne elmanghu musoj, al kiuj konfitajho tute ne konvenas); kaj poste shi elmetis ghin chiutage al la mushoj, kiam shi trinkis teon.
— Ha, kiel bonaj chiuj estas! — ekkriis ravita la juna musheto, flugante de fenestro al fenestro. Eble, estas pli bone, ke homoj ne scias flugi. Tiam ili farighus mushoj, grandaj kaj manghemaj mushegoj, kaj certe mem formanghus chion… Ha, kiel bone estas, vivi en la mondo!
— Nu, homoj tute ne estas tiel bonaj, kiel vi opinias, — rimarkigis la majuna musho, kiu volonte murmuris. - Tio chi nur shajnas tiel… Chu vi rimarkis la homon, kiun chiuj nomas "pachjo"?
— Ho jes. Chi tiu estas tre stranga sinjoro. Vi estas tre prava, bona maljuna musho… Por kio li fumas sian pipon, kiam li bonege scias, ke mi tute ne toleras la tabakan fumon? Shajnas al mi, ke li tion chi faras malbonintence kontrau mi… Kaj li nenion deziras fari por mushoj. Mi unu fojon provis la inkon, per kiu li chiam ion skribas, kaj mi preskau mortis… Tio chi, fine, povas indignigi. Mi vidis per miaj propraj okuloj, kiel en lia inkujo dronis du tre belaj, sed nespertaj mushetoj. Estis terura vidajho, kiam li eltiris per plumo unu el ili kaj faris sur sia papero grandan inkan makulon… Imagu vi, li kulpigis pri tio chi ne sin mem, sed nin! Kie do estas la justeco?
— Mi opinias, ke tiu chi «pachjo» entute malhavas justecon, kvankam li havas unu kvaliton, — respondis la maljuna sperta musho; — li trinkas post tagmangho bieron. Tio chi estas tute ne malbona kutimo! Mi devas konfesi, ke mi ankau shatas bieron, kvankam poste mi havas kapturnighon… Kion fari? Malbona kutimo!
— Mi ankau shatas bieron, — konfesis la juna musheto kaj ech iomete rughighis. - Al mi farighas poste tiel gaje, kvankam sekvantan tagon la kapo iomete doloras. Sed «pachjo» eble nenion faras por mushoj pro tio, ke li ne manghas konfitajhon, sed nur metas sukeron en glason da teo. Lau mia opinio, neeble estas, atendi ion bonan de homo, kiu ne manghas konfitajhon… Restas al li nur fumi sian pipon.
La mushoj entute bonege konis chiujn homojn, kvankam taksis ilin lau sia maniero.
La somero estis varmega, kaj chiun tagon aperis chiam pli multaj mushoj. Ili faladis en lakton, en supon, en inkujon, zumadis, flugadis kaj tedis chiujn. Nia malgranda musheto jam farighis granda musho kaj kelkajn fojojn riskis perei. Unuan fojon ghi enigis siajn piedetojn en konfitajhon, tiel ke ghi apenau sukcesis elighi, alian fojon pro duondormo ghi surflugis sur brulantan lampon kaj preskau ekbruligis siajn flugiletojn; trian fojon ghi preskau estis dispremita inter fenestraj kadroj, — unuvorte, okazintajhoj estis sufiche multaj.
— Kio estas tio? Vivo farighas neebla pro tiuj chi mushoj! — plendis la kuiristino; — Kvazau frenezaj ili chien enighadas… Necesas ilin ekstermi.
Ech nia musho komencis opinii, ke aperis tro multaj mushoj, precipe en kuirejo. Chiuvespere la plafono estis kovrita kvazau per viva movighanta reto, kaj kiam oni alportis provizajhon, mushoj sin jhetis sur ghin, kiel viva amaso, pushadis unuj la aliajn kaj treege intermalpacighis. La plej bonaj pecoj estis akirataj nur de la plej lertaj kaj fortaj, kaj al ceteraj restis nur manghrestajhoj. Paulinjo estis prava.
Sed poste okazis io terura. Iun fojon, matene, Paulinjo alportis kune kun provizajho tre bongustajn paperojn, t.e. ili farighis bongustaj, kiam oni dismetis ilin sur teleretoj, surshutis pulvorigitan sukeron kaj survershis varman akvon.
