Henryk Sienkiewicz. La lanternisto



El pola tradukis Kabe


I

Foje okazis, ke la lanternisto en Aspinvall, proksime de Panamo, perdiĝis oni ne sciis kie. Ĉar tio ĉi fariĝis en ventego, oni supozis, ke la malfeliĉulo aliris ĝis la rando de la ŝtonega insuleto, sur kiu staras la lanterno, kaj ke li estas forportita de ondo. Ĉi tiu supozo estis tiom pli kredebla, ĉar en la sekvinta tago oni ne trovis lian ŝipeton, starintan en la ŝtonega kavo. Liberiĝis la ofico de la lanternisto, kiun oni devis anstataŭigi kiel eble piej baldaŭ, ĉar la lanterno havas grandan gravecon por la loka movado kaj por la ŝipoj, irantaj de Nov-Jorko Panamon. En la golfo de Moskitoj estas tre rnulte da sablaĵoj, inter kiuj la vojaĝo estas malfacila eĉ tage, kaj preskaŭ neebla nokte, precipe en la nebuloj, kiuj ofte leviĝas de ĉi tiuj akvoj, varmigataj de la tropika suno. La Iumo de la lanterno estas tiam la sola gvidanto por la multaj ŝipoj. La klopodo trovi novan lanterniston falis sur la konsulon de Unuigitaj Ŝtatoj, loĝantan en Panamo kaj la klopodo estis ne malgranda, unue, ĉar oni devis trovi posteulon en la daŭro de dek-du horoj; due, la posteulo devis esti tre konscienca homo, sekve oni ne povis akcepti ĉiun; fine entute mankis kandidatoj por la ofico. La vivo sur la turo estas tre malfacila kaj tute ne plaĉas al la homoj de l’sudo, kiuj amas la liberan vagadon. La lanternisto estas preskaŭ malliberulo. Ekster la dimanĉo li tute ne povas forlasi sian ŝtonegan insuleton. La ŝipeto de Aspinvall alportas al li, unu fojon en la tago, nutraĵon kaj freŝan akvon; poste la alportantoj tuj forveturas, do sur la tuta duonhektara insuleto estas neniu. La lanternisto loĝas en la lanterno; tage li faras signojn, pendigante diverskolorajn flagojn laŭ la montroj de la barometro; vespere li eklumigas la lanternon. Tio ĉi ne estus granda laboro, se oni ne devus suriri pli ol kvarcent ŝtupojn por atingi la supron de l’turo, kaj la lanternisto devas iatempe fari ĉi tiun vojaĝon kelke da fojoj en unu tago. Entute tio ĉi estas monaĥeja vivo, eĉ pli ol monaĥeja — ermita. Do tute ne estas mirige, se s-ro Izaak Folcombridge havis nemalgrandan klopodon trovi konstantan posteulon de l’mortinto, kaj oni povas facile kompreni lian ĝojon, kiam plej neatendite la posteulo aperis samtage. Li estis jam maljuna homo, sepdekjara aŭ pli multe, sed vigla, kaj rekta; li havis movojn kaj teniĝon de soldato. Liaj haroj estis tute blankaj, lia vizaĝo estis bruna, kiel ĉe la kreoloj; sed, se oni juĝas laŭ la bluaj okuloj, li ne apartenis al la homoj de l’sudo. Lia mieno estis malgaja kaj sopira, sed honesta. De l’unua rigardo li plaĉis al Folcombridge. Restis sole ekzameni lin; komenciĝis do la sekvanta interparolado:

— „De kie vi estas?"

— „Mi estas polo."

— „Kion vi faris ĝis nun?”

— „Mi migradis."

— „La lanternisto devas ami resti en la sama loko."

— „Mi bezonas ripozon."

— ,,Ĉu vi servis ie? Ĉu vi havas atestojn pri honesta registara servado?"

La maljuna homo eltiris el sia brusta poŝo ĉifonon, senkoloriĝintan, similan al deŝiraĵo de malnova standardo, disvolvis ĝin kaj diris:

— „Jen estas la atestoj! Tiun ĉi krucon mi ricevis en la trideka jaro. Ĉi tiu dua estas hispana de la karlista milito; la tria estas la franca ordeno „Legion d'honneur," la kvaran mi ricevis en Hungarujo. Poste mi batalis en Unuigitaj Ŝtatoj kontraŭ la sudanoj, sed tie oni ne donas krucojn. Jen estas la atesto."

Folcombridge prenis la paperon kaj komencis legi.

— „Hem! Skavinski? Tio estas via nomo? ... Hem! Du standardoj, akiritaj propramane en atako per la bajoneto ... Vi estis kuraĝa militisto!"

— „Mi estos ankaŭ honesta lanternisto."

— „Oni devas tie suriri la supron de la turo ĉiutage kelke da fojoj. Ĉu vi havas sanajn piedojn?"

— „Mi trairis pleny" (Pleny oni nomas grandegajn stepojn inter Nov-Jorko kaj Kalifornio).

— „All right! Ĉu vi scias la maran servadon?"

— „Tri jarojn mi servis sur balenŝipo."

— „Vi provis multajn profesiojn."

