Kanto sesa

Kunvido inter Hektoro kaj Andromaĥo.

La batalkampon teruran forlasis la dioj senmortaj,

Sed la viraroj ĉi tie kaj tie ankoraŭ batalis

Kaj sovaĝege direktis la kupre-brilantajn ponardojn

Inter la bordo de Ksanto kaj Simoiso bruema.

Telemonido Ajakso, l’ Aĥaja apogo, l’ unua 5

Siajn amikojn ĝojigis, la Trojan falangon rompinte,

Viron trafinte, plej bravan el ĉiuj Trakiaj herooj,

Lin, Eŭsoridon Akamon, teruran per kresko kaj forto;

Li en komenco lin trafis en supron multharan de l’ kasko

Kaj lian frunton trapikis; en lian kranion profunde 10

Iĝis la kupro, kaj liajn okulojn mallumo vualis.

Post ĉi tio mortigis heroo Tidido Aksilon

La Teŭtrasidon, loĝinton de l’ belkonstruita Arisbo,

Riĉan je multaj trezoroj kaj ankaŭ amatan de homoj,

Viron gastaman, loĝintan sur vojo tre oft-vizitata; 15

Sed el la gastoj neniu de li la pereon forigis,

Al li veninte kun helpo. Kaj lin Diomedo mortigis

Kun la servant’ Kalezio, lia ĉevalkondukisto,

Kaj ili ambaŭ sendise eniris en teron malluman.

Sed Eŭrialo mortigis Ofeltion kaj Dreson 20

Kaj al Petas’ kaj Esepo sin ĵetis, kiujn la nimfo

Abarbareo al Bukoliono multglora naskis;

Bukoliono, la ido de Laomedono noblega,

Filo unua, naskita sekrete de sia patrino,

Estis paŝtisto kaj ame kuniĝis kun tiu ĉi nimfo. 25

Ŝi gravediĝis kaj metis en mondon al li dunaskitojn;

Nun ili estas rabitaj je l’ forto kaj membroj de korpo

Per Mekistido, preninta l’ armilojn de ŝultroj iliaj.

Post tio ĉi Astilaon mortigis la vir’ Polipeto,

Kaj la Perkosan Pediton renversis la reĝ’ Odiseo 30

Per ponardego, kaj Teŭkro mortigis Aretaonon.

La Nestorid’ Antiloĥo trapikis Ableron kuraĝan,

Kaj Atreido, la reĝo de viroj, l’ heroon Elaton;

Tiu ĉi loĝis sur bordoj de l’ belekuranta Satnio

En la altega Pedaso. Leito mortigis Filakon. 35

Post tio ĉi Melantion mortigis l’ hero’ Eŭripilo.

Sed la hero’ Menelao ekkaptis la viron Adraston

Tute vivantan, ĉar liaj ĉevaloj forkuris pro timo:

Ili subite metiĝis en branĉojn de tamariso

Kaj, la timonon de lia kaleŝo rompinte, foriĝis 40

Rekte al Trojo, sekvante aliajn timintajn ĉevalojn;

Li mem ruliĝis rapide al rado de sia kaleŝo

Per la vizaĝo en polvon, kaj apud li baldaŭ stariĝis

La Atreid’ Menelao kun la ponardego longombra.

Liajn genuojn Adrasto ĉirkaŭe ekprenis petante: 45

«Ŝparu, Atrid’, mian vivon kaj prenu por ŝanĝo depagon.

Mia patro posedas en hejmo multegajn trezorojn,

Multe da kupro kaj oro kaj fero, tre arte forĝita,

Kaj mia patro el tio ĉi donos grandegan depagon,

Se li sciiĝos ke mi sur la ŝipoj Aĥajaj troviĝas.» 50

Tiel li diris kaj tuŝis la koron de la Atreido;

Li jam intencis lin doni al unu el siaj servantoj

Por lin konduki al ŝipoj Aĥajaj. Sed Agamemnono

Venis kurante kaj al Menelao minace ekkriis:

«Ho Menelao! malforta! Pro kio kompatas vi tiel 55

Tiujn ĉi homojn? Ĉu tial, ke hejme vin multe honoris

L’ homoj de Trojo? Neniu saviĝu de l’ sorto terura,

De niaj manoj eĉ idoj, trovantaj sin en la internoj

De Trojaninoj gravedaj, eĉ tiuj ĉi mortu! Pereu

Ĉio de Trojo en kuno, sen tombo, sen resto de signo!» 60

Tiel li diris kaj ŝanĝis l’ intencojn en koro de l’ frato

Ĉar li parolis tre juste. Kaj jen Menelao ekpuŝis

Foren Adraston, kaj Agamemnono la reĝo lin pikis

Per ponardego en ventron; li falis, kaj la Atreido

Sur lian bruston stariĝis kaj la ponardegon eltiris. 65

En tiu tempo Nestoro laŭtvoĉe ekscitis l’ Arganojn:

«Ho Danaidoj kuraĝaj, anaro de l’ dio Areso!

