1. Neatendita festo

En truo en tero vivis hobito. Ne acxa, malpura, malseka truo plena je vermstumpoj kaj sxlima odoro; nek seka, dezerta, sabla truo sen sidlokoj aux mangxajxoj. GXi estis hobitotruo, kaj tio signifas komforton. GXia pordo estis perfekte ronda kiel luko, verde farbita, kun brila flava latuna anso fiksita cxe l’ centro. La pordo kondukis al vestiblo tub-forma, kiel largxa tunelo: tre komforta, senfuma lignopanela tunelo, kahelita kaj tapisxita cxe l’ planko, meblita per vaksitaj segxoj, kaj kun amaso da hokoj por cxapeloj kaj manteloj — la hobito tre sxatis gastigi. La tunelo serpentumis plu, sed iom nerekte, en la flankon de l’ monteto — la Monteto, kiel nomis gxin cxiuj logxantoj en la multmejla cxirkauxajxo — kaj de ekstere vidigxis multaj etaj rondpordoj, komence cxe unu flanko, kaj poste cxe la alia. La hobito ne bezonis grimpi sxtuparon: dormocxambroj, bancxambroj, keloj, provizejoj (multe da), vestejoj (cxe li, kompletaj cxambroj estis destinitaj al vestoj), kuirejoj, mangxejoj… cxiuj estis sametagxaj, kaj ecx en la sama koridoro. La plej bonaj cxambroj trovigxis maldekstre (de la enirejo), cxar nur tiuj havis fenestrojn, kiuj estis rondaj kaj profundaj, kaj ili rigardis al la gxardeno kaj poste al gresejo etendigxinta gxis la rivero.

CXi tiu hobito estis suficxe prospera, kaj li nomigxis Baginzo. La Baginzoj logxis apud la Monteto jam de neimageble longe, kaj oni taksis ilin respektindaj, ne nur cxar multaj el ili estis ricxaj, sed ankaux cxar ili ne spertis aventurojn kaj faris nenion neatenditan, kaj cxar oni povis diveni la opinion de ajna Baginzo pri iu ajn temo sen la peno rekte demandi lin pri gxi. CXi tiu rakonto temas pri Baginzo kiu tamen spertis aventuron, kaj malkovris, ke li faris kaj diris aferojn tute ne atenditajn. Li eble perdis la respekton de la najbaroj, sed li gajnis… nu vi vidos, cxu li gajnis fine ion ajn.

La patrino de nia hobito… Cetere, kio estas hobito? Mi supozas ke hodiaux la hobitoj bezonas priskribon, cxar ili igxis maloftaj kaj nun timas Grandulojn, kiel ili nomas nin. Ili estas (aux estis] popolo de etuloj, je duono de nia alteco, pli malgrandaj ol barbaj gnomoj. La hobitoj estas senbarbaj. Ili havas preskaux nenion magian, krom la cxiutaga rimedo sin kasxi silente kaj rapide, kiam grandaj stultuloj kiel vi kaj mi cxirkauxstumblas, bruegante kiel elefantoj, auxdataj de ili longe for. Ili estas dikventraj, emas vestigxi tre hele (cxefe. per verdo kaj flavo), ne portas sxuojn, cxar sur iliaj piedoj kreskas nature ledaj plandoj kaj dikaj varmaj brunaj piedharoj — kiuj aspektas kiel ilia hararo (kutime bukla). Ili havas longajn lertajn fingrojn, bonkorajn vizagxojn, kaj eksplodas per sulkoplenaj ridegoj — cxefe post la vespermangxo, kiun ili gxuas du fojojn tage se tio eblas. Nu vi jam scias suficxe… Kiel mi ekrakontis, la patrino de tiu cxi hobito nomigxis Beladona Tjuko, unu el la tri mirindaj filinoj de l’ Maljuna Tjuko, la superulo de l’ hobitoj, kiuj logxis trans la Akvo — rivereto kiu fluis malsupre de l’ Monteto. Oni ofte diris cxe aliaj familioj, ke antaux longa tempo unu el la praTjukoj nepre havigis al si elfan edzinon. Tio absurdas, kompreneble, sed tamen io cxe ili ne estis tute hobita, kaj foje anoj de la Tjuka familio ekiris aventuri. Ili kasxe kaj subite malaperis, pri kio la tuta familio silentis; sed la fakto estas ke la Tjukoj ne estis same respektataj kiel la Baginzoj, kvankam ili estis sendube pli ricxaj.

Sed Beladona Tjuko ja ne spertis aventurojn post kiam sxi edzinigxis kun Bungo Baginzo. Bungo — la patro de Bilbo — konstruis por sxi (kaj parte per sxia mono) la plej luksan hobitotruon, kiun oni povus trovi sub la Monteto, aux post la Montejto, aux ecx trans la Akvo, kaj tie ili restis gxis la fino de siaj tagoj. Tamen, ja estas eble ke Bilbo, sxia ununura filo, malgraux tio ke li aspektis kaj kondutis kvazaux kopio de sia solida kaj komfortuma patro, heredis strangan karakteran econ el la Tjuka flanko, kaj tiu eco prokrastis sian aperon gxis certa momento. Tiu momento ne venis, antaux ol Bilbo Baginzo estis plene matura, je sia kvindeka jaro, kiam li jam logxadis belan hobitotruon konstruitan de sia patro, kiun por vi mi jxus priskribis, kaj gxis kiam li sxajne establigxis finfine kaj definitive.

Tute hazarde unu matenon en tiu fora tempo, kiam en la mondo estis trankvile, kiam estis malpli brue kaj pli verde, kaj kiam la hobitoj pli oftis kaj prosperis, dum Bilbo Baginzo staris apud sia pordo post matenmangxo, fumante pipegon el ligno, kiu preskaux tusxis liajn lansxtofajn (kaj nete kombitajn) piedojn — al li venis Gandalfo. Gandalfo! Se vi auxdus pri li almenaux kvaronon el tio, kion mi auxdis — kaj mi auxdis nur tre malmulte el tio, kio auxdindas — vi devus antauxgxui mirindan rakonton. Lia vojiro supersxutis rakontojn kaj legendojn en la plej eksterordinara maniero. Li ne vizitis la Monteton jam de jaroj, fakte depost la morto de sia amiko Maljuna Tjuko, kaj la hobitoj preskaux forgesis lian aspekton. Li havis aferojn fore de la Monteto kaj la Akvo, jam de kiam ili cxiuj estis etaj hobit-knaboj kaj hobit-knabinoj.

Tiumatene la nesuspektanta Bilbo vidis nur maljunulon kun bastono. Li havis altpintan bluan cxapelon, longan grizan mantelon, argxentan skarpon, kiun kovris lia longa blanka barbo pendanta gxis la zono, kaj grandegajn nigrajn botojn.

— Bonan matenon! — diris Bilbo, kaj tion li celis. La suno brilis, kaj la herbo tre verdis. Sed Gandalfo rigardis lin de sub longaj tufaj brovoj, kiuj preterpasis la randon de lia ombra cxapelo.

