De la musique, avant toute chose…
Alterne ĉiam venas kaj defluas
La ondoj de la vivo en la kor’,
Simile al la maro ili bruas
Kaj, rokojn atakinte, rampas for.
Post paŭza tago de l’ serena glato
Jam rulas sin la akvo por batal’,
Kaj des pli furiozas en la bato,
Ju pli la rokoj spitas en fatal’.
Lanugan ŝaŭmon ridetante vestas
La vera ĝojo sub la suna bril’,
Sed la angoro muĝas kaj tempestas
En sia gala, nuba maltrankvil’.
Kaj ŝanĝas sin en ĉiu kora tremo
La kanto de l’ batalo kaj kviet’,
Kaj tajdas en la sango la poemo
De l’ krea kaj eterna Prapoet’.
Pro tiu tajdo vibras mia roko
Kaj vibros ĝis la falo sen reven’,
Sub karmanjola fajfo de l’ siroko
Kaj demoneca rido de l’ siren’.
Por en la drono naski ŝaŭman negon
Al ies nova, ies juna ĝoj’.
Por, rompiĝante, diri dankan preĝon
Al la angor’ je la uniu foj’ …
Saluton, heroldo matena, tro frue, tro frue vi krias.
Ankoraŭ forestas la lumo, eĉ unu radio ne strias;
Ripozas, en dolĉa sonĝado dronante, la paca vilaĝo
Kaj sternas la roson krepusko tra tuta herbeja vizaĝo.
Ni du, kamaradoj sendormaj, sur nia posten’ sentinelas:
Vi krias, – mi skribas la versojn, pri kiuj la koro fabelas,
Verŝajne neniu vin aŭdas, verŝajne neniu ekkonos
La veron de miaj poemoj – neniu atenton eĉ donos…
Egale! Salutu la sunon, heroldo de l’ tuj naskiĝonta
Aŭroro de nova tagiĝo, kaŝita trans lim’ horizonta:
Mi ankaŭ salutu naskiĝon de novaj aŭroro kaj tago,
Kaŝitaj en homaj animoj post roka rigida zigzago.
Alarmu do, gaŭlo orpluma … ĉe fino de l’ nokta deĵoro
Poeto kaj koko anoncu alvenon de ĉiu aŭroro!
Vekiĝu kaj aŭdu, havantoj de koroj kaj sanaj oreloj,
Aklamon al nova tagiĝo en kri’ de la du sentineloj!
Vespero aŭtuna, muziko zumventa …
Soleco, ermita inerto …
La kapo sin klinas, la koro ne sentas
Minacon de l’ bato averta.
La vivo bolanta, simile al maro
Ne ĉesas per ondoj marteli
La etan boaton, en kiu kun knaroj
Mi naĝas, portata sencele …
Sed tiu frenezo de l’ mara ekstazo
Ne tuŝas la lacan animon,
En svena rigido ĝi sentas sin kvazaŭ
Infano tre juna sen timo.
En naĝo fatala senscie evitas
Ĝi lokojn de l’ morta pereo,
Direkte al iu atol’ ne notita,
Mirakla haven’ – rifuĝejo.
Ĝi sentas ke ŝanĝos la bruan hodiaŭ
Alterna trankvila morgaŭo,
Survoje al iu finala nenio
Sen gaj’ kaj sen prema malgajo.
Auf die Berge will ich steigen
Wo die frommen Hütten stehen,
Wo die Brust sich frei erschliesset
Und die freien Lüfte wehen …
Fragoj, framboj, ciklamenoj,
Mentoj, kvastoj malvaj,
Inter alnoj kaj fraksenoj –
Grizaj rokoj kalvaj …
Fringoj, fringeloj,
Pepaj kvereloj …
Zumeta bruo –
Paruo!
Eti bluo
Torenta fluo,
Sub la pruneloj
Floraj ombreloj,
Trans baretoj valvaj
Saltas akvo per fadenoj
Kun sonoroj salvaj,
Kaj aromas ciklamenoj …
Tra la arbara kampeto luma
Zefiro pasas dolĉe parfuma,
En mozaika, kolora gamo
Sternigas foren la panoramo …
Spiri, spiri
La aeron -
Kaj admiri
La liberon …
Ah, kia ĝojo – tiu vojo tra la val’
Al la lazura, sonvelura pastoral’!
Jen – ĝi brilas, mia luno,
Virgomaska amlucerno,
Nuda mamo el latuno,
Iritilo de l’ eterno …
Jen –ĝi trenas, pala torĉo,
Tra l’ cipresoj ombran langon –
Kaj la tero sub la sorĉo
Paroksisme verŝas sangon.
Jen – ĝi paŝas, noktulino
Plej alloga, rafinita –
La komenco kaj kulmino
De l’ pasio senevita.
Jen – ĝi tiklas kaj sufokas,
Estingante ĉiun honton,
Jen – gi vokas, laŭte vokas:
Serĉu, kaptu kunĝuonton!
Kaj subiĝas la animoj,
Kaj triumfe batas koroj,
Estas for la tagaj limoj,
Kaj ne gardas la honoroj …
Vivajn koroj ligas pare
La magia lumsonato
Por oferi suraltare
Al Eroso kaj Hekato.
Per la flamaj rozkoloroj
Juna virgo amburĝonas,
Kaj anstataŭ la paroloj
Longaj, longaj kisoj sonas …
Ah, – dronante en inspiro
De la tenta nokta disko,
Estas ĝoje – esti viro
Kaj facile – odalisko …
Venas minutoj nubaj, malhelaj,
Kiam la vivo ŝajnas ruin’,
Kaj de la morto grincaj makzeloj
Klake tamburas kanton de l’ fin’.