Pro akiramo neniu haltiĝu kaj tie en posto

Restu por pli da kaptaĵoj al ŝipoj fleksitaj forporti!

Ni militistojn mortigu kaj poste vi povas trankvile 70

Preni l’ armaĵojn de la mortigintaj, kuŝantaj sur kampo.»

Tiel li diris kaj vekis kuraĝon en koroj de viroj.

Baldaŭ la viroj Trojanoj de la Argoanoj kuraĝaj

Estus pelitaj en Trojon, venkitaj de propra malforto,

Sed al Ene’ kaj Hektoro alkuris kun vorto konsila 75

La Priamido Heleno, la birddivenisto tre arta.

«Aŭdu, Ene’ kaj Hektoro (pli ŝarĝas ja vin la laboroj

De Trojaviroj kaj de Likianoj, ĉar vi pli prosperas

En ĉiaspeca afer’, en batalo kaj en konsilado),

Vi nun ĉi tie stariĝu, detenu ĉe l’ urbo la virojn, 80

Urben kurantajn, ke ili en brakojn de l’ Trojaj virinoj

Time ne kuru sub ĝoja mokado de la malamikoj!

Sed post konvena ordigo de la disiĝintaj falangoj

Ni nin pretigu batali kontraŭ la viroj Danaoj,

Kvankam nin premas mizero: ĉar tio ĉi estas necesa. 85

Sed dum ĉi tio, Hektoro, vi iru en Trojon kaj diru

Vian kaj mian patrinon, ke ŝi kunvenigu virinojn

Al la sanktejo de la bluokula diino Ateno,

Per la ŝlosilo malfermu la pordon de l’ sankta loĝejo

Kaj la vestaĵon, ŝajnantan al ŝi la plej bela, plej granda 90

En la palac’ kaj de ŝi pli amatan ol ĉiuj aliaj,

Metu ŝi sur la genuojn de la belabukla Ateno

Kaj ŝi promesu oferi dekdu unujarajn bovidojn,

Ne ekprovintajn ankoraŭ la jugon, se ŝi kompatos

La Trojourbon, virinojn kaj niajn infanojn malgrandajn, 95

Se ŝi forigos de l’ sankta Trojurbo la viron Tididon,

La sovaĝegan heroon, farantan ĉe ni teruraĵojn,

Kiu laŭ mi estas la plej kuraĝa el viroj Aĥajaj:

Tiel ni eĉ mem Aĥilon, la ĉefon de viroj, ne timis,

Kiu sin nomas diina naskito. Ho ne, la Tidido 100

Pli furiozas. Neniu lin estas egale-kuraĝa!»

Tiel li diris. Hektoro volonte obeis la fraton.

Li de l’ kaleŝo elsaltis sur teron kun la bataliloj

Kaj, formetinte la akrajn ponardojn, li iris tra vicoj

Ree la virojn eksciti kaj veki teruran batalon. 105

Tiuj sin ree deturnis kaj kontraŭ l’ Aĥajoj aliris.

Nun l’ Argoanoj depaŝis kaj la mortigadon ĉesigis:

Ili imagis ke Dio senmorta el stela ĉielo

Venis por helpi Trojanojn, tian kuraĝon prenintajn.

Sed la Trojanojn Hektoro ekscitis per krio laŭtvoĉa: 110

«Bravaj Trojviroj kaj anoj, vokitaj de malproksimaĵo,

Estu homviroj, konservu senĉese kuraĝon en koro!

Mi nun eniros en sanktan Trojurbon, kaj al la maljunaj

Viroj konsilaj kaj ankaŭ al niaj edzinoj mi diros

Diojn petegi preĝante kaj hekatombojn promesi.» 115

Tiel dirinte, la kaskobrilanta Hektoro foriris,

Laŭte frapata sur siaj piedoj kaj kolo de l’ nigraj

Felofiniĝoj, estintaj ĉirkaŭe la ŝildo rondeta.

En tiu tempo Tidido kaj Glaŭk’ Hipoloĥonaskito

Iris el mezo de l’ viroj, flamante kontraŭe batali; 120

Kiam l’ herooj, renkonten kurintaj, sin alproksimiĝis,

La Tideido kuraĝa tiel eldiris l’ unua:

«Kiu vi estas, heroo kuraĝa, el inter mortemaj?

