Turstono [Angle, Thurston] — Thurston estis konata nomo en la bilarda mondo. John Thurston, 78 Margaret Strato, Cavendish Square, Londono, komencis fabriki “pli bonajn” bilardajn tablojn iam antaŭ 1814. Poste li translokigis sian fabrikejon al 14 Catherine Strato, The Strand. En 1869 s-roj Thurston kaj Coy, ankoraŭ en Catherine Strato, estis inter la ĉeffabrikistoj de bilardaj tabloj en Britio.
Rajdingtorpa Domego [Angle, Riding Thorpe Manor] en variaj eldonoj la nomo de tiu ĉi domo estas “Ridling Thorpe” aŭ “Ridling”. En la loko ĉirkaŭ Nord-Valsamo [North Walsham] en graflando Norfolko oni povas trovi urbetojn nomitajn “Edingthorpe” kaj “Ridlington”.
Dank’ al Martin Bergman por la dancantoj-tiparo. Vidu ĉi tie.
La Jubileo — tiu ĉi povus esti la Ora Jubileo de 1887 aŭ la Diamanta Jubileo de 1897.
Placo Ruselo [Angle, Russell Square] kiam Conan Doyle verkis ĉi tiun rakonton Placo Ruselo estas ankoraŭ konata en la literaturo, la historio kaj la arto. Estis loĝloko de la familioj Selby kaj Osborne en la romano Vanity Fair [Vaneca foiro] de Thackeray. Rimarke skribis Augustus J. C. Hare en Walks in London, Volume II [Irvojoj en Londono], “ĉe la norda flanko estas statuo pri Francis Russell, duko de Bedford, fare de Westmacott. Ĉe 21 Placo Ruselo, kavaliro Samuel Romily memmortigis en 1818. Ĉe 66 Placo Ruselo, kavaliro Thomas Lawrence, kiu loĝis kaj pentris tie, mortis 7an januaron 1830.”
Tiel unika kamparo — oni diras ke tio, kion Vatsono priskribis, nuntempe estas same.
Malnova Englujo [Angle, old Anglia] Englujo estis unu el la antikvaj britaj regnoj.
Oceano Germana [Angle, German Ocean] antaŭ la unua mondmilito oni ofte tiel nomis la Maro Norda.
Bagatela Monografo — Kiujn aŭtorojn traktis Holmso en sia monografo pri ĉifroj? Sendube tri el la deksepa jarcento:
John Wilkins — Mercury, or the Secret and Swift Messenger [Merkurio aŭ la sekreta kaj rapida mesaĝoportanto], 1641. Wilkins estis kapelano, kiu estis bofrato de Oliver Cromwell kaj iĝis Episkopo de [Ĉestro] Chester. Li kunfondis la Reĝan Societon kaj estis ties sekretario. Rilate al ĉifrado li elpensis la jenajn vortojn: Cryptographia [sekreta skribaĵo], Cryptologia [sekreta parolo] kaj Cryptomenses [privata informo].
Athanasius Kircher, jezuita klerulo, kiu fondis la sciencon pri vulkanoj. Li eldonis sian libron Polygraphia nova et universala [Multi-lingvo nova kaj universala] en Romo, 1663. Aldone al la enhavaĵo pri ĉifroj tiu ĉi verko enhavas unu el la pli fruaj penadoj pri universala lingvo.
John Falconer — Cryptomenytices Patefacta [Sekreta informo malkaŝita], or the Art of Secret Information Disclosed without a Key [aŭ la arto de sekreta informo rivelita senŝlosile], 1685. Falconer estis malproksima parenco de David Hume. Oni konfidis al li la privatan ĉifron de reĝo Jakobo II.
Madeleine B. Stern sugestis en Sherlock Holmse: Rare Book Collector [Ŝerloko Holmso: kolektanto de raraj (aŭ eble maloftaj) libroj]: “La esploradojn de la dekoka jarcento inter la fontoj uzitaj de Holmso oni reprezentas per la ilustrita eldono de John Lockington de la New and Complete Cyphers [Novaj kaj kompletaj ĉifroj] de Bowles (1795)”.
