Tradukis Eugen Wüster
Vilhelmo Hauff, naskita 29. XI. 1802 en Stuttgart, vizitis la monakan lernejon de Blaubeuren kaj en Tübingen studis teologion. Reveninte en sian patrourbon, li publicis sian unuan verkon "Fabela almanako por la jaro 1826", al kiu sekvis 2a kaj 3a jarkolektoj. La rakontoj troviĝintaj en ili estis favore akceptataj kaj atingis sub la titolo "Fabeloj" multfojajn represojn. En 1827 aperis la "Komunikoj el la memuaroj de l'satano", ne finitaj, kaj en la sama jaro "La viro en la luno". Tiu romano unue estis verkita en la ekscentra stilo de la tiam moderna H. Clauren, sed laŭ konsilo kelke da strekoj ŝanĝis la imiton al karikaturo. Same pri Cl. okupiĝas la sarkasma "Disputa prediko pri H. Clauren kaj la viro en la luno, farita al la germana publiko". En la daŭro de mallonga tempo plue estis kreata la ampleksa historia romano "Lichtenstein", "Fantaziaĵoj en la bremena urbdoma kelo" kaj la noveloj "La Almozulino de la ponts des arts", "La bildo de l'imperiestro", "Judo Süß" kaj "La Kantistino".
Ankaŭ nombro da poemoj estis fluinta el la plumo de la juna aŭtoro, kiam de li, de post januaro redaktisto de "Morgenpost", la morto forprenis ĝin 11 tagojn antaŭ lia 25a naskotago.
La 18-an de Novembro kiel lian mortodaton surhavas la monumento 13 jarojn poste konstruita por glori lin en loko, kiu al lia rakontista arto dankas sian propran gloron: ĉe la kastelo Lichtenstein.
"Tio estas stranga okazaĵo!" la komerca konsilanto[1] Bolnau diris al konato, kiun li renkontis sur la Larĝa strato en B. "Konfesu mem, ke ni vivas en malbona tempo."
"Vi pensas pri la afero en la nordo?", la konato respondis. "Ĉu vi ricevis komercajn informojn? Ĉu la ministro de l'eksterlandaj aferoj pro malnova amikeco diris al vi detalojn?"
"Pa, lasu min trankvila pri politiko kaj ŝtatbiloj; tio neniel interesas min. Ne, mi celas la aferon pri Bianetti."
"Pri la kantistino? Ĉu ŝi ree estas dungita? Oni ja diris, ke okazis malakordo inter ŝi kaj la orkestrestro"
"Sed pro Dio", la komerca konsilanto ekkriis kaj miregante haltis; "en kiuj drinkejaĉoj vi do restadas, ke vi ne scias, kio okazas en la urbo? Do vi ne scias, kio fariĝis al Bianetti?"
"Nenian vorton, per mia honoro; kio do okazis pri ŝi?"
"Nu, nenio alia okazis al ŝi, ol ke ŝi hodiaŭ nokte estis mortpikata."
La komerca konsilanto inter siaj konatoj estis konsiderata kiel ŝercemulo, kiu, matene de la dekunua ĝis tagmezo farante siajn promenadojn sur la Larĝa strato, ŝatis haltigi la homojn kaj improvize kredigi ion al ili. Tial la konato ne estis tre kortuŝita de tiu terura sciigo,6 sed respondis: "Ion alian vi do hodiaŭ ne scias, Bolnau? Vi supozeble estas tute elĉerpinta vian spriton, ke vi pentras per tiel akraj koloroj. Cetere, se alian fojon vi ree haltigos min sur la Larĝa strato, tiam elpensu ion pli saĝan; alie mi estos devigata, iri malrektan vojon, hejmen irante de la kancelario."
"Li ree ne kredas ĝin!", la promenanto ekkriis, "Vidu, li ree ne kredas ĝin! Se mi estus dirinta, ke la imperiestro de Maroko estas mortpikita, vi estus danke akceptinta kaj disvastiginta la sciigon, ĉar tie jam okazis similaj aferoj. Sed, se kantistino ĉi tie en B. estas mortpikata, neniu volas kredi, ĝis kiam oni vidas la funebran irantaron. Sed, karulo, ĉi tiun fojon ĝi estas vera, tiel vera, kiel mi estas honesta viro."
"Homo! pripensu, kion vi diras!", la amiko kun teruro ekkriis. "Mortinta, vi diris? Bianetti mortpikita?"
"Mortinta antaŭ unu horo ŝi ankoraŭ ne estis, sed ŝi estas mortiĝanta, tio almenaŭ estas certa."
"Sed parolu fine, pro Dio! Kiel oni povas mortpiki kantistinon? Ĉu ni do vivas en Italujo? Por kio do ekzistas la laŭdinda polico? Kiel la afero do fariĝis? Mortpikita?"
"Sed ne kriu tiel surdige", Bolnau kvietigante respondis. "La homoj jam elmetas la kapojn el ĉiuj fenestroj por vidi, kie estas la strata tumulto. Vi ja povas plendi sotta voce[2], kiom ajn vi volas. Kiel la afero fariĝis, vi demandas? Jen vidu, pri tio ja estas la demando; tion ĝis nun neniu scias. Hieraŭ nokte la bela infanino ankoraŭ estis ĉe la maskobalo, tiel aminda, tiel rava kiel ĉiam, kaj hodiaŭ nokte je la dekdua la medicina konsilanto[3] Lange estas vekata; oni diras, ke signora[4] Bianetti estas mortiĝanta, ke ŝi havas pikvundon en la koro. La tuta urbo jam parolas7 pri tio, sed kompreneble tute ekstravagance. Troviĝas en tio, estas vere, fatalaj cirkonstancoj, tiel ke oni ne povas akiri klaron; ekzemple neniu krom la kuracistoj kaj la homoj, kiuj servas al ŝi, estas enlasata en la domon. Ankaŭ ĉe la kortego oni jam scias pri la afero, kaj venis ordono, ke la gardistaro ne preterpasu la domon; la tuta bataliono devis iri la malrektan vojon trans la foirejon."
"Kion vi diras! Sed ĉu oni do tute ne scias, kiel okazis? Ĉu oni do tute ne havas postsignon?"
"Estas malfacile, tra la diversaj famoj penetri al la vero. Bianetti, nedisputeble, estas tre bonmora persono, pri kiu oni neniel povas malbone paroli. Sed vi konas la kutimon de l'homoj kaj precipe de la virinoj; kiam nun iu ekparolas pri la deca vivmaniero de la kompatinda knabino, oni levas la ŝultrojn kaj pretendas, pri ŝia antaŭa konduto scii tion kaj tion. Pri ŝia antaŭa konduto! Ŝi estas apenaŭ deksepjara kaj ĉi tie jam estas unu jaron kaj duonon. Kia antaŭa konduto tio estas?"
"Ne perdu tiom da tempo pri la enkonduko", la konato interrompis lin, "sed ekparolu pri la temo. Ĉu oni ne scias, kiu mortpikis ŝin?"
"Nu, ĝuste tion mi ja diras; jen oni ree asertas, ke estis malakceptita aŭ ĵaluza amanto, kiu mortigis ŝin. Strangaj ja estas la cirkonstancoj. Onidire ŝi hieraŭ ĉe la maskobalo sufiĉe longe parolis sola kun maskulo, kiun konis neniu. Ŝi baldaŭ poste foriris, kaj kelkaj homoj pretendas, ke ili vidis la saman maskulon eniranta en la kaleŝon al ŝi. Super tio neniu scias ion certan; sed mi baldaŭ sciiĝos, kiel estas pri la afero."
"Mi scias, ke vi ja havas viajn proprajn sciiĝilojn, kaj certe ankaŭ ĉe Bianetti vi havas servistaranon. Estas homoj, kiuj nomas vin la urba kroniko."
"Tro da honoro, tro da honoro", la komerca konsilanto ridis kaj ŝajne sentis sin iom flatita. "Sed ĉi-foje mi ne havas alian spionon, ol la medicinan konsilanton mem. Vi supozeble rimarkis, ke mi tute kontraŭ mia kutimo ne promenas sur la tuta strato de unu fino al la alia, sed ĉiam restas inter la Karla kaj la Frederika stratoj."
"Certe mi tion rimarkis, sed mi pensis, ke vi faras fenestran promenon antaŭ la edzino de ŝtatkonsilanto Baruch[5]."
"Lasu min trankvila pri ŝi! Ni rompis unu kun la alia antaŭ tri tagoj; mia edzino ne ŝatis la rilaton, ĉar tiu sinjorino ludas tiel altspeze. Ne, la medicina konsilanto Lange ĉiutage je la dekdua pasas tra la Larĝa strato, irante al la kastelo, kaj mi ĉi tie embuske atendas, por tuj celi al li, kiam li venas el post la stratangulo."
"Tiam mi restos ĉe vi", la amiko diris, "la aferon pri Bianetti mi devas aŭdi pli detale. Vi ja permesas tion, Bolnau?"
"Kara sinjoro, neniel lasu ĝeni vin", la alia respondis. Mi scias, ke vi manĝas je la dekdua; do zorgu, ke via supo ne malvarmiĝu. Plie Lange en via ĉeesto eble hezitos pri la rakontado; prefere post la manĝo venu en la kafejon, tie vi aŭdos ĉion. — Cetere foriĝu, tie li jam venas el post la stratangulo.
"Mi ne konsideras la vundon nepre mortiga", la medicina konsilanto Lange diris post la unuaj salutoj; "la piko ŝajne ne estis firme direktata. Ŝi jam plene reakiris la konscion, kaj se oni konsideras la malfortecon, kaŭzitan de la granda sangoperdo, en ĉi tiu momento almenaŭ estas nenia danĝero."
"Tio ĝojigas min", la komerca konsilanto respondis kaj intime enbrakigis sin kun la kuracisto. "Mi ankoraŭ akompanos vin kelkajn paŝojn ĝis la kastelo, sed, pro Dio, diru al mi detalojn pri tiu afero; oni ja neniel povas klarigi al si, kiel ĉio fariĝis."
"Mi povas ĵuri al vi", la alia respondis, "terura mallumo kovras la aferon. Mi apenaŭ ekdormis, kiam mia Johano vekis min per la sciigo, ke oni vokas min al iu tre danĝere malsana. Mi plej rapide vestis min kaj kuras eksteren; en la vestiblo staras knabino, pala kaj tremanta, kaj flustris tiel mallaŭte, ke mi apenaŭ aŭdis ĝin, ke mi kunprenu mian pansilaron. Jam tio frapas min; mi rapide ensaltas en la kaleŝon, igas la palan fraŭlinon sidiĝi sur la veturigista loko apud Johano, por ke ŝi montru la vojon, kaj poste for. Mi eliras antaŭ malgranda domo kaj demandas la fraŭlinon, kiu do estas la malsanulo?"
"Mi povas imagi, kiel vi miregis…"
"Kiel mi miregis, aŭdante, ke estas signora Bianetti! Mi ja konis ŝin nur de la teatro, alie apenaŭ du aŭ tri fojojn vidis ŝin; sed la mistera maniero, kiel mi estis venigata al ŝi, la pansilaro, kiun mi devis kunpreni, — mi konfesas al vi, ke mi estis tre scivola, kio do fariĝis al la kantistino. Ni supreniris kelke da ŝtupoj, trapasis mallarĝan koridoron. La knabino antaŭiris, dum kelke da minutoj atendigis min en la malhelo kaj post tio singultante kaj ankoraŭ pli pala ol antaŭe venis renkonten al mi. 'Eniru, sinjor' doktoro', ŝi diris, 'ho! vi kredeble venas tro malfrue, kaj ŝi ne postvivos tion'. Mi eniris, estis terura vidaĵo."
La medicina konsilanto eksilentis, meditanta kaj malserena; ŝajnis, ke trudiĝas al lia animo bildo, kiun li vane klopodas forpuŝi. "Nu, kion vi vidis?", lia akompananto ekkriis, malpacienca pro tiu interrompo. "Vi ja espereble ne volas min tiel restigi inter martelo kaj amboso?"
"Multajn aferojn mi renkontis en mia vivo", rekolektinte siajn pensojn la kuracisto daŭrigis, "multajn aferojn kiuj teruris min, kiuj min ektimigis, sed nenion, kio tiel fendis mian koron, kiel tiu vidaĵo. En nehele lumigita ĉambro pala juna virino kuŝis sur la sofo, antaŭ ŝi genuis maljuna servistino kaj premis tukon sur ŝian koron. Mi alproksimigis min; blanka kaj rigida kiel busto la kapo de la mortantino estis klinita malantaŭen; la nigraj, malleviĝintaj haroj, la malhelaj brovoj kaj palpebroharoj de la fermitaj okuloj terure kontrastis kun la brila palo de la frunto, de la vizaĝo, de la bela kolo. La blankaj multfaldaĵaj vestoj, kiuj kredeble apartenis al ŝia masko, estis surverŝitaj per sango, sango estis sur la planko, kaj de la koro ŝajne eliris la ruĝa radio —. Ĉio ĉi prezentiĝis al mi dum unu momento; estis Bianetti, la kantistino."
"Ho, Dio, kiel tio kortuŝas min!", la komerca konsilanto emociite diris, eltirante longan silkan tukon, por froti siajn okulojn. "Ĝuste tia ankoraŭ la lastan dimanĉon ŝi kuŝis en la opero 'Otelo', ludante la rolon de Desdemono. Jam tiam la efekto estis tiel kruele vera kaj efektive terura, ke oni opiniis, ke la negro fakte mortpikis ŝin; kaj nun ĝi vere trafis ŝin. Kiel tio kortuŝas min!"
"Ĉu mi ne malpermesis al vi ĉian supermezuran kortuŝon?" la kuracisto interrompis lin. "Ĉu vi nepre volas, ke viaj atakoj revenu?"
"Vi estas prava", la komerca konsilanto Bolnau diris kaj rapide enpoŝigis la tukon: "Vi estas prava, afekcio por mia konstitucio ne taŭgas. Sed daŭrigu, mi preterirante nombros la vitraĵojn ĉe la milita ministrejo, tio gardas de tiaj atakoj."
"Nu, nombradu, kaj se tio ne efikos, vi povos ankoraŭ aldoni la supran etaĝon de la palaco. — La maljuna servistino forprenis la tukon, kaj miregante mi ekvidis vundon kiel de tranĉilpiko, tre proksime de la koro. Mi ne povis perdi la tempon per demandoj, kiom ajn da ili mi estus volinta fari; mi esploris la vundon kaj surmetis la bandaĝon. La vunditino dum la tuta operacio montris nenian signon de vivo; nur kiam mi sondis la vundon, ŝi dolore ekŝiriĝis. Mi lasis ŝin ripozi kaj gardis ŝian dormon."
"Sed la knabino kaj la maljuna servistino, ĉu vi do ne demandis ilin pri la deveno de la vundo?"
"Mi do volas ĝin konfesi al vi, komerca konsilanto, ĉar vi estas mia malnova amiko; jes, kiam provizore nenio plu devis esti farata por la malsanulino, mi sufiĉe decide deklaris, ke mi plue jam neniel okupos min pri la sinjorino, se ili ne ĉion konfesos al mi."
"Kaj kion ili diris? Daŭrigu do!"
"Post la dekunua la kantistino estis reveninta, akompanate de granda vira maskulo. — Ĉe tiu sciigo mi ebla iom tro dusence rigardis la du virinojn, ĉar ili denove ekploris kaj per plej fortaj ĵuroj solene certigis, ke mi neniel bezonas malbone pensi pri ilia mastrino; ke dum la longa tempo, de kiam ili servas al ŝi, post la kvara vespere neniam viro transpaŝis la sojlon; la malpli granda knabino, kredeble leginta romanojn, eĉ asertis, ke signora estas anĝelo de pureco."
