Surt, isl . Surtr, la ĉefo de la fajro-gigantoj, kies loko estas Múspell; la nomo rilatas la adjektivo svartr, nigra.

5

Elivogar, isl . Élivogar, el él, neĝblovo, kaj vogar, sing . vogr, maro, fjordoj. La vorto estas en pluralo kaj tial verŝajne komuna nomo de la riveroj elnombritaj en ĉap. 4.

Ymir. La nomo estas probable parenca al la sanskrita Yama, kaj la latina geminus, ĝemelo, kaj al pliaj vortoj el la hindeŭropa radiko *iemo-, ĝemelo, duseksa, kio kongruas kun tio, ke Ymir generas idojn kun si mem Alia klarigo estas, ke la nomo devenas de ymja, bleksoni, submuĝi

Aurgelmir, alia nomo de Ymir, el aur, koto, kaj gelmir, muĝanto .

Voluspa la malpli longa, isl . Voluspá in skamma, Edda-poemo evi­ dente konata de Snorri Sturluson, sed kiu nur parte konserviĝis .

La versaĵo: Vidolf, isl . Vidólfr, Vilmeid, isl . Vilmeiôr, Svarthofdi, isl. Svarthofdi, nigrakapulo, estas enigmaj personoj cetere neko- nataj

Vaftrudnir, isl . Vafprúdnir, saĝa giganto, laŭ kiu estas nomita Vafprúdnismál, Vortoj de Vaftrudnir, unu el la Edda-poemoj.

6

Audhumla, isl. Auâhumla, el auô(ur), riĉaĵo, kaj humla, senkorna bovino

prujno-stonoj, ŝtonoj kovritaj de prujno .

Buri, la nomo rilatas al bur, filo, kaj bera, naski idon . La nomo de lia filo Bor havas la saman originon

Bestla, la signifo de la nomo estas neklara, ĝi povus signifi edzinon aŭ tiun, kiu estas envolvita de basto, klarigo iom probabla, se oni konsideras, ke la unuaj homoj, Ask kaj Embla, portas nomojn de arboj (vd. ĉap. 9) .

Boltorn, isl . Bolporn, giganto, patro de Bestla, el bol, malfeliĉo, kaj porn, dorno. La nomo do povus signifi dornon, kiu kaŭzas malfeliĉon, malbonon.

La filoj de Bor: Odino, Vilji kaj Ve. Odino, isl . Óâinn, la ĉefa dio en la pranorda mitologio La nomo havas praĝermanan deve- non, antikva saksa Woden, antikva germana Wuotan, antikva angla Woden, el praĝermana radiko *woâana-, parenca al adj . óâr, fre- neza kaj subst. óâr, poezio. - Vilji signifas volon, Ve, isl. (aŭ Véi) signifas sanktan lokon . - Tiu triopo havas praajn radikojn. La romia historiisto Tacitus en sia verko Germania (de ĉ. 100 p. Kr.), mencias Tvisto kiel mitologian prapatron de la ĝermanoj, lia filo nomiĝis Homo kaj havis tri filojn, kiuj estis la prapatroj de la tri ĝermanaj gentoj: Ingveonoj, Istveonoj kaj Herminonoj. Kleru- loj sugestis ĉi tie interrilatojn. Ciukaze, la rakonto pri la origino de la dioj estas rimarkinda: unuflanke ili devenas el la gento de la prujno-gigantoj kaj sekve de Ymir mem, aliflanke el la senviva naturo, la "ŝtonhomo" Buri, - vivo kaj senvivo kuniĝas kaj formas tutaĵon.

7

Bergelmir, 'kiu muĝas kiel urso', el ber, urso, kaj gelmir, mu- ĝanto farunujo, isl. lúâr. La isl . vorto lúâr aperas kelkfoje en antikvaj tekstoj en la signifo farunujo, t. e . kesto sub la muelŝtonoj, en kiun falis la faruno de la muelata greno. Originala signifo de la vorto es­ tas verŝajne kavigita trunko. Estas demando, kiel Snorri Sturluson komprenis la vorton ĉi tie, probable la originala signifo plej bone taŭgas, ke Bergelmir uzis kavigitan trunkon kiel boaton. Tamen es­ tas imageble, ke la farunujoj en Gigantolando estis tiel eksterordi- nare grandaj, ke ili estis uzeblaj kiel boatoj! Alia klarigo koncernas la strofon (el la Edda-poemo Vafprúânismál, Vortoj de Vaftrudnir, isl Vafprúânir), kiun Snorri citas en la teksto. Vaftrudnir, la saĝa giganto, tie respondas demandojn de Odino en la poemo, i.a ke li memoras "kiam la multescia giganto [t.e. Bergelmir] estis metita en farunujon", - ĉu la "farunujo" ĉi tie eble servas kiel ĉerko? La vortoj "estis metita" (isl. var lagiâr) ŝajnas indiki tion Estas rimar- kinde, ke en la strofo ne estas mencio pri la inundo de la sango de Ymir, kiun Snorri priskribas. Kaj kiu estis tiu Bergelmir, kiu es­ tas destinita por fariĝi prapatro de nova gento de prujno-gigantoj? Kion rimarkindan li plenumis, kiu meritigis al li ludi tiun rolon? Eble Snorri estis influita de rakonto pri la Diluvo en la Malnova Testamento en sia interpreto

8

La nomoj de la gnomoj: Austri, Orientulo, Vestri, Okcidentulo, Sudri, isl. Suâri, Sudulo, Nordri, isl . Norâri, Nordulo . En la pra- norda mitologio la gnomoj nenie estas konsiderataj malgrandstatu- raj, ĉi tie tiuj kvar subtenantoj de la ĉielo estas evidente granduloj. (Vd. pli pri la gnomoj en klarigo ĉe ĉap.14) .

Midgardo, isl . Miâgarâr, el miâ-, mez-, kaj garâr, muro, barilo . Ci tie Midgardo estas fortika muro, kiu ĉirkaŭas la loĝatan teron. La spaco interne de la muro estas ankaŭ nomita Miâgarâr en la Edda-poemoj La malnova signifo de garâr, barilo, do transprenis la signifon de la enhavo interne de la barilo . En la Edda-poemoj Midgardo estas la mondo, kie kaj homoj kaj dioj havas siajn loĝlo- kojn. Azgardo troviĝas ie meze en Midgardo, iuj Azoj havas tamen siajn loĝlokojn sur la firma ĉielo, kiu estas ligita al la tera Azgardo per la ponto Bifrost (vd. klarigon ĉe ĉap. 13) .

9

Ask, isl . Askr, frakseno .

Embla estas malfacile klarigebla. Tri klarigoj estis prezentitaj: 1) ke la nomo devenas el * Embla < *Almilon, parenca al isl . almr, ulmo (kaj tiel ambaŭ nomoj de la unuaj homoj estas ligeblaj al nomoj de arboj); 2) ke ĝi devenas al *Ambilo, kaj tiel ambaŭ nomoj estus ligeblaj al du reĝoj de la Vandaloj, antikva ĝermana gento, Assa kaj Ambro; 3) ke ĝi estas parenca al la greka vorto ámpelos, vito .

Azgardo, isl . Ásgarôr (vd. klarigon ĉe ĉap. 2). Ci tie Azgardo estas lokita en "la mezo de la mondo" kaj do parto de Midgardo. - La loĝlokoj de iuj el la Azoj estas tamen sur ĉielo, kiu estis konceptita kiel firma: Himinbjorg, loĝloko de Heimdall, Noatun, loĝloko de Njord, Breidablik, loĝloko de Baldr. La ponto Bifrost ligas Azgar- don sur tero kun la loĝlokoj de iuj dioj sur la ĉielo.

Trojo. En la Prologo Snorri disvolvas la ideon pri la origino de la pranordaj dioj, ke ili devenis de reĝoj kaj herooj en la antikva Trojo. Tie li rakontas pri la vojaĝo de la reĝo Odino norden kaj lia loĝiĝo en Skandinavio

Hlidskjalf, isl . Hliôskjálf, la trono de Odino aŭ lia halo kun la tro­ no. Laŭ ĉap. 17 Hlidskjalf estas evidente trono en halo nomita Va- laskjalf. La nomo estas kunmetita el hliô-, pordo, pordotruo, kaj -skjálf [skjaŭlf], verŝajne konstruaĵo kun etaĝaj ŝtupoj, kp . angla shelf, breto. Do verŝajne temas pri ia konstruaĵo kun grandaj truoj tra kiuj Odino povis rigardi super la tutan mondon.

Frigg, edzino de Odino, plena nomo Frigg Fjorgvinsdóttir, t . e . fili­ no de Fjorgvin. Pri ŝia patro nenio estas sciata. Frigg estis ĉefdiino, nur Freyja havis pli gravan rolon. La nomo devenas el ĝermana * frijjó, 'la amata', rilata al isl . fría, ami . Estas probable, ke Frigg estis originale diino de virinoj ĉe la antikvaj ĝermanoj, diino de familiaj rilatoj kaj eble de amo

Azo-Toro, isl. Asapór, t.e. Toro de la Azoj, t.e. kiu apartenas al la gento de la Azoj. Toro, isl . Pór, estas la plej forta el la Azoj, dio de tondroj kaj fulmoj. Li estas la filo de Odino kaj Jord, isl . Jord, la Tero mem personigita. Baldur estas filo de Odino kaj Frigg, kaj la filon Vali li generis kun Rind, homa princino . Snorri diras, ke ankaŭ Heimdall, Tyr, Bragi, Vidar kaj Hod estas filoj de Odino, sed ne mencias, ĉu Frigg estis ilia patrino.

10

Norfi, isl. Norfi, Narfi, ĉi tie nomo de giganto (Narf estas ankaŭ nomo de unu filo de Loki). Origine la nomo signifis verŝajne 'la maldika, alpremita', rilata al la verbo njorva, firme ligi, kp . la anglan narrow, mallarĝa.

Nott, isl . Nótt, la nokto personigita .

Naglfari, efektive nomo por glavo, Nagl- probable devenas de nagli, najlo, -fari, de fara, iri, verŝajne la nomo signifas 'kiu iras ornamita aŭ fortigita per najloj'.

Aud, isl . Audr [õjõr], riĉaĵo personigita.

