La Spiritoj ne estas do abstraktaj estuloj sen- formaj kaj nedifinitaj, sed konkretaj kaj ĉirkaŭlimigitaj, kiuj ne similas al la homoj nur tial, ke ili ne estas vid- eblaj; sekve se en iu momento la vualo, ilin kaŝanta al nia vido, povus esti levita, ili formus por ni tutan loĝ- antaron nin ĉirkaŭantan.
La Spiritoj havas ĉiujn perceptojn, kiujn ili havis sur la Tero, sed en pli alta grado, ĉar iliaj kapabl- oj ne estas malakrigitaj de la materio. Ili havas sensaĵ- ojn, kiujn ni ne konas: ili vidas kaj aŭdas aferojn, kiujn niaj limigitaj sensoj ne permesas al ni vidi aŭ aŭdi. Por ili ne ekzistas mallumo, escepte nur de tiuj, kies puno estas dumtempe resti en mallumo. Ciuj niaj pensoj ating- as ilin, kaj ili legas nian menson kvazaŭ ĝi estus ne- fermita libro; tiel ni ne povas kaŝi al Spirito tion, kion ni kaŝus kiam li estis enkarniĝinta (La Libro de la Spiritoj, n-ro 237).
La Spiritoj estas ĉie: ili estas inter ni, ĉe niaj flankoj, nin tuŝante kaj senĉese observante. Per sia kons- tanta ĉeesto en nia medio, la Spiritoj estas agentoj de diversaj fenomenoj; ili ludas gravan rolon en la morala mondo, kaj inter certaj limoj ankaŭ en la fizika mondo; ili estas tiel unu el la potencoj de la naturo.
De kiam oni konscias pri la postvivo de la animo aŭ Spirito, racie oni kredas ankaŭ la postvivon de la korinklinoj; sen ĉi tio la animoj de niaj parencoj kaj de niaj amikoj estus por ĉiam perditaj por ni.
Car la Spiritoj povas iri ĉien, estas ankaŭ logike pensi, ke tiuj, kiuj nin amis dum la surtera vivo, nin amas ankaŭ post la morto, ke ili venas al ni, deziras ko- munikiĝi kun ni kaj ke ili utiligas la rimedojn je sia dis- pono por manifestiĝi al ni; ĉi tion konfirmas la sperto.
Efektive la sperto pruvas, ke la Spiritoj konservas la seriozajn amojn, kiujn ili havis sur la Tero, ke al ili plaĉas reveni al siaj amatoj, precipe kiam ili estas al- tirataj per la pensoj kaj amaj sentoj al ili de ni send- ataj, dum ili estas indiferentaj al tiuj, kiuj ne interes- iĝas pri ili.
La celo de Spiritismo estas konstati kaj studi la manifestiĝojn de la Spiritoj, iliajn kapablojn, ilian situacion feliĉan aŭ malfeliĉan, kaj ilian estontecon; unu- vorte, la konadon de la spirita mondo. Kiam pruvitaj tiuj manifestiĝoj, el ili rezultas la nediskutebla pruvo de la ekzisto de la animo, de ties vivado post la morto de la korpo, de ĝia individueco ekster la korpo, tio estas de la estonta vivo; ĝi estas sekve la neado de la mate- rialismaj doktrinoj, jam ne per rezonado sed per faktoj.
Ideo pli-malpli ĝenerala ĉe la personoj ne kon- antaj Spiritismon, estas kredi, ke la Spiritoj, nur tial ke ili eliris el la materio, devas ĉion scii kaj posedi la super- egan saĝecon. Ĉio tio estas grava eraro.
Ĉar la Spiritoj estas nur la animoj de la homoj, ili ankoraŭ ne atingis la perfektecon kiam ili forlasis la teran envolvaĵon. La progreso de la Spirito plenumiĝas nur kun longa tempo, kaj nur iom post iom li seniĝas el siaj neperfektaĵoj kaj akiras la sciojn, al li mankantajn.
Estus tiel mallogike pensi, ke la Spirito de unu so- vaĝulo aŭ de krimulo fariĝus subite klera kaj virta, kiel estus kontraŭa al la justeco de Dio pensi, ke li restus eterne en sia malsupereco.
Same kiel estas homoj en ĉiuj gradoj da klereco kaj malklereco, da boneco kaj maliceco, tiel estas ankaŭ ĉe la Spiritoj. Unuj estas nur ventkapaj kaj petolemaj, aliaj estas mensogemaj, trompemaj, hipokritaj, malicaj, venĝemaj; aliaj, kontraŭe, posedas la plej sublimajn virt- ojn kaj klerecon en grado nekonata sur la Tero. Tiu diverseco en la kvalitoj de la Spiritoj estas unu el la plej gravaj kaj konsiderindaj punktoj en la studado de Spiritismo, ĉar ĝi klarigas la bonan aŭ malbonan karakteron de la ricevataj komunikaĵoj; oni devas plej zorgeme sin dediĉi al la distingado de tiuj kvalitoj en la komunikaĵ-
oj. (La Libro de la Spiritoj, n-ro 100, Spirita Skalo. Libro de la Mediumoj, Ĉap. XXIV.)
Komunikiĝoj kun la nevidebla mondo
Post la akcepto de la ekzisto, la postvivo kaj la individueco de la animo, Spiritismo simpliĝas je unu sola ĉefa demando: Cu la komunikiĝoj inter la animoj kaj la vivantoj estas eblaj? Jes, kaj tiu ebleco estas rezultato de spertado. Starigitaj kiel fakto la rilatoj inter la mond- oj videbla kaj nevidebla, kaj konataj la naturo, la kaŭzo kaj la maniero de tiuj interrilatoj, nova kampo malferm- iĝis al la observado kaj estas akirita la ŝlosilo por tuta amaso da problemoj; ĝi estas samtempe potenca moral- iga elemento dank'al la malapero de ĉiu dubo pri la estonteco.
Kio ĵetas en la penson de multaj homoj la dub- on pri la ebleco de la komunikaĵoj el la transtombo, tio estas la falsa ideo, kiun ili havas, pri la stato de la animo post la morto. Oni ordinare imagas ĝin kvazaŭ ia blovo, ia fumaĵo, io nedifinita, kiun la penso ne klare kaptas, kiu elvaporiĝas kaj foriras oni ne scias kien, sed tiel malproksimen, ke oni apenaŭ povas kompreni, ke ĝi ka- pablus reveni sur la Teron. Kontraŭe, se oni konsideras ĝin en ĝia unueco kun fluideca, duonmateria korpo, kun kiu ĝi formas konkretan kaj individuan estulon, tiam ĝiaj rilatoj kun la vivantoj havas nenion kontraŭan al la racio.
Ĉar la mondo videbla vivas en la medio de la nevidebla mondo, kun kiu ĝi estas en konstanta kontakto, tiuj du mondoj reagas unu sur la duan. De kiam ekzistas homoj, ekzistas Spiritoj, kaj se ĉi tiuj havas la povon manifestiĝi, ili ĉi tion faris en ĉiuj epokoj kaj ĉe ĉiuj popoloj. Tamen en la lastaj tempoj la manifestiĝoj ating- is grandan elvolviĝon kaj akiris pli fortan karakteron de aŭtentikeco, ĉar estis en la plano de Dio finigi la kancer- on de nekredemo kaj de materialismo per evidentaj pruv- oj, permesante al tiuj, kiuj forlasis la Teron, reveni por atesti sian ekziston, kaj malkaŝi al ni sian feliĉan aŭ malfeliĉan situacion.
La rilatoj inter la mondo videbla kaj la nevid- ebla povas esti kaŝitaj aŭ evidentaj, spontaneaj aŭ ins- tigataj.
La Spiritoj agas sur la homojn kaŝite per la pensoj, kiujn ili sugestias kaj per iuj influoj; aŭ en maniero evidenta per efikoj percepteblaj por la sensoj.
La spontaneaj manifestiĝoj efektiviĝas neatendite kaj senprepare; ofte ili okazas ĉe la personoj plej fremd - aj al la spiritismaj ideoj kaj kiuj, pro tio, ne povas ilin kompreni kaj tial ilin atribuas al supernaturaj kaŭzoj. Tiuj instigataj efektiviĝas pere de iuj personoj natur- dotitaj de specialaj kapabloj al kiuj oni donas la nomon de mediumoj.
La Spiritoj povas manifestiĝi en diversaj ma- nieroj: per vidado, aŭdado, tuŝado, bruoj, movado de objektoj, skribado, desegnado, muziko k. a.
Kelkafoje la Spiritoj manifestiĝas spontanee per bruoj kaj per batataj frapoj; ofte tio estas rimedo por sciigi sian aleston kaj voki atenton pri si, same kiel unu persono frapas por averti, ke tie estas iu. Iuj ne lim- iĝas al moderaj bruoj, sed faras bruegon similan al tiu de rompata vazaro, de pordoj, kiuj malfermiĝas kaj ferm- iĝas, aŭ de mebloj, kiujn oni renversas, iuj faras veran perturbon kaj efektivajn detruojn. (Revue Spirite, 1858: La frapanta Spirito el Bergzabern, p. 125, 153, 184. — La Sama, 1860: La panisto de Dieppe, p. 76. — La sama. La fabrikanto de Sankta Petersburgo, p. 115. — La Sama. La ĉifonisto de Strato de Noyers, p. 236).
Kvankam nevidebla por ni en sia normala stato, la perispirito estas ia etereca materio. La Spirito povas, en certaj okazoj, submetigi ĝin al ia molekula ŝanĝado, kiu faras ĝin videbla kaj eĉ tuŝebla; tiele efektiviĝas la aperoj. Tiu fenomeno ne estas pli eksterordinara ol tiu de la vaporo, kiu estas nevidebla kiam ĝi estas tre mal- densigita, sed fariĝas videbla, kiam ĝi estas densigita.
La Spiritoj, kiuj montriĝas videblaj, prezentiĝas pres- kaŭ ĉiam sub la sama aspekto, kiun ili havis dum la vivo, kaj kiu rekonigas ilin.
La vidado konstanta kaj ĝenerala de la Spiritoj estas tre malofta, sed la okazaj aperoj estas pli oftaj, precipe en la momento de la morto. La liberiĝinta Spirito ŝajne rapidas por viziti siajn parencojn kaj amikojn, kvazaŭ por averti ilin, ke li ĵus forlasis la Teron, kaj por diri al ili, ke li tamen daŭre vivas. Ciu esploru siajn rememorojn kaj oni vidos kiom da aŭtentikaj okazoj de tiu speco, kiujn oni ne atentis, efektiviĝis ne nur en la nokto, dum la dormo, sed en plena tago kaj dum la plej vigla maldormo. Iam oni rigardadis tiujn faktojn kva- zaŭ supernaturaj kaj mirindaj, kaj oni atribuadis ilin al magio kaj sorĉarto: hodiaŭ la nekredantoj rigardas ilin kiel imagaĵon; sed post kiam la spiritisma scienco donis al ni ilian ŝlosilon, oni scias kiel ili efektiviĝas kaj ili jam ne eliras el la ordo de la naturaj fenomenoj.
Per helpo de sia perispirito la Spirito agadis sur sian vivantan korpon; ĝi estas ankoraŭ per tiu sama fluido, ke li manifestiĝas kaj agadas sur inertan mate- rion, produktas bruojn, movas tablojn kaj aliajn objekt- ojn, kiujn ili levas, renversas aŭ transportas. Tiu feno- meno havas nenion surprizigan, se oni konsideras, ke inter ni la plej potencaj motoroj troviĝas en la maldens- aj kaj eĉ nepeseblaj fluidoj, kiel la aero, la vaporo, la elektro.
Gi estas ankaŭ per helpo de sia perispirito, ke la Spirito igas la mediumojn skribi, desegni aŭ paroli. Ne havante mem tuŝeblan korpon por materie agi, kiam li volas manifestiĝi, la Spirito uzas la korpon de mediumo, kies organojn li prunteprenas kaj uzas kvazaŭ ili estus lia propra korpo; ĉi tion li faras per la fluideca emanaĵo, kiun li verŝas sur ĝin.
En la fenomeno konata per la nomo de tabloj movantaj aŭ parolantaj tabloj, per sama rimedo la Spi- rito agas sur la tablon aŭ por ĝin movi sen ia difinita signifo, aŭ por frapi batojn inteligentajn signante la li- terojn de la alfabeto por formi vortojn, en la fenomeno nomata tiptologio. La tablo tiam estas nur instrumento, kiun li utiligas, same kiel la krajono por skribi; li donas al ĝi momentan vivoforton per la fluido, kiun li enigas en ĝin, sed li neniel identiĝas kun la tablo. La personoj kiuj, en sia kortuŝiteco enbrakigas la tablon, kiam per ĝi manifestiĝas iu kara al ili, agas tre ridinde, ĉar tio estas same kiel se ili enbrakigus bastonon per kiu amiko frapus batojn. Tiuj personoj agas same kiel aliaj, kiuj alparolas la tablon kvazaŭ la Spirito estus enfermita en la ligno, aŭ se la ligno estus fariĝinta la Spirito.
Kiam la komunikiĝoj efektiviĝas per tiu rimedo, oni devas imagi la Spiriton, ne en la tablo, sed apud ĝi, tiel kiel li estus dum sia vivo, kaj tia, kian oni lin vidus en tiu momento, se li povus fariĝi videbla. La samo okazas ĉe la komunikaĵoj per la skribado; oni vidas la Spiriton apud la mediumo, gvidantan lian manon, aŭ transdir- antan al li sian penson per iu fluideca fluo.
Kiam la tablo forlasas la teron kaj naĝas en la spaco sen ia apogilo, la Spirito ne levas ĝin per forto de la brako, sed li envolvas kaj penetrigas ĝin per ia speco de fluideca atmosfero, kiu nuligas la gravitoforton, kiel la aero faras ĉe la balonoj kaj la kajtoj. La fluido ĝin penetrinta donas al ĝi dum momento pli grandan specifan malpezecon. Kiam ĝi estas sur la tero, ĝi estas en stato analoga al tiu de pneŭmatika kloŝo sub kiu oni faras la vakuon. Ĉi tiuj estas nur komparoj por montri la ana- logion de la efikoj kaj ne absoluta simileco de la kaŭzoj.
Kiam la tablo persekutas iun, ne la Spirito kuras post li; tiu povas resti trankvile sur la sama loko, sed li donas al ĝi impulson per iu fluideca fluo, per kies helpo li movas ĝin laŭ sia volo.
Kiam batoj estas aŭdataj en la tablo aŭ en alia loko, ne la Spirito frapas ĝin per sia mano aŭ per iu objekto; li sendas sur la lokon de kiu venas la bruo ĵetaĵon de fluido, kiu faras la efekton de elektra bato. Li modifas la bruon kiel oni povas modifi la sonojn produktatajn en la aero.
Post tio dirita, oni komprenas, ke ne estas pli mal- facile por la Spirito levi iun personon ol levi tablon, trans- porti objekton de unu loko en alian aŭ ĝin ien ĵeti; tiuj fenomenoj produktiĝas laŭ la sama leĝo.
Per tiuj malmultaj vortoj oni povas vidi, ke la spiritismaj manifestiĝoj, de iu ajn karaktero, enhavas nenion supernaturan, aŭ miraklan. Tiuj estas fenomen- oj, kiuj okazas laŭ la leĝo reganta la interrilatojn de la mondo videbla kun la mondo nevidebla, leĝo tiel natura kiel tiuj de elektro, de gravitado k. a. Spiritismo estas la scienco, konatiganta al ni tiun leĝon, kiel mehaniko konatigas al ni la leĝon de la movado, la optiko, tiun de la lumo. La spiritaj manifestiĝoj apartenas al la naturo kaj okazis en ĉiuj epokoj; konata la leĝo, kiu ilin regas, ni havas klarigon pri tuta amaso da problemoj, antaŭe rigardataj kiel nesolveblaj; ĝi estas ŝlosilo por multo da fenomenoj ekspluatataj kaj pligrandigataj de la superstiĉo.
Tute formetita la miraklo, nenio en tiuj fenomenoj kontraŭas al racio, ĉar tiuj fenomenoj samrang- iĝas kun la aliaj naturaj fenomenoj. Dum la tempo de malklereco, oni konsideris supernaturaj ĉiujn efikojn, kies kaŭzon oni ne konis. La eltrovaĵoj de la scienco iom post iom mallarĝigis la cirklon de la miraklo; la ekkono de tiu nova leĝo ĝin reduktas al nenio. Kiuj akuzas Spi- ritismon revivigi la mirindaĵon, tiuj pruvas per la akuz- ado mem, ke ili parolas pri afero, kiun ili tute ne konas.
La manifestiĝoj de la Spiritoj estas de du na- turoj: la fizikaj efikoj kaj la inteligentaj komunikaĵoj.
La unuaj estas la materiaj kaj evidentaj fenomenoj, tiaj kiel movoj, bruoj, transporto de objektoj, k. t. p.; la aliaj konsistas el regula interŝanĝado de pensoj pere de sign- oj, de la parolo kaj ĉefe de la skribado. ()
(,) Cent jaroj post la momento kiam Allan Kardec, skribis tiujn vortojn, ni povas informi la leganton, ke en Bra- zilo jam formiĝis tuta biblioteko da majstroverkoj en prozo
La komunikaĵoj de la Spiritoj povas esti bonaj aŭ malbonaj, veraj aŭ mensogaj, profundaj aŭ supraĵec- aj, laŭ la grado de la komunikiĝantaj Spiritoj. Kiuj montras saĝecon kaj klerecon, tiuj estas altrangaj jam progresintaj Spiritoj; malklerecon kaj malbonajn kvalit- ojn montras Spiritoj postrestintaj, sed ĉi tiuj ankaŭ pro- gresas kun la tempo. La Spiritoj povas respondi nur pri tio, kion ili scias, laŭ sia progreso, kaj, cetere, pri tio al ili permesita, ĉar estas aferoj, kiujn ili ne povas malkaŝi, tial, ke al la homoj ne estas ankoraŭ permesite ĉion scii.
