“Ĝi estis abomena krimo,” diris Poirot serioze.

Li eltiris el sia poŝo peceton da batisto kai donis ĝin al ŝi. “Ĉu ĉi tiu estas via poŝtuko, Frau Schmidt?”

Estis momenta silento dum la virino rigardis ĝin. Poste ŝi rigatdis ilin. Iom da koloro videbliĝis en ŝia vizaĝo.

“Ne, sinjoro. Ĝi ne apartenas al mi.”

“Ĝi surhavas la literon H, vi vidas. Pro tio mi pensis ke ĝi apartenas al vi.”

“Sed, sinjoro, ĝi estas la poŝtuko de riĉulino. Tre multekosta poŝtuko. Permane brodita. Mi opinias, ke ĝi venis el Parizo.”

“Ĝi ne estas via, kaj vi ne scias al kiu ĝi apartenas?”

“Mi? Certe ne, sinjoro.”

El la tri aŭskultantoj, nur Poirot rimarkis la etan heziton en la respondo. S-ro Bouc flustris en lian orelon. Poirot kapjesis kaj diris al la virino:

“La tri konduktoroj envenos. Bonvolu diri al mi, kiu estas tiu, kiun vi renkontis hieraŭ nokte kiam vi portis la kovrilon al la princino.”

La tri viroj envenis. Pierre Michel, la granda blonda konduktoro de la Ateno-Pariza vagono, kaj la dika konduktoro de la Bukaresta vagono. Hildegarde Schmidt rigardis ilin kaj tuj kapneis.

“Ne, sinjoro,” ŝi diris. “Neniu el tiuj estas la viro, kiun mi vidis hieraŭ nokte.”

“Sed nur ĉi tiuj konduktoroj estas en la trajno. Vi sendube eraras.”

“Mi estas tute certa, sinjoro. Ĉi tiuj estas ĉiuj altaj. grandaj viroj. Tiu, kiun mi vidis, estas malalta kaj malhela. Li havis malgrandan liphararon. Lia voĉo. Kiam li diris ‘Pardonon’ estas malforta, kiel tiu de virino. Ja, mi bone memoras lin, sinjoro.”


ĈAPITRO 13 – RESUMO DE LA ATESTO DE LA PASAĜEROJ

“Malgranda, malhela viro kun virina voĉo,” diris S-ro Bouc. La tri konduktoroj kaj Hildegarde Schmidt estis forsenditaj. S-ro Bouc faris malesperan geston.

“Sed mi komprenas nenion – absolute nenion! La malamiko, pri kiu parolis S-ro Ratchett, do estis en la trajno. Sed kie li estas nun? Kiamaniere li povus malaperi en la aeron? Mia kapo kirliĝas. Diru ion, mia amiko, mi petegas vin. Klarigu al mi kiel la neeblo povas esti ebla!”

“Tio estas bona frazo,” diris Poirot. “La neeblo ne povis okazi, tial la neeblo devas esti ebla malgraŭ la ŝajnaĵoj.”

“Klarigu al mi do, rapide, precize kio okazis hieraŭ nokte en la vagonaro.”

“Mi ne estas magiisto, mon cher. Mi estas, kiel vi, tre perpleksita viro. Ĉi tiu afero antaŭeniras laŭ tre stranga maniero.”

“Ĝi tute ne antaŭeniras. Ĝi restas kia ĝi estis.”

Poirot kapneis. “Ne, tio ne estas vera. Ni iom pli komprenas. Ni scias pri kelkaj aferoj. Ni aŭdis la ateston de la pasaĝeroj.”

“Kaj kion, tio diris al ni. Absolute nenion.”

“Mi ne tion dirus, mia amiko.”

“Eble mi troigas. La usonano, Hardman, kaj la germana servistino aldonis ion al nia scio. Tio estas, ili igis eĉ pli nekomprenebla la tutan aferon.”

“Ne, ne, ne,” diris Poirot trankvilige.

S-ro Bouc turnis sin al li. “Parolu do. Ni aŭdu la saĝecon de Hercule Poirot.”

“Ĉu mi ne diris al vi, ke mi estas tre perpleksita viro, same kiel vi? Sed almenaŭ ni povas fronti la problemon. Ni povas ordigi tiujn faktojn, kiujn ni jam scias.”

“Bonvolu daŭrigi,” diris D-ro Constantine.

Poirot tusetis, kaj ordigis paperon sur la tablo. “Ni konsideru la aferon tia, kia ĝi nunmomente estas. Unue, estas kelkaj nekontesteblaj faktoj. Ĉi tiu Ratchett, aŭ Cassetti, estis pikita en dek du lokoj, kaj mortis hieraŭ nokte. Jen fakto unu.”

“Mi akceptas vian aserton – mi akceptas ĝin, mon vieux,” diris S-ro Bouc kun ironia gesto.

Hercule Poirot tute ne ofendiĝis. Li trankvile daŭrigis: “Mi nuntempe ne parolos pri certaj strangaĵoj, kiujn D-ro Constantine kaj mi jam priparolis. La dua grava fakto, miaopinie, estas la horo de la krimo.”

“Tio estas unu el la malmultaj aferoj, kiujn ni scias,” diris S-ro Bouc. “La krimo okazis je kvarono post la unua hodiaŭ matene. Ĉio indikas tion.”

“Ne ĉio. Vi troigas. Tamen estas atesto, kiu subtenas tiun vidpunkton.”

“Mi ĝojas, ke vi almenaŭ konsentas pri tio.”

Poirot trankvile daŭrigis, malgraŭ la interrompo.

“Ni havas antaŭ ni tri eblecojn:

“Unu: Ke la krimo okazis, kiel vi diras, je kvarono post la unua. Tion subtenas la atesto de la poŝhorloĝo, la atesto de S-ino Hubbard, kaj la atesto de la germanino, Hildegarde Schmidt. Ĝi akordiĝas kun la atesto de D-ro Constantine.

“Dua ebleco: La krimo okazis pli malfrue, kaj la atesto de la poŝhorloĝo estis intence falsigita.

“Tria ebleco: La krimo okazis pli frue, kaj la atesto estis same falsigita.

“Nu, se ni akceptas la unuan eblecon kiel la plej verŝajnan kaj tiun plej bone subtenatan de la atestaro, ni devas ankaŭ akcepti kelkajn rezultantajn faktojn. Por komenco, se la krimo okazis je kvarono post la unua, la murdinto ne povis forlasi la trajnon, kaj la demando leviĝas: Kie li estas? Kaj kiu li estas?

“Ni ekzamenu zorge la atestaron. Ni unue aŭdis pri la ekzisto de tiu viro – la malgranda, malhela viro kun virina voĉo – de la viro Hardman. Li diris, ke Ratchett parolis al li pri tiu persono, kaj dungis lin por serĉi lin. Ne estas atesto por subteni tion – ni havas nur la vorton de Hardman pri ĝi. Ni nun ekzamenu la demandon: Ĉu Hardman estas la persono, kiu li pretendas esti – unu el la stabo de New York Detektiva Agentejo?

“Kio al mi estas plej interesa en la nuna afero estas, ke ni ne havas la faciligojn ĉe la dispono de la polico. Ni ne povas esplori la fidindecon de ĉi tiuj personoj. Ni devas fidi nur al la dedukto. Por mi tio estas multe pli interesa. Ne estas rutina laboro. Ĝi estas afero de la intelekto. Mi demandas al mi, ‘Ĉu ni povas akcepti tion, kion Hardman diris pri si?’ Mi faras mian decidon kaj mi respondas ‘Jes.’ Mi opinias, ke ni povas akcepti tion, kion li diris pri si.”

“Vi fidas al la intuicio?” diris D-ro Constantine.

“Tute ne. Mi rigardas la kredeblecojn. Hardman veturas kun falsa pasporto – pro tio, li estas tuj suspektinda. La unua afero, kion faros la polico post sia alveno, estos deteni Hardman kaj telegrafi por eltrovi ĉu li diris la veron pri si. Estos malfacile por multaj el la pasaĝeroj pruvi siajn identecojn; en multaj kazoj kredeble oni ne provos, precipe ĉar ŝajnas esti nenio suspektinda pri ili. Sed rilate al Hardman la afero estas simpla. Aŭ li estas tiu, kiun li diris, aŭ li ne estas. Pro tio, mi diras ke ĉio montriĝos en bona ordo.”

“Vi do senkulpigis lin?”

“Tute ne. Vi miskomprenas min. Povas esti, ke eĉ usona detektivo povas havi proprajn motivojn instigi sin murdi Ratchett. Ne, mi diras nur ke miaopinie ni povas akcepti tion, kion Hardman diris pri si. Lia diro, ke Ratchett elserĉis lin kaj dungis lin ne estas neebla, kaj kredeble, sed ne tutcerte, ĝi estas vera. Se ni intencas akcepti ĝin kiel veran, ni devas vidi ĉu estas ia konfirmo. Ni trovas gin en iom neatendita loko – en la atesto de Hildegarde Schmidt. Ŝia priskribo pri la viro, kiun ŝi vidis en Wagon Lit uniformo, precize akordiĝas. Ĉu estas alia konfirmo pri tiuj du rakontoj? Jes. Estas la butono trovita de S-ino Hubbard en ŝia kupeo. Kaj estas alia konfirma fakto, kiun eble vi ne rimarkis.”

“Kio estas tio?”

“La fakto, ke kaj Kolonelo Arbuthnot kaj Hector MacQueen diris, ke la konduktoro preterpasis sian kupeon. Ili supozis la fakton negrava, sed, sinjoroj, Pierre Michel diris, ke li neforlasis sian seĝeton krom je certaj diritaj okazoj, kaj el tiuj, neniu necesus ke li iru ĝis la fino de la vagono kaj preterpasu la kupeon en kiu sidis Arbuthnot kaj MacQueen.

“Do, ĉi tiu rakonto, la diro pri malgranda, malhela viro kun virina voĉo, kaj vestita per Wagon Lit uniformo, estas subtenata de la atesto – rekta aŭ nerekta – de kvar atestantoj.”

“Unu eta punkto,” diris D-ro Constantine. “Se la rakonto de Hildegarde Schmidt estas vera, kial la vera konduktoro ne diris, ke li vidis ŝin kiam li venis por respondi al la sonorilo de S-ino Hubbard?”

“Mi opinias, ke tio estas facile klarigebla. Kiam li alvenis por respondi al S-ino Hubbard, la servistino estis en la kupeo kun sia mastrino. Kiam ŝi fine reiris al sia kupeo, la konduktoro estis en la kupeo kun S-ino Hubbard.”

S-ro Bouc estis senpacience atendinta ĝis ili finis la interparoladon.

“Jes, jes, mia amiko,” li diris al Poirot. “Sed aprobante vian singardemon, vian metodon antaŭeniri unu paŝon post alia, mi opinias ke ĝis nun vi ne menciis la plej gravan punkton. Ni ĉiuj konsentas, ke ĉi tiu persono ekzistas. La punkto estas – kien li iris?”

Poirot admonante skuis la kapon.

“Vi eraras. Vi inklinas meti la ĉaron antaŭ la ĉevalo. Antaŭ ol demandi al mi ‘Kien malaperis la viro?’ Mi demandas al mi ‘Ĉu tia viro vere ekzistis?’ Ĉar, vi komprenos, se la viro estus inventaĵo – fabrikaĵo – tiom pli facile oni povus malaperigi lin. Mi do provas unue pruvi, ke vere estas tia karna persono.”

“Kaj decidinte ke estas tia persono – kie li estas nun?”

“Estas nur du respondoj, mon cher. Aŭ li estas ankoraŭ kaŝata en la trajno, en loko tiel lerte elektita ke ni eĉ ne povas pensi pri ĝi, aŭ li estas, tiel diri, du personoj. Tio estas, li estas kaj si – la viro timita de S-ro Ratchett – kaj pasaĝero en la trajno tiel bone alivestita, ke S-ro Ratchett ne konis lin.”

“Tio estas ideo,” diris S-ro Bouc, lia vizaĝ-esprimo pli kontenta. Sed ĝi nubkovriĝis denove. “Sed estas unu kontraŭaĵo…”

Poirot finis la frazon por li.

“La alteco de la viro. Tion vi intencis diri. Kun la escepto de la servisto de S-ro Ratchett, ĉiuj la pasaĝeroj estas grandaj viroj – la italo, Kolonelo Arbuthnot, Hector MacQueen, Grafo Andrenyi. Nu, tio lasas por ni la serviston – ne tre verŝajna solvo. Sed estas alia ebleco. Memoru la ‘virinan’ voĉon. Tio donas al ni alternativon. La viro povas esti alivestita kiel virino aŭ li povas esti virino. Alta virino en viraj vestoj aspektus malalta.”

“Sed kredeble Ratchett scius…”

“Eble li sciis. Eble ĉi tiu virino, vestita kiel viro por plifaciligi sian celon, jam provis murdi lin. Povas esti, ke Ratchett divenis ke ŝi denove uzos la saman ruzon, kaj li avertis Hardman pri viro. Li tamen menciis ‘virinan’ voĉon.”

“Tio estas ebleco,” diris S-ro Bouc. “Sed…”

“Atendu, mia amiko, mi opinias, ke mi devus nun diri al vi pri kelkaj malakordaĵoj rimarkitaj de D-ro Constantine.”

Li parolis detale pri la konkludoj faritaj de li kaj la kuracisto pro la karaktero de la vundoj de la murdito. S-ro Bouc ĝemis kaj ree metis la kapon inter la manojn.

“Mi scias,” diris Poirot kunsenteme. “Mi scias precize kiel vi sentas. La kapo kirliĝas, ĉu ne?”

“La tuta afero estas fantazio,” ekkriis S-ro Bouc.

“Precize. Ĝi estas absurda – nekredebla – ĝi ne povas esti. Tiel mi ankaŭ parolis. Malgraŭ tio, ĝi estas. Oni ne povas eviti la faktojn.”

“Ĝi estas frenezeco.”

“Ĉu ne? Ĝi estas tiel freneza, mia amiko, ke kelkfoje la sento ke ĝi estas tute simpla ĝenas min… Sed tiu estas nur unu el miaj ideoj…”

“Du murdistoj,” ĝemis S-ro Bouc. “Kaj en la Orienta Ekspreso.” La penso preskaŭ plorigis lin.

“Kaj nun ni faru la fantazion pli fantazia,” diris Poirot gaje. “Hieraŭ nokte estis du misteraj fremduloj en la trajno. Estis la Wagon Lit konduktoro priskribita de S-ro Hardman, kaj vidita de Hildegarde Schmidt, Kolonelo Arbuthnot, kaj S-ro MacQueen. Estis ankaŭ virino en ruĝa kimono – alta maldika virino – vidita de Pierre Michel, de F-ino Debenham, de S-ro MacQueen, kaj de mi – kaj flarita, oni povas diri, de Kolonelo Arbuthnot! Kiu ŝi estis? Neniu en la trajno konsentas ke ŝi havas skarlatan kimonon. Ŝi, ankaŭ, malaperis. Ĉu ŝi estis la sama persono kiel la falsa Wagon Lit konduktoro? Aŭ ĉu ŝi estis tute aparta personeco? Kie ili estas, tiuj du? Kaj, pasante, kie estas la Wagon Lit uniformo kaj la skarlata kimono?”

“Ha! Tio estas io konkreta.” S-ro Bouc vigle eklevis sin. “Ni devas traserĉi la pakaĵojn de la pasaĝeroj. Jes, tio estos io.”

Poirot ankaŭ leviĝis. “Mi antaŭdiros ion,” li diris.

“Vi scias, kie ili estas?”

“Mi havas ideon.”

“Kie, do?”

“Vi trovos la skarlatan kimonon en pakaĵo de unu el la viroj kaj vi trovos la uniformon de la Wagon Lit konduktoro en la pakaĵo de Hildegarde Schmidt.”

“Hildegarde Schmidt. Vi opinias….”

“Ne kion vi pensas. Mi tiel diros ĝin. Se Hildegarde Schmidt estas kulpa, la uniformo povas esti trovata en ŝia pakaĵo – sed se ŝi estas senkulpa, tute certe ĝi estos tie.”

“Sed kiel…” komencis S-ro Bouc kaj haltis.

“Kio estas tiu bruo, kiu alproksimiĝas?” li diris. “Ĝi similas funkciantan lokomotivon.”

La bruo alproksimiĝis. Ĝi konsistis el alttonaj krioj kaj protestoj en virina voĉo. La pordo ĉe la fino de la manĝ-vagono malfermiĝis. S-ino Hubbard brurapidis enen.

“Estas tro terure,” ŝi ekkriis. “Estas tro terure. En mia spongo-saketo. Mia spongo-saketo! Tranĉilego – sangokovrita.”

Kaj, subite falante antaŭen, ŝi svenis peze sur la ŝultron de S-ro Bouc.


ĈAPITRO 14 – LA ATESTO DE LA MURDILO

Rapide S-ro Bouc formetis la svenantan sinjorinon, tiel ke ŝia kapo estis sur la tablo. D-ro Constantine alvokis unu el la manĝ-servistoj, kiu kurante alvenis.

“Tenu ŝian kapon tiel,” diris la kuracisto. “Se ŝi rekonsciiĝus, donu al ŝi iom da brando. Vi komprenas?”

Tiam li rapidiris post la du aliaj. Li nur interesiĝis pri la krimo – li havis nenian intereson pri svenantaj mezaĝaj virinoj.

Estas eble, ke pro tiu metodo S-ino Hubbard rekonsciiĝis pli rapide ol ŝi farus alie. Kelkajn minutojn poste ŝi sidis kaj trinketis brandon el glaso proponita de la servisto, kaj paroladis.

“Mi tute ne povas diri kiel terura ĝi estis. Mi supozas, ke neniu en la trajno povas kompreni miajn sentojn. De post infaneco, mi ĉiam estas tre tre sentema. La nura ekvido de sango – uĥ – eĉ nun mi naŭziĝas kiam mi pensas pri ĝi.”

La servisto denove proponis al ŝi la glason. “Encore un peu, Madame.”

“Ĉu vi opinias, ke mi devus? Mi estas tutviva kontraŭ-alkoholulino. Mi neniam trinkas alkoholaĵojn. Ĉiuj miaj parencoj estas kontraŭ-alkoholuloj. Tamen, ĉar ĉi tiu estas nur medikamenta…” Ŝi ree trinketis.

Intertempe Poirot kaj S-ro Bouc, sekvata de D-ro Constantine, rapidis el la manĝ-vagono kaj laŭlonge de la koridoro de la Istanbul-vagono ĝis la kupeo de S-ino Hubbard. Ŝajne ĉiu veturanto en la trajno estis ekster la pordo. La konduktoro, kun ĝenata esprimo sur la vizaĝo, fortenis ilin.

“Ne estas io por vidi”, li diris, kaj ripetis la frazon en kelkaj lingvoj.

“Bonvolu permesi ke mi eniru,” diris S-ro Bouc. Preterpasinte la obstrukcantajn pasaĝerojn, li eniris la kupeon, Poirot tuj post li.

“Mi ĝojas, ke vi venis, sinjoro,” diris la konduktoro ĝemspirante. “Ĉiu provis eniri. La usonanino – kiel ŝi kriegis – ma foi! Mi pensis, ke ŝi ankaŭ estas murdita! Mi kurvenis, kaj tie ŝi estas kriegante kiel frenezulino, kaj ŝi kriis ke ŝi devas venigi vin, kaj ŝi foriris, kriegante per sia tuta forto, kaj dirante al ĉiu kies kupeon ŝi preterpasis, kio estas okazinta.”

Li aldonis, kun mangesto: “Ĝi estas en tie, sinjoro. Mi ne tuŝis ĝin.”

Granda kaŭĉuka spongo-saketo pendis sur la turnilo de la pordo kiu permesas eniron en la apudan kupeon. Sur la planko sub ĝi, tie, kien ĝi falis el la mano de S-ino Hubbard, estis rekt-klinga ponardo – malmultekosta objekto, ŝajn-orienta, kun reliefa tenilo kaj pintiĝanta klingo.

Poirot zorge manlevis ĝin.

“Jes,” li murmuris. “Ne estas eraro. Jen nia mankanta murdilo – ĉu ne, doktoro?”

La kuracisto ekzamenis ĝin.

“Vi ne bezonas esti tiel zorgema,” diris Poirot. “Ne estos fingromarkoj sur ĝi krom tiuj de S-ino Hubbard.”

La ekzameno de Constantine ne okupis longan tempon. “Sendube gi estas la murdilo,” li diris. “Ĝi povus esti uzata por ĉiu el la vundoj.”

“Mi petegas vin, mia amiko, ne diru tion.”

La kuracisto aspektis surprizita.

“Ni jam havas tro da koincidoj. Du personoj decidis pikegi S-ron Ratchett hieraŭ nokte. Estus tre eksterordinare se ambaŭ el ili elektus uzi la saman murdilon.”

“Rilate al tio, la koincido eble ne estas tiel eksterordinara kiel gi ŝajnas esti,” diris la kuracisto. “Miloj de tiuj ŝajn-orientaj ponardoj estas fabrikitaj kaj senditaj al la bazaroj en Istanbul.”

“Vi iomete konsolas min, sed nur iomete,” diris Poirot.

Li penseme rigardis la pordon antaŭ li, poste, deprenante la spongo-saketon, li provis turni la turnilon. La pordo restis firma. Ĉirkaŭ tridek centimetroj super la turnilo estis la pordriglilo. Poirot eltiris la riglilon kaj denove provis, sed la pordo ankoraŭ restis firma.

“Ni ŝlosis ĝin de la alia flanko, vi memoras,” diris la kuracisto.

“Tio estas vera,” diris Poirot distriĝeme. Li ŝajnis pensi pri io alia. Lia frunto estis sulkigata kvazaŭ pro perpleksiĝo.

