Arthur Conan Doyle
La kvin oranĝsemoj

LA KVIN ORANĜ-SEMOJ

de kavaliro Arthur Conan Doyle

[ORIGINALA TITOLO: THE FIVE ORANGE PIPS]

desegnaĵoj de Sidney Pagetel la angla tradukis Darold Booton

KIAM mi ekrigardas miajn notojn kaj registrojn pri la kazoj de Ŝerloko Holmso inter la jaroj 1882 kaj 1890, mi devas alfronti tiom multe da kazoj strangaj kaj interesaj ke ne facilas scii kiujn enmeti kaj kiujn ekskludi. La publiko sciis pri kelkaj per la gazetaro. Aliaj ne prezentas ekzemplerojn de tiuj kuriozaj kvalitoj poseditaj tiom altgrade de mia amiko, kaj kiujn mi penis ilustri per ĉi tiuj registroj. Kelkaj jam perpleksas lian analitikan sperton kaj kiel rakontoj ili havus neniujn finojn. Aliaj nur parte klariĝis kaj la klarigo dependis de konjekto kaj supozo anstataŭ la absolute logika pruvo, kiu tiom plaĉas al li. Estis tamen unu el ĉi lastaj kiu estas tiom rimarkinda pro siaj detaloj kaj rezultoj, ke mi devas rakonti ĝin spite al la fakto ke estas punktoj kiujn oni ne povos tute klarigi.

La jaro 1887 provizis longan serion da kazoj pli-malpli interesaj, pri kiuj mi ankoraŭ havas registrojn. Inter la kazoj dum ĉi tiu jaro estas rakontoj pri la aventuro de la Paradola ĉambro, pri la Amatora Almoza Societo, kiu havis luksan klubejon en la subtera kelo de meblo-staplo, pri la faktoj rilate al la perdo de la Brita barko Sofia Andersono, pri la kurioza aventuro de la Grico-Patersonoj de la insulo Ufo, kaj fine pri la Kambervela veneninto. En la ĉi-lasta, oni memoru ke Ŝerloko Holmso povis pruvi per la streĉado de la horloĝo de la mortinto, ke oni streĉis ĝin du horojn antaŭe, do la mortinto devis enlitiĝi ene de tiu tempo – tiu dedukto gravegis por klarigi tiun kazon. Tiun estonte mi preskribu, sed neniu el ili estas tiel kurioza kiel tiu kiun mi nun priskribas.

Estis dum la lastaj tagoj de septembro, kaj la ekvinoksaj ventegoj estis escepte fortegaj. Dum la tuta tago la ventego hojlis kaj pluvegis kontraŭ la fenestroj, tiel ke eĉ ĉi tie en la koro de la granda homfarita Londono, ni interrompis nian rutinon kaj atentigis nin pri la grandaj elementaj fortoj kiuj kriegis super la homa civilizacio, kiel sovaĝa enkaĝigita besto. Kiam vesperiĝis, la ŝtormo ĉiam pli laŭtis, kaj la vento hojlis kaj plendis kiel infano en la kamentubo. Ŝerloko Holmso malgaje sidis apud la kameno kaj krucoreferencis la registrojn pri krimoj, dum mi legis unu el la mar-romanoj de Klarko Ruselo[1] ĝis kiam la hojlo de la ventego de ekstere ŝajnis kunfrandi kun la teksto, kaj la plaŭdo de la pluvo plu etendis la plaŭdon de la marondoj. Mia edzino vizitis sian patrinon, kaj dumtempe mi denove loĝis en miaj malnovaj ĉambroj en Bakerstrato.

“Nu,” mi diris, rigardante mian kunulon, “jen certe estas la sonorilo. Kiu vizitas ĉi-vesperon? Ĉu eble amiko via?”

“Krom vi mi havas neniun,” li respondis, “mi ne kuraĝigas vizitantojn”

“Ĉu kliento?”

“Se jes, estas pro grava kazo. Neniu alia venigas homon je tiaj tago kaj horo. Sed eble estas iu kamarado de la luigantino.”

La konjekto de Ŝerloko Holmso malpraviĝis tamen, ĉar oni paŝis tra la koridoro kaj frapis sur la pordo. Li etendis sian longan brakon por forturni la lampon de li al la vaka seĝo, sur kiu devis sidi la vizitanto.

“Envenu!” li diris.

Eniris juna viro, proksimume dudek du jaraĝa, bone kaj nete vestita. Li aspektis bone edukita kaj delikata. La malsekaj ombrelo kaj pluvmantelo sciigis nin pri la furioza vetero. Li anksie ĉirkaŭrigardis sub la brilega lampo, kaj mi povis vidi ke lia vizaĝo estis pala kaj la okuloj pezaj, kiel tiuj de homo premita per granda anksieco.

“Mi devas peti vian pardonon,” li diris, surmetante oran nazumon. “Mi esperas ke mi ne entrudiĝas. Mi bedaŭras ke mi kunportis iomete de la ŝtormo kaj pluvo en vian komfortan ĉambron.”

“Donu al mi la mantelon kaj ombrelon,” diris Holmso, “Mi metos ilin sur hoko kaj ili baldaŭ malsekiĝos. Vi alvenis de la sud-okcidento, ĉu ne?”

“Jes, de Horshamo.”[2]

“Tiu miksaĵo de argilo kaj kreto, kiun mi rimarkis sur viaj ŝuoj estas tre distinga.”

“Mi venas por konsilo.”

“Tion oni facile scias.”

“Kaj por helpo.”

“Tio ne ĉiam estas facile.”

