Sekvu min, leganto! Kiu diris al vi, ke en la mondo ne ekzistas vera, fidela, eterna amo? Oni fortranĉu la fian langon de la mensogulo!
Sekvu min, leganto, sekvu nur min, kaj mi montros al vi tian amon!
Ne! La majstro eraris, amare dirante al Ivaĉjo en la kliniko, je la plej profunda nokta horo, ke ŝi lin forgesis. Tio ne povis esti. Certe, ŝi lin ne forgesis.
Antaŭ ĉio ni malkaŝu la sekreton, kiun la majstro rifuzis komuniki al Ivaĉjo. La nomo de lia amatino estis Margarita Nikolavna. Ĉio, kion la majstro diris pri ŝi al la kompatinda poeto, estis pura vero. Li ĝuste ŝin priskribis. Ŝi estis bela kaj inteligenta. Al tio necesas aldoni la sekvan. Tutcerte multaj virinoj fordonus ĉion ajn por ŝanĝi sian vivon kontraŭ tiu de Margarita Nikolavna. La seninfana tridekjara Margarita estis edzino de eminenta fakisto, kiu, cetere, estis aŭtoro de landskale grava eltrovo. Li estis juna, bela, bonkora, honesta, li adoris sian edzinon. Margarita Nikolavna kun sia edzo okupis la tutan supran etaĝon de ĉarma ĝardenhava palaceto ĉe unu el la stratetoj apud Arbat’. Rava loko! Ĉiu povas konvinkiĝi pri tio, sufiĉas ja viziti la ĝardenon. Oni sin turnu al mi, mi diros la adreson kaj montros la vojon — la domo ankoraŭ ekzistas.
Margarita Nikolavna ne havis monzorgojn. Margarita Nikolavna povis aĉeti ĉion, kio al ŝi plaĉis. Inter la konatoj de ŝia edzo estis interesaj homoj. Margarita Nikolavna neniam tuŝis primuson. Margarita Nikolavna ne konis la hororojn de plurfamilia loĝejo. Resume… ŝi estis feliĉa, ĉu? Eĉ ne unu minuton! De kiam, deknaŭjara, ŝi edziniĝis kaj ekloĝis en la palaceto, ŝi ne konis feliĉon. Ho dioj, dioj miaj! Kio do mankis al tiu virino?! Kion volis tiu virino, en kies okuloj ĉiam brulis ia enigma flameto, kion volis tiu je unu okulo strabeta sorĉistino, kiu en la memorinda printempo sin ornamis per la mimozoj? Mi ne scias. Mi ne estas informita. Evidente, ŝi diris la veron, ŝi bezonis lin, la majstron, kiun neniel povis anstataŭi la pseŭdogotika palaceto nek ĝia aparta ĝardeno nek la mono. Ŝi lin amis, ŝi diris la veron. Eĉ mi, la verfidela rakontanto sed homo fremda, sentas mian koron kunpremiĝi ĉe la penso pri tio, kion spertis Margarita, kiam ŝi venis je la sekva tago en la dometon de la majstro — feliĉe, ne sukcesinte interparoli kun sia edzo, ĉar tiu ne revenis je la antaŭfiksita tempo — kaj tie eksciis, ke la majstro malaperis.
Ŝi faris ĉion serĉante lian spuron, kaj memkomprene ŝi trovis nenion. Tiam ŝi revenis en la palaceton kaj plu loĝis tie.
— Jes, jes ja, tia sama eraro! — diradis Margarita vintre, sidante ĉe la kameno kaj rigardante en la fajron, — kial mi tiam, nokte, lin forlasis? Kial? Ja tio estis frenezaĵo! Mi revenis je la sekva tago, honeste, kiel mi promesis, sed estis tro malfrue. Jes, kiel la malfeliĉa Levio Mateo, mi venis tro malfrue!
Ĉiuj tiaj paroloj, evidente, estis sensencaj, ĉar fakte: kio estus ŝanĝita, se en tiu nokto ŝi estus restinta ĉe la majstro? Ĉu ŝi lin savus? Ridinde! — ni ekkrius, sed ni tion ne diru antaŭ la malesperiĝinta virino.
En tiaj turmentoj Margarita Nikolavna travivis la tutan vintron ĝis la printempo. Je la tago, kiam okazis la tuta absurda pandemonio, kaŭzita de la apero de la nigra magiisto en Moskvo, kiam iĝis forpelita reen al Kievo la onklo de Berlioz, kiam oni arestis la libroteniston kaj pasis amaso da aliaj, plej stultaj kaj nekompreneblaj aferoj, ŝi vekiĝis preskaŭ je la tagmezo en sia dormoĉambro havanta orielon en la turo de la palaceto.
Vekiĝinte Margarita ne ekploris, malkiel ŝi ofte faris, ĉar ĉi-matene ŝi vekiĝis kun la antaŭsento ke hodiaŭ, finfine, io okazos. Perceptinte tiun antaŭsenton, ŝi kovis kaj flegis ĝin en sia animo, zorgante, ke ĝi ŝin ne forlasu.
— Mi kredas! — solene flustris Margarita, — mi kredas! Io okazos! Ĝi nepre devas okazi, ĉar kial, pro kio mi estu kondamnita al la dumviva turmento? Mi konfesas ke mi mensogis kaj vivis duan vivon, kaŝitan disde la homoj, sed tio ne estas ja tiom kruele puninda. Io nepre okazos, ĉar nenio povas daŭri eterne. Kaj krome, mia sonĝo estis aŭgura, pri tio mi certas.
Tiel ŝi flustris, rigardante sur la puncajn kurtenojn kiuj sorbis la sunlumon, ekscitite sin vestante, kombante antaŭ la triparta spegulo la mallongajn frizitajn harojn.
La sonĝo, kiun en tiu nokto havis Margarita, vere estis neordinara. Ĉi tie necesas diri, ke dum siaj vintraj turmentoj ŝi neniam sonĝis pri la majstro. Nokte li ŝin ellasadis, kaj ŝi suferis nur dum la tagoj. Tiun fojon li tamen aperis en ŝia sonĝo.
En la sonĝo ŝi vidis nekonatan pejzaĝon — senesperan, mornan, sub malserena ĉielo de frua printempo. Ŝi vidis tiun distaŭzitan, flosantan ĉielaĉon, kaj sub ĝi silentan aron de kampokorvoj. Ia tuberoza ligna pontetaĉo; sub ĝi, malklara printempa rojo; malgajaj, magraj, duonnudaj arboj, izola orfa tremolo; pli malproksime — inter arboj, trans legomĝardeno — traba kromdometo, ĉu aparta kuirejo, ĉu banejo, ĉu la diablo scias kio. Ĉio ĉirkaŭe estis iel malviva kaj tiom morna, ke oni sentis la emon tuj sin pendumi sur la tremolo. Ne estis eĉ unu ventobloveto, nek malpleja nubomovo, nek homo aŭ besto. Tute infera loko por vivulo!
Kaj jen, imagu, larĝe malfermiĝas la pordo de la dometo kaj li aperas. Iom malproksime, tamen li estas klare videbla. La vestoj tute ĉifoniĝis kaj estas nerekoneblaj. La haroj malordaj. Ne razite. La okuloj malsanulaj, angoraj. Li vokas ŝin, gestas al ŝi per la mano. Sufokiĝante en la malviva aero, Margarita ekkuris al li tra la terbula tereno kaj vekiĝis.
«Tiu sonĝo allasas nur du interpretojn» rezonis Margarita Nikolavna. «Se li mortis, lia voko signifas ke li venis por min forkonduki, do, ke baldaŭ mi mortos. Tio estus tre bona, ĉar tiam miaj turmentoj finiĝus. Aŭ li vivas, tiam la sonĝo povas signifi nur tion, ke li rememorigas al mi pri si! Li volas diri, ke ni ankoraŭ revidos unu la alian. Jes, tre baldaŭ ni renkontiĝos!» En la sama ekscitiĝo Margarita sin vestis, persvadante sin, ke fakte ĉio aranĝiĝas tre feliĉe kaj ke tiajn feliĉajn momentojn oni nepre kaptu kaj profitu. La edzo forveturis oficvojaĝi por plenaj tri tagoj. Por tri diurnoj ŝi estas lasita al si mem, neniu malhelpos ŝin pensi pri io ajn, revi pri tio, kio al ŝi plaĉas. Ĉiuj kvin ĉambroj en la supra etaĝo, la tuta loĝejo kiun en Moskvo envius dekmiloj da homoj, estas je ŝia dispono.
Tamen, havante la tutajn tri tagojn da plena libero, en la tuta luksa loĝejo Margarita elektis lokon pli ol modestan. Trinkinte teon ŝi iris en la malluman kameron, kie oni tenis valizojn kaj kie, en du ŝrankoj, estis diversaj malnovaĵoj. Ŝi kaŭris, eltiris la malsupran keston de la unua ŝranko, kaj el sub amaso de silkaj detranĉaĵoj ŝi prenis tion solan, kion ŝi opiniis valora en ŝia nuna vivo: Margarita tenis en la manoj malnovan albumon kun bindaĵo el bruna ledo; en ĝi estis foto de la majstro, la ŝparkasa libreto je lia nomo kun la depono je dekmil rubloj, petaloj de sekiĝinta rozo platigitaj inter folioj de maldika papero, kaj fragmento de bindita tajpaĵo kun forbrulinta malsupra rando.
Reveninte kun tiuj riĉaĵoj en sian dormoĉambron, Margarita metis la foton sur la tripartan spegulon kaj dum proksimume horo ŝi sidis tenante sur la genuoj la kajeron difektitan de la fajro, kaj relegante tion, kio post la bruligo havis nek komencon nek finon:… «la mallumego, veninta de la maro, kovris la de l’ prokuratoro abomenatan urbon. Malaperis la pendaj pontoj, kiuj interligis la Templon kun la timiga Fortreso Antonia, abismo malleviĝis de la ĉielo kaj kaŝis la flugilhavajn diojn super la hipodromo, la Haŝmonidan palacon kun ties kreneloj, la bazarojn, la karavanejojn, la stratetojn, la basenojn… Perdiĝis Jerŝalaim, la granda urbo, kvazaŭ ĝi neniam ekzistis en la mondo…»
Margarita deziris plu legi, sed plue estis nenio, krom la malglata karba franĝo.
Viŝante la larmojn, ŝi forlasis la kajeron, metis la kubutojn sur la spegultablon kaj, spegulate, ŝi longtempe sidis, sendeturne rigardante la foton. Poste ŝiaj larmoj sekiĝis. Margarita zorge repakis sian trezoron kaj post kelkaj minutoj ĝi ree kuŝis sub la amaso de silkaj ĉifonoj kaj en la senluma kamero ektintetis la ŝlosata seruro.
En la antaŭĉambro Margarita Nikolavna surmetis sian mantelon forironte por promeni. La belulino Nataŝa, ŝia mastrumistino, ŝin demandis, kion prepari kiel ĉefmanĝaĵon; kaj ricevinte la respondon, ke tio estas egala, por sin amuzi ŝi ekkonversaciis kun sia mastrino kaj komencis rakonti ion tute nekredeblan, ekzemple, ke hieraŭ en teatro prestidigitisto prezentis tiajn trukojn, ke ĉiuj mirĝemis, al ĉiuj li senpage disdonadis po du flakonojn da eksterlanda parfumo kaj ŝtrumpojn, kaj poste, kiam la spektaklo finiĝis, la publiko eliris sur la straton kaj ek! — ĉiuj estis nudaj! Margarita sinkis sur la seĝon en la antaŭĉambro kaj ekridis.
— Nataŝa, ĉu vi ne hontas? — diris Margarita, — ja vi ne estas malklera, vi estas inteligenta junulino; en la atendovicoj oni babilas ĉiajn absurdaĵojn, kaj vi ilin ripetas!
Nataŝa rozkoloriĝis kaj arde obĵetis, ke oni neniel mensogis, ke ŝi mem hodiaŭ vidis en la nutrovendejo ĉe Arbat’ civitaninon, kiu venis en ŝuoj, sed kiam ŝi estis paganta ĉe la kaso, ŝiaj ŝuoj malaperis kaj restis nur la ŝtrumpoj. La okulojn ŝi elorbitigis, sur la kalkano vidiĝis truo. Nu, la ŝuoj estis magiaj, ĝuste de tiu spektaklo.
— Kaj tiel ŝi foriris, ĉu?
— Tiel ŝi foriris! — ekkriis Nataŝa, plu ruĝiĝante pro tio, ke oni al ŝi ne kredas. — Ja hieraŭ, Margarita Nikolavna, la milicio arestis centon da homoj. La civitaninoj post la spektaklo en nuraj kalsonetoj kuris sur Tverskaja.
— Nu, tion certe al vi Darja rakontis, — diris Margarita, — mi jam antaŭ longe rimarkis, ke ŝi estas terura blagulino.
La amuza interparolo finiĝis per agrabla surprizo por Nataŝa. Margarita Nikolavna iris en la dormoĉambron kaj revenis de tie tenante en la manoj paron da ŝtrumpoj kaj flakonon da Kolonja akvo. Ŝi diris al Nataŝa, ke ankaŭ ŝi volas prezenti trukon, donacis al Nataŝa la ŝtrumpojn kaj la boteleton, kaj aldonis, ke ŝi havas nur unu peton, ke Nataŝa ne kuru sur ŝtrumpoj laŭ Tverskaja kaj ne aŭskultu la historiojn de Darja. Sin interkisinte la mastrino kaj la servistino disiĝis.
Komforte dors’apoginte sin sur la mola seĝo en trolebuso, Margarita Nikolavna veturis laŭ Arbat’ kaj jen pensis pri sia afero, jen aŭskultis tion, pri kio flustre interparolis la du civitanoj sidantaj antaŭ ŝi.
Tiuj fojfoje singardeme rigardis ĉirkaŭen, ĉu iu aŭdas ilin, kaj plu flustris ian sensencaĵon. La unu, karnodika fortikulo kun viglaj porkaj okuloj, sidanta ĉe la fenestro, duonvoĉe rakontis al sia malgranda najbaro, ke oni devis kovri la ĉerkon per nigra tuko…
— Nekredeble, — mirante flustris la malgranda, — tio estas senprecedenca… Do, kion faris Ĵeldibin?
Tra la unutona zumo de la trolebuso vortoj venadis de la fenestro:
— Kriminalistoj… skandalo… nu, pura mistiko!
El tiaj forŝiriĝintaj parolpecetoj Margarita iom post iom kunmetis ion koheran. La civitanoj interflustris pri iu mortinto (la nomon ili ne menciis) kies kapo hodiaŭ matene iĝis ŝtelita el la ĉerko! Do, tial tiu Ĵeldibin nun tiel klopodas. Kaj ankaŭ ceteraj interflustrantoj, kiuj veturas per la trolebuso, havas ian rilaton al la priŝtelita mortinto.
— Ĉu ni ankoraŭ havos tempon por trovi florojn? — zorgis la malgranda. — Vi diris, ke la kremacio estos je la dua, ĉu?
Finfine Margaritan tedis tiu mistera babilado pri la kapo ŝtelita el ĉerko, kaj ŝi ekĝojis, ke jam tempas eliri.
Post kelkaj minutoj ŝi sidis sur benko ĉe la Kremla murego, lokinte sin tiel, ke ŝi vidis la Maneĝon.
Rigardante per la duonfermitaj okuloj kontraŭ la brilaj sunradioj, ŝi rememoris sian hodiaŭan sonĝon, rememoris kiel, antaŭ ekzakte unu jaro, je la sama tago kaj je la sama horo, ŝi sidis kun li sur tiu sama benko. Ĝuste kiel tiam apud ŝi kuŝis sur la benko la nigra mansaketo. Hodiaŭ li ne estis ĉi tie, kaj tamen kun li senvoĉe interparolis Margarita: «Se vi estas ekzilita, kial vi nenion sciigas pri vi? Ja iel oni sukcesas sciigi. Ĉu vi ĉesis min ami? Ne, ial mi tion ne kredas. Do, vi estas ekzilita kaj mortis… Tiam, mi petas, lasu min, finfine donu al mi la liberon vivi kaj spiri la aeron». Margarita mem respondis al si anstataŭante lin: «Vi estas libera… Ĉu mi vin tenas?», poste obĵetis al li: «Ne, tio ne estas respondo! Vi foriru el mia memoro, tiam mi liberiĝos».
Homoj pasis preter Margarita. Viro ĵetis rigardon sur la bone vestitan virinon, logate de ŝiaj belo kaj soleco. Li tusis kaj eksidis sur la pli malproksiman ekstremon de ŝia benko. Sin kuraĝiginte li ekparolis:
— Definitive, hodiaŭ estas bonega vetero…
Sed ŝi tiel sombre lin rigardis, ke li ekstaris kaj foriris.
«Nu, jen estas ekzemplo», en siaj pensoj plu parolis Margarita al tiu, kiu ŝin obsedis, «kial do mi forpelis tiun viron? Mi enuas, kaj en tiu amindumulo estas nenio malbona, eble nur la stulta vorto definitive. Kial mi, kvazaŭ strigo, sidas sola sub la murego? Kial mi estas eksigita el la vivo?»
Melankolie ŝi mallevis la kapon. Sed subite tiu sama, la matena ondo de atendo kaj ekscito, ŝin puŝis kontraŭ la brusto. «Jes, okazos!» La ondo puŝis ŝin denove, kaj tiam ŝi komprenis, ke ĝi estas son’ondo. Tra la urbobruo pli kaj pli klare aŭdiĝis proksimiĝantaj tamburbatoj kaj falsetaj trumpetsonoj.
Unue aperis miliciano paŝe rajdanta preter la ĝardenkrado, poste pied’iris tri aliaj. Ilin sekvis malrapide veturanta kamiono kun muzikistoj. Poste aperis brile nova funebra veturilo, sur ĝi ĉerko tute kovrita per florkronoj; ĉe la anguloj de la ŝarĝoplato staris kvar homoj: tri viroj kaj unu virino.
Eĉ malgraŭ la distanco Margarita rimarkis, ke la homoj, starantaj sur la ĉerkveturilo por honori la mortinton en ties lasta vojo, havas strange embarasitan vizaĝon. Precipe rimarkebla tio estis ĉe la civitanino, kiu staris ĉe la pli proksima malantaŭa angulo de la ĉerkveturilo. Ŝiaj dikaj vangoj ŝajnis ŝveligataj el interne de iu pika sekreto, en ŝiaj engrasiĝintaj okuloj ludis suspektindaj fajreroj. Ŝi mienis tiel, kvazaŭ ŝia pacienco tuj krevos, ŝi palpebrumos kaj diros: «Ĉu vi vidis ion similan? Nu pura mistiko!» Same embarasite aspektis ankaŭ la ceteraj akompanantoj, proksimume tricent homoj, kiuj malrapide pied’iris post la funebra aŭtomobilo.
Margarita postrigardis la procesion, aŭskultante silentiĝi en la foro la melankolian turkan tamburon, ripetantan siajn «bum, bum, bum», kaj pensis: «Kia stranga entombigo… Kaj kiel preme sonas tiu bum! Ah, vere, al la diablo mi ofertus mian animon por ekscii almenaŭ tion, ĉu li vivas aŭ ne! Interese, kiu do povus esti la homo, kiun oni entombigas kun tiel mirindaj vizaĝoj?»
— Berlioz M.A., — aŭdiĝis apude iom naza vira voĉo, — la prezidanto de Massolit.
Margarita Nikolavna sin turnis kaj vidis sur sia benko civitanon; evidente, li senbrue alsidiĝis kiam ŝi observis la procesion kaj, supozeble, distrite ŝi voĉdiris sian lastan demandon.
Dume la procesio malrapidiĝis, verŝajne, haltigate de semaforo.
— Jes, — diris la nekonata civitano, — stranga estas ilia animstato. Ili akompanas mortinton, sed pensas nur pri tio, kie do promenas lia kapo!
— Kial, lia kapo? — demandis Margarita kaj atente rigardis sian neatenditan najbaron. Tiu aspektis kiel viro malalta, flame rufa, kun elstara kojnodento, li surhavis amelitan ĉemizon, bonkvalitan striitan vestokompleton, lakledajn ŝuojn kaj bulĉapelon. La kravato estis akre bunta. Estis bizare, ke el lia brustpoŝo, kie la viroj kutime portas tuketon aŭ fontoplumon, montriĝis ĉirkaŭronĝita koka osto.
— Nu, bonvolu vidi, — klarigis la rufulo, — hodiaŭ matene el la Gribojedova salonego la kapon de la mortinto oni forŝtelis.
— Tamen kiel ĉi tio povis okazi? — malgraŭvole demandis Margarita kaj rememoris la trolebusan interflustradon.
— La diablo scias, kiel! — senĝene respondis la rufulo, — cetere, mi konjektas, ke ne estus senutila demandi pri tio Behemoton. Terure lerte oni ĝin elŝtelis. Tia skandalego! Kaj la precipa enigmo estas, kiu kaj kial povus ĝin bezoni, tiun kapon!
Margarita Nikolavna estis plena je sia zorgo, kaj tamen ŝin frapis la strangaj blagoj de la nekonata civitano.
— Atendu, — subite ŝi kriis, — kiu Berlioz? Ĉu tiu de la hodiaŭaj gazetoj?
— Nu certe, certe…
— Do, ili estas literaturistoj, kiuj akompanas la ĉerkon? — demandis Margarita kaj subite nudigis la dentojn.
— Memkomprene, literaturistoj!
— Kaj vi konas ilin vizaĝe, ĉu?
— Ĉiujn, — respondis la rufulo.
— Diru, — demandis Margarita, kaj ŝia voĉo iĝis obtuza, — ĉu estas inter ili la kritikisto Latunskij?
— Kiel li povus foresti? — respondis la rufulo, — jen li staras, la lasta en la kvara vico.
— Ĉu la blondulo? — ŝi demandis streĉante la okulojn.
— Cindre blonda li estas. Jen, li levis la okulojn al la ĉielo.
— Tiu simila al dominikano, ĉu?
— Jes, ĝuste!
Margarita ĉesis demandi, fikse rigardante al Latunskij.
— Mi vidas, — ridetante ekparolis la rufulo, — ke vi malamas tiun Latunskijon.
— Estas ankoraŭ iuj, kiujn mi malamas, — tradente respondis Margarita, — sed paroli pri tio ne estas interese.
Dume la procesio ekiris pluen, post la pied’irantoj treniĝis aŭtomobiloj, plejparte vakaj.
— Nu jes, certe, kio estu interesa pri tio, Margarita Nikolavna!
Margarita surpriziĝis:
— Ĉu vi min konas?
Anstataŭ respondi la rufulo salute svinglevis sian bulĉapelon.
«Perfekte rabista fizionomio!» pensis Margarita atente rigardante sian stratan interparolanton.
— Tamen mi vin ne konas, — ŝi diris seke.
— Nu, kiel vi povus min koni! Cetere, mi estas sendita al vi ofice.
Margarita paliĝis kaj ŝanceliĝis malantaŭen.
— Endus tuj komenci per tio, — ŝi diris, — anstataŭ babili sensencaĵojn pri fortranĉita kapo! Vi volas min aresti, ĉu?
— Nenion similan! — ekkriis la rufulo. — Stranga pensmaniero: se oni iun alparolas, do nepre por aresti! Simple, mi havas al vi aferon.
— Mi nenion komprenas, kian aferon?
La rufulo rigardis ĉirkaŭen kaj diris sekreteme:
— Mi estas sendita por inviti vin por la hodiaŭa vespero.
— Vi deliras, kien inviti?
— Al tre eminenta alilanda nobelo, — impone diris la rufulo, duonferminte unu okulon.
Margarita ekkoleregis:
— Jen nova homspeco: strata parigisto. — Ŝi ekstaris kaj paŝis for.
— Belan taskon mi havas! — ofendite ekkriis la rufulo, kaj postgrumblis en ŝian dorson: — Stulta ino!
— Kanajlo! — ŝi replikis sin returninte, kaj ekaŭdis de malantaŭ si la voĉon de la rufulo:
— La mallumego, veninta de la maro, kovris la de l’ prokuratoro abomenatan urbon. Malaperis la pendaj pontoj, kiuj interligis la Templon kun la timiga Fortreso Antonia… Perdiĝis Jerŝalaim, la granda urbo, kvazaŭ ĝi neniam ekzistis en la mondo… Do, perdiĝu vi mem kun via ĉirkaŭbrulinta papero kaj sekigita rozo! Plu sidu ĉi tie kaj petegu lin, ke li lasu vin spiri kaj vivi libera, ke li foriru el la memoro!
La vizaĝo de Margarita blankiĝis, ŝi revenis al la benko. La rufulo rigardis ŝin per duonfermitaj okuloj.
— Mi nenion komprenas, — ŝi mallaŭte ekparolis, — nu, pri la folioj oni povis iel ekscii… penetri, spioni… Nataŝa estas subaĉetita, ĉu? Sed kiel vi povis ekscii miajn pensojn? — la vizaĝo de Margarita dolore kuntiriĝis kaj ŝi demandis: — Diru al mi, kiu vi estas? El kiu organizo?
— Jen tedaĵo, — grumblis la rufulo kaj pli laŭte li diris: — pardonu, ja mi ne klarigis al vi, ke tute ne temas pri ia ajn organizo! Bonvolu sidiĝi.
Ŝi obeeme sin sidigis, tamen demandis ankoraŭ unu fojon:
— Kiu vi estas?
— Nu bone, mia nomo estas Azazello, tio tutegale ja nenion al vi diras.
— Vi diros al mi, ĉu, kiel vi eksciis pri la folioj kaj pri miaj pensoj?
— Ne, — seke respondis Azazello.
— Sed pri li, ĉu ion ajn vi scias? — ŝi flustris pete.
— Nu, ni supozu, ke jes.
— Mi petegas, diru almenaŭ tion, ĉu li vivas? Ne turmentu.
— Nu, vivas li, vivas, — respondis Azazello nevolonte.
— Dio!
— Sen emocioj kaj ŝrikoj, mi petas, — malsereniĝinte diris Azazello.
— Pardonu, pardonu, — murmuris la nun obeema Margarita, — mi, vere, koleriĝis kontraŭ vi. Sed konsentu, kiam sur la strato oni ien invitas virinon… Mi ne havas antaŭjuĝojn, tion vi kredu, — ŝi malgaje ridetis, — sed mi konas neniajn alilandanojn, havas nenian deziron rilati kun ili… Krome, mia edzo… Tio estas mia dramo, mi vivas kun homo kiun mi ne amas, sed ruinigi lian vivon, tion mi opinias malnobla. De li mi spertis nenion krom la bonon…
Malgraŭ evidenta enuo Azazello finaŭskultis tiun malkoheran paroladon kaj malmilde diris:
— Bonvolu unu minuton silenti.
Margarita obeeme silentiĝis.
— Mi invitas vin al alilandano tute sendanĝera. Kaj eĉ ne unu animo scios pri tiu vizito. Ĉi tion, — la voĉo de Azazello iĝis ironia, — mi al vi garantias.
— Sed kial li min bezonas? — kaĵole demandis Margarita.
— Tion vi ekscios pli malfrue.
— Mi komprenas… mi devos min al li doni, — diris Margarita penseme.
Azazello orgojle snufis kaj respondis jene:
— Estu certa, ĉiu ajn virino en la mondo revus pri tio, — la fizionomion de Azazello tordis rikano, — sed mi vin seniluziigos: tio ne okazos.
— Kiu do estas tiu eksterordinara alilandano?! — en sia perplekso Margarita ekkriis tiom laŭte, ke al ŝi turniĝis la rigardoj de homoj pasantaj preter la benko, — kaj per kio vizito al li povas min interesi?
Azazello sin klinis al ŝi kaj signifoplene flustris:
— Nu, la intereso estas tre granda… Vi profitos la okazon…
— Kio? — ekkriis Margarita, kaj ŝiaj okuloj rondiĝis, — ĉu mi ĝuste vin komprenis, vi aludas, ke tie mi povos ion ekscii pri li?
Azazello silente kapjesis.
— Konsentite! — impulse ekkriis Margarita kaj kaptis la manon de Azazello, — mi iros ien ajn!
Azazello elspiris aeron, kvazaŭ liberigite je peza ŝarĝo, retroĵetis sin al la benk’apogilo, kovrante per sia dorso la vorton Annjo sur ĝi entranĉitan, kaj ekparolis ironie:
— Malfacila gento, la virinoj! — li ŝovis la manojn en la poŝojn kaj etendis la gambojn antaŭen. — Kial al mi estas komisiita tiu tasko? Behemoto devus ĝin havi, li estas ĉarmulo…
Margarita diris, torde kaj mizere ridetante:
— Ĉesu min mistifiki kaj turmenti per viaj enigmoj… Mi estas malfeliĉa homo, kaj vi tion profitas. Mi lasas impliki min en strangan historion, sed mi ĵuras — nur tial, ke vi logis min per la vortoj pri li! Mi havas kapturnon pro ĉiuj ĉi malkompreneblaĵoj…
— Sen dramoj, bonvolu sen dramoj, — grimacis Azazello, — ankaŭ mian situacion endas kompreni. Pugni administriston sur la muzelon, aŭ malsuprigi onklon el la loĝejo, aŭ iun pafmurdi, aŭ simila bagatelaĵo, tio estas mia fako; sed interparoli kun enamiĝinta virino — ne, grandan dankon. Jam duonhoron mi vin prilaboras. Do, ĉu vi venos?
— Mi venos, — simple respondis Margarita.
— Tiam bonvolu ricevi, — diris Azazello. Li elpoŝigis rondan oran skatoleton kaj prezentis ĝin al Margarita: — kaŝu do, ŝovu ĝin ien, ja oni nin rigardas. Vi ĝin bezonos, Margarita Nikolavna. Dum la lasta duonjaro vi rimarkeble maljuniĝis pro la aflikto. (Ŝi ekruĝiĝis sed diris nenion, kaj Azazello plu parolis.) Hodiaŭ nokte, ĝuste je la duono post la naŭa, bonvolu malvesti vin ĝisnude kaj enfroti tiun ŝmiraĵon sur la vizaĝo kaj sur la tuta korpo. Poste faru kion vi volas sed ne foriru de la telefono. Je la deka mi telefonos al vi kaj diros ĉion necesan. Vi ne bezonos zorgi pri io ajn, oni vin transportos ĝis la loko kaj vi suferos nenian maloportunon. Ĉu klare?
Margarita kelkan tempon silentis, poste diris:
— Klare. La skatoleto estas el pura oro, tio estas evidenta pro ĝia pezo. Nu, mi tre bone komprenas, ke oni min aĉetas kaj implikas en plej dubindan aferon kiu al mi kare kostos.
— Kion do vi ankoraŭ diras? — sufokate de incitiĝo Azazello preskaŭ siblis, — ĉu ĉio rekomenciĝas?
— Ne, atendu!
— Redonu al mi la pomadon.
Ŝi pli forte premis en la mano la skatoleton kaj daŭrigis:
— Ne, atendu… Mi konscias, kion mi riskas. Mi riskas ĉion pro li, ĉar alian esperon mi ne havas en la mondo. Sed mi volas al vi diri, ke se vi min pereigos, hontu! Jes, hontu! Mi estas pereonta por la amo! — kaj batinte sian bruston ŝi ekrigardis al la suno.
— Redonu, — furioze siblis Azazello, — redonu ĝin, kaj al la diablo la tutan aferon. Oni sendu Behemoton.
— Ho ne! — ekkriis Margarita, mirigante la pasantojn, — mi konsentas ĉion, konsentas plenumi la komedion pri la enfrotado de la ŝmiraĵo, konsentas iri al la diablo sur la kornojn. Mi ne redonos!
— Ba! — subite blekis Azazello, kaj ekgapis al la ĝardenkrado, ien montrante per la fingro.
Margarita sin turnis kien li montris sed vidis nenion atentindan. Ŝi returniĝis al Azazello por postuli klarigon pri tiu ekstravaganca «Ba!», sed fari tion ŝi ne povis: ŝia mistera interparolanto estis malaperinta. Per rapida movo Margarita ŝovis sian manon en la mansakon, kien antaŭ la ekkrio ŝi metis la skatoleton, kaj konvinkiĝis ke plu ĝi estas tie. Sen mediti pri io ajn Margarita haste kuris for el la Aleksandra ĝardeno.
La luno en la klara vespera ĉielo pendis plena, videbla tra la branĉoj de la acero. La tilioj kaj akacioj en la ĝardeno desegnis sur la tero komplikan makultapiŝon. La triparta orielfenestro, aperta sed kurtenita, helis per intensega elektra lumo. En la dormoĉambro de Margarita ĉiuj lampoj estis ŝaltitaj kaj evidentigis plej kompletan malordon. Sur la litkovrilo estis disĵetitaj ĉemizoj, ŝtrumpoj kaj subvestoj, ĉifitaj vestaĵoj kuŝis sur la planko apud nervoze dispremita cigaredpako. Ŝuoj staris sur la noktotablo apud duonplena kaftaso kaj cindrujo, en kiu fumis cigaredstumpo; sur seĝ’apogilo pendis nigra vesperrobo. En la ĉambro odoris je parfumo, la odoro de ardigita gladilo penetris el alia ejo.
Margarita sidis antaŭ la spegulo, sur la nuda korpo ŝi havis nur banmantelon kaj nigrajn ŝamajn ŝuojn. La ora bracelethorloĝo kuŝis antaŭ ŝi apud la skatoleto de Azazello, kaj Margarita eĉ por momento ne forturnis sian rigardon de la ciferplato. Fojfoje ŝajnis al ŝi, ke la horloĝo difektiĝis kaj ke la montriloj haltis. Tamen ili ja moviĝis, kvankam tre malrapide, kvazaŭ gluiĝante, kaj fine la longa montrilo falis sur la dudek naŭan minuton post la naŭa. La koro de Margarita faris fortan puŝon, tiel ke ŝi ne tuj povis preni la skatoleton. Ŝi superregis sin, malfermis la skatoleton kaj vidis tie grasan flavetan ŝmiraĵon. Al ŝi ŝajnis, ke ĝi odoras je marĉoŝlimo. Per fingropinto ŝi metis iom da ĝi sur la manplaton, ĉe kio pli forte ekodoris je arbaro kaj marĉoherboj, poste per la manplato ŝi komencis enfroti la pomadon sur la frunto kaj vangoj. La pomado facile ŝmiriĝis kaj ŝajnis tuj forvaporiĝi. Post kelkaj ŝmiroj Margarita rigardis en la spegulon kaj lasis la skatoleton fali sur la vitron de la horloĝo, pro kio ĉi tiu vualiĝis per fendoreto. Ŝi fermis la okulojn, poste rigardis ankoraŭ unu fojon kaj eksplodis per furioza ridego.
La brovoj, antaŭe plukitaj per la pinĉilo ĝis fadena larĝo, nun plidensiĝis kaj formis regulajn nigrajn arkojn super la verdiĝintaj okuloj. Reglatiĝis la mallarĝa vertikala sulketo, fendinta la nazradikon tiam, en oktobro, kiam malaperis la majstro. Forviŝiĝis la flavetaj ombroj ĉe la tempioj kaj la du apenaŭ videblaj malgrandaj faltoretoj ĉe la eksteraj okulanguloj. La haŭto de ŝiaj vangoj akiris egalan rozan tonon, la frunto iĝis blanka kaj pura, la konstanta frizaĵo malfriziĝis. La tridekjaran Margaritan rigardis el la spegulo nature krispa virino kiu povis aĝi dudek jarojn, nereteneble rideganta, nudiganta la dentojn.
Satridinte, Margarita per unu movo elsaltis el la banmantelo, abunde ĉerpis la malpezan grasan pomadon kaj per fortaj ŝmiroj ĝin enfrotis sur la korpon. La haŭto tuj rozkoloriĝis kaj ekbrulis. Je unu momento ĉesis, kvazaŭ nadlon oni forprenis el la cerbo, la obtuza doloro en ŝia tempio, kiun ŝi sentis la tutan vesperon de post la renkonto en la Aleksandra ĝardeno, fortikiĝis la muskoloj de la brakoj kaj gamboj, poste ŝia korpo perdis la pezon.
Ŝi eksaltis kaj nealte ŝvebis en la aero super la tapiŝo, poste ŝi malrapide resinkis.
— Jen kia kremo! Jen kia kremo! — ravite ekkriis Margarita sin ĵetante en la fotelon.
La enfrotado ŝanĝis ne nur ŝian aspekton. Nun en ŝia tuto, en ĉiu ŝia fibro bolis ĝojo kiun ŝi perceptis kvazaŭ bobeletojn pikpikantajn ŝian tutan korpon. Margarita sin sentis libera, libera je ĉio. Krome, ŝi klare konsciis, ke okazis ja ĝuste tio, pri kio de la mateno parolis ŝia antaŭsento, ke la palaceton kaj sian antaŭan vivon ŝi forlasas por ĉiam. Sed de la antaŭa vivo tamen disiĝis unu penso, ke endus plenumi nur unu lastan devon antaŭ la komenco de io nova, neordinara, puŝanta ŝin supren en la aeron. Nuda, kiel ŝi estis, el la dormoĉambro ŝi kuris en la kabineton de sia edzo, ĉiupaŝe ŝvebante en la aero; ŝaltinte la lumon ŝi impetis al la skribotablo. Sur paperfolieto elŝirita el la notbloko ŝi per krajono, rapide kaj grandlitere skribis la mesaĝon:
«Pardonu min kaj kiel eble plej baldaŭ forgesu. Mi forlasas vin por ĉiam. Ne serĉu min, tio estus vana. Mi iĝis sorĉistino pro aflikto kaj malfeliĉoj min trafintaj. Jam tempas. Adiaŭ. Margarita.»
Tute faciliginte sian animon, Margarita flugis en la dormoĉambron, kaj post ŝi tuj enkuris Nataŝa ŝarĝite je vestaĵoj. Kaj je la sekva momento ĉion, kion ŝi portis, lignan vest’arkon kun robo, puntotukojn, bluajn silkajn ŝuojn kun streĉiloj kaj zoneton — ĉion ĉi ŝi lasis fali sur la plankon kaj mirsvingis la liberiĝintajn manojn.
— Ĉu bela? — laŭte kriis Margarita per raŭkiĝinta voĉo.
— Kiel do? — flustris Nataŝa kaj paŝis malantaŭen, — kiel vi tion faras, Margarita Nikolavna?
— Tio estas la kremo! La kremo, la kremo! — respondis Margarita, almontrante la brilegan oran skatoleton kaj turnante sin antaŭ la spegulo.
Nataŝa, forgesinte pri la ĉifita robo sur la planko, kuris al la spegulo kaj per brule avidaj okuloj fikse rigardis la reston de la ŝmiraĵo. Ŝiaj lipoj ion flustris. Ŝi sin returnis al Margarita kaj eligis kun iel pia admiro:
— La haŭto! Kia haŭto, ĉu? Margarita Nikolavna, ja ĝi lumas, via haŭto. — Ĉi tiam ŝi rekonsciiĝis, kuris al la robo, ĝin levis kaj komencis elskui.
— Lasu! Lasu! — kriis al ŝi Margarita, — lasu ĉion al la diablo! Aŭ ne, prenu ĝin por memoro. Mi diras ja, prenu por memoro. Ĉion prenu, kio estas en la ĉambro.
Stuporiĝinte, Nataŝa kelkan tempon senmove rigardis al Margarita, poste sin ĵetis al ŝi sur la kolon, ŝin kisis kaj kriis:
— Satena! Ĝi lumas! Satena! Kaj la brovoj, la brovoj!
— Prenu la tutan ĉifonaron, prenu la parfumojn, kaŝu ĉion en vian ŝrankokeston, — kriis Margarita, — tamen la juvelaĵojn ne tuŝu, por ke oni vin ne akuzu pri ŝtelo.
Nataŝa amasigis bulon el tio, kio troviĝis ĉe ŝia mano — roboj, ŝuoj, ŝtrumpoj kaj subvestoj — kaj kuris for el la dormoĉambro.
Je tiu momento de la kontraŭa flanko de la strateto, el malfermita fenestro, ŝprucis tondra virtuozvalso kaj aŭdiĝis ronrono de aŭtomobilo veturinta al la pordego.
— Tuj telefonos Azazello! — ekkriis Margarita aŭskultante la valson ŝaŭmi en la strateto, — li tuj telefonos! Kaj la alilandano estas sendanĝera! Jes, nun mi komprenas, li estas sendanĝera!
La aŭtomobilo ekbruis forveturante de la pordego. Klakis la stratpordo kaj de sur la pavimeroj de la vojeto aŭdiĝis paŝoj.
«Venas Nikolao Ivaniĉ, mi rekonas la paŝadon», pensis Margarita, «mi faru adiaŭe ion tre interesan kaj amuzan».
Margarita ŝirtiris la kurtenon flanken kaj sidigis sin sur la fenestrobreton profile, per la manoj ŝi ĉirkaŭprenis la genuojn. La luna lumo lekis ŝian dekstran flankon. Margarita levis la vizaĝon al la luno kaj faris meditan, poezian mienon. La paŝoj klakis ankoraŭ unu aŭ du fojojn, poste subite ĉesis. Ankoraŭ kelkan tempon Margarita admiris la lunon, poste ŝi bonedukite suspiris, turnis la kapon al la ĝardeno kaj efektive vidis Nikolaon Ivaniĉ, la loĝanton de la ter’etaĝo. La luno verŝis sur lin helan lumon. Li sidis sur la benko kaj ĉio atestis, ke li sinkis sur ĝin tute subite. La nazumo sur lia vizaĝo oblikviĝis, sian tekon li premis per ambaŭ manoj.
— Ah, bonan vesperon, Nikolao Ivaniĉ, — per melankolia voĉo diris Margarita, — bonan vesperon! Vi havis kunsidon, ĉu?
Nikolao Ivaniĉ ne respondis al tio.
— Kaj mi, — daŭrigis Margarita elŝovante sin plie en la ĝardenon, — mi, kiel vi vidas, sidas sola, enuas, rigardas la lunon kaj aŭskultas la valson.
Per la maldekstra mano ŝi tuŝis sian tempion, ordigante harfasketon, poste kolere diris:
— Tio estas malĝentila, Nikolao Ivaniĉ! Finfine mi estas ja sinjorino! Kaj estas impertinentaĵo ne respondi, kiam oni vin alparolas!
Nikolao Ivaniĉ, klare videbla en la lunlumo ĝis la lasta butoneto de sia griza veŝto, ĝis la malpleja hareto de sia blonda, pinte tondita mentonbarbo, subite prezentis sovaĝan rikanon, leviĝis de la benko kaj, evidente, pro sia ekstrema embaraso, anstataŭ levi la ĉapelon eksvingis la tekon flanken kaj fleksis la gambojn kvazaŭ preparante sin al kaŭrdanco.
— Aĥ, kia vi estas enuiga ulo, Nikolao Ivaniĉ, — daŭrigis Margarita, — kaj ĝenerale vi ĉiuj tiel min tedas, ke mi eĉ ne povas tion al vi esprimi, kaj mi estas tiom feliĉa, ke mi vin adiaŭas! La diablo vin prenu!
Ĉi tiam malantaŭ ŝia dorso en la dormoĉambro ekstridis la telefono. Forgesinte pri Nikolao Ivaniĉ, Margarita impetis de la fenestrobreto kaj deŝiris la aŭdilon.
— Parolas Azazello, — diris la voĉo en la aŭdilo.
— Kara, kara Azazello! — ekkriis Margarita.
— Tempas! Elflugu, — diris Azazello en la aŭdilo, kaj laŭ lia tono estis evidenta, ke al li agrablas la sincera, ĝoja impulso de Margarita, — kiam vi flugos super la stratpordego, kriu «Nevidebla!». Poste iom flugadu super la urbo, por vin kutimigi, kaj poste — suden, for el la urbo, kaj rekte al la rivero. Oni vin atendas!
Margarita rependigis la aŭdilon, kaj je la sama momento aŭdis, ke en la najbara ĉambro io ligne eklamis kaj komencis frapi al la pordo. Ŝi larĝe malfermis la pordon, kaj la ŝvabrilo, renversite kun la broso supre, dancetante flugis en la dormoĉambron. Per la ekstremo de la tenilo ĝi tamburis ruladon sur la planko, ĝi kalcitris kaj strebis al la fenestro. Margarita ravite jelpis kaj salte ekrajdis la balailon. Nur ĉi tiam ŝi rimarkis, ke en la pelmelo ŝi forgesis sin vesti. Ŝi galopis al la lito, kaptis la unuan trafintan en la manon, iun bluan ĉemizon. Ĝin svinginte, kvazaŭ standardon, ŝi elflugis tra la fenestro. Kaj la valso super la ĝardeno ektondris eĉ pli laŭte.
De la fenestro Margarita glitis malsupren kaj ekvidis Nikolaon Ivaniĉ sur la benko. Li kvazaŭ stuporiĝis sur ĝi kaj tute konsternite aŭskultis la kriojn kaj la pumpumadon venantajn de la lumplena dormoĉambro de la supraj loĝantoj.
— Adiaŭ, Nikolao Ivaniĉ! — kriis Margarita dancetante antaŭ li.
Nikolao Ivaniĉ mirĝemis kaj ekrampis sur la benko, konvulsie palpante ĝin per la manoj kaj faliginte teren sian tekon.
— Adiaŭ por ĉiam! Mi forflugas, — superkriis la valson Margarita. Ĉi tiam ŝi komprenis, ke la ĉemizon ŝi neniel bezonas, kaj, malice ridegante, ŝi ĵetis ĝin sur la kapon de Nikolao Ivaniĉ. Blindigite, li falis de la benko sur la pavimbrikojn de la vojeto.
Margarita sin turnis por ĵeti lastan rigardon sur la domon, kie ŝi tiom longe suferis, kaj en la flame hela fenestro ŝi vidis la misforman pro mirego vizaĝon de Nataŝa.
— Adiaŭ, Nataŝa! — kriis Margarita kaj fiksis la balailon supren, — nevidebla, nevidebla, — ŝi kriis ankoraŭ pli laŭte, kaj inter la branĉoj de la acero, vipintaj ŝin sur la vizaĝon, super la pordego ŝi elflugis en la strateton. Post ŝin impetis la tute furioziĝinta valso.
Nevidebla kaj libera! Nevidebla kaj libera! Iom fluginte laŭ sia strateto, Margarita deturnis la balailon kaj rajdis en alian, kiu orte krucis la unuan. Tiun kurban, longan strateton kun ĝiaj ruiniĝantaj kaj reflikitaj fasadoj, kun la kaduka pordo de la petrolbutiko kie oni vendas kerosenon per mezurkrucoj kaj kontraŭinsektajn rimedojn en flakonoj, ŝi trapasis en unu momento kaj tiam komprenis, ke kvankam absolute libera kaj nevidebla, ŝi tamen eĉ en la delico bezonas almenaŭ iom da prudento. Nur iel mirakle ŝi sukcesis ekbremsi kaj tiel eviti mortan kunpuŝiĝon kontraŭ malnova, oblikviĝinta stratlanterno ĉe la angulo. Ĝin preterpasinte, ŝi pli firme ĉirkaŭprenis la balailon kaj iom malrapidigis sian flugon, atentante la elektrodratojn kaj la anoncŝildojn pendigitajn super la trotuaro.
La tria strateto kondukis rekte al la strato Arbat’. Margarita jam facile regis la balailon, ŝi komprenis, ke ĝi obeas eĉ malplejan ektuŝon de ŝia mano aŭ gambo, kaj ke, flugante super la urbo, oni devas esti tre atenta kaj ne tro ekstravaganci. Krome, ankoraŭ en la strateto ŝi konstatis, ke tute certe la pasantoj ne vidas la flugantinon. Neniu levis la kapon, neniu kriis «rigardu, rigardu!», neniu ĵetiĝis flanken, ŝrikis, svenis aŭ ridegaĉis.
Margarita flugis senbrue, tre malrapide kaj nealte, proksimume je la nivelo de la dua etaĝo. Kaj tamen, tuj antaŭ la turno al la blindige luma Arbat’, ŝi iomete eraris kaj per la ŝultro puŝiĝis kontraŭ lumanta disko sur kiu estis pentrita sago. Tio ŝin kolerigis. Ŝi haltigis la obeeman balailon, iomete deflugis flanken, poste subite atakis la diskon kaj per la ekstremo de la tenilo ĝin frakasis. La rompopecoj tinte ŝutiĝis malsupren, la pasantoj dissaltis, ie oni ekfajfis kaj Margarita, plenuminte tiun senutilan faron, ekridegis. «Ĉe Arbat’ mi devos esti ankoraŭ pli atenta» ŝi pensis, «tie pendas tiom da ajnaĵoj, ke oni apenaŭ povos sin malimpliki». Ŝi plonĝis sub la dratan araneaĵon. Sub Margarita flosis la tegmentoj de trolebusoj, aŭtobusoj, personaj aŭtomobiloj, kaj de supre ŝajnis al ŝi, ke laŭ la trotuaroj fluas kaskedriveroj. De tiuj riveroj kelkloke forbranĉiĝis rojoj perdiĝantaj en la fajraj faŭkoj de la noktaj vendejoj.
«Fi, kia kaĉo!» incitite pensis Margarita, «tie oni apenaŭ povas moviĝeti». Ŝi flugis trans Arbat’, leviĝis pli alten, al la kvaraj etaĝoj, kaj preter la blindige brilaj lumtuboj de la strat’angula teatrejo ŝi rajdis en mallarĝan strateton kun altaj domegoj. Ĉiuj fenestroj estis malfermitaj kaj el ĉiu fenestro aŭdiĝis radiomuziko. Pro pura esploremo Margarita ŝovis la kapon en unu el ili. Ŝi vidis kuirejon. Du primusoj blekis sur la fornoplato, apude staris du virinoj, ĉiu kun kulero en la mano, kaj kvereletis.
— Oni malŝaltu la lumon kiam oni forlasas la necesejon, jen kion mi diru al vi, Pelagia Petrovna, — diris unu virino, antaŭ kiu vaporis kaserolo kun ia kuiraĵo, — alie ni postulos vian elloĝejigon!
— Vi prefere zorgu pri viaj propraj aferoj, — respondis la alia.
— Ambaŭ zorgu pri viaj propraj aferoj, — sonore diris Margarita, trans la fenestrobreto rajdante en la kuirejon. La du kverelantinoj sin turnis al la voĉo kaj senmoviĝis kun la malpura kulero en la mano. Margarita atentoplene etendis inter ili sian manon, turnis la fermilojn de la du primusoj kaj ili estingiĝis. La virinoj mirkrietis kaj malfermis la buŝon. Sed Margarita jam enuis en la kuirejo, do ŝi elflugis en la strateton.