"Tion mi ankaŭ asertas", la komerca konsilanto diris, kortuŝite eknombradante la fenestrovitrojn de la palaco, al kiu ili proksimiĝis: "tion ankaŭ mi diras; pri Bianetti oni ne povas malbone paroli, ŝi estas aminda, pia infanino; kaj ĉu estas ŝia kulpo, ke ŝi estas bela kaj devas perlabori sian vivtenon per kantado?"
"Kredu al mi", Lange respondis, "kuracisto pri tio havas neerarigan, psikologian juĝilon. Rigardo al la anĝele puraj trajtoj de la malfeliĉa knabino min pli konvinkis pri ŝia virteco, ol la ĵuroj de ŝiaj ĉambristinoj. Sed aŭskultu plue: la kantistino kun la fremdulo eniris en tiun ĉambron kaj elirigis sian servistinon. Tiu, eble pro scivolo, kion do signifas tiu nokta vizito, restis proksime de la pordo; ŝi aŭdis disputon franclingve okazantan inter ŝia mastrino kaj basa, kaveca voĉo de viro; ke signora fine ekploregis, ke la viro terure blasfemis; subite ŝi aŭdis sian mastrinon akresone ekkrianta, ŝi pro timo jam ne povas deteni sin, abrupte malfermas la pordon, kaj en la sama momento la maskulo sin ĵetas preter ŝin kaj tra la koridoro al la ŝtuparo. Ŝi sekvis lin kelke da paŝoj, antaŭ la ŝtuparo ŝi aŭdis teruran pumpumon; li supozeble falegis malsupren. De malsupre leviĝas ĝemado kaj plendetado, kiel tiu de mortanto; sed ŝi sentas timegon, ŝi ne kuraĝas pluen iri eĉ unu paŝon. Ŝi reiras en la pordon — la kantistino kuŝas en sia sango kaj post malmulte da momentoj fermas la okulojn. La knabino ne scias helpi al si, ŝi vekas la maljunan servistinon, por ke ŝi intertempe helpu al sia mastrino, kaj rapidas al mi, por eble ankoraŭ alporti savon al signora."
"Kaj Bianetti ankoraŭ ne diris ion? Ĉu vi ne demandis ŝin?"
"Ni tuj iris al la policejo kaj vekis la direktoron: li ankoraŭ noktomeze traserĉigis ĉiujn hotelojn kaj stratodrinkejojn, ĉiujn angulojn de la urbo; el la pordego en tiu horo neniu pasis, kaj de nun ĉiu estas severe esplorata. La domanoj loĝantaj en la supra etaĝo eksciis pri la tuta afero ne pli frue, ol kiam policanoj traserĉis la domon; nekompreneble estis, kiel la mortiginto povis forkuri, kvankam li supozeble per sia falo forte leziĝis; ĉar oni trovis multe da sango malsupre ĉe la ŝtuparo, kaj ne estas neverŝajne por mi, ke li falante vundis sin per sia propra ponardo. Estas des pli nekompreneble, kiel li forsavis sin, ĉar la dompordo estis fermita. Bianetti mem vekiĝis je la deka kaj deklaris por protokoli al la policestro, ke ŝi en la plej rigora senco ne scias, eĉ ne suspektas, kiu povas esti la maskulo. Ĉiuj kuracistoj kaj kirurgoj ricevis la devigan instrukcion, se ili estas vokataj al paciento lezita per falo aŭ tranĉila vundo, anonci tion, ĉar oni eble tiamaniere povus trovi postsignon de la mortiginto. Jen kiel statas la afero. Sed mi estas neŝanceleble konvinkita, ke en tio kaŝiĝas profunda sekreto, kiun la kantistino ne volas konigi; ĉar Bianetti ne estas tia, ke ŝi lasus sin hejmen akompani de viro tute ne konata de ŝi. Tion ŝajne konjektas ankaŭ ŝia servistino, ĉeestinta dum la pridemandado. Ĉar kiam ŝi vidis, ke signora ne volas sciigi ion, ŝi ne menciis la disputon, kiun ŝi aŭdis; sed al mi ŝi rigardis pete, ke mi ne perfidu ŝin. 'Ĝi estas terura afero', ŝi diris, poste min akompanante al la ŝtuparo, 'sed nenio ajn instigus min perfidi ion, kion signora ne volas sciigi'. Ŝi ankoraŭ ion konfesis al mi, kio eble lumigus la tutan aferon."
"Nu, kaj ĉu mi ne ankaŭ povas scii tiun cirkonstancon?", la komerca konsilanto demandis. "Vi vidas, kiel streĉita estas mia scivolo; malstreĉu, malstreĉu, pro Dio, alie mi facile povus ricevi miajn atakojn."
"Aŭdu, Bolnau, pripensu, ĉu ankoraŭ alia Bolnau krom vi vivas en ĉi tiu urbo? Ĉu ankoraŭ iu alia ekzistas en la mondo kaj kie, diru, kie?"
"Krom mi neniu ajn en ĉi tiu urbo", Bolnau respondis. "Kiam antaŭ ok jaroj mi ekloĝis ĉi tie, mi ĝojis, ke mia nomo ne estas Schwarz, Weiss aŭ Braun, ne Meier, Müller aŭ Bauer[6], ĉar pri tiuj nomoj okazas tre malagrablaj intermiksoj. En Kassel mi estis la sola viro en mia familio, kaj aliloke en la tuta mondo ne ekzistas iu Bolnau, krom mia filo, la malfeliĉa muzikmaniulo, pri kiu oni ne plu aŭdis, de kiam li velveturis al Ameriko. Sed kial vi demandas pri mia nomo, doktoro?"
"Nu, ĝi ne povas esti vi, komerca konsilanto, kaj via filo estas en Ameriko. Sed jam estas kvarono post la dekdua, princidino Sofio estas malsana, mi nur tro longe babilis kun vi: adiaŭ, au revoir[7]."
"Restu", Bolnau ekkriis kaj retenis lin ĉe la brako, "antaŭe diru al mi, kion ankoraŭ diris la knabino."
"Nu do, sed katenu vian langon en la buŝo, Bolnau! Ŝia lasta vorto, antaŭ kiam ŝi estis kaptata de tiu profunda sveno, estis Bolnau."
Oni ankoraŭ neniam vidis la komercan konsilanton Bolnau tiel serioza kaj malserena ŝteliri kiel tiam, kiam doktoro Lange forlasis lin antaŭ la palaco. Alitempe li paŝis gaja kaj vigla, kaj kiam li per plej afabla rideto salutis ĉiujn knabinojn kaj virinojn, multe ridis kun la viroj kaj rakontis al ili diversajn novaĵojn, tiam oni ankoraŭ ne estus aljuĝinta al li sesdek jarojn. Li ŝajnis efektive havi sufiĉe da kaŭzo, por esti gaja kaj bonhumora; li spekulaciante kolektis ŝatindan posedaĵon, forlasis, kiam ĝi ŝajnis sufiĉa, la aferojn, por kun sia edzino ekloĝi en B. kaj nun vivis en ĝojo kaj plezuro jaro post jaro. Li estis havinta unu solan filon; tiu la maljuna sinjoro volis, ke li trakuru la saman karieron kaj agu kaj klopodu en la komerca fako.
Sed la tuta esteco de la filo vivis en la regno de l'sonoj, la muziko por li estis ĉio, la komerco kaj negocado de la patro estis al li tro trivialaj kaj malnoblaj. La patro estis obstina, la filo ankaŭ, la patro facile flamiĝis, la filo ankaŭ, la patro tuj ĉion puŝis ĝis la ekstremo, la filo ankaŭ; ne mirige, ke ili ne povis vivi unu kun la alia. Kaj kiam la filo finis sian dudekan jaron, la patro estis kvindekjara kaj tiam pretiĝis por forlasi la aferojn kaj volis transdoni la komercadon al la filo. Efektive ĉio baldaŭ estis aranĝita kaj kvietigita, ĉar en bela somera nokto la filo malaperis kun kelke da pianaj partituroj, ankaŭ ĝuste alvenis en Anglolando kaj sufiĉe amike skribis, ke li iros al Ameriko. La komerca konsilanto deziris al li feliĉon por la vojaĝo kaj iris al B.
La penso pri la muzikmaniulo, kiel li nomis sian filon, ja malserenigis al li kelkan horon; ĉar li estis petinta lin, neniam plu montri sin antaŭ li, kaj oni ne povis atendi, ke la alia nevokite revenos; kelkfoje ekŝajnis al li, ke li tamen agis malsaĝe, volante, ke la filo nepre estu en la komerca fako; sed la tempo, la societo kaj lia serena humoro ne lasis por longe naskiĝi tiujn malgajajn pensojn: li vivis en plezuro kaj ĝojo, kaj kiu volis lin vidi tre serena, bezonis nur inter la dekunua kaj tagmezo promeni tra la Larĝa strato. Se li tie vidis longan, malgrasan viron, kies tre moderna vesto, kies tenilaj okulvitroj kaj rajdvipo, kies facilmovaj manieroj ne plu akordis kun liaj grizaj haroj; se tiun viron li vidis salutanta ĉiuflanken, ĉiumomente haltanta ĉe tiu aŭ tiu kaj babilanta kaj gestanta per la brakoj, tiam li povis fidi, ke ĝi estis la komerca konsilanto Bolnau.
Sed hodiaŭ ĉio estis tute alia. Se jam antaŭe la afero pri la mortigo de la kantistino preskaŭ tro afekciis lin, la lasta vorto de la doktoro plene ekskuis liajn nervojn. "Bolnau", ankoraŭ diris Bianetti, antaŭ ol senkonsciiĝi. Lian propran honestan nomon ŝi elparolis, en tiel suspektigaj cirkonstancoj! Liaj genuoj tremis kaj preskaŭ rifuzis obei al li, lia kapo, plena de zorgoj kaj peza de pensoj, malleviĝis al la brusto. "Bolnau!" li pensis, "reĝa komerca konsilanto! Se ŝi nun mortus, la kantistino, se la knabino poste malkaŝus sian sekreton kaj konigus al la polica direktoro la detalajn cirkonstancojn de la mortigo kaj la fatalan vorton! Kiom lerta juristo povus argumenti, sin apogante sur unu sola vorto, precipe kiam lin stimulas la vanto, montri sian sagacon en tia cause célèbre[8]!" Kun malespera mieno li rigardis tra la tenilaj okulvitroj al la pundomo, kies frontono malproksime suprenstaris. "Tien, Bolnau, pro tute specialaj favoro kaj konsidero al plurjaraj servoj!"
Li pli pene spiris, li levetis la kravaton, sed ektimigite li abrupte retiris la manon; ĉu tio ne estis la loko, kie oni ĉirkaŭligas la kanaban ĉirkaŭkolon[9], ĉu tio ne estis la loko, kie trapasas la malvarma glavo?
Se li renkontis konaton kaj tiu salute balancis la kapon, li pensis: "Hola, tiu jam scias pri la afero kaj volas komprenigi al mi, ke li estas bone informita." Se alia preteriris ne salutante, nenio ŝajnis al li pli certa, ol ke oni ne volas koni lin, por ne makuli sin, interrilatante kun mortiginto. Preskaŭ li mem kredis, ke li estas kulpa pri la mortigo, kaj ne estis mirige, ke li iris grandan kurbon, por eviti la policejon; ĉar ĉu la direktoro ne povus stari ĉe la fenestro, lin ekvidi kaj voki supren? "Karulo, ĉu vi ne bonvolus por momento veni supren, mi devas iom paroli kun vi." Ĉu li ne jam sentis ian tremon, ĉu li ne jam nun sentis siajn trajtojn ŝanĝiĝintaj al pentula mieno, nur ĉar oni povus opinii, ke li estas tiu, kiun la kantistino kulpigis per sia lasta vorto?
Kaj poste li ree ekpensis, kiel malutila tia emocio estas por lia konstitucio; timeme li serĉis fenestrovitrojn, por nombrante trankviligi sin. Sed la domoj kaj stratoj dancadis ĉirkaŭ li, la sonorilturo ŝajnis sin moke klinanta antaŭ li; freneza teruro kaptis lin, li kuradis tra la stratoj, ĝis kiam li elĉerpite subfleksiĝis en sia loĝejo; kaj kiam li iom rekonsciiĝis, lia unua demando estis, ĉu ne policano demandis pri li.
Kiam proksimiĝe la vesperon la medicina konsilanto Lange venis al sia pacientino, li ŝin trovis multe pli bonfarta, ol li estis atendinta. Li sidiĝis al ŝia lito kaj interparolis kun ŝi pri tiu fatala okazaĵo. Ŝi estis apoginta sian brakon sur la kusenojn, en la gracia mano kuŝis ŝia bela kapo. Ŝia vizaĝo ankoraŭ estis tre pala, sed eĉ la konsumiteco de ŝiaj fortoj ŝajnis doni al ŝi siaspecan allogecon. Ŝia malhelaj okuloj neniom perdis de tiu ardo, tiu esprimopleneco, kiu jam pli antaŭe de sur la scenejo allogis la kuraciston, kvankam li estis kviete juĝanta viro kaj ne plu havis la aĝon, kiam fantazio helpas al la belo. Li devis konfesi al si, ke li malofte vidis kapon tiel belan, vizaĝon tiel ĉarman; ŝiaj trajtoj neniel estis regulaj, kaj tamen per siaj kuneco kaj harmonio kaŭzis ensorĉon, por kiu li longe ne sciis kialon. Sed al la psikologia sagaco de la medicina konsilanto tiu kialo ne restis kaŝita; ĝi estis tiu puro de l'animo, tiu nobleco de l'naturo, kio per surpriza brilo de beleco surverŝis tiujn virgulinajn trajtojn. "Ŝajnas, ke vi studas miajn trajtojn, doktoro", la kantistino ridetante diris, "vi sidadas tiel silente kaj meditante, streĉe rigardas min kaj ŝajne tute forgesas, pri kio mi demandis. Aŭ ĉu tio estas tro terura, por ĝin sciigi al mi? Ĉu mi ne povas aŭdi, kion la urbo diras pri mia akcidento?"
"Por kio vi volas aŭdi ĉiujn stultajn supozojn, kiujn elpensas kaj disvastigas neokupitaj homoj? Mi ĵus meditis pri tio, kiel pura via animo sin spegulas sur viaj trajtoj; vi havas pacon en vi, kiom vin zorgigas la juĝo de la aliaj homoj?"
"Vi evitas mian demandon", ŝi respondis, "vi volas elturniĝi, dirante al mi belajn aferojn. Kaj mi ne zorgu pri la juĝo de l'homoj? Kiu honesta junulino povas tiel ignori la societon, en kiu ŝi vivadas, ke estas al ŝi indiferente, kion oni parolas pri ŝi? Aŭ ĉu vi eble opinias, ke mi neniel konsideras tion, ĉar mi estas anino de klaso, pri kiu oni ne havas bonan opinion? Konfesu malkaŝe, vi opinias min tre facilanima."
"Ne, certe ne; mi ĉiam nur belaĵojn aŭdis pri vi, fraŭlino Bianetti, pri via trankvila, izolita vivado, kaj ke vi staras en la mondo kun firma teniĝo, kvankam vi estas tiel soleca kaj elmetita al multaj intrigoj. Sed kial vi volas ĝuste scii, kion diras la homoj? Kaj se mi kiel kuracisto tiajn novaĵojn ne konsiderus konvenaj?"
