Jenő Rejtő. La Mortido

Se la vivo estas mallonga, longigu ĝin per unu mispaŝo

La mortinto enaŭtobusiĝis, kiu ekveturis plenŝtopita de homoj al City. Malsataj oficiroj, hejmenirantaj metiistoj puŝadis lin tien-reen, kiel ili etendis sian manon por transpreni la bileton, aŭ ili provis lokiĝi praktike en la homplena veturilo. La mortinta sinjoro nomiĝis Johnson, kaj li laboris kiel inĝeniero en la kontoro de sinjoro Grimm, kiu okupiĝis pri la perado de nemoveblaĵoj. Li kaj liaj kolegoj klopodis fari allogaj la malvariajn partojn de la ĉirkaŭaĵo de Londono kun facilanima promeso de plaĉaj parceloj kaj estontaj aŭtobushaltejoj por la sensuspektaj homoj.

La mortinto venis ĝuste el la kontoro kaaj pensis pri Beronshir kun iom da melankolio, pri la parcelo-serio, nomata „Angla Deauville”, kiun la aŭtunaj pluvadoj forviŝos de sur ties loko, ĉar la parceloj situas malpli alte ol la nivelo de la rivero, kaj sinjoro Grimm plie elektis la riskon anstataŭ la elspezoj de la butado, kiun proponis la inĝeniero. Ĵus li meditadis pri tio, konstatante en si mem, ke la aŭtuno proksimiĝas, sed la baldaŭa mortbato de sinjoro Grimm fare de la koleriĝintaj aĉetantoj esence jam estas malfruiĝinta afero, kaj ankaŭ tio eblas, ke tiuj mildaj etburĝoj faros nur duon-laboron. Jen estis ekzemple la aĉetantoj de la parceloj „Regensholm, Tahitio ĉirkaŭ Londono” kanalizitaj sen akvofiltrado, kiuj elbatis nur kvar-kvin dentojn de sinjoro Grimm. Krome deiĝis kartilago ĉe lia genuo! Kio ĝi estas? Nenio! Mi koncedas, ke tiuj meditadoj ne tro konformiĝas al la idearo de mortinto. Se jam okazis la eksterordinara afero, ke forpasinta sinjoro havas viv- kaj psikajn funkciojn, estus pli konvene, se li pensadus pri la transa mondo kaj pri la ceteraj vanaĵoj de la vivo. Sed sinjoro Johnson estis proza mortinto. Tiu cirkonstanco ne tro nervizigis lin, ke nur la impostoficejo, la magistratejo kaj aliaj publikaj instancoj registras lin inter la vivuloj, sed propre li jam estas mortinto. Efektive la morto ne tiam komenciĝas, kiam iu ne reagas la plej delikatan percepton, sed kiam la korpo, la animo kaj la spirito perdas tiun enhavon, kiu donus sencon al ties funkcio.


Hazarde li trafis la morton, kiam oni puŝiĝas al tiu alia sinjoro ĉe la stratangulo, kiu turniĝas el la kontraŭa direkto de la ortangulo. Sinjoro Johnson estis bonhomuora knabo, li ŝatis la viskion, kvankam li iris en sian oficejon frumatene, li ne toleris la liton ĝis mateno. Malgraŭ lia bonega fizika korpkondiĉo, li komencis postsuferi sian vivmanieron. Li ofte oscedis en sia oficejo, ne nur tial, ĉar la parcelado ne apartenas al la eksictaj, kaj variaj laboroj, sed ankaŭ tial, ĉar li dormis nur tri-kvar horojn ĉiutage. D-ro Ramsay, la nevo de sinjoro Grimm, kiu ofte vizitis la oficejon, foje atentema rigardadis lian vizaĝon kaj diris averte:

– Vi ne aspektas tre bone, sinjoro Johnson. Kaj vi ĝemadas multe.

– La parceloj, kara Ramsay, la parceloj ŝarĝas mian konsciencon – li respondis riproĉe, ĉar ankaŭ la nevo de sinjoro Grimm iel havis kontakton kun la entrepreno.

