Nia
De la Spirito Andreo Ludoviko
Francisco Candido Xavier
La Vivo en la Spirita Mondo
Feb
NIA HEJMO
(Mediuma verko)
Francisco Candido Xavier
N IA H E J M O
Kiam servanto estas preta, aperas tasko — ANDREO LUDOVIKO.
El la portugala lingva tradukis
L. C. Porto Carreiro Neto
Laŭ la 7a eldono 1959
. d
Eldonfako de Brazila Spiritisma Federacio DEPARTAMENTO EDITORIAL E GRAFICO Rua Souza Valente, 17 — 20941 - 040 Rio de Janeiro, RJ — BRAZILO
Composto e impresso
nas o ficinas da — FEDERAgAO —
23-RF; 3.066-L; 959
Tabelo de la enhavo
Paĝo
Prezento 7
Nova amiko 11
Mesaĝo de Andreo Ludoviko 15
I. En la malsuperaj regionoj 17
II. Klarenco 20
Kolektiva preĝo 24
La spirita kuracisto 28
V. Kuraca helpo 32
VI. Altvalora admono 36
VII. Klarigoj de Lizio 40
VIII. Organizado de servoj 44
Problemo de nutrado 48
X. En la arbaro de la akvoj 52
XI. Informoj pri la organizado 56
XII. La Ombrejo 60
En la kabineto de la ministro 64
Klarigoj de Klarenco 69
XV. La vizito de mia patrino 73
XVI. Korelverŝoj 77
XVII. En la hejmo de Lizio 81
XVIII. Amo, nutraĵo de la animoj 85
XIX. La elkarniĝinta junulino 89
Kio estas hejmo 94
XXI. La konversacio daŭras plu 98
XXII. La kuponhoro 102
Scii aŭdi 107
Impresa alvoko 111
XXV. Bonkora konsilo 115
XXVI. Novaj perspektivoj 119XXVII. Fine laboro 123
XXVIII. En servado 128
XXIX. La vizio de Francisko 132
XXX. Heredo kaj eŭtanazio 136
XXXI. Vampiro 141
XXXII. Sciigoj pri Veneranda 146
Kuriozaj rimarkoj 150
Kun la ĵusvenintoj de la Ombrejo 154
XXXV. Eksterordinara rekontiĝo 158
XXXVI. La sonĝo 163
XXXVII. La lekcio de la ministrino 168
XXXVIII. La afero de Tobija 174
XXXIX. Konsiliĝo kun sinjorino Laŭra 180
XL. Kiu semas, tiu rikoltas 184
XLI. Kunvoko al batalado 189
XLII. La parolo de la guberniestro 194
XL III. Interparoloj 199
XLIV. La Mallumo 203
XLV. Sur la Kampo de Muziko 208
XL VI. Sinofero de virino 213
XL VII. La reeenkarniĝo de Laŭra 218
XLVIII. Familia kulto 223
XLIX. Reveno hejmen 228
L. Civitano de "Nia Hejmo" 233
Prezento
Jen, estimataj, mi ankoraŭ unu fojon prezentas min al vi kun la traduko de alia verko pri transtombaj aferoj.
Legu ĝin kun bonvola koro. Legu ĝin kvazaŭ libron de la Naturo mem, kun tiu evangelia simpleco, kiu kondukas al la "regno de la ĉielo", sen antaŭjuĝoj, signoj de ridinda kaj pereiga vantamo.
Vi ja scias, ke la vero ne malofte estas neverŝajna. La Tero aspektas senmova, tamen ĝi turniĝas kaj senhalte tra- flugas la Spacon. La "atomon", laŭ la etimologio, oni ri- gardis kiel la lastan eron de la materio, sed hodiaŭ — nu, mi ne bezonas pri ĝi doni al vi lecionon... "Mortintoj", t.e. "elfiniĝintoj", oni konsideris, kaj ankoraŭ hodiaŭ kelkaj kon- sideras, tiujn, kies korpo rigidiĝis sub la potenca mano de la tiel nomata "morto": oni do forgesas la ordinaran komu- nikiĝon de tiuj estuloj kun la teranoj, rakontatan en la Biblio kaj aliaj verkoj; kaj la pli ol centjara Spiritisma Dok- trino, sin bazanta ĝuste sur tia komunikiĝado, firme paŝas kiel la konsolanto promesita de nia Majstro Jesuo.
Sincere parolante, mi ne komprenas, kiel iu povas nei tiujn realajn faktojn aŭ almenaŭ ilin klarigi alie, ol kiel la Spiritismo ilin pruvas. Mi volonte aŭdus la opinion de iu kiu klarigus, ekzemple, kiel homo sen literaturaj aŭ iaj aliaj kapabloj, ricevitaj per kulturo, jam ĝis hodiaŭ publikigis pli ol kvindek multepaĝajn verkojn pri la plej diversaj temoj de la homa kampo, eĉ fakaj: tia homo estas Francisco Candido Xavier, tiu sama mediumo (konsentu pri la vorto!), per kiu estis al ni donita la romano, kiun ankaŭ mi espe- rantigis kaj la Brazila Spiritisma Federacio eldonis, nome "Antaŭ du mil jaroj...", de alia Spirito, Emannuel. "Nia Hejmo", kiun vi havas en la manoj, estas la unua el serio da dek verkoj de unu sama Spirito, Andreo Ludoviko. Tiuj libroj de Andreo Ludoviko vekis grandan intereson ĉe bra- zilaj medicinistoj, kaj sendube montras la sciencan signifon de la mediuma literaturo.
Al ne-spiritistoj, same ankaŭ al spiritistoj, ĉi tiu verko kvazaŭ ofendas la konvinkojn: ĝi estas ja io eksterordinara, neniam eksciita!
Ne-spiritistojn, laŭŝajne, ĝi ne interesas; ili ĝin ne legos, aŭ ĝin legos por distriĝo, en ia senokupa horo... Eĉ tiel, mi asertas, ĝi portus al ili grandan profiton, ĉar ĝi estus in- vito al fieruloj, ian unu fojon pensi pli serioze pri la vivo. Spiritistojn ĝi miregigas, ĉar tian tro materialan mondon, ekster la materiala elaĉeta planedo, ili verŝajne neniam an- taŭe imagis al si, kontraŭe: en la mondo de "Spiritoj" ia malsubtila materio, simila al la surtera, estus neimagebla kaj nekomprenebla. Tiel tamen estas... "Nia Hejmo" aperas antaŭ vi kun siaj pejzaĝoj, bestoj kaj floroj, domoj kaj mebl- oj, manĝoj kaj trinkoj, hospitaloj, veturiloj, televidiloj, mu- zikado,... eĉ gefianĉoj...
Kiu nome estas "Andreo Ludoviko " (portugallingve "Andre Luiz")? Oni scias nur, ke li estis brazila kuracisto, sed lian veran nomon neniu scias. Kial do li tiel sin kaŝas? "Nomoj", kiel ni spiritistoj lernas, nenio grava estas sur ĉi tiu kampo; eĉ Spiritoj, neniam migrintaj sur la Tero, pov- as veni kaj paroli al ni. Ili estas do por ni tute fremdaj: ili diras ian ajn nomon, por iel kontentigi nian naivan sci- volemon...
Andreo Ludoviko trovis pli bone sin ne rekonigi antaŭ ni: ĉu neprave? Ĉu li timis, kaj ankoraŭ timas, la homan klaĉadon, ke li, certe siatempa klerulo, nun parolas "sensenc- aĴojn"?
La demando havas du aspektojn: aŭ oni ne kredas tiajn "fantaziaĵojn", kaj tiam "sencerba" estas la mediumo; aŭ oni estas certa pri tiuj veraĵoj, kaj nomo estas indiferenta. Sed, ankoraŭ en ĉi tiu okazo, oni povus rediri, ke, sciante la "fonton", oni pli volonte legus la verkon kaj pli facile ensorbus ĝian elŝprucantan akvon. Mi ne estas tiel stulta, ke mi tion neus: verkojn de Zamenhof ekzemple, ni legas — aŭ devas legi — kiel modelon de lingvo, kaj sekve ili su- perstaras ĉiujn ceterajn. Sed, kiam la demando estas temo doktrina pri "superteraj" aferoj, tiam la "persono" mem perdas ĉian gravecon, ĉar cetere tiuj voĉoj esprimas ĉiuj unu solan penson, strebas al unu sola celo, estas senditoj de la Unu Sola.
Eĉ rilate al plej materialaj aferoj oni enkomune ne zorg- as pri nomoj. Kiom da homoj scias, kiu elpensis la pres- arton, la elektran lampon, la radiotelegrafion, la aviadilojn; aŭ kiu eltrovis la asepson, la graviton, eĉ ... Amerikon? En nia ordinara vivo ni eĉ tute ne pensas, kia mano ĵetis en la teron la semon de la manĝota greno ... La nomo mem "Dio " estas nenio alia, ol konvencio interhoma — ĉar ia nomo estaspor ni nepre necesa...
Ĉion ni estimu laŭ ĝia valoro vera, ne ŝajna. Ĉi tiu verko, miaj karaj, estas ja io vere valora; ĝi valoras vian tempon, vian atenton, eĉ vian vivon mem.
Denove, kiel mi ĝin faris en la antaŭaj verkoj, mi ĉi tie esprimas al nia tre estimata Ismael Gomes Braga, Direktoro de la Departamento de Esperanto de la Brazila Spiritisma Federacio, mian plej koran dankon por lia netaksebla helpo en la tradukado de ĉi tiuj paĝoj el la Transaj Regionoj.
Porto Carreiro Neto
Nova amiko
Antaŭparoloj ordinare prezentas aŭtorojn, glorante iliajn meritojn kaj teksante konsideradojn pri ilia per- sono. Ĉi tie okazas alie: vane miaj enkarnaj amikoj elserĉus ian kuraciston "Andreo Ludoviko" en la kon- venciaj nomaroj.
Anonimeco iafoje naskiĝas el la ĝusta kompreno kaj el la vera amo. Por la pagado de kulpa pasinteco, aliiĝas ĉe la reenkarniĝo la ordinare uzataj nomoj. Fariĝas kelkatempa forgeso, kiel beno de la Dia Favorkoreco.
Ankaŭ Andreo Ludoviko devis tiri la kurtenon antaŭ sin. Tial mi ne povas prezenti la iaman surteran kuraciston kaj aŭtoron-homon, sed nur la novan amikon kaj fraton en la Eterno.
Por alporti altvalorajn impresojn al la teraj kunuloj, li devis formeti de si ĉiajn konvenciojn, inkluzive sian propran nomon mem, por ne vundi amatajn korojn, an- koraŭ envolvitajn en la malnovaj manteloj de la iluzio. Kiuj rikoltas la jam maturajn spikojn, tiuj ne ofendu la homojn nur nun plantantajn, nek malhelpu la verdan kreskaĵaron, ankoraŭ en florado.
Ni ja konfesas, ke ĉi tiu libro ne estas unika: aliaj Estuloj jam pritraktis la transtombajn vivokondiĉojn... Ni tamen jam longe deziris en nian spiritan Rondon en- konduki iun, kiu povus konigi al aliaj la valoron de sia propra sperto, kun ĉiuj detaloj taŭgaj por la perfekta kompreno de la ordo, sub kiu agadas la laboremaj kaj bonintencaj elkarniĝintoj en la sferoj neatingeblaj por la homa rigardo, kvankam streĉe ligitaj kun via planedo.
Multaj amikoj certe ridetos ĉe iuj lokoj de ĉi tiu rakonto. Kio esta neordinara, tio en ĉiuj tempoj mi- regigas. Kiu ja, sur la Tero, antaŭ kelke da jaroj ne ridetus, se iu parolus al lipri aviado, elektro, radiofonio?
Surpriziĝo, konfuzo kaj dubo estas sentoj de ĉiuj lernantoj, kiuj ankoraŭ ne trapasis la koncernan lecionon. Tio estas tute natura, tute pravigebla. Ni do nenian vorton dirus pri aliula impreso: ĉiu leganto devas mem analizi tion, kion li legas.
Ni tial ĉi tie parolas sole nur pri la esenca celo de ĉi tiu verko.
Spiritismo nun gajnas rimarkindan nombran gra- vecon. Miloj da homoj interesiĝas pri ĝiaj laboroj, as- pektoj, eksperimentoj. Tamen, sur ĉi tiu vastega kampo de novaĵoj, la homo ne devas malzorgi sin mem.
Ne sufiĉas esplori fenomenojn, buŝe aliĝi al la mo- vado, plinombrigi la nomaron de adeptoj, instrui aliajn pri la Doktrino, sin doni al prozelitismo kaj konkeri favorojn de la publika opinio, kiel ajn respektinda ĉi tiu estas. Nepre necesa al ĉiu estas zorgi pri la konado de siaj grandegaj kapabloj kaj ilin uzi en la laboroj de la Bono.
La terano ne estas ia senhavulo: li estas de Dio filo, vestita per karno, en konstrua laborado; lernanto en altvalora instruejo, kie li devas lerni altiĝi. La homa batalado estas lia oportuno, laborilo, libro.
La interrilatoj kun la nevidebla mondo estas sankta movado, aganta por la restarigo de la Kristanismo pura; neniu homo tamen malzorgu siajn proprajn bezonojn tie, kie li staras laŭ la volo de la Sinjoro.
Andreo Ludoviko ĉi tie sciigas vin, kara leganto, ke la plej granda surprizo, kiun faras al ni la karna morto, estas tio, ke ĝi starigas nin vizaĝo kontraŭ vizaĝo antaŭ nia propra konscienco, kie ni konstruas ĉielon, haltadas en purgatorio aŭ falas en inferan abismon; li memorigas, ke la Tero estas sankta laborejo, kaj neniu ajn ĝin malŝatas, ne eksciante la koston de la terura eraro, en kiun li kondukis sian koron mem.
Konservu al vi en la libro de via animo lian sperton. Ĉi tiu tre klare diras, ke al la homo ne sufiĉas alkroĉiĝial la pure homa ekzistado, sed li devas ĝin digne uzadi; ke la paŝoj de la kristano, en ĉia ajn religia kultejo, devas vere direktiĝi al la Kristo, kaj ke, sur nia doktrina kampo, ni ja bezonas Spiritismon kaj Spiritualismon, sed, multe pli multe, Spiritecon.
La Trad.
EMMANUEL (*)
Pedro Leopoldo, la 3-an de Oktobro 1943.
La Gvidanto de la mediumo. —
MESAĜO DE ANDREO LUDOVIKO
La vivo ne ĉesas. La vivo estas fonto eterna, kaj la morto estas la malluma ludo de la iluzioj.
La granda rivero iras sian vojon, antaŭ ol atingi la vast- an maron. Kopiante ĝian konduton, ankaŭ la animo trapasas diversajn vojojn kaj plurajn stadiojn, ĉi tie kaj tie ricevas alfluojn da scioj, prenas ĉiam pli difinitan karakteron kaj rafinas sian estecon, antaŭ ol trafi la Eternan Oceanon de la Saĝo.
Fermi la karnajn okulojn estas tre simpla ago. Ŝanĝi sian fizikan vestaĵon ne solvas la fundamentan problemon de la mensklarigo, tiel same kiel la ŝanĝo de vestaĵoj havas nenion komunan kun la profundaj demandoj pri la esto kaj destino.
Ho vojoj de la animoj, misteraj vojoj de la koro! Estas necese paŝadi sur vi, antaŭ ol provi alpaŝi al la superega ekvacio de la Vivo Eterna! Estas neformeteble vian dramon travivi, koni vin detalo post detalo, en la longa proceso de la spirita perfektiĝado! Tro infanece estus pensi, ke la sola "malleviĝo de la kurteno" solvus transcendajn demandojn de la Senfino.
Ekzistado estas akto.
Korpo — vestaĵo.
Jarcento — tago.
Servo — sperto.
Venko — akiraĵo.
Morto — renoviga blovo.
Kiom da ekzistadoj, da korpoj, da jarcentoj, da servoj, da venkoj, da mortoj ni ankoraŭ bezonos?
Kaj la instruito pri religia filozofio parolas pri iaj finaj decidoj kaj definitivaj pozicioj!
Ho ve! Ĉie la kleraj pri doktrino kaj la neniosciantaj pri la spirito!
Multe da peno devas fari la homo, por eniri en la lern- ejon de la Evangelio de la Kristo, eniro preskaŭ ĉiam okaz- anta en stranga maniero: li sola, apud la Majstro, sekvante la malfacilan kurson, ricevante lecionojn sen videblaj katedr- oj, aŭdante longajn disertaciojn sen propre eldiritaj vortoj.
Tre longa do nia laborplena migrado.
Mia ja ne multe dononta klopodo celas nur almenaŭ iomete konigi tiun fundamentan veraĵon.
Dankon do, miaj amikoj!
Mi aperas inter vi sub anonimeco, kiun diktas la frata karito. La homa ekzistado prezentas vazojn plejparte mal- fortikajn, ankoraŭ ne povantajn enteni la tutan veron. Cetere nun ne interesus nin io alia, ol la profunda sperto kun siaj kolektivaj valoroj. Mi neniun turmentos per la ideo de la Eterno: antaŭ ĉio la vazoj fariĝu pli fortikaj. Mi donas nur iajn kelkajn informojn al la soifanta spirito de miaj fratoj sur la vojo de la spirita laborado, homoj komprenantaj, ke "la Spirito blovas, kie li volas'"[1].
Kaj nun, amikoj, mia danko restu sur la papero, retir- iĝante en la grandan silenton de la simpatio kaj dankemo. Altiro kaj danko, amo kaj ĝojo — loĝas en la animo. Kredu, ke tiajn altvalorajn sentojn rilate vin mi konservos en la sanktejo de la koro.
La Sinjoro nin benu.
ANDREO LUDOVIKO
i
EN LA MALSUPERAJ REGIONOJ
Mi havis la impreson, kvazaŭ mi perdis ĉian ideon pri tempo. La ideo pri spaco de longe ĉe mi disneniiĝis.
Mi estis konvinkita, ke mi jam ne apartenas al la rondo de la enkarniĝintoj en la mondo, kaj tamen miaj pulmoj profunde spiradis.
De kiam mi fariĝis ludilo de nerezisteblaj fortoj? Ne eble diri.
Mi ja sentis min ia suferanta koboldo en la malluma reto de la teruro. Kun hirtaj haroj, saltanta koro, tim- ego min tutan posedanta, mi multajn fojojn kriegis kiel freneza, petegis pri kompato kaj plendis pri la dolora senkuraĝeco premanta mian spiriton; sed, kiam la mal- varma silento ne ensorbis mian tondran voĉon, tiam la- mentoj pli kortuŝantaj, ol miaj, respondis miajn kriojn. Aliajn fojojn ĉerktonaj ridegoj traŝiradis la tiean kviet- on. Eble iu nekonata kunulo, kiel mi supozis, troviĝis sub la manoj de frenezo. Iam kaj iam aperis diablecaj formoj, stultaj vizaĝoj, bestecaj mienoj, kio pliigis mian terusenton. La pejzaĝo, kiam ne tute nigra, ŝajnis su- perverŝita de blanketa lumo, kvazaŭ envolvita en densa nebulo, kiun la radioj de la suno de malproksime varm- igus.
Kaj tiu stranga irado daŭradis ĉiam plue... Al kiu celo? Kiu ĝin povus diri? Mi sciis nur, ke mi senhalte forkuras... La timego min turnopelis. Kie la hejmo, la edzino, la infanoj? Mi estis perdinta ĉian ideon pri direkto. La timo antaŭ la nekonataĵo, la hororo antaŭ la mallumo ekposedis mian tutan rezonkapablon, apenaŭ mi liberiĝis de la lastaj fizikaj ligiloj en la interno de tombo!
La konscienco min turmentis: mi preferus la abso- lutan neprudenton, la neestecon.
Komence larmoj senĉese banadis al mi la vizaĝon, kaj nur en maloftaj minutoj min iel feliĉigis la beno de la dormo. Tamen tiu sento de korfaciliĝo estis abrupte rompata: kun ironiaj mienoj, monstraj estaĵoj min vek- adis; mi ja devis de antaŭ ili forkuri.
Mi nun faris al mi klaran bildon de tiu malsama medio, leviĝanta el la polvo de la mondo, sed estis jam tro malfrue. Afliktantaj pensoj mordis mian cerbon. Apenaŭ mi skizis projekton de solvo, jen sennombraj interokazaĵoj pelis min al kapturnaj konsideradoj. Nen- iam antaŭe la religia demando aperis al mi tiel profunda antaŭ la okuloj. La pure filozofiaj, sciencaj kaj politik- aj principoj nun aspektis al mi nuraj akcesoraĵoj kon- cerne la homan vivon. Laŭ mia opinio, ili estas altvalora havaĵo sur la Tero, sed oni konfesu, ke la homaro kon- sistas ne el forpasantaj generacioj, sed el Spiritoj etern- aj, vojantaj al glora celo. Mi rimarkis, ke io sidas super ĉia simpla cerbumado: tiu io estas la Fido, manifestaĵo de Dio al la homo. Sed tia analizo tro malfrue montr- iĝis. Vere, mi konis la parolon de la Malnova Testamento kaj ofte foliumis la Evangelion, sed mi devas konfesi, ke mi neniam esploris la sanktajn verkojn per la torĉo de la koro. Ilin mi konis laŭ la kritiko de verkistoj mal- pli konformiĝintaj al sento kaj al la konscienco, aŭ absolute malakordantaj kun la esencaj veraĵoj. Aliajn fojojn mi ilin interpretadis laŭ la maniero de la pastraro, neniam elirante el la rondo da reciprokaj kontraŭdiraĵoj, kie mi propravole restis.
Ĝustadire, laŭ mia propra komprenmaniero, mi krim- ulo ne estis. Sed la filozofio de la "rekte-alcelismo" min tutan antaŭe posedis. Ian surteran ekzistadon, kiun la morto aliigis, ne punktis apartaj okazaĵoj ekster la or- dinaraj.
Filo de eble tro molkoraj gepatroj, mi ricevis miajn universitatajn titolojn sen pli grandaj penoj, malvirtis tiel same, kiel la junularo de mia tempo, fondis hejmon, ekhavis infanojn, elserĉis firmajn poziciojn, kiuj asekurus la ekonomian trankvilecon de mia familianaro; tamen, ĉe atenta esplorado de mia propra persono, io igis min havi la senton de tempo perdita, pri kio ankaŭ la kons- cienco min ja silente akuzis. Mi loĝis la Teron, ĝuis ĝiajn bonaĵojn, rikoltis la benojn de la vivo, sed eĉ per groŝo mi al ĝi ne repagis mian grandegan ŝuldon. Mi havis gepatrojn, kies grandanimecon kaj sinoferojn por sia filo mi neniam iel taksis; ankaŭ edzinon kaj infan- ojn, kiujn mi sovaĝe tenadis en la feraj maŝoj de la detrua egoismo. Mi posedis hejmon, kiun mi fermis al ĉiuj paŝantoj tra la dezerto de angoro. Mi plezuris ĉe la ĝojoj de mia propra familio, forgesante etendi tiun Dian benon sur la multenombran familion homan, surda por elementaj devoj de frateco.
Unuvorte, simile al oranĝeria vegetaĵo, mi nun ne eltenis la klimaton de la eternaj realaĵoj. Mi ne elvolvis la Diajn ĝermojn, per kiuj la Sinjoro de la Vivo pri- semis mian animon. Ilin mi krime sufokis, senbride avid- ante komforton. Mi ne ekzercis organojn por la nova vivo. Estis do juste, ke mi tie vekiĝis simile al kriplulo, kiu, denove ĵetita en la senmezuran riveron de la Eterno, nur perforte povus sekvi la senhaltan fluon, aŭ kvazaŭ kompatinda almozulo, kiu, lacekonsumita meze en dezerto, vagadus laŭ la kaprico de vivegaj uraganoj.
Ho, amikoj sur la Tero! Kiom da vi povos eviti la vojon de amaraĵoj, preparante la internajn kampojn de la koro? Ekbruligu viajn lumojn, antaŭ ol transiri la grandan ombron. Serĉu la veron, antaŭ ol la vero vin surprizos. Ŝvitu nun, por ne plori poste.
II
KLARENCO
"Memmortiginto! Memmortiginto! Krimulo! Fiulo!" — similaj krioj min ĉiuflanke ĉirkaŭis. Kie la malmol- koraj banditoj? Iafoje mi ilin dum momento ekvidis, glitantajn en la densa mallumo, kaj, kiam mia malespero atingis la apogeon, mi ilin atakis per ekstrema streĉo de miaj fortoj. Mi tamen vane pugnobatis la aeron, en paroksismo de kolero. Sarkasmaj ridegoj travundis al mi la orelojn, dum la nigraj figuroj malaperis en la ombron.
Kiun peti pri helpo? Turmentis min malsato, soifo min bruligis. Ordinaraj okazaĵoj de la materia provado montriĝis antaŭ miaj okuloj. Mia barbo elkreskis, mia
vesto ekĉifoniĝis ĉe la penoj por kontraŭstaro en tiu
nekonata regiono. Sed la plej dolora fakto estis ne la terura forlasiteco, por kiu mi sentis min destinita, sed la konstanta sieĝado de malicaj fortoj, kiuj kolerigis min sur tiuj mallumaj dezertaj vojoj. Ili min incitis, nuligis ĉe mi la eblon kolekti ideojn. Mi deziris mature pesi la situacion, traserĉi motivojn, streki por la pensado nov- ajn vojojn, sed tiuj voĉoj, tiuj lamentoj, miksitaj kun akuzaĵoj kontraŭ mi mem, konsternis min frakase.
— Kion vi serĉas, malfeliĉa! Kien vi iras, memmort-
iginto?
Tiaj riproĉoj, senĉese ripetataj, konfuzis mian kor- on. Malfeliĉa, jes; sed memmortiginto? — neniel! Tiuj admonoj, laŭ mi, estis malpravaj. La fizikan korpon mi forlasis kontraŭvole. Mi memoris mian obstinan duelad- on kontraŭ la morto. Mi ankoraŭ laŭŝajne aŭdis la last- ajn opiniojn de la kuracistoj en la resanigejo; mi me- moris la sindonan flegadon al mi, la dolorajn lokajn kuracadojn dum la multaj tagoj post delikata operacio ĉe la intestoj. En la tuta daŭro de tiuj rememoroj mi sentis la kontakton de la termometro, la malagrablan pikon de la injektilo kaj fine la lastan scenon, kiu antaŭis la grandan dormon: jen mia ankoraŭ juna edzino kaj la tri infanoj min rigardadis, sub la terureco de la por- ĉiama disiĝo. Poste... la vekiĝo sur la malseka senluma pejzaĝo kaj la longa marŝado, kiu ŝajnis senfina.
Kial do min makuli, kulpigante min pri ia memmort- igo, se mi ja estis devigita forlasi hejmon, familion, la dolĉan kunevivadon kun la miaj? Eĉ la plej forta homo havas limitan kontraŭstaremon por emocioj. Komence kun firmeco kaj decidemo, mi tamen poste ektrapasis longajn periodojn de senkuraĝeco, kaj anstataŭ daŭrigi plu tian moralan bravecon, ne sciante mian propran fin- on, mi sentis, ke larmoj, longe retenataj, ofte banas al mi la vizaĝon, elverŝinte el la koro.
Al kiu mi min turnu? Kiel ajn granda la intelekta kulturo, kiun mi kunportis el la mondo, mi nun ne povus iel ŝanĝi la realecon de la vivo. Miaj scioj, antaŭ la Senlimo, similis etajn sapvezikojn pelatajn de fortega vento, kiu aliigas la mienon de pejzaĝoj. Mi ja estis io, kion la uragano de Vero forportadis tre malproksimen. Tiu situacio tamen neniel modifis tiun alian realaĵon, nome mian esencon mem. Demandante min mem, ĉu mi ne freneziĝis, mi konstatis la klarecon de mia konscienco, kiu diris al mi, ke mi estas ĉiam ankoraŭ mi mem, kun la sentoj kaj kulturo ĉerpitaj el la sperto en la materio. Ankoraŭ tiaj samaj la fiziologiaj bezonoj. Malsato su- ferigis al mi ĉiujn fibrojn, sed la ĉiam pli granda mal- vigliĝo tamen ne atingis definitive ĝis absoluta konsum- iteco. Ie kaj ie montriĝis al mi verdaj arbetaĵoj, kiuj ŝajnis al mi sovaĝaj, ĉirkaŭ humilaj akvofluetoj, al kiuj mi ĵetiĝis soifanta. Mi avide formanĝis tiujn nekonat- ajn foliojn, alpremis la lipojn al tiu malklara akvo, dum tion ebligis al mi la nekontraŭstareblaj fortoj, min antaŭ- en pelantaj. Mi ofte ensuĉis la ŝlimon de la vojo, re- memoris la iaman ĉiutagan panon, kaj tiam mi abunde ploregadis. Ne malofte mi devis kaŝi min de multe- nombraj bandoj da animaleskaj estaĵoj, kiuj preterga- lopis kvazaŭ nesatigeblaj rabobestoj. Tio estis ŝtonigaj bildoj! Mia senkuraĝeco ĉiam pli kreskis. Tiam mi ko- mencis rememori, ke sendube ekzistas ia Aŭtoro de la Vivo, kie ajn Li sidas. Ĉi tiu penso min konsolis. Mi, abomeninta la religiojn de la mondo, nun eksentis la bezonon de mistika konsolo. Kuracisto, plej obstine al- kroĉita al la negativismo de mia generacio, nun mi dev- is preni renovigan sintenon. Nepre necese estis konfesi la bankroton de la memamo, al kiu mi fiere min iam fordonis.
Kiam al mi tute mankis la fortoj, kiam mi sentis min absolute algluiĝinta al la ŝlimo de la Tero, ne- kapabla restariĝi, tiam mi petis la Superegan Aŭtoron de la Naturo etendi al mi patrajn manojn, en tia prem- anta situacio.