— „Mi sole ne ĝuis trankvilon."

— „Kial?"

La maljuna homo levis la ŝultrojn.

— „Tia sorto ..."

— „Sed vi ŝajnas tro maljuna por esti lanternisto!"

— „Sir!" diris subite la kandidato per kortuŝita voĉo. „Mi estas tre laca kaj elturmentita. Vi vidas, ke mi travivis multe. La ofico estas unu el tiuj, kiun mi piej varmege deziris ricevi. Mi estas maljuna, mi bezonas ripozon! Mi devas diri al mi: tie ĉi vi sidos, tio estos via haveno. Ho, Sir! tio ĉi dependas sole de vi! Duan fojon tia ofico eble ne troviĝos pli, Kia feliĉo, ke mi estis en Panamo!... Mi petegas vin... Ho, Dio mia! Mi estas, kiel ŝipo, kiu pereos, se ĝi ne eniros havenon... Se vi volas feliĉigi maljunan homon... Mi ĵuras, ke mi estas honesta, sed... mi havas jam sufiĉe da migrado..."

La bluaj okuloj de l’maljunulo esprimis tiel profundan peton, ke Folcombridge, kiu havis bonan, simplan koron, sentis sin tuŝita.

— „Well!" diris li. „Mi akceptas vin. Vi estas la lanternisto."

La vizaĝo de l’maljunulo ekbrilis pro neesprimebla ĝojo.

— „Mi dankas."

— „Ĉu vi povas forveturi la turon hodiaŭ?"

— „Jes.”

— „Good bye do ... Ankoraŭ unu vorton: pro ia ajn preterlaso en la servado vi estos eksigata."

— „All right."

Samvespere, kiam la suno ruliĝis al la alia flanko de l’terkolo kaj post radianta tago fariĝis nokto sen krepusko, la nova lanternisto estis jam sur la turo, ĉar la lanterno ĵetis kiel ordinare garbojn da blindiganta lumo sur la akvon. La nokto estis tute kvieta, silenta, vere tropika, saturita de luma nebulo, kiu formis ĉirkaŭ la luno grandan, ĉielarke koloritan rondon kun molaj neprecizaj bordoj. Sole la maro bolis, ĉar leviĝis la alfluo. Skavinski staris sur la balkono, tuj apud la grandegaj fajrujoj, simila de malsupre al nigra punkteto. Li penis ordigi siajn pensojn kaj analizi sian novan situacion. Sed lia pensado estis tro sub premo, ol ke tio povus regule fariĝi. Li sentis ion, kion sentas persekutata sovaĝa besto, kiam ĝi fine kaŝis sin de l’kapto sur nealirebla ŝtonego aŭ en kaverno. Venis fine por li la tempo de trankvilo. La sento de l’sendanĝereco plenigis lian animon per ia nepriskribebla ĝuo. Nun li povis sur ĉi tiu ŝtonego vere moki la antaŭan vagadon, malfeliĉon kaj nesukceson. Li estis vere kiel ŝipo, al kiu la ventego rompis la mastojn, deŝiris la ŝnurojn kaj velojn, kiun ĝi ĵetis de l’nuboj ĝis la fundo de 1'maro, kiun ĝi batis per la ondoj, sur kiun ĝi ŝprucigis ŝaŭmon — kaj kiu tamen atingis la havenon. La rememoroj pri tiu ĉi ventego rapidis en lia cerbo kune kun pensoj pri trankvila estonteco, kiu komenciĝas. Parton de siaj mirigaj aventuroj li mem rakontis al Folcombridge, sed li ne diris pri miloj da aliaj. Li havis malfeliĉon: kiom da fojoj li metis ie tendon kaj ekflamigis fajron por logi konstante, ia vento eltiris la lignajn najlojn de l’tendo kaj lin mem forportis por lin pereigi. Rigardante nun de tura balkono la lumigitajn ondojn, li rememoris pri ĉio, kion li suferis. Li batalis en kvar partoj de l’mondo kaj en sia migrado provis preskaŭ ĉiujn metiojn. Laborema kaj honesta, li ne unu fojon kolektis monon kaj ĉiam perdis ĝin malgraŭ ĉiuj antaŭvidoj kaj malgraŭ la plej granda singardemo. Li estis elfosisto de oro en Australio, serĉanto de briliantoj en Afriko, registara pafisto en Orienta Hindujo. Kiam li fondis bienon en Kalifornio, pereigis ĝin la sekeco; li provis la komercon kun sovaĝaj gentoj, loĝantaj en centra Brazilo: lia floso estis rompita sur Amazono, kaj sen armilo kaj preskaŭ nuda li vagis en arbaroj dum kelke da semajnoj, nutrante sin per fruktoj kaj ĉiumomente minacata de la danĝero perei en la buŝego de sovaĝa besto. Li konstruis forĝan laborejon en Heleno en Arkanzaso kaj — la laborejo forbrulis dum la granda brulado de l’urbo. Poste en la Ŝtonegaj Montoj li falis en la manojn de indianoj kaj nur mirakle estis liberigata de kanadaj pafistoj. Li servis kiel ŝipano sur ŝipo, kiu veturadas inter Bahia kaj Bordeaux, poste kiel kroĉilisto sur balenŝipo: ambaŭ pereis. Li havis fabrikon de cigaroj, kaj lia kunulo ŝtelis lian monon, kiam li mem kuŝis malsana pro „vomito.” Fine li venis Aspinvall-on, kaj ĉi tie devis esti la limo de liaj malsukcesoj. Ĉar kio povus atingi lin sur tiu ĉi ŝtonega insuleto? Nek la akvo, nek la fajro, nek la homoj, Cetere de la homoj Skavinski suferis nemulte. Li pli ofte renkontis bonajn ol malbonajn.