Proksimume tiam estis okazonta la ĝefianĉiĝo de sinjoro Johnson kun Edit. Ĉar Edit estis dungita, kiel sekretariino ĉe la entrepreno de sinjoro Grimm. Harlow Edit estis bela, svelta, delikata, blonda knabino, ŝi korespondis en tri lingvoj, ŝi zorgis pri siaj vidva patrino kaj okjara frateto jam du jarojn. La facilanima, iom frivola Johnson kaj la devkonscia, pedanta Edit enamiĝis kaj decidis geedziĝi post nelonge. Johnson amuziĝis malpli multe nokte kaj evitis tiujn modere moralajn lokojn, kiuj antaŭ nelonge apartenis al lia taga programo. Li prepariĝis kun granda ambicio al lia nova kaj pli bona futuro, edzigonte Edit-on. Unuavice iom da ripozo estas bezonata al tio. Li do supozis, se li faros la novajn planojn pri la parcelado, li petos de sinjoro Grimm du semajnojn da eksterordinara ferio. Ĝi ne estos facila afero, sed diskuto, simila al manbatalo, eble rezultos la deziratan sukceson.

Strange, sed sinjoro Grimm konsentis tion je la unua peto. Eĉ li proponis al Johnson, ke li donos tiom da antaŭpago al Johnson, kiu sufiĉos al tio, ke li pasigu tiun semajnon en la sanatorio de tiu certa ripozejo, kie la nevo de Grimm estis la subkuracisto. Ĝi estis tre bona, ĉar sinjoro Johnson vertiĝis iomete, kaj kelkfoje li havis angoron, kiu ĝenerale signifis nikotin-toksiĝon ĉe li.


La grandanimeco ĉe sinjoro Grimm havis tute alian motivon, ol elegia atako de momenta emociiĝo aŭ alia, malinda al parcel-spekulacisto. La antaŭaĵo komenciĝis duonjaron pli frue, kiam sinjoro Grimm konstatis strangajn aferojn sur si mem. Li ne havis apetiton, li dormis maltrankvile, kaj la kvadratklafroj staris kapaltere en lia cerbo. Li fariĝis amanta en sia kvardek sepa jaro. Li enamiĝis al Edit Harlow.

La sorto nun inkludis d-ron Ramsay en la aferon.

Sinjoro Grimm amis sian nevon laŭ sia maniero, kaj li subtenis kelkfoje doktoron Ramsay per malpli grandaj monsumoj. La kuracisto vizitis lin ĝuste pro tia afero, sed li bezonis la subtenon de sia onklo pli ĝene ol kutime.

– Mi devas ricevi mil pundojn, onklo – lamentis Ramsay. – Ĝi estas afero de honoro. Ŝuldo en la borso…

Sinjoro Grimm respondis deteniĝeme:

– Mil pundoj estas tre multe da mono. Multe de akvo devas flui tra la drentuboj, ĝis sekiĝos grundo, valoranta mil pundojn. Tamen… sciu, eble nun ĉi-foje mi ne rifuzos tion. Li iradis en la ĉambro tien-reen mediteme. – Johnson sabate loĝiĝos en vian sanatorion por unu semajno. Mi ŝatus, se vi okupiĝus pri li. Li aspektas malbone. Kaj li volas edziĝi. Li edzinigos Edit Harlow-on. Sed se evidentiĝos, ke li estas malsana…

Ili silentis longe. D-ro Ramsay mordetis siajn lipojn.


– Bonvolu viziti min post unu semajno – diris sinjoro Grimm, – tiam ni povos paroli pri la mil pundoj. Ĝi dependos, kian humoron mi havos. Neatenditaj, malgajaj novaĵoj taŭgos, ke subite mi estu donacema… Sciu, se tia knabino, kiel Edit, kiu estas pripensema, serioza kaj eĉ se ŝi estas amanta, eĉ tiam ŝi estas prudenta, mi diras, se tia knabino ekscias, ke sia fianĉo estas nekuraceble malsana, tiam ŝi jam ne hezitos, kaj ŝi edziniĝos al la plej unua honesta, svatiĝanto.

