La Edda de SnoKKí Sturluson

Originala titolo: Edda (Snorra-Edda)

Tradukis el la islanda lingvo: Baldur Ragnarsson

AntaUvortoj

Snorri Sturluson (1179-1241), la aŭtoro de la libro ĉi tie prezentita en Esperanto-traduko, apartenis al potenca familio en Islando en tiu tempo, la t. n. Sturlungar. En la unuaj jardekoj de la 13-a jarcento evoluis gravaj konfliktoj inter la plej potencaj familioj de la lando kaj samtempe kreskis influo de la norvega reĝo en islandaj afe- roj. Snorri havis dum kelkaj jaroj amikajn rilatojn kun la norvega reĝo kaj laŭdire promesis kontribui al ties akcepto de regado en Islando . Tion li neglektis, kio sekvigis lian mortigon en lia hejmo la 29-an de septembro 1241. Malgraŭ la komplikaj konfliktoj de tiu tempo Snorri sukcesis okupi sin pri verkado de grandiozaj verkoj, el kiuj elstaras la historio de la antikvaj norvegaj reĝoj, nomita Heimskringla, kaj la mitologia-poetika libro Edda.

La Edda de Snorri Sturluson estas konservita en islanda kodekso probable skribita ĉ. 1300. Sur ĝia unua paĝo estas skribite: "Ci tiu libro nomiĝas Edda. Gin kunmetis Snorri Sturluson laŭ la maniero, kiel ĉi tie estas skribite." Oni konsideras la tekston de ĉi tiu manu- skripto plej proksima al la originala verko de Snorri . La libro estas esence manlibro pri poetiko, sed samtempe la ĉefa fonto pri la antikva mitologio de la nordiaj popoloj, la skandinavaj kaj la islanda. La vorto Edda estas iom enigma; ĝi aperas en unu malnova mitologia poemo en la signifo praavino, ĝia uzo por la libro de Snorri do eble aludas al tiaj antikvaj scioj, kiujn posedis pratempaj generacioj. La vorto estas ankaŭ uzata pri kolekto de mitologiaj poemoj pri la antikvaj nordiaj dioj kaj herooj, sed tiu uzado devenas el la 17-a jarcento kaj ne havas malnovan tradicion. Oni tial ofte distingas inter laproza Edda de Snorri kaj lapoezia Edda, la poemoj.

La libro de Snorri estas dividita en kvar partojn: Prologus (Pro- logo), Gylfaginning (La Mistifiko de Gylfi), Skáldskaparmál (La Arto de Poetiko) kaj Háttatal (Listo de vers-formoj) . La dua kaj tria parto estas la ĉefa fonto de la nordia mitologio, sen kiu la scio pri tiu flanko de la antikva kulturo estus ege fragmenta Estis la rolo de Snorri, 13-jarcenta kristano, kolekti kaj skribe konservi la paganan mitologion, malgraŭ certa risko flanke de la eklezio. Ci tie estas tradukitaj en Esperanton la Prologo, la tuta Gylfaginning kaj la mitologiaj rakontoj de Skáldskaparmál . La poetikaj teorioj ha- vas intereson nur pri studantoj de la antikva versoformo dróttkvxtt, kaj do estas ellasitaj en la traduko, kiel ja kutimas en tradukoj de la Edda en aliajn lingvojn .

La Prologo priskribas la kreon de la mondo kaj la komencon de la religio kaj de la antikvaj dioj. Gian celon oni probable povas konsideri kiel ian pravigon de la kristana aŭtoro verki libron pri la antikva paganismo. Tiun pravigon li bazas sur du ĉefaj ideoj: Unuflanke li klarigas, kiel la limigita scio de la homoj kondukas al primitivaj klarigoj pri la ekzisto de la mondo (ekzemple, ke la tero estas vivanta kreaĵo), kaj aliflanke, kiel potencaj reĝoj estis deigitaj post sia morto . Tiun duan ideon oni kutime rilatigas al greka filo- zofo, Euhemer laŭ nomo (ĉ. 300 a.K.), kaj estis bone konata en la vivotempo de Snorri Sturluson.

Gylfaginning estas kolekto de mitologiaj rakontoj pri la paganaj konceptoj pri la komenco de la mondo kaj pri la antikvaj nordiaj dioj, la Azoj - islandlingve xsir [ajsir], sing . ás [aŭs] . Per kreo de fiktiva persono, reĝo Gylfi, kiun li igas vojaĝi al Azgardo, la ĉefa rezidejo de la Azoj, la aŭtoro kreas strukturon enkadre de kiu li povas prezenti multon el siaj scioj pri la dioj. La Azoj kaj la Vanioj (alia raso de dioj) tie havas siajn rakontojn kaj la monda historio mem estas rakontita ekde ĝia komenco ĝis la fino en Ragnarok, la pereo de la mondo kaj la dioj . Estas la opinio de kleruloj, ke Snorri tie registris antikvajn rakontojn el la paganisma tempo, kiuj tiel konservas gravan parton de la originala mitologia heredaĵo de la nordiaj popoloj .

Skáldskaparmál estas tiu parto de la Edda, kiu plej evidente por­ tas la signojn de instrua libro Tiel estis, ke en la tempo de Snorri Sturluson la malnova arto de poetiko jam trovis sin en dekadenca stato, kio multe zorgigis la poeton kaj historiiston Snorri. La an­ tikva poezio estis firme bazita sur la pagana tradicio, kiun oponis la kristana eklezio. Tial Snorri verkis sian Edda por provi revivigi la malnovan poetikon, kio postulis rekonsciigi la poetojn pri sia heredaĵo tiel intime ligita al la antikva kulturo de paganismo . Unu grava karakterizaĵo de la malnova poezio estis la t.n. kenningar, metaforaj kunmetaĵoj grandparte bazitaj sur la mitologio. La tuta Gylfaginning kaj granda parto de Skáldskaparmál do estas rakon- toj necesaj por kompreni kaj apliki tiajn poetikajn rimedojn kiel la kenningar kaj la t . n. heiti, vortojn kutime uzatajn nur en poezio.

Krom la mitologiaj rakontoj Skáldskaparmál enhavas ankaŭ mul- tajn ekzemplojn el poemoj por montri la uzadon de la menciitaj poetikaj rimedoj; tiuj ekzemploj estas netradukeblaj krom per para- frazoj kaj detalaj klarigoj. Ili do estas kutime ellasitaj en tradukoj, kaj ankaŭ en ĉi tiu, kiu celas prezenti nur la antikvan mitologion, la plej faman parton de la Edda de Snorri .

La lasta parto de la Edda nomiĝas Háttatal (Hátta- , gen.plur. de háttr, versformo, -tal, elnombrado, listo), poemo de 102 strofoj verkitaj de Snorri mem por montri la eblajn variaĵojn de versaj kaj strofaj formoj de la t . n . dróttkvxtt en la antikva poezio Tiu varieco multe dependas de diversaj eblecoj de rimoj kaj ne rekte koncernas la mitologion . En tradukoj de la Edda la Háttatal do estas kutime ellasita

Vortoj kaj nomoj signitaj per asterisko en Gylfaginning kaj Skáld­ skaparmál estas klarigitaj laŭ ĉapitroj en notoj fine de la libro. Tie ankaŭ ĉiuj nomoj estas montritaj en islanda formo, ofte kun foneti- kaj signoj por montri la prononcon Estas rimarkinde, ke la islandaj literoj P (^) kaj õ (kiu neniam aperas majuskle) estas prononcataj respektive kiel th en thing kaj this en la angla. La vokaloj á, ó kaj x estas prononcataj kiel aŭ, oŭ kaj aj, kaj o kiel en la germana schon . La kombinaĵo au estas prononcata kiel oj, kaj ei kiel ej. Signifoj de kunmetitaj nomoj estas klarigitaj laŭ la konsistigaj vortpartoj Por doni laŭeble plenan komprenon de la signifoj de nomoj ili ofte estas klarigitaj ankaŭ etimologie

Baldur Ragnarsson

Prólogo

1 Evoluo de la dí-ídeo

Ciopova Dio kreis en la komenco ĉielon kaj teron kaj ĉiujn aferojn, kiuj ilin akompanas, kaj laste du homojn de kiuj devenis la gene- racioj, Adamon kaj Evan, kaj multiĝis ilia gento kaj disvastiĝis tra la tuta mondo

Sed en la pasado de la tempo la homa raso diversiĝis; estis iuj bo- naj kaj stabilaj en la ĝusta kredo, sed multe pli multaj sin forturnis al la voluptoj de la mondo kaj neglektis la ordonojn de Dio. Tial Dio dronigis la mondon per diluvo kun ĉiuj kreitaĵoj en la mondo krom tiuj, kiuj estis en la Arkeo kun Noa. Post la Diluvo vivis ok homoj, kiuj loĝis en la mondo, kaj de ili devenis generacioj, kaj okazis kiel antaŭe, ke kiam la mondo fariĝis loĝata kaj multiĝis la homoj, tiam granda plimulto de la homaro avidis riĉon kaj gloron kaj neglektis obeon al Dio, kaj kreskis tio ĝis tiom, ke ili rifuzis diri la nomon de Dio. Sed kiuj tiam estis por rakonti al siaj infanoj pri la grandfaroj de Dio? Tiel do okazis, ke ili forgesis la nomon de Dio, kaj en plej multaj lokoj en la mondo troviĝis neniu, kiu sciis ion pri sia kreinto. Sed malgraŭ tio Dio disponigis al ili terecajn favoraĵojn, riĉaĵojn kaj prosperon, por ĝui en la mondo. Li cedis al ili ankaŭ porcion da saĝo, por ke ili povu kompreni ĉiujn terajn aferojn kaj detalojn de ĉio, kion ili povis vidi en la ĉielo kaj sur la tero

Ili pensis kaj miris pri tio, kion povus signifi tio, ke la tero kaj la bestoj kaj la birdoj havas komunan naturon en iuj aferoj, sed estas tamen diferencaj je kvalitoj . Unu naturo de la tero estas, ke se enfosita sur altaj montopintoj, akvo tie elfluas, kaj ne estis necese enfosi tie pli multe por havi akvon ol en profundaj valoj. Tiel same estas ĉe bestoj kaj birdoj, ke la sango estas same proksima en la kapo kiel en la piedoj

Estas la dua naturo de la tero, ke en ĉiu jaro kreskas sur la tero herbo kaj floroj, kaj en la sama jaro ili falas kaj velkas . Tiel same estas ĉe bestoj kaj birdoj, ke iliaj haroj kaj plumoj kreskas kaj falas for en ĉiu jaro.

Estas la tria naturo de la tero, ke kiam ĝi estas malfermita kaj fosita, tiam herbo kreskas sur la grundo, kiu estas plej supre sur la tero . Rokojn kaj ŝtonojn ili rigardis kiel ekvivalentajn al dentoj kaj ostoj de bestoj.

El tio ili tiel konkludis, ke la tero estas vivanta kaj havas vivon laŭ iu maniero, kaj ili komprenis, ke ĝi estas mirige maljuna laŭ kalkulo de jaroj kaj potenca laŭ naturo. Gi nutras ĉiujn kreaĵojn kaj ekposedas ĉion, kio mortis. Pro tio ili donis al ĝi nomon kaj konsideris sin devenintaj de ĝi . Simile ili aŭdis de siaj maljunaj parencoj, ke post kalkulo de multaj centoj da jaroj, tiam estis la sama tero, suno kaj ĉielkorpoj, sed la iroj de la ĉielkorpoj estis diversaj. Havis iuj longan iron, iuj malpli longan . Pro tiaj aferoj ili kredis tion probabla, ke devas esti iu reganto de la ĉielkorpoj, kiu regas iliajn irojn laŭ sia volo, kaj ke tiu devas esti tre potenca kaj multepova. Kaj tion ili supozis, ke se li regas la elementojn, li devis ekzisti antaŭ la ĉielkorpoj, kaj komprenis ili tiel, ke se li regas la irojn de la ĉielkorpoj, li devas regi ankaŭ la briladon de la suno kaj la roson de la ĉielo kaj la kreskaĵojn de la tero, kiuj dependas de ĝi, kaj simile la venton de la ĉielo kaj sekve la ŝtormon de la maro. Ili ne sciis, kie estas lia regno, sed tion ili kredis, ke li regas ĉiujn aferojn sur tero kaj en aero, la ĉielon kaj la ĉielkorpojn, la maron kaj la veteron

Sed por pli bone ebligi rakonton pri tio aŭ fiksi en memoro, ili donis nomojn inter si mem al ĉiuj aferoj, kaj ŝanĝiĝis tiu kre- do multmaniere laŭ tio, kiel distingiĝis la popoloj kaj branĉiĝis la lingvoj. Sed ili komprenis ĉion laŭ materia kompreno, ĉar ne estis donita al ili la saĝo de spirito.Tiel ili komprenis, ke ĉiuj aferoj estis faritaj el iu materialo

2. Prí la trí regíonoj de la mondo

La mondo estis dividita en tri regionojn. De sudo al okcidento kaj supren al la Mediteraneo, ĉi tiu parto estis nomita Afriko. La suda parto de tiu sekcio estas varmega, tiel ke ĝi brulas pro la suno . La dua parto de okcidento al nordo kaj supren al la maro, ĉi tiu estas nomita Eŭropo aŭ Enea. Tie la norda parto estas tiom malvarma, ke ne kreskas tie herbo kaj ne eblas tie loĝado. De nordo kaj tra la orientaj regionoj tute ĝis la sudo, tio estas nomita Azio. En tiu parto de la mondo ĉio estas gloro kaj belo kaj abundas tie produktoj de la tero, oro kaj juveloj. Tie estas ankaŭ la mezo de la mondo. Kaj kiel estas pli bela tie la tero kaj pli bona en ĉiuj rilatoj ol en aliaj lokoj, tiel ankaŭ estas plej honorataj la homoj tie per ĉiaj bonaĵoj, saĝo kaj forto, belo kaj ĉiaj lertoj.

3. Prí Trojanoj

Proksime al la mezo de la mondo estis farita tiu konstruaĵo kaj restadejo, kiu estis la plej glora el ĉiuj, ĝi estas nomita Trojo, la lan- don tie ni nomas Turkujo . Tiu loko estis konstruita multe pli granda ol aliaj, kaj kun pli da lerto en multaj rilatoj, helpe de la riĉoj kaj rimedoj tie haveblaj. Tie estis dek du regnoj kaj unu ĉefreĝo, kaj apartenis multaj landoj al ĉiu regno. En la urbo estis parolataj dek du ĉefaj lingvoj. La dek du regantoj de la regnoj estis superaj al aliaj homoj, kiuj vivis en la mondo, pri ĉiuj homaj kvalitoj.

Unu reĝo en Trojo estis nomita Munon aŭ Mennon . Li havis kiel edzinon la filinon de la ĉefreĝo Priamus. Si nomiĝis Troan. Ili havis filon . Li nomiĝis Tror, kiun ni nomas Toro . Li estis edukata en Trakio ĉe duko, kies nomo estis Lorikus. Kiam li estis dekjara li heredis la armilojn de sia patro . Li estis tiel belaspekta, kiam li venis inter aliajn homojn, kiel estas ebono inkrustita en kverkon Liaj haroj estis pli belaj ol oro. Kiam li havis dek du jarojn, li jam akiris plenan fortecon. Tiam li levis de la tero dek ursofelojn, ĉiujn kune, kaj tiam li mortigis dukon Lorikum, sian edukpatron, kaj lian edzinon Loran aŭ Gloran kaj proprigis al si la ŝtaton Trakion. Gin ni nomas Trudheim . Tiam li vojaĝis tra multaj landoj kaj esploris ĉiujn regionojn de la mondo kaj venkis sola ĉiujn berserkojn kaj ĉiujn gigantojn kaj unu el la plej grandaj drakoj kaj multajn so- vaĝajn bestojn En la norda regiono de la mondo li renkontis profe- tinon nomitan Sibilo, kiun ni nomas Sif, kaj ekhavis ŝin kiel edzi­ non. Neniu scias ion pri la prafamilio de Sif. Si estis la plej bela el virinoj, ŝiaj haroj estis kiel oro . Ilia filo estis Loridi, kiu similis al sia patro. Lia filo estis Einridi, lia filo Vingetor, lia filo Vingenir, lia filo Moda, lia filo Magi, lia filo Seskef, lia filo Bedvig, lia filo Athra, kiun ni nomas Annan, lia filo Itrmann, lia filo Heremod, lia filo Skjaldun, kiun ni nomas Skjold, lia filo Bjaf, kiun ni nomas Bjar, lia filo Jat, lia filo Gudolf, lia filo Finn, lia filo Friallaf, kiun ni nomas Fridleif. Li havis tiun filon, kiu estas nomita Voden. Tiun ni nomas Odino. Li estis homo elstara pro saĝeco kaj ĉiaj artoj. Lia edzino nomiĝis Frigida, kiun ni nomas Frigg.

4. Vojago de Odino al la nordo

Odino havis talenton de profetado kaj tiel same lia edzino, kaj per tia scienco li eltrovis, ke lia nomo estos daŭre tenata en memoro en la norda regiono de la mondo kaj honorata pli alte ol tiuj de aliaj reĝoj . Pro tiu kialo li avidis ekiri el Turkujo kaj havis kun si tre grandan sekvantaron, junajn homojn kaj maljunajn, virojn kaj viri- nojn, kaj prenis ili kun si multajn objektojn de granda valoro. Kaj kie ajn ili trairis landojn multa glorado estis pri ili dirata, tiel ke ili ŝajnis pli similaj al dioj, ol al homoj. Kaj ili ne haltigis sian vojaĝon ĝis ili venis norden al tiu lando, kiu nun nomiĝas Saksujo. Tie Od- ino restis dum longa tempo kaj gajnis posedon de grandaj partoj de tiu lando.Tie Odino instalis tri siajn filojn por gardi la landon. Estis unu nomita Vegdeg. Li estis potenca reĝo kaj regis Orientan Saksujon. Lia filo estis Vitrgils. Liaj filoj estis Vitta, patro de Hein- gest, kaj Sigar, patro de Svebdeg, kiun ni nomas Svipdag. Dua filo de Odino nomiĝis Beldeg, kiun ni nomas Baldr. Li posedis tiun landon, kiu nun nomiĝas Vestfal. Lia filo estis Brand, lia filo Frjo- digar, kiun ni nomas Frodi . Lia filo estis Freovin, lia filo Uvig, lia filo Gevis, kiun ni nomas Gave. La tria filo de Odino estis nomita Sigi, lia filo Rerir. Tiu dinastio regis landon, kiu nun estas nomita Francujo, kaj el tie devenas tiu familio, kiu estas nomita Volsungoj. De ĉiuj tiuj homoj devenis grandaj familioj kaj multaj.

Post tio Odino ekvojaĝis norden kaj venis en tiun landon, kiun ili nomis Reidgotaland kaj gajnis posedon de ĉio kion li deziris en tiu lando Li metis tiun landon sub estradon de sia filo, kiu nomiĝis Skjold; lia filo estis Fridleif. De ili devenis tiu familio, kiu nomiĝas Skjoldungoj. Ili estas reĝoj de Danujo, kaj estas tiu nun nomita Jutlando, kiu tiam estis nomita Reidgotaland .

5. Odíno instalas sían logon en ôígtun

Post tio li iris norden, tien kie nun nomiĝas Svedujo . Tie estis tiu reĝo, kiu nomiĝis Gylfi. Kaj kiam li aŭdis pri alveno de la homoj el Azio, kiuj estis nomitaj Azoj, li iris por renkonti ilin kaj proponis, ke Odino havu tian potencon en lia regno, kian deziras tiu mem. Kaj tia sukceso akompanis ilian vojaĝon, ke en kiu ajn lando, kie ili haltis, tie sekvis prospero kaj bona paco, kaj kredis ĉiuj homoj, ke ili estas respondecaj pri tio, ĉar tion vidis homoj de potenco, ke ili estis malsimilaj de aliaj homoj, kiujn ili vidis, je beleco kaj saĝeco . Tie Odino trovis belaj la kampojn kaj promesaj la cirkonstancojn kaj elektis kiel situon por sia urbo la lokon, kiu nun nomiĝas Sig- tun. Li tie organizis la regadon laŭ tia maniero, kiel estis en Trojo, elnomis dek du ĉefojn en la loko por administri la leĝojn de la lando, kaj tiel establis la tutan leĝan sistemon kiel estis antaŭe en Trojo, kaj al kiu kutimis la Turkoj.

Post tio li pluiris norden, ĝis kiam lin frontis la maro, kiun ili opi- niis ĉirkaŭanta ĉiujn landojn, kaj li faris sian filon estro super la regno, kiu nun estas nomita Norvegujo. Ci tiu nomiĝis Ssming, kaj devenigas la reĝoj de Norvegujo de li sian genealogion, kaj tiel same ankaŭ jarloj kaj aliaj regantoj, kiel estas dirite en Háleygjatal[1] .

Odino prenis kun si sian filon, kiu nomiĝis Yngvi, kiu post li fa- riĝis reĝo de Svedujo, kaj de li devenas tiu familio, kiu estas no- mita Ynglingoj.

La Azoj trovis por si edzinojn en la lando, kaj iuj ankaŭ por siaj filoj, kaj kreskis iliaj familioj tiel vaste tra Saksujo kaj de tie tra la tuta norda regiono, ke ilia lingvo, tiu de la homoj el Azio, fariĝis propra lingvo en ĉiuj tiuj landoj. Kaj tion oni pensas, ke laŭ tio, kiel estas skribitaj la nomoj de tiuj prapatroj, estas tiuj nomoj apartenaj al tiu lingvo, kiun la Azoj portis norden al tiu parto de la mondo, al Norvegujo kaj Svedujo, al Danujo kaj al Saksujo; kaj en Anglujo estas antikvaj nomoj de regionoj kaj lokoj, laŭ kiuj oni povas kom- preni, ke ili venis el alia lingvo ol ĉi tiu.

Gylfaginning

La Mistifiko de Gylfi

1. Prí rego Gylfí kaj Gefjun

Reĝo Gylfi* regis tie super lando, kie nun nomiĝas Svedujo . Pri li estas dirite, ke li donis al iu vaganta virino, rekompence pro ŝia amuziĝo, unu plugteron en sia regno, tiom grandan kiom kvar bo- voj povos ĉirkaŭplugi en unu tago kaj unu nokto. Sed tiu virino estis el la gento de la Azoj*, ŝi nomiĝis Gefjun*. Si iris al Gigan- tolando*, kaj tie prenis kvar virbovojn, sed ili estis la filoj de ŝi kaj giganto*, kaj metis ilin antaŭ plugilon. Sed la plugilo tranĉis tiom forte kaj profunde, ke ĝi elradikigis la teron, kaj tiris la bovoj tiun teron sur la maron kaj okcidenten kaj haltis en iu markolo . Tie Ge­ fjun lokis la teron kaj donis al ĝi nomon kaj nomis ĝin Selando*. Kaj kie estis eltirita la tero, tie restis lago. Gi estas nun nomita Malaren* en Svedujo, kaj samformas la fjordetoj en la lago kiel la terlangoj de Selando. Diras tiel la poeto Bragi la antikva*:

Gefjun fortiris, ĝoja, per ŝvitantaj tirbestoj bonegan teron de Gylfi, aldonon al Danujo; portis kvar kapojn la bovoj kaj astrojn ok sur la fruntoj, irantaj antaŭ rabaĵo, herbriĉa insulo vasta.

2 Gylfí venas al Azgardo

Reĝo Gylfi estis homo saĝa kaj sperta pri magio . Lin multe mirigis, ke la Aza popolo kapablis ĉion okazigi laŭ sia volo. Li scivolis, ĉu tio fariĝas laŭ ĝia naturo propra, aŭ ĉu tion ebligas la diaj poten- coj, kiujn ĝi kultas. Li komencis sian vojaĝon al Azgardo*, kaj iris sekret-maniere kaj surprenis la aspekton de maljunulo kaj tiel kaŝis sian identecon. Sed la Azoj estis tiom pli konohavaj, ke ili havis la talenton de antaŭvido, kaj vidis ili lian iron pli frue ol li venis kaj faris al li trompajn vidojn . Sed kiam li eniris la intermurejon, li vidis palacon tiom altan ke li apenaŭ povis vidi ĝian supron Gia tegmento estis kovrita per orumitaj ŝildoj simile kiel tegmento de lignaj platoj Tiel diras Tjodolf de Hvinir*, ke Valhalo* estis tegita per ŝildoj:

Sub batoj de ŝtonĵetoj batalistoj sagacaj sur dorsoj briligis tegmentajn kovraĵojn de la halo de Svafnir* .

Gylfi vidis homon ĉe la pordejo de la halo, kaj ĵonglis tiu per pon- ardoj kaj havis sep samtempe en la aero . Tiu parolis la unua kaj demandis pri lia nomo Li diris, ke li nomiĝas Gangleri* kaj ke li venis laŭ erarigaj vojoj kaj serĉas lokon por tranokto kaj demandis, kiu posedas tiun palacon La homo respondis, ke ĝin posedas ilia reĝo. "Sed gvidi vin mi ja povas, por ke vi lin vidu. Tiam vi mem demandu pri lia nomo", kaj turnis sin tiu homo kaj iris antaŭ li en la palacon, sed li sekvis, kaj fermiĝis tuj la pordo sur liajn kalkanojn . Tie li vidis multajn ĉambrojn kaj multajn homojn, iuj sin okupis je ludoj, aliaj trinkis, iuj tenis armilojn kaj batalis . Tiam li rigardis ĉirkaŭe kaj trovis nekredebla multon, kion li vidis. Tiam li diris:

Ciujn pordojn antaŭ ol eniri nepras transrigardi; ĉar ne eblas antaŭscii ĉu ne malamikoj tie sidas sur benkoj .

Li vidis tri tronojn, unu super la alia, kaj sidis tie tri homoj, unu sur ĉiu el ili. Tiam li demandis pri la nomo de ilia suvereno. Tiu respondis, kiu lin enkondukis, ke tiu sidanta sur la plej malalta tro­ no estas reĝo kaj nomiĝas la Alta*, sed tiu tuj pli supre nomiĝas

TEgale-Alta*, sed ke tiu plej supre nomiĝas la Tria*. Tiam la Alta demandis la alveninton, ĉu li havas iun plian aferon por fari kaj aldonis, ke li havu manĝon kaj trinkon kiel ĉiuj en la halo de la Alta. Li respondis, ke li deziras eltrovi, ĉu troviĝas tie en la halo iu multescia La Alta tiam deklaris, ke li eliros sen malutilo nur se li mem pruviĝos pli multescia, -

kaj staru antaŭ ni dum vi demandas, tiu sidu, kiu respondas .

3. Pri Cio-Patro, plej supera de la dioj

Gangleri komencis tiel sian parolon: "Kiu estas la plej eminenta kaj la plej antikva el ĉiuj dioj?"

La Alta respondis: "Tiu nomiĝas Cio-Patro en nia lingvo, sed en Azgardo la antikva li havis dek du nomojn*. Unu estas Cio-Patro, dua estas Herran aŭ Herjan, tria estas Nikar aŭ Hnikar, kvara estas Nikuz aŭ Hnikud, kvina Fjolnir, sesa Oski, sepa Omi, oka Biflidi aŭ Biflindi, naŭa Svidar, deka Svidrir, dekunua Vidrir, dekdua Jalg aŭ Jalk."

Tiam demandis Gangleri: "Kie estas tiu dio kaj kian povon li havas, kaj kiujn grandajn farojn li plenumis?"

La Alta diris: "Vivas li por ĉiam kaj regas sian tutan regnon kaj decidas pri ĉiuj aferoj, grandaj kaj malgrandaj."

Tiam diris TEgale-Alta: "Li konstruis la ĉielon kaj la teron kaj la aeron kaj ĉion, kio tie troviĝas."

Tiam diris la Tria: "Sed la plej granda faro estis tiu, ke li kreis la homon kaj donis al li animon, kiu vivos kaj neniam pereos, kvan- kam la korpo degeneros ĝis polvo kaj brulos ĝis cindro. Kaj vivos ĉiuj homoj, kiuj estas justaj kaj restos kun li mem en loko nomita Gimle* aŭ Vingolf*, sed malbonaj homoj iros al Hel* kaj de tie al Niflhel*, malsupren en la naŭan mondon."

Tiam demandis Gangleri: "Kion li faris antaŭ la kreo de la ĉielo kaj la tero?"

Tiam respondis la Alta: "Tiam li vivis inter la prujno-gigantoj*."

4. Prí Níflheím kaj Muspell

Parolis Gangleri: "Kia estis la origino, kaj kia ĝia komenco, kaj kio estis antaŭe?"

La Alta respondis: "Kiel estas dirite en Voluspa*:

En la prao de T tempo nenio sin trovis, nek sablo nek maro nek la ondoj fridaj; tero ne sin trovis nek la alta ĉielo, nur estis Ginnungagap* kaj herbo nenie."

Tiam parolis l'Egale-Alta: "Multajn epokojn antaŭ la kreo de la tero, tiam Niflheim* estis farita, kaj en ĝia mezo kuŝas tiu fontego, kiu nomiĝas Hvergelmir*, kaj el ĝi fluas riveroj, kiuj tiel nomiĝas: Svol, Gunntra, Fjorm, Fimbultul, Slid kaj Hrid, Sylg kaj Ylg, Vid, Leiptr. Gjoll estas tiu plej proksima al la Pordego de Hel*."

Tiam diris la Tria: "Unue tamen estis tiu mondo en la suda parto, kiu nomiĝas Muspell*. Gi estas hela kaj varma, ĉar tiu regiono bru- las kaj flamas, ĝi estas ankaŭ nealirebla por tiuj, kiuj tie estas frem- daj kaj ne havas tie praloĝon Tiu estas nomita Surt*, kiu tie sidas sur landolimo por defendo kaj tenas flamantan glavon . Je la finiĝo de la mondo li iros al batalo kaj venkos ĉiujn diojn kaj detruos la tutan mondon per fajro. Tiel estas dirite en Voluspa:

Surt el sudo iras kun fajro, suno rebrilas sur glavo nuda; rokoj brufalas, kurfalas gigantinoj, homoj mortvojas, fendiĝas ĉielo."

5. Estigo de Ymir kaj la prujno-gigantoj

Gangleri diris: "Kiaj estis aferoj antaŭ ol ekestis la generacioj kaj pliiĝis la homa raso?"

Tiam diris la Alta: "La riveroj, kiuj nomiĝas Elivogar*, kiam tiuj estis atingintaj tiom foren de la fonto, ke la glaci-blokera fluo, kiu ilin akompanis, rigidiĝis simile al skorio, kiu apartiĝas el forno, tiam ĝi solidiĝis al firma glacio. Kaj kiam tiu glacio haltis kaj ne plu fluis, la leviĝanta humido prujniĝis, kaj amasiĝis la prujno, unu tavolo sur alia, direkte en la faŭkon de Ginnungagap."

Tiam diris TEgale-Alta: "Ginnungagap, tiu parto, kiu frontas al la nordo, pleniĝis de la maso kaj pezo de glacio kaj prujno, kaj interne de humido kaj vento . Sed la suda parto de Ginnungagap heliĝis pro la fajreroj kaj la forbrulaĵoj, kiuj alflugis el la mondo de Muspell."

