Mi aĉetis por la infanoj tableton kaj kelke da seĝetoj. FE 38 Kelke rolas kiel objekto.

Kiam ŝi revenis, ŝi havis multege por rakonti. FA184 Multege rolas kiel objekto.

Mi havas sufiĉe da laboro en la preparado de mia ĉemizo de mort- into. FA296 Sufiĉe estas objekto.

Ĉiutage oni havis sufiĉege por manĝi. FA4 30 Sufiĉege (tre malofta vorto) estas objekto.

Post kelke da tagoj mi venos. M 29 Kelke estas tempa komplemento kun la rolvorteto post.

Kelke da minutoj la vidvino staris senmove. M11 Kelke estas tempa komplemento. Tia komplemento havas normale ian rolmontrilon, ekz. N-finaĵon, sed E-vorto kiel kelke ne povas havi N-finaĵon. Estus tamen eble uzi ekz. la rolvorteton dum en tiaj ĉi okazoj: Dum kelke da sekundoj en la ĉambro regis plena silento. M 25

En rapideco ili preterpasis ŝin je kelke da paŝoj. M 202 Kelke estas je- komplemento.

Pri ili oni parolis kaj ankaŭ pri la multe da lupoj, kiuj antaŭe estis ĉi tie. FA4169 Ĉi tie multe eĉ havas la artikolon la, kiu normale aperas nur ĉe O-vortoj. Tio estas tre malofta. Prefere oni uzu la multo da lupoj.

Kio estas ĉefvorto?

Kiam kvanta E-vorto havas da-esprimon post si, povas ofte ŝajni, ke la E- vorto tute ne estas ĉefvorto, sed ke la O-vorto de la posta da-esprimo estas ĉefvorto. El senca vidpunkto la da-esprimo estas fakte pli grava, sed el gramatika vidpunkto la E-vorto ja estas ĉefvorto. Ĉi-poste sekvos tamen ek- zemploj, en kiuj oni traktas la O-vorton de la da-esprimo kvazaŭ ĝi estus ĉefvorto.

A-vorta priskribo de kvanta E-vorto

Kiam kvanta E-vorto + da-esprimo havas priskribon, oni normale rilatigas la priskribon al la da-esprimo, kvankam ĝi ne estas ĉefvorto:

Multe da larmoj estis ploritaj pri ĝi [= la birdo]. FA1151 Multe estas ĉef- vorto de la frazparto multe da larmoj. Gramatike do ploritaj rilatas al multe, kaj devus teorie fariĝi E-vorto: plorite. Sed laŭsence ĝi rilatas al larmoj, kaj tial fariĝas A-vorto.

Multe da akvo estis verŝita sur ĝin. Ĉi tie verŝita sekvas akvo laŭ la senco, anstataŭ multe laŭ la gramatiko.

Ili ellernis tiun ĉi lingvon en la daŭro de iaj kelke da semajnoj. FK 271 Iaj devus rilati al la ĉefvorto kelke, sed oni tamen rilatigas ĝin al semajnoj.

Multe da arto kaj penoj estis eluzita. FA2105 Eluzita estas kompromisa formo, kiu havas A-finaĵon pro arto kaj penoj, sed kiu ne havas J-finaĵon pro multe, kiu estas iel unu-nombra, = multo. Tio estas iom tro stranga. En tiaj ĉi okazoj estas pli bone uzi J-finaĵon en eluzitaj, aŭ uzi multo anstataŭ multe.

Se mankas da-esprimo, oni povas rilatigi la priskribon nur al la E-vorto, kaj konsekvence oni devas uzi E-formon: Multe estis plorite. Multe estis verŝ- ite. (Kompreneble oni ankaŭ povas diri: Multo estis plorita. Multo estis verŝ- ita. )

Ĉu objekto aŭ komplemento?

Iafoje estas malfacile diri, ĉu multe estas objekto aŭ kvanta komplemento:

Ŝi multe pensis pri tio. FA133 Multe estas objekto aŭ kvanta komplemento de pensis. La signifo restas la sama.

Kvantaj A-vortoj anstataŭ kvantaj E-vortoj

Ofte oni povas anstataŭigi kvantan E-vorton per kvanta A-vorto. Tiam la O- vorto de la da-esprimo fariĝas ĉefvorto kaj da malaperas:

Sur la arbo sin trovis multaj birdoj. ~ ...multe da birdoj.

La riĉulo havas multan monon. ~ ...multe da mono.

Ŝi staris nur kelkajn sekundojn. ~ ...kelke da sekundoj.

Post kelkaj tagoj li venos. ~ Post kelke da tagoj...

En tiaj frazoj la E-finaĵaj formoj multe kaj kelke ordinare esprimas la ideon de tuteca amaso. Oni ne atentas la individuajn membrojn. Se gravas ĉiu unuopa individuo, oni prefere ne uzu multe kelke. La A-vortaj formoj multaj kaj kelkaj estas tamen ĉiam uzeblaj, ĉu temas pri multaj/kelkaj individuoj, ĉu oni pensas pri kuna nedistingebla multo/kelko. La jena ek- zemplo tial sonas strange: *Kelke da homoj sentas sin la plej feliĉaj, kiam ili vidas la suferojn de siaj najbaroj.* Oni prefere diru Kelkaj homoj sentas sin la plej feliĉaj, kiam ili vidas la suferojn de siaj najbaroj. FE 32, ĉar sentas ion nur ĉiu unuopa homo de tiuj kelkaj homoj. La tuto de la homoj ne havas sentojn.

Noto: En la komencaj jaroj oni uzis kelke kaj kelkaj ankaŭ kun la senco "pluraj", ĉar tiutempe la vorto pluraj ankoraŭ ne ekzistis. Tia uzo de kelke kaj kelkaj nun tute malaperis.

24.4. Kvantaj vortetoj

E-vortecaj vortetoj kun kvanta signifo estas: kiom, tiom, iom, ĉiom, neniom (§14.3.3), pli, plej (§14.3.15), tro (§14.3.19) kaj variantoj de ili. Ili povas roli E-vortece en diversaj manieroj.

O-vorteca uzo

Tre ofte kvantaj vortetoj estas uzataj O-vortece, simile kiel kvantaj E-vortoj (§24.3). Ili povas tiam esti subjekto, objekto k.t.p.:

Mi volus scii, kiom de la ŝtofo ili jam pretigis. FA1108 Kiom estas objekto de pretigis.

Ĉu vi ne scias, Schufterle, kiom estis da mortigitoj? Rt64 Kiom estas sub- jekto de estis.

Prenu tiom da mono, kiom vi volas. FA16 Tiom kaj kiom estas objektoj.

Pri tiom da feliĉo mi eĉ ne sonĝis, kiam mi estis ankoraŭ la malbela anasido! FA2 42 Tiom estas pri-komplemento.

Oni alportos iom da akvo. ^18 Iom estas objekto.

Adamo Rudzinski rigardis ŝin kun granda intereso, eĉ kun iom da admiro. M76 Iom estas kun-komplemento.

Restas ankoraŭ iom daproblemoj. Iom estas subjekto.

Pro Dio, sinjoroj, pli rapide faru rondon kaj observu pli da ordo! to'55 Pli estas objekto.

Pli li ne povas diri al ili pri tio, ĉar pli li ne scias. FA3117 Pli estas objekto.

Vi informiĝas, [...] kiu montras al ili plej da respekto. Rt56 Plej (da re- spekto) estas objekto.

Tro da kuiristoj kaĉon difektas. PE433 Tro estas subjekto.

De tro da pano venas malsano. PE 296 Tro estas de-komplemento.

A-vorta priskribo de kvanta vorteto

Simile kiel ĉe kvantaj E-vortoj oni iafoje rilatigas priskribon al la da- esprimo, kvankam la da-esprimo ne estas ĉefvorto:

Ŝi apartenas al homoj kleraj, por kiuj tiom, tiom da vojoj estas ja nebar- itaj. M118 Laŭ rigora gramatiko devus esti nebarite, ĉar el gramatika vid- punkto nebaritaj priskribas la vorton tiom. Tamen oni uzas nebaritaj, ĉar laŭsence ĝi priskribas la vorton vojoj.

Malnova A-vorteca uzo de OM-vortoj

En la frua tempo oni iafoje uzis kiom kaj tiom A-vortece kiel rektan pri- skribon de O-vorto: Se l' amikoj [...] kolektos tiom voĉojn, kiom ili povos [...] DL13 En ordinara lingvaĵo oni nun devas uzi da: ...tiom da voĉoj... En ekz. poezio oni eble ankoraŭ povas uzi tiajn esprimojn por speciala efekto. Komparu kun simila malnova uzo de O-vortaj nombrovortoj (§23.2).

24.5. Grado kaj kvanto

Grado kaj kvanto estas malsamaj aferoj, sed iafoje ili proksimiĝas.

Tre kaj multe

tre = "en alta grado, kun forta intenso"

multe = "en granda kvanto, kun longa daŭro, ofte ripetite"

Ĉe A-vortoj kaj E-vortoj oni preskaŭ ĉiam uzas tre (§14.3.18), sed oni povas uzi multe (§24.3), kiam klare temas pri kvanto aŭ ofteco. Ĉe verboj oni uzas plej ofte multe, ĉar temas normale pri kvanto aŭ ofteco, sed oni uzas ankaŭ tre, kiam temas pri grado aŭ intenseco:

Ĝi estas tre bona.

Tie troviĝas tre grandaj domoj.

Mi tre ŝatas Berlinon. = Mi intense ŝatas Berlinon.

Mi tre amas ŝin. = Mi intense amas ŝin.

Mi havas multe da mono.

Ŝi multe pensis pri tio. = Ŝi longe pensis pri tio.

Kiu multe parolas, ne multe faras. PE 544

Li tre multe helpis al mi. Tre priskribas multe. Multe priskribas helpis. Por priskribipli kaj tro oni uzas multe:

Ĝi estis multe pli granda ol antaŭe.

Ĝi fariĝis multe tro nigra.

Kiel kaj tiel

La tabelvortoj kiel kaj tiel (§14.3.2) montras ne nur manieron, sed ankaŭ gradon. Oni uzu ilin en la samaj lokoj, kie oni povus uzi tre:

Vi estas tiel bela, tiel bona kaj tiel honesta, ke mi devas fari al vi donacon. FE15 Oni povas diri: tre bela, tre bona kaj tre honesta.

Mi estas tielforta, kiel vi. FE10 Oni povas diri: tre forta.

Fi, kiel abomene! FE26 Oni povas diri: tre abomene.

Estas bone uzadi la vorton "je" kiel eble pli malofte. FE29 Oni povas diri: tre eble.

La nokto estis tiel malluma, ke ni nenion povis vidi eĉ antaŭ nia nazo. FE 33 Oni povas diri: tre malluma.

Kiom kaj tiom

La tabelvortoj kiom kaj tiom (§14.3.3) montras kvanton. Oni uzu ilin tie, kie oni povus uzi multe:

Mi volas tiom da terpomoj, kiom mi povas porti. Oni povas diri: volas multe kaj povas porti multe.

Ŝi tiom laboris, ke ŝi fariĝis ĉefo de la firmao. Oni povas diri: multe laboris.

Antaŭ multe oni ofte preferas tiom, ĉar multe estas kvanta vorto: Nun li estis ja riĉa, havante tiom multe da mono. FA18 Aŭ ...havante tiel multe da mono. Aŭ ...havante tiom da mono.

"Tiom-kiom-ismo"

Kiom kaj tiom estas iafoje uzataj pri grado anstataŭ kiel kaj tiel (§14.3.3), kiam oni volas tre forte emfazi. Sed iuj esperantistoj uzas sisteme nur kiom kaj tiom anstataŭ kiel kaj tiel por montri gradon, kvazaŭ ili ĉiam emfazus, ekz.: *Mi estas tiom forta, kiom vi.* Komparu kun la Fundamenta frazo: Mi estas tielforta, kiel vi. FE10 Tia "tiom-kiom-ismo" estas komplete fremda al la Fundamento kaj al la uzado de Zamenhof. Krome tiom-kiom -istoj perdas la eblon uzi tiom kaj kiom por emfazi.

25. Specialaj priskriboj

En tiu ĉi paragrafo estas klarigoj de tri specialaj specoj de priskribo: per- verba priskribo (§25.1), identiga priskribo (§25.2) kaj apudmeto (§25.3).

25.1. Perverba priskribo

Normalaj priskriboj estas rektaj (§3.3). Rekta priskribo estas parto de la sama frazparto kiel la priskribata ĉefvorto. Sed priskribo ankaŭ povas esti ligata al la priskribata afero pere de verbo.

Perverbe priskribata afero estas normale la subjekto (§12.1.1) de la frazo, sed ankaŭ objekto (§12.2.2) povas havi perverban priskribon.

Perverba priskribo ne havas la rolfinaĵon N, kaj nur en kelkaj okazoj aperas rolvorteto antaŭ perverba priskribo.

25.1.1. Perverba priskribo de subjekto

La verbon esti (§31.1) kaj aliajn priskribajn verbojn, ekz. fariĝi, iĝi kaj ŝajni, oni povas uzi por ligi priskribon al subjekto.

A-vorto aŭ A-vorteca vorteto

Perverba priskribo de subjekto estas plej ofte A-vorto aŭ A-vorteca vorteto:

La patro estas sana. FE 5 Sana estas priskribo de la patro.

La ĉielo estas blua. FE 6 Blua estas priskribo de la ĉielo.

La dentoj de leono estas akraj. FE 7 Akraj estas priskribo de la dentoj.

Ĉiuj boteloj estis malplenaj. Malplenaj estas priskribo de ĉiuj boteloj.

Vi tute ne estas ĝentila. FE19 Ĝentila estas priskribo de vi.

Sinjoroj, vi estas neĝentilaj. FE16 Neĝentilaj estas priskribo de vi.

Jam tia estas la kutimo. M 59 Tia estas priskribo de la kutimo.

Kia estas via peto? Es 5 Kia estas (demanda) priskribo de via peto.

Ŝi fariĝis tiel malaminda, ke ŝia propra patrino ŝin forpelis de si. FE 23 Malaminda estas priskribo de ŝi.

Tiaj A-vortaj priskriboj povas havi J-finaĵon (§8.1), sed ili neniam havu rol- vorteton (§12.3) aŭ N-finaĵon (§12.2.1).

O-vorta frazparto sen rolmontrilo

Perverba priskribo povas ankaŭ esti O-vorto aŭ O-vorta frazparto sen rol- montrilo. Tia perverba priskribo montras specon aŭ identecon:

Leono estas besto. FE 5 Besto estas (speca) priskribo de leono.

Rozo estas floro kaj kolombo estas birdo. FE5

La patro estas tajloro. FE 5

Centimo, pfenigo kaj kopeko estas moneroj. FE 41

Li estas knabo, kaj ŝi estas knabino. FE16

Ni estas homoj. FE16

Infano ne estas matura homo. FE6

Januaro estas la iiniia monato de la jaro. FE12

(Ok estas kvar kvinonoj de dek. FE14

Tio ĉi estis la iiniia fojo, ke ŝi nomis ŝin sia filino. FE14

La juna vidvino fariĝis denove fianĉino. FE33 Ankaŭ tabelvortoj je O povas aperi kiel tia priskribo:

La tuta afero estis nenio krom sensencaĵo! FA1140

Mi scias, kio mi estas. FA2 84

O-vorta frazparto kun rolvorteto

Perverba priskribo de subjekto povas ankaŭ esti O-vorto (aŭ O-vorta fraz- parto) kun rolvorteto antaŭ si. Tia priskribo montras econ. Oni povas ofte transformi tian priskribon en A-vorton:

Li estas hodiaŭ en kolera humoro. FE 31 = Li estas hodiaŭ kolerhumora.

Li estas de meza kresko. FE33 = ...mezkreska.

Ĝi estos de alia speco ol la hieraŭa. FA28 = ...alispeca....

Eĉ malgranda muŝo ne estas sen buŝo. PE1019 = ...senbuŝa.

Tiuj bulkoj eĉ estis kun sekvinberoj. FA179 = ...sekvinberaj.

Tio ĉi estas laŭ lia gusto. PE826 = ...konforma al lia gusto.

Laŭ mi tiu ĉi demando estas por la publiko sen signifo. DL10 = ...sen- signifa.

Esprimo kun kiel kvazaŭ

Ankaŭ kompara esprimo kun kiel (§20.1) aŭ kvazaŭ (§20.2) povas roli kiel perverba priskribo de subjekto:

Sen li mi estas kiel paralizita. BV 75

Liaj manoj estas kiel alabastro. ^35 = ...estas tiaj, kia estas alabastro.

Tio estis ja tute kiel ĉe homoj. FA319

Leŭtenanto, amo kaj mizero estas kvazaŭ triangulo, aŭ kvazaŭ duono de rompitaĵetkubo de la feliĉo. FA1125

E-vorto

Oni uzas E-vorton kiel perverban priskribon anstataŭ A-vorto, se la priskrib- ata subjekto estas I-verbo (§27.2) aŭ subfrazo (§33.2.1):

Resti kun leono estas danĝere. FE 7

Morti pro la patrujo estas agrable. FE 20

Al Amnon ŝajnis malfacile fari ion al ŝi. Sm213

Kiel belege estas, ke ni povas entrepreni vojaĝon ekster landen! FA4 27

Estas pli bone, ke ni tie ĉi manĝu kaj iru en la urbon vespere. BV 75

Ne estas grave, ĉu vi lin konas aŭ ne. FA3114

Al li fariĝis dube, ĉu la fera stango estas ŝovita antaŭ la pordon kaj ĉu la fenestraj kovriloj estas bone alfortikigitaj. FA3140

Estas mirinde, kiajn pensajn saltojn oni povas fari. FA2118 Iafoje E-vorto priskribas subkomprenatan I-verbon:

Li veturas pli rapide ol permesite. La E-vorto permesite priskribas la verbon veturi: ...pli rapide ol estaspermesite veturi.

Oni uzas E-vorton anstataŭ A-vorto ankaŭ kiam ne ekzistas subjekto. Tiam la perverba priskribo priskribas la tutan situacion:

Estis al mi tiel terure, kiam vi ĵetis min de la ponto en la malvarman akvon! FA124 Estis terure estas ĝenerala priskribo de la situacio. Subjekto mankas.

Estas troe, ho Levidoj! Nm16

Estos sufiĉe, se ni diros al vi la jenon. FK284

Ĉu hodiaŭ estas varme malvarme? FE 25

En la parola lingvo oni sufiĉe ofte uzas mallongigitajn sensubjektajn frazojn, en kiuj oni ellasas ĉion krom E-vorto, kiu estas priskribo de la aktuala situacio:

Bone! Tre bone! H 41 = Estas bone! Estas tre bone! (= Tio, kion vi diris, estas bona!)

Mirinde! FA2139 = Estas mirinde! (= La situacio estas mirinda! Tio, kio ĵus okazis, estas mirinda!)

Ofte E-finaĵa pasiva participo estas uzata en pli-malpli ekkriaj esprimoj kiel priskribo de okazaĵo:

Trafite! Kion diras vi? - Tuŝite! Tuŝite, mi konfesas. H169 ~ La celo estas trafita/tuŝita! (Temas pri skermado.)

Ĉu komprenite? ~ Ĉu ĉio estas komprenita? Ĉu vi komprenis la aferon?

Se la subjekto estas subkomprenata O-vorto aŭ O-vorteca vorteto, kaj se la verbo ĉeestas, oni tamen uzu A-finaĵon: La mastro traktis min tre bone, kaj estis tre afabla. = ...kaj li estis tre afabla. Estu kuraĝa! = Vi estu kuraĝa!

Frazo aŭ I-verbo

Perverba priskribo povas ankaŭ esti tuta frazo aŭ I-verbo:

La esenco [de la sciigoj] estis, ke al Kristino estas bone. FA3 91 La ke-frazo estas perverba priskribo de la subjekto.

Mia opinio estas: prenu mem akvon, se vi volas trinki. FE19

Mia devo estas helpi la traveturantojn. Rz 31

Vidu pliajn ekzemplojn en la klarigoj pri I-verboj: §27.3.3.

Priskribaj verboj

Verbon, kiu peras priskribon, oni povas nomi priskriba verbo. Esti (§31.1) estas la ĉefa priskriba verbo. Kiam ĝi peras priskribon, ĝi ne vere esprimas ian signifon, sed nur ligas la priskribon al la subjekto.

Aliaj priskribaj verboj enhavas pli da propra signifo:

fariĝi (= "komenci esti"): La domo fariĝis alta. Mia frato fariĝos doktoro. Fariĝis tre varme en la ĉambro.

iĝi (= "komenci esti"): La mistero iĝaspli kaj pli stranga.

resti (= "plu esti"): Ili restis germanoj. Restis malhele.

ŝajni (= "esti laŭŝajne"): Li ŝajnis gasto en la hotelo.

aperi: Li aperis mensoganto.

aspekti (= "esti laŭ la aspekto"): Ŝi aspektis kolera. FA1195 = Ŝia aspekto montris, ke ŝi estas kolera.

Kun aspekti oni tamen tre ofte uzas E-vortan (aŭ E-vortecan) komplementon anstataŭ perverba priskribo: La diablo aspektas malbele. FA117 En la novaj vestoj ŝi aspektis tiel elegante kaj bele. FA3 46 Perverba priskribo (kun A- vorto) kaj maniera komplemento (kun E-vorto), estas egale ĝustaj ĉe aspekti, kaj tre ofte apenaŭ gravas, kiun formon oni elektas. Sed iafoje povas esti senca diferenco. Se oni uzas A-vorton, oni parolas pri eco de la subjekto: La domo aspektas bona. = La aspekto de la domo montras, ke ĝi (verŝajne) estas bona. Se oni uzas E-vorton, oni parolas pri la aspekto mem: La domo aspektas bone. = La aspekto de la domo estas bona. Komparu kun tute simila uzo de senti sin (§25.1.2). Se temas pri participo, oni uzu A-finaĵon: Ŝi aspektis dormanta. Se oni uzas E-finaĵon (dormante), tio povas mis- kompreniĝi kiel: Ŝi aspektis dum ŝi dormis. . Principe oni povas uzi kia kun aspekti, sed normale oni uzas kiel: Kiel do li aspektas? FA117 Ĉiu Kopenhag- ano scias, kiel aspektas la enirejo de la Frederika hospitalo. FA1128

Krom fariĝi kaj iĝi ankaŭ multaj aliaj IĜ-verboj povas aperi kun perverba priskribo de la subjekto:

montriĝi: Mi scias, ke mi montriĝosprava. lj13

nomiĝi: La hundo nomiĝas Fido.

elektiĝi: Li elektiĝis kasisto.

La samaj verboj sen IĜ-sufikso (montri, nomi, elekti...) normale estas objektaj verboj (§30.3), kaj povas esti uzataj kun perverba priskribo de la objekto (§25.1.2):

Mia opinio sin_ montris favora. BV10 ^ Mia opinio montriĝis favora.

Mi nomas mian hundon Fido. ^ Mia hundo nomiĝas Fido.

Liaj amikoj elektis lin gvidanto. ^ Li elektiĝis gvidanto.

Pasivaj verboj povas peri priskribon

Se oni pasivigas (§29.1) frazon kun perverba priskribo de objekto (§25.1.2), la objekto fariĝas subjekto, kaj la perverba priskribo priskribas la novan sub- jekton. Tiam pasiva verboformo peras la priskribon:

Oni elektis ŝin prezidanto. ^ Ŝi estis elektita prezidanto.

Ankaŭ ŝin oni nomas Amalio. ^ Ankaŭ ŝi estas nomata Amalio. Rt106

Oni esploris la aferon kaj trovis ĝin vera. ^ La afero estis esplorita kaj trovita vera. Es 2

Tiaj frazoj povas fariĝi konfuzaj, ĉar pasiva verbo enhavas participon (el- ektita, nomata, trovita), kiu jam estas perverba priskribo de la subjekto. En ŝi estis elektita prezidanto, kaj elektita, kaj prezidanto, estas perveibaj pri- skriboj de ŝi. Krome oni povus kompreni elektita prezidanto kiel unu fraz- parton, kio donus alian signifon: Ŝi estis prezidanto, kiun oni antaŭe elektis. Ofte estas pli klare, se oni anstataŭe uzas kiel-esprimon (§20.1): Ŝi estis elektita kiel prezidanto.

Agaj verboj

Perverbaj priskriboj povas iafoje aperi kun agaj verboj, kiuj ne estas pri- skribaj. Tiaj frazoj estas laŭsence kunmetaĵo de du frazoj. Unu el tiuj frazoj enhavas la verbon esti:

Li dancas nuda sur la strando. = Li dancas sur la strando. + Li estas nuda, kiam li dancas.

Malvarma kaj pala kuŝis la imperiestro en sia granda belega lito. FA2 30 = La imperiestro estis malvarma kajpala. + La imperiestro kuŝis...

Mi frapos vian ĉevalon sur la kapon tiel, ke ĝi falos senviva. FA114 = ...ĝi falos kaj ĝi estos senviva.

Mia patro mortis malriĉa. = Mia patro estis malriĉa, kiam li mortis.

Mi naskiĝis mizerulo. = Mi estis mizerulo, kiam mi naskiĝis.

Ŝi naskiĝis kristano, sed mortis islamano. = Ŝi estis kristano, kiam ŝi naskiĝis, sed estis islamano, kiam ŝi mortis.

Nun ĉiuj floroj pendas sekiĝintaj! FA129 = La floroj estas sekiĝintaj, kiam ili pendas.

Ili sidis ne solaj, sed kun unu viro de ĉirkaŭ tridek jaroj. BV 31 = Ili sidis, kaj ili ne estis solaj...

