Vi faris tre bone — diris Tobija, pripensante la aferon —; mi petos la necesajn disponojn kontraŭ tia konduto de lia familio. Ĝi devas ricevi pli multe da zorgoj, por lasi en paco nian Ribejron.

Mi fikse ekrigardis la malsanulon, penante malkovri lian profundan estecon, kaj konstatis la veran karakter- on de frenezulo. Li vokis Tobijan simile al iu infano, konanta sian bonfaranton, sed elmontris tamen absolutan apartecon for de ĉio, kio estis dirata pri li.

Rimarkinte mian miron, mia nova gvidanto klarigis:

La kompatinda travivas ankoraŭ la fazon de in- kubo, dum kiu la animo preskaŭ nenion alian vidas kaj aŭdas, ol siajn proprajn afliktojn. Homo, mia kara, ren- kontas en la reala vivo tion, kion li kolektis por si mem. Nia Ribejro lasis sin tutan posedi de multo da iluzioj.

Mi ekdeziris demandi pri la origino de liaj suferoj, ekkoni ilian kaŭzon, la historion de lia situacio; sed mi rememoris la saĝajn konsiderojn de la patrino de Lizio pri scivolemo kaj restis silenta. Tobija diris al la mal- sanulo amikajn vortojn je optimismo kaj espero. Li promesis, ke li serĉos rimedojn por lia pli bona farto; li rekomendis al Ribejro teni sin trankvila por sia propra bono kaj ne ĉagreniĝi, ke li estas alkatenita al lito. Ribejro, forte tremante, kun vakseca vizaĝo, apenaŭ vid- igis tre malgajan rideton kaj en larmoj lin dankis.

De tie ni ekiris inter multaj vicoj da bone zorgataj litoj, sentante la tiean malagrablan haladzon; kiel mi poste eksciis, ĝi venis el la mensaj vaporaĵoj de tiu so- cieto, ankoraŭ portanta la dolorajn impresojn de la ma- teria morto kaj, en granda nombro, sub la regado de malnoblaj sentoj.

Ĉi tiuj ĉambroj — afable klarigis mia kamarado — estas rezervitaj ekskluzive al viroj.

Tobija! Tobija... Mi mortas de malsato kaj soi- fo! — kriis unu el la loĝantoj.

Helpu, frato! — kriis alia.

Pro Dio! Mi ne eltenas plu! — ekkriis ankoraŭ

unu.

Kun la koro travundita ĉe la suferado de tiom da estuloj, mi ne povis reteni doloran demandon:

Mia amiko, kiel ĉagrena estas tia amaso da su- ferantoj kaj turmentatoj! Kial ĉi tiu korprema vidaĵo?

Tobija nekonsternite respondis:

Ni ne rimarku ĉi tie nur doloron kaj malesperon. Memoru, mia frato, ke ĉi tiuj malsanuloj estas flegataj, jam liberiĝis de la Ombrejo, kie tiom da retoj atendas la neantaŭvidemajn, ne zorgantajn pri si mem. En ĉi tiuj pavilonoj ili almenaŭ preparas sin por sia revirtiĝo. Koncerne la larmojn, kiujn ili verŝas, ni memoru, ke ili devas danki al si mem tiujn suferojn. La vivo de homo koncentriĝas tie, kie li koncentrigas sian propran koron.

Kaj post paŭzo, dum kiu li ŝajnis surda al tiom da krioj, li emfaze daŭrigis:

Ili estas kontrabandistoj en la vivo eterna.

Kiel do? — mi interrompis, interesite.

Mia kunparolanto ridetis kaj respondis per firma

voĉo:

Ili pensis, ke la esence surteraj valoraĵoj havas tian saman indon en la merkato de la Spirito. Ili imagis, ke krima plezuro, potenco de la mono, ribelo kontraŭ leĝo, altrudo de kapricoj transpasas la limojn de tombo kaj validas ankaŭ ĉi tie, donante al ili okazon por plu- aj malsaĝaĵoj. Ili estis neantaŭzorgemaj negocistoj. Ili forgesis ŝanĝi siajn materiajn havaĵojn je spiritaj kre- ditoj. Ili ne lernis eĉ la plej simplajn borsajn opera- ciojn en la mondo. Kiam ili iris Londonon, ili ŝanĝis milojn da milrejsoj (*) je sterlingoj; tamen, eĉ ĉe la matematika certeco pri la karna morto, ili ne donis al si la penon akiri la valoraĵojn de la spiriteco. Nun... kion fari? Jen milionuloj de la fizikaj sensacioj sin turn- is en mizerulojn de la animo!

Absoluta realaĵo! Tobija ne povus pli logike rezoni.

Abunde disdoninte konsolon kaj klarigon, mia nova instruanto kondukis min en vastan apudan ĉambron, as- pektantan kiel granda malsanulejo, kaj diris:

Ni vidu kelkajn el ĉi tiuj duonmortintaj malfe-

liĉuloj.

Narciza, la servantino, nin komplezeme akompanadis. La pordo malfermiĝis kaj mi preskaŭ ŝanceliĝis sur miaj piedoj ĉe tiu korpremanta surprizo. Tridek du kadavra- mienaj viroj kuŝis senmovaj sur tre malaltaj litoj, kun apenaŭ percepteblaj spirmovoj.

Farante signifoplenan geston per la montrofingro, Tobija klarigis:

Ĉi tiuj suferantoj spertas dormon pli pezan, ol aliaj el niaj sensciaj fratoj. Ilin ni nomas "negativaj kredantoj". Anstataŭ akcepti la regadon de la Sinjoro, ili estis absolutaj regatoj de egoismo; anstataŭ kredi la vivon, la aktivecon, la laboron, ili rigardis kiel verajn nur la nenion, la senmovecon kaj la venkon de krimo. Ili faris el la homa provado konstantan preparadon de granda dormo; kaj, havante nenian ideon pri tio, kio estas la bono servanta al kolektivo, ili ne povas alie, ol dormadi jarojn post jaroj tra inferaj inkuboj.

Mi ne sukcesis esprimi mian miregon.

Milrejso = mil rejsoj: iama brazila monunuo, ho- diaŭ nomata "kruzero". — La Trad.

Tre zorgema, Tobija komencis, antaŭ miaj mirplenaj okuloj, fluigi sur ĉiun el ili revigligajn emanaĵojn. Tion ricevinte, la du unuaj komencis eligi tra la buŝo nigran substancon, ian malhelkoloran viskecan vomaĵon kun naŭzegaj kadavrecaj vaporaĵoj.

— Tio estas venenaj fluidaĵoj, kiujn ili sekrecias — tute trankvile klarigis Tobija.

Narciza plej klopodis por la tuja purigado, sed vane. Granda nombro da ili elvomis tian saman fiodoran nigr- an substancon. Tiam mi instinkte ekprenis la higienajn laborilojn kaj arde eklaboris.

La servantino laŭŝajne ĝojis pro la humila helpo de la nova frato, kaj Tobija rigardadis min kontenta kaj dankoplena.

Tiu laboro daŭris plu la tutan tagon kaj kostis al mi benindan ŝviton; neniu amiko en la mondo povus taksi la supermezuran ĝojon de la kuracisto, rekomenc- anta la edukadon de si mem kiel tute simpla flegisto.

XXVIII

EN SERVADO

Post la kolektiva preĝo, ĉe krepusko, Tobija funkci- igis la radiofonon, por aŭdi la Samarianojn, laborantajn en la Ombrejo.

Prave scivola, mi eksciis, ke tiaj taĉmentoj en inter- konsentitaj horoj komunikiĝas kun tiuj servantoj ĉe la malantaŭaj postenoj.

Mi sentis min iom laca pro la fortaj penoj, sed la koro kantis himnojn de interna ĝojo. Mi fine ricevis la feliĉon de laboro; kaj la servopreteco havigas mistere energiajn fortikigilojn.

Ĉe la elektra kontakto la malgranda aparato, antaŭ miaj okuloj, post kelkaj minutoj da atendo ektranssendis alvokon:

Samarianoj al la Ministerio de Regenerado! Sa- marianoj al la Ministerio de Regenerado! Multe da laboro en la abismoj de la ombro. Ni sukcesis delokigi grandan amason da malfeliĉuloj, liberiginte el la spirita mallumo dudek naŭ fratojn: dudek du en menskonfuziteco kaj sep en absoluta psika elĉerpiĝo. Niaj taĉmentoj nun aranĝas ilian transportadon. Ni alvenos je kelke da minutoj post noktomezo. Ni petas la necesajn disponojn...

Rimarkinte, ke Narciza kaj Tobija forte mirante ri- gardas unu la duan, apenaŭ eksilentis la stranga voĉo,

mi ne povis reteni la demandon, ŝvebantan super miaj lipoj:

Kio do? Kial tia amasa transportado? Ĉu ĉiuj ne estas ja Spiritoj?

Tobija ridetis kaj klarigis:

Mia frato forgesas, ke ne en alia maniero vi venis al la Ministerio de Helpo. Mi konas la epizodon pri via veno. Ni ĉiam memoru, ke la Naturo ne faras saltojn kaj ke, ĉu sur la Tero, ĉu en la Ombrejo, ni est­as envolvitaj en pezegaj fluidecaĵoj. Struto kaj hirundo ambaŭ estas birdoj kaj havas flugilojn; tamen la unua nur portate atingas la altojn, dum la dua rapide tranĉas la vastajn lazurojn.

Kaj por vidigi, ke tiu momento ne permesas ekster- temajn konsiderojn, li sin turnis al Narciza, dirante:

La transportotoj en ĉi tiu nokto estas tre multaj. Ni devas fari tujajn antaŭaranĝojn.

Estos necesaj multe da litoj! — ekkriis iom aflikt- ita la servantino.

Ne zorgu — energie rediris Tobija —, ni lokos la menskonfuzitojn en la Pavilonon 7 kaj la senfortulojn en la Ĉambron 33.

Tuj poste li levis la dekstran manon sur la frunton, kvazaŭ meditante pri io tre grava, kaj diris:

Ni facile solvos la demandon pri gastigo, sed ne same okazos rilate flegadon. Niaj plej fortaj helpantoj estis rekviziciitaj, por garantii la laborojn de la Minis- terio de Komunikado sur la terkrusto, pro la mallumo, nun envolvanta la mondon de la enkarnuloj. Ni bezonas servantojn por la nokto, ĉar tiuj, laborantaj kune kun la Samarianoj, venos treege lacaj.

Mi plezure proponas min por fari tion, per kio mi povus esti al vi utila — mi spontanee diris.

Tobija direktis al mi rigardon de profunda simpatio, ligita kun danko, kio naskis en mi konsolan ĝojon.

Sed, ĉu vi estas preta restadi en la Ĉambroj dum la nokto? — li mirante demandis.

Ĉu aliaj ne same agas? — miavice mi demandis. — Mi sentas min preparita kaj forta, mi devas realpeli la perditan tempon.

La nobla amiko min ĉirkaŭbrakis kaj diris:

Bone, mi konfide akceptas vian kunlaboron. An- kaŭ Narciza kaj la ceteraj kamaradoj deĵoros. Krom tiuj mi sendos Venancon kaj Salustion, du fratojn, al kiuj mi aparte fidas. Ĉi tie restadi, deĵorante dum la nokto, mi ne povas, ĉar mi estas jam ŝarĝita per aliaj devoj; tamen, se necese, vi aŭ iu el niaj komunikos al mi ian ajn pli gravan okazaĵon. Mi faros la planon de la laboroj kaj kiel eble plej faciligos ĝian plenumon.

Kaj jen ekzumis svarmo da antaŭpreparoj. Dum kvin servantoj laboris kune kun Narciza, preparante al- konformajn tolaĵojn kaj rimedojn por flegado, mi kaj Tobija mo vis pezan materialon en la Pavilono 7 kaj en la Ĉambro 33.

Mi ne povus esprimi, kio en mi fariĝis. Malgraŭ la laceco de la brakoj mi sentis plej grandan ĝojon en la koro.

En ĉiu metiejo, kie la plimulto serĉas laboron, kom- prenante ties altan indon, servado estas superega feliĉo. Sincere parolante, mi ne pensis pri ia pago per kupon- horoj, pri la tutaj rekompencoj, kiujn mi povus ricevi pro mia penado; mia kontenteco estis tamen ja profun­da, ĉar mi vidis, ke mi povos feliĉa kaj digna veni antaŭ mian patrinon kaj la bonfarantojn, kiuj min akceptis en la Ministerio de Helpo.

Ĉe sia adiaŭo Tobija min denove ĉirkaŭbrakis kaj

diris:

Mi deziras al vi ĉiuj multe da paco de Jesuo, bonan nokton kaj utilan servon. Morgaŭ, je la oka ma- tene, vi, Andreo, povos ripozi. La ĉiutaga laboro daŭras maksimume dek du horojn, sed ni troviĝas en esceptaj cirkonstancoj.

Mi respondis, ke tiuj ordonoj plenigas min per sin- cera kontenteco.

Nun sola, inter tiom multaj flegistoj, mi pli kore ekinteresiĝis pri la malsanuloj. Meze de tiuj helpantoj plej forte impresis min la spontanea bonkoreco de Nar- ciza, kiu patrinece al ĉiuj servadis. Altirite de ŝia grand- animeco, mi penis alproksimiĝi al ŝi. Ne estis por mi malfacile ricevi la plezuron de ŝia afabla kaj simpla konversacio. La ĝentila maljunulino similis ĉarmegan libron pri boneco kaj saĝo.

Sed, ĉu mia fratino ĉi tie laboras jam longe? — mi demandis ĉe unu momento de nia amika interparolo.

Jes, mi efektive laboradas ĉe la Ĉambroj de Re- bonigo jam ses jarojn kaj kelke da monatoj, sed ankoraŭ restas al mi pli ol tri jaroj por la elplenumo de miaj deziroj.

Ĉe la silenta demando de mia rigardo Narciza afable

diris:

Mi bezonas tre gravan apogon.

Kion vi komprenas sub ĉi tio? — mi scivole de-

mandis.

Mi devas renkontiĝi kun iuj amataj Spiritoj sur la Tero por komunaj laboroj, celantaj animan leviĝon. Dank' al miaj pasintatempaj eraroj, dum longa tempo mi vane petegis pri la eblo realigi mian intencon. Mi vivadis maltrankvila, afliktita. Iu tiam konsilis al mi iri al la ministrino Veneranda, kaj ĉi tiu nia bonfarantino, oficanta en la Ministerio de Regenerado, promesis apogi mian intencon ĉe la Ministerio de Helpo, sed postulis, ke mi ĉi tie laboru dek seninterrompajn jarojn, por re- bonigi certajn neĝustaĵojn de la sento. En la unua momento mi ekvolis rifuzi, trovante tiun postulon super- mezura, sed poste mi konfesis al mi mem, ke ŝi estas prava. Efektive, ŝia konsilo celis intereson ne ŝian, sed mian; kaj, akceptinte ŝian proponon, mi ja multe gajnis. Mi nun iel retrovis la ekvilibron kaj sentas min pli hu­mana, kaj, mi supozas, mi digne trapasos mian venont- an provon sur la Tero.

Mi estis esprimonta profundan admiron, sed unu el la plej proksimaj malsanuloj ekkriis:

Narciza! Narciza!

Ne decis por mi reteni, el simpla persona scivolemo, tiun sindoneman fratinon, kiu fariĝis spirita patrino de la suferantoj.

XXIX

LA VIZIO DE FRANCISKO

Dum Narciza konsolis la afliktitan malsanulon, oni sciigis min, ke mi estas vokita al la aparato de urbaj komunikoj.

Tio estis sinjorino Laŭra, petanta sciigojn pri mi. Efektive, mi forgesis komuniki al ŝi la decidon pri mia nokta servado. Mi petis mian bonfarantinon pardoni min kaj faris mallongan raporton pri mia nova situacio. Tra la drato la patrino de Lizio laŭŝajne ĝojis, partoprenante en mia prava feliĉo.

Ĉe la fino de nia nelonga konversacio ŝi bonkore

diris:

Tre bone, mia infano! Fordonu vin flame al via laboro, ebriiĝu de utila servado. Nur tiamaniere oni kons- truas mem sian estontencon por eterne. Sed memoru, ke ĉi tiu domo apartenas ankaŭ al vi.

Tiuj vortoj movis min al noblaj impulsoj. Reveninte al la rekta kontakto kun la malsanuloj, mi ekvidis Narcizan heroe penanta trankviligi junulon, kiu montris strangajn perturbojn. Mi decidis ŝin helpi.

La kompatinda, kun okuloj disvagantaj en la aero, kriadis terurita:

Helpu al mi, pro Dio! Mi havas timon, timon!

Kaj kun vitreca rigardo de homo treege terurita, li

kriegis:

Fratino Narciza, jen ĝi venas, la monstro! Mi de- nove sentas la vermojn! Ĝi! Ĝi! Savu min de ĝi, fratino! Mi ne volas, mi ne volas!

Trankviliĝu, Francisko — petis la amikino de la malfeliĉuloj. — Vi liberiĝos, vi ricevos multe da seren- eco kaj ĝojo, sed tio dependas de via penado. Imagu, kvazaŭ via menso estus ia spongo penetrita per vinagro: estas necese elpremi la acidaĵon. Mi helpos vin por tio, sed la plej granda fortostreĉo koncernas vin mem.

La malsanulo montris volontecon, estis trankvila dum li aŭdis tiujn karesajn vortojn, sed jen li denove paliĝis kiel antaŭe kaj eksplodis per pluaj ekkrioj.

Sed, fratino, streĉu la okulojn... Ĝi min ne for- lasas. Jen ĝi min ree turmentas! Rigardu, rigardu!

Mi ja ĝin vidas, Francisko — ŝi konsenteme res- pondis —, sed vi nepre devas min helpi forpeli ĝin.

Tia diabla fantomo! — li daŭrigis, plorante kva- zaŭ infano, vekante ĉe ni kompaton.

Fidu al Jesuo kaj forgesu la monstron — kom- pateme diris la fratino de la malfeliĉuloj. — Mi nun fluigu sur vin emanaĵojn. La fantomo foriros.

Si fluigis sur lin sanigajn kaj reanimajn emanaĵojn, pro kiuj Francisko ŝin dankis, vidigante per la rigardo grandegan ĝojon.

Nun — li diris post tiu magneta procedo — mi estas pli trankvila.

Narciza ĝuste aranĝis liajn kapkusenojn kaj ordonis al servantino alporti al li magnetizitan akvon.

Tiu ekzempla konduto de la flegistino min edifis. Bono, same kiel malbono, ĉie naskas misteran imitemon.

Rimarkinte mian sinceran deziron lerni, Narciza pli alproksimiĝis al mi, montriĝante preta inici min pri la sekretoj de tiu plej nobla servado.

Kiun aludas la malsanulo? — mi demandis, im- presita de tia bildo. — Ĉu lin persekutas ia ombro ne- videbla por mia rigardo?

La malnova servantino ĉe la Ĉambroj de Rebonigo afable ridetis kaj diris:

Ĝi estas lia propra kadavro.

Kiel do! — mi rediris mirigita.

La kompatinda tro forte alkroĉiĝis al la materia korpo kaj venis en la spiritan sferon post akcidento pro simpla malprudento. Dum multe da tagoj li staris apud siaj restaĵoj en la tombo, ne akceptante alian situacion.

Tia estis la potenco de la iluzio, en kiu li vivadis, ke li nepre volis levi la rigidan korpon; en tiu bedaŭrinda penado li perdis longan tempon. Li timiĝis ĉe la penso rekte rigardi al la nekonataĵo kaj eĉ ne iomete li povis sin deŝiri de la fizikaj sensacioj. Nenion donis helpoj el la pli altaj sferoj, ĉar li fermis la mensan regionon kontraŭ ĉia penso koncernanta la vivon eternan. Fine la vermoj lin tiel kruele suferigis, ke la kompatinda kun abomeno sin forpelis el la tombo. Li tiam komencis vagadi tra la malsuperaj regionoj de la Ombrejo, sed liaj iamaj gepatroj sur la Tero, ĝuante ĉi tie grandan spiritan krediton, petis pri lia enloĝigo en nian kolonion. Alportis lin la Samarianoj, preskaŭ perforte; sed lia animstato ankoraŭ estas tiel delikata, ke li ne baldaŭ povos eliri el la Ĉambroj de Rebonigo. Nia amiko, lia iama patro, nun plenumas riskan mision malproksime de "Nia Hejmo"...

Ĉu li venas viziti la malsanulon? — mi demandis.

Li venis jam du fojojn, kaj, vidante lian ja dis- kretan suferon, mi estis forte emociita. La junulo estas tiel menskonfuzita, ke li ne rekonis sian grandaniman kaj sindonan patron. Li kriadis afliktita, elmontrante sian korpreman frenezecon. Lia patro, kiu venis vidi lin kune kun la ministro Padovo, de Komunikado, laŭŝajne staris super la kondiĉo homa, tiel longe kiel li estis ĉe tiu sia nobla amiko, al kiu prosperis ĉi tien gastigi lian malfeliĉan filon. Ili ĉi tie longe restis, parolante pri la spirita situacio de la ĵusvenintoj el la medioj de la karno. Sed, kiam la ministro Padovo foriris al la devoj de sia funkcio, la patro de la junulo petis min pardoni al li tian agon homan kaj genuiĝis antaŭ la malsanulo. Li ekprenis liajn manojn tremante, kvazaŭ enŝprucigante vivofluojn, kaj, ploregante, kisis al li la vangon. Mi ne povis reteni la larmojn kaj foriris, lasante ilin solaj. Mi ne scias, kio poste okazis inter ambaŭ, sed mi rimarkis, ke de tiu tago Francisko multe pli bone fartas. La abso- luta frenezeco fariĝis simplaj krizoj, kiuj nun estas ĉiam pli maloftaj.

Kiel profunde ĉio ĉi min kortuŝas! — mi ekkriis sub forta impreso. — Sed, kiel la figuro de lia kadavro povas lin persekuti?

La vizio de Francisko — ĝentile klarigis la amin- da maljunulino — estas la prembildo de multaj Spiritoj post la karna morto. Ili tro alligiĝas al la korpo, vidas nenion alian, vivas sole nur el ĝi kaj por ĝi, faras al ĝi efektivan kulton, kaj kiam venas la renoviga blovo, ili la materion ne forlasas. Ĉian ideon pri spiriteco ili repuŝas de si kaj plej arde batalas por konservi plu la korpon. Sed jen ekaperas la mordantaj vermoj kaj ilin forpelas. Ili tiam eksentas abomenon al la korpo kaj prenas novan teniĝon, en la kontraŭa ekstremo. La vido de la kadavro, kiel forta mensa kreaĵo de ili mem, ilin tamen turmentas en la plejprofundo de la animo. Sekvas mensmalordoj kaj krizoj pli aŭ malpli daŭraj, kaj mult- aj suferadas, ĝis tute forneniiĝas ilia fantomo.

Rimarkinte mian emocion, Narciza aldonis:

Dank' al nia Patro mi senĉese ĉerpas grandan profiton el la laste pasintaj jaroj da servado. Ha, kiel profunda la spirita dormo de la plej multaj niaj enkarn- aj fratoj! Tio nin zorgigu, sed ne vundu. La krizalido alteniĝas al la inerta materio, sed la papilio supren ek- flugos; semo estas preskaŭ nevidebla, kaj tamen kverko estos giganto; mortinta floro revenas al la tero, sed parfumo ŝvebas en la ĉielo. Ĉia embrio de vivo ŝajnas dormi. Ni ne forgesu ĉi tiujn lecionojn.

Narciza eksilentis, kaj ŝian silenton mi ne kuraĝis

rompi.

XXX

HEREDO KAJ EŬTANAZIO

Ankoraŭ posedis min mirego pro ĉio ĵus aŭdita, kiam Salustio alpaŝis kaj sciigis Narcizan:

Nia fratino Paŭlina deziras vidi sian malsanan patron, en la Pavilono 5. Antaŭ ol plenumi ŝian peton, mi opiniis bone konsiliĝi kun vi, ĉar la malsanulo anko- raŭ trapasas tre akutan krizon.

Montrante sian tute karakterizan bonkorecon, Nar- ciza diris:

Enlasu ŝin tuj. Ŝi havas por tio permeson de la ministrino, ĉar ŝi nun oferas sian disponeblan tempon por la reamikiĝo de siaj familianoj.

Dum la sendito rapide adiaŭis, la bonkora flegistino aldiris, parolante al mi:

Vi vidos, kia sindonema filino!

Ne pasis unu minuto kaj jen Paŭlina antaŭ ni, svelta kaj ĉarma. Ŝi portis tunikon tre malpezan, el lumanta silko. Anĝele belaj estis ŝiaj fizionomiaj trajtoj, sed ŝiaj okuloj atestis ekstreman maltrankvilecon. Narciza ŝin afable prezentis al mi, kaj, eble sentante, ke ŝi povas fidi al mi, ŝi iom afliktita demandis:

Kaj paĉjo, mia amikino?

Li fartas iom pli bone — respondis la flegist- ino —; li tamen ankoraŭ elmontras fortan menskon- fuziĝon.

Domaĝe! — rediris la junulino. — Nek li nek la ceteraj cedas en la mensa stato, en kiun ili enfermiĝis. Ĉiam tia sama malamo kaj tia sama seninteresiĝo.

Narciza invitis nin akompani ŝin, kaj post kelke da minutoj staris antaŭ mi malplaĉmiena maljunulo. Kun malmilda rigardo, diskombitaj haroj, profundaj faltoj, retiriĝintaj lipoj, li elvokis pli bone kompaton ol sim- pation. Mi tamen ekpenis venki la malsuperajn vibrojn, kiuj min ekposedis, por observi, anstataŭ la suferanto, la spiritan fraton. Mia menso ekvidis pli klare, mal- aperis do la impreso de naŭzeco. Mi aplikis la lecionon al mi mem. En kia stato mi ja venis al la Ministerio de Helpo? Mia mieno de konsternito certe estis terura. Kiam oni ekzamenas ies malfeliĉon, memorante siajn proprajn mankojn, la koro ĉiam havas loketon por la frata amo.

Nenian karesan vorton la maljuna malsanulo diris al sia filino, kiu lin amplene salutis. Laŭ la rigardo, tra kiu vidiĝis akreco kaj ribelo, li similis enkaĝigitan ra- bobeston en formo homa.

Ĉu vi, paĉjo, sentas vin pli bone? — ŝi demandis kun plej granda filina amo.

Ho ve! Ho ve! — kriegis la malsanulo per tondra voĉo. — Mi ne povas forgesi tiun fiulon, mi ne povas kvietigi mian pensadon... Mi lin ankoraŭ vidas apud mi donanta al mi la mortigan venenon!

Ne diru tion, paĉjo — delikate petis la junulino. — Memoru, ke Edelberto venis en nian domon kiel filo, sendita de Dio.

Mia filo?! — kriis la malfeliĉulo. — Neniel! Ne- niel! Li estas nepardonebla krimulo, infano de la infero!

Paŭlina nun ekparolis kun okuloj plenaj de larmoj:

Ni aŭdu, paĉjo, la lecionon de Jesuo, kiu reko- mendas, ke ni nin reciproke amu. Ni travivas sur la Tero provojn kiel samsanguloj, por akiri la veran spiritan amon. Cetere ni nepre devas konfesi, ke ekzistas nur unu reale eterna Patro, nome Dio; sed la Sinjoro de la Vivo permesas, ke ni estu patroj aŭ patrinoj en la mon­do, por ke ni lernu la senmakulan fratecon. Niaj sur- teraj hejmoj estas krisoloj por purigo de la sentoj aŭ temploj de sankta ligiĝo, celantaj la universan solidar- econ. Ni devas forte batali kaj suferi, por fine akiri la veran titolon frato. Ni ĉiuj estas unu familio en la Kre- itaĵaro, sub la providenca beno de unu Patro.

Aŭdante ŝian tre dolĉan voĉon, la malsanulo ekplor- is konvulsie.

Pardonu Edelberton, patreto! Penu vidi en li ne ventkapan filon, sed fraton, kiu bezonas instruon. Mi ankoraŭ hodiaŭ estis en nia hejmo, kaj tie mi rimarkis grandegan mensan malordon. De ĉi tie, de ĉi tiu lito vi envolvas ĉiujn niajn familianojn en fluidecaĵojn je aflikto kaj nekomprenemo, kaj tiel same ili agas kun vi. La penso, per subtilaj vibroj, trafas la celon, kiel ajn malproksima ĉi tiu staras. Interŝanĝo de malamo kaj nekompreno naskas ĉe la animo ruinon kaj suferon. Pa- njo antaŭ kelkaj tagoj iris en frenezulejon, konsumita de angoro. Amalia kaj Kacilda ekprocesis kun Edelberto kaj Agenoro pro la granda havaĵo, kiun vi kolektis al vi en la materiaj rondoj. Tio estas terurega bildo, kies ombroj povus ja fariĝi malpli intensaj, se via fortika menso ne dronus en deziro je venĝo. Ĉi tie ni vidas vin serioze malsana; sur la Tero, panjon freneza kaj ŝiajn filojn menskonfuzitaj, malamante unu alian. Meze de tiom da mensoj en malordo staras amaso da miliono kaj kvicent mil kruzeroj. Kiom tamen ĉi tio helpas, se por neniu eĉ unu centavo da feliĉo ekzistas?!

Sed mi postlasis al mia familio grandegan hered- aĵon — intermetis la malfeliĉulo per voĉo plena de mal- amo —, celante la bonstaton de ĉiuj...