Kiel longe daŭris tiu petego? Kiom da horoj mi tiel restis, kun manoj kunmetitaj, simile al afliktita infano? Mi scias nur, ke torento da larmoj lavis al mi la vizaĝon; ke ĉiuj miaj sentoj koncentriĝis en dolora preĝo. Ĉu mi estas do tute forgesita? Ĉu ankaŭ mi ja ne estas filo de Dio, kvankam mi ne zorgis ekkoni Lian superegan laboradon tiam, kiam mi dronis en la homaj vantaĵoj? Kial la Eterna Patro ne pardonus min, Li, kiu provizas neston al la senprudentaj birdoj kaj bonkore protektas la delikatan floron de la nekulturitaj kampoj?
Ha! la homo devas antaŭe multe suferi por kom- preni ĉiun misteran belaĵon de preĝo; li devas scii, kio estas riproĉo de la konscienco, humiligo, ekstrema mal- feliĉo, por sukcese trinki la senkomparan eliksiron de espero.
En tiu momento la densa nebulego aerdisiĝis kaj iu ekaperis, ia sendito de la Ĉielo. Simpatia maljunulo patre ridetis al mi. Li kliniĝis, fiksis sur la miaj siajn grandajn klarajn okulojn, kaj parolis:
— Kuraĝon, mia infano! La Sinjoro ne forlasas vin.
Maldolĉa ploro banis al mi la tutan animon. Emoci- ita, mi ekdeziris esprimi mian ĝojon, fari konsideradojn pri la konsolo, al mi tiam veninta, sed, kolektinte ĉiujn ĉe mi ankoraŭ restantajn fortojn, mi sukcesis nur de- mandi:
Kiu nome vi estas, komplezema sendito de Dio?
La neatendita bonfaranto afable ridetis kaj res-
pondis:
Nomu min Klarenco, mi estas simple via frato. Kaj, rimarkinte mian kadukan staton, li aldiris:
Nun trankviliĝu kaj silentu. Vi devas ripozi, por
revigliĝi.
Tuj poste li alvokis du kompaniulojn, kiuj staris en teniĝo de sindonaj servantoj, kaj ordonis:
Ni helpu al nia amiko per la krizokazaj rimedoj.
Sur tiu sama loko estis sternita blanka litotuko, kaj ambaŭ helpantoj pretiĝis por min komplezeme trans- porti sur tiu improvizita brankardo.
Kiam ili min zorge estis levantaj, Klarenco moment- on enpensiĝis kaj aldonis, kvazaŭ rememorante nepro- krasteblan devon:
Ni ekiru, ne perdante sekundo. Mi devas veni al "Nia Hejmo" kiel eble plej baldaŭ.
III
KOLEKTIVA PREĜO
Kvankam transportata laŭ la maniero de ordinara vundito, mi tamen duonvidis la revigligan bildon, stern- iĝantan antaŭ miaj okuloj.
Klarenco, apogante sin al bastono el lumanta subs- tanco, haltis antaŭ granda pordo enkadrigita en alta muro tapetita de graciaj florantaj grimpkreskaĵoj. Palp- ante, li premis punkton sur la murego kaj jen fariĝis longa aperturo, tra kiu ni silente eniris.
Milda lumo tie superverŝis ĉion. Malproksime, gracia lumilo aspektis kvazaŭ ia vespera krepusko en printempo. Laŭgrade kiel ni antaŭeniris, mi povis rimarki majest- ajn konstruaĵojn, starantajn en vastaj ĝardenoj.
Laŭ signo de Klarenco, miaj portantoj delikate kuŝ- igis sur la herbo la improvizitan brankardon. Antaŭ miaj okuloj tiam montriĝis la akceptema pordo de blanka konstruaĵo, similanta grandan hospitalon de la Tero. Du junuloj, surhavantaj tunikon el neĝoblanka lino, ser- voprete alkuris al la voko de mia bonfaranto; dum ili komfortigis min sur improvizita lito, por min zorge trans- porti internen, mi aŭdis la komplezeman maljunulon karese rekomendi:
Loku nian zorgaton en la dekstran pavilonon. Nun oni atendas min. Morgaŭ frue matene mi lin revidos.
Mi direktis al li dankrigardon, samtempe kiel mi estis forkondukata en grandan komfortan ĉambron, riĉe meblitan, kie oni prezentis al mi invitan liton.
Envolvante la du flegistojn en la vibradon de mia danko, mi ekpenis ilin alparoli kaj fine sukcesis diri:
Amikoj, mi vin petas, klarigu al mi, en kia nova mondo mi troviĝas... El kia stelo nun venas al mi ĉi tiu karesa, brilanta lumo?
Unu el ili karesis mian frunton, kvazaŭ li estus mia malnova persona konato, kaj respondis:
Ni nin trovas en la spiritaj sferoj najbaraj al la Tero, kaj la suno, en ĉi tiu momento nin prilumanta, estas tiu sama, kiu iam vivigis nian fizikan korpon. Sed ĉi tie nia vivado estas pli potenca. La stelo, kiun la Sinjoro eklumigis por niaj surteraj laboroj, estas pli alt- valora kaj bela, ol kia ni ĝin opinias, kiam ni apartenas al la sfero de la karno. Nia suno estas la Dia fonto de la vivo, kaj la lumo, kiun ĝi disradias, originas de la Aŭtoro de la Kreitaĵaro.
Mia "mem", kvazaŭ penetrita de ondo da plej alta respekto, fikse rigardis la mildan lumon, kiu invadis la ĉambro tra la fenestroj, kaj mi perdiĝis en sinsekvo da profundaj pensoj. Mi tiam rememoris, ke sur la Tero mi neniam rigardis la sunon, meditante pri la senmezura boneco de Tiu, kiu ĝin donas al ni por la eterna vojo de la Vivo. Mi do similis feliĉan blindulon, kiu malfermas la okulojn antaŭ la belega Naturo post longedaŭraj jar- centoj da mallumo.
Tiam oni alportis al mi refortikigan buljonon kaj poste tre freŝan akvon, laŭŝajne saturitan de Diaj eman- aĵoj. Tiu eta kvanto da likvaĵo min neatendite reanimis. Mi ne scius diri, kia supo tio estis: ĉu kvietiga nutraĵo, ĉu saniga medikamento. Novaj fortoj subtenis mian anim- on, profundaj afekcioj vibris en mia spirito.
Mia plej granda emocio tamen estis venonta post kelkaj momentoj.
Apenaŭ mi eliris el tiu konsola surpriziĝo, jen Dia melodio penetris en mian ĉambron, ŝajnanta dolĉa svarmo da sonoj, sin direktantaj al la superaj sferoj. Tiuj mi- rinde harmoniaj notoj trafluis mian koron. Ĉe mia de- mandanta rigardo, la flegisto, staranta apud mi, volonte klarigis:
Estas veninta la krepusko en "Nia Hejmo". En ĉiuj sekcioj de ĉi tiu laborkolonio, konsekrita al la Kristo, ekzistas ligiteco kun la preĝoj el la Guberniestrejo.
Kaj dum la muziko balzame plenigis la ĉambron, li min ĝentile adiaŭis:
Nun restu en paco. Mi revenos tuj post la preĝo.
Subita angoro min ekposedis.
Ĉu mi do ne povos akompani vin? — mi demandis per peteganta voĉo.
Vi estas ankoraŭ tro malfortika — li afable res- pondis —, tamen, se vi sentas vin en taŭga humoro...
Tiu melodio refreŝigis plej interne en mi la fortojn. Mi stariĝis, supervenkante min mem, kaj alteniĝis al la frata brako, kiu sin etendis al mi. Ŝanceliĝante, mi venis al vasta salono, kie multenombra kolekto da estul- oj silente meditadis, en profunda enmemiĝo. De la brile lumanta volbo pendis delikataj floraj girlandoj, de la plafono ĝis la planko, formante disradiantajn simbolojn de supera spiriteco. Neniu laŭŝajne ekrimarkis mian ĉe- eston, kaj mi apenaŭ kaŝis mian plej grandan surpriz- iĝon. Ŝajnis, ke ĉiuj alestantoj, en streĉa teniĝo, atendas ion. Pene retenante sennombrajn demandojn, bolantajn en mia menso, mi rimarkis, sur la fundo, ke sur giganta ekrano pentriĝas mireginda bildo kun intensega lumo. Laŭ plej modernaj procedoj de televidado ekaperis la figuro de belega templo. Sidante sur distingiĝa loko, maljunulo, surhavanta blankan brilege radiantan tunik- on kaj kronita de lumo, fikse rigardadis al la Supro, en teniĝo de preĝanto. Malsupre, sepdek du estuloj, ŝajnis al mi, en respekta silento akompanis lian preĝon. Forte mirante, mi rimarkis Klarencon en tiu kunveno, inter tiuj, kiuj ĉirkauis la lumantan maljunulon.
Mi ekpremis la brakon al la amika flegisto; antaŭ- vidante miajn baldaŭajn demandojn pri tia okazaĵo, li klarigis mallaŭte, preskaŭ flustre:
Tenu vin kviete. Ĉiuj loĝejoj kaj instituicioj de "Nia Hejmo" nun preĝas kune kun la Guberniestro pere de la malproksimaj aŭdado kaj vidado. Ni laŭdu la Ne- videblan Koron de la Ĉielo.
Apenaŭ li finis ĉi tiun klarigon, jen tiuj sepdek du estuloj ekkantis melodian, neesprimeble belan himnon. La vizaĝo de Klarenco, en tiu rondo de liaj respekteg- indaj kunuloj, aspektis al mi pli intense prilumita. La ĉiela himno konsistis el anĝelaj notoj, esprimantaj plej puran dankon. Ŝvebis en la ĉambro misteraj vibroj de paco kaj ĝojo, kaj kiam la arĝentaj notoj eksilentis, bild- iĝis malproksime, sur alta loko, mirinde blua koro kun oraj strioj. Tuj poste, karesa muziko, eble venanta el superaj sferoj, respondis tiujn laŭdojn. Tiam pluvego da bluaj floroj disŝutiĝis sur nin; sed, kvankam ni vidis tiujn ĉielajn miozotojn, ni tamen ne sukcesis ilin kon- servi en la manoj. La etaj koroloj delikate disfluiĝis, ektuŝante niajn fruntojn, kaj mi spertis strangan re- noviĝon de fortoj ĉe la kontakto de tiuj fluidecaj petaloj, kiuj plifaciligis mian koron.
Post tiu belega preĝo mi revenis en mian ĉambron de malsanulo, helpate de la amiko, kiu min plej proksime flegadis. Sed nun mi jam ne estis tiu grave malsana homo de antaŭ kelkaj horoj. La unua kolektiva preĝo, en "Nia Hejmo", min tute aliigis. Neatendita sento de agrableco envolvis mian animon. La unuan fojon, post sinsekvaj jaroj de sufero, la kompatinda koro, sopiranta kaj turmentata, simile al longe senenhava kaliko, denove pleniĝis de la fortikigaj gutoj de la likvoro de espero.
(*) Simbola figuro, estigita de la mensaj vibroj de la kolonianoj. — Noto de la Aŭtoro.
IV
LA SPIRITA KURACISTO
En la morgaŭa tago, post profunda revigliga dormo, mi ricevis la radiantan benon de la amika suno, kvazaŭ dolĉan mesaĝon al la koro. Refortikiga helo envenis tra larĝa fenestro, inundante la ĉambron per karesa lumo. Mi sentis min kiel tute nova homo. Fortoj aliaj atingis mian internon. Mi havis la impreson, kvazaŭ mi per profundaj enspiroj sorbas la ĝojon de la vivo. En la animo restis unu sola ombreto: la resopiro pri la hejmo, la alligiteco al la nun fora familio. Multego da demandoj naĝis en mia menso, sed tiel granda estis tamen la sento de korfaciliĝo, ke mi, jam ne pensante pri ia demando, trankviligis mian spiriton.
Mi ekdeziris stariĝi, ĝui la spektaklon de la Naturo plena de ventetoj kaj lumo, sed tio al mi ne prosperis; tiam mi venis al la konkludo, ke, sen la magneta helpo de la flegisto, estis por mi ne eble ellitiĝi.
Mi ankoraŭ ne rekonsciiĝis post tiuj sinsekvantaj surprizoj, kaj jen la pordo malfermiĝis kaj mi ekvidis Klarencon enveni, akompanatan de simpatia nekonato. Ili ĝentile min salutis, dezirante al mi pacon. Mia hieraŭa bonfarinto demandis pri mia farto. La flegisto inter- venis, donante informojn.
Ridetante, la amika maljunulo prezentis al mi sian kunulon. Tio estis, li diris, la frato Henriko de Luna, oficanta en la Departemento de Kuracado de la Kolonio. Blanke vestita, kun mieno elradianta grandegan simpati- on, Henriko min longe brustaŭskultis, ridetis kaj diris:
— Estas bedaŭrinde, ke li venis dank' al mem-
mortigo.
Dum Klarenco restis serena, mi sentis, ke stranga ekribelo elŝprucas en mia interno.
Memmortigo?! Mi tiam rememoris la akuzojn de la malicaj estuloj, en tiu antaŭa ombro. Malgraŭ la multo da danko, kiu jam komencis min posedi, mi ne povis silenti ĉe tia kulpigo.
Mi pensas, ke ĉi tie estas ia eraro — mi firme diris ofendetita —; mia reveno el la mondo ne havis tian kaŭzon. Mi bataladis pli ol kvardek tagojn en la resanigejo, penante venki la morton. Mi estis submetita al du seriozaj operacioj pro intesta obstrukco...
Jes — rediris la kuracisto, montrante la saman noblan serenecon —, sed tiu obstrukco havis siajn ra- dikojn en kaŭzoj profundaj. Mia amiko eble ne sufiĉe pensis pri tio. La spirita organismo prezentas en si mem la plenan historion de la agoj en la mondo.
Kaj respekte kliniĝante, li montradis certajn punkt- ojn de mia korpo.
Ni ekzamenu la intestan regionon — li diris. — La obstrukco originis de kanceraj faktoroj, kaj ĉi tiuj, siavice, de iaj senpripensaĵoj de mia estimata frato kon- cerne la sifilison. La malsano eble ne prenus tiel grav- an formon, se via mensa konduto sur la planedo estus adaptiĝinta al la principoj de frateco kaj sobreco. Sed via persona maniero de kunevivado, en oftaj incitiĝo kaj galhumoro, kaptis ruinigajn vibrojn el viaj aŭdantoj. Ĉu vi neniam ekpensis, ke kolero estas fonto de fortoj negativaj por ni mem? Via manko de memregado, la neatentemo ĉe la traktado de viaj similuloj, kiujn vi ofte pretervole ofendis, pli ol unu fojon kondukis vin en la sferon de malsanaj kaj malaltnivelaj estuloj. Tia cir- konstanco pli, ja multe pli kadukigis vian fizikan staton.
Post longa paŭzo, dum kiu li min atente ekzamenis, li daŭrigis:
Ĉu vi, mia amiko, jam rimarkis, ke vian hepaton vi mem difektis; ke viajn renojn vi malzorgis, terure malŝatante la sanktajn donojn?
Stranga konsterno posedis mian koron. Ŝajnante ignori la angoron, kiu min premegis, la kuracisto daŭr- igis, klarigante:
— La organoj de la materia korpo, laŭ la plano de la Sinjoro, enhavas en si nekalkuleblajn rezervojn; sed mia amiko preterlasis bonegajn okazojn, misuzante riĉajn kapitalojn el la fizika sperto. La vasta tasko, kiun al vi konfidis la Mentoroj de la Supera Spirita Mon- do, limigis sin al simplaj provoj de ia laboro, kiu ja ne elfiniĝis. La tutan digestan aparaton detruis ekscesoj de laŭŝajne ne gravaj nutraĵoj kaj alkoholaĵoj. Sifiliso konsumis ĉe vi esencajn fortojn. Kiel vi vidas, la mem- mortigo estas nerefutebla.
Mi ekmeditis pri la problemoj de la homaj vojoj, pesante la perditajn oportunojn. Dum la vivo surtera mi sukcese alkroĉis al la vizaĝo plej diversajn maskojn, ilin skulptante konforme al ĉiu situacio. Cetere mi tiam ne povis supozi, ke iu postulos de mi ian kalkulon pri banalaj epizodoj, kiujn mi ordinare rigardis kiel faktojn sen ia aparta signifo. Ĝis nun mi konsideris la homajn erarojn laŭ la instruoj de la kriminologio. Ĉia bagatela okazaĵo, ekstera de la kodoj, apartenis, laŭ mia opinio, al la naturaj fenomenoj. Sed nun montriĝis alia procedo de kontrolado de kulpoj. Mi ne staris antaŭ ia tortur- anta tribunalo, nek min surprizis inferaj abismoj; kon- traŭe, ridetantaj bonfarantoj teksis konsiderojn pri miaj mizeraĵoj, kiel iu vartanta infanon sendecidan, for de la gepatraj okuloj. Tiu propramova interesiĝo tamen pikis al mi la vantecon de homo. Se venus al mi diabloj kaj min turmentus per tridentoj, mi eble ricevus forton por fari la frakason malpli amara. Malgraŭ ĉio ĉi la grandega boneco de Klarenco, la karesa voĉtono de la kuracisto, la frata trankvileco de la flegisto penetris ĝis la fundo en mian spiriton. Ne ia deziro de reago bolis en mi: doloris al mi honto — kaj mi ekploris. Kun vizaĝo en la manoj, simile al ĉagrenita kaj malfeliĉa knabo, mi ekplorsingultis pro la doloro, kiu aspektis al mi senrimeda. Ne eble estus ne konsenti kun Henriko de Luna: li estis nediskuteble prava. Fine, sufokante la ekpuŝojn de vantemo, mi rekonis la amplekson de miaj antaŭaj frivolaĵoj. La falsa koncepto pri persona digno cedis lokon al la justeco. Antaŭ miaj spiritaj okuloj nun ekzistis unu sola turmentanta realaĵo: mi ja estis memmortiginto, mi perdis la altvaloran oportunon de la homa sperto, mi estis nenio alia, ol ŝiprompiĝulo, kiun oni kompate gastigis.
Tiam la grandanima Klarenco, sidiĝante apud mi sur la lito, patre karesis la mi la harojn kaj kortuŝite parolis:
— Ho, mia filo, ne lamentu tiel amare. Mi venis al vi elaŭdante la propeton de tiuj, kiuj vin amas, el pli altaj sferoj. Viaj larmoj atingas iliajn korojn. Ĉu vi ne deziras esti dankema, tenante vin trankvila ĉe la ek- zameno de viaj propraj eraroj? Vere via situacio estas ja la situacio de nekonscia memmortiginto, sed oni tamen konfesu, ke ĉiutage centoj da homoj en sama stato for- iras de la Tero. Trankviliĝu do. Profitu de la trezoro de la pento, konservu la benon de la riproĉo de konscien- co, kvankam malfrua, ne forgesante, ke afliktiĝo ne solv- as problemojn. Fidu al la Sinjoro kaj konfidu nian fratan sindonecon. Kvietigu la konsternitan animon, ĉar ankaŭ multaj el ni ĉi tieaj iradis tiajn samajn vojojn, kiel vi.
Ĉe la nobleco, elfluanta el tiuj vortoj, mi alpremis la kapon al lia patra brusto kaj longe ploradis.
V
KURACA HELPO
Ĉu estas vi la zorgato de Klarenco?
Ĉi tiun demandon faris junulo kun dolĉa nevulgara
mieno.
Kun granda sako, pendanta de lia mano kaj ŝajne enhavanta rimedojn por kuracado, li direktis al mi al- logan rideton. Ĉe mia jesa gesto, li montriĝis senĝena kaj, kun frataj manieroj, li diris:
Mi estas Lizio, via frato. Mia direktoro, la asist- anto Henriko de Luna, nomis min por servi al vi tiel longe, kiel vi bezonos flegadon.
Ĉu vi do estas flegisto? — mi demandis.
Mi estas vizitisto ĉe la kuraco-servoj. Kiel tia, mi ne nur kunlaboras en flegadoj, sed ankaŭ informas pri okazoj, en kiuj ia helpo fariĝas necesa, aŭ faras antaŭaranĝojn koncerne ĵus venintajn malsanulojn.
Rimarkinte mian surpriziĝon, li klarigis:
Kiel mi, ekzistas multe da servantoj en "Nia Hejmo". La amiko ĵus venis en la kolonion kaj, kom- preneble, ne scias la amplekson de niaj laboroj. Por ke vi faru al vi ian ideon pri tio, sufiĉas al mi diri, ke nur ĉi tie, en la fako, kie vi troviĝas, estas pli ol mil spirito- malsanuloj, kaj eksciu, ke ĉi tiu estas unu el la plej malgandaj konstruaĵoj de nia hospitala organizaro.
Ĉio ĉi estas ja mirinda! — mi ekkriis.
Antaŭvidante, ke mia parolo englitos en laŭdon, Li-
zio leviĝis de la brakseĝo, kie li sin komfortigis, kaj komencis min atente brustaŭskulti, kaj tiel li neebligis al mi ian vortan dankon.
La regiono de viaj intestoj prezentas gravajn lezojn kun sendubaj postesignoj de kancero; tiu de la hepato montras disŝirojn; tiu de la renoj evidentigas signojn de antaŭtempa konsumiteco.
Afable ridetante, li aldiris:
Ĉu mia frato scias, kion ĉi tio signifas?
Jes — mi respondis —, la kuracisto hieraŭ ĝin klarigis al mi, dirante, ke la kaŭzinto de ĉi tiuj perturboj estas mi mem...
Rimarkinte la ĝenecon de mia apenaŭ farita konfeso, li rapidis konsoli min:
El la okdek malsanuloj, kiujn mi ĉiutage devas flegi, kvindek sep troviĝas en tia sama stato, kiel vi; kaj eble vi ne scias, ke ĉi tie ekzistas ankaŭ kripluloj. Ĉu vi jam ekpensis tion? Ĉu vi scias, ke neantaŭzorgema homo, kiu foruzis siajn okulojn ĉe malbono, aperas ĉi tie kun malplenaj orbitoj; ke maliculo, ĉiam pensanta uzi por krimoj la naturan doton de facila irado, spertas la doloron de paraliziĝo, kaj iafoje estas gastigata ĉi tien sen kruroj; ke la kompatindaj obseditoj en la seks- aj anomalioj ordinare venas tute frenezaj?
Ĉe mia natura mirego, li daŭrigis:
"Nia Hejmo" ne estas ia restadejo de Spiritoj ĝustadire venkintaj, laŭ la strikta senco de ĉi tiu vorto. Ni estas feliĉaj, ĉar ni havas laboron; kaj ĝojo sidas en ĉiu anguleto de la kolonio, ĉar la Sinjoro ne rifuzis al ni la benatan panon de servado.
Profitante pli longan paŭzon, mi diris kortuŝita:
Plue, mia amiko, klarigu al mi ĉion. Mi sentas mian koron faciligita kaj trankvila. Ĉu tiu ĉi regiono ne estas ia ĉiela departemento de la elektitoj?
Lizio ridetis kaj respondis:
Ni rememoru la malnovan instruon rilatan al la multaj vokitoj kaj malmultaj elektitoj sur la Tero1-*-1.
Kaj etendante sian rigardon al fora horizonto, kvazaŭ fiksante spertojn pri si mem sur la tolo de la plej pro- fundaj rememoroj, li emfaze aldonis:
La religioj, sur via planedo, kunvokas la hom-
(,) Laŭ Mateo, 22:14. — La Trad.
ojn al la ĉiela bankedo. Kun pura konscienco, neniu ajn, kiu iam ricevis ian ekkonon pri Dio, rajtas preteksti nescion en ĉi tiu rilato. Nekalkulebla estas la nombro de la vokitoj, mia amiko; sed kie la respondantaj al la voko? Kun maloftaj esceptoj, la homoj pli volonte cedas al alispecaj invitoj. Oni uzas ĉian favoran okazon por deflankiĝoj for de la bono, oni nutras la kapricon de ĉiu el tiuj malvirtoj, oni disbatas sian korpon per frapoj de senpripenso. Jen la rezulto: miloj da homoj ĉiutage foriras de la karna mondo en dolora stato de nekompreno. Sennombraj amasoj da frenezaj, malsanaj kaj sensciaj vagadas ĉie en la regionoj najbaraj al la krusto de la planedo.
Rimarkinte mian miron, li demandis:
Ĉu vi pensus, ke la morto de la korpo kondukas nin al regionoj de mirakloj? Ni estas trudpelataj al mal- facila laborado, al multepezaj servoj, kaj ĉi tio ja ne sufiĉas. Se ni havas ŝuldojn sur la Tero, kiel ajn alten ni iras, ni devas nepre reveni, por ilin pagi, lavante la vizaĝon per la surtera ŝvito, rompante katenojn el mal- amo kaj ilin anstataŭigante per sanktaj ligiloj el amo. Ne estus juste altrudi al aliulo la taskon sarki la kamp- on, kiun ni per niaj propraj manoj prisemis per dornoj.
Balancante la kapon, li aldonis:
Jen la okazo pri la multaj vokitoj, mia kara. La Sinjoro forgesas nenian homon, sed tre malmultaj homoj Lin memoras.
Profunde malĝoja ĉe la rememorado de miaj propraj eraroj, antaŭ tiel gravaj ekkonoj pri individua prires- pondeco, mi ekkriis:
Kiel malica mi estis!
Sed, antaŭ ol mi ellasis pluajn ekkriojn, la vizitisto delikate metis sian dekstran manon al miaj lipoj kaj flustis:
Silentu! Ni meditu pri la farenda laboro. Ĉe vera pento, oni devas scii paroli, por denove konstrui.
Tuj poste li, per la manoj zorge fluigis sur min magnetajn emanaĵojn. Aplikante kuracajn rimedojn sur la intesta regiono, li diris:
Ĉu vi ne rimarkas la specialan kuracadon ĉe la kancera regiono? Nu, bone notu al vi: ĉia honesta kuraca sistemo estas servado de amo, laborado de alkonforma helpo; sed la klopodo por resanigo estas tute individua, laŭ ĉiu aparta Spirito. Vi, mia frato, estos karese kurac- ata, sentos vin vigla, kiel en la plej belaj tempoj de via surtera juneco, forte laboros kaj, mi pensas, estos unu el la plej bonaj kulaborantoj en "Nia Hejmo"; tamen la kaŭzo de viaj perturboj daŭros plu en vi mem, ĝis vi deĵetos de vi la ĝermojn de pereigo de tiu Dia dono — la sano —, kiujn vi alligis al via subtila korpo dank'al morala malzorgo kaj deziro ĝuadi pli multe, ol la ceter- aj homoj. La karno surtera, en kiu ni faras tiom da ekscesoj, estas ankaŭ tiu benata kampo, kie ni sukcesas fari fruktodonaj laborojn por nia radikala resaniĝo, se nur ni plenumas niajn juste altruditajn devojn.
Mi ekmeditis pri tia sentenca parolo, konsideris la Dian bonecon kaj en la plej alta grado de kortuŝiteco, abunde ploris.
Sed Lizio serene finis la kuracadon en tiu tago kaj
parolis:
— Kiam larmoj ne naskiĝas de ribelo, ili ĉiam estas elpurigita rimedo. Ploru, mia amiko. Faciligu vian koron. Kaj ni benu tiun mikroskopajn organizaĵojn, kiaj estas la karnoĉeloj sur la Tero. Tiel humilaj kaj altvaloraj, tiel malŝatataj, sed tiel miregindaj pro sia servemeco! Sen ili, kiuj malfermas al ni templon por nia reboniĝo, kiom da jarmiloj ni travivus en nesciado?
Tiel parolante, li dolĉe karesis al mi la nuban frunt- on kaj, min frate kisinte, li foriris.
VI
ALTVALORA ADMONO
La morgaŭan tagon, post la krepuska preĝo, Klarenco venis al mi kune kun la diligenta vizitisto.
Kun mieno disradianta noblecon, li demandis, ĉirkaŭ- brakante min:
Kiel vi nun fartas? Pli bone?
Mi faris mienon, kian montras malsanulo, kiu sur la Tero vidas sin karesata, malstreĉante la emociiĝemajn fibrojn. En la mondo la frata kareso esta iafoje mis- komprenata. Cedante al longatempa malbona kutimo, mi komencis konigi mian penson, dum ambaŭ bonfarantoj komforte sidiĝis apud mi:
Mi ne povus nei, ke mi fartas pli bone, tamen mi treege suferas. Fortaj doloroj en la intesta regiono, strangaj sentoj de premo sur la koro. Mi neniam su- pozis en mi tian grandan eltenpovon, mia amiko. Ha, kiel peza jam de longe estas mia kruco! Nun, kiam mi povas kolekti miaj pensojn, mi havas la impreson, kva- zaŭ la doloro neniigis ĉe mi ĉiujn disponeblajn fortojn...