Tiam diris la Tria: "Same kiel malvarmo kaj ĉiaj severaj minacoj devenis el Niflheim, tiel ĉio proksima al Muspell estis varmega kaj brila. Sed Ginnungagap estis tiel milde varma kiel aero senventa. Kaj kiam sin renkontis la prujnoj kaj la blovoj de varmo, la glacio degelis kaj gutis, kaj el tiuj fluantaj gutoj estiĝis vivo pro la forto de tiu, kiu sendis la varmon, kaj kreiĝis homa formo kaj estas tiu nomita Ymir*, sed la prujno-gigantoj nomas lin Aurgelmir*, kaj devenas de li la raso de prujno-gigantoj, kiel estas dirite en Voluspa la malpli longa*:

Devenas de Vidolf* ĉiuj sibiloj, kaj de Vilmeid* la magiistoj, sed sorĉistoj de Svarthofdi*, ĉiuj gigantoj de Ymir devenas.

Kaj jenon diris la giganto Vaftrudnir*:

El Elivogar ĵetiĝis gutoj

glaciaj kaj kreskis giganto; tie niaj gentoj kuniĝas ĉiuj, tial ferocas nia raso."

Tiam diris Gangleri: "Kiel el tie kreskis la gentoj, kaj kiel okazis, ke estiĝis aliaj homoj? Aŭ ĉu vi kredas tiun dio, pri kiu vi rakon- tis?"

Tiam respondis la Alta: "Neniel ni rekonas lin kiel dion. Li estis malbona kaj ĉiuj liaj parencoj, ilin ni nomas prujno-gigantoj. Kaj estas tiel dirite, ke kiam li dormis, li ŝvitis Tiam kreskis el sub lia maldekstra brako viro kaj virino, kaj unu lia kruro generis filon kun la alia. Kaj de tiuj devenas raso, tiu estas la prujno-gigantoj. La praan giganton, lin ni nomas Ymir."

6. Prí Audhumla kaj la estígo de Odíno

Tiam diris Gangleri: "Kie vivis Ymir, aŭ per kio li vivtenis sin?"

La Alta respondis: "Sekvis tio, kiam gutis la prujno, ke kreiĝis tiu bovino, kiu nomiĝas Audhumla*, sed kvar riveroj de lakto fluis el ŝiaj mampintoj, kaj nutris ŝi Ymir."

Tiam diris Gangleri: "Per kio sin nutris la bovino?"

La Alta respondis: "Si lekis la prujno-ŝtonojn*, kiuj estis salaj. Kaj en la unua tago, kiam ŝi lekis la ŝtonojn, aperis el la ŝtono, en la vespero, unu haro de homo, en la dua tago kapo de homo, en la tria tago tuta homo . Tiu estas nomita Buri*. Li estis belaspekta, granda kaj potenca. Li generis filon, kiu nomiĝis Bor*, tiu havis kiel edzi- non virinon, kiu nomiĝis Bestla*, filino de la giganto Boltorn*, kaj havis ili tri filojn. Unu nomiĝis Odino*, dua Vilji*, tria Ve*. Kaj estas mia kredo, ke tiu Odino kaj liaj fratoj estas la regantoj de la ĉielo kaj de la tero. Tion ni opinias, ke li tiel nomiĝas. Tiu estas la nomo de tiu, kiu estas la plej granda kaj la plej glora, kaj vi farus bone, se ankaŭ vi tiel lin nomus."

7. Mortígo de Ymír kaj prí Bergelmír

Tiam diris Gangleri: "Kiel ili povis kunvivi, aŭ kiu estis la plej potenca el la du rasoj?"

Tiam respondis la Alta: "La filoj de Bor mortigis la giganton Ymir. Kaj kiam li falis, fluis el liaj vundoj tiom da sango, ke ĝi dro- nigis la tutan rason de la prujno-gigantoj krom unu, kiu eskapis kun sia familio . Tiun nomas la gigantoj Bergelmir*. Li eniris sian farun- ujon* kun sia edzino kaj tie ili tenis sin sekuraj, kaj de ili devenis postaj generacioj de la prujno-gigantoj, kiel estas jene dirite:

Sennombrajn vintrojn antaŭ la kreo de la tero, Bergelmir estis naskita; tion mi unue memoras, kiam la multescia giganto estis metita en farunujon."

8. La fíloj de Bor kreís la teron kaj la cíelon

Tiam diris Gangleri: "Pri kio okupis sin la filoj de Bor, se vi kredas ilin dioj?"

La Alta diris: "Ne estas malmulto por rakonti pri tio. Ili prenis Ymir kaj portis en la mezon de Ginnungagap kaj faris el li la teron, el lia sango la maron kaj la lagojn. La tero estis farita el la karno, sed la rokoj el la ostoj. Stonojn kaj krudan gruzon ili faris el la den- toj kaj el la molaroj kaj el la ostoj, kiuj estis rompitaj."

Tiam diris TEgale-Alta: "El la sango, kiu fluis el liaj vundoj kaj iris libere, ili faris la maron per kiu ili ĉirkaŭligis kaj limfiksis la teron kaj metis tiun maron kiel cirklon ĉirkaŭ ĝi, kaj ŝajnos al plej multaj neeblaĵo transiri tiun maron."

Tiam diris la Tria: "Ili ankaŭ prenis lian kranion kaj faris el ĝi la ĉielon kaj metis ĝin super la teron kun kvar anguloj, kaj sub ĉiu angulo ili starigis gnomon. Ili nomiĝas tiel: Austri, Vestri, Nordri, Sudri*

Tiam ili prenis fajrerojn kaj ardajn skoriojn, kiuj elĵetiĝis disvas- ten el la mondo de Muspell, kaj lokis ilin sur la mezan firmamen- ton de la ĉielo, kaj supre kaj malsupre, por lumigi la ĉielon kaj la teron. Ili donis lokon al ĉiuj lumoj, al iuj sur la ĉielo, iuj iris libere sub la ĉielo, kaj ili fiksis por ili poziciojn kaj metis ordon al ilia irado . Estas dirite en malnovaj fontoj, ke per ili estas distingitaj la tagoj kaj la noktoj kaj la nombrado de la jaroj, kiel estas dirite en Voluspa:

Suno ne sciis sian pasvojon, luno ne sciis sian potencon, steloj ne sciis siajn lokojn

Tiel estis antaŭ ol tio okazis."

Tiam diris Gangleri: "Tio estas grava informo, kiun mi ĵus aŭdis. Mirinde granda konstruo tio estas kaj lerte farita. Kiel estis la tero aranĝita?"

Tiam respondis la Alta: "Gi estas ronda laŭ la rando kaj ĉirkaŭe kuŝas la profunda maro, kaj sur tiu marbordo ili donis landojn por loĝado al la gentoj de gigantoj . Sed pli interne sur la tero ili faris muron ĉirkaŭ la mondo kontraŭ atakoj de gigantoj, kaj por tiu muro ili uzis la okulharojn de la giganto Ymir, kaj nomis tiun muron Midgardo*. Ili ankaŭ prenis lian cerbon kaj ĝin ĵetis supren en la aeron kaj tiel faris la nubojn, kiel ĉi tie estas dirite:

El la karno de Ymir la tero estis farita, la maro el la sango, rokoj el la ostoj, arboj el la haroj, la ĉielo el la kapo.

Sed el la okulharoj faris la mildaj dioj Midgardon por la homoj, sed el lia cerbo estis kreitaj la minacaj nuboj."

9. La filoj de Bor kreis la unuajn homojn

Tiam diris Gangleri: "Tio ŝajnas mi granda faro, ke ili tiom plenu- mis, ke la tero kaj la ĉielo estis faritaj kaj la suno kaj la steloj estis metitaj sur siajn lokojn kaj reguligita la pasado de la tagoj kaj la noktoj. Kaj de kie venis la homoj, kiuj loĝas en la mondo?"

Tiam respondis la Alta: "Kiam la filoj de Bor iris sur la bordo de la maro, ili trovis du trunkojn de arboj kaj prenis ili la trunkojn kaj kreis el ili homojn. La unua donis spiron kaj vivon, dua konscion kaj movon, la tria aspekton, parolon kaj aŭdon kaj vidon; donis al ili vestojn kaj nomojn . Estis nomita Ask*la viro, sed Embla* la vi- rino, kaj devenis de tiuj la homa raso, al kiu estis donita por loĝado la tero interne de Midgardo

Tion farinte, ili konstruis por si fortikigitan urbon en la mezo de la mondo, kiu estas nomita Azgardo*. Gin ni nomas Trojo. Tie vivis la dioj kaj ilia idaro, kaj sekvis multaj eventoj kaj okazaĵoj diversaj kaj sur tero kaj super tero Tie estas unu loko, kiu nomiĝas Hlidskjalf*, kaj kiam Odino sidigis sin tie sur tronon, li vidis en ĉiujn mondojn kaj ĉies agojn kaj aktivojn kaj komprenis ĉion, kion li vidis. Lia edzino nomiĝis Frigg*, filino de Fjorgvin*, kaj de ili devenis la familio, kiun ni nomas la gento de la Azoj, kiu rezidis en Azgardo la antikva kaj en la apartenaj regnoj, kaj estas tuta tiu gento de dieca origino. Kaj tial li povas esti nomita Cio-Patro, ke li estas la patro de ĉiuj dioj kaj de homoj kaj de ĉio estigita de li kaj de lia potenco. La Tero estis lia filino kaj lia edzino. Kun ŝi li generis sian unuan filon, tiu estas Azo-Toro*. Li posedas potencon kaj fortecon, tial li povas supervenki ĉiujn vivantaĵojn.

10. Alveno de Tago kaj Nokto

Norfi* aŭ Narfi estis nomo de giganto, kiu loĝis en Gigantolando . Li havis filinon kiu nomiĝis Nott*. Si estis nigra kaj malhel-aspekta konforme al sia familio. Si havis kiel edzon personon nomitan Naglfari*. Ilia filo nomiĝis Aud*. Poste ŝi edziniĝis al tiu kiu no- miĝis Annar*. Jord* estis ilia filino. Laste ŝi havis edzon nomitan Delling*. Li estis el la gento de la Azoj. Ilia filo estis Dag*. Li estis hela kaj bela kiel lia patro

Tiam Cio-Patro prenis Nott kaj Dag, ŝian filon, kaj donis al ili du ĉevalojn kaj du ĉarojn kaj metis ilin sur la ĉielon, ke ili rajdu ĉirkaŭ la teron dum ĉiu diurno. Nott rajdas antaŭe sur ĉevalo no­ mita Hrimfaxi*, kaj en ĉiu mateno li prirosas la teron per la salivo gutanta de lia bridbuŝaĵo. La ĉevalo, kiun Dag posedas, nomiĝas Skinfaxi*, kaj lumiĝas la tuta aero kaj la tero de ĝiaj kolharoj."

H. Prí Suno kaj Luno

Tiam diris Gangleri: "Kiel Cio-Patro kontrolas la iron de la suno kaj la luno?"

La Alta diris: "Estis persono nomita Mundilfari*, kiu havis du infanojn. Ili estis tiel brilaj kaj belaj, ke li nomis unu Mani* kaj sian filinon li nomis Sol* kaj ŝin edzinigis al homo nomita Glen*. Sed la dioj ekkoleris pro tiu aroganteco kaj prenis la gefratojn kaj metis ilin sur la ĉielon, igis Sol peli tiujn ĉevalojn, kiuj tiras la ĉaron de la suno, kiun la dioj estis kreintaj por lumigi la mondojn el la ardaj skorioj, kiuj ĵetiĝis el la mondo de Muspell. Tiuj ĉevaloj tiel nomiĝas: Arvak* kaj Alsvinn*. Sed sub la ŝultrojn de la ĉevaloj la dioj metis du balgojn por ilin malvarmigi, sed laŭ iuj informoj tio estas nomita 'isarnkol'* . Mani gvidas la iron de la luno kaj kontrolas ĝiajn kreskon kaj malkreskon. Li prenis du infanojn de la tero, kiuj nomiĝas Bil* kaj Hjuki*, kiam ili paŝis for de tiu puto, kiu nomiĝas Byrgir*, kaj portis sur siaj ŝultroj kuvon, kiu nomiĝas S®g*, sed la portostango Simul*. Ilia patro estas nomita Vidfinn*. Tiuj infanoj sekvas Mani, kiel estas videble de la tero."

12 La suno persekutata

Tiam diris Gangleri: "Rapide iras la suno kaj preskaŭ ĝis tiom, ke ŝi timas, kaj ne rapidigus ŝi pli sian iradon, se ŝi timus pri sia vivo."

Tiam respondis la Alta: "Ne estas mirinde, ke ŝi iras tiom rapide. Tiu estas proksima, kiu ŝin persekutas, kaj nenian eskapon ŝi havas krom antaŭkuri."

Tiam diris Gangleri: "Kiu estas tiu, kiu faras al ŝi tiun ĝenon?"

La Alta diris: "Estas du lupoj, kaj nomiĝas tiu Skoll*, kiu ŝin postkuras . Lin ŝi timas, kaj li ŝin kaptos . Sed tiu nomiĝas Hati Hrodvitnisson*, kiu kuras antaŭ ŝi kaj volas kapti la lunon, kaj tiel estos."

Tiam diris Gangleri: "Kia estas la origino de tiuj lupoj?"

La Alta diris: "Gigantino loĝas oriente de Midgardo, en tiu arba- ro, kiu nomiĝas Jarnvid*. En tiu arbaro loĝas tiuj gigantinoj, kiuj nomiĝas Jarnvidjur*. La maljuna gigantino nutras kiel filojn mul­ tajn gigantojn, kiuj havas ĉiuj la formon de lupoj, kaj de ili devenas tiuj lupoj. Kaj estas dirite, ke el tiu tribo unu estos la plej potenca, kiu nomiĝas Managarm*. Li plenigos sin per la vivosango de ĉiuj homoj, kiuj mortas, kaj li glutos la lunon kaj surŝprucos per sango la ĉielon kaj ĉiujn aerspacojn. Sekve de tio la suno perdos sian bri- lon kaj ventoj estos tiam senripozaj kaj furiozos tien kaj reen. Tiel estas dirite en Voluspa:

Loĝas la maljuna* en Fer-Arbaro kaj nutras tie la idojn de Fenrir*, de ili venas unu aparte, kaptonto de la luno sub giganto-haŭto . Pleniĝos ĝi de sango de mortantaj homoj, ruĝigos sang-ŝpruce la halojn de la dioj;

nigros la suno dum someroj postaj, furiozos ventoj. Scias vi jam, aŭ ĉu?"

13. Prí Bífrost

Tiam diris Gangleri: "Kiu estas la vojo al la ĉielo de la tero?"

Tiam respondis la Alta kaj ridis: "Tiu ne estas demando inteligen- ta. Cu al vi ne estis dirite, ke la dioj faris ponton al la ĉielo ekde la tero, kiu nomiĝas Bifrost*? Gin vi certe vidis. Povas esti, ke vi no­ mas tiun ĉielarko. Gi havas tri kolorojn kaj estas tre forta kaj farita per arto kaj lerto pli superaj ol ĉe aliaj konstruoj. Sed tiom forta, kiom ĝi estas, ĝi tamen rompiĝos, kiam la filoj de Muspell* ekiros kaj ĝin surrajdos, kaj devos iliaj ĉevaloj tiam transnaĝi grandajn riverojn. Kaj tiel ili avancas sur la vojo"

Tiam diris Gangleri: "Ne ŝajnas al mi, ke la dioj faris la ponton en bona fido, se ĝi devos rompiĝi, se oni konsideras tion, ke ili povas elfari ĉion laŭ sia plaĉo."

Tiam diris la Alta: "Ne estas la dioj riproĉindaj pro tiu konstruo. Bifrost estas bona ponto, sed nenio estas en tiu ĉi mondo, kio estos sekura, kiam atakos la filoj de Muspell."

14. Prí loglokoj de la díoj kaj estígo de la gnomoj

Tiam diris Gangleri: "Pri kio okupis sin Cio-Patro, kiam Azgardo estis finfarita?"

La Alta diris: "En la komenco li establis kunregantojn kaj petis ilin decidi kun si pri la destinoj de homoj kaj prizorgi la aranĝon de la urba fortikaĵo . Tio estis en loko, kiu nomiĝas Idavoll* en la mezo de la urbo . Tio estis ilia unua ago, ke ili konstruis la templon, en kiu staras iliaj tronoj, dek du pliaj aldone al la trono, kiun posedas Cio-

Patro. Tiu domo estas la plej bone farita sur la tero. Cio ekstere kaj interne estas el pura oro Tiu loko estas nomita Gladsheim*

Ili faris alian domon, ĝi estis sanktejo, kiun posedis la diinoj, kaj estis ĝi tre bela. Tiu domo estas nomita Vingolf*.

Post tio ili faris tion, ke ili starigis forĝejon, kaj por ĝi ili fa­ ris martelon kaj amboson kaj poste ĉiujn aliajn ilojn. Tujsekve ili prilaboris metalon kaj ŝtonon kaj lignon kaj abunde tiun metalon, kiu estas nomita oro, tiel ke ĉiuj iliaj endomaj uzataĵoj kaj ĉiuj porĉevalaj apartenaĵoj estis faritaj el oro, kaj estas tiu epoko no- mita epoko de oro* ĝis ĝi dekadencis pro alveno de la virinoj Ili venis el Gigantolando

Post tio la dioj prenis siajn lokojn sur siaj tronoj kaj organizis sian justicon . Ili diskutis tion, kie la gnomoj* viviĝis en la grundo kaj malsupre en la tero, kvazaŭ larvoj en karno. La gnomoj formiĝis unue kaj ekhavis vivon en la karno de Ymir kaj estis tiam larvoj, sed laŭ la decido de la dioj ili ekhavis konscion kaj inteligenton kaj homan formon, sed tamen loĝas en la tero kaj en rokoj. Modsog- nir* estis la unua kaj Durin* la dua. Tiel estas dirite en Voluspa:

Tiam la potencaj prenis sidlokojn, dioj plej sanktaj, kaj tion diskutis: ke gnoman genton necesas krei el sanga ŝaŭmo kaj ostoj de Blain*, homajn formojn el tio faris, gnomojn en tero, kiel diris Durin.

Kaj tiuj, la sibilo diras, estas la nomoj de la gnomoj:

Nyi, Nidi, Nordri, Sudri, Austri, Vestri,

Altjof, Dvalin, Nar, Nainn, Niping, Dain, Bifur, Bafur, Bombor, Nori, Ori, Onar, Oinn, Mjodvitnir, Vigg kaj Gandalf, Vindalf, Torin, Fili, Kili, Fundin, Vali, Tror, Troin, Tekk, Lit, Vitr, Nyr, Nyradd Rekk, Radsvid .

Sed sekvantaj estas ankaŭ gnomoj kaj loĝas en rokoj, sed la antaŭe

menciitaj loĝas en la tero:

Draupnir, Dolg^vari, Haur, Hugstari, Hledjolf, Gloinn Dori, Ori, Duf, Andvari, Heftifili, Har, Sviar

La sekvantaj venis el Svarinshaugr* al Aurvangar* sur kampoj de

Joruvellir* kaj de ili devenis Lofar*. Ci tiuj estas iliaj nomoj:

Skirfir, Virfir, Skafid, Ai, Alf, Ingi, Eikinskjaldi, Fal, Frosti, Fid, Ginnar."

15. Prí la Frakseno, Urdarbrunn kaj la nornoj

Tiam diris Gangleri: "Kiu estas la ĉefa loko kaj la sanktejo de la dioj?"

La Alta respondis: "Gi estas ĉe la Frakseno de Yggdrasil*. Tie la dioj kunvenas ĉiutage por plenumi siajn juĝojn.

Tiam diris Gangleri: "Kio estas por rakonti pri tiu loko?"

Tiam diris TEgale-Alta: "La Frakseno estas la plej granda el ĉiuj arboj kaj la plej bona. Giaj branĉoj sin etendas super la tuta mondo kaj trans la ĉielon. Tri radikoj de la arboj ĝin subtenas kaj atingas treege vasten. Unu estas ĉe la Azoj, la dua ĉe la prujno-gigantoj, kie iam estis Ginnungagap La tria sin etendas ĝis super Niflheim, kaj sub tiu radiko estas Hvergelmir, sed Nidhogg* ronĝadas la radi- kon sube . Sed sub tiu radiko, kiu atingas ĝis la prujno-gigantoj, tie estas Mimisbrunn*, kiu entenas saĝon kaj intelekton, kaj nomiĝas tiu Mimir*, kiu posedas la fonton. Li havas plenon da scioj, ĉar li trinkas el la fonto per la korno Gjallarhorn*. Tien iris Cio-Patro kaj petis unu trinkon el la fonto, sed li ricevis ĝin nur post dono de unu sia okulo kiel garantiaĵo. Tiel estas dirite en Voluspa:

Scias mi, Odino, kie vi okulon kaŝis, en la famega fonto de Mimir, trinkas medon Mimir en ĉiu mateno de la garantiaĵo de Odino. Scias vi jam, aŭ ĉu?

La tria radiko de la frakseno atingas al la ĉielo, kaj sub tiu radiko estas tiu fonto, kiu estas tre sankta kaj nomiĝas Urdarbrunn* . Tie la dioj havas sian juĝlokon. Ciutage la Azoj rajdas tien supren sur la ponto Bifrost. Gi havas ankaŭ la nomon Asbru*. La ĉevaloj de la Azoj* tiel nomiĝas: Sleipnir estas la plej bona, ĝin Odino posedas, ĝi havas ok piedojn La dua estas Glad, la tria Gyllir, la kvara Glen, la kvina Skeidbrimir, la sesa Silfrintopp, la sepa Sinir, la oka Gils, la naŭa Falhofnir, la deka Gulltopp, la dek-unua Lettfeti. La ĉevalo de Baldur estis bruligita kun li . Sed Toro piediras al la juĝ-konferenco kaj transvadas tiujn riverojn, kiuj ĉi tiel nomiĝas:

Kormt* kaj Ormt* kaj du Kerlaugar*, tiujn Toro transvadas ĉiun tagon survoje al juĝoj ĉe Yggdrasil, ĉar la Ponto de la Azoj brulas tuta,

bolas la sanktaj akvoj."

Tiam diris Gangleri: "Cu fajro brulas sur Bifrost?"

La Alta diris: "La ruĝo, kiun vi vidas en la ĉielarko, estas fajro brulanta. Prujno-gigantoj kaj montaj gigantoj irus sur la ĉielon, se Bifrost estus transirebla al ĉiuj, kiuj tien deziras iri.

Multaj lokoj estas belaj sur la ĉielo, kaj super ĉio estas tie dieca protekto. Tie staras unu bela halo sub la Frakseno ĉe la fonto, kaj el tiu halo venas tri virinoj, kiuj tiel nomiĝas: Urd*, Verdandi*, Skuld*. Tiuj virinoj determinas la vivon de homoj. Ilin ni nomas Nornoj*. Estas ankaŭ aliaj nornoj, kiuj venas al ĉiuj homoj, kiam ili naskiĝas, por determini iliajn vivojn, kaj estas tiuj de dia ori­ gino, sed aliaj de la raso de elfoj, sed la tria grupo de la raso de gnomoj, kiel estas ĉi-sekve dirite:

Diverse originaj

mi kredas la nornojn,

ne havas ili komunan genton;

iuj devenas de la Azoj,

iuj de la elfoj,

iuj de la gento de Dvalin*."

Tiam diris Gangleri: "Se nornoj determinas la sorton de la homoj, ili dividas inter ili ege malegale, kiam iuj havas bonan kaj pros- peran vivon, sed aliaj malmultan sukceson aŭ gloron, iuj longan vivon, iuj mallongan."

La Alta diris: "Bonaj nornoj kaj noble devenaj donas bonan vi- von, sed kiam misfortunoj plagas iujn homojn, tion kaŭzas malbo- naj nornoj."

16. Ankorau plí prí la Frakseno

Tiam diris Gangleri: "Kio pli estas aparte rimarkebla por rakonti pri la Frakseno?"

La Alta diras: "Pri tio estas multo por diri. Aglo sidas sur la branĉoj de la Frakseno, kaj ĝi havas sciojn pri multaj aferoj, sed inter liaj okuloj sidas akcipitro, kiu nomiĝas Vedurfolnir*. Sciuro nomita Ratatosk* kuras supren kaj malsupren sur la Frakseno kaj portas malicajn mesaĝojn inter la aglo kaj Nidhogg . Sed kvar cer- voj* kuras sur la branĉoj de la Frakseno kaj nutras sin el la foliaro. Ili tiel nomiĝas: Dain, Dvalin, Duneyr, Duratror. Sed tiom da ser- pentoj estas en Hvergelmir, ke neniu lingvo povas ilin elnombri Tiel estas dirite:

La Frakseno de Yggdrasil devas suferi pli multe ol iu scias . Cervo mordas supre, sed flanke putriĝas, ronĝas Nidhogg sube .

Ankaŭ ĉi tiel estas dirite:

Pli multaj serpentoj kuŝas sub Yggdrasil ol oldaj stultuloj scias, Goin* kaj Moin*, filoj de Grafvitnir*, Grabak* kaj Grafvollud*, Ofnir* kaj Svafnir* mi kredas, ke por ĉiam difektos ties branĉojn.

Ankaŭ estas dirite, ke la nornoj loĝantaj ĉe Urdarbrunn prenas ĉiu- tage akvon el la fonto kaj kun ĝi la koton, kiu kuŝas ĉe la fonto, kaj verŝas tion sur la Fraksenon, por ke ĝiaj branĉoj ne putriĝu aŭ kadukiĝu. Sed tiu akvo estas tiom sankta, ke ĉio, kio venas en la fonton, iĝas tiom blanka kiom estas la membrano sur la interna flanko de ovoŝelo, kiel estas ĉi tie dirite:

Konas mi arbon surverŝitan per blanka koto, altan arbon sanktan, ties nomo Yggdrasil, el tio en la valojn falas roso, ĉiam verda ĝi staras super la fonto de Urd .

La roso, kiu de tie falas sur la teron, tion la homoj nomas mielroso, kaj per ĝi abeloj sin nutras. Du birdoj nutriĝas en Urdarbrunn, ili estas nomitaj cignoj, kaj el tiuj birdoj devenas la birda gento, kiu tiel nomiĝas."

17. Rezidejoj de la dioj

Tiam diris Gangleri: "Multajn informojn vi povas doni pri la ĉielo. Kiuj estas tie pliaj ĉeflokoj krom tiu ĉe Urdarbrunn?"

La Alta diris: "Da noblaj lokoj estas tie multaj. Estas tie unu no­ mita Alfheim*; tie loĝas la Elfoj lumaj*, sed la Elfoj tenebraj* loĝas sub la tero, kaj estas ili aspekte malsimilaj al la unuaj, kaj ankoraŭ pli malsimilaj laŭ naturo . La Elfoj lumaj estas pli belaj ol la suno por rigardi, sed la Elfoj tenebraj estas pli nigraj ol peĉo. Unu loko estas tie, kiu estas nomita Breidablik*, kaj ne ekzistas loko pli bela . Ankaŭ tie estas loko, kiu nomiĝas Glitnir*, kaj estas ĝiaj muroj kaj la fostoj kaj la kolonoj el ruĝa oro, kaj ĝia tegmento el arĝento . Tie plue estas tiu loko, kiu nomiĝas Himinbjorg*. Gi staras sur la ekstremo de la ĉielo, ĉe la fino de la ponto, kie Bifrost atingas sur la ĉielon. Tie plue estas ankaŭ granda loko, kiu nomiĝas Valaskjalf*. Tiun posedas Odino. Gin faris la dioj kaj tegis per pura arĝento, kaj tie estas Hlidskjalf* en tiu palaco, la trono, kiu tiel no- miĝas. Kaj kiam Cio-Patro sidas sur tiu trono, tiam li supervidas la tutan mondon. Sur la suda fino de la ĉielo estas tiu halo, kiu estas la plej bela el ĉiuj kaj pli hela ol la suno, kiu nomiĝas Gimle*, ĝi staru plu post kiam pereis la ĉielo kaj la tero, kaj loĝas en tiu loko dum ĉiuj tempoj bonaj homoj kaj justaj. Tiel estas dirite en Voluspa:

Halon mi konas pli belan ol suno, pli bonan ol oro sur Gimle; tie justaj homoj loĝos kaj dum ĉiuj tempoj plezuron ĝuos."

Tiam diris Gangleri: "Kio protektas tiun lokon, kiam la Fajro de Surt* bruligas ĉielon kaj teron?"

Respondis la Alta: "Tiel estas dirite, ke alia ĉielo troviĝas sude kaj supre de tiu ĉielo kaj nomiĝas tiu Andlang*, sed ke la tria ĉielo estas supre de tiu kaj nomiĝas ĝi Vidblain*, kaj sur tiu ĉielo tro- viĝas tiu loko laŭ nia opinio Sed ni kredas ke tiuj lokoj estas loĝa- taj nur de la Elfoj lumaj."

18. Prí la orígíno de la vento

Tiam diris Gangleri: "De kie venas vento? Gi estas tiom forta ke ĝi movas la grandan maron, kaj ĝi ekscitas fajron, sed malgraŭ tia forto, ĝi ne estas videbla. Gi estas ja strange formita."

Tiam diris la Alta: "Tion mi facile povas respondi al vi. Sur la norda fino de la ĉielo sidas tiu giganto, kiu nomiĝas Hr^svelg*. Li havas formon de aglo, kaj kiam li levas sin por flugo, tiam ventoj ekblovas de sub liaj flugiloj. Estas tiel dirite:

Hrasvelg nomiĝas tiu sur ĉielofino, giganto en agloformo; de sub liaj flugiloj ekblovas la vento super ĉiujn homojn."

19. Díferenco ínter somero kaj víntro

Tiam diris Gangleri: "Kial tiel diferencas, ke la somero estas var- ma, sed la vintro malvarma?"

La Alta diris: "Ne tiel demandus homo multescia, ĉar tio estas al ĉiuj bone konata. Sed se vi estas la sola tiel nescia, ke vi ne aŭdis pri tio, mi volas respekti vian demandon, ĉar mi pensas, ke prefere vi demandu unufoje nescihave ol daŭre restu ne informita pri tio, kion oni devas scii . Svasud* estas la nomo de la patro de Sumar* kaj estas li tiel feliĉa, ke laŭ lia nomo estas tio nomita svasligt* kio estas dolĉa kaj plezuriga. Sed la patro de Vetr* estas nomita aŭ Vindloni* aŭ Vindsval*; li estas filo de Vasud*, kaj estis tiuj fami- lianoj severaj kaj kor-malvarmaj, kaj heredis Vetr ilian naturon."

20. Prí Odíno kaj líaj nomoj

Tiam diris Gangleri: "Kiuj estas tiuj Azoj je kiuj la homojn devas kredi?"

Diris la Alta: "Estas dek du tiuj Azoj, kiuj havas naturon die- can."

Tiam diris TEgale-Alta: "Ne estas la Azinoj malpli sanktaj kaj ne malpli potencaj."