Paŭlina ne lasis lin fini, sed reprenis la parolon:

Ni ne ĉiam scias, kio estas bonaĵo koncerne la momentan riĉecon. Se vi asekurus la estontecon de niaj familianoj, certigante al ili moralan trankvilecon kaj ho- nestan laboron, via penado estus ago de altvalora antaŭ- videmo; sed, paĉjo, ni iafoje amasigas monon pro vant- amo kaj ambiciemo. Se ni volas vivi super la ceteraj, ni pri tio pensas nur ĉe la eksteraĵoj de la vivo. Nur tre malmultaj penas havigi al si noblajn sciojn, toler- emon, la lumon de humileco, la benon de komprenemo. Ni trudas al aliulo niajn kapricojn, ni dekliniĝas de la servoj de la Patro, ni forgesas pri la facetado de nia spirito. Neniu naskiĝas sur la Tero, nur por amasigi monerojn en kasoj aŭ valorpaperojn en bankoj. Estas ja natura afero, ke la homa vivo bezonas antaŭvidemon, kaj pravigeble, ke ĝi devas nepre havi la kunlaboradon de fidelaj kaj saĝaj administrantoj; sed neniu povas pri- zorgi la aferojn de la Patro avare kaj celante super- regadon. Tiaspeca vivo disruinigis nian domon. Mi iam vane penadis alporti al nia hejmo spiritan helpon. Dum vi kaj panjo plej klopodadis por pligrandigi la havaĵon, Amalia kaj Kacilda flanken metis ĉian utilan servon kaj, kiel senfarulinoj de la monduma frivoleco, renkontis neniofarantojn, kiuj ilin edzinigis al si, celante financan profiton. Agenoro forlasis seriozan studadon kaj fariĝis kamarado de malvirtaj homoj. Edelberto akiris diplom- on de kuracisto, sed el ĝi li apenaŭ faras uzon, ĉar nur tre malofte li praktikas la medicinon, simile al laboristo, kiu nur el scivolemo vizitas la metiejon. Ĉiuj preter- lasis belajn spiritajn oportunojn, ilin ne atentante pro la facile ricevebla mono kaj alkroĉite al la penso pri la heredo.

La malsanulo ekprenis mienon de teruro kaj kriis:

Malbeninda Edelberto! Krima, nedankema filo! Li min senkompate mortigis tiam, kiam mi ankoraŭ be- zonis fari mian testamenton! Malica! Malica!

Ĉesu, paĉjo! Kompatu vian filon, pardonu kaj

forgesu!

Sed la maljunulo laŭte sakradis plu. La junulino estis plue diskutonta kun li, sed Narciza direktis al ŝi multesignifan rigardon kaj vokis Salustion por prizorgi la malsanulon en kriza stato. Paŭlina eksilentis, kaj tiam ŝi komencis karesi al la patro la frunton, apenaŭ reten- ante la larmojn. Post nelonge mi sub forta impreso foriris kune kun ambaŭ virinoj.

La du amikinoj ankoraŭ dum kelke da minutoj inter- parolis; fine Paŭlina nin adiaŭis, elmontrante grandan noblecon per siaj afablaj frazoj, sed multe da malĝojo ĉe la rigardo saturita de prava maltrankvilo.

Nun denove intime kun mi, Narciza bonkore diris:

Heredaj aferoj ordinare esta treege komplikitaj; esceptinte tre malmultajn, ili fariĝas grandega ŝarĝo kiel por testamentantoj, tiel ankaŭ por heredantoj. Sed en ĉi tiu okazo ekzistas ne nur tio, sed ankaŭ eŭtanazio. La avido je mono naskis en la tuta familio de Paŭlina strangaĵojn kaj malkonsentojn. Gepatroj avaraj havas infanojn malŝparemajn. Mi iris en la domon de nia amik­ino, kiam ŝia frato Edelberto, noblaspekta kuracisto, aplikis al sia preskaŭ mortanta patro la tiel nomatan "trankvila morto". Ni plej klopodis por ĝin antaŭhaltigi, sed ĉio estis vana. La kompatinda junulo pro kaŭzoj financaj deziris ja plifruigi tiun morton, kaj jen nun ne- antaŭvidemo kaj rezulto: malamo kaj malsano.

Kaj per esprimoplena tono ŝi fine diris:

— Dio kreis estaĵojn kaj ĉielojn, sed ni plej ofte nin turnas en diablajn Spiritojn kaj forĝas mem niajn proprajn inferojn.

XXXI

VAMPIRO

Estis la naŭa vespere. Ĝis tiam prosperis al ni ripozi nur en momentoj de nelonga konversacio, kiun postulis la solvo de spiritaj demandoj. Ĉi tie, iu malsanulo petis pri faciligo de siaj suferoj; tie, alia bezonis revigligajn emanaĵojn. Kiam ni iris helpi du malsanulojn en la Pavilono 11, mi aŭdis proksiman kriegadon. Mi instinkte alpaŝis tien, sed Narciza min zorgeme detenis.

Ne iru tien — ŝi diris —; tie loĝas la seksaj mensmalsanuloj. Tia vidaĵo estus treege dolora por viaj okuloj. Prokrastu tian emocion ĝis tempo pli oportuna.

Mi ne insistis. En mia cerbo tamen svarmis mil demandoj. Tute nova mondo ĵus malfermiĝis antaŭ mia intelekta esploremo. Mi devis ĉiumomente rememori la konsilon de la patrino de Lizio, por ne deflankiĝi de la ĝusta devo.

Tuj post la naŭa horo iu venis el la fundo de la grandega parko. Tio estis kuriozmiena malalta viro, montranta sian rangon de simpla laboristo. Narciza lin ĝentile akceptis kaj demandis:

Kio da nova, Justeno? Kio estas via komisio?

La servanto, el la gardistaro de la Ĉambroj de Re­bonigo, respondis afliktita:

Mi venis komuniki al vi, ke malfeliĉa virino petas pri helpo ĉe la granda kradpordo, kondukanta sur la kulturkampojn. Mi supozas, ke ŝin pretervidis la unua- liniaj gardistoj...

Kaj kial vi ne helpis al ŝi? — demandis la fleg-

istino.

La servanto faris geston de skrupulo kaj klarigis:

Laŭ la nin regantaj ordonoj mi tion ne povis fari, ĉar la kompatinda estas ĉirkaŭita de nigraj punktoj.

Kio?! — ekkriis Narciza terurita.

Jes, sinjorino!

Ĝi do estas tre serioza afero.

Scivola, mi akompanis la flegistinon tra la kampo superverŝita per la lumo de la luno. La distanco estis ne malgranda. Sur ambaŭ flankoj staris trankvila bosko de tre vasta parko, sin balancanta en la karesanta vento. Post irado de unu kilometro ni trafis tiun grandan krad- pordon, pri kiu la servanto parolis.

Montriĝis tiam antaŭ ni la mizera figuro de la virino, peteganta helpon trans tiu bariero. Mi ekvidis nenion krom la figuro de tiu malfeliĉulino en ĉifona vesto, kun abomena vizaĝo kaj kruroj, kie faŭkis ulceroj; sed Nar­ciza laŭŝajne vidis aliajn detalojn, nerimarkeblajn por mia rigardo, ĉar mirego ekkovris ŝian ordinare serenan mienon.

Infanoj de Dio — ekkriis la ĉifonulino, nin ek- vidinte —, donu rifuĝon al mia laca animo! Kie sidas la paradizo de la elektitoj, kie mi povus ĝui la sopiratan pacon?

Tiu lamenta voĉo tuŝis al mi la koron. Narciza mem aspektis emociita, sed konfidence demandis min:

Ĉu vi ne vidas la nigrajn punktojn?

Ne — mi respondis.

Via spirita vidado ankoraŭ ne estas sufiĉe edu-

kita.

Kaj post nelonga paŭzo ŝi daŭrigis:

Se mi rajtus ĝin fari, mi tuj malfemus al ŝi la pordon; sed kiam temas pri estuloj en tia stato, mi nen­ion povas decidi mem. Mi devas turni min al la deĵor- anta Ĉefgardisto.

Kun ĉi tiuj vortoj, ŝi alproksimiĝis al la malfeliĉul- ino kaj per frata tono diris:

Bonvolu atendi kelke da minutoj.

Ni rapide revenis en la domon. La unuan fojon mi vidiĝis kun la gardistestro de la Ĉambroj de Rebonigo. Narciza prezentis min kaj komunikis al li la okazaĵon. Li faris multesignifan geston kaj diris:

Vi agis tre bone, sciigante min pri la afero. Ni

iru tien.

Ni tri direktis nin al la nomita loko.

Kiam ni venis al la bariero, la Frato Paŭlo, gardist- estro, atente ekzamenis la ĵusvenintinon el la Ombrejo kaj diris:

Ĉi tiu virino en la nuna tempo ne povas ricevi nian helpon. Si estas unu el la plej teruraj vampiroj, kiajn mi ĝis hodiaŭ vidis. Ni forlasu ŝin al ŝia propra sorto.

Mi skandaliĝis. Ĉu ĝi ja ne estus neplenumo de la kristanaj devoj, forlasi tiun suferantinon al la hazardaj cirkonstancoj de la vojo? Narciza, kiu laŭŝajne dividis kun mi tian saman impreson, elpaŝis peteganta:

Sed, Frato Paŭlo, ĉu ni neniel povus doni rifuĝon al ĉi tiu mizerulino en la Ĉambrojn?

Tion permesi — li respondis — estus perfidi mian funkcion de gardisto.

Kaj montrante al la ĉifonulino, kiu, malpacience kri- ante, atendis ian decidon, li demandis la flegistinon:

Ĉu vi, Narciza, jam rimarkis ion krom la nigraj

punktoj?

Nun venis al mia servinstruistino la vico respondi

nee.

Nu, mi vidas ankoraŭ ion krom ili — rediris la Ĉefgardisto.

Mallaŭtigante la voĉon, li petis:

Kalkulu la nigrajn makulojn.

Narciza fikse rigardis la malfeliĉulinon kaj post kel- ke da momentoj respondis:

Kvindek ok.

La Frato Paŭlo, kun la pacienco de homo, scianta ame instrui, klarigis:

Tiuj malhelkoloraj punktoj prezentas kvindek ok infanojn, murditajn ĉe sia naskiĝo. En ĉiu makulo mi vidas la mensan bildon de infaneto mortigita, ĉu per frakasa bato, ĉu per asfiksio. Ĉi tiu malfeliĉulino pro- fesiis ginekologion. Sub la preteksto malŝarĝi aliulajn konsciencojn, ŝi sin donadis al abomenindaj krimoj, eks- pluatante la mispaŝojn de senspertaj junulinoj. Sia si- tuacio estas pli malbona, ol tiu de memmortigintoj kaj murdintoj, ĉar tiuj iafoje havas por si konsiderindajn malpligravigajn cirkonstancojn.

Mi tiam rememoris, terurita, la medicinajn proced- ojn, en kiuj mi multe da fojoj proksime vidis la neceson pereigi naskiĝontojn, por savi patrinan organismon en danĝeraj okazoj; sed, legante mian penson, la Frato Paŭ- lo aldonis:

Mi nun, en ĉi tiu rilato, parolas ne pri tiaj ĝustaj rimedoj, kiuj ja estas aspektoj de elaĉetantaj provoj, sed pri la krimo murdi iun, kiu komencas sian surteran pro- vadon kun la natura rajto je vivo.

Montrante la sentemecon de la noblaj animoj, Nar­ciza petis:

Frato Paŭlo, ankaŭ mi jam multe eraris en mia pasinteco. Ni elaŭdu ĉi tiun malfeliĉulinon. Se vi ĝin permesas, mi prizorgos ŝin per speciala flegado.

Mi konfesas, mia amikino — respondis la Ĉef- gardisto, impresante min per sia sincereco —, ke ni ĉiuj estas Spiritoj dronantaj en ŝuldoj; ni tamen havas por ni la rekonon de niaj propraj mizeraĵoj kaj la volontecon pagi niajn ŝuldojn; sed ĉi tiu virino, en la nuna momento, nenion alian deziras, ol malhelpi laborantajn homojn. Tiuj, kies sentoj estas harditaj en hipokriteco, ĵetas el si detruajn fortojn. Kion do utilus al ni ĉi tie ia kon- trolservo?

Kaj esprimoplene ridetante, li diris:

Ni serĉu la pruvon.

La Ĉefgardisto tiam alproksimiĝis al la petantino kaj demandis:

Kion nia fratino deziras de nia frata servado?

Helpon! Helpon! Helpon! — ŝi respondis en

larmoj.

Sed, mia amikino — li saĝe konsideris —, ni dev- as scii akcepti rebonigan suferon. Kial vi fortranĉis la vivon al tiom multe da malfortikaj estaĵetoj, kiuj en- paŝis en la arenon kun la permeso de Dio?

Aŭdinte lin, maltrankvila, ŝi faris teruran mienon de malamo kaj kriis:

Kiu imputas al mi tian fiaĵon? Mia konscienco estas trankvila, kanajlo! Mi uzis mian ekzistadon help- ante al la patrineco sur la Tero. Mi estis karitema kaj diotima, bona kaj pura...

Ne tio kuŝas sur la vivanta bildo de viaj pensoj kaj agoj. Mi pensas, ke mia fratino eĉ la bonon de la konscienco-riproĉo ankoraŭ ne ricevis. Kiam, rekoninte viajn proprajn bezonojn, vi malfermos la animon al la beno de Dio, tiam revenu ĉi tien.

Rabia de kolero, la kunparolantino rediris:

Vi demono! Vi sorĉisto! Vi klikano de Satano! Mi neniam revenos! Mi atendas la ĉielon, kiun oni al mi promesis kaj kiun mi esperas trovi.

Prenante ankoraŭ pli firman teniĝon, la Ĉefgardisto diris per aŭtoritata voĉo:

Foriru do, mi petas. Ni ĉi tie ne havas tian ĉiel- on, kiun vi deziras. Ni troviĝas en labordomo, kie la malsanuloj konscias siajn perturbojn kaj penas resaniĝi ĉe bonvolaj servantoj.

La ĉifonulino arogante kontraŭdiris:

Mi petis de vi nek medikamenton nek laboron. Mi serĉas la paradizon, pri kiu mi havigis al mi rajton per bonfaroj.

Kaj direktante al ni flamantan rigardon de ekstre- ma kolero, ŝi ŝanĝis sian aspekton de apenaŭ iranta malsanulino kaj firme sin forpafis kiel iu sin mem plene reganta.

Dum multe da minutoj la Frato Paŭlo sekvis ŝin per la rigardo, kaj, turninte sin al ni, diris:

Ĉu vi observis tiun vampiron? Ŝin ŝarĝas krimoj, sed ŝi pretendas senkulpecon; ŝi estas kerne perversa, sed opinias sin bona kaj pura; ŝi terure suferas, sed vol- as kredigi trankvilecon; ŝi kreis al si mem inferon, sed diras, ke ŝi serĉas la ĉielon.

Ĉe la silento, en kiu ni aŭdis lian lecionon, la Ĉef- gardisto finis:

Estas nepre necese gardi sin kontraŭ la bonaj kaj la malbonaj ŝajnoj. Supozeble tiu malfeliĉulino ie aliloke ricevos helpon de la Dia Boneco, sed, laŭ principo de strikta karitemo, mi, en mia funkcio, ne povus mal- fermi al ŝi niajn pordojn.

XXXII

SCIIGOJ PRI VENERANDA

Nun, kiam mi estis enirinta en la parkon banantan de lumo, mi spertis strangan allongon.

Tiuj invitemaj arboj, tiuj verdantaj bedoj ĉiumomen- te altiris mian rigardon. Per kovritaj demandoj mi ne- rekte elvokadis klarigojn de Narciza.

En la granda parko — ŝi diris — ne ekzistas nur vojoj al la Ombrejo aŭ sole kulturado de vegetaĵoj por nutraj sukoj. La ministrino Veneranda kreis bonegajn planojn por niaj edukaj procedoj.

Kaj rimarkinte mian noblan scivolemon, ŝi klarig-

is plu:

Mi parolas pri la "verdaj salonoj" por la edukado. Inter la longaj vicoj de la arboj estas ejoj kun mirindaj konturoj por la paroladoj de la ministroj de Regener- ado; aliaj por vizitantaj ministroj kaj studemuloj en- komune; sed unu, rimarkinde bela, estas rezervita al la paroloj de la Guberniestro, kiam li bonvolas nin viziti. La rekte starantaj arboj periode kovriĝas per floroj, as- pektante kvazaŭ koloraj turetoj, plenaj de naturaj ĉarm- oj. Ni tiamaniere havas en la firmamento la ŝirmantan tegmenton, kun la benoj de la suno aŭ de la noktaj mal- proksimaj steloj.

Tiuj naturaj palacoj certe estas plej belaj — mi intermetis.

Jes, sendube — entuziasme daŭrigis la flegistino. — La projekto de la ministrino, kiel mi eksciis, ricevis varman aplaŭdon en la tuta kolonio. Mi eksciis, ke tio okazis ĝuste antaŭ kvardek jaroj. Komenciĝis tiam la kampanjo por la "Natura Salono". Ĉiuj ministerioj petis pri kunlaborado, ankaŭ tiu de Dia Unuigo, kiu vokis Ve- nerandan por organizi similajn ejojn en la Arbaro de la

Akvoj. Agrablegaj tiaspecaj ejoj ĉie ekaperis, sed la plej interesaj, laŭ mia opinio, estas tiuj aranĝitaj en la lernejoj. Ili estas diversaj laŭ formo kaj amplekso. En la parkoj por edukado, apartenantaj al la Ministerio de Klarigo, la ministrino konstruigis efektivan kastelon el kreskaĵoj, en la formo de stelo, kie multenombraj lern- antoj prenas de kvin instruistoj lecionojn pri kvin divers- aj objektoj. En la centro funkcias grandega aparato por instruado per bildoj, simila al la surtera kinematografo, per kiu oni povas fari samtempe kvin diversajn projekci- ojn. Tia iniciato alportis al la urbo grandan bonon, ĉar ĝi per unu fojo kunigis la profitan servon kun la praktika utilo kaj la spirita belo.

Profitante la naturan halton de ŝia parolo, mi de-

mandis:

Kaj la meblaro de la salonoj, ĉu ĝi estas egala al tiu de la salonoj sur la Tero?

Narciza ridetis kaj respondis:

Ne tute egala. La ministrino konkretigis la evan- geliajn bildojn de la tempo, kiam la Kristo estis en la mondo, kaj proponis, ke oni uzu rimedojn el la Naturo mem. Ĉiu "natura salono" havas benkojn kaj brakseĝ- ojn skulpititajn en la substanco de la grundo, tegitajn per aroma mola herbo. Tio donas karakterizajn ĉarmon kaj aranĝojn. La organizintino diris, ke estus konvene memori la lecionojn de la Majstro ĉe la marbordo, kiam li ekskursadis apud Tiberias, kaj el tiu rememorado ven- is la ideo de la "natura meblaro". Ĝia konservado postul- as konstantan prizorgadon, sed la beleco de tiuj vidaĵoj tion sufiĉege kompensas.

La bonkora flegistino tiam ĉesis paroli, sed, rimark- inte mian interesiĝon, kvankam silentan, ŝi daŭrigis:

La plej bela salono de nia ministerio estas tiu destinita por la paroladoj de la Guberniestro. La minis- trino Veneranda trovis, ke li ĉiam ŝatis la pejzaĝojn kun helena gusto, pli malnova, kaj dekoraciis la salonon per specialaj trajtoj, nome kanaletoj kun freŝa akvo, graciaj pontoj, lagetoj, palankenoj el foliriĉaj arbetaĵoj. En ĉiu monato de la jaro ĝi prezentas alian koloron, ĉar aliaj estas la floroj ĉiujn tridek tagojn. La ministrino elektis la plej belan aspekton por la monato Decembro, memore de la Naskiĝo de Jesuo; tiam la urbo ricevas la plej ĉarmajn pensojn kaj la plej firmajn promesojn el niaj kamaradoj enkarniĝintaj sur la Tero, kaj de sia flanko sendas varmajn certigojn de espero kaj servemo al la superaj sferoj, honore al la Majstro inter la majstroj. Tiu salono estas noto de ĝojo por niaj ministerioj. Vi eble scias, ke la Guberniestro venas ĉi tien preskaŭ ĉiu- semajne, dimanĉe. Li tie restas tutajn horojn, en kon- ferenco kun la ministroj de Regenerado, konversaciante kun la laboristoj, donante altvalorajn konsilojn, ekzamen- ante demandojn pri nia najbaraĵo al la Ombrejo, ricev- ante niajn honorojn, akceptante vizitantojn kaj konsol- ante resaniĝantojn. Ĉe vesperkrepusko, kiam li povas iom plu restadi, li aŭdas muzikon kaj ĉeestas artprogram- ojn, ludatajn de gejunuloj kaj infanoj el niaj edukejoj. La plimulto de la fremduloj, gastantaj en "Nia Hejmo", ĉi tien venas ordinare, nur por ekkoni tiun "naturan palacon", kiu komforte lokas en si pli ol tridek mil per- sonojn.

Aŭdante ĉi tiujn intersajn informojn, mi ricevis samtempe ĝojon kaj scivolon.

Ankaŭ la salono de la ministrino Veneranda — vivece daŭrigis Narciza — estas mirinde bela ĉambrego, kies konservado postulas de ni specialan zorgon. Nia tuta servokapablo estas tro mizera, por reciproki la sinofer- ojn de tiu abnegacia servantino de Nia Sinjoro. Multo da bonfaroj, en ĉi tiu ministerio, estas kreitaj de ŝi por helpi al la plej malfeliĉaj. Sia labortradicio en "Nia Hejmo" estas konsiderata de la Guberniestraro kiel unu el la plej dignaj. Si estas la persono kun la plej granda nombro da servohoroj en nia kolonio kaj entute la mem- bro plej malnova de la registaro kaj de la ministerio.

En ĉi tiu urbo ŝi aktive laboradas jam de pli ol ducent jaroj.

Impresite de ĉi tiuj informoj, mi ekkriis:

Kiel respektinda certe estas tiu bonfarantino!

Vi ja ĝuste parolis — rediris Narciza per rive- renca tono —, ŝi estas el la personoj plej alte sidantaj en nia spirita kolonio. La dek unu ministroj, kun ŝi direktantaj la aferojn en la Ministerio de Regenerado, demandas ŝian opinion, antaŭ ol fari pli gravan disponon. Pri multaj juĝaferoj la Guberniestraro sin turnas al ŝi kun peto pri konsilo. Esceptinte la Guberniestron, nur la ministrino Veneranda, en "Nia Hejmo", vidis Jesuon en la Lumaj Sferoj, sed ŝi tamen neniam parolas pri tiu okazaĵo de sia spirita vivo kaj pri ĝi nenian informon donas. Mi citu krom tiu alian pasaĵon, kiu ŝin distingas. Unu matenon, antaŭ kvar jaroj, "Nia Hejmo" vekiĝis en festo. La Frataroj de Lumo, prezidantaj la kristanan destinon de Ameriko, honoris Venerandan, donacante al ŝi la medalon de Merito pro Servado; ŝi estas la sola persono, en la kolonio, kiu ĝis hodiaŭ ricevis tian triumf- on, prezentante unu miliono da horoj da utila servado sen rompo, sen plendo, sen malfervoriĝo. Tiun honoran premion alportis nobla komisiono, sed meze en la ĝojego de ĉiuj, kun la ĉeesto de la Guberniestraro, la ministeriaj oficistoj kaj la popolo, kolektiĝintaj sur la plej granda placo, la ministrino Veneranda nur silentis kaj ploris. Ŝi tuj donacis tiun premion al la urbaj arkivoj, dirante, ke ŝi ĝin ne meritas kaj ĝin trandonas al la kolektiva persono de la kolonio, malgraŭ la protestoj de la Gu- berniestro. Ŝi rifuzis ĉiujn festajn honoraĵojn, per kiuj oni intencis post kelka tempo memore soleni tiun okaz- aĵon, kaj neniam parolis pri la honoriga konkero.

Eksterordinara virino! — mi ekkriis. — Kial ŝi ne supreniras en pli altajn sferojn?

Narciza mallaŭtigis la voĉon kaj respondis:

Ŝi spirite vivas en regionoj multe pli altaj ol nia; ŝi restadas en "Nia Hejmo" pro amemo kaj sinoferemo. Mi eksciis, ke tiu admirinda bonfarantino jam de pli ol mil jaroj laboradas por iu grupo da koroj, por ŝi tre kar- aj, ankoraŭ migrantaj sur la Tero, kaj pacience atendas.

Kiel mi povus konatiĝi kun ŝi? — mi demandis impresita de tiaj sciigoj.

Narciza, kiu laŭŝajne ekĝojis pro mia interesiĝo, ple- zure respondis:

Morgaŭ ĉe vesperkrepusko, post la preĝado, la ministrino venos en la salonon, por instrui kelke da lern- antoj pri la pensado.

XXXIII

KURIOZAJ RIMARKOJ

Malmulte da minutoj antaŭ noktomezo Narciza per- mesis, ke mi iru al la granda bariero ĉe la Ĉambroj. La Samarianoj kredeble troviĝis proksime. Ni devis do atenti pri ilia reveno, por fari eventuale necesajn antaŭpre- parojn.

Kun kia emocio mi revenis sur la vojon ĉirkaŭitan de akceptemaj foliriĉaj arboj! Ĉi tie trunkoj, memorig- antaj la maljunan kverkon de la Tero; tie delikataj foli- oj similaj al tiuj de akacio kaj pino. Tiu balzamodora aero ŝajnis al mi kvazaŭ beno. En la Ĉambroj, malgraŭ iliaj grandaj fenestroj, mi ne ricevis tiel profundan sent- on de agrableco. Mi silente iradis sub la amikaj foliaroj. Milda vento ilin delikate movis kaj envolvis min en sen- sacion de ripozo.

Nun tute sola, mi ekmeditis pri la okazaĵoj, kiuj min trafis de post mia unua renkontiĝo kun la ministro Kla- renco. Kie do kuŝas la regiono de sonĝo? Ĉu sur la Tero aŭ en tiu spirita kolonio? Kio fariĝis kun Zelia kaj niaj infanetoj? Kial oni tie donis al mi tiel detalajn klarigojn pri la plej diversaj demandoj de la vivo, sed nenion diris pri mia iama hejmo? Mia patrino mem rekomendis al mi silenton kaj detenis sin de ĉia rekta informo.

Ĉio konsilis al mi, ke mi devas forgesi la demandojn pri la enkarna vivo, por min interne renovigi, kaj tamen, penetrante profunde en min mem, mi tie trovis la vi- vantan sopiradon je miaj karuloj. Mi arde deziradis re- vidi mian tre amatan edzinon, denove ricevi la kison de miaj infanetoj... Per kiaj decidoj de la destino ni nun vivas unu for de alia, kvazaŭ mi estus ia ŝiprompiĝ- ulo sur nekonata marbordo? Samtempe kuraĝigaj pens- oj min konsolis. Mi ja ne estis tia forlasita ŝiprompiĝulo. Se mia provo povis esti rigardata kiel ŝiprompiĝo, mi tamen devis danki la akcidenton nur al mi mem. Nun, kiam mi rimarkis en "Nia Hejmo" novajn vibrojn de intensa kaj konstrua laboro, mi ja miris, ke mi en la mondo perdis tiom da tempo en ĉiaspecaj frivolaĵoj.

Vere, mi iam tre amis mian kunvivantinon kaj ja superŝutadis miajn infanetojn per konstantaj karesoj; sed, senpasie ekzamenante mian situacion kiel edzo kaj patro, mi konfesis al mi mem, ke mi nenion solidan kaj utilan enradikis en la spiriton de miaj familianoj. Mi tro malfrue konstatis tiun malzorgon. Kiu trairas kam- pon, ne preparante semejon necesan al pano kaj ne pro- tektante la fonton, kiu sensoifigas, tiu ne povas reveni, intencante provizi siajn bezonojn. Tiaj pensoj okupis mian cerbon kun agacanta intenseco. Forlasinte la rond- ojn de la karno, mi trafis la senfruktan nekomprenemon. Kio okazis al la edzino kaj infanetoj, pelitaj for de la hejma stabileco en la ombrojn de vidvineco kaj senpatr- eco? Vana demando.

La milda vento ŝajne flustris grandiozajn ideojn, kva- zaŭ dezirante veki mian menson por pli altaj studoj.

La internaj demandoj min turmentadis, sed, tiam submetante min al la ordonoj de la juste altrudita devo, mi ekiris al la granda bariero kaj per la rigardo esploris transen, tra la kulturejoj.

Ĉie lunlumo kaj sereneco, ĉielo majesta, beleco si- lenta! En raviteco ĉe la rigardado de tiu vidaĵo, mi dum kelke da minutoj restis en admirado kaj preĝado.

Post nelonge mi ekvidis malproksime du grandegajn figurojn, kiuj min forte impresis. Ili aspektis kvazaŭ du homoj el nedifinebla, duonluma substanco. De iliaj piedoj kaj brakoj pendis strangaj filamentoj, kaj el la kapo kvazaŭ eliĝis longa, neordinare granda fadeno. Mi havis la impreson, ke mi vidas du efektivajn fantomojn. Mi ne eltenis. Kun hirtiĝintaj haroj, mi rapide repaŝis en la domon. Maltrankvila kaj timoplena, mi rakontis al Narciza la okazaĵon, kaj dume mi rimarkis, ke ŝi ape- naŭ sin detenis de rido.

Nu, mia amiko — ŝi fine diris, montrante bon- humorecon —, ĉu vi do ne rekonis tiujn personojn?

Profunde hontigita, mi sukcesis nenion respondi, sed Narciza daŭrigis:

Ankaŭ mi mem iam spertis tian saman surprizon. Tio estas niaj surteraj fratoj mem. Ili estas potencaj Spiritoj, vivantaj en la karno tra savanta misio; kiel noblaj inicitoj pri la Eterna Saĝeco, ili kapablas forlasi sian fizikan animportilon kaj do libere trairi niajn re- gionojn. Tiuj filamentoj kaj fadenoj, kiujn vi rimarkis, estas apartaĵoj, ilin diferencigantaj de ni ĉi-tieaj. Vi do ne timu. La enkarnuloj, povantaj atingi ĝis ĉi tie, estas altege rafinitaj Spiritoj, kvankam sur la Tero ili estas homoj senfamaj kaj humilaj.

Kaj, bonkore kuraĝigante min, ŝi firme diris:

Ni iru tien. Estas nun kvardek minutoj post noktomezo. La Samarianoj certe baldaŭ alvenos.

