Kristnaska vespero, 1919

Blanka, blanka, ĉio estas blanka: la tuta naturo, la domoj, stratoj, vojoj, kaj ankaŭ en la homaj koroj estas blanka paca sento. Nur en mia koro estas fajroruĝa ribelo kaj ploro. Hieraŭ ĉio estis paca kaj trankvila ankaŭ en mi. Hodiaŭ mi jam ribelas kontraŭ la Vivo, kontraŭ la sorto kaj pro la morgaŭa tago la larmoj turmentas mian koron. Egale, kiam venos tiu morgaŭa tago, ĉu vere morgaŭ aŭ post unu monato, post unu jaro! Egale! Mi sentas, ke ĝi staras antaŭ mia pordo.

Hieraŭ ... Ho, la hieraŭa tago estis bela kaj la vespero eĉ pli bela. Hieraŭ li vizitis nin. Tial mi diras "nin", ĉar li venis ankaŭ al mia malsana patrino. Li alvenis kun sia amiko, la plej bona kuracisto en la militkaptitejo. La kuracisto longe restis en la ĉambro. Kormalsano kaj la nervoj laciĝis, li diris. Kormalsano! Kompreneble. Kian alian malsanon povus havi patrino de kvin infanoj? Nur kor- kaj nervmalsanojn. Dio mia, helpu nin! La kuracisto skribis recepton kaj konsilis, ke mia patrino ripozu, multe dormu, ne havu zorgojn ... Ne havu zorgojn!? Malriĉa patrino kun kvin infanoj ne havu zorgojn! La patro estas for. En tiu ĉi jaro li ne povis veni hejmen. Li sendis monon, leteron. Jen ĉio! Dio helpu nin! Kion fari? Kion fari?!

Dum la kuracisto estis ĉe ni, mi povis reteni la larmojn, sed poste ... Ho, kiel mi ploris! ... kaj li venis al mi, eksidis apud min, karese viŝis miajn larmojn per siaj manoj, forigis la doloron el mia koro per siaj varmaj rigardo kaj voĉo. Mi sentis, ke el li parolas pli ol amikeco. Li estis tre, tre serioza. La tuŝo de liaj manoj estis tia, kia estas la kareso de mia patro, kiam li metas sian manon sur mian kapon kaj diras: "Supren la kapon kaj koron, filino mia. La vivo ne estas infanludo, sed la honestaj malriĉuloj ne havas en ĝi riproĉojn de la konscienco". Jes, la tuŝo de liaj manoj estis patra, send en lia rigardo estis io dolora, io nekomprenebla. En liaj okuloj mi vidis la ploregantan amon.

Li amas min ... li amas min ... Mi scias kaj mi? ... Ho, eĉ en mian sekretan taglibron mi ne kuraĝas priskribi la senton, kiun mi havas.

Li havas sekretan doloron, pri kiu li ne parolas, sed mi konas ĝin. Mi scias, kial liaj lipoj mutas kaj kial li ne trovas vortojn por sia sento. Li amas min tro por paroli. Li amas min tro por veki en mi vanan esperon. Ho, kiel mi dezirus krii al li; kara, kara, mi scias ĉion, ĉion kaj mi deziras nenion. Jes, nenion, nur la senton, ke vi tiel amas min, kiel mia koro nun sentas la sincerecon de via amo.

Mi jam ne memoras, pri kio ni parolis dum longaj horoj. Nur tion mi scias, ke ĉirkaŭ mi ĉio subite havis novan koloron, novan signifon. La konsolo venis en mian koron kaj mi feliĉe ridetis, eĉ ridis dum la tuta vojo al la kunvenejo. Ni ludis kiel la infanoj. Ni dancis en la dika freŝa neĝo. Ni kuris, ŝerce batalis per neĝaj kugloj kaj ni kantis, ridis, babilis. Mi forgesis, ke mi havas malsanan patrineton kaj kvar gefratojn. Ho Dio, ne punu min tial, ĉar mi estis tiel gaje feliĉa!

Kiam ni alvenis al la kunveno, jam ĉio estis preta. La benkojn oni metis al la muroj, por ke ni havu pli grandan liberan loko. En la ĉambro staris la ĝisplafona kristnaska arbo. Bela abio! Janis Lekko, la latvo, elektis, elhakis, portis ĝin el la malproksima arbaro. Petro Koluŝ, la amerika soldato, alportis biskvitojn kaj diversajn marmeladojn. Sinjoro Kuratov kaj sinjorino Bogatireva zorgis pri tio, ke la abio havu kristnaskan veston. Fraŭlinoj Smirnova alportis kukojn. Fraŭlino Tkaĉeva venis kun sia onklo, la rusa kolonelo kaj ilian pakaĵon servisto portis post ili. Diversaj manĝaĵoj kaj kelkaj boteloj da vino, multaj boteloj da fruktakvo.

Ankaŭ mi alportis mian donacon: silkan standardon kun la verda stelo kaj kun la surskribo "Per Esperanto por la Kulturo". La vortojn diris li. La materialon por la standardo aĉetis la ĉeĥa Pavel Budinka kaj la rumana Adrian Berariu. Mi donis nur la noktan laboron al ĝi, sed ĉe ĉiu stebo mi aldonis nur belajn pacajn sentojn, bondezirojn. Ho, Dio donu, ke tiun standardon neniam makulu homa sango!

La dekdujara Ivan Averkiev faris belan skatolon por la gazetoj: gazetujon. Ernst Mayer, la germano, donacis du librojn al la biblioteko. Unu estas orginala verko: "Nova Sento" de Sentis. Li ricevis ĝin antaŭ nelonge el Aŭstralio. Ĝi aperis jam dum la milito. Li, Paŭlo, redaktis kaj verkis belan kristnaskan numeron de nia grupa gazeto "Ni venkos!" Ĝi estas belega. Iu el liaj amikoj kaligrafie skribis la tekstojn kaj liaj pentroartistaj amikoj el la militkaptitejo ilustris ĝin.

Sed la plej interesan kaj kuriozan donacon donis Iĉio Pang kaj lia fratino Sunfloro. Mi ne povas kompreni, de kie prenis la ideon tiu ĉina knabo. Ĉu de Koluŝ? Mi ne pensas. Koluŝ ne havas tian fantazion, nek tian senteman karakteron, kian tiu kurioza donaco igas supozi.

Ĝi estas granda ruĝa koro el ligno kaj havas apartan tenilon por starigi ĝin sur la tablon. Super la koro, sed sur ĝi staras la kvinpinta verda stelo, kiu estas lumigebla per meĉo. La granda koro havas pordeton, kiun oni povas malfermi kaj ... kaj, jen la kuriozaĵo, en la interno estas la stalo de Betlehemo kun la paŝtistoj, ŝafidoj kaj en la mezo, en trogeto sur pajlo kuŝas la figureto de la dia infano. Ĉio estas tia, kia sur niaj bildoj. Nur la sanktajn gepatrojn li forgesis meti al la trogeto. La dorsa flanko de la koro havas la subskribon: "Al siaj kristanaj gefratoj la ĉina Iĉio Pang kaj lia fratino Sunfloro." Ĉiu rigardis nur tiun koron, kiam ni ekbruligis la kandeletojn sur la abio. Ho, tiu verdstela koro aparte lumis, sed tiel harmonie, ke mi ne povis reteni miajn larmojn. Vere, Iĉio Pang superis nin ĉiujn per sia donaco. Ĝi estis tiel festa, tiel solena, tiel trafa!