“Mi scias pri vi, s-ro Holmso. Mi scias de majoro Prendergasto kiel vi malembarasigis lin de la skandalo ĉe Klubo Tankervilo.”

“Ha, kompreneble. Oni malĝuste akuzis lin pri fripono ĉe kartludado.”

“Li diris ke vi povas solvi iun ajn.”

“Li troigas.”

“Ke oni ne venkas vin.”

“Mi venkiĝis kvarfoje – trifoje de viroj kaj unufoje de virino.”[3]

“Sed kion signifas tio kamparita al viaj sukcesoj?”

“Vere mi kutime sukcesas.”

“Do eble en mia kazo vi sukcesu.”

“Altiru mi petas vian seĝon al la fajro kaj rakontu la detalojn de via kazo.”

“Estas neordinara.”

“Neniu kazo, kiun mi traktas, estas ordinara. Mi estas la fina kasacia kortumo.”

“Kaj tamen mi devas demandi ĉu vi iam ajn aŭdis pri misteraj kaj neklarigeblaj eventoj ol tiuj kiuj okazis ĉe mia familio.”

“Vi interesigas min,” diris Holmso. “Bonvolu rakonti la esencajn faktojn, kaj poste mi demandos pri tiuj kiuj laŭ mi estas plej gravaj.”

La junulo altiris la seĝon ĝis la kameno kaj puŝis la malsekajn piedojn al la fajro.

“Mia nomo,” li diris, “estas Johano Openŝavo, sed laŭ mia opinio tiu terura afero ne rekte koncernas min. Estas hereda afero, do por klarigi, mi devas rakonti pri la komenco de la afero.

“Mia avo havis du filojn – mian onklon Eliĝo kaj mian patron Jozefo. Mia patro havis malgrandan fabrikon ĉe Koventrio,[4] kiun li pligrandigis pro la inventado de la biciklo. Li patentis la Openŝavan nerompeblan pneŭmatikon, kaj li komercis tiom sukcese ke li povis emeritiĝi riĉeege.

“Mia onklo Eliĝo elmigris al Usono, kiam li estis junulo kaj iĝis plantisto en Florido, kie oni diris ke li faris bone. Je la tempo de la enlanda Usona milito li batalis en la armeo de Ĵaksono,[5] kaj poste sub Hudo,[6] kaj li koloneliĝis. Kiam Lio[7] kapitulacis, mia onklo revenis al sia bienego, kie li restis tri-kvar jarojn. Ĉirkaŭ 1869-1870 li revenis Eŭropen kaj transloĝiĝis al malgranda bieno en Susekso, apud Horshamo. Li gajnis konsiderindan monsumon en Usono, kaj la kialo por sia foriro estis lia antipatio por la negroj, kaj ke li malŝatis la politikon de la Respubliko pro tio ke oni balotrajtigis ilin. Li estis kuriozulo furioza kaj kolerema, tre sakrema kaj de retiriĝema dispozicio. Dum la jaroj kiam li loĝis ĉe Horshamo, mi dubas ĉu li iam ajn vizitis tiun urbeton. Li havis ĝardenon kaj du-tri kampojn ĉirkaŭ la domo, kie li ekzercis, kvankam ofte dum sensekvaj semajnoj li neniam eliĝis el sia ĉambro. Li trinkis iom multe da brando kaj multe fumis, sed li neniam serĉis kunecon, kaj ne deziris amikojn, ne eĉ sian propran fraton.

“Lin mi ne ĝenis, fakte mi plaĉis al li, ĉar kiam li unue vidis min, mi dekdujaraĝis. Tio okazis en la jaro 1878, post kiam li jam estis ok-naŭ jarojn en Anglio. Li petegis al la patro, ke mi loĝu ĉe li kaj al mi li estis bonkora. Kiam li ne estis ebria li ŝatis ludi tritrakton kaj damludon kun mi, kaj mi reprezentis lin al la domservistoj kaj la vendistoj, tiel ke kiam mi havis dek ses jarojn mi estis tuta domestro. Mi mem retenis la ŝlosilojn kaj mi povis eniri ĉiun ĉambron laŭ mia plaĉo, tiom longe ke mi ne ĝenis lin. Estis unusola escepto, tamen, ĉar estis unu ĉambro, subtegmenta fatrasa ĉambro ĉiam ŝlosita, kaj kiun li neniam permesis al mi eniri. Pro mia knabeca scivolemo mi gvatis ĉe ŝlosilotruo, sed mi povis vidi nur kolekton de malnovaj skatoloj kaj pakoj, kiel oni supozu ke estas en tia ĉambro.

“Iun tagon – en marto 1883 – letero alialande poŝtstampita kuŝis surtable ĉe la telero de la kolonelo. Nekutime li ricevis leterojn, ĉar li kontante pagis ĉiun fakturon, kaj li havis neniun amikon. ‘El Hindio!’ diris li kiam li ĝin alprenis, ‘de Pondiĉero poŝtstampita! Kio estas tio? Kiam li rapide malfermis, kvin malgrandaj sekigitaj oranĝ-semoj frapetade falis sur la telero. Mi ekridis, sed oni forigis la ridadon de miaj lipoj per la mieno de mia onklo. Per lipoj falantaj, okuloj elstarantaj, haŭto griziganta li rigardegis la koverton kiun li tremete tenis. ‘KKK,’ li ekkriis, tiam, ‘Mia Dio, mia Dio, oni malkovris miajn pekojn!’

“‘Kio okazas, onklo?’ mi ekkriis.