— Kion vi celas? — li diris. — CXu vi deziras al mi bonan matenon, aux vi trovas la matenon bona, cxu mi konsentas aux ne, aux vi fartas bone cxi tiun matenon, aux estas mateno, kiam indas bone farti?

— CXion samtempe! — diris Bilbo — Kaj cetere ni havas bonan matenon por fumi pipon da tabako eksterdome. Se vi kunportis pipon, sidigxu kaj prenu do iom da mia tabako! Ne urgxas, restas la tuta tago!

Kaj Bilbo sidigxis sur segxo apud sia pordo, krucis la krurojn, kaj elblovis belan ringon da griza fumo, kiu supersxvebis en la aeron sen disigxi, transflosante la Monteton.

— Tre bele! — diris Gandalfo — Sed cxi-matene mi ne havas tempon por elblovi fumoringojn. Mi sercxas iun, kiu partoprenos aventuron, kiun mi organizas, kaj estas tre malfacile trovi iun.

— Nepre ne en nia regiono! Ni estas simpla gento, kaj al mi mem ne utilas aventuroj. Acxaj, konsternaj, nekomfortaj aferoj! Oni riskas malfrui vespermangxon! Mi ecx ne imagus kiel oni gxuas ilin, — diris nia sinjoro Baginzo, sxovante sian dikfingron sub la sxelkon, kaj denove elblovante ankoraux pli grandan fumoringon. Li prenis siajn matenajn leterojn, kaj eklegis sxajnigante ne plu rimarki la maljunulon. Li jam decidis, ke tiu vere ne estas tauxga persono, kaj ke li prefere foriru. Sed la maljunulo ne foriris. Li restis apoge de sia bastono, fikse rigardante la hobiton sen paroli, gxis kiam Bilbo igxis malkvieta kaj ecx kolera.

— Bonan matenon! — li diris fine. — Ni cxi tie ne deziras aventurojn, dankon! Vi eble provu sercxi post la Monteto aux trans la Akvo. — Tiel li volis diri, ke la konversacio estas finita.

— Kiom da sencoj havas via esprimo “Bonan Matenon”! — diris Gandalfo. — Nun vi diras tion por forigi min, celante ke estos bone nur kiam mi estos for.

— Certe ne, certe ne, estimata sinjoro. Mi ja konas vian nomon, cxu ne?

— Jes ja, estimata sinjoro. Mi konas la vian, sinjoro Bilbo Baginzo. Kaj vi ja konas la mian, kvankam vi ne memoras ke gxi apartenas al mi. Mi estas Gandalfo, kaj Gandalfo estas mi! Mi ne imagis, ke mi vivis tiel longe, por ke filo de Beladona Tjuko forsalutu min, kvazaux mi kolportus butonojn cxe l’ pordo!

— Gandalfo, Gandalfo! CXiele! CXu tiu vaganta sorcxisto, kiu donacis al la Maljuna Tjuko paron da magiaj juvelbutonoj, kiuj fermigxis senpere kaj malfermigxis nur je lia komando? CXu la ulo, kiu rakontis mirindajn fabelojn dum festoj pri drakoj, kaj goblenoj, kaj gigantoj, kaj liberigo de princinoj, kaj neatendita bonsxanco de idoj de vidvinoj? CXu la viro, kiu fabrikis tiel belajn artfajrajxojn! Mi memoras tiujn! La Maljuna Tjuko mendis ilin por la Somermeza Vespero. Grandioze! Ili supreniris kiel liliegoj, lupfauxkaj antirinoj kaj fajrocitizoj, sxvebante en la areo dum la tuta vespero.

Vi sendube rimarkis ke sinjoro Baginzo ne estis tiel senpoezia, kiel li emis pensi, kaj ke li ankaux tre sxatis florojn.

— Bona cxielo! — li dauxrigis. — Tiu Gandalfo kiu igis, ke tiom da kvietaj personoj ekiru en la naturon por frenezaj aventuroj. Por grimpi arbojn, viziti elfojn, veli sxipe al foraj strandoj! CXielego, la vivo estis tiel interes… mi volas diri, ke en la pasinteco vi tiom perturbis niajn kutimojn. Mi petas vian pardonon, sed mi tute ne sciis ke vi ankoraux praktikas.

— Kion mi do faru? — diris la sorcxisto. — CXiuokaze, mi kontentas ke vi memoras ion pri mi. Vi almenaux gxentile memoras miajn artfajrajxojn, kaj tio ankoraux estas esperiga. Pro la memoro de via avo Tjuko, kaj de kompatinda Beladona, mi certe donos al vi tion, kion vi petis.

— Mi pardonpetas, sed mi nenion petis!

— Jes ja! Dufoje. Mian pardonon. Mi donas gxin al vi. Fakte, mi intencas sendi vin al tiu aventuro. Tio amuzos min, kaj igos vin pli sana — kaj ankaux pli bonhava, versxajne, se iel vi travivos gxin.

— Pardonon! Mi ne volas aventurojn, dankon. Ne hodiaux. Bonan matenon! Sed bonvolu do veni iam por temangxi — iam ajn! Kial ne morgaux? Jes, venu morgaux, gxis revido!

La hobito turnis sin, kuretis post sian rondan verdan pordon, kaj fermis gxin kiel eble plej rapide, penante montrigxi ne tro malgxentila. CXar sorcxistoj estas sorcxistoj, malgraux cxio.

— Kial do mi nesingarde invitis lin temangxi? — li diris al si, enirante la provizejon. Li jam matenmangxis, sed sxajnis al li sane, post tia granda timo, ke li trinku ion kaj mangxu unu-du kukojn.

Tiutempe Gandalfo ankoraux staris antaux lia pordo, ridante longe sed silente. Poste li proksimigxis kaj per pinto de sia bastono gravuris strangan simbolon sur la bela verda antauxa pordo de la hobito. Poste li formarsxis, dum Bilbo formangxis sian duan kukon, pensante ke li sciis bone eviti aventurojn.

La sekvan tagon li preskaux forgesis Gandalfon. Li ne bone memoris aferojn, krom se li notis ilin en sia agendo por Rendevuoj tiele: “Gandalfo, Temangxo, Merkredon.” Sed hieraux li estis tro konfuzita por fari tion.

Antaux la temangxa horo sonoregis la antauxporda sonorilo, kaj li subite rememoris! Li kuris por varmigi la akvujon, preparis duan tason, subtason, plian kukon, kaj kuris porden.

“Mi pardonpetas pro la atendigo!” — li pretis diri, sed li vidis ke tie estis tute ne Gandalfo. Trovigxis gnomo, kun la barbo sxovita en oran zonon, kun la brilegaj okuloj sub ombre verda kapucxo. Tuj kiam malfermigxis la pordo, li pusxe eniris, kvazaux li estus atendata. Li pendigis sian mantelon sur la plej proksiman hokon kaj profunde riverencis:

— Dvalino, je via servo!