Annar, 'la dua' aŭ 'alia'.

Delling, isl. Dellingr, 'la hela', kp . antikvan anglan deall, hela. Dag, isl . Dagr, la tago personigita.

Hrimfaxi, 'prujnkolharulo', isl . Hrímfaxi, el hrím, prujno, kaj fax, kolharoj de ĉevalo.

Skinfaxi, 'brilkolharulo', el skin, brilo, kaj fax. - Cevaloj havis religian valoron ĉe la antikvaj ĝermanoj, multaj bildoj de ĉevaloj troviĝas enĉizitaj sur rokoj el la epoko de la bronzo.

H

Mundilfari, la nomo rilatas al mund, tempo, kaj fara, iri, la nomo do verŝajne signifas 'kiu iras post aŭ dum difinita tempo', taŭga nomo por la patro de la suno kaj la luno

Mani, isl . Máni [maŭni], la luno personigita.

Sol, isl . Sól [soŭl], la suno personigita. Multaj atestoj ekzistas pri la kulto de la suno en la epoko de la bronzo, rokaj enĉizaĵoj kaj la fama sunĉaro el Trundholm en Danujo el ĉ. 1400 a. Kr., trovita en 1902.

Glen, isl . Glenr, la brilanta, la nomo rilatas al la verbo glóa, brili .

Arvak, isl . Árvakr, 'kiu vekiĝas frumatene', el ár, frue, kaj vaka, maldormi

Alsvinn, isl . Alsvinnr, el Al-, tute, kaj svinnr, energia, rapida; saĝa, la nomo pli probable signifas 'kiu iras tre rapide' ol 'la tre saĝa'.

isarnkol, isl . ísarnkol, el ísarn, fero, kaj kol, malvarmo . La nomo indikas venton malvarman kiel fero, kiun elblovas la balgoj sub la ŝultroj de la ĉevaloj.

Bil, Hjuki, Byrgir, Swg, Simul. Ci tiuj nomoj rilatas al bildo, kiun oni vidas sur la luno . Bil estas verŝajne la sama kiel bil, tempo, kaj povus indiki malkreskantan lunon, Hjuki, isl Hjúki, rilatas al hjúkast, resaniĝi, kaj povus indiki kreskantan lunon. Pri Swg, isl . Sxgr [saj%r], estas necerte, sed ĉi tie ĝi signifas kuvon. Simul, isl . Símul, estas portostango, kiun du portas inter si, eble rilatas al isl . síma, fadeno . - Bil kaj Hjuki ŝajnas indiki ŝanĝiĝojn de la grando de la luno, vidata el la tero, sed Byrgir, Sxg kaj Simul verŝajne rilatas al iuj videblaj formoj sur la luno, "kiel estas videble de la tero", kiel diras Snorri.

Vidfinn, isl . Viâfinnr, el viâr, arbo, ligno, kaj finnr, homo el la raso de sameoj.

12

Skoll, 'trompo, intrigo', el skolla, esti trompema; svingiĝi .

Hati Hrodvitnisson, 'Hati filo de Hrodvitnir', isl . Hati Hróõvit- nisson, Hati signifas 'malamiko, tiu kiu malamas', de hata, mal- ami; Hróâvitnis, gen . de Hróâvitnir, de isl . hróâr, famo, kaj vitnir estas ofte uzata por signifi lupon, de vita, scii, - son, filo .

Jarnvid, 'Fer-arbaro', isl . Járnviâr, el járn, fero, kaj viâr, arbo, arbaro. Ne estas klare, ĉu la arboj estas el fero, aŭ ĉu la nomo nur celas veki minacon, danĝeron . En tiu arbaro vivas lupoj kaj gigan- tinoj, nomitaj Járnvidjur, 'Ferarbarinoj'.

Managarm, isl . Mánagarmr, el máni, luno, kaj garmr, hundo, lupo . - La lupo Hati estas jam menciita, kiu persekutas la lunon kaj fine ĝin glutos, ĉi tie la luno-glutonto estas nomita Managarm, sendube temas pri la sama lupo .

La versaĵoj: la maljuna, la gigantino, kiu nutras la lupojn; gento de Fenrir, la lupoj; Fenrir estas la plej monstra el lupoj (vd. ĉap. 34) . - Tiuj strofoj el Voluspá apartenas el tiu parto de la poemo, kiu priskribas Ragnarok, la Finon de la dioj kaj mondo .


Bifrost, isl. Bifrost, 'la ŝvebanta, tremanta vojo', el bifa, movi, kaj rost, vojo . Tiu ponto estas ankaŭ nomita Asbrú [aŭsbru], 'ponto de la Azoj', el ás, azo, kaj brú, ponto, ĉar la Azoj ĝin transrajdas ĉiutage al konferenco ĉe Urdarbrunn (vd. ĉap. 15) .


urbo, isl . borg, 'fortikaĵo, defendaj muroj kaj konstruaĵoj interne de ili'

Idavoll, isl . Iâavollr. La vorto estas plej probable formita el íâ, laboro, kaj vollr, kampo; laŭ tio la nomo signifas originale 'kampo de komuna laboro (de la dioj)'. Alia signifo povus esti 'la kampo kiu konstante renoviĝas', kp . kun iâulega, ofte, ripete .

Gladsheim, isl. Glaâsheimr, luma (ĝoja) mondo, el glaâr, ĝoja, brilanta, kaj heimr [hejmr], mondo .

Vingolf, vd. klarigon ĉe ĉap. 3 .

epoko de oro, isl gullaldr, el gull, oro, kaj aldr, tempo

gnomoj, isl . dvergar, sing . dvergr. Kredo al estaĵoj kiel elfoj, gi­ gantoj kaj gnomoj ŝajnas relative sendependa de religio kaj apar- tenas al popolaj kredoj, kiuj pli-malpli pluvivis post la enkonduko de kristanismo ĉe la ĝermanaj popoloj. Tamen la elfoj certe ludis konsiderindan rolon en la antikva norda mitologio, kaj estis eĉ kul- tataj. La gnomoj estis ĝenerale helpemaj estaĵoj, kvankam ankaŭ estas mencioj pri malicaj gnomoj En la mitologiaj rakontoj nenie aperas, ke ili estis malaltstaturaj. Ili estis aparte kapablaj pri man- laboro kaj farado de valoraj objektoj, precipe el oro . La gnomoj havas siajn loĝlokojn en rokoj kaj en la tero

Modsognir, isl . Móôsognir, probable el móôr, kuraĝo; kolero, kaj sognir, kiu elsuĉas (el la verbo sjúga, suĉi); la nomo de tiu gnomo do probable signifas 'kiu ensuĉas por si kuraĝon aŭ koleron'.

Durinn, de dyr, pordo; la nomo do probable signifas 'pordo-gar- disto'

La strofo: Blainn, isl . Bláinn, 'la blua', ĉi tie la giganto Ymir.

Svarinshaug, isl . Svarinshaugr, tombaltaĵo de Svarinn, el Svarinn (persona nomo), kaj haugr, tombaltaĵo

Aurvangar, 'tereno de koto', el aur, koto, kaj vangar, tereno .

Joruvellir, isl . Joruvellir, probable rilata al jorvi, sabla, ŝtonoza altaĵo, kaj vellir, sing . vollr, kampo . La nomo povus do signifi 'sablozaj kampoj'.

Lofar, nomo de gnomo, probable el lof, laŭdo, do signifanta 'laŭdata, fama'

15

La Frakseno de Yggdrasil, isl. Askr Yggdrasils, aŭ simple Ygg- drasill, la mondarbo en la norda mitologio Askr estas frakseno, kaj laŭvorta signifo de la vorto Yggdrasill estas 'ĉevalo de Odino', el Yggr, 'kiu kaŭzas timon', unu el la nomoj de Odino, kaj drasill, ĉevalo. La nomo estas iom enigma, kaj diversaj klarigoj ekzistas. La plej probabla rilatas al priskribo en la Edda-poemo Hávamál, Vortoj de la Alta, kie Odino pendigas sin mem sur arbon por akiri mistikajn sciojn, surbaze de tiu ideo, ke tiaj scioj estis akireblaj per ŝajna memofero. Pendigilo estas foje nomita 'ĉevalo de la pendigi- to', pro tio la nomo Yggdrasill.

Nidhogg, isl . Nídhoggr, la drako kiu ronĝas la radikon de la Frak- seno en la fonto Hvergelmir. La nomo devenas el níd, malicaj di- roj, kaj hoggr, hakanto (el hoggva, haki) .

Mimisbrunn, isl . Mímisbrunnr, el Mímir, kaj brunnr, fonto; puto .

Mimir, isl . Mímir, la saĝa giganto, kiu gardas la fonton Mimis- brunnr. Mimir estas tiu estaĵo en la norda mitologio, kiu estas la plej saĝa, la nomo estas parenca al lat . memor, (mi) memoras .

Gjallarhorn, 'la korno kiu laŭte sonas', el gjalla, laŭte eksoni, kaj horn, korno. Ci tie la korno servas por trinkado, sed en ĉap. 27 . kaj 51. ĝi servas al la Azo Heimdall kiel laŭtsonigilo . Ne estas klare, ĉu temas pri la sama korno.

Urdarbrunn, isl . Urdarbrunnr, la fonto de Urdr, brunnr, fonto . (Vd. pri Urd (Urõr) malsupre) .

Asbru, isl . Asbrú, 'la ponto de la Azoj', t.e. Bifrõst, el As, Azo, kaj brú, ponto

La nomoj de la cevaloj de la Azoj: Sleipnir, kiu glite kuras, de sleipr, glita; Glad, isl . Gladr, la hela kaj vigla; Gyllir, ornamita per oro, de gull, oro; Glen, isl Glenr, la brila; Skeidbrimir, kiu kuras rapide kiel ondego al bordo, el skeid, kuro, kaj brim, frapanta ondo; Silfrintopp, isl . Silfrintoppr, kiu havas kolharojn blankajn kiel arĝento, de silfr, arĝento; Sinir, kun fortaj tendenoj, de sin, tendeno; Gils, radie rapida, parenca al geisli, radio; Falhofnir, isl . Falhófnir, kiu havas palajn hufojn, el folr, pala, kaj hófr, hufo; Gulltopp, isl . Gulltoppr, kiu havas orajn kolharojn, el gull, oro, kaj toppr, supro, pinto, ĉi tie pri kolharoj de ĉevalo; Lettfeti, isl. Létt- feti, kiu kuras malpeze, el léttr, malpeza, kaj fet, paŝo .