“‘La Morto,’ diris li kaj ekstariĝante li forlasis min kun mia koro palpitante pro teruro. Mi alprenis la koverton kaj vidis ke oni trifoje interne skribaĉis la literon K. Estis neniu alia krom la kvin sekigitaj semoj. Kial li tiom ege teruriĝas? Mi postlasis la tablon kaj dum mi supren iris la ŝtuparon, mi trafis lin malsupren irantan kun rusta ŝlosilo verŝajne por la subtegmenta ĉambro kaj latuna skatoleto kiel kaso.

“‘Kion ajn ili faros, mi ja matigos ilin,’ li sakreme diris, ‘Sciigu al Maria ke mi deziras fajron en mia ĉambro hodiaŭ, kaj venigu Fordhamon la solicitoro de Horshamo.’

“Mi laŭordone obeis, kaj kiam la solicitoro alvenis, oni petis ke mi eniru la ĉambron de mia onklo. La fajro hele brulis, kaj sur la krado estis amaso da nigraj cindroj kvazaŭ de bruligita papero, kaj la latuna skatoleto apude staris malfermite kaj malplene. Kiam mi ekrigardis la ujeton mi rimarkis surprizite, ke sur la kovrilo oni trifoje skribis la literon K, kiun mi legis tiun matenon sur la koverto.

“‘Mi deziras, Johano,’ diris mia onklo, ‘ke vi atestu mian testamenton. Mi testamentas mian heredaĵon kun ĉiuj avantaĝoj kaj malavantaĝoj al mia frato, via patro, de kiu ĝi sendube venos al vi. Se vi povos senĝene ĝui ĝin bone! Se ne, mi konsilas al vi, mia knabo, ke vi transdonu ĝin al via plej letala malamiko. Mi bedaŭras ke mi donas al vi tian du-tranĉan aferon, sed mi ne scias tion, kio okazos. Bonvolu subskribi ĉi tiun paperon, kie montras s-ro Fordhamo.’

“Mi subskribis laŭordone, kaj la solicitoro retenis la paperon kiam li foriris. Tiu kurioza okazo profunde imponis min, kiel vi opiniu, kaj mi primeditis multfoje sed neniam povis mi kompreni la signifon. Tamen mi ne povis eskapi la maltrankvilan senton de timego, kvankam la sento iĝis ĉiam malpli akra dum pasis semajnoj kaj nenio okazis. Tamen mi povis vidi ke mia onklo ŝanĝiĝis. Li drinkis pli ol antaŭe, kaj li estis malpli inklinita al kuneco. Li pasis pli da tempo en sia ĉambro kun pordo ŝlosita de interne, sed kelkfoje li eliĝis en ebria deliro kaj tien kaj reen kuregadis en la ĝardeno tenante revolveron, laŭtkriante ke li timas nenion, kaj ke nek diablo nek viro enfermu lin, kiel ŝafon en kaĝo. Kiam forpasis la frenezon, li hastegadis en sian ĉambron kaj ŝlosadis la pordon, kiel viro kiu ne plu povas defii la teruron ĉe la fundo de sia propra animo. Tiaokaze mi vidis ke eĉ je malvarmega tago lia vizaĝo malseke briletis, kiel ĵus subakviĝis.

“Nu, mi finrakontu la aferon, s-ro Holmso, ĉar mi ne deziras ĝeni vin. Iun nokton kiam li ebrie ekeliris, li ne revenis. Ni eltrovis lin, kiam ni serĉis, survizaĝe mergitan en verde rekrementa flako ĉe piedo de la ĝardeno. Ŝajne ne estis perforto, kaj la akvo profundis nur sesdek centimetrojn, tiel ke verdiktis la ĵurio pro lia stranga maniero, ke li sin mortigis. Sed mi, kiu sciis kiel eĉ la penso pri la morto maltrankviligis lin, preskaŭ ne povis persvadi min mem ke li serĉis la morton. Pasis la afero tamen kaj mia patro ekposedis la heredaĵon, kaj proksimume 14000 pundojn.”

“Momenton,” Holmso interrompe diris, “mi antaŭvidas, ke via deklaro estas unu el la plej rimarkindaj, kiun mi iam ajn aŭskultis. Kiam ricevis via onklo la leteron, kaj kiam li ŝajne sinmortigis?”

“La letero alvenis la 10an de marto 1882. Li mortis post sep semajnoj je la nokto de la 2a majo.”

“Dankon. Daŭrigu, mi petas.”


“Kiam mia patro akiris la Horshaman bienon, li, laŭ mia peto, zorgeme esploris la subtegmentejon, kiun oni ĉiam ŝlosis. Ni trovis la latunan skatoleton, kvankam la enhavaĵojn oni detruis. Interne de la kovrilo estis papera etikedo surskribita ‘KKK’ kaj sube ‘Leteroj, Memorandoj, Kvitancoj kaj Registro’. Mi supozas, ke tiuj indikas la naturon de la dokumentoj detruitaj de kolonelo Openŝavo. Rilate al la cetera estis neniu grave en la subtegmenta ĉambro krom multaj notlibroj kaj disĵetitaj paperoj, kiuj rilatas al la vivo de mia onklo en Usono. Kelkaj el ili estis pri la enlanda milito kaj montris ke mia onklo bone militservis kaj estis kuraĝa soldato. Aliaj estis pri la rekonstruado de la sudaj ŝtatoj kaj plejparte koncernis la politikon. Evidente li forte kontraŭstaris la tapiŝvalizajn politikistojn,[8] kiuj venis de norde.