El la malsameco de la kvalitoj kaj kapabloj de la Spiritoj rezultas, ke ne sufiĉas sin adresi al iu ajn Spirito por ricevi korektan respondon al ĉiu demando, ĉar pri multaj aferoj ili povas doni nur sian personan opinion, kiu povas esti ĝusta aŭ erara. Se li estas saĝa, li konfesas sian nescion pri tio, kion li ne konas; se li estas facilanima aŭ mensogema, li respondas pri ĉio ne zorg- ante pri la vero; se li estas fiera, li donas sian ideon kiel absolutan veron. Tial Johano la Evangeliisto diris: "Ne kredu al ĉiu Spirito, sed provu, ĉu la Spiritoj estas de Dio." La sperto pruvas la saĝecon de tiu konsilo. Estus do malprudento kaj facilanimeco akcepti sen kontrolo ĉion, kio venas de la Spiritoj. Estas nepre necese konscii pri la kvalitoj de tiuj, kun kiuj ni estas en rilatoj (La Libro de la Mediumoj, n-ro 267).
Oni ekkonas la kvaliton de la Spiritoj laŭ ilia lingvo; tiu de la bonaj kaj vere superaj Spiritoj estas ĉiam nobla, digna, logika, sen kontraŭdiroj; ĝi estas plena de saĝeco, de bonvolemo, de modesteco kaj de la plej pura moralo; ĝi estas konciza kaj ne havas vortojn senutilajn. Ce la Spiritoj malsuperaj, malkleraj aŭ fier-
kaj verso ricevitaj de el Superaj Spiritoj, prozistoj kaj poet- oj, inter kiuj aperas centoj da vere eminentaj verkistoj per la mediumoj Francisco Cвndido Xavier, F. Waldomiro Lorenz, Dolores Bacelar, Yvonne do Amaral Pereira, Waldo Vieira, Divaldo Franco, k. a. Tiu biblioteko kreskas kun ĉiu tago. — La Tradukinto.
aj, la malpleneco estas preskaŭ ĉiam kompensata per la abundeco de la vortoj. Ciu penso evidente falsa, ĉiu maksimo kontraŭa al perfekta moralo, ĉiu konsilo rid- inda, ĉiu esprimo maldelikata, banala aŭ simple frivola, fine ĉiu signo de malbonvolemo, de aroganteco, de or- gojlo estas nediskuteblaj signoj de malsupereco ĉe la Spirito.
La malsuperaj Spiritoj estas pli aŭ malpli mal- kleraj; ilia morala horizonto esta limita; ilia sagaceco estas malvasta; ili havas pri la aferoj ideon ofte eraran kaj malkompletan; cetere ili estas ankoraŭ sub la regado de la surteraj antaŭjuĝoj, kiujn ili kelkafoje prenas kial veraĵojn; tial ili estas nekapablaj solvi plurajn pro- blemojn. Ili povas konduki nin en eraron, volonte aŭ nevolonte, pri tio, kion ili mem ne komprenas.
La malsuperaj Spiritoj ne estas ĉiuj esence mal- bonaj; unuj estas nur malkleraj kaj ventkapaj; aliaj estas ŝercemaj, spritaj, amuzemaj kaj scias uzi trafan kaj mordantan mokon. Flanke de tiuj, oni trovas en la mondo de la Spiritoj, same kiel sur la Tero, ĉiujn specojn de perverseco kaj ĉiujn gradojn da intelekta kaj morala supereco.
La Superaj Spiritoj okupiĝas nur pri inteligent- aj komunikaĵoj celantaj nian instruadon; la fizikaj aŭ pure materialaj manifestiĝoj estas pli speciale okupoj de malsuperaj Spiritoj, vulgare nomataj frapantaj Spiritoj, same kiel ĉe ni la montro de forto apartenas al ĵonglistoj, ne al scienculoj.
La komunikiĝoj kun la Spiritoj devas fariĝi ĉiam kun trankvileco kaj enmemiĝo; oni ne forgesu, ke la Spiritoj estas la animoj de la homoj, kaj ne estus prave fari el ili ludilon aŭ ŝercon. Se oni havas respekton por la mortinta restaĵo, oni devas pli ankoraŭ respekti la Spiriton. La ventkapaj aŭ frivolaj kunvenoj ne plen- umas do sian devon, kaj tiuj, kiuj tiajn faras, devus ja pensi, ke ili ankaŭ baldaŭ eniros en la mondon de la Spi- ritoj kaj ne vidus plezuro la homojn trakti ilin kun tiel malmulte da respekto.
Alia egale konsiderinda punkto estas la liber- eco de la Spiritoj; ili komunikiĝas kiam ili volas, kun kiu konvenas al ili, kaj ankaŭ kiam ili povas, ĉar ili havas siajn okupojn. Ili ne estas sub la ordonoj aŭ kaprico de iu ajn, kaj neniu povas ilin venigi kontraŭ ilia volo aŭ ilin dirigi ion, pri kio ili volas silenti; sekve neniu povas aserti, ke iu difinita Spirito venos al lia voko, aŭ respondos al tia aŭ alia demando. Diri la kontraŭon estus pruvo de absoluta nescio pri la plej elementaj principoj de Spiritismo; nur ĉarlatanismo havas neelĉerp- eblajn fontojn.
La Spiritoj estas altirataj de la simpatio, de la simileco de gustoj kaj karakteroj, de la intenco, dezir- anta ilian aleston. La superaj Spiritoj ne venas al ba- nalaj kunvenoj, same kiel scienculo de la Tero ne vizitas kunvenojn de ventkapaj junuloj. La komuna saĝo mem diras, ke ne povas esti alimaniere; aŭ, se superaj Spiritoj iam venas al tiaj kunsidoj, ĝi estas por doni saĝan kon- silon, korekti malvirtojn, klopodi rekonduki la homojn sur la bonan vojon; se ili ne estas aŭskultataj, ili foriras. Tute falsa estus la ideo, ke seriozaj Spiritoj povus kom- pleze respondi al frivolaĵoj, al senutilaj demandoj, kiuj montras nek sindonemon nek respekton al ili, nek efek- tivan deziron instrui sin, kaj ankaŭ malpli, ke tiaj Spiritoj povus enŝoviĝi en spektaklon por amuzado de sci- volemuloj. Ili tion ne faris dum la vivo, kaj ne povas ĝin fari post sia morto.
La frivoleco de la kunvenoj donas kiel rezult- aton la altiron de malseriozaj Spiritoj, kiuj ne perdas okazojn trompi kaj mistifiki. Pro la sama motivo, ke la gravaj kaj seriozaj homoj ne iras al kunvenoj de vent- kapuloj, la seriozaj Spiritoj iras nur al seriozaj kunsidoj, kies celo estas instrui kaj ne kontentigi scivolecon; en tiaj kunvenoj plaĉas al la superaj Spiritoj doni siajn instruojn.
El tio antaŭdirita rezultas, ke ĉiu spiritista kunveno, por esti utila, kiel unua kondiĉo devas esti se- rioza kaj enmemiĝa; ke ĉio tie devas efektiviĝi respekt- eme, religieme kaj kun digneco, se oni volas ricevi la konstantan helpon de la bonaj Spiritoj. Oni ne forgesu, ke se tiuj samaj Spiritoj tie prezentiĝus dum sia vivo, oni havus por ili respekton, kiun ili multe pli ankoraŭ meritas post sia morto.
Vane oni pretekstas, ke certaj eksperimentoj kuriozaj, frivolaj kaj amuzaj estas utilaj por konvinki la nekredantojn: oni atingas tute kontraŭan rezultaton. La nekredanto, jam inklina mokridi la plej sanktajn kred- ojn, ne povas vidi ion seriozan en tio farita kiel amuz- aĵo; li ne povas respekti tion, kio ne estas prezentata al li en respektinda maniero; tial li portas ĉiam mal- bonan impreson de la banalaj, malseriozaj kunvenoj, kaj pri tiuj en kiuj ne regas ordo, seriozeco kaj enmemiĝo. Kio super ĉio povas konvinki lin, tio estas la pruvo de alesto de estuloj, kies memoro estas al li kara; ĝi estas antaŭ iliaj paroloj gravaj kaj solenaj, antaŭ intimaj mal- kaŝoj, ke oni vidas lin kortuŝiĝi kaj paliĝi. Sed ĝuste tial, ke li havas pli da estimo, da respekto, da sindonemo al la persono, kies animo sin prezentas al li, lin ŝokas, skandaligas ĝia veno en kunsido malrespektema, inter dancantaj tabloj kaj mokoj de frivolaj Spiritoj; kvankam li estas tute nekredanta, lia konscienco malakceptas tian kunfandiĝon de tio serioza kaj de tio frivola, de io religia kaj de io profana, tial li taksas ĉion kiel ĵonglaĵon, kaj ofte eliras malpli konvinkita ol li eniris.
La kunvenoj de tiu speco faras ĉiam pli da malbono ol da bono, ĉar ili malproksimigas de la doktrino pli da personoj ol ili tien gvidas, ne konsiderante, ke ili pre- zentas Spiritismon al la kritiko de la atakantoj, kiuj tie trovas pravajn motivojn por mokado.
Malprave oni kondamnas la fizikajn manifest- iĝojn; se ili ne gravas por la filozofia instruado, ili havas sian utilecon kiel fenomenoj, ĉar ili estas la alfabeto de tiu scienco, al kiu ili donis ŝlosilon. Kvankam malpli necesaj hodiaŭ, ili ankoraŭ helpas por la konvinko de iuj personoj. Sed ili neniel ekskludas ordon kaj bonan konduton en la kunvenoj por eksperimentado; se ili estus ĉiam kondukataj en pli konvena maniero, ili pli facile konvinkus kaj produktus, el ĉiuj vidpunktoj, multe pli bonajn rezultatojn.
Certaj personoj havas ideon tute malpravan pri la elvokoj; iuj kredas, ke la elvokoj venigas el la tombo la mortintojn en funebra aparato. La malmulto de ni dirita pri tiu temo devas dispeli tiun eraron. Nur en romanoj, en fantaziaj rakontoj pri reaperantoj kaj en la teatro oni vidas la mortintojn senkarnaj, elirantaj el siaj tomboj, envolvitajn en littukoj, kaj klakigantajn siajn ostojn. Spiritismo neniam faras miraklojn, ĝi ne faris ankaŭ tiun; ĝi neniam revivigis mortintan korpon; kiam la korpo estas en la fosaĵo, ĝi estas tie tute definitive; sed la spirita estulo, fluideca, inteligenta ne estas tien metita kun sia maldelikata envolvaĵo; li apartiĝis de ĝi en la momento de la morto, kaj kiam la disiĝo estas far- ita, li jam havas nenion komunan kun ĝi.
Al la malbonvola kritiko plaĉis prezenti la spi- ritajn komunikaĵojn envolvitaj en ridindaj kaj superst- iĉaj praktikoj de magio kaj nekromancio. Se la homoj, kiuj parolas pri Spiritismo ne konante ĝin, penus studi tion, pri kio ili volas paroli, ili ŝparus al si multajn imag- adon kaj asertojn, kiuj taŭgis nur por pruvi iliajn ne- scion kaj malbonan volon. Por informo al personoj fremdaj al tiu scienco, ni diros, ke por komunikiĝi kun la Spiritoj, ne estos tagoj, nek horoj, nek lokoj pli fa- voraj ol aliaj; ke por ilin elvoki ne estas necesaj for- muloj, nek vortoj sakramentaj aŭ kabalaj; ke oni bezon- as nenian preparon aŭ inicadon; ke la uzado de ĉiu signo aŭ materia objekto por ilin altiri aŭ forigi estas senefika, kaj ke la penso sufiĉas; fine, ke la mediumoj ricevas iliajn komunikaĵojn tiel simple kaj nature kiel se ili est- us diktataj de vivanta homo, ne elirantaj el sia normala stato. Nur ĉarlataneco povus afekti strangajn manier- ojn kaj aldoni ridindajn akcesoraĵojn. La vokon al la
Spiritoj oni faras en nomo de Dio; kun respekto kaj en- memiĝo; nur ĉi tio estas rekomendita al seriozaj homoj, kiuj volas interrilatiĝi kun seriozaj Spiritoj.
Providenca celo de la spiritaj manifestiĝoj
La providenca celo de la manifestiĝoj estas kon- vinki la nekredantojn, ke ne ĉio finiĝas por la homo kun la surtera vivo, kaj doni al kredantoj ĝustajn ideoj n pri la estonteco. La bonaj Spiritoj venas nin instrui por nia pliboniĝo kaj nia progreso, kaj ne por malkaŝi tion, kion ni ne devas ankoraŭ scii aŭ tion, kion ni devas lerni nur per nia laboro. Se sufiĉus nur demandi la Spiritojn por ricevi solvon de ĉiuj sciencaj malfacilaĵoj, aŭ por fari eltrovojn kaj profitigajn inventojn, ĉiu malklerulo povus fariĝi sciencisto tre malkare, kaj ĉiu mallaboremulo povus riĉiĝi sen peno; ĉi tion Dio ne volas. La Spiritoj helpas la genian homon per kaŝita inspiro, sed ne liberigante lin de laboro kaj esploroj por lasi al li lian meriton.
Tre malpravan ideon pri la Spiritoj havas tiu, kiu vidas en ili helpantojn de la antaŭdirantoj de bona sorto; la seriozaj Spiritoj rifuzas okupiĝi pri frivolaĵoj; la ventkapaj kaj mokemaj okupiĝas pri ĉio, antaŭdiras ĉion deziratan, neniel zorgante pri la vero, kaj havas malican plezuron mistifiki la tro kredemajn homojn; tial estas nepre necese klare kompreni la trafon de la de- mandoj adresataj al la Spiritoj. (La Libro de la Mediumoj, n-ro 286: Demandoj, kiujn oni povas fari al la Spiritoj.)
Krom tio, kio povas helpi la moralan progreson, estas nur necerteco en la malkaŝoj, kiujn oni povas ricevi de la Spiritoj. La unua bedaŭrinda sekvo por kiu deflankiĝas de tiu providenca celo, estas ricevi mistifik- ojn fare de la trompemaj Spiritoj, kiuj svarmas ĉirkaŭ la homoj; la dua, estas fali sub la regadon de tiuj sam- aj Spiritoj, kiuj povas, per perfidaj konsiloj, konduki ilin al efektivaj kaj materiaj malfeliĉoj sur la Tero; la tria, estas la perdo de la frukto de la kono de Spiritismo, post la surtera vivo.
La manifestiĝoj ne estas do destinataj servi materiajn interesojn; ilia utileco estas en la moralaj kon- sekvencoj fontantaj el ili; sed eĉ se ili donus kiel rezult- aton nur la konon de nova natura leĝo, nur montri ma- teriale la ekziston kaj la senmortecon de la animo, ĉi tio ja estus multo, ĉar ĝi estus nova larĝa vojo malferm- ita al la filozofio.
Pri la mediumoj
En siaj povoj la mediumoj prezentas la plej malsamajn kapablojn, kio faras ilin pli aŭ malpli taŭgaj por tiu aŭ alia speco de komunikaĵoj, de tia aŭ alia fe- nomeno. Laŭ tiuj kapabloj, ili distingiĝas kiel mediumoj, por fizikaj efikoj, por inteligentaj komunikaĵoj, vidantoj, parolantoj, aŭdantoj, sensitivoj, desegnistoj, poliglotoj, poetoj, muzikistoj, verkistoj k. a. Oni ne povas atendi de unu mediumo ion, kio estas ekster lia kapablo. Ne konante la mediumajn kapablecojn, la observanto ne pov- as kompreni certajn malfacilaĵojn, aŭ iajn neeblaĵojn ekzistantajn en la praktiko. (La Libro de la Mediumoj, ĉap. XVI, n-ro 185.)
La mediumoj por fizikaj efikoj estas pli kapa- blaj por okazigi materiajn fenomenojn, kiaj movoj, frap- oj k. s., per tabloj aŭ aliaj objektoj; kiam tiuj fenomenoj montras penson aŭ obeas ies volon, ili estas inteligentaj efikoj; ĉar ili malkaŝas inteligentan kaŭzon: ĝi estas por la Spirito iu maniero manifestiĝi. Per difinita nombro da batoj, laŭ konvencio, oni ricevas respondojn per jes aŭ per ne, aŭ la montron de la literoj de la alfabeto por formi vortojn kaj frazojn. Tiu primitiva rimedo estas tro malrapida kaj ne taŭgas por longaj elvolviĝoj. La parolantaj tabloj estis la komenco de tiu scienco; hodiaŭ oni jam posedas rimedojn de komunikiĝoj tiel rapidaj kaj plenaj kiel ĉe la vivantoj kaj nur escepte, kiel eksperi- mentadon, oni uzas la parolantan tablon.
El ĉiuj rimedoj de komunikiĝoj, la skribado estas samtempe la plej simpla, la plej rapida, la plej opor- tuna, kaj tiu, kiu permesas pli da elvolviĝoj; ĝi estas ankaŭ la kapablo plej ofte trovata ĉe la mediumoj.
Por akiri la skribon, oni uzis en la komenco diversajn materiajn perantojn kiel korbetojn, tabuletojn k. a., provizitajn per krajono. (La Libro de la Mediumoj, ĉap. XIII, n-oj 152 kaj sekvantaj.) Pli poste oni rekonis la senutilecon de tiuj akcesoraĵoj kaj la eblecon por la mediumoj skribi rekte per la mano, kiel en la ordinara skribado.