Venas minutoj al la spirito,
Kiam ĝi ŝlosas sin per serur’
Kaj erinace pikiligita
Pacon ermitan deziras nur.
Venas momentoj al la animo,
Kiam ĝin lasas ĉiu esper’
Kaj jam videbla strias la limo
Inter la esto kaj la eter’.
Tiuj momentoj vokas al kvito
Kun ĉiu celo, kun ĉiu ĝoj’ –
Ĉar post la limo, froste signita,
Ĉesas subite la nuna voj’…
Ha, se almenaŭ estus ĝi paco
Kaj estingiĝo de l’ vana brul’,
Vera ripozo por ĉiu laca
Kaj dispremita sklava terul’!
El kruda argilo
Li skulptis por ni la penatojn,
El voĉ’ sonorila
Komponis mirindajn sonatojn,
Al son’ primitiva
Li donis magian signifon,
En vorto senviva
Li vekis la altan edifon.
Kantisto libera
Li flaton rampeman ne konis,
Poeta fiero
Lin noble distingis kaj kronis.
En lando hungara
Li fondis la verdan Atenon,
Periklo malŝpara –
Ne ĉiam li trovis komprenon.
La griza inerto
La florojn velkiĝi instigis,
Je seka dezerto
La kantojn ĝermantajn formigis.
La liro arĝenta
Al ni jam nenion fabelas,
Kaj muto silenta
La buŝon artistan sigelas.
Nescio, ignoro
La indan transfaris nomado…
Na varmas ankoraŭ
La suno de nia movado…
Do, serĉu vi, ridinda Ahasvero,
La ekvilibron de l’ unua am’! –
Nenie – ho, nenie sur la tero
Troviĝas la unika floro jam.
Do, ŝiru for la kisojn bakhaninajn
Kaj iluziu ĝuon de l’ pasint’,
Dronigu vin en la kalikojn vinajn
Iritu vin per gusto de l’ absint’!
Kalkulu nur viktimojn kaj oferojn,
Balaste kaptu por la rememor’
Vizaĝojn kaj vizaĝojn kaj ciferojn,
Sen iu varma tremo en la kor’!
Baraktu sur la sablo de l’ areno
Kaj kapturniĝu kun kvikanta kri’,
Maljuna, kompatinda arlekeno,
De la pasinto sklavo kaj pari’.
Hej, ĉarmulo, frato, kara vagabondo,
Prenu la liuton, kantu tra la plor’,
Kion volus vi rakonti al la mondo
Por neniu laŭdo, por neniu glor’!
Kantu, kion kanti scius la animo,
Kio premas koron vian kiel ŝton’,
Ĉiun larmon klaran plantu en la rimo,
Ĉiun spiron ĝeman ligu kun la son’!
Ŝultro ĉe la ŝultro, en krepusko griza,
Kiam vento muĝa luktas kun nebul’,
Sidu la poeto de la sankta Fiza
Kun la duonlaca rusa senhejmul’.
Se la vortoj ĉesus – ploru la liuto,
Se la ritmon perdus via muzikil’ –
Batu niaj koroj ritmon de la muto,
Kun la akompano de postforna gril’.
Hej, ĉarmulo, frato, kara vagabondo,
Prenu la liuton, kantu tra la plor’,
Kion volus vi rakonti al la mondo
Por neniu laŭdo, por neniu glor’!
Kantu, kion kanti scius la animo,
Kio premas koron vian kiel ŝton’,
Ĉiun larmon klaran plantu en la rimo,
Ĉiun spiron ĝeman ligu kun la son’!
Ŝultro ĉe la ŝultro, en krepusko griza,
Kiam vento muĝa luktas kun nebul’,
Sidu la poeto de la sankta Fiza
Kun la duonlaca rusa senhejmul’.
Se la vortoj ĉesus – ploru la liuto,
Se la ritmon perdus via muzikil’ –
Batu niaj koroj ritmon de la muto,
Kun la akompano de postforna gril’.
Li ne trovas konsolon en brua
Distriĝado de l’ homa amas’,
Li sopiras kaj restas enua
Ĉe la vino, ŝaŭmanta en glas’.
Lin forlasis la gajo iama, –
Senrevene sin kaŝis la sun’ –
Kvankam ŝajne li estas la sama,
Kiel iam en tagoj de l’ jun’.
Li forgesis la kantojn de l’ kredo,
La antaŭan impulson de l’ sent’,
En la koro – amara obsedo,
En la haroj – tro frua arĝent’ …
Kio miksis la blindan fatalon
Al la vivo, ridinta dum ir’,
Kaj pro kio proksiman finalon
Li aŭguras en sia sopir’?
Kial longe li sidas vespere
Super iu malnova portret’
Kaj, statue-senmova ekstere,
Perdas larmon en peza kviet"?
Kial nokte marŝadas sur strato,
Kun kolumo levita, sen cel’,
Per la paŝoj de hom’-aŭtomato,
Sub albrove tirita ĉapel’?
Kiam ardas miaj lipoj sur la ŝultro de marmoro
Kaj ondiĝas plej elaste via brusto ĉe la koro,
Kiam sonĝas ĉi-okuloj duonferme, duonbrile
Kaj la karno duonsvena min obeas plej humile –
Mi adoras vian korpon, mi plenumas dolĉan krimon,
Mi aklamas la cedintan predikanton – memestimon,
Mi forĵetas la leĝaron de l’ racio aŭtokrata
Kaj soife trinkas vinon de la ĝu’ malpermesata.
Sen hezito transirante Rubikonon de l’ ebrio,
Por fariĝi dum momento nova mondo el nenio,
Nova astro, sampulsanta kun la tuta Universo,
Nova ritmo de l’ Erosa eleterna flama verso.