“Nu, komence de la jaro 1884 mia patro transloĝiĝis en Horshamo, kaj ĉio estis tiel bone kiel eble ĉe ni ĝis januaro 1885. Je la kvara tago de la novjaro mi aŭdis mian patron akre ekkrii dum ni matenmanĝis. Li sidis kun ĵus malfermita koverto en unu mano kaj kvin sekigitaj oranĝ-semoj aliamane. Li ĉiam ridis pri tio kion li nomis mia absurda rakonto pri la kolonelo, sed li aspektis terurita kaj perpleksigita kiam same okazis ĉe li.

‘Kion diable signifas tio, Johano?’ li balbute diris.

“Mia koro iĝis plumbo. ‘Estas KKK,’ mi diris.

“Li rigardis en la koverton. ‘Jes ja,’ li kriis. ‘Jen la literoj mem. Sed kion oni skribis aldone?’

“‘Metu la paperojn sur la sunhorloĝo,’ mi legis strabante super lia ŝultro.

“‘Kiujn paperojn? Kiun sunhorloĝon?’ li demandis.

“‘La sunhorloĝon en la ĝardeno. Estas neniu alia,’ mi diris. ‘Sed la paperoj devas esti tiuj jam detruitaj.’


“‘De Dundio,’ mi respondis ekrigardante la poŝtmarkon.

“‘Estas iu absurda trompŝerco,’ li diris. ‘Kion mi faru ĉe sunhorloĝoj kaj paperoj? Mi tute malatentas tian sensencaĵon.’

“Estis vane disputi kontraŭ li, ĉar li estis obstina. Sed tamen mia koro pleniĝis per malbonaŭguro.

“Je la tria tago post la alveno de la letero mia patro eliris por viziti malnovan amikon, majoron Fribodion, kiu estras unu el la fuortoj sur la Portsduna monteto. Plaĉis al mi ke li foriris, ĉar ŝajnis al mi ke li estis malpli endanĝerigita. Sed pri tio mi eraris. Je la dua tago de lia foresto, mi ricevis telegramon de la majoro, kiu petegis min tuj veni. Mia patro falis en unu el la apudaj profundaj kretofosaĵoj, kaj estis senkonscia pro frakasita kranio. Mi hastis, sed li forpasis sen rekonsciiĝo. Ŝajne li revenis de Farhamo[9] dum krepuskiĝo, kaj pro tio ke la kamparon li ne konis kaj ke oni ne bariligis la kretofosaĵon, la ĵurio ne hezitis verdikti ke ‘akcidenta morto’. Dum mi zorgeme kontrol-esploris la faktojn rilatitajn al lia morto, mi ne povis trovi eĉ iun sugeston ke oni mortigis lin. Estis neniu spuro pri perforto, neniu piedsigno, neniu ŝtelado kaj oni ne vidis survojan fremdulon. Kaj tamen mi ne povis ne diri ke mi tre maltrankviliĝis, kaj ke mi tute certis ke li estis viktimo de fia komploto.

“Per tiu ĉi sinestra maniero mi ricevis la heredaĵon. Eble vi demandas al mi, kiel mi ne ĝin fordonis? Mi respondis, pro tio ke mi estis konvinkita ke mia sorto dependas de iu evento en la vivo de mia onklo, kaj la danĝero ne dependas de la domo.

“Estis januaro 1885 kiam mia kompatinda patro forpasis, kaj nun jam pasis du jaroj kaj ok monatoj. Dum ĉi tiu tempo mi jam feliĉe loĝas en Horshamo, kaj mi komencis esperi ke ĉi tiu malbeno forpasas de la familio, kaj ke ĝi finiĝis kun la lasta generacio. Tamen mi tro frue komfortigis min. Hieraŭ matene la bato falis sur min kiel sur la patron.”

La junulo elpoŝigis ĉifitan koverton, kaj turnante sin al la tablo li faligis kvin malgrandajn sekigitajn oranĝ-semojn.

“Jen la koverto,” li diris. “Poŝtmarkita ĉe orienta Londono. Ene estas la skribaĵoj mem kiun oni sendis al mia patro: ‘KKK’ kaj ‘metu la paperojn sur la sunhorloĝo.’”

“Kion vi jam faras?” demandis Holmso.

“Nenion.”

“Ĉu nenion?”

“Vere” – la vizaĝon li sinkis en la maldikajn palajn manojn. “Mi sentas min senhelpe. Mi jam sentas ke mi estas la kompatinda leporo kiam alproksimiĝas la letala serpento.”

“Ta! Ta!” kriis Ŝerloko Holmso, “vi devas agi aŭ vi perdos. Neniu krom la energio povas savi vin. Vi ne devas malesperi.”[10]

“Mi kontaktis la policon.”

“Ha!”

“Sed ili subridetis ĉe mia rakonto. Mi certas ke la inspektoro opinias ke oni trompŝercas min per la leteroj, kaj miaj parencoj akcidente mortis, kiel verdiktis la ĵurioj, kaj ne rilatas al la avertoj.”

Holmso manskuis en la aero. “Nekredeblan stultaĵon!” li ekkriis.

“Tamen oni permesas policon, kiu restu ĉe mi en la domo.”

“Ĉu li akompanas vin ĉi-vesperon?”

“Ne, laŭordone li restas ĉedome.”

Ankoraŭ Holmso furiozis.

“Kial vi vizitis min.” li kriis, “kaj antaŭ ĉio, kial vi ne tuj venas al mi?”

“Mi ne sciis. Estas nur hodiaŭ ke mi kaj majoro Prendergasto interparolis pri mia ĝenaĵo kaj li konsilis min viziti vin.”