— Bilbo Baginzo, je la via! — diris la hobito, tro surprizita por starigi tujajn demandojn. Kiam la posta silento igxis tro malkomforta, li aldonis: — Mi estas trinkonta teon, bonvolu veni kaj kuntrinki. — Iom peza parolmaniero, sed li estis sincera. Cetere, kion vi farus se neinvitita gnomo venus pendigi siajn vestojn en via enirejo sen klarigoj?

Ili ne cxetablis longe, fakte ili jxus komencis la trian kukon, kiam sonoris ecx pli lauxte.

— Pardonu, — diris la hobito, kaj ekiris al la pordo.

“Jen vi alvenis, finfine!” — li dirus al Gandalfo cxi-foje, sed ne Gandalfo trovigxis. Anstataux li staris sur la sxtupo tre maljunaspekta gnomo kun blanka barbo, kaj skarlata kapucxo; ankaux li ensaltis tuj, kvazaux invitito, kiam la pordo estis malfermita.

— Mi vidas, ke ili jam alvenas, — li diris kiam li ekvidis la pendantan verdan kapucxon de Dvalino.

Li pendigis la sian, kiu estis rugxkolora, apude.

— Balino, je via servo! — li diris, tenante la manon sur la brusto.

— Dankon! — anhelis Bilbo.

Ne estis la gxusta esprimo, tamen “ili jam alvenas” perturbis lin. Li sxatis gastigi, sed li ankaux sxatis antauxkoni la gastojn, kaj li preferis propravole ilin inviti. Venis la terura ideo, ke baldaux mankos kukoj, kaj tiuokaze — li konis siajn devojn de la gastiganto, kaj li obeus ilin malgraux la gxeno — li devos mem rezigni pri mangxado.

— Venu, venu, kaj kuntrinku teon, — li sukcesis diri post profunda enspiro.

— Iom da biero pli tauxgus al mi, se estas al vi egale, kara sinjoro, — diris Balino kun la blanka barbo, — kaj ne tro gxenus min kuko, grenumita kuko, se vi havas iom.

— Multe da, — la hobito auxdis sin diri, kaj li sentis sin ankaux forkuri al la kelo por plenigi krucxon da biero, kaj poste al la provizejo por preni du bele rondajn grenkukojn, kiujn li jxus bakis dum la posttagmezo por sia post-vespermangxa mangxeto.

Kiam li revenis, Balino kaj Dvalino cxetable parolis kiel bonaj amikoj — fakte ili estis fratoj. Bilbo surtabligis la bieron kaj kukojn antaux ili, kiam lauxte sonoris kaj resonoradis.

“Certe Gandalfo nun “elvenis, — li pensis anhelante gxis la fino de la koridoro. Sed ne. Jen du novaj gnomoj, ambaux kun bluaj kapucxoj, argxentaj zonoj, kaj flavaj barboj, kaj ambaux portis sakojn kun laboriloj kaj fosilon. Ili ensaltetis tuj, kiam malfermigxis la pordo, kaj Bilbo ecx ne surprizigxis.

— Kiel mi servu vin, karaj gnomoj? — li diris.

— Kilio je via servo! — diris unu.

— Kaj Filio! — aldonis la alia, kaj ili riverencis, majeste forsvingante siajn kapucxojn.

— Je la viaj, kaj je tiu de viaj familioj! — respondis Bilbo, memorante la formulon cxi-foje.

— Dvalino kaj Balino jam estas, mi vidas, — diris Kilio. — Ni iru al la amaso.

“Amaso! — ekpensis Bilbo, — tio ne sxajnas al mi placxa. Mi devas nepre sidigxi por momento kaj revigligxi, kaj trinki ion”. Li nur guteton trinkis — en angulo, dum la kvar gnomoj cxirkauxtablis kaj parolis pri minejoj, oro, goblenaj gxenoj, drakaj damagxoj, kaj pri multaj aliaj aferoj, kiujn li ne komprenis, kaj ja ne volis kompreni, cxar ili sxajnis troe aventuraj — kiam, dinga-donga-lango-dango, lia sonorilo resonis, kvazaux malica hobitido klopodus fortiri la tenilon.

— Iu sonorilas cxe l’ pordo, — li diris, palpebrumante.

— Jes, kvar, mi konjektas laux la sono, — diris Filio. — Krome, ni vidis ilin iri malproksime post ni.

La kompatinda hobiteto sidigxis en la vestiblo, kaj kunpremis la kapon per la manoj, demandante al si, kio okazis, ja okazas, baldaux okazos, kaj cxu ili restos vespennangxi. Tiam resonoris plej lauxte, kaj li devis kuri al la pordo. Temis ne pri kvar, sed pri kvin! Unu plia gnomo aldonigxis, dum li hezitadis malantaux la pordo. Li apenaux finturnis la anson, antaux ol ili envenis, riverencis kaj salutis “Je via servo” unu post la aliaj. Dorio, Norio, Orio, Oino kaj Gloino ili nomigxis; kaj baldaux pendis sur la hokoj du kapucxoj purpuraj, unu griza, unu bruna kaj unu blanka kapucxo; kaj jen ili formarsxis, kun largxaj manoj sub oraj kaj argxentaj zonoj, por renkonti la aliajn. Jam farigxis preskaux amaso. Iuj mendis bieron, aliaj porteron, kaj unu kafon, kaj cxiuj mendis kukojn, tiel ke la hobito estis tre okupita dum longa tempo.

Granda krucxo da kafo jam estis en la kameno, la grenumitaj kukoj jam estis formangxitaj, kaj la gnomoj jxus ekmangxis la buteritajn skonojn[1], kiam auxdigxis lauxta frapo. Ne sonorado, sed forta frap-frapado cxe la bele verda pordo de la hobito. Iu frapegis per bastono!

Bilbo kolerege hastis laux la koridoro tre konfuzita kaj konsternita — estis la plej gxena merkredo, kiun li iam ajn spertis. Li sxire malfermis la pordon, kaj jen ili cxiuj enfalis, unu sur la aliajn. Pliaj gnomoj, ankoraux kvar! Kaj post ili trovigxis Gandalfo, apoganta sin je sia bastono kaj ridanta. Li ja vere faris kavon sur la bela verda pordo, kaj cetere li ankaux forbatis la sekretan signon, kiun li faris hieraux matene.

— Atentu, atentu, — li diris. — Ne estas via maniero, Bilbo, atendigi homojn cxe l’ sojlo, kaj poste malfermi la pordon kiel sxtoppafilon! Mi prezentu Bifuron, Bofuron, Bomburon, kaj precipe Torinon!

— Je via servo, — diris Bifuro, Bofuro kaj Bomburo, starantaj vice. Poste ili pendigis du flavajn kapucxojn, unu palverdan kaj unu lazuran kapucxon kun longa argxenta kvasto. Tiu lasta apartenis al Torino, tre grava gnomo, efektive, la granda Torino Kverkasxildo mem, al kiu tute ne placxis terenfali sur la piedmaton de Bilbo, sube de Bifuro,

Bofuro kaj Bomburo. Krome, Bomburo estis ege grasa kaj peza. Torino ja estis tre fiera, kaj nenion diris pri servo; sed Bilbo tiel petis pardonon, ke fine li gruntis “ne gravas” kaj cxesis sombre mieni.