La lirikon mi ne kreas – min obsedas la liriko,
ĉiunerve, ĉiusente, kvazaŭ birdon la aer’.
Min allogas melodioj de la bela erotiko,
La muziko de la ĝuo la plej fama sur la ter’.
Mia muzo havas tenton de hurio paradiza,
Kun apenaŭ vualita viva karno el marmor’,
Mian liron sonorigas iu dolĉa blovo briza,
Agordanta plej volupte ĉiujn histojn de la kor’.
Miaj strofoj volus vindi sveltajn formojn de Venuso,
La plastikon de statuoj de l’ antikva kulta bel’,
Bronzan nudon de la landoj, simbolitaj per lotuso,
Fantazian eldoradon de la ravo kaj fabel’.
Mian himnon al la karno – al patrino de l’ spirito
Kantas hore la plej lumaj anguletoj de l’ anim’,
Miajn sonojn naskas fulmoj de la krea amirito,
La mistero kaj embrio de la ritmo kaj la rim’.
Mia lingvo volus esti rita gesto, danca turno,
Esperanto, saturita per la maja florpolen’,
Mia verso mia ĝuo en kristale klara urno,
Monumento, postlasita sur la vojo el Eden’.
Malhele rebrilas la montoj en pala, printempa mateno,
Serpente zigzagas la vojo tra glitaj kaj krutaj ŝtonblokoj,
Kaj sub juniperaj arbustoj lacertoj sur seka likeno
Susuras, rampante en timo, kaj kaŝas sin inter la rokoj.
La suno ripozas post nuboj, grizete lumigas la maron,
Sur ĝi, kvazaŭ kanto sen vortoj, fiŝista veliŝipo sin movas,
Kaj la Aj-Danil’a pintaĵo similas ciklopan altaron,
De kie la fumon oferan la vento matena disblovas.
Granito nun ŝanĝas kalkŝtonon kaj brilas ridete la glimo,
La kronon frizitan jam montras unua malalta pinio …
Mi sentas la montan aeron penetri ĝis mia animo,
Dum sonas ĉirkaŭe misteraj akordoj de belsimfonio.
Kaj ankaŭ ĉi tie mi legas batalon de l’ viv’ senkompata,
En nigraj skeletoj de bestoj, ĵetitaj al fendoj kavernaj,
Sed tiu batalo natura, de l’ suno dorlote benata,
Animon en mi ne incitas ĝi pasas laŭ leĝoj eternaj.
Migrimpaskaj revas kaj serĉas de l’ tempo pasinta pejzaĝon:
Ĉu tiu elipsa altaĵo, kovrita de vitoj rubusaj,
Ne kaŝas en si iun miton, de libro antikva la paĝon,
En lingvo jam morta por ĉiam, en signoj jam pratumulusaj?
Ĉu estas ĝi tombo dezerta de iu bravul’ ĝenovano,
Embuske murdita survoje de vilaj krimeaj nomadoj
Aŭ la ripozejo de iu volupta ludilo de ĥano,
Kaptita en land’ Moskovia dum rabaj, frenezaj invadoj?
Aŭ estas ĝi nur fantazio de l’ cerbo senlime ravita,
Kaj tiu altaĵo nenion sub si rimarkindan enhavas…
Do estu … Mi tamen tre ĝuas en tiu revado ekscita,
Ĝi, kiel aero la korpon, l’ animon karesas kaj lavas.
Ŝi sola estis indulgita
El tuta lia sklavinar’,
Ne fali al la ĝua lito,
Ne iri post triumfa ĉar’.
Al ŝi donacis li honoron
Konservi floron de la viv’
Kaj ne estingis ŝian koron
Kun ĝiaj kredo kaj naiv’.
Li mem ne sciis, kia forto
Lin gardis de l’ kutima ag’;
Li pensis – ludo de la sorto
Kaj ŝia tro feliĉa tag’.
Sed tiel staris en la libro
De l’ homa sorto kaj destin’:
Ke nur en ĉasta ekvilibro
Li povu mire vidi ŝin.
Iama brila Donĵuano,
La korkonkera kavalir’,
Por siaj venkoj de l’ tirano
Humile pagis per sopir’.
Kaj la sklavino de l’ iamo
Nun sidis sub juvela kron’ –
Reĝino bela de la amo –
Sur sia blindiganta tron’,
Dum li, benante novajn ĝuojn,
Pro iu nekonata sent’
Ĉe l’ trono fleksis la genuojn,
Kun la infane-pura pent’.
Vi pensas, ke la veraj vortoj fluis
En mia kanto pri la ama sento,
Ke mi al io vera atribuis
La belajn nomojn en la sentimento?
Vi kredas, ke aperis tintaj rimoj
Kaj plektis sin pro vi en strofoj molaj,
Ke nur pro vi la ritmaj pantomimoj
Sin vestis per la nimboj aŭreolaj?
Ho ne, infan’, – la suno, kiu brilas
Sur la ĉielo, min varmigas vane,
La najtingalo, kiu flute trilas,
En mia koro ehas tre profane …
Ĉar sentas mi alie, ekzilite,
En via valo de l’ natura ĝojo,
En propra mondo vivas mi ermite,
Al kiu vin neniu gvidas vojo.
En ĝi nur mia lumas hela suno
Kaj bonodoras miaj propraj floroj,
Kaj el la boskoj de l’ eterna juno
Al sola mi aŭdiĝas birdaj ĥoroj.
… Nek vorton plu! Sed vire prenu spadon –
Kaj juĝu nin hazarda, blinda sort’!
Ne vane mi ellernis la skermadon,
Kaj volus mi nun ridi pri la mort’!