“Ĝi akordiĝas, ĉu ne?” diris S-ro Bouc. “La viro trapasis ĉi tiun kupeon. Fermante la pordon malantaŭ li, li palpas la spongo-saketon. Ideo venas al li, kaj li rapide enmetas la sang-makulitan tranĉilon. Poste, ne sciante ke li vekis S-inon Hubbard, li eliras per la alia pordo en la koridoron.”

“Kiel vi diris,” murmuris Poirot. “Tiel gi devis okazi.” Sed la perpleksa esprimo ne malaperis de lia vizaĝo.

“Kio estas?” demandis S-ro Bouc. “Estas io, ĉu ne, kio ne kontentigas vin?”

Poirot rapide ekrigardis lin. “Vi ne rimarkis la saman aferon? Ne, videble ne. Nu, ĝi estas negrava afero.”

La konduktoro rigardis en la kupeon. “La usonanino revenas.”

D-ro Constantine aspektis iom kulpa. Li sentis, ke li traktis S-inon Hubbard iom malĝentile. Sed ŝi ne riproĉis lin. Ŝi koncentrigis sian atenton sur alia afero.

“Mi intencas malkaŝe diri ion,” ŝi senspire diris kiam ŝi alvenis en la pordejon. “Mi ne plu restos en ĉi tiu kupeo! Nu, mi ne dormus en ĝi hodiaŭ nokte se vi donus al mi milionon da dolaroj.”

“Sed, sinjorino…”

“Mi scias, kion vi intencas diri, kaj mi diras al vi nun, ke mi ne faros tion. Mi preferus sidi la tutan nokton en la koridoro.”

Ŝi komencis plori. “Se mia filino nur scius – se ŝi povus vidi min nun…”

Poirot interrompis decide. “Vi miskomprenas, sinjorino. Via postulo estas tute justa. Vian pakaĵaron oni tuj metos en alian kupeon.”

S-ino Hubbard mallevis sian poŝtukon. “Ĉu estas tiel? Nu mi jam sentas min pli komforta. Sed ĉu la vagono ne estas tute plena, krom se unu el la sinjoroj…”

S-ro Bouc parolis. “Oni movos vian pakaĵaron el ĉi tiu vagono. Vi havos kupeon en la apuda vagono, kiun oni kunligis en Beograd.”

“Do, tio estas bonega. Mi ne estas eksterordinare nervoza virino, sed dormi en tiu kupeo apud senviva viro…” Ŝi tremetis. “Ĝi tute frenezigus min.”

“Michel,” vokis S-ro Bouc. “Transmovu ĉi tiun pakaĵaron en liberan kupeon en la Ateno-Pariza vagono.”

“Jes, sinjoro – la sama kiel ĉi tiu – la n-ro 3?”

“Ne,” diris Poirot antaŭ ol sia amiko povis respondi. “Mi opinias, ke estus pli bone se la sinjorino ricevus tute alian numeron. Ekzemple n-ron, 12.”

Bien, Monsieur.

La konduktoro prenis la pakaĵojn. S-ino Hubbard danke turnis sin al Poirot. “Tio estas tre afabla viaflanke. Mi alte taksas ĝin, mi certigas al vi.”

“Ne diru ion pri ĝi, sinjorino. Ni venos kun vi kaj vidos ke vi estas tute komforta.”

La tri viroj eskortis S-inon Hubbard al ŝia nova hejmo. Ŝi ĉirkaŭrigardis feliĉe.

“Ĉi tiu estas bela.”

“Vi estas kontenta, sinjorino? Ĝi estas, kiel vi vidas, precize kiel la kupeo, kiun vi forlasis.”

“Tiel estas – ĝi nur frontas en la alia direkto. Sed tio ne gravas, ĉar la ĉi-tieaj trajnoj iras unue laŭ unu direkto kaj poste laŭ alia. Mi diris al mia filino, ‘Mi deziras kupeon kiu frontas al la lokomotivo,’ kaj ŝi diris ‘Nu, panjo, tio ne helpos al vi, ĉar se vi endormiĝos kiam, la trajno iras en unu direkto, kiam vi vekiĝos ĝi iras en alia.’ Kaj tio estas tute vera. Hieraŭ vespere ni eniris Beograd movanta en unudirekto, kaj eliris laŭ la alia.”

“Ĉiuokaze, sinjorino, vi estas tute feliĉa kaj kontenta nun?”

“Nu, mi ne tion dirus. Jen ni, neĝblokitaj, kaj neniu faras ion pri ĝi, kaj mia ŝipo ekvojaĝos postmorgaŭ.”

“Sinjorino,” diris S-ro Bouc, “Ni ĉiuj same suferas – ĉiu el ni.”

“Nu, tio estas vera,” konsentis S-ino Hubbard. “Sed murdinto ne marŝis tra la kupeo de iu alia dum la nokto.”

“Kio ankoraŭ perpleksas min, sinjorino,” diris Poirot, “estas kiamaniere la viro eniris vian kupeon, se kiel vi diris, la interkupea pordo estis riglita. Vi estas certa, ke ĝi estis riglita?”

“La svedino provis ĝin antaŭ miaj okuloj.”

“Ni rekonstruu la scenejon. Vi kuŝis en via lito – tiel – kaj vi ne povis mem vidi ĝin, vi diris?”

“Ne, pro la spongo-saketo. Kia ĝenaĵo! Mi devos aĉeti novan spongo-saketon. Naŭzas min eĉ rigardi ĉi tiun.”

Poirot prenis la spongo-saketon, kaj pendigis ĝin sur la turnilon de la pordo, kiu kondukas en apudan kupeon.

Precisement – mi vidas,” li diris. “La riglilo estas tuj sub la turnilo – la spongo-saketo kaŝas ĝin. De kie vi estas vi ne povas vidi ĉu la riglilo estas turnita aŭ ne.”

“Do, tio estas precize kion mi diris al vi.”

“Kaj la svedino, F-ino Ohlsson, staris tiel, inter vi kaj la pordo. Ŝi provis ĝin, kaj diris al vi ke ĝi estas riglita.”

“Tiel estas.”

“Tamen, sinjorino, estas eble ke ŝi faris eraron. Vi povas vidi kion mi intencas diri.” Poirot ŝajne tre deziris klarigi ĝin. “La riglilo estas nur elstara metalaĵo. Kiam ĝi estas turnita dekstren la pordo estas riglita; kiam rekta, ĝi ne estas. Eble ŝi nur provis la pordon kaj ĉar ĝi estas ŝlosita je la alia flanko ŝi eble supozis, ke ĝi estas riglita je via flanko.”

“Nu, mi opinias, ke tio estus iom stulta ŝiaparte.”

“Sinjorino, la plej afeblaj, la plej simpatiaj personoj ne estas ĉiam la plej lertaj.”

“Kompreneble, tio estas vera.”

“Flanke, sinjorino, ĉu vi vojaĝis al Smyrna laŭ ĉi tiu vojo?”

*Usona vojaĝ-oficejo.

“Ne. Mi ŝipveturis rekte al Istanbul, kaj amiko de mia filino – S-ro Johnson (bonega viro; mi tre ŝatus, ke vi konu lin) renkontis min, kaj montris al mi Istanbul, kiun mi trovis esti tre malkontentiga urbo – kaduka loko. Kaj rilate al tiuj moskeoj kaj la surmeto de tiuj grandaj aĵoj sur la ŝuojn – kie mi estis?”

“Vi diris, ke S-ro Johnson renkontis vin.”

“Jes, kaj li kondukis min sur ŝipon de la linio franca Messagerie por Smyrna, kaj la edzo de mia filino atendis min sur la kajo. Kion li diros, kiam li informiĝos pri la nuna afero! Mia filino diris, ke ĉi tiu estus la plej sendanĝera, la plej facila vojo imagebla. ‘Vi nur sidas en via vagono,’ ŝi diris, ‘kaj vi alvenos en Parizo, kaj tie la agento de la American Express* renkontos vin.’ Kaj, ho ve, kion mi povas fari pri la nuligo de mia ŝip-veturo. Mi devus informi ilin. Mi tute ne povos trafi ĝin nun. Estas vere terure…”

S-ino Hubbard aspektis kvazaŭ ŝi denove plorus. Poirot, kiu iome malpacienciĝis, prenis la okazon.

“Vi ricevis nerv-frapon, sinjorino. La restoracia servisto alportos al vi teon kaj biskvitojn.”

“Efektive, mi ne tre ŝatas teon,” diris S-ino Hubbard.

“Tio estas pli angla kutimo ol usona.”

“Do, kafon, sinjorino. Vi bezonas ian stimulaĵon.”

“Tiu brando igis mian kapon strange turniĝi. Mi pensas, ke mi ŝatus iom da kafo.”

“Bonege. Vi devas revigligi viajn fortojn.”

“Kia stranga esprimo!”

“Sed unue, sinjorino, eta rutina afero. Vi permesos, ke mi traserĉu vian pakaĵaron?”

“Pro kio?”

“Ni intencas traserĉi la pakaĵojn de ĉiuj pasaĝeroj. Mi ne deziras memorigi vin pri malagrabla sperto, sed via spongo-saketo – memoru.”

“Terure! Eble estus bone! Mi tute ne povus elteni aliajn tiajn surprizojn.”

La ekzameno rapide finiĝis. S-ino Hubbard kunportis por la vojaĝo minimumon da pakaĵoj – ĉapelujon, malmultekostan kofron, kaj bone provizitan valizon. La enhavo de la tri estis simpla kaj en bona ordo, kaj la ekzameno ne daŭrus pli ol du tri minutojn, se S-ino Hubbard ne prokrastus aferojn pro insisto ke ili rigardu fotojn de “mia filino,” kaj du iom malbelaj infanoj – “La filinoj de mia filino. Ĉu ili ne estas ŝatindaj?”


ĈAPITRO 15 – LA ATESTO DE LA PAKAĴOJ DE LA PASAĜEROJ

Parolinte kelkajn ĝentilajn malsinceraĵojn, kaj dirinte al S-ino Hubbard, ke li mendos kafon por ŝi, Poirot kun liaj du amikoj povis forlasi ŝin.

“Nu, ni komencis la ekzamenon kaj trovis nenion,” diris S-ro Bouc. “Al kiu ni iru nun?”

“Estus plej simple, mi opinias, iri laŭlonge de la vagono kupeon post kupeo. Tio indikas, ke ni komencu ĉe n-ro 16 – la afabla S-ro Hardman.”

S-ro Hardman, kiu fumis cigaron, bonvenigis ilin, “Envenu, sinjoroj – tio estas, se vi povas. Estas iom malvaste ĉi tie por aro.”

S-ro Bouc klarigis la celon de ilia vizito, kaj la granda detektivo kapjesis kompreneme.

“En ordo. Efektive, mi scivolis kial vi ne pli frue faris ĝin. Jen miaj ŝlosiloj, sinjoroj, kaj se vi deziras traserĉi ankaŭ miajn poŝojn, vi povas fari tion. Ĉu mi malsuprenmetu la pakaĵojn?”

“La konduktoro faros tion. Michel!”

La enhavo de la du valizoj de S-ro Hardman estis baldaŭ ekzamenita kaj aprobita. Ili enhavis eble tro grandan proporcion de alkoholaĵoj. S-ro Hardman palpebrumis.

“Oni ne ofte traserĉas viajn valizojn ĉe landlimoj – ne se vi donas trinkmonon al la konduktoro. Mi tuj transdonis turkajn monbiletojn, kaj ĝis nun oni ne ĝenis min.”

“Kaj ĉe Parizo?”

S-ro Hardman palpebrumis. “Kiam mi alvenos en Parizo tio, kio restas el ĉi tiu provizo ne plenigos eĉ unu botelon, kiu havos la priskribon ‘harlavaĵo.’”

“Vi ne kredas al la kontraŭalkohol-leĝo, S-ro Hardman,” diris S-ro Bouc kun rideto.

“Nu,” diris Hardman. “Mi ne povas diri, ke kontraŭalkohol-leĝo iam ĝenis min.”

“Ha!” diris S-ro Bouc. “La ‘speakeasy.”[4] Li elparolis la vorton zorgeme pro ŝato al ĝi. “Viaj usonaj esprimoj estas tiel kuriozaj, tiel komprenigaj,” li diris.

“Mi tre ŝatus iri al Usono,” diris Poirot.

“Vi lernus modernajn metodojn tie,” diris Hardman. “Eŭropo bezonas modernigon. Ĝi estas duon-dorma.”

“Estas vere, ke Usono estas la lando de progreso,” konsentis Poirot. “Estas multo, kion mi admiras pri usonanoj. Nur – sed eble mi estas malnovstilema – mi opinias, ke la virinoj de Usono estas malpli ĉarmaj ol tiuj de mia propra lando. La franca aŭ belga fraŭlino – koketa, ĉarma – mi opinias, ke estas neniu tiel alloga.”

Hardman forturnis sin por elrigardi la neĝon dum minuto. “Eble vi pravas, S-ro Poirot,” li diris. “Sed mi supozas, ke ĉiu nacio preferas la proprajn fraŭlinojn.”

Li momente fermis la okulojn, kvazaŭ la neĝbrilo dolorigas ilin.

“Iom blindetiga, ĉu ne?” li diris. “Nu, sinjoroj, ĉi tiu afero maltrankviligas miajn nervojn. Murdo, kaj la neĝo, kaj ĉio, kaj nenio okazanta. Oni povas fari nenion por pasigi la tempon. Mi ŝatus ekfari ion pri iu aŭ io.”

“La vera okcidenta rapidemo,” diris Poirot kun rideto.

La konduktoro remetis la valizojn, kaj ili iris al la apuda kupeo. Kolonelo Arbuthnot sidis en angulo fumante pipon kaj legante revuon.

Poirot klarigis sian celon. La kolonelo ne malkonsentis. Li havis du pezajn ledajn kofrojn. “La ceteraj pakaĵoj estas senditaj per la mara vojo,” li klarigis.

Kiel multaj soldatoj la kolonelo estis bona pakanto. La trarigardo de liaj pakaĵoj bezonis nur kelkajn minutojn. Poirot rimarkis paketon da pip-purigiloj.

“Vi ĉiam uzas la saman specon?” li demandis.

“Kutime. Se mi povas akiri ilin.”

“Ha!” Poirot kapjesis. Ĉi tiuj pip-purigiloj precize similis tiun, kiun li trovis sur la planko en la kupeo de la murdito. D-ro Constantine tion diris, kiam ili denove estis en la koridoro.

Tout de meme,” murmuris Poirot, “mi povas apenaŭ kredi ĝin. Ĝi ne estas laŭ lia karaktero, kaj dirinte tion vi estas dirinta ĉion.”

La pordo de la apuda kupeo estis fermita. Ĝi estis tiu okupata de Princino Dragomiroff. Ili frapis ĉe la pordo, kaj la malalta voĉo de la princino vokis, “Entrez.”

S-ro Bouc parolis. Klarigante ilian celon, li estis tre respekta kaj ĝentila. La princino silente aŭskultis ilin, ŝia buf-simila vizaĝo tute serena.

“Se ĝi estas necesa, sinjoroj,” ŝi trankvile diris kiam li finiĝis, “jen ĉio. Mia servistino havas la ŝlosilojn. Ŝi prizorgos ĝin kun vi.”

“Ĉu via servistino ĉiam portas la ŝlosilojn, sinjorino?” demandis Poirot.

“Certe, sinjoro.”

“Kaj se dum nokto ĉe landlimo la doganistoj postulus, ke valizo estu malfermata?”

La maljunulino levis la ŝultrojn. “Tio estus neatendata, sed tiuokaze la konduktoro venigus ŝin.”

“Do, vi absolute fidas ŝin, sinjorino?”

“Mi jam diris tion al vi,” kviete diris la princino. “Mi ne dungas personojn al kiuj mi ne fidas.”

“Jes,” penseme diris Poirot. “Fido estas grava en la nunaj tagoj. Estas pli bone havi ĉe si hejmecan virinon fidindan ol pli laŭmodan servistinon – ekzemple bone-vestitan parizaninon.”

Li rimarkis, ke la malhelaj inteligentaj okuloj fikse rigardis lian vizaĝon.

“Precize kion vi sugestas, S-ro Poirot?”

“Nenion, sinjorino. Mi? Nenion.”

“Tamen, jes. Vi opinias, ĉu ne, ke mi devus havi laŭmodan francinon por prizorgi min?”

“Tio estus, eble, pli laŭkutima, sinjorino.”

Ŝi neante skuis la kapon. “Schmidt amegas min.”Ŝia voĉo malrapide diris la vortojn. “Amo – tio ne estas pagebla.”

La germanino alvenis kun la ŝlosiloj. La princino parolis al si per ŝia propra lingvo, dirante ke ŝi malfermu la pakaĵojn kaj helpu al la sinjoroj. Ŝi mem restis en la koridoro, rigardante la neĝon, kaj Poirot restis kun ŝi dum S-ro Bouc traserĉis la pakaĵojn. Ŝi rigardis lin kun severa rideto.

“Nu, sinjoro, ĉu vi ne deziras vidi la enhavon de miaj valizoj?”

Li kapneis. “Sinjorino, ĝi estas nur formalaĵo.”

“Ĉu vi estas tute certa?”

“Pri vi, jes.”

“Kvankam mi konis kaj amis Sonia Armstrong. Do, kion vi opinias? Ke mi ne malpurigus miajn manojn per la murdo de tia malbonegulo kia la viro Cassetti? Nu, eble vi pravas.”

Ŝi silentis dum mallonga tempo, kaj poste diris: “Ĉu vi scias, kion mi ŝatus fari al tia viro? Mi ŝatus ordoni al miaj servistoj: ‘Skurĝu ĉi tiun viron ĝismorte kaj forĵetu lin sur la rubejon.’ Tiamaniere oni agis kiam mi estis juna, sinjoro.”

Ankoraŭ li ne parolis, sed atente aŭskultis. Ŝi rigardis lin per subita vigleco.

“Vi ne diras ion, S-ro Poirot. Pri kio vi pensas, mi scivolas?”

Li rekte rigardis ŝin. “Mi opinias, sinjorino, ke via forto apartenas al via volo – ne al via brako.”

Ŝi rigardis siajn maldikajn nigre-vestitajn brakojn, finiĝantajn per ungo-similaj flavaj manoj kun ringoj sur la fingroj.

“Tio estas vera,” ŝi diris. “Mi havas nenian forton en ĉi tiuj. Mi ne scias, ĉu mi estas malĝoja aŭ ĝoja.”

Tiam ŝi abrupte turnis sin al la kupeo, kie la servistino repakas la valizojn.

La princino mallongigis la pardonpetojn de S-ro Bouc. “Ne necesas, ke vi pardonpetu, sinjoro,” ŝi diris. “Murdo okazis. Oni devas plenumi certajn devojn. Jen ĉio.”

“Vi estas tre afabla, sinjorino.”

Ŝi iomete klinis la kapon kiam ili foriris. La pordoj de la du apudaj kupeoj estis fermitaj. S-ro Bouc paŭzis kaj gratis la kapon.

“Diablo!” li diris. “Ĉi tio povas esti ĝena. Ili havas diplomatajn pasportojn. Ilia pakaĵaro estas libera de ĉiu devo.”

“De dogana ekzamenado, jes. Sed murdo estas alia afero.”

“Mi scias tion. Malgraŭ tio – ni ne deziras vidi komplikaĵojn.”

“Ne ĝenu vin, mia amiko. La grafo kaj grafino estos komplezemaj. Pensu kiel afabla Princino Dragomiroff estis pri la afero.”

“Ŝi estas vere sinjoreca. Ĉi tiuj du estas ankaŭ de la sama socia rango, sed la grafo ŝajnis al mi havi iom ferocan sintenon. Li ne estis kontenta kiam vi insistis pri la neceso fari demandojn al lia edzino. Kaj la nuna afero pliĉagrenigos lin. Ni ellasu ilin. Ĉio konsiderita, ili ne povas esti koncernataj. Kial mi fabriku ĝenaĵon por mi?”

“Mi ne konsentas kun vi,” diris Poirot. “Mi estas certa, ke Grafo Andrenyi estos komplezema. Ĉiuokaze, ni faru la provon.”

Kaj, antaŭ ol S-ro Bouc povis respondi, li frapis ĉe la pordo de n-ro 13. Voĉo el interne alvokis, “Envenu.”

La grafo sidis en la angulo apud la pordo legante ĵurnalon. La grafino kuŝsidis en la kontraŭa angulo apud la fenestro. Estis kuseno malantaŭ ŝia kapo, kaj ŝi ŝajnis esti dorminta.

“Pardonon, sinjoro grafo,” komencis Poirot. “Pardonu la entrudiĝon. Ni nun traserĉas ĉiujn pakaĵojn en la trajno. Ĝenerale, ĝi estas nura formalaĵo, sed necesas ke ni faru ĝin. S-ro Bouc sugestas, ke ĉar vi havas diplomatan pasporton, vi povas prave diri, ke vi ne bezonas submetiĝi je tia serĉado.”

La grafo pensis dum momento.

“Mi dankas vin,” li diris. “Sed mi pensas ke mi ne ŝatus escepton nur por mi. Mi preferus, ke oni ekzamenu niajn pakaĵojn same kiel tiujn de la aliaj pasaĝeroj.”

Li turnis sin al sia edzino.

“Vi ne kontraŭstaras tion, mi esperas, Elena?”

“Tute ne,” diris la grafino senhezite.

Rapida kaj iom indiferenta traserĉo sekvis. Poirot ŝajnis provi kaŝi sian embarason per multaj sencelaj diroj, kiel:

“Jen tute malseka etikedo sur via kofro, sinjorino,” kiam li mallevis bluan keston kun parafo kaj kroneto sur ĝi.

La grafino ne respondis. Efektive, ŝi ŝajnis esti tedita de la tuta afero, restante en la angulo, rigardante el la fenestro dum la viroj traserĉis ŝian pakaĵaron en la apuda kupeo.