– Hm… Ĉu do vi volas edzingi ŝin?

– Kiel?… Mi pensas, ke pli-malpli multe mi estas honesta. Sed fine ja el la vidpunkto de via prunto ne tio gravas, de kiu vi ricevos la monon, sed kiam? Se do evidentiĝus pri tiu kompatinda Johnson, ke li estas morte malsana…

– Ĝi estas fiaĵo! Vi volas tion, ke mi faru falsan diagnozon.

– Ĝi ne estas tiel granda fiaĵo. Johnson ankoraŭ povas forgesi. Li estos feliĉa, se li ekscios iam, ke eĉ hareto ne mankas al li, kaj li tute ne pensos plori pro sia perdita fianĉino. Li trovos virinon, kiom li volas. Sed la amo jam estas malofta afero en mia aĝo. Pripensu do tion… Ĝis revido…

D-ro Ramsay iris en la sanatorion mediteme. Li surprenis sian blankan kitelon kaj vagadis longe sur la koridoroj, li eniris en la senhoman ambulancon, en la malplenan laboratorion, kie la diversaj fioloj jam saris vice, la amasigitaj, grandegaj kovertoj kun la rentgenfotoj, faritaj posttagmeze. La ĉefkuracisto rigardos ilin antaŭ la morgaŭa antaŭtagmeza vizito. Sur iu koverto estis skribite:


JAMES COLLISON

Aparta ĉambro n-ro 14

Terapeŭto: d-ro RAMSAY


Collison estis lia malsanulo, maljuna sinjoro, kiu enhospitaliĝis pro simptomoj de sensignifa kormalsano. Li elprenis al kardiogramon kaj la rezulton de la ekzamenoj. Li fajfis. La protokolo pri la simptomaro surprizis lin. La kompatinda homo, kiu pensis tion, ke li havas mildan korperturbojn, li estis nekuracebla, morte malsana. Preskaŭ kriis la tajpitaj literoj:

tipe komenciĝanta

Endoarterito en la koro.

Poste sekvis laŭfaka priskribo pri la plej gravaj afekcioj de la arterioj de la koro. Doktoro Ramsay sentis tiel, ke nevidebla diablo donis la rentgenfoton de Collison en lian manon.


Posttagmeze Johnson legis tri aventurajn romanojn. Li ne preferis la tro popularajn librojn, sed nun li multobligis sian ripozon per leĝeraj legaĵoj. Li tuj decidis ĉesi la legadon de la verkoj de Dostojevki, li pensiigos Bernard Shaw-on, kaj li dediĉos siajn antaŭstarantajn jarojn ekskluzive al la legado de aventuraj romanoj. Ĝi estas unuaranga vivneceso, kiam oni laboras en parceloj! Tiuj eminentaj verkistoj ja laŭ rekta linio trastrekas la milionojn da etaj kaj grandaj baroj de la socio. En la romano „Enigmo en Cumberland” ekzemple la familio de la murdinto konstante restadas en la parko, la junuloj ludas tenison, la maljunaj familianoj kartludas laŭ alta monsumo, kaj nek ĉe la plej ekscitaj partoj evidetniĝos, efektive el kio ili vivas. Admirinde, ke Haitio, Sing-Sing, la legio ĉiuj estas ekzistantaj aferoj. Kaj la plej multaj homoj deziras iri en iun absurdan ĉirkaŭaĵon kun eterna sopiro, dume le pendigas sian malsekiĝintan pluvmantelon sufiĉe malproksime de la hejtilo sur la vestokoho, aŭ li saltas elpreninte sian abonbileton sur iun aŭtobuson, kureganta al City. Oni havas tiel malmulte da perditaĵo, sed tiu malmulto ofte sufiĉas al tio, ke li donu ĉion por ĝi, kio estas speciala kaj ekscita en lia vivo, sed ĝi konsekvencas malcertecon kaj danĝeron. La aventura romano estas tiu maldika vitro, malantaŭ kiu estas pompaj budenoj kaj kolbasoj, oni povas rigardi ilin, staradi antaŭ tiuj anime frandumante, sed kiu kuraĝus rompi la maldikan vitron?