— Nun, cxiuj ni estas cxi tie! — diris Gandalfo, vidante sur la hokoj la linion de dek tri kapucxoj, kiuj estis krome la plej bonaj demeteblaj kapucxoj destinataj al festoj, kaj sian cxapelon. — Bela renkontigxo! Mi esperas, ke restas io por mangxi kaj trinki por la malfruintoj. Kion? Teon? Ne, dankon! Glaseton da rugxa vino, por mi, mi petas.

— Ankaux por mi, — diris Torino.

— Kaj framb-marmeladon, kaj pomtorton, — diris Bifuro.

— Kaj sek-fruktajn tortetojn, kaj fromagxon, — diris Bofuro.

— Kaj pork-pastecxon, kaj saladon, — diris Bomburo.

— Kaj pli da kukoj, kaj da biero, kaj da kafo, se estas egale al vi, — kriis la aliaj gnomoj de malantaux la pordo.

— Kuiru kelkajn ovojn, jen bravulo! — postkriis Gandalfo, dum la hobito forstamfis al la provizejo. — Kaj ne forgesu la malvarman kokidajxon kaj peklitajn kukumetojn.

“Kvazaux li scius, kion mi scias pri la enhavo de miaj provizejoj!” — pensis sinjoro Baginzo, kiu konsternite demandis sin, cxu aventuracxo alvenis gxuste cxi tien, en lian domon. Post kiam li kunigis la botelojn, telerojn, trancxilojn, forkojn kaj aliajn ajxojn sur grandajn pletojn, li igxis tre varma, rugxmiena, kaj gxenita.

— Estu konfuzitaj kaj damnitaj tiuj gnomoj, — li vocxis. — Kial ili ne helpas min!

Sed jen! Staris Balino kaj Dvalino cxe la pordo de l’ kuirejo, kaj malantauxe Filio kaj Kilio, kaj antaux ol li povis ecx diri “trancxilo”, ili metis la pletojn kaj du tabletojn en la salonon kaj pretigis cxion.

Gandalfo havis la cxefan sidlokon, kun la dek tri gnomoj cxirkauxe, kaj Bilbo sidis sur tabureto cxe la kameno, mordetante biskviton — lia malsato jam malaperis — sxajnigante, ke cxio estas en ordo, kaj entute ne temas pri aventuro. La gnomoj ade mangxis, ade parolis, kaj pasis horoj. Finfine, ili forpusxis siajn segxojn, kaj Bilbo ekhastis por kunigi la telerojn kaj glasojn.

— Mi supozas ke vi restos vespermangxi? — li diris, per sia plej gxentila kaj neurgxa maniero.

— Kompreneble! — diris Torino, — Kaj poste. Ni ne arangxos la aferon gxis malfrue, kaj devos antauxe gxui muzikon. Ek al la ordigo!

Je tio la dek du gnomoj — sed ne Torino, kiu estis tro grava kaj plu parolis kun Gandalfo — ekstaris, kaj stakigis cxion alte. Kaj ili foriris, ne atendinte pletojn, jxonglante per unu mano stakojn da teleroj kun botelo supre, dum la hobito postkuris ilin preskaux pepante pro timo: “Atentu, mi petas” kaj “Bonvolu ne gxeni vin, mi mem povas”. Sed la gnomoj nur ekkantis:

La glasojn dissplitu, fendigxu la vazoj!

Trancxilojn difektu, kurbigu la forkojn!

CXar Bilbon cxagrenas tiaj okazoj —

frakasu botelojn, brulumu la korkojn!

Trancxu la tukon, la grason surtretu!

Versxu la lakton jam provizoj-planke!

Sur maton dormcxambran ostaron demetu!

La pordojn makulu per vin’ cxiuflanke!

En akvon bolantan mergegu fajencojn;

ilin per stango pistadu skrupule;

se iuj cxefine rezistis l’ atencojn,

ilin tra l’ halo jxetegu disrule!

CXar Bilbon cxagrenas tiaj okazoj,

zorge, tre zorge traktu pri l’ vazoj.

Kaj kompreneble, ili ne faris tiujn fiajxojn, kaj cxion netigis kaj ordigis fulmorapide, dum la hobito rondiris en la centro de la kuirejo, klopodante kontroli, kion ili faris. Poste ili revenis kaj trovis Torinon fumi pipon kun la piedoj sur la fendro. Li elblovis grandegajn fumoringojn, kiuj iris tien, kien li ordonis — supren en la kamentubon, malantaux la horlogxon sur la kamenbreto, sub la tablon, aux cirkle sub la plafono; sed kien ajn ili iris, ili ne suficxe rapidis por eviti Gandalfon. Hop! Li sendis malpli grandan fumringon el sia mallonga argila pipo gxuste tra la ringoj de Torino. Tiam la fumringo de Gandalfo verdigxis kaj revenis sxvebi super la kapo de l’ sorcxisto. CXirkaux li jam estis nubo da ili, kaj en la ombra lumo li aspektis stranga kaj magieca. Bilbo staris fikse, kaj rigardis, cxar li sxatis fumringumi, kaj li rugxigxis, rememorante, kiom fiera li estis hieraux matene pri la fumringoj, kiujn li blovis en la venton trans la Monteton.

— Nun, ek al la muziko! — diris Torino. — Alportu la muzikilojn!

Kilio kaj Filio hastis al siaj sakoj kaj alportis etajn violonojn, Dorio, Norio kaj Orio prenis flutojn el siaj jakoj, Bomburo havigis al si tamburon el la vestiblo. Ankaux Bifuro kaj Bofuro eliris kaj revenis kun klarnetoj, kiujn ili estis lasintaj en la bastonujo. Dvalino kaj Balino diris:

— Pardonu, sed ni lasis la niajn antaux la pordo.

— Alportu ankaux la mian, — diris Torino.

Ili revenis kun vjoloj, tiel grandaj kiel ili, kaj kun la harpo de Torino, pakita en verda tolo. GXi estis bela, ora harpo, kaj kiam Torino gxin plukis, la muziko tuj komencigxis, tiel subite kaj dolcxe, ke Bilbo forgesis cxion, kaj forportigxis en ombrajn landojn sub fremdaj lunoj, for de la Akvo, kaj tre longe for de sia hobitotruo sub la Monteto.

La mallumo envenis la cxambron tra la fenestreto, kiu estis sur la flanko de la Monteta deklivo; la fajro flagretis — estis aprilo — kaj ili plu ludis, dum la ombro de l’ Gandalfa barbo svingigxis sur la muro.

La mallumo plenigis la tutan cxambron, la fajro formortis, la ombroj forpasis, kaj ili ankoraux ludadis. Kaj subite, unu post la alia, ili ekkantis, samtempe kun la ludado, cxantante la gorgxprofundajn kanzonojn de la antikvaj gnomoj el la profundaj hejmoj. Jen fragmento de ilia kanto, se gxi povas simili ilian kanton sen ilia muziko:

Transmonten en nebulo frida

al kavernar’ profunde sida

ni devas for je la tagauxror’

cele al pala or’ sorcxita.