Do estas vere antaŭ du tagoj ke alvenis la letero. Ni devus jam agadi. Mi supozas ke vi havas pluan indikaĵon, ol tiun, kiun vi montris al ni – ĉu iun sugestan detalon, kiu eble nin helpas?”

“Estas unu afero,” diris Johano Openŝavo. Li serĉfosis en la poŝo, kaj elpoŝigis velkitan blukoloran paperon, kiun li metis surtablen. “Iel mi memoras,” diris li, “ke je la tago kiam bruligis mia onklo la paperojn, ke mi observis ke malgranda, nebruligita peco restis inter la cindroj, kaj ĝi estas samkolora. Mi trovis ĉi tiun paperon sur la planko de lia ĉambro. Mi emas opinii ke ĝi estus unu el la paperoj, kiu estis bruligota, sed iel eskapis la fajron. Krom tio ke la semojn oni menciis, mi ne opinias ke ĝi multe helpas. Mi mem opinias ke ĝi estas paĝo el iu privata taglibro. Sendube estas la manskribado de la onklo.”

Holmso movis la lampon, kaj ni ambaŭ ekzamenis la paperon, kiun pro la rando oni ja elŝiris el libro. La titolo sur la paĝo estis “marto 1869” kaj sube ĝi tekstis:

4an – Venis Hudsono. Saman aĉan platformon.

7an – Oranĝe semas je Makaŭlio, Paramoro kaj Johano Svajno de Sankta Aŭgusteno.

9an – Makaŭlio for.

10an – Johano Svajno for.

12an – Vizitis Paramoron. Ĉio bonas.

“Dankon!” diris Holmso refaldante la paperon kaj redonante al nia vizitanto. “Kaj nun vi devas nepre ne perdi eĉ unu momenton. Ni ne povas malŝpari tempon eĉ por diskuti tion, kion vi jam rakontas. Vi devas tuj hejmeniri kaj agadi.

“Kion do mi faras?”

“Estas nur unu afero,” Vi devas tuj agadi. Vi devas meti ĉi tiun paperon en la latunan skatoleton. Vi devas ankaŭ enmeti noton por sciigi ke ĉiujn el la paperoj krom tiu, via onklo jam bruligis, kaj restas nur ĉi tiu. Tion vi devas ĵuri per la plej efika konvinko. Tiam vi devas tuj meti la ujeton sur la sunhorloĝo. Ĉu vi komprenas?”

“Tute.”

“Ne pripensu venĝon aŭ iun similan. Mi opinias ke tion ni gajnos perleĝe; sed ni devas teksi nian reton, ĉar ili jam teksas la sian. Unuafoje ni devas formovi la danĝeron de vi. Duafoje ni devas klarigi la misteron kaj puni la kulpulojn.”

“Mi dankas vin,” diris la junulo ekstariĝante kaj surmetante la mantelon. “Vi donas al mi freŝajn vivon kaj esperon. Mi atentas vian konsilon.”

“Ne perdu eĉ momenton. Kaj antaŭ ĉio, prizorgu vin mem, ĉar mi opinias ke oni certe minacas vin per danĝero. Kiel vi revenos?”

“Per trajno de Stacidomo Vaterluo.”

“Estas preskaŭ la naŭa. La stratoj estas homplene, do mi esperas ke vi estos sekure. Sed tamen vi devas zorgeme gardi vin mem.”

“Mi havas armilon.”

“Bone. Morgaŭ mi ekentreprenos pri via kazo.”

“Mi vidos vin en Horshamo, ĉu?”

“Ne, via sekreto estas en Londono. Tie mi serĉas.”

“Do post unu-du tagoj mi vizitos vin, kaj sciigos vin pri la skatoleto kaj la paperoj. Mi atentos vian konsilon precize.” Li manpremis nin kaj foriris. Ekstere la vento ankoraŭ kriegis kaj la pluveroj plaŭdis kontraŭ la fenestroj. Ĉi tiu stranga rakonto ŝajnis veni al ni de inter la furioza vetero – enblovita kiel peco de marherbaĉo dum ventego – nun denove sorbita.

Ŝerloko Holmso sidis silente iom da tempo – kun kapo antaŭen sinkita kaj okuloj fiksitaj sur la ardo de la fajro. Tiam li ekbruligis sian pipon kaj malantaŭen klinante sin li rigardis la bluajn fumringojn dum ili ĉasis la alian ĝisplafonen.

“Mi opinias, Vatsono,” li fine diris, “ke el miaj kazoj estas neniu pli fantazia ol ĉi tiu.”

“Eble krom la Signo de la Kvar.”

“Nu, jes, krom eble tiu. Kaj tamen ĉi tiu Johano Openŝavo iras inter eĉ pli seriozaj danĝeroj ol la Ŝoltoj.”

“Ĉu vi jam havas do iun ajn definitivan ideon pri ĉi tiuj danĝeroj?” mi demandis.

“Oni ne dubas pri la naturo,” li respondis

“Kion do? Kiuj estas la ‘KKK’ kaj kial ili persekutas ĉi tiun malfeliĉan familion?”