Mi vin ne vidis ĝis nun en batalo, gloranta la virojn.

Vi pli superas per aroganteco aliajn heroojn, 125

Ĉar vi vin metas kontraŭen al mia longombra ponardo;

Al mi kontraŭmetiĝas nur idoj de malfeliĉuloj!

Sed se vi estas diaĵo, veninta de l’ alta ĉielo,

Certe mi ne batalos kontraŭ diaĵoj senmortaj.

Eĉ la kuraĝa Likurgo, la filo de l’ glora Driaso 130

Vivis ne longe post lia batalo kontraŭ senmortaj.

Iam li la nutristinojn de Dioniso atakis

Sur la supraĵo de Niso la sankta, sed tiuj ĉi kune

Ĵetis la sceptrojn sur teron, ĉar la mortigisto Likurgo

Ilin per vipo frapegis, kaj mem Dioniso pro timo 135

Iĝis en ondojn de maro, kaj lin al si prenis Tetiso,

Lin, tremigitan de l’ voĉo minaca de l’ viro potenca.

Sed tiun baldaŭ koleris la dioj trankvile vivantaj,

Kaj lin Kronido blindigis. Post tio ĉi li nelongtempe

Vivis, ĉar li malamata estis de dioj senmortaj. 140

Ne, mi ne volas batali kontraŭ la dioj feliĉaj!

Sed se vi estas mortema manĝanto la fruktojn de l’ tero,

Venu ke vi pli rapide eniru en regnon de ombroj.»

Al li respondis renkonten la glora Hipoloĥoido.

«Nobla Tidido, pro kio vi pri mia gento demandas? 145

Al la arbaraj folioj similas la gentoj de homoj:

Unuj la vento sur tero dissternas, aliajn l’ arbaro

Ree kreskigas, se venas denove la varma printempo,

Tiel la homoj: ĉi tiuj pereas kaj tiuj naskiĝas.

Sed se vi volas, mi al vi klarigos, ke vi konatiĝu 150

Je nia gento, tre bone konata al multe da homoj.

Estas en la ĉevalriĉa Argujo urbo Efiro,

Tie vivadis Sizifo, plej lerta ol ĉiuj mortemaj;

Li, l’ Eeolido Sizif’ havis filon nomintan sin Glaŭko;

Glaŭko la neriproĉeblan Belerofonton embriis, 155

Al tiu ĉi la senmortaj belecon kaj grandan kuraĝon

Donis. Sed Preto elpensis kontraŭ li grandan malbonon

Kaj el la lando patruja lin pelis, regante potence

La Argoanojn, al li submetitajn per Zeŭso Kronido;

Tiun ekamis la dia Anteo, l’ edzino de Preto, 160

Kaj lin logadis sekrete, sed ŝi lin ne povis konvinki,

Tiun ĉi Belerofonton prudentan kaj bondezireman.

Tial ŝi venis kun falsa parolo al Preto la reĝo:

«Mortu, ho Preto, aŭ vi mem mortigu Belerofonton,

Kiu min volis delogi per amo, de mi ne volata.» 165

Tiel ŝi diris. La reĝo, ĉi tion aŭdinte, koleris,

Sed li evitis mortigi (li timis ĉi tion en koro).

Li en Likujon lin sendis kaj al li malĝojajn signaĵojn

Donis, gratinte mortvortojn sur tabuleto fleksita,

Al la bopatro portota, de kiu li morton ricevos 170

Kaj li eniris Likujon sub bona favoro de dioj.

Jen li atingis la landon, ĉe ondoj bruantaj de Ksanto,

Kaj lin favore honoris la glora Likuja reganto,

Daŭre naŭ tagoj regalis kaj por li naŭ bovojn oferis.

Sed kiam la dekafoja rozfingra Eoso aperis, 175

Li sian gaston demandis kaj volis rigardi la signojn,

Al li de Preto reganta de lia bofilo senditajn.

Nun, kiam li sciiĝis la signojn mallumajn de morto,

Li lin ordonis — mortigi la nevenkeblan Ĥimeron,

Kiu devenis de gento de dioj, sed ne de mortemaj; 180

Drako per posto, lion per kapo kaj ĉamo per mezo,

Ĝi terurege elmetis potencan flamantan fajrspiron;

Tamen li ĝin mortigis, fidante je signoj de dioj.

Due li faris militon kontraŭ la gloraj Solimoj,

La plej teruran ol ĉia, farita de li kontraŭ viroj, 185

Trie li la Amazonojn la virekuraĝajn mortigis.