Kormt, isl . Kormt, signifo necerta, la nomo tamen ŝajnas deveni de karmr, kadro .

Ormt, isl . Ormt, la nomo ŝajnas deveni de isl. armr en la signifo 'river-branĉo'.

Kerlaugar, sing . Kerlaug, el ker, kuvo, kaj laug, bano; la nomo de la du Kerlaugar do indikas riverojn, kiuj proponas varman banon, probable al Toro, kiu devas ilin transvadi .

Nornoj. Laŭ la pranorda mitologio nornoj, isl . nornir (sing . norn), determinas la vivon kaj la sorton de la homoj. La plej gravaj nor­ noj estas tiuj, kiuj havas sian lokon ĉe Urdarbrunn: Urd, isl . Urâr, Skuld kaj Verdandi, isl . Verâandi. La nomo de Urâr estas ligita al la pasinteco, la nomo de Verâandi al la nuntempo, ambaŭ nomoj rilatas al la verbo verâa, estiĝi; la nomo de Skuld estas ligita al la estonteco, kaj rilatas al al verbo skulu, devi .

Dvalin, isl. Dvalinn, ĉi tie nomo de gnomo, probable rilata al dvali, inerto, letargio. (Ankaŭ nomo de cervo en ĉap. 16) .

16

Vedurfolnir, isl . Veârfolnir, 'kiun paligis la ventoj', el veâr, vetero, vento, kaj folr, pala .

Ratatosk, isl . Ratatoskr, Rata- probable estas parenca al lat . rado, (mi) gratas, kaj toskr al angla tusk, dentego, la nomo do signifas 'kiu gratas, ronĝas per dentego'.

La nomoj de la serpentoj en la strofo: Goin, isl . Góinn, 'besto en tero'; Moin, isl. Móinn, 'kiu loĝas en la torfo'; Grafvitnir, 'fosanta lupo', el grafa, fosi, kaj vitnir, lupo; Grabak, isl. Grábakr, 'kiu havas grizan dorson', el grár, griza, kaj bak, dorso; Grafvollud, isl . Grafvolluâr, 'kiu fosas sur ebena grundo', el grafa, fosi, kaj vollr, ebena grundo; Ofnir, isl . Ofiiir, signifo necerte, eble de vefa, teksi; Svafnir, isl . Sváfnir, 'kiu dormigas, mortigas', el svxfa, dormigi; mortigi

La nomoj de la cervoj: Dain, isl . Dáinn, parenca al malnova angla da, cervino; Dvalin, isl . Dvalinn, 'kiu flegme sin movas', de dvali, letargio; Duneyr, 'kiu movas sin tiom rapide, ke susuras en la ore- loj', el duna, laŭte susuri, kaj eyra, orelo; Duratror, isl . Duraprór, signifo necerta, Dura- eble de dyr, pordo, -prór aperas kiel nomo de apro, ankaŭ de Odino, kaj eble signifas 'granda, fortika'.


Alfheim, isl . Alfheimr [aŭlfhejmr], Elfmondo, el álfr, elfo, kaj heimr, mondo

Elfoj lumaj, isl. ljósálfar, el ljós, lumo, kaj álfr, elfo .

Elfoj tenebraj, isl. dokkálfar, el dokkr, malhela, tenebra, kaj álfr, elfo.

Breidablik, isl . Breiâablik, 'kiu vaste ekbrilas', el breiâr, vasta, larĝa, kaj blik, ekbrilo

Glitnir, 'la brilanta', de glit, lumo, brilo .

Himinbjorg, isl . Himinbjorg, 'ĉiela fortikaĵo', el himinn, ĉielo, kaj bjorg, rokoj .

Valaskjalf isl. Valaskjálf signifo necerta, Vala- povus ligiĝi al Váli, filo de Odino. Hlidskjalf, vd. noton en ĉap. 9 .

Gimle, isl . Gimlé, vd. klarigon ĉe ĉap. 3.

Fajro de Surt, isl . Surtalogi, el Surtr, ĉefo de la fajro-gigantoj, kiu bruligas teron kaj ĉielon en Ragnarok (Fino de la dioj kaj la mondo)

Andlang, isl . Andlangr, 'tre longa, larĝa', el and-, kontraŭ, kaj langr, longa

Vidblain, isl . Víâbláinn, 'vasta kaj blua', el víâr- vasta, kaj blár, blua


Hrwsvelg, isl . Hrxsvelgr [hrajsvelgr] kiu englutas kadavrojn, el hrx, kadavro, kaj svelgr, kiu glutas (de svelgja, gluti) .

Breidablik, vd. klarigon ĉe ĉap.

19

Svasud, isl . Svásuâr, de svás, milda, dolĉa. Sumar, la somero personigita.

svaslegt, milda, aminda, dolĉa, isl. sváslegt, adj. formita el svás kaj -legt, sufikso indikanta similecon.

Vetr, la vintro personigita .

Vindloni, isl . Vindlóni (alia formo Vindljóni), de vindr, vento; ne- certe pri la origino kaj signifo de -lóni (-ljóni).

Vindsval, isl Vindsvalr, el vindr, vento, kaj svalr, malvarma

Vasad, isl . Vásuôr, 'kiu malvarmigas, malsekigas', el vás, malvar- miga malsekiĝo

20

Loki, vd. klarigon ĉe ĉap. 33.

La strofo: "Malprudenta vi estas ...". Gi troviĝas en poemo nomi­ ta Lokasenna, Kverelo kun Loki.

Valfodr, isl . Valfoôr, 'patro de mortigitoj en batalo', el valr, ko- muna nomo por tiuj, kiu falis sur la batalkampo, kaj foôr /faôir, patro

Einherjar [ejnherjar], sing . Einherji, kiu batalas sola, elstara bata- listo, el einn, sola, kaj herji, el her, armeo .

Hangagud, isl . Hangaguô, 'dio de pendigitoj', el plur. hangar (gen hanga), pendigitoj, kaj guô, dio

Haftagud, isl . Haftaguô, 'dio de katenitoj', el plur. haftar (gen . hafta), katenitoj, kaj guô, dio .

Farmagud, isl . Farmaguô,'dio de ŝarĝoj', el plur. farmar (gen . farma), ŝarĝoj, kaj guô, dio. estas ĉiuj kromaj nomoj de Odino, kiel same la longa listo en la sekvanta versaĵo . Tiuj nomoj ĝenerale rilatas al iuj ecoj de Odino.

Geirrod, isl . Geirroôr, mitologia reĝo, rolanta en la Edda-poemo Grímnismál (Vortoj de Grímnir, t.e. Odino).

La nomoj de Odino. En ĉap. 3 estas elnombritaj 12 nomoj de Od­ ino, ĉi tie 50 nomoj estas aldonitaj, kio ne malplenigas la nombron; entute 170 nomoj de Odino estas troveblaj en la antikvaj fontoj (precipe en la Edda-poemoj) . Plej multaj el la nomoj rilatas el iu karakterizaĵo de Odino. Kial tiom da nomoj? Por akcenti la mult- variecon de la plej supera el la Azoj, por eviti lian propran nomon, pro poeziaj postuloj? Ciuj kaŭzoj estas akcepteblaj, depende de la cirkonstancoj

21

Toro, isl . Pór (Toro estas esperantigo de la nomo, trovebla en PIV, kiel Odino) . En la malnovaj ĝermanaj lingvoj lia nomo aperas kiel Dunor, Thunar kaj Donar. La nomo havas originale la signifo 'tond- ranto', Toro estis dio de la tondroj ĉe la antikvaj ĝermanaj popoloj.

Toro de la Azoj, isl . Asa-Pór, Asa-, genitivo de tâsir, Azoj.

Oku-Toro, isl . Oku-Pór, Toro la Veturanto, Veturo-Toro; Oku- es­ tas substantiva elemento en kelkaj kunmetitaj vortoj signifantaj veturadon, de la verbo aka, veturi .

Trudvangar, isl . Prúâvangar, la nomo signifas 'forteco-kampoj', el Prúâ-, forteco, kaj vangar, kampoj. Alia nomo estas Prúâheimr, 'mondo de forteco'

Bilskirnir, isl. Bilskírnir, 'kiu intermite ekbrilas', el bil, intertem- po, kaj skír, brila; la nomo kredeble koncernas fulmajn ekbrilojn Bilskírnir estas la halego aŭ palaco de Toro; estas dirite, ke ĝi havas 540 gólf, 'plankojn', t.e. ĉambrojn aŭ loĝejojn; temas pri t.e. 'gran­ daj centoj' (unu granda cento = 120), la ĉambroj do estas 648.

Grimnismal, isl . Grímnismál, 'vortoj de Grímnir', t.e. Odino', unu el la Edda-poemoj, multe uzata de Snorri kiel fonto.

Tanngnjost, isl. Tanngnjóstr, 'kiu grincas la dentojn', el tann-, dento, kaj gnjóstr el gnísta, grinci

Tanngrisnir, 'kiu nudigas la dentojn', el tann-, dento, kaj grisnir el grisja, interspacigi

Mjollnir, isl. Mjollnir, 'kiu frakasas', la martelo de Toro, de molva, frakasi . Mjollnir estis ne nur la plej grava armilo de la dioj, ĝi ankaŭ havis vivdonan povon (vd. ĉap. 44) .

zonrimeno de plipotencigo, isl . megingjardir, el megin, forto, po- tenco, kaj gjardir, zonrimeno.

Az-potenco, isl . ásmegin, el ás, Azo, kaj megin, potenco, forto . gantoj el fero, isl . járnglófar, el járn, fero, kaj glófar, gantoj.

22

Baldur, lia nomo ne estis plencerte klarigita; unu klarigo deve- nigas ĝin el hindeŭropa radiko *bhel- blanka, alia rilatigas ĝin al malnova angla bealdor, reĝo, tria klarigo estas, ke la nomo rilatas al malnova adjektivo baldr, brava.