La koron mi ne havas plu virinan,
En krustojn ĝi sin kaŝis de l’ kompat’,
Mi sentas nur venĝemon kaj senfinan
Deziron: vin trapiki, malamat’!
Ne miru do kaj ne aspektu stulta!
Al batalpoz’! Eĉ kontraŭ la edzin’!
Ŝi rajtas ja pro via krim’ adulta
Batali, por en sango venĝi sin.
Kaj kruce tuj premiĝis fleksaj spadoj,
Per fulma bril’ ekludis glata ŝtal’,
Kun ĉiu mov’ varmiĝis la spiradoj,
Por morta bat’ sin klinis la batal’ …
Venuso mem ne povus ŝin superi
En la graci’, elekto de la poz’.
Kaj tra la hont’ komencis li fieri
Pri tiu miks’ el tigro kaj mimoz’.
Sed kiam ŝi rimarkis strion ruĝan
Sur lia kol’ – ŝi spadon ĵetis for,
Kaj kun ekĝem’ la baton sangojuĝan
Malbenis tuj en la tremanta kor’.
Ne pro la vund’ malgrava. Pikis larmoj.
Pro kiuj ŝi rekonis sin virin’.
De mola kor’, ne taŭga por la armoj,
Kun stranga em’: pardone kisi lin.
Amiko belkora, minstrelo de l’ amo,
Floranta bukedo de l’ kantoj graciaj,
Intimaj kaj bravaj, en suda ornamo,
En freŝo de l’ ritmo kaj koremociaj,
La liron serenan, benitan de l’ Muzo,
Fiere vi tenas kaj ludas inspire,
Ne vanta gloramo, nek ĝua amuzo,
Sed belo perfekta agordas ĝin mire.
Kaj portas tra l’ mondo la vent’ iberia
La rozajn girlandojn de l’ fil’ Barcelona
Al bordoj Usonaj, al Nordo glacia,
Al stepoj Taŭridaj, al lando Nippona.
Kaj spiras aromojn tra l’ tuta Homujo
La strofoj, abundaj de l’ amo kreanta,
Kaj ĉie reenas al ĝi – haleluja!
De l’ gento tutmonda, en lingv’ Esperanta.
Morgaŭ vi alvenos pompe, por ŝin preni
Kaj en la falsa digno gvidi al altar’,
Kaj per abomena via kis’ veneni
Delikatan buŝon – fonton de l’ nektar’ …
Morgaŭ oni poze, kun nobelaj gestoj,
Vin gratulos, flatos burĝe kaj sen fin’,
El la sinjorinoj en dekoltaj vestoj
Multaj nur envios, tre envios ŝin …
Longe mi rigardis vian invitilon
Sur papero silka, kun orita rand’,
Kiu arlekene fanfaronan brilon
Disreklamis kun la parvenua frand’.
Sed mi ĝin amare ĵetis en kamenon,
Kun kompat’ al ŝia estingita kor’,
Kaj al vi emfaze sendis fi-malbenon:
Kelkajn virajn vortojn, galajn, tra stertor’.
Nur semajno pasis, kiam en la tremo
Ŝi min ĉirkaŭprenis, kun infana lisp’,
Dum volupta ardo, kvazaŭ diademo
Kronis sian kapon supra hara krisp’.
Ho, ŝi estis dolĉo kaj fandita belo,
Kiam sinforgese dronis en la ĝu’
La pasiaj lumoj fulmoj de l’ ĉielo
Sparkis kaj radiis tra l’ okula blu’.
Nun ŝi estos via … Ha ha ha!!! Kadavron
Vi aĉetas, rano, per marĉanda mon’!
Vi imitas bufe novan Minotaŭron,
Sed ne via estas de la am’ burĝon’ …
Ah – kial Esperanto ne havas la daktilajn,
Dorlotajn rusajn rimojn – simbolojn de la am’,
Kolorajn rusajn vortojn, rubenajn kaj berilajn,
Karesajn en la kanto, kortuŝajn en deklam’!
Ho kial, kial, Majstro, vi belajn vortojn ligis
Racie kaj akcente, en senelira rond’ –
Kaj miajn rusajn sentojn sterilis kaj poligis
En via mezurita, horloĝe-ritma mond’!
Mi serĉas la simbolojn, palpante kiel blinda,
Pri trafaj metaforoj meditas en mallum’,
Kaj tion, kion trovas, ne konsideras inda
Por la altaro Muza, por la incensa fum’ …
Mi kanti, kanti volus; per sorĉa kant’ magia
Elvoki la viziojn el alimonda sfer’,
Starante genuflekse, atendi korpe-pia
La benon de Venuso, en streĉo kaj mister’.
Sed mankas al mi taŭgaj esprimoj kaj simboloj,
Mi devas ilin krei per tranĉo kaj kunglu’,
Elĉizi novajn sonojn por novaj aŭreoloj
Kaj miksi la iridajn kolorojn kun la blu’.
Mi devas plugi funde la virgan human grundon,
Ŝvitadi en atendo de la rikolta tag’,
La vestojn ĉifonigi, suferi ĉiun vundon,
Sarkante la densejon de dorno kaj kratag’.
Kaj aŭdi, ke mizera, incita sonoknaro,
Anstataŭ melodio, naskiĝas en la kant’,
Ĉerpita el profunda, smaragde-verda maro
Kun nomo tiom dolĉe alloga – Esperant’…
Ho kial, Majstro granda, vi ĝiajn ondojn ligis
Per monotona tajdo, en samakcenta rond’ –
Kaj mian rusan koron katenis kaj poligis
En via mezurita, horloĝe-pulsa mond’!