Klarenco atente aŭdis, vidigante grandan interesiĝon pri miaj lamentoj, sen ia eĉ apenaŭ perceptebla gesto, kiu montrus intencon sin miksi en la aferon. Kuraĝigita de tia sintenado, mi daŭrigis:
Krom tio, miaj moralaj suferoj estas grandegaj kaj neesprimeblaj. Post kvietiĝo de la tempesto ekstera danke la ricevintajn helpojn, mi nun refalas en mian agit- iĝon internan. Kio estis kun mia edzino, miaj infanoj? Ĉu mia unuenaskito sukcesis progresi, laŭ mia longe dor- lotata idealo? Kaj la filinetoj? Mia malfeliĉa Zelia ofte diris, ke ŝi mortos de sopirado, se ŝi min iam perdos. Tia admirinda edzino! Mi ankoraŭ sentas ŝiajn larmojn en miaj lastaj momentoj. Mi ne scias, de kiom longe mi travivas la premantan ĉagrenon de la foreco... Sinsekv- aj disŝiroj defrotis de mi ĉian ideon pri tempo. Kie trov- iĝas mia kompatinda kunulino? Ĉu ploradante ĉe la cindro de mia korpo, aŭ ĉu en ia malluma loko de la regionoj de la morto? Ho, mia doloro estas ja tre amara! Kian teruran destinon havas viro, sin oferanta por la familio! Mi pensas, ke tre malmultaj homoj suferis tiom, kiel mi! Sur la planedo, sortobatoj, elreviĝoj, malsanoj, nekomprenoj kaj ĉagrenoj dampadis la maloftajn notojn de ĝojo; poste, la suferoj ĉe la morto de la korpo... Tiom sekvante, turmentegoj transtombaj! Kio estas do la vivo? Ĉu tuta serio da mizeroj kaj larmoj? Ĉu do ne ekzistas ia rimedo por semi pacon? Kiel ajn volonte mi deziras firme stari en optimismo, mi sentas, ke la penso pri malfeliĉo ĉirkaŭbaras mian spiriton, kvazaŭ terura karcero de la koro. Kia nigra destino, nobla bonfaranto!
Veninte al ĉi tiu punkto, la ventego de la pendado estis pelinta mian mensan barkon sur la vastan oceanon de larmoj. Sed Klarenco, serena, stariĝis kaj parolis per senafekta tono:
Mia amiko, ĉu vi efektive deziras vian spiritan resaniĝon?
Ĉe mia jesa gesto li daŭrigis:
Lernu do ne tro paroli pri vi mem kaj neniom pri la propra doloro. Lamentado estas signo de mensa malsano, kaj malsano ja kun peniga disvolviĝo kaj mal- facila kuracado. Estas nepre necese krei al si novajn pensojn kaj disciplini la lipojn. Ni atingas spiritan ek- vilibron, nur malfermante la koron al la Suno de Dio. Rigardi la necesan penon kiel frakasantan altrudon, vidi suferojn tie, kie fariĝas edifa lukto — ordinare signifas blindecon de la animo. Ju pli da vortoj vi malŝparos en konsideradoj doloraj por vi mem, des pli ĝenaj estos la ligiloj, kiuj retenas vin ĉe bagatelaĉaj rememoroj. Tiu sama Patro, kiu zorgas pri vi, gastiginte vin sub la amikan tegmenton de ĉi tiu domo, Li helpos viajn sur- terajn parencojn. Ni devas konsideri nian familian grup- on sankta konstruo, sed ja ne forgesante, ke nia familio estas simpla apartaĵo de la universa Familio sub la Dia Direktado. Ni staros apud vi, por solvi viajn nunajn mal- facilaĵojn kaj glatigi estontajn projektojn, sed neniom da tempo ni disponas, por repaŝi sur la senfruktan kamp- on de lamentado. Cetere ni, en ĉi tiu kolonio, prenis sur nin la devon akcepti eĉ la plej penigan laboron kiel benon, por ion fari, konsiderante, ke la Providenco dis- verŝas amon, dum vi vivas sub la ŝarĝo de ŝuldoj. Se vi deziras restadi en ĉi tiu helpdomo, lernu do pensi ĝuste.
Dum li parolis, miaj larmoj sekiĝis kaj, stimulita de la nobla instruanto, mi prenis alian teniĝon, kvankam hontante mian malfortecon.
— Ĉu vi, dum en la karno — afable daŭrigis Kla- renco —, ne strebadis al la naturaj profitoj el bonaj po- zicioj? Ĉu vi ne ŝatis la akiron de permesataj vivrimedoj, dezirante havigi bonstaton al viaj karuloj? Ĉu vi ne in- teresiĝis pri la pago konforma al la laboro kaj pri la komfortaĵoj, per kiuj vi povus servi al la familio? Ĉi tie la programo estas ne malsama; aliaj estas nur detaloj. En la rondoj de la karno, konvencio kaj mona garantio; ĉi tie, laboro kaj definitivaj akiroj de la nemortema Spirito. Doloro, laŭ nia punkto de vidado, signifas eblon riĉigi la animon; lukto estas la vojo por la realigo de la Diaj planoj. Ĉu vi komprenis la diferencon? Ĉe ia laboro la animoj malfortaj kuŝiĝas inerte kaj plendas al la preterpasantoj kontraŭ la sorto; sed la fortaj ak- ceptas la taskon kiel sanktan donon, per kies manipulado ili sin preparas, direkte al perfekteco. Neniu mallaŭdas vian pravan resopiron, nek pretendas haltigi la fluadon de viaj plej noblaj sentoj; mi tamen rimarkigu, ke plor- ado el senespereco ne konstruas bonon. Se vi ja amas vian surteran familion, vi devas do esti brava, por esti al ĝi utila.
Fariĝis longa paŭzo. La parolo de Klarenco levis mian animon por pli sanigaj pensoj.
Dum mi meditis pri la saĝeco de la altvalora admono, mia bonfaranto, simile al patro, kiu forviŝas de la memo ro ian frivolaĵon de siaj infanoj, por serene rekomenci la lecionon, ree demandis kun bela rideto:
Nu, kiel vi nun fartas? Pli bone?
Ĝojante, ke mi sentas min pardonita, simile al iu infano deziranta lerni, mi respondis reanimita:
Mi fartas multe pli bone, por pli ĝuste kompreni la Dian Volon.
VII
KLARIGOJ DE LIZIO
Ripetiĝis la periodaj vizitoj de Klarenco kaj la ĉiu- taga atentemo de Lizio.
Laŭgrade kiel mi penis alkonformigi min al la novaj devoj, mi sentis la koron plifaciligita. Malpliiĝis la do- loroj kaj la malhelpoj de senembarasa irado; sed mi ri- markis, ke ĉe pli forta rememorado pri la fizikaj tra- vivaĵoj reaperadis la angoro, la timo antaŭ la nekonataĵo, la ĉagreno pro mia neadaptiĝo al la nova medio. Malgraŭ ĉio ĉi mi konstatis en mi pli da firmeco.
Mi nun plezuris rigardante la vastajn horizontojn, antaŭen klinita ĉe la larĝaj fenestroj. Impresis min precipe la aspektoj de la Naturo. Preskaŭ ĉio estis plibon- igita refiguraĵo de la Tero. Koloroj inter si pli harmoniaj, substancoj pli delikataj. La grundon tapiŝis vegetaĵaro. Grandaj arboj, riĉaj fruktarbejoj, ĉarmaj ĝardenoj. Kon- turiĝis montoj kronitaj de lumo, kiel kontinuaĵo de la kampo, kie la kolonio kuŝis. Ĉiuj sekcioj montriĝis plej zorge kulturitaj. En negranda distanco staris graciaj konstruaĵoj, en diversaj formoj, laŭ egalaj interspacoj inter si. Neniu el ili sen floroj ĉe la enirejo; distingiĝis kelkaj ĉarmaj dometoj, ĉirkaŭitaj de heĝoj el hederoj, kie plurvariaj rozoj, tie kaj tie, estis en plena florado, ornamante la verdaĵon per kalejdoskopaj nuancoj. Bird- oj kun multkoloraj plumaroj traflugis la aeron; iam kaj iam pli arope eksidis sur la tre blankaj, rekte leviĝantaj turoj, kvazaŭ gigantaj lilioj, sin streĉantaj al la ĉielo.
De ĉe la larĝaj fenestroj mi scivole observis la mov- adon en la parko. Treege surprizite, mi vidis hejmajn bestojn inter foliriĉaj arboj, vice starantaj ĉe la fundo.
En mia introspekta batalado mi perdiĝis en ĉiaspec- aj demandoj. Mi ne povis kompreni tiun plurecon de formoj analogaj al tiuj sur nia planedo, pro tio, ke mi troviĝas en ĝustadire spirita regiono.
Lizio, la ĝentila ĉiutaga kunulo, ne ŝparis klarigojn.
La morto de la korpo, li diradis, ne kondukas la homon en ian miraklan situacion. Ĉia evolua proceso estas nepre ligita kun ia gradigado. Ekzistas multoblaj regionoj por la elkarniĝintoj, same kiel sennombraj kaj surprizaj rangoj por la homoj en la karno. Animoj kaj sentoj, formoj kaj aĵoj, ĉio obeas principojn de natura disvolviĝado kaj justa hierarĥio.
Maltrankviligis min tamen jam de multe da semajn- oj restadi tie, en sanparko, ne vizitata eĉ de unu konato en la mondo. Efektive, mi ja ne estis la sola inter mia amikaro, kiu deĉifris la enigmon de la tombo. Miaj ge- patroj antaŭiris min sur la granda vojo. Tiel same plur- aj amikoj iam venis pli frue ol mi. Kial do ili sin ne prezentis en tiu ĉambro de spirita malsano, por faciligi mian dolorantan koron? Sufiĉus iaj nemultaj momentoj de konsolado.
Unu tagon mi ne povis min regi plu kaj demandis la diligentan servanton:
Mia kara Lizio, ĉu vi trovas ebla, ĉi tie, la ren- kontiĝon de iu kun la homoj, lin antaŭintaj per la morto de la fizika korpo?
Kial do ne? Ĉu vi pensas, ke vi estas forgesita?
Jes. Kial ili ne vizitas min? Sur la Tero mi ĉiam havis la patrinan abnegacion; tamen mia patrino ĝis nun ne venis al mi. Ankaŭ mia patro ekiris la longan vojon, tri jarojn antaŭ mia lasta translokiĝo.
Nu, bone notu al vi — klarigis Lizio —, via patr- ino vin tage kaj nokte helpadas, komencante de la krizo antaŭ via veno ĉi tien. Kiam vi enlitiĝis, por demeti la teran vestaĵon, duobliĝis ŝia interesiĝo pri vi. Vi kred- eble ankoraŭ ne scias, ke vi restadis en la malsuperaj regionoj pli ol ok seninterrompajn jarojn. Si neniam senkuraĝiĝis. Si multajn fojojn propetis por vi en "Nia Hejmo". Si petis pri la interhelpo de Klarenco, kaj tiam ĉi tiu komencis vin ofte vizitadi, ĝis la vanta surtera kuracisto iom forviŝiĝos mem, por ke estiĝu la filo ĉiela. Ĉu vi komprenis?
Miaj okuloj estis malsekaj de larmoj. Mi ne sciis, de kiom da jaroj mi troviĝas for de la Tero. Mi ekdeziris konatiĝi kun la procedoj de neperceptebla protektado, sed ne sukcesis. La pene retenataj larmoj min mutigis.
En tiu tago, kiam vi tiel fervore preĝis — daŭr- igis la flegisto-vizitisto —, kiam vi ekkomprenis, ke ĉio en la Universo apartenas al la Plejalta Patro, tiam via ploro estis alia. Ĉu vi ne scias, ke estas tiaj pluvoj, kiuj detruas, kaj tiaj pluvoj, kiuj kreas? Ankaŭ tiaj larmoj ekzistas. Estas evidente, ke la Sinjoro ne atend- as pri niaj petoj, por ami nin; tamen ni devas ja havigi al ni certan ricevokapablon, por kompreni Lian senlim- an bonecon. Fulgigita spegulo ne reflektas lumon. Nia Patro do ne bezonas nian pentofaron, sed ni konfesu, ke pentofaroj bonege utilas al ni mem. Ĉu vi komprenis? Elaŭdante la petojn de via amanta patrino, Klarenco vin senpene trovis, sed vi longe ne trovis Klarencon. Kaj kiam via patrineto eksciis, ke ŝia filo disŝiris la ombrajn vualojn dank' al preĝo, ŝi, kiel oni raportis al mi, ek- ploris de ĝojo...
Sed kie sin trovas mia patrino? — mi fine ek- kriis. — Se estas al mi permesite, mi volas ŝin vidi kaj ĉirkaŭbraki, stariĝi genue ĉe ŝiaj piedoj!
Ŝi vivas ne en "Nia Hejmo" — diris Lizio —, sed en pli alta regiono, kie ŝi laboras ne sole por vi.
Rimarkinte mian desapontiĝon, li per frata voĉo al-
donis:
Ŝi certe iam venos vidi vin pli frue, ol kiam ni tion supozas. Kiam iu varme deziras ion, tio jam iras la voj- on de efektiviĝo. Ĉi tion vi lernis mem. Jaroj post jaroj vi turnopelis vin simile al plumo, nutrante timon, mal- ĝojojn, elreviĝojn; sed, kiam vi korpigis en via menso la bezonon ricevi la Dian subtenon, tiam vi pliigis la vibramplekson de la menso kaj atingis vidkapablon kaj helpon.
Kun brilantaj okuloj, kuraĝigita de la ricevita klar- igo, mi decideme ekkriis:
Mi ĝin do deziros per ĉiuj miaj fortoj... ŝi ven- os, ŝi ja venos...
Lizio inteligente ridetis kaj, amike avertante, sentence parolis, adiaŭante min:
Estas grave ne forgesi, ke la realigo de io digna postulas la kontentigon de tri fundamentaj kondiĉoj, nome: unua, deziri; dua, scii deziri; kaj tria, meriti, aŭ alivorte, aktiva volo, persista laboro kaj efektiva merito.
La vizitisto ridetante atingis la pordon kaj foriris, dum mi restis silenta, meditante pri la vasta programo formulita per tiel malmultaj vortoj.
VIII
ORGANIZADO DE SERVOJ
Post kelkaj semajnoj da intensa kuracado, mi eliris, la unuan fojon, en akompano de Lizio.
La spektaklo de la stratoj min forte impresis. Vast- aj avenuoj, ornamitaj de foliriĉaj arboj. Aero pura, at- mosfero de profunda spirita trankvileco, sed nenia sen- mo veco aŭ senfareco: la stratoj estis plenaj de homoj. Multenombraj estuloj iradis tien kaj reen. Iuj laŭŝajne havis sian menson ie malproksime, sed aliaj direktis al mi bonvenan rigardon. Ĉe la sinsekvaj surprizaj aperoj mia kunulo prenis sur sin la taskon doni al mi inform- ojn. Rimarkinte miajn internajn konjektojn, li afable klarigis:
Ni troviĝas en la kvartalo de la Ministerio de Helpo. Ĉio ĉi, kion ni vidas, loĝejoj kaj aliaj konstru- aĵoj, estas instituicioj kaj aziloj alkonformaj al la tasko de nia fako. Orientistoj, laboristoj kaj aliaj servantoj de nia misio loĝas ĉi tie. En ĉi tiu fako oni akceptas malsanulojn, aŭdas petojn, disspecigas preĝojn, preparas surterajn reenkarniĝojn, organizas taĉmentojn por helpo al la loĝantoj de la Ombrejo aŭ al la plorantoj sur la Tero, serĉas solvon por ĉiaj aferoj koncernantaj suferon.
Ĉu do ekzistas, en "Nia Hejmo", ia Ministerio de Helpo? — mi demandis.
Kiel do ne? Niaj servoj estas distribuataj en organizaĵo, kiu de tago al tago perfektiĝas sub la orient- ado de la direktantoj de niaj destinoj.
Fiksante sur mi siajn klarajn okulojn, li daŭrigis:
Ĉu vi ne vidas, en la ceremonioj de preĝado, nian
Spiritan Guberniestron ĉiam ĉirkaŭita de sepdek du kun- laborantoj? Tio estas ja la ministroj de "Nia Hejmo". La kolonio, organizaĵo esence de laboro kaj farado, di- vidiĝas en ses ministeriojn, el kiuj ĉiu estas gvidata de dek du ministroj. Ni havas la Ministeriojn de Regener- ado, de Helpo, de Komunikado, de Klarigo, de Altigo kaj de Dia Unuigo. La unuaj kvar alproksimigas nin al la teraj regionoj, la lastaj du ligas nin al la supera sfero. Ĉar nia spirita urbo estas regiono transiĝa. La malplej delikataj servoj apartenas al la Ministerio de Regener- ado la plej altaj al tiu de Dia Unuigo. Klarenco, nia amika estro, estas unu el la ministroj de Helpo.
Uzante la naturan paŭzon, mi kortuŝita ekkriis:
Ho, mi neniam imagis al mi, ke estus eblaj tiaj kompletaj organizaĵoj post la morto de la fizika korpo!
Jes — klarigis Lizio —, la iluziovualo estas tre densa en la rondoj de la karno. La ordinaramensa homo ne scias, ke ĉia manifestiĝo de ordo, en la mondo, venas de supera regiono La kruda Naturo, kiam direktata de la homa menso, aliiĝas en ĝardenon, kaj la homa menso, sovaĝa en la primitiva estulo, ŝanĝiĝas en kreant- an potencialon, kiam inspirata de la mensoj, vibrantaj en pli altaj sferoj. Sur la tera krusto konkretiĝas nenia utila entrepreno, se ĝiaj originaj radioj ne venas de supre.
Sed, ĉu ankaŭ "Nia Hejmo" havas ian historion, kiel la grandaj urboj de la Tero?
Jes, sendube. Ankaŭ la tavoloj najbaraj al la terglobo havas apartan karakteron. "Nia Hejmo" est- as institucio antaŭ longe fondita de eminentaj portugaloj, elkarniĝintaj en Brazilo, en la 16-a jarcento. Komence, kiel registrite en niaj arkivoj de la Ministerio de Klarigo, tio kostis grandegan, fortokonsumantan penon. Ekzistas krudaj substancoj en la regionoj nevideblaj por la Tero,
(*) Laŭ I. Korintanoj, 2:14: "La natura homo ne ak- ceptas la aferoj de la Spirito de Dio." — La Trad.
(**) Tavoloj: regionoj, kvazaŭ kuŝantaj unu sur alia en la Spaco, kompareblaj kun la geologiaj "etaĝoj" — La Trad.
tiaj, kiel en la regionoj, kies trajto estas la maldelikata materio. Ankaŭ ĉi tie sin trovas vastegaj etendaĵoj kun malsupera potencialo, same kiel, sur la Tero, estas grand- aj spacoj ankoraŭ sen ia kulturo kaj civilizacio. La ko- mencaj laboroj estis senkuraĝigaj, eĉ por la plej fortaj spiritoj. Kie hodiaŭ kunestas delikataj, noblaj vibroj, arte ellaboritaj konstruaĵoj, tie zumis konfuze la primitivaj notoj de la landindiĝenoj kaj la infanecaj konstruaĵoj de iliaj rudimentaj mensoj. La fondintoj tamen ne sen- kuraĝiĝis. Ili peladis ĉiam antaŭen sian verkon, imi- tante la klopodon de la eŭropanoj, kiuj venadis al la materia sfero, nur kun tiu diferenco, ke tie oni uzis per- forton, militon, sklavigon, kaj ĉi tie persistan servadon, fratan solidarecon, spiritan Amon.
En ĉi tiu momento ni estis sur placo kun mirindaj konturoj kaj vastaj ĝardenoj. Sur la centro de tiu placo staris impone bela palaco, kronita de majestaj turoj, kiuj sin streĉis en la ĉielon ĝis nevidebleco.
La fondintoj de la kolonio komencis sian labor- adon de ĉi tie, kie funkcias la Guberniestrejo — diris la vizitisto.
Montrante en direkto al la palaco, li daŭrigis:
El ĉi tiu placo disradias la diritaj ses ministrejoj. Ili ĉiuj komenciĝas de la Guberniestrejo, etendiĝante en triangula formo.
Kaj respektoplena li parolis:
Tie loĝas nia sindonema direktanto. En la admi- nistraj laboroj li havas la kunhelpon de tri mil oficistoj; li tamen estas la plej senlaca laboranto kaj pli fidela, ol ni ĉiuj kune. La ministroj kutimas ekskursi en aliajn regionojn, refreŝigante siajn fortojn kaj pliriĉigante sian kapitalon da scioj; ni, subuloj, ĝuas ordinarajn amuziĝ- ojn, sed la Guberniestro neniam disponas tempon por tio. Li insistas ĉe ni, ke ni ripozu, devigas nin havi pe- riodajn feriojn, dum li mem preskaŭ neniam ripozas, eĉ en la horoj difinitaj por dormo. Ŝajnas al mi, ke lia fiero esta la konstanta servado. Sufiĉu al mi diri, ke mi troviĝas ĉi tie jam de kvardek jaroj, kaj, escept- inte la kunvenojn por la kolektivaj preĝoj, mi lin mal- ofte vidas en publikaj festoj. Lia penso tamen ampleks- as ĉiujn servokampojn, lia bonkora helpo ĉion kaj ĉiujn atingas.
Post longa paŭzo la amika flegisto akcente aldonis:
— Antaŭ nelonge ni festis la 114-an datrevenon de lia milda direktado.
Post ĉi tiuj vortoj, tra kiuj vidiĝis plej profunda es- timo kaj kortuŝiteco, Lizio eksilentis; kaj mi, apud li, respektoplena kaj ravita, ekrigardadis la mirindajn tur- ojn, kiuj ŝajnis trabori la firmamenton...
IX
PROBLEMO DE NUTRADO
Ravite de la vido de tiuj miregindaj ĝardenoj, mi petis la sindoneman flegiston kelke da minutoj ripozi sur proksima benko. Lizio volonte konsentis.
Agrabla sento de paco feliĉigis mian spiriton. Fan- taziaj ŝprucaĵoj el kolora akvo zigzagadis en la aero, formante ĉarmajn figurojn.
Kiu observas ĉi tiun grandegan abelaron da la- borantoj — mi diris —, tiu estas instigata ekzameni multenombrajn problemojn. Kaj nutraĵoj? Mi ne aŭdis pri ia ministerio de Ekonomio...
Antaŭe — klarigis mia pacienca interparolanto — tiaj servoj havis pli elstaran karakteron, sed la nuna Guberniestro decidis iom paligi ĉiajn vivelmontrojn, kiuj rememorigus al ni la pure materiajn agojn. La laboroj por manĝoprovizado estis sekve reduktitaj al simpla dis- tribuado, sub rekta kontrolado de la Guberniestraro. Ce- tere, tia decido estis plej bonefika paŝo. Laŭ la kroniko, la kolonio, antaŭ unu jarcento, renkontis grandegajn bar- ojn por alkonformigi siajn loĝantojn al sobreco. Mult- aj el tiuj ĵus venintaj al "Nia Hejmo" duobligis siajn postulojn: ili volis abunde kovritajn tablojn, ekscitajn drinkaĵojn, pluigante enradikiĝintajn surterajn malvirt- ojn. Nur la Ministerio de Dia Unuigo ne estis infektita de tiaj malbonaj kutimoj dank' al sia propra karaktero; la ceteraj baraktadis en amaso da premantaj problemoj tiaspecaj. La nuna Guberniestro tamen ne ŝparis al si penojn. Apenaŭ preninte sur sin administrajn devojn, li faris konvenajn disponojn. Iamaj ĉi tieaj misiistoj sciigis min pri kuriozaj okazaĵoj. Ili diris al mi, ke, laŭ peto de la Guberniestro, venis el tre alta mondo ducent instruistoj, por dissemi novajn konojn, koncernantajn al la scienco pri spirado kaj ensorbado de vivo-elementoj el la atmosfero. Okazis multenombraj kunvenoj. Kelkaj teknikaj kunlaborantoj en "Nia Hejmo" manifestis sian malaprobon, prezentante kiel motivon, ke la urbo estas transiĝa loko kaj do ne estus juste nek eble, per tiaj postuloj, tuj elpreni el ilia elemento la elkarniĝintajn homojn sen grava risko por ilia spirita strukturo. La Guberniestro tamen ne senkuraĝiĝis. La kunvenoj, la paŝoj, la klopodoj daŭradis plue, dum tridek seninter- rompaj jaroj. Kelkaj eminentuloj eĉ publike protestis. Pli ol dek fojojn la Ministerio de Helpo estis superplena de malsanuloj, plendantaj, ke ili estas viktimoj de la nova sistemo de nesufiĉa nutrado. Dum tiuj fazoj la kontraŭantoj al tia malpliigo multobligis akuzojn. Sed la Guberniestro neniam iun punis. Li venigis al sia pa- laco tiujn kontraŭantojn kaj patre elvolvis antaŭ ili la planon kaj celon de la dieto; li reliefigis la superecon de la spiritigo-metodoj, faciligis al la plej obstinaj mal- amikoj de la nova procedo diversajn studekskursojn en tavolojn pli altajn ol nia, kaj tiel li gajnis pli grandan nombron da adeptoj.
Ĉe pli longa paŭzo mi petis, interesita:
Bonvolu daŭrigi, mia kara Lizio. Kiel finiĝis la edifa lukto?
Post dudek unu jaroj da persistaj pruvoj, faritaj de la Guberniestraro, la Ministerio de Altigo aliĝis al la movado kaj ekprovizis sin nur per tio nepre necesa. Tiel ne agis la Ministerio de Klarigo, kiu longe ne volis preni sur sin ian ŝuldiĝon en ĉi tiu rilato, pro la multe- nombraj Spiritoj, tie sin donantaj al Matematiko. Tie estis la plej obstinaj kontraŭuloj. Kvazaŭ maŝinoj, ma- nipulantaj proteinojn kaj karbonhidratojn, kiuj neniel devas manki al la fizikaj animportiloj ili ne volis cedi al la ĉi tiea punkto de vidado pri la afero. Ili ĉiu-
Animportilo, t.e. la surtera materia korpo — La
Trad.
semajne sendadis al la Gurberniestro longajn rimarkojn kaj admonojn, kune kun analizoj kaj ciferoj, kio iafoje eĉ ĝislimis senprudentecon. La maljuna estro neniam tamen agis per si mem. Li petis kunhelpon de noblaj mentoroj, kiuj nin gvidas per la Ministerio de Dia Unu- igo, kaj ĉian klarigobultenon, eĉ plej malgravan, li detale ekzamenadis. Dum la scienculoj argumentis kaj la Gu- berniestraro pacience tratoleris la situacion, fariĝis dan- ĝeraj tumultoj en la iama Departemento, hodiaŭ Minis- terio de Regenerado. Kuraĝigite de la ribeleco de la kunlaborantoj ĉe Ministerio de Klarigo, la malpli pro- gresintaj Spiritoj, tien akceptitaj, fordoniĝis al kondamn- indaj manifestacioj. Ĉio ĉi naskis gravajn skismojn en la kolektivaj organoj de "Nia Hejmo"; tio donis okazon por danĝera atako de la nigraj legioj el la Ombrejo, kiuj provis invadi nian urbon, profitante de breĉoj en la servoj de Renegerado, kie granda nombro da kunla- borantoj subtenadis kaŝitan interŝanĝon de ideoj pro neĝusta dieto. Ĉe la krio de alarmo la Guberniestro ne konfuziĝis. Teruraj minacoj ŝvebis super ĉiuj. Li petis aŭdiencon ĉe la Ministerio de Dia Unuigo kaj, aŭd- inte nian plej altan Konsilantaron, ordonis kelkatempe fermi la Ministerion de Komunikado, decidis, ke funkciu ĉiuj karceroj en la sfero de la Ministerio de Renegerado, por ke estu izolitaj la obstinaj kontraŭstarantoj, admon- is la Ministerion de Klarigo, kies impertinentaĵojn li el- portis dum pli ol sinsekvaj tridek jaroj, provizore mal- permesis ĉian helpon al la malsuperaj regionoj, kaj, la unuan fojon dum sia adminstrado, ordonis ŝalti la elektr- ajn bateriojn de la urbaj muregoj, por la disĵetado de magnetaj pikradioj, uzataj por la komuna defendo. Ne fariĝis batalo, nek ofensivo de la kolonio, sed energia rezistado. Dum pli ol ses monatoj la nutrado, en "Nia Hejmo", estis sole nur enspirado de vivo-elementoj el la atmosfero kaj akvo miksita kun sunaj elektraj kaj magnetaj elementoj. La kolonio tiam eksciis, kio estas indigno de nekolerema kaj justa spirito. Kiam finiĝis la plej akuta fazo, la Guberniestraro estis gajninta la venkon. La Ministerio de Klarigo mem rekonis sian erar- on kaj kunhelpis en la laboroj por realĝustigo. Tiam manifestiĝis popola ĝojego; oni rakontas, ke, meze en tiu ĝojo de ĉiuj, la Guberniestro ploris emociita kaj diris, ke la senescepta kompreno estas la Vera premio al lia koro. La urbo revenis al sia normala aktiveco. La antaŭa Departemento de Regenerado estis ŝanĝita en Ministeri- on. De tiam pli granda provizado de nutraĵoj, rememor- igantaj la Teron, estas farata nur en la Ministerioj de Regenerado kaj de Helpo, kie ĉiam sin trovas multe da estuloj, bezonantaj tiajn nutraĵojn. En la ceteraj oni donas nur tion nepre necesan, t.e. la nutrado severe obeas al netranspaŝebla sobreco. Nun ĉiuj konfesas, ke la laŭŝajna kaprico de la Guberniestro estis ja gravega paŝo por nia spirita liberiĝo. Malpliiĝis la karaktero pure materia kaj estiĝis mirinda havo spirita.
Lizio eksilentis, kaj mi enabismiĝis en profundan meditadon pri tia grandvalora leciono.
X
EN LA ARBARO DE LA AKVOJ
Ĉe mia ĉiam kreskanta interesiĝo pri la nutropro- cedoj Lizio faris al mi jenan inviton:
Ni iru al la akvujego de la kolonio. Vi tie vidos interesajn aferojn. Vi vidos, ke akvo estas kvazaŭ esen- ca elemento en nia transiĝa stacio.
Plej scivola, mi senhezite akompanis la flegiston.
