breĉio — rokaĵo, konsistanta el nature kuncementiĝintaj akraj pecoj.
plagioklazo — speco de feldspato, enhavanta kalcion kaj natrion.
libracio — periodaj ŝanceliĝoj de Luno ĉirkaŭ ĝia masa centro, pro la neegalritma movado laŭ la orbito.
insurgento — ribelanto, partoprenanto de revolucio aŭ puĉo.
ostaĝo — persono, kontraŭleĝe kaptita kaj tenata de krimuloj, kiuj postulas plenumon de siaj pretendoj, minacante aliokaze murdi la ostaĝon.
merkaptano — kemia substanco, gaso (CH3SH), tre fiodora, en grandaj kvantoj — venena.