"Mi petas, doktoro, mi petas, ne turmentu min tiel longe", ŝi ekkriis, "vidu, mi legas en viaj rigardoj, ke oni ne bone parolas pri mi. Kial lasi min necerta, kio estas pli danĝera por la trankvilo ol la vero mem?"
Tiun lastan argumenton la medicina konsilanto trovis tre ĝusta; kaj ĉu dum lia foresto ne povis enpenetri iu babilema virino kaj raporti ankoraŭ pli malbonajn aferojn, ol li povis diri? "Vi konas la ĉi-tieajn homojn", li respondis, "B. ja estas sufiĉe granda, sed, bona Dio, ĉe novaĵo tiaspeca tuj montriĝas, kiel filistra oni estas. Estas vere, ke pri vi parolas la tuta urbo, tio ne povas mirigi vin; kaj ĉar oni ne scias ion certan, oni — nu, oni elpensas ĉiuspecajn strangajn fabelojn. Ekzemple oni diras, ke la vira maskulo, kiun oni vidis ĉe la maskobalo interparolanta kun vi, kaj kiu sendube estas la sama, kiu faris tiun krimon, estas — "
"Nu, finu do vian frazon", la kantistino kun tre streĉita atento petis, "daŭrigu!"
"Oni diras, ke ĝi estis antaŭa amanto, kiu vin amis en — en alia urbo kaj volis mortigi vin pro ĵaluzo."
"Pri mi tion! Ho, mi malfeliĉa!", ŝi afliktite ekkriis, kaj larmoj brilis en ŝiaj belaj okuloj; "kiel kruelaj estas la homoj kontraŭ tiel kompatinda, kompatinda knabino, kiu estas sen ŝirmo kaj helpo! Sed rakontu ĝis la fino, doktoro, mi petegas vin! Ankoraŭ mankas io, kion vi ne diris al mi. En kiu urbo, la homoj diras, ke mi — "
"Signora, mi estus aljuĝinta al vi pli da forto", Lange diris, maltrankvila pro la emocio de sia pacientino. "Vere, mi nun pentas, ke mi diris eĉ nur tiom; mi neniam estis farinta tion, se mi ne timus, ke aliaj, kies afero tio ne estas, antaŭiĝus al mi."
La kantistino rapide sekigis siajn larmojn. "Mi volas esti trankvila", ŝi melankolie ridetante diris, "trankvila mi estos kiel infano; mi volas esti gaja, kvazaŭ la homoj nun kondamnantaj min milvoĉe estus kriintaj al mi: brave. Sed rakontu plue, kara, bona doktoro!"
"Nu, la homoj babilas sensencaĵojn", li kolerete daŭrigis. "Ekzemple, kiam antaŭ nelonge vi aktoris en 'Otelo', onidire en unu el la loĝioj de l'unua etaĝo estis fremda grafo; tiu pretendas, ke li vin rekonis kaj antaŭ du jaroj en Parizo vidis en malbona domo. — Sed, mia Dio, vi fariĝas pli kaj pli pala — "
"Estas nenio, la brilo de la lampo nur iom malpli hele lumigis min; daŭrigu, daŭrigu!"
"Nu, tiu klaĉo komence restis nur en la unuaj rondoj, sed iom post iom ĝi penetris en la publikon, kaj ĉar aldoniĝas tiu okazaĵo, oni kombinas ambaŭ kaj lokas vian interrilaton kun via atencinto en tiun malbonfaman domon en Parizo."
Sur la esprimoplenaj trajtoj de la malsanulino dum tiuj paroloj la intensa palo estis ŝanĝiĝinta en flaman ruĝon. Ŝi estis levinta sin pli alten, kvazaŭ por preterlasi neniun vorton de tiu terura sciigo, ŝia okulo estis streĉe kaj brule fiksita al la buŝo de la kuracisto, ŝi apenaŭ spiris, ŝia koro ŝajne haltis.
"Nun ĉio estas finita", ŝi ekkriis kun dolora rigardo al la ĉielo, dum larmoj verŝiĝis el ŝiaj okuloj, "nun ĉio estas elfinita; se tion li aŭdis, estis tro por lia ĵaluzo. Kial hieraŭ mi ne mortis, ho! tiam mi havus mian bonan patron, kaj mia dolĉa patrino konsolus min pri la moko de tiuj kruelaj homoj!"
La kuracisto miregis pri tiuj enigmaj vortoj; li ĵus volis diri al ŝi konsolan, trankviligan vorton, kiam la pordo brue kaj abrupte malfermiĝis kaj juna granda viro sin ĵetis internen. Lia vizaĝo estis okulfrape bela, sed sovaĝa obstino malserenigis liajn trajtojn, liaj okuloj ruliĝis, liaj haroj nezorgite pendis ĉirkaŭ la frunto. Li havis en la pugno grandan kunrulitan notfolion, kiun li kvazaŭ aktorante svingis en la aero, antaŭ ol trovi spiron por paroli. Ekvidante lin, la kantistino laŭte ekkriis; la kuracisto komence opiniis, ke pro timo, sed ĝi estis pro ĝojo; ĉar ĉarma rideto transkuris trans ŝiajn lipojn, ŝia okulo tra larmoj brilis renkonten al li. "Carlo[10]!", ŝi ekkriis, "Carlo! Fine vi vizitas min!"
"Mizerulino!", la juna viro ekkriis, majeste en la direkto al ŝi etendante la brakon kun la longa rulpaketo de notoj. "Ĉesigu vian sirenan kantadon, mi venas — por juĝi vin!"
"Ho, Carlo!", la kantistino interrompis lin, kaj ŝiaj vortoj sonis melodie kaj dolĉe kiel la sonoj de fluto. "Kiel vi povas tiel paroli al via Giuseppa[11]!"
La juna viro volis respondi kun tragika patoso, sed la kuracisto, konsideranta tiun scenon tro ekscita por sia pacientino, intervenis. "Plej kara sinjoro Carlo", li diris, proponante al li flartabakon, "bonvolu pripensi, ke la fraŭlino estas en stato, en kiu tiaj scenoj tro afekcias ŝiajn malfortajn nervojn!"
La alia grandokule rigardis lin kaj turnis la rulpaketon kontraŭ lin: "Kiu vi estas, hometaĉo?" per basa, tondra voĉo li ekkriis. "Kiu vi estas, ke vi stariĝas inter mi kaj mia kolero?"
"Mi estas la medicina konsilanto Lange", tiu respondis kaj klakfermis la skatoleton, "kaj en miaj titoloj nenio troviĝas pri hometaĉo. Mi estas estro kaj mastro tiel longe, dum signora estas malsana, kaj mi diras al vi pace, for! aŭ modulu vian presto assai[12] al deca larghetto[13]."
"Ho, lasu lin, doktoro!", la malsanulino timeme ekkriis, "lasu lin, ne kolerigu lin! Li estas mia amiko, li ne faros malbonaĵon al mi, kion ajn la malicaj homoj ree diris al li pri mi."
"Ha! Vi eĉ kuraĝas moki! Sed sciu, fulmobato krevigis la pordojn de via sekreto kaj lumigis la nokton, en kiu mi iradis. Do tial vi volis, ke mi ne sciu, kio vi estis, de kie vi venis? Tial vi fermis mian buŝon per kisoj, kiam mi demandis pri via vivo? Mi stultulo! Ke mi lasis min ensorĉi de virina voĉo kaj ne pripensis, ke ĝi estas nur mensogo kaj delogo! Nur en la kantado de l'viro troviĝas forto kaj vero. Ciel[14]! Kiel mi povis lasi min senprudentigi de la voĉruladoj de publikulino!"
"Ho, Carlo", flustris la malsanulino, "se vi scius, kiel viaj vortoj vundas mian koron, kiel via terura suspekto penetras ankoraŭ pli profunden ol la ponardo de la mortigisto!"
"Ĉu ne, kolombeto", kun terura rido li ekkriis, "viaj amorosi[15] devus esti blindaj; tiam estus oportune, moktrompi ilin? La parizano supozeble ja estas bravulo, ke li fine tamen ankoraŭ trovis la senpekan kolombeton!"
"Sed nun efektive estas tro, sinjoro", la kuracisto ekkriis kaj kaptis la jakon de la furiozanto: "tuj, senprokraste eliru el la ĉambro, alie mi vokos la servistojn, por ke ili ekspedu vin."
"Mi jam foriras, hometaĉo, mi foriras", la alia ekkriis kaj repuŝis la medicinan konsilanton, ke li sufiĉe komforte sidiĝis en brakseĝo; "jes, mi foriras, Giuseppa, por neniam reveni. Adiaŭ, fartu bone aŭ prefere mortu, malfeliĉulino, kaŝu vian malgloron sub la tero. Sed transe kaŝu vian animon en loko, kie mi neniam renkontu vin; mi malbenus la ĉielan feliĉegon, se mi ĝin dividus kun vi, ĉar vi ĉi tie per tiel abomeninda trompo senigis min de mia amo, de mia vivo." Li tion kriis, ankoraŭ iom svingante la notojn, sed liaj sovaĝaj, ruliĝantaj okuloj fandiĝis en larmojn, kiam por la lasta fojo li rigardis la amitinon, kaj plorsingultante li elkuris el la ĉambro.
"Sekvu, haltigu lin", la kantistino ekkriis, "rekonduku lin, mia feliĉego de tio dependas!"
"Neniel, estimata", doktoro Lange respondis, leviĝante el sia brakseĝo; "la sceno ne devas esti daŭrigata. Mi volas recepti al vi ion kvietigan, de kio vi englutos ĉiuhore du supkulerojn."
La malfeliĉulino reenfalis en siajn kusenojn kaj ŝiaj fortoj estis elĉerpitaj, ŝi denove eksvenis.
La kuracisto vokis la servistinon kaj helpate de ŝi klopodis rekonsciigi la malsanulinon; sed li ne povis deteni sin, glutigante al ŝi la esencojn, dece riproĉi la servistinon. "Ĉu mi ne ordonis, ke oni enlasu neniun, tute neniun, kaj nun oni allasas tiun frenezulon, kiu preskaŭ duan fojon mortigis vian kompatindan fraŭlinon?"
"Mi certe ja neniun alian enlasis", la ĉambristino plorante diris, "sed lin mi vere ne povis malakcepti; ŝi min hodiaŭ ja sendis jam tri fojojn en lian domon, por petegi lin, ke li venu eĉ nur por momenteto; mi ja eĉ devis diri, ke ŝi mortas kaj antaŭe nur ankoraŭ unu fojon volas vidi lin!"
"Ĉu vere? kaj kiu do estas tiu — "
La malsanulino malfermis la okulojn. Ŝi rigardis jen la kuraciston, jen la servistinon, ŝiaj rigardoj serĉe vagis tra la ĉambro. "Li estas for, perdita por ĉiam", ŝi flustris. "Ho, kara doktoro, iru al Bolnau."
"Sed, mia Dio, kion vi do deziras de mia malfeliĉa komerca konsilanto, li jam sufiĉe ekscitiĝis pri via afero, tiel, ke li devas resti en la lito; kiel li povas helpi vin?"
"Ho, mi parole glitis", ŝi respondis, "al la fremda orkestrestro vi iru, li havas la nomon Boloni kaj loĝas en la hotelo de Portugalujo."
"Mi memoras, ke mi aŭdis pri li", la doktoro diris, "sed kion ĉe li mi faru?"
"Diru al li, ke mi volas ĉion diri al li, li nur ankoraŭ unu fojon venu, — sed ne, mi ne povas ĝin mem diri al li; doktoro, se vi — jes, mi konfidas al vi, mi volas al vi ĉion diri, kaj poste vi ĝin transdiros al la malfeliĉulo, ĉu ne?"
"Mi estas sub via dispono; kion mi povas fari, por trankviligi vin, mi plezure faros."
"Nu, do venu morgaŭ matene, mi hodiaŭ ne plu povas multe paroli. Adiaŭ, sinjoro medicina konsilanto; sed ankoraŭ unu vorton; Babette, donu al sinjoro la doktoro lian tukon."
La servistino malŝlosis ŝrankon kaj prezentis al la kuracisto tukon el flava silko, disvastigantan en la ĉambro agrablan odoron.
"La tuko ne apartenas al mi", li diris, "vi eraras; mi uzas nur naztukojn el tolo."
"Ne eble", la servistino respondis, "hodiaŭ nokte mi ĝin trovis sur la planko; al domano ĝi ne apartenas, kaj iu alia krom vi ankoraŭ ne venis ĉi tien."
La kuracisto renkontis la rigardojn de la kantistino, atendeme fiksitajn al li. "Ĉu tiu tuko ne povus esti perdita de iu alia?", kun firma rigardo al ŝi li demandis.
"Montru ĝin", ŝi timeme respondis, "pri tio mi ankoraŭ ne pensis." Ŝi esploris la tukon kaj trovis en la angulo monogramon; ŝi paliĝis, ŝi ektremis.
"Ŝajnas, ke vi konas tiun tukon kaj la personon ĝin perdintan", Lange plue demandis. "Ĝi povus trovigi postsignon; ĉu vi permesas, ke mi ĝin kunprenu kaj utiligu?"
Giuseppa ŝajne batalis kontraŭ si mem; jen ŝi prezentis al li la tukon, jen ŝi timeme kaj konvulsie retenis ĝin. "Estu", ŝi fine diris; "eĉ se la terura homo venus ankoraŭ unu fojon kaj tiun fojon pli bone trafus mian vunditan koron, mi ĝin kuraĝas; jen, prenu, doktoro. Mi morgaŭ donos al vi klarigon al tiu tuko."
Oni povas imagi, kiel eksklude tiuj okazaĵoj okupis la animon de medicina konsilanto Lange. Lia ampleksa klientaro nun same embarasis lin, kiel ĝi antaŭe lin ĝojigis; ĉar ĉu la multaj vizitoj al malsanuloj, kiujn li devis fari antaŭe, ne malhelpis lin, tre baldaŭ en la sekvinta mateno viziti la kantistinon kaj aŭdi la klarigojn kaj komentojn, kiujn atendante lia koro malpacience batis? Sed por io la vizitoj en tridek ĝis kvardek domoj utilis: li povis, kiel li kutimis diri, subaŭskulti, kion oni diras pri Bianetti; eble li ankaŭ povis tion aŭ tion ekscii pri ŝia stranga amanto, orkestestro Boloni.
Pri la kantistino oni levis la ŝultrojn. Oni des malpli favore juĝis pri ŝi, ju pli oni ĉagreniĝis, ke tiel longe nenio oficiala kaj certa pri ŝia afero penetras en la publikon. Ŝiaj enviantoj — kaj kiu distingiĝa kantistino, krom tio estante bela kaj dekokjara, ne havas sufiĉe da tiaj — ŝiaj enviantoj ĉion malenviis al ŝi kaj faris malicajn rimarkigojn; la moderuloj diris: tiel okazas pri tiaj homoj; al germanino tio ja ne estus fariĝinta. Ŝiaj amikoj kompatis ŝin kaj preskaŭ ankoraŭ pli timis pro ŝia reputacio, ol pro ŝia sano. La malfeliĉa knabino! Lange pensis kaj decidis des pli fervore servi al ŝi.