Tamen por la reveninta la reĝo elpensis ruzaĵon:

Li plej kuraĝajn Likiojn de l’ vasta Likujo elektis

Kaj ilin kaŝis embuske; sed ili ne venis pli hejmen:

Ĉiuj pereis de Belerofonto la neriproĉebla. 190

Fine la reĝo ekkonis ke estas li ido de dio

Kaj lin detenis kaj donis al li sian belan filinon;

Li ankaŭ donis al li la duonon da reĝa potenco

Kaj la Likioloĝantoj — parton da tero plej bona,

Riĉa je belaj plantaĵoj kaj je rikoltoj de kampo. 195

Trio da idoj naskiĝis al Belerofonto kuraĝa,

Tri: Hipoloĥo, Isandro kaj Laodomio-filino.

La multesaĝa Kronido kuniĝis kun Laodomio,

Kaj Sarpedonon ŝi naskis, heroon al dio similan.

Belerofonto surtiris sur sin malamegon de dioj 200

Kaj ĉirkaŭvagis sur kamp’ Aleia en tuta soleco

Kun malĝojego en koro kaj plenevitante vivulojn;

Lian filon Isandron mortigis Ares’ mortigema,

Kiam li kontraŭbatalis la virojn kuraĝajn Solimojn,

Kaj Artemizo mortigis lian amatan filino. 205

Sed Hipoloĥo embriis min kaj mi nomas lin patro.

Li min al Trojo alsendis kaj al mi persiste ripetis

Peni superi aliajn kaj min inter viroj distingi

Kaj malhonori neniel la genton de l’ patroj, plej gloran

En mia urbo Efiro kaj en la vastega Likujo. 210

Jen estas gento, la ano de kiu mi gloras min esti.»

Tiel li diris, kaj la Tideido kuraĝa ekĝois.

La ponardegon rapide li ŝovis en teron nutreman

Kaj al la ĉefo de viroj eldiris la dolĉan parolon:

«Vere, vi estis por mi iam gasto en domo de l’ patro: 215

Iam la dia Ineo Belerofonton kuraĝan

En sia dom’ daŭre dudek tagoj regalis amike,

Kaj ili unu alian honoris per belaj donacoj:

Zono belege-purpura estis la don’ de Ineo,

Belerofonto donacis oran dufundan pokalon. 220

Tiun pokalon mi hejme forlasis, ĉi tien irante,

Sed mi nun pli ne memoras Tideon, mi estis infano,

Kiam l’ Aĥaja viraro pereis sub muroj de Teboj.

Tial mi estas por vi de nun gasto en lando Argujo

Kaj vi la sama por mi, se mi en la Likujon eniros; 225

Tial ni niajn ponardojn nun reciproke evitu;

Por mi sufiĉe ja estas da Trojoj kaj gloraj liganoj

Ke mi mortigu laŭ volo de di’ kaj per mia atako,

Ankaŭ vi havas Arganojn, kaj kiun vi povas — mortigu;

Glaŭko, ni nun interŝanĝu l’ armilojn ke ankaŭ l’ aliaj 230

Sciu ke ni multfieras je tiu gastamo de patroj.»

Tiel parolis l’ herooj kaj de la kaleŝoj eksaltis,

Donis la manojn kaj ambaŭ ĵuris je amikeco.

En tiu tempo Kronido forrabis la saĝon de Glaŭko:

Li al Tidido fordonis oran armaĵon por kupra, 235

Koston de cento da bovoj li ŝanĝis je kosto de naŭo.

Sed al la Skeaj pordegoj, ĉe l’ kverko, aliris Hektoro

Al li la Trojaj virinoj kaj la fraŭlinoj rapidis.

Tiuj demandis pri filoj, pri karaj amikoj, pri fratoj,

Tiuj ĉi pri siaj edzoj. Sed li ilin diris la diojn 240

Preĝi, ĉar al multanombro minacis grandegaj doloroj.

Sed kiam li al Priama, al reĝa beldomo alvenis,

De poluritaj kolonoj ĉirkaŭemetita (interne

Estis dekkvino da ĉambroj el glate-hakita marmoro,

Unu apude l’ alia kaj tie ĉi kuŝis la filoj, 245

L’ idoj de l’ reĝo Priamo kun siaj edzinoj florantaj;

Kontraŭ ĉi tiuj en korto estis por reĝaj filinoj

Dekdu bel-ĉambroj el glata marmoro sub unu tegmento,

Unu apude l’ alia kaj tie ĉi ĉiuj bofiloj

De la reganta Priamo kuŝis kun siaj edzinoj). 250

Tie Hektoro renkontis patrinon la multeamatan,

Al Laodiko irintan, al sia plej bela filino.