Jes, trafa, ĉar en tiu ĉambro estis ne nur diversaj nacioj, sed ankaŭ diversaj religoj; romaj katolikoj kaj rusaj katolikoj, kiuj havos sian Kristnaskon post dektri tagoj, inter niaj gastoj estis protestantoj, judoj el la militkaptitejoj, kaj du Kon-Fu-Ĉe-anoj. Neforgesebla, vere paca kristnaska vespero. Post la solenaĵo parolis Paŭlo kaj Kuratov. Li denove tre kortuŝis nin kaj sinjorinon Bogatireva. Iĉio Pang deklamis sian novan poemon. Nur pri la lasta strofo mi rememoras:

Ĉino, judo kaj kristano,


ruso, polo kaj germano


nun egalas ĉe l' abio.


Kandellumo ĝin ornamas,


Nova Sento en ni flamas:


la homfrata harmonio.


Mortu la malam', minaco,


Vivu ĉie niapaco!


Ho, estis bela, tre bela vespero! Ho, vi, "senkorpa Mistero" donu jam fine pacon al la homaro!

La hieraŭo pasis kaj hodiaŭ mi aŭdis en la urbo, ke en la proksima printempo venos ŝipoj por reporti la militkaptitojn al iliaj hejmoj. Printempe ... Jam printempe! Ho, se tiu ĉi vintro neniam pasus! Mia printempo estas nun. Nun, kiam la arboj havas neĝfoliaron, sur la vintroj de la fenestroj pompas glacia florĝardeno kaj el du malgajaj okuloj brilas al mi la maja suno. Neniam pasu tiu ĉi vintro! ... Dio, ne punu min pro la egoista penso! Mi amas lin, mi amas lin!

Tago de la teruro, la ... 1920

Kiel priskribi tion, kio okazis dum tiu ĉi nokto? Mia korpo tremas, la larmoj fluas al la koro. Hieraŭ vespere, kiam ni ĉiuj kune estis gaje babilante kaj ĝojante pro la progreso de la novaj kursanoj, neniu povis konjekti, ke la mateno alportos nur doloron kaj funebron. Hieraŭ tage kiel bonhumore mi laboris en la kontoro ne pensante, ke hodiaŭ mi trovos nur ruinon tie, kie mi gajnis la ĉiutagan panon. Vespere en la granda lernoĉambro (ne tie, kie ni lernis) ankoraŭ kunvenis pli ol sepdek homoj kaj nun ni ne scias, kiam kaj kiujn ni revidos el ili?!

Ho, kiel priskribi? Politiko ... Politiko, oni diras. Jes, politiko, sed kia? Ĝi rajdis preter niaj domoj, tenis en la mano pafilon, ĵetis bombojn sur niajn tegmentojn, mortigis senarmilajn centojn kaj detruis la hejmojn de pacaj familioj, kiuj eĉ ne sonĝis pri politiko.

"Ĝi pasis jam. Ne ploru, filino" — diras mia patrino. Ho, patrineto, vi estas fatalista. Ĝi pasis, pasis ... sed ĝi povos reveni unu-, du-, dek-, centfoje! Ĝi pasis jam. Sed kial okazis? Neniu scias. Nur tion oni scias, ke noktomeze la japana armeo atakis la rusajn kazernojn, la soldatoj kuris for, restis kelkcent mortintoj el ili sur la deklivo de la apuda monto, la bomboj detruis domojn. Kelkaj bomboj falis sur la hospitalo mortigante kaj vundante malsanulojn, flegistinojn kaj nun matene sur ĉiu grava konstruaĵo estas japana standardo. Nur tion oni scias el la tuta politiko.

Kaj kio okazis al li? Onidire la rusaj soldatoj rifuĝis al la direkto de la montoj tra la militkaptitejo. La kugloj de la japanoj trafis ankaŭ multajn militkaptitojn, kiuj trankvile ripozis. Estas eĉ mortintoj. Kio okazis al li? Dio, indulgu min! Mi ne volas pensi. Nur ne pensi!


Ĵus estis Koluŝ ĉe ni. Li estis pala kiel la papero. Terure, terure! Kio okazis? Miaj korbatoj formortis por momento kaj poste ĉiun baton ĝian mi sentis en la gorĝo. Kio okazis?!

Subite tiu granda forta viro ekploris. La vortoj balbute forlasis liajn lipojn.

— Bomboj falis ... ankaŭ sur la ĉinan kvartalon ... kelkaj domoj detruiĝis ... detruiĝis ... Ho, kial? ... Jes ... Iĉio Pang ... nia bona Iĉio ... li

— Ĉu li mortis? — kaj mi sentis, ke miaj vortoj krie veis.

— Ne! Li ne mortis ... sed tre grave li vundiĝis ... tre grave.

— Kaj Sunfloro? Ilia patro?

— Ili restis senvundaj ... Sed li, la malfeliĉulo. Ankaŭ li ... ankaŭ li, se ... Kiam li aŭdis la unuajn pafojn, li iris eksteren por rigardi, kio okazas. Li estis ĉe la pordo, kiam grenado trafis la domon de Lon Fu kaj ĝi detruis ankaŭ la pordon, ĉe kiu li staris. Lignopeco detruis lian ventron ...

— Terure! — kaj mi devis fermi miajn okulojn pro la sanga bildo, kiun tiuj vortoj aperigis antaŭ mi.

— Frumatene, kun kelkaj el miaj kamaradoj mi kuris en la urbon kaj ... kaj ni portis la malfeliĉulon en nian hospitalon.

— Kaj la kuracisto, kion diras?

Koluŝ faris geston, kiu mortigis ĉiun esperon. Subite teruro kaptis mian koron pro li, kiu estas nun ie en la militkaptitejo. Sed kiel? En kia stato?

— Koluŝ, kion vi aŭdis pri la militkaptitejo? Ĉu Nadai?

— Ĉu ankaŭ la militkaptitejo? ...

— Oni diras.

— Dio, Dio, miaj kamaradoj ... Ĉu ne sufiĉas, vi, kruela Dio?! Vi!

Kaj li forkuris.


La ...-an de ... 1920

Du tagoj pasis. Kiaj du tagoj! Mi pensis, ke mi freneziĝos. Japanoj patroloj marŝis sur la stratoj. Ĉiumomente ili trumpetis. Japanaj rajdistoj galopis tra la urboj en ĉiu horo. Ili haltigis la homojn, parolis en lingvo nekomprenebla por ni. Kaj mi sciis nenion pri Paŭlo.