Pri la orkestrestro oni malmulte sciis, nek ion malbonan, nek ion bonan. Proksimume antaŭ tri kvaronjaroj li venis al B., en la hotelo de Portugalujo luis subtegmentan ĉambreton kaj vivadis tre izolite kaj modere. Li ŝajne perlaboris sian vivtenon per lecionoj pri kantado kaj pri muzikaj komponaĵoj. Cetere ĉiuj asertis, ke ili rimarkis en li iom da ekscentreco, da malhumilo; kiuj lin pli proksime koniĝis, trovis lin tre interesa, kaj jam kelka muzika amatoro onidire mendis tablolokon por la vespermanĝo en la hotelo de Portugalujo, nur por ĝui lian plezurigan interparolon pri muziko. Sed ankaŭ ilia juĝo akordiĝis en tio, ke li estas iom frenezeta, ĉar li malatentas, eĉ malŝatas virinan kantadon, dum li ravite parolas pri viraj voĉoj, precipe pri viraj ĥoroj; pri lia amrilato kun la kantistino Bianetti ŝajne neniu sciis.
La komercan konsilanton Bolnau li trovis ankoraŭ malsaneta kaj en la lito; li ŝajnis tre depremita kaj per nefirma, raŭka voĉo diris ĉiuspecajn sensencaĵojn pri aferoj, kiuj alitempe kuŝis tute ekster lia idearo. Troviĝis ĉirkaŭ li kolekto de famaj procesoj, en kiuj li diligente studadis; la edzino de l'komerca konsilanto asertis, ke dum la tuta nokto li legis en ili kaj terure plorpepis kaj lamentis. Lia legado koncernis precipe la senkulpe ekzekutitajn, kaj li diris al la medicina konsilanto, ke verdire por filantropo la penso pri la malrapidemo de la germana juĝistaro estas granda konsolo; ĉar oni povas atendi, ke la senkulpeco tamen pli facile malkovriĝas, se proceso daŭras dekkelke da jaroj, ol se oni hodiaŭ estas kaptata kaj morgaŭ pendigata.
La kantistino Bianetti, por kiu al la kuracisto fine restis horeto, estis malserena kaj depremita, kvazaŭ surtere ne plu estus espero por ŝi. Ŝia okulo estis malgaja, la vundo estis multe pli bonstata, ol li atendis; sed en la sama grado, en kiu kreskis ŝia korpa bonfarto, ŝajne malaperis la trankvilo kaj sano de ŝia animo. "Mi longe meditis pri tio", ŝi diris, "kaj trovis, ke vi, kara doktoro, vere plej strange estas implikata en mian sorton. Mi antaŭe ne konis vin. Mi konfesas, ke mi apenaŭ sciis, ke en B. ekzistas iu medicina konsilanto Lange. Kaj nun, kiam mi subite fariĝis tiel malfeliĉa, Dio sendas al mi tiel kunsenteman, patran amikon."
"Fraŭlino Bianetti", Lange respondis, "kuracisto ĉe multaj litoj devas fari pli, ol nur palpi la pulson de l'maldekstra mano, bandaĝi vundojn kaj recepti miksturojn. Kredu al mi, kiam oni tiel sola sidas ĉe malsanulo, kiam oni aŭdas la internan pulson de l'animo maltrankvile batanta, kiam oni dezirus bandaĝi vundojn vidatajn de neniu, tiam en miriga maniero el la kuracisto fariĝas amiko, kaj la mistera interligiteco inter korpo kaj animo ŝajne ankaŭ en tiu rilato okulfrape efikas."
"Tiel estas", Giuseppa diris, konfideme kaptante lian manon; "tiel estas, kaj ankaŭ mia animo trovis kuraciston. Vi eble devos fari por mi multe. Povus esti, ke eĉ antaŭ la juĝistoj vi devos agi en mia nomo. Se vi volas fari tiun grandan oferon al kompatinda knabino, kiu ne havas alian protekton, mi volas malkaŝi al vi mian situacion."
"Mi volas fari ĝin", la afabla maljunulo diris, premante ŝian manon.
"Sed pripensu tion bone; la mondo atakis mian reputacion, ĝi min kulpigas, ĝi juĝas, ĝi kondamnas min. Se nun la homoj ankaŭ al vi moke montras per la fingroj, ke vi zorgis pri la malbonfama kantistino, la sentaŭga italino, ho! pri mi, ĉu vi povos elporti tion?"
"Mi volas!" la kuracisto serioze kaj abrupte ekkriis, "Rakontu!"
"Mia patro", la kantistino rakontis, "estis Antonio[16] Bianetti, fama violonisto, kiu el pasintaj jaroj ne povas esti nekonata al vi, ĉar lia famo per la koncertoj, kiujn li faris ĉe kortegoj kaj en grandaj urboj, ĉie disvastiĝis. Mi povas lin prezenti al mi ankoraŭ nur el mia plej frua juneco, violonantan al mi la gamon, kiun jam trijara mi tre ĝuste kante ripetis. Mia patrino siatempe estis bonega kantistino kaj kutimis en la koncertoj de la patro prezenti kelke da arioj kaj kanzonetoj. Mi estis kvarjara, kiam mia patro mortis dum vojaĝo kaj nin postlasis malriĉajn. Mia patrino devis decidiĝi, per kantado perlabori nian vivtenon. Post unu jaro ŝi edziniĝis kun muzikisto, en la komenco onidire tre flatinta ŝin; sed poste montriĝis, ke li edziĝis kun ŝi nur, por uzi ŝian voĉon. Li fariĝis muzika direktoro en malgranda urbo en Alsaco, kaj tiam des pli komenciĝis nia suferado.
Mia patrino naskis ankoraŭ tri infanojn kaj tiom perdis sian voĉon, ke ŝi preskaŭ ne plu povis kanti eĉ unu sonon. Per tio la plej granda monfonto de mia duonpatro estis elĉerpiĝinta, ĉar liaj koncertoj nur per mia patrino estis brilaj kaj multe vizitataj. Li de nun terure ĉikanis ŝin; al mi li nenion plu volis doni por manĝi, ĝis kiam li fine elpensis rimedon por utiligi min. Dum tutaj tagoj li turmentis min kaj violonante lernigis al mi plej malfacilajn pecojn de Mozart, Gluck, Rossini kaj Spontini, kiujn ĉiam dimanĉe vespere mi trakantis kun multe da aplaŭdo; la kompatinda Schepper[17] — tiel oni kripligis mian nomon Giuseppa — fariĝis unu el tiuj malfeliĉaj mirinfanoj, al kiuj la naturo donis belan talenton por ilia plej granda malfeliĉo; la kruela homo ĉiutage min kantigis, li vipis min, li dum tutaj tagoj nenion donis al mi por manĝi, se mi ne ĝuste ekkantis; sed la patrino ne plu longe povis elteni la vidon de miaj turmentoj; ŝajnis, ke ŝia vivo forfluas en ŝiaj silentaj larmoj; ian printempan matenon ni trovis ŝin mortintan. Por kio mi rakontu al vi pri la jaroj de mia nun komenciĝinta suferegado? Mi estis dekunujara, mi devis mastrumi, eduki la junajn gefratojn kaj krome lerni la kantadon por la koncertoj! Ho, estis infera torturo!
En tiu tempo ofte iu sinjoro venis al ni, ĉiam kunportante al la patro sakon plenan de kvinfrankaj moneroj. Mi sen hororo ne povas pensi pri li. Ĝi estis granda, malgrasa viro de meza aĝo; li havis malgrandajn, palpebrumantajn grizajn okulojn, kiuj per sia malagrabla, pika esprimo diferencigis lin de ĉiuj homoj, kiujn mi iam vidis. Min precipe li ŝajne korfavoris. Kiam li venis, li laŭdis mian grandon, mian konvenan konduton, mian vizaĝon, mian kantadon. Li min sidigis sur siaj genuoj, kvankam nevola hororo forpuŝis min de li; li kisis min malgraŭ mia kriado, li kontente diris: 'Ankoraŭ du, tri jaroj, tiam vi estos taŭga, Schepperl!' Kaj li kaj mia duonpatro ĉe tiu antaŭdiro eksplodis per sovaĝa rido. En mia dekkvina naskotago mia duonpatro al mi diris: 'Aŭdu, Schepperl, vi nenion posedas, vi nenio estas, mi nenion donas al vi, mi nenion postulas de vi, por mi ankaŭ plene sufiĉas miaj tri ceteraj infanaĉoj; Christel[18] (mia fratino) nun anstataŭ vi fariĝos la mirinfano. Kion vi posedas, vian kantadon — multe ĝi ne estas — vi ricevis de mi, per tio vi perlaboros vian vivtenon. Cetere la onklo en Parizo pro kompato volas akcepti vin en sian domon.' — 'La onklo en Parizo?', mi miregante ekkriis, ĉar ĝis nun mi ne sciis pri la ekzisto de tia onklo. Jes, la onklo en Parizo, li respondis, li povas alveni jam hodiaŭ aŭ morgaŭ.
Vi povas imagi, kiom mi ĝojis! Pasis tri jaroj, sed ankoraŭ hodiaŭ la memoro pri tiuj horoj en mi estas tiel viva, kvazaŭ estis hieraŭ. La feliĉo, forlasi la domon de mia patro, la feliĉo, havi onklon, kiu min kompatas, la feliĉo, veni al Parizo, kie mi imagis la centron de eleganteco kaj de feliĉego, — mi estis ebria de tiom da feliĉo; ĉiufoje, kiam pasis veturilo, mi rigardis eksteren, ĉu ne venas la onklo, por kunpreni min en sian regnon. Fine iun vesperon veturilo haltis antaŭ nia domo; mi flugkuris malsupren, mi disetendis miajn brakojn renkonten al mia savonto — kruela senreviĝo! Estis la viro kun la kvinfrankaj moneroj.
Mi estis preskaŭ senkonscia en tiuj momentoj, sed tamen mi neniam forgesos la diablan ĝojon fulme brilantan el liaj grizaj okuloj, kiam li vidis min alten kreskinta; ankoraŭ nun mi aŭdis lian grakan voĉon: 'Nun vi estas ĝusta, kolombeto, nun mi volas enkonduki vin en la grandan mondon.' Li kaptis min per la unu mano, per la alia li ĵetis monsakon sur la tablon; la sako malfermiĝis, brila amaso da arĝentaj kaj oraj moneroj ruliĝis teren; miaj tri pli junaj gefratoj kaj la patro ĝojkriis, sur la planko ŝoviĝis tien kaj tien kaj kolektis la monerojn, — ĝi estis — mia aĉetprezo!
Jam la sekvintan tagon ni vojaĝis al Parizo. La malgrasa viro (mi ne kapablis, lin nomi onklo) konstante faris al mi predikon pri tio, kiel belan rolon mi ludos en liaj salonoj. Mi ne povis ĝoji: angoro, neklarigebla korpremo anstataŭis mian ĝojon, mian feliĉon. Antaŭ granda, lumigita domo la veturilo haltis: mi estis en Parizo. Dek ĝis dekdu belaj, ĉarmegaj knabinoj malsupren saltetis sur la larĝaj ŝtuparoj renkonten al ni. Ili karese ĉirkaŭprenis kaj kisis min kaj nomis min fratino Giuseppa; mi demandis la malgrasulon: 'Ĉu tio estas viaj filinoj, sinjoro?' — 'Oui, ce sont des filles![19]', li ridante ekkriis, kaj la knabinoj kaj la multnombra servistaro aliĝis per maldelikata, eksploda rido!
Elegantaj vestoj, luksaj ĉambroj distris min. La sekvintan tagon mi estis belege vestata, oni kondukis min en la salonon. La dekdu knabinoj, plej elegante vestitaj, sidis ĉe ludotabloj, sur kanapoj, ĉe la piano. Ili tre vive interparolis kun junaj kaj malpli junaj sinjoroj. Kiam mi eniris, ĉiuj forlasis sian lokon, iris renkonten al mi kaj min rigardis. La mastro min kondukis al la piano, mi devis kanti; mi ricevis ĝeneralan aprobon. Oni partoprenigis min en la interparolado, miaj malkleraj, duone italaj esprimoj estis konsiderataj naiveco; oni admiris min, mi ankoraŭ hodiaŭ ruĝiĝas, pensante, per kiaj vortoj oni tion diris al mi. Tiel kelke da tagoj pasis en ĝojo kaj plezuro. Mi vivis ne embarasate, mi estus povinta vivi kontente, se mi ne sentus min plej nekomforte, preskaŭ angoreta en tiu domo, en tiu societo; naive senruza mi opiniis, ke tia do estas la granda mondo kaj oni devas akomodiĝi al ĝiaj moroj. Sed unu afero frapis min: iun vesperon okaze preterirante la ŝtuparon mi vidis, ke la sinjoroj vizitantaj nin, donis monon al la pordisto, ricevis por ĝi bluajn aŭ ruĝajn kartojn kaj ree transdonis tiajn al servisto antaŭ la salono. Juna dando, preterpasanta min, kun karesemaj rigardoj montris al mi unu el tiuj ruĝaj kartoj; mi ankoraŭ hodiaŭ ne scias, kial mi ruĝiĝis pro tio. Sed aŭskultu plue, kio baldaŭ okazis.
Vidu, kara doktoro, jen mi havas malgrandan, sensignife aspektantan paperon. Al ĝi mi ŝuldas mian savon. Iumatene mi ĝin trovis sub la bulkoj de mia matenmanĝo. Mi ne scias, de kiu favora mano ĝi devenis, sed la ĉielo rekompencu la koron, kiu min kompatis. Jen ĝia enhavo:
'Fraŭlino!
La domo, en kiu vi loĝas, estas malĉastejo; la sinjorinoj, kiujn vi vidas ĉirkaŭ vi, estas publikulinoj; ĉu nia konfido al Giuseppa do ne estis prava? Ĉu mallongan fibrilon de feliĉo ŝi volas aĉeti per longa pento?'
Ĝi estis terura lumo, ĝi minacis plene blindigi min, ĉar preskaŭ tro subite ĝi disŝiris mian senruzan infanan penson kaj la iluzion pri senzorga, feliĉa situacio. Kion fari? En mia vivo mi ankoraŭ ne lernis fari decidojn. La viro, al kiu apartenis tiu domo, ŝajnis al mi terura sorĉisto, povanta legi ĉiun mian penson kaj nepre jam nun pri tio informita, kion mi sciiĝis. Kaj tamen mi preferis morti, ol ankoraŭ unu minuton resti tie. — Mi estis aŭdinta knabinon rekte kontraŭe de mia loĝejo paroli itale; mi ne konis ŝin, — sed ĉu mi do konis iun alian en tiu giganta urbo? Tiuj patrolandaj sonoj naskis en mi konfidon, mi volis ŝin petegi surgenue, savi min.
Estis la sepa matene: restinte fidela al mia kampara moro, mi ĉiam frue leviĝis kaj kutimis tuj poste matenmanĝi, kaj tio savis min. En tiu tempo ĉiuj ankoraŭ dormis, eĉ granda parto de la servistaro. Nur la pordisto estis timinda. Sed ĉu li povus pensi, ke iu forkuros el tiu templo de l'belego? Mi riskis la aferon; mi kovris min per mia nigra, malpompa manteleto; miaj genuoj ŝanceliĝis, kiam mi preteriris la loĝion de l'pordisto; li ne rimarkis min; tri paŝoj, kaj mi estis libera.