Tiam diris la Tria: "Odino estas la plej altranga kaj la plej antikva el la Azoj. Li regas super ĉiuj aferoj, kaj kvankam estas ja potencaj la ceteraj dioj, ili tamen submetiĝas al li kiel infanoj al patro Frigg estas lia edzino, kaj scias ŝi la fatojn de homoj kvankam ŝi ne faras aŭgurojn, kiel estas dirite ĉi tie laŭ la vortoj de Odino mem, kiujn li parolis al Azo nomita Loki*:

Malprudenta vi estas kaj freneza, Loki, kial vi ne silentas? Ciujn fatojn ja scias Frigg, tamen tiujn ne eldiras* .

Odino nomiĝas ankaŭ Cio-Patro, ĉar li estas la patro de ĉiuj dioj. Li nomiĝas ankaŭ Valfodr*, ĉar ĉiuj faligitaj en batalo estas liaj adoptitoj. Al tiuj li donas lokon en Valhalo kaj Vingolf, kaj estas ili nomitaj Einherjar*. Li nomiĝas ankaŭ Hangagud* kaj Haftagud* kaj Farmagud*, kaj ankaŭ plivarie li nomis sin kiam li vizitis reĝon Geirrod*:

Mi nomas min Grim

kaj Gangleri

Herjan, Hjalmberi,

Tekk, la Tria,

Tud, Ud,

Helblindi, Har,

Sad, Svipal,

Sanngetal,

Herteit, Hnikar,

Bileyg, Baleyg,

Bolverk, Fjolnir,

Grimnir, Glapsvid, Fjolsvid,

Sidhott, Sidskegg,

Sigfad, Hnikud,

Alfad, Atrid, Farmatyr,

Oski, Omi,

Jafnhar, Blindi,

Gondlir, Harbard,

Svidur, Svidrir, Jalk, Kjalar, Vidur, Tror, Ygg, Tund, Vakur, Skilving, Vafud, Hroftatyr, Gaut, Veratyr."

Tiam diris Gangleri: "Kiom multegajn nomojn vi al li donis! Kaj estas mia opinio ke oni bezonus grandan kvanton da scioj por esti kapabla doni detalojn kaj klarigojn pri tiuj eventoj, kiuj estigis tiujn nomojn!"

Tiam diris la Alta: "Estas ja instrue elserĉi ĉion tion. Sed tamen estas plej rapide direble, ke la plej multaj nomoj estis al li donitaj rezulte de la fakto, ke ĉe la multaj branĉoj de la lingvoj en la mon­ do la popoloj trovis tion necesa adapti lian nomon al siaj lingvoj por alvoko kaj preĝoj por si mem. Sed iuj eventoj kaŭzintaj tiujn nomojn okazis dum liaj vojaĝoj, kaj fariĝis ili temoj de rakontoj, kaj vi ne povas postuli esti nomita homo saĝa se vi ne povas rakon- ti pri tiuj gravaj eventoj."

21. Pri Toro de la Azoj

Tiam diris Gangleri: "Kiuj estas la nomoj de la ceteraj Azoj? Kaj kion ili faras? Kaj kiujn glorajn farojn ili plenumis?"

La Alta diris: "Toro* estas la plej elstara el tiuj; li estas nomita Toro de la Azoj* kaj Oku-Toro* Li estas la plej forta inter dioj kaj homoj. Lia regejo nomiĝas Trudvangar* kaj lia rezideja halego Bilskirnir*. Tiu halego havas kvincent kvardek ĉambrojn; ĝi estas la plej granda domo iam ajn konstruita. Tiel estas dirite en Grimnismal*:

Kvin cent ĉambrojn kaj pliajn kvardek mi trovas en Bilskirnir, El domoj, kies tegmentojn mi konas, estas plej granda tiu de mia filo .

Toro havas du kaprojn kies nomoj estas Tanngnjost* kaj Tanngris- nir* kaj vagonon per kiu li veturas, kaj tiras ĝin la kaproj; pro tio li estas konata kiel Toro la Veturanto. Li havas ankaŭ tri specialajn posedaĵojn . Unu estas la martelo Mjollnir*, bone konata al la prujno- gigantoj kaj la monto-gigantoj, kiam ĝi estas levita alten, kio ne estas miriga: ĝi surfrapegis multajn kapojn de iliaj patroj kaj pa- rencoj. Alian posedaĵon li havas tre valoran: zonon de plipotenci- go*, kaj kiam li sin zonas per tiu, duobliĝas lia Az-potenco*. Trian objekton li havas, kiu estas plej grava. Gi estas gantoj el fero*. Ci tiujn li bezonas por firme teni la martelon. Sed neniu estas sufiĉe multescia por rakonti ĉiujn liajn grandfarojn, kvankam mi povus rakonti al vi tre multajn historiojn, sed tiuj okupus longan tempon antaŭ ol ĉiuj estus elĉerpitaj, kiujn mi konas."

22. Prí Baldur

Tiam diris Gangleri: "Mi ŝatus aŭdi pli da informoj pri la Azoj."

La Alta diris: "Alia filo de Odino estas Baldur*, kaj estas bone rakonti pri li. Li estas la plej bona, kaj ĉiuj lin laŭdas. Li estas tiel bela laŭ aspekto kaj tiel hela, ke lumo brilas de li, kaj unu floro estas tiel blanka, ke ĝi estas nomita laŭ liaj okulharoj . Gi estas la plej blanka inter floroj*. Kaj el tio vi povas diveni lian belecon, kaj de liaj haroj kaj korpo. Li estas la plej saĝa de la Azoj kaj plej bele parolanta kaj la plej indulgema. Sed tia naturo lin karakterizas, ke neniu el liaj decidoj plenumiĝas . Li loĝas en tiu loko, kiu nomiĝas Breidablik*, ĝi estas sur la ĉielo; en tiu loko nenio malpura alper- mesiĝas, kiel estas ĉi tie dirite:

Breidablik nomiĝas kie Baldur faris por si loĝhalon; en tiu lando malbonaj intencoj pleje malmultas .

23. Prí Njordo kaj Skadí

La tria Azo estas tiu, kiu nomiĝas Njordo*. Li loĝas sur la ĉielo en loko nomita Noatun*. Li regas la movojn de la vento kaj kvietigas maron kaj fajron. Oni alvoku lin por sukcesaj mar-vojaĝoj kaj por fiŝkaptado. Li estas tiom riĉa kaj multbonhava, ke li povas doni abundojn da tero kaj posedaĵoj al tiuj, kiujn lin alvokas por tio . Laŭ deveno Njordo ne apartenas al la gento de la Azoj. Li estis edukita en la lando de la Vanioj*, sed ĉi tiuj lin transdonis kiel garantiulon al la dioj kaj akceptis interŝanĝe kiel garantiulon flanke de la Azoj tiun nomitan H^nir*. Tiel estis garantiita militpaŭzo inter la dioj kaj la Vanioj.

Njordo havis edzinon nomitan Skadi*, filinon de la giganto Tjas- si*. Skadi deziras loĝi en hejma loko, kiun posedis ŝia patro, ĝi troviĝas tie en iuj montoj, kie nomiĝas Trymheim* - sed Njordo deziras loĝi proksime al la maro. Ili interkonsentis pri tio, ke ili loĝu alterne dum naŭ noktoj en Trymheim kaj dum naŭ noktoj en Noatun. Sed kiam Njordo revenis al Noatun el la montoj, li diris jene:

Malamas mi la montojn, ne longe mi tie estis, nur noktojn naŭ; lupajn tirbojojn mi trovis malbelaj kompare kun cignaj kantoj .

Tiam diris Skadi:

Dormi mi ne povis sur ĉemara lito pro la krioj de birdoj; tiuj min vekas kiuj de Tmaro venas mevoj ĉiumatene.

Tiam Skadi iris sur la monton kaj loĝis en Trymheim kaj kutime iras per skioj kaj portas arkon kaj pafas bestojn. Si estis nomita Ondurgud* aŭ Ondurdis.* Tiel estas dirite:

Nomiĝas tie Trymheim

kie Tjassi loĝis,

la potenca giganto,

sed nun Skadi loĝas,

brila novedzino de ldioj,

en la malnova loĝejo de Tpatro .

24. Prí Freyr kaj Freyja

Njordo en Noatun poste ekhavis du infanojn. La filo nomiĝis Freyr* kaj la filino Freyja*. Ili estis belaj laŭ aspekto kaj potencaj. Freyr estas la plej glora inter la Azoj; li estas la reganto de la pluvo kaj la sunbrilo kaj sekve de la kreskaĵoj de la tero kaj estas bone lin alvoki por prospero kaj paco. Li regas ankaŭ la riĉecon de homoj. Sed Freyja estas la plej glora inter la Azinoj. Si havas tiun loĝlokon sur la ĉielo, kiu nomiĝas Folkvang*, kaj kie ajn ŝi rajdas por batalo ŝi ekposedas duonon de la faligitoj kaj la ceteran duonon Odino, kiel estas ĉi tie dirite:

Nomiĝas Folkvang kie Freyja regas disponon de sidlokoj; duonon de faligitoj ŝi elektas ĉiun tagon sed duonon Odino.

Sessrumnir*, ŝia halo, estas vasta kaj bela. Kaj kiam ŝi vojaĝas, ŝi sidas en ĉaro, kiun tiras du katoj. Si estas la plej alirebla por alvokoj de homoj, kaj de ŝia nomo venas la honora titolo frovur* por noblaj virinoj. Tre plaĉas al ŝi amkantoj. Estas bone alvoki ŝin koncerne amaferojn."

25. Pri Tyr

Tiam diris Gangleri: "Plej imponaj ŝajnas al mi la Azoj, kaj ne es­ tas mirige, ke granda povo vin akompanas, kiam vi tiel scias tiajn detalojn pri la dioj kaj scias, kiujn alvoki koncerne apartajn petojn . Aŭ ĉu estas pli multaj la dioj?"

La Alta diris: "Estas ankaŭ tiu Azo, kiu nomiĝas Tyr*. Li estas la plej kuraĝa kaj la plej brava, kaj li havas grandan potencon pri venko en bataloj. Por bravaj homoj estas bone lin alvoki . Estas komuna diraĵo, ke tiu estas "brava kiel Tyr", kiu superas aliajn ho­ mojn kaj neniam evitas agi pro hezito. Li estas tiel saĝa, ke pri homo sagaca estas dirite, ke tiu estas «saĝa kiel Tyr» . Estas pruvo pri lia kuraĝo, ke kiam la Azoj provis logi la lupon Fenrir* akcepti sur sin la katenon Gleipnir*, tiam la lupo ne fidis, ke la Azoj ĝin poste malligos, ĝis kiam ili faris tiun garantiaĵon, ke Tyr metu sian manon en ĝian faŭkon. Kaj kiam la Azoj rifuzis liberigi ĝin de la kateno, ĝi formordis la manon je tiu loko, kiu nun estas nomita lupo-artiko* kaj estas Tyr de tiam unumana kaj konsiderata kiel repaciganto inter homoj

26. Pri Bragi kaj Idun

Estas unu nomita Bragi* . Li estas fama pro sia sagaceco kaj preci- pe pro elokventeco kaj vortesprima lerteco Li estas aparte scihava pri poezio, kaj laŭ lia nomo tiu arto estas nomita bragr, kaj same laŭ lia nomo estas tiu nomita «bragr», kiu posedas vortarton super aliaj, ĉu viro, ĉu virino. Lia edzino nomiĝas Idun*. Si konservas en sia kesto pomojn, kiujn la dioj devas gustumi, kiam ili maljuniĝas, kaj tiam ili ĉiuj rejuniĝas, kaj tiel estos tute ĝis la Ragnarok*."

Tiam diris Gangleri: "Sajnas, ke multon konfidas la dioj al la gardo kaj fidindo de Idun."

Tiam diris la Alta, ekride: "Ja proksimis tio al katastrofo iufoje. Mi povus rakonti al vi pri tio, sed antaŭe vi devas aŭdi la nomojn de la ceteraj Azoj.

27. Prí Heímdall

Unu nomiĝas Heimdall*. Li estas konata kiel la blanka Azo. Li es­ tas granda kaj sankta Lin naskis kiel filon naŭ virgulinoj kaj estis ĉiuj fratinoj. Li estas ankaŭ nomita Hallinskidi* kaj Gullintanni,* liaj dentoj estas el oro. Lia ĉevalo nomiĝas Gulltopp*. Li loĝas sur loko nomita Himinbjorg*, kiu situas apud Bifrost . Li estas la gar- disto de la dioj kaj rezidas tie ĉe la ekstremo de la ĉielo por gardi la ponton kontraŭ la monto-gigantoj. Li bezonas malpli multan dor- mon ol birdo . Li povas vidi same bone dum nokto kiel dum tago, distancon de cent trimejloj*. Li aŭdas ankaŭ la herbon kreski sur la tero kaj la lanon sur la ŝafoj kaj ĉion, kio sonas pli laŭte. Li havas trumpeton nomitan Gjallarhorn* kaj ĝia ekblovo aŭdeblas tra ĉiuj mondoj. Kapo estas nomebla kiel «glavo de Heimdall*». Estas ĉi tiel dirite:

Nomiĝas Himinbjorg kie Heimdall regas sanktajn lokojn laŭdire, en halo agrabla trinkas bonan medon gardisto de la dioj .

Kaj plie li diras mem en Magio de Heimdall*:

Ido de naŭ patrinoj mi estas, de naŭ fratinoj estas mi filo .

28. Prí Hod

Hod* estas la nomo de unu Azo, li estas blinda. Tre forta li estas. Sed la dioj preferus, ke ĉi tiun Azon ili ne devus nomi, ĉar la ago de liaj manoj* estos longe tenata en memoro inter dioj kaj homoj.

Prí Vídar

Vidar* estas la nomo de unu, la silenta Azo. Li havas ŝuon dikan. Lia forto preskaŭ egalas tiun de Toro . Al li havas la dioj grandan fidon en ĉiuj danĝeroj.

Prí Valí

Ali aŭ Vali* estas la nomo de unu, filo de Odino kaj Rind*. Li estas brava en bataloj kaj lerta pafisto

31. Prí Ull

Ull* estas la nomo de unu, filo de Sif * kaj vicfilo de Toro . Li estas tiel bona arkpafisto kaj skianto, ke neniu povas lin egali en konkur- so. Li estas bela laŭ aspekto kaj posedas ĉiujn artojn de militisto.

32. Prí Forsetí

Forseti* estas la nomo de la filo de Baldur kaj Nanna*, filino de Nep*. Li havas halon sur la ĉielo nomitan Glitnir*. Ciuj venintaj al li kun malfacilaj juraj disputoj, foriras ĉiuj interpacigitaj. Tiu estas juĝloko la plej bona inter dioj kaj homoj. Estas dirite ĉi tiel:

Nomiĝas Glitnir salo orumita, tegita per arĝento; tie Forseti loĝas ĉiun tagon pacigante disputojn.

33. Prí Lokí Laufeyjarson

Estas tiu enkalkulita inter la Azoj, kiun iuj nomas «kalumnianto de la Azoj» kaj «instiganto de trompoj» kaj «honto inter ĉiuj dioj kaj homoj» . Lia nomo estas Loki* aŭ Lopt*, filo de la giganto Farbauti*. Laufey* aŭ Nal* estas lia patrino, liaj fratoj estas Byleist* kaj Helblindi* Loki estas splenda laŭ aspekto, malica laŭ karaktero, kaprica laŭ konduto . Li posedis pli multe ol aliaj da tiu speco de sagaco, kiu nomiĝas ruzeco, kaj artifikojn por ĉiuj intencoj. Li estis ĉiam kaŭzanta gravajn embarasojn al la Azoj, sed ofte li elsavis ilin per siaj artifikoj. Lia edzino nomiĝas Sigyn*, ilia filo Nari aŭ Narfi*.

34. Prí la ídoj de Lokí kaj la katenígo de la Lupo

Ankaŭ pliajn idojn havis Loki Estis gigantino en Gigantolando, nomita Angurboda*. Kun ŝi Loki ekhavis tri infanojn. Unu estis la lupo Fenrir*, dua Jormungand*, tio estas la Serpento de Midgardo*, la tria estis Hel*. Sed kiam la dioj sciiĝis pri tio, ke la tri gefratoj es­ tis kreskantaj en Gigantolando, kaj eltrovis pri tio antaŭdiraĵojn, ke pro tiuj gefratoj granda malutilo sekvus kaj katastrofo, tiam ili opi- niis, ke malbono estas de ili atendebla, unuflanke pro la naturo de ilia patrino, aliflanke pro ilia patro. Tiam Cio-Patro sendis la diojn por preni la infanojn kaj porti ilin al li. Kaj kiam ili venis, li ĵetis la Serpenton en la profundan maron, kiu ĉirkaŭas ĉiujn landojn, kaj tiu serpento tiom kreskis, ke ĝi kuŝas en la mezo de la maro ĉirkaŭ ĉiuj landoj kaj mordas sian propran voston. Li ĵetis Hel malsupren en Niflheim kaj donis al ŝi potencon super naŭ mondoj, ke ŝi zorgu pri tiuj senditaj al ŝi, sed tiuj estas homoj mortintaj pro malsano aŭ maljunaĝo. Tie ŝi havas grandajn domojn kaj estas ties ĉirkaŭmuroj eksterordinare altaj kaj la pordegoj vastaj. Sia halo nomiĝas Elud- nir*, ŝia telero Hungur*, ŝia tranĉilo Sultur*, ŝia servisto Ganglati*, ŝia servistino Ganglot*, ŝia sojlo Fallandaforad,*kie oni eniras, ŝia lito Kor*, ŝiaj litkurtenoj Blikjanda bol*. Si estas duone nigra kaj duone nature haŭtkolora. Tial ŝi estas facile rekonebla kaj iom si­ nistre aspekta kaj kruelvizaĝa.

La Azoj nutris la lupon hejme, kaj estis Tyr la sola, kiu havis la kuraĝon iri al li por doni al li manĝon . Sed kiam la dioj vidis, kiom multe li kreskis en ĉiu tago, kaj ĉar prognozis ĉiuj antaŭdiroj, ke li estas destinita por fari al ili malutilon, tiam la Azoj elpensis tiun planon, ke ili faris tre fortan katenon kiun ili nomis L^ding* kaj portis ĝin al la lupo kaj petis lin elprovi siajn fortojn kontraŭ tiu ka- teno . La lupo decidis, ke tio ne estas super liaj fortoj kaj permesis, ke ili faru laŭ sia plaĉo. Je la unua piedbato kontraŭ tiun katenon la lupo ĝin rompis. Tiel li liberiĝis el L^ding. Tiam poste la Azoj faris duan katenon, duoble pli fortan, kiun ili nomis Dromi*, kaj petis la lupon elprovi tiun katenon kaj deklaris, ke li akiros multan famon pro siaj fortoj, se forĝitaĵo de tia graveco ne povos lin teni . La lupo pensis, ke tiu kateno estas ja tre forta, kaj ankaŭ tion, ke liaj fortoj pliiĝis post kiam li rompis L^ding, kaj plie, ke li devas ion riski por akiri famon, kaj permesis, ke ili metu sur lin la kate- non. Kaj kiam la Azoj konsideris tion finita, la lupo sin skuis kaj frapis la katenon kontraŭ la teron, streĉe sin penigis, puŝegis per la piedoj kaj rompis la katenon, tiel ke la fragmentoj flugis longe for Tiel li elfrapiĝis el Dromi. Post tiam ĉi tiuj estas komunaj diraĵoj: "liberiĝi el L^ding" kaj "elfrapiĝi el Dromi" pri agoj sukcesintaj post multaj penoj

Post tio la Azoj ektimis, ke ili ne sukcesos kateni la lupon. Tiam Cio-Patro sendis tiun nomitan Skirnir*, la mesaĝiston de Freyr, malsupren al Svartalfaheim* al iuj gnomoj, kaj igis ilin fari tiun katenon, kiu nomiĝas Gleipnir*. Gi estis farita el ses partoj: la paŝbruo de la katoj, la barbo de la virinoj, la radikoj de la montoj, la tendenoj de la ursoj, la spiro de la fiŝoj kaj la salivo de la birdoj. Kaj se vi ne sciis antaŭe tiujn faktojn, vi baldaŭ konstatos ĉi tiun veron, kaj ke ne temas pri mensogo: vi certe vidis, ke la virinoj ne havas barbon kaj ke nenia sono akompanas la piedpaŝojn de la katoj kaj ke ne estas radikoj sub la montoj. Kaj tio estas mia kon- vinko, ke same veraj estas ĉiuj aferoj, kiujn mi diras al vi, kvankam iuj estas tiaj, kiujn vi ne povos elprovi."

Tiam diris Gangleri: "Mi certe povas kompreni, ke tio estas vera. La faktojn, kiujn mi menciis, mi ja povas konstati . Sed kiel aspek- tis tiu kateno?"

Diris la Alta: "Tion mi facile povas diri al vi. La kateno estis glata kaj mola kiel silka rubando, sed tiel firma kaj forta kiel vi nun aŭdu. Kiam la kateno estis portita al la Azoj, ili dankis al la sen- dito la plenumon de lia komisio. Tiam la Azoj iris al tiu lago, kiu nomiĝas Amsvartnir*, sur insulon nomitan Lyngvi*, kaj kunvokis kun si la lupon, montris al li la silkan rubandon, kaj petis lin disŝiri ĝin kaj deklaris, ke ĝi estas iom pli firma ol ŝajnas laŭ ĝia diko, kaj pasigis ĝin unu al alia kaj elprovis ĝin per siaj manoj, kaj ĝi ne disŝiriĝis . Ili tamen diris, ke la lupo certe povos ĝin disŝiri .

Tiam respondis la lupo: «Tia ŝajnas al mi tiu rubando, ke nenian famon mi akiros, se mi disŝiros tiel maldikan bendon Sed se ĝi estas farita per arto kaj artifiko, kvankam ĝi ŝajnas maldika, tiam ĉi tiu bendo ne estos metita sur miajn piedojn. »

Tiam diris la Azoj, ke li certe disŝiros maldikan silkan rubandon, se li tion konsideras, ke li jam antaŭe disrompis grandajn ferkate- nojn, - «sed se vi ne sukcesos disŝiri ĉi tiun bendon, vi ne kaŭzos timon al la dioj, kaj sekve ni vin liberigos . »

La lupo diris: «Se vi ligos min tiel, ke mi ne povos min liberigi, tiam vi tiel jubilos dum longa tempo, ke mi devos longe atendi por havi vian helpon . Malvolonte mi akceptos, ke vi metu sur min tiun bendon . Sed prefere al tio, ke vi moku mian kuraĝon, unu el vi metu sian manon en mian buŝon kiel garantion, ke vi ne trompos min. »

Sed ĉiuj el al Azoj rigardis unu la alian kaj trovis sin en dilemo kaj ĉiuj rifuzis doni sian manon, ĝis Tyr etendis antaŭen sian deks- tran manon kaj metis ĝin en la buŝon de la lupo. Sed kiam li streĉis la piedojn, tiam malmoliĝis la bendo, kaj ju pli forte li sin streĉis, des pli malmola fariĝis la bendo. Tiam ĉiuj ridis krom Tyr. Li per- dis sian manon .

Kiam la Azoj vidis, ke la lupo estis sekure katenita, ili prenis la ĉenon, kiu pendis el la kateno, tiu nomiĝas Gelgja*, kaj tiris ĝin tra grandan platŝtonon, tiu nomiĝas Gjoll* kaj fiksis tiun ŝtonon profunde en la tero Tiam ili prenis grandan rokon kaj puŝis ĝin ankoraŭ pli profunde en la teron, tiu nomiĝas Tviti*, kaj uzis tiun rokon kiel firmtenilon por la ĉeno. La lupo disstreĉis enorme sian faŭkon kaj volis ilin mordi. Ili puŝis en lian buŝon iun glavon; la manŝirmilo tuŝas la malsupran gingivon kaj la pinto la supran; ĝi estas lia faŭka distenilo* . La lupo kriegas terure kaj salivo fluas el lia buŝo, ĝi estas tiu rivero, kiu nomiĝas Von*. Tie li kuŝos ĝis Ragnarok."

Tiam diris Gangleri: "Mirige malbonan idaron Loki generis. Kaj estas tiuj gefratoj de superaj povoj. Sed kial ne mortigis la Azoj la lupon, se ili atendis de li malbonon?"

La Alta respondis: "Tiom alte repektis la dioj siajn sanktajn lo- kojn kaj azilejojn, ke ili ne volis makuli ilin per la sango de la lupo, kvankam tiel diras aŭguroj, ke li kaŭzos la morton de Odino."

35. Prí la Azínoj

Tiam diris Gangleri: "Kiuj estas la Azinoj?"

La Alta diris: "Frigg* estas la plej supera. Si havas tiun rezidejon, kiu nomiĝas Fensalir*, kaj estas ĝi tre grandioza.

La dua estas Saga*, ŝi loĝas en Sokkvabekk*, kaj estas ĝi granda loko

La tria estas Eir*, ŝi estas la plej bona kuracisto .

La kvara estas Gefjun*, ŝi estas virgulino, kaj servas ŝin tiuj viri­ noj, kiuj mortas virgaj.

La kvina estas Fulla*, ankaŭ ŝi estas virgulino kaj iras kun siaj haroj liberaj kaj havas oran rubandon ĉirkaŭ la kapo. Si portas la keston de Frigg kaj prizorgas ŝiajn ŝuojn kaj partoprenas ŝiajn sek- retojn

Freyja estas la plej altranga kun Frigg; ŝi havas edzon nomi­ tan Od*; ilia filino nomiĝas Hnoss*. Si estas tiel belega, ke laŭ ŝia nomo estas tio nomita hnossir, kio estas bela kaj multvalora. Od iris for por longaj vojaĝoj, sed Freyja restas hejme kaj ploras, kaj estas ŝiaj larmoj ruĝa oro . Freyja havas multajn nomojn, kaj la kaŭzo de tio estas, ke ŝi alprenis multajn nomojn kiam ŝi vojaĝis inter nekonataj popoloj por serĉi sian edzon. Si estas nomita Mar- doll*, Horn*, Gefn* kaj Syr*. Freyja posedis la kolĉenon Brisinga- men*. Si estas ankaŭ nomita Vanadis*.

La sepa estas Sjofn*. Si instigas al amo la pensojn de viroj kaj virinoj; laŭ ŝia nomo amanto estas nomita sjafni .

La oka estas Lofn*. Si estas tiel milda kaj bona por alvoko, ke ŝi havas permeson de Cio-Patro kaj de Frigg por unuigi virojn kaj virinojn, kvankam antaŭe tio estis malpermesita aŭ rifuzita. Laŭ ŝia nomo permeso estas nomita lof kaj same ankaŭ tio, kio meritas multan laŭdon

La naŭa estas Var*. Si aŭskultas la ĵurojn de homoj kaj privatajn aferojn irantajn inter viroj kaj virinoj; pro tio tiaj aferoj estas nomi- taj varar*. Si ankaŭ punas tiujn, kiuj ne tenas siajn promesojn.

La deka estas Vor*. Si estas saĝa kaj scivolema, tiel ke nenio estas al ŝi kaŝebla. Estas diraĵo, ke kiam virino eltrove ion ekscias, ŝi fariĝas vor* pri tio

La dekunua estas Syn*. Si gardas la pordon de la halo kaj ĝin fermas kontraŭ tiuj, kiuj ne estas permesitaj eniri kaj en asembleoj ŝi estas alvokita por defendo de kazoj, kiujn ŝi deziras refuti. Pro tio estas diraĵo, ke syn estas farita al tiu, al kiu oni faras rifuzon.

La dekdua estas Hlin*. Si gardas tiujn homojn, kiujn Frigg volas protekti kontraŭ danĝero . El tio venas la diraĵo, ke kiu volas ion eviti, tiu hleinir* .

La dektria estas Snotra*. Si estas saĝa kaj afabla. Laŭ ŝia nomo saĝa viro aŭ virino estas kvalifikata kiel snotr.

La dekkvara estas Gna*. Sin sendas Frigg misie al diversaj mon- doj. Si posedas ĉevalon, kiu galopas tra la aero kaj sur la maro, ĝi nomiĝas Hofvarpnir*. Okazis iufoje dum unu ŝia vojaĝo, ke iuj Vanioj vidis ŝin rajdi tra la aero; tiam unu eldiris:

Kiu flugas tie?

Kiu vojaĝas tie?

Kiuj aeron trapasas?

Ŝi respondis:

Mi ne flugas, tamen vojaĝas kaj trapasas aeron sidanta sur Hofvarpnir kiun Hamskerpir* generis kun Gardrofa*.

Laŭ la nomo de Gna estas dirite pri tio, kio sin alten levas, ke ĝi gnxfar* .

Sol kaj Bil estas ankaŭ enkalkulitaj inter la Azinoj, sed jam estas rakontite pri ilia naturo

36. Prí la Valkíríoj*

Estas ankoraŭ pliaj, kiuj havas la taskon servi en Valhalo, alportas trinkaĵojn kaj prizorgas la manĝilaron kaj la bierujojn. Sekvas jene iliaj nomoj el Grimnismal*:

Hrist kaj Mist, alportu miavole la kornon, Skeggjold kaj Skogul, Hild kaj Trud, Hlokk kaj Herfjot, Goll kaj Geirahod, Randgrid kaj Radgrid kaj Reginleif.

Ili portas bieron al Einherjar.

Ili estas nomitaj Valkirioj; Odino sendas ilin al ĉiuj bataloj por al- signi tiujn homojn, kiuj devas tie morti kaj por decidi, kiuj havu venkon. Gunn* kaj Rota* kaj Skuld*, la plej juna de la Nornoj, ili ĉiam rajdas por alsigni tiujn, kiuj falu sur la batalkampo kaj deci­ das pri la eliro de la bataloj

Jord, la patrino de Toro, kaj Rind, la patrino de Vali, estas ankaŭ enkalkulitaj inter la Azinoj.

37. La svato de Freyr

Estis homo nomita Gymir*, kies edzino nomiĝis Aurboda*; ŝi apar- tenis al la raso de la monto-gigantoj. Ilia filino, Gerd*, estis la plej bela el virinoj. Okazis en iu tago, ke Freyr iris al Hlidskjalf* kaj el tie vidis en ĉiujn mondojn. Sed kiam li rigardis al la norda direkto, li ekvidis sur iu bieno grandan kaj belan domon, kaj al tiu domo sin direktis virino, kaj kiam ŝi eklevis la brakojn por malfermi la pordon, tiam de ili disbrilis trans aeron kaj maron, kaj ĉiuj mondoj heliĝis de ŝi . Sed tiel puniĝis tiu lia aroganteco, sidiĝi sur la sankta sidloko, ke li estis kaptita de granda tristeco, kiam li ĝin forlasis Kaj kiam li revenis hejmen, li nek parolis, nek dormis, nek trinkis, kaj neniu kuraĝis lin alparoli .