Ĝojante, mi revenis kune kun ŝi al la granda krad-

pordo.

Ankoraŭ estis vidataj, en grandega distanco, la du figuroj, trankvile foriĝantaj de "Nia Hejmo".

La flegistino ilin rigardadis, signife riverencis kaj

diris:

Envolvas ilin blua lumo. Ili certe estas du sen- ditoj, tre alte sidantaj en la medioj de la karno, kaj nun plenumantaj taskon, pri kiu ni ne povas scii, kio ĝi estas.

Tie ni multe da minutoj restadis, rave rigardante la silentajn kampojn. Subite la bonkora amikino montris al nigreta punkto sur la horizonto en la lunlumo kaj ekkriis:

Jen ili venas!

Mi ja ekvidis tiun anaron, kiu venadis direkte al ni sub la dolĉa heleco de la ĉielo. Post momento mi ek- aŭdis malproksiman bojadon de hundoj.

Kiel do tio estas? — mi demandis surprizita.

Hundoj — respondis Narciza — estas altvaloraj helpantoj en la mallumaj regionoj de la Ombrejo, kie loĝas ne nur elkarnuloj, sed ankaŭ efektivaj monstroj, kiujn priskribi ne estas nun oportune.

La flegistino per firma voĉo vokis la malproksimajn servantojn kaj irigis unu el ili en la domon, por disporti avizojn.

Mi atente ekrigardis la strangan grupon, kiu mal- rapide alproksimiĝadis.

Ses grandaj veturiloj, similaj al poŝtaj kaleŝoj, kiujn antaŭkuradis gajaj kaj bruantaj hundoj, estis tirataj de bestoj, kiuj, eĉ de malproksime, ŝajnis al mi egalaj al la surteraj muloj. Sed la plej kurioza rimarkindaĵo estis grandaj bandoj da birdegoj, kiuj malalte flugadis, super la veturiloj, strange bruante.

Mi tuj turnis min al Narciza kaj demandis ŝin:

Kial ne la aerobuso? Ĉu oni ne povus uzi ĝin en la Ombrejo?

Ricevinte nean respondon, mi demandis, kial ne tiel. Ĉiam komplezema, la flegistino klarigis:

Ĝi estas demando pri denseco de la materio. Vi povus imagi al vi ekzemplon, komparante akvon kun aero. Aviadilo traflugas la atmosferon de la Tero, sed ne la maran mason. Ni povus ja konstrui alkonformajn maŝin- ojn, similajn al la submarŝipoj; tamen pro kompatemo por la suferantoj la superaj spiritaj sekcioj preferas uzi transiĝajn aparatojn. Cetere, ĉe multaj okazoj, ni ja bezonas la kunhelpon de la bestoj.

Kiel do? — mi demandis surprizita.

Hundoj plifaciligas la laboron, muloj pacience portas ŝarĝojn kaj havigas varmon tie, kie necese; kaj tiuj birdoj — ŝi aldiris, montrante ilin en la spaco —, kiujn ni nomas "vojaĝantaj ibisoj", bonege helpas al la Samarianoj, formanĝante la malamajn kaj malicajn mens- ajn formojn en arda batalado kontraŭ la mallumo de la Ombrejo.

Nun tiu anaro venis pli proksime. Narciza min ek- rigardis kun bonkora atento kaj finis nian konversacion dirante:

Nu, en la nuna momento la devo ne permesas informajn detalojn. Vi povos ĉerpi bonajn lecionojn pri la bestoj ne ĉi tie, sed ĉe la Ministerio de Klarigo, kie troviĝas la parkoj por studado kaj eksperimentado.

Kaj ĉi tie kaj tie disdonante laborordonojn, ŝi sin preparis por akcepti novajn malsanulojn je la spirito.

XXXIV

KUN LA ĴUSVENINTOJ EL LA OMBREJO

Haltis apud ni la hundoj, kondukitaj de la fortikaj manoj de laborantoj.

Post kelke da minutoj ni ĉiuj iris tra la longaj ko- ridoroj, kondukantaj en la Ĉambrojn de Rebonigo. Serv- antoj rapide iradis tien kaj reen. Kelkaj malsanuloj, firme subtenate, estis portataj en la internon. Ne sole Narciza, Salustio kaj aliaj kamaradoj, plenaj de frata amo, sin donadis al la laboro, sed ankaŭ la Samarianoj, klopodante por alporti sian helpon, mobilizis ĉiujn siajn fortoj n. Kelkaj malsanuloj kondutis humile kaj rezigna- cie, sed aliaj laŭte protestis kontraŭ tio.

Ankaŭ min ĵetante al la laboro, mi rimarkis, ke mal- junulino faras grandan penon por eliĝi el la lasta vetur- ilo. Vidinte min proksime, ŝi ekkriis kun mirego:

Kompatu min, mia infano! Helpu al mi pro Dio!

Mi alproksimiĝis interesita.

Fi! Tfu! — ŝi daŭrigis, sin krucosignante. — Dank' al la Dia Providenco mi min forsavis el la purga- torio... Hu! Kiaj malbenitaj demonoj min tie torturadis! Kia infero! La Anĝeloj de la Sinjoro tamen fine alvenis.

Posedita de plej granda scivolo, mi helpis ŝin elve- turiĝi. La unuan fojon mi aŭdis pri la infero kaj la pur- gatorio vortojn de iu, kiu ŝajnis al mi trankvilanima kaj prudenta. Eble cedante pli bone al la pikemo, kiu estis al mi propra, mi demandis:

Ĉu vi do venis de tiel malproksime?!

Tiel parolante, mi afektis mienon de profunda frata interesiĝo, kio estis mia kutimo sur la Tero, tute forges- inte, en tiu momento, la saĝajn rekomendojn de la patr- ino de Lizio. La kompatinda virino, rimarkinte mian interesiĝon, komencis elvolvi siajn travivaĵojn:

Jes, de malproksime. Mi, mia filo, sur la Tero estis tre bonmora virino; mi faris multe da karitaĵoj, mi senĉese preĝadis kiel sincera piulino. Kiu tamen povas kontraŭstari la ruzaĵojn de Satano? Apenaŭ elirinte el la mondo, jen mi vidis min ĉirkaŭita de monstraj estaĵoj, kiuj min entiris en efektivan ventokirlon. Komence mi petegis la protekton de la Ĉielaj Ĉefanĝeloj, sed la diabl- aj Spiritoj min plu tenadis enŝlosita. Mi tamen ne perdis la esperon pli aŭ malpli frue esti liberigita, ĉar mi ja difinis iom da mono por ĉiumonataj mesoj, ke mi ricevu ripozon.

Cedante al la malbona impulso pritrakti aferojn, al kiuj mi havis nenian rilaton, mi insiste diris:

Kiel interesa estas via rakonto! Sed, ĉu vi ne penis ekscii, kial vi tiel longe restadis en tiu loko?

Tute ne — ŝi respondis, farante signon de kruco. — Kiel mi diris al vi, dum mi troviĝis sur la Tero, mi faris ĉion por mi eblan, por esti konsciencema religiulino. Vi ja scias, ke neniu estas ŝirmita kontraŭ pekado. Miaj sklavoj kelkfoje kverelis kaj malpacis, kaj, kvankam la riĉeco havigis al mi vivon trankvilan, mi tamen devis iam kaj iam ilin puni. La kontrolistoj estis tro skrupul- emaj, kaj mi ne povis heziti pri la ordonoj de ĉiu tago. Ne malofte iu negro mortis ĉe la pilorio por ĝenerala averta ekzemplo; aliajn fojojn mi estis devigata vendi la patr- inojn-sklavinojn, disigante ilin de iliaj infanoj, por kon- servi la hejman harmonion. En tiuj momentoj mi sentis mordi min la konscienco, sed mi konfesis ĉiumonate, kiam la pastro Amanco vizitadis la bienon; post la ko- muniiĝo mi estis libera de tiuj nemortaj pekoj, ĉar, ricev- inte la absolvon en la konfesejo kaj englutinte la sanktan macon, mi do neniom ŝuldis koncerne miajn devojn al la mondo kaj al Dio.

Tiaj paroloj skandalis min kaj tial mi komencis pie

konsili:

Mia fratino, tiu motivo de spirita paco estas falsa. Ankaŭ la sklavoj estas ja niaj fratoj. Antaŭ la Eterna Patro la infanetoj de servantoj estas egalaj al tiuj de mastroj.

Ĉe tio ŝi aŭtoritateme piedfrapis la grundon kaj dir- is kolere:

Nur ne tio! Sklavo estas ja sklavo; se tiel ne estus, tiam la religio instruus nin alie. Se ekzistis sklav- oj en la domo de episkopoj, kial do ne, des pli prave, en niaj bienoj? Kiu priplantus la grundon, se ne ili? Kaj kredu, ke mi ĉiam cedis al ili miajn senzalojn kiel efektivan honoron! En mia bieno ili neniam venis sur la korton de la vizitantoj por io alia, ol por plenumi ordonojn. La pastro Amanco, nia virta ekleziulo, diris al mi, en la konfesejo, ke la afrikanoj estas la plej mal- bonaj homoj en la mondo, naskiĝintaj por servi al Dio sole nur en sklaveco. Ĉu vi do pensus, ke mi povus havi ian skrupulon ĉe la traktado kun tiaspecaj estaĵoj? Nen- iom dubu: sklavoj estas maliculoj, satanidoj! Mi eĉ mir- as la paciencon, kun kiu mi toleris tiajn homaĉojn sur la Tero. Mi aldiru, ke mi preskaŭ neatendite eliĝis el la karno, ĉar min profunde frapis la decido de la Princ- ino kiu emancipis tiujn aĉulojn. Tio okazis antaŭ multe da jaroj, sed mi ĝin perfekte memoras. De multe da tagoj mi estis malsaneta, kaj kiam la pastro Amanco alportis el la urbo tiun novaĵon, mia farto subite plimal- boniĝis. Kiel do ni tiam povos ankoraŭ vivi en la mondo, vidante tiujn krimulojn liberaj? Certe ili siavice deziros sklavigi nin, kaj, se ni devos servi al tiaj feĉuloj, ĉu do ne estos pli bone morti? Mi memoras, ke mi malfacile konfesis; mi ricevis la konsolajn parolojn de nia pastro, tamen ŝajnas, ke ankaŭ la demonoj estas afrikanoj kaj senĉese spionadis, kaj tial mi devas suferi ilian ĉeeston ĝis hodiaŭ...

Kiam vi venis? — mi demandis.

En Majo 1888.

Senzalo, en la portugala lingvo "senzala" : grupo da loĝejaĉoj de sklavoj. — La Trad.

(**' Tiu "Princino", Izabel, estis la filino de la dua kaj lasta imperiestro de Brazilo, Petro la Dua. Pro la foresto de la imperiestro, tiam en Eŭropo, ŝi subskribis, en la 13-a de Majo 1 888, la leĝon — la "Oran Leĝon" —, kiu forfinis la sklavecon en nia lando. — La Trad.

Mi ricevis strangan senton de mirego.

Mia kunparolantino fiksis vitrecan rigardon al la horizonto kaj diris:

Eble miaj nevoj forgesis pagi la mesojn, tamen mi deklaris ĉi tiun volon en mia testamento.

Mi jam estis preta respondi al ŝi, vokante ŝian mens- on al pli alta regiono, konigante al ŝi novajn ideojn pri frateco kaj fido, sed Narciza alproksimiĝis kaj bonkore diris al mi:

Andreo, mia amiko, ĉu vi forgesis, ke ni penas mildigi la suferojn de malsanuloj kaj menskonfuzitoj? Kian profiton vi ricevas el tiaj informoj? Frenezuloj sen- interrompe paroladas, kaj homo, kiu ilin aŭdas, malŝpar- ante energion, eble ne estas malpli freneza.

Ĉi tiuj vortoj estis diritaj tiel bonkore, ke mi ruĝiĝis de honto, ne kuraĝante ion al ili kontraŭmeti.

Ne ĉagreniĝu — delikate diris la flegistino. — Ni prizorgu la menskonfuzitajn fratojn.

Nu, ĉu vi alkalkulas min al tiaj? — demandis ofendetita la maljunulino.

Montrante sin bonega psikologino, Narciza faris mien- on, kie travidiĝis karesa frateco, kaj respondis:

Ne, mia amikino, ne tion mi diras, sed mi pensas, ke vi estas tre laca; via batalado en la purgatorio ja longe daŭris...

Efektive, efektive — jesis la ĵusvenintino el la Ombrejo. — Vi ne povas prezenti al vi, kiom mi de longe suferas, torturata de la demonoj...

La kompatinda virino estis parolonta plue, ripetante tiun saman historion, sed Narciza, instruante min, kiel konduti en tiaj cirkonstancoj, interrompis:

Ne teksu konsideradojn pri malbono. Mi jam scias ĉion, kio amara kaj dolora al vi okazis. Ripozu, pens- ante pri tio, ke mi flegos vin.

Kaj en tiu sama momento ŝi senafekte sin turnis al unu el siaj helpantoj kaj diris:

Vi, Zenobio, iru en la virinan departementon kaj en mia nomo venigu Nemezian, ke ŝi konduku ankoraŭ unu fratinon en liton de flegado.

XXXV

EKSTERORDINARA RENKONTIĜO

Oni rekolektis ilojn uzitajn dum la ekskurso kaj kondukis servobestojn returne en la stalojn, kiam ies voĉo afable aŭdiĝis apud mi:

Andreo! Vi ĉi tie?! Bonege! Kia agrabla surprizo!

Mi, ankaŭ surprizite, returnis min kaj rekonis en la tiamaniere parolanta Samariano la maljunan Silvejran, kiun mia patro, neelpetebla negocisto, iam senigis je lia tuta havaĵo.

Prava ĝenateco min tiam ekposedis. Mi ekvolis sa- luti lin, reciproki lian afablaĵon, sed la rememoro pri la pasinteco min paralizis. Mi ne povis hipokriti en tiu nova medio, kie sincereco travidiĝis tra ĉiuj mienoj. Kom- prenante tian situacion, Silvejra mem helpis al mi, al- dirante:

Por sincere paroli, mi ne sciis, ke vi forlasis la korpon, kaj for de mi estis la penso, ke mi renkontos vin en "Nia Hejmo".

Rekonante lian senartifikan afablecon, mi lin kor- tuŝita ĉirkaŭbrakis, murmurante vortojn de danko.

Mi ekvolis iel klarigi tiun pasintaĵon, sed mi ne suk- cesis. Vere, mi deziris peti de li senkulpigon pro tia konduto de mia patro, ke ĉi tiu lin pelis en la abismon de ruiniga bankroto. En tiu momento mi revidis en la menso la bildon de la pasinteco. La memoro ree montris la vivantan scenon. Sajnis al mi, ke mi denove aŭdas sinjorinon Silvejra, venintan kun peteganta koro en nian domon klarigi la situacion. Sia edzo de longe kuŝis mal- sana en la lito, kaj ilia senhaveco fariĝis pli premanta pro la malsaneco de du iliaj infanetoj. La bezonoj estis ne malmultaj kaj la kuracado postulis grandan sumon da mono. La kompatinda sinjorino ploradis, iam kaj iam almetante naztukon al la okuloj. Si petis prokraston de la pago, ŝi petegis justan indulgon. Si humiliĝis, turn- ante dolorplenajn okulojn al mia patrino, kvazaŭ pet- ante pri komprenemo kaj helpo la koron de alia virino. Mi rememoris, ke mia patrino bonkore petis mian patron forgesi la subskribitajn dokumentojn kaj deteni sin de ĉia proceso. Sed, kutima al grandaj transakcioj kaj fa­vorite de la sorto, mia patro ne povis kompreni situacion de malgranda detalisto. Li sin tenadis plu necedeme. Li diris, ke li bedaŭras tiujn okazaĵojn, ke li helpos sian klienton kaj amikon en alia maniero, sed ke, rilate la konfesitajn ŝuldojn, li vidas nenian alian solvon, ol stri- kte observi la leĝon. Li ne povos — li aldonis — rompi la normojn kaj precedencojn de sia firmo. La ŝuldatest- oj havos leĝan efikon. Kaj li konsolis tiun afliktitan edzinon, parolante pri la situacio de aliaj klientoj, kiuj, laŭ lia opinio, statis pli malbone ol Silvejra. Mi reme- moris la rigardojn de simpatio, kiujn mia patrino direktis al la malfeliĉa petantino, dronanta en larmoj. Mia patro estis absolute indiferenta por ĉiuj tiuj petegoj, kaj, post kiam la kompatinda virino foriris, li severe riproĉis mian patrinon, malpermesante al ŝi iel ajn sin enmiksi en liajn komercajn aferojn. La kompatinda familio devis ricevi sian plenan financan ruiniĝon. Mi perfekte rememoris la momenton, kiam eĉ la piano de fraŭlino Silvejra estis prenita el ilia domo, por kontentigi la lastajn postulojn de la senkora kreditoro.

Mi deziris senkulpigi min, sed mi ne trovis ĝustajn frazojn, ĉar tiam ankaŭ mi kuraĝigis mian patron el- plenumi tiun kriantan malhumanaĵon; mi konsideris mian patrinon tro sentimentala kaj tial mi instigis lin daŭrigi plu da proceson ĝis la fino. Mi estis ankoraŭ tre juna, kaj vantamo ekposedis min. Mi ne volis scii, ĉu aliaj suferas; mi ne kapablis vidi la aliulajn bezonojn. Mi vidis sole nur la rajtojn de mia domo, nenion pli. En tiu afero mi estis necedema: vana do ĉia patrina argu- mentado.

Frakasite en tiu batalo, la familio Silvejra serĉis al si humilan loketon en la internlando, amare suferante en absoluta mizero la financan ruiniĝon. Ĝis ĉi tiu momen­ta mi neniam plu ricevis ian sciigon pri tiu familio, kiu certe nin malamis.

Ĉi tiuj rememoroj vice ekaperis en mia cerbo rapide, en la daŭro de kelke da sekundoj. En unu sola momento mi refaris en la imago tiun tutan ombran pasintaĵon.

Dum mi apenaŭ kaŝis mian ĝenatecon, Silvejra, ri- detante, revokis min en la realon:

Ĉu vi iam vizitis "la maljunulon"?

Ĉi tiu demando, kiu elmontris spontanean karesemon, ja pliigis mian honton. Mi respondis, ke, malgraŭ mia tre granda deziro, mi tamen ankoraŭ ne povis ricevi tian ĝojon.

Silvejra rimarkis mian ĝenatecon kaj, eble kompat- ante mian animstaton, ekpensis foriri. Li min noble ĉir- kaŭbrakis kaj revenis al siaj taskoj.

Forte ĉagrenita, mi iris al Narciza, sopirante kon- silojn. Mi rakontis al ŝi tiun okazaĵon, kun detaloj pri tiuj faktoj sur la Tero.

Ŝi aŭdis min pacience kaj bonkore rimarkis:

Tiu fariĝo ne estu por vi io stranga. Mi mem, antaŭ longe, troviĝis en tia sama situacio. Mi jam ri- cevis la feliĉon ĉi tie renkonti la plimulton el la homoj, kiujn mi en la mondo ofendis. Mi hodiaŭ scias, ke tio estas beno de la Sinjoro, kiu ĉiam havigas al ni okazon, por restarigi rompitan simpation, reforĝante la rompit- ajn erojn de la spirita ĉeno.

Kaj per pli kategoria tono en sia instruado, ŝi de-

mandis:

Ĉu vi profitis la belan oportunon?

Kion vi celas? — mi demandis.

Ĉu vi petis Silvejran pri pardono? Bone notu al vi, estas granda feliĉo rekoni siajn proprajn erarojn. Ĉar

"La maljunulo": nomo, per kiu iu, en amika rondo, titolas, en Brazilo kaj Portugalujo, sian propran patron aŭ la patron, ĉ u de la interparolanto, ĉ u de alia, eĉ se la sinjoro tute ne estas maljuna... — La Trad.

vi ja kapablas ekzameni vin mem per sufiĉe akra kom- prenemo, konfesante vin iama ofendinto, tial ne preter- lasu la okazon fariĝi nun amiko. Iru, mia kara, kaj ĉirkaŭbraku lin en alia maniero. Uzu la momenton, ĉar Silvejra dronas en laboroj kaj eble ne baldaŭ aperos alia okazo.

Rimarkinte mian sendecidecon, Narciza aldiris:

Ne timu ian fiaskon. Ĉiam, kiam ni dediĉas mens- on kaj senton al bono, Jesuo donas al ni ĉion necesan al sukceso. Prenu sur vin la iniciativon. Entrepreni no- blajn agojn, kiaj ajn ili estas, prezentas efektivan ho- noron por la animo. Rememoru la Evangelion kaj iru havigi al vi la trezoron de reamikiĝo.

Mi ne plu hezitis. Mi rapidis al Silvejra kaj parolis al li malkaŝe, petante lin pardoni al mia patro kaj al mi niajn ofendojn kaj erarojn kontraŭ li.

Vi ĝin certe komprenas — mi diris kun akcento —, ni tiam estis blindaj; en tia stato ni do nenion povis vidi, krom nia propra intereso. Kiam mono kuniĝas kun vantamo, Silvejra, la homo malfacile sukcesas deturni sin de la malbona vojo.

Forte emociite, Silvejra ne lasis min fini:

Nu, Andreo, kiu ja estas libera de kulpoj? Ĉu vi povus pensi, ke mi vivis pura de eraroj? Cetere via patro estis mia vera instruanto. Miaj infanoj kaj mi, ni ŝuldas al li benindajn lecionojn de individua penado. Sen tiu energia sintenado, kiu forprenis de mi la materialajn rimedojn, kio estus kun ni rilate la progreson de la Spi- rito? Ĉi tie ni ŝanĝas niajn malnovajn ideojn pri la homa vivo. Niaj kontraŭuloj estas ĝustadire ne malamikoj, sed bonfarantoj. Ne fordonu vin al malgajaj rememoroj. Ni laboru kun la Sinjoro, konfesante al ni mem la sen- finecon de la vivo.

Kaj emociite, kun rigardo fiksita al miaj okuloj mal- sekaj de larmoj, li min patrece karesis kaj finis:

(,) Mateo, 5:25. — La Trad.

— Ne perdu tempon ĉe tio. Mi volas kune kun vi baldaŭ havi plezuron viziti vian patron.

Mi tiam lin silente ĉirkaŭbrakis, sentante en mia animo tute novan ĝojon. Sajnis al mi, kvazaŭ en unu el la malhelaj anguletoj de la koro ia dia lumo eklumis por eterne.

XXXVI

LA SONĜO

La laborado senĉese daŭradis plu. Malsanuloj neces- igis prizorgon, menskonfuzitoj devis ricevi sindonon.

Ĉe vesperkrepusko mi jam estis sperta en magnetaj emanaĵoj, kaj tial mi ilin fluigis sur ĉiun, kiu ajn ilin bezonis.

Matene Tobija revenis en la Ĉambrojn kaj, pli ĝuste el grandanimeco, ol pro alia motivo, li min stimulis per kuraĝigaj vortoj.

Brave, Andreo! — li ekkriis kontenta. — Mi tuj rekomendos vin al la ministro Genezio, kaj pro la ko- mencaj laboroj vi ricevos kuponojn duoble.

Mi estis dironta al li vortojn de danko, kiam sinjor- ino Laŭra kaj Lizio envenis kaj min ĉirkaŭbrakis.

Ni estas treege kontentaj de vi — diris, ridetante, la nobla sinjorino. — Mi spirite akompanis vin dum la nokto, kaj via unua debuto en laboro vekis pravan ĝoj- on en nia hejma rondo. Mi klopodis por ricevi la plezur- on sciigi pri tio la ministron Klarencon, kaj li petis min gratuli vin en lia nomo.

Ili amike interŝanĝis observojn kun Tobija kaj Nar- ciza. Ili petis de mi buŝan raporton pri miaj personaj impresoj, kaj mi lumradiis de ĝojo.

Sed miaj plej feliĉaj momentoj estis ankoraŭ ven-

ontaj.

Malgraŭ la ĝentila invito de la patrino de Lizio, ke mi revenu hejmen por ripozi, Tobija disponigis al mi komfortan ĉambron apud la Ĉambroj de Rebonigo kaj konsilis al mi iom ripozi. Efektive, mi sentis grandan bezonon dormi. Narciza pretigis por mi la liton kun frat- ina zorgemo.

Nun en la vasta kaj konforta ĉambro, mi ekpreĝis al la Sinjoro de la Vivo, dankante Lin por tiu favor- koraĵo, ke mi estis utila al iu. La "profita laceco" de tiuj, kiuj plenumas sian devon, kaŭzis al mi nenian mal- agrablan maldormon.

Post kelke da momentoj, sensacioj de malpezeco tute ekokupis mian animon, kaj mi ricevis la impreson, kva- zaŭ mi estas forportata en malgranda barko al nekonat- aj regionoj. Kien mi iris? Ne eble ĝin respondi. Silenta sinjoro apud mi tenis la direktilon. Kaj simile al iu in- fano, kiu ne povoscias elkalkuli nek difini la survojajn belaĵojn, mi lasis min konduki sen ia ekkrio, kvankam ravita de la majestaĵoj de la pejzaĝo. Ŝajnis al mi, ke la barko veturas rapide, kvankam ĉiam supren.

Post kelke da minutoj mi trafis mirindan havenon, kie iu min vokis per aparte dolĉa voĉo:

Andreo !... Andreo!...

Mi saltis el la barko kun vere infana rapidegeco. Tiun voĉon mi rekonus inter miloj da aliaj. Post momento mi, kun elverŝiĝanta ĝojego, ĉirkaŭbrakis mian patrinon.

Si tiam kondukis min en miregindan arbaron, kie la floroj havis tiun strangan econ, reteni la lumon, en konstanta festo de parfumo kaj koloro. Sekve de tio lumaj orecaj tapiŝoj sterniĝis sub la grandaj arboj, su- surantaj en la vento. Mia sento de feliĉo kaj paco ating- is la apogeon. Tiu sonĝo ne estis tia sama, kiel sur la Tero. Mi ĝuste sciis, ke mi forlasis mian malpli delikatan envolvaĵon en la apartamento de la Ĉambroj de Rebon- igo, en "Nia Hejmo", kaj plene konsciis tiun moviĝadon sur kampo alia. Miaj ideoj pri spaco kaj tempo estis ĝustaj. Siaflanke, la multeco de emocioj ĉiam pli kreskis. Dirinte al mi sanktajn vortojn de spirita stimulado, mia patrino bonkore parolis:

Mi tre petis Jesuon, ke li konsentu al mi la grand- egan plezuron de via ĉeesto ĉe mia flanko en via unua tago de utila servo. Kiel vi vidas, mia filo, laboro estas Dia fortikigilo por la koro. Post sia foriro de sur la Tero multaj el niaj amikoj prenas kontraŭefikan teniĝ- on, atendante miraklojn, kiaj neniam okazos. Belaj ka- pabloj, en tia maniero, reduktiĝas al simplaj parazitoj.

Unuj pretekstas senkuraĝecon pro sia propra soluleco; aliaj, kiel antaŭe sur la Tero, diras, ke ili ne harmonias kun la medio, kien ili estis vokitaj, por servi al la Sinjoro. Estas nepre necese, Andreo, fari el ĉia oportuna okazo de la vivo motivon de atento al Dio. En la malsuperaj rondoj, mia filo, telero da buljono al malsatulo, balza- mo al leprulo, amikaĵo al elreviĝinto, estas Diaj servoj, kiujn la Domo de Nia Patro neniam forgesas; ankaŭ ĉi tie, rigardo de komprenemo al kulpulo, evangelia pro- meso al senesperulo, espero donata al afliktito, estas benoj de spirita laboro, kiun la Sinjoro observas kaj enskribas en nian krediton...

La fizionomio de mia patrino tiam estis pli bela ol ĉiam. Siaj madonaj okuloj kvazaŭ radiis anĝelan lumon, ŝiaj manoj, per siaj gestoj de amo, verŝis sur min eman- aĵojn, kiuj ne nur kreis novajn fortojn, sed ankaŭ naskis karesajn emociojn.

— La Evangelio de Jesuo, mia Andreo — ŝi ame daŭrigis — memorigas al ni, ke "pli feliĉe estas doni, ol ricevi" Ni lernu konkretigi ĉi tiun principon dum la ĉiutaga laborado, al kiu nin kondukis nia propra fe- liĉo. Donu ĉiam, mia filo. Plej precipe, neniam forgesu doni el vi mem, per konstrua toleremo, per frata amo, per Dia komprenemo. La praktikado de la bono ekstera estas instruo kaj alvoko, por ke ni praktiku la bonon internan. Por altigi la homon, Jesuo donis el si pli multe, ol ĉiuj surteraj milionuloj, sin dediĉantaj al la mate- riala, kvankam plej merita, bonfarado. Ne hontu helpi al tiuj ulceruloj kaj sennubigi la menson al tiuj fre- nezuloj, kondukitaj en la Ĉambrojn de Rebonigo, kie mi spirite observis vian laboron en la pasinta nokto. La- boru, mia filo, farante bonon. En ĉiuj niaj spiritaj ko- lonioj, same kiel en la medioj de la terglobo, vivas anim­oj maltrankvilaj, sopirantaj al novaĵoj kaj amuzoj. Vi tamen, ĉiam, kiam nur eble, rezignu ĉian distraĵon kaj strebu al utila servado. Kiel mi, kapabla por preskaŭ nenio, povas spirite vidi viajn klopodojn en "Nia Hejmo"

(,) Agoj, 20:35. — La Trad.

kaj observadi la dolorojn de via patro en la Ombrejo, tiel same Dio nin ĉiujn vidas kaj akompanas, ekde la plej alta komisiulo de Sia boneco ĝis la plej lastaj kreaĵoj, tre malsuperaj ol la vermoj de la Tero.