Sed ŝajnis, ke lin persekutis ĉiuj kvar elementoj. Tiuj, kiuj konis lin, diris, ke li ne havas feliĉon kaj tiel klarigis ĉion! Li mem fine fariĝis superstiĉa. Li kredis, ke ia venĝema mano persekutas lin ĉie, sur ĉiuj teroj kaj akvoj. Sed li ne volonte parolis pri ĉi tio; nur malofte, kiam oni demandis lin, kies estas tiu ĉi mano, li montris mistere la polusan stelon kaj respondis, ke ĝi venas de tie. Efektive, lia malsukceso estis tiel konstanta, tiel stranga, ke ĝi povis superstiĉigi tiun, kiu portis ĝin. Cetere li havis la paciencon de indiano kaj la grandan trankvilan forton de l’kontraŭstaro, kiun kaŭzas la honesteco. Jam en Hungarujo li ricevis dek-duon da bajonetaj pikoj, ĉar li ne volis kapti la piedingon, kiun oni montris al li kiel rimedon por savo, kaj krii: pardon. Same li ne cedis en la malfeliĉo. Li rampis supren tiel laboreme, kiel la formiko. Depuŝita centfoje, li trankvile rekomencis sian vojaĝon cent-unuan fojon. Li estis strangulo de miriga speco. Tiu ĉi maljuna militisto, batalinta en diversaj militoj, hardita en mizeroj, batita kaj frapita, havis la koron de infano. En la tempo de epidemio en Kubo li malsaniĝis, ĉar li donis al la malsanuloj sian tutan kininon, de kiu li havis grandan provizon, lasinte por si neniun eron. Estis en li ankaŭ io admirinda, ke post tiom da malsukcesoj li estis ĉiam kredema kaj ne perdis la esperon, ke ĉio ankoraŭ iĝos bona. Vintre li ĉiam viviĝis kaj antaŭdiris grandajn okazojn. Li pacience atendis ilin kaj per la penso pri ili vivis tutajn jarojn. Sed la vintroj pasis unu post la alia kaj nur blankigis lian kapon. Fine li maljuniĝis — komencis perdi la energion. Lia pacienco fariĝis simila al rezignacio. Lia antaŭa trankvileco estis ŝanĝita en inklinon al kortuŝiĝemo, kaj tiu ĉi hardita militisto fariĝis plorulo, preta larmi pro ia ajn kaŭzo. Krom tio de tempo al tempo lin turmentis plej terura nos­talgio, kiun kaŭzis plej malgranda okazo: vido de la hirundoj, de grizaj birdoj, similaj al la paseroj, la neĝo sur la montoj, aŭ melodio, simila al aŭdita de li antaŭe. Fine lin ekregis nur unu penso: la penso pri la ripozo. Ĝi tute okupis la maljunulon kaj ensorbis ĉiujn aliajn dezirojn kaj esperojn. La eterna migranto ne povis revi pri io pli kara ol trankvila fako, en kiu li ripozus kaj atendus silente la finon. Ia miriga strangeco de l’sorto ĵetadis lin sur ĉiujn marojn kaj landojn tiel, ke li preskaŭ ne povis ekspiri, kaj eble pro tiu ĉi kaŭzo li imagis, ke la plej granda feliĉo de l’homo estas sole ne migri. Oni devas konfesi, ke li havis rajton por tia modesta feliĉo, sed li tiel kutimis al la malsukcesoj, ke li pensis pri la trankvilo, kiel la homoj ordinare revas pri io neatingebla. Li ne kuraĝis esperi. Tamen, ne atendinte, en daŭro de dek du horojn li ricevis oficon, kvazaŭ elektitan por li el ĉiuj de 1'mondo, Ne estis mirige, ke, kiam li vespere eklumigis la lanternon, li estis kvazaŭ ebria kaj demandis sin mem, ĉu tio estas vera, kaj ne havis la kuraĝon respondi: jes. Dume la realcco parolis al li per sendubaj pruvoj. La horoj unu post la alia fluis por li sur la balkono. Li rigardis, satiĝis, konvinkiĝis. Povus ŝajni, ke li vidas la maron la unuan fojon. La lenso de la lanterno ĵetis en la nokto grandegan luman konuson, post kiu la okulo de l’maljunulo perdiĝis en la malproksimo tute nigra, mistera kaj terura. Sed tiu malproksimo ŝajne kuris al la lumo. Longaj, verstaj ondoj ruliĝis el la mallumo kaj, kriegante, iris ĝis la insuleto, kaj tiam oni vidis iliajn ŝaŭmajn dorsojn, ruge brilantajn en la lumo de la lanterno. La alfluo fortiĝis kaj superakvis la sablaĵojn. La mistera parolado de l’maro aliris pli kaj pli potence kaj pli laŭte, simila jen al bruado de pafilegoj, jen al murmuro de grandegaj arbaroj, jen al miksita babilado de homaj voĉoj. Dum momentoj ĉio mallaŭtiĝis. Poste al la oreloj de l’maljunulo aliris kelke da grandaj sopiroj, poste ploregoj kaj ree minacaj eksplodoj. Fine la vento forblovis la nebulon, sed ĝi alpelis nigrajn disŝiritajn nubojn, kiuj kovris la lunon. De okcidento komencis blovi pli forte. La ondoj saltis furioze sur la krutaĵon de la lanterno, lekante jam la fundamenton per ŝaŭmo. En la malproksimo murmuris la ventego. Sur la malluma ondanta supraĵo ekbrilis kelke da verdaj lanternetoj, pendantaj sur la ŝipaj mastoj. Tiuj ĉi verdaj punktetoj jen leviĝis supren, jen falis malsupren, jen balanciĝis dekstren kaj maldekstren. Skavinski iris en sian ĉambron. La ventego ekmuĝegis. Tie ekstere la homoj sur tiuj ŝipoj batalis kontraŭ la nokto, mallumo, ondoj; en la ĉambro estis trankvile kaj mallaŭte. Eĉ la voĉoj de l’ventego nur malforte trapenetris la dikajn murojn kaj sole la egalmezura tik tak! de la horloĝo balancis la laciĝintan maljunulon, kvazaŭ ĝi lulus lin por dormo.