Iafoje oni povus same bone uzi E-formon anstataŭ A-formo en tiaj frazoj, sed ofte estas signifodiferenco, ĉar A-formo montras priskribon de la sub- jekto, dum E-formo priskribas la agon:

Li venis iiniia en la ĉambron. = Li venis en la ĉambron, kaj li estis la unua, kiu faris tion.

Li venis unue en la ĉambron. = La unua afero, kiun li faris, estis veni en la ĉambron (poste li faris ion alian).

Zamenhof uzis tuta kiel perverban priskribon kun speciala signifo: De teruro mi tuta tremas! H 45 Ĝi estas tuta el ligno. FA3 81 Tuta montras, ke la tuta subjekto estas koncernata de la ago. Tia uzo de tuta estas nuntempe malofta.

25.1.2. Perverba priskribo de objekto

Kelkaj verboj povas peri priskribon de sia objekto. Kvankam tiaj perverbaj priskriboj priskribas objekton, ili ne havas la finaĵon N.

Komparu la du jenajn frazojn:

Vi farbas la domon ruĝan. (= Vi farbas la ruĝan domon.) Ruĝan estas ĉi tie rekta priskribo de la domon. = Vi farbas tiun domon, kiu jam estas ruĝa. Oni ne diras, kiun koloron ĝi nun ricevas.

Vi farbas la domon ruĝa. = Vi farbas la domon tiel, ke ĝi fariĝas ruĝa. Ruĝa estas perverba priskribo de la domo. La ruĝeco aperas pro la ago farbi. Oni ne diras, kiun koloron la domo antaŭe havis. (Oni povas ankaŭ diri: Vi farbas ruĝa la domon. Sed ne diru: *Vi farbas la ruĝa domon.*)

A-vorto aŭ A-vorteca vorteto

Perverba priskribo de objekto povas esti A-vorto aŭ A-vorteca vorteto:

Ĉu vi farbos vian ruĝan domon verda? ~ Ĉu via ruĝa domo fariĝos verda?

Ne, ni preferas ĝin flava. = Ne, ni preferas, ke ĝi estu flava.

Ŝi trovis la francajn vinojn tre bonaj. = Ŝi trovis, ke ili estas tre bonaj.

Neniam mi vidis lin tia. Rt 82 = Neniam mi vidis, ke li estas tia.

Li sentis sin tiel malfeliĉa, ke li malbenis la tagon, en kiu li estis nask- ita. FE33 = Li sentis, ke li estas tiel malfeliĉa...

La esprimo senti sin povas havas perverban priskribon de la objekto: Li sentis sin malsana. = Li sentis, ke li estas malsana. Sed oni ankaŭ povas uzi E-vorton, kiu tiam estas maniera komplemento de la verbo: Li sentis sin bone. = Lia sento (pri si mem) estis bona. La elekto de finaĵo do dependas de tio, ĉu oni parolas pri eco de la objekto (ĉi-okaze egala al la subjekto), aŭ pri la sento mem. Komparu kun tute simila uzo de aspekti (§25.1.1).

Eble tamen N-finaĵo

Iafoje ĉi tia A-finaĵa priskribo de objekto sence respondas al kiam-frazo, kaj montras staton, kiu ne dependas de la ĉefverba ago. En tiaj okazoj oni povas opinii, ke temas ne pri vera perverba priskribo, sed pri iaspeca komple- mento. Tiam oni povas ja uzi N-finaĵon. Tia aldono de N povas iafoje doni nuancan diferencon:

Ni lin trovis malvivan. Rt138 = Ni lin trovis, kiam li estis malviva. La N de malvivan povas helpi al klareco, sed oni ankaŭ povas ĝin forlasi. Sen N- finaĵo la signifo ankaŭ povas esti: Ni lin trovis, kaj trovis, ke li estas mal- viva.

Li pentras ŝin nudan. = Li pentras ŝin, kiam ŝi estas nuda. Se oni dirus nuda sen N, la signifo estus: Li pentras bildon, en kiu ŝi estas nuda. Sen

N la signifo eĉ povas esti: Li pentras ŝin, kiam li mem estas nuda. Sed por tia signifo estas pli klare diri: Li nuda pentras ŝin.

Ĉi tiun vorton li uzas solan. Li uzas tiun vorton sen aliaj vortoj. (Ĉi tiun vorton li uzas sola. Nur li uzas tiun vorton.)

Ofte en vespero ŝi vidadis lin forveturantan sub la sonoj de muziko. FA191 Ŝi vidadis lin, kiam li estis forveturanta.

Mi ŝatas la matenmanĝajn ovojn malmolaj(n). = Mi ŝatas la maten- manĝajn ovojn, kiam ili estas malmolaj. Mi ŝatas, ke la matenmanĝaj ovoj estu malmolaj. Iuj uzas N en tiaj ĉi frazoj. Aliaj preferas A-vorton sen N. La signifodiferenco praktike estas nula.

La uzo de N-finaĵo en tiaj ĉi okazoj neniam estas deviga. Neuzo de N estas verŝajne pli ofta nuntempe, sed kiam aldono de N donas plian klarecon, oni ne hezitu esprimi sin tiel. Sed kiam la ligo al la ĉefverbo estas forta, kaj la A-vorto ne respondas al kiam-frazo, sed al ke-frazo, tiam oni nepre ne uzu N-finaĵon.

O-vorta frazparto sen rolmontrilo

Perverba priskribo de objekto povas esti O-vorto (aŭ O-vorta frazparto) sen rolmontrilo:

Mi elektis lin prezidanto. LR 70 = Mi elektis lin, ke li estu prezidanto.

Jam en ilia infaneco oni ja nomadis ilin gefianĉoj. FA391 ~ ...oni diris, ke ili estas gefianĉoj.

Vin mi volas fari mia edzo! FA3 98 = Mi volas fari tiel, ke vi estos mia edzo.

Ĉe iaj verboj oni povas alternative uzi kiel-esprimon (§20.1.2). Tiam oni ja uzu N-finaĵon: Ili elektis ŝin kiel kasiston.

O-vorta frazparto kun rolvorteto

Iafoje frazparto kun rolvorteto povas esti perverba priskribo de objekto:

Kristino al li plaĉis kaj ŝi lin ankaŭ trovas laŭ sia gusto. FA3 91 = ...ŝi trovas, ke li estas laŭ ŝia gusto.

Mi preferas ĝin sen sukero. = Mi preferas, ke ĝi estu sen sukero.

E-vorto

Se la objekto estas I-verbo, oni uzas E-vorton kiel perverban priskribon de la objekto anstataŭ A-vorto. Tio praktike okazas preskaŭ nur kun verboj, kiuj esprimas opinion, ke io estas ia, precipe opinii kaj trovi:

Nek Snitchey nek Craggs trovis utile batali malkaŝe kontraŭ la fluo de tiu ĉi kolero. BV 58 (Ili ne pensis, ke batali kontraŭ la fluo estas utile.) Objekto de la verbo trovi estas la I-verbo batali (malkaŝe kontraŭ...). Utile estas perverba priskribo de batali. La priskribon peras la ĉefverbo

trovis.

Tiun ĉi penson [...] ni trovis nun necese ripeti ankoraŭ unu fojon. OV106 = Ni trovis nun necese ripeti tiun ĉi penson ankoraŭ unu fojon. Necese estas perverba priskribo de ripeti (tiun ĉipenson...).

Dank' al [...] kelkaj flankoj de la lingvo, pri kiuj mi trovas superflue tie ĉi detale paroli, la lingvo fariĝas eksterordinare facila. FK 233 Superflue estas perverba priskribo de paroli.

Tiu homo iris el la urbo, el Bet-Lehem de Jehuda, por ekloĝi tie, kie li trovos oportune [ ekloĝi]. Jĝ17

Ankaŭ kiam la objekto estas subfrazo, oni uzu E-vorton kiel perverban pri- skribon. Tio tamen okazas tre malofte:

Mi trovas neelteneble, ke vi ne volas paroli kun mi. (= Mi pensas, ke estas neelteneble, ke vi ne volas paroli kun mi.) La ke-frazo estas objekto de trovas. Neelteneble estas perverba priskribo de la ke-frazo.

Kial oni ĉe vi opinias nekredinde, ke Dio levos la mortintojn?

Mi opinias grave, ĉu ŝi subtenos nin aŭ ne. (= Mi opinias, ke estas grave, ĉu ŝi...) La demanda ĉu-frazo estas objekto de opinias. Grave estas per- verba priskribo de la ĉu-frazo.

Zamenhof ofte enmetis ian O-vortecan vorton, ĝi tio, por reprezenti ke- frazon, kaj iafoje ankaŭ por reprezenti I-verbon. Tiam la perverba priskribo havu A-finaĵon:

Ĉu vi, kara Mario, trovas ĝin konvena, ke juna vir ino [...] restu la tutan tagon ĉe la sama tablo kun kelke da junaj viroj ? M 88 Konvena estas per- verba priskribo de ĝin, sed ankaŭ (nerekte) de la kefrazo. Nuntempe oni preferas tio kiel helpan vorteton: Ĉu vi trovas tion konvena, ke...

Se la Akademio trovus ĝin necesa anstataŭigi en ili la "uj" per "i", mi tion ne malkonsilus. LR15 Hodiaŭ oni ne plu uzas ĝi tiel. Oni diru ...trovus tion necesa... aŭ prefere ...trovus necese...

Iafoje en tiaj ĉi frazoj povus fariĝi malklare, ĉu la E-vorto estas perverba pri- skribo aŭ maniera komplemento: Li opiniis eble, ke oni maldungu la komizojn. Oni povus miskompreni eble kiel komplementon = Povas esti, ke li opiniis, ke oni... Tiam oni uzu helpan tio aŭ pli klaran vortordon: Li

opiniis tion ebla, ke oni... Li eble opiniis, ke oni...

Laŭ PAG oni uzu A-vorton anstataŭ E-vorto kiel perverban priskribon de objekto, kiam la objekto estas I-verbo aŭ subfrazo: Mi opinias konvena vigl- igi vin per rememorigo. Tio tamen ne ŝajnas rekomendinda, ĉar tio rompas la bazan principon, ke I-verboj kaj subfrazoj estas priskribataj per E-vortoj. Sed oni povas trovi plurajn ekzemplojn de tia uzo ĉe Zamenhof, kiu hezitis inter A-finaĵo kaj E-finaĵo en tiaj frazoj: La gazetoj ne trovas necesa eniĝi en tion, pri kio ili skribas. FK 283 Ĉar li estis en uniformo, li opiniis nekonvena tiel laŭte krii. FA1155

En 2012 la Sekcio pri Gramatiko de la Akademio de Esperanto publikigis , en kiu ĝi diris, ke ambaŭ uzoj estas pravigeblaj. Ĝi tamen rekomendis al verkistoj de lernolibroj, ke oni uzu E-finaĵon ĉe perverba priskribo de objekto, kiu mem estas I-verbo aŭ subfrazo. La ĉi-antaŭaj PMEG-aj klarigoj estas konformaj al tiu rekomendo.

I-verbo

Perverba priskribo de objekto ankaŭ povas esti I-verbo:

La finiĝado de la tago igis ilin rapidi. M 200 = La finiĝado de la tago igis ilin rapidantaj. = La finiĝado de la tago kaŭzis, ke ili rapidis.

Vidu pliajn ekzemplojn en la klarigoj pri I-verboj (§27.3.3) kaj en la klarigoj pri la verbo igi (§31.5) kaj la verbo lasi (§31.6).

Kontrolmetodo

Se oni hezitas, ĉu priskribo de objekto estas rekta aŭ perverba, oni povas anstataŭigi la objekton per pronomo (lin, ŝin, ĝin, ilin k.s.). Rektan pri- skribon oni tiam emas forpreni, ĉar ĝi estas parto de la objekto. Perverban priskribon oni tamen emas konservi, ĉar ĝi estas memstara frazparto necesa por la senco de la frazo:

Ĉu vi farbas la domon ruĝan? ^ Ĉu vi farbas ĝin? Ruĝan estas rekta priskribo.

Ĉu vi farbas la domon ruĝa? ^ Ĉu vi farbas ĝin ruĝa? Ruĝa estas per- verba priskribo.

Mi vidis miajn amikojn forirantaj per trajno. ^ Mi vidis ilin forirantaj per trajno. Forirantaj (per trajno) devas resti por ke la senco de la frazo ne ŝanĝiĝu. Forirantaj estas do perverba priskribo de la objekto, kaj ne havu N-finaĵon. La senco estas: Mi vidis miajn amikojn, kaj vidis, ke ili estas forirantaj per trajno. (Anstataŭ forirantaj oni ankaŭ povas uzi I- verbon: Mi vidis miajn amikojn foriri per trajno.) Se oni dirus for- irantajn, la senco fariĝus: Mi vidis tiujn el miaj amikoj, kiuj estis for- irantaj per trajno. Aŭ: Mi vidis miajn amikojn, kiam ili estis forvetur- antaj per trajno.

Priskribo pere de participo

Ankaŭ aktiva participo (§28) povas peri priskribon de sia objekto:

La geedzoj lasis pretigi por si sian tomban ŝtonon kun surskribo kaj nomoj, lasante libera nur la lokon por la jaro de la morto. Libera estas perverba priskribo de la objekto la lokon. Ĝin tamen peras ne verbo, sed la participo lasante, kiu devenas de la verbo lasi. = Ili lasis libera nur la lokon...

Li estis jam farbinta sian domon verda. La priskribon peras la participo farbinta.

Ŝi sidis tenante la okulojn fermitaj. = Ŝi sidis, dum ŝi tenis la okulojn fermitaj.

Kun povas peri priskribon

Iafoje, kiam kun kvazaŭ anstataŭas havanta, havante, tenanta tenante, ĝi povas aperi kun "perverba" priskribo de "objekto":

Li kuŝis havante/tenante la piedojn direktitaj al la pordo de la domo. ^ Li kuŝis kun la piedoj direktitaj al la pordo de la domo. FA1122

Oni ankaŭ povas simple subkompreni havante havanta (aŭ similan parti- cipon) sen aldoni kun, precipe kiam temas pri pozicio de (korpo)parto (§12.2.6): Li kuŝis [havante/tenante] la piedojn direktitaj al la pordo de la domo.

25.2. Identiga priskribo

Malnova uzo

Zamenhof iafoje tamen uzis N-finaĵon ĉe identigaj priskriboj, ĉar liatempe la reguloj ankoraŭ ne estis klaraj: Vi vidis iam la knabon Karolon. Rt 91 Li atingis la ĉarmegan urbon Nurenbergon. FA3 62 Se oni nun dirus ekz. la knabon Karolon, oni komprenus, ke la knabo nomiĝas ĝuste "Karolon", ne "Karolo".

De

Ne uzu la rolvorteton de (§12.3.2.3) antaŭ identiga priskribo: [3]la urbo de Nov-Jorko*, *la ŝtato de Kalifornio*, *la popola respubliko de Ĉinio*. De en tiaj esprimoj povas nur montri apartenon: la urbo, kiu apartenas al Nov- Jorko, la ŝtato, kiu apartenas al Kalifornio.

De povas tamen esti tute ĝusta en iaj esprimoj, kiuj similas al identigaj pri- skriboj, sed kiuj vere montras apartenon:

La rivero Misisipo enfluas en la golfon de Meksiko. La golfo ne nomiĝas "Meksiko", sed ĝi troviĝas apud la lando Meksiko.

Anglujo estas unu parto de la Unuiĝinta Reĝlando de Britujo kaj Norda Irlando. La reĝlando ne nomiĝas "Britujo kaj Norda Irlando", sed kon- sistas el la du partoj Britujo kaj Norda Irlando.

En iaj okazoj identiga priskribo kaj apartena de-priskribo povas tamen prak- tike egaliĝi:

Oni eldiras la nomon de Moliere. FA355 = ...la nomon, kiu apartenis al Moliere ~ ...la nomon Moliere.

La titolon de honora prezidanto de via grupo mi danke akceptas. OV 573 = La titolon, kiu apartenas al honora prezidanto... ~ La titolon "honora prezidanto"...

A-vorto

Ankaŭ A-vorto povas montri identecon, nomon (§9.1.6). Tiaj A-vortoj kon- dutas kiel ordinaraj A-vortaj priskriboj kaj devas ricevi N-finaĵon, se la ĉef- vorto havas N: Mi neniam vidis la Atlantikan Oceanon. = Mi neniam vidis la oceanon Atlantiko.

25.3. Apudmeto

Tie mi renkontis Vilĉjon, mian edzon.

La diablo lin prenu, la sentaŭgulon! H150

Malsaĝulo vi nomu lin, malsaĝulo, la maljunan kanajlon! Rz 96

Adam ekkonis Evan, sian edzinon. ^4

La koko, trumpetisto de l' mateno, per sia laŭta, forta, hela voĉo el dormo vekas dion de la tago. H 8

Mi scias, ke brava homo, metiisto, svatiĝas al vi, la gantisto Erik. FA3 76 Kaj metiisto, kaj la gantisto Erik, estas apudmetoj de brava homo.

Rolvortetojn oni normale ne ripetas ĉe apudmeto:

Liprelegispri Hitlero, la fondinto de la naziismo. Oni povus diri: ...pri Hitlero, pri la fondinto...

Ni esprimas nian koran dankon al sinjoro Schlever, la iiniia kaj plej energia pioniro de la ideo de neŭtrala lingvo internacia. OV 364 Oni povus diri ...al sinjoro Schleyer, al la unua kajplej energiapioniro...

En solena aŭ emocia parolo tia ripeto de rolvorteto estas tamen malpli mal- ofta:

Rememoru pri Li, pri la plej pura kaj plej bona [persono], pri Li, kiun oni mokis kaj alnajlis al la kruco. FA3 71 Ĉi tie oni ripetas pri antaŭ la du longaj apudmetoj de pri Li. Oni povus forigi la du ripetitajnpri, sed tiam la stilo fariĝus malpli solena kaj malpli emocia.

Iafoje oni enkondukas apudmeton per nome, tio estas aŭ simila esprimo:

Mi renkontis mian malamikon, nome la mortiginton de mia patro.

Hodiaŭ mi ricevis duoblan pagon, tio estas cent dolarojn. Mallongigo de: Tio estas: mi ricevis cent dolarojn. Principe tio estas... estas aparta komentofrazo (§32.2), sed rolas praktike kiel apudmeto.

Kiam apudmeto estas longa listo (kutime post dupunkto), plurfoja ripetado de N-finaĵo povas ŝajni peza: Ni havas diversajn servantojn: kuiriston, ĉambristinon, infanistinon kaj veturigiston. FE 37 Se oni volas eviti la kvarfojan ripetadon de N-finaĵo en la apudmeto, oni povas revortumi la frazon tiel, ke la ĉefvorto ne plu estas rekta objekto, ekz.: Ĉe ni laboras diversaj servantoj: kuiristo, ĉambristino... Alia solvo estas fari apartan frazon el la apudmeto, ekz.: Ni havas diversajn servantojn. Ili estas kuiristo, ĉambristino...

Ne konfuzu apudmetojn kun identigaj priskriboj (§25.2). Identiga priskribo povas aspekti simile al apudmeto, sed identiga priskribo neniam havu N-fin- aĵon aŭ alian rolmontrilon. Komparu la jenajn frazojn:

luj asertis, ke ili vidis eĉ profesoron, Paŭlon Jenkins. La surprizaĵo estas, ke ili entute vidis profesoron. Poste oni aldonas, ke ĝuste Paŭlon Jenkins ili vidis. Paŭlon Jenkins estas apudmeto.

Iuj asertis, ke ili vidis eĉ profesoron Paŭlo Jenkins. La surprizaĵo estas, ke ili vidis ĝuste Paŭlon Jenkins (kiu estas profesoro). Paŭlo Jenkins estas identiga priskribo de profesoron. Profesoron Paŭlo Jenkins = tiun profesoron, kiu nomiĝas Paŭlo Jenkins.

Ankaŭ ne konfuzu apudmetojn kun la frazrolo alvoko (§12.1.2), kiu ne havu rolmontrilon: Sidigu vin [...], sinjoro!FE39 Vin kaj sinjoro estas la sama per- sono, sed vin estas objekto, kaj sinjoro estas alvoko.

Legu ankaŭ pri la uzo de si kaj sia en apudmetoj en §11.6.2. Apudmetita ĉiu(j), ambaŭ ĉio

Ĉiu(j) (§15.1), ambaŭ (§15.5) kaj ĉio (§15.2) povas esti klariga apudmeto de O-vorto aŭ persona pronomo. Se la O-vorto aŭ pronomo havas N-finaĵon, tiam ankaŭ la apudmeto havu tiun finaĵon (krom ambaŭ, kiu neniam povas havi N-finaĵon). Ĉi tiaj apudmetoj ne staras ĉiam tuj post la unua frazparto, sed ofte iom pli poste en la frazo:

Ni ĉiuj legas. FE 20 = Ni legas. Ĉiuj (el ni) legas.

Ili ĉiuj sidas silente kaj skribas. FE 20 = Ili sidas. Ĉiuj (el ili) sidas.

Ni ĉiuj kunvenis, por priparoli tre gravan aferon. FE 42 = Ni kunvenis. Ĉiuj el ni kunvenis.

Ŝi vidis, kiel la cikonioj forflugis, ĉiu aparte. FA3 31 = La cikonioj forflugis. Ĉiu unuopa cikonio forflugis aparte.

La kolonoj havis ĉiu la alton de dek ok ulnoj. Jr52 Ĉiu unuopa kolono estis tiel alta.

La ŝipanoj ektimis kaj komencis voki ĉiu al sia dio. Jn1 Ĉiu el la ŝipanoj vokis al sia propra dio.

Vin ĉiujn mi kore salutas. Rt90 = Mi salutas vin. Mi salutas ĉiujn (el vi).

Miajn sagojn Mi ĉiujn eluzos kontraŭ ilin. Re 32 = Mi eluzos miajn sagojn. Mi eluzos ĉiujn (el la sagoj).

Ili ambaŭ estis bonaj homoj. FA164 = Ili estis bonaj homoj. Ambaŭ (el ili) estis bonaj homoj.

Senkulpulon kaj malpiulon Li ambaŭ pereigas. lj 9 = Li pereigas senkulp- ulon kaj malpiulon. Li pereigas ambaŭ (el ili).

Tio estas ĉio tre bona. = Tio estas tre bona. Ĉio (el tio) estas tre bona. Ĉio povas aperi kiel apudmeto nur de la vorteto tio.

Kunskriboj

Speciala formo de apudmeto estas kunskribo. En kunskribo pluraj (plej ofte du) samspecaj vortoj kunlaboras por esprimi ion specialan. La apartaj vortoj en kunskribo preskaŭ fariĝas unu kunmetita vorto. Oni ofte elparolas ilin senpaŭze (kvazaŭ unuvorte), kaj oni kutimas ilin skribi kune, sed kun dividostreko. Tamen ne temas pri veraj kunmetaĵoj. Gramatike oni plej ofte traktas tian kunskribon kiel du (iafoje pli ol du) apartajn vortojn:

Post longa vico da batalado kaj suferoj la "buboj-fantaziuloj" atingis la celon. FK154 Ili estis kaj buboj kaj fantaziuloj. La uzo de J-finaĵo ĉe ambaŭ partoj de la kunskribo montras, ke temas vere pri du apartaj vortoj. Se estus vera kunmetaĵo, oni skribus bubo(-) fantaziuloj.

Pri ĉiu peco de tiu ĉi gramatiko-vortaro mi montros, kian formon mi donus al ĝi, se mi komencus la kreadon de la lingvo nun. OV186 La lingvo estas rigardata kiel kunaĵo de gramatiko kaj vortaro.

Pluraj ŝtatoj-membroj informis pri sia preteco ampleksigi la instruadon de Esperanto. = ...ŝtatoj, kiuj estas membroj [de UNESKO]... Kaj ŝtatoj, kaj membroj havas J-finaĵon, ĉar ili estas du apartaj vortoj.

UNESKO petas tiujn ŝtatojn-membrojn informadi pri la rezultoj. Ambaŭ vortoj ricevas N-finaĵon, ĉar ili estas apartaj vortoj, kaj ambaŭ estas objekto: ...petas tiujn ŝtatojn... + ...petas tiujn membrojn...

Se oni skribus ekz. ŝtatoj kaj membroj oni povus eble miskompreni, ke temas pri ŝtatoj (kiuj eble ne estas membroj) kaj membroj (kiuj eble ne estas ŝtatoj). Ŝtataj membroj povus eble miskompreniĝi, kiel "membroj, kiuj iel apartenas al ŝtatoj". Tia ĉi precizemo estas karakteriza por administra stilo. Normale tamen sufiĉas simpla vorto kiel membroŝtatoj aŭ la tute bona esprimo membraj ŝtatoj.

Kunskribado de A-vortoj montras, ke la diversaj A-vortoj kune esprimas ion specialan:

La franca flago estas blua-blanka-ruĝa. Oni povus ankaŭ diri blua, blanka kaj ruĝa, sed la kunskriba formo montras, ke temas pri unueca difinita kolorkombino.

La fotoj ne estis koloraj, sed nigraj-blankaj. Oni povus ankaŭ diri nigraj kaj blankaj, sed nigraj-blankaj pli emfazas la kontraston al koloraj. Temas pri certa speco de foto.

