Sinjoro Johnson ŝatus morti, sed li fariĝas nur fantomo


La militista kariero de Johnson komencis preni elanon. Laŭ la raporto de la vundita oficiro oni laŭdis lin en tagordono, li ricevis dudek kvar horan forpermeson, kaj li estis prononita ricevi la honormedalon de la legio. La impertinenteco de la rabistoj fariĝis ĉiam pli neeltenebla. Ili atakis malpli grandajn partrolojn kun mirinda bonŝanco kaj evitis ĉiun bone ekipitan taĉmenton admirinde.

Foje Johnson revenis kun siaj du kunuloj el dudek homoj, alifoje li alvenis kun siaj naŭ kamaradoj, kaj sepdek soldatoj restis en la dezerto. Tiam jam la afero komencis fariĝis pli serioza por li, ĉar fine kuglo pretertuŝis lian vizaĝon, postlasante larĝan cikatron. Baldaŭ oni fiksis la honormedalon sur lian bruston dum milititsta parado kaj flirtigis la trikoloran flagon super lia kapo.

La rabistoj ekbruligis la oazon ĉe Bu Denib kaj mortigis la legianojn, senditajn pro estingi la fajron, masakris la tutan loĝantaron, brutale mortigis duon-kompanion da spahioj, poste fuĝis. Sekvan tagon aŭrore, sin trenante, preskaŭ glitante surventre aperis Johnson antaŭ la fortikaĵo en la polvo. Oni portis lin en la regiment-kontoron, kaj metinte lin sur la disfibriĝantan, ledan kanapon, oni pensis, ke jam ne estas vivo en li. Ĉiuj liaj fibroj sub lia ŝirita vestaĵo li estis kovrita per koaguliĝinta sango kaj fulgo. Lia disfibriĝinta vestaĵo multloke engluiĝis en la vundon. Poste oni lavis lin, kaj evidentiĝis, ke la nekredeble multaj frotvundoj, skrapetoj, bluaj makuloj pro batoj, korme kontuzoj kovras lin, sed li ne havas eĉ unu danĝeran lezon.

De tiu tempo oni nomis lin „Mortido”. Laŭ la legionoj la morto faras tiajn esceptojn nur kun sia kara filo. Johnson trovis tragikomika tiun situacion. Se do estas destinita la sufokiĝado kaj la spasmo, tiam li vane sopiras la heroan morton. Ĉu eble pli-malpli frue li aranĝos al si mem la aferon per kurgo?

Dume li havis denove unuarangan okazon fine aranĝi sian longe daŭrantan aferon kun la morto perarmile, laŭ la reguloj de la kavaliroj rekte-al-vizaĝe.

Post la lasta atako estis sendube, ke oni ne plu povas toleri Tangobo-n en la ĉirkaŭaĵo. Oni devas okupi ĝin. Kiel simpla estus la tuto, se oni sukcesus pruvi atakon, atribueblan al ili, se ili kuntrenus kelkajn soldatoajn, aŭ ili farus ian perfortan agon, kiu estus evidenta, kaj ĝi donus kaŭzon okupi tiun mizeran, malgrandan ŝtaton de rabistoj.

La hazardo helpis. En la restoracio de la garnizono de Bagomir iu traveturanta arabo rekonis en iu tapiŝo sian havaĵon. Li fuĝis el la oazo Kifra dum la rab-atako, li lasis ĉiun sian havaĵon tie, do la tapiŝo nur pere de iu rabisto estis portata ĉi tien. Dum la esploro oni konstatis, ke la restoraciestro aĉetis ĝin de paŝtisto el Tangobo, nomata Gazi.

– La kazo nun jam estas simpla – diris la kolonelo vespere al du oficiroj. – Ni sendos soldaton en Tongobo-n por aresti kaj venigi la paŝtiston Gazi.

– Ba! Antaŭ ol la soldato povus fari du paŝojn en la lando, oni disŝiros lin je pecoj.

– Tiam kompreneble ni tuj atakos ilin!

La du soldatoj komprenis tion. Ili devas oferi homon por havi kaŭzon anticipi la pluan rabadon kaj masakradon..