Certe Holmso havis la du verkojn pri egiptaj hieroglifoj haveblajn en sia tempo — tion de Thomas Young — An Account of some Recent Discoveries in Hieroglyphical Literature [Registro pri iuj eltrovaĵoj en la hieroglafa literaturo] (Londono, 1823) kaj tion de Jean-François Champollion — Précis du Système Hiéroglyphique des Anciens Égyptiens [Resumo pri la sistemo hieroglifa de la antikvaj egiptoj] (Parizo, 1828).
“… al mi tio estas tute nova” — Kompreneble tio, kio estas nova al Ŝerloko Holmso, estas la uzado de la dancantoj mem. Ĉi tiu ĉifro estas fakte nur unu-alfabeta anstataŭado. Oni ofte nomas tian ĉifron “Cezara ĉifro” pro tio ke Julio Cezaro kaŝis siajn mesaĝojn per ĝi. Dum multaj jarcentoj oni taksis tiajn ĉifrojn nemalĉifreblaj, sed la araboj kaj aliaj sciis malĉifri tian per la ofteca analizo.
Holmso sugestas ke la dancantoj reprezentas du formojn de sekretaj skribaĵoj. La tiel nomita steganografio (angle, steganography) aŭ kaŝita skribaĵo (ekzemple, per nevidebla inko) — t.e. la mesaĝon oni kaŝas per metodo ne ligita al ĉifro. La alia metodo sugestita estas la ĉifro en kiu literoj anstataŭas aliajn literojn per ia plano nekonata al tiu, kiu ne permesis scii la enhavaĵon. Kompreneble la uzantoj de sekreta skribaĵo ofte uzas ambaŭ metodojn.
Kiel bona malĉifranto Holmso scias uzi kombinon de indukta kaj dedukta logiko (miksitan kun iomete da bona fortuno). Kompreneble Holmso nur resumis sian malĉifran klopodon.
Oni sugestis ke tiu ĉi ĉifro estas subspeco de pli granda kaj pli sekura ĉifro. Se oni konsideras la eblajn poziciojn de la brakoj kaj kruroj de dancanto, estas 784 figuroj trovitaj. Sed ankaŭ laŭ la figuroj por D, G, T figuroj povas stari surkape, do estas vere 1568 eblaj figuroj.
Dum la reĝado de Luizo XIV en Francio Antoine kaj Bonaventure Rossignol (patro kaj filo) elpensis la tiel nomitan Grandan Ĉifron por la uzado de la reĝo. Kiam forpasis ambaŭ Rossignol ankaŭ forpasis la uzado de la Granda Ĉifro, fine eĉ la ŝlosilon de la Granda Ĉifro oni perdis. Sekve la signifo de multaj paperoj — leteroj kaj dokumentoj enĉifritaj per la Granda Ĉifro — estas perdita al historiistoj kiuj deziras esplori la vivon, la tempon kaj la reĝadon de Luizo XIV. Dum la jardeko 1890, pli ol du jarcentoj post Rossignol patro kaj filo, per multaj penadoj Étienne Bazeries malkovris la sekreton de la Granda Ĉifro. Koincide, dum oni uzis 787 figurojn per la Granda Ĉifro, estas fakte 1568 eblaj figuroj — same kiel la eblaj dancantoj. Oni devas memori ke Conan Doyle verkis La aventuro de la dancantojn ĵus poste en la jaro 1903. Tamen la Granda Ĉifro estas multe pli komplika kaj ne estas unu- aŭ eĉ multi-alfabeta anstataŭado.
Por la numero de marto 1927 de la “Strand Magazine” kavaliron Arthur Conan Doyle oni petis fari liston de liaj propraj preferataj rakontoj pri Ŝerloko Holmso (ne inkludante la rakontojn de la Kazolibro pro tio ke ĉi tiujn rakontojn oni tiutempe ne kolektis libroforme). Doyle elektis dek du, el kiuj li rangigis La aventuro de la dancantojn numero 3.