Iu frapetis, doktoro Ramsay enpaŝis.

– Bonan vesperon, nu? Kiel vi fartas?

– Bonege.

La doktoro eksidis apud lin.

– Via koloro ne plaĉas al vi. Vi estas iomete pala. Ĉu oni jam ekzamenis vian sangokonsiston?

– Ne diru stultaĵojn! Ĉu vi ne pensas, ke mi estas malsana?

– Nu ne… Ne estas verŝajne – li respondis kaj metis leĝere siajn kvar fingrojn sur la arterion de lia mano, kuŝanta sur la brakapogilo de la seĝo. Ili silentis. Milda miro estis videbla sur la vizaĝo de la kuracisto, kvazaŭ li ne komprenus ion. Poste li ekparolis kun subita interesiĝo:

– Malbutonumu vian ĉemizon, amiko mia!

Li metis la stetoskopon sur la torakon de la paciento kaj aŭskultis longe. Poste li frapetis lian vizaĝon amikeme:

– Nu… Ni vidos poste. Ĉu iu jam ekzemenis vian koron?

– La unuan fojon en mia vivo ektuŝis min kuracisto – respondis Johnson, kaj ia nekomprnebla, sinistra sento ekregis lin pro la konduto de Ramsay.

– Ĉiuokaze ni ekzamenos vian koron. Ne estos malutile fari elektrokardiogramon.

„Diablo forportu vin – pensis Johnson. Li tute fuŝis mian bonhumoron. Tiuj kuracistoj pensas tion, ke ilia scienco nenion valoras sen pozemo.” La cigaredfumo faiĝis amara en lia buŝo.

La unuan fojon en sia vivo li pensi pri la morto.

Matene, farinte la kardiogramon, oni resendis lin en sian ĉambron. Poste la kuracisto aperis ĉe li kaj diris, ke laŭ la kardiogramo, li devas informi lin pri tio, sinjoro Johnson estas grave malsana. Ekde nun li devas vivi modere.

– Vidu sinjoro ĉefkuracisto, ni parolu sincere – diris Johnson. – Kio estas la problemo? Ne traktu min delikate, mi estas laboranta homo, mi estas edziĝonta.

La ĉefkuracisto eklevis sian ŝultron, li levis siajn manojn iomete kaj refaligis tiujn denove.

– Vi havas korendoarteriton. Tio estas malofta en via aĝo.

– Ĉu ĝi estas morta?

La ĉefkuracisto rigardis la plankon.

– Ĝi estas tre grava malsano. Vi devas vivi singarde.

Post unu horo Johnson fuĝis el la sanatorio.

Baldaŭ la ĉefkuracisto konstatis ĝoje, ke la maljuna Collison, ĉe kiu li suspektis pri komenciĝanta kormalsano, li estas sana kaj forta, kiel kverko. La elektrokardiogramo desegnis pompan korfunkcion.

Nur d-ro Ramsay sciis, ke sinjoro Collison estas nesavebla kaj sinjoro Johnson estas tiu, kiu estas tute sana. Li interŝanĝis la protokolojn pri la simptomaro de la du homoj. Tiun tagon la tagmanĝo ne bongustis al li kaj sidis en sia klubo, ŝarĝita de peza animriproĉo. Sed kion fari? Mil pundoj estas alta monsumo, kaj li ankoraŭ neniam havis tiel grandan problemon.

Li saltis de sur la aŭtobuso. Enirinte tra la pordo de malnova pordo, li rapidis sur la unuan etaĝon. Li sonoriĝis ĉe la pordo, sur kiu estis bela, latuna tabuleto:


D-ro MATTHIAS SWALLOW

Physician


Johnson fuĝis el la sanatorio kaj vizitis tiun sian kuracistan amikon.