II

Komencis fluadi la horoj, tagoj kaj semajnoj... La ŝipistoj certigas, ke iafoje, kiam la maro estas tre ventega, io vokas ilin per ilia nomo en la nokto kaj mallumo. Se la mara senfinaĵo povas tiel voki, estas eble, ke kiam la homo maljuniĝas, lin vokas ankaŭ alia senfinaĵo, ankoraŭ pli malluma kaj pli mistera, kaj ju pli laca li estas pro la vivo, des pli agrablaj estas por li tiuj ĉi alvokoj. Sed, por ke oni povu aŭskulti, trankvilo estas necesa. Krom tio, la maljunulo amas la izolecon, kvazaŭ antaŭsentante la tombon. La lanterno jam estis por Skavinski tia duona tombo. Estas nenio pli unutona ol tia vivo en la turo. La junaj homoj, se ili akceptas ĝin, baldaŭ forlasas la oficon. La lanternisto ordinare estas homo nejuna, malgaja kaj nekomunikiĝema.

Se li iafoje forlasas sian lanternon kaj venas inter homojn, li iras inter ili kiel homo, vekita el profunda dormo. En lia turo ne ekzistas malgrandaj impresoj, kiel en la ordonara vivo. Ĉio, kion renkontas la lanternisto, estas grandega kaj sen precizaj formoj. La ĉielo: jen estas la unua senfinaĵo; la akvo: la dua, kaj inter ili la sola homa animo! Tio estas vivo, en kiu la penso estas kvazaŭ konstanta revo, kaj nenio, eĉ lia okupiĝo vekas la lanterniston. Unu tago similas la alian kiel du eroj de rozario, kaj la ŝanĝoj de l’vetero prezentas la solan diversaĵon. Tamen Skavinski sentis sin tiel feliĉa, kiel li estis neniam antaŭe. Li leviĝis kun la matena ĉielruĝo, manĝis, purigis la lensojn de la lanterno, kaj poste, sidiĝinte sur la balkono, li rigardis la maran malproksimon, kaj liaj okuloj povis neniam satiĝi per la vidaĵoj, kiujn li havis antaŭ li. Ordinare sur la grandega turkisa supraĵo oni vidis arojn da plenblovitaj veloj, brilantaj tiel forte sub la radioj de 1'suno, ke la okuloj fermetiĝis pro la troa lumo; iafoje la ŝipoj, utiligante la ventojn, kiujn oni nomas pasatoj, iris en longa vico unu post la aliaj, similaj al ĉeno da mevoj aŭ da albatrosoj. La ruĝaj bareloj, montrantaj la vojon, balanciĝis sur la ondoj en facila, delikata moviĝo; inter la veloj ĉiutage aperis tagmeze grandega grizeta rubando de fumo: la vaporŝipo el Nov-Jorko veturigis vojaĝantojn kaj komercaĵojn en Aspinvall-on, trenante post si longan ŝaŭman postsignon. De l’alia flanko de l’balkono Skavinski vidis, kvazaŭ sur la manplato, Aspinvall-on kaj ĝian moviĝeman havenon, kaj en ĝi arbaron da mastoj, ŝipetojn kaj barkojn; iom pli malproksime la blankajn domojn kaj turetojn de l’urbo. De 1'alto de la lanterno la domoj similis al nestoj de mevoj, la ŝipetoj — al skaraboj, kaj la homoj moviĝis kiel malgrandaj punktetoj sur la blanka, ŝtona bulvardo. Matene malpeza orienta bloveto alportis la miksitan bruon de la homa vivo kaj la pli potencajn fajfojn de la vaporŝipoj. Tagmeze venis la horo de 1'siesto. La movado en la haveno ĉesis; la mevoj kaŝis sin en fendoj de ŝtonegoj, la ondoj malfortiĝis kaj fariĝis kvazaŭ maldiligentaj, kaj tiam sur la tero, sur la maro kaj sur la lanterno regis momento da kvieto, de nenio interrompata. La flavaj sabloj, de kiuj defiuis la ondoj, brilis kiel, oraj makuloj sur la akva spaco; la tura kolono vidiĝis klare en la bluaĵo. Riveroj da sunaj radioj verŝiĝis de la ĉielo sur la akvon, sablon kaj krutaĵojn. Tiam ankau la maljunulon ĉirkaŭprenis ia malforteco, plena de dolĉeco. Li sentis, ke la ripozo, kiun li ĝuas, estas bonega, kaj kiam li ekpensis, ke ĝi daŭros, nenio mankis al li. Skavinski-n ebriigis lia propra feliĉo, sed, ĉar la homo facile kutimas al la bona sorto, iom post iom li akiris kredemon kaj konfidemon. Li pensis, ke, se la homoj konstruas domojn por invalidoj, kial do Dio ne povus doni rifuĝejon al sia invalido! La tempo fluis kaj plifortigis en li tiun ĉi konvinkon. La maljunulo kutimis al la turo, lanterno, krutaĵo, sablaĵoj kaj izoleco. Li konatiĝis kun la mevoj, kiuj metis ovojn en la ŝtonegajn fendojn kaj vespere unu kun aliaj konsiliĝis sur la tegmento de la lanterno. Skavinski ĵetis ordinare al ili la restaĵojn de sia manĝaĵo, kaj ili baldaŭ tiel kutimis, ke, kiam li faris tion ĉi, ĉirkaŭis lin vera ventego de blankaj flugiloj, kaj la maljunulo iris inter la birdoj, kiel paŝtisto inter la ŝafoj. Dum la forfluo li iris sur la malaltajn sablaĵojn, kie li kolektis bongustajn limakojn kaj belajn perlamotajn konkojn de naŭtiloj, kiujn la defluanta ondo restigis sur la sablo. Nokte, en la lumo de la luno kaj de la lanterno li iris por kapto de fiŝoj, kiuj naĝis amase inter la ŝtonegoj. Fine li ekamis sian ŝtonegon kaj sian senarban insuleton kun malgrandaj grasaj kreskaĵetoj gutigantaj gluan gumon. La malriĉecon de l’insuleto kompensis al li la piej malproksimaj vidaĵoj. Dum la tagmezaj horoj, kiam la atmosfero fariĝis tre diafana, oni povis vidi la tutan terkolon, ĝis Pacifiko kovritan de plej riĉaj kreskaĵoj. Al Skavinski ŝajnis tiam, ke li vidas unu grandegan ĝardenon. Faskoj da kokosoj kaj grandegaj bananoj formis kvazaŭ luksajn tufajn bukedojn tuj post la domoj de Aspinvall. Pli malproksime inter Aspinvall kaj Panamo oni vidis grandegan arbaron, super kiu ĉiumatene kaj antaŭ la nokto pendis ruĝetaj vaporiĝaĵoj, arbaro vere tropika, malsupre superakvita, ligita de lianoj, bruanta per ondo de grandaj orkisoj, palmoj, arboj laktaj, feraj kaj gumaj.