Kiam ni venis al vasta angulo de la placo, la nobla amiko diris:
Ni atendu la aerobuson
Mi apenaŭ reconsciiĝis el tia surprizo, kiam jen ek- aperis granda veturilo, kuranta super la grundo proksim- ume kvin metrojn alte kaj jam kun multe da pasaĝeroj. Kiam ĝi malsuprenvenis ĝis ni, simile al lifto, mi ĝin atente ekzamenis. Tio ne estis ia maŝino konata sur la Tero. Ĝi estis longega, el tre fleksebla materialo, kaj laŭŝajne ligita al nevideblaj fadenoj, pro la granda nombro da antenoj fiksitaj al la tegmento. Ĉi tiun mian supozon mi vidis poste konfirmita, kiam mi vizitis la grandajn laborejojn de la Servado de Trafiko kaj Trans- portado.
Lizio ne lasis al mi tempon por demandoj. Nin opor- tune aranĝinte en la komforta veturilo, ni silente ekiris. Posedis min la natura timemo de iu ekster sia propra medio, inter nekonatoj. La rapideco estis tia, ke ĝi ne ebligis observi detalojn de la konstruaĵoj, vice starant-
(*) Granda aertransportilo, memoriganta la ŝ nurfer- vojajn veturilojn sur la Tero. — Noto de la Aŭtoro.
aj tra longa vojo. La distanco estis ne malgranda, ĉar nur post kvardek minutoj, enkalkulante nedaŭrajn haltojn ĉiujn tri kilomentojn, Lizio, ridanta kaj trankvila, invitis min elveturiĝi.
Ravis min la panoramo kun plej admirindaj belaĵoj. La arbaro, en mirinda florado, parfumis la freŝan venton per ebriiga parfumo. Ĉion pompe superverŝis mildaj ko- loroj kaj lumoj. Inter bordoj tapiŝitaj de sukriĉa herbo, tute punktita de bluetaj floroj, fluis riverego. La akv- oj ruliĝis kviete kaj estis tiel kristalklaraj, ke dank' al la rebrilo de la firmamento ili ŝajnis ĉielblue koloraj. Larĝaj vojoj tratranĉis la verdejon. Starante en egalaj interspacoj, foliriĉaj arboj donis plaĉan ombron, kvazaŭ agrablegaj restadejoj en la heleco de revigliga suno. Benkoj kun fantaziaj formoj invitis al ripozo.
Rimarkinte mian ravitecon, Lizio klarigis:
Ni troviĝas en la Arbaro de la Akvoj. Ĉi tio estas unu el la plej belaj regionoj de "Nia Hejmo". Ĝi estas unu el la lokoj, plej volonte vizitataj de geamantoj, kiuj ĉi tien venadas, por teksi la plej ĉarmajn promes- ojn de amo kaj fideleco, sin preparante por la surteraj provoj.
Ĉi tiu informo vekis en mi la deziron fari tre in- teresajn konsiderojn, sed Lizio ne donis al mi oportunon por demandoj pri tio. Montrante grandegan konstru- aĵon, li klarigis:
Tie kuŝas la akvujego de la kolonio. La tuta akvo de la Blua Rivero, kiun ni vidas, estas kolektata en distribuajn ujegojn. La akvo uzata por ĉiuj laboroj de la kolonio ekfluas tuta de ĉi tie. Poste tiuj branĉoj reunuiĝas, malsupre de la tereno de Regenerado, kaj de- nove estigas la riveron, kiu tiam normale fluas direkte al la granda oceano el substancoj nevideblaj por la Tero.
Rimarkinte mian demandan mienon, li aldonis:
Efektive, la ĉi tiea akvo havas alian densecon. Ĝi estas multe pli subtila kaj pura, kvazaŭ fluideca.
Vidante la belegajn konstruaĵojn, antaŭ mi starant- ajn, mi demandis:
Kian ministerion koncernas la distribuado?
Kredu — diris Lizio —, ke ĉi tiu estas unu el la malmultaj materiaj servoj de la Ministerio de Dia Unuigo!
Kio! — mi ekkriis, ne sciante, kiel interkonsent- igi ĉi tiujn du aferojn.
La vizitisto ridetis kaj plezure rediris:
Sur la Tero preskaŭ neniu serioze donas al si la penon ekkoni la gravecon de la akvo; sed en "Nia Hejmo" aliaj estas la scioj. En la religiaj rondoj de la Tero oni instruas, ke la Sinjoro kreis la akvojn. Nu, estas logike, ke ĉia kreita servado bezonas fortojn kaj brak- ojn, por esti konvene tenata. En ĉi tiu spirita urbo ni lernas danki nian Patron kaj Liajn kunlaborantojn por tia dono. Ĝin pli interne konante, ni scias, ke la akvo estas el plej potencaj portiloj de ĉiaspecaj elementoj. Ĉi tie ĝi estas uzata precipe kiel nutraĵo kaj medicamento. Ekzistas fakoj en la Ministerio de Helpo, sin absolute dediĉantaj al la preparado de akvo pura, per almikso de certaj elementoj kapteblaj el la lumo de la suno kaj el la spirita magnetismo. En la plimulto de la regionoj de nia vasta kolonio la nutrado havas kiel bazon ĝuste ĉi tiun principon. Sed nur la ministroj de Dia Unuigo posedas, inter ni, la plej altan gradon de supera spirit- eco, kaj tial koncernas ilin la magnetizado de la tuta Blua Rivero, por ke ĝia akvo estu uzata de ĉiuj loĝant- oj de "Nia Hejmo" en tia pureco kiel nepre necese. Ili faras la komencan purigadon kaj la institutoj plenumas specifajn laborojn, por la liverado de nutraj kaj kuracaj substancoj. Kiam la multaj branĉoj de la fluo reunu- iĝas, en malproksima loko trans ĉi tiu arbaro, tiam la rivero foriĝas de nia regiono, kunportante niajn spirit- ajn ecojn.
Mi estis ravita de ĉi tiuj informoj.
Sur la Tero — mi rediris — mi neniam ricevis tiajn sciojn.
La homo estas neatentema — diris Lizio —; jam de multaj jarcentoj la maro tenadas ekvilibron en lia planeda loĝmedio, la akva elemento havigas al li la fizik- an korpon, la pluvo donas al li panon, la rivero organizas lian urbon, la ĉeesto de la akvo estas kiel beno por lia hejmo kaj laboro; tamen li sin ĉiam opinias la absoluta sinjoro de la mondo, forgesante, ke, antaŭ ĉio, li estas filo de la Plej supra. Sed venos tempo, kiam li kopios niajn servojn, alte konsiderante la gravecon de tiu dono de la Sinjoro. Li tiam komprenos, ke la akvo, kiel kre- anta fluido, ensorbas en ĉiu hejmo la mensajn karakte- rizaĵojn de ĝiaj loĝantoj. La akvo en la mondo, mia amiko, forportas ne nur la restaĵojn de la korpoj, sed ankaŭ la esprimojn de niamensa vivo. Ĝi estas mal- bonfara en manoj malicaj, utila en manoj noblaj, kaj, kiam sin movanta, ĝia fluo ne sole disdonas vivobenojn, sed estas ankaŭ portilo de la Dia Providenco, en sin pren- ante amaraĵojn, malamojn kaj afliktojn de la homojn, lavante ilian materian domo kaj purigante ilian intern- an atmosteron.
En respekta sintenado mia interparolanto eksilentis, kaj miaj okuloj restis longe fiksitaj sur la kvieta fluo, kiu naskis en mi plej altajn pensojn.
XI
INFORMOJ PRI LA ORGANIZADO
Mia nobla kamarado volonte havigus al mi la eblon fari observojn en la diversaj kvartaloj de la kolonio, sed urĝaj devoj revokis lin al lia posteno.
Vi ja havos okazon ekkoni la diversajn sferojn de niaj servoj — li bonkore diris —, ĉar, kiel vi rimark- as, la ministerioj de "Nia Hejmo" estas grandegaj ĉeloj de intensa laborado. Iaj kelkaj tagoj da observado tute ne sufiĉas por detala vido eĉ de unu el ili; sed okazon por tio vi ja iam havos. Eĉ se al mi ne estos eble akom- pani vin, tamen Klarenco estas sufiĉe aŭtoritata, por ke vi ricevu permeson por facila eniro en ĉian ajn fakon.
Ni revenis al la loko, kie preterpasadis la aerobuso, kiu ne lasis sin atendi.
Nun mi sentis min pli hejme, la multo da pasaĝeroj ne ĝenis min; la antaŭa sperto treege bonfaris al mi. Bolis mia cerbo per demandoj utilaj al mi. Ĉar min in- teresis ilia respondo, mi tial profitis tiun minuton, por kiel eble uzi la komplezemon de mia kunulo.
Lizio, amiko — mi demandis —, ĉu vi bonvolus informi min, ĉu ĉiuj spiritaj kolonioj estas identaj al ĉi tiu? Ĉu la samaj procedoj, la samaj karakterizaĵoj?
Neniel. Se en la materiaj medioj ĉiu regiono kaj ĉiu institucio posedas apartajn trajtojn, imagu do al vi la multecon de kondiĉoj en la niaj. Ĉi tie, same kiel sur la Tero, la estuloj grupiĝas laŭ la komunaj originoj kaj la graveco de la celoj, kiujn ili devas trafi; sed oni atentu, ke ĉiu kolonio, kiel ankaŭ ĉiu estulo, staras sur ŝtupo diferencanta unu de alia en la longa suprenirado. Ĉiaj grupaj provoj estas inter si malsamaj, kaj "Nia Hejmo" estas tiaspeca kolektiva provo. Laŭ niaj arkivoj, niaj antaŭirintoj ofte ĉerpis inspiron el laboroj de sindonem- aj servantoj en aliaj sferoj; inverse de tio, aliaj grupoj petas nian helpon por formi novajn koloniojn. Sed ĉiu organizaĵo ja prezentas esencajn apartaĵojn.
Rimarkinte pli daŭran paŭzon, mi demandis:
Ĉu ja ĉi tie naskiĝis la kurioza ideo estigi iajn ministeriojn?
Jes, la misiuloj, komisiitaj por la fondo de "Nia Hejmo", vizitis la laborojn en "Nova Aŭroro", unu el la plej gravaj spiritaj kolonioj najbaraj al nia, kaj tie vidis la klasifikon de tiuj laboroj laŭ departementoj. Ili alprenis tian sistemon, sed anstataŭigis la vorton "de- partemento" per "ministerio", esceptinte la regenerajn servojn, kiuj, nur sub la nuna Guberniestro, ricevis pli altan rangon. Ili agis tiele, konsiderante, ke la organizado laŭ ministerioj pli bone esprimas kaj difinas spiritecon.
Tre bone! — mi ekkriis.
Kaj tio ĉi ne estas ja ĉio — ĝentile daŭrigis la flegisto —; la institucio estas kerne severa rilate al ordo kaj hierarĥio. Nenia reliefa posteno estas ĉi tie kosent- ata kiel ia favoro. En la daŭro de dek jaroj nur kvar oficistoj sukcesis, kun difinita prirespondeco, eklabori en la Ministerio de Dia Unuigo. Ordinare ni ĉiuj, post longa provtempo da servado kaj instruado, reenkarniĝas por perfektiĝo.
Dum mi kun prava sciemo aŭdis ĉi tiujn informojn, Lizio daŭrigis:
Kiam la ĵusvenintoj el la Ombrejo montriĝas ka- pablaj ricevi fratan subtenon, ili longe restas en la Mi- nisterio de Helpo; sed kiam ribelemaj, ili estas konduk- ataj en la Ministerion de Regenerado. Se ili vidigas ian profiton, kun la tempo ili estas enlasataj en la laborojn de la Ministerioj de Helpo, Komunikado kaj Klarigo, por sin efike prepari por estontaj surteraj taskoj. Nur kelkaj sukcesas daŭre servadi en la Ministerio de Altigo, kaj treege malmultaj, en ĉiu jardeko, partoprenas en la plej internaj laboroj de la Dia Unuigo. Kaj ne pensu, ke la atestoj estas iaj malprecizaj esprimoj de idealisma aktiveco. Ni jam ne troviĝas sur tiu terglobo, kie al la elkarniĝinto oni trudas la rangon de fantomo. Ni vivas en rondo kun aktivaj pruvoj. La taskoj en la Ministerio de Helpo estas penigaj kaj komplikaj; la devoj en tiu de Regenerado estas tre pezaj atestoj; la laboroj en tiu de Komunikado postulas profundan komprenon pri indi- vidua respondeco; por la kampoj de tiu de Klarigo oni devas havi grandan laboremon kaj altajn intelektajn kvalitojn; en la Ministerio de Altigo estas necesaj abne- gacio kaj posedo de Dia inspiro; la komisioj en tiu de Dia Unuigo neprigas ĝustan konadon kaj sinceran prak- tikadon de la universa amo. La Guberniestrejo mem estas svarmanta sidejo de ĉiaj administraj sferoj; ĝi tenas multenombrajn servojn de rekta kontrolado, kiel ekzem- ple tiujn de nutrado, distribuado de elektra energio, tra- fiko, transportado kaj aliaj. Ĉi tie la leĝo pri ripozo estas ja severe observata, por ke iuj servantoj ne estu pli ŝarĝitaj ol aliaj; sed ankaŭ la leĝo pri laboro estas absolute litere plenumata. Koncerne al ripozo, la sola escepto estas la Guberniestro mem, kiu neniam faras uzon de sia rajto pri ĝi.
Sed, ĉu li neniam eliras el la palaco? — mi de-
mandis.
Nur en tiuj okazoj, kiam ĝin postulas la publika bono. Ekster tia devo, la Guberniestro ĉiusemajne vizit- as la Ministerion de Regenerado, fakon de "Nia Hejmo", kie pli multe ekzistas da afekcioj dank' al la identeco de sentoj inter multaj el la tieaj loĝantoj kaj la fratoj en la Ombrejo. Tie sin trovas grandega nombro da Spiritoj deflankiĝintaj de la ĝusta vojo. Li do profitas la di- manĉajn posttagmezojn, fininte la preĝon kune kun la urbo en la Granda Templo de la Guberniestrejo, por helpi al la ministroj de Regenerado, solvante iliajn malfacilajn labordemandojn. En ĉi tiu okupo li kelkfoje rezignas respektindajn ĝojojn, zorgante pri senkonsilaj kaj sufer- antaj Spiritoj.
En tiu momento ni elveturiĝis el la aerobuso prok- sime al la hospitalo, kie min atendis mia komforta ĉambro.
Sur la strato mem, same kiel ĉe nia foriro de tie, aŭdiĝis tra la aero belaj melodioj. Rimarkinte mian de- mandan mienon, Lizio frate klarigis:
Ĉi tiuj muzikaĵoj venas el la laborejoj, kie servas la loĝantoj de "Nia Hejmo". Post longa observado la Guberniestraro konkludis, ke muziko pliefikigas la labor- on sur ĉiuj kampoj de konstrua penado. De tiam neniu laboras en "Nia Hejmo" sen tia ĝojostimulilo.
Dume ni venis al la Pordistejo. Ĝentila flegisto ek- paŝis al ni kaj diris:
Frato Lizio, oni vokas vin en la dekstran pavi- lonon por urĝa servo.
Mia kunulo kviete foriris, kaj mi, dronante en de- mandoj al mi mem, direktis min al mia aparta ĉambro.
XII
LA OMBREJO
Ricevinte tiajn valorajn klarigojn, mi ardis de la de- ziro ekhavi pli detalajn sciaĵojn rilatajn al pluraj pro- blemoj, kiujn vekis la parolo de Lizio. Lia aludo pri Spiritoj en la Ombrejo mordadis mian sciemon. La ne- ekzisto de ia religia preparado, en la mondo, naskas en la homa menso turmentan konfuzon. Kio ja estas la ombrejo? Mi sciis nur pri ia infero kaj ia purgatorio, laŭ predikoj en la romkatolikaj ceremonioj, kiujn mi ĉeestis, observante konvenciajn normojn; sed pri tia Ombrejo mi neniam ion aŭdis.
Ĉe mia plej proksima renkontiĝo kun la nobla vizit- isto mi lin tuj demandis pri tio. Lizio min ĝentile aŭdis kaj respondis:
Nu, nu, vi tie restadis tiel longe, kiel do vi ĝin ne konas?
Mi rememoris la travivitajn suferojn kaj tiam min tutan trakuris tremo de teruro.
La Ombrejo — li afable daŭrigis — komenciĝas sur la tera krusto. Ĝi estas la malluma regiono de ĉiuj, kiuj en la mondo ne volis trapasi la pordojn de la plen- umendaj sanktaj devoj, sed restis en la valo de nede- cidemo aŭ en la marĉo de multenombraj eraroj. Kiam iu Spirito reenkarniĝas, li promesas efektivigi la progra- mon de servoj de la Patro; sed, refarante provojn sur la Tero, li tre malofte memoras sian promeson kaj in- kliniĝas nur al tio, kio kontentigas lian egoismon: estas plue nutrataj la sama malamo kontraŭ malamikoj kaj la sama pasio por amikoj. Sed, nek malamo estas justeco, nek pasio estas amo. Ĉia superfluaĵo, ĉio ne utile uzata, malutilas la ekonomion de la vivo. Nu: ĉiuj tiuj grand- nombraj senprudentuloj longe restas en la nebulaj re- gionoj, sekvantaj la karnajn vibrojn. La plenumita devo estas pordo, kiun ni transiras en la Senlimo direkte al la sankta lando de unuiĝo kun la Sinjoro. Estas do nature, ke al homo, deturnanta sin de la devo, tute juste al li trudita, ĉi tiu beno estas prokrastata ĝis nedifinita tempo.
Rimarkinte, kiel malfacile mi sorbas la tutan en- havon de lia instruado danke mian preskaŭ absolutan sensciecon pri la spiritaj principoj, Lizio penis fari la lecionon pli klara:
Imagu al vi, ke ĉiu el ni, renaskiĝante sur la Tero, portas malpuran veston, por ĝin senmakuligi en la lavopelvo de la homa vivo. Tiu malpura vesto estas la kaŭzeca korpo, teksita de niaj propraj manoj en antaŭ- aj provoj. Sed, denove ĝuante tiun benon, la surteran oportunon, ni forgesas la esencan celon de tiu feliĉa okazo kaj, anstataŭ puriĝi, penante nin lavi, ni fariĝas ankoraŭ pli makulitaj, kreante al ni novajn ligilojn kaj katenante nin mem por efektiva sklaveco. Nu, se, revenante al la mondo, ni serĉis ian rimedon por forigi de ni la malpur- econ, pro la nekonformeco de nia situacio kun la alta medio, kiel do reveni al ĉi tiu sama luma ejo en pli mal- bona stato? La Ombrejo funkcias do kiel regiono difin- ita por enkolektado de mensaj restaĵoj; ĝi estas ia pu- rigejo, kie iom post iom forbrulas la putrinta materialo de la iluzioj, kiun la homo ricevis per unu fojo, malŝat- ante la altvaloran oportunon de ekzistado sur la Tero.
La figuro ne povus esti pli klara, pli konvinka.
Mian pravan miron mi ja ne povis kaŝi. Rimark- inte la bonfaran efikon de tiuj klarigoj sur mi, Lizio daŭrigis:
La Ombrejo estas regiono treege interesa por la teranoj. Tie koncentriĝas ĉio per si mem sensignifa ri- late la superan vivon. Notu al vi, ke la Dia Providenco saĝe agis, permesante la fondon de tia departemento najbare de la Tero. Ekzistas multenombraj legioj da nedecidemaj kaj sensciaj animoj, ne tiel malicaj, ke oni ilin sendu en koloniojn de pli dolora revirtiĝo, nek tiel noblaj, ke oni ilin irigu en sferojn de plialtiĝo. Ili estas tutaj amasoj da loĝantoj de la Ombrejo, plej proksimaj kamaradoj de la enkarnuloj, de kiuj ilin apartigas nur vibroleĝoj. Ne estas do strange, ke la karaktero de tiaj lokoj estas granda menskonfuziteco. Tie vivas, kolektiĝas ĉiaspecaj erarintoj. Ili ankaŭ formas nevideblajn societ- ojn, potencajn pro la koncentriĝo de ĝeneralaj inklinoj kaj deziroj. Ĉu multaj homoj sur la Tero ne memoras, ke ili incitiĝas, kiam la leterportisto ne venas aŭ la va- gonaro malfruas? Nu, la Ombrejo estas plena de tiaj galhumoraj. Ĉar, post la morto de la materia korpo, ili ne trovas la Sinjoron preta obei iliajn kapricojn, kaj sentante, ke la krono de la vivo eterna estas la glora propraĵo de la laborantoj ĉe la Patro, tiuj homoj tial elmontras sian naturon kaj implikiĝas mem en bagatel- aĵoj. "Nia Hejmo" havas socion spiritan, sed tiuj aliaj societoj konsistas el ĉiaspecaj malfeliĉaj, malicaj kaj sen- okupaj homoj. Tio estas medio de turmentistoj kaj vik- timoj, de ekspluatistoj kaj ekspluatatoj.
Uzante la fariĝintan paŭzon, mi ekkriis, impresita de ĉi tiuj informoj:
Kiel tion klarigi? Ĉu do tie ekzistas nenia de- fendo, nenia organizo?!
Mia kunparolanto ridetis kaj respondis:
Organizo estas eco propra al sin organizintaj Spiritoj. Kiel alie povus esti? Tiu malsupera regiono, pri kiu mi parolas, similas domon, kiu panon ne havas: ĉiu tie kriegas, sed neniu pravas. Senatenta vojaĝanto ne atingas la vagonaron, terkulturisto ne seminta ne povas rikolti. Pri unu tamen estu certa: malgraŭ ĉiuj nuboj kaj afliktoj en la Ombrejo, tie neniam mankis la Dia protekto. Ĉiu Spirito tie restas tiel longe kiel necese. Por tio, mia amiko, la Sinjoro permesis la fondon de multe da kolonioj kiel ĉi tiu, destinitaj al la spiritaj la- boro kaj helpo.
Mi do pensas — mi intermetis —, ke tiu regiono iel miksiĝas kun la homa medio...
Jes — konfirmis la sindonema amiko —, kaj ĝuste en tiu regiono sin etendas la nevideblaj fadenoj, ligant- aj inter si la homajn mensojn. Tiu tavolo estas plena de elkarnuloj kaj de pensoj-formoj de enkarnuloj, ĉar, vere, ĉiu Spirito, kie ajn li troviĝas, estas kerno elra- dianta fortojn, kiuj kreas, aliigas aŭ detruas, ekster- iĝante per vibroj, kiujn la tera scienco nun ne povas kompreni. Kiu estas pensanta, tiu estas aliloke ion far- anta. Ja per la penso la homoj renkontiĝas, en la Ombr- ejo, kun siaj samsentaj kamaradoj. Ĉiu animo estas potenca magneto. Ekzistas grandnombra estularo nevid- ebla post la homaro videbla. La misiularoj, plej dili- gente laborantaj ĉe la Ministerio de Helpo, konsistas el abnegaciaj servantoj en la Ombrejo; efektive, se la tasko de la fajrestingistoj en la grandaj teraj urboj estas malfacila pro la flamoj kaj ondoj da fumo, leviĝantaj kontraŭ ili, la misiuloj ĉe la Ombrejo renkontas pezeg- ajn emanaĵojn, senĉese ĵetatajn de miloj da konfuzitaj mensoj, sin donantaj al la farado de malbono aŭ terure turmentataj ĉe la rebonigaj suferoj. Oni devas esti tre brava kaj tre abnegaciema, por helpi iun, kiu neniel kom- prenas la al li proponatan helpon.
Lizio eksilentis. Sub plej granda impreso, mi ek-
kriis:
Ho! kiel forte mi deziras labori ĉe tiuj legioj da malfeliĉuloj, portante al ili la spiritan panon de klarigo!
La amika flegisto bonkore fiksis sur mi sian rigard- on kaj post longa silenta meditado, emfaze demandis, adiaŭante min:
Ĉu vi ja sentas en vi la preparitecon nepre ne- cesan por tia servado?
XIII
EN LA KABINETO DE LA MINISTRO
Ĉe ĉiam pli bona farto mi eksentis la bezonon de moviĝado kaj laboro. Post tiom da tempo, post malf- acilaj jaroj de batalado, mi rericevis interesiĝon pri la okupoj, kiuj plenigas la utilan tagon de ĉiu ordinara homo en la mondo. Mi ne povis nei, ke mi perdis bon- egajn oportunojn sur la Tero, ke multo da eraroj markis mian vojon. Nun mi rememoris la dek kvin jarojn de mia kuracista praktikado kaj sentis ian "malplenon" en la koro. Mi imagis min simila al diligenta terkultivisto sur la kampo, kun ligitaj manoj, ne povanta labori. Ĉirkaŭita de malsanuloj, mi tamen ne povis, kiel iam, alproksimiĝi, samtempe kiel amiko, kuracisto kaj scienca esploristo. Mi aŭdadis senĉesajn ĝemojn en la apudaj ĉambroj, sed al mi ne estis permesita eĉ la funkcio de flegisto kaj kunlaboranto en la okazoj de urĝa helpo. Kompleneble ne mankis al mi deziro por tio, sed mia po- zicio tie estis tro humila, ke mi kuraĝu esprimi ĝin. La spiritaj kuracistoj uzis alian teknikon. Sur la Tero, mi sciis, mia rajto partopreni en tiaj laboroj komenciĝis en la konataj libroj kaj en la konkeritaj titoloj; sed en tiu nova medio la medicino naskiĝis en la koro kaj ma- nifestiĝis en la formo de amo kaj frata prizorgado. Ĉia flegisto, eĉ el la plej simplaj, en "Nia Hejmo", posedis konojn kaj kapablojn tre superajn ol mia tuta sciaro. Nerealigebla estis do ia ajn provo de laboro, por kiu mi proponus min mem, ĉar tio, laŭ mia opinio, estus enŝov- iĝo en fremdan sferon.
En la reto da tiaj malfacilaĵoj, Lizio estis la ĝusta amiko por miaj konfidencoj de frato. Alparolite, li de- mandis:
Kial vi ne petus la helpon de Klarenco? Li vin certe kontentigus. Petu lin pri konsiloj. Li ĉiam demand- as pri vi kaj ĉion faros por vi.
Animis min granda espero. Mi ja konsultos la mi- nistron de Helpo.
Sed, farinte la unuajn paŝojn al ĉi tiu celo, mi ek- sciis, ke mia grandanima bonfaranto povos akcepti min nur en la morgaŭa mateno, en sian apartan kabineton.
Kun senpacienco mi atendis la oportunan momenton.
En la sekvanta tago, frumatene, mi direktis min al la indikita loko. Sed kiel forte mi surpriziĝis, ekvidante, ke tri personoj tie atendas Klarencon en tia sama si- tuacio kiel mi!
La ĝentila ministro alvenis longe antaŭ ni kaj nun donis atenton al aferoj pli gravaj, ol akceptado de vizit- antoj kaj petoj.
Fininte tiun pli urĝan laboron, li komencis venigi nin duope. Impresis min tia maniero de aŭdienco, sed poste mi eksciis, ke li tiel agas, por ke lia parolo al iu interesato estu utila ankaŭ al aliaj; li do kontentigas ĝeneralan bezonon, ŝparas tempon kaj havigas profiton al ĉiuj.
Post multe da minutoj venis mia vico.
Mi eniris en la kabineton kune kun maljuna sinjor- ino, kiu laŭorde estis aŭdota la unua. La ministro nin afable akceptis kaj konsentis al ni plenan liberecon paroli.
Nobla Klarenco — komencis mia nekonata kunul- ino —, mi venis peti pri via favoro por miaj du infanoj. Ho ve! mi ne povos plu elporti tian grandan resopiron, kaj mi eksciis, ke ili ambaŭ vivadas ekstreme lacaj kaj superŝarĝitaj per malfeliĉoj sur la Tero. Mi konfesas, ke la decidoj de la Patro estas justaj kaj devenantaj de amo, tamen mi estas patrino! Mi ne sukcesas liberigi min el sub la ŝarĝo de la angoro!
Kaj la kompatinda virino en tiu sama loko fandiĝis en abundajn larmojn. Turninte al ŝi amikan rigardon, kvankam konservante plu sian personan energion, la mi- nistro milde respondis:
Sed, se mia fratino konfesas, ke la decidoj de la Patro estas justaj kaj sanktaj, kion do mi faru?
Mi dezirus — ŝi afliktita rediris —, ke vi havigu al mi rimedojn, por ke mi mem ilin protektu sur la Tero.
Ha, mia amikino — afable diris la bonfaranto —, protekti iun ni povas nur kun la sento de humileco kaj laboro. Kiel ŝajnus al vi, se iu patro, sur la Tero, de- zirus helpi siajn infanojn, tenante sin tute kviete en la hejma komforto? La Patro kreis servadon kaj kun- laboradon kiel leĝojn, kiujn neniu povas malobei sen mal- utilo al si mem. Ĉu la konscienco nenion al vi diras pri ĉi tio? Kiom da kuponhoroj vi povas prezenti fa- vore al via pretendo?
La alparolita virino respondis, hezitante:
Tricent kvar.
Bedaŭrinde — diris Klarenco, ridetante —, ĉar vi ĉi tie loĝas jam pli ol ses jarojn, kaj tamen ĝis hodiaŭ donis al la kolonio nur tricent kvar horojn da laboro. Tuj kiam vi revigliĝis el la doloroj travivitaj en mal- supera regiono, mi proponis al vi meritan laboron en la Gardistaro, de la Ministerio de Komunikado...
Sed tio estis neelportebla laboro — ŝi intermet- is —, senĉesa lukto kontraŭ maliculoj. Estis tute natura mia neadaptiĝo al ĝi.
Klarenco flegme daŭrigis:
Poste mi lokis vin inter la Fratojn de Eltenado, en korektigaj taskoj.
Pli malbone! — ekkriis la sinjorino. — Tiuj ĉam- broj estas plenaj de fiuloj. Malĉasta parolo, senhontaĵoj, mizero...