Kunskriboj de O-vortoj kaj A-vortoj estas limokazoj inter apartaj kaj kun- metitaj vortoj. Normale oni traktas ilin kiel apartajn vortojn, kaj aldonas laŭbezone J kaj N ĉe ĉiu parto. Sed iafoje oni traktas ilin kiel verajn kun- metaĵojn, kaj almetas J kaj N nur ĉe la lasta parto: Pliiĝis la nombro de membro-abonantoj. Li faris fotojn nigra-blankajn. Mi analizos sisteme kaj radikale la tutan gramatiko-vortaron de nia lingvo. OV186

Kunskribo de E-vortoj kaj vortetoj ofte montras heziton. Oni kunskribas du kontraŭajn vortojn por esprimi, ke estas necerte, kiu el ili validas. Normale temas pri fiksitaj esprimoj:

Kio estos, tio estos, mi provos trafe-maltrafe. ^31 = ...mi provos, ĉu trafe, ĉu maltrafe, laŭ ŝanco.

Vole-ne-vole li devis konsenti. FA2140 = Ĉu vole, ĉu ne-vole, li devis kon- senti.

Pli-malpli unu horon poste Marta eniris en sian ĉambreton en la mansardo. M51 = Proksimume unu horon poste... Iafoje oni povus same bone diri pli aŭ malpli, sed tio ne havas vere la signifon proksimume.

Iafoje oni kunskribas E-vorton kun A-vorto, kiun ĝi rekte priskribas, por iel montri pli kunecan signifon: ore purpura ^ ore-purpura, religio komune homa ^ religio komune-homa °V-320. Sola diferenco inter la disskribitaj formoj kaj la kunskribitaj estas, ke la kunskribitaj iel montras pli specialajn ideojn. Tiaj kunskriboj estas nuntempe maloftaj. Oni prefere evitu ilin.

Komentaj apudmetoj

Iafoje oni uzas apudmetitajn frazpartojn, kiuj ne montras la saman aferon, sed kiuj aldonas ian informon pri la afero. Plej ofte temas pri loko, kie la afero troviĝas, aŭ de kie ĝi devenas. Tiaj komentaj apudmetoj neniam havas N-finaĵon. Oni povus rigardi tiajn apudmetojn kiel mallongigitajn sub- frazojn:

Prelegis interalie profesoro Kiselman, Svedujo. = ...Kiselman, kiu venas el Svedujo. Oni ankaŭ povas diri: ...Kiselman el Svedujo.

Li naskiĝis en Varburgo, Vestfalio. = ...Varburgo, kiu troviĝas en Vestfalio. Ankaŭ: ...Varburgo en Vestfalio.

Ni vizitis Tokion, Japanujo. = ...Tokion, kiu troviĝas en Japanujo. Aŭ: ...Tokion en Japanujo.

26. Verboj

Vorto kun iu el la finaĵoj I, AS, IS, OS, US aŭ U estas verbo. Verbo montras faradon de ago aŭ estadon en stato.

Verboj kun AS, IS, OS, US aŭ U rolas kiel ĉefverboj de frazo.

Verboj kun I-finaĵo (I-verboj) ne rolas kiel ĉefverbo, sed havas diversajn aliajn rolojn en frazoj. I-verbo estas tradicie rigardata kiel la baza formo de verbo. Tial verboj aperas en I-formo en vortaroj.

La diversaj verbfinaĵoj prezentas agojn en kvar malsamaj manieroj - en kvar modoj. En la reala modo, oni faras distingon inter tri tempoj (AS, IS, OS). La aliaj modoj ne montras tempon:

Neŭtrala modo: I-finaĵo (§26.1)

Reala modo: AS-finaĵo, IS-finaĵo aŭ OS-finaĵo (§26.2)

Vola modo: U-finaĵo (§26.3)

Imaga modo: US-finaĵo (§26.4)

Legu ankaŭ pri vortfarado per verbaj finaĵoj en §37.2.4, pri verboj kaj fraz- roloj en §30, kaj pri kelkaj gravaj verboj en §31.

Neŭtrala modo — I-finaĵo

Verboj kun la finaĵo I nur nomas agon aŭ staton. Ili ne montras, ĉu temas pri realaĵo, volo aŭ imago. Ili ankaŭ ne montras tempon. I-verboj estas ofte similaj al agaj O-vortoj:

labori = la ideo de farado de laboro

esti = la ideo de estado

Mi volas labori. = Mi volas, ke mi laboru.

Estas tede labori. = Laborado estas teda.

I-verboj ne rolas kiel ĉefverboj, sed estas uzataj en multaj aliaj manieroj. Legu detale pri la uzado de I-verboj en §27.

Reala modo

La reala modo montras agojn kaj statojn realajn kaj efektivajn. En la reala modo oni devas fari distingon inter tri tempoj:

Nun-tempo: AS-finaĵo (§26.2.1)

Pasinta tempo: IS-finaĵo (§26.2.2)

Venonta tempo: OS-finaĵo (§26.2.3)

415

Legu aparte pri la uzo de verbaj finaĵoj en nerekta parolo en §33.8.1.

§26.2

Nun-tempo — AS-finaĵo

AS-verbo montras, ke la ago aŭ stato estas reala, efektiva, kaj ke ĝi komenc- iĝis, sed ne finiĝis. Tio signifas, ke la ago aŭ stato okazas ĝuste nun, aŭ ke ĝi okazas kutime, aŭ ke la afero validas ĉiam:

laboras = la ago "labori" komenciĝis sed ankoraŭ ne finiĝis

estas = la stato "esti" komenciĝis sed ankoraŭ ne finiĝis

Mi sidas sur seĝo. La sidado estas reala kaj nuna.

Mi estas advokato. La profesio estas efektiva kaj nuna.

Kvar kaj dek ok faras dudek du. FE12 Tio validas ĉiam.

Nun mi legas. FE 20 La legado efektive okazas nun.

Hodiaŭ mi studas Esperanton. Mi eble ne studas ĝuste en la momento de parolado, sed mi komencis la hodiaŭan studadon kaj ankoraŭ ne finis ĝin.

En la vintro oni hejtas la fornojn. FE16 Tio okazas ĉiuvintre, antaŭe kaj estonte.

Mi loĝas ĉi tie tri jarojn. Mia loĝado daŭris jam tri jarojn, kaj daŭras plu.

Mi jene konfirmas vian mendon. La konfirmo okazas en la momento de skribado aŭ eldirado de la frazo.

Oni ankaŭ kelkfoje uzas AS-tempon, kiam oni citas la vortojn de fama per- sono (eble jam mortinta). Tiel oni sentigas, ke liaj vortoj estas ĉiam validaj: Platono skribas, ke la plej alta bono estas scio pri la ideoj.

Iafoje en rakontoj oni uzas AS-tempon por la tempo de la rakonto, por tiu tempo, kiun la rakonto atingis. Tia speciala stilo povas plivigligi la rakont- adon:

Ne suspektante ion li iradis tra la arbaro. Subite eksonas pafo. Unue la rakontanto uzas IS-verbon por pasinteco, sed poste li ŝanĝas al AS-formo por ke la aŭskultanto aŭ leganto sentu kvazaŭ li mem ĉeestas, kaj povas aŭdi la pafon.

Iafoje la verbo devi kun AS-finaĵo signife similas al estonta tempo (§31.7.2).

Pasinta tempo — IS-finaĵo

IS-verboj montras, ke la ago aŭ stato estas reala, sed okazis iam antaŭ la momento de parolado. Normale la ago aŭ stato jam finiĝis:

laboris = la ago "labori" okazis antaŭ nun

estis = la stato "esti" okazis pli frue ol nun

Mi sidis tiam sur seĝo. La sidado efektive okazis en tiu pasinta tempo.

Mi estis knabo. La knabeco estis reala en la pasinta tempo.

Hieraŭ mi renkontis vian filon, kaj li ĝentile salutis min. FE 20

Tiutempe oni loĝis en kavernoj. La ago estis kutima tiutempe, sed jam ĉesis.

416

Mi loĝis ĉi tie tri jarojn. Mia loĝado daŭris tri jarojn, sed ne plu daŭras.

§26.2.2

Kelkaj lingvoj faras distingon inter ago/stato kiu daŭris, ago/stato kiu plenumiĝis, kaj ago/stato kiu okazis pli frue ol io alia. La Esperanta IS- formo estas uzebla egale pri ĉiaj specoj de pasinteco:

Kiam mi estis juna, mi laboris multe. Daŭra stato.

Hodiaŭ mi laboris multe. Finita ago.

Kiam vi vidis nin en la salono, li jam antaŭe diris al mi la veron. FE 24 Diris okazis pli frue ol vidis.

Se oni volas montri nuancojn de pasinta tempo, oni povas uzi diversajn aldonajn vortojn, sed oni ankaŭ povas uzi kunmetitajn verboformojn (§28.4). Preskaŭ ĉiam tamen simpla IS-verbo sufiĉas.

IS por estonta tempo

Iafoje oni vidas IS-formojn, kiuj montras ion, kio estonte plenumiĝos. Tio estas erara. Oni uzu OS-formon, aŭ, se oni volas esti tre preciza, estos ...inta (§28.4.1). Do, ne diru: Mi venos al vi, kiam mi *finis* mian taskon. Diru: Mi venos al vi, kiam mi finos mian taskon. Aŭ: Mi venos al vi, kiam mi estos fininta mian taskon.

26.2.3. Venonta tempo — OS-finaĵo

OS-tempo montras, ke la ago aŭ stato ankoraŭ ne komenciĝis en la momento de parolado. Kompreneble la estonteco ĉiam estas necerta, sed OS-verbo montras, ke la parolanto pensas, ke la afero vere okazos:

laboros = la ago "labori" ankoraŭ ne komenciĝis sed ja komenciĝos

estos = la stato "esti" ankoraŭ ne komenciĝis, sed post iom da tempo ĝi realiĝos

Mi sidos poste sur seĝo. La sidado efektive okazos poste.

Mi estos riĉulo. La riĉula stato estas fakto de la estonteco.

Mi rakontos al vi historion. FE18 La rakontado ankoraŭ ne komenciĝis.

Morgaŭ estos dimanĉo. FE 20

Post cent jaroj oni eble loĝos en spacoŝipoj. La ago estos (eble) kutima en tiu estonta tempo.

Mi loĝos ĉi tie tri jarojn. Mia loĝado ankoraŭ ne komenciĝis, sed kiam ĝi komenciĝos, ĝi efektive daŭros tri jarojn.

Ankaŭ la eldonadon de la "Biblioteko" ni devas interrompi, sed ankaŭ nur por mallonga tempo, ĝis ni ordigos la aferon. OV 211 Kiam la ordigo de la afero estos kompleta, ni rekomencos la eldonadon. Anstataŭ ord- igos oni povas ĉi tie uzi estos ordigintaj (§28.4.1).

En iaj stiloj de rakontado, en kiuj oni iafoje uzas AS-formon anstataŭ IS- formo por tiu tempo, kiun la rakonto atingis, oni uzas OS-verbojn por tempo iam post tiu tempo:

En 1894 aperas la Ekzercaro, kiu en 1905 fariĝos parto de la Fun- damento de Esperanto. Ankoraŭ la rakontanto nur atingis la jaron 1894 uzante pri tiu tempo AS-verbon, kvazaŭ temus pri nuno. Li tamen antaŭ- mencias aferon de la jaro 1905 uzante OS-verbon, ĉar la rakonto mem ankoraŭ ne atingis tiun jaron.

26.3. Vola modo — U-finaĵo

U-formo montras, ke la ago aŭ stato ne estas reala, sed dezirata, volata, ordonata aŭ celata. U-formo ne montras la tempon de la ago, sed la ago ordinare troviĝas en la estonteco:

laboru = la ago "labori" estas dezirata, petata, ordonata aŭ celata

estu = la stato "esti" estas dezirata, petata, ordonata aŭ celata

Sidu sur seĝo! Ordono aŭ peto.

Estu viro! Ordono aŭ peto.

Ludoviko, donu al mi panon. FE 8

Diru al mi vian nomon. FE18

Ne rigardu min tiel rigide! FA17

Ni legu la unuan ĉapitron. Esprimo de deziro.

Ĉu ni iru al la dancejo? Demando pri volo. La efektiva senco de tia frazo tamen plej ofte estas ĝentila propono. Komparu kun ĝentilaj petoj ĉi-poste.

Ili leviĝu kaj helpu vin. Re32 La parolanto esprimas sian volon pri ilia agado.

Mi serĉas iun, kiu akompanu min. Mi volas akompanon.

Ni komencu [...] niajn laborojn, al kiuj ni dediĉu nian plenan atenton. OV406 Ni komencu la laborojn. Ni dediĉu nian atenton al la laboroj.

Ĉe U-verboj oni tre ofte forlasas la subjekton (§32.3), se ĝi estas la pronomo

vi: Venu tuj! = Vi venu tuj!

U-modo en kc-frazoj

U-modo estas uzata en kefrazoj (§33.2), se la ĉeffrazo iel montras volon, celon, opinion k.s.:

Mi volas, ke vi labori . La laborado estas volata.

Li petas, ke mi estu atenta. FE 26

Estas necese, ke ni nun unu fojon por ĉiam faru finon al tiu ĉi stato. L2112

Iafoje aperas memstaraj deziraj kefrazoj kun neata U-verbo. Oni povas klar- igi ilin per subkomprenita ĉeffraza parto. En tiaj kefrazoj oni ofte uzas nur (§14.3.14) por emfazi la deziran sencon:

Hu! La akvo estas malvarma! Ke mi nur ne malsaniĝu! FA3 74 = Mi esp- eras, ke mi.... Dio volu, ke mi...

La alilandulo tre plaĉas al mi. Ke nur lia barbo ne kresku, ĉar tiam li forveturos. FA2141 = Mi tre esperas, ke lia barbo ne kresku, ĉar...

En tiaj okazoj oni ankaŭ povas simple ellasi ke, farante tute ordinaran ĉef- frazon kun U-verbo: Hu! La akvo estas malvarma! Mi nur ne malsaniĝu!

Oni iafoje renkontas tiajn ke-frazojn sen neo. Ili estas netradiciaj kaj evit- indaj: *Ke vivu Esperanto!* Oni forlasu ke: Vivu Esperanto, sed antaŭ ĉio vivi la celo kaj la interna ideo de la esperantismo, vivi la frateco de la popoloj, vivu ĉio, kio rompas la murojn inter la gentoj, vivu, kresku kaj floru la verda standardo! OV 381

Legu pli detale pri verboformoj en ke-frazoj en §33.2.7. Ĝentila peto

Por esprimi ĝentile sian volon oni povas uzi la U-formon bonvolu (§31.7.3) plus I-verbon:

Bonvolu sidi ĉi tie!

Bonvolu fermi tiun fenestron!

Nepre ne uzu duoblan U-formon. Ne diru: *Bonvolu sidu...*.

Noto: Zamenhof neniam uzis bonvolu ...i, sed la pli simplan formon volu ...i, kiu tamen funkcias tute simile: Bonan tagon, mi petas vin, volu sidiĝi. ^^Tia uzo de volu ...i nuntempe apenaŭ plu aperas.

Kelkaj nuntempe uzas anstataŭe bonvole ...u, ekz.: Bonvole sidu ĉi tie! Tio estas sufiĉe logika alternativo al la tradicia formo bonvolu ...i.

Oni povas fari ĝentilan peton ankaŭ per esprimoj kiel mi petas, estu afabla k.s. kune kun simpla U-verbo:

Sidiĝu do, mia kara, sidiĝu, mi petas! M 81

Mi petas vin, ne nomu min plu "majstro". OV 409

Sed kial do vi staras? Estu afablaj, sidiĝu.

26.4. Imaga modo — US-finaĵo

US por mildeco

Oni ankaŭ uzas US-modon por pli milde prezenti petojn aŭ dezirojn:

Mi dezirus aĉeti kelkajn aferojn. Reala deziro, sed ĝentile prezentata.

Ĉu mipovus havi la skribilon? Tre ĝentila, milda peto.

Ĉu vi bonvolus paroli iom pli silente? Tre ĝentila, milda peto.

US en se-frazoj

US-verboj estas ofte uzataj kun la vorteto se (§33.5), kiu montras kondiĉon, sed se ne aŭtomate necesigas US-formon. Ĉio dependas de la senco. Se temas klare pri imago, oni uzu US, sed se la ago aŭ stato estas reala, oni uzu la realan modon:

Se li estus ĉi tie, li certe mirus pri la malordo. Oni scias, ke li ne estas ĉi tie, sed se li estus, li certe mirus.

Se li estas ĉi tie, li certe miras pri la malordo. Eble li estas ĉi tie. Oni ne scias.

US ne egalas al estis ...onta

En kelkaj lingvoj la verboformo por imagataj agoj estas uzata ankaŭ por io, kio iam estis antaŭvidata. Tion Esperanto esprimas per kunmetita verbo- formo: estis ...onta (§28.4.1) aŭ estis ...ota (§28.4.2).

Povus, devus, volus

Ĉe la verboj povi, devi kaj voli US-finaĵo ofte havas specialan signifon: §31.7.5.

27. I-verboj

27.1. I-verboj — bazaj reguloj

La I-formo de verbo montras tute ĝenerale la ideon de farado de ago (aŭ est- ado en stato). I-verbo ne montras tempon aŭ modon (§26). Tion oni povas nomi neŭtrala modo.

I-verboj similas al agaj O-vortoj (§27.7): kuri ~ kurado, sidi ~ sidado, esti ~ estado, marteli ~ martelado, lumi ~ lumado, fosi ~ fosado.

vorteca

verbo partoprenas en frazo en tiaj roloj, kiujn normale havas O-vorta fraz- parto: subjekto, objekto, pri-komplemento, k.t.p. I-verbo eĉ povas havi rol- vorteton antaŭ si, sed ĝi ne povas ricevi N-finaĵon.

Tamen verbo

I-verbo povas havi objekton, komplementojn k.t.p., same kiel ĉefverbo. Tial I-verbo tamen estas verbo.

manĝi rapide - La I-verbo havas E-vortan komplementon de maniero.

poste manĝi - La I-verbo havas E-vortan komplementon de tempo.

tre voli - grada komplemento

veni tuj - tempa komplemento

manĝi per kulero - maniera komplemento

eliri el la domo - direkta komplemento

manĝi pomon - objekto

ion manĝi - objekto

Komplementoj de I-verbo povas stari ĉu antaŭ, ĉu post la I-verbo, ĉu prok- sime, ĉu longe for. Oni devas tamen atenti pri la risko de konfuzo kun la komplementoj de la ĉefverbo.

I-verbo kaj ĝiaj objekto, komplementoj k.t.p. rolas kune kiel unu frazparto, kiun oni povus nomi I-verba frazparto.

I-verbo tamen ne povas havi propran (gramatikan) subjekton. Oni do ne povas diri: [4]mi manĝi*, *la knabino esti* aŭ simile. Plej ofte tamen ekzistas subkomprenata subjekto: senca subjekto.

Senca subjekto de I-verbo

Normale kaj baze la senca subjekto de I-verbo estas la subjekto de la ĉef- verbo de la sama frazo:

Ili volas trinki. FE9 Ili estas gramatika subjekto de la ĉefverbo volas kaj senca subjekto de la I-verbo trinki.

La sakristiano iris saluti la virinon. FA115 Senca subjekto de saluti estas la sakristiano.

La muso kaj Elinjo-fingreto havis la permeson promenadi en ĝi [= la tra- irejo] kiom ili volis. FA146 Temas pri promenado de la muso kaj Elinjo- fingreto.

En iaj frazkonstruoj tiu baza principo tamen ne validas, ekz. kiam la I-verbo mem estas subjekto de la frazo (§27.2), kaj ĉe agoinfluaj kaj observaj ĉef- verboj (§27.3.3).

Kompleksa verbo

Ofte ĉefverbo + samsubjekta I-verbo formas kvazaŭ unu kompleksan verbon. Tiel estas precipe pri la verboj povi, devi kaj voli + I-verbo (§27.3.1).

La frazrolo de I-verbo

I-verbo povas roli kiel subjekto, objekto, perverba priskribo aŭ kiel komple- mento. I-verbo ankaŭ povas esti rekta (postmetita) priskribo de O-vorto, A- vorto aŭ E-vorto (§27.4).

Tre ofte I-verbo rolas kiel pri-komplemento, sed tiam oni tamen ne uzas la rolvortetonpri. La frazrolon devas montri la kunteksto. Ankaŭ kiam I-verbo rolas laŭsence kiel por-komplemento, oni ofte forlasas la rolvorteton por. Legu cetere pri I-verboj kun rolvortetoj en §27.5.

Iafoje I-verboj estas uzataj kvazaŭ ĉefverboj (§27.6). I-verboj kaj kc-frazoj

Ofte oni povas klarigi I-verbon per ke-frazo. Multaj (sed ne ĉiuj) I-verboj estas kvazaŭ mallongigitaj ke-frazoj:

Mi ĝojas vin vidi! H15 = Mi ĝojas, ke mi vin vidas!

Ni intencas nun loĝi en Peterburgo. ^90 = Ni intencas nun, ke ni loĝu en Peterburgo.

Ahab [...] konvinkis lin iri kontraŭ Ramoton en Gilead. &2-18 = ...kon-

vinkis lin, ke li iru kontraŭ Ramoton en Gilead.

Mi vidis la knabon kuri. = Mi vidis, ke la knabo kuras.

27.2. I-verboj kiel subjekto

Estis por ŝi plezuro trempi siajn blankajn manojn en la varma sango de la oferbuĉita ĉevalo. FA434 = La ago trempi siajn blankajn manojn... estis por ŝi plezuro.

Senca subjekto

Kiam I-verbo mem rolas kiel subjekto de frazo, la senca subjekto de la I- verbo ofte estas indiferenta:

Estas efektive tre agrable havi tiajn gajajn najbarojn! FA2123 La senca subjekto de havi estas indiferenta. La afero validas por ĉiu ajn, kiu havas tiajn najbarojn.

Se en ĉi tia frazo la senca subjekto de la I-verbo ne estas indiferenta, oni povas ĝin montri per al-komplemento aŭ por-komplemento:

Restas al mi nur diri al vi adiaŭ. M 59 Senca subjekto de diri estas mi. Temas pri tio, ke mi diros al vi adiaŭ.

Tedis al ŝi pensipri li. BV 36 La persono, kiu pensis, estas ŝi.

Al la papo ne estas permesite edziĝi. FA4148 La papo ne rajtas edziĝi.

Estos por mi granda plezuro konatiĝi kun vi en Kembriĝo. OV-561 Mi kon- atiĝos kun vi.

27.3. I-verboj en aliaj frazroloj

Plej ofte I-verbo ne estas subjekto, sed rolas en aliaj frazroloj, plej ofte kiel objekto aŭ kiel ia komplemento.

27.3.1. I-verboj kune kun povi, devi kaj voli

I-verbo tre ofte dependas de unu el la tri verboj povi, devi kaj voli (§31.7). La I-verbo montras, al kia ago rilatas la povo, devo aŭ volo. La subjekto de la ĉefverbo kaj la senca subjekto de la I-verbo estas ĉiam la sama:

Li povis vidi nur la eksteran flankon de nia domo. FE 31

Mi volas diri al vi la veron. FE 24

Mi devas fari al vi donacon. FE15

Li ne povas trairi tra nia mallarĝa pordo. FE 33

Mi ne volas malhelpi vian ĝojon. FA173

Lernolibron oni devas ne tralegi, sed tralerni. FE 31

Ne! tiel daŭri ne povas! tiel ĉiam esti ne devas! M117 Ĉi tia vortordo estas ekstreme malofta. Normale la I-verbo staras post povi, devi voli.

Vi malĉastis kun la filoj de Asirio, ne povante satiĝi. ^16 Ĉi tie satiĝi rolas kiel objekto de la participo (§28) povante, kiu estas farita el la verbo povi.

Ili prezentas la nombron de tricent mil viroj elektitaj, povantaj iri en mil- iton kaj teni lancon kaj ŝildon. Kl2 25Du I-verboj rolas kiel rektaj objektoj de unu sama participo.

Principe I-^erbo, kiu dependas de povi, devi voli, estas rekta objekto de tiu verbo. Ĉe voli oni uzas ankaŭ ordinarajn O-vortojn kiel rektan objekton: La Kongreso tiam ne volis tiun projekton. OV 392 La ebloj uzi rektan objekton de la verboj devi kaj povi estas tamen tre limigitaj. Oni neniam uzas ĉe ili ordinaran O-vorton kiel objekton: *Li povas dancadon.* / *Mia fratineto devas endormiĝon.* Oni ĉiam uzas en tiaj okazoj I-verban formon: Li povas danci. / Mia fratineto devas endormiĝi. Sed oni ja uzas tabelvortojn je O kiel rektan objekton de devi kaj povi: Se mi povas lin kisi, vi ankaŭ tion povas. FA219 Plej ofte oni tamen uzas en tiaj okazoj O-tabelvorton kun la verbo fari: Oni povas tion fari. FA3 55 Krome oni neniam kreas pasivajn formojn (§29.3) de frazoj, en kiuj la ĉefverbo estas povi, devi voli, kaj en kiuj la rekta objekto estas I-verbo.

27.3.2. I-verboj kune kun aliaj verboj

I-verbo povas ankaŭ dependi de aliaj ĉefverboj ol povi, devi kaj voli. La I- verbo estas tiam objekto, pri-komplemento, por-komplemento (iafoje al- komplemento) aŭ perverba priskribo. Normale ankaŭ tiam la subjekto de la ĉefverbo estas senca subjekto de la I-verbo.

I-verbo kiel objekto

En varmega tago mi amaspromeni en arbaro. FE34 ~ ...amaspromenon...

Pri tio mi ne bezonas vasteparoli. FK229 ~ ...ne bezonas vastanparolon.

Ŝi komencis senti doloron kaj rigidiĝon. M 28 ~ Ŝi komencis sentadon de doloro...

Unu promesis al la alia rakonti al ŝi, kion ŝi vidis. FA183 ~ ...promesis rakontadon...

Kiam malriĉa virino petos de vi trinki, vi donos ĝin al ŝi ĝentile. FE17 ~ ...petos de vi trinkadon...