La mediumo skribas sub la influo de la Spiritoj, kiuj uzas lin kiel instrumenton; lia mano estas konduk- ata de nevola movado, kiun plej ofte li ne povas regi. Certaj mediumoj havas nenian konscion pri tio, kion ili skribas; aliaj havas pli aŭ malpli malprecizan konscion, kvankam la penso estas al ili fremda: ĉi tio distingas la mehanikajn mediumojn disde la intuitivaj mediumoj aŭ de la duonmehanikaj. La spirita scienco klarigas la manieron de la transsendo de la penso de la Spirito al la mediumo kaj la rolon de ĉi tiu lasta en la komunikiĝoj. (La Libro de la Mediumoj, ĉap. XV, n-roj 179 kaj sekvantaj; — ĉap. XIX, n-ro 223 kaj sekvantaj.)
La mediumo posedas nur la kapablon, sed la efektiva komunikaĵo dependas de la Spiritoj. Se la Spiritoj ne volas manifestiĝi, la mediumo nenion ricevas; tiam li estas muzikilo sen muzikisto. La Spiritoj komu- nikiĝas nur kiam ili volas aŭ povas; ili neniam estas sub kaprico de iu; neniu mediumo havas la povon ilin venigi laŭ sia plaĉo kaj kontraŭ ilia volo.
Ci tio klarigas la intermitecon de la kapabloj ĉe la plej bonaj mediumoj, kaj la interrompojn, kiujn ili su- feras kelkafoje dum pluraj monatoj. Estus do malprave identigi la mediumecon kun iu talento. La talenton oni akiras per laboro; kiu ĝin posedas estas ĉiam ĝia mastro; la mediumo neniam mastras sian kapablon, ĉar ĉi tiu dependas de fremda volo.
La mediumo por fizikaj efikoj, kiu ricevas regule kaj laŭvole iujn fenomenojn, kaj ne supozante, ke tio fariĝas per ĵonglado, estas en rilatoj kun Spiritoj de malalta tavolo, al kiuj plaĉas tiuj montriĝoj, kaj kiuj eble havis similan metion en sia vivo; sed estus absurdo pensi, ke Spiritoj, eĉ malaltnivelaj, amuziĝas per parado. (Vidu antaŭe paĝon 55. Pri ĵonglado.)
La mallumo necesa al la produktado de certaj fizikaj efikoj sendube povas veki suspekton, sed ĝi pruv- as nenion kontraŭ la vereco de tiuj fenomenoj. Oni scias, ke en hemio iuj kombinaĵoj ne povas efektiviĝi sub la lumo; ke iuj komponadoj kaj malkomponadoj efektiviĝas sub la agado de la luma fluidaĵo; nu, ĉiuj spiritaj fenomenoj estas rezultato de kombinado de fluidaĵoj aparten- antaj al la mediumo kaj al la Spirito; ĉar tiuj fluidaĵoj estas materio, estas neniel strange, ke en iuj okazoj la luma fluidaĵo estas kontraŭa al tiu kombinado.
La inteligentaj komunikiĝoj ankaŭ efektiviĝas per la fluideca agado de la Spirito super la mediumo; estas necese, ke la fluidaĵo de ĉi tiu lasta identiĝu kun tiu de la Spirito. La facileco de la komunikiĝoj dependas de la grado da akordiĝemo ekzistanta inter la du fluid- aĵoj. Ĉiu mediumo estas do pli aŭ malpli kapabla ricevi la impreson aŭ la impulson de la penso de tia aŭ alia Spirito; li povas esti bona instrumento por unu kaj mal- bona por alia. El tio rezultas, ke se du egale bone na- turdotitaj mediumoj estas unu apud la dua, iu Spirito povas manifestiĝi per unu kaj ne per la alia.
Estas do eraro kredi, ke sufiĉas esti mediumo por ricevi kun egala facileco komunikaĵojn de ĉiu Spirito. Ne ekzistas universalaj mediumoj por la elvokado, kiel ekzistas neniu kun kapableco por produkti ĉiujn feno- menojn. La Spiritoj serĉas preferinde instrumentojn vi- brantajn unisone kun ili; trudi al ili la unuan renkont- itan, estus same kiel trudi al pianisto ludi violonon, ĉar sciante muzikon li devas povi ludi ĉiujn instrumentojn.
Sen la harmonio, kiu povas konduki al la fluid- eca asimiliĝo, la komunikiĝoj estas neeblaj, nekompletaj aŭ falsaj. Ili povas esti falsaj, ĉar pro neeblo de la Spi- rito dezirata, ne mankas aliaj pretaj kapti la okazon ma - nifestiĝi, kiuj tre malmulte zorgas pri la vero.
La fluideca asimiliĝo estas kelkafoje tute ne ebla inter iuj Spiritoj kaj iuj mediumoj; aliajn fojojn, kaj ĉi tio estas la plej ordinara, ĝi stariĝas nur iom post iom en longa tempo; ĉi tio klarigas kial la Spiritoj, hav- antaj kutimon manifestiĝi per unu mediumo, ĉi tion far- as kun la plej granda facileco, kaj kial la unuaj komu - nikiĝoj montras preskaŭ ĉiam iom da ĝeno kaj ne estas tre klaraj.
La fluideca asimiliĝo estas tiel necesa en la ko- munikiĝoj per tiptologio kiel per skribado, ĉar en ambaŭ okazoj temas pri la transsendo de la penso de la Spirito, kiu ajn la materia rimedo uzata.
Ne povante trudi mediumon al la Spirito, kiun oni volas elvoki, konvenas lasi al li la elekton de sia instrumento. En ĉiuj okazoj, estas necese, ke la mediumo identiĝu unue kun la Spirito per enmemiĝo kaj preĝo, almenaŭ dum kelkaj minutoj, aŭ eĉ dum pluraj tagoj antaŭe, se ĉi tio estas farebla, en maniero starigi kaj aktivigi la fluidecan asimiliĝon. Ci tio estas la rimedo por malgravigi la malfacilaĵon.
Kiam la fluidecaj kondiĉoj ne estas favoraj al la senpera komunikiĝo de la Spirito al la mediumo, ĝi povas fariĝi per helpo de la spirita gvidanto de la mediumo; en tiu okazo la penso alvenas per dua peranto, t. e. post trairo tra du instrumentoj. Oni komprenas do kiel grava estas la bona spirita asistado al la me- diumo, ĉar se li estas sub influo de obsedanta, malklera aŭ fiera Spirito, la komunikiĝo nepre estos falsita.
Tie la personaj kvalitoj de la mediumo nepre ludas gravan rolon, pro la karaktero de la Spiritoj, kiujn li altiras al si. La plej malindaj mediumoj povas havi fort- ajn kapablojn, sed la plej sekuraj estas tiuj, kiuj krom tiuj kapabloj, ĝuas la plej bonajn simpatiojn en la spirita mondo; nu, tiuj simpatioj neniel estas garantiataj de pli aŭ malpli imponantaj nomoj de la Spiritoj, aŭ ki- ujn prenas la Spiritoj, kiuj subskribas la komunikaĵojn, sed de la karaktero konstante bona de la ricevataj ko- munikaĵoj.
Kiu ajn estas la maniero de la komunikiĝoj, el vidpunkto eksperimenta la praktikado de Spiritismo pre- zentas multenombrajn malfacilaĵojn, kaj ne estas libera de danĝero por kiu ne havas sperton. Kiel eksperiment- anto mem aŭ kiel simpla observanto, estas necese scii distingi inter la malsamaj karakteroj de la Spiritoj, kiuj povas manifestiĝi, koni la kaŭzon de ĉiuj fenomenoj, la kondiĉojn en kiuj ili povas efektiviĝi, la obstaklojn, kiuj povas ilin kontraŭi, por ne peti ion neeblan; ne estas malpli necese koni ĉiujn kondiĉojn kaj ĉiujn rifojn de la mediumeco, la influon de la medio, la moralan sinten- adon k. a. (La Libro de la Mediumoj, 2-a parto.)
Rifoj de la mediumoj
Unu el la plej gravaj rifoj de la mediumeco estas la obsedo, t. e. la regado, kiun iuj Spiritoj povas prak- tiki sur la mediumojn, trudante sin al ili sub apokrifaj nomoj kaj malebligante al ili komunikiĝi kun aliaj Spiritoj. Gi estas rifo ankaŭ por novica observanto nesper- ta, kiu, ne konante la karakterojn de ĉi tiu fenomeno, povas esti trompita de la ŝajnoj, kiel tiu nesperta en medicino, kiu povas havi iluzion pri la kaŭzo kaj karaktero de iu malsano. Se la antaŭa studo en tiu okazo estas utila por la observanto, ĝi estas nepre necesa al la me- diumo, tial, ke ĝi liveras al li rimedojn por eviti ĝenaĵon, kiu povas havi por li bedaŭrindajn sekvojn; tial ni nen- iam ĉesus rekomendi la studadon antaŭ ol sin dediĉi al la praktiko. (La Libro de la Mediumoj. Cap. XXIII.)
La obsedo prezentas tri precipajn gradojn tre karakterizitajn: la simpla obsedo, la fascinado kaj la
subjugado. En la unua, la mediumo estas tute konscia, ke li ricevas nenion bonan; li havas nenian iluzion pri la naturo de la Spirito, kiu obstinas manifestiĝi per li kaj de kiu li deziras sin liberigi. Tiu okazo havas nen- ian gravecon: ĝi estas nur malagrabla kaj la mediumo povas liberiĝi ĉesante provizore skribi. Laca ne esti aŭs- kultata la Spirito fine foriras.
La obseda fascinado estas multe pli grava, ĉar la mediumo havas plenan iluzion. La Spirito lin reganta alproprigas al si lian konfidon ĝis la nuligo de lia juĝo- kapablo pri la komunikaĵoj, kaj igas lin trovi sublimaj la plej absurdajn aferojn.
La karakteriza trajto de tiu speco de obsedo estas ia tro forta ofendiĝemo en la mediumo; ĝi kondukas lin trovi bona, justa kaj vera nur tion, kion li skribas, kaj rifuzi, trovi ofenda, ĉiun konsilon, observon, kritikon; pre- ferinde li forlasas siajn amikojn anstataŭ konsenti, ke li estas trompita; li ĵaluzas aliajn mediumojn, kies komu- nikaĵoj estas juĝataj pli bonaj ol la liaj; li volas sin trudi al la spiritistaj kunvenoj, kiujn li forlasas, kiam li ne povas ilin regi. Li venas fine al tia submetiĝo, ke la Spirito povas konduki lin al la plej ridindaj kaj kom- promitantaj agoj.
Unu el la karakterizaj trajtoj de la malbonaj Spiritoj estas sin trudi; ili donas ordonojn kaj volas esti obeataj; la bonaj neniam sin trudas: ili donas konsilojn, kaj se oni ne aŭskultas ilin, ili foriras. El tio sekvas, ke la impreso de la malbonaj Spiritoj estas peniga, laciga kaj produktas ian specon de sveneto; ofte ĝi kaŭzas febran agitadon, abruptajn kaj spasmajn movojn; kon- traŭe, tiu de la bonaj Spiritoj estas trankvila, dolĉa kaj kaŭzas veran bonstaton.
La obseda subjugado, iam nomita posedo, estas fizika trudo, ĉiam praktikata de Spiritoj el la plej mal- bona speco kaj kiu povas atingi ĝis la nuligo de la libera volo. Ofte ĝi limiĝas nur al malagrablaj impresoj, sed kelkafoje ĝi okazigas senordajn movojn, malsaĝajn ag- ojn, kriojn, sensencajn aŭ ofendajn vortojn, kies ridind- econ la viktimo ofte komprenas, sed li ne povas sin defendi. Tiu stato esence diferenciĝas de la patologia frenezeco, kun kiu oni ĝin malprave konfuzas, tial ke estas nenia organa lezo; ĉar la kaŭzo estas alia, la ku- racantaj rimedoj ankaŭ devas esti tute aliaj. Uzante tie
la ordinaran procedon de la duŝoj kaj de la korpaj ku-
racadoj, oni ofte venas al starigo de vera frenezeco, kie estis nur morala kaŭzo.
En la vera frenezeco, la kaŭzo de la malbono estas interna; oni devas peni por restarigi la organismon en ĝian normalan staton; en la subjugado, la kaŭzo de la malbono estas ekstera; oni devas liberigi la malsan- ulon el nevidebla malamiko, oponante al li, ne kuracilojn, sed forton moralan superan al la alia. La sperto pruvas, ke en tiaj okazoj la ekzorcaĵoj neniam donis ian rezultat- on kontentigan, kaj ke ili pli gravigis anstataŭ plibonigi la situacion. Nur Spiritismo indikante la veran kaŭzon de la malbono, povas doni la rimedojn por ĝin venki. Estas necese iel eduki morale la obsedantan Spiriton; per konsiloj saĝe direktataj, oni sukcesas lin plibonigi kaj igi lin volonte rezigni pri la turmentado de la malsanulo, kaj tiam ĉi tiu estas libera. (La Libro de la Mediumoj, n-ro 279 — Revue Spirite, Februaro, Marto kaj Junio 1864. La obsedita junulino de Marmande.)
La obseda subjugado plej ofte estas individua; sed kiam trupo da malbonaj Spiritoj atakas iun loĝant- aron, ĝi povas havi epidemian karakteron. Fenomeno de tia karaktero okazis en la tempo de la Kristo; nur potenca morala supereco povis superforti tiajn malicajn estulojn, kiuj tiam estis nomataj demonoj, kaj redoni trankvilecon al iliaj viktimoj [2].
Grava fakto konsiderenda estas, ke la obsedado, de iu ajn karaktero, estas sendependa de la mediumeco, kaj ke oni trovas ĝin en ĉiuj gradoj, precipe tiun lastan, en multegaj individuoj, kiuj neniam aŭdis pri Spiritismo. Efektive, tial ke la Spiritoj ekzistas en ĉiuj tempoj, ili ĉiam uzadis la saman influon; la mediumeco ne estas kaŭzo, ĝi estas nur maniero de manifestiĝo de tiu influo; sekve oni povas diri kun certeco, ke ĉiu mediumo obsed- ita devis suferi en ia ajn maniero, kaj ofte en la agoj plej komunaj de la vivo, la efikojn de tiu influado; ke sen la mediumeco ĝi manifestiĝus per aliaj efikoj, atri- buataj ofte al misteraj malsanoj, kiujn nenia medicina esplorado povas trovi. Per la mediumeco, la malica est- ulo perfidas sian aleston; sen la mediumeco, li estas kaŝ- ita malamiko pri kies ekzisto neniu supozas.
La homoj, kiuj akceptas nenion krom la mate- rio, ne povas akcepti ian kaŝitan kaŭzon; sed kiam la scienco eliros el la materialisma rutino, ĝi rekonos en la agado de la nevidebla mondo, kiu nin ĉirkaŭas kaj en kies medio ni vivas, ian potencon, kiu efikas sur la fizik- ajn aferojn tiel bone kiel sur la moralajn aferojn; tio estos nova vojo malfermita al la progreso kaj ŝlosilo por amaso da fenomenoj ne bone komprenataj.
Ĉar la obsedo neniam povas esti farata de bona Spirito, ĉefa punkto estas ekkoni la karakteron de tiuj, kiuj sin prezentas. Nesperta mediumo povas esti tromp - ata de la ŝajnoj; tiu avertita spionas la plej malgrand- ajn suspektatajn signojn, kaj la Spirito fine foriras, kiam li vidas, ke li nenion povas fari. La antaŭa kono de la rimedoj por distingi la bonajn Spiritojn disde la malbon- aj estas do necesa al la mediumo, kiu ne volas riski fali en kaptilon. Gi ne estas malpli necesa al la simpla ob- servanto, kiu, per tiu rimedo, povas taksi la valoron de tio, kion li vidas aŭ aŭdas. (La Libro de la Mediumoj, ĉap. XXIV.)
La ecoj de la mediumoj
La mediuma kapablo apartenas al la organismo; ĝi estas sendependa de la moralaj kvalitoj de la mediumo, kaj oni ĝin trovas elvolviĝintan en la plej malindaj same kiel en la plej indaj. Sed ne same estas la prefero don- ata de la bonaj Spiritoj al la mediumoj.
La bonaj Spiritoj komunikiĝas pli aŭ malpli vo- lonte per tia aŭ alia mediumo, laŭ sia propra simpatio al ties Spirito. Kio formas la kvaliton de iu mediumo, ne estas la facileco per kiu li ricevas la komunikaĵojn, sed lia kapablo ricevi nur bonajn komunikaĵojn kaj ne fariĝi ludilo de ventkapaj kaj trompemaj Spiritoj.
Se la mediumoj morale pli malperfektaj kelka- foje ricevas tre bonajn komunikaĵojn, kiuj povas veni nur de bonaj Spiritoj, kion oni malprave miras, ĝi estas ofte en la intereso de la mediumo mem, por doni al li saĝajn avertojn. Se li ĉi tiujn ne profitas, li estas plej kulpa, ĉar li skribas sian propran kondamnon. Dio, kies boneco estas senlima, ne povas rifuzi helpon al tiuj, kiuj plej bezonas ĝin. La virta misiulo, kiu venas al krim- uloj por ilin moraligi, faras nur tion, kion la bonaj Spi- ritoj faras ĉe le neperfektaj mediumoj.