Rekoninte viajn embarasojn — diris la ministro —, mi sendis vin por servi ĉe la Flegado de Mensmal- sanuloj.
Kiu ilin digestus, se ne sanktuloj? — demandis la ribelanta petantino. — Mi faris ĉion, kion mi povis; tamen tiu armeaĉo da deviintaj animoj ĉiun ajn kons- ternegas!
Mia klopodado ne haltis tie — trankvile diris la
Kuponhoro: valorunuo rilata al ĉiu horo da ser- vado. — Noto de la Aŭtoro.
bonfaranto —; mi lokis vin en la Kabinetojn de Imform- iĝoj kaj Esploroj, de la Ministerio de Klarigo, kaj tamen, eble tedita de miaj paŝoj, mia fratino memdecide retir- iĝis en la Kampejon de Ripozo.
Ankaŭ tie restadi estis ne eble — diris la im- pertinenta virino —; mi tie renkontis nur konsumantajn provojn, strangajn emanaĵojn, krudajn estrojn.
Nu, bone notu al vi, mia amikino — rimarkis la sindona kaj solida orientisto —: laboro kaj humileco estas la du bordoj de la vojo de helpo. Por iun helpi, ni bezonas fratojn, kiuj fariĝus niaj kunlaborantoj, amik- oj, protektantoj kaj servantoj. Antaŭ ol subteni niajn amatojn, ni nepre devas fandi simpatio-ĉenojn. Sen kun- laborado estas ne eble efike servi. Kampulo, kulturanta la teron, ricevas dankon de tiuj, kiuj ĝuas la fruktojn. Laboristo, kiu komprenas siajn postulemajn estrojn, plen- umante iliajn ordonojn, estas la apogilo de la hejmo, kiun la Sinjoro al li konsentis. Servanto, kiu obeas, konstruante, konkeras la koron de siaj superuloj, kama- radoj kaj interesatoj pri la ofico. Kaj nenia mezranga administranto povas esti utila al siaj amatoj, se li ne scias noble servi kaj obei. Estu la koro vundita kaj mal- helpoj spertitaj, sed ĉiu sciu, ke utila servo apartenas, antaŭ ĉio, al la Universa Donanto.
Post negranda paŭzo li parolis plue:
Kion vi do farus sur la Tero, se vi ankoraŭ ne lernis ion ajn elporti? Mi ne dubas pri via sindoneco por la karaj infanoj, sed mi rimarkigu, ke vi devus tie vivi kiel patrino, kiu pro paralizo ne kapablus doni konvenan helpon. Por ke homo ekhavu la ĝojon helpi siajn amat- ojn, estas necesa la partopreno de multaj, al kiuj li mem helpis. Kiu ne kunlaboras, kunlaboron ne ricevas: ĉi tio estas artikolo de leĝo eterna. Se mia fratino neniom da havo kolektis al si, por iom doni, estas do juste peti la aman kontribuadon de aliaj. Sed, kiel vi ricevus la nepre necesan kunlaboradon, se vi ankoraŭ nenion semis, eĉ ne la nuran simpation? Revenu do al la Kampejo de Ripozo, kien vi laste enfermiĝis mem, kaj meditu. Ni
post kelka tempo ekzamenos la aferon kun la atento, kiun ĝi postulas.
La maltrankvila patrino sidiĝis, forviŝante abundajn
larmojn.
Poste la ministro fiksis sur mi kompateman rigardon kaj parolis:
— Alproksimiĝu, mia amiko! Hezitante, mi stariĝis, por konversacii.
XIV
KLARIGOJ DE KLARENCO
Vivege batis al mi la koro, kvazaŭ mi estus ia novico antaŭ severaj ekzamenantoj. Vidante tiun virinon en larmoj kaj konsiderante la serenan energion de la mi- nistro de Helpo, mi tremis en mia interno, pentante, ke mi mem okazigis tiun aŭdiencon. Ĉu mi ne estus far- inta pli bone, se mi silentus, lernante atendi decidojn de superuloj? Ĉu ne estas nekonvena pretendo peti pri oficado kiel kuracisto en tiu domo, kie mi ankoraŭ loĝis kiel malsanulo? La sincereco de Klarenco kontraŭ la min antaŭirinta fratino vekis en mi novajn rezonojn. Mi volis rezigni la hieraŭan deziron kaj reveni en mian ĉambron, sed tio estis jam ne ebla. Kvazaŭ divenante miajn plej profundajn intencojn, la ministro de Helpo per firma voĉo diris:
Preta aŭdi vin.
Malgraŭ la min reganta ŝanceliĝo, mi instinkte ek- pensis peti ian ajn kuracistan taskon en "Nia Hejmo"; tamen la konscienco avertis min: "Kial paroli pri iu faka tasko? Ĉu tio ne estus ripeti la homajn erarojn, laŭ kiuj la vantamo permesas nenian alian specon de laboro, ol tiun rilatan al la konvenciaj rajtoj de nobelecaj aŭ aka- demiaj titoloj?" Ĉi tiu penso ĝustatempe alportis ek- vilibron al mia spirito. En forta konfuziteco mi parolis:
Mi prenis al mi la liberecon veni ĉi tien peti vian influan aŭtoritaton, por ke mi rekomencu labori. Mi resopiras miajn profesiajn okupojn, nun, kiam la grand- animeco de "Nia Hejmo" rekondukis min en la benatan organisman harmonio. Ĉia ajn utila laboro interesas min, se nur ĝi liberigus min el neaktiveco.
Klarenco min longe rigardis, kvazaŭ esplorante miajn plej internajn intencojn.
Mi komprenas. Buŝe vi petas ian ajn taskon, sed, en la profundo de la koro, vi sentas la mankon de viaj klientoj, de via kabineto, de la labormedio, per kiu la Sinjoro honoris vian personon sur la Tero.
Ĝis ĉi tie liaj vortoj estis fluoj da kuraĝigo kaj espero, kiujn mi ricevis en la koron kun jesantaj gestoj. Sed post pli longa paŭzo la ministro daŭrigis:
Estas tamen grave rimarki, ke la Patro kelkfoje honoras nin per Sia konfido, kaj ni kripligas la verajn servotitolojn. Vi sur la Tero estis kuracisto, ĉirkaŭita de ĉiaj faciligoj sur la kampo de lernado. Vi neniam sciis la prezon eĉ de libro, ĉar viaj gepatroj, malavaraj, elspezadis por ĉiuj viaj bezonoj. Diplomite, vi tuj komencis ĉerpadi el via profesio ĝustan profiton; eĉ la mal- facilaĵojn, kiajn renkontas malriĉa kuracisto, devanta helpi al si per la homa simpatio, por la medicina prakti- kado, vi ilin ne spertis. Vi prosperis tiel rapide, ke vi aliigis konkeritajn facilaĵojn en kuradon al la tro frua morto de la korpo. En junaĝo kaj saneco vi faris sen- nombrajn ekscesojn sur la laborkampo, kien Jesuo vin kondukis.
Antaŭ tiu samtempe rigida kaj milda rigardo, ek- posedis min stranga konfuzo. Per respekta tono mi ri- markis:
Mi konfesas la pravecon de viaj admonoj, sed, se eble, mi tamen ĝojus ricevi rimedojn por pagi miajn ŝuldojn, sincere min tutan fordonante al la malsanuloj de ĉi tiu hospitalaro.
Tre nobla impulso — nesevere diris Klarenco —, tamen oni konsentu, ke ĉia surtera tasko en la profesiaj sferoj estas invito de la Patro, ke la homo eniru en la Diajn labortemplojn. Titolon ni rigardas kiel simplan kuponon, sed en la mondo ĝi plej ofte estas pordo mal- fermita al ĉiaj malsaĝaĵoj. Per tiu kupono ĉiu aĉetas al si la rajton noble lerni kaj servi al la Sinjoro en la kadro de Liaj sanktaj laboroj sur la Tero. Krom la or- dinaraj rajtoj kaj devoj, aljuĝitaj de la homa konvencio, ĉiu profesio estas ankaŭ servo al Dio; tia principo estas aplikebla al ĉiaj surteraj taskoj. Vi, mia frato, ricevis kuponon de kuracisto. Vi eniris en la templon de Me- dicino, sed en ĝia interno via konduto ne estis tia, ke mi sentus min rajtigita konsenti viajn nunajn dezirojn. Kiel do en palpebruma daŭro vin transformi en kuraciston de malsanaj Spiritoj, se vi obstine decidis fari observojn ekskluzive en la sfero de la materia korpo? Mi ne neas vian kapablon de bonega fiziologo, tamen la kampo de la vivo estas tre vasta. Kiel ŝajnus al vi iu botanikisto, kiu farus liston da difinoj nur el la ekzamenado de la sekaj ŝeloj de iaj kelke da arboj? Multaj kuracistoj, sur la Tero, preferas ian konkludon matematikan el siaj Ana- tomiaj esploroj. Ni konsentu, ke Matematiko estas io respektinda, sed ĝi ja ne estas la sola scienco de la Universo. Kiel vi nun rekonas, kuracisto ne povas sta- radi meze en diagnozoj kaj terminaroj: li nepre devas penetri la animon, sondi ĝian plejprofundon. Multaj me- dicinistoj, sur la terglobo, estas kvazaŭ malliberuloj de la altlernejaj ĉambroj, ĉar la vantemo ŝtelis la ŝlosilon de ilia karcero. Tre malmultaj sukcesas trapasi la marĉ- on de malnoblaj interesoj, leviĝi super ordinaraj kon- vencioj; por tiaj eksternormuloj estas destinataj mokado de la mondo kaj rikanado de la kolegoj.
Mi konsterniĝis. Tiaj konoj pri profesia respondeco estis por mi fremdaj. Miregigis min, kiel li rigardas uni- versitatan titolon, reduktitan al ia kupono, per kiu oni estas enlasata en sferojn de laboro, por efektiva kunag- ado kun la Superega Sinjoro. Ne kapablante ion inter- meti, mi atendis, ĝis la ministro de Helpo religos la fa- denon de siaj klarigoj.
Kiel vi povas mem konkludi — li parolis plue —, vi do ne preparis vin konvene por niaj ĉi tieaj servoj.
Nobla bonfaranto — mi kuraĝis diri —, mi kom- prenas la lecionon kaj kliniĝas antaŭ la evidenteco de la faktoj.
Kaj farante penon super mi mem por reteni la larm- ojn, mi humile petis:
Mi submetiĝas al ĉia ajn laboro en ĉi tiu kolonio de faroj kaj paco.
Kun profunda kunsentorigardo li respondis:
Mia amiko, mi ne havas nur amarajn veraĵojn, sed ankaŭ stimulan parolon. Vi ankoraŭ ne povas esti kuracisto en "Nia Hejmo", sed en oportuna tempo vi povos ofici kiel lernanto. Via nuna stato ne estas el la plej bonaj, tamen ĝi estas kuraĝiga dank' al la propetoj por vi, venintaj al la Ministerio de Helpo.
Ĉu mia patrino? — mi demandis ebria de ĝojo.
Jes — respondis la ministro —, via patrino kaj aliaj amikoj, en kies koron vi metis la semon de la sim- patio. Tuj post via alveno mi petis la Ministerion de Klarigo havigi al mi viajn notojn, kaj mi ilin atente ekzamenis. Multe da neantaŭzorgemo, multe da ekscesoj, multe da senpripensemo, sed, dum viaj dek kvin jaroj da medicina praktikado, vi tamen senpage donis recept- ojn al pli ol ses mil mizeruloj. Plej ofte vi tiel laŭdinde agis el simpla ŝercemo; sed nun vi povas mem konstati, ke eĉ ŝerce la Vera bono dissemas benon sur niajn voj- ojn. El tiuj, favoritaj de via kompatemo, dek kvin ne forgesis vin kaj ne ĉesas ĉi tie pledi por vi. Mi tamen aldonu, ke eĉ la bono, kiun vi ĝuigis al indiferentuloj, parolas favore por vi.
Kun rideto finante siajn surprizajn klarigojn, Kla- renco emfaze diris:
Vi lernos novajn lecionojn en "Nia Hejmo" kaj, post utilaj provoj, vi efike kunlaboros kun ni, preparante vin por la senfina estonteco.
Mi radiis de feliĉo. La unuan fojon mi ploris de ĝojo en tiu kolonio. Ho, kiu sur la Tero povas kompreni tiajn ĝojegon? Kelkfoje la koro devas esti muta en la dia elokventa silento.
XV
LA VIZITO DE MIA PATRINO
Atente observante la rekomendojn de Klarenco, mi penis kolekti fortojn por rekomenci la lernadon. En pas- inta tempo mi eble sentus ofendon en liaj ŝajne tiel krud- aj admonoj, sed en la nunaj cirkonstancoj mi rememoris miajn iamajn erarojn kaj sentis min trankvila. La karnaj vibroj ĵetas la animon en profundan svenon. Vere, nur nun mi konfesis al mi mem, ke la surtera provado neniel povas esti rigardata kiel ia amuzo. La graveco de la enkarniĝo sur la Tero falis al mi en la okulojn, montr- ante ĝis tiam nekonatajn grandajn aferojn. Pripensante la perditajn oportunojn, mi rekonis, ke mi ne indas esti gasto de "Nia Hejmo". Klarenco estis ja absolute prava, parolante al mi kun tia senkaŝeco.
Kelkajn tagojn mi pasigis en profunda meditado pri la vivo. En mia interno bolis plej granda sopiro revidi la surteran hejmon, tamen mi detenis min peti pri novaj favoroj. La bonfarantoj en la Ministerio de Helpo estis treege komplezemaj por mi; ili divenis miajn pensojn. Se ĝis tiu momento ili ne kontentigis mem mian deziron, ĝi certe estis tial, ĉar tia deziro estis neĝustatempa. Mi tiam silentis, rezignaciinta kaj iom malĝoja. Lizio ĉion eblan faris por ĝojigi min per siaj konsolantaj opinioj; sed mi tiam troviĝis en tiu fazo de neesprimebla en- memiĝo, en kiu la homo estas vokata de la konscienco profunda en sian propran internon.
Unu tagon la bonkora vizitisto kun radianta mieno venis en mian ĉambron kaj ekkriis:
— Divenu, kiu estas veninta al vi!
Tia gaja mieno, tiaj brilantaj okuloj de Lizio ne trompis min.
Mia patrino! — mi fidplene respondis.
Kun okuloj malfermegitaj de ĝojo mi vidis mian pa- trinon, envenantan kun aletenditaj brakoj.
Filo! Mia filo! Venu al mi, karulo mia!
Mi ne povas diri, kio tiam okazis. Mi sentis min kvazaŭ infano, kiel en la tempo, kiam mi nudapiede lud- adis sub pluvo sur la sablo de la ĝardeno. Mi ŝin ame ĉirkaŭbrakis, plorante de ĝojo, en la plej sankta spirita feliĉego. Mi ŝin kisis kaj kisis, ŝin premis en la brakoj, miksis miajn larmojn kun ŝiaj larmoj, kaj mi ne scias, kiel longe ni restis en la brakoj unu de la dua. Fine ŝi vekis min el tiu raviteco, konsilante:
Nu, infano, ne tiel forte emociiĝu! Ankaŭ ĝojo, kiam tro granda, ofte vipas la koron.
Kaj anstataŭ ke mi portus mian adorantan malju- nulineton en la brakoj, kiel mi faradis sur la Tero en la lastaj jaroj de ŝia migrado sur la planedo, ŝi forviŝis miajn abundajn larmojn kaj kondukis min al la divano.
Vi estas ankoraŭ malforta, infano. Ne malŝparu
fortojn.
Mi sidiĝis apud ŝi, kaj ŝi zorge kuŝigis komforte mian lacan kapon sur ŝiaj genuoj, min delikate karesis, reanimante min ĉe sanktaj rememoroj. Mi tiam sentis min la plej feliĉa el la homoj. Mi havis la impreson, kvazaŭ la barko de mia espero ankras en pli sekura ha- veno. La ĉeesto de la patrino estis grandega rekuraĝ- igilo por mia koro. Tiuj minutoj estis kvazaŭ ia sonĝo teksita el fadenoj de neesprimebla feliĉo. Simile al infano serĉanta detalojn, mi fikse rigardis ŝiajn vestojn, per- fektan reproduktaĵon de unu el ŝiaj iamaj hejmvestoj. Mi rimarkis ŝian malhelkoloran robon, la lanŝtrumpojn, la bluan mantilon, la malgrandan kapon, aŭreolitan de neĝblankaj fadenoj, la faltojn de la vizaĝo, la ĉiam dolĉ- an, trankvilan rigardon. Per manoj tremantaj de ĝojo, mi karesadis ŝiajn amatajn manojn, ne povante diri eĉ unu vorton. Sed mia patrino, pli fortanima ol mi, serene ekparolis:
Ni neniam scios danki Dion por tiaj grandaj don- oj. La Patro nin neniam forgesas, mia infano. Kia longa tempo da disiĝo! Ne pensu tamen, ke mi vin forgesis. Iafoje la Providenco kelkatempe disigas korojn, por ke ni lernu la Dian amon.
Rekonante ŝian ĉiaman dolĉecon, mi sentis, ke reviv- iĝas miaj surteraj ulceroj. Ho! kiel malfacile estas for- viŝi makulojn kunportatajn el la Tero! Kiel multe pezas la malperfektaĵoj amasigitaj dum sinsekvaj jarcentoj! Kiom da fojoj mi aŭdis edifajn konsilojn de Klarenco, fratajn admonojn de Lizio, ke mi forĵetu de mi lament- ojn; sed ĉe la patrina karesado, kvazaŭ remalfermiĝis antaŭaj vundoj. El la ploro de ĝojo mi falis en larmojn de angoro, dolore rememorante miajn surterajn traviv- aĵojn. Mi ne povis kompreni, ke ŝia vizito ne celis ian kontentigon de niaj kapricoj, sed estis aldonita netaks- ebla benaĵo de la Dia Favorkoreco. Refarante en mi mem iamajn postulojn, mi erare konkludis, ke mia patr- ino devas esti ankoraŭ ia vazo de miaj senfinaj plendoj kaj afliktoj. Sur la Tero, patrinoj, laŭ la komprenma- niero de iliaj infanoj, preskaŭ ĉiam estas nenio alia ol iaj sklavinoj; tre malmultaj infanoj taksas ilian sindon- emon, antaŭ ol ilin perdi. Kun tiu sama erara opinio el antaŭe, mi englitis en la abismon de la doloraj korel- verŝoj.
Mia patrino min silente aŭdadis, elmontrante nees- primeblan melankolion. Kun larmantaj okuloj, iam kaj iam min pli forte alpremante al sia koro, ŝi dolĉe parolis:
— Ho, filo, mi ja scias pri la instruoj de nia nobla Klarenco al vi. Ne lamentu. Ni danku la Patron por tia beno, kia estas ĉi tiu reapudiĝo. Ni nun sentu nin en lernejo alia, kie ni lernas esti idoj de la Sinjoro. Kiel patrino, mi, sur la Tero, ne ĉiam povis vin konvene gvidi. Ankaŭ mi do laboras, reĝustigante la koron. Viaj larm- oj igas min reveni sur la scenejon de la homaj sentoj. Io penas tiri mian animon malantaŭen. Mi ja volus prav- igi viajn lamentojn, konstrui al vi tronon, kvazaŭ vi estus la plej bona homo en la Universo; sed tiu via sin- tenado ne alkonformiĝas al la novaj lecionoj de la vivo. Tia konduto estas pardoninda en la medioj de la karno, sed ĉi tie, mia infano, estas nepre necese atenti, antaŭ ĉio, la Sinjoron. Vi ne estas la sola elkarniĝinta homo, reboniganta erarojn, kaj mi ne estas la sola patrino, troviĝanta for de siaj amatoj. Nia doloro do edifas nin ne per niaj verŝataj larmoj, nek per niaj sangantaj vund- oj, sed per la lumpordo, kiun ĝi malfermas al nia spirito, por ke ni fariĝu pli komprenemaj kaj pli humanaj. Larm- oj kaj ulceroj prezentas la procedon por benata vastiĝo de niaj plej puraj sentoj.
Post longa paŭzo, dum kiu la profunda konscienco min severe admonis, mia patrino parolis plue:
— Se estas eble profiti ĉi tiujn nemultajn minutojn en amelverŝoj, kial do ilin deturni en la ombron de la- mentado? Ni ĝoju, infano, kaj senĉese laboru. Ŝanĝu vian mensan teniĝon. Konsolas min via konfido al mia karesemo, ekstreman feliĉon mi sentas ĉe via fila dolĉ- eco, tamen mi ne povas repaŝi sur la vojo de miaj prov- oj. Ni nun amu nin reciproke per la granda, la sankta Dia amo!
Ĉi tiuj benindaj vortoj vekis min. Mi sentis, kvazaŭ potencaj emanaĵoj elĵetiĝas el la patrina sento, vivig- ante al mi la koron. Mia patrino min ravita rigardadis kun bela rideto. Respektoplena mi ekstaris kaj ŝin kisis sur la frunto, kaj tiam mi sentis ŝin pli aminda kaj pli bela ol ĉiam.
XVI
KORELVERŜOJ
La patrina parolo min konsolis, reordigis mian anim- an energion. Mia patrino teksis konsiderojn pri la laboro, kvazaŭ ĝi estus ia beno kompense de doloroj kaj mal- helpoj, rigardante ĉi tiujn kiel ĝojojn kaj belegajn le- cionojn. Neatendita kaj nesprimebla ĝojego envolvis mian spiriton. Tiuj saĝaj vortoj min strange nutris. Mi sentis min tute alia, pli gaja, vivoplena kaj feliĉa.
Ho, patrino mia — mi emociita ekkriis —, la sfero, en kiu vi loĝas certe estas mirinda! Kiaj super- belaj spiritaj vidaĵoj, kia feliĉego!
Ŝi signife duonridetis kaj modeste rediris:
Pli alta sfero, mia infano, ĉiam postulas pli multe da laboro, pli grandan abnegacion. Ne pensu, ke via patrino staradas ĉe beataj vizioj, for de la konvenaj devoj. Mi tamen volas igi vin senti, ke miaj vortoj tute ne signas ian malĝojon en la situacio, en kiu mi trov- iĝas: ili estas ĝustadire elmontro de necesa prirespond- eco. De kiam mi revenis de la Tero, mi ne ĉesas forte klopodi por nia spirita renoviĝo. Multaj homoj, post elkarniĝo, restas alkroĉitaj al sia surtera hejmo, pre- tekstante, ke ili tre amas tiujn, ankoraŭ vivantajn en la mondo de la karno. Sed oni ĉi tie lernigis min, ke la vera amo, por elverŝiĝi per bonfaroj, devas ĉiam laboradi. Mi do, de post mia veno ĉi tien, plej klopodas por ekhavi la rajton helpi tiujn, kiujn ni tiel kore amas.
Kaj mia patro? — mi demandis. — Kie li estas? Kial li ne venis kune kun vi?
La vizaĝo de mia patrino ricevis la stampon de stranga esprimo, kaj ŝi respondis:
Ho ve, via patro! Jam de dek du jaroj li staras en regiono, kie regas densa mallumo, en la Ombrejo. Sur la Tero li ĉiam ŝajnis al ni fidela al la familiaj tra- dicioj, alligita al la bontoneco de la grandkomercistaro, al kies rondo li apartenis ĝis la fino de sia ekzistado, kaj al la fervoro por la religiaj eksteraj formalaĵoj; sed, en la fundo, li estis spirite malforta kaj tenadis se- kretajn amrilatojn ekster la hejmo. Du el tiuj virinoj estis mense enligitaj en vasta reto da malicaj estuloj; tial, tuj kiam mia kompatinda Laerto elkarniĝis, lia rest- ado en la Ombrejo estis por li tre amara, ĉar tiuj mal- feliĉulinoj, al kiuj li antaŭe faris multe da promesoj, lin sopirege atendis kaj lin denove entiris en la maŝaron de la iluzioj. Komence li volis reagi, penante trovi min, sed li ne povis kompreni, ke post la morto de la ma- teria korpo la animo statas tiel same, kiel ĝi esence est- as. Laerto do ne rimarkis mian spiritan ĉeeston, nek la sindonan helpadon de aliaj niaj amikoj. Multe da jaroj forperdinte en hipokritaĵoj, li difektis la spiritan vidadon, malpliigis sian gradon de vibrado; el tio re- zultis, ke li ektroviĝis sole nur en la societo de tiuj ri- latoj, kiujn li senprudente kulturis, per la menso kaj per la koro. La familiaj devoj, la amo al nia nomo dum kelka tempo okupis lian spiriton. Li iel luktis, repuŝ- ante la tentojn, sed fine falis, denove baraktante en la ombro, pro sia nepersistado en la bona kaj ĝusta pens- maniero.
Treege impresita de ŝiaj vortoj, mi demandis:
Ĉu do ekzistas nenia rimedo por forsavi lin el tiaj fiaĴ°j?
Ha, mia infano — ŝi respondis —, mi lin ofte vizitas, sed li ne rimarkas min: lia grado de vibrado estas ankoraŭ tre malalta. Mi penas per inspiro voki lin sur la bonan vojon, sed prosperas al mi nur, iam kaj iam, eltiri el liaj okuloj iom da larmoj pro pento, sed ne, ke li faru seriozajn decidojn. Tiuj malfeliĉulinoj, kies kaptito li fariĝis, delogas lin for de miaj konsiloj. Jam longajn jarojn mi forte klopodas en ĉi tiu direkto. Mi petis helpon de kelkaj amikoj el kvin diversaj rondoj kun pli alta spirita agado, inkluzive el "Nia Hejmo".
Unu fojon Klarenco preskaŭ sukcesis altiri lin al la Ministerio de Regenerado, sed vane. Ne estas eble ekbruligi lampon sen oleo kaj sen meĉo... Ni bezonas la mensan aliĝon de Laerto, por povi lin levi kaj malfermi liajn spiritajn okulojn. Dume la kompatinda restas mem iner- ta, inter indiferenteco kaj ribelemo.
Post longa paŭzo ŝi sopirĝemis kaj daŭrigis:
Vi kredeble ankoraŭ ne scias, ke ankaŭ viaj frat- inoj Klara kaj Priskila hodiaŭ vivas en la Ombrejo, al- gluitaj al la terkrusto. Mi sentas min devigita kontentigi la bezonojn de ĉiuj. Mia sola rekta helpo estis la amika kunlaborado de via fratino Ludovika, tiu, foririnta de la Tero, kiam vi estis ankoraŭ infano. Ludovika dum multe da jaroj atendis min ĉi tie, ŝi estis mia ĉefa asistantino en la malfacila protektado al nia surtera familio. Sed antaŭ nelonge, post brava batalado, apud mi, por via patro, por vi kaj por la fratinoj, tiel granda estas la menskonfuzo de niaj familianoj, ke ŝi en la ĵus pasinta semajno reiris, por denove enkarniĝi inter ili, per heroa akto de plej bela abnegacio. Mi do esperas, ke vi baldaŭ revigliĝos, por ke ni povu labori sur la kampo de bon- farado.
Miregigis min tiaj informoj pri mia patro. Kiaj estas ja liaj luktoj? Ĉu li do ne ŝajnis sincera pratikanto de la religiaj ordonoj, ĉu li ne komuniiĝis ĉiujn dimanĉojn? Ravita de la patrina sindonemo, mi demandis:
Ĉu vi do helpas paĉjon, malgraŭ lia ligiteco kun tiuj fivirinoj?
Ne nomu ilin tiaj — saĝe respondis mia patr- ino —; prefere diru, mia infano, "niaj fratinoj malsanaj, sensciaj aŭ malfeliĉaj". Ankaŭ ili estas filinoj de nia Patro. Mi ne propetas nur por Laerto, sed ankaŭ por ili, kaj mi estas konvinkita, ke mi ja trovis rimedojn, por ilin ĉiujn altiri al mia koro.
Mirigis min tia nobla manifestiĝo de rezignemo. Mi tuj ekpensis pri mia familio mem, kies estro mi estis. Mi sentis la iaman koralligon al la karaj edzino kaj in- fanoj. Antaŭ Klarenco kaj Lizio mi ĉiam prenis la de- cidon subpremi sentojn kaj prisilenti demandojn; sed la patrina rigardo min kuraĝigis. Io naskis en mi la senton, ke mia patrino ne longe restos apud mi. Profitante la rapide pasantan minuton, mi demandis:
Ĉu vi, kiu sindone akompanadas paĉjon, ne povus ion informi pri Zelia kaj miaj infanoj? Mi arde atendas la momenton reveni hejmen, por ilin helpi. Ho! la sama grandega resopiro vundas kiel mian, tiel ja iliajn kor- ojn! Kiel kruele eble suferas mia mafeliĉa edzino pro ĉi tiu disiĝo!
Mia patrino apenaŭ montris malgajan rideton kaj respondis:
Mi de tempo al tempo vizitas miajn genepojn. Ili fartas bone.
Kaj meditinte kelkajn momentojn, ŝi emfaze diris:
Ne maltrankviliĝu rilate al la problemo pri helpo al via familio. Antaŭ ĉio preparu vin, por ke ni plene sukcesu; certajn demandojn ni devas, per la penso, kon- fidi al la Sinjoro, antaŭ ol peni trovi ilian solvon.
Mi volis insisti pri la afero, por ĉerpi detalojn, sed mia patrino delikate detenis sin reveni al ĝi. La kon- versacio ankoraŭ longe daŭris, envolvante min en plej dolĉan konsolon. Post kelka tempo ŝi min adiaŭis. Sci- vola informiĝi, kiel ŝi ĝis tiam vivas, mi petis permeson ŝin akompani. Ŝi min ame karesis kaj diris:
Ne venu, mia filo. Oni min urĝe atendas en la Ministerio de Komunikado, en kies transformaj kabinetoj mi estos provizita per emanaĵaj rimedoj por mia reveno. Cetere mi ankoraŭ devas vidiĝi kun la ministro Celio, por danki lin pro la plezuriga okazo de ĉi tiu vizito.