– Mi rimarkas… hm… efektive estas malfacile doni tiun ordono – murmuris iu oficiro.

– Mi trovos soldaton, kiu anonciĝos memvole.

– Kie?

– En la kantino. Vi povas fari tion kun la legianoj, kion vi volas, se vi trafos la konvenan tonon.

Tia estis la fumo en la kantino, kavzaŭ fumtubo estus elfalinta. Ĉe tablo en la angulo kvar germanoj kantis sentimentale kun malgaja mieno, per melankolia, basa voĉo: „Oh Tannenbaum, oh Tannenbaum… Li kantis pri pingloarboj. Kristnaskan kanton. Kaj certe ili vidis tiujn pingloarbojn kun neĝkovritaj branĉoj, kiuj simile al rigidiĝintaj infanaj manoj etendiĝas sur la surpa parto de la trunko. Verŝajne ili sentis la festan odoron de kristnaskaj kandeloj anstataŭ la fetoro de la kantino. Ĉe alia tablo la malalta, dika Krimalsky kaj la kolosa, kalva Korzakoff kartludis. Cetere ili apenaŭ havis parolan rilaton, ili limigis sian direndon nur je la plej striktaj anoncoj, kaj por anticipo la pluajn abomenindajn disopinion, ili ambaŭ elmetis sian bajoneton sur la tablon apud sin.

– Vi forgesis pagi dek frankojn – diris Krimalsky lakone, ĉar ĝenerale post la dudeka ludpartioj ili jam vi-diris unu la alian. Korzakoff respondis malvermkondute:

– Vi ne avertu min. Tia homo, kiu faras la lastan poenton per kvin asoj, tiu estas morala kadavro por mi.

Ĉe alia grandega tablo dek kvin homoj parolis samtempe, neniu aŭdis la alian, tial ili ĉiuj bone amuziĝis pri tio, kion li mem diris. Sur la drinkejtablo fonografo el la pacaj tempoj muzikaĉis la valson Blua Danubo, sed la nadlo jam du minutoj kuris en la sama, trivita kanaleto, ripetante tiun saman, stumpan takton, kiel ia klakadanta rado de trajno. Tiun bildon faris perfekta la odormiksaĵo de la brando, la vakso, uzita al la armilpurigado, la cigaredo Caporal kaj ia putrinta fiŝo.

– Gardez vous! – kriis la kaporalo, kaj li salte leviĝis tiel, ke la ŝeĝo flugis malproksimen el sub li. Post mallonga bruo ĉiu staris streĉe apud sia tablo, rigardante al la enpaŝanta kapitano. En la subite fariĝanta silento nur la nadlo de la gramofono ripetadis tiun saman, stumpan takton, ĉirkaŭkurante senpove en la enkaviĝinta kanaleto, kiel ia sovaĝbesto, fermita en kaĝon, falinta en turnomalsanon.

– Bonvolu eksidi knaboj! Nur tiel, kvazaŭ mi ne estus ĉi tie! La kantino estas sankta afero. He! Kantinestro, mi petas grogon kun multe da rumo, laŭ maniero de senrangulo!

Ĉiu residis sur sian lokon. La legiano ne estimas sian superulon, se ne estas necese, do post nelonge ĉio estis la antaŭa, la kantado, kverelo, ridado.

La kapitano prenis la grogon, metitan sur la drinkejtablon, li portis ĝin al la longa tablo kaj eksidis.

– Aŭskultu min, knaboj. Mi havus ornamaĵeton, kiun iu el vi povus sendi al sia amatino aŭ al siaj parencoj. Tiaĵo, kiel ekzemple unuagranga legiana kruc-ordeno, kiun ricevis soldato ankoraŭ malofte sub la rango serĝento.

Fariĝis siletno.

– Mi diras, nur tiulo anonciĝu, kiu kontentiĝas per tio, ke lia amatino ricevu la ordenon, akompanate de bela letero.

– Pri kio temas, mon commendant? – demandis Rollins.

– Pri morte temerara komisio, por kio oni donos la kruc-ordenon de la legio. Mi pensis, ke iu eble povos uzi ĝin ĉi tie, sed se ne, mi trovos homon ĉe alia kompanio por gajni tion.