Per sia gardista lorno la maljunulo povis vidi ne sole la arbojn, la larĝajn foliojn de l’bananoj, sed ankaŭ arojn da simioj, grandajn marabuojn kaj papagojn, kiuj leviĝis iafoje kiel ĉielarka nubo super la arbaro. Skavinski bone konis similajn arbarojn, ĉar post sia ŝippereo sur Amazono li eraris tutajn semajnojn inter similaj arkaĵoj kaj densejoj. Li vidis, ke la danĝero kaj la morto sin kaŝas sub ilia admirinda kaj gajiga supraĵo. Dum la noktoj, kiujn li pasigis inter ili, li aŭdis de prokaime voĉojn de micetoj kaj kriegojn de jaguaroj; li vidis grandegajn serpentojn, kiuj balanciĝis sur la arboj kvazaŭ lianoj; li konis tiajn dormantajn arbarajn lagojn, plenan de torpilioj kaj de amase naĝantaj krokrodiloj. Li sciis. Sub kia jugo la homo vivas en tiuj ĉi nemezureblaj densejoj, en kiuj unu folio dekoble superas lian grandecon, en kiuj renkontiĝas amase sangavidaj kuloj, arbaj hirudoj kaj grandegaj venenaj araneoj. Ĉion li mem provis, sentis kaj suferis; tiom pli plezure li rigardis de supre tiujn matos, admiris ilian belecon, dum li estis gardita kontraŭ ilia perfido. Lia turo defendis lin kontraŭ ĉiu malbono. Nur malofte li ĝin forlasis dimanĉe matene. Li sin vestis tiam per blua lista surduto kun grandaj arĝentaj butonoj, kaj lia laktokolora kapo leviĝis kun fiereco, kiam li aŭdis, elirante el la preĝejo, kreolojn dirantaj: „Ni havas honestan lanterniston." Kaj li ne estas herezulo, kvankam yankee! Sed tuj post la meso li revenis sur la insulon kaj revenis feliĉa, ĉar li ĉiam ankorau ne konfidis al la kontinento. Dimanĉe li legis hispanan gazeton, kiun li aĉetis en la urbo, aŭ „New-York Herald,” pruntitan de Folcombridge, kaj li serĉis avide sciigojn el Eŭropo. Mizera maljuna koro! Sur tiu ĉi gardista turo kaj sur la alia duonglobo ĝi ankoraŭ batis por la patrujo... Iafoje, kiam la ŝipeto kun la ĉiutaga nutraĵo kaj akvo venis al la insuleto, li deiris de la turo por babili kun gardisto Johns. Sed poste videble li fariĝis sovaĝa. Li ĉesis viziti la urbon, legi la gazetojn kaj disputi kun Johns pri la politiko. Tutaj semajnoj pasis kaj neniu vidis lin, nek li iun. La sola signo, ke la maljunulo vivas, estis la malaperado de 1'nutraĵo, restigita sur la bordo, kaj la lumo de la lanterno, ekbruligata ĉiuvespere kun la akurateco, kun kiu la suno leviĝas matene el la akvo. La mondo indiferentiĝis por la maljunulo. La kaŭzo de tio ne estis nostalgio, — ĝi eĉ fariĝis rezignacio. La tuta mondo komenciĝis kaj finiĝis por la maljunulo sur lia insuleto. Li kutimiĝis al la penso, ke li ne forlasos la turon antaŭ la morto, kaj forgesis, ke estas ankoraŭ io ekster ĝi. Li fariĝis mistikulo. Liaj kvietaj bluaj okuloj similiĝis al la okuloj de infano, ĉiam rigardantaj atente ian malproksimon. En konstanta izoleco kaj ĉirkaŭita de naturo tre simpla kaj grandega, li komencis perdi la senton pri sia propra aparteco; li ĉesis ekzisti kiel persono kaj kunfandiĝis pli kaj pli kun ta naturo. Li ne konsideris pri ĉi tio, li nur sentis tion senkonscie; sed fine ŝajnis al li, ke la ĉielo, la akvo, liaj ŝtonego kaj turo, la oraj sablaĵoj, plenblovitaj veloj, alfluoj kaj forfluoj, — ĉi ĉio estas granda unuaĵo kaj unu granda miriga animo; kaj li mem trempiĝas en tiun ĉi mirigaĵon kaj sentas tiun animon, kiu vivas kaj kvietiĝas. Li dronis, luliĝis, kvazaŭ perdis la konscion kaj en tiu ĉi limiĝo de 1'propra aparta ekzistado, en ĉi tiu duondormo li trovis tiel grandan trankvilon, ke tio estis preskaŭ simila al duonmorto.