Tiam Njordo vokigis al si Skirnir*, la serviston de Freyr, kaj petis lin iri al sia mastro kaj provi paroligi lin kaj demandi lin, al kiu li estas tiom kolera, ke li ne parolas kun homoj. Skirnir diris, ke li ja iros, sed tamen nevolonte, ĉar li atendeble ricevos nur mal- agrablajn respondojn de lia flanko . Sed kiam li venis al Freyr, li demandis kial Freyr estas tiel trista kaj ne parolas kun homoj . Tiam Freyr respondis, ke li vidis virinon belegan, kaj pro ŝi li estas tiom afliktita, ke li ne pli longe vivos, se li ne ekhavos ŝin. «Kaj nun vi iru por svati ŝin por mi, kaj konduku ŝin ĉi tien al mia hejmo, ĉu ŝia patro tion permesas aŭ ne, kaj rekompencos mi vin bele pro tio »

Skirnir respondis, ke li plenumos tiun mision, sed ke Freyr tiam donu al li sian glavon, kiu estis tiel bona, ke ĝi batalis per si mem . Sed Freyr ne lasis tion esti obstaklo kaj donis al li la glavon Tiam Skirnir foriris kaj svatis por li la virinon kaj ricevis ŝian promeson veni post naŭ noktoj al insulo nomita Barrey* kaj tie celebri geed- zan kuniĝon kun Freyr. Sed kiam Skirnir anoncis la rezulton de sia misio, Freyr deklamis ĉi tiel:

Longas nokto unu, longas la dua, kiel mi eltenu tri? Ofte monaton mi trovis malpli longa ol duonon de l' atendo por l' edziĝ-plenumo.

Tio estas la kaŭzo de tio, ke Freyr estis sen armilo, kiam li batalis kontraŭ Beli* kaj mortigis lin per korno de cervo."

Tiam diris Gangleri: "Tio estas vere tre stranga, ke ĉefo, kia estas Freyr, estis preta fordoni sian glavon kaj sekve ne posedis alian egale bonan . Estis tio granda malavantaĝo, kiam li batalis kontraŭ tiu Beli, kaj miaopinie li certe devis tion bedaŭri."

Respondis tiam la Alta: "Tio ne estis tiel grava, kiam ili havis tiun renkonton, ĉar Freyr estus povinta mortigi lin per nuda mano, se li estus tion volinta Sed venos la tempo, kiam Freyr konsideros tion pli granda manko, ke li ne havas la glavon, tio estos kiam la filoj de Muspell* venos al batalo."

38. Prí servado en Valhalo

Tiam diris Gangleri: "Vi diras, ke ĉiuj homoj falintaj en bataloj post la komenco de la mondo sin trovas en Valhalo ĉe Odino. Kion li donas al ili por manĝi? Sajnas al mi, ke tie devas esti granda nombro da homoj."

La Alta respondis: "Tio estas vera, kion vi diras, granda nombro da homoj tie troviĝas, sed multe pli granda nombro estas ankoraŭ necesa, kaj tamen ankoraŭ mankos pli, kiam venos la Lupo . Sed neniam estos tiom multaj homoj en Valhalo, ke ne sufiĉos por ilin nutri la viando de tiu virporko, kiu nomiĝas S^hrimnir*. Sed kon- cerne tiun demandon, kiun vi nun faris, tio ŝajnas al mi probabla, ke malmultaj estas tiom sciohavaj, ke ili povas doni al ĝi korektan respondon . Andhrimnir* estas la nomo de la kuiristo, sed Eldhrim- nir* la nomo de la kaldrono, kiel estas ĉi tie dirite:

Andhrimnir

kuiras en Eldhrimnir

la porkon S^hrimnir,

plej bonan viandon,

sed malmultaj scias

per kio Einherjar sin nutras."

Tiam diris Gangleri: "Cu havas Odino la saman manĝaĵon kiel Ein- herjar?"

Diris la Alta: "La viandon, kiu estas sur lia tablo, li donas al du lupoj, kiujn li posedas, kaj nomiĝas tiuj Geri* kaj Freki*. Li mem ne bezonas tian nutraĵon, ĉar vino estas por li kaj manĝaĵo kaj trinkaĵo. Estas ĉi tiel dirite:

Geri kaj Freki

estas satigitaj

de la Patro de bataloj,

sole per vino

vivas la dio de armiloj,

Odino por eterne.

Du korvoj sidas sur liaj ŝultroj kaj diras al liaj oreloj ĉiujn even- tojn, kiujn ili vidas aŭ aŭdas; unu nomigas Hugin*, la alia Munin*. Tiujn li sendas je tagiĝo por flugi tra la tuta mondo kaj ili revenas je tagmanĝo; tiel li informiĝas pri multaj novaĵoj. Pro tio li estas nomita Hrafnagud* kiel estas ĉi tie dirite:

Hugin kaj Munin flugas ĉiun tagon super la vastan teron; mi timas pri Hugin ke ĝi ne revenos, sed ankoraŭ pli pri Munin."

39. Prí la trínkajo de Eínherjar

Tiam diris Gangleri: "Kion havas Einherjar por trinki, kio same abunde sufiĉas por ili kiel la manĝaĵo, aŭ ĉu ili trinkas tie akvon?"

Tiam diris la Alta: "Jen stranga demando! Ke Cio-Patro invitas al si reĝojn, jarlojn kaj aliajn ĉefojn kaj donas al ili akvon por trin- ki! Sed pri tio mi estas tute certa, ke multaj venas al Valhalo, kiuj pensus, ke altan prezon ili donis por sia trinko de akvo, se ili ne estus pli bone traktitaj, suferintaj antaŭe vundojn kaj dolorojn de morto. Ion plian mi povas ankaŭ diri al vi. Kaprino staras tie supre sur Valhalo, kiu nomiĝas Heidrun* kaj sin nutras per la folioj de la branĉoj de tiu arbo, kiu estas vaste konata, nomita Lerad*. El ŝiaj mampintoj fluas tiu medo per kiu ŝi plenigas kuvon ĉiutage, kaj estas ĝi tiom abunda, ke ĉiuj Einherjar povas ĝin eltrinki ĝis plenebriiĝo."

Tiam diris Gangleri: "Estas ege utila por ili tiu kaprino. Devas estis tre bona arbo de kiu ŝi nutras sin."

Tiam diris la Alta: "Ankoraŭ pli rimarkinda estas la cervo Eiktyr- nir*, kiu staras tie sur Valhalo kaj sin nutras per la branĉoj de tiu arbo, sed el liaj kornoj venas tiom da gutaĵo, ke ĝi fluas malsupren en la fontegon Hvergelmir, kaj el ĉi tiu fluas riveroj, kiuj nomiĝas tiel*: Sid, Vid, Sekin, Ekin, Svol, Gunntro, Fjorm, Fimbultul, Gi- pul, Gopul, Gomul, Geirvimul; ĉi tiuj fluas tra la landoj de la Azoj. Sed pliaj riveroj estas ankoraŭ nomitaj: Tyn, Vin, Toll, Holl, Grad, Gunntrain, Nyt, Naut, Nonn, Hronn, Vina, Vegsvinn, Tjodnuma."

40. Prí la grandeco de Valhalo

Tiam diris Gangleri: "Estas mirigaj tiuj informoj, kiujn vi ĵus do­ nis! Grandega domo devas esti Valhalo! Ŝtopite devas ofte esti tie ĉe la pordo."

Tiam respondis la Alta: "Kial vi ne pri tio demandas, kiom da pordoj havas Valhalo, kaj kiom da vasto havas tiuj? Kiam vi aŭdos pri tio, vi certe diros, ke tio estas ja pli miriga, ke ne povas eniri kaj eliri ĉiu laŭ sia plaĉo. Sed por diri la veron, ne estas pli ŝtopite interne ol ĉe la eniro. Aŭdu, kion diras pri tio Grimnismal*:

Kvincent pordojn kaj pliajn kvardek mi kredas, ke havas Valhalo; okcent Einherjar samtempe iras tra ĉiu pordo al batalo kontraŭ la Lupo."

4t. Pri la amuzajoj de la Einherjar

Tiam diris Gangleri: "Tre granda estas la nombro da homoj en Val- halo, kaj tion mi kredas, ke potenca ĉefo estas Odino, ke li regas tiom grandan armeon. Sed per kio sin amuzas la Einherjar, kiam ili ne okupas sin je drinkado?"

La Alta diris: "Ciun tagon, sin vestinte, ili surmetas siajn armaĵojn kaj eliras sur la ĉirkaŭan kampon kaj batalas kaj faligas unu la alian. Tio estas ilia ludo. Kaj kiam proksimas la tempo por tagmanĝi, ili rajdas hejmen al Valhalo kaj sidiĝas por drinki, kiel estas dirite:

Ciuj Einherjar

sur la kampoj de Odino

sin hakas ĉiun tagon,

faligotojn elektas

kaj rajdas for de batalo,

kunsidas des pli pace .

Sed estas vera, kion vi diras: supere potencas Odino. Tion atestas multaj pruvoj. Tiel estas dirite per la vortoj de la Azoj mem:

La frakseno Yggdrasil plej superas inter arboj, kaj Skidbladnir* inter ŝipoj, Odino inter Azoj, Sleipnir inter ĉevaloj, inter pontoj Bifrost, inter poetoj Bragi, Habrok* inter akcipitroj, kaj inter hundoj Garm*."

42. La Azoj rompas siajn jurojn al la murkonstruisto

Tiam diris Gangleri: "Kiu posedas la ĉevalon Sleipnir*? Kaj kion vi povas pri ĝi rakonti?"

La Alta diris: "Ja nenion vi scias pri Sleipnir, kaj vi ne konas la cirkonstancojn de ĝia deveno! Tion vi supozeble trovos merita je raporto

Tio estis frue en la komenco de la establiĝa tempo de la dioj, kiam ili estis fondintaj Midgardon kaj konstruintaj Valhalon, ke alvenis tien iu konstruisto kaj proponis fari por ili fortigaĵon dum la daŭro de tri jar-sezonoj, tiom bonan, ke firma kaj sekura ĝi estu kontraŭ monto-gigantoj kaj prujno-gigantoj, kvankam ili sukcesus eniri trans la murojn de Midgardo . Sed li postulis kiel pagon, ke li ekhavu Freyja, kaj ankaŭ la sunon kaj la lunon. Tiam la Azoj kunvenis por interkonsiliĝo, kaj estis farita la interkonsento kun la konstruisto, ke li ekhavu tion, kion li postulas, se li estos fininta la konstruon dum unu vintro; sed se io restos ne farita de la fortikaĵa muro en la unua tago de la somero, li malhavos la pagon Li havu helpon de neniu homo por la laboro. Kaj kiam ili diris al li ĉi tiujn kondiĉojn, tiam li petis, ke ili permesu, ke li havu helpon de sia ĉevalo, kiu nomiĝis Svadilfari*. Sed tio estis kaŭze de Loki, ke tio estis permesita

Li komencis konstrui la fortikaĵon en la unua tago de la vintro, sed dum la noktoj li altirigis ŝtonojn per la ĉevalo. Sed tio multe mi- rigis la Azojn, kiom grandajn rokojn tiu ĉevalo kapablis tiri, kaj du- oble pli grandajn farojn plenumis la ĉevalo ol ĝia mastro. Sed ĉe ilia kontrakto estis firmaj atestoj kaj multaj ĵuroj, ĉar gigantoj ne trovas tion sekura esti kun la Azoj sen garantioj, en kazo ke Toro revenus hejmen, sed tiam li estis irinta al la oriento por disbati gigantojn

Sed en la pasado de la vintro la konstruado rapide progresis, kaj estis la muroj tiom altaj kaj fortikaj, ke ili ne estis atakeblaj. Kiam tri tagoj restis ĝis la somero, la konstruaĵo estis finita preskaŭ ĝis la mura pordego. Tiam la Azoj kunvenis por interkonsiliĝi kaj demandis unu la alian, kiu estis respondeca pri la decido fordoni Freyja por edziniĝo en Gigantolandon, kaj difekti la aeron kaj la ĉielon, prenante de tie la sunon kaj la lunon por doni al la gigantoj. Kaj fariĝis ĉe ili komuna konsento pri tio, ke devas esti respondeca pri tiu decido tiu, kiu ĉion malbonan kaŭzas, Loki Laufeyjarson, kaj deklaris, ke li meritu mizeran morton, se li ne trovos planon por malhelpi al la konstruisto plenumi la kontrakton, kaj minacis lin ataki. Sed li timis kaj ĵuris, ke li tiel aranĝos, ke la konstruisto perdos la pagon, kiom ajn multe tio al li kostos .

Kaj en tiu sama vespero, kiam la konstruisto veturis por altiri ŝtonojn kun la ĉevalo Svadilfari, tiam kuris el iu arbaro ĉevalino kaj henis laŭte. Sed kiam Svadilfari rekonis, kia ĉevalo tiu estas, li freneziĝis kaj disŝiris la kondukajn ŝnurojn kaj kuris al la ĉevalino, sed ŝi forkuris en la arbaron kaj la konstruisto post ili por rekapti la ĉevalon. Sed la du ĉevaloj kuris dum la tuta nokto kaj maldaŭris la konstruado dum tiu nokto. Kaj poste, en la tago, ne progresis la konstruado kiel estis antaŭe. Kaj kiam la konstruisto konstatis, ke la laboro ne estos finita, lin kaptis «furiozo de giganto*». Sed kiam la Azoj tiel vidis plencerte, ke estas monto-giganto tien veninta, ili ne plu respektis la ĵurojn kaj alvokis Toron, kaj alvenis li sam- momente, kaj tuj levis alten la martelon Mjollnir, kaj tiel pagis la salajron, kaj nek la sunon kaj la lunon, sed rifuzis al li pluan loĝon en Gigantolando, disrompante per unu frapo lian kapon kaj tiel lin sendis tute malsupren ĝis sub Niflhel*

Sed Loki havis tian aferon kun Svadilfari, ke iom poste li naskis ĉevalidon, ĝi estis griza kaj havis ok piedojn kaj estas tiu ĉevalo la plej bona inter dioj kaj homoj. Estas tiel dirite en Voluspa:

Tiam ĉiuj dioj havis konferencon, dioj plej sanktaj, kaj pri tio diskutis, kiu la ĉielon infektis per trompoj kaj donis al gigantoj la edzinon de Od*.

Sanktaj promesoj, votaj ĵuroj, vortoj plej solenaj estis rompitaj, Toro kolera frapon liveris, li malofte sidas kiam tiel okazas."

43. La sípo Skídbladnír

Tiam diris Gangleri: "Kio estas dirinda pri Skidbladnir*, se ĝi es­ tas la plej bona inter ŝipoj? Cu neniu alia ŝipo estas same bona kaj same granda?"

La Alta diris: "Skidbladnir estas la plej bona inter ŝipoj kaj la plej inĝenie konstruita, sed la plej granda ŝipo estas Naglfar*, ĝin posedas la filoj de Muspell . Iuj gnomoj, filoj de Ivaldi*, konstruis Skidbladnir kaj donacis al Freyr la ŝipon. Gi estas tiom granda, ke ĉiuj Azoj povas preni tie lokon kun siaj armiloj kaj batalaj ekipaĵoj, kaj havas ĝi favoran venton tuj je hiso de la velo, kiu ajn estas la celo. Sed kiam ĝi ne estas uzata sur la maro, ĝi estas kunfaldebla kiel tuko kaj portebla en la poŝo, ĉar ĝi estas farita el tre multaj partoj kaj kunmetita kun granda arto."

44. Toro komencas sían vojagon al Utgardo-Lokí

Tiam diris Gangleri: "Bona ŝipo estas Skidbladnir, kaj multa magio devis esti uzata por fari ion tian. Cu Toro neniam tie estis, ke lin frontis tia potenco, kiu lin superis per forto kaj magio?"

Tiam diris la Alta: "Mi supozas, ke ne estas multaj, kiuj pri tio povas rakonti, sed tamen li ofte trovis sin en penstreĉa situacio. Sed eĉ se iu afero estis tiom forta aŭ pro magio tiom potenca, ke Toro ne sukcesis ĝin superi, estas tamen nenia neceso tion mencii, ĉar multaj pruvoj atestas la superan potencon de Toro, kiun ĉiuj devas rekoni."

Tiam diris Gangleri: "Ŝajnas al mi, ke mi nun faris tian deman- don, kiun neniu kapablas respondi."

Tiam diris TEgale-Alta: "Ni ja aŭdis dirojn pri iuj eventoj, kiujn al ni ŝajnas nekredeblaj, eĉ se veraj. Sed sidas tiu proksime, kiu povas pri tio diri al vi rakonton veran, kaj povas vi tion fidi, ke li, kiu neniam mensogis, tion ne faros nun por la unua fojo."

Tiam diris Gangleri: "Ci tie mi staros kaj aŭskultos, ĉu iu solvo de tiu afero estos farita . Sed se ne tiel estos, mi deklaros vin venkitaj, ĉar tiam vi ne kapablis fari respondon al miaj demandoj."

Tiam parolis la Tria: "Estas tio nun klara, ke li volas ekscii pri tiuj eventoj, kvankam ni trovas tion ne agrabla por rakonti .

Estas la komenco de tiu ĉi afero, ke Oku-Toro ekiris iun tagon kun siaj kaproj kaj ĉaro kaj iris kun li tiu Azo, kiu estas nomita Loki . Je vespero ili venis al iu bienulo kaj tie ekhavis tranoktejon . Sed en la vespero Toro prenis ambaŭ siajn kaprojn kaj ilin buĉis; post tio ili estis senfeligitaj kaj metitaj en kuirpoton Sed kiam es- tis kuirite, Toro sidiĝis por vespermanĝo, li kaj lia kompano . Toro invitis la bienulon kaj lian edzinon kaj iliajn infanojn por manĝi kun li . La filo de la bienulo nomiĝis Tjalfi* kaj Roskva* la filino . Toro metis la felojn de la kaproj ĉe la alia flanko de la fajro kaj instrukciis al la bienulo kaj liaj domanoj, ke ili ĵetu la ostojn sur la felojn. Tjalfi, la filo de la bienulo, prenis la femuro-oston de la kapro kaj ĝin fendis per sia tranĉilo kaj rompis por akiri la medo- lon . Toro pasigis tie la nokton . Sed frutempe antaŭ tagiĝo li ekstaris kaj sin vestis, prenis la martelon Mjollnir kaj ĝin levis kaj benis la felojn de la kaproj. Ekstaris tiam la kaproj, kaj estis unu el ili lama je malantaŭa piedo Toro tion rimarkis kaj deklaris, ke la bienulo aŭ liaj domanoj ne traktis la ostojn de la kapro propramaniere, kaj konstatis, ke la femuro-osto estas rompita Ne estas necese plilon- gigi pri tio la parolon, ĉiuj povas imagi, kiom terurita estis la bienu- lo, kiam li vidis Toron sinkigi siajn brovojn sur siajn okulojn, sed kio videblis de la okuloj, tio sufiĉis por ke li pensu, ke li falos pro la nura rigardo Toro premis la tenilon de la martelo tiom forte, ke blankiĝis liaj artikoj. La bienulo faris tion, kio estis atendebla, kaj ĉiuj liaj domanoj, ke ili kriis fervore, petis lian indulgon, proponis kompensi per ĉio, kion ili posedas. Sed kiam Toro konstatis ilian timon, forpasis lia kolero, kaj li trankviliĝis kaj konsentis akcepti la infanojn, Tjalfi kaj Roskva, kiel kompenson, kaj fariĝis ili tiel servantoj de Toro kaj akompanis lin ĉiam poste.

45. Interrílatoj de Toro kaj Skrymír

Toro lasis tie la kaprojn kaj komencis sian vojaĝon orienten al la Gigantolando kaj iris tute ĝis la maro, kaj tiam transiris la profun- dan maron Sed kiam li atingis firman teron, li iris sur la bordon kaj kun li Loki kaj Tjalfi kaj Roskva. Kiam ili jam iradis kelkan tempon, ili renkontis grandan arbaron, kiun ili trairis dum la tuta tago ĝis noktiĝo . Tjalfi estis la plej rapidkura inter homoj, li portis la tornistron de Toro, sed malmulto sin proponis por provizoj en tiu regiono

Kiam mallumiĝis, ili serĉis lokon por tranokti kaj trafis iun do- mon tre grandan. Estis pordo ĉe la fino same larĝa kiel la domo, tie ili trovis por si lokon por la nokto. Sed en la mezo de la nokto oka- zis granda tertremo, skuiĝis la grundo sub ili kaj la domo vibregis. Tiam Toro sin levis kaj vokis siajn kompanojn kaj ili palpesploris kaj trovis flankan ejon je la dekstro en la mezo de la domo kaj tien eniris. Toro prenis pozicion ĉe la enirejo, sed la ceteraj estis pli interne malantaŭ li kaj tre timis . Sed Toro tenpremis la tenilon de la martelo kaj havis la firman intencon sin defendi Tiam ili aŭdis grandan subbruon kaj gruntadon

Sed kiam tagiĝis, Toro eliris el la domo kaj vidis, kie kuŝas homo ne multe for de li en la arbaro, kaj estis tiu ne malgranda. Tiu dor- mis kaj forte ronkis. Tiam Toro ekkomprenis, kio kaŭzis la bruadon dum la nokto. Li sin zonis per sia zono de plifortigo, kaj kreskis tiam lia Aza forto. Sed en tiu momento vekiĝis tiu homo kaj rapide ekstaris . Sed estas pri tio dirite, ke por tiu unu fojo Toro estis kapti- ta de tia stuporo, ke li hezitis frapi per la martelo, kaj demandis pri lia nomo . Sed tiu diris, ke lia nomo estas Skrymir*. «Sed mi ne bezonas demandi vin pri via nomo, mi rekonas, ke vi estas Toro de la Azoj. Sed ĉu vi fortiris mian ganton?» Tiam Skrymir etendis la manon kaj prenis al si la ganton. Tiam Toro vidis, ke ĉi tiun li uzis dum la nokto kiel domon, sed la flanka ĉambro estis la dikfingro de la ganto

Skrymir demandis, ĉu Toro volus havi lian kompanion, kaj Toro akceptis. Tiam Skrymir prenis sian sakon de provizoj kaj ĝin malli- gis kaj faris preparojn por matenmanĝo, sed Toro kaj liaj kompanoj tiel faris en aparta loko . Skrymir tiam proponis, ke ili komunigu la provizojn, kaj Toro tion akceptis. Tiam Skrymir kunligis ĉiujn iliajn provizojn kaj pakis en unu sakon kaj ĝin metis sur sian dorson. Li paŝadis en la fronto dum la tago kaj faris sufiĉe longajn paŝojn. Sed tiam, ĉe vespero, Skrymir trovis por ili lokon por nokta ripozo sub iu granda kverko . Tiam Skrymir parolis al Toro kaj diris, ke li volas kuŝigi sin por dormi, «sed vi prenu la sakon de provizoj kaj preparu vian vespermanĝon . »

Post tio li ekdormis kaj forte ronkis . Sed Toro prenis la sakon kaj volis ĝin malligi Sed por tion diri, kvankam tio ŝajnas nekredebla, li ne povis malligi eĉ unu nodon, kaj neniun ŝnurfinon li povis ekmovi tiel, ke la ligaĵo estu malpli fiksita ol antaŭe. Kaj kiam li vidis, ke tiu laboro servas por nenio, li ekkoleris, kaptis tiam ambaŭmane la martelon Mjollnir kaj paŝis antaŭen per unu piedo tien, kie Skrymir kuŝas, kaj frapis sur lian kapon. Skrymir vekiĝis kaj demandis, ĉu iu folio falis sur lian kapon, kaj same, ĉu ili finis manĝi kaj estas pretaj por dormi Toro respondis, ke ili tiam iros dormi. Ili tiam iris kuŝigi sin sub alia kverko. Kaj por diri al vi la veron, dormi sen timo ne estis tiam facile

Sed en la mezo de la nokto Toro aŭdis, ke Skrymir firme dormas kaj ronkas tiom brue, ke reehiĝas la tuta arbaro . Tiam Toro ekstaris kaj lin alpaŝis, svingis forte kaj rapide la martelon kaj frapegas sur la mezon de lia verto. Li sentis, ke la faco de la martelo sinkis pro­ funde en la kapon. En tiu momento Skrymir vekiĝis kaj diris: «Kio estis tio, ĉu falis iu glano sur mian kapon, aŭ kion vi faras, Toro?» Sed Toro retropaŝis rapide kaj respondis, ke li ĵus vekiĝis, diris ke estas meznokto kaj ankoraŭ tempo por dormi. Tiam li konsideris, ke se li trovos alian ŝancon por fari al Skrymir la trian frapon, tiam tiu ne plu malfermu la okulojn. Li nun kuŝiĝis kaj atentis, ĉu Skry- mir denove endormiĝos profunde

Mallonge antaŭ tagiĝo li aŭdis, ke Skrymir firme dormas, tiam li ekstaris kaj kuris al la dormanto, svingis la martelon per plena forto kaj frapis sur la tempion turnitan supren . La martelo tiam sinkis ĝis la tenilo. Skrymir rektiĝis al sida pozicio kaj pasigis la manon trans la tempion kaj diris: «Cu iuj birdoj sidas tie sur la arbo super mi? Mi suspektas, ke ia vergeto de la branĉoj falis sur mian kapon je vekiĝo. Aŭ ĉu vi maldormas, Toro? Jam estas tempo leviĝi kaj sin vesti . Ne restas al vi longa vojo ĝis la fortikaĵo, kiu nomiĝas Utgar- do*. Mi aŭdis vin subflustri inter vi, ke mi estas homo ne malgran- da laŭ staturo, sed se vi venos al Utgardo, vi tie vidos homojn pli grandajn ol mi estas Nun mi volas doni al vi bonan konsilon Ne agu aplombe . Ne toleros facile la homoj de Utgardo-Loki* bom- bastojn de tiaj etuloj, kiaj vi estas . Alie, vi iru returne, kaj tion fari mi opinias plej konsilinda por vi Sed se vi volas daŭrigi vian iron, tiam direktu ĝin al la oriento, sed mia vojo nun kondukas norden al tiuj montoj, kiujn vi nun povas vidi . »

Skrymir prenis la sakon de provizoj kaj ĵetis sur sian dorson kaj sin turnis abrupte for de ili en la arbaron. Kaj ne estas menciite, ke la Azoj esprimis al li deziron de agrabla rekuniĝo.

46. Pri la sportoj de Toro kaj de liaj kompanoj

Toro nun daŭrigis la vojaĝon kun siaj kompanoj, kaj iris ili ĝis tagmezo. Tiam ili vidis grandan fortikaĵon starantan sur iu kampo, kaj devis ili klini dorsen siajn kapojn por povi vidi ties suprojn . Ili nun iris al la fortikaĵo, kaj estis palisara pordego antaŭ la enirejo, kaj estis ĝi fermita Toro puŝis sur la pordegon, sed ne povis ĝin malfermi . Sed kiam ili pli insiste klopodis eniri la fortikaĵon, ili sukcesis trapremi sin inter la palisoj kaj tiel eniris Tiam ili vidis grandan halon kaj ĝin aliris Estis malfermita la pordo Ili enpaŝis internen kaj tie vidis multajn homojn sur du benkoj, kaj estis ili plej multaj ekstreme grandstaturaj. Poste ili prezentis sin antaŭ la reĝo Utgardo-Loki, kaj lin salutis . Sed li prenis sian tempon antaŭ ol direkti siajn okulojn al ili kun moka rideto, kiu montris liajn dentojn, kaj diris:

«Senhaste iras longan vojon novaĵoj gravaj! Aŭ ĉu estas vera, kion mi pensas, ke tiu bubeto estas Veturo-Toro? Sed pli potenca vi ja devas esti, ol vi ŝajnas al mi nun . Aŭ kiujn sportojn vi kapablas, vi kaj viaj kompanoj? Neniu estas allasita por esti inter ni, kiu ne pose­ das iun talenton aŭ kapablon pli elstaran ol ĉe plej multaj homoj.»

Tiam diris tiu, tenanta sin plej laste en vico, kiu estis Loki: «Mi posedas tiun talenton, kiun mi estas tute preta montri, kiel mi nun diras: ke neniu troviĝas ĉi tie, kiu pli rapide kapablas manĝi ol mi.» Tiam respondis Utgardo-Loki: «Tio estas vera talento, se vi ĝin plenumas, kaj ni devas elprovi tiun arton. » Li vokis homon, kiu sidis sur benko malantaŭe en la halo, kiu estis nomita Logi*, ke li venu antaŭen sur la plankon por konkuri kontraŭ Loki Tiam unu trogo estis alportita kaj metita sur la plankon meze de la halo kaj estis tiu plenigita per viando. Sidiĝis Loki ĉe unu ĝia fino kaj Logi ĉe la alia, kaj manĝis ambaŭ kiel eble plej rapide kaj renkontiĝis en la mezo de la trogo. Tiam Loki estis manĝinta la tuton de la viando ĝis la ostoj, sed Logi estis manĝinta la viandon kaj la ostojn kaj ankaŭ la trogon, kaj ŝajnis al ĉiuj, ke Loki perdis en la konkuro.

Tiam demandis Utgardo-Loki, kiun ludon povas plenumi tiu junulo, kiu estas kun ili . Tjalfi respondis ke li volonte vetkuros kontraŭ iu ajn, kiun Utgardo-Loki prezentos por tio. Ci tiu diris, ke tio estas bona sportludo, kaj ke li tion kredas, ke Tjalfi devas havi grandan kapablon por kurado, ĉar li volas plenumi tian faron. Li deklaris, ke tiu ludo estu senplie elprovota en konkuro . Ekstaris tiam Utgardo-Loki kaj eliris el la halo, kaj estis tie tre taŭga tereno por vetkurado sur ebena kampo . Tiam Utgardo-Loki alvokis al si iun knabeton, kiu estas nomita Hugi* kaj petis lin kuri konkure kun Tjalfi . Tiam ili faris la unuan kuron, kaj estis Hugi tiom pli rapida, ke li alturnis rekure kontraŭ Tjalfi ĉe la fino de la kurejo.

Tiam diris Utgardo-Loki: «Vi devas, Tjalfi, pli multe klopodi, se vi volas venki en tiu ĉi konkuro! Sed mi devas tion rekoni, ke neniam antaŭe venis iu ĉi tien, kiu pli rapide kuris ol vi.» Ili nun faris alian kuron, kaj kiam Hugi venis al la fino de la kurejo kaj returnis, tiam estis ankoraŭ longa arkpafo inter li kaj Tjalfi. Tiam diris Utgardo-Loki:

«Tjalfi tre bone kuras laŭ mia opinio, sed mi ne kredas, ke li nun venkos en tiu ĉi konkuro. Sed ni nun vidu, kiam ili kuros por la tria fojo . »

Ili tiam faris la trian kuron, sed kiam Hugi atingis la finon de la kurejo kaj returnis, tiam Tjalfi ankoraŭ ne atingis la mezon de la kurvojo. Tiam ĉiuj diris, ke la konkuro estas jam elprovita.

Tiam Utgardo-Loki demandis al Toro, kiun el siaj apartaj ka- pabloj li volus montri antaŭ ili, tiel grandiozaj estas la rakontoj famigantaj liajn heroaĵojn. Tiam Toro diris, ke li preferas konkuri je trinkado kontraŭ iu el liaj homoj . Utgardo-Loki diris, ke tio es­ tas en ordo kaj eniris la halon kaj alvokis sian serviston kaj petis, ke li alportu la pun-kornon* el kiu liaj korteganoj kutimas trinki . Tiam la servisto alportis la kornon kaj ĝin donis al Toro Tiam diris Utgardo-Loki:

«Se homo malplenigas tiun ĉi kornon je unu spiro, oni konsideras tion elstara trinko . Iuj homoj ĝin malplenigas je du spiroj, sed neniu estas tiel mizera trinkanto, ke li ne malplenigas ĝin je tri spiroj.»