Poirot finis sian serĉon malfermante la etan ŝrankon super la lavujo, kaj rigardante ĝian enhavon – spongo, vizaĝ-kremo, pudro, kaj boteleto kun la indiko “trionalo”.[5]

Tiam, post ĝentilaj diroj ambaŭflanke, la serĉantoj foriris. La kupeo de S-ino Hubbard, tiu de la murdito, kaj tiu de Poirot sekvis, kaj ili alvenis al la dua-klasaj kupeoj. La unua, n-roj 10, 11, estis okupata de Mary Debenham, kiu legis libron, kaj Greta Ohlsson, kiu dormis sed vekiĝis kiam ili eniris.

Poirot rediris sian formulon. La svedino ŝajnis esti maltrankviligita, Mary Debenham indiferenta. Poirot parolis al la svedino.

“Se vi permesos, fraŭlino, ni unue ekzamenos vian pakaĵon, kaj eble vi estos tiel afabla kiel eltrovi la staton de la usonanino. Ni metis ŝin en kupeo en la apuda vagono, sed ŝi estas ankoraŭ malsana pro sia eltrovo. Mi sendis kafon al ŝi, sed mi opinias ke ŝi estas tia tipo, kia bezonas iun al kiu paroli.”

La bonulino estis kunsentema. Ŝi tuj iros. Devus esti terura frapo al ŝiaj nervoj, kaj la kompatindulino estis jam malsana pro la vojaĝo kaj forlaso de sia filino. Certe, ŝi tuj iros – ŝia kofro ne estis ŝlosita – kaj ŝi prenos kun ŝi salamoniakon.

Ŝi forbruiris. Oni rapide ekzamenis ŝiajn posedaĵojn, kiuj estis malmultaj. Ŝi evidente ankoraŭ ne rimarkis la mankantajn fadenojn en la ĉapelujo.

F-ino Debenham estis formetinta sian libron. Ŝi rigardis Poirot. Ŝi transdonis siajn ŝlosilojn post lia peto. Tiam, dum li mallevis kofron kaj malfermis ĝin, ŝi diris: “Kial vi forsendis ŝin, S-ro Poirot?”

“Mi, fraŭlino? Nu, por helpi al la usonanino.”

“Bonega preteksto – sed tamen preteksto.”

“Mi ne komprenas vin, fraŭlino.”

“Mi pensas, ke vi tre bone komprenas min.”

Ŝi ridetis. “Vi volis, ke mi estu sola. Ĉu ne?”

“Vi metas vortojn en mian buŝon, fraŭlino.”

“Kaj ideojn en vian kapon? Ne, mi pensas, ke ne. La ideoj estas jam tie. Mi pravas, ĉu ne?”

“Fraŭlino, ni havas proverbon…”

Qui s’excuse s’accuse; ĉu tion vi intencis diri? Vi devas allasi al mi iom da observado kaj prudento. Ial eniris vian kapon la ideo, ke mi scias iom pri ĉi tiu afero – ĉi tiu murdo de viro, kiun mi neniam antaŭe vidis.”

“Vi imagas aferojn, fraŭlino.”

“Ne, mi tute ne imagas aferojn. Sed ŝajnas al mi, ke oni perdas multe da tempo ne parolante la veron – per ĉirkaŭvagado anstataŭ tuja alveno ĉe la punkto.”

“Kaj vi ne ŝatas la perdon de tempo. Ne, vi preferas veni rekte al la punkto. Vi preferas la rektan metodon. Eh bien, mi uzos la rektan metodon. Mi demandos al vi la signifon de certaj vortoj, kiujn mi aŭdis dum la vojaĝo de Sirio. Mi eliris la trajnon por fari kion la angloj nomas ‘streĉi la krurojn’ ĉe la stacidomo Konya. Via voĉo kaj tiu de la kolonelo atingis min. Vi diris al li ‘Ne nun. Kiam ĝi estos finita. Kiam ĝi estos finita – tiam…’ Kion vi volis diri per tiuj vortoj, fraŭlino?”

Ŝi diris tre mallaŭte: “Ĉu vi opinias, ke ili signifis – murdon?”

“Estas mi, kiu faras la demandon al vi, fraŭlino.”

Ŝi ĝemspiris – dum momento perdiĝis en pensoj. Tiam ŝi diris: “Tiuj vortoj havis signifon, sed signifon kion mi ne povas doni al vi. Mi povas nur doni al vi mian honorvorton, ke mi neniam vidis tiun viron Ratchett antaŭ ol mi vidis lin en ĉi tiu trajno.”

“Kaj – vi rifuzas klarigi tiujn vortojn?”

“Jes – se vi preferas tiel diri ĝin – mi rifuzas. Ili koncernis taskon, kiun mi entreprenis.”

“Tasko nun finita?”

“Kion tio signifas?”

“Ĝi estas finita, ĉu ne?”

“Kial vi pensas tion?”

“Aŭskultu, fraŭlino. Mi memorigas al vi alian okazintaĵon. Estis malfruiĝo por la trajno en la tago kiam ni devis atingi Istanbul. Vi estis tre maltrankvila, fraŭlino. Vi, tiel trankvila, tiel sinreganta. Vi perdis tiun trankvilon.”

“Mi ne deziris maltrafi la ĝustan trajnon.”

“Tion vi diris. Sed, fraŭlino, la Orienta Ekspreso forlasas Istanbul ĉiutage. Eĉ se vi maltrafus la deziritan trajnon, la malfruiĝo estus nur dudek-kvarhora.”

Por la unua fojo F-ino Debenham montris indikon pri koleriĝo. “Vi ne ŝajnas ekkompreni, ke oni povas havi amikojn atendantaj en Londono, kaj ke unu-taga malfruiĝo povas kaŭzi multan ĝenaĵon.”

“Do, tiel estas? Estas amikoj, kiuj atendas vian alvenon? Vi ne volas ĝeni ilin?”

“Kompreneble.”

”Tamen – estas strange…

“Kio estas stranga?”

“En ĉi tiu trajno ni denove havas ma1fruiĝon. La nunan fojon ĝi estas pli grava malfruiĝo, ĉar vi ne povas aŭ telegrafi al viaj amikoj, aŭ atingi ilin per la longa – la longa…”

“La longa distanco? La telefono, vi volas diri.”

“Ha, jes, la telefono – interurba telefonado.”

“Jes, kiel vi diras, estas tre ĝene ne povi atingi siajn amikojn, aŭ telegrafe aŭ telefone.”

“Tamen, fraŭlino, ĉi tiun fojon via maniero estas tute malsimila. Vi ne plu montras senpaciencon. Vi estas trankvila kaj filozofa.”

F-ino Debenham ruĝiĝis kaj mordis la lipon. Ŝi ne plu havis inklinon rideti.

“Vi ne respondas, fraŭlino?”

“Mi bedaŭras. Mi ne komprenis, ke estas io respondenda.”

“La klarigo pri la ŝanĝo de via sinteno, fraŭlino.”

“Ĉu vi ne opinias, ke vi iom ekscitiĝas pri nenio, S-ro Poirot?”

Poirot faris pardonpetan geston per la manoj. “Tio estas kulpo ĉe detektivoj. Ni atendas ke la agado ĉiam akordiĝu. Ni ne kutime konsideras humor-ŝanĝojn.”

Mary Debenham ne respondis.

“Ĉu vi bone konas Kolonelon Arbuthnot, fraŭlino?”

“Mi renkontis lin unuafoje dum la nuna vojaĝo.”

“Ĉu vi havas kaŭzon supozi ke li antaŭe konis la viron Ratchett?”

Ŝi decide kapneis. “Mi estas tute certa, ke ne.”

“Kial vi estas tiel certa?”

“Pro la maniero laŭ kiu li parolis.”

“Tamen, fraŭlino, ni trovis pip-purigilon sur la planko de la kupeo de la murdito. Kaj Kolonelo Arbuthnot estas la sola viro en la trajno, kiu fumas pipon.”

Li zorge rigardis ŝin, sed ŝi elmontris nek surprizon nek emocion, kaj nur diris:

“Sensencaĵo. Tio estas absurda. Kolonelo Arbuthnot estas la lasta viro esti implikita en krimo – precipe teatra krimo, kia ĉi tiu.”

Tio tiel similas la opinion de Poirot, ke li preskaŭ konsentis kun ŝi. Li diris anstataŭe:

“Mi devas memorigi al vi, ke vi ne bone konas lin, fraŭlino.”

Ŝi levis la ŝultrojn. “Mi sufiĉe bone konas la specon.”

Li diris tre dolĉe: “Vi ankoraŭ rifuzas diri al mi la signifon de tiuj vortoj ‘Kiam ĝi estos finita’?”

Ŝi diris malvarme: “Mi povas aldoni nenion.”

“Ne gravas,” diris Hercule Poirot. “Mi eltrovos ĝin.”

Li klinis sin kaj forlasis la kupeon, fermante la pordon post si.

“Ĉu tio estis saĝa, mia amiko?” diris S-ro Bouc. “Vi igis ŝin singarda – kaj pere de ŝi vi igis ankaŭ la kolonelon esti singarda.”

“Mia amiko, se vi deziras kapti kuniklon vi metas furon en la kavon de la kuniklo, kaj se ĝi estas tie ĝi kuras. Mi faris nur tion.”

Ili eniris la kupeon de Hildegarde Schmidt. La virino staris preta, ŝia vizaĝo respektplena sed senemocia.

Poirot ekrigardis rapide tra la enhavo de la malgranda kofro sur la seĝo. Tiam li indikis al la konduktoro, ke li mallevu la pli grandan kofron de la breto.

“La ŝlosilojn?” li diris.

“Ĝi ne estas ŝlosita, sinjoro.”

Poirot malfermis ĝin. “Ha!” li diris, kaj turnis sin al S-ro Bouc. “Vi memoras, kion mi diris? Rigardu ĉi tien momenton!”

Sur la supro en la kofro estis rapide volvita bruna uniformo de Wagon Lit konduktoro.

La flegmo de la germanino subite ŝanĝiĝis. “Ah!” ŝi ekkriis. “Tio ne estas mia. Mi ne metis ĝin tien. Mi ne enrigardis tiun kofron post kiam ni forlasis Istanbul. Ja, tio estas vera.”

Ŝi rigardis ilin peteme. Poirot prenis ŝian brakon kaj konsolis ŝin.

“Ne, ne, ĉio estas en ordo. Ni kredas vin. Ne estu maltrankvila. Mi estas tiel certa ke vi ne kaŝis ĝin tie, kiel mi estas certa ke vi estas bona kuiristino. Vi estas bona kuiristino, ĉu ne?”

Tute konfuzite, la virino ridetis malgraŭ ĉio. “Jes, ja, ĉiuj miaj mastrinoj tion diris. Mi … ”

Ŝi haltis kun la buŝo malfermita, kaj kun tima aspekto.

“Ne, ne,” diris Poirot. “Mi certigas al vi, ke ĉio estas en ordo. Mi diros al vi, kio okazis. La viro, tiu kiun vi vidis en Wagon Lit uniformo, elvenis el la kupeo de la murdito. Li koliziis kun vi. Tio estis malbona por li. Li esperis, ke neniu vidos lin. Kion fari? Li devis sin liberigi de la uniformo. Ĝi ne plu estis protektilo sed endanĝerigilo.”

Li ekrigardis S-ron Bouc kaj D-ron Constantine, kiuj atente aŭskultis.

“Ekstere estis la neĝo; la neĝo, kiu konfuzigis liajn planojn. Kie li povis kaŝi la vestojn? Ĉiuj kupeoj estis okupataj. Ne, li preterpasas unu de kiu la pordo estas malfermita, kio montras ke ĝi ne estis okupata. Ĝi devis esti tiu, kiu apartenas al la virino kun kiu li ĵus koliziis. Li kaŝe eniris, forprenis la uniformon kaj rapide metis ĝin en kofron sur la breto. Povus esti longa tempo antaŭ ol ĝi estus malkaŝita.”

“Kaj poste?” diris S-ro Bouc.

“Tion ni devas diskuti,” diris Poirot kun averta ekrigardo.

Li suprentenis la jakon. Butono, la tria de la supro, mankis. Poirot metis la manon en poŝon, kaj elprenis konduktoran ŝlosilon, uzata por malŝlosi la pordojn de la kupeoj.

“Jen la klarigo pri la maniero laŭ kiu la viro povis trapasi ŝlositajn pordojn,” diris S-ro Bouc. “Viaj demandoj al S-ino Hubbard ne estis necesaj. Ŝlosita aŭ ne ŝlosita, la viro povis facile trairi la interkupean pordon. Ĉio konsiderita, se estis Wagon Lit uniformo kial ne Wagon Lit ŝlosilo?”

“Ja, kial ne,” diris Poirot.

“Efektive, ni povis tion scii. Vi memoros, ke Michel diris, ke la pordo de la kupeo de S-ino Hubbard al la koridoro estas ŝlosita, kiam li alvenis responde al ŝia sonorilo.”

“Tiel estis, sinjoro,” diris la konduktoro. “Pro tio, mi pensis ke la virino sonĝis.”

“Sed nun ĝi estas komprenebla,” daŭrigis S-ro Bouc.

“Sendube li intencis reŝlosi ankaŭ la interkupean pordon, sed eble li aŭdis ian movon de la lito, kaj ĝi surprizis lin.”

“Ni nun bezonas trovi,” diris Poirot, “nur la skarlatan kimonon.”

“Vere. Kaj la du lastaj kupeoj estas okupataj de viroj.”

“Tutsame, ni traserĉos ilin.”

“Ho, certe! Krome, mi memoras kion vi diris.”

Hector MacQueen volonte konsentis pri la serĉo.

“Mi preferas, ke vi tion faru,” li diris kun malgaja rideto. “Mi sentas, ke mi estas la plej suspektinda persono en la trajno. Vi bezonas nur trovi testamenton per kiu la maljunulo testamentis sian monon al mi, kaj tio certigos la aferon.”

S-ro Bouc suspekteme rigardis lin.

“Tio estas nur serĉo,” rapide diris MacQueen. “Li sendube ne testamentus al mi eĉ unu centimon. Mi estis utila al li pro mia scio de lingvoj kaj tiel plu. Oni povas trompi vin, se vi scias nur la usonan lingvon. Mi ne estas lingvisto, sed mi scias la francan, germanan, kaj italan lingvojn sufiĉe bone por butikumadi kaj por la hotelaj bezonoj.”

Lia voĉo estis iom pli laŭta ol kutime, kvazaŭ li estas iomete maltrankvila pro la serĉado malgraŭ sia konsento.

Poirot elvenis. “Nenion,” li diris. “Eĉ ne kompromantan testamentaĵon.”

MacQueen suspiris. “Nu, jen ŝarĝo for de mia menso,” li diris ŝerce.

Ili iris al la lasta kupeo. La ekzameno de la pakaĵaro de la italo kaj la servisto donis nenian rezultaton. La tri viroj staris ĉe la fino de la vagono kaj rigardis unu la alian.

“Kio nun?” demandis S-ro Bouc.

“Ni reiros al la manĝ-vagono,” diris Poirot. “Ni nun scias ĉion, kion ni povas eltrovi. Ni havas la atestaron de la pasaĝeroj, la atestaron de iliaj pakaĵoj, la atestaron donita de niaj okuloj. Ni ne povas atendi alian helpon. Ni devas nun uzi niajn cerbojn. Li eltiris el sia poŝo sian cigaredujon. Ĝi estis malplena.

“Mi venos ĉe vi post momento,” li diris. “Mi bezonos la cigaredojn. Ĉi tiu estas tre malfacila, tre stranga afero. Kiu portis tiun skarlatan kimonon? Kie ĝi nun estas? Mi tre volas scii. Estas io en la nuna afero kio evitas min. Ĝi estas malfacila ĉar oni malfaciligis ĝin. Sed ni diskutos ĝin. Pardonu al mi dum momento.”

Li rapidiris laŭ la koridoro al sia kupeo. Li sciis, ke li havas pli da cigaredoj en valizo. Li mallevis ĝin, kaj malfermis ĝin. Li tuj eksidis kaj rigardegis en ĝin.

Nete faldita sur la supro estis maldika skarlata silka kimono brodita per drakoj.

“Do,” li murmuris. “Estas tiel. Defio. Tiel estu; mi akceptos ĝin.”


PARTO 3 – HERCULE POIROT SIDAS KAJ PENSAS

ĈAPITRO 1 – KIU EL ILI?

S-ro Bouc kaj D-ro Constantine estis parolantaj kune kiam Poirot eniris la manĝ-vagonon. S-ro Bouc aspektis deprimita. “Le voila,” li diris kiam li vidis Poirot. Tiam li aldonis dum lia amiko sidiĝis: “Se vi solvus la nunan problemon, mon cher, mi ja kredus al mirakloj.”

“Ĉu la problemo ĝenas vin?”

“Nature ĝi ĝenas min. Mi tute ne povas kompreni ĝin.”

“Mi konsentas kun li,” diris la kuracisto.

Li rigardis Poirot kun intereso. “Malkaŝe dirante, mi ne povas pensi kion vi nun faros,” li diris.

“Ne,” diris Poirot penseme. Li elprenis sian cigaredujon kaj bruligis unu el siaj etaj cigaredoj. Liaj okuloj estis revemaj.

“Al mi jen la interesa flanko de la problemo,” li diris.

“Ni tute ne povas uzi la kutimajn metodojn. Ĉu la atestintoj parolis la veron aŭ mensogis? Per neniaj metodoj ni povas eltrovi – krom per tiaj metodoj, kiujn ni povos mem elpensi. Tio estas ekzercado por la cerbo.”

“Estas tiel,” diris S-ro Bouc. “Sed kion vi havas por komenco?”

“Mi antaŭe diris al vi. Ni havas la atestaron de la pasaĝeroj kaj la ateston de niaj propraj okuloj.”

“Bela atestaro – tio de la pasaĝeroj! Ĝi indikis al ni precize nenion.”

Poirot neante skuis la kapon. “Mi ne konsentas, mia amiko. La atestaro de la pasaĝeroj indikis al ni kelkajn interesajn punktojn.”

“Vere?” diris S-ro Bouc nekredante. “ Mi ne rimarkis tion.”

“Tio estas ĉar vi ne zorge aŭskultis.”

“Nu, diru al mi – kion mi ne rimarkis?”

“Jen unu okazo – la unuan ateston, kiun ni aŭdis – tio de la junulo MacQueen. Li eldiris, por mia menso, tre signifoplenan frazon.”

“Pri la leteroj?”

“Ne, ne pri la leteroj. Laŭ mia memoro, liaj vortoj estis: ‘Ni turisme vojaĝis. S-ro Ratchett volis vidi la mondon. Li estis malhelpata de nescio de lingvoj. Mi estis pli kunulo ol sekretario.’”

Li rigardis la vizaĝojn de la kuracisto kaj S-ro Bouc.

“Kio? Vi ankoraŭ ne komprenas? Tio estas nepardonebla – ĉar vi havis duan ŝancon antaŭ nelonge kiam li diris, ‘Oni povas trompi vin se vi scias nur la usonan lingvon.’”

“Vi volas diri…?” S-ro Bouc ankoraŭ aspektis perpleksita.

“Vi deziras, ke mi diru ĝin al vi per simplaj vortoj. Do, jen ĝi! S-ro Ratchett tute ne parolis la francan lingvon. Tamen kiam la konduktoro venis responde al lia sonorilo hieraŭ nokte, estis voĉo parolante france, kiu diris al li ke eraro okazis, kaj ke li ne estas bezonata. Krome, estis uzata idioma frazo, ne tia, kian viro kiu sciis nur kelkajn francajn vortojn elektus. ‘Ce n’est rien. Je me suis trompe.’”

“Tio estas vera,” ekscite kriis Constantine. “Ni devus esti rimarkintaj tion! Mi memoras, ke vi akcentis la vortojn kiam vi rediris ilin al ni. Nun mi komprenas vian malvolon ne fidi al la atesto de la kavetigita poŝhorloĝo. Jam, je dudek tri minutoj antaŭ la unua, Ratchett estis senviva…”

“Kaj estis lia murdinto kiu parolis!” findiris S-ro Bouc imprese.

Poirot levis la manon, “Ni ne iru tro rapide, kaj ni ne supozu pli ol ni efektive scias. Estas eble diri, mi opinias, ke je tiu horo, dudek tri minutoj antaŭ la unua, iu alia estas en la kupeo de Ratchett, kaj ke tiu estas aŭ franco aŭ iu, kiu povas flue paroli la francan lingvon.”

“Vi estas tre singardema, mon vieux.”

“Oni devus antaŭeniri nur paŝon post paŝo. Ni havas nenian efektivan ateston, ke Ratchett je tiu horo estas senviva.”

“Estas la krio, kiu vekis vin.”

“Jes, tio estas vera.”

“Laŭ unu maniero,” diris S-ro Bouc penseme, “ĉi tiu eltrovo ne multe aliigas aferojn. Vi aŭdis iun moviĝanta en la apuda kupeo. Tiu iu ne estis Ratchett, sed la alia viro. Sendube li forlavis la sangon de siaj manoj, ordigis ĉion post la krimo, kaj bruligis la kulpigan leteron. Poste li atendis ĝis ĉio estas trankvila, kaj kiam li opiniis ke estas sendanĝere, li ŝlosis kaj ĉenigis la pordon de Ratchett je la interna flanko, malŝlosis la interkupean pordon al la kupeo de S-ino Hubbard, kaj eliris per tiu vojo. Efektive estas precize kiel ni pensis – kun la diferenco ke Ratchett estis murdita ĉirkaŭ duonhoro pli frue, kaj la poŝhorloĝo aliigita ĝis kvarono pos la unua por krie alibion.”

“Ne tia bona alibio,” diris Poirot. “La montriloj de la poŝhorloĝo indikis 1.15 – la precizan horon kiam la entrudanto forlasis la lokon de la krimo.”

“Vere,” diris S-ro Bouc iom konfuzita. “Kion, do, la poŝhorloĝo indikas al vi?”

“Se la montriloj estis aliigitaj – mi diras se – tiuokaze la horo kiun ili indikis devas havi signifon. La racia konkludo estus suspekti ĉiun, kiu havis fidindan alibion por la horo indikita – en la nuna afero 1.15.”