La kazernoj estis plenaj de rusoj soldatoj. Ili fariĝis militkaptitoj de la japanoj .... kaj nun ili estas liberaj. Ĉiuj liberaj! La japanaj standardoj estas for de la domoj. Kial? Politiko ... La politiko de la amerikanoj kaj angloj ne permesas venki la politikon de la japanoj. Politiko, pro kiu miloj mortis en multaj siberiaj urboj. Dutaga venko, kiu postlasis nur novajn orfojn, novajn vidvinojn kaj kiu vestas la vivantojn en funebran koloron.

Nur hodiaŭ vespere mi revidis lin. Kion mi sentis? Mi ne havas vortojn por priskribi miajn pensojn. Nur pri tio mi rememoras, ke niaj lipoj renkontiĝis la unuan fojon kaj en la kiso silentas la viro kaj virino kaj mi ploris, ploregis.


La ...-an de ... 1920

Taglibro mia, kial mi devas skribi sur viajn paĝojn nur pri doloraj okazintaĵoj? La taglibro de knabino devus esti la rememorigilo pri dolĉaj sekrotojn kaj vi, taglibro mia, fariĝas tombejo, al kiu kun larma sento mi venas ĉiutage. Ĉiutage, ĉiutage!

Ankaŭ hodiaŭ mi enterigas ... Iĉio Pang, nia varmkora ĉina frato foriris. Li ne kantos plu. Ni neniam plu vidos liajn brilantajn nigrajn okulojn. Neniam plu ni aŭdos lian mildan voĉon. Iĉio Pang forlasis nin kaj ni funebras. Unu el la dolĉavortaj fratoj silentiĝis.

Antaŭtagmeze ni staris ĉe lia lito en la hospitalo. Li estis tiel trankvila. Tiel obeema. Li venkis siajn suferojn kaj pala rideto estis ĉe liaj buŝanguloj, kiam li direktis sian rigardon al ni. Lia patro, la maljuna ĉina komercisto kaj Sunfloro kun senlarmaj okuloj staris kiel la lignostatuoj. Ho, sed mi scias, ke estas nevideblaj larmoj, kiuj sufokas en ni la vivon.

Koluŝ, Kuratov, Paŭlo, Tkaĉeva, la malgranda Averkiev kaj mi staris ĉe lia dekstra flanko kaj lia mano tremante ripozis sur la blonda kapo de Ivan Averkiev.

— Gefratoj — li diris kun videbla fortostreĉo — vi, kiuj plibeligis mian mallongan vivon, ne perdu la esperon. Kredu forte, forte, ke tiu homa koro, al kiu nia stelo lumas per verdaj radioj kaj kiu nun super la bajonetoj mute faligas sangolarmojn, tiu koro iam venkos. Kredu kaj estu kuraĝaj!

Poste li longe silentis ... Ho, mi ne vidas miajn literojn pro la larmoj! ... Fraŭlino Tkaĉeva transdonis al li la florojn, kiun ni aĉetis. Li rigardis ilin. Post longaj momentoj li mallaŭte diris:

— Malfeliĉaj floroj ... Kial vi ne lasis vivi ilin? Iĉio Pang neniam deŝiris floron.

Videble liaj doloroj fortiĝis. Mi ne povis resti plu. Per rigardo mi proponis foriron al la aliaj kaj ni adiaŭis unu post la alia. Tre mute, tre senkonsole. Ni ne povis aperigi esperdonan rideton sur nia vizaĝo.

Kiam mi prenis lian maldikan manon, momente li retenis min.

— Fratino de Sunfloro ... Restu ŝia fratino ... kaj ... kaj atendu ... tie, en mia poŝo ... vi estas ja nia sekratariino kaj ... tie, en la poŝo estas papero ... la lasta ... por la kunveno ... por la proksima kunveno .... Prenu ĝin!

Sur la dorso de la seĝo kuŝis liaj vestoj. Lia sango sekiĝis sur tiuj vestĉifonoj. Kial oni ne forigis ilin? ... Mi trovis la paperon. Ankaŭ sur ĝi estas bruniĝinta makulo.

Ni foriris. Nur Koluŝ restis ĉe lia ĝis la lasta momento. Li alportis la sciigon, ke nia Iĉio Pang ne suferas plu ... Li vivis nur dekses jarojn ... Kaj nun antaŭ mi kuŝas lia lasta parolo al la geamikoj. Poemo. Eble li verkis tiun sunbrilan tagon, kies vespero ... La lastas poemo. Mi kopias ĝin ankaŭ por mia taglibro.

La maja vivo nun parolas:


la suno ridas, pompas floroj,


en tero la printempo bolas


kaj kantas birdaj, homaj koroj.

Ho vi, stulteta ĉina knabo,


vi kial devas ĝoji, ridi,


en ĉiu arbo kaj skarabo


la vivofraton ame vidi?

Kaj kial igas vin la sento


karesi herbajn, florpetalojn


kaj tremi pro la kis' de l' vento,


admiri kampojn, montojn, valojn?

Ĉar vivas vi kaj vivas, vivas


respondas krie la korbatoj


kaj en la suna brilo vivas


kun vi sur Tero nurgefratoj.

Ne, mi ne povas skribi pli hodiaŭ. La doloro kunpremas mian gorĝon kaj mi ne vidas plu la literojn ... Nur la koron super la bajonetoj ... la koron kun la sangolarmoj

"kaj en la suna brilo vivas


kun vi sur Tero nurgefratoj."


Ĉapitro 10: Nikolsk Ussurijska Esperanto Societo


Somera posttagmezo estas. En la ĉambroj de la nova esperanto-societo regas vigla vivo. Jes, en la ĉambroj, ĉar la vintra kaj printempa laboroj de la membroj alportis neatenditan prosperon. Sukceso post sukceso venis. Dum la vintro Nadai gvidis tri kursojn en du gimnazioj kaj en la Popola Domo. Sed ne nur li laboris. Lian kurson en la Popola Domo Adalberto Szijj, hungara oficir-militkaptito, transprenis. Li bonege instruis.

En la fino de la printempo oni jam vidis, ke la malgrandaj lernoĉambroj de la Popola Domo ne sufiĉas por bone labori kaj por havi viglan kluban vivon. El okcidentaj urboj venis ĉiam pli da militkaptitoj inter ili multaj esperantistoj, kiujn speciala komitato centrigis en Nikolsk Ussurijsk. La celo: surmare rehejmigi la militkaptitojn. La urba konsilantaro de la Kultura Sekcio donis tutan lernejon je la uzo de la esperantistoj. Ili estis ja centoj: viroj, virinoj, knaboj, knabinoj el la diversnaciaj militkaptitoj kaj el la civila kaj militserva loĝantaro, kiu konsistas el rusoj, poloj, ĉinoj, koreanoj.

Vigla vivo. La membroj uzas nur Esperanton, ĉar ĝi estas la sola lingvo, kiun ĉiuj komprenas. La modesta biblioteko riĉiĝas per la donacoj, kiujn faras la baldaŭ forirontaj militkaptitaj esperantistoj. La amikan konatiĝojn sekvas kora intimeco. Jam okazis ne unu geedziĝoj, en kiu la hejma lingvo de la juna paro estas Esperanto. Multaj knabinoj havas fianĉinan ringon.

