Kelkaj notoj eltiritaj el The Annotated Sherlock Holmes (La prinotita Ŝerloko Holmso), William S. Baring-Gould.
Mi aparte dankas al Simon Henley ano de la Rugbea Klubo de Oklahomo-urbo pro lia konsilo kaj lia helpo pri la rugbeaj terminoj en ĉi tiu rakonto.
Trikvarono [angle Three-Quarter]: Rugbea teamano kiu ludas inter la centro kaj la malantaŭa limo de la ludejo. (Dankon al Fraser Dunbar de Esperanto-Asocio de Britio por tio difino.)
Oni sugestis ke ĉi tiun rakonton Conan Doyle intencis per la esprimo “La aventuro de la laca kapitano” en “La mararmea traktato”. Legu ĉi tiun rakonton ĉi tie.
Bando [angle pack]: La bando konsistas el la ok avanuloj kiuj agadas en la ludero (vidu sube).
Driblado [angle dribbling]: Conan Doyle iomete eraris ĉar oni ne povas dribli en rugbeo.
Ludero [angle scrum]: En rugbeo kunvicigo ĉirkaŭ la pilko en kiu du avanuloj de ĉiu kontraŭa teamo puŝigis sin kune por peni forpuŝi la kontraŭulojn kaj gajni ekregon de la pilko.
Tuŝlinio [angle touch line]: unu el la flankaj limoj de la ludejo.
Demetite piedbato [angle place kick]: Oni metas la pilkon sur surgrunda konuso kaj kurante al ĝi piedbatas.
25-linio [angle the 25-line]: en la nuna rugbeo tio estas la 22-(metra) linio (22 metrojn for de la golejo).
Demana piedbato [angle punt]: Oni piedbatas la pilkon de sia propraj manoj.
Defaliga piedbato [angle drop kick]: Oni faligas la pilkon kaj piedbatas ĝin ĵus kiam ĝi tuŝis la grundon.
Podagro estas la koncentrado de ura acido ĉe la artikoj (ĉi-tiuokaze, la fingroartikoj). La acido kaŭzas la malmineraligon de la ostoj. Sur la haŭto formas tofaj abscesoj, kiuj eligas kretosimilan substancon. (Dankon al d-ro Sam Cornelius, DO pro ĉi tiu priskribo.)
Tranĉvundo en la tibio [angle hack]: kaŭzita kiam oni piedbatis alian en la tibion — kompreneble, kontraŭregule.
Bejzvatero [angle Bayswater]: kvartalo de Londono.
Grejzena Vojo [angle Gray’s Inn Road]: “Gray’s Inn” (inn = gastejo) estas unu el la famaj “Inns of Court”, kie oni prepariĝas por la leĝa profesio. Komence ĉi tiuj institucioj estis gastejoj por la studentoj de la leĝo.
Moriarto [angle Moriarty]: estis la plej danĝera antagonisto de Ŝerloko Holmso, kiun Holmso nomis “La Napoleono de krimo”.
Ĉestertono, Histono, Vaterbiĉo kaj Okingtono [angle Chesterton, Histon, Waterbeach, and Oakington]: vilaĝoj norde de Kembriĝo.
Dormemaj Valetoj [angle Sleepy Hollows]: per tio Conan Doyle intencis la faman rakonton “The Legend of Sleepy Hollow” [La legendo de dormema valeto] fare de la usona verkisto Washington Irving (1783–1859).
Golo [angle goal]: Ĉe ĉiu fino de la rugbea ludejo estas du fostoj ligitaj per transstango (la golejo). Oni faras golon kiam la pilkon oni piedbatis super la transstangon kaj inter la du fostoj.
Peno [angle try]: Teamano faras penon kiam la pilko aŭ estas portita en la finzonon [angle In-goal] de la kontraŭteamo aŭ estas jam en la finzono, kaj la teamano tuŝis la teron per la pilko.
Johano de Groto [angle John o’Groat]: Nederlandano kiu transloĝis en Skotlando en 1489. Lia domo estis en la plej norda loko en la Brita Islando.