… Ani mnie teraz moja małość wstydzi
Ani się myśli tak, jak orły, ważą …
Tre ofte mi estas malforta, mizera poeto – nur homo,
Ĉe kiu parolas kaj ĝemas doloro en ĉiu atomo,
Ĉe kiu la koron jam lacan apenaŭ subtenas la flamo,
Brulanta kun varmo viviga en lingvo de l’ paco kaj amo.
Mi tiam eĉ strofon konstrui ne povas, donacas nenion
Kaj mem, tremetante pro frosto, almozas la sunan radion,
Por vivon ĝermantan konservi al la poeziaj burĝonoj,
Por iom lumigi la vojon al novaj paroloj kaj sonoj …
La vangojn ornamas ĉe mi tiel ofte paletaj narcisoj,
Ne ardan volupton, sed prujnon depuŝan alportas la kisoj,
Ĉar ilin venenas la pala, mizera poeto, nur homo,
Ĉe kiu grimacas kaj ĝemas doloro en ĉiu atomo.
Vi ne komprenis, amikin’, pro kio skribis mi
Malgajan verson sen destin’, de pala anemi’,
Vi ridetante metis for la paĝojn de l’ sopir’
Kaj restis muta via kor’ al vortoj de l’ inspir’…
Sed eble foje sen naiv’, sen ĝeno kaj ridet’
Tralegos vi en via viv’ la vortojn de l’ poet’,
Se la hazardo de la sort’ dispremos ankaŭ vin
Kaj nevenkebla ama fort’ vin pelos al ruin’.
Malĝoja kanto mia jen fariĝos por vi sku’
Kaj la malnova teda ĝen’ transformos sin je ĝu’,
Vi rememoros sen malŝat’ la bardon de l’ dolor’
Kaj via kor’ per ĉiu bat’ lin benos kun ador’…
Sur mian kolumon stampiĝis kiseto erara,
Maltrafe premita dum ravo de la ĉirkaŭpren’.
Ĝi freŝe aromas kaj estas al mi tiom kara –
Rozeta makulo - de l’ ĝu’ improviza orden’!
Ĝi restas simbol’ de l’ kareso, donita kun fido,
La buŝo dum sveno ne sciis, ne pensis pri l’ ag’…
Ĝi estas instigo al ĝojo kaj kaŭzo por rido
De l’ frua mateno ĝis fino malluma de l’ tag’.
Mi levas mian kapon en ĉielon,
Sed per piedoj staras sur la ter’;
Nur idealojn vidas kiel celon,
Sed nutras min per krudreala ver’.
Sur montoj kreskas mia sorĉa floro,
Sed en la valoj kuŝas mia pan’,
Altiras la animon ĉiu foro,
Sed ankre tenas ĝin la karna man’.
Al ĉiu bel’ mi venas tra la tera,
Tra la dolora aŭ ĝuiga prov’;
Sen tiu voj’ ĝi estus nur nimera,
Tuj paliĝonta post la brila nov’.
Samtiel preĝas mi dum ardaj kisoj
Kaj pliĉastiĝas en volupta trem’,
Kaj la anim’ la blankon de narcisoj
Ne perdas en frivolo de l’ poem’.
En vintra, frosta, prujna tag’
Sur ĉefa strato de Ljubljano,
Al mi per venenita sag’
Minacis la Amora mano …
Kaj ne mirinde: – la glaci’
Ne ĉion kovras dum la frosto –
Eĉ sub la pelto la graci’
Pensigas pri la Pentekosto.
La viro ofte estas bov’
En remburita vintra pelto;
Kontraŭe, la virina mov’
Nur gajnas pro kaŝita svelto.
Okul’ cejana, roza naz’,
Papavaj lipoj – jen bukedo!
Eĉ lana ŝtrumpo dum trapas’
Ne multe rabas de l’ piedo.
Kaj se aldoni ke ridet’
(Rideto de ljubljananino!)
Direktis sin al la poet’ –
Danĝero estis ĉe kulmino!
Nur pro la frosta trem’ Amor’
Hazarde ne rikoltis trafon,
Kaj tre mirakle mia kor’
Evitis la venenan pafon.
Kaj ŝi, svingante per jupet’
En danca ritmo de ĉarlstono
Trapasis preter la poet’
Per paŝo klaka kaj lakona …
Aldonus plua falsa perl’
Ne tro en ŝian kol-ornamon…
Sed la moderna charleston-girl[5]
Piprigus forte mian amon…
Mi memoras: fenestroj flamantaj
Sub la suno subira sangadis,
Kaj la stratoj, ebriaj pro kantoj,
Al la ruĝa liber’ serenadis.
Iu forta la brakojn muskolajn
Disetendis por fojo unua
Kaj elĵetis malnovajn idolojn
El la templo per bato forskua …
Flirtis gaje skarlataj rubandoj,
Oron semis la suno vespera,
Kaj respondis al ĉies demandoj
Juna voĉo: libero, libero! …
Sed ekkrakis la pafoj – de kie? –
Ekbruegis eksplodoj tertremaj,
Kaj kun fajfoj de l’ kugloj, orgie,
Ĉien flugis malbenoj kaj ĝemoj.
Freneziĝe, la homoj sin ĵetis
Post la niĉojn, al strataj anguloj,
Puŝis en la tumulto, faletis,
Kun teruro en larĝaj okuloj.
Sub la boro de l’ plumbaj hajleroj
Multaj falis kun raŭka stertoro –
Nekonataj, sennomaj oferoj
Al la blinda, despota teroro.
Per fluetoj la sango martira
Kolorigis la tonojn pavimajn
Dum viciĝis en kurba spaliro
Bajonetoj, serĉantaj viktimojn.