Mia patrino faris paŭzon, kiun mi ekdeziris uzi, por ion diri, sed mi tamen ne povis. Larmoj de emocio su- fokis mian gorĝon. Komprenante la situacion, ŝi direkt- is al mi karesan rigardon kaj parolis plu:

— Ĉi tie, en la plimulto de la spiritaj kolonioj, nia laboro estas pagata per kuponhoroj. Ĉi tiu nia bazo de pagado entenas du esencajn faktorojn: la kuponhoro prezentas la duoblan eblon, ion ricevi de niaj kunbatal- antoj aŭ favori iun, troviĝantan en nia kadro de laboro; tamen la taksado de la "horo" apartenas sole nur al Dio. Ĉe la ekstera rekompencado, povas okazi multaj eraroj de ni, eraremaj, dank' al nia esteco mem de evo- luantaj Spiritoj, kiel same fariĝas sur la Tero; sed, kon- cerne la spiritan enhavon de la "horo", ekzistas rekta rilato inter ĉiu servanto kaj la Diaj Fortoj de la Kre- itaĵaro. Tial, Andreo, niaj provaj laboroj, en la komuna progresado, komencante de la enkarna sfero, ĉiutage ri- cevas sinsekvajn ŝanĝojn. Tabeloj, kadroj, salajroj estas formoj de elprovado de administrantoj, al kiuj la Sinjoro havigis la oportunon kunagi en la Diaj Verkoj de la Vivo, simile kiel Li konsentas al homo la privilegion iom longe esti patro aŭ patrino, sur la Tero kaj en aliaj mondoj. Ĉiu sincera adminstranto estas ĵaluza pri la lin koncernantaj taskoj; ĉiu konsciencema patro estas plena de sinofera amo. Ankaŭ Dio, mia filo, estas vigla Admi- nistranto kaj tre amanta Patro. Li neniun forgesas kaj rezervas por Si la rajton trakti mem kun la laboranto pri la vera profito el la tempo de servado. Ĉia ekstera rekompenco tuŝas la elprovantan individuon, sed ĉia taks- ado de tempo interesas la individuon eternan, tiun, ĉiam troviĝantan en niaj rondoj de la vivo direkte al la gloro de Dio. Ĝuste tial la Plejaltulo donas saĝon al la homo, kiu oferas tempon por lerni, kaj pli da vivo kaj ĝojo al tiu, kiu scias rezigni.

Mia patrino eksilentis, kaj mi ekviŝis la okulojn mal- sekajn de larmoj. Ŝi tiam prenis min en la brakojn kaj min amplene karesis. Simile al infano, kiu endormiĝas post leciono, jen mi senkonsciiĝis kaj nur post kelka tempo vekiĝis en la Ĉambroj de Rebonigo kun la koro bolanta de ekstrema ĝojo.

XXXVII

LA LEKCIO DE LA MINISTRINO

En la daŭro de miaj laboroj en la morgaŭa tago, granda estis mia interesiĝo pri la anoncita lekcio de la ministrino Veneranda. Sciante, ke mi devos ricevi per- meson por ĝin aŭdi, mi pri tio parolis al Tobija.

Tiuj lecionoj — li diris — estas aŭdataj nur de tiuj Spiritoj, sincere interesiĝantaj pri ili. La ĉi tieaj instruantoj ne povas perdi tempon. Vi do havas la per- meson ĉeesti tiun paroladon inter la centoj da aŭdantoj, kiuj estas servantoj kaj enloĝigitoj ĉe la Ministerio de Regenerado kaj de Helpo.

Amike min stimulante, li finis:

Mi deziras al vi bonegan profiton.

La nova tago pasis en vigla laborado. Tiu kontakto kun mia patrino, ŝiaj belaj konsideradoj pri la bonfarado plenigis mian spiriton per neesprimebla kuraĝo.

Komence, tuj kiam mi vekiĝis, tiuj klarigoj pri la kuponhoro vekis ĉe mi gravajn demandojn. Kiel la pag- ado de la horo povas koncerni Dion? Ĉu do la kalkulado de la tempo ne apartenas al la administranto, ĉu Spi- rito, ĉu homo? Tobija prilumis mian intelektan soifon je lumo. La administrantoj, ĝenerale, havas ja la devon kalkuli la servotempon, kaj estas pravigeble, ke ili ankaŭ liveras rimedojn por la respekto kaj konsiderado de la merito de la laboranto; sed, rilate al la esenca valoro de la ĝusta profito, nur la Diaj Fortoj ĝin ja povas pre- cize difini. Kelkaj servantoj, post kvardek jaroj da spe- ciala laboro, foriras de ĝi same nespertaj kiel ĉe la ko- menco, kaj tiel ili montras, ke ili uzis tempon sen spirita sindono, same kiel ekzistas homoj, kiuj, post cent jaroj sur la Tero, de ĝi foriras tiel sensciaj kiel dum sia in- faneco. Tiom pli valora estas la parolo de via patrino — diris Tobija —, ke sufiĉas pensi pri la horoj de bon- uloj kaj maliculoj. Ĉe la unuaj ili fariĝas trezoroj de benoj de la Eternulo; ĉe la duaj, kvazaŭ tiuj estus mal- benitoj, ili fariĝas skurĝoj de turmentado kaj riproĉo de konscienco. Ĉiu infano de nia Patro reguligas siajn kontojn kun Li konforme al la uzo de la sin prezentinta okazo aŭ laŭ siaj verkoj.

Ĉi tiu klarigo helpis min taksi la valoron de la tempo laŭ ties tuta amplekso.

Kiam venis la horo difinita por la leciono de la mi- nistrino, post la vespera preĝo, mi kune kun Narciza kaj Salustio direktis min al la granda salono el kreskaĵoj.

Vera mirindaĵo estis ja tiu verda ejo, kie grandaj herbaj benkoj nin komforte akceptis. Plej diversaj flor- oj, brilantaj ĉe la lumo de belaj kandelabroj, elspiris delikatan parfumon.

Laŭ mia kalkulo tie troviĝis pli ol mil homoj. Inter la multaj simplaj ĉeestantoj mi rimarkis, ke dudek es- tuloj okupas apartajn seĝojn inter ni simpluloj kaj la florornamita altaĵeto, kie staris la brakseĝo de la ins- truantino.

Ĉe unu mia demando Narciza klarigis:

Ni sidas inter la simplaj aŭdantoj. Tiuj fratoj sur reliefa loko estas la plej multe sciantaj pri la hodiaŭa temo, amikoj, kiuj rajtas eldemandi la ministrinon. Tiun rajton ili akiris per sia dediĉo al tiu afero kaj ĝin ankaŭ ni niavice povos iam havi.

Ĉu vi do ne povas esti unu el ili? — mi demandis.

Ho ne! Ĝis la nuna momento mi rajtas tie sidi nur en tiuj vesperoj, kiam la instruantino pritraktas la flegadon de la menskonfuzitaj Spiritoj. Sed kelkaj fratoj tie sidas konstante, traktante pri pluraj objektoj laŭ sia jam atingita kulturo.

Tia procedo estas ja kurioza — mi intermetis.

La Guberniestro — klarigis plu la flegistino — decidis, ke tiel estu dum la lecionoj kaj paroladoj de ĉiuj ministroj, por ke la laboroj ne degeneru en senbridecon de persona opinio sen pravigebla fundamento, kio pre- zentus gravan perdon de tempon por ĉiuj enkomune. Ĉiaj duboj, ĉiaj vidpunktoj, se nur vere utilaj, povos ricevi klarigon aŭ uzon, tamen ĉiam en la ĝusta momento.

Si apenaŭ ĵus parolis, kiam jen la ministrino Vene- randa envenis kune kun du noblaspektaj sinjorinoj, pri kiuj Narciza min sciigis, ke ili estas ministrinoj de ko- munikado.

Ĉe sia sola ĉeesto veneranda disverŝis grandegan ĝojon sur ĉiujn mienojn. Si ne montris vizaĝon de mal- junulino, kio kontraŭis ŝian nomon (*), sed mienon de nobla maturaĝa sinjorino, kun simplaj, senafektaj ma- nieroj.

Post nelonga konversacio kun tiuj dudek plej altaj kunlaborantoj, eble por sciiĝi pri la plej ĉefaj bezonoj de la ĉeestantoj rilate la temon en tiu vespero, ŝi ko- mencis sian paroladon.

— "Kiel ĉiam, mi ne povas uzi ĉi tiun nian kunsidon por kilometre longa babilado; mi ĉi tie troviĝas, por kon- versacii kun vi ĉiuj, elvolvante iom da observoj pri la penso.

"Nun sidas inter ni kelkaj centoj da aŭdantoj, kiuj miregas ĉe nia medio plena de aĵoj kun formoj similaj al tiuj surteraj. Ĉu ili do ne lernis, ke la penso estas universa lingvo? Ĉu ili do ne estas informitaj, ke la mensa kreaĵo estas preskaŭ ĉio en nia vivo? Multenombr- aj estas tiuj fratoj, kiuj faras tiajn demandojn. Ili tamen trovis ĉi tie la surterajn loĝejojn, uzataĵojn kaj espri- milojn de la penso. Ĉi tiu realaĵo devus tamen neniun surprizi. Ni ne povas forgesi, ke ĝis nun ni vivis (pa- rolante pri la ekzistado homa) en malnovaj rondoj kun vibra antagonismo. La penso estas la bazo de la spiritaj interrilatoj de la estuloj, sed ni tamen ne forgesu, ke ni estas milionoj da animoj en la Universo, ankoraŭ iom ne obeantaj la universajn leĝojn. En la nuna stato ni neniel estas kompareblaj kun la pli aĝaj kaj pli saĝaj

Veneranda, el la latina lingvo, estas ĝustadire "res- pektinda". La popolo tamen donas al tiu adjektivo la signif- on "maljuna". — La Trad.

fratoj, jam proksimaj al Dio, sed milionoj da estaĵoj, vivantaj en la kapricaj "malsuperaj mondoj" de nia "mi". La grandaj majstroj de la enkarna homaro instruas Diajn principojn, konigas eternajn kaj profundajn veraĵojn en la surteraj medioj. Sed ordinare, dum nia ekzistado sur la Tero, ni ja ekscias pri tiuj leĝoj, tamen ilin ne obeas, kaj ekkonas tiujn veraĵojn, al kiuj tamen ni ne dediĉas nian vivon.

"Ĉu estas kredeble, ke, nur tial, ke li konsentas pri la povo de la penso, la homo estus libera de ĉia malsu- pera nivelo? Ne eble!

"Ekzistado eĉ centjara en la surtera karno estas tempo tro mallonga, ke ni aspiru pozicion de esence Diaj kunlaborantoj. En la monda lernado ni sciiĝas pri la mensa forto, sed ni forgesas, ke nian tutan energion, en ĉi tiu rilato, ni uzas, tra sinsekvaj jarmiloj, por mensaj kreaĵoj, detruantaj aŭ malutilantaj nin mem.

"Ni estas enlasataj en la kursojn por spirita kleriĝo en la pluraj religiaj lernejoj de la mondo, sed ni ofte agadas nur sur la kampo de buŝaj paroloj. Sed neniu plenumas sian devon sole nur per paroloj. La Biblio ins­truas, ke la Sinjoro de la Vivo mem ne haltis ĉe la Vorto, sed daŭrigis Sian krean laboron per Agado.

"Ni ĉiuj scias, ke la penso estas esenca forto, sed ni ne konscias, ke dum jarmiloj ni misuzis tiun forton.

"Nu, estas sciate, ke ĉiu homo devas nutri siajn in- fanojn; tiel same ĉiu Spirito ja devas tenadi kaj nutradi siajn proprajn kreaĵojn. Krima ideo naskas samnatur- ajn mensaĵojn; tiun saman leĝon obeas alta penso. Ni imagu ion pli simplan. Leviĝinte ĝis la altoj, la akvo revenas puriĝinta, kunportante potencajn vivo-fluidecaĵ- ojn en la formo de refreŝiga roso aŭ de bonfara pluvo; se ni ĝin konservas kun la teraj malpuraĵoj, tiam ĝi fariĝas vivejo de mortigaj mikroboj.

"La penso estas vivanta forto ĉie; ĝi estas kreanta atmosfero, kiu envolvas la Patron kaj Liajn infanojn, la Kaŭzon kaj ĝiajn Efikojn, en la Universa Hejmo. En ĝi, homoj turniĝas en anĝelojn direkte al la ĉielo, aŭ naskiĝas diablaj genioj sur la vojo al la infero.

"Ĉu vi komprenas la gravecon de ĉi tio? Certe, kon- cerne al mensoj pli evoluintaj, ĉe elkarnuloj kaj enkarn- uloj, sufiĉas la mensa interŝanĝado sen neceso de formoj, kaj mi rimarkigu, ke la penso per si mem estas la fun- damento de ĉiaj silentaj sciigoj de la ideo en la mirindaj sferoj de la intuicio, ĉe ĉiaspecaj estaĵoj. Laŭ ĉi tiu prin- cipo, iu Spirito, ĉiam vivinta nur en Francujo, povas aperi en Brazilo, por manifesti ĉiun sian penson, bezon- ante nenian specialan vortoformon: en ĉi tiu okazo, vort- an formon donas ĉiam tiu, kiu ricevas lian penson, sed tio ankaŭ postulas perfektan interkonformecon de am- baŭ n. Sed ni ne troviĝas en sferoj kun absoluta mensa pureco, kie ĉiuj estuloj inter si harmonias. Ni reciproke agordiĝas en ĉirkaŭlimitaj rondoj, kaj estas devigataj ĉiam ankoraŭ starigi niajn provizorajn kons- truojn sur la Tero, por tien reveni kun pli granda sperto el la natura evoluado.

"Kiel transiĝa spirita urbo, "Nia Hejmo" esta do beno, al ni konsentita kiel "aldono de favorkoreco" por ke iaj malmultaj sin preparu por la altiĝo kaj la plimulto revenu sur la Teron por elaĉetaj servoj. Ni kom- prenu la grandiozecon de la leĝoj de la penso kaj de hodiaŭ ni al ili submetiĝu."

Post longa paŭzo la ministrino ridetis al la aŭdant- aro kaj demandis:

— Kiu deziras ekpraktiki ĉi tiun konsilon?

Tuj poste milda muzikaĵo plenigis la salonon per ka- resaj melodioj.

Veneranda ankoraŭ longe konversaciis, elmontrante amon kaj komprenemon, delikatecon kaj saĝon.

Sen ia soleneco ĉe la gestoj, por komprenigi la ĉeson de la konversacio, ŝi finis sian paroladon per ŝerca de- mando.

Vidante miajn kamaradojn stariĝi por la adiaŭo,

(*) Tia perfekta interkonformeco estas io malofta ĉe ordinaraj teranoj; tial la uzado de lingvo kaj bildoj estas la natura perilo de penso kaj sentoj ĉe ni sur la terkrusto kaj en ties ĉirkaŭaĵo. — La Eldonistoj.

(**) Vd. Ĉ e Mateo, 6:33: "celu unue Lian regnon kaj Lian justecon, kaj ĉio tio estos aldonita al vi". — La Trad.

sub la sonoj de la kutima muzikaĵo, mi, surprizite, de- mandis Nacizan:

Kio do?! Ĉu la kunsido ja finiĝis?

La ĝentila flegistino, ridetante, respondis:

La ministrino Veneranda agas ĉiam tiel. Ŝi finas sian parolon, kiam plej granda estas nia interesiĝo. Ŝi kutimas diri, ke la evangeliaj predikoj komenciĝis ĉe Jesuo, sed neniu povas diri, kiam kaj kiel ili finiĝos.

XXXVIII

LA AFERO DE TOBIJA

En la tria tago de mia laborado Tobija ĝojigis min per agrabla surprizo. Fininte miajn taskojn, ĉe vesper- iĝo, ĉar aliaj prenis sur sin la noktan deĵoron, mi tial estis frate kondukita en lian hejmon, kie min atendis belaj momentoj da plezuro kaj lernado.

Tuj ĉe la pordo li prezentis al mi du sinjorinojn: unu estis jam grandaĝa kaj la dua proksima al matureco. Li klarigis, ke ĉi tiu lasta estas lia edzino kaj la unua lia fratino. Luciana kaj Hilda, afablaj kaj delikataj, su- perŝutis min per ĝentilaĵoj.

En la ĉarma biblioteko de Tobija ni ekzamenis verk- ojn mirindajn pro sia bindo kaj altnivela enhavo.

Sinjorino Hilda invitis min viziti la ĝardenon, por ke mi povu de proksime observi kelkajn laŭbojn kun plej fantaziaj formoj. Ŝajnis, ke ĉiu domo, en "Nia Hejmo", specialiĝis pri la kulturado de iaj difinitaj floroj. Ĉe la domo de Lizio, da glicineoj kaj lilioj estis centoj; ĉe To- bija, sennombraj hortensioj disvolviĝis sur verdaj tapiŝoj el violoj. Belaj laŭboj el delikataj vegetaĵoj, memor- igantaj la ankoraŭ junan bambuon, prezentis sur la supro kuriozan grimpkreskaĵon, kies karakterizaĵo estis, ke ĝi kunplektis plurajn branĉetarojn, kvazaŭ grandegajn flor- ajn laĉojn en la verda hararo de la arboj, formante gracian tegmenton.

Mi ne povosciis esprimi mian miron. La atmosferon balzamis ebriiga parfumo. Ni faradis konsiderojn pri la beleco de tiu tuta pejzaĝo, vidata el tiu loko de la Ministerio de Regenerado, kiam Luciana invitis nin en la domon por manĝeto.

Ravite de tiu simpla medio, plena de elmontroj de sincera frateco, mi ne sciis, kiel danki da grandaniman gastiganton.

En unu momento de la amika konversacio Tobija dir­is kun rideto:

Vi, mia amiko, ĝustadire, estas ankoraŭ novico en nia ministerio kaj kredeble ne konas mian familian aferon.

Ambaŭ sinjorinoj dume ankaŭ ridetis. Rimarkinte mian silentan demandon, la domomastro daŭrigis:

Cetere ĉi tie ekzistas multe da domoj en tia sama situacio. Prezentu al vi, ke mi edziĝis du fojojn...

Kaj montrante niajn kunulinojn en la ĉambro, li bon- humore parolis plue:

Mi opinias tute superflua ian klarigon pri la edzinoj...

Ha, jes! — mi elbalbutis ekstreme konfuzita. — Sinjorinoj Hilda kaj Luciana partoprenis do en viaj prov- oj sur la Tero...

Trafite! — li rediris trankvila.

En tiu momento sinjorino Hilda prenis la parolon, turnante sin al mi:

Pardonu nian Tobijan, frato Andreo. Li estas ĉiam preta paroli pri la pasinteco, kiam nin vizitas iu ĵusven- into de la Tero.

Ĉu do tio ne estas motivo de ĝojo — bonhumore intermetis Tobija —, venki tiun monstron, la malnoblan ĵaluzon, konkerante almenaŭ ian manifestaĵon de reala frateco?

Efektive — mi rediris —, ĉi tiu problemo pro- funde interesas nin ĉiujn. Milionoj da homoj sur la Tero jam la duan fojon tuŝis la katenojn de Himeneo. Kiel do solvi tian altan aman demandon konsidere al la eter- na spiriteco? Ni ja scias, ke la morto de la korpo nur transformas, sed ne detruas. La ligiloj de la animo plue daŭras tra la senfina tempo. Kion do fari? Ĉu oni kon- damnu iun, kiu fariĝis denove edzo aŭ edzino? Sed oni trovus milionojn da tiaj. Mi jam multajn fojojn reme- moris, interesite pri ĉi tiu afero, la evangelian lokon, laŭ kiu la Majstro, parolante pri la geedziĝo en la Eter- no, promesis al ni la vivon de la anĝeloj. (*)

Ni tamen konfesu, kun la plej granda respekto antaŭ la Sinjoro — bonanime intermetis la gastiganto —, ke ni ankoraŭ ne troviĝas en la sfero de la anĝeloj, sed en tiu de la homoj elkarniĝintaj.

Kiel do oni ĉi tie solvas tian situacion? — mi demandis.

Tobija ridetis kaj respondis:

En tre simpla maniero. Ni konsentas, ke inter la neracia estaĵo kaj la homo ekzistas grandega ŝtupa serio da pozicio; tiel same, ni homoj devas longegan vojon iradi ĝis la angelo. Nu, kiel ni povus aspiri la societon de anĝelaj estuloj, se ni ankoraŭ ne kondutas frate unu kontraŭ alia? Vere estas, ke kelkaj fortanimaj migrantoj superas ĉiajn survojajn barojn per ekstrema peno de la volo, sed la plej multaj ja bezonas pontojn aŭ la manon de helpemaj Gardanĝeloj. Kiel sekvo de ĉi tiu veraĵo, tiaj aferoj ricevas decidon laŭ la efektiva frateco, ĉar oni rekonas, ke la vera geedziĝo estas kuniĝo de animoj, kaj tian ligitecon neniu kapablas rompi.

En ĉi tiu momento Luciana, kiu sin tenadis silente, sin intermetis, aldonante:

Mi tamen diru, ke ĉion ĉi, feliĉon kaj kompren- emon, ni devas danki al la bonkoreco kaj sinofero de nia Hilda.

Sed, montrante dignan humilecon, la edzino de To- bija rediris:

Silentu! Ne parolu pri iaj ecoj, kiajn mi ne hav- as. Mi nun rakontos mallonge nian historion, por ke nia gasto ekkonu mian doloran lernadon.

Kaj senafekte ŝi komencis:

Tobija kaj mi, ni geediziĝis sur la Tero ankoraŭ tre junaj, obeante sanktan spiritan samecon. Mi opinias superflue pentri la feliĉecon de du animoj, kiuj vere sin reciproke amas kaj ligiĝas unu al la dua per geedziĝo. Sed la morto, eble enviante nian feliĉon, forprenis min el la mondo ĉe la naskiĝo de mia dua infano. Nia tur- mento estis tiam nepriskribebla. Tobija senhelpe plorad-

(,) Laŭ Mateo, 22:30. — La Trad.

is, kaj mi ne havis fortojn por faciligi mian propran angoron. Pezaj tagoj en la Ombrejo min preme envolvis. Mi ne povis alie, ol resti plu alkroĉita al la edzo kaj al la du gefiletoj, surda por ĉia klarigo, kiun la spiritaj amikoj intuicie venigadis al mi.

"Mi volis lukti, simile al kokino ĉe siaj idetoj. Mi rekonis, ke la edzo bezonas reorganizi la hejman medion, ke al la infanoj patrina prizorgado estas nepre necesa. Tia situacio fariĝis ĉiam pli neelportebla. Mia fraŭla bo- fratino ne toleris la infanojn kaj la kuiristino nur ŝajn- igis sindonon. Du junaj vartistinoj havis konduton de absolutaj senkapulinoj. Tobija ne povis do prokrasti la ĝustan decidon kaj unu jaron post la nova situacio edziĝis kun Luciana, kontraŭante miajn kapricojn. Ha, se vi nur scius, kiel mi ekindignis! Mi ŝajnis ia vundita lupino. Mia bruteco eĉ faris al si la kutimon malamiki kontraŭ la kompatinda virino, en la intenco ŝin ekstermi.

"Feliĉe Jesuo tiam bonvolis, ke min vizitu mia pa- trinflanka avino, antaŭ multe da jaroj elkarniĝinta. Tio estis por mi granda surprizo. Si venis kvazaŭ sen di- finita celo, sidiĝis apud mi, sidigis min sur siajn krur- ojn, kiel en pasintaj tempoj, kaj en larmoj demandis min: "— Kion vi faras, mia nepino? Kia estas via rolo en la vivo? Ĉu vi estas ia leonino aŭ animo konscianta pri Dio? Nu, nia fratino Luciana anstataŭas patrinon al viaj infanoj, laboras kiel servistino en via domo, fleg- as vian ĝardenon, suferas la galelverŝojn de via edzo, sed ne povas tamen okupi la provizoran lokon de kun- batalantino apud li? Ĉu do tiamaniere via koro dankas Dion pro Liaj bonfaroj al vi kaj pagas iun, kiu servas al ĝi? Vi volas sklavinon, sed fratinon vi malŝatas? Hil­da! Hilda! Kion vi faris el tiu religio de la Krucumito, kiun vi lernis? Ho, mia kompatinda nepino, mia mal- feliĉa!"

"Mi tiam en larmoj ĉirkaŭbrakis la sanktan malju- nulinon, mi forlasis la antaŭan hejmon kaj venis kune kun ŝi por labori en "Nia Hejmo". De tiu tempo mi havas en Luciana ankoraŭ unu filinon pli. Mi tiam in­tense eklaboris. Mi donis min al serioza studado, al la morala plibonigo de mi mem, kaj klopodis por helpi tute egale ĉiujn en nia iama surtera hejmo. Tobija fondis novan familion, kiu ankaŭ al mi ekapartenis per la sankt- aj spiritaj ligiloj. Post kelka tempo li revenis akom- panata de Luciana, kiu ankaŭ venis al ni, kaj tio kom- pletigis nian ĝojon. Jen, mia amiko, nia historio..."

Sed Luciana prenis la parolon kaj rimarkis:

Si tamen forsilentis sian sindonemon, instruante min per sia ekzemplo.

Kion vi diras, infano? — demandis la mastrino, karesante ŝian dekstran manon.

Luciana ridetis kaj aldonis:

Dank' al Jesuo kaj al ŝi mi lernis, ke ekzistas ge- edziĝoj pro amo, frateco, provado, devo; en la tago, kiam Hilda min kisis, min pardonante, mi eksentis, ke mia koro liberiĝis de tiu monstro, la malnobla ĵaluzo. Spirita geedziĝo estas tiu de animo kun animo; la ceteraj estas simplaj interaranĝoj, nepre necesaj al la kontentigo de bezonoj, aŭ rebonigaj procedoj, kvankam ĉiaj el ili estas ja sanktaj.

Kaj tiamaniere ni konstruis nian novan hejmon, nome sur la fundamento de la efektiva frateco — aldiris la domomastro.

Profitante la fariĝinta nelongan silenton, mi de-

mandis:

Sed kia propre estas ĉi tie la procedo de inter-

edziĝo?

La kombinado de vibroj — ĝentile respondis To- bija —, aŭ pli bone, pli klare parolante, la plej granda aŭ absoluta interkonformeco.

Nekapabla bridi la scivolemon, mi forgesis la lecion- on pri bontoneco kaj demandis:

Sed, kia estas la pozicio de nia fratino Luciana en ĉi tiu afero?

Antaŭ ol ĝin respondis la spiritaj geedzoj, Luciana mem, al kiu ĝi celis, klarigis:

Kiam mi edziniĝis kun Tobija, vidvo, mi ja devis esti certa, ke plej probable nia geedziĝo estos antaŭ ĉio kuniĝo frata. Jen kion mi malfacile komprenis. Cetere estas nature, ke, se geedzoj suferas maltrankvilon, re- ciprokan nekomprenon, malĝojon, ili estas do kunigitaj fizike, sed ne spirite geedziĝintaj.

Mi ekdeziris ankoraŭ ion demandi, sed mi ne trovis vortojn, kiuj ne montrus impertinentan maldiskretecon. Sinjorino Hilda tamen komprenis mian penson kaj diris:

— Estu trankvila. Luciana nun troviĝas en la ple­na aŭreolo de fianĉineco. Ŝia nobla kamarado de multe da surteraj migradoj antaŭ kelkaj jaroj reiris en la karn- on. En la venonta jaro ŝi iros renkonte al li. Mi supozas, ke tiu feliĉa momento fariĝos en Sao Paulo Ni ĉiuj gaje ridetis.

En tiu momento Tobija estis vokita por urĝa grava afero en la Ĉambroj de Rebonigo. Fariĝis do necese forfini la konversacion.

Sao Paulo: Ŝ tato de Brazilo, kiel ankaŭ la ĉ efurbo de tiu ŝtato. — La Trad.

KONSILIĜO KUN SINJORINO LAŬRA

La afero de Tobija min profunde impresis.

Tiu domo, fundamentita sur novaj principoj de frata ligiĝo, estis io, min forte obsedanta. Por diri la veron, ankaŭ mi sentis min mastro de la surtera hejmo kaj prezentis al mi, kiel malfacila estus por mi mem ia si- mila situacio. Ĉu mi estus tiel kuraĝa kaj agus tiel, kiel Tobija, imitante lian konduton? Mi supozis, ke ne. Laŭ mia sento, mi ne estus kapabla tiel dolore ĉagreni mian karan Zelian, kaj same, mi neniam akceptus tian altrudon de la flanko de mia edzino.

Tiuj paroloj en la domo de Tobija turmentis mian cerbon. Nenian ĝustan klarigon mi sukcesis trovi, kiu povus min kontentigi.

Tiel maltrankvila mi sentis min, ke en la sekvanta tago mi decidis, en senokupa horo, viziti Lizion, dezirante ian klarigon de sinjorino Laŭra, por kiu mi portis filan konfidon.

Akceptite kun grandega elmontro de ĝojo, mi atend- is la oportunan okazon, kiam mi povus trankvile aŭdi la patrinon de Lizio.

Post kiam la gejunuloj foriris al siaj kutimaj amuz- oj, mi prezentis al la nobla amikino, ne sen komprenebla ĝenateco, la demandon, kiu min tutan premokupis.

Multe spertinte en la vivo, ŝi ridetis kaj ekparolis:

Vi agis tre bone, prezentante ĉi tiun demandon, al la konsiderado de ni ambaŭ. La solvo de ĉia demando, kiu turmentas la animon, bezonas amikan kunhelpon.

Post nelonga paŭzo ŝi ĝentile daŭrigis:

La afero de Tobija estas nur unu el tiuj sen- nombraj, kiujn ni konas ĉi tie kaj en aliaj spiritaj me- dioj, kies karakteriza trajto estas la alta penso.

Ĝi tamen ofendas nian sentadon, ĉu ne? — mi vive intermetis.