Aliflanke, kiam la bonaj Spiritoj volas doni instru- on utila al ĉiuj, ili uzas la instrumenton, kiun ili havas ĉemane; sed ili ĝin forlasas kiam ili trovas alian, kiu estas al ili pli simpatia, kaj kiu profitas el la ricevataj lecionoj. Kiam la bonaj Spiritoj eliras, la malsuperaj Spiritoj, senzorgaj pri moralaj kvalitoj, kiuj ĝenas ilin, havas la kampon libera.
El tio rezultas, ke la morale malperfektaj medium- oj, kiuj ne korektas sin, frue aŭ malfrue estas predo de la malbonaj Spiritoj, kiuj ofte ilin kondukas al la ruino kaj al la plej grandaj malfeliĉoj en ĉi tiu sama mondo. Koncerne ilian kapablon, kiu estis bela kaj tia restus, ĝi unue perversiĝas pro la forlaso fare de la bonaj Spiritoj kaj fine perdiĝas.
La plej meritaj mediumoj ne estas en ŝirmejo kontraŭ mistifikoj de trompemaj Spiritoj; unue, ĉar ne ekzistas persono sufiĉe perfekta por ne havi ian mal- fortan flankon tra kiu li povus malfermi enirpordon al malbonaj Spiritoj; due, kelkafoje la bonaj Spiritoj tion permesas por ekzercigi la juĝadon, instrui distingi la ver- on el eraro kaj vigligi malkonfidon, ke oni nenion ak- ceptu blinde kaj sen kontrolo; sed la trompo neniam venas de bona Spirito, kaj ĉiu respektinda nomo sub- skribanta eraron nepre estas apokrifa.
Tio povas esti ankaŭ provado por la pacienco kaj la persistemo de ĉiu spiritisto, mediumo aŭ ne; kiu sen- kuraĝiĝus pro kelkaj disreviĝoj, tiu pruvas al la bonaj Spiritoj, ke ĉi tiuj ne povas kalkuli sur lin.
Ne estas pli mirige vidi malbonan Spiriton ob- sedi meritplenajn personojn, ol surprizige vidi malbonajn homojn furioze ataki sur la Tero la honestajn personojn.
Estas rimarkinde, ke post la publikigo de "La Libro de la Mediumoj", la obseditaj mediumoj estas malpli multaj ol antaŭe, ĉar ili estas avertitaj, ili sin gardas, kaj spionas la malplej grandajn signojn, kiuj povas mal- kaŝi la aleston de trompema Spirito. La plej multaj nun obseditaj mediumoj, aŭ ne ĝin antaŭe studis, aŭ ne pro- fitis ĝiajn konsilojn.
Kio estigas la mediumon ĝuste difinitan, tio estas la kapablo; en tiu senco li povas esti pli aŭ malpli formita, pli aŭ malpli elvolvita. Kio estigas la medium- on sekura, tiun, kiun oni povas vere taksi kiel bonan me- diumon, tio estas la aplikado de la kapablo, la taŭgeco por esti interpretisto de la bonaj Spiritoj. Flanke las- ante la tutan kapablon, la povo de la mediumo por altiri la bonajn Spiritojn kaj forpeli la malbonajn, estas pro- porcia je lia morala supereco; tiu supereco estas propor- cia je la sumo de la kvalitoj, kiuj faras la honestan hom- on; per ĝi oni favorigas al si la simpation de la bonuloj, kaj havas aŭtoritaton super la malbonaj.
Pro la sama motivo, la sumo de la moralaj mal- perfektaĵoj de la mediumo lin alproksimigas al la ka- raktero de la malbonaj Spiritoj kaj forprenas de li la influon necesan por ilin forigi; anstataŭ sin trudi al ili, ĉi tiuj lin regas. Ci tio aplikiĝas ne nur al mediumoj, sed al iu ajn persono, ĉar ĉiuj ricevas influon de la Spiritoj. (Vidu supre n-rojn 74 kaj 75.)
Por sin trudi al la mediumo, la malbonaj Spirit- oj scias lerte ekspluati ĉiujn moralajn maniojn; kio donas al ili pli da facilaĵo, tio estas la fiero; tial fiero estas la plej reganta sento ĉe la plej multaj obseditaj medium- oj, sed precipe ĉe tiuj fascinitaj. Fiero igas ilin kredi al sia propra neerareblo kaj rifuzi avertojn. Bedaŭrinde, tiu sento estas ekscitata de la laŭdoj, kiujn ili ricevas; kiam ili havas kapablon iom transcendan, oni ilin serĉas, ilin flatas, ili fine kredas al sia graveco; ili rigardas sin kiel nepre necesajn, kaj ĉi tio ilin pereigas.
Dum la neperfekta mediumo fieras pro la emi- nentaj nomoj, plej ofte apokrifaj, en la komunikaĵoj, kiujn li ricevas, rigardas sin kiel privilegian interpretiston de la ĉielaj potenculoj, la bona mediumo neniam sin jug- as sufiĉe inda je tia favoro: li ĉiam havas utilan dubon pri la bona kvalito de tio, kion li ricevas, kaj ne kon- fidas al sia propra juĝo: estante nur pasiva instrumento, li komprenas, ke se tio estas bona, li ne havas personan meriton, same kiel li ne estas priresponda, se ĝi estas malbona, kaj ke estus ridinde interveni por la absoluta identeco de la Spiritoj manifestiĝantaj al li; li lasas al triaj personoj neŭtralaj juĝi la demandon, kaj lia mem- amo ne suferas pro malfavora juĝo, same kiel aktoro ne suferas pro mallaŭdo al teatraĵo, kiun li nur ludas. La ĉefaj trajtoj de lia karaktero estas simpleco kaj modest- eco; li estas feliĉa de la posedata kapablo, ne por vant- iĝi de ĝi, sed ĉar ĝi donas al li rimedon por esti utila, kion li volonte faras, sed neniam ofendiĝante se oni ne metas lin en unuan rangon.
La mediumoj estas perantoj kaj interpretistoj de la Spiritoj; la elvokanto aŭ eĉ la simpla observanto devas do havi la taskon juĝi la meriton de la instrumento.
La mediuma kapablo estas donaco de Dio, same kiel ĉiuj aliaj kapabloj, kiun oni povas uzi egale por la bono aŭ malbono, kaj kiun oni povas malrespekti. Gia celo estas meti nin en senperan rilaton kun la animoj de tiuj, kiuj vivis, por ricevi iliajn instruojn kaj nin inici en la estontan vivon. Kiel la vido rilatigas nin kun la videbla mondo, la mediumeco rilatigas nin kun la nevidebla mondo. Kiu uzas ĝin kun utila celo, por la progreso de si mem kaj de aliaj homoj, tiu plenumas veran mision el kiu li ricevos rekompencon. Kiu malbonuzas ĝin kaj ĝin uzas por aferoj banalaj kaj kun materialaj interesoj, ĝin deturnas de la providenca celo; frue aŭ malfrue, tiu suferas la punon, same kiel ĉiu, kiu malbonuzas iun ajn kapablon.
Ĉarlatanismo
Iuj spiritaj manifestiĝoj povas esti tre facile imitataj, sed tial, ke ili eble estis ekspluatitaj de ĵongl- istoj kaj prestidigitatoroj, kiel tiom da aliaj fenomenoj, estus absurdo konkludi, ke ili ne ekzistas. Kiu studis tiujn manifestiĝojn kaj scipovas la normalajn kondiĉojn en kiuj ili povas efektiviĝi, tiu kapablas distingi la imit- aĵon disde la realaĵo; cetere la imitaĵo neniam estas kom- pleta kaj povas trompi nur nescianton, nekapablan kapti la nuancojn, kiuj karakterizas la veran fenomenon.
La manifestiĝoj plej facile imiteblaj, estas iuj fizikaj efikoj kaj ordinaraj inteligentaj efikoj, kiaj estas la movoj, la frapoj, la alportoj, la senpera skribaĵo, banalaj respondoj k.s.; ne la inteligentaj komunikaĵoj de alta signifo; por imiti la unuajn, sufiĉas lerteco; por si- muli la aliajn, preskaŭ ĉiam estus necesa klereco ne ordi- nara, eminenta intelekta supereco kaj kapablo de impro- vizado preskaŭ universala.
Kiuj ne konas Spiritismon, tiuj ofte suspektas la bonan fidon de la mediumoj; la studado kaj sperto donas al ili la rimedojn por certiĝi pri la realeco de la faktoj; sed krom tio, la plej bona garantio, kiun ili pov- as trovi, kuŝas en la absoluta oferemo kaj en la honor- indeco de la mediumo; estas personoj, kiuj pro sia po- zicio kaj sia karaktero, staras super ĉia suspekto. Se la logaĵo de la profito povas inciti al la trompado, la ko- muna saĝo montras, ke ĉarlatanismo havas nenion por fari tie, kie estas nenio por gajni. (La Libro de la Mediumoj, ĉap. XXVIII, Carlatanismo kaj ĵonglado, mona- vidaj mediumoj, spiritismaj trompoj, n-ro 300. — Revue Spirite, 1862, paĝo 52.)
Inter la adeptoj de Spiritismo oni trovas entu- ziasmulojn kaj fervorulojn kiel em ĉiuj movadoj; tiuj estas ordinare la plej malbonaj disvastigantoj, ĉar oni dub- as pri ilia facileco ĉion akcepti sen profunda ekzameno. Klera spiritisto ne akceptas blindigantan entuziasmon; malvarmsange kaj trankvile li ĉion observas; ĉi tiu estas la maniero ne esti trompata de iluzioj nek de mistifik- antoj. Sen ia konsiderado al bona fido, la novica observ- anto devas, super ĉio, atenti la seriozecon de la personoj al kiuj li sin turnas.
Identeco de la Spiritoj
Tial, ke oni trovas ĉe la Spiritoj ĉiujn maniojn de la homaro, oni trovas ankaŭ la ruzon kaj la mensog- on; iuj Spiritoj havas nenian skrupulon ornami sin per la plej respektindaj nomoj por inspiri pli da konfido. Oni ne povas do kredi en maniero absoluta al aŭtentikeco de ĉiuj subskriboj.
La identigo estas unu el la plej grandaj mal- facilaĵoj de la praktika Spiritismo; ofte estas neeble ĝin konstati, precipe pri superaj Spiritoj antikvaj, antaŭaj al nia epoko. Inter la manifestiĝantoj, multaj ne havas nomojn por ni; por fiksi niajn ideojn, ili povas preni nomon de unu konata Spirito apartenanta al ilia sama kategorio; tial, se iu Spirito komunikiĝas sub la nomo Sankta Petro, ekzemple, nenio pruvas, ke li estas la apos- tolo de tiu nomo; ĝi povas esti li, same kiel ĝi povas esti iu Spirito de la sama rango, aŭ sendito de li.
La demando pri identeco en tiu okazo neniel gravas, estus infanaĵo doni al ĝi atenton; kio gravas tiam estas la karaktero de la instruo mem; ĝi estas bona aŭ mal- bona, inda aŭ ne inda de la persono, kies nomon ĝi portas; ĉu li ĝin akceptus aŭ rifuzus, jen la tuta demando.
Estas pli facile konstati la identecon, kiam temas pri Spiritoj de nia tempo, kies karakteron kaj kutim- ojn oni konas, ĉar ĝuste per tiuj kutimoj kaj apartaj agmanieroj en la privata vivo, ilia identeco plej sekure malkaŝiĝas kaj ofte en nekontestebla maniero. Kiam oni elvokas parencon aŭ amikon, pli interesa estas lia per- soneco mem, kaj estas memkompreneble peni konstati lian (aŭ ŝian) identecon; sed la rimedoj tiam ordinare uzataj por tiu celo, de personoj, kiuj nur neperfekte konas Spiritismon, estas nesufiĉaj kaj ofte faligas en eraron.
La Spirito malkaŝas sian identecon per amaso da cirkonstancoj, reliefiĝantaj el la komunikaĵoj, en kiuj manifestiĝas liaj kutimoj, karaktero, lingvaĵo, ĝis liaj familiaj dirmanieroj. Gi montriĝas ankaŭ per intimaj detaloj en kiujn li spontanee eniras kun amataj personoj: tiuj estas la plej bonaj pruvoj pri identeco. Sed tre malofte la Spirito kontentigas rektajn demandojn pri tiu temo al li adresatajn, precipe se ilin al li prezentas personoj al li indiferentaj, nur pro scivolemo aŭ provo. La Spirito pruvas sian identecon kiel li volas aŭ kiel li pov- as, laŭ la kapablo de lia interpretisto, kaj ofte tiuj pruvoj estas superabundaj; eraro estas voli, ke li ilin donu laŭ la maniero de la elvokanto; tiam li rifuzas submet- iĝi al postuloj. (La Libro de la Mediumoj, ĉap. XXIV: Identeco de la Spiritoj. — Revue Spirite, 1862, paĝo 82: Fakto de identeco.)
Kontraŭdiroj
La kontraŭdiroj ofte rimarkataj en la parolo de la Spiritoj povas mirigi nur tiujn, kiuj havas de la spiritisma scienco nekompletan scion. Ili estas konsek- venco de la naturo mem de la Spiritoj, kiuj, kiel jam estas dirite, scias pri la aferoj nur laŭ la grado de sia progreso, kaj sekve kelkaj Spiritoj povas scii malpli ol certaj homoj. Pri multegaj punktoj ili povas eldiri nur sian personan opinion, kiu povas esti pli aŭ malpli ĝusta, kaj konservi la ombrojn de la surteraj antaŭjuĝoj, el kiuj ili ne ankoraŭ liberiĝis; aliaj kreas al si sistemojn pri tio, kion ili ankoraŭ ne scias, precipe koncerne al la sciencaj demandoj pri la origino de la aferoj. Neniel mirige do, ke ili ne ĉiam akordiĝas.
Oni miras trovi inter si kontraŭdirajn komunik- aĵojn subskribitajn de la sama nomo. Nur la malsuperaj Spiritoj povas, laŭ la cirkonstancoj, teni malsaman par- olon, ĉar la superaj Spiritoj neniam kontraŭdiras sin mem. Kiu estas inicita eĉ ne profunde en la misterojn de la spirita mondo, scias kun kia facileco certaj Spiritoj ornamas sin per pruntita nomo por doni pli da kredito al siaj paroloj; oni povas konkludi kun certeco, ke se du komunikaĵoj, radike kontraŭdiraj laŭ la fundo de la penso, portas la saman respektindan nomon, unu el ili estas nepre apokrifa. [3]
Du rimedoj povas taŭgi por fiksi la ideojn pri la dubaj demandoj: la unua estas submeti ĉiujn komu- nikaĵojn al la severa kontrolo de la racio, de la komuna saĝo kaj de la logiko; tiun rekomendon faras ĉiuj bonaj Spiritoj, sed ne la trompemaj, ĉar ĉi tiuj scias tre bone, ke ili povas nur perdi ĉe serioza ekzameno; tial ili evitas la diskuton kaj volas esti kredataj konfide.
La dua kriterio de la vero estas la unuformeco de la instruado. Kiam la sama principo estas instruata de malsamaj Spiritoj en diversaj lokoj per mediumoj fremd - aj unuj al aliaj, kiuj ne estas sub la samaj influoj, oni povas konkludi, ke tiu principo estas pli vera ol se ĝi venus de unu sola fonto kaj estus kontraŭdirata de la pli multaj. (La Libro de la Mediumoj, ĉap. XXVII: Pri la kontraŭdiroj kaj la mistifikoj. — Revue Spirite, Aprilo 1864, p. 99: Aŭtoritato de la spiritisma doktrino. — La Evangelio laŭ Spiritismo. Enkonduko, pĝ. 22.)
Konsekvencoj de Spiritismo
Ĉe la necerteco de la malkaŝoj farataj de la Spiritoj, oni demandas por kio taŭgas la studo de Spiritismo?
Gi taŭgas por materiale pruvi la ekziston de la spirita mondo.
Car la spirita mondo estas formita per la animoj de tiuj, kiuj vivis sur la Tero, ĝi estas pruvo pri la ekzisto de la animo kaj de ties vivado post la korpo.
La manifestiĝantaj animoj malkaŝas siajn ĝojojn aŭ siajn suferojn laŭ la manieroj kiel ili uzis la surteran vivon; el tio rezultas la pruvo pri la estontaj punoj kaj rekompencoj.
La animoj aŭ Spiritoj priskribas sian staton kaj sian situacion, tiel ili korektas la falsajn ideojn, kiujn oni hav- is pri la venonta vivo kaj precipe pri la naturo kaj daŭro de la punoj.
Tiel la estonta vivo transiras de la stato de mal- preciza kaj duba teorio al la stato de pruvita kaj pozitiva fakto, kaj el tio rezultas la bezono labori kiel eble plej vigle dum la nuna mallonga vivo, profite al la venonta, kies daŭro ne estas difinita.
Ni supozu, ke dudekjara homo estas certa morti kiam li estos dudekkvinjara, kion li faros dum kvin jaroj? Cu li laboros por sia estonteco? Certe ne; li penos ĝui kiel eble plej multe: li rigardus kiel trompon trudi al si pen- ojn kaj seniĝojn sen ia celo. Sed se li estas certa, ke li vivos ĝis la aĝo de okdek jaroj, li kondutos tute alie, ĉar li komprenas la bezonon oferi iujn momentojn da nuna ripozo por akiri ripozon venontan por multaj jaroj. La samo okazas al kiu estas tute certa pri la est- onta vivo.
La dubo pri la estonta vivo nature kondukas al la ofero de ĉio al nunaj ĝuoj; sekve al troa sklaviĝo al la materiaj bonaĵoj.
La graveco dediĉata al materiaj bonoj incitas la avidecon, la envion, la ĵaluzon de kiu posedas malmult- on, kontraŭ kiu tenas multon. De la envio al la deziro akiri je iu ajn prezo tion, kion posedas lia najbaro, estas nur unu paŝo; de tie la malamoj, la kvereloj, la pro- cesoj, la militoj kaj ĉiuj malbonoj naskitaj de egoismo.