III

Sed venis vekiĝo.

Foje, kiam la ŝipeto alveturigis akvon kaj provizon da nutrajo, Skavinski, post unu horo veninte de la turo, rimarkis, ke krom la ordinara ŝarĝo estas ankorau unu pakaĵo. Sur ĝi estis poltmarkoj de Unuigitaj Ŝtatoj kaj adreso „Skavinski, esq.,” skribita sur dika vela tolo. La mirigita maljunulo distranĉis la tolon kaj ekvidis librojn; li prenis la unuan, rigardis kaj skuiĝis; liaj manoj komencis forte tremi. Li kovretis siajn okulojn kvazaŭ ne kredante al ili; ŝajnis al li, ke li sonĝas — la libro estis pola. Kion ĉi tio signifas? Kiu povis sendi al li librojn? En la unua momento li forgesis, ke ankoraŭ en la komenco de sia lanternista vivado li legis iam en „Herald,” pruntita de l’konsulo, pri la fondo de pola societo en Nov-Jorko kaj ke li tuj sendis al la societo duonon de sia monata salajro, kiu cetere estis por li tute superflua en la turo. La societo danke sendis al li librojn. Ili venis laŭ natura vojo, sed en la unua momento la maljunulo ne povis ordigi siajn pensojn. Polaj libroj en Aspinvall, en lia turo, en lia izoleco, — tio estis por li io neordinara, ia spiro de l’antaŭaj tempoj, ia miraklo. Nun ŝajnis al li, kiel al la maristoj nokte, ke io elparolas lian nomon per voĉo tre amata, sed preskaŭ forgesita. Li sidis momenton kun fermitaj okuloj kaj estis preskaŭ certa, ke, kiam li malfermos ilin, la sonĝo malaperos. Ne! La distranĉitaj pakaĵoj kuŝis antaŭ li klare, lumigata de la brilo de la posttagmeza suno, kaj sur ĝi — la malfermita libro. Kiam la maljunulo ree etendis la manon al ĝi, li aŭdis en la silento la batadon de sia propra koro. Li ekrigardis; tio ĉi estis versoj. Supre estis skribita la titolo per grandaj literoj, kaj malsupre la nomo de l’autoro. Tiu ĉi nomo ne estis fremda por Skavinski; li sciis, ke ĝi apartenas al glora poeto, kies verkojn li legis eĉ post la trideka jaro en Parizo. Poste, batalante en Alĝerio kaj Hispanujo, li aŭdis de samlandanoj pri la ĉiam plikreskanta gloro de l’granda poeto, sed tiam li tiel estis kutiminta al la pafilo, ke li eĉ ne prenis librojn en la manojn. En la kvardeknaŭa jaro li forveturis Amerikon, kaj en la aventura vivo, kiun li vivis, li preskaŭ ne renkontis polojn, kaj neniam polajn librojn. Kun tiom pli granda avideco kaj kun pli vive batanta koro li turnis la titolan paĝon. Ŝajnis al li, ke sur lia izola ŝtonego komenciĝis io festa. Estis momento de granda trankvilo kaj silento. La horloĝoj de Aspinvall sonoris la kvinan horon post la tagmezo. Neniu nubeto mallumigis la ĉielon, nur kelke da mevoj naĝis en la bluaĵo. La oceano luliĝis. La apudbordaj ondoj apenaŭ balbutis mallaŭte, disfluante sur la sablo. En la malproksimo gajige vidiĝis la blankaj domoj de Aspinvall kaj la admirigaj grupoj da palmoj. Vere estis iel feste, mallaŭte kaj solene. Subite en tia trankvileco de l’naturo eksonis la tremanta voĉo de 1'maljunulo, kiu legis laŭte, por pli bone kompreni sin mem:


„Litova, kara patroland', la sanon vi prezentas!

Valoron vian tiu nur en plena vero sentas,

Kiu vin perdis. Pieje nun min via ĉarm' altiras,

Ravita mi priskribas vin, ĉar mi je vi sopiras."


Al Skavinski mankis la voĉo. La literoj eksaltis antaŭ liaj okuloj; en lia brusto io deŝiriĝis kaj iris de l’koro kiel ondo pli kaj pli supren, surdigante la voĉon, premante la gorĝon. Ankoraŭ unu momento: li trankviliĝis kaj legis:


"O Sankta Virgulino, Vi defendo Ĉenstoĥova,

Lumanta en la Ostra-Bram' kaj en kastel' malnova,

De Novogrodek, kie Vi la urbon feliĉigis!

Kiel infanon iam min mirakle Vi sanigis,

Tiel mirakle al patruj' per Vi revenos filoj..."


Altiĝinta ondo rompis la digon de l’volo. La maljunulo kriegis kaj ĵetis sin sur la teron; liaj blankaj haroj miksiĝis kun la apudmara sablo. Dum kvardek jaroj li ne vidis la patrujon kaj Dio scias, dum kiom li ne aŭdis la patrujan lingvon, kaj nun tiu ĉi lingvo mem venis al li — tranaĝis la oceanon kaj trovis lin izolulo sur la alia duonglobo, — la lingvo tiel amata, tiel kara, tiel belega! En la plorego, kiu skuis lin, ne estis doloro, sed sole subite vekita supermezura amo. Per ĉi tiu granda ploro li petis pardonon de tiu ĉi amato malproksima, ke li jam tiel maljuniĝis, tiel kutimis al la izola ŝtonego kaj tiel forgesis, ke eĉ la sopiro komencis estingiĝi. Kaj nun li „revenis mirakle,” la koro ŝiriĝis en li. La momentoj pasis unu post la alia; li senĉese kuŝis. La mevoj alflugis super la lanterno, kriante, kvazaŭ maltrankvilaj pri sia maljuna amiko. Venis la horo, en kiu li nutris ilin per la restoj de sia manĝaĵo, kaj kelke da ili flugis ĝis li de l’supro de la lanterno. Poste alvenis ankoraŭ pli multe da ili kaj komencis malforte beki lin kaj brui per la flugiloj super lia kapo. La bruo de la flugiloj vekis lin. Nun, kiam li estis plorinta, li havis iajn trankvilon kaj feliĉon kaj liaj okuloj estis kvazaŭ inspiritaj. Li senkonscie donis sian tutan nutraĵon al. la birdoj, kiuj ĵetis sin sur ĝin kun kriego, kaj li mem ree prenis la libron. La suno transiris jam super la ĝardenoj kaj super la virga arbaro de Panamo kaj malrapide ruliĝis trans la terkolon, al la alia oceano, sed Atlantiko estis ankoraŭ plena de brilo; en la aero estis tute lume; li do legis.


„Sed nun animon mian Vi forportu sur flugiloj

Al la montetoj de arbar', al tiuj verdaj kampoj”

(El „Sinjoro Tadeuŝ" de Mickieviĉ, traduko de d-ro Zamenhof).