Tiam jam multaj soldatoj salte leviĝis, sed Rollins antaŭis ilin:

– Mi anonciĝas subordige, sinjoro kapitano.

– Bone. Morgaŭ vi iros al Tangobo por aresti la ŝteliston Gazi, ĉar li estas suspetkebla, ke li partoprenis la prirabon de la oazo Kifra.

Fariĝis muta silento. Kiuj ĵus eksaltis, tiuj nun flankentiriĝis iomete. La sango malleviĝis el la vizaĝo de Rollins tiel, ke liaj lipoj griziĝis. Nek mortkondamno signifis pli certan finon. La kuraĝo de legianoj estas senlima. Se li havas nur dekonon da eblo por resti vivanta, li fidas tiun malrealan ŝancon, kaj li antaŭeniras sian sorton kantante. Sed nun estis nenia ŝanco. Tiu Rollins apenaŭ havis pli ol dudek jarojn, liaj okuloj tute brilis de la juneco, eble liaj grandegaj, sanaj dentoj estus tramordintaj eĉ la hufonajlon, kaj li povis ridi tel, ke li superbruis la kantinon kun sia gajeco. Nun li staris tie mortkondamnite.

– Kompreneble, se vi pripensis vin filo mia… – diris la kapitano iom malcerte.

– Mi anonciĝas, mon cammendant, kaj mi petas pluajn ordonojn – li diris rezolute. Sed antaŭ ol la kapitano povintus respondi, Johnson alpaŝis tien de iu najbara tablo, leĝere kaj gaje.

Fine batis lia horo!

– Mi raportas subordige, mon commendant, ke mi soldatservas du monatojn pli frue, ol Rollins, mi do estas pli aĝa en la rango, tiel mi havas prioritaton.

La kapitano okulmezuris lin. Do ekzistas en la legio tia homo, kiu plenkonsciante pri sia tasko, entreprenas tion. Li ne estus kredinta tion.

– Vi pravas. En la armeo gravas la vicordo. Mi bedaŭras, Rollins, mi ne povas akcepti vian anonciĝon. Sed mi rimarkis vin. – Kaj kvazaŭ nerimarkinte la malpeziĝon sur la malstreĉiĝintaj trajtoj, li turnis sin al Johnson.

– Vi ricevos dudek kvar horan forpermeson. Morgaŭ vespere je la sesa horo anonciĝu ĉe mi en la kontoro de la kompanio! Rompez! Bonan amuziĝon, knaboj!

Li ĵetis moneron sur la tablon kaj foriris.


Ĉe la sola privata ejo de la loko antaŭ la gastejo, konsistanta el tendotolo haltis kamelo, sur kiu sidis nekutime alta, burnusa homo. Elseliĝinte, kaj demetinte sian vastan pelerinon, evidentiĝis, ke li ne estas tiel alta, nur tiu strangaĵo faris nekutima lian figuron, ke li portis cilindran ĉapelon sub sia burnuso. Mi tute ne devas diri, ke sinjoro Black, la magiisto, la malnova amiko de la profeto kaj la meteorologo de la popolo de bejo Muktar estis tiu speciala, dezerta pasaĝero. Li devis iri kun tiu ĉirkaŭvojo veni en Magador-on, ĉar la haveno de la urbo estis sub kvaranteno pro variolo. Tial li iris sian vojon sur kamelo, tuŝinte la dezerton, akirinte informojn kaj kontantan monon kontraŭ la kontrabandaĵo. Dek jara araba knabo forkodukis la beston. La blinda, araba restoraciestro aŭdis bone, ke kamelo haltis ekstere, li do salutis la enpaŝanton jene:

– Salem…

– Mia flanke la feliĉo – respondis la aŭguristo, eklevinte sian cilindran ĉapelon, poste li eksidis. – Mi petas nigran kafon, sen sukero, kaj se vi havas ian ĵurnalon. Rapidu, oldulo mia.