Kaj okazis la murdo plej bruta:
La vunditojn trapikis la ŝtalo,
Kaj post unu freneza minuto
Venis kruda, ĉesiga finalo …
Kaj ankoraŭ post unu momento
Ĉion regis kadavra silento,
Nur ŝiritan kantadon kun pento
Ĉiam portis de ie la vento …
Sur via broĉo diamanto brilis,
Refrakte semis lumon de la bal’
Kaj en nuanco spektra ĵus similis
Intense-flaman ruĝon de l’ koral’.
Jam pensis mi, ke sangas la juvelo,
Ke agoni’ de l’ morto kaptis ĝin –
Sed pasis vi – la nimba karuselo
Reludis gamon de la ilumin’.
Simile al la sparka diamanto
Sub amradioj brilas la poet’
Kaj spektre ŝanĝas sin en rima kanto:
Jen sangas li pro rifuzita pet’,
Jen li rikoltas laŭrojn de l’ amanto,
Por lumajn vortojn plekti en sonet’.
Dum la nokto daŭras monotone,
Min ĉirkaŭas bruoj kaj vizioj,
Min turmentas sonĝoj kaj pasioj,
Min atingas sufokitaj krioj …
Ĉio saltas, turnas sin ciklone …
Kun la kapo plumba sur kuseno,
Kun la pugnoj, kunpremitaj spasme,
Jen tra plor’ blasfemas mi orgasme,
Jen demone ridas plej sarkasme
En avid’ por ies ĉirkaŭpreno.
Tra nebulo lumas stranga luno,
Estas ĝi ardanta kiel fero,
Kun varmego baka de l’ infero
Ĝi gravitas peze al la tero
Kaj rebrilas sange el laguno …
Ankaŭ vi aperas … paŝas mole …
Kaj elpreni volas mian koron …
Sentas mi nur tuŝon, ne doloron,
Poste fluge sekvas meteoron
Kaj kun ĝi forbrulas senparole …
Mitileno! La mano nevole
Senĉapigas la kapon al vento …
Unu nomon – sufiĉas ĝi sole –
Mi ripetas en pia atento.
Kaj en spiro de l’ mildaj aromoj
Mi rigardas, rigardas al rokoj,
Kie dioj parencis kun homoj
En la oraj pasintaj epokoj …
La ŝipo venas la kajon, tuŝante bordon arĥajan,
Lesbosaj idoj en muto ridetas al la saluto …
Sappho, Sappho[6] – vi, perlo de Lesboso!
Eterna logo al poeta kor’!
Ne povos kaptaj manoj de Kronoso
Senigi nin de via ĝuamfor’!
Jen aŭdas mi de la submara lito
La sorĉan liron, luma poetin’!
Al vi kliniĝis ame Afrodito
Kaj la pastrinoj junaj gloras vin …
… Oni diras ke viaj okuloj estis serene-lazuraj,
Ke la sango pasia ornamis ilin per ombroj veluraj…
Kiam la ondojn kisis Hekato
Kaj ĉe la rokoj plaŭdis la mar’,
Al la eterna dio-amato
Flugis de viaj strofoj nektar’.
Tiam ĉe l’ fonto, gute plendanta,
Sidis vi sola en la inspir’
Kaj al la mara skvam’ diamanta
Kantis la himnon de la admir’ …
… Ekkoni la amon, febron voluptan kaj … morti,
Ne plu povante la baton perfidan elporti…
Mi scias ke la maro kolektas la trezorojn,
Simile al avida, ŝtelema avarul’,
Kaj pli ol ion ŝatas ĝi la amantajn korojn,
Sirene allogitajn per onda ritma lul’.
Mi scias ke palacoj kaj ekzotikaj boskoj
De Posejdono portas kvieton al la kor’,
Ke la submarajn vojojn tapiŝe kovras moskoj.
Kaj korpojn ne konsumas la maro je pulvor’…
… Algoj ornamas la harojn, konkoj surŝutis la bruston
Kaj sur la liro rigida fingroj graciaj ripozas…
Io vekas min el revoj, io ŝiras min el ravo,
Kaj la vivo senripoza vokas fari grizan devon …
Mi forgesis, ke mi estas nur galera, rema sklavo,
Ke flugilojn mi ne havas por kunflugi blankan mevon.
En malgajo mi forŝiras la rigardon de la maro,
Kie banas sin, vibrante, la ĉielo de Lesboso,
Sed en ĉiu mia movo kaj en ĉiu mia faro
Via nom’, Sappho, resonos kun adoro kaj patoso!
El nekonataj, ŝlimaj abismoj de l’ animo
Mi aŭdas strangan bruon, en malgraŭvola timo,
Ĝin trapenetras krioj, kaŝitaj dum miljaroj,
Grincado de la dentoj, metalo de fanfaroj,
En ĝi stertoras veoj, lamentas ploristinoj,
Tamburas ŝmacajn hakojn falintaj gilotinoj,
Susuron flirtas flustre truita silk’ standarda
Kaj ĉion fonas kraka, reeĥa boj’ bombarda …
Analojn, postlasitajn de gentoj kaj prauloj,
Mi sentas cn angoro tra tempoj kaj nebuloj,
Antikvaj krimoj pete al mi etendas manojn
Kaj forgesitaj lingvoj malbenas la tiranojn.
Haladzon spiras bruta, mensoga kaj maldanka
La tuta historio de mia raso blanka,
Nur kelkaj epizodoj, nur kelkaj bravaj voĉoj
Surlumas tiun muĝon de l’ murdaj sangdiboĉoj,
En ili germas savo, en ili – la lumturoj,
Pro ili solaj palas vizio de l’ teruroj,
Nur sur iliaj ŝultroj atlantaj de l’ kelkopo
Sekure kuŝas sorto de l’ krimulin’ Eŭropo.