La floro nomiĝas islandlingve baldursbrá, 'okulharoj de Baldr', baldurs, gen . , brá, okulharoj; lat . Matricaria inodora.

Breidablik, vd. klarigon ĉe ĉap. 17.

23

Njordo, isl . Njordr; la nomo devenas el la praĝermana *Nerpuz, diino, kiun la romia historiisto Tacitus mencias en sia verko Ger- mania, okazis ŝanĝiĝo de sekso de Nerpuz al la maskla Njordr. Plej probable Nerpuz estis duseksa diestaĵo, kiu fariĝis virseksa ĉe la nordaj popoloj.

Noatun, isl. Nóatún, 'ŝipŝirmejo', el nór (gen. plur. nóa), ŝipo, bo­ ato (parenca al lat. navis, ŝipo), kaj tún, enfermita spaco; kulturita kampo (parenca al angla town) .

Vanioj, isl . Vanir, estis alia gento de dioj. La plej multaj dioj aparte- nas al la Azoj, sed Njordo kaj liaj infanoj, Freyr kaj Freyja devenis el la Vanir Pri la Vanir malmulto estas sciata, sed ili probable estis dioj de fekundeco . La nomo kredeble parencas al isl . vinr, amiko . Snorri aludas ĉi tie al milito inter la Azoj kaj la Vanioj.

Hwnir [hajnir], eble parenca al isl . hxna, allogi. Lia rolo estas neklara

Skadi, isl . Skadi. La nomo eble rilatas al la gota skadus, ombro .

Tjassi, isl . Pjassi, origino de la nomo estas neklara. Pri tiu giganto estas aparta rakonto en Skaldskaparmal 2 - 3.

Trymheim, isl . Prymheimr,' mondo de bruo', el prymr, bruo, kaj heimr, mondo .

Ondurgud, isl . Ondurguâ, 'ski-diino', el ondur, skio, kaj guâ, dio

Ondurdis, isl . Ondurdís, 'ski-patrono', el ondur, skio, kaj dís, pa­ trono; nimfo


Freyr kaj Freyja estas ambaŭ parencaj al gota frauja, sinjoro, mas­ tro

Folkvang, isl . Fólkvangr, 'kampo de la popolo, aŭ de armeo; batal- kampo', el fólk, popolo, homoj; armeo, kaj vangr, kampo .

Sessrumnir, isl. Sessrúmnir, 'kiu havas multajn sidlokojn', el sess, sidloko, kaj rúmnir, kiu enhavas ion, el rúma, enhavi

frovor, isl. fróvur, sing . fróva, sinjorino, mastrino .


Tyr, isl . Tyr, la norda nomo de la ĝermana dio de ĉielo kaj mi- lito Tiwas. La nomo estas origine la sama kiel Zeus en la greka kaj parenca al lat. deus, dio . En la Edda de Snorri li estas ofte menciita kiel unu el la gravaj dioj, tamen nur dufoje kiel aganta persono: dum la katenado de la lupo Fenrir kaj en la lasta batalo dum Ragnarok La pluralo de lia nomo, tívar, estas ofte uzata pri la dioj komune, kio indikas, ke iam la rolo de Tyr estis pli granda ol montriĝas ĉe Snorri.

Fenrir, ankaŭ nomita Fenrisúlfr, - úlfr, lupo . Monstra lupo, ido de Loki (vd. ĉap. 34) . La nomo verŝajne devenas el fen, marĉo, kaj povus signifi 'la monstro kiu loĝas en la marĉoj'.

Gleipnir, 'la glitanta', pri tiu kateno vd. ĉap. 34 .

lupo-artiko, isl . úlfliôr, 'manartiko, pojno', el úlfr, lupo, kaj liôr, artiko La vorto estas malnova, sed probable misinterpreto de la formo úlnliôr, el oln, brako, kaj liôr, artiko .

26

Bragi, la nomo plej verŝajne devenas al bragr, poezio, sed ne in- verse, kiel diras Snorri

Idun, isl . Iôunn, 'kiu renovigas', el iô-, prefikso por signifi ripeton . La naturo de la rejunigaj pomoj, kiujn ŝi konservas, ankaŭ kredeble ligiĝas al ŝia nomo La ideo pri tiaj pomoj estas trovebla ankaŭ en la greka mitologio, la orpomoj, kiujn gardas la nimfoj Hesperidinoj.

Ragnarok, isl . Ragnarok, destino de la dioj, Ragna-, gen . de rogn, dioj, kaj rok, destino. Vd. ĉapitrojn 50-52 .

27

Heimdall, isl . Heimdallr, 'kiu prilumas la mondon', Heim- de heimr [hejmr], mondo, la dua parto signifas 'hela, brila', kp . anglo- saksa deall, hela

Hallinskidi, isl . Hallinskíôi, 'kun oblikvaj kornoj', el hallr, oblikva, klinita, kaj skíôi, skio, ĉi tie probable ski-forma korno. Hallinskíôi estas ankaŭ nomo de virŝafo

Gullintanni, 'kun oraj dentoj', el gull, oro, kaj tann (tonn), dento .

Gulltopp, isl . Gulltoppr, 'kun oraj kolharoj', el gull, oro, kaj toppr, pinto, supro

Himinbjorg, isl . Himinbjorg, vd. noton ĉe ĉap.17. trimejloj, isl . rastir, sing . rost, trimejla distanco . Gjallarhorn, vd. noton ĉe ĉap. 15.

glavo de Heimdall, metafora uzo de la supre menciita signifo de Hallinskíôi, la kornoj pensigas pri glavo .

Magio de Heimdall, isl . Heimdallargaldur, Heimdallar, gen. de Heimdallr, galdur, magio; nomo de poemo, kiu ne estas konservita en la kolekto de la Edda-poemoj.

28

Hod, isl . Hodr, la blinda Azo; la nomo signifas 'batalisto', de hod, batalo

la ago de liaj manoj montras al la mortigo de Baldr (vd. ĉap. 49) .


Vidar, isl . Vídar, de vídr, vasta, la nomo povus signifi 'kiu regas vastan landon'. Lia ĉefa rolo estas mortigi la lupon Fenrir en la ba- talego dum Ragnarok (vd. ĉap. 51); tiam bone servas lia dika ŝuo .


Ali Vali, isl. AliVáli, etimologia signifo nekonata. Estas alu­ do en Voluspá pri li kiel venĝinto de Baldr, sed Snorri ne mencias tiun lian rolon

Rind, isl . Rindur, nomo de necerta origino; menciita en ĉap. 36 kun Jord, Tero, kiel unu la Azinoj. Laŭ la dana historiisto Saxo Gram- maticus (1150-1220) Rind estis homa reĝidino, kun kiu Odino ge- neris la filon Váli, laŭ profetaĵo destinitan por venĝi la morton de Baldur


Ull, isl . Ullr, la nomo probable estas parenca al gota wulpus, glo- ro

Sif, la nomo rilatas al ligoj pere de geedziĝo kaj probable signi- fas simple 'edzino (de Toro)'. Sif estas ofte nomita en la antikva poezio, sed ŝia rolo estas tamen neklara.


Forseti, 'kiu prezidas (ĉe konferenco)', el for-, antaŭ(e), kaj sitja, sidi

Nanna, origino neklara

Nep, isl . Nepr, origino neklara . Glitnir, 'la brilanta', el glit, brilo .


Loki Lopt, isl . LokiLoptr, la nomo ligebla al lúka, fini, kaj malnova angla to-lúcan, detrui . Loki ne havas aparte difinitan ro- lon en la antikva mitologio Li estas komplika persono, sed esence li estas ruzulo kaj intrigisto. Li estas la patro de la monstraj malami- koj de la Azoj: la lupo Fenrir, la marserpento Midgardsorm kaj Hel, la reĝino de la submondo. Li ofte kaŭzas gravajn ĝenojn al la dioj, sed okaze helpas ilin el embarasaj situacioj.

Farbauti, isl . Fárbauti, 'kiu damaĝe frapas', el fár, damaĝo, kaj bauta, frapi

Laufey Nal, la nomoj estas iom enigmaj, Laufey, el lauf, folio, kaj ey, insulo, Nal, isl . nál, pinglo (eble de konifera arbo) . La no­ moj ŝajnas indiki rilaton kun arboj, eble la patrino de Loki estis ia arbodiino, kvankam tio ne tre kongruas kun la ceteraj familianoj, kiuj estas aŭ gigantdevenaj aŭ monstraj

Byleist, isl . Byleistr, origino neklara, eble el bylr, neĝ-ŝtormo, kaj leiftr, ekbrilo, la nomo do povus signifi 'ŝtormfulmo'.

Helblindi, 'la blindulo de la mondo de mortintoj', el hel, morto, kaj blindr, blinda

Sigyn, etomologie parenca al sigr, venko, kaj vinr, amiko .

Nari Narfi, probable signifas 'la maldika', parenca al la angla narrow, malvasta.


Angurboda, isl. Angurboâa, 'kiu anoncas malĝojon', el angur, malĝojo, kaj boâa (verbo kaj substantivo), 'anonci' aŭ 'kiu anon- cas ion'

Fenrir, vd. klarigon ĉe ĉap. 25.

Jormungand, isl . Jormungandr, 'grandega bastono', el jormun-, signife plifortiga elemento de kelkaj vortoj, kaj gandr, bastono

La Serpento de Midgardo, isl . Miâgarâsormr, el Miâgarâr, Mid­ gardo (vd. klarigon ĉe ĉap. 8), kaj ormur, serpento .

Hel, morto, ĉi tie personigita kiel la reĝino de suba mondo de mor- tintoj

Niflheim, isl . Niflheimr, malluma mondo, el nifl, mallumo, kaj heimr, mondo

Eludnir, isl . Élúânir, 'aspergita de neĝskualo', el él, ekneĝo, kaj úâa, aspergi

Hungur, 'malsato por manko de manĝaĵo'. Sultur, 'malsatego'.