Kaj lasante post si en mia animo longedaŭran im- preson de feliĉo, ŝi kisis min kaj foriris.
XVII
EN LA HEJMO DE LIZIO
Nemulte da tagoj pasis post la neatendita vizito de mia patrino, kiam jen Lizio venis kun invito, ke mi akom- panu lin al la ministro Klarenco. Mirante tian alvokon, mi iris kun li.
Ĝentile akceptite de la nobla bonfaranto, mi plej plezure atendis liajn ordonojn.
Mia amiko — li afable diris —, de hodiaŭ vi est- as rajtigita fari observojn en niaj laborfakoj, escepte de la ministerioj kun supera karaktero. Henriko de Luna, en la lasta semajno, deklaris finita vian kuracadon, kaj estas do juste, ke vi nun uzu la tempon observante kaj lernante.
Mi direktis rigardon al Lizio, al tiu frato, kiu tiam certe partoprenis en mia neesprimebla feliĉo. La fleg- isto, forte ĝojante, reciprokis mian rigardon. Mi apenaŭ ne krevis de ĝojo. Tio estos la komenco de nova vivo. Mi do iel povos labori, enirante en lernejojn malsamajn, ol la surteraj. Klarenco, kiu laŭŝajne rimarkis mian ne- vortigeblan feliĉon, diris:
Ĉar vi jam ne bezonas restadi en hospitalo, mi tial atente ekzamenos vian eblan lokumon en nova medio. Mi demandos iun el niaj instituicioj...
Sed Lizio interrompis lin, dirante:
Se eble, mi plezure akceptus lin en nian hejmon dum lia observostadio; tie mia patrino zorgus pri li, kiel pri sia propra filo.
En raviteco mi fikse ekrigardis la vizitiston. Ankaŭ Klarenco turnis al li aproban rigardon kaj diris:
Tre bone, Lizio! Jesuo ĉiam ĝojas kun ni, kiam ni akceptas amikon en la koron.
Mi ĉirkaŭbrakis la komplezeman flegiston, ne pov- ante esprimi mian dankon. Ĝojo nin iafoje mutigas.
Prenu ĉi tiun dokumenton — diris la ĝentila mi- nistro de Helpo, donante al mi kajereton —; kun ĝi vi povos eniri en la Ministeriojn de Regenerado, de Helpo, de Komunikado kaj de Klarigo, dum unu jaro. Post tiu tempo ni vidos, kio estos farebla rilate viajn dezirojn. Instruiĝu, mia kara. Ne perdu eĉ minuton. La tempo inter du enkarnaj provoj devas esti bone profitata.
Lizio oferis al mi la brakon, kaj mi, kun plej viva plezuro en la animo, foriris kun li.
Post kelke da minutoj ni venis al la pordo de gracia domo, ĉirkaŭita de multekolora ĝardeno.
Jen, ĉi tie — diris la ĝentila kamarado.
Kaj per karesa tono li aldonis:
Nia hejmo en "Nia Hejmo"...
Ĉe la milda vibrado de la sonorileto en la interno ekaperis ĉe la pordo simpatia matrono.
Patrino, patrino! — ekkriis la flegisto, min gaje prezentante. — Ĉi tio estas tiu frato, kiun mi promesis venigi al vi.
Estu bone veninta, amiko! — digne diris la si- njorino. — Ĉi tiu domo apartenas al vi.
Kaj brakumante min:
Mi eksciis, ke via patrineto ne vivas ĉi tie; vi do havas en mi fratinon-patrinon.
Mi ne sciis, kiel ilin danki pro tia komplezema gast- igo. Mi jam estis dironta kelke da frazoj, por elmontri mian emocion kaj dankon, sed la nobla matrono, rimark- inde bonhumora, antaŭvenis, divenante mian penson:
Estas malpermesite al vi paroli pri ia danko. Ne faru tion. Vi devigus min subite rememori multajn konvenciajn frazojn de la Tero...
Ni ĉiuj ekridis kaj mi diris kortuŝita:
La Sinjoro esprimu mian dankon al vi ĉiuj per pluaj benoj de ĝojo kaj paco.
Ni eniris. Simpla kaj alloga atmosfero. Mebloj tre similaj al tiuj de la Tero; objektoj, entute, nur iomete diferencaj je tiuj ordinaraj. Bildoj kun superbela spirita karaktero. Piano kun rimarkindaj proporcioj, sur kiu staris granda harpo kun altastilaj kaj delikataj formoj. Rimarkinte mian atenton, Lizio ŝerce diris:
Kiel vi vidas, vi trans la tombo ankoraŭ ne trov- is la anĝelojn-harpistojn; jen tamen harpo, atendanta nin mem.
Ho, Lizio — milde intermetis lia patrino —, ne spritu! Ĉu vi ne memoras, kiel la Ministerio de Dia Unu- igo akceptis oficistojn de la Ministerio de Altigo en la pasinta jaro, kiam venis ĉi tien kelke da delegitoj el Harmonio?
Jes, panjo, sed mi intencas diri nenion alian, ol tion, ke la harpistoj ja ekzistas, kaj ke ni devas krei al ni spiritan aŭdadon, por ilin aŭdi, klopodante en la lernado de la Diaj aferoj.
Post la konvenciaj vortoj de prezentado, per kiuj mi informis, de kie mi venis, mi eksciis, ke la familio de Lizio vivis en malnova urbo de la Ŝtato Rio de Janeiro; plie, ke lia patrino estas nomata Laŭra kaj en la domo loĝis ankaŭ du liaj fratinoj, Jolanda kaj Jehudit.
Oni tie enspiris la aromon de dolĉa kaj reanimanta intimeco. Mian ĝojon, mian senmezuran ĝojon mi ne povis kaŝi. Tiu unua kontakto kun la hejma organizo en la kolonio min ravis. Tiu gastigado, tiel plena de karesemo, vibrigis mian spiriton per profunda emocio.
Ĉe la bombardado de miaj demandoj, Jolanda montr- is al mi mirindajn librojn. Rimarkinte mian interesiĝon pri tiu afero, la domestrino atentigis:
Koncerne al literaturo, ni havas en "Nia Hejmo" grandegan superecon antaŭ la teranoj, nome, ke la fi- verkistoj, tiuj, kiuj amas la animvenenon, estas tuj kon- dukataj en la mallumajn partojn de la Ombrejo. Ĉi tie sin teni ili ne povas, eĉ ne en la Ministerio de Regenerado, tiel longe, kiel ili persistas en tia stato de la animo.
Mi ne povis min deteni de rideto kaj observis plu la belegajn fotografaĵojn sur la paĝoj antaŭ miaj okuloj.
Poste Lizio vokis min, por vidi kelkajn partojn de la domo; pli longe mi restis en la banĉambro, kies in- teresaj instalaĵoj min miregigis. Ĉio simpla, sed kom- forta.
Ankoraŭ posedis min tiu miro, kiam sinjorino Laŭra invitis nin al la preĝado.
Ni sidiĝis, silentaj, ĉirkaŭ granda tablo.
Granda televidilo estis ŝaltita kaj jen aŭdiĝis milda muzikaĵo. Tio estis la laŭdo al Dio en la krepuska mo- mento. Sur la fono ekaperis tiu sama ĉarmega bildo de la Guberniestrejo, kiun mi, en la hospitala kvartalo, ĉiun vesperiĝon ne laciĝis rigardadi. Sed en tiu momento mi sentis min posedita de profunda mistera ĝojo. Kaj vidante la bluan koron, malproksime desegnitan, mi sent- is, ke mia animo genuiĝas en la interna templo, ekster si de raviteco kaj danko.
XVIII
AMO, NUTRAĴO DE LA ANIMOJ
Post la preĝo la domestrino vokis min al la tablo kaj donis revigligan buljonon kaj aromajn fruktojn, kiuj ŝajnis prefere koncentraĵoj el bongustegaj fluidaĵoj. Tre- ege surprizite, mi aŭdis sinjorinon Laŭra sprite rimarki:
Vere, niaj manĝoj, ĉi tie, estas multe pli agrabl- aj, ol sur la Tero. Kelkaj familioj en "Nia Hejmo" ilin preskaŭ tute ne bezonas, sed en la fakoj de la Ministerio de Helpo ni ne povas malhavi la fluidecajn koncentr- aĵojn pro la pezaj laboroj, kiujn trudas la cirkonstancoj. Ni konsumas multe da energio. Estas necese renovigi provizojn da fortoj.
Sed tio — intermetis unu el la junulinoj — ne signifas, ke ni solaj, la oficistoj de Helpo kaj de Rege- nerado, ĉiam dependas de nutraĵoj. Ĉiuj ministerioj, an- kaŭ tiu de Dia Unuigo, ilin ja bezonas: nur la substanca formo estas alia en ĉiu loko. En Komunikado kaj en Klarigo estas konsumata grandega kvanto da fruktoj. En Altigo la konsumo de sukoj kaj koncentraĵoj estas ne malgranda; kaj en Dia Unuigo la demando de nutr- ado atingas neimageblan amplekson.
Mia demandanta rigardo sin turnadis jen al Lizio, jen al sinjorino Laŭra, en la sopirego je tujaj klarigoj. Ĉiuj ridetis mian tute naturan konfuzitecon, sed la patr- ino de Lizio decidis kontentigi miajn dezirojn, klarigante:
Nia frato kredeble ankoraŭ ne scias, ke la plej fortika subtenilo de la kreitoj estas ja amo. De tempo al tempo venas al "Nia Hejmo" grandaj komisionoj el instruistoj, kiuj donas lecionojn pri la spirita nutrado. Ĉiu nutrometodo, en la pluraj sferoj de la vivo, esence baziĝas sur amo. Fizika nutraĵo, ankaŭ ĉi tie, estas ĝustadire nura demando de materieco pasema, simila al tiu de la teraj veturiloj, kiuj ja bezonas la kunhelpon de la graso kaj oleo. La animo nutras sin nur per amo. Ju pli alte ni leviĝos en la evolua kadro de la Kreitaĵaro, des pli profunde ni konos ĉi tiun veron. Ĉu ne ŝajnas al vi, ke la Dia Amo estas la nutraĵo de la Universo?
Ĉi tiuj klarigoj min treege ravis. Rimarkinte mian efektivan ĝojon, Lizio sin intermetis, aldonante:
Ĉio ekvilibriĝas en la senlima amo de Dio; ju pli evoluinta la estaĵo, des pli delikata la nutrado. Vermo, en la subgrundo, sin nutras ekskluzive per tero. Bruto ĉerpas el vegetaĵo la substancojn por sia vivtenado, same kiel infano suĉas la patrinan mamon. Homo deŝiras frukton de vegetaĵo, preparas ĝin laŭ sia propra gusto kaj ĝin manĝas ĉe la hejma tablo. Ni, elkarnuloj, be- zonas substancojn sukriĉajn, konformajn al nia fluideca konstruo, kaj la procedo estas ĉiam pli rafinita, laŭgrade kiel la individuo plialtiĝas.
Sed ni ne forgesu la aferon de la veturiloj — aldiris sinjorino Laŭra —, ĉar, en la fundo, vermo, bruto, homo kaj ni mem, ĉiuj dependas absolute de amo. Ni ĉiuj moviĝas en ĝi, kaj sen ĝi ni ekziston ne havus.
Mireginde! — mi diris kortuŝita.
Ĉu vi ne memoras la evangelian instruon "amu unu alian"? — afable diris la patrino de Lizio. — Jesuo rekomendis ĉi tiun principon, celante ne sole karitajn farojn, per kiuj ni pli aŭ malpli frue lernos, ke la plen- umado de bono estas ja elementa devo. Li konsilis al ni ankaŭ nutri nin reciproke per frateco kaj simpatio. La enkarna homo iam ekscios, ke amika konversacio, karesema ago, reciprokaj bonvoleco kaj konfido, la lumo de interkompreniĝo, frata interesiĝo de unu pri alia — kondutnormoj nature diktitaj de la profunda amo — estas kernecaj nutraĵoj por la vivo en ties esenco mem. Reenkarniĝinte sur la Tero, ni spertas grandajn limig- ojn, sed reveninte ĉi tien, ni konstatas, ke la stabileco de ĝojo estas demando de pure spirita nutraĵo. Hejmoj, vilaĝoj, urboj kaj nacioj naskiĝas laŭ similaj normoj.
Mi instinkte rememoris la teoriojn pri la sekso, vaste diskonigitajn en la mondo; sed, eble divenante miajn pensojn, sinjorino Laŭra diris:
Neniu pensu, ke ĉi tiu fenomeno estas io nur seksa. La sekso estas sankta manifestiĝo de tiu universa Dia amo, sed ja nenio alia, ol aparta esprimo de la ne- elĉerpebla fonto. Ĉe pli spiritenaturaj geedzoj, karesemo kaj konfido, reciprokaj sindoneco kaj komprenemo star- as multe super la fizika kuniĝo, kiu ĉe tiaj estas simple pasema akto. La magneta interŝanĝo estas la faktoro, kiu donas la ritmon necesan al la montriĝo de harmonio. Por nutri la feliĉon, sufiĉas la apudesto, iafoje nur inter- komprenemo.
Profitante la paŭzon, Jehudit aldonis:
Ni lernas en "Nia Hejmo", ke la surtera vivo fundamentas sian internan ekvilibron sur amo, sed la plej multaj homoj tion ne rimarkas. Animoj ĝemelaj, animoj frataj, animoj parencaj formas multenombrajn parojn kaj grupojn. Kuniĝante unu kun alia, sin reci- proke helpante, ili starigas ekvilibron laŭ la plano de elaĉeto de eraroj; sed, ĉe neekzisto de kunulo, la homo malpli fortanima ordinare falas en la vojo.
Kiel vi vidas, mia amiko — ĝoje aldiris Lizio —, ankaŭ en ĉi tiu okazo estas rememorinda la Evangelio de la Kristo: "Ne per pano sole vivas homo"
Sed antaŭ ol estis faritaj pluaj konsideroj, oni forte sonorigis ĉe la pordo. La flegisto leviĝis por ĝin mal- fermi. En la ĉambron eniris du bonsocietaj junuloj.
Jen estas — diris Lizio, ĝentile turnante sin al mi — niaj fratoj Polidoro kaj Estacio, miaj kolegoj ĉe la Ministerio de Klarigo.
Salutoj, ĉirkaubrakoj, ĝojo.
Post kelke da momentoj sinjorino Laŭra ridetante
diris:
Hodiaŭ vi ĉiuj multe laboris, utile uzis la tagon. Ne difektu pro mi la aman parton de via programo. Ne forgesu la ekskurson al la Kampo de Muziko.
(,) Mateo, 4:4; Luko, 4:4. — La Trad.
Rimarkinte la maltrankvilecon de Lizio, lia patrino instige diris:
Iru, mia filo, ne atendigu Lascinian tiel longe. Nia frato restos apud mi, ĝis li povos akompani vin al tiuj amuzoj.
Ne ĝenu vin pro mi — mi instinkte diris.
Sed sinjorino Laŭra ĝentile ridetis kaj rediris:
Mi ankoraŭ hodiaŭ ne povos dividi kun vi la ĝoj- ojn de la Kampo. Gastas en nia domo mia resaniĝanta nepino, antaŭ nemulte da tagoj reveninta de la Tero.
Ĉiuj gaje eliris. Ferminte la pordon, la mastrino sin turnis al mi kaj klarigis kun rideto:
Ili iras, por serĉi al si tiun nutraĵon, pri kiu ni parolis. La amligiloj estas ĉi tie pli belaj kaj pli for- tikaj. Amo, mia amiko, estas la Dia pano de la animoj, la ĉiela nutraĵo de la koroj.
XIX
LA ELKARNIĜINTA JUNULINO
Ĉu via nepino ne venas al la tablo por la komuna manĝado? — mi demandis la domestrinon, provante est- igi pli intiman konversacion.
Ŝi manĝas ankoraŭ sola — respondis sinjorino Laŭra —; tiu malsaĝulineto ankoraŭ estas nervekscitita, senkuraĝa. Ĉi tie ni allasas al la tablo neniun, kiu el- montras menskonfuzon aŭ ĉagrenon. Neŭrastenio kaj maltrankvilo elĵetas pezajn kaj venenajn emanaĵojn, kiuj aŭtomate miksiĝas kun la nutraĵoj. Mia nepino restad- is en la Ombrejo dek kvin tagojn en stato duondorma, helpate de ni. Si devus iri en iun hospitalan pavilonon, sed ŝi tamen venis sub mian personan zorgadon.
Mi manifestis la deziron viziti la ĵusvenintinon el la Tero. Estus ja tre interese aŭdi ŝin. Jam de kiel longe mi ne ricevis rektajn sciigojn pri nia surplaneda vivo!
Mi ne bezonis insisti ĉe sinjorino Laŭra pri tiu mia
deziro.
Ni direktis nin al komforta, tre granda ĉambro. Tre pala junulino ripozis en oportuna brakseĝo. Ekvidinte min, ŝi forte surpriziĝis.
Ĉi tiu amiko, Eloiza — klarigis la patrino de Li- zio, montrante al mi —, estas unu frato nia, antaŭ ne- longe reveninta el la fizika sfero.
La junulino scivole min fikse ekrigardis, kvankam ŝiaj okuloj, apenaŭ videblaj super malhelaj arkoj, es- primis grandan penon por koncentrigi sian atenton. Si salutis min, apenaŭ montrante facilan rideton, kaj mi reciproke konigis al ŝi mian memecon.
Vi certe estas laca — mi rimarkis.
Sed antaŭ ol ŝi ion rediris, sinjorino Laŭra antaŭ- venis, celante ŝparigi al ŝi penojn tro malfacilajn por la junulino.
Eloiza ankoraŭ estas maltrankvila, afliktita. Tio estas parte pravigebla. La tuberkulozo longe daŭris kaj restigis ĉe ŝi profundajn postesignojn; oni tamen en ĉia okazo devas havi optimismon kaj bravecon.
Mi tiam vidis la junulinon malfermegi siajn karbo- nigrajn okulojn, kvazaŭ penante reteni la ploron, sed vane. Ŝia torako komencis forte ondadi, kaj, alpremante naztukon al la vizaĝo, ŝi ne sukcesis sufoki la angorajn plorsingultojn.
Malsaĝulineto! — diris la kormilda sinjorino, ŝin brakumante. — Vi ja devas kontraŭ tio reagi. Tiuj im- presoj estas nenio alia, ol la rezultato de neperfekta religia edukado. Vi scias, ke via patrino ne malfruos kaj ke vi ne povas kalkuli je la fideleco de via fianĉo: li tute ne estas preparita al tio, ke li oferus al vi sin- ceran spiritan sindonon sur la Tero. Li staras ankoraŭ tre malproksime de la superega spirito de la amo pura. Li kredeble edziĝos kun alia virino, kaj vi devas alkon- formiĝi al ĉi tiu konvinko. Cetere ne estus juste postuli lian tujan venon.
Patrinece ridetante, sinjorino Laŭra aldonis:
Ni supozu, ke li tuj venus, perfortante la leĝon. Ĉu via sufero ne estus pli dolora? Ĉu vi ne pagus kare por via kunklopodado en ĉi tiu rilato? Ne mankos al vi afablaj amikoj kaj frata helpo, por ke ĉi tie al vi fariĝu hejme. Kaj, se vi efektive amas tiun junulon, vi devas do serĉi al vi harmonion, por poste al li bonfari. Krom tio via patrino baldaŭ venos.
La abundaj larmoj de la junulino min kortuŝis. Mi penis ŝanĝi la temon de la konversacio, por liberigi ŝin el tia atako de la nervoj.
De kie vi venis, Eloiza? — mi demandis.
Ankaŭ la patrino de Lizio, nun silenta, laŭŝajne de- ziris vidi ŝin senĝeniĝi.
Post longaj momentoj, en kiuj ŝi viŝis al si la larm- plenajn okulojn, la junulino respondis:
De Rio de Ĵanejro.
Nu, ne ploru — mi rediris. — Vi estas tre fe- liĉa. Vi elkarniĝis antaŭ nemulte da tagoj, troviĝas kune kun viaj parencoj kaj ne renkontis ventegojn sur la granda vojo...
Ŝi ŝajnis revigliĝi kaj pli trankvila parolis:
Vi ne povas prezenti al vi, kiom multe mi longe suferas. Ok monatoj de batalado kontraŭ la tuberkulozo, malgraŭ la kuracado... La ĉagreno, ke mi infektis mian kareseman patrinon... Krom tio, estas neesprimeble, kion pro mi suferis mia kompatinda fianĉo...
Pa, pa, ne diru tion — ridetante rimarkis sinjor- ino Laŭra. — Sur la Tero ni ĉiam havas la iluzion, ke ne ekzistas doloro pli granda, ol nia propra. Simpla blindeco: milionoj da homoj baraktas en situacioj ĝusta- sence kruelaj, kompare kun niaj provoj.
Sed, avineto, Arnaldo restis senkonsola, en mal- espero. Ĉio ĉi estas pripensinda — ŝi emfaze diris ne- kontenta.
Kaj ĉu vi sincere kredas tian impreson? — de- mandis la matrono per ama tono. — Plurajn fojojn, en la daŭro de via malsaneco, mi observadis vian eksfianĉ- on. Estis tute nature, ke li tiel profunde kortuŝiĝis, vid- ante vian korpon reduktita al iaj ĉifonaĵoj; li tamen ne estas preparita por kompreni iun senton puran. Li tre rapide konsoliĝos. Amo ĉiela estas io, kion ne havus ĉia ajn homa estaĵo. Konservu do vian optimismon. Vi ja povos lin ofte helpadi, sed, koncerne geedziĝon, kiam vi kune kun ni povos viziti terajn regionojn, vi lin trov- os jam edziĝinta kun alia virino.
Mirante mem tion ĵus diritan, mi rimarkis la do- loran surpriziĝon de Eloiza. La resaniĝanta junulino ne sciis, kiel sin teni antaŭ la flegmo kaj saĝeco de sia avino.
Ĉu tio estas ebla?
Rio de Ĵanejro: nomo de la ĉefurbo kaj ankaŭ de unu el la ŝ tatoj de Brazilo. Ordinare oni komprenas sub ĉ i tiu nomo la ĉefurbon. — La Trad.
La patrino de Lizio prenis ekstreme afablan mienon
kaj diris:
Ne estu obstina kaj ne volu nei mian parolon.
Rimarkinte, ke la malsanulino ŝajnis preni teniĝon,
kvazaŭ ŝi dezirus pruvojn, sinjorino Laŭra tre dolĉe insistis:
Ĉu vi ne memoras pri Maria de Luz, via kolegino, kiu ĉiudimanĉe alportis al vi florojn? Nu, eksciu do: kiam la kuracisto konfidence komunikis, ke via materia korpo ne povos revigliĝi, Arnaldo, kvankam profunde ĉagrenita, komencis envolvi ŝin en mensajn vibrojn ali- ajn, ol la ĝistiamaj. Nun, kiam vi ĉi tie troviĝas, liaj novaj decidoj ne longe prokrastiĝos.
Fi, kiel abomene, avineto!
Kial "abomene"? Vi ja devas kutimi konsideri la aliulajn bezonojn. Via fianĉo estas nenia eksterordi- nara homo, ankoraŭ ne atentas la superegajn belaĵojn de la spirita amo. Vi ne povas ĉe li okazigi ian miraklon, kiel ajn kore vi lin amas. La eltrovo de si mem estas aparta afero de ĉiu. Arnaldo post kelka tempo ekkonos la belecon de via idealismo; en la nuna momento estas necese lasi lin al la provoj, kiujn li devas sperti.
Mi ne rezignacias pri tio! — ekkriis en larmoj la junulino. — Ĝuste Maria de Luz, tiu amikino, kiun mi ĉiam opiniis plej fidela...
Sinjorino Laŭra ridetis kaj prudente parolis:
Ĉu tamen ne estus ja pli agrable konfidi lin al la zorgado de iu parenca animo? Maria de Luz ĉiam est- os via spirita amikino, dum ia alia virino eble, post kelke da jaroj, malfaciligus al vi la eniron en lian koron.
Ĉio ĉi min ekstreme mirigis. Eloiza dronis en larm- oj. La bonkora sinjorino rimarkis mian maltrankvilecon, kaj, eble por orienti ne nur sian nepinon, sed ankaŭ min, saĝe klarigis:
Mi scias la kaŭzon de via ploro, infano: viaj larmoj fontas el la senkultura grundo de nia miljara egoismo, de la obstina vantamo homa. Tamen la avineto tiel parolas, ne por vundi, sed por veki vin.
Dum Eloiza ploradis, la patrino de Lizio, konsider- ante, ke la malsanulino bezonas ripozon, invitis min re- turne en la konversaciejon.
Kiam ni sidis, ŝi parolis konfidence:
— Mia nepino alvenis ĉi tien lacekonsumita. Si tro forte implikis sian koron en la reto de memamo. Laŭ severa normo ŝia loko estus iu ĉambro en unu el niaj hospitaloj; tamen la asistanto Kocejro tro vis pli bone lokumi ŝin apud nia karesemo. Cetere tio al mi tre plaĉ- as, ĉar mia kara Tereza, ŝia patrino, estas baldaŭ ven- onta. Iom da pacienco, kaj ni trafos la ĝustan solvon. Demando pri tempo kaj trankvileco.
XX
KIO ESTAS HEJMO
Dezirante ĉerpi edukajn elementojn, fluantajn mem el la parolo de sinjorino Laŭra, mi scivole demandis:
Ĉu vi, krom tiom da devoj, havas ankoraŭ aliajn taskojn eksterhejme?
Jes; ni vivas en urbo de transiĝo, tamen la celoj de la kolonio estas laboro kaj lernado. Ĉi tie la inaj animoj prenas sur sin multe da devoj, preparante sin por reveni al la Tero aŭ por supreniri al pli altaj sferoj.
Sed, ĉu la hejma organizado en "Nia Hejmo" estas tia sama kiel sur la Tero?
Mia kunparolantino faris multesignifan mienon kaj respondis:
Pli bone, tio estas la surtera hejmo, kiu jam longe penas kopii nian hejmsistemon; tamen la tieaj edzoj kaj edzinoj, krom tre malmutaj, ankoraŭ sarkadas la grun- don de la sentoj, invaditan de la amaraj herbaĉoj de la persona vantamo kaj loĝatan de la monstroj de ĵaluzo kaj egoismo. Kiam mi laste revenis de la Tero, mi kun- portis, kiel kompreneble, profundajn iluziojn; sed ĝuste en tiu mia krizo de vundita fiero mi estis kondukita aŭdi grandan instruiston, en la Ministerio de Klarigo. De tiu tago, nova fluo da ideoj penetris en mian spiriton.
Ĉu vi ne povus diri al mi ion pri tiuj lecionoj? — mi demandis, interesita.
Tiu instruisto, tre kompetenta en Matematiko — ŝi daŭrigis —, igis nin senti, ke hejmo estas kvazaŭ ia orta angulo en la sistemo de la evoluado al Dio. La latero vertikala estas la virina sento, envolvita en la inspiroj, kreantaj la vivon; la latero horizontala esta la vira sento, en senĉesa aktiveco sur la kampo de la komuna progresado; la hejmo estas la sankta vertico, kie viro kaj virino renkontas unu la duan por la nepre necesa interkompreno: ĝi estas templo, kie la homoj dev- as sin interligi pli bone spirite, ol korpe.
"Hodiaŭ, sur la Tero, granda nombro da homoj, studantaj la sociajn demandojn, proponas plurajn rimed- ojn kaj aŭdigas sian voĉon por la reboniĝo de la hejma vivado. Iuj el ili eĉ asertas, ke la sistemo de la homa familio minacas disfali. Gravas tamen atenti, ke hejmo estas valorega konkero, kiun la homoj paŝo post paŝo konkretigas. Kie, sur la Tero, la vera hejma konstruo, fundamentita sur perfekta harmonio, kun juste inter- dividitaj rajtoj kaj devoj? La plimulto de la surteraj geedzoj pasigas la sanktajn horojn de la tago nutrante reciprokan indiferentecon aŭ sovaĝan egoismon. Kiam la edzo sin tenas trankvila, la edzino ŝajnas afliktegita; kiam la edzino humile silentas, la edzo tiranas. Nek la edzino estas preta kuraĝigi la edzon laŭ la horizontala linio de liaj materiaj laboroj, nek la edzo decidiĝas sekvi ŝin en la dia flugado de kordolĉeco kaj sento, direkte al la superaj sferoj de la Kreitaĵaro. En la societo ili hipokritas, kaj en la intima vivo unu faras mensajn vo- jaĝojn malproksimen, kiam la alia pritraktas sian propr- an oficon. Se la edzino parolas pri siaj infanoj, la edzo vagadas tra siaj negocoj; se li rakontas pri ia malfacil- aĵo en la lin koncernanta laboro, ŝia menso flugas al la metiejo de la modistino. Kompreneble, ke en tiaj cir- konstancoj la Dia angulo estas misdesegnita. Du diverĝ- aj linioj vane penas formi la idealan verticon, kiu pre- zentus ŝtupon de la grandioza ŝtuparo de la vivo eterna."
Ĉi tiuj paroloj min profunde penetris; treege im- presita de ili, mi rimarkis:
Sinjorino Laŭra, ĉi tiuj sciigoj kreas tutan mond- on da novaj pensoj. Ha, se ĉion ĉi ni konus sur la Tero!