Ĉe ties fino ŝian atenton kaptis la luksa volumenego de oketaĝa, evidente ĵus konstruita domo. Margarita flugis malsupren kaj, surteriĝinte, ŝi konstatis, ke la fasado de la domo estas kovrita per nigra marmoro, ke la pordo estas larĝega, ke malantaŭ ĝi vidiĝas la orgalona kaskedo kaj la butonoj de pordisto, ke super la pordo estas ore skribite: «Domo de Dramlit».
Kuntirinte la palpebrojn Margarita ekzamenis la skribaĵon kaj penis kompreni, kion povus signifi la vorto Dramlit. Tenante la balailon subbrake ŝi eniris, depuŝinte per la pordo la mirigitan pordiston; apud la lifto, sur la muro, ŝi vidis grandegan nigran tabulon, sur kiu en blankaj literoj estis listigitaj la numeroj de la apartamentoj kaj la familinomoj de la loĝantoj. La skribaĵo «Domo de la dramverkistoj kaj literaturistoj», kiu kronis la liston, elŝiris el ŝia brusto ferocan batalkrion sufokitan. Ŝi iom altiĝis kaj voreme komencis legi la familinomojn: Ĥustov, Dufratskij, Kvant, Banajlov, Latunskij…
— Latunskij! — ekkriegis Margarita. — Latunskij! Ja tio estas li! La pereiginto de la majstro.
La pordisto ĉe la enirejo, elorbitiginte la okulojn kaj eĉ saltetante pro mirego, gapis sur la nigran tabulon penante kompreni la miraklon: kial subite ekkriĉis la listo de la loĝantoj. Dume Margarita jam rapidis supren en la ŝtuparejo, iel ekstaze ripetante:
— Latunskij — okdek kvar! Latunskij — okdek kvar…
Jen maldekstre la 82-a, dekstre la 83-a, pli alte maldekstre la 84-a! Ĉi tie. Kaj jen la ŝildeto: O.L.Latunskij.
Ŝi desaltis de la balailo, ŝiajn brulajn piedojn agrable malvarmigis la ŝtona ŝtuparplaceto. Ŝi sonorigis unu fojon, kaj refoje. Neniu malfermis. Margarita pli forte premis la butonon, ŝi mem aŭdis la sonoradegon kiun ŝi estigis en la loĝejo de Latunskij. Jes, ĝis la lasta ekspiro devas danki al la forpasinto Berlioz la loĝanto de la apartamento n-ro 84 en la oka etaĝo pro tio, ke la prezidanto de Massolit pereis sub la tramo kaj pro tio, ke la funebra kunsido estis fiksita ĝuste por tiu vespero. Sub feliĉa stelo naskiĝis la kritikisto Latunskij. Ĝi savis lin kontraŭ la renkonto kun Margarita, kiu je tiu vendredo iĝis sorĉistino!
Neniu malfermis. Tiam ŝi impetis malsupren nombrante la etaĝojn, tra la pordo elflugis en la straton kaj, rigardante supren, denombris kaj kontrolis la etaĝojn por trovi la fenestrojn de Latunskij. Sendube, tiuj devis esti la kvin senlumaj fenestroj ĉe la angulo de la oka etaĝo. Konvinkiĝinte pri tio, Margarita flugis supren kaj post kelkaj sekundoj ŝi tra malfermita fenestro pasis en malhelan ĉambron, en kiu arĝente briletis luna vojeto. Margarita kuris sur la vojeto kaj palpserĉis la ŝaltilon. Post unu minuto la tuta apartamento estis lumplena. La balailo staris en la angulo. Kontrolinte, ke neniu estas en la loĝejo, Margarita malfermis la ŝtuparan pordon kaj rigardis sur la ŝildeton: ŝi ne eraris.
Ho jes, oni raportas, ke la kritikiston Latunskij ĝis nun paligas la rememoro pri tiu terura vespero, ĝis nun li kun pia adoro prononcas la nomon de Berlioz. Neniu scias, kia sombra kaj hida krimego estus markinta tiun vesperon: elirante el la kuirejo Margarita tenis en la mano pezan martelon.
La nuda kaj nevidebla flugulino sin persvadis penante sin bridi, ŝiaj manoj tremis pro malpacienco. Zorge celinte, ŝi ekmartelis sur la klavojn de la fortepiano, kaj tra la tuta apartamento pasis la unua plorhurlo. Despere kriis la neniel kulpa salona instrumento de Becker. Trafaladis ĝiaj klavoj, rompaĵoj de la eburaj platetoj disŝprucadis en ĉiuj direktoj. La muzikilo muĝis, zumis, stertoris, sonoris. Revolverpafe klakinte rompiĝis la supra polurita sontabulo. Malfacile spirante Margarita ŝiris kaj martelis la kordojn. Fine, laciĝinte, ŝi haltis kaj lasis sin fali en brakseĝon por retrovi la spiron.
En la banĉambro terure blekis la akvo, same en la kuirejo. «Ĝi ŝajnas jam flui sur la plankon», pensis Margarita, kaj voĉe ŝi aldonis:
— Tamen ne por sidaĉi mi venis ĉi tien.
El la kuirejo la akvo jam torentis en la koridoron. Plaŭdante en ĝi per la nudaj piedoj ŝi portadis plenajn sitelojn da akvo en la kabineton de la kritikisto kaj verŝis ĝin en la tirkestojn de la skribotablo. Poste, disrompinte per la martelo la pordojn de la libroŝranko en tiu sama kabineto, ŝi impetis en la dormoĉambron. Frakasinte la spegulŝrankon, ŝi eltiris la vestokompleton de la kritikisto kaj dronigis ĝin en la banujo. La grandan inkujon, forrabitan el la kabineto, ŝi malplenigis en la dike pufigitan dulokan liton en la dormoĉambro. La detruado farata de Margarita kaŭzis al ŝi brulan delicon, sed samtempe en ŝi persistis la impreso ke la rezultoj estas iaj magraj. Tial ŝi komencis ruinigi ĉion kio trafis sub ŝian manon. Ŝi frakasis la potojn de gumaj fig’arbetoj en la fortepiana ĉambro. Ne finite tion ŝi revenis en la dormoĉambron kaj per kuireja tranĉilo dispecigis la littukojn, frakasis la vitritajn fotografaĵojn. Lacon ŝi ne sentis, nur ŝvito rojis sur ŝia korpo.
Tiutempe en la apartamento n-ro 82, sub la loĝejo de Latunskij, la mastrumistino de la dramverkisto Kvant trinkis teon en la kuirejo, mirante pri la pumado, kurado kaj tintado aŭdataj de supre. Levinte la okulojn al la plafono ŝi subite vidis ĝin ŝanĝi sian blankan koloron je ia malvive blueta. La makulo videble larĝiĝis, kaj subite sur ĝi ŝvelis gutoj. Kelkajn du minutojn la mastrumistino perplekse sidis mirante pri la fenomeno, ĝis fine komenciĝis vera pluvo kaj la gutoj ekfrapfrapis sur la plankon. Tiam ŝi salte leviĝis, metis pelvon sub la akvostrion, sed tio neniom helpis, ĉar la pluvo plilarĝiĝis kaj verŝiĝis sur la gasfornelon kaj sur la tablon kun la vazaro. Ekkriinte la mastrumistino kuris el la apartamento sur la ŝtuparon, kaj post unu momento en la loĝejo de Latunskij komenciĝis sonorado.
— Ah ha, oni jam sonorigas… Tempas ekvoji, — diris Margarita. Ŝi ekrajdis la balailon aŭdante la invoĉon krii en la serurtruon:
— Malfermu, malfermu! Dunjo, malfermu! Ĉu de vi likas la akvo? Ĉe ni estas superverŝo.
Margarita leviĝis je unu metro supren kaj frapis la lustron. Du lampoj eksplodis, al ĉiuj flankoj ŝprucis kristalpendaĵoj. La krioj ĉe la serurtruo ĉesis, de sur la ŝtuparo aŭdiĝis paŝobruo. Margarita elŝvebis tra la fenestro, ekstere ŝi levis la martelon kaj frapis la vitron. Ĝi singultis kaj laŭlonge de la marmortegita muro kaskade ŝutiĝis rompopecoj. Margarita rajdis al la sekva fenestro. Profunde malsupre sur la trotuaro ekhastis homoj, unu el la du aŭtomobiloj parkitaj ĉe la enirejo hupis kaj forveturis. Fininte pri la fenestroj de Latunskij, Margarita flugis al la najbara apartamento. La batoj plioftiĝis, la strateton plenigis tintado kaj krakado. El la unua enirejo elkuris la pordisto, kelkan tempon li perplekse rigardis supren, evidente, ne tuj decidinte kion li faru, poste li ŝovis la fajfilon en sian buŝon kaj furioze ekfajfis. Aŭdante la fajfadon, Margarita kun aparta plezuro disfrakasis la lastan fenestron en la oka etaĝo, sin mallevis al la sepa kaj komencis disbati ankaŭ ties vitrojn.
Lacigite de la longa nenifarado malantaŭ la spegula enirejpordo, la pordisto metis en la fajfadon sian tutan animon, kvazaŭ kontrapunkte ŝin akompanante. Dum la paŭzoj, kiam ŝi flugis de unu fenestro al la sekva, li enspiris, kaj ĉe ĉiu martelbato li, ŝveligante la vangojn, trilegis borante la noktan aeron ĝis la ĉielo.
Lia penado, kombinite kun la penado de la furioza Margarita, havis konsiderindajn rezultojn. En la domo estiĝis paniko. La ankoraŭ nedifektitaj fenestroj abrupte malfermiĝadis, en ili aperadis kaj tuj sin kaŝis homaj kapoj, kaj male, la apertajn fenestrojn oni haste fermadis. En la kontraŭaj domoj sur la luma fono de la fenestroj aperis nigraj siluetoj de homoj penantaj kompreni, kial sen ajna kaŭzo rompiĝas vitroj en la nova konstruaĵo de Dramlit.
En la strateto gapuloj amasiĝis antaŭ la domo de Dramlit, kaj interne sur ĉiuj ŝtuparoj, nenion komprenante, sensence tumultis loĝantoj. La mastrumistino de Kvant kriadis al la hastantaj sur la ŝtuparo pri sia superverŝo, baldaŭ al ŝi aliĝis la mastrumistino de Ĥustov el la apartamento n-ro 80, situanta sub la loĝejo de Kvant. Ĉe la Ĥustovoj pluvis de la plafono kaj en la kuirejo, kaj en la necesejo. Fine en la kuirejo de Kvant grandega gipsoplato falis de la plafono kaj tute disfrakasis la malpuran vazaron, post kio el la ĉeloj de la elpendiĝinta malseka lataro verŝiĝis torentoj. Tiam sur la ŝtuparo de la unua enirejo komenciĝis kriegado. Flugante preter la antaŭlasta fenestro de la kvara etaĝo Margarita rigardis internen kaj vidis viron, kiu en la paniko estis surmetinta gasmaskon. Frapinte per la martelo sur lian fenestrovitron ŝi lin fortimigis, kaj li malaperis el la ĉambro.
Kaj subite la barbara detruado ĉesis. Glitinte al la tria etaĝo, Margarita rigardis en la malhelan flankan fenestron ŝirmitan per maldika kurteneto. En la ĉambro lumetis malforta tablolampo. En infana lito kun retaj flankoj sidis kvarjara knabo timigite aŭskultante la tumultobruon. Adoltoj ne estis en la ĉambro. Evidente, ĉiuj elkuris sur la ŝtuparon.
— Ili frakasas vitrojn, — diris la infano, kaj vokis: — Panjo!
Neniu respondis, tiam li diris:
— Panjo, mi timas.
Margarita deŝovis la kurteneton kaj enflugis tra la fenestro.
— Mi timas, — ripetis la knabo tremante.
— Ne timu, ne timu, mia etulo, — diris Margarita penante mildigi sian rabistan, pro la vento raŭkiĝintan voĉon, — tio estas bubaĉoj, bubaĉoj frakasas la vitrojn.
— Ĉu per la katapulto? — demandis la knabo ĉesante tremi.
— Jes, per la katapulto, — konfirmis Margarita, — nun dormu.
— Tio estas Sitnik, — diris la knabo, — li havas katapulton.
— Nu jes, certe li!
La knabo ruzete rigardis flanken kaj demandis:
— Kie vi estas, onklino?
— Nenie, — respondis Margarita, — mi estas via sonĝo.
— Mi tion divenis, — diris la infano.
— Kuŝigu vin, — ordonis Margarita, — metu la manon sub la vangon, kaj mi plu sonĝiĝos.
— Nu, bone, sonĝiĝu, sonĝiĝu, — konsentis la knabo, sin kuŝigis kaj ŝovis la manon sub la vangon.
— Mi rakontos al vi fabelon, — diris Margarita metante sian brulan manon sur la mallonge pritonditan kapeton. — En la mondo estis onklino. Ŝi ne havis infanon kaj ĝenerale ŝi ne havis feliĉon. Unue ŝi longe ploradis kaj poste ŝi iĝis malica… — Margarita eksilentis, demetis la manon — la knabo dormis.
Ŝi senbrue metis la martelon sur la fenestrobreton kaj elflugis tra la fenestro. Antaŭ la domo estis pelmelo. Sur la asfalta trotuaro kovrita per vitrorompaĵoj kuradis kaj ion kriadis homoj. Inter ili tie ĉi kaj tie for oni jam distingis milicianojn. Subite ektintis sonorilo kaj de Arbat’ en la strateton ruliĝis ruĝa fajrobrigada aŭtomobilo kun eskalo…
Sed la plua jam ne interesis Margaritan. Zorge celinte por tuŝi nenian elektrodraton, ŝi ĉirkaŭpremis la balailon kaj post unu momento estis super la misŝanca domo. Sub ŝi la strateto oblikviĝis kaj sinkis inter la domojn. Anstataŭ ĝi sub ŝiaj piedoj vidiĝis amaso da tegmentoj, divers’angule distranĉita de lumaj vojetoj. La tuto subite ŝoviĝis flanken, la lumvicoj konfuziĝis kaj kunfluis.
Ŝi faris ankoraŭ unu ektiron kaj la tuta tegmentaro foriĝis englutite de la tero, anstataŭ ĝi malsupre disfluis lago da tremaj elektraj lumoj, la lago subite ekstaris vertikale, poste ĝi reaperis super ŝia kapo, kaj sub ŝiaj piedoj ekbrilis la luno. Kompreninte ke ŝi renversiĝis, Margarita sin rerektigis kaj ĵetinte rigardon malantaŭen ŝi konstatis, ke ankaŭ la lumlago jam forestas, ke tie restis nur roza rebrilo super la horizonto. Ankaŭ ĝi malaperis post sekundo, kaj Margarita vidis sin sola kun la luno fluganta super ŝi maldekstre. Jam antaŭ longe ŝiaj haroj faske leviĝis, kaj la luna lumo sible ĉirkaŭblovis ŝian korpon. Laŭ tio, kiel du vicoj de disaj lumoj kunfandiĝis en du kontinuajn flamstriojn, laŭ tio, kiel rapide ili foriĝis malantaŭen, Margarita divenis, ke ŝi flugas kun monstre granda rapidego, kaj ekmiris ke tio neniel ĝenas ŝian spiradon.
Post kelkaj sekundoj profunde malsupre, en la tera nigro, ekhelis nova elektroluma lago, ĝi glitis sub la piedojn de la flugantino sed tuj kirliĝis kaj sinkis sub la teron. Post kelkaj sekundoj la fenomeno ripetiĝis.
— Urboj! Urboj! — kriis Margarita.
Post tio du aŭ tri fojojn ŝi vidis sub si iajn malhele briletantajn sabrojn kuŝi en velure nigraj apertaj ujoj, kaj komprenis, ke ili estas riveroj.
Plurfoje ŝi levis la kapon maldekstren por admiri la lunon, kiu freneze rapidege impetante super ŝi reen al Moskvo, samtempe iel mirinde restis senmova, tiel ke sur ĝi Margarita klare vidis enigman malhelan figuron, ĉu drakon, ĉu la fabelan Ĝiban Ĉevaleton, kies pinta kapo rigardis al la forlasita urbo.
Nun Margaritan frapis la penso, ke ŝi, propre, malpravas tiom arde rapidigante la balailon. Ke tiel ŝi senigas sin je la eblo ion ajn bone vidi kaj plene ĝui la flugon. Io sugestis al ŝi, ke tie, kien ŝi flugas, oni povas ŝin iomete atendi, ke tial ŝi ne bezonas enuigi sin per tiom rapida kaj alta flugado.
Margarita turnis suben la broson de la balailo, tiel ke ĝia tenilo leviĝis malantaŭ ŝia dorso, kaj, tre malrapidiginte sian iron, ŝi glisis al la tero. Tiu moviĝado, simila al deglito sur ia aera luĝo, faris al ŝi la plej grandan plezuron. La tero leviĝis al Margarita, kaj en ĝia ĵus senforma, nigra denso montriĝis ĝiaj misteroj kaj ĉarmoj lunnoktaj. La tero estis venanta al Margarita, ŝin jam ĉirkaŭblovis la odoro de la verdantaj praarbaroj. Ŝi flugis tuj super la nebulstrioj de rosmalseka herbejo, poste super lageto. Sub ŝi ĥoris ranoj kaj ial tre emociige aŭdiĝis la obtuza bruo de fora trajno. Baldaŭ ŝi ĝin ekvidis. Ĝi rampis malrapide, kvazaŭ raŭpo, ŝutante fajrerojn en la aeron. Margarita ĝin devancis, superflugis ankoraŭ unu akvospegulon, kiun, sub ŝiaj piedoj, transflosis dua luno, poste ŝi ankoraŭ plimalaltiĝis kaj glisis preskaŭ tuŝante per la piedoj la pintojn de gigantaj pinoj.
Kreskanta bruo de disŝirata aero aŭdiĝis malantaŭe, kaj iom post iom al tiu ŝirbruo de obusa flugo aliĝis ina ridego, sonoranta je multaj kilometroj ĉirkaŭen. Margarita turnis la kapon kaj vidis malhelan, komplikforman objekton kiu ŝin sekvis. Proksimiĝante al Margarita ĝi konturiĝis pli klare kaj ŝi vidis ke iu flugas rajde. Kaj fine ĝi estis klare videbla: malrapidigante sian flugon apudiĝis Nataŝa.
Tute nuda, kun flirtantaj haroj, ŝi flugrajdis dikan eksporkon, kiu premtenis tekon inter siaj antaŭaj hufetoj, kaj per la malantaŭaj furioze draŝis la aeron. Fojfoje ekbriletante sub lunradio, nazumo falinta de la muzelo flugis apud la rajdobesto, ligite al la ekstremo de sia ŝnureto, kaj sur la okulojn de la eksporko senĉese glitadis ĉapelo. Margarita rigardis pli atente, rekonis en la eksporko sian najbaron Nikolao Ivaniĉ, kaj tiam ŝia ridego ektondris super la arbaro, miksiĝante kun la ridego de Nataŝa.
— Natanjo, bubino! — altege voĉis Margarita, — ĉu vi ŝmiris lin per la kremo?
— Animo mia! — vekante per siaj ekkrioj la dormantan pinarbaron respondis Nataŝa, — mia reĝino franca, ja ankaŭ al li mi ŝmiris la kalvaĵon, ankaŭ al li!
— Princino! — plorvoĉe blekis la eksporko galopante sub sia amazono.
— Kara animo mia! Margarita Nikolavna! — kriis Nataŝa rajdante apud Margarita, — mi konfesas, mi prenis iom da kremo! Ja ankaŭ ni volas vivi kaj flugi! Pardonu min, moŝta sinjorino, sed mi je nenia prezo iros reen! Aĥ, kiom estas bone, Margarita Nikolavna! Li proponon al mi faris, — per la fingro Nataŝa plurfoje puŝis la konfuzite snufantan eksporkon en ties kolon, — proponon! Kiel vi min nomis, diru?
— Diino, — hurladis tiu, — ne povas mi tiel rapide flugi! Mi riskas perdi gravajn paperojn. Natalia Prokofjevna, mi protestas.
— Hej, iru al la diablo kun viaj paperoj! — aŭdace ridegante kriis Nataŝa.
— Kion vi diras, Natalia Prokofjevna! Se oni nin aŭdus! — petege blekis la eksporko.
Galope flugante apud Margarita, Nataŝa sen reteni la ridon rakontis al ŝi, kio okazis en la palaceto post ol Margarita Nikolavna forflugis trans la pordegon.
Nataŝa konfesis, ke ŝi ne plu tuŝis iun ajn el la donacitaj aĵoj, sed ke ŝi tuj formetis siajn vestojn, impetis al la kremo kaj rapide sin ŝmiris. Ĝi efikis ŝin ekzakte tiel, kiel ŝian mastrinon. Dum Nataŝa, ridegante pro ĝojo, admiris antaŭ la spegulo sian sorĉan belon, la pordo malfermiĝis kaj aperis Nikolao Ivaniĉ. Li estis ekscitita, en la manoj li tenis la subrobon de Margarita Nikolavna kaj siajn proprajn ĉapelon kaj tekon. Ĉe la vido de Nataŝa li stuporiĝis. Iom reakirinte la memregadon, kankre ruĝa, li deklaris, ke li opiniis sia devo levi la subrobeton, persone ĝin alporti…
— Ja kion li ankoraŭ diradis, la aĉulo, — ridegante ŝrikis Nataŝa, — al kio li forlogis! Kiom da mono li promesis. Diris, ke Klaŭdia Petrovna nenion scios. Ĉu ne ĝuste, ĉu mi mensogas? — kriis Nataŝa al la eksporko, kiu konfuzite forturnadis la muzelon.
Petolante en la dormoĉambro, Nataŝa metis iom da kremo sur la kalvaĵon de Nikolao Ivaniĉ, kaj haltis kvazaŭ alforĝite al la loko. La vizaĝo de la honorinda malsupra loĝanto kuntiriĝis en porkan rostron, hufetoj elkreskis sur liaj piedoj kaj manoj. Nikolao Ivaniĉ vidis sin en la spegulo, furioze kaj sovaĝe ekhurlis, sed estis jam malfrue. Post kelkaj sekundoj, rajdate, li flugis for el Moskvo ien al la diablo, ploregante pro malespero.
— Mi postulas restituon de miaj normalaj personaĵoj, — subite stertoris kaj ekgruntis la eksporko, duone furioze, duone petege, — mi rifuzas flugi al kontraŭleĝa fi-kunveno. Margarita Nikolavna, estas via devo bridi vian mastrumistinon!
— Ah, nun mi estas mastrumistino, ĉu? Ĉu mastrumistino? — ekkriadis Nataŝa pinĉante la orelon de la eksporko. — Tamen antaŭ nelonge mi estis diino, ĉu? Kiel vi min nomis?
— Venera! — plorvoĉe respondis la eksporko flugante super rojo murmuranta inter ŝtonoj, kaj per la hufoj susure tuŝetante avelajn arbedojn.
— Venera! Venera! — triumfe kriis Nataŝa surkoksiginte unu manon kaj la alian etendante al la luno. — Margarita! Reĝino! Elpetu por mi, ke oni lasu min sorĉistino. Oni ĉion faros laŭ via vorto, vi havas potencon!
Kaj Margarita respondis:
— Bone, mi promesas!
— Dankon! — voĉegis Nataŝa, kaj subite ŝi kriis bruske kaj iel melankolie: — Hej! Hej! Pli rapide! Ek, vigliĝu! — Per siaj kalkanoj ŝi spronis la flankojn de la eksporko, kaviĝintajn en la freneza galopo, ĝi impetis tiel, ke denove ekkrakis la disŝirata aero, kaj post unu momento Nataŝa ŝanĝiĝis en nigran punkton malproksime antaŭ Margarita, poste ŝi tute malaperis kaj la bruo de ŝia flugo aerdisiĝis.
Margarita plu flugis same malrapide super nuda kaj nekonata tereno, super montetoj, sur kiuj dise elstaris eratikaj blokegoj kaj izolaj gigantaj pinoj. Margarita flugis kaj pensis, ke verŝajne ŝi estas tre malproksime de Moskvo. La balailo ne plu superis la pintojn de la pinoj, ĝi glisis inter iliaj trunkoj, kies unu flankon arĝentizis la luno. La facilmova ombro de la flugantino glitis sur la tero antaŭe, ĉar la luno nun lumis sur ŝian dorson.
Margarita sentis la proksimecon de akvo kaj komprenis, ke la celo apudas. La pinoj disiĝis kaj ŝi malabrupte glisis al kreta krutaĵo. Transe, malsupre en la ombro, kuŝis rivero. Nebulo pendis kroĉite je la arbustoj ĉe la piedo de la vertikala krutaĵo, kaj la alia bordo estis plata kaj malalta. Tie, sub soleca grupo de iaj arboj larĝbranĉaraj, flagris flameto de lignofajro kaj moviĝis figuretoj. Al Margarita ŝajnis, ke de tie venas juka zumo de gajaĉa muziko. Pli malproksime, kiom povis atingi la rigardo, sur la arĝentizita ebenaĵo videblis nenia loĝejo, nenia ajn spuro de homoj.
Ŝi saltis de la krutaĵo malsupren. La akvo logis ŝin post la aera rajdo. Ĵetinte for la balailon, ŝi kursaltis en la riveron kap’antaŭe, ŝia malpeza korpo, kvazaŭ sago, truis la akvon, kaj la ŝpruckolono leviĝis preskaŭ ĝis la luno. La akvo estis varma, kiel en banejo, kaj malplonĝinte el la likva abismo ŝi satnaĝis tute sola en la nokta rivero.
Apude estis neniu, sed iom malproksime, malantaŭ la arbedoj, de kie aŭdiĝis snufado kaj plaŭdo, devis esti alia bananto.
Margarita elkuris sur la bordon. Ŝia korpo ardis post la bano. Ŝi sentis nenian lacon kaj gaje dancetis sur la malseka herbo. Subite ŝi ĉesis danci kaj aŭskultis. La snufado proksimiĝis, kaj el la salikaj arbedoj montriĝis nuda dikulo kun nigra silka cilindro ŝovita sur la nukon. Liaj piedoj kotis per ŝlimo, tiel ke li ŝajnis surhavi nigrajn botetojn. Juĝante laŭ liaj hikado kaj bruaj elspiregoj, li estis nemalmulte drinkinta, kion, cetere, konfirmis ankaŭ tio, ke la rivero subite ekodoris je konjako.
Rimarkinte Margaritan, la dikulo fikse ŝin rigardis, poste ĝoje kriegis:
— Kio? Ĉu ŝin mi vidas? Claudine, ja estas vi, la gaja vidvino! Ĉu ankaŭ vi estas ĉi tie? — kaj li avancis por ŝin saluti.
Margarita paŝis malantaŭen kaj dignoplene respondis:
— Iru for al la diablopatrino. Kian Klaŭdinon vi trovis ĉi tie? Rigardu bone al kiu vi parolas, — kaj post momenta pripenso ŝi finis sian diron per longa nepresebla sakraĵo. La tuto efikis la frivolan dikulon malebriige.
— Oj! — li ekkrietis kaj ekskuiĝis, — pardonu grand’anime, tre serena reĝino Margot! Mi eraris. Pri ĉio kulpas la konjako, estu ĝi malbenita! — la dikulo metis sin sur unu genuon, per larĝa gesto forprenis sian cilindron flanken, sin klinis kaj ekbabilis, miksante frazojn rusajn kaj francajn, ian sensencaĵon pri sangverŝa edziĝfesto, pri sia Pariza amiko Guessard, kaj pri la konjako, pri sia afilktego pro la bedaŭrinda eraro.
— Prefere surmetu pantalonon, vi hundina filo, — mildiĝante diris Margarita.
Vidante, ke ŝi ne plu koleras, la dikulo ĝoje ridetaĉis kaj ravite raportis, ke nur tial li nunmomente estas sen pantalono, ke pro sia distriĝemo li lasis ĝin ĉe la rivero Jenisejo, kie li antaŭ nelonge sin banis, sed ke tuj li tien flugos, ĉar feliĉe tio estas tute apude; kaj poste, sin rekomendinte al ŝiaj favoro kaj protekto, li malproksimiĝis dors’antaŭe, ĝis li glitstumblis kaj renversiĝis en la akvon. Tamen eĉ falante li plu konservis sur la vizaĝo kadrita per malgrandaj vangoharoj rideton de ravo kaj sindonemo.
Margarita stride ekfajfis, ekrajdis la alflugintan balailon, sin transportis sur la alian bordon. Ĝin ne atingis la ombro de la kreta altaĵo, la tuta bordo estis inundata de lunlumo.
Apenaŭ ŝi tuŝis la malsekan herbon, tuj la muziko el sub la arboj eksonis pli laŭte, kaj pli gaje ŝprucis la fajrera garbo de la lignofajro. Sub la salikoj, sub ties branĉoj prezentantaj delikatajn, lanugajn amentojn klare videblajn en la lunlumo, dikmuzelaj ranoj sidis en du vicoj kaj per lignaj ŝalmetoj ludis, kaŭĉuke aerŝveliĝante, bravuran marŝon. Lumineskaj putrolignaĵoj, fiksitaj antaŭ la muzikistoj sur la salikaj vergoj, prilumis la notojn, sur la ranaj muzeloj ludis la flagra lumo de la lignofajro.
La marŝo estis plenumata honore al Margarita. La akcepto al ŝi farita estis plej solena. La diafanaj niksinoj interrompis sian surriveran rondodancon, ŝin bonvenigis svingante akvoherbojn, kaj aŭdeble ĝis malproksima foro ĝemsonis super la verdeta, dezerta bordo iliaj salutoj. Nudaj sorĉistinoj, elkurinte de malantaŭ la salikoj, viciĝis en unu linion kaj faris profundajn kortegajn riverencojn. Iu kapropiedulo impetis al Margarita, adorkisis ŝian manon, larĝe sternis sur la herbo silkan tukon, demandis, ĉu agrabla estis la bano de la reĝino, ŝin invitis iom kuŝi kaj ripozi.
Tiel ŝi faris. La kapropieda prezentis al ŝi pokalon da ĉampano, ŝi trinkis kaj ŝia koro varmiĝis. Demandinte, kie estas Nataŝa, ŝi ricevis la respondon, ke Nataŝa jam sin banis kaj forflugis sur sia eksporko antaŭen en Moskvon por sciigi, ke Margarita baldaŭ venos, kaj por helpi prepari ŝian tualeton.
Incidento intervenis dum la mallonga restado de Margarita sub la salikoj. Siblo disŝiris la aeron, kaj nigra korpo, evidente maltrafinte sian celon, falis en la akvon. Post kelkaj momentoj antaŭ Margarita staris tiu sama dika vanĝarulo, kiu tiom malprospere sin prezentis sur la alia bordo. Verŝajne li sukcesis jam viziti Jenisejon, ĉar nun li surhavis frakan kompleton, sed estis malseka de la kapo ĝis la piedoj. La konjako duafoje lin misservis: volante alteriĝi li trafis en la akvon. Tamen sian rideton li ne perdis ankaŭ en tiu ĉagrena okazo, kaj ridante Margarita allasis lin kisi ŝian manon.
Poste ĉiuj komencis sin prepari al foriro. La niksinoj finis sian dancon en la lunlumo kaj en ĝi dissolviĝis. La kapropieda respekte demandis Margaritan, kiel ŝi venis al la rivero; informite, ke ŝi alrajdis sur balailo, li diris:
— Ho, kial do, tio estas ja maloportuna! — kaj en unu momento kunmetinte el du branĉetoj ian dubindan telefonon li postulis, ke oni tuj sendu aŭtomobilon, kio fakte plenumiĝis, kaj efektive antaŭ ol pasis unu minuto. Sur la insulon malleviĝis izabela kabrioleto, tamen ĉe la stirrado sidis ne ordinara ŝoforo sed nigra longbeka kampokorvo kun laktola kaskedo kaj grandmanumaj gantoj. La insuleto dezertiĝis. En la lumflamado dissolviĝis la forflugintaj sorĉistinoj. La lignofajro estis estingiĝanta, kaj griza cindro kovris la karbiĝintajn ŝtipojn.
La vanĝarulo kaj la kapropieda helpis Margaritan suriri la veturilon, kaj ŝi sidigis sin sur la larĝa malantaŭa benko. La aŭtomobilo ekblekis, saltis, leviĝis preskaŭ ĝis la luno, la insulo malaperis, malaperis la rivero. Plenrapide Margarita estis revenanta al Moskvo.
La unutona zumado de la veturilo, fluganta alte super la tero, lulis Margaritan, la luna lumo agrable ŝin varmigis. Ferminte la okulojn ŝi prezentis sian vizaĝon al la vento kaj iom bedaŭre pensis pri la nekonata riverbordo kiun ŝi ĵus forlasis kaj kiun, ŝi antaŭsentis, ŝi neniam revidos. Post ĉiuj sorĉaĵoj kaj mirakloj de la hodiaŭa vespero ŝi bone komprenis, kies gastino ŝi estos, sed tio ŝin ne timigis. La espero, ke tie ŝi sukcesos revenigi sian feliĉon, ŝin kuraĝigis. Cetere, ŝiaj revoj pri tiu feliĉo daŭris nelonge. Ĉu tial, ke la kampokorvo bone ŝoforis, ĉu tiom bona estis la veturilo, ĉiukaze tre baldaŭ Margarita, malferminte la okulojn, vidis antaŭ si ne la praarbaran malhelon sed la trembrilan lagon de Moskvaj lumoj. La nigra ŝoforbirdo dumfluge malŝraŭbis la dekstran antaŭan radon kaj surterigis la veturilon en iu senhoma tombejo apud Dorogomilovo. Sen demandi pri io ajn, Margarita kun sia ŝvabrilo eliris apud tomboŝtono, la kampokorvo startigis la veturilon, direktante ĝin rekte al ravino ekster la tombejo. La aŭtomobilo bruege falis en la ravinon kaj frakasiĝis. La kampokorvo salute tuŝis sian kaskedon, saltis sur la radon kaj rajde forflugis.
Tuj de malantaŭ tomba monumento aperis nigra mantelo. En la lunlumo ekbrilis kojnodentego kaj Margarita rekonis Azazellon. Tiu geste invitis ŝin surbalaiĝi, mem saltis sur longan rapiron, ambaŭ leviĝis en la aeron kaj post kelkaj sekundoj rimarkite de neniu surteriĝis apud la n-ro 302-bis ĉe la strato Sadovaja.
Sub la pordega arko, kien ili sin direktis portante subbrake siajn rapiron kaj balailon, Margarita rimarkis viron kun mola kaskedo kaj altaj botoj, kiu ŝajnis langvore atendi iun. Kiom ajn malbruaj estis la paŝoj de Azazello kaj Margarita, la sole staranta homo ilin aŭdis kaj faris abruptan movon, ne komprenante, kiu pasas.
Duan viron, mirinde similan al la unua, ili renkontis antaŭ la pordo de la sesa enirejo. Denove okazis tio sama. Paŝoj… La viro rapide sin turnis kaj malsereniĝis. Kiam la pordo malfermiĝis kaj refermiĝis, li impetis post la nevideblajn enirintojn, rigardis en la ŝtuparejon sed, kompreneble, neniun vidis.
La tria, ekzakta kopio de la dua, kaj sekve, ankaŭ de la unua, deĵoris sur la ŝtuparplaceto de la tria etaĝo. Li fumis fortan cigaredon, kaj pasante preter li Margarita plurfoje tusis. La fumanto salte leviĝis de sia benko, streĉe rigardis ĉirkaŭen, iris al la balustrado, rigardis malsupren. Je tiu momento Margarita kaj ŝia akompananto jam estis ĉe la pordo de la apartamento n-ro 50. Ili ne sonorigis, Azazello senbrue malfermis la pordon per sia ŝlosilo.
La unua afero, kiu surprizis Margaritan, estis la malhelo en kiun ŝi paŝis. Nenio estis videbla, kvazaŭ en kripto, kaj por ne mispaŝi ŝi nevole kroĉiĝis je la mantelo de sia akompananto. Sed ĉi tiam malproksime supre ekbrilis flameto de lampo venanta renkonten. Sen halti, Azazello prenis de sub la brako de Margarita la ŝvabrilon, kaj ĝi senbrue malaperis en la malhelo. Ili komencis suriradi larĝajn ŝtupojn, kiuj al Margarita ŝajnis sennombraj. Estis neimagebla, ke la antaŭĉambro de ordinara Moskva apartamento povus ampleksi tian kvankam nevideblan, sed klare sentatan, mirinde senfinan ŝtuparon. Tamen la suriro finiĝis kaj Margarita komprenis, ke ŝi staras sur placeto. La flameto venis tute proksimen, kaj en ĝia lumo Margarita vidis la vizaĝon de alta maldika viro en nigro, kiu tenis la lampon en sia mano. Ĉiu ajn, kiu dum la lastaj tagoj havis la malfeliĉon troviĝi sur lia vojo, sendube tuj lin rekonus eĉ en la malforta lumo de la flamlangeto. Li estis Kerubjev, alinome Fagoto.
Cetere, la aspekto de Kerubjev tre ŝanĝiĝis. La trembrilan lumeton spegulis ne la fendita nazumo, kiun jam antaŭ longe endus forĵeti en la rubujon, sed monoklo, verdire, same fendita. La etaj lipharoj sur la senhonta vizaĝo estis frizitaj kaj pomaditaj, kaj nigra li aspektis tial, ke li surhavis frakon. Blankis nur lia brusto.
La magiisto, kapelestro, sorĉisto, ĉiĉerono aŭ la diablo scias, kio fakte — unuvorte, Kerubjev — salute kapoklinis kaj svingis la lampon en larĝa gesto, invitante Margaritan lin sekvi. Azazello malaperis.
«Mirinde stranga vespero!» pensis Margarita. «Al ĉio mi estis preparita, krom al ĉi tio! Ĉu paneis ĉe ili la elektro? Sed la plej frapa estas la amplekso de tiu ejo. Kiel ĉio ĉi povas enŝoviĝi en Moskvan apartamenton? Tutsimple neniel.»
Kiom ajn malforta estis la lumo de la lampo, tamen Margarita komprenis, ke ŝi estas en nemezureble vasta salonego, kiu krome havas kolonaron, senluman kaj, laŭ la unua impreso, senfinan. Antaŭ sofo Kerubjev haltis, metis la lampon sur apudan soklon, geste invitis Margaritan sidiĝi kaj mem restis stari en pentrinda pozo, sin apogante sur la soklon.
— Permesu, ke mi min prezentu, — li knaris, — Kerubjev. Vi miras, ke mankas lumo, ĉu? «Pro ŝparemo», certe, vi pensas. Neniel ajn! La unua venonta ekzekutisto, ekzemple unu el tiuj, kiuj hodiaŭ, iom pli malfrue, havos la honoron kisi vian genuon, forhaku mian kapon sur tiu sama soklo, se estas tiel. Tutsimple messire malŝatas la elektran lumon, tial ni ŝaltos ĝin je la lasta momento. Kaj tiam, bonvolu kredi, ĝi ne mankos. Eĉ, mi diru, estus bone havi da ĝi iom malpli.
Kerubjev plaĉis al Margarita, lia kraka babilado efikis ŝin trankvilige.
— Ne, — ŝi respondis, — pleje mi miras pri tio, kie la tuto enestas. — Per larĝa gesto de sia brako ŝi montris la nemezureblon de la salonego.
Kerubjev dolĉe rikanis, pro kio ombroj movetis en la faldoj de lia nazo.
— La plej simpla el ĉio! — li respondis. — Ĉiu sperta pri la kvina dimensio tute facile povas vastigi ejon ĝis la dezirata amplekso. Mi eĉ kuraĝas aserti, estimata sinjorino, ke ĝis diable granda amplekso! Cetere, — plu babilis Kerubjev, — mi konis homojn, kiuj sen koncepti la kvinan dimension aŭ ion ajn faris perfektajn miraklojn koncerne la plivastigon de sia loĝejo. Ekzemple, oni rakontis al mi, ke iu urbano, ricevinte triĉambram apartamenton ĉe Zemljanoj-Val, sen ia ajn kvina dimensio aŭ simila umo kaporompa tuj transformis ĝin en kvarĉambran helpe de simpla vando, per kiu li dividis unu el la ĉambroj.
«Nu, tiun apartamenton li ŝanĝis kontraŭ du loĝejoj en diversaj distriktoj de Moskvo: la unu havis tri, kaj la alia du ĉambrojn. Konsentu, ke nun la nombro de ĉambroj iĝis kvin. La unuan li ŝanĝis kontraŭ du apartaj apartamentoj duĉambraj, kaj iĝis posedanto, kiel vi komprenas, de ses ĉambroj, verdire, disĵetitaj en plena malordo tra tuta Moskvo. Jam li estis preparanta la lastan kaj plej brilan pirueton, anonci per gazeto, ke li ŝanĝas ses ĉambrojn en diversaj distriktoj de Moskvo kontraŭ unu kvinĉambra loĝejo sur Zemljanoj-Val, kiam lia agado subite ĉesis pro kialoj, de li nedependaj. Supozeble ankaŭ nun li havas ĉambron, sed mi riskus aserti, ke ĝi situas ekster Moskvo. Degnu agnoski, ke tiu ruzulo estas pli kurioza ol via ŝatata kvina dimensio!
Margarita eĉ unu vorton ne diris pri la kvina dimensio — ja Kerubjev mem pri ĝi parolis — tamen ŝi gaje ridis aŭskultante la rakonton pri la loĝeja fripono. Kerubjev daŭrigis:
— Tamen al la afero, Margarita Nikolavna. Vi estas virino tre inteligenta kaj sendube vi jam komprenis, kiu estas nia gastiganto.
Margarita sentis sian koron fari fortan baton kaj kapjesis.
— Nu jes, tre bone, — diris Kerubjev, — ni estas malamikoj de ĉia prisilento kaj sekretemo. Ĉiujare messire donas unu balon. Oni nomas ĝin la printempa balo de la plenluno, aŭ la balo de la cent reĝoj. Da gastoj! — ĉi tiam Kerubjev metis la manon sur sian vangon, kvazaŭ pro dentodoloro, — cetere, mi esperas, ke vi mem ĉion vidos. Nu, messire ne havas edzinon, vi, sendube, tion komprenas. Tamen estas bezonata balmastrino, — Kerubjev disetendis siajn brakojn, — vi mem juĝu, ja sen mastrino…
Margarita aŭskultis lin, penante ne eligi eĉ unu vorton, ŝi sentis malvarmon sub la koro, la espero pri feliĉo estis kapturna.
— Estiĝis tradicio, — plu parolis Kerubjev, — ke la balmastrino, unue, havu la nomon Margarita, kaj due, ke ŝi estu lokanino. Do, degnu atenti, ke ni vojaĝas, kaj nuntempe estas en Moskvo. Cent dudek unu Margaritajn trovis ni en Moskvo, kaj ĉu vi kredos? — Kerubjev malespere frapis sin sur la gluteon, — neniu ajn taŭgas! Sed fine la favora sorto…
Kerubjev esprimive rikanis klinante sian korpon, kaj Margarita refoje sentis malvarmon ĉe la koro.
— Resume! — ekkriis Kerubjev, — tute koncize: ĉu vi bonvolos akcepti tiun devon?
— Mi akceptas, — firme respondis Margarita.
— Decidite! — diris Kerubjev; levinte la lampon li aldonis: — Bonvolu sekvi min.
Ili iris inter la kolonoj kaj fine atingis alian salonon, kie forte odoris je citrono, kie aŭdiĝis susuroj kaj io tuŝis la kapon de Margarita. Ŝi skuiĝis.
— Ne timu, — miele trankviligis ŝin Kerubjev prenante ŝian brakon, — tio estas la balaj artifikoj de Behemoto, nenio plia. Ĝenerale mi aŭdacas konsili al vi, Margarita Nikolavna, neniam kaj neniun timi. Tio estas malprudenta. La balo estos pompa, tion mi ne kaŝu. Ni vidos personojn, la amplekso de kies potenco siatempe estis tre granda. Sed, vere, se oni konsideras, kiom mikroskope malgranda estas ilia povo kompare kun la povo de tiu, al kies sekvantaro mi havas la honoron aparteni, do, tio impresas komike, mi eĉ diru, melankolie. Cetere, vi mem havas reĝan sangon.
— Kial, reĝan sangon? — timigite flustris Margarita, sin premetante al Kerubjev.
— Ah, reĝino, — kokete babilis Kerubjev, — la aferoj de la sango estas la plej komplikaj aferoj de la mondo! Se oni pridemandus kelkajn praavinojn — precipe tiujn el ili, kiuj havis la reputacion de modestulino — plej mirindaj sekretoj aperus, estimata Margarita Nikolavna. Mi neniel malpravos, se parolante pri tio mi mencios kaprice miksatan kartaron. Estas aferoj, por kiuj validas nek la sociordaj baroj, nek la ŝtataj limoj. Mi sufloru: franca reĝino, kiu vivis en la dek sesa jarcento, estus, probable, tre surprizita, se oni ŝin informus, ke ŝian ĉarman pra-pra-pra-pra-nepinon mi, post multaj jaroj, brak-al-brake kondukos tra la balaj salonoj en Moskvo. Sed ni jam venis!
Kerubjev blov’estingis sian lampon, ĝi malaperis el lia mano kaj Margarita ekvidis lumstrieton kuŝi sur la planko, antaŭ ŝi, sub malhela pordo. Sur tiun pordon Kerubjev mallaŭte frapetis. Margarita tiel ekscitiĝis, ke ŝiaj dentoj klakis kaj malvarmo trakuris ŝian dorson.
La pordo malfermiĝis. La ĉambro estis negranda. Ŝi vidis larĝan kverklignan liton kun ĉifitaj, malpuraj tukoj kaj kuseno. Antaŭ la lito staris kverka tablo kun ĉizitaj piedoj, sur ĝi altis kandelabro kies sep ingoj havis la formon de grandkrifa birda piedo. En la oraj birdpiedoj brulis dikaj vaksaj kandeloj. Krome, sur la tablo estis granda ŝaktabulo kun mirinde fajne faritaj figuretoj. Sur trivita tapiŝeto staris negranda piedbenko. Estis ankoraŭ unu tablo, sur kiu staris ora kaliko kaj alia kandelabro kun serpentformaj branĉoj. En la ĉambro odoris je sulfuro kaj peĉo, la ombroj de la kandelabroj interkruciĝis sur la planko.
Inter la ĉeestantoj ŝi tuj rekonis Azazellon, nun li surhavis frakon kaj staris ĉe la kaploko de la lito. Tiu eleganta Azazello neniel similis la rabiston, kia li aspektis konatiĝante kun ŝi en la Aleksandra ĝardeno; nun li tre galante sin klinis salutante Margaritan.
La nuda sorĉistino, tiu sama Hella, kiu tiom konfuzis la honorindan bufediston de Varieteo, kaj — ho ve! — tiu sama kiun, feliĉe, fortimigis la kokokrio en la nokto de la fama spektaklo, sidis sur la tapiŝeto antaŭ la lito, turnmovante en kaserolo ion, kio produktis abundan sulfuran vaporon.
Krom tiuj du, en la ĉambro estis grandega nigra virkato, kiu sidis antaŭ la ŝaka tablo tenante en la dekstra antaŭa piedo ŝakĉevalon.
Hella ekstaris kaj sin klinis antaŭ Margarita. Same faris la kato: ĝi desaltis de la tabureto, riverencis movante la dekstran malantaŭan piedon, lasis fali la ĉevalon kaj rampis sub la liton por serĉi la pecon.
Ĉion ĉi Margarita, duonviva pro timo, vidis malklare en la perfida kandela lumo. Ŝian rigardon katenis la lito, ja sur ĝi sidis tiu, kiun antaŭ nelonge, ĉe la Patriarĥa, la kompatinda Ivano provis konvinki, ke la diablo ne ekzistas. Tiu neekzistanto nun sidis sur la lito.
Du okuloj rigardis ŝin rekte en la vizaĝon. La dekstra, en kies profundo brilis ora fajrero, traboranta ĉiun ajn ĝis la fundo de ties animo; la maldekstra, nigra kaj malplena, kvazaŭ mallarĝa kudriltruo, kvazaŭ aperturo de senfunda puto de ĉiaj mallumo kaj ombroj. La vizaĝo de Voland estis oblikva, la dekstra buŝ’angulo estis tirita malsupren, sur la alta kalva frunto paralele al la pintaj brovoj estis ĉizitaj profundaj sulkoj. La haŭto de lia vizaĝo ŝajnis por ĉiam forbruligita per sunbruniĝo.
Voland larĝe sin disetendis sur la lito, li surhavis nur longan noktoĉemizon, malpuran kaj flikitan ĉe la maldekstra ŝultro. Unu nudan kruron li estis tirinta sub sin, la alia estis metita sur la piedbenkon; ĝuste la genuon de ĉi tiu malhela gambo Hella ŝmiris per la vaporanta linimento.
Ankoraŭ unu afero, kiun Margarita rimarkis sur la nekovrita senhara brusto de Voland, estis skarabo, fajne ĉizita el malhela ŝtono, pendanta je ora ĉeneto kaj surhavanta skribsignojn sur la dorso. Apud Voland, sur la lito, sur peza postamento staris globuso, stranga, kvazaŭ viva, kaj de unu flanko prilumata de la suno.
Kelkajn sekundojn estis silento. «Li min ekzamenas» pensis Margarita kaj per volstreĉo ŝi provis estingi la tremon de siaj genuoj.
Fine Voland ekparolis, li ridetis kaj pro tio lia fajrera okulo ŝajnis ekflami:
— Mi vin salutas, reĝino, kaj mi petas pardoni al mi mian negliĝon.
Lia voĉo estis tiom malalta, ke je kelkaj vortoj ĝi sinkis en la raŭkon.
Voland prenis de sur la lito longan spadon, sin klininte serĉmovis ĝin sub la kuŝejo kaj diris:
— Eliĝu! La partio estas abolita. Nia gastino venis.
— Nepre ne, — siblis ĉe la orelo de Margarita maltrankvila sufloraĵo de Kerubjev.
— Nepre ne… — ŝi komencis.
— Messire… — elspiris Kerubjev en ŝian orelon.
— Nepre ne, messire, — superregante sin, nelaŭte sed klare respondis Margarita. Ŝi ridetis kaj aldonis: — Mi vin petegas, ne interrompu la partion. Mi konjektas, ke la ŝakaj revuoj pagus nemalmulte da mono por havi la eblon ĝin aperigi.
Azazello mallaŭte kaj aprobe gruntis, Voland atente rigardis Margaritan kaj rimarkis, kvazaŭ parolante al si mem:
— Jes, pravas Kerubjev! Kiel fantazie miksiĝas la kartaro! La sango!
Li etendis la manon kaj geste vokis Margaritan. Ŝi proksimiĝis sen senti la plankon sub la nudaj piedoj. Voland metis sian pezan, kvazaŭ ŝtonan — sed ankaŭ flame ardan — manon sur ŝian ŝultron, ŝin puŝis al si kaj sidigis sur la liton.