Antaŭ nelonge okazis la geedziĝa ceremonio de Ernst Mayer kaj Valja Smirnova. La membroj de la unua kurso aranĝis belan festenon por la junaj geedzoj. Antaŭ semajnoj la klubo havis gastojn el la militkaptitejo de Pervaja Rjeĉka. Ekskursoj, literaturaj vesperoj, prezentado de malgrandaj teatraĵoj, murgazeto,plimultigita "informito" montras, ke la lingvo vivas, la parolo fluas kaj la instruado estas konstanta.

Ankaŭ nun en unu lernoĉambro Marja Bulski instruas la plej novajn adeptojn, en la alia ĉambro blankhara "junulo", en kiu vi ne rekonus la dudekdujaran Janis Lekko. Li donas la lastajn lecionojn al siaj gelernantoj. Jes, nia bona Janis Lekko farigis blankhara dum la nokto de la japana atako kaj dum la suferplenaj semajnoj, kiujn li pasigis en terura malespero inter la montoj. Tiutempe en sia poŝo li havis du esperantajn librojn kaj en la soleco tiuj konsolis lin. En la tria granda ĉambro estas la klubejo mem. Ho, kia vivo regas tie de mateno ĝis malfrua vespera horo kaj ĉiutage. Kompreneble ne ĉiuj membroj venas ĉiutage.

En tiu ĉambro nun Petro Koluŝ adiaŭas. Li ne havas plu amerikan uniformon, sed tiun de la ĉeĥa legio. Li estas ja slovako kaj li revenos al sia naskiĝurbo per tiu granda ŝipo, kiu morgaŭ alvenos en la havenon de Vladivostok.

Ankaŭ Sunfloro sidas senvorte ĉe la tablo kaj malgaje rigardas al sia forta, granda "Amiko". Depost la morto de sia frato ŝi ofte vizitis la societon, sed ŝi silentis pli ol parolis. Ŝia rigardo ĉiam longe ripozis sur tiu granda koro kun la verda stelo, kiun ili kune (Iĉio Pang kaj ŝi) donacis al la societo. Ankaŭ nun ŝia fantazio reaperigas tiun belan vesperon kun la lumigata abio. Refoje ŝi aŭdas la mildavoĉan deklamadon de sia frato kaj denove ŝi sentas la varman mantuŝon de sia "Amiko". Ho, nun li feliĉe ridas, babilas kaj iras de homo al homo por diri — adiaŭon. Ne, Sunfloro ne povas vidi plu tion.

Ŝi fermas la okulojn kaj pensas, pensas. Malbelaj bildoj, malbonaj pensoj terurigas ŝian koron. La estonto aperas. La nedezirata estonto kun la dika Lon Fu, kiu ricevis monon por rekonstruigi sian detruitan domon kaj kiu ĉiutage pli kaj pli multe parolas pri ŝi al ŝia patro. La patro ... Kiel maljuna li jam estas. La foriro de Iĉio Pang pli malsanigis lian bonan koron. Se Sunfloro ne havus lin, ŝi preferus iri al tiu nekonata mondo, kie atendas neniiĝo aŭ renaskiĝo. Sed almenaŭ en la nova vivo ŝi ne devus senti tion, kio nun premas ŝian koron per nevidebla fera mano ... Kaj la "Amiko" ridas feliĉe, babilas gaje. Li reiros al sia malproksima hejmo. Por la foririnto estos pli facile ol por la postrestinto. Ĉiam estas tiel.

— Sunfloro, ni foriru — ŝi aŭdas lian voĉon, malfermas siajn okulojn kaj obeante sekvas lin.

Koluŝ haltas en la koridoro.

— Atendu momenton aŭ iru en la lernoĉambron, kie Marja Bulski instruas. Mi diros adiaŭon al Lekko kaj poste mi iros al ŝi.

— Sunfloro atendas .... Kiam Amiko finas parolo, ankaŭ Sunfloro foriras.

Dum Koluŝ estas ĉe Lekko la kursa horo de Marja finiĝas kaj ŝi mem venas renkonte al Sunfloro.

— Sunfloro, delonge mi ne vidis vin. Ĉu vi estis malsana?

— Sunfloro laboras hejme ... en la vendejo ... La patro malsanas.

— Sed ankaŭ vi estas ne tute sana. Mi vidas. Ne tia estas via vizaĝo, kiam vi estas en ordo.

— Amiko foriras. Sunfloro malsanas ... kaj tie, tie — ŝi montras al sia koro — estas malbona, tre malbona sento,

— Koluŝ foriras. Ĉu? Kien?!

— Granda ŝipo venas sur la granda akvo kaj Amiko foriras ... for ... for ...

Marja paliĝas. Jen, la fantomo de la morgaŭo jam montras sin. Koluŝ foriros, poste la aliaj kaj ankaŭ li. Ŝi rigardas al Sunfloro. Ties vizaĝo estas tiel senmova, ligna kiel ĝi estis ĉe la lito de Iĉio Pang. Subite Marja komprenas ĉion. La doloro ektranĉas ŝian koron. Ŝi vidas sin mem kaj sian sorton en la dolorrompita Sunfloro. La simpatio, la amo kaj kompato serĉas vortojn en la animo de Marja, sed ŝi diras nur du simplajn frazojn sen konsola forto.

— Ne malgoju ... La vivo estas tia.

En la okuloj de Sunfloro subite aperas la larmoj kaj ŝia voĉo petante muzikas.

— Sunfloro deziras kiso de la blanka bona fratino ... Unu kiso.

La du knabinoj ĉirkaŭprenas unu la alian. En ili la sama sento ploregas. Tiel la reveninta Koluŝ trovas ilin. Vortoj, belaj vortoj, bondeziroj kaj adiaŭo.

Marja longe rigardas al la malproksiĝantaj geamikoj. Ho, kiel ili malsimilas! La rompiĝema ĉina knabino kaj la granda, forta eŭropano. Vere, ili ne decas unu al la alia kaj tamen ... tamen la sama sento kunligas ilin depost la unua renkontiĝo. Dio, Dio, kia! vi kreis malsamajn homojn kaj kial vi metis en ilian koron la saman senton, kiu ne konas diferencon inter rasoj, religioj, nacioj, se ĝi renkontas parencan animon! Kial? Ho, kial, vi justa Dio?

En la diokreda animo de Marja svarmas ribelaj demandoj. Ŝi dezirus forpeli ilin aŭ rifuĝi ien por ne pensi pri la morgaŭo, pri sia morgaŭo. Ĉu en la grandan ĉambron? Ne! Oni vidus, ke ŝi ploris kaj kion oni pensus? Hejmen! Hejmen al la kvar gefratoj! Ili estas ŝia estonteco.