La familio Swallow sidis ĉirkaŭ la tablo kaj tagmanĝis. Tri gajaj infanoj kaj bela, iom dika virino, kara, lentuga patrino, krome la kuracisto sidis ĉe la tablo. La gefiloj bruis terure, kaj sinjorino Swallow rigardis al sia edzo malesperiĝinte:

– Mi ne povas bridi ilin, Matiaso! Mi ne povas!

– Nek mi povas bridi ilin, Marta – diris la kuracisto indiferente, poste li turniĝis al sia amiko. – Eksidu, Johnson, inter nin, se vi ankoraŭ ne tagmanĝis.

– Dankon, mi jam satmanĝis. – Li karesis la infanojn unu post la alia kaj laŭdis sinjorinon Marte, ke ŝi ne ŝanĝiĝis dum la pasintaj jaroj, poste li komencis per indiferenta voĉo:

– Mi ŝatus ricevi kuracistan informon de vi.

– Bobby, demetu tion?! Nu atendu!.. Pardonon, bonvolu daŭrigi.

– Antaŭhieraŭ iu mia amiko vizitis min en la oficejo kaj komisiis min vendi liajn ĉiujn parcelojn, li estas morte malsana kaj mortos baldaŭ, li montirs protokolon pri simptomaro, laŭ kiu li havas korendoarteriton.

– Molly! Demetu tiun bovidaĵon!.. Nu, oldulo mia, se li havas korendoarteriton, tiam finite…

Johnson viŝis sian svitantan frunton.

– Mi sentas varmon pro la ŝtuparo…

– Kiom da jaroj havas tiu kompatindulo?

– Li estas samaĝa, kiel mi.

– Oj! Li mortos tre rapide.

Johnson ekcigaredis kaj rigardis la bluan fumon reveme.

– Efektive, kio estas la korendoarterito?

– La interna endokardio dikiĝas, kiel ĉe aterosklerozo. Tiu pli dika histo ne ricevas nutraĵon, ĝi mortas, disiĝas, kaj sekvas la pli gravas stadio de la malsano, la tiel nomata ateromatozo. Ulceriĝas la interna angiotuniko, eble ĝi krevas. Kompreneble tiuj komplikaĵoj kaŭzas tujan morton ĉe la koro…

– Mi rimarkas, la knabo fartas relative bone…

– La endoarterito komence kaŭzas nenian doloron. Ĝis la interna angiotuniko ne tro dikiĝas.

– Kaj laŭ vi, kiom longe li vivos?

– Nu estas malfacile diri tion…

– Tamen, ĝenerale?…

– La la malsano estas en la komenca stato… Vangofrapu lin, Marta! Mi petas vi, vangofrapu lin!.. Mi rimarkas, se ĝi nun estas en la komenca stato, li povas vivi eĉ unu kaj duonon da jaroj. En pli alta aĝo, kiam la arterosklerozo jam estas natura porcezo, li povas vivi pli longe.

– Kaj… Kiam komencas aperi la gravaj simptomoj de la malsano ĉe juna homo?

– Ankaŭ tio varias. La koro pli longe eltenas ĉe modera vivmaniero. La doloroj, asfiksioj, kardiospasmoj komenciĝos pli poste. Povas esti, ke la malsano ekregos la pacienton post tri-kvar montaoj, povas okazi, ke li sentas preskaŭ nenion dum duon jaro. Tio certas, ke la koredoarterito signifas certan kaj rapidan morton ĉe la dudek kvar jaruloj. Kio nova sur la tereno de la parceloj?

– Nu… Ĝi porsperetas iel.

Li adiaŭis la familion kaj iris. Subite aperis la senviva, malproksima, vintra sunbrilo. Bruegis la strato, ĉiu rapidis reen en la oficejon.

Nur Johnson iris malrapide, ritme, enpensiĝinte, kun ia malgaja indiferenteco. Li pensis pri la tombejo.


– … Ĝi estas tiel, Edit. Mi devas diri sincere.

– Kial vi diras tion nur nun?