— Jen bonega regalo por mushoj! — parolis la kuiristino Paulinjo, dismetante teleretojn sur la plej videblaj lokoj.
La mushoj mem divenis, ke tio chi estas farata por ili kaj gajamase surjhetis sin sur la novan manghajhon. Nia musho ankau rapidis al unu telereto, sed oni forpushis ghin maldelikate.
— Pro kio vi pushas, sinjoroj? — demandis ghi ofendita. - Cetere mi ja ne estas tiel avida, por forpreni ion de aliaj. Tio chi estas tro malghentila.
Poste okazis io stranga. La plej avidaj mushoj malsanighis unuaj… Ili komence iradis kiel ebriaj, poste ili tute faladis. Matene Paulinjo elbalais grandan teleron plenan da malvivaj mushoj. Restis vivaj nur la prudentaj, inter ili — ankau nia musho.
— Ni ne plu volas paperojn! — pepis chiuj. - Ni ne plu volas!
Sed tamen la sekvantan tagon ripetighis la sama afero. El la prudentaj mushoj restis vivaj nur la plej prudentaj. Sed Paulinjo trovis, ke estas ech tro multe da tiaj plej prudentaj.
— Vivo estas neebla pro ili… — plendis shi.
Tiam la sinjoro, kiun oni nomis pachjo, alportis tri vitrajn tre belajn kloshojn, envershis en ilin bieron kaj metis ilin sur telerojn. Tie chi kaptighis ech la plej prudentaj mushoj. Montrighis, ke chi tiuj kloshoj estis simple mushkaptiloj. Mushojn allogadis la biera odoro, ili enighadis sub la kloshon kaj tie pereis, char ili ne sciis trovi elirejon.
— Jen nun bonege! — aprobis Paulinjo.
Shi montrighis entute senkora virino kaj gajighis pro la musha malfelicho.
Kio do en tio estas bonega? Nur pripensu! Se homoj havus samajn flugilojn, kiel havas mushoj, kaj se oni metus mushkaptilojn grandajn kiel domo, ili ankau enflugus tien. Nia musho, instruita per la maldolcha sperto ech de la plej prudentaj mushoj, entute chesis kredi al homoj. Ili nur shajnas bonaj, sed esence ne estas tiaj! Ili okupas sin dum sia tuta vivo nur per tio, ke ili trompas konfidemajn malfelichajn mushojn. Ho, homo estas la plej ruza kaj malbona besto, vere!
Mushoj tre malmultighis pro chiuj malagrablajhoj, kaj poste okazis nova malfelicho. La somero pasis, komencighis pluvoj, ekblovis malvarma vento, kaj unuvorte farighis malagrabla vetero.
— Chu efektive pasis la somero? — miradis la restintaj vivaj mushoj. - Kiel do ghi jam sukcesis pasi? Tio estas nejusta.
Tio estis efektive pli fatala ol venenumitaj paperoj au vitraj mushkaptiloj. Oni povis serchi rifughejon kontrau la malbona vetero nur che sia plej granda malamiko, t.e. che sinjoro homo. Ho ve! nun la fenestroj jam ne estis malfermitaj tutan tagon, sed nur iufoje — la fenestretoj. Ech la suno mem lumas kvazau nur por trompi konfidemajn chambrajn mushojn. Kiel plachas al vi ekzemple tia afero? Matene la suno tiel gaje enrigardas en chiujn fenestrojn, kvazau ghi invitus chiujn mushojn en ghardenon. Oni povus opinii, ke revenis la somero… Kaj jen konfidemaj mushoj elflugas tra la fenestreto, sed la suno nur lumas, ne varmigas. Ili flugas reen, — la fenestreto estas fermita. Multe da mushoj pereis tiel dum malvarmaj autunaj noktoj, nur dank' al sia konfidemo.
— Ne, mi ne plu kredas, — parolis nia musho. - Nenion plu mi kredas… Se ech la suno trompas, al kiu oni povas konfidi?