Toro rigardis la kornon kaj konsideris ĝin ne tre granda, sed tamen iom longa . Sed li estis tre soifa kaj ektrinkis kaj glutis grand- kvante kaj pensis, ke li ne devos pli okupi sin pri la korno . Sed kiam seniĝis al li la spiro kaj li rektigis sin de la korno kaj rigardis kiel statas pri la trinko, tiam ŝajnis al li, ke apenaŭ estas konstatebla ia diferenco, ĉu estas malpli alte en la korno ol estis antaŭe.

Tiam diris Utgardo-Loki: «Tiu estis bona trinko, sed ne ekscesa. Mi ne estus tion kredinta, se iu estus dirinta al mi, ke Toro de la Azoj ne povus trinki pli multe je unu spiro. Sed mi tamen scias, ke vi volas malplenigi la kornon je la dua spiro . »

Toro ne respondis, metis la kornon al sia buŝo kaj estis firma en sia decido, ke li nun plenumos pli grandan trinkon kaj daŭrigis la trinkadon ĝis kiam mankis al li spiro kaj trovis tiam denove, ke la malsupra fino de la korno ne leviĝis tiom alten kiel li atendis. Kaj kiam li prenis la kornon de sia buŝo kaj ĝin enrigardis, ŝajnis al li, ke malleviĝis en la korno eĉ malpli ol je la antaŭa fojo. Estis la ni­ velo proksimume tia, ke la korno estis transportebla sen transranda elverŝiĝo de la trinkaĵo .

Tiam diris Utgardo-Loki: «Kion nun, Toro? Cu vi ne tro multe ŝparas vin ol estas por vi prudente por provi ankoraŭ unu trinkon? Sajnas al mi tiel, se vi nun trinkos el la korno la trian trinkon, ke tiun vi celas kiel la plej grandan » Tiam Toro ekkoleris, metis la kornon al sia buŝo kaj trinkis tiom forte, kiom li povis kaj daŭrigis la trinkadon plejeble longe . Sed kiam li enrigardis la kornon, tiam estis videbla diferenco iom menciinda Li tiam transdonis la kor- non kaj ne volis trinki plu .

Tiam diris Utgardo-Loki: «Estas nun tio evidenta, ke via forteco ne estas tiom granda, kiel ni kredis. Sed ĉu vi volas provi pliajn konkurojn? Estas klare, ke vi neniom profitis el ĉi tiu?»

Toro respondis: «Iujn pliajn ludojn mi pretas elprovi. Sed strange miriga estus por mi, se tiaj trinkoj estus konsiderataj malgrandaj, kiam mi estis hejme ĉe la Azoj. Sed kiun ludon vi nun volas pro- poni al mi?»

Tiam diris Utgardo-Loki: «Tion faras ĉi tie junaj knaboj, kion vi eble konsideras ne rimarkinda, ke ili levas de la tero mian katon Sed mi ne mencius ion tian al Toro de la Azoj, se mi ne jam vidis ke vi estas multe malpli impona persono ol mi antaŭe kredis »

Tuj poste enkuris griza kato sur la plankon de la halo, kaj estis tiu iom granda, sed Toro alpaŝis kaj metis sian manon sub ĝian ven- tron kaj ĝin levis, sed la kato kurbigis la dorson tiom multe, kiom Toro streĉlevis sian manon. Sed kiam Toro jam streĉis ĝin tiom alten, kiom li pleje povis, tiam la kato levetis unu piedon, kaj estis Toro ne kapabla plenumi tiun ludon .

Tiam diris Utgardo-Loki: «Iris tiu ludo precize tiel kiel mi supo- zis. La kato estas iom granda, sed Toro estas malalta kaj malgranda kompare kun tiuj granduloj, kiuj estas ĉi tie inter ni.»

Tiam diris Toro: «Malgranda kiel vi diras, ke mi estas, mi nun volas ke iu alpaŝu kaj luktu kun mi. Nun mi estas kolera!» Tiam respondis Utgardo-Loki, superrigardante la benkojn: «Mi ne vidas iun ĉi tie, kiu ne konsiderus tion sendigna bagatelo lukti kun vi.» Kaj plie li diris: «Sed unu momenton! Alvoku por veni ĉi tien la maljunulinon, mian nutristinon Elli* kaj luktu Toro kun ŝi, se li volas. Si faligis homojn, kiuj ŝajnis al mi ne malpli fortikaj ol Toro estas »

Tuj poste eniris la halon iu virino maljuna. Tiam diris Utgardo- Loki, ke ŝi havu luktan konkuron kun Toro de la Azoj. Ne estas multo por rakonti pri tio. Tiel okazis pri tiu konkuro, ke ju pli forte Toro klopodis pri la lukto, des pli firme ŝi staris sur la piedoj Tiam la maljunulino komencis provi artifikajn lertaĵojn, kaj fariĝis tiam al Toro malfirmaj la piedoj, kaj estis tiu luktado malmole severa, kaj pasis ne longa tempo ĝis kiam Toro falis sur unu genuon Tiam alpaŝis Utgardo-Loki, petis ilin ĉesigi la lukton kaj tiel diris, ke Toro apenaŭ bezonas defii pliajn homojn al luktado en lia halo. Estis tiam jam malfrue en la nokto . Utgardo-Loki montris sidlokojn al Toro kaj liaj kompanoj, kaj pasigis ili tie la nokton je bona regalado .

47. Disigo de Toro kaj Utgardo-Loki

Sed en la mateno, jam kiam tagiĝis, Toro ekstaris, li kaj liaj kom- panoj, sin vestis kaj pretigis sin por foriro Tiam alvenis Utgardo- Loki kaj igis pretigi por ili manĝotablon, ne mankis tiam bona re­ galo, manĝaĵoj kaj trinkaĵoj. Sed kiam ili estis manĝintaj ili ekiris . Utgardo-Loki akompanis ilin eksteren kaj iris kun ili survojen eks- ter la fortikaĵon . Sed je disiĝo Utgardo-Loki parolis al Toro kaj demandis, kiel plaĉis al li la vizito kaj ĉu li iam renkontis iun pli potencan ol li estas Toro diris, ke li ne povas diri, ke li ne suferis maldigniĝon dum iliaj intertraktoj. «Kaj scias mi, ke vi konsideras min homo de malmulta valoro, kaj tio min ĝenas »

Tiam diris Utgardo-Loki: «Mi volas diri al vi la veron, nun kiam vi jam eliris el la halo, ke se mi pli longe vivos kaj mem povos kon- troli miajn aferojn, neniam plu estos al vi permesite eniri mian re- zidejon. Kaj estas plej certe, ke vi neniam estus ĝin enirinta, se mi scius antaŭe, ke vi posedas tiom grandan potencon, kiu kondukis nin preskaŭ al plena katastrofo. Sed mi trompis vin per iluziaĵoj, tiel, ke por la unua fojo, en la arbaro, tio estis mi, kiu tie renkontis vin. Kaj kiam vi ne povis malligi la sakon de provizoj, tiam mi estis liginta ĝin per magia ferdrato, sed vi ne sciis kiel ĝin malligi. Kaj kiam poste vi frapis min trifoje per la martelo, tiam estis la unua frapo la malplej peza, sed tamen tiom forta, ke ĝi estus kaŭzinta mian morton, se ĝi estus trafinta min . Sed tie apud la fortikaĵo, kie vi vidis platan rokon kaj rimarkis vi en ĝi tri valojn kvadratajn kaj unu la plej profundan, tiuj estas la spuroj de via martelo; la rokon mi submetis kontraŭ viajn frapojn, sed tion vi ne vidis. Kaj tiel same estis pri la ludoj, ĉe kiuj vi konkuris kun miaj korteganoj. Ce la unua, kiun plenumis Loki, li estis ja malsata kaj manĝis rapide Sed lia konkuranto, kiu nomiĝas Logi, tiu estis sovaĝa fajro kaj bruligis ne malpli rapide la trogon ol la viandon . Sed kiam Tjalfi kuris konkure kun tiu, kiu nomiĝas Hugi, tio estis mia penso, kaj ne estis tio probabla, ke Tjalfi povos ĝin superi je rapido . Sed kiam vi trinkis el la korno kaj trovis malmulte efika la trinkadon, pri tio mi devas diri, ke tiam okazis tia mirigaĵo, kiun mi neniam kredis ebla: la alia fino de la korno estis en la maro, sed tion vi ne vidis. Kaj nun, kiam vi venos al la maro, tiam vi povos vidi, kioman mallevon de la marnnivelo vi kaŭzis per via trinkado.» Ci tion oni nun nomas malfluso de la maro. Kaj li daŭrigis: «Kaj ne malpli min impresis tio, kiam vi levis la katon, kaj por diri la veron, tiam ĉiuj ektimis, kiam vi levis unu el ĝiaj piedoj dis de la tero; sed tiu kato ne estis tia, kiel ŝajnis, ĝi estis la Midgardo- Serpento* mem, kiu kuŝas ĉirkaŭ ĉiuj landoj, kaj ĝia longo apenaŭ sufiĉis por ke ĝia kapo kaj ĝia vosto tuŝu la teron, tiom alten vi le- vis la Serpenton, tiel ke estis jam proksime al la ĉielo. Sed tiu estis ja granda miraklo, via luktado kun Elli, kaj staris vi tiom longe kaj falis ne pli ol sur unu genuon, ĉar neniam estis iu kaj neniam estos iu kiu vivos tiom longe, ke la maljunaĝo ne faligos lin en la fino Kaj mi devas diri al vi la veron, ke ni devas nun disiĝi, kaj estos pli bone por ni ambaŭ, ke vi neniam plu venu por renkonti min . Se tiel, mi defendos mian fortikaĵon per similaj trompoj aŭ aliaj, tiel ke vi neniam akiros potencon super mi »

Sed kiam Toro aŭdis tiun paroladon, li kaptis la martelon kaj ĝin svingis alten sed kiam li volis frapi, li nenie vidis Utgardo-Loki. Kaj tiam li returnis al la fortikaĵo kaj volis ĝin frakasi; li tiam vi­ dis vastajn kaj belajn kampojn, sed neniun fortikaĵon. Li tiam sin turnis kaj ekiris denove laŭ sia vojo ĝis li venis hejmen al Trudvan- gar*. Sed tion mi diru al vi, kaj tiam li jam decidis serĉi ŝancon por retrovi la Serpenton, kiel ja poste okazis.

Mi kredas, ke neniu povas rakonti al vi pli grandan veron pri tiu vojaĝo de Toro."

48. Toro íras fískaptí kun Hymír

Tiam diris Gangleri: "Ja potenca estas Utgardo-Loki, kaj multajn trompojn kaj magion li praktikas. Kaj estas tio evidenta, ke li estas potenca, tenante tiujn korteganojn, kiuj posedas grandajn fortojn Aŭ ĉu Toro neniam repagis al li pro la trompoj?"

La Alta respondis: "Ne estas sekreto, kaj ne nur inter kleruloj, ke Toro povis restarigi sian reputacion post tiu vojaĝo, pri kiu jam estas rakontite, kaj ne restis li hejme dum longa tempo antaŭ ol subite sin pretigi por alia vojaĝo, ĉe kiu li ne havis sian ĉaron nek la kaprojn aŭ iun ajn kompanion. Li eliris el Midgardo kiel juna knabo kaj venis vespere al iu giganto, tiu nomiĝis Hymir* Toro tie gaste pasigis la nokton. Sed je tagiĝo Hymir ellitiĝis kaj sin vestis kaj sin pretigis remi sur la maron por fiŝado Toro tiam ekstaris kaj rapide sin preparis kaj petis al Hymir, ke li kunprenu lin por iro surmaren, sed Hymir diris, ke malmultan helpon li farus, ĉar li estas malgranda kaj nura junulo - «kaj vi frostiĝos, se mi restos tiom longe kaj malproksime for de la bordo kiel mi kutimas fari » Sed Toro diris, ke li ne hezitu forremi laŭplaĉe malproksimen, ĉar ne estas certe, kiu unua petos reremi alborden, kaj ekkoleris Toro tiom kontraŭ la giganto, ke estis atendeble, ke li tuj surfrapu lin per la martelo, sed li tamen tion lasis, ĉar li intencis uzi sian forton en alia loko. Li demandis al Hymir, kion ili uzu kiel logaĵon, sed Hy­ mir diris, ke li mem havigu al sin logaĵojn . Tiam Toro iris tien, kie li vidis iujn bovojn, kiujn posedas Hymir. Li kaptis la plej grandan bovon, nomitan Himinhrjod*, kaj forŝiris al ĝi la kapon kaj ĝin pre­ nis kun si al la marbordo . Tiam Hymir jam estis puŝinta surmaren la boaton. Toro enpaŝis la boaton kaj prenis lokon en la mezo de la boato, kaptis du remilojn kaj ekremis, kaj ŝajnis al Hymir ke pli ol ordinare rapide iras la boato per lia remado

Hymir remis en la antaŭa parto de la boato kaj progresis rapide la remado . Tiam diris Hymir, ke ili jam atingis tiun kaptejon, kie li kutimas halti kaj kapti platajn fiŝojn. Sed Toro diris, ke li volas remi pli forborden, kaj faris ili unu plian remstreĉon. Hymir tiam diris, ke ili jam iris tiom longan distancon for de la bordo, ke estas danĝere fiŝadi pli altmare pro la Midgardo-Serpento . Sed Toro di­ ris ke li volas remi ankoraŭ pli eksteren, kaj tion li faris . Sed Hymir tiam fariĝis malbonhumora pro timiĝo .

Tiam Toro enboatigis la remilojn kaj elmetis la hokŝnuron, kiu estis ekstreme forta, kaj ne estis la hoko malpli forta kaj granda. Toro fiksis la bovokapon sur la hokon kaj ĝin elĵetis trans la boato- randon kaj sinkis la hoko ĝis la marfundo. Kaj estas tio la vero, ke Toro trompis la Serpenton ne malpli ol mokis lin Utgardo-Loki, kiam li levis la Serpenton per sia mano

La Midgardo-Serpento disstreĉis sian buŝegon ĉirkaŭ la bovoka­ pon, sed la hoko enkroĉiĝis sur la palato. Sed kiam la Serpento sentis tion, ĝi ekskuiĝis tiom forte, ke ambaŭ pugnoj de Toro frapiĝis sur la boatrandon. Tiam Toro ekkoleris kaj elvokis sian Az-potencon*, kontraŭpuŝis per siaj piedoj tiom forte, ke ili trairis la fundon de la boato ĝis firma staro sur la marfundo, kaj tiam tiris la Serpenton ĝis la rando de la boato. Kaj oni povas diri, ke neniu vidis teruran vidaĵon, kiu ne vidis, kiel Toro fiksis siajn okulojn sur la Serpenton, sed la Serpento fiksrigardis kontraŭ lin kaj elsputis venenon

Estas dirite, ke tiam la giganto Hymir ŝanĝis koloron, paliĝis kaj timegis, kiam li vidis la Serpenton, kaj ankaŭ tio, ke la maro enfluis kaj elfluis tra la tuta boato. Kaj en tiu momento Toro kaptis la martelon kaj ĝin suprensvingis, sed la giganto pripalpis por trovi sian logaĵo-tranĉilon kaj haktranĉis la hokŝnuron de Toro sur la boatorando, kaj sinkis la Serpento tiam en la maron . Sed Toro ĵetis post lin la martelon, kaj diras iuj homoj, ke li forfrapis ĝian kapon ĉe la marfundo. Sed mi kredas, ke la kontraŭo estas vera, ke la Midgardo-Serpento ankoraŭ vivas kaj kuŝas en la ĉirkaŭmaro. Sed Toro levis sian pugnon kaj frapis sur la orelon de Hymir kaj falis li el la boato, tiel ke oni vidis sub liajn plandojn. Sed Toro vadis al la bordo."

49. La morto de Baldur

Tiam diris Gangleri: "Cu iuj pli grandaj eventoj okazis inter la Azoj? Ja veran grandfaron Toro plenumis en tiu vojaĝo."

La Alta diris: "Estas eventoj rakontindaj, kiujn la Azoj konsideris pli gravaj. Estas la komenco de tiu ĉi rakonto, ke Baldur la Bona havis sonĝojn grandajn kaj minacajn al sia vivo. Kaj kiam li diris siajn sonĝojn al la Azoj, ili konsiliĝis inter si, kaj estis decidite akiri imunecon por Baldur kontraŭ kiu ajn danĝero, kaj Frigg ricevis so- lenajn promesojn, ke ne estos ia ajn malutilo farita al Baldur de fajro kaj akvo, fero kaj ĉiuspecaj metaloj, ŝtonoj, la tero, la arboj, malsa- noj, bestoj, birdoj, veneno, serpentoj. Kaj kiam tio estis farita kaj konfirmita, tio fariĝis amuzo por Baldur kaj la Azoj, ke li staru en asembleoj, sed ĉiuj ceteraj aŭ pafu kontraŭ lin aŭ frapu kontraŭ lin aŭ ĵetu kontraŭ lin ŝtonojn . Sed kion ajn ili faris, li estis netuŝita kaj ne suferis iun ajn malutilon, kaj ĉiuj konsideris tion granda gloro.

Sed kiam tion vidis Loki Laufeyjarson, li sentis pri tio malplaĉon, ke Baldur estis ne difektita. Li iris al Fensalir al Frigg kaj ŝanĝis sian aspekton al tiu de virino. Tiam Frigg demandis, ĉu tiu virino scias, kion faras la Azoj en la asembleo. Si diris, kaj ĉiuj pafas kontraŭ Baldur kaj ankaŭ tion, ke tio ne difektas lin . Tiam diris Frigg:

«Armiloj kaj ligno ne faros malutilon al Baldur. Mi ricevis ĵurojn de ili ĉiuj.»

Tiam la virino demandis: «Cu ĉiuj objektoj faris ĵurojn ne fari malutilon al Baldur?»

Tiam Frigg respondis: «Kreskas ŝoso de arbo oriente de Valhalo, ĝi estas nomita visko*. Gi ŝajnis al mi tro juna por postuli de ĝi ĵuron. »

Tuj poste la virino iris for. Sed Loki trovis viskon kaj ĝin elŝiris kaj iris al la asembleo. Hod* staris plej ekstere en la homcirklo, ĉar li estis blinda. Loki lin alparolis:

«Kial vi ne pafas kontraŭ Baldur?»

Li respondis: «Tial, ĉar mi ne povas vidi, kie Baldur staras, kaj due pro tio, ke mi ne havas armilon »

Tiam diris Loki: «Faru same kiel aliaj homoj kaj montru honoron al Baldur kiel tiuj. Mi direktos vin pri tio, kie li staras . Jetu kontraŭ lin ĉi tiun bastonon.»

Hod prenis la viskon kaj pafiŝ ĝin kontraŭ Baldur laŭ la pridirekto de Loki. La ĵetaĵo traflugis lin kaj falis li teren kaj estis morta. Kaj estis tio la plej malfeliĉa misfaro farita inter dioj kaj homoj.

Kiam Baldur estis falinta, parolo mankis al la Azoj kaj ili ne kapablis uzi la manojn por lin eklevi, kaj rigardis unu al la alia kaj estis ĉiuj de unu animo koncerne tiun, kiu plenumis tiun agon. Sed neniu povis venĝi, ĉar estis tie tiel sankta loko. Sed kiam la Azoj provis ekparoli, okazis tio unue, ke eliris la plorado, tiel ke neniu povis diri al alia per vortoj sian afliktiĝon. Sed Odino sentis des pli multe la malutilon, ĉar li plej bone komprenis, kia perdo estas por la Azoj la morto de Baldur.

Sed kiam la dioj regajnis kontrolon de siaj sentoj, tiam Frigg parolis kaj demandis, kiu estas tiu inter la Azoj, kiu deziras ekha- vi sian amon kaj favoron kaj estas preta rajdi la vojon al Hel kaj provi, ĉu li povos trovi Baldur, kaj proponi al Hel elaĉeton, se ŝi volos permesi al Baldur reiri hejmen al Azgardo. Estas tiu nomita Hermod la Rapida*, filo de Odino, kiu prenis sur sin tiun vojaĝon. Tiam Sleipnir, la ĉevalo de Odino, estis prenita kaj alkondukita, kaj Hermod surseliĝis kaj galopis for

Sed la Azoj prenis la korpon de Baldur kaj portis al la maro. La ŝipo de Baldur nomiĝis Hringhorni*, ĝi estis la plej granda el ŝipoj, kaj volis la dioj puŝi ĝin sur la maron kaj tie fari la funebran bruligon Sed la ŝipo ne estis movebla Tiam oni sendis mesaĝon al Gigantolando por alvenigo de tiu gigantino, kiu nomiĝas Hyr- rokkin*, sed kiam ŝi alvenis, rajdante sur lupo kaj havante serpen- ton kiel bridrimenon, tiam ŝi desaltis de la rajdobesto, sed Odino alvokis kvar berserkojn por gardi la beston, sed ili ne povis ĝin teni sen faligi ĝin Tiam Hyrrokkin paŝis al la pruo de la ŝipo kaj ĝin ĵetis antaŭen jam per la unua ekpuŝo, tiel ke fajreroj saltis el la kilŝtipoj kaj skuiĝis ĉiuj landoj. Tiam Toro ekkoleris kaj kaptis la martelon kaj minacis frakasi ŝian kapon ĝis la dioj petis lin indulgi ŝian vivon

Tiam estis portita sur la ŝipon la korpo de Baldur, kaj kiam tion vidis Nanna, filino de Nep*, lia edzino, ŝi kolapsis pro doloro de malĝojo kaj mortis, kaj estis ŝi portita sur la brulstakon kaj fajro al ĝi farita. Tiam Toro ekstaris kaj konsekris la fajron per Mjollnir. Sed iu gnomo kuris antaŭ liaj piedoj, tiu nomiĝis Lit*, Toro batis kontraŭ lin per la piedo kaj ekpuŝis lin en la fajron, kie li brulis .

Ci tiun bruligon ĉeestis estaĵoj divers-specaj. Unue menciinda estas Odino, kaj kun li estis Frigg kaj la valkirioj kaj liaj korvoj. Sed Freyr alveteris per sia ĉaro kun tiu apro, kiu nomiĝas Gullin- tanni* aŭ Slidrugtanni*. Sed Heimdall rajdis sur sia ĉevalo, kiu nomiĝas Gulltopp*, sed Freyja alveturis kun siaj katoj. Tien venis ankaŭ multaj prujno-gigantoj kaj monto-gigantoj. Odino metis sur la fajron oran ringon, nomitan Draupnir*, ĝi havis poste la naturon, ke ĉiun naŭan nokton gutis el ĝi ok oraj ringoj de sama pezo. La ĉevalo de Baldur estis kondukita sur la fajron kun ĉiuj jungaĵoj.

Sed pri Hermod estu nun dirite, ke li rajdis dum naŭ noktoj tra valoj mallumaj kaj profundaj, tiel ke li vidis nenion ĝis li venis al la rivero Gjoll*, kaj rajdis sur la ponton de Gjoll . Gi estas tegita per brilanta oro . Estas nomita Modgunn* la junulino, kiu gardas la ponton; ŝi demandis pri lia nomo kaj familio kaj diris, ke en la antaŭa tago transrajdis la ponton kvin batalionoj de mortintaj homoj, «sed ne malpli resonas la ponto sub vi sola, kaj ne havas vi la koloron de mortinto. Kial vi rajdas ĉi tie sur la vojo de Hel?» Li respondis, ke «mi rajdas al Hel por serĉi Baldur. Aŭ ĉu vi okaze vidis Baldur sur la vojo de Hel?» Sed ŝi diris al li, ke Baldur rajdis trans la ponton de Gjoll, «sed malsupren kaj norden kondukas la vojo de Hel . »

Tiam Hermod rajdis ĝis li venis al Helgrindur,* tiam li deseliĝis kaj plistreĉis la selzonon, surseliĝis kaj spronis la ĉevalon, kaj la ĉevalo transsaltis la pordegon tiom forte, ke ĝi neniel ĝin tuŝis. Tiam Hermod rajdis al la palaco de Hel kaj deseliĝis kaj eniris la halon kaj vidis tie Baldur, sian fraton, sidantan sur honora benko . Hermod tie restis dum la nokto . Sed en la mateno Hermod petis al Hel, ke Baldur havu ŝian permeson rajdi hejmen kun li kaj diris, kioma plorado estas ĉe la Azoj. Sed Hel diris, ke tio estu elprovita, ĉu Baldur estas tiel amata, kiel estas dirite, kaj «se ĉiuj objektoj kaj estaĵoj, vivaj kaj senvivaj, en la mondo, priploros lin, tiam li povos reiri al la Azoj, sed daŭre resti ĉe Hel, se iu kontraŭos aŭ rifuzos plori . » Tiam ekstaris Hermod, sed Baldur akompanis lin el la halo kaj prenis la ringon Draupnir kaj sendis al Odino kiel memoraĵon, sed Nanna sendis al Frigg valoran tukon kaj pliajn donacojn, kaj al Fulla fingran ringon . Tiam Hermod reiris sur la vojo kaj venis al Azgardo kaj raportis pri ĉiuj okazaĵoj, kiujn li vidis kaj aŭdis.

Tiam la Azoj sendis mesaĝistojn tra la tuta mondo por peti, ke Baldur estu elplorita el la mondo de Hel. Kaj ĉiuj tion faris, la ho- moj kaj la bestoj kaj la tero kaj la ŝtonoj kaj la arboj kaj ĉiuj meta- loj, kiel vi certe povis konstati, ke ĉi tiuj lastaj ploras kiam ili venas el frosto en varmon. Kiam la senditoj iris hejmen kaj estis bone plenumintaj sian komision, ili trovis en iu groto gigantinon, kiu tie sidis, ŝi nomiĝis Tokk.* Ili petis ŝin plori por Baldur. Si diris:

Ploras Tokk

sekajn larmojn

pro la bruligo de Baldur;

nek viva, nek morta

favoris min fil' de Odino,

tenu Hel kion havas .

Estas la supozo, ke tiu estis Loki Laufeyjarson, kiu faris la plej multajn malbonojn inter la Azoj."

50. Lokí kateníta

Tiam diris Gangleri: "Multon atingis Loki, ke li unue tion kaŭzis, ke Baldur estis mortigita, kaj ankaŭ tion, ke li ne estis liberigita de Hel. Sed ĉu li estis punita pro tiuj faroj?"

La Alta diris: "Estis li tiel repagita, ke li pro tio longe suferos. Kiam la dioj tiom koleris kontraŭ li, kiel estis ja atendeble, li forku- ris kaj sin kaŝis sur iu monto, konstruis tie domon kun kvar pordoj, tiel ke li povis rigardi el la domo al ĉiuj direktoj. Sed ofte dum tagoj li transprenis la formon de salmo kaj tiam kaŝis sin sub akvo- falo nomita Franangrsfors* Tiam li pensis, kian rimedon eltrovus la Azoj por trovi lin kaj kapti en la akvofalo. Sed kiam li sidis en la domo, li prenis linan fadenon kaj plektis el ĝi maŝojn, kiel reto estas ĉiam poste farita, sed fajro brulis antaŭ li. Tiam li vidis, ke la Azoj jam estas je mallonga distanco de la domo kaj estis Odino vidinta el la Hlidskjalf, kie li sin trovas . Li tuj eksaltis el sia sidloko kaj en la riveron, ĵetinte la reton sur la fajron .

Sed kiam la Azoj venis al la domo, tiam eniris unue tiu, kiu estas la plej saĝa el ĉiuj, li nomiĝas Kvasir*. Kaj kiam li vidis sur la fajro la restintan formon de la cindraĵo, kie estis brulinta la reto, tiam li tuj komprenis, ke ĝi estas ilo por kapti fiŝojn, kaj diris tion al la Azoj. Ili tiam ekagis kaj faris por si reton imite al la formo, kiun ili vidis en la cindro, laŭ la modelo farita de Loki. Kaj kiam la reto estis preta, la Azoj iris al la rivero kaj ĵetis la reton en la akvofalon, kaj tenis Toro unu finon de la reto kaj la alian ĉiuj Azoj, kaj trenis ili la reton Sed Loki sin retiris antaŭ la fronto de la reto kaj kuŝigis sin inter du ŝtonoj Ili transtrenis la reton super lin kaj trovis, ke io viva estas sube, kaj reiras por la dua fojo al la akvofalo kaj elĵetis la reton kaj fiksis al ĝi ion pezan, por ke ne estu eble subiri ĝin. Loki tiam iris antaŭ la reto, sed kiam li vidis, ke mallonga distanco restas ĝis la maro, tiam li saltis supren trans la retŝnuron kaj renaĝis ĝis la akvofalo. Nun la Azoj vidis, kie li iras kaj reiris denove supren al la akvofalo kaj dividis sin en du lokojn, sed Toro vadis laŭ la mezo de la rivero, kaj iris tiel ĝis la maro Sed kiam Loki vidis, ke estas du alternativoj, estis vivdanĝere impeti en la maron, alia estis denove transsalti la reton, kaj tion li faris, kaj saltis plej rapide trans la retoŝnuron . Toro svingis sian manon post lin kaj lin kaptis kaj glitis li laŭ lia mano ĝis la mano haltis ĉe la vosto, kaj tio estas kaŭzo de tio, ke la salmo tiom mallarĝiĝas je la malantaŭa parto

Nun Loki estis kaptita sen indulgo kaj prenita al iu groto . Tiam ili prenis tri platajn ŝtonojn kaj akrigis la randojn kaj trafrapis truon sur ĉiun ŝtonon. Tiam estis alvenigitaj la filoj de Loki, Vali* kaj Nari* aŭ Narfi*. La Azoj ŝanĝis Vali al la formo de lupo kaj disŝiris li Narfi, sian fraton. Tiam la Azoj prenis liajn intestojn kaj ligis

Loki per ili sur la tri akrajn platŝtonojn, staras unu sub liaj ŝultroj, alia sub liaj koksoj, la tria sub liaj genukavoj, kaj transformiĝis tiuj ligoj al fero . Tiam Skadi* prenis serpenton kaj fiksmetis ĝin super li tiel, ke la veneno gutadu el la serpento sur lian vizaĝon. Sed Sigyn*, lia edzino, staras apud li kaj tenas pelvon sub la veneno, sed kiam pleniĝas la pelvo, ŝi iras eksteren kaj elĵetas la venenon . Sed dume la veneno gutas sur lian vizaĝon, tiam li ekskuiĝas tiom forte, ke la tuta tero tremas Tion vi nomas tertremo Tie li kuŝas katenita ĝis la Ragnarok*."

51. Prí Ragnarok

Tiam diris Gangleri: "Kiujn informojn vi povas doni pri Ragnarok? Pri tio mi neniam aŭdis antaŭe."