Ĝi estas demando pri sperto, mia amiko — rediris la respektinda sinjorino —; viro kaj virino lernos tra suferado kaj batalado. En la nuna momento tre mal- multajn scias, ke hejmo estas esence Dia organismo, kaj en ĝia interno oni devas vivi per la tuta koro, per la tuta animo. En la tempo, kiam la ordinaraj homoj tra- iras la florantan ĝardenon de gefianĉeco, ili uzas la plej efikajn rimedojn por esti duope; tial oni diras, ke ĉiuj estaĵoj estas belaj, kiam vere amantaj. Temo eĉ plej banala fariĝas aparte ĉarma en plej frivolaj babiladoj. Viro kaj virino tie montriĝas en la tuta pleneco de sia plej nobla potenco; sed, apenaŭ ili ricevis la geedziĝan benon kaj eliris el la iluzia vualo de la deziro, jen la plimulto falas en la brakojn de la malnovaj monstroj, kiuj tiranas korojn. Fariĝas neniaj kompromisoj. Ne ekzistas toleremo kaj, iafoje, eĉ ne frateco. Kaj kiam la geedzoj perdas sian kamaradecon kaj la plezuron kon- versacii, jen estingiĝas la luma beleco de amo. Post tiu momento tiuj pli bone edukitaj sin reciproke respektas, tiuj pli krudaj apenaŭ digestas unu la duan. Ili neniel interkompreniĝas. Demandoj kaj respondoj estas for- mulataj per iaj sekaj vortetoj. Kiel ajn forte kuniĝas la korpoj, tamen vivas la mensoj malkune, irante vojojn en kontraŭaj direktoj.
Ĉio ĉi estas pura vero! — mi diris kortuŝita.
Sed kion fari, mia amiko? — daŭrigis la bon- kora sinjorino. — En la nuna evolucia fazo de la Tero ekzistas en la karnaj rondoj tre maloftaj ligiĝoj de anim- oj ĝemelaj, malmultaj geedziĝoj de animoj frataj aŭ samsentaj, kaj frakase grandega elcento da ligiĝoj, di- finitaj por elaĉetado de kulpoj. La plej multaj homparoj estas efektivaj punlaboruloj en katenoj.
Por religi la fadenon de la konsideroj, elvokitaj de mia komenca demando, la patrino de Lizio parolis plue:
La inaj animoj ne povas ĉi tie restadi senfaraj. Ĉiu el ili devas ja lerni esti patrino, edzino, misiulino, fratino. La tasko de virino en la hejmo ne povas limigi sin je iaj kelke da larmoj de senutila kompato kaj multe da servutaj jaroj. Estas evidente, ke la nuntempa mov- ado de la ardega feminismo estas abomeninda agado kontraŭ la veraj apartenaĵoj de la ina spirito. Virino ne povas elpaŝi konkure kun viro en oficejoj kaj kabinet- oj, kie laŭrajta aktiveco estas rezervata al la spirito vira. Sed nia kolonio instruas, ke ekzistas, por virinoj, noblaj servoj eksterhejmaj: prizorgado de malsanuloj, instruado, ŝpinado, informado, servoj postulantaj pacienc- on — ĉiuj ĉi prezentas tre signifajn okupojn. La viro devas lerni alporti en la hejman medion la riĉan frukton de siaj spertoj, kaj la virino devas havigi al la mal- facilaj laboroj de la viro la hejman dolĉecon. En la domo, inspiro; ekster ĝi, aktiveco. Unu ne vivus sen la dua. Kiel teniĝus rivero sen fonto, kaj kiel disverŝiĝus la akvo de fonto sen la fluejo de rivero?
Aŭdinte ĉi tiun demandon, mi ne povis deteni min de rideto.
Post longa paŭzo la patrino de Lizio daŭrigis:
— Kiam la Ministerio de Helpo konfidas infanojn al mia hejmo, miaj servohoroj estas kalkulataj duoble; el tio vi iel povas prezenti al vi la gravecon de la patrina tasko sur la Tero. Kiam tia ne estas la okazo, mi havas miajn konstantajn devojn kiel flegistino, oficante ĉiu- semajne kvardek ok horojn. Ĉiuj laboras en nia domo. Ekster mia resaniĝanta nepino neniu el niaj familianoj troviĝas en regionoj de ripozo. Ok horoj da laborado ĉiu- tage, en la kolektiva intereso, estas programo facila por ĉiu. Mi hontus, se ankaŭ mi mem ĝin ne plenumus.
Mia kunparolantino kelkajn momentojn silentis, kaj dume mi vagis tra senfinaj konsideradoj...
XXI
LA KONVERSACIO DAŬRAS PLU
Nia konversacio, sinjorino Laŭra — mi diris in- teresita —, elvokas sennombrajn demandojn, tial vi par- donu al mi la scivolemon, la trouzon de via pacienco...
Ne parolu tiel — ŝi bonkore rediris —; demandu ĉiam. Mi ne kapablas instrui, tamen ĉiam facile estas informi.
Ni ridis ĉe tiu diro, kaj mi tuj demandis:
Kiel estas rigardata la demando pri la proprum- eco en ĉi tiu kolonio? Ĉu ekzemple ĉi tiu domo aparten- as al vi?
Si ridetis kaj klarigis:
Ĝuste tiel, kiel okazas sur la Tero, la proprumeco ĉi tie estas relativa. Niaj akiroj estas farataj laŭ horoj da laboro. Nia mono en la fundo estas la kuponhoro. Ĉian uzataĵon ni aĉetas per tiuj kuponoj, kiujn ni mem havigas al ni koste de penado kaj sindono. La konstru- aĵoj ĝenerale estas komuna havo, sub la kontrolo de la Guberniestraro; tamen ĉiu spirita familio povas akiri hejmon (en nenia okazo pli ol unu), prezentante tridek mil kuponhorojn, kion oni povas atingi post kelka tempo da servado.
"Nia loĝejo estas akirita per la persista laborado de mia edzo, kiu venis en la spirita sferon longe antaŭ mi. Dek ok jarojn ni troviĝis for unu de la dua kon- cerne la ligilojn fizikajn, sed ĉiam kune dank' al la li- giloj spiritaj. Sed Rikardo ne ripozis. Akceptite en "Nian Hejmon", post kelka tempo da plej forta mens- konfuziteco, li tuj komprenis la neceson de vigla laboro kaj por ni ambaŭ konstruis neston por la estonteco.
"Kiam mi alvenis, ni ekloĝis en la domo, kiun li ja ekstreme zorge aranĝis, kaj nia feliĉo fariĝis ankoraŭ pli granda. De tiam mia edzo donis al mi novajn sciojn. Miaj luktoj, dum mia vidvineco, estis akraj. Ankoraŭ tre juna, kun infanoj nemultejaraj, mi devis fronte ri- gardi al pezaj laboroj. Koste de malfacilaj atestoj mi havigis al la idoj de nia ligiĝo la edukajn ilojn, kiujn mi povis disponi, kaj, jam de iliaj plej fruaj jaroj, al- kutimigis ilin al penigaj laboroj. Mi poste komprenis, ke la malglata surtera ekzistado evitigis al mi la ŝancel- iĝojn kaj angorojn proprajn al la Ombrejo, ĉar ĝi gardis min kontraŭ multaj kaj danĝeraj tentoj. La korpa ŝvito aŭ la nobla okupiĝo, sur la kampoj de honesta agado, estas multevaloraj rimedoj por la altiĝo kaj sindefendo de la animo.
"Denove renkontiĝi kun Rikardo, teksi novan aman neston, estis por mi tio sama, kiel la ĉielo mem. En la daŭro de multe da jaroj ni vivadis senrompe feliĉan vivon, klopodante por nia evoluado, ĉiam pli unuiĝante kaj kunhelpante al la efektiva progresado de niaj fa- milianoj. Kun la kreskado de la tempo Lizio, Jolanda kaj Jehudit alkolektiĝis al ni, kio pliigis nian feliĉon."
Post nelonga paŭzo, dum kiu ŝi laŭŝajne meditis, mia kunparolantino gravamiene daŭrigis:
Sed la tera medio nin atendis. Se la nuneco estis plena de ĝojo, la pasinteco tamen postulis reguligon de kontoj, por ke la estonteco alkonformiĝu al la Leĝo eterna. Ni ne povus ion pagi sur la Tero per kupon- horoj, sed per honesta ŝvito el laborado. Dank' al nia bona volo klariĝis nia vidado rilate la doloran pasint- econ. La leĝo pri la ritmo postulis do nian revenon.
Ĉi tiuj vortoj faris sur mi fortan impreson. Tio est- is la unua fojo, en la kolonio, ke tiel profunde penetris en miajn orelojn la afero pri antaŭaj enkarniĝoj.
Sinjorino Laŭra — mi diris, interrompante ŝin —, bonvolu permesi al mi rimarkon. Pardonu mian sci- volemon, ĉar ĝis nun mi ankoraŭ ne povis ion ekscii pri mia spirita pasinteco. Ĉu mi ne estas libera de la fizik- aj ligiloj? Ĉu mi ja ne transiris la riveron de morto?
Ĉu, ĵus veninte ĉi tien, vi ekmemoris vian pasintecon, aŭ ĉu vi devis atendi la kunhelpon de la tempo?
Mi ĝin atendis — ŝi kun rideto respondis —; antaŭ ĉio oni nepre devas forskui la fizikajn impresojn. La krustoj de la spirita malsupereco estas forte alten- iĝemaj. Estas necesa efektiva ekvilibro de spirito, por ke oni kapablu edifan rememoradon. Ĝenerale ĉiu homo portas kriantajn kulpojn dum la cikloj de sia vivo eterna. Kiu rememoras krimon de li mem faritan, tiu sin or- dinare opinias la plej mizera homo en la Universo; kaj iu, kiu rememoras la krimon, kies viktimo li estis, sin tiel same rigardas kiel malfeliĉan. Sekve, nur tia animo, kiu estas plene memfida, ricevas kapablon de tuja re- memorado, kiel ion venantan per si mem; la ceteraj estas konvene kontrolataj rilate rememorojn, kaj se ili provas trompi tiun postulon de la leĝo, tiam ili iras la vojon al menskonfuziĝo kaj al frenezo.
Sed, ĉu vi rememoris vian pasintecon en natura maniero? — mi demandis.
Mi klarigos al vi, kio okazis — ŝi volonte res- pondis. — Kiam heliĝis mia interna vidado, la malpre- cizaj rememoroj naskis en mi fortan konsternon. Pro kuntrafiĝo de cirkonstancoj mia edzo tiam travivis tian saman animstaton. Ni ambaŭ decidis konsulti la asis- tanton Longobardo. Detale ekzameninte niajn impres- ojn, tiu amiko kondukis nin al la magnetizistoj, oficant- aj en la Ministerio de Klarigo. Afable akceptite, mi unue venis en la Arkivon, kie estas konservataj individuaj notoj pri ĉiuj. La teknikistoj de tiu ministerio konsilis al ni, sen malutilo al niaj laboroj ĉe tiu de Helpo, legi, dum du jaroj, niajn proprajn memoraĵojn pri okazoj ampleksantaj tri jarcentojn. La estro de la sekcio de Rememoroj ne permesis al ni legi pri antaŭaj fazoj, ĉar, li diris, ni ne povus elporti la rebildiĝon de pli mal- proksimaj tempoj.
Kaj ĉu vi sentis, ke vi reposedas en la memoro tiujn okazaĵojn dank' al tiu sola legado? — Mi scivole demandis.
Ne; legado sole nur informas. Post longa tempo da meditado por la mensklarigo de ni mem, ni estis, ekstreme surprizite, submetitaj al konvenaj psikaj pro- cedoj, por enpaŝi en la emociosferon de rememoroj. La Spiritoj teknikistoj pri la afero penetrigis emanaĵojn en niajn cerbojn, kio vekis certajn dormantajn fortojn... Al Rikardo kaj mi tiam revenis en la memoron tutaj tricent jaroj. Tiamaniere ni komprenis, kiel granda anko- raŭ estas nia ŝuldo al la teraj institucioj!
Kaj kie troviĝas nia frato Rikardo? Kiel plezure mi konatiĝus kun li! — mi ekkriis sub forta impreso.
La patrino de Lizio signifoplene balancis la kapon
kaj diris:
Laŭ niaj observoj rilataj al la pasinteco ni inter- konsentis no van renkontiĝon sur la terkrusto. Ni havas laboron, multe da laboro por fari sur la Tero. Tial Ri- kardo foriris de ĉi tie antaŭ tri jaroj. Miavice, mi for- iros post nemultaj tagoj. Mi atendas nur pri la alveno de Tereza, por ke ŝi restu apud niaj karuloj.
Kaj kun nebula rigardo, kvazaŭ ŝia menso ŝvebus tre malproksime, apud la filino ankoraŭ mallibera sur la Tero, sinjorino Laŭra daŭrigis:
La patrino de Eloiza ne malfruos. Sia trairado tra la Ombrejo daŭros nur kelkajn horojn, konsidere al ŝiaj grandegaj sinoferoj detempe de ŝia infaneco. Dank' al siaj multaj suferoj ŝi ne bezonos la flegadon en la fakoj de Regenerado. Mi povos do transdoni al ŝi miajn devojn en la Ministerio de Helpo kaj foriri trankvila. La Sinjoro ne forgesos pri ni.
XXII
LA KUPONHORO
Rimarkinte, ke sinjorino Laŭra subite malĝojiĝis, rememorante sian edzon, mi ŝanĝis la temon de nia in- terparolado, demandante:
Kion vi dirus al mi pri tia "kuponhoro"? Ĉu ĝi estas ia monigita metalo?
Mia kunparolantino disfandis la melankolian aspekt- on, en kiun ŝi estis enprofundiĝinta, kaj ĝentile respondis:
Ĝi propre ne estas mono, sed kupono de indi- vidua servado, en rolo de akira valoraĵo.
Akira? — mi abrupte demandis.
Mi klarigos la aferon — respondis la bonkora sinjorino. — En "Nia Hejmo" la produktado de element- aj vestaĵoj kaj manĝoj apartenas komune al ĉiuj. Ekzist- as centraj servoj por distribuado ĉe la Guberniestrejo kaj ĉe la departementoj kun tia sama laboro ĉe la mi- nisterioj. La fundamenta provizejo estas propraĵo ko- lektiva.
Ĉe mia mieno, silenta de mirego, ŝi emfaze daŭrigis:
Ĉiuj kontribuas por la pligrandigo de la komuna havo kaj de ĉi tiu vivas; sed tiuj, kiuj laboras, akiras justajn rajtojn. Ĉiu loĝanto en "Nia Hejmo" ricevas porciojn da pano kaj vestoj, sed ja tiujn ĝuste necesajn; tamen, tiuj, kiuj klopodas por havigi al si la kupon- horon, atingas certajn prerogativojn en la socio. Tiu Spirito, kiu ankoraŭ ne laboras, povas esti gastigata ĉi tie; tiuj kunlaborantaj povas havi sian propran domon. La senfarulo ja portas ian veston, sed la laborulo sur- metas ĉian ajn veston laŭplaĉe: ĉu vi komprenis? La senokupuloj povas pasigi longan tempon sur la ripozo- kampoj aŭ en la flegparkoj, dank' al la propeto de amik- oj por ili; sed la laboremuloj gajnas la kuponhoron kaj rajtas ĝui la societon de karaj fratoj en la lokoj di- finitaj por amuzo, aŭ la kontakton kun saĝaj orientistoj en la diversaj lernejoj de la ministerioj ĝenerale. Ni devas scii la prezon de ĉiu no to pro pliboniĝo kaj altiĝo. Ĉiu el ni, laborantaj, devas oferi minimume ok horojn da utila servado en la dudek kvar horoj de la tagnokto. Sed la laborprogramoj estas multenombraj, kaj la Guber- niestraro konsentas kvar horojn da kromlaboro al ĉiu, kiu volonte deziras porti sian helpon al la komuna pen- ado. Tiamaniere multaj gajnas ĉiusemajne sepdek du kuponhorojn, ne parolante jam pri la servoj-oferoj, kies pago estas duobla, iafoje eĉ triobla.
Sed, ĉu tiu estas la sola pagilo? — mi demandis.
Jes, ĝi estas la norma rimedo por pagado al ĉiuj laborantoj en nia kolonio, kiel al regantoj, tiel ankaŭ al regatoj.
Rememorante la terajn organizaciojn, mi demandis
mirigite:
Kiel tamen alkonformigi tian normon kun la spe- co de la servo? Administranto ricevas ok kuponhorojn pro sia ordinara taglaboro, kaj transportisto ricevas tiom same? Ĉu la laboro de la unua ne estas pli inda, ol tiu de la dua?
La sinjorino ridetis al ĉi tiu demando kaj klarigis:
Ĉio estas rilata. Ĉu en la sfero de regantoj, ĉu en la rondo de subuloj, se la laboro postulas personan sinoferon, la pago esta laŭjuste multobligata. Sed, por pli detale ekzameni vian demandon, estas necese antaŭ ĉio flanken meti certajn antaŭjuĝojn de la tera socio. La speco de la servo estas el la plej gravaj aferoj, kaj en ĉi tiu rilato la demando sur la Tero estas ja pli mal- facile solvebla. La plej multaj enkarnuloj apenaŭ kreas al si spiriton de servado kaj eklernas labori sur la di- versaj kampoj de la homa vivo. Ĝuste tial oni devas pli atenteme difini la salajrojn sur la Tero. Ĉia ekstera gajno en la mondo estas gajno pasema. Ni vidas labo- rulojn, kiujn obsedas la avideco je mono kaj kiuj trans- donas montojn da oro en la manojn de senkonsciencaj, malŝparemaj heredantoj; aliaj amasigas monon en bank- oj, kio alportas al ili turmenton kaj ilia familio ruinon. Krom tio, oni konsideru, ke sepdek elcentoj de la admi- nistrantoj sur la Tero ne pesas la moralajn devojn, kiuj ilin koncernas, kaj tia sama kvanto ekzistas da subuloj. Preskaŭ ĉiuj konfesas, ke ili havas nenian alvokiĝon al siaj oficoj, kaj tamen ili ricevas la salajrojn respondajn al la rangoj, kie ili sidas. Registaroj kaj entreprenoj pagas kuracistojn, kiuj ekspluatas interesojn aliajn, ol la propraj devoj, kaj laboristojn, kiuj nur lasas pasi la tempon. Ĉu do tie ekzistas ia konscienceco pri serv- ado? Pluraj teknikistoj de ekonomia industrio neniel ŝat- as sian devon kaj profitas de favoremaj leĝoj, simile al venenaj muŝoj sur la sankta pano (*), postulante krom- salajrojn, faciligojn kaj emeritecon. Sed kredu, ke ĉiuj tre kare pagos por sia malzorgeco. Sajnas ankoraŭ mal- proksima la tempo, kiam la socio povos difini la kvaliton de servado de la homoj; en la supera spirita mondo oni taksas nenian laboron, ne konsiderante la elspezintajn moralajn valorojn.
Ĉi tiuj vortoj vekis min por novaj konceptoj pri la vivo. Rimarkinte mian soifon je instruiĝo, mia kunpa- rolantino daŭrigis:
— La vera gajno de la homo havas spiritan kara- kteron, kaj la kuponhoro, en nia organizacio, varias ri- late la substancan valoron, laŭ la speco de niaj servoj. En la Ministerio de Regenerado, estas la Kuponhoro-Re- generado; en tiu de Klarigo, la Kuponhoro-Klarigo, kaj tiel plu. Nu, ĉe la ekzamenado de la spirita profito, estas kompreneble, ke la labordokumentaro montras la esencon de la servo. La fundamentaj akiroj konsistas el sperto, edukiĝo, riĉiĝo je Diaj benoj, pliigo de kapabl- oj. El ĉi tiu punkto de vidado, la faktoroj frekventemo kaj sindonemo ĉi tie estas preskaŭ ĉio. Ĝenerale parol- ante, en nia transiĝa urbo la plimulto sin preparas, cel-
Komparu kun "La Predikanto", 10:1: "Venenaj muŝ - oj putrigas kaj haladzigas la oleon de parfumisto." — La
Trad.
ante la neceson reiri al la enkarnaj rondoj. Laŭ ĉi tiu principo estas kompreneble, ke iu, oferinta kvin mil horojn en servoj de regenerado, faris admirindan penon, efektive por sia propra bono; tiu, kiu dediĉis ses mil horojn ĉe la Ministerio de Klarigo, estas pli instruita. Ni ja povas elspezi la akiritajn kuponhorojn, sed pli multe valoras la individua registrado de la tempo de utila servado, kiu konsentas al ni rajton je plej meritaj titoloj.
Tiaj instruoj min profunde interesis.
Sed, ĉu ni povus elspezi niajn kuponhorojn fa- vore por niaj amikoj? — mi scivola demandis.
Jes, sendube — ŝi diris —; ni ja povas dividi la benojn el nia penado kun ĉiu ajn laŭ nia propra plaĉo. Tio estas neforigebla rajto de la fidela laboranto. Miloj da personoj estas en "Nia Hejmo" favorataj de tia aktiv- igo de la amikeco kaj de la frata stimulado.
La patrino de Lizio nun ridetis kaj rimarkis:
Ju pli granda estas nia kalkulita labortempo, des pli multe da propetoj ni povas fari. Ni ĉi tie kompren- as, ke ekzistas nenio nepagata kaj ke por ion ricevi, estas nepre necese ion doni. Peti estas do tre signifa okazaĵo en la ekzistado de ĉiu. Nur tiuj povas peti aŭ konsenti iun komplezon, kiuj posedas alkonformajn ti- tolojn, ĉu vi komprenis?
Kaj la demando pri heredo? — mi subite de-
mandis.
Ĉi tiu afero estas ĉe ni neniom komplikita — res- pondis sinjorino Laŭra kun rideto. — Ni vidu ekzemple mian situacion. Proksimiĝas la tempo de mia reveno al la terkrusto. En mia persona registro mi havas tri mil Kuponhorojn-Helpojn. Mi ne povas heredigi ilin al mia baldaŭ venonta filino, ĉar tiuj valoraĵoj de tiam aparten- os al la komuna kapitalo, kaj tial mia familio rajtos heredi nur la domon. Mia servatesto tamen rajtigas min propeti por ŝi kaj prepari por ŝi laboron kaj amikan helpon; samtempe tio certigas al mi la altvaloran apogon de la organizacioj de nia spirita kolonio dum mia estado en la rondoj de la karno. Al tio mi ne alkalkulas la grandegan profiton, kiun mi ĉerpis el la sperto dum la jaroj de kunlaborado en la Ministerio de Helpo. Mi re- venos sur la Teron provizita per pli altaj valoraĵoj kaj portante pli noblajn kapablojn por la dezirata sukceso.
Mi estis jam preta ellasi ekkriojn de admiro pro tia simpla maniero gajni, profiti, kunlabori kaj servi, kom- parante tiujn solvojn kun la surteraj normoj, sed jen murmuretado alproksimiĝis al la domo. Antaŭ ol mi povis fari ian rimarkon, sinjorino Laŭra ĝoje diris: — Jen revenas niaj karaj. Kaj ŝi leviĝis, por ilin akcepti.
XXIII
SCII AŬDI
En mia koro mi bedaŭris la interrompon de nia kon- versacio. La klarigoj de sinjorino Laŭra plifortigis mian koron.
Lizio envenis hejmen videble feliĉa.
Halo! Ĉu vi do ankoraŭ ne enlitiĝis? — li ridet- ante demandis.
Kaj dum la gejunuloj faris sian adiaŭon, li kom- plezeme min invitis:
Venu en la ĝardenon, ĉar vi ankoraŭ ne vidis la ĉi-tiean lunlumon.
Dum la mastrino komencis konversacion kun siaj filinoj, mi eliris kun Lizio al la florantaj bedoj.
Tio estis belega spektaklo! Enfermite en hospitalo, inter grandaj arboj, mi ankoraŭ ne konis la mirindan scenon, kiun tie prezentis la hela nokto, en la vastaj kvartaloj de la Ministerio de Helpo. Plej belaj glicineoj ornamis la pejzaĝon. Neĝblankaj lilioj, ĉe kiuj la fundo de ilia kaliko estis blueta, aspektis kiel karesaromaj po- kaloj. Mi profunde enspiris tiun aeron kaj sentis, ke ondoj da nova energio min tutan penetras. En la foraĵo la turoj de la Guberniestrejo montris belajn lumefektojn. Plej ravita, mi ne sukcesis vortigi la impreson, kiun ĉio tie faris sur min. Penante esprimi la admiron, kiu po- sedis mian animon, mi kortuŝita parolis:
Mi neniam spertis tiel grandan pacon! Kia nokto!
Mia kamarado ridetis kaj emfaze diris:
Inter ĉiuj sanmensaj loĝantoj de nia kolonio ek- zistas ĉi tiu interkonsento, ke neniu elradiu pensojn kon- traŭajn al bono. Tiel la penado de la plimulto aliiĝas en preskaŭ konstantan preĝon, kaj de tio ekestas la pac- vibroj, kiujn ni sentas.
Post kiam mi raviĝis ĉe la rigardado de tiu super- bela bildo, kvazaŭ mi ensorbus la lumon kaj trankvilon de la nokto, ni revenis en la domon, kie Lizio alproksim- iĝis al malgranda aparato en la akceptejo, simila al niaj radiofonoj. Mia scivolemo pliakriĝis. Kion ni aŭdos? Ĉu mesaĝojn el la Tero? Penetrante en miajn internajn demandojn, tiu amiko klarigis:
Ni ne aŭdos voĉojn el la Tero. Niaj transsendoj estas farataj per vibrofortoj pli subtilaj, ol tiuj de la terkrusto.
Sed nenia rimedo ekzistas — mi demandis —, por kapti la terajn elsendaĵojn?
Sendube ni por tio havas rimedojn en ĉiuj mi- nisterioj; tamen en niaj hejmoj esenca estas la demando pri nia nuneco. La planado de la farendaĵoj, la notoj de la supera spiriteco kaj la altnivelaj instruoj staras nun, koncerne nin ĉi-tieajn, multe super ĉia penso pri iaj surteraj aferoj.
Li ja estis prava; tamen pro la malnova alligiteco al la hejmo, mi malpacience demandis:
Ĉu tia seninteresiĝo estas tiel granda? Kaj la fore restantaj parencoj? Niaj gepatroj, niaj infanoj?
Mi jam atendis ĉi tiun demandon. Sur la Tero ni ofte estas pelataj al kripligo de situacioj. La tro- grandiĝo de la sentado estas malbonaĵo komuna al pres- kaŭ ĉiuj el ni. Ni tie estas miljaraj katenitoj de eks- kluzivismo. Ni ordinare zorgas nur pri nia propra fa- milio, izoliĝante mem en tiu enfermiĝejo samsanga, kaj forgesas la ceterajn devojn. Ni vivas aparte de la veraj principoj de frateco. Ni ilin instruas al ĉiuj, sed ordinare, ĉe la momento de la atesto, ni estas solidaraj nur kun niaj plej proksimaj. Sed ĉi tie, mia amiko, la medalo de la vivo prezentas sian duan flankon. Estas necese ripari malnovajn kriplaĵojn kaj kompensi maljustaĵojn.
"En la komenco de la kolonio ĉiuj loĝejoj estis kons- tante ligitaj kun la rondoj de la surtera evoluado. Neniu rezignaciis pri la manko de sciigoj el sia parencaro. De la Ministerio de Regenerado ĝis tiu de Altigo oni vivis en senĉesa nervomilito. Maltrankviligaj onidiroj metis konfuzon en ĉiajn laborojn. Sed, ĝuste antaŭ du jar- centoj, unu el la grandanimaj ministroj de Dia Unuigo instigis la Guberniestraron plibonigi tian situacion. La eksguberniestro kredeble estis tro tolerema. Boneco mis- uzata naskas ribelojn kaj falojn. Kaj de tempo al tempo la sciigoj el la surteraj karuloj tumultigis multajn familiojn. La kolektivaj malfeliĉegoj en la mondo, kiam ili interesis kelkajn homojn en "Nia Hejmo", ĉi tie far- iĝis efektivaj plagoj. Laŭ nia arkivo, nia urbo estis pli bone ia departemento de la Ombrejo, ol propre regiono por refreŝigo de fortoj kaj instruado. Subtenate de la Ministerio de Dia Unuigo, la Guberniestro malpermesis tian ĝeneraligitan interkomunikiĝon. Ekflamis agitiĝo. Sed la nobla ministro, kiu inspiris tiun planon, uzis tiun instruon de Jesuo, ke la mortintoj enterigu siajn mort- intojn kaj la nova reĝimo post nelonge venkis."
Tamen — mi rediris — estus interese rikolti sci- igojn pri niaj amatoj, migrantaj sur la Tero. Ĉu tio ne alportus al la animo pli da trankvileco?
Ankoraŭ apud la aparato, kiun li ne estis ŝaltinta eble tial, ke li deziris doni al mi pli detalajn klarigojn, Lizio respondis:
Konsultu vian konsciencon, por vidi, ĉu valorus tion fari. Ĉu vi estas preparita, ekzemple, por tenadi la necesan flegmon, fidplene esperante kaj agante laŭ la Diaj ordonoj, eksciinte, ke iu filo de via koro estas ka- lumniata aŭ kalumnianta? Se oni nun sciigus vin, ke iu el viaj samsangaj fratoj estas hodiaŭ enkarcerigita kiel krimulo, ĉu vi estus sufiĉe fortanima por konservi vian trankvilecon?
Mi ridetis hontigita.
Ni ne penu ricevi sciigojn el la malsuperaj tavoloj — li komplezeme daŭrigis — krom por tiu celo, por al- porti ĝustan helpon. Sed oni konfesu, ke neniu helpas konvene, se lia sento kaj racio estas en malordo. Tial taŭga preparado fariĝas nepre necesa, antaŭ la starigo
(,) Mateo, 8:22. — La Trad.
de novaj kontaktoj kun la surteraj parencoj. Se ili li- verus kampon al spirita amo, tia interkomunikiĝo estus dezirinda; sed grandega nombro da enkarniĝintoj eĉ ne la regadon super si mem atingis, baraktante iele-trapele meze en la ondoj de la materiala vivo. Ni devas, malgraŭ la sentimentaj malfacilaĵoj, eviti falon en malsuperajn vibrorondojn.