Kiam ni nin tenas je la vidpunktoj pure homaj, tiuj aferoj eĉ kaŭzas skandalon; tamen, mia amiko, ni devas loki super ĉio la spiritkarakterajn principojn. En ĉi tiu rilato, Andreo, ni devas kompreni la spiriton de intersekvo, kiu direktas la evoluciokadrojn de la vivo. Se ni laŭiras longan gradaron da besteco, estas do kom- preneble, ke tiu besteco ne forviŝiĝus kvazaŭ per sorĉa frapo. Multe da jarcentoj ni konsumas, por elveni el la malsuperaj tavoloj. La sekso estas unu el la Diaj ri- medoj, kiujn ni malfacile komprenas. Nun ne estas por vi facila la penetrado, laŭ ĝia nobla senco, en la hejman organizon, kiun vi hieraŭ vizitis; tamen tre granda tie estas la feliĉo dank' al la atmosfero de komprenemo inter la personoj de la surtera dramo. Al ne ĉiuj pros- peras en tiel mallonga tempo anstataŭigi katenojn el ombro per ligiloj el lumo.

Sed, ĉu tio estas ĝenerala regulo? — mi demand- is. — Ĉu ĉiu viro, havinta pli ol unu edzinon, aŭ ĉiu virino, havinta pli ol unu edzon, restarigas ĉi tie sian hejmon, akompanate de ĉiuj siaj antaŭaj amatoj?

Farante mienon de granda pacienco, mia kunparol- antino klarigis:

Ne estu tiel radikalema. Ni ne tro rapidu. Multaj povas porti amon, sed ne havi komprenemon. Ne for- gesu, ke nia vibra konstruiteco estas multe pli grava, ol tiu surtera. La afero de Tobija estas ekzemplo de venko de la reala frateco, venko akirita de tri animoj, interes- iĝintaj pri la atingo de ĝusta interkompreno. Homo, ne alkonformiĝanta al la leĝo de frateco kaj kompreno, konsekvence ne transiras tiujn limojn. La mallumaj re- gionoj de la Ombrejo estas plenaj de estuloj, kiuj ne eltenis tiajn provojn. Tiel longe kiel ili malamas, ili si- milas magnetajn nadlojn sub plej kontraŭaj influoj; dum la tuta tempo, kiam ili ne komprenas la veron, ili el- portas la superregadon de la mensogo kaj sekve ne povas eniri en regionojn kun pli altgrada aktiveco. Estas ne- kalkuleblaj la homoj, kiuj suferas multe da jaroj sen ia spirita faciliĝo, sole nur tial, ke ili sin deturnas de la efektiva frateco.

Kaj kio do okazas? — mi demandis, profitante la silentiĝon de mia kunparolantino. — Se ili ne estas enlasataj en la spiritajn rodojn de nobla lernado, kian lokon do ricevas la kompatindaj animoj, sin submetantaj al tiuj provoj?

Post efektive infera suferado dank' al la malsu- peraj kreaĵoj, kiujn ili elpensas al si mem — respondis la patrino de Lizio —, ili foriras de ĉi tie, por fari en la karna vestaĵo tion, kio al ili ne prosperis en medio alia ol la surtera korpo. La Dia Boneco konsentas al ili forgeson pri la pasinteco sur la materia kampo de la Tero, kaj ili akceptas, per la ligiloj de samsangeco, tiujn, de kiuj ili propravole foriĝis pro la veneno de malamo aŭ de nekompreno. El tio sekvas la ĉiam pli viva opor- tuneco de la rekomendo de Jesuo, ke ni tuj paciĝu kun niaj kontraŭuloj Ĉi tiu konsilo antaŭ ĉio interesas nin mem. Ni devas ĝin observi por nia propra bono. Kiu scias uzi la tempon post la surtera elprovado, eĉ se li devas reiri en la karnon, tiu povas realigi belajn spiri- tajn konstruojn rilate al la paco de la konscienco, per la reeniĝo en la malsubtilan materion, kiam li do elport- os malpli pezan ŝarĝon de zorgoj. Multaj Spiritoj traviv- as jarcentojn penante forviŝi malamojn kaj antipatiojn dum la surtera ekzistado, sed ili tiujn samajn sentojn renaskas post la elkarniĝo. La demando pri pardono laŭ Jesuo, mia kara Andreo, estas ja problemo serioza. Ne paroloj ĝin solvas. Pardoni buŝe estas afero de vort­oj; homo, efektive pardonanta, devas disrompi kaj for- balai pezajn kirasojn, kiujn li forĝis al si mem dum antaŭaj tempoj.

Nun sinjorino Laŭra eksilentis, kvazaŭ devante me- diti pri la amplekso de siaj paroloj. Uzante la okazon, mi aldonis:

La provo de edziĝo estas tre sankta en miaj

okuloj.

Mia kunparolantino ne surpriziĝis ĉe tiu ĉi diro kaj

rimarkis:

Tiujn Spiritojn, kiuj ankoraŭ trapasas simplan

(,) Mateo, 5:24. — La Trad.

bestan elprovadon, nia konversacio ne interesas; sed ni, komprenantaj la neceson de klerigo per la Kristo, devas zorge pesi ne sole la provon de edziĝo, sed ankaŭ ĉian provon seksan, ĉar ĝi profunde tuŝas la vivon de la animo.

Ĉe tiu rimarko mi ne povis ne ruĝiĝi, rememorante mian pasintecon de ordinara homo. Mia edzino iam estis por mi io sankta, kion mi amis super ĉio; aŭdante la patrinon de Lizio, mi tamen remoris jenajn vortojn de la Malnova Testamento: "ne deziru la domon de via proksimulo, ne deziru la edzinon de via proksimulo, nek lian sklavon, nek lian sklavinon, nek lian azenon, nek lian bovon, nek ion, kio apartenas al la proksimulo" ( I Mi subite sentis min nekapabla ankoraŭ trovi stranga la aferon de Tobija. Sed mia kunparolantino rimarkis mian konfuzitecon kaj daŭrigis:

— Kie la klopodo por korektado estas afero de pres- kaŭ ĉiuj, tie devas ekzisti granda komprenemo kaj alta respekto por la Dia Favorkoreco, kiu malfermas al ni tiom da vojoj por ĝustaj rebonigoj. Ĉia seksa travivaĵo de homo, kies Spirito jam ricevis iom da lumo, estas okazaĵo tre grava por li mem. Ĝuste tial frata inter- kompreniĝo antaŭiras ĉian vere savan laboron. Ankoraŭ antaŭ nelonge mi aŭdis de granda instruisto ĉe la Minis- terio de Altigo, ke, se li povus, li enmateriiĝus en la sferoj de la karno, por diri al ĉiuj religiuloj ĝenerale, ke ĉia karito, por esti io Dia, devas sin bazi sur frateco.

En tiu momento la mastrino invitis min viziti Eloiz- an, ankoraŭ restantan en la domo, kaj tiel ŝi kompren- igis al mi, ke ŝi ne deziras konigi pliajn detalojn pri la afero. Konstatinte la ĉiam pli bonan farton de tiu junul- ino, ĵus veninta de la Tero, mi profunde enpensa reiris al la Ĉambroj de Rebonigo.

Nun jam ne okupis mian spiriton la situacio de To­bija nek la sintenado de Hilda kaj Luciana. Min ja im- presis la grandioza demando pri la Interhoma Frateco.

(,) Eliro, 20:17. — La Trad.

XL

KIU SEMAS, TIU RIKOLTOS

Mi ne sciis klarigi al mi, kiel mi tiel forte deziris viziti la virinan departementon en la Ĉambroj de Rebon- igo. Pri tio mi parolis al Narciza, kiu tuj montriĝis preta ĝin kontentigi.

Kiam la Patro vokas nin al iu loko — ŝi afable diris —, tie do atendas nin ia tasko. Ĉiu situacio, dum la vivo, havas difinitan celon... Nepre observu ĉi tiun principon ĉe viaj ŝajne hazardaj vizitoj. Se nur niaj pens- oj celas bonfaradon, ne estas malfacile en ili eltrovi ian Dian inspiron.

En tiu sama tago la flegistino akompanis min al Ne- mezia, influa oficistino en tiu laborfako. Trovi ŝin ne estis malfacile.

Sur vicoj da tre blankaj kaj zorge tenataj litoj trov- iĝis virinoj, kiuj pli bone ŝajnis homaj ĉifonaĵoj. Ĉi tie korŝiraj ĝemoj, tie angoraj ekkrioj. Nemezia, kies no- bleco egalis tiun de Narciza, bonkore parolis:

Vi, mia amiko, nun certe kutimis al tiaj vidaĵoj, kiel ĉi tiu. En la vira departemento okazas preskaŭ same.

Kaj farante signifoplenan geston al sia kolegino, ŝi

diris:

Narciza, bonvolu akompani nian fraton kaj mon- tri al li la servojn, kiujn vi opinio s konvenaj al lia lern- ado. Estu vi ambaŭ kiel hejme.

Mia amikino kaj mi paroladis pri la homa vantamo, ĉiam alligita al la fizikaj plezuroj, elnomante observojn kaj instruojn, kiam ni alvenis al la Pavilono 7. Tie sin trovis kelkaj dekoj da virinoj, sur litoj en ioma distanco unu de alia.

Mi esploris la mienon de la malsanulinoj, kiam mia rigardo trafis iun, kiu vekis pli vive mian atenton. Kiu ja estas tiu afliktita, strangaspekta virino? Ŝajne antaŭ- tempa maljuneco stampiĝis sur ŝia vizaĝo, kaj ŝiajn lipojn streĉis kvazaŭrido, duone el ironio, duone el re- zignacio. Siaj okuloj, senbrilaj kaj malgajaj, montriĝis difektaj. Kun memoro tumultanta kaj koro premata, mi en la daŭro de nemultaj sekundoj ŝin lokalizis en la pas- inta tempo. Tio estis Eliza, tiu sama Eliza, kiun mi ekkonis en mia juneco. Si aspektis alie pro la multa suferado, tamen ŝian memecon mi neniel dubis. Mi per- fekte rememoris tiun tagon, kiam ŝi, en humila teniĝo, venis en nian domon sub la mano de malnova amikino de mia patrino, kiu, akceptinte la kunportitan rekomend- on, dungis ŝin kiel servistinon. Komence, la kutima la- borado, nenio eksterordinara; sed poste la supermezura intimeco inter du homoj, el kiuj unu trouzas la raj ton ordoni kaj la dua la staton servi.

Eliza ŝajnis al mi tre ventanima; kiam duope kun mi, ŝi senskrupule rakontadis certajn aventurojn de sia juneco, kaj per tio ŝi plidanĝerigis la malsaĝecon de niaj pensoj. Mi rememoris tiun tagon, kiam mia patrino vokis min por konvena konsilado. Tia intimeco, ŝi diris, ne decas; estas juste de nia flanko trakti la servantinon amike, sed konsilinde tiujn interrilatojn saĝe tenadi. Mi tamen, senpripense, jam tre malproksimen pelis nian kamaradecon. Sub grandega morala angoro Eliza post kelka tempo forlasis nian domon, ne kuraĝinte ĵeti al mi en la vizaĝon eĉ la plej malgrandan akuzon.

La tempo forpasis kaj reduktis, en mia menso, tiun okazaĵon al akcidenta epizodo de la homa ekzistado. Tamen la epizodo, kiel io de la vivo, ankaŭ estis vivanta. Antaŭ mi estis Eliza, nun venkita, humiligita! Kie ĝis hodiaŭ vivis tiu malfeliĉa virino, tiel frue pelita en do- loran kirlegon da suferoj? De kie ŝi venis? Ho ve! en ĉi tiu okazo ne estis antaŭ mi Silvejra, rilate al kiu mi povis dividi mian ŝuldon kun mia patro. La ŝuldo estis nun tute mia. Mi eĉ ektremis, hontante la elŝoviĝon de tiuj rememoroj, sed, simile al infano sopiranta par- donon pri siaj eraroj, mi iris al Narciza, por peti ŝin pri konsilo.

Mi mem estis mirigita de la konfido, kiun tiuj sankt- aj virinoj inspiris al mi. Kredeble mi neniel kuraĝus peti de la ministro Klarenco la klarigojn, pri kiuj mi petis la patrinon de Lizio, kaj eble mia konduto nun estus alia, se Tobija starus apud mi. Konsiderante, ke ĉiu nobla kaj kristana virino estas ja patrino, mi min turnis al la flegistino, fidante al ŝi pli ol ĉiam. Laŭ la rigardo, kiun ŝi direktis sur min, ŝajnis, ke Narciza kom- prenas mian situacion. Retenante la larmojn, mi ekpa- rolis, sed en unu momento de tiu dolora konfeso mia amikino intermetis:

Ne estas necese paroli plu; mi divenas la epi- logon de la historio. Ne donu vin al detruaj pensoj. Mi proprasperte konas vian moralan turmenton. Se tamen la Sinjoro permesis, ke vi denove renkontiĝu kun ĉi tiu fratino, Li do konsideras vin jam kapabla pagi vian ŝuldon.

Vidante, ke mi staras sendecide, ŝi daŭrigis:

Havu nenian timon. Alproksimiĝu al ŝi kaj ŝin konsolu. Ni ĉiuj, mia frato, trafas sur la vojo la frukt- ojn de la bono aŭ malbono, kiun ni semas. Ĉi tiu aserto ne estas ia doktrina frazo, sed universala veraĵo. Multe da profito mi ĝis hodiaŭ ĉerpis el situacioj similaj al ĉi tiu. Feliĉaj la solventaj ŝuldantoj.

Rimarkinte nun mian firman decidon entrepreni la necesan reguligon de kontoj, ŝi insiste parolis plue:

Ni iru, tamen ne rekonigu vin ĝis pli oportuna okazo, nur post kiam vi sukcese bonfaros al ŝi. Tio ne estos malfacila, ĉar ŝi ankoraŭ estas preskaŭ tute blinda, almenaŭ por kelka tempo. Laŭ la fortoj, ŝin envolv- antaj, mi vidas ĉe ŝi la malĝojan stampon de la fiask- intaj patrinoj kaj de la edzinoj de neniu.

Ni alproksimiĝis. Mi prenis sur min la iniciaton de la konsola parolo. Eliza rekonigis sin, eldirante sian nomon kaj volonte donante aliajn informojn. Antaŭ tri monatoj ŝi estis enportita en la Ĉambrojn de Rebonigo. Dezirante nepre puni min mem antaŭ Narciza, por ke la leciono neforviŝeble penetru en mian animon, mi de- mandis:

Kaj via historio, Eliza? Vi certe multe suferis...

Sentante la amikan tonon de mia demando, ŝi plena

de rezignacio ridetis kaj malŝarĝis sian koron:

Por kio do rememori tiajn malĝojajn aferojn?

Doloraj travivaĵoj ĉiam instruas — mi rediris.

La malfeliĉa virino, kiu montris profundan moralan aliiĝon, dum kelke da momentoj meditis, kvazaŭ kolekt- ante siajn pensojn, kaj diris:

Mia travivaĵo estis tiu de ĉiuj ventkapaj virinoj, kiuj ŝanĝas la benatan panon de laboro je la venena galo de iluzio. En mia longe pasinta juneco, kiel filino de malriĉega hejmo, mi dungigis min en la domo de riĉa komercisto, kie la vivo trudis al mi grandegan aliiĝon. Tiu komercisto havis filon, same junan kiel mi; kiam la intimeco inter ni atingis tian gradon, ke ĉia mia reago estus senutila, mi krime forgesis, ke Dio konsentas la- boron al ĉiu, kiu amas virtan vivon, kiel ajn kulpa tiu estis, kaj fordonis min al doloraj faroj, kiujn priparoli mi trovas superflue. Mi proksime konis plezuron, lukson, materian komforton kaj poste la naŭzon al mi mem, sifilison, hospitalon, forlasitecon, terurajn elreviĝojn, kiuj kulminis per blindeco kaj per la morto de la korpo. Mi longe vagadis en freneziga malespero, sed mi tiel insiste petis pri helpo la Virgulinon el Nazaret, ke unu tagon senditoj de la Bono prenis min pro amo al ŝia nomo kaj kondukis min en ĉi tiun domon de beninda konsolado.

Kortuŝite ĝis larmoj, mi demandis:

Kaj li? Kiel estas nomata tiu viro, kiu faris vin tiel malfeliĉa?

Mi tiam aŭdis de ŝi mian nomon kaj la nomojn de miaj gepatroj.

Ĉu vi lin malamas? — mi demandis frakasita.

Ŝi malgaje ridetis kaj respondis:

Dum la tempo de mia antaŭa suferado mi mal- benis lian memoron, mi portis kontraŭ li mortan mal- amon, sed la fratino Nemezia igis min pensi alie. Se mi lin malamus, mi devus malami min mem. En ĉi tiu afero la kulpo devas esti dividita. Mi do devas kulpigi neniun.

Tia humileco min kortuŝis. Mi ekprenis ŝian dekstr- an manon, sur kiu, sen ke mi povus tion eviti, ekruliĝis larmo de pento kaj konscienco-riproĉo.

Aŭskultu, mia amikino — mi diris forte emoci- ita —, ankaŭ mi nomiĝas Andreo, kaj mi devas vin helpi. De nun kalkulu je mi.

Via voĉo — naive diris Eliza — similas lian.

Nu — mi daŭrigis, kortuŝita —, ĝis nun mi ĝus- tadire ne havas familion en "Nia Hejmo"; vi do estos ĉi tie mia fratino laŭ la koro. Kalkulu je mia sindoneco de amiko.

En la mieno de tiu suferanta virino, klara rideto ŝajnis esperplena lumo.

Ho, kiel mi vin dankas! — ŝi diris, forviŝante la larmojn. — De kiom da jaroj neniu parolis al mi tiele, per tia familiara tono, donante al mi la konsolon de sin- cera amikeco! Jesuo benu vin!

En tiu momento, kiam miaj larmoj pli abunde el- verŝiĝis, Narciza patrine ekprenis al mi la manojn kaj ripetis:

Jesuo benu vin!

XLI

KUNVOKO AL BATALADO

Dum la unuaj tagoj de Septembro 1939 ankaŭ "Nian Hejmon" trafis la bato, kiu atingis plurajn spiritajn ko- loniojn, ligitajn al la amerika kontinento. Ĝi estis la eŭropa milito, tiel ruiniganta la rondojn de la karno, kiel konfuzanta la sferojn de la spirito. Multaj el ni faradis konsiderojn pri la militaj entreprenoj, kredeble baldaŭ okazontaj, ne kaŝante la grandegan teruron, kiu ilin posedis.

Oni de longe sciis, ke la Grandaj Orientaj Fratularoj suferadis la malamikajn vibrojn de Japanujo, spertante grandegajn malfacilaĵojn. Nun tamen montriĝis kurioz- aj kaj altedukaj faktoj. Simile kiel la noblaj spiritaj rondoj de la maljuna Azio silente luktadis, tiel "Nia Hejmo" sin preparadis por tia sama laboro. Krom alt- valoraj rekomendoj sur la kampo de frateco kaj simpatio, la Guberniestro ankaŭ konsilis al ni esti singardaj en la sfero de la pensoj, detenante nin de ĉia malpli digna in- klino en la sentimenta orbito.

Mi konstatis, ke la Superaj Spiritoj, en tiaj cirkons- tancoj, rigardas la agresantajn naciojn ne kiel malamik- ojn, sed kiel renversemulojn, kies kriman agadon oni nepre devas bridi.

— Ve al tiuj popoloj, ebriiĝantaj per la vino de malbono! — diris al mi Salustio. — Eĉ se ili kelkatempe sukcesas, tiaj venkoj donos nur la pligravigon de ilia ruino, farante pli frakasantaj iliajn neprajn disbatojn. Ĉiu lando, kiu eksplodigas militon, fariĝas kapo de mal- ordo en la Domo de la Patro kaj pagos pro tio teruran prezon.

Mi tiam rimarkis, ke la superaj regionoj de la vivo sin turnas, en justa defendo de la viktimoj, kontraŭ la entreprenojn de malklereco kaj de ombro, kuniĝintaj por anarkio kaj sekve por detruado. Miaj laborkolegoj sci- igis min, ke ĉe tiaj okazaĵoj la agresantaj landoj fariĝas naturaj potencaj centroj de la fortoj de malbono. Ne gardante sin kontraŭ grandegaj danĝeroj, tiuj popoloj, esceptinte la noblajn kaj saĝajn Spiritojn, tie laborant- ajn, senprudentiĝas ĉe la kontakto kun la elementoj de malvirtiĝo, kiujn ili elvokas el la mallumaj regionoj. Laboremaj kolektivoj fariĝas aŭtomatoj de krimo. In- feraj legioj sin ĵetas sur grandajn produktejojn de la komuna progreso, turnante ilin en mediojn de maliceco kaj teruro. Tamen, dum la mallumaj bandoj ekposedas la menson de la agresintoj, la spiritaj grupoj de la nobla vivo ekmoviĝas helpe al la atakitoj.

Se ni devas kompati homon, kiu kontraŭas la leĝon de bono, des pli ĝuste ni kompatu popolon, kiu forgesas justecon.

Tuj post la tagoj, kiujn signis la unuaj bomboj sur la polan landon, mi ĉe noktiĝo troviĝis, en la Ĉambroj de Rebonigo, kune kun Tobija kaj Narciza, kiam nefor- gesebla klariono ekaŭdiĝis dum horkvarono. Profunda emocio nin ĉiujn ekposedis.

Ĝi estas la supera kunvoko al helpservoj al la Tero — bonkore klarigis al mi Narciza.

Ĝi estas signo, ke la milito longe daŭros, alport- ante terurajn turmentojn al la homa spirito — diris Tobija maltrankvila. — Kvankam malproksime, la tuta psika vivo en Ameriko naskiĝis en Eŭropo. Ni devos forte klopodi, por antaŭsavi de ia katastrofo la Novan Mondo.

La klariono aŭdiĝis plu kun stranga kaj impona modulado. Mi rimarkis, ke profunda silento falis sur la tutan Ministerion de Regenerado.

Ĉe mia teniĝo de aflikta atendo, Tobija sciigis:

Kiam la alarmklariono sonoras, en la nomo de la Sinjoro, ni devas silentigi la malsuprajn bruojn, por ke la alvoko gravuriĝu en niaj koroj.

Kiam la mistera instrumento ellasis la lastan noton, ni iris en la grandan parkon, por observi la ĉielon. Tree- ge kortuŝite, mi ekvidis multegon da brilantaj punktoj, kiuj aspektis kvazaŭ malproksimaj lumeroj, ŝvebantaj sur la firmamento.

Tiu klariono — diris Tobija, ankaŭ emociita — estas uzata de viglantaj Spiritoj, okupantaj altan hierar- kian rangon.

Survoje al la Ĉambroj, mia atento estis turnita al grandegaj bruoj el la pli altaj lokoj de la kolonio, kie troviĝis la publikaj vojoj.

Tobija konfidis al Narciza certajn gravajn servojn ĉe la malsanuloj kaj invitis min eliri, por observi la po- polan moviĝadon.

Veninte al la supraj etaĝoj, de kie ni povus direkti nin al la Placo de la Guberniestrejo, ni ĉie rimarkis in- tensan moviĝadon. Ĉe mia komprenebla mirego mia kun- ulo klarigis:

Ĉi tiuj multopaj grupoj direktiĝas al la Minis- terio de Komunikado, celante ricevi sciigojn. La ĵus sonorintan klarionon ni aŭdas nur en tre gravaj okazoj. Ni ĉiuj scias, ke temas pri milito, kaj tiu ministerio eble konigos al ni ian esencan detalon. Observu la pasantojn.

Ĉe nia flanko iris du sinjoroj kaj kvar sinjorinoj en animita konversacio.

Prezentu al vi — diris unu el la sinjorinoj —, kio al ni okazos en la Ministerio de Helpo. De multe da seninterrompaj monatoj la venado de petoj estas ekster- ordinara. Estas kompreneble, ke ni tre malfacile plen- umas ĉiujn devojn.

Kaj ni, en la Ministerio de Regenerado? — diris la pli aĝa sinjoro. — La laboro estas multe pli granda. En mia fako la gardado kontraŭ la vibroj el la Ombrejo necesigas senĉesajn klopodojn. Mi jam antaŭsentas, kio venos sur nin...

Tobija delikate ekprenis mian brakon kaj diris:

Ni paŝu iom pli antaŭen. Ni aŭdu, kion diras aliaj grupoj.

Kiam ni alproksimiĝis al du sinjoroj, mi aŭdis unu el ili demandi:

Ĉu kredeble tiu malfeliĉego trafos nin ĉiujn?!

La pridemandito, kiu ŝajnis homo kun granda spirita ekvilibro, trankvile respondis:

Kiel ajn ĝi estas, mi vidas nenian motivon por konfuzo. La sola novaĵo estas ekstra laboro, kio en la fundo estos beno. Ĉio cetera, laŭ mia opinio, estas na- tura. Malsano instruas sanon, malfeliĉo naskas saĝon. Jam de longe mitralo vipas Ĉinujon, kaj tamen vi ĝis nun elmontris pri tio nenian miregon.

Sed nun — malkontente kontraŭdiris lia kun- ulo — ŝajnas, ke mi estos devigita ŝanĝi mian laborpro- gramon.

Tiu unua ridetis kaj rimarkis:

Helvecio, Helvecio, ni forgesu "mian programon" kaj ni pensu pri "niaj programoj".

Ĉe nova gesto de Tobija, kiu petis mian atenton, mi ekobservis tri sinjorinojn, kiuj iris en tiu sama direkto kiel ni, ĉe nia maldekstra flanko, kaj samtempe mi vidis, ke pitoreskaĵoj ja ekzistas ankaŭ tie, en tiu maltrankvila krepusko.

Ĉi tiu afero min ekstreme impresas — diris la plej juna —, ĉar Everardo ne nun devus reveni de la mondo.

Sed la milito — diris unu el ŝiaj kunulinoj —, ŝajnas, ne atingos la Iberan Duoninsulon. Portugalujo situacias tre malproksime de la kampo de tiuj okazaĵoj.

Kial tamen — demandis la tria sinjorino — tia maltrankvilo? Se Everardo ja venus, kio do okazus?

Mi timas — respondis la junulino —, ke li penus renkonti min kiel edzinon. Mi lin ne povus toleri. Li estas tre malklera, kaj mi neniel submetiĝus al pluaj kruelaĵoj.

Vi malsaĝa! — rediris ŝia kamaradino. — Ĉu vi forgesis, ke Everardo estus retenita en la Ombrejo aŭ suferus ion pli malbonan?

Tobija, ridetante, klarigis:

Ŝi timas la liberiĝon de senprudenta kaj perver­sa edzo.

Post multe da minutoj, dum kiuj ni observadis tiun popolamason, ni venis antaŭ la Ministerion de Komu- nikado kun ĝiaj grandegaj konstruoj, destinitaj por in- formaj servoj.

Miloj da estuloj afliktite sin reciproke puŝadis. Ĉiuj volis informojn kaj klarigojn, sed ne ebla estis ia ĝe- nerala interkonsento. Treege surprizite de tiu kriegado, mi ekvidis, ke iu suriris altan balkonon kaj petas la popolon atenti. Tio estis imponaspekta maljunulo, anonc- anta, ke post dek minutoj aŭdiĝos alvoko de la Guber- niestro.

Tio estas la ministro Speridio — informis Tobija, kontentigante mian scivolemon.

Kiam ĉesis la bruado, post kelke da momentoj ek- aŭdiĝis la voĉo de la Guberniestro mem per multnombraj laŭtparoliloj:

"Fratoj el "Nia Hejmo", ne fordonu vin al tu- multoj de la pensado aŭ de la parolo. Aflikto ne kons- truas, angoro nenion solidan starigas. Ni sciu indi la klarionon de la Sinjoro, obeante Lian Dian Volon per silenta laborado sur niaj postenoj."

Tiu klara kaj flama voĉo de iu, kiu parolas kun aŭtoritato kaj amo, faris drastan efikon sur la amaso. En la nelonga daŭro de unu horo la tuta kolonio revenis al sia kutima sereneco.

XLII

LA PAROLO DE LA GUBERNIESTRO

Por la dimanĉo post tiu sonorado de la klariono la Guberniestro promesis la efektivigon de la evangelia kulto en la Ministerio de Regenerado. La esenca celo de tiu decido, klarigis Narciza, estis la preparado de pli- aj lernejoj por helpantoj en la Ministerio de Helpo kaj sekcioj por ekzercado de novaj servantoj en tiu de Re- generado.

Ni devas prepari — ŝi diris — iom da homoj por la urĝa hospitalservo, kvankam la konflikto eksplodis tiel malproksime, kaj ankaŭ organizi ekzercojn taŭgajn kontraŭ timo.

Kontraŭ timo?! — mi demandis mirigita.

Kiel do ne? — ĝentile rediris la flegistino. — Eble, kiel okazas al multaj, vin mirigos ekscii pri la gran- da nombro da homoj mortigitaj nur de la detruaj vibroj de la teruro, kiu estas tiel infekta kiel ĉiu danĝere dis- vastiĝanta malsano. Ni rigardas la timon kiel unu el la plej grandaj malamikoj de homo, ĉar ĝi enlokiĝas en la citadelo de la animo, atakante la plej internajn fortojn.

Rimarkinte mian miron, ŝi daŭrigis:

Ne dubu tion. En la nuna situacio la Guber- niestraro konsideras la ekzerciĝadon kontraŭ timo multe pli grava, ol la lecionojn mem pri flegado de malsanul- oj. Animtrankvileco estas garantio de sukceso. Vi poste komprenos tiajn postulojn de la laboro.

Nenian argumenton mi trovis, kiu rebatus tiajn

asertojn.

En la hieraŭo de la anoncita evento mi havis la honoron esti unu el la multenombraj servantoj, difinitaj por la purigo kaj natura ornamado de la granda salono, rezervita por la plej alta estro en la kolonio.

Mi tiam prave sopiris tiun tagon. La unuan fojon mi estis vidonta apud mi la noblan direktiston, kiun ĉiuj plej alte estimis. Mi ne estis la sola homo en tia atendo, ĉar tiel same tiam troviĝis multaj el miaj kamaradoj.