Dekstre trans la strato loĝis la itala knabino. Mi salte transpasis la larĝan straton; mi frapis al la pordo, servisto malfermis. Mi demandis pri la itale parolanta signora kun la nigra bukla kapo. La servisto ridis kaj diris, ke mi supozeble celas la malgrandan ekscelencon Seraphina: 'tiun saman, tiun saman', mi respondis, 'tuj konduku min al ŝi'. Li komence ŝajnis heziti, ĉar ankoraŭ estis frua tago, sed miaj petoj lin decidigis. Li kondukis min en la duan etaĝon, diris al mi, ke mi atendu kaj poste vokis ĉambristinon, por anonci min al ŝia ekscelenco. Mi pensis, ke la bela itala knabino estas de mia klaso; mi hontis malkaŝi mian situacion al iu pli altranga, sed oni ne lasis al mi tempon, por pripensi; la ĉambristino aperis, por konduki min al la lito de sia mastrino. Jes, estis ŝi, estis la bela, juna sinjorino, kiun mi aŭdis parolanta itale. Mi ĵetis min teren antaŭ ŝi kaj petegis ŝin pri ŝia protekto; mi devis rakonti al ŝi mian tutan historion. Ŝajne kortuŝita, ŝi promesis savi min. Ŝi venigis la serviston, kiu suprenkondukis min, kaj ordonis al li nepran diskretecon; poste ŝi destinis por mi malgrandan ĉambron, kies fenestroj rigardis al la korto, donis al mi ion por labori kaj manĝi, kaj tiel mi vivis kelke da tagoj en ĝojo pri mia savo, en timo pri mia estonteco.
La domo, en kiu mi estis akceptita, apartenis al la sendito de malgranda germana kortego. Ŝia ekscelenca moŝto estis lia nevino, naskita italino, kiu estis edukata ĉe li en Parizo. Ŝi estis korbona, aminda estaĵo, kies bonfarojn mi neniam forgesos. Ĉiutage ŝi venis al mi kaj min konsolis; ŝi diris al mi, ke la ŝtatsendito per siaj servistoj informiĝis en la domo de la malica viro. Ke oni estas tre konsternita, sed klopodas kaŝi tion. La servistoj transe sekretas, ke fraŭlino sin ĵetis el fenestro de la dua etaĝo en la kanalon de la Seine. Stranga dispono de la providenco! Mia ĉambro estis angula ĉambro kaj per la unu flanko rigardis al la strato, la alia abrupte malsupreniris en kanalon. Mi memoras, ke en tiu mateno mi malfermis fenestron de la kanala flanko; verŝajne ĝi restis malfermita, kaj tiel kredeble oni klarigis al si mian malaperon. Signora Seraphina en tiu tempo estis revenonta Italujon, ŝi bonvolis min kunpreni. Eĉ ankoraŭ pli ŝi utilis al mi; ŝi instigis siajn gepatrojn en Piacenza, ke ili akceptu min en sian domon kvazaŭ sian infanon; ŝi kulturigis mian talenton, al ŝi mi dankas la liberecon, la vivon, la arton, ho! eble pli, ol mi scias. En Piacenza mi koniĝis kun orkestrestro Boloni, kiu cetere ne estas italo; li ŝajnis min ami, sed li tion ne diris al mi. Baldaŭ poste mi akceptis la vokon al ĉi-tiea teatro. Oni min ĉi tie ŝatis, oni ankaŭ alie bonevolis al mi, mia konduto kaj mia reputacio estis neriproĉeblaj; ho, en tiu longa tempo mi neniam vidis ĉe mi viron, — krom — tiun belan korligon mi povas sen ruĝiĝo konfesi al vi, — krom Boloni, kiu baldaŭ post mi vojaĝis ĉi tien. Vi nun aŭdis mian vivon, diru al mi, ĉu mi faris ion, por meriti tiel maldolĉan punon? Ĉu mi tiel terure kulpiĝis?"
Kiam la kantistino estis fininta, la medicina konsilanto vive kaptis ŝian manon. "Mi gratulas al mi", li diris, "ke mi povas aliĝi al la malmultaj bonuloj, kiujn vi trovis sur via vivovojo. Kvankam miaj fortoj estas tro malgrandaj, por povi fari por vi, kion faris la bravega malgranda ekscelenco, tamen mi volas klopodi helpi en la malkonfuzado de via kompatiga sorto; mi volas klopodi, por repacigi la flamiĝulon, vian amikon. Sed diru al mi nur, kiu do estas la hejmlando de sinjoro Boloni?" "Jen vi demandas tro", estis ŝia nerekta respondo. "Mi scias sole, ke li laŭ naskiĝo estas germano kaj, se mi ne eraras, pro familiaj cirkonstancoj antaŭ kelke da jaroj forlasis sian patrujon. Li restadis en Anglolando kaj Italujo kaj antaŭ proksimume tri kvaronjaroj venis ĉi tien."
"Jen kiel, bone; sed kial vi ne jam pli frue al li mem diris, kion vi rakontas al mi?"
Giuseppa ĉe tiu demando ruĝiĝis; ŝi mallevis la okulojn kaj respondis: "Vi estas mia kuracisto, mia patra amiko; estas al mi, kiam mi parolas kun vi, kvazaŭ mi parolus kiel infano al mia patro. — Sed ĉu mi do povis rakonti al la juna viro pri tio? Krome mi ja konas lian teruran ĵaluzon, lian facile eksciteblan suspektemon; mi neniam povis min devigi, diri al li, el kiaj kaptiloj mi forsavis min."
"Mi respektas, mi admiras vian senton; vi estas bona infanino; kredu al mi, tio karesas la koron de maljuna viro, renkonti tiel decajn sentojn el la pasinta tempo; ĉar hodiaŭ oni konsideras bontono, flankelasi tiaĵojn. Sed vi ankoraŭ ne rakontis al mi ĉion; la vespero ĉe la maskobalo, tiu terura nokto?"
"Estas vere, mi devas rakonti al vi ankoraŭ plue. Ĉiufoje, kiam mi meditis pri mia savo, mi laŭdis la providencon, ke oni kredis en tiu domo, ke mi memmortigis min; ĉar estis por mi nur tro certe, ke tiu terura venus, por repreni sian viktimon aŭ pereigi ĝin, se li eĉ nur iomete suspektus min vivanta; ĉar sufiĉe multe da kvinfrankaj moneroj li kredeble pagis por mi. Tial mi ne akceptis diversajn ŝatindajn proponojn por teatroj tiel longe, kiel mi estis en Piacenza, timante publike aktori. Sed kiam mi tie estis proksimume unu jaron kaj duonan, iumatene Seraphina alportis al mi parizan gazeton, en kiu estis anoncita la morto de la chevalier de Planto[20]."
"Chevalier de Planto?" la kuracisto interrompis ŝin; "ĉu tio estis la nomo de la viro forkondukinta vin el la domo de via duonpatro?"
"Tio estis lia nomo. Mi multe ĝojis, mia lasta timo estis malaperinta, kaj jam nenio min malhelpis, ne plu ĝeni miajn bonfarantojn. Jam kelke da semajnoj poste mi venis al B. Mi antaŭhieraŭ iris al la maskobalo, kaj mi ja volas konfesi al vi, ke mi estis tre gajhumora. Boloni ne devis scii, en kiu kostumo mi aperos; mi volis inciteti kaj poste surprizi lin. Subite, dum mi sola trairis la salonon, voĉo flustris en mian orelon: 'Schepperl, kiel fartas via onklo?' Mi estis konsternegita; tiun nomon mi ne plu aŭdis, de kiam mi forsavis min el la manoj de tiu terura. Mia onklo! Mi ja ne havis onklon, kaj nur unu vivis, kiu antaŭ la publiko sin konsiderigis mia onklo, la chevalier de Planto. Mi apenaŭ havis sufiĉe da spiritĉeesto, por respondi: 'Vi eraras, maskulo!' Mi volis forrapidi, kaŝi min en la svarmanta amaso, sed la maskulo enbrakigis sin kun mi kaj min retenis: 'Schepperl!' la nekonato diris, 'mi konsilas al vi, kviete iradi apud mi; alie mi rakontos al la homoj, en kia societo vi pli antaŭe restadis.' Mi estis plene senespera, fariĝis mallumo en mia animo, nur unu penso estis forta en mi: la timo pri malhonoro. Kion mi kompatinda, senhelpa knabino povis fari, se tiu homo, kiu ajn li estis, pri mi sciigos tiajn aferojn? La mondo kredus al li, kaj Carlo! ho, Carlo ne la lasta min kondamnus. Mi senvole sekvis al la viro ĉe mia flanko. Li flustris al mi plej terurajn aferojn: mian onklon, kiel estis nomata de li la chevalier, mi malfeliĉigis, pereigis mian patron, mian familion. Mi ne plu povis elteni tion, mi elŝiris min kaj vokis, ke alvenu mia fiakro. Sed kiam mi rigardis ĉirkaŭen sur la ŝtuparo, la terura figuro estis sekvinta min. 'Mi veturos kun vi hejmen, Schepperl', kun terura rido li diris; 'mi ankoraŭ devas paroli kun vi kelke da vortoj.' Mi ĉesis vidi kaj aŭdi, mi sentis, ke mi senkonsciiĝas; mi revekiĝis ne pli frue ol en la fiakro, la maskulo sidis apud mi. Mi eksteriĝis el la veturilo, li sekvis; li tuj reekparolis; angorante, ke mi estos perfidata, mi diris al Babette, ke ŝi eliru.
'Kion vi volas ĉi tie, mizerulo?' mi ekkriis furioza, ke mi vidas min tiel ofendita. 'Kion malbonan vi povus diri pri mi? Sen mia volo mi venis en tiun domon; mi ĝin forlasis, kiam mi vidis, kio atendas min.'
'Schepperl, lasu la ceremoniojn; ekzistas nur du vojoj vin savontaj. Aŭ vi tuj pagos dekmil frankojn, ĉu per juveloj, ĉu per oro, aŭ vi sekvos min al Parizo; alie morgaŭ la tuta urbo scios pli multe pri vi ol vi dezirus.' Mi estis ekster mi. 'Kiu rajtigas vin, de mi postuli ion tian?' mi ekkriis. 'Nu bone, diru al la urbo, kion vi volas; sed tuj forlasu ĉi tiun domon! Mi alvokos la najbarojn!'
Mi iris kelke da paŝoj al la fenestro, li postkuris min kaj kaptis mian brakon. 'Kiu min rajtigas?' li diris, 'via patro, kolombeto, via patro'. Diabla rido sonis el lia buŝo, la brilo de la kandelo lumigis paron da grizaj, pikaj okuloj, nur tro konataj de mi. En la sama momento estis klare al mi, kiu antaŭ mi staras; mi nun sciis, ke lia morto nur estis trompo elpensita por ia celo; la malespero havigis al mi supernaturan forton, mi kontraŭbaraktante liberigis min, mi volis forŝiri lian maskon. 'Mi konas vin, chevalier de Planto', mi ekkriis, 'sed oni zorgos, ke vi devu doni al la tribunaloj kontentigon pri mi.' — 'Tiel niaj aferoj ankoraŭ ne statas, kolombeto', li diris, kaj en la sama momento mi sentis lian ponardon en mia brusto; mi opiniis, ke mi mortas —."
La kuracisto frostotremis; estis luma tago, kaj tamen li hororis, kiel se oni en mallumo parolas pri fantomoj. Li opiniis, ke li vidas post la kurtenoj de la lito brilantaj la grizajn pikajn okulojn de tiu monstro. "Vi do opinias", li diris post kelke da tempo, "ke la chevalier ankoraŭ vivas, ke ĝi estas la sama, kiu volis mortigi vin?"
"Lia voĉo, liaj okuloj min konvinkis; la tuko, kiun mi hieraŭ al vi donis, tion igis plene certa por mi. Ĝi estas markita per la komencliteroj de lia nomo."
"Kaj ĉu vi donas al mi plenpovon, agi por vi? Ĉu vi permesas al mi, ĉion de vi diritan sciigi eĉ antaŭ la juĝisto?"
"Ĉion, mi ne povas elekti! Sed, ĉu ne, doktoro, vi iros al Boloni kaj al li diros, kion mi diris al vi? Li ĝin kredos al vi, Seraphina ja estis ankaŭ de li konata."
"Kaj ĉu mi ne ankaŭ povas ekscii", la medicina konsilanto daŭrigis, "la nomon de la ŝtatsendito, en kies domo vi kaŝis vin?"
"Kial ne? Li estis iu barono Martinow."
"Ĉu vere?", ĝoje emociite Lange ekkriis. "Barono Martinow? Ĉu li ne estas…a ŝtatoficisto?"
"Jes, ĉu vi konas lin? Li estis sendito de la…a kortego en Parizo kaj poste en Peterburgo."
"Ho, tiam estas bone, tre bone", la medicina konsilanto diris kaj ĝoje interfrotis siajn manojn. "Mi konas lin, de post hieraŭ li estas ĉi tie; li vokigis min, li loĝas en la hotelo de Portugalujo."
Larmoj brilis en la okuloj de la kantistino kaj piaj sentoj ŝajne emociis ŝian koron. "Do viro", ŝi diris, "kiu laŭ mia opinio forestis multajn centojn da mejloj, devis veni ĉi tien, por konfirmi la verecon de mia rakonto! Iru al li; ho, ke ankaŭ Carlo povu aŭskulti, kiam li certigos al vi, ke mi diris la veron."
"Li povos, li akompanos min, mi zorgos pri tio Adiaŭ, bona infanino; estu tute trankvila, vi devas ankoraŭ prosperi surtere, kaj tre orde glutu la miksturon, ĉiuhore du plenkulerojn!" Tiel la kuracisto parolis kaj foriris. La kantistino dankis al li per siaj afablaj rigardoj. Ŝi estis pli trankvila kaj serena; ŝajnis, ke kun sia sekreto ŝi forrulis grandan ŝarĝon. Ŝi havis pli da fido por la estonteco, ĉar favora sorto ŝajne ekkompatis la malfeliĉan knabinon.
Barono Martinow, al kiu fari grandan servon Lange pli antaŭe foje havis okazon, afable akceptis lin kaj donis al li plej sufiĉajn informojn pri la kantistino Bianetti. Li ne nur preskaŭ laŭvorte konfirmis ŝian rakonton, li ankaŭ eksplodis per plej vivaj laŭdoj pri ŝia karaktero; li eĉ promesis, ĉie, kien li venos en la urbo, paroli favore por ŝi kaj malkonfirmi la famojn pri ŝi cirkulantajn. Li efektive plenumis sian promeson; ĉar precipe al lia influo kaj al la nobla maniero, en kiu li prenis la partion de la italino, ŝiaj amikoj aljuĝis, ke la publika opinio pri ŝi en malmultaj tagoj, kvazaŭ sorĉe, aliiĝis. La medicina konsilanto Lange siaparte en tiu tago, veninte de la sendito, supreniris el la beletaĝo de la hotelo de Portugalujo ankoraŭ kelke da ŝtuparoj ĝis la mansardoj; oni diris, ke en n-ro 54 loĝas la orkestrestro. Li haltis antaŭ la pordo, por spiri; ĉar la krutaj ŝtuparoj afekciis lin. Strangaj sonoj el tiu pordo flugis al lia orelo. Ŝajne en ĝi estis homo grave malsana, ĉar li aŭdis profundajn ĝemadon kaj plendspiradon, ŝajne leviĝantajn el kava brusto. Poste teruraj francaj kaj italaj blasfemoj enmiksiĝis, kiel se malpacienco volas malŝarĝi de la mizero la koron, kaj raŭka rido de malespero denove formis la transiron al tiuj profundaj ĝemoj. La medicina konsilanto frostektremis. "Jam hieraŭ mi ja rimarkis iom da frenezo en tiu maestro[21]", li pensis, "ĉu li eble plene freneziĝis, aŭ ĉu li malsaniĝis pro doloro?" Li jam fleksis la fingron por frapi, kiam lia rigardo ankoraŭ unufoje trafis la numeron de l'pordo; ĝi estis 53. Kiel do li povis tiom erari; preskaŭ li estus enirinta al homo tute fremda. Malkontenta pri si mem li pluen iris unu pordon; tie estis 54; tie do efektive sonis tute alie. Malalta, bela voĉo de viro kantis arion, akompanate de piano; la medicina konsilanto eniris; estis tiu juna viro, kiun li vidis ĉe la kantistino.