La sorto estas kaprica. Ĝi kelkfoje karesas la turmentatan suferanton kaj per subita konsolo forpelas la doloron. Dum la tuta tago Marja tie estis hejme. Ŝi laboris en sia nova oficejo inter dikaj kontorlibroj. Ankaŭ tie ŝi tagmanĝis kaj de tie ŝi kuris al la posttagmeza kurso por instrui. Intertempe alvenis la delonge atendata patro. Li venis surprize, kiel ĉiam en ĉiu jaro unufoje.

Kiam Marja malfermas la pordon de la hejmo, ŝi vidas antaŭ si du pace sidantajn virojn: Paŭlon kaj lin, la amatan patron. Kvazaŭ flugas al la brakoj de la patro, ĉirkaŭprenas lian kolon kaj kisas freneze lian vizaĝon, griziĝantajn harojn.

— Patro ... Patreto ... Paĉjo, ci, ci kara, ci amata ... Dio, kiel bona vi estas!

— Mi volis sciigi vin kaj anstataŭ vi gvidi la instruan horon, sed li ne permesis — Nadai pardonpete klarigas al ŝi.

— Negrave! Nenio estas grava nun, kiam li, vi, ni ĉiuj estas kune ... Ho, kiel feliĉa mi estas! ... Sed en kiu lingvo vi parolis kun mia patro?

— Nun kelkajn vortojn ruse. Ni ne parolis. Ni rigardis unu la alian en silento. Via patrino parolis pri mi kaj la geknaboj ... ankaŭ ili montris laŭ propra maniero, ke mi ne estas fremda en via hejmo. La plej malgranda Valja, la eta timemulino, eĉ rifugis al mi de la patra kiso. Ŝin fortimigis la granda barbo de la paĉjo. Sed poste ...

— Ho, mi scias. Antaŭ du jaroj okazis same ... Jes, du jarojn vi ne estis hejme, patro.

Patro kaj filino komencas reciproke demandi, respondi. Nadai diskrete lasas ilin solaj kaj iras en la alian ĉambron por helpi laŭeble al la mastrino, kiu subite revigliĝis kaj nun ŝajnas pli juna kelkajn jarojn ol hieraŭ.

Subite malfermiĝas la pordo. Kvazaŭ kure Marja venas en la ĉambron. Ŝi estas tute pala, sed kiam ŝia rigardo renkontas tiun de Nadai, ŝi facile ekĝemas.

— Kio okazis? — li demandas.

— Nenio ... Dank' al Dio, nenio — kaj la koloro de la vivo denove revenas al ŝiaj vangoj — iomete mi ektimis, ke vi foriris sen adiaŭo.

— Vi, infano! Neniam mi foriris sen adiaŭo kaj neniam mi foriros.

La rigardo de Marja longe, iom dolore profundiĝas en tiun de Nadai.

— Kiu scias? — ŝi diras mallaŭte, kvazaŭ spire — Eble estus pli bone, pli facile sen adiaŭo.


Ĉapitro 11: Adiaŭ Siberio!


La suno ankoraŭ varme brilas, sed la aŭtuna vento jam portas kun si la spiron de la proksimiĝanta vintro. Polvonuboj, pelataj de la vento, dancas, kuras, jen ekkuŝas, jen denove levas sin sur la stratoj.

La grandaj militkaptitejoj iom post iom senhomiĝas, la esperantaj societoj senmembriĝas. La vivo estas malpli vigla. En Oktobro preskaŭ ĉiusemajne alvenas ŝipoj kaj la adiaŭaj kunvenoj fariĝas pli oftaj. Sed la malnovaj geamikoj, escepte la forirantan Koluŝ, ankoraŭ estas kune. Nur Sunfloron oni ne povas vidi. Depost tiu tago neniu vidis ŝin, onidire eĉ ne ŝia patro. Kien ŝi malaperis? Kiu scias?

La maljuna ĉino lignovizaĝe, ŝajne indiferente sidas sur la strato antaŭ la pordo de sia komercejo kaj pipfumas, kvazaŭ nenio estus okazinta. Surda homo estas filozofo. Li aŭskultas, sed jam ne plu aŭdas la matenan koncerton: la ĉinaj soldatoj vane trumpetas por li en la kazernoj. Li aŭskultas la vesperan koncerton: la kanto kaj muziko de la ĉinaj aktoroj en la teatro ne plu atingas liajn orelojn. Li nur sidas kaj pipfumas.

En la militkaptitejo multaj kazernoj staras malplenaj. Nadai ne instruas plu. Li regule vizitas la kunvenojn kaj ĉiutage pasigas kelkajn horojn kun la geamikoj, kiujn li baldaŭ estas forlasonta. Marja kaj Lekko instruas fervore.

Marja havas turmentajn tagojn. Ŝia taglibro estas plena de plendaj kaj ribelaj pensoj. Ŝi havas nur unu esperon, ke en tiu ĉi jaro jam ne plu venos ŝipo por la militkaptitoj kaj nur printempe povos foriri tiuj, kiuj restis en la kazernoj. Oni diras tion. Ankoraŭ unu vintro, printempa vintro por ŝi. Poste ja venos vintraj printempoj. Ŝi sentas tion. Ho, se ŝi povus haltigi la tempon!

Sed la tempo estas nehaltigebla, la sorto estas senindulga. En iu mateno telegramo alvenas al la komandanto de la militkaptitejo kaj denove por sescent hejmsopirantoj ĝi realigas la milfoje prisonĝitan revenon al la patrolando ... Kaj Nadai estas inter ili.

Jen, tamen alvenis tiu ŝipo. La lasta ŝipo en la jaro. Ne gravas! Ĝi estas ne granda. Ne ĉiuj povas iri per ĝi. Ne grave! La homoj freneze ĝojas, kure adiaŭas. Morgaŭ okazos la enŝipiĝo en Vladivostok. Ek al la stacidomo! Hejmen! Hejmen! Ho, ĉiopova Dio, fine post kvar, kvin, ses jaroj, post militaj kaj revoluciaj teruraĵoj hejmen! Ek! Rapidu, rapidu! La vagonaro jam estas irpreta. Hejmen! Ek al la paco! Adiaŭ Siberio!

Nadai ne estas inter la freneze ĝojantoj. Li apartenas al tiu grupo de la forirontoj, kies koron disduigis la Vivo. Unu duono de tiu koro malespere kroĉiĝas al tiu ĉi sanga tero de la suferoj kaj teruroj; la alia duono vokas, postulas lin al la malproksima hejmo. Li devus diri nur unu vorteton kaj li povus resti ĉi tie. Ankoraŭ centoj volonte irus anstataŭ li. La lasta ŝipo en la jaro! La lasta ŝipo!

La dua duono de la koro estas la pli forta. Li decidas iri kun la aliaj. La maro ne nur disigas, sed ĝi estas ankaŭ vojo por retrovi la amikon. Hejmen, hejmen — krias la sento en li. Unue reordigi ĉion en la hejmo kaj poste ... Jes, poste li jam scios, kion fari!?