– Ĝis nun mi pensis, ke mi sukcesos aliformi mian vivon. Sed mi ne povas fari tion. Kial mi trompus vin plu? Mi ne naskiĝis edzo kaj familiestro.

– Vi paravas Teddy… – diris la knabino milde, – estas multe pli honesta afero diri tion sincere… mi ne koleras vin.

„Nu sukcesis aranĝi la aferon tiel”, diris Johnson en si mem amare. Li elektis tiun manieron de la rompi de ilia rilato. Kial fari tragedion el tio? La virinoj preferas la herooajn pozojn, eble Edit fortiĝus, se ŝi persistus apud li, kaj ŝi ne forlasus lin, kiam li estas morte malsana.

Posttagmeze li sidis en la kontoro sola. Li venis tien pli frue, ĉar li devis fari liston. Liston! Kiel ridinda stultaĵo? Absolute kial li sidas ĉi te? Li morton ne pli ol unu jaro. La sufero, la spasmoj, la asfiksio komenciĝis ne pli ol duonjaro, kiel diris Swallow.

Kaj tiam venis en lian kapon la aventuraj romanoj, en kiuj la homoj, rilate ilian burĝan profesion vizitas vesperfestojn, ludas tenison kaj parolas pri siaj flirtadoj, okazintaj la anataŭan tagon. Li nun efektive ne havas kunligon kun la multaj kapilaraj radikoj de la reala vivo, li ne estas ligita al la grizaj ĉiutagoj. Se li volas, li povas iri kasorabanto, aventuristo al la Suda maro, tiu duonjaro signifas tion, ke li povas rompi tiun maldikan vitron, tra kiu oni gapas la aventurojn malkuraĝe. Se li volus, li povus tiretadi la barbon de la lordmajoro en la Operdomo, li povus ekdanci sur la strato, aŭ li povus iri en la havenkvartalon Southampton apaĉo, ĉifone vestita. La risko ĉesis!

Sur la tablo kuŝis la petegaj kaj minacaj leteroj de la parcel-proprietuloj „Angla Deauville”, en kiuj ili repetas la prezon de la malsekiĝintaj areoj. Ili ĉiuj estas laborantaj burĝoj kun malalta salajro. Subite li ekhavis unuarangan ideon.

Li povas tiretadi ne nur la barbon de la lordmajoro, se li ne plu devas timi. Kiu havas nenion por ristik tiu povas helpi la suferantojn, tiu povas kompensi la fiaĵojn, tiun ne timigas la karcero. Li malfermis la monŝrankon. Trimil ducent pundoj estis en ĝi, kiun oni elprenis el la banko pro pagenda kambio. La luantoj de „Angla Dueauville aĉetis parcelojn por dumil sescent pundoj. Sinjoro Johnson eksidis al la tajpilo kaj skribis leteron multiplik-kopiante, en kiu li informas ilin, ke la entrepreno reaĉetos la inunditajn parcelojn por la aldonita monsumo. Li rigardis la librotenadon kaj resendis al ĉiu la pagitan monon kune kun la letero, entute dumil sescent pundojn. Li prenis sian unumonatan salajron, la restintan monon li denove fermis en la ferŝrankon. Skribinte kelkajn liniojn, li informis sinjoron Grimm pri la okazintaĵoj, poste li iris al la poŝtejo, sendinte la monon al la percel-posedantoj kaj rapidegis en sian loĝejon por paki. Post minutoj li sidis en taksion. La aŭto ĵus ekveturis, kiam Edit turniĝis ĉe la stratangulo, kaj ŝi iris rekte de la transa flanko de la strato al la domo, en kiu loĝis Johnson. Ŝi ne rimarkis la peterveturegantan aŭton, kaj Johnson sinkis en la angulon de la sidejo. Kial paroli kun Edit? Eble la knabino volas fari pluajn cedojn. Dio mia! Se ŝi scius, kiel li amas ŝin, sed vane…

La taksio baldaŭ atingis Croydon-on, kaj sinjoro Johnson flugis al Parizo per la posttagmeza, ordinara, pasaĝera aviadilo.


Загрузка...