Mi provis esti kudristino, sed mi ial ne sukcesis! M145 ~ ...provis kudrist- inan estadon.

"Ho, jes," ŝi respondis kun gaja rido kaj daŭrigis kudri diligente. BV 43 ~ ...daŭrigis diligentan kudradon.

Kiu kuraĝas rajdi sur leono? FE7 La frazparto rajdi sur leono estas ĉi tie klasata kiel objekto, sed oni ankaŭ povas ĝin klasi kiel pri-komple- menton (kun subkomprenata pri). En la praktiko kuraĝi estas apenaŭ iam ajn uzata kun ordinara O-vorto kiel objekto aŭ pri-komplemento, sed nur kun I-verbo. Oni povas eventuale diri: Tion mi kuraĝas. Sed normale oni diras: Tion mi kuraĝas fari.

Ŝi etendis ambaŭ manojn al la bona virino, dezirante preni kaj premi ŝiajn manojn. M 91

Ili ankaŭ estis inter la herooj [...] povosciantaj ĵeti ŝtonojn kaj pafarkajn sagojn per la dekstra mano kaj per la maldekstra. Kr112

Kvankam ĉi tiaj I-verboj ja rolas kiel objekto, ili ne povas fariĝi subjekto de pasiva frazo (§29.3).

I-verbo kiel pn-komplemento

Kiam I-verbo rolas kiel _pri-komplemento oni ĉiam forlasas la rolvorteton

pri:

Kaj vi ne hontasfanfaroniper ĉi tio? Rt19 ~ ...hontaspri fanfaronado...

Feliĉe mi sukcesis ekbruligi la fajron. FA3152 ~ ...sukcesispri ekbruligado de la fajro.

Mi ĝojas vin vidi. H15 ~ ...ĝojaspri vidado de vi.

Ni ne ĉesos energie laboradi por nia kara afero. OV147 ~ ...ĉesos pri energia laborado...

Ĉesinte profeti, li venis sur la altaĵon. Sm110 ~ Ĉesinte pri profetado...

I-verbo kiel por-komplemento aŭ a/-komplemento

Kiam I-verbo rolas kiel por-komplemento oni ofte forlasas la rolvorteton

por:

Nun ili ĉiuj iris_ dormi. BV 47 = ...irispor dormi.

Mi rapidis veni ĉi tien. OV 412 = ...rapidispor veni...

Sed tre ofte oni ja uzas por antaŭ I-verbo. Legu pli detale en la klarigoj pri I- verboj kun rolvortetoj en §27.5.

Iafoje en tiaj frazoj povas esti pli trafe rigardi la I-verbon kiel al-komple- menton: Ĉio prezentis kvazaŭ belegan tapiŝon, kiu invitis sidi. = ...invitis (onin) al sidado. Sed oni neniam aldonas al antaŭ I-verbo.

I-verbo kiel perverba priskribo

Britain [...] ŝajnis subite veni al tiu ĉi sama opinio. BV20 = Li ŝajnis sub- ite venanta... La I-verbo estas perverba priskribo de la subjekto li.

I-verbo kiel perverba priskribo povas ankaŭ havi alian subjekton ol la ĉef- verbo: §27.3.3.

27.3.3. I-verboj kun alia subjekto

Iafoje la senca subjekto de I-verbo ne estas egala al la subjekto de la ĉef- verbo. Tio okazas precipe ĉe agoinfluaj kaj observaj ĉefverboj:

Agoinfluaj ĉefverboj

Ĉe multaj agoinfluaj ĉefverboj oni povas uzi I-verbon, kiu esprimas la cel- itan agon. La senca subjekto de tia I-verbo tiam estas la influata persono (tiu, kiu faru la celitan agon).

Plej ofte la I-verbo tiam rolas kiel rekta objekto de la agoinflua verbo, kaj la influata persono estas al-komplemento. Tiel oni uzas ekzemple la verbojn

ordoni, doni, (mal)permesi, (mal) ebligi, (mal)konsili kaj (mal)rekomendi:

Ili ordonis al mi veni antaŭ la vesperiĝo. M 8 Senca subjekto de veni estas mi.

Ĝuste tiu guberniestro, kiu estis ordoninta aljungi lin al la plugilo [...], fariĝis nun lia kaptito. FA3104 La senca subjekto de aljungi estas sub- komprenita: La guberniestro ordonis al iu aljungi lin al la plugilo.

La reĝo Ahaŝveroŝ ordonis venigi al li la reĝinon Vaŝti. Es1 Senca sub- jekto de venigi estas tiuj, al kiuj la reĝo ordonis. Ili povas aperi kiel al- komplemento: ...ordonis al la servantoj venigi...

Mi ne donos al vi manĝi, ĝis vi pagos por la antaŭa. ^22

Se li nur uzas la lingvon Esperanto, ni ne povas malpermesi al li nomi sin esperantisto. OV 378

Kaj la Amoridoj premis la Danidojn sur la monton, ne permesante al ili malsupreniri en la valon. Jĝ 2

Ĉu vi permesas [al mi] demandipri via estimata nomo? FA3 6

Ŝi donis tre precizajn indikojn por ebligi al la ŝoforo trovi la lokon.

La kuracisto konsilis al mi iri en ŝvitbanejon. FE 40

Mi malrekomendis al ili iri tien, sed ili tamen iris.

Ĝi povos proponi formon novan [de vorto], kiun ĝi rekomendos uzadi paralele kun la formo malnova. FAnt48 La subkomprenata senca subjekto de uzadi estas ĉi tie indiferenta (la rekomendo estas direktita al ĉiuj uzantoj de la lingvo). Atentu, ke la vorto kiun estas rekta objekto de uzadi (ne de rekomendos). Legu pli pri tia vortordo en la klarigoj pri antaŭmetado de Kl-vortoj en §34.2.1.

Noto: La verbo promesi ne apartenas al tiu ĉi grupo: Mi promesis al li veni al la festo. = Mi pro- mesis al li, ke mi venos al la festo.

Ĉe kelkaj agoinfluaj verboj la influata persono mem ordinare aperas kiel rekta objekto. Tiam la I-verbo anstataŭe rolas kiel pri-komplemento, sed la rolvortetonpri oni tamen ĉiam ellasas. Tiel oni uzas interalie la verbojnpeti, instrui, konvinki kaj persvadi:

Mi petas vin ankaŭ posteprunti al mi. FE14 Sed oni same bone povas diri: Mi petas al vi ankaŭ poste prunti al mi.

Prefere instruu viajn aliajn infanojn naĝi! FA235 Aŭ: Instruu al viaj aliaj infanoj naĝi!

Ahab [...] konvinkis lin iri kontraŭ Ramoton en Gilead. &2-18

Ŝia patro persvadis Elizabeton fariĝi flegistino, kvankam ŝi mem pre- ferus esti kuracistino.

Ĉe la agoinfluaj verboj inviti, voki kaj sendi la influata persono estas rekta objekto, dum la I-verbo rolas laŭsence kiel por-komplemento aŭ al-komple- mento:

Li invitis siajn parencojn manĝipanon. Gn31 = ...por manĝi pangon /...al panomanĝado.

Oni vokas la bovon ne festeni, sed treni. PE294 = ...ne por festeni, sedpor treni /...ne alfesteno, sed al trenado.

Mi sendos venigi kuracistojn. Rt124 = Mi sendos iun por venigi kurac- istojn. = ...por ke tiu venigu kuracistojn. Kiam la persono, kiun oni

sendas, estas subkomprenata, oni plej ofte uzas I-verbon sen por, sed kiam tiu persono ja estas menciita, oni plej ofte aldonas por: La gepatroj komencis sendadi min en kudrejon, por lerni. M101 = ...por ke mi lernu.

Iafoje ĉe inviti kaj voki la senca subjekto de la I-verbo tamen ne estas la invitata aŭ vokata persono, sed la subjekto de la ĉefverbo. En tiaj okazoj oni ĉiam aldonas por antaŭ la I-verbo: Mi invitis vin, sinjoroj, al mi, por

komuniki al vi tre malagrablan novaĵon. ^5 = ...por ke mi komuniku al vi...

Legu pli pripor kaj aliaj rolvortetoj antaŭ I-verboj: §27.5.

Ĉe igi, devigi (kaj ankaŭ aliaj similaj IG-verboj) kaj lasi, la influata persono estas rekta objekto, dum la I-verbo estas laŭsence perverba priskribo de la objekto (§25.1.2):

La finiĝado de la tago igis ilin rapidi. M200 = ...igis ilin rapidantaj. (...kaŭzis, ke ili rapidis.)

Ŝi devigis ŝin manĝi en la kuirejo. FE13

Ŝi ekĝemis kaj lasis fali la manojn. M11 = ...lasis, ke la manoj falu.

Lasu do lin rakonti! FA1226

Legu pli pri igi kun I-verbo en §31.5, kaj pri lasi kun I-verbo en §31.6.

Observaj k.s. ĉefverboj

Kiam la ĉefverbo estas vidi, aŭdi, senti, imagi aŭ simile, povas aperi I-verbo, kiu estas perverba priskribo de la objekto (§25.1.2) de la ĉefverbo. Tiam tiu objekto estas senca subjekto de la I-verbo:

Ho, Marion, ke mi denove aŭdas vin paroli. BV 80 Paroli estas perverba priskribo de vin, la objekto de aŭdas. Senca subjekto de paroli estas vi.

Ĝi estis tiel bela kaj kantis tiel, kiel ili neniam aŭdis alian birdon kanti. FA168

Mi hodiaŭ matene vidis danci miajn knab inojn. BV17

La patrino vidis sian filon kuri. = La patrino vidis, ke ŝia filo kuras.

En batalo oni ĝojas, vidante la kontraŭulojn fari malprudentaĵon.

I-verbo kiel perverba priskribo de la subjekto

Kiam I-verbo rolas kiel perverba priskribo de la subjekto de la ĉefverbo, la senca subjekto de la I-verbo preskaŭ ĉiam estas io alia ol la ĉefverba sub- jekto:

Ŝia solaplezuro estis sidi en sia ĝardeneto. FA190 Subjekto de la tuta frazo estas ŝia sola plezuro. La I-verba frazeto sidi en sia ĝardeneto estas per- verba priskribo de la subjekto. La senca subjekto de sidi estas ŝi.

La unua afero, kiun ŝi faros, estos preni ian honestan nejunan servant- inon. M130

La elekto estas por vi venki aŭ morti.

En tiaj okazoj (se la ĉefverbo estas formo de esti) oni ofte povas anstataŭe diri, ke la I-verbo estas subjekto (§27.2), dum tio, kio ĉi-antaŭe estas rigard- ata kiel subjekto, estas perverba priskribo de la subjekto. La efektiva senco de la frazo apenaŭ ŝanĝiĝas.

27.3.4. I-verboj — ŝajne pluraj objektoj

En frazoj kun I-verbo ofte povas ŝajni, ke estas pluraj objektoj kun malsama rilato al la ĉefverbo. Tio normale estus eraro. Uzi plurajn objektojn de la sama verbo estas eble nur kiam ili ludas la saman rolon.

Ofte unu el la supozataj objektoj vere estas objekto de la I-verbo, ne de la ĉefverbo:

Kiu do instruos vian filon timi diojn [...]? Rt44 Vian filon estas objekto de instruos. Diojn estas objekto de timi.

Ofte unu el la supozataj objektoj estas ĝuste la I-verbo. En tiaj okazoj la I- verbo ofte ne estas vera objekto, sed ekz. pri-komplemento, sed antaŭ I- verbo oni ĉiam forlasas rolvortetonpri (§27.3.2). Alia eblo estas, ke la alia supozata objekto ne estas vera objekto, sed N-komplemento (§12.2.1):

Mi volas, ke oni min helpu forigi la erarojn, kiujn mi faris. DL11 Forigi ŝajnas esti objekto de helpu, sed ankaŭ min ŝajnas esti objekto de la sama verbo. Oni povas diri, ke min ne estas vera objekto, sed ke la N-finaĵo nur anstataŭas la rolvorteton al. Alternative oni povas diri, ke forigi ne estas objekto, sed ekz. pri-komplemento.

Mi petas vin sidiĝi, sinjoroj! ^88 Kaj vin, kaj sidiĝi povas esti rigardataj kiel objekto, sed sidiĝi ankaŭ povas esti klasata kiel pri-komplemento, kaj vin povas esti rigardata kiel N-komplemento (la N-finaĵo tiam havas la signifon de al).

Vidu ankaŭ la klarigojn pri verboj kun alternativaj frazkonstruoj (§30.7). 27.4. I-verboj kiel rekta priskribo Rekta priskribo de O-vorto

I-verbo povas esti rekta priskribo de O-vorto, precipe de aga O-vorto. La I- verbo ĉiam staras post la O-vorto.

Tre ofte la O-vorto kaj la I-verbo laŭsence similas al tuta frazo. Tiam la I- verbo havas tiun saman sencan subjekton, kiun ĝi havus en la plena frazo:

Mi alveturis ĉi tien [...] kun la firma decido servi sub vi. Rt84 (Mi decidis servi sub vi.)

La impresoj de la Bulonja kongreso nur rapidigis nian decidon publikigi nian Deklaracion. OV 336 (Ni decidispublikigi nian Deklaracion.)

Mi ricevasgrandan deziron edziĝi. FA396 (Mi deziras edziĝi.)

Mi volis forpreni de sinjoro Ove la deziron resti ĉi tie. FA4 84 (Sinjoro Ove deziris resti ĉi tie.)

Ili ricevis la permeson flugi ankaŭ dum la tago. FA132 (Oni permesis al ili flugi ankaŭ dum la tago.)

Forte min doloras la nepovado helpi vin. M 91 (Mi nepovas helpi vin.)

En aliaj okazoj la I-verbo pliklarigas la enhavon de la O-vorto. En la sama maniero oni ofte uzas ke-frazojn (§33.2.4):

Ni havas nun la taskon bruligi lumon por la malalta popolamaso. FA1199

= ...la taskon, ke ni bruligu lumon...

Ni havas la eblon fari tion ĉi per fervojo. FK282 = ...la eblon, ke ni faru tion ĉi per fervojo.

Ni donis alfremdlandulino la eblon labori. M43 = ...la eblon, ke ŝi laboru. Ĉi tiu ekzemplo sekvas la principojn de agoinfluaj verboj (§27.3.3): doni al iu eblon = ebligi ion al iu.

La ideo detronigi Jesuon Kriston por la kristanoj [...] neniam eĉ por unu minuto venis en la kapon de iu homarano. OV 330 = La ideo, ke oni de- tronigu... Ĉi tie la frazparto la ideo detronigi mem rolas kiel subjekto (§27.2).

Ne venis ankoraŭ la tempo skribi oficialan historion de nia afero. OV 364

Via maniero rigardi la vivon montras, ke via menso ne estas tute neprilaborita. M126

Li havis plenan kaŭzon esti en bona humoro. FA3121

Kiam I-verbo rekte priskribas O-vorton, la senco estas ofte tre proksima al intencita ago. Tial oni ofte uzas por antaŭ la I-verbo (§27.5): perneso por eniri, eblo por fari ion, tempo por skribi, maniero por rigardi. Ĉe iuj O- vortoj oni pli ofte uzas solan I-verbon, dum ĉe aliaj oni preferas uzi por + I- verbon. Ekzemple oni uzas tempo/momento fari ion kaj tempo/momento por fari ion sen signifodiferenco, sed oni uzas nur loko/spaco por fari ion, neniam *loko/spaco fari ion*.

Rekta priskribo de A-vorto

I-verbo povas ankaŭ esti rekta priskribo de A-vorto. La I-verbo tiam staras post tiu A-vorto, al kiu ĝi rilatas. La senca subjekto de la I-verbo estas ĉiam tio, kion la A-vorto priskribas (rekte aŭ perverbe):

Mi estas kapabla instrui nur la francan lingvon. M 57 La A-vorto kapabla estas perverba priskribo de mi. Sekve la senca subjekto de instrui estas mi.

Li venigu knabojn [...] kapablajn servi en la palaco de la reĝo. Dn1 La A- vorto kapablajn estas rekta priskribo de knabojn. Sekve temas pri tio, ke tiuj knaboj servu en la palaco.

Ili estas pretaj fari atencon kontraŭ mia vivo. ^30 Faros la eventualan atencon ili.

Se la I-verbo montras intencitan agon, oni ankaŭ povas uzi por + I-verbon (§27.5): kapablapor instrui, pretapor fari.

27.5. I-verboj kun rolvortetoj

Rolvortetoj (§12.3) estas uzataj precipe antaŭ O-vortoj kaj O-vortecaj vort- etoj: sur tablo, pri ili, sen tiuj k.s. I-verboj normale ne havas rolvorteton antaŭ si pro sia verbeco.

Sed iafoje oni bezonas montri la frazrolon de I-verbo per rolvorteto. El ĉiuj rolvortetoj tradicie nur por (§12.3.6.9), anstataŭ (§12.3.6.1) kaj krom (§12.3.6.3) estas akceptataj por tia uzo. Al tiu grupeto oni devas aldoni sen (§12.3.6.12), kiu nuntempe estas sufiĉe ofte uzata antaŭ I-verbo.

Uzado de aliaj rolvortetoj antaŭ I-verbo ne estas mallogika, sed povas krei miskomprenojn pro la malkutimeco. Ĉe aliaj rolvortetoj ol por, anstataŭ, krom kaj sen, oni kutime serĉas alternativajn esprimomanierojn.

Por

Tio ĉi estis feino, kiu prenis sur sin la formon de malriĉa vilaĝa virino, por vidi, kiel granda estos la ĝentileco de tiu ĉi juna knabino. FE15 = ...por ke ŝi (la feino) vidu... La senca subjekto de la I-verbo estas egala al la subjekto de la ĉefverbo.

Ni ĉiuj kunvenis, por priparoli tre gravan aferon. FE 42

Unu fajrero estas sufiĉa, por eksplodigi pulvon. FE 41

Mi jam estas tro maljuna por edziniĝi kun viro. Ru1

La flora burĝono, kiu ne estas sufiĉe forta por disvolviĝi, tamen enhavas en si [...] ĉiujn ĝermojn por folioj kaj semo. FA4126

Ĉu ni ĉiuj estas pretaj, por akcepti Alfredon ? BV 52 En tiaj ĉi frazoj oni pli ofte uzas I-verbon senpor (§27.4): preta akcepti, kapabla akcepti k.s.

Neniu el ili lumas sufiĉe, por servi kiel strata lanterno. FA2118

Se la du subjektoj estas malsamaj, ĉar la ĉefverbo estas agoinflua (§27.3.3), oni uzas plej ofte I-verbon sen por, sed ne estas eraro aldoni por:

Li invitis siajn parencojn manĝi panon. Gn31 = ...por manĝi panon. = ...por ke ili manĝu panon.

Oni vokas la bovon ne festeni, sed treni. PE294 = ...ne por festeni, sedpor treni. = ...nepor ke ĝi festenu, sedpor ke ĝi trenu.

Post movaj verboj kiel iri kaj kuri, oni preferas I-verbon sen por, sed oni ankaŭ povas uzi por. Sed kiam inter la mova verbo kaj la I-verbo estas pluraj aliaj vortoj, oni por klareco prefere ne forlasu por:

Mi iros ripozi. FA3 31 = Mi iros por ripozi.

Ŝi tuj kuris bati ŝin. FE 21 = Ŝi tuj kuris por bati ŝin.

Miprenos miajn glitilojn kaj iros gliti. FE34 = ...kaj irospor gliti.

Ili iris en la belegan tendon por ripozi. FA1104 Ĉi tie estas konsilinde uzi por, ĉar ripozi ne sekvas tuj post la mova verbo iris.

Vi devas nur iri al la fonto ĉerpi akvon. FE17 Estas pli klare diripor ĉerpi.

Li iris por kuŝiĝi malantaŭ grenamaso. Ru 3 Ĉi tie oni ankaŭ povas forlasi por.

Se I-verbo estas rekta priskribo de O-vorto aŭ O-vorteca vorteto, kaj se laŭsence ĝi esprimas celatan agon, oni normale devas uzi por antaŭ la I- verbo:

Ĉu vi havas korktirilon, por malŝtopi la botelon? FE 34

Por kio vi elirigis nin el Egiptujo, por venigi nin al ĉi tiu malbona loko, [...] kie ne ekzistas akvo por trinki?Nm 20 = ...akvo, kiu estas por trinki (trinkebla/trinkota akvo).

De du tagoj ŝi ricevis absolute nenion por manĝi. FA145

Li tuj sendos al vi en vian domon tutan regimenton por enloĝigi. ^70

Sed post kelkaj oftaj abstraktaj O-vortoj oni trovas jen I-verbon sen por (§27.4), jen I-verbon kun por:

Festenon ŝi aranĝis en la plej longa tago, por ke oni havu tempon for- manĝi ĉiujn diversajn manĝaĵojn. FA4 216

Li interrompis por momento sian paroladon eble por tio, ke la juna vir- ino havu tempon, por kolekti siajn fortojn. M 73

La principo, kiu donis al la homaranoj la eblon krei ponton inter ĉiuj religioj, estis esprimita [...] ĝuste de Hillel. 0V 330

Kial ŝi forlasis tiun lokon, en kiu ŝi havis ian ajn eblon, por ion ajn laborenspezi? M177

Via maniero rigardi la vivon montras, ke via menso ne estas tute neprilaborita. M126

Ĉi tio estas la plej eleganta maniero, por akiri al si favoron. FA2 27

Simile: kaŭzo (por) timi, kuraĝo (por) fari ion danĝeran, rimedo (por) solvi problemon, okazo (por) fari ion.

Oni atentu, ke I-verbo, kiu sekvas post O-vorto (kun aŭ sen por), ofte vere rilatas al io alia, ordinare al la ĉefverbo de la frazo:

Ho, se mi povus per ia rimedo venigi ilin sur la teron! FA3152 = Ho, se mi povus venigi ilin sur la teron per ia rimedo! Komparu: Mi ne havas rimedon (por) venigi ilin sur la teron.

Se mi povus tion fari, mi irus nun malsupren sur la glacion por glitkuri. FA4 235

Legu ankaŭ pri esprimoj kiel por tiel diri, por paroli sincere en §27.6. Anstataŭ

La patro, anstataŭ afliktiĝi kiel la patrino, ofte ridadis kaj koler-

adis. M101

La aliaj anasoj preferis naĝadi en la kanaloj, anstataŭ viziti ŝin. FA2 34

Anstataŭ ion gajni nia afero nur perdus ĉion, kion ĝi havis ĝis nun. 0V 75 = Anstataŭ gajni ion... Anstataŭ tio, ke ĝi ion gajnus...

Krom

Vi nenion povas fari krom kunbati viajn dentojn kaj elverŝi vian furiozon sur sekan panon. Rt4°

Kion alian ili ankoraŭ povoscias krom danci, tordi la piedojn kaj fari turnoventon ? FA295

Ne ekzistas alia bono por la homo, krom manĝi kaj trinki. Pr 2

Sen

Sen + I-verbo estas tradicie rigardata kiel eraro, kaj Zamenhof deklaris tian uzon malbona (Lingvaj Respondoj p. 102, n-ro 128). Sed sen + I-verbo estas fakte tute logika kaj tre oportuna esprimomaniero, kaj ne vere havas sencon eviti tion. Tia uzado jam fariĝis ofta, kaj do apenaŭ povas kaŭzi problemojn de komprenado. Eĉ Zamenhof mem uzis sen tiamaniere almenaŭ du fojojn:

Li ne povas subskribi per sia nomo [...] sen elmeti sin al ia ankoraŭ ne konata danĝero. BV 25

La suno neniam leviĝas sen rigardi milojn da sensangaj bataloj. BV 84

Sen manĝi kaj trinki oni ne povas vivi.

Se oni ne volas uzi I-verbon post sen, oni uzas O-formon, aŭ ne + parti- cipon:

La grandaj buldogoj [...] eksaltis alten, tamen sen bojado, ĉar tio estis malpermesita. FA267 (= ...sen boji...)

Mi tre volas manĝi: mi diras tion ĉi sen ŝerco. Rz25 (= ...sen ŝerci.)

Tiu virino ne foriru de ŝi sen ricevo de konsilo kaj helpo. M 59 (= ...sen ricevi konsilon kaj helpon.)

Ne rigardante dekstren nek maldekstren, la jura konsilisto iris tra la Orienta strato. FA1117 (= Sen rigardi...)

Sen manĝado kaj trinkado oni ne povas vivi.

Aliaj rolvortetoj

Anstataŭ pri + I-verbo oni normale uzas I-verbon sen rolmontrilo (§27.3.2). Sed se la senco (la frazrolo de la I-verbo) tiam fariĝus tro malklara, oni anstataŭe uzas pri + agan O-vorton:

Pri flugado oni eĉ ne povis pensi. FA4222 (= *Pri flugi oni eĉ ne povis pensi.*) Ĉi tie ankaŭ estas eble uzi pripensi: Oni eĉ ne povis pripensi flugi. Tiam la I-verbo flugi rolas kiel rekta objekto de pripensi. = Oni eĉ ne povis pripensi flugadon.

Ni parolis pri rabado kaj malbonagado. Jes 59 (= *Ni parolis pri rabi kaj malbone agi.*)

Ne malofte oni uzas pri + agan O-vorton, kvankam ankaŭ estus tute eble uzi I-verbon sen pri:

Ĉiuj homoj havas la permeson aspiri pri edziĝo kun ŝi. FA169 = ...per- meson aspiri edziĝi kun ŝi. (= *...permeson aspiri pri edziĝi kun ŝi.*)

Ili kuradis sur la kampo kaj estingis la vaglumojn, kiuj bonkore plenumis la peton pri aranĝo de torĉa procesio. FA297 = ...la peton aranĝi torĉan procesion. (= *...lapeton pri aranĝi torĉan procesion.*)

Inter antaŭ kaj I-verbo oni metas la vorteton ol (§33.7):

Oni devas iri longan distancon, antaŭ ol veni al la rivero. FA123 = ...antaŭ ol oni venas al la rivero.