Ganglati, 'kiu malemas plu piediri', el ganga, piediri, kaj latr (adj. virgenra), malema, pigra

Ganglot, isl . Ganglot, malema piediri . , el ganga, piediri, kaj lot (adj viringenra), malema, pigra

Fallandaforad, isl . Fallandaforaâ, el falla, fali, kaj foraâ, koto, ŝlimo; la nomo indikas, ke tiuj transirantaj la sojlon de la enirejo ĉe Hel riskas fali en la koton, evidente abundan ĉirkaŭe.

Kor, isl . Kor, 'malsano-lito, kuŝloko de malsanulo aŭ kadukulo'.

Blikjanda bol, isl . Blíkjanda bol, 'pala malfeliĉo', el blíkja, lumi, brili, kaj bol, malfeliĉo, malbono.

Lwding, isl . Lxâingr, de necerta origino, eble la nomo rilatas al lxâa, letargio, apatio, kaj do povus signifi 'kiu malebligas moviĝon'.

Dromi, isl . Drómi, 'pezo, malviglo', praĝermana radiko *drem-, firme teni

Skirnir, isl . Skírnir, 'kiu lumas, brilas', de skír, lumanta, klara .

Svartalfaheim, isl . Svartálfaheimr, 'la mondo de la Elfoj tenebraj' (vd. ĉap. 17), el svartr, nigra, álfr, elfo, kaj heimr, mondo .

Gleipnir, 'la glita', parenca al gljá, brili .

Amsvartnir, isl . Amsvartnir, 'la tut-nigra', el ámr, malhela, kaj svartr, nigra

Lyngvi, 'loko de arbustoj; erikejo', de lyng, eriko . Gelgja, 'fosto; ĉeno'; parenca al gálgi, pendumilo . Gjoll, isl . Gjoll, 'akra bruo', de gjalla, akre brui . Tviti, isl . Pviti, 'fendita ŝtono'.

faŭka disstrecilo, ísl gómsparri, 'kiu tenas la faŭkon streĉe malfer- mita', el gómr, palato, kaj la verbo sperra, streĉi.

Von, 'espero'.

35

Frigg, vd. klarigon ĉe ĉap. 9 .

Fensalir, el fen, marĉo, kaj salr, plur. salir, halo, granda domo .

Saga, isl . Sága, de sjá, vidi, aŭ eble de segja, diri .

Sokkvabekk, isl . Sokkvabekkr, 'sinkinta benko', el sokkva, sinki, kaj bekkr, benko, signifo enigma

Eir, 'kiu helpas', de eira, protekti, ŝirmi.

Gefjun, vd. klarigon ĉe ĉap. 1.

Fulla, eble de fullr, plena, kaj tiel ligebla al pleneco, abundo; pro- bable tamen la nomo estas la sama kiel Volla, praĝermana diino .

Freyja, 'sinjorino, mastrino'; la ĉefa diino en la antikva mitologio, diino de amo

Od, isl . Oôr, de adj. óôr, maltrankvila, ekscitiĝa, senripoza.

Hnoss, plur. hnossir, la nomo rilatas al ornamaĵoj.

Mardoll, isl. Mardoll, 'brila kiel la maro', el mar, maro, kaj doll, hela

Horn, isl . Horn, neklara signifo, eble el hor, lino . Gefn, 'kiu donas', el gefa, doni, donaci . Syr, isl . Syr, porkino,

Brisingamen, isl . Brísingamen, 'koliero de la Brisingoj'. Origino neklara La Brisingoj (isl Brísingar) estas eble nomo de la gno- moj, kiuj faris la kolieron, isl. men.

Vanadis, isl . Vanadís, 'protektino de la Vanioj', Vana, gen . de Vanir (vd.klarigon ĉe ĉap. 23), dís, protektino .

Sjofn, isl . Sjofn, el sefi, menso, temperamento . Sjafni el Sjofn, ja kaj jo havas fonologian interrilaton .

Lofn, 'la dolĉa, milda', la nomo parencas al lof, laŭdo, kaj ljúfr, plaĉa, kara.

Var, isl . Vár [vaŭr}, 'la fidinda', parenca al lat. verus, vera.

varar, isl . várar [vaŭrar], 'fidindaj promesoj, kontraktoj'.

Vor, isl Vor, 'la singardema'

vor, isl . vor (adjektivo), singard(em)a, atentema.

Syn, 'kiu rifuzas', de synja, rifuzi, malakcepti.

Hlin, isl. Hlín, 'la alklinema, protektema', nomo parenca al hlid, flanko

hleinir [hlejnir], el hleina, 'havi trankvilon, protekton'. Snotra, 'la saĝa', de snotr, saĝa, sagaca.

Gna, isl . Gná, origino necerta, la nomo estas ligebla al gnxgd, abundo, kaj eble al gnyr, bruo .

gnwfar [gnajvar], de gnxfa, 'alte elstari'.

Hofvarpnir , isl Hófvarpnir (nomo de virĉevalo), el hófr, hufo, kaj varpa, ĵeti .

Hamskerpir (nomo de virĉevalo), el hamr, haŭto, felo, kaj skerpa, akrigi

Gardrofa, isl. Gardrofa (nomo de ĉevalino), el gardr, barilo, kaj rofa el rjúfa, rompi.

Sol kaj Bil, vd. klarigojn ĉe ĉap. 11.


Valkirioj, valkyrjur, sing . valkyrja, el valr, 'homoj falintaj sur ba- talkampo', kaj kjósa, elekti; la nomo do signifas supernaturajn vi- rinojn, kiuj elektis tiujn faligotajn en batalo kaj portis ilin al Odino en Valhalo. En Grímnismál, La Diroj de Grimnir, t.e. Odino, unu el la Edda-poemoj, al kiu Snorri referencas, la valkirioj havas ankaŭ la taskon servi al la einherjar (vd. ĉe ĉap 20). dum bankedoj en Valhalo.

Gunn, isl . Gunnr kaj Rota, isl . Róta estas nomoj de valkirioj, Skuld estas unu el la tri Nornoj, kiuj decidas pri la destinoj de la homoj (vd. klarigojn ĉe ĉap. 15) .

Grimnismal, isl. Grímnismál, vd. supre, Grímnir, unu el la kaŝnomoj de Odino.


Gymir, nomo de giganto, origino neklara, eble rilata al gumi, poe- zia vorto por viro.

Aurboda, isl . Aurboâa, nomo de gigantino, origino necerta, eble rilata al aur, koto

Gerd, isl. Gerâr, la nomo parencas al garâr, barilo . Hlidskjalf, vd. noton ĉe ĉap. 9.

Skirnir, isl . Skírnir, el skír, hela. Servisto de Freyr kaj mesaĝisto de la dioj

Barrey, 'insulo de pingloj', el barr, pingloj de koniferoj, kaj ey, insulo

Beli, nomo de giganto, de belja, muĝi

Muspell, vd. klarigon ĉe ĉap. 3; la filoj de Muspell estas gigantoj, kiuj batalos per fajro en la mondfina batalo Ragnarok.


Swhrimnir, isl . Sxhrímnir, de sxr, maro, la dua parto de la nomo supozeble parencas al hreimr, voĉo, kaj tiel montras al grunto de porko, aŭ al hrím, fulgo; prujno (originala signifo tavolo, krusto sur io)

Andhrimnir, isl . Andhrímnir, 'kiu estas nigra en la vizaĝo pro ful­ go', de and-, kontraŭ, kaj hrím, fulgo; prujno .

Eldhrimnir, isl . Eldhrímnir, 'fulgokovrita pro fajro', el eldr, fajro kaj hrím, fulgo; prujno .

Geri, 'la manĝegema, englutema', de ger, manĝegema.

Freki, 'la altrudema' de frekr, trudema, insistema

Hugin, isl . Huginn, kaj Munin, isl . Muninn, ambaŭ vortoj rilatas al pensado, el hugr, menso, kaj munr, menso

Hrafnagud, isl . Hrafnagud, 'dio de korvoj', el hrafna, gen . de hrafriar, korvoj, kaj guô, dio .


Heidrun, isl . Heiôrún, el heiôr, famo, honoro, kaj rún, scio, sekre- to, la nomo verŝajne ligita al ia magio .

Lerad, isl. Léraôr, Lxraôr, origino neklara; probable la sama arbo kiel la Frakseno de Yggdrasil, vd. ĉap. 15.

Eiktyrnir, isl. Eikpyrnir, 'kiu havas kornojn similajn al kverko', el eik, kverko, kaj pyrnir, dorno (ĉi tie granda kiel korno).

La nomoj de la riveroj (signifo de kelkaj neklara): Sid, isl. Síô, malrapida, Vid, isl . Víô, vasta, larĝa, Swkin, celema, Ekin, veture- ma, Svol, isl . Svõl, malvarma, Gunntro, isl . Gunnpró,batal-base- no, Fjorm, isl. Fjõrm, rapidema, Fimbultul, isl . Fimbulpul, fortega ŝtormo, Gipul, vaste malferma, Gopul, isl . Gõpul, vaste malferma, Gomul, isl. Gõmul, maljuna, Geirvimul, lanc-abunda, Tyn, isl. Pyn, ŝvelanta, Vin, isl. Vín, neklara signifo, eble parenca al rusa Dvina, Toll, isl . Põll, pino, la rivero prenas nomon de pinoj sur la bordoj, Holl, isl . Holl, de hallur, oblikva, Grad, isl . Gráâ, glutema, Gunntrain, isl . Gunnpráin, batalema, Nyt, utila, Naut, utila, Nonn, isl . Nonn, forta, Hronn, isl . Hronn, ondo, Vina, isl . Vina, sama kiel de Vín, vd . supre, Vigsvinn, isl . Vígsvinn, batalsperta, Tjodnuma, isl . Pjóânuma, kiu kaptas homojn, elpjóâ, homoj, numa (nema), kapti .

40

Grimnismál, Grímnismál, Diroj de Grímnir, t.e. Odino, unu el la Edda-poemoj

Skidbladnir, isl . Skíâblaânir, vd. noton ĉe ĉap. 43.

Habrok, isl Hábrók, nomo de mitologia akcipitro, el hár, alta, kaj brók, pantalono (montras al densa plumaro alte sur la piedoj de la birdo)

Garm, isl . Garmr, vd. noton ĉe ĉap. 51.


Sleipnir, la ĉevalo de Odino, vd. klarigon ĉe ĉap. 15 (la ĉevaloj de la Azoj).