“Jes, jes,” diris la kuracisto. “Tiu rezonado estas bona.”

“Ni devas ankaŭ priatenti la horon kiam la entrudanto eniris la kupeon. Kiam li havis la okazon fari tion? Krom se ni supozus la kunkulpecon de la vera konduktoro, estis nur unu tempo kiam li povis tion fari – kiam la trajno haltis ĉe Vincovci. Post kiam la trajno forlasis Vincovci la konduktoro sidis fronte al la koridoro, kaj kvankam pasaĝero preskaŭ ne rimarkus Wagon Lit konduktoron, la efektiva persono kiu rimarkus trompiston estus la vera konduktoro. Dum la halto en Vincovci la konduktoro estis sur la kajo. La vojo estis libera.”

“Kaj, laŭ nia antaŭa rezonado, ĝi devas esti unu el la pasaĝeroj,” diris S-ro Bouc. “Ni estas kie ni estis. Kiu el ili?”

Poirot ridetis. “Mi pretigis liston,” li diris, “Se vi ŝatus rigardi ĝin, ĝi eble refreŝigos vian memoron.

La kuracisto kaj S-ro Bouc kune rigardis la liston. Ĝi estis nete kaj metode skribita laŭ la ordo en kiu la pasaĝeroj estis intervujuitaj.


HECTOR MACQUEEN – Usonano. Lito n-ro 6. Dua klaso.

Motivo: Eble pro liaj rilatoj kun la murdito?

Alibio: De noktomezo ĝis 2 atm. (Noktomezo ĝis 1.30 certigita de Kol. Arbuthnot kaj 1.15 ĝis 2.0 certigita de la konduktoro.)

Atesto kontraŭ li: Nenio.

Suspektindaj cirkonstancoj: Nenio.


KONDUKTORO – PIERRE MICHEL – Franco.

Motivo: Nenio.

Alibio: De noktomezo ĝis 2.0 atm. (Vidita de H. P. en la koridoro je la tempo kiam voĉo aŭdiĝis en la kupeo de Ratchett je 12.37. De 1.0 ĝis 1.16 certigita de la du aliaj konduktoroj).

Atesto kontraŭ li: Nenio.

Suspektindaj cirkonstancoj: La trovita Wagon Lit uniformo estas favora al li ĉar ĝi ŝajne estis por suspektigi lin.


EDWARD MASTERMAN – Anglo. Lito n-ro 4. Dua klaso.

Motivo: Eble pro liaj rilatoj kun la mortinto, kies servisto li estis.

Alibio: De noktomezo ĝis 2.0 atm. (Certigita de Antonio Foscarelli.)

Atesto kontraŭ li aŭ suspektindaj aŭ cirkonstancoj: Nenio, escepte ke li estas la sola viro, kiu havas la ĝustan altecon aŭ grandecon por porti la Wagon Lit uniformon. Aliflanke, estas neverŝajne ke li bone parolas la francan lingvon.


S-INO HUBBARD – Usonanino. Lito n-ro 3. Unua klaso.

Motivo: Nenio.

Alibio: De noktomezo ĝis 2.0 atm.

Atesto kontraŭ ŝi suspektindaj cirkonstancoj: Nenio. Rakonto pri viro en ŝia kupeo certigita de la atesto de Hardman kaj tio de la virino Schmidt.


GRETA OHLSSON – Svedino. Lito n-ro 10. Dua klaso.

Motivo: Nenio.

Alibio: De noktmezo ĝis 2.0 atm. (Certigita de Mary Debenham.)

Noto. – La lasta persono, kiu vidis Ratchett viva.


PRINCINO DRAGOMIROFF – Nacianigita francino. Lito n-ro 14. Unua klaso.

Motivo: Intime konis la familion Armstrong, kaj bapto-patrino de Sonia Armstrong.

Alibio: De noktomezo ĝis 2.0 atm. (Certigita de la konduktoro kaj la servistino.)

Atesto kontraŭ ŝi aŭ suspektindaj cirkonstancoj: Nenio.


GRAFO ANDRENYI – Hungaro. Diplomata pasporto. Lito n-ro 13. Unua klaso.

Motivo: Nenio.

Alibio: Noktomezo ĝis 2.0 atm. (Certigita de la konduktoro – sed ne por la periodo 1.0 - 1.15).


GRAFINO ANDRENYI – Kiel supre, Lito 12.

Motivo: Nenio.

Alibio: Noktomezo ĝis 2.0 atm. Trinkis trionalon kaj dormis. (Certigita de la edzo. Trional-botelo en ŝia ŝranko)


KOLONELO ARBUTHNOT – Brito. Lito n-ro 15. Unua Klaso

Motivo: Nenio.

Alibio: Noktomezo ĝis 2.0 atm. Parolis kun MacQueen ĝis 1.30. Li iris al sia kupeo kaj ne forlasis ĝin. (Certigita de MacQueen kaj la konduktoro.)

Atesto kontraŭ li aŭ suspektindaj cirkonstancoj: Pip-purigilo.


CYRUS HARDMAN – Usonano. Lito n-ro 16. Dua klaso.

Motivo: Nenio sciata.

Alibio: Noktomezo ĝis 2.0 atm. Ne forlasis sian kupeon. (Certigita de MacQueen kaj la konduktoro.)

Atesto kontraŭ li aŭ suspektindaj cirkonstancoj: Nenio.


ANTONIO FOSCARELLI – Usonano (italo laŭ naskiĝo). Lito n-ro 5. Dua klaso.

Motivo: Nenio sciata.

Alibio: Noktomezo ĝis 2.0 atm. (Certigita de Edward Masterman.)

Atesto kontraŭ li aŭ suspektindaj cirkonstancoj: Nenio, escepte ke la murdilo uzita povus taŭgi al lia temperamento (laŭ S-ro Bouc).


MARY DEBENHAM – Britino. Lito n-ro 11. Dua klaso.

Motivo: Nenio.

Alibio: Noktomezo ĝis 2.0 atm. (Certigita de Greta Ohlsson.)

Atesto kontraŭ ŝi aŭ suspektindaj cirkonstancoj: Konversacio aŭdita de H. P. kaj ŝia rifuzo klarigi tion.


HILDEGARD SCHMIDT – Germanino. Lito n-ro 8. Dua klaso.

Motivo: Nenio.

Alibio: Noktomezo ĝis 2.0 atm (Certigita de la konduktoro kaj ŝia mastrino.) Enlitiĝis. Estis vekita de la konduktoro proksimume je 12:38 kaj iris al ŝia mastrino.

NOTO: La atesto de la pasaĝeroj estas subtenata de la aserto de la konduktoro, ke neniu eniris aŭ eliris la kupeon de S-ro Ratchett inter noktomezo kaj 1.0 atm. (Kiam li iris en la apudan vagonon) kaj de 1.15 ĝis 2.0 atm.


“Vi komprenas,” diris Poirot, “ke tiu dokumento estas nur resumo de la atestaro kiun ni aŭdis, tiel aranĝita por oportuneco.”

Kun grimaco S-ro Bouc redonis ĝin. “Ĝi ne estas tre helpa,” li diris.

“Eble ĉi tiu pli bone kontentigos vin,” diris Poirot kun eta rideto dum li transdonis al li duan paperfolion.


ĈAPITRO 2 – DEK DEMANDOJ

Sur la papero estis skribita: Aferoj, kiuj bezonas klarigojn.

1. La poŝtuko markita per la ĉeflitero H. Al kiu ĝi apartenas?

2. La pip-purigilo. Ĉu ĝi estis faligita de Kolonelo Arbuthnot? Aŭ de iu alia?

3. Kiu portis la skarlatan kimonon?

4. Kiu estis la viro aŭ virino kaŝvestita per Wagon Lit uniformo?

5. Kial la montriloj de la poŝhorloĝo montras 1.15?

6. Ĉu la murdo okazis je tiu horo?

7. Ĉu pli frue?

8. Ĉu pli malfrue?

9. Ĉu ni povas esti certaj ke Ratchett estas pikita de pli ol unu persono?

10. Kia alia klarigo povas esti pri liaj vundoj?


“Nu, ni vidu kion ni povas fari,” diris S-ro Bouc, iom pli feliĉa pro ĉi tiu provo de sia menskapablo. “La poŝtuko por la komenco. Ni estu ordaj kaj metodaj.”

“Certe,” diris Poirot, kapjesante laŭ kontenta maniero.

S-ro Bouc daŭrigis iom didaktike. “La ĉeflitero H havas rilaton kun tri personoj – S-ino Hubbard, F-ino Debenham, kies dua nomo estas Hermione, kaj la servistino Hildegarde Schmidt.”

“Jes; kaj el tiuj tri?”

“Estas malfacile diri. Sed mi pensas, ke mi elektus F-inon Debenham. Ni ne scias, ke ŝi ne uzas la duan nomon anstataŭ la unuan. Ankaŭ ŝi estas jam suspektinda. Tiu konversacio kiun vi aŭdis, mon cher, estis certe iom stranga, kaj tiel estas ankaŭ ŝia rifuzo klarigi ĝin.”

“Miaflanke, mi elektas la usonaninon,” diris D-ro Constantine. “Ĝi estas tre multekosta poŝtuko, kaj ne gravas al usonanoj kiom ili pagas, kiel ĉiu scias.”

“Do, vi ambaŭ eliminas la servistinon?” demandis Poirot.

“Jes. Kiel ŝi mem diris, ĝi estas poŝtuko de ano de la pliriĉa klaso.”

“Kaj la dua demando – la pip-purigilo. Ĉu kolonelo Arbuthnot faligis ĝin, aŭ iu alia?”

“Tio estas pli malfacila. La angloj ne uzas ponardojn. Pri tio vi estas prava. Mi inklinas al la vidpunkto ke iu alia faligis la pip-purigilon – kaj tion faris por ŝajnkulpigi la longkruran anglon.”

“Kiel vi diris, S-ro Poirot,” intervenis la kuracisto, “du postsignoj montras tro da malzorgemo. Mi konsentas kun S-ro Bouc. La poŝtuko estis vera malatento – kaj pro tio neniu konfesos ke ĝi apartenas al ŝi. La pip-purigilo estas falsa postsigno. Favore al tiu teorio, vi rimarkas, ke kolonelo Arbuthnot montris nenian embarason, kaj volonte konsentis ke li fumas pipon kaj uzas tiuspecan purigilon.”

“Vi bone rezonas,” diris Poirot.

“Demando n-ro 3 – kiu portis la skarlatan kimonon?” daŭrigis S-ro Bouc. “Pri tio, mi devas konfesi, ke mi havas nenian ideon. Ĉu vi havas ian opinion pri tiu punkto, D-ro Constantine?”

“Nenian.”

“Ni devas konfesi nin venkitaj pri tiu punkto. Almenaŭ estas eblecoj rilate al la posta demando. Kiu estis la viro aŭ virino kaŝvestita en Wagon Lit uniformo? Nu, oni povas diri definitive kelkajn personojn kiuj ĝi ne povus esti. Hardman, Kolonelo Arbuthnot, Foscarelli, Grafo Andrenyi, kaj Hector MacQueen estas tro altaj. S-ino Hubbard, Hildegarde Schmidt kaj Greta Ohlsson estas tro larĝaj. Restas nur la servisto, F-ino Debenham, Princino Dragomiroff kaj Grafino Andrenyi – kaj neniu el ili estas verŝajna! Greta Ohlsson ĵuras ke F-ino Debenham ne forlasis sian kupeon, kaj Antonio Foscarelli, ke la servisto ne faris tion. Hildegarde Schmidt asertas, ke la princino estis en sia kupeo, kaj Grafo Andrenyi diris al ni, ke lia edzino trinkis dormigaĵon. Tial, ŝajnas kvazaŭ ne povis esti iu – kio estas absurda!”

“Kiel diras nia malnova amiko Eŭklid,” murmuris Poirot.

“Devas esti unu el tiuj kvar,” diris D-ro Constantine.

“Krom se estis iu el ekstere kiu trovis kaŝlokon – kaj tio, ni konsentis, estis neebla.”

S-ro Bouc pasis al la venonta demando en la listo.

“N-ro 5 – kial la montriloj de la rompita poŝhorloĝo indikas 1.15? Mi povas vidi du klarigojn. Aŭ ĝi estas farita de la murdinto por starigi alibion, kaj poste li estis malhelpata de moviĝantaj personoj forlasi la kupeon laŭ sia intenco, aŭ – atendu – ideo venas…”

La du viroj ĝentile atendis dum S-ro Bouc penege pensis.

“Jen ĝi,” li fine diris. “Ne estis la Wagon Lit murdinto kiu difektis la poŝhorloĝon. Estis la persono, kiun ni nomis la dua murdinto – la maldekstrulo – alivorte, la virino en la skarlata kimono. Ŝi alvenis pli malfrue, kaj movis malantaŭen la montrilojn por starigi alibion por si.”

“Brave!” diris D-ro Constantine. “Tio estas bone imagita.”

“Efektive,” diris Poirot, “ŝi pikis lin en la mallumo, ne sciante ke li estas jam senviva, sed iel deduktis ke li havas horloĝeton en la poŝo, elprenis ĝin, nevidante malantaŭen ŝovis la montrilojn, kaj faris al ĝi la necesan difekton.”

S-ro Bouc malafable rigardis lin. “Ĉu vi povas mem fari pli bonan sugeston?” li demandis.

“En la nuna momento – ne,” allasis Poirot. “Sed mi opinias ke nek unu nek la alia rimarkis la plej interesan punkton pri tiu poŝhorloĝo.”

“Ĉu la demando 6 rilatas al ĝi?” demandis la kuracisto. “Al tiu demando – ĉu la murdo okazis je tiu horo – 1.15 – mi respondas ‘Ne.’”

“Mi konsentas,” diris S-ro Bouc. “‘Ĉu pli frue’ estas la sekvanta demando. Mi diris, ke jes. Ankaŭ vi, doktoro?”

La kuracisto kapjesis. “Jes, sed la demando ‘Ĉu pli malfrue’ oni povas ankaŭ jese respondi. Mi akceptas vian teorion, S-ro Bouc, kiel ankaŭ, mi pensas, S-ro Poirot, kvankam li ne deziras diri tion. La unua murdinto venis antaŭ 1.15, sed la dua murdinto venis post tiu horo. Rilate al la demando pri la maldekstremeco, ĉu ni ne devus eltrovi kiu el la pasaĝeroj estas maldekstrulo?”

“Mi ne tute forgesis tiu punkto,” diris Poirot. “Povas esti, ke ke vi rimarkis ke mi devigis la pasaĝerojn skribi la nomon aŭ adreson. Tio ne estas decidiga, ĉar persono povas fari certajn agojn per la dekstra mano kaj aliajn per la maldekstra. Iuj skribas dekstramane, sed golfludas maldekstramane. Tamen, ĝi estas io. Ĉiu persono uzis la dekstran manon – kun la escepto de Princino Dragomiroff, kiu rifuzis skribi.”

“Princino Dragomiroff, neeble,” diris S-ro Bouc.

“Mi dubas, ĉu ŝi havas sufiĉan forton per fari tiun maldekstramanan pikbaton,” dubeme diris D-ro Constantine. “Tiu vundo estas farita per aparte forta bato.”

“Pli da forto ol virino povus havi?”

“Ne, mi ne dirus tion. Sed, miaopinie, pli da forto ol maljuna virino povus montri, kaj la korpo de Princino Dragomiroff estas aparte malforta.”

“Povus esti la influo de la volo sur la korpon,” diris Poirot. “Princino Dragomiroff posedas fortan personecon kaj fortegan volpovon. Sed ni lasu tiun punkton, nunmomente.”

“Pri la demandoj n-roj 9 kaj 10. Ĉu ni povas esti certaj, ke Ratchett estis pikita de pli ol unu persono, kaj kia alia klarigo pri la vundoj povus esti? Miaopinie, ne povas esti alia pri tiuj vundoj. Sugesti, ke viro unue frapis malforte kaj poste fortege, unue per la dekstra mano kaj poste per la maldekstra mano, kaj tiam post intertempo duonhora li faris novajn vundojn en senviva kadavro – nu, tio estas sensencaĵo.”

“Jes,” diris Poirot. “Ĝi estas sensencaĵo. Kaj vi opinias, ke du murdintoj estas ebla solvo?”

“Kiel vi mem diris, kia alia klarigo povas esti?”

Poirot rigardis rekte antaŭ si. “Mi demandas tion al mi,” li diris. “Mi neniam ĉesas demandi tion al mi.”

“De nun, ĉio estas ĉi tie,” li frapetis sin sur la frunto. “Ni plene diskutis ĝin. La faktoj estas antaŭ ni – metode aranĝitaj. La pasaĝeroj donis sian ateston, unu post la alia. Ni scias ĉion sciebla – de ekstere.”

Li ame ridetis je S-ro Bouc. “Inter ni estas ŝerceto pri la ebleco sidi kaj elpensi la veron, ĉu ne? Nu, mi intencas praktiki mian teorion – ĉi tie, antaŭ viaj okuloj. Vi du same faru. Ni ĉiuj fermu la okulojn kaj pensu…”

“Unu aŭ pli el tiuj pasaĝeroj murdis Ratchett. Kiu el ili?”


ĈAPITRO 3 – KELKAJ SUGESTAJ PUNKTOJ

Pasis kvaronhoro antaŭ ol iu parolis.

S-ro Bouc kaj D-ro Constantine komencis per provo sekvi la instrukciojn de Poirot. Ili provis travidi la labirinton de kontraŭaj detaloj por eltrovi klaran solvon.

La pensoj de S-ro Bouc iris iom laŭ la jena maniero:

“Certe mi devas pensi – sed mi jam multe pensis. Videble Poirot opinias, ke tiu angla fraŭlino ion scias pri la afero, sed mi ne povas pensi ke estas tiel… La angloj estas tre flegmaj. Ŝajnis, ke la italo ne povis fari ĝin. Mi supozas, ke la angla servisto ne mensogis kiam li diris, ke la alia ne lasis la kupeon. Sed kial li tion faru? Ne estas facile subaĉeti la anglojn, ili estas tiel rezervemaj. La tuta afero estas plej bedaŭrinda. Mi scivolas, kiam ni povos antaŭenveturi. Devas esti, ke oni nun laboras por savi nin. Ili estas malrapidaj en ĉi tiuj landoj… horoj forpasas antaŭ ol iu pensas fari ion. Kaj la policanoj en ĉi tiuj landoj estas tre ĝenaj – sinfieraj kaj kun tro granda sento de sia digno. Ili faros el ĉi tiu afero ion tre gravan. Ne ofte ili havas tian okazon. Ĝi estos en ĉiuj ĵurnaloj…”

Kaj poste la pensoj de S-ro Bouc vagadis laŭ la vojo, kiun ili jam centfojojn prenis.

La pensoj de D-ro Constantine vagadis jene:

“Li estas stranga, ĉi tiu malgranda viro. Geniulo? Aŭ maniulo? Ĉu li solvos la misteron? Neeble. Mi ne povas vidi elirvojon. Ĉio estas tro konfuza… Ĉiu mensogas, kredeble… Eĉ tio ne helpas al ni. Se ĉiu mensogas la afero estas same konfuza kiel se ili parolas la veron. Estas strange pri tiuj vundoj. Mi ne povas kompreni tion… Stranga lando, Usono. Mi ŝatus iri tien. Ĝi estas tiel progresema. Kiam mi atingos la hejmon, mi devos paroli kun Demetrius Zagone – li jam estis en Usono kaj havas plej modernajn ideojn… Mi scivolas, kion faras Zia je la nuna momento. Se mia edzino eltrovus…” Poste li pensis pri tute personaj aferoj.

Hercule Poirot sidis tre kviete. Oni povus pensi, ke li dormas. Kaj tiam, subite, post kvaronhora senmoveco, liaj palpebroj ekmoviĝis. Li ĝemspiris, kaj murmuris subvoĉe:

“Sed, ĉio konsiderita, kial ne? Kaj se jes, tio klarigus ĉion.”

Liaj okuloj malfermiĝis. Ili estis verdaj, kiel tiuj de kato. Li diris mallaŭte: “Eh bien. Mi pensis. Kaj vi?”

Perditaj en siaj propraj pensoj, la du viroj eksaltetis.

“Mi ankaŭ pensis,” diris S-ro Bouc iom kulpe. “Sed mi ne faris ian decidon. La solvo de krimaj problemoj estas via okupo, ne mia, mia amiko.”

“Ankaŭ mi tre zorge pripensis la aferon,” diris la kuracisto. “Mi elpensis kelkajn eblajn teoriojn, sed ne eĉ unu kiu plene kontentigas min.”

Poirot kapjesis afable. Lia kapjeso ŝajnis diri, “Tute bone. Tio estas la ĝusta respondo. Vi donis al mi la atenditan indikon.”

Li sidis tute rekte, elĵetis sian bruston, karesis la lipharojn, kaj parolis kvazaŭ li estus parolanta ĉe publika kunveno.

“Miaj amikoj, mi pripensis la faktojn en mia menso, kaj ankaŭ konsideris la atestaron de la pasaĝeroj kun la jena rezulto. Mi vidas, ankoraŭ iom nebule, klarigon kiu povus akordiĝi kun la faktoj al ni konataj. Ĝi estas tre kurioza klarigo, kaj ĝis nun mi ne povas esti certa ke ĝi estas ĝusta. Por eltrovi, mi devos fari kelkajn eksperimentojn.