Antaŭ ol foriri li ŝlosis la pordon. = Antaŭ ol li foriris...

Anstataŭ post + I-verbo, oni uzas INT-participon kun E-finaĵo (§28.2), aŭ post kiam (§33.4.2) + plenan subfrazon, aŭpost + agan O-vorton:

Trovinte pomon, mi ĝin manĝis. FE 22 = Post kiam mi trovis pomon, mi ĝin manĝis. (= *Post trovi pomon, mi ĝin manĝis.*)

La mastrino de la magazeno, aŭdinte tiujn vortojn, tute ne ŝajnis mirig- ita aŭ konfuzita. M 95

Li volis aĉeti por ŝi oran ringon, sedpostpripenso li tion ne faris. FA3 59

Anstataŭ dum + I-verbo, aŭ ĝis + I-verbo, oni uzas dum ĝis antaŭ plena subfrazo (dum §33.7 kaj ĝis §33.7 estas ne nur rolvortetoj, sed ankaŭ fraz- enkondukiloj):

Mi rigardis televidon, dum mi manĝis. (= *Mi rigardis televidon dum manĝi.*)

Malĝoje ŝi eliris el la palaco kaj iris dum la tuta tago tra kampoj kaj marĉoj, ĝis ŝi venis al la granda arbaro. FA1161 (= *...ĝis veni...*)

Anstataŭ malgraŭ + I-verbo oni uzas kvankam (§33.7) + plenan subfrazon, aŭ malgraŭ (tio) ke + plenan subfrazon:

Vi ne scias ludi, kvankam vi lernis muzikon en la daŭro de naŭ jaroj. M 35 = Vi ne scias ludi, malgraŭ tio, ke vi lernis muzikon en la daŭro de naŭ jaroj. (= *Vi ne scias ludi, malgraŭ lerni muzikon en la daŭro de naŭ jaroj.*)

Kvankam li falis, li batalis plu. Malgraŭ (tio) ke li falis, li batalis plu. (= *Malgraŭ fali li batalis plu.*)

Iafoje oni povas uzi participon kun E-finaĵo (§28.2): Eĉperdinte siajn ŝuojn li plukuris. = Kvankam li perdis siajn ŝuojn, li plukuris. (= *Malgraŭ perdi siajn ŝuojn li plukuris.*)

Anstataŭpro + I-verbo oni uzas ĉar (§33.6) + plenan subfrazon, aŭpro tio ke + plenan subfrazon, aŭ (se la senco restas klara) participon kun E-finaĵo (§28.2):

La infano ploras, ĉar ĝi volas manĝi. FE16 = La infano ploras pro tio, ke ĝi volas manĝi. = La infano ploras volante manĝi. (= *La infano ploras pro voli manĝi.*)

Post aliaj rolvortetoj oni uzas agan O-vorton anstataŭ I-verbo:

Ve al tiuj, kiuj leviĝas frue matene, por fordoni sin al drinkado. Jes 5 (= *...por fordoni sin al drinki.*)

Ĉu lingva evoluo?

La ĉi-antaŭaj klarigoj pri rolvortetoj kaj I-verboj priskribas la tradician staton de la lingvo, en kiu regas forta malemo uzi rolvortetojn antaŭ I-verbo (escepte de por, anstataŭ, krom kaj sen). En multaj lingvoj oni tamen uzas rolvortetojn multe pli libere en tiaj konstruoj. La Esperanta tradicio estas malfacile klarigebla per logikaj argumentoj. Esence ĝi estas arbitra tabuo.

Fakte la tradicia tabuo ne ĉiam estis absoluta. Eĉ Zamenhof almenaŭ unu fojon ĝin ignoris:

Tio ĉi neniel devus nin deteni de enkonduki tiun ĉi oportunaĵon en nian artan kaj konscie kreitan lingvon. LR69 (Zamenhof tiel skribis en la jaro 1891 pri la regulo de akcentado.) = ...nin deteni de enkondukado de tiu ĉi oportunaĵo...

Pli-malpli ekde la jaro 2000 oni povas rimarki tendencon rompi tiun tabuon, precipe ĉe junaj Esperantoparolantoj. Pli kaj pli ofte oni aŭdas frazojn kun rolvortetoj kiel pri, pro, dum, post k.a. antaŭ I-verbo en maniero, kiu povas soni strange aŭ eĉ erare al tiuj, kiuj alkutimiĝis al la tradicia uzo. Jen tipaj ekzemploj:

Li jam aŭdis pri Esperanto kaj esprimis intereson pri lerni la lingvon. Tradicie: ...intereson lerni la lingvon.

Li ekfamiĝis en Esperantujo pro gajni la ĉefpremion de la Belartaj Kon- kursoj. Tradicie: ...ĉar li gajnis...

Ni ĝoje babilis dum promeni tra la flughaveno. Tradicie: ...dum ni pro- menis... / ...promenante...

Tuj post enlitiĝi li ekdormis. Tradicie: Tuj post kiam li enlitiĝis... / Tuj enlitiĝinte...

En la ĉi-antaŭaj klarigoj de la tradicia uzo multaj ekzemploj de rolvorteto antaŭ I-verbo estas markitaj kiel eraraj aŭ evitindaj, per steletoj. Se daŭros la tendenco al pli vasta uzo de rolvortetoj antaŭ I-ve^boj, eble en estontaj el- donoj de tiu ĉi gramatiko iuj el tiuj steletoj estos forprenitaj.

Iom simila lingva evoluo okazis pri rolvortetoj antaŭ demandaj subfrazoj (§33.3).

Atentu tamen pri la senca subjekto

I-verbo preskaŭ ĉiam havas subkomprenatan sencan subjekton, kiu normale estas egala al la subjekto de la ĉefverbo de la sama frazo (§27.3.1). Kvankam en iaj okazoj tiu baza principo ne validas (§27.3.3), estas forte re- komendinde ĝin sekvi, eĉ se oni uzas I-verbojn kun rolvortetoj en netradicia maniero. Jen ekzemploj de uzoj, kiuj ne estas aprobeblaj:

*Kiam temas pri ludi ŝakon, li ĉiam interesiĝas.* Laŭ la normalaj prin- cipoj la senca subjekto de ludi devas esti egala al la subjekto de temas, sed (en tiu ĉi frazo) temas estas sensubjekta (§30.1). Oni do diru: Kiam temaspri ŝakludado....

*Ankaŭ dum ridi povas dolori la koro.* Ne la koro ridas, sed la homo. Sekve oni diru: Ankaŭ dum ridado povas dolori la koro. SS14

[5]Mi konas lin pro gajni la ĉefpremion de la Belartaj Konkursoj.* Ne mi gajnis la premion, sed li. Sekve estu: Mi konas lin, ĉar li gajnis. ..

Vidu ankaŭ la klarigojn pri la diferenco inter I-verboj kaj agaj O-vortoj (§27.7).

Rolvorteto antaŭ citata I-verbo

Se I-verbo estas citata (§36), oni povas uzi ĉiun ajn rolvorteton. Tiam la rol- vorteto vere rilatas al subkomprenata esprimo kiel la vorto, la verbo, la ago aŭ simile: Inter voli kaj fari estas grandega, grandega paŝo. 0V 422 = Inter la ago voli kaj la ago fari...

27.6. I-verboj kvazaŭ ĉefverboj

Iafoje oni vidas I-verbojn uzatajn anstataŭ ordonaj U-formoj. Tiam la ordono ricevas nuancon neŭtralan, nek ĝentilan nek malĝentilan, sed simple konstatan. La senca subjekto de la I-verbo estas tute ĝenerala oni. Tiu uzo estas malofta:

Nur prunti, sed ne restigi al si! FA3129 = Oni povas nur prunti... Anstataŭ ordoni per U-formo, la parolanto eldiras sian volon kiel simplan kon- staton de nediskutebla fakto.

Por landoj ne menciitaj en la listo sin turni al LF-KOOP, Svislando. Simpla konstato, kiel oni agu por mendi ion de LF-KOOP.

La specialaj esprimoj se tiel diri, se paroli sincere k.s. montras manieron de rigardado, vidpunkton, k.s. Oni povas ankaŭ uzi por anstataŭ se, sed se estas pli klara:

Separoli sincere, li tute neplaĉas al mi. = Se miparolu sincere...

Li estas, se tiel diri, siapropra malamiko. = ...se onipovus tiel diri...

Krome oni iafoje uzas I-verbojn en rakontoj anstataŭ ĉia ajn ĉefverba formo por montri primitivan (eraran) lingvaĵon: Ĉu vi *manĝi* nun?

27.7. I-verboj kaj agaj O-vortoj

28. Participoj

Participoj estas vortoj, kiuj prezentas agon aŭ staton kvazaŭ econ de ĝia sub- jekto aŭ objekto. Participojn oni formas per specialaj participaj sufiksoj. Ek- zistas ses participaj sufiksoj, tri aktivaj (ANt, INT, ONT) kaj tri pasivaj (AT, IT, OT).

28.1. Participoj kiel A-vortoj

Participo kun A-finaĵo prezentas agon aŭ staton kiel priskribon. Oni uzas diversajn formojn depende de tio, ĉu en la priparolata tempo la afero ankoraŭ ne finiĝis, jam finiĝis, aŭ ankoraŭ ne komenciĝis.

Aktivaj participoj

Aktiva participo prezentas agon aŭ staton kiel priskribon de ĝia subjekto:

ANT dum la ago - la ago an- leganta = kiu ankoraŭ legas koraŭ ne finiĝis

INT post la ago - la ago jam leginta = kiu antaŭe legis finiĝis

ONT antaŭ la ago - la ago an- legonta = kiu poste legos koraŭ ne komenciĝis

Viro, kiu ankoraŭ legas, estas leganta viro.

Viro, kiu antaŭe legis, estas leginta viro.

Viro, kiu poste legos, estas legonta viro.

Pasivaj participoj

Pasiva participo prezentas agon aŭ staton kiel priskribon de ĝia objekto.

AT dum la ago - la ago an- legata = kiun oni ankoraŭ legas koraŭ ne finiĝis

IT post la ago - la ago jam legita = kiun oni jam legis finiĝis

OT antaŭ la ago - la ago an- legota = kiun oni poste legos koraŭ ne komenciĝis

Libro, kiun oni ankoraŭ legas, estas legata libro.

Libro, kiun oni antaŭe legis, estas legita libro.

Libro, kiun oni poste legos, estas legota libro.

Pasivaj participoj estas eblaj nur ĉe agoj, kiuj povas havi objekton. Oni ne povas diri ekz. *okazata*, ĉar okazi neniam povas havi objekton. Ĉiuj verboj kun IĜ-sufikso estas senobjektaj. Tial *...iĝata*, *...iĝita* kaj *...iĝota* neniam estas eblaj.

Tamen en kelkaj okazoj oni uzas pasivan participon de normale senobjekta verbo. Oni diras ekz. Loĝata, loĝita kaj loĝota, kvankam oni normale ne loĝas ion, sed en io, ĉe io aŭ simile: Urbon loĝatan ili ne trovis. Ps107 = Urbon, en kiu iu loĝas, ili ne trovis. Tiu okazo estas tamen nur ŝajne erara, ĉar loĝi fakte povas esti objekta. Normale oni ne diras mi loĝas tiun domon, sed tio ne estas eraro. Alia tia verbo estas iri. Plej ofte oni diras, ke iu iras ekz. sur strato laŭ vojo, sed oni povas ankaŭ uzi objekton: Li piede ekiris la vojon. FA3 59 Oni do ankaŭ povas diri ekz. irota vojo = "vojo, kiun oni intencas iri". Simile oni uzas ĉe tiaj verboj ofte la sufiksojn EBL (§38.2.7), IND (§38.2.21) kaj END (§38.2.12).

La aferon komplikas tio, ke N-finaĵo povas montri ankaŭ aliajn aferojn ol objekto (§12.2). Se ne temas pri vera objekto oni ne povas uzi pasivan parti- cipon.

La vokaloj de la participoj

La vokaloj en la participoj estas la samaj kiel la vokaloj en la verbaj finaĵoj AS, IS kaj OS (§26.2). Ankaŭ la signifoj estas tre similaj, sed ne tute samaj.

ANT, AT kaj AS ĉiuj signifas, ke la ago komenciĝis, sed ne finiĝis. AS montras ĉefe nuntempecon de la ago, dum ANT kaj AT montras daŭrecon aŭ ripetadon de la ago:

Li skribas. La skribado okazas nun aŭ kutime.

Tiam li estis skribanta en sia ĉambro. La skribado estis daŭra en tiu pas- inta tempo.

La letero estis skribata en la paŭzo. La skribado estis daŭra en la paŭzo.

Janjo havis en tiu nokto dormon maltrankvilan kaj interrompatan. M176 Okazis ripete interrompoj de la dormo.

INT, IT kaj IS ĉiuj signifas, ke la ago finiĝis. IS montras, ke la ago okazis antaŭ la nuno. INT kaj IT montras, ke la ago plenumiĝis, eventuale antaŭ alia ago:

Li skribis. La skribado okazis pli frue ol nun.

Kiam li estis skribinta la leteron, li foriris. Post kiam la skribado finiĝis, li foriris.

Li sendis la skribitan leteron al sia amiko. La skribado de la letero okazis pli frue ol la sendo.

La letero estis skribita en la paŭzo. La skribado ne okazis antaŭ la paŭzo, sed iam en la paŭzo la skribado atingis sian finon. La letero do pretiĝis en la paŭzo.

ONT, OT kaj OS ĉiuj signifas, ke la ago ankoraŭ ne komenciĝis. OS montras tempon post la nuno. ONT kaj OT montras staton antaŭ la komenco de la ago, ofte kun nuanco, ke oni intencas fari la agon, ke oni planas ĝin, aŭ ke ĝi baldaŭ okazos:

Li skribos. La skribado iam poste okazos.

Li estis skribonta la leteron, sed devis subite foriri. La skribado estis intencita, sed tamen ne okazis.

Sur la tablo kuŝis aro de legotaj leteroj. La leteroj atendis la legadon. Iu devus ilin legi, sed ankoraŭ ne faris tion.

Aliaj participoj

Iuj eksperimentas kun participoj respondaj al la US-finaĵo, *UNT* kaj *UT*: *skribunta viro* = "viro, kiu skribus", *skributa letero* = "letero, kiun oni skribus". Sed tiuj participoj ne estas parto de la oficiala Esperanto. Se oni uzas ilin, oni ofte ne sukcesas kompreniĝi. Nur en ŝerca uzo ili povas esti tolerataj.

La sufikso END (§38.2.12) similas al pasiva participo responda al la U-fin- aĵo: skribenda letero = "letero, kiun oni skribu". Ankaŭ la sufiksoj EBL (§38.2.7) kaj IND (§38.2.21) similas al pasivaj participoj.

28.2. Participoj kiel E-vortoj

Komplemento de verbo

Participo kun E-finaĵo plej ofte rolas kiel komplemento de verbo (§6.2). Tiam ĝi montras kroman agon, kiu rilatas al la subjekto de tiu verbo. Anstataŭ diri du frazojn, unu por ĉiu ago, oni kunmetas la frazojn al unu:

Li legis sian libron kaj manĝis samtempe pomon. ^ Manĝantepomon li legis sian libron. = Dum li manĝis (estis manĝanta) pomon, li legis sian libron. La manĝado daŭris samtempe kun la legado.

Li faris sian taskon. Poste li iris hejmen. ^ Farinte sian taskon li iris hejmen. = Kiam li estis farinta sian taskon, li iris hejmen. La farado de la tasko finiĝis antaŭ ol li iris hejmen.

Li intencis skribi leteron. Tial li kolektis siajn skribilojn. ^ Skribonte leteron li kolektis siajn skribilojn. La leterskribado estis planata, sed antaŭ ol ĝi komenciĝis, okazis la kolektado.

Ili laboris. Samtempe la mastro rigardis ilin. ^ Ili laboris rigardate de la mastro. = Ili laboris, dum ili estis rigardataj de la mastro. La laborado kaj la rigardado okazis samtempe.

Mi tute ne atendis lin, sed li tamen venis al mi. ^ Li venis al mi tute ne atendite. FE 22 La atendado (kiu ne okazis) estus pli frua ol lia venado.

Oni preskaŭ kaptis lin, sed li forkuris. ^ Kaptote, li forkuris. Kiam la forkuro okazis, la kaptado estis en la tuja estonteco.

Tiaj kunmetitaj frazoj estas plej oftaj en la skriba lingvo. Ili prezentas mal- simplan rilaton inter pluraj aferoj en tre densa kaj iom malfacila formo. La parola lingvo ofte esprimas tiajn aferojn per pli multaj vortoj.

En tiaj frazoj la E-vorta participo devas laŭsence esti priskribo de la subjekto de la ĉefverbo:

Farinte la taskon li iris hejmen. Li faris la taskon.

Ili laboris rigardate. Ili estis rigardataj.

Ne diru do: *Promenante sur la strato venis subite ideo al mi en la kapon. * La subjekto de la ĉefverbo venis estas ideo. La frazo do signifas, ke la ideo estis promenanta sur la strato, kio verŝajne ne estas la dezirata signifo. Diru:

Promenante sur la strato mi subite ekhavis ideon en la kapon. Aŭ: Kiam mi promenis sur la strato, venis subite ideo al mi en la kapon.

Iafoje estas pli vere, ke laŭsence tia E-participo priskribas la agon de la ĉef- verbo: Li nerimarkite eliris. FA1219 Li estis nerimarkita, sed precipe lia elirado estis nerimarkita. La E-participo rolas kiel komplemento de la verbo eliris kaj sekve priskribas tiun agon.

E-participo ankaŭ ne povas havi propran subjekton. Ne diru ekz.: *La inf- anoj veninte hejmen, li povis trankviliĝi.* Tiaj frazoj estas eblaj en iuj lingvoj, sed en Esperanto oni devas diri ekz.: Kiam la infanoj estis venintaj hejmen, li... Kiam la infanoj (jam) venis hejmen, li... Vidinte, ke la infanoj venis hejmen, li...

Rilate al A-vorto aŭ E-vorto

Participo havu E-finaĵon ankaŭ kiam ĝi estas rekta priskribo de A-vorto aŭ E-vorto (§6.2):

Ŝi estis tiel ravante bela, ke la kortego ankoraŭ pli profunde kliniĝis antaŭ ŝi. FA1171 Ŝi, aŭ pli ĝuste ŝia beleco, estis ravanta. Ŝi/ĝi ravis la homojn.

Ili ĉiuj estas frapante similaj al sia patro. FA2 35 Ilia beleco estis (kvazaŭ) frapanta. Ĝi (kvazaŭ) frapis tiujn, kiuj rigardis ilin.

Subite ekbruis la muziko, forte kaj ravante bele. FA3 65 La muziko ravis per sia beleco.

En la praktiko oni multe pli ofte uzas ne-participajn E-vortojn en tiaj okazoj:

rave bela, (okul)frape similaj, brile bona k.s.

E-participo iafoje eĉ povas esti rekta priskribo de E-vorteca vorteto: Ili alvenis neatendite baldaŭ. (La baldaŭeco estis neatendita.)

Rilate al subfrazoj, I-verboj aŭ sensubjekte

Participo havu E-finaĵon ankaŭ kiam ĝi estas perverba priskribo (§25.1.1) de subfrazo aŭ de I-verbo, kaj kiam ĝi estas perverba priskribo en sensubjekta frazo:

Estis antaŭdirite, ke ŝi edziniĝos kun tute simpla soldato. FA18 La ke-frazo estas subjekto. Antaŭdirite estas perverba priskribo de la ke-frazo.

Estas malpermesate fumi ĉi tie. Subjekto estas fumi. Malpermesate pri- skribas la subjekton.

Estis ŝajne baldaŭ pluvonte, kiam mi foriris. Pluvonte estas perverba pri- skribo en sensubjekta frazo. Ĝi iel priskribas la tutan situacion.

Sciu, ke al iu, kiu mortigos Kainon, estos venĝite sepoble. Gn4 Venĝite estas perverba priskribo en sensubjekta pasiva frazo.

Legu pli pri pasivaj frazoj kun E-finaĵa participo en §29.1.

Iafoje E-participo povas esti priskribo de tuta frazo, de kiu ĝi ne estas parto: Konsentite, ni agu tiel. = Estas konsentite, ke ni agu tiel. Honeste esprimite, li faris grandan eraron. = Estas honeste esprimite, ke li faris grandan eraron. Rimarku, ke en tiaj okazoj la E-participo ne estas komplemento de verbo en la frazo (agu, faris), sed rilatas al la frazo kiel tuto. Legu pli pri tia uzo de E-vortoj rilate al tuta frazo en §6.2.

28.3. Participoj kiel O-vortoj

Aktiva participo kun O-finaĵo montras la sencan subjekton de la ago aŭ stato. Pasiva participo kun O-finaĵo montras la sencan objekton. Normale temas pri persono:

skribanto = skribanta persono, persono kiu skribas

skribinto = skribinta persono, persono kiu antaŭe skribis

skribonto = skribonta persono, persono kiu poste skribos

amato = amata persono, persono kiun iu amas

amito = amita persono, persono kiun iu antaŭe amis

amoto = amota persono, persono kiun iu poste amos

Kiam Nikodemo batas Jozefon, tiam Nikodemo estas la batanto kaj Jozefo estas la batato. FE 22

Li estas nur unufoja mensoginto dum vi estas ankoraŭ nun ĉiam mensoganto. FE 22

Oni levis la kadavran tukon; paco estis sur la vizaĝo de la mortinto. FA317

La soldatoj kondukis la arestitojn tra la stratoj. FE 22

Ĉiuj viaj fortikaĵoj estas kiel figarboj kun maturaj fruktoj; se oni ekskuas ilin, ili falas en la buŝon de manĝonto. Nat3

Homo, kiun oni devas juĝi, estas juĝoto. FE 22

Nepersona O-participo

Se temas ne pri persono, sed pri aĵo, oni aldonu la sufikson AĴ (§38.2.3):

Li disvolvis antaŭ ili ambaŭ la belecon de la naturo en la kreitaĵo, kiel la vivantaĵo staras super la mortintaĵo. FA4152

Laŭ ili oni povis antaŭdiri la okazontaĵojn de la venonta jaro. FA1130

Sed kiam ĉeestas AĴ, la participa sufikso ofte estas superflua: kreaĵo (= kreitaĵo), vivaĵo (= vivantaĵo), skribaĵo (= skribitaĵo), okazaĵo (= okazant- aĵo, okazintaĵo aŭ okazontaĵo depende de la kunteksto).

Iafoje O-finaĵa participo sen AĴ-sufikso tamen montras nepersonan aferon, kiu plenumas ian funkcion. Tio okazas precipe en matematiko, geometrio k.s.:

En la frakcio 5/10 la nombro 5 estas dividato (aŭ numeratoro), kaj la nombro 10 estas dividanto (aŭ denominatoro).

Kiam du fortoj agas sur objekto, la rezulta forto, la rezultanto, estas la vektora sumo de la originalaj fortoj.

Estas necese, ke ĉiu esperantisto havu la plenan certecon, ke leĝodon- anto por li ĉiam estos ne ia persono, sed ia klare difinita verko. FAnt44 La verko Fundamento de Esperanto estos donanta la leĝon.

Rimarku, ke en tiaj okazoj ĉiam temas pri objekto, kiu plenumas funkcion. Tiu objekto estas prezentata kvazaŭ ĝi estus persono, kvazaŭ ĝi konscie agus aŭ rolus. En aliaj okazoj oni aldonu AĴ: trovitaĵo (aŭ simple trovaĵo), dividataĵo, dividitaĵo (aŭ simple dividaĵo), rezultantaĵo, rezultintaĵo (aŭ simple rezulto) k.t.p.

Oni uzas iafoje vortojn kiel estonto, estinto, pasinto k.s. por tempoj (= "est- onta tempo", "estinta tempo", "pasinta tempo"...). Normale oni uzu la su- fikson EC en tiaj vortoj: estonteco, estinteco, pasinteco k.s: §38.2.8.

Speciala regulo pri O-finaĵaj participoj

La regulo, ke participo kun O-finaĵo montras la sencan subjekton aŭ objekton de la ago, estas tute speciala regulo. Se tiu regulo ne ekzistus, vorto kiel mensoginto signifus pli-malpli "mensoginteco", sed tian signifon mensoginto tute ne povas havi.

Sen tiu speciala regulo, oni devus tre ofte aldoni la sufikson UL (§38.2.30) al tiaj O-participoj (kiam temas pri persono): *skribantulo*, *batatulo*, *mortintulo*, *trovitulo*, *alvenontulo*. Sed fakte oni uzas kaj ja devas uzi nur skribanto, batato, mortinto, trovito, alvenonto k.t.p. La kialo, ke Zamenhof enkondukis tiun regulon pri O-participoj, kredeble estis deziro uzi pli mallongajn vortojn (sen UL-sufikso).

Formoj kiel *skribantulo* do estas eraraj. Ili estas same eraraj kiel ekz. *patrulo* anstataŭpatro, *knabinulo* anstataŭ knabino. Se oni celas pli specialajn sencojn, povas tamen esti ĝuste uzi UL en tiaj vortoj. Legu pli pri tio en la klarigoj pri UL: §38.2.30.