Nadai kuregas en la urbon. Rekte al la kontoro, kie Marja laboras. Ekvidante lin ŝi paliĝas, kvazaŭ ŝi antaŭsentas la kruelan sortobaton, kiun lia apero signifas en tia nekutima frua horo.

— Marja, post du horoj ekiros nia vagonaro al Vladivostok kaj morgaŭ onidire okazos la enŝipigo — li diras simple kaj tamen tiel kruele.

Ho, la ĝojanto ofte estas kruela kaj Marja vidas en liaj okuloj la saman ĝojbrilon, kiun ŝi iam estis vidanta en la okuloj de la foriranta Koluŝ.

— Kaj kion nun? ... Kien nun? — ŝi demandas malespere. Ŝia voĉo estas tre mallaŭta, ŝiaj lipoj plore tremetas.

— Kien? Al la klubejo kaj poste al via hejmo. Mi ne iros plu al la militkaptitejo. Miaj kamaradoj zorgos pri miaj pakaĵoj. Mi petis ilin.

La ĉefo de Marja kompreneme konsentas pri kelkhora libertempo. Ili senvorte rapidas tra la bone konataj stratoj al la lernejo, kie nun troviĝas la klubejo de la esperanto societo. Nadai pense adiaŭas de ĉio: de la stratoj, de la domoj, de la primitiva ligna trotuaro, de la "urba parko", de ĉiu konata kaj nekonata vizaĝo sur la stratoj. Li adiaŭas kaj lia mano tenas forte, kvazaŭ spasme ŝian manon.

Ili preterpasas la iaman hejmon de Iĉio Pang. Nadai salutas lian patron. La maljuna ĉino sen resaluto sidas plu kaj pipfumas. Lia rigardo direktiĝas ien al la fora malproksimo.

En la klubejo la famo pri la foriro de Nadai jam estis alvenanta antaŭ lia apero kaj la geamikoj decidis, ke kelkaj, kiuj povas, vojaĝos al Vladivostok por diri koran adiaŭon al la instruisto kaj fondinto de la societo. La membroj de la unua kurso estas tre silentaj. La prema humoro havas efikon ankaŭ al la aliaj membroj ... Kaj denove vortoj, vortoj, koraj bondeziroj.

La maljuna Kuratov kortuŝite premadas la manon de Nadai.

— Frato, ne forgesu nin kaj estu sana!

Li ne povas paroli pli. La kutima oratoraĵo haltas ĉe lia gorĝo premata de emocio. Li ĉirkaŭprenas kaj kisas lin. Unu post la alia la malnovaj geamikoj paŝas al li kaj ili donas la adiaŭan kison. La okuloj de Nadai ne ridas plu. La ĝojo dronas en malĝojajn pensojn.

Ĉiu ŝtele rigardas al Marja. Ŝi staras senmove kaj ŝia pala vizaĝo estas tiel rigida, kiel iam tiu de Sunfloro. Larmoj ne estas en ŝiaj okuloj. Ĉio, kion ŝi vidas, rememorigas al ŝi la unuan poemon de Iĉio Pang. Ĝin ĉiuj lernis ja parkere.

"En homan mondon venas Amo


per Nova Sento, kormuziko;


vi faras Pacon el malamo


kaj fraton el la malamiko."

Kaj Iĉio Pang pravas. Nur tiu neniam sentas sin frato, kiu mem ne volas vidi fraton en la alia homo.

* *


*

La granda nigroventra ŝipo staras ĉe la bordo de la haveno. Sur la kajo mil ducent iamaj militkaptitoj atendas laŭvice sian enŝipigon.

Bogatireva, Tkaĉeva, Kuratov kaj Lekko staras apud la forirontoj. Nadai kun sia amiko Ŝaroŝi parolas al Vonago, kiu venis kun sia helpnotario por adiaŭi.

Marja ne venis. Ŝin retenas la kontora laboro. Sed almenaŭ ŝi estus povinta sendi kelkvortan satuton. La geamikoj ja venis per la posta vagonaro. Nadai pensas nur pri ŝi kaj pri la hieraŭa tago. Ilia disiĝo estis tiel stranga. En ŝia hejmo li dankis al ŝia patrino pro la bonkoreco, per kiu ŝi donis familian varmon al la senhejmulo en Siberio. La malsana virino malgaje karesis liajn harojn, diris kelkajn vortojn en la pola lingvo. Li kisis la infanojn. Orela, Tadeusz, Erna senvorte, nur per malĝoja rigardo, ĉirkaŭprena alpremiĝo diris "feliĉan vojaĝon". Nur la plej malgranda Valja ekploris kaj preskaŭ sufokis lin per siaj infanaj braketoj.

— Antaŭ monato paĉjo kaj nun vi. Kiu restos kun ni? — Ŝi plendis tiel korŝire, kiel nur infano povas.

Kaj poste ek al la stacidomo rapide, kure. Nadai parolis, parolis. Marja silentis. Nur ĉe la stacidomo, antaŭ la envagoniĝo ŝi retrovis sian voĉon.

— Atentu, kara! Se vi fartos malbone, tuj ekkuŝu! Kontraŭ marmalsano onidire tio estas la plej bona rimedo.

— Mi ne timas la maron. Ĝi estas tiel bela, tiel mistera. Mi amas ĝin.

— Jes... Vi amas ĝin kaj mi... Dio estu kun vi!

Subite ŝi manpremis forte, poste liberigante sian manon ŝi forkuris kaj kuris nererigardante kaj ŝi kuris nehaltigeble.

Jen tio okazis hieraŭ kaj nun ... nun baldaŭ ili ĉiuj estos for. Jam la unuaj vicoj ekiras. Kelkaj kamaradoj jam apogante sin al la balustro sur la ferdeko parolas ŝerce al la surborde starantoj.

Ankaŭ la vico de Nadai ekiras kaj en tiu momento fraŭlino Tkaĉeva ŝovas leteron en lian manon.

— De Marja ... Ŝi diris, ke en la lasta minuto mi transdonu ĝin. Estu feliĉa kaj sana, kara instruisto nia!

La koro de Nadai forte ekbatas. Ĉu pro subita konsolo aŭ terura doloro? Li mem ne scias.

* *


*

La ŝipo pasas ... pasas ... Longan strion ĝi lasas post si en la senlima akvo ... sed la ondoj venas kaj forviŝas la postsignon. La maro estas tiel glata en la malproksimo, kvazaŭ la ŝipo neniam estus tranĉinta ĝian supron.

Nadai sidas sur la ferdeko ĉe la poŭpo de la ŝipo kaj rigardas la longan strion. Lia mano, inerte kuŝanta sur lia genuo, tenas la multfoje legitan leteron de Marja. Jam tagoj pasis, tamen li ĉiam reprenas kaj relegas ĝin, kvankam li jam konas parkere ĉiun frazon ĝian.

"Adiaŭ, Amiko, vi kara, karega, Vi, pli bela duono de mia animo! Adiaŭ! Kaj ne koleru, ke mi senkise forkuris de vi. Mi tiel sentis, ke mi estus mortinta inter viaj brakoj kaj mi devis pensi pri miaj malsana patrineto kaj kvar preskaŭ orfaj gefratoj. Pardonu min!