Kompreneble kun alveno de l' autuno chiuj mushoj havis la plej malbonan humoron. La karaktero malbonighis preskau che chiuj. Antauaj ghojoj entute malestis. Chiuj havis tiel malgajajn vizaghojn kaj farighis tiel malviglaj kaj malkontentaj! Iuj ech komencis mordi, kio antaue tute ne okazis.
La karaktero de nia musho tiel malbonighis, ke ghi tute ne rekonis sin mem. Antaue, ekzemple, ghi kompatis aliajn mushojn, kiam ili pereis, sed nun ghi pensis nur pri si mem. Ghi ech ne hontis diri laute, ke ghi pensis sekrete:
— Nu, ili pereu — por mi pli multe restos!
Unue, la varmaj anguloj, en kiuj bonkonduta musho povas travivi la vintron, estas tute ne tiel multaj; due, estis tedaj aliaj mushoj, kiuj chie enighadis kaj ekkaptis el-sub la nazo plej bonajn pecojn kaj unuvorte kondutis sufiche senceremonie. Tempo estas nun por ripozi.
Tiuj chi aliaj mushoj kvazau komprenis tiujn malbonajn pensojn kaj mortadis pocente. Ech ne mortis ili, sed kvazau ekdormis. Chiutage ili farighis chiam pli malmultaj, tiel ke jam superfluaj estis venenumitaj paperoj kaj vitraj mushkaptiloj. Sed por nia musho ech tio chi ne estis suficha: ghi volis resti tute sola. Vi pensu nur, kia agrablajho: kvin chambroj kaj nur unu sola musho!
Alvenis fine tia felicha tago. Unufoje matene nia musho vekighis sufiche malfrue. Ghi de longe jam sentis ian nekompreneblan lacighon kaj preferis sidi senmove en sia anguleto sub forno. Sed nun ghi sentis, ke io neordinara okazis. Sufiche estis nur, alflugi al fenestro, kaj chio komprenighis per unu fojo. Falis unua negho… La tero estis kashita per hela blanka kovrajho.
— Ha, jen kio estas vintro! — rimarkis ghi. - Tio ja estas tute blanka, kvazau peco da bona sukero…
Poste la musho konstatis, ke chiuj aliaj mushoj absolute malaperis. La malfelichuloj ne eltenis la unuan malvarmon, kaj ili ekdormis, kie ili okaze sin trovis. La musho en alia tempo kompatus ilin, sed nun ghi nur pensis:
— Nu jen estas bonege… Nun mi estas tute sola! Neniu manghos mian konfitajhon, mian sukeron, miajn pecetojn… Ha kiel bone!
Ghi chirkauflugis tra chiuj chambroj kaj ankorau unu fojon konvinkighis, ke ghi estas tute sola. Nun estas eble, fari chion, kion ghi volas. Kaj kiel agrable, ke en la chambroj estas tiel varme! La vintro estas nur sur la strato, sed en la chambroj estas varme, gaje kaj komforte, precipe kiam vespere oni eklumigis lampojn kaj kandelojn. Per unu lampo cetere okazis malgranda malagrablajho. La musho surflugis rekte sur la flamon kaj preskau brulis.
— Tio chi estas kredeble vintra mushkaptilo, — konsideris ghi, vishante la ekbruligitajn piedetojn… — Ne, vi min ne trompos… Ho mi bonege komprenas chion! Vi volas bruligi la lastan mushon? Sed mi tute ne volas… Ankau jen kuireja forno — chu efektive mi ne komprenas, ke tio chi estas ankau mushkaptilo?
Nur kelkajn tagojn estis felicha la lasta musho, sed poste subite ghi enuis, tiel enuis, tiel enuis, ke shajnas ech neeble prirakonti. Certe al ghi estis varme, ghi estis sata, sed poste — poste ghi ekenuis. Flugadas ghi, flugadas, ripozas, manghas kaj denove flugadas — sed ho ve, ghi rekomencas enui poste ankorau pli ol antaue.