Problemo pri O-finaĵaj participoj

El O-vorto, kiu montras personon, oni normale povas fari A-vorton, kiu sig- nifas "rilata al la persono". Tio tamen ne estas ebla ĉe O-vortaj participoj, ĉar A-participoj havas aliajn signifojn:

novulo ^ novula kurso = kurso por novuloj

komencanto ^ *komencanta kurso* = kurso por komencantoj

En ĝusta uzo komencanta kurso nepre signifas "kurso kiu komencas (ion)". Por esprimi "kurso por komencantoj" oni devas diri ĝuste kurso por komenc- antoj (aŭ eventuale porkomencanta kurso).

sekretario ^ sekretaria demando = demando de sekretario

prezidanto ^ *prezidanta demando* = demando de prezidanto

Sed prezidanta demando vere signifas "demando, kiu prezidas", kvankam tio estas plene absurda signifo.

Rilata problemo aperas iafoje kun priskribo de participo. Se oni ŝanĝas la finaĵojn, oni povas ŝanĝi ankaŭ la signifon de la priskribo:

maljuste kondamnita ^ maljusta kondamnito. La signifo ŝanĝiĝis. Unue la kondamno estas maljusta. Poste la kondamnita persono estas maljusta. Se MALJUST ankoraŭ priskribu la kondamnon, oni devas diri ekz. mal- juste kondamnita persono.

multe amanta ^ multaj amantoj. Unue la amo estas multa. Poste la per- sonoj kiuj amas estas multaj. Se MULT ankoraŭ priskribu la amon, oni diru ekz. multamantoj.

malproksime loĝanta ^ malproksima loĝanto. Unue iu loĝas mal- proksime. Poste temas pri malproksima persono, kiu loĝas ie. Se MAL- PROKSIM ankoraŭ priskribu la loĝadon, oni teorie povas diri ekz. mal- proksimloĝanto, sed prefere oni diru malproksime loĝanta personopersono, kiu loĝas malproksime.

Iafoje oni vidas provojn elturniĝi per strange uzataj E-finaĵoj: *multe amantoj*, *malproksime loĝanto*. La ideo estas, ke la E-vorto priskribu nur la agan parton de la O-vorto. Tio estas neakceptebla. Se priskribo rilatu al nur parto de vorto, ĝi devas mem fariĝi parto de tiu vorto: multamantoj, mal- proksimloĝanto. La malĝusta uzo baziĝas sur miskompreno. Oni pensis, ke E-vortoj priskribas agojn, dum A-vortoj priskribas aĵojn. La vera regulo estas, ke E-vortoj priskribas verbojn, dum A-vortoj priskribas O-vortojn. O- vorto povas esti aga, sed ĝi tamen ne estas verbo.

Esperanto

La vorto Esperanto origine estis participo kun la signifo "esperanta per- sono". Tiu participo poste fariĝis propra nomo de lingvo, kaj estas tial skrib- ata majuskle. Kiel lingvonomo ĝi tute ne estas plu participo. Oni do povas fari el la lingvonomo la A-vorton Esperanta = "rilata al la lingvo Esper- anto". La vorto esperanto (kun minusklo) estas tamen ankoraŭ participo, kaj ĝi plu signifas "esperanta persono". (Multaj skribas ankaŭ la lingvonomon minuskle, kio tamen ne estas rekomendinda, ĉar ĝi estas propra nomo.)

28.4. Kunmetitaj verboformoj

Per la helpverbo esti kaj diversaj participoj, oni povas esprimi tre ekzakte diversajn nuancojn de modo, tempo, daŭro, plenumiĝo k.t.p. Simplaj verboj (§26) kun AS, iS, OS, US kaj U estas ĝenerale preferindaj, sed en okazoj, kiam oni volas detale prezenti agon, oni povas uzi kunmetitan formon. Principe oni povas kombini ĉiujn formojn de esti (esti, estas, estis, estos, estu, estus) kun ĉiuj ses participoj. Tio donas principe 36 eblajn kunmetitajn verboformojn. Iuj el tiuj formoj estas tamen praktike apenaŭ uzeblaj, ĉar ili esprimas tro strangajn aŭ tro specialajn nuancojn. Aliaj montras nuancojn, kiuj ja estas bezonataj, sed por kiuj ofte ekzistas aliaj pli oportunaj esprimo- manieroj.

28.4.1. Kunmetitaj verboformoj aktivaj

Kunmetitaj ANT-formoj

Li estas leganta libron. Lia legado de libro daŭras nun.

Li estis leganta libron. Lia legado de libro daŭris tiam.

Li estos leganta libron. Lia legado de libro daŭros tiam.

Li estus leganta libron, se... Lia legado de libro daŭrus, se...

Li estu leganta libron. Lia legado de libro daŭru.

Li volas esti leganta libron. Li volas, ke lia legado de libro daŭru.

Ĝis tiu tago ĉiufoje, kiam ŝi estis revenanta hejmen, ŝi ĉiam rapide kur- adis sur la ŝtuparo. M192 Ŝi kuradis dum la revenado ankoraŭ daŭris, ne antaŭe, ne poste, sed precize dume.

Kunmetitaj INT-formoj

Li estas leginta libron. Lia legado de libro estas nun pasinta afero.

Li estis leginta libron. Lia legado de libro estis tiam jam pasinta afero.

Li estos leginta libron. Lia legado de libro estos en tiu venonta tempo jam pasinta afero.

Li estus leginta libron, se... Lia legado de libro estus pasinta afero, se...

Li estu leginta libron. Lia legado de libro estu pasinta afero.

Li volas esti leginta libron. Li volas, ke lia legado de libro estu pasinta afero.

La akvo de Nilo estis retiriĝinta, la tuta fluejo estis plena de ranoj kaj prezentis por la cikonia familio la plej belan vidaĵon en ĉi tiu lando. FA4 29 = La akvo de Nilo jam antaŭe retiriĝis...

Kunmetitaj ONT-formoj

Li estas legonta libron. Li estas nun preparita por posta (baldaŭa) legado de libro.

Li estis legonta libron. Li estis tiam preparita por posta (baldaŭa) legado de libro.

Li estos legonta libron. Li estos tiam preparita por posta (baldaŭa) leg- ado de libro.

Li estus legonta libron, se... Li estus preparita por posta (baldaŭa) legado de libro, se...

Li estu legonta libron. Li estu preparita por posta (baldaŭa) legado de libro.

Li volas esti legonta libron. Li volas, ke li estu preparita por posta (baldaŭa) legado de libro.

Lia bela juna filino, kiu en cigna vesto flugis trans landojn kaj marojn malproksime norden, estis neniam revenonta. "Ŝi mortis kaj mal- aperis!" FA430 Ne ekzistis espero, ke ŝi poste revenos.

Alternativoj al kunmetitaj formoj

La kunmetitaj ANT-formoj tre malofte estas bezonataj. Ili emfaze montras, ke io estas daŭra, kiam io alia okazas:

Dum ili estis irantaj kaj parolantaj, subite aperis fajra ĉaro kaj fajraj ĉevaloj kaj disigis ilin. Rĝ2 2 La apero de la ĉaro kaj ĉevaloj okazis, kiam ankoraŭ daŭris la irado kaj parolado.

Normale tamen sufiĉas simplaj verboj. Okaze oni povas uzi (ĝuste) tiam por akcenti samtempecon:

Ni pri tiu sinjoro kaj reganto revas ĉiun vesperon, kiam en la ĉielo la luno lumas aŭ la steloj brilas. M 2 Ne necesas diri estas revantaj, estas lumantaj aŭ estas brilantaj.

Kiam vi telefonis al mi, mi estis manĝanta. Aŭ: Kiam vi telefonis al mi, ĝuste tiam mi manĝis.

La kunmetitaj INT-formoj estas pli ofte bezonataj. Ili povas esti utilaj por montri, ke ago okazis antaŭ alia. Ofte la kunteksto tamen tion montras sufiĉe bone. Je bezono esprimoj kun jam, antaŭe, ĵus, post kiam antaŭ ol povas helpi:

Kiam vi vidis nin en la salono, li jam antaŭe diris al mi la veron (aŭ li estis dirinta al mi la veron). FE 24

Kiam vi venos al mi, li jam antaŭe diros al mi la veron (aŭ li estos dir- inta al mi la veron; aŭ antaŭ ol vi venos al mi, li diros al mi la veron). FE 24

Mi ne farus la eraron, se li antaŭe dirus al mi la veron (aŭ se li estus dirinta al mi la veron). FE 24

Kiam mia patro venos, diru al mi antaŭe la veron (aŭ estu dirinta al mi la veron). FE 24

Mi volas, ke tio, kion mi diris, estu vera (aŭ mi volas esti dirinta la veron). FE 24

Kiam mi venis, li ĵus foriris (aŭ estis foririnta).

Oni atentu, ke jam ne ĉiam sufiĉas por montri antaŭtempecon: Ili jam

manĝis, kiam mi alvenis. = Ili jam komencis manĝi (estis manĝantaj)... aŭ Ili jam finis manĝi (estis manĝintaj)... Se jam ne estas sufiĉe klara, oni uzu

(jam) antaŭe.

La finaĵo US (§26.4) estas tempe neŭtrala: Estus pli bone, se mia patrino min ne naskus. H77 = ...se mia patrino min ne estus naskinta. Multaj tamen hezitas uzi simplajn US-verbojn por pasinta tempo, eĉ kiam la kunteksto klare montras la tempon. Ili preferas uzi kunmetitajn formojn kun INT-parti- cipo: Mi estus leginta la artikolon hieraŭ, se mi estus sciinta, ke ĝi estas tiel bona. En la frazo ĉeestas la vorto hieraŭ, kiu klare montras pasintan tempon. Tial oni povas diri simple: Mi legus la artikolon hieraŭ, se mi scius, ke ĝi estas tiel bona.

La kunmetitaj ONT-formoj estas uzeblaj por montri baldaŭan aŭ intencan agon. Ankaŭ baldaŭ kaj diversaj verboj povas tion montri, ofte pli klare:

Lia edzino estas naskonta infanon. = Lia edzino baldaŭ naskos infanon.

Ni estis veturontaj al la kongreso, sed pro mia malsano devis resti hejme. = Ni intencis (planis, volis, estis pretaj por...) veturi al la kon- greso...

En tiu antaŭtagmezo estis okazonta la enterigo. = En tiu antaŭtagmezo devis okazi la enterigo. FA317

28.4.2. Kunmetitaj verboformoj pasivaj

Por ĉiu el la aktivaj kunmetitaj verboformoj (§28.4.1) ekzistas responda pasiva formo kun simila signifo. Jen kelkaj ekzemploj:

La libro estas legata. La legado de la libro daŭras nun.

La libro estis legota. La posta (baldaŭa) legado de la libro estis tiam pre- parita.

La libro estos legata. La legado de la libro daŭros tiam.

La libro estus legata, se... La legado de la libro daŭrus, se...

La libro estu legota. La posta (baldaŭa) legado de la libro estu preparita.

La libro devas esti legita. Definitiva (tra) legado de la libro estas necesa.

Kiam oni uzas kunmetitajn pasivajn formojn, oni kreas pasivajn frazojn (§29.1).

Diferencoj inter aktivaj kaj pasivaj participoj

La kunmetitaj IT-formoj iom diferencas de la kunmetitaj INT-formoj. Kun- metita INT-formo ĉiam montras agon, kiu okazis antaŭ alia ago. Kunmetita IT-formo montras plenumiĝon de ago, aŭ agon, kiu donis rezulton. IT-formo ja povas montri tempon pli fruan ol alia, sed tre ofte ne estas tiel:

Tiam li estis eltrovinta la veron. La eltrovo de la vero okazis nepre antaŭ tiam.

Tiam la vero estis eltrovita. La eltrovo de la vero plenumiĝis ĝuste tiam, aŭ antaŭ tiam, laŭ la kunteksto.

Mia onklo ne mortis per natura morto, sed li tamen ne mortigis sin mem kaj ankaŭ estis mortigita de neniu; unu tagon, promenante apud la reloj de fervojo, li falis sub la radojn de veturanta vagonaro kaj mortiĝis. FE39 Ĉiuj formoj de la verbo morti montras ĉi tie la saman agon (kaj do kompreneble ankaŭ la saman tempon). La formo estis mortigita ne montras tempon pli fruan. Sed se estis mortiginta aperus en la frazo, ĝi nepre montrus tempon pli fruan.

Tiu ĉi malsimetrio inter aktivaj kaj pasivaj formoj ĝenas kelkajn esperant- istojn. Ili volas krei plenan simetrion. Tia (reforma) lingvouzo nomiĝas atismo. En la atismo la malsimetrio tamen ne malaperis, sed nur moviĝis de la IT-formoj al la AT-formoj. En atisma lingvouzo la AT-formoj ne estas simetriaj kun la ANT-formoj.

ANT-formo ĉiam montras, ke ago estas daŭranta, nefinita aŭ ripeta. AT- formo en normala Esperanto montras precize la saman nuancon:

Hieraŭ ili estis trovantaj la perditajn aferojn. La trovado de la aferoj hieraŭ daŭradis iom post iom aŭ ripete. Verŝajne oni ne finis la trovadon hieraŭ. Alie oni ne uzus estis trovantaj, sed simple trovis.

Hieraŭ la perditaj aferoj estis trovataj. La trovado de la aferoj hieraŭ daŭradis iom post iom aŭ ripete. Eventuala fino de la trovado ne estas montrata. Verŝajne oni ne finis la trovadon hieraŭ. Alie oni dirus estis trovitaj. La AT-formo donas precize la saman nuancon kiel la ANT- formo.

En atisma lingvouzo tamen la pasiva frazo kun estis trovataj ricevas alian signifon: "La trovado de la aferoj okazis hieraŭ, verŝajne ĝisfine." La AT- formo do ne donas la saman nuancon kiel la ANT-formo. La AT-formoj perdis sian daŭran signifonuancon, kaj tio donas novan malsimetrion. Ek- zistas tamen ekstremaj atistoj, kiuj por ripari la malsimetrion en la atismo volas nuligi la daŭran sencon ankaŭ de la ANT-formoj. Estas iom neklare, kian uzon ili tiam trovas por la ANT-formoj. Sed efektive tio estas nur teoria afero, ĉar en la praktiko ankaŭ atistoj uzas la ANT-formojn por montri daŭr- adon aŭ ripetadon. Legu pli pri atismo en §29.2.3.

Pliklarisaj esprimoj ĉe IT-formoj

Iafoje povus estiĝi miskompreno, ĉu IT-formo montras agon pli fruan, aŭ agon kiu plenumiĝis. Tiam oni helpu sin per aldonaj esprimoj, kiuj klare montras la tempon. En la praktiko tamen tiaj klarigoj estas malofte bezon- ataj:

Kiam via domo estis konstruata, mia domo estis jam longe konstru- ita. FE 25 Estis konstruita estas antaŭtempa kompare kun estis konstruata.

"Jes, sed antaŭe ni iradis en la lernejon kaj iom lernis," [...] "kaj poste ni estis konfirmitaj." FA2 78 Estis konfirmitaj estas posttempa kompare kun iradis kaj lernis.

La botelkolo venis supren, estis provizita per korko, kaj tiu ĝia parto, kiu antaŭe estis turnita supren, nun estis turnita malsupren. FA3113 Estis turn- ita supren montras tempon pli fruan ol estis turnita malsupren.

Ŝi sidiĝis sur la seĝo, kiu antaŭ momento estis donita al ŝi. M 44 Sen antaŭ momento oni supozus, ke la sidiĝo estis pli-malpli samtempa kiel la donado, sed efektive pasis momento inter la du agoj.

Alternativoj al kunmetitaj pasivaj formoj

Oni ne povas eviti kunmetitajn pasivajn formojn en tiuj manieroj, kiuj estis ĉi-antaŭe montritaj por la aktivaj formoj (§28.4.1), ĉar simplaj pasivaj verboformoj ne ekzistas. Unu maniero ilin eviti estas tamen revortigi la frazon en aktiva formo. Anstataŭ li estis mortigita de neniu oni povas diri mortigis lin neniu. Anstataŭ la domo estas baldaŭ vendota oni povas diri oni baldaŭ vendos la domon. Tre ofte povas esti rekomendinde elekti aktivan formon, ĉar aktivo ordinare estas pli simpla kaj pli rekta. Iaj IĜ-verbojsimilas al simplaj pasivaj verboj (§38.2.18), kaj ili povas iafoje esti taŭga alternativo.

28.4.3. Nekutimaj kunmetitaj verboj Trioble kunmetitaj verboj

Teorie oni povus montri eĉ pli specialajn nuancojn per trioble (eble eĉ plur- oble) kunmetitaj formoj. En la praktiko tio tamen ne okazas, ĉar tiaj formoj estas tro malfacilaj:

• Kiam li alvenis, mi estis estinta leganta la libron dum kelka tempo. ~ Kiam li alvenis, mi estis leginta la libron dum kelka tempo. Ambaŭ formoj montras, ke la legado okazis antaŭ la alveno. La nekutima triobla formo precizigas, ke la legado estis daŭra, kaj ke ĝi ne ĉesis ĝuste kiam li alvenis, sed ke ĝi ĉesis jam antaŭe. Se iam vere estas necese esprimi ion tian, oni faru tion en pli klara maniero, ekz.: Mi leg(ad)is la libron dum kelka tempo, sed kiam li alvenis, mi estis ĉesinta legi. ...mi jam antaŭe ĉesis legi.

Mallongigitaj kunmetitaj verboj

Iafoje anstataŭ uzi esti + participon, oni rekte verbigas la participon, same kiel oni ofte rekte verbigas aliajn A-vortojn.

Aktivaj formoj Normale

estas leganta estis legonta estos leginta estus leginta k.t.p.

Pasivaj formoj Normale

estas legata estis legota estos legita estus legita k.t.p.

Mallongigite

legantas legontis legintos legintus

Mallongigite

legatas legotis legitos legitus

Zamenhof neniam uzis tiajn mallongigitajn formojn, sed ili estas tute logikaj. Bedaŭrinde ili estas en la praktiko tre malfacile kompreneblaj. Vorto kiel legintos enhavas ŝajne tro multe da informoj en tro kompakta formo. La normalaj kunmetitaj formoj kun esti estas pli taŭgaj en tiuj maloftaj okazoj, kiam oni ne povas uzi ordinarajn simplajn verboformojn (legis, legos k.t.p.).

Sed kelkaj tiaj mallongigitaj formoj efektive praktike iom enuziĝis. Precipe INTUS-formoj estas popularaj. Simpla US-formo estas tute sentempa, sed multaj tamen sentas uS-verbojn kiel nuntempajn, kaj uzas INTUS ĉiam, kiam temas pri pasinteco:

Se mi sciintus tion, mi agintus alie. = Se mi estus sciinta tion, mi estus aginta alie. Oni povas pli simple diri: Se mi (tiam antaŭe) scius tion, mi (tiam) agus alie.

Ankaŭ ATAS-formoj estas sufiĉe oftaj:

Bezonatas novaj fortoj en nia organizo. = Estas bezonataj...

Serĉatas nova redaktisto por la revuo. = Estas serĉata...

29. Pasivo

29.1. Pasivo — bazaj reguloj

Pasivo kun E-finaĵo

Se la pasiva subjekto estas subfrazo, la pasiva participo devas havi E-fin- aĵon. Tiaj pasivigoj okazas normale nur, se la aktiva subjekto estas oni:

Oni nun interkonsentis, ke Johano en la sekvanta mateno denove venos en la palacon. ^ Estis nun interkonsentite, ke Johano en la sekvanta mateno denove venos en la palacon. FA172

Oni devas uzi E-participon ankaŭ kiam la pasiva subjekto estas I-verbo:

Oni ordonis al la lernoknabo de la peltisto alporti botelon da vino. ^ Al la lernoknabo de la peltisto estis ordonite alporti botelon da vino. FA3107 Senca subjekto de alporti estas la lernoknabo. Subjekto de ordonis estas oni.

Ĉu oni permesas (al mi) demandi, kun kiu mi havas la plezuron paroli? ^ Ĉu estas permesate demandi, kun kiu mi havas la plezuron paroli? FA1120

Oni uzas E-participon ankaŭ kiam la pasiva subjekto estas kvanta E-vorto aŭ kvanta E-vorteca vorteto:

Kiom multe povas enhavi en si unu ĝemo, aŭ kiom multe oni povas atribui al ĝi! ^ Kiom multe povas enhavi en si unu ĝemo, aŭ kiom multe povas esti atribuate al ĝi! FA4149 Multe estas objekto de la aktiva verbo atribui, kaj fariĝas subjekto de la pasiva verbo esti atribuate.

Iafoje objekta verbo aperas en frazo sen objekto. Se oni pasivigas tian frazon, la rezulto estas sensubjekta pasiva frazo. La participo tiam havu E- finaĵon. Tiaj pasivigoj okazas normale nur se la aktiva subjekto estas oni:

La pastro liberigos lin de la peko, kiun li pekis, kaj oni pardonos al li. ^ La pastro liberigos lin de la peko, kiun li pekis, kaj estos pardonite al li. Lv 4

La malgranda knabino ellernis kanton, en kiu oni ankaŭ parolis pri rozoj. ^ La malgranda knabino ellernis kanton, en kiu ankaŭ estis parolate pri rozoj. FA252 La objekta verbo parolis ne havas objekton. Sekve la pasiva frazo ne havas subjekton.

Ĉu ne tiel oni skribis en la Korano? ^ Ĉu ne tiel estas skribite en la Korano? FA4225

Se ĉeestas la pasiva subjekto (la objekto de la responda aktiva frazo), kaj se ĝi estas O-vorto aŭ O-vorteca vorto, oni nepre devas uzi A-finaĵon ĉe la participo: Lia peko estospardonita al li. Vortoj estisparolatajpri rozoj. Tio estas skribita en la Korano.

La vera aganto

Se oni volas konservi en pasiva frazo la originan subjekton de la aktivo, oni devas uzi la rolvorteton de (§12.3.2.4):

Ĝi estis trovita de mia frato. = Mia frato trovis ĝin.

La piano estas ludata de vera majstro. = Vera majstro ludas la pianon.

La rolvorteto de havas multajn signifojn, sed ĉe pasiva participo ĝi preskaŭ ĉiam montras aganton. Se tamen estas risko de miskompreno oni povas uzi fare de (§12.3.2.2): Ĝi estis forprenita fare de mi. = Mi forprenis ĝin.

Iafoje ĉe pasivaj verboj de scio kaj kono oni montras la aganton per al (§12.3.5.1).

Alternativoj al pasivo

En la parola lingvo pasivo estas malofta. Legu pri alternativoj al pasivaj formoj en §28.4.2.

29.2. Pasivo — participelekto

Iafoje oni povas heziti, kiun participon elekti en pasivaj frazoj.

29.2.1. Elekto de pasiva participo — bazaj principoj

La elekto de participo en pasivo dependas simple de tio, kion oni volas esprimi. Oni elektu AT-participon, se oni interesiĝas pri la iom-post-ioma daŭrado de la ago, aŭ se temas pri ripetado de la ago. Oni elektu IT-parti- cipon, se plenumiĝo aŭ rezulto estas pli grava. Oni elektu OT-participon, se temas pri stato antaŭ la ago.

AT daŭrado aŭ ripetado

IT plenumiĝo aŭ rezulto

OT stato antaŭ ago

Kontrolesprimoj

Kiam oni hezitas inter AT kaj IT, oni povas uzi kontrolesprimojn por trovi, kiu nuanco pli taŭgas.

Se oni povas aldoni iom post iom, plu kajplu ree kaj ree sen tute ŝanĝi la sencon, tiam taŭgas AT, ĉar iom post iom kaj plu kaj plu emfazas daŭradon, kaj ree kaj ree emfazas ripetadon:

Ŝi amis kaj estis [plu kaj plu] amata. M14

Dum la kafo estis [iom post iom] kuirata, ŝi sidiĝis sur seĝo kaj endorm-

FA4 114

iĝis. fA4114

Tiu ĉi komercaĵo estas ĉiam volonte [ree kaj ree] aĉetata de mi. FE 25

Mi sciigas, ke de nun la ŝuldoj de mia filo ne estos [ree kaj ree] pagataj

de mi. FE 25

Se oni povas aldoni definitive sen detrui la sencon, tiam taŭgas IT, ĉar de- finitive akcentas plenumiĝon aŭ atingon de rezulto:

Georgo Vaŝington estis [definitive] naskita la dudek duan de Februaro de la jaro mil sepcent tridek dua. FE12

La surtuto estas [definitive] aĉetita de mi, sekve ĝi apartenas al mi. FE 25

Estu trankvila, mia tuta ŝuldo estos [definitive] pagita al vi baldaŭ. FE 25

Kiam estis [definitive] aŭdigita la ordono de la reĝo kaj lia leĝo [...], tiam ankaŭ Ester estis [definitive] prenita en la reĝan domon[...]. Es2

29.2.2. Elekto de pasiva participo — specialaj okazoj

La bazaj principoj por participelekto (§29.2.1) sufiĉas por plene ĝuste esprimi sin, sed tamen estas eble aldoni ankoraŭ kelkajn specialajn nuancajn principojn.

Dusignifaj verboj

Iuj verboj havas du malsamajn signifojn, kaj la elekto de participo dependas de tio, kiu el la du signifoj estas celata.

Klasika ekzemplo estas la verbo okupi, kiu povas signifi aŭ "preni okupe" aŭ "teni okupe". Prenado estas ago normale momenta, kaj tial precipe la plenumiĝo estas interesa. Tenado tamen estas pli longdaŭra afero, kaj tial normale la daŭrado estas pli interesa. Post prenado tamen sekvas tenado, kaj antaŭ tenado normale okazis prenado. Tial ĉe okupi oni ofte povas uzi AT- formon aŭ IT-formon laŭplaĉe sen praktika diferenco:

Mi estas tre okupata de mia laboro. = Mia laboro nun "tenas min " (plu kajplu), ĉar ĝi antaŭe "prenis min".