La krepusko kovris la literojn sur la blanka paĝo, — krepusko mallonga, kiel ekrigardo. La maljunulo apogis la kapon al la ŝtonego kaj fermetis la okulojn. Tiam „Defendo Ĉenstohova" prenis lian animon kaj forportis ĝin „al la montetoj de arbar', al tiuj verdaj kampoj.” Sur la ĉielo brulis ankoraŭ longaj vojoj, ruĝaj kaj oraj, kaj en tiuj ĉi lumaĵoj li flugis al la amata lando. Ekbruis en liaj oreloj la pinaj arbaroj, ekmurmuris la patrujaj riveroj. Li vidas ĉion, kia ĝi estis antaŭe. Ĉio demandas lin: „Ĉu vi memoras?" Li memoras! Cetere li vidas: vastajn kampojn, limon, herbejojn, arbarojn kaj vilaĝojn. Jam estas nokto! En tiu ĉi tempo la lanterno ordinare jam lumigis la maran mallumon; sed li estas nun en la patruja vilaĝo! Lia maljuna kapo kliniĝas al la brusto kaj sonĝas. La pentraĵoj pasas antaŭ liaj okuloj rapide kaj iom senorde. Li ne vidas la patran domon, ĉar ĝin detruis la milito; li ne vidas la gepatrojn, ĉar ili mortis en lia infaneco, sed cetere li vidas la vilaĝon kvazaŭ li estus forlasinta ĝin hieraŭ: la vico da dometoj kun lumetoj en la fenestroj, la digo, la muelejo, du lagetoj bruantaj la tutan nokton per ĥoroj de ranoj. Iam en ĉi tiu vilaĝo li nokte staris garde, nun tiu estinteco revenas subite kiel vico da fantomoj. Jen li ree estas husaro kaj staras garde; malproksime la drinkejo rigardas per brilantaj okuloj, bruas, kantas kaj sonas en la nokta silento per piedfrapado, voĉoj de violono kaj violonĉelo. U-ha! U-ha! Jen fajreroj saltas sub la hufetoj de husaroj, kaj li enuas sur sia ĉevalo. La horoj treniĝas maldiligente, fine la lumoj estingiĝas; nun, kien la okulo povas atingi, nebulo kaj nebulo netravideblaj; vaporaĵoj leviĝas de la herbejoj kaj ĉirkaŭprenas la tutan mondon per blanketa kovrilo. Sed tio estas la herbejoj; baldaŭ la ralo aŭdiĝos en la mallumo kaj la ojstro ekmurmuros en la kano. La nokto estas kvieta kaj malvarmeta, vera pola nokto! En la malproksimo la pina arbaro bruas sen vento... kiel mara ondo. Baldaŭ la matena ĉielruĝo koloros la orienton; jen la kokoj krias post la plektobariloj. Unu al alia ili transdonas la voĉon el dometo al dometo; jen ankaŭ la gruoj jam krias ie de supre. La husaro sentas sin vigla, sana. Oni ion parolis pri la morgaŭa batalo. Ankaŭ li iros, kiam iros la aliaj kun krio kaj kun murmuro de la standardoj. Lia juna sango ludas kvazaŭ trumpeto, kvankam la nokta venteto malvarmigas ĝin. Sed jam venas la metena ĉielruĝo! La nokto pasas, el la ombro aperas la arbaroj, la arbetaĵoj, la vicoj da dometoj, la muelejo, la poploj. La putoj krakas, kvazaŭ lada ventoflago sur turo. La amata lando, kiel belega ĝi estas en la brilo de l’ĉielruĝo!

Silentiĝu! La vigla gardisto aŭdas, ke iu proksimiĝas. Eble oni venas anstataŭi lin.

Subite eksonas voĉo super Skavinski.

— „Maljunulo, leviĝu! Kio al vi estas?"

La maljunulo malfermas la okulojn kaj rigardas kun miro homon starantan antaŭ li. La resto de l’sonĝaj fantomoj batalas en lia kapo kontraŭ la realeco. Fine ĉio paliĝas kaj malaperas. Antaŭ li staras Johns, la havena gardisto.

— „Kio estas?” demandas Jonhs. „Ĉu vi estas malsana?"

— „Ne.”

— „Vi ne eklumigis la lanternon. Vi estos eksigata el la ofico. Ŝipeto de San-Geromo rompiĝis sur sablaĵo; feliĉe neniu dronis; alie vi estus juĝata. Sidiĝu kun mi; la reston vi aŭdos en la konsulejo.

La maljunulo paliĝis: efektive li ne eklumigis la lanternon en ĉi tiu nokto!

Post kelke da tagoj oni vidis Skavinski-n sur la ferdeko de la ŝipo, iranta de Aspinvall Nov-Jork-on. La mizerulo perdis sian oficon. Malfermiĝis antaŭ li novaj vojoj de migrado; la vento ree forportis tiun ĉi folion por ĵetadi ĝin sur terojn kaj marojn, por mokadi ĝin laŭ sia desiro. La mizerulo dum tiuj ĉi tagoj tre plimaljuniĝis kaj kliniĝis; sole liaj okuloj brilis. Por la novaj vojoj de l’vivo li havis sur la brusto sian libron, kiun li premis per la mano de tempo al tempo, kvazaŭ timante perdi ankaŭ ĝin.

Загрузка...