Tiu-ĉi traduko estas farita por konkurso, kies juĝado postulis longan tempon, ĉar la Eminentaj Juĝintoj, Sroj A. Caetano Coutinho kaj Ĉar los Domingues, pacience komparis ĉiun frazon de la originalo kun ĉiu el la tri plej bonaj tradukoj al ili prezentitaj; tial ĝi aperas antaŭ la publiko tri jarojn post tiu dato. La du aliaj tradukoj, juĝitaj ankaŭ bonaj kaj premiitaj, estis faritaj de Iŝmael Gomes Braga, en RiodeĴanejro, kaj Victor Luis Cao, en Montevideo, Urugvajo.
Gustadire «specaro» aŭ «genro». — La Trad.
En la franca originalo: «ame spirite», t.e. tute rigorsence «spiritisma animo»;mi tamen preferis «spirita animo», mi ne scias,ĉu prave. — La Trad.
Prave aŭ malprave, sed pro oportuneco, mi elektis la pronomon li por la estulo, cetere senseksa, nomata Spirito, kiel oni ĝin uzas por homo. — La Trad.
Inter ĉi-tiu doktrino pri reenkarniĝado kaj tiu pri metempsikozo, kiel akceptas iuj sektoj, estas karakteriza diferenco, kiu estos baldaŭ klarigita en ĉi-tiu verko.
Mateo, ĉap. 7, par. 12: el «La Nova Testamento de N. S. kaj S. Jesuo Kristo», eld. 1926, de la Brita kaj Alilanda Biblia Societo (Londono). — La Aŭtoro citas nur parton de la paragrafo. La tuto estas: «Ĉion-ajn do, kion vi deziras, ke la homoj faru al vi, vi ankaŭ faru al ili; ĉar ĉi-tio estas la leĝo kaj la profetoj». — La Trad.
Mateo, ĉap. 13, par. 13, el sama eld. de «Nova Testamento». — La Trad.
Mateo, ĉap. 19, par. 30, el sama verko. — La Trad.
Tio estas, la «komenco» kaj la «fino». — La Trad.
La supre stampita vinbertrunko estas la faksimilo de tiu desegnita de la Spiritoj.
La tekstoparto inter krampetoj, post la demandoj, estas la respondoj mem, donitaj de la Spiritoj. Diferencas per alia preslitero la rimarkoj kaj klarigoj, aldonitaj de la aŭtoro, kiam ĉi-tiuj povus esti konfuzitaj kun la respondoj. Sed, kiam tiuj komentarioj de la aŭtoro formas tutajn ĉapitrojn, ili estas presitaj kiel ordinare, ĉar tiam miskompreno ne estas ebla.
Ĉi-tiu principo klarigas la fenomenon, konatan de ĉiuj hipnotigistoj, nome: havigi, per la potenco de l' volo, al iu ajn substanco, ekzemple al la akvo, tre malsamajn proprecojn, iun difinitan guston, kaj eĉ la aktivajn kvalitojn de aliaj substancoj. Ĉar, efektive, ekzistas unu sola primitiva elemento kaj la proprecoj de l' korpoj estas nenio alia ol rezulto de la modifoj de tiu elemento, tial sekvas, ke la malplej danĝera substanco havas tian saman principon, kian la plej malsaniga. Tiel, la akvo, kiu konsistas el unu volumo da oksigeno kaj du volumoj da hidrogeno, fariĝas detruema, se ĝia kvanto da oksigeno estas duobligita. Simila aliiĝo povas fariĝi per la magneta agado direktata de la volo. Oksigeno, hidrogeno, nitrogeno, karbono kaj ĉiuj korpoj, kiujn ni konsideras simplaj, estas nur modifaĵoj de unu primitiva substanco. Pro nia nuna neebleco perceptialie ol per la pensotiun primitivan materion, tiuj korpoj, el nia vidpunkto, estas veraj elementoj, kaj ni povas, sen ia malutilo, ilin tiaj konsideri, ĝis nova tempo.
Genezo, ĉap. I, par. 3, el «La Malnova Testamento», trad. de L. L. Zamenhof. - La Trad.
Ni uzas tie ĉi la vorton Spirito por difini individue la eksterkorpajn estulojn, ne la intelektan elementon de la universo.
Mateo, ĉap. 24, par. 29 kaj 34. — La Trad.
Vidu, en la Enkonduko, § 11, la klarigon pri la vorto animo.
Laŭ la Spiritoj, el ĉiuj globoj, konsistigantajn ianplanedan sistemon, la Tero estas unu el tiuj, kiuj havas fizikekaj moralema lpliprogresintajn loĝantojn.
Marso estas malsupera ol ĝi kaj Jupitero tre supera, el ĉiuj vidpunktoj. La Suno ne estas mondo loĝata de korpaj estaĵoj, sed kunvenejo de Superaj Spiritoj, kiuj el tie disradias, per la penso, al la aliaj mondoj, kiujn ili regas pere de malpli alte starantaj Spiritoj; kun tiuj ĉi ili komunikiĝas per la universa fluidaĵo. Laŭ sia fizika strukturo, la suno estus fonto de elektro; ŝajnas, ke ĉiuj aliaj sunoj troviĝas en identaj kondiĉoj.
La volumenoj kaj la distancoj, en kiuj tiuj mondoj troviĝas for de la suno, havas nenian nepran rilaton kun ilia rango, ĉar, se estus tiel, Venuso estus pli progresinta ol la Tero, aj Saturno malpli ol Jupitero.