Ŝerloko Holmso fermis la okulojn kaj metis la kubutojn sur la brakojn de la seĝo, kunmetante la fingrojn. “La ideala rezonanto,” li rimarke diris, “kiam oni montris unusolan fakton en ĉiuj rilatoj, deduktas ne nur la ĉenon de la antaŭaj eventoj sed ankaŭ de la postaj eventoj. Kiel Kuviero[11] povas prave priskribi tutan beston per la ekzameno de unu osto, tiel la observanto, kiu ĝisoste komprenas unu ĉeneron en serio, povas precize priskribi la ceterajn antaŭajn kaj postajn. Ni ne jam komprenas la rezultojn kiujn rezonado sola povas atingi. Oni solvu problemojn en la studejo, kiuj konfuzas tiujn, kiuj serĉas solvon pere da la sensoj. Sed por atingi la plej altan celon de la arto tamen la rezonanto devas utiligi ĉiujn konatajn faktojn; kaj tio sugestas ke oni devas posedi, kiel vi devas konstati, ĉiun scion. Sed eĉ en tiu ĉi tempo de universala eduko kaj enciklopedioj estas iom malofta atingo. Sed tamen estas tiom neebla ke oni posedas la scion bezonitan por sia laboro. Tion mi entreprenis. Se mi ĝuste memoras, kiam ni estas novaj amikoj, vi definis miajn limojn tre precize.”

“Jes,” mi respondis ridante. “Ĝi estas kurioza dokumento. Pri la filosofio, pri la astronomio kaj pri la politiko oni markis nul, laŭ mia memoro. Pri la botaniko pli-malpli, pri la geologio profunda rilate al la kotomakuloj de iu ajn regiono ene de okdek kilometroj de la urbo, pri la ĥemio originala, pri la anatomio nesistema, pri la sensacia literaturo kaj la krimaj registroj unika. Violono-ludanto, boksanto, glavanto, advokato, kaj sinvenenanto per la kokaino kaj la tabako. Jen la ĉefpunktoj de mia analizo.”

Holmso larĝe ridetis pri la ĉi-lasta. “Nu,” li diris, “mi devus diri nun, kiel mi diris tiutempe, ke oni devas provizi la etan cerbo-staplon per la bezonata meblaro, kaj la ceteran oni povus forigi en la fatrasejo de la libraro, kie ĝi pretas kiam bezonata. Nu, rilate al ĉi tiu kazo, kiun ni ĵus priaŭdis, ni devas kolekti ĉiujn el miaj rimedoj. Bonvolu transdoni al mi volumon K de la Usona enciklopedio,[12] kiu staras sur la breto apud vi. Dankon. Ni konsideru la situacion kaj deduktu tion, kio eblas. Unue ni devas komenci per la supozo ke kolonelo Openŝavo foriris Usonon pro iu grava kaŭzo. Viroj de lia aĝo ne emas volante ŝanĝi la kutimojn kaj interŝanĝi la ĉarman klimaton de Florido por la soleca vivo de Angla provicia urbeto. Lia ekstrema amo por la soleco en Anglio sugestas ke li timis iun do ni supozu provizore ke li timis iun, kiu forpelis lin el Usono. Rilate al tiu timigo, tion ni povas nur dedukti per la teruraj leteroj ricevitaj de li kaj de la parencoj. Ĉu vi rimarkis la poŝtmarkojn de tiuj leteroj?”

“La unua estas de Pondiĉero, la dua de Dundio kaj la tria de Londono.”

“De orienta Londono. De tio kion vi deduktas?”

“Ĉiu estas marhaveno. La skribinto estis surŝipe.”

“Bonege. Jen spuro. Sendube estas ege probabla ke la skribinto estis surŝipe. Kaj ni pripensu alian punkton. Rilate al Pondiĉero pasis sep semajnoj inter la minaco kaj la mortigo, en Dundio pasis tri-kvar tagoj. Ĉu tio sugestas ion?”

“Oni devas vojaĝi pli grandan distancon.”

“Sed la letero oni devas ankaŭ porti pli grandan distancon.”

“Do mi ne komprenas la punkton.”

“Oni povas supozi ke la veturilo de la homoj estas velŝipo. Ŝajnas ke ili sendis la kuriozan averton antaŭ ol ili ekvojaĝis. Vi vidas kiel rapide la ago sekvis la averton kiam oni sendis de Dundio. Se ili vojaĝus de Pondiĉero per vaporŝipo la letero kaj la sendintaj alvenas preskaŭ samtempe. Sed efektive pasis sep semajnoj. Mi opinias ke la sep semajnoj reprezentas la diferencon inter la poŝtŝipo de la letero kaj la velŝipo de la sendintoj.”

“Estas eble.”

“Pli ol tio. Estas verŝajne. Kaj certe vi komprenas la gravan urĝecon de tiu ĉi nova kazo, kaj kial mi urĝis junan Openŝavo ke li singardu. La bato ĉiam falis je fino de la tempo bezonita por la vojaĝo de la sendinto. Sed tiu ĉi devenis de Londonon, do ni ne povas dependi de prokrasto.”

“Je l’ĉielo!” mi ekkriis. “Kion povas ĉi tiu persista persekuto signifi?”

“La paperoj de Openŝavo evidente estas gravegaj al iu aŭ iuj en la velŝipo. Mi opinias ke estas certe ke devas esti pli ol unu el ili. Solulo ne povas mortigi du homojn tiel ke li trompas mort-enketan ĵurion. Devas esti kelkaj responsuloj, kaj ili devas esti elturniĝemaj kaj rezolutaj. Tiujn paperojn ili intencas akiri de tiu ajn, kiu estas la posedanto. Do la ‘KKK’ ne estas la inicialoj de unu homo sed la insigno de societo.”

“Sed kiu societo?”

“Ĉu vi neniam-” diris Holmso antaŭen klinante sin kaj mallaŭtigante la voĉon – “ĉu vi neniam aŭdis pri la Ku-kluksa Klano?”