— Nu, ĉar vi estas tiom ĉarme afabla, — li diris, — cetere, ĝuste tion mi atendis, do, ni ne ceremoniaĉu, — li denove sin klinis al la litrando kaj kriis: — Kiom ankoraŭ daŭros tiu subita farso? Elvenu, malbeninda hansvursto!
— La ĉevalo perdiĝis, — respondis la kato el sub la lito per voĉo sufokata kaj falsa, — ĝi ien forgalopis, kaj anstataŭ ĝin mi trovas nur ranon.
— Ĉu vi imagas, ke ĉi tie estas foirejo? — ŝajnigante koleron demandis Voland, — nenia rano estis sub la lito! Lasu por Varieteo tiujn banalajn trukojn. Se vi ne aperos tuj, la partion ni kalkulu malgajnita de vi, sakra dizertinto!
— Neniokaze, messire! — kriegis la kato, kaj en palpebruma daŭro ĝi elrampis el sub la lito kun la ĉevalo en la antaŭa piedo.
— Mi rekomendas al vi… — apenaŭ komencinte la prezentadon, Voland tuj sin interrompis: — Ne, mi ne povas trankvile rigardi tiun pajacon. Vidu, kion ĝi faris el si sub la lito.
Starante sur la malantaŭaj piedoj, la polvomakulita kato ceremonie sin klinis antaŭ Margarita. Nun sur ĝia kolo estis blanka fraka bantkravato kaj sur la brusto ĝi havis perlamotan sinjorinan binoklon pendantan je rimeneto. Krome, la lipharoj de la kato estis orizitaj.
— Kion vi faris! — ekkriis Voland, — kial vi orizis la lipharojn? Kaj pro kiu diablo vi surmetis la kravaton, se vi ne surhavas eĉ pantalonon?
— Ne konvenas ke kato surhavu pantalonon, messire, — tre dignoplene respondis la kato, — ĉu vi volus, ke mi ankaŭ botojn surmetu? Botvestita kato ekzistas nur en la fabeloj, messire. Aliflanke, ĉu iam ajn okazis al vi vidi iun ajn partopreni balon senkravate? Mi ne intencas min ridindigi kaj riski, ke oni min elpelu! Ĉiu ornamas sin laŭ sia povo. Konsideru, ke la dirita rilatas ankaŭ al la binoklo, messire!
— Sed la lipharoj?..
— Mi ne komprenas, — seke replikis la kato, — ja vi toleras, ke hodiaŭ, sin razante, Azazello kaj Kerubjev sin surŝutis per blanka pudro, do kial ĝi estas pli bona ol la ora? Mi pudris miajn lipharojn, jen ĉio! Estus alia afero, se mi estus min razinta! Razita kato vere estas abomenaĵo, mi pretas mil fojojn konsenti tion. Tamen mi vidas, — en la voĉo de la kato ektremis ofendiĝo, — ke oni min ĉikanas, diskriminacias, do antaŭ mi staras serioza problemo: ĉu entute mi partoprenu la balon? Kion vi diros pri tio, messire?
Pro la ofendo la kato tiel disŝveliĝis, ke ĝi ŝajnis tuj krevonta.
— Ah, fripono, fripono, — skuante la kapon diris Voland, — ĉiun fojon, kiam ĝi vidas sian partion senespera, ĝi komencas blagi kiel la lasta ĉarlatano sur la ponto. Tuj sidiĝu kaj ĉesigu tiun vortlakson.
— Mi sidos, — respondis la kato sin sidigante, — tamen mi protestu rilate la lastan. Miaj paroloj estas ne vortlakso, kiun esprimon vi bonvolas uzi en ĉeesto de sinjorino, sed vico de fortike pakitaj silogismoj, kies valoron aprezus tiaj kompetentuloj, kiel Seksto Empiriko, Marciano Kapelo, kaj eble eĉ Aristotelo mem.
— Ŝakon al la reĝo! — diris Voland.
— Bonege, bonege, — reagis la kato, kaj komencis ekzameni la ŝaktabulon tra la binoklo.
— Do, — Voland sin turnis al Margarita, — mi prezentas al vi, donna, mian sekvantaron. Ĉi tiu, la stultumanto, estas la kato Behemoto. Kun Azazello kaj Kerubjev vi jam konatiĝis, nun mi rekomendas mian servistinon Hella. Ŝi estas lerta, inteligenta, kaj ne ekzistas tia servo, kiun ŝi ne povus plenumi.
La belulino Hella ridetis, turninte al Margarita siajn verdetajn okulojn, sen ĉesi ĉerpi la linimenton per manplato kaj ŝmiri ĝin sur la genuon.
— Do, jen ĉio, — finis Voland kaj grimacis kiam Hella iom pli forte premis lian genuon, — la kompanio, kiel vi vidas, estas negranda, miksa kaj senartifika. — Li silentiĝis kaj turnis la globuson. Ĝi estis vera majstraĵo: la bluaj oceanoj ondis, la polusĉapo aspektis plej aŭtente — glacia kaj neĝa.
Dume sur la tabulo estis paniko. La reĝo en la blanka mantelo tute konsternite turnadis sin sur sia kvadrato tien kaj reen, malespere levante la brakojn. Tri blankaj peonoj, landskneĥtoj kun halebardo, perplekse rigardis la kurieron svingi sian oficiran spadon kaj montri antaŭen, kie sur du najbaraj kvadratoj, unu blanka kaj unu nigra, vidiĝis la nigraj kavaliroj de Voland, rajdantaj du ardajn, stamfantajn ĉevalojn.
Margaritan tre interesis kaj impresis tio, ke la ŝakpecoj estis vivaj.
La kato forprenis la binoklon de siaj okuloj kaj neforte puŝetis sian reĝon sur la dorson. Senespera, tiu kaŝis sian vizaĝon en la manoj.
— Malbonas la afero, kara Behemoto, — diris Kerubjev mallaŭte kaj malice.
— La pozicio estas grava sed ne senŝanca, — respondis Behemoto, — eĉ pli ol tio: mi plene certas pri la fina venko. Mi nur funde analizu la situacion.
Tiun analizon la kato komencis plenumi en iom stranga maniero: aranĝante grimacojn kaj okulumante al sia reĝo.
— Senutile, — rimarkigis Kerubjev.
— Aj! — ekkriis Behemoto, — la papagoj disflugis, kion ja mi antaŭdiris!
Fakte, ie malproksime aŭdiĝis susuro de multnombraj flugiloj. Kerubjev kaj Azazello impetis for.
— Ah, la diablo vin prenu kun viaj balaj fantazioj! — grumblis Voland sen levi la rigardon disde sia globuso.
Apenaŭ Kerubjev kaj Azazello malaperis, tuj la grimacado de Behemoto duobliĝis. La blanka reĝo finfine komprenis la instigon, li subite deŝiris sian mantelon, ĵetis ĝin sur la kvadraton kaj forkuris de la tabulo. La kuriero surmetis la mantelon sur siajn ŝultrojn kaj okupis lian lokon. Revenis Kerubjev kaj Azazello.
— Blago, kiel ĉiam, — grumblis Azazello, oblikve rigardante Behemoton.
— Al mi ŝajnis, ke mi aŭdas ilin, — respondis la kato.
— Nu, kiom ankoraŭ tio daŭros? — demandis Voland, — ŝakon al la reĝo.
— Verŝajne, mi misaŭdis, mon maître, — respondis Behemoto, — la reĝo ne ŝakas nek ŝakigeblas!
— Mi ripetas, ŝakon al la reĝo.
— Messire, — respondis la kato per false zorgema voĉo, — vi trolaciĝis: la reĝo ne estas minacata!
— La reĝo okupas la kvadraton g2, — sen rigardi la tabulon diris Voland.
— Messire, mi estas konsternita, — hurlis la kato, aranĝante sur sia muzelo terurmienon, — sur tiu kvadrato ne estas reĝo!
— Kiel do? — demandis Voland surprizite kaj rigardis la tabulon, kie la kuriero staranta sur la reĝa kvadrato sin forturnis kaŝante sian vizaĝon per la mano.
— Ah, vi kanajlo, — diris Voland mediteme.
— Messire! Refoje mi apelacias al la logiko, — ekparolis la kato, premante la antaŭajn piedojn al la brusto, — se ludanto deklaras ŝakon al la reĝo dum eĉ la rememoro pri tiu reĝo jam forviŝiĝis de la tabulo, tian ŝakon oni konsideras nevalida.
— Ĉu vi rezignas aŭ ne? — kriis Voland per timinda voĉo.
— Permesu, ke mi iom pensu, — milde respondis la kato, metis la kubutojn sur la tablon, apogis la orelojn sur la piedoj kaj enpensiĝis. Post longa meditado ĝi fine diris: — Mi rezignas.
— Oni mortigu la obstinan beston, — flustris Azazello.
— Jes, mi rezignas, — diris la kato, tamen mi rezignas nur tial, ke mi ne povas ludi en la etoso de fi-persekuto fare de la enviuloj! — La kato sin levis, kaj la ŝakpecoj flugis en la skatolon.
— Hella, jam tempas, — diris Voland, kaj Hella malaperis el la ĉambro. — La gambo doloras, kaj nun tiu balo… — daŭrigis Voland.
— Permesu, — nelaŭte petis Margarita.
Voland fikse ŝin rigardis kaj movis al ŝi sian genuon.
La ŝmiraĵo, varmega kiel lafo, brulvundis ŝiajn manojn, sed Margarita sen malpleja grimaceto komencis enfroti ĝin sur la genuo, penante ne dolorigi la pacienton.
— Miaj korteganoj asertas, ke tio estas reŭmatismo, — Voland parolis sen deturni sian rigardon disde Margarita, — sed mi emas opinii, ke tiu doloro en la genuo estas memoraĵo pri ĉarma sorĉistino, kun kiu mi intime konatiĝis en la mil kvincent sepdek unua jaro en la Brokena montaro, sur la Diabla Ambono.
— Aĥ, ĉu tio eblas! — diris Margarita.
— Bagatelo! Post kelkaj tricent jaroj ĝi resaniĝos. Oni rekomendis al mi amason da medikamentoj, sed mi plu tenas min je la bonaj malnovaj hejmaj kuraciloj de mia avino. Mirindajn herbojn heredigis al mi la sakra maljunulino, mia avino! Alvorte, diru, ĉu vi suferas je io? Eble vi havas ian ĉagrenon, kiu venenas vian animon, ian aflikton?
— Ne, messire, ne estas tiel, — respondis la sagaculino Margarita, — kaj nun, kiam mi estas ĉe vi, mi sentas min tute bone.
— La sango estas granda afero, — sen evidenta interligo gaje diris Voland kaj aldonis: — Mi vidas, ke vin interesas mia globuso.
— Ho jes, mi neniam vidis tian peceton.
— Bona peceto. Verdire, mi malŝatas la radiofoniajn informbultenojn. La fraŭlinoj kiuj ilin voĉlegas malklare prononcas loknomojn. Krome, ĉiu tria el ili havas paroldifektojn, kvazaŭ intence oni tiajn selektus. Mia globuso estas multe pli oportuna, des pli, ke mi devas precize scii la eventojn. Ekzemple, ĉu vi vidas tiun terpecon, kies flankon lavas la oceano? Vidu, jen ĝi pleniĝas je fajro. Tie ĵus komenciĝis milito. Se vi proksimigos la okulojn, vi vidos ankaŭ la detalojn.
Margarita sin klinis al la globuso kaj vidis la kvadrateton de la tero ŝveli, pentriĝi per diversaj koloroj kaj ŝanĝiĝi en ion similan al reliefa mapo. Poste ŝi vidis mallarĝan rubandon de rivero kaj vilaĝon ĉe ĝia bordo. Dometo, kiu unue estis ne pli granda ol piza semo, kreskis ĝis la amplekso de alumetskatolo. Subite kaj senbrue ĝia tegmento disflugis supren, kun nubeto de nigra fumo, la muroj falis, tiel ke nenio restis de la duetaĝa skatoleto, krom amaseto da rubaĵo, de kiu leviĝis densa nigra fumo. Plu proksimiginte siajn okulojn Margarita vidis malgrandan figureton de virino, kiu kuŝis sur la tero, kaj en sangoflako apude, infaneton kun disĵetitaj brakoj.
— Prete, — ridetante diris Voland, — ĝi mortis senpeka. La laboro de Abadono estas neriproĉebla.
— Mi ne dezirus aparteni al tiuj, kontraŭ kiuj estas tiu Abadono, — diris Margarita, — kiun partion li subtenas?
— Ju pli longe mi kun vi parolas, — komplimentis Voland, — des pli mi konvinkiĝas, ke vi estas tre inteligenta. Li estas eksterordinare senpartia, kaj egale simpatias ambaŭ militantojn. Tial la rezultoj por ambaŭ partioj ĉiam estas egalaj. Abadono, — nelaŭte vokis Voland, kaj el la muro tuj paŝis maldika vira figuro kun malhelaj okulvitroj. Ial la okulvitroj tiom forte impresis Margaritan, ke ŝi nelaŭte ekkriis kaj premis sian vizaĝon al la kruro de Voland.
— Ĉesu do, — kriis Voland, — kiom nervozaj estas la nunaj homoj. — Per la manplato li larĝasvinge frapis ŝin sur la dorson, tiel ke ŝia tuta korpo resonis. — Ja vi vidas, ke li surhavas la okulvitrojn. Krome, neniam okazis, ke Abadono venus al iu ajn antaŭtempe. Kaj fine, mi estas ĉi tie. Vi estas mia gastino! Tutsimple mi volis montri lin al vi.
Abadono staris senmove.
— Ĉu oni povus lin peti, ke por unu sekundo li formetu la okulvitrojn? — demandis Margarita, sin premante al Voland kaj tremerante, jam ne pro timo sed pro scivolo.
— Ĝuste tion li ne faru, — serioze respondis Voland. Li mansvingis al Abadono kaj tiu malaperis. — Kion vi volas diri, Azazello?
— Messire, — respondis Azazello, — kun via permeso. Ni havas du fremdulojn: belulinon, kiu ploretas kaj petas, ke oni lasu ŝin ĉe ŝia sinjorino, kaj krom ŝin — pardonon — ŝian eksporkon.
— Strange kondutas la belulinoj, — rimarkis Voland.
— Tio estas Nataŝa, Nataŝa, — ekkriis Margarita.
— Nu, ŝi restu ĉe sia sinjorino. Kaj la porkon sendu al la kuiristoj!
— Ĉu buĉi? — timigite ekkriis Margarita, — permesu, messire, tio ja estas Nikolao Ivaniĉ, la malsupra loĝanto. Okazis miskompreno, vidu, ŝi ŝmiris lin per la pomado…
— Pardonon, — diris Voland, — kiu kaj pro kia diablo ĝin buĉu? Ĝi dume sidu kun la kuiristoj, jen ĉio. Konsentu ja, ke mi ne povas allasi ĝin en la balan salonegon!
— La ideo estas amuza… — aldonis Azazello kaj raportis: — La noktomezo proksimas, messire.
— Ah, bone. — Voland sin turnis al Margarita: — Do, bonvolu. Anticipe mi al vi dankas. Ne konfuziĝu kaj nenion timu. Nenion trinku, krom la akvon, alie vi moliĝos kaj estos al vi malfacile. Nun tempas!
Margarita sin levis de la tapiŝeto, kaj tiam en la pordo aperis Kerubjev.
La noktomezo proksimis, oni devis rapidi. Margarita malklare vidis la ĉirkauajn aferojn. En ŝia memoro fiksiĝis kandeloj kaj banbaseno kun gema mozaiko. Kiam ŝi paŝis sur ĝian fundon, Hella helpate de Nataŝa verŝis sur ŝin torenton da varmega, densa kaj ruĝa likvaĵo. Margarita sentis salan guston sur la lipoj kaj komprenis, ke ŝi estas lavata per sango. La sangan mantelon sekvis alia — densa, klara, hele rozkolora, kaj ŝi sentis kapturnon pro la odoro de la roza oleo. Poste, ĵetinte ŝin sur kristalan liton, oni ĝisbrile ŝin frotis per grandaj verdaj folioj. Ĉi tiam la kato impetis al la lito por helpi. Ĝi kauris ĉe ŝiaj piedoj kaj ekfrotis ilin tiel, kvazau ĝi brosus botojn sur la strato. Margarita ne memoras, kiu kudris al ŝi la ŝuojn el rozpetaloj, nek kiel tiuj ŝuoj meme fiksiĝis per oraj bukoj, Iu forto levis Margaritan kaj starigis ŝin antau spegulo, en ŝiaj haroj ekbrilis reĝa brilianta krono. De ie venis Kerubjev kaj per masiva ĉeno pendigis sur ŝian bruston pezan, ovale kadritan bildon de nigra pudelo. Tiu ornamo tre embarasis la reĝinon: la ĉeno frotvundis ŝian kolon, la bildo kurbige tiris ŝin malsupren. Tamen estis io, kio kompensis al Margarita la malkomfortaĵon de la ĉeno kun la nigra pudelo. Ĝi estis la respekto, kiun nun montris al ŝi Kerubjev kaj Behemoto.
— Nu, nu, nu, — murmuris Kerubjev antau la pordo de la basenejo, — kuraĝon, reĝino, kuraĝon, ĉi tio estas nepraĵo… Permesu, reĝino, ke mi donu al vi lastan konsilon. La gastoj estos tre diversaj, sed neniu, kara reĝino Margot, havu ian ajn preferon! Eĉ se iu malplaĉos… mi scias, certe vi tion ne lasos vidi sur via vizaĝo… Ne, ne, ne, oni eĉ ne pensu pri tio! Li vidos, li tuj ĉion komprenos. Vi devas ekami lin, reĝino, ekami. Centoble estos rekompencita pro tio la balmastrino! Kaj krome: neniun preteratentu. Almenau rideteton, se mankos tempo por vorto, au eĉ malplejan kapmovon. Ion ajn, sed ne preteratenton. Alie ili velkiĝos…
Je tiu momento, akompanate de Kerubjev kaj Behemoto, Margarita transpasis el la basenejo en la kompletan mallumon.
— Mi, mi, — flustris la kato, — mi donu la signalon!
— Bone! — respondis Kerubjev en la mallumo.
— Balo! — stride ŝrikis la kato, Margarita ekkrietis kaj por kelkaj momentoj fermis la okulojn. La balo falis sur ŝin tuta, en formo de lumo, kun bruo kaj odoro. Forportate en la aeron brak-al-brake kun Kerubjev, Margarita vidis sin en tropika praarbaro. Ruĝabrustaj verdvostaj papagoj kroĉiĝis al la lianoj, saltetis sur ili kaj orelŝire kriis: «Mi estas ravita!». Sed baldau la arbaro finiĝis, kaj ĝian vaporbanejan sufokvarmon sekvis la malvarmeto de balsalonego kun kolonoj el ruĝetaj scintilaj ŝtonoj. La salonego, same kiel la arbaro, estis malplena, nur ĉe la kolonoj staris nudaj negroj kun arĝenta fruntorubando sur la kapo. Iliaj vizaĝoj iĝis grizbrunaj pro emocio, kiam en la salonegon flugis Margarita kun sia sekvantaro, kiun iel aliĝis Azazello. Kerubjev ellasis ŝian brakon kaj diris:
— Rekte al la tulipoj!
Nealta heĝo el blankaj tulipoj kreskis antau Margarita, trans ĝi ŝi vidis sennombrajn subkloŝajn fajrojn, kaj rnalantau ĉiu — blankan bruston kaj nigrajn ŝultrojn de frakulo. Tiam ŝi komprenis, de kie venas la bala bruo. Sur ŝin peze falis trumpeta muĝego, kaj el sub ĝi ŝprucinta violon-strio verŝiĝis sur ŝian korpon kvazau sango. La orkestro el proksimume cent kvindek homoj ludis polonezon.
Antau la orkestro altis frakvestita viro. Rimarkinte Margaritan li paliĝis, ekridetis kaj per subita mansvingo levis la tutan orkestron. Sen interrompi la muzikon eĉ por unu momento, la orkestro ŝin banis per la sonoj. La homo kiu staris super la orkestro turnis al ĝi la dorson kaj profunde sin klinis antau Margarita larĝe disetendante la brakojn. Ŝi ridetis kaj salute svingis sian manon.
— Ne, tio ne sufiĉas, — flustris Kerubjev, — li ne povos dormi la tutan nokton. Kriu al li: «Mi salutas vin, valsreĝo!»
Margarita kriis ĉi tion kaj miris, ke ŝia voĉo, plensona kvazau sonorilo, superis la muĝon de la orkestro. La homo ektremis pro feliĉo, la maldekstran manon li metis sur la bruston, per la dekstra li plu direktis la muzikon tenante la blankan bastoneton.
— Ne sufiĉas, ne sufiĉas, — flustris Kerubjev, — rigardu maldekstren, al la unuaj violonoj, kaj kapoklinu tiel, ke ĉiu pensu, ke persone lin vi rekonis. Tie estas nur mondfamuloj. Salutu ĉi tiun, ĉe la unua pupitro, tiu estas Vieuxtemps! Jes, tre bone. Nun pluen!
— Kiu estas la direktanto? — demandis Margarita forflugante.
— Johann Strauss, — kriis la kato, — kaj oni pendumu min per liano en la ĝangalo, se en iu balo iam ludis tia orkestro. Mi ĝin invitis! Kaj rimarku, neniu, eĉ ne unu malsaniĝis au rifuzis.
En la sekva salono ne estis kolonoj, anstatau ili tie staris floraj spaliroj, de unu flanko — el ruĝaj, rozkoloraj, lakte blankaj rozoj, de la alia — el japanaj svarmpetalaj kamelioj. Inter la spaliroj jam fontis, ŝuŝante, fontanoj, kaj ĉampano ŝaumis en tri basenoj, el kiuj la unua estis travideble violkolora, la dua — rubena, la tria — kristala. Apud ili klopodadis negroj kun skarlataj frontorubandoj, per arĝentaj ĉerpiloj plenigante platajn kalikojn je la ĉampano el la basenoj. Evidentiĝis, ke en la roza spaliro estas breĉo, sur la podio kirliĝis viro en ruĝa hirundvosta frako. Antau li neelteneble laute bruegis ĵazo. Apenau rimarkinte Margaritan, la direktanto sin klinis antau ŝi tiel, ke per la fingroj li tuŝis la plankon, poste li rerektiĝis kaj stride kriis:
— Haleluja!
Per la manplato li frapis sian genuon — unu! — poste, kruce, la alian — du —, rabis cimbalteleron disde la perkutisto kaj frapis per ĝi kontrau kolono.
Preterflugante Margarita vidis nur, ke la ĵazvirtuozo, luktante kontrau la polonezo kiu blovis en ŝian dorson, frapas siajn ĵazanojn per la cimbaltelero sur la kapon, kaj ke tiuj kuntiriĝas en komika teruro.
Fine ili elflugis en ŝtuparejon, kiun Margarita divenis esti tiu sama, kie en la mallumo ŝin renkontis Kerubjev kun sia lampaĉo. Nun tie, sur la supra placeto, la okulojn blindigis lumo verŝata el kristalaj vinbergrapoloj. Oni lokis Margaritan sur la placeto, ĉe ŝia maldekstra brako staris malalta ametista koloneto.
— Sur ĉi tio vi povos vin apogi, se estos al vi tre malfacile, — flustris Kerubjev.
Nigrulo ŝovis al ŝiaj piedoj kusenon kun ore brodita pudelo, kaj obeante ies manojn ŝi metis sur ĝin, fleksinte la gambon je la genuo, sian dekstran piedon. Ŝi provis rigardi ĉirkauen. Kerubjev kaj Azazello staris apud ŝi en parada pozo. Apud Azazello ŝi rimarkis tri junajn virojn, kies aspekto malklare rememorigis al ŝi Abadonon. Sur sia dorso ŝi perceptis friskan bloveton, ŝi rigardis malantauen kaj vidis ŝuŝantan vinon fonti el la marmora muro kaj flui en glacian basenon. ĉe sia maldekstra piedo ŝi sentis ion varman kaj vilan; tio estis Behemoto.
Margarita estis en la alto, kaj de ŝiaj piedoj sterniĝis malsupren la grandioza ŝtuparo kovrita per tapiŝo. Malsupre, tiom fore ke ŝi vidis ĝin kvazau rigardante inverse tra binoklo, vastis grandega pordistejo kun tute senmezura kameno, en kies malvarman kaj nigran faukegon facile povus enveturi kvintuna kamiono. La pordistejo kaj la ŝtuparo, inundata de tranĉe intensega lumo, estis senhomaj. La trumpetsonoj nun atingis ŝin de malproksime. Tiel oni senmove staris preskau minuton.
— Kie do estas la gastoj? — Margarita sin turnis al Kerubjev.
— Ili venos, reĝino, tuj ili venos. Gastoj al ni ne mankos. Kaj vere, mi preferus haki lignon ol akcepti ilin ĉi tie sur la placeto.
— Haki lignon! — transprenis la temon la parolema kato, — rni diru plion, pli volonte mi servus kiel tramkonduktoro, kaj tio ja vere estas la plej mizera laboro en la mondo.
— Ĉion necesas pretigi antau la fiksita tempo, reĝino, — klarigis Kerubjev, kaj lia okulo brilis tra la difektita monoklo. — Nenio estas pli abomena ol kiam la unue veninta gasto vagaĉas, ne sciante kion li faru, dum lia fidela megero flustre skoldadas lin pro tio, ke ili venis antau ĉiuj. Tiajn balojn oni forĵetu al la kloako, reĝino.
— Nepre al la kloako, — aprobis la kato.
— Restas ne pli ol dek sekundoj antau la noktomezo, — aldonis Kerubjev, — tuj komenciĝos.
Tiuj dek sekundoj ŝajnis al Margarita tre longaj. Probable ili estis jam pasintaj, kaj tamen okazis absolute nenio. Sed jen, subite io pumis malsupre en la grandega kameno, kaj el ĝi saltegis pendumilo kun pendolanta sur ĝi duone malkomponiĝinta kadavro. La kadavro forŝiriĝis de la ŝnuro, puŝiĝis kontrau la planko kaj resaltis nigrahara belulo en frako kaj lakledaj ŝuoj. El la kameno elkuris duonputriĝinta negranda ĉerko, ĝia kovrilo malfermiĝis kaj lasis elfali alian kadavron. La belulo galante al ĝi rapidis kaj prezentis sian kubuton, la dua kadavro ŝanĝiĝis en nudan, frivole moviĝeman virinon, kiu surhavis nigrajn ŝuojn kaj nigrajn plumojn sur la kapo, kaj ili ambau, la viro kaj la virino, rapidis supren sur la ŝtuparo.
— La unuaj! — ekkriis Kerubjev, — sinjoro Ĵakvo kun la edzino. Mi prezentas al vi, reĝino, unu el la plej interesaj viroj! Fervora monfalsisto, ŝtatperfidulo, tamen tre kapabla alĥemiisto. Li famiĝis per tio, — flustris Kerubjev al Margarita en la orelon, — ke li venenis la amatinon de la reĝo. Tio ne estas banalaĵo! Rigardu, kiom li estas bela!
En la dormoĉambro de Voland ĉio estis same kiel antaŭ la balo. Voland en sia ĉemizo sidis sur la lito, tamen Hella ne plu frotis lian genuon; sur la tablo kie antaŭe oni ludis ŝakon, ŝi estis aranĝanta noktomanĝon. Demetinte sian frakon, Kerubjev kaj Azazello sidis ĉe la tablo, kaj apud ili, nature, sin lokis la kato, kiu plu malvolis forlasi sian kravaton, kvankam ĉi tiu jam iĝis perfekta malpura ĉifonaĉo. Ŝanceliĝante Margarita venis al la tablo kaj kontraŭ ĝi sin apogis. Kiel antaŭe, Voland faris signon ke ŝi proksimiĝu kaj sidu apude.
— Nu, oni vin tute ellacigis, ĉu? — demandis Voland.
— Ho ne, messire, — respondis Margarita, sed apenaŭ aŭdeble.
— Noblesse oblige, — rimarkis la kato kaj verŝis al ŝi en ruĝvinan glason kristale klaran likvon.
— Ĉu tio estas vodko? — ŝi demandis per malforta voĉo.
Pro ofendiĝo la kato saltetis sur sia seĝo.
— Kion vi diras, reĝino? — li stertoris, — ĉu mi aŭdacus verŝi al damo vodkon? Ĝi estas pura alkoholo!
Margarita ridetis kaj provis forŝovi la vinglason.
— Trinku sen timo, — diris Voland, kaj ŝi tuj prenis la glason en la manon. — Hella, vin sidigu, — li ordonis kaj klarigis al Margarita: — La plenluna nokto estas nokto festa, kaj mi manĝas en la intima kompanio de miaj konfidenculoj kaj servistoj. Do, kiel vi vin sentas? Kiel pasis tiu laciga balo?
— Mireginde! — ekbabilis Kerubjev, — ĉiu estas ravita, enamiĝinta, frakasita, kiom da takto, kiom da lerto, logo, ĉarmo!
Voland silente levis sian glason kaj tintigis ĝin kontraŭ tiu de Margarita. Ŝi obeeme eltrinkis kun la penso ke pro la alkoholo tuj venos ŝia fino. Tamen okazis nenio malbona. Viva varmo disfluis en ŝia ventro, io mole puŝis ŝin sur la nukon, ŝi sentis siajn fortojn reveni, kvazaŭ ŝi vekiĝus post longa refreŝiga dormo, kaj krome, ŝi eksentis lupan malsategon. Kiam ŝi rememoris, ke ŝi nenion manĝis de la hieraŭa mateno, ĝi iĝis eĉ pli akra. Ŝi komencis avide gluti kaviaron.
Behemoto fortranĉis pecon da ananaso, ĝin surŝutetis per salo kaj pipro, ĝin manĝis kaj tiel brave renversis duan glaseton da alkoholo, ke ĉiuj aplaŭdis.
Post ke ankaŭ Margarita malplenigis sian duan glason, pli hele ekbrulis la kandeloj en la kandelabroj, kaj pli vigla iĝis la fajro en la kameno. Margarita sentis nenian ebrion. Enigante siajn blankajn dentojn en la viandon, ŝi ĝuegis la el ĝi fluantan sukon kaj samtempe observis Behemoton ŝmiri ostron per mustardo.
— Vi ankoraŭ metu sur ĉi ĉion kelkajn vinberojn, — mallaŭte diris Hella, per la kubuto puŝetante la katon en ties flankon.
— Bonvolu ne instrui al mi la vivon, — respondis Behemoto, — mi mem havas sufiĉan sperton pri festenado, jes, tute sufiĉan!
— Aĥ, kiel agrablas noktomanĝi ĝuste tiel, ĉe la kamenfajro, tute simple, — kraketis Kerubjev, — en intima rondo…
— Ne, Fagoto, — oponis la kato, — ankaŭ la balo havas siajn ĉarmon kaj grandiozon.
— Ĝi havas nek ĉarmon nek grandiozon, krome, tiuj idiotaj ursoj, kaj ankaŭ la tigroj ĉe la verŝtablo per sia blekado min preskaŭ migrenigis, — diris Voland.
— Jes, messire, — diris la kato, — se vi opinias, ke al ĝi mankas grandiozo, mi tuj obeeme aliĝos al tiu opinio.
— Vin gardu! — respondis Voland.
— Mi nur ŝercis, — humile diris la kato, — kaj koncerne la tigrojn, mi ilin rostigos.
— Tigraĵo ne estas manĝebla, — diris Hella.
— Ĉu tiel vi opinias? Tiam bonvolu aŭskulti, — replikis la kato, kaj kun plezure duonfermitaj okuloj Behemoto rakontis pri tio, kiel foje ĝi dum dek naŭ tagoj vagadis en dezerto, sin nutrante nur per la viando de tigro de ĝi mortigita. La kurioza rakonto interesis ĉiujn, kaj kiam la kato ĝin finis, ĉiuj ĥore ekkriis:
— Blago!
— La plej interesa en tiu blago estas tio, — diris Voland, — ke ĝi estas mensoga de la unua ĝis la lasta vorto.
— Ĉu tiel? Mensoga? — ekkriis la kato, kaj ĉiuj pensis ke ĝi tuj ekprotestos, sed anstataŭe Behemoto nur diris mallaŭte: — Inter ni juĝos la Historio.
— Diru, — plivigliĝinte post la vodko Margarita sin turnis al Azazello, — ĉu vi lin pafmortigis, la eksbaronon?
— Nature, — respondis Azazello, — kiel eblus lin ne pafmortigi? Li estis pafmortigenda.
— Mi tiel ekscitiĝis! — ekkriis Margarita, — tio okazis tiom neatendite.
— En tio estis nenio neatendita, — obĵetis Azazello, sed Kerubjev komencis ĝemadi kaj lamentadi:
— Kiel do oni ne ekscitiĝu? Mi mem sentis miajn genuojn tremi! Paf! Ek! La barono pum!
— Nemulte mankis ke mi havu atakon de histerio, — aldonis la kato, lekante kaviaron disde la kulero.
— Jen kion mi ne povas kompreni, — diris Margarita, kaj oraj brileroj de la kristaloj dancis en ŝiaj okuloj, — ĉu eblas ke ekstere oni ne aŭdis la muzikon kaj la tutan bruegon de la balo?
— Certe oni nenion aŭdis, reĝino, — respondis Kerubjev, — la aferon endas aranĝi tiel, ke oni ne aŭdu. Tion endas plej zorge aranĝi.
— Jes, kompreneble… ĉar fakte tie ja estis la viro sur la ŝtuparplaceto… kiam mi venis kun Azazello… kaj la alia, ĉe la enirejo… al mi ŝajnas, ke li observis vian apartamenton.
— Prave, prave! — kriis Kerubjev, — prave, kara Margarita Nikolavna! Vi firmigas mian suspekton. Jes, li observis la apartamenton. Unue li ŝajnis al mi distriĝema privata docento aŭ enamiĝinto langvoranta sur la ŝtuparo, sed ne, ne! Io suĉis mian koron! Aĥ! li observis la loĝejon! Kaj ankaŭ la alia, ĉe la enirejo! Kaj ankaŭ tiu de sub la arko, egale!
— Nun interese, ĉu oni povus veni por vin aresti? — demandis Margarita.
— Nepre oni venos, ĉarma reĝino, nepre! — respondis Kerubjev, — mi antaŭsentas ke oni venos, ne tuj, kompreneble, sed siatempe oni nepre venos. Tamen mi opinias, ke estos nenio interesa.
— Aĥ, kiel mi ekscitiĝis, kiam tiu barono falis, — ripetis Margarita, evidente plu impresite de la murdo, la unua kiun ŝi vidis en sia vivo. — Certe, vi bone celpafas, ĉu?
— Konvene, — diris Azazello.
— Je kiom da paŝoj? — ne tute klare demandis Margarita.
— Tio dependas de la celo, — prudente rimarkigis Azazello, — unu afero estas trafi la fenestrovitrojn de kritikisto Latunskij, kaj io tute alia estas trapafi lian koron.
— La koron! — ekkriis Margarita, ial metante la manon sur la sian, — la koron! — ŝi ripetis obtuze.
— Kio estas tiu Latunskij? — demandis Voland ekzamenante Margaritan per la duonfermitaj okuloj.
Azazello, Kerubjev kaj Behemoto diskrete mallevis sian rigardon, Margarita ruĝiĝis kaj respondis:
— Estas tia kritikisto. Hodiaŭ vespere mi disfrakasis lian loĝejon.
— Ĉu? Kial?
— Li, messire, li pereigis majstron, — klarigis Margarita.
— Sed kial vin mem vi klopodigis? — demandis Voland.
— Permesu al mi, messire, — ĝoje ekkriis la kato saltante sur sia seĝo.
— Sidu, — grumblis Azazello sin levante, — tuj mi mem tien veturos…
— Ne! — ekkriis Margarita, — ne, mi vin petegas, messire, tion oni ne faru.
— Laŭ via plaĉo, laŭ via plaĉo, — respondis Voland, kaj Azazello residiĝis.
— Do, kie ni haltis, karega reĝino Margot? — diris Kerubjev, — ah jes, la koro… Li trafas la koron, — Kerubjev etendis sian longan fingron direkte al Azazello, — laŭ elekto, en ajnan atrion aŭ en ajnan el la ventrikloj.
Margarita ne tuj komprenis, kaj kompreninte ŝi mirigite ekkriis:
— Sed ili ja ne estas videblaj!
— Karulino, — tintetaĉis Kerubjev, — ĝuste tio ja estas la malfacilaĵo, ke nevideblaj! Tio ja estas la tuta interesaĵo! Videblan objekton ĉiu povas trafi!
Kerubjev malfermis tirkeston de la tablo, prenis tie piksepon kaj prezentis ĝin al Margarita, petante ke ŝi per sia ungo marku unu el la pikiloj. Ŝi markis tiun de la supra dekstra angulo. Hella ŝovis la karton sub la kusenon kaj kriis:
— Prete!
Azazello, kiu sidis turninte la dorson al la kuseno, prenis el la poŝo de sia frakpantalono nigran aŭtomatan pistolon, metis ĝian tubon sur la ŝultron kaj, sen turni sin al la lito, li pafis kaŭzante gajan ektimon en Margarita. Oni retiris la karton el sub la trapafita kuseno; la pikilo, kiun markis Margarita, estis trafita.
— Mi ne dezirus troviĝi sur via vojo, kiam vi havas pistolon en la mano, — diris Margarita, kokete rigardetante Azazellon. Ŝin fascinis la homoj kapablaj fari ion unuaklase.
— Karega reĝino, — plu pepadis Kerubjev, — al neniu mi rekomendas troviĝi sur lia vojo, eĉ se li ne havas pistolon en la mano! Je mia honorvorto de eksa kapelestro kaj ĉefkantisto, neniu gratulus tian troviĝunton.
La kato, kiu sidis malserena dum la pafoprovo, subite deklaris:
— Mi min devontigas rompi la rekordon pri la piksepo.
Azazello responde nur graŭlis ion, sed la kato obstinis, ĝi postulis ne unu sed du revolverojn. Azazello eligis duan pistolon el la glutea poŝo de sia pantalono, kaj kune kun la unua, malestime tordante la buŝon, prezentis al la fanfaronulo. Oni markis du pikilojn sur la sepo. Turninte sian dorson al la kuseno, la kato longe celis. Margarita sidis ŝtopinte la orelojn per la fingroj kaj rigardis la strigon, kiu dormetis sur la kamenbreto. La kato pafis el ambaŭ pistoloj, post kio tuj ekŝrikis Hella, la strigo mortigite falis de la kameno kaj la horloĝo haltis disrompite. Hella, unu el kies manoj sangis, hurlante enigis siajn ungojn en la hararon de la kato, tiu responde kroĉiĝis al la ŝia, kaj ambaŭ, bule interplektite, ruliĝis sur la planko. Unu vinglaso falis de la tablo kaj frakasiĝis.
— Forprenu de mi tiun rabiiĝintan diablinon! — hurladis la kato sin defendante kontraŭ Hella, kiu rajde sur ĝin sidiĝis. Oni disigis la batalantojn, Kerubjev blovis sur la trapafitan fingron de Hella, kaj ĝi tuj saniĝis.
— Ja mi ne povas celpafi, kiam apude oni fuŝige parolas! — kriadis Behemoto penante reloki grandegan vilon forŝiritan de ĝia dorso.
— Mi vetas, — ridetante diris Voland al Margarita, — ke tion ĝi faris intence. Behemoto estas paflertulo.
Por signi sian repacigon, Hella kaj la kato interkisis. Oni reprenis la karton el sub la kuseno kaj ĝin ekzamenis. Neniu pikilo, krom la truita de Azazello, estis trafita.
— Tio ne estas ebla, — asertis la kato rigardante tra la karto la lumon de la kandelabro.
La gaja noktomanĝo pluis. La kandeloj gutetis en la kandelingoj, la kameno elverŝis en la ĉambron sekajn, bonodorajn varmoondojn. Satiĝinte, Margarita sidis beata, ŝi rigardis la grizviolajn ringojn ŝvebi de la cigaro de Azazello al la kameno, kie la kato kaptis ilin per la pinto de spado. Ŝi nenien deziris foriri, kvankam laŭ ŝia kalkulo jam estis malfrue. Konsidere ĉion okazintan, estis proksimume la sesa matene. Profitante paŭzon, ŝi turnis sin al Voland kaj hezite diris:
— Ŝajnas, ke mi devas iri… Malfruas.
— Kial hasti? — demandis Voland ĝentile sed sekete. La ceteraj silentis ŝajnigante sin absorbitaj pri la cigaraj fumrondoj.
— Jes, mi devas iri, — konfuzite pro ĉio ĉi diris Margarita kaj rigardis ĉirkaŭen, kvazaŭ serĉante mantelon aŭ balsurtuton. Subite ŝia nudeco komencis ŝin ĝeni. Silente Voland prenis el la lito sian grasan trivitan noktosurtuton kaj Kerubjev ĝin ĵetis sur ŝiajn ŝultrojn.
— Mi dankas al vi, messire, — apenaŭ aŭdeble diris Margarita kaj demande ekrigardis Volandon. Tiu respondis al ŝi per ĝentila kaj indiferenta rideto. Nigra malgajego ekpremis la koron de Margarita. Ŝi sin sentis trompita. Evidente, neniu intencas rekompenci ŝin pro ĉio kion ŝi faris dum la balo, same kiel neniu ŝin retenas. Krome, ŝi klare konsciis, ke ŝi ne havas kien iri de ĉi tie. La preterfluginta ideo, ke ŝi devos reveni en la palaceton, kaŭzis en ŝi internan eksplodon de malespero. Ĉu ŝi mem petu, kiel Azazello tente konsilis al ŝi en la Aleksandra ĝardeno? «Ne, por nenio ajn» — ŝi diris al si mem.
— Ĉion bonan, messire, — ŝi diris voĉe kaj pensis: «For, iel ajn for de ĉi tie, ekstere mi iros al la rivero kaj min dronigos».
— Nun sidiĝu, — subite ordonis Voland. La vizaĝo de Margarita ŝanĝis la koloron kaj ŝi sin sidigis. — Ĉu adiaŭonte vi deziras diri ion?
— Ne, nenion, messire, — fiere respondis Margarita, — krom tion, ke se vi ankoraŭ min bezonos, mi pretas volonte plenumi ĉion deziratan. Mi neniom laciĝis kaj la balo min tre amuzis. Tiom, ke se ĝi ankoraŭ daŭrus, mi volonte prezentus mian genuon al la kisoj de miloj da pendumiluloj kaj murdistoj, — ŝi vidis Volandon kvazaŭ tra vualo, ŝiaj okuloj plenis je larmoj.
— Ĝuste! Vi absolute pravas! — kriis Voland per resonanta kaj timiga voĉo, — tiele!
— Tiele! — eĥis la sekvantaro de Voland.
— Ni provis vin, — daŭrigis Voland, — neniam ion petu! Neniam kaj nenion, precipe de tiuj, kiuj estas pli fortaj ol vi. Oni mem proponos kaj oni mem ĉion donos! Sidigu vin, fiera virino! — Voland forŝiris la pezan noktosurtuton de Margarita kaj denove ŝi retroviĝis sidanta apud li sur la lito. — Do, Margot, — daŭrigis Voland mildigante sian voĉon, — kion vi deziras pro tio, ke hodiaŭ vi estis ĉe mi la mastrino? Kion vi deziras pro tio, ke vi patoprenis la balon nuda? Je kiom vi taksas vian genuon? Kian damaĝon faris al vi miaj gastoj, kiujn vi ĵus nomis pendumiluloj? Diru! Kaj nun diru sen ĝeno, ĉar mi mem proponas.
La koro de Margarita ekbatis, ŝi profunde ekspiris kaj komencis pripensi ion.
— Nu, ek, kuraĝon! — instigis ŝin Voland, — veku vian fantazion, ĝin spronu! Jam pro la nura ĉeesto dum la murdo de tiu perfekta kanajlo barono oni meritas rekompencon, precipe se oni estas virino. Do?
Al Margarita ekmankis spiro, ŝi jam estis eldironta la intimajn kaj en la animo preparitajn vortojn, kiam subite ŝi paliĝis, malfermis la buŝon kaj rondigis la okulojn. «Frida! Frida! Frida!» kriis en ŝiajn orelojn ies obseda, peteganta voĉo, «Mia nomo estas Frida!». Margarita, stumblante sur la vortoj, ekparolis:
— Do, ĉu mi rajtas, sekve, peti pri unu afero?
— Postuli, postuli, mia donna, — kompreneme ridetante diris Voland, — vi rajtas postuli unu aferon!
Aĥ, kiel lerte kaj klare Voland emfazis, ripetante ŝiajn proprajn vortojn, tiun «unu aferon»!
Ankoraŭfoje Margarita ekspiris kaj diris:
— Mi volas, ke oni ĉesu prezenti al Frida la tukon, per kiu ŝi sufokis sian infanon.
La kato levis la okulojn al la ĉielo kaj brue ekspiris, tamen sen ion diri: evidente, ĝi ankoraŭ memoris pri sia pinĉita orelo.
— Konsidere tion, — rikanetante diris Voland, — ke subaĉeto fare de tiu stultulino Frida estas, memkomprene, nepre ekskludenda — ĉar tio ja estus malakordigebla kun via reĝina digno — mi eĉ ne scias, kion mi faru. Restas al mi jeno: min provizi je ĉifonoj kaj ŝtopi per ili ĉiujn truojn en mia dormoĉambro!
— Pri kio vi parolas, messire? — miris Margarita, aŭdinte tiujn, efektive nekompreneblajn, vortojn.
— Mi tute konsentas kun vi, messire, — enmiksiĝis Behemoto, — ĝuste per ĉifonoj! — kaj incitite la kato frapis la tablon per la piedo.
— Pri la kompatemo mi parolas, — klarigis siajn vortojn Voland sen malkroĉi disde Margarita la rigardon de sia fajra okulo. — Fojfoje tute neatendite kaj perfide ĝi penetras tra plej mallarĝaj fendoj. Tial mi parolas pri ĉifonoj.
— Kaj mi, ankaŭ mi parolas pri tio sama! — ekkriis la kato, antaŭgarde klinante sin for de Margarita kaj ŝirmante siajn pintajn orelojn per la piedoj makulitaj je la roza kremaĵo.
— Iru for, — diris Voland al la kato.
— Mi kafon ankoraŭ ne trinkis, — tiu respondis, — kiel mi foriru? Ĉu vere, messire, en festa nokto oni dividos la festenanojn en du kvalitojn? La unuj estus de unua, kaj la aliaj, laŭ la esprimo de tiu avarulaĉo bufedisto, de dua freŝgrado?
— Silentu, — ordonis Voland al la kato kaj, turninte sin al Margarita, li demandis: — Evidente, vi estas eksterordinare bonkora homo, ĉu? Ege morala, ĉu?
— Ne, — energie protestis Margarita, — mi scias, ke kun vi oni povas paroli nur malkaŝe, do malkaŝe mi diru: mi estas vanta homo. Mi petis por Frida nur tial, ke mi senprudente donis al ŝi firman esperon. Ŝi atendas, messire, ŝi kredas je mia povo. Kaj se ŝi trompiĝos, mia situacio estos terura. Dum la tuta vivo mi ne havos trankvilon. Nun tio estas fakto! Iel ĝi okazis.
— Ah, — diris Voland, — tio estas komprenebla.
— Do, ĉu vi faros tion? — mallaŭte demandis Margarita.
— Certe ne, — respondis Voland. — Vidu, kara reĝino, tie estas simpla miskompreno. Ĉiu administrofako zorgu pri siaj aferoj. Mi ne kontestas, ke niaj ebloj estas konsiderindaj, multe pli grandaj ol opinias iuj, ne tre sagacaj, homoj…
— Ho jes, multe pli grandaj, — ne sukcesis sin deteni la kato, evidente fiera pri tiuj ebloj.
— Silentu, la diablo vin prenu! — diris Voland kaj daŭrigis returninte sin al Margarita: — Tamen kial mi faru tion, kio koncernas alian, kiel mi ĝin nomis, administrofakon? Do, mi tion ne faros, vi mem faru.
— Sed per mi, ĉu tio plenumiĝos?
Azazello ironie ĵetis sur ŝin oblikvan rigardon de sia misa okulo, apenaŭ rimarkeble skuetis la rufan kapon kaj snufis.
— Faru do, jen turmento, — tedite grumblis Voland kaj, turninte sian globuson li komencis ekzameni sur ĝi ian detalon, verŝajne kondukante ankaŭ alian aferon dum la interparolo kun Margarita.
— Do, Frida… — sufloris Kerubjev.
— Frida! — orelbore kriis Margarita.
La pordo impete malfermiĝis kaj la hirta, nuda, sed ne plu ebria virino tranc’okula enkuris en la ĉambron, etendis siajn manojn al Margarita, kaj ĉi tiu majeste diris:
— Vi estas pardonita. Oni ne plu alportos la tukon.
Aŭdiĝis ekhurlo de Frida, ŝi falis vizaĝ-al-tere antaŭ Margarita kruce disĵetinte la brakojn. Voland mansvingis kaj Frida malaperis.
— Mi dankas al vi, adiaŭ, — diris Margarita kaj sin levis.
— Nu, Behemoto, — ekparolis Voland, — ni ne tiru profiton el la ago de nepraktikema homo en la festa nokto. — Li sin turnis al Margarita: — Do, tion ni ne kalkulu, ja mi faris nenion. Kion por vi mem vi deziras?
Estiĝis silento. Ĝin interrompis Kerubjev, kiu flustris al Margarita:
— Mia diamanta donna, mi konsilas al vi esti ĉi-foje pli prudenta! La fortuno ja povas ne plu prezentiĝi!
— Mi volas ke tuj, nunsekunde, oni rehavigu al mi mian amdonanton, la majstron, — diris Margarita, kaj ŝia vizaĝo spasmiĝis.
Ventpuŝo penetris en la ĉambron, kuŝigante la flamon de la kandeloj, la peza fenestra kurteno ŝoviĝis flanken, la fenestro larĝe malfermiĝis kaj en la fora alto vidiĝis la plena, noktomeza kaj neniel matena, luno. De la fenestrobreto sur la plankon sterniĝis verdeta noktoluma tuko, kaj sur ĝi aperis la nokta gasto de Ivano, kiu nomis sin majstro. Li surhavis sian malsanulejan veston: kitelon, pantoflojn kaj la nigran ĉapelon, kiun li neniam forlasis. Tikoj grimace tordis lian nerazitan vizaĝon, kun frenezula timemo li oblikve rigardetis la kandelajn flamojn, kaj ĉirkaŭ li bolis la lunluma torento.