Mi estas tre okupita de mia laboro. = Mia laboro (definitive) "prenis min", kaj tialĝi nun "tenas min".

Alia ekzemplo estas kovri, kiu havas du signifojn depende de tio, ĉu la aktiva subjekto estas la kaŭzanto de la kovrado, aŭ la afero, kiu troviĝas en kovra pozicio:

Li kovris la plankon per tapiŝo. ^ La planko estis kovrita (de li) per tapiŝo. Ĉi tie temas pri la definitiva rezulto de la ago "meti sur plankon".

Tapiŝo kovris la plankon. ^ La planko estis kovrata de tapiŝo. Ĉi tie temas pri iom-post-ioma daŭrado de la ago "kuŝi sur planko".

Plej ofte oni uzas IT-formon ĉe verboj kiel okupi kaj kovri, sed oni havas liberan elekton depende de la ideo, kiun oni volas esprimi.

Teoria eblo de plenumiĝo

Zamenhof ofte preferis AT-formon en frazoj, kie la ago estas nur teoria eblo, kiu ne certe efektiviĝos. Li ankaŭ preferis AT en frazoj, kie la ago estas neata, kaj en aliaj frazoj, kie la kunteksto iel forviŝas la ideon de plenumiĝo:

Kiam fariĝis mallume kaj la ĝardeno devis esti ŝlosfermata, la pordisto lin forpelis. FA1212 Verŝajne poste la ĝardeno estis efektive ŝlosfermita, sed la frazo ne celas rakonti pri tio. Kiam la forpelado okazis, la ŝlosfermado estis ankoraŭ nur dezirata.

Ĉi tiu verko devas esti eldonata nun aŭ neniam. M133 Temas pri devo de eldonado, ĉefe pri la komencado de la eldonlaboroj. Ĉu la eldonado plenumiĝos, oni ne scias.

Ili volas, ke tia aŭ alia ŝanĝo estu farata jam nun. OV 59 Ĉu la ŝanĝoj estos plenumitaj, oni ne scias.

La unueco de Esperanto neniam estos rompata. FAnt4S La rompo neniam plenumiĝos.

Eĉ vulpo plej ruza fine estas kaptata. PE 285 Temas pri principo ĉiam val- ida. La ideo de daŭreco fariĝas do pli grava ol la ideo de plenumiĝo.

Sed oni ankaŭ povas uzi IT-formon en ĉi tiaj frazoj. Oni havas liberan elekton laŭ tiu nuanco, kiun oni volas esprimi. Efektive oni trovas ĉe Zamenhof ankaŭ IT-participojn en tiaspecaj frazoj:

La artikoloj devas ĉiam esti subskribitaj per plena nomo kaj adreso. OV 98

Tiu ĉi traduko, pro manko de mono, bedaŭrinde ĝis nun ne povis esti el- donita. OV 22°

Ripetoj

Ĉe ripetaj agoj oni normale uzas AT, ĉar oni interesiĝas pri la ripetado, sed iafoje oni povas koncentriĝi je la plenumiĝo de ĉiu unuopa ripeto, kaj uzi IT. Se oni montras la precizan nombron de ripetoj, la ideo de plenumiĝo fariĝas pli grava, kaj oni tiam ordinare uzas IT-formon:

Dum la milito tiu vilaĝo estis ofte prirabata kaj bruligata.

Dum la milito tiu vilaĝo estis kvarfoje prirabita kaj bruligita.

Unu velo post la alia estis levataj. FA188 Zamenhof pensis pri la tuto: pluraj veloj estis iom post iom levataj.

Unu velo post la alia estis levita. Ĉi tie oni parolas pri ĉiu unuopa de- finitiva levo de velo.

29.2.3. Atismo

Iuj esperantistoj ne akceptas tiujn principojn pri elektado de AT kaj IT (§29.2.1), kiuj estas klarigitaj ĉi-antaŭe. Laŭ tiuj esperantistoj AT signifu anstataŭe "ĝuste tiam", kaj IT signifu laŭ ili nur "antaŭ tiam". Ili uzas frazojn kiel: *Mi estis naskata en Januaro.* *La ŝlosilo estis perdata hieraŭ.* *Subite li estis trafata de kuglo.* Tian lingvaĵon oni kutime nomas "atismo" (ankaŭ "tempismo"). En normala Esperanto oni uzas IT en tiaj frazoj, kaj tial oni ofte uzas la esprimon "itismo" (ankaŭ "aspektismo").

Pri la ĝusta maniero uzi AT kaj IT en pasivaj frazoj okazis multege da dis- kutoj. En 1967 la Akademio de Esperanto faris oficialan decidon (Aktoj de la Akademio, p. 74) por itisma uzado. En 1989 la Akademio faris rezolucion por la itismo kaj kontraŭ la atismo (Aktoj de la Akademio III, p. 75). La reguloj pri pasivo prezentataj en PMEG, estas konformaj al tiuj Akademiaj decidoj, al la uzado en la Fundamento, kaj al la maniero, en kiu Zamenhof uzis pasivajn participojn en sia tuta verkaro.

La demandon pri itismo kaj atismo definitive decidas tri modelaj frazoj en la

Fundamento:

Georgo Vaŝington estis naskita la dudek duan de Februaro de la jaro mil sepcent tridek dua. FE12

Li sentis sin tiel malfeliĉa, ke li malbenis la tagon, en kiu li estis nask- ita. FE33

Mia onklo ne mortis per natura morto, sed li tamen ne mortigis sin mem kaj ankaŭ estis mortigita de neniu; unu tagon, promenante apud la reloj de fervojo, li falis sub la radojn de veturanta vagonaro kaj mortiĝis. FE 39

La Fundamento estas la baza leĝo de Esperanto. Ĝiajn ekzemplojn oni rigardu kiel modelojn de ĝusta Esperanto, kaj ne kiel forklarigendajn pro- blemojn.

Atistoj kritikas la Zamenhofan uzadon, ĉar la IT-formoj ne ĉiam montras la saman nuancon kiel la INT-formoj. Ili pravas, aktivo kaj pasivo efektive estas malsimetriaj. Sed la atismo estas same malsimetria pri AT kaj ANT (§28.4.2).

29.3. Pasivigeblaj frazoj

Nur objektaj verboj povas pasiviĝi. Ĉu verbo estas objekta aŭ ne, estas ĉefe afero de signifo. Kelkaj verboj havas tian signifon, ke povas aperi objekto (§30.3), dum aliaj verboj ne havas tian signifon:

La knabo batas ŝtonon. ^ La ŝtono estas batata de la knabo. Bati estas objekta verbo. Tial oni povas ĝin pasivigi.

La knabo staras sur la korto. Stari ne povas havi objekton. Pasivigo de la frazo do ne estas ebla.

Iafoje pro nacilingva influo povas aperi pasivigo de tute senobjekta verbo. Tiaj frazoj estas evitendaj, ĉar ili kontraŭas al la plej baza principo de pasivo:

"Mi krakas por ĉiuj!" asertis la krakpizo. "Ĉu por junuloj, ĉu por mal- junuloj, ĉiam do *estas krakate*!" diris la kraĉujo. FA3 85 Kraki neniam povas havi objekton. La frazo estas do malbona, kvankam Zamenhofa. Oni diru ...ĉiam oni do krakas ĉiam vi do krakas... aŭ simile.

Pasivigo tamen iafoje estas ebla ĉe verboj, kiuj estas objektaj, sed kies objekto ne ĉeestas en la frazo (§29.1).

Pasivigo de I-verboj

I-verbo povas havi objekton, ekz. ami virinon, kaj I-verbo povas havi pasivan formon, ekz. esti amata. Sed I-verbo ne povas havi propran sub- jekton. La senca subjekto de tia pasivigita I-verbo devas esti subkomprenata:

"Deŝiru la floron!" diris la alia knabo, kaj la lekanto forte ektremis pro timo, ĉar esti deŝirita signifis ja perdi la vivon. FA1150 La subkomprenata senca subjekto de esti deŝirita, estas ĉio ajn, kion oni deŝiras.

Se I-verbo aperas kune kun ĉefverbo, ekz. volas deŝiri, povas bati, devas manĝi, planas viziti, oni iafoje tamen povas pasivigi la I-verbon sen tute for- igi ĝian objekton. Tio estas ebla, se la objekto povas laŭsence fariĝi subjekto de la ĉefverbo:

La knabo devas bati la ŝtonon. ^ La ŝtono devas esti batata de la knabo. Ĉi tiu pasivigo estas ebla, ĉar la ŝtono povas esti subjekto de devas. La signifo iomete ŝanĝiĝas: la devo transiras de la knabo al la ŝtono, sed tio praktike ne faras diferencon.

La knabo povas bati la ŝtonon. ^ La ŝtono povas esti batata de la knabo. La ŝtono fariĝas subjekto de povas. Tio iom ŝanĝas la signifon: la povo transiras de la knabo al la ŝtono. En la aktiva frazo povas temi pri kapablo de la knabo. En la pasiva frazo temas pri eblo.

Sed en la sekvaj ekzemploj tia pasivigo ne estas ebla, ĉar la rezultanta pasiva frazo ricevas tute malĝustan signifon:

La knabo volas bati la ŝtonon. ^ *La ŝtono volas esti batata de la knabo.* La ŝtono ja ne volas ion ajn.

Mi planis inviti ilin al la festo. ^ *lli planis esti invititaj al la festo.* Ili nenion planis.

I-verboj kiel objektoj

I-verbo povas roli kiel objekto de ĉefverbo, kaj tiajn frazon oni povas pasiv- igi. Tiam la I-verbo (kune kun ĉiuj frazpartoj, kiuj apartenas al ĝi) fariĝas subjekto de la pasiva frazo, kaj la pasiva participo ricevas E-finaĵon (§29.1):

Oni proponis al la knabo bati la ŝtonon. ^ Al la knabo estis proponite bati la ŝtonon. Bati la ŝtonon rolas kiel objekto de proponis, kaj poste kiel subjekto de estis proponite.

Rimarku en la ĉi-antaŭa ekzemplo, ke la senca subjekto de la I-verbo bati (la knabo), kaj la subjekto de la ĉefverbo proponis (oni) ne estas samaj. Se la senca subjekto de tia I-verbo estas la subjekto de la ĉefverbo, oni ĝenerale tute malemas pasivigi:

Mi povas kuri. ^ *Kuri estas povate de mi.* Kuri kaj povas havas la saman subjekton.

Li finis paroli. ^ *Paroli estis finite de li.* Paroli kaj finis havas la saman subjekton.

Iuj verboj ĉiam havas samsubjektan I-verbon kiel objekton, ekz. povi, devi kaj kuraĝi. Tiajn verbojn oni do praktike neniam pasivigas, kaj pasivaj parti- cipoj de tiaj verboj estas do praktike tute neuzataj. Oni ankaŭ ne uzas la su- fiksojn EBL (§38.2.7), IND (§38.2.7) kaj END (§38.2.7) ĉe tiaj verboj, ĉar tiuj sufiksoj ĉiam donas pasivan signifon. Oni do neniam uzas *povata*, *devote*, *kuraĝita*, *poveble*, *kuraĝenda* k.s.

Ĉe povi kaj devi oni uzas anstataŭe esprimojn kun esti eble, ebli kaj esti necese, necesi: Alie agi estis absolute ne eble. OV182 Por la lernado de ambaŭ estas necese pagi. M101 Ĉu estas eble ricevi ion por manĝi ĉi tie? Necesas atendi dum kelkaj minutoj.

Pasivigo de aliaj frazroloj

Aliaj frazpartoj ol objekto (ekz. al-komplemento) ne povas fariĝi subjekto de pasiva frazo:

Oni donis al mi trinkaĵon. ^ *Mi estis donita trinkaĵon.* Tia pasiva frazo estas klara eraro, ĉar la pasiva verbo havas objekton: trinkaĵon. Pasiva verbo ne povas havi objekton.

Mi sendos venigi kuracistojn. Rt124 ^ *Venigi kuracistojn estos sendite (de mi).* Venigi estas ĉi tie ne objekto, sedpor-komplemento: Mi sendos (iun) por venigi kuracistojn. La vera objekto de sendi estas subkompren- ata iu. Ĝusta pasiviĝo do estas: Iu estos (de mi) sendita venigi kurac- istojn.

Kiam iafoje neobjekta komplemento aperas kiel subjekto de pasiva frazo, la klarigo estas, ke ĝi povus esti vera objekto:

Dolĉa estos nia rekompenco, kiam la celo estos alvenita. OV 591 Normale oni dirus aktive: ...kiam ni alvenos al la celo. Ŝajnas do, ke Zamenhof erare pasivigis al-komplementon. Sed fakte oni ankaŭ povus diri: ...kiam ni alvenos la celon. Tio estas pli malofta dirmaniero, sed regula. Tial la pasiva frazo estas bona.

Tiu ĉi urbo estas dense loĝata. Normale oni dirus aktive: Oni loĝas dense en tiu ĉi urbo. Sed oni ankaŭ povas diri: Oni loĝas dense tiun ĉi urbon.

30. Verboj kaj frazroloj

La plej grava parto de frazo estas la ĉefverbo. Ĝi regas la gramatikon de la tuta frazo. Ĉefverbo estas kvazaŭ manuskripto de teatraĵo. Ĝi decidas, kiaj rolantoj povas aperi, kaj kiajn rolmontrilojn ili havu. Por konstrui frazojn ĝuste oni do devas por ĉiu verbo scii, kiaj rolantoj povas aŭ devas aperi. Plej grave estas scii detalojn pri subjekto, objekto kaj perverba priskribo. Tiujn rolojn oni povas nomi ĉefaj frazroloj. Ĉe iaj verboj ankaŭ al-komple- mento estas grava frazrolo. Aliaj komplementoj (tempaj, lokaj, manieraj...) kondutas pli libere. Tiajn povas havi pli-malpli ĉiu verbo.

Ĉi tie aperos nur ekzemploj de diversaj specoj de verboj, kaj ne ĉiuj detaloj estos klarigitaj. Multaj verboj havas plurajn signifojn, kaj la reguloj por fraz- roloj povas esti malsamaj por la diversaj signifoj. Bonaj vortaroj donas pli da informoj, almenaŭ per ekzemplaj frazoj.

La ĉi-postaj klarigoj traktos ĉefe aktivajn frazojn. Tio estas la normala mani- ero montri agon. Frazojn kun objekto oni povas transformi en pasivon (§29). Tiam la frazroloj ŝanĝiĝas.

30.1. Sensubjektaj verboj

La granda plejmulto de la Esperantaj verboj devas havi subjekton (§12.1.1), sed kelkaj verboj ne bezonas tian rolanton. Ili estas, aŭ povas esti, sen- subjektaj. Sensubjektaj verboj estas normale ankaŭ senobjektaj.

Tagiĝi

Sola tagiĝas (aŭ alia ĉefverba formo) sufiĉas por fari kompletan frazon:

Tagiĝis. Baldaŭ tagiĝos.

Temi

Temi ne bezonas subjekton, sed havas normale pri-komplementon, kiu montras la temon: Temas pri politiko. Verŝajne temos pri ni. Tio, kio havas temon, povas tamen aperi kiel subjekto: La kunveno temis pri la milito. Mia prelego temos pri Zamenhof. PMEG temas pri Esperanta gramatiko.

Pluvi

Pluvis hieraŭ. Baldaŭ pluvos. / Pluvas kaj pluvas kaj pluvas kaj pluvas sen- ĉese, senfine, senhalte. OV 591 Se io alia ol pluvakvo falas pluvsimile, tio aperas kiel subjekto: Ĉiuspecaj demandoj pluvis sur ŝin. Ŝtonoj pluvis sur ilin. (La falaĵo ne povas aperi kiel objekto. Sed ne diru: *Pluvis ŝtonojn sur ilin.*) Ĝenerale ĉiuj similaj veterverboj estas sensubjekte uzeblaj: neĝi, hajli, ŝtormi, frosti, fulmi, tondri k.a.

Priskribaj verboj

Ankaŭ priskribaj verboj, kiel esti kaj fariĝi povas esti sensubjektaj (§3°.5).

30.2. Senobjektaj verboj

Plej multaj verboj devas havi subjekton (§12.1.1), sed multaj el ili ne povas havi objekton (§12.2.2). Ili estas senobjektaj verboj. Kelkaj tiaj verboj povas tamen iafoje havi objekton, kiu pliklarigas la agon.

Okazi

La subjekto estas ago aŭ simila afero. Objekto ne povas aperi: En Kjoge ĉiu- jare okazadis tre vizitata foiro. FA3 56 Kio okazis? Okazis io grava. Tio, kio spertas la okazaĵon povas aperi kiel al-komplemento: La malfeliĉa infano rakontis al ŝi naive ĉion, kio okazis al ŝi. FE17

Ĝoji

La subjekto estas tiu, kiu sentas ĝojon, do normale persono. Krome ĝoji havas ofte pri-komplementon aŭ pro-komplementon, kiu montras la temon aŭ la kaŭzon de la ĝojo: Mi tre ĝojaspri via feliĉo! FA2137 Naskinto de saĝulo

ĝojos pro li. SS 23

Morti

La subjekto estas tiu, kiu perdas sian vivon: Dume en la domo de la mal-

granda Niko mortis lia maljuna avino. FA120 Ĉiun fojon, kiam mortas bona infano, anĝelo de Dio malleviĝas sur la teron. FA2 21 Iafoje la speco de morto aperas kiel objekto: La herooj mortis gloran morton.

Danci

La subjekto estas tiu, kiu sin movas dance: La gejunuloj kune dancis ĝis malffrua nokto. / En la aero dancis sennombraj kuloj. FA444 Iafoje la danco- speco aperas kiel objekto: Mi dancis valson kun li. / La maristoj dancis gajajn dancojn sur la ferdeko. FA1102

30.3. Objektaj verboj

Multaj subjektaj verboj povas krom subjekto (§12.1.1) havi ankaŭ objekton (§12.2.2). Ili estas objektaj verboj.

Vidi

La subjekto estas tiu, kiu perokule rimarkas ion. La objekto estas tio, kio estas rimarkata: La knabino vidas la domon. Ĉu vi vidis la akcidenton?

Preni

La subjekto estas tiu, kiu kaŭzas la agon kaj ekhavas la objekton. La objekto estas tio, kio pro la preno transiras al la subjekto: Ŝi prenis el la ŝranko la argilan kruĉon. M13 Ili prenis la soldaton kaj ĵetis lin en malliberejon. FA111 Se oni volas precize diri, kiu parto de la objekto estas trafata de la preno, oni uzas je-komplementon: Poste ŝi prenis Gerdan je la mano. FA2 57 (La mano apartenas al Gerda.) La korpoparto aŭ ilo uzata de la subjekto povas aperi kiel per-komplemento: Per sia terura mano li prenis min je la kolo. Per tenajlo li prenis la feron el la fajro.

Mortigi

La subjekto estas la kaŭzanto aŭ la kaŭzo de la morto. La objekto estas tiu, kiu mortas: David [...] batis la Filiŝton kaj mortigis lin. Sm117 Troa drinkado mortigas la drinkanton. Legu pli pri IG-verboj en §30.8.

Helpi

Subjekto estas la faciliganto. Tio, kies tasko aŭ laboro estas faciligata, povas esti objekto: Ĉiuj esperantistoj en la daŭro de la tuta jaro volonte helpados la organizantan komitaton per siaj konsiloj kaj laboroj. L184 Oni ankaŭ povas uzi al-komplementon anstataŭ objekto: Rakontu al mi vian mal- feliĉon, ĉar eble mi povos helpi al vi. FE 41

30.4. Verboj kun a/-komplemento

Multaj verboj povas havi al-komplementon (§12.3.5.1), sed ĉe kelkaj verboj la al-komplemento estas aparte grava. Ĉe tiaj verboj al-komplemento montras tiun, kiu profitas aŭ malprofitas de la ago. Tiaj verboj estas normale objektaj.

Doni

Subjekto estas tiu, de kiu io iras, kaj kiu normale kaŭzas tiun iron. La objekto estas tio, kio transiras al iu. La al-komplemento estas tiu, kiu ricevas la objekton: La patro donis al mi dolĉan pomon. FE10 Ŝafoj donas lanon al sia posedanto. Muziko donas plezuron al la aŭskultantoj.

Lavi

La subjekto estas normale tiu, kiu kaŭzas la lavadon. La objekto estas tio, kio fariĝas pura: Mi lavis min en mia ĉambro, kaj ŝi lavis sin en sia ĉambro. FE18 La lavisto lavis tolaĵon. Ofte la objekto estas korpoparto. La posedanto de la korpoparto iel profitas de la ago, kaj povas aperi kiel al- komplemento: Mi lavas al mi la manojn. Li lavis al la bebo la vizaĝon. Oni povas ankaŭ uzi posedan priskribon por montri la posedanton de la korpoparto: Mi lavas miajn manojn. Li lavis la vizaĝon de la bebo.

Ŝte/i

La subjekto estas tiu, kiu kontraŭleĝe ekhavas ion, kaj kiu ankaŭ kaŭzas tiun ekhavon. La objekto estas tio, kio kontraŭleĝe transiras al la subjekto. Tiu, kiu perdas la objekton, malprofitas de la ago, kaj povas aperi kiel al-komple- mento: Vi ŝtelis al mi mian filon el la brakoj. Rt50 Oni ankaŭ povas uzi de- komplementon por tiu, kiu perdas ion. Tio estas ofte pli klara esprimo- maniero, ĉar efektive temas pri demovo: Vi ŝtelis de mi karan horon. Rt35 (La radiko ŜTEL estas ankaŭ uzata prefiksece kun speciala signifo: §38.4.1.)

Aparteni

La subjekto estas havaĵo, posedaĵo aŭ simile. La al-komplemento estas tiu, kiu havas la aferon. Objekto ne aperas: La rozo apartenas al Teodoro. FE 5 La

estonteco apartenas al ni. FK 267 Legu ankaŭ pri aparteni kaj havi en §30.6.

Priskribaj verboj

Priskribaj verboj ligas priskribon al la subjekto^ aŭ la objekto. Tian pri- skribon oni nomas perverba priskribo (§25.1). Ĝi plej ofte ne havas rol- montrilon.

Esti

La subjekto estas tio, kio havas ian econ. La eco aperas kiel perverba pri- skribo de la subjekto: La domo estas granda. Mia patro estis ŝoforo. Esti povas ankaŭ esti sensubjekta: Estas varme. Estas terure. Tiu, kiu sentas aŭ spertas econ povas aperi kiel al-komplemento aŭ por-komplemento: Estas al mi malvarme kaj tiel malseke! FA155 Estas terure por mi. Legu pli pri esti en §31.1.

Fariĝi

La subjekto estas tio, kio ekhavas ian econ. La eco aperas kiel perverba pri- skribo: La etoso fariĝis bona. Ili fariĝis ŝtelistoj. Fariĝi povas ankaŭ esti sensubjekta: Fariĝis malvarme al mi. Fariĝis terure por mi.

Opinii

La subjekto estas tiu, kiu havas opinion pri la eco de io. La objekto estas tio, kio havas la econ. La eco mem aperas kiel perverba priskribo de la objekto:

Mia fratino opinias viajn klopodojn vanaj.

Bati

Normale bati estas ordinara objekta verbo. La kaŭzanto estas subjekto, kaj tio, kion la batoj trafas, estas objekto. Iafoje ĉeestas ankaŭ eco, kiun la bat- ado kaŭzas ĉe la objekto. La eco aperas kiel perverba priskribo de la objekto: Ili batis lin senkonscia.

Similsignifaj verboj

Iuj verboj montras baze la saman agon aŭ situacion. La ĉefa diferenco estas la reguloj por frazroloj. Ekzemploj de tiaj paroj estas plaĉi/ŝati, havi/aparteni kaj manki/malhavi.

Plaĉi

La subjekto estas tio, kio havas bonajn ecojn aŭ kondutas bone. Tiu, kiu sentas plezuron pro tiu boneco, aperas kiel al-komplemento: Al ĉiu besto plaĉas ĝia nesto. PE 347 Lia heroeco tre plaĉis al mi. FE 45

Ŝati

La subjekto estas tiu, kiu sentas plezuron pro la boneco de io. Tio, kio estas bona aŭ kondutas bone, aperas kiel objekto: Ĉiu besto ŝatas sian neston. Mi tre ŝatis lian heroecon.

Se oni konfuzas la frazrolojn ĉe plaĉi kaj ŝati oni riskas diri erarajn frazojn kiel: *Ĉiu besto plaĉas sian neston.* Aŭ: *Lia heroeco tre ŝatis al mi.*

Noto: Origine plaĉi kaj ŝati estis malpli similaj. Ŝati signifis "rigardi kiel valoran, gravan", kio estas iom alia afero. Poste ŝati ŝanĝiĝis kaj fariĝis preskaŭ plene samsignifa kiel plaĉi, krom pri la frazroloj. Nun oni uzas la novan verbon aprezi por la malnova signifo de ŝati. Alian similan sig- nifon havas ami.

Havi

La subjekto estas tiu, kiu ion posedas aŭ simile. La objekto estas tio, kion la subjekto posedas: Mi havas libron. Karlo havas blankajn ŝtrumpetojn. Legu pli pri havi en §31.3.

Aparteni

La subjekto estas tio, kion iu posedas aŭ simile. La posedanto aperas kiel al- komplemento: Al mi apartenas libro. Al Karlo apartenas blankaj ŝtrump- etoj.