“Neniam.”

Holmso foliumis la libron sur la genuoj. “Jen,” diris li postmomente.

“Ku-kluksa Klano. La nomo devenis de la supozita sono produktito kiam oni levas la ĉanon de fusilo. Tiun ĉi teruran sekretan societon formis kelkaj eksaj soldatoj de la Konfederaciitaj Ŝtatoj de Ameriko en la sudaj Usonaj Ŝtatoj post la enlanda milito, kaj rapide formis lokajn filojn en variaj regionoj precipe en Tenesio, Luiziano, la Karolinoj, Georgio kaj Florido. Ĝi agas politike kaj precipe por terorize la Negro-voĉdonantojn kaj por mortigi kaj por forpeli el la lando ĉiujn kontraŭstarantojn. Ĉiun perforton oni kutime antaŭas per iu konata signo – kutime per branĉeto de kverko-folioj aŭ per la semoj de melono aŭ de oranĝo. Kiam la viktimo ricevas ĉi tiun signon, li aŭ ĝustigis la moron aŭ fuĝas el la lando. Se oni defias, sendube la morto atendas, kutime per strangan kaj neantaŭvidita maniero. Tiom perfekta estis la organizado kaj tiom sistemaj la metodoj ke en preskaŭ neniu kazo en la registroj oni sukcesis senpune defii aŭ en kiu oni povas spuri la fiagon ĝis la responsulo. Iom multe da jaroj la societo prosperis spite al la penado de la Usona registaro kaj de la pli bonaj rangoj de la komunumoj en la sudaj ŝtatoj. Fine en la jaro 1869 la movado iom rapide desiĝis, kvankam estis sporadaj aperoj de post tiam.

“Vi observu,” diris Holmso, formetante la volumon, “ke la subita disiĝo de la societo okazis samtempe kiel la translokiĝo de Openŝavo kun la paperoj. Estas ja eble kaŭzo kaj efiko. Ne surprize ke neplaĉeblaj homoj serĉis lin kaj lian familion. Vi povas kompreni ke tiu registro kaj taglibro kunkulpigu iujn el la eminentuloj en la sudaj ŝtatoj, kaj ke estu multaj, kiuj estas maltrankvilaj ĝis kiam oni reakiros la dokumentojn.”

“Do la paĝon ni jam vidas -”

“Tian ni devus anticipi. Laŭ mia memoro ĝi tekstis, ‘Oranĝe semis je A, B kaj C’, t.e. la societo avertis ilin. Kaj mi registris ke A kaj B for., aŭ foriris la landon, kaj fine ke oni vizitis C-on kun fia rezulto por C, mi certas. Nu mi opinias, doktoro, ke ni lumigu ĉi tiun malluman lokon, kaj mi kredas ke la sola oportuno por juna Openŝavo dumtempe estas tio ke li faru precize laŭordone. Ne povas fari neniun plu ĉi-vesperon, do donu al mi la violonon kaj ni penu forgesi la aĉan veteron dum duona horo kaj la pli aĉan agadon de la homaro.”

La venontan matenon la ĉielo sennubiĝis kaj la suno brilis per milda lumo tra la duonhela vualo pendita super la urbego. Ŝerloko Holmso jam matenmanĝis kiam mi malsupreniris.

“Vi pardonu ke mi ne atendas vin,” diris li; “mi antaŭvidas ke mi havas tre afereman tagon antaŭ mi pro la kazo de la juna Openŝavo.”

“Kion vi klopodos?” mi demandis.

“Tio dependas de la rezultoj de mia unua enketo. Mi iru Horshamon malgraŭ ĉio.”

“Ĉu vi ne iros tien unue?”

“Ne, mi komencos en la urbo. Sonoriligu kaj la servistino portas kafon al vi.”

Dum mi atendis, mi alprenis la ne jam legitan ĵurnalon de la tablo kaj foliumis la paĝojn. La okuloj haltis sur titolo kiu terurigis la koron.

“Holmso,” mi ekkriis, “vi tromalfruas.”

“Ha!” li diris formetante la tason, “tian mi timis. Kiel oni tion faris?” Li trankvile diris, sed mi povis scii ke li estis emocia.

“Miaj okuloj ekkaptis la nomon Openŝavo, kaj la titolo ‘Tragedio apud Ponto Vaterluo’. Jen: ‘Inter la naŭa kaj la deka lastan nokton konstablo Kuko de la divizio H deĵorante apud la ponto aŭdis helpkrion kaj plaŭdon en la rivero. La nokto tamen estis tre malluma kaj ŝtormema, tiel ke malgraŭ la helpo de kelkaj preterpasantoj estis tute ne eble savi lin. Tamen oni alarmis kaj per helpo de la rivera polico oni regajnis la kadavron. Montriĝis ke estis tiu de juna sinjoro, laŭ koverto en la poŝo nomita Johano Openŝavo, kiu loĝis en Horshamo. Oni konjektas ke li rapidis por atingi la finan trajnon el Stacidomo Vaterluo kaj pro la hastemo kaj la mallumo li mistrafis la padon kaj falis super la randon de unu el la malgrandaj dokoj por la riveraj vaporboatoj. La kadavro montris neniun spuron de perforto, kaj oni ne dubas ke la mortinto estas viktimo de malfeliĉa akcidento, kiu devas averti la aŭtoritatulojn pri la kondiĉo de la riveraj dokoj.’”


Momenton ni sidis silente. Holmso estis pli deprimita kaj agitita ol mi iam antaŭe spertis.

