Ĉapitro XVII Kiel la balono estis lanĉita

Forpasis tri tagoj dum kiuj Doroteo tute ne ricevis komunikon de Oz. Tiuj estis malfeliĉaj tagoj por la malgranda knabino, kvankam ŝiaj amikoj estis tute feliĉaj kaj kontentaj. La Birdotimigilo diris al ili ke estas bonegaj pensoj en lia kapo; sed li rifuzis diri ilin ĉar li sciis ke nur li mem povas kompreni ilin. Kiam la Stana Lignohakisto marŝadis li sentis sian koron skuiĝi en lia brusto; kaj li diris al oroteo ke li trovas ĝin pli afabla kaj pli amema ol tiu kiun li havis kiam li konsistis el karno. La Leono deklaris ke li timas nenion sur la tero, kaj li volonte frontus armeon aŭ dekduon da ferocaj Kolizuloj. orpasis

Tiel ĉiu en la grupeto estis kontenta escepte de Doroteo, kiu sopiris eĉ pli ol iam antaŭe reiri al Kansas. La kvan tagon, ĝojigante ŝin, Oz ordonis ke ŝi reeniru la Tronĉambron, kaj kiam ŝi eniris li diris afable al ŝi:

“Sidiĝu, karulino; mi kredas ke mi trovis metodon forveturigi vin el ĉi tiu lando.”

“Al Kansas?” ŝi demandis fervore.

“Nu, mi ne certas pri Kansas,” diris Oz, “ĉar mi ne povas eĉ konjekti pri ĝia direkto. Sed la unua tasko estas transiri la dezerton, kaj post tio verŝajne estos facile trovi vian vojon hejmen.”

“Kiel mi povos transiri la dezerton?” ŝi demandis.

“Nu, jen mia penso,” diris la malgranda viro.

“Komprenu, kiam mi venis al ĉi tiu lando mi flugis en balono. Ankaŭ vi venis peraere, vin portis ciklono. o mi kredas ke la plej bona metodo retransiri la dezerton estos peraera. Nu, mi tute ne kapablas krei ciklonon; sed mi pripensadis la eblecojn, kaj mi kredas ke mi povos fari balonon.”

“Kiel?” demandis Doroteo.

“Balono,” diris Oz, “estas el silko, sur kiu estas tavolo de gluo por enteni la gason. Mi havas multan silkon en ĉi tiu palaco, do tute ne estos malfacile fari la balonon. Sed en la tuta lando ne estas gaso por plenigi la balonon, por ke ĝi flugu.”

“Se ĝi ne flugos,” komentis Doroteo, “ĝi estos senutila.”

“Vere,” respondis Oz. “Sed ekzistas alia rimedo por flugigi ĝin, nome plenigi ĝin per varmega aero. Varmega aero ne estas egale bona kiel gaso, ĉar se la aero malvarmiĝus la balono falus en la dezerton, kaj ni perdiĝus.”

“Ni!” kriis la knabino. “Ĉu vi akompanos min?”

“Jes, certe,” respondis Oz. “Min enuigas esti ĉarlatano. Se mi elirus ĉi tiun Palacon mia popolo tuj trovus ke mi ne estas Sorĉisto, kaj ili koleriĝus kontraŭ min ĉar mi trompis ilin. “Do mi devas resti fermita en ĉi tiujn ĉambrojn tuttage, kaj estas tre tede. Mi multe preferus reiri al Kansas kun vi kaj reesti en cirko.”

“Mi ĝuos vian kuneston,” diris Doroteo.

“Dankon,” “Dankon,” li respondis. “Nun, se vi helpos min kunkudri la silkon, ni komencu labori pri la balono.” Do oroteo prenis kudrilon, kaj tuj kiam Oz tondis striojn de silko ĝustaforme la knabino zorge kunkudris ilin. Unue estis strio el pala verda silko, sekvis strio el malpala verda kaj post tio strio el smeralda verda; ĉar Oz decidis fari la balonon laŭ diversaj nuancoj de la koloro ĉirkaŭ ili. Tri tagoj necesis por kunkudri ĉiujn striojn, sed kiam ĝi estis finita ili havis grandan sakon el verda silko pli ol ses metrojn longa.

Post tio, Oz ŝmiris ĝian internon per tavolo de maldensa gluo, por ke ĝi rezistu aerlikadon, kaj post tio li anoncis ke la balono estas preta.

“Sed ni devos havi korbon en kiu ni veturos,” li diris. Do li ordonis ke la Soldato kun la Verdaj Lipharoj alportu grandan korbon por lavotaj vestaĵoj, kiun li fiksis al la malsupro de la balono per ŝnuregoj. Kiam ĝi estis tute preta, Oz disanoncigis inter sia popolo ke li vizitos grandan fratan Sorĉiston kiu loĝas en la nuboj. La informo disvastiĝis rapide tra la urbo kaj ĉiu venis por rigardi la mirindaĵon. Oz ordonis ke la balono estu portita antaŭ la Palacon, kaj la popolo rigardadis ĝin tre scivoleme. La Stana Lignohakisto estis hakinta grandan amason da ligno, kaj nun li bruligis ĝin, kaj Oz tenis la malsupron de la balono super la fajro tiel ke la varmega aero kiu leviĝis de la fajro plenigos la silkan sakon. Iom post iom la balono ŝveliĝis kaj enaeriĝis, ĝis fine la korbo preskaŭ ne plu tuŝis la teron. Post tio, Oz eniris la korbon kaj diris al la tuta popolo per laŭta voĉo:

“Mi nun foriros por viziti. Dum mi forestos la Birdotimigilo regos vin. Mi ordonas ke vi obeu lin kiel vi obeus min.” La balono jam tiris forte por eskapi de la ŝnurego kiu ligis ĝin al la tero, ĉar la aero en ĝi estis varmega, kaj tio faris ĝin tiom malpli peza ol la aero ekster la balono balono ke ĝi tiregis klopodante alteniri en la ĉielon.

“Venu, oroteo!” kriis la Sorĉisto. “Rapidu por ke la balono ne for flugu sen vi!”

“Mi tute ne trovas Toton ie ajn,” respondis Doroteo, kiu ne volis forlasi sian hundon. Toto estis kurinta inter la homamasonpor boji kontraŭ katideton, kaj fine Doroteo trovis lin. Ŝi prenis lin kaj kuris cele la balonon. Ŝi estis nur kelkajn paŝojn for de ĝi, kaj Oz etendis siajn manojn por helpi ŝin eniri la korbon, kiam krak! la ŝnuregoj rompiĝis kaj la balono leviĝis en la aeron sen ŝi.

“Revenu!” ŝi kriegis. “Mi volas kuniri!”

“Mi ne povas reveni, karulino,” vokis Oz el la korbo. “Adiaŭ!”

“Adiaŭ!” kriis ĉiu, kaj ĉies okuloj turniĝis supren al kie la Sorĉisto ve — turas en la korbo, altiĝanta ĉiumomente eĉ pli en la ĉielon. Kaj de tiam neniu revidis Ozon, la Mirindan Sorĉiston, kvankam eble li ja atingis Omahan sekure kaj tie estas nun, sed tion ni ne scias. Sed la popolo ame memoris lin, kaj diris unu al la alia,

“Oz estis ĉiam nia amiko. Kiam li estis ĉi tie li konstruis por ni ĉi tiun belan Smeraldan Urbon, kaj nun dum lia foresto li lasis por ni la Saĝan Birdotimigilon por regi nin.” Tamen, dum multaj tagoj ili lamentis la perdiĝon de la Mirinda Sorĉisto, kaj ne estis konsoleblaj.

Загрузка...