“Unue, mi mencios kelkajn punktojn, kiuj ŝajnas al mi sugestaj. Ni komencu per rimarko farita al mi de S-ro Bouc en ĉi tiu loko je la okazo de nia unua tagmanĝo en la trajno. Li atentigis al mi, ke ni estis ĉirkaŭataj de personoj el ĉiuj klasoj, el ĉiuj aĝoj, el ĉiuj nacioj. Tio estas fakto iom malofta en la nuna jartempo. Ekzemple, la Ateno-Pariza kaj la Bukaresto-Pariza vagonoj estas preskaŭ malplenaj. Memoru ankaŭ pri unu pasaĝero kiu ne alvenis. Tio estas, miaopinie, signifa. Krome, estas kelkaj malgravaj punktoj kiuj ŝajnas al mi sugestaj – ekzemple, la loko en kiu estis la spongo-saketo de S-ino Hubbard, la nomo de la patrino de S-ino Armstrong, la detektivaj metodoj de S-ro Hardman, la sugesto farita de S-ro MacQueen, ke Ratchett mem detruis la partebruligitan noton, kiun ni trovis, la antaŭnomo de Princino Dragomiroff, kaj gras-makulo sur hungara pasporto.”

La du viroj fikse rigardis lin.

“Ĉu tiuj punktoj sugestas ion al vi?” demandis Poirot.

“Nenion,” malkaŝe diris S-ro Bouc.

“Kaj al vi, doktoro?”

“Mi tute ne komprenas pri kio vi parolas.”

Intertempe S-ro Bouc trarigardis la pasportojn. Li prenis tiun de Grafo kaj Grafino Andrenyi kaj malfermis ĝin.

“Ĉu vi parolas pri ĉi tiu malpura makulo?”

“Jes. Ĝi estas iom nova gras-makulo. Ĉu vi rimarkas, kie ĝi estas?”

“Ĉe la komenco de la priskribo pri la edzino de la grafo – por esti preciza, ĉe ŝia antaŭnomo. Sed mi konfesas, ke mi ankoraŭ ne vidas la signifon.”

“Mi intencas elmontri ĝin de alia vidpunkto. Ni konsideru la poŝtukon trovitan en loko de la krimo. Kiel ni diris antaŭ nelonge, la ĉeflitero H havas rilaton al tri personoj, S-ino Hubbard, F-ino Debenham, kaj la servistino Hildegarde Schmidt. Ni denove pripensu ĝin. Ĝi estas, miaj amikoj, tre multekosta poŝtuko – objet de luxe…manfabrikita, brodita en Parizo. Se oni ne konsiderus la ĉefliteron, al kiu el la pasaĝeroj ĝi plej verŝajne apartenus? Ne S-ino Hubbard, bona virino, kiu certe ne aĉetas tre multekostajn vestaĵojn. Ne F-ino Debenham; tia anglino posedus delikatan linan poŝtukon, sed ne multekostan peceton de batisto, kiu eble kostis du cent frankojn. Kaj tute certe, ne la servistino. Sed estas en la trajno du virinoj, al kiuj kredeble tia poŝtuko povus aparteni. Ni vidu ĉu iamaniere ni povas rilatigi ilin al la litero H. La du virinoj pri kiuj mi parolas estas Princino Dragomiroff…”

“Kies antaŭnomo estas Natalia,” interrompis S-ro Bouc ironie.

“Precize. Kaj ŝia antaŭnomo, kiel mi diris, estas signifoplena. La alia virino estas Grafino Andrenyi. Kaj io tuj frapas nian atenton…”

Vian!”

“Do, mian. Ŝia antaŭnomo sur la pasporto estas makulita per grasaĵo. Akcidente, kiel ĉiu dirus. Sed pripensu tiun antaŭnomon. Elena. Supozu, ke anstataŭ Elena, ĝi estu Helena. Tiu ĉeflitero H estus facile aliigebla en ĉeflitero E kaj la malgranda e surskribebla – kaj poste guto da graso faligita sur ĝin por kovri la aliigon.”

“Helena,” ekkriis S-ro Bouc. “Tio estas ideo.”

“Certe ĝi estas ideo! Mi ĉirkaŭrigardas por trovi ian konfirmon, eĉ etan, de mia ideo – kaj mi trovas ĝin. Unu el la etikedoj sur la pakaĵoj de la grafino estas iom malseka. Ĝi estas unu, kiu kovras la unuan ĉefliteron sur la kofro. Tiun etikedon oni deprenis kaj metis ĝin en alian lokon.”

“Vi komencas konvinki min,” diris S-ro Bouc. “Sed la Grafino Andrenyi…”

“Nun, mon vieux, vi devas turniĝi kaj pripensi tute alian flankon de la afero. Kiel oni intencis, ke la murdo aspektu al la mondo? Ne forgesu, ke la neĝo malhelpis la originalan planon de la murdinto. Ni imagu, dum momento, ke ne estas neĝo, ke la trajno iris laŭ ĝia kutima vojo. Kio estus okazinta?

“Kredeble la murdo estus eltrovita frue en la nuna mateno ĉe la itala landlimo. Multe de tiu atesto estus donita al la itala polico. La timigaj leteroj estus montritaj de S-ro MacQueen, S-ro Hardman tre volonte dirus sian rakonton, S-ino Hubbard tre volonte dirus kiamaniere viro iris tra ŝia kupeo, la butono estus trovita. Mi imagas, ke nur du aferoj estus malsamaj. La viro estus trairinta la kupeon de S-ino Hubbard tuj antaŭ la unua, kaj la Wagon Lit uniformo estus trovita en unu el la tualetejoj.”

“Kion vi volas diri?”

“Mi volas diri, ke oni planis la murdon tiel, ke ĝi aspektu kvazaŭ farita de eksterulo. Oni supozus, ke la murdinto forlasis la trajnon en Brod, kie ĝi devus alveni je 0.58. Kredeble iu estus vidinta nekonatan konduktoron en la koridoro. La uniformo estus lasita en elstara loko por montri klare kiel oni faris ĝin. Neniu suspektus la pasaĝerojn. Tiel, miaj amikoj, oni intencis ke la afero aspektu al la ekstera mondo.

“Sed la akcidento al la trajno ŝanĝis ĉion. Sendube jen kial la viro restis tiel longe en la kupeo kun sia viktimo. Li atendis, ke la trajno antaŭeniru. Fine, li konstatis, ke la trajno ne antaŭeniros. Oni devus ŝanĝi la planon, ĉar estus sciate ke la murdinto estas ankoraŭ en la trajno.”

“Jes, jes,” senpacience diris S-ro Bouc. “Tion mi vidas. Sed kiel tio rilatas al la poŝtuko?”

“Mi revenas al ĝi per iom ĉirkaŭa vojo. Vi devas ekkompreni, ke la timigaj leteroj estis por ŝajnigi la aferon alie ol ĝi estis. Ili estas kvazaŭ elprenitaj el usona krim-romano. Ili ne estas realaj. Ili estas, efektive, nur verkitaj por la polico. Ni devas demandi al ni ‘Ĉu ili trompis Ratchett?’ Ŝajne la respondo estas ‘Ne.’ Liaj instrukcioj al Hardman ŝajne indikas ‘privatan’ malamikon, kies identecon li bone konis. Tio estas, se ni akceptus la rakonton de Hardman kiel veran. Sed Ratchett certe ricevis unu leteron de tute alia karaktero – tiu, kiu enhavis la aludon al la infaneto Armstrong, kaj de kiu ni trovis fragmenton en lia kupeo. Tiu estis por certigi ke li komprenu la kaŭzon por la minacoj kontraŭ sia vivo. Kiel mi ĉiam diris, oni ne intencis, ke tiu letero estu trovita. La unua zorgo de la murdinto estis detrui ĝin. Jen, do, la dua malhelpo al liaj planoj. La unua estis la neĝo, la dua estis nia rekonstruado de tiu fragmento.

“La zorga detruo de tiu noto povas signifi nur unu aferon. Devas esti en la trajno iu tiel intime kunligata kun la familio Armstrong, ke la trovo de tiu noto tuj direktus suspekton kontraŭ tiu persono.

“Nun ni venas al la du aliaj trovitaj postsignoj. Mi nenion diros pri la pip-purigilo, ĉar ni iam multe parolis pri ĝi. Ni parolu pri la poŝtuko. Ĝi estas postsigno, kiu rekte kulpigas iun kies ĉeflitero estas H, kaj ĝi estas akcidente faligita tie de tiu persono.”

“Precize,” diris D-ro Constantine. “Ŝi eltrovas ke ŝi faligis sian poŝtukon, kaj tuj ŝi procedas kaŝi sian antaŭnomon.”

“Kiel rapide vi decidas. Vi faras konkludojn multe pli rapide ol mi permesas al mi tion fari.”

“Ĉu estas alia alternativo?”

“Certe. Supozu, ekzemple, ke vi faris krimon, kaj volas ke oni suspektu iun alian. Nu, estas en la trajno persono intime kunligata kun la familio Armstrong – virino. Supozu, ke vi lasus tie poŝtukon, kiu apartenas al ŝi… Oni faros demandojn al ŝi, oni eltrovos ŝian rilaton kun la familio Armstrong – et voila. Motivo – kaj kulpiga atestaĵo.”

“Sed tiuokaze,” kontraŭdiris la kuracisto, “ĉar la persono indikita estus senkulpa, ŝi ne provus kaŝi sian identecon.”

“Vere? Tion vi opinias? Jen la opinio de la juĝejo. Sed mi scias la homan naturon, mia amiko, kaj mi diras al vi, ke subite starigita kontraŭ ebla murdo-proceso, la plej senkulpa persono perdos la racion kaj faros plej stultajn agojn. Ne, ne, la gras-makulo kaj la movita etikedo ne pruvas kulpecon – ili pruvas nur ke Grafino Andrenyi deziras pro ia kialo kaŝi sian identecon.”

“Kio, viaopinie, povas esti ŝia kunligo kun la familio Armstrong? Ŝi diris, ke ŝi neniam estis en Usono.”

“Precize, kaj ŝi malperfekte parolas angle, kai ŝi havas fremdan aspekton, kiun ŝi troigas. Sed devus ne esti malfacile diveni kiu ŝi estas. Mi menciis antaŭ nelonge la nomon de la patrino de S-ino Armstrong. Ĝi estis Linda Arden, kaj ŝi estis fama aktorino. Linda Arden, la nomo laŭ kiu ŝi estis ĉie konata, ne estis ŝia vera nomo. Tio povus esti Goldenberg – ŝi kredeble havis en la vejnoj iom da centra-eŭropa sango. Diversaj nacianoj transloĝiĝas al Usono. Mi sugestas al vi, sinjoroj, ke tiu juna fratino de S-ino Armstrong, preskaŭ nur infano je la tempo de la tragedio, estis Helena Goldenberg, la pli juna filino de Linda Arden, kaj ke ŝi edziniĝis kun Grafo Andrenyi, kiam li estis ataŝeo en Washington.”

“Sed Princino Dragomiroff diras, ke ŝi edziniĝis kun anglo.”

“Kies nomon ŝi ne povas memori! Nu, ĉu tio estas verŝajna? Princino Dragomiroff vere amis Linda Arden. Ŝi estis bapto-patrino por unu el ŝiaj filinoj. Ĉu ŝi povus tiel rapide forgesi la edzinan nomon de la alia filino? Certe ne. Mi opinias, ke ni povas certe diri, ke Princino Dragomiroff mensogis. Ŝi scias, ke Helena estas en la trajno, ĉar si vidis ŝin. Tuj kiam ŝi aŭdis la veran nomon de Ratchett, ŝi ekkomprenis ke oni suspektus Helena. Do, kiam ni demandis al ŝi pri la fratino, ŝi mensogas – estas necerta, ne povas memori, sed ‘opinias ke Helena edziniĝis unu anglo’ – sugesto kiel eble plej malproksima al la vero.”

Unu el la servistoj en la manĝ-vagono venis tra la pordo kaj alproksimiĝis. Li parolis al S-ro Bouc.

“Ĉu mi servu la manĝon, sinjoro? Ĝi estas preta jam dum iom da tempo.”

S-ro Bouc rigardis Poirot. Ĉi lasta kapjesis.

“Certe, servu la manĝon.”

La servisto malaperis tra la pordoj. Oni povis aŭdi la sonorilon kaj la laŭtan voĉon:

“Premier service. Le diner est servi. Premier diner – First Service.”


ĈAPITRO 4 – LA GRAS-MAKULO SUR LA HUNGARA PASPORTO

Poirot ĉetabliĝis kun S-ro Bouc kaj la kuracisto, La ĉeestantaro en la manĝ-vagono estis tre kvieta. Oni parolis malmulte. Eĉ la parolema S-ino Hubbard estis nenature kvieta. Ŝi murmuris:

“Mi sentas, kvazaŭ mi ne povas manĝi ion,” kaj tiam manĝis ĉion proponitan al ŝi, instigate de la svedino, kiu prizorgis ŝin.

Antaŭ la servado de la manĝo, Poirot flustris ion al la ĉefservisto. Constantine divenis la instrukciojn donitajn, ĉar li rimarkis ke oni ĉiam laste servis la pladojn al Grafo kaj Grafino Andrenyi, kaj ke je la fino de la manĝo estis prokasto pri ilia kalkulo. Tiel okazis, ke la grafo kaj grafino estis la lastaj personoj en la manĝ-vagono.

Kiam ili fine leviĝis kaj iris al la pordo, Poirot eklevis sin kaj sekvis ilin.

“Pardonu, sinjorino, vi faligis vian poŝtukon.” Li proponis al ŝi etan literitan kvadrataĵon.

Ŝi prenis ĝin, ekrigardis ĝin, kaj redonis ĝin al li.

“Vi eraras, sinjoro, tio ne estas mia poŝtuko.”

“Ne via poŝtuko? Ĉu vi estas certa?”

“Tute certa, sinjoro.”

“Kaj tamen, sinjorino, ĝi surhavas vian ĉefliteron – la litero H.”

La grafo faris ekmovon. Poirot ignoris lin. Liaj okuloj fikse rigardis la vizaĝon de la grafino.

Firme rigardante lin, ŝi respondis: “Mi ne komprenas, sinjoro. Miaj ĉefliteroj estas E. A.”

“Mi pensas, ke ne. Via nomo estas Helena – ne Elena. Helena Goldenberg, la pli juna filino de Linda Arden – Helena Goldenberg, la fratino de S-ino Armstrong.”

Estis morta silento dum minuto. Kaj la grafo kaj la grafino paliĝis. Poirot diris per pli dolĉa voĉtono: “Ne valoras nei ĝin. Tio estas la vero, ĉu ne?”

La grafo ekfurioziĝis: “Sinjoro, per kia rajto vi…”

Ŝi interrompis lin, metante malgrandan manon kontraŭ lia buŝo.

“Ne, Rudolph. Mi parolu. Estas senutile nei, kion la sinjoro diras. Estus pli bone, ke ni sidiĝu kaj priparolu la aferon.”

Ŝia voĉo ŝanĝiĝis. Ĝi ankoraŭ enhavis la sudan tonriĉecon, sed ĝi subite plidecidiĝis. Ĝi estis, por la unua fojo, vere usona voĉo.

La grafo silentiĝis. Li obeis la geston de ŝia mano, kaj ili ambaŭ sidiĝis kontraŭ Poirot.

“Via aserto, sinjoro, estas tute vera,” diris la grafino. “Mi estas Helena Goldenberg, la pli juna fratino de S-ino Armstrong.”

“Vi ne sciigis min pri tiu fakto hodiaŭ matene, sinjorino grafino.”

“Ne.”

“Efektive, ĉio dirita al mi de via edzo kaj vi estis mensogo.”

“Sinjoro,” kolere ekkriis la grafo.

“Ne koleriĝu, Rudolph. S-ro Poirot diris ĝin iom krude, sed kion li diris ne estas kontraŭstarebla.”

“Mi estas kontenta, ke vi tiel facile konsentas pri la fakto, sinjorino. Ĉu vi nun diros al mi kial vi tion faris, kaj kial vi aliigis vian antaŭnomon en via pasporto?”

“Tion mi faris”, interrompis la grafo.

Helena diris: “S-ro Poirot, ĉu vi ne povas diveni la kialon? La viro, kiu estas murdita estas la viro kiu murdis mian nevinon, kiu mortigis mian fratinon, kiu rompis la koron de mia bofrato. Tri el la personoj, kiujn mi plej amis, kaj el kiu konsistis mia hejmo – mia mondo!”

Ŝia voĉo sonoris pasie. Ŝi estis vera filino de tiu patrino, kies emocia aktado metis larmojn en la okulojn de grandaj aŭdantaroj.

Ŝi daŭrigis pli kviete: “El ĉiuj personoj en la trajno, kredeble mi havis la plej bonan motivon mortigi lin.”

“Kaj vi ne mortigis lin, sinjorino?”

“Mi ĵuras al vi, S-ro Poirot, kaj mia edzo scias kaj ankaŭ ĵuros – ke, eĉ se mi estus tentita fari tion, mi ne levis manon kontraŭ lin.”

La grafo aldonis: “Mi donas al vi mian honorvorton, ke hieraŭ nokte Helena neniam eliris el sia kupeo. Ŝi trinkis dormigaĵon, kiel mi jam diris. Ŝi estas absolute senkulpa.”

Poirot rigardis de unu al la alia.

“Je mia honorvorto,” ripetis la grafo.

Poirot iomete kapneis. “Kvankam vi decidis aliigi la nomon en la pasporto?”

“S-ro Poirot,” la grafo parolis serioze kaj pasie. “Konsideru mian situacion. Ĉu vi opinias, ke mi ŝatus la penson, ke mia edzino estu implikata en malnobla polica afero. Ŝi estis senkulpa, mi sciis tion, sed kion ŝi diris estis vera – pro ŝiaj rilatoj kun la Armstrong familio oni tuj suspektus ŝin. Oni farus al ŝi demandojn – eble arestus ŝin. Ĉar, pro ia malbonŝanco, ni estis en la sama trajno kiel tiu Ratchett, estis nur unu elirvojo. Mi allasas, sinjoro, ke mi mensogis al vi pri ĉio, kun unu escepto. Mia edzino neniam eliris el sia kupeo hieraŭ nokte.”

Li parolis tiel serioze, ke oni preskaŭ ne povis ne kredi lin.

“Mi ne diris, ke mi ne kredas vin, sinjoro,” diris Poirot malrapide. “Mi scias, ke la via estas familio fiera kaj malnova. Certe estus malbone por vi, se via edzino devus aperi en krima afero. Pri tio mi povas kunsenti kun vi. Sed kiel, do, vi povas klarigi la fakton, ke la poŝtuko de via edzino estis en la kupeo de la murdito?”

“Tiu poŝtuko ne estas mia, sinjoro,” diris la grafino.

“Povas esti, ke iu metis ĝin tien por kulpigi vin?”

Ŝi iomete ridetis. “Vi provas instigi min konsenti, ke ĝi apartenas al mi, sed, vere, S-ro Poirot, ĝi ne estas mia.”

“Do, se la poŝtuko ne estas via, kial vi aliigis la nomon en la pasporto? “

La grafo respondis. “Ĉar ni aŭdis, ke poŝtuko kun la ĉeflitero H estis trovita. Ni priparolis la aferon antaŭ ol ni venis por la intervjuo. Mi elmontris al Helena, ke se oni vidus, ke ŝia antaŭnomo komenciĝas per H, oni pli detale farus demandojn al ŝi. Kaj la ago estis tiel facila – aliigi Helena al Elena estis facila.”

“S-ro Grafo, vi povus esti tre lerta krimulo,” diris Poirot seke. “Vi havas naturan kapablecon, kaj ŝajne senĉesan intencon erarigi la justecon.”

“Ne, ne,” la sinjorino antaŭenklinis sin. “S-ro Poirot, li klarigis al vi kiel ĝi okazis.” Ŝi komencis paroli angle anstataŭ france. “Mi estis timigita – terure timigita, vi komprenas. En tiu tempo la afero estis tiel terura – kaj mi ne deziris, ke oni reparolu pri ĝi. Kaj esti suspektata kaj eble malliberigita! Mi estis tute timigita, S-ro Poirot. Ĉu vi tute ne povas kompreni ĝin?”

Ŝia voĉo estis bela – malalta – petema – la voĉo de la filino de Linda Arden, la aktorino.

Poirot serioze rigardis ŝin. “Se vi volas, ke mi kredu al vi – kaj mi ne diras, ke mi ne kredos vin – vi devas helpi min.”

“Helpi vin?”

“Jes. La kialo de la murdo estas en la pasinteco – en tiu tragedio, kiu disrompis vian hejmon, kaj malfeliĉigis vian junan vivon. Konduku min en tiun pasintecon, sinjorino, tiel ke mi trovu tie la ĉeneron, kiu klarigos la tutan aferon.”

“Kio estas direbla al vi? Ili estas ĉiuj mortaj.” Ŝi rediris malĝoje, “Ĉiuj mortaj – ĉiuj mortaj – Robert, Sonia, kara, kara Daisy. Ŝi estis tiel dolĉa – tiel feliĉa – ŝi havis belajn buklojn. Ni ĉiuj tiom amis ŝin.”

“Estis alia viktimo, sinjorino. Nerekta viktimo, oni povas diri.”

“Kompatinda Susanne? Jes, mi forgesis pri ŝi. La polico faris demandojn al ŝi. Ili opiniis, ke ŝi iel rilatas al la afero. Eble tiel estis – sed se jes, nur senkulpe. Mi kredas, ke ŝi babiladis kun iu, kaj donis informon pri la eliroj de Daisy. La kompatindulino tre ekscitiĝis – ŝi opiniis, ke oni pensis ŝin respondeca.” Ŝi ektremis. “Ŝi ĵetis sin de la fenestro. Ho! estis terure.” Ŝi metis la vizaĝon inter la manojn.

“Kian naciecon ŝi havis, sinjorino?”

“Ŝi estis francino.”

“Kio estis ŝia familia nomo?”

“Sonas absurde, sed mi ne povas memori ĝin – ni ĉiuj nomis ŝin Susanne. Ŝi estis beleta, ridetema fraŭlino, kaj ŝi amegis Daisy.”

“Ŝi estis la infanistino, ĉu ne?”

“Jes.”

“Kiu estis la vartistino?”

“Ŝi estis edukita kiel flegistino. Laŭnome Stengelberg. Ŝi ankaŭ amegis Daisy – kaj mian fratinon.”