“Tiu difektas mian fieron, Vatsono,” li fine diris. “Estas etanima sento sendube, sed difektas la fieron. Estas nun persona afero, kaj se Dio donu al mi la sanon, mi kaptos ĉi tiun bandon. Li petis helpon de mi kaj mi sendis lin al la morto-!” Li eksaltis el la seĝo kaj maltrankvile paŝis jen kaj jen en la ĉambro kun ruĝaj vangoj, nervoze kunmetante la manojn.

“La ruzaj diabloj-,” li ekkriis, “kiel ili povis forlogi lin tien? La Digo[13] ne estas survoje al la stacidomo. La ponto sendube estis tro homplene eĉ je tia nokto. Nu Vatsono, ni vidu kiu finfine venkos. Mi eliras nun.”

“Ĉu al la polico?”

“Ne. Mi mem estas mia propra polico. Kiam mi estos teksinta la reton, nur poste ili havu la muŝojn.”

La tutan tagon mi aferemis pro mia kuracista praktiko kaj malfrue vesperon mi revenis Bakerstraton. Ŝerloko Holmso ne jam revenis. Estis preskaŭ la deka antaŭ ol li eniris, aspektante pala kaj lasa. Li alproksimiĝis al la flanktablo, kaj disŝiris pecon da pano, kiun li avide manĝis kaj trinkis multe da akvo.

“Vi malsatas,” mi rimarke diris.

“Malsategas. Mi tute forgesis manĝi ekde la matenmanĝo.”

“Ĉu vi manĝis nenion?”

“Ne eĉ mordaĵon. Mi ne havis la tempon.”

“Ĉu vi sukcesis?”

“Nu.”

“Ĉu vi havas spuron.”

“Mi havas ilin en la manplato. Juna Openŝavo ne plu restas ne venĝita. Nu, Vatsono, ni marku ilin per ilia propra diabla insigno. Estas bone elpensita!”

“Kion vi volas diri?”

Li alprenis oranĝon el la flankŝranko, kaj disŝirante li eligis la semojn sur la tablon. El ili li metis kvin en koverton kaj skribis interne, “ŜH POR JO”. Fermis kaj adresis al “ŝipestro Jakobo Kaluhno, Barko Lone Star,[14] Savano, Georgio”.

“Tiu atendos lin kiam li eniros la havenon,” diris li subridante. “Tiu donu al li sendormajn noktojn. Tiu aŭguru la saman sorton kiel por Openŝavo.”

“Kaj kiu estas tiu ŝipestro Kalhuno?”

“Li estas ĉefo de la bando. Mi kaptos la aliajn sed li unue.”

“Kiel do vi spuris lin?”

Li elpoŝigis paperon grandforman, plenigitan per datojn kaj nomojn.

“Mi jam pasigis la tutan tagon,” li diris, “ĉe la registrejo de Lojdo[15] kaj la arkivoj de la malnovaj dokumentoj. Mi kontrol-esploris la karieron de ĉiu ŝipo kiu vizitis Pondiĉeron inter januaro kaj februaro 1883. Estis 36 kiuj ŝarĝokapablas dum tiuj monatoj. El ili, unu, la barko Lone Star tuj allogis mian atenton pro tio ke kvankam oni raportis ke ĝi devenis de Londono, la nomo estas karesnomo de unu el la Usonaj ŝtatoj.”

“Mi opinias, ke Teksaso.”[16]

“Mi ne certis pri kiu ŝtato, sed mi certu ke la ŝipo devenis de Usono.”

“Kion do?”

“Mi enketis la registrojn de Dundio, kaj kiam mi eksciis ke la barko Lone Star estis tie dum januaro 1885, mia suspekto iĝis certo. Mi enketis pri la ŝipoj kiuj estis en Londona haveno.”

“Jes?”

“La Lone Star alvenis lastan semajnon. Mi iris Dokon Alberto kaj mi eksciis ke oni kondukis ĝin laŭ la rivero per la frua tajdo hejmen al Savano. Mi telegrafis al Gravzendo kaj informiĝis ke ĝi pasis antaŭlonge kaj pro tio ke la vento estas el la oriento mi ne dubas ke ĝi jam pasis la Gudvenojn kaj alproksimiĝas al la Vajt-insulo.”[17]

“Kion do vi faros?”

“Ho, mi ja kaptos lin. Li kaj la du maatoj estas, kiel oni sciigis min, la solaj denaskaj Usonanoj surŝipe. La aliaj estas Finnoj kaj Germanoj. Mi ankaŭ scias ke ili ne estas surŝipe lastan nokton. Stivisto, kiu ŝarĝis la ŝipon, informis min. Kiam la velŝipo atingos Savanon la poŝtŝipo estos portita ĉi tiun leteron, kaj la telegrafon informas la policon en Savano ke tri homojn oni imputas pro murdo ĉi tie.”

Estas difekto tamen en la plej bone elpensitaj homaj planoj, kaj la murdintoj de Johano Openŝavo neniam ricevis la oranĝo-semojn, kiuj montru al ili ke estas alia tiom ruza kaj tiom rezoluta kiom ili spurĉasas ilin. Tre longedaŭraj kaj tre violentaj estas la ekvinoksaj ventegoj tiun jaron. Ni atendis longatempe por sciigo pri la Lone Star de Savano, sed ĝi neniam atingis nin. Fine ni aŭdis ke ie for en la Atlantiko inter la ondoj oni vidis la frakasitan poŭpon de ŝipo kun la literoj “LS” surĉizitaj. Jen estis la sola novaĵo kiun ni iam sciis pri la barko Lone Star.[18]


Загрузка...