Mi havis la impreson, ke la tuta oficistaro de nia ministerio alsvarmis en la grandan naturan salonon, tuj de la aŭroro de dimanĉo, kiam efektivaj karavanoj el ĉiuj departementoj venis al tiu loko. La Granda Ĥoro de la Templo de la Guberniestrejo, aliĝinte al la knaboj- -kantistoj el la lernejoj de la Ministerio de Klarigo, ko- mencis la feston per la mirinda himno titolita "Ĉiam kun vi, Sinjoro Jesuo", kiun kantis samtempe du mil voĉoj. Aliaj belegaj melodioj plenigis la spacon. La de- likata susurado de la vento, enfluanta per ondoj da par- fumo, kvazaŭ respondis la mildajn ariojn.

La eniro en la grandegan verdan ejon estis permes- ita al ĉiuj servantoj ĉe la Ministerio de Regenerado, ĉar, laŭ la organizita programo, la evangelia kulto celis spe- ciale ilin; la ceterajn ministeriojn reprezentis multenom- braj delegitaroj.

La unuan fojon mi havis antaŭ la okuloj kelke da servantoj en la Ministerio de Altigo kaj de Dia Unuigo, kiuj, ŝajnis al mi, portis veston el brilega lumo.

La festo superis ĉion, kion mi povus revi pri beleco kaj ravo. Muzikaj instrumentoj kun ĉarmega vibrado luladis per melodioj la bonodoran pejzaĝon.

Je la deka horo alvenis la Guberniestro, akompanata de la dek du ministroj de Regenerado.

Mi neniam forgesos la majestan kaj imponan figur- on de tiu blankhara maljunulo, kies fizionomio laŭŝajne montris samtempe la saĝon de grandaĝulo kaj la ener- gion de junulo, la karaktermildecon de sanktulo kaj la serenecon de konscienca kaj justa administranto. Alta, malgrasa, portante tre blankan tunikon, kun akraj kaj mirinde klaraj okuloj, li apogis sin sur bastono, kvankam li paŝadis tenante sin rekte kiel junulo.

Kontentigante mian scivolon, Salustio informis:

La Guberniestro ĉiam amis la patriarkan sinten- on, konsiderante, ke oni devas adminstri kun patra amo.

Post kiam li sidiĝis sur la plej alta tribuno, eklev- iĝis la infanaj voĉoj, akompanataj de karestonaj harpoj, kantante la himnon "Al Vi, Sinjoro, niaj vivoj".

La energia kaj aminda maljunulo ĵetis la rigardon ĉirkaŭen sur la densan kunsidantaron el miloj da ĉeest- antoj. Tuj poste li malfermis lumantan libron, pri kiu mia kunulo informis min, ke ĝi estas la Evangelio de Nia Sinjoro Jesuo Kristo. Li ĝin atente foliumis kaj tiam malrapide legis:

"Kaj vi aŭdos pri militoj kaj famoj de militoj. Zorgu, ke vi ne maltrankviliĝu; ĉar tio devas okazi; sed anko- raŭ ne estas la fino." Vortoj de la Majstro laŭ Mateo, ĉap. 24, par. 6.

Kun voĉo multe pli forte sonanta pro la elektraj vibroj, la estro de la urbo kortuŝite preĝis, petante la benojn de la Kristo; poste li salutis la reprezentantojn de la ministerio de Dia Unuigo, Altigo, Klarigo, Komu- nikado kaj Helpo, kaj, kun aparta atentemo, li sin turnis al ĉiuj, servantaj en nia ministerio.

Ne eble estus priskribi la tonon dolĉan kaj energian, aman kaj konvinkan de tiu neforgesebla voĉo, kaj ankaŭ fiksi sur la homa papero la Diajn komentariojn pri tiu evangelia loko, faritajn kun profunda sento de respekto antaŭ sanktaj aferoj.

Finante, ĉe respekta silento, la Guberniestro direktis apartan parolon al la servantoj en la Ministerio de Re- generado, dirante pli aŭ malpli la jenon:

Al vi, miaj fratoj, kies laboroj troviĝas plej proksime al tiuj surteraj, mi persone vokas, esperante multe ricevi el via nobla sindonemo. Ni plej alte levu nian gradon da kuraĝo kaj servemeco. Kiam la fort- oj de ombro pliigas la malfacilaĵojn en la malsuperaj sferoj, novaj lumoj fariĝas nepre necesaj, por disbati sur la Tero la densan mallumon. Mi dediĉis la hodiaŭan kulton al ĉiuj, kiuj servas en ĉi tiu ministerio, aparte al ili donante la konfidon de mia koro. Mi do en ĉi tiu momento parolas ne al niaj fratoj, kies mensoj jam la- boras en pli altaj regionoj de la vivo, sed al tiuj el vi, kiuj kunportas sur la sandaloj de sia rememorado la signojn de la polvo de la mondo, por reliefigi ilian gigant- an taskon.

" "Nia Hejmo" bezonas tridek mil servantojn lert- ajn en defendado, tridek mil laborantojn, ne pensantajn pri ripozo aŭ personaj oportunaĵoj, dum daŭros nia ba- talo kontraŭ la elĉeniĝintaj fortoj de krimo kaj mal- klereco. Taskoj estos por ĉiuj en la regionoj de vibra limo, inter ni kaj la malsuperaj tavoloj, ĉar ni ja ne povus atendi la malamikon en nia spirita loĝejo. En la kolektivaj organizaĵoj estas nepre necese konsideri la preventan medicinon kiel plej precipan rimedon por la antaŭgardo de la interna paco. Ni estas, en "Nia Hejmo", pli ol unu miliono da estuloj, sin donantaj al la superaj ordonoj kaj al la morala rafinado de si mem. Ĉu estus karitaĵo permesi, ke kelkaj milionoj da tumultemaj Spi- ritoj invadu nian teritorion? Ni do ne povas heziti pri la defendo de la bono.

"Mi scias, ke multaj el vi en ĉi tiu momento reme- moras la Grandan Krucumiton. Vere, Jesuo donis sin mem al la amaso da ribeluloj kaj krimuloj pro amo al la saviĝo de ni ĉiuj, sed li tamen ne fordonis la mondon al malordo kaj disneniiĝo. Ni ĉiuj devas esti pretaj al individua sinofero, sed ni ne povas malfermi nian domon al maliculoj. Sendube nia esenca tasko estas celado al interfratiĝo kaj paco, al amo kaj moderigo de doloroj de suferantoj; kompreneble, ke ni rigardas ĉian mal- bonon kiel disperdon de energio, kaj ĉian krimon kiel malsanon de la animo; "Nia Hejmo" tamen estas Dia apartenaĵo, kiun ni devas defendi per ĉiuj fortoj de la koro. Kiu ne scias antaŭgardi, tiu ne indas ĝui. Ni do preparu legiojn da laborantoj por mensklarigo kaj kon- solado sur la Tero, en la Ombrejo kaj en Mallumo, kiel misiuloj de frata amo; sed ni devas organizi, en ĉi tiu ministerio, antaŭ ĉio ian specialan legion por defendo, kiu garantius niajn spiritajn laborojn ĉe niaj vibraj limoj."

Tiel li longe paroladis plu, atentigante pri la neceso de fundamentaj disponoj, teksante konsiderojn, kiujn mi neniel povus ĉi tie priskribi. Finante siajn komentariojn, li relegis tiun paragrafon laŭ Mateo; poste li denove pet- is la benojn de Jesuo kaj la aŭdantojn, ke ĉi tiuj estu fortaj, por ke neniu el ni vane ricevu donojn.

Kortuŝita kaj ravita, mi aŭdis la infanojn kanti la himnon, kiun la ministrino Veneranda titolis "La Granda Jerusalem". La Guberniestro malsupreniris de la tribuno sub vibroj de grandega espero; tiam karesanta venteto ekblovis sur la arbojn, kunportante, eble de tre mal- proksime, petalojn de rozoj aliaj ol niaj, kun mirinde blua koloro, kiuj facile aerdisiĝis ektuŝante niajn frunt- ojn kaj plenigis niajn korojn per plej intensa ĝojo.

XLIII

INTERPAROLOJ

Kvankam la Guberniestro retiriĝis en sian pli inti- man rondon, la Ministerio de Regenerado tamen ankoraŭ zumadis per festaj elmontroj.

Oni interparolis pri la okazaĵoj. Centoj da kama- radoj, respondante al la voko de la granda spirita estro, proponis sin por la malfacilaj laboroj de la defensivo.

Mi iris al Tobija, por demandi lin pri la ebleco de mia kunhelpo, sed la nobla frato ridetis mian naivecon kaj diris:

Andreo, vi nun apenaŭ komencas la novan la- boron. Ne rapidu peti aldonon de prirespondeco. Taskoj estos por ĉiuj, ĵus diris al ni la Guberniestro. Ne for- gesu, ke niaj Ĉambroj de Rebonigo estas centroj de aktiva laborado, tage kaj nokte. Ne faru al vi mem afliktojn. Memoru, ke oni kolektos tridek mil servantojn por la konstanta gardado. Sur nia posta flanko estos do multo da vakantaj lokoj por plenigi.

Rimarkinte mian honton, la nobla kamarado, bom- humora, daŭrigis post nelonga paŭzo.

Kontentiĝu per via enskribiĝo en la lernejon kon- traŭ timo. Kredu, ke tio alportos al vi grandegan bonon.

En ĉi tiu momento mi ricevis fortan ĉirkaŭbrakon de Lizio, kiu, ĉe tiu festo, estis unu el la delegitoj de la Ministerio de Helpo.

Forpermesite de Tobija, mi foriris kune kun Lizio, por ĝui pli intiman konversacion.

Ĉu vi konas — li demandis — la ĉi tie oficantan ministron Benevenuto, el Regenerado, tiun saman, an- taŭhieraŭ venintan el Pollando?

Mi ne havas tian plezuron.

Ni do iru al li — rediris Lizio, envolvante min en la vibrojn de sia grandega frata amo. — De longe mi havas la honoron alkalkuli lin al la rondo de miaj personaj amikoj.

Post kelke da momentoj ni troviĝis en la granda verda salono, kie laboradis tiu ministro de Regenerado, kiun mi konis nur vizaĝe.

Multenombraj grupoj da vizitantoj babiladis sub la foliaro de la grandaj arboj. Lizio kondukis min al la plej granda homamaso, en kiu Benevenuto konversaciis kun pluraj amikoj, kaj kun laŭdaj vortoj prezentis min al li. La ministro min ĝentile akceptis kaj plej bonkore permesis, ke mi partoprenu en lia rondo.

La konversacio normale daŭris plu, kaj mi rimarkis, ke oni pridiskutadis la situacion sur la Tero.

Tre dolora estas la sceno, kiun ni vidis — diris Benevenuto per serioza tono —; kutimiĝinte al la laboro por paco en Ameriko, neniu el ni faris al si ian ideon pri tio, kiaj estos la klopodoj por spirita helpo sur la kampoj de Pollando. Ĉio maluma, ĉio malfacila. Oni tie ne povas esperi lumon el Fido ĉe la atakintoj, tiom pli ĉe la plimulto el la viktimoj, kiuj sin tute fordonas al teruregaj impresoj. La enkarnuloj nin ne helpas, sed nur konsumas niajn fortojn. De kiam mi estas ministro, mi neniam vidis tiajn multopajn suferojn.

Ĉu la komisiono tie longe restis? — interesite demandis unu el niaj samrondanoj.

La tutan disponeblan tempon — respondis la mi- nistro. — La estro de la ekspedicio, mia kolego el Helpo, opiniis konsilinde, ke ni nin ankoraŭ okupu nur pri tiu tasko, por fari pluajn observojn kaj pli bone profiti el la travivaĵo. Efektive, la okazo ne povus esti pli favora. Mi pensas, ke ni troviĝas tre malproksime de la ekster- ordinara rezistemo de la sindonaj spiritaj servantoj, tie deĵorantaj. Ĉiuj servoj de tuja helpo estas perfekte plen- umataj, malgraŭ la atmosfero sufokanta, saturita de detruaj vibroj. La batalkampo, nevidebla por niaj sur- teraj fratoj, estas vera, nepentreble ampleksa infero.

Neniam, kiel dum milito, la homa spirito elmontras sian staton de defalinta animo, kun trajtoj esence diablaj. Mi vidis inteligentajn kaj klerajn sinjorojn plej detale lokalizi difinitajn kampojn de paca aktiveco por tio, kion ili nomas "rektaj pafoj". Forte eksplodemaj bomboj dis- pulvorigas pacience starigitajn konstruojn. Kun la ve- nenaj blovaĵoj de la obusoj miksiĝas la haladzo de mal- amo, kiu preskaŭ neebligas ian helpon. Sed nin plej profunde ĉagrenis la kompatinda stato de la agresintoj, kiam iu el ili, devigite de la cirkonstancoj, demetis sian karnan vestaĵon. Plejparte superregataj de mallumaj fortoj, ili sin forpelis de la Spiritoj-misiuloj, nomante ĉi tiujn "fantomoj de la Kruco".

Ĉu ili ne estis ie enloĝigataj, por ricevi la necesan klarigon pri sia situacio? — iu el ni intermetis.

Benevenuto faris multesignifan geston kaj respondis:

La trankvilajn frenezulojn oni ĉiam povas helpi en la hejmo; sed kian alian rimedon oni havas kontraŭ la furiozaj, ol la frenezulejon? Pri tiaj estuloj oni povus fari nenion, krom restigi ilin plu en la abismo de mal- umo, kie ili estos nature devigitaj revirtiĝi, ebligante veni al ili noblajn pensojn. Estas do kompreneble, ke la helpmisiuloj rifuĝigas nur tiujn pretajn ricevi la altan helpon. La viditaj scenoj estis do, pro multaj motivoj, treege doloraj.

Profitante nelongan interrompon, alia amiko diris:

Estas preskaŭ nekredeble, ke Eŭropo, kun tiom da kulturaj riĉaĵoj, kuraĝis fari tian ruinigan paŝon.

Tion naskas manko de religia preparado, miaj amikoj — klarigis la ministro per esprimoplena tono. — Al homo ne sufiĉas kulturita intelekto, sed estas necese lumigi al si la menson por la vivo eterna. La eklezioj estas ĉiam sanktaj pri siaj fundamentoj, kaj la pastreco estas ĉiam dia, nur se la pastroj zorgas esence pri la Vero de Dio; pastreco politika neniam kvietigos la spi- ritan soifon de la civilizacio. Sen la Dia blovo la religiaj institucioj povas inspiri respekton kaj admiron, sed ne kredon kaj konfidon.

Sed, Spiritismo? — subite demandis unu el la ĉeestantoj. — Ĉu antaŭ pli ol kvindek jaroj ne ek- aperis en Ameriko kaj en Eŭropo la unuaj doktrinaj bur- ĝonoj? Ĉu tiu nova movado ne servas ĉiam ankoraŭ al la eternaj veraĵoj?

Benevenuto ridetis, faris tre signifan geston kaj res-

pondis:

Spiritismo estas nia granda espero kaj laŭrajte la Konsolanto de la enkarna homaro; tamen nia irado estas ankoraŭ tre malrapida. Ĝi estas Dia dono, pri kiu la plimulto el la homoj ne havas "okulojn por vidi". Grandega nombro de la novuloj venas al tiu Dia fonto, sed refaras la malbonaĵojn de siaj antaŭaj religioj. Ili volas ĉerpi profitojn, sed ne volontiĝas ion ajn doni el si mem. Ili alvokas la veron, sed ne iras renkonte al ĝi. De unu flanko, multaj, studantaj tiujn fenomenojn, faras el la mediumoj simplajn homajn kobajojn, kaj de la dua flanko multaj kredantoj kondutas simile al iaj malsanul- oj, kiuj, kvankam jam resaniĝintaj, prefere kredas la malsanon, ol la sanon, kaj neniam uzas siajn proprajn piedojn. Unuvorte, oni sur la Tero elserĉas materiiĝint- ajn Spiritojn por la nedaŭra fenomenismo, dum ni ĉi tieaj konstante elserĉas spiritiĝintajn homojn por serioza laboro.

Ĉi tiu vortludo elvokis esprimojn de ĝenerala bom- humoro, kaj la ministro gravamiene aldonis:

Niaj taskoj estas astronomie grandegaj. Ni ta­men ne forgesu, ke ĉiu homo estas embrio de dio. Ni ekplenumu niajn devojn kun espero kaj optimismo, kaj ni estu ĉiam konvinkitaj, ke, se ni bone faros tion, kio nin koncernas, ni povos esti trankvilaj, ĉar la Sinjoro zorgos pri la cetero.

Ĉ i tiu interparolo okazis en 1939. La unuaj spiri- tismaj fenomenoj en Usono fariĝ is en la 31-a de Marto 1848; la unua filozofia verko pri Spiritismo, nome "La Libro de la Spiritoj", de Allan Kardec, aperis la 18-an de Aprilo 1 857. Sekve, en 1939 estis forpasintaj 91 kaj 82 jaroj post la apero de Spiritismo, respektive en Ameriko kaj en EŬ ropo. Kaj nun, kiam mi faras ĉ i tiun tradukon, la mondo jam solene festis la unuan centjaron de ambaŭ aperoj. — La Trad.

XLIV

LA MALLUMO

Por nia pli granda ĝojo en tiu kunestado, Lizio kon- igis al mi novajn flankojn de sia kulturo kaj sentemeco. Majstre vibrigante la kordojn de sia citro, li rememorigis al ni malnovajn kanzonojn kaj ariojn de la Tero.

Vere mirinda tago! Spiritaj ĉarmaĵoj sekvis unu ali- an, kvazaŭ ni troviĝus en la paradizo mem.

Kiam mi ektroviĝis duope kun la bonkora flegisto, servanta en la Ministerio de Helpo, mi konigis al li mi- ajn impresojn de raviteco.

Ne dubu tion — li diris, ridetante —; kiam ni estas kune kun iu, kiun ni amas, okazas en nia interno io konsola kaj konstrua. Ĝi estas tiu nia nutraĵo, la amo, Andreo. Kiam multe da animoj kolektiĝas en la rondo de tiu aŭ tiu aktiveco, iliaj pensoj interplektiĝas, form- ante centrojn de vivanta fonto, en kiuj ĉiu ricevas el la ĝenerala vibrado sian porcion da ĝojo aŭ sufero. Tial, sur la Tero, la demando pri la medio estas ĉiam konsi- derinda faktoro sur la vojo de ĉiu homo. Ĉiu kreito vivas el tio, kion li kulturas. Kiu ĉiutage sin allasas al malĝojo, tiu en ĝi implikiĝas; kiu tro reliefigas malsan- on, tiu suferas ĝian malutilon.

Rimarkinte mian miron, li finis:

En tio ekzistas nenia mistero. Ĝi estas leĝo de la vivo, kiel pri la klopodoj de bono, tiel ankaŭ pri la manovroj de malbono. El la kunvenoj de frateco, es- pero, amo kaj ĝojo, ni eliras kun frateco, espero, amo kaj ĝojo de ĉiuj; sed el ĉiu kolektiĝo kun malnoblaj inklinoj, kie regas egoismo, vantamo aŭ krimo, ni eliras venenitaj de la detruaj vibroj de tiuj sentoj.

Vi ja estas prava — mi diris, kortuŝita —; en tio mi vidas ankaŭ la principojn, kiuj regas la vivon en la homaj hejmoj. Kiam ekzistas reciproka kompreno, ni vivas ĉe la sojlo de la ĉiela feliĉo, sed se ni obstinas en malkompreno kaj malico, ni brulas en vivanta infero.

Li faris bonhumoran mienon kaj, ridetante, jesis.

Mi tiam decidiĝis demandi lin pri unu afero, kiu jam de kelke da horoj premokupis mian menson. Dum sia parolado al ni la Guberniestro aludis pri la Tero, la Om­brejo kaj la Mallumo, sed, sincere dirite, mi ĝis tiam neniam aŭdis pri ĉi tiu lasta tavolo. Ĉu "malluma re- giono" ja ne estas la Ombrejo mem, kie mi mem dum tutaj jaroj vivadis en plej nigra nokto? Ĉu mi konstante ne vidis multe da menskonfuzitoj kaj da ĉiaspecaj mal- sanuloj, venintaj el la regionoj de la Ombrejo? Reme- morante, ke Lizio donis al mi tiel altvalorajn klarigojn pri mia propra situacio, en la komenco de mia provado en "Nia Hejmo", mi konfidis al li miajn dubojn, mal- kaŝante al li la perpleksecon, en kiu mi troviĝis.

Li faris tre signifan mienon kaj diris:

Ni nomas "Mallumo" la plej malaltajn regionojn, kiajn ni konas. Konsideru la homojn kiel vojirantojn de la vivo. Iaj malmultaj paŝas firme, kun rigardo fiks- ita al la esenca celo de la irado: tiuj estas la noblegaj Spiritoj, kiuj, eltrovinte en si mem la Dian esencon, senhezite marŝas al la superega celo. Sed la plimulto senmove staradas: tiuj estas multego da animoj, kiuj tutajn jarcentojn treniĝas, refarante ĉiam samajn prov- ojn. La unuaj iras laŭ rektaj linioj; la lastaj sin movas laŭ grandaj kurboj, kaj tiel, refarante paŝojn kaj penojn, ili estas elmetitaj al la kaprico de multenombraj sorto- vicoj. Multaj ofte perdiĝas meze en la arbaro de la vivo, implikite en la labirinto, kiun ili konstruas por siaj pro­praj piedoj. Al tiu klaso apartenas milionoj da estuloj, vagantaj en la Ombrejo. Aliaj, preferante iradi en mal- lumo, pro la ilin absorbanta zorgado pri sia "mem", ofte falas en abismojn, sur kies fundo ili kuŝas tra ne- difinita tempo. Ĉu vi komprenis?

Ĉi tiu klarigo ne povus esti pli trafa. Emociite de la amplekso kaj malsimpleco de la temo, mi tamen de- mandis:

Sed, kiel ŝajnas al vi tiaj faloj? Ĉu ili okazas sole nur sur la Tero? Nur enkarnuloj povas fali en pro- fundegaĵon?

Lizio enpensiĝis unu minuton kaj respondis:

Via rimarko estas ĝusta. Ĉie ajn iu Spirito povas alfundiĝi en la marĉojn de malbono; mi tamen aldonu, ke en la superaj sferoj la kapableco de sindefendo estas pli granda kaj tial ĉia kulpo estas rigardata kiel multe pli grava.

Al mi tamen — mi rediris — falo ĉiam ŝajnis ne ebla en regionoj nekomunaj al la surtera korpo. La Dia medio, la konado de vero, la supera helpo aspektis al mi kvazaŭ rimedoj, nepre efikantaj kontraŭ la veneno de vantamo kaj tento.

Mia amiko ridetis kaj klarigis:

La demando pri la tento estas pli kompleksa. Ĉie sur la terglobo estas plene da Dia atmosfero, konado de vero kaj supera helpo. Ne malmultaj tie partoprenas en disruinigaj bataloj inter protektantaj arboj kaj sur florantaj kampoj; multaj murdas en la lunlumo, nesent- emaj por la altega inspirado de la steloj; aliaj ekspluat- as pli malfortajn, aŭdante profundan revelacion de la supera vero. Sur la Tero ja ne mankas bildoj kaj esprim- oj esence Diaj.

Ĉi tiuj vortoj de la flegisto penetris al mi profunde en la spiriton. Efektive, la militistoj pli volonte sin don­as al detruado ordinare en printempo kaj en somero, kiam la Naturo sternas sur la tero kaj firmamento mir- indaĵojn el koloro, parfumo kaj lumo; oni rabas kaj murdas prefere nokte, kiam la luno kaj steloj dronigas la Teron en Dian poezion. La plej multaj turmentistoj de la homaro estas treege kleraj homoj, kiuj forpuŝas de si la Dian inspiron. Revenante al mia ideo pri la spirita falo, mi ankoraŭ demandis:

Tamen, Lizio, ĉu vi povus iel sciigi min, kie si- tuacias tiu "Mallumo"? Se la Ombrejo intime rilatas kun la homa menso, kie do kuŝas tia loko de suferado kaj teruro?

Ĉie ekzistas vivosferoj — li ĝentile respondis —; la vakuo neniel povas esti io alia, ol simpla literatura figuro En ĉio troviĝas vivantaj fortoj, kaj ĉiu speco de estaĵoj agas en iu difinita regiono de la vivo.

Post nelonga halto, en kiu li, laŭŝajne, profunde me- ditis, li daŭrigis:

Kompreneble, kiel okazis al ni ĉi-tieaj, vi rigard- is kiel regionon kun iaj ekzistaĵoj post la morto de la korpo nur tiujn, kiuj etendiĝas de la Tero supren, for- gesinte la malsuprajn tavolojn. La vivo tamen pulsas en la profundaĵoj de la maroj kaj en la internaĵoj de la Tero. Krom tio, al principoj pri gravito obeas la Spi- rito, simile kiel la materiaj korpoj. La Tero ne estas simpla kampo, kiun ni povas vundi aŭ malŝati laŭ nia propra arbitro; ĝi estas vivanta organizaĵo, havanta di- finitajn leĝojn, kiuj nin sklavigas aŭ liberigas laŭ niaj faroj. Evidente, animo ŝarĝita de kulpoj ne povas leviĝi sur la supraĵon de la mirinda lago de la vivo. Resume, mi rememorigu, ke la birdoj liberaj de malhelpoj flugas al la altoj; tiuj, kiuj implikiĝas en arbetaĵo, sentas siajn flugilojn paralizitaj; kaj tiuj, kiuj sin katenas al granda pezo, estas nenio alia, ol sklavoj de la nekonataĵo. Ĉu vi komprenis?

Ĉi tiu demando de Lizio estis ja superflua. Mi tuj prezentis al mi la grandegan bildon de purigaj luktoj, kiu pentriĝis antaŭ miaj spiritaj okuloj en la plej mal- altaj regionoj de la vivo.

Kiel ĉiu, devanta multe mediti por paroli, mia kom- paniulo pensis, pensis, kaj finis:

Kiel ni portas en nia interno du naturojn: la superan kaj la malsuperan, tiel ankaŭ la Tero havas en si manifestaĵojn altajn kaj malaltajn, per kiuj ĝi pun- korektas kulpulon aŭ malfermas al venkinto la pordon en la vivon eternan. Kiel iama kuracisto surtera, vi ja scias, ke en la homa cerbo sin trovas elementoj, kiuj kontrolas ĝian direktosenson; sed nun vi konstatis, ke

Vd. Similan aserton en "La Libro de la Spiritoj"

§ 36, p. 69. — La Trad.

tiuj elementoj estas, en sia esenco, ĝustadire ne fizikaj, sed spiritaj. Kiu amas vivi nur en ombro, tiu malakrigas la Dian senson pri direkto. Ne estus do mirige, ke tia homo falas en la Mallumon, ĉar abismo abismon altiras, kaj ĉiu ja venos al tiu loko, kien li direktas mem siajn paŝojn.

XLV

SUR LA KAMPO DE MUZIKO

Ĉe vesperkrepusko Lizio invitis min akompani lin al la Kampo de Muziko.

Vi devas iom distriĝi, Andreo ! — li ĝentile diris.

Vidante min hezitanta, li insistis:

Mi parolos al Tobija. Narciza mem destinis la hodiaŭan tagon por ripozo. Ni iru do!

Mi tamen rimarkis en mi mem strangan fenomenon. Kvankam mi tie laboradis nur de nemultaj tagoj, mi jam forte amis tiujn Ĉambrojn. La ĉiutagaj vizitoj de la ministro Genezio, la kompanio de Narciza, la inspirado de Tobija, la amika societo de miaj kamaradoj, ĉio ĉi en aparta maniero tuŝis mian spiriton. Narciza, Salustio kaj mi, ni uzadis ĉiujn liberajn momentojn, por ĉi tie kaj tie plibonigi la internon de tiu fako, mildigante la situacion de la malsanuloj, kiujn ni amis el la tuta koro, kvazaŭ niajn filojn. Ĉe tiu nova cirkonstanco mi iris al Tobija, al kiu la flegisto, oficianta en la Ministerio de Helpo, sin turnis kun respekta intimeco. Ricevinte lian peton, tiu, kiu kondukis min en la tiean laboradon, ĝoje konsentis:

Bonega programo! Andreo devas ja ekkoni la Kampon de Muziko.

Kaj, ĉirkaŭbrakante min:

Ne hezitu. Uzu la okazon! Revenu nokte, en ĉia ajn tempo. Ĉiuj niaj servoj estas jam konvene pri- zorgitaj.

Mi danke akompanis Lizion. Veninte en lian hejmon, ĉe la Ministerio de Helpo, mi havis la plezuron revidi sinjorinon Laŭra kaj ekscii pri la reveno de la sindon- ema patrino de Eloiza de la Tero, en la plej proksima semajno. La domo estis plena de ĝojo. Estis pli bele en la hejma interno, novaj aranĝoj en la ĝardeno.

Ĉe nia adiaŭo la mastrino ĉirkaŭbrakis min kaj bon- humore parolis:

Nu, de hodiaŭ la urbo havos do ankoraŭ unu vizitanton de la kampo de Muziko. Atentu, ke la koro ne enretiĝu! Mi, mi hodiaŭ ankoraŭ restos hejme. Sed tre baldaŭ mi venĝos al vi ĉiuj! Mi ne prokrastos serĉi mian nutraĵon sur la Tero!

Meze en ĝenerala ĝojo ni eliris sur la straton. La junulinojn akompanis Polidoro kaj Estacio, kun kiuj ili vigle konversaciis. Tuj kiam ni eliĝis el la aerobuso sur unu el la placoj ĉe la Ministerio de Altigo, Lizio, apud mi, diris kortuŝita:

Jen vi nun konatiĝos kun mia fianĉino, al kiu mi jam multajn fojojn parolis pri vi.

Estas kurioze — mi kun mirego rimarkis —, ke ni ankaŭ ĉi tie vidas gefianĉojn...

Kial do ne? Ĉu rafinita amo vivas en la korpo mortema aŭ en la animo eterna? Tie, sur la Tero, mia kara, amo estas ia oro sufokita meze inter krudaj ŝtonoj. La homoj ĝin tiel miksas kun la bezonoj, la deziroj kaj la malsuperaj inklinoj, ke oni malofte diferencigas inter la gango kaj la nobla metalo.