“Nu, sinjorino, mi deziras, ke vi zorge pensu antaŭ ol respondi al la nuna demando. Ĉu vi vidis en la trajno iun, kiun vi rekonis?”

Ŝi rigardis lin. “Mi? Ne, neniu.”

“Kio pri Princino Dragomiroff?”

“Ŝi? Kompreneble mi konas ŝin. Mi pensis, ke vi volis indiki iun – el tiu tempo.”

“Tion mi intencis, sinjorino. Zorge pensu. Memoru, ke kelkaj jaroj forpasis. La persono povus aliigi sian aspekton.”

Helena pensis. Tiam ŝi diris: “Ne – mi estas certa – estas neniu.”

“Vi estis juna knabino tiutempe. Ĉu vi ne havis iun, kiu instruis vin aŭ prizorgis vin?”

“Jes, mi havis iun – ŝi estis mia guvernistino kaj samtempe sekretariino por Sofia. Ŝi estis anglino – pli bone skotino – granda virino kun ruĝaj haroj.”

“Kio estis ŝia nomo?”

“F-ino Freebody.”

“Juna aŭ maljuna?”

“Ŝi ŝajnis al mi tre maljuna. Supozeble, tamen, ŝi ne havis pli ol kvardek jarojn. Susanne prizorgis miajn vestaĵojn.”

“Kaj ne estis aliaj loĝantoj en la domo?”

“Nur servistoj.”

“Vi estas certa – tute certa, sinjorino – ke vi ne rekonis iun en la trajno?”

Ŝi respondis tre serioze: “Neniun, sinjoro. Eĉ ne unu personon.”


ĈAPITRO 5 – LA ANTAŬNOMO DE PRINCINO DRAGOMIROFF

Kiam la grafo kaj grafino estis foririntaj, Poirot rigardis la du aliajn. “Vi vidas,” li diris, “ke ni progresas.”

“Bonega laboro,” diris S-ro Bouc. “Mi neniam eĉ pensus suspekti Grafon kaj Grafinon Andrenyi. Mi konsentas, ke mi opiniis ilin tute ekster la afero. Mi supozas, ke estas nenia dubo, ke ŝi faris la krimon? Tio estas iom malĝojiga. Tamen, oni ne gilotinos ŝin. Estas malpligravigaj cirkonstancoj. Kelkajn jarojn en malliberejo – nur tio.”

“Efektive, vi estas tute certa pri ŝia kulpeco.”

“Mia amiko, ĉu povas esti ia dubo pri gxi? Mi opiniis, ke via afabla maniero estis nur por trankviligi ilin ĝis oni liberigos nin el la neĝo, kaj la polico prizorgos la aferon.”

“Vi ne kredas al la aserto la grafo – je lia honoro – ke lia edzino estas senkulpa?”

Mon cher – nature – kion alian li povis diri? Li amegas sian edzinon. Li deziras savi ŝin. Li diris la mensogon tre bone – laŭ ĝentlemana maniero, sed kio alia ol mensogo gxi povus esti?”

“Nu, vi scias, mi havis la absurdan ideon, ke ĝi povus esti la vero.”

“Ne, ne. Memoru la poŝtukon. La poŝtuko decidigas la aferon.”

“Mi ne estas tiel certa pri la poŝtuko. Vi memoros, ke mi ĉiam diris al vi, ke estis du eblecoj pri la posedeco de la poŝtuko.”

“Tamen…”

S-ro Bouc ĉesis paroli. La pordo ĉe la fino malfermiĝis, kaj Princino Dragomiroff eniris la manĝ- vagonon. Ŝi venis rekte al ili, kaj la tri viroj ekstaris.

Ŝi parolis al Poirot sen rigardo al la aliaj. “Mi kredas, sinjoro,” ŝi diris, “ke vi havas poŝtukon, kiu apartenas al mi.”

Poirot faris triumfan ekrigardon je la aliaj du.

“Ĉu ĉi tiu, sinjorino?” Li montris la etan kvadrataĵon el batisto.

“Tio estas ĝi. Ĝi havas mian ĉefliteron en la angulo.”

“Sed, sinjorino princino, tio estas la litero H,” diris S-ro Bouc. “Via antaŭnomo – pardonu al mi – estas Natalia.”

Ŝi malvarme rigardis lin. “Tio estas vera, sinjoro. Miaj poŝtukoj ĉiam portas la ĉef-literojn laŭ la rusa alfabeto. H estas N en tiu lingvo.”

S-ro Bouc estis iom repuŝita. Estis io pri tiu nevenkebla maljunulino, kio konsternis kaj malkomfortigis lin.

“Vi ne diris al ni hodiaŭ matene, ke tiu poŝtuko estas via.”

“Vi ne demandis al mi,” diris la princino seke.

“Mi petas, ke vi sidiĝu, sinjorino,” diris Poirot.

Ŝi ĝemspiris. “Supozeble, estus pli bone.”

Ŝi sidiĝis. “Ne necesas, ke tiu afero daŭru longe, sinjoroj. Via nuna demando estos – kiel mia poŝtuko kuŝiĝis apud la kadavro de murdito? Mia respondo estas, ke mi havas nenian ideon.”

“Vi vere havas nenian ideon?”

“Absolute nenian.”

“Vi pardonos al mi, sinjorino, sed kiom ni povas fidi al la vereco de viaj respondoj?”

Poirot diris la vortojn tre mallaŭte. Princino Dragomiroff respondis malestime.

“Supozeble vi tion diris, ĉar mi ne diris al vi, ke Helena Andrenyi estis la fratino de S-ino Armstrong?”

“Efektive, vi intence mensogis al ni pri la afero.”

“Certe. Mi tion farus denove. Ŝia patrino estis mia amikino. Mi kredas, sinjoroj, je lojaleco – al amikoj, familianoj, kaj kasto.”

“Vi ne kredas, ke oni devus fari la plej eblon por certigi la justecon?”

“En la nuna okazo mi opinias, ke justeco – vera justeco – estas farita.”

Poirot antaŭenklinis sin. “Vi povas vidi mian malfacilaĵon, sinjorino. Eĉ pri tiu afero de la poŝtuko, ĉu mi povas kredi vin? Aŭ ĉu vi protektas la filinon de via amikino?”

“Ho! Mi vidas, kion vi volas diri.” Severa rideto aperis sur ŝian vizaĝon. “Nu, sinjoroj, tiu aserto mia estas facile pruvebla. Mi donos al vi la adreson en Parizo de la firmo, kiu fabrikas miajn poŝtukojn, kaj ili sciigos al vi, ke ili fabrikis ĝin laŭ mia mendo ankaŭ pli ol jaro. La poŝtuko estas mia, sinjoroj.”

Ŝi leviĝis. “Ĉu estas io alia pri kio vi deziras fari al mi demandojn?”

“Via servistino, sinjorino, ĉu ŝi rekonis ĉi tiun poŝtukon, kiam ni montris gxin al ŝi hodiaŭ matene?”

“Ŝi certe tion faris. Ŝi vidis gxin kaj diris nenion? Nu, tio montras, ke ankaŭ ŝi povas esti lojala.” Kun eta kliniĝo de la kapo ŝi eliris el la manĝ-vagono.

“Do, tiel estis,” mallaŭte murmuris Poirot. “Mi rimarkis etan heziton, kiam mi demandis al la servistino, ĉu ŝi scias al kiu la poŝtuko apartenas. Ŝi ne sciis, ĉu ŝi devas allasi, ke gxi apartenas al ŝia mastrino. Sed kiel tio akordiĝas kun mia ĉefa ideo? Jes, povas esti.”

“Do!” diris S-ro Bouc kun katakteriza gesto – ”ŝi estas terura maljunulino!”

“Ĉu povus esti, ke ŝi murdis Ratchett?” Poirot demandis al la kuracisto.

Li kapneis. “Tiuj fortaj batoj, kiuj penetris la muskolojn – ne, neniam iu tiel malforta povus fari ilin.”

“Sed la pli malfortaj batoj?”

“La pli malfortaj batoj – jes.”

“Mi pensas,” diris Poirot, “pri la epizodo hodiaŭ matene, kiam mi diris al ŝi, ke ŝia forto apartenas al ŝia volo pli ol al ŝia brako. Tiu rimarko estis speco de ruzo. Mi deziris vidi, ĉu ŝi rigardos la dekstran au la maldekstran brakon. Ŝi faris nek unu nek la alian. Ŝi rigardis ambaŭ, sed ŝi faris strangan respondon. Ŝi diris, ‘Mi havas nenian forton en ĉi tiuj. Mi ne scias, ĉu esti malĝoja aŭ ĝoja.’ Stranga rimarko. Ĝi konfirmas mian opinion pri la krimo.”

“Ĝi ne decidis la punkton pri maldekstremeco.”

“Ne. Parenteze, ĉu vi rimarkis, ke Grafo Andrenyi portas la poŝtukon en la dekstra brust-poŝo?”

S-ro Bouc kapneis. Lia menso reiris al la surprizigaj malkaŝoj de la lasta duon-horo. Li murmuris. “Mensogoj – kaj denove mensogoj – tio mirigas min, la kvanto da mensogoj kiujn ili diris al ni hodiaŭ matene.”

“Restas ankoraŭ pli, kiujn ni devas eltrovi,” gaje diris Poirot.

“Vi pensas tiel?”

“Mi estos tre malkontenta se ne estos tiel.”

“Tia trompado estas terura,” diris S-ro Bouc. “Sed ŝajne ĝi plaĉas al vi,” li aldonis riproĉe.

“Ĝi havas la jenan avantaĝon,” diris Poirot. “Se vi dirus la veron al tiuj, kiuj mensogis, ili kutime allasus ĝin – ofte pro surprizo. Estas necese nur diveni ĝuste por havigi la deziritan rezulton.

“Nur tiamaniere ni povas procedi en la nuna afero. Mi elektas la pasaĝerojn unu post la alia, pripensas ilian ateston, kaj diras al mi, ‘Se tiu mensogas, pri kiu punkto tiu mensogas, kaj kial tiu mensogas?’ Kaj mi respondas, ke se tiu mensogas – povas esti nur pro tia kialo kaj pri tia punkto. Ni sukcese faris tion kun Grafino Andrenyi. Ni nun provos la saman metodon ĉe kelkaj aliaj personoj.”

“Sed supozu, mia amiko, ke via divenaĵo estas malĝusta?”

“Tiuokaze, unu persono ne plu estus suspektinda.”

“Ha! Procedo de forigado.”

“Precize.”

“Kaj kiu nun?”

“Nun ni parolos al tiu pukka sahib, Kolonelo Arbuthnot.”


ĈAPITRO 6 – DUA INTERVJUO KUN KOLONELO ARBUTHNOT

Klare Kolonelo Arbuthnot estis ĉagrenata ĉar oni alvokis lin al la manĝ-vagono por dua intervjuo. Lia vizaĝo surhavis tre malafablan aspekton kiam li sidiĝis, kaj diris: “Nu?”

“Akceptu mian pardonpeton, ke mi devas ĝeni vin duan fojon,” diris Poirot. “Sed mi opinias, ke vi ankoraŭ povos doni al ni iom da informo.”

“Vere? Mi pensas, ke ne.”

“Por komenci, rigardu ĉi tiun pip-purigilon.”

“Jes.”

“Ĉu ĝi estas unu el la viaj?”

“Mi ne scias. Mi ne metas sur ilin privatan markon.”

“Ĉu vi scias, Kolonelo Arbuthnot, ke vi estas la sola viro kiu fumas pipon inter la pasaĝeroj en la Istanbul-Calais vagono?”

“Tiuokaze, kredeble ĝi estas unu el miaj.”

“Ĉu vi scias, kie oni trovis ĝin?”

“Tute ne.”

“Ĝi troviĝis apud la kadavro de la murdito.”

Kolonelo Arbuthnot suprenlevis la palpebrojn.

“Ĉu vi povas diri al mi, Kolonelo Arbuthnot, kiel ĝi supozeble alvenis tie?”

“Se vi volas diri, ĉu mi faligis ĝin tie, la respondo estas, ke ne.”

“Ĉu vi iam eniris la kupeon de S-ro Ratchett?”

“Mi neniam eĉ parolis al la viro.”

“Vi neniam parolis al li, kaj vi ne murdis lin?”

La palpebroj de la kolonelo denove suprenleviĝis.

“Se mi farus tion, kredeble mi ne sciigus vin pri la fakto. Tamen, efektive, mi ne murdis lin.”

“Nu, do,” murmuris Poirot. “Ne gravas.”

“Pardonu?”

“Mi diris, ke ne gravas.”

“Ho!” Arbuthnot aspektis surprizita. Li rigardis Poirot maltrankvile.

“Ĉar,” daŭrigis la malgranda viro, “la pip-purigilo ne estas grava. Mi mem povas pensi pri dek du aliaj bonaj klarigoj pri ĝia ĉeesto en tiu loko.”

Arbuthnot fikse rigardis lin.

“Mi vere volis vidi vin pri tute alia afero,” daŭrigis Poirot. “Eble F-ino Debenham diris al vi, ke mi aŭdis kelkajn vortojn diritajn al vi en la stacidomo Konya?”

Arbuthnot ne respondis.

“Ŝi diris, ‘Ne nun. Kiam ĝi estos finita. Kiam ĝi estos finita – tiam.’ Ĉu vi scias al kio tiuj vortoj rilatis?”

“Mi bedaŭras, S-ro Poirot, sed mi devas rifuzi respondi al tiu demando.”

“Kial?”

La kolonelo diris malafable: “Mi sugestas, ke vi demandu al F-ino Debenham mem pri la signifo de tiuj vortoj.”

“Mi faris tion.”

“Kaj ŝi rifuzis diri al vi?”

“Jes.”

“Do, mi opinias, ke estus tute klare – eĉ al vi – ke miaj lipoj estas sigelitaj.”

“Vi ne malkaŝos la sekreton de virino?”

“Vi povas tiel diri, se vi deziras.”

“F-ino Debenham diris, ke ili rilatis al privata afero ŝia.”

“Do, kial vi ne akceptas ŝian vorton?”

“Ĉar, Kolonelo Arbuthnot, F-ino Debenham estas tre suspektinda persono.”

“Sensencaĵo,” diris la kolonelo varme.

“Tio ne estas sensencaĵo.”

“Vi scias nenion kontraŭ ŝi.”

“Ne la fakton, ke F-ino Debenham estis guvernistino en la familio Armstrong dum la tempo de la ŝtelo de eta Daisy Armstrong?”

Estis morta silento dum minuto. Poirot kviete kapjesis.

“Vi vidas,” li diris, “ke ni scias pli ol vi opinias. Se F-ino Debenham estas senkulpa, kial ŝi kaŝis tiun fakton? Kial ŝi diris al mi, ke ŝi neniam estis en Usono?”

La kolonelo tusetis. “Ĉu ne estas eble, ke vi eraras?”

“Mi ne eraras. Kial F-ino Debenham mensogis al mi?”

Kolonelo Arbuthnot levis la ŝultrojn. “Estus pli bone, ke vi demandu al ŝi. Mi ankoraŭ opinias, ke vi malpravas.”

Poirot laŭtigis la voĉon kaj alvokis. Unu el la servistoj venis de la malproksima fino de la vagono.

“Iru, kaj petu al la angla fraŭlino en N-ro 11, ke ŝi afable venu ĉi tien.”

Bien, Monsieur.”

La viro foriris. La kvar viroj sidis silente. La vizaĝo de Kolonelo Arbuthnot aspektis kvazaŭ ĝi estus tranĉita el ligno; ĝi estis rigida kaj senesprima.

La viro revenis.

“La fraŭlino tuj venas, sinjoro.”

“Dankon.”

Du minutojn poste Mary Debenham envenis en la manĝ-vagonon.


ĈAPITRO 7 – LA IDENTECO DE MARY DEBENHAM

Ŝi estis sen ĉapelo. Ŝia kapo estis rekte tenata kvazaŭ pro defio. La ondoj de ŝia hararo for de ŝia vizaĝo, kaj ŝia aspekto, sugestis la antaŭfiguron sur ŝipo brave eniranta maltrankvilan maron. En tiu momento ŝi estis bela.

Ŝiaj okuloj rigardis Arbuthnot dum momento – nur momenton. Ŝi diris al Poirot .

“Vi deziris vidi min?”

“Mi volis demandi al vi, fraŭlino, kial vi mensogis al ni hodiaŭ matene?”

“Mensogis al vi? Mi ne scias, kion vi volas diri.”

“Vi kaŝis la fakton, ke en la tempo de la tragedio Armstrong vi efektive loĝis en la domo. Vi diris al mi, ke vi neniam estis en Usono.”

Li vidis ŝin detiriĝi dum momento kaj poste restatiĝi.

“Jes,” ŝi diris. “Tio estas vera.”

“Ne, fraŭlino, ĝi estis malvera.”

“Vi miskomprenis min. Mi volis diri, ke estas vere, ke mi mensogis al vi.”

“Do, vi konsentas pri ĝi?”

Ŝiaj lipoj kurbiĝis en rideto. “Certe. Ĉar vi eltrovis la sekreton.”

“Almenauŭ vi estas nun malkaŝema.”

“Ne ŝajnas, ke mi povas esti io alia.”

“Nu, kompreneble tio estas vera. Kaj nun, fraŭlino, ĉu mi povas peti la kialon por tiuj evitaĵoj?”

“Mi pensus, ke la kialo estus tuj videbla, S-ro Poirot.”

“Ĝi ne estas videbla al mi, fraŭlino.”

Ŝi diris per trankvila voĉo, kiu enhavis iom da amareco. “Mi devas perlabori la vivrimedon.”

“Vi volas diri…?”

Ŝi levis la okulojn kaj rigardis lin rekte en la vizaĝo.

“Kiom vi scias, S-ro Poirot, pri la batalado necesa por havigi kaj teni kontentigan laboron? Ĉu vi opinias, ke fraŭlino, kiu estis detenita pro rilato kun murdo, kies nomo kaj eble fotoj estis aperintaj en la anglaj ĵurnaloj – ĉu vi opinias, ke iu bontona mezklasa anglino volus dungi tiun fraŭlinon kiel guvernistinon por siaj filinoj?”

“Mi ne povas vidi kial ne – se nenia riproĉo estis al vi.”

“Ho, riproĉo – ne estas la riproĉo – estas la publikigo. Ĝis nun, S-ro Poirot, mi sukcesis en mia vivo. Mi havis bone pagitajn, komfortajn oficojn. Mi ne volis riski ĉion, kiam tio ne helpus al iu bona celo.”

“Mi sugestus, fraŭlino, ke mi povus pli bone decidi tion, ol vi.”

Ŝi levis la ŝultrojn.

“Ekzemple, vi povus esti helpinta min pri identigo.”

“Kion vi volas diri?”

“Ĉu estas eble, fraŭlino, ke vi ne rekonis, ke Grafino Andrenyi estas la juna fratino de S-ino Armstrong, kiun vi instruis en New York?”

“Grafino Andrenyi? Ne.” Ŝi neante skuis la kapon. “Povas ŝajni eksterordinare al vi, sed mi ne rekonis ŝin. Ŝi ne estis plenkreska, kiam mi konis ŝin. Tio estis antaŭ pli ol tri jaroj. Estas vere, ke la grafino memorigis min pri iu – tio perpleksis min. Sed ŝia aspekto estas tiel fremda – mi ne rilatigis ŝin al la malgranda usona lernej-knabino. Estas vere, ke mi nur ekrigardis ŝin kiam mi eniris la manĝ-vagonon. Mi rimarkis ŝiajn vestaĵojn, pli ol ŝian vizaĝon” – ŝi iomete ridetis – “tio estas kutima ĉe virinoj! Krome – nu, mi havis proprajn priokupiĝojn.”

“Vi ne diros al mi vian sekreton, fraŭlino?” La voĉo de Poirot estis tre dolĉa kaj persvada.

Ŝi diris per mallaŭta voĉo: “Mi ne povas – mi ne povas.”

Kaj subite, sen ia averto, ĝi ne plu povis elteni la suferon. Ŝi metis la vizaĝon sur la brakojn, kaj ploris kvazaŭ la koro rompiĝus.

La kolonelo ekstaris, kaj restis embarasite apud ŝi. “Mi – atentu…”

Li ĉesis, kaj turniĝante, li furioze sulkigis la brovojn kontraŭ Poirot. “Mi rompos ĉiun oston en via korpo, vi malpura malgravuleto,” li diris.

“Sinjoro,” protestis S-ro Bouc.

Arbuthnot returnis sin al la fraŭlino. “Mary – pro Dio…”

Ŝi ekstaris. “Estas nenio. Mi estas trankvila nun. Vi ne plu bezonas min, ĉu, S-ro Poirot? Se jes, vi devos veni kaj trovi min. Ho! Kia idioto – kia idioto mi fariĝas!”

Ŝi rapidis el la vagono. Arbuthnot, antaŭ ol sekvi ŝin, denove turnis sin al Poirot.

“F-ino Debenham havas nenian rilaton kun ĉi tiu afero – nenian, ĉu vi aŭdas? Kaj se oni ĝenus ŝin, mi intervenos.” Li eliris.

“Mi ŝatas vidi koleran anglon,” diris Poirot. “Ili estas tre amuzaj. Ju pli emociaj ili estas, des malpli ili povas sence paroli.”

Sed S-ro Bouc ne interesiĝis pri la emociaj reagoj de angloj. Li estis superŝutata pro admiro al sia amiko.

“Amiko mia, vi estas mirinda,” li ekkriis. “Alia mirakla divenaĵo. Tio estas eksterordinara.”

“Estas nekredeble, kiel vi pensas pri tiaj aferoj,” admire diris D-ro Constantine.

“En la nuna okazo mi ne meritas gratulon. Ne estis divenaĵo. Grafino Andrenyi preskaŭ diris al mi la veron.”

“Kiel? Ne estas eble?”