En la ĉambro disĵetite kuŝis notfolioj, gitaroj, violonoj, kordoj kaj multo, kion krome muzikisto bezonas, kaj meze inter tiuj kvazaŭruinoj staris la orkestrestro en vasta nigra negliĝo, kun ruĝa ĉapo sur la kapo kaj rulpaketo de notoj en la mano; la kuracisto poste konfesis, ke vidante tion li ekpensis pri Marius sur la ruinoj de Kartago.
La juna viro ŝajne de hieraŭ lin memoris kaj preskaŭ malserene akceptis lin; tamen li estis tiel ĝentila, ke per unu ekpuŝo li de seĝo teren ĵetis kolonon da notfolioj, por proponi al sia vizitanto sidlokon; li mem per longaj paŝoj marŝadis tra la ĉambro, kaj lia flirtanta negliĝo lerte forprenis la polvon de la tabloj kaj libroj.
Li ne lasis ekparoli la medicinan konsilanton, li superkriis lin. "Vi venas de ŝi?", li ekkriis. "Ĉu viaj grizaj haroj ne hontas, ke vi fariĝas la peristaĉo de tia senhontulino? Mi nenion plu volas aŭdi; mi entombigis mian feliĉon, vi vidas min funebranta mian feliĉegon; mi surhavas mian nigran negliĝon kaj tio sola, se vi estas iomete sperta pri psikologio, devus esti por vi signo, ke, koncerne min, mi konsideras tiun personon mortinta. Ho, Giuseppa, Giuseppa!"
"Sed, kara sinjoro orkestrestro", la kuracisto interrompis lin, "bridu vian senton, antaŭ ol — "
"Senton? Kion vi scias pri sento? Aŭskultu, se vi parolas pri sento; mi volas provi, ĉu vi havas sonosenton, maljunulo! Vidu, tio estas la virino", li daŭrigis, abrupte malfermante la fortepianon kaj ludante tion kaj tion, kio cetere al la kuracisto, ne tre sperta pri muziko, ŝajnis kiel alia muziko, "ĉu vi aŭdas tion molan, dolĉe sopiran, karese alpremiĝan? Sed ĉu vi ne rimarkas en tiuj pasaĵoj la nefidindan, malfundan, senkarakteran estecon de tiuj kreitaĵoj? Sed aŭdu plue", li diris kun laŭtigita voĉo kaj kun brila okulo, reenskuante la manikojn de la funebra negliĝo, "kie viroj agas, estas forto kaj vero; tie nenio nepura povas prosperi, ĝi estas sanktaj diaj sonoj!" Li kun granda forto batis sur la klavojn, sed al la kuracisto ree ŝajnis, ke tio estas nur tute ordinara muziko.
"Jen vi havas strangan karakterizon pri la homoj", li diris; "ĉar ni jam alvenis ĉe tio, ĉu mi povas peti vin, estimata, ke vi iom piane prezentu al mi medicinan konsilanton?"
La muzikisto malŝate rigardis lin. "Kiel vi do povas difekti la harmonion per malbona, akrepepa cis, hometaĉo, kiam miaj klavoj sonigas la belegan, radiantan akordumon!"
La respondo de la doktoro estis interrompata per frapado ĉe la pordo; malgranda, kreskokripla figuro eniris, riverencis kaj diris: "La malsana sinjoro en n-ro 53 plej ĝentile petigas sinjoron la orkestrestron, ne tiom terure brui kaj tumulti, tial, ke lia korpa aranĝo estas tre malforta kaj lia morto proksima."
"Mi petas, sciigi al la sinjoro mian plej humilan respekton", la juna viro respondis, "kaj ke koncerne min li povas forvojaĝi el la mondo, kiam li deziras. Sufiĉe ja en ĉiu nokto min teruras liaj lamentado kaj ĝemado kaj la plej teruranta por mi estas liaj malpiaj blasfemoj kaj lia freneza ridado. Ĉu eble la franco opinias, ke li estas sola en la hotelo de Portugalujo? Se li ĝenas min, mi ĝenas lin repage!"
"Sed, pardonu, via sinjora moŝto", la kreskokripla homo diris, "li ne plu longe vivos, ĉu vi ne bonvolus dum liaj lastaj momentoj — "
"Ĉu li estas tiom malsana, la sinjoro?", kompateme la medicina konsilanto diris. "Kio estas lia malsano? Kiu lin kuracas? Kiu li estas?"
"Kiu li estas, mi precize ne scias; mi estas la dungolakeo; mi pensas, ke li nomas sin Lorier kaj estas el Franclando; antaŭhieraŭ li ankoraŭ bone fartis, sed estis iom melankolia, ĉar li tute ne eliris, ankaŭ ne deziris rigardi la rimarkindaĵojn de tiu ĉi urbo; sed en la alia mateno mi lin trovis en la lito grave malsanan; ŝajnas, ke en la nokto lin trafis apopleksio. Sed li por nenio en la mondo volas kuraciston. Li terure blasfemis, kiam mi demandis, ĉu mi alkonduku iun. Li mem flegas kaj bandaĝas sin; mi opinias, ke li havas ankaŭ malnovan pafvundon el la milito kaj ke tiu nun ree malfermiĝis."
En tiu momento oni aŭdis la malsanulon apude ekkrianta kun raŭka voĉo kaj eliganta kelke da blasfemoj. La dungolakeo trifoje faris la signon de la kruco kaj flugkuris transen.
La kuracisto ankoraŭ unu fojon provis, ĉu liaj paroloj ne estos akceptataj de la obstina amanto, kaj efektive tiun fojon ŝajne sukcesis. Li tenis en la mano partituron, el kiu li duonlaŭte kantetis al si; la kuracisto uzis tiun pli kvietan staton de l'animo kaj komencis rakonti al li la vivon de la kantistino. En la komenco la orkestrestro ŝajne ne atentis pri tio; li fervore legis en sia partituro kaj kondutis, kvazaŭ krom li neniu estus en la ĉambro; sed iom post iom li pli atentis, li ĉesis kanti; baldaŭ lia rigardo leviĝis de la partituro kaj pasis arde trans la vizaĝon de la kuracisto; poste li mallevis la notkajeron kaj firme rigardis la rakontanton; lia intereso ŝajne pli kaj pli kreskis, liaj okuloj brilis, li pliproksimiĝis, li kaptis la brakon de la medicinisto, kaj kiam tiu finis sian rakonton, li tre emociite salte leviĝis kaj kuris tien kaj reen en la ĉambro. "Jes", li ekkriis, "estas vero en tio, ŝajno de vereco, verŝajneco; estas eble, povas esti, ke simile okazis; diablo! ĉu ĝi ne ankaŭ povus esti mensogo?"
"Tion, mi opinias, en via ŝatata arto oni nomas malkresĉende, sinjoro orkestrestro; sed kial do ĉe tiu afero malsupreniri de vero ĝis mensogo? Se mi nun prezentus garantianton pri la vereco? Maestro, nu, tiam?"
Boloni meditante haltis antaŭ li: "Ha! Kiu povus fari tion, medicina konsilanto! Per oro mi volus enkadrigi vin; jam tiu penso meritas grandan kaj reĝan rekompencon. Jes! Kiu povus al mi garantii! — Ĉio estas tiel malluma — konfuzaj labirintoj — nenia eliro — nenia gvida stelo."
"Ŝatata amiko", la kuracisto interrompis lin, "jen mi kaptas vin ĉe reminiscenco[22] el la Rabistoj de Schiller, kiel konstateble en la poŝeldono de Cotta sur paĝo 175[23], se mi ne eraras. Tamen mi scias tian garantianton, tian gvidan stelon!"
"Ha! kiu donus al mi tian!", la alia ekkriis. "Li estu mia amiko, mia anĝelo, mia Dio, — mi volas adori lin!"
"Kvankam en la citita loko la parolo estas pri glavo, per kiu oni volas fari al la vipera gento brulan vundon, mi tamen volas konvinki vin. Tiu ŝtatsendito, kiu akceptis la kompatindan Giuseppa en sia domo, hazarde loĝas en ĉi tiu domo en n-ro 6; se vi bonvolus surmeti frakon kaj koltukon, mi kondukos vin al li; li promesis al mi, ke li vin konvinkos!"
La juna viro kortuŝite premis la manon de la kuracisto, sed eĉ nun li ne povis kaŝi ian subliman patoson: "Vi estis mia bona genio", li diris: "kiom da danko mi ŝuldas al vi por tiu konsilo; mi nur rapide surmetos mian frakon kaj tuj sekvos vin al la sendito."
La repaciĝo kun la amanto ŝajne preskaŭ ankoraŭ pli efikis, por sanigi la kantistinon, ol la plej lerte kunmetitaj tizanoj de ŝia kuracisto. Ŝia farto en la sekvintaj tagoj videble pliboniĝis, kaj baldaŭ ŝi estis tiom resanigita, ke ŝi povis ekster la lito akcepti la vizitojn de siaj kunsentemaj amikoj. La ŝanĝiĝon de ŝia farto supozeble estis ĝisatendinta la polica direktoro, por plue esplori la aferon. Li estis viro vidanta ĉion kaj zorganta pri ĉio, kaj la famo pri li diris, ke ne facile iu sin forsavis, kiun li ekcelis, eĉ se li forestus centkelke da mejloj. La medicina konsilanto sciigis al li la historion de la kantistino; poste li ankoraŭ plue interkonsiliĝis kun barono Martinow kaj eksciis kelkajn aferojn, kiuj ŝajnis al li tre interesaj. La ŝtatsendito antaŭ nelonge konfesis al li, ke li uzis la aferon pri la juna Bianetti kiel okazon, por raporti al la estraro pri la krima vivado de la chevalier de Planto. Li ne preterlasis prezenti en ĝusta lumo precipe la cirkonstancon, ke tiu kompatinda infano verdire estis vendata. Tiu malbonfama domo baldaŭ poste estis malestablata de la polico, kaj la barono tion ŝajne aljuĝis ĉefe al siaj klopodoj pri la afero. Ankaŭ li aŭdis pri la morto de la chevalier, sed opiniis same kiel la polica direktoro, ke tio estas nur artifiko, por ke li povu des pli sendanĝere daŭrigi sian metion; ĉar ambaŭ ne dubis, ke la provo mortigi la kantistinon, povas esti farita nur de tiu terura homo. Sed kiel malfacile estis, sekvi la postsignaron de tiu mortigisto! El la fremduloj tiam restadintaj en B. laŭ la certigo de la direktoro ĉiuj estis nesuspektindaj; nur du cirkonstancoj povis konduki al ia rezultaĵo: La naztuko trovita en la ĉambro de Bianetti povis ebligi la malkovron, se ie oni vidis similan; tial plej preciza priskribo de ĝi estis en la manoj de ĉiuj kudristinoj kaj lavistinoj, kiuj en B. kutimis zorgi pri la tolaĵo de la fremduloj. Plue la direktoro opiniis supozebla pro psikologiaj kaŭzoj, ke dua atenco kontraŭ la vivo de la kantistino sekvos, nome en la kazo, ke la mortigisto ankoraŭ restadas proksime.
Pro tio la polica direktoro, tuj kiam la kantistino reakiris siajn fortojn, akompanis doktoron Lange ĉiufoje, kiam li vizitis ŝin; tie oni priparolis kelkajn aranĝojn, kelkaj ŝajnis bonaj, sed ne facile efektivigeblaj, kelkaj estis tuj malakceptataj. Giuseppa mem fine ekhavis penson, kiu al la du viroj ŝajnis tre taŭga. "La doktoro", ŝi diris, "permesis al mi, ree eliri; se li permesas, ĉe la lasta maskobalo de la karnavalo mi unue reaperus inter la homoj; estas por mi alloge, tie montri min la unuan fojon, tie komenciĝis mia malfeliĉo. Se ni zorgos, ke tio fariĝu sufiĉe konata en B., kaj se la chevalier ankoraŭ estas ĉi tie, mi estas firmege konvinkita, ke sub ia masko li sin ree alŝovos al mi. Li sin ja gardos paroli, li per nenio perfidos sin, sed siajn atencojn kontraŭ mia vivo li ne ĉesigos, kaj mi pretendas, ke mi povas rekoni lin inter mil aliaj. Lia grando, lia figuro, kaj antaŭ ĉio liaj okuloj lin rekonigos al mi. Kion vi opinias, sinjoroj?"
La projekto ŝajnis tre taŭga. "Mi volus veti", la direktoro diris, "ke sciiĝinte vian venon li ne restos for de la balo, eĉ nur por vidi la objekton de sia venĝo kaj doni novan nutraĵon al sia furiozo. Cetere mi pensas, ke vi ne metu maskon antaŭ vian vizaĝon, li tiam des pli facile rekonos vin, des pli facile proksimiĝos al vi kaj enkaptiĝos; mi metos kelke da fortikuloj en domenojn kaj ilin donos al vi kiel eskorton; tuj, kiam vi faris signon, la ruzulo estos kaptita."
Babette, la ĉambristino de la kantistino dum tiu interparolo estis al- kaj reirinta; ŝi estis aŭdinta, ke ŝia mastrino decidis, eltrovi la mortigiston aŭ liajn helpantojn, ŝi eĉ opiniis, ke ŝi ŝuldas al si mem, laŭ povo kunhelpi por tiu malkovro. Tial ŝi ŝtelatendis la direktoron, kuraĝiĝis kaj diris, ke ŝi jam antaŭ nelonge atentigis la doktoron pri cirkonstanco, kiu povus konduki al malkovro, sed ke li ŝajne neniel atentas pri tio.
"Nenia cirkonstanco ĉe tiaj okazaĵoj estas tro malgrava, karulineto mia", la policulo respondis; "se vi scias ion — "
"Mi preskaŭ opinias, ke signora estas tro diskreta kaj iom hezitas paroli; kiam ŝi ricevis la pikon kaj svenis en miaj brakoj, ŝia lasta ĝemeto estis — Bolnau."
"Ĉu vere?", la direktoro iom kolere kriis, "kaj pri tio oni ĝis nun silentis al mi? Pri tiel grava cirkonstanco; ĉu vi do aŭdis ĝuste, ĉu Bolnau?"
"Per mia honoro", la knabino diris kaj konfirme metis la manon al la koro. "Bolnau, ŝi diris kaj tiel dolore, ke mi ne pensas alie, ol ke tio estas la nomo de la atencinto; sed, mi petas, ne perfidu min!"