Pragnomoj sorcxis plej fortike

dum gongis martelbat’ efike

cxe l’ fundoj kasxaj de l’ tenebrajxoj

en kavaj haloj suberike.

Por elfaj princoj, regxoj avaj,

oron el amasegoj ravaj

ili adaptis, kaj lumon kaptis

kasxotan en teniloj glavaj.

Argxentkolcxenojn ili ligis

el floraj steloj, surkronigis

la drakofajron, kaj lum-emajlon

de sun’ kaj lun’ al drat’ aplikis.

Transmonten en nebulo frida

al kavernar’ profunde sida

ni devas for je la tagauxror’

plene al pala or’ sorcxita.

Por si pokalojn ili muldis

kaj orajn harpojn; tie multis

kantad’ belsona en lok’ sennoma:

tion nek elf nek hom’ auxskultis.

La pinoj sur altajx’ turbulis,

la ventoj en la nokt’ ululis;

la fajro rugxa disflamis mugxa;

la arboj torcxe lumorbrulis.

Sonoris sonoriloj vale

kaj supren gapis homoj pale;

kolero draka, feroc-ataka,

detruis domojn, turojn fale.

La monto fumis sub la luno;

la gnomoj pro cxi misfortuno

forfugxis el la minaco pela

de lia pasxo, sub la luno.

Transmonten en nebulo frida

al kavernar’ profunde sida

ni devas for je la tagauxror’

sur voj’ al reakir’ abunda!

Kaj dum ilia kantado, la hobito spertis la amon al belajxoj faritaj per mano, ruzo kaj magio, amon ferocan kaj jxaluzan, la deziron de gnomaj koroj. Kaj io Tjuka ekscitis lin, kaj li volis ekvidi la montegojn, kaj auxdi la pinojn kaj la akvofalojn, kaj esplori la kavernarojn, kaj porti glavon anstataux promenbastonon. Li rigardis el la fenestro. La steloj aperis sur malluma cxielo super la arboj. Li pripensis la gnomajn juvelojn brilantajn en la ombraj kavernoj. Subite en la arbaro trans la Akvo flamo flagris— supozeble iu ekbruligis lignofajron — kaj li ekpensis pri la entrudo de rabemaj drakoj sur la Monteto, perflame ekbruligantaj gxin. Li tremetis kaj tuj refarigxis simpla sinjoro Baginzo de Bag-Endo en Submonteto.

Li sxanceligxe starigxis. Li duonintencis sercxi lampon, kaj pli ol duone intencis kasxi sin malantaux la kelajn bierujojn kaj ne reveni, antaux ol cxiuj gnomoj foriros. Li tuj trovis ke la muziko kaj kantado jam haltis, kaj ke ili cxiuj gvatis lin per la okuloj brilantaj en la mallumo.

— Kien vi iras? — diris Torino per vocxo, kiu versxajne auxdigis, ke li divenis la du duonojn de la hobita spirito.

— Kial ne iom da lumo? — diris Bilbo, bedauxresprime.

— Al ni placxas la ombroj, — diris cxiuj gnomoj.— Decas ombro por afero sombra! Kaj restas multaj horoj antaux la tagauxror’.

— Kompreneble! — diris Bilbo kaj sidigxis haste. Li maltrafis la tabureton kaj sidigxis sur la fendron, faliginte la fajrostangon kaj la sxovelilon.

— CXit! — diris Gandalfo. — Torino parolu. Kaj Torino komencis tiele:

— Gandalfo, gnomoj kaj sinjoro Baginzo. Ni estas kunvenintaj en la domo de nia amiko kaj kunkonspiranto, tiu cxi plej bonega kaj auxdaca hobito — liaj piedfingraj haroj neniam forfalu, kaj cxiuj lauxdu lian vinon kaj bieron!

Li pauxzis por respiri kaj por ke Bilbo gxentile respondu, sed la flatoj pretersxutis la kompatindan Bilbon, kiu busxklapis proteste pro la etikedo auxdaca kaj ecx pli malbona kunkonspiranto, kvankam neniu sono elbusxis, cxar li tre konsternigxis. Do Torino dauxrigis:

— Ni estas kunvenintaj por diskuti niajn planojn, niajn artifikojn, metodojn, politikojn kaj rimedojn. Ni baldaux, antaux la tagauxror’, komencos longan vojagxon, vojagxon de kiu iuj el ni, aux cxiuj ni — krom nia amiko kaj konsilanto, la ingxenia sorcxisto Gandalfo — eble neniam revenos. Temas pri solena momento. Nia celo estas, supozeble, konata de ni cxiuj. Por la estimata sinjoro Baginzo, kaj eble por unu-du junaj gnomoj — mi eble rajtas mencii Kilion kaj Filion, ekzemple — la gxusta situacio indas je mallonga klarigo.

Tia estis la stilo de Torino. Li estis grava gnomo. Se oni estus permesinta al li, li dauxrigus, gxis kiam li haltus por enspiri, sen diri ecx unu aferon, kiun oni ne jam scius. Sed li estis malgxentile interrompita. La kompatinda Bilbo ne plu povis prokrasti. Je eble neniam revenos komencigxis sxiri en li krio, kaj baldaux gxi eksplodis, kiel fajfo de lokomotivo el tunelo. CXiuj gnomoj eksaltis, renversante la tablon planken. Gandalfo bruligis bluan lumon cxe l’ pinto de sia magia bastono, kaj en gxia blua fajrobrilo oni vidis la kompatindan hobiton genui sur la cxekamena mato, tremante kiel fandigxanta jxeleo. Li platfalis planken, kriante “fulmotrafita, fulmotrafita!” —tio estis la sola parolo, kiun ili povis havigi dum longa dauxro. Ili do prenis kaj kusxigis lin flanke de la vojo sur sofon en apuda salono, kun trinkajxo cxe l’ kubuto, kaj revenis al siaj sombraj aferoj.

— Nervoza ulo,— diris Gandalfo, dum ili residigxis. — Malgraux kuriozaj paroksismoj, li estas unu el la plej bonaj, unu el la plej bonaj — feroca kiel atakita drako.

Se iam vi vidus atakitan drakon, vi ekscius, ke tio cxi estis nur poezia troigo pri iu ajn hobito, ecx pri la prapraonklo de l’ Maljuna Tjuko, Bovblekulo, kiu tiom altis (por hobito), ke li kapablis rajdi cxevalon. Li sturmis la goblenajn armeojn de Monto Gramao dum la Batalo sur Verdkampoj kaj forfrapis la kapon de la goblena regxo Golfumbulo per ligna klabo. GXi flugis cent jardojn for, kaj falis en kuniklotruon, kaj tiel estis samtempe gajnita la batalo kaj inventita la golf-ludo.