Svadilfari, isl Svaâilfari, kruda iranto, el svaâil-, kruda, danĝera, kaj fara, iri .

Niflhel, nigra, malluma mondo de morto, el nifl, mallumo, kaj hel, morto; sama kiel Niflheim (vd. ĉap. 33) .

l'edzino de Od, Freyja. Od, isl . Oâr, la edzo de Freyja.


Skidbladnir, isl . Skíâblaânir, la magia ŝipo de Freyr, el skíâ+blaâ, ligna lameno

Naglfari Naglfar, ŝipo farita el la ungoj de mortintaj homoj, el

142

nagl, ungo, kaj far, veturilo, ĉi tie ŝipo. Vd. ĉap. 51.

filoj de Ivaldi, isl . synir Ivalda, el synir, plur. de sonr, filo, Ival- da, gen. de Ivaldi, la patro de la gnomoj, kiuj konstruis la ŝipon Skídbladnir.


Tjalfi, isl . Pjálfi, 'la ekzercita, trejnita', elpjálfa, ekzerci, trejni.

Roskva, isl Roskva, 'la vigla, energia', el roskr, vigla, energia, ak- tiva


Skrymir, isl . Skrymir, 'fanfaronulo', el skruma, fanfaroni .

Utgardo, isl . Útgardr, la regiono ekster Midgardr (Midgardo), kie loĝas la homoj kaj la dioj (en Azgardo interne de Midgardo), el út, ekster, kaj gardr, muro(j) kaj la spaco interne .

Utgardo-Loki, isl . Útgarda-Loki, la nomo de la giganto-reĝo, kiu regas en Utgardo .


Logi, fajro, el loga, bruli.

Hugi, penso, el hugur, menso, penso

puno-korno, isl . vítishorn, el víti, puno, kaj horn, korno uzata por biero

Elli, 'maljuneco', ĉi tie personigita.


Midgardo-Serpento, la monstro en la maro ĉirkaŭ Midgardo, isl. Midgardsormr, vd. noton ĉe ĉap. 34.

Trudvangar, isl . Prúdvangar, vd. noton ĉe ĉap. 21.


Hymir, origino neklara, eble de húm, krepusko, aŭ de hamr, haŭto, felo

Himinhrjod, isl. Himinhrjóâr, 'kiu nudigas, malplenigas la ĉielon (verŝajne per la kornegoj)', el himinn, ĉielo, kaj hrjóâa, nudigi, malplenigi, purigi

Az-potenco, isl . ásmegin, vd. noton ĉe ĉap. 21.


LokiLaufeyjarson, 'Loki, filo de Laufey', vd. notojn ĉe ĉap. 33.

visko, lat . viscum album, parazita planto sur arboj, kvankam ĉi tie ĝi ŝajnas esti memstara planto kun trunketo

Hod, isl . Hoâr, la blinda Azo, vd. noton ĉe ĉap. 28 .

Hermod la Rapida, isl . Hermóâr inn hvati, el her, armeo, kaj móâr, kuraĝo, fervoro .

Hringhorni, 'kiu havas ringon sur la pruo', el hringr, ringo, kaj horn, angulo (ĉi tie la plej antaŭa parto de ŝipo).

Nanna, filino de Nep, isl . Nanna Nepsdóttir, Nanna eble rilatas al nenna, esti farema, Nep, isl . Nepr, origino necerta, -dóttir, filino .

Hyrrokkin, 'ŝrumpinta, sulkiĝinta pro fajro', el hyr, fajro, kaj rok- kinn, nigra pro fajro kaj fumo (aŭ eble de hrokkinn, sulkiĝinta) .

Lit, isl . Litr, 'koloro', ĉi tie nomo de la gnomo, kiun Toro piedfrape ĵetas en la fajron.

Gullintanni, 'kiu havas dentojn el oro', el gull, oro, kaj tonn (tann-), dento

Slidrugtanni, isl . Slíârugtanni, 'kun danĝeraj dentoj', el slíâr, danĝera, kaj tonn, dento

Gulltopp, isl . Gulltoppr, 'kun oraj kolharoj', el gull, oro, kaj toppr, pinto, supro, ĉi tie kolharoj.

Draupnir, 'kiu elgutas', el drjúpa, guti .

Gjoll, isl. Gjoll, bruo, el gjalla, eksoni, ekbrui .

Modgunn, isl . Móâgunnr, 'kiu furioze batalas, el móâr, kuraĝo, fervoro, furiozo, kaj gunnr, batalo .

Helgrindur, 'bariloj de Hel', el Hel, reganto de la regno de morto, kaj grind, barilo

Tokk, isl . Pokk, danko, el pakka, danki .


Franangrsfors, isl . Fránangrsfors, 'la akvofalo en Franangr', Fránangr estas loka nomo, fors ( foss), akvofalo .

Kvasir, origine nomo de fermentigita trinkaĵo, farita el beroj (vd.

Skaldskaparmál, ĉap. 5) .

Vali, isl . Váli, etimologio nekonata, filo de Loki ne miksota kun sia samnomulo, filo de Odino, vd. ĉap. 30.

Nari au Narfi, filo de Loki, la nomo eble parenca al la angla nar- row, malvasta.

Skadi, isl . Skaâi, vd. klarigon ĉe ĉap. 23. Sigyn, vd. klarigon ĉe ĉap. 23.

Ragnarok, isl . Ragnarok, destino, fino de la dioj, el rogn, gen . ragna, dioj, kaj rok, destino .


Fimbulvetr, 'Granda Vintro', elfimbul-, grandega, kaj vetr, vintro . Naglfar, el nagl, ungo, kaj far, ŝipo .

Hrym, isl . Hrymr, 'bruanto, muĝanto', nomo de giganto, probable parenca al anglosaksa hréam, bruo .

Surt, isl . Surtr, vd. noton ĉe ĉap. 4.

Vigrid, isl . Vígríâr, nomo de la batalkampo, el víg, batalo .

Gungnir, 'kiu svingiĝas', la lanco de Odino, parenca al gunga, malkuraĝulo (kiu tremas, svingiĝas)

Garm, isl . Garmr, hundo, el garma, vori .

Gnipahellir, isl . Gnípahellir, el gnípa, montosupro, kaj hellir, gro- to, kaverno

frato de Byleist, 'bróõir Byleists', t.e. Loki, vd. noton ĉe ĉap. 33 .

Hlin, isl . Hlín, alia nomo de Frigg, signifas probable 'protekta di­ ino', parenca al lat. clinare, klini, origina signifo ' kiu sin klinas al alia por protekto'. (Vd. ankaŭ ĉap. 35) .

la aromo de Frigg, isl . angan Friggjar, t.e. Odino, angan, aromo, Friggjar, gen de Frigg

la filo de Hvedrung, isl . mõgrHveôrungs, la lupo Fenrir, Hveôrungr estas probable alia nomo de Loki, mõgr, filo, Hveôrungs, gen. de Hveôrungr

la gardanto de Midgard, Toro

52

Brimir, probable el brim, ondo-ŝaŭmo, sekve taŭga nomo por halo de ŝaŭmanta biero

Okolnir, isl Okólnir, loko kiu ne malvarmiĝas, el ó-, ne (prefikso), kaj kólna, malvarmiĝi .

Nidafjoll, isl . Niôafjõll, 'montoj de mallumo', el niô, mallumo, kaj fjõll, sing fjall, monto

Sindri, 'kiu elĵetas fajrerojn, ardantajn brulaĵojn', el sindr, fajreroj, brulaĵoj.

Nastrond, isl . Nástrõnd, 'bordo de kadavroj', el nár, kadavro, kaj strõnd, bordo .

Hvergelmir, vd. klarigon ĉe ĉap. 4.

53

Vidar, isl . Vidar, vd. noton ĉe. ĉap. 29 . Vali, isl . Váli, vd. noton ĉe ĉap. 30 . Idavoll, isl . Idavollr, vd. noton ĉe ĉap. 14 . Modi, isl . Módi, 'la kuraĝa', el módr, kuraĝo . Magni, 'la forta', el magn, forto .

Vingnir, 'kiu skuas sian armilon, t. e . la martelon Mjollnir', t. e . Toro, de vingsa, skui, svingi.

Hoddmimisholt, isl. Hoddmímisholt, hodd signifas trezoron, Hoddmímir estas nomo de persono, holt, arbaro . La nomo do sig­ nifas 'arbaro de Hoddmímir'. Eble temas pri la Mondarbo mem, Yggdrasil.

Lif, isl . Líf, vivo .

Leiftrasir, Leijprasir Líjprasir, 'kiu batalas por sia vivo', el Leif/Líf vivo, kaj prasa, disputi, kvereli .

Alfrodul, isl . Alfrodull, 'la suno', kiel ĝi estas nomita ĉe la elfoj, el álfr, elfo, kaj rodull, suno (de raudr, ruĝa) .

Notoj pri SUaldsUaparmal

l

Skaldskaparmal, isl. skáldskaparmál, poetiko, poezia arto, skáld- skapar, gen . de skáldskapur, poezio (el skáld, poeto), kaj mál, lin­ gvo, lingva arto.

Mgir [ajir], giganto de la maro; la nomo parencas al lat . aqua, akvo .

Hler, isl . Hlér, poezia nomo de maro kaj alia nomo de tâgir; origi­ no neklara, eble rilata al hlé, ŝirmo, ĉeso de vento, do ia karesa aŭ mildiga nomo de la maro

Hlesey, isl . Hlésey, 'ŝirmita insulo', el hlé, ŝirmo, kaj ey, insulo; la nomo do signifas 'ŝirmita insulo'.

Hwnir [hajnir], unu el la malpli gravaj de la Azoj, lia rolo estas neklara, ankaŭ la nomo, eble rilata al la verbo hxna, allogi, kp . lat . cano, mi kantas

2

fosis kavon, metodo por kuiri viandon estis fosi kavon en la grun- do, enmeti fajron kaj ŝtonojn, kiuj varmiĝis pro la fajro, la viando estis metita sur la ŝtonojn kaj la tuto estis kovrita per terpecoj. La kuirado bezonis longetan tempon.