Ĉi tiu rimarko estis logika. Konstatinte la bonan efikon de sia klarigo, li daŭrigis:

Fianĉeco estas multe pli bela en la spirita mondo. Nenia iluzio-vualo malklarigas al ni la rigardon. Ni est­as tiaj, kiaj ni ja estas. Lascinia kaj mi, ni jam multajn fojojn fiaskis ĉe la materiaj provoj. Mi devas konfesi, ke preskaŭ ĉiuj tiaj malsukcesoj en la pasinteco originis de mia neantaŭzorgemo kaj absoluta manko de memreg- eco. La liberecon, kiun la surteraj sociaj leĝoj konsentas al la virsekso, ni viroj ankoraŭ ne ĝuste ĝin komprenis. Tre malmultaj el ni ĝin uzas en la mondo, por doni al la amo spiritan karakteron; la plej multaj faras el tia libereco rulfalejon en bestecon. La virinoj, kontraŭe, ĝis nun havis por si la plej severan disciplinon: dum la surtera nedaŭra ekzistado, ili suferas nian tiranecon kaj elportas la ŝarĝon de niaj altrudoj; sed ĉi tie fariĝ- as reĝustiĝo de valoroj. Vere libera estas nur tia homo, kiu lernas obei. Tio ŝajnas paradokso, tamen ĝi esprim- as veron.

Sed — mi demandis —, ĉu vi havas ian planon por la nova enkarniĝo?

Ne povus ja esti alie — li tuj respondis. — Mi bezonas pliriĉigi mian trezoron da spertoj, kaj, krom tio, miaj ŝuldoj al la Tero estas ankoraŭ grandegaj. Lasci- nia kaj mi baldaŭ fondos ĉi tie nian feliĉodomon, ĉar ni pensas, ke ni reiros sur la Teron ĝuste post tridek jaroj de hodiaŭ.

Ni dume atingis la ĉirkaŭaĵon de la Kampo de Mu- ziko. Nepriskribeble ravantaj lumoj superverŝis vastan parkon, kie montriĝis ĉarmaĵoj de vera mirrakonto. Lu- mantaj fontanoj pentris miregigajn bildojn; tio estis spektaklo tute nova por mi.

Antaŭ ol mi povis esprimi mian profundan miron, Lizio bonhumore rekomendis:

Lascinia ĉiam prenas kun si du fratinojn, pri kiuj mi esperas, ke vi ilin honore akompanos kiel kavaliro.

Sed, Lizio... — mi hezite murmuris, konsider- ante mian iaman edzecon —, vi ja komprenas, ke mi est­as alligita al Zelia...

La amika flegisto tiam eksplodis per rido kaj rediris:

Jen, kio mankis! Neniu intencas vundi viajn sent- ojn pri fideleco. Mi tamen ne pensas, ke edzeco nepre kuntrenas forgeson je la socia vivo. Ĉu vi do, Andreo, jam ne scias esti ies frato?

Mi ridis konfuzita kaj nenion povis kontraŭmeti.

En tiu momento ni venis antaŭ la enirejon, kie Lizio ĝentile pagis nian enlason.

En tiu sama loko mi ekvidis grandan aron da pro- menantoj ĉirkaŭ gracia paviloneto, kie orkestro el ne- multaj ludantoj faris amuzan muzikon. Vojoj, borderitaj de floroj, antaŭ ni, kondukis en la internon de la parko en pluraj direktoj. Rimarkinte mian miron ĉe la aŭdataj kantoj, mia kompaniulo klarigis:

Ĉe la ekstremoj de la Kampo oni ludas tiajn muzikaĵojn, kiuj alkonformiĝas al la propra gusto de ĉiu grupo de tiuj personoj, ankoraŭ ne povosciantaj kom- preni la altegan arton; sed en ĝia centro oni ĝuas la universan, dian muzikon, la arton kvazaŭ sanktigitan, laŭ ĝia esenco mem.

Efektive, post kiam ni trapaŝis ridetantajn aleojn, kie ĉiu floro ŝajne havis sian apartan reĝejon, mi ekaŭdis mirindan melodion, kiu plenigis la spacon. Sur la Tero nur malmultaj ŝatas la elektitan muzikon, dum multegaj plezuras ĉe la muziko regiona. Ĉi tie okazis inverse: la centro de la kampo estis plene okupita. Mi antaŭe vidis multenombrajn homamasojn en la kolonio, mi estis ravita de tiu kunveno, per kiu nia ministerio honoris la Guberniestron, sed tio, kion mi nun vidis, superbrilis ĉion, kio min ĝis tiam miregigis.

La elito de "Nia Hejmo" prezentis sin majeste.

Ne lukso nek ia superabundeco havigis tiom da brilo al tiu ĉarmega bildo, sed la natura manifestiĝo de ĉio, simpleco kune kun beleco, arto pura, vivo sen artifikoj. En tiu pejzaĝo estis reprezentita la bela sekso, montr- anta rafinitan guston sen superfluaj ornamoj kaj ne dekliniĝante de la Dia simpleco. Grandaj arboj, malsam- aj ol tiuj surteraj, garnis belajn prilumitajn ejojn, in- vitantajn al eniro.

Ne nur la multaj geamantoj longe promenis sur la floraj vojoj; grupoj da sinjorinoj kaj sinjoroj distriĝ- is per animita konversacio, profita kaj edifa. Kvankam sentante min sincere humiligita pro mia propra nenieco antaŭ tiu plej elektita societo, mi tamen perceptis si- lentan esprimon de simpatio en la rigardo de ĉiu, kiu min renkontis okulo al okulo. Mi aŭdadis unuopajn fraz- ojn rilate al la rondoj de la karno, tamen en neniu inter- parolo mi rimarkis eĉ la plej malgrandan ombron da pikemo aŭ akuzo kontraŭ la homoj. Oni diskutadis pri amo, intelekta kulturo, scienca esplorado, edifa filozofio, sed ĉiuj konsideroj celis la altan sferon de reciproka helpo, sen ia malkonsento inter la opinioj. Mi rimarkis, ke tie la pli kleraj limigas la vibradon de sia intelekta povo, dum la malpli instruitaj kiom nur eble streĉas sian komprenkapablon, por sorbi la donojn de la supera kon- ado. Ĉe multaj konversacioj mi aŭdis pri Jesuo kaj la

Evangelio, tamen kio min plej forte impresis, tio estis la gajeco en ĉiuj rondoj. Neniu rememoris la Majstron kun la negativaj vibroj de la senutila malĝojo aŭ de la nepravigebla senkuraĝeco. Antaŭ la menso de ĉiuj Jesuo sin prezentis kiel la superega direktanto de la surteraj organizaĵoj, same videblaj kiel nevideblaj, plena de kom- prenemo kaj boneco, sed ankaŭ konscianta la energion kaj viglecon necesajn al la gardado de ordo kaj justeco.

Tiu optimista societo min ravis. Antaŭ miaj okuloj troviĝis realigitaj la esperoj de multaj vere noblaj pens- uloj sur la Tero.

Forte ravite de tiu ĉarmega muzikaĵo, mi aŭdis Li-

zion diri:

— Niaj direktantoj, en reciproka harmonio, sorbas el pli altaj tavoloj radiojn da inspiro; la grandaj surteraj komponistoj iafoje estas kondukataj en sferojn, kiel la nia, kie ili ricevas kelke da melodiaĵoj; ĉi tiujn ili siavice transaŭdigas al la homaj oreloj, ornamante la ricevit- ajn temojn per sia propra genio. La Universo, Andreo, svarmas per belaĵoj kaj ĉarmoj. La brilega torĉo eterna de la vivo havas sian originon ĉe Dio.

Sed la flegisto ne povis daŭrigi nian konversacion. Gracia grupo nin ja renkontis. Lascinia kaj ŝiaj fratinoj estis alvenintaj, kaj ni devis do observi la ŝuldojn de la frateco.

XLVI

SINOFERO DE VIRINO

Unu jaro pasis en laboroj konstruaj por mia animo, kio min treege ĝojigis. Mi ja lernis esti utila, mi trovis la plezuron de servado, kaj tial mi sentis ĉiam kresk- antan ĝojon kaj memfidon.

Ĝis tiam mi ne revenis al mia surtera hejmo, mal- graŭ la grandega deziro, kiu ŝiradis al mi la koron. Iafoje mi ekpensis peti favoran konsenton pri tio, sed io min retenis. Ĉu mi ja iam ne ricevis konvenan helpon, ĉu mi tie ne ĝuadis la kareson kaj estimon de ĉiuj ka- maradoj? Mi do konfesis al mi, ke, se tio donus ian profiton, mi jam de longe estus kondukita en mian antaŭ- an hejmon. Mi tial devis atendi la ordonvorton. Krom tio, kvankam mi plue laboradis ĉe la Ministerio de Re- generado, la ministro Klarenco ankoraŭ havis sur si la respondecon por mia restado en la kolonio. Sinjorino Laŭra kaj eĉ Tobija mem ĉiam rememorigadis al mi ĉi tion. Mi pluajn fojojn troviĝis antaŭ la nobla ministro de Helpo, kaj tamen li prisilentis tiun aferon. Cetere Klarenco neniam ŝanĝis sian sindetenemon en la plen- umo de la devoj, koncernantaj lian aŭtoritaton. Nur ĉe Kristnasko, kiam mi ĉeestis la festojn de la Ministerio de Altigo, li apenaŭ tuŝis la aferon, rimarkinte mian kaŝitan resopiron je la edzino kaj infanoj. Li parolis pri la plezuroj en tiu vespero kaj asertis, ke ne malproksima estas la tago, kiam li iros kune kun mi al mia familia nesto. Mi lin kortuŝite dankis kaj esperplene ekatendis tiun okazon, sed estis jam Septembro 1940, kaj mi ne vidis la realigon de tiu deziro.

Min tamen konsolis la certeco, ke mi plenigis mian tutan tempon ĉe la Ĉambroj de Rebonigo per utila serv- ado. Mi ne estis ripozinta. Niaj taskoj daŭradis ĉiam plu, sen interrompo de la kontinueco.

Mi jam kutimiĝis prizorgi la malsanulojn, signifo- klarigi al mi iliajn pensojn. Mi neniam forlasis la kom- patindan Elizan, nerekte kondukante ŝin al pli efikaj provoj.

Sed, laŭmezure kiel firmiĝis mia emocia ekvilibro, pliintensiĝis la sopirego revidi miajn karajn.

La resopiro profunde doloris, tamen, por kompenso pro mia sufero, iam kaj iam min vizitadis mia patrino, kiu min neniam forlasis al mia propra sorto, kvankam ŝi loĝis en pli altaj regionoj.

La lastan fojon, kiam ni intervidiĝis, ŝi diris al mi, ke ŝi intencas sciigi min pri iaj novaj projektoj. Tiu pa- trina sinteno de dolĉa rezignacio, ĉe la moralaj suferoj, kiuj vundis ŝian senteman animon, min profunde kortuŝis. Kiajn novajn decidojn ŝi estis farinta? Scivola mi atend- is ŝian viziton, ardante de la deziro ekkoni ŝiajn planojn.

Efektive, en la komenco de Septembro 1940 mia patrino venis al la ĉambroj kaj post karesa saluto sci- igis min pri sia decido reveni sur la Teron. Per ama tono ŝi elvolvis sian projekton. Surprizite kaj indignante pro tia decido, mi protestis:

Mi ne konsentas. Ĉu vi returne en la karnon? Kial? Ĉu vi denove sur la malluma vojo, sen ia tuja bezono?

Vidigante noblan mienon de sereneco, mia patrino saĝe rimarkis:

Ĉu vi ne pensas pri la angora stato de via patro, mia filo? Jam de multe da jaroj mi klopodas por lin relevi, sed tute vane. Laerto estas hodiaŭ skeptikulo kun venenita koro. Li ne povus resti plu en tia stato, ĉar li englitus en pli profundajn abismojn. Kion do fari, Andreo? Ĉu revidante lin en tia situacio, vi rifuzus doni al li la necesan helpon?

Ne — mi repondis, impresita de ŝiaj vortoj —; mi penus lin helpi; vi tamen povus oferi al li vian manon ankaŭ de ĉi tie.

Mi tion ne dubas; tamen la Spiritoj, vere amant- aj, ne limigas sin per tio, ke ili etendus la manojn nur de malproksime. Kion utilus al ni la tuta materiala riĉeco, se ni ne povus ĝin dividi kun niaj amatoj? Ĉu ni povus loĝi en palaco, forlasinte niajn infanojn sen- ŝirme dum malbona vetero? Mi ne povas restadi mal- proksime. Ĉar mi povas kalkuli je vi ĉi tie, mi alkolekt- iĝos al Ludovika por helpi vian patron iri la ĝustan vojon.

Mi longe enpensiĝis kaj rediris:

Mi tamen insistus ĉe vi. Ĉu nenia rimedo ekzist- as, por antaŭliberigi vin de tia ofero?

Ne, ne eble. Ĉi tiun aferon mi plej detale es- ploris. Miaj hierarkiaj superuloj konsentis, ke tio estas konsilinda. Mi ne povas konduki la malsuperan al la supera, sed la malon mi povas fari. Kio do al mi restas krom tio? Mi ne devas heziti eĉ unu minuton. Mi havas en vi la apogon de la estonteco. Ne dekliniĝu do de la vojo, mia filo, kaj helpu vian patrinon, kiam vi povos trairi la sferojn, kiuj nin disigas de la terkrusto. Dume zorgu pri viaj fratinoj, kiuj eble ankoraŭ sin trovas en la mallumo de la Ombrejo, purigante sin de kulpoj. Post nemultaj tagoj mi estos denove en la mondo, kie mi renkontiĝos kun Laerto por la servoj, kiujn la Patro al ni konfidos.

Sed — mi demandis —, kiel li renkontiĝas kun vi? Ĉu spirite?

Ne — diris mia patrino kun multesignifa miena esprimo. — Per la helpo de kelkaj amikoj mi en la pas- inta semajno lokis lin ie sur la Tero; ni preparis lian tujan reenkarniĝon sen lia rimarko pri nia rekta helpo. Li ekdeziris fortiri sin de tiuj virinoj, kiuj lin ankoraŭ, eble prave, subjugigas, kaj ni profitis tiun pretecon, por kateni lin al la nova enkarniĝo.

Sed, ĉu tio estas farebla? Kaj la individua li-

bereco?

Mia patrino iom malgaja ridetis kaj saĝe respondis:

Iuj reenkarniĝoj agas simile al drastaĵoj. Eĉ se la malsanulo ne sentas en si sufiĉan kuraĝon, amikoj tamen helpas lin gluti la savontan, kvankam maldolĉan medikamenton. Koncerne senliman liberecon, iu animo povas pretendi tian rajton nur tiam, kiam ĝi komprenas kaj plenumas siajn devojn. Cetere ni nepre konfesu al ni, ke ĉia ŝuldanto estas sklavo al sia ŝuldo Dio

kreis la liberan volon; ni kreas la fatalon. Estas do ne- cese rompi la katenojn, kiujn ni forĝas al ni mem.

Dum mi vagadis meze inter gravaj pensoj, ŝi parolis plu, repreninte siajn antaŭajn rimarkojn:

Tiuj malfeliĉaj fratinoj, lin persekutantaj, lin ta­men ne forlasas, kaj, se ne estus la Dia Protekto, pere de niaj spiritaj Gvidantoj, eble ili deklinus de li la opor- tunan okazon de tiu nova reenkarniĝo.

Dio mia! — mi ekkriis. — Ĉu do tio estas far- ebla? Ĉu ĝis tia grado ni troviĝas sub la kaprico de mal- bono? Simplaj marionetoj en la manoj de malamikoj?!

Tiaj demandoj, mia filo — tre trankvile klarigis mia patrino — devas ŝvebi super nia koro kaj niaj lipoj, antaŭ ol ni ŝarĝos nin per ia ajn ŝuldo kaj antaŭ ol ni turnos fratojn en malamikojn por nia propra vojo. Ne prenu prunte de la malico...

Kaj tiuj virinoj? — mi demandis. — Kio fariĝos el tiuj malfeliĉulinoj?

Mia patrino ridetis kaj respondis:

Ili estos miaj filinoj post kelke da jaroj de nun. Vi ne forgesu, ke mi iros en la mondon helpe al via patro. Neniu helpas efike, farante pli potencaj la kon- traŭajn fortojn, same kiel, sur la Tero, oni ne povas estingi fajron per petrolo. Estas nepre necese ami, An­dreo! La nekredantoj perdas la veran direkton kaj ek- travagas tra dezerto; la erarantoj dekliniĝas de la vojo kaj dronas en marĉo. Via patro estas hodiaŭ skeptikulo, kaj tiuj kompatindaj fratinoj portas sur si pezajn ŝarĝ- ojn en la ŝlimo de malklereco kaj iluzio. Post ne mal- proksima tempo mi ĉiun el ili ricevos en mian patrinan ventron, efektivigante mian novan provadon.

Kaj, kun okuloj brilantaj kaj malsekaj de larmoj, kvazaŭ celante la rigardon en estontan horizonton, ŝi finis:

(,) Vd. ĉe Johano, 8:34. — La Trad.

— Poste ... Kiu scias? Mi eble revenos al "Nia Hej­mo", ĉirkaŭite de aliaj sanktaj amoj, por granda festo de ĝojo, amo kaj kuniĝo ...

Vidante ŝian rezignaciemon, mi genuiĝis kaj kisis al ŝi la manojn.

De post tiu momento mia patrino ne estis sole nur mia patrino, sed multe pli ol tio. Si estis la senditino de la helpo, povoscianta transformi ekzekutistojn en in- fanojn de ŝia koro, por ke ili reprenu la vojon de la infanoj de Dio.

XLVII

LA REENKARNIĜO DE LAŬRA

Ne sole mia patrino sin preparis por reveni al al Tero; ankaŭ sinjorino Laŭra jam staris kun unu piedo sur la granda vojo. Avizite de kelkaj kamaradoj, mi aliĝis al la demonstracio de simpatio kaj estimo, kiun pluraj oficistoj, precipe el la Ministerioj de Helpo kaj Regenerado, estis farontaj al la nobla matrono, por ŝia reveno al la homaj provoj. Tiu amika honorado efektiv- iĝis en la vespero, en kiu la Departemento de Kontoj donis en ŝiajn manojn la kalkulon pri la tuta tempo, kiun ŝi servadis en la kolonio.

Ne eble estas per la ordinaraj literoj esprimi la spi- ritan signifon de tiu intima festo.

La ĉarman loĝejon plenigis melodioj kaj lumoj. La floroj ŝajnis pli belaj.

Multenombraj familioj venis saluti la baldaŭ forir- ontan amikinon. La plej multaj vizitantoj ŝin afable salutis kaj sen pliaj vortoj foriris, sed la pli intimaj amikoj tie restis ĝis malfrue en la nokto. Mi havis tial okazon aŭdi kuriozajn kaj saĝajn rimarkojn.

Sinjorino Laŭra ŝajnis al mi pli gravaspekta, pli se- rioza. Oni rimarkis ŝian penadon akompani la fluon de la ĝenerala optimismo. En la konversaciejo plena de gastoj la patrino de Lizio diris al la reprezentanto de tiu Departemento:

Mi supozas, ke mi ĉi tie ne plu restos pli ol du tagojn. Finiĝis la laboroj en la Sekcio de Preparado, de la Ministerio de Klarigo ...

Kaj kun iom malgaja rigardo ŝi finis:

Kiel vi vidas, mi estas preta.

Ŝia kunparolanto prenis mienon de sincera frateco kaj rediris, stimulante ŝin:

Mi tamen esperas, ke vi estas plena de entu- ziasmo por la batalado. Estas glore iri en la mondon, kiel vi iras; multmiloj da horoj da servado parolas por vi antaŭ kolektivo de pli ol unu miliono da kamaradoj. Krom tio, la infanoj estos bela stimulilo malantaŭ vi.

Ĉio ĉi min kuraĝigas — diris la mastrino, ne kaŝante tamen sian maltrankvilecon. — Malgraŭ ĉio ni devas kompreni, ke reenkarniĝo estas ĉiam plej grava provo. Mi konfesas, ke mia edzo antaŭiris min por tiu grandega penado kaj ke miaj amataj infanoj estos miaj ĉiumomentaj amikoj; sed ...

Pa, pa! Ne lasu vin treni de iaj konjektoj — in­termetis la ministro Genezio —, ni devas fidi la Dian Protekton kaj nin mem. La fonto de la Providenco estas neelĉerpebla. Estas necese disrompi la malhelajn okulvitrojn, kiuj prezentas al ni la fizikan kampon kiel amaran ekzilejon. Ne pensu pri iaj eblaj fiaskoj, sed ja kreu en via menso nur ideon pri sukceso. Cetere, estas juste iom fidi al ni ĉi-tieaj, viaj amikoj, kiuj ne staros tiel malproksimaj de vi, rilate la "vibran distancon".

Vibra distanco. Oni ordinare rilatigas "distancon" al "spaco"; ĉi tie aperas ia "vibra" distanco, pri kiu ŝajnis al mi, ke ĝ i bezonas klarigon, kvankam ĝ i kredeble ne estas io fremda por kelkaj el la legantoj.

Oni scias, ke ekz-e sono naskiĝ as de la "vibra" movado de la materio. Tiu movado fariĝas per "ondoj" pli aŭ malpli "rapidaj"; alivorte: en unu sekundo oni povas kalkuli pli a ŭ malpli grandan nombron da ondoj. Oni diras, ke ĝ ia "frekvenco" havas iun difinitan valoron kaj ke la ondoj hav- as iun difinitan "longon". En radiofonio ĉ iu ja scias pri ond­oj "longaj" kaj ondoj "mallongaj". Ekzistas do ia "dife- renco" en la longo de tiaj ondoj, kaj tian diferencon oni povus nomi ĝ enerale "vibradistanco" , ekz-e inter du muzikaj notoj: oni devus "trakuri" tiun "distancon", por veni de unu noto al la dua.

La aŭ toro parolas pri tia "vibra distanco" ĝ uste en ĉ i tiu senco. La Spiritojn apartigas unu de alia ne ia "ordinara" distanco, kiun ili devus trapasi por interkomunikiĝ i, sed ioma

Pensu pri la ĝojo helpi antaŭajn amatojn, konsideru la grandegan gloron esti utila.

Ŝajne kun pli da kuraĝo, sinjorino Laŭra ridetis kaj

diris:

Mi ne ĉesas peti la spiritan helpon de ĉiuj amik- oj, por tenadi min atenta pri la ĉi tie prenitaj lecionoj. Mi ja scias, ke la Tero esta plena de la Dia Grandeco. Ŝufiĉas rememori, ke nia suno estas tiu sama, kiu nutr- as la homojn; tamen, mia kara ministro, mi timas tiun kelkatempan forgeson, en kiu ni dronas. Mi sentas min simile al malsanulino, resaniĝinta de multo da vundoj... Vere, la ulceroj min jam ne turmentas, sed mi konservas la cikatrojn. Sufiĉus grateto, por ke la malsano revenu.

La ministro faris mienon signifantan, ke li kom- prenis la sencon de la aludo, kaj rediris:

Mi ja scias, kio estas la ombro de la malsupera sfero, tamen estas nepre necese havi kuraĝon kaj marŝi antaŭen. Ni helpos vin labori multe pli por la bono de la aliaj, ol por la kontentigo de vi mem. La granda danĝero, ankoraŭ kaj ĉiam, estas la longa restado ĉe la kompleksaj tentoj de egoismo.

Ĉi tie — ŝi saĝe diris — ni havas la spiritajn vibrojn de la plimulto el la loĝantoj, preskaŭ ĉiuj edu- kataj ĉe la lumo de la Savanta Evangelio; kaj kvankam malnovaj mizeraĵoj venas supren en niajn pensojn, ni tamen trovas naturan defendon en la medio mem. Sed sur la Tero nia bona intenco estas kvazaŭ apenaŭ bril- anta lumeto meze en uragano da malamikaj fortoj.

Ne parolu tiele — intermetis la nobla ministro

diferenco inter iliaj ondoj de vibrado. Al ili sufiĉ as do ŝ anĝ i sian propran ondolongon, por ke ili estu kune, unu apud alia. Tiamaniere oni povus klarigi al si la pli aŭ malpli ĝ ustan "agordon" inter du estuloj — en aŭ ekster la karno — kaj ankaŭ la procedon de komunikiĝado inter ili — sur la Tero, en la Spaco aŭ inter la Tero kaj la Spaco —, nome per la simpla "interkonformigo" de la frekvencoj, se nur ili ne vibr- as "unisone" .

En ĉ i tiu rilato oni povus diri, ke "spaco" estas nura "diferenco de energiaj niveloj" . — La Trad.

—, ne donu tian grandan gravecon al la influo de la malsuperaj regionoj; tio liverus armilojn al la malamiko, por ke li nin vundu. La areno de la ideoj estas ankaŭ kampo de luktado. Ĉiu lumo, kiun ni efektive ekbruligos sur la Tero, tie restos por eterne, ĉar la ventego de la homaj pasioj neniam estingos eĉ unu el la lumoj de Dio.

Ĉe tiuj ĉi konsideroj ŝajnis, ke la sinjorino nun vidas ĉion pli klare; ŝi radikale ŝanĝis sian mensan sintenon kaj, ricevinte pli da kuraĝo, diris:

Mi nun estas konvinkita, ke via vizito estas pro- videnca. Mi ja bezonis reveki miajn fortojn. Mankis al mi tiu admono. Vere, nia mensa regiono estas kampo de senĉesa batalado. Ni devas disbati malbonon kaj mal- lumon en nia propra interno, ilin surprizi en la reduto, en kiun ili enfermiĝas, ne konsiderante ilin tiel gravaj, kiel ili postulas. Jes, nun mi ja komprenas.

Genezio ridetis kontenta kaj aldonis:

En la interno de nia individua mondo ĉiu ideo estas kvazaŭ aparta estaĵo... Estas necese pensi pri tio. Se ni nutras la elementojn de bono, ili kreskos por nia feliĉo, formos niajn defendarmeojn; sed nutri ĉiajn ajn elementojn de malbono estas konstrui firman bazon por niaj torturantaj malamikoj.

En tiu momento la oficisto de la Departemento de Kontoj rimarkis:

Cetere ni ne povas forgesi, ke Laŭra revenos al la Tero kun eksterordinara spirita kredito. Ankoraŭ ho- diaŭ la Kabineto de la Guberniestraro sendis leteron al la Ministerio de Helpo, rekomendante al la teknikistoj pri Reenkarniĝo la plej grandan atenton koncerne la biologiajn fontojn, kiuj kontribuos al la konsistigo de la nova organismo de nia fratino.

Ho, efektive — ŝi diris —; mi petis tiun antaŭ- zorgon, por ne esti tro multe submetita al la leĝo pri heredeco. Min de longe maltrankviligas la demando pri la sango.

Rimarku — ĝentile diris ŝia kunparolanto —, ke via merito en "Nia Hejmo" estas tre granda, ĉar la Gu- berniestro mem ordonis la necesajn disponojn.

Ne zorgu do, mia amikino — ridetante diris la ministro Genezio. — Vi havos apud vi multenombrajn fratojn kaj kamaradojn, kune klopodantajn, por ke tie estu al vi bone.

Dank' al Dio! — ekkriis sinjorino Laŭra kun ĝojo —. Mankis al mi vin aŭdi, mankis al mi vin aŭdi...

Lizio, kiel ankaŭ liaj fratinoj, al kiuj nun alkolekt- iĝis la simpatia kaj grandanima Tereza, manifestis sin- ceran ĝojon.

Mia patrino ja bezonis forgesi siajn zorgojn — konsideris la sindonema flegisto —; vere, ni ne restos ĉi tie dormante.

Vi estas prava — aldiris la domestrino —; mi nutros la esperon, mi fidos la Sinjoron kaj vin ĉiujn.

Poste la temo de la konversacioj estis denove fido kaj optimismo. Neniu parolis pri la reveno sur la Teron alie, ol kiel pri beninda okazo por rerigardi en la pasint- econ kaj lerni, celante bonon.

Adiaŭante min, jam malfrue en la nokto, sinjorino Laŭra diris al mi per patrineca tono:

Morgaŭ vespere, Andreo, mi atendas ankaŭ vin. Ni faros intiman kunveneton. La Ministerio de Komu- nikado promesis al ni la viziton de mia edzo. Kvankam alligita al la materio, Rikardo estos kondukita ĉi tien per la frata helpo de kelkaj el niaj amikoj. Cetere mi morgaŭ faros mian adiaŭon. Nepre venu do.

Mi kortuŝite dankis ŝin, perforte retenante la larm- ojn pro la antaŭtempa resopiro, kiu jam ekburĝonis en mia koro.

XLVIII

FAMILIA KULTO

Eble praktikantojn de Spiritismo ne tiel mirigus la kunsido, kiun mi ĉeesti en la hejmo de Lizio; tamen al miaj okuloj la sceno estis nova kaj interesa.

En la vasta konversaciejo kunvenis areto da nemulte pli ol tridek homoj. La aranĝo de la mebloj estis plej simpla. Unu apud alia staris komfortaj brakseĝoj, po dek du en ĉiu vico, antaŭ la estrado, kie la ministro Kla- renco sidis kiel direktanto, ĉirkaŭita de sinjorino Laŭra kaj ŝiaj gefiloj. En la proksimuma distanco de kvar metroj troviĝis granda kristala globo, ĉirkaŭ du metr- ojn alta, malsupre envolvita en multenombraj fadenoj, ligitaj al malgranda aparato tute simila al niaj laŭt- paroliloj.

Multenombraj demandoj valsis en mia cerbo.

En tiu vasta salono ĉiu estis preninta konvenan lok- on, sed mi konstatis fratan konversacion en ĉiuj grupoj.