Margarita tuj lin rekonis, ŝi ĝemis, svingetis la manojn kaj kuris al li. Ŝi kisadis lian frunton, liajn lipojn, ŝi premis sian vizaĝon al lia stople pika vango, kaj la longe retenatintaj larmoj nun fluis el ŝiaj okuloj. Ŝi prononcadis nur unu vorton, sensence ŝi ripetis:
— Vi… vi, vi…
La majstro sin de ŝi disigis, kaj obtuze diris:
— Ne ploru, Margot, ne turmentu min, mi estas grave malsana. — Per unu mano li kroĉiĝis je la fenestrobreto, kvazaŭ intencante sur ĝin salti kaj forkuri, grimace nudiginte la dentojn li angore rigardis la sidantojn kaj ekkriis: — Mi timas, Margot! Denove mi havas halucinojn.
Sufokate de plorsingultoj Margarita flustris per intermita voĉo:
— Ne, ne, ne, nenion timu! Mi estas kun vi! Mi estas kun vi!
Kerubjev lerte kaj netrudeme ŝovis seĝon malantaŭ la majstron, kaj tiu sin lasis sur ĝin sidiĝi. Margarita falis sur la genoujn, sin premis al la flanko de la malsanulo kaj tiel senmoviĝis. En sia ekscito ŝi ne rimarkis, ke ŝia nudeco iel ĉesis, ke nun ŝi surhavas nigran silkan mantelon. Klininte la kapon la majstro rigardis la plankon per mornaj malsanulaj okuloj.
— Jes, — post paŭzo ekparolis Voland, — ili bone lin prilaboris. — Al Kerubjev li ordonis: — Ek, kavaliro, donu trinki al la homo.
Margarita persvadadis la majstron per tremanta voĉo:
— Trinku, trinku. Ĉu vi timas? Ne, ne, kredu al mi, ili vin helpos.
La malsanulo prenis la glason kaj eltrinkis ĝian enhavon, sed lia mano ektremis kaj la malplenigita glaso frakasiĝis ĉe liaj piedoj.
— Bona aŭguro, bona aŭguro! — ekflustris Kerubjev al Margarita, — rigardu, li jam rekonsciiĝas.
Fakte, la rigardo de la malsanulo iĝis malpli sovaĝa kaj perturbita.
— Ĉu vere estas vi, Margot? — demandis la luna gasto.
— Ne dubu, estas mi, — respondis Margarita.
— Ankoraŭ! — ordonis Voland.
Post ol la majstro malplenigis la duan glason, en liaj okuloj reaperis la vivo kaj la inteligento.
— Nu jen, tio estas alia afero, — diris Voland ekzamenante la majstron per akra rigardo, — nun ni interparolu. Kiu vi estas?
— Nun mi estas neniu, — respondis la majstro, kaj rideto tordis lian buŝon.
— De kie vi ĵus venis?
— El la domo de malĝojo. Mi estas mense malsana, — respondis la veninto.
Tiujn vortojn Margarita ne eltenis, ŝi denove ekploris. Poste, viŝinte siajn okulojn, ŝi ekkriis:
— Teruraj vortoj! Teruraj vortoj! Li estas majstro, messire, mi avertas vin pri tio. Kuracu lin, li valoras tion!
— Ĉu vi scias, kun kiu vi nun interparolas? — demandis Voland la veninton, — ĉe kiu vi estas?
— Mi scias tion, — respondis la majstro. — En la frenezulejo tiu bubo, Ivano Senhejmulo, estis mia najbaro. Li rakontis al mi pri via renkonto.
— Certe, certe, — reagis Voland, — mi havis la plezuron renkonti tiun fraŭlon ĉe la Patriarĥa lageto. Min mem li preskaŭ frenezigis, konvinkante min ke mi ne ekzistas! Sed vi, ĉu vi kredas, ke mi vere estas mi?
— Necesas kredi, — respondis la veninto, — kvankam, evidente, multe pli trankviliga estus rigardi vin halucinaĵo. Mi petas pardonon, — subite rekonsciiĝinte aldonis la majstro.
— Nu, se tio vin trankviligas, rigardu tiel, — ĝentile diris Voland.
— Ne, ne, — timigite diris Margarita skuante la majstron je la ŝultro, — ekkonsciu, antaŭ vi vere estas li!
Ankaŭ tiun fojon la kato enmiksiĝis:
— Fakte, mi vere similas halucinon. Atentu mian profilon en la luna lumo, — la kato ŝovis sin en la lunluman faskon kaj volis ankoraŭ ion diri, sed oni petis ĝin silenti, kaj Behemoto, respondinte: — Tre bone, mi mutiĝos. Mi estos silentema halucino, — eksilentis.
— Nun diru al mi, kial Margarita nomas vin majstro? — demandis Voland.
La veninto melankolie ridetis kaj diris:
— Tio estas pardonebla malrigoraĵo. Ŝi tro alte aprezas la romanon kiun mi verkis.
— Pri kio temas la romano?
— Pri Poncio Pilato.
Ĉi tiam refoje ŝanceliĝis kaj balanciĝis la flamlangetoj de la kandeloj, ektintetis la vazaro sur la tablo, Voland tondre ekridegis, sed neniu timis nek miris pri la ridego. Behemoto ial aplaŭdis.
— Pri kio, pri kio? Pri kiu? — ekparolis Voland ĉesinte ridi. — Ĝuste nuntempe, ĉu? Tio estas eksterordinara! Ĉu vi ne povis trovi alian temon? Montru, — Voland etendis la malfermitan manon.
— Bedaŭrinde mi ne povas tion fari, — respondis la majstro, — ĉar mi bruligis la manuskripton en la forno.
— Pardonu, sed tion mi ne povas kredi, — diris Voland, — tio ne eblas. La manuskriptoj ne forbrulas. — Li turnis sin al la kato kaj ordonis: — Ek, Behemoto, donu do la romanon.
La kato tuj saltis de la seĝo kaj ĉiuj vidis, ke ĝi sidis sur dika stako de manuskriptoj. La supran ekzempleron la kato, respekte sin klininte, prezentis al Voland. Margarita ektremis kaj kriis, ankoraŭfoje emociite ĝis larmoj:
— Jen ĝi estas, la manuskripto! Jen ĝi estas!
Ŝi ĵetis sin al Voland kaj aldonis ravite:
— Ĉiopova! Ĉiopova!
Voland prenis la ekzempleron, ĝin turnis, metis flanken kaj silente, sen rideto, fikse rigardis la majstron. Sed tiu sen videbla kaŭzo falis en melankolion kaj maltrankvilon, sin levis de la seĝo, tordis siajn manojn kaj, turninte sin al la malproksima luno, tremerante, komencis murmuri:
— Eĉ nokte, ĉe la luno mi ne havas kvieton, kial oni min maltrankviligis? Ho dioj, dioj…
Margarita kroĉiĝis je lia malsanuleja kitelo kaj sin premante al li ankaŭ ŝi murmuradis en angoro kaj en larmoj:
— Ho Dio, kial vin ne helpas la kuracilo?
— Tuj, tuj, — flustris Kerubjev klopodante ĉirkaŭ la majstro, — tuj ni ĉion aranĝos… Ankoraŭ unu glaseton, mi trinkos kune.
La glaseto palpebrumis, ekbrilis en la luna lumo, kaj ĝi helpis, tiu glaseto! Oni residigis la majstron kaj la vizaĝo de la malsanulo akceptis kvietan esprimon.
— Nu, nun ĉio estas klara, — diris Voland, per sia longa fingro frapetante la manuskripton.
— Absolute klara, — konfirmis Behemoto, forgesinte sian promeson esti silentema halucino, — nun mi klare vidas, kio estas kamuflita per la ĉefa linio de tiu verketo. Kion vi diras, Azazello? — la kato demandis Azazellon, kiu la tutan tempon restis silenta.
— Mi diras, — nazvoĉe respondis tiu, — ke vin dronigi estus bona afero.
— Indulgu min, Azazello, — diris la kato, — ne sugestu tiun ideon al mia sinjoro. Ja kredu al mi, ĉiun nokton mi aperus al vi same vestita per la luna lumo, kiel la kompatinda majstro, mi kapsignus al vi kaj geste mi instigadus vin min sekvi. Kion vi tiam sentus, ho Azazello?
— Nu, Margarita, — diris Voland reprenante la interparolon, — nun diru ĉion. Kion do vi bezonas?
La okuloj de Margarita ekflamis kaj ŝi petege demandis Volandon:
— Ĉu vi permesos ke mi kaj li iomete interflustru?
Voland kapjesis kaj ŝi, tuŝetante la orelon de la majstro, ion flustris. Oni aŭdis lin respondi:
— Ne, estas tro malfrue. Mi ne plu volas ion ajn en la vivo. Krom ke mi vidu vin. Sed al vi denove mi konsilas, forlasu min. Kun mi vi pereos.
— Ne, mi vin ne forlasos, — respondis Margarita kaj sin turnis al Voland: — Mi petas revenigi nin en la kelon ĉe la strateto apud Arbat’, kaj ke la lampo denove lumu, kaj ke ĉio estu kiel antaŭe.
Ĉi tiam la majstro ekridis kaj, ĉirkaŭpreninte ŝian antaŭlonge malfriziĝintan, krispan kapon, li diris:
— Ah, ne atentu tion, kion diras la kompatinda virino, messire. En tiu kelo jam delonge loĝas alia homo, kaj ĝenerale neniam okazas, ke ĉio estus kiel antaŭe. — Li premetis sian vangon kontraŭ la kapo de sia amikino, ŝin brakumis kaj murmuris: — Mia kara… mia kompatinda…
— Tio neniam okazas, ĉu tiel vi diras? — reagis Voland. — Prave. Tamen ni provu. — Kaj li ordonis: — Azazello!
De la plafono tuj impete falis perpleksega kaj preskaŭ freneziĝinta civitano en nuraj subvestoj; ial li havis valizon en la mano kaj kaskedon sur la kapo. Pro teruro li tremis kaj ŝajnis kaŭronta.
— Ĉu Bakŝiŝev? — demandis Azazello la falintan de la ĉielo.
— Alojzo Bakŝiŝev, — tiu respondis tremante.
— Ĉu estas vi, kiu leginte la artikolon de Latunskij pri la romano de la jena homo sendis skriban denuncon, ke li tenas kontraŭleĝan literaturon? — demandis Azazello.
La ĵus veninta civitano iĝis blua, liaj okuloj pleniĝis je pentaj larmoj.
— Vi volis transloĝiĝi en liajn ĉambrojn, ĉu? — je plej konfidence intima tono nazvoĉe demandis Azazello.
Ŝuŝado de furioza katino aŭdiĝis en la ĉambro, Margarita hurlis enigante siajn ungojn en la vizaĝon de Alojzo Bakŝiŝev.
— Spertu, spertu, kio estas sorĉistino!
Okazis tumulto.
— Kion vi faras? — kriis la majstro suferante, — Margot, tio estas hontinda!
— Mi protestas, tio estas neniel hontinda! — blekegis la kato.
Kerubjev detiris Margaritan malantaŭen.
— Banujon mi instalis, — kriis Bakŝiŝev sangante kaj klakante per la dentoj, galimatiante en sia teruro: — jam la sola surkalkado… la vitriolo…
— Estas tre bone, ke vi instalis banujon, — aprobis Azazello, — li bezonas banojn, — kaj Azazello kriis: — For!
Tuj Bakŝiŝev iĝis levita, renversita kaj forblovita el la dormoĉambro de Voland tra la malfermita fenestro.
La majstro elorbitigis la okulojn, flustrante:
— Tamen, tio ja ŝajnas eĉ pli forta ol la prodaĵoj pri kiuj rakontis Ivano! — profunde impresite li lasis vagi sian rigardon kaj fine fiksis ĝin sur la kato: — Ĉu ĝi estas… pardonu, sinjoro kato… — li stumblis, hezitante kiel li titolu la katon, — ĉu vi estas la kato kiu provis envagoniĝi en la tramon?
— Mi mem, — flatite konfirmis la kato, kaj aldonis: — Mi ŝatas, ke vi tiel ĝentile traktas katon. Ĝenerale oni ial kutimas alparoli la katojn tute senceremonie, kvankam neniu kato iam ajn tintigis kun oni sian glason je interfratiĝo.
— Ial ŝajnas al mi, ke vi ne tute estas kato, — dubeme diris la majstro kaj nekuraĝe li turnis sin al Voland: — Finfine en la kliniko oni rimarkos ja mian foreston.
— Kial do ili rimarku? — trankvilige diris Kerubjev, kaj en liaj manoj aperis iuj paperoj kaj libroj, — ĉu ĝi estas via malsanhistorio?
— Jes.
Kerubjev ĵetis la malsanhistorion en la kamenon.
— Ne estas la dokumento, do ne estas la homo, — li kontente rezonis, — kaj ĉi tio, ĉu ĝi estas la domlibro de via konstrurajtigito?
— J-jes…
— Kiu estas ĉi tie registrita? Ĉu Alojzo Bakŝiŝev? — Kerubjev blovis sur la paĝon de la domlibro, — ek! jen li ne estas en la libro, kaj bonvolu atenti, ke neniam li tie estis. Se la konstrurajtigito miros, diru al li, ke Alojzon li sonĝis. Bakŝiŝev? Kia Bakŝiŝev? Nenia Bakŝiŝev iam estis. — Ĉi tiam la ŝnurizita libro forvaporiĝis el la manoj de Kerubjev. — Jen, ĝi jam kuŝas en la skribotablo de via konstrurajtigito.
— Vi trafe sentencis, — diris la majstro admirante la perfektecon de la laboro de Kerubjev, — «Ne estas la dokumento, do ne estas la homo». Nu, ĝuste mi ne estas, ĉar mi ne havas paperojn.
— Mi pardonpetas, — ekkriis Kerubjev, — sed ĝuste tio estas halucino. Jen ĝi estas, via legitimilo.
Kerubjev transdonis al la majstro la dokumenton, poste li sentimentale levis la okulojn kaj mieltone flustris al Margarita:
— Kaj jen estas via havo, Margarita Nikolavna, — kaj li donis al ŝi la kajeron kun la brulnigriĝinta rando, la sekan rozon, la foton kaj, kun afekta zorgemo, la ŝparkasan libreton, — dekmil rubloj, kiel vi bonvolis deponi, Margarita Nikolavna. Fremdan apartenaĵon ni ne bezonas.
— Mi preferus, ke velksekiĝu miaj piedoj, ol tuŝi fremdan apartenaĵon, — ekkriis la pufiĝinta kato, dancante sur valizo por prempaki en ĝin ĉiujn ekzemplerojn de la misaventura romano.
— Ankaŭ vian dokumenton bonvolu preni, — daŭrigis Kerubjev prezentante al Margarita ŝian legitimilon. Poste li sin turnis al Voland kaj respekte raportis: — Ĉio, messire!
— Ne, ne ĉio, — respondis Voland forlasante sian globuson. — Kion mi faru, donna, pri via sekvantaro? Miaflanke, mi ĝin ne bezonas.
Ĉi tiam tra la malfermita pordo enkuris Nataŝa, plue nuda, ŝi svingetis la manojn kaj kriis al Margarita:
— Estu feliĉaj, Margarita Nikolavna! — ŝi kapsalutis la majstron kaj sin returnis al Margarita: — Ja mi ĉion sciis, kien vi iradis.
— La servistinoj ĉion scias, — rimarkigis la kato multsignife levante la antaŭan piedon, — opinii ilin blindaj estas eraro.
— Kion vi volas, Nataŝa? — demandis Margarita, — revenu en la palaceton.
— Mia kara koro, Margarita Nikolavna, — petege diris Nataŝa kaj surgenuiĝis, — persvadu ilin, — ŝi ĵetis oblikvan rigardon al Voland, — ke oni lasu min sorĉistino. Mi jam ne volas reveni en la palaceton! Nek al inĝeniero, nek al teknikisto volas mi edziniĝi! Hieraŭ dum la balo sinjoro Ĵakvo faris al mi edziĝproponon. — Nataŝa malpugnigis la manon kaj vidigis iajn ormonerojn.
Margarita demande rigardis Volandon. Tiu kapjesis. Nataŝa ĵetis sin al Margarita sur la kolon, sonore ŝin kisis kaj kun venkkrio forflugis tra la fenestro.
Anstataŭ Nataŝa aperis Nikolao Ivaniĉ. Li ree havis sian homan aspekton, tamen mienis tre malserene, eĉ incitite.
— Jen kiun mi resendos kun aparta plezuro, — diris Voland fiksante sur lin mallogatan rigardon, — kun grandega plezuro, tiom lia ĉeesto ĉi tie estas malkonvena.
— Mi tre petas liveri al mi atestilon, — ekparolis Nikolao Ivaniĉ, ĵetante ĉirkaŭen sovaĝajn rigardojn sed je tre insista tono, — atestilon pri tio, kie mi pasigis la ĵusan nokton.
— Por kiu celo? — severe demandis la kato.
— Por la celo prezenti ĝin al la milicio kaj al mia edzino, — firme diris Nikolao Ivaniĉ.
— Normale ni ne donas atestilojn, — respondis la kato kun malserene grava mieno, — sed por vi, estu tiel, ni faros escepton.
Kaj antaŭ ol Nikolao Ivaniĉ konsciis la respondon, la nuda Hella jam sidis ĉe tajpilo kaj la kato estis al ŝi diktanta:
— Estas atestate per ĉi tio, ke ties portanto Nikolao Ivaniĉ pasigis la indikitan nokton en la balo ĉe Satano rekviziciite estiel trafikilo… malferman krampon, Hella! Enkrampe metu: eksporko. Subskribo — Behemoto.
— Kaj la dato? — pepis Nikolao Ivaniĉ.
— Datojn ni ne indikas, kun la dato la papero ne estus valida, — subskribante la atestilon replikis la kato, prenis de ie sigelilon, sur ĝin surblovetis, stampis sur la papero la vorton PAGATE, kaj enmanigis la atestilon al Nikolao Ivaniĉ. Post kio Nikolao Ivaniĉ senspure malaperis kaj lian lokon okupis nova, neniel atendita viro.
— Kiu ankoraŭ? — mallogite demandis Voland per la mano ŝirmante siajn okulojn kontraŭ la lumo de la kandeloj.
Punĉo mallevis la kapon, ekspiris kaj nelaŭte diris:
— Lasu min reen. Mi ne povas plu esti vampiro. Ja tiam, en la okazo kun Rimskij, preskaŭ ĝis la morto mi kaj Hella lin prilaboris! Mi ne estas sangsoifa. Lasu min reen.
— Galimatio, — diris Voland kun grimaco de malkontento. — Kio estas Rimskij? Kion li babilas?
— Bonvolu ne zorgi pri tio, messire, — respondis Azazello kaj sin turnis al Punĉo: — Per telefono oni ne respondu kanajle. Per telefono oni ne mensogu. Ĉu klare? Ĉu promesite?
Pro ĝojo ĉio konfuziĝis en la kapo de Punĉo, lia vizaĝo ekradiis kaj sen kompreni, kion li diras, li ekbalbutis:
— Je la sankta… pardonon! Mi volas diri, via moŝ… tuj post la tagmanĝo… — Punĉo premis la manojn al la brusto petege rigardante Azazellon.
— Nu bone, hejmen, — tiu diris, kaj Punĉo aerdisiĝis.
— Nun lasu min sola kun ili, — ordonis Voland, almontrante la majstron kaj Margaritan.
Lia ordono tuj estis plenumita. Post kelka silentado li sin turnis al la majstro.
— Do, reen en la kelon ĉe Arbat’, ĉu? Sed kiu verkos? Kaj kio pri la revoj, pri la inspiro?
— Mi ne plu havas revojn, nek inspiron, — respondis la majstro, — nenio ĉirkaŭe min interesas, krom ŝi, — li denove metis siajn manojn sur la kapon de Margarita, — oni min rompis, mi enuas kaj mi volas reveni en mian kelon.
— Kaj via romano, Pilato?
— Ĝi iĝis al mi abomena, tiu romano, pro ĝi mi tro multe suferis.
— Mi vin petegas, ne parolu tiel, — plorvoĉe diris Margarita. — Kial vi min turmentas? Ja vi scias, ke mian tutan vivon mi metis en tiun verkon. — Sin turninte al Voland ŝi aldonis: — Ne aŭskultu lin, messire, li estas tro torturita.
— Sed necesas ja ion priskribadi, ĉu? — diris Voland, — se vi elĉerpis la prokuratoron, nu, pentru ekzemple tiun Alojzon.
La majstro ridetis.
— Tion Lapŝonnikova ne publikigos, kaj krome, tio estas seninteresa.
— Per kio do vi vivos? Ja vi mizeros.
— Tre volonte, — respondis la majstro. Li tiris al si Margaritan, metis sian brakon ĉirkaŭ ŝiajn ŝultrojn kaj aldonis: — Ŝi prudentiĝos, min forlasos…
— Malprobable, — diris Voland tradente kaj daŭrigis: — Do, la homo verkinta la historion de Poncio Pilato foriras en la kelon kun la intenco instali sin tie ĉe sia lampo kaj mizeri, ĉu?
Margarita disiĝis de la majstro kaj arde ekparolis:
— Mi faris ĉion, kion mi povis, mi flustris al li la plej logan. Sed li malakceptis tion.
— Kion vi flustris, tion mi scias, — kontraŭdiris Voland, — sed ĝi ne estas la plej loga. Kaj al vi mi povas sciigi, — kun rideto li sin turnis al la majstro, — ke via romano ankoraŭ liveros al vi surprizojn.
— Tio estas tre malgajiga, — respondis la majstro.
— Ne, tio ne estas malgajiga, — diris Voland, — de nun jam nenio timinda vin atendas. Do, Margarita Nikolavna, ĉio estas farita. Ĉu vi havas kontraŭ mi iun pretendon?
— Ho, messire, kion vi diras!..
— Do, prenu tamen ĉi tion por memoro pri mi, — diris Voland eligante el sub la kuseno negrandan oran hufumon inkrustitan je diamantoj.
— Ne, ne, ne, pro kio?
— Ĉu vi intencas kun mi disputi? — demandis Voland ridetante.
La mantelo de Margarita ne havis poŝon, tial ŝi envolvis la hufumon en tablotukon kies angulojn ŝi nodis. Ĉi tiam io ŝin mirigis, ŝi rigardis al la fenestro, kie plu brilis la luno, kaj diris:
— Jen kion mi ne povas kompreni… Kiel do, plu kaj plu daŭras la noktomezo, ja antaŭlonge devis jam esti mateno, ĉu?
— Festan noktomezon estas agrable iomete reteni, — respondis Voland. — Nu, mi deziras al vi feliĉon.
Margarita preĝmaniere etendis ambaŭ brakojn al Voland, tamen ŝi ne aŭdacis al li proksimiĝi kaj mallaŭte ekkriis:
— Adiaŭ! Adiaŭ!
— Ĝis revido, — diris Voland.
Margarita en la nigra mantelo, la majstro en la malsanuleja kitelo eliris en la koridoron de la juvelistvidvina loĝejo, kie brulis kandelo kaj kie ilin atendis la sekvantaro de Voland. Kiam oni ekiris el la koridoro, Hella portis la valizon, en kiu estis la romano kaj la modesta havaĵo de Margarita. La kato helpis Hellan. Ĉe la pordo de la apartamento Kerubjev kapklinis kaj malaperis, la ceteraj iris akompane laŭ la ŝtuparo. Ĝi estis senhoma. Kiam oni pasis la interŝtuparan placeton de la tria etaĝo, aŭdiĝis mola bato, sed neniu ĝin atentis. En la ter’etaĝo, antaŭ la pordo de la sesa enirejo, Azazello blovis supren, kaj paŝinte en la korton neniam vizitatan de la luno oni tuj vidis dormi, dormi sur la perono per evidente profunda dormo, la homon en la botoj kaj kaskedo, kaj krome, grandan nigran aŭtomobilon kun malŝaltitaj lumoj. Tra la antaŭa glaco malklare videblis la silueto de la kampokorvo.
Oni jam volis loki sin en la veturilo, kiam afliktite Margarita nelaŭte ekkriis:
— Ho Dio, mi perdis la hufumon!
— Enaŭtiĝu, — diris Azazello, — kaj atendu min tie. Mi tuj revenos, mi nur esploros la aferon. — Kaj li foriris en la ŝtuparejon.
Nu, la afero estis jena. Iom pli frue, antaŭ ol Margarita, la majstro kaj iliaj akompanantoj paŝis sur la ŝtuparon, tien el la apartamento n-ro 48, situanta sub la juvelistvidvina, eliris malgrasa virineto kun ladbotelo kaj aĉetsako en la manoj. Ŝi estis ĝuste tiu Anjo, kiu la ĵusan merkredon lasis disflui, malfeliĉe por Berlioz, sunfloran oleon ĉe la turnokruco.
Ne estas sciate, kaj verŝajne neniam iĝos sciate, pri kio sin okupis en Moskvo tiu virino, nek kiuj estis ŝiaj vivrimedoj. Estis sciate nur, ke ĉiutage oni povas vidi ŝin portanta jen la ladbotelon, jen la aĉetsakon, jen la ladbotelon kaj la aĉetsakon kune, aŭ en la bazaro, aŭ sub la pordega arko de la domo, aŭ en la ŝtuparejo, sed plej ofte en la kuirejo de la apartamento n-ro 48 kie ŝi loĝis. Krome kaj precipe oni sciis, ke en ĉiu ajn loko kie ŝi estas aŭ aperas tuj komenciĝas skandalo, kaj krome, ke ŝi havas la alnomon la Pesto.
Anjo-la-Pesto ial kutimis ellitiĝi eksterordinare frue, sed ĉi-foje ŝi fruis supermezure, io ŝin levis baldaŭ post la noktomezo. Ŝia ŝlosilo turniĝis en la seruro, Anjo elŝovis la nazon tra la malfermetata pordo, poste traiĝis la resto de ŝia korpo, ŝi tirŝlosis post si la pordon kaj estis jam ien forironta, kiam sur la supera placeto knalis pordo, iu ruliĝis malsupren laŭ la ŝtuparo kaj karambolis kun Anjo tiel forte, ke ŝia okcipito puŝiĝis kontraŭ la muro.
— Kien la diablo pelas vin en nura kalsoneto? — ŝi ŝrikis frotante sian nukon. La viro en subvestoj, kun valizo en la mano kaj kaskedo sur la kapo, respondis al Anjo sen malfermi la okulojn, per sovaĝa voĉo somnambula:
— La banhejtilo! La vitriolo! La sola surkalkado kiom kostis, — li ekploris, bojkriis: — For! — kaj impetis, tamen ne pluen, malsupren laŭ la ŝtuparo, sed reen, al la pli alta interŝtupara placeto kies vitro estis rompita per la piedo de la ekonomiisto, kaj tra tiu fenestro, la piedojn supren, li elflugis en la korton. Anjo eĉ pri sia okcipito forgesis, ŝi krietis kaj siavice impetis al la fenestro. Ŝi kuŝigis sin ventre sur la placeton kaj elŝovis la kapon eksteren, atendante vidi sur la asfalto prilumata de la korta lanterno, la frakasiĝintan viron kun la valizo. Tamen nenio ajn estis sur la nuda asfalto de la korto.
Restis nur unu ebla konjekto, ke la stranga somnambulo forflugis el la domo birde, sen lasi post si eĉ malplejan spuron. Anjo sin krucosignis kaj pensis:
— Nu jen, la fama apartamento kvindeka! Vere oni pri ĝi rakontas! Jen, tia apartamento!
Ĉi tion ŝi ankoraŭ ne finpensis, kiam supre refoje klakis la pordo kaj kure venis dua iu. Anjo alpremis sin al la muro kaj vidis sufiĉe solidan civitanon, kun barbeto kaj, laŭ ŝia impreso, iomete porkid’aspekta vizaĝo, ŝtelgliti preter ŝi kaj, simile al la unua, forlasi la domon tra la fenestro, same sen ajna emo frakasiĝi sur la asfalto. Post tio Anjo tute forgesis la celon de sia ekspedicio, ŝi restis sur la ŝtuparo, sin krucosignante, mirĝemetante kaj al si mem parolante.
Tria civitano, sen barbeto, kun ronda razita vizaĝo, en zonbluzo, elkuris de supre post mallonga tempo kaj tute same forflirtis tra la fenestro.
Laŭde al la reputacio de Anjo endas diri, ke ŝi estis scivola kaj decidis ankoraŭ atendi, ĉu okazos pluaj mirindaĵoj. Supre la pordo denove malfermiĝis, ĉi-foje eliris tuta kompanio, kaj ne kure sed ordinare, kiel normalaj homoj. Anjo forlasis la fenestron, kuris reen al sia pordo, rapide ĝin malŝlosis, sin kaŝis malantaŭe, kaj en la fendo kiun ŝi lasis refermetante la pordon ekflagris ŝia scivorema okulo.
Iu — ĉu malsanulo? ĉu strangulo? — pala, stoplobarba, kun nigra ĉapeto kaj ia kitelo, ŝanceliĝeme paŝadis laŭ la ŝtuparo malsupren. Lin zorgeme subtenis je la brako moŝtetulino en nigra sutano — tiel ŝajnis al Anjo en la mallumeto. La sinjorino ne estis tute nudpieda, ŝi surhavis — ĉu ŝuojn? iajn travideblajn, evidente eksterlandajn, tute disŝiritajn. Sed… la ŝuoj ja estis bagatelo, ja ŝi estas nuda! Nu jes, sub la sutano ŝi havas nenion! «Jes, tia apartamento!» La tuta animo de Anjo jubilis pro la antaŭgusto de tio, kion morgaŭ ŝi rakontados al la najbaroj.
La strange vestitan sinjorinon sekvis sinjorino absolute nuda, portanta valizon, kaj ĉirkaŭ la valizo klopodadis grandega nigra kato. Preskaŭ voĉe Anjo ion ekpepis, sed ŝi sin superregis kaj nur frotis la okulojn.
La procesion fermis malalta lameta alilandano kun misa okulo, sen jako, en blanka frakveŝto kaj kun kravato. La tuta kompanio pasis preter Anjo malsupren. Ĉi tiam de sur la interŝtupara placeto aŭdiĝis bato. Kiam la paŝoj estingiĝis, Anjo, kvazaŭ serpento, elglitis de malantaŭ la pordo, starigis sian ladbotelon ĉe la muro, sin sternis sur la placeto kaj palpserĉis ĉirkaŭe. Ŝi trovis buŝtukon, en ĝin estis envolvita io peza. Ŝiaj okuloj elorbitiĝis kiam ŝi malnodis la buŝtukon. Anjo tenis la juvelon tuj antaŭ la okuloj kaj ili brilis per tute lupa flamo. En ŝia kapo estiĝis kirlo: «Nenion mi vidis! Nenion mi scias!.. Ĉu al la nevo? Ĉu dissegi?.. La ŝtonojn ja oni povus elskrapi… kaj po unu vendi, unu ŝtoneton ĉe Petrovka, alian ĉe Smolenskij… Kaj — nenion mi vidis, nenion mi scias!»
Ŝi kaŝis la trovaĵon sub la brustopecon de sia robo, reprenis la ladbotelon kaj jam volis, prokrastinte la urb’iron, gliti reen tra la duone malfermita pordo, kiam subite, la diablo scias de kie, antaŭ ŝi aperis la senjaka blankbrustulo, kiu nelaŭte diris:
— Ek, donu la hufumeton kaj la buŝtukon.
— Kian do buŝtuketon, kian hufumeton? — demandis Anjo, tre lerte simulante nekomprenon, — nenian buŝtuketon mi vidis. Ĉu vi, civitano, estas ebria?
Sen diri ion pluan, la blankbrustulo per siaj fingroj, malmolaj kiel aŭtobusa kroĉstango kaj same malvarmaj, ĉirkaŭprenis ŝian kolon, tute malebligante ian ajn enspiron. La ladbotelo falis el ŝiaj manoj sur la plankon. Kelkan tempon la senjaka alilandano tenis Anjon sen aero, poste li forigis la fingrojn de ŝia kolo. Anjo glutis aeron kaj ridetis.
— Ĉu la hufumeton? — ŝi diris, — jes, tuj! Do, ĝi estas via hufumeto, ĉu? Ĵus mi ĝin trovis ĉi tie, ĝi kuŝis en buŝtuketo… Mi speciale zorgis, ke ia ajnulo ĝin ne forprenu, ĉar tiam adiaŭ la hufumeto!
Ricevinte la hufumon kaj la buŝtukon, la alilandano superŝutis Anjon per ceremoniaj salutoj kaj emfazaj dankoj, riverencis, forte premis ŝian manon kaj diris kun orelfrapa eksterlanda prononco:
— Mi plej profunde dankas, madame. Por mi tiu hufumeto estas kara memoraĵo. Permesu al mi, pro tio ke vi ĝin konservis, enmanigi al vi ducent rublojn. — El sia veŝtpoŝo li eligis la monon kaj donis ĝin al Anjo.
Spasme ridetante ŝi ripete ekkrietis:
— Ah, plej humile mi vin dankas! Merci! Merci!
La malavara alilandano per unu movo glitis al la tujsuba ŝtuparplaceto, sed antaŭ ol definitive malaperi li kriis supren, ĉi-foje kun absolute rusa prononcmaniero:
— Vi, maljuna sorĉistino, se vi ankoraŭ trovos fremdaĵon, vi ĝin ne kaŝu en vian robaĉon sed portu ĝin al la miliciejo!
Anjo, en kies kapo ĉio okazinta sur la ŝtuparo estigis zumon kaj konfuzon, ankoraŭ longe staris sur la placeto inercie kriante:
— Merci! Merci! Merci! — dum la alilandano jam estis for.
Ankaŭ la aŭtomobilo estis forlasinta la korton.
Redoninte al Margarita la donacon de Voland, Azazello ŝin adiaŭis kaj demandis, ĉu oportune ŝi sidas; Margarita ŝmace interkisis kun Hella, la kato respekte kisis ŝian manon, ĉiuj tri adiaŭe mansvingis al la majstro, kiu kuntiriĝis senmova kaj indiferenta en la malproksima angulo sur la benketo, kaj gestinte al la kampokorvo ili tuj aerdisiĝis, opiniante malnecesa sin embarasi per ŝtuparsuriro. La kampokorvo ŝaltis la reflektorojn kaj elveturigis la aŭtomobilon tra la pordego preter la viro dormanta ŝtone profundan dormon sub la pordega arko. Kaj la lumoj de la granda nigra veturilo perdiĝis inter la aliaj lumoj en la sendorma kaj brua strato Sadovaja.
Post unu horo en la kelo de malgranda domo situanta en strateto apud Arbat’, en la unua ĉambro, kie ĉio estis same kiel antaŭ la terura aŭtuna nokto de la pasinta jaro, ĉe la tablo kovrita per velura tablotuko, sub la lampo kun lumŝirmilo, apud kiu staris florvazo kun konvalo, Margarita sidis kaj silente ploris pro la ĵusa travivaĵo kaj feliĉo. Antaŭ ŝi kuŝis la fajroronĝita kajero; apude altis la stako de sendifektaj kajeroj. La domo silentis. Sur la sofo en la malgranda ĉambro, kovrite per sia malsanuleja kitelo, la majstro kuŝis en profunda dormo. Li spiris egale kaj neaŭdeble.
Satplorinte, Margarita sin okupis pri la nedifektitaj kajeroj kaj trovis la lokon, kiun ŝi legis antaŭ la renkonto kun Azazello sub la Kremla murego. Dormi ŝi ne deziris. Ŝi tenere karesis la manuskripton, kiel oni karesas amatan katon, ŝi turnis ĝin en la manoj, rigardante ĝin de ĉiuj flankoj, jen ekzamenante la titolpaĝon, jen malfermante la finon. Subite ŝin kaptis la terura penso, ke ĉio ĉi estas sorĉaĵo, ke la kajeroj tuj malaperos, ke ŝi retroviĝos en sia dormoĉambro en la palaceto kaj tie vekiĝinte ŝi devos iri sin dronigi. Sed tio estis la lasta timiga penso, eĥo de la longaj suferoj travivitaj. Nenio malaperis, la ĉiopova Voland estis vere ĉiopova, kaj tiom longe kiom ŝi volis, ĝis la mateniĝo, se ŝi dezirus, Margarita povis, susurigante la foliojn de la kajero, ilin rigardadi kaj kisi kaj relegi la vortojn:
— La mallumego veninta de la maro kovris la de l’ prokuratoro abomenatan urbon… jes, la mallumego…
La mallumego veninta de la maro kovris la de l’ prokuratoro abomenatan urbon. Malaperis la pendaj pontoj, kiuj interligis la Templon kun la timiga Fortreso Antonia, abismo malleviĝis de la ĉielo kaj kaŝis la flugilhavajn diojn super la hipodromo, la Haŝmonidan palacon kun ties kreneloj, la bazarojn, la karavanejojn, la stratetojn, la basenojn… Perdiĝis Jerŝalaim, la granda urbo, kvazaŭ ĝi neniam ekzistis en la mondo. Ĉion forvoris la mallumego timigante ĉion vivan en Jerŝalaim kaj ties ĉirkaŭejo. Stranga nubo venis de la maro fine de la tago, la dek kvara tago de l’ printempa monato Nisan’.
Apoginte sian ventron sur la Kalvan Kranion, kie la ekzekutistoj haste pikmortigadis la kondamnitojn, la nubo sinkis sur la Templon de Jerŝalaim, en fumaj fluoj ĝi plu rampis de la templa monteto kaj inundis la Malsupran Urbon. Ĝi fluis en la fenestrojn kaj de la kurbaj stratoj pelis la homojn domen. Ĝi ne rapidis fordoni sian akvon, ĝi estis fordonanta nur la lumon. Ĉiun fojon, kiam la nigran vaporan bolaĵon krevigis fajro, el la densa mallumo ŝprucis en la alton la potenca blokego, la Templo kun sia brilanta skvama tegmento. Sed la fajro tuj estingiĝis kaj la Templo denove malaperis en la nigra abismo. Plurfoje ĝi leviĝis kaj resinkis, kaj ĉiun fojon la sinkon akompanis krakbruego de katastrofo.
Aliaj trembriloj elŝiradis el la abismo la palacon de Herodo la Granda, kontraŭan al la Templo sur la okcidenta monteto, kaj la timigaj senokulaj oraj statuoj impetadis al la nigra ĉielo, etendante al ĝi siajn brakojn. Sed fojon post fojo kaŝiĝis la ĉiela fajro, kaj la pezaj tondrobatoj repuŝis la orajn idolojn en la mallumon.
La pluvego komenciĝis abrupte, kaj tiam la fulmotondro iĝis uragana ŝtormo. En la loko kie, antaŭ la tagmezo, apud la marmora benko interparolis la prokuratoro kaj la ĉefpastro, kun knalo simila al kanonpafo, cipreso rompiĝis kvazaŭ bastoneto. Miksite al akvopolvo kaj hajlo, tra la kolonaro sur la balkonon ŝutiĝis forŝiritaj rozpetaloj, magnoliaj folioj, malgrandaj branĉetoj kaj sablo. La uragano disŝiradis la ĝardenon.
Nur unu homo estis en la portiko, kaj tiu homo estis la prokuratoro.
Nun li ne sidis en la brakseĝo, sed duonkuŝis sur lekto ĉe malalta tableto, garnita je manĝaĵoj kaj vino en kruĉoj. Trans la tablo vakis alia lekto. Ĉe la piedoj de la prokuratoro ruĝis, kvazaŭ sango, larĝa neforviŝita flako, sur kiu estis disĵetitaj rompopecoj de frakasita kruĉo. La servisto, kiu antaŭ la fulmotondro estis aranĝanta la tablon por la prokuratoro, ial perpleksiĝis sub ties rigardo, konsternite, ĉu li faris ion mise, kaj la prokuratoro ekkolerinte frakasis la kruĉon kontraŭ la mozaika planko kaj diris:
— Kial ci servas sen rigardi min en la vizaĝon? Ĉu ci ion ŝtelis?
La nigra vizaĝo de la afrikano iĝis griza, en liaj okuloj aperis teruro, tremante li preskaŭ lasis fali la duan kruĉon, sed la kolero de la prokuratoro ial ĉesis same rapide, kiel ĝi ekestis. La afrikano haste sin klinis por kolekti la rompaĵojn kaj forviŝi la flakon, sed la prokuratoro al li mansvingis kaj la sklavo forkuris. La flako do restis.
Nun dum la uragano la sklavo sin kaŝis apud niĉo en kiu staris la statuo de blanka nuda virino kun la klinita kapo, ĉar li egale timis esti mistempe rimarkita, kiel preterlasi la momenton kiam lin vokos la prokuratoro.
Duonkuŝante sur la lekto en la fulmotondra krepusko, la prokuratoro mem verŝadis al si vinon en la kalikon, trinkis per longaj glutoj, fojfoje tuŝis panon, ĝin diserigis, glutis malgrandajn pecetojn, iam elsuĉis ostron, maĉis citronon kaj denove trinkis.
Pro la akvobleko, pro la tondrobatoj kiuj ŝajnis displatigontaj la palacan tegmenton, pro la frapado de la hajlo draŝiĝanta sur la ŝtupoj de la balkono, neniu ajn povis aŭdi, ke la prokuratoro ion murmuras parolante al si mem. Se la malcerta trembrilo de la ĉiela fajro estus ŝanĝiĝinta je konstanta lumo, observanto povus rimarki, ke la vizaĝo de la prokuratoro, liaj okuloj inflamaj pro la sendormaj noktoj kaj vino, esprimas malpaciencon; ke la prokuratoro, krom rigardi la du blankajn rozojn, dronintajn en la ruĝa flako, fojon post fojo turnas sian vizaĝon al la ĝardeno, renkonte al la akvopolvo kaj sablo; ke li iun atendas, malpacience atendas.
Pasis kelka tempo, kaj la akvovualo antaŭ la okuloj de la prokuratoro komencis maldensiĝi. Malgraŭ sia furiozo la uragano estis malfortiĝanta. La branĉoj ne plu krakis nek falis. La tondrobatoj kaj la ekbriloj iĝis malpli oftaj. Super Jerŝalaim nun ŝvebis ne la viola blanke borderita kovraĵo, sed ordinara griza nubo ariergarda. La fulmotondro estis forportata al la Asfalta Lago.
Nun iĝis distingeblaj la susuro de la pluvo kaj la bruo de la akvo torente malsupriĝanta tra la defluiloj kaj plu ruliĝanta sur la ŝtuparo, per kiu antaŭ la tagmezo la prokuratoro iris sur la placon por anonci la verdikton. Jen aŭdiĝis ankaŭ la ĝis nun superbruita fontano. Heliĝis. En la griza vualo fortiriĝanta orienten aperis bluaj truoj.
Ĉi tiam de fore, penetrante tra la frapado de la jam estingiĝanta pluveto, venis malfortaj trumpetsonoj kaj la susuro de kelkcent hufoj. Aŭdinte tion la prokuratoro faris malpaciencan movon, lia vizaĝo vigliĝis. La alao revenis de la Kalva Monto; laŭ la sono, ĝi estis pasanta tra la placo kie estis anoncita la verdikto.
Fine la prokuratoro aŭdis la longe atenditan paŝadon kaj plaŭdojn sur la ŝtuparo kondukanta al la supra ĝardena placeto tuj antaŭ la balkono. La prokuratoro etendis la kolon, liaj okuloj ĝoje ekbrilis.
Inter la du marmoraj leonoj aperis kapo en kapuĉo, poste la tuta plenstatura viro en mantelo algluiĝinta al lia korpo. Li estis tiu sama homo, kiu antaŭ la anonco de la verdikto flustre interparolis kun la prokuratoro en la kurtenita ĉambro de la palaco, kaj kiu dum la ekzekuto sidis sur la tripieda tabureto ludante per la vergo.
Sen atenti la flakojn la homo kun la kapuĉo transiris la placeton, paŝis sur la mozaikan plankon de la balkono kaj levinte la manon li diris per agrabla tenoro:
— Al la prokuratoro saluton kaj ĝojon. — La veninto parolis latine.
— Dioj! — ekkriis Pilato, — vi ne havas sur vi eĉ unu sekan fadenon! Kia uragano, ĉu? Bonvolu senprokraste iri en mian ĉambron. Ŝanĝu la vestojn, mi vin petas.
La veninto deĵetis la kapuĉon, aperigis sian tute malsekan kapon kun la haroj gluiĝintaj al la frunto, kaj kun ĝentila rideto sur la vizaĝo li rifuzis ŝanĝi la vestojn, certigante ke iom da pluvo neniel povas lin noci.
— Viajn obĵetojn mi malakceptas, — respondis Pilato kaj klakis per la manoj. Tiel li vokis la servistojn de li sin kaŝintajn, ordonis al ili zorgi pri la veninto kaj poste tuj surtabligi la varman manĝaĵon. Por sekigi siajn harojn, ŝanĝi la vestojn kaj ŝuojn, ĝenerale sin ordigi, la veninto bezonis tre mallongan tempon, kaj baldaŭ li reaperis sur la balkono en sekaj sandaloj, en seka purpura militista mantelo kaj kun glatigitaj haroj.
Dum lia foresto la suno revenis al Jerŝalaim kaj antaŭ ol foriri kaj sinki en Mediteraneo ĝi estis sendanta la adiaŭajn radiojn al la urbo abomenata da la prokuratoro kaj orizis la ŝtupojn de la balkono. Fervore plaŭdis la plene reviviĝinta fontano, turtoj paŝadis sur la sablo, blekis, pasis trans la forrompiĝintajn branĉetojn, bekis ion el la malseka sablo. La ruĝa flako estis viŝita, la rompopecoj forigitaj, sur la tablo vaporis viando.
— Mi aŭskultas la ordonojn de la prokuratoro, — diris la veninto proksimiĝante al la tablo.
— Sed aŭdos nenion antaŭ ol vi sidos kaj trinkos vinon, — afable respondis Pilato kaj montris al la alia lekto.
La veninto sin duonkuŝigis, la servisto verŝis densan ruĝan vinon en lian kalikon. Alia servisto atenteme klinis sin super la ŝultro de Pilato kaj plenigis la kalikon de la prokuratoro. Post tio per gesto Pilato forsendis ambaŭ servistojn. Dum la veninto trinkis kaj manĝis, la prokuratoro sorbetis sian vinon kaj tra la duone kuntiritaj palpebroj ĵetis rigardojn sur sian gaston. Tiu estis mez’aĝa viro, li havis tre agrablan, rondetan kaj puran vizaĝon kaj karnodikan nazon. Liaj haroj havis nedifineblan koloron; nun, sekiĝante, ili heliĝis. Determini lian etnon estus malfacile. Li mienis bonule, kvankam tiun precipan impreson iam kontrastis liaj okuloj, aŭ, pli ĝuste, ne la okuloj sed la maniero rigardi la interparolanton. Siajn malgrandajn okulojn la veninto kutimis teni sub la duonfermitaj, iomete strangaj, kvazaŭ ŝveletaj, palpebroj; tiam en la okulfendoj lumis senmalica ironio. Supozeble, la gasto de la prokuratoro estis humurema. Sed fojfoje, tute estingante tiujn humurbrilojn, li larĝe malfermis la palpebrojn kaj fiksis sur sia interparolanto subitan rigardon, kvazaŭ por esplori ian apenaŭan makuleton sur lia nazo. Tio daŭris nur unu momenton, poste la palpebroj remalleviĝis, kaj denove en la okulfendoj lumis la bonhumora ironio.
Ankaŭ duan kalikon da vino la veninto ne malakcepits, kun evidenta delico li glutis kelkajn ostrojn, gustumis la kuiritajn legomojn, manĝis viandopecon. Satiĝinte li laŭdis la vinon:
— Eminenta vito, prokuratoro, sed tio ja ne estas Falerno, ĉu?
— Cekuba, tridekjara, — afable respondis tiu.
La gasto metis sian manon sur la koron, rifuzis plu manĝi, deklaris, ke li satas. Tiam Pilato plenigis sian kalikon, same faris la gasto. Ambaŭ verŝis po iom da vino el sia kaliko en la pladon kun la viando kaj la prokuratoro laŭte diris, levante sian kalikon:
— Por ni, por vi, Cezaro, patro de la romianoj, la plej kara kaj bona el ĉiuj homoj!
Post tio la vino iĝis fintrinkita, la afrikano forprenis de la tablo la manĝaĵojn sed lasis la fruktojn kaj la kruĉojn. Same per gesto la prokuratoro forsendis la servistojn kaj restis sola kun sia gasto en la portiko.
— Do, — nelaŭte ekparolis Pilato, — kion vi povas diri pri la etoso en la urbo?
Nevole li turnis sian rigardon trans la ĝardenterasojn, malsupren, kie orizate de la lastaj sunradioj helis la kolonaroj kaj la plataj tegmentoj.
— Mi opinias, prokuratoro, ke la etoso en la urbo estas sufiĉe bona.
— Do, oni povas certi, ke la danĝero de tumulto jam ĉesis, ĉu?
— Certi, — la gasto tenere rigardis la prokuratoron, — oni povas nur pri unu afero en la mondo: pri la potenco de la granda Cezaro.
— La dioj sendu al li longan vivon, — tuj aliĝis Pilato, — kaj la ĉiean pacon. — Li paŭzis, poste daŭrigis: — Do, ĉu vi opinias, ke oni povas retiri la trupojn?
— Mi opinias, ke la kohorto de la Fulma legio povas reveni, — respondis la gasto, kaj aldonis: — Estus bone, se ĝi antaŭe defilus tra la urbo.
— Tre bona ideo, — aprobis la prokuratoro, — postmorgaŭ mi ĝin resendos, kaj ankaŭ mi mem forveturos; mi ĵuras al vi je la festeno de la dek du dioj, je la Laroj mi ĵuras — kare mi pagus por povi reveni hodiaŭ.
— Ŝajnas, ke la prokuratoro ne ŝatas Jerŝalaimon, ĉu vere? — bonhumore demandis la gasto.
— Ŝati Jerŝalaimon! — ridetis la prokuratoro, — sed en la mondo ne estas loko pli senespera. Eĉ sen paroli pri la naturo — ja mi misfartas ĉiun fojon, kiam mi venas ĉi tien! Tamen ne tio estas la plej malbona. La festoj! Magoj, magiistoj, sorĉistoj, tiuj pilgrimsvarmoj… Kaj la fanatikuloj, la fanatikuloj! Sufiĉas rememori pri tiu Mesio, kiun ili subite ekatendis ĉi-jare! Ĉiuminute oni pretu vidi antaŭ si plej malagrablan sangoverŝan incidenton. Senĉese movi la trupojn, legi kalumniojn kaj denuncojn, el kiuj duono celas onin mem! Konsentu, ke tio tedas. Ho, se mi ne servus Cezaron…
— Jes, la festoj ĉi tie estas malfacilaj, — konsentis la gasto.