La Alta diris: "Multaj aferoj kaj gravaj estas pri ĝi dirindaj. Estas tiuj la unuaj, ke venos vintro, nomita Fimbulvetr,* tiam neĝo ama- siĝas el ĉiuj direktoj, estos akra frosto kaj fortaj ventoj. Ne brilas la suno . Tiuj vintroj iros tri kune kaj ne estos somero inter ili . Sed antaŭ ili iros tri aliaj vintroj, kiam grandaj bataloj furiozas tra la tuta mondo, tiam fratoj mortigas unu la alian, kaj neniu indulgos sian patron nek sian filon je mortigo aŭ je la rompo de familiaj ligoj. Estas tiel dirite en Voluspa:

Fratoj batalas kaj sin mortigas, rompas nevoj ligojn parencajn; severas inter homoj, regas malvirtoj, glavoj, hakiloj ŝildojn fendas, epoko de lupoj, epoko de tempestoj antaŭ la falo de la mondo abismen .

Tiam tio okazos, kion oni konsideros granda evento, ke lupo glutos la sunon, kion la homoj konsideros granda malfeliĉo. Tiam alia lupo kaptos la lunon, kaj faros ankaŭ tiu grandan malutilon. La steloj malaperos de sur la ĉielo. Okazos tiam alia evento: la tuta tero tremos kaj la montoj tiom skuiĝos, ke la arboj elradikiĝos, kaj la montoj falos kaj ĉiuj ligaĵoj kaj katenoj rompiĝos kaj disŝiriĝos. Tiam liberiĝos la lupo Fenrir. La oceano leviĝos kaj superfluos sur la landojn, ĉar la Midgardo-Serpento sin turnos per giganta forto kaj atakos la teron. Tiam tio okazos, la Naglfar* malligiĝos, la ŝipo, kiu portas tiun nomon; ĝi estas farita el la ungoj de mortintaj ho- moj, kaj pro tio oni avertas pri tio, ke se homo mortas sen netajlitaj ungoj, tiam tiu homo kontribuas per multa materialo al la konstruo de la ŝipo Naglfar, kiu laŭ deziro de dioj kaj homoj daŭru plej eble longe. En tiu furiozo de la maro ekflosos Naglfar kaj estos preta por ekiro . Giganto nomita Hrym* estos ŝipestro de Naglfar. Sed la lupo Fenrir iros kun gapanta faŭko, kaj atingos la supra makzelo ĝis la ĉielo sed la malsupra tuŝos la teron; ĝi gapus pli vaste se estus por tio sufiĉa spaco. Fajro brulos el ĝiaj okuloj kaj nazotruoj. La Midgardo-Serpento elsputos venenon super aeron kaj maron kaj estos ĝi terura; ĝi antaŭeniros laŭ unu flanko de la Lupo .

En tiu tumulto disfendiĝos la ĉielo kaj elrajdos el tie la filoj de Muspell. Surt* rajdos en la fronto kaj antaŭ kaj post li iros fajro brulanta. Li havos glavon tre bonan, kiu brilos pli lume ol la suno . Sed kiam ili rajdos sur la ponton Bifrost, tiam ĝi rompiĝos, kiel jam estas dirite . La filoj de Muspell avancos sur tiun batalkampon, kiu nomiĝas Vigrid*; tien venos ankaŭ la lupo Fenrir kaj la Midgardo- Serpento; tiam estos venintaj tien Loki kaj Hrym kaj kun li ĉiuj prujno-gigantoj, sed kun Loki iros la tuta popolo de Hel . La filoj de Muspell formos propran batalionon kaj estos ĝi tre brilanta . La batalkampo Vigrid sin etendas cent trimejlojn je ĉiu flanko.

Sed kiam okazos tiuj eventoj, tiam ekstaros Heimdall kaj blovos fortege sian kornon Gjallarhorn kaj vekos ĉiujn diojn kaj ili inter- konsiliĝos en asembleo. Tiam Odino rajdos al la Fonto de Mimir kaj ricevos de li konsilojn por si kaj sia popolo . Tiam tremos la Frakseno Yggdrasill, kaj nenio estos tiam sen timo sur ĉielo kaj tero. La Azoj surprenos siajn armaĵojn kaj ĉiuj Einherjar, kaj avan- cos sur la batalkampo. Odino rajdos en la fronto portanta kaskon el oro kaj belan kirason kaj sian lancon, kiu nomiĝas Gungnir*, li direktos sin kontraŭ la Lupo, sed Toro iros antaŭen je lia flanko, kaj ne povos lin helpi, ĉar li estos plene okupita batalante kontraŭ la Serpento . Freyr batalos kontraŭ Surt, kaj estos tiu batalo tre se­ vera antaŭ ol Freyr falos; tio kaŭzos lian morton, ke al li mankos la bona glavo, kiun li donis al Skirnir. Tiam jam estos libera la hundo Garm*, kiu estis ligita antaŭ la groto Gnipahellir*; ĝi estas terura monstro . Gi batalos kontraŭ Tyr kaj mortigos ili unu la alian . Toro superos la Serpenton kaj paŝos de tie naŭ paŝojn; tiam li falos morta pro la veneno, kiu la Serpento sputis sur lin. La Lupo glutos Odinon, kaj estos tio la kaŭzo de lia morto. Sed tuj poste Vidar sin turnas antaŭen kaj paŝos per unu piedo sur la malsupran makzelon de la Lupo, sur tiu piedo li portos tiun ŝuon por kiu estis kolek- tata materialo tra ĉiuj tempoj, tiu estas la ledpecoj, kiujn homoj fortranĉas el siaj ŝuoj ĉe la piedfingroj kaj la kalkano. Tial forĵetu tiujn pecojn tiu, kiu volas fari sian kontribuon por asisti la Azojn. Per unu mano li kaptos la supran makzelon de la Lupo kaj disŝiros lian faŭkon, kaj kaŭzos tio ĝian morton. Loki batalos kontraŭ Heim­ dall, kaj mortigos ili unu la alian . Post tio Surt ĵetas fajron super la teron kaj bruligos la tutan mondon. Estas tiel dirite en Voluspa:

Laŭte blovos Heimdall per korno altlevita, parolos Odino kun la kapo de Mimir; tremos Yggdrasill, frakseno altestara; ĝemos Tarbo antikva, liberiĝos giganto .

Kio ĉe la Azoj? Kio ĉe la elfoj? bruos ĉe gigantoj, Azoj konsiliĝos;

ĝemos gnomoj antaŭ ŝtonpordoj, spertuloj pri rokoj Scias vi jam - aŭ ĉu?

El oriento veturos Hrym kun ŝildo, turniĝos Serpento gigantoforte, ondojn puŝegos, sed agloj ĝojos mortintojn disŝirontaj, Naglfar malligiĝos

Sipo el oriento veturos kun popolo, la filoj de Muspell, sub direkto de Loki Tie gigantoj ĉiuj kun la Lupo, kun ili iras la frato de Byleist*

Surt el la sudo iros kun fajro, suno rebrilos sur glavo nuda; rokoj brufalos, falkuros gigantinoj, homoj mortvojos, fendiĝos ĉielo.

Realiĝos la dua malĝojo de Hlin*, kiam Odino

kontraŭ Lupon ekbatalos, kaj la brila mortiginto de Beli kontraŭ Surt, tie mortfalos la aromo de Frigg*

Ekpaŝos fil' de Odino al batalo kontraŭ Lupo, Vidar sur la vojo kontraŭ beston buĉavidan; al la filo de Hvedrung* li per mano penetrigos glavon tra koron . Tiam patro venĝitos .

Alpaŝos altnobla filo de Hlodyn, mortonta, la Serpenton, certa pri postfamo . Forlasos bravuloj la teron ĉiuj, kiam kolera frapos la gardanto de Midgard*.

Suno nigriĝos, en maron sinkos ter', de sur ĉielo malaperos steloj; furiozos fajro kaj fumo densos supre, altaj flamlangoj prilekos ĉielon.

Kaj estas plie dirite:

Nomiĝas Vigrid kampo de batalego de Surt kaj la altaj dioj . Cent trimejlojn ĝi mezuras je ĉiu flanko; por ili ĝi estas markita."

52. Loglokoj post Ragnarok

Tiam diris Gangleri: "Kio tiam estos, kiam ĉielo kaj tero forbrulis kaj la tuta mondo, kaj estos mortaj ĉiuj dioj kaj ĉiuj Einherjar kaj ĉiuj homoj? Vi diris antaŭe, ke ĉiu homo vivos en iu mondo por ĉiam."

Tiam respondis la Tria: "Multaj estos tiam loĝlokoj, kiuj estas bonaj kaj multaj, kiuj estas malbonaj. La plej bona loko estos Gimle sur la ĉielo. Abundo da bona trinkaĵo por tiuj, kiuj tion ŝatos, estos en tiu halo, kiu nomiĝas Brimir*, ĝi staras sur Okolnir*. Tiu estas ankaŭ bona halo, kiu staras sur la montoj Nidafjoll*, farita el ruĝa oro, ĝi nomiĝas Sindri*. En tiuj ĉi haloj loĝos bonaj homoj kaj virtaj. Sur la bordo Nastrond* estas granda halo kaj malagrabla kaj frontas la pordo kontraŭ la nordo, ĝi estas superteksita el spinoj de serpentoj kiel domo de plektitaj muroj, sed la kapoj de la serpentoj rigardas en la halon kaj sputas venenon, tiel ke laŭlonge de la halo fluas venenaj riveroj, kaj vadas tiujn riverojn rompintoj de ĵuroj kaj murdistoj, kiel estas ĉi tie dirite:

Halon mi konas foran de Tsuno starantan sur Nastrond, norden rigardas pordo, engutas veneno tra truoj supre, serpentaj spinoj ĝin superteksas . Tie travadu fortajn fluojn ĵurrompintoj kaj murdistoj .

Sed en Hvergelmir estas plej malbone:

Tie turmentas Nidhogg korpojn de mortintoj."

53. Vivantoj post Ragnarok

Tiam diris Gangleri: "Cu iuj dioj tiam postvivos, aŭ ĉu estos tiam iu tero aŭ ĉielo?"

La Alta diris: "Eklevos sin la tero el la maro kaj estos tiam verda kaj bela; kreskos tiam greno sur kampoj nesemite. Vidar* kaj Vali* vivos, tiel ke ne detruis ilin la maro nek la fajro de Surt, kaj havos ili sian loĝlokon sur la kampo Idavoll, kie estis Azgardo antaŭe, kaj tien venos tiam la filoj de Toro, Modi* kaj Magni*, kaj havos kun si la martelon Mjollnir. Tiam poste alvenos tien Baldur kaj Hod el la mondo de Hel, kaj sidiĝos ili ĉiuj kune kaj interparolos kaj reme- moros siajn misterojn kaj diskutos la eventojn, kiuj antaŭe okazis, koncerne la Midgard-Serpenton kaj la lupon Fenrir Tiam ili trovos en la herbo la orajn tabulojn, kiujn posedis la Azoj. Estas tiel dirite:

Vidar kaj Vali

okupos sanktajn lokojn

kiam nigriĝos la fajro de Surt .

Modi kaj Magni

havos la Martelon

kiam ne plu batalos Vingnir*.

Sed en loko nomita Hoddmimisholt* du homoj sin kaŝis dum la Fajro de Surt, kiuj tiel nomiĝas: Lif* kaj Leiftrasir*, kaj sin nutris per matena roso . Sed de tiuj homoj devenis tiom multnombra gene- racio, ke la tuta mondo reloĝiĝos, kiel estas ĉi tiel dirite:

Lif kaj Leiftrasir,

ili sin kaŝis

en Hoddmimisholt;

matenan roson

ili havas kiel manĝon,

kaj de ili homoj devenas .

Kaj tio estos por vi ankaŭ miriga, ke la suno generos filinon ne malpli belan ol estis ŝi mem, kaj sekvas ŝi la saman vojon kiel ŝia patrino, kiel estas dirite:

Unu filinon naskos Alfrodul* antaŭ ol Fenrir ŝin kaptos, tiu rajdu

kiam la dioj jam mortis la vojon de sia patrino .

Kaj nun, se vi trovos ion plian por demandi, tiam mi ne scias kie vi trovos respondojn, ĉar mi ne aŭdis iun homon plue rakonti pri la historio de la mondo. Kaj faru al vi bonon la konoj, kiujn vi jam akiris."

54. Prí Gangleri

Tiam poste Gangleri aŭdis grandajn bruojn el ĉiuj direktoj kaj ri- gardis flanken, kaj kiam li plie ĉirkaŭrigardis, li trovis ke li staras sur ebena kampo, vidis tiam neniun halon kaj neniun fortikaĵon. Li tiam ekiris for kaj revenis al sia regno kaj rakontis la eventojn, kiujn li vidis kaj aŭdis. Kaj laŭ lia raporto tiuj rakontoj pasis plue de unu persono al alia

Skaldskaparmal

La Arto de Poetiko

La mítologíaj rakontoj

AEgír vízítas la Azojn

Estis homo nomita ^.gir* aŭ Hler*; li loĝis sur insulo, kiu nun ha­ vas la nomon Hlesey*. Li estis granda magiisto . Li komencis sian vojaĝon al Azgardo, sed la Azoj estis antaŭsciaj pri lia vojaĝo, kaj bonvenige preparis lian akcepton, sed tamen preparis por li iluziojn pri multaj aferoj. Kaj en la vespero, komence de la bankedo, Odino portigis glavojn en la halon, kaj estis ili tiom brilantaj, ke ili elsendis lumon, kaj ne estis alia lumo uzata, dum ili sidis ĉe la drinkado

Tiam sidigis sin sur siajn tronojn la dek du Azoj, kiuj estu juĝan- toj, kaj inciatis la jam preparitan bankedon, kaj estas ĉi tiuj nomitaj: Toro, Njordo, Freyr, Tyr, Heimdall, Bragi, Vidar, Vali, Ull, Hrenir*, Forseti, Loki; kaj tiel same la Azinoj: Frigg, Freyja, Gefjun, Idun, Gerd, Sigyn, Fulla, Nanna. Ciuj aferoj tie aspektis grandiozaj al ^gir. Ciuj mur-paneloj estis tegitaj per splendaj ŝildoj. Forta medo estis sur la tabloj kaj estis drinkata grandkvante . Apud ^gir sidis Bragi, kaj ili kundrinkis kaj interparolis . Bragi rakontis al ^.gir pri multaj eventoj, je kiuj la Azoj ludis rolojn kiel agantoj.

Tja55í forkaptas idun

Li komencis tiel sian rakontadon, ke "tri Azoj ekiris de siaj hejmoj, Odino kaj Loki kaj Hrenir, kaj transiris montojn kaj dezertajn re- gionojn, kie nutraĵoj estis mankaj. Kaj kiam ili enpaŝis iun valon, ili vidis gregon de brutoj kaj kaptis ili unu bovon kaj fosis kavon* en la grundon por prepari kuiradon Sed kiam ili pensis, ke estas kuirite, ili malfermis la kavon, kaj trovis, ke ne estis kuirite. Kaj je la dua fojo, post iom da tempo, kiam ili malfermis la kavon, tiam ankoraŭ ne estis kuirite . Ili tiam parolis inter si, kio povus esti la kaŭzo. Tiam ili aŭdis parolon sur la kverko super si, kaj diris tiu, kie tie sidis, ke estas li, kiu kaŭzas tion, ke ne progresas la kuirado en la kavo . Ili alrigardis, kaj vidis, ke tie sidas aglo kaj ne malgranda.

Tiam diris la aglo: "Se vi donos al mi plensaton el la viando de la bovo, tiam kuiriĝos en la kavo." Ili tion akceptis. Tiam la aglo malle- vis sin de sur la arbo kaj sidigis sin sur la kavon kaj tuj prenis al si la du femurojn de la bovo kaj ambaŭ ŝultrojn . Tiam Loki ekkoleris kaj kaptis grandan stangon kaj ĝin svingis plenforte kaj ĝin puŝegis sur la korpon de la aglo . La aglo reagis je la frapo kaj ekflugis supren; sed estis tiam la stango alfiksita sur la korpo de la aglo kaj same la manoj de Loki ĉe la alia fino de la stango. La aglo flugis alten, tiel ke la piedoj de Loki tiriĝis kontraŭ la ŝtonoj kaj la gruzo kaj arboj, kaj li kredis, ke liaj brakoj elŝiriĝos disde la ŝultroj Li vokis kaj petegis indulgon de la aglo, sed tiu diris, ke Loki neniam liberiĝos, krom ke li ĵuru, ke li irigos Idun eksteren el Azgardo kun ŝiaj pomoj. Loki tion promesis kaj tiam li liberiĝis kaj reiris al siaj kompanoj. Kaj ne estas pli por rakonti pri ilia vojaĝo, ĝis ili venis hejmen .

Sed je la difinita tempo Loki forlogis Idun eksteren el Azgardo en iun arbaron kaj diris al ŝi, ke li trovis iujn pomojn, kiujn ŝi konside- rus havindaj, kaj petis ŝin kunporti siajn pomojn* por komparo kun tiuj. Tiam alflugis la giganto Tjassi* en la formo de aglo, kaj kaptis li Idun kaj forflugis kun ŝi al sia loĝloko en Trymheim*.

3. Lokí rekaptas idun kaj la morto de Tjassí

Sed la Azoj estis multe ĉagrenitaj pro la malapero de Idun, kaj baldaŭ fariĝis grizaj kaj maljunaj. Ili tiam havis konferencon kaj demandis unu la alian, kio lastfoje estis sciata pri Idun . Sed tio estis la lasta, ke ŝi iris el Azgardo kun Loki. Tiam Loki estis kaptita kaj prenita al la asembleo, kaj estis li minacata per morto aŭ turmentoj Sed li timiĝis kaj promesis alvenigi Idun el Gigantolando, se Freyja pruntedonos al li la formon de falko, kiun ŝi posedas. Kaj kiam li ricevis la falkan formon, li flugis norden al Gigantolando kaj venis iun tagon al la loĝloko de Tjassi; ĉi tiu estis tiam reminta sur la maron, sed Idun estis sola hejme Loki transformis ŝin al nukso kaj prenis ŝin per la ungegoj kaj ekflugis for laŭeble rapide Sed kiam Tjassi venis hejmen kaj trovis, ke Idun mankas, li surprenis sian aglan formon kaj flugis post Loki, kaj blovegis vento el sub liaj flugiloj. Sed kiam la Azoj vidis, ke la falko alflugas kun la nukso, kaj ankaŭ la flugon de la aglo, ili iris sub la muron ĉirkaŭ Azgardo kaj tien alportis amason da lignaj rabotaĵoj. Kaj kiam la falko transflugis la muron, li lasis sin fali surteren interne de la muro Tiam la Azoj metis fajron al la rabotaĵoj, sed la aglo ne povis haltigi sian flugon, maltrafinte la falkon; tiam la fajro frapis kontraŭ la flugiloj de la aglo, kaj perdis li tiam la flugon. Tiam la Azoj estis proksimaj, kaj mortigis ili la giganton Tjassi interne de la pordego de Azgardo, kaj estas tiu mortigo tre fama.

Sed Skadi, la filino de Tjassi, prenis kaskon kaj armaĵon kaj ĉiujn armilojn kaj iris al Azgardo por venĝi sian patron. Sed la Azoj pro- ponis al ŝi interpaciĝon kaj kompensojn, kaj unue tion, ke ŝi povu elekti por si edzon el inter la Azoj, kaj tiun elekti laŭ la aspekto de la piedoj kaj nenion pli ŝi vidu . Tiam ŝi vidis piedojn elstare belajn de unu persono kaj diris: «Ci tiun mi elektas; ja malmulto estas malbela sur Baldur. » Sed tiu estis Njordo de Noatun.

Tion ŝi postulis por sia akcepto de interpaciĝo, ke la Azoj tion faru, kion ŝi opiniis, ke ili ne kapablos fari, kaj tio estis ŝin ridi- gi . Tiam Loki faris la jenon, ke li alligis ŝnuron al la barbo de iu kapro kaj la alian finon de la ŝnuro ĉirkaŭ siajn testikojn, kaj tiris ili alterne tien kaj reen kaj kriis ambaŭ laŭte Tiam Loki lasis sin fali sur la sinon de Skadi, kaj tiam ŝi ridis Estis tiam plenumita la interpacigaj kompensoj al Skadi el la flanko de la Azoj.

4. Pri la familio de Tjassi

Estas tiel dirite, ke Odino faris ankaŭ tiun kompenson al Skadi, ke li prenis la okulojn de Tjassi kaj ĵetis ilin sur la ĉielon kaj faris el ili du stelojn."

Tiam diris ^.gir: "Sajnas al mi, ke Tjassi estis ja potenca, aŭ kiu estis lia origino?"

Bragi respondis: "Lia patro nomiĝis Olvaldi*, kaj vi trovos ri- markinda tion, kion mi povas diri pri li. Li estis tre riĉa de oro, sed kiam li mortis kaj liaj filoj volis dividi inter si la heredaĵon, ili me- zuris la oron, kiun ili volis dividi, tiamaniere, ke ĉiu el ili prenis da ĝi plenbuŝon, kaj ĉiuj egale multajn. Unu el ili estis Tjassi, la dua Idi*, la tria Gang*. Sed tio nun estas kutima esprimo inter ni, nomi oron 'buŝpleno de tiuj gigantoj', sed kiam ni volas tion mencii sek- rete per runoj aŭ en poezio, ni nomas la oron 'lingvo aŭ la vortoj aŭ la parolo de gigantoj'."

Tiam diris ^gir: "Sajnas al mi, ke tio estas ja efike kaŝita per runoj."

5. La orígíno de la medo de Suttung

Kaj ^.gir daŭrigis: "Kiel originis tiu arto, kiun vi nomas poezio?"

Bragi respondis: "Tia estis ĝia origino, ke la dioj havis konflikton kun tiu popolo, kiu nomiĝas Vanioj*. Sed ili kunvenis por pac-kon- ferenco kaj tiel simbolis la milit-paŭzon inter si, ke ambaŭ partioj iris al iu kuvo kaj elkraĉis en ĝin sian salivon. Sed je disiĝo la dioj retenis tiun simbolon kaj ne volis, ke ĝi perdiĝu, kaj elkreis el la salivo homon; tiu nomiĝis Kvasir*. Li estis tiom saĝa, ke neniu po­ vis fari al li demandojn, kiujn li ne povis respondi . Li vojaĝis vaste tra la mondo por instrui sciojn al la homoj. Kaj kiam iun tagon li vizitis iujn gnomojn, nomitajn Fjalar* kaj Galar*, tiam ĉi tiuj al- vokis lin por privata diskuto kaj lin mortigis kaj fluigis lian sangon en du kuvojn kaj unu kaldronon; ĝi nomiĝis Odrerir*, sed la kuvoj Son* kaj Bodn*. Ili miksis mielon kun la sango, kaj fariĝis el tio tiu medo, kiu faras tiun, kiu el ĝi trinkas, poeto aŭ klerulo La gnomoj diris al la Azoj, ke Kvasir sufokiĝis en sia propra klereco, ĉar neniu estis sufiĉe instruita por povi fari al li pliajn demandojn.

Tiam tiuj gnomoj invitis al si giganton, kiu nomiĝis Gilling*, kaj lian edzinon. Ili proponis al Gilling, ke li remu sur la maron kun ili. Sed kiam ili remis laŭlonge de la marbordo, la gnomoj remis sur rifon kaj renversis la boaton Gilling ne sciis naĝi kaj dronis, sed la gnomoj rektigis la boaton kaj remis returne al la bordo Ili raportis al lia edzino, kio okazis, kaj ŝi estis multe afliktita kaj laŭte ploris. Tiam Fjalar demandis ŝin, ĉu ŝi trovus konsolon, se ŝi rigardus al la maro, kie li pereis. Si tion volis. Tiam Fjalar parolis al sia frato Galar, ke li iru kaj prenu lokon super la pordo, kiam ŝi eliros kaj faligu muelilan ŝtonon sur ŝian kapon, kaj diris, ke ŝiaj krioj lin tedas, kaj tion li faris. Kiam Suttung*, filo de Gilling, aŭdis pri tio, li ekiris kaj kaptis la gnomojn kaj prenis ilin sur la maron kaj metis ilin sur iun ŝeron, kiu subakviĝis dum la fluso . Ili petis al Suttung indulgi ilian vivon kaj proponis al li la medon multvaloran por kompensi la perdon de la patro, kaj ili repaciĝis laŭ tiu kondiĉo. Sutting portis hejmen la medon kaj ĝin konservis en loko nomita Hnitbjorg*, kaj metis ĝin sub gardadon de Gunnlod*, sia filino .

El tio devenas, ke ni nomas poezion sango de Kvasir aŭ trinkaĵo de gnomoj aŭ enhavo aŭ ia likvaĵo de Odrerir aŭ de Bodn aŭ de Son aŭ vojaĝkosto de gnomoj, ĉar tiu medo havigis al ili vivsavon el la ŝero, aŭ la medo de Suttung, aŭ la medo de Hnitbjorg."

Tiam diris ^gir: "Obskura mi tion trovas, signi poezion per tiaj nomoj. Sed kiel la Azoj havigis al si la medon de Suttung*?"

6. Kíel Odíno akírís la medon

Bragi respondis: "Estas pri tio rakonto, ke Odino ekiris de sia hej- mo kaj alvenis al loko, kie naŭ sklavoj falĉis fojnon. Li demandis, ĉu ili volus, ke li akrigu iliajn falĉilojn. Ili akceptis tion. Li tiam prenis honon* el sub sia zono kaj akrigis la falĉilojn. Sed ili konsi- deris, ke la falĉiloj multe pli bone tranĉas ol antaŭe kaj demandis, ĉu li volus vendi al ili la honon. Sed li tiel decidis la prezon, ke tiu, kiu deziras aĉeti, donu pro ĝi prezon moderan. Ili diris ĉiuj, ke ili deziras aĉeti kaj petis lin vendi. Li tiam ĵetis la honon supren en la aeron. Sed kiam ili ĉiuj provis ĝin kapti, ili sin traktis en tia manie- ro, ke ili tranĉis la kolon unu de la alia per la falĉiloj.

Odino tiam trovis tranoktejon ĉe tiu giganto, kiu nomiĝis Baugi*, frato de Suttung . Baugi diris al li, ke liaj aferoj iras malbone, ke liaj naŭ sklavoj mortis kaj ke li ne havas esperon retrovi por si laboristojn. Sed Odino diris al li, ke lia nomo estas Bolverk*, kaj proponis transpreni la laboron de naŭ homoj, kaj postulis kiel sa- lajron unu trinkaĵon el la medo de Suttung . Baugi diris, ke li ne havas disponon pri la medo, diris, ke Suttung sola volas ĝin havi, sed ke li iros kun Bolverk por provi, ĉu li povos havi da ĝi unu trinkaĵon. Bolverk faris laboron de naŭ homoj dum la somero, sed je komenco de la vintro li postulis de Baugi sian salajron Tiam ili ambaŭ iris al Suttung . Baugi diris al Suttung, sia frato, la kontrak- ton inter li kaj Bolverk. Sed Suttung rekte rifuzis doni eĉ unu guton de la medo. Tiam Bolverk parolis al Baugi, ke ili uzu iujn ruzojn por provi akiri la medon Baugi diris, ke tio estas bona ideo Tiam Bolverk elmetis borilon, nomitan Rati*, kaj diris, ke Baugi traboru la montrokon, se la borilo estos sufiĉe akra. Li tion faris. Tiam Baugi diris, kaj la roko estas traborita. Sed Bolverk enblovis la bortruon, kaj elĵetiĝis tiam la boraĵoj kontraŭ lian vizaĝon. Li tiam vidis, ke Baugi intencas lin trompi, kaj ordonis al li rebori tra la rokon. Baugi boris denove . Sed kiam Bolverk enblovis por la dua fojo, tiam enĵetiĝis la boraĵoj . Tiam Bolverk prenis la formon de serpento kaj enrampis tra la bortruo . Sed Baugi enpuŝis post lin la borilon, sed lin maltrafis . Bolverk venis tien, kie estis Gunnlod kaj kuŝis kun ŝi tri noktojn, kaj tiam ŝi permesis al li trinki el la medo tri trinkaĵojn. En la unua trinkaĵo li eltrinkis la tuton el Odrerir, sed en la dua el Bodn, en la tria el Son, kaj havis tiam la tutan medon. Li tiam surprenis la formon de aglo kaj flugis laŭeble rapide . Sed kiam Sutting vidis la flugon de la aglo, li surprenis la formon de aglo kaj flugis post lin. Sed kiam la Azoj vidis, kie flugas Odino, tiam ili elmetis en la korton siajn kuvojn, sed kiam Odino envenis interne de Azgardo, tiam li elsputis la medon en la kuvojn. Sed tiom preskaŭis, ke Suttung lin kaptu, ke li sendis el si malantaŭen iom de la medo, kaj estis tio neglektita, kaj povis kiu ajn preni el ĝi laŭ sia deziro, kaj nomas ni tion 'porcio de plat-rimistoj'. Sed la medon de Suttung Odino donis al la Azoj kaj al tiuj homoj, kiuj scias fari poezion. Tial ni nomas poezion kaptaĵo de Odino kaj lia trinkaĵo kaj donaco kaj trinkaĵo de la Azoj."

7. Pri la giganto Hrungnir

Bragi rakontis al ^.gir: "Okazis, kiam Toro estis irinta al la Oriento por disbati gigantojn, ke Odino rajdis sur Sleipnir* al Gigantolando kaj venis al tiu giganto, kiu nomiĝis Hrungnir*. Ci tiu demandis, kiu estas tiu persono, kiu portas oran kaskon kaj rajdas trans ĉielon kaj maron, kaj diris, ke li havas ĉevalon mirinde bonan. Odino di- ris, ke li pretas veti je sia propra kapo, ke neniu ĉevalo egale bona troviĝas en Gigantolando . Hrungnir respondis, ke tiu estas ja bona ĉevalo, sed deklaris, ke li posedas ĉevalon multe pli grandpaŝajn, kiu nomiĝas Gullfaxi*. Hrungnir jam ekkoleris kaj saltis sur sian ĉevalon kaj galopis post Odinon kaj volis repagi al li pro liaj bom- bastoj. Odino galopis tiom rapide, ke ĉiam estis unu teraltaĵo inter li kaj Hrungnir. Ci tiu tiom senpense furiozis, ke li neniom atentis pri la vojo ĝis li jam trarajdis la pordegon de Azgardo. Kiam li hal- tis ĉe la pordo de Valhalo, la Azoj invitis lin al bankedo. Li eniris la halon kaj petis, ke ili donu al li trinkaĵon. Tiam estis prenitaj la pokaloj, el kiuj Toro kutimis trinki, kaj li tuj eltrinkis el ĉiu. Sed kiam li ebriiĝis, ne mankis al li grandaj vortoj: li diris, ke li elprenos Valhalon kaj ĝin transportos al Gigantolando, kaj ke li enterigos Azgardon kaj mortigos ĉiujn diojn krom Freyja kaj Sif, kiujn li prenos kun si hejmen. Freyja estis tiam la sola, kiu kuraĝis porti al li trinkaĵojn, kaj li deklaris, ke li ja eltrinkos la tutan bieron de la Azoj. Sed kiam la Azoj tediĝis de lia ŝvelparolo, ili alvokis Toron per lia nomo. Ci tiu tuj eniris la halon kaj svingis la martelon kaj estis tre kolera kaj demandis, kiu respondecas pri tio, ke ruzaj gigantoj estas tie allasitaj por regalo, kaj kiu garantiis al Hrungnir sekurecon en Valhalo, kaj kial Freyja servas al li trinkaĵojn en ban­ kedo de la Azoj. Tiam Hrungnir respondis kaj rigardis al Toro kaj ja ne amikece, ke Odino invitis lin al la bankedo kaj ke li estas sub lia protekto Tiam diris Toro, ke li ja bedaŭros la akcepton de tiu invito antaŭ ol li eskapos for Hrungnir diris, ke tio ne farus multan honoron al Azo-Toro mortigi lin senarmilan, estus por li pli granda pruvo de braveco, se li kuraĝos batali kontraŭ li sur la landlimo ĉe Grjottunagardar*. «Kaj estis tio granda stultaĵo,» li diris, «ke mi lasis hejme mian ŝildon kaj mian honon*. Sed se mi havus ĉi tie miajn armilojn, ni jam nun povus elprovi duelon inter ni, sed ĉar tio ne estas ebla, mi deklaras, ke vi estos kulpiginda je malnoble- co, se vi mortigos min senarmilan. » Toro neniel volis ne elprovi kontraŭ li duelon, kiam ne mankis la defio, kaj des pli, ĉar neniu antaŭe tion proponis al li . Hrungnir tiam foriris laŭ sia vojo kaj galopis plenrapide ĝis li alvenis al Gigantolando, kaj disfamiĝis lia vojaĝo inter la gigantoj, kaj ankaŭ tio, ke rendevuo estis decidita inter li kaj Toro, kaj sentis la gigantoj, ke multe gravos por ili, kiu el tiuj du venkos en la duelo Ili antaŭvidis nenion bonan de Toro, se Hrungnir mortos, ĉar li estis la plej forta inter ili.