“Vi memoras, ke mi demandis al ŝi pri ŝia guvernistino? Mi jam mense decidis, ke se Mary

Debenham iel rilatis al la afero, ŝi devis en la hejmo okupi tian oficon.”

“Jes, sed Grafino Andrenyi priskribis tute malsimilan personon.”

“Precize. Alta, mezaĝa virino kun ruĝaj haroj – efektive, precize la kontraŭo de F-ino Debenham. Sed tiam ŝi devis rapide elpensi nomon, kaj la senkonscia kunligo de ideoj malkaŝis la sekreton. Ŝi diris F-ino Freebody, vi memoras.”

“Jes?”

“Eble vi ne scias tion, sed estas en Londono granda magazeno nomita Debenham & Freebody. La nomo Debenham estis en ŝia menso; ŝi devis rapide elpensi alian nomon, kaj la unua kiu venis al ŝi estis Freebody. Nature, mi tuj komprenis.”

“Jen alia mensogo. Kial ŝi diris tion?”

“Eble pli da lojaleco. Tio malfaciligas la solvon.”

Ma foi,” diris energie S-ro Bouc. “Ĉu ĉiu en la trajno mensogas?”

“Tion,” diris Poirot, “ni nun intencas eltrovi.”


ĈAPITRO 8 – ALIAJ SURPRIZAJ ELTROVOJ

“Nenio nun surprizus min,” diris S-ro Bouc. “Nenio. Eĉ se pruviĝus, ke ĉiu en la trajno estis en la domo Armstrong, mi ne montrus surprizon.”

“Tio estas tre profunda rimarko,” diris Poirot. “Ĉu vi ŝatus vidi kion via preferata suspektindulo diros pri si?”

“Ĉu vi intencas fari alian divenaĵon vian?”

“Precize.”

“Ĝi vere estas tre eksterordinara afero,” diris Constantine.

“Ne, ĝi estas tute natura.”

S-ro Bouc suprenĵetis la brakojn. “Se ĉi tio estas nomata de vi natura, mia amiko…” Vortoj mankis al li.

Intertempe Poirot estis petinta, ke oni venigu Antonio Foscarelli. La granda italo havis singardan esprimon en la okulo kiam li envenis. Li nervoze ekrigardis ĉiuflanken kiel kaptita besto.

“Kion vi volas?” li diris. “Mi povas diri al vi nenion – nenion, ĉu vi aŭdas! Je Dio…” Li frapis per la mano sur la tablon.

“Jes, vi povas diri ion al ni,” diris Poirot decideme. “La veron!”

“La veron?” Li maltrankvile rigardis Poirot. La certeco kaj afableco jam malaperis el sia sinteno.

“Jes. Povas esti, ke mi jam scias ĝin. Sed estos pli bone por vi, se vi mem dirus ĝin.”

“Vi parolas kiel la usona polico. ‘Parolu malkaŝe,’ jen kion ili diras – ‘parolu malkaŝe.’”

“Ha! Vi jam spertis la metodojn de la polico en New York?”

“Ne, ne, neniam. Ili ne povis pruvi ion kontraŭ mi – sed ne pro manko de penado.”

Poirot diris trankvile: “Tio estis rilate al la afero, Armstrong, ĉu ne? Vi estis la ŝoforo?”

Liaj okuloj renkontis tiujn de la italo. La memfideco de la granda viro malaperis. Li estis kvazaŭ pikita balono.

“Ĉar vi scias – kial demandi al mi?”

“Kial vi mensogis hodiaŭ matene?”

“Pro komercaj aferoj. Krome, mi ne fidas al la jugoslava polico. Ili malamas italojn. Ili ne donus al mi la justecon.”

“Povas esti, ke estas ĝuste la justeco, kiun ili estus donintaj al vi!”

“Ne, ne, mi neniel rilatis al la afero de hieraŭ nokto. Mi ne forlasis mian kupeon. La long-vizaĝa anglo povas diri tion al vi. Ne estis mi, kiu mortigis tiun porkon – tiun Ratchett. Vi ne povas pruvi ion kontraŭ mi.”

Poirot skribis ion sur paperfolion. Li levis la okulojn, kaj diris . “Tre bone. Vi povas foriri.”

Foscarelli restadis maltrankvile.

“Vi komprenas, ke ne estis mi – ke mi ne povis esti implikita?”

“Mi diris, ke vi povas foriri.”

“Ĝi estas konspiraĵo. Vi intencas ŝajnigi, ke mi estas kulpa. Ĉio por porkulo, kiun oni devus ekzekuti! Estis malbonegaĵo, ke oni ne tion faris. Se estus mi, aŭ se mi estus arestita…”

“Sed ne estis vi. Vi neniel estis implikita pri la ŝtelo de infaneto.”

“Kion vi diras? Nu, tiu etulino – ŝi estis la ĝojo de la domo. Tonio, ŝi nomis min. Ŝi ofte sidis en la aŭtomobilo, kaj ŝajnigis ke ŝi tenas la gvidradon. La tuta domanaro adoris ŝin. Ec la polico fine komprenis tion. La bela etulino!”

Lia voĉo dolĉigis. Larmoj venis en liajn okulojn. Tiam li abrupte turnis sin, kaj paŝis el la manĝ-vagono.

“Pietro,” alvokis Poirot. La servisto venis kurante.

“La n-ro l0 – la svedino.”

Bien, Monsieur.”

“Alia?” ekkriis S-ro Bouc. “Ne – tio ne estas ebla. Mi diras, ke tio ne estas ebla.”

“Amiko mia, ni devas scii. Eĉ se finfine evidentiĝas, ke ĉiu en la trajno havas motivon murdi Ratchett, ni devas scii. Kiam ni scios, ni povos fine decidi kiu estas la kulpulo.”

“Mia kapo turniĝas,” ĝemis S-ro Bouc.

La servisto simpatie enkondukis Greta Ohlsson, kiu tre ploris. Ŝi falsidiĝis sur la seĝon kontraŭ Poirot, kaj daŭris plori en granda poŝtuko.

“Ne malĝojigu vin, fraŭlino. Ne malĝojigu vin.” Poirot surŝultre frapetis ŝin. “Nur kelkajn vortojn pri la vero. Vi estis la vartistino, kiu prizorgis etan Daisy Armstrong, ĉu ne?”

“Estas vere, estas vere,” ploris la malfeliĉa virino. “Ŝi estis anĝelino – eta, dolĉa, fidema anĝelino. Ŝi sciis pri nenio krom bonkoreco kaj amo – kaj ŝi estis forprenita de tiu malbonega homo – kruele traktita – kaj ŝia kompatinda patrino – kaj la alia etulo kiu neniam vivis. Vi ne povas kompreni – vi ne povas scii – se vi estus tie kiel mi estis – se vi estus vidinta la tutan teruran tragedion. Mi devis diri la veron al vi hodiaŭ matene, sed mi timis. Mi tiel ĝojis, ke tiu malbonegulo estis morta – ke li ne plu povus mortigi aŭ torturi infanetojn. Mi ne povas paroli – mi ne povas trovi vortojn…”

Ŝi ploris eĉ pli ol antaŭe. Poirot daŭris bonkore frapeti ŝin sur ŝia sultro.

“Do – do – mi komprenas – mi komprenas ĉion – ĉion, mi diras al vi. Mi ne faros al vi aliajn demandojn. Sufiĉas, ke vi konsentis pri tio, kion mi scias esti la vero. Mi komprenas.”

Nun senvorta pro plorspasmoj, Greta Ohlsson leviĝis, kaj palpe iris al la pordo. Atinginte ĝin, ŝi koliziis kun viro eniranta. Li estis la servisto – Masterman. Li venis rekte al Poirot, kaj parolis per sia kutima, kvieta, senemocia voĉo.

“Mi esperas, ke mi ne entrudiĝas, sinjoro. Mi opiniis, ke estas pli bone tuj veni kaj diri al vi la veron. Mi estis la servisto de Kolonelo Armstrong dum la milito, kaj poste en New York. Mi kaŝis tiun fakton hodiaŭ matene. Tio estas malbona miaflanke, kaj mi pensis, ke estus bone ke mi klarigu al vi ĉion. Sed mi esperas, sinjoro, ke vi ne iamaniere suspektas Tonion. Maljuna Tonio, sinjoro, ne dolorigus eĉ muŝon. Mi povas definitive ĵuri, ke li ne forlasis la kupeon hieraŭ nokte. Do, vi vidos, sinjoro, ke li ne povis ĝin fari. Kvankam Tonio estas fremdulo, sinjoro, li estas bonkorulo – ne kiel kelkaj aĉaj italoj kiuj murdas, kaj pri kiuj oni kelkfoje legas.”

Li ĉesis. Poirot firme rigardis lin.

“Ĉu tio estas ĉio, kion vi volas diri?”

“Tio estas ĉio, sinjoro.”

Li paŭzis, kaj ĉar Poirot nenion diris, li faris pardonpetan kliniĝeton. Post momenta hezito li forlasis la manĝ-vagonon per la sama, kvieta, sentruda maniero laŭ kiu li eniris.

“Ĉi tiu,” diris D-ro Constantine, “estas pli neverŝajna ol iu detektiva romano, kiun mi iam legis.”

“Mi konsentas,” diris S-ro Bouc. “El la dek du pasaĝeroj en tiu vagono, jam pruviĝis ke naŭ iel rilatis al la afero Armstrong. Kio nun, mi demandas al vi? Aŭ ĉu mi devus diri, kiu nun?”

“Mi povas preskaŭ respondi al via demando,” diris Poirot. “Jen nia usona detektivo, S-ro Hardman.”

“Ĉu li ankaŭ venas por konfesi?”

Antaŭ ol Poirot povis respondi, la usonano alvenis ĉe ilia tablo. Li vigle rigardis ilin, kaj sidiĝinte, li malrapide diris: “Kio okazis en ĉi tiu trajno? Al mi ĝi ŝajnas esti frenezulejo.”

La okuloj de Poirot ekbrilis. “Ĉu vi estas tute certa, S-ro Hardman, ke vi ne estis la ĝardenisto ĉe la Armstrong’a hejmo?”

“Ili ne havis ĝardenon,” laŭlitere respondis S-ro Hardman.

“Aŭ la ĉefservisto?”

“Mi ne havas taŭgan manieron por tia loko. Ne, mi neniam havis rilaton kun la Armstrong’a domo – sed mi komencas kredi, ke mi estas la sola persono en la trajno kiu ne havis. Estas nekredeble, ĉu ne?”

“Certe estas iom surprizige,” diris Poirot milde.

“Tio estas ridinda,” elvenis el la buŝo de S-ro Bouc.

“Ĉu vi havas proprajn ideojn pri la krimo, S-ro Hardman?” demandis Poirot.

“Ne, sinjoro. Ĝi venkis min. Mi ne scias, kiel elpensi ĝin. Ili ne povas ĉiuj esti implikataj, sed mi ne povas eltrovi la kulpulon. Kiel vi eltrovis ĉion, jen kion mi deziras scii?”

“Mi nur divenis.”

“Do, vi estas mirinde bona divenanto, kaj tion mi diros al ĉiu.” S-ro Hardman rigardis admire S-ron Poirot.

“Vi pardonos al mi,” li diris, “sed neniu kredus ĝin laŭ via aspekto. Mi klinas min antaŭ vi.”

“Vi estas tro afabla, S-ro Hardman.”

“Tute ne. Mi devas konfesi vian lertecon.”

“Tamen,” diris Poirot, “la problemo ankoraŭ ne estas solvita. Ĉu ni povas vere diri, ke ni scias kiu mortigis S-ron Ratchett?”

“Mi ne povas,” diris S-ro Hardman. “Mi ne intencas diri ion. Mi povas nur admiri. Kio rilate al la du aliaj, pri kiuj vi ĝis nun ne faris divenaĵon? La maljuna usonanino kaj la servistino? Mi supozas,ke ili estas la solaj senkulpuloj en la trajno?”

“Krom se,” diris Poirot ridetante, “ni povas aldoni ilin al nia kolekto kiel – ni diru – dommastrinon kaj kuiristinon en la domanaro Armstrong.”

“Absolute nenio surprizus min nun,” diris S-ro Hardman, trankvile. “Freneza – jen kia estas la afero – freneza.”

“Amiko mia, tio ja tro streĉus la koincidon,” diris S-ro Bouc. “Ili ne povas ĉiuj esti implikataj.”

Poirot rigardis lin. “Vi ne komprenas,” li diris. “Vi tute ne komprenas. Diru al mi,” li diris, “ĉu vi scias, kiu mortigis Ratchett?”

“Ĉu vi scias?” kontraŭis S-ro Bouc.

Poirot kapjesis. “Jes,” li diris. “Mi jam sciis dum iom da tempo. La solvo estas tiel okulfrapa, ke mi miras ke vi ankaŭ ne vidis ĝin.” Li rigardis Hardman, kaj demandis, “Kaj vi?”

La detektivo kapneis. Li rigardis Poirot strange.

“Mi ne scias,” li diris. “Mi tute ne scias. Kiu el ili faris ĝin?”

Poirot silentis dum momento. Poste li diris:

“Bonvolu esti tiel afabla, kiel kunvenigi ĉiun ĉi tien. Estas du eblaj solvoj de la problemo. Mi deziras meti ambaŭ el ili antaŭ ĉiu.”


ĈAPITRO 9 – POIROT PROPONAS DU SOLVOJN

La pasaĝeroj venis amase en la manĝ-vagonon, kaj sidiĝis ĉirkaŭ la tabloj. Ili ĉiuj portis pli malpli la saman esprimon, atendan kaj antaŭtiman. La svedino ankoraŭ ploris kaj S-ino Hubbard konsolis ŝin.

“Vi devas trankviliĝi, mia karulino. Ĉio estos baldaŭ kontentiga. Vi devas ne perdi la sinregadon. Eĉ se unu el ni estas aĉa murdisto, ni bone scias, ke ne estas vi. Estus freneze, eĉ pensi tiel. Sidu ĉi tie kaj mi restos apud vi; kaj ne plu ĝenu vin.”

Ŝia voĉo forvelkis kiam Poirot ekstaris. La Wagon Lit konduktoro estis apud la pordo.

“Vi permesos, ke mi restu ĉi tie, sinjoro?”

“Certe, Michel.”

Poirot tusetis.

“Sinjorinoj kaj sinjoroj, mi parolos angle, ĉar mi opinias, ke vi ĉiuj iom scias tiun lingvon. Ni estas ĉi tie por esplori pri la morto de Samuel Edward Ratchett – alie Cassetti. Estas du eblaj solvoj de la krimo. Mi metos ambaŭ antaŭ vi, kaj mi petos al S-ro Bouce kaj D-ro Constantine, ke ili decidu kio estas la ĝusta solvo.

“Vi ĉiuj scias la faktojn en la afero. Oni trovis S-ron Ratchett mortpikitan hodiaŭ matene. Estas sciate, ke li vivis je 12.37 hieraŭ nokte, kiam li parolis al la Wagon Lit konduktoro tra la pordo. Difektita poŝhorloĝo troviĝis en la poŝo de lia piĵamo, kaj ĝi ĉesis funkcii je kvarono post la unua. D-ro Constantine, kiu ekzamenis la kadavron, opinias ke la motto okazis inter noktomezo kaj la dua matene. Duonhoron post noktomezo, kiel vi ĉiuj scias, la trajno neĝblokiĝis. Post tiu horo estis neeble ke iu forlasu la trajnon.

“La atesto de S-ro Hardman, kiu estas membro de konata Detektiva Agentejo en New York “(kelkaj personoj turnis la kapojn por rigardi S-ron Hardman) “montras, ke neniu povis preterpasi lian kupeon (N-ro 16 ĉe la malproksima fino) sen esti vidata de li. Tial ni devis konkludi, ke la murdinto troviĝas inter la personoj en unu aparta vagono – la Istanbul-Calais vagono. Tio, mi diras, estis nia teorio.”

“Kio?” ekkriis S-ro Bouc, surprizita.

“Sed mi sugestas al vi alternativan teorion. Ĝi estas tre simpla. S-ro Ratchett havis malamikon, kiun li timis. Li donis al S-ro Hardman priskribon de tiu malamiko, kaj diris al li, ke la provo kredeble estos farata dum la dua nokto post Istanbul.

“Nu, mi sugestas al vi, gesinjotoj, ke S-ro Ratchett sciis multe pli ol li diris. La malamiko, kiel S-ro Ratchett atendis, eniris la trajnon en Beograd, aŭ eble en Vincovci, per la pordo lasita malfermita de Kolonelo Arbuthnot kaj S-ro MacQueen, kiuj ĵus malsupreninis al la kajo. Li portis, super siaj ordinaraj vestaĵoj, Wagon Lit uniformon, kaj li havis ŝlosilon, kiu ebligis ke li eniru la kupeon de S-ro Ratchett malgraŭ la ŝlosita pordo. S-ro Ratchett estis sub la influo de dormigaĵo. Tiu viro mortpikis lin, terure kruele, kaj eliris per la pordo kondukanta al la kupeo de S-ino Hubbard…”

“Estas vere,” diris S-ino Hubbard, kapjesante.

“Trapasante, li ekmetis la ponardon uzitan en la spongo-saketon de S-ino Hubbard. Nesciante tion, li perdis butonon de sia uniformo. Poste li ŝteliris el la kupeo, kaj laŭlonge de la koridoro. Li rapide ŝovis la uniformon en kofron en malplena kupeo, kaj kelkajn minutojn poste, vestite per ordinaraj vestaĵoj, li forlasis la trajnon tuj antaŭ ĝia ekveturo. Li eliris per la sama vojo – la pordo apud la manĝ-vagono.”

Ĉiu spasmospiris.

“Kio pri tiu poŝhorloĝo?” demandis S-ro Hardman.

“Jen la klatigo de la tuta afero. S -ro Rafchett forgesis malanfaŭenŝovi la montrilojn unu horon kiel li devus fari en Tzaribrod. Lia poŝhorloĝo ankoraŭ montris la horon laŭ Orient-Eŭropa Tempo, kiu estas unu horo pli frue ol Mez-Eŭropa Tempo. Estis kvatonhoro post la dekdua kiam S-ro Ratchett estis mortpikita – ne kvarono post la unua.”

“Sed tio klarigo estas absurda,” kriis S-ro Bouc. “Kio pri la voĉo en la kupeo je dudek tri minutoj antaŭ la unua? Ĝi estis la voĉo aŭ de Ratchett – aŭ de lia murdinto.”

“Ne necese. Povus esti – nu – la voĉo de tria persono. Iu, kiu enitis por paroli al Ratchett kaj trovis lin senviva. Li funkciis la sonorilon por alvoki la konduktoron; tiam, li ektimiĝis – li timis, ke oni akuzus lin pri la krimo, kaj li parolis, ŝajnigante ke li estas Ratchett.”

“Tio estas ebla,” konsentis S-ro Bouc nevolonte. Poirot rigardis S-inon Hubbard.

“Jes, sinjorino, vi intencis diri…?”

“Nu, mi ne scias precize kion mi intencis diri. Ĉu vi opinias, ke mi ankaŭ forgesis aliigi la montrilojn de mia poŝhorloĝo?”

“Ne, sinjorino. Mi opinias, ke vi aŭdis la viron trairi la kupeon – sed senkonscie; poste vi havis inkubon pri viro en via kupeo, kaj sonorigis por alvoki la konduktoron.”

“Nu, mi supozas, ke tio estas ebla,” konsentis S-ino Hubbard.

Princino Dragomiroff rekte rigardis Poirot. “Kiel vi klarigas la ateston de mia servistino, sinjoro?”

“Tute simple, sinjorino. Via servistino rekonis kiel vian la poŝtukon, kiun mi montris al ŝi. Ŝi iom mallerte provis protekti vin. Ŝi vidis la viron – sed pli frue – kiam la trajno estis en la stacidomo Vincovci. Ŝi ŝajnigis, ke ŝi vidis lin je pli malfrua horo por doni al vi tute bonan alibion.”

La princino klinis la kapon. “Vi pensis pri ĉio, sinjoro Mi admiras vin.”

Estis silento. Tiam ĉiu saltetis kiam D-ro Constantine subite frapis la tablon per sia pugno.

“Sed ne,” li diris. “Ne, ne, kaj denove ne! Tiu estas klarigo, kiu tute ne sufiĉas. Ĝi ne taŭgas pro dekduo da punktetoj. La krimo ne okazis tiel – S-ro Poirot devas tute bone scii tion.”

Poirot turnis al li strangan ekrigardon.

“Mi vidas,” li diris, “ke mi devos doni al vi la duan solvon. Sed ne tro abrupte forlasu ĉi tiun. Povas esti, ke poste vi akceptos ĝin.”

Li returnis sin por fronti la aliajn.

“Estas alia ebla solvo de la krimo. Jen kiel mi eltrovis ĝin.

“Kiam mi estis aŭdinta la tutan atestaron, mi fermis la okulojn kaj komencis pensi. Kelkaj punktoj ŝajnis al mi atentindaj. Mi menciis tiujn punktojn al miaj du kolegoj. Pri kelkaj mi jam parolis – ekzemple, grasmakulo en pasporto. Mi priparolos la aliajn. La unua kaj plej grava estas rimarko dirita al mi de S-ro Bouc en la manĝ-vagono dum la tagmanĝo en la unua tago post la elveturo el Istanbul – ke la ĉeestantaro estis interesa ĉar tiel diversa – el ĉiuj klasoj kaj nacioj.

“Mi konsentis kun li, kaj pripensante la punkton, mi provis imagi ĉu tia personaro povus kolektiĝi sub aliaj kondiĉoj. La respondo, kiun mi faris al mi, estis – nur en Usono. En tiu lando povus esti domanaro el tiaj diversaj nacianoj – itala ŝoforo, angla guvernistino, sveda vartistino, franca servistino, kaj tiel plu. Tio kondukis min al mia plano ‘ diveni ‘ – tio estas, doni al ĉiu persono rolon en la tragedio Armstrong, kiel reĝisoro donas rolojn en teatraĵo. Tio donis al mi tre interesan kaj kontentigan rezultaton.