Tjassi, isl . Pjassi, origino de la nomo neklara. Vd. Gylfaginning (Gg 23).

siajn pomojn, t.e. la rejunigajn pomojn, kiujn Idun gardis. Vd. Gg 26.

Trymheim, isl . Prymheimr, 'mondo de bruo', el prymr, bruo, kaj heimr, mondo

3

formon de falko, isl . hamrfjaârhamr, flugipova vesto el plumoj en formo de falko


Olvaldi, isl . Olvaldi, 'kiu regas bieron', el ol, biero, kaj valda, regi. Idi, isl . Iâi, 'la moviĝema, diligenta', el iâa, moviĝadi tien kaj reen . Gang, isl . Gangur, 'la iranto', de ganga, iri .


Vanioj, isl . Vanir, alia gento de dioj, vd . Gg 23.

Kvasir, origino neklara, ofte konsiderata kiel pruntvorto el la sla- vaj lingvoj, kp . rusa kvas, praslava kvazŭ, 'fermentita trinkaĵo', kaj kongruas tiu signifo bone kun la rakonto

Fjalar, origino neklara, eble parenca al fjold, multeco, kaj povus tiel rilati al la multaj scioj de la gnomo

Galar, 'kiu krias, muĝas', el gala, krii .

Odrerir, isl. Oârerir, Oârxrir, Oâhrxrir, 'kiu ekmovas al poezio aŭ stimulas la spiriton', el óâr, poezio, spirito, kaj hrxra, ekmovi .

Son, isl . Són, origina signifo probable 'trinkaĵo de interkonsento, interpaciĝo', parenca al pragermana suona, interkonsento .

Bodn, isl . Boân, ujo, vazo, samradika kun buâkur, vazo, kruĉo.

Gilling, isl . Gillingr, 'kiu bruas, muĝas', kp . gjalla, brui, eksonegi .

Suttung, isl Suttungr, origino neklara, la nomo eble devenas de *suppungr, 'peze sin movanta pro drinkado'.

Hnitbjorg, isl . Hnitbjorg, 'krute vertikala roko, monto', el hnit, frapo, kunfrapiĝo, kaj bjorg, sing . bjarg, roko .

Gunnlod, isl . Gunnloâ, 'kiu bonvenigas al batalo', el gunnr, bata- lo, kaj loâ, bonvenigo .


hono, isl . hein, akrigilo farita el fajna, malmola ŝtono, etimologie parenca al latina cos, ŝtona akrigilo .

Baugi, 'la kurba', el baugr, ringo, kp . beygja, kurbigi .

149

Bolverk, isl . Bõlverkr, 'kiu kaŭzas malfeliĉon, damaĝo', el bõl, malfeliĉo.

Rati, 'kiu trovas la vojon', el rata, trovi, scii la vojon.


Sleipnir, la ĉevalo de Odino, vd. Gg 15.

Hrungnir, 'bruulo', parenca al hringja, sonorigi .

Gullfaxi, 'kun oraj kolharoj', el gull, oro, kaj fax, kolharoj.

Grjottunagardar, isl Grjóttúnagarôar, el grjót, ŝtonoj, tún, kam- po, kaj garôr, muro kaj la spaco interne . La nomo do signifas 'ĉirkaŭmurigita ŝtonriĉa kampo'.

Hrungnishjarta, 'koro de Hrungnir', Hrungnis, gen . de Hrungnir, hjarta, koro. Temas pri ia simbola bildo, tajlita aŭ ĉizita el ŝtono, de nekonata uzo, probable religia. La priskribo ŝajnas konformi al sim- bolo sur runaj ŝtonoj, kiu montras tri kunplektitajn triangulojn, kiuj estas nomitaj valknuter en la norvega, t . e . 'nodoj de la faligitoj'.

Mokkurkalfi, isl . Mõkkurkálfi, el mõkkr, fumo, nebulo, kaj kálfi, tibi- karno; la nomo do signifas proksimume 'ulo kun piedo de fumo'.

Tjalfi, isl . Pjálfi, vd . Gg 44.

honaj rokoj, isl . heinberg, rokoj aparte taugaj kiel materialo por akrigŝtonoj, el hein (vd supre), kaj berg, rokoj

Magni, 'la forta', de magn, forto. Vd. Gg 53.

Jarnsaksa, isl . Járnsaxa, 'kiu havas glavon el fero', el járn, fero, kaj sax, mallonga unutranĉa glavo. Járnsaxa estis gigantino; estas pliaj mencioj pri amaj rilatoj inter la Azoj kaj virinoj de la raso de gigantoj, plej fama estas la amo inter Freyr kaj Gerõur, vd. Gg 37.


Trudvangar, isl . Prúôvangar, vd . Gg 21. Groa, isl . Gróa, la nomo parencas al gróa, kreski .

Aurvandil, isl Aurvandill, nomo de diskutita etimologio, sed certe tre antikva, formojn paralelajn oni trovas en la longobarda Auri- wandalo, pragermana Orentil kaj en praangla Earendel (matena stelo)

Elivogar, isl . Élivogar, vd . Gg 5.

Aurvandilsta, isl . Aurvandilstá, 'piedfingro de Aurvandil', gen Aur- vandils, tá [taŭ], piedfingro . Pri kiu stelo temas estas necerte, sed notindas ke la praangla vorto Earendel signifas 'stelo de la mateno'.

Tjodolf de Hvinir, isl . Pjódólfr úr Hvini, vd . Gg 2.

Haustlong, isl Haustlong, nomo de poemo, el haust, aŭtuno, kaj long, longa


Geirrodargardar, isl Geirrodargardar, la loĝloko de la giganto Geirrod, isl. Geirrodr; Geirrõõar, gen de Geirrodr; -gardar, muroj kaj la spaco interne . kp . al Grjottunagardar en ĉap. 3.

Geirrod, isl . Geirrodr, el geir, lanco; -rodr, rilata aõ fridr, paco .

Grid, isl . Grídur, 'la impetega, furioza'.

Vidar la Silenta, isl . Vídar inn pogli, vd. Gg 29.

Gridarvol, isl Grídarvolr; Grídar, gen de Grídr, volr, bastono

Vim, isl . Vimur, 'kiu forte, kaskade fluas'.

Gjalp, isl . Gjálp, 'kiu plaŭdegas', de gjálpa, plaŭdi .

Greip, 'kiu forte kaptas', el grípa, kapti .

Eilif Gudrunarson, isl . Eilífr Gudrúnarson, poeto, 10-a kaj 11-a jarcento

Torsdrapa, isl . Pórsdrápa, Pórs, gen . de Pór; drápa, antikva longa poemo de laŭdado


Sif, la edzino de Toro.

filoj de Ivaldi, synir Ivalda, vd . Gg 43.

Skidbladnir, Skíâblaânir, vd. Gg 43. Gungnir, vd. Gg 51.

Brokk, isl . Brokkr, origino necerta, eble rilata al brokka, troti . Eitri, 'scihava pri veneno aŭ medikamentoj', el eitr, veneno . Draupnir, vd . Gg 49.

Vartari, 'rimeno', probable parenca al greka rhodáne, fadeno .

t!

Hreidmar, isl . Hreiâmar, origino necerta, eble el hríâ, ŝtormo; atako .

Fafnir, isl. Fáfnir, 'kiu brakumas, ĉirkaŭvolvas', parenca al faâmur, brakoj .

Regin, isl . Reginn, 'la potenca', sama vorto kiel regin, dioj.

Lutro, isl . Otr, ĉi tie persona nomo. La islanda vorto otr (angle kaj germane otter) estas originale samradika kun vatn, akvo, kaj votr, malseka

Andvari, 'la singardema', el and-, kontraŭ, kaj var, singardema, atentema, suspektema

12

kasko de teruro, isl . xgishjálmr, xgis, gen . de xgir, 'kiu kaŭzas teruron' , de xgja, minaci, timigi, kaj hjálmr, kasko .

Hrotti, nomo de glavo, originala signifo probable 'kruda trunko de arbo'.

Refil, isl . Refill, probable el radiko raf- , kiu rilatas signife al 'fen- dita ligno'

Gnitaheid, isl. Gnitaheiâr, el gnit, probable 'gruzdeklivo', kaj heiâr, altlando pli-malpli ebena, la nomo do verŝajne signifas ŝtonozan altlandon.

Hjalprek, isl Hjálprekr, la nomo de praĝermana orgino, kp bur- gunda Hilperic.

Tjod, isl . Pjóâ, kp . malnova dana Thiuth, nomo de dana vilaĝo nun nomita Ty.

Sigurd, isl . Sigurâr, el sigr, venko, kaj vorâr, gardanto. Kvankam la nomo ne estas identa kun la pragermana heroo Siegfried, la per- sono de Sigurâr posedas multajn trajtojn komunajn kun Siegfried, kiel ĉi tiu estas prezentita en la germana Nibelungenlied.

Sigmund, isl . Sigmundr, el sigur, venko, kaj mundur, protekto .

Volsung, isl . Volsungr, nomo de praĝermana reĝo, prapatro de la prareĝa familio Volsungar (Volsungoj). La nomo probable rilatas al gota walisa, elektita, kaj isl . velja, elekti .

Hjordis, isl. Hjordís, el hjor, glavo, kaj dís, protektantino; dia (nobla, bela) virino

Eylimi, nomo de mitologia reĝo, signifo necerta, eble 'la ĉiam- foliara, kiu ĉiam portas foliojn kaj prosperajn branĉojn', el ey, ĉiam; feliĉo, prospero, kaj lim, foliaj branĉoj.

Gram, isl . Gramr, de gramr, kolera, malamika .

Grani, nomo de ĉevalo, de gron, supra lipo (de ĉevaloj kaj brutoj).

13

Gjukungoj, isl Gjúkungar, la familio de Gjuki, isl Gjúki, nomo de praĝermana reĝo, praĝermana Gibicho, parenca al isl . gefa, doni, donaci. La edzino de Gjúki estas Grimhild, isl . Grímhildr; la filoj Gunnar, Hogni, isl. Hogni kaj Gotorm, isl. Gotpormr; la filinoj Gudrun, isl . Guârún, kaj Gudny, isl . Guâny.