Tiam la gigantoj faris homon ĉe Grjottunagardar el argilo, kaj es­ tis li naŭ trimejlojn alta kaj tri trimejlojn larĝa sub la brakoj; sed ili ne povis trovi koron tiom grandan, kiel konvenus por li, ĝis ili pre­ nis tian el iu ĉevalino, sed tiu ne pruviĝis firma, kiam Toro venis. Hrungnir havis tiun koron, kiu estas fama, el malmola ŝtono kaj kun tri anguloj, laŭ kiu estis poste farita tiu simbolo nomita 'koro de Hrungnir'. Lia kapo estis ankaŭ el ŝtono . Lia ŝildo estis ankaŭ el ŝtono, larĝa kaj dika, kaj tenis li la ŝildon antaŭ si, kie li staris sur Grjottunagardar kaj atendis la alvenon de Toro, sed kiel armilon li havis sian honon kaj kuŝis ĝi sur lia ŝultro, kaj estis lia aspekto ne plezuriga por rigardi. Unuflanke de li staris la argil-giganto, kiu estis nomita Mokkurkalfi*, kaj estis li tre timanta . Estas dirite, ke li ellasis pison, kiam li ekvidis Toron

Toro iris al la duelo kaj akompanis lin Tjalfi* . Tiam Tjalfi alkuris tien, kie staras Hrungnir, kaj parolis al li: «Vi staras negardeme, giganto, tenante la ŝildon antaŭ vi, sed Toro jam ekvidis vin, kaj vojaĝas li subtere laŭ malsupra vojo kaj surprizos vin de sube.» Tiam Hrungnir ĵetis la ŝildon sub siajn piedojn kaj staris sur ĝi, sed kaptis la honon per ambaŭ manoj. Tuj poste li vidis fulmojn kaj aŭdis grandajn tondrojn; li tiam vidis Toron alproksimiĝi en Aza furiozo, li iris per terura rapido kaj svingis la martelon kaj ĝin ĵetis el granda distanco kontraŭ Hrungnir. Hrungnir svingis la honon per ambaŭ manoj kaj ĵetis ĝin kontraŭen kaj trafis ĝi la martelon en plena flugo, kaj rompiĝis la hono en du partojn; falis unu sur la teron, kaj el ĝi originas ĉiuj hon-rokoj. La alia parto trafis la ka- pon de Toro tiom forte, ke li falis surteren Sed la martelo Mjollnir trafis la kapon de Hrungnir en la mezo kaj frakasis la kapon en multajn pecojn, kaj falis li antaŭen sur Toron, tiel ke lia piedo kuŝis sur la kolo de Toro . Sed Tjalfi frapis kontraŭ Mokkurkalfi kaj falis li sen multa gloro

Tiam Tjalfi alpaŝis al Toro kaj volis levi la piedon de Hrungnir de sur lia korpo, sed neniel kapablis ĝin levi. Tiam alvenis ĉiuj Azoj, kiam ili eksciis pri tio, ke Toro estas falinta, kaj volis levi la piedon, sed sen rezulto. Tiam alvenis Magni*, filo de Toro kaj Jarnsaksa*, li tiam havis la aĝon de tri noktoj . Li deĵetis la piedon de Hrungnir de sur Toro kaj diris: «Tio estas malbela hontaĵo, patro, ke mi venis tiom malfrue. Mi kredas, ke ĉi tiun giganton mi estus mortfrapinta per mia pugno, se mi estus lin trovinta. » Tiam Toro ekstaris kaj varme bonvenigis sian filon kaj diris, ke li ja kreskos por fariĝi po- tenca persono. «Kaj volas mi,» li diris, «doni al vi la ĉevalon Gull- faxi.» Tiam parolis Odino kaj diris, ke Toro faris malĝuste, donante tiun bonan ĉevalon al filino de gigantino, sed ne al sia patro.

8. Prí la sorcístíno Groa

Toro iris hejmen al Trudvangar* kaj staris la hono en lia kapo . Tiam alvenis sorĉistino nomita Groa*, edzino de Aurvandil* la brava. Si ĉantis super li siajn sorĉkantojn por provi forigi la honon. Sed kiam Toro sentis tion kaj jam ekhavis la esperon, ke la hono elfiksiĝos, tiam li volis tuj rekompenci al Groa la kuracon kaj ŝin ĝojigi, kaj diris al ŝi la novaĵon, ke revenante el la nordo, el Gigantolando, li transvadis la riveron Elivogar*, portante Aurvandil en sia kesto sur la dorso, kaj estas pri tio la pruvo, ke unu el liaj piedfingroj elstaris el la kesto kaj estis ĝi frostiĝinta, tiel ke Toro ĝin forrompis kaj ĵetis supren sur la ĉielon kaj faris el ĝi tiun stelon kiu nomiĝas Aurvandilsta* Toro ankaŭ diris al ŝi, ke ne pasos longa tempo, ĝis kiam Aurvandil venos hejmen Sed Groa tiam fariĝis tiel ĝoja, ke ŝi forgesis ĉiujn sorĉaĵojn, kaj ne malfiksiĝis pli la hono kaj staras ĝi ankoraŭ en la kapo de Toro. Kaj estas tial avertite kontraŭ tio ĵeti honon trans plankon, ĉar tiam ekmoviĝas la hono en la kapo de Toro

Pri tio verkis poemon Tjodolf de Hvinir, nomitan Haustlong*."

9. Vojago de Toro al Geírrodargardar

Tiam diris ^.gir: "Aŭdacon havis Hrungnir kaj grandan forton. Sed ĉu Toro plenumis iun faron de grandiozo en siaj okupoj kontraŭ la gigantoj?"

Tiam Bragi respondis: "Ja indas pri tio rakonti, kiam Toro iris al Geirrodargardar* Tiam li ne havis kun si la martelon Mjollnir nek la zonon de potencigo, nek la gantojn de fero, kaj kaŭzis tion Loki, - li iris kun li -, ĉar tiel okazis, kiam Loki iufoje flugis por sin distri, portante la formon de falko, pruntitan al li de Frigg, ke li flu- gis pro scivolemo al Geirrodargardar kaj tie vidis grandan halon, sidiĝis sur fenestron kaj enrigardis Sed Geirrod* ekvidis lin kaj sendis iun por kapti la birdon kaj ĝin porti al li . Sed la sendito tre malfacile povis grimpi sur la muron de la halo, tiom alta ĝi estis; tio plaĉis al Loki, ke tiu tiel pene grimpis kaj decidis, ke li forflugu nur tiam, kiam la sendito estos grimpinta ĝis la fenestro Sed kiam la homo volis lin kapti, li levis la flugilojn kaj volis tiam forpuŝi sin per la piedoj, sed tiam la piedoj estis fiksitaj sur la muro Tiam Loki estis kaptita kaj portita al Geirrod la giganto. Sed kiam ĉi tiu rigardis en liajn okulojn, li suspektis, ke tiu estas homo kaj petis lin respondi, sed Loki restis silenta Tiam Geirrod enŝlosis lin en keston kaj malpermesis doni al li manĝon dum tri monatoj Tiam Geirrod elprenis lin el la kesto kaj petis lin paroli, kaj tiam Loki di­ ris al li, kiu li estas, kaj por liberigi sin li faris tiun ĵuron al Geirrod, ke li zorgu pri tio, ke Toro alvenu al Geirrodargardar kaj tiam ne havu kun si la martelon nek la zonon de potencigo.

Toro venis por tranoktiĝo al tiu gigantino, kiu nomiĝis Grid*; ŝi estis la patrino de Vidar la silenta*. Si diris al Toro la veron pri Geir­ rod, ke li estas giganto ruza kaj malfacile traktebla. Si pruntis al li plifortigan zonon kaj ferajn gantojn, kiujn ŝi posedis, kaj ankaŭ sian bastonon, kiu nomiĝis Gridarvol*.

Tiam Toro venis al tiu rivero, kiu nomiĝas Vim*, la plej granda el riveroj. Tiam li streĉe fiksis la zonon de potencigo ĉirkaŭ sin kaj subtenis sin per la bastono Gridarvol dum la travado, sed Loki sin kroĉis al lia zono. Kaj kiam Toro atingis la mezon de la riverfluo, tiam la rivero tiom ŝvelis, ke ĝi prifluis liajn ŝultrojn . Tiam Toro eldiris ĉi tiun strofon:

Ne pli kresku, Vim, ĉar mi volas vadi al la loko de la giganto; sciu, ke se vi kreskos, kreskos ankaŭ mia Az-potenco ĝis la alto de la ĉielo.

Tiam Toro vidis pli supre en iu interrokejo, ke Gjalp*, filino de Geir- rod, tie staris diskrure super la rivero, kaj faris ŝi la ŝvelkreskon. Tiam Toro prenis grandan ŝtonon el la rivero kaj ĵetis kontraŭ ŝi kaj diris: «Riveron oni ŝtopas ĉe la fonto!» Ne maltrafis li tion, kion li celis. Kaj en tiu momento li atingis la transan bordon kaj povis ek- preni sorpan arbeton tie kreskantan kaj tiel sukcesis eltiri sin el la rivero . El tio devenas la diraĵo, ke la sorpo estas la savo de Toro .

Kiam Toro venis al Geirrod, li kaj lia kompano estis invititaj unue en kaprejon por ripozo, kaj estis tie unu seĝo por sidi, kaj tie eksidis Toro . Tiam li trovis, ke la ŝeĝo leviĝis sub li tute ĝis la teg- mento Li tiam metis la pinton de la bastono Gridarvol kontraŭ la tegmentajn trabojn kaj forte puŝis kaj tiel mallevis la seĝon, aŭdiĝis tiam forta krako kaj akompanis ĝin kriego . Estis tie sub la seĝo la filinoj de Geirrod, Gjalp kaj Greip*, kaj rompis li la spinojn de ili ambaŭ . Tiam Geirrod ordonis alvoki Toron por iri en la halon por sportaj ludoj. Grandaj fajroj tie brulis laŭlonge de la halo . Sed kiam Toro eniris la halon kaj venis fronte al Geirrod, tiam Geirrod prenis per tenilo ardantan ferpecon kaj ĵetis kontraŭ Toron. Sed Toro ĝin kaptis per la ferglavoj kaj levis la ferpecon por reĵeto, sed Geirrod kuris por ŝirmo malantaŭ feran kolonon . Toro ĵetis la ferpecon kaj flugis ĝi tra la kolonon kaj tra la giganton Geirrod kaj tra la muron en la teron ekstere."

Pri tio verkis poemon Eilif Gudrunarson*, nomita Torsdrapa*.

10. pri la artajoj de la filoj de Ivaldi Uaj la gnomo Sindri

"Kial oro estis nomita 'hararo de Sif'?"

"Loki Laufeyjarson faris tion laŭ la naturo de sia ruzeco, ke li detranĉis la tutan hararon de Sif*. Sed kiam Toro tion rimarkis, li kaptis Loki kaj estus frakasinta ĉiun lian oston, se Loki ne estus ĵurinta akiri tion ĉe la nigraj elfoj, ke ili faru el oro tian hararon por Sif, kiu kresku same kiel naturaj haroj. Post tio Loki iris al tiuj gnomoj, kiuj nomiĝas filoj de Ivaldi*, kaj faris ili la hararon kaj la ŝipon Skidbladnir* kaj la lancon Gungnir*, kiun posedis Odino. Tiam Loki vetis je sia kapo kun tiu gnomo, kiu nomiĝas Brokk*, ĉu lia frato Eitri* povos fari tri objektojn egale bonajn kiel estis tiuj. Sed kiam ili venis al la forĝejo, tiam Eitri metis felon de porko en la fornon kaj petis al Brokk, ke li enblovu la fajron kaj ne paŭzi antaŭ ol li prenos tion el la forno, kiun li enmetis Sed kiam li eliris el la forĝejo, kaj daŭrigis tiam la alia la enblovadon, tiam iu muŝo eksidis sur ties manon kaj ĝin pikis Sed li daŭrigis la enblovadon kiel antaŭe ĝis la forĝisto elprenis la felon el la forno, kaj estis ĝi tiam apro kaj ĝia kresthararo el oro

Tiam Eitri metis oron en la fornon kaj petis al Brokk enblovadi kaj ne ĉesigi la blovadon antaŭ ol li revenos, kaj eliris. Sed tiam venis la muŝo kaj eksidis sur lian kolon kaj pikis duoble pli forte . Sed li daŭrigis la blovadon ĝis la forĝisto elprenis el la forno tiun ringon de oro, kiu nomiĝas Draupnir*.

Tiam li metis feron en la fornon kaj petis al Brokk enblovi kaj diris, ke la forĝo tute malsukcesos, se la blovado ekĉesos. Tiam la muŝo eksidis inter liaj okuloj kaj pikis la brovojn . Sed kiam la san- go gutis sur la okulojn, tiel ke li ne povis vidi, tiam li alkaptis per la mano plej rapide dum la balgo kuntiriĝis kaj forskuis la muŝon. Tiam alvenis la forĝisto kaj diris, ke nun preskaŭ okazis, ke ĉio estis difektita, kio estas en la forno Tiam li elprenis martelon el la forno kaj transdonis ĉiujn objektojn en la manojn de Brokk kaj petis lin porti ilin al Azgardo kaj plenumi la veton.

Sed kiam li kaj Loki prezentis la valorajn objektojn, la Azoj prenis siajn sidlokojn de juĝado, kaj validu la juĝo, kiun eldiros Odino, Toro kaj Freyr. Tiam Loki donis al Odino la lancon Gungnir, sed al Toro la hararon, kiun havu Sif, sed al Freyr li donis la ŝipon Skid- bladnir, kaj priskribis la naturon de ĉiu donaĵo: ke la lanco neniam haltos je alpuŝo, ke la hararo tuj enradikiĝos sur la haŭto, kiam ĝi tuŝos la kapon de Sif, kaj ke Skidbladnir havos tuj favoran venton post hiso de la velo, kien ajn celos la veturo, kaj ke ĝi estas ankaŭ kunfaldebla kiel tuko kaj tenebla en la poŝo, se necese Tiam Brokk prezentis siajn donaĵojn. Li donis al Odino la ringon kaj diris, ke ĉiun naŭan nokton el ĝi gutos ok ringoj egale pezaj kiel ĝi; al Freyr li donis la apron kaj diris, ke ĝi povos transkuri ĉielon kaj maron kaj dum nokto kaj dum tago kaj pli rapide ol ĉiuj ĉevaloj, kaj ne- niam estos tiom nigre en la nokto aŭ en la mondoj de mallumo, ke ne estos tie plene luma, kie li iras; tiom brilas la harkresto Tiam li donis al Toro la martelon kaj diris, ke li povos frapi per ĝi tiom forte, kiom estos bezonate, kion ajn li celas, kaj neniam misfunk- cios la martelo, kaj se li ĵetos ĝin al iu celo, ĝi neniam maltrafos kaj neniam flugos tiom for, ke ĝi ne returnos en lian manon; kaj se li deziros, ĝi povas esti tiel malgranda, ke li povos ĝin porti sub sia mantelo . Sed tiun difekton ĝi havis, ke la malsupra fino de la tenilo estis iom mallonga

Estis la fina decido de la Azoj, ke la martelo estis la plej bona el tiuj altvaloraĵoj, kaj la plej fidinda defendilo kontraŭ la prujno- gigantoj, kaj juĝis ili tiel, ke la gnomo gajnu la veton. Tiam Loki proponis, ke li elaĉetu sian kapon. La gnomo diris, ke ne estas ŝanco por tio. «Do min kaptu!» diris Loki . Sed kiam li volis lin kapti, tiam Loki jam estis multe for. Loki posedis ŝuojn, per kiuj li povis flugi trans ĉielon kaj maron. Tiam la gnomo petis al Toro, ke li kaptu lin, kaj tion li faris . Tiam la gnomo volis dehaki al Loki la kapon, sed Loki diris, ke li posedas la kapon, sed ne la kolon. Tiam la gnomo prenis rimenon kaj tranĉilon kaj volis fari truon tra la lipoj de Loki kaj tiel kunligi la buŝon, sed la tranĉilo ne estis sufiĉe akra. Tiam li diris, ke pli taŭgus por tio la aleno de lia frato, kaj tuj kiam li ĝin menciis, la aleno jam estis tie, kaj ĝi trapenetris la lipojn. Li tiam kunkudris la lipojn kaj elŝiriĝis la rimeno tra la trurandojn. La rimeno, per kiu la buŝo de Loki estis kunkudrita, nomiĝas Vartari*."

H. Prí la tributo de la lutro

"Kio estas la kaŭzo de tio, ke oro estas nomita tributo de la lutro?"

"Estas tiel dirite, ke kiam la Azoj iris por esplori la tutan mondon, Odino kaj Loki kaj H^nir, tiam ili venis al iu rivero kaj iris laŭ la rivero al iu akvofalo, kaj ĉe la akvofalo kuŝis iu lutro kaj estis li kaptinta salmon en la akvofalo kaj manĝis ĝin kun la okuloj duone fermitaj. Tiam Loki prenis ŝtonon kaj ĝin ĵetis kontraŭ la lutron kaj trafis lian kapon . Tiam Loki fiere sin laŭdis pro sia kaptaĵo, dirante, ke li kaptis per unu frapo lutron kaj salmon Ili prenis la salmon kaj la lutron kaj ilin kunportis ĝis ili venis al iu biendomo kaj eniris Sed la bienulo, kiu tie loĝis, estis nomita Hreidmar*. Li estis homo multepova kaj granda sorĉisto. La Azoj petis tie tranoktiĝon kaj diris, ke ili kunportas abundan manĝaĵon, kaj montris al la bienu­ lo sian kaptaĵon. Sed kiam Hreidmar vidis la lutron, li vokis al si siajn filojn, Fafnir* kaj Regin*, kaj diris, ke Lutro*, ilia frato, estas mortigita, kaj ankaŭ tion, kiuj tion faris . Nun patro kaj filoj alpaŝis al la Azoj kaj ilin kaptis kaj ligis, kaj tiam diris, ke la lutro estis filo de Hreidmar. La Azoj proponis pagon por sia liberigo, tiom da oro, kiel Hreidmar mem decidu, kaj atingis ili interkonsenton pri tio, kaj estis ĝi konfirmita per ĵuroj. Tiam la lutro estis senfeligita kaj prenis Hreidmar la felon kaj deklaris, ke ili plenigu la felsakon per ruĝa oro kaj ankaŭ kovru ĝin tute, kaj estu tiuj la kondiĉoj de ilia interkonsento. Tiam Odino sendis Loki en la mondon de la nigraj elfoj, kaj venis li al tiu gnomo, kiu nomiĝis Andvari*. Li estis tiam fiŝo en akvo . Loki kaptis lin per la manoj kaj postulis por lia liberi- go la tutan oron, kiun li konservas en sia groto. Kaj kiam ili iris en la groton, la gnomo alportis la tutan oron, kiun li posedis, kaj estis ĝi granda trezoro. Tiam la gnomo sekrete ekŝovis sub sian brakon unu malgrandan ringon de oro; tion vidis Loki kaj ordonis al li transdoni la ringon La gnomo petis lin ne forpreni de li la ringon, kaj diris, ke li povos produkti por si oron, se li ĝin tenos Loki diris, ke ne restu ĉe li eĉ unu uncero kaj prenis la ringon kaj eliris. Sed la gnomo eldiris, ke tiu ringo kaŭzu detruon al ĉiu, kiu ĝin posedos. Loki diris, ke tio al li plaĉas, kaj ke lia eldiro restu valida kaj ke li transdonos ĝin al tiuj, kiuj akceptos .

Nun li iris for kaj venis al Hreidmar kaj montris la oron al Odino. Sed kiam Odino vidis la ringon, ĝi ŝajnis al li bela kaj deprenis li la ringon el la trezoro, sed transdonis al Hreidmar la oron. Ci tiu plenigis la felsakon ĝis ŝtopiĝo kaj starigis la sakon jam plenigitan. Tiam Odino alpaŝis kaj komencis kovri la sakon per oro, kaj tion fininte li diris al Hreidmar, ke li esploru, ĉu la tuta felseko ne estas jam kovrita. Hreidmar alrigardis kaj atente esploris kaj tiam vidis unu vangharon kaj ordonis al Odino ĝin kovri, alie la interkonsento estu rompita. Tiam Odino elprenis la ringon kaj kovris la vangha- ron kaj diris, ke ili nun, plenuminte la lutro-pagon, meritas sian liberigon. Sed kiam Odino estis preninta sian lancon kaj Loki siajn ŝuojn kaj ne plu devis ion timi, tiam diris Loki, ke tio validu, kion Andvari estis eldirita, ke tiu ringo estos la kaŭzo de ties morto, kiu ĝin posedas. Kaj tio validis ĉiam poste. Kaj nun estas jam rakontite pri tio, kial oro estas nomita 'lutro-pago' aŭ 'eldevigita pago de la Azoj' aŭ 'metalo de malakordo'."

12. Prí Fafnír, Regín kaj Sígurd

"Kio estas plue dirinda pri la oro?"

"Hreidmar tiam prenis la oron kiel kompenson pro la perdo de sia filo, sed Fafnir kaj Regin petis parton da ĝi kiel kompenson pro sia frato. Hreidmar ne volis doni al ili eĉ unu unceron de la oro. Kaj estis tio la decido de la fratoj, ke ili mortigis sian patron por akiri la oron. Tiam Regin petis, ke Fafnir dividu la oron je duonoj inter ili Fafnir respondis, ke li apenaŭ povas atendi, ke li dividu la oron kun sia frato post mortigo de la propra patro por ekhavi la oron, kaj trudpetis al Regin, ke li forlasu la bienon, alie li iros la saman vojon kiel Hreidmar. Fafnir estis tiam jam preninta kaskon, kiu posedis Hreidmar, kaj metinta ĝin sur sian kapon - ĝi estis nomita 'kasko de teruro'*, kaj ĉiuj estaĵoj ĝin timis je ekvido - kaj ankaŭ glavon, kiu nomiĝis Hrotti* Regin havis tiun glavon, kiu nomiĝis Refil* Li tiam fuĝis for. Sed Fafnir iris sur la altebenaĵon Gnitaheid* kaj faris tie por si restadejon kaj ŝanĝis sian formon al tiu de serpento kaj sin kuŝigis sur la oron

Regin iris al Hjalprek*, reĝo de Tjod*, kaj fariĝis lia forĝisto . Tie li prenis sur sin la edukadon de Sigurd*, kiu estis filo de Sigmund, filo de Volsung*, kaj de Hjordis*, filino de Eylimi*. Sigurd estis la plej eminenta el ĉiuj milit-reĝoj laŭ familio kaj forto kaj braveco. Regin diris al li, kie Fafnir kuŝas sur la oro, kaj instigis lin konkeri por si la trezoron. Tiam Regin forĝis tiun glavon, kiu nomiĝas Gram*; ĝi estis tiom akra, ke kiam Sigurd enmetis ĝin en kuran- tan akvon, ĝi tratranĉis tufon de lano, kiu drivis kun la fluo sur la eĝon de la glavo . Post tio Sigurd fendis la amboson de Regin ĝis la soklo per la glavo . Post tio Sigurd kaj Regin iris sur Gnitaheid. Sigurd elfosis kavon trans la vojon, kiun kutime iris Fafnir, kaj tie ensidiĝis . Sed kiam Fafnir rampis al la lago kaj estis transiranta la kavon, tiam Sigurd penetrigis la glavon tra li kaj kaŭzis tio lian morton Tiam alvenis Regin kaj diris, ke li mortigis lian fraton kaj proponis al li, ke kiel kompenson li prenu la koron de Fafnir kaj ĝin rostu super fajro . Sed Regin etendis sin sur la teron kaj trinkis la sangon de Fafnir kaj kuŝigis sin por dormi . Sed kiam Sigurd estis rostanta la koron kaj volis trovi, ĉu jam estas plenrostite kaj palpis per la fingro, kiom malmola ĝi ankoraŭ estas, kaj kiam la bolanta suko elfluis el la koro sur la fingron, tiam ĝi brulis kaj metis li la fingron en sian buŝon . Sed kiam la korsango venis sur la langon, tiam li ekkomprenis parolon de birdoj kaj komprenis tion, kion la paseroj diris, kiuj sidis sur la arboj. Tiam diris unu:

Tie sidas Sigurd ŝprucita de sango, la koron de Fafnir li rostas super fajro; saĝa mi opinius la ringo-donanton, se li manĝus la brilantan koron .

Alia diris:

Tie kuŝas Regin, planante misfaron, volas trompi la knabon, kiu lin plenfidas, en sia kolero

kunmetas misajn vortojn, intencas misfaranto venĝi la fraton .

Tiam Sigurd paŝis al Regin kaj lin mortigis . Post tio li iris al sia ĉevalo, kiu nomiĝis Grani*, kaj rajdis ĝis li venis al la restadejo de Fafnir, prenis tiam la oron kaj kunligis en pakaĵojn kaj metis ilin sur la dorson de Grani kaj poste surdorsiĝis mem kaj rajdis sian vojon .

Nun estas tio rakontita, kial oro estas nomita 'restadejo de Faf­ nir' aŭ 'loĝejo de Fafnir' aŭ 'metalo de Gnitaheid' aŭ 'ŝarĝaĵo de Grani'

13. Prí Sí0urd kaj la Gjukungoj

Sigurd rajdis ĝis li trovis domon sur iu monto . Tie dormis virino kaj havis kaskon sur la kapo kaj portis kirason . Li eltiris la glavon kaj detranĉis de ŝi la kirason. Tiam ŝi vekiĝis kaj nomis sin Hild*, ŝi estas ankaŭ nomita Brynhild* kaj estis valkirio . Sigurd rajdis de tie kaj venis al reĝo nomita Gjuki*. Lia edzino nomiĝis Grimhild*, iliaj infanoj estis Gunnar, Hogni, Gudrun, Gudny* Gotorm* estis lia adoptita filo . Tie Sigurd restis dum longa tempo . Li ekhavis Gu- drun, filinon de Gjuki, kiel edzinon. Gunnar kaj Hogni faris ĵurojn de frateco al Sigurd. Poste Sigurd kaj la filoj de Gjuki iris al Atli Budlason* por peti por Gunnar la manon de lia fratino, Brynhild Si vivis sur la monto Hindafjjall kaj ĉirkaŭis ŝian halon flagranta fajro, kaj estis ŝi ĵurinta edziniĝi nur al tiu homo, kiu kuraĝos trans- rajdi la fajron. Tiam ili rajdis, Sigurd kaj la Gjukungoj* - ili estas ankaŭ nomitaj Niflungoj* - sur la monton, kaj rajdu Gunnar trans la fajron. Li havis ĉevalon, kiu nomiĝis Goti*, sed tiu ĉevalo ne kuraĝis salti en la fajron. Tiam ili interŝanĝis siajn formojn*, Si- gurd kaj Gunnar, kaj ankaŭ nomojn, ĉar Grani ne volis sin movi sub alia homo ol Sigurd. Tiam Sigurd saltis sur la dorson de Grani kaj trarajdis la flagrantajn flamojn. En tiu vespero li celebris sian edziĝon kun Brynhild. Sed kiam ili kunlitiĝis li elingigis la glavon Gram kaj ĝin metis inter ili Sed en la mateno, kiam li ekstaris kaj sin vestis, tiam li donacis al Brynhild kiel geedzigan simbolon* la oran ringon, kiun Loki estis preninta de Andvari, sed akceptis de ŝi alian ringon kiel memoraĵon. Tiam Sigurd saltis sur sian ĉevalon kaj rajdis al siaj kompanoj . Li kaj Gunnar interŝanĝis denove siajn formojn kaj reiris al Gjuki kun Brynhild. Sigurd ekhavis du infa­ nojn kun Gudrun, Sigmund* kaj Svanhild*.

14. La mortígo de Sígurçd

Estis iufoje, ke Brynhild kaj Gudrun iris al bordo de rivero por lavi siajn harojn*. Kiam ili venis al la rivero, Brynhild vadis for de la bordo en la riveron kaj diris, ke ŝi ne volas lavi siajn harojn en la akvo, kiu fluas elde la haroj de Gudrun, ĉar ŝi havas edzon pli kuraĝan ol tiu de Gudrun . Tiam Gudrun envadis post ŝi en la rive­ ron kaj diris, ke ŝi ja povas lavi siajn harojn pli supre en la rivero, ĉar ŝi havas kiel edzon, kiun nek Gunnar nek iu alia en la mondo egalas je braveco, ĉar li mortigis Fafnir kaj Regin kaj proprigis al si iliajn trezorojn. Tiam Brynhild respondis: «Pli granda bravaĵo estis tiu, ke Gunnar transrajdis la fajron, sed Sigurd ne kuraĝis . » Tiam Gudrun ekridis kaj diris: «Cu vi kredas, ke estis Gunnar, kiu transrajdis la fajron? Mi kredas kontraŭe, ke tiu kuŝis en via lito, kiu donacis al mi ĉi tiun ringon, sed la ora ringo, kiun vi portas sur via mano kaj vi posedas kiel geedzigan simbolon, ĝi estas nomita 'donaco de Andvari', kaj ne estas mia opinio, ke Gunnar ĝin depor- tis el Gnitaheid » Tiam Brynhild eksilentis kaj iris hejmen

Post tio Brynhild provokis Gunnar kaj Hogni, ke ili mortigu Si­ gurd . Sed pro tio, ke ili faris ĵurojn de reciproka lojalo al Sigurd, ili provokis sian fraton Gotorm, ke li mortigu Sigurd Li trapikis per glavo Sigurd dormantan. Sed kiam li sentis la vundon, li ĵetis la gla­ von Gram post lin kaj ĝi distranĉis la homon en la mezo. Tie mortis Sigurd, kaj samtempe ili mortigis lian filon trivintran, kiu nomiĝis Sigmund . Post tio Brynhild trapikis sin per glavo, kaj estis ŝi bruli- gita kun Sigurd. Sed Gunnar kaj Hogni prenis por si la trezoron de Fafnir kaj la 'donacon de Andvari' kaj plue regis siajn landojn.