La blindulo konsterniĝis. La burnuso, la kamelo kaj la perfekta, araba dialekto estis timige neakordigebla kun tiu stilo. Li alportis la nigran kafon, krome du ĵurnalojn, el kiuj sinjoro Black tuj flankenmetis iun, ĉar evidentiĝis, ke ĝi estas fakgazeto pri la laboreblecoj, kiu aperis sub la nomo „Lokalanzeiger” en Berlino dum la milito sur Balkanoj. La alia ĵurnalo estis el Algiro. La magiisto tuj surprenis sian dratkadran nazumon, kiun li fiksis per bruna laĉo al sia supra poŝo helpe de sekura pinglo, kaj li studis fervore la meteorologian rubrikon. Li jam estus notinta, ke granda pluvado atendebla el okcidento, kiam li ekvidis la sekvan anonceton:


VOJAĜU AL STOKHOLMO

PARTOPRENI LA OLIMPION!


Li forĵetis la ĵurnalon kun abomeno. Dume la blinda arabo kaŭriĝis apud lin sur la maton. Li metis kafon antaŭ sin kaj rulumis cigaredon.

– De kie vi venas, fremdulo?

– De sudo.

– Tie la vojoj nun estas danĝeraj. Oni diras, ke la tangobo-anoj estas tre kruelaj.

– Kiel? – li demandis iom nervoze kaj klinis sian kapon por vidi la arabon pli bone super sia nazumo. – De kie vi scias, ke ili estas tangobo-anoj?

– Oni scias, ke ili estas la murditoj. Sed ĝi jam ne daŭros longe…

– Kial, se estas permesate scii, kara sinjoro proprietulo?

La maljunulo fikse rigardis antaŭ sin blindokule kaj diris nur tion:

– La manoj de la profeto estas longaj.

– Nu kaj? Ĝi estas denaska difekto. Mi havas vickuzon, kiu estas kurbakrura. Kiom koncernas la mezuro de la membroj de Mohameto la antaŭvideblan sorton de la popolo Tangobo?

– Baldaŭ ili estos subpremitaj, mi povas aŭguri tion.

Sinjoro Balck ekstertoris:

– Ĉu vi volas aŭgurii al mi?!

– La stelo de la popolo Tangobo estas falanta – daŭrigis la gastejestro. – Antaŭ nelonge soldatoj estis ĉe mi. Morgaŭ oni sendos legianon al Tangobo por aresti la ŝteliston Gazi.

Sinjoro Black leviĝis konsternite:

– Kiel?… Ĉu oni freneziĝis?! Ja…

– Ili disŝiros tiun soldaton. La eŭropanoj havas prudenton. La subjuo ĉiam komenciĝas tiel, ke ili atakas tiujn sendefendajn legianojn.

– Hm… mi komprenas…

– Estas soldato inter la eŭropanoj. Oni nomas lin Mortido. Oni sendos lin morgaŭ por aresti la ŝteliston Gazi.

– Li ĵus staras sub la mangrovarbo – diris la knabeto subite, montrante al la placo antaŭ la tendo. La magiisto ekvidis bele dekoritan legianon. Li tuj rekonis tiun soldaton, kiu savis lin en Mogador. Ruĝa cikatro tiriĝis sur lia dekstra vango. Kuglo frotvundis ĝin en iu batalo. Verda, rondforma, granda insigno (la ordeno de la Honora Legio) kaj arĝenta medalo pro la kuraĝo brilis sur lia kamizolo en la sunradioj.

– Kiel nomiĝas tiu soldato?

– Mortido. La armilo ne difektas lin, li estas kuraĝa kaj feliĉa. Se mi scias bone, lia vera nomo estas Johnson.

Li estas tiu! Sinjoro Black rememoris la bajoneton, direktitan al sia ventro.

– Tiuj idiotaĵoj ne interesas min, mi pagas – li diris. – Mi trinkis unu nigran kafon.

Li eliris, surmetinte sian cilindran ĉapelon, sur ĝin la burnuson, li sidis sur sian kamelon kaj forgalopis tiel rapide kaj distrite, ke li forgesis depreni sian dratkadran nazumon, kaj nun li aspektas kun sia melankolia vizaĝo tiel, kiel la fantomo de la dezerto, kiu surhavis la formon de maljunulino.