Tamen dume la pli milda posteulo de Bovblekulo revigligxis en la salono. Post momento kaj trinko, li sxtelpasxis timeme gxis la pordo de la gastocxambro. Jen tio, kion li auxdis. Parolis Gloino:

— Fu! (aux ia grunto plimalpli simila). Li tauxgos, cxu? Trankviligas, kiam Gandalfo priparolas la ferocon de tiu hobito, sed unu tiaspeca krio dum momento de konsternigxo suficxus por veki la drakon kaj ties parencojn, kaj mortigus nin cxiujn. Mi opinias, ke li pepis pli timo ol nervoze! Fakte, se ne temus pri la surporda signo, mi certus ke ni estus venintaj al la malgxusta domo. Kiam mi ekvidis la uleton kauxri kaj anheli sur la mato, mi tuj dubis. Li pli similas spiciston ol rompsxteliston!

Tiam sinjoro Baginzo turnis la anson kaj eniris. La Tjuka flanko ja gajnis. Li subite kaj firme decidis ne enlitigxi kaj matenmangxi, por ke oni konsideru lin feroca. Kaj kio pri uleto kaj kauxri sur la mato? Tio preskaux ferocigis lin. Multfoje poste la flanko Baginza bedauxris tion, kion li nun faris, kaj li diris al si: “Bilbo, vi estis naivulo; vi eniris kaj sidigxis gxuste en la kacxon.”

— Pardonu min, — li diris, — pro tio, ke mi estas auxdinta la vortojn, kiujn vi estis dirantaj. Mi ne sxajnigas, ke mi komprenas tion, kion vi priparolas, nek viajn komentojn pri rompsxtelistoj, sed mi kredas certi (jen maniero, kiun li cxiam nomis “digna sinteno”), ke vi supozas min esti nesuficxe tauxga. Mi malpravigos vin. Mi ne havas signon sur mia pordo, kiu estis farbita pasintsemajne, kaj mi certas, ke vi venis al la malgxusta domo. Tuj kiam mi vidis viajn strangajn vizagxojn sursojle, mi tuj dubis. Sed traktu gxin kvazaux la gxustan! Diru al mi tion, kion vi volas farigi, kaj mi faros, ecx se mi devos marsxi gxis la plej orienta Oriento, kaj batali kun la Homserpentoj en la Lasta Dezerto. Mi estas ido de mia pra-pra-pra-praonklo, Bovblekulo Tjuko, kaj…

— Jes ja, sed tio estis antaux longa tempo, — diris Gloino, — mi parolis pri vi mem. Kaj mi certigas, ke tamen estas signo sur tiu pordo — la kutima signo de l’ metio, almenaux laux la tradicio. Rompsxtelisto deziras bonan laboron, kun multa ekscito kaj suficxa salajro — tiel gxi kutime legigxas. Vi rajtas diri: Sperta Trezor-sercxisto anstataux Rompsxtelisto se vi deziras. Iuj tiel faras. Iuj ne. Estas tute al ni egale. Gandalfo diris al ni, ke trovigxis tia persono en la najbarajxo, sercxanta tujan Laboron, kaj ke li arangxis renkontigxon cxi-merkrede je la horo de l’ temangxo.

— Kompreneble signo estas,— diris Gandalfo. — Mi mem gxin faris. Pro kialoj tre bonaj. Vi petis, ke mi trovu la dekkvaran anon de la ekspedicio, kaj mi elektis sinjoron Baginzo. Se iu el vi dirus, ke mi elektis malgxustan personon aux malgxustan domon, vi povos resti dektriope kaj sperti cxiajn malfelicxojn, aux ecx reveni al karbofosado.

Li grimacis tiel kolere al Gloino, ke la gnomo repremigxis en sia sidloko; kaj kiam Bilbo malfermis la busxon por demandi ion, li turnis sin, kaj grimace gvatis lin, alsxovante siajn hirtajn brovojn, gxis kiam Bilbo klakfermis la busxon.

— GXuste, — diris Gandalfo. — Ni ne plu disputu. Mi elektis sinjoron Baginzo, kaj tio devus suficxi por vi cxiuj. Se mi diras, ke li estas rompsxtelisto, li ja estas aux estos rompsxtelisto, kiam venos la momento. Li havas pli da lerto, ol vi opinias, kaj multe pli ol li mem kredas. Vi travivos cxiuj, eventuale, kaj dankos min. Nun, kara Bilbo, alportu lampon, ke sur la afero estu iom da lumo!

Sur la tablon en brilo de granda rugxsxirma lampo, li rulis pecon de pergameno simila al mapo.

— Tion faris Troro, via avo, Torino, — li diris responde al la ekscititaj demandoj de la gnomoj. — GXi estas plano de la Monto.

— Mi ne vidas, ke gxi nin multe helpos, — diris Torino, post ekvido. — Mi memoras suficxe bone la Monton kaj la cxirkauxajn landojn. Kaj mi scias, kie trovigxas Mornarbaro, kaj la Velka Erikejo, kie la drakoj sin bredis.

— Estas rigxmarkita drako flanke de l’ Monto, — diris Balino, — sed estus suficxe facile lin trovi sen tio, se iel ni alvenus tien.

— Sed restas unu signo, kiun vi ne rimarkis, — diris la sorcxisto, — kaj tio estas la sekreta enirejo. CXu vi vidas tiun runon cxe la okcidenta flanko, kaj la manon, kiu gxin indikas de la aliaj runoj? Tio signas sekretan eniron al la Subaj Haloj. (Rigardu la mapon cxe la komenco de tiu cxi libro, kaj vi vidos tie la runojn).

— GXi eble iam estis sekreta, — diris Torino, — sed kiel ni povas scii, ke gxi ankoraux sekretas? Maljuna Smauxgo jam vivas tie suficxe longe por malkasxi cxion scieblan en tiu kavernaro.

— Li ja scius, sed li ne povas uzi gxin jam de multaj jaroj.

— Kial?

— CXar gxi tro malgrandas. “Kvin futojn altas la pordo kaj triopo povas enmarsxi kune”, diras la runoj, sed Smauxgo ne povus enrampi truon de tia grandeco ecx kiam li estis juna drako, certe ne post kiam li forvoris tiom da gnomoj kaj homoj de Dalo.

— GXi SXajnas al mi tre granda truo, — pepis Bilbo, kiu neniam spertis drakojn, sed nur hobitotruojn. Li ekscitigxis kaj interesigxis denove, kaj tial li forgesis teni la busxon fermita. Li sxatis mapojn, kaj en la vestiblo pendis granda promenmapo de la regiono kun rugxe indikitaj itineroj, preferataj de Bilbo. — Kiamaniere tiu granda pordo povas resti sekreto al eksteruloj, kaj al la drako?

Vi devas konstati ke li estis ankoraux nur tre malgranda hobito.

— Multmaniere, — diris Gandalfo. — Sed kiamaniere tiu cxi estas kasxita ni ne scias sen veni kaj vidi gxin. Laux la teksto de l’ mapo mi supozas, ke iuloke estas sxlosita pordo, kiun oni fabrikis simile al montoflanko. Jen la kutima artifiko de la gnomoj, cxu mi ne pravas?

— GXuste tiel, — diris Torino.

— Krome, — aldonis Gandalfo, — mi forgesis mencii, ke la mapon akompanas sxlosilo, malgranda kaj kurioza sxlosilo. Jen gxi! — li diris kaj donis al Torino sxlosilon el argxento kun granda stango kaj labirintaj ornamajxoj. — Gardu gxin zorge!