Ŝi lian manon ekkaptis kaj al li tiele eldiris:

«Kial, ho filo, vi nun la teruran batalon forlasis?

Ĉu l’ Aĥajidoj, — ho nomo malama! — kruele nin premas, 255

L’ urbon ĉirkaŭbatalante, ke al ni vin puŝas deziro

Levi la manojn al Zeŭso en nia multalta Trojurbo?

Restu, mi al vi alportos tuj vinon la dolĉamielan

Ke vi komence por patro Kronid’ kaj por dioj ceteraj

Verŝu, kaj poste vi mem per la trinko la koron ĝojigu, 260

Ĉar en la viro lacinta la vino renaskas la forton,

Kaj vi laciĝis pro la batalado por viaj amikoj.»

Al ŝi eldiris responde la kaskobrilanta Hektoro:

«Ho, estimata patrin’, ne alportu nun vinon mielan,

Ke vi min ne moligu, ke mi la kuraĝon ne perdu. 265

Vinon al Zeŭso elverŝi per mano ne blanke lavita

Timas mi: oni ne devas al nubkolektulo Kronido

Preĝi, estante kovrita de sango kaj polvo batala.

Iru vi al la sanktejo de la venkulino Ateno

Kun timiano, kunprenu virinojn la plej estimindajn 270

Kaj la vestaĵon, ŝajnantan al vi la plej bela, plej granda

En la palac’, kaj de vi la plej multe ol ĉiuj amatan,

Metu vi sur la genuojn de la belabuka Ateno,

Al ŝi promesu oferi dekdu unujarajn bovidojn,

Ne ekprovintajn ankoraŭ la jugon, se ŝi kompatos 275

La Trojourbon, virinojn kaj niajn malgrandajn infanojn,

Se ŝi forigos de l’ sankta Trojurbo la viron Tididon,

La sovaĝegan heroon, farantan ĉe ni teruraĵon.

Iru vi al la sanktejo de la venkulino Ateno

Dume mi al Aleksandro iros kaj ilin alvokos, 280

Se li min volos obei. Ho, plaĉu al dioj, ke sub li

Tuj malfermiĝu la ter’. Dio kreis lin por pereigo

De l’ Trojpopolo, de l’ reĝo Priamo kaj de liaj idoj.

Ho, se mi vidus lin iri de tie ĉi for al Aido,

Mia animo forgesus pri mia mizero maldolĉa!» 285

Diris li. Ŝi en la domon revenis kaj al servantinoj

Baldaŭ ordonis venigi plej noblajn virinojn de l’ urbo.

Poste ŝi mem subeniris en ĉambron la boneodoran,

Kie troviĝis vestaĵoj multformaj, tre bele broditaj

De artistinoj Sidonaj — ĉi tiujn vestaĵojn Pariso 290

De Sidonurbo elportis, kiam li naĝis la maron

Por forkonduki Helenon, naskitan de patro noblega —

Por la diino elektis Hekabo unu el ili,

Kiu samtempe montriĝis plej granda kaj bele brodita,

Kiel belstelo brilegis kaj kuŝis sub ĉiuj ceteraj. 295

Poste ŝi iris returnen, sekvita de noblaj virinoj.

Jen ili al la sanktejo de Palas-Ateno alvenis,

Kaj la ruĝvanga Teano por ili la pordon malfermis,

Ŝi, la filin’ de Kiseo, edzin’ de hero’ Antenoro

Kaj de Trojanoj nomita pastrino de Palas-Ateno; 300

Jen ili levis la manojn, kun ĝemo petante Atenon;

Sed la ruĝvanga Teano, la belan vestaĵon preninte,

Ĝin sur genuojn de la belabukla diino surmetis

Kaj al filino de l’ granda Kronido petege eldiris:

«Urbapoganto, majesta Ateno, plej nobla diino, 305

Rompu vi la ponardegon de la Tideido, kaj lin mem

Suben faligu en polvon antaŭe la Skeaj pordegoj

Por ke al vi ni oferu dekdu unujarajn bovidojn.

Ne ekprovintajn ankoraŭ la jugon, se vi kompatos

La Trojurbon, virinojn kaj niajn malgrandajn infanojn.» 310

Tiel ŝi diris preĝante, sed ŝin ne atentis Ateno.

Dum ili preĝis al la naskitino de Zeŭso potenca,

Iris Hektoro al dia Pariso, en lian beldomon,

Ĉi tie la traduko estas rompita
Загрузка...