“Mi ankaŭ ekzamenis en mia menso la ateston de ĉiu aparta persono kun strangaj rezultatoj. Konsideru unue la ateston de S-ro MacQueen. Mia unua intervjuo kun li estis tute kontentiga, sed en la dua li faris iom strangan rimarkon. Mi estas dirinta al li pri la trovo de noto en kiu estis menciita la afero Armstrong. Li diris, ‘Sed certe…’ kaj tiam paŭzis kaj daŭrigis – ‘Mi volas diri – ĉu tio ne estis tre senzorga de la maljunulo?’

“Nu, mi povis senti, ke tio ne estis kion li komencis diri. Supozu, ke tio, kion li intencis diri estis ‘Sed certe tio estis bruligita!’ Tiuokaze, MacQueen sciis pri la noto kaj ĝia detruo – alivorte, li estis aŭ la murdinto aŭ kunkrimulo de la murdinto.

“Poste la servisto. Li diris, ke lia mastro kutime prenis dormigaĵon kiam li veturis per trajno. Tio povus esti vera, sed ĉu Ratchett estus trinkinta ĝin hieraŭ nokte? La revolvero sub lia kapkuseno pruvis, ke ne. Ratchett intencis esti atentega hieraŭ nokte. Oni devis esti doninta la narkotaĵon al li sen lia scio. Kiu povis fari tion? Videble, aŭ MacQueen aŭ la servisto.

“Nun ni venas al la atesto de S-ro Hardman. Mi kredis ĉion, kion li diris al mi pri sia identeco, sed kiam li parolis pri la metodoj kiujn li uzis por protekti S-ron Ratchett, lia rakonto estis absurda. La sola maniero laŭ kiu li povis efike protekti Ratchett estis pasigi la nokton en lia kupeo, aŭ en iu loko de kiu li povus vidi la pordon. La sola afero klare videbla el lia atesto estis, ke neniu el alia parto de la trajno povis murdi Ratchett. Ĝi indikis, ke la kulpulo devas esti en la Istanbul-Calais vagono. Tio ŝajnis al mi iom stranga kaj neklarigebla fakto, kaj mi lasis ĝin por posta pripensado.

“Kredeble vi ĉiuj jam aŭdis pri la vortoj, kiujn mi hazarde aŭdis inter F-ino Debenham kaj Kolonelo Arbuthnot. La interesa punkto al mi estis la fakto, ke Kolonelo Arbuthnot nomis ŝin Mary, kaj videble intime konis ŝin. Sed ŝajniĝis, ke la kolonelo renkontis ŝin nur kelkajn tagojn antaŭe – kaj mi konas tiajn anglojn kia la kolonelo. Eĉ se li estus enamiĝinta al la frauxlino je la unua vido, li estus montrinta tion malrapide kaj dece – ne tre rapide. Tial mi konkludis, ke Kolonelo Arbuthnot kaj F-ino Debenham efektive bone konis unu la alian, kaj ke pro ia kialo ili ŝajnigis esti nekonatoj. Alia malgranda punkto estis la facila rekono de F-ino Debenham de la esprimo ‘longa distanco’ por telefona komunikado, malgraŭ ŝia aserto, ke ŝi neniam estis en Usono.

“Ni konsideru alian atestanton. S-ino Hubbard diris al ni, ke kuŝante en la lito ŝi ne povis vidi ĉu la interkupea pordo estis ŝlosita aŭ ne, kaj tial petis, ke F-ino Ohlsson rigardu por ŝi. Nu, kvankam ŝia aserto estus tute vera se ŝi okupas kupeojn n-rojn 2, 4, 12, aŭ iu para numero – kie la riglilo estas tuj sub la turnilo de la pordo – en la neparaj numeroj, kia kupeo n-ro 3, la riglilo estas super la turnilo, kaj tial ne povis esti kaŝita de la spongo-saketo. Mi devis konkludi, ke S-ino Hubbard elpensis okazaĵon, kiu ne okazis.

“Kaj nun mi diru unu du vortojn pri horoj. Al mi, la vere interesa punkto pri la difektita poŝhorloĝo estis la loko en kiu ĝi troviĝis – en la piĵama poŝo deRatchett, strange malkomforta kaj neverŝajna loko por poŝhorloĝo, precipe ĉar estas loko por poŝhorloĝo apud la kapo de la lito. Mi konkludis, ke la poŝhorloĝo estis intence metita en la poŝo, kaj falsigita. La krimo, do, ne okazis je kvarono post la unua.

“Ĉu ĝi okazis pli frue? Por esti preciza, je dudek tri minutoj antaŭ la unua? Mia amiko, S-ro Bouc, diris, ke punkto favore al tiu estis la laŭta krio kiu vekis min. Sed se Ratchett prenis narkotaĵon, li ne povis elkrii. Se li kapablus elkrii, li ankaŭ kapablus barakti por sin defendi, kaj ne estis postsignoj de tia baraktado.

“Mi memoris, ke MacQueen altiris mian atenton, ne unufoje sed dufoje (kaj la duan fojon laŭ tro evidenta maniero) al la fakto, ke Ratchett tute ne povis paroli france. Mi konkludis, ke la tuta afero je dudek tri minutoj antaŭ la unua estis komedio ludita por mi. Neniu necese estus trompita de la poŝhorloĝa afero – ĝi estas ofta rimedo en detektivaj romanoj. Ili supozis, ke mi ne estus trompita, kaj ke, gratulante min pro mia propra lerteco, mi poste supozos, ke ĉar Ratchett ne povis paroli france, la voĉo kiun mi aŭdis je dudek tri minutoj antaŭ la unua ne povis estis lia, kaj ke Ratchett devis esti jam senviva. Sed mi estas certa, ke je dudek tri minutoj antaŭ la unua Ratchett ankoraŭ kuŝis en narkotita dormo.

“Sed la rimedo sukcesis. Mi malfermis la pordon kaj elrigardis. Mi eĉ aŭdis la francan frazon. Se mi estus tiel nekredeble stulta kiel ne kompreni la signifon de tiu frazo, oni devus altiri mian atenton al ĝi. Se necese MacQueen povus malkaŝe diri, ‘Pardonu al mi, S-ro Poirot, tiu ne povas esti S-ro Ratchett, kiu parolas, ĉar li ne parolas france.’

“Nu, je kioma horo la krimo vere okazis? Kaj kiu murdis lin?

“Laŭ mia opinio, kaj ĝi estas nur opinio, Ratchett estis murdita je horo ĉirkaŭ la dua, la plej lasta horo ebla, laŭ la kuracisto.”

“Rilate al kiu murdis lin…”

Li paŭzis kaj rigardis la aŭdantaron. Li ne povis plendi pri manko de atento. Ĉiu okulo rigardis lin. Pro la senmoveco oni preskaŭ povus aŭdi la falon de pinglo. Li daŭrigis malrapide:

“Precipe mi rimarkis la eksterordinaran malfacilecon pruvi ion kontraŭ iu aparta persono en la trajno, kaj la iom strangan koincidon, ke la atesto por pruvi alibion ĉiam estis donita de neatendita persono. Ekzemple S-ro MacQueen kaj Kolonelo Arbuthnot donis la alibion ĉiu por la alia – du personoj inter kiuj oni preskaŭ ne povis atendi antaŭan konecon. La afero estis simila pri la angla servisto kaj la italo, pri la svedino kaj la angla fraŭlino. Mi diris al mi ‘Tio estas eksterordinara – ili ne povas ĉiuj esti implikataj!’

“Tiumomente, gesinjoroj, mi vidis la lumon. Ili estis ĉiuj implikataj. Ne estis nur neverŝajne, sed ne eble, ke tiom da personoj, kiuj rilatis al la afero Armstrong, hazarde veturis en la sama trajno. Devis esti ne hazardo sed intenco. Mi memoris rimarkon de Kolonelo Arbuthnot pri juĝo per juĝantaro. Juĝantaro konsistas el dek du personoj (en Anglujo – trad.) – estis dek du pasaĝeroj – Ratchett estis pikita dek du fojojn. Tio, kio ĝenis min la tutan tempon – la eksterordinara amaso veturanta en la Istanbul-Calais vagono dum kvieta periodo de la jaro – estis klarigata.

“Ratchett ne estis punita en Usono. Estis nenia dubo pri lia kulpeco. Mi imagis mem-elektitan juĝantaron dekdu-personan, kiu kondamnis lin al morto, sed kiu devis pro la cirkonstancoj ankaŭ esti la ekzekutistaro. Tuj, pro tiu supozo, la tuta afero bele ordiĝis.

“Mi vidis ĝin kiel perfektan tuton, en kiu ĉiu ludis sian donitan rolon. Ĝi estis tiel aranĝita, ke se oni suspektus apartan personon, la atesto de unu aŭ pli el la aliaj senkulpigus tiun, kaj malfaciligus la solvon. La atesto de Hardman estis necesa en la okazo, ke eksterulo suspektiĝus kaj ne povus montri alibion. Ne estis danĝero por la pasaĝeroj en la Istanbul vagono. Ĉiu detaleto de ilia atestaro estis elpensita. La afero estis lerte elpensita enigmo, tiel aranĝita ke ĉiu eltrovaĵo plimalfaciligis la solvon de la tuto. Kiel mia amiko S-ro Bouc diris, la problemo ŝajnis esti fantazie neebla! Jen precize la impreso intencita.

“Ĉu ĉi tiu solvo klarigis ĉion? Jes. La karaktero de la vundoj – ĉiu farita de aparta persono. La strangaj minacaj leteroj – strangaj ĉar ili estis malveraj, skribitaj nur por elmontro kiel atestaĵo. (Sendube ekzistis veraj leteroj, kiuj avertis Ratchett pri lia sorto, sed kiujn MacQueen detruis kaj anstataŭis per la aliaj.) La rakonto de Hardman pri lia dungado de Ratchett – tute mensoga, kompreneble – la priskribo de la imagita ‘malgranda, malhela viro kun virina voĉo,’ konvena priskribo, ĉar ĝi ne kulpigus la verajn Wagon Lit konduktorojn, kaj taŭgus egale bone por viro aŭ virino.

“La ideo mortpiki lin estas unuavide stranga, sed post pripensado evidentiĝas ke nenio tiel bone taŭgus. Ponardo estas murdilo, kiun ĉiu povas uzi – forta aŭ malforta – kaj ĝia uzado faras nenian bruon. Mi havas la impreson, kvankam eble mi estas malprava, ke ĉiu vice eniris la mallumigitan kupeon de Ratchett – tra tiu de S-ino Hubbard – kaj frapis lin. Ili mem neniam scius kiun baton efektive mortigis lin.

“La lasta letero, kredeble trovita de Ratchett sur lia kapkuseno, estis bruligita. Sen postsigno kiu indikus la aferon Armstrong, estus nenia kaŭzo suspekti pasaĝeron en la trajno. Oni decidus, ke la murdo estis farita de eksterulo, kaj la ‘malgranda, malhela viro kun virina voĉo’ efektive estus vidita de unu aŭ pli el la pasaĝeroj forlasanta la trajnon en Brod.

“Mi ne scias precize kio okazis, kiam la konspirantoj eltrovis, ke ilia parto de la plano estis neebla pro la akcidenta haltigo de la trajno. Mi imagas, ke okazis rapida diskutado, kaj ke ili decidis tamen fari la aferon. Estis vere, ke nun oni suspektus la pasaĝerojn, sed oni jam antaŭvidis tiun eblecon, kaj pretigis sin kontraŭ ĝi.Ili decidis eĉ pli konfuzi la aferon. Du tiel nomitaj ‘postsignoj’ estis faligitaj en la kupeo de la murdito – unu kiu ŝajnkulpigis Kolonelon Arbuthnot (kiu havis la plej bonan alibion kaj kies kunligo kun la familio Armstrong estis kredeble plej malfacile pruvebla). La dua, la poŝtuko, ŝajnkulpigis Princinon Dragomiroff, kiu pro ŝia socia rango, ŝia malforteco, kaj la alibio donita de la servistino kaj la konduktoro, estis en situacio preskaŭ neatakebla. Por eĉ pli konfuzi la solvon, oni enkondukis imagitan virinon kun skarlata kimono. Denove mi devas atesti pri la ekzisto de tiu virino. Estis forta frapo kontraŭ mia pordo. Mi ellitiĝis kaj elrigardis – kaj vidas ŝin malaperanta. Elektita personaro – la konduktoro, F-ino Debenham kaj MacQueen ankaŭ vidis ŝin. Miaopinie, estis iu humorplena, kiu metis la skarlatan kimonon en mian kofron dum mi intervjuis personojn en la manĝ-vagono. De kie la vestaĵo unue venis, mi ne scias. Mi opinias, ke ĝi apartenas al Grafino Andrenyi, ĉar ŝia pakaĵo enhavis nur silkan negliĝon tiel malsimpla kiel esti pli simila al te-robo ol tualet-robo.

“Kiam MacQueen unue sciiĝis, ke la letero tiel zorge bruligita ne estis tute detruita, kaj ke la vorto Armstrong ankoraŭ restis, li devis esti doninta tuj la sciigon al la aliaj. Tiumomente la situacio de Grafino Andrenyi iĝis iom danĝera, kaj ŝia edzo tuj aliigis ŝian pasporton. Tiu estis la dua malbonŝancaĵo.

“Ili interkonsentis nei ian rilaton al la familio Armstrong. Ili sciis, ke mi ne havis tujan rimedon por eltrovi la veron, kaj ili ne kredis, ke mi esploros la aferon krom se mi suspektos apartan personon.

“Estis unu alia punkto pripensinda. Se oni akceptas, ke mia teorio estas ĝusta, kaj mi kredas, ke ĝi devas esti ĝusta, videble la konduktoro ankaŭ devis scii pri la komploto. Sed se jes, estas dek tri personoj, kaj ne dek du. Anstataŭ la kutima formulo ‘El tiom da personoj unu estas kulpa,’ mia problemo estis, ke el dek tri personoj nur unu estis senkulpa. Kiu estis tiu persono?

“Mi faris tre strangan konkludon. Mi konkludis, ke tiu, kiu ne partoprenis la krimon estis tiu, kiun oni opinius la plej verŝajna fari tion. Mi parolas pri Grafino Andrenyi. Mi estis konvinkita de la seriozeco de ŝia edzo kiam li ĵuris laŭ sia honorvorto, ke lia edzino ne forlasis la kupeon tiunokte. Mi decidis, ke Grafo Andrenyi anstataŭis ŝin.

“Se jes, Pierre Michel estis unu el la dekdu. Sed kiel oni povus klarigi lian kunkulpecon. Li estis bona viro, kiu jam laboris dum multaj jaroj por la Kompanio – tute ne tia viro, kian oni povus subaĉeti por krimhelpi. Do Pierre Michel devis rilati al la afero Armstrong. Tiu ne ŝajnis esti ebla. Tiam mi memoris ke la mortinta infanzorgistino estis franca. Ni supozu, ke la kompatinda fraŭlino estis la filino de Pierre Michel. Tio klarigus ĉion – ĝi ankaŭ klarigus la elekton de la krimloko. Ĉu estis aliaj kies rolo en la dramo ne estis evidentaj? Mi konkludis, ke Kolonelo Arbuthnot estis amiko de Armstrong. Kredeble ili kune partoprenis la militon. Mi povis diveni la okupon de la servistino, Hildegarde Schmidt, en la domanaro Armstrong. Eble mi estas manĝama, sed mi povas intuicie rekoni bonan kuiristinon. Mi provis per ruzo eltrovi tion, kaj mi sukcesis. Mi diris, ke mi scias ke ŝi estas bona kuiristino. Ŝi respondis, ‘Jes, ja, ĉiuj miaj mastrinoj tion diris.’ Sed se vi estas dungita kiel servistino por virino, viaj mastrinoj malofte scias ĉu vi estas bona kuiristino.

“Poste estis Hardman. Ŝajne li certe ne apartenis al la domanaro Armstrong. Mi povis imagi nur, ke eble li amis la francan fraŭlinon. Mi parolis al li pri la ĉarmo de eksterlandaj virinoj, kaj denove mi vidis la atenditan reagon. Larmoj venis en liajn okulojn, sed li ŝajnigis ke tio ŝuldiĝis al la rebrilo de la neĝo.

“Restas S-ino Hubbard. Mi devas diri, ke S-ino Hubbard ludis la plej gravan rolon en la dramo. Estante en la kupeo kun pordo malfermanta al tiu de Ratchett, ŝi estus pli suspektinda ol iu alia. Pro la cirkonstancoj, ŝi ne povus havi alibion. Por ludi ŝian rolon – tiu de tute natura, iom ridinda usona patrino – artistino estis necesa. Sed estis artistino en la familio Armstrong – la patrino de S-ino Armstrong – Linda Arden, la aktorino…”

Li ĉesis. Tiam, per mallaŭta, riĉa, reva voĉo, tute malsimila al tiu uzita dum la tuta vojaĝo, S-ino Hubbard diris:

“Mi ĉiam ŝatis ludi la komediajn rolojn.”

Ŝi daŭrigis reve: “Tiu erareto pri la spongo-saketo estis iom stulta. Tio montras, ke oni devas ĉiam bone provludi. Ni provis ĝin dum la vojaĝo el Parizo – mi supoizas ke tiutempe mi estis en parnumera loko.”

Ŝi iomete ŝanĝis sian pozicion kaj rekte rigardis Poirot.

“Vi scias ĉion pri ĝi, S-ro Poirot. Vi estas mirinde lerta viro. Sed eĉ vi ne tute povas imagi kiel estis en tiu terura tago en New York. Mi estis freneza pro malĝojo – tia ankaŭ estis la servistaro – kaj Kolonelo Arbuthnot ankaŭ ĉeestis. Li estis la plej bona amiko de John Armstrong.”

“Li savis mian vivon dum la milito,” diris Arbuthnot.

“Ni decidis en tiu momento – eble ni estis frenezaj – ke la mortpuno, kiun Cassetti sukcesis eviti, devas trafi lin. Estis dek du el ni – aŭ pli bone dek unu, ĉar la patro de Susanne estis en Francujo. Unue ni intencis loti inter ni por eltrovi kiu faru ĝin, sed fine ni decidis pri la nuna metodo. La ŝoforo, Antonio, proponis ĝin. Mary poste prizorgis la detalojn kun Hector MacQueen. Li ĉiam amegis Sonia – mian filinon – kaj estis li, kiu klarigis kiel la mono de Cassetti helpis al li eviti la punon.

“Ni bezonis longan tempon por perfektigi nian planon. Ni bezonis unue trovi Ratchett. Hardman fine sukcesis. Tiam ni provis aranĝi, ke li dungu Masterman kaj Hector – aŭ almenaŭ unu el ili. Nu, ni aranĝis tion. Poste, ni priparolis la aferon kun la patro de Susanne. Kolonelo Arbuthnot tre deziris, ke estu dek du el ni; li ŝajnis pensi, ke tiu pli laŭleĝigis la aranĝon. Li ne multe ŝatis la ideon pri la mortpikado, sed li konsentis ke tiu solvus multajn malfacilaĵojn. La patro de Susanne konsentis. Susanne estis lia sola filino. De Hector, ni sciis, ke iam Ratchett revenos el la Oriento per la Orienta Ekspreso. Ĉar Pierre Michel deĵoras en tiu trajno, jen okazo ne maltrafota. Krome, tiumaniere ni ne riskus kulpigi eksterulojn.

“La edzo de mia filino sciis pri la afero, kompreneble, kaj li insistis veni kun ŝi. Hector tiel aranĝis la aferon, ke Ratchett elektis por veturi tagon en kiu Michel deĵoras. Ni intencis rezervi ĉiun kupeon en la Istanbul-Calais vagono, sed malfeliĉe estis unu kupeo, kiun ni ne sukcesis rezervi. Ĝi estis rezervita antaŭ longa tempo por direktoro de la Kompanio. S-ro Harris, kompreneble, estis mito. Sed certe estus ĝene havi fremdan personon en la kupeo de Hector. Kaj tiam, lastmomente, vi venis…”

Ŝi ĉesis paroli.

“Nu,” ŝi diris, “vi nun scias ĉion, S-ro Poirot. Kion vi intencas fari pri ĝi? Se oni devas malkaŝi ĉion, ĉu vi ne povas kulpigi min kaj nur min? Volonte mi estus pikinta tiun viron dek du fojojn. Ne estis nur, ke li respondecis pri la morto de mia filino kaj ŝia infano, kaj tiu de alia infano kiu povus esti nun viva kaj feliĉa. Estis pli ol tio. Estis aliaj infanoj ŝtelitaj antaŭ ol Daisy – povus esti aliaj estonte. La popolo jam kondamnis lin; ni nur plenumis la juĝon. Sed ne estas necese, ke ĉi tiuj aliaj ankaŭ suferu. Ĉi tiuj bonaj fidelaj amikoj – kaj kompatinda Michel – kaj Mary kaj Kolonelo Arbuthnot – ili amas unu la alian.”

Ŝia voĉo estis mirinda en tiu homplena loko – tiu malalta, emocia, korŝira voĉo, kiu vibrigis ofte aŭdantaron en New York.

Poirot rigardis sian amikon.

“Vi estas direktoro de la Kompanio, S-ro Bouc,” li diris. “Kion vi opinias?”

S-ro Bouc tusetis. “Laŭ mia opinio, S-ro Poirot,” li diris, “la unua teorio kiun vi proponis estis ĝusta – tute certe. Mi proponas, ke ni donu tiun solvon al la jugoslavaj policanoj, kiam ili alvenos. Ĉu vi konsentas, Doktoro?”

“Certe mi konsentas,” diris D-ro Constantine. “Rilate al la medicina atesto, mi pensas ke mi faris unu du sugestojn, kiuj estis fantaziaj.”

“Do,” diris Poirot, “metinte mian solvon antaŭ vi, mi havas la honoron forlasi la aferon…”

Загрузка...