— Tutkore mi deziras, ke la festotagoj plej rapide finiĝu, — energie aldonis Pilato, — kaj finfine mi povu reveni Cezareon. Ĉu vi kredos, tiu delira konstruaĵo de Herodo, — la prokuratoro svingis la brakon laŭ la kolonaro, komprenigante ke li parolas pri la palaco, — tre certe min frenezigas. Mi ne povas en ĝi noktumi. La mondo neniam konis pli bizaran arkitekturon. Tamen ni revenu al la afero. Antaŭ ĉio, ĉu ne maltrankviligas vin tiu malbeninda Bar-rabba?
Ĉi tiam la gasto sendis sian specialan rigardon al la vango de la prokuratoro. Per siaj enuplenaj okuloj Pilato rigardis for, kun grimaco de abomeno kontemplante la parton de la urbo kuŝantan ĉe liaj piedoj kaj estingiĝantan en la antaŭvespero. Estingiĝis ankaŭ la rigardo de la gasto kaj li mallevis la palpebrojn.
— De nun oni konsideru lin sendanĝera kiel ŝafido, — ekparolis la gasto kaj sur lia ronda vizaĝo aperis faltetoj. Bar ne plu ribelos.
— Tro fama, ĉu? — rikanis Pilato.
— Kiel ĉiam, la prokuratoro tre subtile komprenis la aferon!
— Tamen, — zorgomiene diris la prokuratoro, kaj lia maldika, longa fingro kun la nigra ŝtono de la ringo leviĝis supren, — necesas…
— Ho, la prokuratoro ne dubu, ke dum mi estas en Judujo, ĉiu paŝo de Bar estos observata de miaj homoj.
— Nun mi estas trankvila, cetere kiel ĉiam, kiam vi estas ĉi tie.
— La prokuratoro estas tro bona!
— Nun bonvolu informi min pri la ekzekuto, — diris la prokuratoro.
— Kio interesas la prokuratoron?
— Ĉu en la amaso estis provoj manifesti indignon? Tio, kompreneble, plej gravas.
— Neniaj, — respondis la gasto.
— Tre bone. Ĉu vi mem konstatis la morton?
— Pri tio la prokuratoro estu certa.
— Diru do… ĉu antaŭ la pendigo oni donis al ili la pocion?
— Jes. Sed li, — ĉi tiam la gasto fermis la okulojn, — rifuzis ĝin trinki.
— Kiu do? — demandis Pilato.
— Pardonu, hegemono! — ekkriis la gasto, — ĉu mi lin ne nomis? Ha-Nocri.
— Malprudentulo! — diris Pilato, ial grimacante. Vejno ektremis sub lia maldekstra okulo, — morti de la sun’ardo! Kial rifuzi tion, kion proponas la leĝo? Kiel li vortumis sian malakcepton?
— Li diris, — respondis la gasto refermante la okulojn, — ke li dankas kaj ke li ne riproĉas, ke oni senigas lin je la vivo.
— Kiun? — demandis Pilato obtuze.
— Tion, hegemono, li ne diris.
— Ĉu li provis prediki ion antaŭ la soldatoj?
— Ne, hegemono, ĉi-foje li ne estis parolema. Li diris nur, ke la malkuraĝon li opinias unu el la precipaj homaj malvirtoj.
— Kion li aludis? — la gasto aŭdis la subite rompiĝintan voĉon.
— Tio estis nekomprenebla. Ĝenerale, li strange kondutis; kiel ĉiam, cetere.
— Kio estis stranga?
— La tutan tempon li provis rigardi en la okulojn jen al unu, jen al alia el la ĉirkaŭantoj, kaj senĉese li iel perplekse ridetis.
— Kio ankoraŭ? — demandis la raŭka voĉo.
— Nur kion mi diris.
La prokuratoro klakis per sia kaliko kontraŭ la tablo, verŝis por si vinon. Eltrinkinte la tutan kalikon li ekparolis:
— Jen pri kio temas: kvankam ni ne sukcesis, almenaŭ ĝis nun, malkovri liajn adepton aŭ adorantojn, tamen ni ne povas garantii, ke tiuj tute ne estas.
La gasto atente aŭskultis, iomete klininte la kapon.
— Tial, por eviti ĉiajn surprizojn, — daŭrigis la prokuratoro, — mi petas vin kiel eble plej rapide kaj diskrete forigi la korpojn de la surfaco de la tero, entombigi ilin sekrete kaj malbrue, por ke oni aŭdu pri ili nek sonon nek duonon.
— Jes, hegemono! — la gasto leviĝis kaj diris: — Konsiderante la gravon de tiu delikata tasko, permesu al mi tuj iri por ĝin plenumi.
— Ne, residiĝu, — diris Pilato geste lin haltigante, — restas ankoraŭ du aferoj. La dua: viaj gravaj meritoj ĉe la malfacila laboro en la ofico de la sekreta servo de la prokuratoro de Judujo havigas al mi la agrablan okazon raporti pri vi al Romo.
La vizaĝo de la gasto ruĝiĝis, li ekstaris, sin klinis antaŭ la prokuratoro kaj diris:
— Mi nur plenumas mian devon je la servo al Cezaro!
— Tamen mi havas peton al vi, — daŭrigis Pilato, — se oni proponos al vi promocion aliloke, malakceptu ĝin kaj restu ĉi tie. Neniuokaze mi volas vin perdi. Oni trovu alian manieron vin rekompenci.
— Mi estas feliĉa servi sub vi, hegemono.
— Mi tre ĝojas. Do, la tria afero. Ĝi koncernas tiun… Kiu do estas lia nomo… Jehudon el Kirjat.
Ĝuste ĉi tiam la gasto sendis al la prokuratoro sian rigardon kaj tute dece tuj ĝin estingis.
— Onidire, — plu parolis la prokuratoro mallaŭtigante la voĉon, — li ricevis monon pro tio, ke li tiel gastame akceptis en sia hejmo la malsaĝan filozofon.
— Ricevos, — delikate ĝustigis la estro de la sekreta servo.
— Ĉu temas pri granda monsumo?
— Tion neniu scias, hegemono.
— Nek vi mem? — komplimentante per sia miro diris Pilato.
— Ho ve, nek mi mem, — trankvile respondis la gasto, — sed ke la monon li ricevos hodiaŭ vespere, tion mi scias. Oni vokis lin en la palacon de Kajafo.
— Ah, la avida maljunulo el Kirjat, — ridetis la prokuratoro, — ja li estas maljuna, ĉu?
— La prokuratoro neniam eraras, tamen ĉi-foje li eraris, — afable respondis la gasto, — la homo el Kirjat estas juna viro.
— Interese. Ĉu vi povas lin priskribi? Ĉu li estas fanatikulo?
— Ho ne, prokuratoro.
— Do, ne fanatikulo. Kio ankoraŭ?
— Tre bela.
— Kaj plu? Ĉu li havas ian pasion?
— Malfacilas tiel intime koni ĉiun en tia granda urbo, prokuratoro…
— Ho ne, ne, Afranio! Ne malpliigu vian meriton.
— Li havas unu pasion, prokuratoro. — La gasto paŭzetis. — La pasion pri la mono.
— Kio li estas?
Afranio levis sian rigardon supren, iom pensis kaj respondis:
— Li laboras en butiko de monŝanĝisto, ĉe unu el siaj parencoj.
— Ah ha, ah ha. — Pilato eksilentis, rigardis ĉirkaŭen, ĉu iu estas sur la balkono, poste diris mallaŭte: — Nu, hodiaŭ mi ricevis informon, ke ĉi-nokte li mortos ponardita.
Nun la gasto ne nur ĵetis sian rigardon sur la hegemonon sed fiksis ĝin por kelka tempo, poste li respondis:
— Vi, prokuratoro, juĝis pri mi tro favore. Mi opinias, ke mi ne meritas vian raporton. Tiun informon mi ne havas.
— Vi meritas plej altan rekompencon, — diris Pilato, — sed mi havas la informon.
— Toleru ke mi demandu, de kiu vi ĝin ricevis?
— Nun mi preferus ne malkaŝi tion, des pli, ke ĝi estas hazarda, malklara kaj nefidinda. Sed mi devas antaŭvidi ĉion. Tion postulas mia ofico, kaj precipe mi fidas mian antaŭsenton, ĉar ĝi neniam min trompis. La informo temas pri tio, ke iu el la sekretaj amikoj de Ha-Nocri, indignite de la monstra perfido de la monŝanĝisto, komplotas kun siaj komplicoj mortigi lin hodiaŭ nokte kaj la monon ricevitan por la perfido kaŝe meti en la palacon de la ĉefpastro kun la skribaĵo: «Mi redonas la malbenitan monon».
La estro de la sekreta servo jam ne ĵetadis siajn subitajn rigardojn sur la hegemonon sed plu lin aŭskultis duonferminte la okulojn. Pilato daŭrigis:
— Kiel vi opinias, ĉu al la ĉefpastro plaĉos ricevi tian donacon en la festa nokto?
— Ĝi ne nur malplaĉos, — ridetis la gasto, — mi supozas, ke tio kaŭzos tre grandan skandalon.
— Ankaŭ mi tiel opinias. Ĝuste tial mi petas, ke vi okupu vin pri la afero, tio estas, aranĝu ĉion necesan por protekti Jehudon el Kirjat.
— La ordono de la prokuratoro estos plenumita, — diris Afranio, — kvankam mi devas trankviligi la hegemonon: realigi la planon de la krim’intencantoj estas tre malfacile. Oni nur pripensu, — parolante la gasto sin turnis al la prokuratoro, — elspuri la homon, lin murdi, kaj krome determini, kiom li ricevis, kaj submeti la monon ĉe Kajafon, kaj ĉion ĉi dum unu nokto, ĉu? Hodiaŭ?
— Kaj tamen oni murdos lin hodiaŭ, — obstine ripetis Pilato, — ja mi diris al vi, mi havas la antaŭsenton! Neniam ĝi min trompis. — Spasmo pasis sur la vizaĝo de la prokuratoro kaj per mallonga movo li interfrotis la manojn.
— Jes, hegemono, — obeeme diris la gasto, li sin levis, rektiĝis kaj subite redemandis: — Do, oni lin ponardos, ĉu?
— Jes, — respondis Pilato, — kaj mi esperas nur je via ĉiujn miriganta diligento.
La gasto ordigis la pezan zonon sub sia mantelo kaj diris:
— Saluton, sanon kaj ĝojon.
— Ah, mi tute forgesis! — nelaŭte ekkriis Pilato. — Mi estas ja via ŝuldanto!
— Ne, prokuratoro, vi ŝuldas al mi neniom.
— Kial do, ne? Rememoru, kiam mi envenis Jerŝalaimon, tie estis la amaso de almozuloj… mi volis ĵeti monon al ili, sed mi havis neniom kune, do mi prenis la vian.
— Ho, prokuratoro, tio certe estis bagatelo!
— Ankaŭ pri bagatelo oni memoru.
Pilato sin deturnis, levis la mantelon kiu kuŝis malantaŭ li sur la brakseĝo, prenis de sub la mantelo ledan saketon kaj prezentis ĝin al la gasto. Prenante la saketon tiu sin klinis kaj kaŝis ĝin sub sian mantelon.
— Mi atendas, — ekparolis Pilato, — vian raporton pri la entombigo kaj krome pri la fino de tiu afero pri Jehudo el Kirjat hodiaŭ nokte, ĉu vi komprenis, jam hodiaŭ nokte. La garddeĵorantoj havos la ordonon veki min tuj kiam vi venos. Mi vin atendas.
— Mi vin salutas, — diris la estro de la sekreta servo, kaj sin deturninte li foriris de la balkono. Oni aŭdis la malsekan sablon grinci sub liaj paŝoj, poste la klakadon de liaj botoj sur la marmoro inter la du leonoj. Malaperis liaj gamboj, poste la trunko kaj fine la kapuĉo. Nur ĉi tiam la prokuratoro rimarkis, ke la suno jam forsinkis kaj estiĝis krepusko.
Estas supozeble, ke ĝuste pro la krepusko la aspekto de la prokuratoro draste ŝanĝiĝis. Ŝajnis, ke oni povus vidi lin maljuniĝanta, ĝibiganta la dorson; krome, en lia konduto aperis maltrankvilo. Unu fojon, turninte la kapon li ial ekskuiĝis rigardante la vakan brakseĝon de kies apogilo pendis lia mantelo. Proksimiĝis la festa nokto, la vesperaj ombroj ludis sian ludon, kaj estas probabla, ke al la laciĝinta prokuratoro ŝajnis, ke iu sidas tie. Cedinte al malkuraĝa impulso: tuŝinte la mantelon, la prokuratoro ĝin forlasis kaj komencis vagi sur la balkono, jen frotante la manojn, jen alirante la tablon kaj prenante la kalikon, jen haltante kaj sensence ekzamenante la mozaikon de la planko, kvazaŭ li volis malĉifri ian skribaĵon.
Jam je la dua fojo hodiaŭ lin trafis angoro. Li frotis la tempion, en kiu de la matena inferdoloro restis nur obtuza, malklara sensaĵo, kvazaŭ ties rememoro, kaj penis kompreni, kio estas la kaŭzo de lia spirita turmento. Verdire, tion li baldaŭ komprenis, sed li provis sin trompi. Li klare konsciis, ke dum la tago li por ĉiam ion misis, ke nun la mison li volas ĝustigi per agoj bagatelaj, vantaj kaj — plej grave — tro malfruaj. Kaj la memtrompo konsistis en tio, ke la prokuratoro provis sin persvadi, ke tiuj agoj, la nunaj, vesperaj, gravas ne malpli ol la matena verdikto. Sed pri tio li ne multe sukcesis.
Ĉe unu el siaj turnoj li abrupte haltis kaj fajfis. Responde al lia fajfo aŭdiĝis laŭta basa bojado, kaj el la ĝardeno sur la balkonon impetis grandega griza pint’orela virhundo kun koljungo garnita per orizitaj platetoj.
— Banga, Banga, — nelaŭte kriis la prokuratoro.
La hundo ekstaris sur la malantaŭaj piedoj, la antaŭajn ĝi metis sur la ŝultrojn de sia mastro, lin preskaŭ faliginte, kaj lekis lian vangon. La prokuratoro sidiĝis sur la seĝon, Banga, eliginte la langon kaj ofte spirante, sin kuŝigis ĉe la piedoj de sia mastro, kaj la ĝojo en ĝiaj okuloj signifis, ke ĉesis la fulmotondro, la sola afero kiun timis la kuraĝa besto, kaj tion, ke ĝi denove estas ĉi tie, apud la homo kiun ĝi amas, respektas kaj opinias la plej potenca en la mondo, la estro de ĉiuj homoj, pro kiu ankaŭ sin mem Banga opiniis privilegiita, supera kaj eksterordinara. Tamen sin kuŝiginte ĉe liaj piedoj, rigardante eĉ ne lin sed ien en la vesperiĝanta ĝardeno, la hundo tuj komprenis, ke ĝian mastron trafis malfeliĉo. Tial ĝi ŝanĝis sian pozicion, sin levis, venis al lia flanko, la antaŭajn piedojn kaj la kapon metis sur liajn genuojn, makulante la mantelbaskon per malseka sablo. Per siaj agoj Banga verŝajne volis esprimi, ke ĝi konsolas sian mastron kaj pretas kune kontraŭi la malfeliĉon. Tion montris ankaŭ ĝiaj okuloj, kies rigardo senĉese oblikviĝis al la mastro, kaj la atenteme streĉitaj pintaj oreloj. Tiel la homo kaj la besto amantaj unu la alian kune renkontis la festan nokton sur la balkono.
Dum tiu tempo la gasto de la prokuratoro vigle agadis. Forlasinte la supran ĝardenplaceton antaŭ la balkono, li malsupriĝis laŭ la ŝtuparo ĝis la sekva teraso, sin turnis dekstren kaj iris al la kazernoj situantaj sur la palaca tereno. Tie kvartiris la du centurioj venintaj al Jerŝalaim por la festotagoj kaj la prokuratora sekreta gardo estrata de Afranio. Li nelonge restis en la kazernoj, ne pli ol dek minutojn, sed post tiuj dek minutoj de la kazerna korto forveturis tri ĉaroj ŝarĝitaj je sapeilaro kaj barelo plena je akvo. Post la ĉaroj rajdis dek kvin homoj en griza mantelo. Eskortate de ili la ĉaroj forlasis la palac’areon tra la malantaŭa pordego, prenis la okcidentan direkton, pasis tra la urbopordego, per pado atingis la Betleĥeman Vojon, sur ĝi veturis norden ĝis la vojkruciĝo antaŭ la Hebrona Urbopordego kaj de tie iris laŭ la Jafa Vojo, same kiel la procesio kiu je la tago akompanis la kondamnitojn al la ekzekuto. Ĉi tiam jam malhelis kaj super la horizonto estis aperinta la luno.
Baldaŭ post ol forveturis la ĉaroj kun la ilin akompananta taĉmento, forrajdis ankaŭ la gasto de la prokuratoro alivestite per ĉifita malhela ĥitono. Li rajdis ne ekster sed en la urbon. Post kelka tempo oni povis lin vidi rajdanta al la Fortreso Antonia, kiu situis norde, tuj apud la Granda Templo. Ankaŭ en la fortreso la gasto restis tre mallonge, post kio lia spuro retroviĝis en la Malsupra Urbo, en la labirinto de ties kurbaj stratoj. Ĉi tie li rajdis jam ne ĉevalon sed mulon.
Li bone konis la urbon kaj facile trovis la bezonatan straton. Oni nomis ĝin la Greka, ĉar tie estis kelkaj grekaj butikoj, inter ili unu tapiŝvendejo. Ĝuste antaŭ tiu butiko li haltigis sian mulon, surpiediĝis kaj ligis ĝin al la pordega ringo. La butiko jam estis ŝlosita. Li pasis tra la apuda stratpordo kaj eniris malgrandan kvadratan korton, tri laterojn de kiu borderis provizejoj. Li sin direktis al la kvara, haltis antaŭ la hedervolvita verando de loĝdomo kaj rigardis ĉirkaŭen. Kaj en la dometo, kaj en la provizejoj estis mallume, la lampoj ankoraŭ ne estis bruligitaj. La gasto nelaŭte vokis:
— Niza!
Responde al lia voko pordo knaris kaj en la vespera krepusko sur la verandon senvuale elvenis juna virino. Ŝi klinis sin super la balustrado kaj maltrankvile rigardis, kiu estas veninta. Rekoninte Afranion, ŝi afable ridetis, kapsalutis kaj invite svingis la manon.
— Ĉu vi estas sola? — li demandis en la greka.
— Sola, — flustris la virino. — Mia edzo ĉi-matene forveturis al Cezareo, — ŝi ĵetis rigardon malantaŭen, sur la pordon, kaj aldonis: — sed la servistino estas hejme. — Ŝi gestis: «Envenu». Afranio rigardis ĉirkaŭen kaj paŝis sur la masonitaj ŝtupoj. Li kaj la virino malaperis en la dometo.
Ĉe ŝi Afranio restis tute mallonge, ne pli ol kvin minutojn.
Post tio li forlasis la domon kaj la verandon, mallevis la kapuĉon sur la okulojn kaj eliris sur la straton. Lumiloj jam brulis en la domoj, la antaŭfestaj stratoj ankoraŭ plenis je homoj, kaj Afranio sur sia mulo perdiĝis en la fluo de la piede kaj rajde pasantaj. Lian pluan vojon scias neniu.
Restinte sola, la virino kiun Afranio nomis Niza komencis haste sin vesti. Kaj malgraŭ ke trovi la bezonatajn aĵojn en la senluma ĉambro estis malfacile, la lampon ŝi ne ekbruligis, la servistinon ne vokis. Nur kiam ŝi jam estis preta kaj ŝian kapon kovris malhela vualo, en la dometo aŭdiĝis ŝia voĉo:
— Se iu pri mi demandos, diru ke mi iris al Enanta.
El la mallumo venis grumblado de la maljuna servistino:
— Al Enanta? Denove tiu Enanta! Via edzo ja malpermesis al vi ŝin viziti! Parigistino ŝi estas, via Enanta! Mi nur diru al via edzo…
— Nu, nu, nu, silentu, — diris Niza kaj, kvazaŭ ombro, ŝi forglitis el la dometo. Ŝiaj sandaloj forklakis sur la pavimeroj de la korto. Grumblante la servistino ŝlosis la pordon. Niza estis foririnta el sia domo.
Je tiu sama tempo alian strateton en la Malsupra Urbo, strateton serpentumantan al baseno, forlasis juna viro. Li estis elirinta el la pordo de modest’aspekta domo, kies blinda muro limis la strateton kaj kies fenestroj rigardis en la ĝardenon. La hoknaza belulo kun zorge tondita barbeto surhavis puran blankan turbanon falantan sur liajn ŝultrojn, novan bluan taliton festan kun kvastoj kaj novajn, knarantajn sandalojn. Sin elegantiginte pro la granda festo, li vigle paŝis, devancadis la pasantojn, kiuj rapidis hejmen al la Paska festeno, rigardis la fenestrojn lumiĝi unu post alia. La junulo sin turnis al la strato, kiu tra la bazaro kondukis al la palaco de la ĉefpastro Kajafo, situanta ĉe la piedo de la Templa monteto.
Baldaŭ oni povis vidi lin eniranta la pordegon de la korto de Kajafo; kaj nelonge post tio — forlasanta la korton.
Post la vizito al la palaco, en kiu jam brilis la lumiloj kaj torĉoj, en kiu regis la festa klopodado, la homo iris eĉ pli vigle, eĉ pli ĝoje rapidante al la Malsupra Urbo. Ĉe la angulo, kie la strateto enfluis en la bazarplacon, en la bolado kaj interpuŝiĝo, lin devancis facilmove, kvazaŭ dance iranta gracia virino, kies kapon ĝis la okuloj kaŝis nigra vualo. Pasante preter la juna belulo ŝi por unu momento eksvingis alten la vualon, ĵetis sur lin sian rigardon, tamen ŝi ne nur ne moderigis sian paŝon, sed eĉ pli ĝin rapidigis, kvazaŭ fuĝante tiun, kiun ŝi ĵus devancis.
La junulo ne nur rimarkis la virinon, certe li ŝin rekonis, kaj rekoninte li skuiĝis, ekhaltis, mirigite rigardis ŝian dorson kaj tuj impetis post ŝin. Preskaŭ faliginte pasanton kun kruĉo en la manoj, li ŝin kur’atingis kaj, anhelante pro emocio, li kriis:
— Niza!
La virino sin turnis, mallarĝigis la okulojn, ŝia vizaĝo esprimis kvietan malplezuron. Seke ŝi respondis en la greka:
— Ĉu estas vi, Jehudo? Mi ne tuj vin rekonis. Cetere, ĉi tio estas bona. Ĉe ni tio estas aŭguro: la nerekonita riĉiĝos…
Ekscitite tiel, ke lia koro saltetis kvazaŭ birdo sub nigra tuko, Jehudo demandis per interrompiĝanta flustro, penante ke lin ne aŭdu la pasantoj:
— Kien vi iras, Niza?
— Kial do vi volas tion scii? — ŝi respondis, malrapidigante sian iron kaj orgojle rigardante Jehudon.
En la voĉo de Jehudo aŭdiĝis infanaj intonacioj, li perplekse flustris:
— Sed kiel?.. Ja ni interkonsentis. Mi volis ĉe vin iri. Vi diris, ke la tutan vesperon vi estos hejme…
— Ah ne, ne, — respondis Niza kaj kaprice elŝovis antaŭen la malsupran lipon, pro kio al Jehudo ŝajnis, ke ŝia vizaĝo, la plej bela el ĉiuj de li iam ajn viditaj, iĝis eĉ pli bela, — mi enuas. Vi havas vian feston, sed mi, kion mi faru? Ĉu vi volas, ke mi sidu hejme kaj aŭskultu vin suspiri sur la verando? Kaj ke mi timu, ke la servistino denuncos pri tio al mia edzo? Ah ne, mi decidis foriri ekster la urbon por aŭskulti la najtingalojn.
— Ekster la urbon? — konsterniĝis Jehudo, — sola?
— Kompreneble, ke sola, — respondis Niza.
— Permesu, ke mi vin akompanu, — diris Jehudo sufokiĝante. Liaj pensoj konfuziĝis, li forgesis pri ĉio en la mondo kaj petege rigardis en la bluajn okulojn de Niza, kiuj nun ŝajnis nigraj.
Sen ion ajn respondi Niza iris pli rapide.
— Kial vi silentas, Niza? — humilvoĉe demandis Jehudo, adaptante sian paŝon al la ŝia.
— Ĉu vi certas, ke mi kun vi ne enuos? — subite demandis Niza kaj haltis. Ĉi tiam Jehudo tute malspritiĝis.
— Nu bone, — finfine cedis Niza, — ni iru.
— Sed kien, kien?
— Atendu… unue ni eniru ĉi tiun korton kaj tie interkonsentu pri ĉio, ĉar mi malvolas ke oni klaĉu, ke oni vidis min rendevui mian amanton sur la strato.
Kaj jen, sur la bazarplaco ne estas Niza nek Jehudo. Ili interparolas en la enveturejo de iu korto.
— Iru al la olivbieno, — flustris Niza tirante la vualon sur la okulojn kaj sin forturnante de viro, kiu pasis tra la enveturejo portante sitelon, — al Getsemano, trans Kidronon, ĉu vi komprenis?
— Jes, jes, jes.
— Mi iros antaŭe, — ŝi daŭrigis, — sed vi ne iru tuj post mi, vi disigu vin de mi. Lasu min foriri antaŭen … Kiam vi transiros la torenton… ĉu vi scias, kie estas la groto?
— Mi scias, mi scias…
— Pasu preter la olivpremilo supren kaj turnu vin al la groto. Mi estos tie. Sed mi malpermesas al vi iri tuj post mi, paciencu, atendu ĉi tie. — Kaj Niza foriris el la enveturejo kvazaŭ ŝi tute ne parolis kun Jehudo.
Kelkan tempon Jehudo staris sola kaj penis ordigi siajn diskurantajn pensojn. Inter ili estis la demando, kiel li eksplikos sian maleston ĉe la festeno de la parencoj. Jehudo staris pripensante mensogon, sed en sia ekscito li ne sukcesis ĝin bone pripensi kaj liaj piedoj per si mem, sen ke li tion konscius, portis lin for el la enveturejo.
Nun li ŝanĝis sian vojon, li ne plu sin direktis al la Malsupra Urbo sed reen al la palaco de Kajafo. Jehudo nun malklare konsciis pri la ĉirkaŭo. La festo jam estis veninta en la urbon. Nun el la fenestroj ĉirkaŭ Jehudo ne nur brilis lumoj sed sonis la rita kantado. La lastaj malfruantoj per la skurĝo kaj krioj rapidigadis sian azenon. La piedoj mem portis Jehudon, li ne rimarkis preterŝvebi la timigajn muskajn turojn de la Antonia, li ne aŭdis la trumpetojn muĝi en la fortreso, neniel atentis la Italian rajdopatrolon kies torĉo verŝis malkvietan lumon sur lian vojon. Pasinte preter la kastelo li turnis la kapon kaj vidis, ke en terura alto brulas du grandegaj lumiloj kvinopaj. Tamen ankaŭ ilin Jehudo perceptis malklare, al li ŝajnis, ke super Jerŝalaim eklumis dek mirakle grandaj lucernoj, defiantaj la lumon de la unuopa lucerno, kiu estis leviĝanta super la urbo, la lunlucernon. Nun li atentis nenion, li strebis al la Getsemana Pordego, li volis kiel eble plej rapide forlasi la urbon. Fojfoje ŝajnis al li, ke antaŭe, inter la dorsoj kaj vizaĝoj de la pasantoj, ekaperas la dancanta figureto lin gvidanta. Sed ĝi estis iluzio, Jehudo ja sciis, ke Niza jam estas multe pli malproksime. Li kuris preter la monŝanĝobutikoj kaj finfine atingis la Getsemanan pordegon. Tie, febrante pro malpacienco, li devis atendi. La urbon eniris kameloj, poste enrajdis Siria kavaleria patrolo, kiun Jehudo senvoĉe malbenis…
Sed ĉio havas sian finon. La malpacienca Jehudo jam estis ekster la urba murego. Maldekstre videblis negranda tombejo, apud ĝi kelkaj striitaj tendoj de pilgrimuloj. Trans la polvan vojon inundatan de lunlumo Jehudo iris al la torento Kidron’ por pasi al ties kontraŭa bordo. La akvo milde plaŭdis ĉe liaj piedoj. Saltante de ŝtono sur ŝtonon, li finfine atingis la transan, Getsemanan bordon, kaj ĝoje konstatis, ke la vojo inter la ĝardenoj estas senhoma. Jam videblis la duone ruiniĝinta pordego de la olivbieno.
Jehudon, kiu ĵus forlasis la sufokvarman urbon, frapis la ebriiga aero de la printempa nokto. Tra la ĝardenbarilo onde fluegis de la Getsemanaj herbejoj la odoro de mirtoj kaj akacioj.
Neniu gardis la pordegon, neniu estis tie, kaj post kelkaj minutoj Jehudo kuris jam sub la mistera ombro de la potencaj, grandbranĉaj oliv’arboj. La vojo kondukis supren, Jehudo ĝin sekvis anhelante, fojfoje el la mallumo venante sur lunajn ornamtapiŝojn, kiuj rememorigis al li la tapiŝojn de la ĵaluza edzo de Niza. Post kelka tempo maldekstre aperis senarba placeto, sur ĝi la olivpremilo kun sia peza ŝtona rado, kaj amaso de bareloj. Neniu estis en la ĝardeno. La laboro ĉesis ĉe la sunsubiro. La ĝardeno estis senhoma, kaj nun super Jehudo sonegis laŭta kantado de najtingala ĥoro.
Lia celo jam estis proksima. Li sciis, ke tuj, kiam li turnos sin dekstren, en la mallumo li ekaŭdos la akvon plaŭdi en la groto. Jen li ĝin ekaŭdis. Friskiĝis.
Li iris malpli rapide kaj nelaŭte vokis:
— Niza!
Sed anstataŭ Niza, malgluiĝinte de la dika trunko de oliv’arbo, sur la vojon saltis fortika vira figuro, io ekbrilis en ĝia mano kaj tuj estingiĝis.
Jehudo ŝanceliĝis malantaŭen kaj malforte ekkriis:
— Aĥ!
Dua viro baris al li la rean vojon.
La unua, kiu estis antaŭe, demandis Jehudon:
— Kiom vi ĵus ricevis? Diru, se vi volas vivi!
Espero fulmis en la koro de Jehudo. Pasie li kriegis:
— Tridek tetradraĥmojn! Tridek tetradraĥmojn! Ĉio ricevita estas ĉi tie. Jen la mono! Prenu ĝin, sed lasu la vivon!
La unua homo tuj forŝiris la monujon el la manoj de Jehudo. Kaj je la sama momento malantaŭ ties dorso, kvazaŭ fulmo, pasis ponardo kaj frapis la enamiĝinton sub la skapolon. Puŝite antaŭen, Jehudo disĵetis en la aeron la manojn kun la hokiĝintaj fingroj. La antaŭa viro kaptis lin sur sian ponardon kaj ĝis la tenilo enigis ĝin en la koron de Jehudo.
— Ni…za… — diris Jehudo ne per sia kutima voĉo, la hela kaj klara, sed per voĉo malalta kaj riproĉa. Poste li eligis nenian ajn sonon. Lia korpo tiom forte puŝiĝis kontraŭ la tero, ke tiu obtuze resonis.
Ĉi tiam tria figuro aperis sur la vojo. La tria viro surhavis mantelon kun kapuĉo.
— Faru rapide, — ordonis la tria. La murdintoj rapide pakis en ledon la monujon kun skribaĵo, kiun donis al ili la tria, kaj kruce ĉirkaŭligis ĉion per ŝnuro. La dua kaŝis la pakaĵon sur sia brusto, la du murdintoj diskuris for de la vojo kaj la mallumo englutis ilin inter la oliv’arboj. La tria kaŭris apud la murdito kaj rigardis en lian vizaĝon. En la ombro ĝi ŝajnis krete blanka kaj iel spiritplene bela. Post kelkaj sekundoj sur la vojo restis neniu viva. La senspira korpo kuŝis kun la brakoj disetenditaj. La maldekstra piedo trafis en lunluman makulon, kaj klare videblis ĉiu rimeneto de la sandalo.
La tuta Getsemana ĝardeno plenis je najtingala kantado. Kien sin direktis la du viroj ponardintaj Jehudon scias neniu, sed la vojo de la homo kun la kapuĉo estas konata. Forlasinte la padon, li tra la oliv’arba densejo iris suden. Li transgrimpis la barilon de la ĝardeno malproksime de la ĉefa pordego, ĉe la suda angulo de la bieno, kie mankis la supraj ŝtonoj de la masonaĵo. Baldaŭ li estis ĉe la bordo de Kidron’. Tie li iris en la akvon kaj vadis ĝis li ekvidis du ĉevalsiluetojn kaj viron apud ili. Ankaŭ la ĉevaloj staris en la torento. La akvo fluis lavante iliajn hufojn. La ĉevalgardanto ekrajdis unu ĉevalon, la kapuĉulo saltis sur la alian kaj malrapide ambaŭ vadis laŭ la torento kaj la ŝtonoj knaris sub la hufoj. Poste la rajdantoj forlasis la akvon, suriris la Jerŝalaiman bordon kaj plu rajdis paŝe laŭ la urba murego. Tie ili disiĝis: la ĉevalgardinto fortrotis antaŭen kaj malaperis; la kapuĉulo haltigis sian ĉevalon, desaltis sur la senhoman vojon, demetis la mantelon, ĝin elturnis, prenis de sub siaj vestoj platan kaskon sen plumaĵo kaj ĝin surmetis. Sur la ĉevalon li resaltis homo en militista ĥlamido kaj kun mallonga glavo ĉe la femuro. Li tuŝis la bridon kaj la impetema kavaleria ĉevalo tuj ektrotis, balancetante sian rajdanton. Nun la vojo estis finiĝanta. Proksimiĝis la suda pordego de Jerŝalaim.
Sub la pordega arko dancis kaj saltetis la malkvieta torĉa flamo. La gardosoldatoj el la dua centurio de la Fulma legio sidis sur la ŝtonaj benkoj ludante per ĵetkuboj. Ekvidinte la militiston enrajdi la soldatoj saltleviĝis, tiu gestis al ili per la mano kaj preterrajdis en la urbon.
La urbon inundis la festa helo. En ĉiu fenestro ludis la flamo de lumilo kaj de ĉie, kunfluante en konfuzan ĥoron, aŭdiĝis la ritkantado. Tra la fenestroj kiuj rigardis la straton la rajdanto povis vidi homojn ĉe la festena tablo, sur ĝi kuŝis la viando de la kaprido kaj vinkalikoj staris inter la pladoj kun la amaraj herboj. Kantfajfante melankolian kanzoneton la rajdanto senhaste trotis laŭ la malplenaj stratoj de la Malsupra Urbo, direktante sin al la Fortreso Antonia, fojfoje ĵetante rigardon al la ekzotaj lumilkvinopoj, kiuj brulis super la Templo, aŭ al la luno, kiu pendis eĉ pli alte ol la lumilkvinopoj.
La palaco de Herodo la Granda neniel partoprenis en la celebrado de la Paska nokto. En la akcesoraj ejoj de la palaco rigardantaj suden, kiujn okupis la oficiroj de la Italia kohorto kaj la legiestro, brulis lumiloj, io moviĝadis, videblis ia vivo; male, la fronta parto de la palaco, la ĉefa, kiu havis la ununuran malgraŭvolan loĝanton, la prokuratoron — tiu tuta parto, kun siaj kolonaroj kaj orstatuoj ŝajnis blindigita sub la helega luno. Tie, en la palaco mem, regis mallumo kaj silento. Kiel li diris al Afranio, la prokuratoro malvolis eniri internen. Li ordonis pretigi la liton sur la balkono, tie, kie li vespermanĝis kaj kie li juĝis matene. La prokuratoro sin kuŝigis sur la pretigita lito sed la dormo ne venis. La nuda luno pendis alte en la klara ĉielo kaj dum kelkaj horoj la prokuratoro ĝin senforlase rigardis.
Proksimume je la noktomezo la dormo finfine kompatis la hegemonon. Li spasme oscedis, malbukis kaj deĵetis la mantelon, forpreninte de la tuniko la zonon kun larĝa ŝtala tranĉilego en la ingo li metis ĝin sur la seĝon ĉe la lito, demetis la sandalojn kaj sin etendis. Banga tuj saltis al li sur la liton kaj sin kuŝigis apude, kap-ĉe-kape, kaj la prokuratoro, metinte la manon sur ĝian kolon, finfine fermis la okulojn. Nur tiam endormiĝis ankaŭ la hundo.
La lito estis en ombro ŝirmate kontraŭ la luno per kolono, sed de la ŝtuparo ĝis la lito etendiĝis lunluma strio. Kaj apenaŭ la prokuratoro perdis la kontakton kun la realo, li tuj paŝis sur la luman vojon kaj iris sur ĝi supren, rekte al la luno. Dormante li eĉ ekridis pro sia feliĉo, tiom senkompare bonege ĉio aranĝiĝis sur la diafana blua vojo. Li iras akompanate de Banga kaj apud li iras la vaganta filozofo. Ili diskutas pri io tre komplika kaj grava, kaj neniu povas konvinki la alian. Ili malkonsentas pri ĉio, kaj ĝuste tial ilia diskuto estas eksterordinare interesa kaj senfina. Evidente, la hodiaŭa ekzekuto estas pura miskompreno, ĉar jen apude iras la filozofo elpensinta la nekredeble bizaran teorion ke ĉiuj homoj estas bonaj, sekve li vivas. Kaj certe, tute horore estus eĉ pensi ke tia homo povus esti ekzekutita. La ekzekuto ne estis! Ne estis! Jen kio estas precipe rava en tiu vojaĝo sur la luna ŝtuparo.
Da libera tempo ili havas tiom, kiom ili deziras, kaj la fulmotondro estos nur antaŭvespere, kaj la malkuraĝo, sendube, estas unu el plej teruraj malvirtoj. Tiel diris Jeŝua Ha-Nocri. Ne, filozofo, mi malkonsentas: ĝi estas la plej terura malvirto. Ekzemple, ne timis ja la nuna prokuratoro de Judujo kaj eksa tribunuso de legio tiam, en la Junulina Valo, kiam la ferocaj ĝermanoj preskaŭ disŝiris la giganton Ratobuĉulo. Sed pardonon, filozofo! Ĉu vi, malgraŭ via granda sagaco, imagas, ke pro homo kriminta kontraŭ Cezaro ruinigos sian karieron la prokuratoro de Judujo?
— Jes, jes ja, — plorĝemadis Pilato en la dormo.
Kompreneble, li ruinigos. Matene li tion ne estus farinta, sed nun, nokte, ĉion konsiderinte, li konsentas perei. Li oferos ĉion por savi de la ekzekuto la tute senkulpan malprudentan revulon kaj kuraciston!
— Nun ni ĉiam estos kune, — diris al li en la sonĝo la ĉifonvestita filozofo vagabonda, nesciate kiel aperinta sur la vojo de la kavaliro kun la ora lanco. — Kie estos unu, tie oni atendu la alian! Kiam oni mencios min, tuj ankaŭ vin oni mencios! Min, la forlasitan infanon kiu ne konas siajn gepatrojn, kaj vin, filon de reĝo astrologiisto kaj de Pila, la bela muelistidino.
— Jes, mi petas, ne forgesu, menciigu pri mi, la filo de astrologiisto, — petis Pilato en la sonĝo. Kaj ricevinte en la sonĝo kapjeson de la apude iranta almozulo el En-Sarid, la kruela prokuratoro de Judujo ĝoje ploris kaj ridis en la dormo.
Bonega estis ĉio, sed tiom pli terura estis la vekiĝo. Banga ekgraŭlis kontraŭ la luno, kaj la glita, kvazaŭ oleita, blua pado rompiĝis sub la hegemono. Li malfermis la okulojn kaj la unua afero kiun li konsciis estis la fakto, ke la ekzekuto tamen okazis. Lia unua movo estis rutine kroĉiĝi je la koljungo de Banga, poste per la malsanulaj okuloj li serĉis la lunon kaj vidis, ke ĝi iom forflankiĝis kaj iĝis pli arĝenta. Ĝian lumon rompis malagrabla, alarma lumo flagranta sur la balkono antaŭ liaj okuloj. En la mano de centuriestro Ratobuĉulo nigre fumis flamanta torĉo. Tenante ĝin li kun timo kaj malico rigardis la danĝeran beston pretan por la salto.
— Kuŝu, Banga, — diris la prokuratoro per malsanula voĉo kaj tusis. Per la mano sin ŝirminte kontraŭ la flamo li daŭrigis: — Eĉ nokte, eĉ ĉe la luno mi ne havas kvieton. Ho, dioj! Ankaŭ vi, Marko, havas fian oficon. Soldatojn vi kripligas…
Plej mirigite Ratobuĉulo rigardis la hegemonon kaj tiu rekonsciiĝis. Por forviŝi la impreson de siaj malnecesaj, duondorme ellasitaj vortoj, la prokuratoro diris:
— Ne ofendiĝu, centuriestro, mia situacio, mi ripetas, estas eĉ pli malbona. Kion vi volas?
— Venis la estro de la sekreta servo, — trankvile diris Marko.
— Ĉi tien, invitu lin ĉi tien, — ordonis la prokuratoro tusante por purigi la gorĝon. Per la nudaj piedoj li serĉis siajn sandalojn. La flamo ekludis sur la kolonoj, la kaligoj de la centuriestro forklakis kontraŭ la mozaiko. La centuriestro eliris en la ĝardenon.
— Ankaŭ ĉe la luno mi ne havas kvieton, — grincinte per la dentoj, al si mem diris la prokuratoro.
Anstataŭ la centuriestro sur la balkono aperis la kapuĉulo.
— Banga, kuŝu, — mallaŭte diris la prokuratoro kaj premis la nukon de la hundo.
Antaŭ ol Afranio komencis paroli, li laŭ sia kutimo rigardis ĉirkaŭen, deiris en la ombron, kaj konvinkinĝinte, ke krom Banga sur la balkono estas neniu malnecesa, nelaŭte diris:
— Ordonu, ke oni min juĝu, prokuratoro. Vi estis prava. Mi ne sukcesis sekurigi Jehudon el Kirjat, li estas ponardita. Mi petas pri juĝo kaj eksoficigo.
Al Afranio ŝajnis, ke lin rigardas kvar okuloj: du hundaj kaj du lupaj.
El sub la ĥlamido li prenis la ridigiĝintan pro la sango duoble sigelitan monujon.
— Ĉi tiun monsaketon la murdintoj subĵetis en la domon de la ĉefpastro. La sango sur ĝi estas la sango de Jehudo el Kirjat.
— Interese, kiom estas ene? — demandis Pilato sin klinante al la saketo.
— Tridek tetradraĥmoj.
La prokuratoro rikanis kaj diris:
— Malmulte.
Afranio silentis.
— Kie estas la murdito?
— Tion mi ne scias, — kun trankvila digno respondis la homo nedisigebla disde sia kapuĉo, — hodiaŭ matene ni komencos la esploron.
La prokuratoro ekskuiĝis kaj forlasis la rimeneton de la sandalo, kiun li ne sukcesis fiksi.
— Do, ĉu vi certe scias, ke li estas murdita?
Je tio la prokuratoro ricevis la sekan respondon:
— Mi, prokuratoro, jam dek kvin jarojn servas en Judujo. Mi komencis sub Valerio Grato. Mi ne bezonas vidi la kadavron por diri, ke la homo estas mortigita. Nun mi raportas al vi, ke la nomato Jehudo el Kirjat antaŭ kelkaj horoj iĝis ponardita.
— Pardonu al mi, Afranio, — diris Pilato, — mi ankoraŭ ne tutvekiĝis kaj tial demandis. Mi dormas malbone, — la prokuratoro rikanis, — kaj la tutan tempon mi sonĝas pri lunradio. Tiom bizare, imagu. Kvazaŭ mi promenas sur la radio. Do, mi dezirus scii viajn konjektojn pri tiu kazo. Kie vi intencas lin serĉi? Sidiĝu, estro de la sekreta servo.
Afranio sin klinis, movis la seĝon pli proksimen al la lekto kaj sidiĝis tintinte per la glavo.
— Mi intencas serĉi lin en la ĉirkaŭejo de la olivopremilo en la Getsemana ĝardeno.
— Ah ha. Kial ĝuste tie?
— Hegemono, mi pensas, ke la murdo okazis ne en Jerŝalaim mem, nek tre malproksime de la urbo. Ĝi okazis apud Jerŝalaim.
— Mi opinias vin eminenta kompetentulo pri via fako. Mi ne scias, kiel la afero statas en Romo, sed en la kolonioj vi estas senegala. Mi petas vin klarigi, kial vi pensas tiel?
— Oni neniel povas supozi, — nelaŭte diris Afranio, — ke Jehudo lasus iujn suspektindajn homojn kapti lin ene de la urbo. Sur la strato oni ne povas kaŝe ponardi. Do, oni devus venigi lin ien en kelon. Tamen la Servo jam serĉis lin en la Malsupra Urbo, kaj sendube li jam estus trovita; do li ne estas en Jerŝalaim, tion mi garantias. Se li estus murdita malproksime de la urbo, tiun monpakaĵon oni ne povus subĵeti tiom baldaŭ. La murdo okazis apud Jerŝalaim. Oni sukcesis irigi lin ekster la urbon.
— Mi ne povas imagi, kiel eblis tion aranĝi.
— Jes, prokuratoro, tio estas la plej malfacila demando en la tuta afero, kaj mi eĉ dubas, ĉu mi sukcesos ĝin solvi.
— Jes, vera enigmo! Je la festa vespero, kredanto ial forlasas la Paskan festenon, iras eksterurben kaj tie pereas. Kiu kaj kiel povus lin ellogi? Eble virino tion faris? — demandis Pilato obeante subitan inspiron.
Afranio respondis trankvile kaj grave:
— Neniel, prokuratoro. Tiun hipotezon oni certe devas malakcepti. Ni rezonu logike. Kiujn interesis, ke Jehudo pereu? Areton da vagabondaj fantaziuloj, en kiu, atentu, estis neniaj virinoj. Vidu, prokuratoro, por edziĝi al virino oni bezonas monon, same por produkti homon, sed por murdigi homon per virino oni bezonas tre multe da mono, kiom havas neniuj vagabondoj. Virino ne partoprenis tiun aferon, prokuratoro. Mi eĉ diru, ke tiu direkto povas nur deviigi min de la spuro, malhelpi la esploron kaj min konfuzi.
— Mi vidas, ke vi tute pravas, Afranio, — diris Pilato, — mi permesis al mi eldiri nuran konjekton.
— Ve, ĝi estas erara, prokuratoro.
— Sed kio do ĝi povus esti? — ekkriis la prokuratoro, kun avida scivolo rigardante la vizaĝon de Afranio.
— Mi opinias, ke temas pri tiu sama mono.
— Eminenta ideo! Tamen kiu kaj pro kio povus proponi al li monon nokte kaj ekster la urbo?
— Ho ne, prokuratoro, ne tiel. Mi havas nur unu supozon, kaj se ĝi estas malvera, alian eksplikon mi probable ne trovos. — Afranio sin klinis al la prokuratoro kaj finflustris: — Jehudo volis kaŝi sian monon en loko sekreta kaj nur de li konata.
— Tre subtila ekspliko. Verŝajne, ĝuste tio okazis. Nun mi komprenas: lin irigis ne homoj sed lia propra penso. Jes, jes, ĝi estis tiel.
— Certe, Jehudo estis suspektema, li kaŝis sian monon for de la homoj.
— Nu, vi menciis Getsemanon. Tamen kial ĝuste tie vi intencas lin serĉi, tion, verdire, mi ne komprenas.
— Ho, prokuratoro, tio estas plej simpla. Neniu kaŝas monon sur vojo, en loko ebena kaj nuda. Jehudo estis nek sur la vojo al Hebron, nek sur la vojo al Betanio. Li devis esti en ŝirmita, izola loko kun arboj. Ĝi estas tiel simpla. Kaj krom Getsemano apud Jerŝalaim ne estas tia loko. Iri malproksimen li ne povis.
— Vi tute min konvinkis. Do, kion ni faru nun?
— Mi tuj komencos serĉi la murdintojn, sekvintajn Jehudon ekster la urbo, kaj samtempe, kiel mi jam raportis, mi mem estos juĝata.
— Pro kio?
— Miaj homoj perdis lin vespere sur la bazaro post ol li forlasis la palacon de Kajafo. Kiel tio povis okazi, mi ne komprenas. Tian embarason mi neniam spertis. De post nia interparolo li estis observata. Tamen apud la bazaro li ŝanĝis la direkton kaj faris tiel strangan kurbon, ke lia spuro perdiĝis.
— Jes. Mi deklaras al vi, ke juĝi vin mi opinias malnecesa. Vi faris ĉion, kion vi povis, kaj neniu en la mondo, — la prokuratoro ridetis, — povus fari pli ol vi! La agentoj perdintaj Jehudon estu discipline punitaj, tamen mi malvolas, ke la puno estu iom ajn severa. Finfine, ni faris ja ĉion por protekti la fiulon! Interalie, mi forgesis demandi, — la prokuratoro frotis sian frunton, — kiel ili sukcesis meti la monon ĉe Kajafo?
— Vidu, prokuratoro… Tio ne estas malfacila. La venĝantoj pasis malantaŭ la palaco de la ĉefpastro, tie estas strateto superanta la korton. Ili ĵetis la pakaĵon trans la barilon.
— Ĉu kun la skribaĵo?
— Jes, ĝuste kiel vi antaŭvidis, prokuratoro. Cetere… — ĉi tiam Afranio forŝiris la sigelon de la pakaĵo kaj montris al Pilato ties enhavon.
— Atenton, Afaranio, kion vi faras, tio verŝajne estas la Templaj sigeloj!
— Pri tio la prokuratoro ne zorgu, — respondis Afranio refermante la pakaĵon.
— Ĉu ĉiujn sigelilojn vi havas? — demandis Pilato ridante.
— Alie ne povas esti, prokuratoro, — tute sen rido, tre malmilde diris Afranio.
— Mi imagas la skandalon ĉe Kajafo.
— Jes, prokuratoro, tio kaŭzis tre grandan eksciton. Min ili invitis senprokraste.
Eĉ en la duonlumo oni povis vidi, kiel brilas la okuloj de Pilato.
— Interese, tre interese…
— Permesu ke mi malkonsentu, prokuratoro, ĉi tio ne estis interesa. Plej teda kaj laciga afero. Al mia demando, ĉu oni pagis al iu monon en la palaco de Kajafo, mi ricevis klaran respondon, ke tio ne okazis.