Kun la dubo pri la estonteco, premita en ĉi tiu vivo, de ĉagreno kaj malfeliĉo, la homo vidas nur en la morto la finon de siaj suferoj; nenion pli esperante, li trovas prave mallongigi ilin per memmortigo.
Sen espero al la estonteco, estas kompreneble, ke la homo impresiĝas kaj malesperas pro la elreviĝoj, kiujn li provas.
La fortegaj skuoj, kiujn li travivas, produktas en lia cerbo difektojn, kiuj estas kaŭzoj de la plej multaj okaz- oj de frenezeco.
Sen la estonta vivo, la nuna vivo fariĝas por la homo la ĉefa afero, la sola celo de liaj zorgoj; li ligas ĉion al ĝi; kaj tial li volas je ĉiu prezo ĝui ne nur la mate- rialajn bonojn, sed ankaŭ la honorojn; li sopiras brili, altiĝi super la aliaj, eklipsi siajn najbarojn per sia pompo kaj per sia rango; de tie lia senmezura ambicio kaj la graveco de li pruntita al la titoloj kaj al ĉiuj ludiloj de la vanteco, por kies akiro li oferus ĉion, eĉ sian honoron mem, ĉar post tio li vidas ja nenion.
La certeco pri la estonta vivo kaj pri ĝiaj konsek- vencoj tute ŝanĝas la ordon de la ideoj kaj vidigas la aferojn sub tute alia lumo: ĝi levas vualon kaj mal- krovas senliman kaj brilegan horizonton.
Antaŭ la senfineco kaj grandiozeco de la transtomba vivo, la surtera vivo forviŝiĝas kiel la sekundo antaŭ la jarcentoj, kiel la sablero antaŭ la monto. Cio ĉi tie far- iĝas malgranda, mizera kaj oni miras je si mem pro la graveco, kiun oni iam alligis al tiel efemeraj kaj infan- ecaj aferoj. De tio venas kvieteco, trankvileco en la okazaĵoj de la vivo, kio ja estas feliĉo en komparo kun la zorgoj, la turmentoj, kiujn oni trudas al si mem, la malpacienco por altiĝi super la ceteraj; de tio venas ankaŭ pri la sortoŝanĝoj kaj la disreviĝoj, ia indiferent- eco, kiu nin liberigas je falo kiel kaptaĵo de malespero kaj sekve de la plej multaj okazoj de freneziĝo, kaj nin deturnas de la penso pri memmortigo. Kun certeco pri la estonteco, la homo atendas kaj rezignas; kun la dubo, li perdas paciencon, ĉar li atendas nenion krom de la nuna tempo.
La ekzemplo de tiuj jam vivintaj sur la Tero montr- as, ke la sumo de la venonta feliĉo estas proporcia kun la morala progreso plenumita kaj kun la bono farita sur la Tero; ke la sumo de la malfeliĉo estas proporcia
kun la malvirtaj kaj malbonaj agoj, sekve, ĉiuj plene konvinkitaj pri tiu vero tute nature emas do fari la bon- on kaj eviti la malbonon.
Kiam la pli granda parto de la homoj estos konvink- itaj pri tiu ideo, kaj sekvos tiujn principojn, farante la bonon, tiam la bono venkos la malbonon sur la Tero; la homoj jam ne penos malutili unuj aliajn; ili reguligos siajn sociajn instituciojn celante la bonon de ĉiuj kaj ne en profito de kelkaj. Unuvorte, ili komprenos ke la leĝo de karito, instruata de la Kristo, estas la fonto de la feliĉo, ankaŭ en ĉi tiu mondo, kaj tiam ili fundamentos la civilajn leĝojn sur la leĝo de karito.
La konstato pri la spirita mondo nin ĉirkaŭanta kaj pri ĝia agado sur la korpan mondon, estas malkaŝo pri unu el la potencoj de la naturo, kaj sekve la ŝlosilo por amaso da fenomenoj nekomprenataj, en la ordo fi- zika kaj en la ordo morala.
Kiam la scienco kalkulos kun tiu nova forto, ĝis nun nekonata de la scienculoj, ĝi korektos amason da erar- oj devenantaj de tio, ke ĝi atribuas ĉion al unu unika kaŭzo: — la materio. La rekono de tiu nova kaŭzo en la fenomenoj de la naturo, estos levilo por la progreso, kaj produktos la efikon de la eltrovo de tute nova agen- to. Kun la helpo de la spirita leĝo, la horizonto de la scienco larĝiĝos, kiel ĝi larĝiĝis kun la helpo de la leĝo de gravito.
Kiam la sciencistoj, de sur la instruada seĝo, pro- klamos la ekzistadon de la spirita mondo kaj ties agadon sur la fenomenojn de la vivo, ili enfiltrigos en la jun- ularon la kontraŭvenenon kontraŭ la materialistaj ideoj, anstataŭ antaŭinklinigi la junulojn al neado de la est- onteco.
En la lecionoj de klasika filozofio, la profesoroj instruas la ekziston de la animo kaj de ties atributoj, laŭ la malsamaj skoloj, sed sen materialaj pruvoj. Cu ne estas strange, do, ke kiam tiaj pruvoj alvenas, ili estas rifuzataj kaj traktataj de tiuj samaj profesoroj kiel su- perstiĉoj? Cu tio ne estas diri al siaj lernantoj: "ni instruas al vi la ekziston de la animo, sed nenio pruvas
ĝin?" Kiam sciencisto eldonas hipotezon pri unu punkto de la scienco, li diligente serĉas, akceptas kun ĝojo la faktojn, kiuj povas el tiu hipotezo fari veron; kiel do profesoro de filozofio, kies devo estas pruvi al siaj lern- antoj, ke ili havas animon, traktas kun malŝato la rimed- ojn por doni al ili evidentan demonstron?
Ni eĉ supozu, ke la Spiritoj ne estas kapablaj instrui al ni ion, kion ni ankoraŭ ne scias, aŭ kion ni ne povus lerni per ni mem, oni tamen vidas ke la sola kons- tato de la ekzisto de la spirita mondo nepre kondukas al revolucio en la ideoj; nu, revolucio en la ideoj estigas neeviteblan revolucion en la ordo de la aferoj; ĉi tiun revolucion Spiritismo preparas.
Sed la Spiritoj faras pli ol tion; se iliaj mal- kaŝoj estas ĉirkaŭitaj de certaj malfacilaĵoj; se tiuj mal- kaŝoj postulas detalajn zorgojn por konstati ilian ĝust- econ, ne malpli vere estas, ke la kleraj Spiritoj, kiam oni scias ilin pridemandi, kaj kiam tio estas al ili per- mesata, povas malkaŝi al ni nekonatajn faktojn, doni al ni klarigojn pri aferoj nekomprenataj, kaj meti nin sur la vojon al pli rapida progreso.
Precipe en tio la plena kaj atenta studado de la spi- ritisma scienco estas nepre necesa, por peti de ĝi nur tion, kion ĝi povas doni, kaj nur en la maniero kiel ĝi povas tion doni; transpaŝante tiujn limojn, oni estas en danĝero esti trompita.
La plej etaj kaŭzoj povas produkti la plej grandajn efikojn; tiel, el malgranda semo povas kreski grandega arbo; tiel, el la falo de pomo oni eltrovis la leĝon regantan la mondojn; tiel, ranoj saltantaj en plado malkaŝis la galvanan forton; same, el la vulgara feno- meno de turnantaj tabloj eliris la pruvo pri la nevidebla mondo, kaj el tiu pruvo venis doktrino, kiu en kelkaj jaroj veturis tra la tuta mondo, kaj povas ĝin regeneri per la sola forto de la realaĵo de la estonta vivo.
Spiritismo instruas malmulte aŭ neniel verojn tute novajn, laŭ la aksiomo, ke estas nenio nova sub la suno. Nur la eternaj veroj estas absolutaj; tiuj veroj, instruataj de Spiritismo, estas fondataj sur la naturaj leĝoj, ekzistas do de ĉiuj tempoj; tial, en ĉiuj tempoj oni trovas iliajn ĝermojn, kiujn pli kompleta studado kaj pli atentaj observoj elvolvigis. La veroj instruataj de Spiritismo estas do pli konsekvencoj ol eltrovaĵoj; ĝi ne eltrovis ankaŭ la spiritan mondon je kiu oni kredis en ĉiuj tempoj; ĝi nur pruvas ĝin per materialaj faktoj kaj ĝin montras sub ĝia vera lumo, sen la antaŭjuĝoj kaj la superstiĉaj ideoj, kiuj naskas dubon kaj nekredemon.
Rimarko. Kvankam tute nekompletaj, ĉi tiuj klarigoj sufiĉas por montri la bazon, sur kiu ripozas Spiritismo, la karakteron de la manifestiĝoj kaj la gradon da konfido, kiun tiuj manifestiĝoj povas inspiri laŭ la cirkonstancoj.
CAPITRO III
Solvo de kelkaj problemoj per la spiri- tisma doktrino
PLURECO DE LA MONDOJ
Ĉu la pluraj mondoj cirkulantaj en la spaco havas loĝantarojn kiel la Tero?
Ciuj Spiritoj asertas tion, kaj la racio diras, ke ne povas esti alie. La Tero okupas en la spaco neniun spe- cialan rangon, ne laŭ ĝia pozicio, nek laŭ ĝia volumeno, nenio povus pravigi ĝian ekskluzivan privilegion esti la sola loĝata.
Cetere, Dio ne estus kreinta tiujn miliardojn da glo- busoj nur por plaĉi al niaj okuloj; des malpli, ĉar la plej grandan nombron nia vidpovo ne atingas. ("La Libro de la Spiritoj", n-ro 55. — "Revue Spirite", 1858, paĝo 65: — "Plureco de la mondoj", de Flammarion.)
Se la mondoj estas loĝataj, ĉu iliaj loĝantoj en ĉio estas similaj al tiuj de la Tero? Alivorte, ĉu tiuj loĝantoj povus vivi ĉe ni kaj ni ĉe ili?
La formo povus esti preskaŭ la sama, sed la organismo devas esti adaptita al la medio, en kiu ĝi devas vivi, kiel la fiŝoj estas farataj por vivi en akvo kaj la birdoj en la aero. Se la medio estas malsama, kiel ĉio supozigas, kaj kiel ŝajnas demonstri la astronomiaj ob- servoj, la organismo devas esti malsama; ne estas do probable, ke en ilia normala stato, ili povus vivi unuj ĉe la aliaj, kun la samaj korpoj. Ci tion konfirmas la Spiritoj.
Kredante, ke tiuj mondoj estas loĝataj, ĉu en intelekta kaj morala senco ili estas en la sama nivelo kiel la Tero?
Laŭ la instruado de la Spiritoj, la mondoj estas en tre malsamaj gradoj da progreso; kelkaj estas en la sama nivelo kiel la Tero; aliaj estas malpli progresintaj: la homoj en ili estas ankoraŭ pli brutalaj, pli materialaj kaj pli inklinaj al malbono. Kontraŭe, aliaj estas mo - rale, intelekte kaj fizike pli progresintaj, en ili la morala malbono estas nekonata, la artoj kaj sciencoj atingis gradon da perfekteco, kian ni ne povas kompreni, tie la fizika organismo, malpli materiala, ne estas submetita al la suferoj, nek malsanoj, nek kriplaĵoj de la Tero. La homoj tie vivas en paco, ne penante malutili unuj aliajn, sen la ĉagrenoj, la zorgoj, la afliktoj kaj la be- zonoj, kiuj ilin turmentas sur la Tero. Aliaj ankoraŭ pli progresintaj ekzistas, kie la korpa envolvaĵo, preskaŭ fluideca, alproksimiĝas ĉiam pli kaj pli al la naturo de la anĝeloj. En la progresanta serio de la mondoj, la Tero ne estas en la lasta rango, sed ĝi estas unu el la plej materialaj kaj subevoluintaj. ("Revue Spirite", 1858, paĝoj 67, 108, 223; Same, 1860, paĝoj 318 kaj 320. — "La Evangelio laŭ Spiritismo", ĉap. III.)
PRI LA ANIMO
Kie estas la sidejo de la animo?
La animo tute ne estas kiel oni ordinare supozas, lokita en iu parto de la korpo; kune kun la perispirito, ĝi formas fluidecan tutaĵon, trapenetreblan, similan al la tuta korpo, kun kiu ĝi estigas kompleksan estulon, por kiu la morto estas iel malkunmetado. Oni povas imagi al si du similajn korpojn, interpenetritajn unu en la dua, kunfanditajn dum la vivo kaj apartigitajn post la morto. Ce la morto, unu estas detruata kaj la dua restas.
Dum la vivo la animo pli speciale agas sur la organ- ojn de la penso kaj de la sento. Gi estas samtempe interna kaj ekstera; t. e. ĝi radias eksteren; ĝi eĉ povas izoliĝi de la korpo, transportiĝi malproksimen kaj tie manifesti sian aleston, kiel pruvas la observado kaj la somnambulaj fenomenoj.
Ĉu la animo estas kreata samtempe kiel la korpo, aŭ antaŭ ol la korpo?
Post la demando pri la ekzisto de la animo, ĉi tiu demando estas el la plej ĉefaj, ĉar el ĝia solvo rezultas la plej gravaj sekvoj; ĝi estas la sola ebla ŝlosilo por amaso da problemoj ĝis nun ne solveblaj, ĉar ĝi ne estis starigita.
El du aferoj unu, aŭ la animo ekzistis aŭ ne ekzistis antaŭ la formado de la korpo: tria vojo ne ekzistas. Kun la antaŭekzisto de la animo, ĉio logike kaj nature klar- iĝas; sen ĝia antaŭekzisto, estas neeble pravigi certajn dogmojn de la Eklezio, kaj la neebleco de tiu pravigo kondukis multajn rezonemajn homojn al nekredemo.
La Spiritoj solvis tiun demandon, konfirmante la an- taŭekziston, kaj la faktoj, kiel ankaŭ la logiko, ne povas lasi dubon pri tiu temo. Eĉ se oni provizore akceptas la antaŭekziston de la animo nur kiel simplan hipotezon, oni vidus tuj ebeniĝi la plej multajn malfacilaĵojn.
Se la animo estas antaŭa, ĉu ĝi havis indivi- duecon kaj konscion pri si mem antaŭ sia unuiĝo kun la korpo?
Sen individueco kaj konscio pri si mem, la rezultatoj estus la samaj kiel se ĝi ne ekzistus.
Antaŭ sia unuiĝo kun la korpo, ĉu la animo efektivigis iun ajn progreson, aŭ ĝi restis staranta sen- move?
La antaŭa progreso de la animo evidentiĝas per la observado de la faktoj kaj per la instruado de la Spiritoj.
Ĉu Dio kreis la animojn morale kaj intelekte egalajn, aŭ Li kreis unujn pli perfektajn, pli inteligent- ajn ol la aliajn?
Se Dio estus farinta animojn pli perfektajn unujn ol aliajn, tia prefero ne estus akordigebla kun Lia justeco. Ciuj estas Liaj kreitoj, kial Li estus liberiginta unujn el la laboro, kiun Li trudis al aliaj por atingi la eternan feliĉon? La malegaleco de la animoj en ilia origino est- us neado de la justeco de Dio.
Se la animoj estas kreitaj egalaj, kiel klarigi la diversecon de la kapabloj, de la naturaj antaŭinklinoj ekzistantaj inter la homoj sur la Tero?
Tiu diverseco estas la konsekvenco de la progreso plenumita de la animo antaŭ ol unuiĝi kun la nova korpo. La animoj pli progresintaj en inteligento kaj moralo estas tiuj, kiuj pli longe vivis kaj pli multe progresis antaŭ sia enkarniĝo.
Kia la stato de la animo en ĝia origino?
La animoj estas kreataj simplaj kaj nesciantaj, t. e. sen scienco kaj sen scio pri la bono kaj la malbono, sed kun egala kapablo por ĉio. En la komenco ili estas en ia speco de infanaĝo, sen propra volo, kaj sen klara konscio pri sia ekzistado. Iom post iom la libera volo elvolviĝas same kiel la ideoj. ("La Libro de la Spiritoj", n-ro 114 kaj sekvantaj.)
Ĉu la animo plenumis sian antaŭan progreson en stato de vere libera animo, aŭ en antaŭa korpa ek- zistado?
Krom la instruado de la Spiritoj pri tiu punkto, la studado de la malsamaj gradoj da progreso de la homo sur la Tero, pruvas, ke antaŭa progreso de la animo plenumiĝis en serio da korpaj ekzistadoj pli aŭ malpli multenombraj, laŭ la grado al kiu ĝi alvenis; la pruvo pri tio rezultas el la observado de la faktoj, kiujn ni havas ĉiutage sub la okuloj. ("La Libro de la Spiritoj", n-roj 166 ĝis 222. — "Revue Spirite", Aprilo 1862, paĝ- oj 97 - 106.)
LA HOMO DUM LA SURTERA VIVO
Kiel kaj en kiu momento efektiviĝas la unuiĝo de la animo kaj de la korpo?
Ekde la koncipo la Spirito, kvankam vaganta, estas ligita per fluideca fadeno al la korpo kun kiu li devas unuiĝi. Tiu fadeno streĉiĝas ĉiam pli kaj pli, proporcie kiel la korpo elvolviĝas. Tiam la Spirito estas kaptita de perturbo, kiu kreskadas senĉese; kiam alproksimiĝas la naskiĝo la perturbo estas plena, la Spirito perdas la konscion pri si mem kaj nur de la momento kiam la infano spiras, li iom post iom reakiras siajn ideojn, nur tiam la unuiĝo estas kompleta kaj definitiva.