Brynhild, isl . Brynhildr, la unua elemento de la nomo devenas el brynja, kiraso, hildr, batalo

Atli Budlason, isl . Atli Buâlason, 'Atli, filo de Buõli'; nomo de unu el la reĝoj de la Hunoj, kp . gota Attila, patreto, de atta, patro, la nomo kunmiksiĝis kun alia nomo de norda orgino, de adjektivo atall, kruela, feroca; Buâla, gen. de Buâli, son, filo .

Hindafjall, 'monto de cervinoj', el Hinda, gen . plur. de hind, cer- vino, kaj fjall, monto

Niflungoj, isl Niflungar, pruntvorto el la germana, Nibelungen Goti, nomo de ĉevalo de gota origino.

ili intersanĝis siajn formojn, t. e . siajn aspektojn, Sigurd surprenis la aspekton de Gunnar, kaj Gunnar de Sigurd. Laŭ Võlsunga saga - Historio pri la Volsungoj - tion instruis al ili Grimhild, la patrino de la Gjukungoj, kiu estis sperta pri magio .

kielnuptan simbolon, la teksto diras at línfé, 'anstataŭ lina vestaĵo', kio montras al la kutimo nomita morgungjõf 'donaco en la mateno post la nupta nokto'.

Svanhild, isl. Svanhildr, el svanr, cigno, kaj hildr, batalo .


lavi siajn harojn, isl . bleikja hadda sína, la verbo uzata ĉi tie estas bleikja, kiu povus esti tradukita laŭvorte 'heligi, blankigi', sed ĉar iom poste Snorri uzas la verbonpvá, kiu signifas 'lavi', la esprimo bleikja hadda sendube indikas la agon 'lavi la hararojn por ilin he­ ligi, blankigi'. La substantivo por tiu ago estas hadd-blik, de haddr (poezia vorto), kapharoj (precipe de virinoj)

donaĵo de Andvari, isl . Andvaranautr, la ora ringo, kiun la gnomo Andvari donis devigite al Loki, -nautr, kiu donas .


la heredaĵo de Fafnir, isl . Fáfriisarfr, Fáfriis, gen . de Fáfnir, arfr, heredaĵo

Jonakr, isl . Jónakr, origino neklara, eble transformo de Odoacer.

Sorli, isl . Sõrli, origina signifo 'armita homo, batalisto'.

Hamdir, isl Hamôir, origina signifo 'la kirasita'.

Erp, isl . Erpr, 'kiu havas ruĝbrunajn harojn'.

Jormunrek la Potenca, isl . Jõrmunrekkr inn ríki, nomo pruntita el kontinentaj ĝermanaj lingvoj, kp . la nomon de la fama reĝo de la Ostrogotoj, Ermanaric, kiu fondis en la 4-a jarcento vastan regnon, kiu sin etendis de la bordoj de la rivero Dnepro ĝis la Nigra Maro.

Randver, 'ŝildportanta viro', el rond (rand-), ŝildo, kaj ver, viro .

Bikki, probable el praangla Becca (virnomo) .

Aslaug, isl. Aslaug, la unua elemento sama vorto kiel ás, Azo, - laug, necerta origino .

Heimir, 'kiu havas hejmon, sendependa bienulo', de heima, hejmo .

Hlymdalir, 'resonantaj valoj', el hlymja, laŭte resoni, kaj dalir, sing dalr, valo

Sinfjotli, isl . Sinjjotli, nomo de fama heroo en poemoj kaj rakontoj, praĝermana Sintarvizzilo, burgunda Sindrafitils, el sindr, ardantaj ferpecoj, kaj *fetila, parenca al fet, paŝo kaj fótr, piedo; la nomo probable signifas 'kiu havas piedojn ardbrilantajn aŭ blankajn', eble kaŝnomo de lupo .

16

Frodi, isl . Fródi, probable 'la multescia', de fródr, multescia. Skjold, isl . Skjoldr, 'ŝildo'.

Skjoldungoj, isl Skjoldungar, pradana reĝfamilio, devenintoj de Skjoldr.

Gotlando, probable temas pri Jutlando, sed ne pri la sveda insulo de tiu nomo, nek pri la sveda regiono Gotaland.

Fridleif, isl. Fridleifr, de fridr, paco .

la lingvo dana, isl . donsk tunga, ĉi tiu esprimo, kiu sendube trovis sian originon en la anglo-saksa mondo dum kontaktoj kun la vikin- goj, rilatas ĝenerale al la lingvo parolata dum la vikinga periodo (8a - 10a jarcentoj, proksimume) de ĉiuj skandinavaj popoloj: Da- noj, Svedoj, Norvegoj, poste de Islandanoj kaj aliaj loĝantoj en la norvegaj kolonioj sur la skotaj insuloj kaj en Irlando .

la altebenaĵo Jalang, isl . Jalangursheidi, dane Jellingehede, loka nomo en Jutlando .

Fjolnir, isl . Fjolnir, en sia Ynglinga saga - Historio de la Ynglin- goj (prasveda reĝfamilio) - Snorri Sturluson prezentas Fjolnir kiel filon de Freyr.

Fenja kaj Menja, laŭ la poemo Grottasong (vd . sube) ili estis gi- gantinoj; la nomoj probable rilatas al la haroj de la du gigantinoj, Fenja, el fon, plumeroj, Menja, de mon, kolharoj de ĉevalo.

Grotti, isl . Grótti, ferstango (akso) en la centro de la malsupra muelŝtono, ĉi tie nomo de muelilo, per kiu la sklavinoj de reĝo Frodi muelis la oron.

Hengikjopt, isl . Hengikjoptr, 'kiu havas pendantan buŝegon', evi­ dente nomo de giganto

Grottasong, isl . Gróttasongr, 'kanto de Grótti', songr, kanto .

Mysing, isl. Mysingr, origino neklara, eble parenca al lat. movere, movi


kraki, 'stangeto; malgranda, maldika homo'

Hrolf Kraki, isl . Hrólfr Kraki.

Vogg, isl . Voggr, probable de vagga, lulilo,

Hleidra, isl . Hleiâra, dana Lejre, sidejo de la danreĝa dinastio ĝis la 10a jarcento.


Uppsala, isl . Uppsalir, svede Uppsala, sidejo de la antikvaj svedaj reĝoj

Adils, isl . Aâils. Ali, isl . Ali.

Vwnir [vajnir], svede Vãnern, la plej granda lago de Svedujo, en la okcidenta parto de meza Svedujo.

berserko, 'superforta batalisto', la nomo probable signifas, 'kiu por­ tas ursan felon', el ber-, urso, kaj serkr, supervesto (ĉi tie el felo).

Bodvar Bjarki, isl . Boâvar Bjarki (bjarki), de ber-, urso .

Hjalti la Brava, isl Hjalti hugprúâi, de hugprúâr, kuraĝa, brava

Hvitserk la Impetema, isl . Hvítserkr hvati, de hvatr, rapida, impe- tema

Vott, isl . Vottr, 'ganto'.

Veseti, isl . Véseti, el vé, sankta loko, kaj seti, ŝtupo, la nomo pro­ bable signifas 'kiu sidas alte en sankta loko'.

Svipdag, isl . Svipdagr, el svipr, aspekto, kaj dagr, tago, la nomo probable signifas 'kiu havas helan aspekton'.

Beigud, isl . Beiguâr, 'kiu timigas', de beigr, timo .

Hildisvin, isl . Hildisvín, laŭvorte 'porko de batalo', el hildr, ba­ talo, kaj svín, porko . Ankaŭ nomita Hildigoltr (Hildigolt), -goltr, virporko

Hrafn, 'korvo'.

Hildigolt, isl. Hildigoltr, vd. supre .

Finnsleif, Finns- probable sama nomo kiel de la finna popolo, leif rilatas al heredaĵo, la kiraso verŝajne estis fortigita per magio, la finnoj estis renomaj pro siaj magiaj povoj.

Sviagris, isl . Svíagrís, laŭvorte 'porkido de la svedoj', el Svía, gen . de Svíar, svedoj, kaj grís, porkido .

Fyri, isl . Fyri, svede Fyris, ĉi tiu rivero enfluas la lagon Malar kaj estas navigebla inter la enfluejo kaj la urbo Uppsala .

la kampoj de Fyri, isl . Fyrisvellir.

19

Hjadningoj, isl . Hjaâningar, la nomo devas signifi 'Heõinn kaj liaj homoj', vd . Hedin (Héõinn) ĉi-poste.

Hogni, isl . Hogni, origina signifo 'protektanto', kp . pragermana Hagan, praangla Hagona.

Hild, isl. Hildr, personigo de batalo .

Hedin, isl Héâinn, origino neklara, eble sama vorto kiel héâinn, fel-surtuto, au eble rilata aõ hoâ, batalo . El Héâinn devenas la nomo Hjaâningar, vd supre

Hjarrandi, 'la bruema', kp . praangla hearn, bruigilo .

Haey, isl. Háey, angle Hoy, 'alta insulo', el há(r), alta, kaj ey, in­ sulo; ĝi situas oriente de la golfo Scapa Flow, Orkadoj, norde de Skotlando, 21 kilometrojn longa kaj 12 kilometrojn larĝa .

Dainsleif, isl . Dáinsleif, el Dáinn, nomo de gnomo, kaj leif, heredaĵo, la glavo estis forĝita de gnomo .

La edda de õdokkí ôturçtuson

La Edda de Snorri Sturluson estas la ĉefa fonto pri la antikva mitologio de la nordiaj popoloj, la skandinavaj kaj la islanda.

La vorto Edda estas iom enigma; ĝi aperas en unu malnova mitologia poemo en la signifo praavino; ĝia uzo por la libro de Snorri do eble aludas al tiaj antikvaj scioj, kiujn posedis pra- tempaj generacioj.

Snorri Sturluson (1179-1241), la aŭtoro de la libro ĉi tie pre- zentita en Esperanto-traduko, apartenis al potenca familio en Islando en tiu tempo, la t. n. Sturlungar. Malgraü komplikaj konfliktoj li sukcesis okupi sin pri verkado de grandiozaj verkoj, el kiuj elstaras la historio de la antikvaj norvegaj reĝoj, nomita Heimskringla, kaj la mitologia-poetika libro Edda.

Q

Baldur Ragnarsson

www. librejo. com

Mondial

NOVJORKO

Загрузка...