Turka interpretisto (vorto internacia).
La turka registaro: angl., The Porte; fr., La (Sublime) Porte; germ., Die (hohe) Pforte.
Nomo, kiun donas orientanoj al ĉiuj okcident-eŭropanoj: Franko estas do, laŭ tio, ne identa al Franco.
Estinta itala ormonero: ital., zecchino; hisp., zequi; france kaj angle, sequin; germ., Zechine.
Altano: germane, Altan: balkonsimila teraseto aŭ estrado, alkonstruita al doma fasado kaj portata de subkonstruaĵo (ĉu muroj, ĉu kolonoj); en ĉi tiu rilato ĝi diferencas de ordinara balkono, kiu elstaras el la muro de l’ domo. La germana vorto Altan devenas de la itala altana.
Turka juĝisto.
En la moderna turka lingvo Kapitan-Paŝao, ĉefadmiralo de la turka militŝiparo.
Agao, turka oficiro.
Kadio: turka juĝisto; muftio: turka ĉefpastro.
Mahometana sekto, fondita de Abd ul Wahab, ĉirkaŭ la jaro, 1745.