Nur pro ilia sango, oferoj kaj ĉagreno
Retrovos la honoron la pala Magdaleno,
Por naski novan idon, en la feliĉaj larmoj,
Mesion liberigan de la katenaj armoj …
Aŭskultu do, Azio, mamnutristino nia,
Afriko sfinkse muta, tribar’ Oceania,
Ĝemela kontinento de l’ ambaŭ Amerikoj,
Kunfratoj de l’ estonto kaj dumaj malamikoj,
Aŭskultu kaj konfidu la jam proksiman horon,
En kiu nova sango trafluos nian koron;
Ankoraŭ kelkaj limoj, hezitoj kaj decidoj –
Kaj kun la mirtaj branĉoj pilgrimos blankaj idoj,
Kuraci viajn vundojn kaj super la cikatroj
Trasenti la hontigan brutecon de la patroj,
Starigi novan mondon de l’ paco kaj libero,
Proklami la Laboron reĝino de la tero …
Tempestas la mistikaj abismoj de l’ animo,
Sed jam vidiĝas lumo en nova malproksimo;
Obee donas vojon laciĝo kaj miopo
Al kredo je estonto de la patrin’ – Eŭropo.
Okuloj bluaj kisis min
Hodiaŭ sur la strato …
De kiu? … Kia pasantin’
Mutnomis min amato? …
Pro kiu kovras la sopir’
Per ombroj mian koron,
Kaj strangaj revoj en spalir’
Postsekvas bildon foran?
Al kiu estas la tribut’:
La paco detruita
En mia kor’, en mia tut’,
Pro la rezisto spita?
Ĉu restis io por memor’
En la okuloj benaj,
Aŭ pasis ĉio, pasis for
Kun paŝoj senrevenaj?
Ĉu iu ŝerco de l’ fatal’
Nin gvidos al revido,
Aŭ ĉio restos nura pal’,
Fatamorgan’ perfida?
La dubojn ŝanĝas la esper’
Malklara kaj mistika,
Kaj kreskas kredo je la ver’
De la rigardo pika.
Kaj fluas, kvazati forta vin’,
Tra ĉiu kora bato:
Okuloj bluaj kisis min
Hodiaŭ sur la strato …
Kiu provis, kiu povis spiti al okuloj
Nigre-brilaj kaj similaj al cindrigaj bruloj?
Kies koro en adoro ne ekflamis arde,
Aŭ sin bridis, se ŝin vidis vole aŭ hazarde?
Provu veni, provu preni floron de la sudo
El la rita, trasentita, rondodanca ludo!
Ĉe la sino de l’ aglino nur por agloj loko –
Por la molaj kaj senvolaj – ruiniga moko …
Via beleco estas serena, kiel somera kampa vesper’,
Via gracio estas feina, vian naturon kronas sincer’,
Viaj okuloj lumas varmige – el la profundo de la anim’,
Viajn parolojn ombra kontraldo dolĉe vualas por la intim’.
Kiom da ĉarmo en ĉiu movo, de spontanea, virina dec’!
Kiom da noblo en la elmontro de bonvolemo kaj amikec’!
Kiom da fajra, sveniga febro en la alpremo de l’ flama buŝ’!
Kiom da silko, fabela silko, en la pasia ĝuarda tuŝ’!
En la montoj vi konkuras ĉamon,
En la kampoj ĉarmas kiel flor’,
Via koro scias kulti amon,
Via kanto fluas kun ador’.
En laboro estas vi abelo,
En la danco – tre malnova vin’,
En pasioj – fajro kaj mielo,
En kolero – bela diablin’!
En la nokto de la floroj kaj mallum’
Venu, venu al unua amindum’,
Donu vangojn al la kis’ de l’ Orient’ –
Mentodora kaj karese-dolĉa vent’!
De la kampo, de la lago kaj ĝarden’,
De la blanka aromejo el jasmen’
Blovas spiro, kiel ondoj de nektar’,
Kiel rita incensaĵo ĉe l’ altar’.
Tra la nokto de stelaro kaj novlun’
Sonas horo, kiun koro benas nun –
Kaj jam trilas kiel fluto tra la val’
Muzikisto de la amo – najtingal’.
Jam vibretas ĉiu herbo kaj arbust’
En la plendo monotona de lokust’,
Kaj la amo – bakhanino kun amfor’ –
Nevideble teksas retojn por la kor’.
Venu fide – sub la kaŝa nokta tog’
Ni nin donos al senvorta dialog’,
Kaj atentos en adoro kaj admir’,
Kion flustras niaj koroj tra l’ ekspir’.
Kion diros via mano en la trem’,
Agordante min al kiso kaj poem’ …
En la nokto de la floroj kaj mallum’
Ne hezitu pri l’ unua amindum’!
Ne sub tondra bruo de l’ tamburoj
Kaj ne kun bravuraj marŝaj vortoj, –
Sen vendema flato de l’ aŭguroj,
Sen armila brilo kaj eskortoj
Mi vin vidas, kara Patrolando.
Vi aperas antaŭ mi dolora,
Sed en via plena, sankta grando:
Bonanima kaj serene-kora.
Viajn manojn kovras kaloj krustaj,
Sur la ŝultroj – vesto memfarita,
Kaj la vortoj simplaj, vortoj justaj
Sigeliĝis sur la buŝ’ fermita.
Vian tutan belon de l’ okuloj
Mi sen larma roso ne eltenas;
La animo dronas en la bruloj,
Kaj la koro, sopirante, svenas.