15. La mortigo de la GjuUungoj Uaj la vengo de Gudrun

Reĝo Atli Budlason*, la frato de Brynhild, tiam ekhavis Gudrun kiel edzinon, kies edzo estis Sigurd, kaj ili ekhavis infanojn. Reĝo Atli invitis al si Gunnar kaj Hogni, kaj akceptis ili la inviton Sed antaŭ ol ili iris de sia hejmo, ili kaŝis la trezoron de Fafnir en la ri- vero Rejno, kaj estas tiu oro neniam poste trovita . Sed reĝo Atli ha­ vis ĉe si armitajn homojn je ilia alveno kaj batalis kontraŭ Gunnar kaj Hogni, kaj estis ili kaptitaj. Atli eltranĉigis la koron de Hogni viva, kaj kaŭzis tio lian morton. Li ĵetigis Gunnar en truon de ser- pentoj, sed al li estis donita harpo en sekreto kaj frapis li la harpon per la piedfingroj, ĉar liaj manoj estis ligitaj, kaj tiel li dormigis ĉiujn serpentojn krom unu, kiu mordis lin ĉe la subo de lia brust- osto kaj enboris sian kapon en la brustokavon kaj fikspendis de sur la hepato ĝis li mortis

Gunnar kaj Hogni estas nomitaj Niflungoj kaj Gjukungoj, kaj pro tio oro estas nomita 'trezoro aŭ heredaĵo de Niflungoj'.

Mallonge poste Gudrun mortigis siajn du filojn kaj igis fari po- kalojn el iliaj kranioj, ornamitajn per oro kaj arĝento . Tiam estis okazigita funebra festeno post la Niflungoj. Ce tiu festeno Gudrun servigis al reĝo Atli medon en tiuj pokaloj kaj estis ĝi miksita per la sango de la knaboj, sed iliajn korojn ŝi rostigis kaj donigis al la reĝo por manĝi . Sed kiam tio estis farita, ŝi diris tion rekte al la reĝo per multaj malbelaj vortoj Ne mankis tie ebriiga medo, tiel ke preskaŭ ĉiuj endormiĝis tie, kie ili sidis. En tiu nokto ŝi paŝis al la reĝo, kie li dormis, kaj kun ŝi la filo de Hogni, kaj lin atakis kaj mortigis . Post tio ili metis fajron al la palaco kaj brulis tie la homoj, kiuj estis interne

Poste ŝi iris al la maro kaj ensaltis la maron kaj volis sin dronigi . Sed ŝi drivis trans la fjordon kaj trovis sin en tiu lando, kiun regis reĝo Jonakr*. Kaj kiam li vidis ŝin, li prenis ŝin al si kiel edzinon. Ili ekhavis tri filojn, kiuj tiel nomiĝis: Sorli, Hamdir, Erp*. Ili havis harojn korve nigrajn, kiel Gunnar kaj Hogni kaj aliaj Niflungoj. Tie elkreskis ankaŭ Svanhild*, filino de juna Sigurd, ŝi estis la plej bela el virinoj. Pri tio aŭdis reĝo Jormunrek la Potenca*. Li sendis sian filon Randver* por peti ŝian manon en lia nomo. Kaj kiam li venis al Jonakr, Svanhild estis donita al li, kaj alportu li ŝin al Jormunrek. Tiam diris Bikki*, ke estus pli konvene, ke Randver ekhavu Svan- hild kiel edzinon, ĉar li estas juna kaj ili ambaŭ, sed Jormunrek maljuna. Tiu konsilo plaĉis al la junaj homoj. Post tio Bikki diris tion al la reĝo Tiam Jormunrek igis kapti sian filon kaj preni lin al pendigilo Tiam Randver prenis sian akcipitron kaj deŝiris de ĝi la plumojn kaj petis porti ĝin al sia patro . Post tio li estis pendigi- ta. Sed kiam Jormunrek vidis la akcipitron, li ekpensis, ke kiel la akcipitro estas senpluma kaj neflugipova, tiel same estas nun lia regno difektita, ĉar li estas maljuna kaj ne plu havas filon. Kiam Jormunrek rajdis el arbaro post ĉasado kun siaj korteganoj, tiam li vidis, ke reĝino Svanhild sidis kaj lavis siajn harojn. Ili tiam rajdis sur ŝin kaj surtretis ŝin ĝis morto sub la hufoj de siaj ĉevaloj.

Sed kiam Gudrun aŭdis pri tio, ŝi provokis siajn filojn al venĝo de Svanhild. Kiam ili pretigis sin por foriro, ŝi donis al ili kirasojn kaj kaskojn tiom fortajn, ke fero ne povos ilin penetri. Si donis al ili tiun konsilon, ke kiam ili venos al reĝo Jormunrek, ili alpaŝu en la nokto, kiam li dormas, kaj dehaku Sorli kaj Hamdir al li la manojn kaj la piedojn, sed Erp la kapon. Sed kiam ili jam estis survoje, ili demandis al Erp, kian helpon ili havu de li, kiam ili trovos reĝon Jormunrek. Li respondis, ke li helpu al ili tiel, kiel mano helpas al piedo . Ili diris, ke tute ne estas tiel, ke piedo havas subtenon de mano. Ili estis tiom koleraj kontraŭ sia patrino, ĉar ŝi elkondukis ilin kun koleraj vortoj, kaj ili volis fari tion, kio pleje al ŝi malplaĉus, kaj tial mortigis sian fraton Erp, ĉar ŝi amis lin plej multe . Iom poste Sorli faletis je unu piedo dum la paŝado, kaj subtenis sin per la mano. Tiam li diris: «Helpis nun mano piedon. Estus pli bone, se Erp nun vivus!»

Ili venis al reĝo Jormunrekk en la nokto, dum li dormis, kaj de- hakis al li la manojn kaj la piedojn. Tiam li vekiĝis kaj vokis por siaj homoj, petis ili vekiĝi. Tiam diris Hamdir: «Estus nun for la kapo, se Erp vivus!» Tiam ekstaris la korteganoj kaj ilin atakis, sed ne povis ilin superi per armiloj . Tiam Jormunrek vokis, ke ili estu batataj per ŝtonoj, kaj tiel estis farite . Tie falis mortaj Sorli kaj Hamdir. Estis tiam elmortintaj la tuta familio kaj la idoj de Gjuki .

Filino nomita Aslaug* postvivis la junan Sigurd. Si elkreskis ĉe Heimir* en la regiono de Hlymdalir*, kaj devenis de ŝi multnom- braj familiaj branĉoj.

Estas tiel dirite, ke Sigmund, filo de Volsung, estis tiom potenca, ke li trinkis venenon sen ia ajn difektiĝo, sed Sinfjotli*, lia filo, kaj Sigurd havis tiom malmolan haŭton, ke ne difektis ilin veneno tuŝanta ilin nudajn."

16. Prí rego Frodí kaj la muelílo Grottí

"Kial oro estas nomita 'faruno de Frodi*?"

"Por tio estas la rakonto, ke Odino havis filon, kiu nomiĝis Skjold*, de kiu devenas la Skjoldungoj*. Li havis rezidejon kaj regis tie landon, kie nun estas Danujo laŭ nomo, sed estis tiam nomita Got- lando . Skjold havis filon, kiu nomiĝis Fridleif*, kiu regis post li . La filo de Fridleif nomiĝis Frodi*, li transprenis la reĝecon post sia patro en tiu tempo, kiam la imperiestro Aŭgusto establis pacon tra la tuta mondo; tiam Kristo estis naskita. Sed pro tio, ke Frodi estis la plej potenca inter reĝoj en la Nordaj landoj, estis al li atribuita la paco ĉie, kie estis parolata la lingvo dana*, kaj estis ĝi nomita 'Paco de Frodi'. En tiu tempo neniu homo faris malutilon al alia homo, eĉ se li renkontis la mortiginton de sia patro aŭ de sia frato, liberan aŭ ligitan. Tiam ne troviĝis ŝtelistoj aŭ rabistoj, tiel ke ringo de oro kuŝis longtempe sur la altebenaĵo de Jalang*.

Reĝo Frodi akceptis inviton de tiu reĝo en Svedujo, kiu nomiĝis Fjolnir*. Tie li aĉetis du sklavinojn, kiuj nomiĝis Fenja* kaj Menja*. Ili estis grandaj kaj fortaj. En tiu tempo estis trovitaj en Danujo du muelŝtonoj tiom grandaj, ke neniu estis tiom forta, ke li povis ilin turni . Sed tian naturon havis la muelŝtonoj, ke tio mueliĝis en la muelilo, kion tiu deziras, kiu muelas. Tiu muelilo nomiĝis Grotti*. Estis tiu nomita Hengikjopt*, kiu donacis al Frodi la muelilon . Reĝo Frodi igis konduki la sklavinojn al la muelilo kaj ordonis al ili mueli por si oron kaj pacon kaj prosperon . Li ne permesis al ili pli longan ripozon aŭ dormon ol dum kiam silentas kukolo aŭ dum kiam oni elkantas unu poemon Estas dirite, ke ili tiam kantis tiun poemon, kiu estas nomita Grottasong*. Kaj antaŭ ol estis finita la kanto, ili estis elmuelintaj armeon kontraŭ Frodi, tiel ke en tiu nokto alvenis tien tiu vikinga reĝo, kiu nomiĝis Mysing, kaj mortigis li reĝon Frodi kaj kaptis grandan predon . Tiam la Paco de Frodi venis al sia fino

Mysing prenis kun si la muelilon Grotti kaj ankaŭ la sklavinojn Fenja kaj Menja, kaj ordonis al ili mueli salon. En la mezo de la nokto ili demandis, ĉu li ne tediĝis de la salo. Li ordonis al ili mueli plu . Ili tiam muelis ankoraŭ dum mallonga tempo, antaŭ ol la ŝipoj submariĝis, kaj estis postlasita turnakvo en la maro, kie la maro enfluis tra la truo de la muelilo

Tiam la maro fariĝis sala."

17. pri Hrolf KraUi Uaj Vogg

"Kial oro estas nomita 'semoj de Kraki'?"

"Estis en Danujo tiu reĝo, kiu nomiĝis Hrolf Kraki*. Li estis la plej rimarkinda inter antikvaj reĝoj, antaŭ ĉio pro siaj malavareco kaj braveco kaj modesteco. Estas unu ekzemplo pri lia modesteco, multe raportita en rakontoj, ke alvenis en la palacon de Hrolf malgranda knabo kaj malriĉa, kiu nomiĝis Vogg*. Tiam la reĝo estis ankoraŭ juna kaj gracila laŭ staturo. Vogg iris antaŭ la reĝon kaj le- vis al li sian rigardon. Tiam diris la reĝo: «Kion vi volas diri, knabo, tiel min rigardante?» Vogg diris: «Kiam mi estis hejme, mi aŭdis la homojn diri, ke reĝo Hrolf de Hleidra* estas la plej granda homo en la Nordaj landoj. Sed ĉi tie nun sidas sur trono stangeto (kraki), kaj ili nomas tiun reĝo!» La reĝo tiam respondis: «Vi, knabo, donis al mi nomon, kaj estu mi nomita Hrolf Kraki, kaj estas tio kutimo, ke donaco konfirmu donon de nomo . Sed nun mi ne vidas, ke vi havas iun donacon por mi por tia konfirmo, kiun mi povus akcepti Nun donacu al alia tiu, kiu havas » Li tiam prenis oran ringon de sur sia brako kaj donacis al li. Tiam Vogg diris: «Estu vi honorata super ĉiuj reĝoj pro via donaco kaj mi solene ĵuras, ke mi estigos morton al tiu homo, kiu vin mortigos » Tiam la reĝo ekridis kaj diris: «Sufiĉas malmulto por fari al Vogg plezuron.»

18. pri Hrolf KraUi Uaj rego Adils

Estas alia rakonto, kiu ekzemplas la bravecon de Hrolf Kraki. Tiu reĝo regis en Uppsala*, kiu nomiĝis Adils*. Li havis kiel edzi- non Yrsa*, patrinon de Hrolf Kraki. Li havis konflikton kun reĝo Ali*, kiu regis landon en Norvegujo . Ili decidis pri batalo inter si sur la glacio de tiu lago, kiu nomiĝas V^nir*. Reĝo Adils sendis mesaĝon al Hrolf Kraki, sia boparenco, ke li venu por lin subteni kaj promesis soldon al ĉiuj liaj armeanoj dum la ekspedicio. Sed la reĝo mem ekhavu tiujn tri objektojn de valoro, kiujn li elektu por si en Svedujo .

Reĝo Hrolf ne povis iri pro milito kontraŭ la Saksianoj, sed li tamen sendis al Adils siajn dek du berserkojn . Inter ili estis Bodvar Bjarki* kaj Hjalti la Brava*, Hvitserk la Impeta*, Vott*, Veseti* kaj la fratoj Svipdag* kaj Beigud*. En tiu batalo falis reĝo Ali kaj granda parto de lia armeo Tiam reĝo Adils deprenis de li morta la kaskon Hildisvin* kaj lian ĉevalon, kiu nomiĝis Hrafn*.

Tiam la berserkoj de Hrolf Kraki petis sian soldon, tri funtojn da oro por ĉiu, kaj krome ili postulis, ke ili alportu al Hrolf Kraki tiujn valorajn objektojn, kiujn ili elektis por li . Tiuj estis la kasko Hildi- golt* kaj la kiraso Finnsleif*, kiu ne estis penetrebla per armiloj, kaj tiu orringo, kiu estis nomita Sviagris*, kiun posedis la prapatroj de Adils. Sed la reĝo rifuzis doni ĉiujn tiujn objektojn, kaj ankaŭ ne pagis al ili la soldon.

La berserkoj iris for kaj estis tre malkontentaj pro tia traktado kaj diris al Hrolf Kraki, kiel staras la afero. Li tuj komencis sian vojaĝon al Uppsala, kaj kiam li estis lokita siajn ŝipojn en la rivero Fyri*, li rajdis al Uppsala kaj akompanis lin liaj dek du berserkoj, ne havantaj permeson de protekto

Lia patrino Yrsa lin bonvenigis kaj kondukis lin al privata ĉam- bro, sed ne en la reĝan halon. Grandaj fajroj estis tiam faritaj por ili kaj medo alportita por trinki Tiam eniris la homoj de reĝo Adils kaj metis amason da ligno sur la fajron, farante ĝin tiom flamanta, ke la vestoj de Hrolf kaj liaj homoj ekbrulis, kaj diris: «Cu tio estas vera, ke Hrolf Kraki kaj liaj berserkoj fuĝas ne de fajro, nek de fero?»

Tiam Hrolf Kraki salte ekstaris kaj ili ĉiuj. Tiam li diris: «Ni al- donu ankoraŭ pli al la fajroj en la domoj de Adils,» kaj prenis sian ŝildon kaj ĝin ĵetis sur la fajron kaj saltis trans la fajron, dum brulis la ŝildo, kaj plie li diris: «Ne fuĝas tiu de fajro, kiu transen saltas.» Tiel same faris ĉiu el liaj homoj, kaptis tiujn, kiuj pliigis la fajron kaj ĵetis ilin sur la fajron .

Tiam alvenis Yrsa kaj donis al Hrolf Kraki kornon de besto ple- nan de oro kaj kun ĝi la ringon Sviagris kaj petis ilin forrajdi al la armeo. Ili saltis sur siajn ĉevalojn kaj rajdis malsupren sur la kampojn de Fyri*. Tiam ili vidis, ke reĝo Adils alrajdis ilin kun sia armeo plene armita kaj volis ilin mortigi. Hrolf Kraki tiam elpre- nis la oron el la korno per sia mano kaj dissemis ĝin sur la vojon . Sed kiam la Svedoj tion vidis, ili elsaltis el la seloj kaj prenis ĉiu el la oro kiom li povis . Sed reĝo Adils petis ilin rajdi plu kaj rajdis mem plej rapide. Lia ĉevalo nomiĝis Slungnir*, la plej rapidkura el ĉevaloj. Tion vidis Hrolf Kraki, ke reĝo Adils rajdis jam proksi- me al li, tenis tiam la ringon Sviagris kaj ĵetis al li kaj rajdis mem plej rapide . Reĝo Adils rajdis al la ringo kaj ĝin kaptis per la pinto de sia lanco kaj surglitigis ĝin sur la pintingon. Tiam Hrolf Kraki retrorigardis kaj vidis ke li sin klinis. Tiam li diris: «Nun mi igis kliniĝi la plej potencan inter Svedoj »

Pro tio oro estas nomita semoj de Kraki aŭ de la kampoj de Fyri."

19. Prí la batalo de Hjadníngar

Batalo estas nomita 'Ventego aŭ neĝvetero de Hjadningoj'* kaj armiloj 'fajro aŭ batiloj de Hjadningoj', kaj estas pri tio la sekvanta rakonto

Estis reĝo nomita Hogni*, kiu havis filinon nomitan Hild*. Si es­ tis forrabita de reĝo nomita Hedin*, filo de Hjarrandi*, kiam reĝo Hogni estis foririnta al konferenco de reĝoj. Sed kiam ĉi tiu aŭdis, kaj lia regno estis atakita kaj lia filino kaptita, li iris kun sia armeo por serĉi Hedin kaj tiam aŭdis, ke li ŝipiris norden laŭ la bordoj. Kiam Hogni venis al Norvegujo, li ricevis pri tio informon, ke He- dis veliris okcidenten trans la maron . Tiam Hogni veliris post li tute ĝis la Orkadoj. Kaj kiam li venis al tiu insulo, kiu nomiĝas Haey*, li tie trovis Hedin kun sia armeo . Tiam Hild iris renkonti sian pat- ron kaj proponis al li kolĉenon kiel kompenson fare de Hedin, sed tuj aldonis, ke Hedin estas preta batali kaj ke Hogni ne povu atendi de li ian ajn cedon. Hogni respondis abrupte al sia filino, kaj kiam ŝi revenis al Hedin, ŝi diris al li, ke Hogni ne volas interkonsenton kaj petas lin prepari sin por batalo. Kaj tion ili faris ambaŭflanke kaj suriris la insulon kaj aranĝis siajn armeojn al batalo . Tiam

Hedin vokis al Hogni, sia bopatro, kaj proponis al li interpaciĝon kaj multan oron kiel kompenson. Tiam Hogni respondis: "Tro mal- frue vi tion proponas, se vi volas interpaciĝon, ĉar nun mi elingigis la glavon Dainsleif*, kiun forĝis gnomoj, kaj mortigas homon je ĉiu fojo, kiam ĝi estas nuda kaj neniam maltrafas je frapo kaj ne­ niu vundo resaniĝas, farita de ĝi." Tiam diris Hedin: "Glavon vi laŭdas, sed ne venkon; kaj tion mi opinias, ke ĉio estas bona, kio fidele servas sian mastron."

Tiam ili komencis tiun batalon, kiu estas nomita 'batalo de la Hjadningoj' kaj batalis ili dum la tuta tago. Kaj en la vespero la reĝoj suriris siajn ŝipojn. Sed Hild iris en la nokto al la falintoj sur la batalkampo kaj revivigis per magio ĉiujn, kiuj estis mortaj. Kaj en la dua tago la reĝoj reiris al la batalkampo kaj batalis, kaj ankaŭ tiuj, kiuj falis en la antaŭa tago. Kaj kontinuis tiel en ĉiu tago, unu post alia, ke ĉiuj, kiuj falis kaj ĉiuj armiloj, kiuj kuŝis sur la batal­ kampo, kaj ankaŭ ŝirmiloj, ĉiuj tiuj turniĝis al ŝtonoj. Sed je tagiĝo ekstaris ĉiuj mortintoj kaj batalis, kaj ĉiuj armiloj estis tiam taŭgaj. Estas tiel dirite en iuj poemoj, ke la Hjadningoj daŭrigos la batalon ĝis Ragnarok .

Notoj

La Edda de Snorri Sturluson Mallongigoj Uaj simboloj troveblaj en la "Notoj"

ĉ. ĉirkaŭ

ĉap. ĉapitro

Gg Notoj pri Gylfaginning

isl islande

kp . komparu

lat. latine

plur. pluralo

sing singularo

t e tio estas

vd. vidu

* nedokumentita historia vorto

Notoj prí Gylfagínníng

1

Gylfaginning, la Mistifiko de Gylfi . La nomo estas kunmetita el ginning, "delogo, trompo, mistifiko" (de la verbo ginna, delogi, trompi, mistifiki) kaj la persona nomo Gylfi. En la fino klariĝas, ke ĉio spertita de Gylfi en lia vizito al la Azoj, ne estis realaĵo, sed iluzio, mistifiko.

Gylfi, mitologia reĝo en antikva Svedujo .

Azoj, isl . tâsir [ajsir], sing . ás [aŭs], la antikvaj dioj de Skandina- vio kaj Islando. Ci tie la nomo prefere rilatas al mitologiaj reĝoj, kiuj poste leviĝis al la nivelo de dioj. (La Esperanta formo Azoj estas registrita en Ordbok Svenska-Esperanto de Ebbe Vilborg por distingi ĝin de aso, ludkarto)

Gefjun, la donacema, el isl . gefa, doni, donaci. Ci tie "vaganta viri­ no", poste unu el la Azinoj, kredeble origine diino de fekundeco.

Gigantolando, isl . Jotunheimar, el jotun(n), giganto, kaj heimar, mondoj Laŭ la mitologio Gigantolando ĝenerale havis lokon en la oriento, oriente de Midgardo (isl . Miôgarôr), la tero loĝata de homoj kaj dioj, kaj estas dividita de ĝi per multaj grandaj rive- roj kaj la terura arbaro Jarnvid, isl . Járnviôur, 'Fer-arbaro'. Kun kreskanta geografia scio pri la oriento, la situo de Gigantolando estis movita al la nordo

giganto, isl . jotunn, plur. jotnar. Gigantoj ludas gravan rolon en la norda mitologio, iliaj loĝlokoj estas en Gigantolando, sed ofte sin trovas en diversaj rilatoj kun la Azoj, kutime tamen malamikaj. La gigantoj estas diversaj, iuj estas stultaj, aliaj saĝaj, kaj la giganti- noj foje estas priskribitaj kiel eksterordinare belaj kaj sekve havas amajn rilatojn kun iuj el la Azoj.

Selund, la dana insulo Sjxlland, la plej granda insulo de Danujo.

Malaren, granda lago en Svedujo, la islanda nomo estas Logu- rinn.

Bragi la antikva, isl . Bragi inn gamli. La plej malnova el la konataj skandinavaj poetoj (skaldoj), en la 9-a jc .

La versaĵo: fumantaj tirbestoj, tiom ŝvitantaj ke la vaporo leviĝan- ta de iliaj korpoj similas fumon; aldono al Danujo, la elfosita tero tirita el Svedujo kaj aldonita al Danujo; astrojn ok sur la frunto, la astroj signifas okulojn, la bovoj estas kvar kaj havas do ok okulojn kune; rabaĵo, la tero forrabita, kiu fariĝis la granda herboriĉa in­ sulo Selando

2

Azgardo, isl. Asgarôr, la komuna rezidejo de la Azoj, el ás, Azo, kaj garôr, muro, barilo, parenca al girôa, ĉirkaŭbari; ĉi tie garôr transprenas la signifon 'enfermita spaco' (komparu kun Midgardo, Miôgarôr en ĉap. 8) .

Tjodolf de Hvinir, isl . Pjóôólfr úr Hvini. Norvega poeto en la dua parto de la 9-a jc. ĝis la komenco de la 10-a.

Valhalo, isl . Valholl. Kutime klarigita kiel 'palaco de la faligitoj', el valr, homoj faligitaj sur la batalkampo, kaj holl, hal(eg)o; palaco . Homoj, mortigitaj en batalo, iris al Odino, la ĉefdio, en Valhalo.

La versaĵo: Svafnir, isl . Sváfnir [svaŭfnir], unu el la multaj nomoj de Odino, el la verbo svxfa [svaiva], mortigi; dormigi . La strofo en- havas kenning, formon de poetika parafrazo karakteriza de la poe- zio de la antikvaj skaldoj; ĉi tie ŝildoj estas nomitaj tegmentajkov- raĵoj de la halo de Svafnir (t.e. de Valhalo), kiel klarigas la teksto. - La strofo estas citaĵo el poemo titolita Haraldskvxôi, poemo (-kvfôdi, poemo), honore al la norvega reĝo Haraldr la belhara (848-931) lige al la granda batalo de Hafursfjordo (en jaro 868) en Norvegujo, kie la reĝo venkis siajn malamikojn, tiel sekurigante sian regon de tuta Norvegujo .

Gangleri, nomo, kiun reĝo Gylfi surprenas, supozeble 'kiu estas laca post longa irado', de ganga, iri, paŝadi .

La versaĵo "Ciujn pordojn ..." estas la unua strofo de Hávamál [haŭvamaŭl] (Vortoj de la Alta, t.e. Odino), unu el la Edda-poemoj, kiu grandparte konsistas el konsiloj por saĝa vivo .

La Alta, isl . Hár, l'Egale Alta, isl . Jafnhár, la Tria, isl . Priôi (Priâji). La nomoj aperas en ĉap. 20 kiel nomoj de Odino, tiel ke supozeble temas pri Odino tripersone dividita. La triopo ebligas kreon de gradacio en la rakontado

3

Generale pri capitro 3: Tiu kritiko aperis pri tiu ĉi ĉapitro, ke ĝi ne kongruas kun tio, kio sekvas, ĉar la priskribo de Cio-Patro, t . e . Odino, la ĉefa dio en la nordia mitologio, ŝajnas ĉi tie kunmiksita el paganaj kaj kristanismaj ideoj . Cio-Patro estas eterna, sed Odino pereas en Ragnarok, la lasta batalo, kiam pereas la dioj; li estas ĉiopotenca kaj regas ĉiujn aferojn, tiel ke nenio ŝajnas lasita por la ceteraj dioj; malbonaj homoj iras al la submondo de Hei, sed Bal­ dur la bona tamen tien iras post sia morto . La plej verŝajna klarigo de tiuj malkongruaĵoj estas, ke Snorri Sturluson elektis kunligi la paganismon al siaj ideoj pri evoluo de religioj, nome, ke la paganoj ja estis kapablaj pensi pri la ekzisto de ĉiopova dio; li tamen kon- servas la ligon kun Odino, ĉar li ja intencas priskribi la antikvan mondon de la nordaj dioj

La nomoj de Odino. Odino, isl . Oôinn [oüõin], estis la plej supera el la dioj. Neniu el la Azoj havas tiom da nomoj kiel Odino, pli ol 170, kiuj konserviĝis en la antikvaj fontoj. Ci tie estas 12 nom- britaj, en ĉap. 20 estas multaj aldonitaj. La islandaj formoj de la nomoj ĉi tie nombritaj estas: Cio-Patro, 'patro de ĉio', isl. Alfoôr, el al-, tuta, de ĉio, ĉiuj, kaj foôr, faâir, patro; Herran, Herjan, 'kiu regas armeon', de her, armeo; Nikar, Hnikar, 'kiu movas, instigas al batalo', de hnika, movi; Nikuz (Nikuss), Hnikud, batal-movan- to; Fjolnir, 'kiu havas multajn naturojn', de fjol-, mult-; Oski, de óska, deziri; Omi, de óma, soni; Biflidi, Biflindi, Svidar, Svidrir, originalaj signifoj necertaj; Vidrir de veôr, vetero, vento; Jalg, Jalk, ĉevalo ( Odino havas la plej bonan ĉevalon inter la Azoj).

Gimle, isl. Gimlé, 'ŝirmejo kontraŭ fajro', el gim, fajro kaj lé (hlé), ŝirmejo .

Vingolf, isl . Vingólf, 'agrabla loĝejo', el vin, rilata al vinr, amiko, kaj gólf [goŭlf], ĉambro, domo.

Hel, la regno de la mortintoj, ankaŭ nomo de la reĝino de tiu regno . La nomo rilatas al la verbo hylja, kovri, kaŝi; la regno de Hel estis sub la tero

Niflhel, de Nifl, mallumo; nebulo, kaj hel (vd. supre) .

prujno-gigantoj, isl . hrímpursar, 'primitivaj gigantoj de la frosto', el hrím, prujno (povas ankaŭ signifi fulgon - vd. klarigon ĉe ĉap. 38 - originala signifo estas tavolo, krusto sur io), kaj pursar, sing . purs, giganto . La nomo purs havas negativan signifon, jotunn estas proksimume neŭtrala

4

Voluspa, isl . Voluspá, 'aŭguro de la sibilo', la plej fama el la Edda- poemoj, el la 10-a jarcento; ĝi rakontas pri la origino, evoluo kaj fino de la mondo . La nomo estas kunmetita el volu, gen . de vala, sibilo, aŭguristino, kaj spá [spaŭ], aŭguro, antaŭdiraĵo .

Ginnungagap, la praspaco antaŭ la kreo de la mondo, la granda malpleno . La nomo ne estas plencerte klarigita, Ginnunga- eble ri- latas al gína, vaste malfermi, kaj gin, faŭko; gap, truego, abismo .

Niflheim, isl . Niflheimr, 'la malluma mondo', el nifl, mallumo; ne­ bulo, kaj heimr [hejmr], mondo . Mitologia loko en la nordo, mon­ do de mallumo kaj malvarmo .

Hvergelmir, 'la muĝanta kaldrono', el hver, kaldrono (ĉi tie fonte- go), kaj gelmir, muĝanto .

La rivernomoj. Dekunu riveroj elfluas el fontego Hvergelmir, iliaj nomoj havas signifojn, kiuj ĉiuj rilatas al malvarmo, rapido kaj minaco . La islandaj formoj de la nomoj kaj iliaj proksimumaj sig- nifoj: Svol, isl . Svol, la malvarma, Gunntra, isl . Gunnprá, batalo- ĝojo, Fjorm, isl . Fjorm, la vigle rapida, Fimbultul, isl . Fimbulpul, bruanta kiel ventego, Slid, isl . Slíôr, la danĝera, Hrid, isl . Hríô, malvarma kiel neĝblovo, Sylg, isl . Sylgr, la glutema, Ylg, isl . Ylgr, danĝera kiel lupino, Leift, isl.Leiftr, fulme rapidflua, Gjoll, isl . Gjoll, la bruega.

Pordego de Hel, isl . Helgrindur, la krada pordego de Hel, el Hel (vd. supre), kaj grindur, sing . grind, krado . Tra ĝi iras mortintoj destinitaj por postvivo en la mortoregno de Hel

Muspell, isl . Múspell, la fajro-mondo sude de Ginnungagap. La origino de la nomo estas neklara, Mú- eble rilatas al mundus, mon­ do, en la latina, kaj spell el la verbo spilla, difekti, detrui . En la nordo estas la malvarma kaj malluma Niflheimr, en la sudo estas la varma mondo de fajro, Múspell. Inter tiuj du pramondoj estas Ginnungagap, la vasta malpleno

Загрузка...