Kia estas la intelekta stato de la animo de la infano en la momento de la naskiĝo?
Gia intelekta kaj morala stato estas tiu, kiu ĝi estis antaŭ ĝia unuiĝo kun la korpo, t. e. la animo posedas ĉiujn ideojn antaŭe akiritajn; sed pro la perturbo, kiu akompanas ĝian ŝanĝiĝon, ĝiaj ideoj estas provizore en latenta stato. Ili klariĝas iom post iom, sed nur povas manifestiĝi proporcie kun la elvolviĝo de la organoj.
Kiu estas la origino de la denaskaj ideoj, de la trofruaj inklinoj, de la instinktaj kapabloj por iu arto aŭ scienco, esceptante ĉian instruon?
Nur du fontojn povas havi la denaskaj ideoj: aŭ la kreado de unuj animoj pli perfektaj ol aliaj, se ili estus kreataj samtempe kiel la korpo, aŭ antaŭa progreso farita antaŭ la unuiĝo de la animo kaj la korpo. Ĉar la unua hipotezo ne akordiĝas kun la justeco de Dio, restas nur la dua. La denaskaj ideoj estas rezultato de la scioj akiritaj en antaŭaj ekzistadoj, kaj restis en stato de intuicio, por servi kiel bazo al la akirado de novaj ideoj.
Kiel aperas la geniaj homoj en sociaj klasoj sen ia intelekta kulturo?
Tiu fakto pruvas, ke la denaskaj ideoj estas sende- pendaj de la medio, kie la homo estas edukata.
La medio kaj la edukado elvolvas la denaskajn ideojn, sed ne donas ilin al la homo. La genia homo estas la enkarniĝo de altranga, jam multe progresinta Spirito; tial la edukado povas doni mankantan instruadon, sed ne povas doni geniecon, kiam ĉi tio ne ekzistas.
Kial estas instinkte bonaj infanoj en perversa medio, malgraŭ la malbonaj ekzemploj, dum ekzistas aliaj instinkte malvirtaj en bona medio, kaj malgraŭ la bonaj konsiloj?
Gi estas la rezultato de la plenumita morala pro- greso, same kiel la denaskaj ideoj estas rezultato de la intelekta progreso.
Kial el du infanoj de la samaj gepatroj, eduk- itaj en la samaj kondiĉoj, unu estas inteligenta kaj la alia estas stulta, unu estas bona kaj alia malbona? Kial la filo de genia homo kelkafoje estas malsprita, kaj tiu de malspritulo estas kelkafoje geniulo?
Tiuj faktoj apogas la originon de la denaskaj ideoj; cetere ili pruvas, ke la animo de la infano neniel devenas de tiu de la gepatroj; alie, laŭ la aksiomo, ke la parto estas el la sama naturo de la tuto, la gepatroj transdon- us al siaj infanoj siajn virtojn kaj malvirtojn, kiel ili transdonas al tiuj la elementojn de la korpaj kvalitoj. En la generado, nur la korpo devenas de la korpo, sed la animoj estas sendependaj unuj de aliaj.
Se la animoj estas sendependaj unuj de aliaj, de kie venas la amo de la gepatroj al siaj infanoj kaj reciproke?
La Spiritoj unuiĝas per simpatio, kaj la naskiĝo en tiu aŭ alia familio neniam estas efiko de blinda hazardo; plej ofte ĝi dependas de la elekto de la Spirito, kiu reunu- iĝas al tiuj, kiujn li amis en la mondo de la Spiritoj aŭ en antaŭaj ekzistadoj. Aliflanke, la gepatroj havas kiel mision helpi la progreson de la Spiritoj, kiuj enkarniĝas en iliajn infanojn; kaj, por ilin vigligi, Dio inspiras al ili reciprokan amon, sed multaj fiaskas en sia misio kaj estas punataj. ("La Libro de la Spirito", n-ro 379, pri la Infanaĝo.)
Kial ekzistas malbonaj gepatroj kaj malbonaj gefiloj?
Tiuj estas Spiritoj ne ligitaj de simpatio al unu fa- milio, sed por servi kiel reciproka provado, kaj ofte kiel puno pro pekoj de antaŭa ekzistado; al unu estas donita malbona filo, ĉar li mem eble estis malbona filo; al alia, malbona patro, ĉar li mem estis malbona patro, ke ili suferu egalan punon. ("Revue Spirite", 1861, p. 270: la egala repuno.)
Kial oni trovas, ĉe personoj naskitaj en serv- ista kondiĉo, instinktojn de digneco kaj grandeco, dum aliaj, naskitaj en la superaj klasoj, havas instinktojn de malnobleco?
Tio estas intuicia rememoro pri socia pozicio, kiun oni okupis, kaj pri la karaktero, kiun oni havis en an- taŭa ekzistado.
Kia la kaŭzo de simpatioj kaj de antipatioj inter personoj, kiuj vidas unu alian je la unua fojo?
Ofte tiuj estas personoj, kiuj konis unu alian, kaj kelkafoje sin reciproke amis aŭ malamis en antaŭa ekzistado, kaj kiuj, sin denove renkontante, estas altirataj unu al la dua.
La instinktaj antipatioj ofte devenas de antaŭaj in- terrilatoj.
Tiuj du sentoj povas havi ankoraŭ alian kaŭzon. La perispirito disradias ĉirkaŭ la korpo ian specon de atmos- fero saturita de la bonaj kaj malbonaj kvalitoj de la en- karniĝinta Spirito. Du personoj kiuj renkontiĝas, sentas per la kontakto de la fluidaĵoj la impreson de la sensitivo; tiu impreso estas agrabla aŭ malagrabla; la fluid- aĵoj inklinas sin kunfandi aŭ sin forpuŝi reciproke laŭ sia naturo simila aŭ malsimila.
Tiel oni povas klarigi la fenomenon de la transsendo de la penso. Per la kontakto de la fluidaĵoj, du animoj iel legas unu en la dua; ili devenas unu alian sen parolo.
Kial la homo ne havas rememoron pri siaj an- taŭaj ekzistadoj? Ĉu tiu rememoro ne estas necesa al lia estonta progreso?
(Vidu supre paĝo 64.)
Kia estas la origino de la sento nomata "la konscienco"?
Gi estas la intuicia rememoro pri la progreso plenumita en antaŭaj ekzistadoj, kaj pri la rezolucioj prenitaj de la Spirito antaŭ la enkarniĝo. Kiel homo ne ĉiam li havas sufiĉan forton por teni tiujn rezoluciojn.
Ĉu la homo havas liberan volon aŭ li estas submetita al fataleco?
Se la konduto de la homo estus submetita al fataleco, ne ekzistus ĉe li respondeco pro la malbono, nek me- rito pro la bono; tiam ĉiu puno estus maljustaĵo kaj ĉiu rekompenco estus sensencaĵo. La libera volo de la homo estas konsekvenco de la justeco de Dio, ĝi estas la atributo, kiu donas al li sian dignecon kaj altigas lin super ĉiujn aliajn kreitojn. Tio estas tiel vera, ke la estimo de la homoj unuj al aliaj estas proporcia je la libera volo; kiu ĝin akcidente perdas pro malsano, frenezeco, ebrieco aŭ idioteco, estas bedaŭrata aŭ malestimata.
Materialisto, kiu metas ĉiujn moralajn kaj intelekt- ajn kapablojn sub dependecon de la organismo, reduktas la homon al stato de maŝino, sen libera volo, sekve sen prirespondeco pri la malbono kaj sen merito pro la bono, kiun li faras. ("Revue Spirite", 1861, p. 76: La kapo de Garibaldi. — Same, 1862, p. 97: Frenologio spiri- tualista.)
Ĉu Dio kreis la malbonon?
Neniel Dio kreis la malbonon; Li starigis leĝojn, kaj tiuj leĝoj estas ĉiam bonaj, ĉar Li estas suverene bona; kiu fidele obeus tiujn leĝojn, estus perfekte feliĉa; sed la Spiritoj, havante liberan volon, ne ĉiam obeis ilin, kaj la malbono estas rezultato de malobeo al tiuj leĝoj.
Ĉu la homo estas naskita bona aŭ malbona?
Estas necese distingi la animon disde la homo. La animo estas kreita simpla kaj nescianta, t. e. nek bona nek malbona, sed pro sia libera volo egale kapabla preni la vojon de la bono aŭ tiun de la malbono, alivorte, ka- pabla respekti aŭ malrespekti la leĝojn de Dio. La homo naskiĝas bona aŭ malbona laŭ tio, ke li estas enkarniĝo de progresinta aŭ postrestinta Spirito.
Kiu estas la origino de la bono kaj de la malbono sur la Tero, kaj kial estas pli da malbono ol da bono?
La origino de la malbono sur la Tero venas de la malperfekteco de la Spiritoj tie enkarniĝintaj; kaj la su- perregado de la malbono venas de tio, ke la pli multo de la Spiritoj, kiuj tie loĝas, estas malsuperaj aŭ malmulte progresintaj, ĉar la Tero mem estas malsupera mondo. En la mondoj pli progresintaj, kie estas permesata la enkarniĝo nur de purigitaj Spiritoj, la malbono estas ne- konata aŭ malpli multa ol la bono.
Kio estas la kaŭzo de la malbonoj, kiuj aflikt- as la homaron?
La Tero povas esti samtempe konsiderata kiel mondo de edukado por la malmulte progresintaj Spiritoj, kaj de puno por kulpaj Spiritoj. La malbonoj de la homaro estas konsekvenco de la morala mulsupereco de la pli- multo de la Spiritoj tie enkarniĝintaj. Per la kontakto de iliaj malvirtoj, ili faras unuj aliajn malfeliĉaj kaj estas punataj unuj per aliaj.
Kial la malbonulo ofte prosperas, dum la honesta homo estas turmentata de ĉiaj afliktiĝoj?
Por kiu vidas la nunan vivon kaj ĝin supozas unika, tio devas ŝajni frapanta maljustaĵo. Tiu ŝajno tamen malaperas kiam oni konsideras la plurecon de la ekzistadoj, la mallongecon de ĉiu el ili en komparo kun la eterneco. La studado de Spiritismo pruvas, ke la pros- pereco de la malbonulo havas terurajn sekvojn en liaj postvenantaj ekzistadoj; dum la afliktiĝoj de la bonulo estas, kontraŭe, sekvataj de feliĉo des pli granda kaj daŭra, ju pli da rezignacio li tenis por ilin elporti; tio estas por li kvazaŭ unu tago malfeliĉa en tuta ekzistado de prospereco.
134. Kial unuj naskiĝas en mizero, kaj aliaj en abunda riĉeco? Kial naskiĝas homoj blindaj, surdaj, mut- aj, atakitaj de nekuraceblaj malsanoj, dum aliaj havas ĉiujn fizikajn avantaĝojn? Ĉu tio estas efiko de hazardo aŭ faro de la Providenco?
Se ĝi estas efiko de hazardo, ne ekzistas Providenco; se ĝin faras la Providenco, oni demandas, kie estas ĝiaj boneco kaj justeco? Nu, ne komprenante la kaŭzon de tiuj malbonoj, multaj homoj akuzas la Providencon. Oni komprenas, ke tiu, kiu fariĝis mizera aŭ kripla dank'al siaj malsaĝaĵoj aŭ ekscesoj, estas punata laŭ la peko; sed se la animo estas kreata samtempe kiel la korpo, kion ĝi faris por meriti tiajn afliktiĝojn ekde sia nask- iĝo aŭ por esti imuna kontraŭ malbonoj? Se oni kredas la justecon de Dio, oni devas kompreni, ke tiuj efikoj havas kaŭzon; se tiu kaŭzo ne estas dum la vivo, ĝi devas esti antaŭ la vivo; ĉar en ĉiuj aferoj la kaŭzo antaŭas la efikon; tial estas do necese, ke la animo estu viv- inta kaj meritinta punon. La spiritis maj studoj efektive montras al ni, ke pli ol unu homo, naskita en mizero, estis riĉa kaj estimata en antaŭa ekzistado, sed ke li malbone uzis la riĉecon, kiun Dio konfidis al li por ad- ministri; ke pli ol unu, naskita en malnoblegeco, estis fiera kaj potenca; ofte li reaperas submetita al la or- donoj de tiu al kiu li ordonis kun krueleco, turmentata de la malbonaj traktoj kaj la humiligo, kiujn li trudis al aliaj.
Peniga vivo ne ĉiam estas puno; ofte ĝi esta provo elektita de la Spirito, kiu trovas en ĝi rimedon por pro- gresi pli rapide, se li ĝin kuraĝe eltenas. La riĉeco an- kaŭ estas provado, sed ankoraŭ pli danĝera ol la mizero, pro la tentoj, kiujn ĝi alportas kaj la ekscesoj, kiujn ĝi estigas; tiel la ekzemplo de kiuj travivis ĝin pruvas, ke ĝi estas unu el la provoj el kiuj plej malofte oni elir- as kun venko.
La diferencoj de la sociaj pozicioj estus la plej gran- da maljustaĵo, kiam ili ne estas faro de la nuna konduto, se ili ne havus kompenson. Nur la konvinko akirita pri tiu vero per Spiritismo, donas la forton por elteni la sortoŝanĝojn de la vivo kaj igas nin akcepti nian sorton ne enviante la aliulan.
Kial ekzistas idiotoj kaj kretenoj?
La pozicio de la idiotoj kaj kretenoj estus la malplej akordigebla kun la justeco de Dio, en la hipotezo de la unueco de ekzistado. Eĉ el la plej mizera denaska kon- diĉo, la homo povas eliri per inteligento kaj laboro; sed la idioto kaj la kreteno estas kondamnitaj ekde de la naskiĝo ĝis la morto al brutiĝo kaj malŝato; por ili ekzistas nenia ebla komp enso. Kial do ilia animo estis kreita idiota?
La spiritismaj studoj, farataj pri la kretenoj kaj la idiotoj, pruvas, ke ilia animo estas tiel inteligenta kiel la animoj de la ceteraj homoj; ke tiu kripleco estas puno trudita al Spiritoj, kiuj malbone uzis sian inteligenton, kaj kiu kruele suferas stante sin en katenoj, kiujn ili ne kapablas rompi, kaj pro la malŝato, kies celo ili estas, dum ili estis eble incensitaj en sia antaŭa ekzisto. ("Revue Spirite", 1860, paĝo 173: La Spirito de unu idio- to. — Same, 1861, p. 311: La kretenoj.)
Kia estas la stato de la animo dum la dormo?
Dum la dormo nur la korpo ripozas, sed la Spirito ne dormas. Praktikaj observoj pruvas, ke en tiu mo - mento la Spirito ĝuas sian tutan liberecon kaj la plen- econ de siaj kapabloj. Li profitas la ripozon de la korpo kaj la momentojn kiam lia ĉeesto ne estas necesa, por agi aparte de la korpo kaj iri kien li volas. Dum la vivo, je iu ajn distanco for de la korpo, la Spirito estas ĉiam ligita al ĉi tiu per fluideca fadeno, kiu servas por lin revoki kiam lia ĉeesto fariĝas necesa; tiu ligilo rompiĝas nur ĉe la morto.
Kio estas la kaŭzo de la sonĝoj?
La sonĝoj estas rezultato de la libereco de la Spirito dum la dormo; kelkafoje ili estas la rememoro pri lokoj kaj personoj, kiujn la Spirito vidis aŭ vizitis dum tiu stato. ("La Libro de la Spiritoj": Liberiĝo de la animo, la dormo, la sonĝoj, somnambulismo, duobla vidado, le- targio, ktp., n-roj 400 kaj sekvantaj. — "La Libro de la Mediumoj": Elvoko de vivantaj personoj, n-ro 284. — "Revue Spirite", 1860, pĝ. 11: La Spirito sur unu flanko kaj la korpo sur la dua. — Same, 1860, pĝ. 81: Studado pri la Spirito de la vivantaj personoj.)
De kie venas la antaŭsentoj?
Tio estas malprecizaj kaj intuiciaj rememoroj pri aferoj, kiujn la animo lernis dum siaj momentoj de li- bereco, kaj kelkafoje tio estas kaŝitaj avertoj donataj de bonvolemaj Spiritoj.
Kial ekzistas sur la Tero sovaĝaj kaj civiliz- itaj homoj?
Sen la antaŭekzisto de la animo, tiu demando estas nesolvebla, escepte se Dio kreus animojn sovaĝajn kaj animojn civilizitajn, kio estus neo de Lia justeco. Ali- flanke la racio rifuzas akcepti, ke post la morto la animo de sovaĝulo restos ĉiam en stato de malsupereco, aŭ ke ĝi estos en la sama rango de la animo de klera homo.
Akceptante por la animoj unu saman punkton de starto, la solan doktrinon en harmonio kun la justeco de Dio, la samtempa ekzisto de sovaĝeco kaj de civilizacio sur la Tero estas materiala pruvo pri la progreso, kiun unuj jam plenumis, kaj kiun la aliaj devas ankoraŭ plen- umi. La animo de la sovaĝulo atingos do kun la tempo la gradon de la animo civilizita; sed, ĉar ĉiutage mortas sovaĝuloj, ilia animo nur povas atingi tiun gradon en sinsekvaj enkarniĝoj, ĉiam pli kaj pli perfektaj, konform- aj al ilia progreso, kaj paŝante sur ĉiujn ŝtupojn inter la du ekstremaj punktoj.
Ĉu oni ne povus supozi, laŭ la ideo de iuj personoj, ke la animo enkarniĝas nur unu fojon kaj plen- umas sian progreson en la stato de Spirito aŭ en aliaj sferoj?