— Ah, tiel? Nu, se la mono ne estis pagita, do ĝi ne estis pagita. Des pli malfacile estos trovi la murdintojn.
— Tute ĝuste, prokuratoro.
— Interalie, Afranio, jen pri kio mi ĵus pensis: ĉu eblas, ke li mem sin mortigis?
— Ho ne, prokuratoro, — respondis Afranio, pro surprizo eĉ ĵetinte sin malantaŭen en la brakseĝo, — pardonu, sed tio estas tute ne kredebla!
— Ah, ĉio estas kredebla en tiu urbo! Mi pretas veti, ke tre baldaŭ tiaj onidiroj rampos tra la tuta urbo.
Ĉi tiam Afranio ĵetis sur la prokuratoron sian rigardon, iom pensis kaj respondis:
— Tio estas ebla, prokuratoro.
Ŝajnis, ke la prokuratoro malvolas forlasi tiun temon pri la mortigo de la homo el Kirjat, kvankam ĉio jam estis klara. Li demandis, eĉ iom reveme:
— Nu, mi ŝatus vidi lin mortigata.
— Oni tre lerte lin murdis, — diris la estro de la sekreta servo, iom ironie rigardante Pilaton.
— Kiel do vi povas scii tion?
— Bonvolu atenti la saketon, prokuratoro, — respondis Afranio, — mi vetas, ke la sango de Jehudo ŝprucis onde. Ja mi vidadis mortigitojn en mia vivo, prokuratoro.
— Do, li ne reekstaros, ĉu?
— Nu, li reekstaros, prokuratoro, — filozofieme ridetante diris Afranio, — kiam la trumpeto de la Mesio, kiun oni atendas ĉi tie, eksonos super li. Sed pli frue li ne ekstaros!
— Sufiĉas, Afranio! Tiu demando klaras. Nun ni pasu al la entombigo.
— La ekzekutitoj estas entombigitaj, prokuratoro.
— Ho, Afranio, juĝi vin estus krimo. Vi meritas plej altan rekompencon. Kiel ĝi estis?
Afranio komencis rakonti kaj rakontis, ke dum li sin okupis pri la afero de Jehudo, taĉmento de la sekreta gardo, komandate de lia anstataŭanto, atingis la monteton kiam estiĝis la vespero. Unu korpo mankis sur la pinto. Pilato tremeris, raŭke diris:
— Ah, kiel mi povis preteratenti tion!
— Ne zorgu pri tio, prokuratoro, — diris Afranio kaj daŭrigis sian rakonton: — Levinte sur la ĉaron la kadavrojn de Dismas kaj Gestas, kies okuloj jam estis elbekitaj de la rabbirdoj, oni tuj komencis serĉi la trian korpon. Tre baldaŭ oni ĝin trovis. Iu homo…
— Levio Mateo, — ne demande, sed plie aserte diris Pilato.
— Jes, prokuratoro…
Levio Mateo sin kaŝis en kaverno en la norda deklivo de la Kalva Kranio atendante la mallumon. La nuda korpo de Jeŝua Ha-Nocri estis ĉe li. Kiam la gardistoj kun torĉo eniris la kavernon, Levio iĝis despera kaj furioza. Li kriis, ke li faris nenian krimon, ke laŭ la leĝo, ĉiu ajn deziranto rajtas entombigi ekzekutiton. Levio Mateo diradis, ke li malvolas disiĝi de la korpo. Li estis ekscitita, kriis ion konfuzan, jen petante, jen minacante kaj malbenante…
— Ĉu li necesigis ke oni lin arestu? — malserene demandis Pilato.
— Ne, prokuratoro, ne, — tre trankvile respondis Afranio, — la aŭdaca malsaĝulo lasis sin kvietigi per la promeso, ke la korpon oni entombigos.
Kompreninte la diritan Levio kvietiĝis, tamen li deklaris, ke nenien li foriros kaj ke li deziras partopreni la entombigon. Li diris, ke li ne foriros eĉ mortigote, kaj por tiu celo li eĉ prezentis pantranĉilon, kiun li havis kune.
— Ĉu oni lin forpelis? — obtuzvoĉe demandis Pilato.
— Ne, prokuratoro, ne. Mia anstataŭanto permesis al li partopreni la entombigon.
— Kiu el viaj anstataŭantoj estris la taĉmenton?
— Tolmajo, — respondis Afranio, kaj angore redemandis: — ĉu li faris eraron?
— Daŭrigu, — diris Pilato, — mi trovas nenian eraron. Ĝenerale, mi iomete perpleksiĝas, ĉar ŝajnas, ke mi renkontis homon kiu neniam eraras. Tiu homo estas vi.
— Levion Mateon oni akceptis sur la ĉaron kun la korpoj de la ekzekutitoj, kaj proksimume post du horoj oni atingis senhoman intermonton norde de Jerŝalaim. Tie la taĉmentanoj, laborante skipe, dum unu horo fosis profundan kavon kaj entombigis en ĝi ĉiujn tri ekzekutitojn.
— Ĉu nudaj?
— Ne, prokuratoro, la taĉmento havis por tio ĥitonojn. Al ĉiu entombigato oni metis ringon sur la fingron. La ringo de Jeŝua havis unu entranĉon, la ringo de Dismas, du kaj tiu de Gestas, tri. La fosaĵo estas fermita, plenigita je ŝtonoj. Tolmajo scias la rekonilon.
— Aĥ, se mi estus antaŭvidinta tion! — diris Pilato kun ĉagrengrimaco. — Ja mi devus interparoli kun tiu Levio Mateo…
— Li estas ĉi tie, prokuratoro!
Larĝe malferminte la okulojn Pilato dum kelka tempo rigardis Afranion, poste li diris:
— Mi dankas al vi pro ĉio farita pri tiu afero. Bonvolu sendi al mi morgaŭ Tolmajon, anticipe sciiginte al li, ke mi estas pri li kontenta; kaj vin, Afranio, — la prokuratoro prenis el la poŝo de la zono, kuŝanta sur la tablo, fingroringon kaj prezentis ĝin al la estro de la sekreta servo, — mi petas akcepti tiun memoraĵon.
Afranio sin klinis:
— Tio estas granda honoro, hegemono.
— La taĉmento, kiu entombigis la ekzekutitojn, havu rekompencon. La agentoj, perdintaj Jehudon, ricevu mallaŭdon. Levio Mateo estu tuj venigita. Mi bezonas detalojn pri la afero de Jeŝua.
— Jes, prokuratoro, — diris Afranio. Ripete sin klinante li foriris, la prokuratoro klakis per la manoj kaj kriis:
— Al mi, ĉi tien! Lumilon en la portikon!
Afranio jam iris en la ĝardeno kaj malantaŭ la dorso de Pilato en la manoj de servistoj jam flagris fajroj. Tri lampoj aperis sur la tablo antaŭ la prokuratoro, kaj la luna nokto retiriĝis en la ĝardenon, kvazaŭ forkondukate de la estro de la sekreta servo. Anstataŭ Afranio sur la balkonon paŝis nekonata maldika vireto kaj la ega centuriestro. Tiu lasta, kaptinte rigardon de la prokuratoro, tuj foriris en la ĝardenon kaj malaperis.
La prokuratoro esploris la veninton per avidaj kaj iomete timigitaj okuloj. Tiel oni rigardas homon, pri kiu oni multe aŭdis, pri kiu oni mem pensadis kaj kiu finfine aperis.
La veninto, proksimume kvardekjara, estis nigrahara, brunhaŭta, ĉifonvestita, lin tutan kovris krustiĝinta koto; el sub la mallevitaj brovoj li rigardis kvazaŭ lupo. Resume, li estis tre misaspekta kaj pleje similis urban almozulon, kiaj svarmas sur la terasoj de la Templo aŭ sur la bazaroj de la brua kaj malpura Malsupra Urbo.
La silento daŭris longe; ĝin rompis la stranga konduto de la venigito. Lia vizaĝo ŝanĝis la koloron, li ŝanceliĝis kaj nur tial ne falis, ke per la malpura mano li sukcesis kapti la randon de la tablo.
— Kio estas al ci? — demandis Pilato.
— Nenio, — respondis Levio Mateo kaj faris tian movon, kvazaŭ li ion glutus. Lia magra, nuda, malpura kolo ekŝvelis kaj reŝrumpis.
— Kio estas al ci, respondu, — ripetis Pilato.
— Mi estas laca, — diris Levio kaj malserene deturnis la rigardon al la planko.
— Sidigu cin, — Pilato montris al la brakseĝo.
Levio malkredeme rigardis la prokuratoron, sin movis al la seĝo, ĵetis timigitan rigardon sur la orajn brak’apogilojn kaj sidiĝis ne sur la seĝon sed sur la plankon apude.
— Diru, kial ci ne sidigis cin sur la seĝon? — demandis Pilato.
— Mi estas malpura, mi ĝin makulus, — diris Levio rigardante malsupren.
— Tuj oni donos al ci por manĝi.
— Mi ne deziras manĝi, — respondis Levio.
— Kial ci mensogas? — paceme diris Pilato, — ci ne manĝis la tutan tagon aŭ eble eĉ pli longe. Nu bone, ne manĝu. Mi venigis cin por ke ci montru al mi la tranĉilon kiun ci havis.
— La soldatoj ĝin de mi forprenis kiam ili kondukis min ĉi tien, — respondis Levio kaj sombre aldonis: — Oni redonu ĝin al mi, mi devas ĝin reporti al la posedanto, mi ĝin ŝtelis.
— Por kiu celo?
— Por distranĉi la ŝnurojn, — respondis Levio.
— Marko! — kriis la prokuratoro, kaj la centuriestro paŝis sub la portikon. — Lian tranĉilon al mi donu.
El unu el la du tegiloj de sia zono la centuriestro eligis malpuran pantranĉilon, donis ĝin al la prokuratoro kaj foriris.
— Kie ci prenis la tranĉilon?
— En la panbutiko ĉe la Hebrona Pordego, tuj maldekstre kiam oni eniras la urbon.
Pilato rigardis la larĝan klingon, ial kontrolis per la fingro, ĉu ĝi estas akra, poste diris:
— Pri la tranĉilo ne zorgu, ĝi estos resendita al la butiko. Nun la dua kion mi bezonas: montru al mi la pergamenon, kiun ci portas kun ci kaj sur kiu estas skribitaj la paroloj de Jeŝua.
Levio malame rigardis Pilaton kaj ridetis tiel malicege, ke lia vizaĝo iĝis tute hida.
— Vi volas ĉion forpreni, ĉu? Ankaŭ la lastan, kion mi havas? — li demandis.
— Mi ne diris ja: fordonu, — respondis Pilato, — mi diris: montru.
Levio serĉis en la ĉebrusto kaj eligis pergamenrulon. Pilato ĝin prenis, malvolvis, sternis inter la fajroj kaj streĉante la okulojn komencis esplori la apenaŭ legeblajn inkosignojn.
Kompreni tiujn aĉe skribitajn liniojn estis malfacile, Pilato plisis la palpebrojn, sin klinis preskaŭ ĝis la pergameno, ŝovis sian fingron laŭ la linioj. Li tamen povis konstati, ke la skribita estas malkohera vico de iaj eldiroj, datoj, mastrumaj notoj, poeziaj fragmentoj. Li sukcesis legi: «La morto ne estas… Hieraŭ ni manĝis dolĉajn printempajn bakurotojn…»
Grimacante pro la streĉo li malĉifris: «Ni vidos la puran riveron de la vivoakvo… La homaro rigardas la sunon tra klara kristalo…»
Subite Pilato ekskuiĝis. En la lastaj linioj de la pergameno li legis la vortojn: «… malvirto pli… ol la malkuraĝo».
Pilato rerulis la pergamenon kaj per abrupta movo ĝin etendis al Levio.
— Prenu, — li diris. Post nelonga silento li aldonis: — Mi vidas, ke ci estas klerulo, kaj ne decas ke ci, sola, vagas senhejme en almozula vesto. Mi havas grandan bibliotekon en Cezareo, mi estas tre riĉa kaj volas cin dungi. Ci ordigos kaj konservados la papirusojn, ci estos sata kaj vestita.
Levio ekstaris kaj respondis:
— Ne, mi ne volas.
— Kial? — demandis Pilato kaj lia vizaĝo malheliĝis, — ĉu mi estas al ci malagrabla? Ĉu ci min timas?
Denove la malbona rideto hidigis la vizaĝon de Levio:
— Ne, ĉar ci min timas. Por ci ne estos facila rigardi min en la vizaĝon post ol ci lin mortigis.
— Silentu, — respondis Pilato, — prenu monon.
Levio kapneis, la prokuratoro daŭrigis:
— Mi scias, ke ci opinias cin disĉiplo de Jeŝua, sed mi diras al ci, ke ci nenion komprenis el tio, kion li instruis. Ĉar, se ci komprenus, ci nepre akceptus ion de mi. Konsideru, ke antaŭ la morto li diris, ke li riproĉas neniun, — Pilato signifoplene levis la fingron, lia vizaĝo tikis. — Li mem nepre ion prenus. Vi estas kruela, dum li ne estis tia. Kien vi iros?
Levio subite proksimiĝis al la tablo, apogiĝis sur ĝi per ambaŭ manoj kaj rigardante la prokuratoron per ardaj okuloj li flustris al tiu:
— Ci, prokuratoro, sciu, ke mi ponardos homon en Jerŝalaim. Mi deziras diri al ci tion, por ke ci sciu, ke sango ankoraŭ verŝiĝos.
— Ankaŭ mi scias, ke ĝi ankoraŭ verŝiĝos, — respondis Pilato, — ciaj vortoj min ne mirigas. Evidente, min ci volas murdi, ĉu?
— Murdi cin mi ne sukcesos, — nudiginte la dentojn rikanis Levio, — mi ne estas tiom stulta ke mi esperu je tio, sed mi ponardos Jehudon el Kirjat, kaj al tio mi oferos la reston de mia vivo.
Delico aperis en la okuloj de la prokuratoro, per la fingro li invitis Levion Mateon proksimiĝi kaj diris:
— Tion ci ne faros, ci ne bezonas zorgi pri tio, Jehudo mortis ponardita ĉi-nokte.
Levio saltis de la tablo malantaŭen, ĵetis ĉirkaŭ sin sovaĝan rigardon kaj kriis:
— Kiu faris tion?
— Ne ĵaluzu, — rikanis Pilato frotante siajn manojn, — ŝajnas al mi, ke vi ne estas lia sola adepto.
— Kiu faris tion? — flustre ripetis Levio.
Pilato respondis:
— Tion faris mi.
Levio malfermis la buŝon, sovaĝe gapis al la prokuratoro, kaj tiu diris:
— Tio, certe, estas nemulte, la farita, sed estas mi kiu ĝin faris. — Kaj post paŭzo: — Nu, ĉu nun ci ion prenos?
Levio iom pensis, mildiĝis, fine li diris:
— Oni donu al mi puran pergamenpecon.
Pasis unu horo. Levio ne plu estis en la palaco. Nun la silenton de la matenkrepusko rompis nur la malproksima paŝado de la gardosoldatoj en la ĝardeno. La luno estis rapide paliĝanta, ĉe la kontraŭa ĉielrando vidiĝis la hela makuleto de la matena stelo. La lumiloj jam antaŭ longe estingiĝis. Sur la lekto kuŝis la prokuratoro. Metinte la manon sub la vangon li dormis kaj senbrue spiris. Apud li dormis Banga.
Tiel renkontis la matenruĝon de la dek kvina de Nisan’ la kvina prokuratoro de Judujo, Poncio Pilato.
Kiam Margarita atingis la lastajn vortojn de la ĉapitro, «… tiel renkontis la matenruĝon de la dek kvina de Nisan’ la kvina prokuratoro de Judujo, Poncio Pilato» — estiĝis mateno.
En la malgranda korto, en la branĉaro de la saliko kaj de la tilio, aŭdiĝis ĝoja, ekscita, matena konversacio de la paseroj.
Margarita levis sin de la seĝo, sin tir’etendis kaj nur tiam ŝi sentis, kiom lacdoloras ŝia tuta korpo, kiel dormema ŝi estas. Menciendas, ke en ŝia animo regis plena trankvilo. Nenia malordo estis en ŝiaj pensoj, ŝin neniel konsternis la fakto, ke la nokton ŝi pasigis supernature. Ŝin ne ekscitis la rememoro, ke ŝi estis ĉe la balo de Satano, ke per ia miraklo la majstro estas al ŝi redonita, ke el la cindro reestiĝis la romano, ke denove ĉio retroviĝis sur sia loko en la kelo ĉe la strateto, de kie estis ekzilita la fi-denuncisto Alojzo Bakŝiŝev. Resume, la konatiĝo kun Voland faris al ŝi nenian damaĝon psikan. Ĉio estis, kvazaŭ tiel ĝi devis esti. Ŝi iris en la alian ĉambron, konvinkiĝis, ke la majstro kviete kaj profunde dormas, malŝaltis la senutilan tablolampon kaj sin etendis ĉe la kontraŭa muro, sur la sofeto kovrita per malnova, disŝirita littuko. Post unu minuto ŝi dormis, kaj tiun matenon ŝi nenion sonĝis. Silentis la du ĉambroj en la kelo, silentis la tuta dometo de la konstrurajtigito, kvieta estis la malĉefa strateto.
Sed en tiu sama mateno, nome dum la tagiĝo de la sabato, maldormis tuta etaĝo de unu el la Moskvaj organizoj, kaj ĝiaj fenestroj, rigardantaj al vasta asfaltizita placo kiun zume kaj senhaste brosis specialaj maŝinoj, radiis per plena lumo, tranĉanta la helon de la leviĝanta suno.
La tuta etaĝo enketis pri la Voland-afero, kaj la tutan nokton lumis la lampoj en dek kabinetoj.
Propre, la afero klaris jam de hieraŭ, de la vendredo, kiam oni devis fermi Varieteon sekve de la malapero de ties estraro, kaj pro la diversaj ekscesoj okazintaj unu tagon antaŭe, dum la fama seanco pri nigra magio. Sed la problemo konsistis en tio, ke la tutan tempon, senĉese, la maldorma etaĝo plu ricevadis novan materialon.
Nun la enketo pri tiu stranga afero, prezentanta trajtojn de evidenta satanaĵo kun elementoj hipnotismaj kaj okulfrape krimaj, devis el ĉiuj ĉi multspecaj kaj konfuzaj eventoj okazintaj en diversaj lokoj de Moskvo fari unu koheran bulon.
La unua homo, devigita viziti la sendorman etaĝon inundatan de elektra lumo, estis Arkadio Apolonoviĉ Semplejarov, prezidanto de la Akustika Komisiono.
Vendrede post la tagmanĝo en lia apartamento situanta en la domo ĉe la ponto Kamennij eksonoris la telefono, kaj vira voĉo petis voki al la aparato Arkadion Apolonoviĉ. Ties edzino, kiu estis malkroĉinta la aŭdilon, miŝumore respondis, ke Arkadio Apolonoviĉ malbone fartas, ke li enlitiĝis kaj ne povas veni al la telefono. Kiam la edzino demandis, de kie oni telefonas, la voĉo tre lakone informis ŝin pri tio.
— Unu sekundon… tuj… unu minuton, — balbutis la kutime tre orgojla edzino de la prezidanto de la Akustika Komisiono, kaj sagrapide ŝi impetis en la dormoĉambron por forŝiri lin el la lito, en kiu li kuŝis suferante inferajn turmentojn ĉe la rememoro pri la hieraŭa seanco kaj pri la skandalo, kiu akompanis la forpelon de la Saratova nevino.
Verdire, ne post unu sekundo, eĉ ne post unu minuto, sed post kvarono de minuto Semplejarov, surhavante nur subvestojn kaj unu ŝuon je la maldekstra piedo, staris ĉe la aparato kaj en ĝin balbutis:
— Ha lo, estas mi… jes, mi aŭskultas, mi aŭskultas…
Lia edzino, forgesinte por tiuj momentoj ĉiujn abomenajn adultaĵojn pri kiuj la malfeliĉulo Arkadio Apolonoviĉ estis konviktita, elŝovis timigitan vizaĝon tra la pordo de la koridoro kaj puŝante la alian ŝuon en la aero ŝi flustradis:
— La ŝuon surmetu, la ŝuon… la piedojn vi malvarmumos…
Arkadio Apolonoviĉ, per la nuda piedo kaj per sovaĝaj rigardoj signante ke ŝi foriru, murmuris en la telefonon:
— Jes, jes, certe, mi komprenas… Tuj mi alveturos…
La tutan sekvintan vesperon li restis en tiu etaĝo, kie disvolviĝis la enketo. La interparolo estis embarasa, plej malagrabla ĝi estis, ĉar li devis plej precize rakonti ne nur pri la fia seanco kaj la interbatiĝo en la loĝio, sed krome — kiel cirkonstancon, tamen ja necesan — ankaŭ pri Milica Andrejevna Pokobatko de la strato Jeloĥovskaja, kaj pri la Saratova nevino, kaj pri multaj aliaj aferoj, pri kiuj rakonti estis por li vera turmento.
Evidente, la depozicio de Arkadio Apolonoviĉ, homo klera kaj kultura, kompetenta kaj komprenema atestanto de la skandala seanco; atestanto kiu bonege priskribis kaj la misteran magiiston kun lia duonmasko, kaj la du kanajlojn liajn asistantojn; kiu firme memoris, ke la familinomo de la magiisto estis ĝuste Voland, — la depozicio de tia homo konsiderinde avancigis la enketon. El la komparo de lia depozicio kun la depozicioj de aliaj atestantoj — inter kiuj estis pluraj civitaninoj suferintaj post la seanco (tiu en violkoloraj subvestoj, konsterninta Rimskijon, kaj, ho ve, multaj aliaj) kaj la kuriero Karpov plurfoje sendita en la apartamenton n-ro 50 ĉe la strato Sadovaja — oni tuj determinis la lokon, kie estis serĉendaj la kulpaj je ĉiuj ĉi aventuroj.
La apartamenton n-ro 50 oni vizitis, kaj eĉ plurfoje, oni zorge ĝin traserĉis, perkutis ĝiajn murojn, esploris la kamentubojn, serĉis kaŝejojn. Tamen ĉiuj ĉi procedoj rezultigis nenion kaj dum neniu el la vizitoj en la apartamenton oni sukcesis iun ajn trovi, kvankam estis tute evidenta, ke iu ja tie estas, malgraŭ la firma kaj kategoria aserto de ĉiuj oficialuloj responsaj pri la restado de alilandaj artistoj en Moskvo, ke nigra magiisto nomata Voland en la urbo ne estas kaj neniel povas esti.
Absolute nenie estis registrita lia alveno, al neniu li prezentis sian pasporton aŭ alian paperon, kontrakton aŭ invitilon, neniu pri li ion aŭdis! Kitajcev, la estro de la programa fako de la Spektaklokomisiono, ĵuris grandajn ĵurojn, ke la malaperinto Steĉjo Latronov ne sendis al li por konfirmo ian ajn spektakloprogramon kun ia ajn Voland, nek telefonis al li ion ajn pri la veno de tia Voland. Tial li, Kitajcev, ne scias kaj ne povas kompreni, kiamaniere Steĉjo allasus tian seancon okazi en Varieteo. Kiam oni obĵetis, ke Semplejarov propraokule vidis la magiiston sur la scenejo, Kitajcev nur disetendis la brakojn kaj levis la okulojn al la ĉielo. Kaj laŭ la okuloj de Kitajcev oni povis vidi kaj senhezite konkludi, ke li estas kristale pura kaj senpeka.
Poste tiu Proĥoro Petroviĉ, prezidanto de la Centra Spektaklokomisiono…
Parenteze: li reaperis en sia kabineto tuj post ol la milicio envenis lian kabineton, kio kaŭzis ekstazan ĝojon de Anna Riĉardovna kaj grandan perplekson de la senutile vokita milicio. Kaj ankoraŭ unu parentezaĵo: reveninte sur sian lokon, en sian grizan striitan vestokompleton, Proĥoro Petroviĉ plene aprobis ĉiujn decidoformulojn, kiujn la vestokompleto surskribis dum lia nelonga foresto.
… do, tiu Proĥoro Petroviĉ absolutege nenion sciis pri iu ajn nomata Voland.
Rezultis, pardonon, absurdaĵo: miloj da spektantoj, la tuta personaro de Varieteo kaj fine Semplejarov A.A., homo klerega, vidis tiun magiiston kaj lian malbenindajn asistantojn — sed neniel eblas lin trovi. Trudiĝas demando: ĉu la tero lin englutis post lia fi-seanco, aŭ, laŭ ies asertoj, ĉu li tute ne estis veninta en Moskvon? Nu, se akcepti la unuan hipotezon, tiam oni ankaŭ akceptu, ke kune kun li la tero egale englutis la tutan estraron de Varieteo; kaj la dua hipotezo ŝajnas implici, ke la estraro mem de la malfeliĉa teatro, post ia misfaro (rememoru la frakasitan fenestron en la kabineto de Rimskij kaj la konduton de Keroaso!) senspure fuĝis el Moskvo.
Endas agnoski la meriton de la enketestro. La malaperinton Rimskij oni retrovis mirinde rapide. Sufiĉis kompari la konduton de Keroaso ĉe la taksia haltejo kun kelkaj tempopunktoj — ekzemple, kiam finiĝis la seanco en la apuda kinejo kaj je kioma horo povis malaperi Rimskij — por tuj sendi telegramon en Leningradon. Post unu horo (estis vespero de la vendredo) venis la respondo, ke Rimskij estas trovita en la numero 412 de la hotelo Astoria, en la kvara etaĝo, apud la ĉambro okupita de la repertuarestro de unu el la Moskvaj teatroj turneanta en Leningrado, do ĝuste en la numero konata pro siaj grizblua meblaro kun orizaĵoj kaj bonega banĉambro.
Trovite kaŝanta sin en la vestoŝranko de la numero 412 de Astoria, Rimskij tuj iĝis arestita kaj pridemandita surloke, en Leningrado. Post kio Moskvon venis telegramo, sciiganta ke la financa direktoro de Varieteo estas en neresponsiva stato, ke la demandojn li respondas per absurdaĵoj aŭ rifuzas respondi, kaj nur petas pri tio, ke oni lin kaŝu en blenditan kameron sub armitan gardon. El Moskvo oni per telegramo ordonis transporti sub gardo la financan direktoron en Moskvon, sekve de kio je la vendredo vespere Rimskij sub la indikita gardo forveturis per vespera trajno.
Egale je la vendredo vespere oni trovis ankaŭ la spuron de Latronov. Dissendinte al ĉiuj urboj serĉotelegramojn pri Latronov, oni ricevis la respondon el Jalto: Latronov antaŭ nelonge estis en Jalto, tamen ĵus li per avio forflugis al Moskvo.
La sola, kies spuron oni ne sukcesis trovi, estis Punĉo. La fama teatra administristo konata de la tutega Moskvo, malaperis kvazaŭ englutite de la tero.
Intertempe oni devis sin okupi ankaŭ pri incidentoj en aliaj lokoj de Moskvo, ekster la teatro Varieteo. Necesis klarigi la eksterodinaran okazon pri la oficistoj kantantaj la Gloran Maron (alvorte: profesoro Stravinskij en la daŭro de du horoj sukcesis normaligi ĉiujn per iaj hipodermaj injektoj), sin okupi pri la personoj, prezentantaj al aliaj personoj aŭ organizoj ĉian rubaĵon kvazaŭ monon, kaj pri la viktimoj de tiaj trompaj pagoj.
Evidente, la plej malagrabla, la plej skandala kaj nesolvebla el ĉiuj ĉi enigmoj estis tiu pri la kapo de la forpasinta literaturisto Berlioz, ŝtelita dum la hela tago rekte el la ĉerko en la Gribojedova salonego.
Kvazaŭ sur trikilon kolektadis la dek du enketistoj la malbenindajn maŝojn de tiu komplika afero, disĵetitajn tra la tuta urbego.
Unu el la enketistoj venis en la klinikon de profesoro Stravinskij, kaj antaŭ ĉio petis disponigi al li la liston de ĉiuj personoj enhospitaligitaj dum la lastaj tri tagoj. Tiel en la enketo aperis Nikanoro Ivaniĉ Nudokrudov kaj la malfeliĉa anoncisto suferinta la kapforŝiron. Pri ili, cetere, oni nemulte sin okupis. Ja nun facilis konstati, ke ankaŭ ili iĝis viktimoj de la mistera magiisto kaj lia bando. Male, Ivano Nikolaiĉ Senhejmulo interesis la enketiston eksterodinare.
Je la vendredo antaŭvespere ĉe Ivaĉjo en la ĉambro 117-a malfermiĝis la pordo kaj envenis juna, rozvizaĝa, kvieta kaj mildmaniera viro, neniom similanta kriminaliston, kaj tamen unu el la plej bonaj Moskvaj kriminalistoj. Antaŭ si li vidis en la lito palaĉan kaj lacvizaĝan junan homon, kies okuloj atestis absolutan mankon de intereso pri la ĉirkaŭaj aferoj; kies okuloj rigardis jen ien for, trans la ĉirkaŭaĵojn, jen en la internon de la juna homo.
La enketisto delikate sin prezentis kaj diris, ke li venis al Ivano Nikolaiĉ por interparoli pri la antaŭhieraŭaj incidentoj ĉe la Patriarĥa lageto.
Ho, kia estus la triumfo de Ivano, se la enketisto estus veninta al li iom pli frue, eĉ, ekzemple, en la nokto inter la merkredo kaj la ĵaŭdo, kiam Ivano furioze kaj pasie postuladis, ke oni aŭskultu lian rakonton pri la okazinta vendrede vespere.
Sed, ho ve, Ivaĉjo tute ŝanĝiĝis dum la tempo pasinta post la morto de Berlioz. Li estis preta volonte kaj ĝentile respondi je ĉiuj demandoj de la enketisto, tamen en lia rigardo kaj en liaj intonacioj sentiĝis indiferento. La sorto de Berlioz ne plu interesis la poeton.
Antaŭ la veno de la enketisto Ivaĉjo dormetis sur sia lito, kaj vizioj pasis antaŭ liaj okuloj. Li vidis urbon strangan, nekompreneblan, malrealan, kun marmorblokoj, kanelitaj kolonaroj, tegmentoj brilegantaj sub la suno, kun ĝia nigra, sombra, senindulga Fortreso Antonia, kun ĝia palaco sur la okcidenta monteto, la palaco ĝis la tegmentoj sinkinta en la preskaŭ tropika verdaĵo de ĝardeno, kun bronzaj statuoj, brulantaj en la vesperruĝo super tiu verdaĵo, li vidis Italiajn kirasitajn centuriojn marŝi sub la muregoj de la pramalnova urbo.
En sia duondormo li viziis viron senmovan en brakseĝo, razitan, kun flavaĉa tiknervoza vizaĝo, viron en blanka mantelo kun ruĝa subŝtofo, malamege rigardantan en la malmagran kaj fremdan ĝardenon. Ivano sonĝis pri senarbara flava monteto, sur kiu altis vakiĝintaj fostoj kun transversaj traboj.
Sed la okazinta ĉe la Patriarĥa lageto ne plu interesis la poeton Ivano Senhejmulo.
— Nun diru, Ivano Nikolaiĉ: vi mem, je kia distanco de la turnokruco vi estis kiam Berlioz falis sub la tramon?
Apenaŭ perceptebla indiferenta rideto ial tuŝetis la lipojn de Ivano, kaj li respondis:
— Mi estis malproksime.
— Kaj tiu kvadratita, ĉu li estis tuj apud la turnokruco?
— Ne, li sidis sur benko, ne malproksime.
— Ĉu bone vi memoras, ke li ne venis al la turnokruco je la momento, kiam Berlioz falis?
— Mi memoras. Li ne venis. Li malstreĉe sidaĉis.
Tiuj estis la lastaj demandoj de la enketisto. Post ili li ekstaris, etendis la manon al Ivaĉjo, deziris al li plej rapide resaniĝi kaj esprimis la esperon baldaŭ legi liajn novajn poeziaĵojn.
— Ne, — mallaŭte respondis Ivano, — mi ne plu versos.
La enketisto ĝentile ridetis kaj deklaris sin certa, ke la nunmomenta deprimo de la poeto baldaŭ finiĝos.
— Ne, — respondis Ivano, rigardante ne al la kriminalisto sed foren, al la estingiĝanta horizonto, — por mi ĉi tio neniam finiĝos. La versaĵoj, kiujn mi verkis, estas malbonaj versaĵoj, nun mi tion komprenas.
La enketisto forlasis Ivaĉjon ricevinte tre gravan materialon. Sekvinte la eventofadenon ĝis la komenco, finfine oni atingis la fonton, el kiu originis ĉiuj ceteraj okazoj. La enketisto ne dubis, ke ili ĉiuj originis el la murdo ĉe la Patriarĥa. Evidente, nek Ivaĉjo, nek la kvadratita puŝis sub la tramon la malfeliĉan prezidanton de Massolit; meĥanike, se oni povas tiel diri, neniu faligis lin sub la radojn. Sed la kriminalisto estis konvinkita, ke Berlioz sin ĵetis sub la tramon (aŭ falis sub ĝin) hipnotigite.
Jes, la materialo abundegis, kaj oni jam sciis, kiun kaj kie kapti. Sed la problemo konsistis ĝuste en tio, ke neniel oni povis iun kapti. En la trioble malbenita apartamento n-ro 50, ni ripetu, iu sendube ja estis. Foje-foje la apartamento respondis je telefonvokoj, jen per voĉo krakanta, jen per voĉo nazsona, foje-foje malfermiĝis ĝia fenestro, eĉ pli ol tio, el la apartamento aŭdiĝis la sonoj de gramofono. Nu, ĉiun fojon, kiam oni ĝin vizitis, absolute neniu estis en la loĝejo. Kaj oni ĝin ja vizitis plurfoje, je diversaj diurnhoroj. Eĉ, tra la apartamento oni pasis kun reto, atentante ĉiujn angulojn. Jam delonge la apartamento estis suspektata. Oni observis ne nur la vojon kondukantan en la korton tra la pordega arko, sed ankaŭ la malantaŭan enirejon; eĉ plie, sur la tegmento ĉe la fumtuboj oni aranĝis embuskon. Jes, la apartamento n-ro 50 miskondutis, sed ordigi tion oni ne povis.
Tiel la afero treniĝis ĝis la noktomezo inter la vendredo kaj la sabato, kiam barono von Meigel, en vespera vesto kaj lakledaj ŝuoj, solene pasis en la apartamenton n-ro 50 en karaktero de gasto. Oni aŭdis la pordon malfermiĝi kaj refermiĝi malantaŭ la barono. Ekzakte dek minutojn poste, sen malpleja sonorado, oni vizitis la apartamenton, tamen ne nur oni ne malkaŝis la gastigantojn, sed — kaj tio ja estis tute surpriza — oni ne sukcesis trovi ian spuron de la eksbarono.
Do, kiel ni jam diris, tiele la afero treniĝis ĝis la sabata matenkrepusko. Tiam venis novaj kaj tre interesaj informoj. Sur aerodromo en Moskvo alteriĝis sesloka pasaĝera avio veninta el Krimeo. Inter la elaviiĝintaj pasaĝeroj unu aspektis tre bizare. Tiu estis juna civitano kun sovaĝa stoplobarbo, almenaŭ tri tagojn sin ne lavinta, kun inflamaj kaj timplenaj okuloj, senpakaĵa kaj iom fantazie vestita. La civitano surhavis kalpakon, burkon metitan sur noktoĉemizon, novajn, ĵus aĉetitajn, bluajn ledajn pantoflojn. Apenaŭ li disiĝis de la ŝtupareto de la avio, kiam oni jam estis apud li. Tiu civitano estis atendata, kaj post kelka tempo la neforgesebla direktoro de Varieteo, Stefano Bogdanoviĉ Latronov, sidis antaŭ la enketistoj. Li alŝutis novajn informojn. Nun iĝis klara, ke Voland penetris Varieteon en karaktero de artisto, hipnotiginte Steĉjon, kaj poste trovis rimedon ekspedi lin je Dio-scias-kiom da kilometroj for el Moskvo. Do, la materialo pliiĝis, tamen tio ne faciligis la aferon; eĉ male, ĝi nun aspektis ankoraŭ pli komplika, ĉar evidentiĝis, ke kapti individuon kapablan aranĝi trukojn similajn al la suferita de Latronov, ne estos simpla tasko. Parenteze, laŭ sia propra peto Latronov iĝis enŝlosita en sekuran kameron, kaj antaŭ la enketistoj aperis Punĉo, ĵus arestita en sia apartamento, kien li revenis post regule konstatita dudiurna foresto.
Malgraŭ ke la administristo promesis al Azazello ne plu mensogi, tamen sian depozicion li komencis ĝuste per mensogo. Nu, tiun perfidaĵon oni ne juĝu tro severe. Ĉar kvankam Azazello ja malpermesis al li mensogi kaj kanajli per telefono, tamen ĉi-okaze Punĉo parolis sen apliki tian aparaton. Malfikse rigardante flanken li deklaris, ke je la ĵaŭdo posttagmeze li en sia oficejo drinkis sola ĝis ebriiĝo, poste ien iris — kien, li ne plu memoras — kaj ankoraŭ ie drinkis vodkon — kie, li jam ne memoras — kaj ie kuŝaĉis ĉe latbarilo — kie, li egale ne povas rememori. Nur post ol oni indikis al la administristo, ke per sia stulta kaj malprudenta konduto li malhelpas gravan enketon kaj certe devos tion responsi, Punĉo ekploregis kaj murmuris per tremanta voĉo, ĵetante ĉirkaŭen malkuraĝajn rigardojn, ke lia mensogado ne havas alian kaŭzon ol la timego pri la venĝo de la Volanda bando, inter kies manojn li jam estis trafinta, kaj ke li petas, petegas, soifas esti enŝlosita en blenditan kameron.
— Jen tedaĵo! Ankoraŭ unu obsedata de blendita kamero, — grumblis unu el la enketistoj.
— Ilin forte teruris la banditoj, — diris la kriminalisto vizitinta Ivaĉjon.
Laŭeble oni trankviligis la administriston, diris, ke oni lin protektos eĉ sen ia ajn kamero, kaj tiam sciiĝis, ke nenian vodkon li drinkis ĉe latbarilo, ke lin batis du uloj, unu rufa kun granda kojnodento, kaj unu dika…
— Ah, kiu similas virkaton, ĉu?
— Jes, jes, — flustris la administristo mortetante pro timo kaj ĉiusekunde rigardante ĉirkaŭen. Post kio li malpakis pluajn detalojn pri tio, kiel dum preskaŭ du diurnoj li ekzistadis en la apartamento n-ro 50 estiel vampiro indikulo, ke per li oni preskaŭ pereigis la financan direktoron Rimskij…
Je tiu momento estis venigata Rimskij, ĵus alveturigita per la Leningrada trajno. Tamen tiu timtrema, psike perturbita, grizhara maljunulo, en kiu oni apenaŭ povis rekoni la financan direktoron de antaŭ kelkaj tagoj, nepre malvolis diri la veron, kaj montris ĉi-rilate eksterordinaran obstinon. Rimskij asertis, ke nenian ajn Hellan li vidis nokte en la fenestro de sia kabineto, egale kiel nenian Punĉon, ke tutsimple li subite misfartis kaj spiritforeste veturis al Leningrado. Superfluas aldoni, ke sian depozicion la malsana financa direktoro finis per la peto enŝlosi lin en blenditan kameron.
Anjon oni arestis je la momento kiam ŝi provis enmanigi al kasistino de la ĉiovendejo ĉe Arbat’ dekdolaran bileton. Ŝian rakonton pri homoj elflugantaj tra fenestro de la domo ĉe la strato Sadovaja kaj pri la ora hufumeto kiun, laŭ ŝiaj vortoj, ŝi estis levinta por prezenti ĝin al la milicio, oni aŭskultis tre atente.
— Ĉu vere la hufumeto estis el oro kun briliantoj? — oni demandis Anjon.
— Ja mi scias, kio estas bonaj briliantoj, — ŝi respondis.
— Tamen ĉu vi certas, ke li donis al vi ĝuste ĉervoncojn?
— Ja mi scias, kio estas ĉervoncoj, — respondis Anjo.
— Do, kiam ili transformiĝis en dolarojn?
— Nenion mi scias, pri kiuj dolaroj vi parolas, neniam mi vidis viajn dolarojn, — kriĉe respondis Anjo, — ni estas en nia rajto! Ni ricevis rekompencon, kontraŭ ĝi ni aĉetas indienon… — kaj ŝi ekgalimatiis ke ŝi ne responsas tion, ke la domkomitato tenas en la kvina etaĝo malsanktan potencon, kiu neniun lasas vivi normale.
Ĉi tiam la enketisto sindefende svingis la plumingon, ĉar Anjo jam ĉiujn tuttedis, sur verda folieto skribis elirpermeson, post kio, plezurige por ĉiuj, ŝi forlasis la institucion.
Poste treniĝis longa vico de homoj, inter ili Nikolao Ivaniĉ, ĵus arestita nur sekve de stultaĵo de sia ĵaluza edzino, antaŭmatene sciiginta al la milicio lian malaperon. La enketistojn ne tre impresis la burleska atestilo pri tio, ke la koncernan nokton li pasigis en la balo ĉe Satano. Rakontante, kiel li transportis en la aero la nudan mastrumistinon de Margarita Nikolavna ien al ĉiuj diabloj por bano en rivero, kaj kiel antaŭ tiu vojaĝo Margarita Nikolavna senveste aperis en sia fenestro, Nikolao Ivaniĉ iom deviis de la vero. Ekzemple, li opiniis senutila mencii, ke li venis en la dormoĉambron kun la forĵetita subrobo en la mano, aŭ ke li nomis Nataŝan Venera. Laŭ liaj vortoj, okazis tiel, ke Nataŝa elflugis tra la fenestro, lin ekrajdis kaj direktis for el Moskvo…
— Obeante la perforton, mi devis cedi, — diris Nikolao Ivaniĉ. Sian rakonton li finis per la peto ne komuniki eĉ unu vorton pri tio al lia edzino; kion oni al li promesis.
La depozicio de Nikolao Ivaniĉ ebligis konstati, ke Margarita Nikolavna, egale kiel ŝia mastrumistino Nataŝa, senspure malaperis. Oni faris aranĝojn por ilin retrovi.
Tiel la eĉ por unu sekundo ne malstreĉiĝanta enketado renkontis la matenon de la sabato. Dume en la urbo estiĝadis kaj disfluadis tute maleblaj onidiroj, en kiuj eta verero estis abunde garnita per pompa mensogo. Oni rakontis, ke estis seanco en Varieteo, post kiu ĉiuj dumil spektantoj elkuris sur la straton vestite kiel Adamo kaj Eva antaŭ la falo, ke ĉe la strato Sadovaja oni likvidis presejon de falsaj monbiletoj de magia speco, ke ia bando ŝtelis kvin fakestrojn en la Amuzdepartamento, sed ke la milicio ĉiujn retrovis, kaj multe da aliaj aferoj, kiujn ripeti estus eĉ malagrabla.
Proksimiĝis la tagmanĝa paŭzo, kaj tiam en la enketejo ektintis la telefono. De Sadovaja oni raportis, ke la malbeninda apartamento refoje aperigis vivosignojn. El interne malfermiĝis fenestroj, aŭdiĝis kantado kaj pianmuziko, oni vidis nigran katon sidi sur fenestrobreto kaj sin varmigi ĉe la suno.
Antaŭ la kvara horo de la varmega tago granda kompanio de civile vestitaj viroj forlasis tri aŭtomobilojn haltintajn je kelka distanco de la domo 302-bis, strato Sadovaja. La veturigita granda grupo tuj dividiĝis je du malgrandaj, el kiuj la unu tra la pordega arko kaj la korto pasis rekte en la sesan ĉefenirejon, dum la alia malfermis la normale najlitan pordeton de la malantaŭa enirejo, kaj ambaŭ grupoj, ĉiu per sia aparta ŝtuparo, ekiris supren al la apartamento n-ro 50.
Intertempe Kerubjev kaj Azazello — Kerubjev estis forlasinta la festenan frakon kaj surhavis sian ordinaran vestaron — sidis en la manĝoĉambro de la apartamento finante sian matenmanĝon. Voland, laŭ sia kutimo, estis en la dormoĉambro, kaj pri la kato informoj mankas. Tamen juĝante laŭ la kaserola tintego venanta el la kuirejo oni rajtas supozi, ke Behemoto estis ĝuste tie, okupite pri sia kutima stultumado.
— Nu, kio estas tiuj interesaj paŝoj sur la ŝtuparo? — demandis Kerubjev, distrite turnante kulereton en sia taso kun nigra kafo.
— Nu, tie oni venas nin aresti, — respondis Azazello kaj eltrinkis glaseton da konjako.
— Ah, nu certe, certe, — diris Kerubjev.
La venantaj per la ĉefa ŝtuparo dume jam atingis la placeton de la tria etaĝo. Tie du tubistoj klopodadis ĉirkaŭ vaporhejtila radiatoro. La avancantoj interŝanĝis kun la tubistoj signifoplenan rigardon.
— Ĉiuj hejme, — flustris unu el la tubistoj, batetante per martelo kontraŭ la tubo.
Tiam la plej antaŭa viro senkaŝe eligis el sub sia mantelo nigran maŭzeron, dum alia, iranta apud li, elpoŝigis dirkojn. Ĝenerale, la homoj irantaj en la apartamenton n-ro 50 estis tre bone ekipitaj. Du el ili havis en sia poŝo facile sterneblajn, maldikajn silkajn retojn. Plua viro havis lazon, ankoraŭ unu alia — gazmaskojn kaj ampolojn kun kloroformo.
Unu sekundo sufiĉis al la grupo por malfermi la ĉefpordon de la apartamento n-ro 50 kaj penetri en la antaŭĉambron; pordoklako, kiu je la sama momento aŭdiĝis el la kuirejo, atestis ke ankaŭ la dua grupo ĝustatempe atingis la apartamenton per la malantaŭa enirejo.
Eĉ se ne plena, do almenaŭ parta sukceso estis ĉi-foje evidenta. Fulmrapide la du grupoj disiĝis, okupis ĉiujn ĉambrojn, kaj neniun ajn trovis; tamen en la manĝoĉambro ili malkovris restaĵojn de sendube ĵus forlasita matenmanĝo, kaj en la salono sur la kamenbreto, apud kristala karafo, sidis granda nigra virkato. Inter siaj piedoj ĝi tenis primuson.
Absolute silentaj, la homoj venintaj en la salonon kontemplis la katon dum iom longa tempo.
— Hm jes… vera eminentaĵo, — flustris unu el ili.
— Ja mi ne petolas, neniun tuŝas, riparas mian primuson, — diris la besto malafable rigardante la venintojn, — kaj krome mi opinias mia devo vin averti, ke la kata raso estas antikva kaj netuŝebla.
— Perfektega laboro, — flustris unu el la venintoj, dum alia diris laŭte kaj klare:
— Nun, netuŝebla kaj ventroparola kata moŝto, degnu veni ĉi tien!
Tuj ekflugis kaj malfaldiĝis silka reto, sed la lanĉinto, surprize por ĉiuj, maltrafis kaj kaptis per ĝi nur la karafon, kiu tuj falis kaj tinte frakasiĝis.
— Perdita preno! — blekegis la kato, — hura! — metinte flanken la primuson la besto eligis de malantaŭ sia dorso braŭningon, tuj direktis ĝin al la plej proksime staranta, sed fajro ekŝprucis el ties mano antaŭ ol la kato povus pafi, kaj post la maŭzera krako la kato falis kap’antaŭe de la kamenbreto sur la plankon, ellasinte la braŭningon kaj faliginte la primuson.
— Ĉio finitas, — per malforta voĉo diris la besto kaj mole etendiĝis en sanga flako, — deiru por momento, lasu min adiaŭi la teron. Ho mia amiko Azazello! — abunde sangante ĝemis la kato, — kie vi estas? — pene ĝi turnis la rigardon de siaj estingiĝantaj okuloj al la pordo de la manĝoĉambro, — vi ne venis min helpi en tiu malegala batalo. Vi forlasis la malfeliĉan Behemoton, kiun vi perfidis por unu glaso da — verdire ja eminenta — konjako! Nu, mia morto pezu sur via konscienco! Mi testamentas al vi mian braŭningon…
— Reton, reton, reton, — oni nervoze flustradis ĉirkaŭ la kato. Tamen la reto, la diablo scias kial, obstrukciĝis en ies poŝo kaj la provoj ĝin eligi restis vanaj.
— La sola, kio povas savi morte vunditan katon, — diris Behemoto, — estas gluto da benzino… Kaj profitante la ĝeneralan konfuzon, la kato fiksis la muzelon sur la ronda aperturo de la primuso kaj sattrinkis. Tuj ĉesis la sangofluo el sub la maldekstra ŝultro. La kato resaltis viva kaj vigla, krampis la primuson subbrake, kun ĝi hopis reen sur la kamenon, de tie, disŝirante la tapeton, grimpis sur la muro kaj post du sekundoj jam sidis alte super la venintoj, sur la metala kurtenstango.
Tuj manoj kroĉiĝis je la kurteno kaj forŝiris ĝin kun la stango, pro kio la suno ektorentis en la ĵuse ombroplenan ĉambron. Sed nek la fripone resaniĝinta kato, nek la primuso falis malsupren. Sen ellasi la primuson, la kato sukcesis transsaltegi sur la lustron, pendantan de la centro de la plafono.
— Eskalon! — oni kriis de malsupre.
— Ni duelu! — blekegis la kato, flugante super la kapoj sur la svingiĝanta lustro; en ĝiaj piedoj reaperis la braŭningo, la primuson ĝi kroĉis inter la lustrobranĉoj. La kato zorge celis kaj, plu pendolante super la kapoj de la venintoj, pafadis sur ilin. Bruego skuis la apartamenton. Sur la plankon hajlis kristalaj rompaĵoj de la lustro, fendoradiaj steloj aperis sur la kamena spegulo, disŝprucadis stukpolvo, sur la planko saltetis eluzitaj kuglingoj, frakasiĝis fenestroviroj, benzino verŝiĝis el la trapafita primuso. Nun jam ne temis pri la eventualo kapti la katon viva, la venintoj trafe kaj furioze repafis el siaj maŭzeroj en la kapon, en la ventron, en la bruston, en la dorson de la besto. La pafado kaŭzis panikon sur la asfalto en la korto.