Oni devas scii la regulojn por frazroloj por ne diri erarajn frazojn kiel: *Mi

apartenas al libro.* *Al Karlo havas blankaj ŝtrumpetoj.*

Manki

Tio, kio ne ekzistas (aŭ ekzistas en nesufiĉa kvanto), estas subjekto: Mankas al mi mono. ~ Mono ne ekzistas ĉe mi.

Malhavi

Tio, kio ne ekzistas, estas objekto: Mi malhavas monon. ~ Mi ne havas monon (kvankam mi devus havi).

Estus eraro diri: *Mi mankas monon.* Same erara estus: *Malhavas al mi mono. *

30.7. Alternativaj frazkonstruoj Alternativaj subjektoj

Ĉe iuj verboj du aŭ pli da rolantoj povas aperi kiel subjekto. Tia verbo havas pli ol unu sencon. Kio aperu kiel subjekto, dependas de la senco, kiun oni celas:

Kovri

Plej ofte kovri signifas "meti (ion) kovre". Tiam la subjekto estas tiu, kiu metas: Mi bele kovris mian liton per multkoloraj teksaĵoj el Egiptujo. SS 7 Sed iafoje kovri signifas "esti kovraĵo, esti en kovra pozicio". Tiam la subjekto estas tio, kio estas en kovra pozicio. Eventuala metinto tiam normale ne aperas en la frazo: Nigra lana tuko kovris ŝiajn harojn. M116 Tapiŝoj kovris la plankon. FA3 59 En tiu dua senco kovri montras daŭran staton. Se oni pasiv- igas aktivan frazon kun kovri, la elekto de pasiva participo (§29.2.2) de- pendas de tio, ĉu oni celas la momentan agon "meti kovre" aŭ la daŭran staton "esti en kovra pozicio".

Bati

Bati ordinare signifas "ektuŝegi (ion) per rapida movo de ia objekto". La subjekto tiam estas tiu, kiu movas la objekton: Li batis sian hundon per bastono. Fiulo pugnobatis min. Sed iafoje bati signifas "forte moviĝi kaj trafi (ion) bate". Tiam la subjekto estas tio, kio moviĝas: Forta pluvo batis la fenestran vitron. Altan arbon batas la fulmo. PE490 La pugno de la fiulo batis mian nazon.

Bati povas ankaŭ signifi "soni per batoj". Tiam la subjekto estas tio, el kio venas la sono: Pro kio batas la tamburo? H174 Se temas pri hor-montra batsono, la subjekto povas esti horloĝo: La horloĝo sur la granda preĝeja turo ĵus batis la kvinan horon. FA2 52 Sed ankaŭ la horo povas aperi kiel sub- jekto: Jam la dekdua horo batis. H 28

Alternativaj objektoj

Ĉe iuj verboj du aŭ pli da aferoj estas iel trafataj de la ago, sed en malsamaj manieroj. Iu ajn el ili povas aperi kiel objekto. (Alternativajn objektojn havas ankaŭ sciigi kaj memorigi, §30.8.)

Danki

La objekto normale estas tiu, kiu faris ion bonan kaj tial ricevas dankon: Li

tuj faris, kion mi volis, kaj mi dankis lin por la tuja plenumo de mia de- ziro. FE 31 Sed ankaŭ la kaŭzo de la danko povas esti objekto: Al lia energia laborado nia afero dankas multajn el siaj sukcesoj en Francujo. OV 247

Peti

La objekto povas esti la persono, al kiu la peto direktiĝas, aŭ la afero, kiun la subjekto iel volas: Ŝi tiel plenkore petadis Dion pri helpo. FA1169 Mi petas pardonon de vi. M183

Pardoni

La objekto povas esti la persono, kies kulpon oni nuligas, aŭ la afero, pri kiu temis la kulpo: Mi pardonis al la malamiko lian kulpon. Mi pardonis la malamikon pri lia kulpo.

Pagi

La objekto povas esti la prezo, la aĉetaĵo, la pagilo aŭ la ricevanto de la pago: Mi pagis la prezon de la manĝo. Mi pagis la manĝon per dolaroj. Mi pagis dolarojn por la manĝo. Mi pagis la kelneron per monbiletoj.

Sed oni ne povas samtempe havi plurajn objektojn kun malsamaj rilatoj al la ĉefverbo. Ne diru: *Mi dankis lin la tujan plenumon de mia deziro.* *Mi petas vin pardonon.* *Mi pardonis la malamikon lian kulpon.* *Mi pagis la kelneron monbiletojn.*

30.8. IG-verboj

Verboj faritaj per la sufikso IG (§38.2.17) estas ĉiam objektaj. Ili montras kaŭzadon de ia rezulto. La subjekto estas ĉiam la kaŭzo aŭ la kaŭzanto. La radiko aŭ radikoj antaŭ IG montras la rezulton.

Eco aŭ stato kiel rezulto

Se la rezulto de IG-verbo estas eco aŭ stato (pozicio, identeco...), la objekto estas tiu, kiu ricevas tiun econ, staton k.t.p.

Lacigi

La objekto estas tiu, kiu fariĝas laca: La tro multa parolado lacigas lin. FE 40

La vojaĝo certe vin lacigis. FA4 223 Tiu ĉi medikamento estas bona, sed ĝi lac- igas la uzanton.

Glaciigi

La objekto estas tio, kio fariĝas glacio aŭ glacia: Norda neĝo glaciigas liajn piedojn. Rt106

Edzinigi

La objekto estas tiu, kiu fariĝas edzino: Mi edzinigas mian filinon ne kun ia

simpla nobelo. Li edzinigis ŝin al si per la edziĝa ringo kontraŭ la volo de ŝia patro. ^8

Enigi

La objekto estas tiu, kiu estas movata en ion. La loko al kiu moviĝas la objekto estas montrata per en kaj N-finaĵo: Ŝi verŝajne enigis la manojn en

siajn densajn nigrajn harojn. M 56 Li enigis la glavon en la ingon.

Senobjekta ago kiel rezulto

Ĉe iaj IG-verboj la rezulto estas senobjekta ago. Oni tiam faris IG-verbon el alia verbo, kiu estas senobjekta. Ĉe tiaj IG-verboj la objekto estas la subjekto de la origina verbo.

Bruligi

La objekto estas tio, kio ekbrulas: Post infekta malsano oni ofte bruligas la vestojn de la malsanulo. FE 39 La suda suno bruligas lian nudan kapon. Rt106

Sidigi

Objekto estas tiu, kiu estas metata en sidan pozicion: Rapide ŝi prenis la inf- anon sur la brakojn kaj sidigis ĝin sur siaj genuoj. M193 La hundon li re- sidigis sur la keston. FA17

IG-verbo el IĜ-verbo

Principe oni tute rajtas aldoni IG al verbo kun IĜ-sufikso. La senco de tia IG-verbo estas kaŭzado de tiu ago, kiun esprimas la IĜ-verbo: Li [= Dio]

senkuraĝigas la ĉefojn de lapopolo de la lando [...] Kaj Li ŝanceliĝigas ilin kiel ebriuloj. lj12 = Li igas ilin ŝanceliĝi kiel ebriuloj. La ĉefoj ŝanceliĝas. Dio kaŭzas tiun ŝanceliĝadon. En la praktiko tiaj IG-verboj tamen estas ekstreme maloftaj.

Moje oni faras IG-verbon el IĜ-verbo, sed por simpligo ellasas la sufikson

IĜ: Rajdmilicanoj formovigis la publikon. = ...formoviĝigis la publikon. = ...igis la publikon formoviĝi. Ankaŭ tiaj IG-verboj estas tre maloftaj. Ili povas esti miskomprenataj, ĉar ankaŭ povas esti, ke oni aldonis IG rekte al objekta verbo, kiu tute ne havis IĜ-sufikson. Vidu tuj ĉi-poste pri la uzo de IG post objekta verbo.

Oni notu la subtilan diferencon inter formovi kaj formov(iĝ)igi. Se oni for- movas ion, oni mem rekte plenumas la movadon. Se oni formoviĝigas ion (igas ion formoviĝi), la kaŭzado estas malpli rekta. Oni iel influas ion por ke tio mem moviĝu. En la ĉi-antaŭa ekzemplo kun rajdmilicanoj, la milicanoj kredeble ne propramane movis la publikon, sed per timigado aŭ simile igis la publikon mem moviĝi for. Simile subtila estas la diferenco inter ŝanceli kaj ŝanceliĝigi en la ĉi-antaŭa Zamenhofa ekzemplo. En la praktiko oni preskaŭ ĉiam preferas uzi igi kiel memstaran verbon por esprimi tiajn sencojn: Li igas ilin ŝanceliĝi. Rajdmilicanoj igis la publikon formoviĝi. Tio estas plej ofte rekomendinda, ĉar multe pli klara.

Objekta ago kiel rezulto

Ĉe iaj IG-verboj la rezulto estas objekta ago. Oni tiam faris IG-verbon el verbo, kiu jam estas objekta. Ekzistas du manieroj uzi tiajn IG-verbojn. La objekto de la IG-verbo povas esti la subjekto de la origina verbo, aŭ la objekto de la origina verbo. (Vidu pli da ekzemploj de verboj kun alter- nativaj objektoj, §30.7.)

Sciigi

La objekto povas esti tiu, kiu ekscias ion: Mi estas devigata sciigi vin pri tre

malbela fakto, kiu okazis en nia tendaro. L2 209 La objekto povas alternative esti la sciaĵo: La heroldoj rajdadis tra la tuta urbo kaj sciigadis la fianĉ-

iĝon. FAL102

Memorigi

La objekto povas esti tiu, kiu ekmemoras ion: Tio memorigas min pri mia infanaĝo. La objekto povas alternative esti la memoraĵo: Tio memorigas al mi mian infanaĝon.

Oni ne povas uzi ambaŭ eblojn samtempe. Ne diru: *Mi sciigos vin mal- belan fakton.* Nek diru: *Tio memorigas min mian infanaĝon.*

30.9. IĜ-verboj

Verboj faritaj per la sufikso IĜ (§38.2.18) estas ĉiam senobjektaj. Ordinaraj IĜ-verboj

Ordinaraj IĜ-verboj montras transiron al nova stato. La radiko aŭ radikoj antaŭ IĜ montras la rezulton, la novan staton. La subjekto de ordinara IĜ- verbo estas tio, kio eniras en novan staton. Eventuala kaŭzanto de la transiro normale ne aperas en la frazo. Ĉe IĜ-verboj kaŭzanto ne estas interesa.

Malpuriĝi

La subjekto estas tiu, kiu fariĝas malpura: En la kota vetero mia vesto forte malpuriĝis. FE 39 Ili malpuriĝis per siaj faroj. Ps1°6

Glaciiĝi

La subjekto estas tio, kio fariĝas glacio aŭ glacia: Fariĝis vintro, kaj la akvoj glaciiĝis. FA3 62 Ĉi tie estas tiel malvarme, ke la nuboj glaciiĝas en bulojn. FA12°7

Edziniĝi

La subjekto estas tiu, kiu fariĝas edzino: Ŝi edziniĝis kun sia kuzo. FE 39 Ĉu ŝi

edziniĝos kun vi?

Sidiĝi

La subjekto estas tiu, kiu transiras en sidan pozicion. Ofte oni sub- komprenas, ke tiu mem kaŭzis la eksidon (= sidigis sin, eksidis), sed la IĜ- verbo principe nenion diras pri eventuala kaŭzanto: Ŝi fale sidiĝis sur ĝi [= la ŝtuparo]. M141 Sidigu vin (aŭ sidiĝu), sinjoro!FE39 Li sidiĝis rajde sur la kapro. FA3 96

IĜ-verboj faritaj el objektaj verboj

En IĜ-verboj faritaj el objektaj verboj ne temas pri ekesto de rezulto aŭ ŝanĝo de stato, sed pri ago, kiu okazas per si mem. Se ĉeestas statoŝanĝa sig- nifo, tiu signifo estas jam en la origina verbo.

La ago de tia ĉi IĜ-verbo estas ago, kiu sen IĜ havas kaŭzanton kiel sub- jekton. Kun Iĝ la kaŭzanto malaperas. Aŭ ne ekzistas kaŭzanto, aŭ oni ne interesiĝas pri eventuala kaŭzanto.

Ĉe IĜ-verbo farita el objekta verbo la subjekto estas la objekto de la origina verbo. Ĉe tiaj ĉi verboj IĜ do servas por inversigi la frazrolojn. Tio similas al pasivo (§29.1). Ĉe vera pasivo tamen kaŭzanto nepre ekzistas, kvankam oni eble ne mencias ĝin.

Detruiĝi

La origina verbo detrui signifas "kaŭzi kompletan difekton aŭ mal- konstruon": La milito detruis la domojn. La subjekto de detruiĝi estas tio, kio fariĝas komplete difektita aŭ malkonstruita. Ĉu iu detruis ĝin, ĉu ĝi far- iĝis tia per si mem, tion la IĜ-verbo ne montras: Se mi volus ankoraŭ esti mem leĝdonanto en la lingvo [...], tiam la afero baldaŭ tute detruiĝus. OV59 Tiu ĉi domo detruiĝis dum la milito. Ĉiuj miaj planoj disfalis kaj detruiĝis.

Ruliĝi

Ruli signifas "movi ion per turnado de ĝi aŭ ĝiaj radoj": Rulu nun al mi grandan ŝtonon. Sm114 La vendisto rulis sian ĉaron laŭ la strato. La subjekto de ruliĝi estas io, kio moviĝas turniĝante ĉirkaŭ si mem, aŭ veturilo, kiu moviĝas, ĉar ĝiaj radoj turniĝas: La vinberoj elpremite ruliĝadis sur la teron. FA4185 La amaso kuris malpli rapide ol la veturilo, kiu ruliĝis tre rap- ide. M 212 La kaleŝo ekruliĝis for. BV 28

Troviĝi

Trovi signifas "ekvidi, renkonti ion, kion oni eble serĉis": Ĉu vi jam trovis vian horloĝon? La subjekto de troviĝi estas tio, kio estas en ia loko aŭ kio simple ekzistas: En la ĉambro troviĝis spegulo tiel granda kiel pordo. FA3 59

Baldaŭ ili troviĝis sur la strato Freta. M105 En ĉiu objekto troviĝas difekto. PE345 Antaŭe oni uzis trovi sin anstataŭ troviĝi: Super la tero sin trovas aero. FE 26 Tio estas nun malofta.

Komenciĝi

Komenci signifas "kaŭzi komencon, fari la unuan parton de io": La unuan de Majo ili komencis sian vojaĝon. FA3127 Ŝi komencisparoli. M122 La subjekto de komenciĝi estas tio, pri kies unua parto temas: Kvin monatojn poste komenciĝis denove la abomena milito. Rt46 La nomoj de la leporo kaj de la limako ambaŭ komenciĝas per 'L'. FA4 64 (La malpli ofta verbo eki, farita el la prefikso EK §38.3.4, havas la saman signifon kiel komenciĝi.)

Moviĝi

Movi signifas "kaŭzi, ke io ne restu en sia loko": Ŝi movadis siajn ĉarmajn membrojn. FA1213 La maljuna saliko movis siajn branĉojn en la vento. FA2 21 La subjekto de moviĝi estas tio, kio ne restas en la sama loko: Amasoj da pas- antoj moviĝis sur la trotuaroj. M115 La balancilo moviĝas. FA2 59 Oni povas ankaŭ uzi movi sin, kiam io konscie kaŭzas, ke ĝi mem ŝanĝu lokon: Li nenion sentis de la vetero kaj ne movis sin de la loko. BV 62 Sed movi sin estas uzata ankaŭ por nekonscia moviĝado: Ĉiuj flagoj sin movadis en la aero. FA1102 Nuntempe oni uzas tamen pli ofte moviĝi en tiaj okazoj.

IĜ-verboj faritaj el senobjektaj transiraj verboj

Se verbo estas se^objekta, kaj se ĝi per si mem montras transiron al nova stato, aldono de IĜ normale estas sensenca kaj eĉ erara. Ekz. morti (§30.2) sen IĜ per si mem montras transiron de vivo al morto: Lia filo mortis kaj estas nun malviva. FE 31 Sed iafoje oni tamen trovas tiajn verbojn kun IĜ-su- fikso. Tiam Iĝ aldonas ian specialan nuancon. Tiu nuanco povas esti "sen- vole, akcidente": En la nokto subite flamanta fajra kolono frapis tra la fe- nestroj, flamoj aperis sub la tegmento, la seka pajlo ekbrulis, la tuta domo forbrulis, kaj la juna pasero mortiĝis, sed la junaj homoj feliĉe sin savis. FA2 368 La morto de la pasero okazis pro akcidento. La subjekto de mort- iĝi estas la sama kiel ĉe morti. Tia uzo de IĜ estas nuntempe malofta. Zamenhof uzis ankaŭ la verbon ĉesiĝi, kiu teorie devus signifi "iom post iom ĉesi", sed li uzis ĝin tamen por la simpla senco "ĉesi": Ili ekrajdis tra la arbaro, kie la denseco fariĝis ĉiam pli granda, la vojo ĉiam pli mallarĝa, kie la vojo fine eĉ tute *ĉesiĝis*. La prunelarbo baris al ili la vojon kiel bartrabo, kiun oni devis ĉirkaŭrajdi. FA4 42 Laŭ la kunteksto la ĉeso eĉ estis sufiĉe abrupta. Oni do uzu ĉesis ekĉesis. Por esprimi iom-post-ioman ĉeson, oni prefere uzu iom post iom ĉesi, laŭgrade ĉesi aŭ ion similan.

Nenormalaj IĜ-verboj faritaj el objektaj verboj

Iuj IĜ-verboj faritaj el objektaj verboj estas uzataj en maniero, kiu ne kon- gruas kun la ĉi-antaŭaj klarigoj:

Sciiĝi

La verbo scii estas objekta. La subjekto de sciiĝi povas esti tio, kio aperus kiel la objekto de scii: La novaĵo rapide sciiĝis en la tuta urbo. Tio estas tute regula kaj normala. Sed pli ofte, kiam oni uzas sciiĝi, oni uzas ĝin en la signifo "ekscii" (komparu kun sidiĝi = "eksidi"). La subjekto restas la sama kiel por scii dum la origina objekto fariĝas pri-komplemento: Mi sciiĝis pri tio de homoj plej kredindaj. ^6 Nuntempe oni ordinare uzas ekscii.

En la komenca tempo Zamenhof eĉ uzis verbojn kiel sciiĝi kun objekto: Tion ĉi neniu devas sciiĝi! FA1108 Nuntempe ĉiuj IĜ-verboj estas nepre sen- objektaj, kaj oni diras: Pri tio ĉi neniu devas sciiĝi! Aŭ oni uzas ekscii: Pri tio ĉi neniu devas ekscii!

Timiĝi

La verbo timi estas objekta verbo, kaj tial la formo timiĝi devus signifi pli- malpli "iĝi timata/timinda". Sed en la praktiko timiĝi estas uzata nur por la senco "ektimi", kaj la subjekto estas la timanto, kvazaŭ timiĝi estus bazita sur senobjekta verbo: La sekvantan tagon Marta timiĝis, kiam ĉe la matena lumo ŝi ekvidis la vizaĝon de sia infano. M182 Ĉiuj paseroj, eĉ granda korniko timiĝis pro tiu stranga vidaĵo. FA2125 Temas pri ĝenerala timado sen efektiva objekto. Estas rekomendinde en tiaj ĉi okazoj uzi ĉiam ektimi anstataŭ timiĝi.

30.10. Pff-verboj

La rolvorteto pri (§12.3.6.10) estas ofte uzata prefiksece. En kelkaj okazoj ĝia sola tasko estas ŝanĝi la rolon de objekto. Tiel estas ekzemple en la verbo prisemi:

Ĉe la simpla verbo semi la objekto estas la semoj. La loko, kien la semoj metiĝas, povas aperi kiel loka aŭ direkta komplemento: La terkultivisto semas tritikon en la kampo. / Kelkaj personoj komencis semi inter la esper- antistoj konfuzon kaj timon. L2 88

Ĉe prisemi la objekto anstataŭe estas la loko, kien la semoj metiĝas. La semoj povas aperi kiel per-komplemento. La terkultivisto prisemas la kampon per tritiko. / Dum ses jaroj prisemu vian kampon. Lv 25

Legu pli pri prefiksecapri en §38.4.2.

30.11. Kompleksaj verboj

Verboj kiel povi, voli, komenci, fini, ĉesi k.a. ofte aperas kune kun I-verbo. La du verboj kune formas kvazaŭ unu kompleksan verbon. Normale la I- verbo signife estas la pli grava parto, kaj ĝi decidas la frazrolojn:

Komencis neĝi. FA1142 (= Ekneĝis.) La ĉefverbo komenci per si mem normale postulas kaj subjekton kaj objekton, sed la frazkonstruon de- cidas neĝi, kiu estas sensubjekta kaj senobjekta verbo.

Baldaŭ ĉesos neĝi. La ĉefverbo ĉesi normale havas subjekton, sed neĝi estas sensubjekta verbo.

Noto: Oni normale ne diras *Baldaŭ finos neĝi*, ĉarfini montras plenumon, antaŭplanitan fin- punkton aŭ simile. Sed ĉe neĝado ordinare tute ne ekzistas plenumo aŭ finpunkto. Neĝado simple iam ĉesas.

Ili ĉesis konstrui la urbon. Gn11 La ĉefverbo ĉesi ne povas havi objekton, sed konstrui estas objekta verbo.

Li finis paroli. Jĝ15 La ĉefverbo fini normale havas kaj subjekton kaj objekton, sed paroli ne bezonas objekton. Oni povus ankaŭ diri, ke ĝuste la I-verbo paroli estas la objekto de fini.

Ne povis esti alie. FA3118 La ĉefverbo povi normale havas subjekton, sed esti povas esti sensubjekta (kun E-finaĵa perverba priskribo, §25.1.1).

31. Kelkaj gravaj verboj 31.1. Esti

La verbo esti havas plurajn signifojn kaj uzojn. Oni ofte nomas ĝin helpverbo, ĉar ĝi ne havas multe da signifo per si mem. Ĝi ĉefe helpas en frazkonstruado.

Esti estas uzata precipe por ligi priskribon al la subjekto. Tia priskribo nom- iĝas perverba priskribo (§25.1.1):

La patro estas sana. FE 5

Rozo estas floro kaj kolombo estas birdo. FE 5

Ŝteli ĉe ŝtelisto estas malfacile. PE316 La subjekto estas I-verbo (§25.1.1).

En la ĉambro [...] estas iom mallume. Rz39 La frazo estas sensubjekta (§25.1.1).

Esti estas uzata kune kun participoj por formi kunmetitajn verbojn. Principe la participo en tiaj konstruoj estas perverba priskribo de la subjekto, sed esti + participo rolas kiel unu verbo (§28.4):

Li estos dirinta al mi la veron. FE 24

Alproksimiĝis la tempo, kiam li estis fariĝonta submajstro. FA3 58

Mi estas amata. FE 25

Esti povas montri la ekziston aŭ aktualecon de la subjekto. Tiam kutime la subjekto staras post la ĉefverbo:

Sen regalo ne estas balo. PE 65

Hodiaŭ estas sabato, kaj morgaŭ estos dimanĉo. FE 20

Estas jam tempo, ke ni parolu pli klare kaj precize. OV 371

Tiujn frazpartojn, kiujn mi ĉi tie klasis kiel subjektojn, oni eventuale povas anstataŭe klasi kiel perverbajn priskribojn en sensubjektaj frazoj (§25.1.1).

Esti povas montri troviĝon en loko aŭ situacio:

Kie vi estas? - Mi estas en la ĝardeno. FE 26 = Kie vi troviĝas. - Mi trov- iĝas en la ĝardeno.

Kie estas la knaboj? - Ili estas en la ĝardeno. - Kie estas la knabinoj? - Ili ankaŭ estas en la ĝardeno. - Kie estas la tranĉiloj? - Ili kuŝas sur la tablo. FE16

La mortinta homo estas nun supre en la ĉielo. FA160 = ...troviĝas nun supre...

Ĉiam la infanoj estis kune. FA3 58 Ĉiam ili troviĝis en la sama loko, en kuneco.

Forlaso de esti

Esti ofte ne montras multe da signifo, sed servas preskaŭ nur kiel tenilo de verba finaĵo. Tial oni ofte proponis uzadon de nuda verba finaĵo anstataŭ

esti: En kastel' 'as vestiblo. Mastro 'as fore. Stelo 'as turnita. Por li la mond' 'as malfermita. Tiuj ekzemploj estas de K. Kalocsay en Lingvo Stilo Formo. Aliaj uzas simplan as (is, os...) sen apostrofo. Tiaj eksperimentoj tamen neniam fariĝis popularaj. Nur en poezio oni povas renkonti tiajn memstarajn finaĵojn. Verŝajne la risko de konfuzo estas tro granda, ĉar oni povas aŭdi la nudan finaĵon kiel parton de la antaŭa vorto. En kastel' 'as vestiblo povas soni kiel "en kastelas vestiblo". Stelo 'as turnita povas soni kiel "stelas turnita".

Noto: Iuj uzas as (is, os...) anstataŭe kiel mallongigon de ia ajn verbo. Vidu noton en la klarigoj pri fari (§31.4).

Verbigo de perverba priskribo

Alia maniero forlasi esti estas verbigi tiun priskribon, kiun esti ligas al la subjekto:

Kiu estas kuraĝa rajdi sur leono? ^ Kiu kuraĝas rajdi sur leono? FE7

La virinoj estas malsanaj fizike kaj morale. ^ La virinoj malsanas fizike kaj morale. M1

Ĉiu, kiu estas malsata, venu kaj manĝu. ^ Ĉiu, kiu malsatas, venu kaj manĝu! Rn11

Загрузка...