Multaj Spiritoj, animintaj personojn konatajn sur la Tero, diris, ke ili reenkarniĝis en Jupitero, unu el la mondoj plej proksimaj al la perfekteco, kaj miris, ke ili vidis, sur tiu tiel altnivela planedo, homojn, kiujn la ĝenerala opinio, sur la Tero, ne lokis sur la saman ŝtupon. Tio havas nenion surprizan, se oni pripensas, ke kelkaj Spiritoj, loĝantaj Jupiteron, eble estis senditaj al la Tero por misio, kiu, el la socia vidpunkto, ne havigus al ili la unuan rangon; due, ke, inter sia ekzistado sur la Tero kaj sia nuna en Jupitero, eble ili havis aliajn, per kiuj ili progresis; trie, fine, ke en tiu mondo, kiel en la nia, ekzistas pluraj gradoj da disvolviĝo, kaj ke inter tiuj gradoj povas esti tia distanco, kia, ĉe ni, inter sovaĝulo kaj civilizita homo. Ĉar iu Spirito loĝas Jupiteron, de tio do ne sekvas, ke li estas sur la nivelo de la plej altaj estuloj de tiu mondo, same kiel oni ne staras nepre sur la nivelo de akademiano nur pro tio, ke oni vivas en Parizo. La kondiĉoj pri grandaĝeco ankaŭ ne estas ĉie la samaj, kiaj sur la Tero, kaj la aĝoj ankaŭ ne estas kompareblaj. La Spirito de iu persono mortinta jam de multaj jaroj diris, ke li estas enkarniĝinta, de ses monatoj, en mondo, kies nomon ni ne konas. Demandite, kian aĝon li havas en tiu mondo, li respondis: «Mi ne povas kalkuli ĝin, ĉar ni ne kalkulas kiel vi; cetere, la vivmaniero ne estas la sama; oni ĉitie elvolviĝas multe pli rapide; tamen, kvankam mi estas tie jam de ses el viaj monatoj, mi povas diri, ke, rilate la intelekton, mi havas tridek jarojn laŭ la kalkulmaniero sur la Tero». Multaj analogaj respondoj estas donitaj de aliaj Spiritoj, kaj tio estas neniel neverŝajna. Ĉu ni ne vidas sur la Tero, ke tiom da bestoj ricevas en kelkaj monatoj sian normalan disvolviĝon? Kial ne okazus same al la homo en aliaj sferoj? Ni rimarkigu, plie, ke la elvolviĝo, kiun la surteraj homoj havas aĝante tridek jarojn, eble estas nur ia infanaĝo, kompare kun la kresko, kiun li devas atingi. Estas signo de forta Miopeco, pri ĉio preni nin por tipoj de la kreitaĵaro, kaj estas sur tre malaltan nivelon loki Dion, kredi, ke, krom ni, nenio ekzistas, kio estus ebla al Li.
El la sama Esperantotrad. De «Nova Testamento». — La Trad.
Por la kursivo en ĉi-tiu biblia teksto respondas la aŭtoro, tio estas, A. Kardec. — La Trad.
Mateo, ĉap. 23, par. 12 — La Trad.
Enla latina kaj portugala lingvoj, "hejmo" estas lar, pl. lares — La Trad.
Mateo, ĉap. 7, par. 7. — La Trad.
Pli bone: «Por ĉio estas sezono, kaj tempo difinita estas por ĉiu afero sub la suno». (La Predikanto, ĉap. 3, par. 1, el la «Malnova Testamento», trad. de Zamenhof.) — La Trad.
«Dioncea muscipula», dikotila vegetaĵo, ordo de la violaloj, genro drozera, familio de la drozeracoj. — La Trad.
Marko, ĉap. 12, par. 42–44. — La Trad.
Respondo donita de la Spirito de M. Monot, protestanta pastro en Parizo, mortinta en Aprilo 1 856. La antaŭan respondon, n. 664, donis la Spirito de Skta Ludoviko.
Genezo, ĉap. 22 — La Trad.
Mateo, ĉap. 26, par. 52. — La Trad.
Kompreneble, la XIX-a, kiam vivis A. Kardec. Tiun ĉi libron Kardec skribis antaŭ pli ol cent jaroj. Dum ĉi-tiu tempo, scienco kaj tekniko progresis multe pli ol en la antaŭa jarmilo kaj donis al la homaro milojn da bonaĵoj: fonografo, radiofonio, aviado, utiligo de l' atomenergio k. a. — La Trad.
Mateo, ĉap. 19, par. 24 — La Trad.
La unua eldono de ĉi tiu libro aperis en 1857. En 1861 la sklaveco estis laŭlege aboliciita en Rusujo; en 1865 en Usono; en 1888 en Brazilo; kaj antaŭ tri jaroj en Etiopio. Nun, en 1945, tiu antaŭdiro de la Spiritoj estas plenumita. — La Trad.
Mateo, ĉap.7, par. 12. — La Trad.
Eliro, ĉap. 20, par. 15. — La Trad.
Mateo, ĉap. 22, par. 21. — La Trad.
Mateo, ĉap. 5, par. 44. - La Trad.
Mateo, ĉap. 5, par. 3. — La Trad.
Luko, ĉap. 6, par. 41. — La Trad.
Johano, ĉap. 8, par. 7. — La Trad.
Mateo, ĉap. 5, par. 4. — La Trad.
Voki difinitajn Spiritojn ne plu estas uzate, kiel en la tempo de Kardec. Nun oni preferas atendi spontaneajn komunikaĵojn de la Spiritoj, kiuj venas ĉu memvole, ĉu kondukataj de siaj gvidantoj. — La Trad.
France «desappointement»; angle «disappointment»; portugale «desapontamento». Vd. Originalan Verkaron, de L. L. ZamenhofRed. J. Dietterle, Leipzig, 1929 — pĝ 556. — La Trad.
En la latina lingvo, inferus signifas «malsupra». — La Trad.
Johano, ĉap. 18, par. 36. — La Trad.
Pli bone "hemisferoj". — La Trad.