Vi renkontas min kun vort’ riproĉa,
Kun patrinaj fido kaj admono,
Sed en ĉiu diro severvoĉa
Sonas mildaj notoj de l’ pardono.
Alte kronas vin unika suno,
En la klaraj larmoj freŝlavita –
La Fenikso de la monda juno,
Renesanco de la viv’ civita.
Sed kun via nova kredo flama
Je la venko de la bravaj koroj,
De ekstere restis vi la sama,
En pejzaĝoj, bildoj kaj koloroj:
Buklaj pinoj, poploj kaj tilioj,
Kaj sekalaj kampoj kiel maro,
La ĉielo en paletaj strioj
Ĝis la denta rando de l’ arbaro;
En majesta fluo la riveroj
Larĝe siajn disetendas bordojn
Kaj kolosaj montoj en fiero
Mute gardas kontinentajn pordojn …
Ofte, ofte havas mi minutojn
De malĝojo, tremas kaj sopiras,
Tiam sentas mi la salajn glutojn
Kaj la brusto tre profunde spiras:
Tiam ĵetas sin sur la genuojn
Al piedoj viaj peka filo,
Ĉirkaŭprenas la truitajn ŝuojn
Kaj la teron kisas en humilo …
Vidi la bluan Bosforon
De l’ alta turo Galata …
Veni la maron Marmoran
Dum sunsubiro skarlata …
Kiel fabelan renkonton
Kun ensorĉita princino
Doni al kor’ – Helesponton
Ŝipe tramiri senfine …
Kiel digna kaj pala vi aspektis hieraŭ,
Kun la brovoj belformaj de la korva kolor’ –
Mi rigardis, sorĉita de l’ triumfa apero,
Kun la mano tremanta ĉe l’ kor’.
Estis brila salono de la bal’ karnavala,
Estis brua amuzo de la gajurbanar’,
En susuro de l’ paŝoj sub ĵazband’ triviala
Flekse movis sin paro post par’.
Kaj vi, kvazaŭ antikva, plej majesta diino,
De svenige-alloga kaj belkreska figur’,
Pasis meze de l’ svarmo, en la lustrilumino,
Tra la flustra virina murmur’.
Ĝuavide-mienaj vin salutis la viroj,
Sub mizera knarado de l’ usona fokstrot’,
Kaj el ĉiu angulo vin minacis konspiroj
Aŭ senforta, kaŝita komplot’.
Sed vi restis dieca, malintima fiero,
Konservinta malvarmon de l’ statua marmor’ …
Mi vin sekvis rigarde sen dezir’, sen espero,
Kun la mano rigida ĉe l’ kor’.
Mian versaĵon leginte, vi nomis ĝin ultraviola,
Kun serpentuma metriko, afekta kaj nude-frivola,
En la parol’ epikura vi trovis kaŝitan pozemon,
Kaj malkonfide tralegis al vi dediĉitan poemon …
Sed mi nevole rimarkis, ke io influis vin tamen,
Ke la okuloj legantaj ekbrilis, simile al: amen,
Tuŝis la ultraviolaj daktiloj la sentojn transcendajn,
Kiam la penso jam forĝis la vortojn duone-ofendajn.
Ne – ne hodiaŭ montriĝos de l’ strofoj mistera efiko,
Kaj ne hodiaŭ penetros vin flustra ilia muziko,
Semo, hodiaŭ ĵetita, arbiĝos, proklamos la vivon,
Super la koro kaptita formante ensorĉan ogivon.
Kaj la frivolo de l’ senco nudiga kaj malhipokrita
Estos nur guto amara en dolĉo senreste solvita,
Tono, portanta rafinon al sono abstrakta, netera,
Vibron de l’ ritmo kreanta en la pra-metriko etera.
Sur la sledo, svelta sledo, post amuza kabaredo,
Kun tintila sonorad’
Ni veturas aventuras, la ĉevaloj fluge kuras
Sub la stela miriad’.
En sereno de l’ ebeno malaperas la fadeno
De la glata vintra voj’ …
Mia Nita am’ subita, de la frost’ ebriigita
Alpremiĝas en la ĝoj’.
En fabelo kaj sen celo rotacias karuselo
De la sentoj en la kor’,
Hej, rapide kaj senbride flugi ien, flugi fide
Kun favoro de Amor’!
Hej, ĉevaloj, hufaj ŝtaloj, kiel rido de cimbaloj
Por dancanta ciganin’,
Uraganu, akompanu, dolĉe tiklu, ĝutiranu
Per freneza takto nin!
Brila neĝo – vintra reĝo – ĉion tenas en sieĝo,
Gaje ĉirpas en la knar’,
La survoja vento ĝoja en malklara gam’ hoboja
Vokas, logas al kampar’.
Unu suno – unu juno … la unua febra kuno
Kaj magia stelpoem’ …
Mia Nita, am’ subita, de la frosto rozkisita
Ĉion kronas per alprem’!
Nia lingvo ĉerpu belon el la amo,
Belon, oferitan de la ĝoja kor’ –
Estu ĝiaj lumaj vortoj la balzamo,
Kiu viŝas sulkojn de la frunto for.
Nia lingvo ĉerpu forton el la kredo
Je la unueco de la homa gent’,
Kiu ĝin akceptos danke por heredo
Kaj ekuzos iam en paciga sent’.
Nia lingvo estu ilo de la ago,
Kiun kreas vole bono aŭ malbon’;
Viva energio – sed ne sarkofago,
Lerte elĉizita el rigida ŝton’.
Nia lingvo estu lingvo, sed ne ludo,
Nek maŝina uzo de la radikar’
En ŝablonaj dogmoj de la sekta prudo,
Kun ridindaj trajtoj de l’ enua star’.