Tiu opinio estus akceptebla, se estus sur la Tero nur homoj en la sama grado morala kaj intelekta, ĉar tiam oni povus pensi, ke la Tero estas difinita por tiu grado; nu, ni havas antaŭ ni la pruvon pri la kontraŭo. Efektive, oni ne komprenus, ke la sovaĝulo ne povus atingi la civilizecon ĉi tie, ĉar estas pli progresintaj animoj en- karniĝintaj sur la sama globuso; el tio oni devas kon- kludi, ke la ebleco de pluraj surteraj ekzistadoj rezultas el la ekzemploj mem, kiujn oni havas sub la okuloj. Se estus alie, oni devus klarigi: 1.e — kial nur la Tero hav- us la monopolon de la enkarniĝoj? 2.e — kial, havanta tiun monopolon, tie troviĝas enkarniĝintoj en ĉiuj gradoj?
Kial oni trovas, en la medio de la civilizitaj socioj, estulojn kun krueleco egala al tiu de la plej bar- baraj sovaĝuloj?
Tiaj estas Spiritoj tre malsuperaj, elirintaj el bar- baraj rasoj, kaj kiuj provis enkarniĝi en aliula medio, kie ili sentas sin fremdaj, kvazaŭ kamparano subite trans- portita en la mondumon.
Rimarko. Oni ne povus opinii ne neante al Dio la tutan justecon kaj la tutan bonecon, ke la animo de la obstinema krimulo havus, en la nuna vivo, la saman punkton de starto, kian havas tiu de homo plena de ĉiuj virtoj. Se la animo ne estus antaŭa ol la korpo, tiu de la krimulo kaj tiu de virta homo estus tiel novaj unu kiel la alia; kial unu estus bona kaj la dua malbona?
De kie venas la distingiga karaktero de la popoloj?
Gi estas Spiritoj havantaj pli-malpli la samajn gust- ojn kaj inklinojn, kiuj enkarniĝas en simpatia medio kaj ofte en la sama medio, kie ili povas kontentigi siajn inklinojn.
Kiel progresas kaj kiel degeneras la popoloj?
Se la animoj estus kreataj samtempe kiam la korpoj, tiuj de la nunaj homoj estus tute tiel novaj, tute tiel pri- mitivaj, kiel tiuj de la homoj de la mezepoko, kaj sekve oni demandas, kial ili havas pli dolĉajn morojn kaj pli elvolviĝintan inteligenton? Se okaze de la morto de la korpo, la animo definitive forlasus la Teron, oni demandas ankaŭ, kian frukton donus la laboro farata por pli- bonigi iun popolon, se ĝi estus rekomenciĝo kun ĉiuj animoj, kiuj alvenas kun ĉiu tago?
La Spiritoj enkarniĝas en medio simpatia kaj en ri- lato kun la grado de sia progreso. Ekzemple, ĉino, kiu sufiĉe progresis kaj jam ne trovas en sia raso medion harmonian kun la grado de li atingita, enkarniĝas en popolo pli progresinta. Laŭmezure kiel unu generacio faras paŝon antaŭen, ĝi altiras per simpatio novajn ven- antojn pli progresintajn, kiuj eble estas tiuj, kiuj iam vivis en la sama lando, se ili pli progresis, kaj tiel iom post iom nacio progresas. Se la plimulto de la novuloj estas de malsupera naturo, la malnovaj, elirantaj kun ĉiu tago kaj ne revenantaj en medion pli malbonan, tiu po- polo degenerus kaj finiĝus estingiĝante.
Rimarko: Tiuj demandoj starigas aliajn, kiuj trovas si- an solvon en la sama principo; ekzemple, el kio venas la diverseco de la rasoj sur la Tero? — Cu ekzistas rasoj ribel- emaj kontraŭ la progreso? — Cu la negra raso estas kapabla atingi la saman nivelon de la Eŭropaj rasoj? — Cu sklaveco estas utila al la progreso de la malsuperaj rasoj? Kiel povas efektiviĝi la transformado de la homaro? ("La Libro de la Spiritoj": Lego de progreso, n-ro 776 k. sekv. — "Revue Spirite", 1862, p. 1: Doktrino pri la defalintaj anĝeloj. — Same, 1862, p. 97: Perfektebleco de la negra raso .)
LA HOMO POST LA MORTO
Kiel efektiviĝas la disiĝo de la animo kaj de la korpo? Ĉu ĝi fariĝas subite aŭ laŭgrade?
La liberiĝo fariĝas laŭgrade kaj kun malrapideco malsama laŭ la individuoj kaj la cirkonstancoj de la morto. La ligiloj unuigantaj la animon kaj la korpon, nur iom post iom rompiĝas, kaj des pli malrapide ju pli la vivo estis pli materiala kaj pli voluptama. ("La Libro de la Spiritoj", n-ro 155.)
Kia estas la situacio de la animo tuj post la morto de la korpo? Ĉu ĝi havas subite konscion pri si mem? Unuvorte, kion ĝi vidas? Kion ĝi spertas?
En la momento de la morto ĉio unue estas konfuza; la animo bezonas iom da tempo por rekonsciiĝi; ĝi estas kvazaŭ senpripensa kaj en la stato de homo eliranta el la profunda dormo kaj kiu penas ekkompreni sian si- tuacion. La klareco de la ideoj kaj la memoro pri la pas- inteco revenas al ĝi laŭ proporcio kiel forviŝiĝas la influo de la materio, el kiu ĝi ĵus sin liberigis, kaj disbloviĝas la speco de nebulo, kiu malheligis ĝiajn pensojn.
La daŭro de konfuzo sekvanta la morton estas tre varia, ĝi povas daŭri nur kelkajn horojn, kiel ankaŭ plur- ajn tagojn, plurajn monatojn kaj eĉ plurajn jarojn. Gi estas malpli longa ĉe tiuj, kiuj dum sia vivo identiĝis kun sia estonta stato, ĉar ili tuj komprenas sian situa- cion; ĝi estas tiel pli longa kiel pli materie vivis la homo.
La sensacio, spertata de la animo en tiu momento, estas tre varia; la perturbo sekvanta la morton, estas neniel dolora por la virta homo; ĝi estas trankvila kaj en ĉio simila al tiu, kiu sekvas pacan vekiĝon. Por tiu, kies konscienco ne estas pura kaj kiu estas pli ligita al la materia ol al la spirita vivo, ĝi estas plena de mal- kvieteco kaj angoroj, kiuj pligrandiĝas laŭmezure kiel li reakiras konscion; ĉar tiam li estas kaptita de timo kaj de ia speco de teruro pro tio, kion li vidas, kaj precipe pro tio, kion li antaŭvidas.
La sensacio, kiun oni povus nomi fizika, estas tiu de granda faciligo kaj senlima bonstato; oni sentas sin kvazaŭ liberigita el ŝarĝo, kaj oni estas feliĉega jam ne senti la korpajn dolorojn, kiujn oni suferis antaŭ kelkaj momentoj, senti sin libera, facilmova kaj vigla kiel tiu, de kiu oni ĵus deprenis pezajn katenojn.
En sia nova situacio, la animo vidas kaj aŭdas tion, kion ĝi vidis kaj aŭdis antaŭ la morto, sed ĝi vidas kaj aŭdas ankaŭ aliajn aferojn, kiuj eskapadis al la malde- likateco de ĝiaj korpaj organoj; ĝi havas sensaciojn kaj perceptojn al ni nekonatajn. ("Revue Spirite", 1859, paĝo 244: Morto de spiritisto. — Same, 1860, paĝo 332: La vekiĝo de la Spirito. — Same,1862, pĝ. 129 kaj 171: Enteriga soleno de S-ro Sanson.)
Rimarko. Ci tiuj respondoj kaj ĉiuj aliaj pri la situacio de la animo post la morto aŭ dum la vivo, ne estas rezultato el teorio aŭ sistemo, sed el rektaj studoj farataj pri miloj da personoj observataj en ĉiuj fazoj kaj en ĉiuj periodoj de ilia spirita ekzistado, ekde la plej malalta ĝis la plej alta ŝtupo de la ŝtuparo, laŭ iliaj kutimoj dum la surtera vivo, laŭ la speco de la morto k. a. Parolante pri la estonta vivo oni ofte diras, ke oni nenion scias pri ĝi, ĉar neniu de tie revenis; ĉi tio estas eraro, ĉar ĝuste tiuj, kiuj tie troviĝas, venas instrui nin, kaj Dio ĝin permesas hodiaŭ pli ol en iu ajn alia epoko, kiel lasta averto al nekredemo kaj materialismo.
Ĉu la animo forlasinta la korpon, vidas Dion?
La kapabloj de la animo estas proporciaj je ĝia el- puriĝo; nur la plej perfektaj animoj povas ĝui la ĉe- eston de Dio.
Se Dio estas ĉie, kial ne ĉiuj Spiritoj povas Lin vidi?
Dio estas ĉie, ĉar Li disradias ĉien, kaj oni povas diri, ke la universo estas mergita en Dio, kiel ni estas mergitaj en la suna lumo; sed la subelvolviĝintaj Spiritoj estas ĉirkaŭitaj de ia speco de nebulo, kiu Lin kaŝas de iliaj okuloj, kaj kiu nur disiĝas laŭmezure kiel ili elpur- iĝas kaj elmateriiĝas. La malsuperaj Spiritoj estas kon- cerne la vidon de Dio, tiaj, kiaj estas la enkarnuloj pri la Spiritoj, vere blindaj.
148. Ĉu post la morto la animo konscias pri sia individueco; kiel ĝi konstatas tion kaj kiel ni povas la samon konstati?
Se la animoj ne havus sian individuecon post la morto, ĝi estus por ili kaj por ni absolute la samo kiel se ili jam ne ekzistus, kaj la moralaj konsekvencoj estus ĝuste la samaj; ili havus nenian distingigan karakteron, kaj tiu de krimulo estus en la sama rango de tiu de virta homo, el kio rezultus, ke oni havus neniun intereson fari la bonon.
La individueco de la animo estas malkaŝata en maniero, por tiel diri materiala, en la spiritaj manifestiĝoj, per la parolmaniero kaj la kvalitoj apartaj de ĉiu; ĉar ili pensas kaj agas en malsamaj manieroj, unuj estas bonaj kaj aliaj malbonaj, unuj estas kleraj kaj aliaj malkleraj, unuj volas tion, kion aliaj ne volas, tio estas evidenta pruvo, ke ili ne estas kunfanditaj en homogena tutaĵo, ne parolante pri la evidentaj pruvoj, kiujn ili donas al ni esti animintaj tiun aŭ tiun individuon sur la Tero. Dank'al la eksperimenta Spiritismo, la individueco de la animo jam ne estas io malpreciza, sed ĝi jam estas rezultato de observado.
La animo mem konstatas sian individuecon, ĉar ĝi havas siajn penson kaj volon proprajn, diferencajn de tiuj de aliaj. Gi ankaŭ tion konstatas per sia fluideca envolvaĵo aŭ perispirito, speco de limita korpo, kiu faras ĝin aparta estulo.
Rimarko. Certaj personoj supozas ŝpari al si la riproĉ- on de materialismo, akceptante ian universalan inteligentan pricipon, el kiu ni absorbas parton ĉe la naskiĝo, kio estus la animo, por ĝin redoni post la morto al la komuna maso, kie ĉiuj animoj kunfandiĝas kiel akveroj en la oceano. Ĉi tiu sistemo, speco de transiĝo, ne meritas eĉ la nomon de spiri- tualismo; ĉar ĝi estas tiel malespera kiel materialismo mem; tiu komuna rezervujo de la universala tutaĵo estus egala al la neniaĵo, ĉar tie jam ne estus individuecoj.
Ĉu la speco de morto influas la staton de la animo?
La stato de la animo tre konsiderinde varias laŭ la speco de la morto, sed ĉefe laŭ la naturo de la kutimoj dum la vivo. Ce natura morto, la liberiĝo okazas laŭ- grade kaj sen skuoj; ofte ĝi komenciĝas eĉ antaŭ ol la vivo estingiĝas. Ce morto perforta, per ekzekuto, mem- mortigo aŭ akcidento, la ligiloj estas abrupte rompitaj; la spirito, senprepare surprizita, estas kvazaŭ senkonscia pro la ŝanĝo okazinta en li mem, kaj ne klarigas al si mem sian situacion. Fenomeno pli-malpli konstanta en tiu okazo, estas la konvinko en kiu li troviĝas, ke li ne estas mortinta, kaj ĉi tiu iluzio povas daŭri plurajn mo - natojn, kaj eĉ plurajn jarojn. En tia stato li iras tien kaj reen, kaj supozas okupiĝi pri siaj aferoj, kvazaŭ li estus ankoraŭ de ĉi tiu mondo, tre surpriziĝas kiam oni ne respondas liajn demandojn. Ci tiu iluzio ne apartenas ekskluzive al la okazoj de perforta morto; oni ĝin trovas ĉe multaj individuoj, kies vivo estis absorbita per ĝuoj kaj materiaj interesoj. ("La Libro de la Spiritoj", n-ro 165. — "Revue Spirite", 1858, paĝo 166: La memmort- iginto de la Samaritaine. — Same, 1858, paĝo 326: Unu Spirito en la ceremonio de la entombigo de lia korpo. — Same, 1859, paĝo 184: La Zuavo el Magenta. — Same, 1859, paĝo 319: Unu Spirito, kiu ne kredas sin mortinta. — Same, 1863, paĝo 97: Franзois Simon Louvet.)
Kien la animo iras post kiam ĝi forlasis la korpon?
Gi neniel perdiĝas en la senlimeco de la Infinito, kiel oni ordinare imagas al si; ĝi vagas en la spaco, kaj pli ofte en la medio de tiuj, kiujn ĝi konis, kaj ĉefe de tiuj, kiujn ĝi amis, povante transportiĝi en momento al grand- egaj distancoj.
Ĉu la animo konservas la korinklinojn, kiujn ĝi havis sur la Tero?
Gi konservas ĉiujn moralajn korinklinojn; ĝi forges- as nur la materialajn inklinojn, kiuj jam ne apartenas al ĝia esenco; tial ĝi venas feliĉa revidi siajn parencojn kaj amikojn, kaj ĝi sentas ĝojon pro ilia rememoro. ("Revue Spirite", 1860, paĝo 202: La amikoj ne forgesas nin en la alia mondo. — Same, 1862, paĝo 132.)
La animo konservas la memoron pri tio, kion ĝi faris sur la Tero; ĉu ĝi interesiĝas pri la laboroj, kiujn ĝi lasis nefinitaj?
Tio dependas de ĝia alteco kaj de la karaktero de tiuj laboroj. La elmateriiĝintaj Spiritoj malmulte pri- okupiĝas pri materiaj aferoj el kiuj ili sentas sin feliĉaj liberiĝi. Koncerne la laborojn, kiujn ili komencis, laŭ ilia graveco kaj utileco, kelkafoje ili inspiras al aliaj la penson ilin fini.
Ĉu en la mondo de la Spiritoj la animo ren- kontas siajn parencojn kaj amikojn, kiuj ĝin antaŭ- iris tien?
Gi renkontas ne nur tiujn, sed ankaŭ multajn aliajn, kiujn ĝi konis de siaj antaŭaj ekzistadoj. Ordinare tiuj kiuj plej vive amis ĝin, venas akcepti ĝin ĉe ĝia alveno en la mondo de la Spiritoj, kaj helpas ĝin liberiĝi el la surteraj ligiloj. Tamen la neebleco vidi la plej karajn animojn kelkafoje estas puno por kulpuloj.
Kia estas en la alia vivo la morala kaj inte- lekta stato de la animo de infano mortinta en malalta aĝo? Ĉu ĝiaj kapabloj estas en infaneco kiel dum la vivo?
La nekompleta elvolviĝo de la organoj de la infano ne permesas al la Spirito plene manifestiĝi; liberaj el tiu envolvaĵo, liaj kapabloj estas tiaj, kiaj ili estis antaŭ la enkarniĝo. Car la Spirito pasigis nur kelkajn momentojn en la vivo, liaj kapabloj ne povis ŝanĝiĝi.
Rimarko. En la spiritaj komunikiĝoj, la Spirito de infano povas do paroli kiel tiu de matura homo, ĉar li povas esti tre progresinta Spirito. Se li kelkafoje uzas infanan lingvaĵon, tio estas por ne forpreni de la patrino la ĉarmon, kiu ŝin ligas per amo al gracila kaj delikata estulo, ornamita per la gracio de senkulpeco.("RevMe Spirite", 1 858, paĝo 17: Panjo! ... mi estas ci tie.)
La sama demando povante esti farata pri la intelekta stato de la animo de kretenoj, idiotoj kaj frenezuloj post la morto, ĝi trovas respondon en la antaŭaj klarigoj.
Kia diferenco ekzistas, post la morto, inter la animoj de scienculo kaj malklerulo, de sovaĝulo kaj ci- vilizito?
Preskaŭ la sama diferenco, kiu ekzistis inter ili dum la vivo; ĉar la eniro en la mondon de la Spiritoj ne donas al la animo ĉiujn sciojn, kiuj al ĝi mankis sur la Tero.
Ĉu la animoj progresas intelekte kaj morale post la morto?
Ili progresas pli aŭ malpli, laŭ sia volo, kaj kelkaj progresas multe; sed ili bezonas meti en praktikon, dum la enkorpa vivo, tion, kion ili akiris en scienco kaj mo - raleco. Kiuj restis senprogresaj, tiuj reprenas ian ekzist- adon analogan al tiu, kiun ili lasis; la progresintoj me- ritas enkarniĝon de pli alta ordo.