Aŭroris. Johnson rapidis leĝerpaŝe tra la maldensa palmoarbaro, situanta direkte al la rivero Tangobo. La minus-celsiusgrada temperaturo de la afrika nokto kovris per delikata prujno la multe da kreskaĵoj, havantaj strangan formon, kaj kiam la unuaj friskaj radioj de la vekiĝanta suno alvenantaj el la transa flanko de la terglobo prilumis la regionon, milionoj da degelintaj gutoj ekbrilis en la koloroj de ĉielarko.

Li fartis vere bonege. Li iris morti kaj fajfadis. Li imagis ĝin tel. La penetra, sed agrabla odoro plenigis la friskan, matenan aeron. Kiam li atingis la randon de la arbaro, jam aperis la unua duaro de la rabista taĉmetno, malantaŭ ĝi kelkaj sufiĉe grandaj kabanoj, iuj konstruitaj sur palisojn. Li nur iris, iris rekte kaj neŝanceleble. Li ne timis, plie li sentis ian starangan eksciton kaj pensis pri Edit dum kelkaj sekundojn kvazaŭ adiaŭante. Aperis en lia memoro ankaŭ la ĉirkaŭaĵo de Piccadilly Circus, sinjoro Grimm, kiel li rigardas la planojn de la parceloj ĉiam malkontente por ne veki financan pretendon en iu dungito per sia laŭdo…

Li atingis la unuan duaron. Tri araboj elvenis el malantaŭ la kabano, armitaj, grandegaj banditoj. Lia vivo ankoraŭ daŭros unu sekundon – pensis Johnson.

La tri rabistoj rimarkis lin. Ili konsterniĝis. Poste okazis tute neatendita afero. Kovrinte siajn okulojn, ili falis vizaĝaltere sur la tero. Kio ĝi estas? Ĉu ĝi estus la funebra preĝo por la viktimo? Sed la araboj ne moviĝis sur la tero. Levinte sian kapon, li ekiris rekte al la ĉefplaco, kie la vilaĝanoj staradis en dekduopaj grupoj. Nek dek paŝa distanco estis inter li kaj la popolo, kiam kelkaj homoj rimarkis lin. Kiuj estis en lia proksimo, tiuj ĵetis sin sur la teron, la malpli proksime starantoj diskuris, kvazaŭ galopanta regimento de spahioj alvenus, kaj kuntreninte siajn malpurajn infanoj, ili kaŝiĝis en la fundo de siaj kabanoj.

Johnson staris sola sur la ĉefplaco tiel, kile taŭro. Lia buŝo estis malfermita, li rigardis dekstren-maldekstren, poste li skuis sian kapon kelkfoje, simile, kiel la pasia trinkanto de nigra kafo kutimas movi la tason antaŭ la lasta gluto por kirli la kaf-rekrementon. Ĉu ili freneziĝis?

Li ĉirkaŭiris en la vilaĝo, sed la homoj, ĵetintaj sin survizaĝe ne moviĝis, kaj neniu elvenis el sia kabano. Fine li iris al du-metra bandito, kiu ĵetis sin sur la teron, kaj por reanimi lin, Johnson kelkfoje piedbatis lin je la flanko.

– Homo! La sultano de Maroko sendis min por aresti la ŝteliston Gazi.

– Ĉiu via vorto estas ordono por mi, grandega filo de la morto.

– Kiel? – Li embarasiĝis. Kio ĝi estas, ĉu populareco, aŭ frenezo? – Venigu la ŝteliston Gazi antaŭ min.

Post unu minuto la ŝtelisto Gazi staris antaŭ li kun fleksiĝantaj genuoj. Ŝajnis, ke ĝi ne estas sonĝo. Kio povis okazi al ili? Ne demandante longe, li ŝnurligis la ŝteliston kaj kondukis lin tiel.

– Nun diru al mi, Gazi, kial ĵetis sin vizaĝaltere kaj kial timegis la pendumindaj adeptoj de la profeto?

– Ho, sankta filo de la morto…

– Atendu. De kie vi scias, ke oni nomas min tiel?