— Ja tiel mi faros, — diris Torino, kaj fiksis gxin al fajna cxeno, pendanta cxirkaux lia kolo sub la jako. — Nun la afero sxajnas pli esperiga. CXi tiu novajxo des pli bonigas gxin. GXis nun ne estis al ni klare, kio estis farenda. Ni planis iri orienten, kiel eble plej kasxe kaj atenteme, gxis la Longa Lago. Post tiam, la gxenoj komencigxus.

— Longe antaux tiam, se mi konas la vojojn al la Oriento, — interrompis Gandalfo.

— Ni irus de tie laux la Rivero Rapida, — dauxrigis Torino, kvazaux ne auxdante, — kaj poste al la ruinoj de Dalo, la antikva urbo en la valo, sub la ombro de la Monto. Sed al neniu el ni placxis la ideo, ke ni eniru tra la CXefpordo. La rivero trafluas gxin, trans la klifego cxe l’ sudo de la monto, kaj eliras tra gxi ankaux la drako: tro ofte, se li ne sxangxis siajn kutimojn.

— Tio ne tauxgas, — diris la sorcxisto, — sen fortega Militisto, aux Heroo. Mi klopodos trovi unu el ili, sed militistoj batalas inter si en foraj landoj, kaj en cxi tiu regiono herooj estas maloftaj, aux ne troveblaj. Glavoj cxi tie estas malakraj, kaj hakiloj uzigxas por trancxi arbojn, sxildoj servas kiel luliloj aux potkovriloj, kaj drakoj estas komforte distaj, do fabelaj. Tial mi finelektis rompsxteladon — cxefe kiam mi rememoris la ekziston de la Flanka Pordo. Kaj jen nia malgranda Bilbo Baginzo, la rompsxtelisto mem. La elektita kaj selektita rompsxtelisto. Nun, ek al la kreo de veraj planoj.

— Nu, bone, — diris Torino, — supozeble la sperta sxtelisto povus doni al ni iujn ideojn aux sugestojn. — Li turnis sin mokgxentile al Bilbo.

— Unue, mi sxatus scii iom pli multe pri kelkaj aferoj, — li diris, sentante sin konfuzita kaj iom interne tremema, sed ankoraux Tjuke agordita sekvi la aferon. — Mi volas diri: pri la drako, oro kaj cxio cxi, kaj kiel gxi alvenis tien, kaj al kiu gxi apartenas, kaj tiel plu.

— CXielo gardu min! — diris Torino, — cxu vi ne havas mapon? Kaj cxu vi ne auxdis nian kanton? Kaj cxu ni ne priparoladis tion dum horoj?

— Tamen, mi sxatus scii cxion simple kaj klare, — li diris obstine, prenante sian negocan manieron (kutime destinata al dezirantoj prunti lian monon), kaj penante sxajnigi sin sagaca, prudenta kaj profesia, kaj inda je la Gandalfa rekomendo. — Mi dezirus scii ankaux pri la riskoj, neplanitaj spezoj, tempo bezonota, salajro kaj simile.

Per tio li volis diri: “Kiel mi profitos? Kaj cxu mi revenos viva?”

— Ho, nu, en ordo, — diris Torino. — Jam delonge dum la epoko de mia avo Troro, nian familion oni forcxasis el la Fora Nordo, kaj gxi revenis kune kun nia trezoro kaj nia provizaro al la Monto, kiu estas sur la mapo. GXin unue malkasxis mia praulo, Traino la Antikva, kaj poste ili minis, kaj tunelis, kaj faris pli grandegajn halojn kaj laborejojn, kaj krome mi kredas, ke ili trovis amason da oro kaj ankaux multajn juvelojn. CXiuokaze, ili farigxis treege ricxaj kaj konataj, kaj mia avo estis denove Regxo Sub la Monto, kaj lin traktis tre gxentile la homoj, kiuj logxis sude, kaj kiuj iom post iom okupis la bordojn de la Rivero Rapida, gxis la valo sub la ombro de la Monto. Tie ili starigis la gajan urbon Dalo en tiu epoko. Regxoj invitis niajn forgxistojn kaj rekompencis plej ricxe ecx la malplej bonajn. Familiestroj petis, ke iliaj filoj lernoservu cxe ni, kaj ili pagis al ni malavare, precipe per vivprovizoj, kiujn ni mem neniam kutimis kultivi aux sercxi. Vere tiuj tagoj estis por ni bonaj, kaj la plej malricxaj el ni havis monon por elspezi kaj disprunti, kaj liberan tempon por fabriki, simple por sin distri, la plej belajn ajxojn, sen paroli pri la plej mirindaj kaj magiaj ludiloj, kies speco ne plu trovigxas en la hodiauxa mondo. Tiel la haloj de mia avo plenigxis je kirasoj kaj juveloj, skulptajxoj kaj pokaloj, kaj la ludila bazaro de Dalo estis la mirindajxo de l’ Nordo.

»Sendube tio alvenigis la drakon. Kiel oni scias, drakoj sxtelas oron kaj juvelojn de homoj, elfoj kaj gnomoj, ie ajn ili trovas ilin, kaj ili gardas la rabitajn trezorojn dum sia tuta vivo (gxi estas efektive eterna, se oni ne mortigas ilin), kaj ili ne gxuas en tio ee unu latunan moneron. Fakte, ili apenaux distingas majstroverkon de fusxajxo, kvankam ili kutime scipovas diveni ilian merkatan valoron; sed ili ne scias kiel fabriki ion ajn, ecx ne fiksi skvameton de sia kiraso. Trovigxis multaj drakoj en la Nordo dum tiu epoko, kaj la oro tie supozeble maloftigxis, kaj samtempe la gnomoj forfugxis suden aux formortis, kaj pliigxis la dezertigxo kaj damagxo, kiujn kauxzis la drakoj. Tie vivis aparte avara, forta, kaj fia drako, nomata Smauxgo. Unu tagon li ekflugis aeren kaj venis suden. Ni nur ekauxdis uraganan bruegon el la Nordo, kaj la pinoj sur la Monto klinigxis kaj krakis pro la vento. Iuj gnomoj staris ekstere — felicxe, unu el ili estis mi, bele aventurema gnometo, cxiam vaganta, kaj je tiu tago tio savis mian vivon — nu, de tre fore ni vidis la drakon sursxuti nian monton flamigante gxin. Poste li malsupreniris laux deklivoj, kaj kiam li atingis la arbaron, cxio ekbrulis. Samtempe cxiuj sonoriloj sonoris en Dalo, kaj la militistoj armigxis. La gnomoj hastis tra sia pordego, sed la drako tie ilin jam atendis. Neniu eskapis tiuvoje. La rivero ekvaporigxis, kaj la vaporo surfalis Dalon, kaj ene de la nebulo la drako sturmis ilin kaj detruis la soldatan plimulton — la kutima malgaja historio, kiuj okazis ofte en tiu epoko. Sekve li retroiris kaj enrampis tra la CXefpordo kaj purigis la halojn, koridorojn, tunelojn, vojetojn, kelojn, salonojn kaj pasejojn. Poste ne plu restis vivantaj gnomoj, kaj li prenis por si ilian ricxajxon. Versxajne, cxar tia estas la draka maniero: li malsupre stakis cxion en grandan amason, kaj uzas gxin kiel liton. Pli malfrue li kutimis elgrimpi tra la Pordego celante Dalon, kaj li forportis homojn, cxefe frauxlinojn, por mangxi ilin, gxis kiam Dalo ruinigxis, kaj cxiuj mortis aux foriris. Kio tie okazas nun, mi ne scias, sed mi supozas, ke neniu logxas en tiu cxi epoko pli proksime al la Monto ol en la fora bordo de la Longa Lago.