Sidante apud Nikolao, malnova servanto en la Mi­nisterio de Helpo kaj intimulo de la familio de Lizio, mi kuraĝis demandi lin pri io. Mia kompaniulo min tuj kontentigis, klarigante:

Ni estas pretaj, tamen ni atendas la ordonon de la Ministerio de Komunikado. Nia frato Rikardo trov- iĝas en la fazo de la surtera infaneco, kaj ne estos por li malfacile dum kelke da momentoj liberiĝi de la ma- teriaj ligiloj.

Sed, ĉu li ja venos ĉi tien? — mi demandis.

Kial do ne? — rediris mia kunparolanto. — Ne ĉiuj enkarnuloj alkroĉiĝas al la grundo de la terglobo. Kiel la kurierkolomboj iafoje vivas, tra longa tempo da servado, inter du regionoj, tiel ankaŭ ekzistas Spiritoj, kiuj tie vivas inter du mondoj.

Kaj montrante al la aparato antaŭ ni, li informis:

Tie estas la kamero, kiu lin prezentos al ni.

Kial la kristala globo? — mi demandis scivola. — Ĉu li ne povus sin manifesti sen ĝi?

Ni memoru — ĝentile diris Nikolao —, ke nia emociemo elradias fortojn kapablajn konfuzi la medion. Tiu kristala kamereto estas farita el izola materialo; niaj mensaj fortoj ne povas ĝin trapasi.

En tiu momento, Lizio estis vokita al la aŭdilo el la Ministerio de Komunikado. Estis veninta la momento. Oni povos do komenci la plej ĉefan laboron de la kunsido.

La murhorloĝo montris kvardek minutojn post nok- tomezo. Rimarkinte mian demandan rigardon, Nikolao flustris:

Nur nun estas sufiĉe kviete en la nova surtera hejmo de Rikardo. Kompreneble la domo ripozas, liaj gepatroj dormas, kaj li, en sia nova fazo, ne staras tute apud sia lulilo...

Li ne povis paroli plue. Stariĝinte, la ministro Kla- renco petis pri sameco de pensoj kaj efektiva kunfandiĝo de sentoj.

Fariĝis granda kvieto kaj Klarenco eldiris simplan kaj kortuŝantan preĝon. Poste Lizio ekludis sian har- monian citron, plenigante la salonon per profundaj vibroj de paco kaj ĉarmo. Tuj poste Klarenco denove prenis la parolon:

Fratinoj kaj fratoj — li diris —, ni nun sendu al Rikardo nian amomesaĝon.

Mi tiam, surprizite, rimarkis, ke la filinoj kaj la nep- ino de sinjorino Laŭra, akompanataj de Lizio, deiras de la estrado, lokante sin ĉe la muzikaj instrumentoj: Jehudit, Jolanda kaj Lizio respektive ĉe la piano, la har- po kaj la citro, apud Tereza kaj Eloiza, kiuj kompletigis la gracian familian ĥoron.

La agorditaj kordoj kunfandis la eĥojn de milda me- lodio, kaj la muziko altiĝis, karesa kaj dia, simila al ĉiela trilo. Mi sentis min transportita al ravantaj sferoj de la penso, kiam arĝentosonaj voĉoj eklulis la salonon.

Lizio kaj liaj fratinoj tiam kantadis mirindan kanzonon, komponitan de ili mem.

Tre malfacile oni per homa lingvo vortigus tiujn multesignifajn strofojn, plenajn de spirita karaktero kaj beleco, sed mi tamen provos ĝin fari, por montri la ri- ĉecon de la korligiĝoj en la regionoj de la vivo trans la morto:

Nun, patreto, kiam nokto Donas benon de ripozo, Jen, akceptu ĝin, la rozo, De nia amo la flor'! Dum la steloj brile kantas Ĉe la lum' de l' Alta Reĝo, Kunigu kun nia preĝo La voĉon de via kor'.

Ne konsternu vin la ombroj De l' forgeso sur la Tero; Ne doloru vin sufero, Ne trafu malbono vin; Dolorojn mondajn ne timu, Nian kuniĝon memoru; L' esper' ĉe vi ĉiam floru, Por la feliĉo sen fin'.

Dum vi dormas en la mondo, Nin nedormantajn memoroj Atingas pri la aŭroroj De la supera lazur'. Atendu rozan morgaŭon, Denove nin en ĝardeno De l' amo via, en beno De l' familia plezur'.

Al ni revenu, patreto, De nia nest' al la paco, Al la lumo de la spaco Eĉ en sonĝo venu vi.

Momenton lasu la Teron: Konsolo, kareso fluas El la fontoj, kiuj bruas En Nia Hejm ' tie ĉi.

Nia domo ne forgesas Vian sindonemon belan, La bonecon, la ĉielan Instruadon pri la bon'. Traboru la densan ombron, Forlasu kanon de l'mondo, Preĝu nun en nia rondo Proksima de l' Dia Kron '!

Ĉe la lastaj notoj de ĉi tiu bela komponaĵo mi ri- markis, ke la interno de la globo kovriĝas per griza lakteca substanco, kiu tuj poste prezentis la simpatian figuron de maturaĝa sinjoro. Tio estis Rikardo. Ne eble estas priskribi la sanktan emocion de lia familio, lin ame salutanta.

Parolinte aparte al la edzino kaj gefiloj, la ĵusven- into fiksis amikan rigardon sur la ceteraj ĉeestantoj kaj petis, ke oni ripetu la dolĉan kanzonon, kiun li larme aŭdis. Kiam la lastaj notoj forsonis, li kortuŝite diris:

Ho, miaj infanoj, kiel granda estas la boneco de Jesuo, kiu kronis la hejman kulton de la Evangelio per la grandega ĝojo en tiu vespero! En ĉi tiu salono ni kune ĉiam serĉadas la vojon al la superaj sferoj, ĉi tie ni multajn fojojn ricevis la spiritan panon de la vivo kaj ankoraŭ ĉi tie ni denove renkontiĝas por la reciproka sankta stimulado. Kiel feliĉa mi ja estas!

Sinjorino Laŭra diskrete ploradis. Lizio kaj liaj frat- inoj havis okulojn malsekajn de larmoj.

Mi rimarkis, ke la ĵusveninton parolas iom ĝenece kaj ne povas disponi multe da tempo inter ni. Kredeble ĉiuj tie havis tian saman impreson, ĉar mi vidis Jehuditon ĉirkaŭbraki la kristalan globon kaj aŭdis ŝin ame ekkrii:

Patro kara, diru, kion vi bezonas de ni; parolu, per kio ni povos esti utilaj al via sindona koro!

Mi tiam vidis, ke Rikardo fiksas profundan rigardon

sur sinjorino Laŭra, dirante:

Via patrino venos baldaŭ renkontiĝi kun mi, fi- lineto! Post kelka tempo venos ankaŭ vi ceteraj! Kion alian mi ankoraŭ povus deziri, por esti feliĉa, ol peti la Majstron, ke li nin benu por ĉiam?

Ni ĉiuj ploradis kortuŝitaj.

Kiam la globo denove ekmontris tiun saman grizetan koloron, mi aŭdis Rikardon ekkrii, preskaŭ ĉe sia adiaŭo:

Ha, miaj infanoj, mi havas ion por peti de vi el la profundo de mia animo: petu la Sinjoron, ke mi nen­iam havu antaŭ mi facilaĵojn sur la Tero, por ke la lumo de dankemo kaj komprenemo restu ĉiam vivanta en mia spirito!

Tia neatendita peto min samtempe tuŝis kaj sur- prizis. Rikardo ĉiujn amplene salutis, kaj la vualo el griza substanco tegis la tutan kameron, kiu, tuj poste, reprenis sian ordinaran aspekton.

La ministro Klarenco sentoplene ekpreĝis kaj la kunsido estis fermita, postlasinte en niaj animoj nepri- skribeblan ĝojon.

Mi direktis min al la estrado, por ĉirkaŭbraki sinjor- inon Laŭra, por esprimi al ŝi, per propra buŝo, mian profundan impreson kaj dankon, kiam iu haltigis min preskaŭ apud la mastrino, kiu ricevadis la multajn gra- tulojn de la ĉeestantaj amikoj. Tio estis Klarenco, kiu min afable alparolis:

Andreo, mi morgaŭ akompanos nian fratinon Laŭ- ra al la sfero de la karno. Se tio al vi plaĉos, vi povos iri kune kun ni, por viziti vian familion.

Mia surpriziĝo ne povus esti pli granda. Intensa ĝojo min ekposedis, sed mi instinkte ekpensis pri la laboroj ĉe la Ĉambroj. Sed, divenante mian penson, la grand- anima ministro parolis plu:

Vi havas en via konto ne malgrandan kvanton da horoj da ekstra laboro. Ne estos malfacile por Ge- nezio forpermesi vin por unu semanjno, post la unua jaro de seninterrompa kunlaborado.

Posedita de granda ĝojo, mi lin dankis, plorante kaj ridante miksite. Mi fine ja revidos la amatajn edzinon kaj infanojn.

XLIX

REVENO HEJMEN

Simile al infano, iranta laŭ la paŝoj de siaj bonfar- antoj, mi venis en mian urbon kun la neesprimebla sen- sacio de vojaĝanto, kiu revenas al sia loko de naskiĝo post longa forestado.

Vere, la pejzaĝo ne rimarkinde ŝanĝiĝis. La maljunaj arboj de la kvartalo, la maro, tiu sama ĉielo, tiu sama ŝvebanta parfumo. Ebria de ĝojo, mi jam ne rimarkis la mienon de sinjorino Laŭra, kiu travidigis plej grandan maltrankvilecon, kaj adiaŭis la karavanon, kiu celis pli malproksimen.

Klarenco ĉirkaŭbrakis min kaj diris:

— Vi havas unu semajnon al via dispono. Mi ĉi tien venos ĉiutage por vin revidi, atenta pri la disponoj, kiujn mi devas fari koncerne la problemojn pri la reenkarniĝo de nia fratino. Se vi volos iri al "Nia Hejmo", vi povos profiti mian kompanion. Fartu bone, Andreo!

Lasta adiaŭ al la sindonema patrino de Lizio — kaj jen mi vidis min tute sola, plenpulme spirante tiun aeron de mia pasinteco.

Mi nenie haltis, por detala trarigardo. Mi rapide trairis kelke da stratoj, direkte al la hejmo. Mia koro sentakte batis, laŭgrade kiel mi alproksimiĝis al la en- irpordego. La vento, kiel antaŭe, karese flustris inter la arboj de la malgranda parko. Elvolviĝis azaleoj kaj rozoj, salutante la printempan lumon. Antaŭ la portiko leviĝis svelte tiu palmo, kiun mi kun Zelia plantis ĉe la unua datreveno de nia geedziĝo.

Ebria de feliĉo, mi antaŭeniris en la internon de la domo, sed ĉio estis treege ŝanĝita. Kie ja estis la mal- novaj mebloj el palisandro? Kaj tiu granda portreto, kie mi, la edzino kaj la infanoj, ni formis gracian grupon? Io min forte premis. Kio do okazis? Mi komencis mal- firme paŝi pro emocio. Mi iris en la manĝoĉambron, kaj tie mi vidis mian malpli aĝan filineton jam edziniĝipova junulino. Preskaŭ en la sama momento mi vidis Zelian, elirantan el la dormoĉambro kune kun sinjoro, kiu ĉe la unua ekrigardo ŝajnis al mi kuracisto.

Mi elverŝis mian ĝojon per la tuta forto de la pulm- oj, sed la vortoj, ŝajnante tondri en la domo, ne atingis tamen la orelon de ĝiaj loĝantoj. Mi ekkomprenis la si- tuacion kaj eksilentis konsternita. Kun la kareso de mia grandega resopiro mi ĉirkaŭbrakis mian edzinon, sed ŝajnis, ke Zelia estas absolute nesentema por la mani- festaĵo de mia amo. Tre interesita, ŝi demandis la si- njoron pri io, kion mi ne povis tuj kompreni. Mallaŭt- igante la voĉon, li respekte respondis:

Nur morgaŭ mi povos diagnozi kun certeco, ĉar la pneŭmonio montriĝas tre komplikita pro la hipertensio. Plej streĉa prizorgado estas necesega, doktoro Ernesto bezonas absolutan ripozon.

Kiu estis tiu doktoro Ernesto? Mi travagis en amaso da demandoj, kiam mi aŭdis mian edzinon petegi afliktita:

Sed, doktoro, savu lin pro karito! Mi vin petas! Ho, mi ne eltenus duan vidviniĝon.

Zelia ploradis kaj tordadis la manojn, elmontrante grandegan angoron.

Fulmo min ne tiel fortege frapus. Alia viro ekposed- is mian hejmon. Mia edzino forgesis min. Tiu domo jam ne al mi apartenis. Ĉu do valoris al mi la penon, ke mi tiel longe atendis, por fine ricevi tiajn elreviĝojn? Mi kuris en mian dormoĉambron, kaj tie mi ekvidis alian meblaron. Sur la lito kuŝis maturaĝa sinjoro, kies san- stato estis videble delikata. Apud li tri nigraj figuroj iradis tien kaj reen, kun evidenta intereso pliigi lian suferadon.

Mi tuj eksentis la impulson per ĉiuj fortoj malami tiun entrudiĝinton, sed mi jam ne estis tiu sama homo de la tempo pasinta. La Sinjoro estis vokinta min al la instruado pri amo, frateco kaj pardono. Mi rimarkis, ke la malsanulon ĉirkaŭas malsuperaj estuloj, sin don- antaj al malbono, sed mi ne sukcesis lin tuj helpi.

Mi sidiĝis, disreviĝinta kaj frakasita, vidante Zelian plurajn fojojn iri en la ĉambron enen kaj elen, karesadi la malsanulon kun la dolĉeco, kiun mi iam ricevadis. Post kelke da horoj da amara observado kaj meditado, mi ŝanceliĝante revenis en la manĝoĉambron, kie mi trov- is miajn filinojn konversaciantaj. Surprizo sekvis sur- prizon. La pli aĝa edziniĝis kaj ĉe la brusto havis sian fileton. Kaj mia filo? Kie li estas?

Zelia konvene instrukciis maljunan flegistinon kaj venis pli trankvile konversacii kun siaj filinoj.

Mi venis vidi vin ĉiujn, panjo — diris la unue- naskitino —, ne nur por ekscii pri doktoro Ernesto, sed ankaŭ tial, ĉar hodiaŭ stranga resopiro je paĉjo tur- mentas al mi la koron. De frue matene mi ne scias, kial mi tiel forte pensas pri li. Ĝi estas io, kion mi ne povas ĝuste difini...

Si ne finis. Abundaj larmoj torente ekfluis el ŝiaj

okuloj.

Ĉe mia granda surpriziĝo, Zelia aŭtoritatece sin turn- is al sia filino:

He! Jen kio al ni mankis! Afliktegita, kiel mi estas, mi toleru vian mensmalordon! Kia paseismo tio estas, mia filino? Mi jam formale malpermesis al vi ĉiuj ian aludon, en ĉi tiu domo, al via patro. Ĉu vi ne scias, ke tio malplaĉas al Ernesto? Mi jam vendis ĉion, kio ajn ĉi tie rememorigis la formortintan pasintecon. Mi ŝanĝis la aspekton eĉ de la muroj mem, kaj ĉu vi ne povas helpi al mi pri tio?

La pli juna filino sin intermetis, aldonante:

De kiam mia kompatinda fratino ekinteresiĝis pri la malbeninda Spiritismo, ŝi havas tiajn muŝojn en la cerbo. Kia sensencaĵo! Tia historio, ke la mortintoj re- venus, estas la kvintesenco de la malsaĝaĵoj.

Sia fratino, kvankam ankoraŭ ploranta, pene rediris:

Mi esprimas neniajn religiajn konvinkojn. Ĉu do estas krimo resopiri paĉjon? Ĉu vi ceteraj ne amas, ne estas sentemaj? Se paĉjo troviĝus kune kun ni, panjo, via sola filo ne farus tiom da malsaĝaĵoj.

Nu, nu — kontraŭmetis Zelia, kun malpacienco kaj kolereto —, ĉiu havas la sorton, kiun Dio donis al li. Ne forgesu, ke Andreo estas mortinta. Ne ĝenu min do per iaj lamentoj kaj larmoj pro la nehelpebla pasinteco.

Mi tiam alproksimiĝis al la ploranta filino kaj haltigis ŝiajn larmojn, flustrante kuraĝigajn kaj konsolajn vortojn, kiujn ŝi ricevis ne orele, sed subjektive, en la formo de revigligaj pensoj.

Efektive, mi vidis min ĉe stranga situacio! Mi nun komprenis, kial miaj veraj amikoj tiel prokrastis mian revenon en la surteran hejmon.

Angoroj kaj disreviĝoj rapidege sekvis unu alian. Mia domo tiam ŝajnis al mi posedaĵo, kiun ŝtelistoj kaj vermoj aliaspektigis. Neniom da havaĵoj, da titoloj, da korligiĝoj! Nur unu filino tie daŭre gardadis mian mal- novan kaj sinceran amon.

Eĉ ne la multaj jaroj da suferado, dum miaj unuaj transtombaj tagoj, verŝigis al mi tiel amarajn larmojn.

Venis la nokto kaj revenis la tago, kaj mi ankoraŭ troviĝis en la sama perplekseco, aŭdante opiniojn kaj vidante teniĝojn, pri kiaj mi neniam povus eĉ ekpensi.

Ĉe vesperkrepusko, Klarenco venis kaj havigis al mi la refortigilon de sia honesta kaj amika parolo. Rimark- inte mian konsternon, li helpeme diris:

Mi komprenas vian ĉagrenon kaj ĝojas pro la bonega oportuno por ĉi tiu atesto. Nenian novan planon mi havas. Ĉia konsilo de mi estus do neĝustatempa. Mi diru nur, mia kara, ke mi ne povas forgesi, ke tiu re- komendo de Jesuo, nome: ni amu Dion super ĉio kaj la proksimulon kiel nin mem, faras, kiam observata, verajn miraklojn pri feliĉo kaj komprenemo sur niaj vojoj.

Mi lin kortuŝite dankis kaj petis ne deturni sin de mi, kiam mi bezonos lian helpon. Klarenco ridetis kaj adiaŭis min.

Tiam, antaŭ la realaĵo, tute sola ĉe la atesto, mi ko- mencis mezuri la amplekson de tiu evangelia rekomendo kaj pli trankvile ekmeditis pri la situacio. Efektive, kial kondamni la konduton de Zelia? Kaj se estus mi la vidvo sur la Tero? Ĉu mi estus elportinta la longedaŭran so- lulecon? Ĉu mi ne estus elserĉinta mil pretekstojn, por pravigi reedziĝon? Kaj la kompatinda malsanulo? Kial lin malami? Ĉu ankaŭ li ne estas mia frato en la Domo de Nia Patro? Ĉu mia hejmo ne status pli malbone, se Zelia ne estus akceptinta lian amligiĝon? Mi devis do batali kontraŭ la sovaĝa egoismo. Jesuo kondukis min al aliaj fontoj. Mi ne povus agi kiel surtera viro. Mia familio ja ne estis nur unu edzino kaj tri infanoj sur la Tero, sed centoj da malsanuloj en la Ĉambroj de Rebon- igo, kaj nun ĝi ampleksis la universan kolektivon. Po- sedite de novaj pensoj, mi eksentis, ke la klara akvo de la vera amo ekfluas el la bonfarantaj tranĉoj, per kiuj la realo vundis al mi la koron.

L

CIVITANO DE "NIA HEJMO"

En la dua nokto mi sentis min lacega. Mi komencis kompreni la valoron de la spirita nutraĵo pere de la re- ciprokaj amo kaj kompreno. En "Nia Hejmo" mi pasigis plurajn tagojn da aktiva laborado sen la ordinara manĝo, ekzerciĝante pri la animaltiĝo, al kiu multaj el ni sin dediĉis. Tie sufiĉis al mi la ĉeesto de la karaj amikoj, la elmontroj de amo, la ensorbado de puraj elementoj el la aero kaj akvo, sed en la hejmo surtera mi renkontis nenion, krom malluma batalkampo, kie la amatoj far- iĝis turmentistoj. La grandvaloraj meditoj, al kiuj min kondukis la parolo de Klarenco, iom trankviligis mian koron. Mi fine komprenis la homajn bezonojn. De Zelia mi estas ne mastro, sed frato kaj amiko; de miaj infanoj mi estas ne sinjoro, sed kamarado de luktoj kaj faroj.

Mi rememoris, ke sinjorino Laŭra unu fojon diris al mi, ke ĉiu homo, ĉe sia atesto, devas agi tiel, kiel la abelo, alirante al la floroj de la vivo, kiaj estas la noblaj animoj, sur la kampo de la rememoroj, kaj el ĉiu el ili suĉante la bonajn ekzemplojn, por havigi al si la mielon de la saĝo.

Mi aplikis al mi mem tiun utilan konsilon kaj ko- mencis, rememorante mian patrinon. Ĉu ŝi ja ne oferis sin por mia patro ĝis tia grado, ke ŝi adoptis malfeliĉajn virinojn kiel filinojn laŭ la koro? "Nia Hejmo" estis plena de edifaj ekzemploj. La ministrino Veneranda jam tutajn jarcentojn klopodas pri la spirita grupo, pli pro- ksime ligita al ŝia koro. Narciza laboregas ĉe la Ĉambr- oj, celante ricevi spiritan apogon al sia deziro revenien la mondon por helpado. Sinjorino Hilda venkis tiun drakon, la malnoblan ĵaluzon. Kaj la fratelmontraĵoj de la ceteraj amikoj en la kolonio? Klarenco akceptis min kun patra sindonemo, la patrino de Lizio bonvenigis min kiel filon, Tobija kiel fraton. Ĉiu kamarado de miaj novaj luktoj donis al mi ion utilan al la malsama mensa konstruo, kiu rapide leviĝadis en mia spirito.

Mi penis forpeli de mi la ŝajne sendankajn konsider- ojn, kiujn mi aŭdis en la hejmo, kaj decidis loki super ĉio la Dian amon kaj super ĉiuj miaj personaj sentoj la justajn bezonojn de miaj similuloj.

Kvankam laca, mi tamen iris en la ĉambron de la malsanulo, kies farto estis ĉiumomente pli malbona. Ze­lia subtenis lian frunton kaj en larmoj diris:

— Ernesto, Ernesto, kompatu min, kara! Ne lasu min sola! Kio estos kun mi, se mi perdos vin?

La malsanulo karesadis ŝiajn manojn kaj plej ame respondadis malgraŭ la forta dispneo

Mi petis la Sinjoron pri fortoj por konservi la nepre necesan komprenemon kaj komencis rigardi tiujn geedz- ojn kvazaŭ miajn gefratojn.

Mi rekonis, ke Zelia kaj Ernesto sin forte amas re- ciproke; kaj, se mi ja sentis min frata kamarado de ambaŭ, mi do devos ilin helpi, kiel mi nur povos. Mi komencis tian laboron penante mensklarigi la malfeliĉajn Spiritojn, kiuj sin tenadis obstine ligitaj al la malsanulo, sed mi trafis grandegajn malfacilaĵojn; mi sentis min frakasita.

En tia situacio mi rememoris unu lecionon de Tobija, nome: "ĉi tie, en "Nia Hejmo", ne ĉiuj bezonas la aero- buson por ien iri, ĉar la pli progresintaj loĝantoj de la kolonio kapablas flugi; kaj ne ĉiuj bezonas komunikil- ojn por konversacii tra longaj distancoj, ĉar iliaj pensoj absolute harmonias. Tiuj, kiuj tiel estas agorditaj, pov­as laŭplaĉe uzi la procedon de mensa interparolado mal- graŭ la distanco".

La Trad.

Venis al mi en la kapon, kiel utila estus al mi la helpo de Narciza, kaj mi ja provis tiun rimedon. Mi

Dispneo : spirmalfacileco. —enprofundiĝis en fervoran preĝon al la Patro kaj en ĝiaj vibroj mi turnis min al Narciza kun mia peto pri ŝia helpo. Mi pense rakontis al ŝi mian doloran travivaĵon, sciigis ŝin pri tiu mia deziro kaj insistis, ke ŝi ne for- lasu min.

Tiam okazis io, kion mi ne povus esperi. Post ĉirkaŭ dudek minutoj, kiam mia menso ankoraŭ koncentriĝis en tiu peto, iu delikate ektuŝis mian ŝultron. Tio estis Nar- ciza, kiu min elaŭdis kaj ridetante diris:

Mi aŭdis vian vokon, mia amiko, kaj venis al vi renkonte.

Mia ĝojego atingis la apogeon.

La senditino de bono fikse ekrigardis tiun scenon, ekkomprenis la seriozecon de la momento kaj diris:

Ni perdu neniom da tempo.

Antaŭ ĉio ŝi fluigis revigligajn emanaĵojn en la mal- sanulon, izolante lin for de la mallumaj figuroj, kiuj tial foriĝis kvazaŭ per sorĉa frapo. Tuj poste ŝi per firma voĉo invitis min:

Ni iru al la Naturo!

Mi ŝin senhezite akompanis, kaj ŝi, rimarkinte mian miron, emfaze aldonis:

Ne nur la homo povas ricevi kaj ellasi fluidec- aĵojn; same faras la fortoj naturaj, en la pluraj regnoj, en kiujn ili disdividiĝas. Por la okazo de nia malsanulo ni bezonas la arbojn: ili nin efike helpos.

Plena de miro pro la tute nova leciono, mi ŝin si- lente sekvis. Kiam ni venis al loko, kie staris grandaj foliriĉaj arboj, Narciza vokis iun per lingvo, kiun mi ne povis kompreni. Post kelke da momentoj ok spiritaj estuloj jen tie estis laŭ ŝia alvoko. Treege surprizite, mi aŭdis ŝin demandi, ĉu tie ekzistas mangarboj kaj eŭ- kaliptoj. Jese informite de tiuj amikoj, tute fremdaj por mi, la flegistino klarigis:

Ĉi tiuj fratoj, venintaj al ni, estas ordinaraj serv- antoj de la vegeta regno.

Kaj ĉe mia surpriziĝo, ŝi finis:

Kiel vi vidas, ekzistas nenio neutila en la Domo de Nia Patro. Ĉie ajn, kie iu bezonas lerni, sin trovas iu instruanto; kaj kie aperas ia malfacilaĵo, tie montr- iĝas la Providenco. La sola malfeliĉa, en la Dia Verko, estas la senprudenta Spirito, kiu kondamnis sin mem al la mallumo de malico.

En nemultaj momentoj Narciza preparis ian sub- stancon per la vaporaĵoj de eŭkalipto kaj mangarbo, kaj dum la tuta nokto ni aplikis tiun medikamenton al la malsanulo pere de la ordinara spirado kaj de sorbado tra la poroj.

La malsanulo ricevis videble pli bonan farton. Frue matene la kuracisto, forte surprizite, rimarkis:

Eksterordinara reago okazis dum ĉi tiu nokto! Vera miraklo de la Naturo!

Zelia radiis de feliĉo. La domo pleniĝis per nova ĝojo. Miaflanke, mia animo vibris de ĝojego. Profunda kuraĝo kaj belaj esperoj reanimis mian "mi". Mi mem rekonis, ke fortikaj ligiloj de malsupereco en mi por ĉiam rompiĝis.

En tiu tago mi revenis al "Nia Hejmo" kune kun Narciza kaj la unuan fojon mi praktikis la flugokapablon. En la daŭro de unu momento ni atingis grandajn distanc- ojn. La standardo de ĝojo disfaldiĝis en mia interno. Sciiginte al la nobla flegistino mian impreson de mal- pezeco, mi aŭdis de ŝi jenan klarigon:

En "Nia Hejmo" multaj el niaj kamaradoj povus ne uzi la aerobuson kaj laŭplaĉe moviĝi sur la kampoj de nia vibra regiono; tamen, ĉar la plimulto ankoraŭ ne havas ĉi tiun kapablon, tial ĉiuj sin detenas ĝin praktiki sur niaj promenejoj. Tia sindeteno tamen ne malhelpas al ni uzi tiun alian procedon ekster la urbo, kiam estas necese rapide laŭ distanco kaj tempo.

Nova kompreno kaj nova ĝojo pliriĉigis mian spi- riton. Instruite de Narciza, mi iradis de la surtera hejmo al la spirita urbo kaj returne, sen granda malfacileco, intense daŭrigante la kuracadon de Ernesto, kiu ĉiam pli bone fartis, rimarkinde kaj rapide. Klarenco min ĉiu- tage vizitadis, montrante sian kontentecon pri mia laboro.

En la lasta tago de tiu semajno finiĝis mia unua forpermeso for de la laboroj ĉe la Ĉambroj de Rebonigo. La ĝojo estis reveninta al al geedzoj, kiujn mi ekamis kiel fratojn.

Mi devis do reveni al miaj ĉiutagaj taskoj.

Ĉe la karesa kaj lulanta lumo de la krepusko mi, tute alia homo ol iam antaŭe, ekiris la vojon al "Nia Hejmo". Dum tiuj rapide pasintaj sep tagoj mi lernis grandvalorajn praktikajn lecionojn pri la viva kulturado de la veraj komprenemo kaj frateco. La ĉarmega post- tagmezo plenigis min per alteflugaj pensoj.

Kiel granda esta la Dia Providenco! — mi ekkriis, interne monologante. Kun kia saĝeco la Sinjoro disponas ĉiujn laborojn kaj situaciojn en la vivo! Kun kia amo Li prizorgas la tutan Kreitaĵaron!

Sed io ŝiris min el la meditado, en kiun mi retiriĝis. Pli ol ducent kamaradoj venis al mi renkonte.

Kun granda nobleco kaj malfermitaj brakoj, ĉiuj min salutis: Lizio, Lascinia, Narciza, Silvejra, Tobija, Sa- lustio kaj multaj el la servantoj ĉe la Ĉambroj tie trov- iĝis. Ĉe tia surpizo mi ne sciis, kian teniĝon mi prenu. Tiam la ministro Klarenco el inter ĉiuj elpaŝis, etendis al mi sian helpeman dekstran manon kaj diris:

Загрузка...