La direktoro havis la principon, ke neniu homo, kiel ajn honeste li aspektas, estas tro bona por krimo. La komerca konsilanto Bolnau, kaj alian li ne sciis en tiu urbo, ja estis konata de li kiel bonorda viro, sed — ĉu ne ekzistis ekzemploj, ke ĝuste tiaj homoj, kiuj antaŭ la publiko ŝajnas neriproĉeblaj, plej klopodigas la juĝistaron? Ĉu li ne povis agi konsente kun tiu chevalier de Planto? Tiel meditante li iris sian vojon kaj proksimiĝis al la Larĝa strato; li ekmemoris, ke en tiu tempo la komerca konsilanto kutimas promeni tie, kaj decidis, iom sondi lin. Efektive, jen li alvenis sur la strato; li salutis dekstren, li salutis maldekstren, li ĉiumomente parolis kun konato, li ridetis al si irante pluen kaj ŝajnis gaja kaj bonhumora. Li estis proksimume ankoraŭ kvindek paŝojn for de la direktoro, kiam li ekvidis tiun; li paliĝis, turnis sin kaj volis eniri flankan straton. "Suspektiga, tre suspektiga cirkonstanco!", la direktoro pensis, postkuris lin, kriis lian nomon kaj igis lin halti. La komerca konsilanto havis kompatigan vidiĝon, per kavaj sonoj li eligis: "Bon jour, bon jour!"[24]; li ŝajne volis rideti, sed la okuloj pleniĝis per larmoj, kaj lia vizaĝo konvulsie ŝanĝiĝis; liaj genuoj tremis, liaj dentoj aŭdeble klakis.
"Ej, ej, vi nun tre malofte montras vin. Jam de kelke da tagoj mi ne vidis vin preteriranta mian fenestron; vi ŝajne ne tute bone fartas?", la direktoro kun pika rigardo aldonis. "Vi estas tiel pala, ĉu vi estas malsana?"
"Ne — ĝi estas nur malgranda frostotremo — mi efektive dum kelke da tagoj estis malsaneta, sed dank' al Dio mi nun pli bone fartas."
"Ĉu vere? Vi estis malsaneta?", la alia plue demandis. "Tion mi apenaŭ pensis; mi opiniis, ke ankoraŭ antaŭ kelke da tagoj ĉe la maskobalo mi vidis vin tre vigla."
"Jes, estas vere; sed tuj en la sekvinta tago mi devis enlitiĝi; revenis miaj atakoj, sed nun mi estas tute resaniĝinta."
"Nu, tiam vi ne preterlasos, viziti la sekvontan maskobalon; ĝi estas la lasta kaj onidire fariĝos tre brila; mi esperas, ke mi vidos vin tie; intertempe adiaŭ, sinjoro komerca konsilanto!"
"Mi ne preterlasos veni!", la komerca konsilanto Bolnau kun mizeraj mienoj kriis post li. "Li havas suspekton!", li diris al si. "Li scias pri la vorto de la kantistino. Onidire ŝi ja resaniĝis; sed ĉu la suspekto ne povas diskreski en la koro de tiu policano? Ĉu li ne povas pro suspekto observigi min? La sekreta polico persekutos min; ĉiupaŝe mi vidos ruzajn fremdajn vizaĝojn. Mi nenion plu povos diri, tuj ĝi estos raportata, signifklarigata; mi fariĝos, ho Dio en la ĉielo, mi fariĝos malkvieta, danĝera individuo; kaj tamen mi vivis pace kaj senmalice kiel Vilhelmo Tell en la kvara akto!"
Tiel la malfeliĉa Bolnau parolis al si mem; lia angoro kreskis, kiam li pensis pri la suspektiga demando koncerne la sekvontan maskobalon. "Li certe opinias, ke mi ne kuraĝos proksimiĝi al la kantistino, pro malpura konscienco; sed mi devas iri tien, mi devas forigi lian suspekton! Kaj tamen — ĉu proksime de ŝi ne atakos min tremado, ĝuste ĉar li povas pensi, ke mi tremos pro riproĉoj de l'konscienco kaj pro timo?" Li turmentis sin per tiuj imagoj, ili dum tutaj tagoj okupis lin; li rememoris, ke fama aŭtoro pruvis en speciala publikaĵo, ke oni povas timi la timon, kaj ĝuste tio ŝajnis al li okazi pri li mem. Sed li sentis, ke li devas kuraĝiĝi kaj iri renkonte al la danĝero. Li alportigis de la maskopruntisto la luksan veston de la paŝaho de Janina; li ĉiutage surmetis ĝin kaj sin ekzercis antaŭ granda spegulo, tute egalpeze elrigardi el sia masko. El sia negliĝo li faris pupon kaj sidigis ĝin sur seĝo; ĝi prezentis kantistinon Bianetti: li kiel paŝaho ĉirkaŭiris ŝin, alproksimiĝis kaj diris: "Mi senlime ĝojas, ke mi vidas vin tiel laŭdezire bonfarta." En la tria tago li jam povis tute sen tremo reciti sian lecionon, tial li taskigis al si ion pli malfacilan. Li volis esti tre ĝentila kaj egalpeza kaj proponi al ŝi teleron kun bombonoj kaj punĉo. Li ekzercis sin per glaso da akvo, kiun li metis sur teleron. En la komenco ĝi terure tintis en lia mano; sed ankaŭ tiun malfortecon li venkis, li eĉ provis sufiĉe gaje diri ĉe tio: "Estimata, ĉu vi ne deziras iom da punĉo kaj kelke da bombonoj?" Li bonege sukcesis; nenia mortemulo lin vidos tremanta, li pensis. Ali, la paŝaho de Janina, sentis en si kuraĝon, malgraŭ sia timo, viziti la maskobalon.
La medicina konsilanto Lange ne cedis al iu alia la rajton, por la unua fojo la resaniĝintinon ree konduki inter la homojn. Ŝi volonte konsentis; ĉar per sia fidela flegado, per la patra zorgemo, kun kiu li klopodis pri ŝi, li ja akiris la rajton pri ŝia plej arda dankeco. Do li venis kun ŝi al la balfesto kaj ŝajne ne malmulte vantiĝis pri sia loko flanke de la bela, interesa knabino. La loĝantoj de B. estas strangaj homoj. En la unuaj tagoj oni malbone parolis pri la kantistino, de la plej elegantaj salonoj ĝis en la bierejaĉoj; sed kiam gravaj viroj protektis ŝin, kiam respektataj sinjorinoj ŝin publike defendis, oni akomodiĝis al la cirkonstancoj, kaj la B…anoj kortuŝite de la sorto de l'kompatinda infanino vagadis en la stratoj kaj preskaŭ mortis pro raviteco, ke ŝi resaniĝis. Kiam ŝi eniris en la ĉambregon, ĉiuj ŝajne atendis nur ŝin, kiel la reĝinon de l'festo; oni aklamis ŝin kaj ĝojbruis, oni klakfrapis la manojn kaj kriis "brave!", kvazaŭ ĵus prosperis al ŝi plej malfacilaj voĉruladoj. Ankaŭ la medicina konsilanto ricevis sian parton de la aklamo: "Vidu, jen li", ili kriis, "jen lerta viro, tiu savis ŝin."
La kantistino estis ĝoje emociita de tiu aklamo de l'homamaso; afekciite de la murmurado de l'gratulantoj ŝi eĉ preskaŭ forgesis, ke ankoraŭ pli serioza celo ŝin kondukis en tiun ĉambregon; sed la kvar fortikaj domenuloj proksime post ŝi sekvantaj kaj la demandoj de la kuracisto, ĉu ŝi ankoraŭ ne ekvidis la grizajn okulojn de la chevalier, ree kaj ree memorigis ŝin pri ŝia intenco. Ŝi mem kaj la kuracisto ne estis pretervidintaj, ke longa, malgrasa turko (en B. oni nomis lian kostumon paŝaho Ali), konstante prempuŝas sin proksimen al ŝi; kaj kiom ajn da fojoj la amasa moviĝo de la maskuloj forŝiris lin, ĉiam li denove estis ĉe ilia flanko. La kantistino puŝetis la kuraciston kaj montris per la okuloj al la paŝaho. Li respondis ŝian okulsignon kaj diris: "Mi jam antaŭ longe rimarkis lin." La paŝaho proksimiĝis per nefirmaj paŝoj; la kantistino pli forte kroĉiĝis al la brako de Lange; li nun estis tute proksime — rigidaj, grizaj okuloj elrigardis el la masko kaj kava voĉo diris al ŝi: "Mi senlime ĝojas, ke mi vidas vin tiel laŭdezire bonfarta." La kantistino timigite deturnis sin kaj ŝajne skuetiĝis; ankaŭ la maskulo ĉe tiu vido tremante forturnis sin kaj malaperis en la homamaso. "Ĉu tio estas li?", la medicina konsilanto ekkriis. "Ekregu vin, nun estas necese, agi trankvile kaj ĉielzorge; ĉu vi opinias, ke estas li?" "Ankoraŭ mi tion ne certe scias", ŝi respondis, "sed mi opinias, ke mi rekonas liajn okulojn."
La medicina konsilanto ordonis al la kvar domenuloj, ke ili streĉe atentu tiun paŝahon, kaj kun la sinjorino iris pluen. Sed apenaŭ li faris kelke da paŝoj tra la ĉambrego, kiam reaperis la turko; sed li restis malpli proksime, kvazaŭ observante la kantistinon.
La kuracisto kun sia akompanantino aliris al bufedo por recepti al ŝi post la sentita teruro tason da teo; li rigardis ĉirkaŭen — ankaŭ ĉi tie la turko ree estis, kaj jen, nun li havis sur telereto glason da punĉo kaj kelke da bombonoj; li proksimiĝas al la kantistino, liaj okuloj brilas, la glaso kun strangaj sonoj saltetas kaj tintas sur la tremanta telero; li estas flanke de ŝi, li prezentas al ŝi la teleron kaj diras: "Estimata, ĉu vi ne deziras iom da punĉo kaj kelke da bombonoj?" La kantistino rigide rigardis lin, ŝi paliĝis, repuŝis la teleron kaj ekkriis: "Ha, la terura! Estas li, estas li, li volas veneni min!"
La paŝaho de Janina staris muta kaj sen movo, li ŝajne forlasis ĉian penson pri defendo; senvole li lasis sin forkonduki de la kvar fortikaj domenuloj.
Preskaŭ en la sama momento la nigra mantelo de la kuracisto estis forte ektirata. Li rigardis returne; la malgranda, kreskokripla lakeo el la hotelo de Portugalujo staris antaŭ li, pala kaj kun vizaĝo terurita: "Pro la kompatemo de Dio, sinjor' medicina konsilanto, bonvolu veni kun mi al la ĉambro n-ro 53, ĝuste nun la diablo volas preni la francan sinjoron."
"Kion vi babilas?", la kuracisto malkontente demandis kaj volis lin puŝi flanken, por sekvi la kaptiton al la polica direkcio. "Ĉu koncernas min, se lin prenas la satano?"
"Sed mi petas vin", la malgrandulo preskaŭ plorante ekkriis, "li eble tamen povas esti savata; via moŝto ja ĉi tie estas urba kuracisto kaj havas la devon, veni al la fremduloj en la hotelojn."
La medicina konsilanto subpremis malbenon, kiun li estis preskaŭ dironta; li vidis, ke li ne povas eviti tiun malagrablan iron, li alvenigis per mansigno la orkestrestron Boloni, transdonis al li la kantistinon kaj rapidis kun la malgrandulo al la hotelo de Portugalujo.
Estis silente kaj dezerte en la granda gastejo; la noktomezo preskaŭ jam pasis, kaj la lampoj en la koridoroj kaj ĉe la ŝtuparoj donis malhelan kaj neklaran lumon; la medicina konsilanto sentis hororeton, suprenirante al la soleca malsanulo. La lakeo malŝlosis la pordon, la kuracisto eniris, sed preskaŭ reenfalis. Ĉar estaĵo, kiu de kelke da tagoj senĉese okupis lian fantazion dum dormo kaj maldormo, tie vera kaj enkorpiĝinta sidis en la lito. Ĝi estis granda, malgrasa, nejuna viro, kiu profunden sur la frunton estis surŝovinta pinte suprenstarantan lanan dormoĉapon; lia mallarĝa brusto kaj liaj longaj maldikaj brakoj estis kovritaj per flanelo; sub la ĉapo granda, pinta nazo elstaris el malgrasa, bruneflava vizaĝo, kiun oni opinius jam malviva kaj mortinta, se ne paro da grizaj pikaj okuloj ankoraŭ donus al ĝi iom da viveco kaj teruran, hororigan esprimon. La longaj, maldikaj fingroj, kun la senkarna manradiko multe elstarantaj el la manikoj, estis kunfleksitaj; kun raŭka, freneza rido li gratis sur la litkovrilo.
"Vidu, li jam elgratas sian tombon!", la malgrandulo flustris kaj per tio vekis la kuraciston de lia fiksa rigardado al la malsanulo. Tia, ĝuste tia estis lia imago pri la chevalier de Planto; tiu malica, griza okulo, tiuj malbonsignaj trajtoj, tiu malgrasa, fantoma figuro — jen ĉio estis kunigita, kion la kantistino diris pri tiu terura viro. Sed lia pripenso revenis al la realeco; ĉu li do ne ĵus ĉeestis la areston de tiu chevalier? Ĉu ne ankaŭ alia viro povas havi grizajn okulojn? Ĉu do estis mirige, ke malsanulo estas konsumita kaj pala? La kuracisto mem ridis pri si, pasigis sian manon trans la frunton, kvazaŭ volante forviŝi tiujn pensojn kaj aliris al la lito. — Sed ankoraŭ neniam dum tiom da jaroj li sentis teruron kaj timon ĉe la lito de malsanulo — tie, estis al li preskaŭ neklarigeble, lin kaptis korpremo, frosto, tremo, kiujn li vane klopodis venki, kaj li nevole posteniĝis, sentante la malsekan, senvarman manon en la sia, dum longa tempo vane serĉante la pulson.
"La stultulo", la paciento kun raŭka voĉo kriis, intermiksante jen francan parolon, jen malbonan italan kaj kripligitan germanan, "la stulta malgrandulo, ŝajnas, alvenigis al mi kuraciston. Vi pardonos al mi, mi neniam alte taksis vian arton. La sola, kio povas sanigi min, estas la banoj de Ĝenovo; mi jam ordonis al la bruto, ke li mendu por mi poŝtoĉevalojn; mi forvojaĝos ankoraŭ hodiaŭ nokte."
"Certe li forvojaĝos", la malgrandulo murmuris, "sed kun ses karbe nigraj ĉevaloj, kaj ne al Ĝenovo, kie dronis siatempe Fiesko, sed tien, kie estas la plorado kaj la grincado de la dentoj."
La kuracisto vidis, ke oni multe jam ne povas helpi; li opiniis, ke li povas legi la antaŭsignojn de la proksima morto en la okuloj, en la malkvietaj movoj de la malsanulo; eĉ tiu sopiro vojaĝi foren, malproksimen, jam ofte anoncis rapidan finiĝon de l'vivo. Tial la kuracisto konsilis al li, kviete kuŝiĝi kaj promesis, ke li preparos malvarmigan trinkaĵon.
La malsanulo furioze ridis. "Kuŝi, kviete kuŝi?", li respondis, "kiam mi kuŝas, mi ĉesas spiri; mi devas sidi, en la veturilo mi devas sidi, for, malproksimen for! — Kion diras la malgrandulo? Ĉu li mendis la ĉevalojn? Malgranda hundo, ĉu vi ordis mian pakaĵon?"
"Ho, mia Dio!", la malgrandulo grakis, "nun li pensas pri sia pakaĵo; jes, pezan pakon da pekoj li kunprenas, tiu malhomo. Oni ne povas skribi sur la ĉielo, kiom li malbenis kaj blasfeme parolis."