Sed la pafado daŭris tute ne longe kaj estingiĝis per si mem. Ĉar nek la katon nek la venintojn ĝi iel ajn damaĝis. Ne nur neniu iĝis mortigita, ne estis eĉ vunditoj; ĉiuj, kaj ankaŭ la kato, restis tute sendifektaj. Iu el la venintoj, por definitive pri tio certiĝi, pafis kvin kuglojn en la kapon de la malbeninda besto, kaj la kato vigle respondis, malplenigante sur lin tutan magazenon. Kun la sama rezulto: neniu sentis eĉ malplejan efikon. La kato pendoletis sur la lustro, kies svingoj iom post iom malgrandiĝadis, ial blovis en la tubon de sia braŭningo kaj kraĉetis sur sian piedon. La silente starantaj malsupre mienis tute perpleksite. Tio estis unika, aŭ almenaŭ unu el la plej maloftegaj, okazo, kiam pafado montriĝis absolute senefika. Certe, oni povus allasi, ke la braŭningo de la kato estis speco de ludilo, tamen la maŭzeroj de la venintoj ja estis eksterdubaj. Koncerne la unuan vundon de la kato — pri tio jam oni povis konkludi senhezite, ĝi estis nenio alia ol truko kaj fia simulaĵo, egale kiel la benzintrinkado.
Estis ankoraŭ unu provo kapti la katon. Oni ĵetis lazon, ĝi kroĉiĝis je unu el la kandeloj, la lustro falis kaj frakasiĝis. La puŝego ŝajnis skui la tutan domon ĝis la fundamento, tamen tute senutile. Rompaĵoj ŝprucis sur la ĉeestantojn, la kato transflugis tra la aero kaj lokis sin alte sub la plafono, sur la supra parto de la orizita kadro de la kamena spegulo. La besto nenien intencis fuĝi, eĉ male, sidante en relativa sekuro, ĝi komencis novan oratoraĵon.
— Mi tute ne komprenas, — ĝi diris de la supro, — la motivojn por tia brutala traktado…
Sed ĉi tiam la apenaŭ komencitan oratoraĵon interrompis peza, nesciate de kie venanta baso:
— Kio okazas en la apartamento? Mi estas malhelpata en mia okupo.
Alia voĉo, malagrabla kaj nazsona, respondis:
— Nature, estas Behemoto, la diablo prenu la pajacaĉon!
Tria voĉo, tremetanta, diris:
— Messire, estas sabato. La suno kliniĝas. Jam tempas.
— Pardonu, mi ne povas daŭrigi la konversacion, — diris la kato de sur la spegulo, — jam tempas. — Ĝi forĵetis la braŭningon, frakasante ambaŭ fenestrovitrojn. Poste la kato verŝis malsupren iom da benzino, la benzino per si mem ekbrulis kaj la flam’ondego atingis la plafonon.
La incendio disvastiĝis iel eksterordinare, kun rapidego kaj forto nekutimaj eĉ ĉe benzin’elverŝo. Tuj ekfumis la tapeto, sur la planko ekflamis la deŝirita kurteno, ekbruletis la framoj de la frakasitaj fenestroj. La kato risorte kurbiĝis, miaŭis, saltegis de la spegulo sur la fenestrobreton kaj forglitis malantaŭ ĝin kun sia primuso. El ekstere ekaŭdiĝis pafoj. La viro, sin lokinta sur la fera incendia eskalo je la nivelo de la juvelistvidvinaj fenestroj, plurfoje pafis al la kato dum ĝi saltegadis de unu fenestrobreto al alia sin direktante al la angula defluila tubo de la domo, konstruita, kiel jam estis menciite, krampoforme. Per tiu tubo la kato grimpis sur la tegmenton.
Tie, bedaŭrinde same senrezulte, la beston alpafis la homoj gardantaj la kamentubojn, kaj la kato eklipsiĝis en la malalta suno inundanta la urbon.
Dume en la apartamento la pargeto ekflamiĝis sub la piedoj de la venintoj, kaj en la fajro, sur la loko kie la kato kuŝaĉis simulante mortan vundon, aperis, pli kaj pli dense materiiĝante, la kadavro de la eksbarono von Meigel, kun la mentono tirita supren kaj kun larĝe malfermitaj vitrecaj okuloj. Ĝin atingi oni jam ne povis. Saltante sur la brulantaj pargeteroj, sin frapante per la manoj sur la fumantajn bruston kaj ŝultrojn, la grupanoj okupintaj la salonon sin retiris en la kabineton kaj en la antaŭĉambron. Tiuj, kiuj estis en la manĝoĉambro kaj en la dormoĉambro, eskapis tra la koridoro. Ankaŭ tiuj, kiuj estis en la kuirejo, alkuris kaj impetis en la antaŭĉambron. La salono jam plenis je fajro kaj fumo. Preterkurante, iu sukcesis diski la telefonnumeron de la fajrobrigado, lakone krii en la aŭdilon:
— Sadovaja, tricent du bis!
Maleblis plu resti ene. La flamo ŝprucis en la antaŭĉambron. Spiri iĝis malfacila.
Apenaŭ el la frakasitaj fenestroj de la sorĉita apartamento aperis unuaj fumstrietoj, tuj en la korto eksonis desperaj homkrioj:
— Fajro, fajro! Incendio!
En diversaj apartamentoj de la domo homoj kriis en la telefonon:
— Sadovaja! Sadovaja tricent du bis!
Je la momento, kiam de Sadovaja ekaŭdiĝis la korpremaj sonorilbatoj de sur la longaj ruĝaj aŭtomobiloj, kiuj rapidis de ĉiuj partoj de la urbo, la homoj tumultantaj en la korto vidis forflugi, kun la fumo venanta el la fenestroj de la kvina etaĝo, tri siluetojn malhelajn, ŝajne virajn, kaj unu silueton de nuda virino.
Ĉu la forflugantaj siluetoj estis realaĵo au nura iluzio de la timkonsternitaj loĝantoj de la misŝanca domo ĉe Sadovaja, tion, kompreneble, oni neniam scios tutcerte. Se ili estis realaj, neniu scias, kien ili sin direktis tujsekve. Kie ili disiĝis, ankau tion ni ne povas diri, tamen ni scias, ke proksimume kvaronhoron post la komenco de la incendio ĉe Sadovaja, longa civitano en kvadratita vestokompleto aperis antau la spegula pordo de Torgsin ĉe la Smolenska bazaro, akompanate de granda nigra virkato.
Lerte serpentante la civitano sin traŝovis inter la pasantoj kaj malfermis la eksteran pordon de la vendejo. Sed ĉi tiam malgranda osteca kaj ekstreme malafabla pordisto baris al li la vojon kaj incitite diris:
— Kun katoj oni ne enlasas.
— Mi pardonpetas, — kraketaĉis la longulo metante sian tendenozan manon al la orelo, kiel surdetulo, ĉu «kun katoj» vi diris? Sed kie vi vidas katon?
La pordisto elorbitigis la okulojn, kaj ne senkauze: nenia kato estis ĉe la piedoj de la civitano, anstataue de malantau lia ŝultro malpacience sin elŝovis, volante eniri en la vendejon, dikulo kun disŝirita kaskedo, kies vizaĝo efektive iom similis katan muzelon. En la mano la dikulo havis primuson.
La duopo ial malplaĉis al la mizantropo pordisto.
— Ni vendas nur kontrau valuto, — li stertoris kolere rigardante el sub la hirtaj, kvazau de tineoj tramanĝitaj, grizaj brovoj.
— Mia kara amiko, — ektintaĉis la longa civitano, brilante per la okulo el sub la rompita nazumo, — kial vi opinias, ke mi ĝin ne havas? Ĉu vi juĝas lau la vesto? Neniam tion faru, ho perlo de la gardistoj! Vi riskas erari, grave erari. Relegu, ekzemple, la historion de la fama halifo Harun-al-Raŝido. Tamen ĉi kaze, provizore formetante tiun historion flanken, mi diru al vi, ke mi plendos pri vi al via estro kaj rakontos al li iom da tiaj aferoj, ke vi probable devos adiaui vian postenon inter la brilaj spegulaj pordoj.
— Ja mia primuso eble plenplenas je valuto! — kvereleme enmiksiĝis la katsimila dikulo, energie sin puŝante en la vendejon. Malantaue jam senpacience premiĝis publiko. Kun malamego kaj dubo rigardante la bizaran duopon, la pordisto tamen liberigis la vojon, kaj niaj konatuloj, Kerubjev kaj Behemoto, paŝis en la vendejon.
Ene ilia unua zorgo estis rigardi ĉirkauen, post kio Kerubjev deklaris per sonora voĉo audebla en ĉiuj anguloj:
— Eminenta vendejo! Tre, tre bona vendejo.
La publiko sin turnis disde la vendotabloj kaj ial mirigite rigardis la dirinton, kvankam lia laudo ja havis sufiĉan bazon.
Centoj da indienpecoj de plej riĉaj koloraroj vidiĝis en la bretarfakoj. Malantau ili amasis kalikotoj, muslinoj, frakaj drapoj. En la perspektivo perdiĝis senfinaj vicoj de ŝukartonoj, kaj kelkaj civitaninoj sidis sur nealtaj seĝoj, havante sian dekstran piedon en la malnova, uzita ŝuo, kaj la piedon maldekstran, en freŝa, brilanta modaĵo, per kiu ili zorgomiene stamfetis sur la tapiŝeton. Ie profunde, malantau angulo, ludis kaj kantis gramofonoj.
Tamen Kerubjev kaj Behemoto preterpasis ĉiujn ĉi logaĵojn kaj iris rekte tien, kie la luksnutraĵa sekcio limis la sukeraĵan. Tie oni povis ĝui liberan spacon: malkiel en la ŝtofsekcio, ĉe la vendotabloj ne tumultis civitaninoj kun bereto au kaptuketo.
Malalta, tute kvadratita vireto, ĝisblue razita, surhavanta kornajn okulvitrojn, tute novan, neĉifitan ĉapelon kun senmakula rubando, malvokoloran surtuton kaj ruĝetajn glaceajn gantojn, staris antau la vendotablo kaj ordone ion muĝadis. Vendisto en pura blanka kitelo kaj kun blua ĉapeto priservis la malvan klienton. Per akrega tranĉilo, tre simila al tiu ŝtelita de Levio Mateo, li estis foriganta de la grasa, larmanta, rozkolora salmo ĝian serpentecan, arĝentbrilan hauton.
— Ankau ĉi tiu sekcio estas superba, — solene agnoskis Kerubjev, — kaj la alilandano estas simpatia.
— Ne, Fagoto, ne, — respondis Behemoto pensoplena, — vi, amiĉjo, eraras. Al mi ŝajnas, ke io mankas en la vizaĝo de la malva ĝentlemano.
La malva dorso tremeris, sed tio probable estis koincido, ĉar la alilandano ja ne povis kompreni tion, kion ruslingve diris Kerubjev kaj lia akompananto.
— Tŝu bon’? — severe demandis la malva kliento.
— Superklasa, — respondis la vendisto, per la tranĉilo kokete disigante la hauton.
— La bon’ mi ŝatas, la malbon’ ne ŝatas, — malmilde diris la alilandano.
— Certe! — entuziasme respondis la vendisto.
Ĉi tiam niaj amikoj forlasis la alilandanon kaj proksimiĝis al la rando de sukeraĵa vendotablo.
— Varmegas hodiau, — sin turnis Kerubjev al la juna, ruĝvanga vendistino; ricevinte nenian respondon, li demandis: — Po kiom, la mandarinoj?
— Po tridek kopekoj por kiloo, — ŝi respondis.
— Teruraj prezoj, — suspiris Kerubjev, — ho ve… — Post kelka pripensado li invitis sian akompananton: — Manĝu, Behemoto.
La dikulo ŝovis sian primuson sub la brakon, forrabis la supran mandarinon de la piramido, tuj ĝin forvoris kun la ŝelo kaj enigis la dentojn en duan.
La vendistino teruriĝis.
— Frenezulo! — ŝi ekkriis, perdante sian vangruĝon, — donu al mi la kuponon! La kuponon! — kaj ŝi lasis fali la bombonan pinĉilon.
— Mia koro, karulinjo, mia bela, — eksusuris Kerubjev sin klinante trans la vendotablon kaj palpebrumante al la vendistino, — ne kunhavas ni hodiau valuton… nu, kion fari! Sed, mi ĵuras, je la sekva fojo, kaj certe ne pli malfrue ol lunde, ni ĉion pagos kontante! Ja ni loĝas tute proksime, ĉe Sadovaja, kie estas la incendio…
Behemoto, forglutinte trian mandarinon, ŝovis la ungegon en inĝenian konstruaĵon el ĉokoladaj tabuletoj, eltiris unu plej malsupran, sekve de kio, nature, la tuto ruiniĝis, kaj forglutis la tabuleton kun ĝia orpapera pakumo.
La vendistoj ĉe la fiŝa vendotablo ŝajnis ŝtoniĝintaj, la malva alilandano sin turnis al la rabistoj kaj tuj evidentiĝis, ke Behemoto malpravis: nenio mankis al la vizaĝo de la malvulo, eĉ male, en ĝi estis troaĵoj — pendaj vangoj kaj forglitemaj okuloj.
Tute flaviĝinte, la vendistino angore kriis tra la tuta vendejo:
— Pa’l’os’iĉ! Pa’l’os’iĉ!
Responde al tiu krio el la ŝtofsekcio alfluis publiko. Behemoto forlasis la sukeraĵajn logojn, iris ŝovi siajn krifojn en barelon kun la surskribo: Elita haringo de Kerĉo, eligis du fiŝojn, ilin forglutis kaj elkraĉis la vostojn.
— Pa’l’os’iĉ! — ripetiĝis la despera krio de malantau la sukeraĵa vendotablo, kaj de la vendotablo fiŝa ekbojis vendisto kun pinta barbeto:
— Sed kion vi faras, vipuro?!
Paulo Iosifoviĉ jam rapidis al la agadejo. Li estis belstatura viro en pura blanka kitelo, simila al ĥirurgo, kun krajono elstaranta el la brusta poŝo. Evidente, li estis homo sperta. Apenau li ekvidis en la buŝo de Behemoto la voston de la tria haringo, li tuj ĉion komprenis, taksis la situacion kaj, sen implikiĝi en senutilajn disputojn kun la impertinentuloj, li svingis la manon, komandante en la foron:
— Fajfu!
La pordisto impetis el la spegulaj pordoj al la strat’angulo de la Smolenska bazaro kaj eltorentigis malbon’auguran fajfon. La publiko ĉirkauis la du sentaugulojn, kaj ekagis Kerubjev.
— Civitanoj! — li kriis per alta tremanta voĉo, — kion do ni vidas ĉi tie? Kion? Permesu, ke mi demandu vin pri tio! Malriĉa homo, — Kerubjev pliigis la tremon de sia voĉo almontrante Behemoton, kiu tuj aranĝis ploreman fizionomion, — malriĉa homo la tutan tagon riparas primusojn; li malsatiĝis… sed de kie li havu valuton?
Paulo Iosifoviĉ, homo kutime kvieta kaj senemocia, respondis per kolera ekkrio:
— Vi ĉesigu ĉi tion! — kaj li refoje svingis foren, jam malpacience. La triloj ĉe la pordo plivigliĝis.
Tamen Kerubjev, neniom konfuzite de la interveno de Paulo Iosifoviĉ, daurigis:
— De kie? Vin ĉiujn mi demandas! Li estas konsumita de malsato kaj soifo! Li suferas pro la varmego. Nu, prenis la mizerulo, simple por ĝin gustumi, mandarinon. Kaj la tuta prezo de tiu mandarino estas ja ridinda, ne pli ol tri kopekoj. Kaj jen ili jam trilas, kiel printempaj najtingaloj en la arbaro, ili alarmas la milicion, ili malhelpas ĝin plenumi sian devon! Kaj li, ĉu li rajtas? Ĉu? — Kerubjev almontris la malvan dikulon, kies vizaĝo tuj esprimis plej vivan angoron, — kio li estas? Kio? De kie li venis? Por kiu celo? Ĉu ni sen li enuis? Ĉu ni lin invitis? Ja certe, — sarkasme tordante sian buŝon plenvoĉe blekegis la eksa kapelestro, — li, bonvolu vidi, surhavas belan malvan vestokompleton, per la salmaĵo li sin grasigis, li tuta plenplenas je valuto! Sed ĉi tiu, la nia, kion faru la nia?! Amare al mi estas! Amare! — ekhurlis Kernbjev, kiel la fianĉ’amiko en la tradicia edziĝfesto.
Tiu stulta, sentakta kaj, supozeble, politike malutila parolado koler-tremigis Paulon Iosifoviĉ, sed — mirinda afero — lau la rigardoj de la amasiĝinta publiko estis evidenta, ke en la koro de multaj ĝi trovis resonon! Kaj kiam Behemoto, metinte al la okuloj sian malpuran, trŭavan manikon, tragedie ekkriis:
— Dankon, fidela amiko, viktimon vi defendas! — okazis miraklo. Kvieta kaj tute konvena maljunuleto, vestita modeste tamen pure, la maljunuleto aĉetanta tri migdalajn kukojn en la sukeraĵa sekcio, subite metamorfoziĝis. Batala fajro ekfulmis en liaj okuloj, li purpuriĝis, ĵetis sur la plankon la pakaĵeton kun la kukoj kaj kriis:
— Prave! — per maldika infana voĉo. Li ekposedis la pleton, forbalais de ĝi la reston de la ĉokolada Ejfel-turo, ruinigita de Behemoto, svingis la pleton, per la maldekstra mano forŝiris la ĉapelon disde la kapo de la alilandano kaj per la dekstra larĝamove kaj plate mallevis la pleton sur lian kalvaĵon. Disruliĝis bruo, simila al tiu, kian estigas ferladaj folioj ĵetataj de kamiono sur la teron. Paliĝante, la dikulo falis dors’antaue kaj sidiĝis en la barelon kun la Kerĉa haringo, ŝpruciginte el ĝi gejseran kolonon de pekloakvo. Tuj okazis dua miraklo. Trafalinte en la barelon, la malvulo ekkriis en perfekte pura rusa lingvo, sen eĉ malpleja fremda misprononco:
— Murdo! Milicion! Banditoj min murdas!
Evidente, sekve de la suferita skuo li subite ricevis la kapablon paroli en antaue de li ne sciata fremda lingvo.
Je tiu momento ĉesis la fajfado de la pordisto, kaj en la ekscitita amaso de la klientoj aperis, proksimiĝante, du milicianaj kaskoj. Sed, kiel en la publika banejo oni verŝlavas la benkon el sia pelvo, tiel la perfidulo Behemoto verŝegis benzinon el sia primuso sur la sukeraĵan vendotablon kaj meme ĝi ekbrulis. La flamo saltis supren kaj kuris lau la vendotablo forvorante la belajn paperrubandojn, kiuj ornamis la korbojn kun fruktoj. Ŝrikante, la vendistinoj impetis el malantau la vendotablo, kaj apenau ili forlasis la lokon, tuj ekbrulis la tolaj kurtenoj sur la fenestroj kaj la flamanta benzino disfluis sur la planko. La publiko eligis desperajn kriojn, ektorentis el la sukeraĵa sekcio malantauen, forportante la jam senutilan Paulon Iosifoviĉ; la vendistoj de la fiŝa sekcio anservice kuris kun siaj akregaj tranĉiloj al la malantaua pordo. La malva civitano sin eligis el la barelo, tute trempite en la haringa suko li ruliĝis trans la salmon, kuŝantan sur la vendotablo, kaj sekvis la gevendistojn. Ektintis kaj ŝutiĝis vitroj de la spegula pordo, elpremitaj de la sin savanta hom’amaso, kaj la du fiuloj, Kerubjev kaj la voremulo Behemoto, ien forŝteliĝis, sed kien — oni ne povis kompreni. Vidintoj, kiuj ĉeestis la komencon de la incendio en Torgsin ĉe la Smolenska bazaro, post kelka tempo rakontadis, ke la du huliganoj flugis supren al la plafono kaj tie krevis kvazau infanaj balonetoj. Tio, nature, estas tre duba, ke la afero estus okazinta ĝuste tiel, sed, ho ve, mankas pli fidindaj informoj.
Tamen ni precize scias, ke ekzakte unu minuton post la incidento ĉe la Smolenska bazaro, Behemoto kaj Kerubjev jam troviĝis sur la bulvarda trotuaro, ĝuste antau la domo de la onklino de Gribojedov. Kerubjev haltis apud la krado kaj diris:
— Ba! Sed tio ja estas la literaturista domo. Ĉu vi scias, Behemoto, pri tiu domo mi audis multe da bona kaj favora. Atentu tiun domon, mia amiko! Estas plezuro pensi, ke kaŝite sub tiu tegmento maturiĝas tuta amaso da talentoj.
— Kiel ananasoj en forcejo, — diris Behemoto, kiu, por pli bone admiri la kremkoloran palaceton kaj ĝiajn kolonojn, sin levis sur la betonan soklon de la fera krado.
— Ĝuste tiel, — konsentis Kerubjev kun sia nedisigebla akompananto, — kaj dolĉa teruro plenigas onian koron, kiam oni pensas, ke en tiu domo nun maturiĝas la autoro de futura Donkihoto, au Fausto, au, la diablo min prenu, de Malvivaj animoj! Ĉu?
— Animskua penso, — konfirmis Behemoto.
— Jes, — daurigis Kerubjev, — mirindajn aferojn oni atendu el la forcejoj de tiu domo, ariginta sub sia tegmento kelkajn milojn da abnegaciuloj, dediĉintaj sian tutan vivon al la servo de Melpomena, Polimnia kaj Talia. Imagu, kia bruo leviĝos, kiam unu el ili, por komenci, prezentos al la legantaro novan Revizoron, au, almenau, novan Eugenon Oneginovl — Tre klara afero, — refoje konfirmis Behemoto.
— Jes, — daurigis Kerubjev zorgmiene levante la fingron, — sed! «Sed» mi diris, kaj mi ripetas tion: sed! Se tiujn delikatajn forcejajn plantojn ne atakos ia mikroorganismo, se ĝi ne ronĝos ilin en la radiko, se ili ne putriĝos! Ja tio okazas pri la ananasoj. Ho jes, tio ja okazadas!
— Interalie, — diris Behemoto ŝovante sian rondan kapon tra la krado, — kion ili faras tie sur la verando?
— Ili tagmanĝas, — klarigis Kerubjev, — al tio mi aldonu, mia kara, ke ĉi tie estas tute nemalbona kaj neniom multekosta restoracio. Alvorte, mi, kiel ĉiu turisto antau longa vojaĝo, sentas deziron manĝeti kaj trinki grandan kruĉon da glacia biero.
— Ankau mi, — respondis Bĉemoto, kaj la du fiuloj paŝis sur la asfalta aleo sub la tilioj rekte al la verando de la nenion antausentanta restoracio.
Pala kaj enuanta civitanino kun blankaj ŝtrumpetoj kaj same blanka vostethava bereto sidis sur kanplektita seĝo ĉe la angulo de la verando, kie en la verdaĵo de la vitkrado estis aranĝita enireja aperturo. Antau ŝi, sur simpla kuireja tablo, kuŝis dika registrolibro, en kiun la civitanino por ia nesciata celo enskribis la nomojn de ĉiuj enirantaj la restoracion. Ĝuste ŝi haltigis Kerubjevon kaj Behemoton.
— Viajn membrokartojn? — surprizite ŝi rigardis al la nazumo de Kerubjev, al la primuso de Behemoto, al la truo ĉe ties kubuto.
— Mi prezentas al vi mil pardonpetojn, kiaj membrokartoj? — demandis Kerubjev mirante.
— Ĉu vi estas verkistoj? — siavice demandis la civitanino.
— Sendube, — digne respondis Kerubjev.
— Viajn membrokartojn, — ŝi ripetis.
— Mia ĉarma… — tenere komencis Kerubjev.
— Mi ne estas ĉarma, — lin interrompis la civitanino.
— Domaĝe! — elrevigite diris Kerubjev, kaj daurigis: — Nu, se ne plaĉas al vi esti ĉarma — kio ja estus tre agrabla — do, vi povas ne esti tia. Tamen diru al mi: por konvinkiĝi ke Dostojevskij estas verkisto, ĉu oni postululian membrokarton? Sufiĉas preni ajnajn kvin paĝojn el ajna lia romano, kaj sen malpleja membrokarto vi konvinkiĝos, ke vi havas aferon kun verkisto. Cetere, verŝajne ne havis li membrokarton! Kiel vi opinias? — Kerubjev sin turnis al Behemoto.
— Mi vetas, ke li ne havis, — tiu respondis metante la primuson sur la tablon apud la libro kaj per la mano viŝante la ŝviton de la frunto nigriĝinta en la fumo.
— Vi ne estas Dostojevskij, — diris la civitanino implikate en la sofistikon de Kerubjev.
— Nu, tio ne estas evidenta, — tiu respondis.
— Dostojevskij mortis, — ne tute firme diris la civitanino.
— Mi protestas! — varmege ekkriis Behemoto, — Dostojevskij estas senmorta!
— Viajn membrokartojn, civitanoj, — diris la civitanino.
— Pardonon, sed tio, finfine, estas ridinda, — obstinis Kerubjev, — ne per membrokarto ekkonas oni verkiston sed per tio, kion li verkas. Kiel vi povas scii, kiaj planoj svarmas en mia kapo? Au en tiu kapo? — li almontris la kapon de Behemoto, kiu tuj deprenis sian kaskedon, kvazau por lasi la civitaninon pli bone ĝin ekzameni.
— Liberigu la vojon, civitanoj, — ŝi diris, jam nervoza.
Kerubjev kaj Behemoto forflankiĝis kaj lasis aliri verkiston en griza vestokompleto, sen kravato, en blanka somera ĉemizo kies kolumo libere diskuŝis sur la jako, kun gazeto subbrake. La verkisto afable kapoklinis salutante la civitaninon, preterpase desegnis en la al li prezentita libro malprecizan parafon kaj eniris la verandon.
— Ho ve, ne por ni, ne por ni, — melankolie diris Kerubjev, — sed por li estos tiu kruĉo da glacia biero, pri kiu ni, la du misŝancaj vaguloj, tiom sopiris, nia situacio estas malĝoja kaj embarasa, kaj mi ne scias, kion ni faru.
Responde Behemoto nur amare disetendis la brakojn kaj remetis la kaskedon sur sian rondan kapon, ĉirkaukreskitan de hararo mallonga kaj densa, tre simila al la kata. Kaj je tiu momento nelauta sed ordonema voĉo diris super la kapo de la civitanino:
— Enlasu, Sofia Pavlovna.
La librulino ekmiris; en la verdo de la vitkrado aperis la blanka fraka brusto kaj la pinta barbo de la flibustro. Li direktis al la du aĉuloj afablan rigardon, kaj eĉ pli ol tio, li invite gestis. La autoritato de Arĉibaldo Arĉibaldoviĉ estis konsiderinda faktoro en la restoracio de li estrata, kaj Sofia Pavlovna obeeme demandis Kerubjevon:
— Kiu estas via familinomo?
— Panajev, — tiu ĝentile respondis. La civitanino enskribis la familinomon kaj levis la demandan rigardon al Behemoto.
— Skabiĉevskij, — miauis la dikulo, ial almontrante sian primuson. Sofia Pavlovna enskribis ankau ĉi tion kaj ŝovis la libron al la vizitantoj por ke ili signaturu. Kontrau la nomo Panajev Kerubjev skribis Skabiĉevskij, kaj ĉe la nomo Skabiĉevskij Behemoto skribis Panajev. Arĉibaldo Arĉibaldoviĉ, definitive konsternante Sofian Pavlovnan, kun nerezistebla rideto kondukis la gastojn al la plej bona tablo en la kontraua ekstremo de la verando, tien, kie kuŝis la plej densa ombro, al la tablo, apud kiu en unu el la vitkradaj interspacoj gaje ludis la suno. Mire frapfrapante la palpebrojn, Sofia Pavlovna longe ekzamenis la strangajn skribaĵojn de la neatenditaj vizitantoj.
La kelnerojn Arĉibaldo Arĉibaldoviĉ mirigis ne malpli ol Sofian Pavlovnan. Per siaj propraj manoj li deŝovis seĝon de la tablo, invitante Kerubjevon sidiĝi, palpebmmis al unu, ion flustris al alia, kaj la du kelneroj ekklopodis ĉirkau la novaj gastoj, el kiuj la unu metis sian primuson sur la plankon apud sia rufiĝinta boteto. Tuj malaperis de la tablo la malnova flavmakula tablotuko; alia, blankega kiel beduena burnuso, amele kraketante malfaldiĝis en la aero, dum Arĉibaldo Arĉibaldoviĉ jam flustris nelaute sed tre esprimive:
— Per kio mi vin regalu? Eminentan strugdorson mi havas… El la rezervo por la arkitekta kongreso…
— Vi… eh… donu al ni ĝenerale… almanĝaĵojn… eh… — afable mekis Kerubjev, mole malstreĉiĝante sur la dors’apogilo de sia seĝo.
— Mi komprenas, — fermante la okulojn multsignife diris Arĉibaldo Arĉibaldoviĉ.
Vidante, kiel la restoraciestro traktas la pli ol suspektindajn vizitantojn, la kelneroj forlasis ĉiujn dubojn kaj serioze okupiĝis pri ili. Unu jam prezentis alumeton al Behemoto, kiu elpoŝigis cigaredstumpon kaj metis ĝin en la buŝon, la alia rapidis tintetante per la verda vitraĵaro, lokante antau ĉiu telero po unu brandoglaseton, vinglason kaj fajnvandan pokalon, el kia tiel agrable trinkiĝas mineral’akvo sub la markezo… ne, iom anticipante ni diru… trinkiĝis mineral’akvo sub la markezo de la etern-memora Gribojedova verando.
— Mi povas rekomendi tetraajn fileojn, — melodie ronronis Arĉibaldo Arĉibaldoviĉ. La gasto kun la fendita nazumo plene aprobadis la proponojn de la brigestro kaj bonvoleme lin rigardis tra la senutila vitreto.
Ĉe la apuda tablo tagmanĝis la romanisto Petrakov-Sŭovej en kompanio de sia edzino, ĝuste finanta porkan stekon; kun la observemo, propra al ĉiuj verkistoj, li rimarkis la klopodadon de Arĉibaldo Arĉibaldoviĉ kaj tre, tre miris. Dume lia edzino, tre honorinda persono, eĉ rekte ekĵaluzis pri la pirato kontrau Kerubjev, eĉ phirfoje ŝi batetis per la kulereto… «Ĉu oni igos nin atendi?.. Ja tempas surtabligi la glaciaĵon! Kio okazas?»
Tamen sendinte al Mme Petrakov forlogistan rideton, Arĉibaldo Arĉibaldoviĉ direktis al ŝi kelneron, plu restante ĉe siaj karaj gastoj. Ah, sagaca homo estis Arĉibaldo Arĉibaldoviĉ! Kaj observema — probable eĉ ne malpli ol la verkistoj. Li sciis pri la seanco en Varieteo kaj pri multaj aliaj okazaĵoj de la ĵusaj tagoj, li audis onin paroli pri tio, kaj — male ol la pliparto de la ceteraj audintoj — li ne preteratentis la vortojn kvadratita kaj kato. Li tuj divenis, kiuj estas liaj vizitantoj. Kaj diveninte, li malvolis kvereli kun ili. Dum Sofia Pavlovna, ŝi estis aranĝanta belan lristorion! Ja kion ŝi elpensis, bari al tiuj du la vojon sur la verandon! Cetere, kion oni de ŝi atendu…
Orgojle puŝante la kulereton en la moliĝantan kreman glaciaĵon, la verkistedzino malplezure observis la apudan tablon inter la du pajace vestitaj aĉuloj kvazau persorĉe kovriĝi je manĝaĵoj. Ĝisbrile lavitaj folioj jam malmergiĝas el vazeto plena je freŝa kaviaro… unu momento, kaj sur speciale alŝovita aparta tableto aperis nebultegita arĝenta sitelo…
Nur certiĝinte, ke ĉio estas konvene farita, nur post ol li vidis alflugi, en la manoj de kelnero, kovritan paton, el kiu audiĝis grumbleto, nur tiam Arĉibaldo Arĉibaldoviĉ permesis al si forlasi la du misterajn vizitantojn, antaue tamen ĝentile murmurinte al ili:
— Pardonon! Por unu minuteto! Mi persone prizorgu la fileojn.
Li forflirtis de la tablo kaj malaperis en la serva koridoro de la restoracio. Se iu observanto povus vidi la sekvajn agojn de Arĉibaldo Arĉibaldoviĉ, li, sendube, trovus ilin iom enigmaj.
La ĉefo neniel iris cn la kuirejon por prizorgi la fileojn, anstataue li sin direktis en la provizejon de la restoracio. Li malfermis ĝin per sia ŝlosilo, sin enŝlosis interne, singardeme, por ne makuli la manumojn, li prenis el la glaciŝranko du pezajn sunsekigitajn sturgojn, pakis ilin en gazetpaperon, lerte ĉirkauligis per ŝnureto kaj metis la pakaĵon flanken. Poste en la najbara ĉambro li kontrolis, ĉu liaj silkosubŝtofa somera surtuto kaj ĉapelo estas en sia loko, kaj nur post tio iris en la kuirejon, kie la kuiristo zorge tranĉis la fileojn, promesitajn de la pirato al siaj gastoj.
Endas diri, ke la agoj de Arĉibaldo Arĉibaldoviĉ estis neniom strangaj au enigmaj, tiaj povus ilin rigardi nur observanto supraĵa. Tiuj agoj logike sekvis el ĉio okazinta antaue. La informoj pri la ĵusaj eventoj kaj precipe — la fenomena antauflaro de Arĉibaldo Arĉibaldoviĉ sugestis al la ĉefo de la Gribojedova restoracio, ke la tagmanĝo de la du klientoj estos kvankam ja luksa kaj abunda, tamen ekstreme mallonga. Kaj la intuicio, neniam trompinta la eksflibustron, ankau ĉi foje lin ne trompis.
Dum Kerubjev kaj Behemoto tintigis siajn pokalojn plenajn je eminenta, duoble purigita, bone malvarmigita vodko Moskovskaja, sur la verando aperis, tuta en ŝvito kaj ekscito, la lokkronikisto Boĉjo Kandalupskij, fama en Moskvo pro sia mirinda informiteco, kaj senceremonie sin sidigis ĉe la Petrakovoj. Metinte sian ŝvelan tekon sur la tablon, Boĉjo tuj ŝovis siajn lipojn en la orelojn de la verkisto, kaj en ĝin ekflustris iajn tre logajn aferojn. Mme Petrakov, turmentate de scivolo, finfine prezentis sian orelon al la molaj dikaj lipoj de Boĉjo. Kaj li, fojfoje ĵetante ĉirkauen ŝtelistan rigardon, plu flustris seninterrompe, kaj oni povis kapti nur kelkajn apartajn vortojn:
— Je mia honorvorto! Ĉe Sadovaja, Sadovaja, — Boĉjo ankorau mallautigis la voĉon, — la kugloj nenion faras al ili… kugloj… kugloj… benzino… incendio… kugloj…
— La mensogulojn, kiuj disvastigas tiajn fiajn onidirojn, — indignigite Mme Petrakov lasis sian kontralton korni iom pli laute ol tion dezirus Boĉjo, — ja ilin endus prienketi! Nu, nenio estas perdita, certe tiel estos! Oni ilin ordigos! Fi, kia malutila galimatio!
— Kial do galimatio, Antonida Porfirievna?! — ekkriis Boĉjo ĉagrenite de la malkredemo de la verkistedzino, kaj denove li eksusuris: — Ja mi diras al vi, la kugloj nenion faras al ili… Kaj nun la incendio… Ili tra la aero… tra la aero… — Boĉjo ŝuŝis, sen supozi ke la ĉefroluloj de lia rakonto sidas apude ĝuante lian sibladon. Cetere, tiu ĝuado baldau finiĝis. El la serva koridoro de la restoracio sur la verandon impete venis tri viroj, streĉe zonitaj ĉe la talio, botvestitaj, kun revolvero en la mano. La plej antaua kriis timige kaj hele:
— Senmove! — Kaj ĉiuj tri tuj komencis pafadon sur la verando, celante la kapojn de Kerubjev kaj Behemoto. Ambau alpafatoj tuj aerdisiĝis, kaj fajrokolono ekŝpruĉis el la primuso rekte en la tolan markezon. Oscedanta faukego ŝajnis malfermiĝi en la markezo, ĝiaj nigraj rondoj dislarĝiĝis ĉiudirekte. La fajro saltis tra la faukegon kaj atingis la tegmenton de la Gribojedova domo. En la dua etaĝo, paperujoj kuŝantaj sur la fenestrobreto de la redaktejo subite ekflamiĝis, la fajro pasis sur la kurtenon, kaj zumante, kvazau disblovate, kirle profundiĝis en la onklinan domon.
Post kelkaj sekundoj sur la asfaltaj aleoj kondukantaj al la fera krado de la bulvardo, de kie je la merkredo vespere venis, sen trovi ies ajn komprenon, la unua heroldo de la malfeliĉo, Ivano — nun forkuris nefinmanĝintaj verkistoj, kelneroj, Sofia Pavlovna, Boĉjo, la geedzoj Petrakov.
Anticipe elirinte tra la flanka pordo, nenien forkurante kaj nenien rapidante, kiel ŝipestro, kiu laste forlasas sian brulantan brigon, Arĉibaldo Arĉibaldoviĉ kviete staris en sia silksubŝtofa somera surtuto, kun la du sturgotraboj subbrake.
Ĉe la sunsubiro du figuroj estis alte super la urbo, sur la masonita teraso de unu el la plej belaj arkitekturaĵoj en Moskvo, konstruita antau jarcento kaj duono; tiuj du estis Voland kaj Azazello. Oni ne povis vidi ilin de malsupre, de la strato, ĉar kontrau la malnecesaj rigardoj ilin ŝirmis balustrado ornamita per gipsaj vazoj kaj gipsaj floroj. Male, ili vidis la urbon preskau ĝis ties limoj.
Voland sidis sur faldebla tabureto, vestite per sia nigra sutano. Lia longa kaj larĝa spado estis plantita inter du disiĝintaj ŝtonplatoj de la teraso formante sunhorloĝon. La ombro de la spado malrapide kaj nehaltigeble plilongiĝadis, rampante al la nigraj ŝuoj de Satano. Metinte sian pintan mentonon sur la pugnon, kurbiginte sin sur la tabureto kaj tirinte sub sin unu kruron, li senmove kontemplis la senmezuran amasegon de palacoj, gigantaj domoj kaj malkonstruotaj kabanetoj. Azazello, forlasinte sian modernan vestaron — jako, bulĉapelo, lakledaj ŝuoj — tuta en nigro, senmove staris apud sia sinjoro, same kiel li, fikse rigardante la urbon.
Voland ekparolis:
— Kia interesa urbo, ĉu?
Azazello moviĝetis kaj respekte respondis:
— Messire, mi preferas Romon!
— Jes, tio estas afero de gusto, — diris Voland.
Post kelka tempo refoje audiĝis lia voĉo:
— De kie venas tiu fumo, sur la bulvardo?
— Tie brulas Gribojedovo, — respondis Azazello.
— Verŝajne, ĝin vizitis tiu nedisigebla duopo, Kerubjev kaj Behemoto, ĉu?
— Tio estas eksterduba, messire.
Reestiĝis silento, kaj la du sur la teraso kontemplis la disrompitan, blindige brilan sunon flamiĝi en la okcidenten rigardantaj fenestroj en la supraj etaĝoj de la kolosaj domegoj. La okulo de Voland brilegis, kiel tia fenestro, kvankam li sidis dorse al la sunsubiro.
Sed jen io lin igis forturni sin de la urbo kaj direkti sian atenton al la ronda turo, kiu situis malantau lia dorso sur la tegmento. El ĝia muro venis argilmakulita malserena ĉifonulo, nigrabarba, surhavanta ĥitonon kaj memfaritajn sandalojn.
— Ba! — ekkriis Voland, rikane rigardante al la veninto, — malpleje oni atendus vidi cin ĉi tie! Kio venigis cin, ho seninvita kvankam ja antauvidita gasto?
— Mi venis al ci, spirito de la malbono kaj reganto de la ombroj, — tiu respondis malafable rigardante Volandon el sub la kuntiritaj brovoj.
— Se ci venis al mi, do kial ci ne diras al mi «bonan tagon», ho eksimpostisto? — severe demandis Voland.
— Ĉar mi malvolas ke ci havu bonan tagon, — audace respondis la veninto.
— Tamen ci devos akcepti mian prosperon, — obĵetis Voland, kaj ironia rideto tordis lian buŝon. — Apenau ci aperis sur la tegmento, tuj ci prezentas stultaĵon, kaj mi diros al ci, en kio ĝi konsistas: en la intonacio. Ci elparolis ciajn vortojn tiel, kvazau ci malagnoskus la ombrojn, kaj ankau la malbonon. Ĉu ci tamen bonvolos pripensi la demandon: kion farus cia bono, se ne ekzistus la malbono, kaj kiel aspektus la tero senigite je la ombroj? La ombrojn ja estigas la objektoj kaj la homoj. Jen estas la ombro de mia spado. Sed estas ja la ombroj de la arboj kaj de la vivuloj. Ĉu ci volus kalvigi la tutan terglobon, forrazante ĉiujn arbojn kaj ĉion vivan, pro cia fantazio ĝui la nudan lumon? Ci estas stulta.
— Mi ne diskutos kun ci, maljuna sofisto, — respondis Levio Mateo.
— Ja ci ne povas kun mi diskuti, pro la kialo ĵus menciita: ci estas stulta, — diris Voland, kaj demandis: — nun diru mallonge, sen min lacigi, kial vi venis?
— Li min sendis.
— Kion do ci, sklavo, devas al mi komuniki?
— Mi ne estas sklavo, — kun kreskanta kolero respondis Levio Mateo, — mi estas lia disĉiplo.
— Mi kaj ci, ni parolas en malsamaj lingvoj, kiel ĉiam, — replikis Voland, — sed la aferoj pri lauj ni parolas ne ŝanĝiĝas pro tio. Do…
— Li legis la verkon de la majstro, — diris Levio Mateo, — kaj li petas cin, ke ci kunprenu la majstron kaj rekompencu lin per la kvieto. Ĉu tio estus malfacila por ci, ho spirito de la malbono?
— Nenio estas por mi malfacila, — respondis Voland, — kaj ci bone tion scias. — Post mallonga medito li demandis: — Sed kial vi lin ne prenas ĉe vin en la lumon?
— Li ne meritis la lumon, li meritis la kvieton, — malgaje diris Levio.
— Diru al li, ke tiel estos farite, — respondis Voland; lia okulo ekfulmis kaj li diris: — Nun forlasu min senprokraste.
— Li petas ke ankorau ŝin, kiu amis kaj suferis pro li, vi ankau kunprenu, — unuafoje la voĉo de Levio sonis petege.
— Sen ci ni neniel ekpensus pri tio. Iru.
Levio Mateo post tio malaperis. Voland vokis al si Azazellon kaj ordonis al li:
— Flugu al ili kaj ĉion aranĝu.
Azazello forlasis la terason kaj Voland restis sola. Tamen lia soleco ne dauris longe. Sur la ŝtonplatoj de la teraso audiĝis paŝoj, gajaj voĉoj, kaj antau Voland prezentiĝis Kerubjev kaj Behemoto. Nun la dikuio ne plu havis sian primuson, anstataue li estis ŝarĝita je plej diversaj objektoj. Ekzemple, subbrake li havis negrandan pejzaĝon en ora kadro, de sur lia. antaubrako pendis bruldifektita kuirista kitelo, kaj en la mano de la alia brako li tenis kompletan salmon en la hauto kaj kun la vosto. Kerubjev kaj Behemoto forte odoris je brulaĵo, la muzelon de Behemoto kovris fulgomakuloj, la kaskedo duone karboniĝis.
— Saluton, messire, — kriis la senlaca duopo, kaj Behemoto eksvingis la salmon.
— Tre belaj, — diris Voland.
— Messire, vi nur imagu, — ekscitite kaj gaje kriis Behemoto, — oni prenis min por marodulo!
— Juĝante lau la objektoj de vi alportitaj, — diris Voland rigardante la pejzaĝon, — vi efektive estas marodulo.
— Ĉu vi kredos, messire… — sincervoĉe ekparolis Behemoto.
— Ne, mi ne kredas, — mallonge respondis Voland.
— Messire, mi ĵuras, mi faris heroaĵojn por savi kiel eble plej multe, kaj jen ĉio savita.
— Vi prefere diru, kial ekbrulis Gribojedovo? — demandis Voland.
Ambau, Kerubjev kaj Behemoto, malĝoje disetendis la brakojn kaj levis la okulojn al la ĉielo. Beliemoto ekkriis:
— Misteraĵo! Ni sidis kviete, pace manĝetis… Kaj subite pif! Paf! — aliĝis Kerubjev, — Pafoj! Freneziĝinte pro la timo, ni ambau kuris al la bulvardo, la atakantoj nin sekvis, ni kuregis al Timirjazev!
— Sed la devkonscio, — reprenis Behemoto, — venkis nian hontindan timon, kaj ni revenis!
— Ah, vi revenis, ĉu? — diris Voland. — Nu certe, sekve la konstruaĵo forbrulis ĝisfunde.
— Ĝisfunde! — afliktite konfirmis Kerubjev, — tio estas, lauvorte ĝisfunde, messire, ĝuste kiel vi bonvolis trafege tion esprimi. Restis nenio krom kelkaj karboniĝintaj brulstumpoj!
— Mi impetis, — rakontis Behemoto, — en la kunsidan salonon — tiun kun la kolonoj, messire — movate de la espero elporti ion valoran. Ah, messire, mia edzino — se mi havus edzinon — dudek fojojn riskis vidviniĝi! Sed feliĉe, messire, mi ne estas edzigita, kaj mi diru al vi malkaŝe: mi estas feliĉa, ke mi ne estas edzigita. Ah, messire, kiel oni povus ŝanĝi la dolĉan fraulan liberon kontrau la peza jugo!
— Denove galimatio, — rimarkis Voland.
— Mi obeeme konsentas kaj daurigas, — respondis la kato, — do, la pejzaĝo. Nenion pluan eblis elporti el la salono, la flamo jam ŝprucis sur mian vizaĝon. Mi kuris en la provizejon kaj savis la salmon. Mi kuris en la kuirejon kaj savis la kitelon. Mi opinias, messire, ke mi faris ĉion eblan, mi ne povas kompreni, kion signifas la skeptika esprimo de via vizaĝo.
— Kaj kion faris Kerubjev dum via marodado? — demandis Voland.
— Mi helpis la fajrobrigadon, messire, — respondis Kerubjcv almontrante sian disŝiritan pantalonon.
— Ah, se estas tiel, do oni devos konstrui ĉion denove.
— Oni konstruos, messire, — diris Kerubjev, — permesu, ke mi vin certigu pri tio.
— Nu, restas nur deziri, ke la nova konstruaĵo estu pli bona ol la antaua, — rimarkis Voland.
— Tiel estos, messire, — diris Kerubjev.
— Vi pri tio al mi kredu, — aldonis la kato, — ja mi estas lauregula profeto.
— Ĉiel ajn, ni estas ĉi tie, messire, kaj ni atendas viajn ordonojn, — raportis Kerubjev.
Voland silente sin levis de la tabureto, aliris la balustradon kaj tie sola, turninte la dorson al sia sekvantaro, longe rigardis la foron. Poste li revenis de la rando, sin residigis sur la tabureton kaj diris:
— Estos neniaj ordonoj, vi faris ĉion kion vi povis, kaj ĉi momente mi ne bezonas viajn servojn. Vi povas ripozi. Tuj venos fulmotondro, la lasta fulmotondro, ĝi finfaros ĉion finfarotan, kaj ni ekvojos.
— Tre bone, messire, — respondis la du pajacoj kaj foriris ien malantau la ronda turo, okupanta la mezon de la teraso.
La fulmotondro pri kiu parolis Voland jam densiĝis sur la horizonto. Nigra nubego leviĝis okcidente, duonigis la sunon, poste kovris ĝin tute. Sur la teraso friskiĝis. Baldau iĝis mallume.
Tiu mallumo, veninta de la okcidento, kovris la egan urbon. Malaperis la pontoj, la palacoj. Ĉio malaperis, kvazau ĝi neniam ekzistis en la mondo. La tutan ĉielon trakuris unu fajrofadeno. Poste bato skuis la urbon. Ĝi ripetiĝis, komenciĝis la fulmotondro. Oni ne plu distingis Volandon en la ŝtorma konfuzo.
— Ĉu vi scias, — diris Margarita, — hierau nokte, ĝuste kiam vi endormiĝis, mi legis pri la mallumego veninta de Mediteraneo… kaj tiuj idoloj, ah, la oraj idoloj. Ial la tutan tempon ili ne lasas min trankvila. Al mi ŝajnas, ke tuj ekpluvos. Ĉu vi sentas la friskon?
— Ĉio ĉi estas tre bona kaj brava, — respondis la majstro fumante kaj per la mano disbatante la fumon, — kaj la idoloj, Dio zorgu pri ili… sed kio estos plu, tion mi tute ne komprenas!
La interparolo estis dum la sunsubiro, ĝuste kiam Levio Mateo aperis antau Voland sur la teraso. La fenestreto de la kelo estis malfermita, kaj se iu estus enrigardinta, lin surprizus la stranga aspekto de la interparolantoj. Margarita surhavis nur la nigran mantelon, metitan rekte sur la nudan korpon, kaj la majstro plu estis en sia malsanuleja negliĝo. Tiu ekstravaganco havis simplan kialon: Margarita ne povis surmeti ion alian, ĉar ĉiuj ŝiaj vestoj restis en la palaceto, kaj kvankam ĝi situis tuto proksime, tamen tien iri por preni siajn aĵojn estis afero absolute nepensebla. Koncerne la majstron, kies vestaro retroviĝis en la ŝranko, kvazau li neniam estus forestinta, li simple ne volis sin alivesti, elvolvante antau Margarita sian penson, ke tuj-tuje komenciĝos ia plej absurda misaĵo. Cetere, li tamen estis razita, la unuan fojon post tiu autuna nokto (en la kliniko oni stopligis lian barbon per tondomaŝino).
Ankau la ĉambro aspektis tre strange, kaj orientiĝi en ĝia ĥaoso estis tre malfacile. Sur la tapiŝo kuŝis manuskriptoj, manuskriptoj okupis la sofon. En la brakseĝo ĝibis la dorso de forlasita libro. Sur la ronda tablo estis primetita vespermanĝo kaj kelkaj boteloj staris inter almanĝaĵoj. Kiel estiĝis tiuj delikataĵoj kaj vinoj sciis nek la majstro nek Margarita. Vekiĝinte ili trovis ĉion ĉi preta sur la tablo.