— Ha, kiel mi enuas! — pepis ghi per la plej kompatinda, delikata vocho, flugante de chambro al chambro. - Se nur restus ankorau unu musheto, ech la plej malbona, sed tamen unu musheto…
Kiel ege suferis la kompatinda lasta musho pri sia soleco — neniu volis kompreni. Certe, chi tio kolerigis ghin ankorau pli, kaj ghi sin altrudadis al homoj kvazau freneza. Al unu ghi sidighis sur la nazo, al alia — sur la orelo; alifoje ghi komencis flugi antau la okuloj. Unuvorte — ghi agis vere freneze.
— Nu kiel vi ne volas kompreni, ke mi estas tute sola kaj ke mi tre enuas? — pepis ghi al chiu. - Vi ech ne povas flugi, pro tio vi ja ne scias, kio estas la enuo. Se nur iu bonvolus ludi kun mi… Sed ne, por kio vi taugas? Kio povas esti pli mallerta kaj malgracia ol homo? La plej malbela kreitajho, kiun mi iam renkontis…
La lasta musho tedis la hundon, la katon — fine chiujn. Krome ghi ofendighis, kiam la onklino Olga diris:
— Ha, lasta musho… Mi petas, ke oni ne tushu ghin. Ghi vivu la tutan vintron.
— Kio estas chi tio? Jen estas vera ofendo. Shajne, shi ech opinias, ke shi faris komplezon al mi dirante "Ghi vivu". Sed se mi enuas! Se mi eble ech tute ne volas vivi? Nu jen, mi ne volas, ne volas…
La lasta musho tiel koleris kontrau chiuj, ke ech al ghi mem farighis terure. Ghi flugadis, zumis, pepis…
Araneo, sidanta en angulo, fine kompatis ghin kaj diris:
— Kara musho, venu al mi… Kia bela estas mia araneajho!
— Mi tre dankas… Jen ankorau aperis amiko! Nu, mi scias, kio estas via bela araneajho! Certe vi iam estis homo, kaj nun vi nur shajnigas vin araneo.
— Kiel vi volas, mi ja deziras bonon al vi.
— Ha, kia abomeno! Tio chi nomighas deziri bonon: formanghi la lastan mushon!
Ili tre malpacighis, kaj tamen la musho enuis, tiel enuis, ke ech neeble estas prirakonti. Ghi koleris kontrau chiuj, lacighis kaj laute diris:
— Se tiel estas, se vi ne volas kompreni, ke mi enuas, mi restos sidanta en angulo la tutan vintron… Jen! Jes, mi sidos kaj por nenio eliros…
Ghi ech ploretis pro malghojo, rememorante la pasintan someran ghojon. Kiom da gajaj mushoj estis; kaj ghi deziris resti tute sola… Tio chi estis fatala eraro.
La vintro dauris senfine, kaj la lasta musho komencis pensi, ke la somero tute ne revenos. Ghi volis morti kaj ploradis mallaute. Certe, homoj elpensis vintron, char ili elpensas entute chion, kio estas malutila al mushoj. Sed eble la onklino Olga kashis ien la someron, kiel shi kashas sukeron kaj konfitajhon.
La lasta musho estis tute preta, morti pro malespero, kiam okazis io eksterordinara. Ghi kiel kutime estis sidanta en sia anguleto kaj koleris, kiam subite ghi audis — zzzz… Komence ghi ne kredis al siaj propraj oreloj kaj pensis, ke io ghin trompas. Sed poste… Ho Dio, kio estis tio! Preter ghi flugis vera viva musheto, ankorau tute juna. Ghi jhus naskighis kaj ghojis.
— La printempo komencighas… la printempo! — ghi zumis.
Kiel ili ekghojis unu pri alia! Ili chirkauprenadis sin reciproke, interkisis kaj ech chirkaulekis unu la alian per la rostretoj. La maljuna musho dum kelkaj tagoj rakontadis, kiel malbone ghi pasigis la tutan vintron, kiel ghi enuadis sola. La juna musheto nur ridis per delikata vocho kaj neniel povis kompreni, kio estas enui.
— Printempo, printempo! — ripetadis ghi.
Kiam la onklino Olga igis forpreni chiujn fenestrajn kadrojn de l' vintro kaj Helenjo rigardis el la unua malfermita fenestro, la lasta musho shajne komprenis chion..
— Nun mi scias chion, — zumis ghi, elflugante tra la fenestro: — Ni, mushoj, faras la someron.