Car la progreso estas proporcia kun la volo de la Spirito, iuj Spiritoj konservas dum longa tempo la sam- ajn gustojn kaj la inklinojn, kiujn ili havis dum la vivo kaj tenas la samajn ideojn. ("Revue Spirite", 1858, paĝo 82: La reĝino de Oude. — Same, paĝo 145: La Spirito kaj la heredintoj. — Same, paĝo 186: La tamburisto de Bйrйsina. — Same. 1859, paĝo 344: Antikva ĉaristo. — Same, 1860, paĝo 325: Progreso de la Spiritoj. —Same, 1861, paĝo 126: Progreso de perversa Spirito.)
Ĉu la sorto de la homo, en la estonta vivo, estas nenuligeble fiksita post la morto?
La nenuligebla fiksado de la sorto de la homo post la morto estus la absoluta neado de la justeco kaj de la boneco de Dio, ĉar multaj ne povis sufiĉe instruiĝi, eĉ se ni ne pensus pri la idiotoj, la kretenoj, la sovaĝuloj kaj la multegaj infanoj, mortintaj antaŭ ol kompreni la vivon. Eĉ inter la plej kleraj, ĉu estas multaj, kiuj povas juĝi sin sufiĉe perfektaj por ne bezoni ion plian fari, kaj ĉu ne estas evidenta pruvo, ke per Sia boneco Dio per- mesas al la homo fari morgaŭ tion, kion li ne povis fari hieraŭ? Se la sorto estas nenuligeble fiksita, kial la hom- oj mortas en tiel diferencaj aĝoj, kaj kial Dio, en Sia justeco, ne lasas al ĉiuj la tempon necesan por fari kiel eble plej multe da bono, kaj por ripari la malbonon far- itan? Kiu scias, ĉu la kulpulo, mortinta tridekjara, ne estus pentinta kaj fariĝinta virta homo, se li estus viv- inta dum sesdek jaroj? Kial Dio forprenis de li la ri- medon, dum Li ĝin konsentis al aliaj? La sola diverseco de la daŭro de la vivo kaj la morala stato de la plej multaj homoj, pruvas la neeblecon, se oni akceptas la justecon de Dio, ke la sorto de la animo estu nenuligeble fiksita post la morto.
Kia estas, en la estonta vivo, la sorto de la infanoj mortintaj en malgranda ago?
Ĉi tiu demando estas unu el tiuj, kiuj plej bone pruvas la justecon kaj la bezonon de la plureco de la ekzist- adoj. Animo vivinta nur kelkajn momentojn, ne farinte bonon nek malbonon, ne meritus rekompencon nek pun- on; laŭ la maksimo de la Kristo, ke ĉiu estas punata aŭ rekompencata laŭ siaj faroj, estus tiel mallogike kiel kontraŭe al la justeco de Dio, ke, sen laboro, ĝi estus vokita por ĝui la perfektan feliĉon de la anĝeloj, aŭ ke ĝi povus esti senigita je tiu feliĉo, kaj tamen ĝi devas havi ian ajn sorton; nedifinita stato, por la eterneco, estus tute egale maljusta. Ĉar ekzistado interrompita tuj en sia komenco ne povas do havi ian konsekvencon por la animo, ĝia nuna sorto estas tiu sama, kiun ĝi meritis en sia antaŭa ekzistado, kaj ĝia estonta sorto estos tiu, kiun ĝi meritos per siaj postaj ekzistadoj.
Ĉu la animoj havas okupojn en la alia vivo? Ĉu ili okupiĝas de aliaj aferoj krom siaj ĝojoj aŭ siaj suferoj?
Se la animoj okupiĝus nur pri si mem en la Etern- eco, ĉi tio estus egoismo, kaj Dio, kiu kondamnas la egoismon, ne povus aprobi en la spirita vivo tion, kion Li punas en la korpa vivo. La animoj aŭ Spiritoj havas okupojn laŭ sia grado da progreso, dum samtempe ili penas instruiĝi kaj pliboniĝi. ("La Libro de la Spiritoj", n-ro 558: Okupoj kaj misioj de la Spiritoj.)
160. En kio konsistas la suferoj de la animo post la morto? Ĉu la kulpaj animoj estas torturataj en ma- teriaj flamoj?
La Eklezio plene rekonas hodiaŭ, ke la fajro de la Infero estas morala kaj ne materiala fajro, sed ĝi ne di- finas la naturon de la suferoj. La spiritaj komunikiĝoj metas ilin sub niajn okulojn; per tiu rimedo ni povas ilin taksi kaj konvinkiĝi, ke, kvankam ili ne rezultas el materia fajro, kiu efektive ne povus bruligi nemateriajn animojn, en certaj okazoj ili ne estas malpli teruraj. Tiuj punoj neniel estas unuformaj; ili varias senlime laŭ la karaktero kaj la grado de la faritaj pekoj, kaj preskaŭ ĉiam la pekoj mem funkcias kiel punoj: tiel iuj murd- intoj estas devigataj resti en la loko mem de la krimo kaj senĉese vidi siajn viktimojn sub siaj okuloj; la vo- luptulo ĝuema de maldelikataj materiaj sensacioj de sensualismo, konservas tiujn samajn gustojn, sed ne havas la eblecon ilin materiale kontentigi kaj ĉi tio estas torturado por li; iuj avaruloj supozas suferi la malvarmon kaj la seniĝojn, kiujn ili eltenis dum la vivo pro avar- eco; aliaj restas apud la trezoroj, kiujn ili enterigis, tur- mentataj senĉese de la timego, ke oni ilin forprenos; unuvorte, ne ekzistas unu malvirto, unu morala malper- fektaĵo, unu malbona ago, kiu ne havas sian kompens- aĵon kaj siajn naturajn konsekvencojn en la mondo de la Spiritoj; kaj tial ne estas necesa ia limigita kaj ĉir- kaŭita loko: ĉie, kie li troviĝas, la perversa Spirito portas kun si sian suferon.
Krom la spiritaj punoj, estas ankaŭ la punoj kaj provoj materiaj, kiujn la neelpurigita Spirito suferas en nova enkarniĝo, dum kiu li estas lokita en kondiĉojn por suferi tion, kion ili igis aliajn suferi: esti humiligita, se li estis orgojla; mizera, se li estis malbona riĉulo; mal- feliĉa pro siaj infanoj, se li estis malbona filo, ktp.
Kiel ni diris, la Tero estas unu el la lokoj de ekzilo kaj pentofaro, iu purgatorio, por la Spiritoj korektendaj, al kiu dependas de ĉiu el ni ne plu reveni, pliboniĝante sufiĉe por meriti pli bonan mondon. ("La Libro de la Spiritoj" , n-ro 237: Perceptoj, sensacioj kaj suferoj de la Spiritoj. — Same, 4a. parto: Esperoj kaj konsoloj; est- ontaj suferoj kaj ĝuoj. — "Revue Spirite", 1858, paĝo 79: La murdinto Lemaire. — Same, 1858, paĝo 166: La memmortiginto de la Samaritaine. — Same, 1858, paĝo 331: Sensacioj de la Spiritoj. — Same, 1859, paĝo 275: Pastro Crйpin. — Same, 1860, paĝo 61: Estelle Rйgnier. — Same, 1860, paĝo 247: La memmortiginto de Strato Quincampoix. — Same, 1860, paĝo 316: La puno. — Same,
paĝo 325: Eniro de kulpulo en la mondon de la Spiritoj. — Same, 1860, paĝo 384: Puno de egoisto.— Same, 1861, paĝo 53: Memmortigo de ateisto.— Same,
paĝo 270: La rebata puno.)
Ĉu la preĝo estas utila por la suferantaj animoj?
La preĝo estas rekomendata de ĉiuj bonaj Spiritoj; cetere, ĝi estas petata de la malperfektaj Spiritoj kiel ri- medo por faciligi iliajn suferojn. La animo, por kiu oni preĝas, ĝuas faciligon, ĉar preĝo estas atesto de intereso, kaj la malfeliĉulo estas ĉiam kvietigata, kiam li trovas karitemajn korojn, kiuj kompatas liajn dolorojn. Cetere, per la preĝo oni ekscitas la penson kaj la deziron fari tion, kio estas necesa, por esti feliĉa; tiel oni povas mal- longigi lian punon, se liaflanke li helpas per sia bona volo. ("La Libro de la Spiritoj", n-ro 664. — "Revue Spirite", 1859, paĝo 315: Efikoj de la preĝo super su- ferantaj Spiritoj.)
En kio konsistas la ĝuoj de la feliĉaj animoj? Ĉu ili pasigas la eternecon en kontemplado?
La justeco postulas, ke la rekompenco estu proporcia je la merito, same kiel la puno je la graveco de la peko; estas do nekalkuleblaj gradoj en la ĝuado de la animo, de la momento kiam ĝi eniras en la vojon de la bono ĝis kiam ĝi atingas la perfektecon.
La feliĉo de la bonaj Spiritoj konsistas en la kono de ĉiuj aferoj, ne havi malamon, nek ĵaluzon, nek envion, nek ambicion kaj nenian el la pasioj, kiuj faras la mal- feliĉon de la homoj. La amo, kiu ilin unuigas, estas por ili la fonto de superega feliĉo. Ili ne havas niajn bezo- nojn, nek suferojn, nek angorojn de la materia vivo. La stato de ĉiama kontemplado estus stultega, monotona feliĉo; ĝi estus la feliĉo de la egoistoj, ĉar ilia ekzisto estus senfina nuleco.
Kontraŭe, la spirita vivo estas senĉesa aktiveco per la misioj, kiujn la Spiritoj ricevas de la Plej Alta Estulo, kiel Liaj agentoj en la regado de la universoj; misioj proporciaj je ilia progreso, kaj pri kiuj ili estas feliĉaj, ĉar tiuj misioj liveras al ili okazojn esti utilaj kaj fari la bonon. ("La Libro de la Spiritoj", n-ro 558: Okupoj kaj misioj de la Spiritoj. — "Revue Spirite", 1860, paĝoj 321 kaj 322: La puraj Spiritoj; la loĝejo de la feliĉegaj. — Same, 1861, paĝo 179: Madame Gourdon.)
Rimarko. Ni invitas la kontraŭulojn de Spiritismo kaj tiujn, kiuj ne akceptas la reenkarniĝon, doni al la supraj pro- blemoj solvon pli logikan per ĉiu alia principo krom tiu de la plureco de la ekzistadoj.
F I N O
La Komenco de la Historio
En la jaro 1848, en la vilaĝeto Hydesville, Stato Nov- Jorko, Usono, loĝis John D. Fox kun sia edzino Margaret kaj du filinoj: — Margaretta, 15-jara, kaj Katie, 12-jara.
En la nokto de 31 de Marto de tiu jaro la knabinoj ek- timis pro fortaj frapoj sur la muroj de ilia dormoĉambro, kaj enkuris en la ĉambron de siaj gepatroj
S-ro John D. Fox eliris kaj rigardis ĉirkaŭ la domo, sed neniu estis tie. La frapado tamen daŭre ripetadis plu. Iom post iom la knabinoj konvinkiĝis, ke la frapanto ne estas danĝera, forpelis la timon kaj alparolis lin. Per interkon- sentita nombro da frapoj li respondis la demandojn pri ciferoj — aĝo, nombro da infanoj k. s. — ĉiam ĝuste. Oni proponis al li interkonsentitan abocon per frapoj kaj li rakontis sian propran historion. Li estis kolportisto 31-jara, nomata Charles Rosma, havis kvin infanojn: tri knabinojn kaj du knab- ojn. Antaŭ kvin jaroj oni murdis lin en tiu domo por rabi kvincent dolarojn, kiujn li tenis. Lian kadavron oni enter- igis en la kelo de tiu domo.
La familio Fox kaj ties najbaroj fosis en la kelo por ser- ĉi la kadavron, sed la loko estis marĉa kaj akvo kun koto inundis ĉiun fosaĵon. Oni devis forlasi tiun klopodadon ne trovinte la kadavron.
La knabinoj forvojaĝis: Margaretta iris al Rochester, N. J., en la hejmon de sia edzinigita fratino S-ino Fish; Katie veturis al najbara urbo.
En ambaŭ lokoj la frapoj komenciĝis kaj aliaj personoj konstatis, ke ankaŭ ili havas la povon ricevi tiajn inteligent- ajn frapojn. Tiuj provoj fariĝis epidemio en Usono kaj trans- saltis la oceanojn kaj disvastiĝis en Anglujo, Francujo k. a. landoj tra la mondo.
Oni forte kalumniis la fratinojn Fox, sed malgraŭ tio la frapoj furoris tra la mondo kaj tiel naskiĝis Spiritismo.
Nur 56 jarojn pli poste, kiam la frapoj en Hydesville j am estis tute forgesitaj, iu okazintaĵo pravigis la historion de Charles Rosma.
La 23-an de Novembro 1904, la "Boston Journal" publik- igis artikolon pri la eltrovo de homa skeleto en la kelo de ruinigita domo de Hydesville. La iama loĝejo de familio Fox estis nun forlasita ruinaĵo kaj iuj knaboj, revenantaj el lernejo, tie haltis por ludi en la ruinoj, kaj konstatis, ke en la kelo estis falinta interna muro, iam starigita paralele kun la ekstera, kaj inter tiuj du muroj kuŝis homa skeleto kaj fera kofro.
Tiuj estis la restaĵoj de Charles Rosma, murdita tie an- taŭ 61 jaroj, fare de antaŭaj loĝantoj en tiu domo nun ruin- igita.
La fosado en la kelo neniam trovus la kadavron, ĉar ĝi kuŝis post la interna muro de la kelo, dum oni fosis nur interne, supozante, ke tiu muro estis ekstera.
La asertoj de la mortinto estis do veraj kaj similaj faktoj okazas ĝis nun en aliaj lokoj de la mondo. Spiritismo renask- iĝas ĉiam, ĉar ĝia fundamento estas naturaj faktoj, kiuj ĉiam ripetiĝas.
Nun ekzistas tre riĉa kaj bela mediumeca literaturo, kiu kreskas kun ĉiu tago.
Tiuj faktoj estas eternaj. Ties neperfekta observado naskis la malnovajn mitologiojn, religiojn, superstiĉojn; ilia pli detala studado em nia tempo estas la kreskanta vivo de Spiritismo.
Studante tiujn faktojn, Allan Kardec publikigis de 1857 ĝis 1869 tre interesajn librojn, el kiuj jam aperis en Esperanto la plej gravaj, nome "La Libro de la Spiritoj", "La Libro de la Mediumoj", "La Evangelio laŭ Spiritismo".
Car la faktoj nun nomataj spiritismaj ripetiĝas sponta- nee en ĉiuj lokoj kaj en ĉiuj tempoj, Spiritismo nepre varbos al si en la estonteco la tutan mondon, simile kiel ĉiuj aliaj veraĵoj apogataj sur faktoj. Gi ne estas ia religia sekto de iuj homoj, kiel tiom da aliaj. En la estonteco ĝi apartenos al ĉiuj.
Ciuj atakoj, kontraŭdiroj, persekutoj, kalumnioj estos van- aj kaj tiel ridindaj kiel la iama malkonsento pri la movoj de la Tero kaj pri ekzisto de antipodanoj.
Nur nescio fanatike neas sen antaŭa studado de la temo diskutata.
La Trad.
*
PRI LA TRADUKO
Nia karmemora samideano Prof. D-ro L. C. Porto Carreiro Neto subite mortis, la 21-na de Julio 1964, kiam li estis faranta la malneton por la traduko de ci tiu bonega libro.
Kvankam ne posedante lian kompetentecon mi devis fini la tradukadon kaj eldoni la libron; tial la kleraj legantoj atentos, ke la dua duono de la libro ne estas tiel elegante tradukita kiel la unua parto, sed mi esperas, ke ankaŭ mia traduko estas tre fidela al la originalo.
I. G. B.
La Libro de la Spiritoj http://www.febnet.org.br/pdf/esperant/spiritoj.pdf
enhavanta la principojn de la Spiritisma Doktrino pri la senmorteco de la animo, la naturo de la Spiritoj kaj ties rilatoj kun la homoj, la moralaj leĝoj, la nuntempa vivo, la estonta vivo kaj la estonteco de la homaro, laŭ la instruado donita de la Superaj Spiritoj pere de pluraj mediumoj, kolektitajn kaj ordigitajn de ALLAN KARDEC.
La Evangelio laŭ Spiritismo http://www.febnet.org.br/pdf/esperant/evangelio.pdf
enhavanta la eksplikadon de la moralaj maksimoj de la Kristo, ilian konformecon kun Spiritismo kaj ilian aplikadon al la diversaj situacioj de la vivo.
LA MEDIUMOJ La Libro de la Mediumoj http://www.febnet.org.br/pdf/mediumoj.pdf
Aliaj senpagaj verkoj de Allan Kardec en Esperanto:
enhavanta la specialan instruadon de la Spiritoj pri la teorio de ĉiaspecaj manifestiĝoj, la rimedojn de komunikado kun la nevidebla mondo, la disvolviĝon de la mediumeco, la malfacilaĵojn kaj rifojn, kiujn oni povas renkonti en la praktikado de Spiritismo.
Vd. en La Libro de la Spiritoj n-roj 166 kaj sekv- antaj, 222, 1010; en La Evangelio laŭ Spiritismo la Cap. IV kaj V. — Noto de la Aŭtoro .
[1] Vidu en La plureco de la ekzistadoj de la animo, de Pezzani.
[2] Simila epidemio manifestiĝis en unu vilaĝo de la Haute-Savoie antaŭ pluraj jaroj. (Vidu en Revue Spirite, Aprilo kaj Decembro 1862; Januaro, Februaro, Aprilo kaj Majo de 1863: "La poseditoj de Morzines".)
[3] Se ne ambaŭ. — La Trad.