Montrante mian obstinemon, mi tamen demandis:
Sed, Lizio, ĉu al vi, kiu havas amikon en la karno, nome vian patron, ne estus plezuro komunikiĝi kun li?
Jes, sendube — li ĝentile respondis —; kiam ni meritas tian ĝojon, ni vizitas lin en lia nova formo, kaj tiel same okazas tiam, kiam li mem volas komunikiĝi kun ni. Sed ni ne forgesu, ke ni estas eraremaj; ni devas do nin turni al la koncernaj aŭtoritatoj, por ke tiuj difinu la postulatan oportunon aŭ meriton: por tio ni havas la Ministerion de Komunikiĝo. Mi aldiru, ke pli facila estas la veno el supera al malsupera sfero. Ekzist- as tamen iuj leĝoj, laŭ kiuj oni devas ĝuste kompreni tiujn, troviĝantajn en pli malaltaj regionoj. Tiel grave estas scii paroli, kiel scii aŭdi. "Nia Hejmo" vivis tu- multe, ĉar, ne sciante aŭdi, ĝi do ne povis doni efikan helpon, kaj la kolonio ofte fariĝis ia Babel.
Venkite de lia konvinka argumentado, mi ne plu parolis. Kaj, dum mi tenis min silente, la amika fleg- isto funkciigis la ricevagordilon antaŭ miaj rigardemaj okuloj.
XXIV
IMPRESA ALVOKO
Tuj kiam la aparato estis ŝaltita, milda melodio dis- verŝiĝis en la ĉambro, lulante nin en harmoniaj ondoj; sur la televida ekrano montriĝis per sia figuro la parol- anto en sia kabineto. Post kelke da momentoj li komenc- is paroli:
Radiostacio de la Posteno N-ro 2, en Loĝejo! Ni ĉiam ankoraŭ disradias la alvokon de la kolonio por la paco sur la Tero. Ni admonas la bonanimajn kunlabor- antojn kolekti fortojn, por la gardo de la morala ekvi- libro en la rondoj de la terglobo. Helpu nin ĉiuj, kiuj povos oferi kelkajn horojn da kunpenado en la labor- fakoj, kie ligiĝas la mallumaj fortoj de la Ombrejo kun la homa menso. Nigraj falangoj de la malklereco, iam flamiginte la brulkonsumantajn torĉojn de milito en Azio, nun sieĝas la eŭropajn naciojn, ilin pelante al novaj krimoj. Nia sekcio, kune kun la ceteraj, klopodantaj por la spirita higieno en la rondoj pli proksimaj al la terkrusto, dissciigas tiujn manovrojn de la koncentriĝintaj potencoj de malbono kaj petas pri frata kunpenado kaj laŭebla helpo. Memoru, ke la paco bezonas defendant- ojn! Kunlaboru kun ni laŭmezure de viaj fortoj! Taskoj ekzistas por ĉiuj, ekde la kampoj de la terkrusto ĝis niaj pordegoj! La Sinjoro nin benu!
Ĉesis la voĉo kaj ree aŭdiĝis dia muziko. La tono de tiu stranga admono skuis miajn plej internajn fibr- ojn. Lizio helpeme klarigis:
Ni nun aŭdas "Loĝejon", malnovan servokolonion en intimaj rilatoj kun la malsuperaj regionoj. Kiel vi scias, ni estas en Aŭgusto 1939. Viaj lastaj personaj suferoj ne ebligis al vi pensi pri la angora situacio de la mondo, sed mi povas aserti, ke la teraj nacioj trov- iĝas tre proksimaj al plej disruinigaj bataloj.
Kio! — mi ekkriis terurita. — Ĉu do ja ne su- fiĉis la tuta sango de la antaŭnelonga granda milito?
Lizio ridetis kaj fikse rigardis min per siaj brilaj kaj profundaj okuloj, kvazaŭ silente bedaŭrante la se- riozecon de tiu homa horo. La unuan fojon la amika flegisto ne respondis al mi. Lia silento premis al mi la koron. Super ĉio miregigis min la multego de la spiritaj servoj sur la kampoj de nova vivo, kie mi nun troviĝis. Ĉu do ekzistas urboj, kie noblaj Spiritoj petas pri helpo kaj kunlaborado? La voĉo de la parolinto aspektis kiel efektiva S.O.S. Mi vidis lian konsternitan mienon
sur la ekrano de la televidilo. Tra siaj maltrankvilaj okuloj li elmontris profundan afliktiĝon. Kaj la lingvo? Mi klare aŭdis de li la portugalan lingvon, netan kaj korektan. Mi pensis, ke ĉiuj spiritaj kolonioj interko- munikiĝas per la vibro de la penso. Ĉu do, eĉ tie, estis tiel malfacila tia interrilato? Rimarkinte mian embaras- on, Lizio klarigis:
Ni staras ankoraŭ tre malproksime de la idealaj regionoj de la menso pura. Kiel sur la Tero, tiel same ĉe ni tiuj, kiuj perfekte harmonias, kapablas interŝanĝi pensojn sen la idiomaj baroj; sed entute ni ne povas flanken meti la formon, laŭ la vasta senco de la vorto. Nia kampo de batalado estas nemezurebla. La tera hom- aro, konsistanta el milionoj da estuloj, ligiĝas kun la nevidebla kreitaro de tiu sama planedo, en la nombro de multaj miliardoj da animoj. Neniu povus do atingi pli progresintajn regionojn tuj post la morto de la materia korpo. Ankaŭ ĉi tie la naciajn kaj lingvajn po- sedaĵojn ĉirkaŭbaras psikaj limoj '-"l En la plej divers-
Kiel sciate, S.O.S. estas telegrafa signo, per kiu ŝipo en danĝero petas pri helpo. — La Trad.
La nombro da elkarnuloj, kiuj bezonas lingvon in- ternacian por interrilatoj kun aliaj elkarnuloj, estas nekal- kuleblaj miriadoj; kaj ĉ iuj senescepte ĝ in bezonas por mesaĝ oj aj fakoj de nia spirita laborado ekzistas granda nombro de Spiritoj liberaj de ĉia limigo, tamen estas grave kon- sideri, ke la plej multaj havas tiajn limigojn. Nenio trompas la principon pri sinsekvado, regantan en la leĝoj de evolucio.
En tiu momento ĉesis la muziko, kaj la sama parol- into reaŭdiĝis:
Radiostacio de la Posteno N-ro 2, en Loĝejo! Ni disradias plu da alvokon de la kolonio por la paco sur la Tero. Pezaj nebulegoj amasiĝas super la tuta Eŭropo. Mallumaj fortoj el la Ombrejo penetras en ĉiujn angul- ojn, respondante al la alvoko de la malnoblaj inklinoj de la homo. Multaj sindonaj bonfarantoj, en la politikaj kabinetoj sinofere klopodas pri la internacia konkordo; sed iuj registaroj estas tiel enfermiĝintaj en si mem, ke ili apenaŭ ebligas ian spiritan influon. Ne havante or- ganojn, kiuj estus prudentaj kaj donus nepasiajn kon- silojn, tiuj landoj marŝas al vastampleksa milito. Ho tre amataj fratoj el la superaj sekcioj, ni helpu la kon- servadon de la homa trankvileco! Ni defendu la jarcent- ojn da sperto de multaj landoj, patrinoj de la okcidenta civilizacio! La Sinjoro nin benu!
Silentiĝis la parolanto kaj reaŭdiĝis la karesantaj melodioj.
La flegisto restis en silento, kiun mi ne kuraĝis rompi. Post kvin minutoj da ripoziga harmonio, reaŭd- iĝis la sama voĉo:
Radiostacio de la Posteno N-ro 2, en Loĝejo! Ni ankoraŭ disradias la alvokon de la kolonio por la paco sur la Tero. Kamaradoj kaj fratoj, ni voku pri helpo la potencajn Fratarojn de Lumo, respondantajn pri la destino de Ameriko! Kunlaboru kun ni por la savo de miljaraj kapitaloj de la tera evoluado! Ni marŝu helpe al la sendefendaj kolektivoj, ni subtenu la patrinajn kor-
al enkarnuloj. Ekzistas granda Esperanto-movado en la Trans- mondo, kaj en Brazilo multaj spiritistoj estas pri tio inform- itaj per mediumaj libroj. La efektiva centro de la Esperanto- -movado estas Esperantista Universitato en la Transmondo.
— La Eldonistoj.
ojn, sufokitajn de angoro! Niaj fortoj nun vigle duel- adas kontraŭ la legioj de la malklereco. Kiom vi nur povas, venu helpe al ni! Ni estas la nevidebla parto de la tera homaro, kaj multaj el ni reiros en la karnon, por elviŝi pasintatempajn erarojn. Ankaŭ la enkarna homaro estas nia familio. Ni unuiĝu en unu solan vi- bradon. Kontraŭ sieĝado de la mallumo, ni ekbruligu la lumon; kontraŭ la milito de malbono, ni ekmovu la kontraŭstaron de bono. Riveroj da sango kaj larmoj minacas la kampojn de la eŭropaj societoj. Ni proklamu la neceson de konstrua laboro, ni plivastigu nian fidon. La Sinjoro nin benu!
Lizio nun elŝaltis la aparaton, kaj mi vidis lin dis- krete forviŝi larmon, kiun liaj okuloj ne sukcesis reteni. El digna impulso li diris emociita:
Grandaj abnegaciuloj, tiuj fratoj en Loĝejo! Sed ĉio ĉi estas vana — li emfaze daŭrigis, malĝoja, post negranda paŭzo — : la tera homaro en la plej proksimaj tagoj pagos terurajn tributojn el suferado.
Sed, ĉu nenia rimedo ekzistas, por forturni tiun grandegan katastrofon? — mi demandis kortuŝita.
Bedaŭrinde — respondis Lizio per serioza kaj dolora tono —, la ĝenerala situacio estas tre kriza. Por elaŭdi la petojn de Loĝejo kaj de aliaj sekcioj en la najbaraĵo de la Ombrejo, ni ĉi tie faris multenombrajn kunvenojn; sed la Ministerio de Dia Unuigo avertis, ke la enkarna homaro, konsiderata kiel kolektiva persono, troviĝas en la stato de iu nesatigebla homo, kiu en la komuna bankedo superplene ŝtopis al si la stomakon: la organa krizo estas neevitebla. Pluraj nacioj nutris sin per krima malhumileco, vantamo kaj sovaĝa egoismo. Ili nun suferas la neceson elvomi la mortigajn venenojn.
Sed, vidigante sian decidon, ne plu trakti pri tiu do- lora temo, Lizio konsilis al mi enlitiĝi.
XXV
BONKORA KONSILO
La morgaŭan tagon, tre frue matene, mi faris sim- plan manĝon kune kun Lizio kaj liaj familianoj.
Antaŭ ol ŝiaj gefiloj foriris al sia laboro ĉe la Ministerio de Helpo, sinjorino Laŭra kuraĝigis mian hezi- tantan spiriton, bonhumore dirante:
Mi jam elzorgis por vi kunulon por hodiaŭ. Nia amiko Rafael, oficisto ĉe Ministerio de Regenerado, venos ĉi tien, laŭ mia peto. Vi povas akcepti lian kom- panion direkte al la ministerio, kiun vi nun vizitos. Rafael estas malnova amiko de nia familio kaj prezentos vin, en mia nomo, al la ministro Genezio.
Mi ne povus esprimi la ĝojon, kiu ekposedis mian animon. Mi radiis de feliĉo. Mi dankis emociita, ne trov- ante vortojn por mia ĝojego. Ankaŭ Lizio montris tian saman senton. Antaŭ ol eliri, li min forte ĉirkaŭbrakis, kio min ja kortuŝis. Kisante sian filon, sinjorino Laŭra petis:
Vi, Lizio, avizu la ministron Klarenco, ke mi iros al la oficejo por la ĉiutagaj laboroj, tuj kiam mi kon- fidos ĉi tiun nian amikon al la zorgado de Rafael.
Tre kortuŝita, mi ne sukcesis danki ŝin por tia granda sindoneco al mi.
Duope kun mi, la sindonema patrino de mia amiko min dolĉe alparolis:
Mia frato, permesu, ke mi donu al vi kelkajn konsilojn por viaj novaj vojoj. Mi pensas, ke patrina kunlaborado ja ion valoras, kaj ĉar via patrino ne loĝas en "Nia Hejmo", tial mi prenas mem sur min la plezur- on gvidi vin en ĉi tiu momento.
Mi vin tre dankas! — mi diris kortuŝita. — Mi neniam scios vortigi mian dankon pro via komplezemo por mi.
La bonkora sinjorino ridetis kaj diris:
Mi eksciis, ke vi antaŭ kelka tempo petis ian laboron...
Jes, jes... — mi rediris, rememorante la klar- igojn de Klarenco.
Mi scias ankaŭ, ke vi ĝin ne tuj ricevis, sed iam poste estis al vi permesite viziti la ministeriojn, kiuj nin pli streĉe ligas kun la Tero.
Farante multesignifan mienon, la bona sinjorino
aldonis:
Ĝuste en ĉi tiu rilato mi prezentas al vi miajn humilajn admonojn. Mi parolas kun la rajto de pli granda sperto. Nun kun tiu permeso, kiel eble formetu de vi ĉian intencon je simpla scivolemo. Ne deziru simil- iĝi al ia nokta papilio, fluganta de unu lampo al alia. Mi scias, ke via emeco al intelekta esplorado estas ja tre granda. Vi estis kuracisto studema, pasie amanta novaĵojn kaj enigmojn; tial estos por vi tre facile iri glate en via nova loko. Ne forgesu, ke vi povos akiri sciojn pli valorajn kaj indajn, ol la nura analizado de la aferoj. Scivolemo, eĉ noblintenca, estas kvalito, kiu kreas mensan klimaton konsenteble tre interesan, sed iafoje danĝeran. En ĝia interno, brava kaj lojala Spirito kapablas moviĝi, farante honorigajn laborojn; sed la ne- decidemaj kaj senspertaj eble trafas plej amarajn dolor- ojn, al neniu ajn utilajn.
"Klarenco proponis al vi vizitadi la ministeriojn, plej antaŭe tiun de Regenerado. Nu, atentu: ne limigu vin per nura observado. Anstataŭ nutri scivolemon, konsi- deru serioze la laboron kaj fordonu vin tutan al ĝi en la unua aperinta okazo. Se montriĝos ia tasko en la Ministerio de Regenerado, ne faru al vi la klopodon atingi pli altajn servojn en la aliaj ministerioj. Lernu konstrui vian rondon da simpatiantoj al vi kaj ne for- gesu, ke esploremo devas sekvi post servemo. Enmiksi sin en aliulajn laborojn sen nobla celo iafoje estas krima impertinentaĵo. Multaj fiaskoj en la mondaj aferoj ori- ginas de tiu anomalio. Ĉiuj volas observi, malmultaj estas pretaj realigi. Nur digna laboro havigas al la Spi- rito la nepre necesan meriton je novaj rajtoj.
"La Ministerio de Regenerado baraktas meze en pez- aj luktoj, ĉar tie ja situacias la plej malalta regiono de nia spirita kolonio. El tie eliras ĉiuj rotoj, difinitaj por la plej malfacilaj laboroj. Sed ne rigardu vin kiel hu- miligitan, plenumante modestajn taskojn. Memoru, ke en ĉiuj niaj sferoj, deloke de la Tero ĝis la plej altaj sekcioj de la superaj regionoj, rilate al la Tero, la plej granda laboristo estas la Kristo mem kaj ke li ne for- rifuzis fiere la pezan segilon de ĉarpentisto.
"La ministro Klarenco ĝentile rajtigis vin koni, vi- ziti, analizi, sed, kiel saĝa servisto, vi povus turni observ- adon en utilan taskon. Povas esti, ke iu ricevas ĝustan rifuzon de la adminstrantoj, kiam li petas iun laboron, juste rezervatan al tiuj, kiuj forte penis kaj suferis en iu specialeco; sed neniu malakceptas la manon de vo- lontulo, amanta laboron pro la plezuro servi."
Miaj okuloj estis malsekaj de larmoj. Tiuj vortoj, diritaj kun patrina dolĉeco, penetris al mi en la koron kvazaŭ ĉiela balzamo. Malofte mi iam sentis en mia vivo tian fratan intereson pri mia sorto. Tiu konsilo enprofundiĝis en mian animon. Kvazaŭ dezirante mild- igi per amo siajn saĝajn konsiderojn, sinjorino Laŭra aldonis per karesa tono:
La arto rekomenci estas el la plej noblaj, kiujn nia spirito povas preni al si. Tre malmultaj sur la Tero ĝin komprenas, kiel ni ja vidas. Ni tamen rememoru pri Paŭlo el Tarso, Doktoro en la Sinedrio, espero de unu raso pro sia kulturo kaj juneco, al kiu sin turnis ĉiuj okuloj en Jerusalem kaj kiu unu tagon reiris al la de- zerto, por rekomenci la homan provadon kiel kruda kaj malriĉa teksisto.
Mi ne povis plu elteni. Mi ekprenis al ŝi la manojn kiel dankplena filo kaj ilin superverŝis per la larmoj de ĝojo, inundantaj mian koron.
La patrino de Lizio, nun kun okuloj fiksitaj al la foraĵo, diris:
Mi vin tre dankas, mia frato. Mi pensas, ke vi ne venis en ĉi tiun domon dank' al ia hazardo. Ni ĉiuj estas interplektitaj per centjara amikeco. Mi baldaŭ re- iros en la karnorondon, tamen ni estos ĉiam ankoraŭ ligitaj unu al la dua per la koro. Mi esperas, ke, antaŭ ol foriri, mi vidos vin entuziasma kaj feliĉa. Faru el ĉi tiu domo vian loĝejon. Laboru kaj kuraĝiĝu, fidante al Dio.
Mi levis miajn larmantajn okulojn, fikse rigardis ŝian amplenan mienon, spertis tiun feliĉon, fontantan el la puraj korinklinoj, kaj ricevis la impreson, ke mi kon- as mian kunparolantinon jam de longe pasintaj tempoj, kvankam mi, ja vane, provis rekoni ŝian karesemon ĉe pli malproksimaj rememoroj. Mi ekvolis ŝin kisi kaj rekisi kun fila kortuŝiteco, sed en tiu momento iu frapis je la pordo.
Montrante nedifineblan patrinan dolĉecon, sinjorino Laŭra min rigardis kaj diris:
— Tio estas Rafael, kiu venis por vin forkonduki. Iru, mia amiko, pensante pri Jesuo. Laboru por la bono de la aliaj, por trovi vian propran bonon.
XXVI
NOVAJ PERSPEKTIVOJ
Meditante pri la amaj kaj saĝaj konsiloj de la patr- ino de Lizio, mi akompanis Rafaelon, konvinkite, ke mi iras , ne al observovizitoj, sed al lernado kaj utila servado.
Surprizite, mi rimarkis la belegajn aspektojn de tiu nova regiono, direkte al la loko, kie la ministro Genezio min atendis; mi tamen akompanadis Rafaelon silente, nun tenante min for de la plezuro multe demandi. Ans- tataŭe, mi spertis novan specon de mensa aktiveco. Mi min tutan fordonis al preĝado, petante Jesuon helpi min sur la novaj vojoj, por ke ne manku al mi laboro kaj fortoj por ĝin plenumi. Antaŭe malinklina al preĝoj, mi nun tion uzis kiel altvaloran sentimentan bazon de mia programo servi.
Rafael mem de tempo al tempo direktis al mi ri- gardon de miro, kvazaŭ li ne devus atendi de mi tian konduton.
La aerobuso haltis antaŭ vasta konstruaĵo. Ni si- lente eliĝis.
Post nemultaj minutoj mi troviĝis antaŭ la respekt- inda Genezio, maljunuleto simpatia, sed kies vizaĝo el- montris neordinaran energion.
Rafael min frate prezentis al li.
Ho jes! — diris la nobla ministro. — Ĉu vi estas nia frato Andreo?
Por al vi servi — mi respondis.
Mi havas informon de Laŭra pri via veno. Ne ĝenu vin, mi petas.
En tiu momento mia kamarado respekte alproksim iĝis kaj petis sian forpermeson; poste li ĉirkaŭbrakis min kaj eliris. Rafael estis urĝe atendata en la fako, kie li oficis.
Fikse rigardante min per siaj tre brilaj okuloj, Ge- nezio komencis, dirante:
Klarenco interesite parolis al mi pri vi. Ni ofte akceptas personojn el la Ministerio de Helpo, vizitantajn por observoj, el kiuj plej multaj fariĝas provtempoj de servado.
Mi komprenis la subtilan aludon kaj diris:
Ĉi tio estas mia plej granda deziro. Mi ja ne ĉesas petegi la Diajn Fortojn helpi mian mizeran spirit- on, permesante, ke mia estado en ĉi tiu ministerio fariĝu tempo de lernado.
Genezio ŝajnis tuŝita de miaj vortoj; farante uzon el la inspiroj, kiuj inklinigis min al humileco, mi en larm- oj petegis:
Via Ministra Moŝto, mi nun komprenas, ke mia kelkatempa estado en la Ministerio de Helpo okazis dank' al la Favorkoreco de la Plejalta, eble pro la konstanta propeto de mia sindona sankta patrino. Mi tamen ri- markas, ke mi, ĝis nun, nur ricevis bonfarojn, nenion utilan donante. Certe mia loko estas ĉi tie, en rebonigaj laboroj. Se eble, mi petas, faru, ke la permeso viziti estu anstataŭigita per la eblo servi. Pli ol iam antaŭe mi nun komprenas la neceson renovigi miajn proprajn sciojn. Multe da tempo mi perdis en senutila vantamo, grandegajn elspezojn de energio mi faris en la ridinda adorado de mi mem!
Kontenta, li rimarkis sur la fundo de mia koro vivan sincerecon. Kiam mi min turnis al la ministro Klarenco, mi ankoraŭ ne sufiĉe konsciis, kion mi petas. Mi volis servon, sed mi eble ne deziris servi. Mi ne komprenis la valoron de la tempo kaj ne vidis la sanktigan benon de iu oportuno. En la fundo, ĝi estis la deziro esti plue tio, kio ĝis tiam: la kuracisto malhumila kaj respektata, blinda pri la sensencaj pretendoj de la egotismo en-
Egotismo: supermezura sento de sia propra per- soneco. — La Trad.
kiu mi vivis, enŝlosita en miaj propraj opinioj. Sed nun, ĉe tio, kion mi vidis kaj aŭdis, komprenante la respond- econ de ĉiu filo de Dio en la senlima kreitaĵaro, mi metis sur la lipojn ĉion, kion mi posedis plej bonan. Unu- vorte, mi estis sincera. Ne zorgigis min la speco de ia tasko al mi komisiota; mi strebadis al la superega en- havo de servemo.
La maljunuleto, surprizita, rigardis min kaj de-
mandis:
Ĉu la ekskuracisto esta ja vi mem?
Jes... — mi hezitante respondis.
Genezio iom silentis, kvazaŭ serĉante ian decidon pri la afero, kaj poste diris:
Mi laŭdas vian decidon kaj ankaŭ petas la Si- njoron vin konservi en tiu digna teniĝo.
Kaj kvazaŭ plej forte dezirante min kuraĝigi kaj ekflamigi en mia spirito novajn esperojn, li emfaze daŭr-
igis:
Kiam lernanto estas preta, la Patro sendas ins- truanton. Tio sama okazas koncerne laboron: kiam serv- anto estas preta, aperas tasko. Vi, mia amiko, de longe ricevas de la Providenco grandegajn rimedojn. Vi vo- lonte kunlaborus, komprenas respondecon, akceptas devon. Tia teniĝo treege favoras la konkretigon de viaj deziroj. En la rondoj de la karno ni havas la kutimon gratuli iun, kiu atingis financan prosperecon aŭ bonegan socian pozicion; ĉi tie estas malsame: oni estimas kom- prenemon, individuan klopodon, sinceran humilecon.
Rimarkinte mian maltrankvilon, li finis:
Estos por vi eble ricevi ĝustajn okupojn; tamen, en la nuna momento vi farus la plej bone, se vi vizitus, observus, esplorus.
Kaj tuj komunikiĝante kun la apuda kabineto, li laŭte parolis:
Mi petas Tobijan al mi, antaŭ ol li iros al la Ĉambroj de Rebonigo.
Post nemultaj minutoj, ĉe la pordo ekaperis sinjoro kun senĝenaj manieroj.
Tobija — afable diris Genezio —, jen amiko, ven- inta de la Ministerio de Helpo por observado. Mi opinias tre utila por li la kontakton kun niaj laboroj en la re- bonigaj ĉambroj.
Mi etendis al Tobija la manon, kion li reciprokis, ĝentile dirante:
Al via dispono.
Gvidu lin — daŭrigis la ministro, montrante grandan bonkorecon. — Andreo bezonas plej interne koni niajn laborojn. Faciligu al li ĉian oportunon, kiun ni povos disponi.
Tobija esprimis sian pretecon, vidigante la plej grand- an bonvolon.
Mi foriras — li bonhumore diris. — Se vi deziras min akompani...
Sendube! — mi plezure rediris.
La ministro Genezio min ĉirkaŭbrakis kortuŝita, kun kuraĝigaj vortoj.
Mi decideme sekvis Tobijan.
Ni trairis vastajn kvartalojn, kie multe da konstru- aĵoj aspektis al mi kvazaŭ abelejoj de intensa laborado. Rimarkinte mian silentan demandon, la nova amiko klar-
igis:
Ĉi tie staras la grandaj fabrikoj de "Nia Hejmo". La preparado de sukoj, de teksaĵoj, unuvorte, de ĉiaj ellaboraĵoj havigas okupon al pli ol cent mil homoj, kiuj per unu fojo revirtiĝas kaj lumigas al si la menson.
Post kelke da momentoj ni eniris en majestan kons- truaĵon. Tuta armeo da servantoj ondadis tien kaj reen. Trapasinte longajn koridorojn, ni renkontis grandam- pleksan ŝtuparon, kondukantan al la malsupraj etaĝoj.
Ni malsupreniru — diris Tobija per serioza tono.
Kaj rimarkinte mian miron, li komplezeme klarigis:
La Ĉambroj de Rebonigo situacias en la najbar- aĵo de la Ombrejo. Tiuj, ĉi tien enkondukitaj por flegado, ne eltenas la suprajn lumon kaj atmosferon en la unuaj tempoj de loĝado en "Nia Hejmo".
XXVII
FINE LABORO
Mi neniam povus pentri al mi la bildon, kiu nun sterniĝis antaŭ miaj okuloj. Tio ne estis propre ia am- bulanco, nek ia hospitalo por la ordinara kuracado de malsanuloj. Ĝi estis serio da vastaj ĉambroj, ligitaj inter si kaj plenaj de efektivaj homaj restaĵoj.
Stranga voĉbruado ŝvebis en la aero. Ĝemoj, plor- singultoj, korŝiraj frazoj, pafataj sen senco kaj celo. Kadavrecaj vizaĝoj, skeletaj manoj, monstraj mienoj tra- vidigis teruran spiritan mizeron.
Tiel angora estis mia unua impreso, ke mi devis hel- pi al mi per preĝo, por ne senkuraĝiĝi.
Tobija, tute trankvila, vokis maljunan servantinon; ĉi tiu komplezeme venis kaj li diris mirigita:
Mi vidas malmulte da helpantoj: kio okazis?
La ministro Flakus — respondis la maljunulino respekte — ordonis, ke la plimulto da ili akompanu la Samarianojn (*) por la hodiaŭaj laboroj sur la kampoj de la Ombrejo.
Ni devas ankoraŭ pli streĉi niajn fortojn — li trankvile diris. — Ni perdu neniom da tempo.
Frato Tobija! Frato Tobija! Pro karito! — kriis maljunulo kun gestoj, alkroĉita al la lito, kvazaŭ freneza. — Mi sufokiĝas! Ĉi tio estas miloble pli malbona, ol la morto sur la Tero... Helpon, helpon! Mi volas eliri, eliri! Mi volas aeron, multe da aero!
Organizaĵ o el bonfarantaj Spiritoj en "Nia Hejmo"
— Noto de la Aŭtoro.
Tobija alproksimiĝis, lin atente ekzamenis kaj de-
mandis:
Kial la stato de Ribejro tiel plimalboniĝis?
Trafis lin grava krizo — respondis la servant- ino —, kaj la asistanto Gonsalves klarigis ĝin dirante, ke la faskoj da mallumaj pensoj, kontraŭ lin ĵetataj de liaj enkarnaj parencoj, estas la fundamenta kaŭzo de tiu pli granda menskonfuziteco. Ĉar li ankoraŭ estas tre malfortika kaj ne kolektis al si la mensan forton sufiĉ- an por elvindiĝi el la ligiloj, lin pli streĉe katenantaj ĉe la mondo, tial la kompatinda ne eltenas kiel dezirinde.
Dum la bonkora Tobija karesis la frunton al la mal- sanulo, la servantino klarigis plue:
Hodiaŭ, tre frue matene, li sen nia permeso for- kuregis el ĉi tie. Li kriadis, ke oni postulas lian ĉeest- on en la hejmo; ke li ne povas forgesi siajn plorantajn edzinon kaj infanojn; ke ĝi estas kruelaĵo, reteni lin ĉi tie, for de la hejmo. Lorenco kaj Hermes penis reven- igi lin en la liton, sed tio estis ne ebla. Mi do decidis fluigi sur lin malvigligajn emanaĵojn. Mi forprenis de li la fortojn kaj la movokapablon, por lia bono mem.