– De la magiisto. Nokte la magiisto kunvokis la popolon, bruligis grandan fajron kaj aŭguris. Ĉar la profeto aperis en lia groto kaj mesaĝis al la tangobo-anoj. „Diru al mia popolo, ke matene alvenos la Mortido en la vilago Tangobo en militista vestaĵo. Li portos verdan kaj arĝentan insignon, el kiuj la maljunaj eŭropaj soldatoj havas multe, Alaho markis lian vizaĝon per ruĝa cikatro.Tiu fantomo portas en siaj okuloj la potencon de la morto, kaj li kunportos la ŝteliston Gazi por ĵeti lin en la fajron de Morhut, ĉar Gazi enfosis en sia tendo unu kojnodentegon de elefanto sub sia mato, kaj li ŝtelis tiun konjodentegon dum la pasinta monato el la donotaj donacoj de la magiisto. Tial la Mortido venis por li en la formo de eŭropana soldato. Transdon Gazi-on al la fantomo kaj la eburon al la magiisto. Tiam estos paco inter la Tangobo-anoj. Kiu ektuŝos aŭ vondos la Mortidon, ties okulojn bruligos ruĝaj la dezerta fajro, kaj li vagados de oazo al oazo kun la malbenitaj, almozulaj, blindaj glaua-oj.” La magiisto diris tion, kaj ankoraŭ multe da aferoj, kio okazos al tiuj, kiuj faros malbonon al la Mortido.

Jonson pensadis.

– Diru Gazi, kiel aspektas tiu magiisto?

– La magiisto estas blankulo, li havas mallongan liphararon. Liaj du dentoj estas tiaj, kvazaŭ ili estus faritaj el oro. Li ricevis tiujn de la profeto antaŭ kelkaj mil jaroj okaze de ĉiela kunveno. Li estas tre bela homo. Liaj oreloj memorigas pri tiuj de malgrandaj elefantoj kaj ofte ŝovas tute malgrandajn lignetojn inter siajn dentojn.

Estis neeble erari laŭ tiu priskribo. Li estas sinjoro Black. Kiel iu povas esti mon-pruntisto, kontrabandisto kaj magiisto samptempe? Sed kio estas multe pli stranga: de kie akiris la magiisto siajn bonegajn informojn? De monatoj oni serĉas tiun spionon, kiu konstante informas bejon Muktar precize, kaj li kaŭzis la morton de tiel multe da soldatoj. Ĉu sinjoro Black estus tiu? Aŭ li eksciis, ke oni elektis Johnson-on por fari la mision, kaj rekompence nun li savis la vivon de la legiano? Ki ne vidis klare. Ĉu nun lia devo estas denunci sinjoron Blac? Aŭ estus sendankeco de li, se li farus tion?

Estis malfua posttagmezo, kiam aperis la fortikaĵo en la malproksimo. Kiel li proksimiĝis kaj la sentinelo raportis, la oficiroj venis sur la bastionon nekredeme. Sed la binoklo montris bone la legianon kaj la ŝnurligitan arabon. La ordo preskaŭ ĉesis en la garnizono. La soldatoj starantaj sur la piedfingroj tumultis ĉirkaŭ la oficiroj, plenigante la sudokcidentan parapeton, ĉiam pli multe ili svarmis, kriadis, gestadis ekscitite, kaj la legiano proksimiĝis kun la ŝnurligita arestito. La kapitano, kiu nokte iel dormis malbone, gapis la du proksimiĝantojn kun elstaraj okuloj, kaj kiam ili alvenis al la pordego, li ekkriis:

– „Auŝ armes!”

Eksonis la trumpeto, kaj la alarmitaj soldatoj dum sekundoj alviciĝis, starantaj en rigora ordo sur la korto de la fortikaĵo. Nur tre prominenta persono meritas tiun akcepton. Kiam la pordego de la fortikaĵo malfermiĝis, la serĝento ekkriis: „Gardez Vous!” Je la komandvorto ĉiu armilo per unu movo estis metita de sur la ŝultro paralele kun la vetikala akso de la korpo, kaj ĉiu vizaĝo turniĝis al la alveninto. La alveninto estas Johnson kaj ŝnurligita arabo.

La oficiro instinkte levis sian manon al la ĉapo por sekundo.

Kaj la trumpeto konstante blovsignalas „al la armiloj”.


Загрузка...