La medicina konsilanto ankoraŭ unu fojon kaptis la manon de la malsanulo. "Ekfidu al mi", li diris, "eble tamen la arto ankoraŭ povos utili al vi; via servisto diras al mi, ke pafvundo al vi krevis; lasu min esplori." Murmurante la malsanulo konsentis, li montris al sia brusto. La kuracisto forprenis bandaĝon malbone surmetitan, li trovis — pikvundon proksime de la koro. — Strange! ĝi estis la sama grando, la sama loko, kiel ĉe la vundo de la kantistino.
"Tio estas freŝa vundo, piko!", la kuracisto ekkriis kaj suspekteme rigardis la malsanulon. "Kie vi ricevis tiun vundon?"
"Ĉu vi pensas, ke mi interbatalis kun iu? Ne, per la diablo! Mi havis tranĉilon en la brusta poŝo, malsupren falis ŝtuparon kaj min iom gratvundetis."
"Iom gratvundetis!", Lange pensis, "kaj tamen li mortos de tiu vundo."
Li dume preparis iom da limonado kaj prezentis ĝin al la malsanulo; tiu ĝin albuŝigis per nefirma mano; ĝi ŝajne freŝigis lin; dum kelke da minutoj li estis silenta kaj kvieta; sed vidante, ke li verŝis kelke da gutoj sur la litkovrilon, li komencis blasfemi kaj postulis naztukon. La lakeo flugkuris al kofro, malŝlosis kaj eligis tukon — la kuracisto rigardis al ĝi, terura suspekto en li naskiĝis — li ree rigardis, ĝi estis la sama koloro, la sama ŝtofo, ĝi estis la tuko, trovita ĉe la kantistino. La malgrandulo volis transdoni ĝin al la malsanulo; li repuŝis ĝin: "Al la diablo, bruto! Kiom ofte mi devas diri tion, heliotropan akvon sur ĝin!" La servisto elserĉis malgrandan botelon kaj aspergis la tukon; agrabla odoro disvastiĝis en la ĉambro — ĝi estis la sama parfumo, kiun surhavis la alia, trovita tuko.
La medicina konsilanto tremis per la tuta korpo; ne plu estis dubeble, ke li havas antaŭ si la atencinton de la kantistino Bianetti, tiun chevalier de Planto; ĝi estis senhelpa homo, malsanulo, mortanto, kiu sidis en la lito, sed al la kuracisto estis, kvazaŭ ĉiumomente li povas sin ĵeti el la lito kaj kapti lian gorĝon; li prenis sian ĉapelon, la proksimeco de la terura homo forpelis lin.
La malgranda lakeo retenis lin per la jako, kiam li vidis lin foriri. "Ho, via moŝto!", li ĝemis, "Vi ja ne volas lasi min sola ĉe li? Mi ne povas elteni tion, se li nun mortus kaj poste tuj kiel flanela fantomo kun la dormoĉapo sur la kranio promenus tien kaj reen en la ĉambro! Pro Dio, ne forlasu min!"
La malsanulo terure rikanis kaj intermikse ridis kaj blasfemis, li ŝajne volis veni helpi la malgrandulon; li etendis el la lito longan, senkarnan kruron, kunfleksante la maldikajn fingrojn li minacis al la kuracisto. Sed tiu ne plu povis elteni tion; la frenezo ŝajne infektis lin; li repuŝis la malgrandulon kaj forkuris el la ĉambro; ankoraŭ sur la plej malsupraj ŝtuparoj li aŭdis la teruran ridon de la mortigisto.
En la mateno post tiu nokto bela urba kaleŝo haltis antaŭ la hotelo de Portugalujo; eliris tri personoj, vualita sinjorino kaj du nejunaj sinjoroj kaj supreniris la ŝtuparon. "Ĉu sinjoro la supera tribunala referendario Pfälle jam estas supre?", unu el tiuj sinjoroj demandis la kelneron, kiu ilin suprenkondukis. Tiu jesis, kaj la sinjoro daŭrigis: "Kaj tamen estas stranga dispono de la sorto, ke li malsupren falas la ŝtuparon kaj mem puŝas la ponardon en sian bruston, ke li mem malhelpas sin, forkuri, ke ĝuste vi, Lange, estas vokata al li!"
"Certe", la vualita sinjorino diris, "sed ĉu vi ne trovas strangan fatalon ankaŭ en tiuj naztukoj? La unun li devis lasi ĉe mi, kia hazardo! La alian li devis postuli ĝuste en la momento, kiam la doktoro ankoraŭ estas ĉe li."
"Tiel devis okazi", la dua sinjoro respondis, "oni ne povas diri ion alian, ol ke tio devis fariĝi. Sed en tiu vortico mi preskaŭ forgesis ion; diru, kio estas pri la paŝaho de Janina? Signora supozeble ja eraris. Ĉu vi ree elliberigis lin? Kiu estis la kompatindulo?"
"Neniel kaj male"; la unua diris, "mi konvinkis min, ke li estas kunkulpulo de la chevalier, kies postsignojn mi jam de longe sekvis. Mi jam alkondukigis lin ĉi tien, li estos kunfruntigata kun la atencinto."
"Ĉu efektive?", la sinjorino ekkriis. "Kunkulpulo?"
"Jen ja", la sinjoro diris kun ruza rideto, "mi scias multajn aferojn, eĉ se oni ilin ne diris al mi. Sed dank' al Dio, ni alvenis supre, tie jam estas n-ro 53. Fraŭlino, bonvolu dume eniri ĉi tie, en n-ron 54: la orkestrestro permesis tion kaj ne elpelos vin; tion mi garantius. Kiam estos via vico esti pridemandata, mi vokos vin."
Estas superflue por ni diri, ke la tri personoj estis la kantistino, la doktoro kaj la direktoro; ili venis por akuzi la kavaliron de Planto pri mortigo provita. La direktoro kaj la medicina konsilanto eniris; la malsanulo ankoraŭ same sidis en la lito, kiel la kuracisto vidis lin en la nokto; nur liaj trajtoj en la taglumo ŝajnis ankoraŭ pli teruraj, la esprimo de liaj okuloj, jam ekrigidiĝantaj, ankoraŭ pli hororiga. Per senvivaj okuloj li rigardis jen la kuraciston, jen la direktoron; poste li ŝajne pripensis, kio nun okazas en lia ĉambro, ĉar referendario Pfälle, mallonga, juna viro kun ruĝaj vangoj kaj malgrandaj okuletoj, estis konvene stariginta tablon, metis antaŭ sin kolonon da paperoj kaj tenis en la dekstra mano longan cignoplumon, por protokoli.
"Bruto, kion deziras la sinjoroj?", la malsanulo per malforta voĉo kriis al la malgranda lakeo. "Vi ja scias, ke mi ne akceptas vizitojn."
La direktoro aliris proksimen antaŭ lin, firme lin rigardis kaj diris akcente: "Chevalier de Planto!"
"Qui vive[25]?", la malsanulo ekkriis kaj abrupte levis la dekstran manon al la dormoĉapo, kvazaŭ volante militiste saluti.
"Sinjoro, vi estas la chevalier de Planto?" la alia daŭrigis.
La grizaj okuloj ekbrilis, li pike ekrigardis la direktoron kaj la referendarion, kun moka mieno skuis la kapon kaj respondis: "La chevalier jam de longe estas mortinta!"
"Ĉu vere? Kiu do estas vi? Respondu, mi demandas vin en la nomo de la reĝo!"
La malsanulo ridis: "Mia nomo estas Lorier; Bruto, donu al la sinjoro mian pasporton!"
"Ne estas necese; ĉu vi konas tiun tukon, sinjoro?"
"Kial mi ne konus ĝin? Vi tie forprenis ĝin de mia seĝo; por kio la demandoj, por kio la scenoj? Vi ĝenas min, sinjoro!"
"Bonvolu rigardi al via maldekstra mano", la direktoro diris; "tie vi ja tenas vian tukon; ĉi tiu estis trovata en la domo de iu Giuseppa Bianetti."
La malsanulo furioze ekrigardis la virojn; li pugnigis sian manon kaj grincigis la dentojn; li obstine silentadis, kvankam la direktoro ripetis siajn demandojn. Tiu nun donis signon al la kuracisto; li eliris kaj baldaŭ poste revenis kun la kantistino, la orkestrestro Boloni kaj la…a ŝtatsendito en la ĉambron.
"Sinjoro barono de Martinow", la direktoro sin turnis al ĉi tiu, "ĉu vi rekonas tiun viron kiel la saman, kiu en Parizo estis konata al vi kiel chevalier de Planto?"
"Mi rekonas lin kiel la saman", la barono respondis, "kaj ripetas miajn deklarojn pri li, kiujn mi donis pli antaŭe por protokoli."
"Giuseppa Bianetti, ĉu vi rekonas lin kiel la saman, kiu forkondukis vin el la domo de via duonpatro, kunprenis en sian domon en Parizo, la sama, kiun vi akuzas pri provita mortigo?"
La kantistino tremis, vidante la teruran viron; ŝi volis respondi, sed li mem al ŝi evitigis ĉian konfeson. Li pli alten levis sin, lia lana ĉapo ŝajne pli pinta suprenstaris, liaj brakoj estis rigidaj, li ŝajne kun peno movis ilin, sed liaj fingroj konvulsie dis- kaj kunfleksiĝis; lia voĉo jam nur mallaŭte kaj raŭke suprenrampis el la brusto; eĉ lia rido kaj liaj blasfemoj preskaŭ fariĝis flustrado: "Ĉu vi venas, viziti min, Schepperl?", li diris. "Jen vi bele agas. Ĉu ne, mia vidiĝo vin tre plezurigas! Mi vere bedaŭras, ke mi ne pli bone vin trafis, per tio mi estus evitiginta al vi, vidi vian onklon antaŭ lia forvojaĝo mokata de tiuj germanaj brutoj!"
"Por kio ni ankoraŭ bezonas atestojn?", la direktoro interrompis lin. "Sinjoro referendario Pfälle, skribu arestordonon kontraŭ — "
"Kion vi faras?", la kuracisto ekkriis, "ĉu vi do ne vidas, ke la morto jam minacas lian koron? Li ne plu vivos kvaronhoron. Rapidu, se vi ankoraŭ devas demandi pri io."
La direktoro ordonis al la lakeo, voki la juĝejajn servistojn, ili suprenkonduku la kaptiton; la malsanulo pli kaj pli kadukiĝis, liaj okuloj ŝajne haltis, ili havis nur unu direkton, al la kantistino; sed ankaŭ nun ŝajne ankoraŭ fulmobrilis el ili furiozo kaj kolero: "Schepperl", li ree diris, "vi malfeliĉigis, pereigis min, tial vi meritus la morton; vi pereigis vian patron, ili kondamnis lin al la galeroj, ĉar li vendis vin al mi por mono; li min petegis, kadavrigi vin; mi bedaŭras, ke mi tremis. Malbenitaj estu tiuj manoj, eĉ ne plu povintaj firme puŝi!" Liaj abomenindaj blasfemoj, kiujn li eligis pri si kaj Giuseppa, estis interrompataj per nova aperaĵo. Du juĝejaj servistoj alkondukis viron turke vestitan; estis la malfeliĉa Ali, la paŝaho de Janina — la turbano kovris la kompatigan kapon de la konsilanto Bolnau. Ĉiuj miregis pri tiu vidaĵo kaj precipe la orkestrestro ŝajnis konsternita; li iĝis pala kaj ruĝa kaj deturnis sian vizaĝon. "Monsieur[26] de Planto", la direktoro diris, "ĉu vi konas tiun viron?" La malsanulo estis ferminta la okulojn; li pene disigis la palpebrojn kaj diris: "Al la diabloj, mi ne konas lin!"
La turko kun afliktita mieno rigardis la ĉirkaŭstarantojn. "Mi ja sciis, ke tiel okazos", li diris en plorema tono, "mi jam longe antaŭsentis tion. Sed fraŭlino Bianetti, kiel vi do povis tiom malfeliĉigi senkulpan homon?"
"Kio do estas pri tiu sinjoro?" la kantistino diris. "Mi ne konas lin. Sinjoro direktoro, kion do faris tiu?"
"Signora", la direktoro diris kun profunda seriozo, "antaŭ la tribunalo nenia pardonemo aŭ indulgo valoras, vi devas koni tiun sinjoron; ĝi estas la komerca konsilanto Bolnau. Via propra ĉambristino konfesis, ke vi kriis lian nomon ĉe la atenco."
"Certe", la paŝaho plendis — "diris mian nomon en tiel suspektigaj cirkonstancoj."
La kantistino ekmiris, intensa ruĝo pasis trans ŝian belan vizaĝon, tre emociite ŝi kaptis la manon de la orkestrestro; "Carlo", ŝi ekkriis, "nun mi devas paroli, mi ne povas silenti pri tio; jes, sinjoro direktoro, mi supozeble diris tiun karan nomon, sed mi ne celis tiun sinjoron, sed — "
"Min", la orkestrestro diris kaj paŝis antaŭen. "Mia nomo estas, se mia kara patro, tie staranta, permesas, Karl[27] Bolnau!"
"Karlo! Muzikisto! Amerikano!" la turko kriis kaj ĉirkaŭprenis lin. "Tio estas la unua saĝa vorto en via vivo, vi liberigis min el granda mizero."
"Se estas tiel", la direktoro diris, "vi estas libera, kaj ni bezonas en ĉi tiu afero okupi nin nur pri la ĉeestanta sinjoro chevalier de Planto." Li sin turnis posten al la lito; tie staris la kuracisto kaj tenis la manon de la mortigisto en la sia. Li serioze kaj kviete metis ĝin sur la litkovrilon kaj fermis liajn rigidajn okulojn. "Direktoro", li diris, "tiu nun respondas al pli alta juĝisto."
Oni komprenis lin; ili eliris el la ĉambro de la terura mortinto kaj eniris transe ĉe la orkestrestro, la feliĉa, retrovita filo de la paŝaho; la kantistino kaŝis sian vizaĝon sur la brusto de la amato, ŝiaj larmoj torente verŝiĝis, sed ili estis la lastaj, kiujn ŝi ploris pri sia malfeliĉa sorto; ĉar la paŝaho ridetante ĉirkaŭiris la belegan paron, li ŝajne ellaboris grandan decidon; li sekrete interkonsiliĝis kun la medicina konsilanto kaj de tiu aliris al sia filo kaj la kantistino. "Plej kara fraŭlino", li diris, "pro vi mi suferis multe, vi tiel suspektige diris mian nomon, ke mi petas vin, interŝanĝi ĝin kun la via. Vi hieraŭ malakceptis mian teleron kun punĉo, ĉu vi ree forpuŝos min, se mi prezentas al vi la ĉeestantan sinjoron Karlo Bolnau, mian muzikeman filon, petante, ke vi prenu lin kiel edzon?"
Ŝi ne rifuzis; kun larmoj de ĝojo ŝi kisis lian manon, la orkestrestro ravite ĉirkaŭprenis ŝin kaj ĉi-foje ŝajne tute forgesis sian subliman patoson. La komerca konsilanto siaparte kaptis la manon de la kuracisto: "Lange, diru, ĉu mi povis pensi, ke tiel okazos, kiam vi timigis min ĝis ekstremo, kiam mi nombris la fenestrovitrojn de la palaco, kaj vi diris al mi: Ŝia lasta vorto estis Bolnau?"
"Nu, kion vi volas ankoraŭ!" ridetante respondis la medicina konsilanto. "Ja estis bone, ke mi tiam ĝin diris al vi; mi ne scias, ĉu ĉio estus okazinta same sen la lasta vorto de la kantistino."