Pro la instruo, pro la konsola bela sento akceptu mian profundan larman dankon kaj estu konvinkita, ke via disĉiplino gardostaros ĉe la stelhava koro de Iĉio Pang ĝis la lasta bato de sia propra koro.

La dia favoro akompanu viajn paŝojn! Adiaŭ, amiko! Ĝis tombo anime via: Marja."

Kaj Nadai komencas senti, ke la maro estas senkora, kruela monstro... Ondoj venas, forviŝas eĉ tiun strian postsignon kaj ĝi estos tiel glata, kvazaŭ nenio estus tranĉinta ĝian supron ... Adiaŭ, Siberio!


Listo de la vortoj


А

aĉeti – 7

adiaŭi – 7

admiri – 8

adreso – 5

aero – 6

afabla – 7

afero – 4

agrabla – 7

akcepti – 3

akompani – 8

akra – 8

akto – 8

aktoro – 3

akvo – 4

alia – 2

aliĝi – 8

alta – 1

ami – 2

amaso – 8

Ameriko – 1

amiko – 3

amuzi – 8

anekdoto – 8

anglo – 4

animo – 7

ankaŭ – 2

antikva – 8

aparteni – 3

apetito – 7

Aprilo – 6

arbo – 4

arĝento – 8

armeo – 3

armi – 8

atendi – 4

atenti – 2

aŭdi – 3

Aŭgusto – 6

aŭskulti – 2

aŭstro – 7

aŭtomobilo – 7

aŭtoro – 7

Azio – 2

B

babili – 7

bagatelo – 8

bajoneto – 4

balanci – 8

barelo – 8

bari – 7

batali – 7

bati – 7

bela – 1

beni – 8

benko – 1

besto – 1

biblioteko – 1

bildo – 1

birdo – 8

blanka – 2

blinda – 8

blonda – 8

blua – 4

bona – 1

Bonvenon! – 7

bordo – 7

brako – 7

brando – 4

brili – 8

bruna – 6

brusto – 8

bubo – 3

buŝo – 3

butero – 6

C

caro – 4

cedi – 8

cenzuro – 6

cerbumi – 8

certa – 6

cigaredo – 2

civila – 3

Ĉ

ĉambro – 1

ĉar – 4

ĉarma – 5

ĉeesti – 4

ĉefa – 7

ĉeni – 8

ĉirkaŭpreni – 5

ĉokolado – 6

D

danĝero – 8

danki – 1

dato – 6

Decembro – 6

deci – 8

decidi – 8

defendi – 8

deklami – 7

dekstra – 3

delegito – 5

delikata – 5

demandi – 1

dependi – 8

devi – 6

deziri – 2

dialogo – 8

dika – 3

dimanĉo – 8

Dio – 8

diri – 2

direkto – 2

disigi – 7

disko – 7

distanco – 5

diversa – 3

doloro – 7

domo – 1

donaci – 4

doni – 2

dormi – 2

du – 1

E

eĉ – 6

edzo – 3

egala – 2

egoista – 7

eksperimenti – 8

ekzemplero – 7

eleganta – 4

eleganta – 8

elekti – 8

elektro – 1

embaraso – 7

energio – 7

enterigi – 7

entuziasmo – 8

erari – 7

esperi – 7

esprimi – 8

esti – 1

estimi – 7

etiketo – 3

Eŭropo – 2

evolu(ci)o – 7

F

fabelo – 8

facila – 2

fajro – 6

fali – 7

familio – 4

famo – 8

fantazio – 2

fari – 1

farti – 7

favoro – 8

Februaro – 6

feliĉa – 2

fenestro – 1

fermi – 2

festo – 5

fianĉo – 6

fidela – 4

fiera – 8

filo – 3

filozofo – 3

fingro – 8

fini – 6

finiĝi – 6

fiŝo – 4

flava – 1

floro – 1

flugi – 5

foja – 6

foje – 6

fojo – 6

folio – 5

forgesi – 5

forigi – 6

foriĝi – 6

forko – 6

formo – 8

forno – 6

forta – 4

franco – 4

frato – 3

fraŭlo – 1

frazo – 1

fremda – 8

freŝa – 4

frosto – 7

frukto – 6

fumi – 3

fuŝi – 8

G

gaja – 7

gasto – 3

gazeto – 6

generacio – 7

germano – 1

gimnazio – 1

glaso – 6

glavo – 8

gongo – 8

gramofono – 7

granda – 1

gratuli – 1

grava – 3

griza – 1

grupo – 7

gusto – 8

Ĝ

ĝardeno – 4

ĝino – 8

ĝoji – 6

H

halti – 2

harmonio – 4

haro – 4

haŭto – 8

havi – 2

haveno – 7

hejmo – 2

helpi – 5

hieraŭ – 4

himno – 4

historio – 4

ho! – 3

hodiaŭ – 4

homo – 1

honesta – 6

honori – 7

honti – 8

hospitalo – 7

humoro – 4

hundo – 2

hungaro – 1

I

idealo – 4

ideo – 7

iluzio – 7

imiti – 8

impertinenta – 8

infano – 2

infanterio – 6

insigno – 7

instrui – 1

instrumento – 8

insulo – 7

insulti – 7

inteligenta – 2

interesa – 1

interna – 7

internacia – 4

intima – 6

invati – 5

iri – 1

J

jam – 3

Januaro – 6

japano – 4

jaro – 8

jes – 1

jesi – 5

judo – 7

Julio – 6

juna – 1

Junio – 6

ĵaŭdo – 8

K

kadavro – 7

kadro – 7

kafo – 7

kaj – 1

kajuto – 7

kalendaro – 4

kameleono – 4

kampo – 8

kanono – 4

kanti – 2

kapitano – 7

kapo – 2

kaporalo – 6

kaprica – 8

kara – 4

karesi – 8

karto – 7

kaso – 7

kaŝi – 8

kato – 1

kaŭzo – 8

kazerno – 2

ke – 5

kelka – 7

kelnero – 7

kisi – 5

klini – 5

klopodi – 8

knabo – 1

kolego – 5

koleri – 8

kolonelo – 5

koloro – 3

kombi – 5

komenci – 6

komenciĝi – 6

komerco – 3

komplimento – 4

komponi – 7

kompreni – 1

koncerto – 3

konduki – 8

konduti – 8

konfesi – 8

kongreso – 7

koni – 6

konsenti – 7

konservi – 7

konsisti – 8

konstati – 8

kontinento – 2

kontoro – 2

kontraŭe – 8

kontroli – 4

konversacii – 2

koreano – 5

korekti – 8

korespondi – 6

koro – 2

korpo – 8

kostumo – 5

krajono – 6

kredi – 3

krei – 8

krii – 7

kripla – 7

kuiri – 7

kuko – 7

kulero – 6

kulturo – 1

kupeo – 7

kuraci – 4

kuraĝa – 2

kuri – 6

kurso – 1

kuŝi – 2

kutimo – 8

kvartalo – 3

kvazaŭ – 8

L

labori – 2

laca – 4