»La malmultaj el ni, kiuj restis ekstere, kasxe sidigxis kaj ploris, malbenante Smauxgon, kaj tie nin surprize renkontis miaj patro kaj avo, kun bruletigitaj barboj. Ili tre severe mienis kaj diris tre malmulte. Kiam mi demandis, kiel ili eskapis, ili diris ke mi haltigu la langon, kaj ke unu tagon en tauxga momento mi ja scios. Poste ni foriris, kaj devis gajni nian vivtenon kiel eble plej bone en disaj landoj, ofte tiel malnoble kiel cxevalforgxistoj aux ecx karboministoj. Sed ni neniam forgesis nian rabitan trezoron. Kaj ecx nun, kiam (mi konfesas) ni havas suficxe por travivi, kaj ne tro malricxas, — Torino karesis sian oran kolcxenon, — ni ankoraux intencas rehavigi gxin al ni, kaj realigi nian malbenon kontraux Smauxgo, se eble.

»Mi cxiam scivolis pri la eskapo de miaj patro kaj avo. Mi nun konstatas, ke ili havis privatan flankopordon, pri kiu sciis ili solaj. Sed tiam sendube ili faris la mapon, kaj mi sxatus scii kiel Gandalfo havigis gxin al si, kaj kial gxi ne alvenis al mi, la vera heredanto.

— Mi ja ne “havigis gxin al mi”, gxin al mi oni donis, — diris la sorcxisto. — Vian avon Troro mortigis Azogo la Gobleno, vi memoras tion, en la minejoj de Morio.

— Malbenata nomo, jes, — diris Torino.

— Kaj via patro Traino foriris la dudekunuan de aprilo, jam de cent jaroj la pasintan jxauxdon, kaj vi neniam plu vidis lin…

— Vere, vere, — diris Torino.

— Nu, via patro donis cxi tion al mi, por ke mi gxin donu al vi; kaj se mi elektis mian momenton kaj manieron gxin transdoni, vi ne povas kulpigi min, cxar estis malfacile vin trovi. Via patro ne memoris sian propran nomon, kiam li donis al mi la paperon, kaj neniam diris al mi la vian, do fine mi kredas, ke mi indas lauxdon kaj dankon! Jen gxi, — li diris enmanigante al Torino la mapon.

— Mi ne komprenas, — diris Torino, kaj Bilbo pensis, ke li demandus same. La klarigo sxajnis ne klarigi.

— Via avo, — diris la sorcxisto malrapide kaj sombre, — donis la mapon al sia filo por sekureco antaux ol iri al la minejoj de Morio. Via patro foriris provi sian sxancon kun la mapo, post kiam via avo estis mortigita, kaj multajn aventurojn malagrablajn li spertis, sed li neniam proksimigxis al la Monto. Mi trovis lin en la kavkarceroj de la Nekromanciisto, sed mi neniam scios, kiel li venis tien.

— Kion vi faracxis tie? — demandis Torino treme, kaj la gnomoj kune tremis.

— Ne sxovu vian nazon. Mi sercxis ion, kiel kutime, kaj temis pri tre fia kaj dangxera afero. Ecx mi, Gandalfo, apenaux eskapis. Mi klopodis savi vian patron, sed estis tro malfrue. Li estis senvigla mense, kaj vaganta, kaj li jam cxion forgesis krom la mapon kaj la sxlosilon.

— Ni jam delonge traktis la goblenojn de Morio, — diris Torino, — ni devus atenti nun la Nekromanciiston.

— Ne absurdu! Li estas malamiko ekster la potenco de cxiuj gnomoj kunmetitaj, se iu povus ilin rekunmeti el la kvar mondanguloj, La sola deziro de via patro estis, ke lia filo legu la mapon kaj uzu la sxlosilon. La drako kaj la Monto estas pli ol suficxe imponaj taskoj por vi.

— Ek! Ek! — diris Bilbo, kiu neatendite parolis lauxtvocxe.

— Ek al kio? — cxiuj diris, sin turnante al li tiel, ke li konsternigxis, kaj respondis:

— Ek al tio, kion mi volas diri!

— Kio estas tio? — ili demandis.

— Nu, mi dirus, ke vi devus iri orienten kaj vidi. Malgraux cxio, restas tiu Flankpordo, kaj drakoj devas dormi, mi supozas. Mi imagas, ke se vi sidus sur la pordosojlo suficxe longe, al vi venus bona ideo. Kaj nun, vidu, mi pensas, ke suficxas tiom da parolado cxi-nokte, se vi min komprenas. Kial nun ne estu enlitigxo, kaj frua foriro, kaj cxio tia? Mi preparos bonan matenmangxon, antaux ol vi ekiros.

— Antaux ol ni ekiros, cxu ne? — diris Torino. — CXu ne vi estas la rompsxtelisto? Kaj cxu ne pordosojlo kaj trapordigxo estas la taskoj de la rompsxtelistoj? Sed mi konsentas pri lito kaj matenmangxo. Mi preferas ses ovojn kun mia sxinko, kiam mi komencas vojagxon; frititaj ne pocxitaj, kaj ke ili ne rompigxu!

Post kiam la aliaj mendis siajn matenmangxojn, ecx sen diri “bonvolu”, kio tre gxenis Bilbon, ili cxiuj ekstaris. La hobito devis trovi cxambron por cxiu, kaj li plenigis cxiujn siajn kromcxambrojn kaj preparis litojn sur segxoj kaj sofoj, antaux ol ili cxiuj estis lokitaj, kaj li eniris sian liteton lacega kaj iom ne kontenta. Li certis nur pri unu punkto: ke li ne klopodos ellitigxi frue, kaj ne preparos por la aliaj ian matenmangxacxon. Lia Tjukeco jam forvelkis, kaj li ne plu certis, ke li foriros aventuri la venontan matenon.

Dum li kusxis enlite, li ankoraux auxdis Torinon zumi al si en la apuda kaj plej bona cxambro:

Transmonten en nebulo frida al kavernar’ profunde sida ni devas for je la tagauxror’ cele al oro longperdita.

Bilbo ekdormis kun tiu kanto en siaj oreloj, kaj pro gxi li songxis tre maltrankvilige. Jam estis longe post la tagauxroro, kiam li vekigxis.

Загрузка...