Dorminte ĝis la sabata sunsubiro, kaj la majstro, kaj lia amikino sin sentis tute refortiĝintaj kaj freŝaj, escepte nur unu postsignon de la hierauaj aventuroj: ilin ambau malklare doloretis la maldekstra tempio. Aliflanke, konsiderindaj ŝanĝoj okazis koncerne ilian psikon, tion povus konstati ĉiu, kiu estus subauskultinta ilian interparolon en la kela loĝejo. Tamen subauskultantoj ja ne estis. La malgranda korto havis ĝuste tiun avantaĝon, ke ĝi ĉiam estis senhoma. Ĉiun tagon la saliko kaj la tilioj, verdiĝante trans la fenestro, verŝis pli intensan printempan odoron, kaj kun kelkaj enblovoj de la ĵus komenciĝinta venteto ĝi penetris en la kelon.
— Nu, diable! — subite ekkriis la majstro, — se oni iomete pripensus… — li estingis la cigaredstumpon en la cindrujo kaj premis la kapon inter la manoj, — auskultu, ja vi estas inteligenta homo kaj neniam estis freneza. Serioze, ĉu vi certas, ke hierau ni estis ĉe Satano?
— Serioze, mi certas, — respondis Margarita.
— Nu jes, nu jes, — ironie diris la majstro, — nun, resume, anstatau unu frenezulo estas du: kaj la edzo, kaj la edzino! — Li levis la manojn al la ĉielo kaj kriis: — Tio… la diablo scias, kio ĝi estas! La diablol.La diablo!
Anstatau respondi Margarita falis sur la sofon, ekridegis, eksvingis en la aero siajn nudajn krurojn kaj poste ekkriis:
— Ho, mi jam ne povas! Ho, mi jam ne povas! Se vi vin vidus!
La majstro konfuzite tiris supren sian malsanulejan kalsonon kaj Margarita, satrideginte, serioziĝis.
— Pretervole vi ĵus diris la veron, — ŝi diris, — la diablo ja scias, kio ĝi estas, kaj kredu al mi, la diablo ĉion aranĝos! — Ŝiaj okuloj ekbrilis, ŝi salte leviĝis, komencis danceti surloke kaj kriadi: — Kiel mi estas feliĉa, feliĉa, feliĉa, ke mi kun li kontraktis! Ho, diablo, diablo! Vi devos, mia kara, vivi kun sorĉistino! — Ŝi ĵetis sin al la majstro, brakumis lian kolon, kisis liajn lipojn, lian nazon, liajn vangojn. Bukloj de ŝiaj nearanĝitaj nigraj haroj blindigis la majstron, liaj vangoj kaj frunto brulis sub la kisoj.
— Jes, vere, nun vi similas sorĉistinon.
— Mi tion ja ne negas, — respondis Margarita, — mi estas sorĉistino kaj mi tre kontentas pri tio!
— Nu bone, — diris la majstro, — sorĉistino, do estu sorĉistino. Tre brave kaj grandioze! Do, mi estas elŝtelita el la kuracejo. Ankau ĉi tio estas tre ĉarma. Revenigita ĉi tien — plua afero, kiun ni ne pridubu… Ni eĉ supozu, ke neniu atentos nian foreston… tamen diru al mi, pro ĉio sankta, per kio kaj kiel ni vivos? Kredu al mi, mi parolas pri tio ĉar mi pensas pri vi.
Je tiu momento trans la fenestro aperis stumpnazaj botetoj kaj la malsupra parto de alternfadena pantalono. La pantalono fleksiĝis ĉe la genuoj kaj la taĝelon kaŝis ies peza postaĵo.
— Alojzo, ĉu vi estas hejme? — demandis voĉo el ie super la pantalono, de trans la fenestro.
— Jen, la misaĵoj komenciĝas, — diris la majstro.
— Ĉu Alojzo? — redemandis Margarita proksimiĝante al la fenestro, — oni arestis lin liierau. Sed kiu pri li demandas? Kiu estas via nomo?
La genuoj kaj la postaĵo tuj malaperis, audiĝis ekklako de la stratpordo, kaj ĉio renormaliĝis. Margarita falis sur la sofon kaj ridegis tiel, ke larmoj ruliĝis el ŝiaj okuloj. Sed kiam ŝi kvietiĝis, drasta ŝanĝo okazis pri ŝia mieno, ŝi ekparolis serioze, parolante, ŝi glitis de la sofo, rampis al la genuoj de la majstro kaj rigardante en liajn okulojn ŝi karesis lian kapon.
— Kiel vi suferis, mia kompatinda amiko, kiel vi suferis! Nur mi sola scias tion. Jen, vi havas blankajn fadenojn en la haroj, kaj tiun poreternan falton ĉe la lipoj. Mia kara, mia unika, ne pensu pri io plua. Tro multe vi devis pensi, nun mi pensos por vi! Kaj mi ĵuras al vi, mi ĵuras, ke ĉio estos blindige bela.
— Sed mi nenion timas, Margot, — al ŝi subite respondis la majstro kaj levis la kapon kaj ŝajnis al ŝi tia, kia li estis verkante pri la afero, de li neniam vidita, sed pri kiu li certe sciis ke ĝi ja estis, — kaj tial mi nenion timas, ĉar jam ĉion mi spertis. Troe mi estis timigata, per nenio eblas min plie timigi. Sed mi domaĝas vin, jen la embaraso! Jen kial mi plu ripetadas pri tio sama. Rekonsciiĝu! Kial vi fuŝu vian vivon kun malsanulo, kun mizerulo? Reiru ĉe vin! Mi vin domaĝas, tial mi ĝin diras.
— Ho! Vi, vi… — murmuris Margarita skuante sian hirtan kapon, — vi, malgrandfidulo, vi, malfeliĉa homo. Pro vi hierau la tutan nokton mi skuiĝadis nuda, mi perdis mian naturon kaj anstatauigis ĝin je alia, plurajn monatojn mi pasigis en la malluma kamero pensante nur pri unu afero — pri la fulmotondro super Jerŝalaim, mi elploris miajn okulojn, kaj nun, kiam sur nin falis la feliĉo, vi min forpelas! Bone, mi foriros, sed sciu, ke vi estas kruela homo! Ili dezertigis vian animon!
Maldolĉa tenero leviĝis al la koro de la majstro kaj, nesciate kial, li ekploris kaŝinte sian vizaĝon en la haroj de Margarita. Ŝi, plorante, flustris al li, kaj ŝiaj fingroj saltetis sur la tempioj de la majstro:
— Jes, fadenoj, blankaj fadenoj, mi vidas vian kapon kovriĝi per la neĝo, ah, kara, mia kara kapo, tiom suferinta. Rigardu viajn okulojn, kiajn vi havas okulojn! En ili estas dezerto… Kaj la ŝultroj, la peze ŝarĝitaj ŝultroj… Kripligis, ili vin kripligis… — la parolo de Margarita iĝis senkohera, ŝin skuis plorsingultoj.
Tiam la majstro viŝis siajn okulojn, levis Margaritan de la genuoj, mem surpiediĝis kaj firme diris:
— Sufiĉas! Vi min hontigis. Neniam mi refalos en malkuraĝon, nek revenos al tiu demando, estu certa pri tio. Mi scias, ke ni ambau estas viktimoj de mensa malsano, kiun, eble, mi kontaĝis al vi… Do, ni portu ĝin kune.
Margarita proksimigis siajn lipojn al la orelo de la majstro kaj flustris:
— Mi ĵuras al vi je via vivo, mi ĵuras je la de vi divenita filo de la astrologiisto, ke ĉio estos bona.
— Belege, belege, — respondis la majstro kaj, ekridinte, li aldonis: — Nature, kiam homoj estas tute prirabitaj, kiel vi kaj mi, ili serĉas savon ĉe la transmonda potenco! Konsentite, ni serĉu ĝin tie.
— Ah! Jen, jen, finfine vi estas kiel antaue, vi ridas, — diris Margarita, — kaj iru al la diablo kun viaj kleraj vortoj. Transmonda au ne transmonda, ĉu tio ne estas tutegala? Mi estas malsata, — kaj ŝi tiris lin je la mano al la tablo.
— Mi ne certas, ĉu tiuj manĝaĵoj ne malaperos tuj ien sub la teron au ne forflugos tra la fenestro, — diris la majstro tute trankviliĝinte.
— Ili ne forflugos!
Kaj ĝuste je tiu momento el la fenestro audiĝis nazsona voĉo:
— Pacon al vi.
La majstro ekskuiĝis, dum Margarita, jam kutimiĝinta al la eksterordinara, ekkriis:
— Azazello! Ah, kiel agrable, kiel bone! — kaj flustrinte al la majstro:
— Vi vidas, ili nin ne forlasas! — ŝi kuris malŝlosi la pordon.
— Almenau fermu vian mantelon! — postkriis al ŝi la majstro.
— Bagatelaĵo, — jam el la koridoro respondis Margarita.
Kaj jen Azazello sin klinas, salutas la majstron, brilas lia misa okulo, kaj Margarita ekkrias:
— Ah, kiel mi ĝojas! Neniam en mia vivo mi tiel ĝojis! Sed vi pardonu, Azazello, ke mi estas nuda!
Azazello petis ŝin ne zorgi pri tio, diris, ke li vidadis virinojn ne nur nudaj, sed ankau tute senhautigitaj, volonte okupis lokon ĉe la tablo, lasinte en la angulo apud la forno pakon envolvitan en malhelan brokaĵon.
Margarita verŝis al li konjakon, kaj li volonte ĝin eltrinkis. La majstro sendeturne lin rigardis, foje-foje pinĉante sian maldekstran manon. Sed la pinĉoj neniom helpis. Azazello ne aer-disiĝis, kaj, verdire, tio ja ne estis necesa.
Nenio timinda estis en tiu malalta rufetulo; jes ja, li havis albugon — sed tiaĵon oni povas ricevi sen ajna sorĉo; jes, li estis ne tute ordinare vestita, per ia mantelo au sutano — tamen, se rigore tion pripensi, ankau tio ne estas senprecedenca. Kaj la konjakon li trinkis tre brave, kiel ĉiuj bonaj homoj, po tuta glaseto kaj sen almanĝeti. Pro tiu sama konjako zumo estiĝis en la kapo de la majstro kaj li pensis:
«Tamen, Margarita pravas! Certe antau mi sidas sendito de la diablo. Ja mi mem antau nelonge, je la antaulasta nokto, persvadis Ivanon, ke ĝuste Satanon li renkontis ĉe la Patriarĥa — kaj jen, nun min ial timigas tiu penso, mi komencas fantazii pri hipnotigantoj kaj halucinaĵoj. Kiaj, pro la diablo, hipnotigantoj estu ĉi tie!..»
Pli atente li rigardis Azazellon kaj konstatis, ke en ties okuloj estas io trudita, ia dume retenata penso. «Tio ne estas simpla vizito, li havas komision»; pensis la majstro.
Lia observemo lin ne trompis.
Trinkinte sian trian glaseton da konjako, kiu alkoholaĵo neniel efikis Azazellon, la vizitanto ekparolis tiele:
— Jen agrabla kelo, la diablo min prenu! Restas nur unu demando, kion oni tie faru, en tiu kelo?
— Ankau mi diras ĝuste tion, — ekridis la majstro.
— Kial vi maltrankviligas min, Azazello? — dernandis Margarita, — iel ni ja vivos!
— Pardonon, pardonon, — ekkriis Azazello, — neniel mi volis vin maltrankviligi. Mi mern diras: lel vi vivos. Ah, ne multe mankis ke mi forgesu… messire ordonis ke mi transdonu al vi liajn saluton kaj inviton fari kun li negrandan promenadon, kompreneble, se vi tion deziras. Do, kion vi diros?
Sub la tablo Margarita per la piedo tuŝis la majstron.
— Kun granda plezuro, — respondis la majstro observante la vizaĝon de Azazello, dum tiu daurigis:
— Ni esperas, ke ankau Margarita Nikolavna ne malakceptos?
— Mi, mi certe ne malakceptos, — diris Margarita, kaj ŝia piedo refoje glitis sur la kruro de la majstro.
— Admirinde! — ekkriis Azazello, — jen kion mi ŝatas! Hop, hop kaj prete! Malkiel tiam en la Aleksandra ĝardeno.
— Aĥ, ne parolu pri tio, Azazello! Tiam mi estis stulta. Cetere, mi ne meritas tro severan juĝon, ja ne ĉiun tagon oni renkontiĝas kun la malsankta potenco!
— Certe, — konfirmis Azazello, — ĉiutage, tio ja estus agrabla!
— Ankau mi ŝatas la rapidon, — ekscitite diris Margarita, — la rapidon kaj la nudon. Kiel el mauzero — paf! Ah, kiel li celpafas, — ŝi ekkriis sin turnante al la majstro, — piksepo sub la kuseno, kaj ajnan pikilon… — Margarita estis ebriiĝanta, ŝiaj okuloj brilis.
— Ankorau unu aferon mi forgesis, — ekkriis Azazello sin frapinte sur la frunton, — tiom da klopodoj mi havas, ke mi tute perdas la kapon! Ja messire sendis al vi donacon, — ĉi tiam li turnis sin speciale al la majstro, — botelon da vino. Bonvolu atenti, ke ĝi estas tiu sama vino, kiun trinkis la prokuratoro de Judeo. La Falerna vino.
Nature, tia raraĵo vive interesis kaj la majstron kaj Margaritan. El la malhela ĉerka brokaĵo Azazello eligis kruĉon tegitan je ŝimo. Oni flaris la vinon, oni verŝis ĝin en la glasojn, oni tra ĝi rigardis kontrau la lumo estingiĝanta en la fenestro antau la fulmotondro. Kaj oni vidis ĉion koloriĝi sange.
— Je la sano de Voland! — ekkriis Margarita levante sian glason.
Ĉiuj tri portis sian glason al la lipoj kaj faris grandan gluton. Tuj la antauŝtorma lumo malheliĝis en la okuloj de la majstro, lia spiro haltis paralizite, li sentis, ke venas lia fino. Li ankorau vidis sian morte paliĝintan amikinon senhelpe etendi al li la brakojn, poste lasi la kapon fali sur la tablon, poste sinki sur la plankon.
— Venenisto, — ankorau sukcesis krii la majstro. Li volis kapti tranĉilon de sur la tablo por ponardi Azazellon, sed lia mano senforte glitis sur la tablotuko, ĉio ĉirkaue iĝis nigra kaj poste tute malaperis.
Kiam la venenitoj kvietiĝis, Azazello ekagis. Unue li impetis eksteren tra la fenestro kaj post kelkaj momentoj jam estis en la palaceto, kie loĝis Margarita Nikolavna. Ĉiam fidinda kaj diligenta, li volis kontroli, ĉu ĉio estas tauge aranĝita. Kaj li konstatis, ke ĉio ja estas en ordo. Li vidis edzinon, malserenan, atendantan la revenon de sia edzo, paŝi el sia dormoĉambro, subite paliĝi, per konvulsia movo meti la manon sur la koron. Senhelpe kriinte:
— Nataŝa! Iu ajn… al mi! — ŝi falis sur la plankon de la salono apud la pordo de la kabineto.
— Ĉio ordas, — diris Azazello. Post unu momento li estis apud la faligitaj geamantoj. Margarita kuŝis vizaĝe sur la tapiŝo. Per siaj feraj manoj Azazello turnis ŝin kvazau pupon kaj plantis sian rigardon en ŝian vizaĝon. Sub liaj okuloj la vizaĝo de la venenitino estis ŝanĝiĝanta. Eĉ en la densiĝanta antauŝtorma krepusko videblis, ke ĝi perdas la efemeran strabismon sorĉistinan, la kruelecon kaj la troecon de la trajtoj. La vizaĝo de la mortintino heliĝis kaj fine ŝia rabbesta rikano nuddenta iĝis virineca sufergrimaco. Tiam Azazello disigis ŝiajn kunpremitajn blankajn dentojn kaj verŝis en la buŝon kelkajn gutojn da tiu sama vino, per kiu li ŝin venenis. Ŝi ekspiris, sen lia helpo sidiĝis kaj malforte demandis:
— Kial, Azazello, kial? Kion mi faris al vi?
Ŝi vidis la majstron kuŝi, ekskuiĝis kaj flustris:
— Tion mi ne atendis… murdulo!
— Neniel, ne, ja tute ne, — respondis Azazello, — tuj li ekstaros. Ah, kial vi estas tiel ncrvoza!
Margarita kredis al li sen heziti, tiel konvinka estis la voĉo de la rufa demono. Ŝi salte surpiediĝis, forta kaj viva, kaj helpis trinkigi vinon al la kuŝanto. Malferminte la okulojn, tiu sombre rigardis kaj malamege ripetis sian lastan vorton:
— Venenisto…
— Ah! Insulto estas la plej kutima rekompenco pro bona laboro, — respondis Azazello, — ĉu vi estas blinda? Retrovu do fine vian vidkapablon.
Ĉi tiam la majstro sin levis, ĵetis ĉirkauen rigardon vivan kaj serenan, kaj demandis:
— Sed kion signifas tiu novo?
— Ĝi signifas, — respondis Azazello, — ke jam tempas. Jam tondras, ĉu? Malheliĝas. La ĉevaloj stamfas, skuiĝas la malgranda ĝardeno. Adiauu la kelon, rapide adiauu.
— Ah, mi komprenas, — diris la majstro rigardante ĉirkauen, — vi nin mortigis, ni estas malvivaj. Aĥ, kiel tio estas inĝenia! Kiel ĝustatempa! Nun mi komprenas ĉion.
— Ho, pardonon, — respondis Azazello, — ĉu vin mi audas? Ja via amikino nomas vin majstro, ja vi pensas, kiel do vi povus esti malviva? Ĉu por konscii sin viva nepras sidi en kelo surhavante kitelon kaj malsanulejan kalsonon? Ridindaĵo!
— Mi komprenis ĉion, kion vi diris, — ekkriis la majstro, — ne plu parolu! Miloble vi pravas.
— Voland! — aliĝis al li Margarita, — la granda Voland! Li ĉion elpensis multe pli bone ol mi. Sed la romanon, — ŝi kriis al la majstro, — vian romanon prenu kun vi, kien ajn vi flugu.
— Senbezone, — respondis la majstro, — mi ĝin memoras parkere.
— Ĉu neniun… eĉ ne unu vorton el ĝi vi forgesos? — demandis Margarita sin premante al la majstro kaj forviŝante la sangon de lia vundita tempio.
— Estu trankvila. De nun mi neniam ion ajn forgesos, — li respondis.
— Do, fajron, — ekkriis Azazello, — la fajro, de kiu ĉio komenciĝis, kaj per kiu ni ĉion finas.
— Fajron! — timige kriis Margarita. La kela fenestro ekklakis, ventpuŝo ŝovis la kurtenon flanken. En la ĉielo ektondris lakone kaj gaje. Azazello ŝovis sian grandkrifan manon en la fornon, eligis fumantan ŝtipon kaj ekbruligis la tablotukon. Poste li ekbruligis stakon de malnovaj gazetoj sur la sofo, poste manuskripton kaj la kurtenon sur la fenestro. La majstro, jam ebriigita de la baldaua rajdo, ĵetis libron de breto sur la tablon, hirtigis ĝiajn foliojn sur la brulanta tablotuko, kaj la libro gaje ekflamiĝis.
— Brulu, forbrulu antaua vivo!
— Brulu, sufero! — kriis Margarita.
La ĉambro jam ondis, plena je purpuraj fajrokirloj, kaj kun la fumo la triopo eskapis tra la pordo kaj kuris per la masonita ŝtuparo supren en la malgrandan korton. La unua, kion ili tie vidis, estis la kuiristino de la konstrurajtigito; ŝi sidis sur la tero kaj ĉirkaue dise kuŝis malkolektiĝintaj terpomoj kaj kelkaj cepfaskoj. La stato de la kuiristino estis tre komprenebla. Tri nigraj ĉevaloj malpacience ronkis apud la ŝedo, tremeradis, per la hufo skrapfosis kaj ŝprucigis la teron. Unua saltis en la selon Margarita, poste Azazello, laste la majstro. La kuiristino ekĝemis kaj levis la manon por fari kmcosignon, sed Azazello minace kriis de la selo:
— La manon mi fortranĉos! — Li fajfis kaj la ĉevaloj, rompante branĉojn de la tilioj, impetis supren kaj profundiĝis en la malaltan nigran ŝtormnubegon. Tuj el la fenestreto de la kelo disverŝiĝis densa fumo. De malsupre venis, apenau audeble, la mizera krio de la kuiristino:
— Brulas!..
La ĉevaloj rapidis super la tegmentoj de Moskvo.
— Mi volas adiaui la urbon… — kriis la majstro al Azazello, kiu rajdis antaue. La resto de lia frazo perdiĝis en la tondro. Azazello kapjesis kaj lasis sian ĉevalon galopi. Renkonte al la rajdantoj impetis nubo, tamen ankorau retenante sian pluvon.
Ili flugis super bulvardo, ili vidis malgrandajn homfigurojn diskuri sin savante kontrau la pluvo. Falis la unuaj gutoj. Ili superflugis fumon — la solan postrestaĵon de Gribojedovo. Ili flugis super la urbo jam inundata de la mallumo. Fulmoj ekbriladis super ili. Poste la tegmentojn anstatauis verdo. Nur de tiam ektorentis la pluvego kaj transformis la flugantojn en tri grandegajn akvobobelojn.
Margarita jam konis la sensaĵon de flugo, sed ĝi estis nova por la majstro, kaj lin mirigis tio, kiel rapide ili proksimiĝis al la celo, al la homo kiun li volis adiaui, ĉar li havis neniun alian por adiaui. Tra la pluvvualo li tuj rekonis la klinikon de profesoro Stravinskij, la riveron kaj la alibordan pin’arbaron, tiel detale de li studitan. Ili alteriĝis sur maldensejo en bosko, apud la kliniko.
— Mi vin atendos ĉi tie, — kriis Azazello metinte la manojn en formo de voĉtubo, jen prilumate de fulmo, jen perdiĝante en la griza vualo, — adiauu, tamen rapide!
La majstro kaj Margarita salte elseliĝis kaj flugis intermite videblaj, kiel akvaj ombroj, tra la ĝardeno de la kliniko. Post momento la majstro per rutina movo estis malfermanta la balkonkradon de la ĉambro n-ro 117, Margarita lin sekvis. Ili eniris ĉe Ivaĉjon, nevideblaj kaj nerimarkitaj, dum la krakbruego kaj la muĝado de la fulmotondro. La majstro haltis apud la lito. Ivaĉjo kuŝis senmove, kiel antaue, kiam li unuafoje observis fulmotondron el la domo de sia ripozo. Sed li ne ploris, malkiel je la unua fojo. Li atente rigardis la malhelan silueton impete venintan de la balkono, sin levetis, etendis la manon kaj gaje diris:
— Ah, estas vi, mia najbaro! Longe, longe mi vin atendis. Jen vi estas ĉi tie.
La majstro respondis:
— Mi estas ĉi tie! Sed via najbaro, bedaurinde, mi ne povas plu esti. Mi forflugas por ĉiam kaj venis al vi por vin adiaui.
— Mi sciis tion, mi ĝin divenis, — mallaute diris Ivano kaj demandis: — Ĉu vi lin renkontis?
— Jes, — respondis la majstro, — mi venis vin adiaui ĉar vi estas la sola homo kun kiu mi interparolis lastatempe.
Ivaĉjo sereniĝis kaj diris:
— Estas bone, ke vi alflugis ĉi tien. Ja mian vorton mi tenos, neniam mi versaĉos. Alia afero nun min interesas, — li ridetis kaj per frenezaj okuloj rigardis ien preter la majstro, — alion mi volas verki. Ĉu vi scias, dum mi kuŝis ĉi tie mi komprenis multajn aferojn.
Tiuj vortoj ekscitis la majstron, li ekparolis sidiĝante sur la randon de la lito:
— Bone, jen kio estas bona. Vi pri li verku la daurigon!
La okuloj de Ivaĉjo ekbrilis.
— Sed vi, ĉu vi mem ĝin ne finverkos? — ĉi tiam li mallevis la kapon kaj mediteme aldonis: — Ali jes… kial demandi… — Ivaĉjo timigite ĵetis oblikvan rigardon sur la plankon.
— Prave, — diris la majstro, kaj al Ivaĉjo lia voĉo ŝajnis obtuza kaj fremda. — Mi ne plu verkos pri li. Mi havos alian okupon.
La bruon de la fulmotondro trapikis malproksima fajfo.
— Ĉu vi audas? — demandis la majstro.
— La fulmotondro bruas…
— Ne, oni min vokas, jam tempas, — klarigis la majstro kaj ekstaris.
— Atendu! Ankorau unu vorton, — petis Ivano, — ĉu vi ŝin trovis? Ĉu ŝi restis fidela al vi?
— Jen ŝi estas, — respondis la majstro almontrante la muron. De ĝi disiĝis la nigra silueto de Margarita kaj paŝis al la lito. Ŝi rigardis al la kuŝanta junulo kaj en ŝiaj okuloj estis profunda aflikto.
— Kompatinda junulo, — ŝi flustris sensone kaj klinis sin super la lito.
— Kia belulino, — diris Ivano sen envio, sed melankolie kaj iel serene kortuŝite. — Nu jen, kiel bone pri vi ĉio aranĝiĝis. Pri ml estos ne tiel. — Li enpensiĝis por unu momento kaj mediteme aldonis: — Au, finfine, eblas ke tiel…
— Tiel, jes, tiel, — flustris Margarita, kaj sin klinis tute proksimen al la kuŝanto, — tuj mi kisos vian frunton kaj ĉio pri vi ordiĝos… tion kredu al mi, mi ĉion jam vidis, ĉion scias.
La kuŝanta junulo brakumis ŝian kolon kaj ŝi lin kisis.
— Adiau, disĉiplo, — apenau audeble diris la majstro kaj aerdisiĝis. Li malaperis, kaj kun li malaperis ankau Margarita. La balkonkrado fermiĝis.
Ivaĉjon atakis maltrankvilo. Li eksidis sur la lito, ĵetis ĉirkauen timan rigardon, ekparolis kun si mem, ekstaris. Probable, la fulmotondro, kiu nun furiozis duoble pli f orte, estigis angoron en lia animo. Lin ekscitis ankau tio, ke malantau la pordo li per sia audo, jam kutimiĝinta al permanenta silento, perceptis alarmitajn paŝojn kaj malklarajn voĉojn. Li vokis, jam nervoza kaj tremeranta:
— Praskovja Fjodorovna!
Praskoyja Fjodorovna jam estis eniranta la ĉambron, demande kaj zorgeme ŝi rigardis al Ivaĉjo.
— Kion? Kio okazis? — ŝi demandis, ĉu la fulmotondro vin ekscitas? Nu, kuraĝon, kuraĝon. Tuj mi vokos la doktoron.
— Ne, Praskovja Fjodorovna, ne voku la doktoron, — diris Ivaĉjo, maltrankvile rigardante ne al la vickuracistino sed en la muron, — pri mi estas nenio speciala, ja mi mem nun povas determini tion, vi ne dubu. Vi prefere jen kion al mi diru, — kore petis Ivano, — kio ĵus okazis apude, en la cent dek oka ĉambro?
— Ĉu en la cent dek oka? — redemandis Praskovja Fjodorovna, kaj ŝia rigardo iĝis evitema, — nenio, nenio tie okazis. — Ŝia voĉo sonis false, Ivano tion rimarkis kaj diris:
— Fi, Praskovja Fjodorovna, vi estas ja tia verema homo… Ĉu vi pensas, ke mi furioziĝos? Ne, Praskovja Fjodorovna, neniel. Vi prefere diru la veron, ĉar tra la muro mi ĉion ja sentas.
— Via najbaro ĵus forpasis, — flustris la vickuracistino, malkapabla plu rezisti siajn veremon kaj bonkorecon. Time ŝi rigardis Ivaĉjon, tuta vestita per la lumo de fulmo. Tamen pri Ivano okazis nenio terura. Li nur levis signifoplene la fingron kaj diris:
— Mi sciis tion! Kaj mi certigas vin, Praskovja Fjodorovnaj, ke ĵus en la urbo forpasis ankorau unu homo. Mi eĉ scias, kiu homo. — Ivaĉjo mistere ridetis. — Tiu homo estas virino.
La fulmotondro pasis for, kaj, streĉite super la tuta urbo, multkolora ĉiel’arko trinkis la akvon el Moskvo-rivero. Alte, sur monteto, inter du boskoj vidiĝis tri malhelaj siluetoj. Voland, Kerubjev kaj Behemoto, ensele sur nigraj ĉevaloj, rigardis la urbegon sterniĝantan trans la rivero, kie la rompita suno brilegis el miloj da okcidentdirektaj fenestroj kaj la miel-kukajn turojn de la Junulina monaĥinejo.
En la aero audiĝis susuro, kaj Azazello, ĉe kies nigra manteltrenaĵo flugis la majstro kaj Margarita, alteriĝis kun ili apud la senmova grupo.
— Oni devis iom malplezurigi vin, Margarita Nikolavna, kaj vin, majstro, — post kelka silento ekparolis Voland, — tamen ne riproĉu al mi tion; mi opinias, ke vi ĝin ne bedauros. Do, — li turnis sin nure al la majstro, — adiauu la urbon. Tempas, — per la mano en la nigra ganto kun funelforma manumo Voland montris tien, kie la sennombraj transriveraj sunoj estis fandantaj la vitrojn, kaj kie super la sunoj ŝvebis nebulo, fumo, vaporo de la urbo ardiĝinta dum la tuta tago.
La majstro saltis el la selo, forlasis la ceterajn kaj kuris al la kruta rando de la monteto. La nigra mantelo treniĝis post li sur la grundo. Li haltis kaj rigardis la urbon. Dum la unuaj momentoj lian koron premis nostalgio, sed baldau ĝin anstatauis dolĉeta maltrankvilo, vagema cigana ekscito.
— Por ĉiam! Tion necesas ekkonscii, — li flustris kaj lekis siajn sekajn, fendetiĝintajn lipojn. Li komencis auskulti kaj precize fiksi ĉiujn movojn de sia animo. Al li ŝajnis, ke lia emocio ŝanĝiĝis en senton de profunda kaj kruela ofenditeco. Sed ankau ĝi ne persistis, malaperis, ĝin ial anstatauis malhumila indiferento kaj fine, antausento pri konstanta kvieto.
La rajdantoj silente lin atendis. Ili rigardis la longan nigran figuron gestadi ĉe la rando de la krutaĵo, jen levi la kapon, kvazau penante transĵeti sian rigardon super la tuta urbo ekster ties limojn, jen lasi la kapon resinki, kvazau ekzamenante la tretitan magran herbon ĉe siaj piedoj. La silenton rompis la enuanta Behemoto.
— Permesu al mi, maitre, — li diris, — antau la forrajdo adiaue fajfi.
— Vi riskas ektimigi la damon, — respondis Voland, — kaj krome ne forgesu, ke ĉiuj viaj hodiauaj misfaroj jam estas finitaj.
— Ah ne, ne, messire, — diris Margarita, amazone sidante en sia selo, kun la mano metita sur la kokson kaj la pinta trenaĵo pendanta ĝis la tero, — permesu la fajfon. Mi sentas melankolion antau la longa vojo. Ĉu vere, messire, tio estas tute natura, eĉ se oni scias, ke fine de la vojo onin atendas la feliĉo? Ĝi nin ridign, ĉar mi timas, ke alie ĉio finiĝos per larmoj kaj fuŝos la vojon!
Voland kapjesis al Behemoto, tiu tre vigliĝis, saltis el la selo teren, ŝovis la fingrojn en la buŝon, plenblovis la vangojn kaj ekfajfis. Margarita sentis akran resonon en la oreloj. Ŝia ĉevalo baumis, en la apuda bosko sekaj branĉetoj ŝutiĝis de la arboj, ekflugis tuta svarmo da kornikoj kaj paseroj, polvokirlo impetis al la rivero kaj oni vidis, ke super la promenŝipo pasanta preter la albordiĝejo la kaskedoj de kelkaj pasaĝeroj forblovite falis en la akvon. La fajfo ekskuis la majstron, tamen li ne turnis la kapon sed ekgestis eĉ pli emocie, levante la manon al la ĉielo, kvazau minacante la urbon. Behemoto fiere rigardis ĉirkauen.
— Fajfite, mi ne malkonsentas, — indulgeme rimarkis Kerubjev, — efektive, estas fajfite, tamen se paroli senpartie, oni akceptu, ke fajfite estas tre mezbone!
— Ja mi ne estas kapelestro, — dignoplene pautinte respondis Behemoto, kaj subite palpebrumis al Margarita.
— Ek, ankau mi provu rememori la malnovan bravon, — diris Kerubjev, interfrotis la manojn kaj blovis sur la fingrojn.
— Ej, ej! — de sur la ĉevalo audiĝis la severa voĉo de Voland, — vi atentu, sen kripligaj umaĵoj!
— Messire, bonvolu al mi kredi, — respondis Kerubjev metante la manon sur la koron, — por ŝerci, nurnure por ŝerci… — ĉi tiam li subite plilongiĝis supren, kvazau li estus kauĉuka, el la fingroj de la dekstra mano li aranĝis komplikan figuron, sin tordis, kiel ŝraubo, poste, abrupte maltordiĝante, li ekfajfis. Tiun fajfon Margarita ne audis, sed ŝi ĝin vidis puŝate kun sia arda ĉevalo je kelkaj dudek metroj flanken. Elradikite, apud ŝi falis granda kverko, fendreto kovris la monteton ĝis la rivero. Granda peco de la bordo, inklude la albordiĝejon kaj la restoracion, deglitis en la riveron. La akvo ekbolis, alta ondego levis kaj portis sur la kontrauan bordon, ebenan kaj verdan, la promenŝipon, kaj tie ĝin lasis sendifekta, kun la neniel lezitaj pasaĝeroj. Sur la teron antau la piedoj de la ronkanta ĉevalo de Margarita falis monedo, mortigita de la fajfo de Fagoto. Tiu fajfo ektimigis la majstron. Li prenis sian kapon per ambau manoj kaj kuris reen al la grupo de siaj kunvojaĝantoj.
— Do, — lin demandis Voland de sur sia ĉevalo, — ĉu ĉiuj kontoj estas reguligitaj? Ĉu la adiauo plenumiĝis?
— Jes, plenumiĝis, — respondis la majstro kaj, trankviliĝinte, li rigardis la vizaĝon de Voland rekte kaj maltime.
Kaj tiam super la montoj trumpetsone ruliĝis la terura voĉo de Voland:
— Tempas!! — kaj la strida fajfo kaj la ridego de Behemoto.
La ĉevaloj sin puŝegis supren, leviĝis kun siaj rajdantoj en la aeron kaj ekgalopis. Margarita sentis sian furiozan ĉevalon ronĝi kaj tiri la enbuŝaĵon. La mantelo de Voland, plenblovite de la vento, sterniĝis super la kapoj de la tuta kavalkado, kaj komencis kaŝi la vesperiĝantan firmamenton. Kiam la nigra kovro por unu momento forflankiĝis, Margarita sen malrapidigi sian rajdon turnis la kapon malantauen kaj vidis, ke tie malestas ne nur la buntaj turoj kaj la super ili ĝiranta avio, sed ankau la urbo mem, kiu jam antaulonge sinkis en la teron, lasinte post si nenion krom la nebulon.
Ho dioj, miaj dioj! Kiel malgaja estas la tero vespere! Kiom misteraj estas la nebuloj super la marĉoj. Kiu vagadis en tiuj nebuloj, kiu multe suferis antau la morto, kiu flugadis super tiu tero, portante sur si ŝarĝon tro pezan, tiu ĝin scias. Ĝin scias la laciĝinto. Kaj sen bedauro li forlasas la nebulojn de la tero, ĝiajn marĉetojn kaj riverojn, facilkore li sin transdonas en la manojn de la morto, sciante ke ĝi sola
Eĉ la sorĉaj nigraj ĉevaloj finfine laciĝis, portis siajn rajdantojn malpli rapide, kaj la neevitebla nokto komencis proksimiĝi al ili. Ĝin sentante malantau sia dorso, mutiĝis eĉ la nelacigebla Behemoto, kiu flugis silenta kaj serioza, kroĉiĝinte je la selo per siaj krifoj kaj etendinte la dikfelan voston. La nokto komencis kovri per nigra tuko la arbarojn kaj la herbejojn, la nokto eklumigis malgajajn lumetojn ie en la profunda foro, lumetojn jam seninteresajn kaj senutilajn por la majstro kaj por Margarita, fremdajn lumetojn. La nokto estis devancanta la kavalkadon, ŝutiĝis sur ĝin de supre, disĵetadis en la melankolia ĉielo blankajn stelmakuletojn.
La densiĝanta nokto flugis apude, kaptadis la rajdantojn je la mantelo, kaj forŝirinte la mantelon de la ŝultroj ĝi malkovris la trompojn. Kaj ĉiun fojon kiam, ĉirkaublovate de la friska vento, Margarita malfermis la okulojn, ŝi vidis ŝanĝojn en la aspekto de ĉiuj flugantaj al sia celo. Fine, kiam renkonte al ili, leviĝante de trans arbarrando, aperis purpura kaj plena luno, ĉiuj trompoj foriĝis, falis en la marĉon, en la nebulo dronis la malfortikaj sorĉaj vestoj.
Nun estus malfacile rekoni Kerubjevon-Fagoton, la memnomumitan interpretiston de mistera, nenian interpretiston bezonanta konsilisto, en tiu, kiu nun flugis tuj apud Voland, dekstre de la amikino de la majstro. Anstatau tiu, kiu en fatrasa cirka vestaro forlasis la Paserajn Montojn sub la nomo de Kerubjev-Fagoto, nun galopis, mallaute tintetante per ora ĉeno de la brido, malhele viola kavaliro, kies sombregan vizaĝon neniam vizitis rideto. Apoginte la mentonon sur la brusto, li ne rigardis supren al la luno, li ne interesiĝis pri la tero sube, flugante apud Voland li pensis nur pri ia siaĵo.
— Kial li tiel ŝanĝiĝis? — Margarita mallaute demandis Volandon en la ventosiblado.
— Tiu kavaliro iam faris misan ŝercon, — respondis Voland turninte al Margarita sian vizaĝon kun la kviete brulanta okulo, — lia kalemburo pri la lumo kaj la mallumo estis ne tute bona. Sekve de tio la kavaliro devis ŝercadi iom plie kaj plue ol li komence intencis. Sed hodiau estas tia nokto, kiam oni reguligas la kontojn. La kavaliro pagis ĉiom, kaj lia konto estas fermita!
La nokto forŝiris ankau la voston de Behemoto, forprenis la katan felon kaj disĵetis ĝiajn vilojn sur la marĉojn. La ĵusa kato, kiu amuzadis la princon de la mallumo, nun aperis maldika adoleskanto-paĝio, la plej bona bufono kiu iam ekzistis en la mondo. Nun ankau li silentis kaj flugis senbrue, prezentante sian junan vizaĝon al la lumo verŝata de la luno.
Je kelka distanco flanke, brilante per la ŝtalo de sia armaĵo, flugis Azazello. La luno ŝanĝis ankau lian vizaĝon. Senspure malaperis la groteska, hida kojnodentego, kaj ankau la albugo evidentiĝis falsa. Ambau liaj okuloj estis similaj, egale malplenaj kaj nigraj, lia vizaĝo estis blanka kaj malvarma. Nun Azazello flugis tia, kia li vere estis — demono de la senakva dezerto, demono mortigisto.
Vidi sin mem Margarita ne povis, tamen ŝi bone vidis, kiel ŝanĝiĝis la majstro. Liaj haroj nun blankis en la mallumo kaj faskiĝis malantau lia kapo en tufon flirtantan en la vento. Kiam la ventoblovoj deŝovis la mantelon disde la kruroj de la majstro, Margarita vidis spronsteletojn scintili ĉe liaj altbotoj. Egale kiel la adoleska demono, la majstro flugis senforlase rigardante la lunon, tamen li al ĝi ridetis, kvazau al iu bone konata kaj amata, kaj lau sia kutimo akirita en la ĉambro n-ro 118, li ion al si mem murmuradis.
Kaj fine, ankau Voland nun havis sian veran aspekton. Margarita ne scipovus diri, el kio estis farita la brido de lia ĉevalo, al ŝi ne ŝajnis malebla, ke ĝi estas luna ĉeno, ke la ĉevalo mem estas nur blokego de mallumo, ke la kolhararo de tiu ĉevalo estas nubo, ke la spronoj de la rajdanto estas blankaj stelmakuloj.
Tiel ili flugis en silento longan tempon, ĝis ankau la tereno malsupre komencis ŝanĝiĝi. La malgajaj arbaroj forsinkis en la teran obskuron, kuntrenante la senhelajn klingojn de la riveroj. Malsupre aperis kaj rebriletis eratikaj ŝtonegoj, inter ili eknigris breĉoj, kiujn ne penetris la luna lumo.
Voland bridis sian ĉevalon sur nuda ŝtonoza plataĵo, kaj plue la rajdantoj avancis paŝe, audante la hufumojn de siaj ĉevaloj dispremi la silikojn kaj ŝtonojn. La luno inundis la plataĵon verde kaj hele, kaj baldau Margarita vidis sur la dezerta tereno brakseĝon en kiu blankis sidanta homfiguro. Eblas, ke la sidanto estis surda au tro absorbita de siaj pensoj. Li ne audis la ŝtonozan grundon ŝanceliĝi sub la pezo de la ĉevaloj, kaj la rajdantoj proksimiĝis al li sen esti rimarkitaj.
La luno bone helpis Margaritan, ĝi lumis pli hele ol plej bona elektra lanterno, kaj ŝi vidis ke la sidanto, kies okuloj ŝajnis blindaj, fojon post fojo mallonge ekfrotas la manojn kaj direktas tiujn senrigardajn okulojn al la luna disko. Nun ŝi vidis, ke apud la peza ŝtona seĝo, resendanta al la luno iajn brilerojn, kuŝas malhela, grandega pint’orela hundo, kiu same kiel ĝia mastro angore rigardas al la luno.
Ĉe la piedoj de la sidanto, en nesekigebla nigre ruĝa flako, kuŝas rompaĵoj de frakasita kruĉo.
La rajdantoj haltigis siajn ĉevalojn.
— Vian romanon oni legis, — diris Voland sin turnante al la majstro, — kaj oni rimarkigis nur tion, ke ĝi, bedaurinde ne estas finita. Do, mi volis montri al vi vian heroon. Preskau dumil jarojn li sidas sur tiu plataĵo kaj dormas, sed kiam venas la plenluno, lin, kiel vi vidas, turmentas la sendormeco. Ne nur lin ĝi turmentas, sed ankau lian fidelan gardanton, la hundon. Se veras, ke la malkuraĝo estas la plej grava malvirto, do al la hundo oni ne povus ĝin riproĉi. La sola afero, kiun timis la kuraĝa besto, estis la fulmotondroj. Ho ve, kiu amas, tiu kunhavu la sorton de la amata estaĵo.
— Kion li diras? — demandis Margarita, kaj sur ŝia trankvila vizaĝo pasis ombro de kompato.
— Li diras unu saman aferon, — respondis la voĉo de Voland, — li diras, ke eĉ ĉe la luno li ne havas kvieton, ke li havas fian oficon. Tiel li diras ĉiam, kiam li ne dormas, kaj kiam li dormas, li sonĝas unu samon: lunan vojon, li volas iri sur ĝi kaj paroli kun la arestito Ha-Nocri, ĉar, lau lia aserto, li ion ne findiris tiam, antau longa tempo, je la dek kvara tago de la printempa monato Nisan. Sed, ho ve, paŝi sur tiun vojon ial li ne povas, kaj neniu al li venas. Do, kion fari, al li restas nenio alia ol paroli al si mem. Cetere, ĉar oni bezonas ja ian variadon, al siaj paroloj pri la luno li nemalofte aldonas, ke pleje en la mondo li abomenas sian senmortecon kaj sian senprecedencan famon. Li asertas, ke volonte li interŝanĝus sian sorton kontrau tiu de la ĉifonvestita vagabondo Levio Mateo.
— Dek du mil lunoj pro unu iama luno, ĉu tio ne estas tro multe? — demandis Margarita.
— Ripetiĝas la historio pri Frida, ĉu? — diris Voland, — ĉi foje, Margarita, vi ne klopodu. Ĉio ĝustos, sur tio staras la mondo.
— Ellasu lin, — subite ekkriis Margarita stridvoĉe, tiel, kiel ŝi kriis antaue, kiam ŝi estis sorĉistino, kaj de tiu krio malkroĉiĝis ŝtonego en la montaro, kaj ekruliĝis sur la deklivoj en la abismon, kaj en la montoj tondre resonis la frakaso de tiu falo. Sed Margarita ne povus certe diri, ĉu tondris la falfrakaso au la Satana ridego. Ĉiel ajn, Voland ridis rigardante Margaritan kaj diris:
— Ne kriu en la montaro, tutegale li estas kutimiĝinta al la ŝtonfaloj kaj tio lin ne alarmos. Ne estas bezonate, ke vi propetu pri li, Margarita, ĉar pri li jam propetis tiu, kun kiu li tiom deziregas paroli. — Voland refoje sin turnis al la majstro kaj diris: — Do, nun vi povas fini vian romanon per unu frazo!
La majstro ŝajnis jam atendi tiun inviton dum li senmove staris rigardante la prokuratoron en lia brakseĝo. Li kunmetis la manojn voĉtube kaj kriis tiel, ke la elio hophopis sur la senhomaj kaj senarbaj montoj:
— Libera! Vi estas libera! Li vin atendas!
La montoj tondrigis la voĉon de la majstro, kaj ĝuste tiu tondro ilin detruis. La malbenitaj rokmuregoj falis. Restis nur la plataĵo kun la ŝtona seĝo. Super la nigra abismo, en kiun sinkis la muregoj, ekhelis senlima urbo, super la urbo reĝis altaj brilantaj idoloj, kaj sub ili dense verdis la dum multaj lunmiloj diskreskinta ĝardeno. Rekte al la ĝardeno etendiĝis la lunvojo, tiom longe atendita de la prokuratoro, kaj unua sur ĝin kuris la pint’orela hundo. La homo en la blanka mantelo kun sangruĝa subŝtofo sin levis de la seĝo kaj ion kriis per rauka, rompita voĉo. Estis nekomprenebla, ĉu li ploras au ridas, nek kion li krias. Nur tion oni povis vidi, ke post sia fidela gardanto ankau li impetis al la luna vojo.
— Ĉu mi sekvu lin, tien? — malkviete demandis la majstro, ektuŝinte la bridon.
— Ne, — respondis Voland, — kial postkuri tion, kio estas finita?
— Do, ĉu tien for? — demandis la majstro, sin turnis kaj montris malantauen, kie en la aero teksiĝis la ĵus forlasita urbo kun ĝiaj mielkukaj turoj monaĥinejaj, kun la suno disrompita en vitrajn pecojn.
— Nek tien for, — respondis Voland, lia voĉo densiĝis kaj ekflugis super la rokoj. — Romantika majstro! Tiu, kiun aspiras vidi la heroo de vi elpensita kaj ĵus liberigita, legis vian romanon. — Ĉi tiam Voland sin turnis al Margarita: — Margarita Nikolavna! Maleblas ekdubi, ke vi penis elpensi por la majstro la plej bonan futuron, sed kredu al mi, tio, kion mi al vi proponas kaj pri kio anstatau vi petis Jeŝua, estas ankorau pli bona. Lasu ilin duope, — diris Voland, de sia selo sin klininte al la selo de la majstro kaj almontrante post la f oririntan prokuratoron, — ni ne ĝenu ilin, eble ili interkonsentos pri io, — Voland mansvingis direkte al Jerŝalaim, kaj la urbo estingiĝis.
— Kaj ankau tie, — Voland montris malantauen, — kion vi faru en la kelo? — ĉi tiam estingiĝis la rompita vitra suno. — Por kiu celo? — daurigis Voland persvademe kaj milde. — Ho trioble romantika majstro, ĉu vi ne volus tage promeni kun via amikino sub la ekflorantaj ceriz’arboj, kaj vespere auskulti la muzikon de Sĉubert? Ĉu ne estus al vi agrabla skribi ĉe kandelo per ansera plumo? ĉu vi ne volas sidi, simile al Fausto, super retorto, esperante ke al vi prosperos modli novan homunkulon? Do, tien, jen tien! Tie vin atendas domo, kaj maljuna servisto, jam lumas la kandeloj, baldau ili estingiĝos, ĉar tuj vi renkontos la mateniĝon. Tiun vojon, majstro, iru tiun vojon. Adiau, por mi jam tempas!
— Adiau! — per unu krio respondis la majstro kaj Margarita. Tiam la nigra Voland, sen atenti ajnan vojon, impetis al la abismo, kaj post lin bruante enfalis lia sekvantaro. La rokoj, la plataĵo, la luna vojo, Jerŝalaim ne plu estis ĉirkaue. Ankau la nigraj ĉevaloj malaperis. La majstro kaj Margarita vidis la promesitan mateniĝon. Ĝi komenciĝis tuj, senpere post la noktomeza luno. La majstro paŝis kun sia amikino, en la brilo de la unuaj matenaj radioj, sur malgranda ponto el muskaj ŝtonoj. Li ĝin transpasis. La rojo restis malantau la fidelaj geamantoj, ili iris sur sabla vojo.
— Auskultu la sensonecon, — Margarita parolis al la majstro kaj la sablo susuris sub ŝiaj nudaj piedoj, — auskultu kaj ĝuu tion, kion oni malhavigis al vl en la vivo — la silenton. Rigardu, jen antaue estas via eterna domo, kiun vi ricevis rekompence. Jam mi vidas la Venecian fenestron kaj vinberujon grimpintan ĝis la tegmento. Jen estas via domo, via eterna hejmo. Mi scias, ke vespere ĉe vin venos tiuj, kiujn vi amas, kiuj vin interesas kaj kiuj vin ne maltrankviligos. Ili ludos por vi muzikon, ili kantos por vi, vi vidos, kia lumo estas en la ĉambro, kiam brulas la kandeloj. Vi endormiĝos surmetinte vian eternan trivitan noktoĉapon, vi endormiĝos kun rideto sur la lipoj. La dormo vin fortigos, vi saĝe rezonos. Kaj forpeli min vi jam ne povos. Mi gardos vian dormon.
(Tiel parolis Margarita irante kun la majstro al ilia eterna hejmo, kaj al li ŝajnis, ke ŝiaj vortoj fluas tiel, kiel fluis kaj lirlis la malantaue restinta rojo, kaj lia memoro, la maltrankvila memoro milfoje trapikita per la nadloj, komencis estingiĝi. Iu estis ellasanta la majstron en la liberon, kiel li mem ĵus ellasis la de li kreitan heroon. Tiu heroo foriris en la abismon, li foriris senrevene, pardonite en tiu antaudimanĉa nokto, li, la filo de reĝo astrologiisto, la kruela kvina prokuratoro de Judeo, la kavaliro Poncio Pilato.)