lago – 8

lampo – 1

lando – 3

lango – 8

larĝa – 1

larmo – 5

lasi – 6

lasta – 6

latino – 2

latvo – 1

laŭta – 8

leciono – 4

legi – 2

legio – 7

lernanto – 1

lerni – 1

lerta – 8

letero – 5

levi – 3

libera – 5

libro – 2

ligno – 6

lingvo – 2

lino – 8

literaturo – 6

litero – 3

lito – 2

logi – 8

loĝi – 2

loko – 5

longa – 1

ludi – 1

lukso – 6

luli – 8

lumo – 7

lundo – 8

luno – 8

M

magio – 8

Majo – 6

majstro – 7

mandarEno – 8

mandarIno – 8

manĝi – 1

maniero – 7

manki – 8

mano – 2

manplato – 8

mardo – 8

maro – 7

marŝi – 2

martiro – 7

Marto – 6

mastro – 3

maŝino – 2

matematiko – 6

mateno – 2

meblo – 1

medikamento – 5

melodio – 7

mem – 7

membro – 5

memori – 5

memoro – 5

mensogi – 8

merkredo – 8

meti – 2

militkaptito – 1

milito – 1

mini – 6

mino – 6

minuto – 6

miri – 8

moderna – 1

moki – 7

mola – 6

momento – 5

monato – 5

mondo – 2

mono – 3

monto – 7

montri – 1

morti – 7

Moŝto – 8

movi – 7

multa – 3

muro – 1

muso – 1

muta – 3

muti – 3

muzeo – 7

muziko – 2

N

nacio – 4

najbaro – 8

naski – 7

naskiĝi – 7

nazo – 8

ne – 1

nei – 5

nigra – 1

nobla – 6

nokto – 2

nomi – 3

nomo – 3

notario – 7

nova – 1

Novembro – 6

nu – 3

numero – 7

nun – 2

nur – 1

nutri – 8

O

obei – 8

objekto – 1

oceano – 7

ofendi – 8

oferi – 7

oficiala – 7

oficiro – 4

ofico – 1

ofta – 6

okazi – 8

Oktobro – 6

okulo – 2

opio – 8

ordinara – 8

ordoni – 8

orelo – 7

orfo – 3

oriento – 7

originalo – 6

oro – 6

P

pacifisto – 7

paco – 2

paki – 6

pala – 3

palaco – 8

pano – 6

papero – 3

pardoni – 3

parenco – 5

parko – 4

paroli – 1

parto – 5

pasi – 8

pasio – 7

pastOro – 8

pastro – 8

paŝi – 8

patrioto – 7

patro – 3

pendi – 6

pensi – 2

pentri – 8

perdi – 6

perfekta – 6

perforta – 5

permesi – 7

perono – 7

persono – 5

peruko – 7

pesimismo – 2

peti – 3

petola – 8

pia – 8

piedo – 5

pinto – 8

pioniro – 7

pipo – 3

plaĉi – 3

plafono – 1

planko – 1

plata – 8

plori – 5

plu – 7

plumo – 3

poemo – 3

poeto – 3

poezio – 6

politiko – 1

polo – 1

pompo – 8

popo – 8

popolo – 1

pordo – 1

porti – 3

portreto – 7

poste – 6

poŝo – 2

poŝto – 1

povi – 6

praktiko – 4

prava – 8

premi – 7

preni – 2

preskaŭ – 7

preta – 8

prezenti – 4

princo – 8

profesoro – 5

profunda – 7

programo – 7

progresi – 8

proksima – 3

promeni – 4

propagandi – 5

propono – 4

propra – 8

protesti – 4

prozo – 7

publiko – 5

puni – 8

punkto – 4

pura – 1

R

rajto – 8

rakonti – 4

rakonti – 8

rango – 8

rapida – 5

rapidi – 5

reala – 7

reciproka – 7

redakti – 7

regimento – 4

regulo – 8

religio – 1

renkonti – 7

renkontiĝi – 7

respondi – 1

resti – 2

revidi – 2

revolucio – 4

ricevi – 3

riĉa – 2

ridi – 5

rigardi – 1

rimarki – 8

ringo – 6

ripozi – 7

ritmo – 7

rompi – 6

rondo – 8

rozo – 5

ruĝa – 2

rumano – 1

ruso – 1

S

sabato – 8

saĝa – 8

saluti – 3

sama – 2

samideano – 7

samovaro – 2

sana – 2

sankta – 6

scii – 1

scivola – 6

se – 4

sed – 1

seĝo – 1

seka – 8

sekretario – 7

sekreto – 4

semajno – 6

semi – 8

sendi – 6

senti – 2

Septembro – 6

serĉi – 6

servi – 3

Siberio – 1

sidi – 1

signifi – 2

signo – 6

silenti – 2

simbolo – 6

simila – 7

simila – 8

simpatio – 4

simpla – 1

sincera – 8

sinjoro – 1

sinteno – 6

skandalo – 4

skatolo – 3

skribi – 3

slovako – 1

societo – 4

sola – 3

soldato – 1

solena – 7

sonĝi – 4

sono – 7

sorto – 8

spegulo – 5

spirito – 7

standardo – 7

stari – 1

stelo – 7

stranga – 8

strato – 2

stulta – 7

subita – 8

suferi – 7

sumo – 7

suno – 3

supro – 7

surda – 3

svedo – 7

Ŝ

ŝajni – 8

ŝakalo – 7

ŝati – 1

ŝerci – 6

ŝipo – 7

ŝlosi – 3

ŝoforo – 7

ŝranko – 4

ŝtono – 6

ŝuo – 6

T

tabako – 6

tablo – 1

tabulo – 1

tago – 3

talento – 7

tamen – 8

tasko – 6

taso – 7

taŭgi – 8

teatro – 1

telero – 6

tempo – 4

teni – 3

teo – 2

tero – 4

tiri – 8

tono – 8

traduki – 6

traduko – 6

tranĉi – 3

trankvila – 8

tre – 3

tri – 1

trinki – 2

tro – 8

trovi – 3

trumpeti – 3

tuj – 8

tuko – 6

tuŝi – 1

tuta – 3


U

uniformo – 1

unu – 1

unua – 7

urbo – 2

utila – 5

uzi – 7

V

vagono – 7

vana – 7

vango – 8

varma – 2

veki – 7

vendredo – 8

venki – 7

verda – 4

verki – 6

vero – 2

verŝajna – 8

vespero – 2

vesti – 6

vesto – 3

veŝto – 6

vetero – 4

veturi – 7

vidi – 2

vino – 4

vintro – 7

viro – 7

vivi – 5

vizaĝo – 5

viziti – 5

viziti – 8

voĉo – 8

vojaĝi – 8

vojo – 2

voki – 8

voli – 6

volonte – 6

vorto – 2

vundi – 8

Z

zorgi – 7

zumi – 6


La eldonon paĝigis Maksim’ V. Griŝin 2004 maxgrish@mtu-net.ru


Загрузка...